Vere aŭ fantazie [Claude Piron] (fb2) читать постранично, страница - 3

Книга 388803 устарела и заменена на исправленную

- Vere aŭ fantazie 429 Кб, 203с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Claude Piron

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.



Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.



'Se li venus', li pensis, 'mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.'



Sed Ĝjaŭ neniam venis.



Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.



"Kial vi neniam vizitas min?" Tan Fu demandis. "Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus... Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron."



"Certe, certe," Gjaŭ respondis. "Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?"



'Li ne komprenas mian bon-korecon', Tan Fu pensis. 'Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron'.



"Mi pretas doni al vi," li diris, "tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si."



Sed Gjaŭ ne konsentis:



"Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo."



"Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?"



"La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti."



"Bone, bone," Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. "Mi donos al vi ĉion, kion mi havas."



"La tuton, ĉu vere?"



"La tuton."



"La tutan tuton, ĉu?"



"La tutan tuton, ĉion."



"Ĉion, ĉion, ĉion?"



"Ĉion, ĉion, ĉion."



Ĝjaŭ larĝe ridetis.



"Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?"



"Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi."



"Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank' al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?"



Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.



"Jes, certe," li respondis. "Danka al mi."



"Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?"



NOVAJ VORTOJ:



egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki.



NOVAJ KUNMETOJ:



re-koni, sci-povi.



4. SERĈAS LETERAN AMIKON



Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de esperanto.



Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.



Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: "Bonvolu sendi foton de vi".



Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto - eĉ se plej natura kaj komprenebla - metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.



"Ne gravas," ŝi fine decidis; "li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron." Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: "Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton."



* * *



Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed... foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li