VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO [Francisco Lorenz] (fb2) читать постранично, страница - 4

- VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO 360 Кб, 56с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Francisco Lorenz

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj re- gistaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega es- taĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj.

Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova mo- vaeo por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l' mal- atentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian sanĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sankt- aj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l' homa evoluado.

Esperanto estas leciono de l' frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la es- primon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l' procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, pe- tegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj labor- kunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.

EMMANUEL.

Laŭ la instruoj de la Spiritoj, D-ro Zamenhof estis sendita de Dio al la Tero, kiel granda Misiisto, por pli- rapidigi la progreson de la homaro; do li estas Spirito multe pli alta ol la ordinaraj loĝantoj de la Tero, kaj la sinceraj helpantoj de D-ro Zamenhof ankaŭ enkarn- iĝis kun la difinita tasko labori por la homaro pere de Esperanto, kvankam tiuj helpantoj ne estas superaj Spi- ritoj, kiel la Majstro. Pri tio aludas Emmanuel, salu- tante nin esperantistojn. En tiu senco, nia laborado por Esperanto estas iel sankta laboro al ni difinita de Dio.

ISMAEL GOMES BRAGA

unua parto

O R I G I N A L A Ĵ O J

Antoni Grabowski, inĝeniero, nas- kiĝis en Nowe Dobre (Pomeranio) en la 11-6-1857 kaj mortis en Var- sovio en 4-7-1921. La plej fama esperantista poeto de sia tempo, li grande influis en la formado de la lingvo kaj literaturo de Esperanto. Liaj verkoj estas klasikaj kaj citataj kiel modelo de stilo en egalrajteco kun Zamenhof.

HO POLUJO!

Polujo, patrolando de Sufero! Ĝis kiam fluos de gefiloj ciaj amaraj larmoj, kaj la malespero tentados cin per kruelaĵoj siaj?!

Ho Dio, kiam via mano benos patrujon mian, redonante pacon?! Ha! kiam de sanig' la tago venos?! Ĉu ne meritas ĝi la bendonacon?!

Martira lando! La sufer' purigu vilaĝojn, urbojn ciajn, el eraroj, l' animojn de l' nacio unuigu kaj ĝin konduku re al gloraj faroj!

7/8/1943

Antoni Grabowski.

AL BATALO!

Eksonis voko de l' Ĉefgeneralo de la spiritsoldatoj:

"Al batalo! Defendu nin kaj tutan la homaron, defendu la plej bonan idearon! Jam proksimiĝas la decida horo de l' venko, proksimiĝas jam la gloro de l' reekbrilo de l' libera mondo kaj de l' ĝojkanto de l' frateca rondo. La nuboj de l' mallumo maldensiĝas, blasfema la perforto malfortiĝas; batalu nelacante, Di-armeo, ĝis malaperos de l' sklavig' l' ideo! Al ĉiuj homaj entoj kaj nacioj libero floru post la tragedioj teruraj de l' milita uragano!"

Kaj la spiritoj, kun la ben' de l' mano de Kristo, ekbatalis laŭ ordono sub la standardo de la ver' kaj bono.

8/8/1943.

Antoni Grabowsi.

REVOJ

Ne nur la surter-loĝantoj revas pri plibona sorto kaj feliĉo, kiu iutage veni devas, aŭ pri amo, arto, scio, riĉo.

Ankaŭ ni en la spirita mondo ofte revas pri estonto tia, kiam via mens' en ama ondo levas sin al alta sfer' vizia.

Kaj ni revas pri la temp' feliĉa, kiam ĉiuj spiritentoj estos puraj, saĝaj kaj kun am' sufiĉa Di-fajreron en si manifestos.

Tiu Di-fajrero estas nia plej valora Dia vivdonaco: ĝi nin unuigas, per magia forto ĉiujn en la vol' kaj paco.

18/8/1943

Antoni Grabowski.

KURAĜON!

Kuraĝe antaŭen, ho fratoj amataj! Ne perdu la fortojn, dubante pri l' vero! La dubo kondukas al la senkompataj furioj perfidaj de l' fi-malespero!

Ne estas ja sonĝo, ne estas ĥimero ĉi tiuj paroloj, al vi direktataj el nia rilate pli alta ĉi sfero: ver-fakt' ili estas, kaj ne mensogataj.

Ĉu l' mondo ricevos ja ilin kun moko, ĉu diros ja multaj ke vi iluzias? Ne timu, kuraĝe aŭskultu, la voko

de l' vero ne trompas, ĝi ne fantazias. Laŭeble daŭrados paroli la mondo spirita al la laborema fratrondo.

3/9/1943

Antoni Grabowski.

MIA PREĜO

Tra la mondo raŭka vento blovas ĉiam pli; plivastiĝas la turmento de l' milit-furi'.

Ke revenu pacaj tagoj, Dion petas mi; ke jam ĉesu tiuj plagoj de l' infer-orgi'.

Preĝas mi, ke l' Idealo alta de l' Mesi' iĝu, homoj, plenrealo baldaŭ, inter vi.

Fratoj, mian vokon aŭdu de sincera pi'; vivu tiel ke vin laŭdu l' anĝeloj de Di'.

15/9/1943

Antoni Grabowski.

POEZIO

Poezi', birdet' ĉiela, sonu via kanto bela pri la pura am' fidela, pri la bono kaj la vero, lumbrilindaj sur la tero, kiel en spirita sfero!

Poezio, de l' animo vi muziko, ritmo, rimo, lingvo de la mond-senlimo, kantu pri l' esper' de l' koroj, pri iliaj ĝoj', doloroj, de l' progreso pri laboroj!

Kantu pri la Di-ordono, pri l' feliĉo de la bono, pri la beno de l' pardono, de l' estonto pri l' vizio, de l' malbon' pri l' iluzio: vivu, vera Poezio!

16/9/1943

PREĜO DE PENTANTAJ SPIRITANIMOJ

Ho Dio, plej bona estulo el ĉiuj spiritoj ajn, kiuj pensadas kaj sentas: Ke Vin ne konadis ni kiel Bon-eston, pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ho Dio, pardonu, ke false ni kredis, ke Vi propravole nin punas, turmentas, aliajn pro pio ĉielen levante: pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke ni multafoje surtere enfalis en pekojn, per kiuj Memamo nin tentas, ke ni egoisme, fiere vivadis, pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke la proksimulojn ne ĉiam ni amis, sed sekvis la leĝojn ni, kiujn inventas spirito malama, flatema, venĝema: pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke bonon ne faris, malbonon ne baris ni iam, sincere ni nune lamentas, pardonu, ho Dio! Pro l' bono batali, suferi kaj venki volante, ni pentas.

INFERO KAJ ĈIELO

Post longaj jaroj de l' posttomba vivo, dum kiuj mi studadis l' Astralujon kaj pensis pri l' aktivo kaj pasivo de l' agoj jam faritaj, halelujon mi kantas al la Tutmond-Arkitekto pro Lia granda Amo kaj protekto.

Ne lasas Li perei per la morto l' animon, sed okazojn al ĝi donas puriĝi kaj progresi laŭ la forto de l' volo de