Idoj de Orfeo [H. J. Bulthuis] (fb2) читать постранично, страница - 3

- Idoj de Orfeo 942 Кб, 468с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - H. J. Bulthuis

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

nekonataj de mi. Unu el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo Tell . Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis forpafi per pafarko pomon de la kapo de l’ knabo. Multaj personoj, ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell , laŭ diro de mia patrino. La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell  estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell . Per unu pafo la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell  vere estus vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same kiel la rakontoj pri Ali Baba  kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.

En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam “li” estis hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco estis skribinta sur la planko.

Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, kiuj nur nokte estis nefermitaj.

Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la lokon, kie “li” devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, reganta en la ĉambro, diris:

– Li forrestas longe.

– Jes –, mi respondis, – la vento estas kontraŭa, li devas luvadi, sed li baldaŭ venos.

– Nu, bone –, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi diris plue:

– Multaj ovoj hodiaŭ?

– Ne –, mi respondis, – morgaŭ mi serĉkolektos.

– Nu bone –, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: – Jen Sam , kiu alvenas.

– Me-e-e! – respondis Sam .

Sam  estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. Mia Sam  tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje diris: – me-e-e! – kaj malrapide foriris.

– Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? – mi demandis.

– Jes –, diris mia patrino ĉiam kudrante.

– Kaj ankaŭ katoj?

– Jes, ankoraŭ pli multe.

– Kaj ankaŭ hundoj?

– Kompreneble, ankaŭ hundoj.

– Kaj ankaŭ bovinoj? – mi demandis post momento.

Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo sur la vestoŝranko.

– Go til fanen!  – ĝi ekkriis.

– Go til fanen!  – mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn vortojn.

– Mi jam venis! – ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la plankon.

– Ĉu vi refoje legos el Robinsono? – mi demandis al mia patrino.

– Se estos eble –, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus “neeble” al la patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis min. Mi eĉ deziris, ke “li” ne revenu antaŭ la sekvanta tago, sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris el la ĉambro, dirante: “Mi iras”, al kio respondis mia patrino per sia kutima: “Nu bone!” Mi do iris kaj direktis la paŝojn al la tiel nomata “haveno”, tio estis la loko, kie ĉiam la boato albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la “havenon”, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la “haveno” estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu “li” jam estis venanta. Sed li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la horizonton. – Li ankoraŭ ne venas, Sam  –, mi diris. – Me-e-e! – respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el