Vere aŭ fantazie [Claude Piron] (fb2) читать постранично, страница - 48

Книга 388803 устарела и заменена на исправленную

- Vere aŭ fantazie 429 Кб, 203с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Claude Piron

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

milmorfema listo, kiu konsistigas la "mezan nivelon" en Kontakto — devigis min larĝmezure ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ la faktojn raportitajn. Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.



Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ leg-libron. Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.



Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon. Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.



Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.



C. P.



NOVAJ VORTOJ:



haŭsa



NOVAJ KUNMETOJ:



materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki



kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi



trans-formi: ŝanĝi (la formon de)