La rusa lingvo en vivo [Stano Belov] (fb2) читать онлайн

- La rusa lingvo en vivo 6.32 Мб, 167с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Stano Belov

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La rusa lingvo en vivo

Stano Belov


La rusa lingvo  estas lerninda ne nur pro grandeco de la ruslingva komunumo, sed ankaŭ pro ĝia granda disvastiĝo. Post lerni la rusan vi povos interkompreniĝi ne nur en Rusio , sed ankaŭ en ĉiuj ŝtatoj, aperintaj post disfalo de Sovetunio, do en 14 agnoskitaj ( Belorusio , Ukrainio , Litovio , Latvio , Estonio , Moldavio , Taĝikio , Uzbekio , Kazaĥio , Kirgizio , Turkmenio , Kartvelio , Azerbajĝano , Armenio), 2 parte agnoskitaj ( Abĥazio , Sud-Osetio ) kaj 4 neagnoskitaj  ( Montara Karabaĥo , Ĉednestrio , Donecka Popola Respubliko , Luhanska Popola Respubliko ) ŝtatoj. Krome kun la rusa vi sentos vin pli komforte en pluraj kurortoj, ŝatataj de la rusianoj kaj pro tio adaptiĝintaj al la rusa. Plejparto de ĉemaraj ripozejoj de Turkio  kaj Egiptio , Njaĉango  en Vjetnamio  — la listo estas daŭrigebla.

Se vi planas viziti tiujn ĉi landojn, almenaŭ minimuma kono de la rusa estas tre rekomendinda, ĉar malgraŭ jardekoj de totala instruado de la angla, homoj en Rusio parolas neniujn lingvojn krom la rusa. Laŭ censo de 2010 nur 5% da rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed supozeble plejparte ili iom troigis siajn kapablojn. Do en Rusio oni parolu ruse.

En tiu ĉi lernolibro ni ne parolos pri lingvoreguloj, kiujn vi jam sendube lernis, nek pri fonetiko kaj aliaj teoriaj aferoj. Nia celo estas prezenti praktikan uzadon de la lingvo en ĉiutaga vivo. Por tio ni paŝon post paŝo esploros diversajn situaciojn, ĉiufoje miksante lingvajn ekzemplojn kaj praktikajn sugestojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ pri konduto. Vi jam lernis la lingvon , do nun lernu kiel uzi ĝin. Ek!

P.S. Ĉiuj ekzemploj de apartaj rusaj vortoj estas prezentataj en infinitivo kun esperanto-traduko en krampoj kaj ligilo al Vikivortaro. Rusaj frazoj estas prezentataj en natura formo, do kun uzado de diversaj deklinacioj, kio speguliĝas en iliaj esperanto-tradukoj. En ĉiuj rusaj vortoj haveblas akcentosignoj, escepte de la vortoj kun unu vokalo aŭ tiuj kun ё , kiu laŭregule ĉiam estas akcentata.

Mapo de disvastiĝo de la rusa lingvo. Malhelblua markas landojn kie ĝi havas oficialan statuson, la helblua — tiujn kun vasta uzado.

La rusa lingvo en vivo/Flugo

La plej bona loko por praktiki la rusan sendube estas Rusio  mem, kvankam vi povas fari tion ankaŭ en aliaj landoj kie haveblas ruslingvaj komunumoj. Iel aŭ tiel via unua sperto komenciĝos de vojaĝo.

Oni povas atingi Rusion per aŭto, ŝipo aŭ trajno, sed plejparte tio okazas per aviadilo, do nia unua situacio koncernos flugon . Ni komencos ekde enaviadiliĝo.

Enaviadiliĝo

Redakti

Бизнес-класс [Unua klaso]

Эконом-класс [Ekonomia klaso]

Ni supozu ke vi flugas per rusia flugkompanio ( Aerofloto , S7 , UTair  aŭ iu alia). Dum enaviadiliĝo vi vidos ke super вы́ход  ( elirejo ) lokiĝas экра́н  ( ekrano ), sur kiu videblos numero de via рейс  ( flugo ) kaj respektiva вре́мя вы́лета  ( ekfluga tempo ). Kiam oni malfermos la elirejon formiĝos о́чередь  ( atendovico ), pli ĝuste du atendovicoj — por эконо́м-класс  ( ekonomia klaso ) kaj би́знес-класс  ( unua klaso ). Vi devos montri al reprezentantoj de flugkompanio kaj flughaveno vian биле́т  ( bileto ). Ili forŝiros plejparton de ĝi kaj lasos al vi поса́дочный тало́н  ( enaviadiliĝa kupono ), kiun vi gardu ĝis la fino de la flugo kaj ricevo de la bagaĝo.

Авто́бус в аэропорту́ [Aŭtobuso en flughaveno]

Поса́дочный тало́н [Enaviadiliĝa kupono]

Enaviadiliĝo nun plej ofte okazas tra рука́в  (laŭvorte: maniko ; teleskopa ponto ), sed foje oni alportos vin per авто́бус  ( aŭtobuso ). Lastakaze vi devos iom stari sur лётное по́ле  ( flugkampo ) kaj poste supreniri laŭ трап  (ter-avia ponto). Ĉe la enirejo vin renkontos стюарде́сса  ( stevardino ) aŭ стюа́рд ( stevardo ), kiu bonvenigos vin kaj eble petos montri vian поса́дочный тало́н por sugesti al vi la plej facilan aliron al via поса́дочное ме́сто  ( sidloko ), ofte nomata pli simple — ме́сто  ( loko ).

Viaj но́мер  ( numero ) kaj бу́ква  ( litero ) montros, ĉu vi sidas apud окно́ ( fenestro ), прохо́д  ( trairejo ) aŭ в це́нтре  ( centre ), посереди́не  ( meze ). Post sidiĝi kroĉu vian реме́нь безопа́сности  ( sekurzono ). Ĉu via кре́сло  ( seĝo ) estas komforta? Memoru ke dum ekflugo ĝia спи́нка ( dorsapogilo ) devas esti levita je вертика́льное положе́ние  ( vertikala stato ). Se vi sidas apud иллюмина́тор ( aviadila fenestro ) ne forgesu, ke што́рка иллюмина́тора  (kurteno de aviadila fenestro) devas esti по́днята ( levita ).

Реме́нь безопа́сности [Sekurzono]

Flugkapitano avertos vin per laŭtparolilo, ke куре́ние запрещено́  ( fumado malpermesita ) dum la tuta полёт ( flugo ). La sama surskribo aperos sur светово́е табло́  ( lumtabulo ). На взлёт ! ( Al   ekflugo !).

Manĝoj kaj servoj

Redakti

Post kiam aviadilo набра́ть   высоту́  (atingis flugnivelon) oni povas расстегну́ть   реме́нь безопа́сности ( malkroĉi   sekurzonon ), откинуть   спинку кресла  ( mallevi   dorsapogilon ) kaj опусти́ть   што́рку иллюмина́тора ( mallevi   kurtenon de aviadila fenestro ). Se al vi estas tro жа́рко  ( varmege ) aŭ ду́шно  ( mankas   oksigeno ), ŝaltu вентиля́тор  ( ventolilo ) super via kapo. Apude troviĝas кно́пка освеще́ния  ( lumbutono ) kaj кно́пка вы́зова  ( vokbutono ), per kiu oni povas voki проводни́к  (laŭvorte: kondukanto , ĉiĉerono ; sengenra vorto oficiale uzata por gestevardoj).

Стюарде́сса/Проводни́к [Stevardino]

Baldaŭ ili proponos al vi напи́тки  ( trinkaĵoj , drinkaĵoj ). Kutima sortimento estas tia:

— чай  ( teo ), kiu povas esti чёрный  ( nigra ) aŭ зелёный  ( verda );

— ко́фе  ( kafo );

— вода́  ( akvo ), kiu povas esti с   га́зом / газиро́ванная  ( kun   gaso / gasigita ) aŭ без   га́за / негазиро́ванная  ( sen  gaso/ negasigita );

— сок  ( suko ), plej ofte тома́тный  ( tomata ), апельси́новый  ( oranĝa ), я́блочный  ( poma ) aŭ мультифрукто́вый  ( plurfrukta , ofte simple мультифру́кт );

— газиро́ванные   напи́тки  (gasigitaj trinkaĵoj), ofte nomataj pli simple газиро́вка  ( gasigitaĵo );

— вино́  ( vino ), kiu povas esti кра́сное  ( ruĝa ) aŭ бе́лое  ( blanka ).

Se vi flugas en la unua klaso elekteblo estas pli vasta kaj inkluzivas drinkaĵojn: ви́ски  ( viskio ), во́дка  ( vodko ), ром  ( rumo ), конья́к  ( konjako ), пи́во  ( biero ) ktp.

Se vi mendos teon, stevardo demandos vin: “ С   лимо́ном ?» ( Ĉu   kun   lemono ?) kaj vi povos jesi  ( да ) aŭ nei  per без  ( sen ). Ne forgesu danki la servistaron: Спаси́бо ! ( Dankon !). Se vi estas trinkema kiel aŭtoro de tiu ĉi teksto, petu samtempe kelkajn trinkaĵojn, ekzemple: « Чай   и тома́тный   сок » ( Teon   kaj   tomatan   sukon ).

Ланч-бокс [Lunĉo-skatolo]

Poste oni kolektos стака́ны  ( glasoj ) kaj disportos еда  ( manĝaĵo ). Kutime temas pri preta sortimento en ланч-бокс  ( lunĉo-skatolo ). Se temas pri mallonga flugo ene povas esti nura сэ́ндвич  ( sandviĉo ), sed plej ofte oni proponas горя́чее   блю́до  ( varma   plado ). Lastakaze vi havas elekteblon, do estu preta respondi al stevardaj demandoj. Kutime oni proponas elekti inter du ĉefaj pladoj, ekzemple: « Ку́рица   с   ри́сом   или   говя́дина   с карто́шкой ?» ( Ĉu   kokaĵo   kun   rizo   aŭ   bovaĵo   kun   terpomoj ?).

Jen la plej oftaj elementoj:

— ку́рица  ( kokaĵo ; laŭregule oni devas diri куря́тина , sed plej ofte estas uzata la sama vorto kiel por viva estaĵo — ку́рица );

— говя́дина  ( bovaĵo );

— ры́ба  ( fiŝaĵo ; en la rusa ĝi samtempe signifas fiŝon  kaj fiŝaĵon );

— морепроду́кты  ( maraj produktoj ).

Kiel garnaĵo povas esti:

— рис  ( rizo );

— макаро́ны  ( makaronoj );

— карто́фель / карто́шка  ( terpomoj , la dua formo estas parola, sed ofta).

Kompreneble haveblos ankaŭ сала́т  ( salado ) kaj хлеб  ( pano ). Plej verŝajne vi trovos en ланч-бокс  ankaŭ бу́лочка  ( bulketo ), пла́вленый сыр ( fandita fromaĝo ), ма́сло  ( butero ), ке́тчуп  ( keĉupo ), горчи́ца  ( mustardo ), о́вощи  ( legomoj ), foje фру́кты  ( fruktoj ). Kompreneble tie kuŝos ankaŭ столо́вые прибо́ры  ( manĝiloj ; ofte nomataj simple прибо́ры ): ви́лка  ( forko ), столо́вая ло́жка  ( kulero ), ча́йная ло́жка  ( kulereto ; laŭvorte: tekulero ), нож  ( tranĉilo ). Ne malhaveblas ankaŭ вла́жные салфе́тки  ( malsekaj tukoj ), бума́жные салфе́тки  ( paperaj tukoj ) kaj зубочи́стки  ( dentopikiloj ).

Tempopasigado

Redakti

Kion fari en aviadilo krom manĝi kaj dormi? Interalie vi povas смотре́ть   фи́льмы  ( spekti   filmojn ), слу́шать   му́зыку  ( aŭskulti   muzikon ) aŭ игра́ть  ( ludi ) per мультимеди́йный экран  ( plurmedia ekrano ), instalita en dorsapogilo de antaŭa seĝo. Por tio проводни́к  ( stevardo ) disdonas al pasaĝeroj нау́шники  ( kapaŭskultiloj ). Ŝovu ilin en seĝobrakon kaj prenu пульт управле́ния  ( regilo ; ofte simple пульт ) por manipuli la ekranon. Se io fuŝas vi povas вы́звать   проводника́  ( voki   stevardon ) per кно́пка вы́зова  ( vokbutono ) kaj plendi: « Нау́шники   не рабо́тают » ( Kapaŭskultiloj   ne   funkcias ) aŭ « Пульт / Экра́н   не   рабо́тает » ( Regilo / Ekrano   ne   funkcias ). Espereble li ne nur komprenos vin, sed ankaŭ trovos kontentigan solvon de via problemo.

Alia plezuriga tempouzo estas vizito al туале́т  ( necesejo ). Laŭ lumtabuloj vi komprenos, ĉu respektiva туале́т  estas свобо́ден  ( vaka ) aŭ за́нят ( okupita ). Interne vin atendos вода́  ( akvo ), мы́ло  ( sapo ), бума́жные полоте́нца  ( paperaj tukoj ), foje iu крем  ( kremo ) aŭ гель  ( ĝelo ).

Информацио́нное табло́ [Informtabulo]: Выход в город [Elirejo al la urbo]; Вы́дача багажа́ [Ricevejo de bagaĝo]; Трансфе́р [Irejo al transitaj flugoj]

Elaviadiliĝo

Redakti

Espereble via flugo pasis sukcese kaj vi ne tre ofte eniris зо́на   турбуле́нтности  ( turbulenta   zono ). La flugkapitano anoncis alteriĝon kaj ĉio ripetiĝas: застегну́ть   ремни́ безопа́сности  (kroĉi sekurzonojn), привести́   спи́нки кре́сел   в   вертика́льное   положе́ние  ( levi   dorsapogilojn   ĝis   vertikala   stato ), откры́ть што́рки   иллюмина́торов  ( mallevi   kurtenojn  de aviadilaj fenestroj ), убра́ть   сто́лики  ( levi   tabletojn ).

Krome li informos vin pri пого́да  ( vetero ) en la flughaveno: ĉu estas со́лнечно  ( sunoplene ) aŭ па́смурно ( sombre ), avertos se tie идёт дождь  ( pluvas ), diros kia estas температу́ра   во́здуха  ( temperaturo  de aero ; ofte simple температу́ра ).

Flughaveno

Redakti

En la flughaveno vi devos unue trapasi па́спортный   контро́ль  ( pasporta   kontrolo ). Montru al doganisto vian па́спорт  ( pasporto ) kaj биле́т ( bileto ). Kutime tio sufiĉas. Eble li petos vin ankaŭ rigardi al kamerao: « Посмотри́те   в   ка́меру » ( Rigardu   en   la   kameraon ).

Па́спортный контро́ль [Pasporta kontrolo]

Foje li demandos pri celo de via vojaĝo: « Цель   ва́шего   визи́та ?». Respondu simple: тури́зм  ( turismo ), командиро́вка  ( komisio  de firmao ), би́знес  ( komerco ), учёба  ( lernado / studado ) aŭ визи́т   к   ро́дственникам ( vizito   al   parencoj ).

Eble li demandos pri via loĝloko: « Где   вы   бу́дете   жить ?» ( Kie   vi   loĝos ?). Respondu: в   оте́ле  ( en   hotelo ), у друзе́й  ( ĉe   geamikoj ), у   ро́дственников  ( ĉe   parencoj ), в   общежи́тии  (en amasloĝejo ) aŭ на   кварти́ре  ( en luita   apartamento ).

Poste ricevu vian багаж  ( bagaĝo ). Espereble via чемода́н  ( valizo ) aperos ĝustatempe sur ле́нта  ( rulĉeno ) de via рейс  ( flugo ). Se ĝi tamen ne videblas serĉu flugavenajn oficistojn. En grandaj flughavenoj haveblas specialaj budoj kun afiŝo « Ро́зыск   багажа́ » ( serĉado  de bagaĝo ). Rakontu tie kio okazis, ekzemple: « Мой чемода́н   пропа́л » ( Mia   valizo   malaperis ) kaj montru respektivajn dokumentojn. Cetere ne timu antaŭtempe. Post 43 jaroj da vivo en Rusio kaj pluraj flugoj mi povas rememori nur unu fojon, kiam mia valizo malaperis — en 2013 en... Bonaero (Argentino) .

Do gratulon, vi sukcese flugis al Rusio! En la dua ĉapitro ni lernos kiel plenumi sekvan taskon – atingi urbon .

La rusa lingvo en vivo/Publika transporto

Vi jam sukcese flugis  al Rusio , do necesas atingi urbon. Se neniu renkontas vin, la plej oportuna maniero plenumi tion estas publika transporto .

Ĝi estas bone evoluinta en Rusio, do vi apenaŭ havos problemojn tuikampe. Necesas nur scii kiel uzi ĝin kaj kompreneble... paroli la rusan!

Kiam vi eliras el la alvena halo de flughaveno vin ĉiam renkontas amaso da такси́ст  (taksiistoj), kiuj trudas al vi siajn servojn, promesante akcepteblajn tarifojn. Ne kredu al ili! Tio apenaŭ endanĝerigos vian vivon (feliĉe la 1990-aj jaroj  jam finiĝis kaj krimnivelo relative malaltas), sed certe damaĝos vian monujon. Unu el tiuj aĉuloj prenis de miaj kubaj geamikoj 6000 rublojn anstataŭ 1000 kaj en junio 2018 ĉiujn indignigis novaĵo pri taksiisto kiuj transportis vjetnamon de la Кра́сная пло́щадь  ( Ruĝa Placo ) al flughaveno Шереме́тьево  ( Ŝeremetevo ) kontraŭ 27 mil rubloj ($430). Do iru plu sen atenti tiujn sintrudulojn. Kien? Variantoj abundas.

Аэроэкспресс (Aeroekspreso)

Redakti

Itineroj de Aeroekspreso en Moskvo

Vendomaŝinoj de Aeroekspreso en Domodedovo

Menuo de vendomaŝino de Aeroekspreso

En Moskvo  la plej komforta kaj malmultekosta maniero atingi la urbon estas Аэроэкспре́сс  ( Aeroekspreso ) — speciala поезд  (trajno), kiu veturas senhalte kaj en 30-35 minutoj transportos vin el la tri ĉefurbaj flughavenoj al la tri ĉefaj железнодоро́жный вокза́л  (fervojaj stacidomoj) situantaj centre de la urbo. Ваго́н  (vagonoj) etas komfortaj — vi povas elekti inter би́знес-класс  (unua klaso) kaj станда́ртный   класс (ekonomia klaso). Mi ĉiam veturas per ekonomia klaso — komforte kaj malmultekoste.

Биле́т  (blieton) vi povas aĉeti anticipe en retejo de Аэроэкспре́сс  (Aeroekspreso) aŭ surloke. Tuj post eniri la flughavenon rigardu suben — plej verŝajne surplanke videblos кра́сный  (ruĝaj) указа́тель / стре́лка  (montriloj) kun на́дпись  (surskribo) Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso), kiuj kondukos vin al торго́вый   аппара́т  (vendomaŝino) kaj по́езд  (trajno). Аппара́т (aparato) akceptas ĉiujn ба́нковская ка́рта  (bankokartojn) kaj нали́чные   де́ньги  (kontanta mono; plej ofte nomata mallonge — нали́чные ).

Se vi tamen sukcesis perdiĝi en la flughavena tumulto kaj vidas neniujn rilatajn montrilojn, demandu iun ajn: « Прости́те , как   пройти́   на   Аэроэкспре́сс ?» (Pardonon, kiel iri al Aeroekspreso?) kaj oni sugestos al vi direkton: пря́мо  (rekte), пото́м  (poste) напра́во  (rekten) aŭ нале́во  (maldekstren) aŭ plej verŝajne simple svingos manon en ĝusta direkto. Diru спаси́бо  (dankon!) kaj iru tien.

Stacio de Aeroekspreso en Ŝeremetjevo

Post havi биле́т  (bileton) enmane iru al respektiva платфо́рма  (platformo). Ĉe вы́ход  (elirejo) metu la bileton al пане́ль  (panelo), kiu скани́ровать  (skanos) ĝin kaj malfermos турнике́т  (turnokruco) por ke vi eniru la platformon. Ne konfuzu aeroekspresan trajnon kun ordinara при́городный  (apudurba) trajno! Tiu lasta ne nur veturas pli longe, kun haltoj ĉe pluraj stacioj, sed krome estas posedata de alia firmao, do vi devos aĉeti plian bileton ĉe контролёр  (kontrolisto). Rigardu sur fotoj kiel aspektas trajnoj de Aeroekspreso kaj evitu лову́шка  (kaptilon), kiun mi mem foje sukcesis trafi.

Ne forĵetu la bileton! Dum veturo venos kontrolisto, kiu petos ĝin. Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ продаве́ц  (vendisto) kun напи́ток  (trinkaĵoj) kaj заку́ска  (manĝetoj). Se vi deziras ion — voku ŝin per levita mano kaj aĉetu, kion vi volas (respektivajn vortojn vi lernis jam dum la flugo). Se vi ne sentas vin preta elbuŝigi kompletajn frazojn, simple levu la manon kaj diru « Прости́те ...» (Pardonon...) kaj poste montru per fingro kion vi elektis. Ne prokrastu, tiuj vendistoj marŝas rapide!

Trajno de Aeroekspreso interne

Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ полице́йский  (policano). Ne zorgu pri tio, li simple kontrolas ĉu ĉio estas en ordo. Memoru ke en Rusio estas malpermesite drinki en publikaj lokoj (krom kafejoj kaj restoracioj) eĉ пи́во  (bieron), do prefere ne provoku policanojn kaj ne kreu problemojn por vi mem.

Jen по́езд  (trajno) venis kaj vi eliras al платфо́рма  (platformo). Ne hastu, vi havas tempon, ja tio estas коне́чная   ста́нция  (fina stacio, ofte simple коне́чная ). Nun vi povas transiri al alia trajno (vi ja venis al fervoja stacidomo), plonĝi en метро́  (metroo) aŭ eliri surstraten por daŭrigi piede, per такси́  (taksio), авто́бус  (aŭtobuso), тролле́йбус  (trolebuso), трамва́й  (tramo) aŭ маршру́тное такси́  (itinera taksio, kutime simple маршру́тка ). Ĉe elirejo ripetu la manipulon kun la bileto (por tio vi devas gardi ĝin ĝis la fino) kaj турнике́т  (turnokruco) denove malfermiĝos antaŭ vi.

Такси (Taksio)

Redakti

Se vi ne tre rapidas, do ne timas про́бка  (trafikŝtopiĝojn) kiuj estas granda plago de Moskvo kaj ofte kaŭzas опозда́ние  (malfruiĝo) de la pasaĝeroj, vi povas uzi такси́  (taksio). Tio ebligos al vi veni rekte al necesa а́дрес  (adreso) kaj se vi veturas kun geamikoj tio eĉ ŝparos vian monon, ĉar veturo kostos 1000-1500 rublojn, do kiel 2-3 biletoj por ekonomia klaso de Aeroekspreso.

Yandex.Taxi

Sed mi jam rekomendis al vi neniukaze uzi servon de la flughavenaj taksiistoj, ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Ne. La flughavenaj taksiistoj estas ма́фия  (mafio) — бессты́дный  (senhonta) kaj жа́дный (avara). Do ni lasu ilin ĉasi naivulojn, kiuj ankoraŭ ne legis tiun ĉi libron. Ni agos pli saĝe.

En Rusio nun preskaŭ neniu kaptas taksion per mansvingado kaj simila surstrata tumultado. Sufiĉas telefoni al taksia kompanio kaj aŭto venos rapide — 24 horojn tage, 365 tagojn jare. Pardonon, mi forgesis ke vi nur komencis praktiki la rusan. Do ni uzu alian, pli oportunan manieron — aplikaĵojn.

Taksiaj aplikaĵoj abundas en Rusio, sed mi sugestas al vi komenci ekde la plej popularaj — Я́ндекс.Такси́  ( Yandex.Taxi ) kaj RuTaxi . La unua estas kreaĵo de la rusia interret-konzerno Я́ндекс  ( Yandex ) kaj estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты ( Yandex.Mapo   Yandex.Map ; analogo de Guglo-Mapo ). Elŝutu ĝin senpage kaj instalu en via со́товый телефо́н  (poŝtelefono, ofte pli simple — со́товый , моби́льный , моби́льник ) aŭ планше́т  (tabulkomputilo). La aplikaĵoj aŭtomate ŝanĝos sian интерфе́йс  (interfaco) al la lingvo de via aparato.

Ilia uzado estas tre simpla. Mi rakontu pri Я́ндекс.Такси́ . Necesas nur ŝalti ĝin kaj la aplikaĵo aŭtomate montros vian trovlokon sur Я́ндекс.Ка́рты  ( Yandex.Mapo ). Sur ekrano aperos mapo kaj via adreso kun surskribo А́дрес   пода́чи  (Adreso kien sendi aŭton). Eble la sistemo eraris aŭ vi deziras ke aŭto venu al alia loko. Tiukaze premu surskribon Друго́й   а́дрес  (Alia adreso). Entajpu unuajn literojn kaj plej verŝajne la sistemo proponos al vi koncernajn adresojn. Premu ĝin kaj la sistemo proponos al vi voki taksion, samtempe montrante eventualan цена́ (prezon) kaj вре́мя   ожида́ния  (tempon de atendado). Sube videblos elekteblaj klasoj: Эконо́м  (Ekonomia), Комфо́рт  (Komforto), Би́знес (Komerca). Krome vi povas elekti tempon de ĝia alveno — tuj, post 10 aŭ 15 minutoj.

Post jesi pasos kelkaj sekundoj (malofte — minutoj) kaj sur ekrano aperos surskrubo, kiu informos pri veturanta al vi aŭto. La anonco inkluzivos bazajn informojn pri via mendo: « Води́тель   в   пути́  (Ŝoforo survojas). Ford Focus   жёлтый  (Ford Focus flava). [aŭtonumero]. Алекса́ндр  (Aleksandro). City Taxi.». Do vi vidos kia aŭto veturas al vi kaj kiel nomiĝas la ŝoforo. Ankaŭ vi vidos kiel la aŭto moviĝas laŭ la mapo, kiom da minutoj restis ĝis ĝia alveno kaj povos voki la ŝoforon per speciala butono. Se la atendado jam enuigis vin aŭ viaj planoj ŝanĝiĝis, vi ĉiam povos nuligi la mendon — sufiĉas klaki Отмени́ть  (Nuligi).

Uber-taksio en Moskvo

Finfine la aŭto venis. Pri tio vin informos la sistemo — sur la ekrano aperos sciigo: Вас   ожида́ет   такси́ (Vin atendas taksio). Ĝin apudos la supremenciitaj detaloj pri la aŭto, ŝoforo ktp. Malsupre videblos du кно́пка  (butonoj): Позвони́ть  (Telefoni) kaj Уже́   выхожу́  (Jam mi eliras). Se vi jam vidas la aŭton, klaku la duan butonon kaj iru — por ne pagi pro atendado. Sed kion fari se vi ne vidas ĝin? Klaku la maldekstran butonon kaj interkonsentu kun taksiisto pri ме́сто   встре́чи  (renkontoloko).

Ĉu vi intencas paroli angle? Dio vin savu de tiu stultaĵo. Plejparto de taksiistoj en Moskvo estas enmigrintoj, precipe el kaŭkazaj  kaj mezaziaj  landoj, do ili eĉ la rusan regas ne tre bone. Do lernu bazajn rusajn frazojn necesajn tiucele.

Unue orientiĝu pri via propra местонахожде́ние  (trovloko). Ĉu haveblas iu rimarkinda objekto? Voku la taksiiston kaj ekparolu: Здра́вствуйте ! (Saluton!) Я   в   се́кторе  D (Mi estas en sektoro D). Я   вы́шел   из   за́ла   прилёта  (Mi eliris el alvena salono). Я   стою́   у   коло́нны  10 (Mi staras ĉe kolono 10). Я   стою́   у   пешехо́дного   перехо́да  (Mi staras ĉe piedira zono) aŭ pli simple: Я   у  “ зе́бры ” (Mi estas ĉe “zebro”). Я   на остано́вке  (Mi estas en bushaltejo). Я   у   светофо́ра  (Mi estas ĉe trafiklumoj). Aldonu: Я   не   говорю́   по-ру́сски  (Mi ne parolas la rusan).

Plej verŝajne la taksiisto respondos mallonge: Хорошо́ . Я   подъе́ду  (Bone. Mi alveturos). Post tio simple serĉu per okuloj la aŭton laŭan al priskribo kaj numero.

Post alveni ĝi haltos kaj vi povos sidiĝi. Metu чемода́н  (valizon) en бага́жник  (kofrujon), eble (kvankam ne certe) la taksiisto helpos vin. Post sidiĝi ne forgesu alkroĉi vin per реме́нь   безопа́сности  (sekurzono) — la taksiistoj ĝenerale ne kredas je ĝia efikeco aŭ fajfas pri tio, sed la neglekto estas monpunenda.

Eble la taksiisto demandos vin pri celloko por esti tute certa, do simple montru al vi adreson sur la telefono. Poste vi simple veturos. La taksiistoj de Yandex.Taxi ne rajtas alparoli pasaĝerojn, sed eble vi trafos babileman ŝoforon, ĉar болта́ть  (babili) estas ĝenerala taksiista kutimo. Eble li ŝaltos muzikon, sed laŭregule li unue devas demandi vian permeson: Я   включу́   му́зыку / ра́дио ? (Mi ŝaltos muzikon/radion?). Cetere ekster grandaj urboj li povus fari tion laŭkutime, do sen demandi vin.

Memoru ke vi estas majstro, do ordonu kion vi bezonas. Ekzemple: Закро́йте , пожа́луйста , окно́  (Bonvolu fermi la fenestron). Мо́жно вы́ключить   му́зыку ? (Ĉu vi povas malŝalti la muzikon?). Мо́жно   сде́лать   потепле́е / похолодне́е ? (Ĉu vi povas ŝanĝi la klimatizilon al pli varma/malvarma reĝimo?). Se vi bezonas telefoni kaj li babilas senhalte diru: |Прости́те , мне   ну́жно   позвони́ть  (Pardnon, mi devas telefoni).

Taksio en Moskvo

Kiam vi jam preskaŭ venos al celloko, li povos demandi: Где   останови́ться ? (Kie mi haltu?) aŭ Где   вас вы́садить ? (Kie mi elaŭtigu vin?). Eble li ne certas pri la loko do demandos: Здесь ? (Ĉu ĉi tie?).

Se vi mem ankoraŭ ne certas, respondu simple: Я   не   зна́ю  (Mi ne scias), eble aldonante: Я   здесь впервы́е  (Mi estas unuafoje ĉi tie). Sed se vi rekonas la lokon diru: Здесь  (Ĉi tie), Там  (Tie), У   вхо́да (Ĉe enirejo), У   того́   зда́ния / дома́  (Ĉe tiu konstruaĵo/domo), На   остано́вке  (Ĉe haltejo), |За перекрёстком  (Post vojkruciĝo), У   метро́  (Ĉe metroo).

Kio pri la pago? Yandex.Taxi dum la mendo montras supozeblan цена́   пое́здки  (prezo de veturo), kiu povos ŝanĝiĝi dum la veturo depende de ĝia longeco, trafiŝktopiĝo ktp. Kutime temas pri ne tre grandaj dekliniĝoj — prezo (mal)altiĝas ĝis 20%, tamen vi estu preta al tio. RuTaxi jam dum la mendo montras fiksitan prezon.

Vi povas pagi per нали́чные   де́ньги  (kontanta mono; ofte simple нали́чные ), sed memoru ke oficiale en Rusio eblas pagi kaj eĉ nomi la prezojn nur en rusiaj rubloj. Tamen mi sugestas al vi uzi ба́нковская ка́рта  (bankokarto; ofte simple ка́рта ). Tio ne nur rapidigos la procezon, sed ankaŭ protektos vin kontraŭ taksiista жу́льничество  (friponado) aŭ viaj propraj fuŝoj. Simple ligu vian bankokarton al la aplikaĵo kaj post fini la veturon vi bezonos nur adiaŭi la taksiiston: Спаси́бо . До свида́ния  (Dankon. Ĝis revido). En Rusio oni ne donas чаевы́е  (trinkmonon) al taksiistoj, do vi pagu strikte laŭ tarifo.

Se io fuŝis dum la veturo — la taksiisto kondutis krude aŭ ŝoforis malbone aŭ trompis vin ktp — plendu per la sama aplikaĵo. Plej verŝajne via plendo estos akceptita kaj vi ricevos rekompencon forme de беспла́тная   пое́здка  (senpaga veturo).

Автобус (Aŭtobuso). Троллейбус (Trolebuso). Трамвай (Tramo)

Redakti

Авто́бусная остано́вка [Bushaltejo]

Расписа́ние движе́ния ĉe haltejo [Trafika horaro на остановке]

Авто́бус [Aŭtobuso]

Vilaĝa buseto

Авто́бусный биле́т [Aŭtobusa bileto]

Urba transporto en Rusio estas evoluinta, do vi povas atingi iun ajn lokon per tiaj veturiloj. Prezoj estas ne ignoreblaj (almenaŭ por lokanoj), sed apenaŭ ŝokaj. Komfortonivelo varias depende de urbo kaj transporta kompanio, sed kutime ne estas tro aĉa. Do vi povas uzi ĝin sentime kaj senhezite. Kiel fari tion?

Unue serĉu остано́вка  (haltejo). Kutime temas pri nura loko, foje kun скаме́йка  (benkoj), foje kun наве́с  (ŝedo) protektanta atendantojn kontraŭ со́лнце  (suno), дождь  (pluvo) kaj ве́тер  (vento). Расписа́ние   движе́ния  (trafikan horaron) oni povas kontroli per surskriboj sur ŝildoj, kiuj kutime pendas sur apudaj fostoj. Tie videblas но́мер  (numero) de маршру́т  (itinero) kaj вре́мя  (tempo) kiam ĝi venos ĉi tien, foje kun indiko de certaj день  (tagoj). Ĉu vi esperas sukcesi pri tio?

Mi devas diri la veron al vi: mi sukcesis neniam. Do mi sugestas al vi du aliajn manierojn. La unua estas instali specialan aplikaĵon, kiuj haveblas por preskaŭ ĉiuj urboj. Eble la plej bona elekto estos Я́ндекс.Тра́нспорт ( Yandex.Transport ). Ĝi funkcias en pli ol 80 urboj kaj havas plurlingvan interfacon. Kompreneble ĝi estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты  ( Yandex.Map ). Ekzistas ankaŭ lokaj aplikaĵoj, utilaj por respektivaj lokoj.

Alia maniero estas eĉ pli simpla — demandu lokanojn. Kutime en haltejoj staras ба́бушка  (avinoj), kiuj estas ideala elekto tiucele pro natura babilemo, scivolemo kaj abundaj konoj. Malgraŭ ofte grumbla aspekto plejparte ili estas ĉarmaj bonkorulinoj. Simple aliru avinon kaj ekparolu.

Прости́те , как   мне   прое́хать   на   Кра́сную пло́щадь ? (Pardonon, kiel mi veturu ĝis Ruĝa Placo?). Klarigu tuj: Я   не   говорю́   по-ру́сски  (Mi ne parolas la rusan). Plej verŝajne ŝi respondos ion similan al: Вам / тебе́   ну́жен   тре́тий   авто́бус   до   остано́вки   Кра́сная пло́щадь  (Vi/ci bezonas la trian (N 3) buson ĝis haltejo Ruĝa Placo). Eble mankas rekta itinero, do ŝi klarigos: Ну́жно   прое́хать   на   тре́тьем   до   остано́вки Тверска́я , пото́м   пересе́сть   на   четвёртый   до   остановки   Красная площадь  (Necesas veturi en la tria (N 3) ĝis haltejo Tverskaja, poste transiri al la kvara (N 4) ĝis haltejo Ruĝa Placo). En la plej malbona kazo ŝi diros: Это   не   та остано́вка . Вам / тебе́   ну́жно   идти́   туда́  (Tiu ĉi estas malĝusta haltejo. Vi/ci devos iri tien) kaj svingos la manon.

Jen la buso venis, ĝiaj дверь  (pordoj) malfermiĝis kaj homoj impetis enen. Mankas reguloj aŭ tradicioj tiukampe, do vi povas eniri tra iu ajn pordo. Kompreneble necesas unue lasi vojon al elirantoj. En buso vi povas stari aŭ sidi laŭplaĉe. Mi preferas stari, ĉar se venas iu пожило́й   челове́к  (maljunulo), бере́менная  (gravedulino) aŭ же́нщина   с ребёнком  (virino kun etulo), laŭ tradicio oni devas уступи́ть   ме́сто  (cedi sidlokon) al ili. Ne ĉiuj faras tion, sed publika opinio kondamnas tiajn fiulojn. Estimi malfortajn kaj maljunajn estas unu el la kernaj valoroj de la rusa etiko.

Kiel pagi en buso? Kutime oni pagas per нали́чные  (kontanta mono), sed en grandaj urboj uzeblas ankaŭ veturkartoj kiuj ebligas pagi per mono, metata tien per specialaj maŝinoj (ili staras ĉe haltejoj). Ĉiam pli ofte akcepteblas ankaŭ ба́нковская ка́рта  (bankokartoj). Trolebuso en Moskvo  Al kiu pagi? Vin aliros билетёр / конду́ктор  (biletisto/konduktoro), plej verŝajne virino, ofte aĝa kaj korpulenta. Ŝi marŝos tra salono laŭte parolante: Кто   вошёл  — опла́чиваем   за   прое́зд  (Kiu eniris — pagu la veturon). Se homoj malmultas ŝi povus sin turni rekte al vi: Молодо́й   челове́к , опла́чиваем   за прое́зд  (Junulo, pagu la veturon).

Трамва́й [Tramo]

En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ  (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка  (knabino), де́вушка  (junulino), же́нщина  (virino), ба́бушка  (avino), foje ба́рышня  (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик  (knabo), па́рень  (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й   челове́к (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на  (viro; universala alparolo), де́душка  (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к  (bubo), брата́н  (fraĉjo), мужи́к  (viro), друг / друга́н / дружи́ще  (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.

Foje homoj svarmas tiom dense, ke biletistino ne povas trapuŝiĝi kaj nur petas: Передава́йте   за прое́зд  (Transdonu veturpagon). Tiukaze vi povas simple doni monon al iu ajn homo, kiu staras aŭ sidas pli proksime al ŝi kaj diri: Переда́йте , пожа́луйста , за   прое́зд  (Bonvolu transdoni veturpagon). Se vi veturas ope, diru: Переда́йте   за   двои́х / трои́х  (Transdonu por du/tri homoj). Se la sumo estis ne ronda, baldaŭ vi ricevos сда́ча  (redonmonon). Tiukaze iu diros: Возьми́те   сда́чу  (Prenu redonmonon). Homoj eniras kaj eliras je ĉiu haltejo, eble via transdoninto jam malaperis, do atentu la vortojn: Кто   передава́л   за   прое́зд ? Возьми́те   биле́т / сда́чу  (Kiu transdonis veturpagon? Prenu bileton/redonmonon). Ĉiakaze ne forgesu diri: Спаси́бо ! (Dankon!).

Post ricevi bileton konservu ĝin ĝis la fino de la veturo. Apenaŭ aperos контролёр  (kontrolisto), tamen кондуктор  (konduktoro) mem povas forgesi vian vizaĝon kaj demandi: У   вас   есть   билет ? (Ĉu vi havas bileton?). Tiukaze vi simple montros la pruvon, ke vi estas ne безбилетный пассажир  (senbileta pasaĝero), plej ofte nomata ŝerce заяц  (leporo) — ne demandu min kial.

Alia prolemo en superplena buso estas trapuŝiĝi al вы́ход  (elirejo). Demandu homojn, kiuj staras antaŭ vi: Выхо́дите ? (Ĉu vi eliras?). Se ili respondos да  (Jes) kaj tio signifas ke vi povas trankvile atendi halton kaj eliri post ili. Se ili diros нет  (ne), poste ili flankeniĝos por lasi vojon al vi. Nun vi scias kiel demandi kaj respondi en tiaj kazoj. En la plej ekstremaj kazoj pli facile estas ne flankeniĝi, sed eliri por liberigi trairejon kaj poste eniri denove.

Se vi sentas vin perdiĝinta aŭ ne rekonas pejzaĝon malantaŭ fenestro, demandu iun dum halto: Прости́те , это   кака́я   остано́вка ? (Pardonon, kiu haltejo estas?). Мне   нужна́   Кра́сная пло́щадь  (Mi bezonas Ruĝan Placon). Apudulo respondos: Это   Тверска́я . Вам / тебе́   че́рез   одну́  (Tio estas Tverskaja. La via/cia [haltejo] estos post unu [do preterlasu unu kaj eliru en la dua]) aŭ: Ра́но   ещё , че́рез   три   остано́вки  (Ankoraŭ estas frue, post tri haltoj). Sed eble li emociiĝos: Это   ва́ша / твоя́ ! (Tio estas la via/cia!). Tiukaze saltu rapide. Se дверь  (pordoj) jam fermiĝis, laŭte petu ŝoforon: Откро́йте   две́ри , пожа́луйста ! (Bonvolu malfermi la pordojn!). Espereble tio helpos.

Ĉio dirita aplikeblas ankaŭ al трамва́й  (tramo) kaj тролле́йбус  (trolebuso). Iuj diferencoj ekzistas nur rilate alian popularan publikan transportilon, pri kiu ni parolos nun.

Маршрутное такси (Itinera taksio)

Redakti

В маршру́тке [En itinera taksio]

Маршру́тка [Itinera taksio]

Tiujn бе́лый  (blankajn) aŭ жёлтый  (flavajn) микроавто́бус (busetojn) vi renkontos ie ajn en Rusio. Ili navedas ĉefe laŭ окра́ина  (urborandoj), ligante ilin inter si kaj al la центр (urbocentro). Kutime temas pri rusiaj ( GAZ ), foje usonaj ( Ford ) aŭ sudkoreaj ( Hyundai ) veturiloj kun 12-14 sidlokoj. Aiaj aŭtomobilistoj damnas ilin pro senbrida stirmaniero kaj neprognozebla konduto, pasaĝeroj plendas pri manko de minimuma komforto kaj kruda konduto de la ŝoforoj (plejparte enmigrintoj el kaŭkazaj  aŭ mezaziaj  landoj), sed маршру́тное такси́  aŭ plej ofte simple маршру́тка  restas nevenkebla en sektoro de malmultekosta kaj rapida veturado, speciale se temas pri urborandoj.

Ĉi tie ĉio estas preskaŭ la sama kiel en buso. Tamen plej ofte mankas конду́ктор  (konduktoro) kaj vi devas pagi al la ŝoforo mem — foje dum eniro, foje dum foriro. Laŭregule estas malpermesite stari en маршру́тка , do nombro de pasaĝeroj ne devas superi tiun de sidlokoj. Kiam necesa buseto haltos kaj vi aliros kaj malfermos la pordon, demandu unue: Есть   места́ ? (Ĉu haveblas sidlokoj?). Oni respondos: Одно́ / два / три  (Unu/du/tri) aŭ simple montros respektivan nombron de la fingroj. Sed ofte la ŝoforoj fajfas pri la reguloj kaj pasaĝeroj staras kurbiĝante sub malalta plafono aŭ sidas unu sur alies genuoj (gejunuloj ĝuas tion).

Маршру́тка  hastas kaj frenezas, do atentu la vojon, ne preterlasu vian haltejon! Prefere sidiĝu apud la ŝoforo kaj anticipe petu lin: Останови́те   на   Кра́сной пло́щади  (Haltu ĉe Ruĝa Placo ). Se vi ne diros tion, eble li simple preteriros tiun haltejon, ĉar tiuj busetoj ĉiam malfruiĝas kvazaŭ la kuniklo el “ Alico en Mirlando ”. Foje la ŝoforo simple demandos anticipe: Есть   на   вы́ход ? (Ĉu iu eliros?). Respondu laŭte kaj certiĝu ke li aŭdis vin, ĉar se io fuŝos — mankos al kiu plendi pri tio. Ankaŭ forgesu pri la biletoj — en маршру́тка  oni preskaŭ neniam donas ilin, nek petas.

Cetere ne pensu, ke маршру́тка  estas iu inferaĵo. Foje mi mem uzas ĝin, ekzemple en Sankt-Peterburgo , kie mankas Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) kaj buseto, veturanta de la metrostacio Moskovskaja  estas la plej ĉipa maniero atingi la flughavenon Pulkovo .

Метро (Metroo)

Redakti

Stacio de la Moskva metroo

Pago per karto por kelkaj veturoj en la Moskva metroo

Pago per replenigebla karto en la Moskva metroo

Метрополите́н  (Metropolitano, kutime simple метро́ ) estas la plej rapida kaj ofte sufiĉe komforta publika veturilo en grandaj urboj de Rusio. Ekde la sovetia tempo validas regulo, laŭ kiu ricevi metroon rajtas nur urbo kun miliona loĝantaro, do ne atendu trovi ĝin ie ajn. Tamen en Moskvo, Peterburgo kaj pluraj aliaj lokoj ĝi estas perfekta elekto.

Вход  (enirejon) al ста́нция   метро́  (metrostacio) vi rekonos laŭ granda ruĝa litero М  kaj homa amaso, rapidanta subteren kaj reen. La unuaj metrostacioj aperis en la centro de Moskvo kaj estis konceptataj samtempe kiel montrofenestro de la komunisma reĝimo, do belas kiel veraj artaĵoj. Krome oni planis ilin ankaŭ kiel бомбоубе́жище  (bomboŝirmejo), do ili estas tre profundaj — ĝis 74 metroj ( Park Pobedi ). Tamen eĉ plonĝante subteren kaj grimpante reen, kaj sin trapuŝante tra homamaso vi tamen ŝparos tempon kompare al aŭta helikado tra la ĉefurbaj trafikŝtopiĝoj.

Kiel uzi la metroon? Tre simple. Unue aĉetu bileton. Vi povas aĉeti ĝin en ка́сса  (kaso) aŭ ĉe автома́т (aŭtomato) apude. Tio povas esti жето́н  (ĵetono) por unu пое́здка  (veturo) aŭ ка́рта  (karto) por kelkaj veturoj. Vi povas pagi per нали́чные  (kontanta mono) aŭ ба́нковская ка́рта  (bankokarto; plej ofte simple ка́рта ).

Ĵetu la ĵetonon en aparaton ĉe enirejo aŭ metu karton sur skanilon kaj турнике́т  (turnokruco) lasos vin eniri. Post спусти́ться  (malsupreniri) laŭ эскала́тор  ( rulŝtuparo ) vi trafos платфо́рма  (kajo), de kies flankoj oni povas eniri по́езд  (trajnojn). Rigardu supren —tie pendas tabulo dividita je du partoj kun listoj de ста́нция  (stacioj), al kiuj sekvas trajnoj respektive de la maldekstra kaj dekstra partoj de la kajo. Ofte ili estas skribitaj nur cirile, sed legi tion jam ne estas problemo por vi, ĉu ne?

Poste ĉio okazos same kiel en iu ajn metroo de la mondo. Se vi dubas pri io, demandu lokanojn, uzante la frazojn, kiujn ni jam lernis parolante pri buso. Por orientiĝi pli facile kaj sendepende denove uzu specialajn aplikaĵojn. En vagonoj ofte funkcias Wi-Fi , kvankam foje соедине́ние  (konekto) malfortas aŭ jen kaj jen malaperas. En Moskvo mi sugestas al vi uzi etan trukon. Malfermu en via krozilo сайт  (retejon) Wi-Fi.ru  Post kiam aperos la metroa retejo, ne fermu ĝin, sed simple transiru al aliaj fenestroj kaj retumu kun pli alta stabileco kaj rapideco, destinitaj por uzantoj de tiu ĉi retejo.

Alia specifaĵo estas, ke en metroo (almenaŭ en Moskvo) oni cedas sidlokojn al neniuj. Tio ĉiam ŝokas min kiel siberianon  kaj mi sekvas ĝeneralan etikon, cedante lokon al inoj kaj maljunuloj, sed ne atendu tion de la moskvanoj.

Nun vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio kaj sukcese atingis la urbon. Do venas tempo enloĝiĝi .

La rusa lingvo en vivo/Hotelo, hostelo, luita loĝejo

Vi sukcese flugis  al Rusio kaj atingis la urbon per publika transporto . Nun venas tempo enloĝiĝi .

Elekto

Redakti

Оте́ль Vostok [Hotelo Vostok]

Гости́ница «Берёзка» [Hotelo Berjozka]

Двуспа́льная крова́ть (maldekstre) и односпа́льная крова́ть (dekstre) [Litoj: dupersona (maldekstre) kaj unupersona (dekstre)]

Номера́ 2022 [Ĉambroj 20-22]

Назва́ние сети́ Wi-Fi и паро́ль [Nomo de Wi-Fi-reto kaj pasvorto]

Ча́йный набо́р [Teuma sortimento]

Куре́ние в номера́х оте́ля запрещено́ [Fumado en la ĉambroj de la hotelo estas malpermesita]

Plej verŝajne vi elektos оте́ль  ankaŭ nomata гости́ница  (ambaŭfoje temas pri hotelo). En Rusio ĉeestas ĉiuj plej famaj tutmondaj hotelaj retoj, do vi povos elekti iun jam konatan al vi markon aŭ eksperimenti kun lokaj entreprenoj. Por fari зака́з  (mendon) vi povas uzi kutimajn servojn kiel Booking.com  kaj serĉi sugestojn kaj pritaksojn de jamaj vizitantoj en TripAdvisor .

Kion atendi dum via зака́з  (mendo)? Rigardu kiom da звезда́  (steloj) havas tiu hotelo. Poste legu о́тзыв  (recenzojn) de aliaj uzantoj. Rigardu фо́то  (fotojn) en hotela retejo kaj komparu ilin kun tiuj de jamaj vizitantoj. Ne forgesu kontroli местоположе́ние  (situon) de hotelo sur ка́рта  (mapo) por kio vi povas uzi Я́ндекс.Ка́рты ( Yandex.Mapon   Yandex.Map ) aŭ Guglo-Mapon  laŭ via prefero. Vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio, sed mi sugestas al vi elekti hotelon laŭeble plej proksiman al центр  (urbocentro) aŭ celo de via vizito.

Se temas pri loka hotelo ofte ĝi havos nur ruslingvan retejon, do vi devas esti preta orientiĝi en bazaj rusaj terminoj. Plej verŝajne via ejo nomiĝos но́мер  (laŭvorte: numero), sed foje ankaŭ ко́мната  (ĉambro). Ĝi povas konsisti el unu ко́мната  aŭ pli. Atentu bazajn kondiĉojn: — крова́ть  (lito)

Ĝi povas esti односпа́льная  (unupersona) aŭ двухспа́льная  (dupersona). Foje oni povus simple indiki ke ĝi estas больша́я  (granda). Krom normala lito en но́мер  (ĉambro) povas esti ankaŭ дополни́тельная   крова́ть (aldona lito) aŭ дива́н  (divano). En plej ĉipa хо́стел  (hostelo) oni povos proponi al vi раскладу́шка  (faldebla lito).

Aliaj hejmaĵoj:

— кондиционе́р  (klimatizilo), foje кли́мат-контро́ль  (klimato-regilo);

— en ва́нная  (banejo) povas esti ва́нна  (banujo) aŭ душ  (duŝejo) aŭ душева́я каби́на  (duŝa kabino);

— foje haveblas пи́сьменный   стол  (skribtablo), sur kiu povas stari электри́ческий   ча́йник (akvobolilo) aŭ eĉ кофе́йный   аппара́т , ко́фе-маши́на  (kafaparato, kafmaŝino);

— сейф  (sekurecŝranko);

— телеви́зор  (televidilo), foje kun спу́тниковое   телеви́дение  (satelita televido) kun спу́тниковый кана́л  (satelitaj televidkanaloj) aŭ ка́бельное   телеви́дение  (kabla televido) kun ка́бельный   кана́л (kablaj televidkanaloj);

— интерне́т  (retkonekto), ofte skribita angle kiel Wi-Fi.

Kutime en hoteloj haveblas кафе́  (kafejo), рестора́н  (restoracio), бар  (baro). Foje funkcias ночно́й   клуб  (nokta klubo), СПА-сало́н  (SPA-salono), ankaŭ nomata сало́н   красоты́  (beleca salono), спортза́л , фи́тнес-зал  (sporthalo, trejnejo), са́уна  (saŭno), ру́сская   ба́ня  (rusa banejo), хама́м  (hamamo, turka banejo), бассе́йн  (naĝejo), масса́жный сало́н  (masaĝejo), ногтево́й   се́рвис  (ungoŝminkejo), магази́н  (vendejo), kie aĉeteblas сувени́р  (suveniroj), пре́сса (gazetoj) ktp.

Kutime за́втрак  (matenmanĝo) estas inkluzivigita en цена́  (prezo), sed foje ĝi aldoneblas, do kontrolu tion dum via зака́з  (mendo). Povas esti ankaŭ aldonaj сбор  (krompagoj), ekzemple pro убо́рка  (purigado), sed tio tre maloftas.

Enhoteliĝo

Redakti

Post eniri hotelon tuj iru al сто́йка , ресе́пшн  (akceptejo). Kutime ĝi troviĝas je пе́рвый   эта́ж  (unua etaĝo), sed povas situi ankaŭ pli supre. Se vi dubas demandu охра́нник  (gardisto), kiu nepre staros je la unua etaĝo kaj rekoneblos laŭ simpla malhela kompleto: Как пройти́   на   ресе́пшн ? (Kiel trovi la akceptejon?). Li svingos la manon je ĝusta direkto aŭ diros: На второ́м   этаже́  (Je la dua etaĝo) kaj eble aldonos: по   ле́стнице  (laŭ ŝtuparo) aŭ на   ли́фте  (per lifto).

Post veni al ресе́пшн / сто́йка  (akceptejo) diru al администра́тор  (administranto): До́брый   день ! Я   хочу́ засели́ться  (Bonan tagon! Mi volas enhoteliĝi). Se vi jam mendis ĉambron antaŭe vi povus diri: Я брони́ровал   но́мер  (Mi mendis ĉambron). Donu vian па́спорт  (pasporton) kaj ŝi (kutime temas pri junulino) serĉos vin en datumbazo.

Se vi ne mendis ĉambron antaŭe ŝi demandos kiun но́мер  (ĉambron) vi deziras. Elektu uzante la vortojn, kiujn ni ekkonis supre. Se vi jam mendis ŝi donos al vi iujn paperojn subskribendajn (kutime temas pri fajrosekureco kaj konfirmo, ke vi konatiĝis kun bazaj kondiĉoj de loĝado) kaj enmanigos al vi магни́тная (magnetan) ка́рта   го́стя  (gastokarton) aŭ ключ  (ŝlosilon).

Se vi estas eksterlandano, oni devos aranĝi ankaŭ vian регистра́ция  (registriĝon), ĉar laŭ stulta rusia leĝo post sep tagoj en Rusio ĉiu eksterlandano devas зарегистри́роваться  (registriĝi) ĉe iu а́дрес  (adreso). Se vi loĝas ĉe viaj geamikoj ili povos fari tion laŭ adreso de sia кварти́ра / дом  (apartamento/domo). En hoteloj oni faras tion aŭtomate, sed dum la enhoteliĝo tio bezonos iom da tempo.

Reale tio apenaŭ gravas en plejparto de Rusio, speciale se temas pri homoj el дальнее   зарубежье  (fora eksterlando). Sed se vi venis el ближнее   зарубежье  (proksima eksterlando), kiel oni nomas eksajn respublikojn de Sovetunio  kaj aspektas kiel южанин  (sudano), polico povos supozi ke mankas al vi registriĝo kaj haltigi vin por kontroli tion. Tio speciale oftas en Moskvo , kie жадный  (avaraj) policanoj haltigas eĉ homojn el fora eksterlando ( Kubo , Afriko  ktp), esperante ricevi взятка (ŝmirmono) aŭ almenaŭ plenumi siajn laborplanojn plej facilmaniere, kaptante vojaĝantojn anstataŭ krimuloj.

Post ricevi ка́рта  (karton) aŭ ключ  (ŝlosilo) demandu: Где   прохо́дит   за́втрак ? (Kie okazas matenmanĝo?). La akceptistino respondos: На   пе́рвом   этаже́ , нале́во  (Je la unua etaĝo, maldekstren) aŭ На   шесто́м   этаже́ , в рестора́не  (Je la sesa etaĝo en restoracio).

Vi povas demandi ankaŭ: У   вас   есть   бар ? (Ĉu haveblas baro?) aŭ pri aliaj servoj, kiujn ni jam menciis supre. Ĉu vi havas ещё   вопро́сы  (pliajn demandojn)? Se ni, iru al via но́мер  (ĉambro).

Sed mi konas vian ĉefan demandon: У   вас   есть   вай-фай ? (Ĉu vi havas Wi-Fi?). La respondo ĉiam estos jesa. Plej verŝajne administranto diros: Вы́берите   сеть  Hotel и введи́те   паро́ль  123 (Elektu reton Hotel kaj enigu pasvorton 123). Se vi tamen malsukcesis, simple donu al li vian tlefonon kaj diru: Мо́жете   помо́чь ? (Ĉu vi povus helpi?).

Ne forgesu, ke куре́ние  (fumado) estas malpermesita en ĉiuj ĉambroj kaj ejoj de ĉiuj hoteloj en Rusio. Do se vi ankoraŭ dependas de nikotino, ĉiufoje vi devos eliri surstraten kaj iri kelkajn metrojn for de la enirejo (ankaŭ ĝi estas nefumebla zono). Oni ne arestos vin kaze de malobeo, sed problemoj kun gardistoj estas garantiitaj, eble eĉ monpuno. Ankaŭ en aliaj lokoj kie vi vidas avertan tabulon: не   кури́ть  (ne fumu) aŭ куре́ние   запрещено́  (fumado malpermesita) sekvu la saman regulon.

Fumado estas malpermesita ankaŭ en подъе́зд  (ŝtuparejoj), sed ofte oni povas vidi homojn fumi tie kaj ĵeti оку́рок  (stumpojn) en ladskatolojn, alkroĉitajn al bariloj. Tamen mi forte rekomendas al vi ne sekvi tiun ekzemplon. Fumo ĝenas preterirantojn, penetras apartamentojn kaj tre verŝajne ke iu riproĉos vin, skandalos aŭ eĉ informos policon pri via delikto.

Fumado en la apartamentoj mem ne estas malpermesita, sed plejparte rusoj ne ŝatas tion, ĉar дым  (fumo) sorbiĝas en ковёр  (tapiŝojn), обо́и (tapetojn), тка́ни  (ŝtofojn) kaj aliaj luantoj apenaŭ ŝatos tion. Do prefere fumu nur surstrate aŭ tute liberiĝu je tiu noca narkotikaĵo.

Luita loĝejo

Redakti

Рекла́ма СПА-сало́на в гости́нице [Reklamo de SPA-salono en hotelo]

Рекла́ма гости́ницы Метропо́ль [Reklamo de hotelo Metropol]

Ĉu vi decidis арендовать жильё  (lui loĝejon)? Bona ideo, ja tiel vi ŝparos monon kaj pli profundiĝos en ĉiutagan vivon de la lando. Kiel elekti ĝin? Vi povas uzi Airbnb , ĝi bone funkcias en multaj urboj. Alia ebleco lui loĝejojn estas rusia retejo Avito.ru , la plej populara servo de senpagaj afiŝoj, inkluzive tiujn pri nemoveblaĵoj. Tamen ĝi havas nur ruslingvan interfacon, do estu preta alfronti tion.

Ĝenerale vi bezonos la samajn vortojn kiel por hotelo. Ni nur aldonu kelkajn specifaĵojn. Plej verŝajne estos indikita distanco ĝis la plej proksima metrostacio: 150 ме́тров   до   метро́   Пролета́рская  (150 metrojn ĝis metrostacio Proletarskaja). Krom у́лица  (strato) ofte estas indikata микрорайо́н  (mikrodistrikto), kutime sub respektiva numero: 3-й микрорайо́н  (la 3a mikrodistrikto). Ankaŭ povas aperi nomo de urboparto, foje neoficiala: ММС (MMS), Люблино́ (Lublino), Вату́тина (Vatutin). Ĝenerale Rusio estas sufiĉe trankvila kaj sekura lando, sed kompreneble ekzistas evitindaj areoj. Kutime temas pri urborandoj, do prefere serĉu loĝejon proksime al urbocentro.

Krom la supre menciitaj hejmaĵoj en privata loĝejo povas esti ankaŭ: стира́льная маши́на  (lavmaŝino), микроволно́вка  (mikroondilo), га́зовая   плита́  (gasfornelo) aŭ электропли́та  (elektra fornelo), пли́тка (fornelo), шкаф  (ŝranko), глади́льная доска́  (gladotabulo), утюг  (gladilo), суши́лка  (sekigilo por vestoj), ма́сляный   обогрева́тель  (olea varmigilo), пылесо́с  (polvosuĉilo), то́стер  (panrostilo), ку́хонный комба́йн  (kuireja maŝino), балко́н  (balkono), foje nomata ло́джия  (granda balkono).

Post elekti loĝejon kontaktu хозя́ин  (mastron) kaj interkonsentu pri срок   аре́нды  (daŭro de luado), вре́мя   прибы́тия  (tempo de alveno) kaj вре́мя   убы́тия  (tempo de foriro). Ne forgesu ankaŭ demandi pri опла́та  (pago), inkluzive detalojn kiel: фо́рма   опла́ты  (formo de pago), ĉu necesas дополни́тельный   платёж  (aldonaj pagoj), ekzemple pro убо́рка  (purigado). Foje хозя́ин  (mastro) petas залог  (garantiaĵon) kiun li prenos kaze de поврежде́ние  (damaĝo) de la loĝejo aŭ antaŭtempa foriro de la luanto.

Dum interkonsenti pri ме́сто   встре́чи  (loko de renkontiĝo) ne forgesu demandi pri подъе́зд (ŝtuparejo), ĉar многоэта́жный   дом  (pluretaĝa domo) kutime konsistas el kelkaj подъе́зд  (ŝtuparejoj), ĉiu kun aparta вход  (enirejo) kun sia но́мер  (numero), kiu povas esti с   у́лицы  (de strato) aŭ со   двора́ (de korto).

Mastro transdonos al vi ключ  (ŝlosilojn), kutime temos pri ŝlosilo de дверь   подъе́зда  (pordo de ŝtuparejo) kaj unu aŭ du ŝlosiloj de дверь   кварти́ры  (pordo de apartamento). Alia maniero por eniri подъе́зд  (ŝtuparejo) estas premi respektivan butonon sur домофо́н  (pordotelefono), kiuj haveblas ĉe plejparto de rusiaj pluretaĝaj domoj. Tio povas esti но́мер   кварти́ры  (numero de apartamento), post kio en respektiva apartamento sonos звоно́к  (voksignalo) kaj loĝantoj povos veni kaj paroli kun per tiu ĉi telefono kaj post identigi vin, premi кно́пка  (butonon) en la apartamento por открыть дверь  (malfermi la pordon) al vi. Alia maniero malfermi la pordon estas premi specialan код  (kodon), kiun diros al vi хозя́ин  (mastro). Iel aŭ tiel, eĉ se vi forgesos la kodon aŭ numeron de via apartamento, simple atendu ĝis iu eniros aŭ eliros kaj sekvu en la malfermiĝintan pordon. Kutime homoj reagas al tio kompreneme.

Demandu ankaŭ: Куда́   выноси́ть   му́сор ? (Kien mi forportu rubaĵojn?) kaj la mastro klarigos al vi kie troviĝas конте́йнер   для   му́сора  (rubaĵa kontenero) en korto. Se vi ne tuj komprenas, petu lin desegni: Мо́жете   нарисова́ть ? (Ĉu vi povas desegni?).

Matenmanĝo

Redakti

Рестора́н [Restoracio]

За́втрак  (matenmanĝo) kutime okazas ĝis la 10a matene en рестора́н  (restoracio) aŭ кафе́  (kafejo). Cetere vi jam demandis pri tio, do scias kien marŝi. Ĉe enirejo vin eble renkontos administranto kiu salutos vin kaj diros: Назови́те , пожа́луйста , но́мер   ко́мнаты  (Bonvolu diri numeron de la ĉambro). Vi povos simple montri al ŝi gastokarton, ŝi registros ĝin kaj invitos vin enen.

Interne ĉio estos same kiel ie ajn en la mondo. Sur tabloj staros блю́до  (pladoj), о́вощ  (legomoj), фрукт  (fruktoj), хлеб  (pano), вы́печка  (bakaĵoj), пече́нье  (kukoj), сыр  (fromaĝo), ма́сло  (butero). Kiel напи́ток  (trinkaĵon) oni kutime proponas чай  (teon), ко́фе  (kafon), морс  (morson), сок  (sukon).

Laŭdezire vi povas mendi ankaŭ омле́т  (omleton) aŭ яи́чница  (frititan ovon). Simple voku kelneron aŭ rekte diru al kuiristo: Мо́жете   сде́лать омле́т / яи́чницу ? (Ĉu vi povas fari omleton/frititan ovon?).

Se vi ne povas ion trovi demandu la samajn personojn: Прости́те , где   здесь   хлеб / ко́фе / фру́кты / ви́лки / ло́жки / ножи́ ? (Pardonon, kie estas pano/kafo/fruktoj/forkoj/kuleroj?). Se kafomaŝino aŭ io alia embarsis vin, uzu simplan kaj universalan frazon: Прости́те , мо́жете   мне помо́чь ? (Pardonon, ĉu vi povus helpi al mi?). Oni diras ke la rusoj malmulte ridetas kaj tio estas vero. Sed tio estas nura eksteraĵo, parto de la rusa kulturo. Ĝenerale la rusoj estas homoj helpemaj kaj bonvolemaj, do ne timu, nek hezitu peti ilian helpon.

Problemoj

Redakti

Ва́нная ко́мната (ва́нная). Сле́ва — ва́нна [Baneja ĉambro (mallonge: banejo). Maldekstre — banujo.]

Mi esperas ke via loĝado estos komforta, tamen vi devas scii kiel reagi kaze de problemoj. Ĉi-foje mi ne parolos pri ekstremaj kazoj (sanproblemoj kaj sekureco estas pritraktotaj en aliaj ĉapitroj), nur pri ĉiutagaj aferoj. Kiel ie ajn en la mondo, vi devos turni vin al administrantoj — ĉu per telefono aŭ persone alirinte la administrejon.

Startu per universala прости́те  (pardonon) kaj daŭrigu:

— я   не   могу́   откры́ть / закры́ть   дверь  (mi ne povas malfermi/fermi la ĉambron);

— я   не   могу́   включи́ть   свет   в   но́мере  (mi ne povas ŝalti lumon en la ĉambro);

— заби́лся   унита́з  (necesujo ŝtopiĝis);

— заби́лась   ра́ковина  (lavujo ŝtopiĝis);

— заби́лась   ва́нна  (banujo ŝtopiĝis);

— бачо́к   в   туале́те   не   рабо́тает  (akvopelilo en la necesejo ne funkcias);

— телеви́зор   не   рабо́тает  (televidilo ne funkcias);

— телефо́н   не   рабо́тает  (telefono ne funkcias);

— холоди́льник   не   рабо́тает  (fridujo ne funkcias);

— кондиционе́р   не   рабо́тает  (klimatizilo ne funkcias);

— крова́ть   слома́лась  (lito rompiĝis);

— холоди́льник   течёт  (fridujo likas);

— окно́   не   закрыва́ется / открыва́ется  (fenestro ne fermiĝas/malfermiĝas);

— разби́лось   окно́  (fenestro rompiĝis);

— душ   не   рабо́тает  (duŝilo ne funkcias);

— сосе́ди   шумя́т  (najbaroj bruas).

Povas esti ke ĉio funkcias bone, tamen vi bezonas ion plian, do daŭrigu tiel:

— я   проли́л   во́ду  — можно́   присла́ть   го́рничную ? (mi verŝis akvon — ĉu eblas sendi al mi ĉambristinon?);

— мо́жете   разбуди́ть   меня́   в   шесть   утра́ ? (ĉu vi povas veki min je la sesa matene?);

— мо́жно   вы́звать   такси́   в   аэропо́рт ? (ĉu eblas voki taksion al flughaveno?);

— мне   ну́жен   носи́льщик  (mi bezonas portiston);

— могу́   я   продли́ть   прожива́ние   до   деся́того   января́ ? (ĉu mi povus daŭrigi loĝadon ĝis la deka de januaro?);

— я   хочу́   съе́хать   ра́ньше  (mi deziras foriri pli frue);

— мне   ну́жен   бальза́м   для   бритья́ / шампу́нь / мы́ло / туале́тная бума́га / зубна́я па́ста / зубна́я щётка / бри́тва  (mi bezonas razilan balzamon/ŝampuon/sapon/necesejan paperon/dentopaston/dentobroson/razilon)

Plej verŝajne ili diros: Коне́чно . В   како́м   но́мере   вы   живёте ? (Certe. En kiu ĉambro vi loĝas?). Diru vian numeron. Plej verŝajne estos malfacile por vi elparoli komplikajn tri- aŭ kvarciferajn numerojn, do simple diru ilin pounuope, ekzemple por 125 anstataŭ сто   два́дцать пять  diru simple: один   два   пять  (unu du kvin) aŭ montru vian gastokarton. Espereble oni komprenos vin.

Elhoteliĝo

Redakti

Plej ofte выселе́ние  (elhoteliĝo) tre simplas — vi nur lasas vian gastokarton/ŝlosilon sur administrejo kaj diras: До свида́ния ! (Ĝis revido!). Sed foje (ĉefe en hoteletoj de etaj urboj) oni petos vin halti por kelkaj minutoj: Хорошо́ , сейча́с   го́рничная   прове́рит   но́мер  (Bone, nun ĉambristino kontrolos la ĉambron). Ŝi venos, konvinkiĝos ke ĉio estas en ordo kaj sciigos tion al la administranto, kiu diros al vi: Всё   в поря́дке . До свида́ния ! (Ĉio en ordo. Gis revido!).

Sed inter alveno kaj foriro povas pasi multe da tempo. Kion fari dume? Mi havas ideon. Aĉetumu !

La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: manĝaĵoj


Priatenti paĝon

Redakti

Суперма́ркет «Аша́н» [Superbazaro Auchan]

Вре́мя рабо́ты суперма́ркета «Аша́н» [Labortempo de la superbazaro Auchan]

Суперма́ркет «Ле́нта» [Superbazaro Lento]

Суперма́ркет SPAR [Superbazaro SPAR]

Суперма́ркет «Пятёрочка» [Superbazaro Kvinopeto]

Покупа́тельница в суперма́ркете SPAR [Aĉetantino en superbazaro SPAR]

Суперма́ркет «Перекрёсток» [Superbazaro Vojkruciĝo]

Халя́льная колбаса́ в суперма́ркете [Halala kolbaso en superbazaro]

Сок, морс и напи́ток [Suko, morso kaj suktrinkaĵo]

Се́кция фру́кты — о́вощи [Sekcio de fruktoj kaj legomoj]

Се́кция хлебобу́лочных изде́лий [Sekcio de pano kaj bakaĵoj]

Магази́н «Магни́т» [Vendejo Magneto]

Прика́ссовая зо́на [Ĉekasa zono]

Торго́вый зал с указа́телями [Vendohalo kun indikiloj]

Магази́н «Проду́кты» [Vendejo Manĝaĵoj]

Прода́жа че́рез прила́вок [Vendado trans vendotablon]

Пека́рня [Bakejo]

Post sukcese flugi al Rusio , atingi la urbon  kaj enhoteliĝi  vi jam sufiĉe ripozis kaj venis tempo iom esplori ĉirkaŭaĵojn. Kion fari? Aĉetumu!

Aĉetumado en Rusio  estas afero sufiĉe facila kaj senĝena. En Eŭropo  vendejoj plejparte fermiĝas je la 5a aŭ 6a vespere kaj ne funkcias semajnfine, pluraj aĉetcentroj ne viziteblas en ripoztagoj. Tio tute ne eblas en Rusio . Ĉi tie preskaŭ ĉiuj vendejoj funkcias ĝis la 7a aŭ 8a vespere, multaj ĝis la 10a kaj pli, iuj eĉ 24 horojn tage. Neniuj обе́д  (tagmanĝoj), пра́здник  (ferioj) aŭ выходно́й  (ripoztagoj) — vi povas aĉeti ion ajn, ie ajn kaj iam ajn. Ni komencu de la manĝaĵoj. Ek!

Enhavo

Магази́н  (Vendejoj)

Redakti

Unue ni priparolu eksterretan, ĉeestan butikumadon. Oni povas dividi ĝin je kelkaj niveloj.

Магази́н   ша́говой   досту́пности  (Kvartalaj vendejoj)

Redakti

La unua estas kvartalaj vendejoj , kies celo estas provizi bezonataĵojn al loĝantoj de apudaj domoj. Oni nomas ilin магази́н   ша́говой   досту́пности  (piede atingeblaj vendejoj). Grandparte temas pri vendoretoj, kies ĉeesto jam iĝis simbolo de la vivo kaj civilizo malgraŭ ĉiamaj mokoj kaj kritikoj.

Пятёрочка  (Kvinopeto), Моне́тка  (Monereto), Магни́т  (Magneto), О’ке́й  (Bone), А́збука   вку́са  (Aboco de gusto), Ди́кси (Diksi), Spar estas la plej famaj kvartalaj manĝaĵvendejoj. Ili provizas varojn simplajn, sed sufiĉe kvalitajn. Ilia целева́я   гру́ппа  (celita grupo) estas ни́жний   класс  (malsupra klaso) kaj сре́дний   класс  ( meza klaso ). Kompreneble vi devas esti atenta kaj zorgeme kontroli ŝlosilajn indicojn de la varoj kiel да́та   вы́пуска (dato de produktado), срок   го́дности  (tempolimo) kaj вне́шний   вид  (ekstera aspekto). Mi aldonu ke plej ofte mi aŭdis kritikon rilate Моне́точка ] kaj laŭdojn pri Магнит, sed eble temas pri hazardaj aŭ personaj preferoj. En grandaj urboj haveblas ankaŭ pli luksaj venejoj, inkluzive de vendoretoj kiel ekzemple Глобус Гурмэ.

Tiuj vendejoj estas aranĝitaj same kiel ie ajn en la mondo. Ĉe вход  (enirejo) vi povas lasi aĵojn en ка́мера хране́ния  (deponejo), preni корзи́на   для   поку́пок  ( aĉetkorbo , kutime simple корзи́на ) aŭ теле́жка   для поку́пок  ( aĉetĉareto , kutime simple теле́жка ) kaj eniri торго́вый   зал  (vendohalo). Varoj staras sur стелла́ж (bretaroj), kiuj konsistas el по́лка  (bretoj). Iuj varoj troviĝas en я́щик  (kesto), холоди́льник  (fridujo) aŭ витри́на  (montrokesto).

Ĉiu varo havas priskribon en la rusa kun indiko да́та   произво́дства  (dato de produktado), срок   го́дности  aŭ срок   хране́ния  (ambaŭfoje temas pri tempolimo de uzebleco), соста́в  (enhavo), энергети́ческая   це́нность (energia valoro), kiu indikas kiom da углево́д  ( karbonhidratoj ), бело́к / протеи́н  ( proteino ) kaj жир  ( graso ) enhavas сто   гра́ммов  (cent gramoj) de produkto.

О́вощ  (legomoj) kaj фрукт  (fruktoj) povas esti jam в   упако́вке  (en pakaĵoj), do упако́ванный  (pakitaj) aŭ libere elekteblaj. En lasta kazo vi devos взве́сить  (pesi) ilin sur весы́  (pesilo). Kutime temas pri электро́нные весы́  (elektronika pesilo), kiu staras en respektiva sekcio kaj havas накле́йка  (gluaĵojn), kies bildoj kaj nomoj indikas al respektiva varo. Do vi povas simple meti кулёк  (celofanan pakaĵon) kun viaj aĉetaĵoj sur pesilon, klaki respektivan gluaĵon kaj el при́нтер  (printilo) eliros papereto kun informoj pri prezo, kosto kaj peso kiun vi algluu al la pakaĵo. Foje apude staras продавщи́ца  (vendistino), kiu helpos al vi.

Kolbasoj, viando, fromaĝo kaj similaj varoj estas vendataj trans прила́вок  (vendotablo), do vi povos elekti ilin en витри́на  (montrofenestro) kaj peti vendistinon: Бу́дьте   добры́ , две́сти   грамм   голла́ндского   сы́ра (Bonvolu, ducent gramojn da holanda fromaĝo) aŭ Полкило́   говя́дины  (Duonkilogramon da bovaĵo) aŭ Па́лку   колбасы́  (Bastonon da kolbaso).

Kaze de duboj vi povas demandi: Колбаса́   све́жая ? (Ĉu kolbaso estas freŝa?) kaj ŝi respondos: Да , у́тром привезли́  (Jes, oni alportis ĝin matene) aŭ agnoskos: Не   о́чень , возьми́те   лу́чше   э́ту  (Ne tre, prefere prenu tiun ĉi).

Алкого́льный   напи́ток  (alkoĥolaĵoj, kutime simple алкого́ль ) staras sur aparta bretaro. Minimuma sortimento inkluzivigas во́дка  ( vodkon ), вино́  ( vinon ) kaj пи́во  ( biero ). Memoru, ke ilia vendado estas limigata! En pluraj loĝlokoj oni ne vendas alkoĥolaĵojn post la 9a aŭ 10a vespere, kaj en grandaj festoj tutan tagon ( Venkotago , la 1a de Majo , urbofesto  ktp). Do planu viajn aĉetojn anticipe.

Суперма́ркет  (Supermerkato)

Redakti

Grandaj суперма́ркет  ( superbazaroj ) ankaŭ abundas en Rusio. La plej konataj estas la franca Аша́н  (Auchan), la germana METRO Cash & Carry , la rusiaj Ле́нта  (Bendo), Перекрёсток  (Vojkruciĝo), Карусе́ль  (Karuselo), Магни́т  (Magneto). Ili funkcias de matene ĝis vespere, sen tagmanĝoj kaj ripoztagoj. Ili troveblas en ĉiu торго́вый   центр  (aĉetcentro), sed foje okupas apartajn konstruaĵojn. La plej grandaj superbazaroj troviĝas rande aŭ eĉ ekster urboj.

Ĉio funkcias same kiel en kvartalaj vendejoj, nur ioma diferenco haveblas. Mankas deponejoj, do vi povas preni viajn aĵojn kun vi en aĉethalo. Ĉiam haveblas aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj. Foje necesas memstare упакова́ть  (paki) viajn aĵojn en hermetikan celofanan pakaĵon per fanda aparato, kiu staras ĉe la enirejo. Metu vian sakon en celofanan pakaĵon tiel ke ĝi tute kovru ĝin, kuŝigu malferman finaĵon sur fandan platon kaj premu ĝin per supra parto. La celofana finaĵo fandiĝos kaj fermos la pakaĵon.

En superbazaroj ofte okazas а́кция  (akcioj), dum kiuj oni proponas ски́дка  (rabatojn) por certaj varoj. Pri tio kutime informas specialaj ŝildoj aŭ forstrekitaj prezoj kun alskribitaj novaj, malpli altaj. En прохо́д  (trairejoj) ofte staras промо́утер  (promociistoj), kiuj informas pri novaj varoj, proponas ion попро́бовать  (gustumi), disdonas образе́ц  (specimenojn), enmanigas приз  (premiojn) ktp.

Metu ĉion en aĉetĉareton kaj iru al ка́сса  (kaso). Plej verŝajne tie formiĝis о́чередь  (atendovico). Kiam vi proksimiĝos al ле́нта  (bendo), metu sur ĝin viajn varojn. Por ne konfuzi ilin kun la aĉetaĵoj de antaŭa viculo metu inter ili lignan bastoneton, kiu kuŝas apude.

Касси́р  (kasisto) skanos штрих-код  (streko-kodojn) de viaj varoj kaj nomos pagotan sumon, kiu videblos ankaŭ sur экра́н  (ekrano) de ка́ссовый   аппара́т  (kasilo). Plej verŝajne ŝi rutine demandos: Диско́нтная   ка́рта есть ? (Ĉu vi havas rabatkarton?) Se vi neos ŝi aŭtomate daŭrigos: Приобрести́   не   жела́ете ? (Ĉu vi deziras aĉeti?). Tio povas esti bona ideo, se vi aĉetadas multe kaj regule en tiu ĉi reto. Fine ŝi adiaŭos vin per ĉiamaj vortoj: Спаси́бо   за   поку́пку . Приходи́те   к   нам   ещё  (Dankon pro la aĉeto. Venu al ni denove).

Vi povas pagi per ба́нковская   ка́рта  (bankokarto, kutime simple ка́рта ), ofte ankaŭ per телефо́н  (telefono). Visa, MasterCard, UnionPay ktp — ĉiuj ĉefaj pagsistemoj funkcias. Laŭplaĉe vi povas uzi tradiciajn нали́чные (kontantan monon). Donu monon al kasistino kaj ŝi redonos al vi сда́ча  (redonmonon). Eble ŝi ne havos striktan sumon, do proponos iun kombinacion: У   вас   есть   пятьдеся́т   рубле́й ? Я   сдам   сто  (Ĉu vi havas kvindek rublojn? Mi donos cent). Se temas pri moneroj ŝi povos demandi: У   вас   есть   ме́лочь ? (Ĉu vi havas monerojn?). Tiukaze mi simple elpoŝigas ĉiujn monerojn kaj etendigas la manon kun ili por ke kasistino mem prenu necesan sumon.

Post tio restas nur упакова́ть  (paki) ĉion en kuŝantaj apude sakoj kaj iri for. Etaj паке́т  (pakaĵoj) kutime estas senpagaj, pli grandaj kaj fortaj су́мка  (sako) pagendas. Kompreneble vi povas veni kun via propra sako.

Revenigu vian теле́жка  (aĉetĉareton) por elpreni де́сять   рубле…й  (dek rublojn), metitajn en ĝia замо́к (seruro) dum ekpreno aŭ simple lasu en oportuna por vi loko, se tiu garantiaĵo ne estis postulita. Vi povas lasi la aĉetĉareton en парко́вка  (parkumejo), se vi venis на   автомоби́ле  (per aŭto, ofte simple на   маши́не ).

La lasta ĝeno povas esti охра́нник  (gardisto), kiu kaze de suspekto povas aliri vin kaj peti montri al li enhavon de viaj pakaĵoj kaj sakoj. Ne timu, nek cedu obeeme. Se lin malkvietigis ekfunkciinta сигнализа́ция (alarmosistemo), simple lasu viajn pakaĵojn kaj iru tra ра́мка  (kadro) sen ili kaj poste lasu ilin unu post alia. Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri nura eraro de kasistino, kiu ne malmagnetis streko-kodon de iu поку́пка (aĉetaĵo).

Sed foje gardistoj kondutas aroge kaj sen ajna kialo postulas montri al ili enhavon de via су́мка  (sako) aŭ карма́н  (poŝoj). Tiukaze estu firma — leĝo protektas vin je tiaj arbitraĵoj. Охра́нник  (gardisto) estas nura komerca dungito, li ne estas полице́йский  policano, do liaj rajtoj estas ege limigitaj. Li povas peti, sed ne postuli.

Laŭplaĉe vi povas malfermi vian sakon aŭ eligi ĉion el la poŝoj. Sed memoru ke neniu gardisto rajtas propramane esplori viajn sakon aŭ poŝojn! Li rajtas fari осмо́тр  (pririgardadon), do rigardi tion, kion vi montros al li. Досмо́тр  (permanan esploradon) rajtas fari nur policano kaj nur kaze de serioza suspekto, kun nepra ĉeesto de du понято́й  (atestantoj) kaj posta verkado de протоко́л  (protokolo). Cetere pri tiaĵoj ni pli detale parolos poste, en speciala temo, dediĉita al krimo kaj sekureco en Rusio. Nun simple memoru, ke havas rajtojn montri kion vi mem deziras kaj foriri laŭplaĉe.

Cetere gardistoj kutime estas viroj el malsupraj sociaj tavoloj, ofte hieraŭaj kamparanoj, malbone edukitaj kaj preskaŭ tute ne trejnitaj. Do estu pardonema al iliaj neeviteblaj fuŝoj.

База́р . Ры́нок  (Bazaro. Merkato)

Redakti

Oni povas aĉeti manĝaĵojn ankaŭ en ры́нок  (merkato) aŭ база́р  (bazaro) — fakte tio estas du malsamaj vortoj por la sama institucio. Tie mankos aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj, same kiel prezoŝildoj kaj afiŝoj ĝenerale. Do demandu kaj marĉandu.

Memoru, ke granda parto de la vendistoj estas kaŭkazanoj kaj mezazianoj, ofte eksterlandanoj, kiuj malbone regas la rusan. Do ne miru pri ilia fuŝa prononco kaj terura ortografio, simple estu atenta kaj pardonema.

Tipa dialogo:

— Э́то   говя́дина ? (Ĉu tio estas bovaĵo?). Ско́лько   сто́ит ? (Kiom ĝi kostas?).

— За   сто   отда́м  (Mi fordonos kontraŭ cent [rubloj]).

— До́рого  (Tro kosta). Дава́йте   за   во́семьдесят  (Donu kontraŭ okdek).

— Да   ты   что́ ? (Ĉu vere?) Это   отли́чная   говя́дина ! (Tio estas bonega bovaĵo!).

— Хорошо́ , дава́йте   за   девяно́сто  (Bone, donu kontraŭ naŭdek).

— Ла́дно , то́лько   для   вас  (Bone, nur por vi).

Kompreneble estu preta al ĉiaspecaj friponaĵoj, speciale se temas pri profesiaj vendistoj — ne simplaj avinoj, kiuj vendas legomojn el sia legomejo. Inter la plej popularaj ruzaĵoj estas meti sur pesilon pli ol petis aĉetanto (ofte oble).

Tipa dialogo tiukaze:

— Взве́сьте   килогра́мм   груш  (Pesu kilogramon da piroj).

— Полтора́   получи́лось . Пойдёт ? (Okazis ke unu kaj duono. Ĉu bone?).

— Ла́дно , дава́йте   полтора́  (Bone, estu unu kaj duono) aŭ Нет , мно́го , выкла́дывайте  (Ne, multe, forigu).

Vortoj

Redakti

Вы́веска «Фру́кты. О́вощи. Ку́ра» [Afiŝo «Fruktoj. Legomoj. Kokaĵo» ( ку́ра  estas peterburga variaĵo de ку́рица )

Торго́вля на ры́нке [Vendado en merkato]

Грибы́ и я́годы на ры́нке [Fungoj kaj beroj en bazaro]

У́личная торго́вля [Surstrata vendado]

Копчёная сте́рлядь на база́ре [Fumita sterledo en bazaro]

Ры́бный база́р [Fiŝbazaro]

Симферо́польский кры́тый ры́нок [Simferopola subtegmenta merkato]

Молоко́ сгущённое с са́харом [Densigita lakto kun sukero]

Сгущёнка с са́харом [Densigita laktaĵo kun sukero]

Кефи́р [Kefiro]

Варене́ц «Лакт» [Laktaĵo «Lakt»]

Ря́женка [Rjaĵenka]


Медову́ха «Нико́ла» [Mielvino «Nikola»]

Кры́мские ви́на: портве́йн, маде́ра, хе́рес [Vinoj el Krimeo: oporto, madero, ŝereo]

Сове́тское шампа́нское [Sovetia ĉampano]

Во́дка «Ру́сский станда́рт» [Vodko «Russkij Standart»]

Пи́во «Сиби́рская коро́на» [Biero «Siberia krono»]

Пи́во «Ба́лтика» [Biero «Baltika»]

Квас [Kvaso]

Газиро́ванная вода́ «Байка́л» [Gasakvo «Bajkal»]

Лимона́д «Бурати́но» [Lemonado «Buratino»]

Берёзовый сок [Betula suko]

Минера́льная вода́ «Нарза́н» [Minerala akvo «Narzan»]

Сби́тень [Sbiten]

Тушёная кони́на [Stufita ĉevalaĵo]

Бу́блик, бара́нка, су́шка [Specoj da rusaj bakaĵoj]

Халва́ глазиро́ванная [Halvao glazurita]

Пря́ники [Prjanik]

Кули́ч [Festokuko]

Све́жая вы́печка [Freŝaj bakaĵoj]

Торт «Пти́чье молоко́» [Torto «Birda lakto»]

Ло́го шокола́дной фа́брики «Кра́сный Октя́брь» [Logoo de la ĉokolada fabriko «Ruĝa Oktobro»]

Пломби́р «Сове́тский» [Glaciaĵo «Sovetia»]

Спе́ции [Spicaĵoj]

Хрен красносвеко́льный [Kreno ruĝabeta]

Nun vi scias kiel aĉeti manĝaĵojn en Rusio, do restas nur lerni nomojn de la plej necesaj manĝaĵoj, kiujn vi legos sur этике́тка  (etidekoj) kaj це́нник  (prezoŝildoj).

Mi dividis la manĝaĵojn en kelkaj grupoj. Nomo de ĉiu grupo estas indikita plurale, ĉar plej verŝajne tiun formon vi vidos sur vendejaj afiŝoj kaj montriloj. Nomoj de la manĝaĵoj mem estas en singularo, kiel vi vidos ĝin sur prezoŝildoj.

Моло́чные   проду́кты  (Laktaĵoj)

Redakti

молоко́  ( lakto )

кефи́р  ( kefiro )

ря́женка  (acida laktotrinkaĵo)

смета́на  (densa laktokremo)

сли́вки  ( acidkremo )

айра́н  ( ajrano )

простоква́ша  (laktokremo)

мацо́ни  ( madzun )

йо́гурт  ( jogurto )

кумы́с  ( kumiso )

тво́рог  ( kazeo ; ankaŭ akcento творо́г estas akceptebla)

сыр   fromaĝo )

сулугу́ни  (sala kartvela fromaĝo)

Atentu nuancojn! Rusoj ŝatas сгущённое   молоко́  (densigita lakto) — dolĉan laktaĵon en ladskatoloj, kiun oni povas aldoni al teo kaj kafo aŭ simple manĝi per kuleroj. Sed tiun gloran nomon laŭleĝe rajtas porti nur produkto, plene kongrua al strikta normo, do farita nur el natura lakto. Se oni aldonas plantajn oleojn kaj aliajn monŝparajn kromaĵojn, tia produkto devas havi alian nomon, plej ofte tio estas сгущёнка . Evitu tiajn fuŝaĵojn!

Same pri сыр  (fromaĝo) kaj сы́рный   проду́кт  (fromaĝa produkto). Nur produkto el natura lankto rajtas nomiĝi сыр. Do se vi vidas surskribon сырный продукт, temas pri fuŝa ĉipaĵo kun plantaj alonaĵoj.

Мясны́е   проду́кты  (viandaĵoj, foje мясопроду́кты )

Redakti

колбаса́  (kolbaso)


копчёная   колбаса́  (fumita kolbaso)

полукопчёная   колбаса́  (leĝere fumita kolbaso)

варёная   колбаса́  (kuirita kolbaso)

вя́леная   колбаса́  (sekigita kolbaso)

ли́верная   колбаса́  (kolbaso el koro, hepato, renoj kaj aliaj internaĵoj)

саля́ми  ( salamo )

хамо́н  (ĥamono)

Vi povas aĉeti колбаса́  (kolbason) laŭ peso aŭ preni ĝin tutan. En la unua kazo petu vendistinon: Бу́дьте добры́ , две́сти   грамм   копчёной   колбасы́  (Bonvolu, 200 gramojn da fumita kolbaso). En la dua kazo vi simple diru: Бу́дьте   добры́ , бато́н   копчёной   колбасы́  (Bonvolu, bastonon da fumita kolbaso).

беко́н  (speco de lardo )

ветчина́  ( ŝinko )

са́ло  ( lardo )

сарде́лька  (dika kaj mallonga sosisko)

соси́ска  ( sosisko )

шпик  (speco de lardo)

Мя́со  (Viando)

Redakti

говя́дина  (bovaĵo)

теля́тина  (bovidaĵo)

бара́нина  (ŝafaĵo)

ягня́тина  (ŝafidaĵo)

свини́на  (porkaĵo)

порося́тина  (porkaĵo)

крольча́тина  (kuniklaĵo, ofte simple кро́лик  = kuniklo)

Ĉefaj korpopartoj

вну́тренности  (internaĵoj), ankaŭ nomata popolece требуха́  aŭ потроха́ , потрошки́

вы́резка  ( fileo ), ankaŭ nomata popolece мя́коть  (laŭvorte: molaĵo)

голова́  (kapo)

груди́нка  (brustaĵo), aplikeblas al bovaĵo, porkaĵo, ŝafaĵo, inkluzive al fumaĵoj

желу́док  (stomako)

за́дняя   часть  (postaĵo)

кишки́  (intestoj)

кость  (osto)

ла́па  (kruro aŭ mano), aplikeblas al kuniklo

мозг  (cerbo)

нога́  (kruro), aplikeblas al bovo, ŝafo, porko

пе́чень  (hepato)

позвоно́чник  (vertebro)

по́чка  (reno)

ребро́  (ripo)

селезёнка  (lieno)

спина́  (dorso)

у́хо  (orelo)

хвост  (vosto)

язы́к  (lango)

Мя́со   пти́цы  (Birda viando, ofte simple пти́ца  = birdo)

Redakti

куря́тина  (kokaĵo, ofte simple ку́рица  = kokino)

цыпля́тина  (kokidaĵo, ofte simple цыплёнок  = kokido)

индюша́тина  (meleagraĵo, ofte simple инде́йка  = meleagro)

гуся́тина  (anseraĵo, ofte simple гусь  = ansero)

утя́тина  (anasaĵo, ofte simple у́тка  = anaso)

Foje oni povas vidi ĉe ку́рица  (kokino) aŭ цыплёнок  (kokido) indikon бро́йлер . Tio signifas ke temas pri hibrido, bredata por kreski rapide kaj abunde. Бро́йлер  estas birdo granda, karnoriĉa, sed kutime pli malmola, uzata ĉefe por жа́рка  (fritado) aŭ preparado de бульо́н (buljono).

Ĉefaj birdaj korpopartoj

гру́дка  (brustaĵo), atentu ke tiu formo aplikeblas nur al birdoj, ja al aliaj animaloj aplikeblas груди́нка

но́жка  (kruro), ankaŭ aplikeblas nur al birdoj, rilate aliajn animalojn uzeblas нога́  aŭ ла́па

крыло́  (flugilo), ofte minuskle кры́лышко

филе́  (fileo), fakte la sama гру́дка  (brustaĵo), senigita je iuj ajn ostoj

бедро́  (femuro), fakte la sama но́жка  (kruro)

шку́ра , шку́рка  (haŭto)

Яйцо́  (Ovo)

Redakti

кури́ное   яйцо́  (kokina ovo), foje nomata pli formale яйцо́   ку́рицы  (ovo de kokino)

перепели́ное   яйцо́  (koturna ovo)

Oni vendas яйцо́  po dekope, do цена́  (prezo) estas indikata por деся́ток  (deko).

Рыба  (Fiŝaĵo)

Redakti

муксу́н  ( muksuno )

сте́рлядь  ( sterledo )

лосо́сь  ( salmo )

туне́ц  ( tuno )

не́льма  ( nelmo )

карп  ( karpo )

о́кунь  ( perko )

кара́сь  ( karaso )

щу́ка  ( ezoko )

сом  ( siluro )

Хлеб  (Pano)

Redakti

пшени́чный  (tritika, ofte simple бе́лый  = blanka)

ржаной  (sekala, ofte simple чёрный  = nigra)

лава́ш  ( lavaŝo )

лепёшка  ( flanpano )

кала́ч  (ringoforma slava pano el tritiko)

Laŭforme peco da pano povas nomiĝi бу́лка  (ankaŭ aplikata al dolĉa bakaĵo) aŭ бато́н (batono), se ĝi havas formon longan aŭ ovalan. La franca bastonpano nomiĝas баге́т . Ofte oni nomas бу́лка  iun ajn pecon da pano, sendepende de ĝia formo.

Вы́печка  (Bakaĵoj)

Redakti

бара́нка  (ringoforma bakaĵo)

бу́блик  (pli granda бу́блик )

бу́лочка  (bulketo, kutime dolĉa, ofte kun aldonaĵoj)

ватру́шка  (flanpano kun enhavo en la malfermita centro)

гале́та  (seka biskvito)

кекс  (brikforma kuko kun interna truo)

кре́ндель  (B-forma bakaĵo)

круасса́н  (korna bulko)

кули́ч  (ovalforma festa kuko)

памп́ушка  (bakita rondforma bakaĵo)

пече́нье  ( biskvito )

пиро́г  ( pasteĉo )

пирожо́к  (kuketo kun diversa enhavo)

по́нчик  ( benjeto )

пря́ник  (rusa bakita dolĉaĵo)

пы́шка  (fritita rondforma bakaĵo)

рога́лик  (alia tipo de kornobulko)

ро́мовая   баба  (ruma pelvokuko )

сло́йка  (kuko el foliigita pasto )

суха́рь  ( biskoto )

су́шка  (pli eta kaj malmola бара́нка )

ша́ньга , ша́нежка  (rondforma plata kuko)

Сла́дости  (Dolĉaĵoj)

Redakti

безе́  ( meringo )

бланманже́  ( blankamanĝaĵo )

крем-брюле́  (crème brûlée)

макаро́н  ( makarono )

мусс  ( ŝaŭmaĵo )

пиро́жное  ( kuko )

пралине́  ( pralino )

суфле́  ( sufleo )

торт  ( torto )

шарло́тка  ( ĉarlotkuko )

шокола́д  (ĉokolado)

экле́р  (éclair)

Напи́ток  (Trinkaĵoj)

Redakti


Сок  (Suko)


Redakti

абрико́совый  (abrikota)

анана́совый  (ananasa)

апельси́новый  (oranĝa)

бана́новый  (banana)

берёзовый  (betula)

виногра́дный  (vinbera)

вишнёвый  (ĉeriza)

грана́товый  (granata)

гру́шевый  (pira)

лимо́нный  (citrona)

морко́вный  (karota)

мультифрукто́вый  (plurfrukta), ofte mallonge мультифру́кт

овощно́й  (legoma)

сли́вовый  (pruna)

сморо́диновый  (riba; povas esti el кра́сная   сморо́дина  = ruĝa ribo  aŭ чёрная   сморо́дина  = nigra ribo )

тома́тный  (tomata)

ты́квенный  (kukurba)

фрукто́вый  (frukta)

я́блочный  (poma)

Atentu diferencajn nomojn! Subskribo сок  (suko) signifas ke la trinkaĵo estas 100% el fruktoj kaj legomoj, некта́р  (nektaro) 25% ĝis 50%, напи́ток  (trinkaĵo) ĝis 20%.


Aliaj trinkaĵoj


Redakti

вода́  (akvo): с   га́зом  (kun gaso), ankaŭ nomata газиро́ванная  (gasigita), без   га́за  (sen gaso), минера́льная (mineralakvo), роднико́вая  (akvofonta)

газиро́ванная   вода́  (gasigita akvo, ofte simple газиро́вка  aŭ mallonge газвода́ )

кака́о  (trinkĉokolado)

квас  ( kvaso )

ко́фе  ( kafo )

лимона́д  ( lemonado )

морс  ( morso )

чай  (teo): зелёный   чай  ( verda teo ), чёрный   чай  ( nigra teo ), кра́сный   чай  ( ruĝa teo )

энергети́ческий   напи́ток  (energia trinkaĵo)

Denove nuancojn, ĉi-foje rilate квас  ( kvaso ). Laŭleĝe nur natura produkto el sekalo rajtas porti tiun nomon. Do se vi vidas sur etikedo surskribon квасно́й   напи́ток  (kvasa trinkaĵo), temas pri ĉipa fuŝaĵo evitinda.

Алкого́льный   напи́ток  (Alkoĥolaĵoj)

Redakti

абсе́нт  ( absinttrinkaĵo )

бре́нди  (brando — laŭleĝe tiel devas nomiĝi ĉiu konjako, produktita ekster la provinco Cognac, sed produktantoj el Armenio, Kartvelio kaj Rusio ofte ignoras tiun limigon)

ве́рмут  ( vermuto )

вино́  (vino): кра́сное  (ruĝa), бе́лое  (blanka), ро́зовое  (roza); сухо́е  (seka), полусухо́е  (duonseka), сла́дкое  (dolĉa), полусла́дкое (duondolĉa)

ви́ски  ( viskio )

во́дка  ( vodko )

гори́лка  (ukraina vodko)

джин  ( ĝino )

игри́стое   вино́  (gasigita vino, fakte la sama ĉampano)

конья́к  ( konjako  — plejparte produktita en Armenio, foje ankaŭ el Francio, Rusio, Kazaĥio, Kartvelio)

ликёр  ( likvoro )

пи́во  (biero): светлое  (hela), тёмное  (malhela), безалкого́льное  (senalkoĥola)

портве́йн  ( oporto )

ром  ( rumo )

саке́  ( sakeo )

са́нгрия  ( sangrio )

сидр  ( sidro )

теки́ла  ( tekilo )

хе́рес  ( ŝereo )

шампа́нское  ( ĉampano  — plejparte produktita en Rusio, la plej famaj markoj estas Сове́тское   шампа́нское  — Sovetia ĉampano kaj Абра́у-Дюрсо́  — Abrau-Djurso)

Крупа́  (Grio)

Redakti

гре́чневая  ( fagopira )

ма́нная  ( semola )

перло́вая  (el erigita, ŝlifita kaj polurita hordeo)

пшени́чная  ( tritika )

пшённая  ( milia )

ри́совая  ( riza )

я́чменная  ( hordea )

я́чневая  (el erigita, sed nepolurita hordeo)

Foje videblas indiko ke temas pri я́дрица  (de ядро́  — kerno), kio signifas ke tiu ĉi grio estas farita el neerigitaj grenoj.

Мука́  (Faruno)

Redakti

гре́чневая  (fagopira)

кукуру́зная  (maiza)

пшени́чная  (tritika)

ри́совая  (riza)

со́евая  (soja)

Макаро́нные   изде́лия  (Makaronaĵoj)

Redakti

вермише́ль  ( vermiĉelo )

лапша́  ( nudelo )

макаро́ны  ( makaronoj )

ро́жки  (etaj dikaj makaronoj)

спаге́тти  ( spagetoj )

Aliaj manĝaĵoj

Redakti

горчи́ца  ( mustardo )

жева́тельная   рези́нка  ( maĉgumo )

имби́рь  ( zingibro )

ке́тчуп  ( keĉupo )

консе́рвы , foje консерва́ция , пресе́рвы  ( ladskatoloj )

конфе́та  (bombono)

кориа́ндр  ( koriandro )

ле́чо  ( leĉo )

мёд  ( mielo )

моро́женое  ( glaciaĵo )

пельме́нь  ( pelmenoj )

пе́рец  ( pipro )

са́хар  (sukero)

соль  (salo)

со́ус  ( saŭco )

спе́ции  (spicaĵoj)

те́сто  (pasto)

у́ксус  ( vinagro )

Икра́  (Frajaĵo)

Redakti

кра́сная   икра́  (ruĝa frajaĵo)

чёрная   икра́  (nigra frajaĵo)

овощна́я   икра́  (legoma frajaĵo) Tio estas specifa rusa manĝaĵo el erigitaj kaj марино́ванный  (peklitaj) legomoj, plej ofte legomkukurboj kaj melongenoj. Dominas кабачко́вая   икра́  (legomkukurba frajaĵo) kaj баклажа́нная   икра́  (melongena frajaĵo).

Ма́сло  (Oleoj)

Redakti

льняно́е  ( lina )

маргари́н  ( margarino )

оли́вковое  ( oliva )

оре́ховое  (nuksa)

па́льмовое  (palma)

подсо́лнечное  ( sunflora )

расти́тельное  (planta)

сли́вочное  ( butero )

топлёное  (senakvigita)

Фрукт  (Fruktoj)

Redakti

абрико́с  ( abrikoto )

авока́до  ( avokado )

а́йва  ( cidonio )

алыча́  ( prunuso )

анана́с  ( ananaso )

апельси́н  ( oranĝo )

виногра́д  ( vinbero )

ви́шня  ( ĉerizo )

грана́т  ( granato )

грейпфру́т  ( grapfrukto )

гру́ша  ( piro )

гуайя́ва  ( guajavo )

ке́шью  ( akaĵuo )

ки́ви  ( kivifrukto )

лайм  ( verda citrono )

лимо́н  ( citrono )

ма́нго  ( mango )

мандари́н  ( mandarino )

мараку́йя  ( pasifrukto )

нектари́н  ( nektarino )

папа́йя  ( papajo )

пе́рсик  ( persiko )

поме́ло  ( pampelmuso )

сли́ва  ( pruno )

фейхо́а  ( fejĵoo )

хурма́  ( diospiro )

чере́шня  ( merizo )

я́блоко  ( pomo )

О́вощ  (Legomoj)

Redakti

ара́хис  ( ternukso )

базили́к  ( bazilio )

баклажа́н  ( melongeno )

боб  ( fabo )

бро́кколи  ( brokolo )

брю́ква  ( napo )

горо́х  ( pizo )

ды́ня  ( melono )

кабачо́к  ( legomkukurbo )

капу́ста  ( brasiko ): цветна́я   капу́ста  ( florbrasiko ), брюссе́льская   капу́ста  ( burĝonbrasiko ), саво́йская   капу́ста  ( savoja brasiko ), белокоча́нная   капу́ста  ( legoma brasiko )

карто́фель  ( terpomo ; en ĉiutaga paolo ofte карто́шка )

кольра́би  ( tigobrasiko )

кукуру́за  ( maizo )

лату́к  ( laktuko )

лук  ( cepo )

майора́н  ( majorano )

морко́вь  ( karoto )

огуре́ц  ( kukumo )

пе́рец  ( kapsiko )

петру́шка  ( petroselo )

помидо́р  ( tomato )

ре́вень  ( rabarbo )

реди́с  ( rafaneto )

свёкла  ( beto )

сельдере́й  ( apio )

спа́ржа  ( asparago )

топина́мбур  ( terpiro )

ты́ква  ( kukurbo )

укро́п  ( aneto )

хрен  ( kreno )

ча́бер  ( satureo )

чесно́к  ( ajlo )

шпина́т  ( spinaco )

эстраго́н  ( estragono )


бана́н  ( banano )

арбу́з  ( akvomelono )

Гриб  (Fungoj)

Redakti

ве́шенка  ( ostrofungo )

лиси́чки  ( kantarelo )

трю́фель  ( trufo )

шампиньо́н  ( agariko )

Я́года  (Beroj)

Redakti

брусни́ка  ( ruĝa vakcinio )

голуби́ка  ( Vaccinium uliginosum )

ежеви́ка  ( rubuso )

жи́молость  ( lonicero )

земляни́ка  ( frago )

кали́на  ( viburno )

клубни́ка  ( frago )

клю́ква  ( oksikoko )

княжени́ка  ( arkta rubuso )

красни́ка  ( Vaccinium praestans )

крыжо́вник  ( groso )

мали́на  ( frambo )

моро́шка  ( kamemoro )

облепи́ха  ( hipofeo )

рябина  ( sorpo )

сморо́дина  ( ribo )

черёмуха  ( paduso )

черни́ка  ( mirtelo )

La aĉetĉareto plenas, do mi ne mortos pro malsato. Ek al aliaj vendejoj! Jam tempas aĉeti vestojn kaj ŝuojn !

La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: vestoj kaj ŝuoj

Приме́рочная [Surprovejo]

Винта́жная ночна́я руба́шка [Malnova noktoĉemizo de la 1950-aj jaroj]

Повседне́вный стиль, кэ́жуал [Ĉiutaga stilo]

Нью-лу́к [Nova imago]

Морска́я унифо́рма [Marista uniformo]

Готи́ческий стиль [Gotika stilo]

Камуфля́ж [Kamufla ŝtofo]

Шу́ба [Felpelto]

Мехово́й воротни́к [Fela kolumo]

Боти́нки из иску́сственной ко́жи [Botetoj el artefarita ledo]

Хлопчатобума́жное пла́тье [Kotona robo]

Полиэсте́р [Poliestero]

Льняно́й плато́к [Lina tuko]

Post veni al Rusio  vi bone akomodiĝis  kaj jam aĉetis manĝaĵojn . Sekva paŝo — aĉeti vestojn kaj ŝuojn , ja klimato en Rusio  plej verŝajne iom diferencas de tiu en via lando, ĉu ne?

Vi povas aĉeti оде́жда  (vestojn) kaj о́бувь  (ŝuojn) ie ajn, sed mi sugestas al vi reveni al la jam konataj al vi торго́вый центр  (aĉetcentroj). Ilia avantaĝo estas ke en unu loko oni povas viziti plurajn vendejojn. Cetere prezoj tie kutime estas pli altaj, do eble vi preferos ры́нок  (merkatojn), kiuj ofte estas sufiĉe komforta, sed malpli kosta versio de aĉetcentroj. Krome vi povas viziti apartajn фи́рменный   магази́н  (firmaajn butikojn) ekster la ambaŭ menciitaj variantoj. Por tio mi sugestas al vi uzi utilan aplikaĵon 2GIS . Cetere pri tio ni parolos en speciala artikolo, dediĉita al servoj kaj aplikaĵoj, kiuj faciligas la vivon en Rusio.

Enhavo

Vestoj

Redakti

Elektado kaj surprovado

Redakti

Ĉiuj ĉefaj vestaj kaj ŝuaj markoj estas reprezentitaj en Rusio. Cetere tio validas ĉefe al Moskvo  kaj aliaj grandaj urboj — kun loĝantaro ekde 500 mil homoj. En aliaj loĝlokoj elekteblo estos limigita, en urbetoj kaj vilaĝoj ĝis ekstremo.

Kiel okazas la aĉetado? Same kiel ie ajn en la mondo. Vi eniras магази́н  (vendejon), kie vin renkontas продаве́ц (vendisto), plej verŝajne tio estos продавщи́ца  (vendistino). En pli kostaj butikoj oni foje nomas ilin консульта́нт (konsultisto), se temas pri nura vortoludo. Ankaŭ магази́н  tiukaze povas nomiĝi сало́н  aŭ бути́к  — denove nura vortoludo, kiu celas konvinki vin je pli alta valoro de la varoj.

Ŝi salutos vin kaj proponos siajn servojn: Вам   помо́чь ? (Ĉu vi bezonas helpon?). Vi povas akcepti la helpon aŭ ĝentile rifuzi ĝin: Спаси́бо , я   хочу́   осмотре́ться  (Dankon, mi deziras unue rigardi ĉirkaŭe).

Sed se vi jam scias, kion vi serĉas, kial ne ŝpari tempon? Я   ищу́   пиджа́к  (Mi serĉas jakon) aŭ Мне   ну́жен   пиджа́к  (Mi bezonas jakon). Ŝi rigardos vin pli atente kaj supozos: Со́рок   шесто́й   разме́р ? (La kvardek sesa grandeco?) aŭ У   вас L? (Ĉu vi havas L?).

Nun ni devas halti por lerni pri разме́р  (grandecoj) kaj назва́ние  (nomoj) de la aĵoj. Rusio havas propran sistemon de mezuroj por vestoj kaj ŝuoj, sed granda parto da tiaj varoj estas importataj el Eŭropo , Usono  kaj Azio , do rusoj alkutimiĝis uzi ĉiujn sistemojn samtempe. Jen komparaj tabeloj.

Sed ankaŭ tio estas ne universala solvo, ĉar ofte vestoj kaj ŝuoj por la rusia merkato estas produktataj en ĉipaj metiejoj kaj fabrikoj, kies tajlistoj blinde kopias okcidentajn modelojn kaj ne tre zorgas pri ekzaktaj mezuroj. Do ofte vi kun miro vidos, ke pantalono de grandeco L estas tro granda aŭ eta por vi. Tiukaze vendistino komentos: Они́ маломе́рки / большеме́рки  (Ili estas pli/malpli grandaj ol reala mezuro). Ну́жно   ме́рить  (Necesas surprovi).

Se temas pri ве́рхняя   оде́жда  (supraj vestoj), vi povas surprovi ilin tuj en la salono. Sed se temas pri pantalono , jako aŭ jupo  vi certe preferos iri al приме́рочная  ( surprovejo ). Foje каби́нка  (kabinoj) ne sufiĉas, speciale se temas pri modaj vestoj en сезо́н   ски́док  (rabatsezono). Se vi vidas о́чередь  (atendovicon) stariĝu je ĝia коне́ц  (finaĵo), foje duonŝerce nomata хвост  (vosto). Se ĝi estas granda kaj ne tre klaras, kie ĝi finiĝas vi povas demandi: Кто после́дний ? (Kiu estas la lasta?). Iu respondos: Я   после́дняя  (Mi estas la lasta) aŭ simple Я ! (Mi!).

En lastaj jaroj rusoj ofte evitas la vorton после́дний  (lasta) pro ĝia alia signifo (malplej bona), maljuste konsiderante ke nomi iun после́дний  egalas al ofendo. Anstataŭe oni uzas vorton кра́йний  (randa). Sed tio estas ne nur rompo de la literatura normo, sed ankaŭ logika stultaĵo, ja ĉiu atendovico havas du край  (randojn) — нача́ло  (komencon) kaj коне́ц  (finaĵon). Do en ĉiu atendovico troveblos du кра́йний  (randuloj). Cetere sufiĉas da gramatikaj nuancoj. Nun vi pretas aŭdi tiun respondon aŭ demandon, kaj komprenos ĝin. Sed vi mem ne ripetu tiun ĉi fuŝon!

En iuj vendejoj ekzistas certaj limigoj rilate kvanton da vestoj, porteblaj al приме́рочная  (surprovejo). Do vendistino povas averti vin: В   приме́рочную   мо́жно   брать   то́лько   три   ве́щи  (Al surprovejo oni rajtas preni nur po tri aĵojn). Ne zorgu, aliajn ŝi mem portos al vi poste.

Post provi ion rigardu vin en зе́ркало  (spegulo). Ĉu vi ŝatas? Kaze de dubo aŭ deziro vidi vin en pli granda perspektivo eliru приме́рочная  (surprovejo) kaj rigardu vin en pli granda spegulo, demandu viajn akompanojn aŭ vendistojn. Ну   как ? (Nu kiel?). Tipaj reagoj: отли́чно  (perfekte), о́чень   хорошо́  (tre bone), хорошо́  (bone), непло́хо (nemalbone), норма́льно  (normale), та́к себе  (ne tre bone), нева́жно  (malbone), пло́хо  (malbone), ужа́сно  (terure). Kompreneble povas esti pli mallongaj reagoj: бери́ ! (prenu!) aŭ снима́й ! (formetu!).

Sed ofte aperos nuancoj kaj приме́рка  (surprovado) daŭros, ĉar via пиджа́к  (jako) estas: вели́к , великова́т , большо́й  (tro granda), те́сный , теснова́т  (tro strikta), мал , малова́т  (tro malgranda), коро́ткий , короткова́т (mallonga), дли́нный , длиннова́т  (longa), то́нкий , тонкова́т  (maldika), то́лстый  (dika), топо́рщится  (elstaras ien kaj tien), фалди́т  (faldiĝas) aŭ simple не   сиди́т  (ne konvenas).

Tiukaze vendistino demandos:

— Принести   друго́й ? (Ĉu mi alportu alian?).

— Побо́льше ? (Ĉu pli grandan?).

— Поме́ньше ? (Ĉu malpli grandan?).

— Подлинне́е ? (Ĉu pli longan?).

— Покоро́че ? (Ĉu malpli longan?).

— Посвобо́днее ? (Ĉu malpli striktan?).

— Потесне́е ? (Ĉu pli striktan?).

— Тот   же   цвет ? (Ĉu la saman koloron?).

— Попро́буем   друго́й   фасо́н ? (Ĉu ni provu alian fasonon?).

Grandecoj

Redakti

Al la mondo mankas ne nur la internacia lingvo, sed ankaŭ la internacia sistemo de vestograndecoj. Vi tuj komprenos tion en rusiaj vendejoj, kie samloke povus troviĝi vestoj kaj ŝuoj markitaj en la usona, rusia kaj diversaj eŭropaj sistemoj. Sed ne timu, jen komparaj tabeloj, kiuj helpos al vi.


Signo


Signifo


Tradukaĵo


XS


e X tra S mall


Tre eta


S


S mall


Eta


M


M edium


Meza


L


L arge


Granda


XL


e X tra L arge


Tre granda


XXL


e X tra e X tra L arge


Grandega


XS


S


M


L


XL


XXL


XXXL


44


46


48


50


52


54-56


58-60


XS


S


M


L


XL


XXL


XXXL


BXL


BXXL


BXXXL


42


44


46


48


50


52


54


56


58


60


Eŭropo


44


46


48


50


52


54


56


58


60


Britio / Usono


34


36


38


40


42


44


46


48


50


Sur jakoj litero post grandeco signifas altecon:

xx S  — 163—168 cm (short — malalta)

xx R  — 170—180 cm (regular — meza)

xx L  — 182—190 cm (long — alta)

Viraj grandecoj

Redakti


Eŭropo


36


37


38


39


40


41


42


Britio / Usono


14


14½


15


15½


15¾


16


16½


S (37-38)


44—46


M (39-40)


48


L (41-42)


50—52


XL (43-44)


54


XXL (45-46)


56


XXXL (47-48)


58—62


Numero de kolumo estas indikata en centimetroj  aŭ coloj , kio speciale validas por ĉemizoj produktitaj eksterlande.


Rusio


44


46


48


50


52


54


56


Germanio


42—44


44—48


48—52


52—56


56—60


60


-


Francio, Italio


40—44


44—48


48—52


52—56


56—58


-


-


Britio


34—35


36—38


39—41


42—44


45—47


47—48


-


Usono


XS


S


M


L


XL


XXL


XXXL


Rusio


44


44—46


46


46—48


48


48—50


50


50—52


52


52—54


54


54—56


56


Eŭropo


38


39


40


41


42


43


44


45


46


47


48


49


50


Meksiko


28


29


30


31


32


33


34


35


36


37


38


39


40


Britio


10


11


12


13


14


15


16


17


18


19


20


21


22


Italio


42


43


44


45


46


47


48


49


50


51


52


53


54


Rusio


44


46


48


50


52


54


56


Eŭropo


38


40


42


44


46


48


50


Italio


42


44


46


48


50


52


54


Britio


32


34


36


38


40


43


44


Usono


XXS


XS


S


M


L


XL


XXL


Rusio


44


46


48


50


52


54


Germanio


-


4


5


6


7


8


Ĉeĥio, Slovakio


6


7


8


9


10


-


Francio


2


3


4


5


6


-


Usono


S


M


L


XL


XXL


-


Eŭropo


39


40


41


42


43


44


45


Britio / Usono



10


10½


11


11½


12


12½


Eŭropo


37


37½


38


38½


39


40


41


41½


42


42½


43


43½


44


45


45½


46


47


48


Britio


4



5



6



7



8



9



10


10½


11


11½


12


12½


Rusio


39


40


41


42


43


44


45


-


-


Usono


5



6



7



8



9



10


10½


11


11½


12


12½


13


13½


Virinaj grandecoj

Redakti


Belorusio


80


84


88


92


96


100


104


108


112


116


Rusio


40


42


44


46


48


50


52


54


56


58


Britio


6


8


10


12


14


16


18


20


22


24


Eŭropo


34


36


38


40


42


44


46


48


50


52


Eŭropo


40


42


44


46


48


50


Britio


34


36


38


40


42


44


Usono


32


34


36


38


40


42


Rusio


42


44


46


48


50


52


54


Germanio


32—34


34—36


38—40


40—42


44—46


-


-


Francio


34—36


38—40


40—42


44—46


46—48


50—52


-


Italio


38—40


40—42


44—46


46—48


48—50


-


-


Britio


6—8


8—10


10—12


14—16


16—18


-


-


Usono


XS


S


M


L


XL


XXL


XXXL


Rusio


38


38—40


40


40—42


42


42—44


44


44—46


46


46—48


48


48—50


50


Eŭropo


32


33


34


35


36


37


38


39


40


41


42


43


44


Meksiko


22


23


24


25


26


27


28


29


30


31


32


33


34


Britio


4


5


6


7


8


9


10


11


12


13


14


15


16


Italio


36


37


38


39


40


41


42


43


44


45


46


47


48


Belorusio


80


84


88


92


96


100


104


108


Rusio


42


44


46


48


50


52


54


56


Usono


8


10


12


14


16


18


20


22


Eŭropo


35


35½


36


37


37½


38


38½


39


40


41


42


Britio



3



4



5



6



7



Usono


5



6



7



8



9



10


Mi povus detaligi pri grandecoj de la ŝuoj, sed tiu sistemo estas tro komplika, do mi sugestas al vi simple surprovi.

Sed eble kulpas ne grandeco aŭ fasono, sed цвет  (koloro) mem. Vi ja scias kio pli konvenas al via aspekto, do tuj orientigu la vendistojn: Мне ну́жен   чёрный   пиджа́к  (Mi bezonas nigran jakon).

Бо́ди [Torsaĵo]

Бэ́би-долл [Noktoĉemizeto]

Же́нщина в бики́ни [Virino en bikino]

Бурки́ни [Burkino]

Же́нщина снима́ет подвя́зки [Virino demetas ĝarteron]

Ночна́я руба́шка [Noktoĉemizo]

Комбина́ция [Pli longa сорочка]

Танга́ и стри́нги [Tangao kaj stringo]

Корсе́т [Korseto]

Колго́тки в се́точку [Retoŝtrumpoj]

По́яс для чуло́к [Ĵarterzono]

Же́нщина в соро́чке [Virino en subĉemizeto]

Спорти́вный бюстга́льтер [Sporta mamzono]

Мужчи́на в подтя́жках [Viro kun ŝelkoj]

Сплошно́й купа́льник [Nedisigita bankostumo]

Бо́ксеры [Boksokalsono]

Пла́тье из нейло́на [Robo el nilono]

Шёлковый га́лстук [Silka kravato]

Клубо́к/мото́к шерстяны́х ни́ток [Globeto de lanaj fadenoj]

Велосипеди́ст в оде́жде из эласта́на/спа́ндекса [Biciklanto en vestoj el elastano]

Тексти́ль [Tekstilo]

Флане́левая руба́шка [Flanela ĉemizo]

Вуа́ль из га́за [Gaza vualo]

Кашеми́р [Kaŝmiro]

Креп [Krepo]

Дже́рси [Ĵerzeja teksaĵo]

Ко́жаный реме́нь [Leda zono]

Шифо́новое пла́тье [Ŝifona robo]

Хала́т из велю́ра [Ĥalato el veluro — ŝtofo el pura lano kun viloj]

Вя́заный жиле́т [Trikita veŝto]

Вя́заные ша́пка и шарф [Trikitaj ĉapo kaj skarpo]

Спи́цы и клубо́к ше́рсти [Trikiloj kaj lanoglobeto]

Кру́жево [Punto]

Шаль из мохе́ра [Ŝalo el mohajro]

Же́нщина в платке́ [Virino en kaptuko]

Мужчи́на в чёрной шля́пе [Viro en nigra ĉapelo]

Же́нщина с ба́нтом [Virino kun banto]

Мужчи́на в чёрной ко́жаной ку́ртке [Viro en nigra leda jako]

Мужчи́на в руба́шке с зака́танными рукава́ми [Viro en ĉemizo kun refalditaj manikoj]

Дже́мпер [Еrikita jako]

Пуло́вер [Pulovero]

Мужчи́на в берму́дах [Viro en Bermudo-ŝorto]

Де́вушка в спорти́вной ку́ртке и голубы́х брю́ках [Junulino en sporta jako kaj helblua pantalonoo]

Де́вушка в шо́ртах и футбо́лке [Junulino en ŝorto kaj T-ĉemizo]

Де́вочка в джинсо́вой ю́бке [Knabino en ĝinza jupo]

Мужчи́на в ма́йке, шо́ртах и кроссо́вках [Viro en subĉemizo, ŝorto kaj sportoŝuoj]

Головны́е убо́ры: сомбре́ро, ке́пка, се́тка для воло́с, плато́к [Kapvestoj: sombrero, kepo, harreto, kaptuko]

Же́нщина в костю́ме из плю́ша [Virino en pluŝa kostumo]

Лиса́ в прита́ленной руба́шке и дли́нной ю́бке [Vulpo en taliita ĉemizo kaj longa jupo]

Ху́ди [Svetero kun kapuĉo]

Де́вушка с бе́лой ле́нтой в волоса́х [Virino kun blanka bendo en la haroj]

Де́вушка в сви́тере [Junulino en svetero]

Спо́собы ноше́ния балакла́вы [Manieroj surporti balaklavon]

Де́вушки в цветны́х колго́тках, пла́тьях и балакла́вах [Junulinoj en koloraj kalsonŝtrumpoj, roboj kaj balaklavoj]

Мужчи́на в га́лстуке-ба́бочке [Viro en bantokravato]

Де́вушка в го́льфах [Junulino en longa ŝtrumpeto]

Комбинезо́н [Supertuto]

Носки́ [Ŝtrumpeto]

Приме́рка о́буви [Surprovado de ŝuoj]

Бро́ги [Duonbotetoj kun truetoj]

Ко́жаные санда́лии [Ledaj sandaloj]

Ко́жаные боти́нки на шнуро́вке [Ledaj botoj kun laĉoj]

Высо́кие сапоги́ с каблуко́м [Altaj botoj kun kalkanumo]

Бе́рцы [Altaj duonbotoj]

Вьетна́мки [Zorioj, rimensandaloj]

Koloroj

Redakti

Jen bazaj цвет  (koloroj) :

— бе́лый  (blanka)

— голубо́й  (helblua)

— жёлтый  (flava)

— зелёный  (verda)

— кори́чневый  (bruna)

— кра́сный  (ruĝa)

— ора́нжевый  (oranĝa)

— се́рый  (griza)

— си́ний  (blua)

— фиоле́товый  (viola)

— чёрный  (nigra)

Krome ekzistas pluraj отте́нок  (nuancoj) , ŝajne elpensitaj por plezurigi inojn kaj konfuzi virojn:

Blanka koloro

Redakti

— белосне́жный  (neĝe blanka)

— жемчу́жный  ( perla )

— кре́мовый  (krema)

— моло́чный  (lakta)

— мра́морный  ( marmora )

— слоно́вой ко́сти  ( ebura )

Blua koloro

Redakti

— аквамари́н  (akvamarina, do verde-helblua)

— лазу́рный  ( lazura )

— небе́сно-голубо́й  (ĉiele helblua)

— ультрамари́н  ( ultramara )

Bruna koloro

Redakti

— бро́нзовый  ( bronza )

— кашта́новый  ( kaŝtana )

— кирпи́чный  (brika)

— кофе́йный  (kafa)

— ме́дный  (kupra)

— о́гненно-ры́жий  (fajre rufa )

— оре́ховый  ( nuksa )

— пшени́чный  ( tritika )

— ржа́вый  ( rusta )

— ры́жий  ( rufa )

— террако́товый  ( terakota )

— шокола́дный  ( ĉokolada )

Flava koloro

Redakti

— абрико́совый  ( aprikota )

— бе́жевый , беж  (beĵa, do helbruna)

— восково́й  ( vaksa )

— горчи́чный  ( mustarda )

— золоти́стый  (oreta, do simila al oro , sed ne tute)

— золото́й  ( ora )

— канаре́ечный  ( kanaria , do brile flava kiel tiu birdo)

— лимо́нный  ( citrona )

— медо́вый  ( miela )

— оли́вковый  ( oliva )

— о́христый  ( okra )

— пе́рсиковый  ( persika )

— песо́чный  ( sabla )

— соло́менный  ( pajla )

— ха́ки , защи́тный  ( kakia )

— шафра́новый  ( safrana )

— янта́рный  ( sukcena )

Griza koloro

Redakti

— мо́крый   асфа́льт  (malseka asfalto )

— мыши́ный  ( musa )

— свинцо́вый  ( plumba )

— серебри́стый  (arĝenteta, do simila al arĝento , sed ne tute)

— сере́бряный  ( arĝenta )

— си́зый  ( glaŭka )

— стально́й  ( ŝtala )

Nigra koloro

Redakti

— исси́ня-чёрный  (ege nigra — kiel karbo , fulgo , nokto)

— у́гольный  (karba)

Purpura koloro

Redakti

— баклажа́нный  ( melongena )

— мадже́нта  ( maĝento )

— пурпу́рный  ( purpura , povas esti ankaŭ пу́рпурный)

— сире́невый  ( siringa )

— фу́ксия  ( fuksia )

Roza koloro

Redakti

— лососёвый  ( salma )

— перламу́тровый  ( perlamota )

— ро́зовый  ( roza )

— теле́сный  (korpa)

Ruĝa koloro

Redakti

— а́лый  ( skarlata )

— багро́вый , кармезиновый  ( karmezina )

— бордо́вый  (bordoza, do kiel ruĝa vino  el tiu regiono ; pli malhela kaj malklara ol skarlata)

— вишнёвый  ( ĉeriza )

— грана́товый  ( granata )

— земляни́чный  ( fraga )

— кора́лловый  ( korala )

— мали́новый  ( rubusa )

— о́гненно-кра́сный  (fajre ruĝa)

— пунцо́вый  (pli malhela ol skarlata , do kiel papavo , sango)

— руби́новый  ( rubena )

Verda koloro

Redakti

— бирюзо́вый  ( turkisa )

— боло́тный  (marĉa)

— василько́вый , си́не-зелёный , цвет морско́й волны́  ( cejana )

— изумру́дный  ( smeralda )

— малахи́товый  ( malakita )

— сала́товый  ( salata )

— травяно́й  (herba)

— фиста́шковый  ( pistaka )

— ядови́то-зелёный  (venene verda, do verda kun malafabla nuanco)

Viola koloro

Redakti

— инди́го  ( indiga )

— лило́вый  ( lila )

— фиоле́товый  ( viola )

Ĉu terure? Mi tutkore samopinias. Sed tio ŝajnis nesufiĉa al la inoj kaj ili inventis plurajn aldonaĵojn, aplikeblajn al plejparto de tiuj ĉi koloroj kaj nuancoj.

Nuancoj

Redakti

Jen bazaj нюа́нс  (nuancoj ):

— бле́дный , бле́дно- (pala, pale-)

— глубо́кий  (profunda)

— глухо́й , приглушённый  (softa)

— не́жный , не́жно- (tenera, tenere-)

— све́тлый , светло- (hela, hele-; ekzemple hela ruĝa aŭ hele-ruĝa)

— тёмный , тёмно- (malhela, malhele)

— я́ркий , я́рко- (brila, brile-, ekzemple я́рко-бе́лый  — brile blanka)

Por fine teruri vin mi aldonu ke foje malbone edukitaj vendistinoj uzas specifajn formojn de la koloraj adjektivoj. Oni povas priskribi tiun strangan vortmodelon tiel: с-radiko-а́ . Ekzemple oni diras сжелта́  (laŭvorte: kunflave) kun signifo “flaveta” aŭ сзелена́  (verdeta), kun akcento je la lasta sono. Komprenu, sed ne ripetu, ja temas pri la vortoj neekzistantaj en la norma rusa lingvo.

Jam vi diris al vendistino, kian koloron vi preferas, do necesas informi ŝin pri la dezirata стиль  (stilo).

Stiloj

Redakti

Jen la ĉefaj стиль   оде́жды  (vestostiloj) :

— винта́ж  (malnovaj vestoj, fabrikitaj antaŭ 15 ĝis 50 jarojn kaj la novaj, sed similaj al ili)

— гламу́рный , гламу́р  ( glamuro )

— готи́ческий , го́тика  ( gotika )

— делово́й  (afereca, oficeja)

— ми́литари , вое́нный  (milita)

— морско́й  (mara)

— нью-лу́к , New Look (nova imago, ofte nomata kaj skribata angle)

— повседне́вный , кэ́жуал , casual (ĉiutaga, foje ankaŭ nomata kaj skribata angle)

— ре́тро  (malnovstila, sed ne uzita kiel винта́ж )

— спорти́вный  (sporta)

Gravas ankaŭ фасо́н  (fasono) aŭ диза́йн  (dezajno), almenaŭ ĝiaj bazaj trajtoj:

— облега́ющий  (strikta)

— прита́ленный  (striktatalia)

— свобо́дный  (loza)

Ŝajnas ke la vendistino jam bone komprenis direkton, do necesas nur vortumi konkretan taskon: Мне   ну́жен ... (Mi bezonas...) — kaj nun ni venas al eble la plej longa parto de la artikolo, ĉar ni devas listigi almenaŭ la plej ofte uzatajn nomojn de la vestoj.

Nomoj de la vestoj

Redakti

Ве́рхняя   оде́жда  (Supraj vestoj)

Redakti

Rusio havas sufiĉe malvarman klimaton, speciale vintre, do unue ni elektu por vi la supervestojn.

— анора́к  ( anorako )

— безрука́вка  (senmanika jako, ofte stebita)

— ва́тник  (vatita jako, vatjako)

— ветро́вка  (laŭvorte: ventaĵo; leĝera jako, kutime kotona, protektanta kontraŭ vento)

— дождеви́к  ( pluvmantelo )

— дублёнка  (mantelo el tanita ŝafofelo)

— ку́ртка  ( jako )

— пальто́  ( palto , kutime el lano)

— пухови́к  (lanuga jako)

— плащ  ( mantelo )

— полушу́бок  (jako el tanita ŝafofelo)

— штормо́вка  ( oletolaĵo , vakstolaĵo; laŭvorte: ŝtormomantelo; imuna kontraŭ vento kaj pluvo, ĉefe por arbaro ktp)

— шу́ба  ( pelto )

Sezonoj

Redakti

Rusio havas klare distingeblajn сезо́н  (sezonojn), do unue decidu kiajn vi deziras aĉeti unue: — зи́мний  (vintra)

— весе́нний  (printempa)

— ле́тний  (somera)

— осе́нний  (aŭtuna)

Весна́  (printempo) kaj о́сень  (aŭtuno) similas, do por oni povas uzi komunan vorton демисезо́нный  (intersezona), ekzemple демисезо́нное   пальто́  (intersezona pelto) aŭ uzi vortkombinon на   межсезо́нье , ekzemple: Мне   нужна́ ку́ртка   на   межсезо́нье  (Mi bezonas jakon por intersezona periodo).

Pro malvarma klimato kaj relative subevoluinta ekologia memkonscio plejparto da rusianoj senĝene uzas felojn kaj aliajn naturajn materialojn. Felpelto, speciale tiu el но́рка  ( lutreolo ) estas revo de plejparto de rusiaj virinoj kaj en altaj sociaj tavoloj fakte normo. Aliaj portas felpeltojn el ено́т  ( prociono ), foje лиса́  ( vulpo ). Viroj portas ĉefe дублёнка  (mantelon el tanita ŝafofelo), ja viro en pelto kun felo eksteren estos rigardata kiel fanfarono (se li ne estas fama artisto aŭ ekscentrika гей  ( gejo )).

Gejunuloj nun preferas пухови́к  (lanuga jako), kiuj estas sufiĉe varmaj, almenaŭ por eŭropaj kaj sudaj regionoj de Rusio. Cetere hastemaj gejunuloj uzas ilin eĉ en minus 30 gradoj, speciale se ili havas aŭtojn aŭ uzas metroon, do promenas subĉiele ne pli ol kvaronhoron.

Ĉemizoj, roboj kaj sveteroj

Redakti

Nun ni transiru al malpli varmaj vestoj, uzataj sub la supraj vestoj .

— блу́зка  ( bluzo )

— болеро́  ( bolero )

— водола́зка  (maldika svetero  kun klolumo kovranta kolon)

— дже́мпер  (trikita jako kiu kovras korpon kaj parte femurojn kaj ne havas zipon aŭ nur kelkcentimetran supre)

— жаке́т  (jaketo, kutime ina, el lano aŭ trikita)

— жиле́т , жилетка  ( veŝto )

— комбинезо́н  ( supertuto ; рабо́чий   комбинезо́н  — labora supertuto; ofte mallonge popolece — комбе́з)

— ко́фта  (trikita jako kun zipo aŭ butonomata je la tuta longo)

— ливре́я  ( livreo )

— по́ло  ( poloa ĉemizo )

— по́нчо  ( ponĉo )

— пуло́вер  ( pulovero ; strikta дже́мпер  sen kolumo kaj butonoj, ofte kun V-dekoltaĵo)

— разгру́зочный   жиле́т  ( libertempa veŝto , laŭvorte: senpeziga veŝto, ofte simple разгру́зка  = senpezigaĵo)

— сви́тер  ( svetero ; kiel дже́мпер , sed kun koluma kovranta kolon kaj pli dika ol водола́зка )

— смо́кинг  ( smokingo )

— толсто́вка  (Tolstoj-ĉemizo; longa kaj loza trikita vira ĉemizo, portata super pantalono en malvarmeta vetero)

— топ  ( miniĉemizo )

— туни́ка  ( tuniko )

— фрак  ( frako )

— футбо́лка  ( T-ĉemizo )

— хала́т  ( ĥalato )

— ху́ди  (speco de сви́тер  el mola kotona trikaĵo kun kapuĉo; similas al анора́к )

Roboj

Redakti

Specialan atenton meritas пла́тье  ( robo ). Ĝis la 19-a jarcento tiu vorto estis sinonimo de la vesto ĝenerale, do oni povis diri гражда́нское   пла́тье  (civila vesto/vestaro) aŭ но́вое   пла́тье  (nova vesto/vestaro). Sed nun ĝia senco malvastiĝis kaj signifas nur inan robon kaj nenion pli. Tamen ina fantazio kreis plurajn variaĵojn. Ĝi povas esti откры́тое  (malferma; neŭtra genro) aŭ закры́тое  (ferma), дли́нное  (longa) aŭ коро́ткое  (mallonga), скро́мное (modesta) aŭ вызыва́ющее  (provoka).

Krome ni listigu la plej popularajn modelojn :

— вече́рнее   пла́тье  (vespera robo, festena robo)

— кокте́йльное   пла́тье  (koktela robo)

— мини-пла́тье  ( mini-robo )

— ма́ленькое   чёрное   пла́тье  (nigra robeto — speco de koktela robo)

— пла́тье   на   брете́лька  (ŝelkorobo)

— пла́тье   на   пу́говица  (butonvica robo)

— сва́дебное   пла́тье  ( edziniĝa robo )

— ча́йное   пла́тье  ( te-robo )

Kostumoj

Redakti

Inversan direkton iris руба́ха  (ĉemizo), ankaŭ nomata руба́шка  aŭ соро́чка , kiu iĝis posedaĵo de ambaŭ genroj. Tio speciale veras rilate джинсо́вая   руба́ха / руба́шка  (ĝinzoĉemizo).

Ambaŭ genroj uzas ankaŭ костю́м  ( kostumo , kompleto ), kiu ĉiam konsistas el du aŭ tri partoj, do nomiĝas костю́м-дво́йка  (kutime simple дво́йка ; kompleto el jako kaj pantalono) aŭ костю́м-тро́йка  (kompleto el tri pecoj: jako, pantalono, veŝto). Kompreneble ekzistas ankaŭ kompletoj destinitaj speciale al virinoj, ili povas nomiĝi же́нский костю́м  (ina kompleto, kostumo). Ina kompleto povas konsisti el jako kaj jupo ( костю́м   с   ю́бкой , ю́бочный костю́м ) aŭ jako kun pantalono ( брю́чный   костю́м  — pantalona kostumo). La lasta vortkombino estas uzata nur rilate porvirinajn kompletojn, ja tiuj porviraj ĉiam estas kun pantalono.

Iom flanke staras спорти́вный / трениро́вочный   костю́м  (sporta/trejna kostumo). Ĝi nomiĝas tiel, ĉar konsistas el du partoj — jako kaj pantalono. En la 1990-aj jaroj formiĝis specifa modo, kiam homoj, ĉefe gejunuloj, portis sportajn kostumojn ie ajn, eĉ en restoracioj. Parte tio rilatis al kreskinta krimnivelo kaj disvastiĝo de la krimula subkulturo [1]  (malliberuloj ofte uzas proprajn sportokostumojn — praktikajn kaj ĉipajn), parte pro aparteno de iliaj posedantoj al iuj veraj sportaj grupoj. Nun la vivo en Rusio stabiliĝis kaj tio denove iĝis simbolo de malbona gusto. Resume: ĝuu vian sportokostumon en sportejo aŭ en naturo, sed ne surstrate.

Krurovestoj

Redakti

Ni glitu malsupren — al krurovestoj. En la rusa ekzistas ĝenerala vorto штаны́  (krurovesto), kiu aplikeblas al iu ajn vesto de tiu speco, inkluzive ŝorton kaj pantalonon. Sed en la moderna lingvaĵo ĝi estas konsiderata iom kruda, do uzeblas nur ŝerce ( Забира́й   свои́   штаны́ ! — Prenu vian kruroveston!) aŭ minuskle, duonŝerce ( У   меня́   но́вые штани́шки  — Mi havas novan kruroveston!). Tamen ĝia minuskla formo штани́шки  estas vaste uzata rilate porinfanajn vestojn, sen iu ajn ironio. Derivaĵo штани́на  (krurumo) ankaŭ plu havas firman statuson en la lingvo, eble pro manko de sinonimoj. Sed plej ofte vi uzos la vorton брю́ки  (pantalono). Atentu — en la rusa nomoj de la krurovestoj estas ĉiam uzataj plurale!

Jen la ĉefaj variaĵoj :

— берму́ды  (Bermuda pantaloneto)

— бри́джи  ( briĝo ; strikta pantalono ĝis genuo, uzata ankaŭ en usona futbalo , basbalo , ĉevalrajdado )

— брюки-клёш  (sonorilforma pantalono)

— джи́нсы  ( ĝinzo )

— ка́при  (kaprea pantalono — mallonga pantalono ĝis mezo de tibio)

— лоси́ны  (kruringo, streĉpantalono)

— облега́ющие   джи́нсы , слим  ( magreca ĝinzo )

— рейту́зы  (trikita lana rajdopantalono, kiu strikte streĉiĝas ĉirkaŭ kruro kaj kroĉigas al ŝuo aŭ plandumo per ŝtofostrio)

— сла́ксы  (libera kotona pantalono)

— шарова́ры  ( ŝaravaro )

— шо́рты  ( ŝorto ; джинсо́вые   шо́рты  — ĝinzoŝorto; велошо́рты  — biciklista ŝorto )

Jupoj

Redakti

Apartan regionon en la mondo de modo konsistigas ю́бка  ( jupo ) kun siaj multnombraj variaĵoj kaj detaloj:

— ми́ни-ю́бка  ( minijupo )

— ни́жняя ю́бка  ( Tula subjupo , petikoto)

— па́чка  ( baleta jupo )

— плисиро́ванная   ю́бка  (plisita jupo)

— подъю́бник  (subjupo)

— ю́бка   в   скла́дку  (faldjupo)

— ю́бка   с   разре́зом  (fendita jupo)

— ю́бка-брю́ки  (jupo-pantalono)

— ю́бка-каранда́ш  ( krajonjupo )

— ю́бка-шо́рты  (jupo-ŝorto)

Subvestoj

Redakti

Ĉu ni haltu ĉe tio? Kompreneble ne! Ni sekvas plu, al areoj intimaj, kie regas нате́льное   бельё  ( subvesto ; laŭvorte: surkorpa vesto). En la rusa lingvo la vorto бельё  uzeblas en du vortkombinoj: нате́льное   бельё  ( subvesto ) kaj посте́льное   бельё  (littolaĵoj). Tiu kolizio estas eĉ mokata en anekdoto, kiu klarigas diferencon inter amorado francmaniere kaj rusmaniere. La ŝerco asertas, ke la franca amorado okazas sen нате́льное   бельё , dum tiu rusa sen посте́льное   бельё . Kompreneble temas pri nura ironio, ja rusoj ŝatas moki sin mem.

En vendejoj vi povas uzi mallongan formon бельё , ja kutime littolaĵoj kaj subestoj estas vendataj en malsamaj butikoj, do la vendistoj komprenos vin el kunteksto. Malpli ofte, tamen oni uzas la vorton en du specifaj vortkombinoj: термобельё  (speciala subvesto, ebliganta savi varmon — ĝin ŝatas vintrosportistoj kaj patrinoj, kiuj longe promenas vintre kun beboĉaretoj) kaj компрессио́нное   бельё  (kompresaj subvestoj — por vigligi sangocirkuladon, kio speciale gravas kaze de arteriaj malsanoj).

Kalsonoj

Redakti

Jen la ĉefaj specoj de трусы́  ( kalsono ) . Memoru ke en la rusa ili ĉiam estas uzataj plurale!

— бо́ксеры  (boksoŝorto, boksista kalsono; ofte duonŝerce nomata семе́йные — ĉiam plurale)

— кальсо́ны  ( kalsono )

— пла́вки  ( bankalsono )

— стри́нги  ( ŝnurkalsoneto )

— танга́  ( tangao )

— утя́гивающие   трусы́  (sveltiga kalsono)

Torsaj subvestoj

Redakti

Ni revenu supren. El torsaj subvestoj viroj fakte uzas nur ма́йка  ( subĉemizo ). Tamen eĉ ĝi en lastaj jardekoj eksmodiĝis kaj estas portata ĉefe de la kaŭkazanoj . Tamen la virinoj nur evoluigas tiun vestaron, kreante ĉiam pli novajn tipojn:

— бэ́би-долл  ( noktoĉemizeto )

— комбина́ция  (pli longa kaj taliita соро́чка , portata super subvestoj, sub robo)

— корсе́т  ( korseto )

— неглиже́  ( negliĝo ; ofte uzata ŝerce kiel sinonimo de la subvestoj ĝenerale, do frazo « Я   уже́   в   неглиже́ » signifas ke ulo aŭ plej ofte ino jam estas en nuraj subvestoj, do apenaŭ povus akcepti eksterulojn aŭ iri eksteren)

— ночна́я   руба́шка  ( noktoĉemizo , popolece ofte ночну́шка  = noktaĵo)

— пижа́ма  ( piĵamo )

— подвя́зки  ( ĝartero ; plurale!)

— подтя́жки  ( ŝelko ; ĉiam plurale)

— по́яс   для   чуло́к  ( ĵartelo , ĵartelzono)

— соро́чка  (glata ina ĉemizo sur ŝelketoj, kovranta femurojn)

Mamzonoj

Redakti

Kio sin kaŝas sub tiuj belaĵoj? Plej ofte бюстга́льтер , лиф , ли́фчик  ( mamzono ). Ĝi havas plurajn versiojn:

— бо́ди  ( torsaĵo  — strikta vesto kovranta supran korpoparton, simila al naĝvesto, sed butonumata aŭ kroĉata en ingveno)

— бюстга́льтер   для   кормя́щих  (mamzono por mamnutrantoj)

— бюстга́льтер   на   ко́сточках  (drato-mamzono)

— бюстга́льтер   пуш-а́п  (pufiga, akcentiga mamzono)

— корса́ж  (bustkorsaĵo)

— спорти́вный   бюстга́льтер , лиф , ли́фчик  (sporta mamzono)

Ĉi-foje gravas ne nur tuto, sed ankaŭ partoj, do esploru ilin atente: ча́шка / ча́шечка   бюстга́льтера  (mampelvo, mamujo), перемы́чка  (pelvostigo), брете́лька  (ŝelketo). Kutime en la rusiaj vendejoj oni permesas surprovi ( поме́рить ) mamzonon, do revenu al приме́рочная  ( surprovejo ). Всё   в   поря́дке ? (Ĉu ĉio estas en ordo?). Se ne, vi povas diri tion al vendistino. Ча́шка   сли́шком   ма́ленькая / больша́я  (Mamujo estas tro eta/granda). Брете́льки   жмут (Ŝelketoj enpremiĝas). Перемы́чка   у́зкая / широ́кая  (Pelvostigo estas tro mallarĝa/larĝa).

Banvestoj

Redakti

Plej verŝajne en la sama vendejo aĉeteblas купа́льник  ( bankostumo ). Profitu! Ĝi povas esti разде́льный  (disigita, do konsisti el mamzono kaj kalsoneto) aŭ сплошно́й  (nedisigita, do kovranta ankaŭ ventron). Laŭplaĉe vi povas elekti бики́ни  ( bikino ), ми́кро-бики́ни  ( ŝnurbankalsoneto ) aŭ бурки́ни  ( burkino ) — sed tiun lastan necesos jam serĉi en vendejoj por islamanoj , feliĉe ankaŭ abundaj.

Kruraj subvestoj

Redakti

Kio pri la piedoj kaj kruroj? Viroj denove modestas, por ili sufiĉas носо́к  ( ŝtrumpeto ), foje гольф  (pli longa ŝtrumpeto, uzata ĉefe kun sportaj ŝuoj). Inaj kruroj kaj piedoj ĝuas ankaŭ:

— ге́тры  ( gamaŝo ; en praktiko ĉiam plurale; la noma formo ге́тра  apenaŭ uzeblas ekster vortaroj)

— колго́тки  ( kalsonŝtrumpo ; ĉiam plurale! la noma formo колго́та  apenaŭ uzeblas ekster vortaroj)

— колго́тки   в   се́точку  (retoŝtrumpo; ĉiam plurale!)

— чуло́к  ( ŝtrumpo ; atentu, plurale ankaŭ чуло́к !)

Manvestoj

Redakti

Do ni jam pretas eliri surstraten. Momenton, ni forgesis pri manvestoj! Kutime temas pri перча́тка  ( ganto ). Tio povas esti ко́жаная   перча́тка  (leda ganto ) aŭ вя́заная   перча́тка  (trikita ganto ). Se vi laboras kun malpuraĵoj aŭ kuiras vi povas preni ankaŭ рези́новая   перча́тка  (rezina ganto) aŭ ку́хонная   рукави́ца  ( fornoganto ). Motorciklistoj kaj ŝoforoj eble preferos мите́нка  (senfingra ganto ; ĉiam plurale!).

Ni memoras, ke vintro en Rusio malsimilas al tiu en aliaj mondopartoj. Temperaturo povus fali ĝis 30 gradoj sub nulo kaj pli, do nura митенка  ne sufiĉos. Ni prenu ва́режка , рукави́ца  (pugnujo; trikita aŭ fela ganto kun du sekcioj — por dikfingro kaj por ĉiuj aliaj). Virinoj povas kaŝi siajn belajn manojn en му́фта  ( mufo ), tamen tio okazas tre malofte kaj estas sufiĉe teatreca gesto.

Kapvestoj

Redakti

Ni kovru ankaŭ kapon, ja elekteblo de головно́й   убо́р  (kapvesto)  grandas:

— балакла́ва  ( bivakĉapo )

— банда́на  ( kaptuko  — kiel tiu de vakero , motorciklisto aŭ rokmuzikisto)

— бейсбо́лка  ( basbala ĉapo )

— бере́т  ( bereto )

— бескозы́рка  (senviziera ĉapo — kutime tiu de matroso)

— вено́к  ( florkrono )

— вуа́ль  ( vualo )

— головно́й   плато́к  (kaptuko, ofte simple плато́к  = tuko)

— да́мская   шля́пка  (dama ĉapeleto)

— капюшо́н  ( kapuĉo ; отстёгивающийся   капюшо́н  — forprenebla kapuĉo)

— ке́пи , ке́пка  ( kepo )

— ковбо́йская   шля́па  (vakera ĉapelo)

— косы́нка  (kaptuko forme de egala triangulo)

— котело́к  ( bulĉapelo )

— пана́ма  (panama ĉapelo)

— плюма́ж  ( plumaĵo )

— поварско́й   колпа́к  (kuirista ĉapo)

— помпо́н  ( pompono )

— се́тка   для   воло́с  ( harreto )

— соло́менная   шля́па  ( pajloĉapelo )

— сомбре́ро  ( sombrero )

— тиа́ра  ( tjaro )

— тюрба́н  ( turbano )

— уша́нка  ( vintra ĉapo kun orelumoj )

— фе́ска  ( fezo )

— фура́жка  ( kaskedo )

— цили́ндр  (cilindroĉapo)

— чепе́ц  ( kufo )

— шаль  ( ŝalo )

— ша́пка  ( ĉapo )

— ша́пка   с   помпо́ном  (ĉapo kun pompono, skiĉapo)

— шля́па  (ĉapelo; фе́тровая   шля́па  — feltoĉapelo)

Elementoj de vestoj

Redakti

Esplorante la vestojn kaj ŝuojn atentu дета́ль   оде́жды  (vestoelementojn) :

— бант  ( banto )

— бахрома́  ( franĝo )

— воротни́к  ( kolumo ; отложно́й   воротни́к  — refaldita kolumo; высо́кий   воротни́к  — alta kolumo; стоя́чий воротни́к  — senrefalda kolumo)

— ворс  ( vilo )

— галу́н  ( galono )

— декольте́  (dekoltaĵo; глубо́кое   декольте́  — profunda dekoltaĵo; вы́рез   на   спине́  — dorsodekoltaĵo)

— жабо́  ( ĵaboto )

— запа́х  ( пра́вая  (dekstruma) aŭ ле́вая  (maldekstruma) basko ; ne konfuzu ĝin kun la samlitera, sed aliprononca за́пах  = odoro)

— запла́та  (flikaĵo; ofte minuskle запла́тка )

— кант , оторо́чка  ( bordero )

— кисть , ки́сточка  ( kvasto )

— козырёк  ( viziero )

— кру́жево  ( punto )

— лампа́с  (pantalongalono)

— ла́цкан  ( roverso )

— лю́верс  (laĉtruo)

— манже́та  (manumo)

— оканто́вочная   ле́нта  (borderrubando)

— отворо́т  (intence refaldita parto de boto aŭ vesto)

— отворо́т   брюк  (pieda roverso)

— отворо́т   рукава  (manika roverso)

— пелери́на  ( pelerino )

— пого́н , эполе́т  ( epoleto )

— позуме́нт  ( pasamento )

— пола́ , ба́ска  ( basko )

— разре́з  (fendo: спе́реди , пере́дний  — antaŭe, antaŭa; сза́ди , за́дний  — malantaŭ, malantaŭa; сбо́ку , боково́й  — flanke, flanka; глубо́кий  — profunda)

— регла́н  (raglana maniko)

— рези́нка  (streĉrando — por streĉitaj (mal)supraĵoj, manumoj ktp)

— рука́в  (maniko)

class="book"> — рюш  ( ruŝo )

— стре́лка  (tubeĝo, gladfaldo — fronta eĝo sur pantalono)

— стреч  (streĉita — zono, rando, pantalono ktp)

— фа́ртук , пере́дник  ( antaŭtuko )

— шири́нка , гу́льфик  (pantalona klapo; en ĉiutaga lingvaĵo plej oftas шири́нка )

— шнур  ( laĉo , ŝnuro )

— шнуро́вка  (laĉaĵo, ŝnuraĵo)

— штани́на  (krurumo)

— штри́пка  (subplanda rimeneto)

Poŝoj

Redakti

Iuj povas esti plurformaj, ekzemple карма́н  ( poŝo ) :

— боково́й   карма́н  (flanka poŝo)

— вне́шний   карма́н  (ekstera poŝo)

— вну́тренний   карма́н  (interna poŝo)

— декорати́вный   карма́н  (ŝajnpoŝo)

— за́дний   карма́н  (malantaŭa poŝo)

— карма́н   на   мо́лнии  (pzipa poŝo)

— карма́н   на   пу́говице  (butonpoŝo)

— нагру́дный   карма́н  (brustopoŝo)

— накладно́й   карма́н  (surkudrita poŝo)

— пере́дний   карма́н  (antaŭa poŝo)

— потайно́й   карма́н  (sekreta poŝo)

— прорезно́й   карма́н  (entranĉita poŝo)

Akcesoraĵoj

Redakti

Vian о́браз  (imagon, bildon) kompletigos аксессуа́р  ( akcesoraĵoj ) :

— брете́лька  (ŝelketo)

— га́лстук  ( kravato )

— га́лстук-ба́бочка  (papilia banto, bantokravato)

— подтя́жки  ( ŝelko ; ĉiam plurale!)

— по́яс  ( zono  sen buko, do nodebla)

— реме́нь  (zono kun buko; ко́жаный   реме́нь  — ledzono; тка́невый   реме́нь  — teksozono; ковбо́йский   реме́нь  — vakera zono; ба́йкерский   реме́нь  — motorciklista zono)

— ремешо́к  (rimeneto)

— шарф  ( skarpo )

Mercervaroj

Redakti

Etaj, tamen ne neglektindaj estas галантере́я  ( mercervaroj ) :

— англи́йская   була́вка  (sekura pinglo, sekurpinglo)

— була́вка   для   га́лстука  (kravatpinglo)

— за́понка  ( manumbutono )

— застёжка  (fermilo; декорати́вная   застёжка  — ŝajnfermilo)

— иго́льница , поду́шка   для   иго́лок  (pinglokuseneto)

— кно́пка  ( prembutono )

— крючо́к  ( agrafo )

— ле́нта  ( bendo )

— липу́чка , тексти́льная   застёжка  (lapfermilo)

— мо́лния  (zipo; декорати́вная   мо́лния  — ŝajnzipo)

— напёрсток  ( fingringo )

— нить , нитка  ( fadeno )

— пайе́тка  ( brilaĵeto )

— пря́жка  ( buko ; декорати́вная   пря́жка  — ŝajnbuko)

— пу́говица  ( butono ; декорати́вная   пу́говица  — ŝajnbutono)

— тесьма́  ( rubando )

— у́зел , узело́к  ( nodo , nodeto)

— фи́була  ( fibolo )

— шля́пная   була́вка  (ĉapelpinglo)

— шнуро́к  ( laĉo ; шнуро́вка  — laĉaro)

Ĉu vi ne trovis deziratan modelon aŭ grandecon? Ne zorgu, vi ĉiam povas vin turni al ателье́  (kudro-metiejo), kiuj haveblas en ĉiu aĉetcentro. Tie портно́й  ( tajloro , sed kutime temas pri tajlorino, popolece nomata портни́ха , laŭregule: портна́я ). Ŝi mezuros vian grandecon per портно́вский   метр , сантиме́тр  ( mezurbendo ), foje per руле́тка  ( ruleto ), markos ĉion per мело́к  ( tajlokreto ) kaj була́вка  ( pinglo ) kaj proponos al vi variantojn: уши́ть  (malgrandigi), расста́вить  (larĝigi), укороти́ть , подкороти́ть  (mallongigi), наши́ть  (surkudri), заши́ть (superkudri), приши́ть  (alkudri), переши́ть  (laŭvorte: alikudri, do ŝanĝi dezajnon), вы́шить  (brodi), подруби́ть  (orli), залата́ть , поста́вить запла́тку  (fliki, meti flikaĵon), прострочи́ть  (stebkudri).

Ŝi uzos ĉefe jenajn vortojn:

— вышива́ть  (brodi)

— вы́шивка  (brodaĵo)

— вяза́ние  (trikado)

— вя́заное   изде́лие  (trikaĵo)

— залата́ть , ста́вить   запла́тки  (fliki)

— игла́ , иго́лка  (kudrilo)

— плете́ние  (plektado)

— плетёное   изде́лие , плетёнка  (plektaĵo)

— подруба́ние , подшива́ние   кра́я   мате́рии  (orlado)

— подру́бленный , подши́тый   край , подо́гнутый   край  (orlo)

— простро́ченный  (stebkudrita)

— пряде́ние  (ŝpinado)

— стёганый  (stebita)

— стега́ть  (stebi)

— стежо́к  (stebo)

— стро́чка  (stebkudro)

— шве́йная   маши́нка  ( kudromaŝino )

— шить  (kudri)

— шитьё  (kudrado)

Materialoj

Redakti

Ni jam decidis pri la dezajno, do necesas fari alian gravan paŝon — elekti материа́л  (materialon)  por via nova vesto:

— альканта́ра  (artefarita ŝamo)

— атла́с  ( sateno )

— ба́рхат  ( veluro ; иску́сственный   ба́рхат  — artefarita veluro )

— батист  ( batisto )

— боло́нья  (Bolona ŝtofo — sinteza, el kaprono  aŭ nilono , kovrita per poliakritoj  kaj silikonoj ; aplikeblas ĉefe por printempaj/aŭtunaj jakoj, ĉar rezistas kontraŭ pluvo kaj vento)

— босто́н  (altkvalita lana ŝtofo)

— брокате́ль  ( brokatelo )

— бумазе́я  ( fusteno )

— ва́фельная   ткань  (vafloŝtofo — teksaĵo kun elstara kradplektaĵo iom simila al vaflo; uzata por tukoj ktp pro alta ensorbeco)

— вельве́т  (ripa veluro , ripveluro; иску́сственный   вельве́т  — artefarita ripa veluro )

— велю́р  (ŝtofo el pura lano kun viloj)

— виско́за  ( rajono , artsilko, artefarita silko)

— во́йлок  ( felto )

— габарди́н  ( gabardino )

— газ  ( gazo )

— га́рус  ( katuno )

— дама́ст , да́ма , ка́мка , камча́тка  (damasko)

— дени́м , джинсо́вая   ткань  ( ĝinzoŝtofo )

— дермати́н  ( artledo )

— дже́рси  ( ĵerzeja teksaĵo )

— жаккард , жакка́рдовая   ткань  (Jacquard-ŝtofo — kun grandaj ornamaĵoj kun bazo el 24 interplektitaj fibroj)

— за́мша  ( ŝamo )

— кашеми́р  ( kaŝmiro )

— капро́н  (specifa nomo por nilono 6 , uzata en la landoj de la eksa Sovetunio )

— ки́рза  (povas esti ankaŭ кирза́) (gumtolo)

— кисея́  ( muslino )

— ко́жа  ( ledo ; иску́сственная   ко́жа  — artefarita ledo )

— корд  ( kordurojo )

— креп  ( krepo )

— крепдеши́н  (ĉina krepo)

— кримпле́н  ( krimpleno  — sinteza ŝtofo, facile lavebla kaj glata)

— криноли́н  ( krinolino )

— лён  ( lino )

— лю́рекс  ( lurekso  — ŝtofo kun fadenoj kovritaj je metalizita membrano)

— махро́вая   ткань  (felpo)

— мембра́нная   ткань  (membrana ŝtofo)

— мех , шку́ра  ( felo ; иску́сственный   мех  — artefarita felo)

— мешкови́на  (paktolo)

— микрофи́бра  ( mikrofibro )

— мохе́р  ( mohajro )

— муа́р  (muara silko, muarsilko)

— набивна́я   ткань  (ŝtofo kun stampita ornamo)

— нейло́н  ( nilono , teknika nomo — nilono 6,6)

— о́ксфорд  (oksfordo)

— органза́  ( organzo )

— осно́ва  ( varpo )

— паруси́на , паруси́новая   ткань  (veloŝtofo — kruda ŝtofo el lino  aŭ kanabo )

— парча́  ( brokaĵo )

— плиссиро́вка  (plisado)

— плюш  ( pluŝo )

— подкла́д , подкла́дка  ( subŝtofo ; двойно́й   подкла́д  — duobla subŝtofo)

— полиэсте́р  ( poliestero )

— попли́н  ( poplino )

— поско́нь , поско́нная   ткань  (kanabtolo)

— рипсто́п  (ripstopo)

— рого́жа  (bastomato)

— сати́н  (sateneto)

— се́тка , се́тчатая   ткань  (reto, reta ŝtofo)

— си́тец , бязь , коленко…р  ( kalikoto )

— сукно́ , драп  ( drapo )

— тарта́н  ( tartano )

— тафта́  ( tafto )

— твид  ( tvido )

— твил  ( kepro )

— тик  ( dreliko )

— ткань  ( ŝtofo )

— тюль  ( tulo )

— флане́ль , флане́левая   ткань , ба́йка , ба́йковая   ткань  ( flanelo )

— флизели́н  (duonsinteta paperaspekta materialo surbaze de celulozaj  fibroj, foje kun tiuj de poliestero )

— хло́пок , хлопчатобума́жная   ткань  ( kotono , ofte mallonge х/б )

— холст , холщёвая   ткань  ( kanvaso , kanvasa ŝtofo)

— шёлк  ( silko )

— шерсть  ( lano )

— шифо́н  ( ŝifono )

— шотла́ндка  (kvadratita ŝtofo)

— эласта́н  ( elastano )

Ŝuoj

Redakti

Ĉu vi jam estas laca? Bone, ni lasu la vestosekcion kaj sekvu al... tiu pri о́бувь  ( ŝuoj ). Kutime temas pri apartaj butikoj, sed foje la ŝuoj aĉeteblas samloke kun vestoj. Ankaŭ ĉi tie necesas ĉion ме́рить  (surprovi), do sidiĝu sur банке́тка  (benketo) aŭ пу́фик  (pufo) kaj komencu. Sed kion alportu la vendistinoj? Diru al ili deziratan tipon de la ŝuoj. Ne forgesu, ke surprovi ŝuojn nudpiede en Rusio estas konsiderata barbaraĵo, do kutime oni postulas uzi носо́к  ( ŝtrumpetojn ). Virinoj anstataŭe povas uzi подсле́дник  (plandumŝtrumpeto — nilona ŝtrumpeto, kovranta nur plandumon; ofte simple следо́к ).

Memoru, ke la ĝenerala vorto о́бувь  (piedvestoj) estas ĉiam uzata en singulara formo, sed ĝiaj konkretigoj forme de modeloj kaj tipoj ĉiam havas pluralan formon, ja temas pri paro. Pro tio mi donos ĉi-foje du formojn samtempe: singulara/plurala.

Tipoj de ŝuoj

Redakti

— бабу́ша /бабу́ши ( babuŝo )

— бале́тка /бале́тки ( baletŝuoj ; inaj ŝuoj kun kovrita piedpinto kaj nula aŭ eta stabila kalkanumo)

— башма́к /башмаки́ (popoleca nomo de iu ajn boteto, speciale de tiu kruda kaj simplega)

— босоно́жка /босоно́жка (inaj ŝuoj, kiuj nur parte kovras piedon kaj piedartikon; laŭvorte: nudpiedaĵoj; kutime plurale)

— ботильо́н /ботильо́ны (inaj botetoj; io meza inter botetoj kaj ŝuoj, havas altan stabilan kalkanumon kaj iom pintan ĉapon)

— боти́нок /боти́нки ( boteto )

— ботфо́рт /ботфо́рты (kavaleriaj botoj kun altaj, duraj bototuboj; kutime plurale)

— бро́ги  (duonbotetoj kun truetoj)

— бро́день /бро́дни, боло́тники  ( vadpantalono ; ĉiam plurale)

— бу́рка /бу́рки (varmaj botoj el felto kaj ledo, uzata ĉefe de ĉasistoj kaj laboristoj; kutime plurale)

— ва́ленок /ва́ленки ( feltbotoj )

— высо́кие   боти́нки , бе́рцы (altaj botetoj, ĉefe por militistoj, rokmuzikistoj ktp)

— вьетна́мка /вьетна́мки, шлёпанец /шлёпанцы ( zorio , rimensandaloj; rezina sandalo kun du rimenoj; kutime plurale; popolece — шлёпка /шлёпки; laŭvorte вьетна́мки — vjetnaminoj)

— гри́ндерс /гри́ндерсы (militŝuoj de la brita marko Grinders)

— кало́ша /кало́ши ( galoŝo )

— кис /кисы́ (varmegaj boacfelaj botoj, tradicie uzataj de nordaj popoloj kiel nenecoj  ktp kaj rusaj norduloj)

— кроссо́вок /кроссо́вки (ŝnurita sporta boteto)

— ла́поть /ла́пти ( bastoŝuo )

— мокаси́н /мокаси́ны ( mokaseno )

— пим /пимы́ (altaj boacfelaj botoj, ĝis femuro, kun ŝelkoj)

— полуботи́нок /полуботи́нки (duonboteto alta ĝis maleolo, ŝnurita kaj kovranta malantaŭan parton de piedo)

— пуа́нт /пуа́нты (piedpintaj ŝuoj por baleto)

— рези́новый   сапог  (rezina boto)

— сандале́та /сандале́ты (sandaleto; diference de sandalo ĝi nepre havas fermitajn antaŭon kaj malantaŭon)

— санда́лия /санда́лии ( sandalo )

— сапо́г /сапоги́ (boto; зи́мние   сапоги́  — vintraj botoj; меховы́е   сапоги́ , сапоги́   на   меху́  — felbotoj; демисезо́нные   сапоги́  — printempo-aŭtunaj botoj)

— спорти́вная   о́бувь  (sportaj piedvestoj)

— та́почка /та́почки ( pantoflo )

— те́ннисные   ту́фли , те́нниска /те́нниски (tenisŝuoj)

— ту́фля /ту́фли (ŝuo; similas al полуботинок , sed ne kovras malantaŭan parton de piedo)

— угги  (ugo-boto)

— унт /унты́ ( mukluko , kamiko; botoj el boaca  aŭ foka  felo, altaj kaj molaj)

Elementoj de ŝuoj

Redakti

Atente esploru ĉiujn elementojn de ŝuoj .

подо́шва  ( plandumo )

Redakti

— гла́дкая   подо́шва  (glata, do glitebla plandumo)

— искусственная   подо́шва  (plandumo el artefarita materialo) — ко́жаная   подо́шва  (leda plandumo)

— негла́дкая   подо́шва  (profilplandumo; malglata, do vintre pli stabila)

— то́лстая   подо́шва  (dika plandumo)

— то́нкая   подо́шва  (maldika plandumo)

каблу́к  ( kalkanumo )

Redakti

— высо́кий   каблу́к  (alta kalkanumo)

— ни́зкий , невысо́кий   каблу́к  (malalta kalkanumo)

— платфо́рма  (platformo-kalkanumo)

— скала́  (klifo-kalkanumo)

— усто́йчивый   каблу́к  (stabila kalkanumo)

— шпи́лька  (pikkalkanumo)

Aliaj elementoj

Redakti

Krome esplorendas:

— голени́ще  (laŭvorte: tibiujo; bototubo; popolece — голя́шка )

— за́дник  (malantajaĵo; parto kovranta kalkanon)

— носо́к  (ŝuĉapo)

— подъём , взъём  (ŝudorso; ĝi kovras piedon supre)

— пя́тка  (kalkanaĵo)

— сте́лька  (alplandaĵo; мехова́я   сте́лька  — fela alplandaĵo; иску́сственная   сте́лька  — alplandaĵo el artefarita materialo)

Surprovado

Redakti

Ĉu novaj ŝuoj bone kongruas al viaj piedoj? Plej verŝajne vendistino demanos vin: Не   жмёт ? (Ĉu ĝi ne ĉirkaŭpremas?) Не   да́вит ? (Ĉu ĝi ne premas?). Не   малы́ / велики́ ? (Ĉu ili ne estas tro etaj/grandaj?). Vi povas пройти́сь  (promeni) tra salono por esti certa, ke novaj ŝuoj ne будут натира́ть  (ne kalvigos) la piedojn.

Kaze de malkomforto klarigu tion al vendistino:

— Жмёт   в   носке̧̧̧̧́  (Ĝi ĉirkaŭpremas en ŝuĉapo)

— Жмёт   в   подъёме  (Ĝi ĉirkaŭpremas en ŝudorso)

— Жмёт   в   пя́тке  (Ĝi ĉirkaŭpremas en kalkanaĵo)

— Жмёт   в   голени́ще  (Ĝi ĉirkaŭpremas en bototubo)

Sed mi esperas ke almenaŭ ĉi-foje vi bezonos nur unu frazon: Всё   в   поря́дке . Беру́ ! (Ĉio estas en ordo. Mi prenos!).

Bele vestita kaj en perfektaj ŝuoj, kien vi iru? Certe por aĉeti kosmetikaĵon, parfumojn kaj juvelojn.

La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: kosmetikaĵoj, juveloj, akcesoraĵoj


Космети́чка и космети́ческие принадле́жности [Kosmetikujo kaj kosmetikaĵoj]

Же́нщина, испо́льзующая ряд космети́ческих средств: пома́да, айла́йнер, те́ни для глаз, кра́ска для воло́с [Virino uzanta kelkajn kosmetikaĵojn: ruĵo, okulombro, okulliniilo, harfarbo]

Нанесе́ние тене́й [Ŝminkado de okulombro]

Пома́да [Ruĵo]

Логоти́п компа́нии Рив Гош [Logoo de kompanio Rive Gauche]

Магази́н "Иль де Ботэ" [Vendejo Il de Bote]

Магази́н косме́тики [Kosmetika vendejo]

Конси́лер [Korektilo]

BB-крем [BB-kremo]

Эмоле́нт [Moligilo]

Айла́йнер [Okulliniilo]

Гли́ттер [Briligilo]

Пу́дра [Pudro]

Ша́риковый дезодора́нт [Globa senodorigilo]

Аэрозо́льный дезодора́нт [Aerosola senodorigilo]

Те́ни для глаз [Okulombro]

Кондиционе́р для воло́с [Plibonigilo por haroj]

Шампу́нь [Ŝampuo]

Гель для умыва́ния [Ĝelo por lavi vizaĝon]

Бальза́м по́сле бритья́ [Balzamo post razado]

Бри́твенный стано́к [Sendanĝera razilo]

Ла́йнер [Liniilo]

Кайа́л [Kajalo]

Ва́тный диск [Vata disko]

Ва́тная па́лочка [Vatbastoneto]

Космети́ческая кисть, браш [Kosmetika peniko]

Зубна́я щётка [Dentobroso]

Электри́ческая зубна́я щётка [Dentobroso]

Зубна́я нить [Dentofadeno]

Зубочи́стка [Dentopikilo]

Одеколо́н [Eau de Cologne]

Прокла́дка [Higiena ensorbilo]

Тампо́н [Tampono]

Ежедне́вная прокла́дка [Ĉiutaga ensorbilo]

Лак для ногте́й [Ungolako]

Накладно́й но́готь [Artefarita ungo]

Куса́чки [Plattenajlo]

Маникю́рные но́жницы [Manikura tondilo]

Маникю́рный сало́н [Manikura salono, ungoŝminkejo]

Педикю́рный сало́н [Pedikura salono]

Маникю́рная УВ-ла́мпа [Manikura UV-lampo]

Жи́дкость для сня́тия ла́ка [Likvaĵo por lakforigado]

Маникю́рный набо́р [Manikura sortimento]

Пи́лка для ногте́й [Ungofajlilo]

Пе́на для бритья́ [Ŝaŭmaĵo por razado]

Бальза́м для губ [Lipobalzamo]

Блеск для губ и ки́сточка-апплика́тор [Lipglaceigilo kaj peniko]

Антивозрастно́й крем [Kontraŭaĝa kremo]

Тушь для ресни́ц: туб и ки́сточка [Okulŝminko: tubo kaj peniko]

Тона́льный крем (ба́за) [Tona kremo (bazo)]

Флако́н духо́в [Flakono da parfumo]

Атома́йзер [Aspergilo]

Брасле́т [Braceleto]

Де́вушка с бижуте́рией [Junulino kun biĵuterio]

Ювели́рный магази́н [Juvelvendejo]

Ожере́лье из камне́й [Ŝtona kolĉeno]

Янта́рные бу́сы [Sukcena kolĉeno]

Де́вушка с подве́ской [Junulino kun juvelpendaĵo]

Де́вушка де́ржит кольцо́ с алма́зом [Junulino tenas ringon kun diamanto]

Ювели́рный магази́н [Juvelvendejo]

Се́рьги [Orelpendaĵoj]

Печа́тка [Sigelringo]

Кли́псы [Orelklipoj]

Пусе́ты [Orelpingloj]

То́ннель [Tonelo]

Пи́рсинг [Orelboraĵoj]

Бижуте́рия [Biĵuterio]

Нефри́товые чётки [Nefrita rozario]

Лазури́товая подве́ска [Lazurita pendaĵo]

Брасле́т и цепо́чка из я́шмы [Braceleto kaj kolĉeno el jaspo]

Кольцо́ с бриллиа́нтами [Ringo kun diamantoj]

Бижуте́рия [Biĵuterio]

Ювели́рный магази́н [Juvela vendejo]

Магази́н ювели́рного заво́да [Vendejo de juvela fabriko]

Ювели́рные магази́ны [Juvelaj vendejoj]

Jam vi aĉetis manĝaĵojn , vestojn kaj ŝuojn  kaj pretas direktiĝi al elirejo por reveni per publika transporto  al viaj hotelo aŭ apartamento , sed mi vidas ke vi haltis. Kial? Aĥ jes, витри́на  (montrofenestroj) de космети́ческий  (kosmetika) kaj ювели́рный  (juvela) магази́н  (vendejoj)  hipnotis vin. Ne timu, mi instruos al vi kiel interkompreniĝi en tiaj lokoj.

Mi nur devas averti vin, ke en la rusa lingvo tiukampe abundas anglaĵoj dum en Esperanto mankas rilataj vortaroj kaj terminaroj. Do mi elturniĝos jen simple priskribante rusajn terminojn, jen inventante esperanto-vortojn, sendube ne ĉiam sukcese, do ne juĝu tiujn provojn severe.

Enhavo

Kosmetikaĵoj

Redakti

Vendejoj kaj vendistoj

Redakti

Same kiel ĉiuj aliaj varoj косме́тика  (kosmetikaĵoj) abundas en la rusiaj магази́н  (vendejoj). En ĉiu торго́вый центр  (aĉetcentro) vi trovos almenaŭ unu grandan kosmetikan vendejon kaj plurajn specifajn, rezprezentantajn konkretajn ма́рка  (varomarkojn) aŭ тип  (varotipojn). Tri ĉefaj ludantoj de la rusia merkato estas Л’Этуа́ль  (france: Stelo ), Рив Гош , Иль де Ботэ́ . Ili estas rektaj kaj preskaŭ samrangaj konkurantoj, do ofte havas специа́льное   предложе́ние  (specialajn ofertojn), proponas al aĉetantoj пода́рок  (donacetojn) ktp. Krome funkcias dekoj, eble centoj da malpli grandaj торго́вая   сеть  (vendoretoj) kiuj koncentriĝas je specifaj ни́ша  (niĉoj) kiel ни́шевая   парфюме́рия  (niĉaj parfumoj), мы́ло   ручно́й   рабо́ты  (manfarita sapo) aŭ markoj kiel Sephora , Christian Dior , Givenchy , Guerlain  ktp. Apartan lokon okupas rektaj vendistoj, kiuj vendas kosmetikaĵojn de la markoj, kiuj aĉeteblas nur tiel (kiel Avon , Oriflame , Amway , Mary Kay  ktp) — tio estas formo de multnivela merkatado .

En ĉiu butiko atendos vin продаве́ц  (vendistoj; foje tio estas viroj), ofte nomataj консульта́нт  (konsultisto), kiuj tuj proponos al vi sian helpon. Здравствуйте ! Чем   я   могу́   вам   помо́чь ? (Saluton! Kiel mi povus helpi vin?). Vi povas akcepti la helpon aŭ ĝentile rifuzi ĝin: Спаси́бо , я   пока́   посмотрю́  (Dankon, mi ankoraŭ rigardos). Ambaŭkaze vi tamen devas decidi, kion vi serĉas. Por tio ni iom profundiĝu en la kosmetikan ĝangalon.

Haŭtotipoj

Redakti

La lasta halto antaŭ eniri kosmetikan vendejon. Demandu vin, kiun тип   ќожи  (haŭtotipon) vi havas?

Ко́жа  (haŭto) povas esti:

— ж́ирный  (grasa);

— норма́льный  (norma);

— комбини́рованный  (kombinita);

— сухо́й  (seka);

— увяда́ющий  (velka);

— проблемный  (problema).

Ĉu vi estas embarasita? Por faciligi serĉadon de konvenaj kosmetikaĵoj kaj eviti fuŝojn, faru simplan тест (teston): metu sur vian vizaĝon puran travideblan стака́н  (glason) kaj ruligu ĝin iomete. Se sur ĝi restis nur iomaj след  (spuroj), ne tre rimarkeblaj, via haŭto estas нормальный  (norma). Se restis grasaj spuroj, ĝi estas жи́рный  (grasa). Se щека́  (vango) kaj лоб  (frunto) lasis malsamajn spurojn, vi havas комбини́рованный (kombinitan) haŭton. Пробле́мный  (problema) haŭto estas tiu kun воспале́ние  (inflamoj), акне  ( aknohaŭto ) kaj aliaj difektoj. Увяда́ющий  (velka) estas konsiderata haŭto de homoj pli ol 40 jarojn aĝaj. Foje oni delikate nomas ĝin зре́лый  (matura) aŭ rekte возрастно́й  (aĝula).

Iom da pliaj сове́т  (konsiloj) rilate ухо́довая   косме́тика  (prizorgaj kosmetikaĵoj).

Por жи́рный  (grasa) haŭto plej konvenas kosmetikaĵoj kun лёгкий  (leĝera) тексту́ра  (teksturo) por ke ĝi ne забива́ть  (ŝtopu) по́ра  (porojn) kaj уси́ливать  (plifortigu) eliĝon de graso sur vizaĝo. Anstataŭ гель  (ĝelo) oni rekomendas лёгкий  (leĝera) пе́нка  (ŝaŭmaĵo).

Норма́льный  (norma) haŭto ŝatas увлажня́ющий  (malsekigajn) ма́ска  (maskojn), пита́тельный  (nutrajn) крем  (kremojn) kaj м́ягкий  (mildajn) скраб  (frotpuriga kremo) por forigi отме́рший  (mortajn) части́чка ко́жи  (haŭtopartiklojn).

Сухо́й  (seka) haŭto necesigas kosmetikaĵojn kun intensa увлажне́ние  (malsekigado) kaj nepre sen спирт (spirto).

Tipoj de kosmetikaĵoj

Redakti

Ĉu vi jam lasis la glason surtable? Bone, ni iru pluen.

Oni povas dividi la tutan aron de kosmetikaĵoj je tri grupoj:

— ухо́довая   косме́тика  (prizorgaj kosmetikaĵoj);

— декорати́вная   косме́тика  (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj);

— лече́бная   косме́тика  (kuracaj kosmetikaĵoj).

Ухо́довая   косметика  (prizorgaj kosmetikaĵoj) inkluzivas diversspecajn скраб  ( frotpuriga kremo ), мусс (ŝaŭmaĵo), пе́нка   для   умыва́ния  (ŝaŭmaĵo por lavi vizaĝon), молочко́  (laŭvorte: lakteto; malsekiga likvaĵo por vizaĝo), крем  (kremo), ма́ска  (laŭvorte: masko; delikata kremo, kiu kovras tutan vizaĝon por mallonga tempo, malsekigante kaj revivigante ĝian haŭton).

Декорати́вная   косме́тика  (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj) estas aplikata sekvapaŝe, sur jam prizorgitan haŭton.

Лече́бная   косме́тика  (kuracaj kosmetikaĵoj) celas kuracadon de haŭto, inkluzive mildigadon aŭ forigadon de difektoj, kaŭzitaj de iamaj kosmetikaj proceduroj kaj ŝminkaĵoj.

La unua aĵo kiun vi bezonos estas тональный   крем  (tona kremo), ofte nomata ба́за   для   макия́жа  (bazo por ŝminkaĵo), ба́за   под   макия́ж  (bazo sub ŝminkaĵo) aŭ simple ба́за  (bazo). Ĝi havas diversajn tipojn:

— жи́дкий   тона́льный   крем  (likva tona kremo) estas sufiĉe пло́тный  (densa) kaj povas longatempe держа́ться  (teniĝi) sur ко́жа  (haŭto). Ĝi kapablas milde затушева́ть  (stompi) расши́ренный   сосу́д (larĝiĝintajn sangujojn), пигме́нтное   пятно́  (pigmentajn makulojn) kaj вы́ровнять  (ebenigi) haŭton;

— густой тона́льный   крем  (densa tona kremo) bone maskas haŭtajn malperfektaĵojn. Ĝi enhavas multe da жир  (graso) kaj konvenas al суха́я   ко́жа  (seka haŭto);

— тона́льный   крем - стик  (farba tona kremo) enhavas multe da кра́сящая   части́ца  (farbaj partikloj). Ĝi bone maskas videblajn дефе́кт  (difektojn), sed malkonvenas al морщи́нистая   кожа  (sulkiĝinta haŭto);

— тона́льная   крем - пу́дра  (tona kremo-pudro) kombinas kompaktan tonan kremon kaj пу́дра  (pudron), do bone maskas difektojn kaj malnecesigas pudradon. Ĝi malkovenas al haŭto kun морщ́ина  (sulkoj) kaj расши́ренная   по́ра  (larĝiĝintaj poroj);

— увлажня́ющий   крем  с оттенком (malsekiga kremo kun kolornuanco) estas la plej жи́дкий  (likva). Ĝi ne plene kovras haŭton, sed nur выра́внивать  (ebenigas) ĝian тон  (tonon). Ĝi konvenas al молода́я   ко́жа  (juna haŭto);

— тона́льная   пу́дра  (tona pudro) enhavas pli da pudro kaj malpli da graso. Ĝi konvenas al любой тип   ко́жи (ajna haŭtotipo) krom о́чень   суха́я  (tre seka);

— тона́льный   крем - мусс  (tona kremo-ŝaŭmaĵo) similas al пе́нка  (ŝaŭmaĵo). Ĝi nur iomete maskas haŭtodifektojn, do konvenas al чи́стая  (laŭvorte: pura; laŭsignife: sendifekta) kaj здоро́вая  (sana) ко́жа (haŭto);

— концентри́рованный   тона́льный   крем  (koncentrita tona kremo) estas пло́тный  (densa, kompakta), do necesas miksi ĝin kun увлажня́ющий  (malsekiga) kremo.

Vi povas delikate distribui тона́льный   крем  (tonan kremon) laŭ лицо́  (vizaĝo) per fingropintoj aŭ uzi specialajn ilojn: кисть  (peniko), спонж  (spongo) aŭ силико́новая   поду́шечка  (laŭvorte: kuseneto; fakte silikona spongo). Poste restos nur malsekigi la vizaĝon per бума́жное   полоте́нце  (papertuko).

La bazo jam pretas, do ni transiru al макия́ж  (ŝminkado). Ĉion kio sekvas очисти́тельный / очища́ющий (purigajn) kaj увлажня́ющий  (malsekigajn) процеду́ра  (procedurojn) oni povas nomi декорати́вная косме́тика  (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj). Kion vi bezonos ĉi-kampe?

La plej necesaj iloj:

— конси́лер  (korektilo, maskilo);

— пу́дра  (pudro);

— румя́на  ( ruĝiga ŝminko , ruĵo; ĉiam plurale!);

— тушь   для   ресн́иц  ( okulŝminko );

— каранда́ш   для   брове́й  (brovokrajono);

— каранд́аш   для   губ  (lipkrajono);

— пома́да  (lipŝminko; povas esti ма́товый  — malglacea; гигиени́ческая  — higiena);

— блеск   для   губ  (lipglaceigilo);

— те́ни   для   глаз  (okulombrilo; ĉiam plurale!);

— кисть  (peniko).

Sed лицо́  (vizaĝo) estas ne sola prizorgenda часть   те́ла  (korpoparto), do fabrikantoj de сре́дство   по   ухо́ду (prizorgaj rimedoj) proponas al ni vastan gamon da tiaĵoj.

Ni listigu la plej popularajn:

— шампу́нь  (ŝampuo);

— ма́ска   для   воло́с  (masko por haroj);

— бальза́м   для   воло́с  (balzamo por haroj);

— крем   для   лица́  (kremo por vizaĝo);

— крем   для   те́ла  (kremo por korpo);

— пи́линг  ( frotpurigilo );

— лосьо́н  (kosmetika tualetakvo);

— то́ник  (toniko);

— космети́ческое   молочко́  (kosmetika laktaĵeto);

— скраб  (frotpuriga kremo aŭ sapo kun duraj partikloj).

Dum interparoloj kun консульта́нт  (konsultistoj) de kosmetikaj butikoj vi plej verŝajne aŭdos plurajn vortojn, kiuj mankas eĉ en grandaj rusaj vortaroj. Tiu industrio estas inter la plej tutmondiĝintaj , do en ĝia vortprovizo abundas eksterlandaĵoj, ĉefe anglaĵoj. Ne hontu se vi ne konas iujn, plejparto de rusoj estus same embarasitaj. Eble vi estos eĉ pli preta ol ili, ja vi havas tiun ĉi vortareton. Ek!

Baza vortareto

Redakti

атома́йзер  (aspergilo)

Eta пульвериза́тор , распыли́тель  (aspergilo) por transporti парфю́м , духи́  (parfumon). Ĝi enspacigas 5 ĝis 12 миллили́тр  (mililitrojn), do taŭgas por ĉiam havi ĝin en да́мская   су́мочка  (mansaketo) sur tablo.

ВВ- крем  (BB-kremo, de la angla blemish   balm  — бальзам   от   недоста́тков  = kontraŭdifekta balzamo)

Plurfunkcia kremo, kiu samtempe maskas haŭtajn дефе́кт  (difektojn) kaj etajn морщи́на  (haŭtsulkojn), protektas kontraŭ УФ-излуче́ние  ( UV-radiado ) kaj malsekigas la haŭton. Ĝia teksturo estas pli densa ol tiu de CC-kremoj, sed ĝi estas malpli kolora ol normala тона́льный   крем  (tona kremo).

бьюти-блэ́ндэр  ( beauty-blender , do miksilo por beleco)

Spongo forme de ovo por наноси́ть  (ŝminki) per ĝi tonan kremon kaj aliajn kosmetikajn likvaĵojn kaj kremojn. Ĝi ne впи́тывать  (ensorbas) ilin, do uzado iĝas pli эконо́мный  (ŝpara).

браш  ( brush )

Peniko por ŝminki pudron, ruĝigilojn, okulombrojn ktp.

бло́ттер  (arompapereto)

Strio de densa бума́га  (papero) sur kiun oni ŝprucas арома́т  (aromon) por pritaksi ĝin. La arompaperetoj estas porecaj, kio ebligas услы́шать  (aŭdi) aromon preskaŭ sendistorde.

СС- крем  (CC-kremo, de la angla color   correction  — kolorkorektilo)

Plurfunkcia kremo kun minimuma enhavo de kolorpigmentoj. Ĝi malsekigas haŭton, maskas haŭtajn difektojn, ruĝaĵojn kaj malebenaĵojn.

глоус - эффе́кт  (de la angla gloss , do brilefekto)

Optimuma kombino de декорати́вный   эффе́кт  (dekoracia efekto, beligado) kaj ухо́д  (prizorgado).

хай   дефини́шн  (de la angla HD  — High-Definition , do alta bilddetaligeblo )

Efekto de la alta bilddetaligeblo, ebliganta krei idealan vizaĝon. Ĝi ricevissian nomon, ĉar pli videblas dum fotado kaj filmado en reĝimo HD .

лук  (de la angla look  — imago)

En belecindustrio oni ofte uzas ĝin anstataŭ la rusa analogo о́браз . Do oni povas aŭdi pri но́вый   лук  aŭ нью лук  (nova imago) aŭ совреме́нный   лук  (moderna imago). Komprenu, sed ne imitu tiun stultaĵon.

cмо́ки   айз  (de la angla smokey   eyes  — fumokuloj)

Efekto de okulŝminkado, kiam danke al lerta растушёвка  (stompado) de те́ни  (okulombroj; ĉiam plurale!) formiĝas то́мный  (langvora) kaj привлека́тельный  (alloga) взгляд  (rigardo).

cу́пер   гло́у  (de la angla super   glow  — superbrilo)

Efekto de ослепи́тельный  (blindiga) сия́ние  (brilego).

ада́птор  (adaptilo)

La kosmetikaĵo-peranto, kiu adaptiĝas, kunigante ĉiujn ŝminko-elementojn kaj imitanta kolorojn de haŭto kaj de aliaj kosmetikaĵoj.

бро́нзер  (bronzilo)

Kosmetikaĵo, kiu imitas загоре́лый  (sunbrunigitan) ко́жа  (haŭton), do ŝajnigas зага́р  (sunbrunhaŭton), aldonas plian brilon al ĝi.

бронза́тор  (bronzaĵo)

Komponanto, aldonata en kosmetikaĵojn por соля́рий  ( solario ).

бу́стер  (de la angla booster  — rapidigilo)

La kosmetikaĵo, kiu celas rapidigi kaj fortigi efikon de iu baza prizorga kosmetikaĵo. Ekzemple сыворотка (serumo), ŝminkita sur haŭton sub la ĉefa kremo.

бью́ти - кейс  (de la angla beauty - keys ; kosmetikujo)

Fakte tio estas normala космети́чка  (kosmetikujo), nur angle nomita.

бэк-стэйдж  (de la angla backstage  — malantaŭ scenejo)

Loko, kie oni preparas fotadon, vestomontradon, ŝminkadon ktp. Do zono kaŝita de okuloj de aliuloj.

гли́ттер  (de la angla glitter  — brili, lumi)

Brilantaj partikloj, kiuj aldonas imponan aspekton al глаз  (okuloj), но́готь  (ungoj), vizaĝo kaj korpo ĝenerale. Oni metas ilin sur specialan bazon aŭ kremajn okulombrojn aŭ sur лак   для   ногте́й  (ungolakon).

гля́нцевый   эффе́кт / фи́ниш  (glacea efiko)

La maksimume spegula ŝminkaĵo sur haŭto, ве́ко  (palpebroj), губа́  (lipoj), ungoj.

градие́нт  (gradiento)

Preskaŭ nevidebla transiro de unu kolornuanco al alia.

дуофи́бра  (duobla fibro)

Peniko konsistanta duone el naturaj viloj, duone el tiuj sintezaj. Danke al tio ĝi bonas por ŝminki tonajn kremojn kaj ne nur ilin.

дре́йпинг  (de la angla draping  — drapirado)

Milda skulptado de vizaĝo per румя́на  (ruĝigiloj). Kutime oni uzas ruĝigilojn de du kolornuancoj por fari mildan transiron de pli malhela al pli hela.

кондиционе́р   для   воло́с  (plibonigilo por haroj)

Ofte oni nomas ĝin бальза́м - опола́скиватель   для   воло́с  (balzamo-tralavilo por haroj), en realo tio estas sinonimoj.

ко́нтуринг  (konturado)

Ŝminkada tekniko, kiu ebligas substreki avantaĝojn de vizaĝo kaj maski malperfektaĵojn helpe de lumo kaj ombroj, uzante бро́нзер  (bronzilon) kaj хайла́йтер  (lumigilon).

люмина́йзер  (lumigaĵo)

La kosmetikaĵo kun tre etaj lumspegulaj partikloj, aldonantaj naturan brilon al haŭto. Ĝi povas esti likva aŭ seka, forme de pudro aŭ стик  (peniketo). Ĝi estas malpli brila ol хайла́йтер  (lumigilo).

мист  (de la angla mist  — brumo )

Ŝprucigilo por vizaĝo, воло́с  (haroj) aŭ тело  (korpo). Oni aplikas ĝin por diversaj celoj: увлажне́ние (malsekigo), освеже́ние  (refreŝigo), тонизи́рование  (toniigo), pretigado de haŭto al ŝminkado aŭ por фикса́ция  (fiksado) de jam farita ŝminkado. Povas esti parfumitaj мист  (brumoj), kiuj ebligas uzi ŝatatan aromon en pli milda formo.

микробле́йдинг  (de la angla microblading  — mikrotranĉado)

Kosmetika proceduro dum kiu oni per mikrotranĉilo kaj пигме́нт  (pigmento) корректи́ровать  (korektas) фо́рма  (formon) kaj цвет  (koloron) de бровь  (brovoj), reliefigante etajn harojn.

метеори́ты  (meteoritoj)

Pudro kaj ruĝigiloj forme de diverskoloraj buletoj. Kutime la meteoritoj ne aldonas iun koloron, nur nuancigas kaj iom briligas haŭton. Ĉiu buleto havas sian koloron, do uzeblas por konkreta celo. La viola globeto maskas flavecon de vizaĝo kaj makuletojn sur ĝi. La verda kaŝas ruĝaĵojn, la flava forigas bluecon, ekzemple malhelajn rondojn sub okuloj, ktp.

мультима́скинг  (de la angla multimasking  — plurmaskado)

La kosmetika tekniko: sur malsamajn partojn de haŭto oni ŝminkas malsamajn maskojn — depende de specifaĵoj de tiuj partoj. Ekzemple oni ŝmiras матирующий  (malbriligan) maskon sur frunton, maskon kontraŭ nigraj punktoj sur nazon kaj malsekigan maskon sur vangojn.

пла́мпер  (de la angla plumper  — ŝveligilo)

Tiu kosmetikaĵo estas blirigilo aŭ lipŝminko kies celo estas увели́чить  (grandigi) губа́  (lipojn). Ĝi enhavas iritajn ingridiencojn ( mentolo , zingibro , pipro  ktp). Por meti tiun kosmetikaĵon sur lipojn aperas malforta brulsento aŭ pikado kaj lipoj iom ŝvelas.

пра́ймер  (de la angla primer  — unuaĵo)

Bazo por ŝminkaĵo, ebliganta kaŝi неро́вность  (malebenaĵojn) de haŭto, морщи́на  (sulkojn), grandajn по́ра (porojn) kaj ruĝaĵojn, kaj plilongigas periodon dum kiu la ŝminkaĵo держа́ться  (teniĝas) sur vizaĝo.

скульпт-эффе́кт  (skulpta efekto)

Kosmetika tekniko, kiu celas profundigi reliefon de vizaĝo, profundigi kavojn, heligi elstarajn, centrajn partojn de vizaĝo.

слюда́  ( glimo )

Ĝi estas la ĉefa komponanto de минера́льная   косме́тика  (mineralaj kosmetikaĵoj) danke al sia lumspegula efiko.

стик

Tre densa kosmetika kremo. Oni faras tiuforme ruĝigilojn, tonajn kremojn, bronzilojn ktp. Ĝi enhavas multe da koloraj pigmentoj, do konvenas al суха́я   ко́жа  (seka haŭto).

стро́бинг - эффе́кт  (de la angla strobing - effect )

Tekniko kiu speciale atentas kremajn teksturojn, leĝerajn pudrojn dum хайла́йтер  (lumigilo) estas ŝminkata sur ĉiujn elstarajn vizaĝopartojn: ску́ла  (vangoostoj), brovojn, internajn angulojn de okuloj, centre de frunto, sur nazodorson, filtrumon , подборо́док  (mentonon) por doni al haŭto сия́ющий  (luman) kaj све́жий  (freŝan) вид  (aspekton).

тинт  (de la angla tint  — farbo)

La kosmetikaĵo kun multe da kolora pigmento, kiu ensorbiĝas en haŭto, kreante naturan malbriligan efekton. Kutime oni uzas ĝin sur lipoj kaj vangoj.

фэйс-арт  (de la angla face - art  — vizaĝo-arto)

Vizaĝopentrado, speco de la korpopentrado.

фейс-чарт  (de la angla face - chart  — vizaĝo-mapo)

Folio de speciala papero kun bildigita silueto de vizaĝo, sur kiu oni povas krei kaj korekti ŝminkaĵon per kosmetikaĵoj. Ĝi servas kiel memorigilo kaj gvidilo dum planado aŭ farado de ŝminkado.

флюи́д  (de la angla fluid  — fluaĵo)

Oni nomas tiel leĝeran, travideblan bazon por ŝminkaĵo aŭ likvan tonan kremon. Ĝi konvenas al ухо́женная ко́жа  (prizorgita haŭto), sen videblaj difektoj, ruĝaĵoj kaj akneoj.

фла́нкер  (de la angla flanker  — flankaĵo)

Variaĵo de konata арома́т  (aromo), kiu distingiĝas per alia koncentriĝo aŭ aromaj nuancoj. Ekzemple Little Lace Dress  estas unu el variaĵoj de Little Black Dress  (produkto de Avon ).

фа́ктис  (montrokopiaĵo)

Tiel nomiĝas kopiaĵo de pakaĵo de produkto, uzata por demonstri ĝin en витри́на  ( montrofenestro ).

хайла́йтер  (de la angla High-light  — substrekilo, lumigilo)

La kosmetikaĵo, uzata por высветить  (lumigi) certajn partojn de vizaĝo. Ĝi celas lumigi kaj reliefigi ilin, kaŝi etajn sulkojn.

ши́ммер  (flagrilo)

La kosmetikaĵo kiu igas ŝminkaĵon сверка́ть  (brili) kaj мерца́ть  (flagri) danke al siaj brilaj mikropartikloj. Oni uzas flagrilon en хайла́йтер  (lumigilo), бро́нзер  (bronzilo), те́ни   для   век  (okulombroj), блеск   для   губ (lipobrilo), лак   для   ногте́й  (ungoŝminko). Malsame ol гли́ттер  (briligilo) ĝi havas malpli etajn brilajn partiklojn, kio ebligas uzi flagrilon ne nur por vespera kaj festa ŝminkaĵo, sed ankaŭ por tiu taga, kiun ĝi igas pli freŝa, kun akcentoj en certaj lokoj.

омбре́  (ombro)

Efekto de glata transiro de unu koloro al alia.

антисе́рн  (de la franca anticerne ; korektilo)

La korektilo, kiu heligas cirklojn sub okuloj. Ĝi uzeblas por leĝera ŝminkaĵo, ĉar ne kapablas maski gravajn haŭtajn difektojn. Ĝi inkluzivas светоотража́ющий  (lumspegulajn) por leĝera ŝminkaĵo, ĉar ne kapablas maski gravajn haŭtajn difektojn sed kaŝas etajn sulkojn sub okuloj.

ба́за   под   макия́ж  (de la angla tinted / color   makeup   base  — ŝminkobazo)

Koloraj bazoj por ŝminkaĵo, kutime surigataj sur malsekigan kremon por tona bazo. Malsame ol пра́ймер (unuaĵoj) la ĉefa tasko de la bazo estas ne fortikigi la ŝminkaĵon, sed likvidi malsamecon je haŭtkoloro en diversaj partoj aŭ balancigi malsamajn kolorojn. Ekzemple la verda bazo forigos ruĝecon, la siringa bazo maskos flavecon, la helblua masko imitos brunigitan haŭton ktp.

вижуа́л  (de la angla visual  — vidaĵo)

Per tiu terura anglaĵo oni foje nomas iun ajn bildon (foto, pentraĵo, specimeno) kiu helpas vidi eksteran aspekton aŭ internan enhavon de kosmetikaĵo.

кайа́л  (kontura krajono)

Tiu azidevena vorto nomas konturan kosmetikan krajonon, kiu enhavas interalie naturan са́жа  ( fulgon ) kaj антисептик  ( antisepsojn ). Ĝi estas uzata por konturi internan randon de palpebro laŭ linio de okulharoj. De ordinaraj okulkrajonoj ĝin distingas manko de irita efiko al la okuloj.

кушо́н  (de la franca cushion  — kuseneto)

La poreca spongo, sorbiĝinta je likva tona kosmetikaĵo. Ofte ĝi kunigas ecojn de тона́льный   крем  (tona kremo), конси́лер  (korektilo), пра́ймер  (unuaĵo), румя́на  (ruĝigiloj), пудра  (pudro) kaj BB- крем  (BB-kremo).

лайнер  (de la angla liner  — liniilo)

La kosmetikaĵo kiu konturas okulojn kaj lipojn. Tio povas esti likva айлайнер  (de la angla eyeliner  — okulliniilo) aŭ ordinara карандаш  (krajono) aŭ флома́стер  ( feltokrajono ).

минера́л  (mineraloj)

La kosmetikaĵoj kiuj enhavas nur mineralajn компоне́нт  (komponaĵojn), ne enhavas kemiajn краси́тель (kolorigilojn), спирт  (spirton), консерва́нт  (konservilojn) ktp. Ili estas konsiderataj pli naturaj, malpli alergiaj ktp. Oni rekomendas uzi ilin sur grasa haŭto kaj ŝminki per densaj penikoj.

ми́кшер  (de la angla mixer  — miksilo)

La kosmetikaĵoj, kiujn oni povas miksi kun aliaj. Ekzemple ми́кшерный   блеск   для   губ  (miksila lipbrilaĵo) servas kiel aldonaĵo al la ĉefa lipkoloro.

ню́довый  (de la angla nude  – nuda)

Tiel oni nomas kolorojn, proksimajn al tiuj naturaj, do sen artefaritaj aldonaĵoj, nudaj. Oni uzas ilin en dekoraciaj kosmetikaĵoj por krei nerimarkeblan ŝminkaĵon, kiu aspektas kvazaŭ neŝminkita natura haŭto. En tia ŝminkaĵo ne licas brilo kaj lumiloj.

пигме́нт  (pigmento)

Tiel nomiĝas kosmetikaĵoj, kiuj enhavas multe da koloraj partikloj kaj similas al sableca brilkolora pudro. Oni povas uzi ilin memstare aŭ kombini kun aliaj sekaj kosmetikaĵoj, ekzemple kun normala pudro.

пи́линг  (de la angla peeling  — frotpurigilo)

Ĝi estas pli milda ol скраб , sed celas la samon — forigi mortajn haŭtĉelojn.

со́фтнер  (de la angla softener  — mildigilo)

Tiel oni nomas лосьо́н  (kosmetika tualetakvo) kaj aliajn kosmetikaĵojn, kiuj celas moligi kaj malsekigi haŭton.

тальк  ( talko )

Oni povas nomi tiel пу́дра  (pudron) aŭ крахма́л  ( amelon ). Ĝi uzeblas por preventi aperon de пот  ( ŝvito ).

тоник  (toniko)

Tio estas tualetakvo aŭ раство́р  (solvaĵo), kutime безалкогольный|безалкого́льный  (senalkohola), uzata por purigi kaj kuraci haŭton. Ofte ĝi uzeblas por forigi ŝminkaĵon. Ekzistas pluraj tipoj de tonikoj: антисепти́ческий  (kontraŭsepsa), стя́гивающий  (kuntira), противовоспали́тельный  (kontraŭinflama), успока́ивающий  (trankviliga), увлажня́ющий  (malsekiga), отбе́ливающий  (blankiga), оздора́вливающий (resaniga), антивозрастно́й  (kontraŭaĝa) ktp.

фикса́тор  (fiksilo)

La aspergilo, kiu celas fiksi ŝminkaĵon, do estas uzata fine de la ŝminkado. Kutime ilin produktas profesiaj varomarkoj kiel MAC Cosmetics , Make Up For Ever , sed foje renkonteblas ankaŭ fiksiloj de Clarins .

эло́вер  (de la angla all over  — totalo)

La kosmetikaĵo (pudro, ruĝigiloj ktp), kiu havas ĉiujn necesajn ecojn, do plene sufiĉas por iu ajn vizaĝparto aŭ por tuta vizaĝo.

айдефа́йнер  (okulkonturilo)

Krajono aŭ skribilo kun mola interna сте́ржень  (akso), sorbita je likva тушь  (tuĉo) kaj uzata por konturi palpebrojn.

айла́йнер  (okulliniilo)

La krajono por konturi palpebrojn aŭ likva tuĉo en ujo kun peniketo.

бафф  (de la angla buff  — polurilo)

Permana пи́лка  (fajlilo) aŭ наса́дка  (surmetaĵo) por электропи́лка  (elektra fajlilo) por poluri ungojn.

бросса́ж  (brosado)

La kosmetika proceduro, dum kiu oni forigas mortajn haŭtĉelojn per крем - пи́линг  (frotpuriga kremo) kaj turniĝantaj щётка  (brosoj).

ва́ксинг  (vaksado)

Forigado de haroj de sur korpo per воск  (vakso).

Жаке́ , Жаке́ - масса́ж  (Jacques, Jacques-masaĝo)

Kuraca masaĝo de vizaĝo laŭ metodo de kuracisto Jacques .

иллюмина́йзер  (lumigilo)

La bazo por ŝminkaĵo, enhavanta lumspegulajn partiklojn.

кабу́ки  ( kabuko )

Peniko por ŝminki хайла́йтер  (lumigilon), румя́на  (ruĝigilon) aŭ пу́дра  (pudron) kun tre densa vilaro.

кёрлер , ке́рлер  (de la angla curl  — krispa, do krispilo)

Tenileto por krispigi ресница  (okulharojn).

липла́йнер  (lipliniilo)

La krajono aŭ feltokrajono por konturi lipojn.

липосакция , липоаспирация  ( liposukcio )

La kosmetika aŭ kuraca proceduro, kiu celas forigon de troa graso, foje per kirurgia operacio.


липофи́линг  (graskorekto)

La kosmetika proceduro, kiu celas korekti kosmetikajn difektojn de vizaĝo kaj korpo per инъе́кция  (injektoj) de la propra graso de la paciento.

ли́фтинг  ( vangoglatigo , vangostreĉigo)

La kosmetika proceduro dum kiu oni subtiras haŭton.

минима́йзер  (minimumigilo)

La kosmetikaĵo kiun oni ŝminkas antaŭ ol la ĉefa ŝminkado por malgrandigi porojn.

олиба́нум  ( olibano )

Gumo de la arbo abisino.

патч  (de la angla patch  — flikaĵo, peco)

La malsekiga masko por haŭto de palpebroj, forme de полуме́сяц  (duonluno).

пело́ид  (kuraca koto)

Ĝi uzeblas dum kuracaj kaj kosmetikaj proceduroj.

рему́вер  (de la angla remove  — forigilo)

La kosmetikaĵo uzata por forigi ŝminkaĵojn aŭ лак   для   ногте́й  (ungolakon).

рефи́лл  (rezervo)

Rezerva parto de kosmetika ujo.

стейн  (de la angla stain  — kolorigilo)

La tre longdaŭra lipŝminko. Ĝi povas esti жи́дкий  (likva) aŭ ге́левый  (ĝela).

терма́ж  (varmigado)

La kosmetika juniga proceduro uzata kiel alternativo al ли́фтинг  (vangoglatigo), do anstataŭ la kosmetika operacio ĉe vizaĝo.

фиксатуа́р  (harŝminko)

Duraj krajonoj el graso kaj aromaj substancoj, uzataj por ŝminki harojn.

цитра́ль  (citronaĵo)

La масляни́стый  (oleeca) likvaĵo kun freŝa citrona aromo, uzata por aromigi sapojn kaj parfumojn.

шуга́ринг  (sukerado)

La kosmetika proceduro uzanta sukeron, ĉefe por эпиляция (harforigo).

шиацу́  ( ŝiacuo )

La masaĝo bazita sur la ĉina tradicia medicino .

акупункту́ра , Чжень - цзю - терапи́я  ( akupunkturo , Ĉjen-Czju-terapio )

La kosmetikaj kaj kuracaj proceduroj, bazitaj sur la ĉina tradicia medicino.

эмоле́нт  (moligilo)

La kosmetikaĵo moliganta haŭton kaj harojn.

УФ - фильтр  ( UV-filtrilo )

La kosmetikaĵo, filtranta ultravilolajn lumojn por protekti haŭton de troa зага́р  (haŭtbruniĝo) aŭ eĉ ожо́г (brulvundiĝo).

Kremoj kaj ĝeloj

Redakti

крем   по́сле   зага́ра  (postsunuma kremo)

La kremo uzata por sunumado por malsekigi kaj regeneri haŭton influitan de UV-lumoj.

крем   про́тив   морщи́н  (kontraŭsulka kremo)


дневно́й   защи́тный   крем  (taga protekta kremo)


увлажня́ющий   крем   для   те́ла  (malsekiga kremo por korpo)


крем   для   иску́сственного   зага́ра  (kremo por ŝajnigo de bruniĝinta haŭto)


очища́ющее   сре́дство  (purigilo)


очища́ющее   молочко́  (puriga laktaĵeto)


маскиру́ющий   крем  (maskokremo)


крем   для   тела   по́сле   ва́нны  (kremo por korpo post banado)


крем   по́сле   зага́ра  (kremo post sunumado)


солнцезащи́тный   крем  (sunprotekta kremo)


крем   для   лица  (kremo por vizaĝo)


отбе́ливающий   крем  (blankiga kremo)


крем   про́тив   расшире́ния   вен  (kremo kontraŭ larĝiĝo de arterioj)


увлажня́ющий   крем  (malsekiga kremo)


очища́ющий   крем  (puriga kremo)


ночно́й   крем  (nokta kremo)


крем   для   ко́жи   ше́и  (kremo por kolo)


крем   для   рук  (kremo por manoj)


крем , обогащённый   поле́зными   доба́вками  (kremo saturita je utilaj aldonaĵoj)


|чувстви́тельная   ко́жа  (sentema haŭto)


пу́дра   для   те́ла  (pudro por korpo)


крем   для   ухо́да   за   ко́жей   век  (kremo por prizorgado de palpebra haŭto)


высо́кая   сте́пень   защи́ты  (alta grado de protektado)


ма́сло   для   ва́нны  (oleo por banado)


жи́дкая   подво́дка   для   век  (likva konturilo por palpebroj)


сре́дство   для   удале́ния   макия́жа   глаз  (forigilo de okulŝminkaĵo)


туалетная   вода  ( лосьон ) для   лица  (tualetakvo por vizaĝo)

Penikoj kaj spongoj

Redakti

аппликатор  (laŭvorte: aplikilo)

Kupolforma peniko uzata por ŝminki kompaktajn sekajn teksturojn, plej ofte okulombrojn. La anstataŭigebla surmetaĵo povas esti el пороло́н  ( plastŝaŭmaĵo ), фетр  ( felto ) aŭ ла́текс  ( latekso ). Ĝi povas esti двусторо́нний  (duflanka) kaj ĉe alia flanko povas esti ne nur mola surmetaĵo, sed ankaŭ peniko, ekzemple unu finaĵo estas uzata por ŝminki ombrojn, la dua por stompado.

кисть  (peniko)

Ekzistas pluraj tipoj de penikoj  destinitaj por diversaj kosmetikaj manipuloj.

— веерообра́зный , ве́ерный  (ventumilforma, ventumila)

Ĝi uzeblas por forigi troan ŝminkaĵon.

— для   брове́й  (por brovoj)

Ĝi estas uzata por ŝminki ombrojn sur palpebrojn. Ĝi estas sufiĉe dura, kun oblikvaj viloj.

— для   жи́дкой   подво́дки  (por likva konurilo)

Ĝi havas tre akran kaj maldikan akson.

— для   корре́ктора  (por korektilo)

Ĝi laŭforme similas al peniko por tona kremo, sed estas malpli granda, do povas atingi etajn partojn de vizaĝo (sub okuloj, ĉirkaŭ nazo), konvenas al bazo por okulombroj kaj por skulpti vizaĝon.

— для   корре́кции   но́са  (por korekti nazon)

Ĝi estas ovala, vilo estas tranĉita laŭ diagonalo. Oni uzas ĝin por skulpti nazon per dekoraciaj kosmetikaĵoj.

— для   маскиру́ющих   средств  (por maskiloj)

Ĝi estas malgranda, uzata por ekzakta, punkta ŝminkado.

— для   нанесе́ния   румя́н  (por ŝminki ruĝigilojn)

Ĝi estas malgranda, kun rondigitaj anguloj. Laŭ randoj iras mallongaj viloj, en la centro — longaj.

— для   пома́ды   и   бле́ска  (por lipŝminko kaj briligilo)

Ĝi estas densa, malgranda, kreas senriproĉan ко́нтур  (konturon) de lipoj, egale distribuante kosmetikaĵon laŭ surfaco.

— для   пу́дры  (por pudro)

La plej granda peniko, mola, kun glataj viloj, aplikeblas post пухо́вка  (mola ronda peniko).

— для   растушёвки   румя́н  (por stompi ruĝigilojn)

Sufiĉe granda, rondigita peniko kun same longaj viloj. Ĝi estas uzata por glatigi abruptajn liniojn.

— для   тона́льного   крема  / дуофи́бра  (por tona kremo / duobla fibro)

La malmola peniko, foje plata aŭ el du malsamaj tipoj de viloj (longaj blankaj kaj mallongaj nigraj).

— для   ту́ши  (por tuĉo)

— куполообра́зный  (kupolforma)

Ĝi estas malgranda kaj uzata por ŝminki те́ни  (ombrojn).

— пло́ский  (plata)

Tiu peniko havas rektan linion de viloj, akurate tranĉitaj. Oni uzas ĝin por stompi ombrojn.

Krom formo gravan rolon ludas materialoj .

— натура́льный   ворс  (natura vilaro)

Penikoj kun naturaj viloj estas uzataj por sableca teksturo: pudro, ruĝigiloj, ombroj. Por tiaj penikoj oni uzas felon de бе́лка  ( sciuro ), коза́  ( kapro ), со́боль  ( zibelo ), по́ни  ( poneo ), хорёк  ( mustelo ), ено́т  ( prociono ). Ĝi povas esti стри́женный  (tondita) aŭ набо́рный  (kunmetita).

— иску́сственный   ворс  (artefarita vilaro)

Ĝi estas fabrikata el нейло́н  ( nilono ) aŭ такло́н  ( taklono ) kaj aplikeblas por ŝminki grasajn kosmetikaĵojn: tonan kremon, lipŝminkon, konturilojn.

— щёточка - расчёска  (broseto-kombileto)

Eta broso kun longaj viloj, ebliganta akurate kombi brovojn.

— спонж  (spongo)

Malgrandaj spongoj el ла́текс  (latekso) uzataj por distribui тона́льная   осно́ва  (tonan bazon), ба́за   под макияж  (bazon por ŝminkaĵo), пу́дра  (pudron). Ili povas esti ромбови́дный  (rombaj) aŭ прямоуго́льный (rektangulaj), sed plej ofte estas кру́глый  (rondaj).

— пухо́вка  (mola ronda peniko)

Ĝi similas al ва́тный   диск  (vata disko), sed estas pli dika, glata, kun наполни́тель  (plenigaĵo) interne. Ĝi estas lavenda (unufoje en semajno). Ĝi aplikeblas por ŝminki pudron kaj stabiligi ĝian tonan bazon. Ĝi povas esti клееный  (gluita) aŭ ши́тый  (kudrita); la lasta estas pli fortika kaj servas pli longe.

морска́я   гу́бка  (mara spongo)

Ĝi aplikeblas por ŝminki kremojn, ekzemple tonan bazon. Ĝi estas natura produkto, do malpli alergia ol penikoj (kutime artefaritaj).

Akcesoraĵoj

Redakti

точи́лка  ( akrigilo )

Specialaj akrigiloj por kosmetikaj krajonoj havas obtuzan angulon kaj ofte havas kelkajn truojn de malsamaj diametroj. Ili estas pli efikaj kaj ŝparaj ol akrigiloj por ordinaraj krajonoj.

пинце́т  ( pinĉilo )

Ĝi uzeblas por formi brovojn.

щипцы́ , ofte minuskle щи́пчики  ( tenilo ; ĉiam plurale!)

Ĝi uzeblas por korekti formon de okulharoj.

бигуди́   для   ресни́ц  (buklilo por okulharoj; ĉiam plurale!)


ва́тный   диск  ( vata disko )


ва́тная   па́лочка  ( vatbastoneto )


жи́дкость   для   очище́ния   кисте́й  (likvaĵo por lavi penikojn)


космети́ческая   салфе́тка  (kosmetika tuko)

Ĝi povas esti вла́жный  (malseka) aŭ сухо́й  (seka) kaj uzeblas por forigi troan ŝminkaĵon aŭ grason de sur haŭto.

Manikuro

Redakti

маникю́р  (manikuro)

Rusiaj virinoj ŝategas prizorgi kaj beligi siajn но́готь  (ungojn), ĉu memstare aŭ en маникю́рный   сало́н (manikuraj salonoj) aŭ ĉe privataj маникю́рщица  (manikuristinoj). Iel aŭ tiel vi devas koni bazajn vortojn el tiu ĉi sfero kaj havi necesajn ilojn. La manikuraj salonoj fifamas kiel disvatigejoj de infektoj, inkluzive de hepatito , do multaj virinoj preferas viziti ilin kun sia propra ilaro. Feliĉe ĉio ĉi facile aĉeteblas en ĉeestaj kaj retaj vendejoj. Do ek al nia baza ungoŝminka vortaro!

пе́мза  ( pumiko )


маникю́рные   но́жницы  (manikura tondilo; ĉiam plurale!)


па́лочка - лопа́точка  (bastoneto-spateleto)


куса́чки  ( plattenajlo ; ĉiam plurale!)


фре́зер  ( frezilo )


кути́кула  ( kutiklo )


заусе́ница  ( ungohaŭteto )


пи́лка  ( fajlilo )

Fajliloj

Redakti

Elekti fajlilon estas afero ne tiom simpla kiel oni povas pensi unue. La ĉefa kriterio devas esti ĝia абрази́вность  (abrazieco) mezurata en грит  (gritoj).

— ĝis 180 gritoj: nur por ге́левый  (ĝelaj) kaj акри́ловый  (akrilaj) ungoj;

— 181 ĝis 240 gritoj: por ло́мкий  (rompeblaj), то́нкий  (maldikaj) ungoj;

— 241 ĝis 400 gritoj: konvenas por норма́льный  (normalaj) ungoj;

— 401 ĝis 900 gritoj: taŭgas por шлифо́вка  (ŝlifado) kaj полиро́вка  (polurado);

— 901 ĝis 1200 gritoj: aldonas гля́нцевый  (glacean) блеск  (brilon) al la ungoj.

Ekzistas ankaŭ fajliloj kun pluraj рабо́чая   пове́рхность  (labora surfaco) kun malsamaj abraziaj ecoj. Foje oni povas aĉeti sortimenton de fajliloj markitaj per ciferoj, kiuj montras ilian abrazian rangon: 1 — перви́чный  (la inica), 2 — промежу́точный  (la interaĵa), 3 — фи́нишный  (la fina).

Atentu ankaŭ абрази́в  (abrazion), kiu divideblas je du tipoj depende de la formo kaj grandeco de la grajnoj:

— натура́льный  (natura)

Tio povas esti пе́мза  ( pumiko ), алма́зный  ( diamanta ), кору́нд  ( korunda ) aŭ сапфи́ровый  ( safira ) кро́шка (eroj).

— иску́сственный  (artefarita)

Карби́д   кре́мния  ( silicia karbido , farita el синтети́ческий   алма́з  — sinteza diamanto ).

Gravas ankaŭ мя́гкость  (moleco), do decidu ĉu vi bezonas пи́лка  (fajlilon) твёрдый  (malmolan) aŭ мя́гкий (molan).

Tre gravas материа́л  (materialo), el kiu estas farita fajlilo:

— стекля́нный  (vitra);

— пла́стиковый  (plasta);

— металли́ческий  (metala);

— карто́нный  (kartona);

— керами́ческий  (ceramika);

— деревя́нный  (ligna);

— хруста́льный  (kristala);

— из   нажда́чной   бума́ги  (el smirgopapero ).

Fine oni memoru, ke fajlilo povas esti одноразовый  (nereuzebla) aŭ многоразовый  (reuzebla).

Aliaj manikuriloj

Redakti

маникю́рная   кюре́тка  (manikura kureto)

Per tiu ilo oni forigas mortajn haŭterojn, kiuj amasiĝas en eta spaco inter la ungo kaj kutiklo. Ĝi utilas por homoj, kies ungoj enkreskas sub haŭton. Ĝi povas esti односторо́нний  (unuflanka) aŭ двусторо́нний (duflanka) kaj havas malsaman толщина́  (dikecon), kiu (kiel idealo) devas esti same larĝa kiel ungo sur мизи́нец  (etfingro).

силико́новый   ко́врик  (silikona tapiŝeto)


маникю́рные   но́жницы  (manikura tondilo; ĉiam plurale!)

Altkvalita tondilo devas esti el ни́кель  ( nikelo ), цинк  ( zinko ) медици́нская   сталь  (medicina ŝtalo). Ĝi povas havi коне́ц  (finaĵojn) прямо́й  (rektan) aŭ закруглённый  (rondigitan).

каранда́ш   для   маникю́ра  (manikura krajono)

Laŭ aspekto ĝi similas al флома́стер  (feltokrajono). Interne ĝi havas akson kun likvaĵo surbaze de белая глина  (blanka argilo). Manikura krajono prizorgas ungon kaj kutiklon.

каранда́ш   для   фре́нча  (krajono por la franca manikuro)

Ĝi havas бе́лый  (blankan) гри́фель  (grafitaĵon) kaj estas uzata por pentri sub ногтева́я   поло́ска  (unga strio). Ene de ĝi troviĝas раствори́тель  ( solvanto ), kiu rapide forigas лак  (lakon).

корректи́рующий   стик  (korekto-krajono)

Laŭ aspekto ĝi similas al feltokrajono kun oblikve tranĉita коне́ц - доза́тор  (finaĵo-dozilo). Ene troviĝas жи́дкость  (likvaĵo) por снятия   лака  (lakoforigado). Ĝi ebligas rapide korekti fuŝojn dum ungoŝminkado.

три́ммер   для   кути́кулы  (randotondilo por kutiklo)

Ĝi povas anstataŭgi но́жницы  (tondilon; ĉiam plurale!) por tranĉi kutiklon kaj rapide prilabori zonon ĉirkaŭ ungo. Ĝi estas pli sekura, ĉar vundi sin estas pli malfacile.

ша́бер  (skrapilo)

Ĝi povas esti односторо́нний  (unuflanka) aŭ двусторо́нний  (duflanka). Foje oni nomas ĝin маникю́рная лопа́тка  (manikura spateleto) aŭ пу́шер  (puŝilo). Ша́бер  (skrapilo) povas esti деревя́нный  (ligna), пла́стиковый  (plasta) aŭ металли́ческий  (metala). Laŭforme ĝi povas esti прямоуго́льный  (rektangula) aŭ ова́льный  (ovala). Ĝi povas havi заострённый   коне́ц  (akrigitan finaĵon) por forpurigi spacon sub ungoj.

Parfumoj

Redakti

Ni ne tre profundiĝu en la mondon de парфюме́рия  (parfumoj), ĉar ĝi estas tro specifa kaj konsistas ĉefe el nomoj, plejparte anglaj aŭ francaj. Do sufiĉas doni bazajn orientilojn.

Tipo de parfumoj

Redakti

La tuta aro da parfumoj nomiĝas en la rusa парфюме́рия  (parfumaro). Logike, ĉu ne? Apartan parfumon vi povas nomi simple парфю́м  ( parfumo ), sed tio estas ne literatura formo. Oni povas uzi la ĝeneralan vorton духи́  (ĉiam plurale!) kaj ĝi taŭgas por ĉiutaga parolo, sed se vi intencas elekti ion altkvalitan vi bezonos distingi terminojn pli fajne. Por tio mi mencios en krampoj ankaŭ la francan terminon, kiun vi trovos sur respektiva skatolo aŭ ujo.

— духи́  [Perfum] enhavas 30% da аромати́ческое   соедине́ние  (aromaj substancoj);

— парфюме́рный   экстра́кт  [Perfum extract (Extrait)]: 20%;

— парфюме́рная   вода́  [Eau de Parfum (EdP), Parfum de Toilette]: 10-20%;

— туале́тная   вода́  [Eau de Toilette (EdT)]: 5-15%;

— одеколо́н  [Eau de Cologne (EdC)]: 3-8%.

Aromoj

Redakti

Nun ni iom klasifiku арома́т  (aromojn), ankaŭ nomataj за́пах  (odoro). Vi povas uzi ambaŭ vortojn, sed la unua estas eksterlanda, do sonas iom pli fajne por la rusa orelo kaj plej verŝajne nome ĝin uzos продаве́ц  (vendisto) en luksaj vendejoj.

— древе́сный  (ligna): санда́л  ( santalo ), кедр  ( cedro ) ktp: Salvadoro Dali, Paloma Pikasso;

— во́дный , аквати́ческий  (akva): вла́жная   зе́лень  (malsekaj verdaĵoj), во́здух   по́сле   дождя́  (aero post pluvo), водяна́я   ли́лия  ( nimfeo );

— ци́трусовый  ( citrusa ): апельси́н  ( apelsino ), грейпфру́т  ( grapfrukto ), лайм  ( limeo ): L’Eau par Kenzo, Be, One, Dune pour homme, Drakkar Noir, Cerruti 1881;

— цвето́чный  (flora): жасми́н  ( jasmeno ), магно́лия  ( magnolio ), ро́за  ( rozo ), ло́тос  ( lotuso ), пио́н  ( peonio ): Cool Water Woman, Kenzo, Dune, Eternity for Men, Laura, Gio, Amarige;

— зелёный  (verda): трава́  (herbo), огуре́ц  ( kukumo ), арбу́з  ( akvomelono );

— све́жий  (freŝa): ла́ндыш  ( konvalo ), мя́та  ( mentolo ), сире́нь  ( siringo ), ло́тос  (lotuso);

— альдегидный  (aldehida): цветочный  (flora), древесный   с   синтетическим   оттенком  (ligna kun sinteza nuanco);

— восто́чный  (orienta): а́мбра  ( ambra ), гвозди́ка  ( dianto ), му́скус  ( mosko ): Samsara, Obsession, Loulou, Venezia, Ysatis, Opium;

ши́провый  (de la franca Chypre  – cipra): бергамо́т  ( bergamoto ), пачу́ли  ( paĉulo ), мирт  ( mirto ), мох  ( musko ): Moments, Paloma Picasso, Ysatis, Beautiful;

— фуже́рный  (de la franca Fougères ): лава́нда  ( lavendo ), мох  ( musko ), вани́ль  ( vanilo ), бергамо́т  ( bergamoto ): Drakkar Noir;

— фрукто́вый  (frukta): арбу́з  ( akvomelono ), анана́с  ( ananaso ), пе́рсик  (persiko), папа́йя  ( papavo ).

— гурма́нский  (de la franca gourmand  – frandemulo): кака́о  ( kakao ), пече́нье  ( kuko ), бискви́т  ( biskoto ), шокола́д  ( ĉokolado );

— ко́жаный  (leda): ко́жаная   о́бувь  (ledaj ŝuoj), ме́бель  (meblo): English Leather от Dana, Pour Lui и Royal Copenhagen от Oscar de la Renta;

— динами́чный  (dinamika), спорти́вный  (sporta): бе́лый   чай  ( blanka teo ), ци́трусовый  ( citrusa ), ла́ндыш  ( konvalo ).

Elektado

Redakti

Do vi povas simple esplori ĉion memstare, uzante arompaperetojn kiuj kuŝas sur bretoj aŭ peti helpon de vendisto: Прости́те , могли́   бы   вы мне   помо́чь ? Мне   нужны́   дух́ . Что-нибу́дь   све́жее / цвето́чное / фрукто́вое  (Pardonon, ĉu vi povus helpi min? Mi bezonas parfumon. Ion freŝan/floran/fruktan).

Plej verŝajne ŝi alportos la ujon, ŝprucos iom sur paperon kaj proponos al vi: Попро́буйте   э́тот  (Provu tiun ĉi). Vi povas respondi: Да , э́тот арома́т   подхо́дит  (Jes, tiu aromo konvenas) aŭ Нет , он   сли́шком   тяжёлый / ре́зкий / лёгкий  (Ne, ĝi estas tro peza/akra/malpeza).

Se la ekektado daŭros longe la vendisto povos proponi al vi flari kafograjnojn: Принести́   вам   ко́фе ? (Ĉu alporti por vi kafon?) aŭ simple Вот , поню́хайте   ко́фе  (Jen, flaru kafon). Kial? Ĉar aromo de kafo forigas ĉiujn aliajn aromojn, do via nazo estos denove freŝa kaj preta al plua esplorado.

Higienaĵoj

Redakti

Krom kosmetikaĵoj, kiuj celas beligi homan aspekton, ni menciu ankaŭ higienaĵojn, kiuj celas komforton kaj bonfarton de la uzanto mem kaj tiun de apudaj homoj.

Senodorigiloj

Redakti

дезодора́нт  ( senodorigilo )

Ĝi forigas aĉan odoron de ŝvitanta korpo.

антиперспира́нт  (de la angla perspiration  — ŝvito, do kontraŭŝvitilo)

Tiu subgrupo de senodorigiloj ne nur forigas aĉan odoron, sed ankaŭ preventas ĝian estiĝon.

Sapoj

Redakti

Мы́ло  (sapo) povas esti твёрдое  (dura) aŭ жи́дкое  (likva). Likva sapo kutime estas en plastaj ujoj kun доза́тор  (dozilo). Oni povas aĉeti malpli kostajn sapujojn sen doziloj por uzi la antaŭe aĉetitajn dozilojn, tiel ŝparante monon kaj ne amasigante plastajn rubojn. En ĉiuj publikaj lokoj troviĝas likva sapo.

Dura sapo estas reprezentata de du ĉefaj specoj: туале́тное   мы́ло  (tualeta sapo) kaj хозя́йственное   мы́ло  (lavsapo). La unua estas uzebla por ĉiutaga higieno. Ĝia plej delikata estas де́тское   мы́ло  (porinfana sapo). La plej kosta speco de туале́тное   мы́ло  (tualeta sapo) estas мы́ло   ручно́й   рабо́ты  (manfarita sapo). Хозя́йственное   мы́ло  (lavsapo) uzeblas nur por lavi — vestojn, telerojn, manĝilojn ktp.

Duŝado

Redakti

Por duŝado krom sapo oni uzas diversajn жи́дкость  (likvaĵojn).

гель   для   душа  (ĝelo por banado)


пе́на   для   ва́нны  (ŝaŭmo por banado)


соль   для   ва́нны  (salo por banado)


мо́ющее   сре́дство   для   те́ла  (lavlikvaĵo por korpo)


гель   для   ду́ша  (ĝelo por duŝado);

Buŝa higieno

Redakti

La rusianoj ĉiam uzas зубна́я   щётка  (dentobrosojn) kaj зубна́я   па́ста  (dentopaston). Malpli ofte oni uzas опола́скиватель   для   по́лости   рта . Foje oni uzas ankaŭ зубна́я   нить  ( dentofadenon ) kaj зубочи́стка  ( dentopikilon ). En lastaj jaroj populariĝis электри́ческая   зубна́я   щётка .

Viŝtukoj

Redakti

Por rapida manpurigado uzeblas ankaŭ вла́жная   салфе́тка  (malseksa viŝtuko), kiu povas esti normala aŭ антибактериа́льная (kontraŭbakteria).

Por viŝi nazmukojn oni uzas тка́невый   плато́к  (ŝtofa naztuko) aŭ бума́жный   плато́к  (papera naztuko).

Razado

Redakti

Viroj kutime razas sin per электри́ческая   бри́тва  (elektra razilo), plej ofte nomata mallonge электробри́тва  (elektrorazilo) aŭ бри́твенный стано́к  ( sendanĝera razilo ), plej ofta nomata simple стано́к . Virinoj kutime uzas стано́к .

Tiucele uzeblas крем   по́сле   бритья́  (kremo post razado), бальзам   по́сле   бритья́  (balzamo post razado), пе́нка   для   бритья́  (ŝaŭmaĵo por razado).

Intima higieno

Redakti

Dum менструа́ция  ( menstruo ), plej ofte nomata ме́сячные  (laŭvorte: monataĵo ; ĉiam plurale!) uzeblas гигиени́ческая   прокла́дка  (higiena ensorbilo) aŭ тампо́н  ( tampono ).

Multaj virinoj uzas ĉiutagajn higienajn ensorbilojn, nomatajn ежедне́вная   гигиени́ческая   прокла́дка  (ĉiutaga higiena ensorbilo), ofte nomata прокла́дка   на   ка́ждый   день  (ensorbilo por ĉiu tago).

Juveloj

Redakti

Ювели́рный   магази́н  (juvelvendejoj) abundas en Rusio. Ili haveblas en ĉiu торго́вый   центр  (aĉetcentro), sed multas ankaŭ apartaj ювели́рный   сало́н  (juvelsalono). Vi povas elekti jam pretan ювели́рное   изде́лие  (juvelon) aŭ mendi ĝin ĉe ювели́р  (juvelisto), kiu ofte sidas en juvelvendejo aŭ povas havi apartan мастерска́я  (metiejon).

Valoraj metaloj

Redakti

Vendado de la juveloj kaj драгоце́нный   мета́лл  (valoraj metaloj) ĝenerale estas strikte reguligata kaj kontrolata de la ŝtato. Ĉiu juvelo devas havi про́ба  (laŭvorte: elprovaĵo; titrostampo) — stampon, kiu montras kvaliton de мета́лл  (metalo) kaj konfirmas ĝian laŭleĝan devenon.

Por благоро́дный   мета́лл  (noblaj metaloj) en Rusio validas jenaj про́ба  ( titroj ):

зо́лото  ( oro ): 375, 500, 583, 585, 750, 916, 958, 999;


серебро́  ( arĝento ): 800, 830, 875, 925, 960, 999;


пла́тина  ( plateno ): 585, 850, 900, 950;


палла́дий  ( paladio ): 500, 850.

Eble vin iom konfuzas la vortkombino благоро́дный   мета́лл  (nobla metalo). Temas pri kemia termino, kiu ebligas grupigi metalojn ne korodeblajn, nek oksigeblajn, do “noblajn”. Ili estas raraj, do konsiderataj драгоценный (valoraj). La ĉefaj noblaj metaloj estas зо́лото  (oro), серебро́  (arĝento), пла́тина  (plateno), руте́ний  ( rutenio ), ро́дий  ( rodio ), палла́дий  ( paladio ), о́смий  ( osmio ), ири́дий  ( iridio ). Sed en juvelaj vendejoj vi renkontos preskaŭ sole juvelojn el oro kaj arĝento, foje el plateno, dum ĉiuj aliaj metaloj aplikeblas malofte.

Kiel orientiĝi en kvalito de la noblaj metaloj? Ĝis nun en la rusia merkato dominas lokaj juvelaĵoj, konsiderataj la plej altlkvalitaj kaj fidindaj. Tamen aperis ankaŭ improtaĵoj – ĉefe ĉinaj ĉipaĵoj aŭ eŭropaj luksaĵoj. Do ni donu iom da atento al ambaŭ kvalitsistemoj.

En Usono kaj Kanado funkcias kvalitsistemo kiu baziĝas sur кара́т  ( karato ). Ĝi estas uzata nur por oro, por arĝento estas uzataj specialaj nomoj aŭ metrikaj titroj, por plateno kaj paladio — nur tiuj lastaj. La kerna ideo de la karata sistemo estas nombro de karatoj de la ĉefa nobla metalo en 24 karatoj de la testata сплав (alojo).

Por la noblaj metaloj uzeblas jenaj normoj:

9 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,375 de la maso de alojo;

12 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,500 de la maso de alojo;

14 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,583 de la maso de alojo;

18 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,750 de la maso de alojo;

21 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,875 de la maso de alojo;

22 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,916 de la maso de alojo;

23 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,958 de la maso de alojo;

24 кара́т  (karatoj): maso de la nobla metalo 0,999 de la maso de alojo.

Vi povas diveni ke temas pri la karata titro, se vidas literojn K, kt, C, ct. aŭ vortojn karat , carat . Por rekalkuli ciferon el la karata sistemo al tiu metra  necesas dividi ĝin je 24 kaj obligi je 1000.

En Rusio (kaj eksaj landoj de Sovetunio ) funkcias la metra sistemo. Apud про́ба  (titrostampo) videblas virina kapo en кокошник ( kokoŝniko  – tradicia virina kapvesto forme de duonrondaĵo) turniĝinta dekstren. Apude videblas cirila litero, montranta kiu el 18 проби́рная   инспе́кция (titraj inspekcioj) kontrolis kvaliton de la juvelo. Se vi deziras vendi tra vendejo eksterlandan juvelon, unue vi devas viziti unu el tiuj inspekcioj kaj ricevi titron.

La plej populara estas сплав (alojo) de oro de 585-я про́ба  (la 585a titro), kio signifas ke la alojo enhavas 58,5% oro. Ĝi povas varii laŭ цвет (koloroj) depende de proporcioj de la enhavaj metaloj. Ekzemple se ĝi enhavas 36% arĝento kaj 5,5% медь  (kupro), la alojo havas зелёный (verdan) nuancon. Se alojo enhavas 18,3% arĝento kaj 23,4% kupro, ĝi estas ро́зовый  (roza). Se alojo enhavas 8,3% arĝento kaj 33,4% kupro, ĝi estas кра́сный  (ruĝa). Tiuj ĉi alojoj estas facile luteblaj.

Por обруча́льное   кольцо́  ( geedziĝa ringo ) oni uzas alojon de la 375a titro, kiu enhavas: 37,5% oro, 10,0% arĝento, 48,7% kupro, 3,8% paladio.

La alojo de la 750a titro enhavas tri компоне́нт  (komponantojn): kupro, arĝento kaj rodio, paladio, ни́кель  ( nikelo ) aŭ цинк  ( zinko ). Pro tio ĝia koloro varias de желтова́то-зелёный  (flavete-verda) tra краснова́тый  (ruĝeta) ĝis бе́лый  (blanka).

Ĝi estas bone lutebla kaj fandebla, taŭgas kiel bazo por эмаль  ( emajlo ), sed se enhavo de kupro superas 16% la emajlo iĝas pala. Oni uzas tiun alojon en juveloj kun fajna рельеф  (reliefo), филигрань  ( filigrano ) kaj kiel оправа  (muntumo) por хру́пкий  (fragilaj) самоцве́т  ( gemoj ).

Alojo de la 958a titro estas ne tre fortika, do ĝia uzado estas limigita. Ĝi konsistas el oro, arĝento kaj kupro kaj estas uzata ĉefe por geedzaj ringoj. Ĝia koloro estas ярко-жёлтый  (brile flava), do tre proksima al tiu de la pura oro. Tiu ĉi titro estas tre milda, do bezonas oftan poluradon.

Por juveloj kun бриллиа́нт  ( brilianto ) vaste uzeblas la tiel nomata бе́лое   зо́лото  (blanka oro). Se ĝi apartenas al la 585a titro ĝia соста́в (enhavo) estas: 23,7-28,7% arĝento, 13-18% paladio aŭ 17% nikelo, 8,7% zinko, 16% kupro. Sed plej ofte tio estos la 750a titro kun jena enhavo: 7-15% arĝento, ĝis 14% paladio, ĝis 4% nikelo, ĝis 2,4% zinko aŭ 7,5-16,5% nikelo, ĝis 15% kupro.

Arĝento havas malpli da variaĵoj. La plej populara estas la 875a titro, uzata por juveloj kaj manĝiloj. La 916a titro uzeblas por emajlita manĝilaro. La 960a titro servas por filigranaĵoj.

Alojoj de plateno kaj paladio renkonteblas malofte, ilin forpremis бе́лое   зо́лото  (blanka oro). Foje oni uzas la 950an titron, kiu konsistas el plateno kaj kupro aŭ iridio, kiuj firmigas la alojon. Paladio ankoraŭ estas ne tre populara en Rusio.

Ofte oni povas renkonti ankaŭ arĝentaĵojn aŭ latunaĵojn, kiujn oni beligas kaj protektas kontraŭ oksiĝo kovrante per elektroliza teknologio je maldika tavolo de oro de la 999a titro (orumado) aŭ je arĝento de la 999a titro (arĝentumado).

Juvelŝtonoj

Redakti

Nun ni transiru al ка́мень  (ŝtonoj). En Rusio oni tradicie dividas ilin je tri grupoj:

— ювели́рный  (juvela), драгоце́нный  (valora);

— поде́лочный  (akcesora; uzata por fari skatolojn, cindrujojn ktp);

— ювелирно - поделочный  (juvelo-akcesoraj, do uzataj ambaŭkampe).

Apartan lokon okupas самоцвет  (gemoj), kutime прозрачный  (travidebla) aŭ полупрозрачный  (duone travidebla).

Laŭleĝe estas difinitaj nur драгоце́нный   ка́мень  (valoraj ŝtonoj), al kiuj apartenas: приро́дный  алмаз (natura diamanto ), изумру́д ( smeraldo ), руби́н  ( rubeno ), сапфи́р  ( safiro ), александри́т  ( aleksandrito ), приро́дный   же́мчуг  (natura perlo ) – kruda kaj prilaborita.

Nun li listigu ĉefajn ŝtonojn  el ĉiuj grupoj.

Valoraj kaj duonvaloraj ŝtonoj

Redakti

La plej kostaj estas драгоце́нный  (valoraj) kaj полудрагоце́нный  (duonvaloraj) ка́мень  (ŝtonoj).

алма́з  ( diamanto )

хризоли́т  ( krizolito , inkluzive de оливи́н  ( olivino )

эвкла́з  ( eŭklazo )

кору́нд  ( korundo )


руби́н  ( rubeno )

сапфи́р  ( safiro )


тааффеи́т  ( taafeito )

бери́лл  ( berilo )


аквамари́н  ( akvamarino )

изумру́д  ( smeraldo )

гелиодо́р  ( heliodoro )

моргани́т  (ankaŭ воробьеви́т ; morganito )

хризобери́лл  ( krizoberilo ); ĝia speco estas александри́т  ( aleksandrito )


шпине́ль  ( spinelo )

грана́т  ( grenato )


демантои́д  ( demantoido )


цавори́т  ( cavorito )


спессарти́н  ( spesartino )


пиро́п  ( piropo ; ĝia speco estas родоли́т  ( rodolito )

альманди́н  ( almandino )


кварц  ( kvarco )


амети́ст  ( ametisto ; густоокра́шеный  – dense kolora)

цитри́н  ( citrino )

го́рный   хруста́ль  (monta kristalo)

ды́мчатый   кварц  (ankaŭ раухтопаз ; fumkvarco)

празиоли́т  ( praziolito  — artefarite kolorigita зелёный кварц  — verda kvarco )

аметри́н  ( ametrino )

ро́зовый   кварц  (roza kvarco )


турмали́н  ( turmalino ):


вердели́т  ( verdelito ; умере́нно - зелёный  — modere verda)

индиголи́т  ( indigolito ; сапфи́рово - си́ний  — safiro-blua)

параи́ба  ( paraibo ; аквамари́новый  — akvamarina)

арбу́зный  (akvomelona; кра́сно - зелёный  — ruĝo-verda)


опа́л   благоро́дный  (nobla opalo )

опа́л   о́гненный  (fajra opalo  ankaŭ nomata мексика́нский   опал  — meksika opalo )

топа́з  ( topazo )

танзани́т  ( tanzanito )


цирко́н  ( zirkono ); ĝia speco estas гиаци́нт  ( jacinto )

андалузи́т  ( andaluzito )

Akcesoraj ŝtonoj

Redakti

Sed popularas ankaŭ поде́лочный   ка́мень  (akcesoraj ŝtonoj).

кварц  ( kvarco )


го́рный   хруста́ль  (monta kristalo)

амети́ст  ( ametisto ; светлоокра́шенный  — hela); ĝia speco estas празиоли́т  (artefarite kolorigita зелёный   кварц  — verda kvarco )

цитри́н  ( citrino )

аметри́н  ( ametrino )

ды́мчатый   кварц  (ankaŭ раухтопа́з ; fumkvarco)

морио́н  ( moriono )

волоса́тик  (harulo; рути́л   в   ква́рце  — rutilo en kvarco , турмали́н   в   ква́рце  — turmalino en kvarco )

халцедо́н  ( kalcedono )


хризопра́з  ( krizoprazo )

сердоли́к  ( karneolo )

ага́т  ( agato ); ĝia speco estas мохово́й   ага́т  (muska agato )

о́никс  ( onikso )

я́шма  ( jaspo )

авантюри́н  ( aventurino )


опа́л  ( opalo ; ĝiaj specoj: о́гненный   опа́л  — fajra opalo , молочный   опа́л  — lakta opalo , мохово́й   опа́л  — muska opalo , зелёный хризопа́л  — verda krizopalo)

нефри́т  ( nefrito )

жадеи́т  ( jadeito )

родони́т  ( rodonito , ankaŭ nomata орле́ц )

лазури́т  ( lazurito )

малахи́т  ( malakito )

бирюза́  ( turkiso )

чарои́т  ( ĉaroito )

змееви́к  ( serpenteno , ankaŭ nomata серпенти́н )

симбирци́т  ( simbircito )

Organikaj ŝtonoj

Redakti

Ŝtonojn kreitaj de la naturo el iamaj plantoj aŭ bestoj oni nomas органи́ческий   ка́мень  (organikaj ŝtonoj)

янта́рь  ( sukceno )

же́мчуг  ( perlo )

перламу́тр  ( perlamoto )

гага́т  ( gagato )

кора́лл  ( koralo )

аммоли́т  ( amolito )

Specoj de prilaborado de la valorŝtonoj

Redakti

огра́нка  (tajlado, facetado)


инкруста́ция  (inkrustado)

Krome sufiĉe popularaj estas juveloj el plasto kaj artefaritaj gemoj. Komuna nomo por juveloj el пластма́сса  (plasto) kaj ne-noblaj metaloj estas бижуте́рия  (validas ankaŭ бижутери́я; biĵuterio  — de la franca bijouterie ). Kutime temas pri ĉinaj ĉipaĵoj — foje belaj, sed kutime malaltkvalitaj. Tamen ekzistas ankaŭ la tiel nomata лю́ксовая  / эли́тная  (luksa / elita) biĵuterio — pli kosta kaj kvalita.

La plej popularaj artefarita gemo estas фиани́т  ( fianito ). Фиани́т  estas la kristaligita duoksido de zirkonio  (ZrO2), kreita en la Fizika Instituto de la Akademio pri Sciencoj  (FIAN), al kiu ĝi ŝuldas sian nomon (radiko fian  + sufikso –it-  propra al ŝtonoj). Ĝi estas vaste uzata tutmonde, sed tiu ĉi nomo aplikeblas nur en la landoj de eksa Sovetunio  kaj Orienta Eŭropo . Eksterlande oni kutime nomas ĝin cirkonito , Pro tio oni foje nomas ĝin цирко́н  aŭ цирко́ний , kio estas malĝuste, ĉar цирко́н  ( zirkono ) estas mineralo kaj цирко́ний  ( zirkonio ) estas kemia elemento.

Specoj de juveloj

Redakti

серьга́  (orelpendaĵo)

— пусе́ты  (orelpingloj; ankaŭ nomataj plurale гво́здики  — najletoj);

— мо́но - се́рьги  (nepara orelpendaĵo uzata ĉiam por nur unu orelo);

— серьги -люстры (orelpendaĵo-lustro — granda vespera juvelo);

— тоннели  (tuneloj);

— ко́нго  (kongo — rondaj orelpendaĵoj);

— се́рьги   для   пи́рсинга  (orelboraĵoj);

— кафф  (orelgarnaĵo – orelpendaĵoj, kiuj troviĝas dise je orelo).

— колье́ , ожере́лье  ( koliero ): бриллиа́нтовое   колье́  (diamanta koliero), жемчу́жное   колье́  (perlokoliero)

брасле́т  (braceleto)


подве́ска  (juvelpendaĵo)


кольцо́  (ringo)


брошь  (broĉo)


за́понка  ( manumbutono )


брело́к  ( breloko )


печа́тка  (sigelringo)

Elektado

Redakti

Se vi ŝatus rigardi ion pli proksime, petu vendiston: Мо́жно   посмотре́ть   побли́же   э́то   кольцо́ / се́рьги / брасле́т ? (Ĉu mi povus rigardi pli proksime tiun ĉi ringon/orelpendaĵojn/braceleton?) Poste vi povas daŭrigi: Могу́   я   приме́рить   э́то   кольцо́ / э́ти   се́рьги ? La vendisto povos demandi: Како́й   у   вас   разме́р ? (Kian grandecon vi havas?) Se vi ne konas grandecon de viaj fingroj, simple diru: Я   не   зна́ю . Мо́жете поме́рить ? Li alportos specialan mezurilon kaj mezuros la respektivan fingron. Klopodu enkapigi tiun ciferon aŭ skribi ĝin ie, ĉar tio rapidigis la aĉetadon en aliaj vendejoj, ja en Rusio funkcias la unueca mezursistemo por la juveloj.

Ŝajnas ke vi jam finis vian malfacilan taskon. Do jam estas tempo reveni al ĉiutaga vivo kaj aĉeti hejmaĵojn .

La rusa lingvo en vivo/Infanaj aferoj


Priatenti paĝon

Redakti

Де́ти у фонта́на [Infanoj ludas ĉe fontano]

Грудно́е кормле́ние [Mamnutrado]

Ребёнок в распашо́нке и подгу́знике [Bebo en beboĉemizo kaj vindo]

Младе́нец в де́тской крова́ти [Bebo en bebolito]

Же́нщина с де́тской коля́ской [Virino kun infanĉareto]

Ребёнок в ва́нне [Bebo en banujo]

Кормле́ние ребёнка [Manĝigo de bebo]

Ребёнок в оде́жде: ма́йка, подгу́зник, носки́ [Bebo en vestoj: subĉemizo, vindo, ŝtrumpetoj]

У́тренник в де́тском саду́ [Prezento en infanvartejo]

Ла́занки [Grimpilo]

Спа́льная ко́мната в де́тском саду́ [Dormejo en infanvartejo]

Ча́стный де́тский сад [Privata infanvartejo]

Прогу́лка в де́тском саду́ [Promenado en infanvartejo]

Де́тский сад [Infanvartejo]

Де́тская шко́ла иску́сств [Porinfana artolernejo]

Лице́й [Liceo aŭ gimnazio]

Де́тская площа́дка [Ludotereno]

Де́тская площа́дка [Ludotereno]

Ла́занки [Grimpaĵoj]

Де́тская площа́дка [Ludotereno]

Го́рка [Deglitejo aŭ tobogano]

Центра́льный Де́тский Магази́н [La centra porinfana vendejo]

Центра́льный Де́тский Магази́н [La centra porinfana vendejo]

Де́ти танцу́ют с анима́тором [Infanoj dancas kun amuzisto]

Магази́н де́тской оде́жды [Vendejo de infanaj vestoj]

Развлека́тельный центр для дете́й в торго́вом це́нтре [Amuzejo por infanoj en aĉetocentro]

Де́тские рису́нки [Infanaj desegnaĵoj]

Шве́дская сте́нка [Spaliero]

Каче́ли [Balancilo]

Сре́дняя общеобразова́тельная шко́ла [Mezlernejo]

Шко́льная доска́ [Liceo aŭ gimnazio]

Выпускно́й ве́чер [Lernofina vespero]

После́дний звоно́к [Lasta sonoro]

После́дний звоно́к [Lasta sonoro]

Победи́тели шко́льной олимпиа́ды [Venkintoj de la lerneja olimpiko]

Пе́рвый звоно́к. Линейка [La unua sonoro. Solena aranĝo.]

День зна́ний [Tago de Scioj]

Шко́льник [Lernejano]

Де́тский пра́здник [Infana festo]

Золота́я меда́ль [Ora medalo]

Золота́я меда́ль [Ora medalo]

Пена́л [Skribilujo]

Тетра́дь в кле́тку [Kvadratita kajero]

Лине́йки [Liniiloj]

Кле́ящий карандаш [Glukrajono]

Стира́тельная рези́нка [Skrapogumo]

Флома́стер [Feltokrajono]

Ма́ркер [Surstrekilo]

Ци́ркуль [Cirkelo]

Цветно́й каранда́ш [Koloraj krajonoj]

Ру́чка [Skribilo]

Кле́йкая ле́нта, скотч [Glubendo]

Сте́плер [Agrafilo aŭ vinktilo]

Антисте́плер [Malvinktilo]

Лист бума́ги [Papera folio]

Цветна́я бума́га [Kolora papero]

Точи́лка [Akrigilo aŭ pintigilo]

Теа́тр ку́кол [Pupteatro]

Петру́шка [Marionetoteatro]

Матрёшка [Matrjoŝko]

Плю́шевый мишка [Pluŝa urseto]

Неваля́шка [Staremulo]

Погрему́шка [Bruilo, sistro]

Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]

Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]

La infanoj kaj ĉio rilata al ili  postulas specialan atenton, ĉar en la nuntempa mondo la infanoj estas adorataj kaj preskaŭ diigataj [1] , do necesas esti tre atenta kaj ĝentila por eviti koncernajn problemojn rilate tiun temon. Krome se vi havas infanon kaj planas viziti Rusion aŭ loĝi tie, vi bezonos rilatajn vortojn kaj esprimojn.

Enhavo

Nomoj

Redakti

Kiel nomi infanon? En la rusa ekzistas pluraj rilataj vortoj. La plej ĝenerala estas ребёнок  (infano; plurale ребя́та ), kiu aplikeblas al iu ajn ido de новоро́жденный  (novnaskito) ĝis подро́сток  (adoleskanto). Ĝia plurala formo ребя́та  estas iom arkaika rilate la infanojn kaj aplikeblas nuntempe ĉefe al adoleskantoj, inkluzive kiel voknomo. Ekzemple oni povas diri: У   меня́   есть   ребёнок  (Mi havas infanon), sed apenaŭ direblas: Мой   ребёнок   лю́бит   игра́ть   с   други́ми   ребя́тами  (Mia infano ŝatas ludi kun aliaj infanoj), en tiu kazo oni preferas la vorton де́ти  (infanoj). Do en ĉiutaga vivo oni uzas la vorton де́ти  kiel pluralan formon de la vorto ребёнок .

Ekzistas ankaŭ kolektiva formo детвора́  (infanaro). Oni povas diri: Пришло́   ле́то   и   детвора́   вы́сыпала   на у́лицу  (Venis somero kaj la infanoj eliris surstraten).

Ekzistas ankaŭ specifa formo детёныш , sed ĝi aplikeblas preskaŭ sole al bestidoj. Do kiam la bestoj en la rusa tradukaĵo de “ La libro de ĝangaloj ” nomas Moŭgli  “ челове́ческий   детёныш ” (homa ido), tio substrekas ke ili konsideras lin simila al siaj propraj idoj, sed konkretigas ke li estas ido de alia speco, do homido. Nomi tiel ies infanon estos konsiderata malĝentilaĵo aŭ eĉ ofendo.

La vorto де́ти  havas ankaŭ propran singularan formon дитя́ , sed ĝi estas iom arkaika kaj uzeblas ĉefe en la patosa senco. Ekzemple gvidanto de krea teamo povas admoni ĝin: Мы   должны́   роди́ть   прекра́сное   дитя́ ! (Ni devas naski belegan infanon!) aŭ artisto povas respondi al demando pri sia plej ŝatata verko: Для   меня́ ка́ждая   карти́на  – как   родно́е   дитя́  (Por mi ĉiu pentraĵo estas kvazaŭ propra infano). Alia aplikado de tiu ĉi vorto rilatas al sanserva medio, kie ĝi ofte uzeblas en la nomoj de medicinaj organizaĵoj. Ekzemple reto de la klinikoj por patrinoj kaj infanoj (do ĉio rilata al nasko kaj pediatrio) nomiĝas Мать   и   дитя́  (Patrino kaj infano).

Ekzistas ankaŭ singulara formo дитё , sed ĝi uzeblas preskaŭ sole sarkasme kaj parencas al eĉ pli moka ди́тятко , kutime uzata por plenkreskuloj kiuj plu kondutas infanece. Do se vi aŭdas iun diri: Моё   дитё   опя́ть что-то   натвори́ло  (Mia ido denove faris ion), plej verŝajne temas pri jam sufiĉe aĝa infano (adoleskanto) aŭ eĉ plenkreskulo, denove fuŝinta. Se iu diras: Это   великово́зрастное   дитя́   ве́чно   бу́дет   сиде́ть   на роди́тельской   ше́е  (Tiu grandaĝa infano ĉiam sidos sur la gepatra sino), tio estas moka esprimo rilate iun plenkreskulon, kiu plu dependas de siaj gepatroj kaj ne deziras sendependiĝi.

Kompreneble ekzistas pluraj vortoj ebligantaj nuancigi aĝon.

La plej junaj etuloj nomiĝas tiel: новоро́жденный  (novnaskito), младе́нец  (bebo, lulinfano), кро́шка , кро́ха , малы́ш  (etulo, bebo; aplikeblas ankaŭ karese al iu ajn aĝo, ĉefe al inoj). Amuzan bebon oni povas nomi карапу́з  aŭ iom moke маля́вка  (etuleto). Tiuj ĉi vortoj kutime estas sengenraj, kvankam iuj el ili havas inajn formojn: новоро́жденная  (novnaskitino), малы́шка  (etulino) kaj кро́шка , кро́ха  origine apartenas al la ina genro kaj malofte uzata малышо́к  al tiu maskla.

Se oni volas atentigi ke temas pri tre eta infano, kiu ankoraŭ suĉas patrinan lakton, oni nomas lin грудни́к (suĉinfano), pli ofte en minuskla formo грудничо́к . Ankaŭ oni povas nomi tian etulon грудно́й   младе́нец (suĉbebo).

Poste venas tempo distingi genrojn, do aperas: ма́льчик  (knabo) kaj де́вочка  (knabino). Tiajn infanojn oni kutime nomas ребёнок  (plurale: де́ти ). Ekzistas ankaŭ variaĵoj de tiuj ĉi vortoj: мальчи́шка  (ludeme pri knabo), девчо́нка  (ludeme pri knabino). Iuj patrinoj plu nomas sesjarulojn малы́ш  kaj кро́шка , sed la patroj kaj la socio ĝenerale malŝatas tian konduton, konsiderante tion troa dorlotado kaj nomas tian infantraktadon сюсю́канье  ( blezado  en la senco dorlotado ).

Kiam infano aĝas jam 14 jarojn (la aĝolimo estas proksimuma), li iĝas подро́сток  (adoleskanto). Tiu vorto ne havas inan formon kaj aplikeblas al ĉiuj infanoj de 14 ĝis 18 jaroj. Knabojn de tiu aĝperiodo oni povas nomi паца́н  (bubo), kio estas popoleca formo, uzata en neformala medio kaj aplikebla ankaŭ al pli aĝaj junaj viroj. Ĝia minuskla formo паца́нчик  havas jam stratan guston kaj uzeblas ofte de infanoj el malbonfartaj familioj, ofte jam engaĝitaj en kontraŭleĝa agado. Kontraŭe, minuskla formo пацанёнок  estas nura minusklaĵo, ne tre ofta, sed aplikebla al iu subtila junuleto.

Malofte, ĉefe en la klasika literaturo aŭ en la Biblio , oni povas renkonti la vorton о́трок  (ine: о́троковица ) kiun nun anstataŭigis la vorto подро́сток  (sen ina formo). Do la titolo de la romano de Leo Tolstoj О́трочество  tradukeblas kiel “Adolesko”. Cetere eĉ la rusoj mem plejparte ne komprenos nun tiun ĉi arkaikan vorton.

Iom pli viva estas о́тпрыск  (ido), kiu kvankam malofte, sed plu uzeblas ĉefe en ironia senco: Наконе́ц   я отпра́вила   свои́х   о́тпрысков   в   ле́тний   ла́герь  (Finfine mi sendis miajn idojn al somera tendaro). Sed nun ĝin anstataŭis la vorto пото́мок , kiu estas neŭtrala kaj uzeblas ankaŭ en la oficialaj dokumentoj (inkluzive testamenton ). Cetere en la ĉiutaga parolo oni apenaŭ uzas ankaŭ ĝin, nur se temas pri oficialaj rilatoj aŭ ĝeneralaj, iom patosaj esprimoj. Ekzemple patro povas rakonti al filo, montrante foton de siaj geavoj: Их пото́мки   живу́т   сего́дня   по   всему́   све́ту  (Iliaj idoj loĝas nuntempe tra la tuta mondo).

Post trapasi seksan maturiĝon la infanoj jam nomiĝas ю́ноша  (junulo) kaj де́вушка  (junulino). Oni plu povas nomi ilin plurale ребя́та  kaj ili mem ofte faras tion. Ekzemple patrino povas diri: Мой   сын   ушёл   с   ребя́тами   в кино́  (Mia filo foriris kun gejunuloj/geknaboj al kinejo) aŭ junulo mem povas diri: Ребя́та , пошли́   в   кино́ ! (Geknaboj/gejunuloj, ni iru al kinejo!).

Gravedo

Redakti

Post забеременеть  (gravediĝi) la estonta ма́ма  (panjo) devas post 12 ĝis 18 semajnoj veni al же́нская консульта́ция  (porvirina konsultejo) por registriĝi kiel бере́менная  (gravedulino). Tio garantias ne nur medicinan prizorgadon, sed ankaŭ ricevon de родово́й   сертифика́т  (akuŝa certigilo), kiu konfirmas rajton de la gravedulino ricevi medicinan prizorgadon dum la tuta бере́меность  (gravedo), ро́ды  (akuŝo; ĉiam plurale!) kaj ioma posta periodo.

Oni donas ĝin komence de декре́тный   о́тпуск  (forpermeso por la periodo de gravedeco), do je la 28a aŭ 30a semajno. Por ricevi tiun certigilon gravedulino devas viziti la saman (!) kuraciston dum minimume 12 semajnoj. Kaze de neplenumo de tiu kondiĉo, oni povos rifuzi la certigilon, do la akuŝo iĝos pagenda. Tiel la ŝtato stimulas gravedulinojn zorgi pri sia sano. Kompreneble ĉion ĉi vi rajtas fari ankaŭ en ча́стная   кли́ника (privata kliniko), elektita laŭ via plaĉo.

Forpermesoj

Redakti

Iom pri декре́тный   о́тпуск , plej ofte nomata mallonge декре́т . Ĝi daŭras 140 tagojn (70 antaŭ ро́ды  (akuŝo) kaj 70 poste). Se la akuŝo estis komplika, la periodo povas esti longigita je 16 tagoj. Se temas pri du kaj pli ĝemeloj la forpemeso kreskos ĝis 84 tagoj antaŭ kaj 110 tagoj post la akuŝo.

Se patrino ne deziras tuj post la forpermeso reveni al la laboro, ŝi povos preni alian forpermeson – о́тпуск   по ухо́ду   за   ребёнком  (forpermeso por infanprizorgado). Ĝi daŭras ĝis la infano aĝos tri jarojn.

Ĝis li aĝos 1,5 jarojn, la patrino ricevos посо́бие   по   ухо́ду   за   ребёнком  (subvencion por infanprizorgado) 40% de sia averaĝa salajro dum lastaj du jaroj (minimume 3000 rublojn monate, maksimume 23 mil). Tiun subvencion pagos ŝia работода́тель  (dunganto), ne gravas ĉu temas pri госуда́рственный  (ŝtata) aŭ ча́стный  (privata) организа́ция  (organizaĵo) aŭ предприя́тие  (entrepreno).

Se la panjo ne laboris antaŭ la akuŝo, nek estis registrita kiel безрабо́тный  (senlaborulo), ŝi ricevos cxiumonate fiksitan sumon je 2900 rubloj. Se la patrino ne laboris, sed estis registrita kiel senlaborulo kaj ricevis посо́бие   по   безрабо́тице  (senlaborulan subvencion), ŝi ricevos nur ĝin, ĉar ne eblas ricevi du subvenciojn samtempe.

Ekde 1,5 ĝis 3 jaroj la patrino ne plu ricevos subvencion de sia работода́тель  (dunganto), nur tiun de la ŝtato, kiu estas moke mizera (50 rublojn monate). Tamen ŝia рабо́чее   ме́сто  (laborposteno) plu restos por ŝi, neniu rajtas уво́лить  (maldungi) ŝin en iu ajn kazo. Eĉ se iu provizore okupos ĝin, post reveno de la patrino al laboro ŝi rajtos reokupi sian postenon kaj la dunganto devos decidi la sorton de la provizora dungito, kiu okupis ĝin – ĉu lin maldungi aŭ transigi al alia laborposteno.

Ekzamenoj

Redakti

Por kontroli sanstaton de la gravedulino kaj de la embriono oni plenumos plurajn ана́лиз  (laboratoriajn ekzamenojn) kaj обсле́дование  (aparatajn ekzamenojn). Menciindas ke la ĉefaj tempounoj, uzataj dum la gravedo estas неде́ля  (semajno) kaj триме́стр  (trimestro).

Do jen ĉiuj ekzamenoj trapasendaj de la gravedulino en Rusio.

Unua trimestro

Redakti

Пе́рвый   триме́стр  (unua trimestro) daŭras de оплодотворе́ние  (fekundiĝo) ĝis 14 неделя  (semajnoj).

о́бщий   ана́лиз  (ĝenerala ekzameno) мочи́  (de urino) и кро́ви  (kaj sango);

гру́ппа   кро́ви  (sangogrupo) kaj ре́зус-фа́ктор  ( resusfaktoro ), se la resusfaktoro estas отрица́тельный (negativa) la saman ekzamenon devos trapasi оте́ц  (patro) de la bebo;

биохими́ческий   ана́лиз   кро́ви  (biokemia ekzameno de sango);

коагулогра́мма  (koagulogramo) ankaŭ nomata свёртываемость   кро́ви  (koaguliĝo de sango);

кровь   на   си́филис  (sango por sifiliso ) ankaŭ nomata реа́кция   Вассерма́на  (Wassermann-testo) aŭ simple RW;

кровь  (sango) на   ВИЧ - инфе́кцию  (por HIV -infekto) kaj ви́русные   гепати́ты  (kaj virusaj hepatitoj ) (temas pri tipoj В kaj С);

мазо́к  (frotaĵoj) из   влага́лища  (el vagino ) kaj с   ше́йки   ма́тки  (kaj de sur uterkolo ) на   микрофло́ру  (je mikroflaŭro ) [temas pri гриб  (fungoj) kaj гоноко́кк  ( gonokokoj )] kaj цитологи́ческое  ( ĉelbiologia ) иссле́дование  (ekzameno);

обсле́дование  (ekzameno) на   половы́е   инфе́кции  (pri seksetransdoneblaj infektoj );

двойно́й   тест  (duobla testo) (de la 11a ĝis 14a semajnoj): определе́ние  (kalkulo) пла́зменного   протеи́на А (РАРР-А) (de plasma proteino) kaj хориони́ческий   гонадотропи́н  (koria gonadotropino ), ofte nomata mallonge бе́та - ХГЧ  por ekskludi gravajn поро́к   разви́тия  (evoludifektojn) kiel синдро́м   Да́уна  ( Down-sindromo ) kaj синдро́м   Э́двардса  ( Edwards-sindromo );

кровь  (sango) на   красну́ху  (por rubeolo ) kaj токсоплазмо́з  ( toksoplasmozo ).

Dua trimestro

Redakti

Второ́й   триме́стр  (dua trimestro) daŭras de la 15a ĝis 26a semajnoj.

о́бщий   ана́лиз   мочи́  (ĝenerala sangoekzameno) при   ка́ждой   я́вке  (ĉe ĉiu vizito);

о́бщий   ана́лиз   кро́ви  (ĝenerala sangoekzameno) пе́ред   вы́ходом   в   декре́т  (antaŭ preni la forpermeson), do je la 30a semajno;

коагулогра́мма  (koagulogramo) по   показа́ниям  (se necese);

биохими́ческий  (biokemia) ана́лиз   кро́ви  (sangoekzameno) пе́ред   вы́ходом   в   декре́т  (antaŭ preni la forpermeson);

мазо́к  (frotaĵoj) из   влага́лища  (el vagino) kaj с   ше́йки   ма́тки  (kaj de sur uterkolo) на   микрофло́ру  (je mikroflaŭro) [temas pri гриб  (fungoj) kaj гоноко́кк  (gonokokoj)] kaj цитологи́ческое  (ĉelbiologia) иссле́дование  (ekzameno) по   показа́ниям  (se necese);

кровь  (sango) кровь  (sango) на   ВИЧ - инфе́кцию  (por HIV -infekto) kaj ви́русные   гепати́ты  (kaj virusaj hepatitoj ), си́филис  (sifiliso) пе́ред   вы́ходом   в   декре́т  (antaŭ preni la forpermeson);

кровь  (sango) на   антитела́  (por antikorpo ), полимера́зная   цепна́я   реа́кция  (polimeraza ĉen-reakcio), ofte mallonge ПЦР  ( PĈR ) мочи́  (de urino ), отделя́емого  (eligaĵoj) влага́лища  (el vagino) на   красну́ху  (por rubeolo ), цитомегалови́рус  (ĉelbiologia megaloviruso) kaj токсоплазмо́з  (toksoplasmozo);

тройно́й   тест  (triobla testo): бе́та - ХГЧ  (koria gonadotropino), эстрио́л  ( estriolo ) kaj альфафетопротеи́н ( alfofetoproteino ) ofte nomata mallonge АФП  (AFP) de la 16a ĝis la 18a semajnoj.

Tria trimestro

Redakti

Тре́тий   триме́стр  (tria trimestro) daŭras de la 27a ĝis la 40a semajnoj.

о́бщий   ана́лиз   мочи́  (ĝenerala sangoekzameno) при   ка́ждой   я́вке  (ĉe ĉiu vizito);

о́бщий   ана́лиз   кро́ви  (ĝenerala sangoekzameno) je la 30a kaj 36a semajnoj;

мазо́к  (frotaĵo) на   гоноко́кки  (por gonokokoj) kaj грибы́  (fungoj) je la 30a kaj 36a semajnoj;

кровь  (sango) на   си́филис  (por sifiliso), ВИЧ - инфе́кцию  (HIV-infekto) kaj ви́русные   гепати́ты  (virusaj hepatitoj) je la 30a kaj 36a semajnoj;

коагулогра́мма  (koagulogramo) по   показа́ниям  (se necese);

биохими́ческий  (biokemia) ана́лиз   кро́ви  (sangoekzameno) je la 30a semajno;

кровь  (sango) на   антитела́  (je antikorpoj) к   красну́хе  (al rubeolo) kaj токсоплазмо́зу  (al toksoplasmozo) по   показа́ниям  (se necese).

Krome oni kelkfoje faras ультразвуково́е   иссле́дование  ( ultrasona ekzameno ), ofte nomata mallonge УЗИ kaj кардиотокография  ( kardiotokografion ) por ekzameni korbatojn de la feto.

Vizitado

Redakti

Kutime oni registriĝas nun por viziti ŝtatajn klinikojn per interreto, kie ĉiuj klinikoj havas retejojn kun registro-eblecoj. Krome vi povos registriĝi per telefono. Voku регистрату́ра  (registrejon) aŭ администра́тор (administranton) kaj diru:

— Здра́вствуйте ! (Saluton!). Я   хочу́   записа́ться   на   приём   к   Ивано́вой  (Mi volas registriĝi por vizito al Ivanova).

— Есть   приём   на   де́сять - три́дцать   и   на   полови́ну   второ́го  (Haveblas tempo je la deka kaj duono kaj je tridek antaŭ la dua posttagmeze).

— На  полвторо́го (Je la unua kaj duono).

— Как   ва́ша   фами́лия ? (Via familinomo?).

— Мари́я   Бело́ва  (Maria Belova).

— Хорошо́ , вы   запи́саны   на   трина́дцать - три́дцать   к   врачу́   Ивано́вой  (Bone, vi estas registrita je la dektria kaj tridek al kuracisto Ivanova). Не   опа́здывайте ! (Ne malfruiĝu!).

Foje vi eble venos sen anticipe registriĝi aŭ registriĝos, tamen post veni vidos о́чередь  (atendovicon) во́зле кабине́та  (apud ĉambro). Tiukaze plej verŝajne okazos jena dialogo:

— Кто   после́дний   к   Ивано́вой ? (Kiu estas la lasta al Ivanova?).

— Я  (Mi).

— Хорошо́ , я   бу́ду   за   ва́ми  (Bone, mi estos post vi).

Povas esti, ke homo antaŭ vi decidis ne plu atendi kaj foriras. Demandu lin:

— Вы   ухо́дите ? (Ĉu vi foriras?) За   кем   вы   бы́ли ? (Post kiu vi estis?)

— Да , я   не   бу́ду   ждать  (Jes, mi ne atendos). Я   за   де́вушкой   в   кра́сной   блу́зке  (Mi estis post la junulino en la ruĝa bluzo).

— Хорошо́ . Де́вушка , я   бу́ду   за   ва́ми  (Bone. Junulino, mi estos post vi).

Foje povas esti ke iu respondis al via demando, sed li estas ne la lasta.

— Я   после́дний  (Mi estas la lasta). Но   за   мной   ещё   занима́л   мужчи́на  (Sed post mi okupis lokon viro). Он отошёл  (Li provizore foriris).

— Хорошо́ . Я   бу́ду   держа́ться   за   ва́ми  (Bone, mi estas post vi).

Povas esti ke vi atendas kuraciston dum venas iu kaj demandas, kiu estas после́дний  (la lasta). Vi respondas ke la lasta estas vi kaj li ĝustigas:

— Вы   по   за́писи ? (Ĉu vi registriĝis?)

— Да , на   трина́дцать - три́дцать  (Jes, je la dektria kaj duono) aŭ Нет , здесь   жива́я   о́чередь  (Ne, ĉi tie estas viva atendovico, do sen anticipa registriĝo).

Se vi registriĝis anticipe, vi havas avantaĝon eĉ antaŭ homoj, kiuj venis antaŭ vi, sed ne estas registritaj. Vi iros je sia tempo dum ili atendos ĝis kiam aperos paŭzo inter la registritoj aŭ kiam kuracisto mem vokos ilin.

Akuŝo

Redakti

Ро́ды  (akuŝo; ĉiam plurale!) estas listigita inter urĝaj ekstremaj sanbezonoj, do ŝtataj klinikoj devas nepre kaj senpage doni medicinan helpon al ĉiu ajn. Sed posta prizorgado de la gravedulino kaj bebo la sanservoj jam estos pagendaj, se ili ne havas по́лис   медици́нского   страхова́ния  (polison de medicina asekuro), kiu povas esti обяза́тельный  (deviga), do havebla de ĉiu rusia civitano aŭ доброво́льный  (propravola), do aĉetebla laŭplaĉe de iu ajn civitano.

Se vi sentas ke jam komenciĝis la finaj схва́тки  (kontrakcioj aŭ uterostreĉoj; kutime plurale!) vi povas veturi al роди́льный   дом  (akuŝejo), kutime mallonge роддо́м  memstare aŭ voki ско́рая   по́мощь  (ambulancon), kiu transportos vin tien. Se la akuŝo estas ordinara kaj senproblema, oni alportos vin al la plej proksima aŭ deĵora en tiu tago akuŝejo. Se dum la antaŭa observado aŭ jam ĉe la akuŝo videblis iuj seriozaj problemoj, oni povos transporti vin al перината́льный   центр  (perinatala centro), kiu havas pli da eblecoj por trakti tiajn komplikaĵojn.

Tie oni metos vin en пала́та  (ĉambro), kie plej verŝajne staros kelkaj ко́йка  (lito), sur kiuj troviĝos aliaj роже́ница  (naskantinoj). Simplajn manipulojn plenumos медици́нская   сестра́  (flegistinl), ofte simple сестра́ (helpoflegistino) aŭ медсестра́  (medicina flegistino), foje (sed ege malofte) tio estas viro, do медбра́т (medicina flegisto).

La plej simplajn taskojn plenumos санита́рка  (sanitaristino) aŭ санита́р  (sanitaristo). Pli gravajn aferojn faros врач - гинеко́лог  (kuracisto-ginekologo; sen ina formo), ankaŭ nomata до́ктор  (doktoro) aŭ simple гинеко́лог  (ginekologo). Fakulo pri akuŝado nomiĝas акуше́р  (akuŝisto) aŭ акуше́рка  (akuŝistino). Se necesos operacio, ĝin faros хиру́рг  (kirurgo – sen ina formo).

En lito haveblos посте́льные   принадле́жности  (tolaĵoj; ĉiam plurale): поду́шка  (kuseno), на́волочка (kusensako), простыня́  (litotuko), одея́ло  (litkovrilo). Vi surmetos komfortajn vestojn kaj ŝuojn, alportitajn el hejmo: хала́т  (ĥalato aŭ negliĝo) kaj та́почек  (pantofloj). Prenu kun vi ankaŭ гигиени́ческое   сре́дство (higienaĵojn aŭ sorbilojn) kiel прокла́дка  (ensorbilo) kaj однора́зовые   трусы́  (nereuzeblaj kalsonoj; ĉiam plurale!).

Kiam схва́тки  (kontrakcioj aŭ uterostreĉoj; kutime plurale!) multiĝos, oni kondukos vin al ро́довая  (naskejo) – halo, kie povas samtempe okazi kelkaj akuŝoj. Oni metos vin sur акуше́рская   крова́ть  (obstetrika lito), kutime nomata simple стол  (tablo) kie vi naskos. Kaze de neceso, oni povos proponi су́дно  ankaŭ nomata у́тка  (urinujo kaj fekujo). Uzado de акуше́рские   щипцы́  (obstetrika tenajlo; ĉiam plurale!) nun estas ege malofta pro pluraj flankaj damaĝoj, kaŭzataj de tiu ĉi инструме́нт  (instrumento) sed oni nun uzas spatelojn. Kaze de neceso oni povos fari ке́сарево   сече́ние  (Cezaran sekcon). Foje aplikeblas анестези́я  ( anestezio ) ankaŭ nomata обезбо́ливание  (sendolorigo).

La kuracisto povos demandi vin pri via sanstato. Jen tipa dialogo.

— Как   вы   себя́   чу́вствуете ? (Kiel vi fartas?)

— Тошни́т  (Mi naŭzas). Голова́   кру́жится  (Mi sentas kapturniĝon).

— Бо́ли   есть ? (Ĉu doloras al vi?).

— Да , внизу́   живота́  (Jen, en malsupra parto de la ventro).

— Аллерги́я   есть ? (Ĉu vi havas alergion?)

— Да  (Jes).

— Лека́рства   хорошо́   перено́сите ? (Ĉu vi bone reagas al kuraciloj?).

— У   меня́   аллерги́я   на   лидокаи́н  (Mi havas alergion al lidocaino).

Se la bebo naskiĝis tro frue, do estas недоно́шенный  (frunaskito), foje necesos meti ĝin en куве́з , кувёз ( kovilon ), kie ĝi evoluos ĝis akceptebla stato.

Post kelkaj tagoj оте́ц  (patro) kaj/aŭ aliaj parencoj kaj geamikoj povos akompani ма́ма   с   ребёнком  (panjon kun bebo) eksteren. Por tio necesas alporti набо́р   для   вы́писки  (sortimenton por forlasi akuŝejon), kiu enhavas vestojn por la bebo, inkluzive конве́рт  (koverton) el dika ŝtofo, kio garantios al la novnaskito komfortan veturon hejmen.

Civitaneco

Redakti

Se la bebo naskiĝis en Rusio kaj almenaŭ unu el liaj роди́тель  (gepatroj) estas граждани́н  (civitano) de Rusio, li akiras гражда́нство   Росси́и  (civitanecon de Rusio). Se la bebo naskiĝis ekster Rusio, sed almenaŭ unu el la gepatroj estas civitano de Rusio, li rajtas akiri civitanecon laŭ упрощённый   поря́док  (simpligita proceduro).

Bebaj aĵoj

Redakti

Jam antaŭ la naskiĝo de la bebo la gepatroj jam rapidas aĉeti ĉion kaj parencoj inundas ilian loĝejon per donacoj, ne ĉiam raciaj kaj bezonataj. Ni listigu malsupre la aĵojn vere necesajn kaj utilajn por новоро́жденный  (novnaskito).

Ĉefaĵoj

Redakti

де́тская   крова́тка  (bebolito);

коля́ска  (beboĉareto);

де́тская   ва́нночка  (beba kuvo);

пелена́льная   доска́  (vindotabulo) aŭ пелена́льный   сто́лик  (vindotablo);

автокре́сло  (porinfana aŭtoseĝo) aŭ автолю́лька  (porinfana aŭtolulilo);

рюкзачо́к - кенгуру́  (laŭvorte: kanguruaĵo) ankaŭ nomata слинг  ( beboportilo ).

Litaĵoj

Redakti

матра́ц  (matraco) por la bebolito;

клеёнка  (vakstolo);

наматра́сник  (matractegilo);

компле́кт   для   коля́ски  (sortimento por beboĉareto): матра́с  (matraco) kaj поду́шка  (kuseno);

одея́ло   тёплое  (litkovrilo varma) синтепо́новое  (?) aŭ ва́тное  (vata);

одея́ло   шерстяно́е  (litkovrilo lana);

одея́ло   ба́йковое  (litkovrilo flanela);

одея́ло   хлопчатобума́жное , ofte mallonge х/б  (litkovrilo kotona);

пододея́льник  (kovrilsako, kovriltegilo);

простыня́  (litotuko);

балдахи́н  (baldakeno) kaj бо́ртики  (flankaĵoj) por bebolito.

Prizorgiloj

Redakti

апте́чка  (kuracilujo) для   новоро́жденного  (por novnaskito);

аспира́тор  (suĉilo);

но́жницы   с   закруглёнными   края́ми  (tondilo kun rondigitaj finaĵoj; ĉiam plurale!);

рези́новая   спринцо́вка  (rezina enŝprucigilo);

термо́метр   для   воды́  (termometro por akvo);

термо́метр   для   ко́мнаты  (termometro por ĉambro);

термометр   для   определе́ния   температу́ры   те́ла  (termometro por difini la temperaturon de la korpo);

щётка  (broso);

гребешо́к  (kombilo);

со́ска  (suĉilo) ankaŭ nomata пусты́шка  (laŭvorte: malplenaĵo);

однора́зовый   подгу́зник  (nereŭzebla vindo);

радионя́ня  (radiovartistino) aŭ видеоня́ня  (videovartistino);

музыка́льная   игру́шка  (muzika ludilo) в   крова́тку  (por bebolito).

Banaĵoj

Redakti

де́тское   мы́ло  (porinfana sapo);

пе́на  (ŝaŭmaĵo) aŭ гель  (ĝelo) por banado de beboj;

губка  (spongo) aŭ ва́режка  (lavganto);

го́рка  ( deglitejo ) для   ва́нна  (por banujo );

ко́вшик  (ĉerpilo);

полоте́нце  (tuko) большо́е  (granda) махро́вое  (vila);

круг   для   купа́ния  (naĝorondo);

че́пчик   для   купа́ния  (bankufo).

Vestoj

Redakti

пелёнка   то́нкая   хлопчатобума́жная  ofte mallonge х/б (vindo maldika kotona);

пелёнка   тёплая   флане́левая  (vindo dika flanela);

распашо́нка   то́нкая  (beboĉemizo maldika);

распашо́нка   тёплая  (beboĉemizo dika);

че́пчик   то́нкий  (kufo maldika);

че́пчик   тёплый  (kufo dika);

подгу́зник   ма́рлевый  (vindaĵo gaza);

ша́почка   шерстяна́я  (ĉapeto lana);

ко́фта   тонкая  (bluzo maldika);

ко́фта   флане́левая  (bluzo flanela);

ползунки́  (laŭvorte: rampaĵo; bebokombineo; ĉiam plurale!);

цара́пки  (laŭvorte: grataĵoj; kontraŭgrataj gantoj; ĉiam plurale!);

носо́к  (ŝtrumpeto);

комбинезо́н  ( supertuto ) для   у́лицы (surstrata);

спа́льный   мешо́к  ( dormosako ) ankaŭ nomata конве́рт  (koverto) в   коляску  (por beboĉareto): синтепо́новый  (?) aŭ мехово́й  (pelta).

Manĝiloj

Redakti

буты́лочка  (boteleto) kun со́ска  (suĉilo);

ёршик  (skovelo) por lavi botelojn;

слюня́вчик  (salivtuko);

стерилиза́тор  (sterilizilo) por boteletoj;

подогрева́тель  (varmigilo) де́тского   пита́ния  (de infanmanĝo);

су́мка - те́рмос  (sako-termoso) для   буты́лочек  (por boteletoj);

молокоотсо́с  ( mampumpilo ).

Mi aldonu, ke tradicie ĉiuj nereuzeblaj vindaĵoj en Rusio nomiĝas па́мперс  – ĉu temas pri tiuj de la firmao Pampers  aŭ ne.

Ludiloj

Redakti

Tio estas granda temo, ja игру́шка  (ludilo) abundas kaj diversas depende de во́зраст  (aĝo) de infano. Vi trovos milojn da ili en retaj aŭ ĉeestaj vendejoj kiel До́чки - сыно́чки  (laŭvorte: Filinetoj-Filetoj, do Gefiletoj), Де́тский   мир  (Infana mondo) ktp. Por orientiĝi en tiu abundo ĝenerale sufiĉas ordinara vortprovizo, do ni menciu nur kelkajn speciafaĵojn.

Hejmaj ludiloj

Redakti

пупс  (nuda plasta bebopupeto, proksimume 10 cm longa);

пирами́дка  (muntebla plasta piramideto);

мя́гкая   игру́шка  (laŭvorte: mola ludilo; kutime pluŝa pupo);

плю́шевая   игру́шка  (pluŝa pupo);

матрёшка  ( matrjoŝko  – ĝi vere ŝparas patrinan tempon, ĉar infano povas longe umi kun ĝi);

неваля́шка  ( staremulo  – plasta pupo, kies korpo konsistas en rondaĵoj; ĝi balanciĝas kaj eligas muzikon, sed neniam falas; bona hipnotilo por beboj);

желе́зная   доро́га  (fervojo);

мяч  (pilko);

ку́кла  (pupo);

погрему́шка  (bruilo, sistro );

констру́ктор  ( konstruludilo );

ку́бик  (kubeto);

пазл  ( puzlo );

головоло́мка  (kaprompilo);

ро́бот  (roboto).

Stratludiloj

Redakti

Infanoj en Rusio ŝatas ludi surstrate en iu ajn пого́да  (vetero) kaj вре́мя   го́да  (sezono), do estu preta akompani ilin. Plej verŝajne en via korto estas де́тская   площа́дка  (infana tereno) – loko destinita sole por la infanoj kaj iliaj parencoj.

Kutime ĝi konsistas el jenaj elementoj:

песо́чница  (sablejo)

En ĝi infanoj povas muldi figurojn per фо́рмочка  (sablomuldileto), konstrui kastelojn per сово́к  (ŝovelilo), лопа́тка  (fosileto) kaj ведёрко  (siteleto) aŭ simple umi en sablo, ĝoje makulante sin mem kaj siajn vestojn.

го́рка  ( deglitejo )

Nun danĝerajn metalajn deglitejojn preskaŭ ĉie jam anstataŭis tiuj plastaj, do sola damaĝo povas esti синя́к (bluaĵo) kaze de malsukcesa glito aŭ rompitaj vestoj.

ла́залки , ла́занки  (laŭvorte: rampejoj; ĉiam plurale!)

Temas pri diversformaj plastaj konstruaĵoj, adaptitaj al grimpado kaj rampado sur kaj ene de ili fare de infanoj.

турни́к , перекла́дина  (reko)

шве́дская   сте́нка  ( spaliero )

каче́ли  (baskulo, pendolo, balancilo; ĉiam plurale!)

карусе́ль  ( karuselo )

футбо́льная   площа́дка   с   воро́тами  (futbalejo kun pordoj);

баскетбо́льная   площа́дка   с   корзи́нами  (basketbalejo kun korboj);

волейбо́льная   площа́дка   с   се́ткой  (volejbalejo kun reto).

Mamnutrado

Redakti

En Rusio грудно́е   вска́рмливание  ( mamnutrado ) estas konsiderata ideala solvo, ĉar ĝi fortigas labsanon de la bebo. Tamen ekzistas diskutoj rilate mamnutradon en publikaj lokoj. Iuj forte kontraŭas, aliaj subtenas. Mi nur rimarkigu, ke mi preskaŭ ne vidis tion en publikaj lokoj krom stacidomoj kaj flughavenoj. Ĝenerale tio estas konsiderata akceptebla se la patrino kovras siajn mamojn per iu tuko kaj/aŭ uzas specialan бюстга́льтер   для   бере́менных  (mamzonon por mamnutrantoj).

Sekureco

Redakti

Rusion ankoraŭ ne tute kaptis la infanzorga frenezo, infektinta la okcidentajn gepatrojn, do oni povas vidi infanojn ludi surstrate memstare, sen plenkreskula gvatado. Tamen prefere lasu vian infanon ludi sola nur en sia korto kaj kiam li estos jam sufiĉe memstara kaj respondeca. Spurbraceletoj kaj porinfanaj poŝtelefonoj estas bonvenaj.

Fotado de infanoj ne estas malpermesita laŭleĝe se temas pri ĝenerala bildo. Do vi povas foti infanojn ludi surstrate, sed ne provu fari portretajn fotojn sen permeso de iliaj parencoj. Se infanoj konfliktas, vi devas haltigi la konflikton, prefere senperforte, per nuraj vortoj. En neniu kazo vi devas bati alian infanon aŭ skoldi lin. Parolu kun liaj gepatroj, ne kun la infano. Oni povas foje vidi kiel gepatroj (kutime nervozaj patrinoj) kolere krias al siaj infanoj aŭ eĉ batas ilian postaĵon. Tio ne estas konsiderata krima konduto, sed ĝenerale homoj rigardas tion kritike, do prefere solvu konfliktojn pace kaj senperforte.

Instruu viajn infanojn memori siajn adreson, nomon (inkluzive patronomon kaj familinomon) kaj parencojn. Ankaŭ instruu ilin ne paroli kun nekonataj homoj, speciale kun plenkreskuloj. En Rusio ne estas kutime alparoli nekonatajn infanojn se ili ne ĝenas vin aŭ ne estas en danĝero. Iu avino povas alparoli infanon, proponi bombonon, demandi kie li loĝas ktp pro komprenebla scivolemo aŭ tuŝita de la infana ĉarmo. Tamen se plenkreskulo alparolas nekonatan infanon, proponas al li iujn aĵojn, ion promesas aŭ petas akompani lin, tio estas nenormala kaj zorgiga. Instruu infanojn ne reagi al tiaj paroloj kaj tuj voki parencojn aŭ foriri.

Kaze de malapero de infano senprokraste telefonu 911 kaj rakontu ĉion. Polico devas ekserĉi la infanon tuj. Tra la tuta Rusio funkcias ankaŭ volontula reto de infanserĉantoj Liza Alert [2] , ofte eĉ pli efika ol la polico.

Kiel en iu ajn lando en Rusio ekzistas хулига́н  (huliganoj), ĉefe подро́сток  (adoleskantoj) el неблагополу́чная   семья́  (malbonfartaj familioj), kiuj ĝenas kaj molestas samaĝulojn, foje priŝtelas aŭ eĉ prirabas ilin. Same kiel ie ajn tiaj aferoj estas denuncendaj al поли́ция  (polico). En malbonfartaj urbopartoj kaj eĉ tutaj loĝlokoj foje agadas молодёжная   ба́нда , группиро́вка  (junularaj bandoj, grupaĉoj), kiuj batalas kontraŭ aliaj bandoj kaj partoprenas kriman agadon. Ilia ĉeesto kaj aktiveco rekte dependas de la socia kaj ekonomia situacio en koncerna loko.

Infanvartejo

Redakti

Ekde la sovetia epoko en Rusio funkcias reto de la ŝtataj де́тский   сад  (laŭvorte: infanĝardeno, en realo – infanvartejo ). Antaŭe ilin frekventis ĉiuj infanoj kaj ekde tre frua aĝo. Unue oni alportadis bebojn al я́сли (bebovartejo; ĉiam plurale!), kiuj akceptis kelkmonatulojn, poste ili transiris al де́тский   сад  (infanvartejo).

Nun la situacio ŝanĝiĝis kaj la plejparto de lavpatrinoj preferas varti siajn bebojn memstare dum la tuta forpermeso, do ĝis tri jaroj aŭ ĝis almenaŭ 1,5 jaro kiam la patrino ankoraŭ ricevas sufiĉe grandan parton de sia salajro kaj havas eblecon ne labori. Pro tio я́сли  (bebovartejoj) preskaŭ tute malaperis kaj infanoj iras nur al де́тский   сад  (infanvartejo), kutime ekde la 3a aŭ eĉ 4-jara aĝo kaj restas tie ĝis transiri al шко́ла  (lernejo), do ĝis la 6a aŭ 7a vivojaro.

La ŝtataj infanvartejoj laŭleĝe devas akcepti ĉiujn homojn, registritajn en apudaj kvartaloj, sed ili ofte estas superplenaj, do kutime patrinoj registriĝas je respektiva atendovico tuj post la naskiĝo de la bebo kaj ricevas sian lokon post tri jaroj aŭ pli. Ekzistas ankaŭ ча́стный   де́тский   сад  (privataj infanvartejoj), kiuj kutime havas vakajn lokojn, estas pli bone ekipitaj kaj havas pli da personaro por ĉiu infano. Kompreneble ili estas oble pli kostaj (ankaŭ la ŝtataj infanvartejoj estas pagendaj).

Nepraj kondiĉoj de iu ajn infanvartejo estas ke infano devas esti kapabla самостоя́тельно  (memstare) одева́ться  (vesti sin), есть / ку́шать  (sinonimoj por manĝi) kaj ходи́ть   на   горшо́к  (laŭvorte: iri sur pispoton, en realo: uzi pispoton). Kompreneble iel aŭ tiel li ne estos senvesta aŭ malsata, sed vartistinoj kritikos vin kaj ĉiam memorigos pri tiuj mankoj.

En infanvartejoj infanoj ludas, manĝas, dormas, iom lernas kaj promenas en la infanvarteja korto, ekipita same kiel де́тская   площа́дка  (luda tereno) en via korto. Antaŭ Но́вый   год  (Nova jaro) kaj iuj aliaj festoj oni aranĝas у́тренник  (laŭvorte: matenaĵo; en realo: matena prezento), dum kiu okazas porinfanaj artaj prezentoj kun partopreno de la infanoj mem. La gepatroj estas gastoj kaj spektantoj, ofte ankaŭ kunfinancantoj. Krom la ĉiumonata pago oni ofte pagas aldonajn заня́тие  (lecionojn) kaj aranĝojn.

Ĉiu infano en infanvartejo havas sian шка́фчик  (ŝranketo), kien li metas siajn vestojn. La personaro konsistas el воспита́тель  (edukistinoj) kaj ня́ня  (vartistinoj), kutime nomataj minuskle ня́нечка . Krome en la infanvartejo povas esti психо́лог  (psikologo), музыка́льный   педаго́г  (muzika pedagogo) ktp. Infanoj estas grupigataj en гру́ппа  (grupo).

Mezlernejo

Redakti

Lernejoj: gradoj kaj diferencoj

Redakti

En Rusio funkcias plurŝtupa систе́ма   образова́ния  (sistemo de edukado). La ŝtato garantias al ĉiuj civitanoj о́бщее   образова́ние  (ĝeneralan edukadon), kiu estas senpaga kaj konsistas el la sekvaj ŝtupoj:

дошко́льное   образова́ние  (antaŭlerneja edukado, do infanvartejo);

нача́льное   о́бщее   образова́ние  (komenca ĝenerala edukado; de la 1a ĝis la 4a lernojaroj);

основно́е   о́бщее   образова́ние  (baza ĝenerala edukado; de la 5a ĝis la 9a lernojaroj);

о́бщее   сре́днее  ( по́лное ) образова́ние  (ĝenerala meza (plena) edukado; la 10 kaj 11a lernojaroj).

Infanvartejo estas vizitebla laŭplaĉe, same kiel la 10a kaj 11a lernojaroj en шко́ла  (lernejo). Sed нача́льное о́бщее   образова́ние  (komenca ĝenerala edukado) kaj основно́е   о́бщее   образова́ние  (baza ĝenerala edukado) estas devigaj por ĉiuj. Nur post fini la 9an класс  (laŭvorte: klaso; reale: lernojaro) infano kaj liaj gepatroj rajtas decidi, ĉu lerni plu por poste поступи́ть  (abiturientiĝi) en вы́сшее   уче́бное   заведе́ние (altlernejo), kutime sigle вуз , aŭ iri al профессиона́льное   учи́лище  (faklernejo), те́хникум  (teknikumo) aŭ eĉ tute ĉesigi lernadon kaj serĉi iun simplan laboron.

Laŭregule en пе́рвый   класс  (unua lernoklaso) estas akceptataj infanoj, kiuj la 1an de septembro jam havas 6,5 jarojn. Sed laŭ permeso de учи́тель  (instruisto) povas esti akceptitaj ankaŭ pli junaj infanoj. Foje oni venigas infanojn malpli frue, do en realo aĝo de первокла́ссник  (unuaklasanoj) varias de 6 ĝis 8 jaroj. Gepatroj de knaboj preferas venigi ilin al lernejo laŭeble pli frue por ke post fini ĝin ili havu pli da tempo por abiturientiĝi en altlernejo kaj tiel prokrastigi призы́в   в   а́рмию  (rekrutigon al armeo), kiu esttas deviga.

Laŭleĝe шко́ла  (lernejoj) devas akcepti ĉiujn infanojn de lernoaĝo, eĉ se ili estas enmigrintoj kaj ne havas la rusian civitanecon. En lavrealo ofte la lernejoj penas eviti ion, rifuzante enmigrintajn infanojn pro diversaj pretekstoj. Homrajtdefendaj organizaĵoj helpas kontraŭstari tion, almenaŭ en grandaj urboj kiel Moskvo. Se infano jam estas akceptita, lernejo ne rajtas eksigi lin, eĉ kaze de deliktoj, malbona konduto ktp.

Ĉiuj lernejoj estas jure egalaj kaj funkcias surbaze de la sama, ŝtate aprobita уче́бная   програ́мма  (lernoprogramo). Ekzistas ankaŭ lernejoj, kiuj nomiĝas ne шко́ла , sed гимна́зия  (gimnazio) aŭ лице́й  (liceo). Kutime tio signifas ke temas pri lernejoj kun specialaj, pli evoluintaj kaj riĉaj lernoprogramoj, sed foje temas pri nuraj ambicioj de iliaj administrantoj. En Moskvo ekde 2018 laŭ decido de la urba registaro ĉiuj lernejoj nomiĝas simple шко́ла .

Krome funkcias lernejoj с   углублённым   изуче́нием  (kun pli profunda lernado) de iuj fakoj, ekzemple шко́ла   с   углублённым   изуче́нием англи́йского   языка́  (lernejo kun pli profunda lernado de la angla lingvo) aŭ шко́ла   с   углублённым   изуче́нием   матема́тики  (kun pli profunda lernado de matematiko). Ofte oni nomas ilin шко́ла   с   математи́ческим   укло́ном  (lernejo kun matematika specialiĝo), шко́ла   с филологи́ческим   укло́ном  (lernejo kun filologia specialiĝo) ktp. Tiaj lernejoj povas akcepti infanojn elekteme, surbaze de siaj specialaj postuloj. Krome ekzistas lernejoj por handikapuloj, adaptitaj por iliaj bezonoj (difektoj de aŭdkapablo, vidkapablo ktp).

Lernado okazas laŭgrade, ĉiu ŝtupo nomiĝas класс  (klaso), kio povas esti iom konfuziga, ĉar same nomiĝas grupo de infanoj de la sama ŝtupo kaj ejo, kie okazas lecionoj. Ekzemple, vi povas diri: Мой   сын   пошёл   в   пе́рвый   класс  (Mia filo ekis la unuan lernojaron en lernejo). Sed vi povas diri ankaŭ: Мой   сын   у́чится   в   кла́ссе  1А (Mia filo lernas en la klaso 1A), kio signifas ke li apartenas al grupo “A” de la infanoj de la unua lernojaro. Kutime ekzistas pluraj grupoj, en ĉiu po 30 kaj foje eĉ pli da infanoj. Nun oni amase unuigas lernejojn por redukti elspezojn por ilia administrado, do ofte okazas ke en la sama lernejo ekzistas 1А, 1Б, 1В ktp eĉ ĝis 1Я.

Necesaĵoj

Redakti

Kion aĉeti por шко́льник  (lernejano)? La listo longas kaj varias depende de financaj kapabloj de la gepatroj. Do mi listigu nur la nepraĵojn.

Ĝeneralaĵoj

Redakti

шко́льная   фо́рма  (lerneja uniformo): повседне́вная  (ĉiutaga) kaj пара́дная  (solena);

спорти́вная   фо́рма   и   о́бувь  (sportaj vestoj kaj ŝuoj);

сме́нная   о́бувь , ofte nomata mallonge сме́нка  (ŝanĝoŝuoj), do ŝuoj kiujn la infano surprenos en lernejo dum tiuj surstratajn li metos en мешо́к  (sakon);

рюкза́к , ankaŭ nomata ра́нец  (lerneja dorsosako);

Skribaĵoj

Redakti

тетра́дь  (kajero): то́лстая  (dikaj) kaj то́нкая  (maldikaj);

обло́жка   для   тетра́ди  (kovriloj por kajeroj, do kajerkovriloj);

обло́жка   для   уче́бника  (kovrilo por lernolibro);

бума́га   для   при́нтера  (papero por printilo);

бума,га   для   рисова́ния  (papero por desegnaĵoj);

блокно́т  (notbloko);

ру́чка  (skribilo);

флома́стер  (feltokrajono) aŭ ма́ркер  (surstrekilo);

каранда́ш  (krajono): просто́й  (ordinara) kaj цветно́й  (kolora);

точи́лка  (akrigilo);

лине́йка  (liniilo);

ци́ркуль  ( cirkelo );

пена́л  (skribilujo);

кра́ска   для   рисова́ния  (farboj por pentrado);

но́жницы  (tondilo; ĉiam plurale!);

калькуля́тор  (kalkulilo);

скотч , ankaŭ nomata ли́пкая   ле́нта  (glubendo);

а́тлас  (atlaso), ко́нтурная   ка́рта  (mondomapo);

ла́стик  (frotgumo);

подста́вка   для   книг  (libroapogilo).

Pentraĵoj kaj artaĵoj

Redakti

Por lecionoj de изобрази́тельное   иску́сство  (vidaj artoj), ofte nomata sigle ИЗО́  kaj техноло́гия  (teknologio, do arta metiado) krom la menciitaj necesas pliaj aĵoj:

гуа́шь  (guaŝo);

акваре́льная   кра́ска  (akvofarbo);

восково́й   мело́к  (vaksokreto);

пали́тра  (paletro);

стака́н - непролива́йка  (senelverŝa glaso);

ки́сточка  (peniko, prefere бе́личий  – sciura );

бе́лый  (blanka) kaj цветно́й  (kolora) карто́н  (kartono);

набо́р   цветно́й   бума́ги  (sortimento de kolora papero);

клей - каранда́ш  ankaŭ nomata кле́ящий   каранда́ш  (glukrajono);

клей   ПВА  (PVA-gluo), kie ПВА estas поливинилацета́т  (polivinilacetato);

пластили́н  (modloplasto, knedopasto);

доска́   для   ле́пки  (tabulo por knedado);

альбо́м   для   рисования  (albumo por desegnado);

бума́га  (papero) А3;

ки́сточка   для   клея  (peniko por gluo);

клеёнка  (laktolo, vakstolo), фа́ртук  (antaŭtuko), нарука́вник  (manikŝirmiloj);

па́пка  (dosierujoj) por deponado de koncernaj aĵoj.

Kajeroj kaj lerniloj

Redakti

рабо́чая   тетра́дь  (labora kajero, do kajero kiu enhavas certajn informojn kaj taskojn);

тетра́дь   в   косу́ю   то́нкую   лине́йку  (kajero kun oblikvaj maldikaj linioj);

тетра́дь   в   кле́тку  (kvadratita kajero);

дневни́к  (poentokajero, do kajero kie lernanto registras la hejmotaskojn kaj instruisto skribas poentojn kaj informojn por la gepatroj);

зада́чник  (taskaro);

уче́бное   посо́бие  (lernilo);

слова́рь  (vortaro);

сбо́рник   те́стов  (testilo).

Personaj aĵoj

Redakti

со́товый   телефо́н  (poŝtelefono);

портмоне́  (monujo);

клю́чница  (ŝlosilujo);

светоотража́ющие   элеме́нты  (lumspeguliloj).

Lernado

Redakti

Kio okazos en lernejo? Infanoj iras al siaj класс  (ejoj), kie ili sidiĝos ĉe па́рта  (lernotabloj) sur стул  (seĝoj). Kutime oni sidas duope ĉe unu па́рта  (lernotablo). Учи́тель  (instruisto) staros ĉe доска́  (tabulo) sur kiu ŝi (kutime tio estas ino) skribos per мел  (kreto), ofte nomata minuskle мело́к . Ŝi viŝos la skribaĵojn per тря́пка  (ĉifono) aŭ гу́бка  (spongo) kiujn malsekigos tiucele дежу́рный   по   кла́ссу  (klasa deĵoranto), ofte nomata simple дежу́рный  (deĵoranto).

Fine de ĉiu уро́к  (leciono) звени́т  (sonas) звоно́к  (sonoro), kio signifas ĝian finon kaj komencon de переме́на  (paŭzo). Tio tamen ne signifas ke infanoj rajtas tuj eksalti kaj forkuri. Instruistoj ofte ripetas tiukaze la malnovan regulon: Звоно́к   для   учи́теля ! (Sonoro estas por la instruisto!), kio signifas ke nur la instruisto rajtas lasi la lernejanojn foriri.

Уро́к  (lecionoj) okazas en ejoj, kiuj ankaŭ nomiĝas класс , do ekzemple учи́тель  (instruistino) povas diri: Ребя́та , прозвене́л   звоно́к , иди́те   в класс ! (Geknaboj, sonoris la sonorilo, iru al lernoĉambro!). Lecionoj daŭras po 45 minutojn, post kio sekvas переме́на  (laŭvorte: ŝanĝo, en realo: paŭzo), ofte nomata minuskle переме́нка . Krom kutimaj mallongaj ekzistas ankaŭ больша́я   переме́на  (granda paŭzo).

Normale заня́тия  (lernado; ĉi-foje plurale!) komenciĝas je la 8a matene kaj finiĝas tagmeze, tio nomiĝas пе́рвая   сме́на  (la unua skipo). Sed foje lokoj mankas en lernejo, do infanoj devas lerni в   две   сме́ны  (en du skipoj), kio siginas ke iuj (kutime pli aĝaj) venas tagmeze kaj foriras vespere – tio estas втора́я   сме́на  (la dua skipo).

Oni postulas nun (pro sekurecaj konsideroj), ke etulojn nepre akompanu plenkreskuloj, kiuj devas persone transdoni ilin al reprezentanto de lernejo kaj poste same persone repreni. Tion povas fari ankaŭ rajtigitaj de la gepatroj plenkreskuloj. Oni ne rajtas lasi infanon iri hejmen sola eĉ se iuj lecionoj mankas aŭ finiĝis pli frue. Do estu preta fari tion persone, taskigi iun parencon aŭ dungi iun fidindan ulon (jes, tia servo jam aperis). Certe vi povas ankaŭ subskribi paperon, ke vi permesas al sia infano veni kaj foriri sola sub via persona respondeco.

Krom lecionoj en lernejoj infanoj devas plenumi дома́шнее   зада́ние  (hejmajn taskojn), ofte abundajn. Kutime la gepatroj helpas ilin, sed ofte oni uzas helpon de profesiuloj – репети́тор  (helpantoj). Oficiale estas malpermesite al instruistoj esti helpantoj de siaj lernantoj (ja tiukaze ili mem plenumus siajn hejmajn taskojn), sed en realo tio ofte okazas. Ofte oni dungas helpantojn por подтяну́ть  (laŭvorte: ĝistiri; en realo: subteni aŭ trejni) la infanon pri certa fako aŭ trejni lin antaŭ ekzameno. Helpantoj kutime laboras neoficiale kaj ne pagas impostojn. Iuj el ili venas hejmen al instruatoj, aliaj trejnas nur en siaj hejmoj.

Lernojaro

Redakti

Уче́бный   год  (lernojaro) komenciĝas la 1an de septembro, kiu en Rusio nomiĝas День   зна́ний  (Tago de scioj). En tiu tago bele vestitaj infanoj en шко́льная   фо́рма  (lerneja uniformo) kun same parade vestitaj gepatroj marŝas al lernejoj, en kies kortoj okazas лине́йка  (laŭvorte: liniilo; en realo: solena aranĝo). Dum лине́йка  infanoj staras viciĝintaj (kvazaŭ laŭ liniilo), grupigitaj laŭ klasoj kaj aŭskultas paroladojn, muzikon ktp. Fine iu knabo el la superaj klasoj prenas anticipe elektitan ĉarman knabineton kun sonorilo enmane kaj marŝas kun ŝi laŭlonge de la infanaj linioj dum ŝi ĝoje sonorigas, anoncante novan la lernojaron. Tio estas ĝoja tago en la tuta Rusio krom Norda Osetio , ĉar nome tiun tagon elektis la ĉeĉenaj teroristoj en 2004 por ataki lernejon  en la oseta urbo Beslano , ostaĝiginte 1128 homojn, el kiuj 334 pereis. En tiu ĉi respubliko la feston akompanas memorigado pri tiu terura evento.

Уче́бный   год  (lernojaro) en la rusia lernejo tradicie konsistas el четверть  (kvaronaĵo), do el kvar periodoj po tri monatoj. Sed nun oni ofte aplikas alian sistemon, konsideratan pli moderna kaj la lernojaro konsistas el du семе́стр  (semestroj) po ses monatoj. Ambaŭkaze ili foje interrompiĝos per кани́кулы  (lerneja ferio; ĉiam plurale!). Ekzaktajn datojn decidas loka департа́мент   образова́ния  (departemento pri edukado), sed ene de certaj reguloj. Tiel la maksimuma lernoperiodo en ĉiu lernojaro povas daŭri 35 semajnojn. Plej multe lernas geknaboj el ста́рший   класс  (la superaj klasoj), do el la 9a ĝis la 11a klasoj, ĉar ili devos trapasi экза́мен  (ekzamenon). Infanoj el la 2a ĝis la 8a klasoj lernas po 34 semajnojn jare.

Jen tipa ekzemplo de кани́кулы  (ferioj) en rusia mezlernejo.

осе́нние   кани́кулы  (aŭtunaj ferioj): la 31a de oktobro – la 6a ĝis la 8a de novembro;

зи́мние   кани́кулы  (vintraj ferioj ): la 26a de decembro – la 10a de januaro;

весе́нние   кани́кулы  (printempaj ferioj): la 19a – la 28a de marto;

ле́тние   кани́кулы  (someraj ferioj): la 31a de majo – la 31a de aŭgusto.

Laŭleĝe la 31an de majo devas finiĝi la instruado en ĉiuj lernejoj. Poste povas okazi nur подгото́вка   к   экза́мену  (la prepariĝo al ekzameno) kaj экза́мен  (ekzameno) mem, kiuj finiĝas kutime la 20a de junio.

Зи́мние   кани́кулы  (La vintraj ferioj) ofte varias, ĉar vintre disvastiĝas infektoj (kutime грипп  – gripo ), foje tiom amase ke oni fermas lernejojn por каранти́н  ( kvaranteno ) por eviti amasan infektiĝon de infanoj. Alia kialo, speciale aktuala por Сиби́рь  ( Siberio ) kaj Да́льний   Восто́к  ( Fora Oriento ) estas tro malaltaj temperaturoj, kiam oni anoncas libertagojn por infanoj de respektivaj klasoj (plej ofte por tiuj el komencaj klasoj, ege malofte por la superaj klasoj). Do poste oni povas redukti lavvintrajn feriojn por regajni la perditan tempon.

Lerneja strukturo

Redakti

Lernofakoj abundas kaj varias, ĝenerala vorto por ili estas предме́т  (lernofako), do учи́тель  (instruisto) de la koncerna fako estas nomata предме́тник  (fakisto). Ĉiu класс  (klaso) havas ankaŭ sian кла́ссный   руководи́тель  (klasan gvidanton), kiu povas esti instruisto de iu предме́т (lernofako) en tiu klaso aŭ eĉ instrui nenion, ĉar lia tasko estas administri la klason. Foje li aranĝas кла́ссное   собра́ние  (klasa kunveno) por priparoli aferojn de la klaso kun infanoj. Vespere regule okazas роди́тельское   собра́ние  (gepatra kunveno), kiun gvidas кла́ссный руководи́тель  (klasa gvidanto) kaj partoprenas la gepatroj.

En ĉiu klaso funkcias роди́тельский   комите́т  (gepatra komitato), elektita el la gepatroj. Ĝi respondecas pri la aranĝo de festoj, komunaj ferioj kaj aliaj, ĉefe libertempaj aranĝoj. Ofte ĝia tasko estas kolekti monon por financi tiujn aranĝojn, aĉeti donacojn al instruistoj ktp. Oficiale estas strikte malpermesite donaci al instruistoj ion ajn, eĉ florojn kaj ĉokoladon – tiuj reguloj iĝis pli severaj lastatempe kadre de vaste reklamata борьба́   с   корру́пцией  (lukto kontraŭ korupto).

En ĉiu lernejo funkcias шко́льная   столовая  (lerneja kantino), гардеро́б  (vestejo), haveblas спорти́вный   зал  (sporta halo), kutime nomata mallonge спортза́л  (sporthalo), медици́нский   пункт  (laŭvorte: medicina punkto; en realo: medicinejo), kutime nomata mallonge медпу́нкт . Solenaĵoj okazas en а́ктовый   зал  (laŭvorte: akta halo; en realo: solenejo). En шко́льный   двор  (lerneja korto) haveblas спортивная   площа́дка (sporta tereno), kutime nomata mallonge спортплоща́дка . Enirejon gardas охра́нник  (gardisto).

Estraro de la lernejo konsistas ĉefe el дире́ктор  (direktoro) kaj заве́дующий   по   уче́бной   рабо́те  (estro pri lernolaboro), kutime mallonge завуч . Tiuj du homoj decidas pri ĉio.

La lernado laŭ lavbaza programo estas senpaga, sed la aldonaj fakoj estas pagendaj. Ekzemple vi povas pagi por ke via infano lernu historion de arto aŭ ion alian. Krome funkcias спорти́вная   се́кция  (sportaj sekcioj) kaj кружо́к  (rondetoj), ankaŭ pagendaj. Ekzemple nun popularas rondetoj pri робототе́хника  (robototekniko).

Fine de la 4a, 9a kaj 11a lernojaroj okazas выпускно́й   ве́чер  (lernofina vespero), ofte nomata mallonge выпускно́й . Temas pri solenaĵo kun manĝaĵoj, trinkaĵoj (drinkado ĝis 18 jaroj estas malpermesita), dancado ktp. Kutime tio elsuĉas konsiderindan sumon el la gepatraj poŝoj.

En la 11a klaso okazas еди́ный   госуда́рственный   экза́мен  (la unueca ŝtata ekzameno), ofte nomata sigle ЕГЭ  forme de testo. Ĝiaj rezultoj kalkuliĝas en балл  (notoj) kaj estas uzataj por abiturientiĝi en altlernejoj. Unuvorte tio difinas estontecon de la infano, ĉar li ne plu bezonos trapasi ekzamenon en ĉiu altlernejo, sed povos simple prezenti siajn rezultojn kaj surbaze de ilia kalkulado vidi, ĉu li havas ŝancon abiturientiĝi en la respektiva altlernejo aŭ ne. Tiu sistemo estis kreita laŭ la okcidentaj ŝablonoj por eviti korupton en вступи́тельный экза́мен  (abiturientaj ekzamenoj) kaj egaligi la ŝancojn de ĉiuj infanoj sendepende de ilia loĝloko. Tamen oni multe kritikas ĝin pro manko de persona aliro, skemeco ktp.

Libertempo

Redakti

Infanoj en Rusio estas ne nur dorlotataj, sed ankaŭ ege okupitaj. La gepatroj deziras malkovri unikajn talentojn de siaj idoj, do venigas ilin al sennombraj се́кция  (sekcio), кружок (rondeto), шко́ла   иску́сств  (artlernejo), спорти́вная   шко́ла  (sporta lernejo), ofte mallonge спортшко́ла (sportlernejo), шко́ла   та́нцев  (danclernejo) ktp.

Do ni devas koni la bazan terminaron tiukampan. Kutime tie okazas jam ne уро́к  (leciono), sed заня́тие  (la sama signifo) aŭ трениро́вка (trejnado) se temas pri sporto.

Кружо́к  (rondeto) kutime signifas ke temas pri relative eta grupo da infanoj, ofte sen propra ejo, kiuj kolektiĝas en lernejo post lecionoj aŭ en iu luita ejo por pentri, deklami, teatrumi, modli ktp. Ekzemple povas esti кружо́к   рисова́ния  (pentrarta rondeto), театра́льный   кружо́к (teatra rondeto) ktp. Се́кция  (sekcio) ĉiam rilatas al sporto, ekzemple: футбо́льная   се́кция  (futbala sekcio), ша́хматная   се́кция  (ŝaka sekcio) ktp. Se oni parolas pri шко́ла  (lernejo), tio signifas ke temas jam pri kelkaj grupoj, dividitaj laŭ fakoj kaj aĝoj, kun propra ejo aŭ eĉ tuta konstruaĵo. Ekzemple шко́ла   иску́сств  (artlernejo) povas havi отделе́ние  (fakon) pri гита́ра  (gitaro), пиани́но  (piano) ktp. Krome ekzistas diversaj клуб  (kluboj), kiuj povas esti туристи́ческий  (turisma), ша́хматный  (ŝaka), клуб   филатели́стов  (filatelia klubo), ktp. Preskaŭ ĉiam ili estas pagendaj.

Dum кани́кулы  (ferioj; ĉiam plurale!) infanoj foje veturas al iuj interesaj lokoj kiel Moskvo , Sankt-Peterburgo  ktp en turismaj vojaĝoj. Kutime ilin gvidas кла́ссный   руководи́тель  (klasa gvidanto) kaj kelkaj gepatroj. Tio povas esti ĝua vojaĝo kun belaj rememoroj aŭ terura pelmelo kun neantaŭvideblaj sekvoj – ĉio dependas de la organizantoj kaj de la infanoj mem.

Somere multaj infanoj iras al ле́тний   ла́герь  (somera tendaro), kiuj abundas ĉirkaŭ ĉiuj pli-malpli grandaj urboj. Kutime ili situas en arbaroj aŭ ĉe maroj kaj lagoj. Infanoj loĝas tie en ĉambroj po kelkope, kaj pasigas tempon ludante, sportumante kaj amuziĝante. Ĉiu сме́на  (periodo) daŭras tri semajnojn. Laŭplaĉe oni povas aĉeti du сме́на  (periodojn), ja ĉio estas pagenda kaj dependas nur de la gepatra monujo.

Iuj adoleskantoj jam sentas sin plenkreskuloj kaj deziras memstare gajni monon. Tio estas laŭdinda deziro, sed la ŝtato metas ĉi tie certajn limigojn. Adoleskanto en Rusio rajtas labori post sia 14-jariĝo, sed трудово́й   догово́р  (laboran kontrakton) subskribas liaj gepatroj kaj ĝi ne devas malhelpi lian edukadon aŭ damaĝi sanon. Ekde sia 15-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi tian kontrakton se li nenie lernas aŭ lernas malĉeeste. Ekde sia 16-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi laborkontrakton en iu ajn kazo. Tamen ĝis sia 18-jariĝo li ankoraŭ estas несовершенноле́тний  (neplenkreskulo), do работода́тель  (dunganto) ne rajtas doni al li laboron, damaĝan al lia sano, sendi al командиро́вка  (afervojaĝo), laborigi dum la feriaj tagoj aŭ semajnfino, igi lin labori super la normala labortempo ktp. Malgraŭ pluraj limigoj la laboreblecoj por несовершенноле́тний  (neplenkreskuloj) ekzistas kaj deziranto ĉiam povos uzi ilin.

Kion faras infanoj ekster lecionoj kaj trejnado? Ili povas ходи́ть   в   го́сти  (gasti) ĉe geamikoj, принима́ть   госте́й  (gastigi), гуля́ть  (promeni), игра́ть  (ludi) ktp. Ne ekzistas striktaj reguloj, kiuj malpermesus al infanoj ludi surstrate sen ĉeesto de plenkreskuloj, do ili povas ĝui relativajn liberecon kaj memstarecon. Bedaŭrinde multaj infanoj nun preferas resti hejme kaj ludi видеоигра́  (videoludojn) kun siaj malĉeestaj geamikoj.

Krome funkcias pluraj distrejoj, destinitaj por infanoj aŭ familioj ĝenerale. Nuntempe popularas квест  (eskapejoj) – ejoj, en kiuj oni fermas kelkajn homojn por ke ili per speciale lasitaj sugestoj trovu elirejon en difinita tempo. En multaj aĉetcentroj funkcias де́тская   ко́мната (infanejo), kie gepatroj povas lasi infanon kaj li ludos observata de edukistino dum ili butikumas, manĝas, promenas ktp. Kompreneble tio estas pagenda servo.

Lastatempe populariĝis бату́т  ( trampolino ) kaj en pluraj aĉetcentroj aperis trampolinejoj, kie infanoj kaj plenkreskuloj povas salti kaj ĝui tiun kvazaŭflugon. Ĝis antaŭnelonge oni povis viziti ankaŭ конта́ктный   зоопа́рк  (tuŝzoo), kie infanoj povis tuŝi sendanĝerajn bestojn kiel porkojn, kuniklojn ktp. Sed ekde 2019 rusia leĝo pri bestoprotektado malpermesis tion, do ĉiuj tuŝzooj estas fermotaj.

En mezaj kaj grandaj urboj funkcias де́тское   кафе́  (infanaj kafejoj), kie infano povas festeni sian naskiĝtagon aŭ simple ĝui viziton. Tie haveblas speciala де́тское   меню́  (infana menuo), laboras анима́тор  (amuzistoj), sonas infana muziko ktp.

Al familia libertempopasigado aldonendas ankaŭ vizitoj al музе́й  (muzeo), зоопа́рк  (zoo), кинотеа́тр  (kinejo), конце́рт  (koncertoj), ку́кольный   теа́тр  (pupteatro), теа́тр   ю́ного   зри́теля  (laŭvorte: teatro de juna spektanto, do destinita por infanoj).

Oni povas iri за́   город  (ekster urbo), на   приро́ду  (al naturo) por aranĝi пикни́к  (piknikon), ката́ться   на   лы́жах  (skii), отдохну́ть  (ripozi) на ба́зе   о́тдыха  (en ripozejo) ktp. Posedantoj de да́ча  ( daĉo  – feridomo) povas ripozi tie dum iuj preferas viziti parencojn en дере́вня  (vilaĝo).

Seksaj rilatoj

Redakti

En Rusio aĝo de konsento por seksumado  varias depende de regiono. Iuj ajn seksaj agoj rilate personon ankoraŭ ne 18-jaraĝan laŭleĝe estas konsiderataj krimo, do punendaj. Ekde 14 jaroj infano mem povas esti kondamnita pro tiaj agoj, sendepende de la aĝo de la viktimo.

Libervolaj seksaj rilatoj inter personoj malpli ol 18-jaraĝaj ne estas punataj, inkluzive de инце́ст  ( inceston ), ĉar ĝi mankas en la leĝaro. Tamen seksaj agoj rilate personon malpli ol 12-jaraĝan en ajna kazo estas konsiderataj perforto kaj punendaj; respondeco pri tio komenciĝas ekde 14-jariĝo. Do se 14-jaraĝa adoleskanto amoris kun 12-jaruĝulo, li estas punenda kiel krimulo.

Resume oni povas diri, ke necesas esti atente rilate gejnulojn, kiuj ofte aspektas pli aĝaj ol ili vere estas. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 18-jaraĝa estas punenda kaj ne esperu, ke poste vi povos pruvi, ke temis pri konsentita amorado. Prefere evitu tiun kaptilon, ofte intencan. Kaj kontrolu ke viaj idoj sciu kaj sekvu la menciitajn aĝolimojn. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 12-jaraĝa estas krimo punenda, eĉ se la dua partoprenanto mem estas adoleskanto almenaŭ 14-jaraĝa.

Seksa klerigado en lernejoj estas ofte bremsata de religiaj bigotoj, do esperu ĉefe pri siaj propraj edukaj fortoj.

Geedziĝo

Redakti

Laŭ Семе́йный   ко́декс  (Familia kodo, do leĝaro pri familia vivo) бра́чный   во́зраст  (geedza aĝo) estas 18 jaroj. Se adoleskantoj jam estas 16-jaraĝaj, ili povas peti pri geedziĝo kaze de уважи́тельная   причи́на  (estiminda kialo) – kutime temas pri бере́менность  (gravedo). Foje oni permesos al ili geedziĝi eĉ antaŭ ilia 16-jariĝo.

Sed en realo la geedziĝo antaŭ la 20-jariĝo estas ekstreme malofta. Rusoj kutime geedziĝas post fini la altlernejon (22 jaroj) aŭ eĉ poste, kio spegulas la ĝeneralan eŭropan tendencon.

La rusa lingvo en vivo/Personaj rilatoj


Priatenti paĝon

Redakti

Улы́бка [Rideto]

Бра́тья [Fratoj]

Влюблённые [Geamantoj]

Улы́бка [Rideto]

Улы́бка [Rideto]

День го́рода [Urbotago]

День го́рода [Urbotago]

Афи́ша Дня го́рода [Afiŝo de la Urbotago]

Молода́я ма́ма с подру́гой и сы́ном [Juna patrino kun amikino kaj filo]

Де́душка [Avo]

Тёти, тётки, тётушки [Onklinoj]

Ба́бушка с вну́ками [Avino kun nepoj]

Ма́ма с детьми́ [Panjo kun infanoj]

Попроша́йка [Almozulo]

Попроша́йка [Almozulo]

Молодожёны [Novgeedzoj]

Молодожёны [Novgeedzoj]

Цыга́нка-попроша́йка с ребёнком [Ciganino-almozulino kun bebo]

Сва́дьба же́нщины и трансге́ндерного му́жчины [Geedzigxo de virino kaj transgenra viro]

Гей [Gejo]

Дед Моро́з и Снегу́рочка [Avo Frosto kaj Neĝulino]

Нового́дний у́тренник [Novjara festeno]

День ВДВ [la Tago de Paraŝutistaj Trupoj]

День ВДВ [la Tago de Paraŝutistaj Trupoj]

День ВДВ [la Tago de Paraŝutistaj Trupoj]

Торт в честь дня рожде́ния [Naskiĝjara torto]

Моги́ла [Tombo]

Ста́рое кла́дбище [Malnova tombejo]

Полице́йский поздравля́ет же́нщину-води́теля с 8 Ма́рта [Trafikpolicano gratulas ŝoforinon okaze de la 8a de Marto]

Пара́д в День защи́тника Оте́чества [Parado en la Tago de Defendanto de Patrujo]

Пра́здничный салю́т 9 Мая [Festa salutpafado la 9an de Majo]

Пара́д в День Побе́ды [Parado en la Venkotago]

Пара́д в День Побе́ды [Parado en la Venkotago]

Пара́д на Кра́сной пло́щади в День Побе́ды [Parado sur la Rugxa placo en la Venkotago]

Гео́ргиевская ле́нта [Lento de Sankta Georgo]

Марш "Бессме́ртного полка́"[Marŝo de Senmorta Regimento]

Марш "Бессме́ртного полка́"[Marŝo de Senmorta Regimento]

Сожже́ние чу́чела зимы́ [Bruligo de vintropupo]

Ма́сленица в Москве́ [Maslenico en Moskvo]

Ма́сленица [Maslenico]

Ма́сленичные блины́ [Maslenicaj patkukoj]

Ката́ние на Ма́сленицу [Ĉevalveturado en Maslenico]

Блины́ [Patkukoj]

Креще́ние [Bapto de Sinjoro]

Креще́ние [Bapto de Sinjoro]

Креще́ние [Bapto de Sinjoro]

Рождество́ [Kristnasko]

Рожде́ственская слу́жба [Kristnaska diservo]

Почто́вая ма́рка: с Но́вым го́дом и Рождество́м! [Poŝtmarko: je Novjaro kaj Kristnasko!]

День рожде́ния в музе́е [Naskiĝtago en muzeo]

Хуй [Kaco]

Тюме́нь — про́сто охуе́нный го́род [Tjumeno estas kace mojosa urbo]

Personaj rilatoj en Rusio  estas specifa afero, ja temas pri lando kiu apartenas al la eŭropa kulturo, sed pro siaj unikaj historio kaj kulturo havas plurajn specifaĵojn. Tamen ne timu, ĝenerale komunikado kun la rusoj estas agrabla kaj sufiĉe facila, necesas nur koni lokajn tradiciojn kaj sekvi ilin.

Enhavo

La rusoj ne ridetas

Redakti

La plej populara mito asertas: ру́сские   не   улыба́ются  (la rusoj  ne ridetas). Sed homoj, kiuj almenaŭ iom konas la rusojn scias, ke temas pri nura mito. Evidente ĝin kaŭzas certa закры́тость  (fermiteco) propra al la rusoj. Tiu kultura trajto ellaboriĝis dum jarcentoj de aŭtoritata subpremado, kiam homoj alkutimiĝis malfideme rilati al eksteruloj kaj klare diferencigi свои́х   и   чужи́х  (la siajn kaj la fremdajn). Krome klimato en plejparto de Rusio estas severa, do postvivi en tiaj cirkonstancoj povas nur homoj same severaj kaj obstinaj, kio ne tro instigas ridemon kaj eksteran amikemon.

Do ne miru se surstrate vi vidos homojn, kiuj marŝas sen ridetoj survizaĝe aŭ ne salutas unu la alian en buso. Tio estas nura eksteraĵo, kiu povas rapide ŝanĝiĝi se vi kontaktos tiujn homojn kaj ekos interparolon pri iu ajn temo. Kompreneble la plej parolema gento estas taksiistoj  (en Moskvo  tio malofte estas la rusoj), sed ankaŭ hazarda прохо́жий  (preterpasanto) surstrate volonte montros al vi vojon kaj helpos solvi viajn komplikaĵojn kun sincera rideto. Eĉ grumblema kasistino en superbazaro  povas en unu momento iĝi bonkore helpema, se vi kontaktos ŝin sincere kaj malferme.

Kial klarigi ĉion ĉi? La ŝlosila nocio ĉi-kampe estas и́скренность  (sincereco). La rusoj ne ŝatas неи́скренность (malsincereco), do ili montas siajn emociojn (inkluzive rideton) nur al homoj, kiujn ili konas kaj kiuj meritas tion. Dum vi estas чужо́й  (fremdulo), la ruso simple ne rimarkas vin. Sed se vi kontaktas lin kaj trapasas nevideblan limon, kiu vin disigis, li akceptas vin kaj montras al vi siajn emociojn. La rusoj aspektas недружелю́бный  (malamikemaj), sed en realo ili tre rapide сближа́ться  (interproksimiĝas) kun aliaj homoj tiel ke post unu horo vi jam povas nomi unu la alian amikoj kaj la ruso invitos vin konatiĝi kun siaj geamikoj aŭ eĉ familio.

La rusoj ne ŝatas la tiel nomatan америка́нская   улы́бка  (usonan rideton), kiu brilas de sur ĉiuj televidaj ekranoj kaj reklamafiŝoj, ĉar ili konsideras ĝin falsa. Фальши́вая   улыбка  (falsa rideto) estas tre kritika rimarko fare de la ruso, ĉar diri ke iu ridetas al vi, sed en realo tute ne ĝojas vin vidi — tio estas preskaŭ ofendo. Pro tio rusoj ne ridetas al iu ajn kaj nur en iuj vendejoj, kie oni longan tempon trejnas personaron laŭ firmaaj normoj, vi garantiite renkontos tian rideton.

Do ne timu la rusojn, simple kontaktu ilin kaj estu sincera. Tio estas la plej fidinda vojo akiri geamikojn en Rusio aŭ ricevi helpon de nekonatuloj.

Alparolo

Redakti

En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ  (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н  (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка  (knabino), де́вушка  (junulino), же́нщина  (virino), ба́бушка  (avino), foje ба́рышня (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик  (knabo), па́рень  (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й   челове́к  (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на  (viro; universala alparolo), де́душка  (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к  (bubo), брата́н  (fraĉjo), мужи́к  (viro), друг / друга́н / дружи́ще (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.

Rilate nomojn funkcias neskribitaj reguloj. Nomo de ĉiu ruso konsistas el tri partoj: и́мя  (persona nomo), о́тчество  (patronomo) kaj фами́лия  (familinomo). Tio validas ankaŭ por plejparto de aliaj etnoj, kvankam iuj (speciale tiuj tjurkaj) povas ne havi patronomon.

Se temas pri nekonata aŭ grave pli aĝa aŭ pli altranga homo oni ĉiam nomas lin per kombino de и́мя (persona nomo) kaj о́тчество  (patronomo). Ekzemple alparolante kuraciston, oni povas diri: здра́вствуйте , Серге́й   Ива́нович !

Voki tian personon soe laŭ и́мя  (persona nomo) aspektos familiare kaj malĝentile. Oni verŝajne pardonos tion al eksterlandano, sed tio certe ne devos ripetiĝi plurfoje. Same familiare estas voki iun sole laŭ о́тчество (patronomo). Kiam vi interproksimiĝos kun iu ĝis nivelo de друг  aŭ almenaŭ прия́тель , vi povos voki lin laŭ и́мя  (persona nomo) kaj tio jam estos normala afero. Foje oni vokas unu la alian per sola о́тчество (patronomo), sed tio eblas nur inter samrangaj kaj sufiĉe proksimaj homoj kaj havas iom ironian nuancon. Fojoe oni vokas tiel aĝulon el malataj sociaj tavoloj, ekzemple gardiston, purigiston ktp. Voki iun sole lau фами́лия  (familinomo) estas tro oficiale, kutime oni faras tion en laborejo.

Resume: se vi ne konas homon, voku lin per и́мя  (persona nomo) kaj о́тчество  (patronomo). Se li estas via amiko aŭ parenco aŭ li mem petas voki lin laŭ и́мя  (persona nomo), transiru al tiu formo.

Konatoj kaj amikoj

Redakti

Pro la sama kialo la rilatoj inter la rusoj estas strukturiaj je kelkaj niveloj. Ni jam parolis pri la ekstera rondo, do nun esploru tiun internan.

Знако́мый  (konato) — tio estas la plej multnombra kategorio. Temas fakte pri ĉiuj homoj, kiujn la ruso konas kaj povas rekoni laŭ vizaĝo aŭ nomo. Kutime ilin interligas nenio krom tio, do ili ne komunikas inter si, nek interesiĝas pri vivo de aliulo. Sed havi знакомый  estas utila afero, se necesas aranĝi ion, iun konsulti ktp.

Ekzemple vi deziras aranĝi festenon por naskiĝtago de via filo, sed ne scias kiel ĉion ĉi fari. Sed jen vi rememoras: У   меня́   есть   знако́мый , кото́рый   э́тим   занима́ется ! (Mi havas konaton, kiu okupiĝas pri tio!) Vi telefonas lin, konsultas aŭ eĉ dungas kaj ĉio solviĝas pli rapide ol se vi ĉion esplorus memstare.

Aŭ vi venas al ŝtatoficejo, vidas grandan atendovicon kaj komprenas ke perdos ĉi tie duontagon. Sed jen konata vizaĝo — via знако́мый  laboras ĉi tie. Vi svingas la manon kaj li aranĝas por vi ĉion pli rapide.

Знако́мый  povas esti iu ajn — oficisto en banko, kiu aranĝis por vi krediton, homo el via oficejo kiun vi salutas en koridoro, knabino el via sporta teamo ktp.

Прия́тель  (kompano) estas pli proksima ol знако́мый . Tio signifas ke vi ne nur rekonas tiun homon, sed foje renkontiĝas aŭ babilas kun li, interesiĝas pri lia vivo. Vi ne rakontas unu al alia intimajn aferojn, nek pretas oferi ion grandan, sed reciprokaj servoj estas atendeblaj. Прия́тель  povas esti via samlernanto, kolego, ktp.

Друг  (amiko) estas la plej malgranda kategorio. Tio estas homo, al kiu vi fidas profunde, kiu gravas por vi, via pleja proksimulo ekster parenca rondo. Vi povas ne vidi unu la alian longan tempon, eĉ ne babili kaj loĝi en malsamaj landoj, sed se друг  bezonas ion vi devas lasi ĉion kaj helpi lin. La plej granda laŭdo estas nomi iun настоя́щий   друг  (vera amiko). Pro tio oni diras: настоя́щих   друзе́й   не   быва́ет   мно́го  (veraj amikoj ne povas esti multnombraj). Tio grave diferencigas la rusan nocion друг  de la angla friend, kiu pli proksimas al la rusa прия́тель . Oni povas havi nur unu-du-tri друг  aŭ eĉ ne unu, sed certe ne dekon aŭ pli.

La rusoj ĝenerale skeptike rilatas al же́нская   дру́жба  (virina amikeco), opiniante ke tio estas malstabila kaj provizora afero, ofte rompata, ĉefe pro konfliktoj rilataj al viroj. Kompreneble esceptoj ekzistas kaj estas laŭdataj.

Дру́жба  (amikeco) estas konsiderata tre grava valoro en la rusa kulturo, ĉar tio estas stabila kaj profunda rilato, bazita sur anima proksimeco, do ĝi ne dependas de socia statuso, bonfarto ktp. Rusa proverbo diras: ста́рый   друг  – лу́чше   но́вых   двух  (malnova amiko estas pli bone ol du novaj). Sinofero por amiko estas laŭdata: сам   погиба́й , а   това́рища   выруча́й  (vi mem pereu, sed kamaradon savu). Rompi amikecon estas grava fiaĵo, преда́тельство  (perfido).

Familiaj rilatoj

Redakti

Rusio estas sufiĉe progresema lando rilate la familion. Post la revolucio en 1917  estis realigitaj gravaj sociaj ŝanĝoj, speciale rilate la rolon de virino. Ekde la 1920-aj jaroj  virinoj en Rusio lernas, studas kaj laboras kaj havas la samajn rajtojn kiel la viroj. Do la usonaj filmoj en kiuj eĉ en la [:w:eo:1940-aj jaroj|1940-aj jaroj]] virinoj revis nur pri edziniĝo kaj hejmaj taskoj, jam tiutempe sonis al la rusoj arkaike.

Rilatoj inter la viroj kaj virinoj estas egalaj jure kaj ankaŭ de la morala vidpunkto. Kompreneble en subevoluintaj sudaj regionoj, speciale en Kaŭkazo, kie rusa loĝantaro preskaŭ tute mankas aŭ malabundas, patriarkia moralo ludas pli gravan rolon. Tamen en plejparto de Rusio intergenraj rilatoj similas al tiuj en Eŭropo — kompreneble kun certaj specifaĵoj.

Viro plu estas konsiderata глава́   семьи́  (familiestro). Tamen tio ne signifas ke li rajtas dikti sian volon. Ĉefe temas pri отве́тственность  (respondeco), kiu kuŝas sur liaj ŝultroj kaj foje pri ebleco diri реша́ющее   сло́во (finan vorton) en familia diskuto. Virinoj ricevas la saman edukadon, inkluzive je universitata nivelo, same laboras kaj poste okupas altajn postenojn. Virino kiel direktoro de firmao aŭ organizaĵo estas ofta afero, kvankam en plej altaj postenoj dominas viroj.

Де́ти  (infanoj) estas amataj kaj ofte eĉ tro dorlotataj en Rusio [1] . Kutime homoj preferas havi du aŭ tri infanojn. Sola infano estas konsiderata nesufiĉa kaj kutime tia malabundo klarigeblas per sanaj problemoj. Pli ol tri infanoj estas jam superabundo, laŭdata nur se haveblas kondiĉoj por komforta vivo de la familio. Familio kun pli ol tri infanoj havas specialan juran statuson: многоде́тная   семья́  (multinfana familio), kio donas al ĝi certajn avantaĝojn rilate la ŝtatajn subvenciojn ktp. Naski multajn infanojn sen havi sufiĉajn rimedojn estas konsiderata stulteco kaj senrespondeco. Homoj demandas tiukaze: Заче́м   нищету́   плоди́ть ? (Por kio multigi malriĉularon?)

Perforto ene de familio estas malpermesita de juro kaj kritikata de moralo. Nek муж  (edzo) rajtas bati жена́ (edzinon), nek ili rajtas bati ребёнок  (infanon). Oni ankoraŭ ne vokas policon se vidas ke patrino frapis pugeton de malobeema infano surstrate, sed обще́ственное   мне́ние  (komunuma opinio) riproĉos ŝin per rigardoj kaj eble eĉ vortoj. Kaj certe oni neniam povas bati aŭ eĉ tuŝi alies infanon, eĉ se li kaŭzas problemojn por vi. Parolu kun liaj gepatroj, ne kun eta aĉulo.

Seksaj rilatoj estas sufiĉe liberaj, necesas nur sekvi certajn regulojn rilate la aĝolimon . Tamen обще́ственное мне́ние  (komunuma opinio) pli favore traktas ĉi-kampe virojn ol virinojn. Oni konsideras aktivan seksan vivon normala por la viroj, sed almenaŭ iom riproĉinda por la virinoj. Tamen almenaŭ en grandaj urboj tiu diferenco estas malpli forta, plej ofte oni diros pri fraŭlino aŭ senedza virino: она́   де́вушка  / же́нщина свобо́дная  (ŝi estas fraŭlino/virino libera). Sed post geedziĝo oni pli valorigas ве́рность  (fidelecon) kaj постоя́нство  (stabilecon) en rilatoj, dum изме́на  (adulto) estas kondamnata (speciale se temas pri virinoj). En la rusa ne ekzistas speciala vorto tiucele, do изме́на  signifas ne nur adulton, sed perfidon ĝenerale.

Dum rilato ne estas formale registrita oni povas nomi sian partneron: мой   молодо́й   челове́к  (mia fraŭlo), моя́   де́вушка  (mia fraŭlino), мой   друг  (mia amiko), моя́   подру́га  (mia amikino). Se oni jam decidis geedziĝi kaj anoncis tion, oni uzas vortojn жени́х  (fianĉo) kaj неве́ста  (fianĉino). Se temas pri plenkreskuloj, kiuj ne planas formaligi sian rilaton, aŭ se temas pri adulto, do ekstergeedzeca rilato, oni povas uzi vortojn любо́вник  (amato) kaj любо́вница  (amatino). Rilate viron tiukaze eksteruloj povas uzi vorton ха́халь , kiu havas mokan kaj iom negativan nuancon.

Rilatoj inter супру́г  (geedzoj) estas egalrajtaj. Normale viro ne povas malpermesi al sia edzino ien iri, ion fari, devigi ŝin resti hejme ktp. Kompreneble ekzistas esceptoj, ĉefe en patriarkecaj familioj kun forta religia (kristana au islama) fono. Edzino povas havi прия́тель  aŭ eĉ друг  inter viroj, same kiel edzo povas havi ilin inter virinoj; tamen tio estas relative malofta afero.

La rusoj vivas per etaj familioj, kiuj konsistas el роди́тель  (gepatroj) kaj дитя́  (gefiloj). Rilatoj kun aliaj parencoj (granda familio) estas malpli fortaj. Oni povas renkontiĝi kun gepatroj semajnfine aŭ eĉ malpli ofte. Renkontiĝoj kun gefratoj estas kutime malpli oftaj. Rilatoj al gekuzoj estas tre malfortaj, oni povas renkontiĝi kelkfoje jare dum familiaj festenoj. Oni ŝercas, ke parencoj estas homoj, kiuj foje renkontiĝas kaj manĝas kuze kaze de ŝanĝo de ilia nombro (do kaze de ies morto aŭ naskiĝo). Ĉiu familio devas havi propran loĝejon, loĝi kun gepatroj estas konsiderata manko de matureco por fraŭloj kaj nervostreĉa afero por geedzoj.

Se rilatoj inter bofiloj kaj iliaj bopatroj estas bonaj, oni povas eĉ nomi ilin па́па  (paĉjo), оте́ц  (patro) kaj ма́ма (panjo), мать  (patrino) kaj respektive сыно́к  (filĉjo) aŭ до́чка  (filinjo) – tio estas ne tre ofta, sed laŭdata afero.

Oni ofte mokas rilaton inter зять  (bofilo) kaj тёща  (bopatrino). Unuflanke oni diras ke тёща  (bopatrino) ofte klaĉas pri зять  (bofilo) kaj komplotas kontraŭ li. Aliflanke oni diras ke ŝi klopodas dorloti lin kiel filon kaj regalas per frandaĵoj. La populara respondo de зять  (bofilo) pri kien li veturas semajnfine estas: к   тёще   на блины́  (al bopatrino por [manĝi] patkukojn ). Tamen longan mallarĝan vojon oni ofte nomas moke тёщин язы́к  (bopatrina lango).

Kutima afero estas kundrinkado de зять  (bofilo) kaj тесть  (bopatro), ja: как   с   зя́тем   не   вы́пить ? (ĉu eblas ne drinki kun bofilo?) Ofte ili kune faras iujn tipe virajn aferojn: riparas domon, fiŝkaptas, ĉasas ktp. Komuna komerco ankaŭ estas sufiĉe ofta kaj laŭdata afero, ja tiel patro helpas malrekte ankaŭ al sia filino.

Normale geavoj helpas varti genepojn, faras donacojn al ili ktp. Iuj progresemaj avinoj tamen protestas kontraŭ tiu kutimo, deklaras ke ili ne deziras malŝpari siajn maturajn vivojarojn kiel senpagaj vartistinoj, ke ili deziras ĝui la vivon dum varti bebojn estas tasko de nova generacio. Ambaŭ variantoj estas akcepteblaj, kvankam ĝenerale la unua estas pli kutima.

Finance ĉiuj familioj estas sendependaj. Tamen ofte gepatroj helpas al siaj infanoj eĉ post geedziĝo, ĉar kutime ili gajnas pli kaj malŝparas malpli. Tio povas esti rekta financa helpo aŭ donacoj forme de vestoj, pagitaj vojaĝoj, aŭtoj, apartamentoj ktp. Idoj malofte helpas al la gepatroj, ĉar kutime tiuj havas sufiĉe da mono forme de salajroj aŭ pensioj.

Pro malforteco de rilatoj inter eta familio plejparto de rusoj mem ne memoras ĝustajn vortojn por nomi tiujn parencojn. La plej uzataj vortoj estas: муж  (edzo), жена́  (edzino), сын  (filo), дочь  (filino), оте́ц  (patro), мать (patrino), тесть  (patro de edzino), тёща  (patrino de edzino), свёкор  (patro de edzo), свекро́вь  (patrino de edzo), зять  (edzo de filino), сноха́ , неве́стка  (edzino de filo), брат  (frato), сестра́  (fratino), двою́родный   брат (kuzo), двоюродная   сестра  (kuzino), дядя  (onklo), тётя , тётка  (onklino), племя́нник  (nevo), племя́нница (nevino), внук  (nepo), вну́чка  (nepino), дед , де́душка  (avo), ба́бушка  (avino), праде́душка  (praavo), праба́бушка  (praavino), пра́внук  (pranepo), пра́внучка  (pranepino).

Ĉiuj aliaj estas uzataj malofte: золо́вка  (fratino de edzo), де́верь  (frato de edzo), шу́рин  (frato de edzino), своя́ченица  (fratino de edzino), сват  (patro de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patro de bofilo), сва́тья , сва́ха  (patrino de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patrino de bofilo).

Ene de eta familio povas esti variaĵoj de rilatoj: сво́дный   брат  (filo de unu el gepatroj de alia deedzeco), сво́дная   сестра́  (filino de unu el gepatroj de alia deedzeco), единокро́вный   брат  / единокро́вная   сестра́ (laŭvorte: unusanga frat(in)o; filo de patro de alia geedzeco), единоутро́бный   брат  / единоутро́бная   сестра́ (laŭvorte: unuventra frat(in)o; filo de patrino de alia geedzeco), па́сынок  (duonfilo), па́дчерица  (duonfilino), о́тчим  (duonpatro), ма́чеха  (duonpatrino).

Konversacio

Redakti

Ĉiu konversacio komenciĝas de приве́тствие  (saluto) kaj finiĝas per проща́ние  (adiaŭo). Alparoli iun sen saluti aŭ foriri/ĉesi sen adiaŭi estas konsiderata malĝentilaĵo. Tiukaze oni diras moke: уйти́   по-англи́йски (foriri angle), ĉar oni kredas ke la angloj foriras sen adiaŭi.

La plje ofta saluto estas приве́т  (saluton). Ĝi estas uzata en ĉiuj neformalaj rilatoj — inter знако́мый , прия́тель , друг , sed ankaŭ inter samrangaj kaj samaĝaj partneroj kaj kolegoj. Ekzemple vi povas laŭvoje saluti iun – diri приве́т  kaj marŝi plu sen halti. Aŭ vi povas telefoni vian fratinon kaj komenci interparolon per приве́т .

Se necesas saluti homon pli aĝan, de pli alta socia rango aŭ nekonatan, oni diras здра́вствуйте  (laŭvorte: estu sana; ĉiam plurale!). Ekzemple vi povas saluti vian estron: Здра́вствуйте , Серге́й   Ива́нович ! aŭ komenci per tiu vorto dialogon en ŝtatoficejo aŭ vendejo: Здра́вствуйте ! Мне   ну́жно … (Saluton! Mi bezonas…). Oni povas diri ankaŭ singulare здра́вствуй , sed tiu formo estas uzata malofte, ĉefe por substreki distancon inter vi. Ekzemple viro povas saluti sian eksan edzinon: здра́вствуй , Ольга!

Alia neformala saluto estas до́брый   день  (bonan tagon) kun variaĵoj до́брое   у́тро  (bonan matenon) kaj до́брый   ве́чер  (bonan vesperon). Ne ekzistas formalaj limoj inter ili, ĝenerale oni uzas до́брое   у́тро  (bonan matenon) ĝis la 10a matene kaj до́брый   ве́чер  (bonan vesperon) post la 5a vespere. Variaĵo до́брой   но́чи (bonan nokton) estas jam ne saluto, sed adiaŭo malfruvespere, kiu supozigas ke ĉiuj jam iras dormi. До́брый день  (bonan tagon) estas universala saluto, oni povas uzi ĝin kun personoj de ĉiuj aĝoj kaj sociaj statusoj escepte de tre formalaj renkontiĝoj (tiukaze uzendas здра́вствуйте ). Ĝi uzeblas ankaŭ en neformalaj leteroj. Foje oni skribas до́брого   вре́мени   су́ток  (bonan tagoparton), sed tio estas stultaĵo neimitenda.

Gejunuloj povas saluti unu la alian per ekstreme neformalaj хай  (de la angla: hi ), хэлло́  ( hello ) aŭ салю́т . Ĉio ĉi akcepteblas nur ene de junularo aŭ inter plej proksimaj kaj samrangaj homoj.

La plej formala adiaŭo estas до   свида́ния  (ĝis revido). Homoj kiuj konsideras unu la alian знако́мый , прия́тель  aŭ друг  povas uzi neformalajn formojn kiel: до   ско́рого  (ĝis baldaŭ), пока́  (ĝis), foje duobligata пока́ - пока́  (ĝis-ĝis), до   встре́чи  (ĝis renkontiĝo). Ŝerce oni povas diri ankaŭ адьёс  (de la franca/hispana: adiós ). Popolecaj formoj estas быва́й  (laŭvorte: estu), будь   здоро́в  (estu sana).

Uzeblas ankaŭ la vorto проща́й , sed ĝi havas draman guston, ĉar temas pri definitiva, porĉiama disiĝo. Tiel oni diras al homo, kiu forveturas tro for kaj apenaŭ vi renkontiĝos denove. plejparte oni diras tion al homo, kiun oni ne plu ŝatas aŭ amas, al eksa amato dum la fina disiĝo ktp.

Dum konversacio oni devas paroli по   о́череди  (laŭvice), не   перебива́ть  (ne haltigi unu la alian). Rompi tiun regulon akepteblas inter geamikoj, sed ĝenerale estas konsiderata malĝentilaĵo. La rusoj kutimas teni distancon unu de la alia, ne stari tro proksime, nek tuŝu unu la alian (ĉio ĉi akcepteblas nur inter geamikoj). Ты́кать   па́льцем  (fingromontri) al alia homo estas malĝentilaĵo, same kiel laŭta parolado en publika loko.

En parolo oni devas eviti sakraĵojn kaj vulgaraĵojn. Ekzistas vortoj ekster literatura kampo, tamen akcepteblaj por esprimi ekstremajn emociojn aŭ sentojn. Ekzemple oni povas diri kolere ke iu viro estas козёл  (kapro) aŭ ino estas коза́  (kaprino). La plej oftaj insultoj de tia speco: чёрт  (diablo), баран , овца  (ŝafo, do obstina stultulo, sencerbulo ĝenerale), козёл  (kapro), коза́  (kaprino), лох  (fuŝulo), идио́т  (idioto), деби́л (mensdebilulo), лопу́х , ва́ленок  (sentaŭgulo, sed nemalica, nur stulteta), чмо  (malestiminda sentaŭgulo), дура́к  (stultulo), ши́зик  (skizofreniulo), чо́кнутый  (mensmalsanulo), долбану́тый  (laŭvorte: batito; do frenezulo), недоно́сок  (laŭvorte: frunaskito; rilate arogan junulon), сопля́к  (same sed malpli krude), урод (kriplulo), муда́к  (aĉulo), тра́хать  (fiki iun, inklzuive figursence), тра́хаться  (fikiĝi kun iu, inklzuive figursence), затра́хаться  (superfikiĝi, do laciĝi, tediĝi je io), херня́  (aĉaĵo, iu ajn aĵo ĝenerale).

Ekzemple dungito oni povas diri: Э́тот   муда́к - нача́льник   меня́   уже́   затра́хал ! (Tiu aĉulo-estro jam superfikis min!) Aŭ survoje taksiisto povas eksplodi: Э́та   коза́   не   смо́трит , куда́   она́   е́дет ! (Tiu kaprino ne rigardas kien ŝi veturas!)

Sed ekzistas ankaŭ alia speco de la vortoj, kiuj estas ekstreme insultaj, konsiderataj kruda ofendo kaj eĉ ne akcepteblaj por amaskomunikiloj. La plej oftaj estas: хер , хуй  (kaco; uzata ankaŭ rilate iun homon), пизда́ (vagino; uzata ankaŭ rilate iu aĉulino), блядь , су́ка  (sakraĵo ĝenerala, uzata ankaŭ rilate virinon, speciale se amoreman kaj malfideman), пизде́ть  (mensogi), хуя́рить  (fari ion, speciale se malbone), еба́ть  (fiki, ankaŭ figursence), еба́ться  (fikiĝi kun iu, ankaŭ figursence), съеба́ться  (laŭvorte: forfikiĝi; reale: foriri), уеба́ть  (bati), заеба́ть  (laŭvorte: ĝisfiki; reale: tedigi, lacigi), заеба́ться  (laŭvorte: ĝisfiki; reale: tediĝi, laciĝi), ебану́тый , ёбнутый , пиздану́тый  (laŭvorte: fikita; reale: freneza — simile al долбану́тый , sed pli kruda), хуйня́  (aĉaĵo, iu ajn aĵo ĝenerale), грёбаный  (aĉa).

Ekzemple dungito povas diri: Э́тот   пиздану́тый   нача́льник   меня́   уже́   заеба́л ! (Tiu aĉulo-estro jam superfikis min!) Aŭ survoje taksiisto povas eksplodi: Э́та   пизда́   не   смо́трит , куда́   она́   хуя́рит ! (Tiu aĉulino ne rigardas kien ŝi veturas!)

Se la unua grupo da vortoj estas pli-malpli akcepteblaj kaj sufiĉe ofte aŭdeblas, speciale en vira rondo, do la dua grupo uzeblas nur en ekstremaj cirkonstancoj por esprimi ekstremajn emociojn. En ĉiutaga parolo ilin uzas nur homoj el malaltaj sociaj tavoloj aŭ krudaj viroj, kiaj renkonteblas en ajna medio. Mi forte rekomendas al vi eviti ambaŭ vortogrupojn, almenaŭ ĝis vi bone orientiĝos en la lingvo.

Gestoj

Redakti

Dum renkontiĝo rusoj kutime пожима́ть   ру́ку  (manpremas) unu la alian. Tio estas normo por viroj. Laŭ etiketo la unua devas etendi la manon homo pli aĝa aŭ kun pli alta socia statuso, sed tio ne estas strikte sekvata regulo. Laŭ etiketo oni ne manpremas se temas pri grupo da homoj, ja tiukaze sufiĉas voĉe saluti la grupon, sed en realo rusoj kutime manpremas ĉiun persone. Рукопожатие  estas signo de akcepto, do ĝia manko estas signo de malakcepto kaj не   пода́ть   руки́  (ne etendi la manon) estas konsiderata ofendo. Se ruso malestimegas iun, li povas diri: я   ему́   руки́   не   пода́м  (mi ne donos al li la manon).

Oni ĉiam salutas per nuda mano. Nur malofte, en plej forta frosto surstrate oni povas manpremi en gantoj, sed tion devas iniciati homo kiu la unua etendas la manon kun la vortoj по-зи́мнему  (vintromaniere). Oni ĉiam salutas per dekstra mano. Se manoj estas malpuraj aŭ okupitaj, homo povas etendi la manon kaj montri ke oni premu ĉe pojno aŭ etendi maldekstran manon.

Manpremo devas esti ne tro forta (signo de agreso), nek febla (signo de indiferento). Inter trajtoj de forta, memfida homo estas кре́пкое   рукопожа́тие  (fortika manpremo). Dum manpremi oni kutime rigardas al okuloj unu de la alia kaj ridetas. Ĝi daŭras kelkajn sekundojn. Se homoj deziras montri, ke ili tra ĝojas vidi unu la alian, ili manpremas pli forte, movas la manojn kaj tio daŭras pli longe.

Virinoj kutime ne manpremas, kvankam iuj progresemaj inoj povas etendi la manon — same al viroj kaj virinoj. Tio estas ekzotikaĵo.

Brakumoj estas uzataj nur inter plej proksimaj друг  (amikoj) aŭ parencoj, kiuj delonge ne renkontiĝis. Tio estas signo de plena fido kaj granda ĝojo. Oni ne kisas dum saluti. Progresemaj junaj virinoj povas kisi unu la alian aŭ imiti kison francmaniere, tuŝante unu la alian per vangoj, sed tio estas malofta afero kaj praktikata inter подру́га  (amikino) aŭ almenaŭ прия́тельница  (kompaninoj).

Viro kaj virino povas promeni laŭstrate по́д   руку  (brak-ĉe-brake) aŭ взя́вшись   за́   руки  (man-en-mane), ne gravas ĉu ili estas geedzoj, gefianĉoj aŭ simple прия́тель  aŭ друг . Foje oni povas vidi knabinojn aŭ (malpli ofte) junulinojn promeni man-en-mane surstrate. Inter viroj tio ne estas kutime, sola escepto povas esti gejoj .

Se virino eliras aŭton aŭ buson aŭ transpaŝas lavon aŭ iras supren aŭ malsupren laŭ ŝtuparo ktp, viro devas etendi manon al ŝi. Tio estas ne malestima gesto, sed normala ĝentilaĵo. Virino kaj viro povas tuŝi unu la alian, ekzemple klaki laŭ ŝultro aŭ mano ktp. Sed neniu rajtas tuŝi mamojn aŭ pugeton de virino, tio estas kruda konduto, ofendo tuj punenda per пощёчина  (vangofrapo).

Inter aliaj gestoj menciindas jenaj.

Levita указа́тельный   па́лец  (montrofingro) signifas: “Atenton!” Se oni levas kaj svingas ĝin dekstren — maldekstren, tio signifas: “Ne, vi malpravas”. Se oni levas ĝin kaj kun rideto montras direkte al vi, tio signifas: “Jes, vi pravas! Ĝuste!”

Levita сре́дний   па́лец  (mezfingro) signifas: “Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.

Levita большой па́лец  (dikfingro) signifas: “Bone! Ĉio en ordo!”

Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj je rondeto kun aliaj fingroj levitaj, signifas: “Ok, bone”.

Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj levitaj kaj disigitaj V-forme signifas: “Venko!”

Dikfingro ŝovita inter montrofingro kaj mezfingro kaj direktita al kunparolanto nomiĝas фи́га  aŭ фи́гушка  kaj signifas: “Neniukaze! Spit!” Tio estas iom infaneca, tamen sufiĉe ofenda gesto.

Ладо́нь  (manplato) levita kaj turnita al kunparolanto signifas: “Haltu!”

Рука́  (brakoj) krucigitaj kaj levitaj antaŭ si signifas: “Ĉesu!”

Brako fleksita ĉe kubuto kaj direktita al kunparolanto (foje kun alia brako metita sur ĝin ĉe kubuto) signifas: “Spit! Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.

Krome levitaj fingroj povas signifi respektivan nombron.

Se oni deziras haltigi aŭton (inkluzive taksion), do oni staras vojrande kaj etendas brakon horizontale. Tio nomiĝas голосова́ть  (voĉdoni).

Superstiĉoj

Redakti

Same kiel ĉiu nacio la rusoj havas plurajn суеве́рие  (superstiĉojn), do ni listigu nur kelkajn, plej popularajn.

Oni ne devas manpremi aŭ entute babili super поро́г  (sojlo), do kutime invitas eniri por manpremi kaj babili ene.

Oni timas elbuŝigi iun bonan prognozon, do se tio tamen okazis, oni kraĉas trifoje (fakte nur imitas buŝe) trans maldekstra ŝultro aŭ frapas trifoje laŭ ligno, kvazaŭ fortimigante la malbonon. Se iu forgesis tion fari, oni diras al li: сплюнь ! (kraĉu!) aŭ постучи́ ! (frapu!)

Oni kredas ke se nigra kato transkuris la vojon, tio aŭguras malbonon. Do oni foje forpelas чёрная   ко́шка (nigran katon) por eviti tion.

Oni kredas ke oni ne devas свисте́ть  hejme, ĉar tiukaze mono en tiu domo malaperos.

Oni kredas ke birdo, enfluginta domon, aŭguras ies morton, do klopodas forpeli ĝin.

Oni preferas dum sufiĉe longa tempo ne rakonti pri gravediĝo kaj post nasko de la bebo dum almenaŭ kelkaj semajnoj montri lin al neniu por не   сгла́зить  (ne envulti). Speciale danĝeraj estas konsiderataj homoj kun nigraj okuloj.

Iuj homoj ne ŝatas la nombron 13, sed multaj aliaj ĝin speciale ŝatas.

Plejparto de la rusoj pli aŭ malpli kredas je астроло́гия  ( astrologio ), do konas sian знак   Зодиа́ка  ( Zodiako -signon), legas гороско́п  ( horoskopo ) ktp. Iuj kredas ankaŭ je diversaj rakontoj pri астра́льные   тела́  ( astralaj korpoj ), переселе́ние   душ  ( reenkorpigo de animoj ) ktp. Plejparto de la rusoj konsideras sin ortodoksuloj , sed preĝejojn regule vizitas apenaŭ 3% kaj same malmultaj regule preĝas hejme.

Gastoj

Redakti

La rusoj ŝatas ходи́ть   в   го́сти  (gasti) kaj принима́ть   госте́й  (gastigi). Tio estis pli ofta afero antaŭe, sed nun, post transiro al la kapitalisma modelo kaj akompana ĝin konsumisma socio, homoj iĝis pli fermitaj kaj malpli komunikemaj. Tamen foje tio okazos, do vi devas scii kiel себя́   вести́  (konduti).

Unue ni diru, ke se ruso invitas vin al sia hejmo vi devas akcepti tion, ĉar tio estas signo de дру́жба  (amikeco) kaj дове́рие  (fido). La rusoj ne estas same akurataj kiel la germanoj, tamen malfruiĝo je pli ol 15 minutoj estas konsiderata malĝentilaĵo, do prefere venu вовремя  (ĝustatempe). Kutime gastoj alportas ion, ĉar veni с пусты́ми   рука́ми  (kun malplenaj manoj) estas malĝentile. Tio povas esti буке́т   цвето́в  (florbukedo) для хозя́йки  (por mastrino), коро́бка   конфе́т  (skatolo da bombonoj), буты́лка   вина́ / шампа́нского  / коньяка́ (botelo da vino/ĉampano/konjako).

Post eniri кварти́ра  (apartamenton), kie loĝas plejparto de la rusoj, aŭ дом  (domon) necesas senŝuĝi. Rusio havas diferencajn sezonojn, do ofte surstrate estas malpure kaj ne decas marŝi en malpuraj ŝuoj en loĝejo. Oni povas proponi al gastoj та́пок  (pantoflojn). Iuj alportas ŝuojn kun si, kio speciale bonas en vintro, kiam stratŝuoj estas tro varmaj kaj grandaj.

Poste homoj babilas, infanoj ludas. Ne estas kutime proponi drinkaĵojn al gastoj tuj post eniri loĝejon. Poste ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ tablo, sur kiu jam staras manĝaĵoj kaj drinkaĵoj kaj kune manĝas, drinkas, tostas ktp. Rusaj тост  (tostoj) diferencas de tiuj okcidentaj, ja tio estas ne mallongaj unuduvortaĵoj, sed kutime kelkaj frazoj, foje rakontetoj, kiuj enhavas bondezirojn, spritajn aŭ saĝajn rakontojn ktp. Dum tosto ĉiuj silente aŭskultas, manĝi aŭ paroli dume estas malĝentilaĵo. Poste ĉiuj ĝoje aprobas, ridas, чокаться  (tintigas la pokalojn) kaj drinkas. Foje oni leviĝas tiucele, kutime se тосту́ющий  (tostanto) proponis toston por iu grava, alte estimata afero. Ofte oni tostas je belaj virinoj kaj tiukaze viroj leviĝas preskaŭ ĉiam. Se tosto estas grava la tostanto povas aldoni до   дна́ ! (ĝisfunde!), kio signifas ke nesesas drinki la tutan pokalon.

Malgraŭ populara onidiro, la rusoj ne estas pli drinkemaj ol ekzemple la poloj aŭ germanoj. Drinki в одино́чку  (sola) estas konsiderata signo de алкоголизм  ( alkoholismo ), do malofta afero. Kutime oni drinkas nur dum amikaj aŭ parencaj vizitoj, ritaj ceremonioj (geedziĝo, naskiĝtago, funebro), komercaj intertraktoj (pli ĝuste — post ili). Virinoj kutime drinkas вино́  ( vinon ), viroj во́дка  ( vodkon ) aŭ aliajn кре́пкий   напи́ток (fortajn drinkaĵojn) kiel конья́к  ( konjakon ) aŭ ви́ски  ( viskion ), sed ne ekzistas striktaj reguloj tiukampe.

Se vi ne deziras drinki nun aŭ tute drinkas neniam, vi povas simple diri: я   не   пью́  (mi ne drinkas). Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri persona elekto, kiu koncernas neniun. Foje en popoleca medio oni povas protesti kaj admoni, konsiderante tion malestimo. Tiukaze sufiĉas diri: мне   нельзя́  (estas malpermesite por mi) aŭ я завяза́л  (laŭvorte: mi nodis; reale: mi ĉesis). Tio implicite sugestas iujn sanproblemojn, do aspektas kiel nedisputebla objektiva kialo. Do vi ne drinkas kun tiuj homoj ne ĉar vi malestimas ilin, sed ĉar vi ne povas tion fari pro via sano.

Same pri manĝaĵoj. Хозя́йка  (mastrino) ĉiam regalos vin kaj proponos доба́вка  (aldonaĵon), sed tio ne signifas ke vi devas tro manĝi. Simple diru: доста́точно  (sufiĉas) aŭ я   на   дие́те  (mi sekvas dieton), la dua speciale validas por virinoj.

Se vi laciĝis sidi, vi povas stariĝi kaj lasi la tablon por iom promeni, ludi kun infanoj, helpi al хозя́ин  (mastroj). Ne ekzistas strikta tempo kiam oni povas reveni hejmen. Kutime oni gastas du-tri-kvar horojn. Ajnakaze la gastigantoj devas havi tempon por ordigi kaj lavi ĉion post foriro de la gastoj kaj enlitiĝi ne tro frue. La rusoj kutime enlitiĝas je la 10a, plus-minus unu horon. Memoru ke la periodo de la 10a vespere ĝis la 10a matene estas nomata вре́мя   тишины́  (tempo de malbruo), kiam oni ne rajtas laŭte krii, muzikumi, ion ripari ktp.

Festoj kaj festenoj

Redakti

La rusoj ne estas speciale festemaj, tamen ekzistas certaj kutimoj kaj neskribitaj reguloj tiukampe.

Personaj festoj

Redakti

Naskiĝtago

Redakti

La ĉefa persona пра́здник  (festo) estas день   рожде́ния  (naskiĝtago). La rusoj festas ĝin je la sama tago aŭ, se tio ne eblas, poste, ekzemple semajnfine. Festeni naskiĝtagon antaŭ ĝia alveno estas konsiderata плоха́я приме́та  (malbona signo).

Tio estas ordinara festo, kiu kunigas ĉefe familianojn kaj proksimajn geamikojn. Se temas pri gravulo, li povas inviti dekojn da gastoj, inter kiuj grandan parton konsistigos liaj partneroj, ja temas pri grandparte publikrilatista  aranĝo. Por naskiĝtago de infanoj oni kutime invitas nur infanojn por ke ili mem festenu kaj ludu. Plenkreskuloj sidas aparte kaj kutime temas pri manpleno de proksimaj parencoj.

Geedziĝo

Redakti

La rusoj kutime geedziĝas, do жени́ться  (por viroj), выходи́ть   за́муж  (por virinoj) en la aĝo de 20 ĝis 30 jaroj. Se virino ne edziniĝis ĝis 30-jariĝo oni nomas ŝin (malĉeeste) ста́рая   де́ва  (maljuna virgulino) kaj viron — ста́рый   холостя́к  (maljuna fraŭlo). Se 20-jara fraŭl(in) estas konsiderata normo, do 40-jara jam estigas kompaton.

Kutime geamantoj iun tempon живу́т   вме́сте  (kunvivas), foje tio daŭras jarojn. Tia rilato havas nenian juran statuson kaj estas nomata сожи́тельство  (kunvivado) kaj estas konsiderata nura antaŭŝtupo al normala familio kun reciproka respondeco. Oni povas nomi sin муж  (edzo) kaj жена́ , sed por eksteruloj temas pri nuraj сожи́тель  (kunvivulo) kaj сожи́тельница  (kunvivulino), kio havas iom negativan nuancon.

Se ili finfine decidis jure registri sian rilaton, okazas сва́дьба  (geedziĝo). Antaŭe ĝin anticipis сватовство́ (svatiĝo) — ceremonio dum kiu reprezentantoj de la fianĉooficiale petis aprobon de lia edziĝopeto ĉe la fianĉina familio. Sed tiu ceremonio malaperis kune kun patriarka socio. Fianĉino nun memstare faras decidon kaj ofte nur poste informas pri tio siajn gepatrojn.

La gefianĉoj iras al loka отде́л   ЗАГС  (siglo: отде́л   запи́си   а́ктов   гражда́нского   состоя́ния , do sekcio de registriĝo de la enskriboj pri civitana stato) — ŝtata institucio, kiu registras naskiĝojn, geedziĝojn kaj mortojn. Tie ili prezentas sian peton kaj elektas daton kiam okazos la ceremonio.

En respektiva tago жени́х  (fianĉo) venas al domo de неве́ста  por preni ŝin. Li ne devas vidi ŝin en tiu tago antaŭe. Okazas la tiel nomata вы́куп  (elaĉeto), sed anstataŭ pagi monon li simple legas poemojn kaj plenumas diversajn taskojn, postulitajn de свиде́тельница  (laŭvorte: atestantino, reale: amikino de fianĉino). Tio estas humura afero, kiun oni fotas kaj filmas por poste ridi kune. La fianĉo estas en костюм  (kompleto), la fianĉino en сва́дебное   пла́тье  (edziniĝa robo), kutime blanka kaj longa, sed foje malloga kaj roza.

Poste bele vestitaj gepatroj de ambaŭ flankoj, gefianĉoj kaj gastoj venas en aŭtoj al ЗАГС  kie okazos бракосочета́ние  (formala geedziĝo). Tie ŝtatoficistino diros al ili solenajn vortojn kaj donos paperon, kiun молодожёны  (novgeedzoj; ĉiam plurale!) subskribos. Tuj poste ili interŝanĝos обруча́льное   кольцо́ (geedzajn ringojn). La rusoj portas ilin sur la dekstra mano sur безымя́нный   па́лец  (ringofingro).

Poste oni iras al ве́чный   ого́нь  ( eterna flamo  por meti florojn ĉe memorialo al la viktimoj kaj herooj de la Dua mondmilito . Poste oni veturas tra la urbo por fari fotojn en belaj lokoj. Kutime oni dungas tiukaze фото́граф  (fotiston) kaj видеоопера́тор  (filmiston), kiuj poste faros fotoalbumon kaj filmeton.

Fine oni venas al anicipe mendita кафе́  (kafejo) aŭ рестора́н  (restoracio), kie okazas la geedziĝa festeno. Kutime oni invitas kelkdek personojn, de 40 ĝis 60. Oni manĝas, drinkas, bondeziras, enmanigas donacojn, dancas, ludas ktp. Antaŭe la festeno daŭris tri tagojn, sed nun tio okazs nur en kamparo dum la urbanoj ĉiam festenas unutage.

Funebro

Redakti

Tio estas ne festo, tamen ĝi ne eviteblas en la vico de la plej gravaj personaj ceremonioj.

По́хороны  (entombigo; ĉiam plurale!) okazas je la tria tago, la kalkulado komenciĝas ekde la tago de la morto. Oni prenas поко́йный , уме́рший , iom kruda поко́йник  (mortinton) hejmen kaj metas en iu ĉambro en malfermita гроб  (ĉerko) por ke parencoj, geamikoj kaj proksimuloj povus viziti kaj adiaŭi lin. En la domo oni kovras ĉiun spegulojn per kurtenoj por ke animo de la mortinto ne rigardu en ilin kaj ne komprenu, ke ĝi ne plu videblas.

Poste oni metas la ĉerkon sur катафа́лк  (ĉerkoveturilo) aŭ ordinaran veturilon iom adaptitan kaj sekvas al кладбище  (tombejo). Se temas pri gravulo aŭ eta loĝloko, kie tombejo proksimas kaj vojoj estas malplenaj, oni povas porti la ĉerkon sur ŝultroj, kion plenumas kelkaj fortikaj viroj. Antaŭ ĝi oni disĵetas florojn kaj abiajn branĉojn. Se li havis ŝtatajn premiojn, iu el parencoj povas porti ilin antaŭe sur kuseno, alia povas porti portreton, aliaj вено́к  (florkronojn). Povas ĉeesti духово́й   орке́стр  (blovorkestro), ludanta funebrajn melodiojn.

En tombejo oni elfosas моги́ла  (tombon) du metrojn profundan. Sacerdoto (se temas pri religiema familio, do oni invitis lin) legas la lastan edifon, ĉiuj проща́ться  kun la mortinto, oni fermas la ĉerkon kaj sinkigas ĝin per ŝnuroj en la fosaĵon. Poste oni ĵetas simbolajn terbulojn. Fine entombigistoj superŝutas la tombon, lasinte supre monteton el tero.

Poste ĉiuj revenas hejmen aŭ al la anticipe mendita manĝejo kie okazas поми́нки  (funebra festeno; ĉiam plurale!). Dum ĝi oni manĝas, drinkas kaj rememoras la mortinton. Nepre ĉeestas kelkaj ritaj pladoj kaj пиро́г (kukoj). Oni ne povas uzi ви́лка  kaj нож , ĉar tiuj akraj aĵoj estas kaŝataj dum la tuta funebra periodo. Tiu ceremonio ripetiĝas je la 9a kaj 40a tagoj.

Sur моги́ла  kutime oni unue starigas деревя́нный   крест  (lignan krucon) kaj nur post duonjaro, kiam la tero jam malmoliĝis kaj la tombo stabiliĝis, oni starigas pli fortikan па́мятник  (memorŝtonon), kutime el мра́мор ( marmoro ).

Oni preferas entombigi familianojn unu apud alia, sed foje tereno nesufiĉas por tio. Oni kutime baras la terenon per malalta barilo el ligno aŭ metalo. La rusaj tombejoj estas ĥaosaj, malfacilas orientiĝi en iliaj labirintoj. Kelkfoje jare oni vizitas la tombojn de parencoj por pliordigi ilin, forigi velkajn vivajn aŭ paliĝintajn artefaritajn florojn, meti la novajn ktp. Foje oni faras apude tabletojn sur unu apogilo, sur kiujn oni metas simplajn bombonojn kaj ŝutas grion. Oni konsideras tion donacoj al birdoj kaj infanoj, sed en realo temas pri restaĵo de paganaj slavaj ceremonioj, dum kiuj oni regagis animojn de la mortintoj.

Ŝtataj festoj

Redakti

El la ŝtataj festoj la plej estimataj estas jenaj.

Novjaro

Redakti

Но́вый   год  (Novjaro) estas festata nokte de la 31a de decembro al la 1a de januaro.

La 31 de decembro la tuta familio kolektiĝas ĉe la tablo. Nepraj atributoj estas ёлка  (abio — natura aŭ plasta) ornamita de specialaj ludiloj kaj televido kun novjaraj programeroj. Kutime oni ĉetabliĝas je la 6a por проводи́ть   ста́рый   год  (adiaŭi la malnovan jaron). Oni manĝas, iom drinkas, babilas kaj spektas televidon.

Antaŭ meznokto ĉiuj denove ĉetabliĝas kaj atendas paroladon de la prezidanto , kiu dum kelkaj minutoj resumas la pasintan jaron kaj bonvenigas la novan. Poste li gratulas ĉiujn, horloĝoj sur la Moskva Kremo  ekbatas kaj dum ili batas 12-foje ĉiuj devas malfermi botelon da ĉampano, verŝi ĝin al ĉies pokaloj, elpensi deziron kaj drinki la pokalon ĝisfunde (eblas ripeti tion). Post kiam la horloĝoj batis la 12an fojon, ĉiuj gratulas kaj brakumas unu la alian kaj komencas enmanigi donacojn.

Poste oni manĝas, drinkas kaj spektas televidon, kie ĝismatene estas prezentataj novjaraj programeroj. Infanoj povas ludi, plenkreskuloj danci. Foje oni iras surstraten por vidi grandajn novjarajn abiojn sur placoj, gliti de sur deglitejoj, ludi, lanĉi petardojn ktp.

La ĉefaj personoj de Novjaro estas Дед   Моро́з  ( Avo Frosto ) kaj Снегу́рочка)  ( Neĝulino ). La gepatroj rakontas al infanoj, ke Дед   Моро́з alportos al ili donacojn, do la etuloj atendas senpacience. Foje vere venas Дед   Моро́з  (ofte akompanata de sia nepino Снегу́рочка) , kaj enmanigas la donacojn, postulante reciproke poemojn aŭ babilante kun la etuloj. Tio povas esti dungitaj aktoroj, iu el la gepatroj, parencoj, amikoj ktp.

Новогодние   кани́кулы  (la novjaraj ferioj; ĉiam plurale!) daŭras ĝis Рождество́  (Kristnasko) kaj tio estas tempo kiam ĉiuj nur manĝas, drinkas, promenas, gast(ig)as, do ripozas kaj dikiĝas. Multaj preferus pasigi tiun tempon eksterladne, sed prezoj estas ĉiam altigitaj, do alireblaj nur por eta procentaĵo de la loĝantaro.

Kristnasko

Redakti

Рождество́  (Kristnasko) estas festata la 7an de januaro (de la ortodoksuloj ).

Ĝin speciale festas nur la fervoraj ortodoksuloj, kiuj iras al preĝejoj, preĝas tie nokte ktp. Plejparto de la rusoj simple gratulas unu la alian sen fari donacojn. Sed tio ŝtata ripoztago.

La Tago de Defendanto de Patrujo

Redakti

23 Февраля́  aŭ День   защи́тника   Оте́чества  (la Tago de Defendanto de Patrujo).

Origine tio estis militista festo, sed kun paso de tempo ĝi transformiĝis je la festo de ĉiuj viroj kaj jam ne gravas, ĉu ili militservis iam aŭ ne. En tiu tago inoj gratulas ilin, faras donacojn. En laborejoj oni kutime premias ilin per mono, foje aranĝas koncertojn.

La Internacia Virina tago

Redakti

8 Ма́рта  (la 8a de marto) aŭ Междунаро́дный   же́нский   день  (la Internacia Virina tago) kiam oni gratulas ĉiujn inojn, donacas al ili ion ktp.

Fakte tio estas virina festo, kiu delonge perdis iun ajn politikan karakteron. Viroj kaj knaboj gratulas ĉiujn inojn, donacas al ili florojn kaj dolĉaĵojn, foje ion pli grandan, kisas kaj diras agrablaĵojn. Tio okazas ankaŭ en laborejoj, kie oni kutime pagas premiojn al laboristinoj, foje aranĝas koncertojn aŭ amuzaĵojn.

La Internacia tago de laboro

Redakti

1 Ма́я  (la 1a de Majo) aŭ Междунаро́дный   день   труда́  (la Internacia tago de laboro).

Tiu festo jam perdis sian politikan karakteron kaj estas plejparte formalaĵo. Maldekstruloj tamen festas ĝin, ĉiujare okazas manifestacioj organizitaj de lokaj administracioj kune kun sindikatoj. En plejparto de Rusio en tiu tago estas ankoraŭ malvarme, ofte pluvas, do malfacilas kolekti homojn surstrate propravole.

La Tago de la Venko

Redakti

9 Ма́я  (la 9a de Majo) aŭ День   Побе́ды  (la Tago de la Venko ).

Temas pri la venko super la faŝisma Germanio. En Eŭropo kaj Usono ĝi nomiĝas V-tago  aŭ la Tago de la Venko en Eŭropo kaj estas festata la 8an de majo. Pro historiaj kialoj en Rusio oni festas ĝin sekvan tagon, la 9an de majo.

Tio estas sankta, vere popola festo, ĉar temas pri la plej kruela milito en la historio de Rusio, kiam pereis 27 milionoj de sovetianoj (ne nur rusoj, sed ankaŭ ukrainoj, belorusoj, judoj ktp). Ĉiu familio havas praulojn, kiuj militis kaj pereis en tiu milito, do temas pri persona evento, kvankam ĉiam pli fora.

En tiu tago homoj iras surstraten por viziti memorialojn, dediĉitajn al viktimoj kaj herooj de Вели́кая   Оте́чественная   война́  ( Granda Patriota milito ), kiel nomiĝas la milito de Sovetunio  kontraŭ la Nazia Germanio  kaj ĝiaj aliancanoj en Eŭropo kaj poste kontraŭ Japanio en Azio. Oni metas al ili florojn, staras ĉe ве́чный   ого́нь  (eterna flamo), legas nomojn sur la monumentoj kaj rakontas pri tio al infanoj.

Surstrate oni kutume aranĝas koncertojn, ekspoziciojn kaj aliajn eventojn, dediĉitajn al tiu afero. En grandaj urboj, kie haveblas milittrupoj, oni aranĝas пара́д  (paradon), dum kiu militistoj kaj policistoj marŝas laŭ la centra strato, sekvataj de ordinaraj civitanoj. La plej granda kaj spektinda пара́д  okazas sur la Ruĝa Placo  en Moskvo, ĝin oni povas spekti per televido. Ĝenerale homoj promenas, aŭskultas kaj simple ĝuas la vivon, donacitan al ili de la prauloj, multaj el kiuj oferis por tio siajn vivojn.

Ekde 2007  el la siberia urbo Tjumeno  ekis tradicio marŝi kun portretoj de la prauloj-veteranoj, kiu nomiĝas Бессме́ртный   полк  ( Senmorta regimento ). Alia relative nova, sed jam profunde enradikiĝinta tradicio estas гео́ргиевская   ле́нта  (rubandoj de Sankta Georgo ), kiujn oni ligas al siaj vestoj (ofte ankaŭ al aŭtoj) kiel simbolon de memoro. Oni distribuas tiun rubandon anticipe kaj senpage, vendi ĝin estas malpermesite, kvankam foje tio okazas.

Kompreneble ne ĉiuj festas tiel kviete kaj profunde. Por multaj, speciale por junuloj kaj malbone edukitaj personoj День   Побе́ды  (la Tago de la Venko ) estas nura preteksto por festeni, foje diboĉe. Surstrate vi renkontos aŭtojn, sur kiuj aperas bravaj surskriboj kiel: Спаси́бо   де́ду   за Побе́ду ! (Dankon al avo pro la Venko!) На   Берли́н ! (Al Berlino!) Т-34 (aludo al la fama sovetia tanko  de la Dua mondmilito). Ili svingas la flagojn, inkluzive tiun ruĝan, sub kiu batalis la Ruĝa Armeo , hurlas kaj ĉantas rimajn sloganojn. Iuj vestiĝas en tiutempa uniformo, dispentras kaj ornamas siajn aŭtojn kvazaŭ tankojn ktp. Do temas pri siaspeca karnavalo. Oni povas ŝti aŭ malŝati tion, sed ĝenerale temas pri sendanĝera afero.

Kompreneble listo de la ŝtataj festoj estas pli longa, sed ĉiuj aliaj (la Tago de la Konstitucio, Tago de Rusio ktp) en realo estas nuraj ripoztagoj, kiujn la popolo ne konsides veraj festoj.

Militistaj

Redakti

Ekzistas pluraj militistaj festoj por ĉiu armea branĉo. La plej famaj kaj vaste festataj estas День   пограни́чника  (la Tago de Limgardisto) festatata la 28an de majo, kaj День   Вое́нно-Морско́го   Фло́та  (la Tago de la Mararmeo) festata en la lasta dimanĉo de julio, День   Возду́шно-Деса́нтных Войск  aŭ sigle День   ВДВ  (la Tago de la Paraŝutistaj Trupoj) festata la 2an de aŭgusto.

En tiuj tagoj viroj, iam servintaj en tiuj ĉi militbranĉoj, sin vestas en uniformo kaj venas al urbocentro. Unue okazas solenaĵoj kiel metado de floroj al ве́чный   ого́нь , koncertoj ktp. Poste ili kutime vagadas tra la urbo, drinkas, brakumas unu la alian kaj ofte petolas (sin banas en fontanoj ktp).

Ĉion ĉio akompanas abunda drinkado, do tiuj homoj, ofte el malaltaj sociaj tavoloj kaj ne multe edukitaj, kondutas sufiĉe krude. Pro tio en pluraj urboj la aŭtoritatoj klopodas forveturigi ilin eksterurben kie ili festenos sen ĝeni iun. Se tio ne okazas, la urbanoj simple klopodas eviti grupojn de tiuj ebriaj tumultuloj. Kompreneble polico ĉiam akompanas ilin je ioma distanco kaj kontrolas ke ili ne faru gravajn deliktojn.

Urbotagoj

Redakti

Ekde la 1980-aj jaroj  ĉiu urbo kaj multaj vilaĝoj en Rusio festas tagon de sia fondiĝo — День   го́рода  (la Tago de la Urbo). En tiu tago oni aranĝas plurajn koncertojn, spektaklojn, konkursojn, amuzaĵojn por homoj de ĉiuj aĝoj kaj interesoj. Malfruvespere okazas пра́здничный салю́т  (festa saluto), kiam ĉielon kovras eksplodoj de pluraj artfajraĵoj.

La Internacia Tago de Protektado de Infanoj

Redakti

Ĉiujare la 1an de junio oni festas Междунаро́дный   день   защи́ты   дете́й  (la Internacia Tago de Protektado de Infanoj). En tiu tago oni aranĝas koncertojn, prezentaĵojn ktp. Ĝi estas precipe formala festo, aranĝata de la aŭtoritatoj, tamen tio estas ankaŭ bona preteksto donaci ion al infanoj, helpi al malzorgataj infanoj ktp.

Neoficialaj

Redakti

Bapto de Sinjoro

Redakti

Креще́ние   Госпо́дне  ( Bapto de Sinjoro ), kutime mallonge Креще́ние  (Bapto) estas festata la 19an de januaro. Ĝin akompanas specifa rito, kiu havas nur parte kristanan karakteron. En tiu tago Johano Baptisto  baptis Jesuon, do memore al tiu evento tra la tuta Rusio oni eltranĉas truojn en glacio sur riveroj kaj lagoj (ĝi jam estas dika tiel ke oni povas marŝi laŭ riveroj, eĉ veturi en aŭtoj), ortodoksaj sacerdotoj benas ĝin kaj homoj mergiĝas tien por kelkaj sekundoj, foje ĝis unu minuto. Kompreneble akvo estas glacie malvarmega, do necesas bone pripensi, ĉu via organismo eltenos tioman streĉiĝon aŭ ne. Tio estas nedeviga afero eĉ por la kredantoj, des pli por ĉiuj aliaj.

Multaj homoj kredas je saniga efiko de tiu ĉi proceduro, sed en realo malsanulejoj post ĉiu festo plenas je malvarmumiĝintaj homoj kun diversaj malsanoj. Oni ne rekomendas post tio drinki, ja tio estas nur plia ŝarĝo je la arterioj. Nur varma teo estas akceptebla.

Maslenico

Redakti

Ма́сленица  ( Maslenico , Butersemajno)

Fakte tio estas rusa karnavalo, kiu nur laŭ datoj ligiĝas al la kristana Pasko , sed en realo havas paganan karakteron. Oni festas ĝin en la dua duono de januaro — la unua duono de februado, depende de Pasko. Ĉiuj mastrinoj bakas блин  (patkukojn) kaj reagas per ili ĉiujn. Oni multe promenas, ludas, petolas. Antaŭe oni veturadis laŭstrate, dancis en maskoj ktp, do plenumis ĉiujn karnavalajn frenezaĵojn. Kulmino de la festo estas bruligado de pupo, kiu simbolas зима́  (vintron). Oni nomas tion про́воды   зимы́  (adiaŭo al vintro; la unua vorto ĉiam plurale!). La kristana eklezio ne sukcesis siatempe venki tiun ĉi feston, do akceptis ĝin kiel popole-kristanan. En ĉiuj urboj kaj vilaĝoj en tiuj tagoj okazas surstrataj festenoj, konkursoj, folkloraj eventoj ktp.

Па́сха  (Pasko) havas ĉiujare malsaman daton, sed kutime tio okazas ĉirkaŭ mezo de aprilo. La kredantoj en tiu tago plenigas la preĝejojn dum ĉiuj aliaj simple ĝuas varman printempan aeron, promenas surstrate, ornamas siajn domojn per branĉetoj de ве́рба  ( saliko ), kiu en Rusio anstataŭas la mankantan оли́ва  ( olivon ), manĝas пасха́льный   кули́ч  (paskokukon) kaj interbatiĝas per ovoj, farbitaj kaj ornamitaj. Oni batas unu ovon kontraŭ alia kaj malgajnas ulo kies ovo rompiĝis la unua.

Sociaj grupoj

Redakti

La rusia socio konsistas el pluraj sociaj kaj etnaj grupoj, sed ĉi-foje ni klarigos al vi nur kiel komuniki kun la plej ofte renkontataj en ĉiutaga vivo.

Aĝuloj

Redakti

Пожило́й   челове́к , стари́к  (maljunaj personoj, maljunuloj) estas konsiderataj protektindaj kaj estimindaj personoj. Kompreneble tio ne signifas ke homoj ĉiam reagas al ili agrable, ja ankaŭ la maljunuloj ofte estas personoj grumblemaj kaj malafablaj. Viroj en Rusio vivas multe malpli longe, do inter la maljunularo dominas ба́бушка , стару́шка  (avinoj, maljunulinoj).

Kutime ба́бушка  (avinoj) pasigas tempon vartante внук  (nepojn), prozirgante legomojn kaj florojn en да́ча  ( daĉo , somerdomo) aŭ sur benkoj en la kortoj, kie ili observas okazaĵojn kaj priklaĉas ĉion. Ĝenerale oni konsideras avinojn klaĉemaj kaj ofte mokas ilin pri tio.

Se virino aspektas vere maljuna, oni povas nomi ŝin ба́бушка  (avino) kaj viron — дед , де́душка  (avo). La vortoj стари́к , стару́шка  estas evitendaj, ĉar tro rekte koncernas la aĝon kaj kadukecon. Oni povas uzi ilin parolante pri alia, malĉeesta persono, sed ne kiel alparolon.

En обще́ственный   тра́нспорт  (publika transporto) oni devas уступи́ть   ме́сто  (cedi lokon) al пожило́й   челове́к  (maljunulo), бере́менная (gravedulino), инвали́д  (handikapulo) aŭ же́нщина   с   ребёнком  (virino kun infano). Tio estas normala konduto, kvankam foje homoj ne faras tion, speciale gejunuloj. Oni ĉiam kritikas kaj kondamnas tian fikonduton. Sola escepto povas esti la Moskva metroo , kie neniu cedas lokon al iu ajn. Evidente tio estas neevitebla afero por la granda urbo, kvankam ĉiam ŝoka por aliurbanoj.

Almozuloj

Redakti

Попроша́йка  (almozuloj) renkonetblas en ĉiuj urboj de Rusio. Kutime temas pri бездо́мный  (senhejmuloj), sed ofte ankaŭ pri алкого́лик (alkoholuloj) aŭ нарко́ман  (narkotikuloj). En grandaj urboj ili ofte laboras ne por si mem, sed por sia mastro, kiu donas al ili loĝejon kaj manĝaĵojn dum ili fordonas al li la tutan kolektitan monon. Eĉ se vi volas helpi al tiuj kompatinduloj, prefere ne donu monon al ili, ja ĝi estos forprenita aŭ fordrinkita. Prefe donu al ili manĝaĵojn aŭ simple iru for.

Ĉio ĉi validas ankaŭ al infanoj. En Rusio preskaŭ tute ne ekzistas senhejmaj infanoj, nur foje ili fuĝas el siaj familioj kaj orfejoj, sed kutime oni sufiĉe rapide kaptas kaj reenhejmigas ilin. Infanoj el malriĉaj familioj foje almozpetas surstrate, en parkumejoj aŭ aĉetcentroj. Prefere aĉetu al ili manĝaĵojn, ne donu kontantan monon. Foje ili helpas parkumi aŭtojn apud aĉetcentroj. Tiukaze mi donas al ili kelkajn monerojn, ja ili (preskaŭ) honeste perlaboris ilin.

Ciganoj

Redakti

Reprezentantoj de tiu specifa etno loĝas en ĉiuj urboj de Rusio, kutime en specialaj urbopartoj, sufiĉe malriĉaj. Foje ili okupiĝas pri metioj, foje pri vendado de narkotikaĵoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Sed surstrate vi renkontos nur unu tipon — цыга́нка  ( ciganinojn ), kiuj sin trudos al vi kun petoj kaj demandoj.

Tio povas esti io ajn: Молодо́й   челове́к , разреши́те   спроси́ть  (Fraŭlo, permesu fari demandon) aŭ де́вушка , кото́рый   час ? (fraŭlino, kioma horo estas?) aŭ дай   копе́ечку   ребёнку   на   хле́б  (donu kopekon por [aĉeti] panon por infano).

Vi tuj rekonos ilin laŭ buntaj vestoj, malalta staturo kaj tiu sintrudiĝo. Reagu ĉiam same: silentu, ignoru, foriru. Se vi haltos aŭ ekdiskutos, ili tuj atakos vin kaj komencos serĉi vian malfortan punkton — ĉu proponi al vi гада́ние  (sortodivenadon), almozpeti, timigi ktp. Samtempe unu el ili povos esplori viajn poŝojn kaj sakojn. Do simple foriru kaj ignoru.

Samseksemuloj

Redakti

Samseksemaj  rilatoj ne estas malpermesitaj, neniu enprizonigos vin eĉ se vi malkaŝe montros tian seksan orientiĝon. La fifama (kaj tre stulta) leĝo malpermesas nur propagandon de samseksemo inter neplenkreskuloj. Apenaŭ eblas imagi tian propagandon praktike, do la leĝo preskaŭ tute ne aplikeblas krom maloftaj kazoj, kiam kristanaj fanatikuloj provas uzi ĝin por malpermesi iujn aranĝojn.

Tamen la rusia socio estas ne tre favora rilate гомосексуали́зм  (samseksemon). Ekzistas pluraj ofendaj vortoj por gejoj: la ege ofendaj kaj nepublikigeblaj пе́дик , пидара́с  (gejo), malpli ofendaj го́мик , гомосе́к , голубе́ц , vaste uzata eŭfemismo голубо́й  (laŭvorte: blua).

Kutime la plej maltoleremaj estas homoj el malaltaj sociaj tavoloj, krima medio, armeo kaj polico, religiemaj homoj. Progresemaj homoj, speciale el grandaj urboj, kutime rilatas al gejoj tolereme, foje eĉ favore. Funkcias gejaj kluboj, okazas eventoj ktp. Tamen гей-пара́д  ( Parado de Fiero ) ĝis nun ne okazis en Rusio.

Preterpasantoj

Redakti

Tio fakte estas ne socia grupo, sed tamen menciindas ĉi-foje. Vi jam scias ke la rusoj ĝenerale estas ne tre komunikemaj kaj ne emas babili surstrate kun nekonataj homoj. Tamen ekzistas kelkaj situacioj, en kiuj preskaŭ iu ajn povas alparoli vin. Jen tipaj dialogoj.

Ĉiam pli malmultaj homoj havas nun horloĝojn, ja poŝtelefonoj estas normo por ĉiu. Sed foje ili fuŝas aŭ mankas submane, do iu povas demandi vin: Подскажи́те , кото́рый   час ? (Ĉu vi povus diri kioma horo estas?) Ofte aŭdeblas ankaŭ gramatike malkorekta, tamen vaste uzata formo: ско́лько   вре́мени ? (Kioma horo?)

Multaj homoj fumas, sed foje forgesas зажига́лка  (fajrigilon) aŭ спи́чка  (alumetojn), do ili povas peti vian helpon: Прикури́ть   не   найдётся ? (Ĉu vi povus bruiligi cigaredon?) aŭ eĉ simple Огонька́   не   найдётся ? (Ĉu vi havas fajron?)

Foje mankas al iu ne nur fajrigiloj, sed ankaŭ la cigaredoj, do li (ĉiam temas pri viro) povas demandi vin: Сигаре́тки   не   найдётся ? (Ĉu vi havas cigaredon?) aŭ Закури́ть   не   найдётся ? (Ĉu vi havas ion por fumi?) Se vi ne fumas simple respondu: Не   курю́  (Mi ne fumas). Kutime tio finas la konversacion. Tiu demando popularas ankaŭ ĉe huliganoj kiel komenco de dialogo, dum kiu ili transiras al akuzoj pri malestimo ktp kaj fine atakas la homon, sed tio estas malofta afero kaj povas okazi ĉefe en malbona kvartalo kaj malfruvespere.

Ofte oni demandas ankaŭ pri situo de iuj konstruaĵoj aŭ institucioj, stratoj ktp. Не   подска́жете , где   нахо́дится   ближа́йшая   остано́вка ? (Ĉu vi povus sugesti kie troviĝas la plej proksima haltejo?) aŭ Как   пройти́   до   де́тской   поликли́ники ? (Kiel atingi porinfanan poliklinikon?) aŭ как попа́сть   на   у́лицу   Респу́блики ? (Kiel trafi la straton de Respubliko?)

Se vi ne havas respondon aŭ viaj lingvokonoj ankoraŭ ne sufiĉas, respondu mallonge: Прости́те , я   не   ме́стный  (Pardonon mi estas ne lokano) aŭ Прости́те , я   не   зна́ю  (Pardonon, mi ne scias).

Estu sincera!

Redakti

Fina rimarko. Memoru ke en la rusa kulturo malgraŭ valoreco de ĝentila konduto oni estimas откры́тость  (malfermitecon) kaj и́скренность (sincerecon). Do se homo rekte (sed laŭeble ĝentile) esprimas siajn pensojn kaj sentojn, oni aprezas tion kaj inverse. Eksterlandanoj foje konsideras tion kruda konduto, sed temas pri la kultura specifaĵo, kie grandan rolon ludas кра́йность  (ekstremaĵoj).

La rusoj ne kutimas al dialogoj usonstilaj: How are you? — Fine! (Kiel vi fartas? — Perfekte!), okazantaj laŭvoje. Se vi demandas la ruson: как дела́ ? (Kiel statas viaj aferoj?) estu preta ke li haltos kaj vere rakontos al vi pri siaj aferoj. Li povos rakonti pli aŭ malpli detale — tio dependas de via proksimeco — sed tio estos vera rakonto, ja vi demandis, do vi interesiĝas. Se poste li komprenos ke en realo vi ne interesiĝis pri lia vivo kaj la demando estis formala, tio estos konsiderata неи́скренность  (malsincereco), preskaŭ ofendo kaj certe malaltigos vian valoron en liaj okuloj kaj apenaŭ iam vi gajnos lian fidon.

Vi ne nepre devas samopinii pri ĉio, ja en la rusa ekzistas du malsamaj vortoj: пра́вда  (vero) kaj и́стина  (absoluta vero). La rusoj komprenas ke ĉiu homo havas sian vidpunkton, kaŭzitan de liaj personaj cirkonstancoj. Ekzemple pasaĝero de taksio opinias ke pago estas tro alta (ĉar li havas etan salajron), dum taksiisto konsideras ĝin tro malalta (ĉar grandparte ĝin ricevos firmao dum li gajnos nur etan procentaĵon). Kiel oni diras en Rusio: у   ка́ждого   своя́   пра́вда  (ĉiu havas propran veron), sed foje aldonas но   и́стина   одна́  (tamen la absoluta vero estas unusola).

Do estu sincera kaj malferma en Rusio kaj vi certe trovos plurajn bonajn прия́тель  kaj espereble eĉ настоя́щий   друг  (verajn amikojn).