Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14 [Bertilo Wennergren] (fb2) читать постранично, страница - 249

- Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14 2.28 Мб, 846с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Bertilo Wennergren

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "anti": faŝisto ^ antifaŝisto = "malamiko de faŝismo", Kristo ^ Antikristo = "iam aper- onta kontraŭulo de Kristo", tezo ^ antitezo = "kontraŭtezo, malo", materio ^ antimaterio = "materio el inverse ŝargitaj partikloj", tusi ^ antitusa = "kontraŭtusa". Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = "kontraŭ tuso" ^ [anti tuso]-A ^


[1] Li havis [...] unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan. FA3116

Sed povas ankaŭ enkonduki ion, kio malebligas aŭ malhelpas la antaŭan aferon:

Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18

Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. FE 34

[2] Kaj ĉu vi longe lernis? [...] - Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn. M101

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.

[3] Karlo vidis tie pro fesoron Paŭlo Jenkins.

domo numero naŭdek-sep ^95 Ĉi tie naŭdek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo num- ero naŭdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Oni povas ofte enmeti kiu nomiĝas antaŭ identiga priskribo: lingvon, kiu nomiĝas Esperanto; provinco, kiu nomiĝas Zelando; urbon, kiu nomiĝas Parizo; profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.

Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudm- eton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:

US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US- formo ne montras la tempon de la ago:

laborus = la ago "labori" estas imagata

estus = la stato "esti" estas imagata

Se mi estus riĉa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.

Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE 20

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE 20 La agoj scii kaj veni estas nerealaj, imagataj, dum la stato estas ja estas reala.

Se mi nur loĝus en palaco! La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.

[4] Nun estis plej bone reveni hejmen. FA212 = La ago reveni hejmen estis nun plej bona.

Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile. PE 252

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I- verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton:

Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. FE33 = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.

Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.

Lasi baze signifas "permesi" kaj "ne malhelpi". La preciza signifo povas esti ekz. "permesi ke io restu (en loko aŭ en stato), permesi ke io foriru, ne mal- helpi ke io ŝanĝiĝu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari" k.t.p.:

Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE 37 = Neniu permesas al ŝtelisto eniri en lian domon.

Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. Rn15 = ...la malfeliĉon ni ne kunportu.

La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforig- eblan makulon. BV 7 Makulo restas en la mano.

Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! M 56 = Ne plu ŝercu!

[7] Eble vi lasos ĉe mi vian adreson? M 61 = Eble vi donos al mi vian adreson antaŭ ol vi foriros?

Lasu min! — ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon. M161 = Ne plu tenu min!...

[8] La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraŭ ne estas akceptita de ĉiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.

Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.

Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.

La demando, kiel la universo estiĝis, ne estas ankoraŭ kontentige re- spondita.

Ofte subfrazo eĉ estas disigita:

Kion vi aŭdis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la sub- frazo. Ĝi estas objekto de diras (komparu: vi aŭdis, ke oni diras tion). Legu pli pri tia antaŭmetado de frazparto en §34.2.2.

[9] Ĉiuj - opinias - lin - stranga.

subjekto - ĉefverbo - objekto - perverba priskribo de la objekto

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:

Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ĝuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.

Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ĝuste sur la sofo, ne aliloke.

Ĉasas katon la hundo. Atentigo, ke ĝuste la hundo, ne iu alia, ĉasas katon.

[10] piediro = iro per piedoj

militiro = iro cele al milito

El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:

helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo

sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango

matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno

[11]antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE, §39.2.19). Plej ofte estas pre- ferinde uzi la rolvorteton kontraŭ (§12.3.4.8) prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

ARĤI/ARKI

Ĉiuj vortoj kun ARHI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al H-vortoj en §2.1).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon "la unua, la ĉefa, la supera, la plej grava": arhipelago, arhitekto, arhitravo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF (§38.3.2): episkopo ^ arĥi- episkopo = "ĉefepiskopo", anĝelo ^ arhianĝelo = "ĉefanĝelo", diakono ^ arhidiakono = "ĉefdiakono", fripono ^ arhifripono ^84 = "ĉeffripono". Normale oni uzas ARHI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "arĥi", alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen Zamenhof uzis arhifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO (§39.2.2°).