Fabeloj
Unua Parto
Verkis: H. C. Andersen
Tradukis D-ro L. L. Zamenhof
Eldono: 2-a eldono
Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1926
Grandeco: 153 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
La bazan tekston Wolfram Diestel entajpis laŭ la indikita 2-a eldono de Esperantista Centra Librejo. Bertilo Wennergren tamen iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990. Tiu ludovikita versio tamen baziĝas sur la eldono “Fabeloj, Unua Volumo”, Heroldo de Esperanto, Bruselo , 1965.
Proksimuma tradukojaro: 1909
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
Fajrilo
Sur la granda vojo marŝis soldato: “Unu, du! unu, du!” Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris: “Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.”
“Mi dankas, maljuna sorĉistino!” diris la soldato.
“Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. “Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.”
“Kion do mi devas fari tie en la arbo?” demandis la soldato.
“Preni monon!” diris la sorĉistino. “Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas al vi mian antaŭtukon kun bluaj ĉeloj; vi etendos ĝin sur la planko, poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu ĝin sur mian antaŭtukon, kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi arĝenton, vi devas iri en la sekvantan ĉambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tamen ne timu, metu la hundon sur mian antaŭtukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi iros en la trian ĉambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun la mono, havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. Jes, tio estas ĝusta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian antaŭtukon, tiam ĝi nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volos.”
“Tio tute ne estas malbona!” diris la soldato. “Sed kion mi devas doni al vi, maljuna sorĉistino? Ĉar mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi!”
“Ne”, diris la sorĉistino, “eĉ unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon.”
“Bone”, diris la soldato, “alligu do al mi la ŝnuron al la korpo”.
“Jen ĝi estas”, diris la sorĉistino, “kaj jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj.”
La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj troviĝis, kiel la sorĉistino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli ol cent lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.
“Vi estas brava knabo!” diris la soldato, metis ĝin sur la antaŭtukon de la sorĉistino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en liajn poŝojn, poste li fermis la keston, metis sur ĝin returne la hundon kaj iris en la duan ĉambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.
“Ne rigardu min tiel rigide!” diris la soldato, “ĉar la okuloj vin ekdolorus!” Kaj li metis la hundon sur la antaŭtukon de la sorĉistino. Kiam li ekvidis la multon de la arĝenta mono en la kesto, li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Poste li eniris en la trian ĉambron. Ha, kiel terure! La hundo, kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, kaj ili turniĝadis en ĝia kapo, kiel radoj.
“Bonan vesperon!” diris la soldato kaj ektuŝis per la mano sian ĉakon, ĉar tian hundon li neniam antaŭe vidis; sed post kiam li dum kelka tempo ĝin rigardis, li ekpensis: “Nu, nun estas sufiĉe!” kaj li metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! Per ĝi li povus aĉeti la tutan Kopenhagon kaj la sukeraĵojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la balancĉevalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! La soldato elĵetis for la tutan arĝentan monon, per kiu li antaŭe plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj anstataŭ tio li prenis oron; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:
“Tiru min supren, maljuna sorĉistino!”
“Ĉu vi prenis ankaŭ la fajrilon?” demandis la sorĉistino.
“Efektive” diris la soldato, “pri tio mi tute forgesis”. Kaj li iris kaj prenis la fajrilon. La sorĉistino tiris lin supren, kaj li troviĝis denove sur la vojo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉako plenegaj de oro.
“Por kio vi bezonas la fajrilon?” demandis la soldato.
“Tio tute ne estas via afero!” diris la sorĉistino, “vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.”
“Babilaĵo!” diris la soldato; “tuj diru al mi, por kio vi ĝin bezonas, aŭ mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!”
“Ne!” diris la sorĉistino. Tiam la soldato dehakis al ŝi la kapon. Ŝi falis senviva. Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.
Tio estis bela urbo; kaj li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis, ĉar nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.
Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro; sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn. Nun el la soldato fariĝis eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri ĉiuj belegaĵoj de la urbo, pri la reĝo, kaj pri tio, kia ĉarmega reĝidino estas lia filino.
“Kie oni povas ŝin vidi?” demandis la soldato.
“Oni tute ne povas ŝin vidi!” oni respondis al li. “Ŝi loĝas en granda kupra kastelo, defendata ĉirkaŭe de multe da muregoj kaj turoj. Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi, ĉar estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne povas toleri.”
“Mi tre volus ŝin vidi!” pensis la soldato, sed por tio li kompreneble ne povis ricevi la permeson.
Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. Li sciis ja el la antaŭa tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne posedas eĉ unu speson. Nun li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro, kaj tio tre plaĉis al la soldato. Sed ĉar li ĉiutage nur elspezadis monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi tre alten, en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento, li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el liaj amikoj venadis al li, ĉar oni devis leviĝi al li per tro multe da ŝtupoj.
Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis eĉ aĉeti al si kandelon; tiam li subite rememoris, ke verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la sorĉistino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la meĉon; sed apenaŭ li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis siatempe sub la arbo, staris nun antaŭ li kaj diris: “Kion mia sinjoro ordonas?”
“Kio tio estas!” diris la soldato, “tio estas ja stranga fajrilo, se mi povas ricevi per ĝi tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono”, li diris al la hundo; kaj fulmorapide ĝi malaperis, kaj fulmorapide ĝi reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon plenan de mono.
Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la arĝentan monon; kaj se li batis tri fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove transloĝiĝis en belegajn ĉambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj rekonis lin ĉiuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.
Unu fojon li ekpensis: “Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi la reĝidinon! Ĉiuj diras, ke ŝi estas eksterordinare bela, sed kion oni havas de tio, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multo da turoj? Ĉu mi tute ne povus ŝin vidi? Kie estas mia fajrilo?” Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj.
“Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto”, diris la soldato, “mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!”
La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. Ŝi sidis kaj dormis sur la dorso de la hundo, kaj ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera reĝidino. La soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato.
Post tio la hundo kun la reĝidino forkuris returne. Kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato; ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis.
“Tio estus efektive bela historio!” diris la reĝino. Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas.
La soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon, kaj tial la hundo denove venis en la nokto, prenis la reĝidinon kaj kuris kiel rapide ĝi povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris tiel same rapide. Kiam ŝi vidis, ke ili malaperis en granda domo, ŝi pensis: “Nun mi scias, kie estas la loko!” kaj ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio ŝi iris hejmen kaj kuŝiĝis, kaj ankaŭ la hundo kun la reĝidino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke sur la pordo, kie loĝas la soldato, estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis saĝa ago, ĉar nun la korteganino ne povis ja trovi la ĝustan pordon, ĉar sur ĉiuj troviĝis krucoj.
Frue matene venis la reĝo kaj la reĝidino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj oficiroj, por vidi, kie la reĝidino estis en la nokto.
“Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li ekvidis la unuan pordon, markitan per kruco.
“Ne, ĝi estas tie, kara edzeto!” diris la reĝino, kiam ŝi rimarkis la duan pordon kun la kruco.
“Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!” ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana.
Sed la reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo. Ŝi prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus.
En la nokto la hundo venis denove, prenis la reĝidinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu ŝin tre forte amis kaj tre dezirus esti princo, por povi edziĝi kun ŝi.
La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo ĝis la fenestro, tra kiu ĝi eniris kun la reĝidino, estis ŝutmarkita. Tial matene la reĝo kaj la reĝino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.
Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni ankaŭ diris al li: “Morgaŭ oni vin pendigos!”. Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis la marŝantajn soldatojn. Ĉiuj loĝantoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter ili estis ankaŭ unu botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis ĝuste antaŭ la muro malantaŭ kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.
“Aŭskultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi”, diris al li la soldato, “oni ja nenion faros, antaŭ ol mi venos. Sed se vi kuros al mia antaŭa loĝejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!”. La botista bubo volis havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis ĝin al la soldato, kaj... nun ni baldaŭ aŭdos.
Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.
Jam la soldato staris supre sur la ŝtuparo; sed kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en ĉi tiu mondo!
Tion la reĝo ne volis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis ĉiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.
“Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!” diris la soldato. Tiam la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis en pecetojn.
“Mi ne volas!” diris la reĝo, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin, kiel ĉiujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj la tuta popolo ekkriis: “Kara soldato, vi estos nia reĝo kaj ricevos la belan reĝidinon!”
Post tio oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo, kaj ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe kaj kriis “Hura!” kaj la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj sidis ankaŭ ĉe la tablo kaj rigardis per grandaj okuloj.
Malgranda Niko kaj granda Niko
En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. Ambaŭ estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar ĉevalojn kaj la dua nur unu ĉevalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni aŭskultu, kio okazis al ili ambaŭ, ĉar tio estas vera historio.
Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon; pro tio la granda Niko pruntadis al li ĉiujn siajn kvar ĉevalojn, sed nur unu fojon en la semajno. nome en dimanĉo. Huha! kiel la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo super ĉiuj kvin ĉevaloj! ili estis ja dum tiu tago kvazaŭ liaj propraj. La suno brilis tiel belege, ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon, kaj ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj, kaj li estis tiel bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis: “Hop, ĉiuj miaj ĉevaloj!”
“Ne parolu tiel”, diris la granda Niko, “al vi apartenas ja nur unu ĉevalo!”
Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, la malgranda Niko forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis: “Hop, ĉiuj miaj kvin ĉevaloj!”,
“Nun mi devas energie peti, ke vi ĉesu,” diris la granda Niko, “ĉar se vi ankoraŭ unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva, kaj vi plu havos nenion!”
“Mi certe plu ne parolos tiel”, respondis la malgranda Niko; tamen kiam homoj preteriris kaj diris al li: bonan tagon, li fariĝis tiel bonhumora kaj la posedado de kvin ĉevaloj por la priplugado de sia kampo ŝajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis: “Dekstren, ĉiuj miaj ĉevaloj!”
“Mi instruos vin krii al viaj ĉevaloj,” diris la granda Niko; kaj li prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan ĉevalon de la malgranda Niko tiel, ke ĝi falis kaj tuj mortis.
“Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!”, diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.
Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.
Tute apude de la vojo troviĝis granda korto de vilaĝano; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. “Tie oni eble permesos al mi tranokti”, pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.
La vilaĝanino malfermis; sed kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝia edzo ne estas hejme kaj ŝi ne povas akcepti fremdulojn.
“Mi devas do kuŝi ekstere”, diris la malgranda Niko, kaj la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo.
Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo kun plata pajla tegmento.
“Tie supre mi povas kuŝi”, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, “tio estas ja bonega lito; la cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.” Ĉar vivanta cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston.
La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan kuŝmanieron. La fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi ĝuste en la dominternon.
Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo kaj delikata fiŝo. La vilaĝanino kaj la sakristiano sidis ĉe la tablo, kie estis neniu alia krom ili, kaj ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto.
“Ho, se mi ankaŭ povus ricevi ion de tio!”, diris la malgranda Niko kaj alŝovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo! kian belegan kukon li tie vidis! Jes, kia festeno tio estis! Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo; tio estis la edzo de la vilaĝanino, venanta hejmen.
Li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la sakristiano iris saluti la virinon, kiam li sciis, ke ŝia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. Kiam ili nun aŭdis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion li efektive faris, ĉar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la aspekton de sakristiano. La virino rapide kaŝis la tutan bonegan manĝaĵon kaj la vinon en sian bakfornon, ĉar se la edzo tion vidus, li ja certe demandus, kion tio signifas.
“Ha ha!” ekĝemis la malgranda Niko, vidante kiel la tuta manĝaĵo malaperas.
“Ĉu iu estas tie supre?”, demandis la vilaĝano kaj rigardis supren al la malgranda Niko. “Kial vi tie kuŝas? venu prefere kun mi en la domon.”
La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li.
“Kompreneble”, diris la vilaĝano, “sed antaŭ ĉio ni devas ion manĝi.” La virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo. La vilaĝano estis malsata kaj manĝis kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis ĉesi pensi pri la delikata rostaĵo, fiŝo kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en la bakforno.
Sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de la ĉevalo, ĉar ni scias ja, ke pro ĝi li ekvojiris, por vendi ĝin en la urbo. La griaĵo tute ne povis plaĉi al li. Li ekpaŝis sur sian sakon, kaj la seka felo en la sako laŭte ekknaris.
“Ts!”, diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove ekpaŝis sur la sakon tiel, ke ĝi knaris ankoraŭ pli laŭte, ol antaŭe.
“He; kion vi tie havas en la sako?”, demandis la vilaĝano.
“Ha, tio estas sorĉisto”, diris la malgranda Niko, “li diras, ke ni ne manĝu griaĵon, ĉar li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko!”
“Ne eble!” diris la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis. La virino ne kuraĝis ion diri, sed ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon. La malgranda Niko denove surpaŝis sur la sakon, ke la felo ekknaris.
“Kion li nun diras?” demandis la vilaĝano.
“Li diras,” respondis la malgranda Niko, “ke li sorĉis por ni ankaŭ tri botelojn da vino; ili ankaŭ staras en la forno”. Tiam la virino devis elpreni la vinon, kiun ŝi kaŝis, kaj la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora; tian sorĉiston, kian la malgranda Niko havas en la sako, li tre forte dezirus posedi.
“Ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon?” demandis la vilaĝano; “mi tre dezirus lin vidi, ĉar nun mi estas en tre bona humoro.”
“Jes”, diris la malgranda Niko, “mia sorĉisto povas fari ĉion, kion mi postulas. Ĉu ne vere, he vi?”, li demandis kaj surpaŝis sur la sakon, ke ĝi knaris. “Ĉu vi aŭdas? Li diras jes! Sed la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi.”
“Ho, mi tute ne timas! Kiel do li aspektas?”
“Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano!”
“Hu!” ekkriis la vilaĝano, “tio efektive estus tre malbela! Vi devas scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson. Nun mi estas kuraĝa, sed li ne tro alproksimiĝu al mi!”
“Atentu! Nun mi demandos mian sorĉiston”, diris la malgranda Niko, kaj li surpaŝis sur la sakon kaj alklinis al ĝi sian orelon.
“Kion li diras?”.
“Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon; sed vi devas teni la kovrilon en la mano, por ke la demono ne elkuru.”
“Ĉu vi volas helpi al mi teni?”, demandis la vilaĝano, kaj li iris al la kesto, en kiu la virino kaŝis la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis kaj pro timo frapadis per la dentoj.
La vilaĝano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. “Hu!”, li ekkriis kaj forsaltis. “Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano! Ha, tio estis terura!” Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.
“La sorĉiston vi devas vendi al mi”, diris la vilaĝano; “postulu pro li tiom, kiom vi volas! Mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono!”
“Ne, tion mi ne povas fari!”, diris la malgranda Niko; “pripensu do, kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sorĉisto!”
“Ha, mi tiel forte dezirus havi lin!”, diris la vilaĝano kaj ne ĉesis petadi.
“Nu”, diris fine la malgranda Niko, “ĉar vi estis tiel bona kaj donis al mi rifuĝon en ĉi tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono, sed mi volas, ke la buŝelo estu superrande plenega.”
“Tion vi ricevos”, diris la vilaĝano, “sed la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo eĉ unu horon plue, ĉar oni ne povas scii, ĉu li eble ne sidas ankoraŭ tie!”
La malgranda Niko donis al la vilaĝano sian sakon kun la seka felo kaj ricevis pro tio tutan buŝelon da mono, superrande plenegan. La vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston.
“Adiaŭ!”, diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj kun la granda kesto, en kiu ĉiam ankoraŭ troviĝis la sakristiano.
Sur la dua flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento; la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado. Super ĝi estis konstruita nova ponto; en la mezo de tiu ponto la malgranda Niko haltis kaj diris tute laŭte, tiel ke la sakristiano en la kesto povu tion aŭdi:
“Kion mi nun faru kun la sensenca kesto? Ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj! Se mi ĝin veturigos pluen, mi tute laciĝos. Mi prefere ĵetos ĝin en la torenton; se ĝi mem alnaĝos al mia domo, bone, – se ĝi tion ne faros, ankaŭ ne estos granda perdo.”
Li prenis la keston per unu mano kaj iom ĝin levis, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en la akvon.
“Ne, atendu!”, ekkriis la sakristiano en la kesto; “antaŭe lasu min eliri!”
“Hu!”, diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis. “Li estas ankoraŭ tie! Rapide en la torenton, ke li dronu!”
“Ho ne, ho ne!”, ekkriis la sakristiano, “ne faru tion; mi donos al vi, tutan buŝelon da mono!”
“Ha, tio estas io alia!”, diris la malgranda Niko kaj malfermis la keston. La sakristiano tuj elrampis, puŝis la malplenan keston en la akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono. Ĉar unu buŝelon li ricevis jam antaŭe de la vilaĝano, li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.
“Nu, pro la ĉevalo oni bone pagis al mi!”, li diris al si mem, kiam li alvenis hejmen kaj ŝutkunigis en sia loĝejo, sur la mezo de la planko, la tutan monon en formo de granda amasaĵo. “Mi prezentas al mi, kiel tio ĉagrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel riĉa mi fariĝis per mia sola ĉevalo; mi tamen ne diros al li tion tute malkaŝe.”
Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon.
“Por kio li tion bezonas!”, pensis la granda Niko; kaj li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita. Kaj tiel efektive okazis; kiam li ricevis la mezurilon returne, sur ĝia fundo troviĝis algluite tri grandaj novaj arĝentaj moneroj.
“Kio tio estas?”, diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda. “Kie vi ricevis la tutan monon?”
“Ho, tio estas pro mia ĉevalfelo, kiun mi vendis hieraŭ vespere.”
“Al la diablo, oni bone pagis pro ĝi!”, diris la granda Niko, kaj li kuris hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al ĉiuj, siaj kvar ĉevaloj. Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.
“Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?”, li kriis sur la stratoj.
Ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj.
“Buŝelon da mono pro ĉiu felo”, diris la granda Niko.
“Ĉu vi estas freneza?”, diris ĉiuj, “ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj?”
“Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?”, li kriis denove; sed al ĉiuj, kiuj demandis pri la prezo, li respondis: “Buŝelo da mono.”
“Li mokas nin!”, kriis ĉiuj; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.
“Feloj, feloj!”, ili moke imitkriis; “atendu, ni faros el via haŭto tian felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo!”, ili kriis; kaj la granda Niko devis kuri per ĉiuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita.
“Atendu!”, li diris, kiam li venis hejmen, “pro tio la malgranda Niko al mi pagos; mi lin mortigos!”
Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino. Kvankam ŝi estis ĉiam tre malbona kaj kolerema kontraŭ li, li tamen estis nun tre afliktita; li prenis la senvivan virinon kaj metis ŝin en sian varman liton, esperante, ke eble li per tio denove ŝin revivigos. Tie ŝi estis kuŝonta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj dormi sur seĝo, kiel li ofte faradis antaŭe.
Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermiĝis la pordo, kaj eniris la granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, pensante, ke tio estas la malgranda Niko.
“Jen vi havas!”, li diris “nun vi ne havos plu la deziron moki min!”. Kaj li iris returne hejmen.
“Kia malbona kaj terura homo!”, diris la malgranda Niko; “li intencis mortigi min. Estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin!”
Li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj, pruntis de la najbaro ĉevalon, aljungis ĝin al la veturilo, sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado, kaj ekveturis kun ŝi tra la arbaro. Kiam la suno leviĝis, ili troviĝis jam antaŭ granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenmanĝi.
La mastro havis tre multe da mono, li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.
“Bonan tagon!”, li diris al la malgranda Niko “vi hodiaŭ frue metis sur vin viajn dimanĉajn vestojn!”
“Jes!” diris la malgranda Niko, “mi veturas kun mia maljuna avino al la urbo, ŝi sidas tie en la veturilo; mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron. Ĉu vi ne donos al ŝi glason da trinkmielo? Vi devas tamen laŭte krii, ĉar ŝi ne bone aŭdas.”
“Bone, mi tion faros!” diris la mastro kaj enverŝis grandan glason da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo.
“Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo!” diris la mastro; sed la mortinta virino ne respondis eĉ unu vorton, sed ŝi sidis tute silente.
“Ĉu vi ne aŭdas?” kriis la mastro tiel laŭte, kiel li nur povis; “jen estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo!”
Ankoraŭ unu fojon li kriis tion saman, poste ankoraŭ unu fojon; sed ĉar ŝi tute ne moviĝis de sia loko, li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur ŝia nazo kaj ŝi elfalis el la veturilo, ĉar ŝi estis nur sidigita, sed ne alligita.
“He he!” ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis la mastron je la brusto; “vi mortigis mian avinon! Rigardu, ŝi havas grandan truon en la frunto!”
“Ho, kia malfeliĉo!” ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo; “ĉio venas de mia koleriĝemo! Mia kara malgranda Niko, mi donos al vi tutan buŝelon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel, kiel se ŝi estus mia propra, nur silentu, ĉar alie oni dehakos al mi la kapon, kaj tio estas tiel malbona!”
Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono, kaj la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se ŝi estus lia propra.
Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li buŝelmezurilon.
“Kio tio estas!” diris la granda Niko; “ĉu mi lin ne mortigis? mi devas mem iri kaj rigardi!” Kaj li mem iris kun la mezurilo al la malgranda Niko.
“Ha! kie vi ricevis la tutan monon?” li demandis, larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono.
“Ne min, sed mian avinon vi mortigis!” diris la malgranda Niko; “mi vendis ŝin kaj ricevis pro ŝi buŝelon da mono.”
“Vere bone pagite!” diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen, prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis ŝin en veturilon, veturis en la urbon, kie loĝis la apotekisto, kaj demandis, ĉu ĉi tiu volas aĉeti senvivan homon.
“Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis?” demandis la apotekisto.
“Tio estas mia avino”, diris la granda Niko, “mi ŝin mortigis, por vendi ŝin pro buŝelo da mono”.
“Dio nin gardu!” ekkriis la apotekisto. “Vi certe deliras! Ne parolu tiajn aferojn, ĉar vi povas perdi la kapon!” Kaj li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj ĉiuj aliaj homoj pensis, ke li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.
“Mi repagos al vi!”, diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda vojo; “jes, vi estos pagita, vi malgranda Niko!” Tuj, kiam li venis hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la malgranda Niko kaj diris: “Nun vi denove moke amuzis vin pri mi! Unue mi mortigis miajn ĉevalojn, poste mian maljunan avinon! Tio estas nur via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokataĵo!” Kaj li kaptis la malgrandan Nikon ĉirkaŭ la korpo, enŝovis lin en la sakon, prenis ĉi tiun sur la dorson kaj diris: “Nun mi iros kaj dronigos vin!”
Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero, kaj la malgranda Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter preĝejon, la orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis; tial la granda Niko demetis la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la preĝeja pordo kaj diris al si, ke estos tre bone, se li antaŭe eniros kaj kunkantos, antaŭ ol li iros pluen: la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj ĉiuj homoj estas en la preĝejo. Kaj li eniris.
“Ho ve, ho ve!”, ĝemis la malgranda Niko interne de la sako; li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo preteriris la maljuna paŝtisto kun neĝblanka barbo kaj kun granda bastono en la mano; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj; ili kuris sur la sakon, en kiu troviĝis la malgranda Niko, kaj la sako renversiĝis.
“Ho ve!”, ĝemis la malgranda Niko “mi estas ankoraŭ tiel juna, kaj mi jam devas iri en la regnon ĉielan!”
“Kaj mi, malfeliĉa” diris la paŝtisto “estas jam tiel maljuna kaj tamen ne povas ankoraŭ tien veni!”
“Malligu la sakon!”, ekkriis la malgranda Niko “enrampu ĉi tien anstataŭ mi, tiam vi tuj venos en la regnon ĉielan!”
“Bone, tion mi volonte faros!”, diris la paŝtisto, kaj li malligis la sakon al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.
“Ĉu vi gardos miajn brutojn?”, diris la maljuna homo kaj enrampis en la sakon; la malgranda Niko ĝin ligis kaj poste foriris kun ĉiuj bovoj kaj bovinoj.
Tuj poste la granda Niko elvenis el la preĝejo kaj prenis sian sakon denove sur la dorson. Al li ŝajnis, ke la sako fariĝis tre malpeza, ĉar la maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko. “Kiel facile oni nun povas lin porti! Tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon!”. Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj granda, ĵetis la sakon kun la maljuna paŝtisto en la akvon kaj kriis al li, pensante, ke tio estas la malgranda Niko: “Nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi!”. Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis antaŭ si sian tutan brutaron.
“Kio ĝi estas!”, ekkriis la granda Niko, “ĉu mi vin ne dronigis?”
“Jes”, diris la malgranda Niko, “vi ĵetis ja min antaŭ duono da horo en la riveron!”
“Kie do vi ricevis ĉi tiun tutan belan brutaron?”, demandis la granda Niko.
“Tio estas maraj brutoj!” diris la malgranda Niko. “Mi rakontos al vi la tutan historion, kaj mi ankaŭ kore vin dankas pro tio, ke vi min dronigis, ĉar nun mi fariĝis tre riĉa, kredu al mi! Estis al mi tiel terure, kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis antaŭ mia nazo, estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon! Mi falis tuj sur la fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, ĉar tie malsupro kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej bela junulino en neĝblankaj vestoj kaj kun verda krono ĉirkaŭ la kapo prenis min je la mano kaj diris: ‘Tio estas vi, malgranda Niko? Nun ricevu antaŭ ĉio iom da brutoj; unu mejlon de ĉi tie troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj, kiujn mi ankaŭ donacas al vi.’ Tiam mi rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la loĝantoj de la maro. Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de la lando ĝis la komenciĝa fonto de la rivero. Kiel belege tie estis! kiom multe da floroj kaj da freŝa herbo estis ĉie! La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel ĉi tie la birdoj en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis! Kaj des pli la brutoj, kiuj paŝtiĝis tie ĉe la kavoj kaj bariloj!”
“Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni?” demandis la granda Niko. “Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele.”
“Ha, ĝuste tio estas ja tre ruza de mia flanko”, diris la malgranda Niko. “Vi aŭdis ja, kion mi rakontis al vi: la mara junulino diris, ke unu mejlon de tie sur la vojo – sub ‘vojo’ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri – troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj; tio postulus ja tro multe da superflua irado; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj poste iras al la rivero laŭlarĝe. Per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon, kaj mi atingos miajn brutojn pli frue.”
“Ho, vi estas feliĉa homo!”, diris la granda Niko. “Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la rivero?”
“Jes, tiel mi opinias!”, diris la malgranda Niko, “sed mi ne povas porti vin en sako ĝis la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro ĵetos vin en la riveron.”
“Mi tre dankas!”, diris la granda Niko; “sed se mi ne ricevos marajn brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon; pri tio estu certa.”
“Ho ne, ne estu tiel malbona!”. Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo.
“Vidu, kiel ili rapidas!”, diris la malgranda Niko, “ili deziregas veni returne sur la fundon!”
“Bone, helpu do al mi”, diris la granda Niko, “ĉar alie vi ricevos batojn”. Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu kuŝis sur la dorso de unu el la bovoj. “Enmetu ŝtonon”, diris la granda Niko, “ĉar mi timas, ke alie mi ne alfundiĝos”.
“Bone!”, diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon, forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.
“Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn!”, diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.
Reĝidino sur pizo
Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.
Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.
“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.
Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.
“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.
Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!
Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.
Vidu, tio estis vera historio.
Floroj de la malgranda Ida
“Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!” diris la malgranda Ida . “Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?” ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. Jes, tio estis gaja studento! “Kial la floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? ” ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.
“Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?” diris la studento; “la floroj hodiaŭ en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn.”
“Sed la floroj ja ne povoscias danci!” diris la malgranda Ida .
“Ho jes!” diris la studento, “kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon”.
“Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al la balo?”
“Jes” diris la studento, “la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj la konvaloj”.
“Kie la belaj floroj dancas?” demandis la malgranda Ida .
“Ĉu vi ne estis ofte antaŭ la pordego de la granda palaco, kie la reĝo loĝas en somero kaj kie troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj? Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi.”
“Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun mia patrino tie en la ĝardeno” diris Ida , “sed ĉiuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!”
“Ili estas interne en la palaco” diris la studento. “Sciu, ke kiam la reĝo kaj la korteganoj transloĝiĝas returne en la urbon, tiam la floroj tuj kuras el la ĝardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas sur la trono kaj estas tiam reĝo kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj stariĝas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde.”
“Sed”, demandis la malgranda Ida , “ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas en la palaco de la reĝo?”
“Neniu ion scias pri tio”, diris la studento. “Estas vero, ke de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi; sed apenaŭ la floroj aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas sin malantaŭ la longaj kurtenoj kaj elŝovas la kapon. – Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono! – diras la maljuna administranto de la palaco, tamen vidi ilin li ne povas.”
“Tio estas amuza”, diris la malgranda Ida kaj plaŭdis per la manoj. “Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn?”
“Ho jes!” diris la studento, “nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis sur sofo kaj etendis sin; tio estis korteganino.”
“Ĉu ankaŭ la floroj el la botanika ĝardeno tien venas? Ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?”
“Certe!” diris la studento, “ĉar se ili volas, ili povas flugi. Ĉu vi ne vidis la belegajn papiliojn, la ruĝajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fariĝis efektivaj flugiloj. Tion vi ja mem vidis! Tamen povas ankaŭ esti, ke la floroj de la botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en la palaco de la reĝo aŭ ke ili eĉ ne scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio la profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi tie – vi lin ja konas? – tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian ĝardenon, tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fariĝis al ili.”
“Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!”.
“Ne, en efektiveco paroli ili ne povas” respondis la studento, “sed ili interkompreniĝas per signoj. Ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same klara, kiel se ili parolus.” .
“Ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon?” demandis Ida .
“Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; ĝi diris: ‘Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion la profesoro ne povas toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, sed li bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon.”
“Tio estas amuza!”, diris la malgranda Ida kaj ridis.
“Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!” diris la murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton kaj ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron en la mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li ĉiam diradis kiel nun: “Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!”
Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al ŝi pri ŝiaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. Ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. En la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris al ŝi: “Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj.” Kaj ŝi elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke ĝi ne devas resti en sia lito.
Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn.
Dum la tuta vespero ŝi ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion la studento al ŝi rakontis. Kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: “Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en la nokto al balo!” Sed la floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen la malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.
Kiam ŝi estis jam en la lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la palaco de la reĝo. “Ĉu miaj floroj efektive tie ankaŭ estis?” Fine ŝi tamen endormiĝis. En la nokto ŝi denove vekiĝis. Ŝi sonĝis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi. En la dormoĉambro, kie lda kuŝis, estis tute silente; la nokta lampo brulis sur la tablo, kaj ŝiaj gepatroj dormis.
“Ĉu miaj floroj nun kuŝas en la lito de Sofio?” ŝi diris al si mem; “mi tre dezirus tion scii!” Ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo. Ĉi tiu estis nur duonfermita, kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj. Ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke tie en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.
“Nun certe ĉiuj floroj tie dancas” ŝi diris; “ha, kiel mi volus tion vidi!” Sed ŝi ne povis al si permesi sin levi, ĉar per tio ŝi vekus la gepatrojn. “Ho, se ili volus eniri ĉi tien!” ŝi diris; sed la floroj ne venis. Kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga. Neaŭdeble ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron. Ha, kiel amuza estis tio, kion ŝi nun ekvidis!
Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage. Ĉiuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la planko, ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj potoj. Sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante sin tien kaj reen. Ĉe la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, ĉar ŝi memoris ankoraŭ tre bone, ke la studento diris: “Rigardu, kiel ĝi similas al fraŭlino Lina !” Tiam ĉiuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa flava floro similas al la fraŭlino. Eĉ en la ludado ĝi estis simila al ŝi, ĝi klinadis sian longan flavan vizaĝon jen al unu, jen al alia flanko kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko. La malgranda Ida restis tute nerimarkate. Jen ŝi ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj forŝovis la kurtenojn flanken. Tie kuŝis la malsanaj floroj, sed ili tuj leviĝis kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili ankaŭ volas danci. La maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo estis derompita, leviĝis kaj salute kliniĝis antaŭ la belaj floroj. Ili tute ne aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre ĝojaj.
Ts! Ĉu ne aŭdiĝis, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. Ŝajnis, ke ĝi ankaŭ apartenas al la floroj. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe beleta, kaj supre sur ĝia pinto sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same larĝan ĉapelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj tri ruĝaj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon. Ĉi tiun dancon la aliaj floroj ne povosciis, ĉar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon.
La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fariĝis granda kaj longa, svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis laŭte: “Kiel oni povas ion similan paroli al infano! tio estas malsaĝaĵo!” Kaj tiam la vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia larĝa ĉapelo; ĝi aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvastiĝis kaj fariĝis tre malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne ĉesis danci, kaj la kancelariano devis danci kune kun ĝi, nenio al li helpis, ĉu li faris sin granda kaj longa, ĉu li fariĝis denove la malgranda flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj estis kuŝintaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute laŭte en la interno de la tirkesto, kie kuŝis la pupo de Ida , Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj, La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la tablo, kuŝigis sin laŭlonge sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston. Tiam Sofio leviĝis kaj tute mirigite ekrigardis ĉirkaŭen, “Ĉi tie estas ja balo!”, ŝi diris, “kial do neniu tion diris al mi?”
“Ĉu vi volaŝ danci kun mi?”, diris la fumista sinjoreto.
“Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!”, ŝi diris kaj turnis al li sian dorson. Poste ŝi sidiĝis sur la tirkesto kaj pensis, ke baldaŭ espereble venos iu aŭ alia floro kaj invitos ŝin al danco; sed neniu venis. Ŝi ektusis “hm, hm, hm”, tamen malgraŭ tio neniu venis. La fumista sinjoreto dancis tute sola kaj tute ne tiel malbone.
Ĉar ŝajnis, ke neniu el la floroj vidas Sofion, ŝi deglitis de la tirkesto rekte sur la plankon, tiel, ke fariĝis granda bruo.
Ĉiuj floroj tuj ŝin ĉirkaŭis kaj demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton, kaj ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi, precipe tiuj floroj, kiuj estis kuŝintaj en ŝia lito. Sed ŝi faris al si neniun difekton, kaj ĉiuj floroj de Ida dankis ŝin pro la belega lito kaj montris al ŝi grandan simpation. Ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo de la planko, kie lumis la luno, dancis kun ŝi, kaj ĉiuj aliaj floroj faris rondon ĉirkaŭ ŝi. Nun Sofio estis gaja kaj diris, ke ili povas tute trankvile konservi por si la liton, ke ŝi tiel same volonte kuŝas en la tirkesto.
Sed la floroj diris: “Akceptu nian plej sinceran dankon, sed ni ne povas plu vivi longe; morgaŭ ni estos senvivaj; sed diru al la malgranda Ida , ke ŝi enterigu nin tie en la ĝardeno, tie, kie kuŝas la kanario; en tia okazo ni en somero kreskus denove kaj fariĝus ankoraŭ multe pli belaj.”
“Ne, vi ne devas morti!” diris Sofio kaj kisis la florojn. En tiu momento malfermiĝis la pordo de la salono kaj granda nombro da belegaj floroj dancante eniris. Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis; tio certe estis la floroj el la palaco de la reĝo. Antaŭe iris du belegaj rozoj kaj portis malgrandajn orajn kronojn; tio estis reĝo kaj reĝino. Poste sekvis plej ĉarmaj levkojoj kaj diantoj, kiuj salutadis ĉiuflanken. Ili havis muzikon kun si, grandaj papavofloroj kaj peonioj blovis tra pizosilikvoj tiel forte, ke ili fariĝis tute ruĝvizaĝaj. La bluaj kampanuloj kaj la malgrandaj blankaj neĝboruloj tintis; kvazaŭ ili portus tintilojn. Tio estis komika muziko. Poste venis multaj aliaj floroj kaj dancis ĉiuj kune, la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj: Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme.
Fine la floroj diris al si reciproke “bonan nokton”. Tiam ankaŭ la malgranda Ida senbrue iris en sian liton, kie ŝi sonĝis pri ĉio, kion ŝi vidis.
Kiam la sekvantan matenon ŝi vekiĝis, ŝi tuj iris al la malgranda tablo, por vidi, ĉu la floroj estas ankoraŭ tie. Ŝi fortiris la kurtenon antaŭ la malgranda lito; jes, tie ili ĉiuj kuŝis, sed ili estis tute velkintaj, multe pli ol hieraŭ. Sofio kuŝis en la tirkesto, kien ŝi ŝin estis metinta; ŝi aspektis tre dormema.
“Ĉu vi memoras, kion vi devas diri al mi?” demandis la malgranda Ida , sed Sofio aspektis tute malsaĝa kaj ne diris eĉ unu vorton.
“Vi tute ne estas ĝentila”, diris Ida , “kaj tamen ili ĉiuj dancis kun vi”. Ŝi prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj, malfermis ĝin kaj enmetis tien la mortintajn florojn. “Tio estos via beleta ĉerko”, ŝi diris, “kaj kiam poste venos la kuzoj, ili ĉeestos ĉe la enterigo tie en la ĝardeno, por ke vi en somero povu denove kreski kaj fariĝu ankoraŭ multe pli belaj”.
La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo; ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por montri ilin al Ida . Ŝi rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis, kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj floroj en la ĉarma skatolo. Tie en la ĝardeno oni elfosis malgrandan tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron, kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn.
Elinjo-fingreto
Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed ŝi tute ne sciis, kie ŝi povus ĝin ricevi. Ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: “Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, kie mi povas ricevi ĝin?”
“Ho jes, tio ne estos malfacila”, diris la sorĉistino. “Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn. Metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos.”
“Mi tre dankas!” diris la virino kaj donis al la sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono.
“Tio estas bela floro”, diris la virino kaj kisis la belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; sed dum ŝi kisis, la floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis, Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma. Ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto.
Belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo. En ili ŝi dormadis en la nokto, sed en la tago ŝi ludadis sur la tablo. La virino starigis sur ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis la akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de la telero ĝis la alia. Por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. Tio aspektis nepriskribeble ĉarme. Ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.
En unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; ĝi saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo-fingreto kuŝis kaj dormis sub la ruĝa folieto de rozo.
“Tio estus bela edzino por mia filo!” diris la bufo, kaj ĝi kaptis la ŝelon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj ĝi forsaltis kun ĝi tra la vitro en la ĝardenon.
Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe la bordo estis marĉo; tie loĝis la bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. “Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!” estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.
“Ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!” diris la maljuna bufo; “ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos ŝin sur la rivereton, sur unu el la larĝaj folioj de la akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. Tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos la festosalonon profunde sub la marĉo, kie vi loĝos kaj vivos.”
En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. Ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas sur la akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ la plej granda. Al ĝi la maljuna bufo alnaĝis kaj metis sur ĝin la juglandan ŝelon kun Elinjo-fingreto.
La kompatinda malgranda knabineto vekiĝis ĉe la komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke la grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni sur la teron.
La maljuna bufo sidis malsupre en la marĉo kaj ornamadis sian ĉambron per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. Poste ĝi naĝis kun la malbela filo al la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni ŝian ĉarman liton, kiu estis metota en la ĉambron de la fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.
La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en la akvon kaj diris: “Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la marĉo vi loĝos belege.”
“Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!” estis ĉio, kion la filo povis diri. Ili prenis la belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun ĝi; sed Elinjo-fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe la malbela bufo, nek esti edzino de ŝia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon kaj aŭdis, kion ĝi diris. Tial ili ĉiuj elŝovis la kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ la malgrandan knabineton. Kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al la abomeninda bufo. Ne, tio neniel devas fariĝi! Ili kolektis sin malsupre en la akvo ĉirkaŭ la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la knabineto staris, tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis atingi.
Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj birdoj sidis en la arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; “Kia ĉarma knabineto!” Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis la folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo-fingreto vojaĝis eksterlanden.
Ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis sur la folion, ĉar ĝi tre amis Elinjon-fingreton. Ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar la bufo nun ne povis plu ŝin atingi, kaj la lokoj, kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis sur la akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. Ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ la papilio kaj alfortikigis la duan finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja sur la folio.
Subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj ŝian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi sur arbon. Sed la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero, kaj kune kun ĝi naĝis la papilio, ĉar ĝi estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.
Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo flugis kun ŝi sur la arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin la penso pri la bela blanka papilio, kiun ŝi estis alliginta al la folio. Se ĝi ne povos liberiĝi, ĝi devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tuŝis la majskarabon. Ĝi sidiĝis kun ŝi sur la plej granda verda folio de la arbo, manĝigis al ŝi la mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en la arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj la majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: “Ŝi havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!” “Ŝi ne havas palpilojn!” mokis la aliaj. “Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! Kiel malbela ŝi estas!” diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Ankaŭ la majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis iri, kien ŝi volis. Ili flugis kun ŝi malsupren de la arbo kaj metis ŝin sur lekanton. Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ la majskaraboj ne volas toleri ŝin inter si; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.
Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro. Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. Mielo de floroj estis ŝia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per la roso, kiu matene troviĝadis sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la aŭtuno; sed jen venis la vintro, la malvarma, longa vintro. Ĉiuj birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo, sub kiu ŝi estis loĝinta, ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo. Ŝin terure turmentis la frosto, ŝiaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. Ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, sed ŝi havis nur la longon de malgranda fingro. Ŝi kovris sin per velkinta folio, sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.
Tute ĉe la rando de la arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero. Por ŝi ili estis kiel granda arbaro, kiun ŝi devis tramigri, kaj ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, ŝi alvenis al la loĝejo de kampa muso. La tuta loĝejo konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, ĉar de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.
“Ho kompatinda etulino!” diris la muso, ĉar en efektiveco ĝi estis bona maljuna kampa muso, “eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi!”
Ĉar Elinjo-fingreto plaĉis al ĝi, ĝi diris: “Vi povas tre bone resti ĉe mi la tutan vintron, sed vi devas teni la ĉambron en bona ordo kaj rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas!” Elinjo-fingreto plenumadis tion, kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al ŝi tre bone ĉe la muso.
“Nun ni kredeble baldaŭ ricevos gaston!” diris la muso. “Mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage. Li atingis ankoraŭ multe pli ol mi, li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton. Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn vi scias.”
Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, ŝi tute ne volis havi la najbaron, ĉar li estistalpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre riĉa kaj tre instruita. Lia loĝejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la loĝejo de la muso, kaj tre instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili li rakontadis nur malbonon, ĉar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis kanti, kaj ŝi kantis tre bele: “Majskarabo, flugu!” kaj “La pastro iras al la fojno.” Pro ŝia bela voĉo la talpo enamiĝis je ŝi, li tamen nenion diris; ho, li estis persono tre prudenta!
Antaŭ nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu kuŝas en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis antaŭ nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita ĝuste tie, kie li aranĝis sian trairejon.
La talpo prenis putran lignopecon en la buŝon, ĉar tia ligno en mallumo brilas kiel fajro; kun tio li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie kuŝis la mortinta birdo, la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo. Meze sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn. La malfeliĉa birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere bedaŭris ĝin, ŝi amis ĉiujn malgrandajn birdetojn, ĉar ili ja dum la tuta somero tiel bele kantadis kaj pepadis al ŝi, sed la talpo puŝis ĝin per siaj mallongaj piedoj kaj diris: “Nun ĝi plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla afero naskiĝi malgranda birdeto! Dank’ al Dio, ke miaj infanoj ne fariĝos tiaj. Krom sia ‘kvivit’ tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro ĝi devas mizere morti de malsato!”
“Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!” respondis la muso. “Kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro? Ĝi devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo.” Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam ambaŭ aliaj forturnis sin de la birdo, ŝi kliniĝis, disŝovis la plumojn, kiuj estis super ĝia kapo, kaj kisis ĝin sur la fermitaj okuloj. “Eble ĝi estis tiu, kiu en la somero tiel bele kantis por mi”, ŝi pensis; “kiel multe da ĝojo ĝi havigis al mi, la kara, bela birdo!”
La talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis dormi. Ŝi leviĝis de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapiŝon, portis ĝin malsupren, etendis ĝin super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon, kiun ŝi trovis en la ĉambro de la muso, por ke ĝi kuŝu varme en la malvarma tero.
“Adiaŭ, vi bela kara birdo!” ŝi diris, “adiaŭ, kaj akceptu mian dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam ĉiuj arboj estis verdaj kaj la suno tiel varme brilis sur nin!” Poste ŝi metis sian kapeton sur la bruston de la birdo, sed tuj ŝi timigite eksaltis, ĉar ŝajnis al ŝi, ke io frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis.
En aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva sur la teron kaj restas tie, kien ĝi falis, kaj la malvarma neĝo ĝin kovras.
Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, ĉar en komparo kun ŝi, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; ŝi tamen rekuraĝiĝis, metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon kaj alportis mentofolion, kiu servis al ŝi kiel litkovrilo, kaj metis ĝin super la kapon de la birdo.
En la sekvanta nokto ŝi denove sekrete iris al la birdo; nun ĝi estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud ĝi kun peceto da putra ligno, ĉar alian lampon ŝi ne povis havi.
“Sinceran dankon, ho ĉarma malgranda infano!” diris al ŝi la malsana hirundo, “mi bone revarmiĝis! Baldaŭ mi denove havos miajn fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno.”
“Ha” ŝi diris, “ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas! Restu en via varma liteto, mi vin flegados!”
Ŝi alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis kaj rakontis al ŝi, kiel ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo, kio malhelpis ĝin flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam ĉi tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine ĝi falis sur la teron, sed tion, kio estis poste, ĝi jam plu ne memoras, ĝi tute ne scias, kiamaniere ĝi venis ĉi tien.
Dum la tuta vintro ĝi restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis ĝin plej bone kaj amis ĝin. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis pri tio, ĉar ili ne amis la kompatindan hirundon.
Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo diris adiaŭ al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo demandis, ĉu Elinjo-fingreto volas akompani ĝin, kaj diris, ke ŝi povas sidi sur ĝia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed Elinjo-fingreto sciis, ke tio malĝojigus la maljunan muson, se ŝi forlasus ĉi tiun en tia maniero.
“Ne, mi ne povas!” diris Elinjo-fingreto. “Adiaŭ, adiaŭ, vi bona bela knabineto!” diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo-fingreto postrigardis ĝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ĉar ŝi tre amis la hirundon.
“Kvivit, kvivit!” kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron.
Elinjo-fingreto estis tre malĝoja. Ŝi neniam ricevis permeson eliri en la varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda malgranda knabino, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, tio estis tute nepenetrebla arbaro.
“Dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon,” diris al ŝi la muso, ĉar nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri ŝia mano. “Vi havos lanaĵon kaj linaĵon. Mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino de la talpo.”
Elinjo-fingreto devis turnadi la ŝpinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn, kiuj devis ŝpinadi kaj teksadi tage kaj nokte. Ĉiuvespere venadis vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme – nun ĝi per sia varmego malmoligas ja la teron kiel ŝtonon – kiam la somero fine estos pasinta, tiam li festos sian edziĝon kun Elinjo-fingreto. Ŝi tamen tute ne ĝojis, ĉar ŝi tute ne amis la enuigan talpon. Ĉiun matenon, kiam la suno leviĝis, kaj ĉiun vesperon, kiam ĝi subiris, ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj ŝi povis vidi la bluan ĉielon, ŝi pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere, kaj ŝi forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed ĉi tiu neniam revenis, ĝi certe forflugis malproksimen, en la belan verdan arbaron.
Kiam venis la aŭtuno, Elinjo-fingreto havis sian dotaĵon tute preta. “Post kvar semajnoj estos via edziĝofesto!” diris al ŝi la muso. Sed Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke ŝi ne volas interedziĝi kun la enuiga talpo.
“Nu, nu!” diris la muso. “Ne estu obstina, ĉar alie mi devus vin mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran pelton eĉ la reĝino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj. Danku Dion pro li!”
Jen devis jam esti la edziĝofesto. La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis. La malfeliĉa infano estis tre malĝoja, ŝi devis nun diri adiaŭ al la bela suno, kiun ĉe la kampa muso ŝi almenaŭ havis la permeson rigardi tra la pordo.
“Adiaŭ, vi hela radio de la suno!” ŝi diris kaj etendis alten la malgrandajn brakojn kaj iris ĉe malgrandan distancon for de la domo de la kampa muso, ĉar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj stoploj. “Adiaŭ, adiaŭ!” ŝi diris kaj ĉirkaŭprenis per siaj braketoj malgrandan ruĝan floron, kiu staris apude. “Salutu en mia nomo la karan hirundon, se vi ĝin vidos!”
“Kvivit, kvivit!” eksonis en la sama momento super ŝia kapo. Ŝi ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu ĝuste tiam preterflugis. Kiam Elinjo-fingreto ĝin ekvidis, ŝi tre ekĝojis. Ŝi rakontis al ĝi, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo kaj ke ŝi de nun devos loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. Ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj.
“Nun venas la malvarma vintro”, diris la hirundo, “mi flugas kun la aliaj al la varmaj landoj. Ĉu vi volas akompani min? Vi povas sidi sur mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda talpo kaj de lia malluma loĝejo, malproksimen trans la montojn al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie, kie ĉiam estas somero, kie ĉiam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dolĉa malgranda Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frostiĝinta, kuŝis en la malluma interno de la tero!”
“Jes, mi foriros kun vi”, diris Elinjo-fingreto, kaj ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo, metinte la piedojn sur ĝiajn etenditajn flugilojn, ŝi alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo leviĝis alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo. Al Elinjo-fingreto estis tre malvarme en la malvarma aero, sed ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejzaĝon sub si.
Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni, la ĉielo estis duoble pli alte, kaj ĉe la kavoj kaj bariloj kreskis plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro, kaj sur la vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj papilioj. Sed la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj; ĉe la supra elstaraĵo estis multe da hirundaj nestoj, kaj en unu el ili loĝis la hirundo, kiu portis Elinjon-fingreton.
“Jen estas mia domo!” diris la hirundo. “Sed elserĉu al vi mem unu el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin tien, kaj via sorto estos tiel feliĉa, kiel vi nur deziros!”
“Ho, kiel belege!” ŝi diris kaj ekplaŭdis per siaj manetoj.
Jen kuŝis granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron kaj rompiĝinta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis ŝin sur unu el la larĝaj folioj. Sed kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro. Plej ĉarman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn helajn flugilojn ĉe la ŝultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo-fingreto. Tio estis la anĝelo de la floroj. En ĉiu floro loĝis tia malgranda viro aŭ virino, sed ĉi tiu estis la reĝo super ĉiuj.
“Ho Dio, kiel bela li estas!”, flustris Elinjo-fingreto al la hirundo.
La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo. Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ekĝojis, ĉar ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran kronon kaj metis ĝin sur ŝin, kaj li demandis, kia estas ŝia nomo kaj ĉu ŝi volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo ŝi fariĝos reĝino super ĉiuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tute alia edzo ol la filo de la bufo aŭ la talpo kun la nigra velura pelto. Tial ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton. Kaj de ĉiu floro venis sinjorino aŭ sinjoro, tiel ĉarmaj, ke estis plezuro vidi ilin. Ĉiu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon. Sed la plej bona el ĉiuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka muŝo; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun ŝi ankaŭ povis flugi de floro al floro. Ĉie oni ĝojis pro tio, kaj la hirundo sidis supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel ĝi povis, sed en la koro ĝi tamen estis malĝoja, ĉar ĝi tro amis Elinjon-fingreton kaj volus neniam disiĝi de ŝi.
“De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!” diris al ŝi la anĝelo de la floroj; “tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos vin Maja .”
“Adiaŭ, adiaŭ!” diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. Ĉi tie ĝi havis malgrandan neston super la fenestro, kie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn. Al ĉi tiu ĝi kantis sian “kvivit, kvivit”. Kaj tiamaniere ni eksciis la tutan historion.
Malbonkonduta knabo
Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj.
“Sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno!”, li diris, ĉar li estis bonkora poeto.
“Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!” subite vokis ekstere malgranda infano. Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj.
“Ho, malfeliĉa estaĵo!” diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.
“Vi malgranda knabo!” diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano. “Venu al mi, mi jam varmigos vin! Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo!”
Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj. Li aspektis kiel malgranda anĝelo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo. En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis tute difektita de la pluvo; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero.
La maljuna poeto sidiĝis denove ĉe la forno, prenis la malgrandan knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dolĉan vinon. Tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci ĉirkaŭ la maljuna poeto.
“Vi estas gaja knabo!” diris la maljunulo. “Kia estas via nomo?”
“Mi estas nomata Amoro!” li respondis; “ĉu vi min ne konas? Jen kuŝas mia pafarko. Per ĝi mi tre bone pafas. Rigardu, nun la vetero ekstere fariĝas denove bona; la luno lumas!”
“Sed via pafarko estas difektita!” diris la poeto.
“Tio estus malbona!” diris la malgranda knabo, kaj li prenis la pafarkon kaj esploris ĝin. “Ho, ĝi estas jam seka, kaj ĝi tute ne difektiĝis. La tendeno estas tute en ordo; nun mi ĝin elprovos!” Kaj li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron. “Nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne estis difektita!” li diris, laŭte ekridis kaj forkuris. La malbona knabo! Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian varman ĉambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon kaj plej bonan pomon!
La bona poeto kuŝis sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la koron. “Fi!” li diris, “kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Al ĉiuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin koutraŭ li kaj por ke ili neniam ludu kun li, ĉar li farus al ili nur malbonon.”
Ĉiuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza. Kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako. Ili ne rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, ĉar ili pensas, ke li ankaŭ estas studento; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago. Kiam la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la preĝejo, li ankaŭ ĉiam estas malantaŭ ili. Jes, en ĉiuj tempoj li estas malantaŭ la homoj. Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele; homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis io alia. Li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj; li iam pafis eĉ vian propran patron kaj vian propran patrinon rekte en la koron. Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. Jes, tio estas malbona knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon. Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas!
Vojkamarado
La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. Neniu krom ili ambaŭ estis en la malgranda ĉambro. La lampo sur la tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere.
“Vi estis bona filo, Johano”, diris la malsana patro; “la Eternulo jam helpos al vi en la mondo!” Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeliĉa Johano! Li kuŝis genue antaŭ la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito.
Tiam li havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke la suno kaj la luno sin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej ĉarma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano la manon, kaj lia patro diris: “Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? Ŝi estas la plej bela en la tuta mondo!” Tiam li vekiĝis, kaj la tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, Lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en la lito, neniu estis apud li. Malfeliĉa Johano!
Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere post la ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la bonan patron, kiu lin tiel amis. Li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon; li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis sur la verdaj arboj, kvazaŭ ĝi volus diri: “Ne malĝoju, Johano! Vidu, kiel bele blua estas la ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la bonan Dion, ke vi ĉiam estu en bona stato.”
“Mi ĉiam estos bona”, diris Johano, “tiam mi ankaŭ venos al mia patro en la ĉielon, kaj kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke nin revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belegaĵojn de la ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi tie sur la tero. Ho, kia ĝojo tio estos!”
Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li ĉe tio nevole ekridetis, kvankam la larmoj ankoraŭ fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: “Kvivit, kvivit!” Ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke la mortinta homo estas nun supre en la ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. Tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis la karan patron, kiu nun plu ne vivis.
Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed antaŭ tio li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian “Patro nia”’n kaj diris: “Adiaŭ, kara patro, mi ĉiam estos bona homo; petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!”
Sur la kampo, kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto, kvazaŭ ili volus diri: “Bonvenon en la verdejo! Ĉu ĉi tie ne estas bele!” Sed Johano ankoraŭ unu fojon sin returnis, por ĵeti la lastan rigardon sur la malnovan preĝejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita, kie li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la sonaperturoj de la turo, la spiriton de la preĝejo kun lia ruĝa pinta ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.
Johano pensis pri tio, kiom multe da belaĵoj li nun vidos en la granda bela mondo, kaj li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.
La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu reĝo, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto kaj kun la fojnamaso, kaj super ĉio la blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo, la arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis kaj ĉiuj birdetoj ĉirkaŭ li kantis: “Bonan matenon, bonan matenon! Ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?”
La sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al la prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro la Diservajn kantojn.
Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. Tial li sidiĝis kaj deŝiris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn, kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove sur ilian lokon, pensante: “Eble iu faros tion saman sur la tombo de mia patro, kiam mi ne povos tion fari!”
Antaŭ la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en la malproksiman mondon.
Ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por trovi ian rifuĝejon, sed baldaŭ fariĝis mallumega nokto. Fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris. Ĉi tie li volis transatendi la malbonan veteron.
“Mi sidiĝos en angulo”, li diris, “mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon”. Li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.
Kiam li vekiĝis, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke la mortintoj al neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro, kiun oni antaŭ la enterigo restigis en la preĝejo. Al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, sed elĵeti lin antaŭ la pordon de la preĝejo, la kompatindan mortintan homon.
“Kial vi volas tion fari?” demandis Johano; “tio estus ago malbona, lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!”
“Babilaĵo!” diris ambaŭ malbonaj homoj; “li nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. Ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. Tial ni volas venĝi al li; kiel hundo li kuŝu ekstere antaŭ la preĝeja pordo!”
“Mi havas ne pli ol kviudek spesmilojn”, diris Johano, “tio estas mia tuta heredaĵo; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste, ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono, ĉar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos min.”
“Jes”, diris la malbonaj homoj, “se vi efektive volas pagi lian ŝuldon, tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!” Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano returne aranĝis la mortinton en lia ĉerko, kunmetis liajn manojn, diris al li adiaŭ, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.
Ĉirkaŭe ĉiuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj. Ili ne interrompis sian ludadon, ĉar ili ja sciis, ke li estas bona kaj senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn. Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la grandaj gutoj da roso, kiuj kuŝis sur la folioj kaj sur la alta herbo. De tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo, kaj tiam fariĝis laŭta ridado kaj bruo inter la malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun arĝentaj kronoj sur la kapo devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn, kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la lumo de la luno. Tiel tio daŭris senĉese ĝis la leviĝo de la suno. Tiam la malgrandaj elfoj enrampis en la burĝonojn de la floroj kaj la vento forŝiris la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj araneaĵoj.
Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: “He, kamarado! kien vi migras?”
“For en la malproksiman mondon!” diris Johano. “Mi havas nek patron nek patrinon, mi estas malriĉa junulo, sed la bona Dio certe al mi helpos.”
“Mi ankaŭ volas iri en la malproksiman mondon”, diris la fremdulo. “Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?”
“Certe!” diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia, ĉar ili ambaŭ estis bonaj homoj. Sed Johano baldaŭ rimarkis, ke la fremdulo estas pli saĝa ol li. Li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj.
La suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon. Subite aperis maljuna virino. Ŝi estis tre maljuna kaj tute ĝibiĝinta. Ŝi apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro. Ŝia antaŭtuko estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el ĝi elstaris tri grandaj vergoj el filiko kaj saliko. Kiam ŝi estis tre proksime de ili, ŝia piedo elglitiĝis, ŝi falis kaj laŭte ekkriis, ĉar ŝi rompis al si piedon, la maljuna kompatinda virino.
Johano tuj proponis, ke ili ambaŭ prenu ŝin sur siajn manojn kaj portu ŝin al ŝia loĝejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron, elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke ŝi mem povus iri hejmen, kvazaŭ ŝi neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li postulis, ke ŝi donacu al li la tri vergojn, kiujn ŝi havis en sia antaŭtuko.
“Tio estus tre kara pago!” diris la maljunulino, mistere balancante la kapon. Ŝi ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed kuŝi kun rompita piedo ankaŭ ne estis io agrabla. Tial ŝi fine donis la vergojn; kaj apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe. Tian efikon havis la ŝmiraĵo. Sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko.
“Por kio vi bezonas la vergojn?” demandis Johano sian vojkamaradon. “Tio estas tri beletaj vergoj”, respondis ĉi tiu, “mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego”.
Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.
“Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!” diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. “Jen estas terure densa nubo!”
“Ne”, diris la vojkamarado, “tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!”
Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.
En la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo. Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. La ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis tre sovaĝa kaj mordema, sidis apud li kaj larĝe malfermis la okulojn, kiel ĉiuj aliaj.
Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, – Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo – la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.
La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.
Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: “Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!” Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.
La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: “Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!”
Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.
“Du tiaj belaj flugiloj”, diris la vojkamarado, “tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!” Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.
Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.
Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino – ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.
“Malbonega reĝidino!” diris Johano, “ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna reĝo, tiam certe ne mankus al ŝi decaj punoj!”
En la sama momento ili ekaŭdis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. La reĝidino preterrajdis, kaj ŝi efektive estis tiel bela, ke ĉiuj forgesis, kiel kruela ŝi estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, ĉiuj en blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur karbonigraj ĉevaloj flanke de ŝi; la reĝidino rajdis sur neĝblanka ĉevalo, ŝi estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, ŝia rajdvesto estis el plej pura oro, kaj la vipeto, kiun ŝi tenis en la mano, aspektis kiel radio de la suno. La ora krono sur ŝia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la ĉielfirmaĵo, kaj ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj de papilioj; sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj ŝiaj vestoj.
Kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. La reĝidino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora krono, kiun li vidis en sonĝo en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin. “Tio certe ne estas vera”, li diris, “ke ŝi estas malbona sorĉistino, kiu lasas pendigi kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili. Ĉiu havas ja la permeson svatiĝi je ŝi, eĉ la plej malriĉa almozulo; tial mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!”
Ĉiuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis al la aliaj. Ankaŭ la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano diris, ke ĉio estos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la palaco.
“Eniru!” diris la maljuna reĝo, kiam Johano frapis je la pordo. Johano malfermis, kaj la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua, “Atendu momenton!” li diris, kaj li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. Sed kiam li aŭdis, ke tio estas svatiĝanto, li tiel ekploris, ke la sceptro kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo. Kompatinda maljuna reĝo!
“Lasu tion!” li diris, “vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj; vi bedaŭrinde tion vidos”. Li kondukis Johanon en la ĝardenon de la reĝidino. Tie montriĝis terura vidaĵo! Sur la supro de ĉiu arbo pendis tri aŭ kvar reĝidoj, kiuj estis svatiĝintaj pri la reĝidino, sed ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili. Ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kuraĝis veni en la ĝardenon; ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga ĝardeno por reĝidino.
“Jen vi povas vidi!” diris la maljuna reĝo, “vi havos tute tian sorton, kiel ĉiuj, kiujn vi ĉi tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon. Vi farus min efektive malfeliĉa, ĉar tio min tiel forte turmentas!”
Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo kaj diris, ke ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas la reĝidinon.
En tiu momento la reĝidino kun ĉiuj siaj sinjorinoj enrajdis en la palacon. Tial ili eliris al ŝi kaj diris al ŝi bonan tagon. Ŝi estis efektive mirinde bela, ŝi donis al Johano la manon, kaj li enamiĝis je ŝi ankoraŭ pli. Ŝi certe ja ne povis esti malbona, kruela sorĉistino, kiel ĉiuj homoj diris pri ŝi. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn; sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi, kaj la spiconuksoj estis ankaŭ tro malmolaj por li.
Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon, kie estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn; tamen ĝis nun troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj ĉiuj perdis sian vivon.
Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontraŭe, li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino kaj havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis laŭlonge de la tuta vojo.
Johano ne povis ĉesi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la reĝidino estis rilate al li kaj kiel mirinde bela ŝi estas. Li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago, kiam li devos en la palaco provi sian feliĉon per divenado.
Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. “Mi vin amas”, li diris, “ni povus ankoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn, tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas malhelpi vian ĝojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morgaŭ, kiam vi plu ne estos ĉi tie, mi povos sufiĉe plori.”
Ĉiuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svatiĝanto je la reĝidino, kaj tial granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la reĝo kaj la pastroj kuŝis surgenue en la preĝejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis signojn de sincera malĝojo, ĉar la sorto de Johano neniel povis ja esti pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svatiĝintoj.
Ĉirkaŭ la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da punĉo kaj diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino. Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormiĝis. La vojkamarado levis lin tre mallaŭte de la seĝo kaj metis lin en lian liton; kaj kiam fariĝis tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la ŝultroj. La plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la poŝon, kaj tiam li super la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidiĝis en angulo sub la fenestro, kiu apartenis al la dormoĉambro de la reĝidino.
En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua, la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino en granda blanka mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke ŝi ne povis lin vidi, li flugis malantaŭ ŝi kaj vipadis la reĝidinon per sia vergo tiamaniere, ke ĉie, kie li frapis, elŝprucis sango. Kia flugado tra la aero tio estis! La vento blovis en ŝian mantelon, kiu etendiĝadis ĉiuflanken simile al granda velo de ŝipo, kaj la luno lumis tra ĝin.
“Kia hajlo! Kia hajlo!” diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo, kiun ŝi ricevis de la vergo, kaj tion ŝi certe meritis. Fine ŝi atingis la monton kaj ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi, ĉar neniu povis lin vidi, li estis ja nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan salonon, konstruitan el oro kaj arĝento. Floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj, ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj, sed neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj. Ĉe la plafono brilis lampiroj kaj ĉielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. Ĉio aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur si kvar ĉevalskeletoj, havantaj jungilaron el ruĝaj fajraraneoj. La trono mem estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur ĝi konsistis el malgrandaj nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Sur la trono sidis maljuna sorĉisto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro en la mano. Li kisis la reĝidinon sur la frunto, sidigis ŝin flanke de si sur la multekosta trono, kaj nun komenciĝis la muziko. Grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono. La vojkamaradon neniu povis vidi, li stariĝis ĝuste malantaŭ la trono kaj vidis kaj aŭdis ĉion. La korteganoj, kiuj nun ankaŭ aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj, sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli. La sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn. Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.
Post kelktempa dancado la reĝidino rakontis al la sorĉisto, ke ŝi ricevis novan svatiĝanton, kaj demandis lin, pri kio ŝi pensu, por ke en la sekvanta mateno ŝi lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.
“Aŭdu!” diris la sorĉisto, “mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan, tiam ĝi certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via ŝuo. Tion li ne divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morgaŭ nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, ĉar mi volas ilin manĝi.”
La reĝidino kliniĝis tre profunde kaj diris, ke ŝi ne forgesos pri la okuloj. Tiam la sorĉisto malfermis la monton, kaj ŝi flugis returne hejmen, sed la vojkamarado sekvis ŝin kaj batadis ŝin per la vergo tiel forte, ke ŝi laŭte ĝemadis pro la terura hajlo kaj penis per ĉiuj fortoj kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormoĉambron. La vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano ĉiam ankoraŭ dormis, li malligis siajn flugilojn kaj poste metis sin ankaŭ en la liton, ĉar li estis kompreneble tre laca.
Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan sonĝon pri la reĝidino kaj pri ŝia ŝuo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, ĉu la reĝidino ne pensis pri sia ŝuo. Tion li aŭdis ja de la sorĉisto en la monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.
“Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel ĉion alian”, diris Johano; “eble tio estas ĝusta, kion vi sonĝis, ĉar mi firme konfidas, ke la bona Dio al mi helpos. Sed por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ, ĉar se mi divenos malĝuste, mi vin plu neniam vidos.”
Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La tuta salono estis plena de homoj, la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis multe pensi. La maljuna reĝo leviĝis kaj viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko. Jen eniris la reĝidino; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ kaj salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: “Bonan tagon, mia kara!”
Nun Johano devis diveni, pri kio ŝi pensis. Ho Dio, kiel amike ŝi lin rigardis! Sed apenaŭ ŝi aŭdis, ke li eldiris la solan vorton “ŝuo”, ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon; nenio tamen povis helpi al ŝi, ĉar li divenis ĝuste.
Ha, kiel ĝoja fariĝis la maljuna reĝo! Pro raviteco li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan fojon ĝuste divenis.
La vojkamarado lumradiis de ĝojo, kiam li aŭdis, kiel bone la afero pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu certe helpos al li ankaŭ la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis jam diveni denove.
La vespero pasis kiel la hieraŭa. Kiam Johano dormis, la vojkamarado flugis malantaŭ la reĝidino al la monto kaj vipadis ŝin ankoraŭ pli forte ol la unuan fojon, ĉar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis lin vidi, kaj li ĉion aŭdis. La reĝidino decidis pensi pri sia ganto, kaj tion li rakontis al Johano, kvazaŭ li tion sonĝis. Johano facile povis ĝuste diveni, kaj en la palaco fariĝis plej granda ĝojo. Nun la tuta kortego saltis transkapiĝe, imitante tion, kion la reĝo faris la unuan fojon, sed la reĝidino kuŝis sur sofo kaj ne povis diri eĉ unu vorton. Nun ĉio dependis de tio, ĉu Johano ankaŭ la trian fojon povos bone diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan reĝidinon kaj heredos la tutan regnon post la morto de la maljuna reĝo; sed se li divenos malĝuste, li perdos sian vivon kaj la sorĉisto manĝos liajn belajn bluajn okulojn.
En la vespero antaŭ tiu lasta divenado Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis; sed la vojkamarado alligis siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si ĉiujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.
Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj kaj en la ĝardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin kiel kano. Fulmadis senĉese, kaj tondroj bruadis dum la tuta nokto tiamaniere, kvazaŭ tio estus unu seninterrompa frapo. Jen la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino elflugis. Ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega, kaj ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo. Sed la vojkamarado vipadis ŝin per siaj tri vergoj tiamaniere, ke ŝia sango gutadis sur la teron kaj ŝi preskaŭ tute ne povis flugi pluen. Fine ŝi tamen atingis la monton.
“Estas granda hajlo kaj ventego”, ŝi diris, “neniam mi estis eksterdome en tia vetero!”
“Tro multe da bono ankaŭ estas nebone”, diris la sorĉisto. Ŝi rakontis al li, ke Johano ankaŭ la duan fojon ĝuste divenis; ke se tiel estos ankaŭ morgaŭ, tiam li gajnos, kaj tiam ŝi neniam plu povos veni al li en la monton kaj neniam plu povos fari tiajn sorĉaĵojn, kiel antaŭe; ke pro tio ŝi estas tre afliktita.
“Li tion ne divenos!” diris la sorĉisto; “jam venos al mi en la kapon io, pri kio li neniam pensis! Aŭ li estas ankoraŭ pli granda sorĉisto ol mi. Sed nun ni estu gajaj!” Kaj li prenis la reĝidinon je ambaŭ manoj, kaj ili dancis kun ĉiuj malgrandaj koboldoj kun vaglumoj, kiuj estis en la ĉambro; la ruĝaj araneoj ankaŭ saltadis sur la muroj gaje tien kaj reen, kaj ili aspektis kiel fajraj floroj. La strigoj tamburadis, la griloj ĉirpadis, kaj la nigraj akridoj blovadis en la buŝharmonikon. Estis gaja balo.
Kiam ili estis jam dancintaj sufiĉe longe, la reĝidino devis pensi pri la reiro hejmen, ĉar alie oni povus rimarki en la palaco, ke ŝi forestas; la sorĉisto diris, ke li ŝin akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej longe.
Ili elflugis en la malbona vetero, kaj la vojkamarado rompis siajn tri vergojn sur la dorso de ambaŭ. Neniam antaŭe la sorĉisto estis eksterdome en tia hajlo. Antaŭ la palaco li diris al la reĝidino adiaŭ kaj flustris al ŝi: “Pensu pri mia kapo!” Sed la vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ekflugi returne, li kaptis ĉi tiun je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon tute ĉe la ŝultroj, tiel, ke la sorĉisto eĉ dum unu momento ne povis lin vidi. La korpon li elĵetis en la lagon al la fiŝoj, ŝed la kapon li nur trempis en la akvo kaj poste enligis ĝin en sian silkan poŝtukon, kunprenis ĝin en sian gastejon, kaj tie li enlitiĝis. En la sekvanta mateno li donis al Johano la poŝtukon, sed diris al li, ke li ne malligu ĝin pli frue, ol kiam la reĝidino demandos pri la objekto, pri kiu ŝi pensas.
En la malgranda salono de la palaco estis tiom multe da homoj, ke ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko. La konsilistoj sidis en siaj seĝoj kun la molaj kapkusenoj, la maljuna reĝo havis sur si novajn vestojn, kaj lia ora krono kaj la sceptro estis frotpurigitaj tiel, ke ĉio aspektis belege. Sed la reĝidino estis frapante pala kaj havis sur si karbonigran veston, kvazaŭ ŝi devus iri al enterigo.
“Pri kio mi pensis?” ŝi diris al Johano; kaj tuj li malligis la poŝtukon, kaj lin mem frapis teruro, kiam li ekvidis la malbelan kapon de la sorĉisto. Tremo atakis ĉe tiu terura vido ĉiujn homojn, sed la reĝidino sidis tute kiel ŝtona statuo kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. Fine ŝi leviĝis kaj donis al Johano la manon, ĉar li divenis ja ĝuste. Ŝi rigardis nek lin nek iun alian, ŝi nur ĝemis tute laŭte: “Nun vi estas mia sinjoro! hodiaŭ vespere ni festos la interedziĝon!”
“Tiel la afero plaĉas al mi!” diris la maljuna reĝo, “tion certe ni deziras!” Ĉiuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon sur la stratoj, la sonoriloj sonoris kaj la kukistinoj deprenis la nigran krepon de siaj sukerpupoj, ĉar nun ĉie regis ĝojo. Tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro, kaj ĉiu havis la rajton detranĉi al si pecon. La fontanoj ŝprucigis plej bonan vinon, kaj kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.
Vespere la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj, kaj en la palaco oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn kaj saltis, ĉiuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fraŭlinoj dancis unuj kun la aliaj; malproksime estis aŭdata ilia kantado:
“Por edziĝa fest’ en la salono
La knabinoj belaj kolektiĝis.
He, sinjoroj! sonas violono!
He, fraŭlinoj! danco komenciĝis!
Dancu, saltu gaje, brue, ĝoje,
Dancu plu, denove kaj refoje!”
Sed la reĝidino estis ja ankoraŭ sorĉistino kaj tute ne amis Johanon Pri tio la vojkamarado memoris, kaj tial li donis al Johano tri plumojn el la flugiloj de la cigno kaj unu boteleton, kiu enhavis en si nur malmulte da gutoj. Li konsilis al Johano, ke li starigu antaŭ la lito de la reĝidino barelon plenan de akvo kaj, dum ŝia enirado en la liton, li donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon; tiam li subakvigu ŝin trifoje, enmetinte antaŭe la plumojn kaj la gutojn; tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi, kaj ŝi lin ekamos.
Johano faris ĉion, kion la vojkamarado konsilis. La reĝidino laŭte ekkriis, kiam li ŝin subakvigis, kaj ŝi baraktis sub liaj manoj en la formo de granda karbonigra cigno kun flamĵetantaj okuloj. Kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka, esceptinte unu solan nigran ringon ĉirkaŭ la kolo. Johano pie preĝis al Dio kaj triafoje subakvigis la birdon, kaj en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon. Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe kaj dankis lin kun larmoj en la okuloj pro tio, ke li forigis ŝian sorĉitecon.
En la sekvanta mateno venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado; plej laste venis la vojkamarado, kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso. Johano kisis lin multfoje kaj diris, ke li ne devas forvojaĝi, ke li devas resti ĉe li, ĉar li estas ja la kaŭzo de lia tuta feliĉo. Sed la kamarado balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: “Ne, nun mia tempo finiĝis. Mi nur pagis mian ŝuldon. Ĉu vi memoras la mortintan viron, al kiu la malbonaj homoj volis fari ofendon? Vi fordonis ĉion, kion vi havis, por ke li havu ripozon en sia ĉerko. La mortinto estas mi!”
En la sama momento li malaperis.
La edziĝa festo daŭris tutan monaton. Johano kaj la reĝidino tre amis unu la alian, kaj la maljuna reĝo travivis multe da ĝojaj tagoj, li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn plej ĉarmajn malgrandajn infanojn kaj lasis ilin ludi kun lia sceptro. Johano fariĝis reĝo super la tuta lando.
La virineto de maro
Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.
Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.
La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. Ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, ŝiaj okuloj – bluaj, kiel la profunda maro; sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.
La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.
Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super ĉio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur ĉielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo ĉirkaŭen.
Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo, ĝis la blua sablo de la fundo; kie la ombro havis koloron nigrabluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.
“Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj,” diris la avino, “vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn!” Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dekkvin jaroj, sed la aliaj.... ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.
Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj. Ĝuste, ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume blua akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.
Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj – ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj. Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.
Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.
Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.
Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unu la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.
Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.
“Ho, se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj!” ŝi diris. “Mi scias, ke ĝuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie loĝas kaj konstruas!”
Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj.
“Jen vi elkreskis,” diris ŝia avino, la maljuna reĝinovidvino. “Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn!” Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed ĉiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok grandajn ostrojn, por montri ŝian altan staton.
“Tio ĉi doloras!” diris la virineto de maro.
“Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon!” diris la avino.
Ho, ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon! Ŝiaj ruĝaj ĝardenaj floroj staris al ŝi multe pli bone, sed nenio helpis. “Adiaŭ!” ŝi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.
Antaŭ momento subiris la suno, kiam ŝi levis la kapon super la supraĵo de la maro; sed ĉiuj nuboj brilis ankoraŭ kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis, kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero. La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto, kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon, Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon. Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj sinlevadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.
Jam fariĝis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo. Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis, kiam la ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro. Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro, forgesis la propran danĝeron, subnaĝis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine ŝi atingis la junan reĝidon, kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de la sovaĝa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus. Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.
Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. De la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto. Ruĝa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj ŝajnis, ke per tio ĉi la vangoj de la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okuloj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Ŝajnis al ŝi, ke li estas simila je la marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno. Ŝi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.
Jen montriĝis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, estis ankoraŭ malfacile bone ĝin diferencigi, sed konstruo ĝi estis. Citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno, kaj antaŭ la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj ŝtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno.
Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno. Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon, kaj ŝi nun observadis, kiu venos al la malfeliĉa reĝido.
Ne longe daŭris, kaj alvenis juna knabino. Ŝi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaŭ ŝi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja eĉ ne sciis, ke al ŝi li devas danki la vivon. Ŝi sentis sin tiel malĝoja, ke ŝi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnaĝis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.
Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa, sed nun ĝi fariĝis ankoraŭ pli multe. La fratinoj ŝin demandis, kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre, sed ŝi nenion al ili rakontis.
Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko, kie ŝi forlasis la reĝidon. Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj, ŝi vidis, kiel la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj, sed la reĝidon ŝi ne vidis, kaj ĉiam pli malĝoja ŝi tial revenadis hejmen. Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la reĝido; sed siajn florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branĉoj de la arboj tiel, ke tie fariĝis tute mallume.
Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis ĝin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido, ŝi ankaŭ vidis la feston naskotagan sur la ŝipo, sciis, de kie la reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno.
“Venu, fratineto!” diris la aliaj reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reĝido.
Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion ĉi vidi.
En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.
Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus iu alia, ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardadis la junan reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.
Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj; kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj; ŝi aŭdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi.
Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.
“Se la homoj ne dronas”, demandis la virineto de maro, “ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?”
“Ho jes”, diris la maljunulino, “ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas; ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.”
“Kial ni ne ricevis senmortan animon?” malĝoje demandis la virineto de maro. “Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!”
“Pri tio ĉi ne pensu!” diris la maljunulino, “nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!”
“Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?”
“Ne!” diris la maljunulino, “nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!”
La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.
“Ni estu gajaj!” diris la maljunulino, “ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!”
Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas: La muroj kaj la plafono de la granda salono estis el dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.
En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno, penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis: “Nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon.”
La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapasi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura – virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.
Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur ŝia granda sponga brusto.
“Mi jam scias, kion vi volas!” diris la sorĉistino. “Tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon!” Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. “Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!”
“Jes!” diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.
“Sed memoru”, diris la sorĉistino, “se vi unu fojon fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de maro! vi jam neniam pli povos vin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.”
“Mi ĝin volas!” diris la virineto de maro, kaj ŝi estis pala, kiel la morto.
“Sed vi devas ankaŭ pagi al mi!” diris la sorĉistino, “kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta!”
“Sed se vi prenos de mi mian voĉon”, diris la virineto de maro, “kio do tiam restos al mi?”
“Via bela eksteraĵo”, diris la sorĉistino, “via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!”
“Ĝi fariĝu!” diris la virineto de maro, kaj la sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan trinkaĵon. “Pureco estas duono de vivo!” ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ĝi elrigardis kiel la plej klara akvo.
“Jen ricevu ĝin!” diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.
“Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro”, diris la sorĉistino, “ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!” Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.
Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren,
La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte, Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.
Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!
Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.
Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo.
Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj. Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.
En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.
En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.
De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.
“Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.
“Jes, vin mi amas la plej multe!” diris la reĝido, “ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo, kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi ŝin vidis: Ŝi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi, vi preskaŭ forprenas ŝian figuron en mia animo. Ŝi apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!”
“Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon!” pensis la reĝidineto, “mi portis lin trans la maron al la arbaro, kie staras la preĝejo; mi rigardis lin post la saŭmo kaj atendis, ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min!” La virineto de maro profunde ĝemis, plori ŝi ne povis, “La knabino apartenas al la sankta pregejo,” li diris, “neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!”
Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzinon la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis, lian belan ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj aliaj. “Mi devas veturi!” li diris al ŝi, “mi devas rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed por preni ŝin kiel fianĉinon, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas ŝin ami! ŝi ne estas simila je la bela knabino en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!” Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro; kaj pli vive ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.
“Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano”, li demandis, kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro.
En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj suvakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blankaĵo, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.
Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis tie, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn, Fine ŝi alveturis.
La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
“Vi ĝi estas!” ĝoje ekkriis la reĝido, “vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro!” kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. “Ho, mi estas tro feliĉa”, li diris al la virineto de maro. “La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe!” La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.
Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon, de la vesto de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ŝi perdis en tiu ĉi mondo.
Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.
La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipo estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.
Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.
“Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi estas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu! Rapidu! Ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti!” Kaj ili strange kaj profunde ekgemis kaj malleviĝis en la akvon.
La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia fianĉino, – ŝi sola vivis en liaj pensoj – kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro... sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se gutoj da sango ŝprucus supren el la akvo.
Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj sentis; kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.
Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.
“Al kiu mi venis?” ŝi demandis, kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.
“Al la filinoj de la aero!” respondis la aliaj. “La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo! De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!”
La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.
“Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!”
“Eĉ pli frue ni povas tien veni!” diris unu el la spiritoj de la aero. “Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagan!”
La novaj vestoj de la reĝo
Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: “Li estas en la konsilanejo”, oni tie ĉi ĉiam diradis: “La reĝo estas en la vestejo.”
En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.
“Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!” pensis la reĝo; “havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!” Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.
“Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!” ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.
“Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!” pensis la reĝo, “li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!”
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. “Dio, helpu al mi!” ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, “mi nenion povas vidi!” Sed li tion ĉi ne eldiris.
La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
“Mia Dio!” li pensis, “ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!”
“Nu, vi ja nenion diras!” rimarkis unu el la teksantoj.
“Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!” diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. “Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!”
“Tre agrable al ni!” diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.
“Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?” diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
“Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!” Tial li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. “Jes, ĝi estas rava!” li diris al la reĝo.
Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.
Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.
“Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!” kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.
“Kio tio ĉi estas!” pensis la reĝo, “mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela”, diris tiam la reĝo laŭte, “ĝi havas mian plej altan aprobon!” Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: “Ho, ĝi ja estas tre bela!” Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. “Rava, belega, mirinda!” ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: “Nun la vestoj estas pretaj!”
La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: “Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!”
“Jes!” diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
“Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.”
La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas – tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto – kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.
“Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!” ĉiuj kriis, “Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!”
“Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!” raportis la ĉefa ceremoniestro.
“Nu, mi estas en ordo!” diris la reĝo. “Ĉu ĝi ne bone sidas?” Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: “Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!” Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.
“Sed li ja estas tute ne vestita!” subite ekkriis unu malgranda infano. “Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!” diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.
“Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!” kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: “Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!” Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.
Galoŝoj de feliĉo
I
Komenco
En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado. Aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu duono de la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj, kaj la dua duono atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino: “Volu proponi, kion ni komencu!” La interparolado estis sufiĉe vigla. Interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj. Kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano.
Dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interrompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ vidvinon. Sed se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: Tio estis du feinoj; la pli juna estis ne la Diino de Feliĉo mem, sed unu el la servistinoj de ŝiaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feliĉo; la dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis la malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke la aferoj estas bone plenumitaj.
Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de la Diino de Feliĉo, plenumis nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn similajn komisiojn; sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.
“Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj, kiujn mi devas alporti al la homoj. La galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, kie li pleje volas esti. Ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj la homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon sur la tero.”
“Ĉu vi tion kredas?” diris la Malĝojo; “mi ne kredas; kontraŭe, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos la momenton, kiam li denove liberiĝos de la galoŝoj.”
“Kia ideo!” respondis la dua. “Jen mi starigos ilin ĉi tie apud la pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fariĝos feliĉulo.”
II
Kio okazis al la jura konsilisto
Estis mallume. La jura konsilisto Knap , tute enprofundiĝinta en la tempon de la reĝo Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris sur la Orientan straton; sed per la sorĉa forto de la galoŝoj li transportiĝis en la tempon de la reĝo Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.
“Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie!” diris la jura konsilisto. “La tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!”
La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen ĉe la plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino, sed la lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis nur tiam, kiam li staris tute sub ĝi, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino kun la infano.
“Ĉi tie certe troviĝas ia muzeo”, li pensis, “kaj oni forgesis depreni la elpendaĵon!”
Kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li.
“Kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo!”
Subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj ĉiam pli kaj pli alproksimiĝadis lumo de torĉoj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun strangan procesion. Antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj, kiuj batadis laŭtan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj. La plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo. Mirigite la jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?
“Tio estas la episkopo de Zelando,” oni respondis.
“Ho Dio, kio al la episkopo venis en la kapon?” diris la jura konsilisto kaj balancis la kapon. Tio certe ja ne povis esti la episkopo. En profunda meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Alipontan placon. La ponto, kiu kondukas al la Palaca placo, estis netrovebla. En malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj, kiuj sidis en boato.
“Ĉu sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm ?” ili demandis.
“Al Holm ?” diris la jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li faras sian noktan promenadon; “mi volas iri al la Kristiana haveno en la malgrandan Torfan straton.”
La homoj rigardis lin mirigite.
“Diru al mi nur, kie estas la ponto?” li diris plue. “Estas hontinde, ke ĉi tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas ĉi tie koto kaj ŝlimo, kvazaŭ oni irus en marĉo!”
Ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li.
“Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!” li fine diris kolere kaj turnis al ili la dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado ankaŭ ne ekzistis. “Fi, estas peko kaj honto, kia ordo estas ĉi tie!” li diris. Neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. “Plej bone estos, se mi prenos droŝkon!” li ekpensis. Sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu. “Mi devas decidi iri returne ĝis la Nova Reĝa Bazaro, tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al la Kristiana haveno!”
Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno.
“Mia Dio, kian strangan stratbaron oni tie starigis!” li ekkriis, ekvidinte la Orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris ĉe la fino de la Orienta strato.
Fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. Elstaris nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, laŭ kiuj la loko estas nomita “Holanda Herbejo”, staris sur la transa bordo.
“Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!” ekkriis la jura konsilisto. “Kio do tio estas? Kio tio estas?”
Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. Kiam li denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, – la plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.
“Ne, mi estas forte malsana!” li ĝemis, “kaj tamen mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo; sed mi ne povas ĝin digesti! Tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. Ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!”
Li tamen komencis serĉi per la okuloj la domon, sed li nenie povis ĝin trovi.
“Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu magazeno ĉi estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto. Mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? Ĝi ne estas plu la sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. Ha, mi certe estas malsana!” Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.
“Pardonu!” diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li renkonte; “Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al la Kristiana haveno?”
La virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn. Tiam li ekparolis al ŝi germane; la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel ankaŭ liaj vestoj, firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis, kaj tial ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.
La jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si.
“Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gazeto?” li demandis, nur por ion diri, kiam li vidis, ke la virino formetis grandan pecon da papero:
Ŝi ne komprenis, pri kio li parolas, ŝi tamen transdonis al li la folion, Tio estis lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo.
“Ĝi estas tre malnova!” diris la jura konsilisto kaj denove ricevis bonan humoron pro tio, ke li hazarde trovis tian malnovan ekzempleron.
“Kiamaniere trafis en viajn manojn ĉi tiu maloftaĵa folio? Ĝi estas tre interesa, kvankam ĝi estas nur fabelo. Nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, kiun oni vidis; kredeble ili naskiĝas per la elektra forto.”
Tiuj, kiuj sidis plej proksime de li kaj aŭdis lian parolon, ekrigardis lin kun mirego, kaj unu el ili leviĝis, demetis respekte la ĉapelon kaj diris kun plej serioza mieno: “Vi certe estas tre alte instruita homo, mia sinjoro!”
“Ho ne!” respondis la jura konsilisto, “mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por ĉiuj.”
“Modesteco estas bela virto!” diris la homo; “cetere koncerne vian parolon mi devas konfesi, ke pri tiu punkto mi havas alian opinion; sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio.”
“Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.
“Mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo,” respondis la homo.
Ĉi tiu respondo estis tute sufiĉa por la jura konsilisto, la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia. “Supozeble tio estas,” li pensis, “maljuna vilaĝa lernejestro, tute speciala klaso da homoj, kiujn oni en kelkaj lokoj povas ankoraŭ trovi en Jutlando”.
“Kvankam ĉi tie ne estas la ĝusta loko por pritraktado de sciencaj demandoj, mi tamen petas, ke vi plej afable honoru nin per viaj vortoj. Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn!”
“Ho; jes,” respondis la jura konsilisto, “mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ‘ordinaraj historioj’, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo.”
“Ordinaraj historioj?” demandis la bakalaŭro.
“Jes, mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis antaŭ nelonge.”
“Ho”, diris la homo ridetante, “el ili tamen brilas multe da spirito, Kaj ankaŭ ĉe la kortego oni fervore ilin legas. La reĝo precipe amas la romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian , rakontantan pri la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li eĉ ŝercis pri tio kun siaj altrangaj sinjoroj.” *
* Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo, li diris ŝerce al la fama Otto Nud , kiun li tre amis: “Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu ne trovas.” Tiam Otto Nud respondis: “Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian .”
“Jes, tiun romanon mi ankoraŭ ne legis”, diris la jura konsilisto, “kredeble ĝi estas tute nova, eldonita de Heiberg .”
“Ho ne”, respondis la homo, “ĝi aperis ne ĉe Heiberg , sed ĉe Gottfried de Ghemen .”
“Li do estas la aŭtoro!” diris la jura konsilisto; “tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto!”
“Jes, li estas nia unua presisto!” diris la homo.
Ĝis nun ĉio iris bone. Nun unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontraŭ la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke oni ne povis ne tuŝi ĝin. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis ŝipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, ĉiuminute oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakalaŭro estis tro neklera, kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj tute ne povis interkompreniĝi; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.
“Kiel vi vin sentas?” demandis la mastrino kaj ektuŝis la brakon de la jura konsilisto. Nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis.
“Ho Dio, kie mi estas!” li diris, kaj li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio.
“Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron!” ekkriis nun unu el ja gastoj, “kaj vi devas trinki kun ni!”
Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enverŝis la trinkaĵon kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en la dorso,
“Kio do tio estas, kio ĝi estas!” li diris, sed li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li droŝkon, ili pensis, ke li parolas ruse.
Neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. “Tio estas la plej terura momento en mia vivo!” Sed subite venis en lian kapon la ideo kliniĝi sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam li estis jam ĉe la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je la piedoj; feliĉe por li ĉe tio defalis la galoŝoj, kaj kune kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco.
La jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon, kaj malantaŭ ĉi tiu staris majesta konstruaĵo; li rekonis ĝin, kiel ankaŭ la domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun ĝi nun havas; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj ĝuste kontraŭe sidis la gardisto kaj dormis.
“Ho mia Kreinto, mi kuŝis ĉi tie sur la strato kaj sonĝis!” li diris. “Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!”
Post du minutoj li sidis en droŝko, kiu veturigis lin al la Kristiana haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgraŭ ĉiuj ĝiaj malbonaĵoj, li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li ĵus troviĝis; kaj tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.
III
Aventuro de la gardisto
“Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj!” diris la gardisto. “Ili certe apartenas al la leŭtenanto, kiu loĝas tie supre. Ili kuŝis ĝuste apud la pordo de la domo!”
La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la galoŝojn al la leŭtenanto, ĉar ĉe li estis ankoraŭ lume; sed li ne volis veki la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.
“Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj aĵoj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo. Kiel malsaĝe la aferoj iras en ĉi tiu mondo! Tiu supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne, li marŝadas sur la planko tien kaj reen. Kia feliĉa homo li estas! Li havas nek edzinon nek kriistojn! Ĉiun vesperon li estas en societo. Ho, se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feliĉa homo!”
Apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto. Jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem. Ĉar kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:
Se estus mi riĉa!
“Se estus mi riĉa!” tre ofte mi revis,
Kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis.
Mi tiam ja tuj oficiro fariĝus,
Per sabro, plumĉap’ kaj orden’ ornamiĝus!
Jen nun oficiro mi fine jam estas,
Sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas.
Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!
Vespere mi sidis kun juna knabino,
Ĝuante la kisojn de la amatino;
Plej dolĉaj paroloj kaj kantoj ne ĉesis;
Ĉar, kvankam min mono neniam karesis,
Vi scias, min ĉiam allogis la kanto,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!
“Ho, estu mi riĉa!” pli forte mi preĝis.
De kiam ĉe mi en la kor’ ŝi ekreĝis,
La bela, la bona, pli pura ol ĉio.
Se ŝia rigard’ kiel suna radio
Sciigus al mi: mi al vi apartenas!
Sed ve! Vi ja min per riĉeco ne benas,
Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!
“Se estus mi riĉa!” Se via okulo
Eklumus konsolon al mi, mizerulo!
Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron?
Tralegu la versojn kaj mian doloron.
Sed estos pli bone, se vi ĝin ne konas,
Ĉirkaŭas min nokto... kaj Vi, ho Kreanto,
Konsolu ŝin, benu ŝin, mia Gvidanto!
Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudenta ilin ne presigas. Leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duono de rompita ĵetkubo de la feliĉo. Tion ankaŭ la leŭtenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis.
“La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli feliĉa ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone orditan mastrumaĵon, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li, kiam li ploras, ĝojas kun li, kiam li ĝojas. Ho, mi estus pli feliĉa ol mi estas, se mi povus esti sur lia loko, ĉar li estas pli feliĉa ol mi!”
En la sama momento la gardisto fariĝis denove gardisto: ĉar per la galoŝoj de feliĉo li estis fariĝinta leŭtenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu situacio sentis sin ankoraŭ multe malpli kontenta kaj esprimis preferon por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fariĝis denove gardisto.
“Tio estis malbela sonĝo!” li diris, “sed sufiĉe stranga. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estas la leŭtenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj senĉese kaj senlace ĉiam denove min kisas.”
Li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis ĉesi pensi pri la sonĝo. La galoŝojn li ĉiam ankoraŭ havis sur la piedoj. Dume falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon.
“Ĝi malaperis!” li diris; “nu, ekzistas ankoraŭ sufiĉe multe! Mi dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, ĉar tiam ĝi ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento, por kiu mia edzino lavas la tolaĵon, de unu stelo al alia. Tio estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almenaŭ unu salton tien supren, tiam mi nenion havus kontraŭ tio, se mia korpo eĉ restus sur la ŝtuparo!”
Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galoŝojn de la feliĉo. Aŭskultu do, kio fariĝis al la gardisto!
Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ni elprovis ĝin aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro. Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. Ĉi tiu flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la elektro estas ankoraŭ pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro leviĝas la liberiĝinta animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida poŝto de la elektro la animo bezonas ankoraŭ malpli da minutoj, por plenumi tian saman flugon. La interspaco inter la korpoj ĉielaj estas por ĝi ne pli granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj de la sama urbo, eĉ se ili troviĝas tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galoŝojn de feliĉo.
En la daŭro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000 mejlojn ĝis la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol nia tero kaj mola; kiel freŝe falinta neĝo. Li troviĝis sur unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro Mädler ; vi ĝin ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon. En ĉi tiu troviĝis urbo, kiu havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas disbatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en ĝi estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero ŝvebis super lia kapo kiel granda fajroruĝa globo.
Tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili ankaŭ havis lingvon, sed neniu povas ja postuli, ke la animo de la gardisto ĝin komprenu; ĝi tamen ĝin komprenis.
La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunloĝantoj. Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, ĉu ĝi povas esti loĝata, ĉar, ili diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj; ĝi estas la ĉefa ĉiela korpo, sur kiu de ĉiam vivis la civitano de la mondo.
Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo, la gardista bastono elfalis el ĝia mano, kaj ĝiaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun troviĝis ĝia honesta animo.
“Kioma horo estas, gardisto?” demandis iu pasanto. Sed la gardisto absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo; sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo; la homo estis senviva. Tiam la pinĉinton atakis granda teruro; la gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni priparolis la okazintaĵon, kaj matene oni transportis la korpon en la hospitalon.
Tio povus fariĝi bela ŝerco por la animo, se ĝi revenus kaj kredeble serĉus sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus ĝin. Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin per tio, ke la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare; ĝiaj malsaĝaĵoj estas kaŭzataj nur de la korpo.
Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon, tie oni portis ĝin en la ĉambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni faris, estis kompreneble detiro de la galoŝoj, kaj nun la animo devis reveni. Ĝi direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo reviviĝis. Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon. Sed nun tio estis ja feliĉe travivita.
Ankoraŭ en la sama tago lipovis forlasi la hospitalon, sed la galoŝoj tie restis.
IV
Ĉefa momento
Peco, taŭganta por deklamado.
Tute eksterordinara vojaĝo
Ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago; sed ĉar ĉi tiun historion espereble legos ankaŭ kelkaj ne-Kopenhaganoj, tial ni devas doni pri ĝi negrandan priskribon.
La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. La korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo. En ĉi tio, kiel ofte en la mondo, la malgrandaj kapoj estas la plej feliĉaj. Tio sufiĉu kiel enkonduko.
Unu el la junaj oficistoj, pri kiu oni nur en korpa senco povis diri, ke li havas dikan kapon, devis ĝuste en tiu vespero havi sian deĵoron. La pluvo faladis torente; sed malgraŭ la diritaj du malhelpoj li devis nepre eliri, nur por horkvarono. Li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj. Tie kuŝis la galoŝoj, kiujn forgesis la gardisto. Li ne havis eĉ la plej malgrandan scion pri tio, ke tio estas la galoŝoj de feliĉo; en tiu malbona vetero ili povus esti tre utilaj por li. Li surmetis ilin. Nun li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi; li neniam antaŭe tion provis. Li komencis.
“Dio donu, ke mi antaŭ ĉio trapremu la kapon!” li diris; kaj tuj ĝi traglitis facile kaj sukcese, kvankam ĝi estis tre granda kaj dika; tion faris la galoŝoj. Sed nun ankaŭ la korpo devis trairi; ĝi haltis.
“Ho ve, mi estas tro dika!” li diris. “Mi pensis, ke plej malfacile iros la kapo! Mi ne povas traiĝi.”
Nun li volis rapide retiri la kapon, sed li ne sukcesis. La kolon li povis facile movi, sed nenion pli. Lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro. La galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion, kaj malfeliĉe ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon, ne, li agis, kaj tial li ne povis ŝoviĝi de la loko. Torente faladis la pluvo, eĉ unu homon oni ne povis vidi sur la strato. La sonorilon de la pordo li ne povis atingi, kiel do li nun liberiĝus? Li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno, tiam oni devus antaŭ ĉio venigi forĝiston, por trafajli la ferajn stangojn, sed tio ne povas esti farata tre rapide; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn, ĉiuj loĝantoj de la institucio kunvenus, por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro, fariĝus granda kunkuro. “Ho! la sango leviĝas al mi en la kapon tiel, ke mi povas freneziĝi. Jes, mi freneziĝas. Ho, se mi denove estus libera, tiam ĉio pasus!”
Nu, tion li devis diri pli frue! Tuj, kiam la deziro estis eldirita, lia kapo liberiĝis, kaj li enkuris nun en la domon, tute surdigita de la teruro, kiun kaŭzis al li la galoŝoj de feliĉo.
Tamen ne pensu, ke kun tio ĉio pasis; ho ne, venis ankoraŭ io pli malbona.
Pasis la nokto kaj ankaŭ la sekvanta tago, kaj neniu demandis pri la galoŝoj.
Vespere okazis prezentado en fama amatora teatro. Ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj. Inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo “Okulvitroj de la onklino”. Kiam iu rigardis tra ili, la homoj aperis al li kiel ludkartoj, kaj laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.
La versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon. Inter la rigardantoj troviĝis ankaŭ nia juna hospitala oficisto, kiu videble tute forgesis jam sian hieraŭan noktan aventuron. La galoŝojn li metis sur sin, ĉar oni ilin ne reprenis, kaj ĉar sur la strato estis tre kote, ili povis esti al li tre utilaj.
La versaĵo plaĉis al li. Lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn. Eble oni povus, per ĝusta uzado, rigardi al la homoj en la koron. Tio, li pensis, estus ja multe pli interesa, ol nur rigardi, kio fariĝos en la venonta jaro, ĉar la lastan oni ja sen tio ekscios, sed la unuan oni neniam povas ekscii. “Mi prezentas al mi la tutan vicon de la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio, speco de magazeno! Ĉe tiu sinjorino tie mi certe malkovrus grandan magazenon de modaĵoj, ĉe ĉi tiu nur malplenan halon, por kiu tamen purigo estus tre utila. Sed ĉu troviĝus ankaŭ bonaj magazenoj? Ho jes!” li ekĝemis, “mi konas unu, en kiu ĉio estas bonega, sed en ĝi regas jam komizo, tio estas la sola malbonaĵo en la tuta magazeno! El tiu aŭ alia oni aŭdus la inviton: ‘Estu tiel bona kaj eniru!’ Jes, mi dezirus eniri, mi dezirus tramigri la korojn, kiel ĉarma malgranda penso.”
Nu, tio sufiĉis por la galoŝoj; la tuta juna oficisto ŝrumpis kaj komencis tute eksterordinaran vojaĝan tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj. La unua koro, kiun li tramigris, apartenis al sinjorino; sed en la unua momento li pensis, ke li troviĝas en ortopedia instituto, kiel oni nomas tian domon, en kiu la kuracistoj liberigas homojn de iliaj elkreskaĵoj kaj faras ilin denove rektaj; li pensis, ke li troviĝas en la ĉambro, kie sur la muroj pendas la gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj; sed la diferenco konsistis en tio, ke en la instituto ili estas farataj post la eniro en la instituton, sed ĉi tie en la koro ili estis faritaj post la eliro de la gastoj kaj bone konservataj. Tio estis gipsaj kopioj de amikinoj; kopioj de iliaj korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj, kiuj tie estis konservataj.
Rapide li eniris en alian virinan koron; sed ĉi tiu prezentiĝis al li kiel granda sankta preĝejo. La blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. Tre volonte li stariĝus sur la genuoj; sed li devis iri pluen, en la sekvantan koron, li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno, kaj ŝajnis al li, ke li mem fariĝis nova, pli bona homo, li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la sekvantan sanktejon, kiu montris al li malriĉan subtegmentan ĉambreton kun malsana patrino, sed tra la malfermita fenestro lumis la varma suno de Dio, belegaj rozoj balancadis la kapojn el la malgranda ligna kesteto sur la tegmento, kaj du ĉielbluaj birdoj kantis pri ĝojo de infano, dum la malsana patrino petegis Dion pri beno por ŝia filino.
Nun li rampis sur la manoj kaj piedoj tra plenigita butiko de buĉisto, li trovis nur viandon kaj ĉie denove nur viandon; tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. Jen li troviĝis en la koro de lia edzino, kiu prezentis malnovan ruiniĝintan kolombejon; la bildo de la edzo servis nur kiel ventoflago; ĝi estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo.
Poste li venis en spegulĉambron, similan al tiuj, kiuj troviĝas en kelkaj kasteloj, sed la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio. Meze sur la planko sidis, kvazaŭ Dalai-Lama, la sensignifa “mi” de la persono, admirante sian propran grandecon.
Poste ŝajnis al li, ke li troviĝas en malvasta pinglujo, plena de akrapintaj pingloj. “Tio certe estas la koro de maljuna fraŭlino”, li ekpensis nevole. Sed tiel ne estis, kontraŭe, tio estis tute juna soldato kun kelkaj ordenoj, tia, pri kia oni ordinare diras: homo kun spirito kaj koro.
Tute surdigita la juna oficisto eliris el la lasta koro de la vico; li ne povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li petolaĵon.
“Ho Dio”, li ĝemis, “mi certe havas la inklinon freneziĝi! Sed estas efektive nepardoneble varmege ĉi tie! La sango leviĝas al mi en la kapon!” Kaj nun li rememoris la teruran okazintaĵon de la pasinta vespero, kiel li ne povis retiri sian kapon el la krado antaŭ la hospitalo. “Tio kredeble kaŭzis al mi ĉion!” li pensis. “Mi ne devas malatenti tion. Rusa bano estus bona por mi. Ho, se mi jam kuŝus sur la plej supra breto!”
Kaj jen li kuŝis sur la plej supra breto en vaporbanejo, sed li kuŝis tie en ĉiuj siaj vestoj, kune kun la botoj kaj la galoŝoj. La varmegaj akveroj gutadis al li rekte en la vizaĝon.
“Hu!” li ekkriis kaj saltis malsupren, por preni malvarman verŝon. La servisto ankaŭ laŭte ekkriis, kiam li ekvidis la vestitan homon.
La juna oficisto tamen rapide ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri al la servisto: “Tio estas veto!” Sed la unua afero, kiun li faris post sia reveno hejmen, estis tio, ke li almetis al si sur la nukon kaj sur la dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon.
En la sekvanta mateno li havis sangsubfluan dorson; tio estis lia profito de la galoŝoj de feliĉo.
V
Metamorfozo de la skribisto
La gardisto, kiun ni certe ankoraŭ memoras, dume rememoris pri la galoŝoj, kiujn li trovis kaj kunportis kun si en la hospitalon. Li prenis ilin returne; sed ĉar nek la leŭtenanto nek ia alia loĝanto de la strato alkonfesis ilin al si, oni forportis ilin en la policejon.
“Ili aspektas kiel miaj propraj galoŝoj!” diris unu al la sinjoroj skribistoj, pririgardante la trovitaĵon kaj starigante ilin apude de siaj; “eĉ okulo de botisto ne povus ilin distingi!”
“Sinjoro skribisto!” ekkriis servisto, kiu eniris kun kelkaj paperoj.
La skribisto sin turnis, parolis kun la enirinto, kaj kiam la interparolado estis finita kaj li denove pririgardis la galoŝojn, li tute ne sciis, ĉu al li apartenas tiuj, kiuj staras dekstre, ĉu tiuj, kiuj staras maldekstre.
“Kredeble tiuj, kiuj estas malsekaj!” li pensis; sed li pensis malĝuste, ĉar tio estis la galoŝoj de feliĉo. Sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? Li metis sur sin la galoŝojn, enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi. Tiam estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela. “Promeno al Monto Frederika certe estus bona por mi”, li pensis, kaj li ekvojiris.
Neniu povis esti pli modesta kaj pli diligenta ol tiu juna homo, kaj tial ni plenkore povas bondeziri al li en lia promenado; post la multa sidado ĝi estis vera bonfaro por li. En la komenco li nur vagadis senpense, kaj tial la galoŝoj ne havis okazon, por montri sian sorĉan forton.
En la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon.
“Do jam denove for!” diris la skribisto; “vi estas feliĉa, libera homo! Vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!”
“Estas vere, vi estas alkatenita, sed al pandona arbo!” diris la poeto. “Vi ne bezonas zorgi pri la morgaŭa tago, kaj kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron.”
“Al vi tamen estas plej bone!” diris la skribisto. “Sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! La tuta mondo diras al vi agrablaĵojn, kaj krom tio vi estas via propra sinjoro. Vi devus iam fari provon kaj sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj!”
La poeto balancis la kapon, la skribisto ankaŭ balancis la kapon, ĉiu restis ĉe sia opinio, kaj ili disiĝis.
“Stranga popoleto estas tiuj poetoj!” diris la skribisto. “Mi dezirus, ke mi iam povu eniĝi en tian naturon kaj mem fariĝi poeto. Mi estas certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj. Hodiaŭ estas ĝusta printempa tago por poeto, la aero estas tiel eksterordinare klara, la nuboj tiel belaj, kaj ĉi tie en la verdaĵo estas tia aromo, al mi estas tiel bone kaj feliĉe, kiel mi jam de multe da jaroj min ne sentis!”
Ni povas jam rimarki, ke li fariĝis poeto. Laŭ la eksteraĵo oni tion kompreneble ne povis tuj vidi, ĉar estus ja malsaĝe pensi; ke poeto estas alia, ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte troviĝas naturoj pli poetaj, ol estas eĉ kelkaj plej famaj poetoj. La diferenco konsistas nur en tio, ke la poeto havas pli bonan spiritan memoron, li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj, kaj tion la aliaj ne povoscias. Sed transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro, kaj ĉi tiun faris nun la skribisto.
“La ĉarmega aromo!” li diris, “kiel forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino! Jes, tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo. Ho Dio, kiel longe mi ne pensis pri tio! La bona maljuna virgulino, ŝi loĝis tie malantaŭ la borso. Ĉiam la bona onklino havis ian kreskaĵon aŭ kelke da junaj markotoj en akvo, kiel ajn malmilda estus la vintro. La violoj odoris, dum mi alpremadis al la glacikovrita fenestra vitro la varmigitajn kuprajn monerojn kaj faradis truojn por rigardi. Belan vidon ili prezentis! Ekstere en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipaĵon. Sed kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo. Kun kantado kaj hurakrioj oni trasegadis la glacion, la ŝipoj estis gudrataj kaj ŝnuregataj, kaj veturis al la fremdaj landoj. Mi restis ĉi tie kaj devas ĉiam resti, mi ĉiam devis sidi en la malfreŝaera ĉambro de la polico kaj nur rigardi, kiel aliaj homoj prenas por si pasportojn por la eksterlando; tia estas mia sorto. Ho jes!” li ĝemis. Sed subite li haltis. “Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! Tion kredeble kaŭzas la printempa aero! Tio estas timiga kaj tamen tiel agrabla!”. Li ekkaptis siajn paperojn en la poŝo. “Ĉi tiuj turnos min al aliaj pensoj!” li diris kaj trakuris per la okuloj la unuan paĝon. “Sinjorino Sigbrith , tragedio en kvin aktoj”, li legis. “Kio do ĝi estas? Kaj ĝi estas ja mia propra skribo! Ĉu mi verkis la tragedion? Ruzaĵo sur la remparo, aŭ tago de pento kaj preĝo, komedio. – Sed kiamaniere mi venis al tio? Certe oni ŝovis tion al mi en la poŝon. Jen estas ankaŭ letero.” La letero estis de teatra direktoro; la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono. “Hm, hm!” diris la skribisto kaj sidiĝis sur benko; multe da pensoj atakis lin, lia koro estis agordita melankolie, nevole li deŝiris unu el la plej proksimaj floroj. Tio estis simpla lekanto; kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da lekcioj, ĝi rakontis en unu minuto: ĝi rakontis la historion de sia naskiĝo, ĝi rakontis pri la vivodona forto de la sunradioj, kiuj disvolvis ĝiajn delikatajn foliojn kaj devigis ilin bonodori; tiam li ekpensis pri la bataloj de la vivo, kiuj ankaŭ vekis la sentojn en nia brusto. Aero kaj lumo, li pensis, karese donas al la floro la florstaton, sed la lumo estas la plifavorato inter tiuj du konkurantoj, al ĝi la floro sin klinas, kaj kiam ĝi malaperas, tiam la floro kunvolvas siajn foliojn kaj kviete endormiĝas sub la ĉirkaŭpreno de la aero. “La ornamon donas al mi la lumo!” diris la floro; “sed la aero donas al vi la spiradon!” flustris la voĉo de la poeto.
Proksime staris knabo kaj frapadis per sia bastono en marĉan kavon, tiel ke gutoj da akvo ŝprucadis supren ĝis la verdaj branĉoj. Tiam la skribisto ekpensis pri la milionoj da nevideblaj bestetoj, kiuj en ĉiu guto estis ĵetegataj en tian altecon, kiu en komparo kun ilia grandeco devis ŝajni al ili alteco de la nuboj. Dum la skribisto okupadis sin per tiu penso kaj meditadis pri la ŝanĝo, kiu fariĝis en li, li ridetis: “Mi dormas kaj sonĝas; estas tamen mirinde, kiel vive oni povas sonĝi kaj samtempe tamen konscii, ke tio estas nur sonĝo! Mi dezirus nur; ke morgaŭ ĉe la vekiĝo mi tion ankoraŭ memoru. Ŝajnas al mi, ke mi havas tre strangan naturon! Ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo, mi sentas min tiel vigla, kaj tamen mi estas konvinkita, ke morgaŭ mi nur tre malklare kaj konfuze povos rememori mian sonĝon, kiel jam ofte okazis al mi! Ĉio saĝa kaj belega, kion oni aŭdas kaj vidas en sonĝo, havas tian saman sorton, kiel la oro de la subteraj pigmeoj: kiam oni ĝin ricevas, ĝi estas grandvalora kaj belega, sed kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj. Ha”, li ĝemis melankolie kaj rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon; “al ili estas multe pli bone ol al mi! La flugado estas belega arto, kaj feliĉa estas tiu, kiu posedas ĝin de sia naskiĝo! Jes, se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo!”
En la sama momento liaj baskoj kaj manikoj etendiĝis en formo de flugiloj, liaj vestoj fariĝis plumoj, kaj la galoŝoj fariĝis ungegoj. Li tion bone rimarkis, kaj li ridetis interne. “Ha, nun mi almenaŭ povas vidi, ke mi sonĝas, sed tia malsaĝaĵo antaŭe neniam aperis al mi en sonĝo!” Li flugis sur la verdajn branĉojn kaj kantis; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis. Simile al ĉiu, kiu bone komprenas sian aferon, la galoŝoj povis per unu fojo fari nur unu aferon; kiam li volis fariĝi poeto, li fariĝis, nun li volis esti malgranda birdo, sed kiam li ricevis la naturon de ĉi tiu, lia antaŭa karaktero malaperis.
“Estas amuze”, li diris; “dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi sonĝas, ke mi flugas en formo de alaŭdo en la Frederika parko. Vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion!”
Li flugis malsupren en la herbon, turnis la kapon ĉiuflanken kaj bekis la balanciĝantajn trunketojn de la herboj, kiuj en komparo kun lia nuna grandeco aperis al li tiel altaj, kiel la palmobranĉoj de Norda Afriko.
Tio daŭris nur malgrandan momenton, kaj subite ĉirkaŭ li fariĝis plej nigra nokto. La objekto, kiu ŝajnis al li grandega, estis ĵetita super lin; tio estis granda ĉapo, kiun knabo el proksima loko ĵetis super lin. Sub ĝin enŝoviĝis mano kaj kaptis la skribiston je ta dorso kaj la flugiloj, tiel ke li ekpepis. Kun teruro li ekkriis laŭte: “Vi senhonta bubo! mi estas policoficisto!” Sed al la knabo tio sonis nur kiel “pep-pep”. Li frapis la birdon sur la bekon kaj iris.
Sur la returna vojo li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. Tiamaniere la skribisto venis en Kopenhagon al ia familio en la Gota strato.
“Estas bone, ke mi sonĝas!” diris la skribisto, “ĉar alie mi nun efektive kolerus! Antaŭe mi estis poeto; nun mi estas alaŭdo! Nur mia poeta talento povis kaŭzi la aliformiĝon en tiun besteton. Tio estas tute ne gaja afero, precipe se oni enfalas en la manojn de iaj buboj. Mi estas scivola, kiel tio finiĝos!”
La knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron. Dika ridetanta virino akceptis ilin, sed ŝi tute ne estis kontenta, ke ili enportis kun si la simplan kampan birdon, kiel ŝi nomis la alaŭdon. “Hodiaŭ, ŝi diris, mi tamen tion permesas”, kaj ili devis meti ĝin en malplenan kaĝon, kiu staris apud la fenestro. “Papĉjo eble ĝojos pri tio!” ŝi diris plue kaj ekrigardis ridetante al granda verda papago, kiu en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis sin en ringo. “Hodiaŭ estas naskiĝtago de papĉjo!” ŝi diris ŝerce, “tial la malgranda kampa birdo volas gratuli ĝin!”
Papĉjo ne respondis eĉ unu vorton, sed nur balancadis sin grandsinjore tien kaj reen; sed bela kanario, kiu en la lasta somero estis transportita ĉi tien el sia varma, aromoplena patrujo, komencis laŭte kanti.
“Kriisto!” diris la virino kaj ĵetis blankan poŝtukon sur la kaĝon.
“Pep, pep!” ĝi ekĝemis, “estas videble terura neĝo!” Kaj kun tiu ĝemo ĝi silentiĝis.
La skribisto, aŭ, kiel diris la virino, la kampa birdo, estis metita en malgrandan kaĝon tute apude de la kanario, ne malproksime de la papago. La sola frazo, kiun papĉjo povosciis babili kaj kiu ofte sonis tre komike, estis: “Ne, ni estu do homoj!” Ĝia cetera kriado estis tiel same nekomprenebla, kiel la pepado de la kanario, nur ne por la skribisto, kiu nun mem estis birdo kaj bone komprenis siajn kamaradojn.
“Mi flugadis sub la verda palmo kaj la floranta migdalarbo!” kantis la kanario. “Mi flugadis kun miaj fratoj kaj fratinoj super la belegaj floroj kaj super la spegulklara lago, kie la kreskaĵoj balanciĝadis en la akvo. Mi vidis ankaŭ multe da belegaj papagoj, kiuj rakontadis plej gajajn historiojn, tiel longajn kaj tiel multajn!”
“Tio estis sovaĝaj birdoj”, respondis la papago, “al ili mankis klereco. Ne, ni estu do homoj. Kial vi ne ridas? Se nia sinjorino kaj ĉiuj gastoj povas ridi pri tio, vi ankaŭ povas. Estas granda manko, se oni ne interesiĝas pri gajaĵoj. Ne, ni estu do homoj!”
“Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis sub la streĉita tendo apud la florantaj arboj? Ĉu vi memoras ankoraŭ la dolĉajn fruktojn kaj la refreŝigan sukon en la sovaĝe kreskantaj herboj?”
“Ho jes!” diris la papago, “sed ĉi tie estas al mi multe pli bone! Mi havas bonan manĝaĵon kaj bonegan traktadon; mi scias, ke mi havas bonan kapon, kaj pli mi ne deziras. Ne, ni estu do homoj! Vi estas poeta animo, kiel ili tion nomas, sed mi havas solidajn sciojn kaj spiriton; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco, vi elsaltas kun plej altaj naturaj sonoj, kaj tial ili vin kovras. Al mi oni ne kuraĝas tion fari, ho ne, ĉar mi kostis al ili iom pli. Mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon, kaj mi ankaŭ povas fari spritaĵon. Ne, ni estu do homoj!”
“Ho mia varma, floranta patrujo!” kantis la kanario. “Mi volas kanti pri viaj verdaj arboj, pri viaj trankvilaj margolfoj, kie la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo; mi kantos pri la gajeco de ĉiuj miaj briletantaj fratoj kaj fratinoj, kie kreskas la fontaĵoj de la dezerto!” (t.e. kaktoj);
“Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj!” diris la papago. “Diru ion, pri kio oni povus ridi! Ridado estas la signo de plej alta spirita stato. Diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi – tiun kapablon havas nur la homo. Ho, ho, ho!” ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon: “Ni estu do homoj!”
“Vi malgranda griza ĉi-landa birdo!” diris la kanario, “vi do ankaŭ fariĝis malliberulo! En viaj arbaroj certe estas malvarme, sed tie loĝas la libereco; elflugu! Oni forgesis fermi vian kaĝon; la supra fenestro ne estas fermita. Flugu, flugu!”
Kaj tion efektive la skribisto faris, rapide li elflugis el la kaĝo. En la sama momento ekknaris la duonfermita pordo, kiu kondukis en la flankan ĉambron, kaj glite, kun verdaj briletantaj okuloj, enŝoviĝis la kato de la domo kaj komencis ĉasadon kontraŭ li. La kanario flugetadis en la kaĝo, la papago batadis per la flugiloj kaj kriis: “Ni estu do homoj!” La skribisto sentis plej teruran angoron kaj elflugis tra la fenestro super domojn kaj stratojn; fine li devis iom ripozi. La kontraŭe troviĝanta domo havis por li ion hejman, unu fenestro estis nefermita, li enflugis, – tio estis lia propra ĉambro; li sidiĝis sur la tablo.
“Ni estu do homoj!” li diris senpense, imitante la papagon, kaj en la sama momento li fariĝis denove la antaŭa skribisto, sed li sidis sur la tablo.
“Dio nin gardu!” li diris, “kiamaniere mi venis ĉi tien kaj endormiĝis? Malkvietan sonĝon mi havis. La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo!”
VI
La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj
Frumatene en la sekvanta tago, kiam la skribisto kuŝis ankoraŭ en sia lito, oni frapetis je la pordo. Tio estis najbaro, kiu loĝis en la sama etaĝo, studento de teologio, kiu eniris.
“Pruntu al mi viajn galoŝojn;” li diris, “en la ĝardeno estas tre malseke, sed la suno brilas tiel belege, ke mi volus elfumi pipon tie malsupre.”
Li metis sur sin la galoŝojn kaj baldaŭ troviĝis malsupre en la ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon. Eĉ tiel malgranda ĝardeneto estas rigardata en Kopenhago kiel granda belegaĵo.
La studento promenadis en la aleo tien kaj reen; estis ankoraŭ nur la sesa horo; de la strato ekstere sonis korno de poŝto.
“Ho vojaĝi, vojaĝi!” li diris laŭte; “tio estas la plej ĉarma, kion oni povas havi en la mondo, kaj tio estas la plej alta celo de miaj deziroj! Tiam kvietiĝus la maltrankvileco, kiun mi sentas en mi. Sed tre malproksimen mi devus iri! Mi volus vidi la belegan Svisujon, travojaĝi Italujon kaj...”
Nu, estis bone, ke la galoŝoj tuj efikis, ĉar alie li venus tro malproksimen. Li vojaĝis. Li estis meze de Svisujo, sed li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo; li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida, kaj la sango amasiĝis en liaj piedoj, kiuj ŝvelis kaj forte doloris al li en la malvastaj botoj. Li troviĝis en stato duondorma. En sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj. En ĉiu sonĝo li havis la timigan imagon, ke unu aŭ la alia el tiuj grandvaloraĵoj perdiĝis, kaj tial li ĉiuminute febre leviĝadis, kaj la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto, por palpi, ĉu li havas ankoraŭ siajn valoraĵojn aŭ ne. Pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo kaj preskaŭ tute ne permesis vidi la pejzaĝon, kiu estis vere ravanta. Malgraŭ tio li de tempo al tempo sukcesis ĵeti kelkajn rigardojn eksteren, kaj en lia koro moviĝis poetaj pensoj.
Granda, serioza kaj malluma estis la tuta naturo ĉirkaŭe. Kiel eriko aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj, kies suproj estis vualitaj de la nuboj. Komencis neĝi; leviĝis akra vento.
“Ha!” li ĝemis, “se ni estus jam sur la alia flanko de la Alpoj, tiam regus ĉirkaŭ ni somero kaj mi povus ŝanĝi miajn valorpaperojn; la timo, kiun mi havas pri ili, kaŭzas tion, ke mi tute ne povas ĝui Svisujon. Ho, se mi fine estus sur la alia flanko!”
Kaj jen li estis sur la alia flanko, en la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. La Trazimena lago kuŝis en vespera lumo, kiel flamanta oro, inter la mallume-bluaj montoj. Ĉi tie, kie Hannibalo venkobatis Flaminion, la vinberbranĉoj nun pace etendis al si reciproke la verdajn fingrojn. Ĉarmaj duonnudaj infanoj gardis amason da karbonigraj porkoj sub grupo da aromaj laŭrarboj ĉe la vojo. Se ni povoscius prezenti tiun bildon en la tuta belegeco de la koloroj, ĉiuj certe ekkrius: “Ho belega Italujo!”. Sed tion ne diris la teologo nek eĉ unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo.
Miriadoj da venenaj muŝoj kaj kuloj enflugadis al ili, vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi. Ĉiuj rigardis sin reciproke per vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado kaj sangaj. La kompatindajn ĉevalojn oni preskaŭ ne povis plu rekoni, amasege sidis sur ili la muŝoj, kaj nur por unu momento tio helpis, ke la veturigisto malsupreniris kaj skrapis la bestojn. Jen la suno subiris, mallonga sed glacia malvarmo iris tra la naturo, estis tre malagrable; sed ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan... jes, iru mem kaj rigardu, tio estas pli bona, ol legi la priskribon de tio! Estis vidaĵo nekomparebla, sed... la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto, sed, sed... kion oni povis atendi! Al ĝi oni sopiris multe pli, ol al la bela naturo.
La vojo kondukis tra olivarbaro, oni havis la senton, kvazaŭ oni veturas hejme inter tuberkovritaj salikoj, kaj tie staris soleca enveturejo. Kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon: La plej sana el ili aspektis, “kiel la plej aĝa filo de la Malsato”, la aliaj estis aŭ blindaj, havis velksekiĝintajn piedojn kaj rampis sur la manoj, aŭ iliaj brakoj estis ftiziĝintaj kaj iliaj manoj kripliĝintaj. Tie la mizero senorname rigardis el siaj ĉifonoj. “Kompatu, afablaj sinjoroj, kompatu!” ili ĝemadis kaj montradis siajn malsanajn membrojn. La mastrino mem, kun nudaj piedoj, ne kombitaj haroj kaj vestita nur per malpura bluzo, akceptis la gastojn. La pordoj estis ligitaj per ŝnuretoj; la planko en la ĉambroj prezentis duone disfositan pavimon el brikoj. Sub la plafono flugis vespertoj, kaj la odoro en la ĉambroj...
“Kovru al ni la tablon prefere en la ĉevalejo!” diris unu el la vojaĝantoj, “tie oni almenaŭ scias, kion oni enspiras!”
Oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da freŝa aero, sed pli rapide ol ĉi tiu enpenetris en la ĉambrojn la velksekiĝintaj brakoj kaj la senĉesa plorĝemado: “Kompatu, afablaj sinjoroj!” Sur la muroj troviĝis multe da surskriboj, el kiuj duono estis direktitaj kontraŭ la bela Italujo.
Oni surtabligis la manĝaĵon. Estis akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo. Ankaŭ la salato ricevis sufiĉan porcion da tia sama oleo. Putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj. Eĉ la vino havis ian aldonan guston, ĝi estis vera medicinaĵo.
Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo; unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. La teologo estis la deĵoranto. Ho, kiel sufoke estis tie interne! La varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis, la kripluloj ekstere plorĝemadis eĉ dum la dormado.
“Jes, vojaĝi estus bone, se oni nur ne havus korpon!” ĝemis la studento. “Ho, se la korpo povus ripozi kaj nur la spirito flugus! Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. Ion pli bonan ol la nunaĵo deziras mia koro; ion pli bonan, la plej bonan... sed kie kaj kio ĝi estas? En efektiveco mi scias, kion mi deziras, mi deziras atingi feliĉan celon, la plej feliĉan el ĉiuj!”
Apenaŭ li eldiris la vorton, li ekvidis sin transportita en la hejmon; la longaj blankaj kurtenoj ĉe la fenestroj estis mallevitaj, kaj sur la mezo de la planko staris ĉerko. En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto, lia deziro estis plenumita, la korpo ripozis kaj la spirito vojaĝis. “Neniun oni povas nomi feliĉa antaŭ lia morto” estis sentenco de Solon , kaj ĉi tie ĝi estis konfirmita.
Ĉiu kadavro estas la sfinkso de la senmorteco; ankaŭ la sfinkso ĉi tie antaŭ ni en la nigra ĉerko donas al ni respondon pri tio, kion la vivinto skribis du tagojn pli frue:
Terura morto! Ĉion vi nur neas!
La tomboj ne parolas al la cerbo!
Ĉu ankaŭ la spirit’ per vi pereas?
Ĉu ĉio neniiĝas kiel herbo?
Mizeron nian mondo ne komprenas!
Vi, kiu vane pri amik’ sopiris,
Feliĉon sole ĝi por vi entenas,
La ter’, en kiun vi por ĉiam iris.
Du figuroj moviĝadis en la ĉambro; ni konas ilin ambaŭ: tio estis la feino de Malĝojo kaj la senditino de Feliĉo; ili klinis sin super la mortinto.
“Vi vidas,” diris, la Malĝojo, “kian feliĉon viaj galoŝoj alportis al la homoj?”
“Almenaŭ al tiu, kiu dormas ĉi tie, ili alportis por ĉiam restantan bonon” respondis la Ĝojo.
“Ho ne,” diris la Malĝojo; “li mem foriris, li ne estis forvokita! Lia spirita kapablo ne havis sufiĉe da forto, por eluzi tiujn trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino. Mi faros al li bonfaron!”
Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj; tiam finiĝis la morta dormo, kaj la reviviĝinto leviĝis. La Malĝojo malaperis, sed samtempe malaperis ankaŭ la galoŝoj; la Malĝojo certe rigardis ilin kiel sian propraĵon.
Lekanto
Atentu!
En la kamparo, tute ĉe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem ĝin iam vidis. Antaŭ ĝi troviĝas florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro Tre proksime de ĝi, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto. La suno lumis sur ĝin tiel same varme kaj bele, kiel sur la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno, kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli. Unu matenon ĝi staris, tute disvolviĝinta kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno. Ĝi tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas ĝin tie en la herbo kaj ke ĝi estas malriĉa, malestimata floreto; ho ne, ĝi estis tute gaja, turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi kaj aŭskultis la alaŭdon, kiu kantis en la aero.
La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo; ĉiuj infanoj estis en la lernejo. Dum ĉi tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda verda trunketo kaj ankaŭ lernis de la varma suno kaj de ĉio ĉirkaŭe, kiel bona estas Dio, kaj ĝi trovis tion tute laŭorda, ke ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis kun ia respekto supren al la feliĉa birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi, kaj ĝin tute ne afliktis tio, ke ĝi mem ne povosciis tion. “Mi vidas ja kaj aŭdas!” ĝi pensis, “la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho, kiel riĉe mi estas naturdotita!”
Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj, sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke oni pli bone ilin rimarku. La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: “Kiel riĉaj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj vizitos ilin. Dank’ al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la tutan belaĵon.” Kaj ĝuste dum ĝi pensis pri tio, aŭdiĝis pepado kaj la alaŭdo alflugis, tamen ne al la sunfloroj kaj tulipoj, sed malsupren en la herbon, al la malriĉa lekanto, kiu pro granda ĝojo tiel ektimis, ke ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.
La malgranda birdo dancis ĉirkaŭ la lekanto kaj kantis: “Kiel mola estas la herbo! Ha, kia ĉarmega floreto kun oro en la koro kaj arĝento sur la vestoj!” Efektive, la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj la malgrandaj folioj ĉirkaŭe kiel arĝento.
Kiel feliĉa estis la lekanto, ho, tion oni tute ne povas imagi at si. La birdo kisis ĝin per sia beko, kantis antaŭ ĝi kaj poste denove leviĝis en la bluan aeron. Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi. Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, ĝi ekrigardis al la floroj tie en la ĝardeno. Ili vidis ja la honoron kaj feliĉon, kiuj trafis ĝin, ili devis ja kompreni, kia ĝojo tio estis. Sed la tulipoj levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris. La sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn. Hu, estis bone, ke ili ne povis paroli, ĉar alie ili farus al la lekanto grandan insultadon: La modesta floreto bone vidis, ke ili perdis sian bonan humoron, kaj tio ĝin sincere afliktis. En la sama momento en la ĝardenon eniris knabino kun akra, malproksimen brilanta tranĉilo. Ŝi iris inter la tulipojn, detranĉis unu post la alia. “Ha!” ekĝemis la lekanto, “tio estis ja terura, nun ili tute pereis!” La knabino foriris kun la tulipoj; la lekanto ĝojis, ke gi staras ekstere en la herbo kaj estas nur simpla floreto. Ĝi sentis sin tre dankema, kaj kiam la suno subiris, ĝi kunmetis siajn folietojn, endormiĝis kaj sonĝis la tutan nokton pri la suno kaj pri la malgranda birdo.
Kiam en la sekvanta mateno la floro denove etendis al la aero ĉiujn siajn blankajn foliojn kiel malgrandajn brakojn, ĝi rekonis la voĉon de la birdo, sed ĝia kantado estis tre malĝoja. Jes, la kompatinda alaŭdo havis kaŭzon, por esti malĝoja, ĉar ĝi estis kaptita kaj sidis nun en kaĝo tute apud la malfermita fenestro. Ĝi kantis pri tio, kiel belege estas, kiam oni povas flugadi libere kaj feliĉe, ĝi kantis pri la juna verda greno sur la kampo kaj pri la bela vojaĝo, kiun ĝi per siaj flugiloj povus fari alte en la aero. La kompatinda birdo estis en malbona humoro, kaptita ĝi sidis tie en la kaĝo.
La lekanto tiel forte dezirus helpi, sed kiamaniere ĝi povus tion fari? Jes, estis malfacile trovi ian rimedon. Ĝi tute forgesis pri tio, kiel bele ĉio staras ĉirkaŭe, kiel varme lumas la suno kaj kiel bele brilas ĝiaj propraj folietoj. Ho, ĝi povis pensi nur pri la kaptita birdo, por kiu ĝi nenion povis fari.
En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj, unu el ili havis tranĉilon en la mano, grandan kaj akran kiel tiu, per kiu la knabino detranĉis la tulipojn. Ili iris rekte al la lekanto, kiu tute ne povis kompreni, kion ili intencas.
“Ĉi tie ni povas eltranĉi por la alaŭdo belegan pecon da herbotero!” diris unu el la knaboj kaj komencis fari profundan entranĉadon kvadrate ĉirkaŭ la lekanto, tiel ke la lasta troviĝis en la mezo de la eltranĉata herbotero.
“Deŝiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon, kaj ĝuste nun ĝi tre forte volis vivi, ĉar ĝi povis ja veni kun la herbotero al la alaŭdo en la kaĝon.
“Ne, ĝi restu!” diris la alia knabo, “ĝi estas tiel ĉarma ornamo!” Kaj la lekanto restis kaj venis kune kun la herbotero en la kaĝon al la alaŭdo.
Sed la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo. La lekanto ne povis paroli, ne povis diri eĉ unu konsolan vorton, kiel ajn forte ĝi tion dezirus fari. Tiamaniere pasis la tuta antaŭtagmezo.
“Ĉi ne estas akvo!” diris la kaptita alaŭdo. “Ili ĉiuj eliris kaj forgesis starigi por mi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka kaj brule varmega. Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza! Ha, mi devas morti, mi devas diri adiaŭ al la varma lumo de la suno, al la freŝa verdaĵo, al la tuta belegaĵo, kiun Dio kreis!” Ĝi enpikis, sian malgrandan bekon en la malvarmetan herboteron, por tie sin iom refreŝigi. Tiam ĝiaj okuloj trafis la lekanteton, kaj la birdo faris al ĝi kapsignojn, kisis ĝin per sia beko kaj diris: “Vi ankaŭ devas ĉi tie forvelki, vi kompatinda floreto! Vin kaj la verdan terpeceton oni donis al mi anstataŭ la tuta mondo, kiun mi havis ekstere! Tiu malgranda trunketo de herbo devas esti por mi verda arbo, ĉiu el viaj blankaj folietoj devas esti por mi bonodora floro! Ho, vi nur rakontas al mi, kiel multe mi perdis!”
“Ho, se mi povus ĝin konsoli!” pensis la lekanto, sed ĝi ne povis eĉ movi unu folieton; tamen la bonodoro, kiun eligadis la delikataj folietoj, estis multe pli forta, ol ordinare ĝin havas tiu floro. Tion rimarkis ankaŭ la birdo, kaj kvankam ĝi senfortiĝis de soifo kaj en sia suferado deŝiris la verdajn herbotrunketojn ĝi tamen la floreton tute ne tuŝis.
Fariĝis vespero, kaj tamen ankoraŭ neniu aperis nek alportis al la malfeliĉa birdo guton da akvo. Tiam la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis, ĝia kantado estis malĝoja pepado, ĝia kapeto kliniĝis al la floro, kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado. Tiam ankaŭ la floro ne povis kiel en la antaŭa vespero kunmeti siajn foliojn kaj endormiĝi. Malsana kaj malĝoja ĝi pendis al la tero.
Nur en la sekvanta mateno venis la knaboj, kaj ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, ploris multe da larmoj kaj fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj. La kadavron de la birdo oni metis en belan ruĝan skatolon, reĝan enterigon ĝi havis, la malfeliĉa birdo! Kiam ĝi vivis kaj kantis, ili forgesis pri ĝi, devigis ĝin sidi en kaĝo kaj suferi mizeron, – nun oni faris por ĝi grandan paradon kaj multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.
Sed la pecon da herbotero kun la lekanto oni elĵetis en la polvon de la granda vojo. Neniu pensis pri la floro, kiu ja plej multe kunsentis al la birdo kaj tiel sincere volis ĝin konsoli.
Persista stana soldato
Estis iam dudek kvin stanaj soldatoj, kiuj ĉiuj estis fratoj, ĉar oni fandis ilin el la sama malnova stana kulero. La pafilon ili tenis en la mano, ilia vizaĝo estis direktita antaŭen, kontraŭ la malamikon; ruĝa kaj blua, per unu vorto – belega estis ilia uniformo. La unua, kion ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam oni forprenis la kovrilon de la skatolo, en kiu ili kuŝis, estis la vorto: “Stanaj soldatoj!”. Tion ekkriis malgranda knabo, ĝoje plaŭdante per la manoj. Li ricevis ilin en sia naskiĝtago kaj starigis ilin nun sur la tablo en batala ordo. Ĉiu soldato similis la alian plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron, Ĉar li estis fandita la lasta, kiam ne estis plu sufiĉe da stano; tamen li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj, kaj ĝuste li estis distingiĝonta tute aparte per sia sorto.
Sur la tablo, sur kiu ili estis starigitaj, staris ankoraŭ multe da aliaj ludiloj; sed ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero. Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. Antaŭ ĝi staris malgrandaj arboj, ĉirkaŭe estis peco da spegula vitro, kiu devis prezenti lagon. Cignoj el vakso naĝadis sur ĝi kaj speguliĝadis en ĝi. Ĉio certe estis tre ĉarma, sed la plej ĉarma estis malgranda knabino, kiu staris meze de la malfermita pordego de la kastelo. Ĝi ankaŭ estis eltranĉita el papero, sed havis sur ĝi silkan veston kaj malgrandan, mallarĝan, bluan rubandon trans la ŝultroj; en la mezo de la rubando troviĝis brilanta stelo, tiel granda, kiel ĝia tuta vizaĝo. La malgranda knabino ĉarme etendis supren siajn ambaŭ brakojn, ĉar ŝi estis dancistino, kaj krom tio ŝi levis unu kruron tiel alten, ke la stana soldato tute ne povis ĝin rimarki kaj pensis, ke ŝi, simile al li, havas nur unu piedon.
“Ŝi estus bona por mi kiel edzino!” li pensis, “sed ŝi estas tro altrangula por mi, ŝi loĝas en kastelo, dum mi havas nur skatolon, kiu apartenas ankoraŭ al dudek kvar aliaj, tio ne estas loĝejo por ŝi. Tamen mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi!” Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo, kiu staris sur la tablo. De tie li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.
Kiam fariĝis vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian skatolon kaj la homoj en la domo enlitiĝis. Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn”, jen “Rabistoj kaj urbaj soldatoj”, jen “Kaŝiĝo”. La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, ĉar ili volis ankaŭ partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La nuksrompilo faris transkapiĝojn, kaj la grifelo gaje ruliĝadis sur la tablo. Fariĝis tia bruo, ke la kanario vekiĝis kaj aliĝis ankaŭ kun sia kantado, sed nur per versoj. La solaj, kiuj ne moviĝis de sia loko, estis la stana soldato kaj la malgranda dancistino. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.
Jen la horloĝo sonis noktomezon, kaj subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo; tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra koboldo; tio estis artifikaĵo.
“Stana soldato!”, diris la koboldo, “per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn!”
Sed la soldato ŝajnigis, ke li tion ne aŭdas.
“Nu, atendu ĝis morgaŭ”, diris la koboldo. Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis, oni starigis la soldaton en la fenestro; kaj – ĉu tio estis la koboldo, ĉu trablovo – subite la fenestro larĝe malfermiĝis kaj la soldato elfalis malsupren el la tria etaĝo. Tio estis terura falo, li etendis sian solan piedon rekte en la aeron kaj enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto malsupre.
La servistino kaj la malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin serĉi; sed kvankam ili preskaŭ surpaŝis sur lin, ili tamen ne povis lin rimarki. Se la stana soldato ekkrius: “Ĉi mi estas!” ili certe lin trovus; sed ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii.
Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego; kiam ĝi finiĝis, venis du strataj buboj.
“Vidu, vidu!” diris unu el ili, “jen kuŝas stana soldato, li devas eliri kaj ŝipveturi!”
Ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo. Ambaŭ knaboj kuris apude kaj plaŭdis per la manoj. Ho ĉielo, kiaj ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgraŭ tio li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano.
Subite la ŝipeto subnaĝis sub longan stratdefluilan ponton; ĉi tie estis tiel same mallume, kiel en lia skatolo.
“Kien mi nun venos?”, li pensis. “Jes, jes, tio estas kulpo de la koboldo! Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!”
En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto.
“Ĉu vi havas pasporton?”, demandis la rato. “Tuj montru la pasporton!”
Sed la stana soldato silentis kaj nur ankoraŭ pli forte tenis sian pafilon. La ŝipeto veturis pluen kaj la rato ĝin sekvis. Hu, kiel ĝi grincigis la dentojn kaj kriadis al la lignetoj kaj pajleroj: “Haltigu lin, haltigu lin! Li ne pagis doganpagon, li ne montris sian pasporton!”
Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta; jam antaŭ ol li atingis la finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. Prezentu al vi, ĉe la fino de la ponto la stratdefluilo falis ĝuste en grandan kanalon, kio por li estis tiel same danĝera, kiel por ni la ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo.
Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La ŝipeto naĝis malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. Neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis unu momenton per la okuloj. La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. Tiam li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos; kaj en la oreloj de la stana soldato sonis:
“La tagiĝo, la tagiĝo
Estos mia neniiĝo!”
Jen la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato trafalis, sed en la sama momento lin englutis granda fiŝo.
Ha, kiel mallume estis interne! tie estis ankoraŭ pli malbone ol sub la defluila ponto, kaj antaŭ ĉio estis tre malvaste. Malgraŭ ĉio la stana soldato estis firma kaj kuŝis laŭ sia tuta longo kun la pafilo en la mano.
La fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn; fine fariĝis tute silente, kaj li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo. Enpenetris hela lumbrilo, kaj iu ekkriis laŭte: “La stana soldato!” La fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon, kie la servistino per granda tranĉilo ĝin distranĉis. Ŝi prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi la rimarkindan viron, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; la stana soldato tamen tute ne estis fiera pri tio. Oni starigis lin sur la tablo, kaj tie – kiaj strangaj aferoj ofte fariĝas en la mondo – la stana soldato troviĝis en la sama ĉambro, en kiu li estis antaŭe, li vidis la samajn infanojn, kaj la samaj ludiloj staris sur la tablo: la belega kastelo kun la ĉarma malgranda dancistino. Ŝi ĉiam ankoraŭ staris sur unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, ŝi ankaŭ estis persista. Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori per stano, tamen tio ne konvenis. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili nenion diris unu al la alia.
Subite unu el la malgrandaj knaboj kaptis la stanan soldaton kaj ĵetis lin rekte en fornon, kvankam li tute ne havis ian kaŭzon por tio. Certe la koboldo en la tabakujo estis kulpa en tio.
La stana soldato staris tute prilumita kaj sentis teruran varmegon, sed li ne povis distingi, ĉu tio estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo. Ĉiuj koloroj sur li malaperis; ĉu tio fariĝis dum la vojaĝo, ĉu tio fariĝis de lia profundega malĝojo, tion neniu povus diri. Li rigardis la malgrandan knabinon, kaj ŝi rigardis lin. Li sentis, ke li disfandiĝas, tamen li ĉiam ankoraŭ staris persiste kun sia pafilo en la mano. Tiam malfermiĝis pordo, la vento kaptis la dancistinon, kaj simile al silfino ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. Tiam la stana soldato fandiĝis kaj fariĝis bulo, kaj kiam en la sekvanta tago la servistino elprenis la cindron el la forno, ŝi trovis lin en formo de malgranda stana koro. Sed de la dancistino restis nur la stelo, kaj ĝi estis tute brulnigriĝinta.
Sovaĝaj cignoj
Tre malproksime de ĉi tie, tie, kien flugas la hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj kompreneble estis reĝidoj, iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. Ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. Ilia fratino Elizo sidadis sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.
Ho, al la infanoj estis tre bone, sed bedaŭrinde ne por ĉiam devis resti tiel!
Ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziĝis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis la kompatindajn infanojn. Jam en la unua tago ili klare povis tion rimarki. En la palaco estis granda festo, kaj tiam la infanoj ludis “Ni ricevas gastojn”; sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas.
En la sekvanta semajno ŝi transdonis la malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio sur la kamparon, kaj en la daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al la reĝo pri la kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.
“Elflugu en la mondon kaj zorgu mem pri vi!”, diris la malbona reĝino; “flugu en la formo de grandaj birdoj sen voĉo.” Tamen ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. Kun stranga krio ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron.
Estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu vilaĝana domo, en kiu ilia fratino tiam kuŝis en la lito kaj dormis. Ili ŝvebis super la tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per la flugiloj, sed neniu tion vidis nek aŭdis. Ili devis denove flugi pluen, alte al la nuboj, for en la malproksiman mondon, kie ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro.
La kompatinda malgranda Elizo staris en la vilaĝana ĉambro kaj ludis kun verda folio, ĉar aliajn ludilojn ŝi ne havis. Ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.
Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbetaĵoj antaŭ la domo, ĝi flustradis al la rozoj: “Kiu povas esti pli bela ol vi?” Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: “Tia estas Elizo!” Kaj kiam dimanĉe la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la preĝolibro: “Kiu estas pli pia ol vi?” “Tia estas Elizo!” respondadis la preĝolibro. Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la preĝolibro, estis pura vero.
Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam la reĝino ekvidis ŝian eksterordinaran belecon, ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino. Tre volonte ŝi ankaŭ sian duonfilinon aliformigus, simile al ŝiaj fratoj, en sovaĝan cignon, sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar la reĝo ja volis vidi sian filinon.
Frue matene la reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: “Kiam Elizo venos, sidiĝu sur ŝia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!”
Al la dua ŝi diris:
“Sidiĝu sur ŝia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke ŝia patro ŝin ne rekonu!”
Al la tria ŝi flustris:
“Kuŝu sur ŝia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi pro tio havu suferojn!” Poste ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en la akvon. Kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto kaj la tria sur ŝia brusto, sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. Kiam ŝi denove leviĝis, tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo. Se la bestoj ne estus venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sorĉistino, ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn; ili tamen fariĝis floroj pro tio, ke ili kuŝis sur ŝia kapo kaj sur ŝia brusto. Ŝi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.
Kiam la malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn. Estis neeble rekoni la belan Elizon.
Kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. Neniu volis ŝin rekoni, krom la antaŭpordega hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.
Tiam la malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn, kiuj ĉiuj malaperis. Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. Ŝi ne sciis, kien ŝi volas iri, sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en la mondon. Ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.
Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Ŝi tute perdis la vojon. Ŝi kuŝiĝis sur la mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per la mano, la lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.
Dum la tuta nokto ŝi sonĝis pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, sed la kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj.
Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte. Ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. Tre agrabla odoro eliĝadis el la verdaĵo, kaj la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo. Ŝi aŭdis la plaŭdadon de akvo, kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen sur unu loko la cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio.
Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al si per ĝi la okulojn kaj la frunton, aperis denove ŝia blanka haŭto. Tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris en la freŝan akvon. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.
Kiam ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al la ŝprucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en la arbaron, mem ne sciante kien. Ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri la bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. Kaj Li, kiu kreis la sovaĝajn arbarajn fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi manĝis sian tagmanĝon, apogis la troŝarĝitajn branĉojn kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub ŝiaj piedoj. Eĉ unu birdon oni tie ne povis vidi, eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.
La nokto fariĝis tute malluma. Eĉ unu lampiro ne brilis el la musko; malĝoje ŝi kuŝiĝis por dormi. Tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la arbobranĉoj super ŝi fleksiĝas flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur ŝin malsupren kaj malgrandaj anĝeloj rigardas super Lia kapo kaj sub Liaj brakoj.
Kiam en la sekvanta mateno ŝi vekiĝis, ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.
Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, kiu portis berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al ŝi iom da ili. Elizo demandis, ĉu ŝi ne vidis dek unu reĝidojn, rajdantajn tra la arbaro.
“Ne”, diris la maljunulino, “sed hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento.”
Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento. La arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi, ili elŝiris siajn radikojn el la tero kaj pendis, interplektiĝinte per la branĉoj, super la akvo.
Elizo diris adiaŭ al la maljunulino kaj ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.
La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino. Sed eĉ unu velo ne montriĝis tie, ne estis videbla eĉ unu ŝipeto, sur kiu ŝi povus vojaĝi pluen. Ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan. Vitro, fero, ŝtonoj, ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol ŝia delikata mano. “Senlace ĝi ruliĝas kaj ruliĝas, kaj tiamaniere la malmolaĵo ebeniĝas; mi ankaŭ volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj fratoj!”
Sur la akvalpelita mara herbo kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj; Ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo troviĝis sur ili; ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: “Mi ankaŭ povas aspekti malserene!” Kiam leviĝis vento, tiam la, ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. Sed kiam la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis, tiam la maro fariĝis kiel folio de rozo; jen ĝi aspektis verde, jen blanke, sed kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado; la akvoleviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.
Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris supren sur la deklivon kaj kaŝis sin malantaŭ arbetaĵo. La cignoj malleviĝis sur la teron tute apude de ŝi kaj frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj.
Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam montriĝis dek unu belaj reĝidoj, la fratoj de Elizo. Ŝi laŭte ekkriis, ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili, ŝi sentis, ke tio devis esti ili; kaj ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton, kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili baldaŭ reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj.
“Ni, fratoj,” diris la plej aĝa, “flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon. Tial nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, ĉar se ni tiam flugus ankoraŭ inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi malsupren. Ĉi tie ni ne loĝas; transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; la vojo ĝis tie estas granda, ni devas transflugi la grandan maron, kaj sur nia vojo troviĝas neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko. Kiam la maro estas maltrankvila, tiam la akvo ŝprucas alte super nin; malgraŭ tio ni tamen dankas Dion pro ĝi. Tie ni pasigas la nokton en nia homa formo; sen ĝi ni neniam povus revidi nian karan patrujon, ĉar du plej longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu tagoj ni havas la permeson resti ĉi tie, flugi trans ĉi tiun grandan arbaron, rigardi de tie la palacon, en kiu ni naskiĝis kaj kie loĝas nia patro, vidi la altan turon de la preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino. Ĉi tie la arboj kaj arbetaĵoj ŝajnas al ni parencaj, ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco; ĉi tie la karbisto kantas la malnovajn melodiojn, laŭ kiuj ni en nia infaneco tiel ofte dancadis; ĉi tie estas nia patrujo, ĉi tien nin tiras nia koro, kaj ĉi tie ni trovis vin, nia kara fratineto. Ankoraŭ dum du tagoj estas al ni permesite resti ĉi tie, poste ni devas flugi trans la maron en belegan landon; kiu tamen ne estas nia patrujo. Sed kiamaniere ni nin aranĝos, ke ni povu preni vin kun ni? Ni ne havas ŝipon nek boaton.”
“Kion mi povas fari, por liberigi vin?” demandis la fratino.
Ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn.
Elizo vekiĝis de la bruo de la cignaj flugiloj, kiuj moviĝadis super ŝi. La fratoj denove kolektiĝis, flugis en grandaj rondoj, kaj fine ili forflugis malproksimen, tamen restis unu el ili, la plej juna. La cigno metis sian kapon sur ŝian bruston, kaj ŝi karesadis ĝiajn plumojn; dum la tuta tago ili restis kune. Vespere la aliaj revenis, kaj kiam la suno subiris; ili aperis en sia homa formo.
“Morgaŭ ni forflugos de ĉi tie, kaj ni ne povos reveni pli frue, ol post unu jaro; sed vin ni neniel povas tiel forlasi! Ĉu vi havas kuraĝon por akompani nin? Nia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron; ĉu la flugiloj de ni ĉiuj ne havus sufiĉe da forto, por flugi kun vi trans la maron?”
“Jes, prenu min kun vi!” diris Elizo.
La tutan nokton ili pasigis en tio, ke el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton; sur ĝi kuŝiĝis Elizo, kaj kiam la suno leviĝis kaj la fratoj aliformiĝis en sovaĝajn cignojn, ili prenis la reton per siaj bekoj kaj ekflugis kun sia kara fratino, kiu ankoraŭ dolĉe dormis, alten al la nuboj. La radioj de la suno brilis al ŝi rekte en la vizaĝon, tial unu el la cignoj ŝvebis super ŝia kapo, por ombri ŝin per siaj larĝaj flugiloj.
Ili estis jam malproksime de la tero, kiam Elizo vekiĝis. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ankoraŭ sonĝas, tiel stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro. Flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj kaj fasko da aromaj radikoj. Ilin kolektis kaj kuŝigis por ŝi la plej juna frato, kaj danke ŝi ridetadis al li, ĉar ŝi konsciis, ke tio estis li, kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj.
Ili ŝvebis tiel alte, ke la unua ŝipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al ili kiel mevo, kuŝanta sur la akvo. Granda nubo troviĝis sub ili, havante la formon de turoj, amasigitaj unu sur la alia, kaj sur tiu nubo Elizo rimarkis sian propran ombron kaj la ombron de la dek unu cignoj, ĝi akompanis kvazaŭ ia grandegulo ilian rapidan flugadon. Tio estis bildo, similan al kiu ŝi neniam antaŭe vidis. Sed iom post iom, kiam la suno leviĝis pli alten kaj la nubo restis malproksime sub ili, la ŝvebanta ombra bildo malaperis.
Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero, tamen nun, kiam ili devis porti sian fratinon, la flugado estis senteble malpli rapida ol ordinare. Jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis. Kun timo Elizo vidis, ke la suno ĉiam pli kaj pli malleviĝas kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la solecan rokon en la maro. Ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj. Ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide! Kiam la suno estos subirinta, ili tuj devos fariĝi homoj, falegi en la maron kaj droni. Tiam ŝi el plej profunda koro preĝis al Dio; ŝi tamen rimarkis ankoraŭ nenian rokon. La nigra nubo ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, la fortaj puŝoj de la vento antaŭdiris ventegaĵon. La nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen. Ekbrilis fulmoj unu post alia.
Jen la suno atingis la nivelon de la maro. Al Elizo forte batis la koro. Subite la cignoj ekflugis malsupren, tiel rapide, ke ŝi pensis, ke ŝi falas. Sed jen ili denove ŝvebis. Kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si. Ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo. La suno rapide malleviĝis; nur mallarĝa strio brilis ankoraŭ super la akvo; tiam iliaj piedoj ektuŝis firman grundon. La lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero. Ŝi vidis, ke la fratoj staras ĉirkaŭ ŝi brako sub brako, sed pli da loko, ol estis nepre necesa por ili kaj ŝi, ĉi ne estis. La maro frapadis sur la rokon kaj verŝiĝadis super ĝin kiel pluvego; la ĉielo lumis, kvazaŭ ĝi estus en flamoj, kaj la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon.
Kiam komencis tagiĝi, la aero estis pura kaj trankvila. Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. La maro ankoraŭ alten leviĝadis, tiel ke, ŝvebante alte en la aero, ili havis la impreson, kvazaŭ la blanka ŝaŭmo sur la mallume verda maro estas milionoj da cignoj, kiuj balanciĝas sur la akvo.
Kiam la suno leviĝis pli alten, Elizo rimarkis antaŭ si duone naĝantan en la aero montoriĉan landon kun briletantaj glaciamasoj sur la rokoj, kaj en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia. En la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj kaj belegaj floroj tiel grandaj kiel muelradoj, Ŝi demandis, ĉu tiu lando estas la celo de ilia vojaĝo, sed la cignoj balancis la kapon, ĉar tio, kion ŝi vidis, estis la belega, konstante ŝanĝiĝanta nuba palaco de la feino Fata-Morgana . Neniu homo povas tien eniri. Elizo rigardis ĝin senĉese. Subite la montoj, arbaroj kaj la palaco mem disfalegis, kaj anstataŭ ili aperis dudek majestaj preĝejoj, ĉiuj similaj unu al la alia, kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro. Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj, kiam ili aliformiĝis en ŝiparon, kiu veturis sub ŝi. Ŝi ekrigardis atente, kaj tiam montriĝis, ke tio estas nur la mara nebulo, kiu ruliĝadis super la akvo. Jes, senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj. Sed jen ŝi ekvidis ankaŭ la efektivan landon, al kiu ili rapidis. Tie staris belegaj bluaj montoj kun cedraj arbaroj, urboj kaj palacoj. Longe antaŭ la sunsubiro ŝi sidis sur roko antaŭ granda kaverno, kiu estis ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj, kiuj aspektis kiel broditaj tapiŝoj.
“Nun ni rigardos, kion vi hodiaŭ nokte sonĝos ĉi tie!” diris la plej juna frato kaj montris al ŝi ŝian dormoĉambron.
“Ho se mi sonĝus, kiamaniere mi povas vin liberigi!” ŝi respondis. Tiu penso okupadis ŝin tiel vive, ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo, eĉ dum la dormado ŝia spirito plue preĝadis, ke fine ekŝajnis al ŝi, ke ŝi flugas alte en la aeron al la nuba palaco de Fata-Morgano, kaj la feino eliris al ŝi renkonte, bela kaj brilanta. Kaj tamen ŝi similis al la maljuna virino; kiu en la arbaro donis al ŝi berojn kaj rakontis al ŝi pri la cignoj kun la oraj kronoj.
“Viaj fratoj povas esti liberigitaj!” ŝi diris; “sed ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston? La maro estas pli mola ol viaj delikataj manoj kaj tamen ĝi aliformigas la malmolajn ŝtonojn, sed ĝi ne sentas la doloron, kiun viaj fingroj sentos, ĝi ne havas koron, ne suferas la timon kaj turmentojn, kiujn vi devos tratoleri. Ĉu vi vidas ĉi tiun urtikon, kiun mi tenas en mia mano? El la sama speco kreskas multe ĉirkaŭ la kaverno, en kiu vi dormas. Nur ili kaj ankaŭ tiuj, kiuj elkreskas el la tomboj de la tombejo, estas uzeblaj. Rimarku: ilin vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj. Kiam vi batos la urtikon per viaj piedoj, vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn kun longaj manikoj; ĵetu ilin sur la dek unu cignojn, tiam la sorĉo pasos. Sed memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj; de via lango dependas ilia vivo. Ĉion ĉi tion bone rimarku al vi!”
Samtempe ŝi ektuŝis la manon de Elizo per la urtiko; ĉi tiu bruligis kiel fajro, tiel ke la reĝidino vekiĝis de doloro. Estis luma, hela tago, kaj tute apud la loko, kie ŝi dormis, kuŝis urtikosimila al tiu, kiun ŝi vidis, en la sonĝo. Tiam ŝi stariĝis sur la genuoj, dankis Dion kaj eliris el la kaverno, por tuj komenci sian laboron.
Per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon, kiu efikis kiel fajro. Grandajn vezikojn ĝi aperigis sur ŝiaj manoj kaj brakoj, sed volonte ŝi estis preta tion suferi, se ŝi povos per tio liberigi siajn fratojn. Ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj kaj plektis la verdan linon.
Kiam la suno subiris, venis la fratoj kaj eksentis teruron, kiam ili trovis, ke ŝi estas muta. En la komenco ili pensis, ke tio estas nova sorĉo de ilia malbona duonpatrino; sed kiam ili ekvidis ŝiajn manojn, ili komprenis, kion ŝi faras por ili. La plej juna frato ploris, kaj sur la lokoj, kien falis liaj larmoj, ŝi plu ne sentis doloron, tie malaperis la bruligantaj vezikoj.
La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro, ĉar ŝi ne povis havi trankvilecon ĝis ŝi liberigos siajn fratojn. En la daŭro de la tuta sekvanta tago, dum la cignoj forestis, ŝi sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi. Unu maŝkiraso estis jam preta, kaj ŝi komencis la duan.
Jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno. Ŝi ektimis. La sonoj fariĝis ĉiam pli proksimaj; ŝi aŭdis bojadon de hundoj. Terurite ŝi retiris sin en la kavernon, ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis kaj pretigis, kaj sidiĝis sur ĝi.
Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. Post kelke da minutoj ĉiuj ĉasistoj staris antaŭ la pordo. La plej bela el ili estis la reĝo de la lando, kiu nun aliris al Elizo. Neniam li vidis pli belan knabinon.
“De kie vi venis, vi belega infano?” li diris al ŝi. Elizo balancis la kapon, ŝi ne devis ja paroli, ĉar de tio dependis la vivo kaj saviĝo de ŝiaj fratoj. Siajn manojn ŝi kaŝis sub la antaŭtuko, por ke la reĝo ne vidu, kion ŝi devas suferi.
“Akompanu min!” li komencis denove; “ĉi tie vi ne devas resti. Se vi estas tiel same bona, kiel vi estas bela, tiam mi vestos vin per veluro kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, kaj vi loĝos en mia plej riĉa palaco!” Kaj li levis ŝin sur sian ĉevalon. Ŝi ploris kaj intertordis la manojn, sed la reĝo diris: “Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio!” Kaj li ekgalopis antaŭen inter la montoj, tenis ŝin antaŭ si sur la ĉevalo, kaj la ĉasistoj galopis post li.
Kiam la suno subiris, antaŭ ili kuŝis la belega reĝurbo kun siaj preĝejoj kaj kupoloj, kaj la reĝo enkondukis ŝin en la palacon, kie en la altaj marmoraj salonoj plaŭdis grandaj fontanoj, kie la muroj kaj plafonoj estis ornamitaj per pentraĵoj; sed ŝi tion ne rigardis, ŝi ploris kaj malĝojis. Kontraŭvole ŝi toleris, kiam la virinoj metis sur ŝin reĝajn vestojn, enplektis perlojn en ŝiajn harojn kaj surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn bruligitajn fingrojn.
Kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la reĝo elektis ŝin, ke ŝi estu lia fianĉino, kvankam la ĉefepiskopo balancis la kapon kaj flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sorĉistino, ke ŝi blindigis iliajn okulojn kaj trompis la koron de la reĝo.
Sed la reĝo ne aŭskultis tion, li ordonis, ke muziko ludu, ke oni surtabligu plej delikatajn manĝaĵojn, ke la plej ĉarmaj knabinoj dancu ĉirkaŭ ŝi, kaj oni kondukis ŝin tra bonodoraj ĝardenoj en plej luksajn salonojn. Sed eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj; oni vidis en ili nur malĝojon, kiel ŝian porĉiaman heredaĵon kaj propraĵon. La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. Ĝi estis ornamita per belegaj verdaj tapiŝoj kaj plene similis al la kaverno, en kiu la reĝo ŝin trovis. Sur la planko kuŝis la fasko da lino, kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj, kaj sub la plafono pendis la maŝkiraso, kiu estis jam prete trikita. Ĉion ĉi tion kunprenis unu el la ĉasistoj kiel rimarkindaĵon.
“Ĉi tie vi povas revi, kvazaŭ vi estas en via antaŭa hejmo!” diris la reĝo. “Jen estas la laboraĵo, kiu tie vin okupadis. Nun, meze de via lukso, estos al vi interese pensi pri la pasinta tempo.”
Kiam Elizo ekvidis tion, kio estis tiel kara por ŝia koro, rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn; ŝi pensis pri la liberigo de siaj fratoj, kisis al la reĝo la manon; kaj li alpremis ŝin al sia koro, kaj li ordonis, ke per ĉiuj preĝejaj sonoriloj oni anoncu la edziĝofeston. La bela muta knabino el la arbaro fariĝis la reĝino de la lando.
Kvankam la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo, ili tamen ne penetris en lian koron; la edziĝo restis decidita, la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon, kaj en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron. Sed pli premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron: la malĝojo pri siaj fratoj; en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.
Ŝia buŝo estis muta, ĉar unu sola vorto mortigus ja ŝiajn fratojn, sed ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al la bona, bela reĝo, kiu faradis ĉion, por ŝin ĝojigi. Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. Ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al li, konfesi al li sian suferadon! Sed ŝi devis esti muta, ŝi devis mute plenumi sian laboron. Tial en la nokto ŝi sekrete foriĝadis de lia flanko, iradis en sian kaŝitan ĉambreton, kiu estis aranĝita kiel la kaverno, kaj ŝi trikis unu maŝkirason post la alia; sed kiam ŝi komencis la sepan, ŝi plu ne havis linon.
Kiel ŝi sciis, la urtikoj, la solaj, kiujn ŝi povas uzi, kreskas sur la tombejo, sed ŝi devis mem ilin deŝiri; kiamaniere nun tion fari?
“Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro!” ŝi pensis. “Mi devas riski, Dio ne fortiros de mi sian manon!” Kun kora timo, kvazaŭ ŝi entreprenus malbonan aferon, ŝi en unu lunluma nokto ŝtelmaniere iris malsupren en la ĝardenon, kaj tra la longaj aleoj kaj dezertaj stratoj ŝi iris al la tombejo. Tie sur unu el la plej larĝaj tombaj ŝtonoj ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj. Ili demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani, kaj per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj. Elizo devis iri tute proksime preter ili, kaj ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn, sed ŝi preĝis, kolektis la bruligantajn urtikojn kaj prenis ilin kun si al la palaco.
Nur unu sola homo ŝin vidis, la ĉefepiskopo; li ankoraŭ ne dormis, kiam la aliaj dormis. Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino; ŝi estis sorĉistino, kaj tial ŝi malsaĝigis la reĝon kaj la tutan popolon.
Ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo, kion li vidis kaj kion li timas; kaj kiam lia lango parolis tiujn maljustajn vortojn, la skulptitaj sanktulbildoj balancis siajn kapojn, kvazaŭ ili volus diri: “Ne estas tiel, Elizo estas senkulpa!” Sed la ĉefepiskopo komentariis tion alie, li asertas, ke ili atestas kontraŭ ŝi, ke ili balancas la kapojn pri ŝiaj pekoj. Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la reĝo, kaj kun dubo en la koro li iris hejmen. En la nokto li ŝajnigis, ke li dormas, sed trankvila dormo ne venis sur liajn okulojn; li rimarkis, kiel Elizo leviĝis, kiel ŝi tion ripetadis ĉiunokte, kaj ĉiufoje li senbrue sekvis ŝin kaj vidis, kiel ŝi malaperas en sia ĉambreto.
Kun ĉiu tago lia mieno fariĝadis pli malserena. Elizo tion bone vidis, sed ŝi ne komprenis la kaŭzon. Tia sintenado ŝin turmentis, kaj krom tio kiel multe ŝi suferis en sia koro pri siaj fratoj! Sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupreu ŝiaj maldolĉaj larmoj; kiel brilantaj diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj, kaj ĉiuj, kiuj vidis tiun riĉan belegaĵon, deziris esti reĝinoj. Dume ŝia laboro estis baldaŭ finiĝonta, nur unu maŝkiraso ankoraŭ mankis, sed ŝi nun ne havis plu linon kaj eĉ ne unu urtikon. Unu fojon, nur ĉi tiun lastan fojon, ŝi tial devis ankoraŭ iri al la tombejo kaj ŝirkolekti kelke da plenmanoj. Kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado, kun timego ŝi pensis pri la teruraj sorĉistinoj, sed ŝia volo estis tiel same neŝancelebla, kiel ŝia fido je la Eternulo.
Elizo iris, sed la reĝo kaj la ĉefepiskopo ŝin sekvis kaj vidis, kiel ŝi eniris tra la pordo de la tombejo kaj malaperis. Kiam ili aliris al la tombejo, ili ekvidis sur la tomba ŝtono la sorĉistinojn, tiel same, kiel Elizo ilin vidis, kaj la reĝo sin deturnis, ĉar li supozis, ke inter ili troviĝas tiu, kies kapo ankoraŭ en ĉi tiu nokto ripozis ĉe lia brusto.
“La popolo ŝin kondamnu!” li diris, kaj la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro.
El la luksaj reĝaj salonoj oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon, en kiun la vento fajfadis tra la krada fenestro; anstataŭ la veluro kaj la silko oni donis al ŝi la faskon da urtikoj, kiun ŝi kolektis; sur ĝi ŝi povis kuŝigi sian kapon. La malmolaj brulpikantaj maŝkirasoj, kiujn ŝi estis trikinta, devis servi al ŝi anŝtataŭ kusenoj kaj litkovrilo, tamen tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci. Ŝi denove komencis sian laboron kaj fervore preĝis al Dio. Ekstere antaŭ ŝiaj fenestroj la strataj buboj kantadis mokokantojn pri ŝi, kaj neniu ŝin konsolis per ia kora vorto.
Sed jen ĉirkaŭ la vespero tute antaŭ la krado mem ekbruis flugilo de cigno; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon. Laŭte ŝi ekploris pro ĝojo, kvankam ŝi sciis, ke la venonta nokto eble estos la lasta, kiun ŝi vivos. Sed nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita kaj ŝiaj fratoj estis ĉi tie.
La ĉefepiskopo venis, por pasigi kun ŝi la lastan horon, tion li promesis al la reĝo; sed ŝi balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li denove foriru. En tiu nokto ŝi devis ja fini sian laboron, ĉar alie ĉio estus vana, vana estus ŝia doloro, ŝiaj larmoj, ŝiaj sendormaj noktoj. La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj, sed la kompatinda Elizo konsciis sian senkulpecon kaj laboris plue.
La malgrandaj musoj kuradis sur la planko, trenadis la urtikojn ĝis ŝiaj piedoj, por ankaŭ iom helpi, kaj la turdo sidiĝis ĉe la krado de la fenestro kaj kantis tiel gaje, kiel ŝi povis, por ke ŝi ne perdu la kuraĝon.
Komencis krepuski, post unu horo la suno estis leviĝonta; tiam la dek unu fratoj staris antaŭ la pordego de la palaco kaj postulis, ke oni konduku ilin al la reĝo. Sed oni respondis al ili, ke tio ne povas fariĝi, ĉar estas ja nokto, la reĝo dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin. Ili petis, ili minacis, la gardistaro venis, eĉ la reĝo mem eliris el sia dormoĉambro kaj demandis, kion tio signifas; sed en tiu momento radiante leviĝis la suno, kaj oni plu vidis jam neniun fraton, sed super la palacon forflugis dek unu sovaĝaj cignoj.
El la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo, por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon. Mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis. Oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo; ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo, ŝiaj vangoj estis kadavre palaj, ŝiaj lipoj malforte moviĝadis, dum ŝiaj fingroj plektadis la verdan linon. Eĉ sur sia vojo al la morto ŝi ne interrompis la komencitan laboron, la dek maŝkirasoj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, la dekunuan ŝi trikis; la popolamaso mokis ŝin.
“Rigardu la sorĉistinon, kiel ŝi murmuras al si mem; preĝolibron ŝi ne havas en la mano, ne, kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas. Disŝiru tion al ŝi en mil pecojn!”
Ĉiuj alpuŝiĝis al ŝi kaj volis tion disŝiri. Tiam alflugis dek blankaj cignoj, ili sidiĝis ĉirkaŭ ŝi sur la ĉaro kaj batis per siaj grandaj flugiloj. Tiam la popolamaso timigite retiriĝis flanken.
“Tio estas signo el la ĉielo! Ŝi certe estas senkulpa!” flustris multaj, sed eldiri tion laŭte ili ne kuraĝis.
Nun la juĝeja servisto prenis ŝin je la mano. Tiam ŝi rapide ĵetis sur la cignojn la dek unu maŝkirasojn, kaj subite montriĝis dek unu graciaj reĝidoj, sed la plej juna havis cignan flugilon anstataŭ unu el la brakoj, ĉar al lia maŝkiraso mankis unu maniko, kiun ŝi ankoraŭ ne finis.
“Nun estas al mi permesate paroli!” ŝi ekkriis, “mi estas senkulpa!”
Kaj la popolo, kiu vidis, kio okazis, kliniĝis antaŭ ŝi, kiel antaŭ sanktulino, sed ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
“Jes, senkulpa ŝi estas!” diris la plej aĝa frato kaj rakontis nun ĉion, kio okazis; kaj dum li parolis, disvastiĝis bonodoro kiel de milionoj da rozoj, ĉar ĉiu lignopeco de la lignaro eligis radikojn kaj branĉojn. Tie staris bonodora arbetaĵaro, alta kaj granda, kun ruĝaj rozoj; sed plej supre balanciĝadis floro blanka kaj luma, kiu brilis kiel stelo. Ĝin derompis la reĝo, metis ĝin sur la bruston de Elizo, kaj tiam ŝi vekiĝis kun paco kaj feliĉo en sia koro.
Ĉiuj preĝejaj sonoriloj eksonoris per si mem, kaj la birdoj alflugis en grandaj amasoj. Oni faris edziĝofestan procesion returne al la palaco, tian, kian ankoraŭ neniam vidis iu reĝo.
Ĝardeno de la paradizo
Estis iam reĝido; neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel li. Ĉion, kio okazis iam en ĉi tiu mondo, li povis en ili legi kaj vidi pentritan en plej belaj bildoj. Pri ĉiu popolo kaj pri ĉiu lando li povis ricevi informojn; nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto. Sed ĝuste pri tio li plej multe pensadis.
Kiam li estis ankoraŭ tre malgranda kaj estis komenconta sian lernadon, lia avino rakontis al li, ke ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino; ke sur unu el tiuj kukoj troviĝas historio, sur alia geografio aŭ aritmetikaj tabeloj; ke oni bezonas nur manĝi la kukon, kaj tiam oni jam scias sian taskon, kaj ju pli oni manĝas, des pli da historio, geografio kaj tabeloj oni ricevas en sian kapon.
Tiam li tion kredis; sed kiam li elkreskis, pli lernis kaj fariĝis pli saĝa, li nature komprenis, ke la belegaĵoj de la ĝardeno de la paradizo devas havi tute alian karakteron.
“Ho, kial Eva deŝiris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!”
Tion li diris tiam, sed tion saman li diris ankoraŭ, kiam li havis la aĝon de deksep jaroj. Nur pri la ĝardeno de la paradizo li ĉiam meditadis kaj pensadis.
Unu tagon li iris en la arbaron; li iris sola, ĉar tio estis lia plej granda plezuro.
Estis jam vespera krepusko, nuboj kolektiĝis, fariĝis tiel forta pluvego, kvazaŭ la ĉielo estus unu sola kluzo, el kiu falegas la akvo. Estis tute malluma nokto. La reĝido glitfaladis sur la malseka herbo, falpuŝiĝadis sur la nudaj ŝtonoj, kiuj elstaradis el la rokeca tero. De ĉio fluis akvo, la kompatinda reĝido ne havis sur si eĉ unu sekan fadenon. Li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono, kie la akvo trasorbiĝadis el la alta musko. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj. Subite li ekaŭdis strangan bruon kaj ekvidis antaŭ si grandan, hele prilumitan kavernon. Interne de ĝi flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon, kaj similan celon la fajro efektive havis. Plej bela cervo kun majesta kornaro troviĝis sur rostostango kaj malrapide estis turnata inter du dehakitaj abioj. Virino iom maljuna, alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro kaj ĵetadis en ĝin unu lignopecon post la alia.
“Venu pli proksimen!” ŝi diris al li, “sidiĝu ĉe la fajro, por ke viaj vestoj sekiĝu.”
“Ĉi tie estas ia malagrabla trablovo!” diris la reĝido kaj sidiĝis sur la planko.
“Tio fariĝos ankoraŭ pli malbona, kiam miaj filoj venos hejmen,” respondis la virino, “Vi troviĝas en la kaverno de la ventoj, miaj filoj estas la kvar ventoj de la mondo. Ĉu vi povas tion kompreni?”
“Kie estas viaj filoj?” demandis la reĝido.
“Unu malsaĝulo povas pli multe demandi, ol dek saĝuloj povas respondi!” respondis la virino. “Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson; ili ludas pilkon kun la nuboj tie supre en la salono de la mondo.” Kaj ŝi montris supren.
“Ha, tiel!” diris la reĝido. “Cetere vi turnas vin al mi iom maldelikate kaj ne parolas tiel milde, kiel la virinoj, kiujn mi ordinare vidas ĉirkaŭ mi!”
“Jes, tiuj havas nenion alian por fari! Sed mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn. Kaj tion mi povoscias, kvankam ili estas grandaj obstinuloj. Ĉu vi vidas la kvar sakojn, kiuj pendas tie sur la muro? Tiujn sakojn ili tiel same forte timas, kiel vi iam timis la vergon malantaŭ la spegulo. Kredu al mi, ke mi povoscias kvietigi ilin, kaj tiam ili devas eniri en la sakon; ni ne faras ceremoniojn. Tie ili sidas kaj mi ne ellasas ilin, por denove vagi, pli frue, ol kiam mi trovas tion bona. Sed jen venas unu el ili!”
Tio estis la norda vento, kiu eniris kun vera glacia malvarmo; grandaj hajleroj falis sur la plankon, kaj flokoj da neĝo flugadis ĉirkaŭ li. Liaj pantalonoj kaj jako estis el ursaj feloj; ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.
“Ne iru tuj al la fajro!” diris la reĝido, “ĉar vi povus facile ricevi frostodifektojn sur la vizaĝo kaj sur la manoj!”
“Frostodifektojn!” ekkriis la norda vento kaj laŭte ridis. “Frosto ĝuste estas mia plej granda plezuro! Cetere kia speco de mizeraĵo vi estas? Kiamaniere vi venis en la kavernon de la ventoj?”
“Li estas mia gasto,” diris la maljuna virino, “kaj se tia klarigo vin ne kontentigas, vi povas iri en la sakon. Vi konas mian opinion!”
Nu, tio helpis, kaj la norda vento rakontis, de kie li venas kaj kie li pasigis preskaŭ tutan monaton.
“De la Glacia Maro mi venas,” li diris, “mi estis kun la rusaj rosmarĉasistoj sur la Ursa Insulo. Mi sidis kaj dormis sur la direktilo, kiam ili de Nordkap ŝipe elveturis sur la maron. Kiam mi de tempo al tempo iom vekiĝis, la ventegbirdo flugadis ĉirkaŭ miaj piedoj. Tio estas komika birdo, ĝi faras rapidan frapon per la flugiloj, poste ĝi tenas ilin etenditaj senmove kaj tamen rapide flugas.”
“Nur ne rakontu tro detale!” diris la patrino de la ventoj. “Vi venis do al la Ursa Insulo?”
“Belege, belege tie estas. Tio estas grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero, duone degelinta neĝo sur musko. Tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj, kiuj aspektis kiel gigantaj brakoj kaj kruroj, kovritaj de verdeta ŝimo. Oni povus kredi, ke la suno neniam lumis sur ili. Mi blovis iom en la nebulon, por ke oni povu ekvidi la sopiratan veturilejon; tio estis domo, konstruita el rompitaĵoj de ŝipoj kaj kovrita per feloj de rosmaroj. La internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda. Sur la tegmento sidis vivanta blanka urso kaj murmuregis. Mi iris al la marbordo, elserĉis la nestojn de la birdoj kaj rigardis la nudajn idojn. Kiam ili kriis kaj malfermis la bekojn, sopirante manĝaĵon, mi blovis al ili en la faŭkon tiel, ke ili lernis teni la bekon fermita. Tute malsupre ĉe la bordo ruliĝadis rosmaroj kiel intestaj vermoj aŭ gigantaj akaroj kun porkaj kapoj kaj ulnolongaj dentoj!”
“Vi rakontas bone, mia fileto!” diris la patrino. “Ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo!”
“Kaj jen oni komencis la ĉasadon! La harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. Tiam mi rememoris ankaŭ mian ludon. Mi montris, kiel mi povoscias blovi, kaj mi aranĝis tiel, ke miaj maristoj, la altegaj glacimontoj, enpremis la boatojn. Hu, kiel oni fajfis, kiel oni kriis, sed mi fajfis pli laŭte. La korpojn de la mortigitaj bestoj, la kestojn kaj ŝnuregojn, ĉion ili devis elpaki sur la glacion! Mi ŝutadis super ili la neĝajn flokojn, kaj en iliaj enpremitaj ŝipetoj kune kun ilia akiraĵo mi naĝigis ilin suden, por tie gustumi salan akvon. Ili neniam plu venos al la Ursa Insulo!”
“Vi faris do malbonaĵon!” diris la patrino de la ventoj.
“Pri la bonaĵo, kiun mi faris, rakontu aliaj!” li diris; “sed jen estas mia frato de la okcidento; lin mi plej multe amas, li havas odoron de maro kaj alportas kun si agrablan malvarmon.”
“Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la reĝido.
“Jes, li estas Zefiro!” respondis la maljuna virino; “sed li ne estas plu tiel malgranda. En la antikvaj tempoj li estis beleta knabo, sed nun tio pasis!”
Li aspektis kiel sovaĝa viro kaj havis sur si kusenan ĉapelon, por ne difektiĝi. En la mano li portis bastonegon el mahagona ligno, elhakitan en la Amerikaj mahagonaj arbaroj. Pli modesta bastono ne kontentigus lin.
“De kie vi venas?” demandis la patrino.
“El la primitivaj arbaroj!” li diris; “kie la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas superflua!”
“Kion vi tie faris?”
“Mi observadis la profundan riveron, mi observadis, kiel ĝi ĵetas sin de la rokoj, fariĝas polvo kaj flugas ĝis la nuboj, por porti la ĉielarkon. Mi vidis sovaĝan bubalon, kiu naĝis sur la rivero, sed la fluo fortiris ĝin kun si; ĝi estis pelata kune kun amaso da sovaĝaj anasoj, kiuj ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron, sed la bubalo falis malsupren. Kia plezuro tio estis! Kaj mi blovis tian ventegon, ke plej maljunegaj arboj elradikiĝis kaj disbatiĝis en lignetojn!”
“Kaj krom tio vi nenion alian faris?” demandis la maljunulino.
“Mi faris transkapiĝojn en la savanoj, mi karesis la sovaĝajn ĉevalojn, mi deskuis kokosojn. Jes, jes, mi povus rakonti multe da historioj, sed oni ne devas ĉion rakonti, kion oni scias. Tion vi ja scias, kara patrineto!” Kaj li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis. Li efektive estis sovaĝa knabego.
Poste venis la suda vento kun turbano kaj kun flugetanta beduena mantelo.
“Estas tre malvarme ĉi tie!” li diris kaj ĵetis lianon en la fajron. “Oni povas tuj vidi, ke la norda vento venis la unua!”
“Estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson!” respondis la norda vento.
“Vi mem estas blanka urso!” diris la suda vento.
“Ĉu vi volas esti enŝovitaj en la sakon?” demandis la maljunulino: “Sidiĝu tie sur la ŝtono kaj rakontu, kie vi estis.”
“En Afriko, kara patrino!” li respondis. “Mi estis kun la Hotentotoj ĉe ĉasado kontraŭ leonoj en la lando de la Kafroj. Kia herbo tie kreskas sur la ebenaĵoj, verda kiel olivoj. Tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli rapidajn krurojn. Mi venis en la dezerton al la flava sablo, kie aspektas kiel sur la fundo de la maro. Mi renkontis karavanon; ili ĝuste en tiu momento estis buĉantaj sian lastan kamelon, por ricevi trinkakvon, sed ili ricevis nur malmulte. La suno bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre. Tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj. Kia danco tio estis! Vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon! Li ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio. Nun ili estas enterigitaj, super ili ĉiuj staras piramido el sablo. Se mi iam ĝin forblovos, tiam la suno blankigos iliajn ostojn, tiam la vojaĝantoj povos vidi, ke tie jam ankaŭ pli frue estis homoj, – alie oni en la dezerto ne povus tion kredi.”
“Sekve nur malbonaĵon vi faris!” diris la patrino. “Marŝu en la sakon!” Kaj antaŭ ol li tion rimarkis, ŝi kaptis la sudan venton ĉirkaŭ la korpo kaj enpuŝis en la sakon. Li ruladis sin sur la planko, sed ŝi sidiĝis sur li, kaj tiam li devis kuŝi trankvile.
“Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la reĝido.
“Jes, certe!” ŝi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. Jen venas la kvara!”
Tio estis la orienta vento, kiu aperis en Ĥinaj vestoj.
“Vi nun venas do tie?” diris la patrino; “mi pensis, ke vi estis en la ĝardeno de la paradizo!”
“Tien mi flugos nur morgaŭ!” diris la orienta vento. “Morgaŭ finiĝos ĝuste cent jaroj de la tago, kiam mi tie estis. Nun mi venas el Ĥinujo, kie mi dancis ĉirkaŭ la porcelana turo tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis. Malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj estis rompitaj sur iliaj ŝultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj. Ili kriis: ‘Mi tre dankas, mia patra bonfaranto!’ Sed tion ili diris nur tial, ke ili devis, kaj mi sonoradis per la sonoriloj kaj kantis: tsing, tsang, tsu!”
“Vi petolis ĉe tio!” diris la maljunulino. “Estas bone, ke vi morgaŭ venos en la ĝardenon de la paradizo; tio faras nur bonan efikon sur via klereco. Trinku tiam diligente el la fonto de la saĝo kaj alportu ankaŭ al mi boteleton da akvo el tie.”
“Mi tion faros!” diris la orienta vento. “Sed kial vi enmetis en la sakon mian fraton de la sudo? Ellasu lin! Li rakontu al mi pri la birdo fenikso; la reĝidino en la ĝardeno de la paradizo ĉiam volas aŭdi pri ĝi, ĉiufoje kiam mi post cent jaroj faras al ŝi mian viziton. Malfermu la sakon, tiam vi estos mia kara, dolĉa patrino kaj mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado.”
“Nu, pro la teo, kaj ankaŭ pro tio, ke vi estas mia plej amata infano, mi malfermos la sakon.” Ŝi tion faris, kaj la suda vento elrampis, sed li havis mienon tre ĝenitan, ĉar la fremda reĝido ĉion vidis.
“Jen mi donas al vi palman folion por la reĝidino,” diris la suda vento. “La folion donis al mi la maljuna birdo fenikso, la sola, kiu estis en la mondo. Per sia beko ĝi gratis sur la folio sian tutan biografion, ĉiujn cent jarojn de sia vivo. Nun ŝi mem povas tion legi. Mi mem tion vidis, kiel la birdo fenikso mem metis fajron sub sian neston, sidis en ĝi kaj forbrulis, kiel edzino de hindo. Kiel kraketis la sekaj branĉoj! Estis terura fumo kaj odoro! Fine ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro; sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis. Nun ĝi estas la reganto super ĉiuj birdoj kaj la sola birdo fenikso en la mondo. En la palma folio, kiun mi donis al vi, ĝi elmordis truon, kiel saluton al la reĝidino.”
“Nun do ni antaŭ ĉio manĝu!” diris la patrino de la ventoj, kaj ĉiuj alsidiĝis, por manĝi la rostitan cervon. La reĝido sidis apud la orienta vento, tial ili baldaŭ interamikiĝis.
“Aŭskultu, diru al mi, mi petas,” komencis la reĝido, “kia reĝidino tio estas, pri kiu oni ĉi tie tiel multe parolis, kaj kie efektive troviĝas la ĝardeno de la paradizo?”
“Ho ho!” respondis la orienta vento, “se vi volas veni tien, tiam iru morgaŭ kun mi; sed mi devas al vi diri, ke depost la tempo de Adam kaj Eva neniu homo tie estis. Ilin vi ja konas el via Biblia historio?”
“Kompreneble!” diris la reĝido.
“Kiam ili tiam estis forpelitaj, la ĝardeno de la paradizo enfalis internen de la tero, ĝi tamen konservis sian varman sunlumon, sian mildan aeron kaj sian tutan belegecon. Tie loĝas la reĝino de la feinoj; tie troviĝas la insulo de feliĉo, kien neniam penetras la morto kaj kie vivi estas ĉarmege! Sidiĝu morgaŭ sur mia dorso, kaj tiam mi vin kunprenos kun mi. Mi pensas, ke tio estos farebla. Sed por hodiaŭ estas sufiĉe paroli pri tio, ĉar mi volas dormi.”
Kaj ili ĉiuj iris dormi.
Tre frue matene la reĝido vekiĝis, kaj kun granda mirego li ekvidis, ke li troviĝas jam alte super la nuboj. Li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis. Ili ŝvebis tiel alte en la aero, ke la arbaroj kaj kampoj, riveroj kaj lagoj aspektis kvazaŭ sur geografia karto.
“Bonan matenon!” diris la orienta vento, “vi povas kuraĝe ankoraŭ iom dormi, ĉar sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo Aŭ eble vi volas kalkuli la preĝejojn? Tie sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto.” Tio, kion li nomis verda tabulo, estis kampoj kaj herbejoj.
“Estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino kaj al viaj fratoj!” diris la reĝido.
“Se oni dormas, oni estas pardonata,” diris la orienta vento, kaj ili ekflugis pluen ankoraŭ pli rapide. Oni povis tion aŭdi en la arbarpintoj de la arbaroj; kiam ili flugis super ĉi tiuj, ĉiuj branĉoj kaj folioj bruis; oni povis tion aŭdi sur la maro kaj sur la lagoj, ĉar kie ajn ili flugis, la ondoj leviĝadis pli alte kaj la grandaj ŝipoj profunde malleviĝadis en la akvon, kiel naĝantaj cignoj.
Kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon. Jen tie, jen ĉi tie aperis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero kaj vidas la multajn malgrandajn fajrerojn, kiuj rapide denove malaperas, kiel infanoj, kiuj rapidas el la lernejo. La reĝido plaŭdis per la manoj, sed la orienta vento petis lin, ke li tion ne faru kaj ke li prefere tenu sin fortike, ĉar alie li facile povus fali malsupren kaj pendhalti sur iu preĝeja pinto.
La aglo en la nigraj arbaroj flugis facile, sed la orienta vento flugis pli facile. La kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege sur la ebenaĵo, sed pli rapidege galopis antaŭen la reĝido.
“Nun vi povas jam vidi la Himalajon!” diris la orienta vento, “ĝi estas la plej alta montaro en Azio, baldaŭ ni atingos la ĝardenon de la paradizo!” Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili. Figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe, kaj la sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. Ĉi tie ambaŭ malleviĝis kaj etendis sin sur la mola herbo, kie la floroj balancis la kapon al la vento, kvazaŭ ili volus diri: “Ni salutas vin je via reveno!”
“Ĉu ni estas nun en la ĝardeno de la paradizo?” demandis la reĝido.
“Ne, ankoraŭ ne!” respondis la orienta vento, “sed ni baldaŭ tien venos. Ĉu vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon, antaŭ kiu la vinberbranĉoj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj? Tie ni devas trairi. Envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme. La birdo, kiu flanke preterflugas, havas unu flugilon ekstere en la varma somero kaj la duan interne en la malvarma vintro.”
“Tio do estas la vojo al la ĝardeno de la paradizo?” demandis reĝido.
Nun ili eniris en la kavernon. Hu, kiel glacie malvarme tie estis! Tamen tio ne longe daŭris. La orienta vento etendis siajn flugilojn, kaj ili lumis kiel brilanta fajro. Ha, kia kaverno tio estis! La grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj: Jen la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj, jen ĝi estis tiel alta kaj vasta, kiel en la libera aero. Aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj.
“Ŝajnas al mi, ke al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto?” diris la reĝido, sed la orienta vento ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen, kaj plej bela blua lumo radiis renkonte al ili. La ŝtonblokoj super ili ĉiam pli kaj pli dissolviĝis en nebulon, kiu fine fariĝis tiel klara kaj travidebla, kiel blanka nubo en la lumo de la luno. Nun ili troviĝis en plej ĉarma milda aero, tiel freŝa kiel sur la montoj, tiel aroma kiel ĉe la rozoj en la valo.
Tie fluis rivero tiel klara, kiel la aero mem, kaj la fiŝoj en ĝi brilis kiel arĝento kaj oro; purpurruĝaj angiloj, el kiuj ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj, ludis malsupre en la akvo, kaj la larĝaj folioj de la akva rozo havis la kolorojn de ĉielarko, la floro mem estis ruĝete brulanta flamo, kiun nutris la akvo tiel same, kiel lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo. marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj, kondukis super la akvo al la insulo de feliĉo, kie floris la ĝardeno de la paradizo.
La orienta vento prenis la reĝidon sur siajn brakojn kaj transportis lin tien. Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco, sed tiel mirinde bele, kiel nenia homa voĉo povas kanti.
Ĉu tio estis palmaj arboj aŭ gigantaj akvaj kreskaĵoj, kiuj tie kreskis? Tiel sukoriĉajn kaj grandajn arbojn la reĝido antaŭe neniam ankoraŭ vidis. En longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro nur sur la rando de malnovaj libroj de legendoj aŭ kiaj ofte estas traplektitaj en la ĉapitrokomencaj literoj. Tio estas plej strangaj miksaĵoj el birdoj, floroj kaj spiralaĵoj. En la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Jes, jes, estis efektive tiel! Sed kiam la reĝido ilin ektuŝis, li rimarkis, ke tio estis ne bestoj, sed kreskaĵoj. Tio estis grandaj lapoj, kiuj tie radiis kiel belega vosto de pavo. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj, kiuj odoris kiel la floraĵoj de olivarbo, kaj la leonoj kaj tigroj estis malsovaĝaj; la sovaĝa arbara kolombo, briletante kiel plej bela perlo, tuŝetadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj, kaj la ordinare tiel timema antilopo staris kaj balancadis la kapon, kvazaŭ ĝi ankaŭ volus kune ludi.
Jen venis la feino de la paradizo; ŝiaj vestoj radiis kiel la suno, kaj ŝia vizaĝo estis milda kiel la vizaĝo de pia patrino, kiam ŝi sentas sin tute feliĉa koncerne sian infanon. Ŝi estis juna kaj ĉarma, kaj plej belaj knabinoj, ĉiu kun lumanta stelo en la haroj, ŝin sekvis.
La orienta vento donis al ŝi la skribitan folion de la birdo fenikso, kaj ŝiaj okuloj lumis de ĝojo. Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno. La plafono mem estis granda radianta floro, kaj ju pli longe oni ĝin rigardis, des pli profunda ŝajnis ĝia kaliko. La reĝido aliris al la fenestro kaj ekrigardis tra unu el la fenestraj vitroj. Tiam li ekvidis la arbon de la sciado kun la serpento, kaj Adam kaj Eva staris tute apude. “Ĉu ili ne estas elpelitaj?” li demandis, kaj la feino ridetis kaj klarigis al li, ke la tempo tiamaniere stampis sur ĉiu fenestrovitro sian bildon. Sed la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon, la folioj de la arboj moviĝadis, la homoj venadis kaj foriradis kiel en bildo spegula. Li rigardis tra alia vitro kaj ekvidis tie la sonĝon de Jakob , en kiu la ŝtupetaro atingis ĝis la ĉielo kaj la anĝeloj kun grandaj flugiloj ŝvebadis supren kaj malsupren. Jes, ĉio, kio okazis en ĉi tiu mondo, vivis kaj moviĝadis sur la fenestraj vitroj, tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo.
La feino ridetis kaj kondukis lin en grandan kaj altan salonon, kies muroj ŝajnis tralumantaj pentraĵoj, sur kiuj unu vizaĝo estis pli bela ol la alia. Milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie prezentitaj, ili ridetis kaj kantis tiel, ke ĉio kunfluis en unu melodion. La plej supraj estis tiel malgrandaj, ke ili aspektis pli malgrandaj ol la plej malgranda burĝono de rozo, kiu prezentiĝas nur kiel punkteto. Meze en la salono staris granda arbo kun malsuprenpendantaj luksaj branĉoj; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj, pendis kiel oranĝoj inter la verdaj folioj. Tio estis la arbo de sciado, de kies fruktoj manĝis Adam kaj Eva . De ĉiu folio gutis lumanta ruĝa guto da roso. Aspektis, kvazaŭ la arbo ploras per sangaj larmoj.
“Ni eniru nun en la boaton!” diris la feino, “tie sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo. La boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko, sed ĉiuj landoj de la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj.” Tio estis mirinda vidaĵo, kiam la tuta bordo moviĝadis. Jen venis la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj, la Alpa korno sonis profunde melankolie, kaj la paŝtisto gaje jodlis en la valo. Jen la bananarboj klinis super la boaton siajn longajn pendantajn branĉojn, karbonigraj cignoj naĝis sur la akvo kaj plej strangaj bestoj kaj floroj montriĝis sur la bordo. Tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj. Oni aŭdis la kantadon de la pastroj kaj vidis la dancadon de la sovaĝuloj ĉe sonado de tamburoj kaj de ostaj trumpetoj. La Piramidoj de Egiptujo, altaj ĝis la nuboj, renversitaj kolonoj kaj sfinksoj; duone enterigitaj en la sablo, rapide preterkuris. La norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo; tio estis fajraĵo, kiun neniu povus imiti. La reĝido estis feliĉa, li vidis ja centoble pli multe, ol kiom ni ĉi tie rakontas.
“Ĉu mi povas resti ĉi tie por ĉiam?” demandis la reĝido.
“Tio dependas de vi mem!” respondis la feino. “Se vi ne ekdeziros malpermesitaĵon, kiel Adam , tiam vi povas resti ĉi tie por ĉiam”.
“Mi neniam tuŝos la pomojn de la arbo de sciado!” diris la reĝido. “Ĉi tie troviĝas ja miloj da fruktoj tiel same belaj kiel tiuj!”
“Elprovu vin mem, kaj se vi ne sentas vin sufiĉe forta, tiam iru returne kun la orienta vento, kiu vin alportis. Li flugas nun returne kaj revenos ne pli frue, ol post cent jaroj. La tempo pasos al vi sur ĉi tiu loko tiel rapide, kvazaŭ tio estus nur cent horoj, sed por tento kaj peko ĝi estas ja sufiĉe longa tempo. Ĉiun vesperon, kiam mi diros al vi adiaŭ, mi devos diri al vi: ‘Venu kun mi’, mi devos fari al vi signojn per la mano, vi tamen restu. Ne iru kun mi, ĉar kun ĉiu paŝo via dezirego kreskos; vi venos en la salonon, en kiu kreskas la arbo de sciado; mi dormas sub ĝiaj aromaj malsuprenpendantaj branĉoj, vi klinos vin super min, kaj mi devos rideti. Sed se vi ektuŝos mian buŝon per kiso, tuj la paradizo enfalos profunde en la teron kaj estos perdita por vi. La akra vento de la dezerto ekbruos ĉirkaŭ vi, la malvarma pluvo gutos el viaj haroj. Malĝojo kaj suferoj fariĝos via sorto!”
“Mi restas ĉi tie!” diris la reĝido, kaj la orienta vento kisis lin sur la frunto kaj diris: “Estu forta, tiam ni ĉiuj post cent jaroj denove estos ĉi tie kune. Adiaŭ, adiaŭ!” La orienta vento etendis siajn larĝajn flugilojn; ili brilis kiel sentondra fulmo en la tempo de la rikoltado, aŭ kiel la norda brilo en malvarma vintro. “Adiaŭ, adiaŭ!” vokis arboj kaj floroj. Cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj kaj akompanis lin ĝis la limo de la ĝardeno.
“Nun ni rekomencu nian dancadon!” diris la feino. “Kiam ĝi estos finita, post la subiro de la suno, vi vidos, ke mi faros al vi signojn, vi aŭdos, ke mi vokas al vi: ‘Sekvu min!’ vi tamen tion ne faru. Dum cent jaroj mi ĉiutage devas tion ripeti. Post ĉiu venko kontraŭ vi mem vi ricevos pli da forto, kaj fine vi plu tute ne pensos pri tio. Hodiaŭ vespere tio okazos la unuan fojon; jen mi vin avertis!”
La feino kondukis lin en grandan salonon el blankaj diafanaj lilioj, kies flavaj stamenoj formis malgrandan oran harpon, kiu eksonis per tonoj de kordoj kaj de fluto. Plej belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, vestitaj per ondiĝanta gazo tiel, ke iliaj ĉarmaj membroj videble elmontriĝis, ŝvebis dancante tien kaj reen kaj kantis pri tio, kiel belega estas la vivo, ke ili neniam mortos kaj ke la ĝardeno de la paradizo floras eterne.
La suno malleviĝis, la tuta ĉielo fariĝis ora maro, kio donis al la lilioj la brilantan aspekton de plej belaj rozoj. La reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj, kaj li sentis tian feliĉon, kian li neniam antaŭe sentis. Li rimarkis, kiel la fundmuro de la salono malfermiĝis. La arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn. La kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj ĉarma, kiel la voĉo de lia patrino, kaj li havis tian impreson, kvazaŭ ŝi kantas: “Mia infano, mia amata infano!”
Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: “Sekvu min, sekvu min!”. Kaj li ĵetegis sin post ŝi, forgesis sian promeson, forgesis ĝin jam en la unua vespero, kaj ŝi balancis la kapon kaj ridetis. La bonodoro, la aroma bonodoro ĉirkaŭe, fariĝis ĉiam pli forte, la harpoj sonis ĉiam pli ĉarme, kaj estis kvazaŭ en la salono, en kiu kreskis la arbo, milionoj da ridetantaj kapoj balanciĝas kaj kantas: “Ĉion oni devas scii, la homo estas la sinjoro de la tero!” De la folioj de la arbo de sciado faladis jam ne sangaj larmoj, tio estis, laŭ sia aspekto, ruĝaj briletantaj steloj. “Sekvu min, sekvu min!” sonis la tremantaj tonoj, kaj kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte. “Mi devas!” li diris, “tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! Nur vidi ŝin mi volas, kiel ŝi dormas. Per tio ja nenio ankoraŭ estos perdita, se mi nur ne fortiriĝos kaj ne kisos ŝin, kaj tion mi ne faros, mi estas forta, mi havas fortan volon!”
La feino deĵetis sian radiantan veston, fleksis flanken la branĉojn, kaj unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.
“Mi ne pekis ankoraŭ,” diris la reĝido, “kaj mi tion ankaŭ ne faros.” Li tamen tiris flanken la branĉojn. Tie ŝi jam dormis, aminde ĉarma, kiel povas esti nur la feino en la ĝardeno de la paradizo. Ŝi ridetis en la dormo; li klinis sin super ŝin kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.
“Ĉu vi ploras pri mi?” li flustris. “Ne ploru, ĉarmega virino! Nur nun mi komprenas la feliĉon de la paradizo, ĝi trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn. Forton de Kerubo kaj vivon eternan mi sentas en mia tera korpo. Eterna nokto min kovru, sed unu minuto tia, kiel la nuna, estas sufiĉa riĉaĵo.” Kaj li kisis la larmojn de ŝiaj okuloj, lia buŝo tuŝis ŝian.
Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis antaŭe, kaj ĉio falegis: la bela feino, la floranta paradizo falis en la teron, profunden, ĉiam pli profunden. La reĝido vidis, kiel ĉio malaperas en nigran nokton, kiel malgranda, malforte briletanta stelo ĝi radiis tre malproksime. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto.
La malvarma pluvo frapis lian vizaĝon, la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon, tiel ke li fine denove rekonsciiĝis. “Kion mi faris!” li ĝemis, “mi pekis kiel Adam ; pekis tiel, ke la paradizo antaŭ mi falis en la teron!” Li malfermis la okulojn; la stelon tre malproksime, la stelon, kiu radiis kiel la enteriĝinta paradizo, li vidis ankoraŭ, – tio estis la matena stelo sur la ĉielo.
Li leviĝis, kaj tiam li vidis, ke li troviĝas en la granda arbaro tute apude de la kaverno de la ventoj, kaj la patrino de la ventoj sidis apud li. Ŝi aspektis kolera kaj levis sian brakon supren:
“Jam en la unua vespero!” ŝi diris. “Jes, mi tion antaŭvidis. Se vi estus mia filo, vi irus en la sakon!”
“Tien li efektive iros!” diris la Morto. Tio estis forta maljuna viro kun falĉilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj. “En la ĉerkon li estos metita, sed ankoraŭ ne nun. Mi nur markos lin, kaj poste mi permesos al li ankoraŭ vagi dum kelka tempo sur la tero, suferi punon pro siaj pekoj, fariĝi bona kaj pli bona. Mi venos neatendite. Kiam li tion plej malmulte suspektos, mi ŝovos lin en la nigran ĉerkon, metos lin sur mian kapon kaj flugos supren al la steloj. Tie ankaŭ floras ĝardeno de la paradizo, kaj se li estos bona kaj pia, li tien venos. Sed se liaj agoj kaj pensoj estos malbonaj kaj lia koro estos plena de pekoj, tiam li malleviĝos kun la ĉerko pli profunden, ol la paradizo malleviĝis, kaj nur unu fojon en mil jaroj mi lin elprenos, por ke li falu pli profunden aŭ estu transportata sur la briletantan stelon tie supre.”
Fluganta kofro
Vivis iam komercisto, kiu estis tiel riĉa, ke tutan straton kaj eĉ ankoraŭ flankan strateton li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj. Tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero. Kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne. Jes, kapabla komercisto li estis; sed li tamen devis morti.
Lia filo do ricevis la tutan monon, kaj li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj, li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj. Tiamaniere la mono kompreneble povis malmultiĝi, kaj tion ĝi efektive faris. Fine li posedis ne pli ol kelke da spesdekoj kaj havis neniajn aliajn vestojn krom paro da pantofloj kaj malnova nokta surtuto. Nun liaj amikoj plu ne zorgis pri li, ĉar ili ja ne povis montri sin kun li sur la strato; nur unu el ili, bonkora homo, sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: “Enpaku!” Jes, tio eble estus bona, sed li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis sin mem en la kofron.
Tio estis stranga kofro. Kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi. Li faris tion, kaj subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen. De tempo al tempo la fundo suspekteble krakis, kaj li tiam forte timis, ke la kofro rompiĝos, – estus tiam tre bela salto tra la aero! Dio nin gardu! Fine li venis en la landon de la Turkoj. La kofron li kaŝis en arbaro sub velkintaj folioj, kaj li mem iris en la urbon. Tion li povis tre bone fari, ĉar ĉe la Turkoj ĉiuj, simile al li, iras ja en nokta surtuto kaj pantofloj. Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. “Aŭskultu, vi, Turka vartistino!” li diris, “kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?”
“Tie loĝas la filino de la reĝo!” ŝi diris, “oni antaŭdiris al ŝi, ke pro amanto ŝi fariĝos tre malfeliĉa, kaj tial neniu havas la permeson veni al ŝi, se ne ĉeestas la reĝo kaj la reĝino.”
“Mi dankas!” diris la komercistido, kaj li iris en arbaron, sidiĝis en sia kofro, flugis sur la tegmenton de la kastelo kaj enrampis tra la fenestro al la reĝidino.
Ŝi kuŝis sur la sofo kaj dormis; ŝi estis tiel ĉarma, ke li devis ŝin kisi. Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, sed li diris, ke li estas la dio de la Turkoj, kiu venis al ŝi tra la aero, kaj tio flatis ŝin.
Ili sidis flanko ĉe flanko, kaj li rakontadis al ŝi historiojn pri ŝiaj okuloj, ke ili estas plej ĉarmaj mallumaj maroj kaj la pensoj naĝas en ili kiel virinetoj de maro. Li rakontadis pri ŝia frunto, ke ĝi estas neĝmonto kun la plej belegaj salonoj kaj bildoj. Li rakontadis ankaŭ pri la cikonio, kiu alportas plej ĉarmajn infanetojn.
Jes, tio estis belegaj historioj! Poste li faris al la reĝidino edziĝopeton, kaj ŝi tuj diris “jes”.
“Sed vi devas veni dimanĉe, tiam la reĝo kaj la reĝino estas ĉe mi al teo. Ili estos tre fieraj pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj. Sed zorgu pri tio, ke vi povu rakonti sufiĉe belan fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo. Mia patrino amas aŭdi fabelojn moralajn kaj bonmorajn, kaj mia patro gajajn, pri kiuj oni povas ridi.”
“Jes, mi alportos nenian alian fianĉdonacon krom fabelo!” Kaj ili disiĝis; sed la reĝidino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj, kaj ĉi tiuj estis por li tre utilaj.
Nun li forflugis, aĉetis al si novan noktan surtuton kaj sidis en la arbaro kaj verkis fabelon. Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila.
Kiam ĝi estis preta, estis jam ĝuste sabato. La reĝo, la reĝino kaj la tuta kortego atendis ĉe la reĝidino kun la teo. Oni akceptis lin tre afable.
“Volu nun rakonti fabelon”, diris la reĝino, “ian profundpensan kaj edifan.”
“Sed tian, pri kiu oni povas ankaŭ ridi!” diris la reĝo.
“Bone:” li diris kaj komencis rakonti. Nun oni devas bone atenti.
“Estis iam fasko da alumetoj, kiuj estis tre fieraj pri sia alta deveno. Ilia prapatro, t. e. la granda pino, el kiu ĉiu el ili estis tre malgranda peceto, estis granda, alta arbo en arbaro. La alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto, kaj al ĉi tiuj ili rakontis pri sia juneco. “Jes, kiam ni estis sur la verda branĉo”, ili diris, “tiam ni efektive havis bonan vivon. Ĉiun vesperon kaj matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso; la tutan tagon ni havis sunbrilon, t. e. kiam la suno brilis, kaj ĉiuj malgrandaj birdoj devis rakontadi al ni historiojn. Ni povis tre bone rimarki, ke ni estas ankaŭ riĉaj, ĉar la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero, sed nia familio havis sufiĉe da rimedoj, por havigi al si verdajn vestojn ne sole por somero, sed ankaŭ por vintro. Sed jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio; nia tuta familio dispartiĝis. La patro de la familio ricevis oficon de ĉefa masto sur belega ŝipo, kiu povis ĉirkaŭveturi la tutan mondon, kiam ĝi volis. La aliaj branĉoj ricevis aliajn oficojn, kaj ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso.”
“Mi povas kanti alian kanton”; diris la fera poto, ĉe kies flanko kuŝis la alumetoj, “De la momento, kiam mi ekvidis la lumon de la mondo, oni min multe da fojoj frotlavis kaj boligis. Mi zorgas pri la aferoj solidaj, kaj en efektiveco mi estas ĉi tie la unua en la domo. Mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj. Sed esceptinte la sitelon, kiu de tempo al tempo iras malsupren sur la korton, ni ĉiuj vivas ĉi tie ĉiam pordofermite. Nia sola kuriero de novaĵoj estas la bazara korbo, sed ĉi tiu parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo. Antaŭ nelonge unu malnova poto kaŭze de tio pro teruro eĉ falis sur la plankon kaj rompiĝis en pecojn. Ĉi tiu estas politike bonintenca, mi povas certigi al vi.”
“Nun vi parolas tro multe!” diris la fajrofarilo, kaj la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis. “Ĉu ni ne aranĝu al ni gajan vesperon?”
“Jes, ni parolu pri tio, kiu estas la plej glordevena!” diris la alumetoj.
“Ne, mi ne amas paroli pri mi mem!” respondis la argila poto. “Mi proponas vesperan amuziĝon. Mi faros la komencon kaj ion rakontos; ĉiu rakontos, kion li travivis. Ĉe tio oni povas tre bone ĉion kunvivi spirite, kaj tio estas tre gaja. Aŭskultu do: apud la Balta Maro ĉe la Danaj golfoj...”
“Belega komenco!” ekkriis ĉiuj teleroj, “tio certe estos historio, kiu plaĉos al ĉiuj!”
“Jes, tie mi pasigis mian junecon ĉe senbrua familio; la mebloj estis polurataj, la planko estis ŝmirviŝata, kaj ĉiujn dekkvar tagojn estis pendigataj novaj kurtenoj.”
“Kiel klarimageble vi rakontas!” diris la harbalailo. “Oni tuj povas aŭdi, ke rakontas virino; oni sentas ion pureman!”
“Jes, tion oni sentas”, diris la sitelo, kaj pro ĝojo ĝi faris salton, ke oni aŭdis krakon sur la planko.
La poto daŭrigis sian rakontadon, kaj la fino estis konforma al la komenco.
Ĉiuj teleroj tintis pro ĝojo, kaj la harbalailo eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton, ĉar ĝi sciis, ke per tio ĝi faros ĉagrenon al la aliaj; krom tio ĝi pensis: “Se mi kronos ĝin hodiaŭ, ĝi kronos min morgaŭ.”
“Nun mi dancos!” diris la fajroprenilo kaj ekdancis. Ho Dio, kiel alte ĝi svingis sian piedon! La tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis, vidante tion. “Ĉu oni min ankaŭ kronos?” demandis la fajroprenilo, kaj tion oni efektive faris al ĝi.
“Tio ja estas nur popolaĉo!” pensis la alumetoj.
Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarmumo; krom tio ĝi diris, ke ĝi povas kanti nur en stato de bolado, sed en efektiveco tio estis nur grandsinjora maniereco; ĝi volis kanti nur sur la tablo en la ĉambro de la gesinjoroj.
En la fenestro sidis malnova plumo, per kiu ordinare skribadis la servistino. Ĝi havis en si nenion rimarkindan, eble nur tion, ke ĝi estis tro profunde trempita en la inkujo, sed ĝuste pri tio ĝi iom fieris. “Se la samovaro ne volas kanti,” ĝi diris, “ĝi povas ne kanti. Tie en kaĝo sidas najtingalo, kiu povoscias kanti; estas vero, ke ĝi nenion lernis, tamen hodiaŭ vespere ni ne estos tro postulemaj kontraŭ ĝi!”
“Mi trovas tion plej altgrade nekonvena”, esprimis sian opinion la tekaldrono, kiu plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis duonfrato de la samovaro, “ke oni aŭskultu fremdan birdon. Ĉu tio estas patriota? Mi proponas, ke la bazarkorbo diru pri tio sian opinion!”
“Mi nur indignas!” diris la bazarkorbo, “mi indignas tiel forte, kiel neniu povas prezenti al si! Ĉu tio estas maniero, por pasigi la vesperon? Ĉu ne estus multe pli prudente enkonduki la ĝustan ordon en la tutan domon? Tiam ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li, kaj mi plenumus la tutan aranĝon.”
“Jes, ni faru bruon!” kriis ĉiuj. Subite malfermiĝis la pordo. Eniris la servistino, kaj nun ili ĉiuj eksilentis kaj ne kuraĝis eligi eĉ unu sonon. Tamen inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno. “Jes, se mi nur volus”, pensis ĉiu el ili, “tiam ni certe havus gajan vesperon!”
La servistino prenis la alumetojn kaj faris per ili fajron. Ho Dio, kiel ili ŝprucigis kaj flamis!
“Nun ĉiu povas vidi, ke ni estas la unuaj!” ili pensis. “Kian brilon, kian lumon ni havas!” Kaj ili forbrulis.”
“Tio estis belega fabelo!” diris la reĝino. “Mi sentas min spirite tute transportita al la alumetoj en la kuirejo. Jes, nun vi ricevos nian filinon!”
“Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.
La tago de la edziĝo estis fiksita, kaj la vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita. Oni disdonadis bulkojn kaj kringojn, la buboj puŝadis sin sur la stratoj, kriadis “hura” kaj fajfadis helpe de la fingroj; estis eksterordinare belege.
“Mi tamen ankaŭ devas peni iom kontribui al la solenaĵoj!” pensis la komercistido, kaj li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn, metis ilin en sian kofron kaj ekflugis kun ĉio en la aeron.
Ĉio rapide leviĝis tre alten kaj eksplodis kun granda bruo.
Ĉiuj Turkoj eksaltis tiel alte, ke la pantofloj flugis al ili trans la orelojn. Tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis. Nun ili konvinkiĝis, ke tiu, kiu ricevos la reĝidinon, estas efektive la Turka dio mem.
Kiam la komercistido kun sia kofro denove malleviĝis en la arbaron, li ekpensis: “Mi iros iom en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton ĉio faris.” Oni povas facile kompreni, ke li havis grandan deziron tion scii.
Ha, kion la homoj ne rakontis al li! Ĉiu, kiun li demandis, vidis laŭ sia maniero, sed belegan impreson tio faris sur ĉiuj.
“Mi vidis la Turkan dion mem!” rakontis unu; “li havis okulojn similajn al brilegantaj steloj, kaj lia barbo estis kiel ŝaŭmanta akvo!”
“Li flugis en fajra mantelo”, rakontis alia, “Plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj!”
Jes, belegajn aferojn li aŭdis, kaj la sekvantan tagon devis esti lia edziĝo.
Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie ĉi tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al sia fianĉino.
Kaj ŝi staris la tutan tagon sur la tegmento kaj atendis lin. Ŝi atendas ankoraŭ nun, sed li vagas tra la mondo kaj rakontas fabelojn, kiuj tamen ne estas plu tiel gajaj, kiel la fabelo pri la alumetoj.
Cikonioj
Sur la lasta domo de malgranda vilaĝo troviĝis nesto de cikonioj. La cikonio-patrino sidis en la nesto ĉe siaj kvar idoj, kiuj elŝovis la kapon kun la malgranda nigra beko, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne fariĝis ruĝa. En kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas tornita el ligno, tiel senmove li staris: “Certe tio aspektas tre grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton antaŭ la nesto!” li pensis. “Oni ja ne povas scii, ke mi estas ŝia edzo, oni certe pensas, ke mi estas alkomandita ĉi tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!” Kaj senlace li staris sur unu piedo.
Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la cikoniojn, unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris:
Cikonio en aero,
Vin atendas nun danĝero!
Via nest’ kun la infanoj
Estos tuj en miaj manoj.
Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita,
Tria estos bruligita,
Kvara estos forprenita.
“Aŭskultu, kion la knaboj kantas!” diris la malgrandaj cikoniidoj. “Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!”
“Tio vin tute ne maltrankviligu!” diris la cikonio-patrino. “Ne aŭskultu tion, nenio al vi fariĝos!”
Sed la knaboj ripetadis ĉiam denove kaj montradis per la fingroj la cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: “Ne zorgu pri tio!” ŝi diris; “vidu nur, kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj eĉ sur unu piedo!”
“Ni tiel timas!” diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.
Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan kanton:
Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita...
“Ĉu ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?” demandis la cikoniidoj.
“Ne, certe ne!” respondis la patrino. “Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al la ranoj. Ili klinos sin antaŭ ni en la akvon, kantos ‘kva, kva!’ kaj poste ni ilin manĝos. Tio estas vera plezuro!”
“Kaj poste?” demandis la cikoniidoj.
“Poste kolektiĝos ĉiuj cikonioj, kiuj loĝas ĉi tie en la lando, kaj tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio estas tre grava, ĉar kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komenciĝos!”
“Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj aŭskultu, jen ili tion jam denove diras!”
“Aŭskultu min, ne ilin!” diris la cikonio-patrino. “Post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, tranŝ montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie troviĝas triflankaj ŝtonaj domoj, kiuj supre finiĝas per unu pinto kaj atingas ĝis la nuboj. Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si imagi. Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. Oni promenadas en la ŝlimo kaj manĝas ranojn.”
“Ho!” ekkriis ĉiuj idoj.
“Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras nenion alian, nur manĝas. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, ĉi tie en la lando ne troviĝas eĉ unu verda folio sur la arboj. Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj ĉifonetoj.” Ŝi parolis pri la neĝo, sed ŝi ne povis klarigi tion pli precize.
“Ĉu ankaŭ la malbonkondutaj knaboj glaciiĝas?” demandis la cikoniidoj.
“Ne, ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio, kaj ili devas sidi en la senluma ĉambro kaj ĉe la forno. Sed vi, kontraŭe, povas flugadi en fremdaj landoj, kie troviĝas floroj kaj regas varma sunlumo!”
Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj fariĝis tiel grandaj, ke ili povis stari rekte en la nesto kaj rigardi ĉirkaŭen. La cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifikaĵojn li faradis antaŭ ili! Li povosciis meti la kapon ĝuste sur la voston, per la beko li klakadis tiel, kvazaŭ ĝi estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili historiojn, kiuj ĉiuj koncernis la marĉon.
“Aŭskultu, nun vi devas lerni flugi!” diris unu tagon la cikonio-patrino, tiam ĉiuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento. Ho, kiel ili ŝanceliĝis! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili ĉiam estis en danĝero fali malsupren!
“Rigardu min!” diris la patrino; “tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la mondo antaŭen!” Kaj ŝi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan moviĝon. Bum! ili falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj.
“Mi ne volas flugi!” diris unu el la idoj kaj rampis returne en la neston. “Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj.”
“Vi volas do frostiĝi ĉi tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!”
“Ho ne!” diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufiĉe bone iom flugi, kaj nun ili pensis, ke ili povoscias ankaŭ ŝvebi en la aero. Tion ili volis fari, sed bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:
“Cikonio en aero!”
“Ĉu ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?” demandis la cikoniidoj.
“Ne, lasu tion!” diris la patrino. “Aŭskultu nur min, tio estas multe pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun maldekstren, ĉirkaŭ la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj ĝusta, ke vi ricevos la permeson iri kun mi morgaŭ al la marĉo. Tie kunvenadas multe da honorindaj cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon.”
“Sed ĉu ni faru nenian venĝon al la malbonaj knaboj?” demandis la cikoniidoj.
“Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen leviĝos al la nuboj kaj venos en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos neniun verdan folion nek dolĉan pomon!”
“Jes, ni venĝos!” ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente ekzerciĝis.
El ĉiuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan kanton, kiel tiu, kiu ekkantis ĝin la unua, kaj tio estis tute malgranda bubo, kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen pensis, ke li havas la aĝon de cent jaroj, ĉar li estis multe pli granda, ol ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian aĝon povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan venĝon ili volis elverŝi sur tiun knabon, ĉar li ja komencis la kanton kaj ankoraŭ senlace ĝin ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis promesi al ili, ke ŝi donos al ili la eblon venĝi, sed ne pli frue ol en la lasta tago de ilia restado en ĉi tiu lando.
“Ni devas ja antaŭe vidi, kiel vi pruvos vian taŭgecon ĉe la granda ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj, almenaŭ en unu rilato! Ni do antaŭe vidu!”
“Jes, vi tion vidos!” diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili ekzerciĝis ĉiutage kaj flugis tiel ĉarme kaj facile, ke estis plezuro tion vidi.
Jen venis la aŭtuno. Ĉiuj cikonioj iom post iom kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis antaŭe farata! Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, ĉu ili povoscias bone flugi, ĉar ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. Niaj junaj cikonioj faris sian ekzameniĝon tiel bone, ke ili ricevis la noton: “Perfekte bone, kun rano kaj serpento.” Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj serpenton ili povis manĝi, kaj tion ili efektive faris.
“Nun ni devas fari nian venĝon!” ili diris.
“Jes,” diris la cikonio-patrino. “Kion mi elpensis, tio estos la plej ĝusta. Mi scias, kie troviĝas la lageto, en kiu kuŝas ĉiuj malgrandaj homaj infanoj, ĝis venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe, kiel ili poste neniam plu sonĝas. Ĉiuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan infanon, kaj ĉiuj infanoj volas havi fratinon aŭ fraton. Nun ni flugu al la lageto kaj prenu po unu etulo por ĉiu el la infanoj, kiu ne kantis la malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn.”
“Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la komencon kun la kantado, kion ni faros al li!”
“Tie en la lageto kuŝas malgranda senviva infano, kiu mortis dum la dormado. Ĝin ni portos al li, tiam li devos plori, ĉar ni estos alportintaj al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankoraŭ ne forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, – al tiu ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj ĉar la knabo estas nomata Peĉjo, tial vi ĉiuj estu nomataj Peĉjo!”
Kaj kiel ŝi diris, tiel fariĝis. De tiu tempo ĉiuj cikonioj ricevis la nomon Peĉjo, kaj tiel ili ankoraŭ nun estas nomataj.
Kupra porko
En la urbo Florenco, ne malproksime de la “ Piazza del Granduca ”, troviĝas malgranda transversa strato, kiu, se mi ne eraras, estas nomata “ Porta Rossa ”. Sur ĝi, kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro. La freŝa, klara akvo fluetas el, la buŝo de la besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur la rostro brilas, kvazaŭ ĝi estus polurita, kaj ĝi estas efektive polurita de la multaj centoj da infanoj kaj malriĉaj homoj, kiuj ĉirkaŭprenas ĝin per siaj manoj kaj almetas sian buŝon al la buŝego de la besto, por trinki. Ĝi estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto.
Ĉiu, kiu venas en Florencon, devas nur demandi la unuan renkontitan almozulon pri la kupra porko, kaj li certe ĝin trovos. Estis malfrue vespere en vintro, la montoj estis kovritaj de neĝo, sed lumis la luno, kaj la luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, ĝi estas eĉ pli bona, ĉar la aero lumas, la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero, al la malvarma, malseka tero, kiu iam premos nian ĉerkon.
En la palaca ĝardeno de la granda duko, sub la ŝirmo de pinioj, kie eĉ en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda ĉifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per si bildon de Italujo, tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. Li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis. Longe li staris revante sur la ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis la stelojn, kiuj speguliĝis en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.
Li direktis sin al la kupra porko, duone genuis, ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon, almetis sian malgrandan buŝon al ĝia brilanta rostro kaj trinkis avide la freŝan akvon. Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo. Eĉ unu homo ne estis sur la strato, li estis tute sola, li sidiĝis sur la dorso de la kupra porko, klinis sin antaŭen, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis sur la kapo de la besto, kaj, antaŭ ol li tion povis rimarki, li endormiĝis.
Estis noktomezo, la kupra porko sin movis; li aŭdis, ke ĝi diris tute klare: “Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, ĉar mi tuj ekkuros!” Kaj ĝi efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. Antaŭ ĉio ili venis sur la Piazza del Granduca. La bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko, laŭte blekis. La mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis kvazaŭ travidebla, kaj David de Michel Angelo svingadis sian ŝtonĵetilon. Stranga vivo ĉie montriĝis. La grupoj, kiuj prezentis Perseon kaj la rabon de la Sabinoj, estis eĉ tro vivaj. Morta krio eksonis de ili trans la belan dezertan placon.
Ĉe la Palazzo degli Uffici , sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis.
“Tenu vin forte!” diris la besto, “tenu vin forte, ĉar nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo.” La knabo ne diris ankoraŭ eĉ unu vorton, duone li tremis, duone li estis feliĉa.
Ili eniris en longan galerion, kiun li tre bone konis; li jam estis iam ĉi tie. La muroj estis ornamitaj per pentraĵoj. Tie staris statuoj kaj bustoj, ĉiuj en plej bela lumo, tute tiel, kvazaŭ estus luma tago; sed plej bele estis, kiam malfermiĝis la pordoj al la flankaj ĉambroj. Jes, tiun belegaĵon la knabo rememoris, sed en tiu nokto ĉio estis en sia plej bela brilo.
Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro. Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn, delfenoj saltadis antaŭ ŝiaj piedoj, la senmorteco brilis el ŝiaj okuloj. La mondo nomas ŝin la Medicea Venero. Ambaŭflanke de ŝi staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. Unu akrigadis la glavon, li estas nomata la Akriganto; la duan grupon prezentis la Luktistoj. La glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco.
De tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis; la muroj radiis per diversaj koloroj, kaj ĉie estis vivo kaj moviĝado. Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis. Du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn membrojn ili etendis sur la molaj kusenoj, la brusto leviĝadis kaj la kapo moviĝadis, tiel ke la abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj, dum la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. Tamen neniu el ĉiuj bildoj kuraĝis eliri tute el la kadro. Eĉ la diino de beleco, la luktistoj kaj la akrigisto restis sur siaj lokoj, ĉar la aŭreolo, kiu radiis de la Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj estis plu ne bildoj, sed la sanktuloj mem.
Kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj! Kaj la knabo ĉion vidis; la kupra porko iris paŝo post paŝo preter ĉiuj belegaĵoj kaj ĉarmegaĵoj. Unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi kaj al kiuj la knabo jam iam ĉe taglumo aprobe balancis sian kapon.
Multaj kredeble preteriras antaŭ tiu bildo senatente, kaj tamen ĝi enhavas en si tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras en la inferon, sed ĉirkaŭ li oni vidas ne kondamnitojn, sed nur la idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej bele estas esprimita la certeco de la infanoj pri tio, ke ili venos en la ĉielon: du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu la alian, unu knabo etendas la manon al alia, kiu troviĝas ankoraŭ profunde, kaj li montras sur sin mem, kvazaŭ li volus diri: “Mi iras en la ĉielon!” Ĉiuj aliaj staras kun necerteco aŭ kun espero aŭ kliniĝas, humile preĝante, antaŭ la Sinjoro Jesuo.
Tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian. La kupra porko longe kaj silente staris antaŭ ĝi. Oni aŭdis mallaŭtan ĝemon. Ĉu ĝi venis el la bildo aŭ el la brusto de la besto? La knabo levis la manon al la ridetantaj infanoj. Subite la besto kun li forgalopis, antaŭen tra la nefermita vestiblo.
“Dankon kaj benon al vi, ho bonega besto!” diris la malgranda knabo kaj karesis la kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren laŭ la ŝtuparo, bum, bum!
“Dankon kaj benon al vi mem!” diris la kupra porko, “mi helpis al vi, kaj vi helpis al mi, ĉar nur havante senkulpan infanon sur mia dorso, mi ricevas forton, por kuri. Jes, vi vidas, mi ankaŭ havas la eblon veni sub la radiojn de la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino. Mi povas porti vin ĉien, nur ne internen en la preĝejon. Sed de ekstere mi povas, se vi estas kun mi, enrigardi tra la malfermita portalo. Ne deiru de mia dorso, ĉar se vi tion faros, tiam mi fariĝos senviva, kiel vi vidas min en la tago sur la strato Porta Rossa !”
“Mi restos kun vi, ho afabla besto!” diris la knabo, kaj tiam ili ekgalopis tra la stratoj de Florenco ĝis la placo antaŭ la preĝejo Santa Croce .
La granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon.
Stranga brilo radiis el unu tomba monumento en la maldekstra flanka koridoro, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi. Sur la tombo troviĝis blazono, ruĝa ŝtupetaro sur blua fundmuro, ĝi ŝajnis flamanta kiel fajro. Tio estis la tombo de Galilei ; ĝi estas simpla monumento, sed la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, kia decas al ĉiu arto, ĉar; en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo. Ĉiuj profetoj de la spirito leviĝas al la ĉielo, kiel la profeto Elia .
En la koridoro maldekstre ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. Tie staris Michel Angelo , tie staris Dante kun la laŭra krono ĉirkaŭ la frunto. Alfieri , Machiavelli , – flanko ĉe flanko tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo. * Tio estas belega preĝejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel la konstruita el marmoro katedra preĝejo de Florenco.
* Ĝuste kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo ; sur la monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo. Tute apude estas la tombo de Dante (la kadavro mem troviĝas en Ravenna ); sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante ; la Poezio ploras pri la mortinto. Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri , ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj. Italujo ploras, klinita super lia ĉerko. Machiaveli finas ĉi tie la vicon de tiuj grandaj homoj.
Ŝajnis, ke la marmoraj statuoj moviĝas, ke la grandaj figuroj levas sian kapon ĉiam pli alten kaj ĉe kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la nokto al la kolorriĉa, radianta altaro, kie blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn. La forta odoro de la incensoj fluis el la preĝejo sur la liberan placon.
La knabo etendis sian manon en la direkto al la aŭreolo, sed en la sama momento la kupra porko forgalopis; li devis bone sin alpremi al ĝi; la vento bruis ĉirkaŭ liaj oreloj, li aŭdis, kiel la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj, fermiĝante, sed samtempe la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn.
Estis mateno; li sidis duone deglitiĝinte de la kupra porko, kiu, kiel ĉiam, staris sur la strato Porta Rossa .
Granda timo atakis la knabon ĉe la penso pri tiu, kiun li nomis sia patrino, pri ŝi, kiu hieraŭ lin elsendis, por akiri monon. Tion li ne akiris, kaj li estis malsata kaj soifa. Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la kolon de la kupra porko, kisis ĝin sur la rostro, faris al ĝi amikajn kapsignojn kaj ekmigris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno. Granda fergarnita pordo staris duone malfermita; li iris supren laŭ ŝtona ŝtuparo kun malpuraj ŝtupoj kaj glata ŝnuro anstataŭ balustrado kaj eniris en nefermitan galerion kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj. De tie kondukis ŝtuparo sur la korton, kie estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero, tiel ke la akvo disŝprucadis sur la korton. Li iris ankoraŭ sur alian ruinan ŝtuparon. Du maristoj, rusoj, gaje saltis malsupren kaj preskaŭ renversis la kompatindan knabon; ili venis de sia nokta amuziĝo. Post ili venis ne tre juna, sed fortikakorpa virino kun abundaj nigraj haroj. “Kion vi alportas hejmen?” ŝi demandis la knabon.
“Ne koleru!” petis la knabo, “mi ricevis nenion, tute nenion!” Li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi. Ili eniris en la ĉambron; ni ĝin ne priskribos, ni nur diros, ke tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas “marito”. Ĝin ŝi prenis sur la brakon, varmigis al si la fingrojn kaj ekpuŝis la knabon per la kubuto. “Certe vi havas monon!” ŝi kriis.
La infano ploris; ŝi puŝis lin per la piedoj, kaj la infano laŭte ekkriis. “Ĉu vi silentos, aŭ mi frakasos al vi, kriisto, la kapon!” ŝi diris kaj eksvingis la fajropoton, kiun ŝi tenis en la mano. La knabo kriante alklinis sin al la tero. Tiam tra la pordo eniris la najbarino, ankaŭ kun sia “marito” sur la brako. “Felicita ! Kion vi faras kun la knabo?”
“Tio estas mia infano!” respondis Felicita . “Mi povas ĝin mortigi, se mi volos, kaj vin ankaŭ, Gianina !” Kaj ŝi svingis sian fajropoton. La najbarino levis sian defende supren, kaj tiamaniere ambaŭ potoj interfrapiĝis tiel, ke en la ĉambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro. Sed la knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. La kompatinda knabo kuris tiel longe, ĝis li fine plu ne povis spiri. Li haltis antaŭ la preĝejo Santa Croce , antaŭ tiu preĝejo, kies portalo en la lasta nokto malfermiĝis antaŭ li, kaj li eniris. Ĉio radiis! Li stariĝis genue apud la unua tombo dekstre – tio estis la tombo de Michel Angelo – kaj baldaŭ li laŭte ploris. Homoj eniradis kaj eliradis, la Diservo estis farata, kaj neniu zorgis pri la knabo. Nur unu maljuna urbano haltis, atente rigardis lin kaj poste foriris simile al la aliaj.
Malsato kaj soifo turmentis la knabon, li estis malsana kaj preskaŭ sveninta. Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis. Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. Li salte leviĝis, kaj antaŭ li staris tiu sama maljuna urbano.
“Ĉu vi estas malsana? Kie estas via hejmo? Ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tago?” tiel sonis kelkaj el la multaj demandoj, kiujn faris al li la maljunulo. La demandojn la knabo respondis, kaj la maljunulo prenis lin kun si en malgrandan dometon, kiu troviĝis tre proksime en unu el la flankaj stratoj. Tio estis metiejo de gantisto; ili eniris. La edzino ĉiam ankoraŭ sidis diligente ĉe sia laboro kaj kudris, kiam ili alvenis. Malgranda blanka Bolonia hundeto, ĉirkaŭtondita tiel mallonge, ke oni povis vidi ĝian rozokoloran haŭton, saltis sur la tablon kaj komencis saltadi antaŭ la malgranda knabo.
“Senkulpaj animoj rekonas sin reciproke,” diris la virino kaj karese ektuŝis la hundon kaj la knabon. La bonaj homoj donis al li manĝi kaj trinki kaj diris, ke li povas resti ĉe ili ankaŭ por la nokto. La sekvantan tagon patro Giuseppe parolos kun lia patrino. Oni donis al li malgrandan senkomfortan liteton, sed por li, kiu ofte devis dormi sur la ŝtona tero, la liteto estis reĝe bonega. Li dormis tre bone kaj sonĝis pri la luksaj bildoj kaj pri la kupra porko.
En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris, sed la kompatinda infano tute ne ĝojis pri tio, ĉar ĝi sciis, ke tiu iro havis la intencon venigi ĝin al ĝia patrino; kaj la knabo ploris kaj kisis la malgrandan viglan hundon, kaj la virino balancis al ili ambaŭ sian kapon.
Kaj kian respondon alportis patro Giuseppe ? Li multe parolis kun sia edzino, kaj ŝi kapjesis kaj karesis la knabon. “Li estas ĉarmega knabo!” ŝi diris. “Li povas fariĝi tiel same brava gantisto, kiel vi estis! Kaj li havas fingrojn delikatajn kaj flekseblajn! La Dipatrino mem destinis al li, ke li fariĝu gantisto!”
Kaj la knabo restis en la domo, kaj la virino mem instruis al li la kudradon. Li bone manĝis, li bone dormis, li fariĝis vigla kaj komencis reciprokan incitetadon kun Bellissima – tiel estis nomata la hundeto. La virino minacis per la fingroj, faris riproĉojn kaj koleris, kaj la knabo prenis tion al sia koro. Enpensiĝinte li sidis en sia malgranda ĉambro, kiu per sia fenestro estis turnita al la strato, kie oni sekigadis felojn. Dikaj feraj stangoj estis antaŭ la fenestroj, li ne povis dormi, la kupra, porko okupis lian kapon, kaj subite li aŭdis ekstere ian bruon. Jes, tio certe estis ĝi! Li alsaltis al la fenestro, sed oni nenion vidis, ĉio pasis.
“Helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj!” diris matene la virino al la knabo, kiam la juna najbaro, pentristo, entrenis la keston kaj grandan pecon da kunrulita tolo. La infano prenis la keston, sekvis la pentriston, kaj ili ekiris la vojon al la galerio, leviĝis laŭ la sama ŝtuparo, kiun li konis de tiu nokto, kiam li rajdis sur la kupra porko. Li denove rekonis la statuojn kaj pentraĵojn, la belegan marmoran Veneron kaj ĉion, kio tie estis pentrita; li vidis denove la Dipatrinon, Jesuon kaj Johanon.
Jen ili haltis antaŭ la pentraĵo de Bronzino , sur kiu Kristo malleviĝas en la inferon kaj la infanoj ĉirkaŭ li ridetas en dolĉa certeco pri la ĉielo. La malriĉa infano ankaŭ ridetis, ĉar ĉi tie ĝi estis en sia ĉielo.
“Nun iru hejmen!” diris la pentristo al li, post kiam li staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por aranĝi la stablon.
“Ĉu vi permesas al mi rigardi?” demandis la knabo. “Ĉu vi permesas al mi rigardi, kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?”
“Nun mi ankoraŭ ne pentras,” respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton. Rapide moviĝis la mano, la okulo mezuris la grandan bildon, kaj, kvankam oni vidis nur maldikan strekon, baldaŭ tie staris Kristo, ŝvebante, kiel sur la kolora bildo.
“Sed iru do!” diris la pentristo, kaj la knabo silente iris hejmen, sidiĝis sur la tablo kaj lernis kudradon de gantoj.
Sed dum la tuta tago liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj, kaj tial li pikadis al si la fingrojn kaj laboris tre mallerte, sed kun Bellissima li plu ne petolis. Kiam fariĝis vespero kaj la pordo al la strato estis nefermita, li nerimarkite eliris. Estis malvarme, tamen stellume, bele kaj serene. Li vagis tra la stratoj, sur kiuj estis jam senbrue, kaj baldaŭ li haltis antaŭ la kupra porko. Li klinis sin super ĝin, kisis ĝian brilantan rostron kaj sidiĝis sur ĝia dorso. “Ho afabla besto,” li diris, “kiel forte mi sopiris al vi! En ĉi tiu nokto ni devas fari rajdan promenon!”
La kupra porko kuŝis senmove, kaj la freŝa akvo fluetis el ĝia buŝo. La knabo sidis kvazaŭ kavaliro, kaj subite iu ektiris lin je la basko. Li ekrigardis, – tio estis Bellissima , la malgranda ĝisnude tondita Bellissima . La hundo elŝteliĝis el la domo kune kun li kaj sekvis lin, ne rimarkate de li. Bellissima bojis, kvazaŭ ĝi volus diri: “Vidu, jen mi estas, kial vi sidiĝis ĉi tie?” Neniu fajrokraĉanta drako povus ektimigi la knabon pli, ol la hundeto sur ĉi tiu loko. Bellissima sur la strato, kaj krom tio ne vestita, kiel parolis la maljuna patrino, – kio fariĝos el tio! En vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon. La felo povis esti alfortikigata per ruĝa rubando al la kolo, sur kiu pendis banto kaj tintilo; tiel same ĝi estis ligata ankaŭ sub la ventro. Kiam la hundo en vintra tempo eliris en tiu kostumo kun la sinjorino, ĝi aspektis preskaŭ kiel juna kapro. Nun Bellissima eliris kun li, kaj ne vestita! Kio fariĝos el tio! Ĉiuj revoj malaperis, tamen la knabo kisis la kupran porkon, prenis Bellissiman, tremantan de malvarmo, sub la brakon kaj ekkuris hejmen tiel rapide, kiel li povis.
“Kun kio vi forkuras!” ekkriis du ĝendarmoj, kiujn li renkontis; kaj Bellissima bojis. “Kie vi ŝtelis la belan hundon?” ili demandis kaj prenis la hundon.
“Ho, redonu ĝin al mi!” plorkriis la knabo.
“Se vi ĝin ne ŝtelis, tiam vi povas diri hejme, ke oni povas ricevi la hundon returne en la gardejo.” Ili diris al li la nomon de la loko kaj foriris kun Bellissima .
Kia mizero kaj malfeliĉo! Li ne sciis, ĉu li devas ĵeti sin en Arnon aŭ iri hejmen kaj ĉion konfesi. “Ili certe min batmortigos,” li pensis. “Sed mi volonte lasos batmortigi min, tiam mi ja venos al Jesuo kaj al la Dipatrino!” Kaj li iris hejmen, preskaŭ speciale por esti batmortigita.
La pordo estis ŝlosfermita, la pordan martelon li ne povis atingi, kaj sur la strato estis neniu; sed unu ŝtono el la pavimo estis elliberiĝinta, kaj per ĝi li ekfrapis je la pordo. “Kiu estas?” oni demandis el interne.
“Estas mi,” li kriis, “ Bellissima malaperis! Malfermu al mi kaj batmortigu miu!”
Ha, kia teruro nun fariĝis pro la kompatinda Bellissima , precipe ĉe la sinjorino. Ŝi tuj ekrigardis sur la muron, kie estis konservata la kovraĵo de la hundo, kaj la malgranda felo tie pendis!
“ Bellissima en la gardejo!” ŝi ekkriis akre. “Ho malbona infano! Kiamaniere vi ĝin ellasis! Ĝi mortos de frosto! La delikata besto inter la krudaj soldatoj!”
La patro devis tuj kuri! La virino kriis, kaj la knabo ploris. Ĉiuj loĝantoj de la domo kurkolektiĝis, ankaŭ la pentristo. Li prenis la knabon inter siajn genuojn, faris al li demandojn, kaj iom post iom li eksciis la tutan historion pri la kupra porko kaj la galerio de pentraĵoj. Tute klare komprenebla ĝi ne estis, la pentristo tamen konsolis la knabeton, penis trankviligi la virinon, sed ĉi tiu kontentiĝis ne pli frue ol tiam, kiam venis la patro kun Bellissima , kiu estis troviĝinta inter la soldatoj. Tiam fariĝis granda ĝojo, kaj la pentristo karesis la kompatindan knabon kaj donis al li kelke da pentraĵetoj.
Kiaj belegaj pecoj tio estis, kiaj komikaj kapoj! Sed antaŭ ĉio inter tiuj bildoj troviĝis la kupra porko mem, tute kiel vivanta! Nenio povis esti pli bela! En malmulte da strekoj ĝi staris sur la papero, kaj eĉ la domo malantaŭe estis aludita.
“Ho, se mi ankaŭ povoscius desegni kaj pentri! Mi povus ja tiam alproprigi al mi la tutan mondon!”
En la sekvanta tago, en la unua minuto, en kiu li estis sola, la knabeto prenis la krajonon kaj provis sur la blanka flanko de unu el la pentraĵetoj fari desegnon de la kupra porko; kaj li sukcesis! La desegno estis iom malrekta, iom tro alta aŭ tro malalta, unu piedo dika, alia maldika, ĝi tamen estis rekonebla; li mem ĝojegis pri tio. La krajono nur ne volis iri tiel ĝuste, kiel ĝi devis, tion li bone rimarkis. Sed en la sekvanta tago troviĝis jam alia kupra porko apud la unua, kaj ĝi estis centoble pli bona; la tria estis tiel bona, ke ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.
Sed kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone; en sia metio li progresadis nur malrapide; ĉar la kupra porko nun instruis lin, ke ĉiujn bildojn oni povas transporti sur paperon, kaj la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi. Sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo; baldaŭ ĝi staris sur papero, kaj ĝin starigis tie la malgranda knabo de la gantisto. La kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon. Jen unu tagon saltis antaŭ li Bellissima . “Staru trankvile!” li vokis al ĝi, “tiam vi fariĝos glora kaj trovos lokon inter miaj bildoj!” Sed Bellissima ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi: Ĝiajn kapon kaj voston li alligis, ĝi bojis kaj saltis, li devis streĉi la Ŝnuron. Tiam eniris la sinjorino.
“Ho malbonega knabo! La malfeliĉa besto!” estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo, lin, kiu montriĝis plej sendanka sentaŭgulo, plej malpia infano. Kaj kun ploro ŝi kisis sian malgrandan duone sufokitan Bellissiman.
En tiu momento sur la ŝtuparo iris malsupren la pentristo.... Ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio.
En la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte , estis ekspozicio; du pentraĵoj, troviĝantaj unu apud la alia, kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. Sur la malpli granda bildo estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis. Kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson; sed la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj. Tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris. La pentrinto, kiel oni rakontis, estis juna Florencano, kiu, estante malgranda knabo, estis trovita sur la strato kaj edukita de maljuna gantisto. La pentradon li lernis mem. Unu nun glora pentristo eltrovis la talenton, kiam oni intencis forpeli la knabon pro tio, ke la favoraton de la sinjorino, la malgrandan mopson, li ligis kaj faris modelo.
La gantista knabo fariĝis granda pentristo, tion montris la bildo, precipe tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo. Ĉi tie estis nur unu sola figuro, ĉifonaĵe vestita bela knabo, kiu sidis sur la strato kaj dormis. Li apogis sin al la kupra porko sur la strato Porta Rossa . Ĉiuj rigardantoj konis la lokon. La brakoj de la knabo ripozis sur la kapo de la porko; la knabo dormis tute senzorge, la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano. Tio estis belega pentraĵo; granda orita kadro ĝin ĉirkaŭis, kaj super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo.
La juna artisto mortis antaŭ kelke da tagoj!
Ligo de amikeco
En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon; nun ni deziras entrepreni pli grandan. Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro. Surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj; unu sola vojaĝanto bezonas por sia antaŭenirado tutan karavanon; li mem rajdas kun sia gvidanto antaŭe, ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas. Nenia gastejo kun bone aranĝita lito atendas lin post la laciga taga vojaĝo. La tendo ofte estas lia tegmento en la granda sovaĝa naturo; la gvidanto kuiras por li pilafon (Ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo), por vespermanĝo; miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo, tio estas mizera nokta ripozo. Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru!
Kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj? Plej grandan, plej riĉan! La naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco, ĉiu terpeco estas historia, la okuloj kaj pensoj havas ĝuon. La poeto povas ĝin prikanti, la pentristo povas ĝin prezenti en luksaj bildoj, sed la aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto kaj restas tie por ĉiam, ili ne povas transdoni.
Se vi deziras ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj, la ermita paŝtisto alte en la montaro per simpla rakonto de unu el la okazintaĵoj de sia vivo eble malfermus al vi la okulojn pli bone, ol priskribanto de vojaĝoj.
Lasu do lin rakonti! Pri unu moro, bela; originala moro, la paŝtisto tie sur la montaro rakontu al ni: pri la ligo de amikeco.
Nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem. La tegmento preskaŭ tuŝis la teron, ĝi estis nun nigrebruna kaj malbela, sed kiam oni ĝin aranĝiŝ, ĝi konsistis el floranta oleandro kaj freŝaj laŭrobranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj. Malmulte da spaco estis tie cirkaŭ nia domo, nudaj rokaj muroj tie staris alte kaj havis malluman koloron. Ofte sur iliaj suproj pendis nuboj simile al blankaj vivantaj figuroj. Neniam mi tie aŭdis kantantan birdon, neniam la viroj tie dancis laŭ la muziko de sakfajfistoj, sed la loko estis sankta de plej antikvaj tempoj, pri tio memorigas la nomo mem, la loko estas ja nomata Delfoj! La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo; la plej alta, kiu plej longe brilis en la ruĝa vespera suno, estis Parnaso; la torento proksime de nia domo fluis malsupren de tiu monto, kaj ĝi mem ankaŭ iam estis sankta; nun la azeno malklarigas ĝin per siaj piedoj, tamen la akvo fluas pluen kaj fariĝas denove klara. Ho, kiel mi memoras ĉiun loketon kaj ĝian sanktan profundan izolitecon! Meze en la kabano oni ekbruligadis la fajron, kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon. Kiam la neĝo kuŝis ekstere ĉirkaŭ nia kabano tiel alte, ke la kabano preskaŭ estis kaŝita, tiam mia patrino ŝajnis plej gaja, tiam ŝi tenadis mian kapon inter siaj manoj, kisadis min sur la frunto kaj kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis, ĉar la Turkoj, niaj sinjoroj, ilin ne toleris. Ŝi kantis: “Sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo, kies okuloj estis pezaj de larmoj. Ruĝajn, verdajn kaj bluajn larmojn ĝi ploris. Preteriris kapreolo. ‘Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras, ke vi ploras larmojn ruĝajn, verdajn kaj bluajn?’ – ‘La Turko venis en nian vilaĝon, li havas sovaĝajn hundojn por sia ĉaso, teruran amason.’ – ‘Mi forpelos ilin trans la insulojn’, diris la juna kapreolo, ‘mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron.’ Sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!” Kiam mia patrino tiel kantis, ŝiaj okuloj fariĝis malsekaj kaj larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj, ŝi ĝin kaŝis kaj turnis nian nigran panon en la cindro. Tiam mi pugnigis mian manon kaj diris: “Ni mortigos la Turkon!” Sed ŝi nur ripetis la strofon: “Mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron; sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!” Dum multe da noktoj kaj tagoj ni estis solece en nia kabano. Venis mia patro. Mi sciis, ke li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto aŭ eĉ tranĉilon, akran kaj brilantan. Sed ĉi tiun fojon li alportis al ni infanon, malgrandan nudan knabineton, kiun li tenis sub sia ŝafa pelto. Ŝi estis envolvita en felon, kaj ĉio, kion ŝi havis, kiam liberigita el la envolvaĵo ŝi kuŝis sur la genuoj de mia patrino, estis tri arĝentaj moneroj enligitaj en ŝiajn nigrajn harojn. Kaj la patro rakontis pri la Turkoj, kiuj mortigis la gepatrojn de la infano, kaj li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. Mia patro mem estis vundita, la patrino bandaĝis al li la brakon, la vundo estis profunda. La dika ŝafa pelto, malsekigita de sango, rigidiĝis de frosto. Estis decidite, ke la malgranda knabineto estos mia fratino; ŝi estis tre bela, brilante serena; eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj. Anastazio – tiel oni ŝin nomis – devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas. En la tempo de sia juneco ili starigis inter si fratecon, kaj la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭaĵo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco. Mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro.
La knabineto fariĝis do mia fratino; ŝi sidadis sur miaj genuoj, mi alportadis al ŝi florojn kaj plumojn de birdoj, kiuj havis sian neston sur la rokoj, ni trinkadis kune el la fonta akvo de Parnaso, ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano, kiam mia bona patrino ankoraŭ dum multe da vintroj kantadis pri la ruĝaj, verdaj kaj bluaj larmoj; sed mi ne komprenis ankoraŭ, ke en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo.
Unu tagon venis tri frankaj viroj, kiuj estis vestitaj alie ol ni; ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj, kaj pli ol dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis amikoj de la guberniestro kaj havis leterojn de li. Ili venis nur por vidi niajn montojn, por supreniri Parnason en neĝo kaj nuboj kaj pririgardi la originalajn, nigrajn, krutajn rokojn ĉirkaŭ nia kabano. Ili ne povis ĉiuj trovi rifuĝon en ĝi, ili ankaŭ ne povis elteni la fumon, kiu el sub la plafono iradis tra la malaltan pordon. Ili starigis siajn tendojn sur la malvasta placo antaŭ nia kabano, rostis ŝafidojn kaj birdojn kaj trinkis dolĉajn, fortajn vinojn, sed al la Turkoj ne estis permesite trinki el tio.
Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon, kaj mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso. Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaŭ roko kaj desegnis min kaj ŝin, tiel vive, kiel ni staris, ni preskaŭ aspektis kiel unu sola estaĵo. Neniam mi pensis pri tio, sed Anastazio kaj mi estis ja kiel unu, ĉiam ŝi kuŝis sur miaj genuoj aŭ pendis sur mia dorso, kaj kiam mi sonĝis, ŝi estis en mia sonĝo.
Post du noktoj antaŭ nia kabano aperis aliaj homoj, kiuj estis armitaj per tranĉiloj kaj pafiloj. Tio estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino. Ili restis tie nur mallongan tempon; mia fratino Anastazio sidis sur la genuoj de unu el ili; post lia foriro ŝi havis en la haroj nur du arĝentajn monerojn, ne tri. Ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere. La plej aĝa parolis pri la vojo, pri kiu li ŝajnis esti en dubo. “Se mi kraĉos supren,” li diris, “tio falos al mi sur la vizaĝon; se mi kraĉos malsupren, ĝi falos al mi en la barbon.” Tamen iun vojon oni devis elekti; ili iris, kaj mia patro ilin akompanis. Post kelke da minutoj ni ekaŭdis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn. En nian kabanon enpenetris soldatoj, ili kaptis mian patrinon, min kaj Anastazion. Ili diris, ke la rabistoj ricevis ĉe ni rifuĝon, ke mia patro ilin akompanis, ke tial oni devas nin forkonduki. Mi vidis la kadavrojn de la rabistoj, mi vidis la kadavron de mia patro, kaj mi ploris, ĝis mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, ni estis en malliberejo, sed la ĉambro ne estis pli mizera ol nia propra kabano. Mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako; pli bonan ni hejme ankaŭ ne havis.
Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias; sed multe da noktoj kaj tagoj ni tie pasigis. Kiam ni eliris el la malliberejo, estis ĝuste nia sankta festo de Pasko. Mi portis Anastazion sur mia dorso, ĉar mia patrino estis malsana. Ŝi povis iri nur malrapide, kaj estis malproksime, ĝis ni venis al la maro, al la golfo de Lepanto. Ni eniris en preĝejon, kiu kun siaj pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo. La pentraĵoj prezentis anĝelojn, kaj tre belajn, sed la malgranda Anastazio ŝajnis al mi tiel same bela. En la mezo sur la planko staris ĉerko plenigita de rozoj. Tio estas la Sinjoro Kristo, kiu kuŝas kiel belega floro, diris mia patrino; kaj la pastro proklamis: Kristo reviviĝis! Ĉiuj kisis unuj la aliajn, ĉiu tenis brulantan kandelon en sia mano, mi ankaŭ ricevis unu kaj Anastazio unu; la sakfajfiloj eksonis, la viroj eldancis mano en mano el la preĝejo, kaj ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon. Oni nin invitis, mi sidis ĉe la fajro, iu knabo pli aĝa ol mi ĉirkaŭprenis min kaj kisis min kaj diris: “Kristo reviviĝis!” Tiel ni ambaŭ renkontis nin reciproke la unuan fojon, Aftanido kaj mi.
Mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn, kio ĉi tie, ĉe la golfo, donis bonan laborenspezon. Ni restis longan tempon ĉe la maro, ĉe la belega maro, kiu havis la guston de larmoj kaj per siaj koloroj rememorigis la larmojn de la cervo, ĝi estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.
Aftanido povosciis direkti boaton, kaj mi sidis kun mia malgranda Anastazio en la boato, kiu glitis sur la akvo, kiel nubo tra la aero. Kiam poste la suno malleviĝis, la montoj fariĝis ĉiam pli kaj pli mallume-bluaj. Unu ĉeno da montoj elstaris pli alte ol alia, kaj plej malproksime staris Parnaso kun sia neĝo, en la vespera suno ĝia supro brilis kiel brulruĝa fero. Aspektis, kvazaŭ la brilo radias el interne, ĉar ĝi lumis longe en la blua, briletanta aero, longe post la subiro de la suno. La blankaj maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo, krom tio ĉi tie estis tiel silente, kiel en Delfoj inter la nigraj rokoj. Mi kuŝis en la boato sur la dorso, Anastazio sidis sur mia brusto, kaj la steloj super ni lumis ankoraŭ pli forte, ol la lampoj en nia preĝejo. Tio estis la samaj steloj, kaj ili staris ĝuste sur la sama loko super mi, kiel mi tion vidis en Delfoj antaŭ nia kabano. Fine ŝajnis al mi, ke mi estas ankoraŭ tie.... Subite io plaŭde falis en la akvon, kaj la boato forte ekŝanceliĝis. Mi laŭte ekkriis, ĉar Anastazio falis en la akvon; sed Aftanido ĵetis sin tiel same rapide, kaj baldaŭ li levis ŝin al mi supren. Ni deprenis al ŝi de la korpo la vestojn, tordelpremis la akvon kaj metis ilin denove sur ŝin. Tion saman Aftanido faris kun si mem, kaj ni restis eksterhejme, ĝis la vestoj denove sekiĝis. Neniu eksciis pri nia teruro koncerne la malgrandan adoptitan fratinon, en kies vivo Aftanido nun ja ankaŭ havis sian parton.
Fariĝis somero. La suno brulis tiel varmege, ke la foliarboj velkis; mi pensis pri niaj malvarmetaj montoj kaj pri la freŝa akvo en ili. Mia patrino ankaŭ sopiris al tio, kaj unu vesperon ni ekmigris returne tien. Kiel senvive kaj silente tie estis! Ni iris super la alta timiano, kiu tamen ankoraŭ bonodoris, kvankam la suno elsekigis ĝiajn foliojn. Eĉ unu paŝtiston ni ne renkontis, eĉ unu kabanon ni ne preteriris. Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo. Mi ne scias, ĉu la klara blua aero mem lumis aŭ ĉu tio estis lumo de la steloj, sed ni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj. Mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn ŝi kunportis kun si, kaj mi kaj la malgranda fratino endormiĝis en la timiano, ne timante fantomojn, nek lupojn aŭ ŝakalojn. Mia patrino sidis ja apud ni, kaj tion mi rigardis kiel sufiĉan defendon.
Ni atingis nian hejmon, sed nia kabano estis amaso da ruinoj, estis necese konstrui novan. Kelke da virinoj helpis al mia patrino, kaj en la daŭro de nemulte da tagoj la muroj estis starigitaj kaj nova tegmento el oleandro estis etendita super ili. Mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj, kaj mi gardis la malgrandajn brutarojn de la pastroj (Vilaĝano, kiu povoscias legi, ofte estas nomata pastro kaj plej sankta sinjoro. La popolamaso kisas la teron, kiam ĝi lin renkontas.) Anastazio kaj la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de ludo.
Unu tagon venis al ni gaste la kara Aftanido; li senfine sopiris revidi nin, li rakontis, kaj li restis ĉe ni tutajn ok tagojn.
Post unu monato li venis denove kaj rakontis al ni, ke li devas veturi kun ŝipo al Patras kaj Korfu . Li tamen devis antaŭe diri al ni adiaŭ, kaj krom tio li alportis al mia patrino grandan fiŝon. Li povosciis multe rakonti, ne sole pri la fiŝoj en la golfo de Lepanto, sed ankaŭ pri reĝoj kaj herooj, kiuj iam regis en Grekujo tute tiel, kiel nun la Turkoj.
Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon, kaj ĉi tiu post nemultaj tagoj kaj semajnoj fariĝis disvolviĝinta floro; ĝi fariĝis tia, antaŭ ol mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas. Tiel same estis ankaŭ kun Anastazio. Ŝi estis belega plenkreska knabino; mi estis forta junulo. La lupofelojn sur la lito de mia patrino kaj de Anastazio mi mem deŝiris de la bestoj, kiujn mia pafilo mortigis. Pasis jaroj. Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. Li kisis nin ĉiujn kaj rakontis pri la: nemezurebla maro, pri la fortikaĵoj de Malto kaj pri la mirindaj tombolokoj de Egiptujo. Ĉio sonis mirinde, kiel la legendoj pri la sanktuloj. Mi rigardis lin kun ia respektego.
“Kiom multe vi scias!” mi diris, “kiel vi povoscias rakonti!”
“Vi tamen iam rakontis al mi aferon plej belan!” li respondis, “vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis, pri tiu bela antikva moro de ligo de amikeco. Plenumi tiun moron mi nun havas plej grandan deziron. Frato, simile al tio, kiel iam faris via patro kaj la patro de Anastazio, ni ambaŭ iru en la preĝejon. La plej bela kaj plej senkulpa knabino estas fratino Anastazio, ŝi do interkonsekru nin. Neniu havas pli belan moron ol ni, Grekoj!”
Anastazio ruĝiĝis kiel freŝa folio de rozo, mia patrino kisis Aftanidon.
En unuhora distanco de nia kabano, kie la rokoj estas kovritaj de humo kaj solece starantaj arboj donas ombron, staris la malgranda preĝejo; arĝenta lampo pendis antaŭ la altaro.
Mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite, la kvasto sur mia fezo estis ornamita per arĝento; en mia zono sidis tranĉilo kaj pistolo. Aftanido havis sur si sian bluan veston, kiun portas ordinare la Grekaj maristoj, arĝenta plataĵeto kun la Dipatrino pendis sur lia brusto, lia skarpo estis multekosta, tia, kian povas porti nur riĉaj homoj. Ĉiu povis vidi, ke ni ambaŭ iras al unu festo. Ni eniris en la malgrandan solecan preĝejon, kie la vespera suno tra la pordo prilumis la brulantan lampon kaj la diverskolorajn bildojn sur ora grundo. Ni stariĝis genue antaŭ la ŝtupoj de la altaro, kaj Anastazio stariĝis antaŭ ni. Longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn; ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis veran grandan kolumon. Ŝiaj nigraj haroj supre sur la kapo estis kunmetitaj en formo de unu tubero, alfortikigita per ĉapeto el arĝentaj kaj oraj moneroj, kiujn oni trovis en la malnovaj temploj. Pli belan ornamon havis neniu Greka knabino. Ŝia vizaĝo lumis, ŝiaj okuloj estis kiel du steloj.
Ni ĉiuj tri faris mallaŭtan preĝon; kaj jen ŝi nin demandis: “Ĉu vi volas esti amikoj en la vivo kaj morto?” Ni respondis: “Jes!” – “Ĉu ĉiu el vi volas, kio ajn okazos, memori: mia frato estas parto de mi, mia sekreto estas lia, mia feliĉo estas lia! Oferojn, persistecon, ĉion mi prenas sur min por li kiel por mia propra animo!” Kaj ni ripetis nian “Jes”. Kaj ŝi kunmetis niajn manojn, kisis nin sur la frunto, kaj ni denove faris mallaŭtan preĝon. Tiam eliris la pastro el malantaŭ la altara krado, benis nin ĉiujn tri, kaj la kantado de la aliaj plej sanktaj sinjoroj eksonis al ni el malantaŭ la altaro. La eterna ligo de amikeco estis starigita. Kiam ni nin levis, mi ekvidis ĉe la pordo de la preĝejo mian patrinon, kiu profunde kaj maldolĉe ploris.
Kiel gaje estis en nia malgranda kabano kaj ĉe la fontoj de Delfoj! La vesperon antaŭ la forveturo de mia amiko mi kaj Aftanido sidis enpensiĝinte ĉe deklivo de monto. Lia brako ĉirkaŭvolvis mian korpon, mia lian kolon. Ni parolis pri la mizero de Grekujo, pri viroj, al kiuj oni povus havi konfidon. Ĉiu penso en nia animo estis klara por ni ambaŭ. Tiam mi prenis lian manon kaj diris:
“Ankoraŭ unu aferon vi devas ekscii! ion, kion ĝis nun scias nur Dio kaj mi. Mia tuta animo estas amo, amo pli forta ol la amo al mia patrino kaj al vi....”
“Kaj kiun vi amas?” demandis Aftanido, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis ĝis la kolo.
“Mi amas Anastazion!” mi respondis. Kaj lia mano ektremis en mia, kaj li fariĝis pala kiel kadavro. Mi tion vidis, mi tion komprenis! Mi pensas, ke ankaŭ mia mano tremis; mi klinis min al li, kisis lin sur la frunto kaj flustris: “Mi neniam tion diris al ŝi, eble ŝi min ne amas! Ho frato, memoru, ke mi ŝin vidis ĉiutage, ŝi elkreskis ĉe mia flanko, enkreskis en mian animon!”
“Kaj ŝi estu via!” li respondis, “ŝi estu via! Mi ne povas kaj ne volas mensogi al vi, mi ankaŭ ŝin amas. Sed morgaŭ mi foriros! Post unu jaro ni denove reciproke nin vidos, tiam vi estos interedzigitaj, ne vere? Mi havas iom da mono, ĝi apartenas al vi! Prenu ĝin, vi devas nepre ĝin preni!” Silente ni iris trans la rokon; tio estis la lasta vespero, en kiu ni staris antaŭ la kabano de mia patrino.
Anastazio tenis antaŭ ni la lampon, kiam ni eniris; ne la patrino tion faris. Kun ia speciala malĝojo ŝi rigardis Aftanido. “Morgaŭ vi foriros de ni!” ŝi diris. “Ho kiel tio min malĝojigas!”
“Ĉu tio vin malĝojigas?” li diris, kaj mi havis la impreson, ke tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron, tiel grandan, kiel mia propra. Mi ne povis paroli, sed li kaptis ŝian manon kaj diris: “Nia frato vin amas, ĉu vi lin amas? Ĝuste en lia silentado kuŝas lia amo!” Tiam Anastazio ektremis kaj larmoj komencis flui el ŝiaj okuloj; tiam mi vidis nur ŝin, pensis nur pri ŝi; per mia brako mi ĉirkaŭprenis ŝian korpon kaj diris: “Jes, mi vin amas!” Tiam ŝi alpremis sian buŝon al mia kaj siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. Sed la lampo falis sur la teron, ĉirkaŭ ni estis mallume, kiel en la koro de la kara, kompatinda Aftanido.
Antaŭ tagiĝo li leviĝis, kisis nin ĉiujn por adiaŭ kaj forveturis. Al mia patrino li donis por ni sian tutan monon. Anastazio estis mia fianĉino, kaj post nemulte da tagoj ŝi fariĝis mia edzino.
Fabeloj
Plena Kolekto
Dua Parto
Verkis: H. C. Andersen
Tradukis Dro L. L. Zamenhof
Eldono: 1-a eldono
Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1926
Grandeco: 154 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
Bertilo Wennergren iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990.
Proksimuma tradukojaro: 1916
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
Rozo de la tombo de Homero
Ĉiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la rozo; en la silentaj stellumaj noktoj la flugilhava kantisto faras serenadon al sia bonodora floro.
Ne malproksime de Smirna , sub la altaj platanoj, kie la komercisto pelas siajn ŝarĝitajn kamelojn, kiuj fiere levas siajn longajn kolojn kaj peze marŝas sur sankta tero, mi vidis florantan rozarbetaĵon; sovaĝaj kolomboj traflugadis inter la branĉoj de la altaj arboj, kaj iliaj flugiloj lumis, kvazaŭ ili estus el perlamoto.
Sur la rozarbetaĵo unu floro estis la plej bela el ĉiuj, kaj al ĝi la najtingalo kantis sian amdoloron. Sed la rozo silentis; eĉ unu guto da roso ne kuŝis sur ĝiaj folioj kiel larmo de kompato. Kune kun sia branĉo ĝi klinis sin super kelke da grandaj ŝtonoj.
“Ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero!” diris la rozo, “super lia tombo mi volas bonodori, sur ĝin mi volas ŝuti miajn foliojn, kiam la ventego ilin deŝiras de mi. La kantisto de Iliado fariĝis tero en la tero, el kiu mi kreskas. Mi, rozo de la tombo de Homero, estas tro sankta, por ke mi floru por la kompatinda najtingalo!”
Kaj la najtingalo kantis tiel longe, ĝis ĝi mortis de sopirado!
La kamelpelisto venis kun siaj ŝarĝitaj kameloj kaj siaj nigraj sklavoj. Lia malgranda knabo trovis la mortintan birdon; la malgrandan kantiston li enterigis en la tombo de la granda Homero; kaj la rozo tremis en la vento. Venis la vespero, la rozo kunkunfaldis siajn foliojn pli dense kaj sonĝis, sonĝis, ke estas belega luma tago. Grupo da fremdlandaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero. Inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo, el la hejmo de la nebuloj kaj nordaj lumoj. Li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si en alian parton de la mondo, en sian malproksiman patrujon. Kaj la rozo forvelkis de malĝojo kaj kuŝis en la premanta libro, kiun li malfermis en sia patrujo. Tiam li diris: “Jen estas rozo de la tombo de Homero!”
Tiel sonĝis la floro; kaj ĝi vekiĝis kaj tremis en la vento. Guto da roso falis de ĝiaj folioj sur la tombon de la kantisto. Kaj la suno leviĝis, la tago fariĝis varmega, kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio. Subite oni ekaŭdis paŝojn, venis fremdlandaj Frankoj, kiel la rozo vidis en sia sonĝo, kaj inter la fremduloj troviĝis poeto el nordo. Li rompis la rozon, metis kison sur ĝian freŝan buŝon kaj forportis ĝin kun si en la hejmon de la nebuloj kaj de la nordaj lumoj.
Kiel mumio la kadavro de la floro kuŝas nun en lia Iliado, kaj kvazaŭ en sonĝo ĝi aŭdas, kiel li malfermas la libron kaj diras: “Jen estas rozo de la tombo de Homero!”
Dio de dormo
En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo. Li estas bonega rakontisto.
Ĉirkaŭ la vespero, kiam la infanoj sidas ankoraŭ tre bonkondute ĉe la tablo aŭ sur sia tabureto, venas la dio de dormo. Li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn; tute senbrue li malfermas la pordon, kaj rapide li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, tre delikatan, tre delikatan, kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. Tial ili ankaŭ lin ne vidas. Li glitkuras rekte malantaŭ ilin, blovas al ili kviete sur la nukon, kaj tiam la kapeto fariĝas al ili tute peza. Jes, sed tio ne faras al ili doloron, ĉar la dio de dormo estas tre bona por la infanoj. Li nur postulas, ke ili estu trankvilaj, kaj tiaj ili estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitigis. Ili devas esti silentaj, por ke li povu rakonti al ili historiojn.
Kiam la infanoj jam dormas, la dio de dormo sidiĝas al ili sur la lito. Li estas bone vestita, lia frako estas el silko, sed estas ne eble diri precize, kian koloron ĝi havas, ĉar ĝi briletas verde, ruĝe kaj blue, depende de tio, en kia direkto li sin turnas. Sub ĉiu el siaj du brakoj li tenas ombrelon; unu estas kun bildoj, li etendas ĝin super la infanoj, kaj tiam ili sonĝas dum la tuta nokto plej belajn historiojn; la dua estas tute sen desegnoj, ĝin li starigas super la malbonkondutaj infanoj, por ke ili dormu tute senkonscie. Kiam ili matene vekiĝas, ili estas sonĝintaj absolute nenion.
Nun ni aŭdu, kiel la dio de dormo en la daŭro de tuta semajno ĉiuvespere venadis al unu malgranda knabo, kiu estis nomata Hjalmar , kaj kion li rakontis al li. Tio estas sume sep historioj, ĉar ekzistas sep tagoj en la semajno.
Lundo.
“Aŭskultu, mia kara!” diris la dio de dormo vespere, kiam Hjalmar estis enlitigita, “nun mi montros al vi mian tutan belaĵon!” Tiam ĉiuj floroj en la florpotoj aliformiĝis en grandajn arbojn, kiuj etendis siajn longajn branĉojn sub la plafono kaj laŭlonge de la muroj, tiel ke la tuta ĉambro aspektis kiel plej bela ĝardeno. Ĉiuj branĉoj estis plenaj de floroj, kaj ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon, kaj se oni volis ĝin manĝi; ĝi estis pli dolĉa ol konfitaĵo. La fruktoj brilis tute kiel oro, kaj tie estis bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj. Estis neimageble bele. Sed subite el la tirkesto, kie kuŝis la lernejaj libroj de Hjalmar , aŭdiĝis terura plorkriado.
“Kio ĝi estas?” demandis la dio de dormo, iris al la tablo kaj eltiris la tirkeston. Tio estis la ardeza tabuleto, en kiu sentiĝis ŝirado kaj pinĉado, ĉar en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro, tiel ke la aliaj nombroj volis diskuri. La grifelo saltadis sur sia ŝnureto tien kaj reen, kvazaŭ ĝi estus malgranda hundo, kiu volus helpi al la kalkula ekzemplo, sed ĝi ne povis tion fari. Ankaŭ en la skribkajero de Hjalmar aŭdiĝis tia plorado, ke estis malagrable ĝin aŭskulti. Sur ĉiu paĝo laŭlonge, de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia. Tio estis la skribmodelo, kaj apud ĝi staris kelke da aliaj literoj, kiuj pensis, ke ili aspektas tiel same, ĉar ilin faris la propra plumo de Hjalmar . Sed ho ve! ili aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn, sur kiuj ili devis stari.
“Rigardu, tiele vi devas vin teni!” diris la skribmodelo. “Rigardu, iom oblikve, sed forte!”
“Ho, ni tion volus,” diris la literoj de Hjalmar , “sed ni ne povas, ni estas tiel malbonaj kaj malkleraj!”
“En tia okazo vi ricevos infanan pulvoron!” diris la dio de dormo.
“Ho ne!” ili ekkriis, kaj tuj ili ekstaris tute rekte; ke estis plezuro tion vidi.
“Hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!” diris la dio de dormo. “Nun mi devas ilin ekzerci! Unu, du! Unu, du!” Li ekzercis la literojn, kaj ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo. Sed kiam la dio de dormo foriris kaj Hjalmar matene rigardis, ili, estis tiel same mizeraj, kiel antaŭe.
Mardo.
Tuj kiam Hjalmar enlitiĝis, la dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn en la ĉambro, kaj ili tuj komencis babili, kaj ili ĉiuj babilis nur pri si mem, esceptinte la kraĉujon, kiu staris silente kaj koleris, ke ili povas esti tiel vantaj, por paroli nur pri si, pensi nur pri si kaj ne aludi eĉ per unu vorto tiun, kiu staras tiel modeste en la angulo kaj lasas kraĉi sur sin.
Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro, ĝi prezentis pejzaĝon. Oni vidis altajn maljunajn arbojn, florojn en herbo kaj grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro preter multe da kasteloj kaj malproksime enverŝiĝis en la sovaĝan maron. La dio de dormo aspergis per sia sorĉa ŝprucigilo la pentraĵon, kaj tiam la birdoj sur ĝi komencis kanti, la branĉoj de la arboj moviĝis, kaj la nuboj flugis tiel nature, ke oni povis vidi, kiel ilia ombro forglitas super la pejzaĝo.
Nun la dio de dormo levis la malgrandan Hjalmaron tiel alte, ke ĉi tiu povis meti siajn piedojn en la kadron kaj ĝuste en la altan herbon. Tie li nun staris. La suno brilis sur lin tra inter la branĉoj. Li kuris al la akvo kaj sidiĝis en malgranda boato, kiu tie troviĝis. Ĝi estis farbita ruĝe kaj blanke, la veloj brilis kiel arĝento, kaj ses cignoj, ĉiuj kun oraj kronoj malsupren pendantaj de la kolo kaj kun radianta blua stelo sur la kapo, tiris la boaton preter la verda arbaro, kie la arboj rakontis pri rabistoj kaj la floroj pri la ĉarmaj malgrandaj elfoj kaj pri tio, kion flustris al ili la papilioj.
Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon, kiu plaŭdiĝis, kaj birdoj, ruĝaj kaj bluaj, malgrandaj kaj grandaj, fluge sekvis en du longaj vicoj, la kuloj dancis kaj la majskaraboj murmuris “bum, bum!” Ĉiuj volis sekvi Hjalmaron, kaj ĉiu havis ian historion por rakonti.
Certe tio estis ŝipveturado tia, kia ĝi devas esti! Jen la arbaroj estis densaj kaj mallumaj, jen ili estis kiel plej bela parko kun sunlumo kaj floroj, kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. Sur la balkonoj staris reĝidinoj, kaj ĉiuj ili estis malgrandaj knabinoj, kiujn Hjalmar tre bone konis, ĉar li jam antaŭe ludis kun ili. Ili etendis la manon, kaj ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon, kiun nur povas vendi la kukistino, kaj Hjalmar ĉe la preterveturado kaptis unu finon de la sukeraĵo kaj la reĝidino tenis forte, tiel ke ĉiu el ambaŭ ricevis unu parton, ŝi la malpli grandan, Hjalmar la pli grandan. Antaŭ ĉiu kastelo malgrandaj reĝidoj staris garde. Ili tenis ŝultre orajn sabrojn kaj pluvigis sekvinberojn kaj stanajn soldatojn. Tio estis veraj reĝidoj!
Jen Hjalmar ŝipveturis tra arbaroj, jen rekte tra grandaj salonoj aŭ meze tra urbo. Li traveturis ankaŭ tiun urbon, en kiu loĝis lia vartistino, la bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo, kaj kiu lin tiel amis. Ŝi faris kapsignojn kaj kantis la ĉarman versaĵon, kiun ŝi mem verkis kaj sendis al Hjalmar :
Tre ofte pensas mi pri vi,
Infano ĉarma kaj amata!
Tre ofte vin ja kisis mi
Sur buŝo, vango delikata!
El via buŝ’ l’ unua vort’
Ĝi mian tuŝis ja orelon.
Vin benu Di’! Al mi la sort’
Forrabis mian luman stelon.
Kaj ĉiuj birdoj kunkantis, la floroj dancis sur siaj trunketoj; kaj la maljunaj arboj balancis la kapojn, kvazaŭ la dio de dormo ankaŭ al ili rakontus historiojn.
Merkredo.
Ha, kiel la pluvo torentis! Hjalmar povis tion aŭdi en sia dormo, kaj kiam la dio de dormo malfermis fenestron, la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro: Tuta lago ruliĝadis jam ekstere, kaj plej bela ŝipo staris tute antaŭ la domo.
“Ĉu vi volas ŝipveturi kun mi, malgranda Hjalmar ?” demandis la dio de dormo, “en tia okazo vi povas en ĉi tiu nokto veturi en fremdajn landojn kaj morgaŭ tamen esti denove ĉi tie!”
Post unu momento Hjalmar en siaj dimanĉaj vestoj staris sur plej bela ŝipo, kaj tuj la vetero sereniĝis kaj ili ekveturis ŝipe tra la stratoj, preterveturis la preĝejon, kaj jen ĉio estis jam granda, sovaĝa maro. Ili veturis tiel longe, ĝis neniu lando plu estis videbla. Ili ankaŭ rimarkis amason da cikonioj, kiuj ankaŭ forlasis la hejmon kaj flugis al la varmaj landoj. La cikonioj flugis unu tuj post la alia, kaj ili estis jam flugintaj tre grandan distancon. Unu el ili estis tiel laca, ke ĝiaj flugiloj jam apenaŭ povis ĝin porti. Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe, fine ĝi kun etenditaj flugiloj malleviĝis ĉiam pli kaj pli malalten, faris ankoraŭ kelke da frapoj per la flugiloj, sed nenio helpis. Jen ĝi ektuŝis per siaj piedoj la ŝnuregaron de la ŝipo, glitis malsupren laŭ la velo kaj bum! ĝi troviĝis sur la ferdeko.
Tiam la marista lernanto prenis ĝin kaj enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj, anasoj kaj meleagroj. La kompatinda cikonio tute timigite staris meze de ili.
“Ĉu vi ĝin ne vidas?” kriis ĉiuj kokinoj.
La meleagro plenblovis sin per ĉiuj fortoj kaj demandis la cikonion, kiu ĝi estas. La anasoj iris dorsen kaj puŝis unu la alian: “Rapidu, rapidu!”
La cikonio rakontis pri la varma Afriko, pri la piramidoj kaj pri la struto, kiu galopas tra la dezerto kiel sovaĝa ĉevalo, sed la anasoj ne komprenis, kion li parolis, kaj tial ili puŝis unu la alian: “Ni certe ĉiuj konsentas pri tio, ke li estas malsaĝa?”
“Jes, kompreneble li estas malsaĝa!” diris la meleagro kaj kriis “glu-glu-glu!” Tiam la cikonio eksilentis kaj pensis pri sia Afriko.
“Por la amantoj de maldikaj kruroj, viaj estas tute belaj!” mokis la meleagro. “Kiom kostas ulno da ili?”
“Ha, ha, ha, ha!” rikanis ĉiuj anasoj, sed la cikonio ŝajnigis; ke ĝi tion tute ne aŭdas.
“Vi povas tute senĝene ankaŭ ridi!” diris la meleagro, “ĉar vere en miaj vortoj troviĝas multe da sprito; aŭ eble ili ŝajnis al vi tro malprofundaj? Jes, jes, li ne estas multflanka. Ni konservu niajn ŝercojn por ni solaj!” Kaj la kokinoj klukis, kaj la anasoj kriis “gik-gak, gik-gak!” Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj.
Sed Hjalmar iris al la kokinejo, malfermis la pordon, vokis la cikonion, kaj ĝi elsaltetis al li sur la ferdekon. Nun ĝi estis iom ripozinta, kaj ŝajnis, ke ĝi balancas al Hjalmar la kapon, por danki lin. Poste ĝi etendis siajn flugilojn kaj ekflugis al la varmaj landoj; sed la kokinoj klukis, la anasoj kriis, kaj la meleagro ricevis tute ruĝan kapon.
“Morgaŭ ni kuiros el vi supon!” diris Hjalmar , kaj tiam li vekiĝis kaj kuŝis en sia liteto. Tre rimarkinda tamen estis la vojaĝo, kiun la dio de dormo lasis lin fari en tiu nokto.
Ĵaŭdo.
“Vi scias?” diris la dio de dormo, “nur ne timu; jen vi vidos malgrandan muson!” kaj li antaŭtenis al li sian manon kun la malpeza, ĉarma besteto. “Ĝi venis, por inviti vin al edziĝofesto. Jen estas du musetoj, kiuj hodiaŭ nokte volas interedziĝi. Ili loĝas sub la planko en la provizejo de via patrino.”
“Sed kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la malgranda mustruo en la planko?” demandis Hjalmar .
“Ne zorgu, mi ĉion faros!” respondis la dio de dormo. “Mi jam aranĝos, ke vi estos sufiĉe malgranda!” Li aspergis Hjalmaron per sia sorĉa ŝprucigilo, kaj la knabeto tuj fariĝis ĉiam pli kaj pli malgranda, ĝis li fine estis nur tiel granda kiel fingro. “Nun vi povas prunti al vi la vestojn de la stana soldato, mi opinias, ke ili nun jam estos konformaj al vi, kaj bone aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo.”
“Jes,” diris Hjalmar , kaj post unu momento li estis vestita kiel plej ĉarma stana soldato.
“Ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj sidiĝi en la fingringo de sinjorino via patrino?” diris la malgranda muso, “tiam mi havos la honoron tiri vin.”
“Ho ĉielo! ĉu fraŭlino mem volas fari al si la klopodon!” diris Hjalmar ; kaj tiel ili veturis al la edziĝofesto de la musoj.
Komence ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la plafono; kaj la tuta koridoro estis prilumita per putra ligno.
“Ĉu ne odoras ĉi tie belege?” diris la muso, kiu lin tiris; “la tuta koridoro estas frotita per lardo! Ekzistas nenio pli bona!”
Jen ili eniris en la salonon de la fianĉino; ĉi tie staris dekstre ĉiuj malgrandaj musfraŭlinoj, kaj ili sibladis kaj paroletadis, kvazaŭ dezirante moki unu la alian. Maldekstre staris ĉiuj junaj musfraŭloj kaj karesadis al si per la piedeto la lipharojn. Sed meze en la rondo oni vidis la gefianĉojn. Ili staris en kavigita peco da fromaĝo kaj terure multe kisadis sin reciproke antaŭ la okuloj de ĉiuj, ĉar ili estis ja nun gefianĉoj kaj baldaŭ interedzigotaj.
Aperadis ĉiam pli kaj pli da gastoj; la musoj preskaŭ premmortigis unuj la aliajn; krom tio la gefianĉoj staris meze de la pordo, tiel ke oni ne povis eniri nek eliri: Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo; tio estis la tuta regalaĵo; tamen por deserto oni donis pizon, en kiun unu malgranda muso el la familio enmordis la nomojn de la gefianĉoj, t. e. la unuajn literojn. Tio estis io tute eksterordinara.
Ĉiuj musoj asertis; ke tio estis bonega edziĝofesto kaj ke la amuziĝo estis tre vigla.
Poste Hjalmar veturis returne hejmen. Certe, li estis en bontona societo, li tamen estis devigita forte sin kunkunpremi, fari sin malgranda kaj aperi en uniformo de stana soldato.
Vendredo.
“Estas nekredeble, kiom multe ekzistas da homoj pli aĝaj, kiuj tre dezirus min havi kaj teni forte!” diris la dio de dormo. “Tio estas precipe tiuj, kiuj faris ion malbonan. ‘Bona, kara dormo!’ ili diras al mi, ‘dormo ne venas en niajn okulojn kaj tiel ni kuras la tutan nokton kaj vidas ĉiujn niajn malbonajn agojn, kiuj, simile al malgrandaj koboldoj, sidas sur la rando de la lito kaj senĉese ŝprucigas sur nin varmegan akvon. Venu do kaj forpelu ilin, por ke ni unu fojon povu dormi tute forte.’ Kaj profunde ĝemante ili diras plue: ‘Ni certe bone pagos pro tio. Bonan nokton! La mono por vi kuŝas en la fenestro!’ Sed pro mono mi tion ne faras!” diris la dio de dormo.
“Kion ni entreprenos en ĉi tiu nokto?” demandis Hjalmar .
“Mi ne scias, ĉu vi deziras ankaŭ en ĉi tiu nokto partopreni en edziĝofesto. Estas vero, ke ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa. La granda pupo de via fratino, kiu aspektas kiel viro kaj estas nomata Hermano, interedziĝos kun la pupo Berto, kaj ĉar krom tio hodiaŭ estas ankaŭ ĝia naskiĝtago; tial ne mankos donacoj.”
“Jes, tion mi jam konas!” diris Hjalmar , “ĉiufoje, kiam la pupoj ricevas novajn vestojn, mia fratino lasas ilin festi sian naskiĝtagon aŭ interedziĝi. Tio certe okazis jam cent fojojn!”
“Jes, sed la hodiaŭan nokton estos la cent-unua edziĝofesto, kaj kiam la cent-unua finiĝas, tiam ĉio pasas. Tial ĝi ankaŭ estos nekomparebla bela. Rigardu do!”
Hjalmar ekrigardis al la tablo. Sur ĝi staris la malgranda kartona domo kun lumo en la fenestroj, kaj ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo. La gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo, tute enpensiĝinte, kaj ili havis ankaŭ sufiĉan kaŭzon por tio. Sed la dio de dormo, vestita per la nigra robo de la avino, plenumis la interedzigan ceremonion. Kiam ĉi tiu estis finita; ĉiuj mebloj en la ĉambro ekkantis la jenan kanton, kiun verkis la krajono. Ĝi estis kantata laŭ la melodio de dormosignalo:
Ĥore bruu niaj kantoj
Por la karaj edziĝantoj!
Tre rigidaj ili restas,
Ĉar gantledo ilin vestas.
Vivu la rigida paro,
Glor’ de nia domanaro!
Kaj nun oni transdonis al ili donacojn, sed ili petis, ke oni donu al ili nenian manĝaĵon, ĉar al ili sufiĉis ilia amo.
“Ĉu ni ekĝuu kamparan vivon, aŭ ĉu ni entreprenu postedziĝan vojaĝon?” demandis la fianĉo. Kaj oni konsiliĝis kun la hirundo, kiu vidis multe da landoj, kaj kun la maljuna korta kokino, kiu kvin fojojn elkovis kokidojn. La hirundo rakontis pri la belaj varmaj landoj, kie la vinberoj, grandaj kaj pezaj, pendas ĉe la bastonoj, kie la aero estas tiel milda kaj la montoj havas tiajn kolorojn, kiajn ili neniam havas en la ĉi tiea lando.
“Tamen mankas al ili nia brasiko!” diris la kokino. “Mi pasigis unu someron kun ĉiuj miaj idoj sur la kamparo. Tie estis sabla kavo, en kiu ni povis iradi kaj piedgratadi. Krom tio ni havis liberan eniron en ĝardenon kun brasiko! Ho, kiel verda ĉi tiu estis! Mi ne povas imagi al mi ion pli belan!”
“Sed unu kapo de brasiko aspektas tute simile al la alia,” diris la hirundo, “kaj krom tio ĉi tie tiel ofte estas malbona vetero!”
“Ho, al tio oni jam alkutimiĝis!” diris la kokino.
“Sed ĉi tie estas malvarme, frostas!”
“Tio ĝuste estas bona por la brasiko!” diris la kokino, “Cetere ankaŭ ĉe ni povas esti tre varme. Ĉu ni ne havis antaŭ kvar jaroj tian someron, ke dum kvin semajnoj estis tiel varmege, ke oni preskaŭ ne povis spiri? Krom tio ĉe ni ja ankaŭ ne vivas venenaj bestoj; kiel en tiuj landoj, kaj ni estas liberaj de rabistoj! Nur malbonulo povas esti tiu, kiu ne opinias, ke nia lando estas la plej bela! Vere li meritus, ke li ne restu ĉi tie!” Kun ploro la kokino sin interrompis, kaj ĝemante ŝi diris plue: “Mi ankaŭ vojaĝis! Unu fojon mi en korbo traveturis pli ol dekdu mejlojn! La vojaĝado tute ne estas plezuro”
“Jes, la kokino estas saĝa virino!” diris la pupo Berto. “Mi trovas nenion interesan en la entreprenado de montara vojaĝo, ĉar apenaŭ oni venis supren, oni tuj denove iras malsupren! Ne, ni prefere veturu al la sabla kavo kaj promenadu en la ĝardeno de brasiko!” Kaj tiel la afero restis.
Sabato.
“Ĉu vi nun rakontos al mi historiojn?” demandis la malgranda Hjalmar , kiam la dio de dormo lin enlitigis.
“Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon. “Rigardu do tiujn Ĥinojn!” La tuta ombrelo estis simila al granda Ĥina taso, sur kiu estas prezentitaj bluaj arboj kaj pintaj pontoj kaj malgrandaj Ĥinoj, kiuj staras kaj balancas la kapon, “Ĝis morgaŭ ni devas bele ornami la tutan mondon,” diris la dio de dormo, “ĉar estos ja sankta tago, estos dimanĉo. Mi iros sur la turon de la preĝejo, por vidi, ĉu la malgrandaj spiritoj de la preĝejo frotpurigas la sonorilojn, por ke ilia sonorado bele sonu. Mi iros ankaŭ sur la kampon kaj esploros, ĉu la ventoj forblovas la polvon de la herboj kaj folioj, kaj – kio estas la plej malfacila laboro – mi deprenos ĉiujn stelojn, por ilin poluri. Mi prenos ilin en mian antaŭtukon, sed antaŭe oni devas ilin numeri, kiel ankaŭ la truojn, en kiuj ili sidas tie supre, por ke ili povu poste ricevi denove sian ĝustan lokon, ĉar alie ili ne sidus fortike kaj ni havus tro multe da falsteloj, kiuj falegus unu post la alia!”
“Aŭskultu, ĉu vi scias, kion mi diros al vi?” komencis malnova portreto, kiu pendis sur la muro, ĉe kiu Hjalmar dormis, “mi estas praavo de Hjalmar . Mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn, sed vi ne devas konfuzi liajn ideojn. La stelojn oni ne povas depreni kaj purigi! La steloj estas korpoj de universo tiel same, kiel nia tero, kaj ĝuste tio estas ilia bona flanko.”
“Koran dankon, vi maljuna praavo!” diris la dio de dormo, “koran dankon! Vi estas ja la ĉefo de la familio, vi estas la praĉefo! Sed mi estas pli maljuna ol vi. Mi estas maljuna idolano. La Romanoj kaj Grekoj nomis min dio de sonĝoj. Mi vizitis la plej distingindajn domojn kaj mi vizitadas ilin ankoraŭ nun. Mi komprenas interrilati kun homoj malaltaj kaj kun homoj altaj! Nun vi povas rakonti anstataŭ mi!” Post tiuj vortoj la dio de dormo forlasis la ĉambron kaj forprenis kun si sian ombrelon.
“Nun oni jam eĉ ne havas la rajton diri sian opinion!” diris la malnova portreto.
Kaj tiam Hjalmar vekiĝis.
Dimanĉo.
“Bonan vesperon!” diris la dio de dormo, kaj Hjalmar faris kapsignon, sed rapide alsaltis kaj turnis la portreton de la praavo al la muro, por ke ĝi ne povu aliĝi al la interparolado kiel hieraŭ.
“Nun vi devas rakonti al mi historiojn pri la kvin verdaj pizoj, kiuj loĝis en unu silikvo, pri sinjoro koko, kiu amindumis sinjorinon kokinon, kaj pri la ŝtrumpflikilo, kies pinto estis tiel delikata, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo.”
“Tro da bono estas ankaŭ malbono!” diris la dio de la dormo. “Mi preferas montri al vi ion, kiel vi scias. Mi montros al vi mian fraton, kiu ankaŭ estas nomata dio de dormo, sed al neniu li venas pli ofte ol unu fojon. Se li al iu alvenas, li prenas lin kun si sur sian ĉevalon kaj rakontas al li historiojn. Li scias nur du historiojn; unu el ili estas tiel nekompareble bela, kiel neniu en la mondo povas al si prezenti, la dua estas nepriskribeble malbela kaj abomeninda.” La dio de dormo levis la malgrandan Hjalmaron al la fenestro kaj diris: “Tie vi vidos mian fraton, la duan dion de dormo, kiun oni ankaŭ nomas Morto. Vidu, li tute ne aspektas tiel malbone kiel en la bildolibroj, kie oni ĉiam pentras lin kiel skeleton. Ne, lia surtuto estas ornamita per arĝenta brodaĵo, li portas belan husaran uniformon; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo. Rigardu, kiel rapide li galopas!”
Kaj Hjalmar vidis, kiel la dio de dormo galopis antaŭen kaj prenadis sur sian ĉevalon junajn homojn kaj maljunajn; kelkajn li sidigis antaŭe, kelkajn malantaŭe, sed ĉiufoje li antaŭe demandis: “Kion diras via libro pri konduto?” – “ Bone!” ili ĉiuj respondis. “Nu, mi volas mem vidi!” li diris, kaj ili devis montri al li la libron. Tiam ĉiuj, kiuj havis la noton “tre bone” aŭ “bonege”, ricevis lokon antaŭe sur la ĉevalo, kaj al ili li rakontis la belegan historion; sed tiuj, kiuj havis “meze bone” aŭ “ne tute bone”, devis sidiĝi malantaŭe kaj aŭskulti la malbelan historion. Ili tremis kaj ploris, ili volis desalti de la ĉevalo, sed ne povis tion fari, ĉar ili tuj forte alkreskis al ĝi.
“Sed la morto estas ja la plej bela dio de dormo!” diris Hjalmar , “mi tute ne timas lin!”
“Vi ankaŭ ne devas lin timi,” diris la dio de dormo; “penu nur, ke vi ricevu bonan ateston pri konduto!”
“Jes, ĉi tio estas instrua!” murmuris la portreto de la praavo. “Ĝi tamen helpas, se oni eldiras sian opinion!” Kaj ĝi ĝojis.
Vidu, tio estas la historio pri la dio de dormo! Nun li mem hodiaŭ vespere rakontu al vi pli.
Elfo de la rozo
Meze en unu ĝardeno kreskis rozarbetaĵo, kiu estis tute plena de rozoj. En unu el ili, la plej bela el ĉiuj, loĝis elfo; li estis tiel neimageble malgranda; ke nenia homa okulo povis lin rimarki. Malantaŭ ĉiu folio de la rozo li havis dormoĉambron. Li estis tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano, kaj de la ŝultroj ĝis la piedoj li havis flugilojn. Ho, kia bonodoro plenigis liajn ĉambrojn, kaj kiel klaraj kaj belaj estis iliaj muroj! Ili estis ja la palruĝaj, delikataj folioj de rozo. Dum la tuta tago li sin amuzadis en la varma sunlumo, flugadis de floro al floro, dancadis sur la flugiloj de fluganta papilio kaj mezuradis, kiom da paŝoj li devus fari, por trairi ĉiujn vojojn kaj vojetojn; kiuj troviĝas sur unu sola folio de tilio. Tio, kion ni en folio nomas vejnoj, li rigardadis kiel vojojn kaj vojetojn. Ili eĉ estis por li vojoj nemezureblaj, ĉar antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. Li komencis sian migradon tro malfrue.
Fariĝis malvarme, falis la roso kaj leviĝis vento. Nun estis plej bone reveni hejmen. Li rapidis, kiel li nur povis, sed la rozo fermiĝis, li ne povis eniri, – eĉ unu rozo ne staris malfermite. La kompatinda malgranda elfo eksentis plej grandan teruron. Neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo. Ho, tio devis fariĝi lia morto!
En la alia fino de la ĝardeno staris, kiel li sciis, laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj. La floraĵoj estis similaj al grandaj pentritaj kornoj; en unu el ili li volis enŝoviĝi kaj dormi ĝis la mateno.
Li flugis tien. Ts! tie estis du homoj; juna bela viro kaj ĉarme bela junulino sidis tie unu apud la alia kaj deziris, ke ili por ĉiam povu resti tiel kune. Ili tre amis sin reciproke, ankoraŭ pli multe ol la plej bona infano povas ami siajn gepatrojn.
“Kaj tamen ni devas disiĝi!” diris la juna viro; “via frato ne havas simpation al ni, tial li sendas min kun komisio tiel malproksimen trans montojn kaj marojn! Adiaŭ, mia dolĉa fianĉino; ĉar mia vi estas kaj restos!”
Ili kisis sin reciproke, kaj la juna knabino ploris kaj donis al li rozon. Sed antaŭ ol ŝi transdonis ĝin al li, ŝi metis sur ĝin kison, tiel fortan kaj koran, ke la floro malfermiĝis. Tiam la malgranda elfo enflugis en ĝin kaj apogis sian kapeton al la delikataj bonodoraj muretoj. Nerimarkite li tiamaniere estis atestanto de la amoplena disiĝo kaj sentis, ke la rozo estis metita sur la bruston de la juna viro. Ho, kiel forte batis en ĝi la koro! La malgranda elfo tute ne povis ekdormi; tiel forta estis la frapado.
Tamen ne longe la rozo ripozis sur lia brusto; la juna viro ĝin elprenis, kaj, irante sola tra la malluma arbaro, li kisadis la floron, kaj li faradis tion tiel ofte kaj tiel forte, ke la malgranda elfo estis en danĝero esti dispremita. Tra la folio li povis tion senti, kiel brulas la lipoj de la viro, kaj la rozo mem malfermiĝis, kiel ĉe la plej forta tagmeza suno.
Sed jen venis alia viro, malserena kaj kolera. Tio estis la malbona frato de la bela knabino. Li eltiris tranĉilon, akran kaj longan, kaj dum tiu kisadis la rozon, la malbona viro pikmortigis lin, detranĉis al li la kapon kaj enterigis ĝin kune kun la korpo en la molan teron sub la tilio.
“Nun li malaperis kaj estos forgesita,” pensis la malbona frato; “neniam li revenos. Li estis faronta malproksiman vojaĝon, trans montojn kaj marojn, tiel li povis facile perdi la vivon, kaj tiel okazis al li. Li ne revenos, kaj mia fratino neniam min demandos pri li!”
Poste li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron, kaj en la malluma nokto li iris returne hejmen. Sed li iris ne sola, kiel li pensis: la malgranda elfo lin akompanis. Li sidis en sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio, kiu dum la superŝutado de la tombo falis al la malbona viro sur la harojn. Ĉar tiu viro metis sur la harojn sian ĉapelon, tial sub ĝi fariĝis tiel mallume, ke la elfo de timo kaj de kolero pri la malbona ago forte tremis.
Ne pli frue ol matene la malbona viro venis hejmen. Li deprenis la ĉapelon kaj eniris en la dormoĉambron de sia fratino. Tie kuŝis la bela, floranta knabino kaj sonĝis pri tiu, kiun ŝi tiel amis kaj pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj kaj arbaroj. La malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi. Tiam la velkinta folio el liaj haroj falis sur la litkovrilon, li tamen tion ne rimarkis kaj iris, por ke li mem iom dormu ankoraŭ en la matena horo. Sed la elfo elliberiĝis el la velkintafolio, enŝoviĝis en la orelon de la dormanta knabino kaj rakontis al ŝi, kiel en sonĝo, la teruran krimmortigon, priskribis al ŝi la lokon, kie la frato lin mortigis kaj enterigis lian kadavron, rakontis al ŝi pri la apude staranta floranta tilio kaj diris plue: “por ke vi ne pensu, ke tio, kion mi rakontis al vi, estas sonĝo, vi trovos sur via lito velkintan folion!” Kaj ŝi efektive ĝin trovis, kiam ŝi vekiĝis.
Ho, kiel maldolĉajn larmojn ŝi ploris, kaj tamen ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon. La fenestro dum la tuta tago estis nefermita, tiel ke la malgranda elfo facile povus elflugi en la ĝardenon, al la rozoj kaj al ĉiaj aliaj floroj; sed lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon. En la unua fenestro staris florbastono kun rozoj; en unu el ili li sidiĝis, kaj de tie li observadis la kompatindan knabinon. Ŝia frato de tempo al tempo venadis al ŝi en la ĉambron; li estis jen vigla, jen malbonhumora, sed ŝi ne kuraĝis diri eĉ unu vorton pri la malĝojo de sia koro.
Kiam fariĝis nokto, ŝi elŝteliĝis el la domo, elserĉis en la arbaro la lokon, kie staris la tilio, forigis la foliojn de sur la tero, fosis kaj trovis tuj la mortigiton. Ŝi ploris maldolĉe kaj petis Dion, ke Li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al si.
Ŝi tre dezirus preni kun si la kadavron hejmen; sed tio ne estis farebla. Tial ŝi prenis almenaŭ la palan kapon kun la fermitaj okuloj, kisis la malvarman buŝon kaj elskuis la teron el la belaj haroj. “Ĉi tio restos mia!” ŝi diris; kaj metinte sur la senvivan korpon denove teron kaj foliojn, ŝi prenis la kapon kaj malgrandan branĉon de jasmena arbetaĵo, kiu kreskis en la arbaro tie, kie li estis mortigita, kun si hejmen. Reveninte en sian ĉambron, ŝi prenis la plej grandan florpoton, kiun ŝi povis trovi; en ĝin ŝi metis la kapon de la mortinto, kovris ĝin per tero kaj poste plantis en la poto la branĉon de la jasmeno.
“Adiaŭ! Adiaŭ!” flustris la malgranda elfo. Li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo, kaj tial li elflugis en la ĝardenon al sia rozo. Sed ĉi tiu senfloriĝis; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj.
“Ha, kiel rapide forpasas ĉio bela kaj bona!” ĝemis la elfo. Fine li denove trovis rozon, kiun li elektis kiel sian domon kaj inter kies delikataj bonodoraj folioj li de nun loĝis.
Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino, kaj ĉi tiu ĉiam staris ĉe la florpoto kaj ploris. Ŝiaj maldolĉaj larmoj faladis sur la branĉon de jasmeno, kaj ju pli pala ŝi fariĝis, des pli freŝa kaj pli verda fariĝis ŝia branĉo. Unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn, kaj ŝi kovradis ilin per kisoj. La malbona frato insultadis kaj demandadis, ĉu ŝi freneziĝis. Li ne povis tion elporti nek kompreni, kial ŝi ĉiam ploras super la florpoto. Li ja ne sciis, kiuj okuloj tie malaperis kaj kiuj ruĝaj lipoj tie fariĝis tero. Ŝi klinis sian kapon super la florpoton, kaj la malgranda elfo el la rozo trovis ŝin tiel dormetanta. Tiam li eniris en ŝian orelon, rakontis al ŝi pri la vespero en la laŭbo, pri la bonodoro de la rozo kaj pri la amo de elfoj. Ŝi sonĝis tiel dolĉe, kaj dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo. Kvieta morto ŝin trafis, ŝi estis en la ĉielo ĉe li, kiun ŝi amis.
Kaj la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn; ili havis mirinde dolĉan bonodoron; aliamaniere priplori la mortintinon ili ne povis.
Sed al la malbona frato plaĉis la bela floranta arbetaĵo, li prenis ĝin al si kiel heredaĵon kaj starigis ĝin en sia dormoĉambro tute apud sia lito, ĉar ĝi havis bonan aspekton kaj ĝia odoro estis dolĉa kaj agrabla. La malgranda elfo el la rozo sekvis ĝin kaj flugis el unu floro al alia. En ĉiu el ili loĝis ja malgranda animo, kaj al ĉi tiu li rakontis pri la mortigita juna viro, kies kapo nun estas tero sub tero, rakontis pri la malbona frato kaj pri la kompatinda fratino.
“Ni tion scias, ni tion scias!” diris ĉiu floranimo, “ni tion scias, Ĉu ni ne elkreskis el la okuloj kaj el la lipoj de la mortigito?” Kaj ili mistere balancis la kapon.
La elfo ne povis kompreni ilian ŝajnan trankvilecon kaj elflugis al la abeloj, kiuj kolektadis mielon; li rakontis al ili la historion pri la malbona frato, kaj la abeloj raportis tion al sia reĝino, kiu ordonis, ke ili ĉiuj en la sekvanta mateno mortigu la mortiginton.
Sed en la antaŭiranta nokto – tio estis la unua nokto post la morto de la fratino, – kiam la frato dormis en sia lito, tute apud la odoranta jasmena arbetaĵo, ĉiu florkaliko malfermiĝis. Nevideble, sed kun venenaj pikiloj, leviĝis la floranimoj, sidiĝis antaŭe ĉe lia orelo kaj rakontis al li malbonajn sonĝojn, kaj poste ili flugis trans liajn lipojn kaj enpuŝis siajn venenajn pikilojn en lian langon. “Nun ni venĝis la mortinton!” ili diris kaj iris returne en la blankajn kloŝojn de la jasmeno.
Kiam fariĝis mateno kaj oni malfermis la fenestron de la dormoĉambro, la elfo kun la abelreĝino kaj kun la tuta abelsvarmo brue enflugis, por lin mortigi.
Sed li estis jam senviva. Ĉirkaŭ lia lito staris homoj, kiuj diris: “La odoro de la jasmeno lin mortigis!”
Nun la elfo komprenis la venĝon de la floroj kaj rakontis tion al la abelreĝino, kaj ŝi zumis kun sia tuta svarmo ĉirkaŭ la florpoto. Oni ne povis forpeli la abelojn. Tiam unu homo forprenis la florpoton, sed unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj ĉi tiu rompiĝis.
Tiam oni ekvidis la palan kapon de mortinto kaj komprenis, ke la mortinto en la lito estis krimmortiginto.
La abelreĝino zumis en la aero kaj kantis pri la venĝo de la floroj kaj pri la elfo de la rozo kaj pri tio, ke eĉ malantaŭ la plej malgranda folio loĝas iu, kiu povas rakonti kaj venĝi malbonagon.
Paŝtisto de porkoj
Estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon; ĝi tamen estis sufiĉe granda, por ke oni povu edziĝi en ĝi, kaj edziĝi li volis.
Certe tio estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la imperiestro: “Ĉu vi min deziras?” Li tamen havis la rajton tion fari, ĉar lia nomo estis fama tre malproksime ĉirkaŭe. Ekzistis centoj da reĝidinoj, kiuj akceptus lian svatiĝon kun ĝojo, Ni tamen vidu, ĉu ŝi tion faris.
Nu, ni aŭdos.
Sur la tombo de la patro de la reĝido kreskis rozarbetaĵo, vere belega rozarbetaĵo! Nur unu fojon en kvin jaroj ĝi floris; kaj eĉ tiam ĝi donis nur unu solan rozon, sed ĉi tiu havis tian belegan bonodoron; ke ĉe ĝia odorado oni forgesis ĉiujn siajn zorgojn kaj afliktojn. Li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel; kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo. Tiun rozon kaj tiun najtingalon la reĝidino estis ricevonta. Por tio oni metis ilin ambaŭ en grandajn arĝentajn kestojn kaj tiel oni transsendis ilin al la reĝidino.
La imperiestro ordonis, ke oni portu tion antaŭ li en la grandan salonon, en kiun iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj “Ni ricevas gastojn” . Ili nenion havis. Kiam ŝi nun ekvidis la grandajn kestojn kun la donacoj; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj.
“Ho, se tio estus kateto!” ŝi diris. Sed montriĝis la belega rozo.
“Ha, kiel ĉarme ĝi estas farita!” diris ĉiuj korteganinoj.
“Ĝi estas pli ol ĉarma,” diris la imperiestro, “ĝi estas mirinde belega!”
Sed la reĝidino ekpalpis ĝin kaj preskaŭ ekploris.
“Fi, paĉjo!” ŝi ekkriis, “ĝi ne estas arta rozo, sed nur natura!”
“Fi!” esprimis la saman opinion ĉiuj korteganoj, “ĝi estas natura!”
“Antaŭ ol koleri, ni volu rigardi, kio troviĝas en la dua kesto!” diris la imperiestro, kaj tiam montriĝis la najtingalo. Ĝi kantis tiel belege, ke oni ne povis tuj diri ion malbonan kontraŭ ĝi.
“ Superbe ! Charmant !” ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france, unu pli malbone ol la alia.
“Kiel ĉi tiu birdo rememorigas al mi la muzikan kesteton de la alte formortinta imperiestrino!” diris unu maljuna kavaliro. “Ho jes, tio estas ĝuste la sama tono, la sama plenumado!”
“Jes!” diris la imperiestro, kaj li ekploris kiel malgranda infano.
“Tio ja espereble ne estas natura!” ekkriis la reĝidino.
“Jes, tio estas natura birdo!” diris la alportintoj.
“Nu, en tia okazo lasu la birdon flugi!” diris la reĝidino, kaj ŝi neniel volis permesi, ke la reĝido venu.
Ĉi tiu tamen ne lasis sin fortimigi. Li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo, ŝovis la ĉapon forte malsupren kaj ekfrapis:
“Bonan tagon, imperiestro!” li diris. “Ĉu mi ne povus ĉi tie en la palaco ricevi ian oficon?”
“Ha, tiom multe da personoj serĉas ĉi tie oficon!” respondis la imperiestro. “Tamen atendu! Mi nun efektive bezonas iun, kiu povus gardi porkojn, ĉar ni havas grandan nombron da ili!”
Tiamaniere la reĝido estis farita imperiestra porkopaŝtisto. Li ricevis mizeran kamereton malsupre apud la porkejo, kaj tie li devis resti. Sed dum la tuta tago li sidis kaj laboris, kaj ĝis vespero li pretigis beletan malgrandan poton. Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn, kiuj ĉe bolado en la poto tintadis tre bele kaj ludadis la malnovan melodion:
“Ha, vi kara Aŭgusteno;
Ĉio estas for!”
Sed la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo eliranta el la poto, oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo. Tio kompreneble estis io alia ol rozo!
La reĝidino kun ĉiuj siaj korteganinoj preterpromenis, kaj kiam ŝi ekaŭdis la melodion, ŝi haltis kaj havis tre gajan mienon, ĉar ŝi ankaŭ povosciis ludi “Ha, vi kara Aŭgusteno” . Tio estis la sola, kion ŝi povosciis, sed ŝi ludadis tion per unu fingro.
“Tion mi ankaŭ povoscias!” ŝi ekkriis. “Tio certe estas tre klera porkopaŝtisto. Aŭskultu, iru tien kaj demandu lin, kiom kostas la instrumento!”
Tial unu el la korteganinoj devis tien salti, sed antaŭe ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn.
“Kion vi postulas pro la poto?” demandis la korteganino.
“Mi postulas dek kisojn de la reĝidino!” respondis la porkopaŝtisto.
“Dio nin gardu!” ekkriis la korteĝanino.
“Jes, malpli mi ne povas preni!” diris la porkopaŝtisto.
“Nu, kion li diris?” demandis la reĝidino.
“Tion mi efektive ne povas eldiri!” respondis la korteganino; “ĝi estas terura!”
“En tia okazo vi povas flustri tion al mi en la orelon!” Kaj la korteganino flustris al ŝi en la orelon.
“Li estas malbonkonduta!” diris la reĝidino kaj rapide iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis malgrandan distancon, la tintiloj ekludis tiel ĉarme:
“Ha, vi kara Aŭgusteno,
Ĉio estas for!”
“Aŭskultu!” denove komencis la reĝidino, “demandu lin, ĉu li volas preni dek kisojn de miaj korteganinoj.”
“Ho ne!” diris la porkopaŝtisto, “dek kisojn de la reĝidino, alie mi ne donos la poton!”
“Kia ĉagrena afero!” diris la reĝidino, “sed en tia okazo vi devas almenaŭ stariĝi antaŭe, ke neniu povu tion vidi!”
La korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn, kaj tiam la porkopaŝtisto ricevis la dek kisojn kaj ŝi la poton.
Ha, kia feliĉo tio estis! Dum la tuta vespero kaj la tuta tago la poto devis boli. En la tuta urbo ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi, kiel ĉe ĉambelano, tiel ankaŭ ĉe botisto. La korteganinoj dancis kaj plaŭdis per la manoj.
“Ni scias, kiu havos dolĉan supon kaj patkukon! Ni scias, al kiu oni surtabliĝos griaĵon kaj karbonadon! Kiel belege! Kiel ravante!”
“Efektive ravante!” konsentis la ĉefa kortegestrino.
“Sed bone silentu, ĉar mi estas ja filino de la imperiestro!”
“Eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn!” ili ĉiuj asertis.
La porkopaŝtisto, tio estas la reĝido – sed ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto – ne preterlasis eĉ unu tagon sen pretigo de io nova, kaj li pretigis knarilon. Kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj; kiujn oni iam konis depost la kreo de la mondo.
“Sed tio estas superbe !” diris la reĝidino, preterpasante. “Neniam mi aŭdis ludadon de pli bela artaĵo. lru al li kaj demandu lin, kiom la instrumento kostas. Sed kisojn mi ne donos!”
“Li volas ricevi cent kisojn de la reĝidino!” diris la korteganino, kiu prenis informon.
“Mi opinias, ke li freneziĝis!” diris la reĝidino kaj iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis kelkan distancon, ŝi haltis. “Oni devas subteni la arton,” ŝi diris; “por tio mi estas ja filino de la imperiestro! Diru al li, mi donos al li dek kisojn, kiel hieraŭ, la ceterajn li povas preni de miaj korteganinoj!”
“Sed ni farus tion tiel nevolonte!” diris la korteganinoj.
“Babilaĵo!” respondis la reĝidino, “se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas. Memoru, ke mi donas al vi nutraĵon kaj salajron!” Nenio helpis, la korteganino devis denove iri al li.
“Cent kisojn de la reĝidino!” li diris, “aŭ ĉiu el ni konservos sian havon.”
“Stariĝu antaŭe!” ŝi diris; kaj ĉiuj korteganinoj stariĝis antaŭe, kaj li komencis kisi.
“Kion povas signifi tiu homamasiĝo tie apud la porkejo?” diris la imperiestro, kiu eliris sur la balkonon. Li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn. “Tie partoprenas ja la korteganinoj. Mi iros al ili malsupren!” Rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta.
Nu, nu, kiel li rapidis!
Kiam li venis malsupren sur la korton, li ekpaŝis tre mallaŭte, kaj la korteganinoj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke la afero estu farata tute honeste kaj li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron. Li stariĝis sur la pintoj de la fingroj.
“Kio do tio estas?” li diris, kiam li ekvidis, kiel ili sin kisas, kaj li ekbatis ilin per la pantoflo ĝuste en la momento, kiam la porkopaŝtisto ricevis la okdeksesan kison.
“For!” ekkriis la imperiestro, ĉar li estis tre kolera; kaj kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis el sia regno.
Tiam ŝi staris kaj ploris, la porkopaŝtisto insultis, kaj la pluvo faladis torente.
“Ha, mi malfeliĉa homido!” ĝemis la reĝidino; “kial mi ne prenis la belan reĝidon! Ha, kiel malfeliĉa mi estas!”
La porkopaŝtisto iris malantaŭ arbon, deviŝis al si de la vizaĝo la nigran kaj brunan farbon, forĵetis de si la malbelajn vestojn kaj aperis nun en siaj vestoj de reĝido, tiel bela, ke la reĝidino nevole devis kliniĝi antaŭ li.
“Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!” li komencis, “Vi ne volis havi honestan reĝidon? Vi ne komprenis la valoron de rozoj kaj najtingaloj, sed la porkopaŝtiston vi kisis pro ludilo! Tion, kion vi nun suferas, vi meritis!”
Kaj li foriris en sian regnon, fermis la pordon kaj metis antaŭ ĝi riglilon, tiel ke ŝi povis nur stari ekstere kaj kanti:
“Ha, vi kara Aŭgusteno,
Ĉio estas for!”
Poligono
Se post fulmotondro oni preteriras poligonan kampon, oni ofte rimarkas, ke ĝi aspektas nigre kaj kvazaŭ bruligite. Oni havas la impreson, kvazaŭ flamo de fajro transiris la kampon, kaj la kamparano tiam diras: “Tion la poligono ricevis de la fulmo!” Sed kial ĝi tion ricevis? Mi rakontos, kion diris al mi la pasero, kaj al la pasero tion rakontis maljuna saliko, kiu staris apud poligona kampo kaj ankoraŭ tie staras. Tio estas tre respektinda alta saliko, sed tuberplena kaj maljuna, en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso. La arbo estas klinita antaŭen, kaj la branĉoj pendas malsupren al la tero, kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj.
Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. Ho, la ĉarma aveno! Kiam ĝi estas matura, ĝi aspektas kiel tuta amaso da malgrandaj flavaj kanarioj sur unu branĉo. La greno promesis riĉan kaj benitan rikolton, kaj ju pli peza ĝi estis, des pli profunde ĝi kliniĝis en pia humileco.
Sed tie estis ankaŭ kampo kun poligono, kaj ĝi kuŝis ĝuste kontraŭ la maljuna saliko. La poligono ne havis intencon klini sin kiel la alia greno; ĝi tenis la kapon alte kaj staris fiere kaj rigide.
“Mi estas tiel same riĉa kiel la spikoj,” ĝi diris, “kaj krom tio mi estas multe pli bela. Miaj floraĵoj laŭ sia beleco estas egalaj al la floraĵoj de la pomarboj. Estas plezuro rigardi min kaj la miajn. Ĉu vi konas iun, kiu aspektas pli bele ol ni, vi maljuna saliko?”
Kaj la saliko balancis la kapon, kvazaŭ ĝi volus diri: “Certe mi konas!” Sed la poligono plenblovis sin de malhumileco kaj diris: “La malsaĝa arbo, ĝi estas tiel maljuna, ke al ĝi en la ventro kreskas jam herbo!”
Subite amasiĝis teruraj fulmotondraj nuboj. Ĉiuj kampaj floroj kunmetis siajn foliojn aŭ klinis siajn delikatajn kapojn, kiam la fulmotondro kuris super ili. Nur la poligono fanfaronis per sia fiereco.
“Klinu vian kapon kiel ni!” diris la floroj,
“Tion mi tute ne bezonas!” respondis la poligono.
“Klinu vian kapon kiel ni!” kriis la greno! “jen alflugas la anĝelo de fulmotondro! Li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero. Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo!”
“Mi tamen ne volas min klini!” diris la poligono.
“Fermu viajn floraĵojn kaj klinu viajn foliojn!” admonis ankaŭ la maljuna saliko. “Ne rigardu en la fulmon, kiam la nubo iskrevos! Eĉ al la homoj tio ne estas permesata, ĉar tra la fulmo oni povas enrigardi en la ĉielon de Dio, sed tiu vido blindigus eĉ la homojn. Kio do fariĝus des pli al ni, al la kreskaĵoj de la tero, se ni tion permesus al ni, kiuj estas ja multe malpli gravaj!”
“Multe malpli gravaj?” respondis la poligono. “Nu, mi do ĝuste volas enrigardi en la ĉielon de Dio!” Kaj ĝi efektive tion faris en sia malhumileco kaj fiereco. Aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis.
Kiam la fulmotondro pasis, la floroj kaj la greno staris en la trankvila, pura aero refreŝigitaj de la pluvo, sed la poligono estis karbonigre brulkolorita de la fulmo; ĝi estis nun senviva, senvalora kreskaĵo sur la kampo.
La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento, kaj grandaj gutoj da akvo falis de ĝiaj verdaj folioj, kvazaŭ la arbo plorus; kaj la paseroj demandis: “Kial vi ploras? ĉi tie estas ja mirinde freŝige! vidu, kiel la suno lumas, vidu, kiel la nuboj rapide kuras! ĉu vi povas senti la odoron de la floroj kaj de la arbetoj? kial vi tiel ploras, vi maljuna saliko?”
Kaj la saliko rakontis pri la fiereco, pri la malhumileco kaj pri la puno de la poligono. La puno ĉiam sekvas. Mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj; ili rakontis ĝin al mi unu vesperon, kiam mi petis ilin pri fabelo.
Anĝelo
Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn; etendas siajn grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano, amis, kaj ŝirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio, por ke ili tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. Dio alpremas ĉiujn florojn al Sia koro, sed al tiu floro, kiu estas al Li plej kara, Li donas kison, kaj per tio ĝi ricevas voĉon kaj povas partopreni en la granda feliĉa kantado.
Ĉion ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la ĉielo, kaj la infano tion aŭdis kiel en sonĝo. Ili flugis super la hejmaj lokoj, kie la infano estis ludinta, kaj trapasis ĝardenojn kun belegaj floroj.
“Kiun ni prenu kun ni kaj plantu en la ĉielo?” demandis la anĝelo. Jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone malfermiĝintaj burĝonoj, pendis velkinte:
“La kompatinda rozarbetaĵo!” diris la infano, “prenu ĝin, por ke supre ĉe Dio ĝi ekfloru!” Kaj la anĝelo prenis ĝin, sed kisis pro tio la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn. Ili ŝirkolektis kelkajn el la belaj luksofloroj, sed ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton.
“Nun ni havas florojn!” ĝojkriis la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ne flugis ankoraŭ al Dio. Estis nokto, kaj ĉie regis silento. Ili restis en la granda urbo kaj ŝvebis super unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj, da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj. Tiam estis tago de transloĝiĝado. Tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, kaj ĉio havis ne tre bonan aspekton.
La anĝelo montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto kaj bulon da tero, kiu elfalis kaj kiun kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro, kiu nun havis plu nenian valoron kaj tial estis elĵetita sur la straton.
“Tion ni kunprenos!” diris la anĝelo. “Dum nia flugado mi rakontos al vi la kaŭzon.”
Ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:
“Tie malsupre en la malvasta strato, en la malalta kelo, loĝis malriĉa, malsana knabo. De sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito. Kiam li sentis sin plej bone, li povis per lambastonoj kelke da fojoj trairi la malgrandan ĉambron tien kaj reen; tio estis ĉio. Dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo. Kiam la malfeliĉa knabo tiam sidis kaj la varma suno lumis sur li kaj tra siaj delikataj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, li vidis la trabriletadon de sia ruĝa sango, tiam oni diris: “Hodiaŭ li faris promenadon” . La arbaron en ĝia belega printempa verdeco li konis nur per tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan branĉon de fago. Li tenis ĝin super la kapo kaj revis nun, ke li ripozas sub fagoj; kie la suno lumas kaj la birdoj kantas. En unu printempa tago la filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. Tial oni plantis ĝin en florpoton kaj starigis ĝin ĉe la fenestro tute apud lia lito. La floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, elkreskigis novajn idojn kaj donadis ĉiujare novajn florojn. Ĝi anstataŭis al la malsana knabo la plej belan ĝardenon, ĝi estis lia malgranda trezoro sur ĉi tiu tero. Li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion, kiu enbrilis tra la malalta fenestro. La floro eĉ enkreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li sola ĝi kreskis, eligadis sian odoron kaj ĝojigadis la okulon. Al ĝi li dum sia morto turnis sian vizaĝon, kiam Dio lin vokis. En la daŭro de unu jaro li estis jam ĉe Dio, en la daŭro de unu jaro la floro forgesite staris en la fenestro, kaj ĝi velksekiĝis, kaj tial ĉe la transloĝiĝo oni elĵetis ĝin sur la straton kune kun la balaaĵo. Kaj tio estas la floro, la malfeliĉa velksekiĝinta floro, kiun ni prenis en nian bukedon, ĉar tiu floro alportis pli da ĝojo, ol la plej riĉa floro en la ĝardeno de reĝino.”
“Sed de kie vi scias ĉion ĉi tion?” demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.
“Mi tion scias!” diris la anĝelo, “mi estis ja mem la malsana, malgranda knabo, kiu iradis per lambastonoj! Mian floron mi bone konas.”
La infano nun tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis la anĝelon en lian belan, afablan vizaĝon. En la sama momento ili alvenis en la ĉielon de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo. Kaj Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ekflugis kun li mano en mano. Dio alpremis ĉiujn florojn al Sia koro, sed la malfeliĉan velksekiĝintan kampan floron Li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj ekkantis kun ĉiuj anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, unuj tre proksime, aliaj en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco, sed ĉiuj egale feliĉaj. Ĉiuj ili kantis, malgrandaj kaj grandaj, la bona, nun tiel benita infano, kiel ankaŭ la malriĉa kampa floro, kiu velksekiĝinta, elĵetita kun balaaĵo, estis kuŝinta sur la malvasta, malluma strato.
La najtingalo
En Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj estas ankaŭ Ĥinoj. De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj, sed ĝuste tial valoras aŭskulti la historion, ĉar alie oni povus ĝin forgesi. La palaco de la imperiestro estis la plej belega en la mondo, ĝi estis tuta el delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima, ke oni devis ĉiam esti tre singarda. En la ĝardeno oni povis vidi la plej rimarkindajn florojn, kaj al la plej belaj el ili estis alligitaj arĝentaj sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn. Ĉio en la ĝardeno de la imperiestro estis aranĝita plej sagace, kaj la ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia fino. Fervore marŝante, oni venadis el la ĝardeno en plej belegan arbaron kun altaj arboj kaj profundaj lagoj. La arbaro kondukis al la maro, kiu estis blua kaj profunda. Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis, kiam li, elveturinte en la nokto, por etendi sian reton, aŭdis la najtingalon. “Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!” li diradis, sed baldaŭ li estis devigata zorgi pri sia profesio, kaj li forgesadis la birdon. Sed kiam la najtingalo en la sekvanta nokto denove kantis kaj la fiŝkaptisto tien venis, li ripetadis: “Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!”
El ĉiuj landoj de la mondo venadis vojaĝantoj en la urbon de la imperiestro kaj admiradis ĝin, la palacon kaj la ĝardenon; sed kiam ili aŭdis la najtingalon, ili ĉiuj diradis: “Tio ĉi tamen estas la plej bona!”
La vojaĝantoj rakontadis pri tio post sia reveno hejmen, kaj la scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro; kaj tiuj, kiuj sciis verki versojn, verkis plej belajn poeziaĵojn pri la najtingalo en la arbaro apud la profunda maro.
La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn, kaj kelkaj el tiuj libroj unu fojon trafis ankaŭ en la manojn de la imperiestro. Li sidis en sia ora seĝo, legis kaj legis kaj balancadis ĉiuminute la kapon, ĉar estis al li agrable sciiĝi pri tiuj belegaj priskriboj de la urbo, la palaco kaj la ĝardeno. “Sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio!” estis skribite en la libroj.
“Kion ĉi tio povas signifi?” diris la imperiestro, “La najtingalo? Ĝin mi ja tute ne konas. Ĉu ekzistas tia birdo en mia regno kaj en mia propra ĝardeno? Pri tio mi nemiam aŭdis! Kaj pri io simila mi sciiĝis nur el la libroj!”
Li alvokis sian kortegestron, kiu estis tiel eminenta, ke ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom “P!”, kaj “P!” ja nenion signifas.
“Oni ja rakontas, ke ĉi tie troviĝas eksterordinare rimarkinda birdo, nomata najtingalo! – ekparolis al li la imperiestro. – Oni diras, ke ĝi estas la plej bona objekto en mia granda regno! Kial oni neniam ion diris al mi pri ĝi?”
“Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!” diris la kortegestro; “ĝi neniam estis prezentita en la kortego!”
“Mi ordonas, ke ĝi hodiaŭ vespere venu ĉi tien kaj kantu antaŭ mi!” diris plue la imperiestro; “la tuta mondo scias, kion mi havas, kaj mi ĝin ne scias.”
“Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!” respondis la kortegestro, “sed mi ĝin serĉos, mi ĝin trovos!”
Sed kie oni povis ĝin trovi? La kortegestro kuradis supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra salonoj kaj koridoroj, sed neniu el tiuj, kiujn li renkontis, iam ion aŭdis pri la najtingalo; kaj la kortegestro kuris returne al la inperiestro kaj diris, ke ĝi estas verŝajne fabelo de la libroverkistoj.
“Via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si; kiaj diversaj mensogoj estas verkataj. Ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio!”
“Sed la libro, en kiu mi tion ĉi legis,” respondis la imperiestro, “estas sendita al mi de la altepotenca imperiestro de Japanujo, kaj sekve ĝi ne povas esti malveraĵo. Mi volas aŭdi la najtingalon! Ĝi nepre devas esti hodiaŭ vespere ĉi tie! Ĝi havas mian plejmoŝtan favoron! Kaj se ĝi ne venos, tiam mi ordonos piedpremi la ventrojn de ĉiuj korteganoj tuj post ilia vespermanĝo!”
“ Tsing-Pe ,” diris la kortegestro, kaj li ekkuris denove supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra ĉiuj salonoj kaj koridoroj. Duono de la kortego kuris kune kun li, ĉar ili ne tre volis lasi al si piedpremi la ventrojn. Tiam komenciĝis fervora demandado pri la rimarkinda birdo, kiun konis la tuta mondo, sed, nur neniu en la kortego.
Fine ili trovis malgrandan, malriĉan kuirejan knabineton. Ŝi diris “Ho Dio, la najtingalo! Mi bone ĝin konas! Jes, kiel bonege ĝi kantas! Ĉiuvespere oni permesas al mi forporti por mia bedaŭrinda malsana patrino kelkajn restaĵojn da manĝaĵoj; ŝi loĝas malsupre apud la bordo de la maro; kaj kiam mi iras returne, estas laca kaj ripozas en la arbaro, tiam mi aŭdas la najtingalon. Tiam larmoj staras en miaj okuloj kaj mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!”
“Malgranda kuireja knabineto!” diris la kortegestro, “ni havigos al vi konstantan oficon en la kuirejo kaj permeson vidadi, kiel la imperiestro manĝas, se vi povas konduki nin al la najtingalo, ĉar estas ordonite, ke ĝi hodiaŭ vespere venu por kanti!”
Post tio ili ĉiuj elmarŝis al la arbaro, kie la najtingalo ordinare kantadis; duono de la kortego partoprenis en la marŝado. Kiam ili tramarŝis pecon de la vojo, subite bovino komencis bleki.
“Ho!” diris unu kortegano, “jen ni ĝin havas! sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto. Mi certe ĝin iam antaŭe aŭdis!”
“Ne, tio estas bovinoj, kiuj blekas!” diris la kuireja knabineto; “ni estas ankoraŭ tre malproksime de la ĝusta loko!”
Poste ekblekis ranoj en la marĉo.
“Belege!” diris la ĥina palaca predikisto; “nun mi ĝin aŭdas; tio ĉi sonas ĝuste kiel malgrandaj sonoriletoj de preĝejo!”
“Ne, tio estas ranoj!” diris la kuireja knabineto; “sed nun mi pensas, ni baldaŭ ĝin aŭdos.”
Subite aŭdiĝis trilado de la najtingalo.
“Jen ĝi estas!” ekkriis la knabineto; “aŭskultu, aŭskultu, kaj jen tie ĝi sidas!” kaj ŝi montris en la direkto al malgranda griza birdo supre en la branĉoj.
“Ĉu ĝi estas ebla!” diris la kortegestro, “tia mi neniam ĝin prezentus al mi! Kian simplan eksteraĵon ĝi havas! ĝi certe paliĝis pro tio, ke ĝi vidas ĉirkaŭ si tiom multe da altrangaj personoj!”
“Najtingaleto!” ekkriis la kuireja knabineto tute laŭte, “nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaŭ li!”
“Kun la plej granda plezuro!” respondis la najtingalo, kaj ĝi ekkantis tiel, ke estis plej agrabla ĝuo ĝin aŭdi.
“Tio sonas tute kiel vitraj sonoriloj!” diris la kortegestro, “kaj rigardu do la malgrandan gorĝeton, kiel ĝi forte laboras! Estas tre strange, ke ni antaŭe neniam ĝin aŭdis! Ĝi havos grandan sukceson en la kortego!”
“Ĉu mi kantu ankoraŭ unu fojon antaŭ la imperiestro?” demandis la najtingalo, kiu pensis, ke antaŭ ĝi estas la imperiestro.
“Mia bonega, ĉarma najtingalo!” diris la kortegestro, “eĉ mi havas la grandan plezuron komuniki al vi la ordonon, ke vi aperu hodiaŭ vespere al palaca festo, kie vi devas ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado!”
“La plej bonan efikon ĝi faras en verdaĵo!” respondis la najtingalo, sed ĝi tamen iris kun ili, kiam ĝi aŭdis, ke la imperiestro tion deziras.
En la palaco ĉio estis en festa parado. La muroj kaj plankoj, kiuj estis el porcelano, brilis en la lumo de multaj miloj da oraj lampoj. La plej belaj floroj, kiuj povis laŭte tinti per siaj sonoriletoj, staris en la koridoroj. Tie estis granda moviĝado, kio kaŭzis grandan trablovan venton, kaj ĉiuj sonoriloj sonoris tiel senĉese, ke oni ne povis kompreni eĉ sian propran vorton.
Meze en la salono, en kiu sidis la imperiestro, estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo, la tuta kortego tie estis kolektita, kaj la kuireja knabineto ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo, ĉar nun, estis jam donita al ŝi la titolo de efektiva kortega kuiristino. Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn, kaj ĉiuj rigardadis la malgrandan grizan birdeton, al kiu la imperiestro faradis aprobajn kapmovojn.
La najtingalo kantis tiel ĉarme, ke ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj; la larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj kaj tiam la najtingalo kantis ankoraŭ pli bele, kaj ĝia kantado iris profunde en la koron. La imperiestro estis tiel ĝoja kaj kontenta, ke li bonvolis decidi, ke la najtingalo portu oran pantoflon ĉirkaŭ la kolo. Sed la najtingalo dankis, dirante, ke ĝi ricevis jam sufiĉan rekompencon.
“Mi vidis larmojn en la okuloj de la imperiestro, tio estas por mi la plej granda trezoro! La larmoj de imperiestro havas mirindan potencon! Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita!”
Kaj tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo.
“Ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron,” diris la sinjorinoj ĉirkaŭe, kaj ili prenis akvon en la buŝon, por doni al sia voĉo ploretan nuancon, kiam iu ekparolos kun ili. Kaj tiam ili pensis, ke ili ankaŭ estas najtingaloj. Eĉ la servistoj kaj servistinoj esprimis sian plej altan kontentecon, kaj tio ĉi tre multe signifas, ĉar ĝuste ili havas ĉiam la plej grandajn postulojn. Jes, la najtingalo havis efektive grandan feliĉon.
Estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego, havu sian propran kaĝon kaj ĝuu la liberecon dufoje en la tago kaj unu fojon en la nokto fari promenon en la libera aero. Dekdu servistoj devis ĝin akompanadi, kaj ili ĉiuj devis ĝin teni per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj. Certe ne estis granda plezuro en tiaj promenadoj.
La tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo; kaj se du personoj sin renkontis, ili ĝemis kaj faris tiajn ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato. Eĉ dekunu infanoj de butikistinoj estis baptitaj per ĝia nomo, kvankam iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto.
Unu tagon oni alportis al la imperiestro grandan keston, sur kiu estis skribite: “Najtingalo!”
“Jen ni havas novan libron pri nia fama birdo!” diris la imperiestro.
Sed ĝi ne estis libro, ĝi estis malgranda artaĵa objekto, kiu kuŝis en skatolo, artefarita najtingalo, kiu estis kvazaŭ simila al la viva, sed ĉe ĉiuj flankoj estis garnita per diamantoj, rubenoj kaj safiroj. Se oni streĉtordis la artefaritan birdon, ĝi povis kanti unu el la pecoj, kiujn kantis la efektiva najtingalo, kaj samtempe ĝi movadis la voston supren kaj malsupren kaj brilis de arĝento kaj oro. Ĉirkaŭ la kolo ĝi portis rubandeton sur kiu estis skribite: “La najtingalo de la imperiestro de Japanujo estas senvalora en komparo kun la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo!” “Belege!” ili ĉiuj diris, kaj tiu, kiu alportis la artefaritan birdon, ricevis tuj la titolon de la imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj.
“Nun ili kantu kune! Kia belega dueto ĝi estos!”
Kaj ili devis kanti kune; sed la afero ne volis iri bone, ĉar la efektiva najtingalo kantis laŭ sia maniero, kaj la artefarita birdo kantis laŭ la rulcilindroj.
“Ĉi tiu ne estas kulpa!” diris la muzikaĵisto, “ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo!”
Nun oni ordonis, ke la artefarita birdo kantu sole. Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon: ĝi brilis, kiel braceletoj kaj brustaj pingloj.
Tridek-tri fojojn ĝi kantis tiun saman pecon kaj tamen ne laciĝis. La homoj volonte ĝin aŭdus denove de la komenco, sed la imperiestro esprimis la opinion, ke nun ankaŭ la viva najtingalo devas ion aŭdigi. Sed kie ĝi estis! Neniu rimarkis, ke ĝi elflugis tra la nefermita fenestro for al siaj verdaj arbaroj.
“Sed kio ĝi estas?” ekkriis la imperiestro; kaj ĉiuj korteganoj insultis kaj diris, ke la najtingalo estas terure sendanka besto. “La pli bonan birdon ni tamen havas!” ili diris, konsolante sin, kaj tial la artefarita birdo devis denove kanti, kaj la tridek-kvaran fojon estis antaŭludita al ili la sama peco, sed ili ĉiam ankoraŭ ne konis ĝin perfekte, ĉar ĝi estis tro malfacila. La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj, li eĉ certigadis, ke ĝi estas pli bona ol la efektiva najtingalo ne sole pro la vestoj kaj la multaj brilantaj diamantoj, sed ankaŭ rilate sian internaĵon.
“Ĉar vidu, miaj sinjoroj, kaj antaŭ ĉio via imperiestra moŝto, ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita: ĝi estos tiel kaj ne alie: Oni povas fari kalkulojn pri ĝi, oni povas ĝin malfermi oni povas montri la homan prikalkulon, montri, kiel kuŝas la rulcilindroj, kiel ili iras kaj kiel unu faro sekvas el alia....”
“Tio estas tute miaj pensoj!” diris ĉiuj, kaj la muzikaĵisto ricevis la permeson montri la birdon en la plej proksima dimanĉo al la popolo.
“Ili ankaŭ aŭdu ĝian kantadon!” diris la imperiestro; kaj ili ĝin aŭdis kaj fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo, ĉar tio estas tute ĥina maniero. “Ho!” ili diris, kaj laŭ sia moro ili levis unu fingron supren kaj balancis la kapon. Sed la malriĉaj fiŝkaptistoj, kiuj aŭdis la veran najtingalon, diris: “Estas vero, ke tio ĉi sonas tute bele; oni ne povas eĉ nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio, sed io mankas, io; kion mi nur ne scias ĝuste esprimi!”
La efektiva najtingalo estis ekzilita el la lando kaj regno.
La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. Ĉiuj donacoj, kiujn ĝi ricevis, oro kaj juveloj, kuŝis ĉirkaŭ ĝi, kaj pri la titolo ĝi jam atingis la altecon de grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso de la maldekstra flanko. Ĉar la imperiestro rigardis kiel plej eminentan tiun flankon, sur kiu troviĝas la koro, kaj la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko. Sed la muzikaĵisto verkis dudek-kvin dikajn volumojn pri la artefarita birdo. Tiu ĉi verko estis tiel instruiteca kaj tiel longa, tiel plena de la plej malfacilaj ĥinaj vortoj, ke ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn, kaj oni piedpremus al ili la ventrojn.
Tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro. La imperiestro, la kortego kaj ĉiuj aliaj Ĥinoj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. Ili povis mem kunkanti; kaj ili tion faris. La strataj buboj kantadis: “cicici! klukluklu!” kaj la imperiestro ankaŭ tion kantadis. Ho, estis ĉarmege!
Sed unu vesperon, kiam la artefarita birdo ĝuste kantis plej bone kaj la imperiestro kuŝis en la lito kaj aŭskultis, el la interno de la birdo aŭdigi: “ŝŝŝup!” Io krevis: “ŝurrr!” Ĉiuj radoj ekkuris, kaj baldaŭ la muziko silentiĝis.
La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston; sed kion tiu povis helpi? Poste oni iris voki la horloĝiston. kaj post longa demandado kaj esplorado li almenaŭ iom riparis la birdon, sed li deklaris; ke ĝi devas esti tre ŝparata, ĉar la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco. Kia granda malĝojo nun estis! Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. Sed la muzikaĵisto havis malgrandan paroladon kaj certigis, ke ĝi estas ankoraŭ tiel bona, kiel antaŭe, kaj tiam ĉio estis tiel bona, kiel antaŭe.
Pasis kvin jaroj, Subite la tuta lando ricevis efektivan kaŭzon por granda malĝojo. Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana, kaj oni diris, ke li ne povas plu vivi. Nova imperiestro estis jam antaŭprepare elektita, kaj la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro.
“P!” li respondadis kaj balancadis la kapon.
Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito; la tuta kortego rigardis lin kiel jam mortintan, kaj ĉiu kuris montri sian respekton al la nova imperiestro; la palacaj servistoj elkuris, por babili pri tio, kaj la palacaj servistinoj havis multe da gastoj. En ĉiuj salonoj kaj koridoroj estis sternitaj drapaj kovraĵoj, por ke oni ne aŭdu la paŝojn, kaj tial ĉie estis tiel silente, tiel silente. Sed la imperiestro ankoraŭ ne mortis. Rigida kaj pala li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj. Alte supre unu fenestro estis malfermita, kaj la luno lumis sur la imperiestron kaj la artefaritan birdon.
La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri; estis al li, kvazaŭ io kuŝus sur lia brusto. Li malfermis la okulojn, kaj tiam li vidis, ke tio, kio sidis sur lia brusto, estas la morto. Ĝi metis sur sin lian oran kronon kaj tenis en unu mano la oran glavon de la imperiestro kaj en la dua mano lian belegan standardon. El la faldoj de la grandaj veluraj kurtenoj ĉirkaŭe rigardis strangaj kapoj, el kiuj kelkaj estis tre malbelaj, aliaj estis pacplenaj kaj mildaj. Tio estis ĉiuj malbonaj kaj bonaj faroj de la imperiestro, kiuj nun, kiam la morto sidis sur lia koro, staris antaŭ liaj okuloj, “Ĉu vi memoras ĉi tion?” murmuretis unu post alia. “Ĉu vi memoras ĉi tion?” Kaj ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto.
“Tion mi neniam sciis,” ĝemis la imperiestro. “Vi, ĉarma ora birdeto, kantu do, kantu! Mi donis al vi oron kaj juvelojn, mi eĉ pendigis ĉirkaŭ via kolo mian oran pantoflon, kantu do, kantu!”
Sed la birdo silentis, ĉar estis neniu, por ĝin streĉtordi, kaj sen tio ĝi ne kantis. Sed la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj, kaj ĉirkaŭe estis tiel silente, tiel terure silente.
Sed jen subite, ĝuste apud la fenestro, eksonis plej bela kantado. Ĝi venis de la malgranda viva najtingalo, kiu sidis ekstere sur branĉo. Ĝi aŭdis pri la mizero de sia imperiestro, kaj tial ĝi venis por kanti al li konsolon kaj esperon. Kaj dum ĝi kantis, la fantomoj pli kaj pli paliĝis, ĉiam pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo de la imperiestro, kaj eĉ la morto mem aŭskultis kaj diris:
“Daŭrigu, najtingaleto, daŭrigu!”
“Jes, se vi donos al mi la belegan oran glavon, se vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro!”
Kaj la morto donis ĉiujn multekostaĵojn, po unu por ĉiu kanto kaj la najtingalo estis senlaca en sia kantado. Ĝi kantis pri la silenta tombejo, kie kreskas la blankaj rozoj, kie odoras la siringo, kaj kie la freŝa herbo estas malsekigata de la larmoj de la postvivantoj. Tiam la morto eksopiris pri sia ĝardeno, kaj kiel malvarma blanka nebulo ĝi elflugis tra la fenestro.
“Mi dankas, mi dankas!” diris la imperiestro; “vi, ĉiela birdeto, mi bone vin konas! Vin mi ekzilis el mia lando kaj regno, kaj tamen vi forkantis de mia lito la malbonojn, vi forpelis la morton de mia koro! Kiel mi povas vin rekompenci?”
“Vi min rekompencis!” diris la najtingalo; “larmojn elverŝis viaj okuloj, kiam mi la unuan fojon kantis antaŭ vi; tion mi neniam forgesos al vi, tio estas la juveloj, kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto. Sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin.”
Ĝi kantis; kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis; kvieta kaj bonfara estis la dormo.
La radioj de la suno tra la fenestro falis sur lin, kiam li, refortigita kaj sana, vekiĝis. Ankoraŭ neniu el liaj servistoj revenis, ĉar ili pensis, ke li jam ne vivas, sed la najtingalo ankoraŭ tie sidis kaj kantis.
“Por ĉiam vi devas resti ĉe mi!” diris la imperiestro; “vi kantos nur tiam, kiam vi volos, kaj la artefaritan birdon mi disbatos je mil pecoj.”
“Ne faru ĉi tion!” diris la najtingalo; “la bonon, kiun ĝi povis fari, ĝi ja faris; konservu ĝin, kiel antaŭe! Mi ne povas loĝi en kastelo, sed permesu al mi venadi, kiam mi mem havos la deziron. Tiam mi vespere sidos tie sur la branĉo apud la fenestro, kaj mi kantos al vi, por ke vi fariĝu gaja, sed samtempe ankaŭ meditema. Mi kantos pri la feliĉuloj kaj pri tiuj, kiuj suferas; mi kantos pri la bono kaj malbono kiu estas kaŝata antaŭ vi. La malgranda birdeto flugas malproksime, al la malriĉa fiŝkaptisto, al la tegmento de la kampulo, al ĉiu, kiu estas malproksima de vi kaj de via kortego. Vian koron mi amas pli ol vian kronon, kaj tamen la krono havas en si ion de la odoro de sankteco. Mi venados, mi, kantados al vi! Sed unu aferon vi devas promesi al mi!”
“Ĉion!” diris la imperiestro, kaj li staris en siaj imperiestraj vestoj, kiujn li mem surmetis sur sin, kaj la glavon, kiu estis peza de oro, li almetis al sia koro.
“Pri unu afero mi vin petas! Rakontu al neniu, ke vi havas birdeton, kiu ĉion diras al vi, tiam ĉio iros ankoraŭ pli bone!”
Kaj la najtingalo forflugis.
La servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron.... Surprizite ili haltis, kaj la imperiestro diris al ili
“Bonan tagon!”
Gefianĉoj
Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: “Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?” Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.
En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.
“Rigardu min!” li diris al la pilko. “Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!”
“Tiel, vi efektive tiel pensas?” respondis la pilko; “vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro.”
“Jes, sed mi estas el mahagona ligno!” diris la turbo, “kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro.”
“Ĉu mi povas tion fidi?” demandis la pilko.
“Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!” asertis la turbo.
“Vi bone parolas por vi,” diris la pilko; “mi tamen ne povas konsenti. Mi estas jam kvazaŭ fianĉigita kun unu hirundo. Ĉiufoje, kiam mi leviĝas en la aeron, ĝi elŝovas la kapon el sia nesto kaj demandas: ‘Ĉu vi volas? Ĉu vi volas?’ Interne mi jam diris jes, kaj tio sekve estas kiel duonfianĉiĝo. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam vin forgesos!”
“Tio multe utilos al mi!” opiniis la turbo, kaj poste ili plu ne parolis unu kun la alia.
En la sekvanta tago oni elprenis la pilkon. La turbo vidis, kiel ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. Ĝi ĉiufojo venadis returne, sed apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton, ĉu pro sopiro, ĉu pro tio, ke ĝi havis korkon en la ventro. Sed la naŭan fojon la pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for.
“Mi scias, kie ĝi estas!” ĝemis la turbo, “ĝi estas en la nesto de la hirundo, kaj ĝi nun interedziĝis kun la hirundo.”
Ju pli la turbo meditis pri tio, des pli ĝi sentis sin kortirata al la pilko. Ĝuste pro tio, ke ĝi ne povis ĝin ricevi, ĝia amo ĉiam pli kreskis. Plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian. La turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis, sed konstante ĝi ĉe tio pensadis pri la pilko, kiu en ĝiaj pensoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli bela. Pasis kelke da jaroj, kaj tio fariĝis malnova amo.
La turbo nun ne estis plu juna. Sed jen unu tagon oni ĉiuflanke ĝin orkolorigis; neniam ankoraŭ ĝi aspektis tiel belege! Ĝi estis nun vera ora turbo kaj saltadis tiel, ke oni aŭdis nur zumadon. Jes, tiel estis bone! Sed subite ĝi eksaltis tro alte kaj... ĝi malaperis.
Oni serĉis kaj serĉis, eĉ malsupre en la kelo, sed oni ne povis ĝin trovi. Kie ĝi estis?
Ĝi saltis en barelon de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento.
“Bela loko por mi! Ĉi tie mia oraĵo baldaŭ malaperos. Kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!” Kaj ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime de ĝi, kaj al stranga ronda objekto, kiu aspektis preskaŭ kiel maljuna pomo: Sed tio ne estis pomo, tio estis malnova pilko, kiu dum multe da jaroj estis kuŝinta supre en la defluilo de la tegmento kaj duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo.
“Dankon al Dio, jen fine venas iu el nia sfero, kun kiu oni povas paroli!” diris la pilko kaj atente rigardis la oritan turbon. “En efektiveco mi estas el marokena ledo, kudrita de la manoj de delikata junulino, kaj mi havas korkon en la korpo, sed tion neniu nun povus rimarki sur mi. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, sed bedaŭrinde mi falis en la tegmentan defluilon, kie mi kuŝis dum kvin jaroj kaj moliĝis de la akvo! Vere, tio estas longa tempo por juna fraŭlino!”
Sed la turbo diris nenion, ĝi pensis pri sia malnova fianĉino, kaj ju pli ĝi aŭskultis, des pli klare fariĝis al ĝi, ke tio estas ĝuste la fianĉino mem.
Jen venis la servistino kaj volis renversi la barelon. “Hura!” ŝi ekkriis, “jen estas la ora turbo!”
La turbo venis denove en la domon kaj estis alte honorata, sed pri la pilko oni nenion plu aŭdis. Pri sia malnova amo la turbo neniam plu parolis. La amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo kaj moliĝis, oni neniam plu ŝin rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo.
Malbela anasido
En la kamparo estis belege! Estis somero. La greno estis flava, la aveno estis verda. La fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj kaj klakadis Egipte, ĉar tiun lingvon ĝi lernis de sia patrino. Ĉirkaŭ la grenkampo kaj la herbejoj etendiĝis grandaj arbaroj, kaj meze de ĉi tiuj troviĝis profundaj lagoj. Ho, estis belege tie en la kamparo! En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. Tie estis tiel sovaĝe, kiel en plej profunda arbaro. Tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn; sed nun tio preskaŭ tedis al ŝi, ĉar ĝi daŭris ja tro longe, kaj oni ŝin nur malofte vizitis. La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin kaj sidi sub folio de lapo, por babili kun ŝi.
Fine krevis unu ovo post la alia. “Pip, pip!” oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon.
“Rap, rap! Rapidu, rapidu!” ŝi kriis, kaj tiam ili ekmoviĝis kaj rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, ĉar la verda koloro estas bona por la okuloj.
“Kiel granda estas la mondo!” diris ĉiuj idoj; ĉar kompreneble ili nun havis multe pli da loko ol tiam, kiam ili kuŝis ankoraŭ interne en la ovo.
“Ĉu vi pensas, ke tio estas jam la tuta mondo?” diris la patrino. “La mondo etendiĝas ankoraŭ malproksime trans la dua flanko de la ĝardeno, ĝis la kampo de la pastro; tamen tie mi ankoraŭ neniam estis! Vi estas ja ĉi tie ĉiuj kune!” ŝi diris plue kaj leviĝis. “Ne, mi ne havas, ankoraŭ ĉiujn! La plej granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas! Kiel longe do tio ankoraŭ daŭros? Nun tio efektive baldaŭ tedos al mi!” Kaj ŝi denove kuŝiĝis.
“Nu, kiel la afero iras?” demandis unu maljuna anasino, kiu venis ŝin viziti.
“Kun tiu unu ovo la afero daŭras tiel longe!” diris la kovanta anasino. “Ankoraŭ nenia truo en ĝi montriĝas. Sed rigardu la aliajn! Ili estas la plej belaj anasidoj, kiujn mi iam vidis. Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro. La sentaŭgulo, li eĉ ne vizitas min!”
“Montru, mi petas, al mi la ovon, kiu ne volas krevi,” diris la maljuna anasino. “Kredu al mi, tio estas ovo de meleagrino! Tiel mi ankaŭ iam estis trompita, kaj mi havis multe da klopodoj kun la idoj, ĉar ili timas la akvon, mi diras al vi. Antaŭe mi neniel povis elirigi ilin, kiom ajn mi klopodis kaj penis, admonis kaj helpis! Montru al mi la ovon! Jes, ĝi estas ovo de meleagrino! Lasu ĝin kuŝi, kaj prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi!”
“Mi tamen ankoraŭ iom kuŝos sur ĝi!” respondis la anasino. “Se mi jam tiel longe kuŝis, ne estas ja grave kuŝi ankoraŭ iom pli!”
“Ĉiu laŭ sia gusto!” diris la maljuna anasino kaj diris adiaŭ.
Fine la granda ovo krevis. “Pip, pip!” diris la ido kaj elrampis. Ĝi estis tre granda kaj rimarkinde malbela. La anasino ĉirkaŭrigardis ĝin. “Tio estas ja terure granda anasido!” ŝi diris. “Neniu el la aliaj tiel aspektas. Ĉu efektive tio estas meleagrido? Nu, pri tio ni baldaŭ konvinkiĝos! Ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi!”
En la sekvanta tago estis belega vetero. La suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj. La anasino-patrino venis kun sia tuta familio al la kanalo. “Plaŭ!” ŝi ensaltis en la akvon. “Rap, rap!” ŝi kriis, kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, sed ili tuj supreniĝis returne kaj eknaĝis fiere, la piedoj moviĝadis per si mem, kaj ĉiuj ili sentis sin bone en la malseka elemento, eĉ la malbela griza ido ankaŭ naĝis kune.
“Ne, tio ne estas meleagrido!” ŝi diris. “Oni nur rigardu, kiel bele ĝi uzas siajn piedojn, kiel rekte ĝi sin tenas! Ĝi estas mia propra infano. En efektiveco ĝi estas tute beleta, kiam oni ĝin nur rigardas pli atente. Rap, rap! Venu kun mi, nun vi ekkonos la mondon. Mi prezentos vin en anasejo, sed tenu vin ĉiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraŭ la kato!”
Kaj tiel ili eniris en la anasejon. Terura bruo tie regis; ĉar du familioj batalis inter si pro kapo de angilo, kaj, malgraŭ tio ĝin ricevis la kato.
“Vidu, tiel la aferoj iras en la mondo!” diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo. “Uzu nur viajn piedojn,” ŝi diris, “rigardu, ke vi iom rapidu, kaj klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. Hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca. Kiel vi vidas, ŝi portas ruĝan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso. Ĝi signifas, ke oni ne volas ŝin perdi kaj ke ŝi devas esti rekonebla por bestoj kaj homoj. Moviĝu! Rapidu! Ne turnu la piedojn internen! Bone edukita anasido larĝe disstarigas la piedojn, kiel la patro kaj la patrino! Vidu, tiel! Nun klinu vian kolon kaj diru: ‘Rap!’ ”
Kaj ili tion faris. Sed la aliaj anasoj ĉirkaŭe rigardis ilin kaj diris: “Vidu! Nun ni devas ricevi ankoraŭ tiun familiaĉon, kvazaŭ nia nombro ne estus ankoraŭ sufiĉe granda! Fi, kiel unu el la anasidoj aspektas! Tion ni ne toleros inter ni!” Kaj tuj unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko.
“Lasu ĝin trankvila!” diris la patrino, “ĝi ja al neniu ion faras!” “Jes, sed ĝi estas tiel granda kaj stranga!” diris la anaso, kiu ĝin mordis, “kaj tial oni devas ĝin forpeli!” “Vi havas belajn infanojn, patrineto,” diris kun protekta tono la maljuna anasino kun la ĉifono ĉirkaŭ la piedo. “Ĉiuj ili estas belaj, esceptinte unu, kiu ne naskiĝis bonforme! Estus bone, se vi povus ĝin rekovi!”
“Tio ne estas ebla, via moŝto!” diris la anasino-patrino. “Ĝi ne estas bela, sed ĝi havas tre bonan koron, kaj ĝi naĝas tiel same bone, kiel ĉiu el la aliaj, mi povas eĉ diri, ke eble eĉ iom pli bone. Mi pensas, ke per la kreskado ĝi ordiĝos aŭ kun la tempo ĝi fariĝos iom malpli granda. Ĝi kuŝis tro longe en la ovo, kaj pro tio ĝi ne ricevis la ĝustan formon.” Ĉe tio ĝi pinĉis la anasidon en la nuko kaj komencis ĝin glatigi. “Krom tio,” ŝi diris plue, “ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas. Mi esperas, ke ĝi ricevos solidan forton, kaj tiam ĝi jam trabatos sin en la mondo.”
“La ceteraj anasidoj estas ja tute beletaj!” diris la maljunulino. “Sentu vin tute kiel hejme, kaj se vi trovos kapon de angilo, vi povas ĝin alporti al mi.”
Kaj ili sentis sin kiel hejme.
Sed la kompatinda anasido, kiu elrampis el la ovo la lasta kaj estis tiel malbela, estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. “Ĝi estas tro granda,” ili ĉiuj diris, kaj la meleagro, kiu naskiĝis kun spronoj kaj tial imagis al si, ke li estas reĝo, plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule, kaj lia kapo fariĝis tute ruĝa. La kompatinda anasido ne sciis, kiel ĝi devas stari; nek kiel ĝi devas iri. Ĝi estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele kaj estas objekto de mokado por la tuta anasejo.
Tiel estis en la unua tago, kaj poste fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. La malfeliĉa anasido estis pelata de ĉiuj, eĉ ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi kaj ĉiam diradis: “Ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo!” Kaj la patrino ĝemadis: “Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie!” La anasoj ĝin mordadis, la kokinoj ĝin bekadis, kaj la servistino kiu alportadis manĝaĵon, puŝadis ĝin per la piedo.
Tial ĝi forkuris kaj flugis trans la barilon. La birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron! “Pri tio mia malbeleco estas kulpa!” pensis la anasido kaj fermis la okulojn, kurante tamen pluen. Tiamaniere ĝi venis ĝis la granda marĉo, en kiu loĝas la sovaĝaj anasoj. Tie ĝi kuŝis dum la tuta nokto, ĉar ĝi estis tre laca kaj malĝoja.
Matene la sovaĝaj anasoj leviĝis kaj ekvidis la novan kamaradon. “El kie vi estas?” ili demandis, kaj la anasido sin turnis ĉiuflanken kaj salutis, kiel ĝi nur povis.
“Vi estas terure malbela!” diris la sovaĝaj anasoj, “sed tio estas por ni indiferenta, se vi nur ne enedziĝos en nian familion!” La kompatinda anasido certe tute ne pensis pri edziĝo. Por ĝi estis grave nur ricevi la permeson kuŝi en la kanaro kaj trinki akvon el la marĉo.
Dum tutaj du tagoj ĝi tie kuŝis. Tiam tien venis du sovaĝaj anseroj. Ili ankoraŭ antaŭ nelonge elrampis el la ovo, kaj tial ili estis iom malmodestaj.
“Aŭskultu, kamarado, vi estas tiel malbela, ke vi havas specialan belecon kaj plaĉas al ni. Ĉu vi volas aliĝi al ni kaj esti migranta birdo? Tute apude en alia marĉo loĝas kelkaj dolĉaj, ĉarmaj sovaĝaj anserinetoj, fraŭlinoj, kiuj povoscias ĉarmege babili ‘Rap, rap’; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas!”
“Pif, paf!” eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango. “Pif, paf!” denove eksonis krakoj, kaj tutaj amasoj da sovaĝaj anseroj ekflugis supren el la kanaro, kaj poste denove aŭdiĝis krakoj. Estis granda ĉasado; la ĉasistoj kuŝis ĉirkaŭ la marĉo, kelkaj eĉ sidis supre en la arbobranĉoj, kiuj etendiĝis malproksimen super la kanaron. La blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj kaj flugpendis super la akvo. En la marĉon enkuris la ĉashundoj. Plaŭ, plaŭ! La kanoj kliniĝis ĉiuflanken. Kia teruro tio estis por la kompatinda anasido! Ĝi turnis la kapon, por ŝovi ĝin sub la flugilojn; sed en la sama momento tute antaŭ ĝi aperis terure granda hundo; la lango de la besto estis longe elŝovita el la gorĝo, kaj ĝiaj okuloj brilis terure. Ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn kaj... plaŭ! ĝi retiriĝis, ne kaptinte ĝin.
“Danko al Dio!” ĝemis la anasido, “mi estas tiel malbela, ke eĉ la hundo ne volas min mordi!”
Tiel ĝi kuŝis tute silente, dum en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo.
Nur malfrue posttagmeze fariĝis silente, sed la kompatinda anasido ankoraŭ ne kuraĝis sin levi. Ĝi atendis ankoraŭ kelke da horoj, antaŭ ol ĝi ekrigardis ĉirkaŭen, kaj tiam ĝi elkuris el la marĉo tiel rapide, kiel ĝi nur povis. Ĝi kuris trans kampojn kaj herbejojn, sed estis tia ventego, ke ĝi nur malfacile povis moviĝi antaŭen.
Ĉirkaŭ la vespero ĝi atingis mizeran vilaĝan dometon, kiu estis en tia kaduka stato, ke ĝi mem ne sciis, sur kiun flankon ĝi falu, kaj tial ĝi restis starante. La ventego tiel bruis ĉirkaŭ la malfeliĉa anaseto, ke ĝi devis sidiĝi, por sin teni. Kaj fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. Tiam ĝi rimarkis, ke la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron; kaj tion ĝi faris.
Tie loĝis maljuna virino kun sia kato kaj kun sia kokino; la kato, kiun ŝi nomis fileto, povosciis ĝibiĝi kaj ŝpini. Eĉ fajrerojn oni povis aperigi ĉe ĝi, kiam en mallumo oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj. La kokino havis tre malgrandajn malaltajn piedojn kaj tial estis nomata piedetulino. Ĝi metadis orajn ovojn, kaj la virino ĝin amis kiel sian propran infanon.
Matene oni tuj rimarkis la fremdan anasidon, kaj la kato komencis ŝpini kaj la kokino kluki.
“Kio tio estas!” ekkriis la virino kaj ekrigardis; sed ĉar ŝi ne bone vidis, ŝi pensis pri la anasido, ke tio estas grasa anasino.
“Tio estas originala kaptaĵo!” ŝi diris; “nun mi povas ricevadi anasajn ovojn. Se ĝi nur ne estas anaso virseksa! Tion ni devas elprovi.”
Ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis.
La kato estis sinjoro en la domo kaj la kokino estis sinjorino, kaj ili ĉiam diradis: “Ni kaj la mondo”, ĉar ili pensis, ke ili prezentas duonon; kaj ĝuste la pli bonan. Al la anasido ŝajnis, ke oni povas havi ankaŭ alian opinion, sed la kokino tion ne toleris.
“Ĉu vi povoscias meti ovojn?” ŝi demandis.
“Ne!”,
“Nu, en tia okazo ne malfermu la buŝon!”
Kaj la kato diris: “Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn?”
“Ne!”
“En tia okazo vi ne devas havi opinion, kiam saĝuloj parolas!”
Kaj la anasido sidis en angulo kaj estis en malbona humoro. Tiam ĝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero kaj la lumo de la suno, kaj ĝi ricevis tiel fortan deziron naĝi sur la akvo, ke ĝi fine plu ne povis sin deteni kaj konfidis tion al la kokino.
“Kion vi diras?” demandis la kokino. “Vi havas nenian laboron, tial vin turmentas tiaj strangaj kapricoj. Metu ovojn aŭ ŝpinu, tiam la kapricoj pasos.”
“Sed estas ĉarmege naĝi sur la akvo!” respondis la anasido, “estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon!”
“Jes, tio kredeble estas vere bela plezuro!” diris moke la kokino; “ĉu vi freneziĝis? Demandu do la katon, ĝi estas la plej saĝa estaĵo, kiun mi konas, ĉu ĝi trovas tion tiel agrabla naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi! Pri mi mem mi jam ne parolas. Demandu eĉ nian estrinon, la maljunan virinon, pli saĝa ol ŝi en la mondo ekzistas neniu. Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?”
“Vi min ne komprenas!”, diris la anasido.
“Se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? Vi ja ne pretendos, ke vi estas pli saĝa ol la kato kaj la virino, ne parolante pri mi. Ne afektu, infano; kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Danku vian Kreinton pro la ĉio bona, kion oni faris al vi! Ĉu oni ne akceptis vin en varman ĉambron kaj en societon, de kiu vi povas ion lerni? Sed vi estas sensenculo, kaj tute ne estas agrable havi kompanion kun vi! Al mi vi povas kredi, ĉar mi deziras al vi bonon, mi diras al vi la neagrablan veron, kaj per tio oni povas ekkoni siajn verajn amikojn. Nun vi devas nur peni, ke vi lernu meti ovojn kaj ŝpini kaj aperigi fajrerojn!”
“Mi pensas, ke mi iros en la malproksiman mondon!” diris la anasido.
“Jes, faru tion!” respondis la kokino.
Kaj la anasido foriris, ĝi naĝis sur la akvo; ĝi subakviĝadis, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj.
Jen venis aŭtuno; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj, kaj brunaj, la vento ilin forportis kaj turnopelis, kaj snpre en la aero la malvarmo fariĝis sentebla. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj neĝo, kaj sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: “Aŭ, aŭ!” Jes, oni povis jam senti froston eĉ kiam oni nur pensis pri tio. Al la kompatinda anasido estis tute ne bone.
Unu vesperon, kiam la suno ĵus subiris mirinde bele, el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe, Ili estis blindige blankaj kaj havis longajn fleksiĝemajn kolojn; tio estis cignoj. Ili eligis strangan sonon, etendis siajn belegajn grandajn flugilojn kaj flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj. Ili levigis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido. Ĝi turnadis sin en la akvo kiel rado, etendis la kolon alten al ili kaj eligis tiel strangan kaj laŭtan krion; ke ĝi ektimis mem. Ĝi ne povis forgesi la belegajn, feliĉajn birdojn, kaj kiam ĝi ilin plu ne vidis, ĝi subakviĝis ĝis la fundo, kaj, leviĝinte denove, ĝi fariĝis duonfreneza. Ĝi ne sciis, kiel tiuj birdoj estas nomataj, nek kien ili flugas, sed ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. Tamen envio ne venis en ĝian koron. Kiel eĉ povus veni al ĝi en la kapon deziri por si tian belecon! Ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si; la kompatinda malbela besto!
La vintro fariĝis tiel malvarma, tiel malvarma! La anasido devis senlace naĝadi, por malhelpi la glaciiĝon. Sed kun ĉiu nokto la truo, en kiu ĝi naĝadis, fariĝis pli kaj pli malvasta. Estis tia malvarmo, ke la glacia kovro krakis. La anasido devis senĉese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermiĝu tute. Fine ĝi laciĝis, kuŝis tute senmove kaj tiel enfrostiĝis fortike en la glacion.
Frue en la sekvanta mateno venis vilaĝano, kiu ekvidis la kompatindan beston. Li iris, disbatis la glacion per sia ligna ŝuo, savis la anasidon kaj portis ĝin hejmen al sia edzino. Tie ĝi denove viviĝis.
La infanoj volis ludi kun ĝi. Sed ĉar la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron, ĝi en sia timego enflugis ĝuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭen en la ĉambron. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn. Poste la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno, kaj poste denove supren. Vi povas prezenti al vi, kiel ĝi tiam aspektis! La mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo, la infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra inter la arbetaĵoj savi sin en la freŝe falintan neĝon, kaj tie ĝi kuŝis morte lacigita.
Estus vere malgaja afero, se ni volus rakonti la tutan mizeron kaj suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro. Ĝi kuŝis inter la kanoj en la marĉo, kiam la suno denove komencis varme lumi; la alaŭdoj kantis, estis belega printempo.
Tiam subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis ĝin vigle antaŭen; kaj antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo, kie la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj. Ho, kiel ĉarmege, kiel printempe freŝe estis ĉi tie! Kaj ĝuste antaŭ ĝi el la densejo elnaĝis tri belaj blankaj cignoj; kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. La anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio ĝin atakis.
“Mi flugos al ili, al la reĝaj birdoj, kaj ili mordmortigos min pro tio, ke mi, kiu estas tiel malbela, kuraĝas alproksimiĝi al ili. Sed tiel estu! Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn!” Kaj ĝi flugis sur la akvon kaj eknaĝis renkonte al la belegaj cignoj, kiuj ĵetis sin kontraŭ ĝin kun disstarigitaj plumoj. “Mortigu min!” diris la kompatinda besto kaj klinis sian kapon al la spegulo de la akvo, atendante la morton. Sed kion ĝi vidis en la klara akvo? Ĝi vidis sub si sian propran bildon, sed tio ne estis plu mallerta, nigre-griza birdo, malbela kaj vekanta abomenon, – tio estis ankaŭ cigno.
Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno!
Nun ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝi trasurportis. Nur nun ĝi komprenis sian feliĉon, nur nun ĝi povosciis ĝuste taksi la belecon, kiu salutis ĝin de ĉiuj flankoj. Kaj la grandaj cignoj ĉirkaŭnaĝis ĝin kaj karesis ĝin per sia beko.
Tiam kelke da malgrandaj infanoj eniris en la ĝardenon. Ili ĵetis panon kaj grenon en la akvon, kaj la plej malgranda ekkriis: “Jen estas nova!” Kaj la aliaj infanoj ankaŭ ekkriis goje: “Jes, alvenis nova!” Ili plaŭdis per la manoj, saltis kaj dancis, alvokis la patron kaj la patrinon, oni ĵetis panon kaj kukon en la akvon, kaj ili ĉiuj diris: “La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj maljunaj cignoj klinis sin antaŭ ĝi.”
Tiam ĝi fariĝis timema kaj hontema kaj kaŝis la kapon sub la flugiloj; en la koro estis al ĝi tiel strange, ĝi preskaŭ mem ne sciis kiel. Ĝi estis tre feliĉe, sed tute ne fiera, ĉar bona koro neniam fariĝas fiera. Ĝi pensis pri tio, kiel ĝi estis mokata kaj persekutata, kaj nun ĝi aŭdis, kiel ĉiuj diras, ke ĝi estas la plej bela el ĉiuj belaj birdoj. La siringarbetoj klinis sin kun siaj branĉoj al ĝi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj freŝige. Tiam ĝi elrektigis sian plumaron, ĝia gracia kolo leviĝis, kaj el la tuta koro ĝi ekkriis: “Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!”
Abio
En la arbaro staris beleta abio; ĝi havis bonan lokon, la suno povis penetri al ĝi, estis sufiĉe da aero, kaj ĉirkaŭe kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ĉiam kreski kaj kreski; ĝi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la freŝa aero, ne interesis sin pri la vilaĝanaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto aŭ kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidiĝadis apud la arbeto kaj diradis: “Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!” Sed tio tute ne plaĉis al la arbeto.
En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido; ĉar ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkulas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon.
“Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!” ĝemis la arbeto, “tiam mi povus larĝe etendi miajn branĉojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj branĉoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj.”
Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon.
Kiam estis vintro kaj ĉirkaŭe kuŝis blindige blanka neĝo, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin. “Ho, kreski, kreski, fariĝi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!” pensis la arbo.
En aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj. Tio okazadis ĉiujare, kaj la juna abio, kiu nun elkreskis jam sufiĉe alte, timis kaj tremis, ĉar kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron, iliaj branĉoj estis dehakataj, Ili aspektis nun tute nudaj, longaj kaj mallarĝaj, oni apenaŭ povus rekoni ilin. Poste ili estis metataj sur veturilojn, kaj ĉevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro.
Kien ili iris? Kio ilin atendis?
Kiam en printempo venis la hirundo kaj la cikonio, la arbo ilin demandis: “Ĉu vi ne scias, kien oni ilin veturigis? Ĉu vi ilin ne renkontis?”
La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: “Jes, ŝajnas al mi; revenante el Egiptujo, mi renkontis multe da novaj ŝipoj; sur ili staris belegaj mastoj; mi pensas, ke tio estis ili; ili eligadis odoron de abio. Mi povas transdoni al vi saluton de ili, ili estas pli altaj ol ĉio, ili estas pli altaj ol ĉio.”
“Ho, se mi ankaŭ estus sufiĉe granda, por flugi trans la maron! Kio ĝi en efektiveco estas, tiu maro, kaj al kio ĝi estas simila?”
“Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli!” diris la cikonio kaj foriris.
“Ĝoju pri via juneco!” diris la radioj de la suno, “ĝoju pri via kreskado, pri la juna vivo, kiu vin plenigas!”
Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi, sed la abio tion ne komprenis.
En la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn, tiajn, kiuj eĉ ne estis ankoraŭ tiel grandaj kaj ne havis ankoraŭ tian aĝon, kiel tiu abieto, kiu ne havis trankvilon nek ripozon, sed volis ĉiam nur antaŭen. Tiuj junaj arbetoj – ili estis ĝuste la plej belaj – konservis siajn branĉojn, oni metis ilin sur veturilojn, kaj ĉevaloj tiris ilin el la arbaro.
“Kien ili iras?” demandis la abio. “Ili ne estas pli grandaj ol mi, inter ili eĉ estis unu, kiu estas multe malpli granda. Kial oni restigis al ili ĉiujn iliajn branĉojn? Kien ili veturas?”
“Tion ni scias, tion ni scias?” pepis la paseroj. “Tie en la urbo ni enrigardis tra la fenestroj. Ni scias, kien ili veturas! Ho, ili atingas la plej grandan brilon kaj belegecon, kiun oni povas imagi al si! Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke oni plantis ilin meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!”
“Kaj poste?” demandis la abio kaj tremis per ĉiuj branĉoj, “Kaj poste? Kio fariĝas poste?”
“Nu, plu ni ne vidis, tio estis nekomprenebla!”
“Ĉu ankaŭ al mi la sorto permesos iri tiun brilantan vojon?” ĝoje pensis la arbeto. “Tio estas ankoraŭ pli bona ol iri trans la maron. Kiel la sopiro min turmentas! Ho, se estus jam Kristnasko! Nun mi estas alta kaj plenkreska kiel la aliaj, kiujn oni lastfoje forveturigis. Ho, se mi jam estus sur la veturilo! Se mi estus en la varma ĉambro kun ĝia tuta lukso kaj belegeco! Kaj poste? Nu, tiam venos io ankoraŭ pli bona, pli bela, ĉar alie por kio oni min tiel ornamus! Tiam certe venos io ankoraŭ pli granda, ankoraŭ pli belega! Sed kio? Ho, kiel mi suferas, kiel min turmentas la sopiro! mi mem ne scias, kiel astas en mia koro!”
“Ĝoju pri mi!” diris la aero kaj la sunlumo; “ĝoju pri via freŝa juneco en la libera aero!”
Sed la arbeto tute ne ĝojis; ĝi kreskis kaj kreskis, en vintro kaj en somero ĝi estis verda, mallume-verda ĝi estis. La homoj, kiuj ĝin vidis, diradis: “tio estas beleta arbo!” Kaj en la tempo de Kristnasko oni ĝin dehakis antaŭ ĉiuj aliaj! La hakilo hakis profunde en la medolon; la arbo kun ĝemo falis sur la teron. Ĝi sentis doloron, svenon, ĝi tute ne povis pensi pri ia feliĉo. Ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo, de la loko, sur kiu ĝi elkreskis. Ĝi sciis ja, ke ĝi neniam plu revidos la karajn malnovajn kamaradojn, la malgrandajn arbetaĵojn kaj florojn ĉirkaŭe, ĝi eble eĉ la birdojn plu ne vidos. Tiu forveturo tute ne estis agrabla.
La arbo rekonsciiĝis nur tiam, kiam sur la korto, kie oni ĝin demetis kune kun la aliaj arboj, ĝi aŭdis, ke iu diris: “Ĉi tiu estas belega! Ni ne bozonas alian!”
Tiam venis du servistoj en parada livreo kaj forportis la abion en grandan belan salonon. Ĉirkaŭe sur la muroj pendis portretoj, kaj apud la granda forno staris Ĥinaj vazoj kun leonoj sur la kovriloj. Tie staris balancoseĝoj, sofoj kun silka tego, grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj kostantaj multajn centojn da spesmiloj – tiel almenaŭ asertis la infanoj. La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, ĉar ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo kaj ĝi staris sur granda kolorriĉa tapiŝo. Ho, kiel la arbo tremis! Kio do nun okazos? Venis la servistoj kaj la fraŭlinoj kaj ornamis ĝin. Sur la branĉoj ili pendigis malgrandajn retojn, eltranĉitajn el diverskolora papero; ĉiu reto estis plenigita per sukeraĵoj. Oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazaŭ alkreskintaj kaj pli ol cent ruĝaj, bluaj kaj blankaj kandeletoj estis alfiksitaj al la branĉoj. Pupoj, kiuj aspektis kiel veraj homoj – la arbo antaŭe neniam vidis tiajn – ŝvebis en la verdaĵo, kaj tute supre, sur la pinto, brilis stelo el orsimila papero. Estis belege, nekompareble belege!
“Hodiaŭ vespere,” diris ĉiuj, “hodiaŭ ĝi brilos!”
“Ho,” pensis la arbo, “se estus jam vespero! Se oni baldaŭ ekbruligus la kandelojn! Kaj kio okazos poste? Ĉu la arboj el la arbaro venos kaj rigardos min? Ĉu la paseroj alflugos al la vitroj de la fenestroj? Ĉu mi ĉi tie alkreskos kaj staros ornamite en vintro kaj en somero?”
Ne tre multe ĝi sciis! Sed pro granda sopiro ĝi havis plenforman ŝeldoloron, kaj ŝeldoloro por arbo estas tiel same malbona, kiel kapdoloro por ni.
Jen oni ekbruligis la kandelojn. Kia brilo! Kia belegeco! La arbo tremis per ĉiuj branĉoj, tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj. Fariĝis vera brulo.
“Dio nin gardu!” ekkriis la fraŭlinoj kaj rapide estingis la brulon.
Nun la arbo ne devis eĉ tremi. Tio estis kruela. Ĝi forte penis, ke ĝi perdu nenion el sia tuta ornamo; de la tuta brilo ĝi estis kvazaŭ en duondormo. Kaj jen malfermiĝis ambaŭ duonoj de la pordo, kaj amaso da infanoj enkuregis, kvazaŭ ili volus renversi la tutan arbon. La pli aĝaj homoj trankvile eniris post ili; la infanoj staris tute mute, sed nur dum mallonga momento, poste ili ĝoje ekkriis tiel, ke la tuta ĉambro resonis. Ili dancis ĉirkaŭ la arbo, kaj unu donaco post la alia estis deŝiritaj.
“Kion ili intencas fari?” pensis la arbo, “Kio nun fariĝos?” La kandeloj elbrulis ĝis la branĉoj, kaj tiam oni ilin estingis, kaj la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon. Ho, ili ĵetegis sin sur ĝin tiel, ke ĉiuj branĉoj ekkrakis. Se ĝi per sia supro kaj per la ora stelo ne estus alfiksita al la plafono, ili ĝin certe renversus.
La infanoj dancis nun ĉirkaŭe kun siaj belaj ludiloj. Neniu atentis la arbon, esceptinte la maljunan infanistinon, kiu rigardis atente, inter la branĉojn, sed ŝi volis nur vidi, ĉu oni ne forgesis ian figon aŭ pomon.
“Rakonton, rakonton!” ekkriis la infanoj kaj tiris al la arbo unu malgrandan dikan homon. Li sidiĝis ĝuste sub la arbo, “ĉar tiamaniere”, li diris, “ni estos en verdaĵo, kaj la arbo povos eltiri por si instruon, se ĝi bone atentos. Sed mi rakontos nur unu historion. Ĉu vi volas aŭdi la historion pri Ivede-Avede aŭ ĉu pri Klumpe-Dumpe , kiu falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon?”
“ Ivede-Avede !” kriis kelkaj, “ Klumpe-Dumpe !” kriis aliaj. Estis granda kriado kaj bruado. Nur la abio silentis kaj pensis: “Se oni min ne demandas, mi min ne enmiksos!” Ĝia rolo estis finita, ĝi jam plenumis ja sian devon.
La homo rakontis pri Klumpe-Dumpe , kiu falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon. Kaj la infanoj plaŭdis per la manoj kaj kriis: “Rakontu, rakontu!” Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede-Avede , sed ili devis kontentiĝi je Klumpe-Dumpe . La abio staris tute silente kaj enpense, neniam la birdoj tie en la arbaro rakontis ion similan. “ Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon! Jes, jes, tiele la aferoj iras en la mondo!” pensis la abio, opiniante, ke la historio estas vera, ĉar la rakontanto estas tiel bonaspekta homo. “Jes, jes, kiu povas scii, eble mi ankaŭ falos malsupren de la ŝtuparo kaj ricevos reĝidinon!” Kaj ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj.
“Morgaŭ mi ne tremos!” ĝi pensis. “Mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco. Morgaŭ mi denove aŭdos la historion pri Klumpe-Dumpe kaj eble ankaŭ la historion pri Ivede-Avede .” Kaj la arbo staris dum la tuta nokto silente kaj meditante.
La sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj.
“Nun denove komenciĝos la ornamado!” pensis la arbo; sed ili eltrenis ĝin el la ĉambro, supren laŭ la ŝtuparo, sur la subtegmenton, kaj tie ili ĝin starigis en malluma angulo, kien penetris nenia radio de la suno. “Kion tio signifas?” pensis la arbo. “Kion do mi faru ĉi tie? Kion mi ĉi tie aŭdu?” Ĝi apogis sin al la muro kaj staris tie kaj meditis kaj meditis. Kaj por tio ĝi havis sufiĉe da tempo, ĉar pasis multe da tagoj kaj noktoj. Neniu venis supren, kaj, kiam fine iu venis, tio fariĝis nur kun la celo starigi en la angulo kelke da grandaj kestoj. La arbo staris tiel kaŝite, ke oni povus pensi, ke ĝi estas tute forgesita.
“Nun ekstere estas vintro!” meditis la arbo. “La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! Kiel antaŭgarda tio estas! Kiel bonaj estas la homoj! Se ĉi tie nur ne estus tiel mallume kaj tiel terure solece! Eĉ leporeton oni ĉi tie ne vidas! Tie en la arbaro estis tamen gaje, kiam la neĝo kuŝis kaj la leporo preterkuradis, eĉ se ĝi min transsaltis! Estas vero, ke tiam tio ne plaĉis al mi. Ĉi tie supre estas ja terure solece!”
“Pip, pip!” diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. Ili ĉirkaŭflaris la abion kaj traglitis inter ĝiaj branĉoj.
“Estas terure malvarme!” diris la musetoj. “Sed, esceptinte tion, ĉi tie estas bonega loĝejo! Ĉu ne vere, vi maljuna abio?”
“Mi tute ne estas ankoraŭ maljuna!” respondis la abio, “ekzistas multe pli maljunaj ol mi!”
“De kie vi venis?” demandis la musoj, “kaj kion vi scias?” Ili estis forte scivolaj. “Rakontu al ni pri la plej belaj lokoj sur la tero! Ĉu vi jam estis tie? Ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono, kie oni dancas sur sebaj kandeloj, eniras malgrase kaj eliras grase?”
“Tiujn lokojn mi ne konas,” diris la arbo, “sed la arbaron mi konas, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj!” Kaj ĝi rakontis al ili ĉiujn travivaĵojn de sia juneco, kaj la musetoj, kiuj antaŭe neniam aŭdis ion similan, aŭskultis atente kaj diris: “Kiom multe vi vidis! Kiel feliĉa vi estis!”
“Mi!” diris la abio, kaj nur nun ĝi ekmeditis pri sia propra rakonto. “Jes, en efektiveco tio estis sufiĉe gajaj tempoj!” Sed poste ĝi rakontis al ili pri la Kristnaska vespero, kiam ĝi estis ornamita per kukoj kaj kandeloj.
“Ho,” diris la musetoj, “kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!”
“Mi tute ne estas maljuna!” rediris la abio, “mi ja nur en ĉi tiu vintro venis el la arbaro! Mi troviĝas en mia plej bona aĝo, mi estas nur tre altkreska!”
“Kiel bele vi rakontas!” diris la musetoj; kaj en la sekvanta nokto ili revenis kun kvar aliaj malgrandaj musoj, kiuj ankaŭ, volis aŭskulti la rakontadon de la arbo, kaj ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj, kaj ĝi pensis: “Tio estis ja vere feliĉaj tempoj! Sed ili povas reveni! ili povas reveni! Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon, eble mi ankaŭ povas ricevi reĝidinon!” Kaj ĉe tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro kaj ŝajnis al ĝi vera bela reĝidino.
“Kiu estas Klumpe-Dumpe ?” demandis la musetoj. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte. Kaj la musetoj pro ĝojo preskaŭ saltis sur la pinton de la arbo. En la sekvanta nokto kolektiĝis ankoraŭ multe pli da musoj, kaj dimanĉon venis eĉ du ratoj. Sed ĉi tiuj asertis, ke la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis la musetojn, ĉar nun ĝi al ili ankaŭ ŝajnis malpli bela.
“Ĉu vi povoscias rakonti nur ĉi tiun solan historion?” demandis la ratoj.
“Nur ĝin solan!” respondis la arbo, “mi aŭdis ĝin en mia plej feliĉa vespero, sed tiam mi ne pensis pri tio, kiel feliĉa mi estis!”
“Tio estas tre mizera historio! Ĉu vi ne scias ian historion pri lardo aŭ sebaj kandeloj? Nenian historion pri provizejo?”
“Ne!” diris la arbo.
“Nu, en tia okazo ni dankas pro tio!” rediris la ratoj kaj iris returne al la siaj.
En la fino ankaŭ la musetoj foriris, kaj tiam la arbo ĝemis: “Estis ja tute bele, kiam ili sidis ĉirkaŭ mi, la viglaj musetoj; kaj aŭskultis mian rakontadon! Nun tio ankaŭ forpasis. Sed mia ĝojo komenciĝos denove, kiam oni denove min elprenos!”
Sed kiam tio okazis? Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. La kestoj ricevis alian lokon; kaj la arbon oni eltrenis. Estas, vero ke ili ĵetis ĝin sur la teron iom maldelikate, sed tuj servisto trenis ĝin al la ŝtuparo, kie briletis la taglumo.
“Nun denove komenciĝas la vivo!” pensis la arbo. Ĝi sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno, – kaj jen ĝi estis ekstere sur la korto. Ĉio iris tiel rapide, ke la arbo tute forgesis pririgardi sin mem; ĉirkaŭe estis tro multe da novaĵo por rigardi. La korto troviĝis apude de ĝardeno, kaj en ĉi tiu ĉio estis en plena florado. La rozoj pendis freŝe kaj bonodore super la malgranda palisara barilo, la tilioj estis kovritaj de floraĵo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen kaj pepadis: “Kvirre virre vit, mia edzo venis!” Sed ne la abion ili pensis per tio.
“Nun mi volas vivi!” ĝojkriis ĉi tiu kaj etendis larĝe siajn branĉojn. Ha, ili ĉiuj estis sekiĝintaj kaj flavaj, kaj inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo. La stelo el ora papero sidis ankoraŭ supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno.
Sur la korto mem ludis kelke el tiuj gajaj infanoj, kiuj en la Kristnaska vespero dancis ĉirkaŭ la arbo kaj estis tiel ĝojaj. Unu el la plej malgrandaj alkuris kaj deŝiris la oran stelon.
“Vidu, kio sidas ankoraŭ sur la maljuna malbela abio!” ĝi ekkriis kaj surpaŝis sur la branĉojn, tiel ke ili ekkrakis sub ĝiaj botoj,
La arbo rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno, poste ĝi rigardis sin mem, kaj ĝi ekdeziris, ke ĝi restu en sia malluma angulo en la subtegmento. Ĝi rememoris sian freŝan junecon en la arbaro, la gajan Kristnaskan vesperon kaj la malgrandajn musojn, kiuj tiel ĝoje aŭskultis la historion pri Klumpe-Dumpe .
“Forpasis, forpasis!” ĝemis la kompatinda arbo, “Ho, se mi ĝojus tiam, kiam mi tion ankoraŭ povis! Forpasis, forpasis!”
Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kuŝis tuta fasko da ili; hele ĝi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Ĝi ĝemis profunde, ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidiĝis antaŭ la fajro, rigardis ĝin kaj kriadis: “Pif, paf!” Sed ĉe ĉiu ekkrako, kiu estis profunda ĝemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Ĝi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj Klumpe-Dumpen, la solan fabelon, kiun ĝi aŭdis kaj povosciis rakonti, – kaj, poste la arbo forbrulis.
La knaboj ludis sur la korto, kaj la plej malgranda havis sur la brusto la oran stelon, kiun ta arbo estis portinta en sia plej feliĉa vespero. Nun ĉi tiu estis forpasinta, kaj forpasis ankaŭ la arbo kune kun sia historio. Forpasis, forpasis! Kaj tiel fariĝas kun ĉiuj historioj.
Neĝa reĝino
Fabelo en sep rakontoj
Unua rakonto
Kiu parolas, pri la spegulo kaj la rompopecetoj.
Nun ni komencas. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco. Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem. Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona. La plej belaj pejzaĝoj aspektis en ĝi kiel kuirita spinaco, kaj la plej bonaj homoj fariĝis malbelaj aŭ staris senkorpe sur la kapo. La trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj, kaj se oni havis lentugojn, oni povis esti tute certaj, ke ili montriĝos kovrantaj la tutan nazon kaj buŝon. Tio estas tre amuza, opiniis la diablo. Se en la animo de homo aperis bona, pia ideo, tiam oni vidis en la spegulo rikanadon, kiu ĉe la diabla sorĉisto mem aperigadis rideton pri lia artifika elpenso. Ĉiuj, kiuj vizitis la sorĉlernejon – ĉar li havis sorĉlernejon – rakontis ĉie, ke fariĝis miraklo. Nur nun, ili diris, oni povas scii, kiel la mondo kaj la homoj efektive aspektas. Ili kuradis kun la spegulo ĉiuloken, kaj baldaŭ restis neniu lando kaj neniu homo, kiu ne vidis sian kripligitan bildon. Fine ili volis leviĝi ankoraŭ al la ĉielo, por fari sian mokadon kun la anĝeloj kaj kun Dio mem. Ju pli alten ili flugis kun sia spegulo, des pli forte ĝi rikanis, kaj ili apenaŭ povis ĝin teni fortike. Ili flugis ĉiam pli kaj pli alten, ĉiam pli kaj pli proksimen al Dio kaj al la anĝeloj. Subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj. Sed ĝuste tie ĝi kaŭzis multe pli grandan malfeliĉon ol antaŭe, ĉar kelkaj pecetoj estis ne pli grandaj ol sablero, kaj ili disvastiĝis tra la tuta granda mondo. Kie ili enfalis al la homoj en la okulojn, ili tie restis, kaj tiam la homoj vidis ĉion malĝuste aŭ vidis en ĉiu afero nur la malbonan flankon, ĉar ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo. Al kelkaj homoj tia spegulpeceto eĉ penetris en la koron, kaj tiam estis terure, la koro fariĝis plenforme bulo da glacio. Kelkaj spegulpecoj estis tiel grandaj, ke oni ilin uzis kiel vitrojn de fenestro, sed tra tiaj vitroj ne estis bone rigardi siajn amikojn. Aliaj pecoj servis kiel okulvitroj, kaj tiam la afero fariĝis tre mizera, se homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn, por ĝuste vidi kaj juste juĝi. La diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis. Sed eĉ nun ankoraŭ kelkaj spegulpecetoj flugadas en la aero. Nun ni aŭdos.
Dua rakonto
Malgranda knabo kaj malgranda knabino.
En la granda urbo, kie ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ke ne ĉiuj homoj havas sufiĉe da loko por ĝardeneto kaj kie la plimulto tial devas kontentiĝi je floroj en florpotoj, estis tamen du malriĉaj infanoj, kiuj havis ĝardenon iom pli grandan ol florpoto. Ili ne estis gefratoj, sed ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj. Iliaj gepatroj loĝis tute apude unuj de la aliaj. Ili loĝis en du subtegmentaj ĉambroj, tie, kie la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo kaj laŭlonge inter la du tegmentoj kuŝis la defluilo. Tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro. Oni bezonis nur transpaŝi la defluilon, por veni el unu fenestro en la alian.
Ĉiu el la gepatraj paroj aranĝis ekstere lignan keston, en kiu kreskis la plej necesaj kuirejaj kreskaĵoj. En ĉiu el la kestoj ankaŭ troviĝis malgranda rozarbetaĵo, kaj ambaŭ kreskis kaj prosperis belege. La gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili preskaŭ atingis de unu fenestro ĝis la dua kaj tute aspektis kiel du florkovritaj remparoj. Volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren de la kestoj, kaj la rozarbetaĵoj etendis longajn branĉojn, fleksis sin ĉirkaŭ la fenestroj kaj alkliniĝis unu al la alia; ĉio aspektis preskaŭ kiel honora pordo el floroj kaj verdaĵo. Ĉar la kestoj troviĝis tre alte kaj la infanoj sciis, ke al ili ne estas permesite grimpi supren, tial ili ofte ricevadis la permeson eliri unu al la alia, sidi sur siaj malgrandaj benketoj sub la rozoj, kaj tie ili tiam belege ludadis.
En la vintro tiu plezuro ne ekzistis. La fenestroj tiam ofte estis tute glacikovritaj. Sed tiam ili varmigadis sur la forno kuprajn monerojn, almetadis ilin al la glacikovrita vitro, kaj tiam tie formiĝadis bonega trarigarda truo, tiel ronda, ho, tiel ronda, kaj tra ĝi briladis feliĉa milda okulo, po unu malantaŭ ĉiu fenestro. Tio estis la malgranda knabo kaj la malgranda knabino. Li estis nomata Kay , kaj ŝi estis nomata Gerda . En somero ili per unu salto povis veni unu al la alia, sed en vintro ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren. Ekstere turniĝadis la neĝo.
“Jen svarmas la blankaj abeloj!” diris la maljuna avino.
“Ĉu ili ankaŭ havas reĝinon?” demandis la malgranda knabo, ĉar li sciis, ke inter la efektivaj abeloj troviĝas reĝino.
“Ili ĝin havas!” diris la avino; “ĝi flugas ĉiam tie, kie ili svarmas plej dense. Ĝi estas la plej granda el ĉiuj neĝaj flokoj, kaj neniam ĝi ripozas sur la tero, ĝi flugas tuj returne supren al la nigra nubo. Ofte en vintra nokto ĝi flugas tra la stratoj de la urbo kaj enrigardas tra la fenestroj, kaj tiam ĉi tiuj glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj.”
“Jes, tion mi vidis!” ekkriis ambaŭ infanoj, kaj nun ili sciis, ke tio estas vera.
“Ĉu la neĝa reĝino povas veni en la ĉambron?” demandis la malgranda knabino.
“Ĝi nur venu,” diris la knabo, “tiam mi metos ĝin sur la varman fornon, kaj ĝi devos disfandiĝi!”
Sed la avino glatigis al li la harojn kaj rakontis aliajn historiojn.
Vespere, kiam la malgranda Kay estis hejme kaj duone senvestigita, li grimpis sur la seĝon ĉe la fenestro kaj rigardis tra la malgranda truo. Kelke da neĝaj flokoj falis ekstere, kaj unu el ili, la plej granda, alkroĉiĝis al la rando de unu el la florkestoj. La neĝa floko kreskis kaj kreskis, ĝis ĝi fine ricevis la formon de efektiva virino, vestita per plej delikata blanka gazo, kiu kvazaŭ estis kunmetita el milionoj da stelformaj flokoj. Ŝi estis bela kaj delikata, sed el glacio, el blindiga, brilanta glacio; ŝi tamen estis vivanta. La okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze. Ŝi kapsignis al la fenestro kaj voksignis per la mano. La malgranda knabo timegiĝis kaj desaltis de la seĝo. Tiam ŝajnis al li, ke granda birdo ekstere preterflugis la fenestron.
En la sekvanta tago estis serena frosta vetero, kaj poste komencis degeli; la printempo venis, la suno lumis, la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero, la hirundoj konstruis nestojn, la fenestroj estis malfermitaj, kaj la malgrandaj infanoj denove sidis en sia ĝardeneto alte supre en la tegmenta defluilo, super ĉiuj etaĝoj.
La rozoj en tiu somero floris eksterordinare bele. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj, kaj ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj; kaj ŝi kantis tion al la malgranda knabo, kaj li kantis kune:
“Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,
Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.”
Kaj la infanoj tenis sin reciproke je la manoj, kisis la rozojn kaj rigardis en la serenan Dian sunlumon kaj parolis al ĝi, kvazaŭ tie estus la infano Jesuo. Kiaj belegaj someraj tagoj tio estis, kiel agrablege estis sidi ĉe la freŝaj rozarbetaĵoj, kiuj ŝajne neniam ĉesos flori!
Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj, kaj subite – la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon – Kay diris: “Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! Kaj nun io enflugis al mi en la okulon!”
La malgranda knabino prenis lin je la kolo; li palpebrumadis per la okuloj, sed oni nenion povis tie vidi.
“Mi opinias, ke ĝi malaperis!” li diris, sed ĝi ne malaperis. Ĝi estis ĝuste unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo, de la sorĉa spegulo, kiun ni kredeble ankoraŭ memoras kaj kiu havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, fariĝis malgranda kaj malbela, kaj ĉiu malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla. La malfeliĉa Kay , al li tia vitropeceto penetris ankaŭ rekte en la koron. Ĝi devis nun baldaŭ fariĝi bulo da glacio. Estas vero, ke ĝi plu ne doloris; sed ĝi tie estis.
“Kial vi ploras?” li demandis. “Tiel vi aspektas malbele. Al mi ja nenio mankas! Fi!” li subite ekkriis, “la rozo estas ja difektita de vermo! Kaj vidu, tiu ne kreskas rekte. En efektiveco tio estas sufiĉe malbelaj rozoj. Ili estas tiel same malbelaj kiel la kestoj, en kiuj ili staras!” Kaj li forte ekpuŝis per la piedo la keston kaj deŝiris ambaŭ rozojn.
“ Kay , kion vi faras!” ekkriis la malgranda knabino; kaj kiam li rimarkis ŝian fortan timegiĝon, li deŝiris ankoraŭ unu rozon kaj post tio ensaltis en sian fenestron kaj forlasis la malgrandan afablan Gerdan.
Kiam ŝi poste venis kun la bildolibro, li diris, ke tio estas nur por suĉinfanoj; kaj kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia “sed” ; kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon. Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. Baldaŭ li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato. Ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: “La knabo havas bonegajn kapablojn!” Sed kaŭzo de tio estis la vitro, kiu enflugis al li en la okulon, kaj la vitro, kiu sidis en lia koro. Tio estis la kaŭzo, pro kia li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro.
Liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj. En unu vintra tago, kiam komenciĝis neĝa blovado, li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn.
“Rigardu iom en la vitron, Gerda !” li diris; kaj ĉiu neĝa floko fariĝis multe pli granda kaj aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo. La vidaĵo estis tre bela.
“Ĉu vi vidas, kiel artoplene!” ekkriis Kay ; “tio donas multe pli da plezuro kaj da materialo por pripensado, ol la efektivaj floroj! Krom tio en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj; se ili nur ne disfandiĝus!”
Mallonge post tio Kay venis kun grandaj pugnogantoj kaj kun sia glitveturileto sur la dorso. Li flustris al Gerda en la orelojn: “Mi ricevis permeson veturi al la granda placo, kie la aliaj ludas!” Kaj li forkuris.
Tie sur la placo de tempo al tempo la plej petolemaj knaboj alligadis siajn glitveturilojn al la veturiloj de la vilaĝanoj kaj tiel kunveturadis sufiĉe longan distancon. Tio estis tre gaja. Kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis unu granda, blanke kolorigita glitveturilo. En ĝi sidis unu persono, envolvita en blanka kruda pelto kaj kovrita per blanka pelta ĉapo. La glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon, kaj Kay sukcesis alligi al ĝi sian malgrandan glitveturilon, kaj jen li ekveturis kune. Ĉiam pli kaj pli ili veturis rekte sur la plej proksiman straton. La kondukanto de la glitveturilo turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al Kay , kvazaŭ ili konus unu la alian. Ĉiufoje, kiam Kay volis deligi sian malgrandan glitveturilon, la persono denove balancadis la kapon, kaj tiam Kay restis. Tuj kiam ili elveturis ekster la urban pordegon, la neĝa blovado fariĝis tiel forta, ke la malgranda knabo ne povis plu rekoni la manon antaŭ la okuloj, dum li tamen veturis pluen. Tiam li fine ellasis el la manoj la ŝnuron, por liberigi sin de la granda glitveturilo, sed nenio helpis, lia veturileto pendis fortike, kaj la veturado estis rapida kiel vento. Tiam li ekkriis tre laŭte, sed neniu lin aŭdis, kaj la neĝo turniĝadis kaj la glitveturilo flugis antaŭen: De tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn. La knabo estis tute terurita, li volis ekpreĝi Patronian, sed li memoris nenion krom la tabelo de multobligo.
La neĝaj flokoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli grandaj, fine ili aspektis kiel grandaj blankaj kokinoj. Subite la ĉevaloj saltis flanken, la glitveturilo haltis, kaj la veturiganto leviĝis; la pelto kaj ĉapo estis el pura neĝo. Tio estis sinjorino, alta kaj gracia, blindige blanka, tio estis la neĝa reĝino.
“Ni veturis sufiĉe rapide”, ŝi diris. “Sed ĉu en tia vetero oni devas frostosuferi? Venu, enrampu en mian ursan pelton!” Kaj ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton, tiel ke li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo.
“Ĉu vi ankoraŭ frostosuferas?” ŝi demandis, kisante lin sur la frunto, Hu, tio estis ankoraŭ pli malvarma ol glacio, tio tuj penetris ĝis lia koro, kiu ja sen tio estis jam duone bulo da glacio. Li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos; sed nur unu momenton daŭris tiu sento, poste al li fariĝis tute bone. Li plu tute ne sentis la malvarmon ĉirkaŭ si.
“Mian glitveturilon! Ne forgesu mian glitveturilon!” Tion li rememoris antaŭ ĉio. Ĝi estis alligita al unu el la blankaj kokinoj, kiu flugis malantaŭe kun la veturileto sur la dorso. La neĝa reĝino kisis Kay on ankoraŭ unu fojon, kaj tiam li forgesis la malgrandan Gerdan kaj la avinon kaj ĉiujn el la hejmo.
“Nun vi plu ne ricevos kisojn!” ŝi diris, “ĉar alie mi povus vin kismortigi!”
Kay rigardis ŝin, ŝi estis bela, pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si. Nun ŝi ne ŝajnis al li formitaĵo el glacio, kiel tiam kiam ŝi sidis ekstere antaŭ la fenestro kaj faris al li kapsignojn. En liaj okuloj ŝi estis estaĵo perfekta. Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi, li rakontis al ŝi, ke li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj, li sciis la nombron de la kvadrataj mejloj kaj de la loĝantoj de la lando, kaj ŝi ridetis ĉe ĉio. Tiam ekŝajnis al li, ke tio, kion li scias, ne estas sufiĉa, kaj li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero, kaj ŝi flugis kun li, flugis alte supren, al la nigra nubo, kaj la ventego bruis, kvazaŭ ĝi kantus malnovajn kantojn. Ili flugis super arbaroj kaj lagoj, super maroj kaj landoj. Malsupre en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj, briletis la neĝo kaj super tio flugis la nigraj kriantaj kornikoj; sed super ili brilis la luno, granda kaj klara, kaj al ĝi Kay rigardadis en la daŭro de la tuta longa, longa vintra nokto. En la tago li dormis ĉe la piedoj de la neĝa reĝino.
Tria rakonto
La florĝardeno de la virino, kiu povosciis sorĉi.
Sed kio fariĝis kun la malgranda Gerda , kiam Kay plu ne revenis? Kie en la mondo li troviĝis? Neniu tion sciis, neniu povis doni informon pri tio. La knaboj nur rakontis, ke ili vidis, kiel li alligis sian glitveturileton al glitveturilo granda kaj luksa, kiu veturis sur la stratojn kaj poste elveturis ekster la urban pordegon. Neniu sciis, kie li estis; fluis multe da larmoj, la malgranda Gerda ploris maldolĉe kaj longe. Poste oni supozis, ke li mortis, ke li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. Estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj.
Jen aperis la printempo kun pli varma sunlumo.
“ Kay mortis kaj malaperis!” diris la malgranda Gerda .
“Tion mi ne opinias!” diris la sunlumo.
“Li mortis kaj malaperis!” ŝi diris al la hirundoj.
“Tion ni ne opinias!” respondis ĉi tiuj, kaj fine la malgranda Gerda tion ankaŭ plu ne opiniis.
“Mi surmetos miajn ruĝajn ŝuojn”, ŝi diris unu matenon, “tiujn, kiujn Kay ankoraŭ neniam vidis, kaj mi iros al la rivero kaj petos de ĝi informon.”
Estis ankoraŭ tre frue, kiam ŝi leviĝis, kisis la maljunan avinon, kiu ankoraŭ dormetis, surmetis la ruĝajn ŝuojn kaj ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.
“Ĉu estas vere, ke vi forprenis de mi mian malgrandan kamaradon? Mi donacos al vi miajn ruĝajn ŝuojn, se vi redonos lin al mi!”
Ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi. Ŝi prenis tiam siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis, kaj ĵetis ilin ambaŭ en la riveron; sed ili falis tute apud la bordo, kaj la malgrandaj ondoj reportis ilin returne al ŝi sur la teron, kvazaŭ la rivero ne volis forrabi de ŝi ŝian plej karan posedaĵon, des pli, ke ĝi ja ne havis la malgrandan Kay on. Sed ŝi pensis, ke ŝi ne sufiĉe malproksimen ĵetis la ŝuojn, tial ŝi engrimpis en boaton, kiu staris en la kanaro. Ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj denove ĵetis la ŝuojn en la ondojn. Sed la boato ne estis fiksita, kaj ĉe la movo, kiun ŝi faris, ĝi forŝoviĝis de la tero. Ŝi tion rimarkis kaj rapidis reveni, sed antaŭ ol ŝi povis tion fari, la boato estis jam pli ol unu ulnon for de la bordo, kaj nun ĝi rapide ekglitis laŭflue de la rivero.
Tiam la malgranda Gerda forte ektimis kaj komencis plori, sed nur la paseroj aŭdis ŝin, kaj ĉi tiuj ne povis porti ŝin sur la teron; ili tamen flugis laŭlonge de la rivero kaj pepadis, kvazaŭ ili volus ŝin konsoli: “Ĉi ni estas, ĉi ni estas!” La boato kuris laŭ la fluo; la malgranda Gerda sidis tute silente, nur en ŝtrumpoj. Ŝiaj malgrandaj ruĝaj ŝuoj naĝis malantaŭ ŝi, sed ili ne povis atingi la boaton, ĉar ĉi tian la fluo pelis pli forte.
Estis ĉarme sur ambaŭ bordoj; belegaj floroj, maljunaj arboj, sur la deklivoj troviĝis ŝafoj kaj bovinoj, sed eĉ unu homon oni ne povis vidi.
“Eble la rivero portos min al la malgranda Kay !” pensis Gerda , kaj tiam ŝi fariĝis pli gaja, ŝi leviĝis kaj observadis en la daŭro de multe da horoj la belajn verdajn bordojn. Poste ŝi preterveturis grandan ĉerizarban ĝardenon, en kiu staris dometo kun strangaj ruĝaj kaj bluaj fenestroj; ĝi estis kovrita per pajlo, kaj ekstere staris du lignaj soldatoj, kiuj antaŭ la preterveturantoj surŝultrigis la pafilojn.
Gerda ekkriis al ili, ŝi opiniis, ke ili estas vivantaj; sed ili kompreneble ne respondis; ŝi tre alproksimiĝis al ili, la fluo pelis la boaton rekte al la tero.
Gerda ekkriis ankoraŭ pli laŭte, kaj tiam el la domo eliris maljuna, tre maljuna virino, kiu apogis sin sur bastono. Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon, kiu estis pripentrita de plej belaj floroj.
“Ho kara, kompatinda infano!” diris la maljuna virino, “kiamaniere vi trafis sur la grandan torentan riveron kaj forportiĝis tiel malproksimen en la mondon?” La maljuna virino iris ĝis la rando de la akvo, altiris la boaton per sia bastono al la tero kaj elprenis la malgrandan Gerdan.
Kvankam Gerda ĝojis, ke ŝi venis sur sekan teron, ŝi tamen iom timis la fremdan maljunan virinon.
“Venu do kaj rakontu al mi, kiu vi estas kaj kiamaniere vi venis ĉi tien”, ŝi diris.
Gerda rakontis al ŝi ĉion, kaj la maljunulino balancis la kapon kaj diris: “Hm, hm!” Kaj kiam Gerda ĉion diris al ŝi kaj demandis, ĉu ŝi ne vidis la malgrandan Kay on, la virino respondis, ke li ne pretervenis, sed kredeble li ankoraŭ venos, ŝi nur ne malĝoju, sed gustumu ŝiajn ĉerizojn, rigardu ŝiajn florojn, kiuj estas pli belaj ol ĉiu bildolibro, ĉar ĉiu el ili povas rakonti tutan historion. Poste ŝi prenis Gerdan je la mano, iris kun ŝi en la malgrandan dometon kaj ŝlosis la pordon.
La fenestroj estis tre alte kaj iliaj vitroj estis ruĝaj, bluaj kaj flavaj. La taglumo enfaladis tute strange, sed sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis, ĉar ŝi ricevis por tio la permeson. Dum ŝi manĝis, la maljuna virino kombis al ŝi la harojn per ora kombilo, kaj la haroj krispiĝis kaj briletis kiel oro ĉirkaŭ ĝia ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo.
“Tian belan malgrandan infanon mi jam tre longe deziris havi!” diris la maljunulino. “Vi vidos, kiel bone ni ambaŭ plaĉos unu al la alia!” Kaj ju pli longe ŝi kombis la harojn de la malgranda Gerda , des pli ĉi tiu forgesis sian kuneedukiton Kay on, ĉar la maljuna virino povosciis sorĉi, sed ŝi ne estis malbona sorĉistino. Ŝi nur iom sorĉadis por sia plezuro, kaj ŝi tre deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan. Tial ŝi eliris en la ĝardenon, etendis sian apogbastonon super ĉiujn rozarbetaĵojn, kaj kvankam ili ĵus ankoraŭ belege floris, ili nun ĉiuj malaperis internen en la nigran teron, tiel ke oni ne povis plu vidi ian signon, kie ili estis starintaj. La maljunulino timis, ke ĉe la vido de la rozoj Gerda rememorus siajn proprajn, rememorus la malgrandan Kay on kaj forkurus.
Nun ŝi elkondukis Gerdan en la florĝardenon: Kia bonodoro, kia belego regis tie! Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado: Nenia bildolibro povus esti pli kolorriĉa kaj pli bela. Gerda saltadis de ĝojo kaj ludadis, ĝis la suno subiris malantaŭ la altaj ĉerizarboj. Tiam ŝi ricevis beletan liton kun ruĝaj silkaj kusenoj, plenigitaj per bluaj violoj, kaj ŝi dormis kaj sonĝis tiel ĉarmege, kiel reĝino en la tago de sia edziniĝo.
En la sekvanta tago ŝi denove ricevis la permeson ludi kun la floroj en la varma sunlumo, kaj tiel estis dum multe da tagoj. Gerda konis ĉiun floron, sed kiom ajn multe da ili tio estis, ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas, ŝi nur ne sciis kia. Unu tagon ŝi sidis kaj rigardis la ĉapelon de la maljuna virino kun la pentritaj floroj, kaj ĝuste la plej bela inter ili estis rozo. La maljunulino forgesis forigi ĝin de la ĉapelo, kiam ŝi la aliajn malaperigis en la teron. Tiel okazas, se oni ne ĉiam estas tute atenta kun siaj pensoj! “Kio!” diris Gerda , “ĉu tute ne troviĝas ĉi tie rozoj?” kaj ŝi saltis inter la bedojn, serĉis kaj serĉis, sed ŝi ne povis trovi eĉ unu rozon. Tiam ŝi sidiĝis kaj ekploris; sed ŝiaj varmegaj larmoj falis ĝuste sur unu lokon, kie subteriĝis rozarbetaĵo, kaj kiam la varmaj larmoj malsekigis la teron, la arbetaĵo subite elteriĝis, tiel same floranta, kiel ĝi estis subteriĝinta, kaj Gerda ĝin ĉirkaŭprenis, kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malgranda Kay revenis en ŝian memoron.
“Ho, kiom multe da tempo mi perdis per la prokrasto!” diris la malgranda knabino. “Mi volis ja serĉi Kay on! Ĉu vi ne scias, kie li estas?” ŝi demandis la rozojn. “Ĉu vi opinias, ke li mortis kaj malaperis?”
“Mortinto li ne estas!” diris la rozoj. “Ni estis ja en la tero, kie troviĝas ĉiuj mortintoj, sed Kay tie ne estis!”
“Mi dankas, mi kore dankas!” rediris la malgranda Gerda kaj iris al la aliaj floroj, rigardis en ilian florkalikon kaj demandis: “Ĉu vi ne scias, kie estas la malgranda Kay ?”
Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda , sed neniu floro ion sciis pri Kay .
Kion diris la fajrolilio?
“Ĉu vi aŭdas la tamburon? Bum, bum! Tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum! Aŭskultu la funebran kantadon de la virinoj! Aŭskultu la vokadon de la pastroj! En sia longa ruĝa vesto staras la Hindino sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo. Sed la Hindino pensas pri la vivanto ĉi tie en la rondo, pri li, kies okuloj brulis pli varmege ol la flamoj, pri li, kies okulfajro penetras en ŝian koron pli forte ol la flamoj, kiuj tuj aliformigos ŝian korpon en cindron. Ĉu la flamo de la koro povas morti en la flamoj de la brullignaro?”
“Tio estas por mi tute nekomprenebla!” diris la malgranda Gerda .
“Tion rakontas mia fabelo!” diris la fajrolilio:
Kion diris la konvolvulo?
“Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. Densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, super la balkonon, kaj sur ĉi tiu staras bela knabino. Ŝi kliniĝas super la balustradon kaj rigardas malsupren sur la vojon. Nenia rozo pendas pli freŝe sur siaj branĉoj ol ŝi; nenia pomarba floraĵo, kiun la vento forpelas de la arbo, ŝvebas pli malpeze ol ŝi. Kiel susuras ŝia multekosta silka vesto! Ĉu li ankoraŭ ne venas?”
“Ĉu vi parolas pri Kay ?” demandis la malgranda Gerda .
“Mi parolas nur pri mia fabelo, pri mia sonĝo”, respondis la konvolvulo.
Kion diras la galanto?
“Inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo; du ĉarmaj knabinetoj – iliaj vestoj estas blankaj kiel neĝo, longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj – sidas sur ĝi kaj balancas sin. La frato, kiu estas pli granda ol ili, staras sur la balancilo, per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuren, por sin teni, ĉar en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn. La balancilo moviĝas, kaj la vezikoj flugas kun beletaj ŝanĝiĝantaj koloroj. La lasta pendas ankoraŭ ĉe la trunko de la pipo kaj balanciĝas en la vento; la balancilo moviĝas. La nigra hundeto, malpeza kiel la vezikoj, leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj kaj volas ankaŭ sur la balancilon. Ĉi tiu flugas returne, la hundo falas, bojas kaj koleras. Ĝi estas incitetata, la vezikoj krevas, – balanciĝanta tabulo, krevanta ŝaŭmaĵo estas mia kanto!”
“Eble tio, kion vi rakontas, estas bela, sed vi ĝin rakontas tiel malgaje, kaj pri la malgranda Kay vi nenion diras!”
Kion rakontas la hiacintoj?
“Estis tri belaj fratinoj, diafanaj kaj delikataj; la vesto de unu estis ruĝa, la vesto de la dua estis blua, kaj la vesto de la tria estis tute blanka. Mano en mano ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo. Ili ne estis elfoj, ili estis homidoj. Tie estis tia dolĉa bonodoro, kaj la knabinoj malaperis en la arbaro. La bonodoro fariĝis pli forta, – tri ĉerkoj, en kiuj kuŝis la belaj knabinoj, glitis el la densejo de la arbaro trans la lagon. Lampiroj lumante flugadis ĉirkaŭe, kiel malgrandaj ŝvebantaj kandeletoj. Ĉu la dancintaj knabinoj dormas aŭ ĉu ili mortis? La odoro de la floro diras, ke ili estas kadavroj. La vespera sonorilo sonoras pri mortintoj!”
“Vi faras min tute malgaja!” diris la malgranda Gerda , “Vi odoras tiel forte; mi devas pensi pri la mortintaj knabinoj! Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!”
“Tin, tin!” sonoris la sonoriletoj de la hiacinto. “Ni ne sonoras pri la malgranda Kay , kiun ni tute ne konas! Ni nur kantas nian kanton, la solan, kiun ni scias!”
Gerda iris al la leontodo, kiu lumetis tra siaj verdaj folioj.
“Vi estas malgranda radianta suno,” ekparolis al ĝi Gerda , “diru al mi, ĉu vi scias, kie mi povas trovi mian ludkamaradon?”
La leontodo lumis tre bele kaj rigardis Gerdan. Kian kanton la leontodo povis kanti? Ankaŭ ĝia kanto ne estis pri Kay .
“Sur malgrandan korton en la unua printempa tago la ĉarma suno lumis tre varme; la radioj glitis malsupren laŭ la blankaj muroj de la najbara domo; tute apude disvolviĝis la unua flava floro kaj lumis kiel oro en la varmaj radioj de la suno. La maljuna avino sidis ekstere en sia seĝo; la nepino, malriĉa bela servistino, post farita mallonga vizito venis returne hejmen. Ŝi kisis la avinon. Estis oro, kora oro, en tiu feliĉa kaj feliĉiga kiso, oro en la buŝo; oro en la koro, oro en la matena horo. Vidu, tio estas mia malgranda historio!” diris la leontodo.
“Mia maljuna kompatinda avino!” ĝemis Gerda . “Jes, ŝi certe sopiras pri mi, malĝojas pri mi, kiel ŝi malĝojis pri la malgranda Kay . Sed mi venos returne hejmen, kaj tiam mi rekondukos kun mi Kay on. Vane mi demandas la florojn, ili scias nur sian propran kanton, ili donas al mi nenian informon!” Kaj ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. Sed la narciso frapis ŝian piedon, kiam ŝi ĝin transsaltis. Tiam ŝi haltis, rigardis la malplenan floron kaj demandis: “Eble vi ion scias?” kaj ŝi tute malalten kliniĝis al la floro. Kaj kion diris ĉi tiu?
“Mi povas vidi min mem, mi povas vidi min mem!” babilis la narciso.
“Ho, ho, kiel mi bonodoras! Supre en la subtegmenta ĉambreto staras duone vestita malgranda dancistino; jen ŝi staras sur unu piedo, jen sur ambaŭ; la tutan mondon ŝi forpuŝas per la piedoj; sed ĉio estas nur blufo. Ŝi verŝas akvon el la tekruĉo sur peceton da ŝtofo, kiun ŝi tenas, – tio estas ŝia korseto! Jes, jes, pureco estas duono de la vivo! La blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko, estas ankaŭ lavita en la tekruĉo kaj sekigita sur la tegmento. Kiam ŝi ĝin metas sur sin, ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon, tiam la vesto ŝajnas pli blanka. Alten la piedon! Rigardu, kiel ŝi sin plenblovas sur unu trunketo! Mi povas vidi min mem, mi povas vidi min meml!”
“Tio estas por mi tute indiferenta!” diris Gerda , “tio ne estas taŭga rakonto por mi!” Kaj ŝi kuris ĝis la rando de la ĝardeno.
La pordo estis fermita; tamen ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis; kaj nun la malgranda Gerda nudapiede elkuris en la malproksiman mondon. Tri fojojn ŝi ekrigardis malantaŭen, sed neniu ŝin persekutis. Fine ŝi ne povis plu iri kaj sidiĝis sur granda ŝtono. Kiam ŝi ekrigardis ĉirkaŭen, ŝi rimarkis, ke la somero pasis; estis malfrua aŭtuno, sed en la bela ĝardeno; kie ĉiam reĝis sunlumo kaj staris floro de ĉiuj sezonoj, oni tion ne povis rimarki.
“Ho Dio, kiom multe da tempo mi perdis!” diris la malgranda Gerda . “Fariĝis ja aŭtuno, mi ne devas ripozi!” Kaj ŝi leviĝis, por iri pluen.
Ho, kiel vundoplenaj kaj lacaj estis ŝiaj malgrandaj piedoj, kaj kiel malvarme kaj krude estis ĉirkaŭe! La longaj folioj de la saliko estis flavaj, kaj per grandaj gutoj la roso faladis malsupren. Unu folio post la alia defalis, nur la prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn, kiuj cetere estis sufiĉe akragustaj kaj adstringantaj por la buŝo. Ho, kiel grize kaj malfacile estis en la malproksima mondo!
Kvara rakonto
Princo kaj reĝidino.
Gerda devis denove ripozi. Jen sur la neĝo, ĝuste kontraŭ ŝia loko de ripozo, eksaltis granda korniko, kiu jam antaŭe tie sidis, atente ŝin rigardis kaj balancadis la kapon. Nun ĝi diris: “Kra, kra! bon tag, bon tag!” Pli bone ĝi ne povis paroli, ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon kaj demandis ŝin, kien ŝi iras tiel sola en la malproksiman mondon. La vorton “sola” Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis tre profunde; kaj ŝi rakontis al la korniko sian tutan vivon kaj sorton kaj demandis, ĉu ĝi ne vidis Kay on.
La korniko balancis la kapon tre medite kaj diris: “Povas esti, povas esti!”
“Kiel? Ĉu vi tion opinias?” ekkriis la malgranda knabino kaj kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin.
“Singarde, singarde!” diris la korniko. “Mi opinias, ke tio estas la malgranda Kay ! Sed nun li certe vin forgesis pro la reĝidino!”
“Ĉu li logas ĉe reĝidino?” demandis Gerda .
“Jes, aŭskultu!” respondis la korniko, “sed estas al mi malfacile paroli vian lingvon. Tamen se vi komprenas la lingvon de la kornikoj, mi povos rakonti pli bone!”
“Ne, tiun lingvon mi ne lernis!” diris Gerda ; “sed la avino povosciis paroli ĝin tiel same lerte, kiel la rabistan lingvon de la infanoj, Ho, kial mi ĝin ne lernis!”
“Ne estas grave!” diris la korniko, “mi rakontos tiel, kiel mi povos, sed mia rakontado certe ne estos bona.” Kaj ĝi rakontis, kion ĝi sciis.
“En la regno, en kiu ni nun sidas, loĝas eksterordinare saĝa reĝidino; ĉiujn gazetojn, kiuj ekzistas en la mondo, ŝi tralegis kaj denove forgesis, tiel saĝa ŝi estas. Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio, kiel oni scias, tute ne estas interesa, kaj pretervole ŝi kantetis por si: “Kial do mi ne edziniĝu?” – “Ha, en ĉi tiuj vortoj estas multe da vero!” ŝi ekpensis, kaj tuj ŝi decidis edziniĝi. Sed ŝi volis havi edzon, kia povoscius respondi, kiam oni parolas al li, tian edzon, kiu ne sole starus kaj havus grandsinjoran mienon, ĉar tio estas treege enuiga. Ŝi ordonis kunkunvoki per tamburado ĉiujn korteganinojn, kaj kiam ĉi tiuj aŭdis ŝian deziresprimon, – ili tre ekĝojis. “Tio plaĉas al mi!” ekkriis ĉiu el ili, “pri tio mi antaŭ ne longe jam mem pensis!”” “Kredu al mi, ke ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero!” interrompis la korniko sian rakontadon; “mi havas malsovaĝan amatinon, kiu libere promenadas en la palaco, kaj ŝi ĉion rakontis al mi!”
Kompreneble ĝia amatino estis ankaŭ korniko, ĉar ĉiu korniko serĉas similan al si, kaj tio ĉiam estas korniko.
“La gazetoj tuj aperis kun rando el koroj kaj monogramoj de la reĝidino. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, kaj ke tiun, kiu povoscius tiel paroli, ke malgraŭ la ĉirkaŭanta brilo li esprimus siajn pensojn senĝene kaj samtempe parolus plej bone, tiun la reĝidino prenos kiel edzon. Jes, jes!” diris la korniko, “vi povas kredi al mi, tio estas tiel same vera, kiel la fakto, ke mi sidas ĉi tie. La homoj venis en grandaj amasoj, estis granda kurado kaj puŝiĝado, tamen neniu sukcesis, nek ta unuan nek la duan tagon. Kiam ili estis ekstere sur la strato, ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro kaj la grandajn prilumitajn salonojn, ili tuj konfuziĝis. Kaj kiam ili staris antaŭ la trono, sur kiu sidis la reĝidino, ili povis nur ripeti ŝian lastan vorton, kaj tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi. La homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno, ĝis ili returne estis sur la strato, tiam la babilado komenciĝis denove. En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco. Mi mem estis tie, por ankaŭ tion vidi!” asertis la korniko. “Ili fariĝis malsataj kaj soifaj, tamen en la palaco oni ne donis al ili eĉ iom da malfreŝa akvo. Estas vero, ke kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj, sed ili ne dividis ilin kun sia najbaro. Ili pensis: ‘Li aspektu malsata, tiam la reĝidino lin ne prenos!’”
“Sed Kay , la malgranda Kay !” demandis Gerda . “Kiam li venis? Ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso?”
“Ne rapidu! Nun ni alvenas ĝuste al li! En la tria tago venis malgrada persono, sen ĉevaloj aŭ veturilo, tute gaja kaj bonhumora, kiu kvazaŭ promenante iris rekte en la palacon. Liaj okuloj brilis kiel la viaj, li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn.”
“Tio estis Kay !” ĝoje ekkriis Gerda . “Ho, mi do lin trovis!” Kaj ŝi plaŭdis per la manoj.
“Li havis malgrandan tornistron sur sia dorso”, diris la korniko.
“Ne, tio certe estis lia glitveturileto!” diris Gerda , “ĉar kun sia glitveturileto li foriris!”
“Povas esti!” rediris la korniko; “mi ne vidis tute precize. Sed tion mi scias de mia malsovaĝa amatino, ke kiam li eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro, li absolute neniom konfuziĝis. Li faris al ili supraĵan kapsignon kaj diris: ‘Estas certe enuige stari sur la ŝtuparo, mi preferas eniri!’ Interne la salonoj brilis per hela lumo de kandeloj. Sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn; oni certe povis ricevi korpremon. Liaj botoj knaris terure laŭte, sed ŝajnis, ke tio lin tute ne maltrankviligis.”
“Tio tute certe estis Kay !” ekkriis Gerda , “mi scias, li havis novajn botojn; mi aŭdis kiel ili knaris en la ĉambro de la avino!”
“Jes, kiel ili knaris!” diris la korniko; “kaj vigle kaj bonhumore li eniris rekte al la reĝidino; ĉi tiu sidis sur perlo, kiu estis tiel granda kiel radŝpinilo. Ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe. Ju pli proksime al la pordo ili staris, des pli fiere ili aspektis. Antaŭ la servobubo de la servisto de servisto, kiu ĉiam portas pantoflojn, oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo!”
“Tio kredeble estas terura!” diris la malgranda Gerda , “Kaj Kay tamen ricevis la reĝidinon?”
“Se mi ne estus korniko, mi ŝin ricevus, malgraŭ ke mi estas jam fianĉigita. Oni diras, ke li parolis tiel same bone, kiel mi parolas, kiam mi uzas la lingvon de kornikoj, tion diris al mi mia malsovaĝa amatino. Li estis gaja kaj ĉarmega. Cetere li tute ne havis edziĝajn intencojn, li venis sole nur por aŭdi la saĝecon de la reĝidino, kaj ĝin li trovis bona, kaj ŝi lin ankaŭ trovis bona.”
“Jes, certe! tio estis Kay !” diris Gerda , “li estis tiel saĝa, li povosciis kalkuli en la kapo kun nombronoj! Ho, ĉu vi ne volus enkonduki min en la palacon?”
“Nu, estas facile tion diri!” respondis la korniko. “Sed kiamaniere ni tion faros? Mi parolos pri tio kun mia malsovaĝa amatino; ŝi kredeble povos doni al ni konsilon. Ĉar tion mi devas al vi diri, ke tia malgranda knabino, kiel vi, neniam ricevas permeson por eniri.”
“Jes, mi ĝin ricevos!” ekkriis Gerda . “Kiam Kay aŭdos pri mia alveno, li tuj eliros kaj prenos min!”
“Atendu min tie ĉe la barilo!” diris la korniko, skuetis la kapon kaj forflugis.
Estis jam mallume, kiam la korniko revenis. “Ra, ra!” ĝi diris. “Mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi! Jen estas malgranda pano por vi, kiun ŝi prenis el la kuirejo, kie troviĝas sufiĉe da pano, kaj vi certe estas malsata! Estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda. La arĝentokovritaj korpogardistoj kaj la servistoj en oro tion ne permesus. Tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien. Mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro, kaj ŝi scias, kie ŝi povas ricevi la ŝlosilon.”
Ili eniris en la ĝardenon, en la grandan aleon, kie la folioj jam defalis unuj post la aliaj, kaj kiam en la palaco iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandeloj, la korniko kondukis la malgrandan Gerdan al malantaŭa pordo, kiu estis nur duonfermita.
Ho, kiel la koro de Gerda batis de timo kaj sopiro! Ŝi havis tian senton, kvazaŭ ŝi volas fari ion malbonan, kaj tamen ŝi volis ja nur sciiĝi, ĉu la malgranda Kay tie estas. Jes tio estis certe li! Ŝi prezentis al si tute vive liajn saĝajn okulojn, liajn longajn harojn; ŝi vidis lin sincere ridanta, kiel tiam, kiam ili hejme sidis sub la rozoj. Li certe ĝojos, kiam li ŝin vidos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro li, kaj kiam li sciiĝos, kiel afliktitaj ili ĉiuj estis hejme, kiam li plu ne revenis. Ho, tio estis timo kaj ĝojo!
Jen ili estis sur la ŝtuparo. Tie sur ŝranko brulis malgranda lampo. Meze sur la planko staris la malsovaĝa korniko, turnadis la kapeton ĉiuflanken kaj observadis Gerdan, kiu faradis riverencojn, kiel la avino ŝin instruis.
“Mia fianĉo rakontis al mi pri vi, mia malgranda fraŭlineto, tre multe da bono!” komencis la malsovaĝa korniko. “Via sorto estas ankaŭ efektive tre kortuŝanta. Estu tiel bona kaj prenu la lampon, mi iras antaŭ vi. Ni iros ĉi tie rekte, ĉar ĉi tie ni neniun renkontos.”
“Ŝajnas al mi, ke iu venas malantaŭ ni!” diris Gerda ; kaj efektive io preterflugis preter ŝi. Estis tiel, kvazaŭ ombroj transglitas sur la muro, ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj kaj graciaj kruroj, ĉasoservistoj, sinjoroj kaj sinjorinoj sur ĉevaloj.
“Tio estas nur sonĝoj!” diris la korniko, “ili venas kaj prenas la pensojn de la altaj gesinjoroj al ĉaso. Tio estas favora por nia celo, en tia okazo vi en la lito povos pli bone ilin pririgardi. Sed mi fidas, ke kiam vi atingos honoron kaj altan situacion, vi montros dankeman koron.”
“Kial ni nun perdu vortojn pri tio!” diris la arbara korniko.
Jen ili eniris en la unuan salonon; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. Ĉi tie la sonĝoj jam preterflugis antaŭ ili, sed ili flugis tiel rapide, ke Gerda ne sukcesis vidi la altajn gesinjorojn. Unu salono estis pli luksa ol la alia; la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon. Jen ili estis en la dormoĉambro. Ĝia plafono similis al granda palmo kun folioj el vitro, el belega vitro, kaj meze sur la planko, fiksite al dika stango el oro, staris du litoj, el kiuj ĉiu havis la formon de lilio. Unu, en kiu kuŝis la reĝidino, estis blanka; la dua estis ruĝa, kaj en ĉi tiu Gerda devis serĉi la malgrandan Kay on. Ŝi forklinis flanken unu el la folioj, kaj tiam ŝi ekvidis brunan nukon. Jes, tio estis Kay ! Ŝi elkriis tute laŭte lian nomon, tenis la lampon tiel, ke la lumo falu sur lin... la sonĝoj surĉevale enkuregis returne en la ĉambron, li vekiĝis, turnis la kapon, kaj... tio ne estis la malgranda Kay .
La princo similis al li nur per sia nuko, sed li estis juna kaj bela. Kaj el la blanka liliforma lito elrigardis la reĝidino kaj demandis, kio tio estas. Tiam la malgranda Gerda ekploris kaj rakontis sian tutan historion kaj ĉion, kion la kornikoj faris por ŝi.
“Ho kompatinda infano!” diris la princo kaj la reĝidino, kaj ili laŭdis la kornikojn kaj diris, ke ili tute ne koleras ilin, sed ke pli ofte ili tion ne faru. Dume ili ricevos rekompencon.
“Ĉu vi volas libere flugi?” demandis la reĝidino, “aŭ ĉu vi volas ricevi fiksitan oficon de kortegaj kornikoj kun ĉio, kio estas elĵetata el la kuirejo?”
Ambaŭ kornikoj kliniĝis kaj petis fiksitan oficon, ĉar ili pensis pri sia estonta maljuneco kaj diris, ke estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge.
La princo leviĝis el sia lito kaj proponis al Gerda , ke ŝi dormu en ĝi, pli multe li ja ne povis fari. Ŝi kunmetis siajn malgrandajn manetojn kaj pensis: “Kiel bonaj estas la homoj kaj la bestoj!” Kaj ŝi fermis siajn okulojn kaj dolĉe endormiĝis. Ĉiuj sonĝoj denove enŝvebis, kaj nun ili aspektis kiel anĝeloj de Dio. Ili tiris malgrandan glitveturilon, sur kiu sidis Kay kaj faradis kapsignojn. Sed la tutaĵo estis nur kreitaĵo el la regno de sonĝoj, kaj tial ĉe ŝia vekiĝo ĝi denove malaperis.
En la sekvanta tago oni vestis ŝin de la kapo ĝis la piedoj per veluro kaj silko. Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo kaj pri paro da botetoj, dirante, ke tiam ŝi volas denove elveturi en la malproksiman mondon kaj serĉi Kay on.
Ŝi ricevis ne sole la botetojn, sed ankaŭ mufon, kaj oni ĉarme ŝin vestis. Kiam ŝi volis forveturi, antaŭ la pordo staris nova veturileto el pura oro, la blazono de la princo kaj de la reĝidino brilis sur ĝi kiel stelo. Koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj – jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis – sidis kun oraj kronoj sur la kapo. La princo kaj la reĝidino mem helpis al ŝi eniri en la kaleŝon kaj deziris al ŝi ĉian feliĉon. La arbara korniko, kiu dume jam edziĝis, akompanis ŝin la unuajn tri mejlojn; ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti. La dua korniko staris proksime kaj frapadis per la flugiloj; ĝi ne akompanis ŝin, ĉar depost la ricevo de la fiksita ofico kun la abunda manĝado ĝi ofte suferadis kapdoloron. Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj, kaj sidkestoj estis plenigitaj per fruktoj kaj spiconuksoj.
“Adiaŭ, adiaŭ!” kriis la princo kaj la reĝidino, kaj la malgranda Gerda ploris, kaj la korniko ankaŭ ploris. Tiel pasis la unuaj mejloj, poste ankaŭ la korniko diris adiaŭ, kaj tio estis la plej malfacila disiĝo. Ĝi flugis sur arbon kaj frapadis per siaj nigraj flugiloj tiel longe, kiel ĝi povis ankoraŭ vidi la kaleŝon, kiu brilis kiel la varma sunlumo.
Kvina rakonto
Malgranda rabistinfano.
Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kaleŝo lumis malproksimen. Tio estis malagrabla por la okuloj de la rabistoj, tion ili neniel povis toleri.
“Tio estas oro, tio estas oro!” ili ekkriis; ili elkuregis, kaptis la ĉevalojn je la kondukiloj, mortigis la malgrandajn antaŭrajdantojn, la koĉeron kaj la servistojn kaj eltiris la malgrandan Gerdan el la kaleŝo.
“Ŝi estas grasa, ŝi estas bonega, ŝi estis nutrita per nukskernoj!” diris la maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn, kiuj pendis malsupren super la okulojn. “Ŝi estas tiel same bona, kiel malgranda grasa ŝafido! Nu, kian bonan guston ŝi havos!” Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris sian tranĉilon, kiu brilis tiel, ke ĝi kaŭzis teruran timon!
“Aŭ!” ekkriis la virino en la sama momento. La sovaĝa kaj malbone edukita filino de la virino, kiu pendis sur ŝia dorso, mordis ŝin en la orelo. “Vi abomeninda bubino!” diris la patrino, kaj ŝi ne havis la eblon buĉi Gerdan.
“Ŝi ludu kun mi!” diris la malgranda rabista knabino. “Ŝi donu al mi sian belan mufon, sian belan veston, ŝi dormu kun mi en mia lito!” kaj ĉe tio ŝi denove ekmordis tiel, ke la rabista virino eksaltis alte kaj sin turnadis tien kaj reen, tiel ke ĉiuj rabistoj ridis kaj diris: “Vidu, kiel ŝi dancas kun sia bubino!”
“Mi volas en la kaleŝon!” diris la malgranda rabista knabino, kaj oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina. Ŝi sidiĝis en la kaleŝon kun Gerda , kaj ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron. La malgranda rabista knabino estis tiel same granda kiel Gerda , sed pli forta, pli larĝaŝultra kaj pli brunigita. Ŝiaj okuloj estis tute nigraj, ili aspektis preskaŭ malgaje. Ŝi prenis la malgrandan Gerdan ĉirkaŭ la korpo kaj diris: “Ili vin ne buĉos, tiel longe kiel mi ne estos kolera kontraŭ vi! Vi certe estas reĝidino?”
“Ne!” respondis la malgranda Gerda kaj rakontis al ŝi ĉion, kion ŝi travivis, kaj kiel forte ŝi amas la malgrandan Kay on.
La rabista knabino rigardis ŝin kun serioza mieno, balancis iom la kapon kaj diris: “Ili vin ne buĉos, eĉ se mi estos kolera kontraŭ vi, – tiam mi mem tion faros!” Poste ŝi sekigis la okulojn de Gerda kaj ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola.
Jen la kaleŝo haltis; ili troviĝis sur la korto de rabista kastelo. De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta, korvoj kaj kornikoj flugis el la malfermitaj truoj, kaj la grandaj buldogoj, kiuj aspektis kvazaŭ ĉiu el ili povus engluti homon, eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita.
En la mezo sur la ŝtona planko de la granda malnova fumkovrita salono brulis granda fajro. La fumo leviĝadis sub la plafonon, kaj tra la multegaj fendoj kaj truoj ĝi eliradis eksteren. En granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango.
“Ĉi tiun nokton vi dormos kun mi apud ĉiuj miaj karaj bestetoj!” diris la rabista knabino. Ili ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj poste ili iris en angulon, kie kuŝis pajlo kaj litkovriloj. Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj, kiuj ĉiuj ŝajnis dormantaj, tamen iom moviĝis, kiam la malgrandaj knabinoj venis.
“Ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi!” diris la malgranda rabista knabino kaj rapide kaptis unu el la plej proksimaj, tenis ĝin je la piedoj kaj skuis ĝin, ĝis ĝi komencis frapadi per la flugiloj. “Kisu ĝin!” ŝi ekkriis kaj tenis ĝin antaŭ la vizaĝo de Gerda .
“Tie sidas la arbara popolaĉo!” ŝi diris plue kaj montris multon da stangoj, kiuj alte supre estis enbatitaj en la muron antaŭ truo. “Tio estas mia arbara kanajlaro, ambaŭ tio! Ili tuj forflugas, se oni ilin ne enŝlosas; kaj jen staras mia maljuna kara kapreto!” Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita. “Ĝin ni ankaŭ devas teni en konstanta timo, ĉar alie ĝi forsaltus de ni. Ĉiun vesperon mi tiklas ĝin sur la kolo per mia akra tranĉilo, kiun ĝi tre timas.” La malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo. La kompatinda besto batadis per la piedoj, kaj la rabista knabino ridis, kaj poste ŝi tiris kun si Gerdan al la dormoloko.
“Ĉu dum la dormado vi restigos la tranĉilon ĉe vi?” demandis Gerda kaj rigardis ŝin kun iom da timo.
“Mi ĉiam dormas kun la tranĉilo,” diris la malgranda rabista knabino. “Oni ne scias, kio povas okazi. Sed nun rakontu al mi ankoraŭ unu fojon, kion vi antaŭe rakontis al mi pri la malgranda Kay , kaj kial vi eliris en la malproksiman mondon.” Kaj Gerda komencis sian rakonton denove de la komenco, kaj la arbaraj kolomboj kveris * supre en sia kaĝo, sed la aliaj kolomboj dormis. La malgranda rabista knabino metis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Gerda , tenis la tranĉilon en la alia mano kaj tre laŭte ronkadis. Sed Gerda ne povis eĉ fermi okulon, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu ŝi konservos la vivon aŭ ĉu ŝi mortos. La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro, manĝis kaj kantis, kaj la rabista virino saltadis. Ho, al la malgranda knabino estis terure vidi ĉion ĉi tion.
* La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.
Subite la arbaraj kolomboj diris: “Kurre, kurre! ni vidis la malgrandan Kay on. Blanka kokino portis lian glitveturilon, li sidis sur la veturilo de la neĝa reĝino, kiu traveturis la arbaron, kiam ni kuŝis en la nesto. Ŝi blovis sur nin, junajn kolombojn, kaj krom ni du ĉiuj mortis; kurre, kurre!”
“Kion vi diras tie supre?” ekkriis Gerda . “Kien veturis la neĝa reĝino? Ĉu vi ion scias pri tio?”
“Kredeble ŝi veturis al Laplando, ĉar tie estas ĉiam neĝo kaj glacio. Demandu la nordan cervon, kiu tie staras alligita!”
“Tie estas glacio kaj neĝo, tie estas benita kaj belega lando!” diris la norda cervo. “Tie oni libere saltas tien kaj reen en la liberaj valoj. Tie la neĝa reĝino havas sian someran tendon, sed sian konstantan palacon ŝi havas pli norde, pli proksime al la norda poluso, sur la insulo, kiu estas nomata Ŝpicbergo.”
“Ho Kay , kara Kay !” ĝemis Gerda .
“Nun kuŝu silente!” diris la rabista knabino, “alie mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon!” Matene Gerda rakontis al ŝi ĉion, kion la arbaraj kolomboj al ŝi diris, kaj la malgranda rabista knabino aspektis tre serioze, balancis tamen la kapon kaj diris: “Estas tute egale! – Ĉu vi scias, kie troviĝas Laplando?” ŝi demandis la nordan cervon.
“Kiu povus tion scii pli bone ol mi!” diris la besto, kaj la okuloj lumis en ĝia kapo: “Tie mi naskiĝis kaj elkreskis, tie mi ludadis sur la neĝaj kampoj.”
“Aŭskultu!” diris la rabista knabino al Gerda ; “kiel vi vidas, ĉiuj niaj viroj foriris, sed la patrino estas ankoraŭ ĉi tie kaj restas hejme. Tamen ĉe la matenmanĝo ŝi trinkas ordinare el la granda botelo kaj tuj post tio endormiĝas; tiam mi ion faros por vi.” Ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko, ĵetis sin sur la kolon al sia patrino taŭzante * al ŝi la barbon kaj diris: “Mia kara dolĉa kapreto, bonan matenon!” La patrino donis al ŝi frapon sur la nazon, tiel ke la nazo fariĝis ruĝe kaj blue, sed ĉio ĉi tio estis farita nur pro amosento.
* La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.
Kiam la patrino estis jam trinkinta el sia botelo kaj komencis dormeti, la rabista knabino iris al la norda cervo kaj diris: “Kvankam mi havus grandan deziron vin ofte ankoraŭ tikli per la akra tranĉilo, ĉar tio estas tre amuza, tamen malgraŭ ĉio mi volas malligi vian ŝnuron kaj helpi al vi, ke vi povu kuri al Laplando; sed vi devas kuri tiel rapidege, kiel vi neniam ankoraŭ kuris kaj alporti ĉi tiun malgrandan knabinon en la palacon de la neĝa reĝino, kie troviĝas ŝia ludkamarado. Vi certe aŭdis, kion ŝi rakontis, ĉar ŝi babilis sufiĉe laŭte, kaj vi havas la kutimon subaŭskulti.”
La norda cervo alte eksaltis de ĝojo. La rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon. “Estas tute egale!” ŝi diris, “jen prenu returne viajn peltajn botetojn, ĉar estos malvarme, sed la mufon mi restigos ĉe mi, ĝi estas tro beleta! Vi tamen ne frostiĝos; jen prenu la grandajn pugnogantojn de mia patrino, ili sidos sur vi ĝis la kubutoj! Surmetu ilin! Nun vi laŭ la manoj aspektas tute kiel mia malbela patrino.”
Gerda ploris de ĝojo:
“Tian ploraĉadon mi ne povas traelporti!” diris la malgranda rabista knabino. “Nun vi devas havi aspekton ĝojan! Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!” Ambaŭ objektoj estis alligitaj malantaŭe sur la norda cervo; la malgranda knabino malfermis la pordon, envokis ĉiujn grandajn hundojn internen, poste ŝi distranĉis la ŝnuron per sia tranĉilo kaj diris al la norda cervo: “Nun ekkuru, sed priatentu la malgrandan knabinon!”
Gerda etendis la manojn kun la grandaj pugnogantoj al la rabista knabino, diris adiaŭ, kaj la cervo ekkuris antaŭen trans arbetaĵojn kaj malebenaĵojn, tra la grandan arbaron, trans marĉojn kaj stepojn, tiel rapidege, kiel ĝi nur povis. La lupoj blekis, kaj la korvoj kriis. El malproksime oni aŭdis malfortan krakon * kaj fortaj sentondraj fulmoj montriĝis ĉiuflanke.
* La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.
“Tio estas miaj malnovaj nordaj lumoj!” diris la norda cervo; “rigardu, kiel ili lumas!” Kaj ankoraŭ pli rapide ĝi kuris antaŭen tage kaj nokte. La panoj estis formanĝitaj, la ŝinko ankaŭ, kaj jen ili estis en Laplando.
Sesa rakonto
Lapino kaj Finnino.
Antaŭ malgranda, malgravaspekta dometo ili haltis. La tegmento atingis ĝis la tero, kaj la pordo estis tiel malalta, ke la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante sur la ventro. Krom unu Lapino, kiu staris apud fiŝolea lampo kaj rostis fiŝojn, neniu estis hejme. La norda cervo rakontis al ŝi la tutan historion de Gerda , sed antaŭe sian propran historion, kiu ŝajnis al ĝi multe pli grava, kaj Gerda estis tiel rigida de malvarmo, ke ŝi ne povis paroli.
“Ha, vi malfeliĉaj!” diris la Lapino, “vi devas ankoraŭ multe kuri! Vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando, ĉar tie la neĝa reĝino havas sian somerloĝejon kaj bruligas ĉiuvespere bluajn flamojn. Pro manko de papero mi skribos kelke da vortoj sur sekigita gado, kiun mi donos al vi por la Finnino tie, kiu povas doni al vi pli bonajn informojn ol mi.”
Kiam Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki, la Lapino skribis kelke da vortoj sur sekigita gado, petis Gerdan, ke ŝi bone ĝin konservu, alligis ŝin denove al la norda cervo, kaj ĉi tiu forgalopis. Supre en la aero oni aŭdis kraketadon, kaj dum la tuta nokto brulis plej belaj nordaj lumoj. Ili alvenis en Finnmarko kaj frapis je la kamentubo de la Finnino, ĉar ĉi tiu ne havis eĉ pordon.
Tie regis tia varmego, ke eĉ la Finnino estis preskaŭ tute nuda. Ŝi estis malgranda kaj tute malpura. Ŝi tuj malligis la vestojn de la malgranda Gerda , deprenis de ŝi la pugnogantojn kaj la botojn, ĉar alie ŝi ne povus elteni la varmegon, metis al la cervo pecon da glacio sur la kapon, kaj poste ŝi tralegis tion, kio estis skribita sur la sekigita gado. Ŝi legis tion tri fojojn, kaj kiam ŝi ĝin sciis jam parkere, ŝi metis la fiŝon en la viandpoton, ĉar oni povis ĝin ja bone manĝi, kaj kulpigi ŝin pri malŝparemeco neniu povus.
La norda cervo rakontis antaŭe sian historion, poste la historion de la malgranda Gerda , kaj la Finnino palpebrumis per la saĝaj okuloj, sed ne diris eĉ unu vorton.
“Vi estas tre saĝa,” diris la cervo; “mi scias, ke vi povas ligi per fadeno ĉiujn ventojn de la mondo. Se la ŝipisto malligas unu nodon, li ricevas bonan venton, se li malligas la duan, tiam blovas akra vento, kaj se li malligas la trian kaj la kvaran, tiam fariĝas tia ventego, ke la arbaroj renversiĝas. Ĉu vi ne volas doni al la malgranda knabino tian trinkaĵon, ke ŝi ricevu la forton de dekdu viroj kaj venku la neĝan reĝinon?”
“La forton de dekdu viroj!” diris la Finnino, “tio certe ne sufiĉus!” Ŝi aliris al stablo, elprenis grandan kunkunrulitan felon kaj disrulis ĝin. Misteraj literoj estis skribitaj sur ĝi, kaj la Finnino legis tiel pene, ke dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto.
Sed la cervo petis por la malgranda Gerda , tiel insiste, kaj ĉi tiu mem rigardis la Finninon per tiaj petegaj, larmoplenaj okuloj, ke la Finnino denove komencis palpebrumi kaj vokis la cervon en angulon, kie ŝi, metante sur ĝian kapon freŝan glacion, flustris al ĝi:
“La malgranda Kay efektive estas ĉe la nega reĝino, li trovas tie ĉion laŭ sia plaĉo kaj deziro kaj pensas, ke li ricevis la plej bonan sorton en la mondo. Sed tio venas de la fakto, ke peceto da vitro penetris en lian koron kaj grajneto da vitro en la okulon. Ili devas antaŭe eliri, alie li neniam plu fariĝos brava homo kaj la neĝa reĝino konservos sian potencon super li.”
“Sed ĉu vi ne povas doni al la malgranda Gerda ion, per kio ŝi ricevus potencon super ĉio?”
“Mi povas doni al ŝi nenian potencon pli grandan ol tiu, kiun ŝi jam posedas! Ĉu vi ne vidas, kiel granda ĉi tiu estas? Ĉu vi ne vidas, kiel homoj kaj bestoj devas servi al ŝi, kiel ŝi nur sur siaj piedoj tiel malproksimen venis en la mondo? De ni ŝi ne bezonas ricevi sian potencon, ĝi sidas en ŝia koro kaj konsistas en tio, ke ŝi estas dolĉa, senkulpa infano. Se ŝi mem ne povos penetri en la palacon de la neĝa reĝino kaj liberigi de la vitro la malgrandan Kay on, tiam ni nenion povos helpi. Du mejlojn de ĉi tie komenciĝas la ĝardeno de la neĝa reĝino; tien vi povas venigi la malgrandan knabinon; demetu ŝin apud la granda arbetaĵo, kiu estas kovrita per ruĝaj beroj kaj staras en la neĝo. Ne restu tie kun longa babilado, sed rapide revenu ĉi tien!” Post tio la Finnino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kiu per ĉiuj fortoj forgalopis.
“Ho, mi ne ricevis miajn botetojn! Mi ne ricevis miajn pugnogantojn!” kriis la malgranda Gerda , kiu komencis senti la akran malvarmon. Sed la cervo ne kuraĝis halti, ĝi kuris tiel longe, ĝis ĝi atingis la grandan arbetaĵon kun la ruĝaj beroj. Tie ĝi demetis Gerdan, kisis ŝin sur la buŝo, kaj al la besto sur la vangoj ruliĝis malsupren grandaj varmegaj larmoj; poste ĝi ekkuris tiel rapide, kiel ĝi povis, returne. La kompatinda Gerda staris nun sen botetoj kaj sen gantoj meze en la neloĝebla malvarma Finnmarko.
Ŝi ekkuris antaŭen tiel rapide, kiel ŝi nur povis. Subite aperis tuta regimento da neĝaj flokoj. Ili tamen ne falis de la ĉielo, kiu estis tute klara kaj brilis de nordaj lumoj, la neĝaj flokoj flugis rekte super la supraĵo de la tero, kaj ju pli proksimen ili venis, des pli grandaj ili fariĝis; Gerda memoris ankoraŭ, kiel grande kaj artoplene ili aspektis sub la pligrandiga vitro. Sed ĉi tie ili montriĝis ankoraŭ en tute alia grandeco kaj terura aspekto; ili estis vivantaj estaĵoj, ili estis la antaŭkurantoj de la neĝa reĝino. Ili havis la plej strangajn formojn; unuj aspektis kiel malbelaj grandaj histrikoj, aliaj, kiel serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj, ankoraŭ aliaj kiel malgrandaj dikaj ursoj, sur kiuj la haroj stariĝis; sed ĉiuj briletis blanke, ĉiuj estis vivantaj neĝaj flokoj.
Tiam la malgranda Gerda ekpreĝis sian Patronian. La malvarmo estis tiel forta, ke ŝi povis vidi sian propran spiron, kiu staris antaŭ ŝia buŝo kiel fumo. La spiro fariĝis pli kaj pli densa kaj ricevis la formon de malgrandaj klaraj anĝeloj, kiuj ĉe ĉiu ektuŝo de la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, kaj ili havis kaskon sur la kapo kaj lancon kaj ŝildon en la manoj. Ilia nombro fariĝis ĉiam pli granda, kaj kiam Gerda finis sian preĝon, tuta legio estis jam ĉirkaŭ ŝi. Ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke ĉi tiuj iskrevis en cent pecojn kaj la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje. La anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide al la palaco de la neĝa reĝino.
Sed nun ni devas antaŭe vidi, kio estis kun Kay . Li certe ne pensis pri la malgranda Gerda , kaj plej certe li ne supozis, ke ŝi staras ekstere antaŭ la palaco.
Sepa rakonto
Kio estis en la palaco de la neĝa reĝino kaj kio okazis poste.
La muroj de la palaco estis stararanĝitaj de la turniĝanta neĝo, kaj tranĉantaj ventoj aranĝis la pordojn kaj fenestrojn. Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia, kiel neĝa blovado ilin formis; la plej granda havis la longon de multe da mejloj. Sed ĉiuj estis prilumataj de fortaj nordaj lumoj, kaj ili estis grandaj, malplenaj, glacie malvarmaj kaj briletantaj. Neniam oni tie havis ian amuziĝon, eĉ ne ian malgrandan balon de ursoj, ĉe kiu la blovinstrumentojn povus ludi la ventego kaj la blankaj ursoj povus marŝi sur la malantaŭaj piedoj kaj montri siajn delikatajn morojn; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj, neniam la blankaj vulpaj fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon; malplene, vaste kaj malvarme estis en la salonoj de la neĝa reĝino. La nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte kaj kiam ili estos plej malalte. En la mezo de la malplena kaj senfina neĝa salono troviĝis glaciiĝinta lago. Ĝi estis krevinta en mil pecojn, sed ĉiu peco estis plej precize simila al la alia, tiel ke tio estis vera artaĵo. Sur la mezo de la lago sidis la neĝa reĝino, ĉiufoje kiam ŝi estis hejme, kaj tiam ŝi diradis ke ŝi sidas en la spegulo de la prudento kaj ke ĉi tiu estas la plej bona en la tuta mondo.
La malgranda Kay estis tute blua de malvarmo, eĉ preskaŭ nigra, sed li tion ne rimarkis, ĉar ŝi forkisis al li la frostotremon kaj lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio. Li iradis kaj trenadis kelkajn akrajn, platajn pecojn da glacio, kiujn li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo, tiel same, kiel ni interaranĝas malgrandajn pecetojn da ligno, por formi difinitajn figurojn, kio estas nomata Ĥina ludo. Kay iradis kaj kunmetadis figurojn, ili estis plej artifikaj, tio estis la glacia ludo de la prudento. Al li tiuj figuroj ŝajnis bonegaj kaj havantaj la plej altan gravecon; tion kaŭzis la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo; li kunmetadis tutajn figurojn, kiuj formis skribitan vorton, sed ĉiam li malsukcesadis en la kunmetado de tiu vorto, kiun li ĝuste deziris, de la vorto: “Eterneco” . Kaj la neĝa reĝino diris: “Se vi povos kunmeti al mi tiun figuron, tiam vi fariĝos via propra sinjoro, kaj mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj” . Sed li tion ne povis plenumi.
“Nun mi forgalopas al la varmaj landoj!” diris la neĝa reĝino. “Mi volas enrigardi en miajn nigrajn potojn.” Tio estis la vulkanoj Etna kaj Vezuvo, kiel oni ilin nomas. “Mi iom blankigos ilin, tio estas necesa kaj faras bone al la citronoj kaj vinberoj.” Kaj la neĝa reĝino forflugis, kaj Kay sidis tute sola en la multemejla malplena glacia salono kaj rigardis la pecojn da glacio kaj meditis kaj meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita. Li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis.
En tiu momento tra la granda pordo eniris en la palacon la malgranda Gerda . Akraj ventoj blovis al ŝi renkonte, sed ŝi preĝis sian vesperan preĝon, kaj tiam la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi. Ŝi eniris en la grandajn malplenajn malvarmajn salonojn, kaj tiam ŝi ekvidis Kay on, ŝi lin rekonis, ŝi flugis al lia kolo, tenis lin forte ĉirkaŭprenite kaj ekkriis: “ Kay , dolĉa, kara Kay ! fine do mi vin trovis!”
Li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme: Tiam la malgranda Gerda ekploris per varmegaj larmoj, ili falis sur lian bruston, ili penetris en lian koron, ili disfandigis la glacian bulon kaj malaperigis la malgrandan spegulpeceton en ĝi. Li ekrigardis ŝin, kaj ŝi kantis:
“Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,
Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.”
Tiam Kay ekploris; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo; li rekonis ŝin kaj ĝoje ekkriis: “ Gerda ! dolĉa, kara Gerda ! Kie vi estis tiel longe, kaj kie mi estis?” Kaj li ekrigardis ĉirkaŭen. “Kiel malvarme estas ĉi tie! Kiel malplene kaj vaste estas ĉi tie!” Kaj li ĉirkaŭprenis Gerdan, kaj ŝi ridis kaj ploris de ĝojo. Tio estis tiel ĉarma vidaĵo, ke eĉ la pecoj da glacio ĉirkaŭe dancis de ĝojo. Kiam ili laciĝis, ili kuŝiĝis ĝuste en la formo de tiuj literoj; pri kiuj la neĝa reĝino diris, ke se li ilin trovos, li fariĝos sia propra sinjoro kaj ŝi donos al li la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.
Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj, ŝi kisis lin sur la okuloj, kaj ili ekbrilis kiel la ŝiaj; ŝi kisis lin sur la manoj kaj piedoj, kaj li fariĝis sana kaj vigla. Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio.
Ili donis al si reciproke la manojn kaj elmigris el la granda palaco. Ili parolis pri la avino kaj pri la rozoj supre sur la tegmento, kaj kien ili iris, tie kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Kiam ili atingis la arbetaĵon kun la ruĝaj beroj, la norda cervo tie staris kaj atendis. Ĝi havis apud si alian junan cervon, kies mamo estis plena kaj donis al la infanoj sian varman lakton. Poste ili portis Gerdan kaj Kay on antaŭe al la Finnino, en kies varmega ĉambro ili sin varmigis kaj ricevis informojn por la veturo hejmen, kaj poste al la Lapino, kiu kudris por ili novajn vestojn kaj rebonigis ilian glitveturilon.
La du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo; tie, kie montriĝis la unua verdaĵo, ili diris adiaŭ al la cervoj kaj al la Lapino.
“Adiaŭ!” ili ĉiuj diris. La unuaj malgrandaj birdoj komencis pepadi, la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun Gerda konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. Ŝi tuj rekonis Gerdan, kaj Gerda rekonis ŝin, estis granda ĝojo.
“Aŭskultu, knabo, vi havas specialan talenton por vagado!” ŝi diris al la malgranda Kay . “Mi volus scii, ĉu vi meritas, ke por vi oni kuru ĝis la fino de la mondo!”
Sed Gerda karesis al ŝi la vangojn kaj demandis pri la princo kaj la reĝidino.
“Ili forveturis en fremdajn landojn!” diris la rabista knabino.
“Sed la korniko?” demandis la malgranda Gerda .
“Ha, la korniko mortis!” ŝi respondis. “Ĝia malsovaĝa amatino fariĝis vidvino kaj portas nigralanan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Ŝi ploras abunde, sed en efektiveco tio estas ja nur babilaĵo! Sed nun rakontu al mi, kiel iris viaj aferoj kaj kiamaniere vi lin havigis al vi.”
Kaj Gerda kaj Kay ambaŭ rakontis.
“Kaj tiel plu kaj tiel plu!” diris la rabista knabino; etendis al ambaŭ la manon kaj promesis, ke, se ŝi iam trapasos ilian urbon, ŝi ilin vizitos; kaj poste ŝi forrajdis en la malproksiman mondon. Sed Kay kaj Gerda iris mano en mano, kaj tiam astis belega printempa vetero kun floroj kaj verdaĵo. La sonoriloj de la preĝejoj sonoris, kaj ili rekonis la altajn turojn, la grandan urbon, kiu estis ilia naskiĝurbo, kaj ili eniris en ĝin, iris al la pordo de la avino, supren laŭ la ŝtuparo, internen en la ĉambron, kie ĉio staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel antaŭe. La horloĝo diris: “tik-tak!” kaj la montriloj moviĝadis. Sed trapaŝante la pordon, ili rimarkis, ke ili fariĝis plenkreskaj homoj. La rozoj floris el la tegmenta defluilo en la malfermitajn fenestrojn, kaj tie staris la malgrandaj infanaj seĝetoj, kaj Kay haj Gerda sidiĝis, ĉiu sur sian seĝeton, kaj tenis sin reciproke je la manoj. Kiel malfacilan sonĝon ili forgesis la malvarman senenhavan belecon, kiu regis ĉe la neĝa reĝino. La avino sidis en la hela sunlumo kaj laŭte legis el la Biblio: “Nur se vi revenos kaj fariĝos kiel infanoj, vi povos eniri en la regnon de Dio!”
Kaj Kay kaj Gerda rigardis unu al la alia en la okulojn kaj subite ili komprenis la malnovan kanton:
“Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,
Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.”
Tiel ili ambaŭ sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj, infanoj koncerne sian koron; kaj estis somero, varma, agrabla somero.
Sambuka virineto
Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis. Li estis elirinta kaj malsekigis al si la piedojn; neniu povis kompreni, kiamaniere tio fariĝis, ĉar estis tute seka vetero. Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas. En la sama tempo tra la pordo eniris ankaŭ la maljuna vigla sinjoro, kiu loĝis tute supre en la domo kaj vivis tute solece, ĉar li havis nek edzinon nek infanojn, li tamen tre amis la infanojn kaj povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezuro lin aŭskulti.
“Nun trinku vian teon!” diris la patrino, “tiam la onklo eble rakontos al vi fabelon.”
“Jes, se oni scius ĉiam ian novan!” diris la maljuna sinjoro kaj bonkore balancis la kapon, “Sed kie la infano malsekigis al si la piedojn?” li demandis.
“Jes, kiamaniere tio fariĝis,” respondis la patrino, “ĝuste tion mi ne povas kompreni!”
“Ĉu vi rakontos al mi fabelon?” demandis la knabo.
“Jes, se vi povas diri al mi precize – ĉar tion mi antaŭe devas scii – kiel profunda estas la strata defluilo sur tiu strato, ĉe kiu troviĝas via lernejo?”
“Ĝuste ĝis la mezo de la tibiingoj,” diris la knabo, “sed tiam mi devas eniri en la profundan kavon.”
“Jen, jen! de tio do venas la malsekiĝo de la piedoj!” diris la maljunulo. “Nun mi efektive devus rakonti fabelon, sed mi scias plu nenian.”
“Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!” diris la malgranda knabo. “Panjo diras, ke ĉio, kion vi nur ekrigardas, fariĝas por vi fabelo kaj ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio.”
“Jes, sed tiaj fabeloj kaj historioj nenion valoras. Ne, la ĝustaj venas tute per si mem, ili frapetas al mi sur la frunto kaj diras: ‘Jen mi estas!’”
“Ĉu baldaŭ frapetos?” demandis la malgranda knabo. La patrino ridetis, ĵetis sambukan teon en la poton kaj verŝis sur ĝin bolantan akvon.
“Rakontu, rakontu!”
“Jes, se, fabelo volus veni mem, sed ĝusta fabelo estas grandsinjora, ĝi venas nur tiam, kiam ĝi mem deziras!... Tamen halt’!” li diris subite; “jen venis unu! Atentu, jen unu estas tie en la tekruĉo!”
La malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, la kovrilo leviĝis ĉiam pli kaj pli, kaj la sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken kaj fariĝis pli kaj pli grandaj. Tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn. Kiel ĝi floris kaj bonodoris! Meze en la arbo sidis maljuna afabla virino en stranga kostumo, kiu estis verda kiel la folioj de la sambuka arbo kaj havis garnaĵon el grandaj blankaj sambukaj floraĵoj. Oni ne povis tuj distingi, ĉu tio estas ŝtofo, ĉu vivanta verdaĵo, ĉu floroj.
“Kiel la virino estas nomata?” demandis la knabo.
“La Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado,” respondis la maljuna sinjoro, “sed tion ni ne komprenas. En la nova botanika ĝardeno ni havas pli bonan nomon por ŝi, tie ŝi estas nomata ‘Sambuka virineto’, kaj al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton. Nun aŭskultu kaj pririgardu la belegan sambukan arbon!”
“Ĝuste tia sama granda kaj floranta arbo staris tie en la nova ĝardenaro. Ĝi kreskis en la angulo de malgranda malriĉa korto. Sub tiu arbo iam posttagmeze sidis en plej bela sunlumo du maljunaj homoj. Tio estis tre maljuna maristo kaj lia tre maljuna edzino. Ili estis praavoj kaj estis baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton. La sambuka virineto sidis en la arbo kaj havis tian saman gajan mienon kiel ĉi tie. “Mi scias, kiam estas via ora edziĝofesto!” ŝi diris, sed tiuj tion ne aŭdis, ili parolis pri la malnovaj tagoj.
“Ĉu vi ankoraŭ memoras,” diris la maljuna maristo, “kiel ni estis tute malgrandaj kaj kuradis kaj ludadis? Tio estis ĝuste sur la sama korto, kie ni nun sidas. Ni starigadis bastonetojn en la tero kaj faradis al ni ĝardeneton.”
“Jes,” respondis la maljuna virino, “tion mi tre bone memoras, kaj ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn kaj fariĝis iom post iom tiu granda arbo, sub kiu ni, maljunaj homoj, nun sidas.”
“Jes!” li diris, “kaj tie en tiu angulo staris tino por akvo; tie naĝadis mia boato, kiun mi mem al mi skulptis. Kiel bone ĝi velveturis! Cetere mi baldaŭ devis lerni la velveturadon en alia maniero!”
“Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis,” ŝi diris, “kaj poste ni estis konfirmitaj. Ni ambaŭ ploris; sed posttagmeze ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron. Poste ni faris ekskurson al la Frederika monto, kie la reĝo kaj la reĝino en sia belega boato veturis sur la kanaloj.”
“Sed al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi en alia maniero, kaj dum multe da jaroj, tre malproksime, en longaj vojaĝoj.”
“Jes, mi ofte ploris pro vi!” ŝi lin interrompis, “mi pensis, ke vi mortis kaj ripozas en la profundo de la akvo! Ofte en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas. Ĝi sin turnis, sed vi ne venis. Mi memoras ankoraŭ klare, kiel unu tagon ekbruis forta pluvego, la balaaĵĉaristo haltis antaŭ la pordo de miaj gemastroj, mi iris malsupren kun la balaaĵujo kaj haltis ĉe la pordo. Estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus! Ĝuste kiam mi tie staris, subite aliris al mi la leterportisto kaj transdonis al mi leteron. Ĝi estis de vi. Ho, kiel multe ĝi travojaĝis! Rapide mi ĝin malfermis kaj legis. Mi ridis kaj ploris, mi estis tiel ĝoja! Tie estis skribite, ke vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo. Kia feliĉa, benita lando tio certe estas! Vi rakontis tiel multe, kaj mi vidis ĉion tion en la spirito, dum la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue kaj mi ĉiam ankoraŭ staris kun la balaaĵujo. Subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo....”
“Kaj al kiu vi rekompence donis krakantan vangofrapon!”
“Mi ja ne sciis, ke tio estis vi! Vi alvenis samtempe kun via letero; kaj vi estis tiel bela, – tia vi estas ankoraŭ nun. Vi paradis per longa flavasilka poŝtuko kaj portis novan, tute novegan ĉapelon. Vi estis tiel eleganta. Ho Dio, kia vetero tiam estis kaj kiel la strato aspektis!”
“Poste ni interedziĝis!” li diris plue. “Ĉu vi ankoraŭ pensas pri tio? Kaj kiel ni poste ricevis nian unuan knabon kaj poste la malgrandan Marion kaj Nilson kaj Petron kaj Johanon-Kristianon?”
“Jes, kaj kiel ili ĉiuj elkreskis kaj fariĝis bravaj homoj, kiujn ĉiu estimas.”
“Kaj eĉ iliaj infanoj ricevis jam infanetojn!” diris la maljuna maristo. “Tio estas pranepoj; tio havas ne malgrandan signifon! Ŝajnas al mi, ke ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon!”
“Jes, ĝuste hodiaŭ estas la ora edziĝofesto!” diris la sambuka virineto kaj ŝovis la kapon ĝuste inter la du maljunulojn; sed ĉi tiuj pensis, ke tio estas la najbarino, kiu kapjesas al ili. Ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite. Baldaŭ venis la infanoj kaj nepoj, kiuj sciis tre bone, ke tio estis la ora edziĝofesto kaj kiuj jam matene estis gratulintaj; sed dum la maljunuloj rememoradis la okazintaĵojn de la delonge pasintaj jaroj, ili pri tio denove forgesis. La sambuka arbo forte bonodoris, kaj la suno, kiu estis baldaŭ subironta, lumis al la maljunaj geedzoj rekte en la vizaĝon. Ambaŭ aspektis ruĝvangaj, kaj la plej malgranda el la nepoj dancis ĉirkaŭ ili kaj kriis tute feliĉoplene, ke hodiaŭ vespere estos tre gaje kaj oni ricevos rostitajn terpomojn. La sambuka virineto kapjesis en sia arbo kaj kune kun ĉiuj aliaj kriis “hura!”
“Sed tio ja ne estis fabelo!” interrompis la malgranda knabo la rakontanton.
“Jes, tion vi certe komprenas!” respondis la maljunulo. “Sed ni demandu pri tio la sambukan virineton!”
“Tio ne estis fabelo!” diris la sambuka virineto; “sed nun ĝi venas. El la realeco ĝuste elkreskas la plej mirinda fabelo; alie ankaŭ mia belega sambuka arbetaĵo ne povas ja elkreski el la tekruĉo!” Kaj ŝi prenis la malgrandan knabon el lia lito, almetis lin al sia brusto, kaj la sambukaj branĉoj, kovritaj de floraĵoj de supre ĝis malsupre, interfermiĝis ĉirkaŭ ili, tiel ke ili sidis kiel en plej densa laŭbo. Ĉi tiu flugis kun ili tra la aeron, estis nekompareble bele. La sambuka virineto subite aliformiĝis en malgrandan ĉarman knabinon, sed ŝia jupo estis ankoraŭ el la sama verda, floraĵornamita ŝtofo, kiun la sambuka virineto estis portinta. Sur la brusto ŝi havis efektivan sambukan floraĵon kaj ĉirkaŭ la blondaj buklaj haroj tutan kronon da sambukaj floraĵoj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj bluaj, ho, estis plezuro rigardi ŝin! La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke, ili havis ja la saman aĝon kaj estis plenaj de la sama gajeco.
Mano en mano ili eliris el la laŭbo kaj staris nun en la bela florĝardeno de la hejmo. Apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo. Por la infanoj en la bastono estis vivo; kiam ili sidiĝis sur ĝi, la metala kapo de la bastono aliformiĝis en kapon ĉevalan; la longaj nigraj kolharoj flirtis, kvar graciaj fortikaj kruroj elkreskis; la besto estis forta kaj flama. Galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon, kur’-kur’! “Nun ni rajdas multe da mejloj foren!” diris la knabo; “ni rajdas al la kavalira bieno, kie ni estis en la pasinta jaro!” Kaj ili rajdis kaj rajdis ĉirkaŭ la herboplaco, kaj la malgranda knabino, pri kiu ni scias, ke ŝi estis neniu alia ol la sambuka virineto, konstante kriadis: “Jen ni estas en la kamparo! Ĉu vi vidas la vilaĝanan domon kun la granda bakforno, kiu elrigardas sur la vojon kiel giganta ovo en la muro? La sambuka arbo pendigas super ĝi siajn branĉojn, kaj la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj; rigardu, kian fieran mienon li havas! Jen ni estas apud la preĝejo! Ĝi troviĝas alte sur la monto sub la potencaj kverkoj, el kiuj unu velksekiĝis. Jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen. Sed ni rapidu antaŭen, antaŭen, al la belega kavalira bieno!” Kaj ĉio, pri kio parolis la malgranda knabino, kiu sidis malantaŭe sur la bastono, efektive preterflugis preter ili; la knabo tion vidis, kaj tamen ili nur rajdis ĉirkaŭ la herboplaco. Poste ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon. La knabino prenis la sambukan floraĵon el siaj haroj, plantis ĝin, kaj ĝi kreskis alten tiel same, kiel ĉe tiuj maljunuloj, kiam ili, estante ankoraŭ infanoj, kune ludis en la nova ĝardenaro, kiel estas rakontite antaŭe. Kiel tiuj, ili promenis mano en mano, sed ili ne supreniris la ruĝan turon, ne promenis en la Frederikmonta parko, ne, la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo, kaj ili ekflugis malproksimen, tra la tuta Danujo, kaj estis printempo kaj fariĝis somero, estis aŭtuno kaj fariĝis vintro, kaj mil bildoj speguliĝis en la okuloj kaj en la koro de la knabo, kaj ĉiam la malgranda knabino kantadis al li: “ĉi tion neniam forgesu!” Dum la tuta flugado la sambuka arbo odoris tre dolĉe kaj ĉarme. La knabo vidis la rozojn kaj la aliajn florojn, sed la sambuka arbo odoris pli balzame, ĉar ĝiaj floraĵoj pendis ĉe la koro de la malgranda knabino, kaj al tiu koro la malsana knabo dum la flugado ofte apogadis la kapon.
“Ĉi tie estas belege en printempo!” diris la malgranda knabino, kaj ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis. “Ho, se ĉiam estus printempo en la bonodora Dana fagarbaro!”
“Ĉi tie estas belege en somero!” ŝi diris, kaj ili preterveturis preter malnovaj kasteloj el la tempo de kavaliroj; la ruĝaj muroj kaj la dentvicaj frontonoj speguliĝis en la fosoj, en kiuj naĝis cignoj kaj rigardadis en la malnovajn malvarmetajn aleojn. Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro, ruĝaj kaj flavaj floroj balanciĝadis en la kavoj, ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj, kaj vespere leviĝadis la luno, granda kaj plena, kaj la fojnamasoj sur la herbejoj dolĉe bonodoris. “Ĉi tion oni neniam forgesas!”
“Ĉi tie estas belege en aŭtuno!” diris la malgranda knabino, kaj la aero fariĝis duoble pli alta kaj blua, la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo, la ĉashundoj galopis antaŭen, tutaj amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn de la gigantoj, sur kiuj rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj. Sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj, kaj en la draŝejo sidis maljunaj virinoj, knabinoj kaj infanoj kaj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon. La junaj kantis kantojn, sed la maljunaj rakontis fabelojn pri koboldoj kaj sorĉistoj. Ion pli bonan oni ne povas imagi al si!
“Ĉi tie estas belege en vintro!” diris la malgranda knabino, kaj ĉiuj arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn. La neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn, kaj de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia. En la ĉambro oni ekbruligis la kristnaskan arbon, oni tie vidis donacojn kaj gajan humoron. En la vilaĝana domo en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono, ĝojkriante kaj ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj, kaj eĉ la plej malriĉa infano konfesis: “Estas belege en vintro!”
Jes, estis belege, kaj la malgranda knabino montris al la knabo ĉion, kaj ĉiam odoris la sambuka arbo, kaj ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco, la flago, sub kiu la maljuna maristo estis forveturinta el la nova ĝardenaro. Kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon, malproksimen, al la varmaj landoj, kie kreskas la kafo. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiufoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj, kaj klare li vidis inter la folietoj de la floraĵo la malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj, kaj li aŭdis, kiel ŝi flustras al li: “Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!” Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.
Tiel pasis multe da jaroj, kaj jen li estis maljuna homo kaj sidis kun sia maljuna edzino sub floranta arbo. Ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto. La malgranda knabino kun la bluaj okuloj kaj la sambukaj floraĵoj en la haroj sidis supre en la arbo, kapjesis al ili ambaŭ kaj diris: “Hodiaŭ estas la tago de la edziĝo!” Poste ŝi prenis du florojn el sia florkrono, kisis ilin, kaj ili eklumis antaŭe kiel arĝento, poste kiel oro, kaj kiam ŝi metis ilin sur la kapojn de la maljunuloj, ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon. Kaj ili sidis ambaŭ kiel reĝo kaj reĝino sub la bonodora arbo, kiu aspektis tute kiel sambuka arbo, kaj li rakontis al sia maljuna edzino la historion pri la sambuka virineto, tiel, kiel ĝi estis rakontita al li, kiam li estis malgranda knabo, kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.
“Jes, tiel estas la afero!” diris la malgranda knabino en la arbo. “Unuj nomis min sambuka virineto, aliaj nomis min Driado, sed en efektiveco mi estas nomata rememoro. Mi sidas en la arbo, kiu kreskas kaj kreskas. Mi povas veki malproksimajn rememorojn, mi povas rakonti! Montru al mi, ĉu vi havas ankoraŭ vian floraĵon!”
Kaj la maljuna viro malfermis sian preĝolibron; tie kuŝis la sambuka floraĵo, tiel freŝa, kvazaŭ ĝi nur antaŭnelonge estus enmetita tien, kaj la sambuka virineto, aŭ pli ĝuste la rememoro, kapjesis, kaj la du gemaljunuloj kun la oraj kronoj sidis en la lumo de la ruĝa vespera suno. Ili fermis la okulojn, kaj... kaj... jen la fabelo finiĝis.
La malgranda knabo kuŝis en sia liteto, li ne sciis, ĉu li tion sonĝis aŭ ĉu oni tion rakontis al li. La tekruĉo staris sur la tablo, sed nenia sambuka arbo kreskis el ĝi, kaj la maljuna sinjoro, kiu estis rakontinta, ĝuste en tiu momento intencis eliri tra la pordo kaj faris tion.
“Kiel bela tio estis!” diris la malgranda knabo. “Panjo, ĉu mi estis en la varmaj landoj?”
“Jes, mi kredas!” diris la patrino; “kiam oni eltrinkas du ĝisrande plenajn tasojn da sambuka teo, tiam oni jam venas en la varmajn landojn!” Kaj ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. “Vi bone dormis, dum mi sidis kaj disputis kun nia maljuna amiko, ĉu tio estis historio, ĉu fabelo.”
“Kaj kie estas la sambuka virineto?” demandis la knabo.
“Ŝi estas en la tekruĉo!” diris la patrino, “kaj ŝi povas tie resti!”
Flikilo
Estis iam flikilo, kiu estis tiel delikata kaj pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo.
“Atentu nur, ke vi tenu min fortike!” diris la flikilo al la fingroj, kiuj prenis ĝin. “Ne elfaligu min! Se mi falos sur la plankon, estos tre malfacile min trovi, tiel delikata mi estas!”
“Nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo!” diris la, fingroj kaj prenis ĝin fortike ĉirkaŭ la korpo.
“Ĉu vi vidas, mi venas kun sekvantaro!” ekkriis la flikilo kaj ektrenis post si longan fadenon, kiu tamen ne havis nodon.
La fingroj direktis la flikilon rekte al la pantoflo de la kuiristino, kies ledo disŝiriĝis kaj devis nun esti flikata.
“Tio estas maldelikata laboro!” diris la flikilo, “mi neniel povos trairi, mi rompiĝos, mi rompiĝos!” Kaj ĝi efektive rompiĝis. “Ĉu mi ne ripetis ofte,” ĝi plorkriis, “ke mi estas tro delikata!”
“Nun ĝi plu taŭgas por nenio!” diris la fingroj, sed tamen ili devis ĝin teni; la kuiristino alfaris al ĝi kapon el sigelvakso kaj enŝovis ĝin antaŭe en sian tukon.
“Vidu, nun mi estas brusta pinglo!” diris la flikilo; “mi sciis, ke mi atingos honoron; el io fariĝas io!” Kaj ĝi ridis interne, ĉar ekstere oni ĉe flikilo neniam povas vidi, ke ĝi ridas. Tie ĝi sidis fiere, kvazaŭ ĝi veturus en veturilo, kaj rigardadis ĉiuflanken.
“Ĉu mi povas permesi al mi demandi vin, ĉu vi estas el oro?” demandis ĝin la pinglo, kiu estis ĝia najbaro. “Vi havas bonegan eksteraĵon kaj vian propran kapon, kvankam ĉi tiu eĉ estas malgranda. Vi devas zorgi pri tio, ke ĝi iom elkresku, ĉar oni ja ne povas al ĉiu doni sigelvakson sur la pinton!” Ĉe tio la flikilo levis sin tiel alten, ke ĝi elfalis el la tuko kaj falis en la defluilon ĝuste en la momento, kiam la kuiristino elverŝis la malpuran akvon.
“Nun ni iras vojaĝi!” diris la flikilo; “ke mi nur ne perdiĝu!” Sed ĝi perdiĝis.
“Mi estas tro delikata por ĉi tiu mondo!” ĝi diris, kiam ĝi sidis en la strata defluilo. “Mi havas bonan konscion, kaj tio ĉiuokaze estas ne malgranda konsolo!” Kaj tial la flikilo tenis sin rekte kaj ne perdis sian bonan humoron.
Diversaj objektoj naĝis trans ĝin, pecetoj da ligno, pajlo kaj gazeta papero. “Vidu, kiel ili naĝas!” diris la flikilo. “Ili ne scias, kio sidas sub ili! Mi enŝoviĝis kaj sidas ĉi tie. Vidu, jen naĝas peco da ligno, ĝi pensas pri nenio en la mondo krom lignopecoj kaj ŝtipoj, kaj ĝi mem estas ja ŝtipo. Jen naĝas trunketo de pajlo; vidu, kiel ĝi svingiĝas, kiel ĝi turniĝas! Ne pensu tiom multe pri vi mem, vi povus alpuŝiĝi al ŝtono! Jen naĝas gazeto! Forgesita estas ĝia enhavo, kaj tamen ĝi tenas sin larĝe! Mi sidas pacience kaj silente; mi scias, kio mi estas, kaj tio mi restas!”
Unu tagon ĝi ekvidis ĝuste ĉe sia flanko brilantan objekton, kaj la flikilo supozis, ke tio estas diamanto; sed tio estis nur simpla peceto da vitro. Ĉar ĉi tiu briletis, la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo. “Vi kredeble estas diamanto?” “Jes, mi estas io tiuspeca!” Tiamaniere ili rigardis sin reciproke kiel tre valorajn objektojn kaj interparolis pri la nuna malmodesteco de la mondo.
“Mi havis mian loĝejon en la skatolo de unu virgulino, kiu estis kuiristino,” komencis sian rakontadon la flikilo. “Ŝi havis sur ĉiu mano po kvin fingroj; sed ion tiom multe pensantan pri si, kiel tiuj fingroj, mi neniam plu vidis, kaj tamen ili ekzistis ja nur por tio, ke ili min tenu, ke ili prenu min el la skatolo kaj metu min en la skatolon!”
“Ĉu ili do distingis sin per brilo?” demandis la peceto da vitro.
“Per brilo?” ekkriis la flikilo, “ne, sole nur per malmodesteco! Tio estis kvin fratoj, ĉiuj naskitaj ‘fingroj’; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala. La plej ekstrema el ili, la ‘dika fingro’, estis mallonga kaj dika; ĝi ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso, ĝi povis kliniĝi nur en unu direkto, sed ĝi asertis, ke homo, al kiu ĝi estas dehakita, restas libera de militservo. La ‘potlekisto’ enŝovadis sin en dolĉaĵon kaj en acidaĵon, montradis la sunon kaj la lunon kaj premadis la plumon, kiam ili skribis; la ‘longulo’ estis je tuta kapo pli alta ol ĉiuj aliaj; la ‘ringoportisto’ havis oran strion ĉirkaŭ la korpo, kaj la malgranda ‘Petro-ludisto’ faradis nenion kaj estis ankoraŭ fiera pri tio. Tie estis kaj restis nur fanfaronado, kaj tial mi ĵetis min en la defluilon.”
“Kaj nun ni sidas kune kaj brilas!” diris la vitropeceto. Subite en la defluilon enverŝigis pli da akvo, kiu eliris trans la randon kaj fortiris kun si la vitropeceton.
“Vidu, nun tiu ricevis promocion!” diris la flikilo. “Mi sidas plue, mi estas tro delikata, sed tio estas mia fiero, kaj ĝi estas estiminda!” Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis.
“Mi preskaŭ supozas, ke mi estas naskita de suna radio, tiel delikata mi estas. Al mi eĉ ŝajnas, ke la suno ĉiam serĉas min sub la akvo. Ho, mi estas tiel maldika, ke mia propra patrino ne povas min trovi. Se mi havus ankoraŭ mian malnovan okulon, kiu derompiĝis, mi pensas, ke mi povus verŝi larmojn. Ne, mi tamen tion ne farus, plori ne estas nobele.”
Unu tagon kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion similan. La afero ne estis pura, ĝi tamen faris al ili plezuron.
“Aj!” ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo. “Tio estas malbona bubo!”
“Mi ne estas bubo, mi estas fraŭlino!” diris la flikilo, sed neniu tion aŭdis. La sigelvakso desolviĝis, kaj pro tio ĝi opiniis sin ankoraŭ pli nobela ol antaŭe.
“Jen alnaĝas ŝelo de ovo!” diris la knaboj, kaj ili enpikis la flikilon fortike en la ŝelon.
“Blankaj muroj, kaj mem nigra!” diris la flikilo; “tio bone aspektas; nun oni min ja povas vidi! Se mi nur ne fariĝos marmalsana, ĉar tiam mi ankoraŭ pli rompigus!” Sed ĝi ne fariĝis marmalsana kaj plu ne rompiĝis.
“Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon kaj krom tio ĉiam konscias, ke oni estas io pli ol homo! Ĉe mi tio jam pasis; ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!” “Krak!” ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis. “Ha, kiel tio premas!” ĝemis la flikilo; “nun mi tamen fariĝas marmalsana; mi rompiĝas, mi rompiĝas!” Sed ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo, ĝi kuŝis laŭlonge, – kaj ĝi kuŝu tie plue.
Sonorilo
En la malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento. “Nun sonas la vespera sonorilo!” oni diradis, “nun la suno subiras!”
Ekstere de la urbo, kie la domoj kun siaj ĝardenoj kaj malgrandaj pecoj da kampo staris pli maldense, la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele kaj aŭdis la sonadon de la sonorilo ankoraŭ pli forte. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, kaj la homoj rigardis en tiu direkto, kaj ilia animstato fariĝis solena.
Tiel daŭris multe da tempo. Unu diris al la alia: “Ĉu tie en la arbaro troviĝas preĝejo? La sonorilo havas ja mirindan, belegan sonon; ĉu ni ne eliru kaj rigardu ĝin pli proksime?” Kaj la riĉuloj veturis, kaj la malriĉuloj iris, sed la vojo ŝajnis al ili rimarkinde longa, kaj kiam ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro, ili sidiĝis, rigardis supren al la longaj branĉoj kaj opiniis, ke ili nun ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro. La sukeraĵisto venis el la urbo kaj starigis sian tendon, kaj poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon. Kiam la homoj iris returne hejmen; ili opiniis, ke estis tre romantike. Tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon de sonorilo, sed ili havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas el la urbo. Unu el ili verkis longan versaĵon kaj diris, ke la sonorilo sonas kiel la voĉo de patrino en la orelo de ŝia amata kaj saĝa infano, ke nenia melodio estas pli bela ol la sonado de la sonorilo.
Ankaŭ la reĝo de la lando atentiĝis pri tio, kaj li promesis, ke al tiu, kiu povos klarigi, de kie venas la sonado, li donos la titolon de “mondsonorilulo”, eĉ en tia okazo, se montriĝus, ke la sonado venas ne de sonorilo.
La promeso de tiel franda titolo logis nun multajn en la arbaron, sed troviĝis nur unu, kiu revenis kun ia speco de klarigo. Li diris, ke neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden, eĉ li mem ankaŭ ne, li tamen asertis, ke la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo; ke tio estas saĝega strigo, kiu senĉese frapas per sia kapo la arbon, sed ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco; kaj pro tiu klarigo li ricevis la titolon de mondsonorilulo, kaj li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo. Sed malgraŭ tio oni ne sciis pli ol antaŭe.
Estis konfirmado; la pastro parolis bele kaj kore; la konfirmatoj estis emociitaj. Tio estis ja grava tago por ili, el infanoj ili subite fariĝis plenkreskaj homoj, la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan personon. Estis plej ĉarma suna lumo, la konfirmitoj faris ekskurson ekster la urbon, kaj el la arbaro sonis mirinde forte la granda nekonata sonorilo. Ili tuj eksentis deziron serĉi ĝin, kaj nur tri ne aliĝis. Unu knabino devis rapidi hejmen; por surprovi sian belan veston, ĉar ĝuste la vesto kaj la balo estis la kaŭzo de tio, ke ŝi jam nun estis konfirmita, alie ŝi lernus ankoraŭ unu jaron. La dua, kiu rifuzis partopreni en la entrepreno, estis malriĉa knabo, kiu pruntis al si la konfirmacian surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro kaj devis redoni ilin ĝis difinita horo. La tria diris, ke fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj, ke li ĉiam estis bonkonduta infano kaj volas resti tia ankaŭ post la konfirmo; pri tio oni tute ne devus ridi, ili tamen ridis.
Tri el ili do ne iris; la aliaj trotis antaŭen. La suno lumis, kaj la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj, ĉar ja ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis kaj ĝuste hodiaŭ ili en tute speciala senco estis infanoj de Dio.
Sed baldaŭ du el la plej malgrandaj laciĝis kaj tial iris returne al la urbo. Du malgrandaj knabinoj sidiĝis kaj plektis florkronojn. Ili ankaŭ ne kuniris; kaj kiam la aliaj atingis la salikojn, en kies ombro la sukeraĵisto aranĝis sian loĝejon, ili diris: “Jen ni estas ĉi tie en freŝa aero; la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago!”
En la sama momento profunde en la arbaro eksonis la sonorilo tiel majeste kaj solene, ke kvar aŭ kvin decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron. Ĝi estis eksterordinare densa kaj ombra, nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen, asperuloj kaj anemonoj kreskis tro abunde, florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj pendis inter la arboj, en kiuj kantis la najtingaloj kaj ludis la radiaj de la suno. Ho, estis belege, sed por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. Tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko da ĉiuj koloroj, la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis, kaj mistere sonadis la monotona “kluk, kluk” .
“Ĉu eble tio estas la sonorilo?” diris unu el la konfirmitoj, kaj li kuŝiĝis kaj atente aŭskultis. “Tion oni devas fundamente esplori!” Kaj li restis kaj lasis la aliajn iri pli malproksimen.
Ili alvenis al domo, aranĝita el arboŝelo kaj branĉoj; granda arbo kun sovaĝaj pomoj estis klinita super ĝi, kvazaŭ ĝi volus ŝuti sian benon sur la tegmenton, sur kiu staris rozoj en plena florado. La longaj branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono, sur kiu pendis malgranda sonorilo. Eble ĉi tiun oni aŭdis? Kun escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio. Sed tiu asertis, ke la sonorilo estas tro tro malgranda kaj delikata, ke oni povu aŭdi ĝin tiel malproksime, kaj ke la sonoj, kiuj en tia maniero povas tuŝi la homan koron, estas tute aliaj. La juna parolanto estis reĝido, kaj tial la aliaj diris, ke tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj.
Ili lasis lin iri sola; kaj ju pli malproksimen li iris antaŭen, des pli kaj pli lia brusto pleniĝis de la sento de arbara soleco. Li tamen ĉiam ankoraŭ aŭdis la malgrandan sonorilon, kiu amuzis la aliajn, kaj de tempo al tempo, kiam la vento alportis la sonojn de la sukeraĵejo, li povis ankaŭ aŭdi, kiel la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino. Sed la profundaj tonoj de la sonorilo tamen sonis pli forte, kaj li havis preskaŭ la impreson, ke kune kun ĝi ludas ankaŭ orgeno, la sonoj venis de la maldekstra flanko, de la flanko de la koro.
Subite io ekbruetis en la arbetaĵo, kaj antaŭ la reĝido aperis malgranda knabo en lignaj ŝuoj kaj en tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj. Ili ambaŭ reciproke sin konis; la knabo estis ĝuste tiu el la konfirmitoj, kiu ne povis kuniri, ĉar li devis reveni hejmen kaj redoni al la filo de sia mastro la surtuton kaj la botojn. Tion li faris, kaj nun li en siaj lignaj ŝuoj kaj en siaj malriĉaj vestoj iris sola, ĉar la sonorilo sonis tiel forte, tiel profunde, ke li ne povis kontraŭstari.
“Nun ni povas ja iri kune!” diris la reĝido. Sed la malriĉa konfirmito kun la lignaj ŝuoj estis tre embarasita, li tiretis siajn mallongajn manikojn de la jako kaj diris, ke li timas, ke li ne povos tiel rapide kuniri, krom tio li opinias, ke oni devas serĉi la sonorilon dekstre; ĉar tiu loko enhavas ja ĉion grandan kaj belan,
“Nu, en tia okazo ni kompreneble ne iros kune!” diris la reĝido kaj faris adiaŭan kapsignon al la malriĉa knabo. Ĉi tiu eniris en la plej malluman kaj plej densan parton de la arbaro, kie la dornoj disŝiris al li la vestojn kaj vundis al li la vizaĝon, manojn kaj piedojn. La reĝido ankaŭ ricevis kelkajn fortajn gratojn, sed la suno prilumis lian vojon, kaj lin ni nun sekvos, ĉar li estis vigla knabo.
“La sonorilon mi volas kaj devas trovi!” li diris, “eĉ se mi devus iri ĝis la fino de la mondo.”
Malbelaj simioj sidis supre en la arboj kaj grincigis siajn dentojn. “Ĉu ni batu lin? ĉu ni batu lin?” ili kriis unu al la alia, “li estas regido!”
Sed li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaron, kie kreskis la plej strangaj floroj. Tie staris blankaj stelformaj lilioj kun sangruĝaj stamenoj, ĉielbluaj tulipoj, kiuj briletis en la vento, kaj pomarboj, kies pomoj tute similis grandajn brilantajn sapajn vezikojn. Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! Ĉiuflanke ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj, kie cervo kaj cervino ludis en la herbo, kreskis belegaj kverkoj kaj fagoj, kaj kie la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis, tie el la fendo kreskis herbo kaj longaj trunketaĵoj. Tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj, sur kiuj naĝis blankaj cignoj kaj batadis per siaj flugiloj. La reĝido ofte haltadis kaj aŭskultadis, ofte li pensis, ke la sonorilo sonas al li supren el unu el tiuj profundaj lagoj, sed li tuj rimarkis denove, ke la sonoj venas ne de tie, sed pli profunde el la arbaro.
Jen la suno subiris, la aero brilis fajroruĝe, sankta silento disvastiĝis en la arbaro, kaj la reĝido, stariĝis genue, kantis sian vesperan kanton kaj diris: “Neniam mi trovos tion, kion mi serĉas! Jen la suno subiras, venas la nokto, la malluma nokto; tamen ankoraŭ unu fojon mi eble povos ekvidi la rondan fajran diskon de la suno, antaŭ ol ĝi tute kaŝigos sub la tero! Mi iros sur tiujn rokojn, kiuj majeste leviĝas en la aeron tie, kie staras la grandaj arboj.”
Kaj li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj radikoj kaj grimpis supren al la malsekaj ŝtonoj, kie sin tordis akvoserpentoj, kie la bufoj kvazaŭ bojis lin; li tamen atingis la supron, antaŭ ol la suno, rigardata de tiu altaĵo, tute subiris. Ho, kia belegeco! La maro, la nemezurebla, belega maro, kiu per siaj longaj ondoj frapadis la bordon, etendiĝis antaŭ li, kaj la suno staris kiel granda luma altaro malproksime, kie la ĉielo kaj la tero donis al si reciproke la manon. Ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj, la arbaro kantis, kaj la maro kantis; kaj lia koro kunkantis. La tuta naturo estis granda sankta preĝejo, kies pilastroj estis arboj kaj ŝvebantaj nuboj, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj kaj kies granda kupolo estis la ĉielo mem. Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis, sed milionoj da steloj eklumis, milionoj da diamantaj lampoj radiis, kaj la reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro kaj al la maro, – kaj en la sama momento de la dekstra flanko alvenis la malriĉa konfirmito kun la mallongaj manikoj kaj la lignaj ŝuoj; li alvenis en la sama tempo, alvenis per sia vojo, kaj ili ekkuris renkonte unu al la alia kaj tenis sin je la manoj en la granda templo de la naturo kaj de la poezio, kaj super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj, en ĝojkria Haleluja!
Avineto
Avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj lumas ankoraŭ kiel du steloj, ili estas eĉ multe pli belaj, ili estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. Ŝi ankaŭ scias la plej belajn historiojn kaj havas veston kun grandaj, grandaj floroj, ĝi estas el tiel peza silka ŝtofo, ke ĝi forte susuras. Avineto scias multe, multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto, tio estas tute certa! Avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj, kaj en tiu libro ŝi ofte legas. Meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita, ĝi ne estas bela kiel tiuj rozoj, kiuj staras antaŭ ŝi en glaso, kaj tamen ŝi ridetas al tiu rozo plej amoplene, ĉe tio eĉ aperas larmoj en ŝiaj okuloj. Kial avineto en tia maniero rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje, kiam la larmoj de avineto falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa, tiam la rozo ŝveliĝas kaj la tuta ĉambro pleniĝas de ĝia bonodoro, la muroj falas, kvazaŭ ili estus nur nebulaj bildoj, kaj ĉirkaŭe staras nun la verda, belega arbaro, kie la suno lumas tra la folioj, kaj avineto – ŝi estas nun tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj, eleganta kaj ĉarma, nenia rozo estas pli freŝa ol ŝi, tamen la okuloj, la mildaj radiantaj okuloj, ili ĉiam estas ankoraŭ la okuloj de avineto. Ĉe sia flanko sidas viro, juna, forta kaj bela. Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, – tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto – jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro.
Jen avineto plu ne vivas. Ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. “Kaj nun ĝi finiĝis,” ŝi diris, “kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.” Ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis.
Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton.
Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de ta tombejo. Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo.
Monteto de elfoj
Rapide kaj lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo; ili bone povis kompreni unu la alian, ĉar ili parolis lingvon de lacertoj.
“Ha, kia bruado kaj mastrumado estas tie en la malnova monteto, de elfoj!” diris unu el la lacertoj; “pro la bruo mi jam de du noktoj ne povis fermi okulon; tute tiel same, kiel se mi kuŝus kaj havus dentodoloron, ĉar tiam mi ankaŭ ne povas dormi!”
“Io okazis!” diris la dua lacerto. “Ĝis la unua krio de koko ili nun tenas la monteton sur kvar ruĝaj stangoj, oni ĝin fundamente aerumas, kaj, kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, la elfknabinoj ekzerciĝas en novaj dancoj. Io tie okazis!”
“Jes, mi parolis kun unu el miaj konataj lumbrikoj,” rakontis la tria lacerto; “ĝi venis rekte el la monteto, kie ĝi tage kaj nokte fosis en la tero. Ĝi multe aŭdis; vidi la kompatinda besto ja ne povas, sed antaŭ si senti kaj aŭskulti ĝi povoscias. Ili atendas fremdulojn en la monteto de elfoj, eminentajn fremdulojn, sed kiun – tion la lumbriko ne volis diri, aŭ eble ĝi mem tion ne sciis. Al ĉiuj vaglumoj oni ordonis pretiĝi por torĉa procesio, kiel oni tion nomas, kaj la arĝento kaj oro, da kiaj la monteto havas tre multe, estas frotpurigata kaj elmetata sub la lumon de la luno.”
“Kiuj povas esti tiuj fremduloj?” diris ĉiuj lacertoj. “Kio povis okazi? Aŭskultu, kiel tie zumas! Aŭskultu, kiel tie bruas!”
Subite la monteto de elfoj malfermiĝis, kaj nejuna elfknabino, kiu krom la nuda dorso estis tre konvene vestita, saltetante eliris. Tio estis la mastrumistino de la maljuna reĝo de elfoj, ŝi estis malproksima parencino de la familio kaj portis sukcenan koron sur la frunto. Vigle ŝi movadis siajn piedetojn, kaj kun lerta saltetado ŝi iris rekte malsupren, al la marĉo, al la nokta korvo.
“Oni invitas vin por hodiaŭ nokte en la monteton de elfoj!” ŝi diris; “sed ĉu vi ne volos antaŭe fari al ni grandan komplezon kaj afable preni sur vin la disportadon de la invitoj? Vi ankaŭ devas ion fari, ĉar vi mem ne havas apartan domon. Venos al ni kelke da tre eminentaj fremduloj, sorĉistoj, kiuj ludas grandan rolon, kaj tial la maljuna reĝo de elfoj volas dece sin montri.”
“Kiun oni devas inviti?” demandis la nokta korvo.
“Al la granda balo povas veni ĉiu, eĉ homoj, se ili nur parolas dum la dormado, aŭ se ili povas fari ion alian konforman al nia esenco. Sed por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton. Pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon, ĉar mi opinias, ke eĉ al fantomoj ni ne devas permesi la venon. Sur la unua loko devas esti invitata la mara vireto kun sia filino; mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos. Ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon kaj la preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. Kvankam ili apartenas al la ekleziularo, kiu ne tute povas esti alkalkulata al nia kompanio, tio tamen estas ja ilia ofico, ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn.”
“Bone!” diris la nokta korvo kaj ekflugis, por disporti la invitojn.
La elfknabino jam dancis sur la monteto de elfoj, ĉarme farante uzon de siaj ŝaloj, kiuj estis teksitaj el roso kaj lunlumo; tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas. Meze en la monteto de elfoj la granda festosalono estis brilante ornamita, la planko estis lavita per lunlumo kaj la murojn oni ŝmiris per graso de sorĉistinoj, tiel ke de la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj. En la kuirejo troviĝis abunda provizo da ranoj sur rostostango, limakaj konkoj kun farĉo el infanaj fingroj kaj salatoj el semoj de fungoj, malsekaj buŝoj de musoj kaj cikuto. Refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo de la marĉa virino kaj briletanta salpetra vino el tombaj arkaĵoj. Ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto; rustiĝintaj najloj kaj vitro el preĝejaj fenestroj prezentis la frandaĵon de la deserto.
La maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo; tio estis tofa grifelo, kaj al la reĝo de elfoj estas tre malfacile havigi al si tofan grifelon. En la dormoĉambro oni pendigis kurtenojn kaj fiksis ilin per kornoj de limakoj. Estis sufiĉe granda zumado kaj bruado.
“Nun oni devas ankoraŭ prifumi ĉi tie per ĉevalharoj kaj porkoharoj, tiam mi povos min konsoli, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari!” diris la nejuna elfknabino.
“Kara, bona patro!” diris la plej malgranda el la filinoj de la reĝo, “ĉu mi povas fine sciiĝi, kiuj estas la eminentaj fremduloj?”
“Nu, nu!” respondis la reĝo, “en tia okazo mi devas tion diri! Du el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo. Du certe edziniĝos. La maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas, venos kun siaj du filoj, kiuj volas serĉi por si edzinojn. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon. Li estis tiam ĉi tie ĉe ni, por preni sian edzinon. Ŝi nun plu ne vivas, ŝi estis filino de la rokreĝo de Möen . Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo! Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. Nun montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn.”
“Kaj kiam ili venos?” demandis unu el la filinoj.
“Tio dependas de la vento kaj vetero!” respondis la elfreĝo. “Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo, ili faras uzon de ŝipvetura okazo. Mi deziris, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas.” Subite ensaltis du vaglumoj; unu kuris pli rapide ol la dua, kaj tial tiu unu venis antaŭe.
“Ili venas! Ili venas!” ili ekkriis.
“Donu al mi mian kronon kaj lasu min stari en la lunlumo!” diris la elfreĝo.
La filinoj levis siajn ŝalojn kaj kliniĝis ĝis la tero.
Jen staris la maljuna gnomo el Dovro kun krono el harditaj feroj kaj poluritaj abiaj konusoj sur la kapo; li havis sur si ursan pelton kaj akvobotojn, sed la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj.
“Ĉu tio estas monteto?” demandis la plej malgranda el la knaboj, montrante la monteton de elfoj. “Ĉe ni en Norvegujo ni nomas tion truo!”
“Knaboj!” diris la maljunulo; “truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren! Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo?”
La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon.
“Ne afektu tiel!” diris la maljunulo; “oni povus pensi, ke vi estas ankoraŭ malgrandaj buboj!”
Ili eniris en la monteton de elfoj, kie dume jam kolektiĝis la efektive bontona societo, tiel rapide, kvazaŭ ili estus alblovitaj, kaj por ĉiu estis farita ia aparta beleta kaj ĉarma aranĝo. La akvofeoj sidis ĉe tablo en tinoj kun akvo, ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme. Ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon, krom la du malgrandaj nordaj gnomoj, kiuj metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.
“La piedojn for de la plado!” ordonis la maljuna gnomo, kaj efektive ili obeis, kvankam kun kelka hezitado. Sian ĉetablan sinjorinon ili tikladis per abiaj konusoj, kiujn ili havis ĉe si, kaj, por pli oportune sidi; ili demetis siajn botojn kaj donis ilin al la sinjorino, por ke ŝi ilin tenu. Tute alia estis la patro, la maljuna gnomo el Dovro. Li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro kaj sonoj de orgeno; li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon, kiam la akvofeino ludas sur ora harpo. Li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis kaj la knaboj kun brulantaj torĉoj kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis. Jes, li povosciis rakonti tiel, ke la priskribatajn objektojn oni vidis antaŭ si kvazaŭ vivantajn. Oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn. Hura! subite la maljuna gnomo donis al la nejuna elfknabino laŭtan kison, tian kison, kian oni akceptas senkolere, kaj tamen ili tute ne estis en ia parenceco inter si.
Nun la elfknabinoj devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado, kio efektive tre bone alaspektis al ili. Poste komenciĝis la artodanco, aŭ, kiel ili tion nomis, la “danceliĝado” . Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn! Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, kaj poste ili svingiĝis ĉirkaŭe en tia maniero, ke al la inferĉevalo fariĝis nebone kaj ĝi devis forlasi la tablon.
“Prrr!” diris la maljuna gnomo, “kiel bone ili administras siajn piedojn! Sed kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?”
“Pri tio vi mem tuj konvinkiĝos!” diris la elfreĝo, kaj li alvokis la plej junan el siaj filinoj. Ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo, ŝi estis la plej delikata el ĉiuj fratinoj. Ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis; en tio konsistis ŝia arto.
Sed la maljuna gnomo diris, ke tian arton li ĉe sia edzino ne povus toleri, kaj li ankaŭ ne opinias, ke liaj filoj estus amantoj de io simila.
La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion, kiel oni scias, la elfoj ne havas.
La tria estis tute de alia speca; ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj.
“Ŝi estos iam bona mastrino!” diris la maljuna gnomo; kaj, ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj.
Nun estis la vico de la kvara elfknabino; ŝi havis por ludi grandan oran harpon. Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj; kaj kiam ŝi ekfrapis la duan kordon, ili ĉiuj devis fari, kion ŝi deziris.
“Tio estas danĝera virino!” diris la maljuna gnomo; sed la du filoj eliris el la monteto, ĉar al ili fariĝis enue.
“Kaj kion povoscias la sekvanta filino?” demandis la maljuna gnomo.
“Mi lernis ami la Norvegojn!” ŝi respondis, “kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon!”
Sed la plej malgranda el la filinoj flustris al la maljuna gnomo: “La kaŭzo estas tio, ke el unu nordlanda kanto ŝi sciiĝis, ke ĉe la pereo de da mondo la Norvegaj rokoj restos kiel monumentoj, kaj tial ŝi volas iri sur tiujn rokojn, ĉar la pereon ŝi tre timas” .
“Ha, ha!” diris la maljuna gnomo, “tia estas la afero! Sed kion povoscias la sepa kaj lasta?”
“Antaŭ la sepa iras la sesa!” diris la elfreĝo, ĉar li povosciis kalkuli; sed la sesa tre ne deziris aperi.
“Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!” ŝi diris. “Pri mi zorgas neniu, kaj mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortinto.”
Nun venis la sepa kaj lasta, kaj kion ŝipovosciis? Ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn.
“Jen estas ĉiuj miaj kvin fingroj!” diris la maljuna gnomo, “rakontu al mi fabelon pri ĉiu el ili!”
La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, kaj kiam ŝi atingis la ringofingron, kiu, kvazaŭ sciante, ke estos fianĉino, ornamis sin per ora ringo, la maljuna gnomo ekkriis: “Tenu forte, kion vi havas, la mano apartenas al vi; mi mem volas havi vin kiel edzinon!”
La elfknabino respondis, ke ŝi antaŭe devas ankoraŭ rakonti la fabelon pri la ringofingro kaj pri la malgranda Petro-ludisto.
“Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro!” diris la maljuna gnomo, “ankaŭ pri la abio ni aŭskultos kaj pri la betulo kaj pri la donacoj de la arbaraj nimfoj kaj pri la sonanta frosto! Vi havos sufiĉe da okazoj por rakonti, ĉar tie en la nordo oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton. Tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj. La nikso donacis al mi kelke da ili. Kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj. Kia plezuro tio estos! La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! Estu certa, estas tre bone en la kara malnova Norvegujo! Sed kie estas la junuloj?”
Kie estis la junuloj? Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio.
“Ĉu estas konvene vagadi?” diris al ili la maljuna gnomo post ilia reveno. “Mi nun elektis por vi patrinon, nun vi povas elserĉi al vi fratinon de via patrino.”
Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolojn kaj trinki porfratiĝon, sed ne havas eĉ la plej malgrandan deziron edziĝi. Kaj efektive ili faris parolojn, trinkis porfratiĝon, eltrinkante ĝis la fundo, por montri sian arton de trinkado, poste ili demetis siajn surtutojn kaj senceremonie kuŝiĝis sur la tablo, por dormi. Sed la maljuna gnomo dancis kun sia juna fianĉino en la ĉambro kaj interŝanĝis kun ŝi botojn, ĉar tio estas pli bontona, ol interŝanĝo de ringoj.
“Nun krias la koko!” diris la nejuna elfknabino, kiu estis la ĉefa mastrumistino. “Nun ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu bruligante!”
Kaj tiam la monteto fermiĝis.
Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: “Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!”
“Al mi pli plaĉas la junuloj!” diris la lumbriko, sed la kompatinda mizera besto ne povis ja vidi!
Ruĝaj ŝuoj
Estis iam malgranda knabino, tre delikata kaj beleta, sed en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, kaj en vintro kun grandaj lignaj ŝuoj, tiel ke la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa, kio aspektis tre mizere.
Meze en la vilaĝo loĝis la maljuna patrino-ŝuistino. Ŝi sidis kaj kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj. Ili estis sufiĉe malelegantaj, sed la maljunulino havis tre bonan intencon, kiam ŝi entreprenis la laboron por la malgranda knabino. La knabineto estis nomata Karen .
Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko.
Subite aperis granda malnovmoda kaleŝo, en kiu sidis alta maljuna virino. Ŝi rigardis la malgrandan knabinon kaj eksentis kompaton al ŝi. Tial ŝi diris al la pastro: “Aŭskultu, donu al mi la malgrandan knabinon, mi fidele zorgos pri ŝi!”
Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj, sed la maljuna virino diris, ke ili estas teruraj, kaj ordonis, ke oni ilin forbruligu. Karenon mem oni vestis pure kaj dece; ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri, kaj la homoj diradis, ke ŝi estas beleta, sed la spegulo diradis: “Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!”
Unu fojon la reĝino veturis tra la lando, havante kun si sian malgrandan filinon, kiu estis reĝidino. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, kaj ankaŭ Karen estis tie. La malgranda reĝidino en blankaj vestoj staris ĉe pordo de balkono kaj lasis admiri sin; trenaĵon aŭ oran kronon ŝi ne havis, sed ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn, kiuj certe estis multe pli elegantaj ol tiuj, kiujn patrino-ŝuistino faris por la malgranda Karen . Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj!
Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata; ŝi ricevis novajn vestojn, kaj ankaŭ novajn ŝuojn ŝi estis ricevonta. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo. Tio estis farita en lia domo, en lia propra ĉambro, en kiu staris grandaj vitraj ŝrankoj kun belegaj ŝuoj kaj brilledaj botoj. Tio aspektis bele, sed la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis, kaj tial tio ne faris al ŝi plezuron. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tiel samaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino; kiel belaj ili estis! La ŝuisto diris, ke ili estis faritaj por grafidino, sed ne estis laŭmezuraj.
“Tio kredeble estas brilledo?” demandis la maljuna virino, “ili tiel brilas!”
“Jes, ili brilas!” diris Karen ; kaj ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj; sed la maljuna virino ne sciis, ke ili estas ruĝaj, ĉar neniam ŝi permesus al Karen iri al konfirmo kun ruĝaj ŝuoj, sed nun ŝi permesis. Ĉiuj homoj rigardis ŝian piedojn, kaj kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, kvazaŭ eĉ la malnovaj bildoj sur la tombaj monumentoj, la portretoj de la predikistoj kaj de la predikistedzinoj, kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj, fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj; kaj nur pri ili ŝi pensis, kiam la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio, kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino. La orgeno ludis tiel solene, la ĉarmaj infanaj voĉoj kantis, kaj la maljuna kantoro kantis, sed Karen pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj.
Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, kaj ŝi diris, ke tio estas malbela, ke tio ne estas konvena kaj ke estonte Karen , ĉiufoje kiam ŝi iros en la preĝejon, metu sur sin nigrajn ŝuojn, eĉ se ili estos malnovaj.
La sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj; Karen rigardis antaŭe la nigrajn ŝuojn, poste ŝi rigardis la ruĝajn – kaj poste ŝi denove rigardis la ruĝajn kaj surmetis ilin. Estis belega sunlumo; Karen kaj la maljuna virino iris laŭ vojeto tra la greno, kie estis iom polve.
Ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono kaj kun eksterordinare longa barbo, kiu estis pli ruĝa ol blanka; jes, ĝi certe estis ruĝa. Li kliniĝis ĝis la tero kaj demandis la maljunan virinon, ĉu li eble senpolvigu al ŝi la ŝuojn. Karen ankaŭ etendis antaŭen sian malgrandan piedon. “Ha, kiaj belegaj dancŝuoj!” diris la soldato. “Sidu fortike dum la dancado!” kaj li ekfrapis per la mano la plandojn.
La maljuno virino donis al la soldato moneron kaj eniris kun Karen en la preĝejon.
Ĉiuj homoj en la preĝejo rigardis la ruĝajn ŝuojn de Karen , kaj ĉiuj bildoj ilin rigardis, kaj kiam Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon, ŝi pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Ili kvazaŭ naĝis antaŭ ŝi en la kaliko; kaj ŝi forgesis kunkanti la himnon, ŝi forgesis preĝi sian Patronian.
Ĉiuj homoj nun forlasis la preĝejon, kaj la maljuna virino eniris en sian kaleŝon, Karen jam estis levinta sian piedon, por eniri post ŝi, kiam la maljuna soldato, kiu staris tute apude, diris: “Vidu, kiaj belegaj dancŝuoj!” Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj! sed kiam ŝi komencis, la piedoj dancis kaj dancis senĉese. Estis tiel, kvazaŭ la ŝuoj ricevis potencon super ŝi, ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. La koĉero devis kuri post ŝi kaj kapti ŝin; li levis ŝin en la kaleŝon, sed eĉ nun ankoraŭ la piedoj senripoze daŭrigis sian dancadon, tiel ke ŝi dolorige surtretis la piedojn de la bona maljuna virino. Nur kiam ŝi demetis de si la ŝuojn, la piedoj ricevis ripozon.
Hejme la ŝuoj estis metitaj en ŝrankon, sed Karen senlace ĉiam rigardadis ilin.
Jen la maljuna virino malsaniĝis, kaj oni diris, ke tre danĝere. Flegado kaj vartado estis nepre necesa, kaj neniu estis al ŝi pli proksima ol Karen . Sed en la urbo estis granda balo, al kiu Karen estis invitita. Ŝi rigardis la maljunan virinon, kiu estis ja nesaveble pereonta, ŝi rigardis la ruĝajn ŝuojn, kaj ŝajnis al ŝi, ke tio ne estas peko. Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn – tion ŝi ja povis fari – sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari.
Sed kiam ŝi volis dekstren, la ŝuoj dancis maldekstren, kaj kiam ŝi volis supren en la salonon, la ŝuoj dancis malsupren el la salono, malsupren laŭ la ŝtuparo, tra ta strato kaj ekster la urban pordegon. Ŝi dancis, kaj ŝi estis devigata danci, rekte antaŭen, en la malluman arbaron.
Tiam inter la arboj io eklumis, kaj ŝi pensis, ke tio estas la luno, ĉar tio estis vizaĝo; sed tio estis la maljuna soldato kun la ruĝa barbo; li sidis kaj balancis la kapon kaj diris: “Kiaj belegaj dancŝuoj!”
Tiam ŝi ektimis kaj volis deĵeti la ruĝajn ŝuojn, sed ili sidis fortike; ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn, sed la ŝuoj estis fortike alkreskintaj al la piedoj, kaj ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci tra kampoj kaj herbejoj, en pluvo kaj en sunlumo, tage kaj nokte, sed nokte estis plej terure.
Ŝi dancis en la nefermitan tombejon, sed la mortintoj, kiuj tie ripozis, ne dancis, ili havis ion multe pli bonan por fari, ol danci. Ŝi volis sidiĝi sur la tombo de malriĉulo, kie floris la maldolĉa vermifugo, sed por ŝi ne ekzistis ripozo nek halto, kaj kiam ŝi aldancis al la nefermita pordo de la preĝejo, ŝi ekvidis apud ĝi anĝelon en longaj blankaj vestoj, kun flugiloj, kiuj de la ŝultroj atingis ĝis la tero; lia vizaĝo estis severa kaj serioza, kaj en la mano li tenis larĝan kaj lumantan glavon.
“Vi dancos,” li diris, “vi dancos en viaj ruĝaj ŝuoj, ĝis vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton! Vi dancos de pordo al pordo, kaj kie loĝas fieraj vantaj infanoj, tie vi frapos je la pordo, por ke ili vin aŭdu kaj vin timu. Vi dancos, vi dancos....”
“Indulgon!” ekkriis Karen . Sed ŝi ne aŭdis, kion la anĝelo respondis, ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci.
Unu matenon ŝi preterdancis preter unu pordo, kiu estis al ŝi tre bone konata. Interne sonis sanktaj kantoj, oni elportis ĉerkon, kovritan per florkronoj. Tiam ŝi sciiĝis, ke la maljuna virino mortis, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj kaj la anĝelo de Dio ŝin kondamnis.
Ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci, danci en la malluma nokto. La ŝuoj portis ŝin trans dornojn kaj ŝtipojn, kaj ŝi estis ŝirata ĝissange; ŝi dancis trans la erikejon al malgranda sole staranta domo. Ĉi tie, kiel ŝi sciis, loĝis la ekzekutisto, kaj ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj kaj diris:
“Elvenu! elvenu! Mi ne povas enveni, ĉar mi devas danci!”
La ekzekutisto respondis: “Vi kredeble ne scias, kiu mi estas! Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas!”
“Ne dehaku al mi la kapon!” diris Karen , “ĉar en tia okazo mi ne povus penti mian pekon! Sed dehaku al mi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj.” Ŝi konfesis sian grandan kulpon, kaj la ekzekutisto dehakis al ŝi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj, sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron.
Li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn, lernigis al ŝi mortkanton, kiun ordinare kantas la malriĉaj pekuloj, kaj ŝi kisis la manon, kiu dehakis ŝiajn piedojn, kaj ŝi iris pluen tra la erikejo.
“Nun mi suferis sufiĉe pro la rugaj ŝuoj!” ŝi diris; “nun mi iros en la preĝejon, por ke oni povu min vidi!” Rapide ŝi iris al la pordo de la preĝejo; sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ruĝaj ŝuoj dancis antaŭ ŝi, kaj ŝi timiĝis kaj iris returne.
Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: “Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! Nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj; kiuj sidas en la preĝejo kaj fiere rigardas de supre la aliajn.” Kuraĝe ŝi komencis sian iradon; sed kiam ŝi apenaŭ venis ĝis la enira pordo de la tombejo, ŝi subite ekvidis, ke la ruĝaj ŝuoj dancas antaŭ ŝi. Ŝi timiĝis, returnis sin kaj pentis tutkore pri sia peko.
Ŝi iris al la domo de la pastro kaj proponis sin kiel servistinon; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos, ke pri la pago ŝi ne zorgas, ŝi nur deziras denove ricevi rifuĝon kaj esti ĉe bonaj homoj. La pastredzino kompatis ŝin kaj prenis ŝin kiel servistinon. Ŝi estis ĉiam diligenta kaj meditema. Silente ŝi sidadis kaj aŭskultadis atente, kiam la pastro vespere laŭte legis el la Biblio. Ĉiuj infanoj ŝin ekamis; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj kaj pri tio, kiel agrable kredeble estas esti reĝidino, ŝi balancadis la kapon.
La sekvantan dimanĉon ĉiuj iris en la preĝejon kaj demandis ŝin, ĉu ŝi volas akompani ilin; sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn, kaj tiam la aliaj iris, por aŭskulti la vorton de Dio, sed ŝi iris sola en sian malgrandan ĉambreton, kiu estis nur tiel granda, por doni lokon al lito kaj unu seĝo. Tie ŝi sidiĝis kun sia preĝolibro, kaj dum ŝi kun pia animo legis en ĝi, la vento alportadis al ŝi el la preĝejo la sonojn de la orgeno, kaj ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon kaj diris: “Dio estu favorkora al mi, la pekulino!”
Tiam la suno eklumis hele kaj serene, kaj tute antaŭ ŝi aperis la anĝelo de Dio en la blankaj vestoj, la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon, li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj. Li ektuŝis per ĝi la plafonon, kiu etendis sin pli kaj pli alten, kaj tie, kie ĝi estis tuŝita, eklumis ora stelo; li ektuŝis la murojn, kaj ili plivastiĝis, ĝis ŝi ekvidis la orgenon, kiu estis ludata, kaj la malnovajn bildojn de la antaŭaj pastroj kaj pastredzinoj. La paroĥanoj sidis en la feste ornamitaj seĝoj kaj kantis el la preĝolibro. Tiamaniere la preĝejo mem venis al la kompatinda servistino en ŝian malgrandan, malvastan ĉambreton, aŭ eble ŝi venis tien. Ŝi sidis en preĝeja seĝo apud la ceteraj domanoj de la pastro, kaj kiam post la fino de la sankta kanto ŝi ekrigardis, ili kapsalutis ŝin kaj diris: “Estis bona ago, ke vi venis, Karen !”
“Estis favorkoraĵo de Dio!” ŝi respondis.
Kaj la orgeno ludis, kaj la ĥoro de la infanaj voĉoj sonis milde kaj ĉarme. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon, en kiu Karen sidis. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis. Sur la radioj de la suno ŝia animo flugis al Dio, kaj antaŭ Lia trono neniu demandis pri la ruĝaj ŝuoj.
Konkurso de saltado
Pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte, kaj tial ili invitis la tutan mondon kaj ĉiujn aliajn, kiuj volus veni, por rigardi tiun artkonkurson. Oni devas konfesi, tri elprovitaj saltistoj estis tiuj, kiuj kunvenis tie en la ĉambro.
“Al tiu, kiu saltos plej alte, mi donos mian filinon kiel edzinon!” diris la reĝo, “ĉar estus efektive tro mizere, se tiuj personoj saltus senrekompence.”
La pulo elpaŝis la unua; ĝi montris siajn bonajn manierojn, salutante ĉiuflanken; ne estas mirinde, ĉar sango de fraŭlinoj fluis en ĝiaj vejnoj, kaj – kio havas gravan signifon – ĝi estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj.
Poste elpaŝis la akrido; certe, ĝi estis multe pli peza; sed ĝi havis gracian kreskon kaj aperis en verda uniformo, kiu estis ĉe ĝi denaskiĝa; krom tio ĝi fieris pri tio, ke ĝi devenas el tre antikva familio en la lando Egipta, kie tiu familio estis tre alte honorata, Oni prenis ĝin de libera kampo kaj metis en kartodomon, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen. Tie ekzistas pordoj kaj fenestroj, kiuj ĉiuj estas eltranĉitaj nur en tiaj kartoj, kiuj prezentas kerajn damojn. “Mi kantas tiel,” ĝi fanfaronis, “ke dekses indiĝenaj griloj, kiuj fajfadis de sia plej frua infaneco kaj tamen ne ricevis kartodomon, ĉe la aŭskultado de mia kantado pro ĉagreno fariĝis ankoraŭ pli maldikaj ol ili estis jam antaŭe.”
Ambaŭ, la pulo kaj la akrido, tiamaniere atentigis ĉiun pri sia valoro kaj pri tio, ke ili povas sin rigardi kiel indajn ricevi la manon de reĝidino.
La cerambiko nenion diris, sed oni asertis pri ĝi, ke ĝi des pli multe pensas, kaj kiam la korta hundo ĝin priflaris, ĝi garantiis, ke la cerambiko estas el bona familio. La maljuna konsilano, kiu pro persista silentado ricevis tri ordenojn; asertis, ke li scias tute certe, ke la cerambiko havas la kapablon de antaŭdirado, ke laŭ ĝia dorso oni povas antaŭvidi, ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron, kaj tion oni ne povas vidi eĉ sur la dorso de la kalendaristo.
“Mi nenion diras!” diris la maljuna reĝo, “sed mi iras mian propran vojon kaj havas miajn proprajn pensojn!”
Jen oni devis fari la provon. La pulo saltis tiel alte, ke neniu povis tion vidi, kaj tial oni diris, ke ĝi tute ne saltis, kaj tio estis ja mizera kalumnio.
La akrido saltis nur duonon de tiu alteco, sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon kaj la reĝo diris, ke tio estas malbonkonduta.
La cerambiko longe staris silente kaj pripensadis; tiel ke oni fine pensis, ke ĝi tute ne povoscias salti.
“Ĉu ĝi nur ne malsaniĝis?” diris la hundo kaj denove ĝin priflaris. Furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino, kiu sidis sur malalta ora benketo.
Tiam la reĝo diris: “La plej alta salto estas, kiam oni per eksalto leviĝas ĝis mia filino, ĉar en tio konsistas la vera bontoneco, sed por tia ideo estas bezonata bona kapo, kaj la cerambiko pruvis, ke ĝi havas kapon. Ĝi havas la kapon sur la ĝusta loko.”
Kaj tial ĝi ricevis la reĝidinon.
“Mi saltis ja plej alte!” konsolis sin la pulo. “Sed estas tute egale. Ŝi prenu la pezan moŝton! Mi saltis ja plej alte, sed por esti bone vidata en la mondo, oni devas havi sufiĉan korpon!”
Post tio la pulo iris en fremdlandan militservon, kie, kiel oni diras, ĝi estas mortigita.
La akrido sidiĝis eksterurbe en kavo kaj meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo, kaj ĝi ankaŭ diris: “Korpon oni devas havi, korpon oni devas havi!” Kaj ĝi ekkantis sian strange malgajan kanton, el kiu ni prenis nian historion, kiu, se ĝi ne estus presita, povus esti rigardata kiel mensogaĵo.
Paŝtistino kaj kamentubisto
Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj. Sed en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro; li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado. Krom tio li havis kaprajn piedojn, malgrandajn kornojn, elirantajn el la frunto, kaj longan barbon. La infanoj, kiuj ordinare ludadis en la ĉambro, nomis lin ĉiam la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro. Lia nomo estis konforma al lia aspekto; kiel lia formo estis skulptita kun granda malfacileco, tiel ankaŭ lia nomo estis tre malfacile elparolebla, kaj ne ekzistas multe da homoj, kiuj povus fieri per tia titolo. Multe da arto kaj penoj estis eluzita, por ekzistigi lin. Seninterrompe li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano. Ŝiaj ŝuoj estis oritaj, ŝia vesto estis belete bukita per rozo, kaj krom tio ŝi havis oran ĉapelon kaj paŝtistan bastonon; ŝi estis io ĉarma, Tute apud ŝi staris malgranda kamentubisto, karbonigra, sed ankaŭ el porcelano. Li estis tiel same eleganta kaj pura, kiel ĉiu alia; ke li prezentis kamentubiston, tio estis kaŭzita nur de kaprico de la fabrikisto de porcelanaĵoj; ĉi tiu tiel same bone povus fari el li reĝidon, ĉar estis tute egale.
Tre ĉarme li staris tie kun sia ŝtupetaro kaj kun vere knabina vizaĝo kiel lakto kaj sango, kaj tio en efektiveco estis eraro, ĉar iom nigra li ja povus esti. Li staris plej proksime de la paŝtistino. Ambaŭ ili estis starigitaj tie, kie ili staris, kaj ĉar ili estis starigitaj tiel proksime, ili interfianĉiĝis. Kaj efektive tio estis tre ĝusta partio, ambaŭ estis junaj, ambaŭ estis el la sama porcelano kaj egale rompeblaj.
Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. Ĝi prezentis maljunan Ĥinon, kiu povosciis balanci la kapon; li ankaŭ estis el porcelano, kaj li diris, ke li estas la avo de la malgranda paŝtistino, kion li tamen ne povis pruvi. Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial al la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, kiu svatiĝis pri la malgranda paŝtistino, li kapbalancis sian jeson.
“Vi ricevas edzon,” diris la maljuna Ĥino, “edzon, kiu, kiel mi supozas, estas el mahagona ligno; li povas fari vin kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestredzino. Li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj.”
“Sed mi ne volas iri en la malluman ŝrankon!” diris la malgranda paŝtistino; “oni diris al mi, ke li tie havas dekunu porcelanajn edzinojn!”
“Tiam vi estos la dekdua!” diris la Ĥino. “Kiam hodiaŭ nokte krakos en la malnova ŝranko, vi festos vian interedziĝon, kiel mi estas Ĥino!” Kaj li ekbalancis la kapon kaj endormiĝis.
Sed la paŝtistino ploris kaj rigardis sian plejamaton, la porcelanan kamentubiston.
“Mi petas vin plej insiste,” ŝi diris, “iru kun mi en la malproksiman mondon, ĉar ĉi tie ni ne povas resti!”
“Mi faros ĉion, kion vi volas!” diris la malgranda kamentubisto. “Ni tuj iru; mi estas konvinkita, ke mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio!”
“Se ni almenaŭ jam estus forlasintaj la tablon!” ŝi respondis; “mi fariĝos denove gaja nur tiam, kiam ni estos jam ekstere en la malproksima mondo!”
Li konsolis ŝin kaj montris al ŝi, kiel ŝi devas meti sian piedeton sur la skulptitajn randojn kaj sur la oritajn foliaĵojn ĉirkaŭ la piedo de la tablo; sian ŝtupetaron li ankaŭ uzis kiel helpon, kaj tiamaniere ili baldaŭ estis malsupre sur la planko. Sed kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan maltrankvilecon. Ĉiuj skulptitaj cervoj elstarigis pli antaŭen siajn kapojn, levis la kornarojn kaj turnis la kolojn. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro ekscitite saltis supren kaj kriis al la maljuna Ĥino: “Jen ili forkuras! Jen ili forkuras!”
Forta teruro atakis ilin, kaj rapide ili ensaltis en la fakon de la subfenestra benko.
Tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj, kiuj estis ne kompletaj, kaj malgranda pupa teatro, kiu, kiom la cirkonstancoj tion permesis, estis aranĝita por ludo. Tie oni ĝuste en tiu momento ludis komedion, kaj ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico kaj ventumadis sin per siaj tulipoj, kaj post ili staris ĉiuj buboj kaj montris, ke ili havas kapon, eĉ ne sole supre, sed ankaŭ malsupre, kiel la ludkartoj ja ordinare havas. La teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke, kaj la paŝtistino ploris pri tio, ĉar tio estis kiel ŝia propra historio.
“Mi ne povas tion elteni!” ŝi ekkriis. “Mi devas eliri el la fako.” Sed kiam ili denove staris sur la planko kaj ekrigardis al la tablo supren, ili vidis, ke la maljuna Ĥino vekiĝis kaj balanciĝadis per la tuta korpo; en sia malsupra parto li estis ja nur bulo.
“Jen venas la maljuna Ĥino!” ekkriis la malgranda paŝtistino kaj falis pro aflikto sur siajn porcelanajn genuojn.
“Mi havas ideon!” diris la kamentubisto. “Ni rampu en la vazon, kiu staras tie en la angulo; tie ni povas kuŝi sur rozoj kaj lavendoj, kaj al li, se li alproksimiĝos, ni povos ŝuti salon en la okulojn!”
“Tio ne povas savi nin por ĉiam!” respondis la paŝtistino; “krom tio mi scias, ke la maljuna Ĥino kaj tiu vazo iam estis fianĉigitaj inter si, kaj malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas. Ne, restas nenia alia rimedo, ol iri en la malproksiman mondon!”
“Ĉu vi efektive havas la kuraĝon iri kun mi en la malproksiman mondon?” demandis la kamentubisto. “Ĉu vi pripensis, kiel granda ĝi estas kaj ke ni neniam plu povos reveni ĉi tien?”
“Mi pripensis!” ŝi diris decide.
La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: “Mia vojo iras tra la kamentubo! Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo? Per tiu vojo ni venos en la kamentubon, kaj tie mi estas en mia elemento. Ni leviĝos tiel alten, ke ili ne povos nin atingi, kaj tute supre tie troviĝas truo, tra kiu ni eliras en la malproksiman mondon.”
Kaj li alkondukis ŝin al la pordeto de la forno.
“Hu, kiel nigre tie estas!” ŝi diris, ŝi tamen iris kun li tra la interno kaj tra la tubo, kie ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto.
“Nun ni estas en la kamentubo!” li diris; “kaj vidu, super ni briletas plej bela stelo!”
Efektive tio estis stelo en la ĉielo, kiu lumis rekte sur ilin, kvazaŭ ĝi volus montri al ili la vojon. Kaj ili grimpis kaj grimpis sur abomeninda vojo tiel alten, tiel alten. Sed li levadis kaj ŝovadis, li tenis ŝin kaj montradis al ŝi la plej bonajn lokojn; kien ŝi devas meti siajn porcelanajn piedetojn. Tiel ili iom post iom tragrimpis ĝis la rando de la kamentubo kaj sidiĝis sur ĝi, ĉar ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.
Alte super ili etendiĝis la ĉielo kun ĉiuj siaj steloj, kaj sub ili vidiĝis la tegmentoj de la domoj. Vasta panoramo prezentiĝis al ili, malproksima vido sur la grandan mondon. Tiel la kompatinda paŝtistino ĝin ne imagis al si; ŝi apogis sian kapeton al sia kamentubisto kaj ploris tiel maldolĉe, ke la oro de ŝia zono desaltis.
“Tio estas tro multe!” ŝi diris; “tion mi ne povas elteni! La mondo estas tro granda! Ho, se mi estus denove sur la malgranda tablo sub la spegulo! Neniam mi fariĝos denove gaja, antaŭ ol mi estos tie. Se mi sekvis vin en la malproksiman mondon, vi povas nun sekvi min hejmen, se vi efektive min amas.”
La kamentubisto admonis ŝin per prudento, direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon kaj la kapropiedan superan kaj suban ĝeneralan ĉefmilitestron, sed ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono aŭ pli ĝuste porcelano devis moliĝi, kaj ŝi kisis sian malgrandan kamentubiston tiel kore, ke li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi, kiel ajn malsaĝa tio estis.
Tiel ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo, kio certe ne estis io agrabla, kaj jen ili staris en la malluma forno. Tie ili aŭskultis malantaŭ la pordeto, por sciiĝi, kiel la aferoj staras en la ĉambro. En ĝi estis tute silente; ili elrigardis, – ha, tie kuŝis la Ĥino meze sur la planko, li estis falinta de la tablo, kiam li volis postkuri ilin, kaj li kuŝis rompita en tri pecojn. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, kaj la kapo ruliĝis en angulon. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro staris tie, kie li ĉiam staris kaj meditis.
“Estas terure!” diris la malgranda paŝtistino, “la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio. Tion mi ne povas postvivi!” Kaj ŝi tordis siajn malgrandajn manetojn.
“Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin!” diris la kamentubisto. “Ho jes, oni povos tre bone lin kunkunglui. Nur ne estu tuj tiel malkvieta. Se oni cementos lin en la dorso kaj donos al li solidan vinkton en la nuko; tiam li denove estas kiel nova kaj povos ankoraŭ sufiĉe nin insulti.”
“Tiel vi opinias?” ŝi demandis. Kaj tiam ili returne grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur sia antaŭa loko.
“Tiel malproksimen ni sekve venis!” diris ironie la kamentubisto. “Ni povis ne fari la klopodojn!”
“Se ni nur antaŭe kunkungluus la maljunan aveton!” diris la paŝtistino. “Ĉu tio kostos tre multe?” Kaj oni lin kunkungluis. La posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis.
“Videble vi fariĝis fiera de tiu tempo, kiam vi rompiĝis!” diris la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, “ŝajnas al mi, ke tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo! Ĉu mi ŝin havos, aŭ ĉu mi ŝin ne havos?”
La kamentubisto kaj la malgranda paŝtistino petege rigardis la maljunan Ĥinon; ili timis, ke li kapjesos; sed li ne povis tion fari; kaj li ne volis rakonti al fremdulo, ke li havas konstantan vinkton en la nuko. Tial la porcelanaj hometoj restis kune kaj benis la vinkton de la aveto kaj amis sin reciproke, ĝis ili rompiĝis.
Dano Holger
En Danujo staras malnova kastelo, nomata Kronborg , kiu troviĝas tute ĉe la Sundo, kie la grandaj ŝipoj ĉiutage grandanombre preterveturas, Anglaj, Rusaj, Prusaj, Ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: “Bum!” kaj la malnova kastelo respondas ankaŭ per kanonoj: “Bum!” Ĉar tio estas la lingvo de la kanonoj, per kiu ili diras “Bonan tagon” kaj “Koran dankon”, En vintro tie ne pasas ŝipoj, tiam la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. Plenforma vojo tie transkondukas, sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda, kaj la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo, kaj ili prenas unuj de la aliaj blankan panon kaj kringojn, ĉar fremda manĝaĵo havas plej bonan guston. Sed la plej bela kaj plej interesa estas tamen la malnova Kronborg , sub kiu, en profunda, malluma kelo, kien oni neniun enlasas, sidas la Dano Holger . Li estas vestita per fero kaj ŝtalo kaj apogas sian kapon sur la fortaj brakoj; lia longa barbo pendas malsupren el la marmora tablo, kiun ĝi trakreskis. Li dormas kaj sonĝas, sed en la sonĝo li vidas ĉion, kio okazas supre en Danujo. Ĉiun Kristnaskan vesperon venas anĝelo de Dio kaj diras al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo kaj ke li povas trankvile dormi plue, ĉar Danujo ankoraŭ ne troviĝas en ia granda danĝero. Sed se ĝi iam falos en tian danĝeron, tiam la maljuna Dano Holger leviĝos, tiel ke la tablo krevos, kiam li liberigos sian barbon. Tiam li denove eliros en la taglumon kaj ekbatos la malamikojn tiel, ke la sonadon de la bataliloj oni aŭdos en ĉiuj landoj de la mondo.
Ĉion ĉi tion pri la Dano Holger iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo, kaj la malgrandulo sciis, ke kion la avo rakontas, tio estas pura vero. Dum li tiel sidis kaj rakontis, li skulptis grandan lignan bildon. Ĝi devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo, ĉar la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto, kaj tio estas tia homo, kiu eltranĉas la antaŭaĵajn figurojn, laŭ kiuj ĉiu ŝipo havas sian nomon. Ĉi tie li nun eltranĉis la Danon Holger , kiu staris rekte kaj fiere kaj en unu mano tenis la larĝan batalan glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono.
La maljuna avo rakontis tiom multe pri gloraj Danaj viroj kaj virinoj, ke la malgranda nepo fine imagis al si, ke li scias nun tiom same multe, kiom povas scii la Dano Holger , kiu ja nur sonĝas pri ĉio. Kiam la knabo estis enlitigita, li tiom multe pensis pri tio, ke li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon, kiu alkreskis al ĝi.
La maljuna avo tamen restis ankoraŭ ĉe sia laboro kaj skulptis la lastan parton, la Danan blazonon. Kiam ĝi estis finita, li pririgardis la tutan faritaĵon kaj pensis pri ĉio, kion li legis kaj aŭdis kaj kion li hodiaŭ vespere rakontis al la malgranda knabo. Li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove kaj diris: “En mia tempo la Dano Holger certe ne revenos; sed la knabo tie en la lito eble havos la okazon vidi lin kaj partopreni en la faroj, se ili estas veraĵo.” La maljuna avo denove movetis la kapon, kaj ju pli longe li rigardis sian Danon Holger , des pli klare fariĝis al li, ke li faris bonan bildon. Li preskaŭ havis la impreson, kvazaŭ spirito de vivo ĝin trafluas, kvazaŭ ĝi ricevas kolorojn kaj la armaĵo brilas kiel ŝtalo kaj fero. La koroj en la Dana blazono fariĝis videble ĉiam pli kaj pli ruĝaj, kaj la leonoj kun la oraj kronoj preparis sin por salto.
“Ĉi tio estas ja la plej bela el ĉiuj blazonoj de la mondo!” diris la maljunulo. “La leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon.” Li rigardis la supran leonon kaj pensis ĉe tio pri la reĝo Knut, kiu alkatenis la grandan Anglujon al la trono de Danujo; kaj li rigardis la duan leonon kaj pensis pri Valdemar , kiu unuigis Danujon kaj submetis la Vendajn landojn. Li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro. Sed kiam li rigardis la ruĝajn korojn, ili lumis ankoraŭ pli brile ol antaŭe, ili aliformiĝis en flamojn, kiuj moviĝis, kaj en sia spirito li sekvis ĉiun el ili.
La unua flamo transportis lin en malvastan, malluman malliberejon. Tie sidis malliberulino, ĉarmega virino, filino de Kristiano la Kvara: Eleonoro Ulfeldt ; kaj la flamo sidiĝis kiel rozo sur ŝia brusto kaj interfianĉiĝis kune kun ŝia koro en unu aman fajron, kun la koro de la plej nobla kaj plej bona el ĉiuj Danoj virinoj.
“Ho, kia koro en la blazono de Danujo!” diris la maljuna avo.
Kaj lia spirito sekvis la duan flamon, kiu kondukis lin eksteren sur la maron, kie tondris la kanonoj, kie la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo; kaj la flamo alkroĉiĝis en formo de ordena rubando al la brusto de Hvitfeldt, kiam li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon.
La tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj; la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono.
Kaj la rememoro de la maljuna avo kuris antaŭen antaŭ la ŝvebanta flamo, ĉar li sciis, al kiu celo la flamo strebis. En la mizera dometo de la vilaĝanino staris Frederiko la Sesa kaj skribis sian nomon per kreto sur la trabo. La flamo tremis sur lia brusto, tremis en lia koro; en tiu vilaĝana dometo lia koro fariĝis koro en la blazono de Danujo. La maljuna avo viŝis siajn okulojn, ĉar li konis ja reĝon Frederikon kun la arĝente blankaj haroj kaj la honestaj bluaj okuloj kaj vivis por li, kaj li kunmetis siajn manojn kaj silente rigardis antaŭen. Tiam la bofilino de la maljuna avo aliris al li kaj atentigis lin, ke estas jam malfrue, ke li ĉesu labori kaj sidiĝu al la kovrita vespermanĝa tablo.
“Bela tamen estas la kreitaĵo, kiun vi faris, avo!” ŝi diris. “La Dana Holger kaj nia tuta malnova blazono! Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis!”
“Ne, vi ĝin certe ne vidis!” respondis la maljuna avo, “sed mi ĝin vidis, kaj mi penis skulpti ĝin en ligno tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo. Tio estis tiam, kiam la Angloj staris sur la ankradejo, en la tago, kiu estas glora en la kronikoj de Danujo, la duan de Aprilo, kiam ni montris, ke ni estas ankoraŭ la malnovaj Danoj. Sur la fregato ‘Danujo’, sur kiu mi servis en la ŝiptaĉmento de Steen Bille , unu viro batalis flanke de mi. Estis kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas! Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ li estus pli ol homo. Mi memoras ankoraŭ klare lian vizaĝon; sed de kie li venis, kien li iris, mi ne scias, neniu scias. Ofte mi pensis, ke tio povis esti la maljuna Dana Holger , kiu alnaĝis el Kronborg , por helpi al ni en la horo de danĝero. Tia estis mia penso, kaj tie staras lia bildo.”
La bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon. Oni havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas de la propra vivanta persono de la Dana Holger , ĉar la ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo; kaj la bofilino kisis la maljunan avon kaj kondukis lin al la granda brakseĝo antaŭ la tablo, kaj ŝi kaj ŝia edzo; kiu estis ja la filo de la maljuna avo kaj la patro de la malgranda knabo, kiu kuŝis en la lito, sidis kaj manĝis sian vespermanĝon. La maljuna avo rakontis pri la Danaj leonoj kaj la Danaj koroj; pri la forto kaj la mildeco, kaj klarigis en plej konvinka maniero, ke krom la forto, kiu troviĝas en la glavo, ekzistas ankoraŭ alia forto. Kaj li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj, sur kiu kuŝis la plena kolekto de komedioj de Holberg , kiujn li pro ilia amuzeco tiel ofte legis, ke li opiniis, ke li rekonas en ili ĉiujn personojn de siaj malnovaj tagoj.
“Vidu, tiu ankaŭ povosciis bati!” diris la maljuna avo; “ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo li batadis tiel longe, kiel la sorto al li permesis.” Kaj la maljuna avo kapsignis en la direkto al la spegulo, sur kies tableto staris la kalendaro kun la “Ronda Turo”, la observatorio, kiel titola vinjeto, kaj li diris: “ Tycho Brahe , li ankaŭ estis viro, kiu povosciis apliki glavon; ne por haki karnon kaj oston, sed por trahaki pli klaran vojon inter la steloj de la firmamento! Kaj plue li, kies patro estis mia samprofesiano, li, la filo de la maljuna skulptisto, li, kiun ni mem vidis kun la blankaj haroj kaj la larĝaj ŝultroj, li, kies nomo resonas en ĉiuj landoj de la mondo! Jes, li povoscias haki, mi povoscias nur tranĉeti! Ho jes, la Dana Holger povas aperi en diversaj formoj, tiel ke la famo pri la Dana forto estas aŭdata sur la tuta tera globo! Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen !”
Sed la malgranda knabo en la lito vidis klare la malnovan Kronborgon ĉe la Sundo, la vivantan Danan Holgeron, kiu profunde malsupre sidas kun barbo enkreskinta en la tablon kaj sonĝas pri ĉio, kio okazas ĉi tie supre. Sed Holger sonĝis ankaŭ pri la malgranda mizera ĉambro, en kiu sidis la skulptisto. Li aŭdis ĉion, kio tie estis rakontata, li movetis en la dormado la kapon kaj diris:
“Jes, vi Danoj, memoru pri mi, konservu min en viaj pensoj! Mi venos en la momento de mizero!”
Tie antaŭ Kronborg lumis la hela tago, kaj la vento transportadis la tonojn de la arbara korno el la najbara lando; la ŝipoj preterveturadis kaj salutadis: “Bum! Bum!” kaj el Kronborg oni respondadis: “Bum! Bum!” Sed kiel ajn forte oni pafadis, tamen la Dana Holger ne vekiĝis, ĉar tio estis ja nur: “Bonan tagon!” kaj “Koran dankon!” Por lin veki, devas esti pafate alie; sed li certe iam vekiĝos, ĉar la Dana Holger havas medolon en la ostoj.
Knabineto kun alumetoj
Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili antaŭe estis uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn.
Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino.
En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Ŝiajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malĝraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, “Riŝ!” kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, – tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.
Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, – la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron.
Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, – tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro. “Nun iu mortas!” diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: “Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio.”
Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla.
“Avineto!” ekkriis la infano, “ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!” Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, – ili estis ĉe Dio.
Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, – senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. “Ŝi volis sin varmigi!” oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.
Bildo el kastelremparo
Estas aŭtuno, ni staras sur la remparo de la kastelo kaj rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo, kiu alte leviĝas en la lumo de la vespera suno. Malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas. Tie staras belaj arboj, la flavaj folioj defalas de la branĉoj. En la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj, kaj interne, kie iradas la gardostarantoj, estas tre malvaste kaj malĝoje; sed ankoraŭ pli malserenaj estas tie poste la kradfenestraj malliberejoj, en kiuj sidas malliberuloj, la plej gravaj krimuloj.
Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn! La malserena kolermiena malliberulo rigardas la malvarman radion de la suno per malama rigardo. Malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro. La birdo kantas por bonuloj kaj malbonuloj! Ĝi kantas mallongan “kvivit”, restas, batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo, – kaj la malbona homo en la katenoj tion rigardas. Pli milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto; ĝi estas parenca al la radio de la suno, kiu falas tra la krado, parenca al la bonodoro de la violoj, kiuj en printempo abunde kreskas tie ekstere. Subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte. La birdo forflugas de la krado de la malliberulo, la radio de la suno malaperas, kaj mallume estas interne en la kamero, mallume en la koro de la malbona homo; sed la suno tamen enlumis, la birdo enkantis.
Sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno! La vespero estas milda, la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta.
El fenestro en Vartou
Apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon, staras granda ruĝa konstruaĵo kun multe da fenestroj, en kiuj kreskas balzaminoj kaj geranioj; mizere ĝi aspektas interne, kaj malriĉaj maljunaj homoj loĝas en ĝi. Tio estas la tiel nomata Vartou .
Jen en la supra ĉambreto maljuna fraŭlino apogas sin al la kadro de la fenestro: ŝi deŝiras velkintan folion de sia balzamino kaj rigardas al la verda remparo, kie ludas gajaj infanoj. Pri kio ŝi pensas? Dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito.
La malriĉaj infanoj, kiel feliĉe ili ludas! Kiaj ruĝaj vangoj, kiaj radiantaj okuloj! sed ili havas sur si nek ŝuojn nek ŝtrumpojn. Ili ludas sur tiu loko de la verda remparo, kie, kiel rakontas la legendo, antaŭ multe, multe da jaroj, kiam la tero tie ĉiam pli kaj pli faladis profunden, oni logis senkulpan infanon kun floroj kaj ludiloj en nefermitan tombon, kiun oni masonfermis, dum la infano ludis kaj manĝis. Depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. La infanoj ne sciis la legendon, alie ili ankoraŭ nun aŭdus la ploradon de la infano tie sub la tero kaj la roso sur la herbo aperus al ili kiel varmegaj larmoj. Ili ne sciis la historion pri la Dana reĝo, kiu, kiam la malamikoj ekstere staris tendare, preterrajdis ĉi tie kaj ĵuris, ke li ne kapitulacos. Tiam venis virinoj kaj viroj kaj verŝis bolantan akvon malsupren sur la blanke vestitajn malamikojn, kiuj en la neĝo rampis supren sur la ekstera flanko de la remparo.
Gaje ludis la malriĉaj infanoj.
Ludu, ho malgranda knabino! Baldaŭ venos la jaroj, jes, la varmege alsopirataj, la feliĉaj jaroj: la konfirmatoj promenas mano en mano, vi iras en blanka vesto, kiu al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn, kvankam ĝi estas rekudrita el pli granda, malnova vesto! Vi ricevas ruĝan ŝalon, kiu longe treniĝas post vi; sed tial oni ankaŭ povas vidi, kiel granda ĝi estas, multe tro granda. Vi pensas pri via parada vesto kaj pri Dio. Belega estas la promenado sur la remparo! Kaj la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso, kaj vi ricevas amikon, kvankam vi mem preskaŭ tion ne rimarkas. Vi renkontiĝas. Vi promenas sur la remparo en la unuaj tagoj de la printempo, kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon. Oni ne povas ankoraŭ trovi violojn, sed ekstere antaŭ Rosenborg staras arbo kun la unuaj verdaj burĝonoj; tie vie haltas. Ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn, tion faras nenia koro en homa brusto, ĝin traglitas pli da mallumaj nuboj, ol kiom la nordo scias. Malfeliĉa infano! tombo fariĝas la fianĉa ĉambro de via fianĉo, kaj vi fariĝas maljuna fraŭlino: El Vartou vi malantaŭ balzaminoj rigardas la ludantajn infanojn, vi vidas la ripetiĝadon de via propra historio.
Kaj ĝuste tiu dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ la animo de tiu maljuna fraŭlino, kiu tie rigardas al la remparo, kie lumas la suno, kie la infanoj kun la ruĝaj vangoj, sed sen ŝtrumpoj kaj sen ŝuoj ĝojkrias, kiel ĉiuj aliaj birdoj de la ĉielo.
Malnova strata lanterno
Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? Ĝi certe ne estas tre gaja kaj amuza, tamen unu fojon oni povas ĝin aŭskulti. Tio estis bona malnova strata lanterno, kiu dum tre multe da jaroj bone servis, sed nun devis esti forigita. Tio estis la lasta vespero, kiun ĝi sidis sur sia kolono kaj prilumis la straton, kaj en la koro estis al ĝi tiel, kiel al maljuna baletistino, kiu dancas la lastan vesperon kaj scias, ke komencante de morgaŭ ŝi malgaje pasigados sian vivon en soleca subtegmenta ĉambreto. La lanterno sentis veran teruron antaŭ la morgaŭa tago, ĉar ĝi sciis ja, ke en tiu tago ĝi la unuan fojon devas aperi en la urba domo, por ke sinjoroj la urbaj delegitoj ĝin ekzamenu, ĉu ĝi ankoraŭ estas uzebla, ĉu ne. Tie oni devis decidi, ĉu oni povas ankoraŭ sendi ĝin sur unu el la pontoj, por tie lumi, aŭ al unu el la fabrikoj en la kamparo; eble ĝi tuj devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu. Estas vero, ke tiam oni povos fande aliformigi ĝin en ĉion eblan, eĉ en ion plej altan, sed ĝin maltrankviligis tio, ke ĝi ne sciis, ĉu ĝi povos tiam konservi la memoron pri sia ekzistado en formo de strata lanterno. Sed kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja fordisiĝi de la lanternisto kaj de lia edzino, kiujn ĝi rigardis tute kiel sian familion. Ĝi fariĝis lanterno, kiam li fariĝis lanternisto. Tiam la virino estis tre delikata kaj fiera, nur vespere ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo, kiam ŝi preterpasis ĝin, sed dum la tago neniam. Sed en la lastaj jaroj, kiam ili ĉiuj tri, la lanternisto, lia edzino kaj la lanterno, fariĝis maljunaj, la virino ĝin ankaŭ vartadis, solide purigadis kaj enverŝadis en ĝin oleon. Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto. Tio estis ĝia lasta vespero sur la strato, kaj morgaŭ ĝi devis prezentiĝi en la urba domo; ĉi tiuj du mallumaj pensoj okupis la lanternon, kaj tial oni povas prezenti al si, kiel ĝi brulis. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi. Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj, sed tion ĝi ne diris, ĝi estis bonkora maljuna lanterno, kiu neniun volis ofendi, precipe sian estraron. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro, kaj de tempo al tempo la flamo en ĝi ekflagradis, kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: “ankaŭ min oni rememoros!”
Ekzemple jen estis iam bela juna homo, – jes, multe da jaroj pasis de tiu tempo; li venis kun letero skribita sur rozokolora papero tre delikata kaj kun oraj randoj; gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino. Li legis ĝin dufoje, kisis ĝin, ekrigardis per ambaŭ siaj okuloj al mi kaj diris: “Mi estas la plej feliĉa homo!” Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua letero de lia amatino. – Mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. Ĉi tie sur la strato okazis pompa enterigira ceremonio; la juna bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo. Tia granda amaso da floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon, tia granda multo da torĉportantoj akompanis la procesion, ke mia brilo tute paliĝis. La trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj, kiuj ĉiuj sekvis la funebran procesion; sed kiam la torĉoj preterpasis kaj mi ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis, ke iu staras ankoraŭ ĉe la kolono kaj ploras; neniam mi forgesos tiujn du okulojn, plenajn de malĝojo, kiuj ekrigardis al mi supren.
Tiel la maljuna strata lanterno, kiu lumis hodiaŭ la lastan fojon, estis maltrankviligata de multaj pensoj. La gardostaranto, kiu estas anstataŭata, scias ja, kiu estas lia posteulo, kaj povas diri al li kelke da vortoj, sed la lanterno ne konis sian anstataŭonton, kaj tamen ĝi ja povus doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, ĝis kiu loko la lunlumo atingas sur la trotuaro kaj de kiu flanko blovas la vento.
Ĉe la strata defluilo staris tri estaĵoj, kiuj prezentis sin al la lanterno, supozante, ke ĝi estas la fordononto de la ofico. Unu el ili estis kapo de haringo, kiu, kiel oni scias, lumas en mallumo, kaj ĝi tial havis la konvinkon, ke tio estus granda ŝparo de oleo, se ĝi ricevus la postenon sur la lanterna kolono. La dua estis peco da putra ligno, kiu ankaŭ disĵetas ĉirkaŭen de si kelkan brilon, ĉiuokaze pli grandan ol la haringo; krom tio ĝi estis la lasta peco de arbo, kiu iam estis ornamo de la arbaro. La tria estis lampiro. De kie ĉi tiu venis en la nuna jartempo, la lanterno ne povis kompreni, sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis; sed la putra ligno kaj la kapo de haringo ĵuris, ke ĝi povoscias lumi nur en difinita tempo kaj ke tial ĝi neniel estas konsiderinda.
La malnova lanterno diris, ke neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno, sed tion neniu el ili kredis; kaj kiam ili aŭdis, ke la lanterno mem ne estos la fordonanto de la ofico, ili diris, ke tio estas tre ĝojiga cirkonstanco, ĉar ĝi estas jam tro malforta de maljuneco, por fari ĝustan elekton.
Subite de la angulo de la strato venis la vento, ekbruis tra la fumtruo de la lanterno kaj diris al ĝi: “Kion tio signifas? Mi aŭdas, ke vi volas morgaŭ foriri? Ĉu nun efektive estas la lasta vespero, en kiu mi vin trovas ĉi tie? En tia okazo vi ricevos de mi adiaŭan donacon. Mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ne sole vi povos klare kaj precize rememori tion, kion vi vidis kaj aŭdis, sed vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan.”
“Ho, tio estas tro multe!” diris la malnova strata lanterno. “Koran dankon! Se oni nur ne refandos min!”
“Tio ne okazos!” respondis la vento. “Jen mi trablovos al vi vian keston de memoro; se vi povos ricevi ankoraŭ aliajn similajn donacojn, vi povos ankoraŭ ĝui sufiĉe gajan vivovesperon!”
“Se oni nur ne refandos min!” diris la lanterno; “ĉu ankaŭ por tia okazo vi povas garantii al mi la konservon de la memoro?”
“Maljuna lanterno, estu prudenta!” diris la vento kaj komencis blovi. Dume aperis la luno. “Kian adiaŭan donacon vi donas?” demandis la vento.
“Mi donacas nenion!” respondis la luno; “mi estas ja nun en la stadio de malkreskado, kaj la lanternoj neniam lumis al mi, sed mi lumis al la lanternoj!” Kaj la luno iris returne malantaŭ la nubojn, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi. Guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno; sed la guto rakontis, ke ĝi venas el la grizaj nuboj kaj estas ankaŭ donaco kaj eble la plej bona. “Mi trapenetros vin tiel, ke vi ricevos la kapablon, se vi tion deziros, dum unu nokto tiel perfekte rustiĝi, ke vi tute disfalos kaj fariĝos polvo.”
Sed la lanterno rigardis tion kiel donacon malbonan, kaj ankaŭ la vento opiniis tiel same. “Ĉu vi havas nenion pli bonan? ĉu vi havas nenion pli bonan?” ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion.
“Kio tio estis?” ekkriis la kapo de haringo. “Ĉu ne stelo falis tie malsupren? Mi havis la impreson, ke ĝi flugis en la lanternon. Nu, se la oficon deziras eĉ tiaj alte starantaj personoj, tiam ni povas trankvile iri hejmen.” Kaj tion ĝi faris, kaj la aliaj ankaŭ; sed la malnova lanterno subite eklumis mirinde forte. “Tio estis bela donaco!” ĝi diris. “La helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias, kiel mi en efektiveco neniam povis radii, kvankam mia tuta celado kaj penado estis direktita al tio, ili min, malnovan lanternon, ne lasis nerimarkita, sed ili sendis unu el la siaj al mi kun donaco, kiu konsistas en la kapablo, ke ĉio, kion mi mem memoras kaj vidas tute klare, povas esti vidata ankaŭ de tiuj, kiujn mi amas; kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!”
“Tio estas tre estiminda pensmaniero!” diris la vento. “Sed bedaŭrinde vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!” diris la vento, “nun mi ekripozos.” Kaj ĝi ekripozis.
La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon. Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tablo mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo. Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: “Kongreso de Vieno” ; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone. Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj. Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon.
Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. “Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!” ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn.
“Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!” ĝemis la lanterno. “Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!”
Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon.
“Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!” diris la lanterno; “mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!”
Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora.
Unu tagon – tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto – la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: “Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton.” La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: “Fine en ilian kapon venas lumo!” Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. Ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinkiĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis – se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi – ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita. Ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por vakskandeloj. Ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta. Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro.
“Kiajn kapablojn mi tamen posedas!” diris la malnova lanterno, vekiĝante. “Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu! Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!”
Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis.
Najbaraj familioj
Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo – ĉar tion ili bonege povosciis – per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo. Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili. La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon.
“Kiel bela estas la ekzistado!” diris ĉiu rozo. “Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!”
La malgrandaj idoj supre kaj sube – la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo – estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon.
“Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?” demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo.
“Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!” respondis la patrino. “Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‘pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi.”
“Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!” diris la rozoj; “ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!”
Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon. Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: “Kien ŝi veturas?” sed neniu el ili tion sciis.
“Ho; se mi povus elveni en la mondon!” diris unu rozo al alia. “Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi.”
Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste.
“Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!” diris la pasera patrino, “kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon. Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!”
Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne. Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj.
“Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!” diris la juna pasero, “nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?”
“Ho, tio estas nenio!” diris la pasera patrino, “tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno – mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas – tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de laokuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!”
“Mi ilin hakos!” diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn.
En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian, estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo.
“Nun mi vidas, ke estas dimanĉo” diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn.
“Tia vidaĵo vere povas enuigi!” diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis.
Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun dimanĉon la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: “Restu!” kaj tial ili restis. Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, – ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. “Tio estas nur pasero!” ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon.
En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo. Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: “Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?” Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj. Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo.
“Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!” li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas.
“De kie? De kie?” kriis la korniko.
“Atendu, atendu!” diris la paseroj. Sed la pasera patrino ne volis atendi; plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen; de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron, kaj ĉiam pli da birdoj kolektiĝis, malgrandaj kaj grandaj. Kelkaj alflugis al ĝi tute proksime, por beki ĝin, “Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!” ĉiuj kriis.
“Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!” kriis la idoj, kiam ĝi alproksimiĝis al la nesto. “Tio certe estas juna pavo; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn, kiel patrino diris; pep! tio estas la belo!” Kaj ili ekhakis per siaj malgrandaj bekoj, tiel ke ĝi ne povis enflugi. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri “pep!” kaj des pli ĝi certe jam ne povis diri: “Mi estas via patrino!” La aliaj birdoj nun ĉiuj ekbatis ĝin tiel, ke ĉiuj ĝiaj plumoj elŝiriĝis, kaj kovrita de sango la pasera patrino falis malsupren en la rozarbetaĵon.
“Malfeliĉa besto!” diris la rozoj, “Venu, ni vin kaŝos! Apogu al ni vian kapeton!”
La pasera patrino ankoraŭ unu fojon etendis siajn flugilojn, poste ĝi denove alpremis ilin al si, kaj ĉe la najbara familio, la freŝaj, belaj rozoj, ĝi mortis.
“Pep!” diris la junaj paseroj en la nesto. “Estas nekompreneble, kie patrino hodiaŭ restas tiel longe! Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni. La domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon; sed kiu el ni estos ĝia sola posedanto, kiam ni ricevos infanojn?”
“Jes, mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon!” diris la plej malgranda.
“Mi ricevos pli da edzinoj kaj infanoj ol vi!” diris la dua.
“Sed mi estas la plej aĝa!” diris la tria. Ĉiuj komencis forte disputi batis per la flugiloj, hakis per la bekoj, kaj puf! unu post la alia elfalis el la nesto. Jen ili kuŝis, sed ilia kolero ankoraŭ ne kvietiĝis. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren. Tia estis ilia maniero, kiam ili koleris unu la alian.
Iom flugi ili jam povis, poste ili ankoraŭ pli ekzercis sin, kaj fine ili faris interkonsenton, ke, se ili volos reciproke sin trovi, ili diros kiel rekonan signon la vorton “pep” kaj trifoje ŝovelos per la maldekstra piedo.
La ido, kiu restis en la nesto, aranĝis sin tiel oportune, kiel ĝi povis, ĉar nun ĝi estis ja domposedanto. Tamen la ĝojo ne daŭris longe. En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis.
Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo, el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj, kiuj apogis sin al la kamentubo; densa fumo leviĝadis el la fundamento, sed antaŭ ĝi staris freŝe kaj florante la nedifektita rozarbetaĵo, kies branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo.
“Ha, kiel bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo!” diris unu preterpasanta viro. “Tio estas la plej ĉarma malgranda bildo! Mi devas ĝin havi!” La viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo (kiu kliniĝis ĉiam pli kaj pli), sed sur la antaŭa plano staris la granda floranta rozarbetaĵo, kiu estis mirinde bela kaj kiu ja sola estis la kaŭzo, pro kiu la tutaĵo estis desegnita.
Poste en la tago pretervenis du el la paseroj, kiuj ĉi tie naskiĝis, “Kie estas la domo?” ili demandis; “kie estas la nesto? Pep! Ĉio forbrulis, kaj nia forta frato ankaŭ forbrulis. Tian profiton li havas de tio, ke li restis posedanto de la nesto. La rozoj eliris el la katastrofo feliĉe, ili staras ankoraŭ kun ruĝaj vangoj. La malfeliĉon de la najbaro ili ne rigardas do kiel kaŭzon por funebro. Mi plu ne parolos al ili! krom tio, ĉi tie estas tre malbele, mi opinias!” Post tiuj vortoj ili forflugis. En la malfrua aŭtuno estis bela sunluma tago; oni povis pensi, ke oni troviĝas en la mezo de la somero. Antaŭ la granda ŝtuparo de la bienhavanto estis seke kaj pure, kaj tie promenadis la kolomboj, nigraj kaj blankaj kaj de ĉiuj eblaj koloroj, ili brilis en la lumo de la suno, kaj la maljunaj kolombaj patrinoj hirtigis siajn plumojn kaj diris al siaj idoj: “Staru grupe, staru grupe!” ĉar tiel ili pli bone aspektis.
“Kio estas la malgrandaj grizaj estaĵoj, kiuj saltas inter ni?” demandis unu maljuna kolombo, kies okuloj briletis ruĝe kaj verde.
“Tio estas paseroj, bonaj bestetoj! Ĉiuj diras kun gloro por ni, ke ni estas bonkoraj kaj gastamaj, kaj tial ni toleru, ke ili beku grajnojn kune kun ni. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj.”
Jes, ili tergratis, trifoje ili tergratis per la maldekstra piedo, sed ili diris ankaŭ “pep”, kaj per tio ili sin reciproke rekonis; tio estis tri paseroj de la forbrulinta domo.
“Ĉi tie troviĝas bonega manĝaĵo!” diris la paseroj.
Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion.
“Ĉu vi vidas la kropkolombon?” diris unu al alia, “kaj ĉu vi vidas, kiel ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!” Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. “Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!” Tiel ili murmuradis senĉese.
La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. “Pep!” ĝi diris, “tion mi permesas al mi!” “Pep!” diris la dua, “tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!” kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon. Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: “Aŭ ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiam multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?”
Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno?
Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon. Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo.
“Pep!” diris la paseroj, “tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!” kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron.
Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi. Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la “pep” kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon.
Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej diversaj koloroj briletis al ili renkonte, kaj meze en la tulipo staris blankaj homoj. Ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon. Sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn. Tio estis la muzeo de Thorwaldsen
“Kiel ĝi brilas, kiel ĝi brilas!” diris la pasera fraŭlino; “tio kredeble estas la belo! Pep! Ĝi estas ankoraŭ pli granda ol pavo.” Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo. Ĝi flugis malsupren sur la korton; tie ankaŭ estis belege, tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj, kaj meze sur la korto staris granda rozarbetaĵo en plena florado. Ĝi etendis siajn freŝajn branĉojn kun la multaj rozoj super unu tombo. Tie, kie saltetis multe da paseroj, ĝi eniris. “Pep!” kaj tri tergratoj per la maldekstra piedo. Tiun saluton ĝi en la daŭro de longa tempo ofte ripetis, sed neniu ĝin komprenis, ĉar tiuj, kiuj unu fojon disiĝis, ne renkontas sin ĉiutage. Tiu saluto fariĝis ĉe ĝi jam kutimo; sed hodiaŭ fine troviĝis du maljunaj paseroj kaj unu juna, kiuj diris “pep” kaj tergratis per la maldekstra piedo.
“Ha, bonan tagon, bonan tagon!” Tio estis tri maljunuloj el la pasera nesto kaj unu juna ido, apartenanta al la familio. “Ĉi tie do ni nin renkontis!” ili diris. “Ĝi estas altranga loko, sed por manĝegi ĉi tie bedaŭrinde troviĝas malmulte. Tio estas la belo! Pep!”
Jen eliris multaj homoj el la flankaj ĉambroj, en kiuj staris la belegaj marmoraj bildoj, kaj iris al la tombo, kiu enhavis en si la grandan majstron, kiu kreis la marmorajn figurojn. Ĉiuj, kiu venis, staris kun lumantaj okuloj ĉe la tombo de Thorwaldsen . Kelkaj kolektis la defalintajn foliojn de rozoj kaj kaŝis ilin. El tre malproksimaj lokoj alvenis adorantoj de Thorwaldsen ; Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn; la plej bela sinjorino deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto. Tial la paseroj supozis, la rozoj ĉi tie regas, ke la tuta domo estas konstruita nur por ili, kaj ŝajnis al ili, ke tio estas iom tro; sed ĉar ĉiu el la homoj prenis al si memorigaĵon de la rozarbetaĵo, ili ankaŭ ne volis esti malpli bontonaj. “Pep!” ili diris, balais la teron per siaj vostoj kaj strabis per unu okulo al la rozoj. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj; kaj tiel efektive estis. La pentristo, kiu estis desegninta la rozarbetaĵon apud la forbrulinta domo, ĉirkaŭ la fino de la jaro ricevis la permeson elfosi ĝin, kaj, ĉar ne povis troviĝi rozoj pli belaj, li transdonis ilin al la konstruinto de la muzeo. Ĉi tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorwaldsen , kie ĝi floris kiel bildo de la belo kaj donadis siajn ruĝajn bonodorajn florojn, por ke oni portu ilin kiel memorigaĵon en fremdajn landojn.
“Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?” demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo.
“Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!”
“Pep!” diris la paseroj, “jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto. Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!”
Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen , al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco.
Malgranda Tuk
Jes, tio estis la malgranda Tuk . En efektiveco lia nomo ne estis Tuk , sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk ; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn.
Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn.
“Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!” diris la patrino, elrigardante tra la fenestro, “Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo. Elsaltu, kara Tuk , estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!”
Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi.
Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaj tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: “Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!”
Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis.
“Put, put! put, put!” Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge . “Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge !” Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda.
“Kribel, krabel, bum!” jen iu enfaletis. Tio estis ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo . Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. “Ĉe mi loĝis Thorwaldsen . Bum! Mi havas belan situacion!”
Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo. Ili rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinaj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: “Du mil loĝantoj”, sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis.
Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li.
“Malgranda Tuk ! Malgranda Tuk !” oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. “Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör . Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör , mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri. Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.”
La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde , kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. “Ne forgesu la delegitaron!” diris la reĝo Hroar .
Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis. Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö , kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Ŝian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. “Jes, pluvis!” ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg , kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon “ Valdemar kaj Absalon ” . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: “Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö , tomba silento regas super tiu urbo!” En momento ŝi fariĝis rano. “Kvak!” kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. “Oni devas sin vesti konforme al la vetero!” ŝi diris. “Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon grekan, grekan, hebrean, Kvak!” Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.
Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj.
“Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk ? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge ! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar . Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo . Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör , kaj en la urbo Roeskilde – ne forgesu la delegitaron!” diris la reĝo Hroar – tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk , kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile,... – “Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö !” diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste.
Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: “Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!”
La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis.
La ombro
En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno.
Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato – kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon – montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj – ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn. Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto – vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, – iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, – el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko – li trovas ĝin malbele enuiga. “Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‘Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas.”
Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko; tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tio.
Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras.
“Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!” diris la scienculo. “Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!” li diris ŝerce. “Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?” Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. “Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!” La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon,
En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. “Kio tio estas?” li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, “mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!”
Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente.
Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malaantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, – sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis. Li diris:
“Hm, hm!” sed nenio helpis.
Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank’ al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.
Tiel la scienculo revenis en sian landon, skribis librojn pri la vero en la mondo, pri la bono kaj belo kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn. Pasis multe da jaroj.
Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo.
“Eniru!” li diris, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.
“Kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la scienculo.
“Jes, mi tiel ankaŭ pensis,” diris la eleganta homo, “ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis karnon kaj ostojn. Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio!” Kaj li eksonigis tutan faskon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.
“Ne, mi ne povas ankoraŭ rekonsciiĝi!” diris la scienculo. “Kiel tio estas ebla!”
“Io ordinara tio efektive ne estas!” diris la ombro, “sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon. Mi troviĝas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ ĉi tiujn landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!”
“Ha, tio estas efektive vi!” diris la scienculo. “Tio estas ja multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni en formo de homo!”
“Diru al mi, kiom mi devas pagi!” diris la ombro, “ĉar mi ne volas resti ies ŝuldanto!”
“Kiel vi povas tiel paroli!” diris la scienculo, “pri ia ŝuldo oni ĉi tie tute ne povas ja paroli. Uzu vian liberecon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pri via feliĉo! Sidiĝu, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!”
“Jes, tion mi al vi rakontas;” diris la ombro, sidiĝante; “sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en ĉi tiu urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!”
“Ne zorgu!” diris la scienculo, “mi al neniu diros, kiu en efektiveco vi estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo – unu vorto!”
“Unu vorto – unu ombro!” diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.
Cetere estis efektive mirinde; kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo, krom tio li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la supran plataĵon kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj ĉi tio plej certe faris lin heroo.
“Nun mi rakontos!” diris la ombro, kaj ĉe tio li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de la scienculo; li faris tion pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile, por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.
“Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?” demandis la ombro; “ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio estas tiel same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj sciencajn, – tion mi diras, kaj ĝi estas vero. Mi ĉion vidis, kaj mi ĉion scias!”
“La poezio!” ekkriis la scienculo, “jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes; mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la nordlumo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste....”
“Poste mi estis en la antaŭĉambro,” plue rakontis la ombro. “Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ne estis lumo, tie estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de la maro da lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio estas bona!”
“Kaj kion vi tie vidis, mia kara?” demandis la scienculo.
“Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed... ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen... kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco... mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne ‘mia kara’, sed ‘sinjoro!’”
“Pardonu, sinjoro!” diris la scienculo, “ĝi estas nedetruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!”
“Ĉion!” diris la ombro, “ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!”
“Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?” demandis la scienculo “Ĉu tie estis kiel en freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stelplena ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?”
“Ĉio tie estis!” diris la ombro, “Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de la poezio, en la antaŭĉambro.”
“Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj dioj de la antikva tempo? ĉu tie batalis la antikvaj herooj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis siajn sonĝojn?”
“Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ne pensis, sed ĉiufoje, kiam la suno leviĝis aŭ malleviĝis, mi ĉiam – vi certe ankoraŭ memoras – fariĝis tiel mirinde granda; en la lumo de la luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara ol vi mem. Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis, – mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam plu ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas tion konfesi, ĉar vi artan sekreton en nenia libro malkaŝos, – mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol vespere mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de la luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii – la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. – Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jes estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!” Dirinte tion, la ombro foriris.
“Mirinde!” diris la scienculo.
Pasis kelke da jaroj, kaj unn tagon la ombro subite denove venis.
“Kiel vi fartas?” li demandis.
“Ha!” diris la scienculo, “mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras.”
“Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!” diris la ombro, “kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, – ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo.”
“Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!” diris la scienculo.
“Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!” diris la ombro. “Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo.”
“Jam tro senhonte!” diris la scienculo.
“Sed la mondo jam estas tia!” diris la ombro, “kaj tia ĝi restos!” Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.
La scienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis.
“Vi aspektas kiel ombro!” diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso.
“Vi devas nepre veturi en banlokon!” diris la ombro, kiu venis al li. “Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj.”
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno. La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: “Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia.”
“Vi esprimis vian penson,” diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; “vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiarke, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron.”
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.
“Kia malaltiĝo!” pensis la scienculo, “ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!” Sed vole-ne-vole li devis konsenti.
Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera.
Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. “Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, – li ne havas ombron.”
Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion, kaj tial ŝi diris: “Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!”
“Via reĝidina moŝto jam komencis tute saniĝi!” respondis la ombro. “Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servistoj faras el pli bona ŝtofo ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!”
“Kiel!” pensis la reĝidino, “ĉu mi efektive saniĝis? Ĉi tiu banloko estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirindajn fortojn. Tamen mi ne forveturos el la banloko, ĉar nun ĉi tie nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos.”
Vespere en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kiu lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis estis la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li, kion la ombro bone vidis. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri sia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. “Saĝa homo li estas!” ŝi diris al si mem, “tio estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni.” Kaj ŝi komencis proponadi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, pri kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris mirigitan mienon.
“Ĉi tion vi ne povas respondi!” diris la reĝidino.
“Ĉi tion mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!” diris la ombro; “mi pensas, ke ĉi tion eĉ mia ombro tie ĉe la pordo povus respondi.”
“Via ombro!” ekkriis la reĝidino, “tio estus tre mirinda!”
“Mi ne diras certe, ke ĝi povos,” diris la ombro, “sed tiel mi supozas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, mi tiel supozas! Sed permesu, via reĝidina moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin rigardu kiel homon; ke por teni ĝin en bona humoro, kaj tia ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn – oni devas paroli al ĝi tute kiel al homo.”
“Tia fiereco plaĉas al mi!” diris la reĝidino.
Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri la suno kaj la luno, pri la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.
“Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!” pensis la reĝidino; “ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo. Mi tion faros!”
La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, tamen ĉi tion neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de la reĝidino,
“Neniu, eĉ ne mia ombro!” diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tion diris.
Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kiam ŝi estis hejme,
“Aŭskultu, amiko!” diris la ombro al la scienculo, “nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran. Vi ĉiam loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi iam estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kiam mi sidos sur la balkono en la lumo de la suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro. Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ vespere ni festos la edziĝon.”
“Ne, tio estas jam tro multe!” diris la scienculo, “tion mi ne volas, tion mi ne faros! Tio estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!”
“Neniu al vi kredos!” diris la ombro. “Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!”
“Mi iros rekte al la reĝidino!” diris la scienculo. – “Sed mi iros antaŭe!” ekkriis la ombro, “kaj vi iros en malliberejon!” Kaj tien la scienculo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.
“Vi tremas?” demandis la reĝidino, kiam la ombro eniris; “ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kiam ni volas vespere festi nian edziĝon.”
“Al mi okazis la plej terura afero; kiu povas okazi!” diris la ombro; “prezentu al vi – jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni – prezentu al vi, mia ombro freneziĝis, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo kaj mi – prezentu al vi – mi estas ĝia ombro!”
“Terure!” ekkriis la reĝidino; “oni ĝin ja enŝlosis?”
“Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!”
“Malfeliĉa ombro!” rediris la reĝidino, “mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi.”
“Kvankam tio estus por mi tre dolora!” diris la ombro, “ĉar ĝi estis fidela servanto!” Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas.
“Vi havas bonan karakteron!” diris la reĝidino.
Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris “bum!” kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran “vivu!” de la popolaj amasoj.
La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.
Malnova domo
En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj en antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon.
Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis bone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: “Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de tomba arkaĵo kaj krom tio ĝi havas ankoraŭ latunajn butonojn. Tio montras malbonan guston!”
Ĝuste kontraŭe ĉe la strato ankaŭ staris novaj kaj belaj domoj, kaj ili pensis kiel la aliaj; sed ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno. Kaj kiam li rigardis la muron kontraŭe, de kiu defalis la kalko, tiam li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis kun siaj ŝtuparoj, balkonaĵoj kaj pintaj frontonoj, En sia spirito li povis vidi soldatojn kun halebardoj kaj tegmentajn defluilojn, kiuj etendiĝis en formo de drakoj kaj serpentoj. La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj! Tie en la domo loĝis maljuna viro; kiu ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon, pri kiu oni povis tuj vidi, ke ĝi estas vera peruko. Ĉiumatene, venadis al li maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn, krom tio la maljuna viro en la ĝisgenuaj pantalonoj estis tute sola en la malnova domo. De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis, kaj la malgranda knabo kapsalutadis lin, kaj la maljuna viro resalutadis per la kapo. En tia maniero ili antaŭe konatiĝis inter si kaj poste fariĝis amikoj, kvankam ili neniam parolis unu kun la alia, sed tio estis ja ne grava.
La malgranda knabo aŭdis, ke liaj gepatroj diris: “La maljuna homo en tiu domo estas tre bonstata, sed li vivas tiel terure solece!”
Unu dimanĉon la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero iris malsupren antaŭ la pordon, kaj kiam preteriris la maljuna homo, kiu plenumadis la irkomisiojn, li diris al li: “Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? Mi havas du stanajn soldatojn, ĉi tio estas unu el ili; li havu ĝin, ĉar mi scias, ke li estas tiel tute sola!”
La vizaĝo de la maljuna homo subite fariĝis tute gaja, li movetis la kapon kaj forportis la stanan soldaton en la malnovan domon kontraŭe. Baldaŭ de tie venis la demando, ĉu la malgranda knabo ne dezirus mem fari tie viziton. Li ricevis por tio la permeson de siaj gepatroj, kaj tiamaniere li venis en la malnovan domon.
La latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare; oni povus supozi, ke ili estas frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto; kaj ŝajnis, ke la skulptitaj trumpetistoj – ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj – blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe. Ili trumpetis: “Tratteratra! La malgranda knabo venas! Tratteratra!” kaj tiam la pordo malfermiĝis. La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj, kavaliroj en armaĵo kaj virinoj en silkaj vestoj. La armaĵoj kraktintis kaj la silkaj vestoj brue susuris! Poste montriĝis ŝtuparo, kiu kondukis multe da ŝtupoj supren, kaj kelke da ŝtupoj malsupren, kaj jen oni staris sur balkono. Ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo kaj folioj, ĉar la tuta balkono kaj la muroj al la flanko de la korto estis kovritaj de tiom multe da herbo, ke ĉio aspektis kiel ĝardeno, kvankam tio estis nur balkono. Tie staris malnovamodaj florpotoj, kiuj prezentis vizaĝojn kun azenaj oreloj; sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, kaj ili sciigadis tute klare: “La aero min karesis, la suno min kisis kaj promesis al mi por dimanĉo malgrandan floron, malgrandan floron por dimanĉo!”
De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. Oraj floroj presitaj sur ĝi, prezentis agrablan vidaĵon.
“Oritaĵo forviŝiĝas,
Porka led’ ne detruiĝas!”
parolis la muroj.
En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj. “Sidiĝu! sidiĝu!” ili parolis. “Ho, kiel krakas en mi interne! Baldaŭ mi kredeble ankaŭ ricevos podagron, kiel la malnova ŝranko! Podagron en la dorso, ho!”
Post tio la malgranda knabo eniris en la balkonaĵan ĉambron, en kiu sidis la maljuna viro.
“Koran dankon pro la stana soldato, mia malgranda amiko!” diris la maljuna viro, “kaj dankon pro tio, ke vi venis al mi!”
“Dank’, dank’!” aŭ “Krak’, krak’!” ekbruis ĉiuj mebloj; ili estis en tia granda nombro, ke por rigardi la malgrandan knabon, ili unuj al la aliaj preskaŭ baris la vojon.
Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino, sed en kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo. Ŝi ne diris “dank’” nek “krak’”, sed ŝi rigardis la knabon per tre mildaj okuloj, kaj la knabo tuj demandis la maljunan viron: “Kie vi prenis ŝin?”
“De la malnovaĵisto tie!” diris la maljuna viro. “Tie pendas ankoraŭ multe da bildoj; neniu ilin konas aŭ interesiĝas pri ili, ĉar la personoj, kiujn ili prezentas, ĉiuj estas enterigitaj; sed en antaŭlonga tempo mi ĉi tiun konis, nun ŝi estas mortinta kaj jam de duono da jarcento ŝi plu ne ekzistas sur la tero.”
Sub la portreto pendis en kadro kaj sub vitro velkinta florbukedo; ĝi verŝajne ankaŭ havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis. La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen, la montriloj rondiradis, kaj ĉio en la ĉambro maljuniĝadis ĉiam pli kaj pli, sed la tempo fluis ne rimarkate de ili.
“Ĉe mi hejme oni diras,” komencis denove la malgranda knabo, “ke vi vivas terure solece!”
“Ho,” li respondis, “la malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en mia animoa venas kaj vizitas min, kaj nun vi ja ankaŭ venis! Mi fartas tre bone!”
Li prenis de la breto bildolibron. Kiom! multe oni povis tie vidi! Longaj procesioj, plej strangaj kaleŝoj, kiuj en nia tempo jam de tre longe malaperis sur la stratoj; ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj; la bildoj de la tajloroj estis kun tondilo, kiu estis tenata de du leonoj, kaj la bildoj de la botistoj havis ne boton, sed aglon kaj ankoraŭ dukapan, ĉar la botistoj devas ĉion havi tiel, ke ili povu diri: tio estas paro. Ho, kia bildolibro ĝi estis!
La muljuna viro iris en la apudan ĉambron, por preni konfitaĵon, pomojn kaj nuksojn; por malgranda knabo tie en la malnova domo tute ne estis malbone.
“Mi ne povas elteni!” subite diris la stana soldato, kiu staris sur la komodo; “ĉi tie estas tiel solece kaj malgaje; ne, kiam oni alkutimiĝis al familia vivo, oni tute ne povas alkutimiĝi al la timvekanta silento en ĉi tiu domo! Mi ne povas tion elteni! La tago pasas tiel malrapide kaj la nokto ankoraŭ pli malrapide. Ĉi tie tute ne estas tiel, kiel tie ĉe vi, kie via patro kaj via patrino tiel vigle babilas kaj kie vi kun viaj karaj gafratoj faras tiel belan bruegadon. H0, kiel solece estas ĉe la maljuna viro! Ĉu vi pensas, ke iu donas al li kison? Ĉu vi pensas, ke li ricevas karesajn rigardojn aŭ kristnaskan arbon? Lin atendas ankoraŭ nur malvarma tombo! Mi ne povas tion elteni!”
“Vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro!” diris la malgranda knabo; “al mi ŝajnas, ke ĉi tie estas tre bele, des pli ke ĉiuj malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en la animo de la maljuna viro, venas vizite!”
“Sed ilin mi ne vidas kaj ne konas!” diris la stana soldato; “mi ne povas elteni!”
“Vi devas!” respondis la malgranda knabo.
La maljuna viro aperis nun denove kun plej gaja vizaĝo; kun plej bona konfitaĵo, kun pomoj kaj nuksoj, kaj tial la malgranda knabo plu ne pensis pri la stana soldato.
Feliĉa kaj kontentega la malgranda knabo venis hejmen. Tagoj kaj semajnoj pasis de tiu tempo, kaj al la malnova domo kaj el la malnova domo oni amike kapsalutadis sin reciproke; poste la malgranda knabo denove tien venis.
La skulptitaj trumpetistoj trumpetis: “Tratteratra! la malgranda knabo venis! tratteratra!” La glavoj kaj armaĵoj sur la portretoj de la prapatroj kraktintis, la silkaj vestoj brue susuris, la porka ledo babilis, kaj la malnovaj seĝoj havis artriton en la dorso: “Aj!” Estis tute tiel same, kiel la unuan fojon, ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia.
“Mi ne povas elteni!” diris la stana soldato, “mi ploris per stano! Ĉi tie estas tro malgaje! Mi preferus iri en militon kaj perdi la manojn kaj la piedojn! Tio almenaŭ estus ŝanĝo. Mi ne povas elteni. Nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron. En la fino mi estis jam preta malsuprensalti de la komodo. Vin ĉiujn tie en la domo kontraŭe mi vidis tiel klare, kvazaŭ vi efektive estus ĉi tie. Tio estis denove la dimanĉa mateno, kiun vi kredeble ankoraŭ memoras. Vi, infanoj, staris ĉiuj antaŭ la tablo kaj kantis la sanktan kanton; kiun vi kantas ordinare ĉiumatene. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj, la patro kaj la patrino estis tiel same en solena spiritstato kaj subite la pordo malfermiĝis, kaj oni enportis la malgrandan fratinon Marion, kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj kaj ĉiam dancas; kiam ŝi nur aŭdas iaspecan muzikon aŭ kanton. Kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto; ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj. Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alakordiĝis. Vi ĉiuj staris tre serioze, kvankam tio estis por vi tre malfacila, sed mi interne devis tiel forte ridi, ke mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon; kiun mi ĝis nun ankoraŭ havas, ĉar estis ne dece, ke mi ridis. Sed la tutaĵo denove pasas antaŭ mi kune kun ĉio, kion mi depost tiam travivis. Tio kredeble estas la malnovaj pensoj kaj tio, kion ili vekas en la animo. Rakontu al mi, ĉu vi dimanĉe ankoraŭ kantas? Rakontu al mi ion pri la malgranda Mario! Kaj kiel fartas mia kamarado, la alia stana soldato? Jes, li estas vere feliĉa! Mi ne povas elteni!”
“Vi estas fordonacita!” diris la malgranda knabo; “vi devas resti. Ĉu vi ne povas tion kompreni?”
La maljuna viro venis kun kesto, en kiu oni povis vidi multe: tie estis dometoj el kreto kaj skatoloj de balzamo kaj malnovaj kartoj, tiel grandaj kaj tiel oritaj, kiel oni nun neniam vidas plu. La enhavon de granda kestoj oni trarigardis, kaj ankaŭ la fortepianon oni malfermis. La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo, kaj nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis; poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton.
“Jes, tion ŝi kantis!” li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro.
“Mi volas en militon! Mi volas en militon!” kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon.
Ha, kie li malaperis! La maljuna viro serĉis, la malgranda knabo serĉis, sed li malaperis kaj li restis malaperinta. “Mi lin jam trovos!” diris la maljunulo, sed li neniam plu lin trovis, la planko havis tro multe da truoj kaj fendoj. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo.
La tago pasis, la malgranda knabo venis hejmen, kaj semajnoj post semajnoj pasis. La fenestroj forte kovriĝis per glacio. La malgranda knabo devis longe sidi kaj vaporblovi sur la fenestrojn, por ricevi truon, tra kiu li povus rigardi al la malnova domo kontraŭe. Tie la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn kaj surskribojn: la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo, kvazaŭ neniu loĝus en tiu domo. Tie efektive neniu loĝis, la maljuna viro mortis.
Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo, kaj sur ĝi oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo. Tiel li nun veturis, sed neniu akompanis lin, ĉar ĉiuj liaj amikoj estis jam mortintaj. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison.
Kelke da tagoj poste en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado. La malgranda knabo vidis el sia fenestro, kiel oni ĉion forportis: la malnovajn kavalirojn kaj la malnovajn sinjorinojn, la florpotojn kun la longaj oreloj, la malnovajn seĝojn kaj la malnovajn ŝrankojn. Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. Ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam, ĉar neniu plu konis la virinon kaj neniu interesiĝis pri la malnova bildo.
En la printempo oni detruis la malnovan domon mem, ĉar ĝi estis nur malnova masonaĵo, kiel diris la homoj. El la strato oni povis rigardi rekte en la ĉambron kun la porkledaj tapetoj, kiuj estis deŝiritaj en formo de ĉifonoj; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj. Tiel ĉio tie estis ebenigita kun la tero.
“Oni bone faris!” diris la najbaraj domoj.
Sur la sama terpeco oni konstruis belan domon kun grandaj fenestroj kaj blankaj glataj muroj, sed en la antaŭa parto, kie estis starinta la malnova domo, oni aranĝis malgrandan ĝardenon, kaj al la najbaraj muroj suprenvolviĝis branĉoj de sovaĝaj vinberoj. La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo kun bela pordo, antaŭ kiu la homoj ofte haltadis kaj enrigardadis. Amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si en sia lingvo tiel bone, kiel ili povis, sed ne pri la malnova domo, kiun ili plu ne memoris.
Pasis multe da jaroj; el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno. Unu fojon li staris apud ŝi, kiam ŝi plantis simplan kampan floron, kiu plaĉis al ŝi. Ŝi plantis ĝin per sia propra malgranda mano kaj albatis la teron per la fingroj. “Aj!” Kio tio estis? Ŝi pikvundis sin. La pinto elstaris el la mola tero.
Tio estis – jes, prezentu al vi! – tio estis la stana soldato, la sama, kiu iam perdiĝis tie ĉe la maljuna viro, iom post iom traglitis tra traboj kaj rubo kaj dum multe da jaroj kuŝis en la tero.
La juna virino viŝis la soldaton antaŭe per verda folio kaj poste per sia delikata poŝtuko, de kiu iris tre agrabla bonodoro; la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno.
“Montru lin al mi!” diris, la juna viro, ridis kaj balancis la kapon. “La sama li kredeble certe ne estas, sed li rememorigas al mi historion, kiun mi havis kun stana soldato, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo!” Kaj li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu, ĉar li estis tiel terure sola. Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro.
“Estas tamen eble, ke tio estas la sama stana soldato!” ŝi diris, “Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi. Sed la tombon de la maljuna viro vi devas montri al mi!”
“Nu ĝin mi ne konas,” li diris, “kaj neniu ĝin konas! Ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis, kaj mi estis ja malgranda knabo.”
“Kiel terure sola li kredeble estis!” ŝi ekkriis.
“Terure sola!” diris la stana soldato, “tamen estas tre bele, se oni ne estas forgesita!”
“Tre bele!” diris io tute apude de ili, sed krom la stana soldato neniu vidis, ke tio estis ĉifono de la porkleda tapeto. Sian tutan oritaĵon ĝi perdis, ĝi aspektis kiel malseka tero, sed sian opinion ĝi tamen konservis kaj esprimis ĝin:
“Oritaĵo forviŝiĝas,
Porka led’ ne detruiĝas!”
Sed la stana soldato tion ne kredis.
Guto da akvo
Vi certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu ĉion faras centoble pli granda ol ĝi estas en efektiveco? Se oni ĝin prenas kaj tenas antaŭ la okulo kaj rigardas tra ĝi akvoguton el la lageto, tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvo, sed kiuj vere kaj efektive tie troviĝas. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj.
Nu, estis iam homo, kiun ĉiuj nomis Juko-Piko, tiel li estis nomata. Li ĉiam volis el ĉio havi la plej bonan, kaj se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado.
Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto. Ha, kia baraktado tie estis! Ĉiuj miloj da infuzorioj baraktadis, saltadis, ĉirkaŭŝiradis kaj manĝadis unu la alian.
“Sed tio estas ja tute abomeninda!” ekkriis la maljuna Juko-Piko; “ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!” Li pensis kaj pensis, sed li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi. “Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!” li diris, kaj li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo en la akvoguton, sed tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozkoloraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj.
“Kion vi tie havas?” demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco.
“Se vi povos diveni, kio tio estas,” respondis Juko-Piko, “tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!”
La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro. Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. “vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!” Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj li ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo. Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin.
“Tio estas tre amuza!” diris la sorĉisto.
“Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?” demandis Juko-Piko. “Ĉu vi povas tion diveni?”
“Tion oni vidas ja klare!” diris la alia. “Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!”
“Tio estas akvo el strata marĉeto!” diris Juko-Piko.
Feliĉa familio
Ĉi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio. de lapo. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en pluva vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj; ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas manĝaĵo por limakoj. La grandaj blankaj limakoj, kiuj en la antikvaj tempoj prezentis amatan manĝaĵon. de altklasaj homoj kaj ankoraŭ nun en Italujo estas rigardataj kiel plezure uzata fasta manĝaĵo, bone laboris sur la lapoj kaj diris: “He, kiel bongusta ĝi estas!” ĉar ili rigardis ĝin kiella plej bongustan manĝaĵon; ili vivis de folioj de lapoj, kaj por tio la lapoj estis semataj.
La afero estis en proksimeco de malnova kavalira bieno; kie oni plu, ne manĝis limakojn kaj kie ili tute elmortis; la lapoj tamen ne elmortis, ili kreskis kaj kreskis sur ĉiuj vojetoj kaj bedoj, oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili, tie estis vera arbaro da lapoj. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno. Ĉie estis lapoj, kaj tie loĝis la du lastaj tre maljunaj limakoj.
Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis, sed ili ankoraŭ tre bone memoris, ke estis iam multe pli da ili, ke ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro. Ekstere de la arbaro ili neniam estis; tamen al ili ne estis nesciate, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ io alia, kio estas nomata kavalira bieno. Tie supre oni estas kuirata, de kio oni fariĝas nigra, kaj poste oni estas metata sur arĝentan pladon; sed kio okazas plue, tion ili ne sciis. Cetere, kion tio signifas, esti kuirata kaj kuŝi sur arĝenta plado, tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora. Nek la majskaraboj, nek la bufoj aŭ lumbrikoj, kiujn ili demandis pri tio, povis doni al ili informon pri tio, neniu el ili estis kuirita aŭ kuŝis sur arĝenta plado.
La maljunaj blankaj limakoj estis la plej honorindaj en la mondo, kiel ili tre bone sciis; nur por ili ekzistis la arbaro, kaj la kavalira bieno ekzistis por tio, ke ili povu esti kuirataj kaj metataj sur arĝentan pladon.
Ili vivis nun tre solece kaj feliĉa, kaj ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan simplan limakon, kiun ili edukis kiel sian propran infanon. La etulo tamen ne volis kreski, ĉar ĝi estis de tro malalta deveno. Sed la maljunaj limakoj, precipe la patrino, opiniis, ke ili tamen rimarkas ian pligrandiĝon, kaj la patrino petis la patron, ke se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako, kaj li pripalpis kaj trovis, ke la patrino estas prava.
Unu tagon estis forta pluvo.
“Aŭskultu, kiel sur la lapoj frapas kaj plaŭdas!” diris la limako-patro.
“Jen venas jam gufoj!” diris la limako-patrino. “Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko! Vi vidos, kiel malseke ĉi tie fariĝos. Mi estas tre ĝoja, ke ni posedas nian bonan domon kaj la etulo ankaŭ havas sian. Pri ni estas kompreneble pli bone zorgite ol pri ĉiuj ceteraj kreitaĵoj, kaj el tio oni povas vidi, ke al ni apartenas la regado en la mondo! De la momento de nia naskiĝo ni posedas domon, kaj la lapa arbaro estas plantita por ni! Mi volus nur scii, kiel malproksime ĝi etendiĝas kaj kio estas ekstere de ĝi!”
“Ekstere estas nenio!” diris la limako-patro. “Pli bone ol ĉe ni nenie povas esti, kaj mi havas nenion por deziri!”
“Jes,” diris la patrino, “mi volus veni en la kavaliran bienon, esti kuirata kaj metata sur arĝentan pladon; tio estis la sorto de ĉiuj niaj prapatroj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio enhavas en si ion tute eksterordinaran!”
“La kastelo eble ruiniĝis,” diris la limako-patro, “aŭ la lapa arbaro superkreskis ĝin tiel, ke la homoj ne povas plu eliri. Oni ankaŭ tute ne bezonas rapidi, sed tio estas jam via naturo, vi ĉiam rapidas tiel terure, kaj la etulo ankaŭ jam komencas tiel agi. En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!”
“Ne insultu!” diris la limako-patrino, “li rampas tiel singarde, li certe ankoraŭ havigos al ni ĝojon; ni havas ja nenion alian, por kio ni povus vivi! Sed ĉu vi pensis jam pri tio, kie ni prenos por li edzinon? Ĉu vi ne opinias, ke malproksime, malproksime en la lapa arbaro troviĝas ankoraŭ iu el nia speco?”
“Nigraj limakoj, mi opinias, kredeble troviĝas en granda kvanto,” diris la maljunulo, “nigraj limakoj sen domo, sed ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo. Ni tamen povas komisii tion al la formikoj; ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron; ili certe scias pri ia edzino por nia limaketo!”
“Vere, mi scias pri unu plej bela!” diris unu formiko; “sed mi timas, ke oni ne povos tion aranĝi, ĉar la afero koncernas reĝidinon!”
“Tio ne malhelpas!” diris la gemaljunuloj. “Ĉu ŝi havas domon?”
“Ŝi havas palacon!” diris la formiko, “la plej belan formikan palacon kun sepcent koridoroj.”
“Ne, mi tre dankas!” diris la limako-patrino, “ni ne volas, ke nia filo iru en formikan amason! Se vi scias nenion pli bonan, tiam ni nin turnos al la blankaj kuloj; ili flugadas malproksimen en pluvo kaj en suna lumo, kaj ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!”
“Ni havas edzinon por li!” diris la kuloj. “Cent homajn paŝojn de ĉi tie sidas sur grosarbetaĵo malgranda limakino kun domo; ŝi staras en la vivo tute sole, kaj ŝi havas sufiĉan aĝon, por edziniĝi. Estas nur cent homaj paŝoj de ĉi tie!”
“Bone, ŝi venu al li!” diris la gemaljunuloj; “li havas lapan arbaron, kaj ŝi havas nur unu arbetaĵon!”
Kaj oni venigis la malgrandan limakan fraŭlinon. Pasis ok tagoj ĝis ĝia alveno, sed tio ĝuste estis la plej eminenta; per tio ŝi pruvis, ke en ŝi fluas vera limaka sango.
Post tio oni aranĝis la edziĝan feston. Ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis; krom tio la soleno pasis tute silente, ĉar la maljunaj limakoj ne povis toleri bruon kaj gajecon. Sed anstataŭe la limako-patrino faris belan parolon; la patro ne povis; li estis tro emociita; kaj poste ili transdonis al ili kiel heredaĵon la tutan lapan arbaron kaj ripetis tion, kion ili ĉiam diradis, ke tiu arbaro estas la plej bona aĵo en la mondo, kaj ke ili vivos honeste kaj estiminde kaj multobliĝos; tiam ili kaj iliaj infanoj iam venos en la palacon, estos kuirataj ĝisnigre kaj metataj sur arĝentan pladon.
Post la fino de la parolo la gemaljunuloj rampis en siajn domojn kaj neniam plu elvenis; ili dormis. La juna limaka paro regis en la arbaro kaj ricevis grandnombran idaron, sed neniam oni ilin kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon; kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis; kaj ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel veraĵo. La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo, kaj ili estis tre feliĉaj, kaj la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis.
Fabeloj
Tria Parto
Verkis: H. C. Andersen
Tradukis D-ro L. L. Zamenhof
Eldono: 1-a eldono
Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1932
Grandeco: 153 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
Bertilo Wennergren iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990.
Proksimuma tradukojaro: 1916
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
Historio de unu patrino
Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. La infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo; kaj la patrino tiam ankoraŭ pli dolorplene ekrigardadis sian amaton.
Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro. Ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon.
Ĉar la maljuna homo tremis de malvarmo kaj la infano nun ĝuste endormiĝis por momento, tial la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por varmigi ĝin por la veninto. La maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude de li, observis sian malsanan infanon, kiu profunde spiris, kaj levis la malgrandan manon.
“Ĉu vi ne opinias ankaŭ, ke mia filo restos vivanta?” ŝi demandis.
“Dio ne volos forpreni lin de mi!”
La maljuna homo, kiu estis la Morto mem, movetis iom strange la kapon, tio povis tiel same bone signifi “jes”, kiel “ne”. La patrino sidis kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruliĝadis sur ŝiaj vangoj. Ŝia kapo fariĝis peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulon, kaj nun ŝi endormiĝis, sed nur por unu momento, poste ŝi, tremante de malvarmo, eksalte leviĝis. “Kio tio estas!” ŝi ekkriis kaj rigardis ĉiuflanken. Sed la maljuna homo malaperis, kaj ŝia malgranda infano ankaŭ malaperis, li forprenis ĝin kun si. Kaj en la angulo zumis kaj zumis la malnova horloĝo, la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! ankaŭ la horloĝo eksilentis.
La malfeliĉa patrino elkuris el la domo kaj vokis sian infanon. Ekstere, meze de la neĝo, sidis virino en longaj nigraj vestoj, kaj ŝi diris: “La Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano; li flugas pli rapide ol la vento, kaj neniam li alportas returne tion, kion li prenis!”
“Diru al mi nur, kiun vojon li iris!” respondis la patrino, “diru al mi la vojon, kaj mi lin trovos!”
“Mi scias la vojon!” diris la virino en la nigraj vestoj, “sed antaŭ ol mi diros ĝin al vi, vi devas kanti al mi ĉiujn kantojn, kiujn vi kantis al via infano. Mi amas ilin, mi jam antaŭe aŭdis ilin, mi estas la Nokto, mi vidis viajn larmojn, kiam vi kantis.”
“Mi kantos ĉiujn, ĉiujn!” respondis la patrino, “sed ne retenu min, por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!”
Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed ankoraŭ multe pli granda la kvanto de la larmoj. Kaj tiam la Nokto diris:
“Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”
Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri. Tie staris dornarbetaĵo, kiu havis nek foliojn nek floraĵojn, sed estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj.
“Ĉu vi ne vidis la Morton, preterpasantan kun mia kara infano?”
“Jes!” diris la dornarbetaĵo, “sed mi ne diros al vi, kiun vojon li iris, se vi antaŭe ne varmigos min ĉe via koro; mi frostiĝas, mi fariĝas absoluta glacio.”
Kaj forte ŝi alpremis la dornarbetaĵon al sia koro, por ke ĝi povu bone varmiĝi, kaj la dornoj penetris al ŝi en la karnon, tiel ke la sango elfluis per grandaj gutoj, sed la dornarbetaĵo elkreskigis freŝajn verdajn foliojn kaj floraĵoj disvolviĝis en la malvarma vintra nokto, tiel varme estis ĉe la malĝoja patrino; kaj la dornarbetaĵo priskribis al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.
Poste ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek boaton. La glacio sur ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis, se ŝi volis trovi sian infanon. En la malespero ŝi kusiĝis, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja ne ebla. Sed la afliktita patrino pensis, ke eble okazos miraklo.
“Ne, tio ne estas farebla!” diris la lago, “prefere ni ambaŭ rigardu, ĉu ni ne povos interkonsenti. Kolekti perlojn estas mia pasio kaj viaj okuloj estas la du plej helaj perloj, kiujn mi ĝis nun vidis. Se vi volas elplori ilin en min, tiam mi transportos vin al la granda florvarmejo, en kiu la Morto loĝas kaj kulturas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo.”
“Ho, kion mi ne fordonus, por veni al mia infano!” respondis la kompatinda patrino kun larmoj, kiuj nun ekfluis ankoraŭ pli abunde, ĝis ŝiaj okuloj falis sur la fundon de la lago kaj fariĝis du grandvaloraj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi sidus sur balanca seĝo, kaj per unu eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon, sur kiu staris mejlolarĝa mirinda domo. Oni ne sciis, ĉu ĝi prezentas monton kun arbaroj kaj kavernoj, aŭ ĉu ĝi estas faritaĵo de homa mano; sed la kompatinda patrino ne povis ĝin vidi, ŝi estis ja elplorinta siajn okulojn.
“Kie mi povas trovi la Morton, kiu foriris kun mia kara infano?” ŝi ĝemis.
“Ĉi tien li ankoraŭ ne alvenis,” diris la maljuna tombistino, al kiu estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto
. “Kiamaniere vi povis veni ĉi tien, kaj kiu al vi helpis?”
“La bona Dio al mi helpis!” ŝi respondis; “Li estas kompatema, kaj vi ankaŭ estos kompatema! Kie mi povas trovi mian karan infanon?”
“Sed mi ĝin ne konas!” diris la virino, “kaj vi ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj forvelkis en ĉi tiu nokto, la Morto baldaŭ venos kaj transplantos ilin! Vi certe scias, ke ĉiu homo, konforme al sia esenco, havas sian vivarbon aŭ sian vivofloron; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed havas korbatadon. Ankaŭ infanaj koroj povas jam bati. Aŭskultu la batadon de la koroj, eble vi povos rekoni la koron de via infano. Sed kion vi donos al mi, se mi diros al vi, kion vi ankoraŭ krom tio devas fari?”
“Mi havas nenion plu por doni!” diris la malĝoja patrino, “sed mi iros por vi ĝis la fino de la mondo.”
“Tie mi havas nenion por fari,” respondis la virino, “sed vi povas doni al mi viajn longajn nigrajn harojn; vi certe ja mem scias, ke ili estas belaj, kaj ili plaĉas al mi. Anstataŭ tio vi ricevos miajn blankajn harojn, kaj tio ja ankaŭ io estas!”
“Ĉu vi nenion plu postulas?” ŝi diris; “tion mi donos al vi kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la virino siajn belajn nigrajn harojn kaj ricevis anstataŭ tio la neĝblankajn harojn de la maljunulino.
Post tio ili iris en la grandan florvarmejon de la Morto, kie en stranga maniero kreskis floroj kaj arboj. Jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj; jen kreskis akvaj kreskaĵoj, unuj estis freŝaj, aliaj duonvelkintaj, akvaj serpentoj kuŝis sur ili, kaj nigraj kankroj forte alkroĉiĝis al la trunko. Jen staris belegaj palmoj, kverkoj kaj platanoj, jen petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, sur la tuta tero ĉirkaŭe. Jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preskaŭ krevigis la potojn; sur alia loko oni vidis malgrandan delikatan floron en grasa tero, ĉiuflanke kovritan de musko kaj bone vartatan. – La malĝoja patrino klinis sin super la plej malgrandajn kreskaĵojn kaj aŭskultis, kiel en ili batas la homa koro, kaj inter milionoj ŝi rekonis la koron de sia infano.
“Ĉi tio ĝi estas!” ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon.
“Ne ektuŝu la floron!” avertis la maljuna virino, “sed stariĝu ĉi tie, kaj kiam la Morto, kiun mi jam delonge atendas, alvenos, tiam ne lasu lin elŝiri la kreskaĵon. Minacu al li, ke vi faros tion saman al la aliaj kreskaĵoj, tiam li fariĝos zorga. Li estas responda antaŭ Dio, ke sen Lia permeso neniu kreskaĵo estos elŝirita.”
Subite tra la ĉambrego ekflugis glacie malvarma blovo, kaj la blinda patrino povis kompreni, ke la Morto alproksimiĝas.
“Kiel vi povis trovi la vojon ĉi tien?” li demandis, “kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?”
“Mi estas patrino!” ŝi respondis.
Kaj la Morto etendis sian longan manon al la malgranda delikata floro, sed ŝi tenis super ĝi, forte ŝirmante, siajn manojn, tute super ĝi kaj tamen plena de timo, ke ŝi eble ektuŝos unu el la folietoj. Tiam la Morto ekblovis sur ŝiajn manojn, kaj ŝi sentis, ke lia spiro estas pli malvarma ol la malvarma vento, kaj ŝiaj manoj senforte malleviĝis.
“Vi nenion povas fari kontraŭ mi!” diris la Morto.
“Sed Dio povas!” ŝi respondis.
“Mi faras nur tion, kion Li volas!” diris la Morto. “Mi estas Lia ĝardenisto. Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj transplantas ilin en la grandan ĝardenon de la paradizo, en la nekonatan landon, sed kiel ili tie kreskas kaj kiel tie estas, tion mi ne havas la rajton diri al vi!”
“Redonu al mi mian infanon!” diris la patrino kaj ploris kaj petis.
Sed subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko kaj ekkriis al la Morto: “Mi elŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mi estas en malespero!”
“Ne ektuŝu ilin!” ekkriis la Morto. “Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi alian patrinon volas fari tiel same malfeliĉa!”
“Alian patrinon!” diris la kompatinda virino kaj tuj ellasis la florojn. “Jen mi donas al vi viajn okulojn!” diris la Morto; “mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile. Mi ne sciis, ke ili estas viaj. Prenu ilin returne, ili nun estas pli klaraj ol antaŭe; rigardu per ili en la profundan puton ne malproksime de vi. Mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis elŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian tutan homan vivon, vi vidos, kion vi volis detrui kaj neniigi!”
Kaj ŝi ekrigardis en la puton. Feliĉega ĝojo plenigis ŝin, kiam ŝi vidis, kiel unu el ili fariĝis beno por la mondo, kiam ŝi vidis, kiom multe da feliĉo kaj ĝojo eliros el li. Ŝi vidis la vivon de la alia, tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj, mizero kaj malfeliĉo.
“Ambaŭ estas la volo de Dio!” diris la Morto.
“Kiu el ili estas la floro de la malfeliĉo kaj kiu estas la floro de la beno?” ŝi demandis.
“Tion mi ne diros al vi!” diris la Morto, “sed almenaŭ tion sciu, ke unu el tiuj floroj estis la floro de via propra infano, ĝi estis la sorto de via infano, kion vi vidis, la estonteco de via propra infano.”
Tiam la patrino plena de teruro ekkriis: “Kiu el ili estis mia infano? Diru tion al mi, liberigu la senkulpan! Liberigu mian infanon de tiu tuta mizero! Prefere forportu ĝin! Portu ĝin en la regnon de Dio! Forgesu miajn larmojn, forgesu miajn petojn kaj ĉion, kion mi diris kaj faris!”
“Mi vin ne komprenas!” diris la Morto. “Ĉu vi volas havi returne vian infanon, aŭ ĉu mi iru kun ĝi tien, de kie ne ekzistas reveno?”
Tiam la patrino interplektis siajn manojn, ĵetis sin surgenue kaj preĝis al Dio: “Ne mia, sed via volo fariĝu, ĝi sola estas la plej bona! Ne aŭskultu min! Ne aŭskultu min!”
Kaj ŝi klinis sian kapon sur sian bruston.
Sed la Morto foriris kun ŝia infano en la nekonatan landon.
Kolumo
Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.
“He!” diris la kolumo, “neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon. Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?”
“Ĝin mi ne diros!” respondis la ŝtrumpa rubando
“Kie vi loĝas?” demandis plue la kolumo.
Sed la ŝtrumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sinĝenema, opiniis nekonvena respondi pri tio.
“Vi kredeble estas zono?” demandis la kolumo, “interna zono, por tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo, kara fraŭlino.”
“Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!” diris la ŝtrumpa rubando. “Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi nenian kaŭzon per tio.”
“Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!” respondis la kolumo. “Tio prezentas sufiĉan kaŭzon!”
“Ne tro alproksimiĝu al mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando. “Vi aspektas tiel vire maltima!”
“Mi efektive estas bontona kavaliro!” diris la kolumo, “mi posedas bototirilon kaj kombilon.” En efektiveco tio estis tute malvera, ĉar ili apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis. “Ne estu tro familiara kun mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando, “mi ne estas kutima je tio!”
“Afektulino!” moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis ilin el la tolaĵo. Oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.
“Sinjorino!” diris la kolumo, “kara sinjorino vidvino, al mi fariĝas tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!”
“Kanajlo!” diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, ĉar ĝi imagis al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por tiri vagonojn.
“Kanajlo!” ĝi diris.
La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.
“Ho!” ekkriis la kolumo, “vi kredeble estas unua baletistino? Kiel forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej ĉarma afero, kiun mi iam vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!”
“Tion mi scias!” respondis la tondilo.
“Vi meritas esti grafino!” diris la kolumo. “Ĉio, kion mi posedas, estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!”
“Ŝajnas al mi, ke tio estas svatiĝado!” diris la tondilo, kiu serioze ekkoleris. Tial ĝi donis al la kolumo fortan tranĉon, kaj oni lin formetis.
“Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!” diris la kolumo. “Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn, kara fraŭlino! Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?”
“Kompreneble!” diris la kombilo. “Mi ja estas jam fianĉigita kun la bototirilo!”
“Fianĉigita!” ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi, kaj tial li kun hipokrita malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.
Pasis sufiĉe longa tempo, ĝis la kolumo fine transmigris en la paperfarejon. Tie estis granda societo de ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. Ĉiuj havis multe por rakonti unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.
“Mi havis terure multe da amantinoj!” rakontis la kolumo, “eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi ĉiam estis eleganta kavaliro kaj krom tio ĉiam amelita. Mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam mi kuŝis sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, ŝi estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel ĉarma! Pro mi ŝi ĵetis sin en lavokuvon. Estis ankaŭ unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed mi lasis ŝin stari kaj malvarmiĝi! Estis poste unua baletistino, ŝi donis al mi tranĉon, kiu ankoraŭ nun min malornamas, ŝi estis tre tranĉa kaj kolerema. Mia propra kombilo enamiĝis je mi kaj pro ama suferado perdis ĉiujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej multe mi bedaŭras la ŝtrumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu ĵetis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni ne povas malaprobi mian sopiron fariĝi blanka papero!”
Kaj li efektive fariĝis blanka papero; ĉiuj ĉifonaĵoj fariĝis blanka papero, sed la kolumo fariĝis ĝuste tiu peco da blanka papero, kiun ni vidas ĉi tie, sur kiu estas presita ĉi tiu historio, pro tio, ke li tiel terure fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, eĉ la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi kun tio kaj elbabili ĉion, kiel la kolumo.
Lino
La lino staris en plena florado. Ĝi havis belajn bluajn floraĵojn, molajn kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikatajn. La suno prilumadis la linon, kaj la pluvaj nuboj priverŝadis ĝin, kaj tio estis por ĝi tiel same bonefika, kiel por malgrandaj infanoj estas esti banata kaj poste ricevi kison de la patrino; ili fariĝas ja de tio multe pli belaj, kaj tiel estis ankaŭ kun la lino.
“La homoj diras, ke mi bonege aspektas,” pensis la lino, “mi atingos neordinaran altecon kaj havigos belegan pecon da tolo. Ha, kiel feliĉa mi estas! Mi certe estas la plej feliĉa el ĉiuj! Estas al mi bone, kaj mi atingos ion valoran. Kiel la sunlumo refreŝigas kaj kiel la pluvo estas bongusta kaj vigliga! Mi estas senfine feliĉa, mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”
“Jes, jes, jes!” diris la palisoj de la barilo, “vi ne konas la mondon kiel ni, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn!” Kaj ili knaris malgaje:
“Knar’, knar’, knar’ de la knarant’!
Finita estas nun la kant’!”
“Ne, ĝi ne estas ankoraŭ finita!” respondis la lino; “la suno ankaŭ morgaŭ lumos, la pluvo donas tian ĝuon, mi povas aŭdi, kiel mi kreskas, mi povas senti, ke mi floras; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”
Sed unu tagon venis homoj, prenis la linon je la kaptufo kaj elŝiris ĝin kune kun la radiko; ho, tio doloris! Poste oni metis ĝin en akvon, kvazaŭ oni volus ĝin dronigi, kaj tuj poste oni elmetis ĝin al fajro, kvazaŭ oni volus ĝin rosti; estis terure!
“Oni ne povas ĉiam havi bone!” diris la lino. “Oni devas elteni diversajn elprovojn, tiam oni ion scias!”
Tamen fariĝis malbone, tre malbone. La linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis. Poste ĝi venis sur la bobenstangon, ŝurr, ŝurr.... Estis ne eble kolekti siajn pensojn.
“Mi estis tro feliĉa!” pensis la lino dum sia tuta suferado. “Oni devas ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco. Ĝoji, ĝoji, ho, ho!” Kaj tiel ĝi parolis ankoraŭ, kiam ĝi venis sur la teksilon. Ĉi tie ĝi fariĝis belega granda peco da tolo. La tuta lino, ĉiu aparta trunketo, trovis sian aplikon en tiu unu peco.
“Tio estos ja nekomparebla! Tion mi neniam kredus! Ha, kiel la feliĉo restas fidela al mi! Jes, la barilaj palisoj estis nepravaj kun sia kanto. La kanto tute ne estas ankoraŭ finita, ĝi nur nun komenciĝas! Estas nekompareble! Se mi suferis, kompense ankaŭ io fariĝis el mi; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj. Mi estas tiel forta kaj tiel mola, tiel blanka kaj tiel longa! Tio estas io tute alia ol esti nur kreskaĵeto, eĉ se oni estas en plena florado.
Oni ne havas ĝustan vartadon, kaj akvon oni ricevas nur tiam, kiam pluvas. Nun mi havas vartadon! La servistino turnas min ĉiumatene, kaj per la verŝilo mi ĉiuvespere ricevas pluvan banon; sinjorino la pastredzino eĉ faris parolon pri mi kaj asertis, ke mi estas la plej bona peco en la paroĥo. Mi ne povas jam fariĝi pli feliĉa!”
Jen la tolo venis en la domon, jen ĝi venis sub la tondilon. Kiel oni ĝin tranĉis, kiel oni ŝiris, kiel oni pikis per la kudrilo! Tio vere ne estis plezuro. Sed el la tolo oni altranĉis dekdu pecojn da tia tolaĵo, kiun oni ne volonte nomas, sed kiun ĉiuj homoj devas havi; estis dekdu pecoj da ili.
“Ha, vidu do, nur nun io fariĝis el mi! Tio do estis mia destino! Sed tio vere estas bonega! Nun mi alportos al la mondo utilon, kaj tion oni devas fari, en tio konsistas la vera ĝojo. Estas vero, ke ni fariĝis dekdu pecoj, sed ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo! Kia nekomparebla feliĉo tio estas!”
Pasis jaroj, – kaj ili ne povis plu teniĝi.
“Iam ĉio devas ja finiĝi!” diris ĉiu peco, “mi certe volus ankoraŭ teniĝi plue, sed oni ne devas deziri aferojn ne eblajn!” Oni disŝiris ilin en striojn kaj ĉifonojn, kaj ili estis konvinkitaj, ke nun ĉio por ili finiĝis, ĉar oni ilin dishakis, dispremis kaj kuiris, ili mem ne sciis, kio al ili estis farata, – kaj jen ili fariĝis bela blanka delikata papero!
“Ha, kia surprizo!” diris la papero. “Nun mi estas pli delikata ol antaŭe, kaj nun oni eĉ skribos sur mi! Kion oni ne povas skribi sur mi! Tio estas ja nekomparebla feliĉo!” Kaj la plej belaj historioj estis skribitaj sur ĝi, kaj la homoj aŭskultis tion, kio estis skribita sur ĝi, kaj tio estis ĝusta kaj bona, ĝi faris la homojn multe pli saĝaj kaj pli bonaj, vera bono estis tio, kio per vortoj fluis el la papero.
“Tio estas pli ol kiom mi povis sonĝi, kiam mi estis ankoraŭ malgranda blua kampa floro; kiel mi povis pensi, ke mi atingos tiom multe, ke mi disvaŝtigos inter la homoj ĝojon kaj sciojn! Mi mem ankoraŭ ne povas tion kompreni! Tamen estas ja efektive tiel! Dio povas atesti, ke mi miaflanke enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi laŭ mia malforta povo devis fari, por subteni mian ekzistadon! Kaj tamen Li amasigas sur mi ĝojojn kaj honorojn unu post la alia. Ĉiufoje kiam mi pensas ‘la kanto estas finita’, mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta. Nun mi certe devos travojaĝi la tutan mondon, por ke ĉiuj homoj povu min legi! Tio estas la plej verŝajna! Iam mi portis bluajn floraĵojn, nun mi pri ĉiu floraĵo disdonas la plej belajn pensojn. Mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”
Sed la papero ne estis sendita vojaĝi, ĝi venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj, ĉar tiamaniere multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon kaj ĝojon, ol se la sola papero, sur kiu troviĝis la skribitaĵo; trakurus la mondon kaj jam en la duono de la vojo estus eluzita.
“Jes, jes, tio efektive estas la plej prudenta!” pensis la priskribita papero. “Tio tute ne venis al mi en la kapon! Mi restas trankvile hejme kaj estas tenata en honoro, kiel maljuna avo. Mi estas tiu, sur kiu estis skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo. Mi restas, kaj la libroj vojaĝas ĉiuflanken. Tiamaniere oni povas atingi ion utilan. Ha, kiel ĝoja, kiel feliĉa mi estas!”
Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko. “Estas bele ripozi de siaj faroj!” diris la papero. “Tio estas ĝusta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco. Nur nun mi atingas la veran klarecon pri mia riĉa enhavo. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso. Kio nun povas veni? Ia iro antaŭen certe okazos, mi iras konstante antaŭen!”
Unu tagon la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita, ĉar oni ne volis, ke ĝi iru al la butikisto kaj servu por envolvado de butero kaj sukerpulvoro. Ĉiuj infanoj en la domo staris ĉirkaŭe, ili volis vidi, kiel la papero ekflamos, ili volis vidi en la cindro la multon da ruĝaj fajreroj, kiuj kvazaŭ forkuras kaj poste unu post la alia estingiĝas, tio estis simila al la infanoj, kiuj foriras el la lernejo, kaj la lasta post ili estas la instruisto. Ofte oni pensas, ke li jam foriris, sed jen li subite ekkuras post la aliaj.
La tuta papero kuŝis kiel unu pakaĵeto en la fajro. Hu, kiel ĝi ekflamis! “Hu!” ĝi diris, kaj en la sama momento ĉio prezentis unu solan flamon, kiu leviĝis tiel alte, kiel la lino neniam povis levi sian malgrandan bluan floraĵon, kaj brilis tiel hele, kiel la blanka tolo neniam povis brili. Ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj ĉiuj vortoj kaj pensoj malaperis en la flamo.
“Nun mi leviĝas rekte al la suno!” eksonis voĉo meze de la flamo, kaj ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime, kaj la flamo elflugis supren tra la kamentubo. Kaj pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj en nombro egala al la nombro de la floraĵoj de la lino. Ili estis ankoraŭ pli malpezaj ol la flamo, kiu ilin naskis, kaj kiam la flamo estingiĝis kaj de la papero restis nur la cindro, ili ankoraŭ unu fojon transdancis super ĝi, kaj ĉie, kie ili ĝin ektuŝis, oni vidis iliajn postesignojn, tiujn ruĝajn fajrerojn, kiuj similis al la infanoj, kiuj iras el la lernejo kaj post kiuj la lasta kuras la instruisto. Estis plezuro tion vidi, kaj la infanoj de la domo staris kaj kantis apud la senviva cindro:
“Knar’, knar’, knar’ de la knarant’!
Finita estas nun la kant’!”
Sed la malgrandaj nevideblaj estaĵoj diris kontraŭe: “Neniam la kanto finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela! Ni tion scias, kaj tial ni estas la plej feliĉaj el ĉiuj!”
Sed la infanoj ne povis tion aŭdi nek kompreni, kaj tion ili ankaŭ ne devis, ĉar infanoj ne bezonas ĉion scii.
Birdo Fenikso
En la ĝardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la unua rozo, naskiĝis birdo, kiu per sia flugado povis konkuri kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.
Sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno Eden , tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la ĉiam sola birdo fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.
La birdo flugas ĉirkaŭ ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas ĉe la lulilo de la infano, la birdo troviĝas apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo. Ĝi flugas tra la ĉambro de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas odoron de violoj.
Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, ĝi flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, ĝi saltetas ankaŭ inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.
Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj, kaj ĝi flugas super la preĝolibro en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas.
Birdo fenikso! Ĉu vi ne konas ĝin, la paradizan birdon, la sanktan cignon de la kantado? Sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kiel babilema korvo kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj. Super la harpo de la Islanda kantisto glitadis la ruĝa sonora beko de la birdo; sur la ŝultroj de Shakespeare ĝi sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon: senmorteco. Dum la festo de la kantistoj ĝi flugis tra la kavalira salono de Wartburg .
Birdo fenikso! Ĉu vi ĝin ne konas? Ĝi kantis al vi la Marseljezon, kaj vi kantis la plumon, kiu elfalis el ĝiaj flugiloj; ĝi venis en paradiza brilo, kaj vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun oritaĵo sur la flugiloj.
Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la riĉuloj, dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo.
En la ĝardeno Eden , kie vi naskiĝis sub la arbo de sciado, en la unua rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la ĝustan nomon: poezio.
Historio
En la ĝardeno ĉiuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis eligi floraĵojn, antaŭ ol ili ricevis verdajn foliojn. Ĉiuj junaj anasoj estis ekstere sur la korto, kaj ankaŭ la kato, kiu kuŝis en la sunlumo kaj lekadis sian piedon. Kiam oni rigardis al la kampo, oni povis vidi, ke tie staras la greno mirinde verda, oni aŭdis ĝojkriadon kaj pepadon de ĉiuj malgrandaj birdoj, kvazaŭ estus granda festo; kaj oni efektive povis tion diri, ĉar estis dimanĉo. La sonoriloj sonoradis, kaj la homoj en siaj plej bonaj vestoj iris en la preĝejon kaj aspektis tre ĝojaj. Jes, ĉe ĉiuj oni povis vidi ion ĝojan; cetere la tago estis tiel varma, tiel ravanta, ke oni certe povis diri: “Dio vere estas senfine bona por ni homidoj!”
Sed interne en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo; li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli; li asertis, ke ilia vermo ne mortas kaj ilia fajro neniam estingiĝas, ke neniam ili povas trovi ripozon kaj pacon. Estis terure tion aŭdi, kaj li tion diris kun plej granda certeco. Li priskribis al ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo kaj maldelikataĵo de la tuta mondo, kie nenia venteto blovas krom la varmega sulfura flamo, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas en eternan silenton. Jam la sola aŭdado estis terura, sed oni povis vidi sur la pastro, ke la afero estas por li tre serioza, kaj ĉiuj homoj en la preĝejo estis tute teruritaj.
Sed ekstere antaŭ la preĝejo ĉiuj malgrandaj birdoj kantis tiel gaje kaj la suno lumis tiel varme, estis kvazaŭ ĉiu floro proklamas: “Dio estas sentine bona por ni ĉiuj!” Jes, ekstere tute ne estis tiel, kiel predikis la pastro.
Vespere, kiam oni devis jam iri dormi, la pastro vidis, ke lia edzino sidas silente kaj meditante.
“Kio mankas al vi?” li ŝin demandis.
“Kio en efektiveco mankas al mi?” ŝi diris, “al mi mankas tio, ke mi ne povas bone kolekti miajn pensojn, ke viajn asertojn mi ne tute bone povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj kaj ke ili devas eterne bruli! Eterne, ha, kiel longe! Mi estas nur peka homa estaĵo, kaj tamen mia koro ne povus permesi al mi, ke eĉ la plej malbonan pekulon mi lasu bruli eterne, – kiel do tion povus fari Dio, Li, kiu estas tiel senfine bona kaj kiu scias, kiel la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne. Ne, mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi tion asertas.”
Estis aŭtuno, la folioj defalis de la arboj; la serioza, severa pastro sidis ĉe la lito de mortanto; pia kredantino fermis siajn okulojn, tio estis la pastredzino.
“Se iu ricevas pacon en la tombo kaj favorkorecon ĉe Dio, tio estos antaŭ ĉio vi!” diris la pastro, kaj li kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris preĝon pri mortintoj.
Oni portis ŝin en la tombon; du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro. En la domo de la pastro estis silente kaj malplene, la sunlumo tie estingiĝis, ŝi ja foriris, foriris por ĉiam.
Estis nokto, malvarma vento blovis super la kapo de la pastro, li malfermis la okulojn, kaj li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino, ŝi rigardis lin senfine malĝoje, estis kvazaŭ ŝi volas ion diri.
La viro duone leviĝis kaj etendis al ŝi la manojn. “Eĉ al vi ne estas donita eterna ripozo? Vi suferas? Vi, la plej bona, la plej pia!” Kaj la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la bruston.
“Kaj ĉu mi povas havigi al vi trankvilecon en la tombo?” “Jes!” li klare aŭdis.
“Kaj kiamaniere?”
“Donu al mi haron, nur unu solan haron de la kapo de pekulo, kies fajro neniam estingiĝos, de tia pekulo, kiun Dio volas ĵetegi en la inferon por eterna turmento.”
“Ho, kiel facile oni povas vin liberigi, vi pura, vi pia!” li respondis.
“Sekvu do min!” diris la mortintino. “Tio estas permesita al ni. Ĉe mia flanko vi povas ŝvebi, kien viaj pensoj volas. Nevideblaj por la homoj, ni povas rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro. Sed per mano certa vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita por la eterna turmento, kaj antaŭ la kokokrio li devas esti trovita!”
Kaj rapide, kiel portite de la pensoj, ili troviĝis en la granda urbo. De la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, – per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj.
“Jes, tie interne, kiel mi supozis, kiel mi sciis,” diris la pastro, “loĝas tiuj, kiuj estas kondamnitaj al la eterna fajro.” Ili staris antaŭ belege prilumita portalo; larĝaj ŝtuparoj, kovritaj per tapiŝoj kaj ornamitaj per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra la festaj salonoj. Antaŭ ĝi majeste staris la pordisto en veluro kaj silko, kun granda arĝentita bastono.
“Nia balo estas egala al la balo de la reĝo!” li diris, turnante sin al la kolektiĝinta popolamaso sur la strato; de la verto ĝis la fingroj de la piedoj lumis el li la penso: “Kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas tra la pordo, vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!”
“Malhumileco!” diris la mortintino, “ĉu vi lin vidas?”
“Lin?” ripetis la pastro. “Jes, sed li estas naivulo, nur malsaĝulo, kaj li ne devas esti kondamnita al eterna fajro kaj eterna turmento.”
“Nur malsaĝulo!” sonis tra la tuta domo de la malhumileco, tiaj ili ĉiuj tie estis.
Ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono; ili vidis, kiel li febre suprensaltis de sia, mizera kuŝloko kaj elprenis libere sidantan ŝtonon el la muro, en kiu kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo; li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj, kaj liaj malsekaj fingroj tremis.
“Li estas malsana, tio estas frenezo, senĝoja frenezo, ĉirkaŭita de timego kaj malbonaj sonĝoj!”
Kaj ili rapide foriĝis, kaj ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto, eligante malbelan krion; per siaj pintaj kubutoj li ekbatis sian kamaradon, kaj ĉi tiu dormeme sin turnis:
“Tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, kaj dormu! Tiel estas ĉiun nokton...!”
“Ĉiun nokton!” ripetis tiu, “jes, ĉiun nokton ĝi venas, krias kaj sufokas min. En flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi naskiĝis, tio alkondukis min ĉi tien la duan fojon; sed se mi agis malbone, mi havas ja mian punon. Nur unu aferon mi ne konfesis. Kiam mi la lastan fojon eliris de ĉi tie kaj preteriris antaŭ la bieneto de mia mastro, tiam mia interno ekbolis kaj sovaĝaj pensoj leviĝis en mia animo, – mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro; super kiu tre malalte elstaris la pajla tegmento. Ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin tiel, kiel ĝi ofte min ekkaptas. Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn. Krom unu abelaro, kiu flugis en la fajron, kaj krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo forbrulis. Pri tiu lasta mi ne pensis. Oni povis aŭdi, kiel ĝi blekegas, – kaj tiun blekegon mi ĉiam ankoraŭ aŭdas ĉiufoje, kiam mi volas ekdormi, kaj kiam mi endormiĝas, tiam venas la hundo, granda kaj vila ĝi staras antaŭ mi. Ĝi metas sin sur min, blekegas, premas min, sufokas min. Aŭskultu do, kion mi rakontas, vi povas ronki, ronki la tutan nokton, sed mi ne povas dormi eĉ horkvaronon.” Kaj liaj okuloj subpleniĝis per sango, li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno en la vizaĝon.
“La furioza Mads denove freneziĝis!” oni diris ĉirkaŭe, kaj la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn, kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj.
“Vi lin mortigas!” ekkriis la pastro, “ho li malfeliĉa!” Kaj dum li defende etendis la manon super la pekulon, super lin, kiu jam ĉi tie suferis tro kruele, la sceno subite ŝanĝiĝis. Ili flugis tra riĉaj salonoj kaj mizeraj kameroj; volupto, envio, ĉiuj mortomeritaj pekoj preteriris antaŭ ili, anĝelo de la juĝo voĉlegis iliajn pekojn, kiel ankaŭ ilian defendon. Ĝi havis malgrandan valoron antaŭ Dio, sed Dio legas ja en la koroj, Li scias ĉion senescepte, Li scias la malbonon, kiu atakas nin de interne kaj de ekstere, Li, la favorkoreco, la amo. La mano de la pastro tremis, li ne kuraĝis etendi ĝin, por elŝiri haron de la kapo de la pekulo. Kaj el liaj okuloj ekfluis larmoj, kiel akvo de favorkoreco kaj de amo, kiu estingas la eternan fajron de la infero.
Subite ekkriis la koko.
“Kompatplena Dio! Donu Vi al ŝi la tomban ripozon, kiun mi ne povis havigi al ŝi!”
“Ĝin mi nun havas!” diris la mortintino; “via kruela vorto, via malluma kredo pri Dio kaj pri Liaj kreitaĵoj pelis min al vi! Ekkonu la homojn, eĉ en la malbonaj troviĝas parto de Dio, parto, kiu venkos kaj estingos la fajron de la infero.”
Kiso estis metita sur la buŝon de la pastro, fariĝis lume ĉirkaŭ li; la klara suno de Dio lumis en lian ĉambron, kie lia edzino, vivante, milde kaj ame vekis lin el sonĝo, kiun Dio sendis al li.
Muta libro
Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en floranta siringa laŭbo, staris nefermita ĉerko; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj, forgesitaj kaj kaŝitaj, tuta herbario, kolektita en diversaj lokoj. Laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon. Kun ĉiu floro estis ligita ĉapitro el lia vivo.
“Kiu estas la mortinto?” ni demandis, kaj oni respondis: “La maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed poste io stariĝis sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la kamparon, kie oni pagis por lia loĝado kaj manĝado. Li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, ĉar tiam li fariĝadis nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel ĉasata besto. Sed ĉiufoje, kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron kun la sekigitaj kreskaĵoj, tiam li povis sidi antaŭ ĝi dum la tuta tago, pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni metu al li la libron en la ĉerkon, kaj nun ĝi kuŝas apud li, kaj baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo.”
Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto, radio de la suno falis sur ĝin. Hirundo rapidege enflugis en la laŭbon, kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, ĝi ne haltinte flugis returne.
Kiel strange estas al ni en la animo – ni ĉiuj tion spertis – kiam ni denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo kun ĉiuj siaj esperoj, kun ĉiuj siaj zorgoj. Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankoraŭ vivas; sed longe, longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.
La sekiĝinta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta ĉapo tie en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun vivas? La folio konserviĝis, la amikeco forgesiĝis! Jen estas fremdlanda florvarmeja kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo, – ŝajnas, kvazaŭ ekzistas ankoraŭ la bonodoro en ĉi tiuj folioj! Ŝi donis ĝin al li, la fraŭlino el la nobela ĝardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem deŝiris kaj malsekigis per maldolĉaj larmoj, kun la maldolĉaj larmoj la lilio el la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, – kion diras ĝia folio? Kion li pensis, kiam li ĝin deŝiris, kiam li ĝin konservis? Kaj jen estas konvalo el la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!...
La floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: “kvivit! kvivit!” Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro.
Konservita-forgesita!
Ekzistas diferenco
Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankoraŭ malvarme, sed la printempo jam venis, tion predikis arbetaĵoj kaj arboj, kampoj kaj herbejoj. Estis amaso da floraĵoj, kaj antaŭ ĉio, supre ĉe la plektbarilo. Ĝuste tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; ĝi parolis de pomarbo, kiu eligis nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela ĝi estas. Tial ĝi tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute antaŭ ĝi, haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezentiĝo. La branĉon oni derompis, kaj ŝi tenis ĝin en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj ĉambroj. Puraj blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvazaŭ ĝi estus skulptita el freŝe falinta neĝo, oni plantis la pomarban branĉon inter freŝaj helaj branĉoj fagaj; estis plezuro ĝin rigardi.
Tiam la branĉo fariĝis fiera, kaj tio estis ja tute kiel ĉe homoj.
Multaj homoj de diversaj specoj trairis la ĉambrojn, kaj laŭgrade de la valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba branĉo rimarkis, ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreskaĵoj.
“Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj,” diris al si la pomarba branĉo; kaj ĉar oni ĝin starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj.
“Kompatindaj mizeraj herboj!” diris la pomarba branĉo, “tie oni efektive faris diferencon. Kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas. Estas efektive farita diferenco, sed ĝi devas esti farata, alie ĉiuj estus ja egalaj!”
La pomarba branĉo rigardis kun kompato precipe unu specon de floroj, kiuj en granda amaso troviĝis sur la kampoj kaj ĉe la terkavoj. Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis eĉ trovi ilin inter la pavimaj ŝtonoj, ili ĉie kreskis kiel la plej malbona herbo, kaj al tio ili havis ankoraŭ la malbelan nomon “buterfloroj de la diablo”.
“Kompatinda malestimata kreskaĵo!” diris la pomarba branĉo, “vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreskaĵoj estas tiel same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!”
“Diferencoj!” diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban branĉon, sed kisis ankaŭ la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo, ĉiuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malriĉajn florojn tiel same, kiel la riĉajn.
La pomarba branĉo neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio, kio vivas; neniam ĝi meditis pri tio, kiom multe da belaĵo kaj bonaĵo kuŝas kaŝite, sed ne forgesite, – sed tio ja ankaŭ estis tute kiel ĉe homoj. La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: “Vi ne vidas malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi precipe priĝemas?”
“La buterfloroj de la diablo!” diris la pomarba branĉo. “Neniam oni ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, ĝi flugas en formo de malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj. Herbaĉo ĝi estas! Sed tio ili ja ankaŭ devas esti! Mi estas efektive tre danka, ke mi ne fariĝis unu el tiuj floroj”
Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili estis ankoraŭ tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno; antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj rubandoj kaj la ĉenoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi. Kiu povos tion fari, ricevos novajn vestojn antaŭ la fino de la jaro, diris la avino. La malestimata floro estis en tiu okazo ŝatata profeto.
“Ĉu vi vidas?” diris la sunradio, “ĉu vi vidas la belecon, ĉu vi vidas la potencon de tiu floreto?”
“Jes, por infanoj!” respondis la pomarba branĉo.
Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin; parton de la radikoj ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn ŝi volis vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.
“Beleco estas tamen io pli alta!” diris la pomarba branĉo. “Nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la kreskaĵoj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.”
La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al ĉia kreitaĵo kaj al ĉio, kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure.
“Jes, tio estas via opinio!” diris la pomarba branĉo.
Nun en la ĉambron eniris homoj, kaj venis ankaŭ la juna grafino, kiu tie bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin. Ŝi alportis floron, aŭ ion similan, kiu estis kaŝita inter tri aŭ kvar folioj, kiuj estis tenataj ĉirkaŭ ĝi konuse, por ke nenia trablovo aŭ venteto povu ĝin difekti. Ĝi estis portata kun tia zorgemeco kaj singardeco, kiun oni ne uzis eĉ por la delikata pomarba branĉo. Tre singarde oni nun forprenis la grandajn foliojn, – kaj kio aperis? La malgranda floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! Ĝin la grafino estis diŝirinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el ĝiaj delikataj plumetoj, kiuj formis kvazaŭ ĝian nebulan ĉapeton kaj sidis tiel malkompakte, forbloviĝu. Sendifektan kaj belegan ŝi nun ĝin havis; ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon, ĝian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.
“Rigardu, kiel mirinde bele Dio ĝin kreis!” diris la grafino. “Mi pentros ĝin kune kun la pomarba branĉo; estas vero, ke ĉi tiu estas senfine bela, sed en alia maniero ankaŭ tiu malriĉa floro ricevis de Dio tre multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen ambaŭ estas infanoj en la regno de la belo.”
Kaj la sunradio kisis la malriĉan floron kaj kisis la florantan pomarban branĉon, kies folioj ĉe tio kvazaŭ ruĝiĝis.
Malnova tomba ŝtono
En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras “la vesperoj plilongiĝas”, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno, kaj kie la infanoj volonte ludadis, – tio estis en efektiveco malnova tomba ŝtono.
“Jes,” diris la mastro, “mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto.”
“Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!” diris la plej aĝa el la infanoj; “oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo ‘ Preben ’ kaj tuj post ĝi granda ‘S’ kaj iom pli malsupre la vorto ‘ Marta ’ estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri, kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono.”
“Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!”
ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro. “Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj Marta ! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin, donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro tie ĉe la maljuna Preben , kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, – li parolis kun mia patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, – kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan . La tempo iras kaj ĉio ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis ĝin sur la tombon, – kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj, kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono de Preben kaj Marta , kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras!”
La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.
“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” li diris.
Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.
“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj flustris mallaŭte: “Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon. La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj.”
Plej bela rozo de la mondo
Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.
Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti.
“Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!” diris la plej saĝa inter ili. “Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.”
Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.
“Neniu ankoraŭ nomis la floron!” diris la saĝulo. “Neniu montris la lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg , kvankam tiuj rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried , el la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado, la magia rozo de la scienco.”
“Mi scias, kie ĝi floras,” diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia malgranda infano venis al la lito de la reĝino. “Mi scias, kie troviĝas la plej bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas al mi per sia tuta amo.”
“Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!” respondis la saĝulo. “Jes, multe pli bela!” diris unu el la virinoj. “Mi ĝin vidis; pli majesta, pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo. Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro.”
Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝojo, tamen ĝi ne estas la savonta.
“Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!” diris la pia maljuna episkopo. “Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj. Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura kaj plej alta amo.”
“La beno de Dio estu sur ŝi!” diris la saĝulo; “tamen neniu el vi ĉiuj ĝis nun nomis la plej belan rozon de la mondo.”
Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon.
“Panjo!” diris la infano, “aŭskultu, kion mi legis!” Kaj la infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. “Pli granda amo ne ekzistas!”
Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco.
“Mi ĝin vidas!” ŝi diris. “Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon, la plej belan sur la tero.”
Historio de la jaro
Tio estis en la lastaj tagoj de Januaro; terura neĝventego estis leviĝinta; unu neĝturniĝo post la alia kuris tra ĉiuj stratoj kaj stratetoj; la ekstera flanko de la fenestraj vitroj estis tute kovrita de la neĝo, kaj simile al lavangoj ĝi faladis de la tegmentoj. La homoj aspektis kvazaŭ forkurantaj de malamiko, ili kuris, ili flugis, ili faladis unuj al la aliaj en la brakojn, fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almenaŭ en tia maniero ili povis konservi la ekvilibron. La kaleŝoj kaj ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj, la servistoj, por iom ŝirmi sin kontraŭ la vento, staris kun la dorso al la kaleŝo, kaj la piedirantoj penis ŝirmi sin malantaŭ la kaleŝoj, kiuj en la profunda neĝo nur malrapide moviĝis antaŭen. Kiam fine la ventego kvietiĝis kaj laŭlonge de la domoj estis ŝovelita mallarĝa irvojeto, la homoj tamen haltadis ĉiufoje, kiam ili sin renkontis. Neniu el ili havis la deziron fari la unuan paŝon en la profundan neĝon, por preterlasi preter si la alian. Silente ili staradis, ĝis fine, kvazaŭ laŭ silenta interkonsento, ĉiu el ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason.
Ĉirkaŭ la vespero fariĝis plena trankvileco, la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla, la steloj aspektis tute novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare. Samtempe estis frosto, ke la neĝo kraketadis; facile la supra tavolo de la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn; ĉi tiuj saltetadis tien kaj reen sur la lokoj, kie estis ŝovelite, sed multe da nutraĵo oni tie ne povis trovi, kaj estis terure malvarme.
“Pep!” diris unu pasero al alia, “tion oni nomas la nova jaro! Ĝi estas ja pli malbona ol la malnova! Ni povus tute bone restigi tiun. Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio.”
“Jes, nun la homoj kuradis kaj faris al si reciproke novjarajn donacojn,” diris malgranda duone rigidiĝinta pasero, “ili disbatis potojn ĉe la pordoj kaj estis treege ĝojaj, ke la malnova jaro nun forpasis. Mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio, ĉar mi atendis, ke ni nun ricevos varmajn tagojn, sed nenio el tio fariĝis. Frostas multe pli kruele ol antaŭe! La homoj faris eraron en la kalkulado de la tempo.”
“Certe ili eraris!” diris alia pasero, kiu estis maljuna kaj havis jam blankan kapon, “ili havas ion, kion ili nomas kalendaro, objekton, kiun ili mem elpensis, kaj ili diras, ke ĉio iras konforme al tio, sed en efektiveco tio ne estas vero. Kiam venas la printempo, tiam komenciĝas la jaro, tio estas la irado de la naturo, kaj laŭ tio mi kalkulas!” “Sed kiam venos la printempo?” demandis la aliaj.
“Ĝi venos tiam, kiam la cikonio venos, sed ĝia veno estas tre nedifinita; ĉi tie en la urbotroviĝas neniu, kiu estus kompetenta pri tio, tie en la kamparo la homoj scias tion pli bone. Ĉu ni elflugu tien kaj atendu? Tie oni estas pli proksimaj al la printempo.”
“Jes, tio povus esti bona!” diris unu el ili, kiu longe saltetis kaj pepis, sed en efektiveco nenion diris. “Mi tamen ĉi tie en la urbo havas kelkajn agrablaĵojn, pri kiuj mi timas, ke tie mi ilin ne havos. Sur ĉi tiu flanko de la strato en unu domo loĝas homa familio, al kiu venis en la kapon la saĝa ideo alfiksi al la muro tri aŭ kvar florpotojn kun la granda aperturo internen kaj kun la fundo eksteren. En tiu fundo estas farita tiel granda truo, ke mi povas oportune enflugi kaj elflugi. Tie mi kun mia edzo aranĝis nian neston, kaj el tie elflugis ĉiuj niaj infanoj. La homa familio ĉion aranĝis kompreneble nur por tio, ke ĝi havu la plezuron nin observi, alie ili certe tion ne farus. Ili ŝutas pecetojn da pano, ankaŭ por sia propra plezuro, kaj tiamaniere ni havas nutraĵon; tie oni kvazaŭ zorgas pri ni; tial mi pensas, ke mi restos kaj mia edzo restos, kvankam ni estas tre malkontentaj, – ni tamen restos.”
“Kaj ni elflugos en la kamparon, por vidi, ĉu la printempo ankoraŭ ne venas!” Kaj ili forflugis.
Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo; tie frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo. Akra vento blovis super la neĝokovritaj kampoj. La vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon. La vipo kuŝis sur liaj genuoj, la malgrasaj ĉevaloj kuris tiel, ke el ili iris vaporo, la neĝo kraketadis kaj la paseroj saltetadis en la vojsulkoj kaj suferis de frosto. “Pep! Kiam venos la printempo? Daŭras tiel longe!”
“Tiel longe!” eksonis de la plej alta neĝokovrita loko de la kampoj. Tio povis esti la eĥo, sed tio ankaŭ povis esti parolo de la stranga maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa monteto. Li estis tute blanka, kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun longaj blankaj haroj; blanka barbo, tute pala kaj kun grandaj helaj okuloj.
“Kiu estas la maljunulo tie?” demandis la paseroj.
“Tion mi scias!” diris maljuna korvo, kiu sidis sur barila paliso kaj estis sufiĉe afabla por konfesi, ke antaŭ Dio ni ĉiuj, eĉ ne esceptante ĝin mem, valoras ne pli ol tiuj malgrandaj birdoj, kaj tial ĝi ankaŭ honoris per interparolado la paserojn kaj donis al ili informojn. “Mi scias, kiu estas la maljunulo! Li estas la vintro, la maljuna homo de la pasinta jaro; li ne mortis, kiel diras la kalendaro, ne, li estas la prizorganto de la malgranda reĝido printempo, kiu baldaŭ venos. Jes, la vintro estas la reganto. Hu, vi malgranduloj, oni bone aŭdas, kiel vi tremas de frosto.”
“Jes, ĉu tio ne estas la sama, kion mi ĉiam diradis!” diris la plej malgranda; “la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la naturo. Ili devus tion lasi al ni, al ni, kiuj estas pli delikataj estaĵoj.” Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. La arbaro estis nigra; la glaciiĝinta lago kuŝis peze kaj aspektis kiel rigidiĝinta plumba maso. La nuboj tute ne havis karakteron de nuboj, ili estis malseka glacie malvarma nebulo, kiu pendis super la lando. Amase flugis la grandaj nigraj kornikoj, sen kriado; oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas. Tiam super la lago ekglitis sunradio, kaj la lago briletis kiel fandita stano. La neĝa kovro sur la kampo kaj sur la monteto ne briletis plu kiel antaŭe; sed la blanka figuro, la vintro mem, ĉiam ankoraŭ tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo. Li tute ne rimarkis, ke la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj.
“Kvitit! kvitit! ĉu nun venas la printempo?”
“La printempo!” eksonis super la kampoj kaj herbejoj kaj tra la nigre brunaj arbaroj, kie freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj.
Kaj de sude fluge alvenis tra la aero la du unuaj cikonioj. Sur la dorso de ĉiu el ili sidis malgranda bela infano, knabo kaj knabino. Ili salute kisis la teron, kaj ĉie, kien ili metis siajn piedojn, elĝermis el sub la neĝo blankaj floroj. Mano en mano ili iris al la maljuna glacia homo, la vintro, almetis sin por nova saluto al lia brusto, kaj en la sama momento ili ĉiuj tri malaperis kaj la tuta pejzaĝo malaperis; densa malseka nebulo, granda kaj peza ĉion kovris. Iom post iom la aero ekmoviĝis, aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj kaj forpelis la nebulon, la suno varme eklumis; la vintro mem malaperis, la belaj infanoj de la printempo sidis sur la trono de la jaro.
“Ĉi tio estas la vera nova jaro!” diris la paseroj, “nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro.”
Kien ajn la du infanoj sin turnis, tie sur la arboj kaj arbetaĵoj aperis verdaj burĝonoj, tie la herbo fariĝis pli alta, la grenkampoj pli verdaj kaj luksaj. Kaj ĉirkaŭ si la malgranda knabino ŝutadis florojn; ŝi havis tre multe da ili en sia jupeto, ili troviĝis en tiel granda amaso, ke ĉiam ĝi estis plena, kiel ajn fervore ŝi ilin disŝutadis. En sia rapidemeco ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la pomarbojn kaj persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado, antaŭ ol ili havis verdajn foliojn.
Ŝi ekplaŭdis per la manoj, kaj la knabo plaŭdis, kaj tiam alvenis birdoj nesciate de kie, kaj ĉiuj pepis kaj kantis: “La printempo venis.”
Estis belega vidaĵo. Tiu aŭ alia maljuna virineto eliris antaŭ la pordon en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn florojn, kiuj kovris ĉiujn herbejojn, tute tiel, kiel en la tagoj de ŝia juneco. La mondo fariĝis denove juna. “Ekstere estas hodiaŭ belege!” diris ĉiuj.
La arbaro estis ankoraŭ mallume verda, plena de burĝonoj, sed la asperoloj jam ĉi estis, freŝaj kaj bonodoraj, la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis, eĉ en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi; kaj sur ĝi sidis la juna paro de la printempo, kaj ili tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis kaj ridetis kaj kreskis ĉiam pli kaj pli.
Kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo; ili tion ne rimarkis, la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton. La fianĉo kaj la fianĉino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro disvolvis siajn burĝonojn. Kiam la suno leviĝis, ĉiuj arbaroj estis verdaj.
Kaj mano en mano la gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento, kie nur la radioj de la sunlumo kaj la ĵetata ombro donis koloralterniĝon en la verdaĵo. Virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en la delikataj folioj; klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj. “Ĉiam kaj eterne ĉio restas plena de vivo!” parolis la tuta naturo. Kaj la kukolo krietadis kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon. Sed la salikoj ĉiuj portis ankoraŭ gantojn sur siaj floraĵoj, ili estis terure singardaj, kaj tio estas enuiga.
Pasis tagoj kaj semajnoj; premante kuŝis la varmo sur ]a tuta naturo; varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno, kiu fariĝis ĉiam pli flava. La blanka lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn super la supraĵo de la akvo, kaj la fiŝoj serĉis ombron sub ili. Sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis ŝirmita kontraŭ la vento, kie la suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn rozojn, kie la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj, – tie sidis la belega virino de la somero, la sama, kiun ni jam vidis antaŭe kiel infanon kaj kiel fianĉinon. Ŝi rigardis al la leviĝantaj mallumaj nuboj, kiuj ondoforme, simile al montoj, nigre-blue kaj peze leviĝadis ĉiam pli kaj pli alten. Kiel ŝtoniĝinta renversita maro, ili ĉiam pli kaj pli malleviĝadis al la arbaro, kie, kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis. Ĉiu venteto kvietiĝis, ĉiu birdo silentis, seriozeco kaj atendado regis en la tuta naturo. Sed sur la vojoj kaj vojetoj la veturigantoj, rajdantoj kaj piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton kaj ŝirmon. Jen subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis, fulme, blindige, brulige, kaj sub rulanta krakego ĉio denove kaŝiĝis en mallumo. Torente ĵetiĝis malsupren la akvo; fariĝis nokto kaj fariĝis lumo, silento kaj tondro alternis. La junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen, la branĉoj de la arbaro kaŝiĝis sub akvaj gutoj, venis mallumo kaj lumo, silento kaj tondro. La herbo kaj la greno kuŝis kiel terenbatita, kiel forportita, de la fluo, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi. Subite la pluvo aliformiĝis en apartajn gutojn, la suno eklumis, kaj de la trunketoj kaj de la folioj ekbrilis la akvaj gutoj kiel perloj, la birdoj kantis, la fiŝoj saltis super la akvon de la torento, la kuloj dancis, kaj tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem, la forta viro kun la bone disvolvitaj membroj, kun la gutantaj haroj, – rejunigita de la freŝa bano li sidis tie en la varma lumo de la suno. La tuta naturo ĉirkaŭe estis rejunigita, ĉio staris lukse, potence kaj bele; estis somero, la varma, belega somero.
Ĉarma kaj dolĉa estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de trifolioj, kie la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno; kaj tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon. Neniu tion vidis krom la somero kaj lia forta edzino; por ili staris la altaro, kovrita per la oferdonoj de la naturo.
La vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe, kaj la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena. Estis somero.
Tagoj pasis, kaj semajnoj pasis. La brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj brilis sur la grenkampoj, la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj; la lupolo ĉarme odoris, kaj sub la avelarbetoj, kie la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj, sidis viro kaj virino, la somero kun sia serioza edzino.
“Kia riĉeco!” ŝi diris, “ĉirkaŭe nur beno, belaĵo kaj bonaĵo, kaj tamen, mi mem ne scias, mi tamen sopiras... ripozon, ripozon! Mi ne trovas por tio alian vorton! Jen ili jam denove plugas sur la kampo! Pli kaj ĉiam pli la homoj volas akiri! Vidu, la cikonioj kolektiĝas en amasojn kaj iras en kelka interspaco post la plugilo, la Egiptaj birdoj, kiuj portis nin tra la aero. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel ni ambaŭ, estante ankoraŭ infanoj, venis en ĉi tiujn nordajn landojn? Florojn ni alportis, belegan sunlumon kaj verdajn arbarojn; al ili nun la vento jam faris malbonon, ili fariĝas brunaj kaj malhelaj, kiel la arboj de la sudo, sed ne portas orajn fruktojn kiel tiuj!”
“Ĉu vi volas ilin vidi?” diris la somero; “fariĝu do denove gaja!”
Kaj li levis sian brakon, kaj la folioj de la arbaro ricevis koloron ruĝan kaj oran; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj. En la rozarbetaĵoj brilis fajreruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj, kaj en la arbaro duafoje floris la violoj.
Sed la reĝino de la jaro fariĝadis ĉiam pli kaj pli silenta kaj pala.
“Malvarma vento blovas!” ŝi diris, “la nokto alportas malsekan nebulon! Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.”
Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte, kaj ŝi etendis post ili la manojn. Ŝi rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj tie en unu el ili kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava leontodo, kvazaŭ la nesto ekzistus nur por esti ŝirmilo kaj barilo ĉirkaŭ ĝi; kaj ankaŭ la paseroj scivole enrigardis tien.
“Pep! Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? Videble ili ne povas tratoleri, ke blovas iom malvarmete, kaj tial ili forkuris? Feliĉan vojaĝon!”
Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis, aperis la aŭtunaj ventegoj, la jaro kliniĝis al sia fino. Sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino de la jaro kaj rigardis per mildaj okuloj supren al la briletantaj steloj, kaj ŝia edzo staris apud ŝi.
Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn!... Kiam ili returne falis malsupren, ŝi estis malaperinta, sed somera birdo, la lasta de la jaro, flugis tra la malvarma aero.
Nun venis la malsekaj nebuloj, la malvarmaj ventoj kaj la longaj mallumaj noktoj. La reganto de la jaro staris tie kun neĝblankaj haroj, sed li mem tion ne sciis, li pensis, ke tio estas la neĝaj flokoj, kiuj falis sur lin el la nuboj. Peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj.
La preĝejaj sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.
“La naskosonoriloj sonoras!” diris la reĝo de la jaro; “baldaŭ naskiĝos la nova paro da regantoj, kaj mi iros ripozi, kiel ŝi, ripozi sur la brilantaj steloj.”
En la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo, “Ĝojo en la ĉambroj kaj sub la verdaj branĉoj!” diris la ĝisnuna reganto de la jaro, kiu en la lastaj semajnoj fariĝis neĝblanka maljunulo; “alproksimiĝas la tempo de mia ripozo, la juna paro de la jaro ricevas nun la kronon kaj la sceptron!”
“Kaj tamen la potenco apartenas ankoraŭ al vi!” diris la Kristnaska anĝelo, “la potenco, ne la ripozo! Lasu la neĝon kuŝi varmige super la juna semitaĵo! Lernu toleri, ke oni faras honoron al alia persono, dum vi estas ankoraŭ reganto, lernu esti forgesita kaj tamen vivi! La horo de via libereco venos, kiam venos la printempo!”
“Kiam venos la printempo?” demandis la vintro.
“Ĝi venos, kiam la cikonio venos.”
Kun blankaj bukloj kaj neĝblanka barbo sidis la vintro, glacie malvarma, maljuna kaj fleksiĝinta, sed forta, kiel la vintra ventego kaj la potenco de la glacio sur la neĝamaso de la monteto, kaj li rigardis suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la antaŭa vintro. La glacio krakis, la neĝo kraketis, la glitkurantoj svingiĝadis sur la brilantaj lagoj, kaj korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo, nenia venteto moviĝis. En la silenta aero la vintro kunmetis la manojn, kaj la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj.
Jen denove venis paseroj el la urbo kaj demandis: “Kiu estas la maljunulo tie?” Kaj tie denove sidis la korvo, aŭ ĝia filo, kio estas indiferenta, kaj diris al ili: “Tio estas la vintro! La maljuna viro de la pasinta jaro. Li ne mortis, kiel diras la kalendaro, sed li estas la prizorganto de la printempo, kiu baldaŭ venos!”
“Kiam venos la printempo?” diris la paseroj; “tiam ni ricevos bonan tempon kaj pli bonan regadon. La malnova neniom taŭgas.”
En silentaj pensoj la vintro kapsalutis la senfolian malluman arbaron, kie ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj; kaj dum la vintra dormado malleviĝis la glacie malvarmaj nebuloj de la nuboj, la reganto sonĝis pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira aĝo, kaj ĉe la komenco de la tagiĝo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno; tio estis la somera sonĝo de la vintro; nur la lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo.
“Kiam venos la printempo?” demandis la paseroj.
“La printempo!” eksonis eĥe de la neĝokovritaj montetoj. Kaj la suno lumis pli kaj pli varme, la neĝo fandiĝis, la birdoj pepis: “La printempo venas!”
Kaj alte tra la aero venis la unua cikonio, ĝin sekvis la dua; bela infano sidis sur la dorso de ĉiu el ili, kaj ili malleviĝis sur la liberan kampon, kisis la teron kaj kisis la maljunan silentan viron, kaj simile al Moseo sur la monto li malaperis, forportita de nebula nubo.
La historio de la jaro finiĝis.
“Tio estas tute ĝusta!” diris la paseroj, “kaj ankaŭ tre bela, sed ĝi ne estas konforma al la kalendaro, kaj tial ĝi estas erara.”
En la lasta tago
La plej sankta tago el ĉiuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni mortas; ĝi estas la lasta tago, la sankta granda tago de la aliformiĝo. Ĉu vi efektive iam serioze meditis pri tiu potenca, certe venonta lasta horo ĉi tie sur la tero?
Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li, batalisto pro la vorto, kiu estis por li leĝo, severa servanto de severa Dio. Jen la Morto aperis ĉe lia lito, la Morto kun la severa ĉiela vizaĝo.
“La horo venis, vi devas min sekvi!” diris la Morto kaj ektuŝis per sia glacie malvarma fingro liajn piedojn, kaj ili malvarmiĝis; la Morto ektuŝis lian frunton, poste lian koron, kaj ĝi krevis, kaj la animo sekvis la anĝelon de la morto.
Sed en la malmultaj antaŭirintaj momentoj, inter la konsekro de la piedoj ĝis la konsekro de la frunto kaj koro, simile al grandaj, pezaj maraj ondoj trairis super la mortanto ankoraŭ unu fojon ĉio, kion la vivo alportis kaj vekis. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon; tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj, la sentantajn mondojn kaj mondkorpojn en la vastega spaco.
En tia momento ektremas la terurita pekulo kaj havas nenion, al kio li povus sin apogi, li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon. Sed la piulo apogas sian kapon al Dio kaj fordonas sin al Li kiel infano, humile preĝante: “Via volo plenumiĝu super mi!”
Sed ĉi tiu mortanto ne havis menson de infano, li sentis, ke li estas viro; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto. Li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco; li sciis, ke milionoj iras la larĝan vojon, kiu kondukas al kondamno; per fajro kaj glavo li povus sur la tero neniigi ilian korpon, kiel ilia animo jam estis neniigita por ĉiam; lia vojo nun kondukis al la ĉielo, kie la favorkoreco malfermos al li la pordon, la favorkoreco promesita.
Kaj la animo iris kun la anĝelo de la morto, sed ankoraŭ unu fojon ĝi ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo en la blanka ĉemizo de mortinto, fremda kopio de ĝia Mi. Kaj ili flugis, kaj ili iris, estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro la naturo estis kvazaŭ ĉirkaŭtranĉita, alligita kaj envicigita, malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca ĝardeno; estis plena maskarado.
“Jen estas la homa vivo!” diris la anĝelo de la morto.
Ĉiuj figuroj montriĝis pli aŭ malpli maskitaj; tute ne ĉiuj, kiuj havis sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj aŭ la plej potencaj; tute ne ĉiuj, kiuj estis vestitaj malriĉe kaj mizere, estis la plej malaltaj aŭ plej senvaloraj. Tio estis stranga maskarado, kaj precipe estis rimarkinde vidi, kiel ili ĉiuj sub siaj vestoj zorge ion kaŝas unu antaŭ la alia; sed unu tiel longe priŝiris la alian, ĝis la kaŝitaĵo fariĝis videbla, kaj tiam oni vidis, ke montriĝas la kapo de besto; ĉe unu ĝi estis rikananta simio, ĉe alia ĝi estis malbela virkapro, glitema serpento aŭ senforta fiŝo.
Tio estis la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, la besto, kiu kunkreskiĝis kun la homo, kaj ĝi saltis kaj tiriĝis kaj volis eliĝi, kaj ĉiu tenis siajn vestojn alpremite ĉirkaŭ ĝi, sed la aliaj forŝiris ilin kaj kriis: “Vidu! vidu! tio li estas! tio ŝi estas!” Kaj unu ĉiam penis nudigi la mizeraĵon de la alia.
“Kaj kiun beston mi portis ĉe mi?” demandis la migranta animo. La anĝelo de la morto montris antaŭ si fieran figuron, ĉirkaŭ kies kapo oni vidis riĉforman aŭreolon kun brilantaj koloroj, sed ĉe la koro de tiu viro estis kaŝitaj la piedoj de la besto, la piedoj de pavo; la aŭreolo estis nur la multkolora vosto de la birdo.
Kiam ili migris pluen, grandaj birdoj abomeninde kriaĉis de la branĉoj de la arboj malsupren; per laŭtaj homaj voĉoj ili kriis: “Vi, mortomigranto, ĉu vi memoras min?” Tio estis ĉiuj malbonaj pensoj kaj avidoj el liaj antaŭaj tagoj de la vivo, ili kriis al li: “Ĉu vi min memoras?”
La animo ektremis por momento, ĉar ĝi konis la voĉojn, la malbonajn pensojn kaj avidojn, kiuj aperis kiel juĝaj atestantoj.
“En nia karno, en nia malbona naturo loĝas nenio bona!” diris la animo, “sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj, la mondo ne vidis la malbonan frukton!” Ĝi nun rapidis ankoraŭ pli, por kiel eble plej baldaŭ forkuri de la abomeninda kriado, sed la grandaj nigraj birdoj ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo kaj kriis kaj kriis, kvazaŭ tio devus esti aŭdata en la tuta mondo. La animo kuris kiel ĉasata cervino, kaj ĉe ĉiu paŝo ĝi surpuŝiĝis per la piedo sur akrajn fajroŝtonojn, kiuj tranĉis al ĝi la piedojn kaj faris al ĝi plej fortan doloron. “De kie venas ĉi tiuj akraj ŝtonoj? Kiel velkintaj folioj ili kuŝas disĵetitaj amase sur la tero!”
“Tio estas ĉiu nesingarda vorto, kiun vi faligis, kaj kiu vundis la koron de via proksimulo multe pli profunde, ol nun la ŝtonoj vundas vian piedon!”
“Tion mi neniam pensus!” diris la animo.
“Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata!” sonis tra la aero.
“Ni ĉiuj pekis!” diris la animo kaj denove levis la kapon. “Mi observadis la leĝon kaj la Evangelion, mi faradis kion mi povis fari, mi ne estas tia, kiel la aliaj!”
Ili alvenis al la pordo de la ĉielo, kaj la anĝelo, la gardisto de la enirejo, demandis: “Kiu vi estas? Diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi en viaj agoj!”
“Mi severe plenumis ĉiujn ordonojn! Mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo, mi malamis kaj persekutadis la malbonon kaj la malbonulojn, ilin, kiuj iras la larĝan vojon al la kondamno, kaj eĉ nun ankoraŭ mi tion persekutus per fajro kaj glavo, se mi tion povus!”
“Vi estas do religiano de Mahometo!” diris la anĝelo.
“Mi? Neniam!”
“Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo, diras la Filo; lian kredon vi ne havas. Eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo: okulo pro okulo, dento pro dento! Filo de Izraelo, kies severa Dio estas nur Dio de via popolo?”
“Mi estas Kristano!”
“Tion mi ne rekonas en via kredo kaj en viaj agoj. La instruo de Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco!”
“Favorkoreco!” eksonis tra la senlima spaco, kaj la pordo de la ĉielo malfermiĝis, kaj la animo flugis renkonte al la malfermita belego.
Sed la lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. La tonoj sonis tiel milde, kiel kortuŝe, ke nenia tera lango povas tion esprimi, kaj la animo ektremis kaj kliniĝis ĉiam pli kaj pli profunden, sed la ĉiela klareco ĝin trapenetris, kaj nun ĝi sentis kaj konsciis tion, kion ĝi neniam antaŭe sentis en tia maniero, la ŝarĝon de sia malhumileco, de sia malmildeco kaj pekeco. Fariĝis en ĝi tiel klare.
“La bonon, kiun mi faris en la mondo, mi faris nur tial, ĉar mi ne povis agi alie, sed la malbono – ĝi estis de mi mem!”
Kaj la animo sentis sin blindigita de la pura ĉiela lumo, senforte ĝi falis, kiel ŝajnis al ĝi, en la profundon, tute ŝrumpinta; humiligita, ne matura por la regno ĉiela, ĝi, pensante pri la severa kaj justa Dio, ne kuraĝis elbalbuti: “indulgon!”
Sed la indulgo aperis, la neatendita indulgo.
La ĉielo de Dio estis en tiu tuta senlima spaco, la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo.
“Fariĝu sankta, majesta, amoplena kaj eterna, vi homa animo!” io sonis kaj kantis. Kaj ni ĉiuj, ĉiuj, en la lasta tago de nia tera vivo eksaltos malantaŭen antaŭ la brilo kaj la majesto de la ĉiela regno, ni kliniĝos profunde, kaj, humile falante, ni tamen, portataj de Lia amo, de Lia indulgo, restos supre; ŝvebante sur novaj vojoj, purigitaj, pli noblaj kaj pli bonaj, ni pli kaj pli alproksimiĝos al la majesto de la lumo, kaj, fortigitaj de ĝi, ni ricevos la povon leviĝi al la eterna klareco.
Estas tute certe
“Ĝi estas tute terura historio!” diris unu kokino sur la kontraŭa flanko de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. “Ĝi estas terura historio tie en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni estas en la stalo en granda amaso.” Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute certe!
Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon.
“Ĝi estas for!” ĝi diris; “ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas ankoraŭ!” Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi endormiĝis.
Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: “Ĉu vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus.”
Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. “Ne aŭskultu; vi tamen ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!”
“ Prenez garde aux enfants! ” diris la strigo-patro, “tio ne estas taŭga por infanoj!”
“Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda strigino!” Kaj la patrino forflugis.
“Hu-hu, hu-hu!” ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la kolombejon. “Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne estas jam mortinta! Hu-hu!”
“Kie? Kie?” pepis la kolomboj.
“Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!”
“Kredu, kredu ĉiun vorton!” diris la kolomboj kaj pepis tion malsupren en sian kokinejon. “Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras, ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ mortis!”
“Vekiĝu! Vekiĝu!” kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: “Tie tri kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn. Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen!”
“Kurigu ĝin pluen!” fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la kokoj kriis: “Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!” Kaj tiamaniere la historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de kiu ĝi komence eliris.
“Kvin kokinoj,” oni diris, “elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri, kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto.”
La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon, kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis respektinda kokino, ĝi diris: “Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!”
Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj.
Cigna nesto
Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj.
En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj.
Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj.
De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo preĝis: “Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!”
Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon.
Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.
Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.
Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto.
Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe .
“Jes, tiam!” vi diras, “sed nun en niaj tagoj!” Nun ni vidis cignon post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo, la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva; oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la arbaroj.
Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.
Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo.
Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda. Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; “tio ne fariĝos!” Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per la beko kaj la ungegoj.
Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos diri kun vereco: “Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna nesto.”
Bona humoro
De mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron. Kaj kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun ĝi nenian rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron flanken kaj dirus: “tio aspektas por mi tro teruraĵe, kun io simila mi volas havi nenian aferon.” Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto, nek ekzekutisto, kontraŭe, lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua antaŭ la episkopo, antaŭ la plej pursangaj princoj, – kaj li efektive estis la unua – li estis koĉero de funebra veturilo!
Nu, mi ĝin diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron sidantan tie supre antaŭ la omnibuso de la morto, en lia longa kaj larĝa nigra mantelo kaj kun la nigrafranĝa triangula ĉapelo sur la kapo, kaj kiam oni samtempe vidis lian vizaĝon, kiu estis vigla, ronda kaj gaja, kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo.
Tiu vizaĝo parolis: “Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni pensas!”
Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona humoro, – kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris.
Mi ne estas plu tre juna, – mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek bibliotekon, sed – kiel mi diris – mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio sufiĉas al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia ĝi estis ankaŭ por mia patro; ĝi alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: kiu predikas en la preĝejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri edziĝo kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj aŭ malakceptataj! Ĉio estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni povas vivi feliĉe kaj ankaŭ lasi sin enterigi, – kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi, se oni ne amas ripozi sur rabotaĵo.
La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj ĉiam estis miaj plej spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro. La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj; sed akompanu min sur la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj; ni trapaŝu inter la tomboj! Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn, akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili troviĝas en mia tombolibro, kaj tio estas libro, kiun mi mem aranĝis al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili ĉiuj troviĝas kaj ankoraŭ iom pli!
Jen ni estas sur la tombejo.
Ĉi tie, post la blanke farbita ligna kradaĵo, kie iam interne staris rozarbeto, – nun ĝi plu ne ĉi estas, sed iom da vinko el la tombo de la najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, – ĉi tie tombokuŝas tre malfeliĉa homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis bonstata, havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli, sed li tro prenadis al la koro la mondon, t. e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en Tirolo, aŭ fagarbaroj alte supre en Norvegujo. Ĉu tio ne estas tute indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? Ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi. Jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte. “Ĝi estas malseka ligno,” li diradis, “ĝi hodiaŭ vespere ne volas bruli.” Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute malĝuste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris kaj suferis kaj estis malfeliĉa homo, kaj nun li estas en la tombo.
Ĉi tie tombokuŝas tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno, kaj tio estis lia feliĉo, ĉar alie el li neniam io fariĝus; sed ĉio en la naturo estas tiel saĝe aranĝita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj li ludis en la salono tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu ĉiam havas malantaŭ si bonan dikan laĉon, kiu plenumas la veran servadon. Li ankaŭ havis malantaŭ si bonan laĉon, anstataŭanton, kiu plenumadis la servadon kaj plenumas ĝin ankoraŭ nun, malantaŭ alia, nova brodita tirilo de sonorilo. Ĉio estas nun tiel saĝe aranĝita, ke oni facile povas resti kun bona humoro.
Ĉi tie tombokuŝas... nu, tio estas tre bedaŭrinda afero... ĉi tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan spritaĵon; li vivis nur por trovi ian bonan spritaĵon; kaj laŭ sia konvinko li efektive trovis tian spritaĵon, kaj li tiel multe ĝojis pro tio, ke li mortis, mortis de ĝojo, ke li ĝin trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu aŭdis la bonan spritaĵon. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona spritaĵo li nun eĉ en la tombo ne havas ripozon; ĉar ni supozu, ke tio estis spritaĵo, kiu devas esti dirita ĉe la matenmanĝo, se ĝi volas esti efika, kaj ke li, kiel mortinto, laŭ la komuna opinio povas montriĝi nur noktomeze, tiam lia spritaĵo ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia bona spritaĵo nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas malĝoja tombo.
Ĉi tie kuŝas tre avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon; tiel avara ŝi estis!
Ĉi tie kuŝas fraŭlino el bona familio; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis: Mi manca la voce! Sed tio ankaŭ estis la sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj.
Ĉi tie kuŝas junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro komencas krii, tiam la saĝo ŝtopas per la fingroj la orelojn. La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi!
Ĉi tie kuŝas vidvino, ŝi havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro. Ŝi iradis en la familiojn, por serĉi kaptaĵon, por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj.
Ĉi tie estas tombo familia; ĉiuj membroj de la familio estis en tiel intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: “estas tiel”, kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: “oni rakontis tion al mi en tia maniero” tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole ĝustan, ĉar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se eĉ ĉiuj noktogardistoj kaj horloĝoj de la urbo diris, ke estas noktomezo.
La granda Goethe finis sian Faŭston per la rimarko: “povas esti daŭrigata”; tio povas ankaŭ havi valoron koncerne nian migradon sur la tombejo. Mi ofte venas ĉi tien. Se tiu aŭ alia el miaj amikoj aŭ malamikoj tro transpaŝas la limojn, tiam mi eliras, elserĉas herbolokon kaj konsekras ĝin por li aŭ por ŝi, kiun mi en tiu momento volus enterigi, kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie kuŝas senvivaj kaj senfortaj; Ĝis ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi ĉiuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan gazeton.
Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: “Bona humoro”. Tio estas mia historio.
Kora sufero
Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, – ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj.
Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo. Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: “Ĝenerala milita komisario, bienmastro, k. t. p.”
Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze de la vortoj “ĝenerala milita” ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: “Mi estas nur virino!” La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon, kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj distingaj signoj.
“Ĝi ne mordas!” diris la virino; “ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio ĝin lacigas, la kompatindan beston.”
Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.
Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.
“La mopso mortis!” tio estas la dua parto.
Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj ekloĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino – ĉar la mopso neniam estis edzigita – albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi.
La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.
La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.
Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe.
Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.
Ni vidis tion de supre, – kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino.
“Ĉio sur sian ĝustan lokon!”
Tio estis antaŭ pli ol cent jaroj.
Malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la levponto staris maljuna saliko, kiu kliniĝis super la kanejo.
De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj piedfrapado de ĉevaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken, ĉar la ĉasistaro galope alproksimiĝadis. Ĝi alproksimiĝadis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj ŝtonoj apud la ponto, por ne esti renversata. Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa, sed kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis; meze de la brua galopado, kun kiu li pelis antaŭen, li turnis la vipon en sia mano kaj ekpuŝis la knabineton por simpla plezuro rekte en la bruston, tiel ke ŝi falis malantaŭen.
“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” li ekkriis; “for en la balaaĵon!” Kaj ĉe tio li ridis, ĉar tio devis esti amuza, kaj la aliaj ankaŭ ridis. La tuta societo senfine kriis kaj bruis, kaj la ĉashundoj bojis; estis, kiel diras la kanto:
“Jen alflugas riĉaj birdoj!”
Dio scias, kiel riĉa li tiam ankoraŭ estis.
La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj branĉoj de la saliko.
Sur ĝi ŝi teniĝis ŝvebe super la ŝlimo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la hundoj malaperis malantaŭ la pordego, ŝi penis levi sin supren, sed la branĉo rompiĝis, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. Tio estis vaganta vendisto, kiu de kelka malproksimeco ĉion vidis kaj nun rapidis alporti al ŝi helpon.
“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” li mokripetis la vortojn de la bienmastro kaj eltiris ŝin sur sekan lokon; la derompitan branĉon li apogis al la loko, el kiu ĝi estis elŝirita, tamen “ĉio sur sian ĝustan lokon” bedaŭrinde ne ĉiam estas plenumebla! Tial li enŝovis la branĉon en la molan teron.
“Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton.”
Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon.
Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, – por tio li estis tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis liajn komercaĵojn kaj marĉandis pri ili. Sed de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis diboĉado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj, kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu aŭ alia el la bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili antaŭe viŝis al ĝi la buŝegon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li. La vino eniris, kaj la prudento eliris. Ili verŝis al li bieron en ŝtrumpon, por ke li ankaŭ povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vilaĝanoj kaj vilaĝkortoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj.
“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” diris la vagvendisto, kiam li feliĉe denove elliberiĝis el tiu Sodom kaj Gomora , kiel li tion nomis. “La libera landvojo, ĝi estas mia ĝusta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento.” Kaj la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo.
Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montriĝis, ke la derompita salika branĉo, kiun la vagvendisto enŝovis en la teron apud la foso, konserviĝis ĉiam freŝa kaj verda, ĝi eĉ elkreskigis novajn branĉidojn. La anserknabino vidis, ke la branĉo enradikiĝis, kaj ŝi kore ĝojis pri tio, ĉar ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.
Jes, la arbeto kreskis; sed ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari.
Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon aĉetis riĉa vagvendisto, kaj nome ĝuste tiu, kiu iam servis kiel ridataĵo kaj mokataĵo, kiam oni proponis al li bieron en ŝtrumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. “Tio estas malbona legaĵo,” li diris, “ĝi venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan fojon la Biblion, volis krei karikaturaĵon, kiu estus simila al ĝi, kaj tiam li elpensis la kartludadon!”
La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu ŝi estis? Ŝi estis la malgranda anserknabino, kiu ĉiam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele, kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino. Kiamaniere tio fariĝis? Nu, por nia aferplena tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava afero venos poste.
Ĉarme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; ĉarme kaj bele ĉio aspektis tie, kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon; kaj ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio, kaj tion faradis la komerca konsilano mem, ĉar la vagvendisto fariĝis komerca konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La infanoj kreskis – ili havis infanojn – kaj ili ĉiuj ricevis bonan instruadon, sed ili cetere ne ĉiuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en ĉiu familio.
Sed la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris. “Ĝi estas nia genealogia arbo!” diradis la gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj, ankaŭ al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon.
Pasis cent jaroj.
Estis en nia tempo; el la lago fariĝis marĉo, kaj la malnova sinjora domo estis kvazaŭ forviŝita; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso, kaj tie staris ankoraŭ maljuna belega arbo, kiu klinis siajn branĉojn malsupren; tio estis la genealogia arbo. Ĝi tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam ĝi estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro, la ventego iom klinis ĝin flanken, sed ĝi staris, kaj el ĉiuj ĝiaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo; precipe tute supre, kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo, eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguliĝadis en la nigra akvo, kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto. Tute apude de ĝi mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon.
Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj. La granda ŝtuparo antaŭ la portalo aspektis kiel laŭbo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj kreskaĵoj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton. Interne en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko, kiuj preskaŭ povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj....
Jes, tiuj, kiuj tie loĝis, estis efektive riĉaj homoj, ili estis altklasaj homoj, ili estis baronoj.
Ĉio tie estis konforma unu al la alia. “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” ili ankaŭ diris, kaj tial ĉiuj pentraĵoj, kiuj en la malnova kastelo iam ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al la servistejo. Tio estis efektiva senvaloraĵo, precipe la du malnovaj portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun ruĝa rozo en la mano, sed ambaŭ egale estis ĉirkaŭitaj de granda krono el salikaj branĉoj. Multe da rondaj truoj troviĝis en ambaŭ portretoj, kio venis de tio, ke la junaj baronoj ĉiam pafadis per siaj pafarkoj sur la du maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero.
“Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!” diris unu el la malgrandaj baronoj. “Li estis vagvendisto, kaj ŝi estis anserknabino. Ili ne estis kiel la patro kaj la patrino.”
La portretoj estis malnova senvaloraĵo, kaj “ĉio sur sian ĝustan lokon!” oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron, kondukantan al la servistejo.
La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej aĝa fratino, kiu antaŭ ne longe estis konfirmita, laŭlonge de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna saliko; dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj; “ĉio sur sian ĝustan lokon!” kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco. Dum sia okupiĝado ŝi aŭskultis tre atente ĉion, kio estis parolata, kaj estis al ŝi agrable aŭdi, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; ŝi estis sana, bonega naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis.
Ĉe la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni detranĉu al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj la filo de la pastro derompis branĉon.
“Ho, ne faru tion!” diris la juna baronino; sed tio estis jam farita.
“Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi ĝin tiel amas! Tial oni hejme min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri la arbo....”
Kaj ŝi rakontis ĉion, kion ŝi aŭdis pri la arbo, pri la malnova kastelo, pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkontiĝis ĉi tie kaj fariĝis la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino.
“Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!” ŝi diris.
“Ilia amata devizo estis: ‘ĉio sur sian ĝustan lokon!’ kaj ili opiniis, ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia avo, fariĝis barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj. Lin ĉiuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis, kaj ŝpinadis kaj la maljuna sinjoro laŭte legadis el la Biblio!”
“Ili estis bravegaj homoj, saĝaj homoj!” diris la filo de la pastro; kaj subite ili eniĝis en interparoladon pri nobeleco kaj burĝeco, kaj oni preskaŭ povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la burĝaro, tiel forte li laŭdis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro.
“Estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis, kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi en ĉio brava. Estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn. Nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona kaj malsaĝa, kaj ke kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli hele, ju pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara, tute malĝusta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortuŝantan trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus aldoni multe da aliaj. Ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo; ŝajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino de tiu domo. Mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur la korton; ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj. “Jen estas la malfeliĉa kriplulino,” diris la sinjoro, “la irado estas por ŝi tiel malfacila!” kaj antaŭ ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al la doneto de la vidvino ĝi sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, ĝuste en nia tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj, simile al tiuj ĉevaloj staras sur la malantaŭaj piedoj, blekas sur la stratoj kaj diras en la ĉambro: ‘ĉi tie estis homoj el la strato!’ se tie estis iu burĝo, – tie la nobeleco komencis putri, tie ĝi fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis , kaj oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto de satiro.”
Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la fajfilo estis pretigita.
En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.
Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke ĝi estas tute sentaŭga. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel ĝi plej multe plaĉis al la plenumantoj; cetere ĝi estis sufiĉe bona.
“Vi ankaŭ estas virtuozo!” diris unu kavaliro, kiu estis ĝusta filo de siaj gepatroj, “vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas. Tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko.... Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin ĉiujn ravos per ĉi tiu malgranda instrumento?” Kaj dirante tion, li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie ĉe la marĉeto, kaj laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto.
Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis, ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis ĝin al la buŝo.
Tio estis mirinda fluto! El ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo, kaj ankoraŭ multe pli akra. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono leviĝis ventego, kiu bruis: “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” Kaj tiam la patro, kvazaŭ portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon – tien li ne povis veni, – sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo.
Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la tablo, kie ŝi meritis sidi, kaj flanke de ŝi ricevis sian lokon la filo de la pastro, kaj tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. Maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando restis ne forŝovite sur sia honora loko, ĉar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu kaŭzis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis kapantaŭe inter la kokinojn, sed ne sola.
Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de ĉie oni aŭdis pri grandaj okazintaĵoj. Riĉa komercista familio, kiu veturis en kvarĉevala kaleŝo, estis tute elblovita el la kaleŝo kaj ne ricevis eĉ lokon malantaŭe.
Du riĉaj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fariĝis tro grandaj, estis malsuprenblovitaj en ŝliman foson. Tio estis danĝera fluto! Feliĉe ĝi krevis ĉe la unua tono, kaj tiel estis bone, nun ĝi returne venis en la poŝon: “ĉio sur sian ĝustan lokon!”
En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo; de tio devenas la kutimdiro: “returne enpoŝigi la fluton”. Ĉio estis denove en ia antaŭa ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de majstra mano, ili tie ankaŭ restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni ja antaŭe ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii? Nun ili pendis sur la honora loko, “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” kaj tien ĝi venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto.
Koboldo ĉe la butikisto
Estis iam efektiva studento, kiu loĝis en subtegmenta ĉambreto kaj nenion posedis; estis ankaŭ efektiva butikisto, kiu loĝis en bona loĝejo kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, ĉar ĉe li ĉiun Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la butiko, kaj tio estis tre instrua.
Unu vesperon la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon; li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin. Ĉi tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol kapsaluti, ŝi havis talenton! La studento ankaŭ kapsalutis kaj komencis legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la fromaĝo. Tio estis folio, elŝirita el malnova libro, kiu ne meritis esti disŝirita; tio estis malnova libro plena de poezio.
“Jen kuŝas ankoraŭ pli da tio!” diris la butikisto; “mi donis pro tio al maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi ricevos la restaĵon.”
“Koran dankon!” diris la studento; “donu ĝin al mi anstataŭ la fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino!”
Tio estis diro neĝentila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto ridis, ĉar tio estis ja dirita nur ŝerce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj vendas la plej bonan buteron.
Kiam fariĝis nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento ĉiuj estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino, kiun ŝi dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la ĉambro li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel same bone, kiel la dommastrino; sed ĉiufoje nur unu objekto povis tion havi, kaj tio estis feliĉo, ĉar alie ili ja parolus ĉiuj kune.
La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu kuŝis la malnovaj gazetoj. “Ĉu efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?”
“Jes, tion mi scias,” diris la tino, “tio estas io; kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata; mi opinias ne sen kaŭzo, ke mi havas en mi pli multe da ĝi, ol la studento, kaj kompare kun la butikisto mi estas ja nur senvalora tino.”
La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel ĝi komencis krakadi! Li metis ĝin sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun la mono; ĉiuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti.
“Nun la studento ĝin ricevu!” Kaj la koboldo iris kun ĝi senbrue laŭ la kuireja ŝtuparo supren en la subtegmentan ĉambreton, en kiu loĝis la studento. En la ĉambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas en la disŝirita libro el la butiko. Sed kiel hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolviĝis en trunkon, en potencan arbon, kiu leviĝis kaj larĝe etendis siajn branĉojn super la studento. Ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda, kaj ĉiu floraĵo estis bela knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj kaj mirinde klaraj. Ĉiu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega kantado kaj sonado aŭdiĝis en la senornama ĉambreto.
Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam antaŭe prezentis al si kaj neniam aŭdis paroli pri ĝi. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ĝis la lumo estingiĝis; la studento videble estingis sian lampon kaj enlitiĝis, sed la koboldo ĉiam ankoraŭ staris, ĉar plue kaj plue sonis la kantado, kviete kaj belege, ĉarma dormetiga kanto por la studento, kiu kuŝiĝis por ripozi.
“Ĉi tie estas nekompareble bele!” diris la koboldo, “tion mi neniam atendus! Mi dezirus resti ĉe la studento!” Kaj li pripensadis, pripensadis, tamen fine li ekĝemis: “La studento ne havas kaĉon!” Kaj li foriris, jes, li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, ĉar la tino preskaŭ eluzis la tutan parolilon de la mastrino; ĉion, kion ĝi en sin enprenis, ĝi senlace elŝprucigadis tra la sama flanko, kaj ĵus ĝi volis turniĝi, por elfluigi tion ankaŭ tra alia flanko, sed ĝuste tiam venis la koboldo kaj reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto ĝis la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la opinioj de la tino; ĉiuj estimis ĝin en tia grado kaj havis tian konfidon al ĝi, ke ĉiufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino.
Sed la koboldo ne sidadis plu silente, aŭskultante ĉiujn saĝaĵojn tie malsupre; ne, tuj kiam montriĝadis lumo el la subtegmenta ĉambreto, la radioj estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, kiuj tiradis la koboldon supren; kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi; kaj tiam la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno.
Kiel ĉarmega tio sendube estus, se li sidus ĉe la studento sub la arbo, sed tio ja estis ne ebla, – li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris tie ankoraŭ en la malvarma koridoro, kiam la aŭtuna vento jam blovis tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta ĉambreto estis estingita kaj la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento. Hu, tiam li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon; tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero, – nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava persono.
Sed en la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, – estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; ĉu brulis ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La butikistino estis tiel konsternita, ke ŝi elprenis siajn orajn orelringojn el la oreloj kaj metis ilin en la poŝon, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti. Ĉiu volis savi la plej bonan, kaj tion volis ankaŭ la koboldo, kaj per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton al la studento, kiu tute trankvile staris ĉe la malfermita fenestro kaj rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo. La koboldo kaptis la mirindan libron, kiu kuŝis sur la tablo, ŝovis ĝin en sian ruĝan ĉapon kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj; la plej bona trezoro de la domo estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo, tenante ambaŭ manojn forte alpremite al sia ruĝa ĉapo, en kiu kuŝis la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la malgrandulo denove rekonsciiĝis, li diris: “Ili ambaŭ havu sian parton en mi; tute disiĝi de la butikisto mi ne povas, pro la kaĉo!”
Kaj tio estis tute laŭ homa naturo! Ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto – pro la kaĉo.
Post jarmiloj
Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon.
Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝintaj belegaĵoj de la suda Azio.
Post jarmiloj ili venos.
Tamizo, Danubo, Rejno ankoraŭ ruliĝas; Blankmonto staras kun sia neĝa supro, la nordlumo ĵetas sian helan brilon super la landojn de la nordo, sed generacio post generacio fariĝis polvo, tutaj vicoj da potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto, aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon.
“Al Eŭropo!” vokas la juna generacio de Ameriko, “al la lando de la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al Eŭropo!”
La aerŝipo alvenas; ĝi estas plena de vojaĝantoj, ĉar la veturado tra la aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montriĝas Eŭropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos ŝvebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de Eŭropo en la lando de Shakespeare , kiel ĝin nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la politiko, en la lando de la maŝinoj, kiel ĝin nomas aliaj.
Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.
Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al lalando de Karolo la Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Molière , la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco, kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo.
La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naskiĝis Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj nigrokulaj virinoj loĝas ankoraŭ en la florantaj valoj, kaj per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra .
Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie troviĝis la antikva eterna Romo; ĝi malaperis; la Campagna estas dezerto; de la preĝejo de la Sankta Petro oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco.
Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la riĉa hotelo sur la supro de Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio. Malriĉaj fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la ĝardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj.
Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo, de urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu aŭ alia loko – super lokoj plenaj de rememoroj, kiuj ankoraŭ estas leviĝontaj el la interno de la tempo – la aera karavano malleviĝas kaj baldaŭ denove leviĝas.
Jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted kaj de Linné kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingiĝis, sed kvazaŭ eterna ŝtona tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro.
“En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!” diras la juna Amerikano; “kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda vojaĝisto – ĉi tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo – pruvis en sia fama verko: ‘Eŭropo en ok tagoj’.”
Sub la saliko
La regiono de Kjöge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo kuŝas ĉe la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pli bele ol estas: ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero, kaj ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni trovas en ĝi ion belan, al kio oni poste eĉ en la plej bela angulo de la tero povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime kuŝanta parto de Kjöge , kie paro da mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la grosarbetaĵoj. En unu el la ĝardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris maljuna saliko, kaj precipe sub ĉi tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio estis permesata al ili, malgraŭ ke la arbo staris tute apude de la rivereto, en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de la infanoj, alie estus tre malbone. Ili ankaŭ estis tre singardaj, la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj. Li devis aŭskulti pro tio multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo de la najbaro havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge kaj Knut aliris rekte al ŝi; la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut aŭdis tiun sonĝon, li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li montradis la sonĝon de Anjo; ĝi estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne iradis.
La malriĉaj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la ĝardenoj kaj sur la landvojoj, ĉe kiuj ambaŭflanke etendiĝis fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis dehakitaj, sed ili ankaŭ staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis la maljuna saliko en la ĝardeno, kaj sub ĝi ili ofte sidis.
En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj ĉiaspecaj aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvaporiĝadon de la maldelikataj vestoj de la kampuloj, sed ankaŭ la mielkukoj eligadis dolĉan odoron. Tie estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro ĉiam loĝadis ĉe la gepatroj de la malgranda Knut , kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis malgrandan mielkukon, de kiu ankaŭ Anjo ricevadis sian parton. Ankoraŭ pli grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio pri ĉia objekto, eĉ pri siaj mielkukoj. Pri ĉi tiuj li unu vesperon rakontis historion, kiu sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili ĝin poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga.
“Sur la tablo,” li rakontis, “iam kuŝis du mielkukoj, el kiuj unu havis la formon de viro kun ĉapelo sur la kapo, la alia la formon de fraŭlino, sen ĉapelo, sed ornamita per iom da oraĵo sur la kapo. Ili havis la vizaĝon sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldolĉan migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fraŭlino estis pura mielkuko. Ili kuŝis kiel specimenoj sur la tablo, ili kuŝis longe, kaj tiamaniere ili reciproke enamiĝis, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas tion fari, se oni volas, ke io fariĝu el tio.”
“Li estas viro, li devas diri la unuan vorton,” pensis la fraŭlino, sed ŝi estus tre kontenta, se ŝi povus sciiĝi, ke ŝia amo trovis reciprokecon. Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj ĉiam estas la viroj; li sonĝis, ke li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li aĉetis la fraŭlinon kaj manĝis ĝin.
Tagojn kaj semajnojn ili kuŝis sur la tablo kaj elsekiĝis: la pensoj de la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj. “Sufiĉas al mi, ke mi kuŝis apud li sur la tablo!” ŝi pensis, kaj ŝi rompiĝis en la mezo.
“Se ŝi scius pri mia amo, tiam ŝi certe eltenus iom pli longe!” li pensis.
“Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas ambaŭ!” diris la kukvendisto.
“Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!” Kaj li donis al Anjo la viron, kiu estis ankoraŭ tuteca, kaj Knut ricevis la rompiĝintan fraŭlinon; ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis al ili formanĝi la geamantojn.
Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo. Inter la volvaĵoj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis ian taŭgon, t. e. la silenta amo, – ĉar la historio estis tre ĉama, tion ĉiuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montriĝis, ke unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin ankaŭ formanĝis, sed la historion ili neniam forgesis.
Ĉiam la infanoj estis kune, ĉe la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj la malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn. Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kjöge , eĉ la ferbutikistino, haltadis kaj aŭskultadis Anjon. “Dolĉan voĉon havas la ĉarma knabineto!” ili diradis.
Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne daŭris eterne. La najbaroj disiris; la patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edziĝi en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe. Sed la maljunuloj promesis, ke ili almenaŭ unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa. Kaj poste li estis konfirmita.
Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan Anjon, sed li ne iris tien kaj li ankaŭ neniam tie estis, kvankam la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de Kjöge . La turojn tamen Knut ĉe klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina preĝejo.
Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! Ĉu ŝi lin ankoraŭ memoras? Jes, kompreneble! Al Kristnasko venis letero de ŝia patro al la gepatroj de Knut ; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro ŝia bela voĉo atendas granda feliĉo. Oni ŝin akceptis en la teatron, en tiun, kie oni kantas; ŝi ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono ŝi sendas al la karaj najbaroj en Kjöge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan Kristnaskan vesperon. Ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: “Amikan saluton al Knut !”
Ili ĉiuj ploris, kaj tamen la tutaĵo estis ja tiel ĝojiga, sed ili ploris pro ĝojo. Ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ŝi ankaŭ memoras pri li. Ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis por li atentinda instruo.
Kaj li fariĝis submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran vojaĝon. Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj ĝoja estos Anjo! Ŝi havis nun la aĝon de deksep jaroj kaj li estis deknaŭjara.
Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris adiaŭ al la maljunuloj kaj en forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro.
La plej proksiman dimanĉon Knut volis fari viziton al la patro de Anjo.
Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankoraŭ en Kjöge aĉetitan ĉapelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Antaŭe li ĉiam portadis ĉapon. Li trovis la domon, kiun li serĉis, kaj ekiris malsupren laŭ la multe da ŝtupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj.
La interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino estis nekonata al Knut , ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon.
“Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!” diris la patro. “Vi fariĝis ja tre ĉarma junulo! Nu, vi vidos ankaŭ ŝin. Ha, kia knabino ŝi estas! Ŝi havigas al mi multe da ĝojo, kaj kun la helpo de Dio ŝi havigos al mi ankoraŭ pli! Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi.”
La patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo, kaj kiam ŝi diris “eniru!” ili eniris. Kiel ĉarme estis la aspekto interne! Tian ĉambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kjöge , la reĝino ne povus havi pli elegantan ĉambron. Tapiŝoj kovris la plankon, fenestraj kurtenoj atingis ĝis la planko, efektiva velura seĝo tie staris, ĉie la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn, kaj en la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne paŝu en ĝin. Knut ĵetis sur ĉion unu rigardon, sed li vidis tamen nur Anjon, kiu nun staris antaŭ li kiel plenkreska knabino; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela; per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjöge , kaj kiel eleganta kaj altmonda ŝi estis! Sed kiel strange ŝi rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. Oni vidis sur ŝi la sinceran ĝojon, kiun kaŭzis al ŝi la revido de la amiko de ŝia infaneco; helaj larmoj de ĝojo staris en ŝiaj okuloj. Ŝi havis senfine multe por demandi kaj por rakonti de la gepatroj de Knut ĝis la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn ŝi konstante nomadis panjo-sambuko kaj paĉjo-saliko, kvazaŭ ili ankaŭ estus homoj, kaj tiaj ili ja ankaŭ povis ŝajni tiel same bone, kiel iam la mielkukoj. Ankaŭ pri ĉi tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili kuŝis sur la tablo kaj rompiĝis, kaj ĉe tio ili ambaŭ kore ridis. Sed la sango brulis al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol ĉiam! Ne, ŝi vere ne fariĝis fiera! Ŝi ankaŭ estis, kiel li bone rimarkis, la kaŭzo, kiu igis ŝiajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. Ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis.
Knut havis la impreson, kvazaŭ tio, kion ŝi legis, parolas ĝuste pri lia amo, tiel plene ĝi estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste ŝi kantis simplan kanton, sed, elirante el ŝia buŝo, la kanto fariĝis tuta historio, kvazaŭ ŝia propra koro en ĝi elverŝiĝis. Jes, ŝi certe estis aminta Knuton. La larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj. Li ne povis elbalbuti eĉ unu solan vorton, li ŝajnis al si mem tre malsaĝa, kaj tamen ŝi premis al li la manon kaj diris: “Vi havas bonan koran, Knut ! Restu ĉiam tia, kia vi estas!”
Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble dormi, kaj Knut efektive ne dormis. Ĉe la adiaŭo la patro de Anjo diris:
“Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi!” Tial li dimanĉe povis ja kuraĝe veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed ĉiun vesperon post la fino de la laboro – ili laboris ĉe lumo – Knut eliradis; li iradis tra la strato, en kiu loĝis Anjo, kaj li rigardadis supren al ŝia fenestro, kie preskaŭ ĉiam brulis lumo. Unu vesperon li eĉ vidis tute klare la ombron de ŝia kara vizaĝo sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al la majstredzino ne plaĉis, ke li vespere ĉiam vagadas, kiel ŝi tion nomis, kaj ŝi balancadis la kapon; sed la majstro ridis. “Li estas juna homo!” li diris.
“Dimanĉon ni nin vidos; kaj tiam mi diros al ŝi, kiel ŝi sola plenigas ĉiujn miajn pensojn, kaj ke ŝi devas fariĝi mia kara edzineto; kvankam mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros kaj mi strebos antaŭen! Jes, mi tion diros al ŝi, el amo silenta nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!”
Venis la dimanĉo, kaj Knut venis; sed kiel malfeliĉe aranĝigis la cirkonstancoj!
Ĉiuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li la manon kaj demandis: “Ĉu vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton. Mia patro scias, kie loĝas via majstro.”
Kiel afabla tio estis de ŝia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto troviĝis en ĝi, kaj vespere Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li vidis Anjon, mirinde belan, vere ĉarmegan. Estas vero, ke ŝi edziniĝis je fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis, tion Knut sciis, alie ŝia koro certe ne permesus al ŝi sendi al li bileton, por ke li tion vidu. Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis “hura!”
Eĉ la reĝo ridetis al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝojus pri ŝi. Ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis ŝin tiel profunde, kaj ankaŭ ŝi tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel opiniis la mielkuka fraŭlino; la historio efektive enhavis en si multe.
La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian viziton; ne povis esti pli bona aranĝiĝo de la cirkonstancoj.
“Estas bone, ke vi venas!” ŝi diris; “mi jam preskaŭ volis sendi al vi la patron, sed mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion fari, por ke el mi fariĝu io taŭga.”
Al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia koro volas krevi; sed eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj, kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ekploris. “Ho honesta fidela animo!” ŝi diris, – kaj ĉi tiu amika alparolo malligis la langon de Knut , kaj li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Dum li tion parolis, li vidis, ke Anjo fariĝas kadavre pala; ŝi ellasis lian manon kaj diris serioze kaj malĝoje: “Ne malfeliĉigu vin mem kaj min, Knut ! Mi restos por vi ĉiam bona fratino, kiun vi povas fidi, – sed nenio pli!” Kaj ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. “Dio donas al ni forton por multo, se oni nur mem volas!”
En tiu momento eniris ŝia duonpatrino.
“ Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!” ŝi diris; “estu do viro!” Kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia. “Infano!” ŝi diris. “Kaj nun vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!”
Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis, liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, ĉu ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enverŝis al li teon kaj kantis, sed tio ne estis la antaŭa sonado, kaj tamen ĝi estis nekompareble bela; la koro preskaŭ disŝiriĝis en li; kaj poste ili disiĝis. Knut ne etendis al ŝi la manon, sed ŝi prenis lian manon kaj diris: “Vi donos ja al via fratino la manon por adiaŭ, mia malnova frato de ludoj!” Ŝi ridetis sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi ripetis: “mia frato”. Sed ĉu tio povis multe helpi! Tia estis la adiaŭo.
Ŝi forveturis ŝipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili la amuzejojn, li estas ja juna sango.
Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie troviĝis, sed certe neniu simila al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo. “Dio donas forton por multo, se oni nur mem volas!” ŝi diris. Profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn, – kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis ĉirkaŭ li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus konduki kun si Anjon, ŝi loĝis ja ĉiam en lia koro, – kaj tial li eliris, ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu ŝi estis loĝinta. Estis mallume en tiu domo, ĉie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo iris sian vojon kaj Knut sian.
Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis; estis tiel, kvazaŭ ĉio sin aranĝas por la morta dormo.
Sed kiam venis la printempo kaj la unua vaporŝipo foriris, li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro proksime de Francujo.
Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti.
Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro. La stratoj kuŝas tute laŭ sia propra plaĉo, la domoj absolute ne zorgas pri tio, ke ili staru en unu vico. Balkonaĵoj kun turetoj, spiralaĵoj kaj statuoj elsaltas super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras ĝis la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj.
Ĉi tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis prenanta akvon; ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko, kaj, ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno.
El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj, kvazaŭ ili venus el la preĝejo de Kjöge , kaj tial li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta.
Li serĉis kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis ĉe li kaj lernis la lingvon.
La malnovaj fosoj ĉirkaŭ la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn legomĝardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankoraŭ staras.
La ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego, kaj tie ĉiuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj loĝis la majstro, ĉe kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormoĉambro etendis siajn branĉojn siringa arbetaĵo.
Ĉi tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece, kvazaŭ ĝi starus en la ĝardeno de Kjöge , – kaj tial Knut diris adiaŭ al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo, kie staris nenia siringo.
Lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo. Malantaŭ ĉi tiu fluis rapida rivero, kiu ruliĝadis kvazaŭ inter du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvazaŭ ili volas fali en la akvon. Ĉi tie kreskis nenia siringo, ĉi tie oni ne vidis eĉ florpoton kun iom da verdaĵo, sed ĝuste kontraŭe staris granda maljuna saliko, kiu kvazaŭ forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento ĝin ne forŝiru. Ĝi etendis siajn branĉojn super la rivero tute tiel same, kiel la saliko ĉe la rivereto de Kjöge .
En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la paĉjo-saliko. La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti:
“... tiel Dane en la koro,
Ĉe la lumo de la luno!”
Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko.
Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan siringan arbetaĵon! Kaj li diris adiaŭ al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj formigris.
Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis maldolĉan migdalon; li mem havis de tio maldolĉan guston; kaj Anjo, kiu ĉiam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fariĝis al li malfacile spiri; li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis ekster li, la duan duonon li portis en si.
Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj aperis larmoj. La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.
Kio estus, se ĝi ilin levus, se ĝi disetendus iliajn grandajn plumojn kun la miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj! En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn, suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! “Ho, se venus jam la lasta tago!” li ĝemis.
Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin ŝpinantaj knabinoj, la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno, kaj kiam li ekvidis la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon ĉe la golfeto de Kjöge ; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.
Tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn, – la ĉielarko flirtas super ili kiel libera rubando, – tie li rememoris la akvan muelejon apud Kjöge , kie la akvo bruis kaj estis vipata.
Volonte li restus en la senbrua urbo ĉe Rejno, – sed tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, – kaj tial li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj. La akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li; super arĝente blankaj kardoj, Alpaj rozoj kaj neĝo li paŝadis en la varma somera suno; kaj poste li diris adiaŭ al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter kaŝtanarboj, inter vinberĝardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fariĝis disiga muro inter li kaj ĉiuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone.
Granda belega urbo kuŝis antaŭ li, ĝi estis nomata Milano, kaj ĉi tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris kaj estis pia kaj kristaneca. Ŝajnis, ke Dio forprenis de li la pezan ŝarĝon de la koro.
Lia plej granda plezuro estis leviĝi de tempo al tempo sur la potencan marmoran preĝejon, kiu, kiel al li ŝajnis, estis farita el la neĝo de lia hejmo kaj prezentis la formojn de ĉiaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj. El ĉiu angulo, de ĉiu pinto kaj de ĉiu arko ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan ĉielon, sub si la urbon kaj la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo, – kaj tiam li pensis pri la preĝejo de Kjöge kun la volvaĵoj de hedero ĉirkaŭ la ruĝaj muroj, sed li ne sopiris iri tien returne. Ĉi tie malantaŭ la montoj li volis esti iam enterigita.
Unu jaron li vivis ĉi tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En ĉiuj sep etaĝoj unuj super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko ĝis la plafono en kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la manoj, kvazaŭ ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj arĝento. La salono estis prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. Ĉi tie regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed tie estis ja Anjo, kaj ĉi tie.... Sed kiel? Ĉu tiu estis sorĉo? La kurteno estis tirita flanken, kaj ankaŭ ĉi tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora krono sur la kapo. Ŝi kantis, kiel povas kanti nur anĝelo de Dio; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis, ŝi ridetis, kiel tion povis fari nur Anjo; ŝi rigardis rekte al Knut .
La malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte: “Anjo!” Sed feliĉe la laŭtega muziko superbruis lian krion. La majstro faris al li kapmoveton: “Certe ŝi estas nomata Anjo!” Kaj li prenis presitan folieton kaj montris, ke ŝia nomo, ŝia tuta nomo tie staris.
Ne, tio ne estis sonĝo! Ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn kaj bukedojn, kaj ĉiufoje, kiam ŝi foriris, oni ŝin revokadis; ŝi iradis kaj venadis kaj denove venadis.
Ekstere sur la strato homoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝia kaleŝo kaj tiris ĝin, kaj Knut estis la plej antaŭa kaj la plej feliĉa. Kiam ili atingis ŝian belan hele prilumitan domon, Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. Oni ĝin malfermis, kaj ŝi eliris. La lumo falis ĝuste sur ŝian ĉarman vizaĝon kaj ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion. Ŝi rigardis Knuton rekte en la vizaĝon, sed ŝi lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur la brusto etendis al ŝi la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis interfianĉigitaj.
Post tio Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, – ha, pli rapide sub la salikon!
Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis lin, ke la vintro alproksimiĝas, ke en la montaro jam elfalis neĝo; sed laŭ la postesignoj de la malrapide iranta veturilo – por ĝi oni devis ja fari vojon – li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia bastono.
Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon. La steloj komencis lumi super li, liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon.
Profunde malsupre en la valo nun ankaŭ eklumis steloj, li havis la senton, kvazaŭ la ĉielo etendiĝis ankaŭ ĝis sub li. Li sentis sin malsana. La steloj en la valo plimultiĝis kaj fariĝis ĉiam pli helaj; ili moviĝadis tien kaj reen. Tio estis malgranda vilaĝo, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj kiam li tion komprenis, li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon en ĝi.
Tutan tagon li restis tie, ĉar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut , el Danujo, Knut ne povis plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen, antaŭ ol ĉiuj formortis. Sed al neniu li parolis pri sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej profundan, kiun oni povas porti. Tion oni kaŝas antaŭ la mondo, tio ne donas plezuron, tion oni kaŝas eĉ antaŭ la amikoj, kaj li ne havis amikojn.
Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola letero el la hejmo, kiun la gepatroj antaŭ longa tempo skribis al li, estis dirite: “Vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme; ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj!” La gepatroj povis tiel skribi, – ho, kiel malmulte ili do lin konis!
Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando mem fariĝis ĉiam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendiĝis senfine malproksimen. Jen ĉe la vojo montriĝis granda saliko; ĉio aspektis tiel hejme, tiel Dane! Li sidiĝis sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo kliniĝis, liaj okuloj fermiĝis por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda homo, tio estis paĉjo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo, al lia gepatra urbo Kjöge , al la roza ĝardeno de lia infaneco. Jes, tio estis la saliko de Kjöge mem, ĝi eliris en la mondon, por lin serĉi kaj trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan ĝardenon ĉe la rivereto, kaj ĉi tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora krono sur la kapo, kiel li vidis ŝin lastfoje, kaj ŝi vokis: “Bonvenon!”
Kaj ĝuste antaŭ ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli home, ol en lia infaneco, ili ankaŭ ŝanĝiĝis. Tio estis la du mielkukoj, la viro kaj la virino, ili montris sin per sia ĝusta flanko kaj bone aspektis.
“Koran dankon!” diris ambaŭ al Knut ; “vi malligis niajn langojn, vi instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kuraĝe esprimi, ĉar alie nenio rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfianĉiĝis!”
Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj ankaŭ per la dorsa flanko ili bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontraŭ ili. Ili iris rekte en la preĝejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili ankaŭ iris mano en mano.
Kiel antaŭe staris ankoraŭ la preĝejo kun siaj ruĝaj muroj kaj la abunda verda hedero. La granda portalo malfermiĝis ambaŭflanken, la orgeno laŭte sonis, kaj popare ili iris al la altaro. “La gesinjoroj antaŭe!” ili diris, “la fianĉigitaj mielkukoj!” Kaj ĉi tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj ambaŭ paroj ekgenuis sur la ŝtupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon super lian vizaĝon, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. Tio estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank’ al lia forta amo, kaj tiuj larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj... pro tio li vekiĝis, kaj li vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon.
“Tio estis la plej bela horo el mia vivo!” li diris, “sed ĝi estis sonĝo. Dio donu, ke mi ankoraŭ unu fojon sonĝu pri ŝi!” Kaj li fermis siajn okulojn, li dormis, li sonĝis.
Matene falis neĝo, ĝi kovris la piedojn de Knut , sed li dormis. Vilaĝanoj iris al la preĝejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis senviva, frostmortinta sub la saliko.
Kvin en unu silikvo
Kvin pizoj troviĝis en unu silikvo, ili estis verdaj, kaj la silikvo estis verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj.
La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la loĝejo; rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon, la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla. Estis en ĝi varme kaj bele, lume en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante tie, fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli meditemaj, ĉar ili ja devis per io sin okupi.
“Ĉu ni restos ĉi tie por ĉiam?” ili diris. “Ĉu ni ne fariĝos malmolaj de la longa sidado? Ŝajnas al ni, ke ankaŭ tie ekstere io ekzistas; ia antaŭsento tion diras al ni!”
Kaj pasis semajnoj; la pizoj fariĝis flavaj, kaj la silikvo fariĝis flava.
“La tuta mondo fariĝas flava!” ili diris, kaj tion ili povis aserti tute prave.
Subite ili eksentis puŝon en la silikvo; oni ĝin deŝiris, ĝi venis en homajn manojn, kaj kune kun multaj aliaj plenaj silikvoj ĝi estis ŝovita en poŝon de surtuto. “Nun oni nin baldaŭ malfermos!” ili diris, kaj sopire ili tion atendis.
“Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen,” diris la plej malgranda pizo. “Tio nun baldaŭ montriĝos.”
“Fariĝu, kio volas!” diris la plej granda.
“Krak!” la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de la suno. Ili kuŝis en mano de infano; malgranda knabo tenis ilin forte kaj diris, ke la pizoj estas ĝuste bonaj por lia krakpafilo; kaj tuj li metis unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin.
“Nun mi flugas en la malproksiman mondon! Retenu min, se vi povas!”
Kaj ĝi malaperis.
“Mi,” diris la dua, “flugos rekte en la sunon, ĝi estas ĝusta silikvo kaj tre deca por mi.”
Ĝi malaperis.
“Ni dormas tie, kien ni venas,” diris la du aliaj, “sed ni ruliĝos ankoraŭ antaŭen!” Kaj ili ruliĝis antaŭe sur la teron, antaŭ ol ili estis metitaj. “Ni venos plej malproksimen!”
“Fariĝu, kio volas!” diris la lasta, kaj oni pafis ĝin alten. Ĝi flugis en la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona ĉambreto, ĝuste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero, kaj la musko varmigante ĝin ĉirkaŭkovris. Tie ĝi kuŝis kaŝita, sed ne forgesita de Dio.
“Fariĝu, kio volas!” ĝi diris.
En la malgranda frontona ĉambreto loĝis malriĉa virino, kiu en la tago eliradis, por purigi fornojn, segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn, ĉar ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa.
Hejme en la malgranda ĉambro dume kuŝadis ŝia duone plenkreska sola filino; ŝi estis delikata kaj subtila; tutan jaron ŝi estis jam kuŝinta en la lito, kaj ŝajnis, ke ŝi povas nek vivi nek morti.
“Ŝi iros al sia malgranda fratino,” diris la virino. “Mi havis nur du infanojn, kaj estis al mi sufiĉe malfacile zorgi por ambaŭ, tiam Dio dividis kun mi kaj prenis unu el ili al Si! Nun mi tre volus konservi la duan, kiu ankoraŭ restis al mi, sed Li videble ne volas lasi ilin disigitaj, kaj ŝi prepariĝas iri supren al sia malgranda fratino!”
Sed la malsana knabino ne mortis; pacience kaj silente ŝi kuŝadis dum la tuta longa tago, dum ŝia patrino forestis por laborenspezi.
Estis printempo kaj ankoraŭ frua mateno. Ĝuste kiam la patrino volis iri al sia laboro, la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur la plankon, kaj la malsana knabino direktis sian rigardon sur la malsupran fenestran vitron.
“Kio estas tie la verdaĵo, kiu vidiĝas apud la vitro? Ĝi moviĝas en la vento!”
La patrino aliris al la fenestro kaj duone ĝin malfermis. “He!” ŝi diris, “tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj vardaj folietoj. Kiamaniere ĝi venis ĉi tien en la fendon? Jen vi havas ja malgrandan ĝardenon, kiun vi povas kun ĝuo rigardadi!”
La lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro, de kie ŝi povis vidi la elburĝoniĝantan pizon, kaj la patrino eliris al laboro.
“Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas!” diris vespere la malgranda knabino. “La suno hodiaŭ lumis al mi tiel varme. La malgranda pizo disvolviĝas bonege; kaj mi ankaŭ volas disvolviĝi kaj denove plisaniĝi en la lumo de la suno.”
“Ho, se tiel fariĝus!” diris la patrino, ŝi tamen ne kredis, ke tio estus ebla. Sed apud la verda kreskaĵeto, kiu inspiris al ŝia infano tiajn ĝojajn pensojn pri vivo, ŝi starigis malgrandan bastonon, por ke la vento ne difektu ĝin. Malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis la supra parto de la fenestra kadro, por ke la volvaĵo de la pizo akiru punkton de apogo, kiam ĝi elkreskos alten, kaj tiel efektive fariĝis. Oni povis de unu tago ĝis la sekvanta vidi, kiel ĝi pligrandiĝis.
“Ha, ĝi ricevas eĉ floraĵojn!” diris la virino unu matenon, kaj nun ankaŭ ĉe ŝi aperis la espero kaj la kredo, ke la malgranda knabino resaniĝos. Ŝi rimarkis, ke la infano en la lasta tempo parolis pli vigle, ke en la lastaj matenoj ŝi mem leviĝis en la lito kaj sidis kaj kun radiantaj okuloj rigardis sian malgrandan pizĝardenon, kiu konsistis el la unu sola pizo. En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon. Feliĉa ŝi sidis en la varma lumo de la suno, la fenestro estis malfermita, kaj ekstere oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan. La malgranda knabino alklinis sian kapon kaj kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojn. Tiu tago estis por ŝi festotago.
“La bona Dio mem ĝin plantis kaj prosperigis, por doni al vi, mia kara infano, kaj al mi la esperon kaj ĝojon!” diris la ĝoja patrino kaj ridetis al la floraĵo, kiel al bona de Dio sendita anĝelo.
Sed ni revenu al la aliaj pizoj. Tiu, kiu elflugis en la malproksiman defluilon kaj trafis en la kropon de kolombo, kie ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno. La du mallaboremaj havis tian saman sukceson, ili ankaŭ estis formanĝitaj de kolomboj, kaj tio almenaŭ estas alporto de solida utilo; sed la kvara, kiu volis flugi ĝis la suno, – ĝi falis en la stratan defluilon kaj kuŝis tie dum tagoj kaj semajnoj, en la malpura akvo, kie ĝi terure ŝvelis.
“Mi fariĝas belege dika!” diris la pizo. “Mi ankoraŭ krevos, kaj mi opinias, ke pli grandan sukceson neniu pizo povas havi nek iam havis. Mi estas la plej distingita el la kvin, kiuj troviĝis en la sama silikvo!” Kaj la strata defluilo donis al tiu opinio sian aprobon.
Sed ĉe la tegmenta fenestro staris la juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj, kaj ŝi kunmetis siajn delikatajn manojn super la piza floraĵo kaj dankis pro ĝi Dion.
“Por mi estas ĉarma mia pizo!” diris la strata defluilo.
Folio el la ĉielo
Alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj ĝi ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreskaĵoj.
“Tio estas ja stranga plantido!” diris tiuj kreskaĵoj, kaj neniu el ili volis en ĝi sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko.
“Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!” ili diris kaj moke ridis, kaj poste ili komencis ŝercadi pri ĝi kiel pri ĝardena kreskaĵo. Sed la folio ĉiam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreskaĵo kaj elkreskigis volvobranĉojn, kiuj etendiĝis malproksimen ĉirkaŭe.
“Kien vi celas?” diris la altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn; “vi kuras senlime ĉiuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas stari ĉi tie kaj vin porti.”
Venis ta vintro, la neĝo kovris la kreskaĵon, sed de ĝi la neĝa kovro ricevis brilon, kvazaŭ de malsupre trafluus ĝin sunlumo. En la printempo tie staris floranta kreskaĵo tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro.
Venis profesoro de botaniko, kiu havis ĉe si ateston, ke li estas tio, kio li estas; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj; li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas.
“Tio estas variaĵo!” li diris; “mi ĝin ne konas; ĝi ne estas registrita en la sistemo!”
“Ĝi ne estas registrita en la sistemo!” diris la kardoj kaj la urtikoj. La grandaj arboj ĉirkaŭe aŭdis tion, kio estis dirita, kaj ili ankaŭ vidis, ke tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska, se oni estas malsaĝa.
Jen venis en la arbaron malriĉa, senkulpa knabino; ŝia koro estis pura, ŝia saĝo estis granda per ŝia kredo, ŝia tuta heredaĵo en ĉi tiu mondo estis malnova Biblio, sed el la folioj de ĉi tiu libro parolis al ŝi la voĉo de Dio: “Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef : Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis ĉion al bono. Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas, tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li preĝis: “Ho patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!”
Ŝi haltis antaŭ la mirinda kreskaĵo, kies verdaj folioj odoris dolĉe kaj refreŝige kaj kies floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo; kaj el ĉiuj el ili iris sonoj, kvazaŭ la kreskaĵo havus en si profundan fonton de melodioj, kiu eĉ dum jarmiloj ne elĉerpiĝos. Kun pia meditado ŝi pririgardis tiun tutan mirindaĵon de Dio. Ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn kaj enspiri ilian bonodoron, kaj en ŝia spirito fariĝis lume, kaj en sia koro ŝi eksentis feliĉon. Ŝi tre dezirus posedi unu el la floraĵoj, sed la koro ne permesis al ŝi deŝiri ĝin, ĉar ĝi ja tre baldaŭ forvelkus ĉe ŝi. Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta.
Inter la folioj de la Biblio ĝi kuŝis kaŝita; kune kun la Biblio ĝi estis metita sub la kapon de la juna knabino, kiam ĉi tiu post kelke da semajnoj kuŝis en la ĉerko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo, kvazaŭ la tera polvo montris stampon de tio, ke ŝi nun staras antaŭ sia Dio.
Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreskaĵo, el kiu baldaŭ disvolviĝis bela arbo, kaj ĉiuj migrobirdoj venis kaj kliniĝis antaŭ ĝi, precipe la hirundo kaj la cikonio.
“Tio estas alilandaj manieroj!” diris la kardoj kaj lapoj, “tian sintenadon ni ĉi tie hejme ja neniam permesos!”
Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon.
Poste venis la porkopaŝtisto, li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn, por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li elŝiris kune kun ĉiuj ĝiaj radikoj, li enligis ankaŭ en sian pakon. “Ĝi ankaŭ devas alporti utilon!” li diris, kaj la faro estis plenumita.
Longan tempon post tio la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi, sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj saĝuloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por refortigi kaj resanigi la suferanton. “En la propra regno de la reĝo, en la arbaro kreskas arbeto, havanta ĉielan devenon, tiel ĝi aspektas, oni tute ne povas erari.” Kaj li aldonis desegnon de la kreskaĵo, kiu estis facile ekkonebla. “Ĝi estas verda en vintro kaj en somero; prenu ĉiuvespere freŝan folion de ĝi kaj metu ĝin al la reĝo sur la frunton, tiam liaj pensoj denove fariĝos klaraj, kaj bela sonĝo en la nokto fortigos lin por la morgaŭa tago!”
Tio estis sufiĉe klara; kaj ĉiuj kuracistoj kune kun la profesoro de botaniko eliris en la arbaron.
Sed kie estis la kreskaĵo?
“Kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon!” diris la porkopaŝtisto; “el ĝi jam delonge fariĝis cindro, sed mi ne komprenis pli bone!”
“Li ne komprenis pli bone!” ekkriis ĉiuj. “Malklereco, malklereco, kiel granda vi estas!” Tiujn vortoj la porkopaŝtisto povis preni al si al la koro, ĉar pri li kaj pri neniu alia ili parolis.
Eĉ unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, kuŝis en la ĉerko de la mortintino, kaj tion neniu sciis.
La reĝo mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. “Ĉi tie la arbeto staris,” li diris, “ĝi estas sankta loko!”
La lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto.
La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la ĉiela kreskaĵo, kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio, ĉar la kreskaĵo malaperis kaj la reĝo estis melankolia kaj malĝoja. “Sed tia li estis jam antaŭe!” diris la gardostaranto.
Ŝi estis tute sentaŭga
La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro; li havis sur si supran ĉemizon kun brusta pinglo, kaj li estis tre glate razita; propramane li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton, sed ĉi tiun li kovris per peceto da gazeta papero.
“Ts! ts! Knabeto!” li vokis.
La knabeto estis la filo de lavistino, li estis preteriranta malsupre kaj respekte deprenis sian ĉapon; la ĉapo havis enfleksitan ŝirmilon, kaj krom tio ĝi estis tiel aranĝita tiel praktike, ke oni povis ŝovi ĝin en la poŝon. En siaj malriĉaj, sed puraj kaj tre zorge flikitaj vestoj kaj kun pezaj lignaj ŝuoj sur la piedoj la knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem.
“Vi estas bona knabo!” diris la urbestro, “vi estas ĝentila knabo! Via patrino certe lavas tolaĵon tie ĉe la rivero? Tien vi certe devas porti tion, kion vi tie havas en via poŝo? Estas malbona afero kun via patrino! Kiom vi tie havas?”
“Duonon da botelo!” diris la knabo per timoplena mallaŭta voĉo.
“Kaj hodiaŭ matene ŝi ricevis tian saman kvanton?” plue demandis la urbestro.
“Ne, tio estis hieraŭ!” respondis la knabo.
“Du duonoj faras unu tuton! Ŝi estas tute sentaŭga. Malbone estas kun tiu klaso de popolo! Diru al via patrino, ke ŝi hontu. Neniam fariĝu drinkemulo, sed vi tamen ja fariĝos tia. – Kompatinda infano! Vi povas iri!”
La knabo foriris! la ĉapon li tenis ankoraŭ en la mano, kaj la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj. Li turnis sin malantaŭ la angulon kaj iris tra strateto malsupren al la rivero, kie la patrino staris en la akvo apud le lavbenko kaj batadis per lavbatiloj la tolaĵon. La akvo fluis kun granda forto, ĉar la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj, kaj al la lavbenko minacis la danĝero esti forportita. La lavistino devis sin kontraŭpremi.
“Mi apenaŭ jam povas kontraŭstari!” ŝi diris; “estas bone, ke vi venas, ĉar mi bezonas malgrandan refortiĝon! Estas malvarme ĉi tie en la akvo, kaj jam ses horojn mi tiel staras. Ĉu vi havas ion por mi?”
La knabo eltiris la botelon, kaj la patrino almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton.
“Ho, kiel bone ĝi efikas! Kiel ĝi varmigas! Ĝi estas tiel same bona, kiel varma manĝo kaj tamen ne tiel kara. Trinku, mia knabo! Vi aspektas tiel pale, vi suferas de frosto en la maldikaj vestoj; jam estas ja aŭtuno. Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! Sed tion mi ne faros. Donu al mi ankoraŭ unu guton kaj trinku vi ankaŭ, sed nur malgrandan guteton, vi ne devas alkutimiĝi al tio, mia kara kompatinda infano!”
Ŝi iris ĉirkaŭ la ponto, sur kiu staris la knabo, kaj eliris sur la teron; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo, la akvo fluis de ŝiaj vestoj.
“Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj, sed tio estas indiferenta, se mi nur vin, mia kara infano, povos honeste trairigi tra la mondo!”
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto. Per unu piedo ŝi lamis, kaj treege granda falsa buklo pendis super unu el ŝiaj okuloj, kiu per tio devis esti kovrata, sed la sekvo estis nur tio, ke la difektaĵo de la okulo estis ankoraŭ pli rimarkebla. Tio estis amikino de la lavistino, “Lamkarolino kun la buklo”, kiel la najbaroj ŝin nomis.
“Ho vi malfeliĉa, kiel vi devas turmentiĝi kaj stari en la malvarma akvo! Vi vere ion bezonas, por revarmiĝi, kaj tamen oni ne volas permesi al vi la guton, kiun vi ricevas!” Kaj tuj la tuta parolo de la urbestro al la knabo estis rakontita al la lavistino. Lamkarolino aŭdis ĝin tutan, kaj ŝi koleris pro tio, ke li tiel povas paroli al la infano pri ĝia propra patrino kaj pri la guto, kiun ŝi ricevas, dum la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. “Delikataj vinoj kaj fortaj vinoj,” ŝi diris, “estas tie metataj sur la tablon, kaj multaj trinkas pli ol ili soifas. Sed tion oni ne nomas drinki! Ili estas taŭgaj; sed vi estas tute sentaŭga!”
“Tiel do li parolis al vi, mia infano!” diris la lavistino, kaj ŝiaj lipoj tremante moviĝis. “Li diris, ke vi havas patrinon, kiu estas tute sentaŭga! Eble li estas prava, tamen al la infano li ne devus tion diri! Sed el tiu domo multe, multe da malbono venis sur min!”
“Vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankoraŭ vivis kaj tie loĝis; multe da jaroj pasis de tiu tempo! De post tiu tempo oni jam formanĝis multe da salo, tiel ke oni povas jam havi soifon!”
Kaj Lamkarolino ridis maldolĉe. “Hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro; en efektiveco oni volis ĝin revoki, sed estis por ili jam tro malfrue, la manĝo estis jam pretigita. Mi aŭdis tion de la servisto. Antaŭ unu horo venis letero kun la sciigo, ke la pli juna frato mortis en Kopenhago!”
“Mortis!” ekkriis la lavistino kaj fariĝis kadavre pala.
“Jes!” diris la virino. “Ĉu vi tion tiel forte prenas al via koro? Nu, vi konis lin, ĉar vi servis ja en la domo.”
“Li mortis! Li estis la plej brava, la plej bona homo; Dio ne ricevos multe da tiaj, kiel li.” Kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. “Ho mia Dio! Ĉio turniĝas ĉirkaŭ mi! Tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon, mi ne povis tion traelporti! Mi sentas min tiel malsana!” Kaj ŝi forte apogis sin al barilo.
“Ho Dio, al vi fariĝas tute malbone, patrineto!” diris la virino. “Tamen eble ĝi pasos! Ne, vi efektive estas malsana! Plej bone estos, ke mi vin konduku hejmen!”
“Sed la tolaĵo tie!”
“Lasu min zorgi pri tio! Prenu min sub la brako! La knabo povas resti ĉi tie kaj gardi, poste mi revenos kaj lavos la restaĵon; restis nur malmulte da pecoj!”
La lavistino ŝanceliĝis sur siaj piedoj.
“Mi staris tro longe en la malvarma akvo! De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis! La febro traskuas mian korpon! Ho Sinjoro Jesuo, helpu min veni hejmen! Mia malfeliĉa infano!” Kaj ŝi komencis plori.
La knabo ploris kaj baldaŭ restis sola ĉe la rivero apud la malseka tolaĵo.
La du virinoj iris malrapide, la lavistino ŝanceliĝadis; ili iris malsupren en la strateton, poste sur la grandan straton, preteriris la domon de la urbestro, kaj antaŭ tiu domo la lavistino falis sur la pavimon. Homoj alkuris amase.
Lamkarolino enkuris en la domon, por venigi helpon. La urbestro rigardis kun siaj gastoj eksteren tra la fenestroj.
“Tio denove estas la lavistino!” li diris; “ŝi drinkis iom super la soifo; ŝi estas tute sentaŭga! Estas domaĝe la belan knabon, kiun ŝi havas. La infano vere plaĉas al mi; sed la patrino estas tute sentaŭga!”
Oni ŝin rekonsciigis kaj kondukis en ŝian malriĉan loĝejon, kie oni tuj metis ŝin en la liton. La honesta animo, Lamkarolino, iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon, kaj poste ŝi iris al la lavbenko, lavis sufiĉe malbone, sed tamen bonintence, la tolaĵon, tirante ĝin en efektiveco tute malsekan sur la teron, kaj prenis ĝin por konservi.
Vespere ŝi sidis en la mizera ĉambreto ĉe la lavistino. Kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino de la kuiristino de la urbestro, kaj ĝin manĝis kun apetito la knabo kaj Lamkarolino; la malsanulino ĝuis nur sole la odoron, kiu, kiel ŝi diris, estis tiel nutra.
La knabo iris en la liton, en la saman liton, en kiu kuŝis la patrino, sed li havis sian lokon laŭlarĝe ĉe ŝiaj piedoj kaj kovris sin per malnova antaŭlita tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj.
La lavistino fartis iom pli bone; la varma biero ŝin pli fortigis, kaj la odoro de la delikata manĝaĵo faris al ŝi bone.
“Koran dankon, vi bona animo!” ŝi diris al Lamkarolino; “ĉion, ĉion mi diros al vi, se la knabo dormas! Ŝajnas al mi, ke li jam dormas. Kiel dolĉe kaj ĉarme li aspektas kun fermitaj okuloj! Li ne scias, kion lia patrino devas suferi! Dio neniam devigu lin sperti similan mizeron! – Kiam mi servis ĉe la komerca konsilano, la patro de la urbestro, okazis, ke la plej juna el la filoj, kiu tiam estis studento, alveturis hejmen. Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!” diris la lavistino, – “la studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo! Ĉiu guto da sango en li estis honesta kaj bona. Pli bonan homon la tero neniam portis sur si. Li estis filo de la domo, kaj mi estis nur servistino, tamen ni promesis al ni reciproke fidelecon en ĉasteco kaj honesteco. Kiso ne estas ja peko, des pli, se oni sin reciproke efektive amas. Li konfesis tion al sia patrino; ŝi anstataŭis al li Dion ĉi tie sur la tero, kaj ŝi estis tiel saĝa, tiel karesplena kaj amoplena. – Li forveturis, kaj antaŭ tio li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. Kiam li forveturis, mia sinjorino vokis min en sian ĉambron. Serioza kaj tamen milda ŝi tie staris, ŝi parolis, kiel nur Dio povus paroli, kaj klare prezentis al mi la grandan diferencon inter li kaj mi koncerne la spiriton kaj klerecon. ‘Nun li vidas nur tion, kiel bele vi aspektas, sed via aspekto ŝanĝiĝos. Vi ne ricevis la saman edukon, kiel li; vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito, kaj en tio estas la malfeliĉo. Mi estimas la malriĉulon,’ ŝi diris, ‘ĉe Dio li eble ricevos pli altan lokon, ol multaj el la riĉuloj, sed sur la tero oni ne devas dekliniĝi de la vojo, se oni volas veni antaŭen, ĉar alie la veturilo renversiĝus, kaj vi ambaŭ estus elĵetitaj! Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik ; li estas vidvo, ne havas infanojn kaj estas bonstata. Pensu pri tio!’ Ĉiu vorto, kiun ŝi diris, penetris en mian koron kiel tranĉilo, sed la sinjorino estis prava, kaj tio min premis kaj humiligis. – Mi kisis al ŝi la manon kaj ploris per maldolĉaj larmoj, kaj ankoraŭ pli mi ploris, kiam mi eniris en mian ĉambreton kaj ĵetis min sur mian liton. Malfacila estis tiu nokto, kiu sekvis; Dio scias, kiel mi suferis kaj batalis kun mi mem. La sekvantan dimanĉon mi iris komuniiĝi, por denove plenigi mian koron per lumo kaj paco. Tiam okazis kvazaŭ aranĝo de Dio: ĝuste kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston Erik . Nun miaj duboj finiĝis; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo. Tial mi aliris rekte al li, prenis lian manon kaj diris: ‘Ĉu vi pensas ankoraŭ pri mi?’ – ‘Jes, kaj tiel estos ĉiam kaj eterne,’ li respondis. – ‘Ĉu vi volas knabinon, kiu vin estimas kaj ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas? Sed ankaŭ la amo povas ja ankoraŭ veni!’ – ‘Ĝi venos!’ li diris, kaj tiam ni donis al ni reciproke la manojn. Mi iris hejmen al mia sinjorino; la oran ringon, kiun donis al mi ŝia filo, mi portis ĉe mia brusto; dum la tago mi ne povis porti ĝin sur la fingro, sed ĉiun vesperon mi surfingrigis ĝin, tuj kiam mi enlitiĝis. Mi kisadis la ringon tiel forte, ke la lipoj al mi sange fendiĝis. Poste mi donis ĝin al mia sinjorino kaj komunikis al ŝi, ke en la venonta semajno mi estos preĝejanoncita kun la gantisto. Tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min, – ŝi ne diris, ke mi estas tute sentaŭga, sed tiam mi eble ankoraŭ estis pli bona, kvankam mi ne estis ankoraŭ spertinta tiom multe da malfeliĉoj en la mondo. En la Kandelfesto okazis mia edziniĝo; kaj dum la unua jaro nia stato estis bona, ni havis servistojn kaj servistinojn, kaj vi tiam servis ĉe ni.”
“Ho, vi estis bonega mastrino!” diris Lamkarolino; “neniam mi forgesos, kiel bonaj estis vi kaj via edzo!”
“En la bonaj jaroj vi estis ĉe ni! Infanojn ni tiam ne havis. La studenton mi neniam plu vidis! Aŭ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne vidis. Li alveturis al la enterigo de sia patrino. Mi vidis lin, kiam li staris ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja, sed tio estis pro la patrino. Kiam poste mortis la patro, li estis eksterlande kaj ne alveturis, kaj ankaŭ poste li ne estis ĉi tie. Li neniam edziĝis, tion mi scias tute certe. Li estis advokato. Min li ne memoris; kaj se li min vidus, mi dubas, ĉu li min rekonus, tiel malbele mi aspektas. Kaj tio ja ankaŭ estas bona!”
Kaj ŝi rakontis pri la malfacilaj tagoj de sia tempo de suferoj, kiel ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. Ili posedis mil spesmilojn; kaj ĉar ĉe ilia strato oni povis ricevi domon pro kvarcent spesmiloj, kaj oni havus profiton, se oni ĝin disĵetus kaj konstruus novan domon, ili ĝin aĉetis.
La masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj. Krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago, sed la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo, kaj la mono ankaŭ pereis.
“Ĝuste tiam naskiĝis mia kara knabo, kiu ĉi tie dormas. La patro enfalis en malfacilan longedaŭran malsanon. Dum tri kvaronoj da jaro mi devis lin vestadi kaj senvestigadi. Nia stato fariĝis ĉiam pli kaj pli malbona; ni pruntis kaj pruntis; ĉio, kion ni posedis, malaperis; kaj la patro mortis. – Mi turmentiĝis, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis ŝtuparojn kaj lavadis tolaĵon, maldelikatan kaj delikatan; sed Dio volis, ke mi ne havu pli bonan sorton, Li tamen certe min liberigos kaj zorgos pri la knabo.”
Kaj ŝi endormiĝis.
Matene ŝi sentis sin plifortigita kaj, kiel ŝi opiniis, sufiĉe forta, por iri denove al sia laboro. Apenaŭ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. Konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie. La kapo kuŝis sur la tero, sed la piedoj en la rivero; la lignajn ŝuojn, en kiuj ŝi estis starinta sur la fundo, – en ĉiu el ili troviĝis iom da pajlo – forportis la fluo. Tie ŝin trovis Lamkarolino, kiu volis alporti al ŝi kafon.
Dume en ŝian hejmon venis postulo de la urbestro, ke ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi. Estis tro malfrue. Oni venigis barbiron, por fari al ŝi sangellason; la lavistino plu ne vivis.
“Ŝi drinkmortiĝis!” diris la urbestro.
En la letero, kiu alportis la sciigon pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la enhavo de la testamento, kaj tie estis dirite, ke mil ducent spesmiloj estas testamentataj al la gantista vidvino, kiu iam servis ĉe la gepatroj. Laŭ maniero, kiu montriĝos plej bona, tiu mono devas esti donata, per pli grandaj aŭ pli malgrandaj partoj, al ŝi aŭ al ŝia infano.
“Videble inter ŝi kaj mia frato io okazis!” diris la urbestro; “estas bone, ke ŝi malaperis de la vojo; la knabo nun ricevos la tutan sumon, kaj mi transdonos lin al honestaj homoj, por ke el li fariĝu brava metiisto.” Kaj al tiuj vortoj Dio donis sian benon.
La urbestro venigis la knabon al si, promesis, ke li zorgos pri li, kaj diris, ke estas bone, ke lia patrino mortis, ĉar ŝi estis tute sentaŭga.
Oni portis ŝin sur la tombejon, sur la tombejon de la malriĉuloj; Lamkarolino plantis sur la tombo malgrandan rozarbeton, la knabo staris apude de ŝi.
“Mia kara patrino!” li diris, kaj larmoj fluis el liaj okuloj; “ĉu estas vere, ke ŝi estis tute sentaŭga?”
“Ho, ŝi estis tre taŭga!” respondis la maljunulino kaj ekrigardis al la ĉielo. “Mi scias tion de multe da jaroj kaj precipe de la lasta nokto. Mi diris al vi, ŝi estis tre taŭga, kaj la bona Dio en Sia feliĉa regno ĉiela ankaŭ tion diros, kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estis sentaŭga!”
Lasta perlo
Estis iam riĉa domo, feliĉa domo. Ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, eĉ la amikoj de la domo, estis feliĉaj kaj ĝojaj; hodiaŭ naskiĝis heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone.
La lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj.
La tapiŝo ŝur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo ankaŭ la flegistino ne povis kontraŭstari, ŝi dormis, kaj ŝi povis tion fari, ĉar ĉio estis bona, ĉio estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris ĉe la kapoparto de la lito; super la infano ĉe la brusto de la patrino etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj, riĉa aspektaĵo, ĉiu el tiuj steloj estis perlo de feliĉo. La bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn; tie brilis sano, riĉeco, feliĉo, amo, per unu vorto ĉio, kion homoj povas deziri al si sur la tero.
“Ĉio estas alportita kaj donita al la infano!” diris la protekta spirito.
“Ne!” eksonis subite voĉo tute apude, ĝi venis de la bona anĝelo de la infano. “Unu feino ankoraŭ ne alportis sian donon, sed ŝi ĝin alportos, ŝi ĝin iam alportos, se ĝis tiam eĉ pasos multe da jaroj. La lasta perlo mankas!”
“Mankas! Ĉi tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu, la potencan feinon, ni iru al ŝi!”
“Ŝi venos, ŝi iam venos! Ŝia perlo havas la destinon definitive ligi la florkronon.”
“Kie ŝi loĝas? Kie estas ŝia hejmo? Diru ĝin al mi, mi iros kaj prenos la perlon!”
“Vi tion volas!” diris la bona anĝelo de la infano; “mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! Ŝi ne havas konstantan restejon, ŝi eniras en la palacon de la reĝo, kiel ankaŭ en la kabanon de la plej malriĉa vilaĝano, kaj neniun homon ŝi preterpasas sen postesigno, al ĉiuj ŝi alportas sian donacon, ĉu ĝi estas tuta mondo, ĉu ludilo! Ankaŭ al ĉi tiu infano ŝi venos, pli aŭ malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni la perlon, la lastan perlon en ĉi tiu riĉaĵo!”
Mano en mano ili ŝvebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo de la feino.
Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj moviĝadis en la blovado de la aero. Meze en la ĉambro staris malfermita ĉerko, kaj en ĉi tiu kuŝis la kadavro de virino, kiu estis ankoraŭ en sia plej bona aĝo; ŝi estis kovrita per plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn manojn kaj la serenigitan de la morto noblan vizaĝon kun la alta seriozeco de konsekriteco al Dio.
Apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La edzo kisis al ŝi la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta folio kaj kiu antaŭe vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco.
Maldolĉaj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu vorto estis dirita. La profunda silento ĉirkaŭe kaŝis en si tutan mondon da doloroj. Silente, kun retenata plorĝemado ili foriris.
Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la ĉerko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, laŭte sonis la batoj de la martelo tra la ĉambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene en la sangantajn korojn.
“Kien vi min kondukas?” demandis la protekta spirito; “ĉi tie ne loĝas feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!” “En ĉi tiu loko ŝi loĝas, ĉi tie en ĉi tiu sankta horo,” diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis sidinta inter floroj kaj pentraĵoj, kie ŝi, kiel la benplena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie ŝi, kiel la sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de ĉio, – tie nun sidis fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la malĝojo, ŝi regis nun ĉi tie kiel mastrino, ŝi estis nun patrino anstataŭ la mortintino. Brule varmega larmo ruliĝis malsupren sur ŝian bruston, ĝi aliformiĝis en perlon. Ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko, kaj la anĝelo ĝin prenis, kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo.
“La perlo de la malĝojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo kaj potenco de la aliaj fariĝas ankoraŭ pli alta. Rigardu ĉi tie la brilon de la ĉielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la ĉielo. Anstataŭ ĉiu el niaj karuloj, kiu foriĝas de ni per la morto, ni havas unu amikon en la ĉielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie.”
Du pavimbatiloj
Ĉu vi iam vidis pavimbatilon? Tion, kion la pavimistoj ofte nomas “virgulino”, instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo de la ŝtona pavimo. Ĝi estas tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de fera ringego, kaj supre mallarĝa kaj havanta tenilon, kiu prezentas kvazaŭ ĝiajn brakojn.
Sur unu korto staris du tiaj pavimbatiloj, ili staris meze de ŝoveliloj, mezuriloj kaj puŝĉaroj. Inter ili disvastiĝis la famo, ke la pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj “virgulinoj”, sed “stampiloj”, kaj ke tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo por tio, kion ni en la antaŭa tempo nomadis “virgulino”.
Inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas “emancipitaj virinoj”; al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, kiuj povoscias stari sur unu piedo, modistinoj kaj vartistinoj, kaj al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la du “virgulinoj” sur la korto; en la vojkonstrua oficejo ili estis konataj kiel virgulinoj, kaj ili neniel volis forrifuzi sian bonan malnovan nomon kaj lasi sin nomi “stampiloj”.
“Virgulino estas homa nomo,” ili diris, “sed stampilo estas objekto, kaj ni ne permesos, ke oni nin nomaĉu objekto.”
“Mia fianĉo estus pretaforrifuzi mian manon,” diris la pli juna, kiu estis fianĉigita kun ŝtipbatilo; tio estas aparato, servanta al enbatado de ŝtipoj, ĝi faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino faras en formo delikata. “Li volas havi min kiel virgulinon, sed kiel stampilon eble ne, kaj tial mi ne povas permesi, ke oni min rebaptu.”
“Mi preferas lasi derompi al mi ambaŭ brakojn!” diris la pli maljuna.
Sed la puŝĉaro havis alian opinion, kaj la puŝĉaro estis persono respektinda, ĉar ĝi mem rigardis sin kiel kvaronon da kaleŝo, pro tio, ke ĝi moviĝadis sur unu rado.
“Mi devas diri al vi, ke la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara kaj multe ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo, ĉar per la portado de ĉi tiu nomo vi estos alligata al la klaso de sigeliloj, kaj pensu ekzemple pri la sigelo de konfido! Mi sur via loko volonte forrifuzus la nomon virgulino.” “Neniam! Por tio mi estas tro maljuna!” diris la pli aĝa.
“Kredeble vi ne aŭdis ankoraŭ pri la Eŭropa neceseco!” diris la maljuna honesta mezurilo. “Oni devas sin limi, sin discipline submeti, alkonformiĝi al la tempo kaj al la bezono, kaj se estas starigita leĝo, ke virgulino estu nomata stampilo, tiam ĝi nepre devas esti nomata stampilo. Ĉiu objekto havas sian propran mezuron.”
“Nu,” diris la pli juna, “se jam nepre devas fariĝi ŝanĝo, mi lasus nomi min fraŭlino; ‘fraŭlino’; almenaŭ ĉiam enhavas al si la ideon pri virgulino.”
“Sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn,” diris la maljuna virgulino.
Nun komenciĝis la laboro; la virgulinoj ekveturis, oni metis ilin sur la puŝĉaron, kaj tio en ĉiu okazo estis delikateco, sed oni tamen ilin nomis stampiloj.
“Vir...!” ili diris, batante la pavimon. “Vir...!” kaj ne multe mankis, ke ili elparolu la tutan vorton “virgulino”, sed ili mallonge interrompis la vorton, ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango, ĉar ili komprenis, ke al ili ne estas permesite protesti. Sed reciproke ili nomadis sin virgulino kaj laŭdadis la bonan malnovan tempon, kiam oni ĉiun objekton nomadis laŭ ĝia vera nomo kaj kiam oni estis nomata virgulino, se oni estis virgulino. Kaj virgulinoj ili ambaŭ restis, ĉar la ŝtipbatilo, la granda martelego, efektive forrifuzis la manon de la pli juna; kun stampilo li volis havi nenion komunan.
Ĉe la plej ekstrema maro
Kelke da grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso, por difini la limojn de la lando, kiu tie etendiĝas malproksime en la maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri.
Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe da klopodoj kaj danĝeroj. Nun komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto. Ĉio ĉirkaŭe ŝajnis unu peco da glacio. La neĝo kuŝis alte, kaj sur la neĝo mem estis aranĝitaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo; kaj la neĝo brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko. En la plej luma tempo alvenis amasoj da indiĝenoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis strangan vidaĵon; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la neĝaj domoj ricevis el ili varmajn tapiŝojn; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn, dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. Ĉe ni estis ankoraŭ aŭtuno, pri tio ili tie malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la ruĝeflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horloĝo montris, ke estas vespero kaj tempo por dormi, kaj en unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo. La plej juna havis ĉe si sian plej bonan, plej riĉan trezoron el la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li antaŭ lia forveturo; tio estis la Biblio. Ĉiun nokton ĝi kuŝis sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis, kio tie estas skribita; ĉiun tagon li legis unu pecon, sur lia kuŝloko ofte venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: “Se mi prenus flugilojn de la matenruĝo kaj restus ĉe la plej ekstrema maro, min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus.” Kaj sub tiuj vortoj de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo, la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la korpo. Li tion sentis, kvazaŭ melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj sonas ĉirkaŭ li. Milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin, kaj de sia kuŝloko li vidis super si lumon, kvazaŭ la neĝa kupolo estus traradiita de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo, kaj li rigardis en la milde lumantan vizaĝon de ĉi tiu. El la folioj de la Biblio leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio, larĝe etendis siajn brakojn, kaj la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe en la senbrua sunlumo de bela aŭtuna tago. La nesto de la cikonioj estis malplena, sed ankoraŭ pendis la pomoj sur la sovaĝa pomarbo, kvankam la folioj jam defalis. La ruĝaj rozofruktoj lumis, kaj la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro de la vilaĝana domo, kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis, kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo, kiel antaŭe la nepo ĉiam faradis. La filino de la forĝisto, juna kaj bela, staris ĉe la puto kaj suprenĉerpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodiaŭ matene ĝi alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie troviĝas la nepo, – Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj neĝo, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la anĝelo ĉion tion vidis kaj aŭdis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili. La letero estis laŭte legata, eĉ la vortoj de la Biblio: “Ĉe la plej ekstrema maro min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus.” Kvazaŭ mirindaj tonoj de orgeno sonis ĉirkaŭe, kaj la anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto.... La sonĝo finigis, mallumo plenigis la neĝan domon, sed la Biblio kuŝis sub lia kapo, kredo kaj espero kuŝis en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li – “ĉe la plej ekstrema maro”.
Ŝparmonujo
La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La ŝparmonujo estis tiel plene ŝtopita, ke la mono ĉe la skuado plu ne sonoris, kaj tio estas la plej alta grado, kiun ŝparmonujo povas atingi. Nun la porko staris supre sur la ŝranko kaj rigardadis malsupren sur ĉion en la ĉambro, ĝi sciis ja, ke per tio, kion ĝi enhavas en sia korpo, ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion.
Tion pensis ankaŭ la aliaj, kvankam ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj havis flikkudritan kolon. Ĝi elrigardis kaj diris: “Ni nun ludu homojn; tio ĉiuokaze iom valoras.” Tiam fariĝis ĝenerala movado, eĉ la bildoj sur la muro returnis sin, por montri, ke ili ankaŭ havas malantaŭan flankon, kaj tion neniu povis nei.
Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis senpagan lumon. Jen la ludo devis komenciĝi, kaj ĉio estis invitita, eĉ la infana kaleŝeto, kvankam ĝi apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. “Ĉiu havas sian specialan bonecon,” ĝi diris, “ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras.”
Nur la ŝparmonujo sola ricevis la inviton skribe; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi, ke ĝi akceptos inviton buŝan. Ĝi ankaŭ ne bonvolis doni respondon, ĉu ĝi venos, kaj ĝi ne venis. Se oni volas, ke ĝi partoprenu, ĝi devas povi ĝui la ludon el sia loĝejo, al tio oni povas sin alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis.
La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi. Ili volis antaŭe ludi komedion kaj poste oni intencis aranĝi tetrinkadon, ĉe kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kaleŝeto pri fervojoj kaj pri la forto de vaporo, – tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis paroli pri tio. La ĉambra horloĝo parolis pri politik’ tik’ tik’; ĝi sciis, kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke ĝi iras malĝuste. La kana bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia arĝenta kapeto, ĝi estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo kuŝis du broditaj kusenoj, sufiĉe beletaj, sed iom malsaĝaj. Kaj tiamaniere la komedio povis komenciĝi.
Ĉiuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni aplaŭdu, kraku kaj bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon. Sed la rajdvipo diris, ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de nefianĉigitaj. “Mi krakas por ĉiuj!” asertis la krakpizo. “Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do estas krakate!” diris la kraĉujo. Tiaj proksimume estis la pensoj, per kiuj ĉiu sin okupis dum la teatra prezentado. La teatraĵo estis tute senvalora, sed oni ĝin bone prezentis. Ĉiuj aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. Ĉiuj ludis bonege, tute en la antaŭa parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj, estis tro longa, sed pro tio ili fariĝis pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo estis tiel kortuŝita, ke ĝia kunkudro disiĝis, kaj eĉ la ŝparmonujo estis tiel efikita, ke ĝi decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, kuŝu apud ĝi en la nefermita ĉerko.
La ĝuo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon, sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis “ludi homojn”. Tiu homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, ĉar ili nur ludis.
Ĉiu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la ŝparmonujo. Ĝiaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, ĝi pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas esti farata. – Ha, kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas. – Krak’! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis ĉirkaŭen kaj saltis. La plej malgrandaj turniĝis en rondo, la grandaj ruliĝis, precipe unu el la arĝentaj taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, ĝia deziro plenumiĝis, kaj ĉiuj aliaj devis ĝin sekvi. La pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵejon, sed jam en la sekvanta tago sur la ŝranko staris denove simila ŝparmonujo. Moneroj ankoraŭ ne troviĝis en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne povis kraktinti; per tio ĝi similis al la antaŭa, kaj tio jam estas ia komenco, – kaj per tio ni finos.
Ib kaj malgranda kristino
Proksime de Gudenaa , apud la arbaro de Silkeborg , simile al granda remparo leviĝas altaĵo, nomata Aasen , kaj sub ĝi staris, eĉ nun ankoraŭ staras, malgranda vilaĝana domo, ĉirkaŭita de kelke da malgrasaj grenkampoj; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo.
Sufiĉe multe da jaroj pasis de post la fariĝoj, kiujn ni volas rakonti; la homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan vilaĝanan posedaĵon, kaj ili havis tri ŝafojn, unu porkon kaj du bovojn; por diri mallonge, ili havis sufiĉajn vivrimedojn, ĉar ili kontentiĝis je sia modesta sorto; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj, sed ili diris kiel la aliaj vilaĝanoj: “Ĉevalo sin mem formanĝas, nutrante ĝi konsumas.”
Jeppe-Jäns en somero prilaboradis sian malgrandan plugokampon, kaj en vintro li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn ŝuojn. Ne mankis al li ankaŭ helpanto; kune kun li laboris unu homo, kiu tute perfekte povosciis la ellaboradon de lignaj ŝuoj; ili estis fortikaj kaj samtempe ankaŭ malpezaj kaj elegantaj. Ŝuojn kaj lignajn kulerojn ili skulptadis; tio donadis monon, kaj oni ne povis nomi Jeppe-Jäns on malriĉa homo.
La malgranda Ib , la sepjara knabo, la sola infano de la domo, sidadis apude kaj rigardadis, ofte li tranĉis pecon da ligno kaj iufoje ankaŭ tranĉis al si la fingron; sed unu tagon li eltranĉis du pecetojn da ligno, kiuj similis al malgrandaj lignaj ŝuoj. Ili estos donacitaj, li diris, al la malgranda Kristino, kiu estis malgranda filino de ŝipisto; ŝi estis delikata kaj ĉarma, kiel infano de altklasaj gepatroj. Neniu povus supozi, ke ŝi devenas el dometo, kiu estas konstruita el torfo kaj staras sur la erikejo.
Tie loĝis ŝia patro, li estis vidvo kaj laborenspezadis per tio, ke li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg , kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers . Li havis neniun, kiu povus priatenti la malgrandan Kristinon, kiu estis unu jaron pli juna ol Ib , kaj tial ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li, sur la ŝipo aŭ inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj. Se li iam devis veturi ĝis Randers , li tiam transkondukadis la malgrandan Kristinon al Jeppe-Jäns .
La ludado kaj manĝado ĉe Ib kaj la malgranda Kristino iris tre bone; ili fosadis kaj ŝutadis teron, ili grimpadis kaj vagadis, kaj unu tagon ili ambaŭ tute solaj supreniris sur la altaĵon kaj eniris iom malproksimen en la arbaron; unu fojon ili tie trovis ovojn de skolopo, kaj tio estis granda okazintaĵo.
Ib ankoraŭ neniam estis sur la erikejo, li ankoraŭ neniam veturis tra la lagoj al Gudenaa , sed nun tio estis okazonta; li estis invitita de la ŝipisto, kaj la antaŭirantan vesperon li akompanis lin al lia domo.
Sur la brulligno, kiu estis alte amasigita sur la ŝipo, frue matene sidis ambaŭ infanoj kaj manĝis panon kaj frambojn. La ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero kaj tra la lagoj, kiuj sur ĉiuj flankoj ŝajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj. Sed tamen ĉiam denove montriĝadis ia traveturejo, kvankam la maljunaj arboj eĉ malsuprenkliniĝis al ili kaj la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn, kvazaŭ ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn. Maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo kaj aspektis kiel malgrandaj arbaraj insuloj. Akvolilioj balanciĝadis sur la akvo, estis belega veturo. Fine oni venis al la angilkaptejo, kie la akvo bruis tra la kluzoj. Kiom multe Ib kaj Kristino povis tie vidi!
Tiam tie ekzistis ankoraŭ neniu fabriko aŭ vilaĝo, tie staris nur la malnova angildigo, kiu okupis la fortojn de ne multe da homoj. La falado de la akvo tra la kluzoj kaj la kriado de la sovaĝaj anasoj tiam estis la solaj signoj de vivo en la silenta naturo. Kiam la brulligno estis elŝarĝita, la patro de Kristino aĉetis al si grandan faskon da angiloj kaj buĉitan porkideton, kaj ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe en la ŝipo. Poste ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora, kaj ĉar ili streĉis la velojn, tial estis tiel same bone, kvazaŭ ili estus tirataj de du ĉevaloj.
Kiam la ŝipo velveturis tra la arbaro kaj oni atingis la lokon, de kiu la ŝipservisto havis nur mallongan distancon ĝis sia loĝejo, li kaj la patro de Kristino eliris sur la bordon, kaj antaŭ tio la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj kaj singardaj. Tion ili tamen ne longe faris; ili devis rigardi en la korbon, en kiu estis konservataj la angiloj kaj la porkideto, la porkideton ili nepre devis alte levi kaj teni, kaj ĉar ili ambaŭ volis ĝin teni, ili elfaligis ĝin, kaj rekte en la akvon. La fluo ĝin forportis, tio estis terura okazintaĵo.
Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon, poste venis ankaŭ Kristino. “Prenu min kun vi!” ŝi kriis, kaj poste ili ambaŭ rapide saltis en la arbetaĵaron. Baldaŭ la ŝipo kaj la rivero malaperis antaŭ iliaj okuloj. Ankoraŭ kelkan pecon ili kuris, kaj tiam Kristino falis kaj ekploris; Ib ŝin levis.
“Venu kun mi!” li diris; “nia domo troviĝas tie proksime.” Sed bedaŭrinde ĝi ne troviĝis tie proksime. Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj. Jen ili aŭdis fortan kriadon, – ili ekstaris silente kaj aŭskultis. Subite ekkriis aglo, tio estis malbela krio, kiu ilin terure timigis, sed antaŭ ili en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego. Ĉio estis tro alloga, por ke ili ne restu, kaj ili restis kaj manĝis kaj ricevis tute bluajn buŝon kaj vangojn. Jen denove aŭdiĝis voko.
“Ni ricevos batojn, pro la porkideto!” diris Kristino.
“Ni iru al mia hejmo!” diris Ib ; “nia domo certe staras ĉi tie en la arbaro!” Kaj ili iris; ili venis al vetura vojo, sed hejmen ĝi ne kondukis, kaj fariĝis mallume, kaj ili timis. La neordinara silento ĉirkaŭe estis interrompata nur de la malbela kriado de gufo aŭ de la kantado de birdoj, kiujn ili ne konis. Fine ambaŭ implikiĝis en arbetaĵo, Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam ili vekiĝis; estis al ili tre malvarme, sed Ib opiniis, ke tie supre sur la altaĵo, sur kiun la suno tra inter la arboj tiel brile lumis, ili povus varmiĝi, kaj de tie ili ankaŭ povus vidi la domon de liaj gepatroj. Sed ili troviĝis malproksime de ĝi, en tute alia parto de la arbaro. Kun grandega malfacileco ili suprengrimpis tute sur la altaĵon, kaj jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago kun travidebla akvo. Granda nombro da fiŝoj naĝadis en ĝi, prilumitaj de la radioj de la suno. Tio, kion la infanoj vidis, estis por ili tute neatendita, kaj tute apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj. Ili deŝiris kaj klakis kaj manĝis la delikatajn kernojn, kiuj komencis formiĝi. Jen aperis nova surprizo, eĉ teruro. El la arbetaĵo eliris granda maljuna virino, kies vizaĝo estis bruna kaj kies haroj estis brile nigraj; la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro. Ŝi portis ligaĵon sur la dorso kaj bastonegon en la mano; tio estis ciganino. La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris; kaj ŝi elprenis el la poŝo tri grandajn nuksojn, pri kiuj ŝi diris, ke en ĉiu el ili estas kaŝitaj la plej ĉarmaj objektoj, ke tio estas sorĉaj nuksoj. Ib rigardis la virinon; ŝi estis tre afabla, kaj tial Ib ricevis kuraĝon kaj demandis, ĉu li ricevos la nuksojn; la virino donis ilin al li kaj ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj.
Ib kaj Kristino rigardis per grandaj okuloj la tri sorĉajn nuksojn.
“Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?” demandis Ib .
“Eĉ ora kaleŝo kun oraj ĉevaloj!” respondis la virino.
“En tia okazo donu ĝin al mi!” petis la malgranda Kristino, kaj Ib donis ĝin al ŝi, kaj la virino enligis al ŝi la nukson en ŝian koltukon.
“Ĉu en ĉi tiu troviĝas tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas?” demandis Ib .
“Dek koltukoj tie troviĝas!” respondis la virino, “kaj krom tio ankoraŭ elegantaj vestoj, ŝtrumpoj kaj ĉapelo.”
“En tia okazo mi ĝin ankaŭ volas havi!” diris Kristino, kaj la malgranda Ib donis al ŝi ankaŭ la duan nukson. La tria estis malgranda kaj nigra.
“Ĉi tiun vi povas konservi por vi!” diris Kristino, “ĝi ankaŭ ja estas tre bela.”
“Kaj kion ĝi enhavas?” demandis Ib .
“Tion, kio estas plej bona por vi!” respondis la ciganino.
Kaj Ib forte tenis sian nukson. La virino promesis, ke ŝi kondukos ilin al ĝusta vojo hejmen, kaj ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri; oni tamen ne devas pro tio akuzi ŝin, ke ŝi intencis ŝteli la infanojn.
Meze en la senvojeta arbaro ili renkontis la arbariston Chrän , kiu konis Ibon, kaj per lia helpo Ib kun la malgranda Kristino venis returne hejmen kie oni estis en granda timo pri ili, Ili ricevis pardonon, kvankam ili ambaŭ tute juste meritis la vergon, unue ĉar ili faligis en la akvon la porkideton kaj due ĉar ili forkuris, Kristino revenis hejmen al sia erikejo, kaj Ib restis en la malgranda arbara domo. La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson, kiu enhavis en si la “plej bonan” objekton. Li metis ĝin inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis, sed en ĝi ne troviĝis plena kerno; ĝi havis en si ian specon de flartabako aŭ vermopulvoro. Ĝi estis vermotrua, kiel oni ordinare diras.
“Jes, tion mi povis antaŭvidi!” diris al si Ib ; “kaj efektive, kiamaniere en ĝi, en tiel malgranda nukso, povus trovi lokon la plej bona objekto! Kristino el siaj du nuksoj ricevos nek elegantajn vestojn nek oran kaleŝon.”
Venis la vintro, kaj venis la nova jaro.
Pasis multe da jaroj. Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj lecionoj, kaj la pastro loĝis sufiĉe malproksime. En tiu tempo unu fojon venis la ŝipisto kaj rakontis al la gepatroj de Ib , ke la malgranda Kristino intencas akcepti servolokon. Li diris, ke tio estas por ŝi vera feliĉo, ke ŝi trafas en tiel bonajn manojn, ke ŝi povos servi ĉe tiel bonaj homoj. Ŝi iros al la riĉaj gemastroj de drinkejo en la ĉirkaŭaĵo de Herning ; tie ŝi helpados al la mastrino, kaj se ŝi taŭgos kaj estos konfirmita, ili ŝin restigos ĉe si.
Ib kaj Kristino diris al si reciproke adiaŭ; iliaj gepatroj rigardis ilin kiel gefianĉojn. Ĉe la adiaŭo ŝi montris al li, ke ŝi ĉiam ankoraŭ posedas la du nuksojn, kiujn ŝi tiam ricevis de li, kiam ili perdis la vojon en la arbaro; ŝi ankaŭ rakontis, ke en sia kofro ŝi konservas la lignajn ŝuojn, kiujn li, estante knabo, eltranĉis el ligno kaj donacis al ŝi.
Ib estis konfirmita, sed restis en la domo de sia patrino, ĉar li estis lerta lignoŝuisto kaj somere li administradis la malgrandan terposedaĵon tiel, ke ŝi estis plene kontenta. Ŝi havis por tio nur lin, ĉar la patro de Ib mortis.
Nur malofte, ordinare nur per poŝtisto aŭ per vaganta angilvendisto, oni aŭdis ion pri Kristino. Ĉe la riĉaj gemastroj estis al ŝi bone, kaj kiam ŝi estis konfirmita, ŝi skribis al sia patro kaj komisiis al li ankaŭ saluti Ibon kaj lian patrinon. En la letero ŝi skribis pri donaco de ses novaj ĉemizoj kaj bela vesto, kiujn ŝi ricevis de siaj gemastroj. Tio estis efektive bonaj sciigoj.
En la sekvanta printempo en unu bela tago oni frapis je la pordo de Ib kaj de lia patrino, kaj eniris la ŝipisto kun Kristino; ŝi venis vizite por unu tago. Ĝuste troviĝis okazo, por veturi ĝis la plej proksima najbaraĵo kaj returne, kaj ŝi uzis ĝin. Ŝi estis bela kaj ĉarma kiel delikata fraŭlino kaj havis sur si belajn vestojn, kiuj estis kudritaj gustoplene kaj estis al ŝi bone alaspektaj. En plena parado ŝi tie staris, kaj Ib havis sur si siajn malnovajn ĉiutagajn vestojn. La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! Kvankam li prenis ŝian manon, tenis ĝin forte, kaj plena feliĉo radiis el liaj okuloj, li siajn lipojn tamen ne povis movi; sed des pli rapide la malgranda Kristino ekmovis siajn lipojn, ŝi rakontis multe kaj vigle kaj kisis Ibon sur la buŝo.
“Ĉu vi ankoraŭ min konas?” ŝi demandis. Sed eĉ kiam ili ambaŭ restis solaj kaj li ĉiam ankoraŭ staris kaj tenis ŝian manon, li povis nur elbalbuti: “Vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al vi en mia malpura kitelo! Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo!”
Brako sub brako ili iris sur la altaĵon kaj rigardis trans Guldenaa al la erikejo kun ĝiaj verdaj montetoj, sed Ib nenion diris; tamen kiam ili diris al si reciproke adiaŭ; en lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino; jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj; ili estis, kiel li opiniis, fianĉigita paro, kvankam neniu el ili mem tion eldiris.
Nur kelke da horoj ili povis ankoraŭ esti kune, ĉar ŝi devis iri returne al tiu loko, kie ŝi elkaleŝiĝis, por morgaŭ frue matene ekveturi returne.
Ŝia patro kaj Ib akompanis ŝin; estis hela lunlumo, kaj kiam ili alvenis al sia celo kaj devis disiĝi, Ib tute ne povis ellasi ŝian manon. Kiel ajn klare liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro, li tamen povis eldiri ĝin nur per malmulte da vortoj, sed ĉiu el ili venis el la plejprofundo de la koro. “Se vi en la lasta tempo ne alkutimiĝis al tro eleganta vivo,” li diris, “kaj se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi kiel kun via edzo, tiam ni fariĝu geedzoj!... Sed ni povas ja ankoraŭ iom atendi!”
“Jes, venos tempo, venos konsilo, Ib !” ŝi diris; kaj ŝi premis al li la manon, kaj li kisis ŝin sur la buŝo. “Mi havas konfidon al vi, Ib !” diris Kristino, “kaj mi opinias, ke mi vin amas; sed lasu min antaŭe pripensi!” Kaj ili disiĝis. Ib rakontis al la ŝipisto, ke li kaj Kristino estas jam kvazaŭ fianĉigitaj, kaj la ŝipisto trovis, ke estas tiel, kiel li ĉiam pensis. Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito, kaj tie plu ne estis parolate pri la fianĉiĝo.
Pasis unu jaro; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj ĉiu el ili estis subskribita: “fidela ĝis la morto”. Unu tagon la ŝipisto venis al Ib kaj transdonis al li salutojn de Kristino. La transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke al Kristino estas bone, eĉ pli ol bone, ŝi estas ja bela knabino, estimata kaj amata; ke la filo de la mastro venis vizite hejmen; ke li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro, ke Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto, ke liaj gepatroj ankaŭ ne kontraŭparolas, sed ke nun la koro de Kristino rememorigas al ŝi, ke kredeble Ib ĉiam ankoraŭ pensas pri ŝi, kaj ke tial ŝi estas preta forpuŝi de si sian feliĉon. Tiel parolis la ŝipisto.
Ib en la unua momento ne diris eĉ unu vorton, sed li paliĝis, skuis la kapon kaj poste diris: “Kristino ne devas forpuŝi de si sian feliĉon!” “Skribu al ŝi vian opinion per kelke da vortoj!” diris la ŝipisto. Kaj Ib skribis; sed li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li trastrekis kaj disŝiris, – tamen ĝis la mateno li elverkis leteron al la malgranda Kristino, kaj jen estas ĝia enhavo:
“La leteron, kiun vi skribis al via patro, mi legis, kaj mi vidas el ĝi, ke al vi en ĉiuj rilatoj estas bone kaj ke vi povas havi eĉ sorton ankoraŭ pli bonan. Demandu vian propran koron, Kristino, kaj pripensu bone, kio vin atendas, se vi min prenos. Mi povas proponi nur malmulte. Ne pensu pri mi nek pri tio, kio fariĝos el mi, sed nur pri via propra profito! Per nenia promeso vi estas ligita al mi, kaj se en via koro vi faris al mi ian promeson, mi liberigas vin de ĝi. Plena kaj ĉiurilata feliĉo venu sur vin, kara Kristino! Dio espereble ankaŭ por mia koro donos konsilon.
Por ĉiam via sincera amiko. Ib .”
La letero estis forsendita, kaj Kristino ĝin ricevis.
La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco kiel en la preĝejo sur la erikejo, tiel ankaŭ en Kopenhago, kie loĝis la fianĉo, kaj tien ŝi veturis kun sia bopatrino, ĉar la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne povis entrepreni la vojaĝon al Jutlando. Laŭ interkonsento Kristino renkontiĝis kun sia patro en la vilaĝo Funder, tra kiu ŝia vojo kondukis kaj kiu troviĝis ne malproksime de ŝia hejma erikejo; tie ili reciproke diris al si adiaŭ. Oni iom eksciis pri tio, sed Ib nenion diris; li estas tre meditema, diris lia maljuna patrino. Jes, profunde enpensa kaj meditema li estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano ricevis de la ciganino kaj el kiuj li du fordonis al Kristino. Tio estis tiuj sorĉaj nuksoj, kiuj devis alporti al Kristino oran kaleŝon kun ĉevaloj kaj plej belajn vestojn. Jes, jes, tio plenumiĝis! Tiun tutan lukson la sorto tie en la potenca reĝurbo Kopenhago donis al ŝi. Por ŝi tio plenumiĝis! Por Ib la nukso enhavis en si nur nigran polvon kaj teron. “Tion, kio estas la plej bona por li,” kiel diris la ciganino, – jes, tio ankaŭ plenumiĝis, por li la plej bona estis polvo kaj tero. Nun li komprenis klare, kion la virino aludis: en la nigra tero, en la malvarma tombo estos por li plej bone.
Pasis jaroj, – ne multaj, sed ho ve, al Ib ili ŝajnis tiel longaj; la maljunaj gemastroj de la drinkejo mortis, unu mallonge post la alia. La tutan havon, multajn milojn da taleroj, heredis la filo. Jes, nun Kristino povis veturi en ora kaleŝo kaj porti elegantajn vestojn.
En la du sekvantaj jaroj la patro ricevis de Kristino neniun leteron, kaj kiam fine unu letero alvenis, tiam la riĉeco kaj la plezuroj estis malaperintaj. La kompatinda Kristino! Nek ŝi nek ŝia edzo povosciis etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo; la riĉaĵo foriris, kiel ili ĝin akiris, ĝi havis sur si neniun benon.
La eriko floris, kaj la eriko denove velkis; pli ol unu vintro pelis la neĝon super la erikejo kaj super la altaĵo, kie Ib loĝis en silenta izoliĝo.
La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon. Subite li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko; ia stranga objekto, simila al nigra rabotaĵo, elŝoviĝis sur la supraĵon, kaj kiam Ib ĝin levis, li rimarkis, ke ĝi estas el metalo; la loko, kiun la plugilo difektis, brilis tute strange. Tio estis peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo. Li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo, kaj li trovis ĝian plej multekostan ornamon. Ib montris tion al sia pastro, kiu klarigis al li ĝian altan valoron. Poste li iris kun li al la distriktestro, kiu raportis pri tio en Kopenhagon kaj donis al Ib la konsilon, ke li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon.
“Vi trovis en la tero la plej bonan, kion ĝi povis doni al vi!” diris la distriktestro.
“La plej bonan!” pensis Ib . “La plej bonan por mi – kaj en la tero! En tia okazo la ciganino ja tamen estis prava, se tio estis la plej bona!” Ib veturis per la poŝta ŝipo al la ĉefurbo; al li, kiu ĝis nun estis veturinta nur ĝis Gudenaa , la nuna vojaĝo ŝajnis kvazaŭ vojaĝo transoceana.
Kaj Ib alvenis en Kopenhago.
Oni pagis al li la valoron de la trovita oro, tio estis granda sumo: mil spesmiloj. Tial Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago.
Ĝuste en la vespero antaŭ sia forveturo al Aarhus li devojiĝis en la stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri, kaj trans la Kolona ponto li trafis al la Kristiana Haveno anstataŭ al la remparo ĉe la Okcidenta pordego. Kvankam li tenis sin je la okcidenta direkto, li tamen tre forte dekliniĝis de la bezonata vojo. Neniun homon oni povis vidi sur la strato. Malgranda knabino eliris el mizera domo; Ib petis informon pri la vojo, kiun li serĉis. La knabineto surpriziĝis, ekrigardis al li supren, kaj en ŝiaj okuloj montriĝis larmoj. Li demandis, kio al ŝi estas; ŝi diris ion, kion li ne komprenis, kaj kiam ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon, al li fariĝis tute strange en la animo, ĉar li ekvidis antaŭ si la malgrandan Kristinon, ŝian tute vivantan portreton, tute tian, kian li ŝin rememoris el la tempo, kiam ili ambaŭ estis infanoj.
Li sekvis la malgrandan knabinon en la mizeran domon kaj supreniris laŭ la mallarĝa ruiniĝinta ŝtuparo ĝis malgranda kurba ĉambreto sub la tegmento. Peza, sufoka aero plenigis la ĉambreton, nenia lumo tie estis.
En unu angulo aŭdiĝis ĝemado, kaj el tie penetradis malfacila spirado.
Ib ekbruligis alumeton. Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano.
“Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?” demandis Ib . “La infano renkontis min sur la strato, sed mi mem estas ĉi tie tute fremda en la urbo. Ĉu ne troviĝas ĉi tie ia najbaro aŭ iu alia, kiun mi povus voki?” Kaj dirante tion, li levis ŝian kapon.
Tio estis Kristino el la erikejo!
De longa tempo ŝia nomo tie en Jutlando ne estis elparolata, ĉar tio kaŭzus grandan tumulton en la silenta meditado de Ib , kaj cetere la famo kaj la vero rakontis ja nenion bonan: la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima. Sian konstantan servolokon li forrifuzis, dum duono da jaro li vojaĝadis en la eksterlando, poste li revenis kaj faris ŝuldojn; ĉiam pli kaj pli la veturilo kliniĝis kaj fine ĝi renversiĝis. Liaj multaj gajaj tablamikoj asertis, ke li meritas sian sorton, ĉar li vivis ja kiel absoluta malsaĝulo. Unu matenon oni trovis lian kadavron en la palaca lageto.
De post lia morto Kristino suferis tre multe; ŝia pli juna malgranda infano, kiu naskiĝis ankoraŭ dum la bonstato, mortis; nun Kristino atingis tian gradon, ke danĝere malsana, forlasita, ŝi kuŝis en mizera ĉambreto, en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj sur sia senhoma erikejo eble povus toleri, sed kiu nun, post ŝia alkutimiĝo al pli bonaj cirkonstancoj, treege sentigis al ŝi ŝian mizeron. Ŝia pli aĝa infano, kiu ankaŭ estis malgranda Kristino, suferadis kun ŝi mizeron kaj malsaton, kaj ŝi nun alkondukis al ŝi Ibon.
“Mi timas, ke la morto disigos min de mia malfeliĉa infano!” ŝi ĝemis; “kien en la mondo ŝi tiam povos iri!” Plu ŝi nenion povis diri.
Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis.
Ib rigardis la malgrandan knabinon kaj rememoris Kristinon en ŝiaj junaj jaroj. Pro Kristino li povis esti bona por tiu infano, kiu estis por li fremda kaj nekonata. La mortantino lin rigardis, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj.... Ĉu ŝi lin rekonis? Li tion ne eksciis, eĉ unu vorton li plu ne aŭdis de ŝi.
* * *
Estis en la arbaro de Gudenaa , proksime de la erikejo. La aero estis griza, la eriko komencis velki, la okcidentaj ventegoj peladis la flavajn foliojn en la rivereton kaj trans la erikejon, sur kiu ĉiam ankoraŭ staris la domo, konstruita el torfo; en ĝi nun loĝis fremdaj homoj. Sed ĉe la bazo de la altaĵo, sub la ŝirmo de altaj arboj, staris malgranda domo, blanka kaj afablaspekta. En la ĉambro brulis torfo en la forno, en la ĉambro estis sunbrilo, kiu lumis el du infanaj okuloj. Kiel printempa kantado de alaŭdo sonis la parolo el la ruĝa ridetanta buŝo de la infano. Vivo kaj gajeco regis en la domo, la malgranda Kristino ĵus alveturis. Ŝi sidis sur la genuoj de Ib ; Ib anstataŭis al ŝi patron kaj patrinon, kiuj ambaŭ malaperis, kiel sonĝo malaperas ĉe infano kaj ĉe plenkreskulo. Ib sidis en la pura, beleta domo, bonhava homo; la patrino de la malgranda infano kuŝis sur la tombejo de malriĉuloj en la reĝurbo Kopenhago.
Ib havis monon en la kesto, kiel oni asertis, monon el la tero, kaj krom tio li havis ja ankaŭ la malgrandan Kristinon.
Johanĉjo-malsaĝulo
Tie en la kamparo estis malnova biena domo, kaj en ĝi loĝis bienposedanto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus. Ili volis svatiĝi al la filino de la reĝo, kaj por tio ili havis la rajton, ĉar la reĝidino lasis sciigi, ke ŝi prenos kiel edzon tiun, kiu plej lerte kaj plej saĝe povos interparoli kun ŝi.
Ambaŭ dum ok tagoj sin preparis, tio estis la plej longa tempo, kiu estis donita al ili por tio, sed ĝi estis sufiĉa, ĉar ili havis antaŭklerecon, kio ĉiam estas utila. Unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto, kiel de la komenco ĝis la fino, tiel ankaŭ returne. La dua konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj kaj kun tio, kio devas scii ĉiu korporaciestro. Tiamaniere, li pensis, li povas paroli pri aferoj regnaj kaj sciencaj. Krom tio li povosciis brodi ŝelkojn, ĉar li estis kapabla kaj lerta.
“Mi ricevos la reĝidinon!” ili ambaŭ diris, kaj tial ilia patro donis al ĉiu el ili po unu bela ĉevalo; tiu, kiu sciis parkere la leksikonon kaj la gazetojn, ricevis ĉevalon karbonigran, kaj tiu, kiu estis kompetenta pri korporaciaĵoj kaj povosciis brodi, ricevis laktoblankan; kaj post tio ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj. Ĉiuj servistoj estis malsupre sur la korto, por vidi, kiel ili sidiĝas sur ĉevalon. En tiu momento aperis la tria frato, – ĉar estis tri da ili, sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman miregindan instruitecon kiel la du aliaj, kaj ĉiuj nomadis lin nur Johanĉjo-malsaĝulo.
“Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?” li demandis. “Al la kortego, por interparoli kun la reĝidino! Ĉu vi ne aŭdis, kio estis tamburita en la tuta lando?” Kaj ili rakontis al li tion.
“Ĉu vere! En tia okazo mi ankaŭ devas tie esti!” diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.
“Patro, donu al mi ĉevalon!” diris Johanĉjo-malsaĝulo. “Mi ricevas grandan deziron edziĝi. Se ŝi min prenos, tiam ŝi min prenos, kaj se ŝi min ne prenos, tiam mi tamen ŝin prenos!”
“Kia babilaĵo!” diris la patro. “Al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne povoscias paroli! Viaj fratoj, tio estas io alia, ili estas bonegaj bravuloj!”
“Se vi ne volas doni al mi ĉevalon,” diris Johanĉjo-malsaĝulo, “mi prenos la kapron, ĝi apartenas al mi kaj povas min porti!” Kaj li sidiĝis rajde sur la kapro, frapis ĝiajn flankojn per siaj kalkanoj kaj forgalopis laŭlonge de la landvojo. Hu, kiel rapide li rajdis! “Jen mi venis!” ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo kaj komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj.
La fratoj rajdis antaŭen tute silente; ili ne parolis eĉ unu vorton, ili devis ankoraŭ unu fojon pripensi ĉiujn bonajn ideojn, kiujn ili intencis elmeti.
“He ho! he ho!” kriis Johanĉjo-malsaĝulo, “jen mi venis! Vidu, kion mi trovis sur la vojo!” Ĉe tiuj vortoj li montris al ili mortintan kornikon, kiun li trovis.
“Malsaĝulo!” ili kriis al li, “kion vi volas fari kun ĝi?”
“Mi ĝin donacos al la reĝidino!”
“Jes, faru tion!” ili diris, ridis kaj rajdis pluen.
“He ho! he ho! Jen mi venis! Vidu, kion mi nun trovis! Tion oni ne trovas sur la vojo ĉiutage!”
La fratoj denove sin returnis, por vidi la maloftan trezoron.
“Malsaĝulo!” ili diris, “tio estas ja malnova ligna ŝuo, kies supra parto defalis! Ĉu ankaŭ ĉi tion la reĝidino ricevos?”
“Ŝi ĝin ricevos!” diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis, rajdis pluen kaj antaŭiĝis al li je granda distanco.
“He ho! he ho! Jen mi venis!” ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. “Ha, fariĝas ĉiam pli bone! He ho! He ho! Tio estas nekomparebla!”
“Kion vi nun denove trovis?” demandis la fratoj.
“Ho!” diris Johanĉjo-malsaĝulo, “en efektiveco pri tio oni ne parolas! Sed kiel forte ŝi ĝojos, la reĝidino!”
“Fi!” diris la fratoj, “tio estas ja ŝlimo, kiu estas elĵetita el la vojaj fosoj.”
“Tute vere!” diris Johanĉjo-malsaĝulo, “kaj ĝi estas de plej delikata speco, tiel ke oni ĝin tute ne povas teni en la mano!” Kaj li plenigis al si per tio la poŝon.
Sed la fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. Ili haltis ĉe la urba pordego, kie la svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico, kaj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn. Tio estis tre bona, ĉar alie ili reciproke deŝirus al si la vestojn.
Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco, ĝis la fenestroj, por vidi, kiel la reĝidino akceptas la svatiĝantojn. Strange! Apenaŭ iu el ili transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro, tuj lia oratora talento lin forlasis.
“Ne taŭgas!” diris la reĝidino. “For!”
Jen venis tiu el la fratoj, kiu sciis parkere la leksikonon, sed dum la longa starado en la vicoj li ĝin tute forgesis. Krom tio la planko knaris kaj la plafono estis el spegula vitro, tiel ke li vidis sin mem starantan surkape, kaj ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba plejaĝulo, kiuj enskribis ĉion, kio estis parolata, por ke ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo. Estis terure, estis timegige! Kaj aldone al ĉio la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa.
“Ĉi tie estas tre varmege!” komencis sian paroladon la svatiĝanto.
“Ĝi venas de tio, ke mia patro hodiaŭ rostas junajn kokojn!” diris la reĝidino.
Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis; eĉ unu vorton li ne povosciis diri, ĉar li pensis, ke li esprimis eksterordinare profundpensan opinion. Be!
“Ne taŭgas!” diris la reĝidino. “For!” Kaj li devis foriĝi. Venis la dua frato.
“Ĉi tie estas tre varmege!” li diris.
“Jes, ni rostas hodiaŭ junajn kokidojn!” respondis la reĝidino.
“Kion vi bonvo...?” li demandis, kaj ĉiuj skribistoj enskribis: “kion vi bonvo....”
“Ne taŭgas!” diris la reĝidino. “For!”
Nun venis Johanĉjo-malsaĝulo, kiu sur sia kapro enrajdis rekte en la ĉambron. “Estas ja terura varmego!” li diris.
“Ĝi venas de tio, ke mi rostas junajn kokojn!” respondis la reĝidino. “Tio estas ja bonega!” diris Johanĉjo-malsaĝulo; “en tia okazo mi kredeble povos ankaŭ rosti kornikon!”
“Volonte mi faros al vi la komplezon!” respondis la reĝidino, “sed ĉu vi havas ion, en kio oni povus ĝin rosti? ĉar mi havas ĉi tie nek poton nek paton.”
“Sed tio ne mankas al mi!” ĝoje ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. “Jen estas bonega kuirvazo?” Kaj li eltiris la malnovan lignan ŝuon kaj metis en ĝin la kornikon.
“Tio sufiĉas por tuta tagmanĝo!” diris la reĝidino. “Sed kie ni prenos la saŭcon?”
“Ĝin mi havas en la poŝo!” diris Johanĉjo-malsaĝulo ridetante. “Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari!” Kaj li elverŝis iom da ŝlimo el la poŝo.
“Tio al mi plaĉas!” diris la reĝidino; “vi povoscias ja respondi, vi povoscias paroli, kaj vin mi volas fari mia edzo! Sed ĉu vi scias, ke ĉiu vorto, kiun ni diras kaj diris, estas enskribata kaj morgaŭ aperos en la gazetoj? Ĉe ĉiu fenestro vi vidas tri skribistojn kaj unu urban plejaĝulon, kaj la plejaĝulo estas la plej malbona, ĉar li ne bone aŭdas!” Tion ŝi diris nur por timigi lin. Kaj ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur la planko.
“Tiuj sinjoroj tie!” respondis Johanĉjo-malsaĝulo. “Nu, al la plejaĝulo mi devas fari plej bonan donacon!” Li elturnis siajn poŝojn kaj ĵetis al la plejaĝulo la tutan ŝlimon rekte en la vizaĝon.
“Bone vi helpis al vi!” diris la reĝidino. “Tion mi ne povoscius fari! Sed mi tion kredeble ankoraŭ lernos!”
Kaj tiamaniere Johanĉjo-malsaĝulo fariĝis reĝo, ricevis edzinon kaj kronon kaj sidis sur trono, kaj ĉion ĉi tion ni eksciis el la gazeto de la urba plejaĝulo, – kiu cetere ne estas plene fidinda.
Dorna vojo de la honoro
Malnova fabelo havas la superskribon: “Dorna vojo de la honoro”; tiun vojon devis trairi unu ĉasisto, nomata Bryde , kiu atingis altan honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj kaj danĝeroj en sia vivo. Multaj el ni certe aŭdis tiun fabelon en sia infaneco aŭ eble legis ĝin en la pli malfruaj jaroj kaj pensis ĉe tio pri sia propra nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrablaĵoj. Fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon.
La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro.
El ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj, ĉiu nur por unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan vivon kun ĝiaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon, antaŭ ol la tero pereos.
Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito leviĝis super la diojn de la antikveco, li mem troviĝas en la teatro. Li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia. Rektiĝinte li staras antaŭ ili, tre alte super ĉiuj.
Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo.
Sep urboj disputis pri la honoro esti la naskiĝloko de Homer, tio estas tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn. Li, la plej potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj disŝiras en ĉifonojn la mantelon de la reĝo de la poetoj.
Liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco.
Bildo post bildo elnaĝas el la oriento kaj el la okcidento, ili estas disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam, kiam oni devas ornami la tombon.
Sub palmoj alproksimiĝas kameloj, riĉe ŝarĝitaj per indigo kaj aliaj grandvaloraj trezoraĵoj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon. Mizera funebra procesio elmoviĝas el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas ĝuste li, kiun ili serĉas: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita! La Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj krispaj haroj sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens , sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, lia sinjoro, “la kantisto de Luziado”, devus morti de malsato.
Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens .
Denove bildo!
Malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda barbo. “Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!” li krias, “kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas ĉi tie enŝlositan!” – “Kiu li estas?” – “Frenezulo!” respondas la observisto de la frenezulejo. “Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi antaŭen!” Tio estas Salomono de Caus , la eltrovinto de la forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de antaŭsento ne estis komprenita de Richelieu kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo.
Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li ĝin malkovris: ĝoje sonas la sonoriloj ĉe lia venka reveno hejmen, sed la envio baldaŭ sonas ankoraŭ pli laŭte. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian ĉerkon, atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn.
Bildo aperas post bildo, riĉa estas la dorna vojo de la honoro!
Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj de la luno, li, kiu penetris en la universon ĝis la planedoj kaj steloj, li, la potenca, kiu aŭdis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la tero sub li turniĝas: Galilei . Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco, turmentata de la riproĉoj de la konscienco pro la malkonfeso, apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon, tiun saman piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante: “Ĝi tamen turniĝas!”
Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, – la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon. Ĝojkrioj sonas, – kaj la lignaro estas ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas forbruligita.
– Jes, eĉ posta jarcento kraĉas sur la blankan lilion: Voltaire , la satiruso de la prudento, kantas pri “ La pucelle ”.
En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo, – ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj leĝdonanton, ĵetas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo, li, kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara reĝo, la amiko de la urbanoj kaj de la vilaĝanoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon.
Jen ŝipo forveturas de Danujo, viro staras ĉe la alta masto, li rigardas la lastan fojon al la malnova hejmo: Tycho Brahe , kiu levis ĝis la steloj la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj ĉagreno, – li veturas al fremda lando. “La ĉielo estas ĉie, kion mi bezonas plu!” estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de Danujo, libera kaj honorata en fremda lando!
Mi staras en Ameriko, ĉe unu el la grandaj riveroj; granda amaso da homoj kolektiĝis; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj: Roberto Fulton estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La ŝipo komencas sian iradon; subite ĝi haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra patro ankaŭ fajfas kun la aliaj. “Malmodesteco! Frenezo! Tio estas meritita rekompenco! Oni enŝlosu la malsaĝulon!” Sed jen oni rompas malgrandan najlon, kiu por momento retenis la maŝinon, la radoj turniĝas la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas...!
La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en minutojn.
Homaro! ĉu vi komprenas la feliĉon, kiun donas la minuto de tiu konscio, de tiu klariĝo de la spirito koncerne ĝian taskon, la minuto, en kiu ĉiuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte eĉ pro sia propra kulpo, cedas la lokon al saniĝo, bonfarto, forto kaj klareco, la minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion, la homoj vidas la elmontriĝon de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo, sed kiu per li fariĝas apartanaĵo de ĉiuj?
Tiam la dorna vojo de la honoro montriĝas en sia brilo de gloro. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio.
Per potencaj flugiloj ŝvebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj – por kuraĝigo kaj konsolo, por meditiga kvieteco ĝi montras en brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne finiĝas sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj ĝojo, sed trans la tempo direktiĝas en la eternecon.
Juda knabino
En la lernejo de la malriĉuloj, inter la aliaj infanoj troviĝis malgranda juda knabino, vigla kaj bona, la plej lerta kaj kapabla el ĉiuj; sed en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio; ŝi estis ja en Kristana lernejo.
Estis permesite al ŝi teni antaŭ si sian libron de geografio aŭ prepari siajn taskojn, sed ĉi tiuj estis rapide pretigataj. Tiam antaŭ ŝi kuŝis malfermita libro, sed la knabineto ne legis en ĝi, ŝi sidis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ la instruisto rimarkis, ke ŝi sekvas la instruadon kun tia atento, kiel preskaŭ neniu el la aliaj knabinoj.
“Legu en via libro!” li diris milde kaj serioze, sed la knabineto rigardis lin per siaj nigraj radiantaj okuloj, kaj kiam li ankaŭ ŝin pri io demandis, ŝi donis pli ĝustajn respondojn ol ĉiuj aliaj. Ŝi aŭdis, komprenis kaj perceptis.
Ŝia patro estis malriĉa honesta homo; kiam li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. Se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro, tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial ŝi restadis, sed tio ne povis daŭri pli longe.
La instruisto iris al la patro kaj diris, al li, ke li devas aŭ forpreni sian filinon el la lernejo, aŭ lasi ŝin fariĝi Kristanino. “Mi ne povas elteni, kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan soifon je la vortoj de la Evangelio!” diris la instruisto.
La patro ekploris: “Mi mem scias nur malmulte el nia propra religio, sed ŝia patrino estis filino de Izrael , forta kaj fidela en sia kredo, sur ŝia mortlito mi donis al ŝi la promeson, ke nia infano neniam estos baptita Kristane; mi devas plenumi mian promeson, mi rigardas ĝin kiel interligon kun Dio.”
La malgranda Juda knabino estis forprenita el la lernejo de la Kristanoj.
Pasis jaroj.
En unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malriĉa urbana domo servis malriĉa knabino de Mosea religio, tio estis Sara . Ŝiaj haroj estis nigraj kiel ebono, ŝiaj okuloj estis mallumaj kaj tamen plenaj de brilo, kiel ordinare estas ĉe la filinoj de la oriento. La trajtoj de la vizaĝo ĉe la nun tute plenkreska knabino montris ankoraŭ la saman esprimon, kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano, kiam ŝi sidis sur la lerneja benko kaj kun pensoplena rigardo aŭskultis.
Ĉiun dimanĉon el la preĝejo sonadis la ludado de la orgeno kaj la kantado de la paroĥanoj kaj penetradis trans la strato ĝis la kontraŭe staranta domo, kie la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe sia laboro. “Venu, ho tago de Dio, eniru en mian koron kaj faru ĝin pura kaj sankta!” tiel sonis la leĝo de la juna Judino, sed ŝia tago de Dio, ŝia sabato, estis labortago de la Kristanoj, kaj ŝi povis teni ĝin sankta nur en sia koro. Sed kion antaŭ Dio signifas tago kaj horo? Ĉi tiu penso naskiĝis en ŝia animo, kaj en dimanĉo de la Kristanoj ŝia preĝmeditado estis malpli malhelpata. Kiam la sonado de la orgeno kaj la sankta kantado penetradis al ŝi en la kuirejon, tiam eĉ ĉi tiu loko fariĝadis silenta kaj sankta. Tiam ŝi legadis la Malnovan Testamenton, la trezoron kaj propraĵon de sia popolo, kaj nur tion, ĉar tio, kion ŝia patro parolis al ŝi, kiam li ŝin forprenis el la lernejo, profunde penetris en ŝian koron, la promeso, kiun li estis doninta al ŝia mortanta patrino, ke Sara neniam fariĝos Kristanino, neniam forlasos la religion de siaj gepatroj. La Nova Testamento estis kaj devis resti por ŝi ŝlosita libro, kaj tamen ŝi sciis multe el ĝi, brilante kaj lumante tio staris antaŭ ŝi en la rememoroj el ŝia infaneco.
Unu vesperon – ŝi sidis en angulo de la ĉambro – ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti, ĉar li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro. La historio rakontis pri Hungara kavaliro, kiu estis kaptita de Turka guberniestro, kiu lasis aljungi lin kune kun la bovoj al la plugilo, peladi per vipado kaj terure mokadi, ĝis li tute senfortiĝis.
La edzino de la kavaliro vendis ĉiujn siajn juvelojn, garantidonis la kastelon kaj la terposedaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata; la mono tamen estis kolektita, kaj oni lin liberigis de la malhonoro kaj sklaveco. Malsana kaj suferanta li revenis en sian hejmon. Sed baldaŭ denove eksonis ĝenerala alvoko kontraŭ la malamikojn de la Kristaneco. La malsanulo tion aŭdis, kaj nun li plu ne povis ripozi; li lasis sin levi sur sian batalan ĉevalon, liaj vangoj denove ruĝiĝis, liaj fortoj videble revenis, kaj li elmoviĝis kaj venkis. Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo, moki kaj suferigi, fariĝis nun lia kaptito kaj estis metita de li en la malliberejon de lia hereda kastelo; sed jam en la unua horo de lia enŝlositeco venis al li la kavaliro kaj demandis sian kaptiton:
“Kio, laŭ via opinio, vin atendas?”
“Mi scias!” respondis la Turko, “repago!”
“Jes, la repago de la Kristanoj!” diris la kavaliro; “la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon. Dio estas la amo! Veturu pace al via hejmo kaj al viaj karaj, fariĝu milda kaj bona koncerne tiujn, kiuj suferas!”
Tiam la kaptito forte ekploris. “Kiel mi povus pensi, ke io simila estas ebla! Mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos. Mi devas morti, kontraŭ tio ekzistas nenia helpo! Sed antaŭ ol mi mortos, sciigu al mi la instruon, kiu enhavas en si tian amon kaj favorkorecon, ĝi estas granda kaj Dia! Donu al mi la eblon morti en ĝi, morti kiel Kristano!”
Kaj lia peto estis plenumita.
Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis voĉlegita; ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso, sed la plej grandan impreson ĝi faris sur tiu, kiu sidis forlasita en la angulo, sur la servistino Sara , sur la Juda knabino. Grandaj pezaj larmoj staris en ŝiaj brilantaj karbonigraj okuloj.
Tie ŝi sidis kun tiu infana animo, kun kiu ŝi iam sidis sur la benko de la lernejo kaj aŭskultis la altajn instruojn de la Evangelio. La larmoj fluis sur ŝiaj vangoj.
“Mia infano ne fariĝu Kristanino!” sonis la lastaj vortoj de la patrino sur la lito de morto, tio tremigis ŝian koron kaj animon, kaj la leĝo diris plue en ŝia interno: “Respektu la patron kaj la patrinon!”
“Mi ne estas ja Kristanino! Ili vokas min Juda knabino. Tiel moke kriis post mi la knaboj de la najbaro la lastan dimanĉon, kiam mi haltis antaŭ la malfermita pordo de la preĝejo kaj enrigardis tien, kie la altaraj kandeloj brulis kaj la preĝantoj kantis. De post mia lerneja tempo ĝis la nuna tago en tio kuŝis kaj kuŝas por mi forto de la Kristaneco, kiu, simile al sunlumo, profunde lumas en la koron, eĉ se mi kovras antaŭ tio miajn okulojn. Sed, ho patrino, mi ne afliktos vin en via tombo, mi ne rompos la sanktan promeson, kiun la patro al vi donis. Mi ne legos la Kristanan Biblion, mi havas ja Dion de miaj prapatroj, por apogi al Li mian kapon!”
Jaroj pasis.
La mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa; tamen Sara restis, ŝi estis ŝia helpantino en la mizero, ŝi subtenis la tutan mastraĵon. Ŝi laboris ĝis malfrue vespere kaj havigadis panon per la laboro de siaj manoj. Troviĝis neniu pli proksima parenco, kiu povus zorgi pri la familio, en kiu la patrino krom tio fariĝadis kun ĉiu tago ĉiam pli malforta kaj jam de multaj monatoj estis alkatenita al la lito. Tiam Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo.
“Tie kuŝas la Biblio!” diris la malsanulino; “voĉlegu al mi ion el ĝi en ĉi tiu longa vespero; mi tiel kore sopiras aŭdi la vorton de Dio!”
Sara klinis sian kapon. Ŝiaj manoj kunmetiĝis ĉirkaŭ la Biblio, el kiu ŝi legis al la malsanulino. Ofte ŝi verŝadis larmojn, sed ŝiaj okuloj fariĝis pli klaraj kaj en ŝia animo fariĝis pli klare. “Patrino, via filino ne ricevos la bapton de la Kristanoj, ŝi ekstere ne estos alkalkulata al ilia komunumo, pri tio ni interkonsentis sur ĉi tiu tero, sed super ĝi... la unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!... Li punas la teron, kaj, soifiginte ĝin, li ĝin riĉigas. Ho, mi tion komprenas! Tio fariĝas per Li kaj en Li: Kristo.”
Ŝi tremis ĉe la elparolado de la sankta nomo; fajra bapto ŝin trafluis, pli forta, ol la korpo povas traelporti, kaj ŝia korpo kliniĝis pli senforte ol la korpo de la malsanulino, ĉe kiu ŝi maldormis.
“Malfeliĉa Sara !” oni diris, “la laboro kaj maldormado ŝin trolacigis!”
Oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis kaj de kie oni ŝin enterigis, sed ne sur la tombejo de la Kristanoj, – tie ne ekzistis loketo por la Juda knabino, – ne, ekstere apud la muro oni ŝin metis en la teron.
Kaj la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis ankaŭ super la tombo de la Juda knabino tie ekstere, kaj la kantoj, kiuj sonadis sur la tombejo de la Kristanoj, penetris ankaŭ super ŝian tombon.
Ankaŭ al ĝi sonis la proklamo: “ekzistas reviviĝo en Kristo, en Li, kiu diris al siaj disĉiploj: Johano baptis per akvo, sed vi estu baptataj per la Sankta Spirito!”
Kolo de botelo
En la malvasta kurba strato inter multaj malriĉaj domoj staris mallarĝa kaj alta domo el traboj, kiu estis sufiĉe ruinigita. Nur malriĉaj homoj loĝis en ĝi, kaj la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto, kie antaŭ la malgranda fenestro en la lumo de la suno pendis malnova ligna kaĝo, kiu ne havis eĉ bonordan pladeton por akvo, sed nur renversitan kolon de botelo kun korko malsupre. Maljuna virgulino staris ĉe la malfermita fenestro; ŝi ĵus ornamis per herbo la kaĝon, en kiu malgranda kanabeno saltetadis de stango sur stangon kaj gaje kantis.
“Jes, vi povas kanti!” diris la kolo de botelo. Kompreneble, ĝi ne diris tion tiel, kiel ni povas diri, ĉar kolo de botelo ne povas ja paroli, sed ĝi pensis tion en si, kiel ni homoj parolas kun ni mem. “Jes, vi povas kanti, vi havas ĉiujn viajn membrojn sendifekte; sed vi devus elprovi simile al mi, kion tio signifas, se oni perdis sian malsupran parton, posedas nur kolon kaj buŝon kaj ankoraŭ kun korko en ĝi, kiel mi, tiam vi ne kantus. Sed estas bone, ke almenaŭ unu estas gaja! Mi ne havas kaŭzon por kanti, kaj mi tion eĉ ne povas; tion mi povis nur tiam, kiam mi estis ankoraŭ tuta botelo kaj oni min frotis per korko. Tiam mi fariĝis vera alaŭdo, tiam oni min nomis la granda alaŭdo. Mi estis en la arbaro kun la familio de la peltisto, kaj oni festis la fianĉiĝon de la filino. Mi tion ankoraŭ memoras tiel, kvazaŭ tio estis hieraŭ. Mi multe travivis, se mi pripensas ĉiujn miajn sortojn. Mi estis en fajro kaj en akvo, malsupre en la nigra tero kaj pli alte ol povas leviĝi multaj aliaj. kaj nun mi ŝvebas antaŭ la kaĝo en la aero kaj sunlumo. Estus peninde aŭskulti mian historion, sed mi ne parolas pri tio laŭte, ĉar mi ne povas!”
Sed en si mem ĝi rakontis aŭ pripensis sian tutan historion, kiu estis sufiĉe rimarkinda, kaj la malgranda birdo gaje kantis sian melodion, kaj malsupre sur la strato oni veturis kaj iris, ĉiu pensis nur pri siaj aferoj aŭ pri nenio, sed la kolo de botelo pensis pri sia historio.
Ĝi rememoris la ardantan fandofornon en la fabriko, en kiu ĝi per blovado naskiĝis; ĝi memoris ankoraŭ, ke ĝi estis tute varmega, enrigardis en la bruantan fornon, la lokon de sia naskiĝo, kaj forte deziris tuj returne ensalti en ĝin, sed ke iom post iom, laŭgrade de sia malvarmiĝo, ĝi komencis senti sin bone tie, kie ĝi estis. Ĝi staris en vico kun tuta regimento da fratoj kaj fratinoj, ĉiuj el la sama forno, sed parto el ili estis formitaj kiel boteloj por ĉampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio estas grandega diferenco. Estas vero, ke poste en la mondo bierbotelo povas enhavi en si la plej bonan “ Lacrimae Christi ” kaj ĉampanbotelo povas esti plenigita per ciro, sed al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo, nobelo restas nobelo, eĉ se ĝi havas ciron en sia ventro.
Ĉiuj boteloj baldaŭ estis enpakitaj kaj kun ili ankaŭ nia botelo. Tiam ĝi ne pensis, ke ĝi finos kiel kolo de botelo, de ŝtupo al ŝtupo veninte ĝis tio, ke ĝi servos kiel trinkvazeto por birdo, kio en ĉiu okazo estas ja honesta ekzistado, ĉar oni ja almenaŭ estas io. La taglumon ĝi denove ekvidis nur tiam, kiam en kelo de vinkomercisto ĝi kune kun siaj kamaradoj estis elpakita kaj la unuan fojon tralavita, kio elvokis ĉe ĝi strangan senton. Ĝi kuŝis nun malplena kaj senkorka kaj sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas. Jen oni ĝin plenigis per bona, belega vino, oni ĝin ŝtopis per korko, sigelis, kaj oni algluis al ĝi paperon kun la surskribo: “Unuaranga kvalito”. Estis tiel, kvazaŭ tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton, sed la vino efektive estis bona, kaj la botelo ankaŭ estis bona. Kiam oni estas juna, oni estas lirikulo. Io sonis kaj kantis en ĝi, pri belo kaj ĉarmo, kio estis ja tute nekonata al ĝi, pri verdaj sunlumaj montoj kie la vino naskiĝas, kie viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas. Ho, kiel bela estas la vivo! Pri ĉio ĉi tio sonis la interno de la botelo, kiel ĉe la junaj poetoj, kiuj ofte ankaŭ nenion scias pri tio.
Unu matenon oni ĝin aĉetis. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino de la plej bona speco; kaj ĝi estis metita en la korbon de manĝaĵoj al la tie jam troviĝantaj ŝinko, kolbaso kaj fromaĝo; apude kuŝis plej bela butero kaj plej bonspeca pano. La filino de la peltisto mem ĉion enpakis; ŝi estis tiel juna, tiel bela! La brunaj okuloj ridis, rideto ĉirkaŭis la buŝon, kiu povosciis paroli tiel same bone, kiel la okuloj. Ŝi havis delikatajn molajn manojn; ili estis blankaj, sed la kolo kaj brusto estis ankoraŭ pli blankaj. Oni tuj povis vidi, ke ŝi estas unu el la plej belaj knabinoj de la urbo, kaj tamen ŝi ne estis ankoraŭ fianĉinigita.
Kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la manĝaĵoj staris sur le genuoj de la filino. Inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo de la botelo; sur la korko ĝi havis ruĝan sigelon kaj rigardis al la juna knabino rekte en la infanan vizaĝeton. Ĝi tamen rigardis ankaŭ al la juna piloto, kiu sidis ĝuste apud ŝi. Li estis ŝia de infaneco amiko, filo de portretisto. Antaŭ nelonge li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto, kaj morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj. Pri tio estis multe parolate dum la enpakado, kaj dum tiu parolado oni ne povis vidi multe da plezuro en la okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo de la eleganta filino de la peltisto.
Ambaŭ junaj homoj iris en la verdan arbaron, ili parolis kune, – jes, pri kio ili en efektiveco parolis? Tion la botelo ne aŭdis, ĝi staris en la korbo de la manĝaĵoj. Daŭris sufiĉe longe, antaŭ ol oni ĝin elprenis; sed kiam tio estis farita, okazis ankaŭ ĝojigaj aferoj, ĉiuj okuloj ridis, ankaŭ la okuloj de la filino de la peltisto, sed ŝi parolis malpli kaj ŝiaj vangoj ardis kiel du ruĝaj rozoj.
La patro prenis la plenan botelon kaj la korktirilon. Ho, estas io specialsenta, kiam oni tiamaniere la unuan fojon estas eltirata! La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton; kiam la korko eliris, en la kolo de la botelo aŭdiĝis muĝo, kaj poste kluk-klukado, kiam la vino verŝiĝis en la glasojn.
“Por la sano de la fianĉigita pareto!” diris la patro, kaj ĉiu glaso estis malplenigita ĝisfunde, kaj la juna piloto kisis sian belan fianĉinon.
“Feliĉon kaj benon!” diris ambaŭ gemaljunuloj. La juna homo ankoraŭ unu fojon plenigis la glasojn. “Reveno hejmen kaj edziĝo en plej baldaŭa tempo!” li ekkriis; kaj kiam la glasoj estis malplenaj, li prenis la botelon, levis ĝin alte supren kaj diris: “Vi partoprenis en la plej bela tago de mia vivo, vi al neniu plu servu!” Kaj li ĵetis la botelon alten en la aeron.
Tiam la filino de la peltisto certe ne pensis pri tio, ke ŝi ankoraŭ vidos tiun botelon, sed tiel estis poste okazonta. La botolo falis en la densan kanaron ĉe la malgranda arbara lago; la kolo de botelo ankoraŭ memoris tre bone, kiel ĝi tie kuŝis kaj meditis. “Mi donis al ili vinon, kaj ili donis al mi akvon de marĉo; sed ilia intenco estis bona!” Ĝi ne povis plu vidi la gefianĉojn kaj la ĝojajn gemaljunulojn, sed ankoraŭ longe ĝi aŭdis, kiel ili ĝojkrias kaj kantas. Poste venis du malgrandaj vilaĝanaj knaboj, enrigardis en la kanaron, rimarkis la botelon kaj prenis ĝin; nun ĝi estis prizorgita.
Hejme en la arbara domo, kie ili loĝis, hieraŭ estis ilia plej aĝa frato, maristo, kaj diris adiaŭ, ĉar li intencis entrepreni pli grandan vojaĝon.
Nun la patrino staris kaj ankoraŭ pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon, por ankoraŭ unu fojon vidi la filon kaj transdoni al li saluton de si kaj de la patrino. Boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo. Ĝi povis enpreni en sin pli ol la boteleto, kaj krom tio la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko. La nunan fojon la botelo ricevis ne ruĝan vinon kiel antaŭe, ĝi ricevis nur maldolĉajn gutojn, sed ili ja ankaŭ estas tre bonaj – por la stomako. La nova botelo devis iri en la pakaĵeton anstataŭ la malgranda. Kaj tiamaniere la botelo denove komencis migradon, ĝi venis sur ŝipon en laposedon de Petro Jensen , kaj tio estis ĝuste tiu sama ŝipo, sur kiu troviĝis la juna piloto; sed li ne vidis la botelon, kaj kredeble li ĝin ankaŭ plu ne rekonus kaj ne pensus: tio estas tiu botelo, el kiu ni trinkis por la honoro de nia fianĉiĝo kaj por mia feliĉa reveno hejmen.
Estas vero, ke ĝi ne enhavis en si plu vinon, tamen ion tiom same bonan. Ĉiufoje, kiam Petro Jensen ĝin elprenis, liaj kamaradoj lin nomadis “la” apotekisto. Li verŝadis el ĝi la bonan medicinaĵon, tiun, kiu helpis por la stomako; kaj ĝi efektive helpis tiel longe, kiel ĝi enhavis en si ankoraŭ almenaŭ kelke da gutoj. Tio estis gaja tempo, kaj la botelo kantadis, kiam oni ĝin frotis per la korko. Tiam ĝi ricevis la nomon de granda alaŭdo, alaŭdo de Petro Jensen .
Pasis longa tempo, la botelo staris malplena en angulo. Unu fojon – ĉu tio estis dum la veturado tien, ĉu dum la revena veturado, la botelo ne sciis tute precize – okazis terura malfeliĉo. Leviĝis ventego, altaj ondegoj, nigraj kaj pezaj alruliĝis; ili levis la ŝipon kaj ĵetadis ĝin tien kaj reen; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj. Estis mallumega nokto, la ŝipo iris al la fundo, sed en la lasta minuto la juna piloto skribis sur folieton: “En la nomo de Jesuo, ni dronas!” Li skribis la nomon de sia fianĉino, sian propran kaj ankaŭ la nomon de la ŝipo, enŝovis la paperon en malplenan botelon, kiu troviĝis plej proksime de li, forte enŝtopis la korkon kaj ĵetis la botelon en la malkvietegan maron. Li ne sciis, ke tio estis la sama botelo, el kiu li al si kaj al ŝi enverŝis la glason de ĝojo kaj de espero. Nun ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kun saluto kaj sciigo pri morto.
La ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis, sed la botelo flugis kiel birdo, ĝi havis ja en si koron, aman leteron. Kaj la suno leviĝis, kaj la suno subiris, por la botelo ĝi prezentis vidaĵon similan al tiu, kiun iam en la tempo de ĝia naskiĝo prezentis la ardanta forno, en kiun ĝi havis sopiran deziron flugi returne. Ĝi devis batali kontraŭ senventeco kaj kontraŭ novaj ventegoj, sed ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis. Pli ol tutan jaron ĝi vagadis, jen norden, jen suden, kiel la maraj fluoj ĝin irigis. Cetere ĝi estis sia propra sinjoro, tamen ankaŭ tio povas tedi.
La skriboportanta folieto, la lasta adiaŭ de la fianĉo al la fianĉino, povus kaŭzi nur grandan malĝojon, se ĝi trafus en la ĝustajn manojn.
Sed kie estis tiuj manoj, ili, kiuj en la tago de la fianĉiĝo sur la verda herbo lumis kiel blankiĝanta tolo sur la freŝa herbotero? Kie estis la filino de la peltisto? Kie estis eĉ la lando, kaj kiu lando estis plej proksime? Tion la botelo ne sciis; ĝi naĝis kaj naĝis, kaj fine tiu naĝado tute tedis ĝin, tio ne estis ĝia destino. Kaj tamen ĝi naĝis, ĝis ĝi fine alnaĝis al tero, al fremda lando. Ĝi ne komprenis eĉ unu vorton el tio, kion oni tie parolis, tio ne estis la lingvo, en kiu ĝi antaŭe aŭdis paroli, kaj multe oni perdas, se oni ne komprenas la lingvon.
Oni levis la botelon kaj pririgardis ĝin, la tie kuŝantan folieton oni rimarkis, elprenis, turnis kaj returnis, sed oni ne komprenis tion, kio estis skribita sur ĝi; oni komprenis, ke la botelo estis ĵetita el la ŝipo intence kaj ke sur la folio estas klarigita la kaŭzo de tio, sed kio en efektiveco tie estas skribita; tio estis la enigmo, – kaj oni denove ŝovis la folion en la botelon, kaj ĉi tiun oni starigis en granda ŝranko, en granda ĉambro, en granda domo.
Ĉiufoje, kiam venis fremduloj, oni elprenadis la folion, turnadis kaj returnadis ĝin, tiel ke la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla; fine neniu plu povis rekoni, ke tie troviĝis literoj. La botelo staris ankoraŭ unu jaron en la ŝranko, poste oni metis ĝin en la subtegmenton, kaj tie ĝin kovris polvo kaj araneaĵo. Tiam ĝi rememoris la pli bonajn tagojn, kiam en la freŝa arbaro ĝi enverŝis la ruĝan vinon kaj kiam ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kaj havis en si transdonotan sekretan leteron, adiaŭan ĝemon.
Nun ĝi dum dudek jaroj staris en la subtegmento; ĝi povus stari ankoraŭ pli longe, se oni ne rekonstruus la domon. La tegmenton oni deĵetis, la botelon oni rimarkis kaj priparolis, sed ĝi ne komprenis la lingvon; la lingvon oni ne ellernas per tio, ke oni staras en la subtegmento, eĉ ne en la daŭro de dudek jaroj. “Se mi restus malsupre en la ĉambro,” ĝi pensis, “tiam mi eble ĝin ellernus.”
Nun oni ĝin purigis kaj tralavis, kaj ĝi vere tion bezonis; ĝi sentis sin tute klara kaj travidebla, en sia maljuneco ĝi fariĝis denove juna, sed la folieto, kiun ĝi estis portinta en si, dum la lavado tute sentaŭgiĝis.
Oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, ĝi ne sciis, de kia speco ili estis. Oni ĝin ŝtopis per korko kaj envolvis, ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno, tamen “ion oni devas ja vidi, kiam oni vojaĝas”, pensis la botelo. Sed ĝi nenion vidis, – kompense ĝi faris la plej gravan aferon: ĝi vojaĝis kaj venis tien, kien ĝi devis veni; tie oni ĝin elpakis.
“Kiom multe ili tie en la eksterlando klopodis pri ĝi!” oni diris, “kaj malgraŭ tio ĝi tamen krevis!” Sed ĝi ne krevis. La botelo nun komprenis ĉiun vorton, kiun oni parolis, ĉar oni parolis en la lingvo, kiun ĝi estis aŭdinta ĉe la fandoforno kaj ĉe la vinkomercisto kaj en la arbaro kaj sur la ŝipo; la sola bona, ĝusta, malnova lingvo, kiun oni povas kompreni. Ĝi revenis en sian naskiĝlandon, ĝi ricevis saluton de bonveno. Pro granda ĝojo ĝi preskaŭ elsaltis al ili el la manoj, ĝi eĉ preskaŭ tute ne rimarkis, ke oni eltiris la korkon kaj ĝin mem oni ŝutmalplenigis kaj metis en la kelon, por forigi kaj forgesi ĝin. En la hejmo estas plej bone, eĉ en kelo!
Tie neniam venis al ĝi en la kapon pripensi, kiel longe ĝi tie jam kuŝas; ĝi kuŝis tie oportune, kaj kiam ĝi jam longe estis kuŝinta, venis iam homoj, prenis la botelojn kaj ĝin ankaŭ.
En la ĝardeno estis granda festo; brulantaj lampoj pendis en girlandoj, paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj. Estis belega vespero, la aero estis kvieta kaj klara; la steloj lumis hele, kaj la novluno staris sur la ĉielo, en efektiveco oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero; por bonaj okuloj tio prezentiĝis tre bele.
La flankaj vojetoj estis ankaŭ prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havu sufiĉe da lumo por la plua irado. Tie inter la plektobariloj estis starigitaj boteloj, el kiuj ĉiu havis kandelon, kaj inter ili staris ankaŭ nia malnova konato, kiu estis iam finonta kiel kolo de botelo, kiel akvovazeto por birdo. En tiu momento ĝi trovis ĉion ĉi tie senfine bela, ĝi estis denove en verdaĵo, ĝi denove partoprenis en festo kaj ĝojo, aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe de tiu flanko de la ĝardeno, kie pendis la koloraj paperaj lanternoj. Estas vero, ke ĝi mem staris ĉe flanka vojeto, sed ĝuste tio donis materialon por meditado; la botelo staris kaj portis sian kandelon, staris ĉi tie por utilo kaj plezuro, kaj tio estas la plej ĝusta. En tia horo oni forgesas eĉ dudek jarojn, pasigitajn en subtegmento, kaj tion forgesi estas bone.
Tute antaŭ ĝi preteriris sola paro, brako sub brako, kiel tiu paro da gefianĉoj tie en la arbaro, la piloto kaj la filino de la peltisto; la botelo havis tian senton, kvazaŭ ĝi denove travivis tion. En la ĝardeno promenadis la gastoj de la dommastro kaj ankaŭ aliaj homoj, al kiuj estis permesite rigardi ĉi tiujn kaj la tutan belegecon. Inter ili iris ankaŭ unu maljuna fraŭlino; ĉiuj ŝiaj parencoj formortis, sed amikoj ne mankis al ŝi. Ŝi havis ĝuste la saman penson, kiel la botelo, ŝi pensis pri la verda arbaro kaj pri unu juna gefianĉa paro, kiu havis por ŝi tre grandan intereson, ĉar ŝi mem ja estis duono de tiu paro. Tiam ŝi estis festinta sian plej feliĉan horon, kaj ĝin oni neniam forgesas, eĉ se oni fariĝas tre maljuna fraŭlino. Sed ŝi ne rekonis la botelon, kaj ĉi tiu ne rekonis ŝin; tiel oni en la mondo preterpasas sin reciproke, – ĝis oni sin denove renkontas, kaj tio okazis al ili ambaŭ, ili ja renkontiĝis en la urbo.
El la ĝardeno la botelo denove venis en la manojn de vinvendisto; oni ĝin plenigis per vino, kaj poste oni ĝin vendis al la aerveturisto, kiu la sekvantan dimanĉon intencis suprenflugi kun la balono. Estis grandega svarmo da homoj, kiuj venis de ĉiuj flankoj, por rigardi; eksonis regimenta muziko, kaj multe da preparoj estis faritaj. La botelo tion vidis el korbo, en kiu ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja, ĉar ĝi sciis, ke ĝi devas flugi supren nur por poste esti faligata malsupren en paraŝuto. La botelo sciis nenion pri leviĝado nek pri falado, ĝi vidis, ke la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi ĉiam pli kaj fariĝis ĉiam pli maltrankvila. Subite la ŝnuregoj, kiuj ĝin tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun la aerveturisto, la korbo, la botelo kaj la kuniklo. Bruege eksonis la muziko, kaj ĉiuj homoj kriis “hura!”
“Tio estas stranga ideo, tiel leviĝi en la aeron!” pensis la botelo; “tio estas tute nova ŝipveturado. Tie supre oni ja ne povas vagi!”
Multaj miloj da homoj rigardis la balonon, kaj la maljuna fraŭlino ankaŭ ĝin rigardis. Ŝi staris ĉe sia malfermita tegmenta fenestro, kie pendis la kaĝo kun la malgranda kanabeno, kiu tiam ankoraŭ ne havis glaseton por akvo, sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko. En la fenestro mem staris mirtujo, kiu estis ŝovita iom flanken, por ne esti elpuŝita, dum la maljuna fraŭlino sin klinis antaŭen, por rigardi. En la balono ŝi klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la kuniklon en la paraŝuto kaj poste trinkis por la sano de ĉiuj kaj post tio ĵetis la botelon alte supren en la aeron. La maljuna fraŭlino eĉ ne suspektis, ke ĝuste la saman botelon ŝi jam iam vidis flugantan antaŭ ŝi kaj ŝia amiko en ŝia tago de ĝojo, en la verda arbaro, en ŝia juneco.
La botelo ne havis tempon por pensi, tute ne atendita estis por ĝi tio, ke ĝi subite troviĝis sur la plej alta punkto de sia vivo. Turoj kaj tegmentoj kuŝis profunde sub ĝi, la homoj ŝajnis ne pli grandaj ol formikoj.
Jen ĝi malleviĝis, sed kun alia rapideco ol la kuniklo; la botelo transturniĝis en la aero, ĝi sentis sin tiel juna, tiel petolema, ĝi estis ankoraŭ duone plena de vino, sed ne longe. Kia vojaĝo! La suno prilumis la botelon, ĉiuj homoj observis ĝian flugadon, la balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo. Ĝi falis sur unu el la tegmentoj kaj rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili ne povis resti kuŝantaj, ili saltis kaj ruliĝis, ĝis ili atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn. Sole la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto.
“Ĝin oni povas bone uzi kiel akvovazeton por birdo!” diris la kelmastro; sed li mem havis nek birdon nek kaĝon, kaj estus ja tro granda postulo havigi al si ilin nur pro tio, ke li posedis botelkolon, kiun oni povas uzi kiel akvovazeton por birdo. La maljuna fraŭlino en la subtegmenta ĉambreto povis trovi uzon por ĝi, kaj tial la botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren, kiel ofte okazas ĉe ŝanĝo. Ĝi ricevis freŝan akvon kaj estis pendigita antaŭ la kaĝo de la malgranda birdo, kiu tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon.
“Jes, vi povas kanti!” Tion diris la kolo de botelo, kaj ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato. Pli oni nenion sciis el ĝia historio. Nun ĝi pendis kiel birdvazeto, povis aŭdi, kiel la homoj malsupre sur la strato zumas kaj bruas, povis aŭdi la paroladon de la maljuna fraŭlino en ŝia ĉambreto. Ŝi ĝuste havis viziton, venis al ŝi samaĝa amikino, kaj ili babilis unu kun la alia, – ne pri la kolo de botelo, sed pri la mirtujo ĉe la fenestro.
“Vere vi ne devas elĵeti tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filino!” diris la maljuna fraŭlino; “vi ricevos tian kronon de mi, kaj ĝi estos kun plej belegaj floraĵoj. Ĉu vi vidas, kiel bele tie staras la floreto? Tio estas markoto de tiu mirtujo, kiun vi donacis al mi unu tagon post mia fianĉiĝo, de tiu mirtujo, de kiu mi post paso de unu jaro estis detranĉonta al mi mian propran edziniĝan kronon, sed tiu tago ne venis. La okuloj, kiuj devis lumi al mi por ĝojo kaj beno en ĉi tiu vivo, – ili fermiĝis. Sur la fundo de la maro li dormas trankvile, la anĝela animo! La arbeto fariĝis maljuna arbo, sed mi fariĝis ankoraŭ pli maljuna, kaj kiam la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon, plantis ĝin en la teron, kaj el la branĉo nun fariĝis granda arbeto, kiu fine tamen atingos la rolon de edziniĝa ornamo, fariĝos la edziniĝa krono de via filino!”
Larmoj staris ĉe tiuj vortoj en la okuloj de la maljuna fraŭlino; ŝi parolis pri la amiko de sia juneco, pri la fianĉiĝo en la arbaro. Ŝi pensis pri la toasto, kiu tiam estis eldirita, pensis pri la unua kiso; sed pri tio ŝi nenion diris, ŝi estis ja maljuna virgulino. Ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj; sed pri tio ŝi ne pensis, ke tie antaŭ la fenestro troviĝas ankoraŭ rememoraĵo el tiu tempo, la kolo de botelo, kiu ekmuĝis, kiam la korko brue elsaltis. Sed la kolo de botelo ŝin ankaŭ ne rekonis, ĉar kvankam ĝi tre bone povus aŭdi la tutan historion, ĝi tamen tion ne faris.
Kial? Ĝi pensis nur pri si mem!
Ŝtono de la saĝuloj
Vi konas ja la historion pri Holger , la Dano? Ni ĝin ne rakontos al vi, sed nur demandos vin, ĉu vi el ĝi memoras, ke “ Holger , la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon ĝis la orienta fino de la mondo, ĝis tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno”, kiel rakontas Christen Pedersen . Ĉu vi konas Christenon Pedersen ? Ne estas grave, ĉu vi lin konas aŭ ne. Holger , la Dano, transdonis tie al la pastro Jon la regadon kaj reĝecon super la tuta Hindujo. Ĉu vi konas la pastron Jon? Ho, tio ankaŭ ne estas grava, se vi lin ne konas, ĉar pri li en nia historio tute ne estas parolate. Ĉi tie vi aŭdos nur pri la arbo de la suno “en Hindujo, oriente ĉe la fino de la mondo”, kiel iam pensis tiuj, kiuj ne lernis geografion, kiel ni ĝin lernis. Sed tio ankaŭ estas ja indiferenta por ni.
La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis kaj vi ankaŭ neniam havos la okazon vidi. Ĝia branĉaro etendiĝis sur la spaco de kelkaj mejloj ĉirkaŭe, ĝi en efektiveco prezentis tutan arbaron, ĉiu el ĝiaj plej malgrandaj branĉoj estas siavice tuta arbo. Tie troviĝis palmoj, fagoj, pinioj, platanoj; ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie kiel malgrandaj branĉoj el la pli grandaj, kaj la grandaj branĉoj mem per siaj kurbaĵoj kaj fleksoj similis al valoj kaj altaĵoj. Ili estis kovritaj de velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj. Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. La suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn, tio estis ja la arbo de la suno.
Ĉi tie kolektiĝadis la birdoj el ĉiuj partoj de la mondo, la birdoj el la nepenetreblaj arbaroj de la malproksima Ameriko, el la rozĝardenoj de Damasko, el la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko, kie la elefanto kaj la leono imagas al si, ke ili estas la solaj regantoj. Venadis la alcionoj, kaj la cikonio kaj la hirundo kompreneble ankaŭ venadis.
Sed la birdoj ne estis la solaj vivantaj estaĵoj kiuj venadis ĉi tien. La cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj belaj, sentis sin ĉi tie kiel hejme. La branĉaro de la arbo estis ja granda bonodora ĝardeno, kaj en ĝi, sur la loko, kie la plej grandaj branĉoj etendiĝis simile al verdaj altaĵoj, staris palaco el kristalo, kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo. Ĉiu el la turoj leviĝis simile al lilio, tra kies trunketo oni povis leviĝi supren, ĉar en ĝi troviĝis ŝtuparo. Vi povas facile kompreni, ke oni povis eliri sur la foliojn, kiuj prezentis balkonojn.
En la ekstrema pinto de la floro mem troviĝis plej bela brilanta festosalono, kiu havis kiel tegmenton nur la bluan ĉielon kun la suno kaj steloj. En alia maniero la vastaj salonoj en la malsupra parto de la palaco estis tiel same belegaj. En iliaj muroj speguliĝis la tuta ĉirkaŭe kuŝanta mondo; oni povis observi en ili ĉion, kio okazis, tiel ke oni ne bezonis legi gazetojn, kiujn oni cetere ĉi tie ne havis. Ĉion oni povis vidi en vivantaj bildoj, se oni nur povus kaj volus tion rigardi, ĉar tro multe estas tro multe, eĉ por la plej saĝa homo, kaj ĉi tie loĝis la plej saĝa homo. Lia nomo estas tiel malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus ĝin elparoli, kaj tial ĝi povas esti por vi indiferenta. Li sciis ĉion, kion homo povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi sur la tero; li konis ĉiun elpenson, kiu estis farita aŭ ankoraŭ estis farota, sed ne pli, ĉar por ĉio ekzistas limo. La saĝega reĝo Salomono posedis nur duonon de tia saĝeco, kaj li estis ja tre saĝa; li havis potencon super la fortoj de la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago. Sed la reĝo Salomono ankaŭ devis morti, kaj tio estis la penso, kiu ofte mirinde vive okupadis la grandan esploremulon, la potencan sinjoron de la palaco en la arbo de la suno. Li ankaŭ, kiel ajn pli alte ol ĉiuj homoj li staris koncerne la saĝecon, devis iam morti, tion li sciis, kaj liaj infanoj ankaŭ devis morti. Kiel la folioj de la arbaro ili estis velkontaj kaj cindriĝontaj. Li vidis, kiel la homa generacio estis forblovita kiel la folioj de arbo, kaj li vidis, kiel nova generacio ekfloris. Sed la folioj, kiuj unu fojon defalis, neniam plu elkreskis denove, ili fariĝis polvo, ili penetris en aliajn kreskaĵojn. Kio fariĝas kun la homo, kiam venas la anĝelo de la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? “Al eterna vivo,” diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? “En la ĉielo supre!” diras la piuloj; “supren ni iras!” –
“Supren!” ripetadis la saĝulo kaj rigardadis supren al la suno kaj al steloj. “Supren!” Kaj el la globa formo de la tero li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo. Kiam li leviĝis tiel alten, ĝis kie atingas la pintoj de la plej altaj montoj de la mondo, tiam la aero, kiun ni ĉi tie malsupre nomas la “pura ĉielo”, prezentiĝis al li kiel karbonigra mallumo, simila al etendita tuko, kaj la suno prezentiĝis kiel ardanta globo sen radioj, nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo. Ĉi tie estis la limo por la korpa okulo, ĉi tie ankaŭ estis starigita limo por la esplorado de la spirito! Kiel malgranda estas nia sciado! eĉ la plej saĝa homo sciis nur malmute el tio, kio por ni estas la plej grava.
En unu ĉambreto de la palaco kuŝis la plej granda trezoro de la tero:
“La libro de la vero”. Li tralegis ĝin folion post folio. Tio estas libro, en kiu ĉiu homo povas legi, sed nur apartajn pecojn; por multaj okuloj la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas deĉifri la vortojn.
Sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion. Ju pli saĝa oni estas, des pli multe oni povas legi, kaj la plej saĝa homo tralegas plej multe. La saĝulo en sia kristala palaco povosciis krom tio kolekti la lumon de la steloj kaj la lumon de la suno, la brilon de kaŝitaj fortoj kaj la fajron de spiritoj. Ĉe tiu fortigita kaj sur la foliojn direktita lumo, al li malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la skribo, sed en tiu ĉapitro de la libro, kiu havas la surskribon “La postmorta vivo”, oni ne povis vidi eĉ unu punkteton. Tiu fakto afliktis lin. Ĉu li ne povas havi la eblon eltrovi tian lumon, ĉe kies brilo lia okulo povus legi tion, kio estas skribita ĉi tie en la Libro de la Vero?
Simile al la saĝa reĝo Salomono li ankaŭ komprenis la lingvon de la bestoj, li aŭskultadis iliajn kantojn kaj parolojn, sed per tio li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa. Li esploris la kaŝitajn fortojn de la kreskaĵoj kaj de la metaloj, tiujn fortojn, kiuj havis la eblon forigi malsanojn, prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin. En ĉio, kio estis kreita kaj kion li povis atingi, li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo, sed li ĝin ne trovis, la Libro de la Vero kuŝis antaŭ li kvazaŭ kun senskribaj folioj. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo, sed li volis tion legi en sia propra libro, tamen en ĝi li nenion vidis.
Li havis kvin infanojn, kvar filojn, instruitajn tiel, kiel la plej saĝa homo povas instrui siajn infanojn, kaj unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi. La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn, ilia amo ĉirkaŭis ŝin per tia prizorgado, ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj.
Neniam la filoj foriĝis el la salonoj de la palaco pli malproksimen, ol kie etendiĝis la branĉoj de la arbo, kaj la fratino ankoraŭ malpli. Ili estis feliĉaj infanoj en la hejmo de sia infaneco, en la lando de sia infaneco, en la belega, bonodora arbo de la suno. Simile al ĉiuj infanoj ili amis rakontojn, kaj la patro rakontis al ili multe, kion aliaj infanoj ne komprenus, sed ĉi tiuj infanoj jam nun estis tiel same saĝaj, kiel ĉe ni la plimulto de la maljunaj homoj. Li klarigis al ili tion, kion ili vidis en la vivantaj bildoj sur la muroj de la palaco, la laborojn de la homoj kaj la iron de la okazintaĵoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ofte la filoj deziris esti ankaŭ tie ekstere kaj partopreni en ĉiuj tiuj grandaj faroj. Tiam la patro diradis al ili, ke la homa mondo havas vivon malfacilan kaj maldolĉan, ke la aferoj estas ne tute tiel, kiel ili tion vidas el sia bela infana mondo. Li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono, dirante, ke tiuj tri aferoj kunetenas la mondon kaj, ke sub la premado, kiun ili suferas, la mondo fariĝas juvelo, pli klara ol diamanto. Ilia utilo havas valoron antaŭ Dio, ĝi priradias ĉion, kaj ĝi estas en efektiveco tio, kion oni nomas “la ŝtono de la saĝuloj”. Li diris al ili, ke simile al tio, kiel per la kreitaĵo oni atingas la certecon pri la ekzistado de Dio, tiel per la homoj mem oni atingas la certecon, ke ekzistas tia juvelo; pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias. Tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile komprenebla, sed ĉi tiuj infanoj tion komprenis, kaj poste espereble ankaŭ la aliaj komprenos.
Ili demandis la patron pri la belo, vero kaj bono, kaj li klarigis tion al ili, li diris al ili multe, li diris ankaŭ, ke kiam Dio kreis la homon el la tero Li donis al sia kreitaĵo kvin kisojn, fajrajn kisojn, korajn kisojn, ardantajn diajn kisojn, kaj ili estas tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj.
Per ili oni vidas, sentas kaj komprenas la belon, veron kaj bonon, per ili oni tion ŝatas, ŝirmas kaj akcelas.
Pri tio la infanoj multe meditis, tage kaj nokte tio ŝvebis antaŭ ilia animo. Unu fojon la plej aĝa el la fratoj havis belegan sonĝon, kaj estas strange, la dua frato ankaŭ ĝin havis, kaj la tria ĝin havis, kaj la kvara, ĉiu el ili havis ĝuste la saman sonĝon. Li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj. Kiel luma flamo ĝi radiis sur lia frunto, kiam en la brilo de la mateno, sur sia sagrapida ĉevalo li galopis super la velure verdaj herbejoj de la ĝardeno de la hejmo returne al la patra kastelo, kaj la juvelo ĵetis tian ĉielan lumon kaj tian brilon sur la foliojn de la libro, ke fariĝis videbla tio, kio en ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. La fratino sonĝis nenion pri elvojaĝo en la malproksiman mondon, ŝi pri tio ne pensis, ŝia mondo estis la domo de ŝia patro.
“Mi rajdos en la malproksiman mondon!” diris la plej aĝa; “mi devas sciiĝi, kio en ĝi fariĝas, kaj mi devas movi min inter la homoj. Nur al la bono kaj vero mi strebas, per ili mi defendos la belon. Multaj aferoj ŝanĝiĝos, kiam mi elpaŝos en la vivon!” Jes, kuraĝaj kaj grandaj estis liaj pensoj, kiel ĉe ni ĉiuj hejme en la angulo malantaŭ la forno, antaŭ ol ni elvenas en la mondon kaj sciiĝas, kiel efikas pluvo kaj dornopikoj.
La kvin sentoj de la korpo kaj de la animo estis ĉe li, kiel ĉe la aliaj fratoj, tre bone disvolvitaj, sed ĉiu el la fratoj havis precipe unu senton, kiu per sia forto kaj disvolviĝo superis ĉiujn ceterajn. Ĉe la plej aĝa ĝi estis precipe la sento de vidado, kiun li povis fidi. Li havis, kiel li diris, okulojn por ĉiuj tempoj, okulojn por ĉiuj popoloj, okulojn, kiuj egale bone povis vidi la trezorojn profunde en la interno de la tero, kiel ankaŭ la internon de la homa brusto, kvazaŭ nur vitro gin kovrus, – tio estas, li vidis pli ol ni povas vidi sur la vango, kiu ruĝiĝis aŭ paliĝis, kaj en la okulo, kiu ploras aŭ ridetas. Cervo kaj antilopo akompanis lin ĝis la okcidenta limo, kaj tie aperis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis al nord-okcidento.
Ilin li sekvis, kaj jen li estis malproksime en la malproksima mondo; malproksime de la lando de la patro, kiu etendiĝas “ĝis la orienta fino de la mondo”. Ho, kiel larĝe li malfermis la okulojn! Tie oni povis multe vidi, kaj estas ĉiam tute alia afero vidi la lokon kaj la objekton mem, ol nur admiri ĝin en bildoj, kiel ajn bonaj ĉi tiuj estas, kaj ili estis eksterordinare bonaj, la bildoj hejme en la palaco de lia patro. Pro mirego pri la tuta tumulto kaj pri la tuta karnavala parado, kiu estis elmetita sub la nomo de la belo, li preskaŭ perdis ambaŭ okulojn, li tamen ilin ne perdis, li havis por ili alian destinon.
Fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron ĉe la ekkonado de la belo, vero kaj bono; sed en kia stato la aferoj troviĝis? Li vidis, ke la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo, ke la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata. Oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la talenton. Ne povis esti alie.
“Nu, nun mi energie min enmiksos!” li pensis, kaj li sin enmiksis.
Sed dum li serĉis la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero mem. Plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tio estus tro malbelmaniera. La diablo faras sian laboron pli ĝentile; li permesis al li serĉi la veron, serĉi per siaj okuloj nur ĝin kaj la bonon, sed dum li fervore rigardadis ĉirkaŭen, la diablo enblovis al li spliton en la okulon, en ambaŭ okulojn, unu spliton post la alia. Tio ne estis bona por la vidado, eĉ ne por la plej bona vidkapablo. Poste la diablo ŝveligis la splitojn tiel, ke ili fariĝis traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis. Nun la vidanto staris kiel blindulo meze de la vasta mondo kaj ne fidis plu siajn okulojn. La bonajn pensojn, kiujn li antaŭe havis pri la mondo kaj pri si mem, li forrifuzis, kaj kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam oni por ĉiam pereas.
“Pereis!” kantis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis trans la maro orienten; “pereis!” kantis la hirundoj, kiuj flugis orienten al la arbo de la suno, kaj por tiuj, kiuj tie restis, tio ne estis bonaj sciigoj.
“Kvankam la vidanton trafis sorto malbona,” diris la dua frato, “tamen la aŭdanto eble havos sorton pli bonan.” Ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdado, li povis aŭdi, kiel la herbo kreskas, tian perfektecon li atingis.
Li faris koran adiaŭon kaj forrajdis kun bonaj kapabloj kaj bonaj intencoj. La hirundoj lin akompanis, kaj li akompanis la hirundojn, kaj jen li estis malproksime de la hejmo tie en la malproksima mondo.
Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi. Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas, sed pro tio li ankaŭ aŭdis la batadon de ĉiu homa koro en ĝojo kaj en sufero. Li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu granda horloĝejo, kie ĉiuj horloĝoj batas “tik, tak”, ĉiuj turhorloĝoj sonas “bam, bam”. Estis neelporteble! Malgraŭ tio li tenis siajn orelojn streĉite, tiel longe kiel li povis. Fine la tuta kriado kaj bruado fariĝis tro forta por unu homo. Jen venis strataj buboj, havantaj la aĝon de sesdek jaroj, – ne la aĝo ja faras la bubecon. Ili kriis kaj bruis; al tio oni eble povus ankoraŭ rideti, sed jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj ĝis la landvojo. La mensogo aŭdigis sin plej laŭte kaj estis la reganto, la tintilo de la klaŭno tintis kaj asertis, ke ĝi estas la sonorilo de preĝejo, per unu vorto – la aŭdanto pensis, ke li freneziĝos, kaj li ŝtopis per la fingroj siajn ambaŭ orelojn, sed ĉiam li ankoraŭ aŭdis falsan kantadon kaj malbonan sonadon. Klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo, netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris eĉ putran haringon, zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta moviĝado aŭdiĝis konstanta klakado.
Bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni, oni povis freneziĝi! Li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis, ankaŭ ne la belon, veron kaj bonon. Li fariĝis silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo. Li ne sukcesis trovi la potencan juvelon kaj alporti ĝin hejmen, kaj li rezignis pri ĝi kaj pri si mem, kaj tio estis la plej malbona. La birdoj, kiuj flugis orienten, disvastigis la famon pri tio, ĝis ĝi atingis la palacon de la patro en la arbo de la suno; leteroj tien ne venadis, ĉar tien ne iris poŝto.
“Nun mi provos!” diris la tria, “mi havas bonan nazon!” Tia diro estis ne tute delikata, sed li havis tian manieron de parolado, kaj ni devas preni lin tia, kia li estis. Li estis la bona humoro mem, kaj krom tio li estis poeto, vera poeto. Kion li ne povis esprimi, tion li kantis per versoj. Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn.
“Mi sentas la meĉaĵon!” li ordinare diradis, kaj efektive la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado kaj donis al li grandan regionon en la regno de la belo. “Unu amas la odoron de pomoj, kaj alia la odoron de ĉevalejo!” li diradis. “Ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon. Unuj sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo, kie la malbonodoro de brando miksiĝas kun la malbona fumo de tabako; aliaj preferas sidi en la naŭza odoro de jasmeno kaj frotas sin per plej forta kariofila oleo, kiun oni nur povas flari. Aliaj serĉas la freŝan maran aeron, la sanecan venteton, aŭ supreniras sur la altan supron de monto kaj altigas sin super la agema tumulto de la ĉiutaga vivo!” Jes, tiel li parolis; li tenis sin tiel, kvazaŭ li jam antaŭe estis ekstere en la mondo, vivis kun la homoj kaj konas ilin, sed tio estis nur lia propra saĝo, tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon.
Jen li diris adiaŭ al la patra palaco en la arbo de la suno, trapaŝis la belegajn kampojn de la hejmo, sed poste li sidiĝis sur struton, kiu kuras pli rapide ol ĉevalo, kaj kiam li poste vidis la sovaĝajn cignojn, li saltis sur la dorson de la plej forta el ili. Li amis ŝanĝojn, kaj tial li flugis al la fremdaj landaj transe de la maro kun iliaj grandaj arbaroj, profundaj lagoj, potencaj montoj kaj fieraj urboj, kaj kien ajn li venis, tie ŝajnis, kvazaŭ sunlumo flugis super la ebenaĵo. Ĉiu floro, ĉiu arbeto odoris pli forte, havante la senton, ke proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas, eĉ la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon. Ĉiu povis ĝin admiri, eĉ la nigra malseka arbara limako rimarkis ĝian belecon.
“Mi stampos la floron per mia signo!” diris la limako. “Jen mi kraĉis sur ĝin, ion alian mi ne povas fari!”
“Tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo!” diris la poeto, kaj li kantis kanton pri tio, kantis ĝin laŭ sia maniero, sed neniu ĝin atentis. Tial li donis kelke da spesdekoj kaj plumon de pavo al la tamburisto, kaj ĉi tiu transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj. Nun la homoj aŭskultis kaj asertis, ke ili ĝin komprenas, ke ĝi estas tre profundpensa. Nun la poeto povis kanti pli da kantoj, kaj li kantis pri la belo, la vero kaj la bono, kaj oni aŭskultis tion en la drinkejo, kie fumiĝis la seba kandelo, oni aŭskultis tion sur la luksa herbejo en la arbaro kaj sur la libera maro.
Ŝajnis, ke ĉi tiu frato en sia strebado estas pli feliĉa ol liaj du pli aĝaj fratoj. Sed tion la diablo ne povis toleri, kaj tial li tuj aperis kun la reĝaj kaj preĝejaj incensiloj kaj kun ĉiuj incensoj de honoro, kiuj nur ekzistas kaj kies pretigadon la diablo tiel bone komprenas. Li uzis la plej fortajn incensojn, kiuj por ĉiu alia estus turmentaj kaj eĉ al anĝelo farus kapturnon, des pli al simpla poeto. La diablo scias, kiel li devas preni la homojn! Per la incensoj li tiel ekposedis la poeton, ke ĉi tiu tute perdis la spiritan ekvilibron, forgesis sian celon, sian patran domon, per unu vorto ĉion, eĉ sin mem; li tute dissolviĝis en la fumo kaj incensoj.
Ĉiuj birdetoj funebris, kiam ili tion aŭdis, kaj dum tri tagoj ili tute ne kantis. La nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra, ne pro malĝojo, sed pro envio. “Al mi,” ĝi diris, “oni devus incensi, ĉar mi donis al li la ideon por lia plej glora kanto, la tamburkanto pri la irado de la mondo, mi kraĉis sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio!”
Sed hejme en Hindujo oni nenion aŭdis pri tio, ĉiuj birdetoj ja funebris kaj silentis dum tri tagoj, kaj kiam la tempo de la funebro finiĝis, tiam montriĝis, ke la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili funebris. Tiel iras la aferoj!
“Nun mi ankaŭ devas eliri en la mondon kaj eble ne plu reveni, tiel same, kiel la aliaj!” diris la kvara frato. Li ankaŭ posedis bonan humoron, kiel tiu, kiu laŭaĝe estis plej proksima al li, sed li ne estis poeto, kaj ĝuste pro tio li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. Ili ambaŭ disvastigadis en la palaco viglecon kaj gajecon, nun el ĝi malaperis la lasta kvanto de la gajeco. La vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj, kiujn oni deziras al si havi pleje fortajn kaj akrajn, la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli gravaj. Sed tio tute ne estis la opinio de ĉi tiu filo, li precipe disvolvis al si la guston en ĉiu senco, en kiu oni povas kompreni tiun vorton, kaj la gusto havas grandan potencon kaj fortan signifon. Ĝi regas tion, kio iras tra la buŝo, kaj ankaŭ tion, kio trafluas la spiriton; tial la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis sub la frunto, en la poto, en la botelo kaj en la plado. Tio estas la maldelikata flanko de lia profesio, li diris; ĉiu homo estis por li frunto, en kiu io bolis, ĉiu lando en spirita senco estis por li grandega kuirejo; kaj nun li volis forvojaĝi kaj elprovi ĉion per sia gusto.
“Eble al mi la feliĉo estos pli favora, ol al miaj fratoj!” li diris. “Mi nun vojaĝos, sed kian veturrimedon mi elektu? Ĉu la aerostatoj estas jam elpensitaj?” li demandis sian patron, kiu sciis ja pri ĉiuj elpensoj, kiuj estis jam faritaj aŭ kiuj estis ankoraŭ farotaj. Sed la aerostatoj ankoraŭ ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj. “Tio ne malhelpas,” li diris, “mi tamen prenos aerostaton; mia patro scias, kiel ili devas esti pretigataj kaj direktataj, kaj mi tion lernos. Neniu ĝis nun konas tiun elpenson, kaj tial oni pensos, ke tio estas aera fenomeno. Post la uzo de la aerostato mi ĝin forbruligos, kaj por tiu celo vi devas doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj.”
Ĉion ĉi tion li ricevis, kaj poste li ekflugis, kaj la birdoj akompanis lin multe pli malproksimen, ol ili akompanis la aliajn fratojn. Ili volis vidi, kiel iras la veturado, kaj ĉiam pli granda nombro da birdoj alflugis, ĉar ili estis tre scivolemaj. Ili pensis, ke tio, kio tie flugas, estas ia nova birdo! Imponanta sekvantaro aliĝis al ĝi. La aero fariĝis nigra de la birdoj, ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj super Egiptujo; kaj jen li estis ekstere en la malproksima mondo.
“La orienta vento estis por mi bona amiko kaj brava helpanto!” li diris.
“La orienta kaj la okcidenta vi volis diri?” diris la ventoj. “Ni du laboris alterne, alie vi ne povus veturi nordokcidenten.”
Sed li ne aŭdis, kion diris la ventoj, kaj tio ne estas ja grava. La birdoj nun lin plu ne akompanis. Kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis. “Jam tro multe ni faras por tiu objekto,” ili diris; “ĝi povas ankoraŭ tro multe pensi pri si. Ĝi ne estas inda la postflugadon, ĝi estas nenio, ĝi estas absurdaĵo!” Tial ili restis, ili ĉiuj restis; la tuta afero estis ja senvaloraĵo.
La aerostato malleviĝis super unu el la plej grandaj urboj, kie la aerveturanto sidiĝis sur la plej alta loko, sur la pinto de la preĝeja turo. La balono denove leviĝis supren, kion ĝi ne devis fari. Kie ĝi restis kaj kio el ĝi fariĝis, oni ne scias, sed tio ne estas ja grava, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ elpensita.
Jen la veturinto sidis tute alte sur la pinto de la preĝeja turo, la birdoj ne flugis al li, li fariĝis enuiga por ili, kaj ili fariĝis enuigaj por li. Ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris.
“Tio estas altaroj, kiuj estas starigitaj por vi!” diris la vento; ĝi volis diri al li ion agrablan. Tre kuraĝe li sidis ankoraŭ tie supre kaj rigardis malsupren sur la popolon sur la stratoj. Jen paŝis unu fiera pri sia monsako, alia estis fiera pri sia ŝlosilo malantaŭ la frako, kvankam li havis nenion por ŝlosi; unu estis fiera pri sia surtuto, kiu estis plena de tineoj, alia estis fiera pri sia korpo, kiun jam mordetadis la vermoj.
“Ho vanteco! Jes, mi devas baldaŭ iri malsupren, por iom kirli en la potoj kaj gustumi!” li diris. “Sed mi volas ankoraŭ iomete sidi ĉi tie, la vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte. Tiel longe, kiel la vento blovas, mi restos ĉi tie. Mi volas iom ripozi; estas bone longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la maldiligentulo. Sed maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono, kaj malbono ne ekzistas en nia familio, tion diras mi, kaj tion diras ĉiu sur la strato. Mi sidos ĉi tie tiel longe, kiel blovas la vento, tio estas por mi bongusta!”
Kaj li restis; sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento; li restis, kaj tie li povis longe sidi.
Sed en Hindujo en la palaco sur la arbo de la suno fariĝis malplene kaj silente, kiam la fratoj unu post la alia foriris.
“Iliaj aferoj iras ne bone!” diris la patro; “neniam ili alportos hejmen la brilantan juvelon, por mi ĝi ne estas trovebla; ili malaperis, ili mortis!” Kaj li kliniĝis super la Libron de la Vero kaj rigide rigardis la folion, sur kiu li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi nek sciiĝi.
La blinda filino estis lia konsolo kaj lia ĝojo: tutkore kaj amoplene ŝi estis alligita al li. Por lia ĝojo, por lia feliĉo ŝi deziris, ke la grandvalora juvelo estu trovita kaj alportita hejmen. En ĝojo kaj malĝojo ŝi pensadis pri siaj fratoj. Kie ili estas? Kie ili loĝas? Ŝi tre deziris, ke ŝi povu sonĝi pri ili, sed estas strange, eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. Fine unu nokton ŝi sonĝis, ke iliaj voĉoj sonas al ŝi, ke ili ŝin petegas pri io, ke ili vokas al ŝi el la malproksima mondo, kaj ŝi devis elvojaĝi, malproksimen, malproksimen, kaj tamen ŝi havis la senton, ke ŝi troviĝas ankoraŭ en la domo de sia patro; la fratojn ŝi ne trovis, sed en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron, tio tamen ne doloris, ŝi tenis la brilantan juvelon kaj alportis ĝin al sia patro. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi en la unua momento pensis, ke ŝi ĝin ankoraŭ tenas; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano. En la longa nokto, kiu ŝin ĉirkaŭis, ŝi senĉese ŝpinadis, la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo; homaj okuloj ne povus distingi la apartan fadenon; ŝi malsekigis ĝin per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego. Ŝi leviĝis, ŝia decido estis preta, la sonĝo devis fariĝi efektivaĵo. Estis nokto, ŝia patro dormis; ŝi kisis al li la manon, prenis sian ŝpinilon kaj alligis la finon de la fadeno al la domo de la patro, ĉar alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. Ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn. Ŝi deŝiris kvar foliojn de la arbo de la suno, ŝi volis transdoni ilin al la ventoj, por ke ĉi tiuj alportu ilin al la fratoj kiel leteron kaj saluton, se ŝi ilin ne trovos tie en la malproksima mondo.
Kiel al ŝi estos en tiu mondo, al ŝi, la malfeliĉa blinda infano! Sed ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis teniĝi; sed antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon, kiu estis en ŝi tiel forta, ke ŝi kvazaŭ havis okulojn sur la pintoj de la fingroj kaj orelojn en la koro.
Tiamaniere ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon; kaj kien ajn ŝi venis, la ĉielo fariĝis sune hela, ŝi povis senti la varmajn radiojn, la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron. Ŝi aŭdis la kantadon de la birdoj, ŝi spiris la bonodoron el la oranĝoĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, kiu estis tiel forta, ke ŝi preskaŭ povis ĝin gustumi. Mildaj tonoj kaj belega kantado atingis ŝian orelon, sed ankaŭ bruo kaj krioj. Pensoj kaj opinioj strange disputis inter si reciproke. En la plej profunda angulo de ŝia koro aŭdiĝis la koraj kaj pensaj sonoj el la brusto de la homoj; ĥore sonadis al ŝi:
“Nur larmoj estas nia vivo,
Nur sonĝo ploroplena!”
Sed sonis ankaŭ la kanto:
“Kuniĝu tamen, ke la vivo
Fariĝu rozoĉena!”
Malgaje sonis:
“La maljunul’ kaj la junulo
Nur pri si mem memoras.”
Sed sonis ankaŭ la respondo:
“En la arbaro, sur la kampoj
Per amo ĉio floras.”
Kaj kvankam ĉirkaŭe aŭdiĝis laŭta kantado:
“Pri ĉio ridu vi kaj moku,
En ĥor’ kun hunda bojo!”
Tamen plej profunde en la koro de la blinda knabino sonis:
“Vi fidu Dion, Li vin gardos
Eĉ sur danĝera vojo!”
Kie ajn ŝi aperis en la rondo de viroj aŭ virinoj, ĉe maljunuloj aŭ junuloj, tie en la animoj eklumis la komprenado de la vero, bono kaj belo. Kien ajn ŝi venis, ĉu en la laborejon de artisto, ĉu en riĉan festosalonon, ĉu inter la bruantajn radojn de fabriko, ĉie fariĝis tiel, kvazaŭ la suna radio venis, la kordo eksonis, la floro odoris kaj la refreŝiga guto da roso falis sur la senfortiĝintan folion.
Sed tion la diablo ne povis permesi. Li havas pli da saĝo ol dekmil viroj, kaj tial li elpensis rimedon, por helpi al si, Li iris al la marĉo, prenis vezikojn de malboniĝinta akvo kaj lasis ruliĝi super ili la sepoblan eĥon de mensogo, por ke ili per tio fariĝu pli fortikaj. Li pulvorigis pagitajn honorajn versojn kaj mensogajn supertombajn parolojn, kiom multe li povis akiri, kaj kuiris ilin en larmoj, kiujn ploris la envio. Sur tion li ŝutetis ŝminkon de la vangoj de flaveta fraŭlino, kaj el ĉio li kreis knabinon, kiu laŭ sia formo kaj manieroj tute similis al la blinda benportanta knabino. La homoj ŝin nomis “la milda anĝelo plena de profunda sento”, kaj tiamaniere la artifiko de la diablo havis plenan sukceson. La mondo ne sciis, kiu el la du anĝeloj estis la vera, kaj kiamaniere la mondo povus tion scii!
“Vi fidu Dion. Li vin gardos
Eĉ sur danĝera vojo!”
kantis la blinda knabino kun plena fido. La kvar verdajn foliojn de la arbo de la suno ŝi transdonis al la ventoj, por ke ili portu ilin kiel saluton kaj leteron al ŝiaj fratoj, kaj ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita, ke estos plenumita eĉ tio, ke la juvelo troviĝos, tiu juvelo, kiu brilas pli ol ĉiuj surteraj belegaĵoj; ke de la frunto de la homaro ĝi radios al la domo de ŝia patro.
“Al la domo de mia patro!” ŝi ripetis; “jes, sur la tero troviĝas tiu juvelo, kaj mi alportas kun mi pli ol la konvinkon pri tio; mi sentas ĝian ardon, pli kaj pli ĝi fariĝas sentebla en mia fermita mano. Ĉiun grajneton da vero, kiu estis sufiĉe delikata, por ke la akra vento povu ĝin forporti, mi kolektis kaj konservis; mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj, da kiuj en la mondo ekzistas tiom multe, eĉ por blindulo. Mi prenis la sonon, kiun la bono aperigis en la koro de homo, kaj mi almetis ĝin al tio. La tutaĵo, kiun mi alportas, estas nur polvero, sed ĝi estas polvo de la serĉata juvelo; mia tuta mano estas plenigita de ĝi!” Ŝi etendis sian manon – renkonte al la patro. Ŝi estis en la hejmo, ŝi atingis ĝin en flugo de penso, ne ellasante la nevideblan fadenon, kiu kondukis al la domo de la patro.
La malbonaj potencoj ĵetis sin kun la bruo de uragano sur la arbon de la suno kaj enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton.
“La fino alproksimiĝas!” diris la patro kaj kaptis la manon, kiu malfermiĝis.
“Ne!” ŝi ekkriis kun konscio de certeco, “ĝi ne povas alproksimiĝi! Mi sentas, ke la radio varmigas mian animon!”
Kaj la patro ekvidis lumantan flamon, kiam la brilanta polvero el ŝia mano falis sur la blankajn foliojn de la libro, kiuj devis doni sciigon pri la certeco de la eterna vivo. En blindiga brilo tie montriĝis skribo, nur unu videbla vorto, la sola vorto:
“Kredo.”
Kaj denove tie troviĝis la kvar fratoj; sopiro al la hejmo ilin atakis kaj gvidis, kiam la verda folio falis al ili sur la bruston. Ili venis, ilin sekvis la migrantaj birdoj, la cervo, la antilopo kaj ĉiuj bestoj de la arbaro. Ili ankaŭ volis partopreni en la ĝojo, kaj kial la bestoj tion ne faru, se ili povas?
Kaj kiel ofte, kiam radio de la suno tra truo en la pordo falas en polvan ĉambron, ni vidas, ke tie moviĝas lumanta kolono da polvo, tute tiel same – sed ne tiel maldelikate kaj mizere, eĉ la ĉielarko estas tro peza.
kaj ne sufiĉe kolorriĉa en komparo kun la vidaĵo, kiu tie prezentiĝis – tiel same el la folioj de la libro, el la lumanta vorto “kredo” ĉiu grajneto da vero leviĝis kun la brilo de la belo, kun la sono de la bono, radiante pli forte ol la fajra kolono en la nokto, kiam Moseo kaj la popolo Izrael vojiris al la promesita lando; el la vorto “kredo” leviĝis la ponto de espero al la eterna amo de la Plejpotenculo.
Supo el kolbasaj bastonetoj
“Tio estis hieraŭ bonega tagmanĝo!” diris unu nejuna musa sinjorino al alia, kiu ne estis partopreninta en la festeno. “Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro! Koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega! ŝima pano, lardhaŭto, sebaj kandeloj kaj kolbaso, – kaj poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco. Estis tiel, kvazaŭ oni donus al ni du manĝadojn. Regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo. Krom la kolbasaj bastonetoj – kiuj pro tio fariĝis objekto de parolado – absolute nenio restis. Ĉe tiu okazo iu asertis, ke eĉ el kolbasa bastoneto oni povas kuiri supon. Aŭdis jam ĉiu pri tio, sed neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. Por la elpensinto de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toaston, dirante, ke li meritus esti direktoro de malriĉulejo! Ĉu tio ne estis sprita diro? Kaj la maljuna reĝo de la musoj leviĝis kaj promesis, ke tiun junan knabinon en la musa mondo, kiu povoscios pretigi la diritan supon plej bonguste, li faros sia edzino kaj reĝino. Estas donita templimo de unu jaro.”
“Tio estus bona afero!” respondis la alia muso; “sed kiel oni pretigas la supon?”
“Jes, kiel oni ĝin pretigas?” Pri tio; demandis ĉiuj musaj sinjorinoj, junaj kaj maljunaj. Ĉiuj ili tre volus esti reĝino, sed neniu el ili havis grandan deziron preni sur sin la klopodojn de vojaĝo eksterlanden, por lerni la pretigadon, kaj tio tamen estis nepre necesa. Sed ne ĉiu estas kapabla forlasi sian familion kaj la malnovajn komfortajn kaŝiĝejojn.
En fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton, oni eĉ povas vivante esti formanĝata de kato.
Ĉi tiuj pensoj estis la kaŭzo, pro kiu la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon. Nur kvar musaj fraŭlinoj, junaj kaj viglaj, sed el malriĉa familio, decidis forvojaĝi. Ili intencis direkti sin al la kvar diversaj flankoj de la mondo, kaj poste montriĝus, kiun sekvus la feliĉo. Ĉiu el ili prenis kun si kolbasan bastoneton, por rememorigadi al si la celon de sia vojaĝo; ĝi devis servi al ŝi kiel migrada bastono:
La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon, kaj la unuan de Majo de la sekvanta jaro ili revenis, sed nur tri, la kvara ne aperis, donis pri si nenian sciigon, kaj nun estis la tago de la decido.
“Ĉiam io malĝoja estas ligata kun la plej bonaj ĝojoj!” diris la musa reĝo, li tamen ordonis inviti ĉiujn musojn en la ĉirkaŭaĵo de multe da mejloj. Kiel lokon de kolektiĝo oni elektis la kuirejon. La tri fraŭlinoj, kiuj revenis el sia vojaĝo, staris aparte en unu vico. Anstataŭ la kvara, kiu mankis, oni starigis kolbasan bastoneton ĉirkaŭvolvitan per nigra krepo. Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri estos parolintaj kaj la musa reĝo estos decidinta, kio plue devas esti priparolata.
Nun ni aŭdos!
Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo
“Kiam mi elvojaĝis en la malproksiman mondon,” diris la malgranda muso, “mi pensis, kiel tre multaj en mia aĝo, ke mi englutis la tutan saĝecon de la mondo; sed tion mi ne posedis, – por tion ekposedi, oni bezonas longan tempon. Mi iris tuj sur la maron; mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden. Mi estis aŭdinta, ke sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si, sed estas facile helpi al si, kiam ĉie estas plene de lardo, de bareloj da peklita viando, kaj de ŝima faruno. Oni vivas bonege. Sed oni lernas nenion, kio havas ian rilaton al la pretigado de tiu fama supo. Dum multe da tagoj kaj noktoj ni devis veturi; ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. Kiam ni fine atingis nian celon, mi forlasis la ŝipon; tio estis alte en nordo.
Tio estas io stranga, kiam oni forlasis la hejman kaŝiĝejon, iris sur ŝipon, kie oni ankaŭ troviĝas en speco de kaŝiĝejo, kaj oni nun subite estas en la distanco de pli ol cent mejloj kaj staras en fremda lando. Tie troviĝis nepenetreblaj abiaj kaj betulaj arbaroj, kiuj eligadis fortan odoron, kiu malagrable tuŝis mian nazon. La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso. Tie troviĝis grandaj arbaraj lagoj, la akvo de proksime aspektis tute klara, sed en kelka distanco ĝi ŝajnis nigra kiel inko. Sur ili naĝis blankaj cignoj, pri kiuj mi antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo, tiel trankvile ili sidis sur la akvo, sed poste mi vidis, kiel ili flugas, kaj mi vidis, kiel ili iras, kaj tiam mi ilin rekonis. Juĝante laŭ ilia irado, ili apartenas al la gento de la anseroj, neniu povas forrifuzi sian parencecon. Mi tenis min je mia gento, mi aliĝis al la arbaraj kaj al la kampaj musoj, kiuj cetere, precipe koncerne la regaladon, scias terure malmulte, kaj ĝuste la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado. Eĉ la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso, ke la sciigo pri tio trakuris la tutan arbaron kiel fulmo, sed la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon. Tiam mi certe ne pensis, ke ĝuste tie, kaj eĉ ankoraŭ en la sama nokto, mi estos ensekretigita en la pretigadon. Tiam estis la tago de la sankta Johano, la mezo de la somero, kaj tial laŭ ilia opinio la arbaro odoris tiel forte, tial la kreskaĵoj estis tiel spicaj, la lagoj tiel klaraj kaj tamen tiel mallumaj kun la blankaj cignoj sur sia supraĵo. Ĉe la rando de la arbaro, inter tri-kvar domoj, estis starigita stango, alta kiel masto, kaj sur ĝia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj, tio estis la Maja stango. Knaboj kaj knabinoj dancis ĉirkaŭ ĝi kaj kantis konkure kun la violono de la ludisto. Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. Sed mi ne partoprenis en tio; kion malgranda muso povas fari en balo en la arbaro! Mi sidis sur la mola musko kaj tenis ĉirkaŭprenite mian kolbasan bastoneton. La luno lumis precipe sur unu lokon, kie staris arbo kaj sub ĝi troviĝis la plej delikata musko, tiel delikata, ke mi kuraĝas aserti, ke per sia delikateco ĝi similis al la altvalora felo de nia amata musa reĝo, sed ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. Subite tien venis marŝante plej ĉarmaj malgrandaj personoj, ne pli grandaj ol ĝis la alteco de miaj genuoj; ili aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj. Ili nomis sin elfoj, kaj ili havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj kaj de kuloj, kio aspektis tute ne malbone. Ŝajnis, ke ili ion serĉas, sed mi ne sciis kion, ĝis fine kelkaj el ili aliris al mi. La plej eminenta el ili montris mian kolbasan bastoneton kaj diris: “Jen estas ĝuste tia, kian ni bezonas! ĝi estas ĉirkaŭhakita, ĝi estas bonega!” kaj rigardante mian migradan bastonon, li estis ĉiam pli kaj pli ravata.
“Nur prunti, sed ne restigi al si!” mi diris.
“Ne restigi al si!” ili respondis ĉiuj kune, ili prenis la kolbasan bastoneton, kiun mi ellasis el miaj manoj, dancis kun ĝi al la delikata muskejo, kaj meze de la verdaĵo ili tie starigis mian bastonon. Ili ankaŭ volis havi Majan stangon, kaj tiu, kiun ili nun havis, estis ja por ili kvazaŭ speciale pretigita. Nun oni ĝin ornamis; ha, kiel bele ĝi nun aspektis.
Malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ ĝi orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj kaj flagoj, teksitaj tiel delikate, blankigitaj tiel perfekte en la lumo de la luno, ke al mi ekdoloris la okuloj. De la flugiloj de la papilio ili prenis kolorojn kaj ŝutis ilin sur la teksaĵon, kaj jen sur ĝi aperis floroj kaj diamantoj en brilanta belegeco, tiel ke mi plu ne rekonis mian kolbasan bastoneton. Tia Maja stango, kia fariĝis el ĝi, certe ne havas similan al si sur la tuta tero. Kaj nur nun venis la ĝusta granda elfa societo, tute sen vestoj, kaj tio montras ankoraŭ pli grandan elegantecon, ol povas doni la plej elegantaj vestoj. Mi ankaŭ estis invitita, ke mi rigardu la tutan belegecon, sed de kelka distanco, ĉar mi estis tro granda por ili.
Jen komenciĝis la muziko. Estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis, plene kaj forte; mi pensis, ke tion kantis la cignoj, eĉ ŝajnis al mi, ke mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo. Fine oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras, oni aŭdis voĉojn infanajn, sonoradon de sonoriloj kaj kantadon de birdoj, la plej ĉarmajn melodiojn, kaj ĉiuj tiuj harmoniaj sonoj eliradis el la Maja stango de la elfoj, ĝi anstataŭis plenan sonorilaron, kaj tamen ĝi estis nenio alia ol mia kolbasa bastoneto. Neniam mi povus kredi, ke ĝi povas tiom multe enhavi en si, sed ĉio dependas de tio, en kies manojn oni trafas. Mi efektive estis tre emociita; mi ploris, kiel malgranda muso nur povas plori, pro granda ĝojo.
La nokto estis tro mallonga, sed tie norde en tiu tempo ĝi neniam estas pli longa. En la matena krepusko leviĝis venteto, la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis, ĉiuj delikataj flirtantaj vualoj kaj flagoj forflugis tra la aero. La balanciĝantaj laŭboj el araneaĵoj, la pendantaj pontoj kaj balustradoj, kiuj estis konstruitaj de unu folio al la alia, disflugis kaj neniiĝis. Ses elfoj venis kaj alportis al mi returne mian kolbasan bastoneton, demandante, ĉu mi havas ian deziron, kiun ili povus plenumi.
Tiam mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj.
“Kiel ni aranĝas ion similan,” diris ridante la plej eminenta, “tion vi mem ja vidis antaŭ nelonge! Vi certe apenaŭ povis rekoni vian kolbasan bastoneton?”
“Jes! Vi komprenas tion aranĝi!” mi diris, kaj mi nun rekte rakontis al ili, por kio mi entreprenis vojaĝon kaj kion oni atendas de ĝi hejme.
“Kian profiton,” mi diris, “havos la musa reĝo kaj nia tuta potenca regno de tio, ke mi vidis tiun belegaĵon! Mi ne povas elŝuti tion el la kolbasa bastoneto kaj diri: vidu, jen estas la bastoneto, kaj nun venas la supo! Tio almenaŭ estus parada manĝmeto, se oni povus satiĝi de ĝi!”
Tiam la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo kaj diris al mi: “Atentu, mi priŝmiras vian migradan bastonon, kaj kiam vi venos hejmen en la palacon de la musa reĝo, tiam ektuŝu per la bastoneto la varman bruston de via reĝo. Tiam el ĝi elkreskos violoj haj volvos sin ĉirkaŭ la tutan bastonon, eĉ en plej malvarma vintra tempo. Tiamaniere vi havos hejme memorigaĵon pri ni kaj ankoraŭ ion alian.” Sed antaŭ ol la malgranda muso diris, kio estas tiu io, ĝi direktis sian bastoneton al la brusto de la reĝo, kaj efektive el ĝi elsaltis plej bela florbukedo, kiu odoris tiel forte kaj ĉarme, ke al la musoj, kiuj staris plej proksime de la fajrejo, la reĝo tuj ordonis, ke ili metu siajn vostojn en la fajron, por ke disvastiĝu odoro de brulaĵo, ĉar la odoro de la violoj estis traelportebla, ĝi ne estis de tiu speco, kiun oni amis.
“Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?” demandis la musa reĝo.
“Jes,” diris la malgranda muso, “ĝi estas tio, kion oni povas nomi la ĉefa afekto!” Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi turnis la kolbasan bastoneton, kaj jen la floroj malaperis, ĝi tenis nur la nudan ligneton kaj movadis ĝin kiel taktobastonon. “Violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la palpado,” diris al mi la elfo; “sed ankaŭ por la aŭdado kaj por la gustosento devas io resti!” Ĝi batis takton, kaj jen eksonis muziko, ne kiel la muziko en la arbaro ĉe la festo de la elfoj, ne, sed tia, kia decas por la kuirejo. Ha, kia senorda miksaĵo tio estis! Ĝi venis tute subite; estis tiel, kvazaŭ la vento bruas tra ĉiuj kamentuboj; la kaldronoj kaj potoj ekbolis, la forna ŝovelilo tondris sur la kupra kaldrono; kaj subite fariĝis silento. Oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino, ĝi sonis tiel strange, oni ne sciis, ĉu ĝi volas ĉesi aŭ ĝuste dece komenci. La malgranda poto bolis, kaj la granda poto bolis, unu ne atentis la alian, ĉiu el ili videble pensis pri io tute alia. La malgranda muso ĉiam pli kaj pli sovaĝe svingadis sian taktobastonon, – la potoj ŝaŭmis, ondiĝis, transbolis, la vento bruis, la kamentubo fajfis... hu, ha, fariĝis tiel terure, ke la malgranda musa fraŭlino mem perdis la bastonon.
“Tio estis malfacila kuirado!” diris la maljuna musa reĝo; “ĉu ne estos baldaŭ preta la supo?”
“Tio estis ĉio!” respondis la malgranda muso kaj faris riverencon. “Ĉio! nu, en tia okazo ni aŭdu, kion la sekvanta musa fraŭlino povas al ni raporti!” diris la musa reĝo.
Kion rakontis la dua malgranda muso
“Mi naskiĝis en la palaca biblioteko,” rakontis la dua muso, “mi kaj aliaj el mia familio neniam havis la feliĉon veni en manĝoĉambron, des pli en manĝaĵejon. Nur tiam, kiam mi forveturis, kaj hodiaŭ ĉi tie mi vidis kuirejon. En la biblioteko ni vere ofte suferis, malsaton, sed kompense ni akiris al ni multe da scioj. Al ni penetris la famo pri la reĝa konkursa rekompenco, kiu estis proklamita por la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj, kaj, aŭdinte pri tio, mia maljuna avino altrenis unu manuskripton.
Estas vero, ke ŝi ne povosciis tion legi, sed ŝi aŭdis iam, kiam oni ĝin voĉlegis, kaj tiam falis en ŝiajn orelojn la rimarko: “Se oni estas poeto, tiam oni eĉ el kolbasaj bastonetoj povas kuiri supon.” Ŝi min demandis, ĉu mi estas poetino. Mi sciis, ke mi ne estas tio, kaj ŝi donis al mi la konsilon, ke mi penu fariĝi poetino. Mi demandis, kion oni bezonas por tio, ĉar trovi rimedon por tio ŝajnis al mi afero tiel same malfacila, kiel la pretigado de la supo. Sed mia avino, kiu ricevis bonan lernejan edukon, donis tuj la respondon, ke por tio oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton. “Se vi povas,” ŝi diris plue, “alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino kaj povos helpi al vi pri la kolbasaj bastonetoj.”
Tiam mi ekvojaĝis okcidenten al la malproksima mondo, por fariĝi poetino.
Mi sciis, ke saĝo ĉe ĉiu afero estas la plej grava, la du aliaj partoj ne ĝuas la saman estimon. Tial mi antaŭ ĉio komencis serĉi saĝon. Jes, sed kie ĝi loĝas? “Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa!” Tiel iam diris granda reĝo de la Hebreoj, tion mi sciis el la biblioteko, kaj mi ne haltis, antaŭ ol mi trovis grandan formikejon. Apud ĝi mi kuŝiĝis observonte, por fariĝi saĝa.
La formikoj efektive estas tre respektinda popolo, ili estas la saĝo mem, ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko; labori kaj meti ovojn estas, kiel ili diras, vivado en la tempo kaj zorgado pri la eterneco, kaj tion ili faras. Ili dividiĝas en formikojn purajn kaj malpurajn; la rango konsistas en numero. La formika reĝino estas numero unu, kaj ŝia opinio estas la sole ĝusta, ŝi englutis la tutan saĝon, kaj scii tion estis por mi grave. Ŝi rakontis tiom multe, tio estis tiel saĝa, ke ĝi faris sur mi tute malsaĝan impreson. Ŝi diris, ke ŝia formika konstruaĵo estas la plej alta objekto en ĉi tiu mondo; sed tute apude de la formika konstruaĵo staris arbo, kiu estis pli, multe pli alta, tion oni ne povis nei, kaj tial oni tute ne parolis pri tio. Unu vesperon unu formiko per eraro tien trafis, ĝi rampis supren laŭ la trunko, eĉ ne ĝis la branĉaro, sed tamen pli alten ol iam antaŭe atingis ia formiko, kaj post tio ĝi haltis kaj iris returne hejmen. En la formikejo ĝi rakontis pri unu objekto, kiu troviĝas ekster la formikaĵo kaj estas multe pli alta; sed ĉiuj formikoj rigardis tiun maltiman aserton kiel ofendon de la tuta regno, kaj tial oni kondamnis la formikon al buŝumo kaj eterna izoliteco. Mallonge post tio alia formiko trafis al la arbo kaj faris la saman vojaĝon kaj eltrovon kaj ankaŭ parolis pri tio, sed, kiel oni diras, kun singardeco kaj per neklaraj esprimoj; kaj ĉar ĝi krom tio estis respektata formiko, unu el la puraj, tial oni kredis al ĝi, kaj kiam ĝi mortis, oni pro ĝiaj meritoj koncerne la sciencojn strarigis al ĝi ovan ŝelon kiel monumenton. Mi vidis, rakontis plue la malgranda muso, ke la formikoj senĉese kuradis kun sia ovo sur la dorso. Unu el ili perdis sian ovon, ĝi faris grandajn penojn, por returne ĝin ŝarĝi sur sin, sed ĝi ne povis sukcesi. Tiam alvenis du aliaj kaj helpis al ĝi per ĉiuj fortoj, tiel ke ili pro tio preskaŭ perdis siajn proprajn ovojn, sed tiam ili tuj ĉesis, ĉar ĉiu estas ja por si mem la plej proksima. La formika reĝino esprimis pri tio opinion, ke tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo. “Ĉi tiuj du pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj. La saĝo estu kaj devas esti la plej grava afero, kaj la plej grandan saĝon havas mi!” Kaj ŝi leviĝis sur siaj malantaŭaj piedoj supren, ŝi faris sin per tio pli rimarkebla. Mi povis ŝin facile atingi, kaj mi ŝin englutis. Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa! Nun mi havis en mi la reĝinon!
Mi aliris nun pli proksime al la dirita arbo; tio estis kverko, ĝi havis altan trunkon, potencan kapon, kaj estis tre maljuna. Mi sciis, ke en ĝi loĝas vivanta ostaĵo, virino; ĝi estas nomata driado, ĝi naskiĝas kun la arbo kaj mortas kun ĝi. Mi aŭdis pri tio en la biblioteko. Nun mi vidis tian arbon, vidis tian kverkan knabinon. Ŝi terure ekkriis, kiam ŝi min ekvidis. Simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin musojn, sed ŝi ankaŭ havis por tio pli da kaŭzo ol la aliaj, ĉar la arbon, al kiu estis alligita ŝia propra vivo, mi povis submordeti. Mi ekparolis al ŝi amike kaj kore, kuraĝigis ŝin, kaj ŝi prenis min sur sian delikatan manon. Kiam la driado eksciis; por kio mi eliris en la malproksiman mondon, ŝi promesis, ke eble ankoraŭ en tiu sama vespero mi ricevos unu el la du trezoroj, kiujn mi ankoraŭ serĉis. Ŝi rakontis al mi, ke Phantasus estas bela kiel dio de amo kaj li estas ŝia tre bona amiko kaj ke li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo, kiuj tiam ankoraŭ pli ĉarme kaj pli forte bruas super ili ambaŭ.
Li nomas ŝin ordinare sia driado, kaj la arbon sia arbo. La tuberriĉa, forta kaj bela kverko estas tute laŭ lia gusto, la radikoj enpenetras profunde kaj fortike en la teron, la trunko kaj la kapo leviĝas alten en la freŝan aeron kaj sentas la turniĝantan neĝon, la akrajn ventojn kaj la varman sunlumon ĝuste tiel, kiel oni devas ilin senti. Kaj plue ŝi diris: “La birdoj tie supre kantas kaj rakontas pri la fremdaj landoj. Sur la sola velksekiĝinta branĉo la cikonio konstruis sian neston, tio estas bela ornamo, kaj oni povas ion aŭdi pri la lando de la piramidoj. Ĉio ĉi tio estas por Phantasus objekto de ĝojo: tio ankoraŭ ne sufiĉas al li, mi mem devas rakonti al li pri la vivo en la arbaro, de post la tempo, kiam mi estis ankoraŭ malgranda kaj la arbo estis ankoraŭ tiel delikata, ke urtiko povis ĝin kovri, ĝis la nuna tempo, kiam la arbo estas tiel granda kaj potenca. Restu ĉi tie sub la asperulo kaj bone atentu; kiam Phantasus venos, mi certe trovos ian okazon, por elŝiri plumon el liaj flugiloj, vi ĝin prenos, pli bonan ricevis neniu poeto; tiam vi havos sufiĉe!”
Kaj Phantasus venis, plumo estis elŝirita al li, kaj mi ĝin ricevis,”
rakontis la malgranda muso; “mi devis tamen antaŭe teni ĝin en akvo, ĝis ĝi moliĝis, ĉar ĝi estis ankoraŭ tro malfacile digestebla, mi tamen ĝin formanĝetis. Tute ne estas facile fariĝi poeto, oni povas tre multe digesti.
Nun mi posedis jam du objektojn: saĝon kaj fantazion, kaj per ili mi sciiĝis, ke la trian objekton oni povas trovi en la biblioteko, ĉar unu granda homo buŝe kaj skribe asertis, ke ekzistas romanoj, kiuj ekzistas nur por tio, ke ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn. Mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton, ili estis tiel legdifektitaj, tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn fontojn kaj torentojn da larmoj.
Mi revenis en la bibliotekon de mia hejmo, tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon mi lasis netuŝita. Kiam mi estis digestinta ĉi tiun kaj ankoraŭ alian romanon, mi jam sentis, kiel io moviĝas en mi; mi manĝis ankoraŭ iom el tria, kaj jen mi fariĝis poetino, tion mi diris al mi mem, kaj tion diris ankaŭ aliaj. Mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem ne scias, kiajn diversajn aliajn dolorojn mi havis. Nun mi komencis pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj baldaŭ en mia kapo turniĝadis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj; jes, la formika reĝino havis eksterordinaran saĝon. Ĉiuj miaj pensoj estis okupitaj nur de bastonetoj kaj stangetoj. Ili devis doni temon por poemo, se oni estas poetino, kaj tio mi estas, tion mi laboratingis. Tial mi povos ĉiutage regali vin per bastoneto, per historio, – jes, tio estas mia supo.” “Ni aŭdu do la trian!” diris la musa reĝo.
“Pip! pip!” aŭdiĝis subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda muso – ĝi estis la kvara el ili, tiu, pri kiu oni pensis, ke ĝi mortis, – ensaltis kaj en sia rapidegeco renversis la bastoneton kun la funebra krepo. Tage kaj nokte ĝi kuris, ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis. Ĝi puŝis si antaŭen, aspektis tre ekscitita, ĝi estis perdinta sian kolbasan bastoneton, sed ne la parolkapablon; senhezite ĝi tuj komencis paroli, kvazaŭ oni nur ĝin atendis, nur ĝin volis aŭdi kaj ĉio alia en la mondo tute ne interesis la mondon. Ĝi ekparolis tuj, ĝi parolis ĉion, kion ĝi volis. Ĝi venis tiel tute neatendite, ke neniu havis la tempon orientiĝi pri ĝi aŭ pri ĝia parolado. Nun ni aŭdu!
Kion rakontis la kvara muso, kiu komencis paroli, antaŭ ol la tria parolis
“Mi iris tuj en la plej grandan urbon,” ĝi diris; “la nomon mi ne memoras, mi havas malbonan memoron por nomoj. Kune kun konfiskitaj pakaĵoj mi venis de la fervojo en la urbodomon, kaj tie mi kuris al la gardisto de la malliberuloj. Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.” “La tutaĵo estas nur supo el kolbasaj bastonetoj,” li diris, “sed la supon li facile povas pagi per sia kapo!” “Tio vekis en mi intereson por la malliberulo,” rakontis plue la malgranda muso, kaj mi uzis okazon kaj enŝteliĝis al li. Malantaŭ ŝlositaj pordoj ĉiam troviĝas ia truo de musoj! Li aspektis pale, havis grandan barbon kaj grandajn lumantajn okulojn. La lampo fumis, kaj la muroj estis alkutimiĝintaj al tio, ili ne fariĝis pli nigraj. La malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre, kio tre bone aspektis, sed mi ilin ne legis. Mi pensas, ke li enuis, mi estis bonveninta gasto. Li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj vortoj. Li tiel ĝojis pro mi, mi ricevis konfidon al li, kaj tiamaniere ni fariĝis amikoj. Li dividadis kun mi sian panon kaj akvon kaj donadis al mi fromaĝon kaj kolbason. Mi vivis tre bone. Sed mi devas konfesi, ke tamen precipe la bona traktado min allogis. Li permesis al mi kuradi sur liaj manoj kaj brakoj ĝis alte en la manikojn; li permesis al mi grimpadi en lia barbo, kaj li nomadis min sia malgranda amikino. Mi tre ekamis lin, amo ĉiam estas reciproka. Mi forgesis mian komision en la mondo, mi forgesis mian kolbasan bastoneton en fendo de la planko, kie ĝi ankoraŭ kuŝas. Mi volis resti tie, kie mi estis; se mi forirus, tiam la kompatinda malliberulo havus ja absolute neniun, kaj tio estas tro malmulte en ĉi tiu mondo! Mi restis, sed li ne restis! La lastan fojon li parolis al mi tiel malgaje, donis al mi duoblan kvanton da pano kaj da fromaĝo kaj ankoraŭ sendis al mi kison per la fingroj. Li iris kaj neniam plu revenis. Mi ne scias lian historion. “Supo el kolbasaj bastonetoj!” diris la gardisto, kaj tial mi iris al li. Sed al li mi ne devus konfidi. Estas vero, ke li prenis min sur sian manon, sed li metis min en kaĝon, en tretmuelilon. Tio estas io terura! Oni kuras kaj kuras kaj tamen ne formoviĝas de la loko, kaj oni estas ankoraŭ mokata!
La nepino de la gardisto estis plej ĉarma infano, kun blondaj buklaj haroj, gajaj okuloj, kaj kun buŝo ĉiam ridanta. ‘Kompatinda malgranda museto!’ ŝi diris, enrigardis en mian malbelan kaĝon kaj forŝovis la feran riglilon, kaj per unu svingiĝo mi saltis sur la fenestran breton kaj de tie en la tegmentan defluilon. Libera, libera! Nur pri tio sola mi pensis, ne pri la celo de mia vojaĝo.
Estis mallume, estis nokto, mi serĉis rifuĝon en malnova turo. Tie loĝis gardisto kaj strigo; mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo.
Ĝi similas al kato kaj havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn. Sed oni povas erari, kaj tiel estis kun mi. Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same kiel mi. La junaj strigidoj pri ĉiu afero faradis grandan bruon. “Ne kuiru supon el kolbasaj bastonetoj!” ĝi diris, tio estis la plej kruela, kion ĝi povis diri, ĝi estis tre sentoplena por sia familio. Mi ricevis tian konfidon al ĝi, ke el la fendo,en kiu mi sidis, mi vokis al ĝi “pip!” Ĉi tiu konfido plaĉis al ĝi, kaj ĝi certigis al mi, ke ĝi volas preni min sub sian protekton. Nenia besto havos la rajton min difekti aŭ mortigi, tion ĝi rezervis al si mem por la vintro, kiam mankos manĝaĵo.
En ĉiuj aferoj ĝi estis tre saĝa; ĝi klarigis al mi, ke sen la korno, kiu pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti. “Li estas terure fiera pri tio kaj imagas al si, ke li estas la strigo en la turo. Li havas mienon, kvazaŭ lia trumpetado estas io grava, sed ĝi estas tute malgrava. Supo el kolbasaj bastonetoj!” Mi petis ĝin pri la recepto por tiu supo, kaj ĝi donis al mi jenan klarigon: “Supo el kolbasaj bastonetoj estas homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta. Sed en efektiveco la tuta afero havas nenian valoron!”
“Nenian valoron!” mi ripetis. “Tiu klarigo konsternis min. La vero ne ĉiam estas agrabla, sed la vero estas la plej alta afero! Tion diris ankaŭ la maljuna strigo. Mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke se mi alportos tion, kio estas la plej alta, mi alportos multe pli ol supon el kolbasaj bastonetoj. Tial mi rapidis veni ankoraŭ ĝustatempe hejmen kaj alporti la plej altan kaj plej bonan aferon: la veron. La musoj estas inteligenta kaj klera popolo, kaj la musa reĝo regas super ili ĉiuj. Li estas kapabla pro la vero fari min reĝino.”
“Via vero estas mensogo!” diris tiu muso, kiu ankoraŭ ne ricevis la permeson paroli. “Mi povas pretigi la supon, kaj mi tion faros.”
Kiel la supo estis kuirata
“Mi ne entreprenis vojaĝon,” diris la kvara muso. “Mi restis en la lando; kaj tio estas la ĝusta afero! Oni ne bezonas vojaĝi, oni povas ĉi tie ricevi ĉion tiel sama bone. Mi restis, mian scion mi lernis ne de supernaturaj estaĵoj, mi ĝin ne enmanĝis, mi ne parolis kun strigoj. Mia scio estas bazita sur mia propra pensado. Mi petas, starigu nun la kaldronon kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. Poste faru fajron kaj boligu la akvon; ĝi devas perfekte boli. Nun enĵetu tien la kolbasajn bastonetojn. Poste lia reĝa moŝto bonvolu meti la voston en la bolantan akvon kaj kirli per ĝi. Ju pli longe lia reĝa moŝto kirlos, des pli forta fariĝos la supo, ĝi nenion kostos. Ĝi bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn, nur kirli!”
“Ĉu tion ne povas fari iu alia?” demandis la musa reĝo.
“Ne,” diris la muso, “la forto troviĝas nur en la vosto de la reĝo.”
La akvo bolis, kaj la musa reĝo stariĝis tute apude de la kaldrono, tiel ke la situacio fariĝis sufiĉe danĝera. Li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpas la kremon de plado kaj poste lekas sian voston. Sed sian voston li ne enŝovis pli ol en la varmegan vaporon, kaj tiam li tuj forsaltis kaj diris: “Kompreneble vi kaj neniu alia fariĝos mia reĝino. Kun la supo ni atendu ĝis nia ora edziĝo, tiam la malriĉuloj en mia regno havos ion, pri kio ili povos ĝoji, kaj tio estos longa ĝojo!”
Kaj ili solenis sian edziĝon. Sed multaj musoj, reveninte hejmen, esprimis la opinion: “Oni ne povas tion nomi supo el kolbasaj bastonetoj, sed pli ĝuste supo el musa vosto!”
Tiu aŭ alia parto el tio, kio estis rakontita, estis laŭ ilia opinio tute bone prezentita, sed la tutaĵo povus esti aranĝita alie! “Mi ekzemple rakontus tiel aŭ tiel....”
Tio estis la kritiko, kaj ĉi tiu ĉiam estas saĝa... post la fakto.
La historio rondiris tra la mondo; la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis. Kaj tio estas la plej ĝusta, kiel en grandaj aferoj, tiel ankaŭ en malgrandaj, ankaŭ koncerne la supon el kolbasaj bastonetoj; oni nur ne esperu dankon pro tio!
Nokta ĉapo de fraŭlo
En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon “ Hüske -strato”.
Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras, ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontraŭ la germanoj. Oni devus diri “ Häuschen ”, kio signifas “malgrandaj domoj”. En la malnovaj tempoj, antaŭ multe, multe da jaroj, la domoj estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankoraŭ nun vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar en tiu tempo la posedado de vitro en ĉiuj domoj estis tro multekosta. Sed tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis kelka nombro da jarcentoj.
La komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn komizojn. Ĉi tiuj loĝadis en la lignaj budoj de la “ Hüske strato” kaj vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. Ĉi tiu lasta ludis la ĉefan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo. Multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn. Laŭ ili oni ĉiun needzigitan viron de solida aĝo nomadis “pipristo”; ĉion ĉi tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan historion.
Oni mokas maljunan fraŭlon, oni diras, ke li surmetu la noktan ĉapon, tiru ĝin super la orelojn kaj kuŝiĝu.
Fraŭlo, fraŭlo-maljunulo,
Haku lignon en angulo,
Prenu ĉapon, enpakiĝu
Kaj plej zorge enlitiĝu!
Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon ĝuste pro tio, ke oni lin kaj ĝin tre malmulte konas. Ho, la noktan ĉapon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? Aŭdu:
En la plej malnova tempo la Hüske strato ne estis pavimita, ĉie estis kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallarĝa kaj la reciproke kontraŭstarantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia kaj la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en perukoj aŭ noktaj ĉapoj, en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj tamen en la nuna tempo ĝi havus por ni grandan valoron, se ni posedus la bildon de unu el ili, kiel li staris malantaŭ la butika tablo, aŭ kiel li en festotagoj iris en la preĝejon. La ĉapelo estis larĝrandaĵa kaj neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian ĉapelon per plumo. La lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis ĝis interne de la larĝnazaj ŝuoj, ĉar ŝtrumpojn ili ne portis. En la zono sidis enŝovite la tranĉilo kaj la kulero, tie sidis ankaŭ eĉ granda tranĉilo por sindefendo, kaj per ĝi oni en tiu tempo ofte devis servi al si. Ĝuste tiel en la festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj pipristoj de la Hüske strato, li nur ne portis la altan ĉapelon, sed ĉapon, kaj sub ĝi ankoraŭ unu broditan ĉapeton, veran noktan ĉapeton, al kiu li tiel alkutimiĝis, ke li neniam ĝin demetis, kaj li posedis de tiu speco du ekzemplerojn. Ĉiu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel bastono, ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie loĝis nur lia mastro. Li mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach , tute proksime de Wartburg , Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis pri tio.
La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, ĉiu restadis en sia butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis ĉie mallume. Nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon.
De tempo al tempo li ankaŭ paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto kaj okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti. Estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas.
Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, ĉi tie certe estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu solan kaj tre malgrandan, kiu ĉe unu fino de la strateto pendis sub la bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki, fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li bonigadis al si mem sian tolaĵon kaj eĉ flikadis al si siajn ŝuojn. Kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren, sed baldaŭ li denove ŝovis ĝin supren, por vidi, ĉu la kandelo estas bone estingita, li pripalpis ĝin, kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis. Baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon kaj denove ŝovis la noktan ĉapeton malsupren. Sed ofte subite venis al li en la kapon la penso, ĉu malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda fajrero, ĝi povus doni fajron kaj kaŭzi malprofiton. Tiam li denove leviĝis el sia lito, malsuprengrimpis la ŝtupetaron, ĉar nomi ĝin ŝtuparo oni ne povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en ĝi neniun fajreron kaj povis iri returne. Sed ofte, kiam li apenaŭ trairis duonon de sia vojo, al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. Tiam li devis per siaj maldikaj piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam li post tio rampis en sian liton, ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas plej forte, kiam ĝi scias, ke ĝi devas foriri. La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la ĉagrenoj de la tago. Tamen veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj ĉi tiuj ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas, “Aj!” oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas profunde en la karnon kaj kaŭzas brulan doloron, tiam en la okuloj povas aperi larmoj. Ankaŭ al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la litkovrilon aŭ sur la plankon, kaj tiam aŭdiĝis tia sono, kvazaŭ krevus kordo de doloro. Ili elvaporiĝis, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed ĉi tiu montris al li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis al si la okulojn per la nokta ĉapeto, tiam la larmoj kaj la bildo dispremiĝis, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, ĝi kuŝis en lia koro. La bildoj aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte montriĝis nur la plej doloraj, ankaŭ la melankolie ĝojaj lumante elŝoviĝis, sed ĝuste ĉi tiuj donis nun la plej grandan ombron.
“Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!” oni diris, sed ankoraŭ pli bele leviĝis en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg ; pli potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj ĉirkaŭ la fiera kavalira kastelo, kie la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj de la rokaj muroj. Pli dolĉe tie odoris la floraĵoj de la pomarboj ol en la Dana lando. Li tion sentis ankoraŭ tre vive: unu larmo ruliĝis, eksonis kaj eklumis. En ĝia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ruĝajn vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis filo de riĉa komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, ŝi aspektis vigle kaj saĝe, ŝi estis filino de la urbestro, Molly . Ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili distranĉis, kaj ĉiu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj formanĝis ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas meti en la teron.
“Vi iam vidos, kio el tio fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.”
Kaj ili plantis la kernon en florpoton; ambaŭ ili ĉe tio fervore laboris; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero.
“Sed vi ne elprenu ĝin morgaŭ returne, por vidi, ĉu ĝi ricevis radikojn,” diris la malgranda Molly , “tion oni ne devas fari! Ĉe miaj floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, ĉu ili kreskas. Tiam mi ne komprenis pli bone, kaj la floroj mortis.”
La florpoto restis ĉe Antono, kaj en la daŭro de la tuta vintro li ĉiumatene iris rigardi ĝin, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj.
“Tio estas mi kaj Molly !” diris Antono, “tio estas tre ĉarma, tio estas ravanta!”
Baldaŭ aperis tria folio; kiun ĝi signifas? Kaj denove aperis unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tago, kun ĉiu semajno la kreskaĵeto fariĝis pli granda, kaj fine ĝi disvolviĝis kaj fariĝis tuta arbo. Ĉio ĉi tio speguliĝis nun en la sola larmo, kiu dispremiĝis kaj malaperis. Sed ĝi povis denove leviĝi el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono. Proksime de Eisenach etendiĝas vico da ŝtonecaj montoj; inter ili elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn aŭ herbon; ĝi estas nomata la monto de Venero. En ĝi loĝas sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle ; tion sciis kaj nun ankoraŭ scias ĉiu infano en Eisenach .
Ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser , la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg .
Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris ĉe la monto, kaj unu fojon ŝi diris: “Ĉu vi kuraĝos ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle ! Sinjorino Holle ! Malfermu, ĉi tie estas Tannhäuser !” Antono ne kuraĝis tion fari.
Sed Molly kuraĝis tion fari, tamen nur la vortojn “Sinjorino Holle , Sinjorino Holle ” ŝi diris laŭte kaj klare, la ceteraĵon ŝi murmuretis tiel neklare en la venton, ke Antono estis konvinkita, ke en efektiveco ŝi nenion diris. Ĉe tio ŝi aspektis tiel maltima, tiel maltima, kiel en tiuj okazoj, kiam ŝi kune kun aliaj knabinoj renkontis lin en la ĝardeno kaj ĉiuj volis lin kisi, ĝuste pro tio, ke ili sciis, ke li ne volas lasi sin kisi kaj batas ĉirkaŭ si; ŝi sola povis tion fari.
“Mi povas lin kisi!” ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon. En tio konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio, kaj li nenion pensis ĉe tio. Kiel ĉarma ŝi estis, kiel maltima ŝi estis! Oni diris, ke sinjorino Holle en la monto ankaŭ estas bela, sed ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. Sed la plej alta beleco, oni diris, devas esti simila al tiu, kiu ornamis la sanktan Elizabeton, la sanktan patroninon de la lando, la pian Turingian princinon, kies bonaj faroj per la legendo donis tie ĉarmon al multaj lokoj. En la kapelo pendis ŝia bildo, ĉirkaŭita de arĝentaj lampoj; sed al Molly ŝi tute ne estis simila.
La pomarbo, kiun ambaŭ infanoj plantis, kreskis kun ĉiu jaro. Ĝi fariĝis tiel granda, ke oni devis ĝin transplanti en la ĝardenon, en la liberan aeron, kie faladis la roso, kie varme lumis la suno, kaj la arbo akiris forton, por kontraŭstari al la krueleco de la vintro. Kiam ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro, ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo. En aŭtuno ĝi donis du pomojn, unu por Molly kaj unu por Antono; se estus malpli, estus nebone.
La arbo vigle kreskis, kaj Molly kvazaŭ konkuradis kun ĝi, ŝi estis freŝa kiel pomarba floraĵo. Sed la sorto ne permesis al Antono longe ĝui la vidon de tiu floraĵo. Ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aliiĝas! La patro de Molly forlasis la malnovan hejmon, kaj Molly sekvis lin malproksimen, tre malproksimen de tie. En la nuna tempo pro la vaporveturiloj tio estas vojaĝo de nur malmulte da horoj, sed tiam oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton, por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar .
Molly ploris, kaj Antono ploris; sed ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon, kaj ĉi tiu radiis per plej bela lumo de ĝojo. Molly konfesis al li, ke ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar .
Pasis unu jaro, pasis du, tri jaroj, kaj en la daŭro de tiu tempo alvenis du leteroj; unu estis transdonita de veturigisto de komercaĵoj, la dua estis sendita per vojaĝanto. La vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa, malfacila, kaj ĝi kondukis per multaj dekliniĝoj kaj devojiĝoj preter multe da urboj kaj vilaĝoj.
Tre ofte Antono kaj Molly kune estis aŭdintaj la historion pri Tristan kaj Isolda , tre ofte li sub ili ambaŭ prezentis al si sin kaj Molly ’n, kvankam la nomo Tristan devis signifi, ke li elkreskis en malĝojo. Tio tute ne povis akordiĝi al Antono, kaj li ankaŭ neniam povus simile al Tristan alkutimiĝi al la penso: “ŝi min forgesis!” Sed Isolda ne forgesis ja la amikon de sia koro, kaj kiam ili ambaŭ mortis kaj estis enterigitaj sur du kontraŭaj flankoj de la preĝejo, la tilioj ĉe iliaj tomboj transkreskis la preĝejan tegmenton kaj ligis inter si siajn florantajn kapojn. Tio ŝajnis al Antono tiel bela kaj tamen samtempe ankaŭ tiel malgaja. Sed inter li kaj Molly ne povas okazi io malĝoja, kaj tial li fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide :
Sub la tili’ ĉe l’ erikejo....
Kaj precipe bele sonis en ĝi la vortoj:
El la arbaro en la valo
Al tio kantis najtingalo!
Ĉi tiu kanto konstante venadis al li sur la langon, li ĝin kantis kaj fajfis en la lunluma nokto, kiam li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimar on kaj viziti Molly ’n. Li volis veni neatendite, kaj li venis neatendite.
Oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino por bonveno, vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis, komforta ĉambro kaj bona lito estis pretaj por li, kaj tamen estis tute alie, ol kiel li pensis kaj revis. Li ne komprenis sin mem, li ne komprenis la aliajn, sed ni povas tion kompreni. Oni povas esti en la domo, oni povas esti en la familio kaj tamen ne havi tie fortajn radikojn; oni babilas kun si reciproke, kiel oni babilas en poŝta kaleŝo, oni konas sin reciproke, kiel oni sin konas reciproke en poŝta kaleŝo, oni ĝenas unu la alian, oni deziras, ke oni estu jam for aŭ ke nian bonan najbaron prenu la diablo. Ion de tio sentis Antono.
“Mi estas honesta knabino,” diris al li Molly , “mi ĝin mem tion diros al vi. Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia; interne kaj ekstere fariĝis alie. Kutimo kaj volo ne povas regi nian koron. Antono, mi ne dezirus, ke vi rememoru min malamike, nun, kiam mi baldaŭ estos tre malproksime de ĉi tie, – kredu al mi, mi ĉiam konservos vin en bona memoro, sed ami tiel, kiel mi nun scias, ke oni povas ami alian homon, mi neniam vin amis! Kun tio vi, devas paciĝi! Adiaŭ, Antono!”
Kaj Antono ankaŭ diris adiaŭ, eĉ unŭ larmo ne aperis en liaj okuloj, sed li sentis, ke la amo al Molly malaperis el lia koro. Ardanta fera stango kaj glacie malvarma fera stango ŝiras al ni la haŭton de la lipo kun egala sento, kiam ni ĝin kisas, kaj li kisis egale forte en amo kaj en malamo.
Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach , sed pro tio la ĉevalo, sur kiu li rajdis, baldaŭ pereis.
“Kio grava tio estas!” li diris; “mi ankaŭ pereis, kaj mi ĉion neniigos, kio povas rememorigi al mi ŝin, ankaŭ vin, sinjorino Holle , sinjorino Venero, vi idolana virino! La pomarbon mi rompos, mi ĝin elŝiros kune kun la radikoj! Neniam ĝi plu floru nek portu fruktojn!”
Sed la arbon li ne detruis, liaj propraj fortoj estis detruitaj, kaj en febro li kuŝis en la lito. Kio povus lin denove resanigi? Sed jen aperis medicinaĵo, kiu povis tion fari, la plej maldolĉa, kiun oni povas trovi, ĝi, kiu reskuas la senfortiĝintan korpon kaj la konsternegitan animon: la patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. Malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado staris antaŭ la pordo; la malfeliĉo alruliĝis; simile al grandaj ondegoj ĝi enfalis en la iam tiel riĉan domon. La patro fariĝis malriĉa homo, zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis. Tiam Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto kaj pri sia kolero kontraŭ Molly . Li devis nun anstataŭi en la domo la patron kaj la patrinon, li devis ordi, helpi, labori, li devis eĉ eliri en la malproksiman mondon, por laborenspezi sian panon.
Li venis en Bremon, li konatiĝis kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj, kaj ili faras la spiriton malmola aŭ mola, ofte tro mola. La mondo kaj la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco.
Kio estis por li nun la kantoj de la amkantistoj! Nenio krom sensignifaj sonoj, nenio krom senvaloraj parolmanieroj. Tiel li pensis dum kelka tempo; sed en alia tempo tiuj kantoj tremigis lian animon, kaj lia spirito fariĝis pia.
“La volo de Dio estas la plej bona!” li tiam diris; “estis bone, ke Dio ne alligis al mi la koron de Molly ; al kio tio nun kondukus, kiam la feliĉo tiel forturniĝis? Ŝi deturnis sin de mi, ĉar la minacintan ŝanĝon de la feliĉo ŝi sciis aŭ antaŭvidis. Tio estis favorkoreco de Dio en rilato al mi; estas plej bone tiel, kiel fariĝis. Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio! Ŝi ne estis kulpa, kaj mi estis tiel kolera kontraŭ ŝi!”
Jaroj pasis, la patro de Antono mortis, fremduloj loĝis en lia patra domo. Tamen la sorto permesis al li ankoraŭ ĝin revidi. Lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn, kaj ĉi tiuj kondukis lin tra lia naskiĝurbo Eisenach . La malnova Wartburg a kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo, kun la ŝtona bildo de monaĥo kaj de monaĥino. La potencaj kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton, kiel en lia infaneco. La nuda monto de Venero en sia mallume griza koloro elstaris nur malmulte el la valo. Volonte li ekkrius: “Sinjorino Holle , sinjorino Holle , malfermu la monton, tiam mi ja restos sur la tero de la hejmo!”
Tio estis peka penso, kaj li pie faris signon de kruco. Malgranda birdo kantis en la plej proksima arbetaĵo, kaj al li denove venis en la kapon la malnova amkanto:
El la arbaro en la valo
Al tio kantis najtingalo!
Tiom multe denove venis al li en la kapon ĉi tie en la urbo de sia infaneco, kiun li kun larmoj vidis denove. Lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita. Kampa vojo kondukis tra angulo de la malnova ĝardeno, kaj la pomarbo, kiun li ne detruis, staris ankoraŭ tie, sed ekster la ĝardeno, sur la dua flanko de la vojo.
Tamen la suno prilumadis ĝin ankoraŭ kiel antaŭe, kaj la roso refreŝigadis ĝin kiel antaŭe, ĝi portis abunde da fruktoj, la branĉoj fleksiĝis al la tero.
“Ĝi prosperas!” li diris, “ĝi povas prosperi!”
Tamen unu el la grandaj branĉoj estis derompita, petolemaj manoj tion faris, la arbo staris ja ĉe la veturvojo.
“Oni deŝiras ĝiajn floraĵojn, ne donante dankon, oni ŝtelas ĝiajn fruktojn kaj derompas ĝiajn branĉojn. Ĉi tie oni povus diri, se oni povas paroli pri arbo kiel pri homo: super la lulilo oni ne kantis al la arbo, ke ĝi tiel tie staros. Ĝia historio komenciĝis tiel bele, kaj kio nun fariĝis el ĝi? Forlasita kaj forgesita ĝi estas, ĝardena arbo ekster la ĝardeno, ĉe la kampo kaj ĉe la landvojo. Ĉi tie ĝi staras sen defendo, skuata, frapata kaj kun rompitaj branĉoj. Kvankam ĝi de tio ne velksekiĝas, kun ĉiu jaro tamen la kvanto de ĝiaj floraĵoj fariĝas pli malgranda, la fruktoj ĉesas kreski, kaj fine... nu, la historio finiĝas!”
Tion pensis Antono tie sub la arbo, tion li pensis ofte en la nokto en la soleca ĉambreto de sia ligna domo en la fremda lando, en la Hüske strato en Kopenhago, kien lia riĉa mastro, la komercisto el Bremo, lin sendis, liginte lin per la kondiĉo, ke li ne edziĝos.
“Edziĝi, ho, ho!” li diris laŭte kaj strange.
La vintro venis frue, estis akra frosto; ekstere estis forta neĝvento, tiel ke ĉiu, kiu povis, restis interne de siaj kvar muroj. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la najbaroj de Antono kontraŭe ne rimarkis, ke lia butiko dum du tutaj tagoj ne estis malfermita kaj li mem ne montriĝis. Kiu elirus ĉe tia vetero, se li povas ne fari tion?
Tio estis grizaj, mallumaj tagoj, kaj en la butiko, kies fenestroj ja ne estis el vitro, regis nur duonlumo kaj poste mallumega nokto. La maljuna Antono dum du tagoj ne forlasis sian liton, li ne havis plu la forton por tio. La malbonegan veteron de ekstere li longan tempon antaŭe sentis en siaj membroj. Forlasita kuŝis tie la maljuna fraŭlo kaj ne povis helpi al si, li apenaŭ povis levi al la buŝo la kruĉon kun akvo, kiun li estis stariginta apud si, kaj nun eĉ la lasta guto estis eltrinkita. Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. Tie supre, kie li kuŝis, regis ĉirkaŭ li preskaŭ ĉiama nokto. Malgranda araneo, kiun li ne povis vidi, kontente kaj laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon, kvazaŭ por tio, ke tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.
Ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo! Larmojn li ne havis, dolorojn ankaŭ ne; Molly ne vivis en liaj pensoj. Li havis la senton, ke la mondo kaj ĝia tumulto havas plu nenian rilaton al li, ke li kuŝas jam ekster ĝi: Neniu pensis ja pri li. Dum unu momento li eksentis malsaton, ankaŭ soifon li tre forte sentis. Sed neniu venis, por lin refreŝigi; neniu volis veni. Li ekpensis pri tiuj, kiuj devis perei de senforteco, li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon. En hela brilo ŝiaj agoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li rememoris, kiel ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo, kiel ŝi lavadis la vundojn de la suferantoj kaj al la malsatuloj alportadis manĝaĵon, kvankam ŝia severa domsinjoro ŝin koleris pro tio. Li rememoris la legendon, kiel unu fojon, kiam ŝi venis kun plena korbo, en kiu troviĝis vino kaj manĝaĵoj, subite aperis ŝia edzo, kiu observis ĉiujn ŝiajn paŝojn, kaj kolere demandis, kion ŝi tie portas. Timiĝinte ŝi respondis, ke tio estas rozoj, kiujn ŝi ŝirkolektis en la ĝardeno; kaj kiam li, ne kredante, fortiris la tukon, kiu kovris la korbon, jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn.
Tiel la sanktulino vivis en la animo de la maljuna Antono, tiel ŝi kvazaŭ vivante ŝvebis antaŭ liaj senfortiĝintaj okuloj, antaŭ lia lito en la mizera tabula budo de la Dana lando. Li senĉapigis sian kapon, rigardis al ŝi en la mildajn okulojn, kaj ĉio ĉirkaŭe estis plena de brilo kaj de rozoj, kaj ĉi tiuj disvastigadis tra la tuta ĉambro sian ĉarman bonodoron.
Subite penetris al li agrabla odoro de pomoj; li vidis, kiel floranta pomarbo etendas al li siajn branĉojn, tio estis la sama pomarbo, por kiu li kaj Molly plantis la malgrandan kernon.
La arbo ŝutis siajn aromajn foliojn sur lian varmegan frunton kaj malvarmetigis ĝin. Ili falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn, kaj li havis la senton, kvazaŭ pano kaj fortiga vino lin refreŝigis. Kaj li sentis sin tiel facila; li ĝojis tiel sincere, ke li povas kviete ekdormeti.
“Nun mi dormos!” li flustris mallaŭte; “la dormo bone efikas! Morgaŭ mi denove estos sana kaj leviĝos. Belege, belege! La pomarbon, plantitan en amo, mi vidas nun en belegeco!”
Kaj li endormiĝis.
La sekvantan tagon – ĝi estis la tria tago, de post kiam la butiko estis fermita, la neĝo plu ne estis pelata de la vento – la najbaroj de kontraŭe serĉis, kie estas la maljuna Antono, kiu ĉiam ankoraŭ ne montriĝis. Li kuŝis senvive elstreĉite kun la nokta ĉapeto premita inter la manoj. Oni ne surmetis ĝin sur lin en la tombo, li havis ja alian, puran kaj blankan. Kie nun estis la larmoj, kiujn li estis plorinta? Kie estis tiuj perloj? Ili restis en la nokta ĉapeto – la veraj larmoj ne malaperas el la tolaĵo – kune kun la ĉapeto ili estis kaŝitaj kaj forgesitaj. La malnovaj pensoj, la malnovaj sonĝoj restis ankoraŭ en la nokta ĉapeto de la maljuna fraŭlo.
Ne deziru ĝin al vi! Ĝi farus vian frunton tro varmega, ĝi batigus pli forte viajn pulsojn, ĝi alportus al vi tiajn sonĝojn, kiuj estus kvazaŭ realaĵo.
Tion spertis la unua, kiu ĝin metis sur sin, kaj tio estis ja duonon da jarcento poste, kaj tio estis la urbestro mem. Li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj. Sed tuj li eksonĝis pri malfeliĉa amo, bankroto kaj zorgoj pri pano.
“Hu, kiel la nokta ĉapeto varmigas!” li ekkriis kaj forŝiris ĝin, kaj tiam deruliĝis unu perlo kaj ankoraŭ unu; ili lumis kaj eligis strangan sonon. “Tio estas la artrito,” diris la urbestro, “kiu fajreras antaŭ miaj okuloj!”
Tio estis larmoj, ploritaj duonon da jarcento antaŭe, ploritaj de la maljuna Antono el Eisenach .
Ĉiu, kiu poste surmetis la noktan ĉapeton, ricevis viziojn kaj sonĝojn, lia propa historio aliformiĝis en historion de Antono. Kreiĝis tuta fabelo, kreiĝis multaj, ilin rakontu aliaj. Ni rakontis nun la unuan, kaj ni finas per la vortoj: “neniam deziru al vi la noktan ĉapeton de la maljuna fraŭlo.”
Io
“Mi volas fariĝi io!” diris la plej aĝa el kvin fratoj; “mi volas alporti utilon al la mondo. Se mi eĉ havos la plej malgravan pozicion, tamen se tio, kion mi faros, estos bona, ĝi ĉiam havos ian valoron. Mi farados brikojn, ilin oni nepre bezonas, – tiam mi estos ja ion farinta!”
“Sed ion tro malgravan!” diris la dua frato. “Tio, kion vi volas fari, estas tute kiel nenio. Tio estas manlaborado, kiu povas esti farata per maŝino. Ne, en tia okazo mi preferas fariĝi masonisto, tio almenaŭ estas io, tio mi volas fariĝi. Tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn kaj fariĝas burĝo, ricevas propran standardon kaj propran gastejon. Jes, se la afero iros bone, mi povos mem teni helpantojn kaj esti nomata majstro, kaj mia edzino fariĝos majstredzino; tio estas ja io!”
“Tio estas absolute nenio!” diris la tria; “tiam vi staros ankoraŭ ekster la efektivaj rangaj klasoj, da kiuj multaj ekzistas en la urbo, multe pli altaj ol la klaso de la majstroj. Vi povas esti tute brava homo, sed kiel majstro vi estos ja nur tio, kion oni nomas ‘simplulo’. Ne, mi konas ion pli bonan! Mi volas fariĝi arĥitekturisto, eniri en la karieron artistan, mi volas leviĝi al tiuj, kiuj staras pli alte en la regiono de la spirito. Estas vero, ke mi devas komenci de malsupre, mi eĉ diros tute senĝene, ke mi devas komenci kiel ĉarpentista lernanto, mi devos porti ĉapon, kvankam mi kutimis porti silkan ĉapelon, mi devos kuradi alporti bieron kaj brandon por la simplaj submajstroj kaj permesi, ke ili parolu al mi ‘ci’, kaj tio ne estas io agrabla. Sed mi imagos al mi, ke la tuta afero estas maskerado, ke tio estas maskerada libereco. Morĝaŭ, tio estas kiam mi fariĝos submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj min plu ne interesos. Mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi estos nomata arĥitekturisto, – tio estas io, tio estas multe! Mi povas atingi la titolon ‘moŝto’, eĉ ion pli, kaj mi konstruos kaj konstruos, tute kiel miaj antaŭuloj. Tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi! La tuta afero estas io!”
“Tiu io min ne interesas!” diris la kvara frato; “mi ne volas iri laŭ fremdaj postesignoj, mi ne volas esti kopio, mi volas fariĝi genio, mi volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune! Mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento, kaj al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion!”
“Sed se la klimato kaj la materialo ne taŭgos!” diris la kvina; “tio estos des pli malbona, ke ĝi havos influon. La ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo, la evoluo de la jarcento povas iri ĝis senbridiĝo, kiel ofte la junularo senbridiĝas. Mi vidas, ke neniu el vi ion atingos, almenaŭ ne en tiu grado, kiel vi mem pensas. Sed agu, kiel vi volas; mi ne similos al vi, mi starigas min ekster via rondo, kaj pri tio, kion vi entreprenas, mi faros miajn observojn. Ĉiu objekto havas ion mallaŭdinidan, tion mi eltiros kaj priparolos, tio ĉiam io estas!”
Kaj tiel li agis, kaj la homoj diris pri la kvina: “Li estas homo de tute speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!” Sed ĝuste per tio li estis io.
Vidu, tio estas nur malgranda historio, kaj tamen ĝi ne finiĝos, tiel longe, kiel staros la mondo!
Sed ĉu nenio plu fariĝis el la kvin fratoj? Tio estus ja nenio! Aŭskultu do plue, tio estas tuta fabelo!
La plej aĝa frato, kiu faradis brikojn, rimarkis, ke de ĉiu briko, kiam ĝi estis preta, deruliĝis spesdeko; ĝi estis nur monero kupra, sed multe da malgrandaj spesdekoj, metitaj unu sur la alian, aliformiĝis en spesmilon, kaj kie oni per ĝi frapas, ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto kaj ĉe la tajloro, ĉe ili ĉiuj, tie la pordo larĝe malfermiĝas kaj oni ricevas, kion oni bezonas. Vidu, tion donis la brikoj; estas vero, ke kelkaj dispeciĝis aŭ rompiĝis, sed ili ankaŭ trovis por si uzon.
En la vilaĝo patrino Margareto, la malriĉa virino, tre deziris konstrui al si malgrandan dometon; ŝi ricevis ĉiujn rompitajn brikojn kaj ankaŭ kelkan nombron da tutaj brikoj, ĉar la plej aĝa frato havis bonan koron kvankam li nur faradis brikojn. La malriĉa virino starigis al si mem sian domon; ĝi estis mallarĝa, unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta; kaj la pajla tegmento povus estis aranĝita pli bone, tamen ŝirmon kaj defendon ĝi donis kaj oni ĝin povis vidi de malproksime sur la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo. La salaj gutoj ŝprucadis sur la tutan domon, kiu ankoraŭ staris, kiam ĝia mastrino jam de longe estis mortinta, – tion kaŭzis la fortikeco de la brikoj.
La dua frato, – nu, li povosciis konstrui alie, li lernis ja tion. Kiam li pretigis sian submajstran laboraĵon, li pakis sian tornistron kaj kantis la submajstran kanton:
“Mi migras, juna vojaĝant’,
En ĉiu lok’ ŝatata,
Pro forta brak’, pro gaja kant’
Volonte akceptata.
Kaj kiam poste hejmen mi
Revenos en la fino,
Nesteton fondos mi kun ŝi,
Kun mia karulino.”
Kaj tiel li faris. Kiam li revenis en sian urbon kaj fariĝis majstro, li konstruis domon apud domo, tutan straton. Kiam la strato estis preta, bone aspektis kaj pligrandigis la urbon, tiam la domoj konstruis por li malgrandan domon, kiu fariĝis lia propraĵo. Sed kiel la domoj povis konstrui? Jes, demandu ilin, kaj ili ne respondos, sed la homoj respondos kaj diros: “Jes, certe la strato konstruis por li lian domon!” Ĝi estis malgranda kaj havis argilan plankon; sed kiam li dancis sur tiu planko kun sia fianĉino, ĝi fariĝis blanka kaj vaksita kaj el ĉiu ŝtono de la muro elkreskis floro, kio aspektis tiel same bone, kiel multekosta tapeto. Tio estis tre ĉarma domo kaj feliĉa geedza paro. La korporacia standardo flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: “Hura!”
Jes, tio estis io; kaj poste li mortis, tio ankaŭ estis io.
Nun venis la vico de la arĥitekturisto, la tria frato, kiu antaŭe estis ĉarpentista lernanto, portis ĉapon kaj ludis la rolon de knabosendato, sed per la akademio li leviĝis ĝis la rango de arĥitekturisto, atingis la titolon “moŝto”, konstruigis multe da domoj, kaj en la strato konstruita de lia frato, la masona majstro, li konstruigis domon por ĉi tiu, tiel ke la strato nun estis nomata per lia nomo; kaj la plej bela domo de la strato fariĝis lia propra; tio estis io, kaj li ankaŭ estis io, kaj ankoraŭ kun longa titolo antaŭe kaj malantaŭe. Liaj infanoj estis nomataj bonklasaj infanoj, kaj kiam li mortis, lia vidvino estis vidvino bonklasa, – tio estas io. Lia nomo staris konstante sur la angulo de la strato kaj vivis en la buŝo de la popolo kiel nomo de strato, jes, tio estas io!
Nun pri la genio, la kvara frato, kiu volis elpensi ion novan, ion tute precipan kaj ankoraŭ novan etaĝon; sed ĝi disfalis sub li, kaj li defalis kaj rompis al si la kolon, – li tamen ricevis belegan enterigan procesion kun korporaciaj standardoj kaj muziko, floroj en la gazetoj kaj sur la strato. Tri funebraj paroloj estis eldiritaj super li, unu pli longa ol la alia, kaj li certe havus grandan plezuron, se li povus ilin aŭdi, ĉar li amis, ke oni parolu pri li. Sur lia tombo oni starigis monumenton, kvankam nur unuetaĝan, sed tio tamen estas ja io!
Nun li estis mortinta, kiel la tri aliaj fratoj; sed la lasta, kiu ĉion kritikadis, transvivis ilin ĉiujn, kaj tiel ja ankaŭ devis esti, ĉar tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan vorton. Li estis ja la bona kapo, kiel diris la homoj. Fine ekbatis ankaŭ lia horo, li mortis kaj venis al la pordo de la ĉielo. Antaŭ tiu pordo oni ĉiam aperas duope. Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri, kaj tio estis ĝuste la maljuna patrino Margareto de la apuddiga domo.
“Verŝajne por kontrasto tio estas aranĝita, ke mi devas aperi ĉi tie samtempe kun ĉi tiu mizera animo!” diris la granda kritikisto. “Nu, patrineto, kiu ŝi estas? Ĉu ŝi ankaŭ volas eniri?” li demandis. La maljuna virino faris riverencon tiel bone, kiel ŝi povis, ĉar ŝi pensis ke tiu, kiu parolas kun ŝi estas sankta Petro mem! “Mi estas malriĉa simpla virino sen familio, la maljuna Margareto de la apuddiga domo!”
“Nu, kion do ŝi tie malsupre faris kaj plenumis?”
“Bedaŭrinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus ĉi tie malfermi al mi la eniron. Ĝi estos afero de pura favorkoreco, se mi ricevos permeson eniri tra la pordo!”
“Kiele ŝi forlasis tiun mondon?” li demandis, por ion diri, ĉar estis al li enuige stari kaj devi atendi.
“Nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias! Malsana kaj mizera mi estis en la lastaj jaroj, kaj tial verŝajne mi ne povis elteni, kiam mi elrampis el mia lito kaj elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo. Tio estis ja kruela vintro, sed nun mi dank’ al Dio ĉion trapasis. En la lastaj tagoj nenia venteto sin movis, sed estis terure malvarme, kiel via sankta moŝto scias. La glacio elŝoviĝis de la bordo en la maron tiel malproksime, kiel oni nur povis vidi; ĉiuj homoj el la urbo iris sur la glacion; ili tie kolektiĝis por glitkurado kaj por dancado, mi pensas, ke ili tiel tion nomas. Ĉie aŭdiĝis muziko kaj staris budoj kun refreŝigaĵoj. Mi povis aŭdi la tutan bruon eĉ en mia mizera ĉambreto, en kiu mi kuŝis. Vespere, kiam la luno jam estis leviĝinta sed donis nur malgrandan lumon, mi el mia lito rigardis tra la fenestro la tutan bordon. Ĝuste tie, kie la ĉielo kaj la maro kuntuŝiĝis, aperis subite stranga blanka nubo. Mi kuŝis kaj observis precipe la nigran punkton en ĝi, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli granda. Tiam mi ekkomprenis, kion ĝi signifas. Mi estas maljuna kaj sperta, kvankam tiun signon oni ne ofte vidas. Mi ĝin rekonis, kaj teruro min atakis. Du fojojn antaŭe en mia vivo mi jam vidis tiun aĵon, kaj mi sciis, ke baldaŭ leviĝos terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite ĉiujn tiujn kompatindajn homojn, kiuj nun drinkis kaj saltis kaj estis gajaj. Junuloj kaj maljunuloj, la tuta urbo estis ja tie. Kiu povis ilin averti, se neniu el ili vidis kaj komprenis tion, kion mi nun komprenis. Nepriskribebla timego atakis min, sed ĝi ankaŭ enverŝis en min novan vivon, kiun mi jam delonge ne sentis en mi. Mi sukcesis eliri el la lito kaj altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis. Malfermi la fenestron mi ne povis. Mi povis vidi, kiel la homoj tie sur la glacio kuras kaj saltas, mi povis vidi la elegantan flagon, mi povis aŭdi, kiel la knaboj krias hura kaj la knabinoj kaj la junaj viroj kantas. Estis tre gaje, sed pli kaj pli alten leviĝis la blanka nubo kun la nigra sako en sia mezo. Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime: Baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj ĉiuj tie devis nesaveble droni. Aŭdi min ili ne povis, por eliri al ili mi ne havis la forton. Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron! Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta, mi ne povis plu min teni sur la piedoj. Kiam mi forlasis la domon, la fajro alte ekflamis, eliĝis tra la fenestro super la tegmenton. Tuj oni sur la glacio rimarkis la fajron, kaj ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi, al la malfeliĉa kriplulino, kiu laŭ ilia opinio estis en danĝero forbruli. Ne troviĝis eĉ unu, kiu kurus ien aliloken. Mi aŭdis, kiel ili venis, sed mi ankaŭ aŭdis, kiel bruis en la aero, mi aŭdis, kiel tondris, kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj, la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin. Sed ili atingis la digon, kie la fajreroj flugadis super mi; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. Sed verŝajne mi ne povis elteni la malvarmon kaj la timegon, kaj tiamaniere mi venis ĉi tien al la pordo de la ĉielo. Ĝi certe estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo kiel mi; kaj nun mi tie malsupre ja ankaŭ ne havas plu domon ĉe la digo, sed tio ne donas al mi ankoraŭ rajton de eniro ĉi tien”
Tiam malfermiĝis la pordo de la ĉielo, kaj anĝelo enkondukis la maljunan virinon internen. Ŝi perdis ekstere unu litpajleron, unu el la pajlotrunketoj, sur kiuj ŝi estis kuŝinta en la lito, kiun ŝi ekbruligis, por savi la amason da homoj. La pajla trunketo aliformiĝis en puran oron, sed en tian oron, kiu kreskis kaj volviĝis supren en formo de plej helaj ornamaĵoj.
“Vidu, tion alportis la malriĉa virino!” diris la anĝelo. “Kaj kion vi nun alportas? Sed mi scias, ke vi nenion plenumis, vi ne elfaris eĉ unu brikon. Se vi povus nun iri returne kaj alporti kun vi almenaŭ unu de vi faritan brikon! Estas vero, ke ĝi estus tute sentaŭga, se vi ĝin estus farinta, sed se ĝi estus farita kun bona volo, ĝi tamen estus io. Sed vi ne povas iri returne, kaj mi nenion, povas fari por vi.”
Tiam ekpetis por li la malriĉa animo, la virino el la apuddiga domo. “Lia frato faris ĉiujn brikojn kaj pecetojn, el kiuj mi konstruis mian mizeran dometon, kaj li donacis ilin al mi; por mi, la malriĉa virino, tio estis tre multe. Ĉu oni ne povus alkalkuli al li ĉiujn tiujn brikojn kaj pecojn? Tio estus ago de favorkoreco! Li ĝin bezonas, kaj ĉi tie estas ja la hejmo de favorkoreco!”
“Via frato, tiu, kiun vi nomis la plej malgrava,” diris la anĝelo, “li, kies honesta profesio estis rigardata de vi kiel la plej malalta, li donacas al vi parteton de sia regno ĉiela. Vi ne estos forpelita, vi ricevos la permeson resti ekstere kaj pripensi kaj serĉi kiamaniere vi povus rebonigi vian vivon tie malsupre, sed ĉi tien vi ne venos, antaŭ ol vi el bonaj faroj ne estos farinta almenaŭ ion!”
“Tion mi povus esprimi pli bone!” pensis la granda kritikisto, sed li tion ne diris laŭte, kaj tio estis jam io.
Fabeloj
Kvara Volumo
Verkis: H. C. Andersen
Tradukis D-ro L. L. Zamenhof
Eldono: 1-a eldono
Eldonado: Heroldo de Esperanto Bruselo 1963
Grandeco: 240 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
Bertilo Wennergren iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990.
Proksimuma tradukojaro: 1916
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
Lasta sonĝo de maljuna kverko
Kristnaska fabelo
Sur alta deklivo, tute apude de la libera marbordo, staris vera maljuna kverko, kiu havis la aĝon de ĝuste tricent sesdek kvin jaroj. Sed tiu longa tempo por la arbo ne signifis pli ol tia sama nombro da tagoj por ni homoj. Ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas, la vintro estas ĝia dormotempo, ĝia nokto post la longa tago, kiu estas nomata printempo, somero kaj aŭtuno.
Dum multe da varmaj someraj tagoj la unutagaj muŝoj dancis ĉirkaŭ ĝia kapo, vivis, flugis kaj sentis sin feliĉaj; kaj kiam la malgranda estaĵo momenton ripozis en silenta feliĉo sur unu el la grandaj freŝaj kverkfolioj, tiam la arbo ordinare diradis: “Vi kompatinda malgranda estaĵo! Nur unu momenton daŭras via tuta vivo! Kiel mallonge! Kiel malĝoje!”
“Malĝoje?” respondadis ordinare la unutaga muŝo, “kion vi pensas per tio? Ĉio estas ja tiel nekompareble luma kaj klara, tiel varma kaj belega, kaj mi estas tiel ĝoja!”
“Sed nur unu tagon, kaj poste ĉio estas finita!”
“Finita?” diris la unutaga muŝo. “Kio estas finita? Ĉu vi ankaŭ finiĝas?”
“Ne, mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn. Tio estas io tiel longa, ke vi tute ne povus tion kalkuli!”
“Ne, ĉar mi vin ne komprenas! Vi havas milojn da miaj tagoj, sed mi havas milojn da sekundoj, en kiuj mi povas esti ĝoja kaj feliĉa! Ĉu ĉiuj belegaĵoj de la mondo malaperos kiam vi mortos?”
“Ne,” diris la arbo, “la mondo certe ekzistos plue, senfine pli longe, ol kiel mi povas imagi al mi!”
“Sed en tia okazo ni havas ja egalan daŭron de la vivo, sed ni nur malegale kalkulas.”
Kaj la unutaga muŝo dancis kaj suprenflugis en la aeron, ĝojis pri siaj delikataj artplenaj flugiloj, ĝojis pri ilia gazeco kaj velureco, ĝojis en la varma aero, kiu estis traspicita per la odoro de la trifoliplenaj kampoj, de sovaĝaj rozoj, de la siringo kaj lonicero, ne parolante jam pri la dolĉa odoro de la asperulo kaj de la sovaĝa mento. La odoro estis tiel forta, ke la unutaga muŝo pensis, ke ĝi iom ebriiĝis de tio. La tago estis longa kaj belega, plena de ĝojo kaj de dolĉa sento, kaj kiam la suno subiĝis, la malgranda muŝo sentis sin tiel agrable laca de la tuta ĝojo kaj feliĉo. La flugiloj ne volis plu ĝin porti, kaj tute mallaŭte ĝi malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas balanceti, kaj ĝoje endormiĝis. Tio estis ĝia morto.
“Kompatinda malgranda muŝeto!” diris la kverko, “tio estis ja tro mallonga vivo!”
Kaj ĉiutage ripetiĝadis la sama dancado, la sama interparolado, la sama respondo kaj la sama endormiĝo; tio ripetiĝadis en ĉiuj generacioj de la unutagaj muŝoj, kaj ĉiuj ili estis tiel same feliĉaj, tiel same ĝojaj. La kverko travivis maldorme sian printempan matenon, sian someran tagmezon kaj sian aŭtunan vesperon, sed nun alproksimiĝis ĝia tempo de dormo, ĝia nokto. Alproksimiĝis la vintro.
Jam la ventegoj kantis: “Bonan nokton, bonan nokton! Jen defalis folio, jen defalis alia! Ni deŝiras, ni deŝiras! Zorgu, ke vi povu dormi! Ni kantas al vi por dormo, ni skuas vin por dormo; sed ĉu ne vere, tio estas bonefika por la maljunaj branĉoj? Ili krakas de plezuro! Dormu dolĉe, dormu dolĉe! Tio estas via tricent-sesdek-kvina nokto; en efektiveco vi havas la aĝon de nur unu jaro! Dormu dolĉe! La neĝa nubo pretigos al vi molan liton, ĝi metos tutan litotukon, molan litkovrilon ĉirkaŭ viajn piedojn! Dormu en dolĉa ripozo kaj havu agrablajn sonĝojn!”
Tute senfolia staris nun la kverko, por ripozi dum la tuta vintro kaj ĝui diversajn belajn sonĝojn. Sed kiel la sonĝoj de la homoj, tiel ankaŭ ĝiaj sonĝoj prezentis al ĝi ĉiam nur ion travivitan.
Ĝi ankaŭ iam estis malgranda; laŭ homa kalkulo ĝi havis nun la aĝon de kvara jarcento. Ĝi estis la plej granda kaj plej bela arbo en la arbaro, per sia kapo ĝi elstaris alte super ĉiuj aliaj arboj, kaj de la maro oni ĝin povis vidi jam en granda malproksimeco, ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signo. Ĝi tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj ĝin serĉadis. Alte supre en ĝia verda kapo havis siajn nestojn la sovaĝaj kolomboj, la kukolo kriis sian nomon, kaj en aŭtuno, kiam la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj, aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ ol flugi trans la maron. Sed nun estis vintro, la arbo staris senfolie, kaj oni povis vidi tre klare, per kiaj arkoj kaj kurbaĵoj etendiĝas ĝiaj branĉoj. Kornikoj kaj monedoj venis kaj sidiĝis sur ĝi amase kaj babilis pri la malmilda tempo, kiu nun komenciĝis, kaj pri tio, kiel malfacile estas en la vintro trovi al si manĝaĵon.
Ĝuste en la sankta Kristnaska tempo la arbo sonĝis sian plej belan sonĝon; ĝin ni aŭskultu.
La arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo; ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke ĉirkaŭe sonas ĉiuj preĝejaj sonoriloj, kaj ĉe tio estis al ĝi en la animo kiel en bela dimanĉo, milde kaj varme. Freŝe kaj verde ĝi etendis sian potencan kapon, la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj kaj branĉoj, la aero estis plena de la odoro de herboj kaj arbetaĵoj; diverskoloraj papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon, kaj la unutagaj muŝoj dancis, kvazaŭ ĉio ekzistus nur por tio, ke ili dancu kaj ĝoju. Ĉio, kion la arbo dum multe da jaroj travivis kaj vidis ĉirkaŭ si, pretermarŝis nun antaŭ ĝi kiel en festa procesio. Ĝi vidis, kiel kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo surĉevale rajdas tra la arbaro kun plumoj sur la ĉapelo kaj kun falko sur la mano. La ĉaskorno sonis, kaj la hundoj bojis. Ĝi vidis, kiel malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj, starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas; bivakaj fajroj flamis, kaj sub la larĝe etenditaj branĉoj de la arbo oni kantis kaj dormis. Ĝi vidis, kiel amantaj paroj renkontiĝas ĉi tie en la lumo de la luno kaj entranĉas siajn nomojn, la unuajn literojn, en la grize verdan ŝelon. Citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antaŭ multe da jaroj, pendigitaj de junaj viglaj migrantaj viroj en la branĉoj de la kverko; nun ili denove tie pendis kaj denove sonis tiel ĉarme. La sovaĝaj kolomboj pepis, kvazaŭ ili volus rakonti, kion la arbo nun sentas, kaj la kukolo kriis sian nomon.
Tiam ĝi eksentis, kvazaŭ nova torento da vivo trafluas ĝin de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj, eĉ ĝis la internon de la folioj. La arbo sentis, ke tio donas al ĝi forton, por sin etendi, ĝi sentis per la radikoj, ke ankaŭ malsupre en la tero ekzistas vivo kaj varmo; ĝi sentis, ke ĝia amplekso pligrandiĝas, ĝi kreskis pli kaj pli alten. La trunko etendiĝis supren, ĝi ne haltis, ĝi kreskis ĉiam pli kaj pli, la kapo fariĝis pli plena, dislarĝiĝis, leviĝis supren, – kaj kun la kreskado de la arbo kreskis ankaŭ ĝia bonfarto, ĝia neesprimeble feliĉiga sopirado atingi ĉiam pli altajn celojn, elkreski ĝis la varma brilanta suno.
Jam ĝi estis elkreskinta ĝis alte super la nuboj, kie mallumaj amasoj da migrantaj birdoj aŭ grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub ĝi.
Kaj ĉiu el la folioj de la arbo povis vidi, kvazaŭ ĝi havus apartan okulon, por ĉion rigardi. La steloj fariĝis videblaj dum la tago, tiel grandaj kaj brilantaj ili estis; ĉiu el ili lumis, kiel paro da okuloj, tiel milde kaj klare. Ili rememorigis pri konataj ĉarmaj okuloj, pri infanaj okuloj, pri la okuloj de la amantaj paroj, kiam ili kunvenis sub la arbo.
Tio estis senfine feliĉiga momento, tiel plena de ĝojo, kaj tamen meze de la tuta feliĉego ĝi sentis sopiron, ke ĉiuj aliaj arboj de la arbaro tie malsupre, ĉiuj arbetoj, herboj kaj floroj povu leviĝi kune kun ĝi, por ankaŭ senti tiun brilon kaj tiun ĝojon. La potenca kverko en la sonĝo tamen ne estis perfekte feliĉa de tiu tuta belegeco, se ĝi ne povis dividi sian feliĉon kun ĉiuj, kun la grandaj kaj la malgrandaj, kaj ĉi tiu sento tremis en la branĉoj kaj folioj tiel same profunde kaj forte, kiel ĝi povas tremi en brusto de homo.
La kapo de la arbo moviĝadis, kvazaŭ ĝi ion serĉis kaj ne trovis, ĝi rigardis malantaŭen, kaj tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo kaj baldaŭ ankoraŭ pli forte la odoro de la kaprifolioj kaj de la violoj. Ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke la kukolo al ĝi respondas.
Jes, tra la nuboj montriĝis la verdaj suproj de la arbaro, la kverko vidis, ke la aliaj arboj sub ĝi kreskas kaj leviĝas simile al ĝi. Arbetoj kaj herboj kreskis alte en la aeron, kelkaj elŝiriĝis kun siaj radikoj kaj flugis pli rapide. La betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj. Ĉio, kio estis en la arbaro, eĉ la brunplumeta kano, ankaŭ kreskis, kaj la birdoj sekvis kaj kantis, kaj sur la herba trunketo, kiu ŝvebis kaj flugis simile al longa verda silka rubando, sidis la akrido kaj ludis per la flugilo sur sia tibio. La majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, ĉiu birdo kantis, kiel ĝi povosciis, ĉie estis kantado kaj ĝojo, tute kiel en la ĉielo.
“Sed la malgranda ruĝa floro ĉe la akvo ankaŭ devus veni!” diris la kverko, “ankaŭ la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto!” Jes, la kverko volis, ke ili ĉiuj partoprenu.
“Ni ankaŭ ĉi estas, ni ankaŭ ĉi estas!” aŭdiĝis sonado de ĉiuj flankoj.
“Sed la bela asperulo de la pasinta somero ... la antaŭa jaro estis tre abunda koncerne konvalojn ... kaj la sovaĝa pomarbo, kiel bele ĝi staris! ... kaj la tuta lukso de la arbaro antaŭ jaroj, antaŭ multe da jaroj! ... se ĝi restus vivanta ĝis nun, ĝi ankaŭ povus partopreni!”
“Ni ankaŭ partoprenas! Ni ankaŭ partoprenas!” aŭdigis sonado kaj kantado ankoraŭ pli alte supre; ŝajnis, ke ili estis flugintaj antaŭen.
“Ho, tio estas nekredeble bela!” ĝojkriis la maljuna kverko. “Mi havas ilin ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, neniu estas forgesita! Kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla! ”
“En la ĉielo de Dio ĝi estas ebla kaj imagebla!” aŭdigis sonado.
Kaj la arbo, kiu ĉiam ankoraŭ kreskis, sentis, ke ĝiaj radikoj elliberiĝas el la tero.
“Ĉi tio estas la plej bona!” diris la arbo; “nun nenia ligilo plu min tenas! Mi povas leviĝi al la Plejaltulo, al Lia lumo kaj brilo! Kaj ĉiujn karajn mi havas ĉe mi, la malgrandajn kaj la grandajn, ĉiuj estas ĉe mi!”
“Ĉiuj!”
Tio estis la sonĝo de la kverko; kaj dum ĝi sonĝis, forta ventego blovis super la maro kaj la tero en la sankta Kristnaska nokto. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon, la arbo krakis, rompiĝis kaj elŝiriĝis kune kun la radikoj, ĝuste en tiu momento, kiam ĝi sonĝis, ke ĝiaj radikoj liberiĝas. Ĝi falis. Ĝiaj tricent sesdek kvin jaroj nun ankaŭ estis nenio alia ol la tago de unutaga muŝo.
En la Kristnaska mateno, kiam denove montriĝis la suno, la ventego kvietiĝis. Ĉiuj preĝejaj sonoriloj feste sonoris, kaj el ĉiu kamentubo, eĉ el la plej malgranda sur la tegmento de la malgranda kabano, per blueta nubo leviĝis la fumo, kiel de la altaro dum la festo de la Druidoj, oferfumo de danko. La maro fariĝis ĉiam pli kaj pli trankvila, kaj sur granda ŝipo, kiu tie sur la maro dum la nokto trasuferis la malbonan veteron, nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj por la festa Kristnaska soleno.
“La arbo malaperis! La maljuna kverko, nia orientiĝa signo sur la bordo!” diris la maristoj. “Ĝi falis en ĉi tiu ventega nokto! Kiu ĝin anstataŭos por ni! Neniu tion povas!”
Tian funebran parolon, mallongan sed bonintencan, ricevis la arbo, kiu kuŝis etendita sur la neĝa kovro ĉe la bordo. Kaj trans ĝin eksonis de la ŝipo solena sankta kanto, kanto pri la Kristnaska ĝojo kaj pri la liberiĝo de la homaj animoj en Kristo kaj pri la eterna vivo:
“Ĝoju, ĉielo, ĝojkriu, vi finoj de l’ tero!
Di’ kaj pekulo paciĝas en plena sincero;
Pacon kaj ĝojon nun Tiu proklamas,
Kiu la mondon estigis kaj amas.
Ĝoju, paŝtant’ kaj paŝtatoj!”
Tiel sonis la malnova kanto, kaj ĉiu tie sur la ŝipo per la kanto kaj per la preĝo sentis sin tiel alte, kiel sentis sin la arbo en sia lasta, sia plej bela sonĝo.
Abocolibro
Estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero, ĝuste tiel, kiel estis en la malnova abocolibro. Li opiniis, ke oni bezonas ion novan, ke la malnovaj versoj estas jam tro tediĝintaj, kaj liaj propraj versoj tre plaĉis al li. La nova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la malnova, la presita, en la granda libroŝranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj. Sed al la malnova abocolibro la najbareco estis malagrabla, kaj tial ĝi elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian puŝon al la nova, ke ankaŭ ĉi tiu falis sur la teron kaj ĝiaj nebinditaj folioj disĵetiĝis ĉirkaŭen. La malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava; sur ĝi staras ĉiuj literoj, la grandaj kaj la malgrandaj. Tiu folio enhavas ĉion, de kio vivas ĉiuj aliaj libroj, la alfabeton, la literojn, kiuj ja estas regantoj en la mondo. Teruran potencon ili enhavas en si; ĉio dependas nur de tio, en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas. Ili povas doni vivon kaj morton, ĝojigi kaj malĝojigi. Starante aparte, ili havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj ... ha, kiam Dio esprimis per ili siajn pensojn, tiam al ni aperis pli granda klareco, ol kiom ni povis porti, ni profunde kliniĝis, sed la literoj donis al ni forton por porti.
Nun ili kuŝis, direktite supren. La koko en la granda “A” radiis per ruĝaj, bluaj kaj verdaj plumoj. Ĝi havis fieran mienon, ĉar ĝi sciis, kion la literoj valoras kaj ke ĝi estas la sola vivanta estaĵo inter ili.
Kiam la malnova abocolibro falis sur la plankon, la koko ekbatis per la flugiloj, elflugis kaj sidiĝis sur angulo de la libroŝranko, glatigis sin per la beko kaj kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis. Ĉiu libro en la ŝranko tage kaj nokte, se ĝi ne estas uzata, staras ordinare kiel en dormo, sed nun ili ĉiuj aŭdis tiun trumpetan vokon, kaj post tio la koko laŭte ekparolis pri la maljustaĵo, kiu estis farita al la maljuna respektinda abocolibro.
“Oni volas, ke ĉio nun estu nova!” li diris. “Ĉio devas senripoze strebi antaŭen! La infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn. ”Ili havu ion novan!“ diris tiu, kiu verkis la novajn abocoajn versojn, kiuj kuŝas tie disĵetite sur la planko. Mi ilin konas; pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si. Tio faris al li neesprimeblan plezuron! Ne, mi volus defendi miajn proprajn, la bonajn malnovajn versojn kaj la belajn bildojn, kiuj al ili apartenas. Por ili mi batalos, por ili mi kokokrios. Ĉiu libro en la ŝranko konas ilin tre bone. Nun mi tralegos al vi la skribitajn novajn, mi ilin antaŭlegos al vi kun plena trankvileco. Ni eldiru pri tio unuanime nian juĝon, ke ili estas tute sentaŭgaj!”
A. Abelo.
Abelo ĉiam zumas, zumas,
Kaj sian devon ĝi plenumas.
B. Baleno.
Baleno en la oceano
Elspiras akvon per fontano.
“Ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca!” diris la koko, “sed mi legas plue.”
C. Citrono.
Citrono estas frukto flava,
Agrabla, kvankam acidhava.
D. Diablo.
Diablo estas malbenita,
De Dio estas li punita.
“Ĉi tion multaj trovos tre bela!” diris la koko, “sed mi tion ne trovas; mi en la libro nenion trovas bela! Pluen!”
E. Eskimo.
Eskimo loĝas en la nordo,
Proksime de l’ glacia bordo.
F. Fromaĝo.
Fromaĝo estas tre ŝatata,
El lakto estas ĝi farata.
G. Gazeto
Gazeto multe nin instruas,
Legante ĝin, mi ne enuas.
H. Ho.
“Ho” ofte signas plendan staton,
De l’ sorto malfacilan baton.
“Kiel do infano povas tion kompreni?” diris la koko. “Estas vero, ke sur la titola paĝo estas dirite ‘Abocolibro por grandaj kaj malgrandaj’, sed la grandaj havas ion alian por fari, ol legi en la abocolibro, kaj la malgrandaj ĝin ne povas kompreni! Ĉio devas havi limon! Sed pluen!”
I. Infano.
Infano ofte forte ploras,
Eĉ se nenio ĝin doloras.
J. Junulo.
Junulo! En patrino-tero
Vi baldaŭ kuŝos sen espero.
“Kia maldelikateco!” diris la koko.
K. Kokino.
Kokino estas kokedzino,
De koko estas ĝi la ino.
“Kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj!”
L. Leono.
Leono estas besta nomo.
Ĝi estas ankaŭ nom’ de homo.
M. Mateno.
Maten’ eklumas, koko krias,
Sed kial – ĝi ja mem ne scias.
“Nun mi ricevas malĝentilaĵojn!” diris la koko; “sed mi estas almenaŭ en bona societo, en kompanio kun la leviĝanta suno! Pluen!”
N. Nokto.
En nokto ni ne vidas sunon,
Sed ofte vidas ĉarman lunon.
O. Okulo.
Okulo ĉion pririgardas,
Ne ĉion tamen ĝi ja gardas.
P. Parolo.
Parol’ similas al arĝento
Al or’ similas la silento.
R. Radiko.
Radiko en la tero sidas,
Kaj la pasanto ĝin ne vidas.
S. Seruro.
Seruro gardas kontraŭ ŝtelo,
Ĉar tio estas ĝia celo.
“Permesu al mi nun kokokrii!” diris la koko. “La longa legado lacigas! Oni bezonas iom spiri!” Kaj ĝi kokokriis tiel laŭte, kiel latuna trumpeto, kaj estis plezuro tion aŭdi – por la koko mem. “Pluen!”
T. Tajloro.
Tajloro zorgas pri la vestoj
Por simplaj tagoj kaj por festoj.
U. Unuo.
Unuo havas gravan sencon,
Valoron, forton kaj potencon.
“Ĉio tio pretendas esti profundpensa”, diris la koko, “sed mi tion vere ne povas trovi!”
V. Vagono.
Vagono kuras, kuras, kuras,
Rapide ni per ĝi veturas.
Z. Zibelo.
Tre kara best’ estas zibelo
Pro sia bela varma felo.
“Nun ĉio estas finita, sed tio ne estas ankoraŭ ĉio! Nun oni tion presos, kaj poste oni devos tion legi! Per tia fuŝaĵo devas esti anstataŭitaj la malnovaj respektindaj versoj en mia libro! Kion diras pri tio la estimata aŭdantaro, la sciencaj kaj nesciencaj, simplaj kaj kolektitaj verkoj? Kion diras la libroŝranko? Mi finis, nun la aliaj povas agi!”
La libroj staris, kaj la ŝranko staris, sed la koko flugis returne al sia granda “A” kaj fiere rigardis ĉirkaŭen. “Mi parolis bone, mi kokokriis bone; en tio la nova abocolibro ne povas min imiti! Ĝi certe mortos, ĝi estas jam mortinta! Ĝi ne havas en si kokon!”
Filino de la marĉa reĝo
La cikonioj rakontas al siaj idoj tre multe da fabeloj, ĉiuj parolas pri marĉoj kaj marĉejoj; ili estas ordinare alkonformigitaj al la aĝo kaj al la komprenkapablo de la cikoniidoj. La plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur “krible, krable, plurremurre!” Ili trovas tion treege amuza; sed la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo, aŭ ili volas scii ion pri la familio. El la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj, unu estas konata de ni ĉiuj, la fabelo pri Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo, trovita de la reĝidino, ricevis bonan edukon kaj fariĝis granda homo, kies lokon de enterigo neniu scias. Ĉi tiun historion ĉiu konas.
La dua ankoraŭ ne estas vaste konata, eble pro tio, ke la loko de ĝia agado estas nia propra lando. La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino, kaj ĉiu el ili rakontis ĝin ĉiam pli bone, kaj ni ĝin nun rakontas plej bone.
La unua cikonia paro, kiu ĝin rakontis kaj kiu mem ludas rolon en ĝi, havis somerloĝejon sur unu traba domo en Jutlando, ne malproksime de Skagen . Ankoraŭ en la nuna tempo tie troviĝas grandega marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto. En tiu priskribo estas dirite, ke tie antaŭe estis mara fundo, kiu tamen poste leviĝis. Kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de malsekaj herbejoj kaj ŝanceliĝanta marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj kaj kelke da kriplaj arboj. Preskaŭ ĉiam super ĝi ŝvebas densa nebulo, kaj antaŭ ne tre longa tempo tie ekzistis ankoraŭ lupoj. Ĝi efektive meritis la nomon “Sovaĝa marĉejo”, kaj oni povas imagi al si, kiel senvoja, plena de marĉoj kaj lagoj ĝi estis antaŭ mil jaroj. Koncerne la detalaĵojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas nun: la trunkoj de la kanoj havis la saman altecon, la samajn longajn foliojn kaj violbrunajn plumformajn floraĵojn, kiujn ili havas nun; la betulo staris kun blanka ŝelo kaj blankaj, libere pendantaj folioj, kiel nun, kaj koncerne la vivantajn estaĵojn, kiuj tien venadis, la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama fasono, kiel nun, la koloro de la cikonio estis blanka kun nigra kaj kun ruĝaj ŝtrumpoj; sed la homoj en tiu tempo havis alian vestofasonon ol nun. Tamen kiu ajn el ili, ĉu li estis servutulo, ĉu libera ĉasisto, kuraĝis iri sur la marĉejon, tiu havis la saman sorton kiel nun, ili venis, enfalis kaj malleviĝis malsupren al la marĉeja reĝo, kiel oni nomis tiun, kiu regis malsupre en la granda marĉeja regno. Oni efektive povis lin nomi marĉeja reĝo, sed al ni ŝajnis pli bone uzi la esprimon marĉa reĝo; kaj tiel ankaŭ nomis lin la cikonioj. Pri lia regado oni sciis tre malmulte, sed tio eble estas la plej bona.
Proksime de la marĉejo, tute apude de la Limfjordo, staris la supre dirita traba domo kun masonita kelo, turo kaj tri etaĝoj. Sed sur la tegmento konstruis sian neston la cikonio, la cikonia patrino kuŝis sur la ovoj kaj estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos.
Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema.
“Mi devas rakonti al vi ion tute teruran!” li diris al la cikonia patrino.
“Indulgu min!” ŝi diris, “memoru, ke mi kuŝas sur ovoj. Mi povus ektimiĝi, kaj tio efikas sur la ovoj!”
“Vi nepre devas tion sciiĝi!” li diris. “Ŝi venis ĉi tien, la filino de nia mastro en Egiptujo! Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien, kaj ŝi malaperis!”
“Ŝi, kiu estas el la gento de la feinoj! Rakontu do! Vi scias, ke en la tempo, kiam mi kovas, estas al mi malfacile atendi!”
“Vi vidas, patrino, ŝi tamen kredis al tio, kion diris la doktoro, kiel vi mem rakontis al mi. Ŝi kredis, ke la marĉeja floro de nia regiono povos helpi al ŝia patro; kaj tial ŝi alflugis ĉi tien en sia pluma vesto kune kun la du aliaj plumprincinoj, kiuj ĉiujare devis veni en la nordon, por sin bani kaj juniĝi. Ŝi alvenis, kaj ŝi malaperis!”
“Vi rakontas tiel terure malrapide!” diris la cikonia patrino, “la ovoj povas dume malvarmiĝi! Mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon!”
“Mi bone atentis!” diris la cikonia patro; “hodiaŭ vespere, kiam mi iris en la kanaron, kie la marĉa tero povas min porti, subite aperis tri cignoj. En la batado de la flugiloj estis io, kio diris al mi: ‘atentu, tio ne estas veraj cignoj, tio estas nur cignaj haŭtoj!’ Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. Vi scias, en kio konsistas la vereco!”
“Kompreneble!” ŝi respondis; “sed rakontu do al mi fine pri la princino, jam tedis al mi ĉiamaŭdi nur pri cignaj haŭtoj!”
“Ĉi tie meze de la marĉejo troviĝas, kiel vi scias, siaspeca lago,” rakontis plue la cikonia patro. “Se vi iom leviĝos, vi povas de ĉi tie vidi parton de ĝi. Tie apud la kanaro kuŝis trunko de alno. Sur ĉi tiu sidiĝis la tri cignoj, ekbatis per la flugiloj kaj rigardis ĉirkaŭen. Unu el ili deĵetis la cignan haŭton, kaj jen mi rekonis en ĝi la princinon de nia domo en Egiptujo. Ŝi sidis tie kaj havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj nigraj haroj. Mi aŭdis, kiel ŝi petis la du aliajn, ke ili gardobservu ŝian cignan plumaĵon, kiam ŝi subakviĝos, por deŝiri la floron, pri kiu ŝi pensis, ke ŝi ĝin vidas Ili kapjesis, ekflugis supren kaj levis kun si liberan plumveston. Strange, kion ili volas fari kun ĝi? mi pensis, kaj kun tia sama demando ŝi ankaŭ kredeble sin turnis al ili. Per siaj propraj okuloj ŝi devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi: kun ŝia plumvesto ili forflugis supren! ‘Subakviĝu!’ ili kriis, ‘vi neniam plu flugos en cigna plumaĵo, vi neniam plu vidos Egiptujon! Restu en la sovaĝa marĉejo!’ Kaj ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn, tiel ke la plumoj flugis ĉirkaŭen, kvazaŭ ili estus neĝaj flokoj, kaj la du malbonaj princinoj forflugis.”
“Terure” diris la cikonia patrino, “mi ne povas tion aŭskulti! Sed diru do, kio okazis plue?”
“La princino ploris kaj ploregis! Ŝiaj larmoj falis sur la trunkon de la alno, kaj subite ĝi komencis moviĝi, ĉar tio estis la marĉa reĝo mem, li, kiu loĝas en la marĉo. Mi vidis, kiel la trunko turniĝis, kaj jen plu ne estis trunko, sed longaj, de ŝlimo kovritaj branĉoj simile al brakoj etendiĝis supren. Tiam la malfeliĉa knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin. Tuj ŝi malleviĝis internen de la tero kaj la trunko de la alno iris tien kun ŝi, ĝi estis tio, kio ŝin tiris malsupren. Grandaj nigraj vezikoj montriĝis sur la supraĵo, kaj poste oni vidis plu nenian postsignon. Nun ŝi estas enterigita en la sovaĝa marĉo, neniam ŝi venos kun la floro en Egiptujon. Vi ne povus traelporti la vidaĵon, patrino!”’
“Similajn aferojn vi en ĉi tiu tempo ne devus rakonti al mi! Tio povas fari malutilon al la ovoj! La princino iel sin savos, ŝi facile ricevos helpon. Se tio estus iu el ni, vi aŭ mi, tiam kompreneble ĉio estus finita!”
“Mi iros ĉiutage kaj rigardos!” diris la cikonia patro, kaj li tiel agis.
Pasis longa tempo.
Unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli larĝa. Tute apud ĝi formiĝis burĝono, kaj kiam unu matenon la cikonio flugis super ĝi, la burĝono malfermiĝis sub la agado de la varmegaj sunradioj, kaj en ĝia mezo kuŝis ĉarma infano, malgranda knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano. Ŝi estis tiel forte simila al la Egipta princino, ke la cikonio komence pensis, ke tio estas ŝi, kiu denove fariĝis malgranda; sed post pli longa pripensado la cikonio tamen trovis, ke estas pli kredeble, ke tio estas infano de ŝi kaj de la marĉa reĝo. Tial ĝi kuŝis en akvolilio.
“Ĉi tie ĝi ne povas resti!” pensis la cikonio, “en mia nesto ni jam sen tio estas en tro granda nombro, sed jen venas al mi en la kapon ideo! La vikingedzino ne havas infanon, kaj jam ofte ŝi deziris havi tion. Oni diras ja pri mi, ke mi alportas la malgrandajn infanojn, nun mi efektive unu fojon tion faros! Mi flugos kun la infano al la vikingedzino; kia ĝojo tio estos!”
Kaj la cikonio prenis la malgrandan knabineton, flugis al la traba domo, trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko, metis la infanon sur la bruston de la vikingedzino, kaj poste ĝi flugis al la cikonia patrino kaj rakontis al ŝi ĉion, dum la idoj aŭskultis. Ili nun estis jam sufiĉe grandaj por tio.
“Vi vidas, la princino ne mortis, ŝi sendis sian infanon supren, kaj ĉi tiu nun estas en bona loko.”
“Tion mi diris ja tuj en la komenco!” respondis la cikonia patrino. “Sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj! Baldaŭ estos la tempo por forveturi; mi sentas jam de tempo al tempo jukadon sub la flugiloj! La kukolo kaj la najtingalo jam forflugis, kaj la koturnoj, kiel mi aŭdis, antaŭdiras favoran venton. Kiom mi konas niajn infanojn, ili sukcese plenumos la marŝekzerciĝojn!”
Kian ĝojon havis vikingedzino, kiam matene post la vekiĝo ŝi trovis sur sia brusto la malgrandan belan infanon! Ŝi kisis kaj karesis ĝin, sed la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble ĝi tute ne estis en bona humoro. Fine ĝi endormiĝis de la plorado, kaj kiam ĝi tiel kuŝis, ĝi aspektis tre ĉarme. Al la vikingedzino estis tiel ĝoje kaj bone en la koro, ŝi antaŭsentis, ke nun ankaŭ ĝia edzo kun ĉiuj siaj militistoj venos tiel same neatendite, kiel la infano, kaj tial ŝi kaj la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon. La longaj diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ŝi mem faris kun siaj servistinoj, kaj en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj ĉefaj dioj, de Odin , de Thor kaj de Freia , estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj; la servutuloj devis frotpurigi la ŝildojn, kiuj servis por la sama celo, sur la benkojn oni metis kusenojn, kaj sur la fajrejo meze de la ĉambrego oni amasigis sekan brullignon, por ke oni povu tuj fari fajron. La vikingedzino mem forte laboris, tiel ke vespere ŝi estis tre laca kaj bone dormis.
Kiam matene ŝi vekiĝis, ŝi forte ektimiĝis, ĉar la malgranda infano malaperis sen postesignoj. Ŝi saltleviĝis, ekbruligis pecon da ligno kaj rigardis ĉirkaŭen, kaj jen ŝi ekvidis, ke sur la pieda parto de la lito kuŝis ne la malgranda infano, sed granda malbela rano. Ĝia aspekto elvokis ĉe ŝi grandan abomenon, ŝi kaptis pezan bastonon kaj volis mortigi la ranon, sed ĉi tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke la koro ne permesis al ŝi ekbati. Ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis ĉiuflanken, la rano kvakis tiel timeme, kvazaŭ ĝi volus elpetegi de ŝi kompaton; ŝi ektremis kaj kuris de sia lito al la fenestro, kiun ŝi ekpuŝe malfermis. En la sama momento leviĝis la suno, ĵetis siajn radiojn rekte sur la grandan ranon en la lito, kaj subite montriĝis, ke la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis kaj fariĝis malgranda kaj ruĝa, la membroj ricevis plej ĉarman formon, kaj jen tie kuŝis denove ŝia propra malgranda bela infano anstataŭ malbela rano.
“Kio tio estas!” ŝi diris; “ĉu mi havis malbonan sonĝon? Tio estas ja mia propra plej ĉarma elfa infano, ĝi, kiu kuŝas tie antaŭ mi!” Kaj ŝi kisis ĝin kaj alpremis ĝin al sia koro, sed la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto.
Nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo, kvankam li estis jam sur la vojo, sed li havis kontraŭ si la venton, kiu nun blovis, por peli la cikoniojn suden. Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia.
Post kelke da tagoj kaj noktoj al la vikingedzino fariĝis klare, kia estas la afero kun ŝia malgranda infano. Terura sorĉo estis sur ĝi. En la tago ĝi estis bela kiel luma elfo sed havis malbonan, sovaĝan naturon; sed en la nokto ĝi estis malbela rano, silentema kaj kompatinda, kun malgajaj okuloj. Tie estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis kiel ekstere, tiel ankaŭ interne; ĝi venis de tio, ke la malgranda knabineto, kiun la cikonio alportis, en la tago posedis la eksteraĵon de sia patrino, sed samtempe la karakteron de sia patro, dum en la nokto ĝi montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo, havante la menson kaj koron de la patrino. Kiu povus forigi la potencon, kiun tie aperigis ia sorĉa forto? Tio kaŭzis al la vikingedzino zorgojn kaj afliktojn, kaj tamen ŝia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo, pri kies stato ŝi pensis, ke ŝi nenion devas diri al sia edzo, kiam li revenos, ĉar alie li certe, konforme al la kutimoj kaj moroj, ordonus elĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon, por ke ĝin prenu, kiu volos. Tion la koro de la bona vikingedzino ne povis permesi, tial ŝi decidis aranĝi, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la tago.
Unu matenon trans la tegmenton brue transflugis la cikonioj; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da cikonioj post la grandaj manovroj. Nun ili leviĝis, por flugi suden.
“Ĉiuj estas pretaj!” oni proklamis; “ankaŭ la inoj kaj infanoj!”
“Al ni estas tiel facile!” diris la junaj cikonioj. “Jukas kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazaŭ nia korpo estus plena de vivantaj ranoj. Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden!”
“Restu en la amaso!” diris patro kaj patrino, “kaj ne laboru tiel senĉese per via babilema beko, tio estas malsaniga por la brusto!”
Kaj ili ekflugis.
En la sama tempo aŭdiĝis sonado de kornoj super la erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj. Ili revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo, kie la popolo, same kiel en Britujo, kun timego kantadis:
Liberigu nin Dio, de l’ sovaĝaj Normandoj!
Kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la vikinga kastelo apud la sovaĝa marĉejo! Oni enportis la kruĉojn kun mielakvo en la ĉambregon, oni ekbruligis fajron, oni buĉis ĉevalojn. La odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn. La pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango; la fajro kraketis, la fumo leviĝis sub la plafonon, la fulgo gutadis de la traboj, sed al tio oni estis alkutimiĝintaj. Gastoj estis invititaj kaj ricevis luksan regaladon, intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj, oni festenis bonege, kaj por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon. La bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn. Ĉiu verso finiĝis per la rekantaĵo: “La fortoj malaperas kaj la generacioj forpasas, al ĉiu venas la morto, sed eterne vivas glora nomo!” Ĉe tio ili ĉiuj frapadis la ŝildojn kaj marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo.
La vikingedzino sidis sur la laŭlarĝa benko en la nefermita festena ĉambrego; ŝi havis sur si silkan veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn. Ŝi estis en sia plej bona paradaĵo, kaj la bardo parolis en sia kanto ankaŭ pri ŝi, rakontis pri la ora trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo, kaj ĉi tiu estis ravita pri la bela infano, kiun li vidis nur en la tago en ĝia tuta beleco. La sovaĝeco, kiun oni vidis ĉe ĝi, plaĉis al li. La infano povus iam laŭ lia opinio fariĝi bonega ŝildknabino, kiu al neniu fortegulo devus cedi; ŝi ne palpebrumos, se lerta mano per akra glavo dehakos al ŝi la brovojn.
La kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn. Tiam oni ne leviĝadis ankoraŭ tiel baldaŭ de festenado; la tiamaj homoj povis ion traelporti. En tiu tempo estis populara la proverbo: “La bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen, sed malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako.” Ho, oni ĝin konis tre bone, sed inter scii kaj fari estas diferenco. Oni ankaŭ sciis, ke amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo, sed malgraŭ tio oni restadis, ĉar viando kaj mielakvo estas bona aĵo. Estis gaje, kaj en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin. Tio estis stranga tempo!
Ankoraŭ unu fojon en tiu jaro la vikingo entreprenis militiron, malgraŭ ke jam leviĝis la aŭtunaj ventegoj. Li iris kun siaj militistoj al la Brita bordo, kio, kiel li diris, estas ja “nur transe de la akvo”. Lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino, kaj estis certe, ke la edukantino baldaŭ preskaŭ pli amis la malfeliĉan ranon kun la mildaj okuloj, ol la belulinon, kiu gratis kaj mordis.
La krudaj, malsekaj aŭtunaj nebuloj, antaŭ kiuj falas la folioj, kuŝis super la arbaro kaj super la erikejo; la birdosenplumulo, kiel oni tie nomas la neĝon, alflugis en densaj amasoj, la vintro alproksimiĝis. La paseroj okupis la neston de la cikonioj kaj mokridis siamaniere la forestantajn gemastrojn; kaj ĉi tiuj mem, la cikoniaj gepatroj kun ĉiuj siaj infanoj, kie ili nun estis?
* * *
La cikonioj estis nun en Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme, kiel ĉe ni en bela somera tago. Tamarindoj kaj akacioj floris ĉirkaŭe, la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj, tiu aŭ alia paro da cikonioj sidis sur la graciaj turoj kaj ripozis post la longa vojaĝo. Grandaj svarmoj havis neston apud nesto sur la potencaj kolonoj kaj ruiniĝintaj arkaĵo; de temploj kaj sur forlasitaj lokoj. La daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo. La blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto, kie la struto montris, ke li bone povoscias uzi siajn piedojn, kaj la leono kun siaj grandaj saĝaj okuloj sidis kaj rigardis la marmoran sfinkson, kiu kuŝis duone enterigita en la sablo. La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. La cikoniidoj pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon.
“Tiel estas ĉi tie, kaj tion ni havas ĉiam en nia varma lando!” diris la cikonia patrino, kaj la infanoj sentis tikladon en la stomako.
“Ĉu ni vidos ankoraŭ ion plu?” ili demandis; “ĉu ni penetros pli profunden en la landon?”
“Tie oni nenion plu povas vidi,” diris la cikonia patrino. “Post la luksa regiono komenciĝas nur nepenetrebla arbaro, en kiu la arboj kreskas unu en la alian kaj per pikantaj volvekreskaĵoj estas ligitaj en ne malimplikeblan densaĵon, tiel ke nur la elefanto havas la eblon trafari al si vojon per siaj masivaj piedoj. La serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj. Se vi volus iri en la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la afero iros bone, sed se ĝi irus malbone, vi trafos en sablan trombon. Ne, ĉi tie estas plej bone; ĉi tie ni havas ranojn kaj akridojn, ĉi tie mi restos kaj vi ankaŭ!”
Kaj ili restis. La maljunaj sidis en sia nesto sur la gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je glatigado de la plumoj kaj je pripinĉado de la ruĝaj ŝtrumpoj per sia beko. Poste ili elstreĉis la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn kun la alta frunto kaj la delikataj glataj plumoj, kaj iliaj brunaj okuloj lumis tre saĝe. La cikoniaj fraŭlinoj promenadis gravmiene inter la sukplenaj trunkoj de la kanoj, ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn junajn cikoniojn, faradis interkonatiĝojn kaj englutadis ĉe ĉiu tria paŝo unu ranon aŭ svingadis tien kaj reen malgrandan serpenton, kio, kiel ili opiniis, tre bone alaspektis al ili. Ilia kaptitaĵo estis por ili tre bongusta. La junaj fraŭloj komencadis diversajn malpacojn, batadis unu la alian per la flugiloj, hakadis sin reciproke per la bekoj kaj faradis al si sangajn vundojn, kaj poste tiu aŭ alia fianĉiĝis, la junaj fraŭloj kaj la junaj fraŭlinoj; tio estis ja la vivocelo, kiun ili starigis al si. Ili konstruis nestojn kaj komencis poste denove malpacojn, ĉar en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon; tio tamen estis gaja kaj faris precipe al la maljunaj multe da ĝojo. En la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone alaspekta. Ĉiutage ĉi tie estis suna lumo, ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi, oni povis pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj.
Sed en la riĉa palaco de ilia Egipta dommastro ne estis gaje. La riĉa potenca sinjoro, paralizita en ĉiuj membroj, kuŝis etendita kiel mumio sur lito en la granda salono kun la kolorriĉaj muroj. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li; senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ ne povis vere diri, ke li vivas. La savanta marĉeja floro el la nordaj landoj, kiu devis esti elserĉita kaj deŝirita de tiu, kiu amis lin plej varmege, ĉiam ankoraŭ ne estis alportita. Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. “Ŝi mortis kaj malaperis!” raportis la du hejmen revenintaj virgulinoj. Ili elpensis tutan historion, kies enhavo estis jena:
“Kiam ni ĉiuj ŝvebis alte en la aero, nin ekvidis ĉasisto kaj ekpafis sagon sur nin. Li trafis nian junan amikinon, kaj malrapide, kantante sian adiaŭon, ŝi falis kiel mortanta cigno en la mezon de la arbara lago. Tie ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo. Sed ni faris venĝon; ni alligis fajron sub la flugilon de la hirundo, kiu havis sian neston sub la kana tegmento de la ĉasisto; ĝi ekbruliĝis, kaj la domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. Tie ŝi kuŝas, fariĝinte denove tero; neniam ĝi revenos en Egiptujon!”
Ili ambaŭ ploris, sed cikonia patro, kiu okaze estis aŭskultanto de tiu rakonto, frapis fortege per la beko.
“Mensogo kaj elpenso!” li diris. “Vere mi tre volonte enpuŝus al ili mian bekon en la bruston!”
“Por rompi al si la bekon!” diris la cikonia patrino. “Bele vi tiam aspektus! Antaŭ ĉio pensu pri vi mem kaj pri via familio; ĉio alia vin ne devas interesi!”
“Mi tamen morgaŭ sidiĝos sur la rando de la nefermita kupolo, kiam ĉiuj scienculoj kaj saĝuloj kolektiĝos, por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo; eble tiamaniere ili pli alproksimiĝos al la vero.”
Kaj la scienculoj kaj saĝuloj kunvenis kaj parolis multe tre multe, multvorte kaj edife, kion la cikonio tute ne povis kompreni, – kaj por la malsanulo aŭ por lia filino en la marĉejo efektive nenio rezultis el tio, tamen malgraŭ tio ni povas iom aŭskulti tion, ĉar diversajn aferojn oni ja ofte devas aŭskulti.
Sed la plej grava nun estos aŭskulti kaj sciiĝi, kio okazis antaŭe, tiam ni pli bone komprenos la historion, almenaŭ ne malpli bone ol la cikonia patro.
“Amo naskas kaj subtenas la vivon, la plej alta amo naskas la plej altan vivon! Nur per amo povas esti savita lia vivo!” oni diris, kaj la scienculoj asertis, ke tio estis dirita eksterordinare saĝe kaj bone.
“Tio estas bela penso!” tuj asertis la cikonia patro.
“Mi ĝin ne tute komprenas!” respondis la cikonia patrino, “kaj la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la penso. Cetere tio estas por mi tute indiferenta, mi devas pensi pri aliaj aferoj!”
Poste la scienculoj komencis profundpensan analizon de la esenco de amo. Ili klarigis, ke ekzistas diferenco inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianĉoj, kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn, aŭ tiu, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno; ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti. Li fariĝis ĉe tio tute enpensigita, fermis duone la okulojn, kaj dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo. Estis al li tre peze porti sian instruitecon.
Tamen unu aferon la cikonia patro komprenis, ĉar li aŭdis, ke tion egale sincere esprimis simplaj burĝoj, kiel ankaŭ plej grandaj eminentuloj, – ke por multaj miloj da homoj kaj samtempe por la lando estas malfeliĉo, ke la granda sinjoro kuŝas malsana kaj ne povas denove resaniĝi; ke estus feliĉo kaj beno, se li denove ricevus sian sanon. “Sed kie kreskas la floro, kiu povas ree alporti al li sanon?” Pri tio ĉiuj demandis, serĉis en sciencaj verkoj, en lumantaj bildoj de la steloj, en la vento kaj vetero, serĉis per ĉiuj eblaj rimedoj, kaj fine la scienculoj kaj la saĝuloj eltrovis, kiel ni diris, ke “la amo naskas kaj subtenas la vivon, la vivon de la patro,” kaj per tio ili diris pli, ol ili mem komprenis. Poste ili ripetis kaj skribis kiel recepton: “la amo naskas kaj subtenas la vivon”, sed kiamaniere oni povus pretigi la recepton, – pri tio oni ne havis respondon. Fine ili venis al unuanima decido, ke la helpo devas veni de la princino, de ŝi, kiu amis sian patron per la tuta koro kaj la tuta animo. Oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita, kaj en la serĉado pasis pli ol tuta jaro. Ŝi devis en novluna nokto, post la subiro de la luno, iri al la marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto, forrasti la sablon antaŭ la pordo en la piedo de la sfinkso kaj trairi la longan koridoron, kiu kondukas en la mezon de unu el la grandaj piramidoj, kie unu el la potencaj reĝoj de la malproksima antikveco, ĉirkaŭita de granda lukso, kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro. Tie ŝi devis apogi sian kapon al la mortinto, kaj tiam estus malkaŝite al ŝi, kiamaniere oni povas akiri la vivon kaj savon por ŝia patro. Ĉion ĉi tion ŝi plenumis, kaj en sonĝo ŝi sciiĝis, ke el la profunda marĉo norde en la Dana lando – la loko estis priskribita al ŝi tute precize – ŝi devas alporti hejmen la lotusan floron, kiu en la profundo de la akvo estos ektuŝinta ŝian bruston. Tiu floro redonos al li la sanon.
Por tio ŝi flugis en cigna vesto al la sovaĝa marĉejo. Ĉion ĉi tion sciis la cikonia patro kaj la cikonia patrino, kaj nun ni scias tion pli precize, ol ni sciis antaŭe. Ni scias, ke la reĝo de la marĉo malsuprentiris ŝin al si, ni scias, ke por la siaj en la hejmo ŝi mortis kaj malaperis. Nur la plej saĝa el ili ĉiuj diris ankoraŭ, tiel same kiel la cikonia patrino: “Ŝi iel sin savos!” Kaj tion oni volis atendi, ĉar ion pli bonan oni ne sciis.
“Mi pensas, mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cignajn vestojn!” diris la cikonia patro; “tiam ili ne povos veni al la sovaĝa marĉejo kaj fari malbonon. La cignajn vestojn mi kaŝos tie supre, ĝis por ili troviĝos uzo!”
“Kie do vi volas tie supre ilin kaŝi?” demandis la cikonia patrino.
“En nia nesto ĉe la sovaĝa marĉejo!” li diris. “Mi kaj niaj plej junaj infanoj ni povas ĉe la transportado reciproke nin subteni, kaj se ili fariĝos por ni tro embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni povas kaŝi ilin ĝis plej proksima transmigro. Unu cigna plumaĵo estus sufiĉa por ŝi, sed du estas pli bonaj. Por vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin provizi!”
“Vi ne ricevos dankon pro tio!” diris la cikonia patrino; “sed vi estas ja la sinjoro! Nur en la tempo de kovado mi havas rajton de voĉo.”
* * *
En la vikinga kastelo ĉe la sovaĝa marĉejo, kien la cikonioj flugis en la printempo, al la malgranda knabino estis donita nomo. Oni donis al ŝi la nomon Helga , sed ĉi tiu nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaĵon, estis tro milda. Kun ĉiu monato la infano pli disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj, dum kiuj la cikonioj regule faris la saman vojaĝon, aŭtune al Nilo, printempe al la sovaĝa marĉejo, el la malgranda infano fariĝis granda knabino, kaj antaŭ ol oni bone rimarkis, ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino. Sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon; la junulino havis naturon pli sovaĝan, ol eĉ en tiu kruela malluma tempo oni povus ĉe iu trovi.
Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo; ŝi tramordadis en sia sovaĝeco la kolon al la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi, kaj al sia adoptinta patro ŝi diris tute serioze:
“Se venus via malamiko kaj ligus ŝnuron al la traboj de nia tegmento kaj levus ĉi tiun senpere super la ĉambro, en kiu vi dormas, mi vin ne vekus, eĉ se mi tion povus fari. Mi tion tute ne aŭdus, tiel ĉiam ankoraŭ bruas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon antaŭ kelka nombro da jaroj! Ho, mi havas bonan memoron!”
Sed la vikingo ne kredis al ŝiaj vortoj; simile al ĉiuj aliaj li estis blindigita de sia beleco, li ankaŭ ne sciis, ke la malgranda Helga ĉiutage ŝanĝiĝas interne kaj ekstere. Sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo, kiu kuradis en plena galopo, kaj eĉ en plej granda danĝero ŝi ne desaltis de ĝi. Tute vestita ŝi ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la golfo kaj naĝadis renkonte al la vikingo, kiam lia boato estis alproksimiĝanta al la tero. De siaj belaj longaj haroj ŝi detranĉis al si la plej longan buklon kaj plektis al si el tio tendenon por la pafarko.
“Kion oni mem faras, tio estas bone farita!” ŝi diris.
La vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj havis firman volon kaj fortan karakteron, sed en komparo kun sia filino ŝi estis milda, timema virino. Ŝi sciis ja ankaŭ, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo.
Kiam la patrino estis en la subtegmento aŭ eliris sur la korton, Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen per la manoj kaj piedoj kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan profundan puton. Tie ŝi konforme al sia rana naturo subakviĝadis kaj poste leviĝadis returne supren, grimpadis kiel kato kaj venadis, abunde gutigante akvon, en la salonon.
Tamen ekzistis unu ligilo, kiu retenadis Helgan, tio estis la vespera krepusko; tiam ŝi fariĝadis silenta kaj meditema, lasadis sin voki kaj konduki. Tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino, kaj kiam la suno subiĝis kaj ŝia ekstera kaj interna aliformiĝo plenumiĝis, ŝi sidadis silente, malgaje, en sia formo de rano; ŝia korpo tiam estis multe pli granda ol la korpo de ordinara rano, sed ĝuste ĉi tiu cirkonstanco pligrandigis la malbelecon. Ŝi aspektis kiel abomeniga pigmeino kun kapo de rano kaj kun naĝmembrano inter la fingroj. Io senfine malgaja kuŝis en la okuloj, per kiuj ŝi rigardis ĉirkaŭen; voĉon ŝi ne havis, nur sensonan kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo. Tiam la vikingedzino povis preni ŝin sur siajn genuojn, ŝi forgesis la malbelan formon, ŝi vidis nur la malgajajn okulojn, kaj ofte diradis:
“Mi preskaŭ dezirus, ke vi ĉiam estu mia muta rano. Pli malbona estas via aspekto, kiam via beleco brilas eksteren.”
Ŝi skribis runojn kontraŭ sorĉo kaj kontraŭ malsano kaj ĵetis ilin sur la malfeliĉan estaĵon, sed pliboniĝo ne aperis.
“Oni ne povus pensi, ke ŝi estis tiel malgranda kaj kuŝis en akvolilio!” diris unu fojon la cikonia patro; “nun ŝi estas tuta homo kaj mirinde simila al sia Egipta patrino. Ĉi tiun ni neniam plu vidis! Ŝi ne saviĝis, kiel diris vi kaj la scienculoj. Ĉiujare mi flugis laŭlonge kaj laŭlarĝe super la tuta sovaĝa marĉejo, sed ŝi neniam donis ian signon pri si. Mi eĉ konfesos al vi, en la jaroj, kiam mi venis ĉi tien kelke da tagoj antaŭ vi, por ripari la neston kaj ordigi tion aŭ alian, mi ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi estus strigo aŭ vesperto, ĉiam super la akvo ĉi tie, sed tute sen ia sukceso. Ĝis nun ankoraŭ kuŝas tute sen ia utilo la du cignaj vestoj, kiŭjn mi kun niaj infanoj trenis de Nilo ĉi tien; tio estis sufiĉe malfacila, ni bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn. Nun ili jam de tre longa tempo kuŝas sur la fundo de nia nesto, kaj se iam okazos fajro, se la traba domo forbrulos, tiam ankaŭ ili malaperos!”
“Kaj malaperos nia bona nesto!” diris la cikonia patrino. “Pri tio vi pensas malpli ol pri la plumvestoj kaj pri via marĉeja princino. Vi devus prefere tuj malsupreniri al ŝi kaj resti en la marĉo. En rilato al via propra familio vi estas malbona patro, tion mi jam diris al vi, kiam mi la unuan fojon kovis. Ke nur la sovaĝa vikinga knabinaĉo ne pafu al ni aŭ al niaj infanoj sagon en la flugilojn! Ŝi ne scias ja, kion ŝi faras. Ni vivas ja ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ŝi devus pripensi! Ni neniam forgesas nian devon, ni donas ĉiujare nian imposton, plumon, ovon kaj birdidon, kiel la justeco kaj leĝo postulas. Ĉu vi pensas, ke tiam, kiam ŝi estas ekstere, mi kuraĝas iri malsupren, kiel antaŭe kaj kiel mi faradis en Egiptujo, kie mi komunikiĝadis kun la homoj tute familiarke kaj enrigardadis en pladojn kaj potojn? Ne, mi sidas ĉi tie supre kaj koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! Kaj mi koleras ankaŭ pri vi! Vi devis tiam trankvile lasi ŝin en la akvolilio, tiam ŝi nun ne estus ĉi tie!”
“Vi estas multe pli estiminda ol via parolo!” diris la cikonia patro; “mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas!”
Kaj li faris salton, du fortajn batojn per la flugiloj, streĉis la piedojn malantaŭen kaj ekflugis pluen, aŭ pli ĝuste eknaĝis, tute ne movante la flugilojn. Kiam li estis jam sufiĉe malproksime, li faris ankoraŭ unu fortan flugilbaton, la suno prilumis liajn blankajn plumojn, kaj lia kolo kaj kapo streĉiĝis antaŭen. Oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion.
“Li tamen ĉiam ankoraŭ estas la plej bela el ĉiuj” pensis la cikonia patrino, “sed mi tion ne diros al li.”
* * *
Frue, jam en la tempo de rikoltado, ĉi tiun fojon revenis la vikingo kun militakiraĵo kaj kaptitoj. Inter ĉi tiuj troviĝis juna Kristana pastro, unu el tiuj viroj, kiuj persekutis la malnovajn diojn de la nordaj landoj. El la lasta tempo oni ofte parolis en la ĉambrego kaj ankaŭ en la virina ĉambro pri la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj kaj per la sankta Ansgario penetris jam eĉ alte norden. Eĉ la malgranda Helga aŭdis pri la kredo je la blanka Kristo, kiu pro amo al la homoj sin fordonis, por ilin savi. Tio, kiel oni ordinare diras, en unu orelon al ŝi eniris kaj el la dua eliris. Senton por amo ŝi, kiel ŝajnis, havis nur tiam, kiam ŝi en la ŝlosita ĉambreto ricevadis la mizeran formon de rano. Sed la vikingedzino aŭskultis, kaj ŝi sentis sin mirinde impresita de la rakontoj kiuj cirkuladis pri la filo de la sole vera Dio.
La viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj, kiuj estis konstruitaj por la honoro de tiu, kies ordono estis la amo. Kelke da pezaj oraj vazoj artiste faritaj oni alportis kun si hejmen, kaj ĉiu el ili eligadis strangan spican odoron. Tio estis incensiloj, kiujn la Kristanaj pastroj svingadis antaŭ la altaro, sur kiu neniam fluis sango, sed nur la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj.
La kaptitan junan Kristanan pastron, ligitan per ŝnuroj je la manoj kaj piedoj, oni metis en la profundan ŝtonan kelon de la traba domo. Bela li estis, “bela kiel Baldur ”, diris la vikingedzino, kaj lia suferado ŝin kortuŝis, dum la juna Helga postulis, ke oni tratiru al li ŝnuron tra la genuo kaj alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj.
“Tiam mi ellasus la hundojn. Hu, antaŭen trans la marĉo al la erikejo! Tio estus gaja vidaĵo!”
Tamen la vikingo ne volis, ke li ricevu tian morton, sed morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota sur la ŝtono de sango en la arbareto; nun la unuan fojon oni tie estis oferontaj homon.
La juna Helga petis la permeson, ke ŝi aspergu per lia sango la bildojn de la dioj kaj la popolon. Ŝi akrigis sian brilantan tranĉilon, kaj kiam unu el la grandaj furiozaj hundoj, kiuj en granda kvanto troviĝis sur la korto, transkuris super siaj piedoj, ŝi enpuŝis al ĝi la tranĉilon en la flankon. “Tio estas farata por elprovi!” ŝi diris. La vikingedzino afliktite rigardis la sovaĝan, malbonan knabinon, kaj kiam venis la nokto kaj ŝia filino aliformiĝis korpe kaj anime, ŝi kun malĝoja animo eldiris sian aflikton per varmaj vortoj.
La malbela rano kun la prisorĉita korpo staris antaŭ ŝi kaj fiksis sur ŝi siajn brunajn malgajajn okulojn, aŭskultis kaj – kiel ŝajnis – kun homa prudento komprenis ŝiajn vortojn.
“Neniam, eĉ antaŭ mia edzo, eliris el mia buŝo eĉ unu vorto pri tio, pro kio mi per vi nun duoble suferas!” diris la vikingedzino. “En mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi. Granda estas la amo de patrino, sed via koro ĉiam estis nealirebla por amo. Via koro estas malvarma kaj marĉa! Kiamaniere vi venis en mian domon?”
Tiam stranga tremo trakuris la korpon de la malbela estaĵo, kvazaŭ la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo kaj la animo; grandaj larmoj aperis en ĝiaj okuloj.
“Via tempo de puno ankaŭ iam venos!” diris la vikingedzino; “terura ĝi estos ankaŭ por mi! Estus pli bone, se vi, estante ankoraŭ malgranda infano, estus elĵetita sur la landvojon kaj la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton!” Kaj la vikingedzino ploris per maldolĉaj larmoj kaj kolere kaj afliktite eliris malantaŭ la ledan tapiŝon, kiu pendis malsupren de la plafona trabo kaj dividis la ĉambron.
La ŝrumpinta rano sidis tute sola en la angulo; ĝi estis muta, sed post kelka tempo ĝi eligis duone sufokitan ĝemon. Estis tiel, kvazaŭ en profunda doloro en la angulo de ĝia koro naskiĝis nova vivo. La malbela estaĵo faris unu paŝon antaŭen, aŭskultis, faris denove unu paŝon kaj kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo. Senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson. Poste ĝi prenis la brulantan lampon, kiu staris en la antaŭa parto de la ĉambro; estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi forton. Ĝi eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj ŝtelece malsupreniris al la malliberulo. Ĉi tiu dormis. La rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano, kaj kiam li vekiĝis kaj ekvidis antaŭ si la malbelan figuron, li ektremis kiel de malbona vizio. La monstro eltiris sian tranĉilon, distranĉis la ligilojn de la malliberulo kaj faris al li signon, ke li ĝin sekvu.
Li vokis sanktajn nomojn, faris la signon de kruco, kaj kiam li vidis, ke la figuro staras senŝanĝe, li diris:
“Feliĉa estas tiu, kiu agas prudente en rilato al malaltulo, la Eternulo lin savos en la malbona tago! – Kiu vi estas? Kiamaniere vi havas la eksteraĵon de besto kaj tamen estas plena de favorkoreco?”
La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantaŭ kaŝantaj tapiŝoj laŭlonge de malplena koridoro ĝis en la stalon, kie ĝi montris al li ĉevalon. Li saltis sur la ĉevalon, sed la rano ankaŭ sidiĝis antaŭe kaj tenis sin forte je la kolharoj de la besto. La kaptito ĝin komprenis, kaj en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo.
Li forgesis ĝian malbelan formon, li sentis nur la favorkorecon kaj kompaton de la Eternulo, aperigitan per ĉi tiu monstro; li eldiris piajn preĝojn kaj kantis sanktajn kantojn. Tiam ĝin atakis tremo; ĉu tio estis la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris, aŭ ĉu tio estis la malvarmo de la mateno, kiu estis jam proksima? Kion ŝi povis senti? Ŝi elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti, sed la Kristana pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj, laŭte kantis kanton, kiu povus forigi la sorĉon, kiu enigis ŝin en la malbelan ranan formon, kaj la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen, la ĉielo fariĝis ruĝa, la unua radio de la suno trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kaŭzis la aliformiĝon, ŝi denove estis la juna belulino kun la demona malbona spirito. Li tenis en siaj brakoj la plej belan junan virinon! kaj eksentis teruron pro tio, li desaltis de la ĉevalo kaj haltigis ĝin, pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn. Sed la juna Helga ankaŭ per unu salto estis sur la tero, la mallonga infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj; la akran tranĉilon ŝi eltiris el sia zono kaj ĵetis sin sur la surpriziton.
“Mi vin atingos!” ŝi kriis, “mi vin atingos, kaj mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon! Vi estas ja pala kiel la morto! Sklavo! Senbarbulo!”
Ŝi atakis lin; en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia, sed ŝajnis, ke nevidebla potenco donis forton al la Kristana viro. Li tenis ŝin forte, kaj la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon, ĉirkaŭante kaj implikante ŝiajn piedojn, kiuj elglitiĝis sub ĝiaj duone elteriĝintaj radikoj. Tute apude de la loko de batalo ŝprucis fonto; li aspergis per la freŝa akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon laŭ Kristana moro, sed la bapta akvo ne havas forton tie, kie samtempe el interne ne fluas fonto de kredo.
Kaj tamen li ankaŭ ĉi tie estis la pli forta; pli ol forto de viro kuŝis en lia agado kontraŭ la batalanta malbona potenco, kiun ĝi venkis. Ŝi mallevis siajn brakojn kaj rigardis kun admirantaj okuloj tiun viron, kiu ŝajnis al ŝi potenca sorĉisto, potenca en la sekreta arto. Mallumajn, fatalajn runojn li laŭte legis; misterajn signojn li faradis en la aero. Nek antaŭ la brilanta hakilo nek antaŭ la akra tranĉilo ŝi eĉ palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj, sed ŝi ektremis, kiam li faris al ŝi sur la frunto kaj sur la brusto la signon de kruco. Kiel malsovaĝa birdo ŝi nun sidis, klininte la kapon al la brusto.
Milde li parolis al ŝi pri la ama ago, kiun ŝi en tiu nokto faris rilate al li, kiam ŝi en la malbela formo de rano venis al li, disigis liajn ligilojn kaj rekondukis lin al la lumo kaj al la vivo. Ŝi ankaŭ, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li. Al la sankta Ansgario en Hedeby li ŝin venigos; tie en la Kristana urbo la sorĉo dissolviĝos. Sed li ne povas konduki ŝin tien antaŭ si sur la ĉevalo, eĉ se ŝi sidus trankvile kaj bonvole.
“Malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo, ne antaŭ mi! Via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el malbono, mi ĝin timas, – kaj tamen mi venkos en Kristo!”
Li stariĝis genue kaj ekpreĝis pie kaj sincere. Ŝajnis, kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis sankta preĝejo, la birdoj komencis kanti, kvazaŭ ankaŭ ili apartenus al la nova komunumo, kaj la sovaĝa mento bonodoris, kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj incensojn. Laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo:
“La lumo el supre nin vizitis, por lumi al tiuj, kiuj sidas en la mallumo kaj en la ombro de la morto, por gvidi niajn piedojn al la vojo de la paco!”
Kaj li parolis pri la sopirado de la kreitaĵo, kaj dum lia parolado haltis la ĉevalo, kiu estis portinta ilin en sovaĝa kurado, kaj movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto, tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis al la malgranda Helga en la manon kaj sin mem proponis kiel refreŝigaĵon.
Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekiĝis kaj tamen ne vagas. La Kristana viro kunligis du branĉojn tiel, ke ili formis krucon, kiun li tenis rekte en la mano, kaj poste ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute ĉesiĝis. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi; el la fonto fariĝis ne fluanta rivereto, sed staranta marĉo, kiun oni ankaŭ devis ĉirkaŭrajdi. Forton kaj freŝecon elspiradis la pura arbara aero, kaj ne malpli granda forto fluis el la mildaj vortoj, kiuj sonadis en kredo kaj en Kristana amo, plenaj de kora deziro konduki al lumo kaj vivo ŝin, kiu estis jam venkita de la unua impreso.
La guto da pluvo, kiel oni diras, kavigas la malmolan ŝtonon, la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko, la roso de la Dia favorkoreco, kiu nun la unuan fojon falis sur la malgrandan Helgan, kavigis la malmolaĵon, rondigis la akraĵon. Estas vero, ke tuj oni tion ne povis rimarki, ŝi mem tion ne konsciis; ankaŭ la ĝermo en la tero ĉe la refreŝiga malsekeco kaj la varma radio de la suno ne scias ja, ke ĝi kaŝas en si kreskaĵon kaj floron.
Kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano kaj ĉi tiu imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin, ĝis ili poste fariĝas al ĝi pli kaj pli klaraj, tiel ankaŭ ĉi tie efikis la vorto, tiu Dia forto, kiu feliĉigas ĉiujn, kiuj kredas je ĝi.
Ili rapide forlasis la arbaron, trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontiĝis kun rabistoj.
“Kie vi ŝtelis la belan pupeton?” ili kriis; ili haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn, ĉar ili estis en tre granda nombro. La pastro havis nenian alian batalilon krom la tranĉilo, kiun li estis elŝirinta el la manoj de la malgranda Helga , kaj per ĝi li kuraĝe batadis ĉirkaŭen. Unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon, sed la juna Kristano feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita, tamen la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo, tiel ke la sango elŝprucis fonte kaj la besto falis teren. Tiam la malgranda Helga , kvazaŭ vekita el profunda dormo, ektremis kaj ĵetis sin sur la ĝemegantan beston. La Kristana pastro stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi kaj ŝirmi, sed unu el la rabistoj frapis per sia peza fera martelo lian frunton, tiel ke ĝi frakasiĝis kaj la sango kaj cerbo ekŝprucis ĉirkaŭen; senviva li falis teren.
La rabistoj kaptis Helgan je ŝiaj blankaj brakoj; en la sama momento la suno subiris, la lasta radio estingiĝis, kaj ŝi aliformiĝis en malbelan ranon. La blankete verda buŝo dislarĝiĝis ĝis duono de la vizaĝo, la brakoj fariĝis maldikaj kaj mukaj, la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo! Tiam la rabistoj terurite ŝin ellasis; ŝi staris inter ili kiel malbela monstro, eksaltis laŭ sia rana naturo pli alten ol ŝia propra alteco kaj malaperis en la densejo. Tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris de la terura loko.
* * *
La plenluno leviĝis, baldaŭ ĝi komencis disĵetadi brilon kaj lumon, kaj el la arbetaĵoj elrampis la malgranda Helga en sia malbela rana haŭto. Ŝi haltis apud la kadavro de la Kristana pastro kaj apud sia mortigita ĉevalo kaj rigardis ilin per okuloj, kiuj ŝajnis larmantaj. La rana kapo eligis apartspecan kvakadon, kiel infano, kiu komencas plori. Ŝi ĵetis sin jen sur unu, jen sur la alian, alportis akvon en sia mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda kaj pli kava, kaj verŝis sur ilin. Ili estis senvivaj, ili restis senvivaj! Ŝi tion komprenis. Baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn; ne, tio ne devis okazi! Tial ŝi elfosis kavon en la tero, tiel profunde, kiel ŝi povis, ŝi volis fari por ili tombon, sed por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de arbo kaj siajn manojn; ĉe tio tamen la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango komencis flui. Ŝi komprenis, ke ŝia laboro ne sukcesos. Tiam ŝi alportis akvon, lavis la vizaĝon de la mortinto, kovris ĝin per freŝaj verdaj folioj, altrenis grandajn branĉojn kaj metis ilin sur lin kaj ŝutis sur tion foliojn. Poste ŝi prenis la plej pezajn ŝtonojn, kiujn ŝi povis trovi, metis ilin super la senvivajn korpojn kaj ŝtopis la aperturojn per musko. Nun ŝi opiniis, ke la tomba monteto estas sufiĉe fortika kaj kontraŭgardita, sed dum tiu malfacila laborado pasis la nokto, la suno aperis, – kaj jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun sangantaj manoj kaj la unuan fojon kun larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj.
Tiam ĉe la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado; ŝi tremis, rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi vekiĝis el terura sonĝo, alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon, kaj poste subite ŝi simile al kato grimpis sur la supron de la arbo kaj forte alkroĉiĝis. Tie ŝi sidis kiel timeganta sciureto, sidis en la daŭro de la longa tago en la profunda arbara izoliteco, kie, kiel oni ja diras, ĉio estas senviva kaj silenta! Senviva! Flugis tie kelke da papilioj unu ĉirkaŭ la alia en ludo aŭ en malpaco; troviĝis tie tute apude kelke da formikejoj, el kiuj ĉiu estis loĝata de centoj da laboremaj estaĵetoj, kiuj svarmadis tien kaj reen. En la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo; amasoj da zumantaj muŝoj preterflugis, libeloj kaj aliaj flugilaj bestetoj, la lumbriko elrampis el la malseka tero, la talpoj fosis, – krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe, senvive en tiu senco, en kiu oni komprenas ĉi tiun vorton. Neniu atentis la malgrandan Helgan, krom la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ la supro de la arbo, sur kiu ŝi sidis; kun kuraĝa scivoleco ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi. Unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis, sed per tio ŝi ne fariĝis pli komprenebla por ili kaj ankaŭ ne por si mem.
Kiam la vespero alproksimiĝis kaj la suno komencis subiĝi, la aliformiĝo devigis ŝin denove moviĝi. Ŝi malleviĝis laŭ la trunko, kaj kiam la lasta radio de la suno estingiĝis, ĝi sidis malsupre en la ŝrumpinta formo de rano, kun disŝirita naĝmembrano sur la manoj, sed la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis eĉ en ŝia bela formo. Tio estis plej mildaj, piaj knabinaj okuloj, kiuj lumis el la rana masko; ili atestis pri ŝia profunda animo, pri ŝia homa koro. La belaj okuloj komencis verŝi larmojn, ploris per pezaj larmoj, kiuj malpezigas la koron.
Apud la aranĝita tomba monteto kuŝis ankoraŭ la kruco, kiu estis farita el branĉoj, la lasta faritaĵo de li, kiu nun estis mortinta kaj transirinta en alian mondon. La malgranda Helga ĝin levis, kaj, cedante al subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super li kaj la mortigita ĉevalo. Ĉe la malĝoja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj, kaj en tiu korstato ŝi gratis la saman signon sur la tero ĉirkaŭ la tombo, – la plej bela enfermo, kiun oni povas imagi al si, – kaj jen, dum ŝi per ambaŭ manoj gratis la signon de kruco, ŝia naĝmembrano defalis kiel disŝirita ganto, kaj kiam ŝi sin lavis en la fonto kaj kun granda miro vidis siajn blankajn manojn, ŝi denove faris la signon de kruco en la aero inter si kaj la mortinto. Tiam ektremis ŝiaj lipoj, tiam ekmoviĝis ŝia lango, kaj la nomo, kiun ŝi dum la rajdado tra la arbaro plej ofte aŭdis kantatan kaj parolatan, eksonis el ŝia buŝo. Ŝi ĝin elparolis: “Jesuo Kristo!”
Tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro, ŝi estis la juna belulino, – sed ŝia kapo lace kliniĝis, ŝiaj membroj bezonis ripozon, – ŝi dormis.
Tamen ŝia dormo estis nur mallonga; en noktomezo ŝi vekiĝis; antaŭ ŝi staris la mortigita ĉevalo, radianta, plena de vivo; el ĝiaj okuloj kaj la vundita kolo lumis apartspeca brilo. Apud ĝi montriĝis la mortigita Kristana pastro. “Pli bela ol Baldur !” dirus la vikingedzino, kaj tamen li estis kvazaŭ en flamoj.
En liaj grandaj mildaj okuloj kuŝis tia alta seriozeco, ili proklamis tiel justan juĝon, lia rigardo estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn de la elprovitino. La malgranda Helga tremis, kaj ŝiaj rememoroj vekiĝis kun tia forto, kiel tio iam fariĝos ĉe la lasta juĝo. Ĉio bona, kion oni iam faris al ŝi, ĉiu ama vorto, kiu iam estis parolita al ŝi, fariĝis kvazaŭ vivanta. Ŝi komprenis, ke la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado, en kiuj ni, naskitoj de animo kaj marĉo, agas kaj strebas. Ŝi komprenis, ke ŝi sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj kaj ke per si mem ŝi nenion faris. Ĉio, kio estis donita al ŝi, ĉio staris sub pli alta gvidado. Ŝi kliniĝis profunde, humile, honte antaŭ tiu, kiu kredeble povis legi en ĉiu faldo de ŝia koro; kaj en tiu momento ŝi sentis kvazaŭ fajreron de la puriga flamo, fajreron de la flamo de la sankta spirito.
“Vi filino de la marĉo!” diris la Kristana pastro, “el marĉo, el la tero vi venis, – nun vi leviĝos denove el la tero. La sunradio en vi, konsciante sian korpon, reiras al sia naskiĝfonto, ne la radio el la suno, sed la radio el Dio! Neniu animo pereos, sed longa estas la vojo tra la pasantaĵo, ĝi estas forkuro de la vivo al la eterneco. Mi venas el la lando de la mortintoj; vi ankaŭ iam transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon, kie loĝas la favorkoreco kaj perfekteco. Mi ne kondukas vin en Hedeby on al Kristana bapto, antaŭe vi devas krevigi la akvan kovron super la profunda marĉo, vi devas eltiri supren la vivantan radikon de via vivo, vi devas fari amajn agojn, antaŭ ol povos veni la konsekro.”
Kaj li levis ŝin sur la ĉevalon kaj donis al ŝi oran incensilon, similan al tiu, kiun ŝi antaŭe vidis en la vikinga kastelo. Dolĉa kaj forta bonodoro fluis el ĝi. La nefermita vundo sur la frunto de la mortinto lumis kiel radianta diademo; li prenis de la tombo la krucon, levis ĝin supren, kaj nun ili ekflugis antaŭen tra la aero, super la bruanta arbaro, super la montetoj, en kiuj estis enterigitaj la grandeguloj kaj kie ili en la nokto sidis sur siaj mortigitaj ĉevaloj. La potencaj figuroj leviĝis, elrajdis kaj haltis supre sur siaj gigantaj tombaj montetoj. En la lunlumo brilis la ora ringo ĉirkaŭ ilia frunto, ilia mantelo flirtis en la vento. La drako, kiu gardis la trezorojn, levis sian kapon kaj rigardis ilin. La gnomoj rigardis de altaĵoj kaj el sulkoj, ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero.
Super arbaro kaj erikejo, riveretoj kaj marĉoj ili flugis ĝis la sovaĝa marĉejo; super ĝi ili ŝvebis en grandaj rondoj. La Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia buŝo sonis la kantado de meso. La malgranda Helga kunkantis, kiel infano akompanas la kantadon de sia patrino. Ŝi svingadis la incensilon, kiu eligadis altaran bonodoron tiel fortan, tiel miraklofaran, ke la kanoj per tio ekfloris. Ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren; simile al teksita flortapiŝo etendiĝis tavolo da akvolilioj, kaj sur ĝi kuŝis dormanta virino, juna kaj bela. La malgranda Helga pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo. Tio, kion ŝi vidis, estis ŝia patrino, la edzino de la marĉreĝo, la princino de la regiono de Nilo.
La mortinta Kristana pastro ordonis levi la dormantinon sur la ĉevalon, sed ĉi tiu malleviĝis sub la ŝarĝo, kvazaŭ ĝia korpo estus nur kadavra tuko, flirtanta en la aero; sed signo de kruco faris la aeran fantomon fortika, kaj ĉiuj tri rajdis, ĝis ili atingis firman grundon sub la piedoj.
Tiam kokokriis la koko en la kastelo de la vikingo, kaj la fantomoj dissolviĝis en nebulon, kiun la vento forrulis; sed la patrino kaj la filino staris unu kontraŭ la alia.
“Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la profunda akvo?” diris la patrino.
“Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la brilanta ŝildo?” vive ekkriis la filino; kaj ili alproksimiĝis al si reciproke, brusto al brusto, brako al brako. Plej forte batis la koro de la patrino, kaj ŝi tion komprenis.
“Mia infano! Floraĵo de mia propra koro! Mia lotuso el la profunda akvo!”
Kaj ŝi ĉirkaŭprenis sian infanon kaj ploris; la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga .
“En cigna plumaĵo mi venis ĉi tien kaj deĵetis ĝin!” rakontis la patrino. “Tra la ŝanceliĝanta marĉa grundo mi malleviĝis profunde en la ŝlimon de la marĉo, kiu fermiĝis ĉirkaŭ mi kiel muro; sed baldaŭ mi eksentis pli freŝan fluon; ia forto tiris min pli profunden, ĉiam pli profunden. Miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco, mi ekdormis, mi sonĝis. Ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido, sed ke antaŭ mi troviĝas ankoraŭ la ŝanceliĝanta alna trunko, kiu naĝis sur la supraĵo de la marĉo. Mi rigardis la fendojn de la arba ŝelo, kaj ili lumis per ĉiaj eblaj koloroj kaj akceptis la formon de ĉiaj eblaj hieroglifoj. La loko, kiun miaj okuloj fiksis, prezentis la ĉirkaŭkovron de mumio. Ĝi disŝiriĝis, kaj el ĝi eliris la miljara reĝo, la mumia figuro, nigra kiel peĉo, nigre brilanta kiel arbara limako aŭ kiel la grasa nigra grundo de la marĉejo; mi ne sciis, ĉu tio estas la marĉreĝo ĉu la mumio de la piramido. Li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj, kaj mi havis la senton, kvazaŭ mi devas morti. Vivon mi denove eksentis nur per tio, ke ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto kaj sur ĝi malgranda birdo ekbatis per la flugiloj, pepis kaj kantis. De mia brusto ĝi flugis supren al la malluma, peza plafono, sed per longa verda rubando ĝi estis alligita al mi. Mi aŭdis kaj komprenis la tonojn de ĝia sopirado: Liberecon! sunlumon! al la patro! Tiam mi ekpensis pri mia patro en la suna lando de la hejmo, ekpensis pri mia vivo, pri mia amo! Kaj mi malligis la ligilon, lasis la birdon forflugi-hejmen al la patro. Depost tiu horo mi neniam plu sonĝis; mi dormis per peza kaj longa dormo, ĝis en la nuna momento tonoj kaj bonodoro min levis kaj liberigis!”
La verda rubando, kiu ligis la patrinan koron kun la flugiloj de la birdo, kie ĝi nun flirtis, kie ĝi kuŝis forĵetita kaj forgesita? Nur la cikonio ĝin vidis siatempe; la rubando estis la verda trunketo, la banto estis la brilanta floro, la lulilo de tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino kaj denove ripozis ĉe la patrina brusto.
Kaj dum ili staris brako ĉe brako, la cikonia patro flugis ĉirkaŭ ili, poste ĝi sin direktis returne al sia nesto, prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj, kaj ĵetis po unu al ĉiu el la du virinoj. La plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili, tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du blankaj cignoj.
“Nun ni reciproke intertraktu!” diris la cikonia patro; “nun ni povas nin reciproke kompreni, kvankam niaj bekoj havas malsamajn fasonojn. Estas tre feliĉe, ke vi venis hodiaŭ nokte; morgaŭ ni jam plu ne estas ĉi tie, la patrino, mi kaj la infanoj! Ni flugas suden! Jes, rigardu min bone! Mi estas ja malnova amiko el la Nila lando, kaj la patrino ankaŭ estas tio sama, kvankam ŝia beko ne ĉiam klakas tiel, kiel sentas ŝia koro. Ŝi ĉiam pensis ke la princino iel saviĝos! Mi kun la infanoj altrenis ĉi tien la cignajn vestojn! Ha, kiel ĝoja mi estas kaj kia feliĉo tio estas, ke mi estas ankoraŭ ĉi tie. Kiam komencos tagiĝi, ni forflugos de ĉi tie. Ni havas grandan societon da cikonioj! Ni flugos antaŭe, vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de la vojo. Mi kun la infanoj ankoraŭ speciale observos vin!”
“Kaj la lotusa floro, kiun mi devis alporti,” diris la Egipta princino, “ĝi en cigna plumaĵo flugos ĉe mia flanko; la floron de mia koro mi havas ĉe mi, tiel mia tasko estas do plenumita. Hejmen! Hejmen!”
Sed Helga diris, ke ŝi ne povas forlasi la Danan landon, antaŭ ol ŝi ne estos vidinta ankoraŭ unu fojon sian adoptintan patrinon, la amplenan vikingedzinon. Ĉiu bela rememoro, ĉiu ama vorto, ĉiu larmo, kiun la adoptinta patrino estis plorinta, subite stariĝis klare antaŭ la animo de Helga , kaj en ĉi tiu momento ŝi preskaŭ sentis, ke tiun patrinon ŝi plej multe amas.
“Jes, ni devas flugi al la vikinga domo!” diris la cikonia patro; “tie atendas ja la patrino kun la infanoj! Kiel ili elmetos la okulojn kaj laborigos la klakbekon! Estas vero, ke la patrino nun ne parolas tre multe, ŝi parolas mallonge kaj koncize, sed ŝiaj sentoj estas pli bonaj ol kiel ŝi ŝajnigas. Mi tuj iom ekklakos, por anonci nian alvenon!”
Kaj la cikonia patro ekklakis per la beko kaj ekflugis kun la cignoj al la vikinga kastelo.
Tie ĉiuj ankoraŭ kuŝis en profunda dormo; nur malfrue en la nokto la vikingedzino endormiĝis. Ŝi kuŝis en granda timego pri la malgranda Helga , kiu jam de tri tagoj malaperis kun la Kristana pastro. Ŝi videble helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo, kiu nun forestis el la stalo, estis ŝia. Per kia potenco ĉio ĉi tio plenumiĝis! La vikingedzino ekpensis pri la mirakloj, kiuj fariĝadis per Kristo kaj per tiuj, kiuj kredis je li kaj lin sekvis. La ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi sendorme kaj meditante sidas ankoraŭ sur sia lito, dum ekstere sur la lando kuŝas densa mallumo. Aperis ventego, ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente kaj oriente, de la Norda maro kaj de la akvoj de Kategat. La grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis. Alproksimiĝis la nokto de la dioj, Ragnarok , kiel la idolanoj nomis la tagon de la lasta juĝo, kiam ĉio devis perei, eĉ la altaj dioj. La korno sonis laŭtege, kaj trans la ĉielarkon rajdis la dioj, vestitaj per ŝtalo, por batali la lastan batalon; antaŭ ili flugis la flugilhavaj ŝildistinoj, kaj en la fino de la vico estis la figuroj de la mortintaj gigantoj. La tuta aero ĉirkaŭ ili lumis en la brilo de la nordlumo, sed la mallumo fine venkis. Tio estis terura momento.
Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano; ŝi ankaŭ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta patrino, kiu prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin ĉirkaŭprenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis por ŝi la rana eksteraĵo. La aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego. Venis la horo, kiam la ĉielo kaj tero devis perei, la steloj devis fali kaj ĉio devis forbruli. Sed ŝi sciis ankaŭ, ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero, ke greno devas ondigi tie, kie nun la maro ruliĝas sur la senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio kaj ke Baldur , la milda, la ĉarma, liberigita el la regno de la mortintoj, devas leviĝi al li. Li venis, la vikingedzino lin vidis, ŝi rekonis lian vizaĝon, – tio estis la Kristana pastro, la kaptita.
“Kristo!” ŝi laŭte ekkriis, kaj ĉe la elparolado de la nomo ŝi metis kison sur la frunton de sia malbela rana infano. Tiam la rana haŭto defalis kaj la malgranda Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam antaŭe kaj kun radiantaj okuloj. Ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado; ŝi dankis ŝin pro la elparolo de la nomo, kiun ŝi ripetis: Kristo. Poste la malgranda Helga leviĝis en la formo de potenca cigno, majeste ŝi etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo ŝi ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj komencas sian vojaĝon.
Ĉe tio la vikingedzino vekiĝis, kaj de ekstere penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo de fortaj flugilbatoj. Ŝi sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. Ŝi volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro kaj diri al ili adiaŭ. Ŝi leviĝis, eliris sur la balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka konstruaĵo ŝi ekvidis vicon da cikonioj, kaj de ĉiuj flankoj ĉirkaŭ la korto trans la altajn arbojn flugis grandaj balanciĝantaj amasoj, sed ĝuste antaŭ ŝi sur la rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj timigadis ŝin per sia sovaĝeco, sidis nun du cignoj kaj rigardis ŝin per siaj saĝaj okuloj. Tiam ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo. Ŝi pensis pri la malgranda Helga en formo de cigno, ŝi pensis pri la Kristana pastro kaj eksentis sin subite mirinde ĝoja en sia koro.
La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn kolojn, kvazaŭ ili ankaŭ volus esprimi sian saluton, kaj la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazaŭ ŝi tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj pensoj.
Tiam kun flugilbatoj kaj klakado leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo.
“Ni ne atendos la cignojn!” diris la cikonia patrino. “Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti ĉi tie, ĝis ĉiuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io bela vojaĝi tiel familie, ne kiel la fringoj kaj batalkokoj, ĉe kiuj la viroj flugas aparte kaj la virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj cignoj!”
“Ĉiu flugas laŭ sia maniero!” respondis la cikonia patro. “La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule kaj la numenioj en serpentforma linio.”
“Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas ĉi tie supre!” interrompis lin la cikonia patrino. “La infanoj ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!”
* * *
“Ĉu tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi aŭdis?” demandis Helga en la cigna plumaĵo.
“Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni,” respondis la patrino.
“Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj troviĝas tiel alte?” demandis Helga .
“La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per eterna neĝo!” respondis la patrino; kaj ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro.
* * *
“Afriko! La marbordo de Egiptujo!” ĝojkriis en sia cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero ekvidis blanketeflavan ondforman strion, ŝian hejmon.
Ankaŭ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj plirapidigis sian flugadon.
“Mi flarsentas Nilan ŝlimon kaj malsekajn ranojn!” diris la cikonia patrino. “Jam bone svarmas kaj jukas! Nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili apartenas ĉiuj al nia familio, sed mankas al ili multe, por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj ĝin tro eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi ŝtopi min per vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankaŭ via opinio, kaj ĝi estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la ventro, dum oni ankoraŭ vivas, ol servi al parado post sia morto. Tio estas mia opinio, kaj ĝi estas ĉiam ĝusta!”
“La cikonioj alvenis!” oni diris en la riĉa domo ĉe la bordo de Nilo, kie en la nefermita ĉambrego sur molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kuŝis etendite la reĝa sinjoro, ne vivante kaj ankaŭ ne mortinte, esperante je la lotusa floro el la profunda marĉo en nordo. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li.
Kaj en la ĉambregon enflugis la du belegaj blankaj cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili deĵetis la blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan maljunan viron, ili ĵetis malantaŭen siajn longajn harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la avon, liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj ricevis brilon kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La maljunulo sane kaj plijunigite leviĝis. La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por ĝoja matena saluto post longa turmenta sonĝo.
* * *
Ĝojo regis en la tuta palaco kaj ankaŭ en la cikonia nesto, sed en ĉi tiu ĝi estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda okazintaĵo kaj beno por la domo kaj la lando, la cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio en sia maniero sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj, ĉar alie ili ja havus ion alian por fari ol aŭskulti historiojn.
“Nun vi ja fariĝos io!” flustris la cikonia patrino, “tio estas tre kredebla!”
“Ho, kio mi povus fariĝi!” diris la cikonia patro, “kaj kion do mi faris? Nenion!”
“Vi faris pli ol ĉiuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi fariĝos io! Vi certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj tiam atingos ankoraŭ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas kiel Egipta doktoro, almenaŭ en miaj okuloj!”
La scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson, kiel ili tion nomis, kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: “Amo donas vivon!” Kaj la klarigon por tio ili donis en diversaj manieroj: “La varma sunradio estas la Egipta princino, ŝi malleviĝis al la marĉreĝo, kaj de ŝia ĉirkaŭpreno naskiĝis....!”
“Mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn!” diris la cikonia patro, kiu aŭskultis de sur la tegmento kaj devis raporti pri tio en la nesto. “Ĉio, kion ili diris, estis tiel ŝraŭbita kaj komplikita, tiel terure saĝa, ke ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn, eĉ la kuiristo ricevis grandan ordenon, – tio estis kredeble pro la bona supo!”
“Kaj kion vi ricevis?” demandis la cikonia patrino; “ili ne devis ja forgesi la plej gravan, kaj tio estas vi! La scienculoj ĉe la tuta historio nur faris bruon. Sed via distingo espereble ankoraŭ venos!”
Malfrue en la nokto, kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo, la okuloj de unu persono ankoraŭ ne fermiĝis, kaj tio estis ne la okuloj de la cikonia patro, kvankam li supre sur unu piedo staris en la nesto kaj dormis gardstarante, – ne, la malgranda Helga ankoraŭ ne dormis, ŝi elkliniĝis super la balkonon kaj rigardis en la klaran aeron supren al la grandaj lumantaj steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure ol en la alta nordo kaj tamen estis la samaj steloj. Ŝi pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo, pri la mildaj okuloj de sia adoptinta patrino, pri la larmoj, kiujn ŝi ploris pro la malfeliĉa rano-infano, kiu nun en lukso kaj en stelbrilo staras ĉe la bordo de Nilo en la ĉarmega printempa aero. Ŝi pensis pri la amo en la brusto de la idolana virino, pri la amo, kiun ŝi montris al mizera estaĵo, kiu en formo de homo estis sovaĝa besto kaj en formo de besto estis abomeninda por la vido kaj por la ektuŝo. Ŝi rigardis la lumantajn stelojn, kaj ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto, kiam ili flugis super la arbaro kaj la marĉo. Tonoj eksonis en ŝia rememoro, vortoj, kies elparoladon ŝi estis aŭdinta, kiam ili rajdis kune kaj ŝi sidis profunde emociita, vortoj pri la ĉefa fonto de la amo, de la plej alta amo, kiu ampleksas ĉiujn generaciojn.
Jes, kio ne estis donita, akirita, atingita! La pensoj de la malgranda Helga prezentis al si tage kaj nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo, kaj ĉe la konsiderado de tio ŝi staris kiel infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono, al ĉiuj belegaj donacoj. Ŝi kvazaŭ dissolviĝis en la ĉiam pligrandiĝanta feliĉo, kiu povis veni. Per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto. Tio estis la memfido de ŝia juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj. Ĉe tio ŝiaj okuloj brilis; sed en tiu momento el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo malsupre sur la korto. Ŝi rimarkis, ke tie du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo. Neniam antaŭe ŝi vidis tiun beston, tian grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon; la flugiloj aspektis kiel pritranĉitaj, la birdo faris la impreson, kvazaŭ iu ĝin difektis, kaj ŝi demandis, kio fariĝis al ĝi. La unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun la Egiptoj rakontas al si pri la struto.
Bela iam estis ĝia gento, grandaj kaj fortaj ĝiaj flugiloj. Unu vesperon la potencaj birdoj de la arbaro diris al ĝi: “Frato, ĉu ni flugu morgaŭ, se Dio volos, al la rivero, por trinki?” La struto respondis: “Mi tion faros!” Kiam komencis tagiĝi, ili ekflugis, antaŭe alten, renkonte al la suno, la okulo de Dio, ĉiam pli kaj pli alten, la struto multe antaŭ ĉiuj aliaj. Plena de fiero ĝi flugis al la lumo. Ĝi fidis sian forton kaj ne la doninton de tiu forto; ĝi ne diris: “se Dio volos!” Tiam la anĝelo de juĝo fortiris la vualon de antaŭ la suno, kaj en la sama momento ekbrulis la flugiloj de la birdo; mizere ĝi falis sur la teron. Ĝi kaj ĝia raso neniam plu povas leviĝi; kiam ĝin atakas timo, ĝi komencas kuri kaj maltrankvile kuras ronde en mallarĝa spaco; tio estas averto por ni homoj, ke ĉe ĉiuj niaj pensoj, ĉe ĉiu entrepreno ni diru: “se Dio volos!”
Helga enpensiĝinte klinis sian kapon, rigardis la kuradantan struton, vidis ĝian timegon kaj vidis ĝian naivan ĝojon ĉe la vido de sia propra granda ombro sur la blanka lunlumita muro. Seriozeco profunde enradikiĝis en ŝia koro kaj menso. Riĉa, feliĉa vivo estis akirita, estis atingita, – kio fariĝos nun, kio ankoraŭ venos? La plej bona, “se Dio volos!”
* * *
En la unuaj tagoj de la printempo, kiam la cikonioj denove ekflugis norden, la malgranda Helga prenis sian oran braceleton, engravuris en ĝi sian nomon, alvokis per kapsigno la cikonian patron, metis al li la oran ringon ĉirkaŭ la kolon kaj petis lin, ke li transdonu ĝin al la vikingedzino, kiu vidos el tio, ke ŝia adoptita filino vivas, estas feliĉa kaj ĉiam ankoraŭ ame ŝin memoras.
“Estas peze ĝin porti!” diris al si la cikonia patro, kiam li eksentis ĝian ŝarĝon ĉirkaŭ sia kolo; “sed oron kaj honoron oni ne devas forĵeti sur la vojon. Ili tie norde devos konfesi, ke la cikonio alportas feliĉon!”
“Vi alportas oron, kaj mi alportas ovojn!” diris la cikonia patrino, “sed vi alportas nur unu fojon, mi tion faras ĉiujare! Sed dankon neniu el ni ricevas! Tio ĉagrenas!”
“Oni havas la konscion de sia merito, patrino!” diris la cikonia patro.
“Sed tion vi ne povas porti ekstere sur la brusto!” diris la cikonia patrino; “gi donas nek favoran venton nek manĝaĵon!”
Kaj ili forflugis.
La malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden. Tie ĉe la sovaĝa marĉejo la malgranda Helga ofte estis ĝin aŭdinta; ŝi volis sendi per ĝi sciigon pri si, ŝi komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo, kiam ŝi flugis en cigna plumaĵo. La najtingalo certe sin komprenos. Ŝi petis ĝin, ke ĝi flugu en la fagarbaron sur la Jutlanda duoninsulo, kie estis aranĝita la tombo el ŝtonoj kaj branĉoj, ŝi komisiis al ĝi peti ĉiujn malgrandajn birdojn, ke ili gardu tie la tombon kaj kantadu super ĝi kantojn.
Kaj la najtingalo forflugis, kaj la tempo forflugis!
* * *
Ĉirkaŭ la rikolta tempo la aglo staris sur la piramido kaj ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj sur laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj. Tio estis belegaj blankaj ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa moviĝado, kaj iliaj grandaj densaj kolharoj pendis malsupren ĝis la maldikaj piedoj. Riĉaj gastoj, reĝa princo el Arabujo, bela, kiel princo devas esti, faris sian enveturon en la fieran domon, sur kiu la cikonia nesto nun staris malplena. Ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda, sed devis baldaŭ reveni. Kaj ili alvenis ĝuste en tiu tago, kiam ĉi tie ĝojo kaj gajeco atingis la plej altan gradon. Edziĝofesta gajeco nun regis, kaj la malgranda Helga , en silka vesto kaj brilanta de juveloj, estis la fianĉino. La fianĉo estis la juna Araba princo. Ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo.
Sed ŝi ne rimarkis la brunajn virajn vangojn de la fianĉo, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo, ŝi ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn, kiuj estis fiksitaj sur ŝi, ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta, fajreranta stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo.
Jen ekstere en la aero eksonis fortaj flugilbatoj, la cikonioj revenis. Kiel ajn laca de vojaĝo estis maljuna cikonia paro kaj kiel ajn forte ĝi bezonis ripozon, ili tamen tuj flugis malsupren sur la balustradon de la verando, ĉar ili jam aŭdis, kia festo estas solenata. Ĉe la limo de lalando oni jam sciigis al ili, ke la malgranda Helga lasis ilin pentri sur la muro, ĉar ili ambaŭ apartenis ja al ŝia historio.
“Tio estas granda distingo por ni!” diris la cikonia patro.
“Tre malgranda!” diris la cikonia patrino, “malpli da honoro ili ja ne povis fari al ni!”
Kiam Helga ilin ekvidis, ŝi leviĝis kaj eliris al ili sur la verandon, por karesi al ili la dorson. La maljuna cikonia paro klinis la kolojn, kaj la plej junaj infanoj tion ankaŭ vidis kaj sentis sin honoritaj.
Helga rigardis supren al la brilanta stelo, kiu lumis ĉiam pli kaj pli hele. Kaj inter ĝi kaj ŝi moviĝadis figuro ankoraŭ pli klara ol la aero kaj tamen rimarkebla. Ĝi alŝvebis tute proksimen al ŝi; tio estis la mortinta Kristana pastro. Li ankaŭ venis al ŝia edziĝa festo, venis el la ĉiela regno.
“La brilo kaj la belegeco tie supre superas ĉion, kion konas la tero!” li diris.
La malgranda Helga preĝis tiel profunde, tiel kore, kiel ŝi neniam antaŭe preĝis, ke estu permesite al ŝi nur por unu sola minuto enrigardi, nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro.
Kaj li levis ŝin al la eterna brilo, al la eterna belegeco; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis. Ne sole ekstere ŝin ĉirkaŭis brilo kaj ĉiela muziko, en ŝi mem ankaŭ eklumis kaj eksonis. Vortoj ne povas tion eldiri.
“Nun ni devas iri returne, oni rimarkis vian foreston!” li diris.
“Nur ankoraŭ unu rigardon!” ŝi respondis, “nur ankoraŭ unu mallongan minuton!”
“Ni devas reveni sur la teron, ĉiuj gastoj foriras!”
“Nur unu rigardon, la lastan!”
Denove la malgranda Helga staris sur la verando, – sed ĉiuj torĉoj ekstere estis estingitaj, ĉiuj lumoj en la edziĝa ĉambro malaperis, la cikonioj malaperis, gastojn oni plu ne vidis, oni plu ne vidis la fianĉon, ĉio en la tri mallongaj minutoj estis kvazaŭ forblovita.
Tiam la malgranda Helga eksentis timon, kaj ŝi eniris tra la malplena granda ĉambrego en la plej proksiman ĉambron. Fremdaj soldatoj tie dormis; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian propran ĉambron, kaj dum ŝi pensis, ke ŝi staras en ĝi, ŝi staris ekstere en la ĝardeno; tiel antaŭe ja ne estis ĉi tie. Ruĝete lumetis la ĉielo, estis ĉirkaŭ komenciĝo de la tago.
Pasis nur tri minutoj en la ĉielo, sed granda nokto sur la tero.
Ŝi ekvidis la cikoniojn; ŝi alvokis ilin, parolis en ilia lingvo, kaj la cikonia patro turnis la kapon, aŭskultis kaj alproksimiĝis.
“Vi parolas nian lingvon!” li diris, “kion vi deziras? Kio vin venigis ĉi tien, vi fremda virino?”
“Tio estas ja mi, la malgranda Helga ! Ĉu vi min ne konas? Antaŭ tri minutoj ni parolis unu kun la alia, tie sur la verando! ”
“Tio estas eraro,” diris la cikonio; “ĉion ĉi tion vi nur sonĝis!”
“Ne, ne!” ŝi ekkriis kaj rememorigis al li pri la vikinga kastelo, pri la sovaĝa marĉejo kaj pri la vojaĝo ĉi tien.
Tiam la cikonia patro palpebrumis per la okuloj. “Tio estas ja malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia prapraavino. Jes, efektive ĉi tie en Egiptujo ekzistis iam princino el Danujo, sed antaŭ multaj centoj da jaroj ŝi malaperis en la vespero de sia edziĝo kaj ŝi neniam plu revenis! Tion vi povas legi eĉ sur la monumento ĉi tie en la ĝardeno. Sur ĝi estas ja skulptitaj cignoj kaj cikonioj, kaj tute supre staras vi mem en blanka marmoro.”
Tiel efektive estis. La malgranda Helga tion vidis, komprenis kaj stariĝis surgenue.
La suno montriĝis, kaj kiel iam sub ĝiaj radioj faladis la rana ĉirkaŭkovro kaj montriĝadis la bela figuro, tiel nun en la lumo leviĝis bela figuro, pli klara, pli pura ol la aero, radio de lumo – supren al la Patro.
La korpo disfalis en cindron; tie, kie ĝi estis starinta, kuŝis nun forvelkinta lotusa floro.
* * *
“Tio estis ja nova finiĝo de la historio!” diris la cikonia patro; “tian mi ne atendus! Sed ĝi tre bone plaĉas al mi!”
“Kion diros pri tio la infanoj?” demandis la cikonia patrino.
“Jes, tio kompreneble estas la plej grava!” diris la cikonia patro.
Kuristoj
Premio estis destinita, eĉ du premioj estis destinitaj, malgranda kaj granda, pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro.
“Mi ricevis la unuan premion!” diris la leporo. “Devas ja esti justeco, kiam en la decidantaro troviĝas membroj de la propra familio kaj bonaj amikoj; sed ke la limako ricevis la duan premion, tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi!”
“Ne!” asertis la barila paliso, kiu estis atestanto ĉe la disdono de la premioj, “diligenteco kaj bona volo ankaŭ devas esti atentataj, tion diris multaj estimindaj personoj, kaj tion mi ankaŭ trovis tre ĝusta. Estas vero, ke la limako uzis duonon da jaro, por veni trans la sojlon de la pordego, sed ĉe tiu streĉita laborado, kio ĝi ĉiuokaze estis por ĝi, ĝi rompis al si la femuron. Ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado, kaj krom tio ĝi kuris ankoraŭ kun sia domo! Ĉio ĉi tio estas atentinda, – kaj tial ĝi ricevis la duan premion!”
“Min oni ja ankaŭ povus konsideri!” diris la hirundo; “pli rapida ol mi, mi pensas, montriĝis neniu, kaj kie nur mi ne estis! malproksime, malproksime, malproksime!”
“Ĝuste tio estas via malfeliĉo”, respondis la barila paliso; “vi tro multe vagas! Kiam komencas frosti, vi tuj strebas ĉiam antaŭen, ekster la landon. Vi ne havas patriotismon! Vin oni ne povas konsideri!”
“Sed se mi dum la tuta vintro kuŝis en la marĉejo!” diris la hirundo, “tradormis la tutan tempon, ĉu en tia okazo mi povas esti konsiderata?”
“Havigu al vi ateston de la vulpo, ke vi tradormis duonon de la tempo en la patrujo, tiam oni povos konsideri vin ankaŭ! ”
“En efektiveco mi meritus la unuan premion, ne la duan!” diris la limako. “Mi scias tre certe, ke la leporo kuris nur pro timemeco, kiam ĝi pensis, ke prokrasto estus danĝera; sed mi kontraŭe faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi fariĝis kriplulo. Se iu devis ricevi la unuan premion, ĝi certe estis nur mi sola. Tamen mi ne volas komenci malpacon pro tio, ion similan mi malestimas!”
Kaj ĝi kraĉis.
“Mi povas garantii per mia tuta elokventeco, ke ĉiu el la premioj, almenaŭ koncerne mian voĉon en tiu afero, estas donita nur laŭ tute justaj konsideroj!” diris la malnova termezura stango en la arbaro, kiu estis membro de la decidanta juĝantaro. “Mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo. Ĉe ĉiu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi ĉiam decidas laŭ alfabeta ordo. La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per ‘L’; sed la leporo havas post la ‘L’ la literon ‘e’ kaj la limako la literon ‘i’, kaj ĉar ‘e’ staras en la alfabeto antaŭ ‘i’, tial mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako. Ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo! Oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas.”
“Se mi ne estus unu el la juĝantoj, mi donus la voĉon por mi mem,” diris la mulo, kiu ankaŭ apartenis al la asesoroj. “Oni devas konsideri ne sole la rapidecon, sed oni devas atenti ankaŭ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri. Tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus, ankaŭ ne la saĝecon de la leporo, ke ĝi dum sia forkurado subite saltas flanken kaj per tio falsvojigas la homojn. Ne, ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon kaj kion oni neniel devas lasi sen atento, – ĝi estas tio, kion oni nomas la belo. Tion mi atentis; mi rigardis la belajn, bone elkreskintajn orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidas min mem, kiam mi estis ankoraŭ malgranda, kaj tial mi donis por la leporo mian voĉon.”
“Silentu, silentu!” diris la muŝo. “Mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon. Tion mi scias, ke mi kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo. Antaŭ nelonge mi al unu el la plej junaj leporoj rompis la malantaŭajn piedojn. Mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro; tion mi ofte faras, ĉar tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon. Unu juna leporo kuris en granda distanco antaŭe; ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie. Fine ĝi devis forflankiĝi de la vojo, sed ĉe tio la lokomotivo transveturis al li la malantaŭajn piedojn, ĉar mi sidis sur la lokomotivo. La leporo restis kuŝante, mi veturis pluen. Ĉi tio certe estas sufiĉa, por ke mi estu ĝia venkanto? Sed mi ne pretendas pri la premio!”
“Mi opinias,” pensis la sovaĝa rozo, sed ĝi tion ne diris, ĉar ĝi ne havas la naturon paroli, kvankam povus esti tre bone, se ĝi tion farus, – “mi opinias, ke la suna radio devus ricevi la unuan premion kaj al tio ankaŭ la duan. Ĝi en unu momento traflugas la nemezureblan vojon de la suno ĝis ni kaj venas kun tia forto, ke la tuta naturo per tio vekiĝas. Ĝi estas tiel bela, ke ĉiuj rozoj ruĝiĝas kaj komencas bonodori. La alta estraro, kiu eldiris la verdikton, videble tute ĝin ne rimarkis. Se mi estus la sunradio, tiam mi farus al ĉiu el ili sunfrapon, – sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos. Mi nenion diras!” pensis la sovaĝa rozo. “Paco estu en la arbaro! Estas bele flori, bonodori kaj refreŝiĝi, vivi en la legendoj kaj kantoj! La sunradio postvivos ja nin ĉiujn!”
“En kio konsistas la unua premio?” demandis la lumbriko, kiu estis tro longe dorminta kaj nur nun alvenis.
“En libera aliro al brasika ĝardeno!” diris la mulo. “La premion proponis mi! La leporo nepre devis ĝin ricevi, kaj tial mi, kiel pensanta kaj aktiva membro de la juĝantaro, saĝe prenis sub atenton la utilecon por tiu, kiu ĝin devis ricevi; nun la leporo estas tute prizorgita. La limako ricevis la permeson sidi sur la muro, kiu ĉirkaŭas la brasikan ĝardenon, kaj varmigi sin en la suno, kaj krom tio ĝi ricevis la oficon de unu el la juĝantoj por kura konkurso. Estas bone havi inter la juĝantaro unu specialiston! Mi devas konfesi, ke mi atendas multe de la estonteco, ĉar ni jam faris tiel bonan komencon.”
Sonorila profundo
“Ting-tang, ting-tang!” oni aŭdas el la sonorila profundo en la rivereto de Odense . Kia rivereto tio estas? Ĝin konas ĉiu infano en la urbo Odense ; ĝi fluas malantaŭ la ĝardenoj, de la kluzo ĝis la akva muelejo sub la lignaj pontoj. En la rivereto kreskas flavaj akvolilioj, brunpluma junko kaj nigraj velursimilaj bastonuloj, altaj kaj grandaj. Maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, sur la flanko de la tiel nomata Monaĥa marĉejo kaj ĉe la blankigejo pendas malproksime en la akvon; sed rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj unu apud la alia, ĉiu aranĝita kaj vartata malsame ol la aliaj; unuj havas belajn florojn kaj laŭbojn, estas puraj kaj elegantaj kiel juvelujo, aliaj havas nur brasikon aŭ tute ne estas videblaj por la okulo de rigardanto, ĉar grandaj siringaj arbetoj etendiĝas kaj pendas larĝe super la fluanta akvo, kiu en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo. Antaŭ la malnova instituto por fraŭlinoj troviĝas la plej profunda loko, kiun oni nomas la sonorila profundo, kaj tie loĝas la nikso! Dum la tago, kiam la suno lumas tra la akvo, li dormas, sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon. Li estas tre maljuna; la avino diris, ke ŝi aŭdis pri li de sia avino; li vivas tre solece kaj havas neniun, kun kiu li povus interparoli, krom la granda malnova preĝeja sonorilo. Iam ĝi pendis en la preĝeja turo, sed nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo, kiu havis la nomon de la sankta Albano.
“Ting-tang, ting-tang!” sonadis la sonorilo, kiam la turo ankoraŭ staris; kaj unu vesperon, kiam la suno estis subiĝanta kaj la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deŝiriĝis kaj ekflugis tra la aero; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj.
“Ting-tang, ting-tang! Nun mi iras en la liton!” kantis la sonorilo kaj flugis en la rivereton Odense kaj ĝuste en la plej profundan lokon, kiu tial ankoraŭ nun estas nomata la sonorila profundo. Sed ĝi ricevis nek dormon nek ripozon. Ĉe la nikso ĝi sonas kaj sonoras tiel, ke iufoje tio estas aŭdebla eĉ tra la akvo, kaj multaj asertas, ke tio signifas, ke mortos unu el la loĝantoj de la urbo. Sed ne por tio sonoras la sonorilo, ne, ĝi interparolas kun la nikso, kiu nun ne estas plu sola.
Kaj kion la sonorilo rakontas? Ĝi estas tiel maljuna, tiel maljuna; kiel ni diris, ĝi jam ekzistis longe antaŭ ol la avino de la avino naskiĝis, kaj tamen ĝi koncerne sian aĝon estas nur infano en komparo kun la nikso, kiu estas maljuna, silentema, stranga persono, kun pantalonoj el angila haŭto kaj kun kamizolo el fiŝaj skvamoj ornamita per akvolilioj, kun junko ĉirkaŭ la haroj kaj lemno en la barbo, kaj tio ne tute bele aspektas.
Multe da tempo oni bezonus, por transdoni ĉion, kion la sonorilo rakontas. Ĝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico, ĝi rakontas pri malnovaj tempoj, pri la kruelaj, la mallumaj tempoj.
“Supren en la turon de la preĝejo de la sankta Albano, en kiu pendis la sonorilo, venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia. Li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larĝa, trans la lagon, kiu kuŝis sur la loko de la nuna marĉejo, li rigardis trans la herbejon al la ‘Monaĥina monteto’ kontraŭe, kie staris la monaĥinejo, el kies ĉeloj briletis lumo. Li konis ŝin bone, kaj li pensis pri tio, kaj lia koro forte batis ĉe la rememoro.... ting-tang, ting-tang!....”
Jes, tiajn aferojn rakontis la sonorilo.
“En la turon iam venis la idiota sklavo de la episkopo, kaj kiam mi, la sonorilo, kiu estas fandita el kupro, malmola kaj peza, svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton. Li sidiĝis rekte sub mi kaj ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento, kaj li kantis ĉe tio: ‘Nun mi povas laŭte kanti tion, kion mi aliloke ne kuraĝas flustri, kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo. Tie estas malvarme kaj malseke! La ratoj formanĝas ilin vivantajn! Neniu scias pri tio, neniu aŭdas pri tio! Nun ankaŭ ne, ĉar la sonorilo sonoras tiel laŭte: ting-tang, tingtang.’”
“Estis iam reĝo, oni lin nomis Knut ; li klinadis sin antaŭ episkopo kaj monaĥo, sed kiam li surmetis tro pezajn impostojn kaj parolis nur malmildajn vortojn, la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin, kvazaŭ li estus sovaĝa besto. Li forkuris en la preĝejon kaj ŝlosis la portalon kaj pordon; la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon. La pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo. Ili flugadis en la turon kaj returne, ili rigardis malsupren al la popolamaso kaj enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon kaj laŭte kriis, kion ili vidis. La reĝo Knut kuŝis antaŭ la altaro kaj preĝis, liaj fratoj Eriko kaj Benedikto staris garde kun eltiritaj glavoj, sed la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron. Oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro, kaj la reĝo falis senviva. La sovaĝa amaso kaj la svarmoj da birdoj kriis kaj bruis, kaj mi ankaŭ kriis, mi kantis kaj sonoris: ting-tang, ting-tang!”
“La preĝeja sonorilo pendas alte, vidas malproksime ĉirkaŭ si, ricevas vizitojn de la birdoj kaj komprenas ilian lingvon, la vento bruas al ĝi tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo, kaj la vento scias ĉion, ĝi havas tion el la aero, kaj ĉi tiu ampleksas ĉion, kio vivas, penetras en la pulmojn de la homo, scias ĉion, kio fariĝas aŭdebla, ĉiun vorton kaj ĉiun ĝemon! La aero tion scias, la vento tion rakontas, la preĝeja sonorilo komprenas ĝian lingvon kaj elsonoras tion antaŭ la tuta mondo: ting-tang, ting-tang!”
“Sed ĉion ĉi tion aŭdi kaj scii fariĝis por mi tro multe, mi ne havis la eblon ĉion elsonori! Mi fariĝis tiel laca, mi fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis kaj mi elflugis en la aeron kaj de tie en la plej profundan lokon de la rivereto, kie loĝas la nikso, sola kaj soleca; kaj ĉe li mi rakontas ĉiam, kion mi aŭdis kaj kion mi scias: ting-tang, ting-tang!”
Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense , la avino tion rakontis.
Sed nia instruisto diras: “Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj ĝi ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne loĝas nikso, ĉar niksoj ne ekzistas!” Kiam ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankaŭ la sonorilo. Pri tio ili ambaŭ konsentas, kaj tial tio estas certa. “Gardu vin, atentu!” diras ambaŭ.
La aero scias ĉion! Ĝi estas ĉirkaŭ ni, ĝi estas en ni, ĝi parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj ĝi parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense , ĝi parolas tion en la grandan profundon de la ĉielo, tiel malproksimen, ĉiam kaj eterne, ĝis eksonas la sonoriloj de la ĉiela regno: ting-tang, ting-tang!
Malbona princo
Legendo
Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: “Kia granda princo!” Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj.
La princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro, ĉe la vidado de siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis tiam kiel la amaso: “Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!” Kaj li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. La venkitajn reĝojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo; kaj kiam li sidis ĉe la tablo, ili devis kuŝi antaŭ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili.
Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reĝaj palacoj, li eĉ postulis, ke ĝi staru en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: “Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas tion fari.”
“Bone,” diris la malbona princo, “en tia okazo mi volas venki ankaŭ Dion!” En la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero; ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita per mil okuloj, sed ĉiu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la ŝipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo, kaj ĝi leviĝis renkonte al la suno. Profunde malsupre kuŝis la tero; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj, poste ĝi similis al plata geografia karto, kaj baldaŭ ĝi tute kovriĝis per nebulo kaj nuboj. Ĉiam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malbona princo ekpafis kontraŭ lin per unu fojo el ĉiuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la anĝelo; unu guto da sango, nur unu sola guto elŝprucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la ŝipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo ĝi eniris en la ŝipon, pezege premis ĝin malsupren kaj puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasiĝis, la vento bruis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, kiuj kolektiĝis el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn, jen al ruliĝantaj rokpecoj kaj fajrokraĉantaj drakoj. Duone mortinta la princo kuŝis en la ŝipo, kiu fine pendiĝis inter la densaj branĉoj de arbaro.
“Mi volas venki Dion!” li diris, “mi tion ĵuris, mia volo plenumiĝu!” En la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn kaj forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo, ĉar li volis krevigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la maŝinojn, la reĝo mem jam alproksimiĝis al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon. Ĝi ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris sian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapiŝojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra ĝi. Sed unu sola kulo sidiĝis sur la interna flanko de tapiŝo; ĝi enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forĵetis de si la tapiŝojn, disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo.
La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
Kiam la vento blovas super la herbo, tiam ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam ĉi tiu ondiĝas kiel la maro; tio estas la danco de la vento. Aŭskultu tamen, kion ĝi rakontas; ĝi ĉion laŭte elkantas, kaj tio sonas alie en la arboj de la arbaro ol tra la truoj, fendoj kaj krevoj de la muro. Ĉu vi vidas, kiel la vento tie supre pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro? Ĉu vi aŭdas, kiel la vento ĉi tie malsupre krias tra la korta pordo, kvazaŭ ĝi estus la gardisto kaj trumpetus per korno? Mirinde ĝi siblas en la kamentubon kaj en la kamenon; la fajro ĉe tio flamas pli gaje kaj kraketas, enlumas en la ĉambron, kaj tiam ĉi tie estas varme kaj komforte, tiel ke oni volonte sidas kaj aŭskultas. Nun la vento rakontu! Ĝi scias fabelojn kaj historiojn, pli ol ni ĉiuj kune. Aŭskultu do, kiel ĝi rakontas:
“Hu-u-u!” tia estas rekantaĵo de ĝia kanto.
* * *
Ĉe la granda Belto staras malnova kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj“, rakontas la vento. ”Mi konas ĉiun ŝtonon, mi vidis ĝin jam antaŭe, kiam ĝi troviĝis ankoraŭ en la kastelo de Marsk Stig . La posedanto malriĉiĝis, la ŝtono denove leviĝis kaj formis novan muregon, novan kastelon, en alia loko, la kastelon Borreby , kiu staras ankoraŭ nun.
Mi vidis kaj konis la alte nobelajn virojn kaj virinojn, la ŝanĝiĝantajn generaciojn, kiuj tie loĝis. Nun mi rakontos pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj!
Kun fiere levita kapo li iradis, li estis el reĝa devenantaro. Li povosciis pli ol peli cervon kaj malplenigi kruĉon, – tion oni baldaŭ vidos, diris li mem.
Rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis sur la frotpurigita pargeta planko; belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj kaj grandvaloraj. Arĝentajn kaj orajn vazojn ŝi alportis en la domon; germana biero kuŝis en la kelo; nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo; granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo Borreby .
Ankaŭ infanoj tie troviĝis; tri elegantaj knabinoj, Ido, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memoras la nomojn ankoraŭ tre precize.
Tio estis riĉaj homoj, tio estis grandsinjoraj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso! “Hu-u-u!” kantis la vento, kaj poste ĝi rakontis plue.
“Tie mi ne vidis, kiel en la aliaj malnovaj kasteloj, ke la altmoŝta sinjorino sidas kun ŝiaj servistinoj en la ĉambrego kaj turnas la ŝpinilon; ŝi ludadis la bonsonan liuton kaj kantadis, tamen ne ĉiam la malnovajn patrujajn kantojn, sed kantojn en fremda lingvo. Tie regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime, muziko sonadis, pokaloj sonadis, mi ne povis superbrui ilin!” diris la vento. “Tie regis malhumileco kun lukso kaj riĉeco, sinjoreco, sed ne Dio!”
“Estis ĝuste la vespero de bela Maja tago,” rakontis la vento, “mi venis de okcidente, mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la okcidenta bordo de Jutlando, mi estis kurinta trans la erikejon kaj la arbarverdan marbordon kaj venis nun senspire trans la Belton. Ĉe la bordo de Zelando mi kuŝiĝis por ripozi, proksime de la kastelo Borreby , kie staris ankoraŭ la arbaro kun belegaj kverkoj.
La junuloj el la ĉirkaŭaĵo elvenis kaj kolektis branĉaĵon kaj branĉojn, la plej grandajn kaj plej sekajn, kiujn ili povis trovi. Ili iris kun tio en la vilaĝon, metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin, kaj knabinoj kaj knaboj dancis ĉirkaŭ ili kun kantado.”
“Mi kuŝis silente”, diris la vento, “sed senbrue mi blovis sur unu branĉon, kiu estis kuŝigita de la plej bela junulo. Ĝi ekflamis, flamis pli alte ol ĉiuj aliaj. Li estis la elektito, li fariĝis la reĝo de la festo kaj antaŭ ĉio elektis al si inter la knabinoj sian reĝinon. Estis ĝojo, estis gajeco, pli granda ol en la kastelo Borreby .
* * *
Al la kastelo veturis en ora kaleŝo kun ses ĉevaloj la altmoŝta sinjorino kaj ŝiaj tri filinoj, tiel elegantaj, tiel junaj, tri ĉarmaj floroj: rozo, lilio kaj pala hiacinto. La patrino mem estis luksa tulipo, ŝi salutis neniun el la tuta kolektiĝinta societo, kiu haltis en sia amuziĝo kaj riverencis kaj salutis per la piedoj; oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus.
La rozo, la lilio kaj la pala hiacinto, jes, mi vidis ilin ĉiujn tri! Kies reĝinoj ili iam fariĝos? mi pensis. Ilia elektito estos fiera kavaliro, eble eĉ princo!
Hu-u-u!
La kaleŝo veturis kun ili pluen, kaj la vilaĝanoj daŭrigis sian dancadon.
“Sed en la nokto, kiam mi leviĝis,” rakontis la vento, “la altmoŝta sinjorino kuŝiĝis, por neniam plu leviĝi. Ŝin trafis tio, kio trafas ĉiujn homojn, tio estas nenio nova. Valdemaro Doe dum unu momento staris serioze kaj enpensiĝinte; la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris ia voĉo en li. La filinoj ploris, kaj ĉiuj en la kastelo viŝis al si larmojn el la okuloj, sed sinjorino Doe forflugis, – kaj mi ankaŭ flugis pluen! Hu-u-u!” diris la vento.
* * *
Mi revenis, mi ofte revenadis, trans Funen kaj la akvon de Belto, kaj mi ripozis ĉe la bordo proksime de Borreby , apud la belega kverka arbaro. Tie havis siajn nestojn la maraglo, la arbaraj kolomboj, la blue-nigraj korvoj kaj eĉ la nigra cikonio. Estis frua sezono, kelkaj havis ovojn, aliaj havis jam idojn. Ha, kiel ili flugadis, kiel ili kriadis! Oni aŭdis frapojn de hakilo, unu post la alia. La arbaro estis elhakota, Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon, militan ŝipon, triferdekulon, kiun la reĝo certe aĉetos, kaj tial la arbaro estis elhakata, la rekonilo de la maristoj, la loĝejo de la birdoj. Kun timego flugadis tien kaj reen alaŭdfalko, kies neston oni detruis; la maraglo kaj ĉiuj arbaraj birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane kaj kriadis de timo kaj kolero; mi komprenis bone ilian malĝojon kaj iliajn vortojn. La kornikoj kaj monedoj kriis moke tute laŭte: “For el la nesto! For el la nesto! For, for!”
Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj, kaj ĉiuj ridis pri la sovaĝa angora kriado de la birdoj. Nur la plej juna filino, Anno-Doroteo, sentis kompaton en sia koro, kaj kiam oni volis faligi ankaŭ duone velksekiĝintan arbon, sur kies nudaj branĉoj havis sian neston la nigra cikonio, kies idoj scivole rigardis el la nesto, ŝi petis por ĝi, ŝi petis kun larmoj en la okuloj, kaj tial oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la nigra cikonio restu. Tio cetere estis nur malgrava afero.
Oni hakis, oni segis, – oni konstruis triferdekulon. La lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis. La frunto kaj la okuloj atestis pri lia saĝeco kaj lia kapableco, kaj Valdemaro Doe volonte aŭskultadis, kiam li rakontis. Ankaŭ la malgranda Ido volonte aŭskultadis, la plej aĝa, dekkvinjara filino; kaj dum li estis konstruanta ŝipon por la patro, li konstruis por si mem ĥimerkastelon, en kiu li kaj la malgranda Ido sidis kiel edzo kaj edzino, kaj tio efektive fariĝus, se nur la kastelo estus konstruita el ŝtonoj kaj ĉirkaŭita de remparoj kaj fosoj, ĝardenoj kaj arbaroj. Sed ĉe sia tuta saĝeco la majstro tamen estis nur malriĉa birdo, kaj kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj? Hu-u-u! Mi forflugis, kaj li ankaŭ forflugis, ĉar oni ne permesis al li resti, kaj la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi.
* * *
En la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris. La admiralo estis sendita de la reĝo mem, por pririgardi la novan militan ŝipon kaj trakti pri la aĉeto. Li eldiris laŭte sian admiron pri la fajraj ĉevaloj; mi bone tion aŭdis,” diris la vento; “mi sekvis la sinjorojn tra la malfermita pordo kaj disĵetis la pajlerojn kiel orajn fadenojn antaŭ iliajn piedojn. Valdemaro Doe volis havi oron, la admiralo volis havi la nigrajn ĉevalojn, tial li tiel ilin laŭdis, sed tio ne estis komprenita, kaj tial ankaŭ la ŝipo ne estis aĉetita. Ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa , kiu neniam iris sur la maron. Hu-u-u! Kaj tio estis ploreginda afero.
En la vintro, kiam neĝa kovro kuŝis sur la kampo, kiam naĝanta glacio plenigis Belton kaj mi ĝin puŝis al la bordo,” rakontis plue la vento, “venis korvoj kaj kornikoj, unuj pli nigraj ol la aliaj, en grandaj svarmoj; ili sidiĝis sur la dezerta, senviva, soleca ŝipo ĉe la bordo kaj kriis raŭke kaj plendis pri la arbaro, kiu malaperis, pri la multaj belegaj birdaj nestoj, kiuj estis detruitaj, pri la senrifuĝaj maljunaj birdoj, pri la senrifuĝaj birdidoj, kaj ĉio fariĝis por la malnova neuzeblaĵo, por la fiera ŝipo, kiu estis neniam elnaĝonta.
Mi blovis en la neĝon, tiel ke ĝi gaje ekturniĝis; ĝi alte amasiĝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj sur ĝi. Mi aŭdigis al ĝi mian voĉon, por ke ĝi povu rimarki, kion vento havas por diri. Mi povas laŭdi min, ke mi kunlaboris kiom mi povis, por ke ĝi kolektu al si sperton. Hu-u-u!
Kaj la vintro foriris, vintro kaj somero, ili foriris kaj foriras tiel same, kiel mi foriras, kiel forbloviĝas la neĝo, kiel forfalas la floraĵo de la pomarbo kaj kiel forskuiĝas la folioj. For, for! ankaŭ la homoj formalaperas!
Sed ankoraŭ la filinoj estis junaj, la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam, kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis. Ofte mi ludis kun ŝiaj longaj brunaj haroj, kiam ŝi enpense staris apud la pomarbo en la ĝardeno kaj ne rimarkis, ke mi ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn, kiuj disliberiĝis, kaj ŝi rigardis la ardantan sunon kaj la oran ĉielon tra la mallumaj arbetaĵo; kaj arboj de la ĝardeno.
Ŝia fratino Johanino estis kiel lilio, brilanta kaj rigida; kun fiere levita kapo ŝi iradis, kaj, simile al sia patrino, ŝi neniam respondis al afabla saluto, timante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi. Volonte ŝi iradis en la grandan salonon, kie pendis la portretoj de la prapatroj; la virinoj sur la portretoj havis sur si veluron kaj silkon kaj malgrandajn ĉapeletojn kun riĉa perla brodaĵo sur la plektitaj haroj. Tio estis belaj virinoj! Iliajn edzojn oni vidis vestitajn en ŝtalo aŭ en multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj, kaj kun blueta kolkrispo. La glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo. Kie iam pendos sur la muro la portreto de Johanino, kaj kiel aspektos ŝia nobela edzo? Pri tio ŝi pensis, pri tio ŝi flustris, mi tion aŭdis, kiam mi tra la longa koridoro enkuris en la salonon kaj elkuris returne.
Anno-Doroteo, la pala hiacinto, nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema; la grandaj akvobluaj okuloj aspektis enpensigitaj, sed ĉirkaŭ la buŝo ludis infana rideto, mi ne povis ĝin forblovi, kaj mi tion ankaŭ ne volis.
Mi renkontis ŝin en la ĝardeno, en la interkrutejo kaj ĉe la kamplimoj, kie ŝi kolektis herbojn kaj florojn, pri kiuj ŝi sciis, ke ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili; Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta. Oni tion bone sciis, oni flustris al si pri tio diversajn rakontojn. Fajro brulis en lia kameno eĉ en somero; la pordo de la ĉambro estis ŝlosita; tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe; la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete. Li esperis, ke li baldaŭ ellernos la plej bonan arton – la arton fari oron.
Tial el lia kameno ĉiam montriĝadis fumo, tial tie kraketadis kaj flamadis. Jes, mi ankaŭ tion vidis!” rakontis la vento. “Lasu tion, lasu tion! mi kantis tra la kamentubo; restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro! Vi forbruligos ĉe tio vin kaj la viajn! Hu-u-u! Lasu tion, lasu tion! Sed li ne forlasis sian entreprenon.
La belegaj ĉevaloj en la stalo, – kio fariĝis el ili? Kio fariĝis el la malnovaj arĝentaj kaj oraj vazoj en la kestoj, el la bovinoj sur la kampo, el la bieno kaj la kastelo? Jes, ili fandiĝis, fandiĝis en la fandujo, kaj oro tamen ne montriĝis.
Fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo, en la kelo kaj en la subtegmento. Ju pli malbone staras la homoj, des pli da musoj. Unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis, mi ne bezonis eniri tra la pordo,” diris la vento. “Kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro.
Mi blovis tra la pordego de la kastelo kiel gardisto, kiu trumpetas per la korno, sed tie estis neniu gardisto,” diris la vento. “Mi turnis la ventmontrilon sur la tegmento tiel, ke ĝi knaris, kvazaŭ la gardisto ronkus sur la turo, sed neniu gardisto tie troviĝis. Ratoj kaj musoj tie troviĝis; malriĉeco kovris la tablon, malriĉeco sidis en la vesta ŝranko kaj en la manĝaĵkorbo; la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn. Mi eniradis kaj eliradis,” diris la vento, “tial mi ĉion bone scias.
En la fumo kaj cindro, en ĉagreno kaj sendormaj noktoj griziĝis la haroj en la barbo kaj ĉe la tempioj, la haŭto fariĝis sulka kaj flava, la okuloj brilis per avida serĉado de oro, de la atendata oro.
Mi blovis al li fumon kaj cindron en la vizaĝon kaj en la barbon; anstataŭ la oro venis ŝuldoj. Mi kantis tra la rompitaj fenestraj vitroj kaj tra la fendoj de la muroj, mi blovis eĉ en la dormĉambron de la filinoj, kie iliaj vestoj kuŝis senkoloriĝintaj kaj diafanaj, ĉar ili devis esti uzataj tre longe. Tian kanton oni al la infanoj en la lulilo ne kantis! La iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran! Mi estis ankoraŭ la sola, kiu kantis en la kastelo!” diris la vento. “Mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru; oni diras, ke tio varmigas; brullignon ili ne havis, la arbaro estis elhakita, kie do ili povus preni lignon? Estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj. Mi kuradis tra la aŭdotruoj kaj koridoroj, sur la frontono kaj muroj, por konservi mian viglecon kaj freŝecon. En la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito; la patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris. Estis nenio por manĝi, nenio por hejti, jen grandsinjora vivo! H-u-u-u! Lasu tion! Sed tion sinjoro Doe ne volis kompreni.
“Post la vintro venas la printempo,” li diris, “post malbonaj tempoj venas bonaj, – sed oni devas ilin pacience atendi, atendi! Nun la bieno estas garantidonita, nun estas la plej ekstrema tempo, – kaj certe venos la oro! Je Pasko!”
Mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: “Vi lerta malgranda ŝpinisto, vi instruas al mi elteni. Se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove de la komenco kaj alkondukas al fino! Se denove disŝiriĝas, vi senlace denove komencas la laboron, de la komenco, de la komenco! Tiel oni devas agi, kaj tia persisteco estas rekompencata.”
Estis Paska mateno, la sonoriloj sonoris, la suno ludis sur la ĉielo. Febre li estis maldorminta, kuirinta kaj malvarmiginta, miksinta kaj distilinta. Mi aŭdis, kiel li ĝemis simile al senespera animo, mi aŭdis, kiel li preĝis, mi rimarkis, ke li retenas la spiron. La lampo finis sian bruladon, li tion ne rimarkis; mi blovis sur la ardantajn karbojn, ili prilumis lian krete blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis, liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj, – sed jen ili fariĝis pli kaj pli grandaj, tiel ke ili preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj.
Vidu la alĥemian glason! Io brilas en ĝi! Ĝi estas ardanta, pura kaj peza! Per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis: “Oro! oro!” Li ricevis kapturnon; “mi povus blovi sur lin,” diris la vento, “sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj.” Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj. Li alte elrektiĝis, levis sian riĉan trezoron en la rompebla glaso kaj ekkriis, radiante de ĝojo: “Trovite! trovite! oro!” Li montris la glason, kiu brilis en la radioj de la suno. Sed lia mano tremis, la alĥemia glaso falis sur la plankon kaj rompiĝis en mil pecojn. Krevis la lasta veziko de lia feliĉo. Hu-u-u! Kaj mi forkuris el la kastelo de la orfaristo.
En malfrua tempo de la jaro, en la mallongaj tagoj, kiam en tiun regionon venas la nebulo kun sia vualo kaj ŝprucigas el ĝi malsekajn gutojn sur la ruĝajn berojn kaj senfoliajn branĉojn, mi venis en plej bona humoro, blovis iomete, blovbalais la ĉielon kaj derompis la velksekiĝintajn kaj putrantajn branĉojn. Tio ne estas granda laboro, sed oni devas ĝin fari. En alia maniero estis balaate ankaŭ en la kastelo Borreby ĉe Valdemaro Doe . Lia malamiko Ove Ramel el Basnas aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron. Mi tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj, frapis per la ruiniĝintaj pordoj, fajfis tra la fendoj kaj truoj: Hu-u! Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie. Ido kaj Anno-Doroteo ploris per sangaj larmoj; Johanino staris rigida kaj pala kaj mordis al si la fingron, ke ĝi sangis. Jes, tio multe povis helpi! Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe , ke li restu dum sia tuta vivo en la kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono. Mi aŭskultis. Mi vidis, kiel la senhava sinjoro pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon, kaj mi direktis ventan puŝon kontraŭ la kastelon kaj la maljunajn tiliojn, tiel ke la plej dika branĉo rompiĝis, kvankam ĝi ne estis putra. Ĝi kuŝis antaŭ la pordo kiel balailo, por la okazo, se iu volos balai kaj estos forbalaita; tiel mi pensis en mi.
Tio estis malfacila, suferiga tago, malbona momento por teni sin rekte, sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida.
Krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion; sed ne, ili havis ankoraŭ ankaŭ la alĥemian glason, kiu antaŭ nelonge estis aĉetita kaj estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro, de tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis. Valdemaro Doe kaŝis ĝin sur sia brusto, poste li prenis sian bastonon en la manon, kaj la iam tiel riĉa sinjoro forlasis kun siaj tri filinoj la kastelon Borreby . Mi malvarmetigis liajn varmegajn vangojn, mi karesis lian grizan barbon kaj liajn longajn blankajn harojn, mi kantis, kiel mi nur povis: Hu-u-u! Tio estis la fino de la riĉa lukso.
Ido kaj Anno-Doroteo iris dekstre kaj maldekstre de li. Johanino returnis sin sub la portalo. Sed kion tio povis helpi, la feliĉo ja ne volis sin returni! Ŝi rigardis la ruĝajn ŝtonojn de la muregoj, kiuj devenis ankoraŭ el la kastelo de Marsk Stig , ŝi pensis pri liaj filinoj:
“De l’ plej aĝa la manon la plej juna ekkaptis,
En la mondon nun ambaŭ elvagis!”
Ĉu ŝi eble pensis pri tiu kanto? Ĉi tie ili estis triope, kaj la patro ankaŭ estis kun ili! Ili ekiris laŭlonge de la vojo, sur kiu ili tiel ofte veturis en kaleŝo, ili iris petadi almozojn kun la patro, ili iris al la argila dometo, kiun ili luis pro kvin spesmiloj por jaro, tio devis fariĝi ilia nova grandsinjora loĝejo kun malplenaj muroj kaj malplenaj pladoj. Kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke: “For el la nesto! For el la nesto! For, for!” kiel kriis la birdoj en la arbaro de Borreby , kiam la arboj estis elhakataj.
Sinjoro Doe kaj liaj filinoj tion aŭdis; mi blovis al ili ĉirkaŭ la oreloj, ĉar ne estis peninde tion aŭskulti.
Tiel ili enloĝiĝis en la argila dometo, – kaj mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra nudaj bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro, al fremdaj landoj. Hu-u-u! Kaj tion mi faras ĉiujare, ĉiujare.”
Kio fariĝis kun Valdemaro Doe , kio fariĝis kun liaj filinoj? La vento rakontas:
“La lasta membro de la familio, kiun mi vidis, vidis la lastan fojon, estis Anno-Doroteo, la pala hiacinto, – ŝi tiam estis maljuna kaj fleksiĝinta, tio estis duonon da jarcento poste. Ŝi vivis pli longe ol ĉiuj, ŝi sciis la sorton de ĉiuj.
Sur la erikejo proksime de la urbo Viborg staris la nova eleganta domo de la preposto el ruĝaj ŝtonoj kaj kun dentita frontono; la fumo grase leviĝadis el la kamentubo. La milda dommastrino kaj la ĉarmaj filinoj sidis en la balkonaĵo kaj rigardis trans la ornamajn arbetaĵojn de la ĝardeno al la bruna erikejo. Kion ili rigardis! Ili rigardis la cikonian neston tie sur la kaduka domo. La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado.
Tio estis domo nur por rigardi, ne por tuŝi. Mi devis tie agi singarde,” diris la vento. “Pro la nesto de la cikonio oni lasis la domon stari; en ĉiu alia rilato ĝi estis ja kiel birdotimigilo sur la erikejo. La cikonion la domanoj de la preposto ne volis forpeli, tial la kaduka dometo restis kaj la malriĉa estaĵo en ĝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon. Ĝi povis danki pro tio la Egiptan birdon, aŭ eble tio estis la danko de tiu birdo pro tio, ke la malfeliĉulino iam petis por la nesto de ĝiaj nigraj sovaĝaj fratoj en la arbaro de Borreby ? Tiam ŝi, la malfeliĉulino, estis juna infano, tre pala hiacinto en la nobela ĝardeno. Ŝi memoris tion ĉion, ŝi, Anno-Doroteo. “Ho, ho!” Jes, la homoj povoscias ĝemi, kiel tion faras la vento en junko kaj kanoj. “Ho! Sonoriloj ne sonoris super via tombo, Valdemaro Doe ! La malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta posedanto de Borreby estis metata en la teron! Ho, ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero. Fratino Ido fariĝis edzino de vilaĝano; tio estis por nia patro la plej kruela elprovo! Lia bofilo mizera servutulo, kiu de sia sinjoro povis esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj! Nun estas al li bone sub la tero, kaj al vi ankaŭ, Ido! Sed al mi ne venis ankoraŭ la fino, al mi, profundaĝa maljunulino, al mi, malfeliĉa estaĵo! Liberigu min, ho granda Sinjoro!”
Tia estis la preĝo de Anno-Doroteo en la mizera dometo, kiun oni pro la cikonio lasis stari.
Al la plej kuraĝa kaj plej forta el la fratinoj mi donis mian helpon. Kiaj estis ŝiaj pensoj, tiaj estis ankaŭ ŝiaj agoj. En la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto; ŝi estis neparolema kaj malbonhumora, sed en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca. Nur grimpi ŝi ne povosciis. Tial mi forblovis ŝin trans la ŝiprandon, antaŭ ol iu eksciis, ke ŝi estas virino, kaj per tio mi certe agis bone,” diris la vento.
* * *
Estis Paska mateno, tiel same kiel tiam, kiam Valdemaro Doe pensis, ke li eltrovis la arton fari oron; tiam inter la kadukaj muroj sub la cikonia nesto mi aŭdis preĝejan kanton, la lastan kanton de Anno-Doroteo.
Tie ne ekzistis ia fenestra vitro, estis nur truo en la muro la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo, kian brilon ĝi disvastigis! Ŝiaj okuloj fermiĝis, ŝia koro disŝiriĝis! Estus ja tute tiel same, ankaŭ se la suno en tiu mateno ne prilumus la malfeliĉulinon.
La cikonio donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto! Mi kantis super ŝia tombo!” diris la vento. “Mi kantis super la tombo de ŝia patro, mi scias, kie estas lia kaj kie estas ŝia tombo, neniu alia tion scias.
Novaj tempoj, aliaj tempoj! Malnova landvojo fariĝas plugtero, tombejo fariĝas libera landvojo, – kaj baldaŭ venas la vaporo kun sia vico da vagonoj kaj brue kuras super la tomboj, kiuj estas forgesitaj kiel la nomoj. Hu-u-u!
Tio estas la historio pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj. Rakontu ĝin pli bone, vi aliaj, se vi povas!” diris la vento kaj forturniĝis.
Kaj ĝi forflugis.
Knabino, kiu paŝis sur panon
Vi certe aŭdis pri la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn, kaj pri tio, kian malbonan sorton ŝi poste havis. Tio estas skribita kaj ankaŭ presita.
Estis iam malriĉa infano, fiera kaj malhumila; depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero. Estante ankoraŭ tre malgranda knabineto, ŝi amuziĝadis per tio, ke ŝi kaptadis muŝojn, elŝiris al ili la flugilojn kaj lasis ilin poste rampi. Ŝi kaptadis majskarabojn kaj sterkoskarabojn, metis ĉiun sur pinglon, poste tenis antaŭ ĝiaj piedetoj verdan folion aŭ peceton da papero, kaj la malfeliĉa besteto forte alkroĉiĝis al tio kaj turnadis sin ĉiuflanken, por liberiĝi de la pinglo.
“Jen la skarabo legas!” diradis la malgranda Inger , “vidu, kiel ĝi turnas la folion!”
Kiam ŝi elkreskis, ŝi fariĝis nur pli malbona, ne pli bona; sed ŝi estis bela, kaj tio estis ŝia malfeliĉo, ĉar alie la mondo traktus ŝin pli severe, ol oni tion faris.
“Kontraŭ vi oni devas uzi akrajn punrimedojn!” diris ŝia propra patrino. “Estante infano vi ofte faris al mi doloron, kiam vi ludis sur miaj genuoj; mi timas, ke kiam vi estos plenkreska, vi faros doloron al mia koro.”
Kaj tion ŝi bedaŭrinde faris.
Jen ŝi venis en servadon al altklasaj homoj en la kamparo; ili traktadis ŝin kiel sian propran infanon, vestadis ŝin tiamaniere, kaj ŝia malhumileco de tio kreskis.
Kiam pasis unu jaro, ŝiaj gesinjoroj diris al ŝi: “Vi devus unu fojon viziti viajn gepatrojn, kara Inger !”
Kaj ŝi iris, sed nur por sin montri. Ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis. Sed kiam ŝi atingis la enirejon de la vilaĝo kaj vidis, kiel la junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj, kaj ŝi ekvidis, ke ŝia patrino sidas sur ŝtono kun fasko da brulligno, kiun ŝi estis kolektinta al si en la arbaro, kaj ripozas, tiam Inger ekiris returne; ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. Ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne, ŝi estis nur kolera.
Pasis denove duono da jaro.
“Vi devus iam iri hejmen kaj viziti viajn maljunajn gepatrojn, kara Inger !” diris ŝia mastrino. “Jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi por ili; ili ĝojos, kiam ili vin vidos.”
Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn; ŝi levis alte siajn elegantajn vestojn kaj iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj kaj elegantaj, kaj pro tio oni ja ne povas fari al ŝi riproĉon. Sed kiam ŝi atingis la vojeton, kiu kondukis trans la marĉon kaj sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo, ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj; sed dum ŝi per unu piedo staris sur la pano kaj levis la duan piedon, la pano malleviĝis kun ŝi ĉiam pli kaj pli profunden, ŝi malaperis, kaj oni povis vidi nur nigran vezikkovritan marĉon.
Tiel rakontas la historio.
Kien ŝi venis? Ŝi venis malsupren al la marĉistino, kiu faras bieron. La marĉistino estas la onklino de la elfaj knabinoj; ĉi tiuj estas sufiĉe konataj, oni ilin prikantis kaj pentris, sed pri la marĉistino la homoj scias nur tion, ke ŝi faras bieron, kiam en somero la herbejoj vaporas. Ĝuste en ŝian bierfarejon Inger malleviĝis kaj tie oni ne povas longe elteni. Ŝlima truo estas preskaŭ palaco en komparo kun la bierfarejo de la marĉistino. Ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro; alte amasigitaj unu sur la alia staris la bareloj, kaj se inter ili ie montriĝis malgranda aperturo, tra kiu oni povus sin trapuŝi, tion malhelpis malsekaj bufoj kaj grasaj limakoj, kiuj tie kuŝis intervolvitaj en formo de abomeninda bulo. Tien falis la malgranda Inger ; tiu tuta abomeninda vivanta svarmo estis tiel glacie malvarma, ke ŝi tremis per ĉiuj membroj kaj ĉiam pli kaj pli rigidiĝis. Malgraŭ ĉiuj penoj ŝi ĉiam ankoraŭ estis fiksita al la pano, kaj ĉi tiu ŝin tiris malsupren, kiel peco da sukceno altiras peceton da papero.
La marĉistino estis hejme, la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la diablo kaj de lia avino. Ĉi tiu estas maljuna, tre veneneca virino, kiu neniam estas senlabora. Ŝi neniam eliras, ne prenante kun si sian manlaboron; ankaŭ ĉi tie ŝi havis ĝin kun si. Ŝi kudris diversajn bagatelojn, por enŝovi ilin al la homoj en la ŝuojn, por ke ili perdu sian trankvilecon kaj sian pacon; ŝi brodis mensogojn kaj trikis senpripensajn vortojn, kiuj falis sur la tero, ĉion ŝi interkudris por malbono kaj pereo. Jes, ŝi povosciis kudri, brodi kaj triki, la maljuna avino!
Ŝi ekvidis Ingeron, surmetis siajn okulvitrojn kaj pririgardis ŝin ankoraŭ unu fojon. “Tio estas knabino kun kapabloj!” si diris, “mi petas, ke oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito. Ŝi povas servi kiel altaŭga postamento en la antaŭĉambro de mia nepo.”
Kaj ŝi ricevis ŝin. Tiamaniere la malgranda Inger venis en la inferon. Tien la homoj trafas ne ĉiam rekte, ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien veni, se ili havas konforman kapablon.
Tio estis senfine longa antaŭĉambro; oni ricevis kapturnon, kiam oni rigardis antaŭen, kaj ankaŭ kapturnon, kiam oni rigardis malantaŭen. Tie staris granda amaso da homoj, kiuj perdis jam ĉiujn siajn fortojn; ili atendis, ke oni malfermu al ili la pordon de favorkoreco. Ili povis longe atendi! Grandaj, grasaj, anasirantaj araneoj ĉirkaŭŝpinis iliajn piedojn per miljaraj teksaĵoj, kaj ĉi tiuj premligis kiel piedŝraŭboj kaj tenis kiel feraj ĉenoj; kaj krom tio en ĉiu animo estis maltrankvileco, turmenta maltrankvileco. La avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto. Estus tro longe, se oni volus priskribi ĉiujn suferojn kaj turmentojn, kiuj tie estis sentataj. Por Inger tio estis terura sento, stari kiel postamento; de malsupre ŝi estis alligita kaj alforĝita al la pano.
“Tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn!” ŝi diris al si mem. “Ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas!” Jes, efektive ĉiuj ŝin rigardis; iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj kaj parolis, kvankam ili eĉ tute ne movis la buŝon; ili havis teruran aspekton.
“Estas kredeble plezuro min rigardi!” pensis la malgranda Inger , “mi havas belan vizaĝon kaj bonajn vestojn!” Kaj ŝi faris movadon per ŝiaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio. Ha, kiel ŝi malpuriĝis en la bierfarejo de la marĉistino! Pri tio ŝi antaŭe ne pensis. La vestoj estis kovritaj kvazaŭ de unu sola granda ŝlima makulo; limako alkroĉiĝis al ŝiaj haroj kaj frapadis ŝin regule sur la nukon, kaj el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo, kiu bojis kiel astma mopso. Estis tre malkomforte. “Sed la aliaj ĉi tie ankaŭ aspektas terure!” ŝi diris al si, por sin mem konsoli.
Sed la plej malbona afero estis la terura malsato, kiu ŝin turmentis; ĉu ŝi ne povis klini sin kaj derompi peceton de la pano, sur kiu ŝi staris? Ne, la dorso fariĝis rigida, la brakoj kaj manoj estis rigidaj, ŝia tuta korpo estis kiel statuo, nur siajn okulojn ŝi povis movadi en la kapo, turnadi tute ĉirkaŭen, tiel ke ŝi povis rigardi malantaŭen, kio prezentis abomenindan aspekton. Poste venis la muŝoj, ili rampis super la okulojn, antaŭen kaj malantaŭen; ŝi palpebrumis per la okuloj, sed la muŝoj ne forflugis, ĉar ili ne povis, iliaj flugiloj estis elŝiritaj, ili povis nur rampi. Kia turmento tio estis! Kaj al tio ankoraŭ la malsato; baldaŭ ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena.
“Se tio longe daŭros, mi ne eltenos!” ŝi diris, sed ŝi devis elteni kaj la turmento daŭris plue.
Jen brulanta larmo falis sur ŝian kapon, ĝi ruliĝis trans ŝia vizaĝo kaj brusto rekte sur la panon; falis ankoraŭ unu larmo, falis multaj. Kiu ploras pri la malgranda Inger ? Ĉu ŝi ne havis patrinon sur la tero? La larmoj de malĝojo, kiujn patrino ploras pri sia infano, ĉiam ĝin atingas, sed ili ĝin ne liberigas, ili bruligas, ili faras suferojn ankoraŭ pli grandaj. Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo! Fine ŝi havis la senton, kvazaŭ ĉio en si konsumiĝis, ŝi ŝajnis al si mem kvazaŭ maldika interne malplena trunko de kano, kiu ensuĉas en sin ĉiun sonon. Ŝi aŭdis klare ĉion, kio supre sur la tero estis dirata pri ŝi, kaj tio, kion ŝi aŭdis, estis nur mallaŭda kaj severa. Ŝia patrino efektive ploris per sinceraj larmoj, el profunde afliktita koro, sed ŝi tamen ankaŭ diris: “Post malhumileco venas la falo! Tio estis via malfeliĉo, ho Inger ! Kiel vi afliktis vian patrinon!”
Ŝia patrino kaj ĉiuj supre konis ŝian pekon, sciis, ke ŝi pasis sur panon, enteriĝis kaj malaperis. La paŝtisto de bovinoj tion rakontis, li vidis tion de altaĵo.
“Ho, kiel forte vi afliktis vian patrinon, Inger !” diris la patrino; “jes, mi tion antaŭvidis!”
“Ho, se mi neniam estus naskita!” pensis ĉe tio Inger , “estus al mi multe pli bone. Nun nenio povas helpi, ke mia patrino afliktiĝas.”
Ŝi aŭdis, kiel ŝiaj gemastroj, tiuj bonaj homoj, kiuj estis por ŝi kiel gepatroj, diris: “Ŝi estis peka infano! Ŝi ne respektis la donojn de Dio, ŝi tretis tion per la piedoj; ne estas espereble, ke la pordo de favorkoreco malfermiĝos por ŝi.”
“Ili devus teni min pli severe!” pensis Inger ; “ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn, se mi ilin havis.”
Ŝi aŭdis, ke oni verkis versojn pri ŝia peko kaj malboneco. La titolo de la kanto estis: “Malhumila knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn”; kaj la kanto cirkulis tra la tuta lando.
“Kiel multe mi devas pro tio aŭdi kaj suferi!” pensis Inger . “La aliaj ankaŭ devus esti punataj pro siaj pekoj. Jes, tiam oni havus multe por puni. Ha, kiel mi estas turmentata!”
Kaj ŝia menso fariĝis ĉiam pli kaj pli obstina.
“Oni devas ĉi tie en ĉi tiu societo fariĝi pli bona! Sed mi ne volas fariĝi pli bona! Vidu, kiel ili min rigardaĉas!”
Kaj ŝia koro fariĝis kolera kontraŭ ĉiuj homoj.
“Nun ili tie supre havas ion por rakonti! Ha, kiel mi estas turmentata!”
Jen ŝi aŭdis, ke oni rakontas al la infanoj ŝian historion, kaj la infanoj nomis ŝin malpia Inger . “Ŝi estis tiel malbona,” ili diris, “tiel abomeninda, oni devis ŝin dece puni!”
Ĉiam la infanaj buŝoj parolis senkompatajn vortojn pri ŝi.
Sed unu tagon, kiam kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo kaj ŝi aŭdis, ke oni eldiris ŝian nomon kaj rakontas ŝian historion al senkulpa infano, al malgranda knabineto, ŝi ekaŭdis, ke la infano ĉe la rakontado pri la malhumila, ornamiĝema Inger ekploris.
“Sed ĉu ŝi neniam plu revenos supren?” demandis la malgranda knabino. Kaj oni respondis al ŝi:
“Ŝi neniam plu revenos supren!”
“Sed se ŝi petos pardonon kaj promesos, ke ŝi tion neniam plu faros?”
“Sed ŝi ne volas peti pardonon!” oni respondis.
“Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!” diris la malgranda knabineto kaj estis tute senkonsola. “Mi volonte fordonus mian pupan dometon, se oni permesus al ŝi reveni supren. Estas tiel terure al la malfeliĉa Inger !”
Tiuj vortoj trafis la koron de Inger , ili tre agrable ŝin tuŝis. La unuan fojon nun troviĝis iu, kiu diris: “malfeliĉa Inger !” kaj aldonis nenion pri ŝia malvirto. Malgranda senkulpa infano ploris kaj petis por ŝi; al ŝi fariĝis tiel strange en la koro, ŝi volus mem plori, sed ŝi ne povis plori, kaj tio estis turmento.
Supre pasis la jaroj, sed malsupre fariĝis nenia ŝanĝo, kaj ŝi aŭdis malpli ofte sonojn, penetrantajn al ŝi de supre; oni malpli parolis pri ŝi. Sed jen unu tagon ŝi aŭdis ĝemon: “ Inger , Inger ! Kiel vi min afliktis! Mi tion antaŭvidis!” Tio estis ŝia mortanta patrino.
De tempo al tempo ŝi aŭdis, kiel ŝian nomon eldiris ŝiaj malnovaj gemastroj, kaj la mastrino kun sia milda koro diradis: “Ĉu mi iam vin revidos, Inger ? Oni ne scias, kien oni povas veni!”
Sed Inger komprenis, ke ŝia bona mastrino neniam povas veni tien, kie ŝi mem estas.
Tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa.
Jen Inger denove aŭdis eldiron de ŝia nomo kaj vidis, ke super ŝi brilas kvazaŭ du helaj steloj. Tio estis du mildaj okuloj, kiuj sur la tero fermiĝis. Depost tiu tempo, kiam la malgranda knabineto senkonsole ploris pri “la malfeliĉa Inger ”, pasis tiom multe da jaroj, ke el la infano fariĝis maljuna virino, kiun nun Dio volis voki al si; kaj ĝuste en tiu momento, kiam ŝiaj pensoj forliberiĝis de ŝia tuta vivo kaj direktiĝis supren, ŝi rememoris, kiel ŝi, estante malgranda infano, devis maldolĉe plori ĉe la aŭskultado de tiu historio. Tiu tempo kaj tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino en la horo de ŝia morto, ke ŝi tute laŭte ekpreĝis: “Certe mi ankaŭ, simile al Inger , ne respektis la donojn de via beno, certe mi ankaŭ estis malhumila, sed vi en via favorkoreco ne lasis min fali, sed vi tenis min rekte! Ne forlasu min en mia lasta horo!”
Kaj la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon, kaj ĉar Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn, tial ŝi vidis ŝin, vidis, kiel profunden ŝi estis tirita, kaj ĉe tiu vido la pia virino ekploris kiel infano, ŝi staris en la ĉiela regno kaj ploris pri la malfeliĉa Inger . La ploro kaj la preĝo sonis kiel eĥo malsupren en la kaviĝintan malplenan ŝelon, kiu ĉirkaŭkovris la katenitan turmentatan animon; ĉi tiu venkiĝis de la neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi: anĝelo de Dio ploris pri ŝi. Per kio ŝi meritis tiun favoron! La turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori. Malĝojo kaj aflikto pri si mem plenigis ŝin, ŝajnis al ŝi, ke neniam povas malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco, kaj dum ŝi tion konsciis en plej profunda konsterniteco, subite ekbrilis radio malsupren en la inferan abismon. La radio alproksimiĝis kun forto pli granda ol la forto de ia suna radio, kiu disfandas la neĝan homon, kiun la knaboj starigis sur la korto; kaj tiam, pli rapide ol la neĝa floko, kiu falis sur la varman buŝon de infano kaj fandiĝas, vapore dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger . Malgranda birdo fulmorapide ekflugis supren al la homa mondo, sed timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj serĉis por si rapide kaŝiĝejon en malluma truo, kiun ĝi trovis en ruiniĝinta muro. Tie ĝi sidis kaj kaŭris, tremante per la tuta korpo; neniun sonon ŝi povis eligi el si, ĉar mankis al ĝi voĉo. Longan tempon ĝi tie sidis, antaŭ ol ĝi povis trankvile vidi kaj senti la tutan belegecon, kiu tie ĝin ĉirkaŭis. Jes, belegeco ĝin ĉirkaŭis. La aero estis tiel freŝa, la luno lumis tiel hele, la arboj kaj arbetaĵoj odoris tiel dolĉe. Kaj estis tiel agrable kaj komforte tie, kie ĝi sidis, ĝia pluma vesto estis tiel pura kaj delikata. Ha, kiel ĉio kreita estas plena de amo kaj belo! Ĉiuj tiuj pensoj, kiuj emociis la bruston de la birdo, volis elverŝiĝi per kanto, sed la birdo ne povis kanti. Volonte ĝi kantus kiel la kukolo kaj najtingalo en printempo. La bona Dio, kiu aŭdas ankaŭ la mutan glorkanton de la vermo, aŭdis ankaŭ ĉi tiun glorkanton, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo en la brusto de David, antaŭ ol ĝi ricevis vortojn kaj melodion.
Tiuj kantoj sen vortoj en la daŭro de semajnoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo; ili devis eliĝi ĉe la unua flugilbato de bona faro, sed sen tiu faro tio ne estis ebla.
Jen alproksimiĝis la sankta Kristnaska festo. Unu vilaĝano tute apude de la muro starigis stangon kaj alligis al ĝi nedraŝitan avenan garbon, por ke ankaŭ la birdoj sub la ĉielo havu gajan Kristnaskan feston kaj agrablan festenon en tiu tempo, kiu memorigas pri la Savinto.
La suno leviĝis en la Kristnaska mateno kaj prilumis la avenan garbon, kaj ĉiuj pepantaj birdoj alflugis al la manĝdonanta stango. Tiam ankaŭ el la muro aŭdiĝis pepado; la ĉiam pli fortiĝanta penso esprimiĝis per sonoj, la malforta pepado estis himno de ĝojo, la penso pri bona faro estis vekita, kaj la birdo elflugis el sia truo. En la ĉiela regno oni bone sciis, kia birdo tio estis.
La vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis, la birdoj kaj bestoj de la arbaro trovadis nur tre malmulte da manĝaĵo. La malgranda birdo elflugis sur la landvojon kaj serĉis kaj trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton; dum la eljungado ĝi trovis kelke da panpecetoj, el kiuj ĝi tamen manĝis nur malmulte, sed ĝi alvokis ĉiujn aliajn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon por si. Ĝi flugis en la vilaĝojn kaj urbojn, serĉis ĉirkaŭe, kaj ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj, ĝi manĝis mem nur malmulte da pecetoj kaj donis ĉion ceteran al la aliaj.
En la daŭro de la vintro la birdo kolektis kaj disdonis tiom multe da panpecetoj, ke ili kune havis la pezon de la tuta pano, sur kiun la malgranda Inger estis paŝinta, por ne malpurigi siajn ŝuojn; kaj kiam la lasta panpeceto estis trovita kaj fordonita, la grizaj flugiloj de la birdo fariĝis blankaj kaj etendiĝis.
“Jen mara alaŭdo flugas trans la maron!” diris la infanoj, kiuj vidis la blankan birdon; jen ĝi subakviĝis en la maron, jen ĝi leviĝis en la helan sunlumon. Estis tia brilo, ke oni ne povis vidi, kien ĝi flugas. La infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno.
Turgardisto Ole
“En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!” diris la turgardisto Ole . “Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre.”
Tiel parolis sur la turo Ole , mia amiko, la maljuna gardisto vigla, parolema homo, kiu ŝajne ĉion eldiradis kaj tamen tre multe kaŝis en sia koro. Li estis infano de bonaj homoj; kelkaj asertis, ke li estas filo de konferenca konsilano. Li estis studinta, li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano, sed kion tio povis helpi! Tiam li loĝis ĉe la sakristiano kaj devis havi en la domo ĉion senpage. Tiam li estis, kiel oni diras, ankoraŭ juna kaj eleganta: li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj, kaj pro tio ili malpaciĝis. Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco, la ciro fariĝis nigra kaŭzo de malamo, kaj tial ili disiĝis. Sed tion, kion li postulis de la sakristiano, li postulis ankaŭ de la mondo, ciron, kaj li regule ricevadis ankaŭ nur ŝmiraĵon. Tial li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝis ermito; sed ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo; tien li leviĝis kaj fumadis sian pipon solece. Li rigardadis malsupren kaj rigardadis supren, meditadis ĉe tio, kaj li rakontis siamaniere pri tio, kion li vidis kaj kion li ne vidis, kion li legis en libroj kaj en si mem. Mi ofte pruntis al li legaĵon, bonajn librojn, kaj laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo. Li, kiel li diris, ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj kaj ankaŭ ne de la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj, ne, li volis havi biografiojn, librojn pri la mirindaĵoj de la naturo. Mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare, ordinare tuj post la Nova Jaro. Li tiam havis ĉiam tion aŭ alian, kun kio kunligiĝis liaj pensoj ĉe la renoviĝo de la jaro.
Mi rakontos pri du vizitoj, kaj, kiom mi povos, mi uzos liajn proprajn vortojn.
Unua vizito
Inter la libroj, kiujn mi lastfoje pruntis al Ole , troviĝis libro pri la silikoj, kiu precipe interesis lin kaj okupis liajn pensojn.
“Jes, ili estas veraj maljuneguloj, tiuj silikoj!” li diris, “kaj tamen oni preterpasas ilin senpense! Tiel mi mem agadis sur la kampoj kaj ĉe la bordo, kie ili kuŝas en granda kvanto. Tie oni paŝas sur la pavimŝtonojn, tiujn restaĵojn el la plej antikvaj ruinoj de la antikva tempo! Tiel mi mem agadis. Nun ĉiu pavimŝtono havas mian respekton! Mi dankas pro la libro, kiu plenigis mian tutan animon, forigis malnovajn pensojn kaj kutimojn kaj vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn. La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! Estas domaĝe, ke oni ne povas legi la unuajn partojn, ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis. Oni devas legi en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero, kaj nur tiam en la sesa parto aperas la agantaj personoj: sinjoro Adam kaj sinjorino Eva . Por multaj legantoj tio estas iom malfrua, ili volas ilin havi tuj, sed por mi estas tute egale. Tio estas romano plena de aventuroj, kaj ni ĉiuj ludas en ĝi rolon. Ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon. La ŝelo, sur kiu ni iras, estas fortika, ni ne trafalas ĝin. Kaj krom tio ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj kaj ĉiam kun progresanta disvolviĝo. Dankon pro la libro pri la silikoj! Tio estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti. Ĉu ne estas interese, se oni de tempo al tempo estas atentigata pri tio, ke ni estas nenio, eĉ se oni sidas tiel alte kiel mi, kaj samtempe estis memorigata pri tio, ke ni ĉiuj, eĉ kun ciro, estas nur rapide malaperantaj formikoj sur la malgranda tera monteto, eĉ se ni estas formikoj kun ordenaj rubandoj, formikoj kun reputacio kaj aŭtoritato. Oni sentas sin tiel rimarkinde juna flanke de tiuj milionjaraj maljunaj respektindaj silikoj. Mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto, la observadon de la preterpasado de la ‘sovaĝa armeo’. Nu, tion vi eble tute ne konas?
La veturado de la sorĉistinoj sur balaila bastono estas sufiĉe konata, ĝi okazas en la Valpurga nokto kaj direktiĝas al Blocksberg , sed ni ĉi tie en Danujo ankaŭ havas sovaĝan armeon, ĝi estas enlanda, nuntempa, kaj en la Novjara nokto ĝi direktiĝas al la insulo Amager . Ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj kaj konataj artistoj, ĉiuj, kiuj estas tute sentaŭgaj, rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager . Ili sidas rajde sur siaj penikoj aŭ anseraj plumoj, la ŝtalplumo ne povas ilin porti, ĝi estas tro rigida. Mi vidas tion, kiel mi diris, en ĉiu Novjara nokto; la plejmulton el ili mi povus montri per ilia nomo, sed ne estas peninde okupi sin per ili. Ili ne volas, ke la homoj ion sciiĝu pri ilia Amagera veturo sur anseraj plumoj. Mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj, kiel ŝi diras, liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj. Ŝi estis tie mem kiel invitita gasto, sed oni ŝin elportis, ĉar ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo kaj ankaŭ ne povoscias rajdi; ŝi tion rakontis al mi. Duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas. Kiam ŝi estis tie, komenciĝis la soleno per kantado; ĉiu el la gastoj tenis antaŭ si skribitan sian propran kanton, kaj ĉiu kantis sian, ĉar ĝi estis la plej bona. Poste ili ekmarŝis per malgrandaj anaroj; la procesion malfermis tiuj, kiuj havis la destinon agadi per la buŝo; ili formis la grandajn sonorilojn, al kiuj ili kutimis ĉion alpendigi. Poste iris la malgrandaj tamburistoj, kiuj eltamburas ĉion el la familioj. Tie estis farata konateco kun tiuj, kiuj skribas, ne donante sian nomon, tio estas kie ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro. Tie estis la ekzekutisto kaj lia servisto, kaj la servisto estis la plej akra kaj plej batema, alie oni lin ne estimus; tie estis la honesta balaaĵisto, kiu fosas en la balaaĵbareloj kaj ilin renversas kaj pri ĉio diras “bone, tre bone, bonege!” Meze de la komuna gajeco subite rapide elkreskis trunko, arbo, grandega floro, granda fungo, tuta tegmento. Tio estis la fremdlabora kolono de la estimata kunvenintaro, ĝi portis ĉion, kion ĝi donis al la mondo en la malnovajaro. Fajreroj simile al fajraj flamoj ŝprucis el ĝi; tio estis ĉiuj fremdaj pensoj kaj ideoj, per kiuj ili estis ornamintaj siajn verkojn kaj kiuj nun denove elŝiriĝis kaj eksplodis kiel artaj fajraĵoj. Estis tre gaje, diris mia parencino. Cetere ŝi aldonis ankoraŭ multe da aliaj aferoj, kiuj estis tre mordantaj kaj tamen sufiĉe interesaj; sed mi tion ne ripetos, oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj. Vi tamen komprenos, ke se oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi, estas tre alloge observi dum ĉiu Novjara nokto la flugon de la sovaĝa armeo. Se en iu jaro mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj. Sed en ĉi tiu jaro mi tute forgesis observi la gastojn. Mi ruliĝis kun la rulaĵo, kun la silikoj, mi ruliĝis tra milionoj da jaroj, mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa , mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: “Mia nomo estu Zelando!” Mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj, kiujn ni hodiaŭ plu ne konas, mi vidis ilin kiel loĝejon de sovaĝaj hetmanoj, kies nomoj malaperis. Nur malmultaj, en kiuj la hakilo engravuris siajn runojn, fariĝis objekto de tempokalkulo; sed ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Tiam subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj, ili eklumis, miaj pensoj ricevis alian direkton. Vi scias ja, kio estas falstelo? Tion la scienculoj ordinare ne scias. Mi havas mian propran opinion pri tio, mi tion klarigas tiamaniere: Ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan; ofte la danko estas sensona, sed ĝi ne falas sur la teron. Mi prezentas do al mi, ke la sunlumo ĝin levas kaj la sunradio alportas ĝin sur la kapon de la bonfarinto. Se tuta popolo dum longa tempo esprimas sian dankon, tiam la danko venas en la formo de plena bukedo kaj falas en la formo de falstelo sur la tombon de la bonfarinto. Kiam mi vidas falstelon, precipe en la Novjara nokto, estas por mi vera ĝojo eltrovi per pripensado, kiun la dankesprimo celas.
Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron,” diris Ole , “mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon.”
Dua vizito
Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena:
“Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?” li demandis. “Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj.
Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano.
Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kuraĝe antaŭen!
El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj.
En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi.
Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, – forŝiru vin, se vi povas.
La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi.
Tio estas la historio pri la glasoj!” diris la turgardisto Ole , “kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!”
Tio estis la dua vizito ĉe Ole ; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn.
Anneto
Anneto estis kiel lakto kaj sango, juna kaj gaja kaj belaspekta; ŝiaj dentoj estis tiel blankaj, ŝiaj okuloj brulis tiel klare, ŝia piedo estis tiel facila en la dancado, kaj ŝia animo estis ankoraŭ pli facila! Kio povis fariĝi el tio? – “La abomeninda knabo!” – Jes, bela li ne estis! Li estis donita por prizorgado al taglaboristino. Anneto estis prenita en la grafan palacon kaj sidis en belega ĉambro en silkaj kaj veluraj vestoj; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi, neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton, ĉar tio povus fari al ŝi malutilon, kaj kontraŭ tio oni devis ŝin gardi: ŝi mamnutradis la grafan infanon; ĝi estis delikata kiel princo, bela kiel anĝelo. Kiel forte ŝi amis tiun infanon! Ŝia propra infano troviĝis en la loĝejo de la taglaboristino, kie la poto ne estis plena, sed la buŝo estis plena, kaj ordinare neniu tie estis hejme. La knabeto ploradis, sed kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; li ploradis ĝis endormiĝo, kaj en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon, la dormo estas bela elpenso. Kun la tempo – la tempo kreskigas la malbonajn herbojn, oni diras, – ankaŭ la knabo de Anneto elkreskis, kvankam li restis malaltkreska; sed kun la familio, kiu pro mono prenis lin al si, li tute kunkreskiĝis. Anneto liberiĝis de li por ĉiam, ŝi estis nun urbanino, vivis en bona stato kaj portis ĉapelon. Sed neniam ŝi iris al la familio de la taglaboristino, ĉi tiu loĝis tro malproksime de la urbo, Anneto tie eĉ nenion havis por fari; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone, por sia vivteno li povis jam mem zorgi, kaj tial li paŝtadis la ruĝan bovinon de Mads Jensen . Gardi brutojn li povosciis, kaj laboron li volis havi.
La ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto, en pluva vetero ĝi enrampas internen kaj kuŝas seke kaj varme. La knabo de Anneto sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton; la espero pri tio feliĉigis lin, sed ili ne donis fruktojn. En neĝo kaj pluvo li sidadis, kaj la akra vento poste sekigadis al li la vestaĵon sur la korpo. Kiam li venis hejmen, li estis puŝata kaj batata; li estis malbela kaj abomeninda, pri tio ĉiuj konsentis. Li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon.
Kiel vivis la knabo de Anneto? Jes, kiel li povis vivi? Lia sorto estis: “neniam sperti amon”.
De la tero la sorto ĵetis lin sur la maron. Li iris en servadon sur mizeran ŝipeton, tie li sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis. Malpura kaj malbela li estis, malvarma kaj manĝegema; oni povus pensi, ke li neniam estis sata, kaj tia li efektive neniam estis.
Estis malfrua sezono, regis kruda, malseka, ventega vetero. La vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj, precipe sur la maro, kaj malgraŭ tio sur la libera maro naĝis mizera ŝipeto kun nur du homoj, oni povis preskaŭ diri, ke nur kun unu kaj duono da homoj; tio estis la ŝipisto kaj lia servisto. Dum la tuta tago estis nur speco de krepusko, nun fariĝis pli mallume, estis akra malvarmo. La ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmigi interne. Li elprenis la botelon kaj ankaŭ la glaseton, supre ĝi estis sendifekta, sed la piedo estis derompita kaj anstataŭigita per blue farbita ligna ŝtipo. Glaseto da brando, pensis la ŝipisto, efikas bone, sed du efikas pli bone. La ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj. Malbela li estis, liaj haroj estis hirtaj, lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla; li estis filo de la taglaboristo, sed en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto.
La vento fajfis, la ŝipo flugis rapide! La vento puŝegis la plenblovitan velon, kun ventega rapideco la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn. Ĉio ĉirkaŭe estis kruda, malseka, sed povis fariĝi ankoraŭ pli malbone. Halt’! Kio tio estis? Kio ekpuŝiĝis, kio krevis, kio fariĝis al la ŝipeto? Ĝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Ĉu falis pluvego, ĉu leviĝis ondego? La servisto ĉe la direktilo ekkriis laŭte: “En la nomo de Jesuo!” La ŝipeto surpuŝiĝis sur potencan rifon kaj iris al la fundo kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto, iris al la fundo, kiel oni diras ordinare, kun siaj homoj kaj musoj. Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono: la ŝipisto kaj la knabo de la taglaboristo. Neniu tion vidis krom la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo, sed ankaŭ ĉi tiuj ne vidis tion klare, ĉar ili ektimigite saltis flanken, kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon. Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; entombigitaj ili estis ambaŭ; entombigitaj, forgesitaj! Nur la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre. La glaseto portiĝis sur la akvo, por ie disrompiĝi kaj esti alpelita al la bordo, kie kaj kiam? Nu, tio cetere ne estis ja grava! Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. Kun la filo de Anneto la afero estis alia! Tamen en la ĉiela regno neniu animo povos plu diri: “li neniam estis amita!”
Anneto vivis en la urbo jam de multe da jaroj, estis nomata sinjorino kaj estis precipe fiera, kiam ŝi parolis pri siaj malnovaj rememoroj, pri la grafa tempo, kiam ŝi veturadis en kaleŝo kaj povis paroli kun grafinoj kaj baroninoj. Ŝia dolĉa grafa infano estis plej ĉarma Dia anĝelo, plej kara animo, kaj ili ambaŭ sin reciproke tre amis. Ili reciproke sin kisis kaj karesis, la knabo estis ŝia ĝojo, duono de ŝia vivo. Nun li estis granda, havis la aĝon de dekkvar jaroj, estis saĝa kaj bela; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis. Depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco, estis tre malproksime ĝis tie.
“Mi devas iam fari rapidan decidon!” diris Anneto. “Mi devas veturi al mia belegaĵo, al mia dolĉa grafa infano. Ha, li certe ankaŭ sopiras pri mi, pensas pri mi, amas min ankoraŭ kiel tiam, kiam li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo kaj balbutis: ‘Neto!’ Tio sonis tiel delikate kiel tonoj de violono! Jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin!”
Ŝi ne veturis fiere, ŝi uzis siajn proprajn piedojn kaj atingis la palacon, kiu ĉiam ankoraŭ estis granda kaj lumanta kiel antaŭe kaj ĉirkaŭita de la sama bela parko. Sed la homoj en la palaco ĉiuj estis por ŝi fremdaj, neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie. Sed tion jam diros al ili grafino kaj ankaŭ ŝia propra filo. Ha, kiel ŝi sopiris ekvidi lin!
Jen Anneto fine estis ĉi tie. Longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe! Antaŭ ol la gesinjoroj iris al la tablo, oni ŝin vokis al la grafino, kaj ĉi tiu akceptis ŝin tre afable. Sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis.
Kiel granda, longa kaj gracia li fariĝis! Sed la ĉarmajn okulojn kaj la anĝelan buŝon li ankoraŭ havis. Li rigardis ŝin, ne dirante eĉ unu vorton. Certe li ŝin ne rekonis. Li sin turnis kaj volis foriri returne, sed tiam ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo.
“Bone, bone” li diris kaj forlasis la ĉambron, li, la penso de ŝia amo, li kiun ŝi estis aminta plej sincere kaj nun ankoraŭ amis, li, ŝia tuta fiero sur la tero.
Anneto forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo. Li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi, havis por ŝi neniun vorton, li, kiun ŝi iam portadis tage kaj nokte kaj nun ankoraŭ portis en la koro.
Subite granda nigra korvo malleviĝis antaŭ ŝi sur la vojon kaj kriis per raŭka voĉo. “Ho,” ŝi diris, “kia malbonaŭgura birdo vi estas!”
Ŝia vojo kondukis preter la domo de la taglaboristo; la virino staris antaŭ la pordo, kaj ili komencis inter si interparoladon.
“Vi estas bone nutrita!” diris la taglaboristino; “vi estas dika kaj grasa, viaj aferoj iras bone!”
“Kial do ne!” respondis Anneto.
“La ŝipo tiam dronis kun ili!” daŭrigis la taglaboristino la interparoladon. “La ŝipisto Lars kaj la knabo ambaŭ dronis. Nun ĉio finiĝis por ili. Mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi per iom da mono. Al vi li nun farus plu neniajn elspezojn, Anneto!” “Jes, ili dronis!” respondis Anneto kaj plu ne parolis pri tiu afero. Anneto estis malgaja, ĉar ŝia grafa infano ne volis paroli kun ŝi, kun ŝi, kiu lin amis kaj nur por li entreprenis la longan vojon; tio kostis ankaŭ monon. La havita plezuro ne estis granda, sed ĉi tie ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio; ŝi ne volis malpezigi sian koron per ia komuniko al la taglaboristino, ĉar ĉi tiu povus ja pensi, ke ŝi ĉe la grafa familio plu ne estas estimata. Tiam la korvo transflugis super ŝi kaj denove eksonigis sian raŭkan voĉon.
“La nigra kriisto,” diris Anneto, “hodiaŭ senĉese min timigas! ”
Ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion; por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason. Dum la kafo estis kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis. Tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu antaŭe neniam vivis en ŝiaj sonĝoj: ŝi sonĝis pri sia propra filo, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta kaj kriinta, kiu elkreskis en malĝojo kaj mizero kaj nun kuŝis en la profunda maro, Dio scias kie. Ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie, kie ŝi efektive nun sidis, kaj la taglaboristino sur la korto kuiras kafon. La odoro de la kafo jam plenigis ĉambron, kaj subite aperis en la pordo mirinda ĉarma estaĵo, bela kiel la grafa infano, kaj la infana figuro diris:
“Nun la mondo pereas! Tenu vin forte je mi, ĉar vi estas ja ĉiuokaze mia patrino! Vi havas anĝelon en la ĉiela regno! Tenu vin forte je mi!”
Kaj la figuro ŝin prenis, sed samtempe leviĝis grandega bruo, kiu kredeble estis kaŭzata de la krevanta mondo, kaj la anĝelo leviĝis kaj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo, tiel forte, ke ŝi, kiel ŝajnis al ŝi, leviĝis de la tero. Sed subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj, almetiĝis al ŝia dorso; ŝi havis la impreson, kvazaŭ cent virinoj alkroĉiĝis al ŝi kaj kriis: “Se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi! Tenu forte, tenu forte!” Kaj ili ĉiuj alpendiĝis. Tio estis tro multe; “riĉ’, raĉ’”, la maniko disŝiriĝis, kaj Anneto falegis en grandegan profundon, tiel ke ŝi ĉe tio vekiĝis, – kaj ŝi estis jam tuj renversiĝonta kun la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis, ŝi nur konsciis, ke tio estis io malbona.
Oni trinkis la kafon, ĉe kio oni multe rakontis, kaj poste Anneto iris al la plej proksima urbo, kie ŝi devis trovi la ŝarĝveturigiston kaj kun li ankoraŭ en la sama nokto veturi al sia hejmo. Sed kiam ŝi renkontis la ŝarĝveturigiston, li asertis, ke antaŭ la sekvanta vespero ili ne povos veturi. Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado, ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, sed iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Krom tio estis bela vespero kaj plej bela plenluno, per unu vorto – Anneto decidis iri piede. En la sekvanta tago ŝi povis esti hejme.
La suno estis subiĝinta, la vesperaj sonoriloj ankoraŭ sonoris, – ne, tio ne estis la sonoriloj, tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj. Jen ili silentiĝis, ĉio estis silenta; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme. Nenian sonon oni aŭdis en la arbaro aŭ sur la marbordo, laŭlonge de kiu ŝi iris. Ŝi aŭdis la paŝojn de siaj propraj piedoj en la sablo, neniu bato de ondo estis aŭdebla, absoluta silento regis super la akva abismo. Mutaj ili ĉiuj tie estis, la vivantoj kaj la mortintoj.
Anneto iris kaj pensis, kiel oni diras, pri nenio, ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn; tamen la pensoj ŝin ne forlasis, ili neniam nin forlasas, ili nur kuŝas en speco de dormo, la viviĝintaj kiuj trankviliĝis, kiel ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne moviĝis. Sed la pensoj aperas, ili povas ekmoviĝi en nia koro, ili povas ekmoviĝi en nia kapo aŭ subite nin ataki.
“Bonfaroj alportas benon!” estas skribite. “La peko naskas la morton! ” estas ankaŭ skribite. Multaj aferoj estas skribitaj, multaj estas diritaj, oni tion ne scias, oni tion ne memoras. Tiel estis kun Anneto. Sed tio povas subite veni en la kapon, tio povas veni!
Ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro, en via, en mia; ili kuŝas kiel malgrandaj, nevideblaj grajnetoj. Jen el ekstere venas sunradio, ektuŝo de malbona mano, vi turnas ĝin dekstren, tio povas esti decida, kaj la malgranda grajneto skuiĝas, ĝi ŝvelas, ĝi krevas kaj enverŝas ĉiujn siajn sukojn en vian sangon, kaj tiam vi senhalte ekmoviĝas. Ekzistas pensoj maltrankviligantaj; tiel longe, kiel oni iras kvazaŭ en sonĝo, oni ilin ne havas, sed ili komencas moviĝi! Anneto iris kvazaŭ en sonĝo, la pensoj komencis moviĝi. De unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro; multe estas forgesite, pekoj per vortoj kontraŭ Dio, kontraŭ nia proksimulo kaj kontraŭ nia propra konscienco. Ni tion ne pripensas, kaj tion ankaŭ Anneto ne faris; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj de la lando, ŝi estis opiniata, kiel ŝi sciis, brava, honesta kaj estiminda. Kiam ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo, ŝi subite ekvidis ke io tie kuŝis. Kio ĝi estas? Ŝi haltis; kion la maro tie elĵetis? Tie kuŝis malnova vira ĉapelo. Kie ĝi povis defali de ŝipo? Ŝi aliris pli proksime, haltis kaj rigardis la ĉapelon. He, kio tie kuŝis! Timo ŝin atakis; sed estis nenio, kion oni devus timi, tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo. Tio estis nur junko aŭ mara herbo, ŝi tamen restis timigita, kaj dum ŝi iris pluen, venis al ŝi en la kapon diversaj aferoj, kiujn ŝi aŭdis, kiam ŝi estis infano, la tuta superstiĉo pri la marborda fantomo, la fantomo de tiuj, kiujn la maro elĵetis sur la dezertan bordon kaj kiuj restis tie ne enterigitaj. Oni diris, ke la marborda fantomo sekvas la solecan migranton, alpendiĝas al li kaj postulas, ke oni portu ĝin sur la tombejon, por ke ĝi ricevu tombon en Kristana tero. “Tenu forte, tenu forte!” ĝi krias, kiel oni diras. Kiam Anneto ripetis en si mem tiujn vortojn, ŝi subite rememoris sian tutan sonĝon, vivanta ĝi staris antaŭ ŝia animo, kiel la patrinoj kun la krio “tenu forte, tenu forte” alkroĉiĝis al ŝi, kiel la mondo pereis, ŝiaj manikoj disŝiriĝis kaj ŝi forfalis de sia infano, kiu en la horo de juĝo volis ŝin tiri supren. Ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango, ŝia infano, kiun ŝi neniam amis, pri kiu ŝi eĉ ne pensis, tiu infano kuŝis nun sur la fundo de la maro, ĝi povis veni kiel marborda fantomo kaj krii: “tenu forte, tenu forte! metu min en Kristanan teron!” Dum ĉi tiuj pensoj iris tra ŝia kapo, ŝi sentis pikadon en siaj piedoj, kaj ŝi iris pli rapide. La timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis. Dum ŝi rigardis la maron, la aero ĉirkaŭ ŝi subite fariĝis ĉiam pli kaj pli densa. Aperis peza nebulo kaj kuŝiĝis sur la arbetaĵoj kaj arboj, kio donis al ili strangan aspekton. Ŝi sin returnis, por rigardi la lunon, kiu staris malantaŭ ŝi. Ĝi similis al pala disko sen radioj. Ŝi havis la senton, kvazaŭ io peza kuŝiĝis sur ĉiuj ŝiaj membroj; “tenu forte, tenu forte!” ŝi pensis. Kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi kaj ke la nebulo kvazaŭ blanka tola kovro pendas de ŝiaj ŝultroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas: “Tenu forte! Metu min en Kristanan teron!” kaj ŝi efektive aŭdis tonon, obtuzan, maltrankviligan, kiu ne povis veni de la ranoj en la marĉo nek de korvoj aŭ kornikoj, ĉar ilin ŝi nenie rimarkis. “Enterigu min, enterigu min!” sonis laŭte kaj aŭdeble. Jes, tio estis la marborda fantomo de ŝia infano, kiu kuŝis sur la fundo de la maro kaj ne povis trovi pacon nek ripozon, ĝis ĝi estos portita sur la tombejon kaj oni elfosos por ĝi tombon en Kristana tero. Tien ŝi volis iri, tie ŝi volis fosi tombon. Ŝi ekiris en la direkto al la plej proksima preĝejo, kaj ĉar al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza aŭ eĉ tute malaperis, ŝi volis denove iri returne kaj rapidi hejmen laŭ la plej mallonga vojo. Sed tiam io denove ŝin kaptis. “Tenu forte, tenu forte!” Tio sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj, tio sonis tute klare: “Enterigu min, enterigu min!”
La nebulo estis malvarma kaj malseka, ŝia mano kaj ŝia vizaĝo estis malvarma kaj malseka de timo kaj teruro; ekstere ŝi sentis premadon, ŝian internon trafluis amaso da pensoj, kiujn ŝi neniam antaŭe sentis.
En la daŭro de unu printempa nokto ĉe ni en la nordo la fagarbaro povas eligi burĝonojn kaj ĉe la sunlumo de la sekvanta tago aperi en sia juna luma belegeco; en la daŭro de unu sola sekundo povas disvolviĝi la semitaĵo de niaj pekoj per pensoj, vortoj kaj faroj, kiu estas disŝutita en nia ĝisnuna vivo. Ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo, kiam la konscienco vekiĝas, kaj Dio ĝin vekas tiam, kiam ni tion plej malmulte atendas. Tiam nenio plu estas pravigebla, la faro staras kaj atestas kontraŭ ni, la pensoj ricevas teruron pri tio, kion ni portis en ni kaj ne sufokis, ni ricevas teruron pri la semitaĵo, kiun ni ŝutis en malhumileco kaj senpripenseco. La koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn, kaj ili povas prosperi sur la plej malfekunda grundo.
Kion ni diris ĉi tie per vortoj, tio ondiĝis en la pensoj de Anneto; tio ŝin senfortigis, ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon. “Enterigu min, enterigu min!” io sonis; ha, plej volonte ŝi enterigus sin mem, se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj. Tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro kaj timego. Kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis; multaj aferoj, pri kiuj ŝi neniam volus paroli, venis al ŝi en la kapon. Sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis. Tute antaŭ ŝi pretergalopis kvar spiregantaj ĉevaloj, fajro flamis el iliaj okuloj kaj nazotruoj. Ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj. Ĉiun noktomezon li veturas, kiel oni diris, en sian bienon kaj tuj veturas returne. Li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton, ne, li estis nigra kiel karbo, kiel estingiĝinta karbo. Li kapsalutis Anneton kaj faris al ŝi signojn. “Tenu forte, tenu forte! Tiam vi povos denove veturi en grafa kaleŝo kaj forgesi vian infanon!”
Ŝi iris pli rapide antaŭen kaj atingis la tombejon. Sed la nigraj krucoj kaj la nigraj korvoj intermiksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. La korvoj kriis, kiel hodiaŭ la korvo estis kriinta, sed nun ŝi komprenis, kion ili kriis. “Mi estas korva patrino, mi estas korva patrino!” diris ĉiu el ili, kaj Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi; ŝi eble aliformiĝos en tian nigran birdon kaj devos senĉese kriadi, kiel tiu kriis, se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon.
Kaj ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj.
“Enterigu min, enterigu min!” sonis seninterrompe; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos. Kaj la koko ekkriis, kaj en la oriento montriĝis brileto de lumo, – la tombo estis elfosita nur duone, glacia mano ekglitis sur ŝia kapo kaj vizaĝo malsupren ĝis la koro. “Nur duono de tombo!” io ĝemis, kaj ombro malrapide forŝvebis returne, al la fundo de la maro. Jes, tio estis la marborda fantomo! Senforte Anneto falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn nek sentojn.
Estis luma tago, kiam ŝi denove rekonsciiĝis; du viroj levis ŝin. Ŝi kuŝis ne sur la tombejo, sed sur la marbordo, kaj ŝi estis fosinta antaŭ si profundan truon en la sablo kaj sange vundis al si la fingrojn je rompita glaso, kies akraranda malsupra parto sidis sur blukolora ligna ŝtipo. Anneto estis malsana. Ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo, ke la duan duonon forprenis kun si ŝia infano sur la fundon de la maro. Ŝi estis konvinkita, ke neniam ŝi povos akiri favorkorecon de la ĉielo, antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duan duonon, kiu estas retenata en la profundo de la maro. Anneto revenis hejmen; ŝi ne estis plu tiu estaĵo, kiu ŝi estis antaŭe. Ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj, la ĉiam revenanta ideo porti la marbordan fantomon sur la tombejon, fosi por ĝi tombon kaj per tio returne akiri sian tutan animon.
En multaj noktoj ŝi malaperis el la domo, kaj ĉiam oni ŝin tiam trovis sur la marbordo, kie ŝi atendis la fantomon. Tiel pasis tuta jaro; en unu nokto ŝi denove malaperis, sed oni ne povis ŝin retrovi; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado.
Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon, por sonorigi al la vespera preĝo, li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro. Ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo, ŝiaj fortoj preskaŭ tute ŝin forlasis, sed ŝiaj okuloj lumis, ŝia vizaĝo havis ruĝetan brilon. La lastaj radioj de la suno falis sur ŝin, glitis brilante sur la altaron kaj origis la brilpurajn bukojn de la Biblio, kiu kuŝis sur ĝi malfermite. Klare oni povis legi la vortojn de la profeto Joel: “Disŝiru viajn korojn, sed ne viajn vestojn, returnu vin al la Eternulo!” – “Tio estis simpla hazardo!” oni diris, kiel multajn aferojn oni atribuas al la hazardo
Sur la vizaĝo de Anneto, kiun prilumis la suno, oni povis legi pri paco kaj favorkoreco. Al ŝi estis tiel bone, ŝi diris; ŝi nun denove tute refortiĝis. En ĉi tiu nokto, ŝi diris, ŝin vizitis la marborda fantomo, ŝia propra infano, kaj ĝi diris: vi elfosis por mi nur duonon da tombo, sed dum tre longa tempo vi tenis min entombigite en via koro, kaj tie patrino konservas sian infanon plej bone. Tial ĝi returne redonis al ŝi ŝian perditan duonon da animo kaj kondukis ŝin en la preĝejon.
“Nun mi estas en la domo de Dio,” ŝi diris, “kaj en Lia domo oni estas feliĉa!”
Kiam la suno estis tute subiĝinta, la animo de Anneto estis tute supre, tie, kie ne ekzistas timo, kiam oni finis sian surteran bataladon; kaj Anneto ĝin finis.
Infana babilado
Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono.
Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero.
“Mi estas palaca infano!” ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas “moŝtnaskita”, kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi.
“Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi,” ŝi diris. “Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon.” Ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano.
Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis:
“Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?”
“Jes, sed mia patro,” interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, “povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto.”
Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere.
Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe.
“Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!” li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝojiga.
Tio estis en tiu vespero.
* * *
Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj.
Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla – Thorwaldsen .
Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado.
Peco da perlovico
1.
La ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor . Ĝi estas belega peco da perlovico, kolekto da tiaj perloj, da kiaj Eŭropo nun havas tiel grandan abundon. La plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ alia homo eble opinias, ke tiuj grandaj urboj ne estas la plej belaj perloj el tiu vico, aŭ li montras anstataŭ tio ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko, kie loĝas liaj karaj. Jes, ofte tio estas nur malgranda bieneto, malgranda domo, kaŝita inter verdaj bariloj, unu punkto, kiu kvazaŭ forflugas, kiam la vagonaro preterkuras.
Kiom da perloj troviĝas en la perlovico de Kopenhago ĝis Korsor ? Ni rigardu ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel la plej rimarkindaj. Malnovaj rememoroj kaj eĉ kantoj donas al tiuj perloj brilon, tiel ke ili lumante vivas en niaj pensoj.
Ĉe la monteto, sur kiu staras la kastelo de Frederiko la Sesa, kie Oehlenschlager travivis sian vivon, brilas en luksa arbara regiono unu el tiuj perloj, dua kabano de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarma hejmo de du amindaj gemaljunuloj. Ĉi tie loĝis Rahbeck kun sia edzino Camma ; ĉi tie, sub ilia gastama tegmento, en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj de la spirito el la agema kaj brua Kopenhago; ĉi tie estis fondita hejmo por la spirito, – kaj nun.... Ne diru: “ha, kia ŝanĝo!” Ne, eĉ nun ankoraŭ tio estas hejmo de la spirito, varmejo por malsanemaj kreskaĵoj! La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si, kvankam kaŝite, ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. Ĉi tie la suno de la spirito lumas en bone vartatan hejmon de la spirito, vivigas kaj vigligas. La mondo de ĉirkaŭe radias tra la okuloj en la neesploreblan profundon de la animo. La hejmo de la idiotoj, ĉirkaŭata de homa amo, estas sankta loko, varmejo por la malsanema kreskaĵo, kiu devas denove esti plantita kaj ekflori en la ĝardeno de Dio. La plej malfortaj koncerne la spiriton nun estas kolektataj tie, kie iam renkontiĝadis la plej grandaj kaj fortaj, interŝanĝadis siajn pensojn kaj leviĝadis supren, – supren leviĝas ankaŭ nun ankoraŭ la flamo de la animoj en la dua kabano de Filemono kaj Baŭcido.
La urbo de la reĝaj tomboj ĉe la fonto de Hroar, la malnova Roskilde , kuŝas antaŭ ni. La graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord . Nur unu tombon ni ĉi tie elserĉos, ni ĝin rigardos en la emajlo de la perlo. Ĝi ne estas la tombo de la potenca reĝino de la Unio, Margareto, ne, interne de la tombejo, antaŭ kies blanka muro ni tute proksime preterflugas, troviĝas la tombo, nevalora ŝtono ĝin kovras. La reĝo de la orgeno, la granda Dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj. Roskilde , urbo de la reĝaj tomboj, en la brilo de via perlo ni pririgardos la simplan tombon, sur kies ŝtono estas elhakita liro kaj la nomo: Weyse .
Nun ni venas al Sigersted apud la urbo Ringsted ; la fluejo de la rivero estas malprofunda; la flava greno kreskas tie, kie albordiĝis la boato de Hagbarth , ne malproksime de la virgulina turo de Signes . Kiu ne konas la legendon de Hagbarth , kiu pendis en la kverko, kaj pri la kaĝo de Signes , kiu staris en flamoj, la legendon pri la forta amo?
“Belega Soro, ĉirkaŭkronita de arbaro!” Nun la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj. Kun okuloj de juneco ĝi el la akademio trans la lagon rigardas al la mondvojo, aŭdas la ĝemadon de la drako-lokomotivo, kiu flugas tra la arbaro. Soro, vi perlo de la poezio, vi kaŝas en vi la polvon de Holberg ! Simile al potenca blanka cigno ĉe la profunda arbara lago staras via kastelo de instruiteco, kaj supren al ĝi simile al blanka astrofloro en la arbaro lumas malgranda domo. Piaj kantoj sonas el ĝi malproksimen super la landon, tie estas parolataj vortoj, kiujn aŭskultas eĉ la vilaĝano kaj per ili konatiĝas kun la malaperintaj tempoj de Danujo. La verda arbaro kaj la kantado de la birdoj estas ligitaj inter si, kiel la nomoj Soro kaj Ingemann .
Pluen al la urbo Slagelse ! Kio speguliĝas ĉi tie en la emajlo de la perlo? Malaperis la monaĥejo Antvoskov , malaperis la riĉaj salonoj de la kastelo, eĉ ĝia solece staranta forlasita flankparto. Tamen unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata, ligna kruco tie sur la altaĵo, kie en la legenda tempo Hellig Anders , la pastro de Slagelse , vekiĝis, transportita tien dum unu nokto el Jeruzalem .
Korsor , – ĉi tie naskiĝis vi, kiu donis al ni:
“Miksinte ŝercon kun seriozaĵo
En kantoj pri la Zelandano Knut .”
Vi, majstro en vortoj kaj spritaĵoj! La malaperantaj malnovaj remparoj de la forlasita fortikaĵo estas nun ĉi tie la lastaj videblaj atestantoj de la hejmo de via juneco. Kiam la suno subiras, iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la domo de via naskiĝo. De ĉi tiuj remparoj vi vidis, kiam vi estis malgranda, kiel “la lun’ post la insulo malleviĝas”, kaj vi tion senmortigis per via kanto, vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo kaj trovis, ke
“Nenie rozoj estas tiel ruĝaj,
iliaj dornoj tiel nesenteblaj,
Nenie la lanugo tiel mola,
Kiel en nia dolĉa infaneco.”
La ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco! Ni plektas al vi florkronon el asperuloj, ĵetas ĝin en la maron, kaj la ondoj portos ĝin al la golfo de Kil, sur kies bordo kuŝas via polvo. Ĝi alportos al vi salutojn de la juna generacio, salutojn el la gepatra urbo Korsor , kie finiĝas la perlovico.
2.
“Ĝi estas efektive peco da perlovico, la distanco inter Kopenhago kaj Korsor ,” diris la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio, kio estas skribita supre. “Almenaŭ por mi ĝi estas perlovico kaj fariĝis tia antaŭ pli ol kvardek jaroj,” ŝi diris. “Tiam ni ne havis vapormaŝinojn; por traveturi tiun vojon, ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas. Tio estis en la jaro 1815; tiam mi havis la aĝon de dudek unu jaroj; tio estas bela aĝo, kvankam en la tridekaj jaroj oni ankaŭ havas ankoraŭ ĉarman aĝon, ho tiel benitan! En la tempo de mia juneco veturi al Kopenhago estis pli granda maloftaĵo ol nun, al tiu urbo super ĉiuj urboj, kia ĝi estis en niaj okuloj. Miaj gepatroj volis post dudek jaroj denove fari tie viziton, kaj mi estis veturonta kun ili. La vojaĝon ni priparolis jam dum jaroj, kaj nun ĝi devis efektiviĝi! Ŝajnis al mi, kvazaŭ. komenciĝas tute nova vivo, kaj en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo.
Oni kudris, oni pakis, kaj kiam ni efektive devis jam ekveturi, kiom multe da bonaj amikoj venis por diri al ni adiaŭ! Granda estis la vojaĝo, kiun ni havis antaŭ ni! Antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense , tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj, preskaŭ ĝis ni elveturis tra la urba pordego. La vetero estis belega, la birdoj kantis, ĉio estis plezuro kaj ĝojo, oni forgesis, ke la vojo ĝis Slyborg estos longa kaj laciga. Ĉirkaŭ la vespero ni tie alvenis; la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras; tial ni iris sur la ŝipon. Tie, kiel malproksimen ni povis vidi, kuŝis antaŭ ni la granda akvo, silenta kaj trankvila. Ni kuŝiĝis en niaj vestoj kaj dormis. Kiam mi vekiĝis frue matene kaj iris sur la ferdekon, estis tia nebulo, ke sur nenia flanko ni ion povis vidi. Mi aŭdis, kiel la kokoj krias, ŝajnis al mi, ke la suno leviĝas, ke la sonoriloj sonoras. Kie ni povis esti? La nebulo leviĝis, kaj tiam montriĝis, ke ni ĉiam ankoraŭ troviĝas apud Slyborg . Pli malfrue en la tago fine leviĝis neforta vento, sed rekte en kontraŭa direkto. Ni krozis kaj krozis, kaj fine ni havis la feliĉon, ke tuj post la dekunua horo nokte ni atingis Korsoron, uzinte dudek du horojn, por traveturi la kvar mejlojn.
Estis al ni agrable eliri sur la teron; sed estis mallume, la lampoj brulis malklare, kaj al mi, kiu neniam antaŭe estis en iu alia urbo krom Odense , ĉio aperis tiel tute fremda.
“Vidu, ĉi tie naskiĝis Baggesen !” diris mia patro, “kaj ĉi tie vivis Birckner .”
Tiam la malnova urbo kun siaj malgrandaj domoj por unu fojo aperis al mi pli hela, pli aminda kaj pli granda; krom tio ni estis tiel ĝojaj, ke ni denove havas firman teron sub la piedoj. Dormi tamen mi ne povis, miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi depost antaŭhieraŭ jam vidis kaj travivis.
La sekvantan matenon ni devis frue leviĝi; ni havis antaŭ ni ĝis Slagelse malbonan vojon kun maloportunaj montoj kaj kun multe da truoj, kaj transe de tiu urbo kredeble ankaŭ ne estis multe pli bone; kaj tamen ni tre volis alveni en la Kankrejo sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago iri al Soro kaj viziti Emilon de Moller , kiel ni lin nomis. Tio estis via avo, mia formortinta edzo, la preposto; li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon.
Post tagmezo ni alvenis en la Kankrejo; ĝi estis tiam multe vizitata loko, la plej bona gastejo sur la tuta vojo, kaj plej ĉarma regiono, kiel vi ĉiuj devas konfesi, ĝi estas ankoraŭ nun. Brava mastrino tie regis, sinjorino Plambek , ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco. Sur la muro pendis sub vitro kaj en kadro letero de Baggesen al ŝi, ĝi certe meritis, ke oni ĝin rigardu. Por mi ĝi estis granda rimarkindaĵo. Poste ni iris al Soro kaj trovis tie Emilon. Vi povas kredi, ke li tre ĝojis, kiam li vidis nin, kaj por ni estis ne malpli granda ĝojo vidi lin; li estis tiel bona kaj atentema! Kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon kaj kun la ĉerko de Holberg ; ni pririgardis la malnovajn surskribojn de la monaĥoj kaj transŝipiĝis trans la lagon al ‘Parnaso’. Tio estis la plej bela vespero, kiun mi memoras. Mi estis tute konvinkita, ke se oni ie en la mondo povas verki poeziaĵon, tio devas esti en Soro, en tiu paco, en tiu belegeco de la naturo. Poste ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo ĝis la Kankrejo ĉe la granda landvojo. Emilo restis kaj manĝis kun ni, miaj gepatroj trovis, ke li fariĝis tre saĝa kaj aspektas tre bone. Li promesis al ni, ke post kvin tagoj li estos ĉe sia familio en Kopenhago kaj kune kun ni; tio estis ja la festo de Pentekosto. La horoj en Soro kaj en la Kankrejo apartenas al la plej belaj en mia vivo.
La sekvantan matenon ni forveturis tre frue, ĉar ni havis ĝis Roskilde longan vojon kaj devis alveni tie sufiĉe frue, por povi ankoraŭ pririgardi la preĝejon. Krom tio la patro intencis viziti vespere malnovan lernejan kolegon. Tio ankaŭ estis farita. La nokton ni pasigis en Roskilde , kaj en la sekvanta tago, sed ne pli frue ol tagmeze, ĉar tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo, kiun ni devis traveturi, ni alvenis en Kopenhago. Proksimume tri tagojn ni uzis por veni de Korsor al Kopenhago; nun vi povas traflugi la saman vojon en tri horoj. La perloj ne fariĝis pli valoraj, tio ne estis ebla, sed ilia laĉo fariĝis nova kaj admirinda. Mi restis kun miaj gepatroj en Kopenhago tri semajnojn; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis al Funen , li nin akompanis ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor . Tie ni fianĉiĝis, antaŭ ol ni disiĝis. Tial vi povas bone kompreni, ke mi ankaŭ nomas la vojon de Kopenhago ĝis Korsor peco da perlovico.
Poste, kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens , ni edziĝis; ni ofte parolis pri la Kopenhaga vojaĝo kaj pri tio, kiel bele estus fari ĝin ankoraŭ unu fojon, sed baldaŭ naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn, kaj tiam estis tiom multe por varti, flegi kaj priatenti; kaj kiam la patro estis promociita kaj fariĝis preposto, ĉio ĉi tio estis ĝojo kaj beno, sed en Kopenhagon ni ne venis. Neniam plu mi tien venis, kiel ajn ofte ni pri tio pensis kaj parolis, kaj nun mi fariĝis tro maljuna, mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon; kaj tamen mi ĝojas pri la fervojoj. Estas vera beno, ke oni ilin havas. Nun vi povas des pli rapide veni al mi! Nun Odense ne estas ja multe pli malproksima de Kopenhago, ol en mia juneco ĝi estis de Nyborg . Vi povas nun tiel same rapide flugi al Italujo, kiom ni devis uzi da tempo, por vojaĝi al Kopenhago! Jes, tio havas valoron! Kaj tamen mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi! Vi tamen ne devas rideti, ke mi sidas tiel trankvile! Mi havas antaŭ mi alian, multe pli grandan vojaĝon ol via, multe pli rapidan ol la vojaĝoj per fervojo: kiam Dio volos, mi veturos supren al la avo, kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam – mi scias – vi ankaŭ venos al ni supren, kaj tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo. Sed eĉ tie, tiel same kiel nun – vi povas tion kredi al mi, infanoj – mi diros: “La vojo de Kopenhago ĝis Korsor estas vere peco da perlovico.”
Plumo kaj inkujo
En la ĉambro de unu poeto oni iam, pririgardante lian inkujon, eldiris la opinion: “Estas rimarkinde, kio povas eliri el ĉi tiu inkujo! Kio nun sekvos plej frue? Jes, estas rimarkinde!”
“Tiel efektive estas,” diris la inkujo. “Estas nekompreneble! Ĝuste tion mi ĉiam asertas!” ĝi diris fiere al la plumo kaj al la aliaj objektoj sur la tablo, kiuj povis tion aŭdi. “Estas efektive rimarkinde, kio povas eliri el mi, jes, estas preskaŭ nekredeble! En efektiveco mi mem ne scias, kio estos la plej baldaŭa, kiam la homo denove komencas ĉerpi el mi. Unu guto el mi sufiĉas por duono da paĝo da papero, kaj kio ne povas stari sur ĝi! Mi estas io tute rimarkinda. El mi sola eliras ĉiuj verkoj de la poeto! tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas kaj vivas, tiel ke la homoj pensas, ke ili lin rekonas; tiuj koraj sentoj, tiu bona humoro, tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo! Mi tion mem ne komprenas, ĉar mi tute ne konas la naturon; ĝi tamen vivas en mi. El mi eliris kaj ĉiam ankoraŭ eliras tiu anaro da ŝvebantaj ĉarmaj knabinoj, maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj, gajaj kaj sanaj naturuloj! Jes, mi tion mem ne scias kaj mi nenion pensas ĉe tio.”
“En tio vi estas tute prava!” diris la plumo; “vi tute ne pensas, ĉar se vi pensus, tiam vi komprenus, ke vi nur donas fluidaĵon! Vi donas malsekecon, por ke mi povu eldiri kaj videbligi sur papero tion, kion mi havas en mi; tion mi skribas. La skribanto estas la plumo; pri tio neniu homo dubas; kaj koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo.”
“Vi havas nur tro malmulte da sperto!” respondis la inkujo. “Vi servas ja apenaŭ unu semajnon, kaj vi estas jam duone eluzita. Ĉu vi eble imagas al vi, ke vi estas la poeto? Vi estas nur la servisto, kaj mi havis jam multe el via speco, antaŭ ol vi venis, mi havis el la ansera familio, kiel ankaŭ el angla fabriko. Mi estas kompetenta pri anseraj trunketoj kaj pri ŝtalaj plumoj. Mi havis jam multe da ili en servado kaj ricevos ankoraŭ multe, kiam li, la homo, kiu faras por mi la movojn, venados kaj skribados tion, kion li ĉerpas el mia interno. Mi nun nur volus scii, kion li antaŭ ĉio el mi elprenos.”
“Malsaĝa inka tineto!” diris la plumo.
Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el koncertejo, kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado. Mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento: jen ĝi sonis kiel sonoraj akvogutoj, perlo post perlo, jen kiel plena ĥoro da pepantaj birdoj, jen ventego bruis tra pinarbaro. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ploradon de sia propra koro, sed per melodioj, kiuj sonas el belega voĉo de virino. Estis tiel, kvazaŭ sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo; estis eksterordinare! Ĝi estis malfacila kaj tamen aspektis kiel infana ludo, kvazaŭ la arĉo nur simple kuradis tien kaj reen super la kordoj. Oni povus pensi, ke ĉiu devas povi fari tiel same. La violono sonis per si mem, la arĉo ludis per si mem, ili ambaŭ faris la tutaĵon, oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu ilin gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon. Oni forgesis pri la majstro, sed pri li pensis la poeto, pri li li rakontis, kaj li skribis siajn pensojn tiamaniere:
“Kiel malsaĝa tio estas, se la arĉo kaj la violono volas esti fieraj pri siaj faroj! Kaj tamen ni homoj ja agas tiel tre ofte, la poeto, la artisto, la eltrovinto kaj vojebeniganto en la scienco, la militestro. Ni fanfaronas, ni estas fieraj pri niaj faroj, – kaj tamen ni ĉiuj estas ja nur la instrumentoj, per kiuj Dio ludas; al Li sola apartenas la gloro! Ni havas nenion, pri kio ni povus esti fieraj.”
Jes, tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin “La majstro kaj la instrumentoj.”
“Jen vi ricevis vian titolon, sinjorino!” diris la plumo al la inkujo, kiam ili ambaŭ denove estis solaj. “Kredeble vi aŭdis, kiam li laŭte legis al si tion, kion mi skribis?”
“Jes, kion mi donis al vi por skribi,” respondis la inkujo. “Tio estis ja frapo sur vin pro via fiereco! Kaj vi eĉ ne povas kompreni, ke oni mokas vin! Mi donis al vi frapon ĝuste el mia interno! Mi konas ja mian propran mokadon!”
“Malsaĝa inktruo!” diris la plumo.
“Skriba ŝtipo!” respondis la inkujo.
Kaj ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua, kaj ĝi estas ĉiam agrabla konscio, kiam oni estas konvinkita, ke oni al iu bone servis, tiam oni havas trankvilan dormon, kaj ili ambaŭ havis trankvilan dormon. Sed la poeto ne dormis; liaj pensoj fluis kiel la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj, bruante tra arbaro simile al la ventego, kiun li sentis en sia propra koro. Li sentis la radion, venantan de la eterna majstro.
Al li sola apartenas la gloro!
Infano en la tombo
Estis funebro en la domo, estis funebro en la koroj: la plej juna infano, kvarjara knabo, la sola filo, la ĝojo de la gepatroj kaj ilia espero por la estonteco, mortis. Estas vero, ke ili havis ankoraŭ du pliaĝajn filinojn, el kiuj la maljuna ĝuste en tiu jaro estis konfirmota, kaj ambaŭ estis ĉarmaj, bonaj knabinoj, sed la infano perdita estas ĉiam la plej kara, kaj ĉi tiu estis la plej juna kaj filo. Ĝi estis peza bato de la sorto. La fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj, tuŝitaj precipe de la doloro de la gepatroj: la patro estis malgaja, sed plej profunde premita estis la koro de la patrino. Tage kaj nokte ŝi estis sur la piedoj, ŝi flegis la malsanan infanon, levadis ĝin kaj portadis sur la manoj. Ĝi estis parto de ŝi mem, tion ŝi sentis kaj konsciis. Ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis, ke ĝi estos metita en ĉerkon, ke la tombo ĝin baldaŭ ĉirkaŭos. Ŝi estis konvinkita, ke Dio ne povas forpreni de ŝi la infanon; kaj, kiam tio tamen fariĝis kaj estis jam afero senduba, ŝi diris en sia dolora suferado:
“Dio tion ne sciis, Li havas senkorajn servantojn ĉi tie sur la tero, ili agas laŭ siaj deziroj, ili ne aŭdas la preĝojn de patrino.”
Ŝi perdis sian fidon je Dio, kaj nun atakis ŝin mallumaj pensoj, pensoj pri la morto, timo je la porĉiama morto, timo, ke homo fariĝas polvo en polvo kaj per tio ĉio finiĝas. Ĉe tiaj pensoj ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi, kaj ŝi falis en senfundan abismon de malespero.
En la plej malfacilaj horoj ŝi plu ne povis plori. Ŝi ne pensis pri la junaj filinoj, kiujn ŝi havis; la larmoj de la edzo faladis sur ŝian frunton, sed ŝi ne rigardis al li; ŝiaj pensoj ĉiam estis ĉe la mortinta infano, ĉiu spiro de ŝia vivo havis nenian alian celon, krom la peno revoki en sian memoron ĉiun detalon pri sia infano, ĉiun el ĝiaj senkulpaj infanaj vortoj.
Venis la tago de la enterigo. Kelkajn noktojn antaŭe ŝi ne dormis; ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco, kaj ŝi iom ekdormis. En tiu momento oni forportis la ĉerkon en pli malproksiman ĉambron, kaj oni albatis la kovrilon, ke ŝi ne aŭdu la frapojn de la martelo.
Kiam ŝi vekiĝis, leviĝis kaj volis vidi sian infanon, la edzo diris kun larmoj:
“Ni albatis la kovrilon; tio estis necesa!”
“Se Dio estas kruela kontraŭ mi”, ŝi ekkriis maldolĉe, “kial do la homoj estus pli bonaj!”
Kaj ŝi forte ekploris.
La ĉerkon oni forportis al la tombo. La nekonsolebla patrino sidis apud siaj junaj filinoj, ŝi ilin rigardadis, nevidante ilin, ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo, kaj ĉi tiu ŝin pelis sen ordo, kiel la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston. Tiel pasis la tago de enterigo, kaj multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro. Per malsekaj kaj malĝojaj okuloj ŝin rigardadis en la domo la funebrantoj; ŝi ne aŭdis iliajn vortojn de konsolo; kaj cetere kion ili povus diri? Ili ja mem estis tro malgajaj.
La dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis, kaj tamen la dormo povus ja esti ŝia plej bona amiko, refortigi ŝian korpon kaj redoni trankvilecon al ŝia animo. Per admonoj oni tamen atingis almenaŭ tion, ke ŝi kuŝiĝis en la liton, kaj ŝi kuŝis silente, kiel dormantino.
En unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon kaj kredis kun certeco, ke ŝi trovis trankvilecon kaj refreŝiĝon; tial li kunmetis siajn manojn, preĝis kaj baldaŭ ekdormis sane kaj forte. Tial li ne rimarkis, ke ŝi leviĝis, surmetis siajn vestojn kaj silente eliris el la domo, por iri tien, kie ŝiaj pensoj restis tage kaj nokte, al la tombo, kiu kaŝis en si ŝian infanon. Ŝi iris tra la ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la domon, kaj eliris sur la kampon, kie piedvojeto ĉirkaŭe de la urbo kondukis al la tombejo; neniu ŝin vidis; kaj ankaŭ ŝi vidis neniun.
Estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro. Ŝi eniris en la tombejon kaj direktis sin al la malgranda tombo, kiu vidiĝis kiel unu granda kaj bonodora bukedo. Ŝi sidiĝis kaj klinis sian kapon al la tombo, kvazaŭ tra la dika tavolo da tero ŝi povus vidi sian knabeton, kies ĉarman rideton ŝi ankoraŭ tiel bone memoris. La bonkora esprimo de liaj okuloj, eĉ ankoraŭ sur la lito de malsanulo, estis ja neniam forgesebla. Kiel multeparola estis lia rigardo, kiam ŝi sin klinadis super lin kaj prenadis lian delikatan maneton, kiun li mem ne povis levi! Kiel ŝi antaŭe sidis apud lia lito, tiel ŝi sidis nun ĉe lia tombo; sed ĉi tie la larmoj povis libere flui; ili faladis sur la tombon.
“Vi volas malsupren, al via knabo!” subite diris ia voĉo ĝuste apud ŝi; la voĉo sonis klare kaj profunde, ĝi sonis al ŝi en la koron.
Ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo, kovrita de granda funebra mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo. Sed sub la kapuĉo ŝi vidis lian vizaĝon, ĝi estis severa, sed tamen konfidiga, kaj liaj okuloj brilis, kvazaŭ li havus ankoraŭ la aĝon de junulo.
“Mi volas al mia infano!” ŝi ripetis, kaj en ŝiaj vortoj estis petego de malespero.
“Ĉu vi kuraĝas sekvi min?” demandis la figuro. “Mi estas la Morto!”
Ŝi balancis jese la kapon. Tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus per la lumo de plenluno; ŝi vidis la belegan diverskolorecon de la floroj sur la tombo, la tera kovro delikate kaj silente forŝoviĝis kiel flugetanta tuko, la patrino malleviĝis, kaj la figuro etendis ĉirkaŭ ŝi sian nigran mantelon. Fariĝis nokto, la nokto de la morto; ŝi malleviĝis pli profunden, ol kiom penetras la tombo-fosilo, la tombejo kuŝis kiel tegmento super ŝia kapo.
La basko de la mantelo ŝoviĝis flanken; ŝi staris en grandega halo; tre vasta kaj agrabla. Ĉirkaŭe regis krepusko, sed antaŭ ŝi staris ŝia infano, kiu tuj alpremiĝis al ŝia koro. Ĝi ridetis al ŝi kaj brilis per beleco pli granda ol iam antaŭe. Ŝi ekkriis, sed la krio ne estis aŭdebla, ĉar tute proksime de ŝi kaj poste tre malproksime kaj denove tre proksime eksonis laŭta mirinde ĉarma muziko. Neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon; ili sonis transe de la noktenigra densa kurteno, kiu apartigis la halon de la granda lando de eterneco.
“Mia dolĉa, mia kara patrino!” diris ŝia infano.
Ĝi estis la konata amata voĉo; kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego. La infano montris en la direkton al la malluma kurteno.
“Tiel bele ne estas supre sur la tero! Ĉu vi vidas, panjo, ĉu vi vidas ilin ĉiujn? Ĉi tio estas feliĉego!”
Sed la patrino vidis nenion, eĉ tie, kien la infano montris, nenion krom la nigra nokto; ŝi rigardis per teraj okuloj, ŝi ne vidis tiel, kiel vidis la infano, kiu estis venigita al Dio. Ŝi aŭdis la sonojn, la tonojn, sed ne la vorton, kiun ŝi devis kredi.
“Nun mi povas flugi, panjo!” diris la infano, “flugi kun ĉiuj aliaj gajaj infanoj rekte al la bona Dio. Mi tre dezirus tion fari, sed se vi ploras, kiel nun, mi ne povas foriĝi de vi, kaj mi tamen tiel dezirus! Ĉu vi ne permesas? Vi ja baldaŭ venos al mi; kara panjo.”
“Ho restu, ho restu!” ŝi respondis, “nur unu momenton ankoraŭ! Unu solan fojon ankoraŭ mi devas rigardi, vin kisi, vin teni en miaj brakoj!”
Kaj ŝi kisis kaj alpremis al si la infanon. Subite de supre eksonis ŝia nomo; treege plende sonis la tonoj. Kio ĝi estis?
“Ĉu vi aŭdis?” diris la infano. “Ĝi estas paĉjo, kiu vin vokas!”
Kaj denove eksonis post kelkaj sekundoj profundaj ĝemoj, kvazaŭ de plorantaj infanoj.
“Ĝi estas miaj fratinoj!” diris la infano, “panjo, vi ja certe ilin ne forgesis!”
Kaj ŝi rememoris la restintojn, neesprimebla korpremo ŝin atakis, ŝi ekrigardis antaŭen, kaj senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis. Ili flugetis tra la halo de la morto al la malluma kurteno kaj malaperis malantaŭ ĝi. Ĉu aperos ŝia edzo, ŝiaj filinoj? Ne, ilia voko, iliaj ĝemoj sonis ankoraŭ de supre; ŝi preskaŭ tute forgesis ilin pro la mortinto.
“Panjo, nun sonas la sonoriloj de la ĉiela regno!” diris la infano. “Panjo, nun leviĝas la suno!”
Kaj torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin; la infano malaperis, kaj ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren.
Fariĝis malvarme ĉirkaŭ ŝi, ŝi levis sian kapon kaj vidis, ke ŝi kuŝas sur la tombejo, super la tombo de sia infano. Sed Dio fariĝis por ŝi en la sonĝo apogo por ŝia piedo, lumo por ŝia prudento; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis:
“Pardonu min, Sinjoro, mia Dio, ke mi volis reteni eternan animon de ĝia flugo, ke mi povis forgesi miajn devojn rilate la vivantojn, kiujn Vi donis al mi!”
Ĉe tiuj ĉi vortoj ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis. Jen la suno aperis, malgranda birdo kantis super ŝia kapo, kaj la sonoriloj de preĝejo sonis por la matena preĝo. Sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe, sankte, kiel en ŝia koro! Ŝi rekonis denove sian Dion, rekonis siajn devojn, kaj plena de sopiro ŝi rapidis hejmen. Ŝi kliniĝis super sian edzon, ŝiaj varmaj sinceraj kisoj lin vekis, kaj ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro. Ŝi estis denove forta kaj milda, kiel edzino povas esti, kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo.
“Kion Dio faras, estas bone farita!”
Kaj la edzo ŝin demandis:
“De kie vi per unu fojo ricevis tiun forton, tiun koron plenan de konsolo?”
Kaj ŝi kisis lin kaj kisis siajn infanojn.
“Mi ricevis ĝin de Dio, per mia infano en la tombo.”
Korta koko kaj ventkoko
Estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo kaj la dua sur la tegmento, ambaŭ fieraj. Sed kiu el ili estis pli farpova? Diru al ni vian opinion, – ni tamen restos ĉe nia propra opinio.
La kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko. Sur ĉi tiu kreskis granda kukumo, kiu havis la konscion, ke ĝi estas kreskaĵo sterkobeda.
“Al tio oni estas destinata per la naskiĝo!” ĝi diris al si mem. “Ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj, devas ekzisti ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj. La kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj. Jen mi vidas nun la kortan kokon sur la tabulbarilo; ĝi kompreneble havas alian signifon ol la ventkoko, kiu estas sidigita tiel alte, ke ĝi ne povas eĉ knari, des pli kokokrii. Ĝi havas nek kokinojn nek kokidojn, pensas nur pri si mem kaj ŝvitas per verdigro! Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! Aŭdu, kiel ĝi kokokrias, tio estas muziko! Kie ajn ĝi aperas, oni aŭdas, kio estas vera trumpetisto! Se ĝi venus ĉi tien, se ĝi formanĝus min kune kun la folioj kaj trunketo, se mi transirus en ĝian korpon, ho, tio estus feliĉa morto!” pensis la kukumo. Ĉirkaŭ la nokto leviĝis terura ventego; la kokinoj, kokidoj kaj eĉ la koko enrampis ien, por trovi rifuĝon. Kun granda bruo falis la tabulo inter la kortoj; la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin, ĝi tion ne povis fari, kaj tamen ĝi estis juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida. Jam depost sia naskiĝo ĝi tenis sin serioze kaj pripenseme, ĝi per nenio similis al la flirtantaj birdoj sub la ĉielo, al la paseroj kaj hirundoj, ĝi malestimis ilin, tiujn pepantajn birdojn, malgrandajn per sia amplekso kaj malgravajn. La kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto, en kelkaj rilatoj aspektas kiel speco de ventkoko, sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo, en la interrilatoj ili estas tute enuigaj. La migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton, rakontis pri fremdaj landoj, pri aeraj karavanoj, rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj; la unuan fojon tio estis nova kaj interesa, sed poste la ventkoko rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman, kaj tio estas enuiga. Ili estis enuigaj kaj ĉio estis enuiga. Neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala.
“La mondo estas tute sentaŭga!” ĝi diris. “Ĉie babilaĵo kaj klaĉaĵo!”
La ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita, kaj tio ĉiuokaze farus ĝin interesa por la kukumo, se ĝi nur tion scius. Sed ĝi havis okulojn nur por la korta koko, kaj ĉi tiu nun estis sur la korto ĉe ĝi.
La tabulbarilo estis faligita, sed la fulmotondro estis finita.
“Kion vi diros pri tiu stranga kokokrio?” demandis la korta koko siajn kokinojn kaj kokidojn. “Estis en ĝi io kruda, mankis delikateco.”
La kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko.
“Ĝardena kreskaĵo!” diris la koko al la kukumo, kaj en ĉi tiu sola vorto la kukumo rimarkis lian profundan kaj vastan klerecon kaj pro tio tute forgesis, ke li ĝin hakas kaj formanĝas.
“Feliĉa morto!”
Kaj la kokinoj venis, kaj la kokidoj venis, kaj kiam unu kuris, la aliaj kunkuris, kaj ili klukis kaj pepis, kaj ili rigardis nur la kokon, ili estis fieraj pri li, li estis de ilia speco.
“Kokeriko!” li kriis, “la kokidoj baldaŭ fari ĝos grandaj kokinoj, se mi tion proklamos en la monda kokinejo.”
Kaj la kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li.
Kaj la koko proklamis grandan novaĵon.
“Koko povas meti ovon! Kaj ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? En ĝi kuŝas bazilisko! Ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni. Tion scias la homoj, kaj nun vi tion ankaŭ scias, vi scias, kio en mi loĝas, vi scias, kia potenca kokineja estaĵo mi estas!”
Kaj la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis. Ĉiuj kokinoj kaj ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis, sed ili estis terure fieraj pri tio, ke unu el la iliaj estas tiel potenca kokineja estaĵo. Ili klukis kaj pepis tiel, ke la ventkoko devis tion aŭdi, kaj li tion aŭdis, sed malgraŭ tio sin ne movis.
“Simpla babilaĵo!” diris la ventkoko al si mem. “La korta koko neniam metas ovojn, kaj mi ne volas tion fari. Se mi volus, mi povus meti ventovon, sed la mondo ne meritas ventovon. Ĉie nur simpla babilaĵo! Nun mi eĉ ne volas plu sidi.”
Kaj tial la ventkoko derompiĝis, sed li ne mortigis la kortan kokon, “kvankam tia estis lia intenco!” diris la kokinoj. Kaj kion diras la moralinstruo?
“Estas pli bone kokokrii, ol esti supersatigita kaj derompiĝi.”
“Bela”
La skulptiston Alfredon vi certe konas? Ni ĉiuj lin konas: li ricevis la oran medalon pro arto kaj sciencoj, li vojaĝis Italujon kaj venis returne. Tiam li estis juna, jes, li eĉ nun estas ankoraŭ juna, tamen ĉiuokaze sep-ok jarojn pli aĝa ol tiam.
Li revenis hejmen kaj vizitis ankaŭ siajn parencojn en unu el la malgrandaj urboj de Zelando; la tuta urbo sciis pri la fremdulo, sciis, kiu li estas. Por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton; ĉiu, kiu estis io aŭ havis ion, estis invitita; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado. Metiistaj helpantoj kaj infanoj de homoj malgravstataj, eĉ kelkaj el iliaj gepatroj, staris ekstere kaj rigardis la mallevitajn prilumita;n fenestrajn kurtenojn. La nokta gardisto povis imagi al si, ke li akceptas gastojn, tiom multe da homoj staris apud li sur la strato. Ĉie regis gajeco kaj bona humoro, kaj interne en la domo efektive troviĝis la korpiĝinta gajeco kaj bona humoro, sinjoro Alfredo, la skulptisto.
Li parolis, li rakontis, kaj ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento, precipe unu nejuna vidvino de oficisto. Por ĉio, kion diris sinjoro Alfredo, ŝi estis kvazaŭ neskribuzita griza papero, kiu ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo, senfine impresebla, nekredeble senscia, virina Caspar Hauser .
“Romon mi volus vidi!” ŝi diris, “ĝi certe estas ĉarma urbo kun ĉiuj fremduloj, kiuj tien venas. Priskribu al ni iom Romon! Kiel ĝi aspektas, kiam oni eniras en ĝin tra la pordego?”
“Tio ne estas facile priskribebla,” respondis la juna skulptisto. “Oni venas sur grandan placon; meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj.”
“Orgenisto!” ekkriis la virino, kiu neniam antaŭe aŭdis la vorton obelisko. Kelkaj gastoj ne povis deteni sin de rideto, ankaŭ ĉirkaŭ la buŝo de la skulptisto aperis io simila al rideto, kio tamen rapide cedis al esprimo de sincera mirego, kiam tute apude de la virino li rimarkis paron da grandaj marbluaj okuloj; ili apartenis al la filino de la parolantino, kaj se oni havas tian filinon, oni ne povas esti malsaĝa. La patrino estis senhalta fonto de demandoj, la filino estis la bela najado de tiu fonto, kiu nedisigeble apartenis al ĝi. Kiel bela ŝi estis! Ŝi estis objekto de pririgardado por skulptisto, sed ne estaĵo por interparolado, kaj ŝi efektive parolis nenion, aŭ almenaŭ tre malmulte.
“Ĉu la papo havas grandan familion?” demandis la virino.
Kaj la juna homo respondis tiel, kvazaŭ la demando estus starigita pli ĝuste: “Ne, li ne estas el granda familio!”
“Ne pri tio mi pensas!” diris la virino. “Mi pensas, ĉu li havas edzinon kaj infanojn?”
“Al la papo ne estas permesite edziĝi,” li respondis.
“Tio ne plaĉas al mi!” diris la virino.
Certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed se ŝi tiel demandus kaj parolus, ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto?
Kaj sinjoro Alfredo parolis, parolis pri la kolorriĉeco de Italujo, pri la bluetaj montoj, pri la blua Mediteranea maro, pri la blua sudo, kiu prezentas tian belecon, kian oni en la nordo trovas en pli alta grado nur en la bluaj okuloj de la norda virino. Tio estis dirita kun aludo, sed ĝuste ŝi, kiu devis tion kompreni, ne montris per io, ke ŝi tion komprenis, kaj tio ankaŭ estis ja bela.
“Italujo!” ĝemis kelkaj. “Vojaĝi!” ĝemis aliaj. “Bele! Belege!”
“Jes, se mi nun gajnos la grandan loton,” diris la vidvino, “tiam ni vojaĝos, mi kaj mia filino. Vi, sinjoro Alfredo, devas esti nia gvidanto. Ni veturos ĉiuj tri kaj ankaŭ kelke da aliaj bonaj amikoj kun ni!” Kaj ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj. Ĉiu povis pensi, ke li estas la veturonto. “En Italujon ni veturos, sed ni ne vizitos tiajn lokojn, kie ekzistas rabistoj; ni restos trankvile en Romo kaj sur la grandaj vojoj, kie oni estas en sendanĝereco.”
La filino eligis nefortan ĝemon. Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe povas esti atribuate al ĝi! La juna viro multe atribuis al ĝi. La du bluaj okuloj, kiuj en tiu vespero radiis al li, kaŝis en si trezorojn, trezorojn de la spirito kaj de la koro, riĉajn kiel ĉiuj belegaĵoj de Romo; kaj kiam li forlasis la societon, li estis enamiĝinta, enamiĝinta je la fraŭlino.
La domo de la vidvino el ĉiuj domoj fariĝis la sola, kiun la skulptisto, sinjoro Alfredo, vizitadis. Oni komprenis, ke tio ne povas estis farata pro la patrino, kvankam parolis nur li kaj ŝi; nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiris. Oni ŝin nomis Kala , tamen ŝia vera nomo estis Karen Malene , ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala . Ŝi estas bela, sed iom dormema, diris tiu aŭ alia; matene ŝi volonte restadis pli longe en la lito.
“Al tio ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco!” diris la patrino; “ŝi ĉiam estis juna Venero, kaj tiaj laciĝas ja tiel facile. Ŝi kuŝas iom longe, sed de tio ŝi havas siajn klarajn okulojn.”
Kia potenco kuŝis en tiuj klaraj okuloj, en tiuj marbluaj akvospeguloj, en tiu kvieta akvo kun la profunda fundo! Tion sentis la juna homo, li sidis fiksite sur la profunda fundo. Li paroladis kaj rakontadis, kaj la patrino demandadis ĉiam tiel same vigle, senĝene kaj naive kiel ĉe la unua renkontiĝo.
Estis plezuro aŭdi kiel sinjoro Alfredo rakontas. Li rakontis pri Neapolo, pri siaj leviĝoj sur Vezuvion, kaj ĉe tio li montris al ili per akvarelaj pentraĵoj kelkajn ĝiajnerupciojn. La vidvino neniam antaŭe ion aŭdis pri tio aŭ vidis.
“La ĉielo nin gardu!” ŝi ekkriis, “tio estas ja fajrokraĉa monto! Ĉu neniu povas suferi de tio?”
“Tutaj urboj jam pereis!” li respondis, “Pompejo kaj Herkulano!”
“Ha, la malfeliĉaj homoj! Kaj ĉion ĉi tion vi mem vidis?”
“Ne, neniun el la erupcioj, kiujn mi ĉi tie havas sur la bildoj; sed per unu el miaj propraj pentraĵoj mi montros al vi, kian erupcion mi mem vidis.”
Li prenis skizon, kiun li estis farinta per krajono, kaj la patrino, kiu sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita:
“Vi vidis, kiel ĝi kraĉis blankan fajron!”
Por mallonga momento malaperis la estimo de sinjoro Alfredo koncerne la patrinon, sed ĉe la brilo, kiun ĉirkaŭ si disvastigis Kala , li baldaŭ komprenis, ke ŝia patrino ne komprenas pentraĵojn, tio estis ĉio, sed ŝi havis la plej bonan, la plej belan, ŝi havis Kalan.
Kaj Alfredo fianĉiĝis kun Kala , tio fariĝis tute nature, kaj pri la fianĉiĝo estis anoncite en la urbaj gazetoj. La patrino mendis por si tridek ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon kaj en leteroj sendi al amikoj kaj konatoj. La gefianĉoj estis feliĉaj, kaj la bopatrino ankaŭ, ŝi kvazaŭ samfamiliiĝis kun Thorwaldsen , ŝi diris:
“Vi estas ja lia daŭrigo!”
Al Alfredo ŝajnis, ke ŝi diris ion spritan. Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis, rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo, ĉiu el ŝiaj movoj estis bela; kaj ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri.
Alfredo skulptis la bustojn de Kala kaj de la bopatrino. Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.
“Tio estas nia kulpo,” diris la bopatrino, “ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj helpistoj!”
“Kontraŭe, estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon!” li respondis.
“Ho, vi estas ĉiam eksterordinare galanta!”, diris la patrino, kaj Kala silente premis al li la manon, kiam la laboro estis finita.
Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo, la kreskaĵo super la ŝtono, la besto super la kreskaĵo, la homo super la besto; kiel la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo, kaj kiel la skulptisto per la elmontrado donas al la teraj figuroj la plej grandan belecon.
Kala sidis silente, dum liaj elparolitaj pensoj forte ŝin ekscitis, sed la bopatrino diris:
“Estas malfacile sekvi viajn pensojn, sed iom post iom mi tamen ilin klarigas al mi, kaj se ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo, mi ilin tamen tenas firme.”
Kaj lin tenis firme la beleco, ĝi lin plenigis, ekposedis lin kaj regis super li. La beleco lumis el la tuta figuro de Kala , lumis el ŝia rigardo, el la anguloj de ŝia buŝo, eĉ el ĉiuj movoj de ŝiaj fingroj. Tion Alfredo eldiris, kaj li, skulptisto, estis kompetenta pri tio, li parolis nur pri ŝi, pensis nur pri ŝi, ili ambaŭ kunfandiĝis, kaj tial ankaŭ ŝi parolis multe, ĉar li parolis tre multe.
Tio estis en la tempo de la fianĉeco; nun venis la edziĝa festo kun fianĉamikinoj kaj edziĝaj donacoj, kaj la edziĝa parolo estis eldirita.
La bopatrino starigis en la edziĝofesta salono sur la supra fino de la tablo la buston de Thorwaldsen , laŭ ŝia ideo li ankaŭ devis esti gasto. Oni kantis kantojn, oni eldiris toastojn, tio estis gaja edziĝofesto, bela paro! “Pigmaliono ricevis sian Galateon”, estis dirite en unu el la kantoj. “Jen denove io mitologia!” diris la bopatrino.
La sekvantan tagon la juna paro forveturis Kopenhagon, por tie enloĝiĝi; la bopatrino ilin akompanis, por, kiel ŝi diris, preni sur sin la maldelikataĵon, tio estas por konduki la mastrumaĵon. Kala estis sidonta sub vitra kloŝo! Ĉio estis nova, brilpura kaj bela! Tiel ili sidis ĉiuj tri kune, kaj Alfredo sidis, kiel diras la proverbo, kiel episkopo en anserejo.
La sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco. Kiam la ŝelo aerdifektiĝas kaj la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto. En granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis kaj prezentas malkonvenaĵon, sed ankoraŭ multe pli malagrable estas rimarki en granda societo, ke la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj, kaj ne povi havi fidon al si mem, ke oni kovros ĉiufoje la malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo.
Ofte la junaj geedzoj sidis mano en mano, kaj li parolis, kaj ŝi de tempo al tempo ankaŭ enĵetis vorteton, ĉiam la saman melodion, ĉiam la samajn du-tri tonojn. Spirita venteto leviĝadis nur tiam, kiam aperis Sofio, unu el ŝiaj amikinoj.
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj. Estas vero, ke laŭ la aserto de Kala ŝi estis iom kurba, sed certe tio ne estis pli falanta en la okulojn, ol kiom povas rimarki nur intimaj amikinoj. Ŝi estis tre prudenta knabino, tamen absolute ne venis al ŝi en la kapon, ke ŝi povas ĉi tie fariĝi danĝera. Ŝi alportadis refreŝigan aermoviĝon sub la vitran kloŝon, kaj freŝa aero estis necesa, tion ili ĉiuj sentis. Oni devis iom aerumi ĉe ili, kaj tial ili entreprenis vojaĝon, por aerumiĝi. La bopatrino kaj la juna paro ekvojaĝis Italujon.
“Dankon kaj laŭdon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj!”, diris la patrino kaj la filino, kiam ili en la sekvanta jaro revenis kun Alfredo.
“Vere ne estas plezuro vojaĝi!”, diris la bopatrino; “en efektiveco tio estas enuiga! Pardonu, ke mi tion diras. Mi enuis, malgraŭ ke mi havis apud mi miajn infanojn; kaj kiel multekosta, kiel terure multekosta estas la vojaĝado! Ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti, ĉiuj rimarkindaĵoj, je kiuj oni devas plenforme fari ĉasadon! Alie oni ja ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen kaj estas demandata! Kaj fine oni devas ankoraŭ aŭdi, ke ĝuste tio estas la plej bela, kion oni forgesis rigardi. Post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi; oni fariĝis mem kvazaŭ Madono.”
“Kaj la manĝaĵo, kiun oni al vi donas!” aldonis Kala .
“Oni ne ricevas eĉ bonordan viandan supon!”, diris la patrino. “Ilia kuirarto ne staras tre alte!”
Kala estis lacigita de la vojaĝo kaj restis, kio estis la plej malbona, daŭre suferetanta. Tiam Sofio enloĝiĝis en ilia domo kaj alportadis utilon.
Oni devas konfesi, opiniis la patrino, ke Sofio estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj. Krom tio ŝi estis tre estiminda, fidela kaj fidinda. Tion si pruvis, kiam Kala malsaniĝis kaj ĉiam pli perdis la sanon.
Kie la ŝelo estas ĉio, tie la ŝelo devas teni sin forte, alie ĉio pereas. Kaj la ŝelo pereis, – Kala mortis.
“Ŝi estis bela!”, diris la patrino, “ŝi vere estis io tute alia ol la antikvaĵoj, kiuj estas tiel palaj kaj senkoloriĝintaj! Kala estis freŝa kaj ne tuŝita de la dento de la tempo, kaj tia devas esti belulino!”
Alfredo ploris kaj la patrino ploris, kaj ambaŭ portis nigrajn vestojn. Por la patrino la nigra koloro estis tre bone alaspekta, kaj ŝi plej longe vestis sin nigre, funebris plej longe kaj malĝojis ankoraŭ pri tio, ke Alfredo denove edziĝis kaj prenis Sofion, kiu tute ne havis belan eksteraĵon
“Li amas ekstremojn!” diris la bopatrino, “li iris de la plej bela al la plej malbela! Li povis forgesi sian unuan edzinon. La viroj ne havas konstantecon! mia edzo estis alia; li eĉ mortis antaŭ mi.”
“Pigmaliono ricevis sian Galateon!”, diris Alfredo; “jes, tiel estis dirite en la edziĝofesta kanto. Mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj. Sed la parencan animon, kiun sendas al ni la ĉielo, unu el Liaj anĝeloj, kiu povas senti kun ni, pensi kun ni, levi nin, kiam ni estas fleksitaj malsupren, – tiun mi nur nun trovis kaj akiris. Vi venis, Sofio, ne en beleco de formoj, ne en brilo de radioj, – sed ĉiam ankoraŭ pli bela, ol estas necese! La ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo! Vi venis kaj instruis al la skulptisto, ke lia verko estas nur argilo, nur polvo, nur el argilo farita ŝelo de tiu kerno, kiun ni devas serĉi. Malfeliĉa, malfeliĉa Kala ! Nia surtera vivo estas kiel vojaĝa vivo. Supre, kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio, ni estis unu por la alia eble duone fremdaj.”
“Tio ne estis amohava juĝo,” diris Sofio, “tio ne estis kristana! Supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj, kiel vi diras, aliĝas al si en reciproka simpatio, supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian, kaj vi – vi tiam denove, kiel en via unua amo, ekkrios la vortojn: bela, bela!”
Historio el la dunoj
Ĝi estas historio el la Jutlandaj dunoj, sed ĝi komenciĝas ne tie, ne, tre malproksime, en la sudo, en Hispanujo. La maro estas granda veturvojo inter la landoj. Transportu vin en via imago tien, Hispanujon! Tie estas varme, tie estas bele; tie disvolviĝas la fajroruĝaj granataj floraĵoj inter la mallumaj laŭraj arboj. De la montoj blovetas refreŝiga vento al la oranĝĝardenoj kaj al la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj. Tra la stratoj marŝas infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj, kaj super ili alte kaj klare etendiĝas la ĉielo kun brilantaj steloj. Sonas kantoj kaj kastanjetoj, junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco sub la florantaj akacioj, dum la almozulo sidas sur la ĉirkaŭhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon. La tutaĵo estas kiel bela revo; ho, se oni povus sin tute fordoni al ĝi! Sed tiel agis du junaj freŝe edzigitaj hometoj, kaj al ili ankaŭ estis riĉe donacitaj ĉiuj bonoj de la tero: sano, bona humoro, riĉeco kaj honoro.
“Ni estas tiel feliĉaj, kiel iu nur povas esti!” ili diris kun plena kora konvinko. Sed ili povus leviĝi al ankoraŭ pli alta grado de feliĉo, tio fariĝus, se Dio donacus al ili filon, kiu similus al ili korpe kaj anime.
La feliĉa infano estus salutita kun plej granda ĝojo, trovus plej dorloteman amon kaj vartadon, la tutan feliĉon, kiun povas havigi riĉeco kaj grandinflua parencaro.
Kiel festo pasadis al ili la tagoj.
“La vivo estas favorkora donaco de la amo, preskaŭ neimageble granda!” diris la edzino, “kaj ĉi tiu abundo de feliĉo ankoraŭ pligrandiĝas, kiel oni diras, en la alia vivo, kaj tiel plue en eterneco! Mi ne povas ampleksi tiun penson.”
“Kaj ĝi certe estas tromemfido de la homoj!” diris la edzo. “En efektiveco tio estas terura fiereco, kredi, ke oni vivos eterne, ke oni fariĝos kiel Dio! Tio estis ja ankaŭ la vortoj de la serpento, kaj ĝi estis la spirito de la mensogo.”
“Vi ne dubas ja pri transmorta vivo?” demandis la juna edzino, kaj ŝi sentis, kvazaŭ la unuan fojon trairas ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj.
“La kredo tion promesas, la pastroj tion asertas!” respondis la juna viro; “sed ĝuste en mia tuta feliĉo mi sentas kaj komprenas, ke postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco. Ĉu jam en nia surtera ekzistado ne estas donite al ni tiom multe, ke ni povas kaj devas esti kontentaj?”
“Jes, al ni tio estas donita,” diris la juna edzino, “sed al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado, kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon kvazaŭ nur por malriĉeco, malhonoro, malsano kaj malfeliĉo! Ne, se ne ekzistus alia vivo post ĉi tiu surtera, tiam ĉio ĉi tie estus disdividita tro malegale, tiam Dio ne estus la justulo.”
“La almozulo tie malsupre sur la strato havas ĝojojn, kiuj por li estas tiel same grandaj, kiel la ĝojoj, kiujn havas la reĝo en sia riĉa palaco,” respondis la juna viro; “kaj ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas per trenado, havas konscion pri la malfacileco de la tagoj de sia vivo? Ĝi sekve kun egala rajto povus postuli alian vivon, nomi tion maljustaĵo, ke ĝi ne estas starigita en pli alta vico da estaĵoj.”
“En la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo,” rediris la juna virino, “la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio! Ankaŭ la besto estas kreitaĵo, kaj neniu vivo pereos, tiel mi almenaŭ kredas, sed ĉiu akiros la feliĉon, kiun ĝi povas akcepti kaj kiu estas konforma al ĝia esenco kaj povas sufiĉi al ĝi.”
“Sed al mi nun sufiĉas ĉi tiu mondo!” diris la viro kaj ĉirkaŭplektis per siaj brakoj sian belan ĉarman edzineton. Poste li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj. Muziko kaj kastanjetoj sonis de la strato, du steloj brilis malsupren, kaj du okuloj plenaj de amo, la okuloj de lia edzino, rigardis lin kun la eterna vivo de la amo.
“Tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste denove malaperu.” Li ridetis, lia edzino kun milda riproĉo levis sian manon, – kaj la nubo denove malaperis, ili estis tro feliĉaj.
Ŝajnis, ke ĉio tiel aranĝiĝadis, ke ĝi nur plialtigu ilian honoron, ilian ĝojon, ilian feliĉon. Okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado, ne rilate la ĝuadon kaj akiradon de la ĝojoj de la vivo. La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo; tio estis honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton. Li posedis grandan havon, ne malpli grandan alportis al li lia juna edzino, ĉar ŝi estis filino de unu el la plej riĉaj kaj eminentaj komercistoj. Unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj de ĉi tiu devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn, la filinon kaj la bofilon. En la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe, ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj, silko kaj lukso.
Ekzistas malnova kanto pri herooj, kiun ĉiuj konas; ĝi estas nomata: “Angla reĝido”; li ankaŭ veturis sur tia multekosta ŝipo; ĝiaj ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko. Nevole oni devis pensi pri tiu ŝipo, kiam oni vidis la ŝipon, kiu nun eliris el Hispanujo. Sur ambaŭ regis la sama lukso, la sama adiaŭa penso:
“Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu!”
Favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo, la adiaŭo estis nur mallonga. Ĉe tia veturado ili devis post kelke da semajnoj atingi la celon de sia vojaĝo. Sed kiam ili estis sur la libera maro, la vento kvietiĝis, la maro fariĝis glata kaj trankvila, la akvo brilis, la steloj de la ĉielo brilis, estis ĉarmaj festaj vesperoj en la riĉa kajuto.
Fine oni tamen ekdeziris favoran venton, sed ĝi ne leviĝis; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton. Tiel pasis semajnoj, eĉ plenaj du monatoj, – nur tiam la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento. Kiam ili troviĝis inter Skotlando kaj Jutlando, la vento plifortiĝis, tute kiel en la malnova kanto pri la Angla reĝido:
“Kaj leviĝis ventego, kaj tuta la maro
En mallumo kaŝiĝis post densa nubaro.
Ili ĵetis la ankron kaj nun senkuraĝaj
Kvietiĝon atendis de l’ ondoj sovaĝaj.”
Multe da tempo pasis depost tiam. La reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono kaj estis tiam juna homo; multe okazis depost tiu tempo, grandaj ŝanĝoj, multe da aliformiĝoj. Lagoj kaj marĉoj fariĝis luksaj herbejoj, dezertaj lokoj fariĝis fekunda tero; sub la ŝirmo de la domoj eĉ sur la okcidenta bordo de Jutlando kreskas pomarboj kaj rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi, ĉar pro la akraj okcidentaj ventoj ili kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj. Oni rememoras tie delonge malaperintajn tempojn, multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spaco de multaj mejloj etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj, kun siaj aeraj fenomenoj, kun siaj multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj. Okcidente, kie grandaj kaj multaj riveretoj enfluas en la golfon, troviĝas vastaj herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj, kiuj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro simile al Alpa montoĉeno. Nur en apartaj lokoj ili estas interrompataj de argilecaj deklivoj, de kiuj ĉiujare la maro per sia giganta buŝo englutas grandajn pecojn, tiel ke la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo. Tiel ĝi aspektas ankoraŭ nun, tiel estis antaŭ multe da jaroj, kiam la du feliĉuloj veturis sur la maro en la riĉa ŝipo.
Estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero, la sonado de la preĝejaj sonoriloj penetris al ili el multaj marbordaj vilaĝoj. La preĝejoj de tiu regiono staras kiel ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko. La Norda maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj. La plejmulto el ili ne havas turon, la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere. La Diservo estis finita, la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon, kie tiam, tiel same kiel nun, troviĝis nek arboj nek arbetaĵoj, kie sur la tomboj oni ne plantis florojn nek metis florkronojn. Senformaj montetoj montras la lokon, kie la mortintoj estas enterigitaj. Hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon. Eble nur unu tombon ornamas monumento, tio estas aerdifektita ligna ŝtipo, ĉirkaŭhakita en la formo de ĉerko. De kie ĝi venas? Ĝi estas prenita el la okcidente troviĝanta arbaro; el la maro ĝi estas elakvigita. Tie por la loĝantoj de la marbordo kreskas la ĉirkaŭhakitaj traboj, tabuloj kaj arbotrunkoj. La vento kaj la mara nebulo baldaŭ aerdifektas la alplektitajn pecojn da ligno. Tia ŝtipo kuŝis sur unu infana tombo kaj al ĉi tiu aliris unu el la virinoj, kiuj venis el la preĝejo. Ŝi haltis kaj rigardis la duone forputrintan ŝtipon; tuj malantaŭ ŝi stariĝis ŝia edzo. Ili ne diris eĉ unu vorton; li kaptis ŝin je la mano, kaj de la tombo ili iris sur la brunan erikejon, trans marĉan teron, al la dunoj; longe ili iris silente.
“Hodiaŭ estis bona prediko,” diris la viro; “se oni ne havus la bonan Dion, oni havus nenion.”
“Jes,” respondis la virino. “Li ĝojigas kaj Li malĝojigas! Li havas la rajton por tio! Morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi.”
“Neniu rezultas de tio, ke vi tiel fordonas vin al la malĝojo!” diris la viro. “Li foriris de la suferoj de la surtera vivo; li estas ja tie, kien ni ĉiuj deziras iam veni.”
Ili plu ne parolis kaj iris per firmaj paŝoj al sia domo inter la dunoj. Subite de unu el ili, kie la marborda aveno ne havis la forton por reteni la sablon, leviĝis io simila al forta fuma kolono. Tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon kaj turnis supren la delikatajn sablajn partojn. Sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, kaj ĉio denove estis silenta; la suno brulis varmege.
La geedzoj iris en sian domon kaj baldaŭ demetis de si siajn dimanĉajn vestojn. Poste ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo. La blue-verdaj akraj trunketoj de la sabla herbo kaj sabla aveno prezentis sur la blanka sablo almenaŭ kelkan kolordiversecon. Venis ankaŭ kelkaj el la najbaroj, ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon; la vento fariĝis pli forta, fariĝis akre malvarme, kaj kiam ili iris returne trans la dunojn, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj saltadis al ili en la vizaĝon. La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo, kaj la vento debatadis ilian dorson, tiel ke la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen ĉirkaŭen.
Fariĝis vespero, ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, kriante, plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj; ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro, kvankam la domo de la fiŝistoj staris tute apud la marbordo. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn, kaj de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon ĝis la fundamento. Estis mallumege, tamen ĉirkaŭ noktomezo devis leviĝi la luno.
La ĉielo klariĝis, sed la ventego bruis kun grandega forto super la profunda nigreta maro. La fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo. Subite oni ekfrapis je la fenestro, la pordo malfermiĝis kaj iu voĉo kriis:
“Granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo!” Tuj la fiŝkaptistoj elsaltis el la litoj kaj metis sur sin siajn vestojn.
La luno leviĝis; estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi, se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite. Estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi, kaj nur kun granda malfacileco, ĉe la fortegaj ventpuŝoj ofte povante antaŭeniĝi nur rampante, oni transiris la dunojn, kaj ĉi tie en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo. Oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere; tio estis belega trimastulo; en tiu momento ĝi ĝuste deŝoviĝis de la rifo kaj troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero; ĝi naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis. Alporti helpon estis ne eble; la maro estis tro malkvieta, ĝi frapadis sur la ŝipon kaj trans ĝin. Oni pensis, ke oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo, oni vidis la penegan vanan laboradon. Jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis, la malantaŭa parto leviĝis alte super la akvon. Du homoj kune saltis en la maron kaj malaperis, – post momento unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon, – tio estis virino, supozeble kadavro. Kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi kaj opiniis, ke ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon; tial oni ŝin forportis trans la dunojn en la fiŝkaptistan domon. Ŝi estis tre bela kaj delikata, certe altklasa sinjorino. Oni metis ŝin en la malluksan liton; delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi; por envolvo servis maldelikata lana litotuko, kiu donis varmon.
Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas, kaj tio estis ja bona, ĉar ĉio, kion ŝi amis, kuŝis nun sur la fundo de la maro. Al ili okazis tio, kion la kanto diras pri la Angla reĝido:
“Kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis plorego kaj krio,
Ĉar la ŝipo rompiĝis, ĝin savos nenio.”
Pecoj de la ŝiprompitaĵo, ĉiuspecaj lignoj kaj lignetoj alnaĝis al la bordo; ŝi sola el ĉiuj restis vivanta ĉiam ankoraŭ la vento bruis super la marbordo. Dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila, sed baldaŭ aperis doloroj, ŝi kriis angore, malfermis siajn belajn okulojn kaj balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni.
Kaj jen kompense pro ĉio, kion ŝi suferis kaj travivis, ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton. Ĝi devis kuŝi en la riĉa domo sur parada lito kun silkaj kurtenoj; per ĝojkrioj ĝi estus salutita al vivo riĉa je ĉiuj teraj bonoj, kaj nun Dio faris, ke ĝi naskiĝis en la malriĉa angulo; eĉ kison de sia patrino ĝi ne ricevis.
La fiŝistino almetis la infanon al la brusto de la patrino, kaj ĝi kuŝis ĉe koro, kiu plu ne batis; la patrino mortis. La infano, kiu estis destinita elkreski en feliĉo kaj riĉeco, estis krude ĵetita en la mondon, la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn.
Kaj ĉiam denove venas al ni en la kapon la kanto pri tiu reĝido, kiu ankaŭ devis iri tra la vivo en malfacila batalado.
Sude de Nissumfjord pereis la ŝipo; la kruelaj malhumanaj tempoj, kiam eĉ en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno, delonge jam pasis. Amo kaj amikaj tendencoj, oferemeco por la ŝiprompuloj montriĝis ĉie, kaj precipe en nia tempo ĝi montriĝis en plej noblaj trajtoj. La mortanta patrino kaj la malfeliĉa infano ĉie, kien la vento ilin estus pelinta, trovus vartadon kaj flegadon, sed nenie pli koran ol ĉe la malriĉa fiŝistino, kiu ankoraŭ hieraŭ kun peza koro staris ĉe la tombo, kiu havis en si ŝian infanon, kiu hodiaŭ finus kvin jarojn, se Dio estus donacinta al ĝi pli longan vivon.
Neniu sciis, kiu estis la mortinta fremda virino, aŭ de kie ŝi venis. La ruinoj kaj lignopecoj de la ŝipo nenion rakontis pri tio.
En Hispanujo, en la riĉa domo, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigoj pri la filino kaj la bofilo. Ili ne alvenis en sia loko de destino; fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj; oni atendis multe da monatoj. – “Tute pereis! Ĉiuj pereis!” Tion oni nun sciis.
Sed tie malproksime sur la dunoj, en la domo de la fiŝisto, alvenis nova malgranda knabeto.
Kie Dio donas manĝaĵon por du, tie ankaŭ por tria restas ankoraŭ iom da panpecetoj, kaj ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo. Al la infano oni donis la nomon Georgo.
“Ĝi certe estas Juda infano,” oni diris, “ĝi aspektas tiel brune!”
“Ĝi povas ankaŭ esti italo aŭ hispano!” diris la pastro. Estas vero, ke ĉiuj tiuj tri gentoj ŝajnis al la fiŝistino egalaj, kaj ŝi sin konsolis nur per tio, ke la infano estas baptita Kristane. La knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado, la infano kreskis kaj ĉiam pli fortiĝis en la maleminenta domo. La dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo. La granata kerno el la luksa grundo de Hispanujo disvolviĝis en sablan trunketon sur la Jutlanda marbordo; tiel povas fariĝi kun homo! Per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo. Lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco, sed ankaŭ la plezurojn kaj ĝojojn de malriĉeco.
La tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo. Kiom multe la infano havis por plezuro kaj ludoj! Kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo, kovrita de ludiloj; mozaika grundo el ŝtonoj, ruĝaj kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj; ili kuŝis tie en ĉiuj koloroj, ĉiuj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro. Eĉ la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro; kaj la knabo estis vigla infano, multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li. Tre bone li povosciis rememorigi al si la historiojn kaj kantojn, kiujn li estis aŭdinta, kaj tre lertajn fingrojn li havis: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn, kiel ankaŭ bildojn, per kiuj oni povis ornami la ĉambron. Li povoscias plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno, diris lia adoptinta patrino, kaj tamen la knabo estas ja ankoraŭ tiel malgranda. Krom tio li havis belan voĉon kaj la melodioj facile fluis de lia lango. En lia brusto sonis multaj kordoj, kies tonoj povus elsoni malproksimen en la mondon, se li estus starigita sur alia loko ol la fiŝkaptista domo ĉe la Norda maro.
Unu tagon marrompiĝis ŝipo; kesto kun neordinaraj floraj bulboj alpeliĝis al la tero; parton el ili oni prenis kaj metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado, la aliaj kuŝis kaj putris en la sablo. Ili ne atingis sian destinon disvolvi la kolorriĉecon kaj belegecon, kiu kuŝis en ili. Ĉu la malgranda Georgo havos iam pli bonan sorton? Kun la floraj bulboj ĉio baldaŭ estis finita, li estis ankoraŭ malfacile batalonta dum multaj jaroj.
Nek al li nek al iu el la aliaj iam venis en la kapon, kiel solece kaj monotone pasas la tago; oni havis multe por fari, por aŭdi kaj por vidi. La maro mem estis granda lernolibro; ĉiun tagon ĝi malfermis novan folion: senventeco, ondiĝado, venteto, ventego, ŝiprompiĝo estis la ĉefaj fenomenoj. Iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito; sed el la vizitoj en la domo de la fiŝkaptistoj precipe unu estis tre agrabla, ĝi okazadis du fojojn ĉiujare, tio estis la vizito de la patrina frato, angilkomercisto, kiu loĝis kelke da mejloj pli norde. Li venadis kun ruĝe farbita veturilo plena de angiloj; la veturilo estis fermita kiel kesto kaj pripentrita per bluaj kaj blankaj tulipoj. Ĝin tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi.
La angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto, ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando; ĉiu ricevadis el ĝi glaseton da brando aŭ, se mankis glasetoj, tiam plenan tason; eĉ Georgo, kiel ajn malgranda li estis, ricevadis plenan fingringon. Tio estas farata, por bone digesti la grasan angilon, diradis la angilvendisto, kaj ĉe tio li rakontadis ĉiam la saman historion, kaj se oni ĉe tio ridis, li rakontis ĝin al la samaj homoj tuj ankoraŭ unu fojon; kaj ĉar Georgo mem en sia juneco kaj en sia vira aĝo ĝin ofte rakontadis kaj alkonformigis al ĝi sian propran agadon, tial ni devas ĝin aŭdi.
“En la rivero naĝis la angiloj, kaj la angila patrino diris al siaj filinoj, kiam ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon: ”Sed ne iru tro malproksime, ĉar alie venos la abomeninda angilpikisto kaj forprenos vin ĉiujn!“ Sed ili iris tro malproksime, kaj el la ok filinoj revenis al la patrino nur tri. Ili ploregis: ”Kiam ni estis nur en la distanco de kelke da paŝoj antaŭ la pordo, venis la abomeninda angilpikisto kaj pikmortigis niajn kvin fratinojn!“ – ”Ili revenos!“ konsolis ilin la patrino. – ”Ne!“ respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin.” – “Ili revenos!” diris persiste la patrino. “Sed poste li trinkis brandon!” diris la filinoj. “Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!” plorkriis la patrino; “la brando entombigas la angilon!”
“Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo!” diris la angilvendisto.
Kaj ĉi tiu historio fariĝis la ora fadeno, la fadeno de neelĉerpebla bona humoro en la vivo de Georgo. Li ankaŭ volus iri eksteren, “malgrandan distancon laŭlonge de la rivero”, tio estas iri kun ŝipo en la mondon, kaj la patrino diris, simile al la angilpatrino: “Ekzistas multe da malbonaj homoj, angilpikistoj!” Tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri, kaj estis al li permesite iri. Kvar feliĉaj, gajaj tagoj malfermiĝis en lia juna vivo kun brilanta lumo. La tuta beleco de Jutlando, la tuta ĝojo, la tuta sunlumo de la hejmo kuŝis en ili. Li estis ironta al festeno, kvankam en efektiveco tio estis nur festeno postenteriga.
Bonhava parenco de la fiŝkaptista familio mortis; lia bieneto troviĝis en la interna regiono, “oriente, unu streketon norde”, kiel diras la ŝipistoj. La patro kaj la patrino devis tien iri, kaj Georgo kun ili. De la dunoj trans la erikejon kaj marĉejon ili venis al la verda herbejo, tra kiu fluas la rivero Skjarum , la rivero kun la multe da angiloj, kie loĝis la angilpatrino kun siaj filinoj, la samaj, kiujn la malbonaj homoj pikmortigis kaj distranĉis en pecojn. Sed pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn, la homojn. Ankaŭ la kavaliro Bugge , pri kiu rakontas malnova popola kanto, estis mortigita de malbonaj homoj; kaj kvankam li mem ricevis la alnomon “la bona”, li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj, ĝuste sur tiu loko, kie staris Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj, kie la rivero Skjarum enfluas en Nissumfjordon. La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo. Ĉi tie la kavaliro Bugge , kiam la konstruisto forveturis, diris al sia servisto: “Sekvu lin kaj diru: ”majstro, la turo disfalas!“ Se li sin returnos, tiam mortigu lin kaj forprenu de li la monon, kiun li ricevis de mi; sed se li sin ne returnos, tiam lasu lin iri trankvile!” La servisto obeis, kaj la konstruisto respondis: “La turo ne disfalas; sed de la okcidento iam venos iu en blua mantelo, kaj li disfaligos la turon!” Kaj tio fariĝis cent jarojn poste, kiam la Norda maro enĵetiĝis kaj la turo disfalis. Sed la tiama posedanto de la kastelo, Predbjorn Goldstern , konstruis al si pli supre, kie la herbejo finiĝas, novan kastelon, kaj ĝi staras ankoraŭ, kaj ĝi estas la nuna Slörre-Vosborg .
Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco.
La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo.
“Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron,” ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente.
Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita.
Tro rapide iris la veturado tra la malebena erikejo kaj tra la profunda sablo. Ili haltis antaŭ la funebra domo, kie interne kaj ekstere jam svarmis fremduloj; veturiloj staris unu apud la alia, ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo. Grandaj sablaj dunoj staris tie tiel same kiel hejme ĉe la Norda maro malantaŭ la domo kaj etendiĝis sur granda spaco. Kiamaniere ili venis ĉi tien, tri mejlojn internen de la lando, kaj estis tiel same altaj kaj grandaj kiel ĉe la bordo? La vento pelis ilin supren, ili ankaŭ havis sian historion.
Oni kantis funebrajn kantojn, kelke da maljunaj homoj ankaŭ ploris, sed cetere, kiel ŝajnis al Georgo, ĉio estis tre gaja. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis en granda abundo, plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando. “Tio helpas digesti!” diris la angilvendisto, kaj pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis.
Georgo estis interne, kaj Georgo estis ekstere; en la tria tago li sentis sin ĉi tie kiel hejme, kiel en la fiŝkaptista domo kaj sur la dunoj, kie li estis travivinta ĉiujn siajn antaŭajn tagojn. Cetere ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj; grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo; ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko.
Jen troviĝis tombo de giganto, jen troviĝis alia, kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron. Tio estis brulo de eriko, kiel oni diris, kiu vespere lumis malproksimen.
Nun venis la kvara tago, kaj la funebra festeno estis finita; de la landaj dunoj ili devis returne iri al la marbordaj dunoj.
“Niaj tamen estas la veraj,” diris la patro, “ĉi tiuj ne havas forton.”
Oni parolis pri tio, kiamaniere ili venis ĉi tien, kaj ĉio estis eksterordinare komprenebla kaj klara. Sur la bordo estis trovita kadavro, la vilaĝanoj portis ĝin sur la tombejon, kaj de tiu tempo komenciĝis la blovado de la vento kaj la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron. Saĝa homo en la paroĥo konsilis malfermi la tombon kaj rigardi, ĉu la enterigito ne kuŝas kaj suĉas sian dikan fingron, ĉar en tia okazo tio montrus, ke tiu, kiun ili enterigis, estas mara homo kaj la maro volas perforte malfermi la tombon, por preni lin. Oni malfermis la tombon, kaj tiam montriĝis, ke efektive li kuŝas kaj suĉas la dikan fingron; tial oni tuj ĵetis lin sur ĉaron, oni aljungis du bovojn, kaj kiel pikataj de tabanoj ili ekkuris kun li tra la erikejo kaj la marĉejo en la maron. Tiam la sabloblovado ĉesiĝis, sed la dunoj ĉiam ankoraŭ staras. Ĉion ĉi tion Georgo aŭdis kaj konservis el la plej feliĉaj tagoj de sia juneco, el la tagoj de la funebra festeno.
Estis bele eliri, vidi novajn regionojn kaj novajn homojn, kaj li estis elironta ankoraŭ pli. Li estis ankoraŭ nur infano, li ne havis ankoraŭ la aĝon de dekkvar jaroj. Li foriris kun ŝipo, elvenis en la mondon, por ekscii, kion la mondo povas doni; li spertis malbonan veteron, malmildan maron, malbonan spiriton kaj kruelajn homojn. Li fariĝis kajuta servisto. Malsufiĉa manĝado kaj malvarmaj noktoj estis lia porlabora pago, multe da batoj per ŝnurego kaj per pugno li devis sperti. En lia alte nobela Hispana sango estis io, kio bolis, tiel ke koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si. Li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton, kiam oni ĝin distranĉas kaj metas en la kaserolon.
“Mi revenos,” diris en li ia voĉo. Li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon, la patrujon de siaj gepatroj, eĉ la urbon, en kiu ili estis vivintaj en feliĉo kaj bonstato; sed li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro, kaj lia familio ankoraŭ malpli sciis pri li.
La malpura ŝipa bubo ne ricevis eĉ la permeson iri sur la teron; nur en la lasta tago, en kiu la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo, oni permesis al li eliri sur la teron. Oni devis fari aĉetojn, kaj li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon.
Jen Georgo staris en siaj mizeraj vestoj, kiuj aspektis, kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto kaj sekigitaj en kamentubo. La unuan fojon li, loĝanto de la dunoj, vidis grandan urbon. Kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj kaj plenaj de homaj svarmoj estis la stratoj! Unuj puŝis ĉi tien, aliaj tien; estis vera kirligo de urbanoj kaj vilaĝanoj, monaĥoj kaj soldatoj. Ĉie aŭdiĝis bruo kaj krioj, sonado de tintiloj de multe da azenoj kaj muloj, kaj en tiun tutan bruon senĉese ensonadis la preĝejaj sonoriloj. Sur unu flanko sonis kanto kaj muziko, sur alia flanko oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro. Al tio la suno brulis tiel varmege, la aero estis tiel peza, oni havis la senton, kvazaŭ oni troviĝus en forno, en kiu ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj; Georgo ne sciis, kiel li iras aŭ kiel li staras. Jen subite li ekvidis rekte antaŭ si la potencan portalon de la katedralo, kandeloj lumis el la duone mallumaj arkaĵoj, kaj odoro de incensoj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ la plej malriĉa almozulo en ĉifonoj kuraĝis supreniri la altan ŝtuparon kaj eniri. La ŝipano, kiun Georgo akompanis, direktis sin en la mezon de la preĝejo, kaj Georgo troviĝis nun en la templo. Kolorriĉaj pentraĵoj brilis el ora kadraĵo. La Dipatrino kun la infano Jesuo staris sur la altaro inter floroj kaj kandeloj; pastroj en ornato kantis, kaj belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn. Kian belegecon, kian lukson oni povis tie vidi! Tio trapenetris la animon de Georgo, tio prenis lin tutan sub sian potencon. La preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li neordinaran impreson kaj eksonigis en lia animo tian akordon, ke larmoj aperis en liaj okuloj.
El la preĝejo ili iris sur la vendejon; oni ŝarĝis lin per parto de la aĉetitaj kuiraĵoj kaj manĝaĵoj. La vojo ne estis mallonga, li estis laca, kaj tial li iom ripozis antaŭ granda belega domo, kiun ornamis marmoraj kolonoj, statuoj kaj larĝaj ŝtuparoj. Li apogis sian ŝarĝon al la muro; tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin, lin – la nepon de la domo; sed neniu en la domo tion sciis, kaj li ankoraŭ malpli ol la aliaj.
Poste li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, – tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi. Kaj oni diras, ke estas bone, se oni en la juneco havas suferojn, – jes, jes, se nur la maljuneco poste fariĝas bona.
La unua kurso de lia ŝipservado finiĝis, la ŝipo troviĝis denove en la golfo de Ringkjobing ; li iris sur la teron kaj hejmen, al siaj hejmaj dunoj; sed lia patrino estis mortinta en la tempo de lia vojaĝo.
La vintro, kiu nun sekvis, estis tre akra. Neĝaj ventegoj blovis super la tero kaj la maro, oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. Kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Ĉi tie tiel glacia malvarmo kaj abundega neĝo, dum en Hispanujo regis bruliga sunvarmego; kaj tamen kiam ĉi tie iam estis frosta klara tago kaj Georgo vidis, kiel la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron, al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela. En siaj pensoj li tiam vidis, kiel la erikejo floras kaj estas plena de maturaj sukaj beroj, li vidis, kiel floras la tilioj kaj la siringarbeto apud tiu malnova kastelo; tien li tamen devas iri ankoraŭ unu fojon.
Blovis la unuaj printempaj ventetoj, la fiŝkaptado komenciĝis, Georgo helpis. Dum la lasta jaro li alte elkreskis kaj fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj. Li estis plena de vivo, li povosciis naĝi kaj fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo. Ofte oni lin avertis, ke li gardu sin kontraŭ la skombraj sablorifoj, ke ili kaptas la plej bonan naĝanton, tiras lin sub la akvon, formanĝas lin, kaj tiam venas lia fino; sed tio ne estis la sorto de Georgo.
La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten , kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris:
“Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!”
Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: “Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas.”
“Nu, ni ne parolu pri tio!” diris Morten , kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. “Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!” Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten .
Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta.
En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro.
Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro.
Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else , kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo.
Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: “Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten , kiu min dungis, – jes, mi kaj li estas gefianĉoj – sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!”
Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel “jes”. Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis – kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else –, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else , nur nun tio fariĝis klara por li.
Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. Ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero.
Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon.
“Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!” Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis.
“Lasu min, patro!” li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj – li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda.
La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis.
“Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?” demandis unu el la maljunaj fiŝistoj.
Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten , kiu devis okazi post kelke da semajnoj.
Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin.
Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: “Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi.”
Kaj Georgo multe pripensis.
Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen:
“Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?”
“Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon.”
“Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!”
“Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi.”
Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo. Lin maltrankviligis io, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon; sed unu penso, kiu estis pli forta ol lia amo al Else , plene lin okupis. Tial li iris al Morten , kaj tion, kion li tie diris kaj faris, li antaŭe bone pripensis. Li proponis al li pro plej malgranda kaj plej facile plenumebla pago sian domon, li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj. Kiam Else tion aŭdis, ŝi pro ĝojo donis al li kison sur la buŝo, ĉar Mortenon ŝi amis ja plej multe.
Frue matene Georgo volis forvojaĝi. La antaŭan vesperon, kiam estis jam malfrue, li ekdeziris ankoraŭ unu fojon viziti Mortenon. Li iris, kaj meze de la dunoj li renkontis la maljunan fiŝkaptiston, kiu nenion volis scii pri lia forveturo. Morten , li diris, kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li. Georgo ne atentis tiun interparolon, diris adiaŭ kaj iris al la domo, en kiu Morten loĝis. Li aŭdis tie tre laŭtan paroladon; Morten ne estis sola. Georgo ekhezitis; kun Else li tute ne volis renkontiĝi, kaj, bone pripensinte, li ankaŭ ne volis, ke Morten ankoraŭ unu fojon lin danku; tial li ekiris returne.
En la sekvanta mateno antaŭ tagiĝo li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj; oni tie povis iri pli facile ol sur la malfacila sabla vojo; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg , kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos.
La blua maro estis glata kiel spegulo, konkoj kuŝis ĉie ĉirkaŭe, la ludilo de lia infaneco rompiĝadis sub liaj piedoj. Dum li tiel iris, el lia nazo montriĝis sango; tio estis nur senvalora cirkonstanco, sed eĉ tia povas havi signifon. Kelke da grandaj sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon, kaj ŝajnis al li, ke ĝia perdo malplipezigis al li la kapon kaj la koron. En la sablo floris malgranda mara brasiko; li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo. Kuraĝa kaj bonhumora li volis esti, li iris ja en la malproksiman mondon, “iom antaŭ la pordon laŭlonge de la rivero”, kiel deziris la angilaj infanoj. “Gardu vin kontraŭ la malbonaj homoj, ili vin primortigos, detiros de vi la haŭton, distranĉos kaj metos vin en la kaserolon!” li ripetis al si mem kaj ridetis, li espereble trairos ja la mondon kun nedifektita haŭto. Bona humoro estas bona defendo.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam li atingis la mallarĝan enveturejon, kiu kondukas el la Norda maro en Nissumfjordon. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn, kiujn sekvis aliaj homoj piede; ŝajnis, ke ili tre rapidas, sed lin tio cetere ne povis interesi.
La boato troviĝis sur la alia flanko de la enveturejo; Georgo vokis, ke ĝi lin prenu; sed kiam li kun la boatisto ne traveturis ankoraŭ duonon de la vojo, aperis la homoj, kiuj tiel rapidis alveni. Ili vokis, ili minacis, ili ordonis en la nomo de la leĝo. Georgo ne komprenis, kion tio povas signifi, tamen li opiniis, ke plej bone estas iri returne; li mem prenis remilon kaj direktis la boaton returne. En la sama momento la homoj ensaltis en la boaton, kaj antaŭ ol li komprenis, kion ili faras, ili ligis al li manojn per ŝnuro.
“Pro via krimo vi pagos per la vivo,” ili diris; “estas bone, ke ni vin kaptis.”
Ili lin akuzis ne pli kaj ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon. Oni trovis Mortenon kun tratranĉita gorĝo. Unu el la fiŝkaptistoj estis renkontinta Georgon hieraŭ malfrue vespere, irantan laŭ la vojo al Morten . Krom tio oni sciis, ke Georgo ne la unuan fojon levis tranĉilon kontraŭ Mortenon. Li do certe estis la mortiginto, kaj nun oni devis meti lin en fidindan gardejon. La vera loko, kien ili devis lin venigi, estis Ringkjobing ; sed la vojo estis malproksima, la vento havis la direkton okcidenten, malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon, kaj de tie estis nur kvarono de la vojo ĝis Vosborg , kie troviĝis forta kastelo kun remparo kaj foskavo. En la boato troviĝis frato de la tiea ĉefa servisto, li opiniis, ke ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron, en kiu estis sidinta la ciganino Longmargareto antaŭ ol oni ŝin ekzekutis.
La sinpravigadon de Georgo oni ne volis aŭskulti, kelke da sangaj gutoj sur lia ĉemizo parolis kontraŭ li pli konvinke ol ĉio alia. Li konsciis sian senkulpecon, kaj ĉar li ĉi tie ne povis ja elmontri sian pravecon, li submetis sin al sia sorto.
Ili eliris sur la teron ĝuste apud la malnova remparo, malantaŭ kiu estis starinta la kastelo de la kavaliro Bugge , kien Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj siatempe venis al la festeno, al la funebra festeno; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco. Oni denove kondukis lin laŭ la sama vojo tra la herbejo al Vosborg , la siringa arbeto staris en plena florado, la altaj tilioj bonodoris, ŝajnis al li, kvazaŭ li nur hieraŭ estis ĉi tie.
En la okcidenta flankparto de la kastelo troviĝas la enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo; de tie oni venas en malaltan arkaĵan kelon, el kiu Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo. Ŝi estis formanĝinta kvin infanajn korojn kaj estis konvinkita, ke se ŝi ricevus ankoraŭ du, ŝi akirus la kapablon flugi kaj fari sin nevidebla. En la muro troviĝis malgranda mallarĝa senvitra truo por aero; la ekstere tiel ĉarme odorantaj tilioj ne povis sendi sian refreŝigan odoron tiel profunde malsupren; ĉi tie interne ĉio estis malagrabla, kruda kaj ŝima. Nur unu tabullito staris ĉi tie, sed pura konscienco estas mola kuseno, kaj tial malgraŭ ĉio Georgo povis dormi trankvile kaj kviete.
La dika tabulega pordo estis ŝlosita, kaj al ĝi estis antaŭŝovita fera stango, sed la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo. Georgo sidis en la subtero kaj pensis pri Longmargareto kaj pri ŝiaj teruraj faroj. Ŝiaj lastaj pensoj plenigis ĉi tiun spacon en la nokto antaŭ ŝia ekzekuto. Li rememoris ĉiujn sorĉojn, kiuj estis farataj ĉi tie en la malnova tempo, kiam ĉi tie loĝis la bienmastro Svanwedel , kaj ĉiuj ja sciis, ke la ĉenhundo, kiu staris sur la ponto, ĉiun matenon estis trovata pendigita per sia propra ĉeno super la balustrado. Ĉio ĉi tio plenigis Georgon per tremo, tamen unu sunradio de ĉi tiu loko lumis al li de ekstere internen, tio estis la rememoro pri la floranta siringo kaj pri la tilioj.
Cetere li sidis tie ne longe, oni forkondukis lin en Ringkjobingon, kie oni lin metis en tiel saman severan malliberejon.
La tempo, en kiu li vivis, tute ne estis simila al nia; al la kompatinda homo estis tre malfacile. Ne malproksima estis ankoraŭ la tempo, kiam vilaĝanaj domoj kaj eĉ tutaj vilaĝoj estis aligataj al novaj bienoj. Sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono. En tiu aŭ alia loko troviĝis ankoraŭ homo de tiu speco, kaj en Jutlando, malproksime de la reĝurbo Kopenhago kaj de la kleraj bonintencaj regantoj, oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre, kaj la malplej ĉefa estis tio, ke la afero de Georgo daŭris tre longe.
Tre malvarme estis tie, kie li sidis. Kiam ĉio finiĝos? Senkulpe li estis ĵetita en suferojn kaj mizeron; tia estis lia sorto! Li havis nun sufiĉe da tempo, por pripensi sian surteran sorton; kial ĝuste li estis tiel punata? Jes, tio, kiel oni diras, iam fariĝos al li klara “en la alia vivo”, en tiu, kiu certe nin atendas. La kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo. Kio ne povis prilumi kaj varmigi la koron de lia patro en la abundeco kaj sunlumo de Hispanujo, tio ĉi tie al li plenigis la koron en malvarmo, kaj malvarmo fariĝis por li konsola lumo, favorkora dono de Dio, kaj ĉi tio neniam estas trompo.
Jen la printempaj ventegoj fariĝis senteblaj. La ruliĝadon de la Norda maro oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero, sed nur tiam, kiam la ventego kvietiĝis. Ĝi sonas tiel, kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝus sur malfacila kavoplena vojo. Tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo, kaj tio donis al li distraĵon. Neniaj malnovaj melodioj povis iri al li pli profunde en la koron ol tiuj tonoj, la ruliĝanta maro, la libera maro, sur kiu oni estas portata tra la mondo, flugas kun la ventoj, kaj kie oni – kien ajn oni venas – ĉiam havas kun si sian propran domon, kiel la limako la sian. Oni staras ĉiam sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo, eĉ en fremda lando.
Kiel atente li aŭskultadis la profundan ruliĝadon! Kiel forte ondiĝadis en liaj pensoj la rememoroj! Esti libera, libera, feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo el maldelikataj fadenoj! De tempo al tempo ĉiam denove ekflamadis en li la malnova fajro de juneco, kaj per kunpremita pugno li batadis la muron.
Semajnoj, monatoj, tuta jaro pasis, kaj oni kaptis faman friponon, Niels -ŝteliston aŭ la ĉevalvendiston, kiel la popolo lin nomis, – kaj tiam venis la pli bona tempo, tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al Georgo.
Norde de la Ringkjobinga golfo en unu drinkejo, en la posttagmezo antaŭ la forvojaĝo de Georgo kaj la okazinta hommortigo, renkontiĝis Niels -ŝtelisto kaj Morten . Oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon de Morten . Li parolis laŭte, fanfaronis, rakontis, ke li aĉetis al si domon kaj intencas edziĝi; kaj kiam Niels demandis, ĉu li havas por tio sufiĉe da mono, Morten fiere frapis la poŝon kaj diris:
“La mono estas tie, kie ĝi devas esti!”
Tiu fanfaronado kostis al li la vivon. Kiam li foriris, Niels lin sekvis kaj trapikis al li per tranĉilo la gorĝon, por forpreni de li la monon, kiu ne troviĝis.
Ĉion ĉi tion oni klarigis detale, sed por ni sufiĉas scii, ke Georgon oni liberigis. Sed kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo, forpuŝita de la homoj? Nu, oni diris al li, ke li devas senti sin feliĉa, ke li estas senkulpa, ke li povas nun iri sian vojon. La urbestro donis al li kvin spesmilojn por la vojaĝo, kaj kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo. Tie ekzistis ankaŭ bonaj homoj! Ne ĉiuj “pikmortigas, detiras la haŭton kaj metas en la kaserolon.” Sed la plej bona estis tio, ke la komercisto Bronne el Skagen , tiu sama, ĉe kiu Georgo antaŭ unu jaro volis sin enserviĝi, ĝuste en tiuj tagoj estis negocafere en Ringkjobing . Li aŭdis pri la tuta afero, komprenis kaj sentis, kiom multe Georgo suferis, kaj tial li decidis aranĝi por li pli bonan vivon, montri al li, ke ekzistas ankaŭ bonaj homoj.
Post la malliberejo venis nun libereco, ĉiela regno, amo kaj koreco; ankaŭ tion li devis gustumi. Neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem.
“Nun ĉio estu enterigita kaj forgesita!” diris la komercisto Bronne , “ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro. La kalendaron ni forbruligos, kaj post du tagoj ni veturos al la paca, benita, gaja Skagen ; ĝi troviĝas en angulo, oni diras; ho, benita forna angulo ĝi estas kun malfermitaj fenestroj en la malproksiman mondon.”
Tio povis esti nomata vojaĝo! Tio povis esti nomata denove bone spiri, el la malvarma mallibereja aero veni en la varman sunlumon! La erikejo estis kovrita de floranta eriko, floroj vidiĝis abunde unu apud la alia, kaj la knabo-paŝtisto sidis sur la tombo de giganto kaj blovis per sia fluto, kiun li eltranĉis al si el ŝafa osto. Montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj, kaj samtempe ankaŭ tiu mirinda aera ondo, kiu estas konata sub la nomo “Lokemann , kiu pelas sian ŝafaron.”
Oni vojaĝis supren de Limfjord ĝis Skagen , el kie elmigris la viroj kun la longaj barboj, la Longobardoj, kiam en la tempo de granda malsato sub la reĝo Snio oni volis mortigi ĉiujn maljunulojn kaj infanojn, sed oni aprobis la proponon de unu nobla virino, nomata Gambaruk , kiu tie posedis bienojn, kaj kiu proponis, ke prefere la junaj homoj elmigru el la lando. Pri tio Georgo sciis, tiel instruita li estis; kaj kvankam li ne konis la landon de la Longobardoj transe de la altaj Alpoj, li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas, ĉar li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj. Li memoris la tieajn amasojn da fruktoj, la ruĝajn granatajn floraĵojn, la zumadon, murmuradon kaj sonoradon de la abelujoj de la grandaj urboj; plej bele tamen estas en la hejma lando, kaj la hejmo de Georgo estis Danujo.
Fine ili atingis “ Vendilskaga ”n, kiel Skagen estas nomata en malnovaj Norvegaj kaj Islandaj skriboj. Sur la spaco de mejloj, nur en tiu aŭ alia loko interrompate de dunoj kaj plugteraj kampoj, etendiĝas kaj jam tiam etendiĝis la malnova Skagen kun sia okcidenta kaj orienta urbo ĝis la lumturo proksime de “ Grenen ”. Domoj kaj bienetoj troviĝis, kiel ankoraŭ nun, disĵetite inter kunkunblovitaj sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon. De ĉiuj flankoj al la okulo prezentiĝas vera dezerto, kie la vento plensence ruliĝas en la sablo kaj kie mevoj, maraj hirundoj kaj sovaĝaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras. Unu mejlon sudokcidente de “ Grenen ” troviĝas “La Monteto” aŭ Malnova Skagen , kaj tie loĝis la komercisto Bronne , tie de nun devis vivi Georgo. La domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton, porkostaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj, barilo tie ne ekzistis, ĉar por kio oni ĝin bezonus! Sed sur ŝnuroj pendis en longaj vicoj, unu vico super la alia, tranĉmalfermitaj fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento. La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj, la reto ja apenaŭ estis ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj sur la teron; estis tro multe da ili, oni ĵetadis ilin returne en la maron, aŭ oni lasadis ilin kuŝi kaj putri.
La edzino kaj la filino de la komercisto kaj eĉ ĉiuj domanoj ĝojkriante iris renkonte, kiam la patro denove revenis hejmen. Kia premado de manoj, kriado kaj tumulto! Kaj kian ĉarman vizaĝeton kaj kiajn du ĉarmajn okulojn havis la filino!
En la domo estis hejmece, kaj oni tie bone vivis. Pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon, pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo; vino el la vinberĝardenoj de Skagen , la granda maro; la vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron, kiel en bareloj, tiel ankaŭ en boteloj.
Kiam la patrino kaj la filino sciiĝis, kiu Georgo estas kaj kiel senkulpe kaj malfacile li suferis, tiam iliaj okuloj ekbrilis al li duoble pli afable kaj milde, kaj plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro. Li trovis amoplenan feliĉan hejmon en malnova Skagen , tio estis tre bonfara por lia koro, kaj la koro de Georgo ja multe spertis, ankaŭ la maldolĉan lagon de amo, kiu hardas aŭ moligas. La koro de Georgo estis ankoraŭ tiel mola, tiel juna, en ĝi troviĝis neokupita loketo. Estis tial efektive tre feliĉa cirkonstanco, ke fraŭlino Klaro post tri semajnoj estis veturonta per ŝipo al Christianssand en Norvegujo, por viziti onklinon kaj pasigi ĉe ŝi la vintron.
Dimanĉon antaŭ la forveturo ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi. Granda kaj bela estis la preĝejo, Skotoj kaj Holandanoj konstruis ĝin antaŭ kelke da jarcentoj, en malgranda distanco de la nuna urbo. Ĝi fariĝis iom kaduka, kaj la vojo supren kaj malsupren tra la profunda sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la rilate malgrandan penon, por veni en la domon de Dio, kanti sanktan preĝon kaj aŭskulti predikon. La alte amasiĝinta moviĝema sablo leviĝis jam ĝis super la ĉirkaŭbara muro de la tombejo, tamen ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ havis la eblon ŝirmi kontraŭ la sablo la tombojn.
Tio estis la plej granda preĝejo sur la norda flanko de Limfjord . La virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco, kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako. En la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj, kaj supre sur la muro oni vidis la portretojn de la malnovaj urbestroj kaj urbaj konsilanoj de Skagen kun iliaj subskriboj. La katedro estis ornamita per multekosta tranĉskulptaĵo. La suno ĉarme lumis en la preĝejon, kaj ĝiaj radioj falis sur la latunan lustron kaj sur la malgrandan ŝipon, kiu pendis malsupren de la plafono.
Georgon ekposedis sankta, infane pura sento, tiel same kiel tiam, kiam li, estante ankoraŭ duone infano, staris en la riĉa Hispana preĝejo, sed ĉi tie li havis en si la konscion, ke li ankaŭ apartenas al la komunumo.
Post la prediko okazis la ceremonio de la komunio, li ricevis kun la aliaj la panon kaj la vivon, kaj hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro. Sed liaj pensoj estis direktitaj plene al Dio kaj al la sankta ceremonio, tiel ke nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro; li vidis, kiel sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj.
Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon; Georgo laboradis en la domo kaj okupadis sin je la fiŝkaptado, kaj en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe. Ĉiun dimanĉon, kiam li sidis en la preĝejo kaj direktis siajn okulojn al la bildo de la patrino Mario sur la altara pentraĵo, liaj okuloj rigardis ankaŭ dum momento tiun lokon, kie fraŭlino Klaro estis genuinta flanke de li, kaj li pensis pri ŝi, li pensis pri tio, kiel kore bona ŝi estis en rilato al li.
Venis la aŭtuno kun pluvo kaj neĝo; la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo, la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato. La ventego ĵetis ŝipojn unu post la alia sur la mortodonajn rifojn, estis neĝoventegoj kaj sabloventegoj, la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj kaj amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj. Sed en ĉi tiu regiono tio estis nenio eksterordinara. Kompense estis varme kaj komforte en la loĝejoj, erikeja torfo kaj ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj, kaj la komercisto Bronne voĉlegis el malnova kroniko, legis pri la reĝido Hamlet el Danujo, kiu transŝipiĝis el Anglujo Jutlandon kaj donis batalon apud Bovberg . Lia tombo estis apud Ramme , en la distanco de nur kelke da mejloj de la loĝejo de nia malnova konato, la angilvendisto. Tomboj de gigantoj staris tie sur la erikejo centope, ili formis kvazaŭ unu solan grandan tombejon; la komercisto Bronne mem vizitis la tombon de Hamlet . Oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj, kaj Georgo tiam kantis la kanton pri la “Angla reĝido”, pri la belega ŝipo kaj pri tio, kiel ĝi estis aranĝita:
“Orkovrita ĝi estis de rando ĝis rando,
Portis vortojn de Dio, simbolojn de l’ lando.
Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo
class="book"> La reĝido karesis kun amo kaj varmo.”
Precipe ĉi tiun verson Georgo kantis kun kora sento, liaj okuloj ĉe tio mirinde lumis, cetere ili ja de lia naskiĝo estis tiel nigraj kaj radiantaj.
Kantado kaj legado alternadis reciproke, bonstato estis sentebla en la domo, la familia vivo ampleksis ĉiujn en la domo, kaj ĉio estis bone tenata. La frotpurigitaj stanaj teleroj brilis, sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj, da vintraj ŝtofoj tie estis granda abundo. Ion similan ni eĉ nun ankoraŭ povas trovi en multaj riĉaj vilaĝanaj bienetoj de la okcidenta bordo, kie troviĝas neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj kaj en la ĉambroj regas plej granda pureco. Al tio oni ĝuste en nia tempo trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco kaj bona humoro. Gastamo tie regas kiel en la tendo de Arabo.
Depost tiuj kvar feliĉaj tagoj de sia juneco, kiam Georgo estis invitita al la funebra festeno, li neniam plu travivis tian feliĉan tempon kiel nun, kaj tamen mankis fraŭlino Klaro, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj.
En Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta. Tio kompreneble multe pligrandigis lian bonan humoron; ankaŭ, kiel diris patrino Bronne , lia eksteraĵo multe pliboniĝis, kaj estis plezuro lin rigardi.
“Kaj ne malpli granda plezuro estas rigardi vin,” diris la maljuna komercisto. “Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn kaj ankaŭ en nian patrineton! Vi fariĝis nun pli juna, vi aspektas bone kaj bele! Sed vi ankaŭ tiam estis la plej bela knabino en Viborg, kaj tio signifas tre multe, ĉar tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj.”
Georgo nenion diris al tio, ĉar ne konvenis, sed li pensis pri unu knabino el Skagen , kaj al ŝi li ŝipveturis, kaj la ŝipo ĵetis ankron en la haveno de Christianssand . Dank’ al favora vento li atingis sian celon post duono da tago.
Unu matenon komercisto Bronne iris al la lumturo, kiu staras en granda malproksimeco de Malnova Skagen , tute apude de “ Grenen ”. Kiam li alvenis sur la turo, la karboj sur la turniĝanta disko estis delonge estingiĝintaj kaj la suno staris jam alte. Sur la spaco de tuta mejlo de la plej ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj sub la akvo. Antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj, kaj ŝajnis al li, ke inter ili li rimarkas per la lorno la “ Karen Bronne ”, kiel estis nomata lia ŝipo. Kaj efektive tiel estis, la ŝipo estis alproksimiĝanta; Klaro kaj Georgo estis sur la ŝipo. La lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo. Klaro sidis sur la ferdeko kaj vidis, kiel iom post iom elakviĝas la dunoj. Se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, – tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro.
Subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori, ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo. Ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero, oni vidis fiŝkaptistajn boatojn, sed en granda malproksimeco, la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni. Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako.
Per kiaj okuloj ŝi rigardis lin, kiam li en la nomo de Dio ĵetis sin kun ŝi en la maron! Ŝi eligis krion, sed ŝi povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos.
Kion kantis la kanto:
“Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo
La reĝido karesis kun amo kaj varmo,”
tion faris Georgo en la horo de angoro kaj danĝero. Nun alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke li estis bona naĝisto; per la piedoj kaj per unu brako li penis naĝi antaŭen, la duan brakon li tenis forte ĉirkaŭ la juna knabino. Kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon kaj uzis ĉiujn artaĵojn, kiujn li konis, por konservi tiom da fortoj, ke li povu atingi la teron. Li aŭdis, ke ŝi ekĝemas, li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte. Unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi; la fluo denove ŝin levis. La akvo estis tiel profunda, tiel klara, ke al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas en la profundo briletantan skombran rifon, aŭ eble tio estis la Levjatano mem, kiu volis ilin engluti. La nuboj ĵetadis ombron sur la akvon, kaj poste denove aperadis lumantaj sunradioj. Kriantaj birdoj en grandaj amasoj flugis super li, kaj la sovaĝaj anasoj, kiuj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo, kun timego ekflugis supren antaŭ la naĝanto. Sed liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis; ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato. Tamen sub la akvo staris – li tion klare vidis – blanka, sovaĝokule lin rigardanta figuro.... ondo lin levis, la figuro ĵetis sin sur lin.... li sentis ekpuŝon, antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis.
Sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris, la blanka bekfiguro de la ŝipo estis apogita al ankro, kaj ĝia ankra fero elstaris ĝuste ĝis la nivelo de la akvo. Georgo, kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur ĝin. Senforta li falis kun sia ŝarĝo, sed la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon.
La ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton, la sango fluis de la vizaĝo de Georgo, li estis kiel senviva, sed la knabinon li tenis tiel forte, ke oni perforte devis ŝin liberigi el lia brako kaj mano. Kadavre pala, senviva kaj etendita ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen .
Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. Dum longa tempo li estis naĝinta kun kadavro; por mortintino li laboris kaj elĉerpis siajn fortojn.
Georgo ankoraŭ spiris; lin oni portis al la plej proksima domo en la dunoj. Iu kvazaŭ subĥirurgo, kiu troviĝis sur tiu loko, sed kiu laŭ sia profesio estis forĝisto kaj butikisto, provizore bandaĝis Georgon, ĝis oni en la sekvanta tago povis venigi kuraciston el Gjorring .
La cerbo de la malsanulo estis atakita, li kuŝis en furiozeco kaj eligadis sovaĝajn kriojn; sed en la tria tago li fariĝis senkonscia, lia vivo, kiel ŝajnis, pendis nur sur unu fadeno, kaj se ĝi disŝiriĝus, tio, laŭ la opinio de la kuracisto, estus la plej bona, kion oni povus deziri al Georgo.
“Ni petu Dion, ke li evitu la morton; li tamen restos ja homo.”
Kaj efektive, la vivo tenis lin forte, la fadeno ne volis disŝiriĝi, sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, kaj tio estis terura. Restis nur vivanta korpo, korpo, kiu estis ricevonta returne sian sanon.
Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne .
“Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon,” diris la maljuna homo; “nun li estas nia filo.”
Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro.
“Malfeliĉa idiota Georgo!” oni diradis.
Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke “estis fiereco, terura malhumileco” deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. “La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne.” Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan.
Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj.
Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. – Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, – kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: “Lia boneco daŭras eterne!”
En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? “Malfeliĉa infano!”
Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, – tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen .
La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo.
Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj.
Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon.
“Hejmen! hejmen!” li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris.
Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen ; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusby aj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn.
Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. Ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune:
“En amo, al majesto!” – “Neniu vivo perdiĝu!” – “Feliĉe kaj ĝoje! Haleluja!”
Kaj ĉi tiuj vortoj estis liaj lastaj en ĉi tiu mondo, rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon. – Nur senviva korpo kuŝis en la malluma preĝejo, super kiu bruis la vento kaj ĉirkaŭblovis ĝin per fluganta sablo.
* * *
La sekvanta tago estis dimanĉo, la komunumo kaj la pastro venis al la Diservo. La vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo, kaj nun, kiam ili estis ĉi tie, tuta sabla monto estis ĉi tie amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo. La pastro voĉlegis mallongan preĝon kaj diris, ke Dio mem ŝlosis la pordon de Sia domo, ke ili devas nun iri kaj ie konstrui por Li novan domon.
Poste ili kantis kanton kaj ekiris returne hejmen.
Georgon oni ne povis trovi, nek en la urbo, nek inter la dunoj, kie oni lin serĉis. Oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin.
Lia korpo kuŝis entombigita en la plej granda sarkofago, en la preĝejo mem. Dio en ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon, la peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi.
La flugsablo kovris la potencajn arkaĵojn, dunaj kreskaĵoj kaj sovaĝaj rozoj kreskas super la preĝejo, super kiu la migranto paŝas al ĝia turo, kiu simile al grandega tomboŝtono, tre malproksime videbla, elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo. Neniu reĝo ricevis pli belan tombon! Neniu malhelpas la ripozon de la mortinto, neniu tion scias aŭ sciis antaŭ ĉi tiu rakonto, – la ventego ĝin kantis al mi inter la dunoj.
Pupludisto
Sur la vaporŝipo troviĝis nejuna sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke, se tio ne mensogis, li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero. Tia li ankaŭ estas, li diris; mi aŭdis tion el lia propra buŝo; li estis Dano, mia samlandano, kaj migranta direktoro de teatro. Sian tutan personaron li portis ĉiam kun si, ĝi kuŝis en granda kesto; li estis pupludisto. Lia denaskiĝa bona humoro, li rakontis, estis purigita kaj perfektigita de lernanto de la politeknika lernejo, kaj per tiu eksperimento li fariĝis plene feliĉa. En la komenco mi ne bone lin komprenis, sed tiam li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion kaj jen ĝi estas.
“Mi donis prezentadon”, li diris, “en la poŝtejo de Slagelse , kaj mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon; esceptinte kelke da maljunaj virinoj, tio estis sole nekonfirmitaj infanoj. Subite aperas nigre vestita persono kun studenta eksteraĵo, ĝi sidiĝas, kaj ĝi ridas ĉiam en la ĝustaj lokoj, aplaŭdas en la ĝustaj lokoj, per unu vorto ĝi estas tute neordinara rigardanto. Mi devis nepre scii, kiu li estas, kaj mi aŭdis, ke li estas lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon en la provincoj. Precize je la oka horo mia prezentado finiĝis, la infanoj devis ja frue iri dormi, kaj oni devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko. Je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto. Estis efektive interese aŭdi kaj vidi. La plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon, tamen tio estis por mi klara: se ni, homoj, povas ion tiaspecan elpensi kaj elkalkuli, tiam ni en efektiveco devas elteni pli multe, antaŭ ol oni ŝovas nin en la teron. Tio, kion li faris antaŭ ni, estis malgrandaj mirakloj, kaj tamen ĉio iris bone, kaj li montris al ni la naturan reciprokan rilaton. En la tempoj de Moseo kaj de la profetoj tia politeknika lernanto fariĝus unu el la saĝuloj de la lando, kaj en la mezaj jarcentoj oni lin forbruligus. Mi ne dormis dum la tuta nokto, kaj kiam mi en la sekvanta vespero donis prezentadon kaj la politeknikisto denove aperis, mi ricevis plej bonan humoron. Mi aŭdis pri unu aktoro, ke en siaj roloj li pensadis nur pri unu sola ĉarmulino el ĉiuj rigardantoj, por ŝi li ludadis, forgesante pri la tuta cetera publiko. La politeknikisto estis mia “ŝi”, mia sola rigardanto, por kiu mi ludis. Post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn, kaj min la politeknikisto invitis al si por glaso da vino. Li parolis pri mia pupa komedio, kaj mi parolis pri lia scienco, kaj mi opinias, ke ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia; sed la lasta vorto tamen restis mia, ĉar en lia parolado estis multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon, ekzemple pri la sperta regulo, ke peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta. Jes, kio tio estas? La spirito venas sur ĝin, de kie ĝi venas? Tio, mi pensas, estas tiel same, kiel kun la homoj de ĉi tiu mondo; Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo, kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono, Luter aŭ simila persono. “La tuta mondo estas vico da mirindaĵoj,” diris mia nova amiko, “sed ni tiel alkutimiĝis al ili, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj.” Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraŭ tio mi estis unu el la plej feliĉaj homoj. “Unu el la plej feliĉaj!” li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante. “Ĉu vi efektive estas feliĉa?” li demandis. “Jes,” mi diris, “mi estas feliĉa, kaj en ĉiuj urboj, en kiuj mi aperas kun mia societo, mi estas bonvenata. Estas vero, ke ekzistas unu deziro, kiu de tempo al tempo atakas min kiel koboldo, kaŭzas al mi veran turmenton kaj forprenas de mi la bonan humoron, kaj tio estas: fariĝi direktoro de vivanta trupo, de vera homa societo.” – “Vi deziras do, ke viaj pupoj fariĝu vivantaj, vi deziras, ke ili fariĝu veraj aktoroj,” li demandis, “kaj ke vi mem ludu la rolon de direktoro? Ĉu vi efektive kredas, ke vi tiam estus plene feliĉa?” Li tion ne kredis, sed mi tion kredis, kaj ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto, sed la glasojn ni tamen interfrapis. La vino estis tre bona, sed en ĝi kredeble troviĝis ia sorĉa forto, ĉar alie la tuta historio finiĝus per tio, ke mi iom ebriiĝus. Tiel tamen ne estis, miaj okuloj estis klaraj kaj ne nebulitaj. Mi havis la impreson, kvazaŭ subite sunlumo heligis la ĉambron, la vizaĝo de la politeknikisto radiis, kaj mi nevole devis pensi pri la antikvaj dioj, kiam ili ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco. Tion mi ankaŭ diris al li, kaj li ridetis. Mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio aŭ almenaŭ devenas el la familio de ia dio. Kaj efektive li estis tia, – mia plej alta deziro estis efektiviĝonta, la pupoj estis fariĝontaj vivantaj kaj mi estis fariĝonta direktoro de homa trupo. Ni trinkis; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso kaj poste faligis min tra spiralo. Mi aŭdas ankoraŭ, kiel mi peze falis; mi kuŝis sur la tero kaj la tuta societo elsaltis el la kesto. La spirito venis sur ilin ĉiujn, ĉiuj pupoj aliformiĝis en bonegajn artistojn, tion asertis ili mem, kaj mi estis nur la direktoro. Ĉio estis preta por la unua prezentado; la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ. La dancistino asertis, ke se ŝi ne starus sur unu piedo, la teatro farus fiaskon, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino, kaj ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio. La pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino, postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel imperiestrinon, ĉar alie ŝi perdus la necesan sintenadon. La juna homo, kiu estis uzata por eniri kun letero, tenis sin tiel same grave, kiel unua amanto, ĉar la malgrandaj personoj, li diris, en artista tutaĵo havas tian saman gravecon kiel la grandaj. La heroo postulis, ke lia tuta rolo konsistu nur el lokoj energiaj, ĉar ilin oni ordinare aplaŭdas. La primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto, ĉar tia estas al ŝi plej bone alaspekta, – ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto. Ĉio faris sur mi la impreson de botelo plena de muŝoj, en kiu mi sidis meze interne, kaj mi estis la direktoro. Mi ne povis spiri, mi perdis la kapon, mi estis tiel mizera, kiel homo nur povas fariĝi. Ŝajnis, ke mi trafis en tute novan homan generacion, mi deziris, ke mi ilin ĉiujn havu denove en la kesto kaj mi neniam estu fariĝinta direktoro. Mi tion diris al ili tute rekte, ke ili en efektiveco estas ja nur pupoj, kaj tiam ili mortigis min. Mi kuŝis en mia ĉambro sur la lito. Kiamaniere mi de la politeknikisto venis tien, tion li eble scias, mi tion ne scias. La luno lumis sur la plankon, kie la kesto de la pupoj kuŝis renversite kaj ĉiuj pupoj disĵetite. Kiel brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite. Sed mi ne estis mallaborema; rapide mi elsaltis el la lito, kaj ĉiuj pupoj iris denove en la keston, unuj kun la kapo antaŭen, aliaj kun la piedoj. Mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto. Tio estis bildo pentrinda! Ĉu vi povas tion imagi al vi? Mi tion vidas ankoraŭ nun. “Nun vi restos ĉi tie,” mi diris, “kaj neniam plu mi deziros, ke vi ricevu karnon kaj sangon!” Mi ricevis plej gajan humoron, kaj mi estis la plej feliĉa homo. La politeknikisto min sanigis. Plena de feliĉo mi sidis sur la kesto kaj mi endormiĝis sur ĝi, kaj en la sekvanta mateno – en efektiveco estis jam tagmezo, sed tiun matenon mi dormis neordinare longe – mi ĉiam ankoraŭ sidis sur ĝi, feliĉa, tre feliĉa, ĉar mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa sola deziro estis malsaĝa. Mi demandis pri la politeknikisto, sed li plu ĉi ne estis, li malaperis kiel la Grekaj kaj Romaj dioj. Kaj depost tiu tempo mi ĉiam estis la plej feliĉa homo. Mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro. Libere mi povas kuiri al mi ĉiujn miajn teatraĵojn. El ĉiuj komedioj mi prenas al mi la plej bonajn partojn, kiuj plaĉas al mi, kaj neniu koleras pri tio. Dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj, sed al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis ilin tre kortuŝite kaj sincere ploradis ĉe tio, – ilin mi nun protektas. Mi ludas ilin antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino. Mi prezentas la dramon “Johanino Montfaucon ” kaj similajn kortuŝantajn teatraĵojn, sed mallongigite, ĉar la infanoj ne tre ŝatas longan aman babiladon, ili volas: malfeliĉe, sed rapide. Jam mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe, mi konas ĉiujn kaj mi ankaŭ estas konata. Nun mi transiros en Svedujon, kaj se mi ĉi tie havos sukceson kaj akiros sufiĉe da mono, mi aliĝos per la tuta korpo kaj animo al la Skandinava partio, alie ne; tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano.”
Kaj mi, kiel samlandano, kompreneble tuj rakontas tion pluen, simple nur por rakonti.
Du fratoj
Sur unu el la Danaj insuloj, kie malnovaj juĝejoj vidiĝas sur la grenkampoj kaj inter potencaj arboj de la fagarbaroj, troviĝas malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj. En unu el ili super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj. Oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn. Ĉion gvidis nejuna sinjoro.
“Oni devas atendi, ĝis venos la ĝusta!” li diris, “jes, la ĝustan, la veran en ĉio kreita oni devas ekkoni kaj sin teni je tio.”
En la ĉambro sidis ĉe la brava patrino du el ŝiaj filoj, ankoraŭ malgrandaj, tamen jam kun disvolvitaj pensoj. Pri la ĝusto kaj vero parolis al ili ankaŭ la patrino, kaj ankaŭ ke oni devas sin teni je la vero, ke ĝi estas la vizaĝo de Dio en ĉi tiu mondo.
La pli aĝa el la knaboj aspektis petolema kaj kuraĝa, li amis legi pri la fortoj de la naturo, pri la suno kaj la steloj; nenia fabelo ŝajnis al li pli bela. Ho, kia feliĉo kredeble estas, se oni povas veturi por fari malkovrojn, aŭ elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi! Jes, tio povas esti nomata trovi la ĝuston! La patro estas prava, kaj la patrino estas prava; la vero kunkuntenas la mondon.
La pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj. Kiam li legis pri Jakob , ke li kovris sin per felo de kaprido por simili al Esav kaj per tio trompe rabi de li la rajton de unuenaskiteco kaj la benon de lia patro, li kolere pugnigis sian malgrandan manon, plena de indigno kontraŭ la trompinto. Kiam li legis pri tiranoj kaj pri ĉiuj maljustaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj estis farataj en la mondo, tiam larmoj staris en liaj okuloj. La penso pri la justo, pri la vero, kiu nepre devas venki, tute lin okupis. Unu vesperon, kiam la knabo estis jam en la lito, sed la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj kaj la lumo iris ĝis lia lito, li kuŝis kun sia libro kaj legis ankoraŭ ĝis la fino la historion pri Solon.
Kaj liaj pensoj eksvingiĝis kaj portis lin mirinde malproksimen. Ŝajnis al li, ke lia lito aliformiĝis en ŝipon kun plene levitaj veloj. Ĉu li sonĝis, aŭ tio estis io alia? Li glitis super ruliĝanta akvego, super la altaj ondoj de la tempo, li aŭdis la voĉon de Solon. Bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo: “Per leĝo oni devas konstrui landon.”
Kaj la genio de la homa raso staris en la malriĉa ĉambro, klinis sin super la liton kaj kisis la frunton de la knabo. “Fariĝu forta en honoro kaj forta en la bataloj de la vivo. Kun vero en via brusto flugu al la lando de la vero!”
La pli aĝa frato ne estis ankoraŭ en la lito, li staris ĉe la fenestro kaj rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo. Tio ne estis elfaj knabinoj, kiuj tie dancis, kiel iam diris al li maljuna honesta servistino. Li havas jam pli bonajn sciojn pri tio, estis vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis. Falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro. La steloj de la ĉielo brilis, oni havis la impreson, kvazaŭ longaj oraj fadenoj pendis de ili malsupren al la tero.
“Flugu kun mi!” io kantis kaj sonis en la koro de la knabo; kaj la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo, ol sago, ol ĉio tera, kio povas flugi, eksteren en la senliman universon, kie radioj, irantaj de stelo al stelo, ligis unu kun la alia la korpojn de la universo. Nia tero turniĝadis en la maldensa aero, vilaĝoj aperis dense unu tute apud la alia. Tra la sferoj sonis la vortoj:
“Kio estas proksima, kio estas malproksima, se la potenca genio de la spirito vin levas!”
Kaj ĉiam ankoraŭ la knabo staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren, la pli juna frato kuŝis en sia lito, la patrino vokis ilin per iliaj nomoj:
“ Anders kaj Hans Christian !”
Danujo ilin konas, la mondo konas ambaŭ fratojn – Oersted .
Malnova preĝeja sonorilo
Verkita por la Schiller ’a albumo
En la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo kaj la pomarboj kaj pirarboj en aŭtuno fleksiĝas sub sia granda abundo da fruktoj, troviĝas urbeto, nomata Marbach . Ĝi apartenas al la tre malgrandaj urbetoj, sed ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar , kiu preterkuras urbojn, malnovajn kavalirajn kastelojn kaj verdajn vinberĝardenojn, por miksi sian akvon kun la akvo de la fiera Rejno.
Estis malfrua sezono, la ruĝkoloraj vinberaj folioj velke pendis malsupren, verŝiĝis abunda pluvo, kaj la malvarma vento fariĝadis ĉiam pli forta; por la malriĉuloj tio ne estis agrabla tempo. La tagoj estis mallumaj, kaj ankoraŭ pli mallume estis en la malnovaj malgrandaj domoj. Unu el tiuj domoj staris kun frontono direktita al la strato, kun malaltaj fenestroj, malriĉa kaj malgrava laŭ sia aspekto, kaj tia ankaŭ estis la familio, kiu loĝis en ĝi, sed ĝi estis honesta kaj laborema, kun timo al Dio en la trezorejo de sia koro. Ankoraŭ unu infanon Dio estis baldaŭ sendonta al ili. La horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro; subite de la proksima preĝeja turo eksonis al ŝi la tonoj de la sonorilo, tiel profunde, tiel solene. Tiam estis festa horo, kaj la sonoj de la sonorilo plenigis la preĝantan virinon per religia sento kaj fido. Ŝiaj pensoj leviĝis kun sincera amo al Dio, kaj en la sama momento ŝi naskis malgrandan filon kaj eksentis sin senfine ĝoja kaj feliĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la sonorilo sur la turo elsonas ŝian ĝojon en la urbon kaj en la landon. Du malgrandaj infanaj okuloj ŝin rigardis, kaj la haroj de la infano lumis, kvazaŭ ili estus oritaj. La mondo akceptis la infanon en la malluma Novembra tago per sonado de sonorilo. La patro kaj la patrino kisis ĝin, kaj ili enskribis en sia Biblio: “La dekan de Novembro de la jaro 1759 Dio donacis al ni filon”; kaj poste estis aldonite, ke la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn “ Johann Christoph Friedrich ”.
Kio fariĝis el la malgranda knabo, la malriĉa knabo el la malgrava urbo Marbach ? Nu, tion neniu tiam sciis, eĉ ne la malnova preĝeja sonorilo, kvankam ĝi pendis alte kaj sonoris kaj kantis la unua por li, kiu estis poste kantonta la mirinde belan kanton pri la ‘Sonorilo’.
La knabeto kreskis, kaj la mondo kreskis en liaj okuloj kaj pensoj. Liaj gepatroj formigris en alian urbon, sed bonaj amikoj de ili restis en la malgranda Marbach , kaj tial la patrino kun la infano iam venis tien vizite. La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj. Jam pli ol unu vesperon li estis aŭdinta de sia malgranda kana seĝo, kiel la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock . Varmegajn larmojn li kaj lia je du jaroj pli aĝa fratino verŝis ĉe la legado pri la sorto de tiu, kiu akceptis la morton sur la kruco por la liberigo de ni ĉiuj.
Ĉe la unua vizito en Marbach la urbo ne multe ŝanĝiĝis; estis ja ankoraŭ ne longe depost tiu tempo, kiam ili elmigris. La domoj staris kiel antaŭe kun pintaj frontonoj, malrektaj muroj kaj malaltaj fenestroj. Sur la tombejo aperis novaj tomboj, kaj tute apud la muro staris nun en la herbo la malnova sonorilo, kiu estis falinta de sia alta loko, krevis kaj ne povis plu sonori; sur ĝia loko nun troviĝis jam nova sonorilo
La patrino kaj la filo iris sur la tombejon, ili staris antaŭ la malnova sonorilo, kaj la patrino rakontis al sia malgranda knabo, kiel la sonorilo servis dum kelke da jarcentoj, sonoradis por bapto de infanoj, por edziĝa ĝojo kaj por enterigo; ĝi anoncadis festan ĝojon kaj alarmon pri brulo; ĝi prikantadis la iradon de tuta homa vivo. Kaj neniam la knabeto forgesis tion, kion la patrino rakontis, ĝi resonadis en lia brusto, ĝis ĝi ĉe li, kiam li estis jam viro, ricevis la formon de kanto. Kaj la patrino rakontis al li, kiel tiu malnova sonorilo sonoris kaj kantis al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon en la horo de angoro, kiam Dio donacis al ŝi ŝian malgrandan knabon. Kaj la knabeto rigardis kun pia sento la grandan malnovan sonorilon, klinis sin kaj kisis ĝin, kvankam ĝi estis malnova kaj krevinta kaj staris nun senvalore meze de herbo kaj urtiko.
En la rememoroj de la malgranda knabo, kiu elkreskis en malriĉeco, ĝi ne ĉesis vivi. Longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis, sed li posedis du okulojn klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. Kiel li fartis? Li fartis bone, enviinde bone! Per plej alta favora decido lia princo akceptis lin en tiun sekcion de la militista lernejo, en kiu troviĝis la infanoj de la pli altklasaj homoj, kaj tio estis honoro, feliĉo. Li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon. Scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!” El tio jam povis io fariĝi.
La malnova sonorilo certe estis venonta iam en fandofornon, sed kio el ĝi fariĝos? Nu, tion oni neniel povis antaŭdiri, kaj tiel same oni neniel povis antaŭdiri, kio iam elvenos kaj elsonos el la sonorilo en la juna brusto. Ĝi havis en si metalon, kiu laŭte eksonoris, kiu eksonoris malproksimen en la mondon. Ju pli malvaste fariĝis inter la lernejaj muroj kaj ju pli laŭtege tondris la komando “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!”, des pli fortaj sonoj eliĝis el la brusto de la junulo, kaj li kantis tion, kio vivis en li, en la rondeto de siaj kamaradoj, kaj la tonoj sonis trans la limojn de la lando. Sed ne por tia celo li ricevis senpagan lernadon, vestojn kaj manĝadon. Li havis la numeron de la najleto, kiu devis esti en la granda horloĝa meĥanismo, al kiu ni ĉiuj devas aparteni por nia propra palpebla profito. Kiel malmulte ni mem nin komprenas! Kiel do la aliaj, eĉ la plej bonaj homoj, povus nin kompreni! Sed ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono. La premo tie estis; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos la juvelon?
Estis granda festo en la ĉefurbo de la landreganto. Miloj da lampoj lumis, raketoj flugis alten. Tiu brilo ne malaperas el la memoro kaŭze de tiu, kiu samtempe kun ĝi kun larmoj kaj doloro penis nerimarkate atingi fremdan teron. Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco.
Al la malnova sonorilo estis bone, ĝi staris ŝirmita ĉe la Marbach a preĝeja muro! La vento blovis super ĝi kaj povus rakonti al ĝi pri tiu, ĉe kies naskiĝo ĝi sonoris, rakonti, kiel malvarme ĝi blovis super li, kiam li antaŭ nelonge tute senfortiĝinte falis en la arbaro de la najbara lando, kie lia tuta riĉeco kaj lia tuta espero je la estonteco konsistis nur en la manuskripto de “Fiesko”. La vento povus rakonti pri liaj unuaj protektantoj, ĉiuj artistoj, kiuj unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj. La vento povus rakonti pri la pala forkurinto, kiu dum semajnoj, eĉ dum monatoj loĝis en mizera drinkejo, kie la mastro insultadis, furiozadis kaj drinkadis, kie regis bruta gajeco, dum li kantis pri sia idealo. Malfacilaj tagoj, mallumaj tagoj! La koro devas mem suferi kaj sperti tion, kion ĝi iam per kanto proklamos al la mondo.
Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo; ĝi tion ne sentis, sed la sonorilo en la homa brusto sentas sian malbonan tempon. Kiel fartis la juna homo? Kiel fartis la malnova sonorilo? La sonorilo venis malproksimen, pli malproksimen ol kiom oni antaŭe povis ĝin aŭdi de ĝia alta loko sur la turo. Kaj la juna homo? La sonorilo en lia brusto sonoris pli malproksimen, ol kiom lia piedo povis migri aŭ lia okulo povis vidi, ĝi sonoris kaj sonoras ankoraŭ nun trans la oceanon, ĉirkaŭe super la tuta tero. Ni aŭdu tamen antaŭe pri la preĝeja sonorilo! El Marbach oni ĝin forigis, oni ĝin vendis kiel malnovan kupraĵon, kaj ĝi devis migri en Bavarujon en la fandofornon. Kiel kaj kiam ĝi tien venis? Nu, tion la sonorilo mem rakontu, se ĝi povas, tio ne estas grava; sed tion oni scias certe, ke ĝi venis en la ĉefurbon de Bavarujo. Pasis multe da jaroj depost tiam, kiam ĝi defalis de la turo; nun ĝi estis fandota, ĝi estis servonta por la elfando de honora monumento, de la statuo de unu Germana spirita heroo. Aŭdu do, kiel okazis, mirinde kaj belege iras la aferoj en la mondo. En Danujo, sur unu el la verdaj insuloj, kie kreskas la fago kaj kie leviĝas la multaj tomboj de gigantoj, vivis tre malriĉa knabo. Li havis sur si lignajn ŝuojn, kaj li portadis en malnova tuko manĝaĵon al sia patro, malriĉa lignaĵisto. La malriĉa knabo fariĝis la fiero de sia lando, li kreis belegajn marmorajn figurojn, kiuj kaŭzis admiron de la mondo, kaj ĝuste li estis tiu, kiu ricevis la honoran komision formi per argilo la figuron de nekomparebla grandeco, de radianta beleco, por ke ĝi povu esti fandita el metalo, – la figuron de tiu knabo, kies nomon la patro enskribis en sia Biblio: Johann Christoph Friedrich .
Kaj en la formon fluis la ardanta metalo, la malnova preĝeja sonorilo. Neniu pensis pri ĝia hejmo, neniu pensis pri ĝia ĉesiĝinta sonorado; la sonorilo fluis kun la alia metalo en la formon kaj formis la kapon kaj la bruston de la statuo, kiu nun staras en Stutgarto antaŭ la malnova palaco, sur tiu loko, kie li, kiun ĝi prezentas, dum sia vivo iradis luktante kaj strebante, sub la premado de la mondo, li, la knabo el Marbach , la edukato de la Karola lernejo, la forkurinto, la granda senmorta poeto de Germanujo, kiu kantis pri la liberiginto de Svisujo kaj pri la de Dio inspirita virgulino de Francujo.
Estis suna tago, flagoj flirtis de turoj kaj tegmentoj de la reĝurbo Stutgarto, la preĝejaj sonoriloj sonoris por festo kaj ĝojo, nur unu sonorilo silentis, ĝi brilis en la klara sunlumo, ĝi brilis de la vizaĝo kaj brusto de la starigita statuo. Pasis ĝuste cent jaroj depost tiu tago, kiam la sonorilo sur la turo de Marbach sonoris ĝojon kaj konsolon al la suferanta patrino, kiu estis naskanta sian infanon, malriĉan en la malriĉa domo, sed iam estontan riĉan homon, kies trezorojn benas la mondo; cent jaroj pasis depost la naskiĝo de la poeto de noblaj virinaj koroj, de la prikantanto de la grando kaj belo, depost la naskiĝo de Johann Christoph Friedrich Schiller .
Dekdu per la poŝto
Estis terure malvarme, la ĉielo estis stelklara, neniu venteto moviĝis. “Bum!” oni rompis poton je la pordo. “Paf!” oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro. Estis Silvestra vespero; jen la horloĝo batis dekdu.
“Trateratra!” la poŝto alvenis. La granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni, ĉiuj lokoj estis okupitaj.
“Hura! Hura!” oni kriis en la domoj, en kiuj la homoj festis la Silvestran vesperon, kaj ĝuste nun ili leviĝis kun plenaj glasoj kaj toastis vivuon al la nova jaro.
“Sanon kaj kontentecon en la nova jaro!” ili proklamis, “karan edzineton, plenan sakon da oro, finon de ĉiuj zorgoj!”
Jes, tian deziron oni esprimis, kaj poste oni interfrapis la glasojn, kaj – la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj, la dekdu vojaĝantoj, antaŭ la urba pordego.
Kiaj personoj tio estis? Ili havis pasportojn, ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon, jes, donacojn por vi kaj por mi kaj por ĉiuj homoj en la urbo. Kiuj estis la fremduloj? Kion ili volas kaj kion ili alportis?
“Bonan matenon!” ili diris al la gardostaranto ĉe la pordego.
“Bonan matenon!” respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu.
“Via nomo? Via profesio?” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo.
“Rigardu en la pasporto!” diris la homo. “Mi estas mi!” Li estis efektive plena viro, envolvita en ursa pelto kaj kun peltaj botoj sur la piedoj. “Mi estas tiu, je kiu tre multaj homoj esperas. Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon! Mi ĵetas ĉirkaŭen spesojn kaj spesmilojn, mi faras donacojn, mi eĉ donas balojn, plenajn tridek unu balojn, pli da noktoj mi ne disponas. Miaj ŝipoj englaciiĝis, sed en mia kontoro estas varme. Mi estas grandkomercisto kaj mi estas nomata Januaro. Mi havas ĉe mi nur kalkulojn.”
Poste venis la sekvanta; li estis ŝercemulo, li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj. Lia pakaĵo konsistis el granda barelo.
“Ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco,” li diris. “Mi volas gajigi aliajn kaj ankaŭ min, ĉar el la tuta familio mi havas la plej mallongan vivon; mi atingos nur la aĝon de dudek ok tagoj, eble oni aldonos ankoraŭ unu tagon; sed la diferenco ne estas granda. Hura!”
“Ne kriu tiel laŭte,” diris la gardostaranto.
“Ho, mi havas la rajton tion fari!” respondis la viro, “mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro.”
Nun venis la tria; li aspektis kiel enkorpigita malsato, sed malgraŭ tio li tenis la kapon tre alte, ĉar li estis parenco de la “kvardek kavaliroj”, kaj krom tio li estis veterprofeto. Tio cetere ne estas grasa ofico, kaj tial li al ĉiuj laŭdis la fastadon. Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo.
“Marto, marŝ’!” ekkriis la kvara kaj donis puŝon al sia antaŭirinto. “Marto, marŝ’! eniru en la gardistejon, ĉi tie troviĝas punĉo, mi ĝin flaras!” Sed tio tute ne estis vera, li volis nur fari al li Aprilan trompon. Per tio la kvara ulo sin enkondukis. Lia vigla karaktero plaĉis ĉe la unua vido, li tamen ne multe faris, li havis tro multe da festoj. “Supren kaj malsupren, tio al mi plaĉas!” li diris; “pluvo kaj sunlumo, eliri kaj eniri! Mi estas komisario de transloĝiĝoj, mi estas funebra invitisto, mi povoscias ankaŭ ridi, ankaŭ plori. Mi havas someran ŝtofon en mia kofro, estus tamen malsaĝe fari uzon de ĝi. Jen mi estas! Por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn kaj mufon.”
Nun el la poŝta kaleŝo eliris sinjorino.
“Fraŭlino Majo!” ŝi diris. Strange, ŝi portis somerajn vestojn kaj samtempe galoŝojn. Ŝi havis sur si suke-verdan silkan jupon, ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj kaj samtempe tiel forte odoris konvalojn, ke la gardostaranto devis terni. “Dio vin benu!” Per ĉi tiu afabla saluto ŝi sin prezentis. Ŝi estis ĉarma, kaj krom tio ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj, sed kiajn oni trovas en la arbaro; ne sub tendojn, ne, en la freŝan verdan arbaron ŝi iris kaj kantis por sia propra plezuro. En sia tualeta kesteto ŝi havis la “Lignogravuroj” de Christian Winther , ĉar ili estas kiel la fagarbaro mem, kaj “Malgrandaj versaĵo; de Richard ”, ili estas kiel konvaloj.
“Nun venas la sinjorino, la juna sinjorino!” oni ekkriis en la kaleŝo, kaj tiam venis la sinjorino, juna kaj eleganta, fiera kaj bela. Oni povis tuj vidi, ke ŝi estis naskita por festi la “Sep Dormantojn”. Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. Ŝi havis rimedojn por veturi en propra kaleŝo, tamen ŝi simile al la aliaj venis per la poŝto, por montri per tio, ke ŝi ne estas fiera. Cetere ŝi ne vojaĝis sola, ŝi estis akompanata de sia pli juna frato Julio.
Li estis sufiĉe korpulenta, portis somerajn vestojn kaj pajlan ĉapelon. Da pakaĵo li havis kun si nur malmulte, ĉar en la varmego ĝi estus por li tro laciga. Li havis ĉe si nur banmantelon kaj naĝpantalonojn; tio ne estas tre multe.
Nun venis patrino, sinjorino Aŭgusto, pogranda fruktistino, posedantino de pli ol unu da fiŝujoj, vilaĝanino en granda krinolino. Ŝi estis grasa kaj varmega, ĉie ĉiam ĉeestis kaj mem iradis kun la bierbareleto al la homoj sur la vendejon. “Oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo,” tia estis ŝia devizo. “Tio estas skribita en la Biblio, poste oni povas ankoraŭ aranĝi arbaran feston kaj doni aŭtunan festenon.” Ŝi estis patrino.
Nun venis denove viro, pentristo laŭ sia profesio, majstro en afero de koloroj, – tion spertis la arbaro, ĝiaj folioj devis ŝanĝi sian koloron, kvankam ne malprofite, se li nur volis. Ruĝan, flavan, brunan aspekton baldaŭ ricevis la arbaro. La majstro povosciis fajfi kiel la nigra sturno, li estis lerta laboranto, kaj sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo. Tio ornamis, kaj pri ornamoj li estis kompetenta. Jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo.
Post li venis la bienposedanto; li pensis nur pri la tempo de semado, pri plugiloj kaj preparado de kampoj, iomete ankaŭ pri la ĉasplezuro. Li havis kun si hundon kaj pafilon, lia poŝo estis plena de nuksoj; oni aŭdis senĉese: klak! klak! Terure multe da pakaĵo li trenis kun si, interalie ankaŭ anglan plugilon. Lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikulturajn; oni tamen ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado kaj spiregado de lia sekvanto; tio estis Novembro, kiu nun elpaŝis.
Li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon, kaj tamen li devas helpi al la servistinoj, li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon, kaj tion li volis fari, ĉar li estis profesia lignosegisto. La vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon.
Nun la lasta venis la maljuna avineto kun la fajropoto; estis al ŝi tre malvarme, sed ŝiaj okuloj brilis kiel du klaraj steloj. Ŝi portis florpoton kun malgranda abieto. “Ĝin mi zorge vartados, por ke ĝi ĝis la Kristnasko fariĝu granda, atingu de la planko ĝis la plafono kaj paradu per brulantaj kandeloj, oritaj pomoj kaj nuksoj kaj aliaj ornamoj. La fajropoto varmigas kiel kahela forno, mi prenas el la poŝo la fabellibron kaj voĉlegas al la infanoj, tiel ke ĉiuj infanoj en la ĉambro fariĝas silentaj, sed la pupoj sur la arbo fariĝas vivantaj kaj la malgranda vaksa anĝelo sur la plej supra pinto de la arbo skuas siajn oritajn flugilojn, deflugas de la verda supro kaj kisas ĉiujn en la ĉambro, ankaŭ la malriĉajn infanojn, kiuj staras ekstere kaj kantas la Kristnaskan kanton pri la stelo super Betlehem .”
“La kaleŝo povas nun forveturi,” diris la gardostaranto; “la tuta dekduo estas jam ĉi tie. Nun antaŭhaltu alia kaleŝo!”
“Antaŭe la dekdu eniru!” ordonis la deĵoranta kapitano. “Ĉiun fojon nur unu! La pasporton mi konservos; por ĉiu ĝi valoras por la daŭro de unu monato; kiam la monato finiĝos, mi notos sur la pasporto, kiel ĝia posedanto kondutis. Estu tiel bona, sinjoro Januaro, volu eniri!”
Kaj li eniris.
Kiam la jaro estos pasinta, mi diros al vi, kion la dekdu alportis al vi, al mi kaj al ni ĉiuj. Nun mi tion ne Scias, kaj supozeble ili mem tion ne scias, – ĉar stranga estas la tempo, en kiu ni vivas.
Sterkskarabo
La ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.
Kial ĝi ricevis orajn hufumojn?
Ĝi estis la plej bela besto, havis graciajn piedojn, saĝajn okulojn kaj kolharojn, kiuj pendis ĉirkaŭ ĝia kolo kiel silka vualo. Ĝi portis sian sinjoron en fumo de pulvo kaj en pluvo de kugloj, ĝi aŭdis la kantadon kaj sibladon de kugloj. Ĝi mordis kaj batis ĉirkaŭ si kaj partoprenis en la batalado, kiam la malamikoj penetris antaŭen. Per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko, savis al sia imperiestro la kronon el ruĝa oro, savis al sia imperiestro la vivon, kio valoris pli ol la ruĝa oro, kaj tial la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.
Tiam elrampis la sterkskarabo.
“Antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj,” ĝi diris; “ne laŭ la grandeco oni devas juĝi.” Kaj ĝi etendis siajn maldikajn piedetojn.
“Kion vi volas?” demandis la forĝisto.
“Orajn hufumojn!” respondis la skarabo.
“Via prudento certe estas ne en normala stato!” diris la forĝisto. “Vi volas ankaŭ havi orajn hufumojn?” “Orajn hufumojn!” respondis obstine la skarabo. “Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? Ĉu mi ne apartenas ankaŭ al la stalo de la imperiestro?”
“Sed kial la ĉevalo ricevas orajn hufumojn?” demandis la forĝisto. “Ĉu vi tion tute ne komprenas?”
“Kompreni? Mi komprenas almenaŭ tion, ke tio estas malŝato kontraŭ mi,” diris la skarabo, “tio estas ofendo, – kaj nun mi tial eliras en la malproksiman mondon.”
“Forportu vin!” ridante diris la forĝisto.
“Malĝentilulo!” diris la skarabo kaj eliris tra la pordo de la stalo, flugis malgrandan distancon kaj troviĝis en beleta malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo.
“Ĉu ĉi tie ne estas belege?” demandis malgranda makulkolora kokcinelo. “Kiel dolĉe odoras kaj kiel bele estas ĉi tie!”
“Mi alkutimiĝis al io pli bona,” respondis la skarabo. “Vi nomas tion ĉi tie bela? Ĉi tie oni ja eĉ ne havas sterkejon.”
Kaj ĝi iris pluen kaj trafis en la ombron de levkojo; sur levkojo rampis raŭpo.
“Kiel bela estas la mondo!” diris la raŭpo; “la suno estas tiel varma! Ĉio estas tiel ĝoja kaj kontenta, kaj kiam mi iam endormiĝos kaj mortos, kiel ili tion nomas, mi poste denove vekiĝos kaj estos papilio.”
“Ne imagu al vi tro multe!” diris la skarabo; “nun ni flugas ĉirkaŭen kiel papilioj! Mi venas el la stalo de la imperiestro, sed neniu en ĝi, eĉ ne la persona ĉevalo de la imperiestro, ĝi, kiu fieras kun miaj formetitaj oraj hufumoj, imagas al si ion similan. Ricevi flugilojn! Flugi! Jes, nun ni flugas!” Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi ekflugis. “Mi ne volas koleri, sed mi tamen koleras.”
Ĝi falis sur grandan pecon da herbotero. Ĉi tie ĝi iom kuŝis kaj poste endormiĝis.
Ho ve! Kia pluvego ekverŝiĝis! La skarabo vekiĝis de la plaŭdado de la akvo kaj volis tuj enrampi en la teron, sed ĝi ne povis tion fari. Ĝi ruliĝis, ĝi naĝis sur la ventro kaj sur la dorso, pri flugado oni eĉ ne povis pensi, ĝi certe neniam foriros vivanta de ĉi tiu loko. Ĝi kuŝis tie, kie ĝi kuŝis, kaj ĝi tie restis.
Kiam la pluvo iom kvietiĝis kaj la skarabo elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj, ĝi ekvidis antaŭ si ion blankan; tio estis tolo, kiu devis blankiĝi. La skarabo rapidis tien kaj enrampis en faldon de la malseka tolo. Certe ĝi tie ne kuŝis tiel komforte kiel en la varma sterko en la stalo; sed troviĝis nenio pli bona, kaj tial ĝi kuŝis tie dum tuta tago kaj tuta nokto; la pluvo ne ĉesis. Frue matene la skarabo denove elrampis; ĝi estis tre kolera pro la malbona vetero.
Du ranoj sidis sur la tolo; iliaj helaj okuloj lumis de raviteco. “Ĉarmega vetero!” diris unu el ili. “Kiel ĝi refreŝigas! Kaj la tolo tiel bone konservas la akvon; tiklas kaj jukas al mi en la malantaŭaj piedoj, kvazaŭ mi devus naĝi.”
“Mi volus nur scii,” diris la dua, “ĉu la hirundo, kiu vagas tiel malproksimen, ĉu en siaj multaj vojaĝoj eksterlanden ĝi trovis ie pli bonan klimaton ol la nia. Tia pluvo, tia malsekeco! estas tute tiel, kvazaŭ oni kuŝus en malseka foskavo. Se oni pri tio ne ĝojas, tiam oni vere ne amas sian patrujon.”
“Vi certe neniam estis en la stalo de la imperiestro?” demandis la skarabo. “Tie la malsekeco estas varma kaj spica. Al tio mi alkutimiĝis; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas, sed bedaŭrinde oni ne povas preni ĝin kun si en la vojaĝon. Ĉu ne ekzistas ĉi tie en la ĝardeno ia sterkejo, kie altklasaj personoj, kiel mi, povus loĝi kaj senti sin hejmece?”
Sed la ranoj ĝin ne komprenis aŭ ne volis ĝin kompreni.
“Mi neniam demandas duafoje,” diris la skarabo, kiam ĝi estis demandinta tri fojojn kaj ricevis nenian respondon.
Trairinte ian distancon pluen, ĝi renkontis krevpecon de poto; ĉi tiu en efektiveco ne devis kuŝi ĉi tie, sed ĉar ĝi jam kuŝis, ĝi prezentis ŝirmon. Ĉi tie loĝis kelke da forfikulaj familioj. Ili ne postulis grandajn spacojn, sed nur socian kunvivadon. Precipe la virinoj distingiĝis per granda patrina amo, kaj tial ankaŭ ĉiu el ili opiniis siajn idojn la plej belaj kaj plej saĝaj.
“Nia filo fianĉiĝis,” diris unu el la patrinoj. “La dolĉa senkulpeco! Lia plej alta celo estas enrampi iam en la orelon de pastro. Li estas tiel aminda kaj infaneca, kaj lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj. Ekzistas nenio pli ĝojiga por patrino.”
“Nia filo,” rakontis alia patrino, “apenaŭ elrampis el la ovo, li jam komencis gaje ludi. En li bolas, li devas fari la kutimajn junulajn malsaĝaĵojn. Tio vere estas granda ĝojo por patrino! Ĉu ne vere, sinjoro skarabo?” Laŭ la eksteraĵo de la skarabo ili vidis, ke li estas fremdulo.
“Vi ambaŭ estas pravaj!” diris la skarabo, kaj tiam oni lin invitis, ke li venu pli proksimen, kiom li havis la eblon rampi sub la potpecon.
“Nun vi devas vidi ankaŭ niajn malgrandajn forfikulojn,” diris tria kaj kvara el la patrinoj. “Ili estas la plej ĉarmaj infanoj kaj tiel amuzaj! Ili neniam estas malbonkondutaj, krom la okazo, kiam ili havas ventrodoloron, sed tion oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo.”
Kaj poste ĉiu patrino rakontis pri siaj infanoj, kaj la infanoj enmiksis sin en la paroladon, kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto, por pinĉi la skarabon je lia barbo.
“Sed ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!” diris la patrinoj, spiregante de patrina amo. Sed la skarabon tio ĉagrenis, kaj tial ĝi demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime.
“Ho, ĝi troviĝas malproksime, malproksime en la mondo, transe de la foskavo,” diris unu forfikulo; “tiel malproksime, ke, kiel mi esperas, neniu el miaj infanoj iam venos tiel malproksimen, ĉar tio estus mia morto.”
“Mi tamen provos iri tiel malproksimen,” respondis la skarabo kaj foriris sen adiaŭdiro. Tiel estas plej bonmaniere.
Ĉe la foskavo ĝi renkontis multajn el sia speco, ĉiuj estis sterkskaraboj.
“Ĉi tie ni loĝas!” ili diris. “Estas al ni tre varme. Ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin al ni? La vojaĝo certe vin lacigis.”
“Tute vere,” respondis la skarabo. “Dum pluva vetero mi kuŝis sur tolo, kaj pureco estas por mi tute speciale sentebla. Mi ankaŭ ricevis artriton en unu el la flugilartikoj, ĉar mi devis stari en trablovo sub potpeco. Estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj.”
“Vi eble venas de la sterkejo?” demandis la plej aĝa.
“Pli alte!” respondis la skarabo. “Mi venas el la stalo de la imperiestro, en kiu mi naskiĝis kun oraj hufumoj. Mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi.”
Post tio la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon. Ĉi tie sidis tri junaj sterkskarabaj fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion ili devas diri.
“Ili ankoraŭ ne estas fianĉigitaj,” diris la patrino, kaj ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso.
“Eĉ en la stalo de la imperiestro mi ne vidis pli belajn!” galante respondis la vojaĝanta skarabo.
“Ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn; sed vi ilin havas, kaj mi donas al vi mian benon.”
“Hura!” ekkriis la aliaj, kaj tiamaniere la skarabo subite vidis sin fianĉigita. Antaŭe fianĉiĝo, poste edziĝo; ekzistis ja nenio, por kio oni bezonus atendi.
La sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide, sed en la tria tago estis ja necese pensi pri manĝaĵo por la edzino kaj eble ankaŭ por infanoj.
“Mi lasis min kapti neatendite,” diris la skarabo al si mem, “tial mi havas la rajton ankaŭ miaflanke fari al ili neatenditaĵon....”
Kaj li tion faris. Li malaperis; li forestis la tutan tagon, li forestis la tutan nokton, – kaj la edzino fariĝis pajla vidvino. La aliaj skaraboj asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston. La virino nun estis por ili ŝarĝo.
“En tia okazo ŝi povas denove resti ĉe mi kiel virgulino,” diris la patrino, “resti ĉe mi kiel mia infano. Fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis!”
Nia skarabo dume troviĝis denove sur la landvojo; sur folio de brasiko ĝi transŝipiĝis trans la foskavon. Ĉirkaŭ la mateno venis subite du homoj, ili rimarkis la skarabon, prenis ĝin, turnis ĝin ĉiuflanken, kaj ili ambaŭ estis mireginde instruitaj, precipe la knabo. “Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?” li demandis, kaj li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis ĝian rason kaj ĝian naturon. La pli aĝa scienculo ne konsilis preni la skarabon hejmen; oni tie havas tiel same bonajn ekzemplerojn, li diris, kaj tio ne estis ĝentila parolo laŭ la opinio de la skarabo. Tial ĝi elflugis el lia mano, kaj, ĉar ĝiaj flugiloj elsekiĝis, ĝi flugis sufiĉe grandan distancon kaj atingis la oranĝerion, kie unu fenestro estis ŝovita supren, kaj tial la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon. “Ĉi tie estas belege kaj bonguste!” ĝi ekkriis.
Baldaŭ ĝi endormiĝis kaj sonĝis, ke la ĉevalo de la imperiestro pereis kaj sinjoro la sterkskarabo ricevis ĝiajn orajn hufumojn kaj la promeson, ke ĝi ricevos ankoraŭ du. Kiel agrabla, kiel ĝojiga estas tia sonĝo! Kiam la skarabo vekiĝis, ĝi elrampis kaj rigardis ĉirkaŭen. Kia lukso estis ĉi tie en la oranĝerio! Grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie kaj alte, la suno faris ilin kvazaŭ travideblaj, kaj sub ili kreskis abundo da verdaĵo kaj lumis floroj ruĝaj kiel fajro, flavaj kiel sukceno kaj blankaj kiel freŝe falinta neĝo.
“Ĝi estas nekomparebla beleco! Kiel delikatan guston tio kredeble havas, kiam ĉiuj ĉi tiuj kreskaĵoj komencas putri!” diris la skarabo. “Ĝi estas bonega manĝprovizejo. Ĉi tie certe loĝas membroj de mia familio. Mi iom esploros kaj rigardos, ĉu mi povos trovi iun, kun kiu oni povas interrilati. Mi estas konvenaspekta, tio estas mia fiero!” Kaj ĝi serĉis ĉie kaj pensis pri sia sonĝo pri la mortinta ĉevalo kaj pri la akiritaj oraj hufumoj.
Subite ia mano ĉirkaŭis la skarabon; ĝi estis kunpremita kaj turnata tien kaj reen.
La malgranda filo de la ĝardenisto kaj unu el liaj kamaradoj troviĝis en la oranĝerio, ili vidis skarabon kaj volis amuziĝi per ĝi. Oni volvis ĝin en vinberan folion kaj metis en varman pantalonan poŝon. Ĝi turniĝadis tien kaj reen, sed ricevis pro tio fortan premon per la mano de la knabo, kiu rapide iris kun ĝi al granda lageto en la fino de la ĝardeno. Ĉi tie la skarabo estis metita en malnovan rompitan lignan ŝuon, kies supra parto defalis. La knabo starigis en ĝi stangeton kiel maston kaj alligis al ĉi tiu per lana fadeno la skarabon. Ĝi devis prezenti ŝipiston kaj forŝipiĝi.
La lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis, ke ĝi estas oceano, kaj tiel miregis, ke ĝi falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj.
La ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado; kiam la ŝipeto tro malproksimiĝis de la bordo, unu el la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn kaj venigis ĝin returne. Sed kiam ĝi denove estis en plena kurado, oni vokis la knabojn. Ili rapide foriris kaj forlasis la lignan ŝuon. Ĝi ĉiam pli malproksimiĝis de la tero, ĉiam antaŭen; al la skarabo estis tre malbone en la koro. Flugi ĝi ne povis, ĉar ĝi estis ja fortike alligita al la masto.
Ĝi ricevis viziton de muŝo.
“Ni havas hodiaŭ tre belan veteron,” komencis la muŝo la interparoladon. “Ĉi tie mi povas ripozi, ĉi tie mi povas sidi en la sunlumo. Vi vivas efektive tre agrable kaj komforte!”
“Vi babilas, kiel vi komprenas! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas fortike alligita?”
“Sed mi ne estas alligita,” respondis la muŝo kaj forflugis.
“Nun mi konas la mondon,” diris la skarabo. “Ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Antaŭe oni rifuzas al mi orajn hufumojn, poste mi devas kuŝi sur malseka tolo, stari en trablovo, kaj fine oni ankoraŭ altrudas al mi edzinon. Kiam mi faras rapidan paŝon en la malproksiman mondon kaj vidas, kion oni povas havi kaj kion oni devus havi, venas tia homa bubaĉo, alligas min kaj fordonas min al la sovaĝa maro. Kaj dume la ĉevalo de la imperiestro promenas kun oraj hufumoj! Ĉi tio min plej multe kolerigas. Sed dankon kaj kunsenton oni ne povas atendi en ĉi tiu mondo! Mia biografio estas tre instrua kaj interesa, sed kion tio povas helpi, se neniu ĝin ekscios! La mondo cetere eĉ tute ne meritas ekscii ĝin, alie ĝi en la stalo de la imperiestro donus al mi orajn hufumojn samtempe kun la ĉevalo, kiam ĝi etendis siajn piedojn. Se mi ricevus orajn hufumojn, mi fariĝus honoro por la stalo. Nun la stalo min perdis kaj la mondo min perdis, ĉio estas finita!”
Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. Venis boato kun kelke da junaj knabinoj. Ili troviĝis flanke de la ligna ŝuo, eltiris ĝin el la akvo, kaj unu el la knabinoj elprenis malgrandan tondilon, distranĉis la lanan fadenon, ne difektante la skarabon, kaj kiam ili eliris sur la bordon, ŝi metis ĝin en la herbon.
“Rampu, rampu! Flugu, flugu, se vi povas!” ŝi diris; “libereco estas bela afero.”
Kaj la skarabo enflugis ĝuste en la malfermitan fenestron de granda konstruaĵo; laca ĝi falis sur la delikatan, molan, longan kolhararon de la imperiestra ĉevalo, kiu staris en la stalo, kiu estis la hejmo de ĝi kaj de la skarabo. Ĝi forte alkroĉiĝis al la kolhararo, sidis tie iomete kaj iom post iom mallaciĝis. “Jen mi sidas sur la amata ĉevalo de la imperiestro, mi sidas sur ĝi kiel rajdanto! Kion mi diras! Ha, nun fariĝas al mi klare! Tio estas bona ideo kaj tute vera. Kial la ĉevalo ricevis orajn hufumojn? Pri tio demandis min ankaŭ li, la forĝisto. Nun mi komprenas; pro mi la ĉevalo ricevis orajn hufumojn!”
Kaj ĉi tiu ideo metis la skarabon en bonan humoron
“En vojaĝoj oni fariĝas komprenema!” ĝi diris.
La radioj de la suno falis rekte sur ĝin, la suno lumis tiel belege. “La mondo tamen ne estas tiel malbona,” diris la skarabo, “oni nur devas ĝin kompreni.” La mondo denove estis bela, ĉar la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn pro tio, ke la sterkskarabo estis rajdonta sur ĝi.
“Nun mi tamen malsupreniros kaj rakontos al la aliaj membroj de la familio, kiom multe oni faris por mi. Mi rakontos ĉiujn agrablaĵojn, kiujn mi ĝuis dum mia eksterlanda vojaĝo, kaj mi diros al ili, ke mi nun restos hejme tiel longe, ĝis la ĉevalo eluzos siajn orajn hufumojn.”
Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
Nun mi volas rakonti al vi historion, kiun mi aŭdis, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo, kaj ĉiufoje, kiam mi depost tiam ĝin rememoris, ĝi ŝajnis al mi ĉiam pli bela. Kun la historioj estas tiel same, kiel kun multaj homoj: ju pli aĝaj, des pli belaj ili fariĝas, kaj tio estas agrabla.
Vi certe estis jam en la kamparo, vi vidis veran malnovan vilaĝanan domon kun pajla tegmento. Musko kreskas sur ĝi, nesto de cikonio estas sur la supro de la tegmento. La cikonio neniam mankas; la muroj estas malrektaj, la fenestroj estas malaltaj, kaj nur unu el ili estas malfermebla. La bakforno elstaras kiel malgranda dika ventro, kaj la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon, apud kiu troviĝas marĉeto kun anaso aŭ junaj anasidoj ĝuste sub la kripla saliko. Krom tio troviĝas ankaŭ ĉenhundo, kiu bojas kontraŭ ĉio kaj ĉiu.
Ĝuste tia vilaĝana dometo staris tie en la kamparo, kaj en la dometo loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano kaj vilaĝanino. Kvankam ili posedis tre malmulte, ili havis ankoraŭ ion superfluan, tio estis ĉevalo, kiu ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo. Patro rajdadis sur ĝi en la urbon, la najbaroj pruntadis ĝin kaj faradis pro tio iajn kontraŭservojn, tamen estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon aŭ interŝanĝi ĝin kontraŭ tio aŭ alio, kio donus pli grandan profiton. Sed kontraŭ kio interŝanĝi?
“Tion vi, patreto, komprenos plej bone!” diris la virino. “Nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo, rajdu tien, vendu la ĉevalon aŭ faru bonan interŝanĝon. Kion vi faras, estas ĉiam ĝusta. Rajdu al la foiro!”
Kaj ŝi ligis al li la kravaton, ĉar tion ŝi povosciis pli bone ol li; ŝi ligis al li duoblan banton, kio donis al li tre entrepreneman aspekton, brosis al li la ĉapelon per la manplato, kisis lin sur la varma buŝo, kaj poste li vigle elrajdis sur la vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo. Jes, patro povosciis rajdi vigle.
La suno brulis, nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo. Sur la vojo estis polvo. Multaj foiranoj en veturilo, sur ĉevalo aŭ sur siaj propraj piedoj vivigis la ordinare senhoman landvojon. Regis granda suna varmego, kaj nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon.
Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis, “mi eble povus fari bonan interŝanĝon! Aŭskultu, vi kun la bovino!” li diris, “ni iom babilu unu kun la alia! Vidu, mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino; sed estas indiferente! De bovino mi havus pli da profito. Ĉu vi volas interŝanĝi?”
“Tre volonte!” diris la homo kun la bovino, kaj ili faris la interŝanĝon.
La negoco estis finita, kaj nun la vilaĝano povus iri returne, ĉar li atingis ja la celon de sia vojaĝo; sed ĉar li eliris kun la intenco viziti la foiron, li volis nun iri al la foiro, por ĝin rigardi; kaj tial nia amiko pelis sian bovinon pluen. Li iris rapide, kaj la bovino iris rapide, kaj tial ili baldaŭ atingis unu homon, kiu kondukis ŝafon. Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano.
“Tion mi volus havi!” pensis la vilaĝano. “Ĉe niaj foskavoj ne mankus al ĝi herbo, kaj en la vintro oni povus preni ĝin al si en la loĝejon. En efektiveco estus por ni pli ĝuste teni ŝafon ol bovinon. Ĉu ni faros interŝanĝon?”
Nu, la homo, al kiu apartenis la ŝafo, kompreneble faris tion volonte, kaj tiamaniere la interŝanĝo estis farita, kaj la vilaĝano iris kun sia ŝafo laŭlonge de la landvojo. Sur piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo, li ekvidis homon kun granda ansero sub la brako.
“Ha, pezan anseron vi tie portas!” ekparolis al li la vilaĝano “Kian grason kaj kiajn plumojn ĝi havas! Ĝi bone aspektus en nia marĉeto! Tiam patrino havus do ion, por kio ŝi povus kolekti siajn ŝelojn! Ofte ŝi diris: ”bone estus, se ni havus anseron!“ Nun ŝi povas ĝin ricevi, kaj ŝi ĝin ricevos! Ĉu vi volas interŝanĝi? Pro via ansero mi donos al vi la ŝafon kaj ankoraŭ sinceran dankon!”
Nu, tion la alia certe volis, kaj tiamaniere ili faris interŝanĝon; la vilaĝano ricevis la anseron. Li troviĝis proksime de la urbo, la puŝiĝado sur la vojo pligrandiĝis, estis svarmado de homoj kaj bestoj. Ĉiuj iris laŭlonge de la vojo, preter la terpoma kampo de la ŝosea impostisto; sur tiu kampo staris alligita la kokino de la impostisto, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo kaj ne malaperu por ĉiam. La kokino palpebrumadis per unu okulo kaj aspektis sufiĉe bone. “Kluk, kluk!” ĝi kriadis; kion ĝi pensis ĉe tio, mi ne povas diri, sed kiam la vilaĝano ĝin ekvidis, li pensis: tio estas la plej bela kokino, kian mi iam vidis, ĝi estas pli bela ol la kokino de la pastro; mi volus ĝin havi. Kokino ĉiam trovas por si grajnon, ĝi preskaŭ mem povas zorgi pri si! Mi opinias, ke estus bona interŝanĝo, se mi ricevus ĝin pro la ansero. “Ĉu vi volas interŝanĝi kun mi?” li demandis. “Interŝanĝi?” demandis la alia, “nu, tio ne estus tre malbona!” Kaj ili faris la interŝanĝon La ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon.
Dum sia vojaĝo al la urbo li certe plenumis ne malmulte da faroj. Krom tio estis tre varme kaj li estis laca. Gluto da brando kaj peco da pano estis necesa por li. Ĉar li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri; la vilaĝano renkontiĝis kun ĉi tiu, kiu portis ĝissupre plenigitan sakon, ĝuste en la pordo.
“Kion vi havas en la sako?” demandis la vilaĝano.
“Putrajn pomojn!” diris la alia, “tutan plenan sakon por la porkoj.”
“Tio estas ja grandega kvanto! Mi dezirus, ke patrino tion vidu. Ni havis en la pasinta jaro nur unu solan pomon sur la maljuna arbo apud la stalo. Ni devis konservi la pomon, kaj ĝi staris sur la komodo, ĝis ĝi tute malboniĝis. Ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon,” diris nia patrino. Sed ĉi tie ŝi povus vidi grandegan bonhavecon! Jes, mi dezirus, ke ŝi tion vidu.
“Nu, kion vi donos pro tio?” demandis la mastro.
“Doni? Mi donos interŝanĝe mian kokinon!” Kaj li donis interŝanĝe la kokinon, ricevis la pomojn kaj eniris en la drinkejon rekte al la bufedo. Sian sakon kun la pomoj li apogis al la forno; sed ke en ĝi estis forta fajro, pri tio li ne pensis. En la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj; en aferoj de vetado ili estas tre kompetentaj, kaj pri tio vi tuj aŭdos.
“Sss! sss! Kio estis tiu stranga sono ĉe la forno? La pomoj komencis rostiĝi.”
“Kio tio estas?” Tion ili baldaŭ sciiĝis, la tutan historion pri la ĉevalo, kiu estis interŝanĝita kontraŭ bovino kaj tiel ĉiam pli malsupren ĝis la putraj pomoj.
“Atendu, jen vi ricevos batojn de patrino, kiam vi venos hejmen!” diris la angloj.
“Mi ricevos kisojn, ne batojn!” respondis la vilaĝano. “Nia patrino diros: kion patro faras, estas ĉiam ĝusta!”
“Ĉu ni vetu?” ili demandis. “Tutajn barelojn da oraj moneroj!”
“Mi estos kontenta de unu buŝelo!” respondis la vilaĝano, “sed mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj kaj ankaŭ min mem kaj patrinon.”
“Bone, bone!” ili diris, kaj tiamaniere la veto estis farita.
La veturilo de la drinkejmastro haltis antaŭ la pordo, la angloj eniris, la vilaĝano eniris, la putraj pomoj estis metitaj en la veturilon, kaj fine ili alveturis antaŭ la domo de la vilaĝano.
“Bonanvesperon, patrino!”
“Dankon, patreto!”
“Nian ĉevalon mi bone interŝanĝis!”
“Jes, vi tion komprenas!” diris la virino, kaptis lin ĉirkaŭ la korpo kaj forgesis pri la sako kaj pri la fremduloj.
“Mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino!”
“Dankon al Dio pro la lakto!” diris la virino. “Nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo. Tio estis bela interŝanĝo!”
“Jes, sed la bovinon mi denove interŝanĝis kontraŭ ŝafo!”
“Tio certe estas ankaŭ pli bona!” diris la virino. “Vi agas ĉiam pripensite. Por ŝafo ni havas tute sufiĉe da herbo. Nun ni povas havi ŝafan lakton, ŝafan fromaĝon kaj lanajn ŝtrumpojn, eĉ lanajn noktajn jakojn. Tion bovino ne donas; ĝi perdas siajn harojn! Vi estas tre pripensema kaj prudenta homo!”
“Sed la ŝafon mi interŝanĝis kontraŭ ansero!”
“Ĉu efektive ni havos en ĉi tiu jaro Sanktmartenan anseron, patreto? Vi ĉiam pensas nur pri tio, ke vi faru al mi ĝojon! Tio estis ĉarmega ideo de via flanko! La anseron ni povas alligi tie sur la herbo, kaj tiam ĝi ĝis la Sankta Marteno fariĝos ankoraŭ pli grasa!”
“Sed la anseron mi denove interŝanĝis kontraŭ kokino!” diris la edzo.
“Kokino! Tion mi nomas bona interŝanĝo,” diris la edzino; “la kokino metas ovojn, ĝi ilin elkovas, ni ricevos kokidojn, ni ricevos tutan kokinaron! Ĝuste tion mi kaŝite deziris al mi!”
“Jes, sed anstataŭ la kokino mi prenis interŝanĝe sakon da putraj pomoj!”
“Nun mi devas vin kisi!” ekkriis la virino plena de ĝojo. “Dankon al vi, mia kara edzo! Mi ion rakontos al vi. Kiam vi forestis, mi havis la intencon prepari por vi tre bonan manĝaĵon: ovaĵon kun ŝenoprazo. La ovojn mi havis, la ŝenoprazon mi ne havis. Tial mi iris al la edzino de la lernejestro. Mi scias certe, ke ili havas ŝenoprazon, sed la virino estas avarulino, tiu maljuna azenino! Mi petis, ke ŝi pruntu al mi iom. Prunti! ŝi diris, nenio kreskas en nia ĝardeno, eĉ putra pomo tie ne troviĝas; eĉ tion mi ne povus al vi prunti! Nun mi povas prunti al ŝi dek, kaj eĉ plenan sakon! Kia ĝojo, patreto!” Kaj ŝi kisis lin sur la buŝo.
“Tio plaĉas al mi!” diris unu el la angloj. “Ĉiam pli malsupren, kaj tamen ĉiam egale ĝoja! Tio efektive meritas oron!” Kaj al la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn, ili donis barelon da oraj moneroj.
Jes, tio ĉiam estas rekompencata, se la edzino konscias kaj konfesas, ke patro estas pli saĝa kaj ke ĉio, kion li faras, estas ĉiam ĝusta.
Vidu, tio estas bona historio! Mi aŭdis ĝin, kiam mi estis malgranda infano, kaj nun vi ankaŭ ĝin aŭdis kaj vi scias, ke kion patro faras, ĉiam estas ĝusta.
Neĝulo
“Bongrade krakas en mi, tiel belege malvarme nun estas!” diris la neĝulo. “La akra vento efektive povas enblovi al iu vivon! Kaj kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min?” Li pensis pri la suno, kiu ĵus subiris. “Li ne palpebrumigos min, mi povoscias forte teni miajn pecojn!”
Du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al li kiel okuloj. Lia buŝo estis peco de malnova rastilo, kaj pro tio ĝi havis dentojn.
Li naskiĝis sub hurakrioj de la knaboj, lin salutis la tintado kaj vipkrakado de glitveturiloj.
La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero.
“Jen li denove aperas de alia flanko”, diris la neĝulo. Li pensis, ke tio estas la suno, kiu denove montriĝis. “Mi dekutimigis lin, ke li plu ne ardu sur min kaj ne rigardaĉu min! Nun li povas pendi tie kaj disvastigi tiom da lumo, ke mi povu vidi min mem. Mi nur dezirus scii, kiamaniere oni povas aranĝi por moviĝi de la loko. Mi tiel forte volus forlasi mian lokon! Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri, kiel mi vidis, ke la knaboj tion faras. Sed mi ne povoscias kuri.”
“For, for!” bojis la maljuna ĉenhundo. Ĝi estis iom raŭka, ĝi estis tia depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo kaj kuŝi sub la forno. “La suno jam instruos al vi kuri! Tion mi vidis en la pasinta jaro ĉe via antaŭulo. For, for, kaj for ili estas ĉiuj!”
“Mi vin ne komprenas, kamarado!” diris la neĝulo. “Ĉu vi volas diri, ke tiu supre instruos al mi kuri?” Li pensis pri la luno. “Li bele forkuris antaŭe, kiam mi lin rigide rigardis, kaj nun li alŝteliĝas denove de alia flanko.”
“Vi nenion scias,” diris la hundo, “sed vi estas ja nur antaŭ tre nelonge kreaĉita! Tio, kion vi nun vidas, estas la luno, kaj tio, kio subiris, estis la suno. Morgaŭ ĝi venos denove kaj certe instruos al vi kuri malsupren en la foskavon. La vetero baldaŭ ŝanĝiĝos, tion mi sentas laŭ la stato de mia maldekstra malantaŭa piedo; mi sentas en ĝi doloron. Ni ricevos ŝanĝon de la vetero.”
“Mi lin ne komprenas,” diris la neĝulo al si mem, “sed mi sentas, ke li aludas al mi pri ia malagrablaĵo. Tiu, kiu min priradiis kaj rigardaĉis kaj kiun li nomas suno, ne estas mia amiko, tion diras al mi mia sento.”
“For, for!” bojis la hundo, turnis sin trifoje kaj poste kuŝiĝis en sia dometo por dormi.
Efektive la vetero ŝanĝiĝis. Densa kaj malseka nebulo kuŝiĝis matene sur la tuta ĉirkaŭaĵo. Mallonge antaŭ la leviĝo de la suno komenciĝis malgranda blovado. La vento estis glacia, la frosto tremigis, sed kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno. La regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj. Estis tiel, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estas kovritaj de blindige blankaj floraĵoj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, kiujn oni en la somero ne povas vidi pro la multo da folioj, nun prezentiĝis tute klare, tiel blindige blanke, kvazaŭ blanka brilo fluis el ĉiu aparta branĉo. La betulo moviĝadis en la vento, estis en ĝi vivo, kiel en la arboj en somera tempo. Estis mirinde bele! Kiam la suno lumis, ha, kiel la tutaĵo brilis kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo, kaj sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj. Aŭ oni ankaŭ povus pensi, ke brulas sennombra kvanto da malgrandaj lumetoj, ankoraŭ pli blankaj ol la blanka neĝo.
“Estas mirinde belege,” diris unu juna knabino, kiu kun juna viro eliris en la ĝardenon kaj haltis ĝuste apud la neĝulo, rigardante de tie la brilantajn arbojn. “Pli belan vidaĵon oni eĉ en somero ne havas!” ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj radiis.
“Kaj tian ulon kiel ĉi tiu oni tiam eĉ tute ne havas,” respondis la juna viro, montrante la neĝulon. “Li estas bonega!”
La juna knabino ridetis, kapsalutis la neĝulon kaj dancetante ekiris kun sia amiko trans la kraketantan neĝon.
“Kiuj estis tiuj du personoj?” demandis la neĝulo la ĉenhundon. “Vi estas pli aĝa sur la korto ol mi, ĉu vi ilin konas?”
“Kompreneble!” diris la hundo. “Ŝi min ja karesis, kaj li ofte donis al mi oston; ilin mi ne mordas.”
“Sed kion ili ĉi tie prezentas?” demandis la neĝulo.
“Ili estas gefianĉoj!” respondis la hundo. “Ili volas kune loĝi en unu budo kaj primordeti ostojn. For, for!”
“Ĉu ili ambaŭ havas tian saman valoron kiel vi kaj mi?” demandis la neĝulo.
“Ili apartenas ja al sinjoraro,” respondis la hundo. “Oni efektive scias tre malmulte, se oni nur hieraŭ naskiĝis, tion mi vidas ĉe vi! Mi estas maljuna kaj posedas sciojn, mi konas ĉiujn ĉi tie sur la korto. Kaj estis iam tempo, kiam mi ne staradis ĉi tie en la malvarmo kaj alligita al ĉeno. For, for!”
“La malvarmo estas bonega,” diris la neĝulo. “Rakontu, rakontu! Sed ne kraktintu tiel per via ĉeno, ĉar tiam tuj io kraketas en mi.”
“For, for!” bojis la hundo. “Mi estis hundeto, malgranda kaj beleta, kiel oni diris. Tiam mi kuŝadis interne en la palaco sur velura seĝo, mi kuŝadis sur la genuoj de la plej altaj gesinjoroj. Oni min kisadis sur la buŝo, kaj oni viŝadis al mi la piedojn per brodita poŝtuko. Oni min nomadis ”Plejbeleta“, ”Belpiedulo“. Sed poste mi fariĝis tro granda por ili, kaj tial ili fordonis min al la mastrumistino. Mi ekloĝis en la kelloĝejo; de la loko, kie vi staras, vi povas rekte enrigardi tien. Vi povas enrigardi en la ĉambreton, en kiu mi estis sinjoro, ĉar tio mi estis ĉe la mastrumistino. Kvankam tio estis malpli grava loko ol supre, ĉi tie tamen estis pli agrable. Mi ne estis tiel premata kaj ĉien trenata de la infanoj kiel supre. Mi havis tiel same bonan manĝaĵon kiel antaŭe kaj en multe pli granda kvanto. Mi havis mian propran kusenon, kaj krom tio tie troviĝis forno, kio, precipe en tia tempo kiel nun, estas la plej bela objekto en la mondo! Mi rampadis tute sub ĝin, tiel ke mi tute malaperadis. Ho, pri tiu forno mi sonĝadas ankoraŭ nun! For, for!”
“Ĉu forno tiel bele aspektas?” demandis la neĝulo. “Ĉu ĝi estas simila al mi?”
“Ĝi estas ĝuste la malo de vi! Ĝi estas karbe nigra kaj havas longan kolon kun latuna tamburo. Ĝi manĝegas brullignon tiel, ke la fajro ŝprucas el ĝia buŝo. Oni devas sin teni flanke de ĝi, super ĝi aŭ sub ĝi; tiam ĝi disvastigas senfine agrablan varmon. De tiu loko, kie vi staras, vi povas ĝin vidi tra la fenestro.”
La neĝulo enrigardis kaj efektive ekvidis nigran poluritan objekton kun latuna tamburo. La fajro lumis antaŭen sur la plankon. Al la neĝulo fariĝis tre strange en la animo. Li havis senton, pri kiu li mem ne povis doni al si klarigon. Li eksentis ion, kion li ne konis, sed kion konas ĉiuj homoj, se ili ne estas neĝuloj.
“Kaj kial vi ĝin forlasis?” demandis la neĝulo. Lia sento diris al li, ke tio kredeble estis bela virina estaĵo. “Kiel vi povis forlasi tian lokon?”
“Oni min devigis tion fari,” diris la hundo. “Ili min elĵetis kaj alligis min al la ĉeno. Mi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis; mi havis la rajton fari venĝon. Sed ili koleris min pro tio, kaj de tiu tempo mi devis kuŝi ĉi tie sur ĉeno kaj mi perdis mian klaran voĉon. Aŭskultu, kiel raŭka mi estas. For, for! Tio estis la fino de la kanto!”
La neĝulo plu ne aŭskultis; li rigardis senĉese en la kelan loĝejon de la mastrumistino, rigardis en la ĉambron, en kiu staris la forno sur siaj kvar feraj piedoj kaj montriĝis en sia tuta grandeco, kiu ne estis malpli ol la grandeco de la neĝulo.
“Mi sentas en mi tian strangan kraketadon!” li diris. “Ĉu mi neniam povas tien veni? Tio estas senkulpa deziro, kaj niaj senkulpaj deziroj devus ja plenumiĝi. Tio estas mia plej granda deziro, mia sola deziro, kaj estus preskaŭ maljuste, se ĝi ne plenumiĝus. Mi devas eniri, mi devas apogi min al ĝi, eĉ se mi devus rompi la fenestron!”
“Tien vi neniam envenos!” diris la hundo; “kaj se vi efektive venus al la forno, tiam vi estus for, for!”
“Mi jam nun estas preskaŭ for,” diris la neĝulo. “Mi pensas, ke mi rompiĝas.”
La tutan tagon tiel staris la neĝulo kaj rigardis tra la fenestro. En la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga. El la forno iris tia milda lumo, kiun nek la suno nek la luno povas doni, kiel povas lumi nur la forno, se io en ĝi troviĝas. Kiam la pordo malfermiĝadis, la flamo elŝoviĝadis, tia estis ĝia kutimo. La blanka vizaĝo de la neĝulo tiam kovriĝadis per flamkolora ruĝo, kaj ankaŭ lia brusto lumadis per ruĝeta brilo.
“Mi ne eltenos,” li diris. “Kiel bele ĝi aspektas, kiam ĝi elŝovas la langon!”
La nokto estis tre longa, sed al la neĝulo ĝi ne ŝajnis tia. Li staris enprofundiĝinte en dolĉaj pensoj, kaj li frostiĝis tiel, ke li kraketis.
Frue matene la fenestroj de la kelo estis glacikovritaj; ili havis sur si la plej belajn glaciajn florojn, kiajn nur povas deziri neĝulo, sed ili nevidebligis la fornon. La fenestraj vitroj ne volis degeli, li ne povis vidi sian amatinon. Kraketadis, knaradis, estis tia frosta vetero, pri kiu neĝulo devas ĝoji, sed li ne ĝojis. Li povus senti sin feliĉa, sed li ne estis feliĉa, li havis fornodoloron.
“Tio estas malbona malsano por neĝulo,” diris la hundo; “Mi ankaŭ iam havis tiun malsanon, sed mi ĝin eltenis. For, for! Nun la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos.”
Kaj efektive la vetero ŝanĝiĝis, fariĝis vetero degela.
La degelado fariĝis pli granda, la neĝulo fariĝis pli maldika. Li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno.
Unu matenon li disfalis. Tie, kie li estis starinta, oni vidis ion similan al balaila bastono. Ĉirkaŭ ĉi tiu objekto, kiu devis lin teni sur si, la knaboj estis aranĝintaj lin.
“Nun mi povas kompreni lian sopiradon!” diris la hundo. “La neĝulo havis en la korpo fornan skrapilon; ĝi estis tio, kio moviĝadis en li. Nun ĉio pasis por li. For, for!”
Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro pasis.
“For, for!” bojis la hundo; sed la malgrandaj knabinoj kantis sur la korto:
“Elkresku floroj, ĉarmaj, belaj!
Fariĝu kampoj verde helaj!
Birdetoj venu, jam varmiĝas,
La vintro tute jam finiĝas.
Ku-ku, kvi-vi! ku-ku, kvi-vi!
Rapide venu sun’ al ni!”
Nun neniu plu pensas pri la neĝulo.
Последние комментарии
1 день 2 часов назад
1 день 10 часов назад
1 день 10 часов назад
1 день 12 часов назад
1 день 15 часов назад
1 день 17 часов назад