La rusa lingvo en vivo [Stano Belov] (fb2) читать постранично

- La rusa lingvo en vivo 6.32 Мб, 167с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Stano Belov

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La rusa lingvo en vivo

Stano Belov


La rusa lingvo  estas lerninda ne nur pro grandeco de la ruslingva komunumo, sed ankaŭ pro ĝia granda disvastiĝo. Post lerni la rusan vi povos interkompreniĝi ne nur en Rusio , sed ankaŭ en ĉiuj ŝtatoj, aperintaj post disfalo de Sovetunio, do en 14 agnoskitaj ( Belorusio , Ukrainio , Litovio , Latvio , Estonio , Moldavio , Taĝikio , Uzbekio , Kazaĥio , Kirgizio , Turkmenio , Kartvelio , Azerbajĝano , Armenio), 2 parte agnoskitaj ( Abĥazio , Sud-Osetio ) kaj 4 neagnoskitaj  ( Montara Karabaĥo , Ĉednestrio , Donecka Popola Respubliko , Luhanska Popola Respubliko ) ŝtatoj. Krome kun la rusa vi sentos vin pli komforte en pluraj kurortoj, ŝatataj de la rusianoj kaj pro tio adaptiĝintaj al la rusa. Plejparto de ĉemaraj ripozejoj de Turkio  kaj Egiptio , Njaĉango  en Vjetnamio  — la listo estas daŭrigebla.

Se vi planas viziti tiujn ĉi landojn, almenaŭ minimuma kono de la rusa estas tre rekomendinda, ĉar malgraŭ jardekoj de totala instruado de la angla, homoj en Rusio parolas neniujn lingvojn krom la rusa. Laŭ censo de 2010 nur 5% da rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed supozeble plejparte ili iom troigis siajn kapablojn. Do en Rusio oni parolu ruse.

En tiu ĉi lernolibro ni ne parolos pri lingvoreguloj, kiujn vi jam sendube lernis, nek pri fonetiko kaj aliaj teoriaj aferoj. Nia celo estas prezenti praktikan uzadon de la lingvo en ĉiutaga vivo. Por tio ni paŝon post paŝo esploros diversajn situaciojn, ĉiufoje miksante lingvajn ekzemplojn kaj praktikajn sugestojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ pri konduto. Vi jam lernis la lingvon , do nun lernu kiel uzi ĝin. Ek!

P.S. Ĉiuj ekzemploj de apartaj rusaj vortoj estas prezentataj en infinitivo kun esperanto-traduko en krampoj kaj ligilo al Vikivortaro. Rusaj frazoj estas prezentataj en natura formo, do kun uzado de diversaj deklinacioj, kio speguliĝas en iliaj esperanto-tradukoj. En ĉiuj rusaj vortoj haveblas akcentosignoj, escepte de la vortoj kun unu vokalo aŭ tiuj kun ё , kiu laŭregule ĉiam estas akcentata.

Mapo de disvastiĝo de la rusa lingvo. Malhelblua markas landojn kie ĝi havas oficialan statuson, la helblua — tiujn kun vasta uzado.

La rusa lingvo en vivo/Flugo

La plej bona loko por praktiki la rusan sendube estas Rusio  mem, kvankam vi povas fari tion ankaŭ en aliaj landoj kie haveblas ruslingvaj komunumoj. Iel aŭ tiel via unua sperto komenciĝos de vojaĝo.

Oni povas atingi Rusion per aŭto, ŝipo aŭ trajno, sed plejparte tio okazas per aviadilo, do nia unua situacio koncernos flugon . Ni komencos ekde enaviadiliĝo.

Enaviadiliĝo

Redakti

Бизнес-класс [Unua klaso]

Эконом-класс [Ekonomia klaso]

Ni supozu ke vi flugas per rusia flugkompanio ( Aerofloto , S7 , UTair  aŭ iu alia). Dum enaviadiliĝo vi vidos ke super вы́ход  ( elirejo ) lokiĝas экра́н  ( ekrano ), sur kiu videblos numero de via рейс  ( flugo ) kaj respektiva вре́мя вы́лета  ( ekfluga tempo ). Kiam oni malfermos la elirejon formiĝos о́чередь  ( atendovico ), pli ĝuste du atendovicoj — por эконо́м-класс  ( ekonomia klaso ) kaj би́знес-класс  ( unua klaso ). Vi devos montri al reprezentantoj de flugkompanio kaj flughaveno vian биле́т  ( bileto ). Ili forŝiros plejparton de ĝi kaj lasos al vi поса́дочный тало́н  ( enaviadiliĝa kupono ), kiun vi gardu ĝis la fino de la flugo kaj ricevo de la bagaĝo.

Авто́бус в аэропорту́ [Aŭtobuso en flughaveno]

Поса́дочный тало́н [Enaviadiliĝa kupono]

Enaviadiliĝo nun plej ofte okazas tra рука́в  (laŭvorte: maniko ; teleskopa ponto ), sed foje oni alportos vin per авто́бус  ( aŭtobuso ). Lastakaze vi devos iom stari sur лётное по́ле  ( flugkampo ) kaj poste supreniri laŭ трап  (ter-avia ponto). Ĉe la enirejo vin renkontos стюарде́сса  ( stevardino ) aŭ стюа́рд ( stevardo ), kiu bonvenigos vin kaj eble petos montri vian поса́дочный тало́н por sugesti al vi la plej facilan aliron al via поса́дочное ме́сто  ( sidloko ), ofte nomata pli simple — ме́сто  ( loko ).

Viaj но́мер  ( numero ) kaj бу́ква  ( litero ) montros, ĉu vi sidas apud окно́ ( fenestro ), прохо́д  ( trairejo ) aŭ в це́нтре  ( centre ), посереди́не  ( meze ). Post sidiĝi kroĉu vian реме́нь безопа́сности  ( sekurzono ). Ĉu via кре́сло  ( seĝo ) estas komforta? Memoru ke dum ekflugo ĝia спи́нка ( dorsapogilo ) devas esti levita je вертика́льное положе́ние  ( vertikala stato ). Se vi sidas apud иллюмина́тор ( aviadila fenestro ) ne forgesu, ke што́рка иллюмина́тора  (kurteno de aviadila fenestro) devas esti по́днята (