Gerda malaperis- Romanoj en facila Esperanto [Claude Piron] (fb2) читать постранично, страница - 168

- Gerda malaperis- Romanoj en facila Esperanto 1.41 Мб, 691с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Claude Piron

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

de tia «amo» al li, miksita kun intensa dankemo. Mi esprimis tion. Kaj vi ne imagus, kion li respondis!

– …?

– Ke ankaŭ li sentas dankemon al mi. «Kial vi danku min?» mi miris. – «Mi trovis novan amikon,» li respondis, «kaj li donas al mi esperon». – «Esperon pri kio?» mi demandis. – «Pri io, kion nek vi nek mi spertos en ĉi tiu vivo, ĉar tio okazos en fora onta tempo. Sed ĝi okazos.» – «Kio estas?» mi scivolis, kaj li respondis: «La unuiĝo de la mondoj, kun plena respekto de ĉiu al tiu. Tiam sentiĝos la harmoniigo de la diferencoj.» Tiel parolis la jumo, kaj mi sentis lin kredinda.

Evidente, mia edzino akceptis senprobleme la aferon, kaj kunsentis kun mi. Sed Roberto estis skeptika:

– Nu, tio estas tre bela, sed … ĉu ne tro bela?

– Antaŭ ol iri tien, mi reagus kiel vi. Sed nun … Estas strange!

– Jen reaperas tiu en-okula lumo, kvazaŭ vi ĵus malkovris novan Amerikon. Kial do?

– Pro la vorto, kiun la jumo uzis. La vorto «harmonio». Ankaŭ ĝi troviĝas en la poemo, pri kiu mi antaŭe parolis, la poemo pri la nova sento, kaj kun adjektivo, kiu, mi ne scias kial, nun igas min tremeti per impresa, stranga ĝojo, la sama, kiun mi sentis, kiam la anĝelo montriĝis. Ĉu mi tute frenezas? Mi min demandas, ĉu la lingvolanĉinto …

– … ne vizitis viajn amikojn tie? Ne necese. Povus esti simpla inspiro. Kio estas tiu verso?

Respondis mia edzino, kun simpleco senemfaza, kaj tamen iel solena, kiu impresis nin:

– Al la mond’ eterne militanta

ĝi promesas  sanktan harmonion.