Parizaj paroladoj [Abdul-Baha] (fb2) читать онлайн

- Parizaj paroladoj 245 Кб, 132с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Abdul-Baha

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

PARIZAJ PAROLADOJ DE ABD^L-BAHA

Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 ).

La angla originalo aperis sub la titolo "Paris Talks, Adresses given by Abdu'l-Baha in Paris in 1911" ( Baha'1 Publishing Trust, London / Britio, 1912 )

(01 (02 (03 (04 (05 (06 (07 (08 (09 (10 (11 (12 (13 (14 (15 (16 (17 (18 (19 (20 (21 (22 (23 (24 (25 (26 (27 (28 (29 (30 (31 (32 (33 (34 (35 (36 (37 (38

El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof 1a eldono : Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova tago" ( Weinheim / Germanio, 1932 ) 2a eldono : Nacia Spirita Konsilantaro de la Bahaanoj de Svisujo ( Berne / Svislando, 1978 )

Antaŭparolo Enkonduko

La devo de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.

La potenco kaj valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en agoj.

Dio estas Granda kaj Kompatema Kuracisto, kiu sola donas veran kuracon.

La bezono de interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento.

Dio entenas ĉion ; Li ne povas esti entenata.

La bedaŭrindaj kaŭzoj de militoj kaj aies devo de porpaca penado.

La Suno de l'Vero.

La lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento.

La universala amo.

La mallibereco de 'Abdu'l-Baha.

La plej granda Dia dono al homo.

La nuboj, kiuj kaŝas la Sunon de l'Vero.

Religiaj antaŭjuĝoj.

La bonfaroj de Dio al homo.

Beleco kaj harmonio en diverseco.

La vera signifo de la profetaĵoj, koncernantaj la venon de Kristo.

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.

La du naturoj de homo.

Materiala kaj spirita progreso.

La evoluado de materio kaj progresado de la animo.

La spiritaj kunvenoj en Parizo.

Du specoj de lumo.

La spiritaj aspiroj en Okcidento.

Parolado en kunvenejo en Parizo.

Baha'u'llah.

La ideoj de Dio devas esti realigitaj en agoj. La vera signifo de la bapto per akvo kaj fajro. Parolado en " L'Alliance Spiritualiste ". La evoluado de la spirito. La deziroj kaj preĝoj de 'Abdu'l-Baha. Koncerne korpon, animon kaj spiriton.

Bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo. Pri kalumnio.

Vera feliĉo kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.

Doloro kaj ĉagreno.

La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.

Kruela indiferenteco de popoloj koncerne suferadon de aliaj nacioj. Ni ne devas senkuraĝiĝi pro malgrandeco de nia nombro.

La vortoj de 'Abdu'l-Baha en la preĝejo de pastro Wagner.

Teozofia Societo, Parizo : la 12 principoj de la instruoj de Baha'u'llah.

La unua principo : serĉado de la vero.

La dua principo : unueco de la homaro.

La tria principo : amo kaj amikeco.

La kvara principo : akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.

La kvina principo : forlaso de antaŭjuĝoj.

La sesa principo : vivrimedoj.

La sepa principo : egaleco de la homoj.

La oka principo : universala paco - Esperanto.

La naŭa principo : nesinmiksado de religio kaj politiko.

La deka principo : egaleco de la seksoj.

La dekunua principo : la povo de la Sankta Spirito.

La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio.

La lasta kunveno.

Parolado de 'Abdu'l-Baha en la " Friends' Meeting House ".

Pro, Malbono, Progresado de animo.

Kvar specoj de amo.

Tabuleto de 'Abdu'l-Baha.

Antaŭparolo

Oni jam multe skribis pri la vizito de 'Abdu'l-Baha, Abbas Effendi, en Eŭropo. Dum lia restado en Parizo ( 4 Avenue de Camoens ) li faradis ĉiumatene mallongajn paroladojn antaŭ tiuj, kiuj premis sin al li, poe avide aŭskulti liajn vortojn.

La aŭskultantoj estis de multaj nacioj kaj pensmanieroj, instruitaj kaj neinstruitaj, membroj de diversaj religiaj sektoj, teozofoj kaj agnosticistoj, materialistoj kaj spiritualistoj, ktp...

'Abdu'l-Baha parolis perse, kaj liaj vortoj estis tradukataj en la francan lingvon. El tiuj paroladoj miaj du filinoj, mia amikino kaj mi faris notojn. Multaj amikoj petis nin publikigi tiujn ĉi notojn angle, sed ni hezitis. Fine, kiam 'Abdu'l-Baha mem petis nin pri tio, ni kompreneble konsentis, malgraŭ la sento, ke nia plumo estas " tro malforta por tiel alta revelacio ".

Ni penis reteni en nia modesta angla eldono la senperan simplecon, tiel lerte prezentitan de la tradukinto en la franca lingvo.

S.L.B. / M.E.B. / R.E.C.B. kaj B.M.P. en Mont Pelerin / Vevey.

Enkonduko.

Por informi tiujn, kiuj scias malmulte aŭ nenion pri la Bahaa Movado, ni donas la sekvantan skizonpri Bahaismo, la religio de la disĉiploj de Baha'u'llah, daŭrigo de Babismo, tradukitan el la Enciklopedio de Larousse :

Mirza Husejn Ali Nuri Baha'u'llah estis naskita en Teherano en 1817. Post la morto de Bab li estis kune kun la ĉefaj babanoj ekzilita en Bagdadon, poste en Konstantinopolon kaj Adrianopolon, sub la gardo de la otomana registaro. En tiu ĉi lasta urbo li malkaŝe deklaris sian mision. Li estis " Tiu, al kiu Dio sin malkaŝos ", kiun Bab antaŭdiris en siaj verkoj, la granda Malkaŝanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj leteroj al la ĉefaj regantoj de Eŭropo li proponis al ili ligi sin kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo

la babanoj, kiuj akceptis lin, iĝis bahaanoj. La sultano tiam ekzilis lin ( 1868 ) en Akkon en Palestino, kie li verkis plimulton da siaj fundamentaj verkoj kaj kie li mortis en la jaro 1892 (la 29-an de majo). Li konfidis al sia filo, Abbas Effendi 'Abdu'l-Baha, la taskon de disvastigado de la religio kaj de daŭrigado de rilatoj inter la bahaanoj de ĉiuj mondpartoj. Fakte bahaanoj trovas sin ĉie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo, ktp. Tio ĉi estas pro tio, ke Baha'u'llah sciis transformi Babismon en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de ĉiuj antaŭaj kredoj. La judoj atendas Mesion, la kristanoj revenon de Kristo, la mahometanoj Mahdi'n, la buddanoj la kvinan Buddon, la zoroastranoj Ŝahon Baramon, la hindoj reinkarniĝon de Kriŝno kaj ateistoj pli bonan socialan organizon. Baha'u'llah reprezentas ilin ĉiujn kaj tiamaniere neniigas la rivalecon kaj malamikecojn inter diversaj religioj ; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Ĉar Bahaismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn nek publikajn preĝojn; ĝia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkaŝantoj ( Zoroastro, Moseo, Jesuo, ktp., Baha'u'llah). La principaj verkoj de Baha'u'llah estas Kitabu'l-lqan, Kitabu'l-Aqdas, Kitabu'l-Ahd kaj multaj leteroj aŭ " tabuletoj ", adresitaj al regnestroj aŭ al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu ĉi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu rajtas aŭskulti konfeson de pekoj aŭ absolvi. Al pastroj de ekzistantaj religioj estas konsilite forlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio, ktp. Problemoj nedeciditaj estas lasitaj al la civila leĝo de ĉiu ŝtato kaj al la decidoj de Bait'l-Adl aŭ Domo de Justeco, vokita al vivo de Baha'u'llah. Respekto al ŝtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon. " Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro " - diris Baha'u'llah. Mallonge dirante, ĝi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata hodiaŭ de 'Abdu'l-Baha. (Nouveau Larousse Illustre, aldono, p. 66. )

La devo de afableco kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj

la 16-an kaj 17-an de oktobro 1911.

Kiam homo turnas la vizaĝon al Dio, li trovas ĉie la sunbrilon. Ĉiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu, ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias, ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatiĝo kun tiaj, eble nedezirindaj personoj.

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.

Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis, montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili fariĝi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj ?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Baha'u'llah, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimiĝintaj al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon parolu al li, kiel al amiko ; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ; se li estas malgaja - ĝojigu lin, se malriĉa - helpu lin, se premita - savu lin, se malfeliĉa - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l'homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon.

Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.

Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.

Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese paroli pri mia amo - vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje dirus, ke mi vin amas.

Kelkaj homoj multe parolas pri boneco, malŝparante belajn vortojn, ĉar ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn ; ili serĉas famon en la mondo. Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj agoj.

La infanoj de Dio plenumas siajn farojn sen fanfaronado, obeante Liajn leĝojn. Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

Jen estas tio, kion postulas de vi la alproksimiĝo al Dio, jen estas tio, kion mi atendas

de vi.

La potenco kaj valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en ago

la 18-an de oktobro 1911.

La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.

Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.

Oni povas dividi pensojn en du klasojn :

Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive al la mondo de pensoj

Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.

Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj. Pensoj de filozofoj povas tamen en la mondo de progreso kaj evoluado enkorpiĝi en agojn de aliaj homoj, se eĉ ili mem ne povas aŭ ne volas elmontri siajn grandajn idealojn en la propra vivo. Al tiu ĉi klaso apartenas la plimulto da filozofoj, kies instruoj alte superas iliajn proprajn agojn. Tio ĉi estas la diferenco inter la filozofoj, kiuj estas spiritai instruantoj, kaj tiaj, kiuj estas nur filozofoj : la spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla. Kiam ni trovas filozofon, emfaze glorantan la signifon kaj grandecon de justeco, kaj samtempe

kuraĝigantan rabeman monarĥon al premado kaj tiraneco, ni tuj komprenas, ke li apartenas al la unua klaso : ĉar li pensas ĉielajn pensojn, sed ne praktikas la konformajn al ili ĉielajn virtojn.

Tiu stato estas neebla rilate al la spiritaj filozofoj, ĉar ili ĉiam esprimas siajn altajn kaj noblajn pensojn per agoj.

Dio estas granda kaj kompatema kuracisto, kiu sola donas veran kuracon

la 19-an de oktobro 1911.

Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni bezonas la spiritan.

Se estas kun ni la ĉiela beno, kiam ni estas kuracataj, nur tiam ni povas iĝi ree sanaj, ĉar la kuracilo estas nur ekstera kaj videbla rimedo, pere de kiu ni ricevas la kuracon el la ĉielo. La kuracado de la korpo nenion valorus, se la spirito ne estus kuracata. Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui sanon !

Ekzistis multaj homoj, kiuj fine mortis ĝuste pro tiu sama malsano, al kiuj ili dediĉis specialajn studojn. Ekzemple Aristotelo, kiu speciale studis la digestadon, mortis pro malsano de la stomako. Aviseŭ' estis korspecialisto, sed li mortis pro malsano de la koro. Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.

Ĉiuj kreitoj dependas de Dio, kiel ajn granda povas ŝajni ilia scienco, povo kaj sendependeco.

Rigardu la potencajn reĝojn de la tero : ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj ĉe iliaj pordegoj.

Rigardu ankaŭ la bestojn - kiel senhelpaj ili estas malgraŭ sia ŝajna forto ! Ĉar elefanto, la pli granda el la bestoj, estas maltrankviligata de muso, kaj leono ne povas defendi sin kontraŭ incitado de vermo. Eĉ homo, la plej alta formo el ĉiuj kreitaj estaĵoj, bezonas, por vivi, multajn aferojn ; unue li bezonas aeron, kaj estante senigita de ĝi, mortas dum kelkaj minutoj. Li dependas ankaŭ de posedo de akvo, nutraĵo, vesto, varmo kaj de multaj aliaj objektoj. De ĉiuj flankoj li estas ĉirkaŭata de danĝeroj kaj malfacilaĵoj, al kiuj lia fizika korpo sola ne povas kontraŭstari. Se oni rigardas la mondon ĉirkaŭ si, oni vidas, kiel ĉiuj kreitaĵoj estas ligitaj depende kaj sklave per la fortoj de l'naturo.

Sole homo, dank' al sia spirita povo, kapablas elliberiĝi, flugi super la mondon de materio kaj fari ĝin sia servanto.

Sen la helpo de Dio homo estus egala al la pereemaj bestoj, sed Dio donacis al li tiun mirindan forton, ke li ĉiam povu rigardi supren kaj ricevadi, inter aliaj donacoj, kuracon de Lia Dia Malavareco.

Ve tamen ! homoj ne estas dankaj por tiu plejsupera bono, sed dormas la dormon de senzorgeco, senatentaj al la granda favoro, kiun Dio elmontris al ili, turnante la vizaĝojn for de la lumo kaj irante plue sian volon en mallumo.

Mia plej varma preĝo estas, ke vi ne similu al tiuj, sed kontraŭe, havu la vizaĝojn persiste turnitajn al la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torĉoj en mallumaj lokoj de vivo.

La bezono de Interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento

vendrede, la 20-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la spirita Suno de l'Vero ĉiam brilis el la horizonto de Oriento.

Abrahamo aperis en Oriento. En la Oriento leviĝis Moseo, por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la orienta horizonto aperis Kristo Sinjoro. Mahometo estis sendita al la orienta nacio. Bab aperis en la orienta lando, Persujo. Baha'u'llah vivis kaj instruis en Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instruantoj aperis en la oriento de la mondo. Sed kvankam la suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ĝiaj radioj estis vidata en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro estis perceptita pli klare. La Dia lumo de Liaj Instruoj brilis kun pli granda forto en la okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida, ol en la lando de ĝia naskiĝo.

En la hodiaŭaj tagoj Oriento bezonas materialan progreson, kaj en Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por Okcidento estus bone turni sin al Oriento, por ricevi la lumigon kal doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de donacoj.

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

Kiam unu tiel ricevos, kion ĝi bezonas, de la alia, ekregos plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos atingita stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo kaj la mondo iĝos brilanta spegulo, reflektanta la Kvalitojn de Dio.

Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feliĉo de l'homaro estos certigita.

Ni devas preĝi, ke per la Malavareco de Dio estu donita al Persujo la eblo ricevi la materialan kaj intelektan civilizacion de Okcidento, kaj doni al ĝi repage, per Dia Favoro, sian spiritan lumon. La sindona, energia laborado de la unuigitaj popoloj okcidentaj kaj orientaj sukcesos atingi tiun ĉi rezultaton, ĉar la forto de la Sankta Spirito helpos al ili.

Oni devas zorge studi la principojn de la instruoj de Baha'u'llah,, unu post la alia, ĝis ili estos ekkonitaj kaj komprenitaj per la menso kaj per la koro - tiel vi fariĝos fortaj sekvantoj de la lumo, akirantaj kaj disvastigantaj la veran civilizacion en Persujo, en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata

vendrede vespere, la 20-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Ĉiutage okazas en Parizo multaj kunvenoj por diversaj celoj, por diskutadi la aferojn de politiko, komerco, edukado, arto, scienco kaj multajn aliajn.

Ĉiuj tiuj kunvenoj estas bonaj, sed tiu ĉi rondo kuniĝis, por turni la vizaĝojn al Dio, por lerni, kiel labori plej bone por la bono de l'homaro, por esplori, kiel antaŭjuĝoj povas esti forigitaj kaj la semo de amo semita en la homajn korojn.

Dio aprobas la motivojn de nia kunveno kaj donas al ni Sian Benon.

Ni legas en la Malnova Testamento, ke Dio diris : " Ni kreu homon laŭ Nia bildo ". En la Evangelio Kristo diris : " Mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi ".(St Joh XIV 11). En la Korano Dio diras : " Homo estasMia mistero, kajMi estas la lia ". Baha'u'llah skribis, ke Dio diras : " Via koro estas Mia domo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia elaperaĵo; preparu ĝin por Mia elmontriĝo ".

Ĉiuj tiuj sanktaj vortoj montras al ni, ke homo estas kreita laŭ la bildo de Dio. Tamen la esenco de Dio estas nekomprenebla por homa menso, ĉar limhava komprenemo ne povas esti aplikita al tiu senlima Mistero. Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata. Tio, kio entenas, estas pli granda, ol tio, kio estas entenata. La tuto estas pli granda, ol ĝiaj partoj.

Aferoj, kiujn homo komprenas, ne povas esti ekster lia kompreneblo, tiel do neeble estas por homa koro kompreni la naturon de la Majesto de Dio. Nia imago povas bildi nur tion, kion ĝi kapablas krei.

La povo de kompreno grade diferencas en diversaj regnoj de la kreaĵoj. Neniu regno - minerala, vegetaĵa aŭ besta - kapablas kompreni ian kreaĵon super si mem. Mineralo ne povas imagi la kreskopovon de vegetaĵo. Arbo ne povas klarigi al si la movopovon de besto, nek ĝi povas kompreni, kion signifus posedi vidon, aŭdon kaj flaron. Ĉio tio koncernas la fizikan sferon de la kreaĵoj.

Homo ankaŭ apartenas al tiu ĉi sfero; sed ne estas eble por iu ajn el la malpli altaj regnoj kompreni, kio okazas en la homa menso. Besto ne povas konsciigi al si la inteligentecon de homo; ĝi scias nur tion, kion ĝi perceptas per siaj bestaj kapabloj, ĝi povas imagi nenion abstraktan. Besto ne povas konkludi, ke la mondo estas glob-forma, ke la tero rondiras ĉirkaŭla suno, nek la konstruon de elektra telegrafo. Tiuj ĉi aferoj estas eblaj nur por homo. Homo estas la plej alta verko de kreado, la plej proksima al Dio el ĉiuj kreaĵoj.

Ĉiuj pli superaj regnoj estas nekompreneblaj por la pli malsuperaj; kiel do estus eble, ke, la kreito, homo, povu kompreni la Ĉionpovan Kreinton de ĉio ?

Tio, kion ni prezentas al ni, ne estas la realaĵo de Dio. Li, la Nekonebla, Neimagebla estas for ekster plej alta koncepto de homo.

Ĉiuj ekzistantaj kreaĵoj dependas de la Dia Malavareco. La Dia Favoro mem donas vivon. Kiel la lumo de la suno brilas sur la tutan mondon, ankaŭ la Favoro de la Senfina Dio estas disverŝita sur ĉiujn kreaĵojn. Kiel la suno maturigas fruktojn sur la tero, donas vivon kaj varmon al ĉiuj vivaj estaĵoj, tiel ankaŭ la Suno de l'Vero brilas sur ĉiujn, plenigas ilin per la fajro de Dia amo kaj kompreno.

La supereco de homo super la resto de la kreita mondo estas videbla ankaŭ en tio, ke homo havas animon, en kiu loĝas la Dia Spirito; la animoj de la pli malaltaj kreaĵoj estas malpli altaj en sia esenco.

Estas do nenia dubo, ke el ĉiuj kreitaj estaĵoj homo estas plej proksima al la Naturo de Dio, kaj pro tio li ricevas pli grandan parton de la Dia Malavareco.

La minerala regno posedas la povon de ekzistado. Vegetaĵo havas la povon de ekzistado kaj kreskado. Besto krom la ekzistado kaj kreskado, havas la eblon de movo kaj kapablon de la uzado de la sentoj. En la homa regno ni trovas ĉiujn kvalitojn de la malsuperaj mondoj kaj multe pli krom ili. Homo estas la sumo de ĉiuj antaŭaj kreaĵoj, ĉar li entenas ilin ĉiujn.

Al homo estas donita la speciala donaco, intelekto, per kiu li povas ricevadi pli grandan parton de la Dia Lumo. Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio.

Kristo Sinjoro diris : " Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron " - Dion, elmontriĝantan en la homo.

La Suno ne forlasas sian lokon en la ĉielo kaj ne malsuprenvenas en la spegulon, ĉar irado supren kaj malsupren, venado kaj forirado ne apartenas al la Senfina ; tio estas ecoj de limhavaj estaĵoj. En Elmontranto de Dio, la perfekte polurita spegulo videbligas la proprecoj de Dio en tia formo, kian homo kapablas kompreni.

Tio ĉi estas tiel simpla, ke ĉiu povas ĝin kompreni kaj tion, kion ni kapablas kompreni, ni devas nepre akcepti.

Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, ĉar Li estas senlime justa por Siaj infanoj.

Tiu ĉi ekzemplo estas tamen tiel logika, ke facile povas ĝin ekkompreni ĉiu menso, kiu volas dediĉi al ĝi sian konsideron.

Ke ĉiu el vi iĝu brilanta lampo, kies flamo estas la Amo de Dio ! Ke viaj koroj ardu per la radivarmo de unueco ! Ke viaj okuloj estu lumigitaj per la brilego de la Suno de l'Vero !

La urbo Parizo estas tre bela. Malfacile estus trovi en la nuna mondo urbon pli civilizitan kaj pli progresintan en ĉiuj materialal aranĝoj. Sed la spirita lumo ne brilas super ĝi de longa tempo : ĝia spirita progreso estas malproksime malantaŭ ĝia materiala civilizacio. Necesa estas supera forto por veki ĝin al la realeco de l'spirita Vero, por enspiri la spiron de vivo en ĝian dormantan animon. Vi ĉiuj devas unuiĝi, por per la komuna laboro stimuli ĝin, revivigi la animon de ĝia popolo per la helpo de tiu Supera Forto.

Kiam malbonfarto estas negrava, malforta kuracilo sufiĉas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto fariĝas terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon. Estas arboj, kiuj floras kaj donas fruktojn en malvarma klimato, estas ankaŭ aliaj, kiuj bezonas plej varmajn radiojn de la suno por atingi la perfektan maturecon. Parizo estas unu el tiuj urboj, por kies spirita disvolviĝo bezona estas grandega flamanta Suno de la Sankta Povo de Dio.

Mi postulas de vi ĉiuj, de ĉiu el vi aparte, ke vi bone sekvu la lumon de la Vero en la sanktaj instruoj, kaj Dio fortigos vin per Sia Sankta Spirito tiel, ke vi povos venki la malfacilaĵojn kaj detrui la antaŭjuĝojn, kiuj kaŭzas disecon kaj malamon inter la popoloj.

Viaj koroj pleniĝu per granda Amo de Dio, kiu estu sentebla por ĉiuj; ĉar ĉiu homo estas servanto de Dio kaj ĉiu rajtas partopreni en la Dia Malavareco.

Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco.

Se vi estos fidelaj al via granda tasko, neflankigante sekvantaj la sanktan lumon de la Vero, la benita tago de la universala frateco mateniĝos super tiu ĉi bela urbo.

La bedaŭrindaj kaŭzoj de militoj kaj ĉies devo de porpaca penado.

la 21-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Mi esperas, ke vi ĉiuj estas feliĉaj kaj sanaj. Mi ne estas feliĉa, sed tre malgaja. La novaĵo pri la batalo apud Bengazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco, kiu ankoraŭ ekzistas en la mondo. Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero ! Eĉ bestoj, batalante, havas ian senperan kaj pli racian kaŭzon de atakoj ! Kiel terure estas, ke homo, kiu apartenas al la pli supera regno, povas malsupreniĝi ĝis mortigado kaj malfeliĉigado de siaj proksimuloj - pro posedo de terregiono !

La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

Kiel ajn granda estus la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni al si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe, ol etan iomon - sian tombon ! Se oni bezonas pli da tero, por plibonigi kondiĉojn de l'popolo, por disvastigi civilizacion ( por anstataŭi krudajn kutimojn per justaj leĝoj ) - estus certe eble pace akiri la necesan plion da teritorio !

Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj.

Kiel multe da vidvinoj funebras pro siaj edzoj; kiel multajn rakontojn pri sovaĝa krueleco ni aŭdas ! Kiel multe da orfigitaj infanetoj ploras pro la pereintaj patroj, kiel multaj virinoj lamentas pro mortigitaj filoj !

Nenio estas tiel korŝiranta kaj terura, kiel eksplodo de homa sovaĝeco !

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo. Pensoj pri milito alportas pereon al ĉia harmonio, feliĉo, trankvilo kaj kontenteco.

Pensoj de amo estas konstruantoj de frateco, paco, amikeco kaj felico.

Kiam la soldatoj de l'mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia ! Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu tiel per la Favoro de Dio, penetranta la purajn korojn kaj sincerajn animojn ! Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo !

Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio.

Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos la mensojn de ĉiuj homoj.

Ne perdu la esperon ! Laboru persiste. Sincereco kaj amo venkos malamon. Kiel multaj, ŝajne neeblaj faktoj okazas en tiuj ĉi tagoj ! Viaj vizaĝoj estu persiste turnitaj al la lumo de la mondo. Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron . Estu kuraĝaj. Dio neniam forlasas siajn infanojn kiuj penadas, laboras kaj preĝas ! Plenigu viajn korojn per fervorega deziro, ke trankvileco kaj harmonio ekregu tiun ĉi tutan militantan mondon. Sukceso kronos viajn klopodojn kaj kun la universala frateco venos la Regno de Dio en paco kaj bonvolo !

En tiu ĉi ĉambro estas hodiaŭ membroj de multaj gentoj, francoj amerikanoj, angloj, germanoj, italoj - fratoj kaj fratinoj renkontantaj unu la alian en amikeco kaj harmonio. Tiu ĉi kunveno estu antaŭekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas : Amo !

La Suno de l'Vero

la 22-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Ĉarma estas la hodiaŭa tago. La suno hele brilas sur la teron, donante lumon kaj varmon al ĉiuj kreitaĵoj. La Suno de l'Vero ankaŭ brilas, donante lumon kaj varmon al homaj animoj. La suno estas fonto de vivo por la fizikaj korpoj de la surteraj estaĵoj; sen ĝia varmo ilia kreskado estus retenita, ilia disvolviĝado estus haltigita, ili velkus kaj mortus. Tiel same la homaj animoj bezonas la Sunon de l'Vero, por ke ĝi disverŝu siajn radiojn, disvolvigu ilin, eduku kaj kuragigu. Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l'Vero por la animo.

Homo povas atingi altan gradon de materiala progreso, sed sen la lumo de l'Vero lia animo restas retenita en sia evoluado kaj mizera. Alia homo povas havi neniajn materialajn priviilegiojn, li povas stari sur la malsupro de la socia ŝtuparo, sed lia animo, ricevinta la varmon de la Suno de l'Vero, estas granda, kaj lumigita estas lia spirita kompreno.

Greka filozofo, kiu vivis en la frua tempo de la kristana epoko kaj estis plena de la kristana elemento, kvankam li ne estis laŭkonfesa kristano, skribis tiel : " Estas mia konvinko, ke religio estas la ĉeffundamento de vera civilizacio ". Ĉar antaŭ ol estas edukita la morala karaktero de nacio, same kiel ĝia intelekto kaj talentoj, civilizacio havas nenian certan bazon.

Ĉar religio enradikigas moralecon, ĝi estas pro tio la plej vera filozofio, kaj sur ĝi estas konstruita la sola daŭra civilizacio. Kiel ekzemplon li citas la tiutempajn kristanojn, kies moraleco estis sur tre alta nivelo. La konvinko de tiu ĉi filozofo konformas kun la vero, ĉar la civilizacio de la kristana mondo estis la plej bona kaj plej lumplena. La kristanaj instruoj estis lumigitaj per la Dieca Suno de l'Vero. Tial al iliaj sekvantoj estis instruite ami ĉiujn homojn,

kiel fratojn, timi nenion, nek eĉ morton, ami proksimulon kiel sin mem, kaj forgesi la proprajn egoistajn celojn por la pli granda bono de la homaro. La granda celo de la religio de Kristo estis proksimigi la korojn de ĉiuj homoj al la radianta Vero de Dio.

Se la postirintoj de Kristo Sinjoro sekvus tiujn ĉi principojn persiste, kun konstanta fideleco, estus tute senbezone renovigi la religion de Kristo kaj tute nenecese revekadi Lian popolon, ĉar granda kaj glora civilizacio regus nun en la mondo kaj la Regno de la Ĉielo estus veninta sur la teron.

Sed anstataŭe kio okazis ? La homoj forturnis la vizaĝojn de la diece lumigitaj ordonoj de sia Majstro, kaj vintro falis sur la homajn korojn. Ĉar, kiel la korpo de homo dependas en sia vivo de la radioj de la suno, ankaŭ la ĉielaj virtoj ne povas kreski en la animo sen la radiado de la Suno de l'Vero.

Dio ne lasas Siajn infanojn senhelpe sed, kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de L'Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo, lumante en la okulojn de tiuj, kiuj dormas, vekante ilin al ekvido de la gloro de la nova tagiĝo. Tiam la arbo de l'homaro ree ekfloras kaj donas la fruktojn de justeco por la resanigo de la nacioj. Ĉar homo ŝtopis siajn orelojn kontraŭ la voko de la Vero kaj fermis la okulojn kontraŭ la Sankta Lumo, pro tio la mallumo de milito kaj tumulto, maltrankvilo kaj mizero ruinigis la mondon. Mi preĝas, ke vi ĉiuj klopodu alkonduki ĉiun infanon de Dio en la radiadon de la Suno de l'Vero, por ke la mallumo estu disbatita per la penetrantaj radioj de ĝia gloro, kaj la severeco kaj malvarmo de la vintro fandiĝu pro la kompatema varmo de ĝia brilado.

La Lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento

lunde, la 23-an de oktobro 1911.

Se homo trovis ĝojon de la vivo en iu loko, li revenas en la saman lokon por trovi pli da ĝojo. Se homo trovis oron en ruino, li revenas al la sama ruino, por plue serĉi oron.

Tio ĉi montras la internan forton kaj naturan instinkton, kiun Dio donis al homo, kaj la potencon de la energio de la vivo, kiu ĝermas en li.

Okcidento ĉiam ricevadis la spiritan lumigon de Oriento. La kanto de la Regno estas ekaŭdita unue en Oriento, sed en Okcidento pli forta tonaro frapas la aŭskultantajn orelojn.

Kristo Sinjoro aperis, kiel radieganta stelo, sur la orienta ĉielo, sed la lumo de Lia instruado bruis pli perfekte en Okcidento, kie Lia influo enradikiĝis pli firme kaj Lia afero disvastiĝis en pli alta grado, ol en Lia naskiĝolando.

La sono de la kanto de Kristo eĥiĝis tra ĉiuj landoj de la okcidenta mondo kaj enigis en la korojn de iliaj popoloj.

La popoloj de Okcidento estas firmaj, kaj la fundamento, sur kiu ili konstruas, estas rokaĵo; ili estas persistaj kaj ne forgesas facile.

Oriento estas kiel forta, vivplena kreskaĵo : kiam pluvo delikate falas sur ĝin, donante al ĝi nutron, kaj la suno brilas sur ĝin, tiam ĝi floras ĝustatempe kaj donas bonajn fruktojn. Multe da tempo pasis, de kiam la Suno de l'Vero, reflektita en Kristo Sinjoro, disradiis sian lumon tra Okcidento, ĉar la vizaĝo de Dio kovriĝis per la pekoj kaj forgesemo de la homoj. Sed nun ree, glor' al Dio, la Sankta Spirito parolas al la mondo ! La stelaro de amo kaj saĝo kaj potenco denove brilas de la Dia horizonto, por doni ĝojon al ĉiuj, kiuj turnas la vizaĝojn al la lumo de Dio. Baha'u'llah disŝiris la vualon de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kiu sufokadis homajn animojn. Ni preĝu al Dio, ke la spiro de la Sankta Spirito denove donu esperon kaj refreŝigon al homoj, vekante en ili la deziron plenumadi la volon de Dio; ke viviĝu en ĉiu homo la koro kaj la animo: tiel ĉiuj ĝuos la feliĉon de la nova naskiĝo !

Tiam la homaro surmetos novan veston en la radieco de Amo de Dio, kaj estos tagiĝo de nova kreaĵo ! Tiam la Kompato de la Plej Kompatema estos verŝita sur la hormaron, kaj ĝi leviĝos al nova vivo.

Mi deziras varmege, ke vi ĉiuj klopodu kaj laboru por tiu glora fino; ke vi estu persistaj kaj amplenaj laborantoj en la konstruado de la nova spirita civilizacio, elektitoj de Dio, efektivigantaj kun volemo kaj ĝojplena obeo Lian superegan planon !

La universala amo

la 24-an de oktobro 1911.

Unu hindo diris al 'Abdu'l-Baha : " La celo de mia vivo estas transdoni al la mondo la revelacion de Kriŝno tiagrade, kiel ĝi ekzistas en mi ".

'Abdu'l-Baha diris :

La revelacio de Kriŝno estas la revelacio de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj. Ĉiuj konsentas, dirante, ke amo kaj bonvolo estas plej bonaj.

Amo malkaŝas sian realecon en faroj, ne nur en vortoj - nura vortoj estas sen rezulto. Por ke amo povu malkaŝi sian potencon, devas ekzisti celo, ilo, motivo !

La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrujo, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo. Ĉio tio estas manieroj kaj rimedoj, por elmontri la povon de amo. Sen tiaspecaj manieroj amo estus nevidebla, neaŭdebla, nesentebla - ĝenerale neesprimita, nemalkaŝita ! Akvo elmontras sian povon en diversaj manieroj: ĝi sensoifigas, ĝermigas semojn, ktp. Karbo esprimas unu el siaj ecoj en gaslumo, dum unu el la povoj de elektro montriĝas en la elektra lumo. Se ekzistus nek lumgaso, nek elektro, la noktoj de la mondo estus senlumaj ! Tiel estas necese havi ilon, motivon por elaperigo de amo, celon kaj manieron de esprimo.

Ni devas trovi kielon por disvastigadi amon inter la filoj de la homaro.

Amo estas senlima, senborda, senfina ! Materiaĵoj havas dimensiojn, estas limigitaj, finitaj. Oni ne povas ĝuste esprimi senfinan amon per limhavaj manieroj.

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita; la ligoj de parenceco ne estas la plej fortaj teniloj. Ofte membroj de unu familio malkonsentas, eĉ malamas unu la alian.

La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo ! Ankaŭ samlandanoj ne estas liberaj de malpacoj inter si.

La amo al raso estas limigita ; ekzistas ĉi tie certa unueco sed ĝi estas nesufiĉa. Amo devas esti libera de limigoj.

Ami sian propran rason povas signifi malamon kontraŭ ĉiuj aliaj kaj eĉ popoloj de la sama raso ofte malamas unu la alian.

La politika amo estas ankaŭ grandparte miksita kun malamo de unu partio kontraŭ alia; tiu ĉi amo estas tre limigita kaj necerta.

La amo al interes-kunularo en servo estas simile ŝanĝiĝema; ofte ekestas konkurenco, kiu kondukas al ĵaluzo, kaj fine malamo ekokupas la lokon de la amo.

Antaŭ kelkaj jaroj Turkujo kaj Italujo estis en amika politika harmonio;nun ili militas !

Ĉiuj tiuj ĉi ligoj de amo estas malperfektaj. Estas klare, ke la limhavaj materialaj ligoj malsufiĉas, por ĝuste esprimi la universalan amon.

La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito. Nenia monda povo kapablas realigi la universalan amon.

Unuiĝu ĉiuj en la Dia Potenco de amo ! Ĉiuj penu kreski en la lumo de la Suno de l'Vero, kaj reflektante tiun brilegan amon sur ĉiujn homojn, iliaj koroj tiel unuiĝu, ke ili restadu ĉiam en la radieco de la senlima amo.

Memoru tiujn ĉi vortojn, kiujn mi diras al vi dum la mallonga tempo, kiam mi estas inter vi en Parizo. Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !

La besta mondo estas sklavigita al materio - al homo Dio donis liberecon. Bestoj ne povas sendependiĝi de la legoj de l'naturo, dum homo povas regi ilin, ĉar li, entenante la naturon, povas levi sin super ĝin.

La potenco de la Sankta Spirito, kleriganta la homan intelekton, permesis al li malkovri la rimedojn por fleksi al sia volo multajn leĝojn de la naturo. Li flugas tra la aero, vojaĝas sur la maro kaj eĉ veturas sub la akvo.

Ĉio tio montras, kiel la intelekto de homo ebligis al li liberigi de la limigoj de l'naturo kaj solvi multajn ĝiajn misterojn. Ĝis certa grado homo rompis la ĉenojn de materio.

La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.

Se vi amas membron de via familio aŭ samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en Dio kaj per Dio. Kie ajn vi trovos la kvalitojn de Dio, amu tiun personon, ĉu li estas el via familio, aŭ el alia. Verŝu la lumon de la senlima amo sur ĉiun homan estaĵon, kiun vi renkontas, ĉu el via lando, via raso, via politika partio, aŭ el iu alia nacio, koloro aŭ nuanco de politika opinio. La Ĉielo helpos vin, kiam vi laboros por tiu kunvenigo de la disŝutitaj popoloj de la mondo en la ombron de la ĉionpova tendo de unueco.

Vi estos servantoj de Dio, kiuj loĝas proksime al Li, Liaj diaj helpantoj en la servado, klopodantaj por la tuta homaro. Por la tuta homaro ! Por ĉiu homa estaĵo ! Neniam forgesu ĉi tion !

Ne diru, ke li estas italo, aŭ franco, aŭ amerikano, aŭ anglo, memoru nur, ke li estas filo de Dio, servanto de la Plej Alta, homo ! Ĉiuj estas homoj ! Forgesu naciecojn; ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio !

Ne pensu pri viaj propraj limigitecoj; la helpo de Dio venos al vi. Forgesu vin mem. La Dia helpo certe venos

Kiam vi alvokas la Favoron de Dio, atendante fortigon, via forto estos dekobligita.

Rigardu min: mi estas tiel malforta, tamen mi ricevis la forton veni al vi - mi, mizera servanto de Dio, ricevis la eblon transdoni al vi tiun ĉi revelacion ! Mi ne estos kun vi longe. Oni devas neniam konsideri sian propran malfortecon; la forto de la Sankta Spirito de Amo donas la povon instrui. La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn, apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l'spirito, fiksi niajn okulojn sur la eterne malavara Favoro de la Ĉionpova, kiu plenigas niajn animojn per la kontenteco de la ĝojplena servado al Lia ordono : " Amu unu la alian ".

La mallibereco de 'Abdu'l-Baha.

4, Avenue de Camoens, merkrede, la 25-an de oktobro 1911.

Mi tre bedaŭras, ke mi atendigis vin ĉi-matene sed mi havas tiel multe por fari en mallonga tempo por la Afero de l'Amo de Dio.

Ne gravu al vi, ke vi atendis iomete por vidi min. Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun.

Antaŭ ĉio - glorata estu Dio - niaj koroj ĉiam estas unisonaj kaj kun la sama celo ili estas turnitaj al la Amo de Dio. Ĉu per la Favoremo de la Regno niaj deziroj, niaj koroj, niaj spiritoj ne estas unuigitaj en unu ligon ? Ĉu niaj preĝoj ne estas por kunigi en harmonion ĉiujn homojn ? Ĉu do ni ne estas ĉiam kune ?

Hieraŭ vespere, kiam mi venis hejmen el la domo de S-ro Dreyfus, mi estis tre laca, tamen mi ne dormis, mi kuŝis maldorme, pensante.

Mi diris: ho Dio, mi estas ĉi tie en Parizo ! Kio estas Parizo kaj kiu mi estas ? Neniam mi sonĝis, ke el la mallumo de mia malliberejo mi povos iam veni al vi, kvankam, kiam oni legis la mi la verdikton, mi ne kredis ĝin.

Oni diris al mi, ke 'Abdu'l Hamid ordonis mian porĉiaman malliberigon, kaj mi diris : " Tio ĉi estas neebla ! Mi ne ĉiam estos malliberulo. Se 'Abdu'l Hamid estus senmorta, tia verdikto povus esti efektivigita. Mia korpo povas esti sklavigitapor certa tempo, sed, 'Abdu 'l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ĝi restos - tion ĉi neniu homo povas malliberigi ".

Liberigita el mia malliberejo per la Povo de Dio, mi renkontis ĉi tie la amikojn de Dio kaj estas dankema al Li.

Ni disvastigadu la Aferon de Dio, por kiu mi suferis persekutadon.

Kia privilegio estas por ni renkontiĝi ĉi tie en libereco. Kiel feliĉe por ni, ke Dio tiel decidis, ke ni povu kune labori por la alveno de la Regno !

Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla ?! Nun, per la Favoro de Dio, per Lia mirinda Povo, mi, kiu estis kondamnita je ĉiamdaŭra mallibereco en la malproksima orienta urbo, estas tie ĉi, en Parizo, parolante kun vi !

De nun ni ĉiam estos kune, per la koro, animo kaj spirito, urĝante en la laboro, ĝis ĉiuj homoj estos kunvenigitaj sub la Tendo de la Regno, kantante la kantojn de paco.

La plej granda Dia dono al homo

Ĵaŭde, la 26-an de oktobro 1911.

La plej granda Dia dono al homo estas intelekto, aŭ kompreno.

Kompreno estas la povo, per kiu homo akiras scion pri diversaj regnoj de l'kreaĵo kaj pri diversaj statoj de l'ekzisto, kiel ankaŭ pri multe el tio, kio estas nevidebla.

Posedante tiun ĉi donon, li estas, en si mem, sumo de la antaŭaj kreaĵoj - li kapablas starigi kontakton kun tiuj regnoj; kaj dank' al tiu ĉi dono li ofte povas, per sia scienca instruiteco, iri ekster ilin per profeta antaŭenrigardo.

Intelekto estas vere la plej altvalora trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco. Inter la kreitaj estaĵoj sole homo posedas tiun ĉi mirindan povon.

Ĉiuj kreaĵoj, antaŭ antaj homon, estas ligitaj per la severaj leĝoj de l'naturo. La granda suno, la amasoj da steloj, la oceanoj kaj maroj, montoj, arboj kaj ĉiuj bestoj, grandaj aŭ malgrandaj - neniu el ili povas liberigi sin de la obeo al la leĝoj de la naturo.

Sed homo havas liberecon, kaj, dank'al sia kompreno aŭ intelekto, sukcesis ekestri aŭ alkonformigi kelkajn el la leĝoj de l'naturo al siaj propraj bezonoj. Per la potenco de sia intelekto li malkovris la rimedojn, per kiuj li ne nur trapasas grandajn kontinentojn en ekspresaj vagonaroj kaj traveturas vastajn oceanojn en ŝipoj, sed ankaŭ, kiel fiŝo, vojaĝas sub akvo en subakvaj veturiloj, kaj, imitante birdojn, flugas tra la aero en aeroplanoj.

Homo sukcesis adapti elektron al diversaj uzoj - por lumo, por movforto, por sendi komunikojn de unu fino de la tero al la alia - kaj per elektro li povas eĉ aŭdi voĉon, malproksiman je multaj mejloj !

Dank'al tiu ĉi donaco de kompreno aŭ intelekto li kapablas ankaŭ uzi la radiojn de la suno, por bildi homojn aŭ objektojn, kaj eĉ por kapti la formojn de malproksimaj astroj.

Ni vidas, en kiel multaj manieroj homo sukcesis fleksi la fortojn de la naturo al sia

volo.

Kiel plorinde estas vidi, ke homo uzis siajn de Dio donitajn kapablojn, por konstrui batalilojn, por rompi la ordonon de Dio " Ne mortigu " kaj malrespekti la instruon de Kristo " Amu unu la alian ".

Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon por malkonstrui, anstataŭ konstrui, por maljusteco kaj tiraneco, por semi malamon, malpacon kaj detruon, por ruinigadi siajn proksimulojn, kiujn Kristo ordonis al ni ami, kiel nin mem.

Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro, por doni lumon kaj civilizacion al la popoloj, por florigi amon en ĉiuj ĉirkaŭ vi kaj por venigi la universalan pacon.

Studu la sciencojn, akiradu pli kaj pli da scio. Oni povas, ekster ĉia dubo, lerni ĝis la fino de sia vivo ! Uzu vian scion ĉiam por bono de la aliaj; tiel malaperu milito de la supraĵo de tiu ĉi bela tero kaj starigita estu la glora konstruaĵo de paco kaj konkordo. Klopodu, ke viaj altaj idealoj estu efektivigitaj en la Regno de Dio sur la tero, kiel ili estas en la ĉielo.

La nuboj, kiuj kaŝas la Sunon de l'Vero

4, Avenue de Camoens, vendrede, la 27-an de oktobro 1911, matene.

La tago estas bela, la aero estas pura, la suno brilas kaj nenia nebulo aŭ nubo malklarigas ĝian lumon.

Ĝiaj brilantaj radioj penetras en ĉiujn partojn de la urbo. La homajn mensojn tiel same lumigas la Suno de l'Vero.

Kristo diris : " Ili vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo ". (St Mat XXIV 30 kaj XVI 27). Baha'u'llah diris : " Kiam Kristo venis la unuan fojon, Li venis sur nuboj ". (St Joh III 13). Kristo diris pri Si, ke Li venis el supre, el la ĉielo: ke Li venis de Dio - dum Li estis naskita de Sia patrino Mario. Sed kiam Li deklaris, ke Li venis el la ĉielo estas kompreneble, ke Li ne pensis pri la blua arkaĵo sed parolis pri la ĉielo de la Regno de Dio, kaj ke el tiu ĉielo Li venis sur nuboj. Kiel nuboj kovras la brilon de la suno, tiel ankaŭ la nuboj de la mondo de l'homaro kovris antaŭ la homaj okuloj la brilegon de la dieco de Kristo.

Homoj diris : " Li estas ĉi Nazareto, naskita de Mario, ni konas lin kaj ni konas liajn fratojn. Kion ĝi signifas ? Kion li diras ? Ke li venis de Dio ? "

La korpo de Kristo estis naskita de Mario el Nazareto, sed Lia spirito estis de Dio. La povoj de Lia homa korpo estis limigitaj, sed la forto de Lia spirito estis grandega, senlima, senmezura.

Homoj demandis : " Kial li diras, ke li estas de Dio ? ". Se ili komprenus la realecon de Kristo, ili scius, ke la korpo de Lia homa estaĵo estis nubo, kiu kovris Lian diecon. La mondo vidis nur Lian homan formon, kaj pro tio ĝi miris, kiel Li povis esti " veninta el la ĉielo ".

Baha'u'llah diris : " Kiel la nuboj kaŝas la sunon kaj la ĉielon de nia vido, tiel la homeco de Kristo kaŝis de homoj Lian veran, dian karakteron ".

Mi esperas, ke kun la okuloj, liberaj de nuboj, vi turnos vin al la Suno de l'Vero, ke rigardante la terajn aferojn, ke viaj koroj ne estu allogitaj al la senvaloraj kaj pasemaj plezuroj de la mondo. Tiu ĉi Suno inspiru al vi Sian forton, kaj tiam la nuboj de antaŭjuĝoj ne forvualos Ĝian brilon de viaj okuloj ! Tiam la Suno estos por vi sen nuboj.

Spiru la aeron de pureco. Ĉiu aparte kaj ĉiuj kune vi ricevu parton de la Diaj Malavaraĵoj de la Regno de l'Ĉielo. La mondo ne estu por vi baro, kaŝanta la Veron de via vido, kiel la homa korpo de Kristo kasis Lian diecon de la homoj de Liaj tagoj. Estu al vi donita klara percepto de la Sankta Spirito, ke viaj koroj estu plenaj de lumo kaj kapablaj rekoni la Sunon de l'Vero, radiantan tra ĉiaj materialaj nuboj, kaj Lian brilegon, superverŝantan la universon.

Tio ĉi estis mia preĝo por vi ĉiuj.

Religiaj antaŭjuĝoj

la 27-an de oktobro 1911.

La fundamento de la instruoj de Baha'u'llah estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo kaj bonvolo floru en homaj koroj.

Ĉar li alvokis la popolojn, ke ili forlasu malpacojn kaj konfliktojn, mi volas klarigi al vi la ĉefajn kialojn de la malharmonio inter la nacioj. La ĉefa kaŭzo estas misprezentado de religio flanke de religiaj gvidantoj kaj instruistoj. Ili instruas siajn sekvantojn kredi, ke ilia propra formo de religio estas la sola, kiu plaĉas al Dio, kaj ke sekvantoj de ĉiu alia kredo estas kondamnitaj de la Ĉionamanta Patro kaj senigitaj de Lia Favoro kaj Subteno. Pro tio inter la popoloj naskiĝas malŝato, malrespekto, malpaco kaj malamo. Se tiuj religiaj antaŭjuĝoj povus esti forigitaj, la nacioj baldaŭ ekĝuus pacon kaj konkordon.

Mi estis iam en Tiberiado, kie judoj havas templon. Mi loĝis en domo kontraŭ la templo kaj mi vidis kaj aŭdis tie rabenon, kiu parolis al la kunvenintaj antaŭ li judoj. Li parolis tiel : " Ho judoj, vi estas vere lapopolo de Dio ! Ĉiuj aliaj nacioj kaj religioj estas de diablo. Dio vin kreis posteuloj de Abrahamo kaj verŝis Siajn benojn sur vin. Al vi Dio sendis Moseon, Jakobon kaj Jozefon kaj multain aliajn grandajn profetojn. Ĉiuj tiuj profetoj estis el via nacio. Por vi Dio rompis la potencon de Faraono kaj igis la Ruĝan Maron sekiĝi; al vi ankaŭ Li sendis manaon de supre, ke ĝi nutru vin, kaj el ŝtona roko ŝprucigis akvon, por vin sensoifigi. Vi estas vere la elektita popolo de Dio, vi estas super ĉiuj aliaj nacioj de la tero ! Tial ĉiuj aliaj nacioj estas abomenaj al Dio kaj kondamnitaj de Li. Vere vi subigos kaj regos la mondon, kaj ĉiuj homoj igos viaj sklavoj. Ne profanu vin per interrilatado kun homoj, kiuj ne estas de via religio; ne amikigu kun tial homoj ".

Kiam la rabeno finis sian elokventan paroladon, liaj aŭskultantoj estis plenaj de ĝojo kaj kontenteco. Ne estas eble priskribi ilian feliĉon !

Ve ! la kaŭzo de divido kaj malamo sur la tero estas misgviditoj, similaj al tiuj. Ekzistas hodiaŭ milionoj da homoj, kiuj adoras idolojn kaj la grandaj religioj de la mondo batalas unu kontraŭ a aliaj. De 1300 jaroj malpacas la kristanoj kaj la mahometanoj, dum per tre malgranda fortostreĉo iliaj diferencoj povus esti forigitaj, paco kaj harmonio povus ekesti inter ili, kaj trankvilo venus en la mondon !

En la Korano ni legas, ke Mahometo parolis al siai sekvantoj, dirante : " Kial vi ne kredas je Kristo kaj je la Evangelio ? Kial vi ne volas akcepti Moseon kaj la Profetojn - ĉar certe la Biblio estas Libro de Dio ? Vere, Moseo estis nobla profeto, kaj Jesuo estis inspirita de la Sankta Spirito. Li venis en la mondon per la Povo de Dio, naskita de la Sankta Spirito kaj de la benita Virgulino, Mario. Mario, Lia patrino, estis ĉiela sanktulino. Ŝi pasigadis la tempon en sanktejo, preĝante, kaj nutraĵo estis sendata al ŝi de supre. Ŝia patro, Zahario, venis al ŝi kaj demandis, de kie venadas sia nutraĵo, kaj Mario respondis : 'De supre'. Evidente Dio glorigis ŝin super ĉiuj aliaj virinoj ".

Jen kion Mahometo instruis al sia popolo koncerne Jesuon kaj Moseon, kaj riproĉis ilin pro la manko de kredo je tiuj grandai instruistoj, kaj instruis ai ili lecionon de vero kaj toleremo. Mahometo estis sendita de Dio, por labori meze de popolo tiel kruela kaj ne civilizita, kiel sovaĝaj bestoj. Ili posedis nenian komprenon, ili havis neniajn sentojn de amo, simpatio kaj kompato. Virinoj estis tiel degraditaj kaj malŝatataj, ke viro rajtis enterigi sian filinon vivantan kaj li edzinigadis tiom da virinoj, kiuj iĝadis liaj sklavinoj, kiom li volis.

Inter tiujn bestosimilajn homojn estis sendita Mahometo kun sia Dia revelacio. Li instruis la homoin, ke la idolkulto estas malbona kaj ke ili devas adori Kriston Moseon kaj la

Profetojn. Sub lia influo ili fariĝis popolo pli klera kaj civilizita kaj leviĝis el la malaltaj kondiĉoj,en kiuj ili trovis sin. Ĉu tio ne estis bona faraĵo, inda je ĉia laŭdo, respekto kaj amo ?

Rigardu la Evangelion de Kristo Sinjoro kaj vidu, kiel glorinda ĝi estas. Tamen eĉ hodiaŭ homoj ne scipovas kompreni ĝian senkomparan belon kaj misinterpretas ĝiajn vortojn de saĝeco.

Kristo malpermesis militon ! Kiam la disĉiplo Petro, volante defendi sian Sinjoron, fortranĉis la orelon de la servanto de l'Ĉefpastro, Kristo diris al li : " Metu vian glavon en ĝian ingon " (St Joh XVIII 11). Tamen malgraŭ la rekta ordono de la Sinjoro, al kiu ili servas laŭkonfese, homoj plue militas, mortigas unu alian, kaj Liaj konsiloj kaj instruoj ŝajnas esti tute forgesitaj.

Sed kaŭze de tio ne atribuu al la Majstroj kaj Profetoj la malbonfarojn de iliaj sekvantoj. Se pastroj, instruistoj kaj popoloj vivas en mianiero kontraŭa al la religioj, al kiuj ili laŭkonfese apartenas, ĉu ĝi estas kulpo de Kristo aŭ de la aliaj Instruistoj ?

La mahometanoj estis instruitaj kompreni, ke Jesuo venis de Dio kaj estis naskita de la Sankta Spirito, kaj ke ĉiuj devas Lin glori. Moseo estis profeto de Dio kaj aperigis en siaj tagoj kaj al la popolo, al kiu Li estis sendita, la Libron de Dio.

Mahometo rekonis la altan majestecon de Kristo kaj la grandecon de Moseo kaj de la Profetoj. Se nur la tuta mondo rekonus la grandecon de Mahometo kaj de ĉiuj ĉielsenditaj Instruistoj, la malpacoj kaj konfliktoj baldaŭ malaperus de la supraĵo de la tero kaj la Regno de Dio venus en la homan mondon.

La islamanoj gloras Kriston kaj ne estas humiligitaj per tio ĉi.

Kristo estis la Profeto de la kristanoj, Moseo de la hebreoj - kial la sekvantoj de ĉiuj el tiuj ĉi Profetoj ne rekonu kaj honoru ankaŭ la aliajn Profetojn ? Se homoj povus nur lerni la lecionon de reciproka toleremo, kompreno kaj frata amo, la unueco de la mondo estus baldaŭ plenumita fakto.

Baha'u'llah pasigis sian tutan vivon, instruante tiun ĉi lecionon de amo kaj unueco. Ni do forpuŝu de ni ĉian antaŭjuĝon kaj netoleremon kaj klopodu per niaj tutaj koroj kaj animoj estigi interkomprenon kaj unuecon inter la kristanoj kaj la mahometanoj.

La bonfaroj de Dio al homo.

4, Avenue de Camoens, la 27-an de oktobro 1911.

Dio sola aranĝis ĉiujn aferojn kaj estas ĉionpova. Kial Li do sendas suferojn al Siaj servantoj ?

Suferoj de homo estas duspecaj : a ) La sekvoj de liaj propraj agoj : se homo manĝas tro multe, li malbonigas sian digeston; se il prenas venenon, li malsaniĝas aŭ mortas. Homo, kiu hazardas, perdas sian monon; homo, kiu drinkas, perdas la mensan egalpezon. Ĉiuj tiuj suferoj estas kaŭzitaj de la homo, mem, estas do tute klare, ke certaj malĝojoj estas rezultoj de niaj propraj agoj. b) Ekzistas aliaj suferoj, kiuj venas al fideluloj de Dio. Konsideru la grandajn malĝojojn, elportitajn de Kristo kaj de Liaj apostoloj !

Tiuj, kiuj suferas plej multe, atingas plej grandan perfektecon.

Tiuj, kiuj deklaras la deziron multe suferi pro Kristo, devas pruvi sian sincerecon; tiuj, kiuj proklamas la sopiron fari grandan sinoferon, povas nur per tiaj faroj pruvi la verecon de siaj sentoj. Ijob pruvis la sincerecon de sia amo al Dio, estante fidela al Li en siaj grandaj malfeliĉoj, same kiel en la prosperaj tagoj de sia vivo. La apostoloj de Kristo, kiuj elportadis kun firmeco ĉiujn siajn suferojn kaj malfelicojn - ĉu ili ne pruvis sian fidelecon ? Ĉu ilia elportemo ne estis la plej bona pruvo ?

Tiuj malĝojoj nun estas finitaj.

La vivo de Kajafaso estis komforta kaj feliĉa, dum la vivo de Petro estis plena de malĝojoj kaj suferoj ; kiu el ili estas pli enviinda ? Sendube ni devas elekti la nunan staton de Petro, ĉar li posedas la senmortan vivon, dum Kajafaso akiris eternan malhonoron. La suferoj de Petro estis provoj de lia sincereco. Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo.

Kiam homo estas feliĉa, li povas forgesi sian Dion ; sed kiam venas ĉagreno kaj malĝojo la homo rememoras sian Patron, kiu estas en la Ĉielo, kaj kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj.

Homo, kiu ne suferas, ne atingas perfektecon. La kreskaĵo plej multe purigata de ĝardenisto estas tiu, kiu, kiam venos la somero, havos la plej belajn florojn kaj la plej abundajn fruktojn.

Terkulturisto tranĉas la teron per sia plugilo kaj el tiu tero elkreskas riĉa kaj abunda rikoltaĵo. Ju pli provpurigata estas homo, des pli granda estas la rikolto de l'spiritaj virtoj, kreskintaj en li. Soldato ne estos bona ĝeneralo, antaŭ ol li estis en kampo dum plej sanga batalo kaj ricevis plej profundajn vundojn.

La preĝo de la Profetoj de Dio ĉiam estis kaj estas : Ho Dio ! mi sopiras fordoni mian vivon sur Via vojo ! Mi deziras forverŝi mian sangon pro Vi kaj fari la plej grandan sinoferon.

Beleco kaj harmonio en diverseco.

la 28-an de oktobro 1911.

La Kreinto de ĉio estas Unu Dio.

De tiu sama Dio ĉiuj kreaĵoj venis en la ekziston, kal Li estas tiu celo, al kiu sopiregas ĉio en la naturo. Tiun ĉi koncepton prezentis la vortoj de Kristo, kiam Li diris : " Mi estas la Alfo (unua litero de la greka alfabeto) kaj la Omego (lasta litero de la greka alfabeto), la komenco kaj la fino ". Homo estas la sumo de la kreo, kaj perfekta homo estas la esprimo de la kompleta Dia penso - la Vorto de Dio.

Konsideru la mondon de kreitaĵoj, kiel diversaj kaj malsimilaj ili estas en la specoj, kaj tamen de unu sola deveno. Ĉiuj diferencoj, kiujn ni vidas, estas la diferencoj de formo kaj koloro. La diverseco de tipoj estas videbla tra la tuta naturo.

Rigardu belan ĝardenon, plenan de floroj, arbustoj kaj arboj. Ĉiu floro havas alian ĉarmon specialan belecon, sian propran, dolĉan aromon kaj belan koloron. Ankaŭ la arboj - kiel ili diferencas en la formo, kresko kal foliaro, kaj kiel diversajn fruktojn ili donas ! Tamen ĉiuj tiuj floroj, arbustoj kaj arboj elkreskas el tiu sama tero, tiu sama suno lumas sur ilin kaj tiuj samaj nuboj donas al ili pluvon.

Same estas kun la homaro. Ĝi konsistas el multaj rasoj, kaj ĝiaj popoloj estas diversaj en koloro - blankaj, nigraj, flavaj, brunaj kaj ruĝaj - sed ili ĉiuj devenas de tiu sama Dio kaj ĉiuj estas Liaj servantoj. Tiu ĉi diverseco inter la idoj de l'homaro havis bedaŭrinde ne tian saman efikon, kiel inter la kreitaĵoj de la mondo de kreskaĵoj, kie vidiĝas la spirito de pli granda harmonio. Inter homoj ekzistas multegaj malamikecoj, kaj tio ĉi estas la kaŭzo de militoj kaj malamoj inter diversaj nacioj de la mondo.

Diferencoj, kiuj koncernas nur la sangon, igas ilin mortigadi kaj pereigadi unu la aliajn. Ve, ke tiaj aferoj ekzistas ankoraŭ ! Ni rigardu prefere la belecon de la diverseco, la belecon de l'harmonio, kaj lernu nian lecionon de la kreskaĵoj. Se vi vidus ĝardenon, en kiu ĉiuj kreskaĵoj estas samaj laŭ la formo, koloro kaj aromo, ĝi tute ne ŝajnus al vi bela, sed kontraŭe, monotona kaj enuiga. Ĝardeno, kiu plaĉas al la okuloj kaj kontentigas la koron, estas ĝardeno, en kiu kreskas unu apud aliaj floroj de ĉiaj nuancoj, formoj kaj aromoj, kaj la ĝoja kontrasto de la koloroj estas la kaŭzo de ĝia beleco kaj ĉarmo. Same estas kun arboj. Fruktoĝardeno, plena de fruktarboj, estas belega, same ankaŭ plantejo, kie estas plantitaj multaj specoj de

arbustoj. La diverseco kaj varieco estas tio, kio formas ĝian ĉarmon; ĉiu floro, ĉiu arbo, ĉiu frukto estas ne nur bela en si mem, sed per la kontrasto vidigas pli la kvalitojn de la aliaj kaj elmontras de la profito la specialan ŝatindecon de ĉiu aparte kaj de ĉiuj kune.

Tiel same devus esti inter la idoj de l'homaro ! La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.

Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili kaj ne rigidigu vin en via ŝelo de konveneco sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ĝardeno de l'homaro kaj ĝoju, ke vi estas inter ili.

Simile, kiam vi renkontas tiujn, kies opinioj diferencas de viaj propraj, ne forturnu de ili viajn vizaĝojn. Ĉiuj estas serĉantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al ĝi. La Vero havas multajn formojn, sed ĝi estas ĉiam kaj eterne unu.

Ne permesu, ke diferenco de opinio aŭ alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj, aŭ estu kaŭzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj.

Prefere serĉu diligente la Veron kaj amikiĝu kun ĉiuj homoj.

Ĉiu konstruaĵo estas konstruita el diversaj ŝtonoj sed ĉiu el ili tiel dependas de la aliaj, ke, se unu estus forigita, la tuta konstruaĵo suferus, se unu estus mankohava, la tuta strukturo estus malperfekta.

Baha'u'llah strekis la cirklon de unueco. Li faris planon por unuigi ĉiujn popolojn kaj kunvenigi ilin ĉiujn sub la ŝirmon de la tendo de universala unueco. Tio ĉi estas la faraĵo de la Dia Malavareco kaj ni ĉiuj devas klopodadi per la koroj kaj per la animoj ĝis ni havos la realecon de unueco en nia mezo, kaj laŭ nia laborado forto estos donita al ni. Forlasu ĉiujn pensojn pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subiĝema al la Volo de Dio. En tia maniero ni fariĝos civitanoj de la Regno de Dio kaj atingos la ĉiamdaŭran vivon.

La vera signifo de la profetaĵoj, koncernantaj la venon de Kristo

la 30-an de oktobro 1911.

En la Biblio trovas sin profetaĵoj pri la alveno de Kristo. La judoj ankoraŭ atendas aperon de Mesio kaj preĝas al Dio tage kaj nokte, ke Li rapidigu lian alvenon.

Kiam Kristo venis, ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante : " Li ne estas Tiu, kiun ni atendas. Kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos, ke Li vere estas Kristo. Ni konas la signojn kaj la kondiĉojn, kaj ili ne aperis. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de Davido, Li venos kun ŝtala glavo kaj regos per fera sceptro ! Li plenumos la leĝojn de la profetoj, Li konkeros Orienton kaj Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regnon de paco, en kiu eĉ bestoj ĉesos malamiki kun homoj. Ĉar jen lupo kaj ŝafido trinkos el la sama fonto, leono kaj kapreolino paŝtos sin sur la sama paŝtejo, serpento kaj muso loĝos en la sama nesto kaj ĉiuj Diaj kreaĵoj estos en paco ".

Laŭ la judoj Jesuo Kristo plenumis neniun el tiuj ĉi kondiĉoj, ĉar iliaj okuloj estis vualitaj kaj ili ne povis vidi.

Li venis el Nazareto, kiu ne estis urbo nekonata. Li ne portis glavon en Sia mano, nek eĉ bastonon. Li ne sidis sur la trono de Davido, Li estis malriĉulo. Li reformis la leĝojn de Moseo kaj rompis la tagon de Sabato. Li ne konkeris Orienton kaj Okcidenton, sed dependis mem de la romiaj leĝoj. Li ne superigis la judojn, sed instruis egalecon kaj fratecon kaj admonis la skribistojn kaj la fariseojn. Li ne kunportis la regnon de paco, ĉar dum Lia vivotempo maljusteco kaj krueleco atingis tian gradon, ke eĉ Li iĝis ilia viktimo kaj mortis per la malhonora morto sur la kruco.

Tiel la judoj pensis kaj parolis, ĉar ili ne komprenis la Skribaĵojn, nek la gloran veron, kiun ili enhavas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona spirito ili ne komprenis eĉ unu vorton.

Aŭskultu, kaj mi montros al vi la signifon de ĉi tio. Kvankam Li venis el Nazareto, kiu estis loko konata, Li ankaŭ venis el la Ĉielo. Lia korpo estis naskita de Mario, sed Lia Spirito venis el la Ĉielo. La glavo, kiun Li kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo ! La trono, sur kiu Li sidis, estis la Eterna Trono, de kiu Kristo regas por ĉiam - trono ĉiela, ne tera, ĉar la teraj aferoj forpasas; sed la ĉielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la leĝojn de Moseo kaj plenumis la leĝojn de la profetoj. Lia vorto konkeris Orienton kaj Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn, kiuj sekvis Lin. Tio estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili ĉiamdaŭran dignon. La bestoj, kiuj devis ekvivi en paco, signifis diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaŭe militante, de nun devis vivi en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto, Kristo.

Tiamaniere ĉiuj spiritaj profetaĵoj, koncernantaj la alvenon de Kristo, estis plenumitaj, sed la judoj fermis siajn okulojn, por ne vidi, kaj ŝtopis siain orelojn, por ne aŭdi, kaj la Dia Realeco pasis meze de ili, neamita kaj nerekonita.

Facile estas legi la Sanktajn Librojn, sed nur senmakula koro kaj pura menso povas ekkompreni ilian veran signifon. Ni preĝu al Dio pri helpo, ke Li ebligu al ni kompreni la Sanktajn Librojn. Ni preĝu pri okuloj por vidi, kaj pri oreloj por aŭdi, kaj pri koro, kiu sopiras pacon.

La eterna Favoro de Dio estas senmezura. Li ĉiam elektadis certajn personojn, sur kiujn Li verŝadis la Dian Malavaraĵon de Sia koro, kies mensojn Li lumigadis per ĉiela lumo, al kiuj Li malkaŝadis sanktajn misterojn kaj tenadis klare antaŭ iliaj okuloj la spegulon de la Vero. Tio estas la disĉiploj de Dio kaj Lia Boneco ne havas limojn. Vi, kiuj estas servantoj de la Plej Alta estu ankaŭ Liaj disciploj. La trezoraro de Dio estas senlima.

La Spirito, blovanta tra la Sanktaj Libroj estas nutraĵo por ĉiu, kiu malsatas. Dio, kiu donis la revelacion al Siaj Profetoj, certe donos el Sia riĉegaĵo ĉiutagan panon al tiuj, kiuj plenfide petas Lin.

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.

4, Avenue de Camoens, la 31-an de oktobro 1911.

La Dia Realeco estas neimagebla, senlima, eterna, senmorta kaj nevidebla.

La mondo de kreaĵoj estas ligita per la leĝoj de l'naturo, limhava kaj mortema.

La Senfina Realeco ne povas esti konceptita kiel supreniranta aŭ malsuprenvenanta. Ĝi estas ekster la homa kompreneblo kaj ne povas esti priskribita per vortoj, kiuj koncernas la fenomenan sferon de la kreita mondo.

Homo do bezonas neprege iun Potencon, ebligantan al li ricevadi helpon de la Dia Realeco, tiun Potencon, kiu sola povas kontaktigi lin kun la Fonto de ĉia vivo.

Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraŭaĵoj.

Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la " Neimagebla ", la Dia Realeco.

La Dia Realeco povas esti komparita kun la suno kaj la Sankta Spirito kun la radioj de la suno. Kiel la sunaj radioj alportas lumon kaj varmon de la suno al la tero, donante vivon al ĉiuj kreitaĵoj, tiel same la " Malkaŝantoj " (de Dio) alportas la potencon de la Sankta Spirito el la Dia Suno de Realeco, por doni Lumon kaj Vivon al homaj animoj.

Peranto estas necesa inter la suno kaj la tero; la suno ne malsuprenvenas al la tero nek la tero supreniras al la suno. La kontakto estas kreita de la sunaj radioj, kiuj alportas lumon, varmon kaj ardon.

La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l'Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro, surverŝanta ĉiujn animojn per la Dia Radieco, transdonanta la Benon de la Favoro de Dio al la tuta mondo. La tero sen la sunradia perado de varmo kaj lumo povus ricevi nenian donon de la suno.

Simile la Sankta Spirito estas la kaŭzo de la vivo de homo. Sen la Sankta Spirito li havus nenian intelekton, li ne povus akiradi la sciencan komprenon, per kiu li gajnas sian grandan influon je la cetero de la kreaĵoj. La lumigo de la Sankta Spirito donas al homo la povon de penso kaj lasas lin fari malkovrojn, per kiuj li fleksas la leĝojn de l'naturo laŭ sia volo.

Ĝi estas la Sankta Spirito, kiu per la perado de la Profetoj de Dio instruas spiritajn virtojn al homo kaj ebligas al li atingi la eternan vivon.

Ĉiuj tiuj benoj estas transportitaj al homo de la Sankta Spirito; ni do povas kompreni, ke la Sankta Spirito estas Peranto inter la Kreinto kaj la kreitoj. La lumo kaj varmo de la suno fruktodonigas la teron kaj kaŭzas vivon en ĉio, kio kreskas; kaj la Sankta Spirito vivigas la homajn animojn.

La du grandaj apostoloj, Sankta Petro kaj Sankta Johano, la Evangelistoj, estis iam ordinaraj, simplaj laboristoj, ŝvite perlaborantaj siajn ĉiutagan panon. Per la potenco de la Sankta Spirito iliaj animoj iĝislumigitaj kaj ili ricevis la eternajn benojn de Kristo Sinjoro.

La du naturoj de homo.

la 1-an de novembro 1911.

Hodiaŭ estas en Parizo tago de ĝojoj. Oni festas la feston de " Ĉiuj Sanktuloj ". Kiel vi pensas, kial tiuj homoj estas nomitaj " sanktuloj " ? Tiu ĉi vorto havas tre realan signifon. Sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, kiu estas liberiĝinta de ĉiaj homaj malfortecoj kaj malperfektecoj.

En homo ekzistas du naturoj: lia spirita aŭ pli alta naturo kaj lia materiala aŭ malpli alta naturo. Per unu li alproksimiĝas al Dio, per la dua li vivas sole por la mondo. Oni povas trovi en homo signojn de tiuj ĉi ambaŭ naturoj. En sia materiala flanko li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; ĉio tio estas la rezultoj de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo, kompatemo, afableco, veramo kaj justeco; ĉiu kaj ĉiuj el ili estas la esprimoj de lia pli alta naturo. Ĉiu bona maniero, ĉiu nobla kvalito apartenas al la spirita naturo de homo, dum ĉiuj liaj malperfektecoj kaj pekaj agoj estas naskitaj de lia materiala naturo. Kiam la Dia naturo de homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon.

Homo havas la povon fari same bonon kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo. Sed kiam, kontraŭe, li forĵetas la Diajn aferojn kaj lasas sin venki de siaj malbonaj pasioj, tiam li ne estas pli bona ol besto.

Sanktuloj estas homoj, kiuj liberigis sin de la mondo de materio kaj kiuj venkis pekon. Ili vivas en la mondo, sed ne estas de la mondo, ĉar iliaj pensoj restadas senĉese en la mondo de la Spirito. Ili pasigas la vivon en sankteco kaj elmontras en siaj agoj amon, justecon kaj piecon. Ili estas lumigitaj de supre. Ili estas kiel lumaj kaj brilantaj lampoj en la mallumaj lokoj de la tero. Tio ĉi estas la sanktuloj de Dio. La apostoloj, kiuj estis disĉiploj de Jesuo, estis tiaj samaj, kiel aliaj homoj ; simile al siaj proksimuloj ili estis logataj de la mondaj aferoj, kaj ĉiu el ili pensis nur pri sia propra profito. Malmulte ili sciis pri justeco nek oni povis trovi en ili la Diajn perfektecojn. Sed kiam ili eksekvis Kriston kaj ekkredis je Li, ilia nescio cedis

lokon al kompreno, krueleco sanĝis sin en justecon, falseco en veramon, mallumo en lumon. Antaŭe ili estis mondecaj, poste ili iĝis spiritaj kaj diaj. Antaŭe ili estis infanoj de mallumo, poste ili iĝis filoj de Dio, ili iĝis sanktaj ! Penu do sekvi iliajn paŝojn, forlasante malantaŭ vi ĉiujn mondajn aferojn kaj penante atingi la Spiritan Regnon.

Preĝu al Dio, ke Li fortigu vin en la diaj virtoj, por ke vi estu en la mondo kiel angeloj, lumegaj lampoj, malkovrantaj la misterojn de la Regno al tiuj, kiuj havas komprenemajn korojn.

Dio sendis Siajn Profetojn en la mondon, por instrui kaj klerigi la homojn, por klarigi al ili la misteron de la potenco de la Sankta Spirito, por ebligi al ili reflektadi la lumon kaj iĝi, siavice, fonto de gvido por aliaj. La Ĉielaj Libroj, la Biblio, la Korano kaj la aliaj Sanktaj Verkoj estis donitaj de Dio, kiel gvidiloj sur la vojo de Dia virto, amo, justeco kaj paco.

Tial mi diras al vi, ke vi devas peni sekvi la konsilojn de tiuj ĉi benitaj Libroj, kaj tiel aranĝi viajn vivojn, por, sekvante la metitajn antaŭ vi modelojn, fariĝi mem sanktuloj de la Plej Alta !

Materiala kaj spirita progreso.

la 2-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Kiel bela estas la vetero hodiaŭ, la ĉielo estas klara, la suno brilas kaj la homa koro ĝojas pro tio !

Tia bonega kaj belega vetero donas novan vivon kaj forton al homo, kaj, se li estas malsana, li eksentas denove en sia koro la ĝojigan esperon de resaniĝo. Ĉiuj tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, ĉar nur lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn.

Se homo bone prosperas en sia negoco, arto aŭ profesio, li akiras per tio la eblon pligrandigi sian fizikan bonstaton kaj doni al sia korpo certan kvanton da oportuneco kaj komforto, kiun ĝi tiel ŝatas. Ĉie ĉirkaŭe ni vidas hodiaŭ, kiel homo ĉirkaŭigas sin per ĉiaspecaj modernaj oportunaĵoj kaj lukso, kaj nenion rifuzas al la fizika kaj materiala flanko de sia naturo. Sed gardu vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn de la animo; ĉar materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo. Perfekteco en mondaj aferoj estas ĝojo por la korpo de homo, sed neniel ĝi glorigas lian animon.

Povas okazi, ke homo, kiu havas ĉian materialan kontentecon kaj vivas, ĉirkaŭita de ĉiuj plej grandaj komfortaĵoj, kiujn la moderna civilizacio povas doni al li, estas senigita de la gravegaj donaĵoj de la Sankta Spirito.

Progresi materiale estas vere bona kaj laŭdinda afero, sed ĉe tio ni ne malzorgu la pli gravan spiritan progreson kaj ne fermu niajn okulojn al la Dia lumo, brilanta meze de ni.

Nur plibonigante nian spiritan staton same, kiel la materialan, ni povas vere progresi kaj iĝi perfektaj estaĵoj. Por alporti tiun spiritan vivon kaj lumon en la mondon aperis ĉiuj grandaj Instruistoj. Ili venis, por ke la Suno de l'Vero ekaperu kaj ekbrilu en la homaj koroj, kaj por ke per ĝia mirinda povo homoj atingu la eternan vivon.

Kiam Kristo Sinjoro venis, li verŝis la lumon de la Sankta Spirito ĉien ĉirkaŭ Si, kaj Liaj disĉiploj kaj ĉiuj, kiuj ricevis la lumon de Li, iĝis lumigitaj, spiritaj estaĵoj.

Por aperigi tiun ĉi lumon Baha'u'llah estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.

Ve ! Ĉar homo malatentas tiun ĉi lumon. Li iras plue sian vojon en mallumo kaj aparteco, kaj malpacoj kai kruelaj militoj estas ankoraŭ oftaj.

Li uzas materialan progreson, por kontentigi sian sopiron al milito, kaj li faras detruajn ilojn kaj instrumentojn, por ekstermadi siajn kunfratojn.

Sed ni prefere klopodu por akiri la spiritain profitojn, ĉar ĝi estas sola vojo de vera progreso, kiu venas de Dio, kaj kiu sola estas Dia.

Mi preĝas por ĉiu el vi kaj por ĉiuj, ke vi ricevu la Malavaraĵojn de la Sankta Spirito; tiam vi vere estos lumigitaj kaj progresados ĉiam antaŭen kaj supren al la Regno de Dio. Tiam viaj koroj estos pretaj ricevi la ĝojan novaĵon, viaj okuloj estos malfermitaj kaj vi vidos la Gloron de Dio; viaj oreloj estos malŝtopitaj kaj vi aŭdos la vokon de la Regno, kaj per elokventigita lango vi alvokados la homojn al ekkompreno de la Dia Potenco kaj Amo de Dio.

La evoluado de materio kaj progresado de la animo.

la 3-an de novembro 1911.

En Parizo fariĝas malvarme, tiel malvarme, ke ni baldaŭ devos forveturi, sed la varmo de via amo retenas min ankoraŭ ĉi tie. Se plaĉos al Dio, mi esperas resti ankoraŭ inter vi dum kelka tempo; la korpa malvarmo kaj varmo ne povas influi la spiriton, ĉar ĝi estas varmigata per la fajro de Amo de Dio. Kiam ni ekkomprenas tion ĉi, ni komencas kompreni ion el nia vivo en la estonta mondo.

Dio en Sia Malavareco lasis nin antaŭgustumi ĝin ĉi tie, donis al ni certajn pruvojn pri la diferencoj, kiuj ekzistas inter la korpo, la animo kaj la spirito.

Ni vidas, ke malvarmo, varmego, sufero ktp. koncernas nur la korpon; ili ne influas la spiriton.

Kiel ofte ni vidas homon malriĉan, malsanan, mizere vestitan, havantan neniajn vivrimedojn, tamen spirite fortan. Kion ajn devas suferi lia korpo, lia spirito estas libera kaj sana ! Aliflanke, kiel ofte ni vidas homon riĉan, fizike fortan kaj sanan, sed kun animo morte malsana.

Estas tute evidente al vidanta menso, ke la homa spirito estas io tre malsimila al lia fizika korpo.

La spirito estas senŝanĝa, nedetruebla. La progresado kaj evoluado de la animo, ĝojo kaj malĝojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo.

Se amiko kaŭzas al ni ĝojon aŭ suferon, se amatino montriĝas fidela aŭ malfidela - impresita estas la animo. Se niaj karuloj estas for de ni - la animo ĉagreniĝas, kaj la malĝojo aŭ zorgo de la animo povas kaŭzi reagon de la korpo.

Tiel, kiam la spirito estas nutrata per sanktaj virtoj, la korpo estas ĝoja; se la animo falas en pekon, la korpo suferas turmentojn !

Kiam ni trovas veramon, konstantecon, fidelecon kaj amon, ni estas feliĉaj, sed kiam ni renkontas mensogemon, malfidelecon kaj ruzecon, ni estas malfeliĉaj.

Ĉio tio estas aferoj, koncernantaj la animon, kaj ne korpaj malsanoj. Estas do evidente, ke la animo, same kiel la korpo, havas sian propran individuecon. Sed se la korpo estas subigita al sanĝoj, la spirito ne bezonas esti tuŝita. Se vi rompas spegulon, en kiun brilas la suno, la spegulo estas rompita, sed la suno plue brilas ! Se oni detruas kaĝon, en kiu birdo estis fermita, la birdo ne estas vundita ! Se oni rompas lampon, la flamo tamen povas lume brili !

La samo koncernas la spiriton de homo. Kvankam morto senvivigas lian korpon, ĝi havas nenian influon je lia spirito - tiu ĉi estas eterna, ĉiama, sennaska kaj senmorta.

Koncerne la animon de homo post lia morto, ĝi restas sur tiu grado de pureco, ĝis kiu ĝi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ĝi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.

De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Ĉielan Mondon, ĝia evoluado estas spirita, kaj tiu ĉi evoluado estas : Alproksimiĝado al Dio.

En la sfero de la fizika kreiteco la evoluado okazas de unu grado de perfekteco al alia. La mineraloj kun siaj mineralaj perfektecoj trapasas al la vegetaĵoj; la vegetaĵoj kun siaj perfektecoj trapasas en la mondon de bestoj, kaj tiel plu, ĝis la mondo de homoj. Tiu ĉi mondo estas plena de ŝajnaj kontraŭaĵoj; en ĉiu el tiuj ĉi regnoj ( la minerala, la vegetaĵa kaj la besta ) la vivo ekzistas konforme al sia grado. Kvankam kompare kun la vivo de homo la tero

ŝajnas esti morta, ĝi tamen ankaŭ vivas kaj havas sian propran vivon. En tiu ĉi mondo kreaĵoj vivas kaj mortas, kaj vivas denove en aliaj formoj de vivo, sed en la mondo de l'Spirito estas tute alie.

Ne estas leĝo de la animo evolui de grado al grado, ĝi nur evoluas pli proksimen al Dio, per la Kompatemo kaj Malavareco de Dio.

Mia fervora preĝo estas, ke ni ĉiuj estu en la Regno de Dio kaj proksime al Li.

La spiritaj kunvenoj en Parizo.

la 4-an de novembro 1911.

Tra la tuta Eŭropo oni aŭdas hodiaŭ pri kunvenoj kaj asocioj kaj oni fondas ĉiaspecajn societojn. Estas inter ili tiaj, kiuj interesiĝas pri komerco, scienco, politiko, kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili estas por materialaj servoj, kaj iliaj celoj koncernas la programon kaj lumigon de la mondo de materio. Sed malofte blovas sur ilin la spiro de la Sankta Spirito. Ili ŝajnas esti senkonsciaj pri la Dia Voĉo, senzorgaj por la aferoj de Dio. Sed tiu ĉi kunveno en Parizo estas la vere spirita. La Dia Spiro estas blovita mezen de vi, la lumo de la Regno brilas en ĉiuj koroj. La Sankta Amo de Dio estas potenco inter vi, kaj kun soifantaj animoj vi ricevas la bonan novaĵon de granda ĝojo.

Vi ĉiuj unuanime kunvenis ĉi tie, kun koro ĉe koro, kun animoj, superverŝitaj de la Dia Amo, sopirante kaj laborante por la unueco de la mondo.

Vere tiu ĉi kunveno estas spirita kunveno ! Ĝi estas kiel aroma ĝardeno ! La Ĉiela Suno verŝas sur ĝin siajn orajn radiojn, kaj ĝia varmo penetras kaj gajigas ĉiun atendantan koron. La Amo de Kristo, kiu superpasis ĉian komprenon, estas inter vi, kaj la Sankta Spirito estas via helpanto.

Tagon post tago tiu ĉi kunveno iĝados pli granda kaj pli potenca, ĝis grade ĝia spirito konkeros la tutan mondon !

Penu per viaj tutaj koroj esti volemaj fluejoj por la Malavareco de Dio. Ĉar mi diras al vi, ke Li elektis vin, ke vi estu Liaj diskonigantoj de Amo tra la mondo, ke vi estu Liaj Portantoj de la spiritaj donacoj al la homoj, ke vi estu disvastigantoj de unueco kaj konkordo sur la tero. Danku Dion per viaj tutaj koroj, ke Li donis al vi tiun ĉi privilegion. Ĉar vivo dediĉita al glorado ne estas tro longa, por danki Dion por tia favoro.

Levu viajn korojn super la estantecon kaj per la okuloj de kredo rigardu la estontecon ! Hodiaù la semo estas semata, la grajno falas sur la teron, sed venos la tago, kiam elkreskos el ĝi glorinda arbo, kies branĉoj estos ŝarĝitaj de fruktoj. Ĝoju kaj estu feliĉaj, ke tiu tago jam ekmatenis, penu ekkompreni ĝian povon, ĉar vere ĝi estas mirinda ! Dio kronis vin per honoro kaj en viajn korojn Li lokis radiantan stelon; vere, ĝia lumo lumigas la tutan mondon !

Du specoj de lumo

la 5-an de novembro 1911.

Hodiaŭ la vetero estas nuba kaj malserena. En Oriento la suno konstante brilas, la steloj neniam estas vualitaj kaj tre malmulte da nuboj estas tie. Lumo ĉiam leviĝas en Oriento kaj sendas siajn radiojn en Okcidenton.

Ekzistas du specoj de lumo. Ekzistas la videbla lumo de la suno, dank' al kiu ni povas ekkoni la belecon de la mondo ĉirkaŭ ni; sen ĝi ni povus nenion vidi.

Malgraŭ tio, kvankam la funkcio de tiu lumo estas videbligi al ni objektojn, ĝi ne povas doni al ni la povon vidi aŭ kompreni, el kio konsistas iliaj diversaj ĉarmoj, ĉar tiu lumo ne havas inteligentecon, ne havas konscion. La scion kaj komprenon donas al ni la lumo de intelekto, kaj sen tiu ĉi lumo la fizikaj okuloj estus senutilaj.

La lumo de intelekto estas la plej alta lumo, kiu ekzistas, ĉar ĝi estas naskita de la Dia

lumo.

La lumo de intelekto kapabligas nin konscii kaj kompreni ĉion, kio ekzistas, sed nur la Dia Lumo povas doni al ni la eblon vidi aferojn nevideblajn, kaj nur ĝi kapabligas nin vidi la Verojn, kiuj estos videblaj por la mondo nur post miloj da jaroj.

Dank' al la Dia Lumo la profetoj povis vidi antaŭ du mil jaroj la okazontajn aferojn, kaj hodiaŭ ni vidas la realigon de iliaj vizioj. Sekve tio ĉi estas la Lumo, pri kiu ni devas klopodi, ĉar ĝi estas pli granda, ol ĉiu alia.

Dank' al tiu ĉi Lumo Moseo povis vidi kaj kompreni la Dian Malkaŝiĝon kaj aŭdi la Ĉielan Voĉon, kiu parolis al li el la brulanta arbusto ( Eliro III 2).

Pri tiu ĉi lumo parolas Mahometo, kiam li diras : " Allaho estas la Lumo de la Ĉielo kaj de la tero ".

Serĉu per viaj tutaj koroj tiun ĉi Dian Lumon, por ke vi ricevu la povon kompreni la realecon, por ke vi ekkonu la sekretojn de Dio, por ke la kaŝitaj vojoj iĝu klaraj antaŭ viaj okuloj.

Tiun ĉi Lumon oni povas kompari kun spegulo, kaj kiel spegulo reflektas ĉion, kio estas antaŭ ĝi, tiel tiu ĉi Lumo montras al la okuloj de nia spirito ĉion, kio ekzistas en la Regno de Dio, kaj videbligas al ni la realecojn de l'aferoj. Dank'al tiu ĉi radiantega Lumo ĉiuj spiritaj interpretoj de la Sanktaj Libroj iĝis klaraj al ni, la kaŝitaj aferoj de la Dia universo iĝis malkaŝitaj, kaj ni ricevis la povon kompreni la Diajn celojn koncerne homon.

Mi preĝas, ke Dio en Sia Favoro lumigu viajn korojn kaj animojn per Sia Glorega Lumo; tiam ĉiu el vi brilos, kiel radianta stelo, en la mallumaj lokoj de la mondo.

La spiritaj aspiroj en Okcidento.

la 6-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Koran bonvenon al vi ! El la orientaj landoj mi venis en Okcidenton, por resti inter vi dum mallonga tempo. En Oriento oni ofte diras, ke la okcidentuloj ne havas spiritecon, sed mi ne trovis la aferon tiel. Dankon al Dio, mi vidas kaj sentas, ke estas multe da spiritaj aspiroj inter la okcidentuloj, kaj ke en kelkaj okazoj ilia spirita percepto estas eĉ pli penetrema, ol tiu de iliaj orientaj fratoj. Se la instruoj, donitaj en Oriento, estus konscience disvastigitaj en Okcidento, la mondo estus hodiaŭ pli luma loko.

Kvankam en la pasintaj tempoj ĉiuj grandaj spiritaj instruistoj aperis en Oriento, estas tie tamen multaj homoj, tute senigitaj de spiriteco. Rilate al la aferoj de l'Spirito ili estas senvivaj kiel ŝtono. Kaj ili ne deziras esti aliaj, ĉar ili opinias, ke homo estas nur supera speco de besto kaj ke la aferoj de Dio ne koncernas lin.

Sed la ambicio de homo devas flugi super tion ĉi. Li devas rigardi ĉiam pli alten, super sin mem, ĉiam supren kaj antaŭen, ĝis per la Kompatemo de Dio li atingos la Regnon de Ĉielo. Estas ankaŭ homoj, kies okuloj estas malfermitaj nur al la fizika progreso kaj al la evolucio en la mondo de materio. Tiuj ĉi homoj preferas studi la similecon inter sia propra fizika korpo kaj tiu ĉi de simio anstataŭ konsideri la glorindan parencecon inter sia spirito kaj tiu ĉi de Dio. Ĝi estas efektive stranga, ĉar nur fizike homo similas la malpli altajn kreatojn, kaj koncerne la intelekton li tute malsimitas ilin.

Homo ĉiam progresas. La sfero de lia scio ĉiam pligrandiĝas kaj lia mensa aktiveco fluas tra multaj kaj diversaj fluejoj. Rigardu, kion homo efektivigis sur la kampo de scienco, konsideru liajn multajn malkovrojn, liajn sennombrajn elpensaĵojn kaj la profundan komprenon de la leĝoj de l'naturo.

En la sfero de arto okazas ĝuste la samo, kaj tiu mirinda evoluado de la homaj kapabloj iĝas ĉiam pli rapida kun la fluo de l'tempo ! Se oni povus kunmeti la malkovrojn kaj

elpensaĵojn de la lastaj dekkvin jarcentoj, vi vidus, ke dum la lastaj cent jaroj okazis pli granda progreso, ol dum la antaŭaj dekkvar jarcentoj. Ĉar la rapideco, kun kiu homo progresas, kreskas de jarcento al jarcento.

La povo de intelekto estas unu el la plej grandaj favoroj de Dio donitaj al la homoj; ĝi estas la povo, kiu faras ĝin kreaĵo pli alta ol besto. Ĉar, dum la homa inteligenteco jarcenton post jarcento kaj tempon post tempo kreskas kaj iĝas ĉiam pli penetrema, tiu de bestoj restas en la sama stato. Ili ne estas pli inteligentaj hodiaŭ ol antaŭ mil jaroj ! Ĉu oni bezonas pli grandan pruvon por montri, kiel homo malsimilas al la kreaĵoj de la besta mondo ? Sendube ĝi estas klara, kiel tago !

La spiritaj perfektecoj estas laŭnaskaj rajtoj de homo kaj apartenas al li sola el la tuta kreaĵaro. Homo estas en realeco spirita estaĵo, kaj nur kiam li vivas en la spirito li estas vere feliĉa. Tiu spirita sopiro kaj percepto apartenas egale al ĉiuj homoj, kaj mi estas firme konvinkita, ke la okcidentuloj posedas grandajn spiritajn aspirojn.

Mi preĝas varmege, ke la stelo de Oriento verŝu siajn brilantajn radiojn sur la okcidentan mondon, kaj ke la popoloj de Okcidento leviĝu en forto, fervoro kaj kuraĝo, por helpi siajn fratojn en Oriento.

Parolado en kunvenejo en Parizo.

la 6-an de novembro 1911.

Tio ĉi estas vere bahaa domo. Ĉiufoje, kiam tia domo aŭ kunvenejo estas fondita, ĝi fariĝas unu el la plej grandaj helpoj en la ĝenerala progreso de la urbo aŭ lando, al kiu ĝi apartenas. Ĝi akcelas kreskon de instruiteco kaj scienco kaj estas konata pro sia intensa spiriteco kaj pro amo, kiun ĝi disvastigas inter homoj.

La fondon de tia kunvenejo ĉiam sekvas plej granda prospero. La unua Bahaa Asocio, kiu ekzistis en Teherano, estis speciale benita. En la daŭro de unu jaro ĝi kreskis tiel rapide, ke ĝiaj membroj multiĝis ĝis naŭoblo de la komenca nombro. Hodiaŭ en la malproksima Persujo estas multaj tiaj asocioj, en kiuj la amikoj de Dio renkontas sin reciproke en plena ĝojo, amo kaj unueco. Ili instruas pri la Afero de Dio, edukas malklerulojn kaj proksimigas koron al koro en frata afableco. Ili helpas al malriĉuloj kaj bezonantoj kaj donas al ili ĉiutagan panon. Ili amas kaj prizorgas malsanulojn kaj estas portantoj de espero kaj konsolo por forlasitoj kaj premitoj.

Ho vi en Parizo, penu ke viaj asocioj similu al ĝi kaj kreskigu eĉ pli grandajn fruktojn!

Ho, amikoj de Dio ! Se vi fidos al la Vorto de Dio kaj estos fortaj, se vi sekvos la regulojn de Baha'u'llah, kiuj ordonas flegi malsanulon, levi falinton, zorgi pri malriĉulo kaj bezonanto, doni rifuĝon al senhavigito, defendi persekutaton, konsoli malĝojanton kaj ami la mondon de l'homaro per la tuta koro - tiam, mi diras al vi, baldaŭ tiu ĉi kunvenejo vidos mirindan rikolton. Tagon post tago ĝiaj membroj progresados kaj iĝados pli kaj pli spiritaj. Sed vi devas havi firman fundamenton, kaj viaj celoj kaj ambicioj devas esti klare komprenataj de ĉiu membro. Ili devas esti la sekvantaj :

) Elmontradi kunsentemon kaj bonvolon al ĉiuj.

) Faradi servojn al homoj.

) Klopodi por gvidadi kaj lumigadi tiujn, kiuj estas en mallumo.

) Esti afabla al ĉiu kaj elmontradi simpation al ĉiu el vivantoj.

) Esti humila en sia sinteno rilate al Dio, esti en la stato de konstanta preĝado al Li, por ĉiutage pli proksimiĝadi al Dio.

) Esti tiel fidela kaj sincera en ĉiuj siaj agoj, ke ĉiu membro estu konata kiel personigo de la kvalitoj de honesteco, amo, fideleco, afableco, grandanimeco kaj kuraĝo. Esti malkunigita de ĉio, kio ne estas Dio, allogita de la Ĉiela Spiro - posedanta dian animon; por ke la mondo sciu, ke bahaano estas perfektulo.

Penu atingi ĉion tion en tiuj kunvenoj. Tiam vere kaj efektive vi, amikoj de Dio, kunvenos en granda ĝojo. Helpu unu la alian, fariĝu kvazaŭ unu homo, atinginte perfektan unuecon.

Mi preĝas al Dio, ke vi ĉiutage progresadu en la spiriteco, ke la Amo de Dio estu pli kaj pli evidenta en vi, ke la pensoj de viaj koroj estu purigitaj, kaj ke viaj vizaĝoj estu ĉiam turnitaj al Li. Proksimiĝu vi, ĉiu kaj ĉiuj, al la sojlo de unueco kaj eniru la Regnon. Ĉiu el vi estu kiel flamanta torĉo, lumigita kaj hele brulanta per la fajro de la Amo de Dio.

BahaVllah

la 7-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Mi volas paroli al vi hodiaŭ pri Baha'u'llah. En la tria jaro post kiam Bab deklaris sian mision, Baha'u'llah, akuzita de fanatikaj mulaoj pri kredo je la nova doktrino, estis arestita kaj lokita en malliberejon. La sekvintan tagon tamen kelkaj ministroj kaj aliaj influaj personoj kaŭzis lian liberigon. Poste il estis denove arestita kaj la pastroj kondamnis lin je morto ! La provincestro hezitis plenumi tiun ĉi verdikton pro timo de revolucio. La pastroj kunvenis en moskeo, antaŭ kiu estis la ekzekuta placo. La tuta loĝantaro de la urbo amasiĝis ekster la moskeo. Ĉarpentistoj kunportis siajn segilojn kaj marteloin, buĉistoj venis kun siaj tranĉiloj, brikmetistoj kaj konstruistoj armis sin per siaj fosiloj - ĉiuj tiuj homoj instigitaj de la furiozaj mulaoj avidis la honoron partopreni en lia mortigo. En la moskeo estis kunvenintaj la doktoroj de religio. Baha'u'llah staris antaŭ ili kaj respondis ĉiujn iliajn demandojn kun granda saĝeco. Precipe la ĉefa saĝulo estis tute silentigita de Baha'u'llah, kiu refutis ĉiujn liajn argumentojn.

Ekestis diskuto inter du el tiuj pastroj koncerne la signifon de kelkaj vortoj en la verkoj de Bab ; akuzante lin pri neprecizeco, ili elvokis Baha'u'llah on defendi lin, se li povos. La du pastroj estis tute humiligitaj, ĉar Baha'u'llah pruvis antaŭ la tuta kunveno, ke Bab estis absolute prava kaj ke la akuzo estis farita pro malklereco.

La venkitoj subigis lin nun al la torturo de bastonado kaj pli furiozaj, ol antaŭe, ili venigis lin ekster la murojn de la moskeo sur la ekzekutan placon, kie la misgvidita amaso atendis lian venon.

Tamen la provincestro timis cedi al la postuloj de la pastroj volantaj lian ekzekuton. Konsiderante la danĝeron, en kiu trovis sin la distingita malliberulo, oni sendis kelkajn homojn por lin savi. Ili sukcesis tion ĉi, farante rompon en la muro de la moskeo kaj forkondukante Baha'u'llah on tra la elrompaĵo en sendanĝeran lokon sed ne en liberecon; ĉar la provincestro formetis la respondecon de siaj propraj ŝultroj, sendante lin en Teheranon. Tie li estis fermita en subteran malliberejon, kie oni neniam vidis la lumon de tago. Ĉirkaŭ lian kolon oni metis pezan ĉenon, per kiu li estis katenita kun kvin aliaj babanoj; tiuj ĉi katenoj estis kune fiksitaj per fortaj, tre pezaj boltoj kaj ŝraŭboj. Liaj vestoj estis ŝiritaj en ĉifonojn, same kiel lia fezo. En tiuj teruraj kondiĉoj li estis tenata dum kvar monatoj.

Dum tiu tuta tempo al neniu el liaj amikoj estis permesite aliri al li.

Mallibereja oficisto penis veneni lin, sed, krom grandegaj suferoj la veneno restis senefika.

Post certa tempo la registaro liberigis lin kaj ekzilis lin kune kun lia familio en Bagdadon, kie li restis dum dekunu jaroj. Dum tiu tempo li travivis severajn persekutojn, ĉiam ĉirkaŭate per la gardema malamo de siaj malamikoj.

Li elportadis ĉiujn malbonojn kaj turmentojn kun plej granda kuraĝo kaj forto. Ofte, leviĝante matene, li ne sciis, ĉu li ĝisvivos la sunsubiron. Intertempe ĉiutage la pastroj venadis kaj demandadis lin pri religio kaj metafiziko.

Post paso de longa tempo la turka registaro ekzilis lin en Konstantinopolon, el kie li estis sendita en Adrianopolon. Fine oni sendis lin en la malproksiman fortikitan malliberejon de Akko. Tie oni lin malliberigis en la militista parto de la fortikaĵo kai tenis lin sub plej severa observado. Mankas al mi vortoj, por rakonti al vi pri la multegaj persekutoj, kiujn li devis suferi, kaj pri la tuta mizero, kiun li travivis en la malliberejo. Malgraŭ tio el tiu malliberejo Baha'u'llah skribis al ĉiuj monarĥoj de Eŭropo, kaj ĉiuj tiuj leteroj, krom unu, estis senditaj per poŝto.

La epistolo al la ŝaho Nassar-ed-din estis konfidita al persa babano, Mirza Badi Ĥorasani, kiu entreprenis transdoni ĝin en la proprajn manojn de la ŝaho. Tiu brava homo atendis en la ĉirkaŭaĵo de Teherano trapason de la ŝaho, kiu intencis veturi tiuvoje al sia somera palaco. La kuraĝa sendito sekvis la ŝahon ĝis lia palaco kaj atendis kelkajn tagojn sur la vojo apud la enirejo. Oni vidadis lin ĉiam, atendantan sur la vojo, ĝis homoj komencis miri, por kio il estis tie. Fine la ŝaho ekaŭdis pri li kaj ordonis al siaj servantoj, ke oni venigu tiun homon antaŭ lin.

" Ho, servantoj de la ŝaho, mi alportas leteron, kiun mi devas transdoni en liajn proprajn manojn ", diris Badi, kaj poste Badi diris al la ŝaho : " mi alportas al vi leteron de Baha'u'llah ".

Tiuj, kiuj volis eltiri de li informojn, kiuj povus helpi ilin en la plua persekutado de Baha'u'llah, tuj kaptis lin kaj komencis lin juĝ-esplori. Badi ne respondis eĉ vorton; sekve de tio ili torturis lin, li tamen restis trankvila. Post tri tagoj ili mortigis lin, ne sukcesinte perforti lin al parolado. Tiuj kruelaj homoj fotografis lin, dum li estis torturata. (*)

La ŝaho donis la leteron de Baha'u'llah al la pastroj, ke ili ĝin klarigu al li. Post kelkaj tagoj la pastroj diris al la ŝaho, ke la letero estis de politika malamiko. La ŝaho ekkoleris kaj diris : " Tio ĉi ne estas klarigo. Mi pagas al vi, por ke vi legu kaj respondu miajn leterojn, obeŭ do !"

La senco kaj signifo de la Tabuleto al la ŝaho Nassar-ed-din estis mallonge, la sekvanta : " Nun kiam la tempo venis, kiam la Gloro de Dio aperis, mi petas, ke estu al mi permesite veni en Teheranon kaj respondi al ĉiuj demandoj, kiujn la pastroj volus fari al mi. Mi alvokas vin, ke vi malligu vian koron de la monda brileco de via imperio. Rememoru ĉiujn tiujn grandajn reĝojn, kiuj vivis antaŭ vi - ilia gloro pasis for ! "

La letero estis skribita en plej belega maniero, kaj en sia plua parto ĝi avertis la reĝon kaj anoncis al li la estontan triumfon de la Regno de Baha'u'llah tiel en Oriento, kiel en Okcidento.

La ŝaho ne atentis la averton de tiu ĉi letero kaj vivis plue en tiu sama maniero, ĝis la

fino.

Kvankam Baha'u'llah estis en malliberejo, la grandega potenco de la Sankta Spirito estis kun li !

Neniu alia en malliberejo povus simili al li. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn li suferis, li neniam plendis.

En la digno de sia majesteco li ĉiam rifuzadis vidi la provincestron aŭ la influajn personojn de la urbo.

Kvankam la gardado estis senindulge severa, li venis kaj foriris, kiel li volis. Li mortis en domo, trovanta sin ĉirkaŭ tri kilometrojn de Akko.

(*) Homo, kiu ĉeestis en la momento, kiam Badi ekaŭdis, ke li portu la epistolon al la ŝaho, vidis lin tute aliiĝinta; li iĝis radianta.

La ideoj de Dio devas esti realigitai en agoj.

la 8-an de novembro 1911.

Tra la tuta mondo oni aŭdas gloradon de belaj diroj kaj admiradon de noblaj reguloj. Ĉiuj diras, ke ili amas tion, kio estas bona kaj malamas tion, kio estas malbona. Oni devas admiri sincerecon, dum mensogo meritas malestimon. Fideleco estas virto kaj malfideleco estas malhonoro por homoj. Benita afero estas ĝojigadi homajn korojn, kaj malbone estas esti kaŭzo de sufero. Esti afabla kaj kompatema estas virte, dum malami estas peke. Justeco estas nobla kvalito, kaj maljusteco estas malnobleco. Estas devo de homo esti kunsentema, malbonfari al neniu kaj evitadi je ĉia kosto ĵaluzon kaj malicon. Saĝeco estas gloro de homo, ne malklereco; lumo, ne mallumo ! Bone estas turni la vizaĝon al Dio, kaj malsaĝe estas ignori Lin. Nia devo estas gvidi homon supren, kaj ne misgvidi lin kaj kaŭzi lian falon. Multaj estas ekzemploj, similaj al ĉi tiuj.

Sed ĉiuj tiuj diroj estas nur vortoj, kaj ni vidas, ke nur tre malmultaj el ili estas transportataj en la sferon de agoj. Kontraŭe, ni vidas, ke homoj lasis sin regi de pasio kaj egoismo, ke ĉiu pensas nur pri tio, kio donas profiton al li mem, eĉ se tio signifus ruinon de lia frato. Ĉiuj deziregas akiri riĉaĵojn por si mem kaj malmulte zorgas, aŭ tute ne zorgas pri bonstato de aliaj. Ilin interesas ilia propra trankvilo kaj kontenteco, dum la kondiĉoj de iliaj kunfratoj ne tuŝas ilin eĉ iomete.

Malfeliĉe tio ĉi estas la vojo, sur kiu paŝas plejmulto da homoj.

Sed bahaanoj ne devas esti tiaj. Ili devas levi sin super tiun ĉi staton. Agoj devas ludi ĉe ili pli grandan rolon, ol vortoj. Per siaj agoj ili devas esti kompatemaj, ne nur per la vortoj. Ili devas en ĉiuj okazoj konfirmadi per siaj agoj, kion ili proklamas per la vortoj. Iliaj faroj devas pruvi ilian fidelecon, kaj iliaj agoj devas elmontradi Dian Lumon.

Viaj agoj estu laŭtaj krioj, vokantaj al la mondo, ke vi vere estas bahaanoj, ĉar al la mondo agoj parolas kaj ili kaŭzas progreson de la homaro.

Se ni estas veraj bahaanoj, parolo ne estas bezona. Niaj agoj helpos la mondon iri antaŭ en, ili disvastigos la civilizacion, ili akcelos la progreson de la scienco, ili kaŭzos ekfloron de la artoj. Sen agoj nenio povas esti efektivigita en la materiala mondo, nek vortoj sensubtenaj povas antaŭenigi homon en la Spiritan Regnon. Ne per sola buŝservado la elektitoj de Dio atingis sanktecon, sed per paciencaj vivoj, plenaj de aktiva servado, ili enportis lumon en la mondon.

Klopodu do, ke viaj agoj tagon post tago estu belegaj preĝoj. Turnu vin al Dio kaj penu ĉiam fari tion, kio estas justa kaj nobla. Riĉigadu malriĉulojn, levadu falintojn, konsoladu malgajulojn, estu sandonantoj por malsanuloj, kuragigadu timantojn, helpadu premitojn, esperigadu malesperantojn, donadu rifugon al senhavigitoj !

Tio ĉi estas la laboro de vera bahaano, kaj tio ĉi estas atendata de li. Se ni penas fari ĉion tion, tiam ni estas veraj bahaanoj, sed se ni malatentas tion, ni ne estas sekvantoj de la Lumo kaj ni ne havas rajton al tu ĉi nomo.

Dio, kiu vidas ĉiujn korojn, scias, kiagrade niaj faroj estas plenumo de niaj vortoj.

La vera signifo de bapto per akvo kaj fajro.

la 9-an de novembro 1911.

En la Evangelio de Sankta Johano Kristo diris : " Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio " (St Joh III 5). Pastroj interpretis tion ĉi en la senco, ke bapto estas necesa por savo. En alia Evangelio estas dirite : " Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro " (St Mat III 11).

Tiel la akvo de bapto kaj la fajro estas la samo ! Ĝi ne povas signifi, ke la priparolata " akvo " estas la materiala akvo, ĉar ĝi estas rekta malo de " fajro ", kaj unu neniigas la alian. Kiam en la Evangelio Kristo parolas pri " akvo ", Li komprenigas tion, kio kaŭzas vivon, ĉar sen akvo povas vivi nenia enmonda kreitaĵo - mineraloj, kreskaĵoj, bestoj kaj homoj, ĉiuj ili dependas de akvo en sia ekzisto. Jes, la lastaj sciencaj malkovroj pruvas al ni, ke eĉ mineralo havas certan formon de vivo kaj ke ĝi ankaŭ bezonas akvon por sia ekzisto.

Akvo estas la kaŭzo de vivo, kaj kiam Kristo parolas pri akvo, Li simboligas tion, kio estas la kaŭzo de la Eterna Vivo.

Tiu ĉi vivodona akvo, pri kiu Li parolas, similas fajron, ĉar ĝi estas ĝuste la Amo de Dio, kaj tiu ĉi Amo signifas vivon por niaj animoj.

La fajro de la Amo de Dio forbruligas la vualon, kiu apartigas nin de la ĉielaj Realecoj, kaj ni povas kun klara vido puŝi nin antaŭen kaj supren, ĉiam progresante sur la vojo de virto kaj sankteco kaj fariĝante lumigiloj de la mondo.

Ekzistas nenio pli granda, aŭ pli benita, ol la Amo de Dio ! Ĝi donas sanon al malsanulo, balzamon al vundito, ĝojon kaj konsolon al la tuta mondo, kaj nur per ĝi oni povas atingi la Eternan Vivon. La esenco de ĉiuj religioj estas la Amo de Dio, kaj ĝi estas la fundamento de ĉiuj sanktaj instruoj.

La Amo de Dio gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo en Egiptujo kaj kuraĝon kaj paciencon al Moseo.

Per la Amo de Dio Kristo estis sendita en la mondon kun Sia inspiranta ekzemplo de perfekta vivo de sinfero kaj sindonemo, anoncante al la homoj la Eternan Vivon. La Amo de Dio donis al Mahometo la povon transigi la arabojn el la stato de besta malalteco en la pli altan staton de ekzisto.

La Amo de Dio subtenadis Bab-on kaj alkondukis lin al lia plej supera ofero kaj faris lian bruston volema celo por milo da kugloj.

La Amo de Dio, fine, donis Baha'u'llah-on al Oriento kaj portas nun la lumon de liaj instruoj malproksimen en Okcidenton kaj de la poluso la poluso.

Tial mi alvokas ĉiun ĉi vi, ke, komprenante ĝian tutan plenecon kaj belecon, vi oferu ĉiujn viajn pensojn, vortojn kaj agojn, por enporti la scion pri la Amo de Dio en ĉiun koron.

Parolado en " L'Alliance Spiritualiste "

Salle de l'Athenee, St. Germain, Parizo, la 9-an de novembro 1911.

Mi deziras esprimi dankon por via gastamo kaj ĝojon pro tio, ke vi estas spiritemaj. Mi estas feliĉa ĉeesti kunvenon, similan al tiu ĉi, kuniĝintan por aŭdi Dian Bonnovaĵon. Se vi povus vidi per la okulo de l'Vero, vi vidus en tiu ĉi loko grandajn ondojn de spiriteco. La potenco de la Sankta Spirito estas ĉi tie por ĉiuj. Dankon al Dio, ke viaj koroj estas inspiritaj per la Dia fervoro ! Viaj animoj estas kiel ondoj en la maro de la Spirito; kvankam ĉiu individuo estas aparta ondo, la oceano estas unu, kaj ĉiuj estas unuigitaj en Dio.

Ĉiu koro devas disradiigadi unuecon, por ke la lumo el la Unusola Dia Fonto de ĉiuj brilu forte kaj hele. Ni ne devas konsideri la nurajn apartajn ondojn, sed la tutan maron. Ni devas trapasi de individuo al tuto. La Spirito estas kvazaŭ unu grandega oceano, kaj ĝiaj ondoj estas la homaj animoj.

En la Sankta Libro estas dirite, ke la Nova Jerusalemro aperos sur la tero. Estas nun klare, ke tiu ĉiela urbo ne estas konstruita el materialaj ŝtonoj kaj mortero, sed ke ĝi estas urbo, ne farita per manoj, urbo eterna en la Ĉielo !

Ĝi estas profeta simbolo, signifanta revenon de la Dia Instruo, por klerigi la homajn korojn. Multe da tempo pasis, de kiam la Sankta Gvido regis la vivojn de homoj. Sed nun, fine, la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo denove venis en la mondon, ĝi denove aperis sur la orienta ĉielo; ĝia brilego leviĝis sur la horizonto de Persujo, por esti lumo, lumiganta la tutan mondon. Ni vidas en ĉi tiuj tagoj plenumiĝon de la Dia profetaĵo. Jerusalemo malaperis. La ĉiela urbo estis detruita; nun ĝi estas rekonstruita; ĝi estis samniveligita kun la tero, sed nun ĝiaj muroj kaj turpintoj estas restarigitaj kaj etendas sin supren en sia renovigita kaj glora beleco.

En la okcidenta mondo ektriumfis la materiala prospero, dum en Oriento ekbrilis la spirita suno.

Mi tre ĝojas, ke mi vidas similan al ĉi tiu kunvenon en Parizo, kie harmonie unuiĝas la spirita prospero kun la materiala.

Homo - vera homo - estas animo, ne korpo; kvankam fizike homo apartenas al la regno de bestoj, tamen lia animo levas sin super ĉiujn ceterajn kreaĵojn. Rigardu, kiel la lumo de la suno lumigas la mondon de materio; tute same la Dia Lumo disverŝas siajn radiojn en la regno de animo. La animo faras el homa estaĵo ĉielan estaĵon.

Per la potenco de la Sankta Spirito, efikanta je lia animo, homo havas la eblon perceptadi la Diajn Realecojn de aferoj. Ĉiuj grandaj verkoj de arto kaj akiraĵoj de scienco estas pruvoj de tiu ĉi potenco de la Spirito.

Tiu sama Spirito donas la Eternan Vivon.

Nur tiuj, kiuj estas baptitaj de la Dia Spirito, havos la eblon kunigi la popolojn de la mondo en la ligon de unueco. Per la potenco de la Spirito la orienta mondo de spirita penso miksos sin kun la okcidenta regno de ago, por ke la mondo de mateno fariĝu Dia mondo.

Sekvas, ke ĉiuj, kiuj laboras por la Plejsupera Plano, estas soldatoj en la armeo de la

Spirito.

La lumo de la ĉiela mondo militas kontraŭ la mondo de ombro kaj iluzio. La radioj de la Suno de l'Vero dispelas la mallumon de superstiĉoj kaj miskomprenoj.

Vi estas de la Spirito ! Al vi, kiuj serĉas la Veron, la Revelacio de Baha'u'llah venos kiel granda ĝojo ! Tiu ĉi instruo estas de la Spirito; estas en ĝi neniu regulo, kiu ne estus de la Dia Spirito.

La Spiriton oni ne povas percepti per la materialaj sentopovoj de la fizika korpo, escepte se ĝi estas esprimita per eksteraj signoj kaj faroj. La homa korpo estas videbla, la animo estas nevidebla. Tamen la animo direktas la kapablojn de homo kaj regas lian homecon.

La animo havas du ĉefajn kapablojn : a ) Kiel eksteraj cirkonstancoj estas komunikataj al la animo de la okuloj, oreloj kaj cerbo de la homo, tiel la animo komumikas siajn dezirojn kaj intencojn per la cerbo al la manoj kaj lango de la fizika korpo, esprimante sin mem en tia maniero. La Spirito en la animo estas la esenco mem de vivo.

b ) La dua kapablo de la animo esprimas sin en la mondo de vizio, kie la animo, loĝata de la spirito havas sian estecon kaj funkciojn sen helpo de la korpaj sentorganoj. Tie, en la sfero de vizioj, la animo vidas sen helpo de la fizika okulo, aŭdas sen interpero de la fizika orelo kaj vojaĝas sendepende de la fizika movo. Estas do klare, ke la spirito en la homa animo povas funkcii per la fizika korpo uzante la ordinarajn sentorganojn kaj ke ĝi povas ankaŭ vivi kaj agi sen ilia helpo en la mondo de vizioj. Tio ĉi pruvas ekster ĉia dubo la superecon de la homa animo super la korpo, de spirito super materio.

Rigardu, ekzemple, tiun ĉi lampon. Ĉu la lumo en ĝi ne estas supera kompare kun la lampo, kiu ĝin entenas ? Kiel ajn bela estus la formo de la lampo, se ne estas en ĝi lumo, ĝia tasko estas neplenumita, ĝi estas objekto sen vivo - morta. Lampo bezonas lumon, sed la lumo ne bezonas lampon.

Spirito ne bezonas korpon, sed la korpo bezonas spiriton; alie ĝi ne povas vivi. Animo povas vivi sen korpo, sed la korpo sen animo mortas. Kiam homo perdas sian vidon, aŭdon, sian manon aŭ piedon, se lia animo restas plue en la korpo, li vivas kaj povas elmontradi diajn virtojn. Aliflanke sen la spirito eĉ perfekta korpo ne povus ekzisti.

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro. Per la potenco de la Spirito la Eterna Vivo venis al la idoj de homoj. Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentiĝis la diaj virtoj de la homaro.

Ni devas klopodi plej multe, por sendependiĝi de la aferoj de la mondo. Ni devas peni iĝi pli spiritaj, pli lumaj, sekvi la konsilojn de la Diaj Instruoj, servi la aferon de la unueco kaj vera egaleco, esti kompatemaj, reflektadi la Amon de la Plej Alta sur ĉiujn homojn, tiel, ke la

lumo de la Spirito estu evidenta en ĉiuj niaj agoj, kun la celo, ke la tuta homaro estu unuigita, ke la maltrankvila maro de l'homaro estu trankviligita, ke ĉiuj furiozaj ondoj malaperu de la supraĵo de la oceano de l'Vivo, de nun kvieta kaj trankvila. Tiam la Nova Jerusalemo aperos al la okuloj de la homaro, kiu eniros ĝiajn pordegojn kaj spertos la Dian Malavarecon.

Mi dankas al Dio, ke mi estas meze de vi dum tiu ĉi posttagmezo kaj mi dankas al vi por viaj spiritaj sentoj.

Mi preĝas, ke vi kresku en la Dia fervoro kaj ke plifortiĝadu la potenco de unueco en la Spirito, por ke plenumitaj estu la profetaĵoj kaj por ke en tiu ĉi grandega jarcento de la Lumo de Dio efektiviĝu ĉiuj bonaj novaĵoj, enskribitaj en la Sanktaj Libroj. Tio ĉi estas la glora tempo, pri kiu parolis Sinjoro Jesuo Kristo, kiam Li instruis nin pregi : " Venu Via Regno, plenumiĝu Via Volo sur la tero, kiel en la ĉielo ". Mi esperas, ke ankaŭ vi atendas ĉi tion, ke ĝi estas ankaŭ via granda deziro.

Ni estas unuigitaj en la sama celo kaj espero, ke ĉiuj estu kiel unu kaj ke ĉiu koro estu lumigita per la amo de nia Ĉiela Patro, Dio !

Estu spiritaj ĉiuj viaj agoj, kaj ĉiuj viaj pensoj kaj sentoj centru sin en la Regno de

Gloro !

La evoluado de la spirito.

15, Rue Greuze, Parizo, la 10-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

En tiu ĉi vespero mi parolos pri la evoluado aŭ progreso de la spirito.

Absoluta senmoveco ne ekzistas en la naturo. Ĉio aŭ progresas, aŭ devojiĝas. Ĉio movas sin antaŭen aŭ malantaŭen, nenio estas senmova. De sia naskiĝo homo progresas fizike, ĝis li atingas maturecon, kaj tiam, atinginte sian plej bonan aĝon, li komencas malfortiĝadi, la fortoj kaj povoj de lia korpo malkreskas, ĝis li iom post iom atingas la horon de sia morto. Simile kreskaĵo progresas de la semo al matureco, poste ĝia vivo komencas malgrandiĝadi, ĝis ĝi velkas kaj mortas. Birdo flugas ĝis certa alteco, kaj atinginte en sia flugo la plej ekstreman eblan nivelon, ĝi komencas malsupreniĝadi al la tero.

Tiel estas evidente, ke movo estas esenca por ĉio, kio ekzistas. Ĉio materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron.

Nun ni konsideru la animon. Ni vidis, ke movo estas esenca en ekzisto; nenio, kio vivas estas sen movo. Ĉiu kreaĵo, ĉu el la minerala, vegetaĵa aŭ besta regno, estas devigita obei la leĝon de movo; ĝi devas iri antaŭen aŭ malantaŭen. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

Dia perfekteco estas senfina, pro tio ankaŭ la progreso de la animo estas senfina. De la naskiĝmomento de homa estaĵo la animo progresas, la inteleleto kreskas kaj la scio pligrandiĝas. Kiam la korpo mortas, la animo vivas plue. Ĉiuj diversaj gradoj de fizika kreitaĵo, estas limhavaj, sed la animo estas senlima.

En ĉiuj religioj ekzistas la kredo, ke la animo postvivas la morton de la korpo. Oni sendas petojn pro amataj mortintoj, oni preĝas pri ilia progreso kaj pri pardono de iliaj pekoj. Se la animo devus perei kune kun la korpo, ĉio tio havus nenian signifon. Plue, se ne estus eble por la animo progresi al perfekteco post la liberiĝo el la korpo, kion efikus ĉiuj tiuj amplenaj preĝoj de sindonemo ?

Ni legas en la Sankta Skribaĵo, ke " ĉiu bona faro estas retrovota " (T.e. ĉiu bona ago sekvigas sian propran rekompencon). Do, se la animo ne postvivus ankaŭ tio ĉi estus sensignifa ! Ĉu la fakto mem, ke nia spirita instinkto, kiu certe neniam parolas vane, igas nin preĝi pri la bono de tiuj niaj amatoj, kiuj forlasis la materialan mondon, ne atestas la daŭrecon de ilia ekzisto ?

En la mondo de Spirito ne ekzistas malprogreso. La mondo de mortemeco estas mondo de kontraŭaĵoj, de kontrastoj; ĉar movado estas en ĝi nepra, ĉio devas iri antaŭen, aŭ malantaŭen. En la Regno de Spirito reiro ne estas ebla - ĉiu movo laŭdeve direktas sin al la stato de perfekteco. La inteligenteco de homo, lia konkludemo, lia scio, liaj sciencaj akiraĵoj - ĉiuj tiuj elmontroj de la spirito estas subigitaj al la nevidebla leĝo de spirita progreso, kaj sekve de tio ili estas nepre senmortaj.

Mi esperas, ke ĉiu el vi progresados en la mondo de spirito, same kiel en la mondo de materio; ke via inteligenteco evoluados, pligrandiĝados via scio kaj plivastiĝados via kompreno.

Vi devas ĉiam peli vin mem antaŭen, neniam stari loke. Evitu staron, la unuan paŝon al malantaŭeniro, al malprogreso.

La tuta fizika kreaĵaro estas pereema. La materiaj korpoj estas kunmetitaj el atomoj; kiam la atomoj komencas apartiĝadi, komenciĝas la malkunmetado kaj sekvas tio, kion ni nomas morto. La kunmeto de atomoj, kiuj formas la korpon aŭ morteman elementon de iu ajn kreitaĵo, estas kelkatempa. Kiam la altira povo, kiu kuntenas la atomojn, estas forigita, la korpo, en sia formo, ĉesas ekzisti.

Alie estas kun la animo. La animo ne estas kombinaĵo dc elementoj; ĝi ne konsistas el multaj atomoj, ĝi estas unu substanco, nedividebla kaj pro tio eterna. Ĝi estas entute ekster la leĝoj de la fizika kreaĵaro; ĝi estas senmorta !

La scienca filozofio elmontris, ke simpla elemento ( per " simpla " komprenante " nekombinita ") estas nedetruebla, eterna. La animo, ne estante kombinaĵo de elementoj, estas en sia karaktero, kiel simpla elemento, kaj pro tio ĝi ne povas ĉesi ekzisti.

La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo. Ĉiuj vivaĵoj elmontras signojn de sia ekzisto, kaj sekvas, ke tiuj ĉi signoj ne povus ekzisti per si mem, se tio, kion ili esprimas aŭ kion ili atestas, ne havus ekziston. Estaĵo, kiu ne ekzistas, ne povas, kompreneble, doni signon pri sia ekzisto. La multaj signoj de ekzisto de la spirito estas ĉiam antaŭ ni.

La postsignoj de la Spirito de Jesuo Kristo, la influo de Lia Dia Instruo, estas kun ni en tiu ĉi tempo kaj estas ĉiamdaŭra.

Estaĵon neekzistantan, kiel oni konsentas, oni ne povas vidi per signoj. Por skribi devas ekzisti homo - neekzistanto ne povas skribi. Skribaĵo estas, en si mem, signo de l'animo kaj inteligenteco de la skribinto. La Sanktaj Skribaĵoj (kun ĉiam tiuj samaj instruoj) pruvas la daŭrecon de la Spirito.

Konsideru la celon de la kreo: ĉu estas eble supozi, ke ĉio estas kreita por evoluadi kaj disvolvadi sin tra sennombraj jarcentoj por unu malgranda celo - la malmultaj jaroj de la homa vivo sur la tero ? Ĉu ne estas nepenseble, ke tio ĉi estas la fina celo de la ekzisto ?

Mineralo evoluas, ĝis ĝi estas ensorbita en la vivon de vegetaĵo; la vegetaĵo progresas, ĝis ĝi fine solvas sian vivon en tiu ĉi de besto; la besto, siavice, prezentante parton de homa nutraĵo, estas ensorbita en homan vivon.

Ni elmontris tiel, ke homo estas la sumo de la tuta kreo, supera al ĉiuj kreitaj estaĵoj, la celo, al kiu progresadis sennombraj jarcentoj de ekzisto.

En la plej bona okazo homo pasigas naŭdek jarojn en tiu ĉi mondo - mallonga tempo,

vere !

Ĉu homo ĉesas ekzisti, kiam li forlasas sian korpon ? Se lia vivo finiĝas, tiam la tuta antaŭa evolucio estis senutila, ĉio estis vana. Ĉu oni povas imagi, ke la kreo ne havas celon pli grandan, ol ĉi tio ?

La animo estas eterna, senmorta.

La materialistoj diras : " Kio estas la animo ? Kio ĝi estas ? Nipovas nek vidi. nek tuŝi

ĝin ".

Jen kiel ni devas respondi al ili : - Kiom ajn progresus mineralo, ĝi ne povas kompreni la vegetaĵan mondon. Tiu ĉi manko de kompreno ne pruvas neekziston de vegetaĵo.

Al kia ajn grado vegetaĵo evoluus, ĝi ne povas kompreni la bestan mondon; tiu ĉi nescio ne estas pruvo, ke besto ne ekzistas.

Besto, kiel ajn progresinta ĝi estus, ne povas imagi la inteligentecon de homo aŭ kompreni la naturon de lia animo. Sed denove tio ĉi ne pruvas, ke homo estas sen intelekto aŭ sen animo. Ĝi nur elmontras, ke unu formo de ekzisto ne kapablas kompreni formon superan, ol ĝi mem.

Tiu ĉi floro povas ne konscii pri tia estaĵo, kiel homo, sed la fakto de ĝia senscio ne malhelpas la ekziston de la homoj.

En la sama maniero, se la materialistoj ne kredas je la ekzisto de la animo, ilia nekredo ne pruvas, ke ne ekzistas regno, kiel la mondo de Spirito. La ekzisto mem de la inteligenteco de homo pruvas lian senmortecon; plie, mallumo pruvas ekziston de lumo ĉar sen lumo ne estas ombro. Malriĉeco pruvas ekziston de riĉeco, ĉar kiel ni povus sen riĉeco mezuri malriĉecon ? Nescio pruvas, ke scio ekzistas, ĉar sen scio ĉu povus ekzisti nescio ?

Tiel la ideo de mortemeco antaŭsupozas ekziston de senmorteco, ĉar se Vivo Eterna ne ekzistus, oni ne povus mezuri la vivon de tiu ĉi mondo !

Se la spirito ne estus senmorta, kiel la Malkaŝantoj de Dio povus elporti tiel terurajn provojn ?

Kial Jesuo Kristo suferis la teruran morton sur la kruco ?

Kial Mahometo elportadis la persekutojn ?

Kial Bab faris la plej altan sinoferon kaj kial Baha'u'llah pasigis la jarojn de sia vivo en malliberejo ?

Por kio estis ĉiuj tiuj suferoj, se ne por pruvi la ĉiaman vivon de la spirito ?

Kristo suferis, Li akceptis ĉiujn Siajn provojn pro la senmorteco de Sia spirito. Se homo pripensos, li komprenos la spiritan signifon de la leĝo de progreso - kiel ĉio pasas de malpli alta grado al la pli alta.

Nur homo sen inteligenteco povas, konsiderinte tiujn ĉi aferojn, imagi, ke la grandega skemo de la kreaĵo povus subite ĉesi progresadi, ke la evolucio povus havi tian nekontentigan finon !

La materialistoj, kiuj rezonas en tiu ĉi maniero kaj kontraŭdiras, ke ni ne povas vidi la mondon de Spirito aŭ percepti la Benojn de Dio, similas efektive al bestoj, kiuj posedas nenian komprenon: havante la okulojn, ili ne vidas, kaj ili havas la orelojn, sed ne aŭ das. Kaj tiu ĉi manko de vido kaj aŭdo estas nur pruvo de ilia propra malsupereco. Ni legas pri ili en la Korano : " Tio estas homoj, kiuj estas blindaj kaj surdaj kontraŭ la spirito ". Ili ne uzas tiun grandan donacon de Dio, la kapablon de kompreno, per kiu ili povus vidi per la okuloj de la spirito, aŭdi per spiritaj oreloj kaj ankaŭ kompreni per die lumigita koro.

La neebleco flanke de la materialistaj mensoj koncepti la ideon pri la Eterna Vivo ne estas pruvo de neekzisto de tiu Vivo.

La kompreno de tiu alia Vivo dependas de nia spirita naskiĝo.

Mi preĝas por vi, ke viaj spiritaj kapabloj kaj aspiroj kresku tagon post tago, kaj ke vi neniam permesu al la materialaj sentoj forvuali de viaj okuloj la glorojn de la Ĉiela Lumigo.

La deziroj kaj preĝoj de 'Abdu'l-Baha.

la 15-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris : Koran bonvenon al vi ĉiuj, mi amas vin ĉiujn plej sincere.

Tage kaj nokte mi preĝas por vi al la Ĉielo, ke al vi estu donita forto, kaj ke ĉiu kaj ĉiuj vi partohavu la benojn de Baha'u'llah kaj eniru en la Regnon.

Mi sendas la petojn, ke vi iĝu kiel novaj estaĵoj, lumigitaj per la Dia Lumo, kiel brilantaj lampoj, kaj ke de unu ekstremo de Eŭropo al la alia disvastigita estu la scio pri la Amo de Dio.

Tiu ĉi senlima amo tiel plenigu viajn korojn kaj mensojn, ke malĝojo ne trovu eniron tien, kaj kun ĝojplenaj koroj vi flugu, kiel birdoj, en la Dian Radiecon.

Viaj koroj fariĝu klaraj kaj puraj, kiel poluritaj speguloj, kaj reflektita estu en ili la tuta gloro de la Suno de l'Vero.

Viaj okuloj estu malfermitaj, por vidi la signojn de la Regno de Dio, kaj viaj oreloj estu malŝtopitaj, por ke vi aŭdu kun perfekta kompreno la Ĉielan Proklamon, sonantan meze de vi.

Viaj animoj ricevu helpon kaj konsolon kaj, tiel fortigitaj, ili estu kapablaj vivi konforme al la instruoj de Baha'u'llah.

Mi preĝas por ĉiuj kaj ĉiu el vi, ke vi estu kiel flamoj de amo en la mondo, kaj ke la brileco de via lumo kaj la varmeco de via sento atingu la koron de ĉiu malgaja kaj ĉagrenita infano de Dio.

Estu kiel brilantaj steloj helaj kaj lumantaj eterne en la Regno.

Mi konsilas al vi diligente studi la instruojn de Baha'u'llah, ke kun Dia helpo vi iĝu age kaj vere bahaanoj.

Koncerne korpon, animon kaj spiriton.

4, Avenue de Camoens, Parizo, vendrede matene, la 17-an de novembro 1911.

En la mondo de homeco ekzistas tri gradoj : tiuj de la korpo, de la animo kaj de la spirito. La korpo estas la fizika aŭ besta grado de homo. De la korpa vidpunkto homo estas partoprenanto de la besta regno. La korpoj tiel de homoj, kiel de bestoj estas kombinitaj el elementoj, kunigitaj per la leĝo de altirado.

Simile al besto homo posedas sentopovojn, estas subigita al varmo, malvarmo, malsato, soifo ktp. Malsimile al besto, homo posedas intelektan animon, la homan inteligentecon.

Tiu homa inteligenteco estas peranto inter lia korpo kaj lia spirito.

Kiam homo permesas al la spirito pere de la animo klerigi sian komprenon, tiam li entenas la tutan sferon de kreiteco; ĉar homo, estante la kulminacio de ĉio, kio estis antaŭe, kaj tiel supera al ĉiuj antaŭaj evolucioj, entenas la tutan malpli altan mondon en si mem.

Lumigita de la spirito per la helpo de la animo la inteligenteco de homo faras lin kronito inter la kreaĵoj.

Sed aliflanke, se homo ne malfermas sian menson kaj koron al la benoj de la Spirito, sed turnas la animon al la materiala flanko, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sia alta loko kaj fariĝas malpli supera, ol la loĝantoj de la malpli alta besta regno. En tiu okazo la homo estas en plorinda stato ! Ĉar se la spiritaj kvalitoj de la animo, malfermita al la spiro de la Dia Spirito, estas neniam uzataj, ili atrofias, malfortiĝas kaj fine malkapabliĝas. Dume la sole ekzercataj materialaj kvalitoj de la animo fariĝas terure fortaj - kaj la malfeliĉa, misgvidita homo fariĝas pli sovaĝa, pli maljusta, pli malnobla, pli kruela, pli malbonvola ol eĉ la malpli altaj bestoj. Ĉar ĉiuj liaj aspiroj kaj deziroj estas fortigataj de la malpli alta parto de la naturo de lia animo, li fariĝas pli bruta, ĝis lia tuta estaĵo iĝas neniel supera al tiu de pereemaj bestoj. Tial homoj celas fari malbonon, vundi kaj detrui. Ili estas tute sen la spirito de la Dia Kompatemo, ĉar la ĉielaj kvalitoj de iliaj animoj estas superitaj de la materialaj. Se, kontraŭe, la spirita naturo de la animo estas tiel fortigita, ke ĝi subigas la materialan flankon, tiam la homo proksimiĝas al Dieco; lia homeco iĝas tiel glorigita, ke la virtoj de la ĉiela Anaro malkaŝas sin en li; li elradiigas la Kompatemon de Dio, li stimulas la spiritan progreson de homoj, ĉar li iĝas lampo, kiu ĵetas lumon sur ilian vojon.

Vi vidas, kiel la animo estas peranto inter la korpo kaj la spirito. En simila maniero tiu ĉi arbo (*) estas peranto inter la semo kaj la frukto. Kiam frukto aperas kaj maturiĝas sur arbo, ni scias, ke la arbo estas perfekta; se la arbo kreskigus neniujn fruktojn, ĝi estus nur senutila kreskaĵo, servanta al nenia celo !

Kiam la animo havas en si la Vivon de la Spirito, ĝi kreskigas bonajn fruktojn kaj fariĝas Dia arbo. Mi deziras, ke vi penu ekkompreni tiun ĉi ekzemplon. Mi esperas, ke la nedirebla Boneco de Dio tiel fortigos vin, ke la ĉielaj kvalitoj de viaj animoj, kiuj ligas ilin al la Spirito, proksimiĝos al la perfektecoj de la Ĉiela Regno. Viaj vizaĝoj, estante firme turnitaj al la Dia Lumo, iĝu tiel lumradiaj, ke ĉiuj viaj pensoj, vortoj kaj agoj brilu de la spirita radieco, ĉef-reganta en viaj animoj tiel, ke en ĉiuj kunvenoj de la mondo vi elmontradu perfektecon en viaj vivoj.

La vivoj de kelkaj homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu ĉi mondo; iliaj mensoj estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili estas blindaj al ĉia alia regno de ekzisto, al la spiritaj signifoj de ĉiuj aferoj ! Ili pensas kaj revas pri tera famo, pri materiala progreso. Voluptaj deziroj kaj komforta ĉirkaŭaĵo lumigas ilian horizonton, kaj iliaj plej altaj ambicioj centriĝas en sukcesoj de mondaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj. Ili ne moderigas siajn plej malaltajn inklinojn; ili manĝas, trinkas kaj dormas ! Kiel bestoj, ili pensas pri nenio, krom sia propra fizika bonstato. Estas vere, ke tiuj necesoj devas esti kontentigitaj. Vivo estas ŝarĝo, kiun ni devas porti, dum ni estas sur la tero, sed oni ne devas permesi al zorgoj, koncernantaj la malpli altajn aferojn de la vivo, monopoligi ĉiujn pensojn kaj aspirojn de la homa estaĵo. La ambicioj de la homa koro devas direkti sin al pli glorinda celo, la mensa aktiveco devas levi sin al pli alta nivelo ! Homoj devas gardi en siaj animoj la vizion pri ĉielaj perfektecoj kaj prepari tie loĝejon por la neelĉerpebla Malavareco de la Dia Spirito.

La celo de viaj ambicioj estu akiri sur la tero la ĉielan civilizacion ! Mi petas por vi pri la Plejsupera Beno, ke vi estu plenigitaj per la vivoforto de la Ĉiela Spirito, por ke vi iĝu kaŭzo de la vivo de la mondo. (*) Malgranda oranĝarbo sur

apuda tablo.

La bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo.

la 19-an de novembro 1911.

Kiel ĝojige estas vidi tian kunvenon kiel tiu ĉi, ĉar ĝi vere estas interrenkontiĝo de " ĉieluloj ". Ni ĉiuj estas unuigitaj por unu Dia celo, ni havas neniajn materialajn motivojn kaj nia plej kora deziro estas disvastigi la Amon de Dio tra la mondo !

Ni laboras kaj preĝas por la unueco de la homaro, ke ĉiuj nacioj de la mondo fariĝu unu nacio, ĉiuj landoj unu lando, kaj ke ĉiuj koroj batu, kiel unu koro, kune laborante por perfekta unueco kaj frateco.

Danko estu al Dio, ke niaj pensoj estas sinceraj kaj ke niaj koroj estas turnitaj al la Regno. Nia plej granda deziro estas, ke la Vero estu starigita en la mondo kaj en tiu ĉi espero ni proksimiĝas unu al la alia en amo kaj amikeco. Ĉiu kaj ĉiuj ni estas koraj kaj malegoistaj, pretaj oferi ĉiujn personajn ambiciojn al la granda idealo, por kiu ni klopodas: frateco, amo, paco kaj unueco inter la homoj !

Ne dubu, ke Dio estas kun ni, ĉe nia dekstra mano kaj ĉe la maldekstra, ke tagon post tago Li kreskigados nian nombron kaj, ke niaj kunvenoj riĉiĝados en forto kaj utileco.

La plej granda espero de mia koro estas, ke ĉiu el vi iĝos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj, aŭdon al spirite surdaj kaj vivon al tiuj, kiuj estas mortaj en peko.

Helpu al tiuj, kiuj dronas en materialismo, ekkompreni sian Di-filecon kaj donu al ili la kuraĝon leviĝi kaj esti indaj je siaj nasko-rajtoj; tiel, ke per viaj penoj la mondo de l'homoj fariĝu la Regno de Dio kaj de Liaj elektitoj.

Mi dankas Dion, ke ni estas en harmonio en tiu ĉi granda idealo, ke miaj deziroj estas ankaŭ viaj kaj ke ni laboras kune en perfekta unueco.

Hodiaŭ sur la tero oni vidas la malĝojan spektaklon de kruelaj militoj ! Homo mortigas sian fraton por egoista gajno kaj por plivastigi siajn teritoriojn. Pro tiu malnobla ambicio malamo ekposedas lian koron, kaj pli kaj pli da sango estas verŝata !

Okazas novaj bataloj, pligrandiĝas la armeoj, oni elsendas pli multe da kanonoj, da pafiloj, da ĉiuspecaj eksplodajoj - tiel la akreco de sentoj kaj malamo kreskas de tago al tago !

Sed tiu ĉi kunveno, dank' al Dio, deziras nur pacon kaj unuecon, kaj devas labori per la tuta koro kaj animo, por estigi pli bonan staton de la mondo.

Vi, kiuj estas servantoj de Dio, batalu kontraŭ premado, malamo kaj malharmonio, por ke militoj ĉesu kaj la Dia leĝo de paco estu starigita inter la homoj.

Laboru ! Laboru per ĉiuj viaj fortoj, disvastigadu la Aferon de la Regno inter la homoj. Instruu memkontentulon turni sin humile al Dio, pekulon ne peki plu kaj atendu en ĝoja espero la alvenon de la Regno.

Amu kaj obeŭ vian Ĉielan Patron kaj estu certaj, ke la Dia helpo estas kun vi. Vere mi diras al vi, ke efektive vi konkeros la mondon !

Havu nur kredon, paciencon kaj kuraĝon - tio ĉi estas nur la komenco, sed vi certe sukcesos, ĉar Dio estas kun vi !

Pri kalumnio.

lunde, la 20-an de novembro 1911.

De la komenco de la mondo ĝis la nuna tempo ĉiu " Malkaŝanto " (t.e. Dia Malkaŝanto), sendita de Dio, renkontadis kontraŭstaron flanke de enpersonigoj de la " Potencoj de Mallumo ".

Tiu malluma potenco ĉiam penadis estingi la Lumon. En ĉiuj tempoj tiraneco streĉadis la fortojn, por venki Justecon. Nescio persiste klopodadis premi Scion per siaj piedoj. Tio ĉi estis de la plej fruaj jarcentoj la metodo de la materiala mondo.

En la tempo de Moseo Faraono faris sia celo malhelpi la disvastigon de la Lumo de

Moseo.

En la tagoj de Kristo Annaso kaj Kajafaso flamigis la judan popolon kontraŭ Lin, kaj la instruitaj doktoroj de Izraelo unuiĝis por rezisti Lian potencon. Oni disaŭdigis pri Li ĉiaspecajn kalumniojn. La skribistoj kaj la fariseoj konspiris por kredigi la popolon, ke Li estis mensogulo, apostato, blasfemanto. Ili disvastigis tiujn ĉi malbonfamojn tra la tuta orienta mondo kaj rezultigis Lian kondamnon je la malhonora morto !

En la afero de Mahometo ankaŭ la instruitaj doktoroj de lia tago decidis estingi la lumon de lia instruo. Ili penis per la forto de glavo malhelpi la disvastiĝadon de liaj instruoj.

Spite ĉiuj iliaj penoj la Suno de l'Vero brilis de la horizonto. En ĉiu fojo la Armeo de Lumo venkis la Potencojn de Mallumo sur la batalkampo de la mondo, kaj la radieco de la Dia Instruo lumigis la teron. Tiuj, kiuj akceptis la Diajn Instruojn kaj laboris por la Afero de Dio, iĝis lumantaj steloj sur la ĉielo de l'homaro.

Nun, en niaj propraj tagoj, la historio ripetiĝas.

Tiuj, laŭ kies deziro homo devus kredi, ke religio estas ilia privata propraĵo, refoje streĉis siajn fortojn kontraŭ la Sunon de l'Vero; ili kontraŭstaras la Ordonon de Dio; ili elpensas kalumniojn, ne havante argumentojn kontraŭ ĝi nek pruvojn. Ili atakas kun maskitaj vizaĝoj, ne kuraĝante elpaŝi en la tagan lumon.

Niaj metodoj estas aliaj. Ni ne atakas, nek kalumnias, ni ne deziras disputi kun ili. Ni elmontris pruvojn kaj argumentojn, ni invitas ilin refuti niajn asertojn. Ili ne povas respondi al ni sed anstataŭe ili skribas ĉion, kio venas en iliajn kapojn kontraŭ la Sendito de Dio, Baha'u'llah.

Ne lasu ĉagreni viajn korojn per tiuj malbonfamigaj skribaĵoj ! Obeŭ la vortojn de Baha'u'llah kaj ne respondu al ili. Ĝoju prefere ĉar eĉ tiuj mensogaĵoj rezulte servos al disvastigo de la Vero. Kiam aperas tiuj malbonfamoj sekvas demandoj kaj tiuj, kiuj demandas, estas kondukataj al la kono de la Kredo.

Se iu homo diros : " En la apuda ĉambro estas lampo, kiu ne donas lumon ", unu aŭskultanto povas kontentiĝi per lia sciigo, sed saĝa homo iros en la ĉambron, por juĝi mem, kaj kiam li trovos la lampon, hele lumantan, li konos la veron.

Alifoje homo diras : " Estas ĝardeno, en kiu staras arboj kun rompitaj branĉoj, donantaj neniujn fruktojn, kaj iliaj folioj estas velkintaj kaj flavaj. En tiu ĝardeno kreskas ankaŭ kreskaĵoj kun neniuj floroj kaj rozaj arbustoj sekiĝintai kaj mortantaj - ne eniru tiun ĝardenon !" Justa homo aŭdinte tiun ĉi priskribon de la ĝardeno ne estas kontentigita, ne vidinte mem ĉu ĝi estas vera aŭ ne. Li do eniras la ĝardenon kaj jen li trovas ĝin bone kulturita ; la branĉoj de la arboj estas fortikaj kaj fortaj kaj ili estas ŝarĝitaj de plej dolĉaj maturaj fruktoj meze de lukso de belaj verdaj folioj. La belfloraj kreskaĵoj abundas per diverskoloraj floroj ; la rozaj arbustoj estas kovritaj de bonodoraj kaj ĉarmaj rozoj kaj ĉio estas verda kaj bone zorgata. Kiam la gloro de la ĝardeno disetendas sin antaŭ la okuloj de la justa homo, li laŭdas Dion, ke dank' al la malinda kalumnio li estas kondukita en la lokon de tia mirinda beleco.

Jen kio rezultas el la laboro de la kalumniantoj : ĝi kaŭzas, ke homoj estas alkondukitaj al malkovro de la Vero.

Ni scias, ke ĉiuj mensogoj, diskonigitaj pri Kristo kaj pri Liaj apostoloj en ĉiuj libroj, skribitaj kontraŭ Li igis nur homojn esplori Lian doktrinon; tiam, vidinte la belon kaj spirinte la aromojn ili enpaŝis por ĉiam inter la rozojn kaj fruktojn de tiu ĉiela ĝardeno.

Tial mi diras al vi : disvastigadu la Dian Veron per ĉiuj viaj fortoj, por ke klerigita estu la intelekto de la homoj ; tio ĉi estas la plej bona respondo al la kalumniantoj. Mi ne volas paroli pri tiuj homoj, nek rakonti ion malbonan pri ili, nur diri al vi, ke kalumnio havas nenian signifon !

Nuboj povas vuali la sunon, sed kiel ajn densaj ili estus, ĝiaj radioj penetros tra ili !

Nenio povas malhelpi la radiadon de la suno, aperanta por varmigi kaj vivigi la Dian ĝardenon.

Nenio povas malhelpi pluvofalon de la ĉielo.

Nenio povas malhelpi plenumiĝon de la Vorto de Dio.

Tial, kiam vi vidas librojn kaj artikolojn, skribitajn kontraŭ la Revelacio, ne estu ĉagrenitaj; sed konsolu vin per la certeco, ke la afero per ĉi tio gajnos pli da forto.

Neniu jetas ŝtonojn sur arbon senfruktan. Neniu penas estingi lampon sen lumo.

Rigardu la pasintajn tempojn. Ĉu la kalumnioj de Faraono havis ian efikon ? Li certigis, ke Moseo estas murdisto, ke li mortigis homon kaj meritas mortkondamnon. Li ankaŭ deklaris, ke Moseo kaj Aarono estas ekscitantoj de malpaco, ke ili penas faligi la religion de Egiptujo kaj tial devas esti mortpunitaj. Tiuj ĉi vortoj de Faraono estis vane diritaj. La lumo de Moseo ekbrilis. La radieco de la Leĝo de Dio ĉirkaŭlumigis la mondon !

Kiam la fariseoj diris pri Kristo, ke Li rompis la Sabatan tagon, ke li malrespektis la leĝojn de Moseo, ke Li minacis detrui la templon kaj la Sanktan Urbon, Jerusalemon, kaj ke Li meritas esti krucumita - ni scias, ke ĉiuj tiuj kalumniaj atakoj neniel rezultis malhelpon kontraŭ la disvastiĝo de la Evangelio !

La Suno de Kristo ekbrilis lumege en la ĉielo kaj la Spiro de la Sankta Spirito disbloviĝis super la tuta tero.

Kaj mi diras al vi, ke nenia kalumnio havas la povon altiĝi super la Lumon de Dio; la sola kaŭzebla rezulto estas, ke ĝi estos pli universale ekkonita. Se iu afero estus sen signifo, kiu klopodus labori kontraŭ ĝi ?

Sed ĉiam ju pli granda estas la afero, des pli multaj malamikoj elpaŝas, kreskante en la nombro, por peni ĝin faligi. Ju pli bela estas la lumo, des pli malhela estas la ombro ! Nia devo estas agi laŭ la instruoj de Baha'u'llah en humileco kaj firma persistemo.

Vera feliĉo kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.

la 21 -an de novembro 1911.

Krueleco kaj sovaĝeco estas naturaj en bestoj, sed homoj devas elmontradi la kvalitojn de amo kaj bonsento. Dio sendis ĉiujn Siajn Profetojn en la mondon kun unu ideo - semi en la homajn korojn amon kaj bonvolon, kaj por tiu ĉi granda celo ili volonte akceptadis suferojn kaj morton. Ĉiuj Sanktaj Libroj estis skribitaj por konduki kaj direkti homon sur la vojon de amo kaj unueco; kaj tamen, malgraŭ ĉio tio, ni havas inter ni la malĝojan spektaklon de militoj kaj sangoverŝado.

Kiam ni rigardas la paĝojn de la historio, de la pasinta kaj de la nuna, ni vidas la nigran teron ruĝigitan per homa sango. Homoj mortigas sin reciproke, kiel sovaĝaj lupoj, kaj forgesas la leĝon de amo kaj toleremo.

Nun venis tiu ĉi luma tempo, alportante kun si mirindan civilizacion kaj materialan progreson. Plivastiĝis la intelekto de la homoj, pligrandiĝis ilia scio, sed ve, malgraŭ ĉio tio freŝa sango estas verŝata tagon post tago. Konsideru la nunan turka-italan militon; pripensu por momento la sorton de tiuj malfeliĉaj homoj ! Kiel multaj estas mortigitaj dum tiu malgaja tempo ! Kiel multaj domoj estas ruinigitai kaj infanoj orfigtaj ! Kaj kion oni povas gajni repage por ĉiuj tiuj turmentoj kaj korsuferoj ? Nur malgrandan peceton da tero !

Ĉio tio montras, ke la materiala progreso sola ne kaŭzas altigon de homo. Kontraŭe, ju pli li profundiĝas en la materiala progreso, des pli mallumiĝas lia spiriteco.

En la pasintaj tempoj la progreso en la materiala sfero ne estis tiel rapida, nek la sangoverŝado tiel abunda. En la antikvaj militoj oni konis neniajn kanonojn, pafilojn, dinamiton, bombojn, torped-ŝipojn, militŝipojn, subakvajn veturilojn. Nun dank'al la materiala civilizacio ni havas ĉiujn tiujn elpensaĵojn, kaj milito farigas ĉiam pli kaj pli terura. Eŭropo mem iĝis kvazaŭ unu grandega arsenalo, plena de eksplodaĵoj, kaj Dio bonvolu gardi kontraŭ fajrigo, ĉar se tio ĉi okazus, la tuta mondo estus enplektita.

Mi deziras komprenigi al vi, ke la materiala progreso kaj la spirita progreso estas du diferencaj aferoj, kaj ke nur se la materiala progreso iros manon ĉe mano kun spiriteco, povos okazi vera progreso kaj la Plej Granda Paco povos ekregi en la mondo. Se la homoj sekvus la sanktajn konsilojn kaj la instruojn de la Profetoj, se la Dia Lumo brilus en ĉiuj koroj kaj la homoj estus vere religiaj, ni baldaŭ vidus pacon sur la tero kaj la regnon de Dio inter la homoj. La Leĝoj de Dio povas esti komparitaj kun la animo kaj la materiala progreso kun la korpo. Se la korpo ne estus vivigata de la animo, ĝi ĉesus ekzisti. Mi preĝas fervore, ke spiriteco ĉiam kresku kaj plimultiĝadu en la mondo, por ke lumigitaj estu la moroj kaj starigita estu paco kaj harmonio.

Milito kaj rabo kun la akompanantaj ilin kruelaĵoj estas abomenaj al Dio kaj sekvigas sian propran punon, ĉar la Dio de Amo estas ankaŭ Dio de Justeco, kaj ĉiu homo devas nepre rikolti, kion li semas. Ni penu kompreni la Ordonojn de la Plej Alta kaj aranĝi niajn vivojn, kiel Li direktas. Vera feliĉo dependas de spiriitaj bonaĵoj kaj de ĉiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavaraĵojn.

Se la koro forturnas sin de la benoj, kiujn Dio oferas, kiel ĝi povas esperi feliĉon ? Se ĝi ne bazas sian esperon kaj fidon sur la Dia Kompatemo, kie ĝi povas trovi trankvilon ? Ho, fidu je Dio, ĉar Lia Malavareco estas eterna, kaj je Liaj Benoj, ĉar ili estas plejsuperaj. Ho, konfidu vin en kredo al la Ĉionpova, ĉar Li ne malfidelas kaj Lia boneco daŭras eterne. La Suno senĉese donas lumon kaj la nuboj de Lia Malavareco estas plenaj de la akvo de Kompato, per kiu Li akvumas la korojn de ĉiuj, kiuj fidas je Li. Lia refreŝiga Blovo ĉiam portas sur siaj flugiloj kuracon al la sekiĝintaj animoj ! Ĉu estas saĝe turni sin for de tia amema Patro, kiu verŝas Siajn Benojn sur nin, kaj preferi esti sklavoj de materio ?

Dio en Sia senfina Boneco glorlevis nin al tiel granda honoro kaj faris nin mastroj de la materiala mondo. Ĉu ni do fariĝu ĝiaj sklavoj ? Ne, ni serĉu prefere nian naskorajton kaj penu vivi la vivon de spiritaj filoj de Dio. La glora Suno de l'Vero refoje leviĝis en Oriento. De la malproksima horizonto de Persujo ĝia radieco disiras for kaj malproksimen, dispelante la densajn nubojn de superstiĉoj. La lumo de la unueco de l'homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !

Ho, popoloj kaj nacioj ! Leviĝu kaj laboru kaj estu feliĉaj ! Kuniĝu sub la tendo de la unueco de l'homaro !

Doloro kaj ĉagreno.

la 22-an de novembro 1911.

En tiu ĉi mondo ni estas influataj de du sentoj : ĝojo kal doloro.

Ĝojo donas al ni flugilojn. En ĝojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla kaj nia komprenemo malpli vualita. Ni ŝajnas pli kapablaj kontraŭstari al la mondo kaj trovi nian propran sferon de utileco. Sed kiam malĝojo venas al ni, nia forto forlasas nin, nia komprenemo estasmalklara kaj nia inteligenteco vualita. La aktualaĵoj de la vivo ŝajnas gliti preter nia kompreno, la okuloj de nia spirito malsukcesas malkovri la sanktajn misterojn kaj ni iĝas kvazaŭ mortuloj.

Ne ekzistas homa estaĵo, kiu ne estus influata de tiuj ĉi du sentoj; sed ĉiuj malĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj ekzistas, devenas de la mondo de materio - la spirita mondo havigas nur ĝojon !

Se ni suferas, tio estas la sekvo de materialaj aferoj, kaj ĉiuj afliktoj kaj zorgoj devenas de tiu ĉi mondo de iluzio.

Ekzemple komercisto perdas sian negocon kaj el tio sekvas lia malĝojo. Laboristo estas eksigita kaj malsatmorto staras antaŭlia vizaĝo. Terkulturisto havis malbonan rikolton kaj maltrankvilo plenigas lian menson. Homo estas konstruinta domon, kiu forbrulis ĝis la fundamento, kaj li estas subite senhejma, ruinigita kaj en malespero.

Ĉiuj tiuj ekzemploj celas montri al vi, ke la afliktoj, kiuj akompanas ĉiun nian paŝon, ĉiuj niaj ĉagrenoj kaj doloroj, malhonoroj kaj zorgoj estas naskitaj en la mondo de materio. La Spirita Regno, kontraŭe, neniam kaŭzas malĝojon. Homo, vivanta kun siaj pensoj en la Spirita Regno, iĝas konstante ĝoja. Ĉiuj korpaj malbonoj ne preterpasas lin, sed ili tuŝas nur la supraĵon de lia vivo, kaj la profundaĵo restas trankvila kaj serena.

Hodiaŭ la homaro klinas sin sub la ŝarĝo de zorgoj, malĝojoj kaj ĉagrenoj. Neniu estas libera de ili. La mondo estas malseka de larmoj, sed dank' al Dio, ni havas kuracilon ĉe niaj pordoj. Ni forturnu niajn korojn de la mondo de materio kaj vivu en la spirita mondo ! Nur ĝi sola povas doni al ni liberecon ! Se ni estas cirkaŭitaj de malfacilaĵoj, ni devas nur alvoki Dion, kaj de Lia granda Kompatemo ni ricevos helpon.

Se venas al ni malĝojo kaj malfeliĉo, ni turnu la vizaĝojn al la Regno, kaj la ĉiela konsolo estos verŝita sur nin.

Se ni estas malsanaj kaj en mizero, ni petegu de Dio kuracon, kaj Li respondos niajn preĝojn.

Kiam niajn pensojn plenigas la maldolĉeco de tiu ĉi mondo, ni turnu la okulojn al la dolĉeco de la Dia Kompatemo, kaj Li sendos al ni ĉielan trankvilon ! Se en la materiala mondo ni estas malliberuloj, nia spirito povas flugi en la ĉielon, kaj ni estos vere liberaj !

Kiam la tagoj de nia vivo venas al la fino, ili pensu pri la eterna mondo kaj ni estos plenaj de ĝojo.

Ĉie ĉirkaŭe vi vidas pruvojn de nesufiĉeco de la materialaj aferoj, vi vidas, ke ĝojo, kontenteco, trankvilo kaj konsolo ne estas troveblaj en la pasemaj aferoj de la mondo. Ĉu ne estas do malsaĝe rifuzi serĉi tiujn ĉi trezorojn, kie ili povas esti trovitaj ? La pordoj de la Spirita Regno estas malfermitaj al ĉiuj, kaj ekster ili estas absoluta mallumo.

Dankon al Dio, ke vi en tiu ĉi kunveno havas la scion pri ĉi tio, ĉar en ĉiuj malĝojoj de la vivo vi povas ricevi plejsuperan konsolon. Se viaj tagoj sur la tero estas kalkulitaj, vi scias, ke la eterna vivo vin atendas. Se materialaj zorgoj ĉirkaŭvolvas vin per malluma nubo, spirita radieco lumigas vian vojon. Vere, tiuj, kies pensoj estas lumigitaj de la Spirito de la Plej Alta, havas plejsuperan konsolon.

Mi mem estis en malliberejo dum kvardek jaroj; unu sola jaro estus neelportebla - neniu elportis tiun malliberecon dum pli ol unu jaro ! Sed, dank' al Dio, dum ĉiuj tiuj kvardek jaroj mi estis ekstreme feliĉa ! Pasigi ĉiun tagon estis kvazaŭ aŭdi bonan novaĵon, kaj en unu nokto senfina ĝojo estis al mi donata. Spiriteco estis mia konsolo kaj sinturno al Dio estis mia plej granda ĝojo. Se ne estus tiel, ĉu vi pensas, ke estus eble por mi travivi ĉiujn tiujn jarojn en la malliberejo ?

Tiel spiriteco estas la plej granda donaco de Dio, kaj " Eterna Vivo " signifas : " Sinturno al Dio ". Ĉiuj kaj ĉiu kresku vi tagon post tago en spiriteco, fortiĝadu en ĉiuj bonaj ecoj, pli kaj pli grandan helpon ricevadu de la Dia konsolo, estu liberigitaj per la Sankta Spirito de Dio, kaj la potenco de la Ĉiela Regno vivu kaj efiku inter vi.

Tio ĉi estas mia plej varma deziro, kaj mi petegas al Dio, ke Li bonvolu doni al vi tiun ĉi favoron.

La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.

la 23-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Vi ĉiuj devus esti tre feliĉaj kaj dankaj al Dio por la granda privilegio, kiu estas al vi

donita.

Tio ĉi estas pure spirita kunveno ! Gloro estu al Dio - viaj koroj estas turnitaj al Li, viaj animoj estas altiritaj al la Regno, vi havas spiritajn aspirojn kaj viaj pensoj flugas super la mondo de polvo.

Vi apartenas al la mondo de pureco kaj ne kontentigas per la besta vivmaniero, per pasigado de la tagoj en manĝado, trinkado kaj dormado. Vi estas vere homoj. La celo de viaj pensoj kaj ambicioj estas akiri homan perfektecon. Vi vivas por fari bonon kaj porti feliĉon al aliaj. Via plej granda deziro estas konsoladi funebrantojn, fortigadi malfortulojn kaj esti kaŭzo de espero por malesperantoj. Tage kaj nokte viaj pensoj estas turnitaj al la Regno kaj viaj koroj estas plenaj de Amo de Dio.

Tiel vi konas nek kontraŭstaron, nek malsimpation aŭ malamon, ĉar ĉiu vivanta kreaĵo estas kara al vi kaj la bono de ĉiu estas la celo de viaj serĉoj.

Tio ĉi estas perfektaj homaj sentoj kaj virtoj. Se homo havas neniun el ili, estus por li pli bone ĉesi ekzisti. Se lampo ĉesis donadi lumon, estus pli bone ĝin neniigi. Se arbo kreskigas neniajn fruktojn, estus pli bone forhaki ĝin, ĉar ĝi nur estas superflua sur la tero.

Vere, estas por homo milfoje pli bone morti, ol kontinui la vivon sen virtoj.

Ni havas okulojn, por ke ni vidu per ili, sed se ni ne uzas ilin, kian profiton ili donas al ni ? Ni havas orelojn, por ke ni aŭdu per ili, sed se ni estas surdaj, kian utilon ni havas de ili ?

Ni havas langon, por ke ni gloru Dion kaj proklamu la bonan novaĵon, sed se ni estas mutaj, kiel senutila ĝi estas !

La Ĉion-amanta Dio kreis homon, por ke li disradiigadu la Dian Lumon kaj heligadu la mondon per siaj vortoj, agoj kaj vivo. Se li estas sen virto, li fariĝas ne pli bona, ol nura besto, kaj besto, ne posedanta inteligentecon, estas malinda estaĵo.

La Ĉiela Patro donis al homo la netakseblan donacon de inteligenteco, por ke li iĝu spirita lumo, penetranta la mallumon de materialeco, kaj alportanta al la mondo bonecon kaj veron. Se vi sekvos fervore la instruojn de Baha'u'llah, vi vere fariĝos lumo de la mondo, animo por la korpo de la mondo, konsolo kaj helpo por la homaro kaj fonto de savo por la tuta universo. Penu do per la tuta koro kaj animo sekvi la konsilojn de la Benita Perfekteco, kaj estu certaj, ke se vi sukcesos vivi tian vivon, kian li difinas por vi, la Eterna Vivo kaj ĉiamdaŭra ĝojo apartenos al vi kaj la ĉiela subteno estos sendita por doni al vi forton dum ĉiuj tagoj de via vivo.

Mia elkora preĝo estas, ke ĉiu el vi atingu tiun perfektan ĝojon !

Kruela indiferenteco de popoloj konceme suferadon de aliaj nacioj.

la 24-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris : Oni ĵus diris al mi, ke terura akcidento okazis en tiu ĉi lando. Vagonaro falis en riveron kaj almenaŭdudek personoj estas mortigitaj. Tio ĉi estas hodiaŭ diskutota en la franca Parlamento kaj la direktoro de la Stataj Fervojoj estas alvokota por paroli. Li estos kruc-esplorata koncerne la kondiĉojn de la fervojo kaj kaŭzon de la akcidento, kaj okazos varmega diskutado. Mi estas plena de miro kaj surprizo je la vido de la interesiteco kaj ekscito, kiujn vekis tra la tuta lando la okazo de morto de dudek personoj, dum oni restas malvarma kaj indiferenta kontraŭ la fakto, ke miloj da italoj, turkoj kaj araboj estas mortigitaj en Tripoliso ! La teruro de tiu amasa buĉo absolute ne maltrankviligis la registaron ! Tamen tiuj malfeliĉuloj ankaŭ estas ja homoj !

Kial oni elmontras tiom da intereso kaj varma simpatio al tiuj ĉi dudek individuoj, dum oni havas neniom por la kvin mil personoj ? Ili ĉiuj estas homoj, ili ĉiuj apartenas al la homara familio sed ili estas el aliaj landoj kaj nacioj. Ne estas la afero de la indiferentaj landoj, ke tiuj homoj estas masakritaj ; tiu amasa buĉo ne tuŝas iliajn sentojn ! Kiel maljusta, kiel kruela ĝi estas, kiel ekstreme senigita de ĉia bona kaj alta sento ! La homoj el tiuj aliaj landoj havas infanojn kaj edzinojn, patrinojn, filinojn kaj filetojn ! En tiuj landoj hodiaŭ apenaŭ estas iu domo, libera de la sonoj de maldolĉa ploro, apenaŭ oni povas trovi hejmon, netuŝitan per la kruela mano de l'milito.

Ve ! Ni vidas en ĉiuj flankoj, kiel kruela, plena de antaŭjuĝoj kaj maljusta estas homo, kaj kiel malrapidema li estas, por ekkredi je Dio kaj sekvi Liajn ordonojn.

Se tiuj homoj amus kaj helpus unu la alian, anstataŭ esti tiel fervoraj, por ne neniigadi per glavo kaj kanono, kiom pli noble ĝi estus ! Kiom pli bone, se li vivus kiel aro da kolomboj, en paco kaj harmonio, anstataŭ simili lupojn kaj ŝiri sin reciproke en pecojn.

Kial homo estas tiel malmolkora ? Ĝi estas pro tio, ke li ankoraŭ ne konas Dion. Se li havus scion pri Dio, li ne povus agi tute male al Liaj leĝoj; se li posedus spiritan menson, tia kondutmaniero estus neebla por li. Se oni nur kredus, komprenus kaj sekvus la leĝojn kaj ordonojn de la Profetoj de Dio, militoj ne mallumigadus plu la vizaĝon de la tero.

Se homo havus almenaŭ la principojn de justeco, tia stato de aferoj estus neebla.

Tial mi diras al vi, ke vi preĝu - preĝu kaj turnu viajn vizaĝojn al Dio, ke Li en Sia senfina Kompato kaj Favoro helpu kaj subtenu la misgviditojn. Preĝu, ke Li favordonu al ili spiritan komprenon kaj instruu al ili toleremon kaj kompatemon, por ke la okuloj de iliaj mensoj estu malfermitaj kaj por ke estu al ili donita la donaco de la Spirito. Tiam paco kaj amo iros manon ĉe mano tra la landoj, kaj tiuj kompatindaj malfeliĉuloj recivos trankvilon.

Ni klopodu tage kaj nokte por estigi pli bonan staton. Mia koro estas rompita de tiuj teruraĵoj kaj laŭtaj krioj - atingu tiu krio ankaŭ aliajn korojn !

Tiam blinduloj ekvidos, mortintoj leviĝos kaj justeco venos kaj regos sur la tero. Mi petegas vin ĉiujn preĝi per la tuta koro kaj animo, ke tio estu efektivigita.

Ni ne devas senkuraĝiĝi pro malgrandeco de nia nombro.

la 25-an de novembro 1911.

Kiam Kristo aperis, Li konigis sin en Jerusalemo. Li vokis homojn al la Regno de Dio, Li invitis ilin al la Eterna Vivo kaj parolis al ili pri akiro de la homaj perfektecoj. La lumo de gvido estis verŝita de tiu radianta Stelo, kaj fine Li donis Sian Vivon ofere por la homaro.

Dum Sia tuta benita vivo Li suferadis persekutojn kaj malfacilaĵojn, kaj malgraŭ ĉio tio homoj estis Liaj malamikoj.

Ili malkonfesis Lin, malrespektis Lin, maljustis kontraŭ Li kaj malbenis Lin. Ili traktis Lin ne kiel homon - kaj malgraŭ ĉio tio Li estis personigo de kompato kaj de plej alta boneco kaj amo.

Li amis ĉiujn homojn sed ili traktis Lin, kiel malamikon kaj ne sciis taksi Lin. Ili atribuis nenian valoron al Liaj vortoj kaj ne estis lumigitaj per la flamo de Lia amo.

Pli poste ili ekkomprenis, kiu Li estis, ke Li estis Sankta Dia Lumo kaj ke Liaj vortoj entenis la Eternan Vivon.

Lia koro estis plena de amo por la tuta mondo, Lia boneco estis destinita atingi ĉiujn - kaj kiam ili komencis kompreni tion ĉi ili ekpentis - sed Li jam estis krucumita.

Ne multajn jarojn post Lia Ĉieliro ili eksciis, kiu Li estis, sed en la tempo de la Ĉieliro Li havis nur tre malmultajn disĉiplojn, nur relative malgranda anaro kredis Liajn ordonojn kaj sekvis Liajn leĝojn. La ignorantoj diradis : " Kiu estas tiu ĉi individuo, Li havas nur kelkajn disĉiplojn !" Sed la sciantoj diradis : " Li estas la Suno, kiu brilas en Oriento kaj en Okcidento, Li estas la Malkaŝanto, kiu donos vivon al la mondo ".

Kion vidis la unuaj disĉiploj, la mondo ekkomprenis nur pli poste.

Tial vi, kiuj estas en Eŭropo, ne senkuraĝiĝu pro tio, ke vi estas malmultaj, aŭ pro tio, ke homoj kredas, ke via Afero estas sensignifa. Se malmultaj personoj venas al viaj kunvenoj, ne perdu la koron, kaj se oni vin mokas aŭ kontraŭparolas ne estu ĉagrenitaj, ĉar la apostoloj de Kristo devis elporti la samon. Ili estis malrespektataj kaj persutataj, malbenataj kaj malbone traktataj, sed en la fino ili estis venkintoj kaj iliaj malamikoj montriĝis malpravaj.

Se la histono ripetiĝus kaj ĉiuj tiuj aferoj okazus al vi, ne estu malĝojaj, sed plenaj de ĝojo kaj danku Dion, ke estas al vi destinite suferi, kiel suferis sanktuloj en la pasintaj tempoj. Se homoj kontraŭos al vi, estu ĝentilaj por ili, se ili kontraŭparolos, estu firmaj en via kredo, se ili forlasos vin kaj forkuros de vi, elserĉu ilin kaj traktu ilin afable. Faru malbonon al neniu; preĝu por ĉiuj; penu briligi vian lumon en la mondo kaj flirtigu vian standardon alte en la ĉielo. La belaj aromoj de viaj noblaj vivoj penetros en ĉiun lokon. La lumo de la Vero, briligita en viaj koroj, radios al malproksimaj horizontoj !

La indiferenteco kaj insultoj de la mondo estas sen ia signifo, dum viaj vivoj havos grandegan signifon.

Ĉiuj, kiuj serĉas la Veron en la Ĉiela Regno, brilas, kiel steloj, estas kiel fruktarboj, ŝarĝitaj de plej bonaj fruktoj, kiel maroj, plenaj de altvaloraj perloj.

Havu nur fidon je la Kompatemo de Dio, kaj disvastigadu la Dian Veron.

La vortoj de 'Abdu'l-Baha en la preĝejo de pastro Wagner (Foyer de l'Ame)

en Parizo, la 26-an de novembro 1911.

Mi estas profunde kortuŝita per la simpatiaj vortoj, kiuj estis diritaj al mi, kaj mi esperas, ke tagon post tago kreskos inter vi vera amo kaj amikeco. Dio volis, ke amo estu vivodona forto en la mondo, kaj vi ĉiuj scias, kiel mi ĝojas paroli pri amo.

En ĉiuj tempoj la Profetoj de Dio estis senditaj en la mondon, por servi la aferon de la Vero - Moseo alportis la leĝon de la Vero kaj ĉiuj profetoj de Izraelo post Li celis disvastigadi ĝin.

Kiam Jesuo venis, Li bruligis la flamantan torĉon de la Vero kaj levis ĝin supren, por ke la tuta mondo estu per ĝi liberigita. Post Li venis Liaj elektitaj apostoloj, kaj ili iris malproksimen kaj foren portante la lumon de la instruoj de sia Majstro en la malluman mondon - kaj ankaŭ ili, siavice, pasis for.

Tiam venis Mahometo, kiu en sia tempo kaj maniero disvastigis la konon de la Vero inter sovaĝa popolo; ĉar tio ĉi ĉiam estis la misio de Elektitoj de Dio.

Fine do, kiam Baha'u'llah aperis en Persujo, estis lia plej arda deziro reekbruligi la estingiĝantan lumon de la Vero en ĉiuj landoj. Ĉiuj sanktuloj de Dio klopodis per la tuta koro kaj animo disvastigadi la lumon de amo kaj unueco tra la mondo, por ke la mallumo de materialeco malaperu kaj la lumo de spiriteco ekbrilu inter la idoj de homoj. Tiam malamo, kalumnio kaj murdo malaperos, kaj en ilia loko regos amo, unueco kaj paco.

Ĉiuj Malkaŝantoj de Dio venis kun la sama celo kaj ili ĉiuj klopodis konduki la homojn sur la vojon de virto. Tamen ni, iliaj servantoj, disputas ankoraŭ inter ni ! Kial estas tiel ? Kial ni ne amas unu la alian kaj ne vivas en unueco ?

Ĝi estas pro tio, ke ni fermis niajn okulojn kontraŭ la fundamenta principo de ĉiuj religioj, ke Dio estas unu, ke Li estas la Patro de ni ĉiuj, ke ni ĉiuj estas enakvigitaj en la oceano de Lia Kompatemo kaj ŝirmataj kaj gardataj de Lia ama Zorgemo.

La glora Suno de l'Vero brilas por ĉiuj egale, la ondoj de la Dia Kompatemo subakvigas ĉiujn, kaj Lia Dia donaco estas donata al ĉiuj Liaj infanoj.

La amanta Dio deziras pacon por ĉiuj Siaj kreaĵoj - kial do ili pasigas la tempon en militoj ? Li amas kaj gardas ĉiujn Siajn infanojn ; kial do ili forgesas Lin ?

Li etendas Sian Patran Zorgemon sur nin ĉiujn - kial do ni malzorgas niajn fratojn ? Sendube, kiam ni ekkomprenas, kiel Dio amas nin kaj zorgas pri ni, ni devas tiel aranĝi niajn vivojn, ke ni pli multe similu al Li.

Dio kreis nin - ĉiun el ni - kial do ni agas kontraŭe al Liaj deziroj, se ni ĉiuj estas Liaj infanoj kaj amas tiun saman Patron ? Ĉiuj tiuj dividoj, kiujn ni vidas ĉiuflanke, ĉiuj tiuj disputoj kaj kontraŭstaroj estas kaŭzitaj de tio, ke homoj staras ĉe riĉeco kaj ekstereco kaj forgesas la simplan esencan Veron. La diferencoj kuŝas en la eksteraj ritoj de religio, kaj ĝuste ili kaŭzas la disputojn kaj malamikecon - dum la realeco estas ĉiam unu kaj la sama. La realeco estas la Vero, kaj la Vero ne havas dividojn. La Vero estas gvidado de Dio, ĝi estas la lumo de la mondo, ĝi estas amo, ĝi estas kompatemo. Tiuj kvalitoj de la Vero estas ankaŭ homaj virtoj, inspiritaj de la Sankta Spirito.

Tial ni, ĉiuj kaj ĉiu, tenu nin forte je la Vero, kaj ni estos vere liberaj !

Venos la tago, kiam ĉiuj religioj de la mondo unuiĝos, ĉar principe ili jam estas unu. Ne estas bezonaj dividoj, konsiderante, ke disigas ilin nur la eksteraj formoj. Inter la filoj de homoj certaj suferas pro nescio - ni rapidu instrui ilin; aliaj estas kiel infanoj, bezonantaj prizorgadon kaj edukadon, ĝis ili maturiĝos, kaj kelkaj estas malsanaj - al tiuj ni devas porti Dian kuracon.

Ĉu sensciajn, infanojn aŭ malsanulojn, ni devas ilin ami kaj helpi, kaj ne malŝati pro iliaj malperfektecoj.

Doktoroj de religio estis estigitaj por alportadi spiritan kuracon al la popoloj kaj esti kaŭzo de unueco inter la nacioj. Se ili fariĝas kaŭzo de divido, estus pli bone, ke ili ne ekzistu ! Kuracilo estas donita, por kuraci malsanon, sed se ĝi sukcesas nur pligrandigi la suferojn, estas pli bone forlasi ĝin. Se religio devas esti nur kaŭzo de diseco, estus pli bone, ke ĝi ne ekzistu.

Ĉiuj Diaj Malkaŝantoj, senditaj de Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilaĵojn kaj suferojn por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, ĉagrenoj kaj doloroj, por doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo - kaj malgraŭ ĉio tio ni plue agadas en kontraŭa spirito unu al aliaj !

Amo estas la fundamenta principo de la koncernanta homon celo de Dio, kaj Li ordonis al ni ami unu alian, kiel ni amas nin mem. Ĉiuj tiuj malpacoj kaj disputoj, kiujn ni aŭdas de ĉiuj flankoj, rezultigas nur pligrandigon de materialeco.

La mondo estas plejparte dronanta en materialismo, kaj la benoj de la Sankta Spirito estas ignorataj. Estas tre malmulte da vera spirita sento, kaj la progreso de la mondo estis plejparte nur materiala. Homoj fariĝas kiel pereemaj bestoj, ĉar ni scias, ke ili havas nenian spiritan senton - ili ne turnas sin al Dio, ili havas nenian religion ! Tiuj ĉi aferoj apartenas sole al homo, kaj se li ne havas ilin, li estas sklavo de la naturo, kaj neniom pli bona, ol besto.

Kiel homo povas kontentiĝi per bestsimila ekzistado, kiam Dio faris lin tiel alta kreaĵo ? Ĉiu kreaĵo estas subigita al la leĝoj de la naturo, sed al la homoj estas ebligite venki tiujn ĉi leĝojn. La suno, malgraŭ sia povo kaj gloro, estas ligita per la leĝoj de la naturo kaj ne povas sanĝi sian vojon eĉ je unu haro. La granda kaj potenca oceano ne havas la povon sanĝi la alfluegon kaj defluegon de sia akvo - nenio povas ekstari kontraŭ la leĝoj de la naturo, krom homo !

Sed al homo Dio donis tian mirindan povon, ke li povas direkti, estri kaj venki la naturon.

La natura leĝo por homo estas paŝi sur la tero, sed li faras ŝipojn kaj flugas en la aero ! Li estas kreita por vivi sur kontinento, sed li faras sian vojon sur la maro kaj vojaĝas sub ĝi.

Li eksciis estri la forton de elektro kaj li prenas ĝin laŭ sia volo kaj sklavigas en lampo. La homa voĉo estas kreita por paroli en mallongaj distancoj, sed la povo de homo estas tia, ke li faris instrumentojn kaj povas paroli el Oriento al Okcidento ! Ĉiuj tiuj ekzemploj montras al vi, kiel homo povas regi la naturon kaj kiel li kvazaŭ elŝiras la glavon el la mano de l'naturo kaj uzas ĝin kontraŭ ĝi mem. Konsiderante, ke homo estas kreita mastro de la naturo, kiel malsaĝe estas liaflanke iĝi ĝia sklavo ! Kia malscio kaj malsaĝeco estas adori kaj apoteozi la naturon, kiam Dio en Sia Boneco faris nin ĝiaj mastroj. La Potenco de Dio estas videbla al ĉiuj, sed homoj fermas siajn okulojn kaj ne vidas ĝin. La Suno de l'Vero lumas en sia tuta brilego, sed homo kun la okuloj obstine fermitaj ne povas vidi ĝian gloron. Mi varmege preĝas al Dio, ke per Lia Kompatemo kaj ama Bonvolemo vi ĉiuj estu unuigitaj kaj plenigitaj per granda ĝojo.

Mi petegas vin, ĉiun kaj ĉiujn, aldoni viajn preĝojn al la miaj kun la peto, ke ĉesu militoj kaj sangoverŝado, kaj ke amo, amikeco, paco kaj unueco ekregu en la mondo.

Ni vidas, kiel en ĉiuj jarcentoj sango makuladis la supraĵon de la tero; sed nun radio de pli granda lumo estas veninta, la inteligenteco de homo estas pli granda, la spiriteco komencas kreski kaj certe venas la tempo, kiam la religioj de la mondo estos en paco. Ni forlasu la malpacajn argumentojn, koncernantajn la eksterajn formojn, kaj unuiĝu por rapidi antaŭen al la Dia Afero de unueco, ĝis la tuta homaro konscios, ke ĝi estas unu familio, kune ligita en amo.

La dekunu principoj de la instruoj de BahaVllah, klarigitaj de 'Abdu'l-Baha en Parizo.

Teozofia Societo, Parizo

Serĉado de la Vero.

La unueco de la homaro.

Religio devas esti kaŭzo de amo ( Ne en apartaj paroladoj.)

La unueco de religio kaj scienco.

Forlaso de antaŭjuĝoj.

Egaligo de vivrimedoj.

Egaleco de la homoj antaŭ la leĝo.

Universala paco - Esperanto.

Nesinmiksado de religio kaj politiko.

Egaleco de la seksoj - Edukado de la virinoj.

La povo de la Sankta Spirito.

De Post mia alveno en Parizon oni rakontadis al mi pri la Teozofia Societo, kaj mi scias, ke ĝi konsistas el honorindaj kaj respektindaj homoj. Vi estas homoj de intelekto kaj penso, homoj kun spiritaj idealoj, kaj estas por mi granda plezuro esti inter vi.

Ni danku Dion, kiu renkontigis nin en tiu ĉi vespero. Ĝi donas al mi grandan ĝojon, ĉar mi vidas, ke vi estas serĉantoj de la Vero. La Vero povas esti komparita kun la suno. La suno estas lumega korpo, kiu forigas ĉiujn ombrojn; en la sama maniero la Vero dispelas la ombrojn de nia imago. Kiel la suno donas vivon al la korpoj de homoj, tiel la Vero donas vivon al iliaj animoj. La Vero estas suno, kiu levas sin en diversaj punktoj de la horizonto.

Kelkfoje la suno levas sin el la mezo de la horizonto, alifoje - en somero - ĝi levas sin pli norde, en vintro pli sude, sed ĝi estas ĉiam la sam-sama suno, kvankam diversaj estas la lokoj de ĝia supreniro.

En simila maniero la Vero estas unu, kvankam ĝiaj sinelmontroj povas esti tre diversaj. Certaj homoj havas la okulojn kaj vidas. Ili adoras la sunon sendepende de tio, en kiu punkto de la horizonto ĝi eklumas; kaj kiam la suno forlasas la vintran ĉielon, por aperi sur la somera, ili scias, kiel ĝin retrovi. Estas aliaj homoj, kiuj adoras nur la lokon, en kiu la suno leviĝis, kaj kiam ĝi en sia gloro leviĝas en alia loko, ili restas en kontemplacio antaŭ la loko de ĝia antaŭ la leviĝo. Ve ! Tiuj ĉi homoj estas senigitaj de la benoj de la suno. Tiuj, kiuj vere adoras la sunon mem, rekonos ĝin, en kiu ajn leviĝ-loko ĝi aperus, kaj tuj turnos la vizaĝojn al ĝia radieco.

Ni devas adori la sunon mem, kaj ne nuran lokon de ĝia apero. En la sama maniero homoj kun lumigitaj koroj adoras la Veron, sur kiu ajn horizonto ĝi aperas. Ili ne estas ligitaj per personeco, sed ili sekvas la Veron kaj kapablas rekoni ĝin, el kie ajn ĝi venus. Ĝi estas la sama Vero, kiu helpas la progreson de la homaro, kiu donas vivon al ĉiuj kreitaĵoj, ĉar ĝi estas la Arbo de Vivo.

En siaj instruoj Baha'u'llah donas al ni klarigon de la Vero, kaj mi deziras mallonge paroli al vi pri ĉi tio, ĉar mi vidas, ke vi estas kapablaj al la kompreno.

- La unua principo de BahaVllah estas : Serĉado de la Vero.

Homo devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj de la rezultoj de sia propra imago, ke li kapablu sen malhelpoj serĉi la Veron. La Vero estas unu en ĉiuj religioj, kaj per ĝia helpo povas esti realigita la unueco de la mondo.

Ĉiuj popoloj havas komunan fundamentan kredon. Estante unu, la Vero ne povas esti dividita, kaj la diferencoj, kiuj ŝajnas ekzisti inter la nacioj, sekvas nur el ilia alligiteco al antaŭjuĝoj. Se nur homoj elserĉus la Veron, ili trovus sin unuigitaj.

- La dua principo de BahaVllah estas : La unueco de la homaro.

La unusola ĉionamanta Dio verŝas Sian Dian Favoron kaj Bonecon sur ĉiujn homojn. Ĉiu kaj ĉiuj estas servantoj de la Plej Alta, kaj Lia Boneco, Kompatemo kaj ama Afableco estas pluvigata sur ĉiujn Liajn kreaĵojn. La gloro de la homaro estas ĉies heredaĵo.

Ĉiuj homoj estas folioj kaj fruktoj de unu sama arbo, ili ĉiuj estas branĉoj de la arbo de Adamo, ili ĉiuj havas la saman originon. La sama pluvo falis sur ilin ĉiujn, la sama suno igas ilin kreski, ili ĉiuj estas refreŝigataj de tiu sama venteto. La solaj diferencoj, kiuj ekzistas kaj apartigas ilin, estas la jenaj: estas infanoj, kiuj bezonas gvidon, nesciantoj, kiujn oni devas klerigi, malsanuloj, bezonantaj flegon kaj kuracon; tial mi diras, ke la tuta homaro estas envolvita en la Kompatemo kaj Favoro de Dio. Kiel diras la Sankta Skribaĵo : Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ Dio. Li ne estas respektanto de personoj.

- La tria principo de BahaVllah estas : Religio devas esti kaŭzo de amo kaj amikeco.

Religio devas unuigi ĉiujn korojn kaj malaperigi de la supraĵo de la tero militojn kaj malpacojn, naskigi spiritecon kaj doni Vivon kaj Lumon al ĉiu koro. Se religio iĝus kaŭzo de malamikeco, malamo kaj divido, estus pli bone resti sen ĝi, kaj foriĝi de tia religio estus vere religia ago. Ĉar estas klare, ke la celo de kuracilo estas kuraci, sed se la kuracilo nur sukcesus pligrandigi la suferojn, estus pli bone ĝin forlasi. Religio, kiu ne estas kaŭzo de amo kaj unueco, estas nenia religio. Ĉiuj sanktaj Profetoj estis kiel doktoroj por animo: ili donis recepton por kuraci la homaron. Tiel ĉia kuracilo, kiu kaŭzas malsanon, ne devenas de la granda kaj plejsupera Kuracisto.

- La kvara principo de BahaVllah estas : La unueco de religio kaj scienco.

Ni povas pensi pri scienco kiel pri unu flugilo kaj pri religio kiel pri la dua. Birdo bezonas du flugilojn por flugi ; unu sola estus senutila. Religio, kiu kontraŭparolas sciencon aŭ malkonformas kun ĝi, estas nur malscio, ĉar malscio estas la kontraŭo de scio. Religio, kiu konsistas nur el ritoj kaj ceremonoj de antaŭjuĝo ne estas la Vero. Ni klopodegu fervore esti instrumentoj por unuigi la religion kaj la sciencon. Ali, la Bofilo de Mahometo, diris : " Tio, kio harmonias kun scienco, harmonias ankaŭ kun religio. Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne devas akcepti. Religio kaj scienco paŝas manon ĉe mano, kaj tia religio, kiu kontraŭas al scienco, ne estas la Vero ".

- La kvina principo de BahaVllah estas : Antaŭjuĝoj religiaj, naciaj aŭ sektaj ruinigas la fundamenton de la homaro.

Ĉiuj dividoj en la mondo, malamo, milito kaj sangoverŝado estas kaŭzitaj de unu aŭ alia el la diritaj antaŭjuĝoj. Oni devas rigardi la tutan mondon kiel unu solan landon, ĉiujn naciojn, kiel unu nacion, ĉiujn homojn, kiel apartenantajn al unu raso. Religioj, rasoj kaj nacioj - ĉio tio estas dividoj faritaj de homo, kaj estas necesaj nur laŭ lia penso; antaŭ Dio ekzistas nek persoj, araboj, francoj, nek angloj; Dio estas Dio por ĉiuj, kaj por Li ĉiuj el la kreitoj estas egalaj. Ni devas obei Dion kaj peni sekvi Lin, forlasante ĉiujn niajn antaŭjuĝojn kaj estigante pacon sur la tero.

- La sesa principo de BahaVllah estas : Egalaj rajtoj al ivrimedoj.

Ĉiu homo rajtas vivi; li havas la rajton al ripozo kaj al certa bonstato. Kiel riĉuloj povas vivi en sia palaco, ĉirkaŭita per lukso kaj plej granda komforto, tiel ankaŭ malriĉulo devas povi havi la necesaĵojn de la vivo. Neniu devas morti pro malsato; ĉiu devas havi sufiĉan veston; unu homo ne devas vivi en superfluo, dum alia havas neniajn rimedojn por vivi. Ni klopodu per la tuta forto, kiun ni havas, estigi pli bonajn kondiĉojn, por ke eĉ unu sola persono ne estu en mizero.

VII - La sepa principo de BahaVllah estas : Egaleco de la homoj - egaleco antaŭ la leĝo.

La leĝo devas regi, kaj ne individuo; tiel la mondo iĝos loko de beleco, kaj vera frateco estos realigita. Atinginte solidarecon, la homoj trovos la Veron.

VIII - La oka principo de BahaVllah estas : Religio ne devas miksi sin al politikaj demandoj.

Religia okupas sin per aferoj de la Spirito, politiko per aferoj de la mondo. Religio devas labori en la mondo de penso, dum la kampo de politiko trovas sin en la sfero de eksteraj kondiĉoj.

La tasko de pastroj estas edukadi homojn, klerigadi ilin, donadi al ili bonajn konsilojn kaj tiajn instruojn, ke ili povu progresi spirite. Kun politikaj demandoj ili havas nenion komunan.

- La deka principo de BahaVllah estas : Edukado kaj klerigado de la virinoj.

La virinoj havas egalajn rajtojn kun la viroj sur la tero: en religio kaj en sciencio ili estas tre altsignifa elemento. Kiel longe la virinoj estas detenataj de siaj plej altaj ebloj, tiel longe ne estos eble por la viroj atingi la grandecon, kiu estas atingebla por ili.

- La dekunua principo de BahaVllah estas : La povo de la Sankta Spirito, per kiu sole estas atingebla la spirita progreso.

Mallonge dirante, necesas por ni ĉiuj esti amantoj de la Vero. Ni serĉu ĝin en ĉiu tempo, kaj en ĉiu lando kaj gardu nin, ke ni neniam alligu nin al iuj personoj. Ni vidu la lumon, kie ajn ĝi brilas, kaj ni povu rekoni la lumon de la Vero, kie ajn ĝi estus leviĝinta. Ni enspiru la aromon de rozo el meze de dornoj, kiuj ĝin ĉirkaŭas, ni trinku la kurantan akvon el ĉiu pura fonto.

De la tempo de mia alveno en Parizon faris al mi multe da plezuro renkonti tiajn parizanojn, kiel vi, ĉar, gloro estu al Dio, vi estas inteligentaj, senantaŭjuĝaj, kaj vi sopiras koni la Veron. Vi havas en viaj koroj amon al la homaro kaj laŭ via eblo streĉas la fortojn en bonfara laboro kaj por estigo de unueco; ĝi estas ĝuste tio, kion Baha'u'llah deziris.

Pro tio ĉi mi estas tiel feliĉa esti inter vi, kaj mi preĝas por vi, ke vi estu ujoj por la Benoj de Dio kaj ke vi estu iloj por disvastiĝado de spiriteco tra tiu ĉi lando.

Vi jam havas mirindan materialan civilizacion kaj simile vi posedos ankaŭ spiritan civilizacion.

Sinjoro Bleck dankis al 'Abdu'l-Baha kaj li respondis : " Mi estas tre danka al vi por la afablaj sentoj, kiujn vi ĵus esprimis. Mi esperas, ke tiuj ĉi du movadoj estos baldaŭ disvastigitaj en la mezo de la mondo ".

La unua principo - Serĉado de la Vero.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 10-an de novembro 1911.

La unua principo de Baha'u'llah estas : Serĉado de la Vero.

Por ke homo sukcesu en sia serĉado de la Vero, li devas antaŭ ĉio fermi la okulojn kontraŭ ĉiuj tradiciaj superstiĉoj de la pasinteco.

La judoj havas la tradiciajn superstiĉojn, ne estas de ili liberaj la buddanoj kaj la zoroastranoj, nek la kristanoj ! Ĉiuj religioj iom post iom iĝis ligitaj per tradicioj kaj dogmoj.

Ĉiuj konsideras sin mem kiel la solajn gardantojn de la Vero, kaj ĉiun alian religion, kiel kombinitan el eraroj. Ili solaj estas pravaj, ĉiuj aliaj estas malpravaj ! La judoj kredas, ke ili estas la solaj posedantoj de la Vero, kaj kondamnas ĉiujn aliajn religiojn. La kristanoj

asertas, ke ilia religio estas la sole vera, kaj ke ĉiuj aliaj estas falsaj. Simile opinias la buddanoj kaj la mahometanoj; ĉiuj limigas sin mem. Se ĉiu malaprobas ĉiujn aliajn, kie ni serĉu la Veron ? Se ĉiu kontraŭas la aliajn, ĉiuj ne povas esti pravaj. Se ĉiu kredas, ke lia propra religio estas la sola vera, li blindigas siajn okulojn kontraŭ la Vero en la aliaj. Se, ekzemple, judo estas ligita per la eksteraj ritoj de la religio de Izraelo, li ne permesas al si rimarki, ke la Vero povas ekzisti en iu alia religio; li opinias, ke nepre ĝi la tuta estas entenata en lia propra !

Ni do devas sendependigi nin de la eksteraj formoj kaj ritoj de religio. Ni devas kompreni, ke ĉiuj tiuj formoj kaj ritoj, kiel ajn belaj, estas nur vestaĵo, kiu kovras la varman koron kaj vivajn membrojn de la Vero. Ni devas forlasi la tradiciajn antaŭjuĝojn, se ni volas sukcesi trovi la Veron en la fundo de ĉiu religio. Se zoroastrano kredas, ke la suno estas Dio, kiel li povas unuiĝi kun konfesantoj de aliaj religioj ? Se idolanoj kredas je siaj diversaj idoloj, kiel ili povas kompreni la unuecon de Dio ?

Estas do klare, ke, por peni progresi sur la vojo de verserĉado, ni devas forlasi superstiĉojn. Se ĉiuj serĉantoj sekvus tiun ĉi principon, ili atingus klaran ideon pri la Vero.

Se kvin homoj renkontiĝas, por serĉi la Veron, ili devas antaŭ ĉio apartigi sin de ĉiuj siaj specialaj kondiĉoj kaj forlasi ĉiujn antaŭajn ideojn. Por trovi la Veron ni devas forlasi niajn antaŭjuĝojn, niajn proprajn imagetojn; akceptema menso estas la esenca kondiĉo. Se nia kaliko estas plena de mio, ne estas en ĝi loko por la akvo de vivo. La fakto, ke ni konsideras nin mem pravaj kaj aliajn malpravaj, estas la plej granda el ĉiuj bariloj sur la vojo al unueco, kaj unueco estas necesa, se ni deziras atingi la Veron, ĉar la Vero estas unu.

Tial estas nepre, ke ni forlasu niajn proprajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn, se ni serioze deziras serĉi la Veron. Se ni ne distingos en niaj mensoj inter dogmoj, superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj unuflanke, kaj la Vero aliflanke, ni ne povos sukcesi. Se ni fervore serĉas ion, ni serĉas ĝin ĉie. Tiun ĉi principon ni devas gardi en nia serĉado de la Vero.

Oni devas akcepti sciencon. Neniu vero povas kontraŭparoli alian veron. Lumo estas bona, en kia ajn lampo ĝi brilas. Rozo estas bela, en kia ajn ĝardeno ĝi floras. Stelo same radias, ĉu ĝi brilas de la oriento, ĉu de la okcidento. Estu libera de antaŭjuĝoj, kaj vi amos la Sunon de l'Vero, en kiu ajn loko de la horizonto ĝi aperus ! Vi komprenos, ke, se la Dia lumo de la Vero brilis en Jesuo Kristo, ĝi ankaŭ brilis en Moseo kaj Buddo. Fervora serĉanto atingos tiun ĉi Veron. Jen kion signifas la " serĉado de la Vero ".

Ĝi signifas ankaŭ, ke ni devas esti pretaj forĵeti ĉion, kion ni antaŭe lernis, ĉion, kio povus ĝeni niajn paŝojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se necese, rekomenci denove nian tutan edukadon. Ni ne devas permesi, ke amo al iu religio aŭ al iu persono tiel blindigu niajn okulojn, ke ni estu katenitaj de superstiĉoj. Kiam, sendependiĝinte de ĉiuj tiuj ligoj, ni serĉos per liberaj mensoj, tiam estos por ni eble atingi la celon.

" Serĉu la Veron, la Vero igos vin libera ". Tiel ni vidos la Veron en ĉiuj religioj, ĉar la Vero estas en ĉiuj kaj la Vero estas unu !

La dua principo - La Unueco de la homaro.

la 11 -an de novembro 1911.

Mi parolis hieraŭ pri la unua principo de la instruoj de Baha'u'llah, pri la serĉado de la Vero - kiel estas necese por homo flankenmeti ĉion, kio estas superstiĉo, kaj ĉian tradicion, kiu povus blindigi liajn okulojn kontraŭ la ekzisto de la Vero en ĉiuj religioj. Amante kaj ligante sin al unu formo de religio, li ne devas permesi al si malrespekti la aliajn. La esenca kondiĉo estas, ke li serĉu la Veron en ĉiuj religioj, kaj se fervora estas lia serĉado, li certe sukcesos.

La unua malkovro, kiun ni faras sur la vojo de la " serĉado de la Vero ", kondukas nin al la dua principo, kiu estas la " unueco de la homaro ". Ĉiuj homoj estas servantoj de unu

sama Dio. Unu Dio regas ĉiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron en ĉiuj Siaj infanoj. Ĉiuj homoj estas el unu familio; la krono de homeco estas sur la kapo de ĉiu homa estaĵo.

En la okuloj de la Kreinto ĉiuj Liaj infanoj estas egalaj; sur ĉiujn verŝita estas Lia boneco. Li ne favoras tiun nacion aŭ alian nacion, ĉiuj egale estas Liaj kreaĵoj. Se estas tiel, kial ni faru dividojn, apartigante unu rason de alia ? Kial ni kreu barilojn de superstiĉoj kaj tradicioj, enportantajn malpacon kaj malamon inter la homojn ?

La sola diferenco inter la membroj de la homa familio estas tiu ĉi de grado. Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj estas sensciaj kaj devas esti klerigataj, gis ili atingos maturecon. Kelkaj estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo. Neniu estas malinda aŭ malbona ! Ni neniam sentu nin forpuŝitaj de tiuj kompatindaj infanoj. Ni devas trakti ilin kun granda afableco, instruante nescianton kaj ameme flegante malsanulon.

Konsideru - unueco estas necesa por ekzisto. Amo estas la kaŭzo de vivo, aliflanke apartigo kaŭzas morton. En la mondo de la materiala kreaĵaro, ekzemple, ĉio ŝuldas sian vivon al unueco. La elementoj, kiuj formas lignon aŭ ŝtonon, estas tenataj kune per la leĝo de altirado. Se tiu ĉi leĝo por unu momento ĉesus efiki, la elementoj ne tenus sin plu kune; ili disfalus kaj la objekto en sia formo ĉesus ekzisti. La leĝo de altirado kunigis certajn elementojn en la formon de tiu ĉi bela floro, sed kiam tiu ĉi altira povo estos forigita el la centro, la floro malkombinos sin kaj, kiel floro, ĉesos ekzisti.

Tiel same estas kun la granda korpo de la homaro. La mirinda leĝo de altirado, harmonio kaj unueco tenas kune tiun admirindan kreaĵon.

Same kiel kun tutaĵo, estas ankaŭ kun partoj. Ĉu ĝi estas floro aŭ homa korpo, kiam la altira forto estas neniigita en ĝi, la floro aŭ la homo mortas. Estas do klare, ke altirado, harmonio, unueco kaj amo estas la kaŭzoj de vivo, dum detirado, malharmonio, malamo kaj diseco alportas morton.

Ni vidis, ke kio ajn enportas dividon en la mondon de ekzisto, kaŭzas morton. Simile tiu ĉi sama leĝo regas en la spirita mondo.

Tial ĉiu servanto de la unu sola Dio devas esti obea al la leĝo de amo kaj evitadi ĉian malamon, malharmonion kaj malpacon. Observante la naturon, ni vidas, ke la mildaj bestoj grupiĝas en arojn, dum la sovaĝaj, kruelaj kreaĵoj, kiel leono, tigro, lupo, vivas en de densaj arbaroj, malproksime de la civilizacio. Du lupoj aŭ du leonoj povas amike kunvivi; sed milo da safidoj povas esti en unu ŝafaro kaj multaj cervoj povas formi unu cervaron. Du agloj povas loĝi en sama loko, sed milo da kapreoloj povas kunveni en unu restejo.

Homo devus enlistiĝi almenaŭ inter la pli mildajn bestojn. Sed kiam li iĝas sovaĝa, li estas pli kruela kaj pli malica, ol la plej sovaĝaj bestoj !

Baha'u'llah nun proklamis la " unuecon de la homara mondo ". Ĉiuj popoloj kaj nacioj estas el unu familio, ili estas infanoj de unu Patro kaj devas esti unu por aliaj kiel fratoj kaj fratinoj. Mi esperas, ke vi penos en viaj vivoj elmontradi kaj disvastigadi tiujn ĉi instruojn.

Baha'u'llah diris, ke ni devas ami eĉ niajn malamikojn kaj esti por ili kiel amikoj. Se ĉiuj homoj obeŭs tiun ĉi principon la plej granda unueco kaj interkonsento estus fondita en la homaj koroj.

La tria principo.

(" Ke religio devas esti kaŭzo de amo kaj amikeco " estas forte akcentita en multaj el la paroladoj, pri kiuj notoj estas prezentitaj en tiu ĉi libro, same kiel en la klarigoj de kelkaj aliaj principoj.)

La kvara principo - Akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 12-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris : Mi diris al vi pri kelkaj el la principoj de Baha'u'llah, la " serĉado de la Vero " kaj la " unueco de la homaro ". Mi intencas nun klarigi la kvaran principon, kiu estas : " akcepto de interrilato inter religio kaj scienco ".

Nenia kontraŭeco ekzistas inter la vera religio kaj scienco. Kiam religio estas kontraŭa al scienco, ĝi fariĝas nura superstiĉo. Kio estas kontraŭ scienco, estas malkleraĵo

Kiel homo povas kredi, ke io, kies neeblecon pruvis scienco estas fakto ? Se li kredas malgraŭ la voĉo de l'prudento, ĝi estas pli ĝuste malklera superstiĉo, ol kredo. La veraj principoj de ĉiuj religioj estas en harmonio kun la instruoj de scienco.

La unueco de Dio estas logika kaj tiu ĉi ideo ne malpacas kun la konkludoj, al kiuj venis la scienca esplorado.

Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas fari bonon, ke ni devas esti grandanimaj, sinceraj, veramaj, leĝamaj kaj fidelaj; ĉio tio estas racia kaj logike la sola vojo, sur kiu la homaro povas progresi.

Ĉiuj religiaj leĝoj harmonias kun prudento kaj estas alkonformigitaj al la popolo, al kiu ili estas proklamitaj, kaj al la epoko, en kiu oni devas ilin obei.

Religio havas du ĉefajn partojn :

La spiritan.

La praktikan.

La spirita parto neniam sanĝiĝas. Ĉiuj Malkaŝantoj de Dio kaj Liaj Profetoj instruis la samajn verojn kaj donis la saman spiritan leĝon. Ili ĉiuj instruas la saman kodon de moraleco. Nenia divido estas en la Vero. La Suno elsendis multajn radiojn, por lumigi la homan intelekton - la lumo estas ĉiam la sama.

La praktika parto de religio koncernas la eksterajn formojn kaj ceremoniojn kaj punrimedojn por certaj leĝrompoj. Tio ĉi estas la materiala flanko de la leĝo, kaj ĝi direktas la morojn kaj kutimojn de la popolo.

En la tempo de Moseo estis dek mortpunataj krimoj. Kiam Kristo venis, tio ĉi estis sanĝita. La malnova aksiomo " okulo por okulo kaj dento por dento " estis transformita en " amu viajn malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj malamas vin ". Tiel la severega malnova leĝo ŝanĝiĝis en la leĝon de amo, kompatemo kaj pardonemo.

En la antikvaj tempoj pune por malgranda ŝtelo oni forhakadis la dekstran manon de la ŝtelinto; en niaj tagoj tiu leĝo ne povus esti tiel praktikata. En tiu ĉi epoko oni lasas vivi homon, kiu malbenas sian patron, dum antaŭe li estus mortpunita. Estas do evidente, ke dum la spirita leĝo neniam aliiĝas, la aplikado de la praktikaj reguloj devas esti sanĝata konforme al la necesoj de la tempo. La spirita flanko de religio estas la pli granda, la pli grava el ambaŭ, kaj ĝi restas la sama en ĉiuj tempoj, ĝi neniam ŝanĝiĝas ! Ĝi estas sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne. " Kiel estis en la komenco, estas nun kaj eterne estos ".

Ĉiuj problemoj de moraleco, kiujn entenas la spirita, senŝanĝa leĝo de ĉiuj religioj, estas logike pravaj. Se religio estus kontraŭa al logika racio, ĝi ĉesus esti religio kaj estus nur tradicio. Religio kaj scienco estas du flugiloj, per kiuj la homa intelekto povas sin suprenlevi, per kiuj la homa animo povas progresi. Ne estas eble flugi nur per unu flugilo. Se homo penus flugi sole per la flugilo de religio, li baldaŭ falus en marĉon de superstiĉoj, kaj aliflanke per la sola flugilo de scienco li ankaŭ ne progresus, sed falus en la malesperan dronejon de materialismo. Ĉiuj hodiaŭaj religioj estas falintaj en superstiĉajn ritojn, for de la harmonio tiel kun la veraj principoj de la instruoj, kiujn ili prezentas, kiel kun la sciencaj malkovroj de la nuna tempo. Multaj religiaj gvidantoj estas konvinkitaj, ke la signifo de religio kuŝas ĉefe en fideleco al dogmaro kaj en praktikado de ritoj kaj ceremonioj. Tiujn, kies animojn ili laŭdeklare kuracas, ili ankaŭ instruas simile kredi, kaj tiuj ĉi ankaŭ persistas ĉe la eksteraj formoj, miskomprenante ilin kiel la internan Veron.

Tiuj ĉi formoj kaj ritoj diferencas en diversaj eklezioj kaj inter diversaj sektoj, kaj eĉ kontraŭdiras sin reciproke, kaŭzante malharmonion, malamon kaj malpacon. La rezultato de ĉiuj tiuj diferencoj estas la kredo de multaj kulturaj homoj, ke religio kaj scienco estas du ideoj, kiuj, kontraŭas unu la alian, ke religio ne bezonas la rezonkapablon kaj povas neniel esti reguligata de scienco, sed ke nepre unu devas stari kontraŭ la alia. La bedaŭrinda sekvo de tio ĉi estas, ke scienco flankeniĝis de religio, kaj religio fariĝis nur blinda kaj pli aŭ malpli apatia sekvado de reguloj de certaj religiaj instruistoj, kiuj insistas je akceptindeco de la propraj, favorataj dogmoj, ec se ili kontraŭas al scienco. Ĝi estas malsaĝa, ĉar tute klare estas, ke scienco estas lumo, kaj konsiderante tion ĉi, la religio inde tiel nomata ne kontraŭas al scienco.

Ni bone konas la esprimojn " lumo kaj mallumo ", " religio kaj scienco ". Sed religio, kiu ne iras manon ĉe mano kun scienco, estas mem en mallumo de superstiĉoj kaj malklereco.

Multe da malpaco kaj malharmonio en la mondo estas kaŭzitaj de tiuj homdevenaj kontraŭparoloj. Se religio estus en harmonio kun scienco kaj la ambaŭ paŝadus kune, multe da malamo kaj malamikeco, kiuj nun mizerigas la homan genton, estus finitaj.

Konsideru, kio estas tio, kio distingas homon el inter la kreaĵoj kaj faras lin aparta kreaĵo ? Ĉu ĝi ne estas lia rezonkapablo, lia inteligenteco ? Ĉu li ne uzu ilin en sia studado de religio ? Mi diras al vi: pesu zorgeme prr la pesilo de intelekto kaj scienco ĉion, kio estas al vi prezentita, kiel religio. Se ĝi eltenos la provon, akceptu ĝin. Ĉar ĝi estas la Vero ! Se ĝi tamen ne konformos, forĵetu ĝin, ĉar ĝi estas malkleraĵo !

Rigardu ĉirkaŭen kaj vidu, kiel la hodiaŭ a mondo dronas en superstiĉoj kaj eksteraj

formoj.

Kelkaj adoras produktaĵon de sia propra imago: ili faras al si imagitan Dion kaj klinas sin antaŭ ĝi, dum la kreaĵo de iliaj limhavaj mensoj ne povas esti la Senfina, Potenca Kreinto de ĉio videbla kaj nevidebla. Aliaj adoras la sunon aŭ arbojn, kaj eĉ ŝtonojn. En pasintaj tempoj estis homoj, kiuj adoris maron, nubojn, kaj eĉ argilon.

Hodiaŭ homoj atingis la staton de tia adora sindonemo al la eksteraj formoj kaj ceremonioj, ke ili disputas pri iu punkto de rito aŭ pri ia speciala maniero, ĝis de ĉiuj flankoj oni aŭdas pri enuiga argumentado kaj maltrankvilo. Estas individuoj, kiuj posedas malfortan intelekton, kaj iliaj rezonkapabloj ne estas disvolvitaj sed oni ne devas dubi pri la forto kaj potenco de religio pro ne kapablo al kompreno flanke de tiuj personoj.

Malgranda infano ne povas kompreni la leĝojn kiuj regas la naturon, sed tio ĉi estas pro la nematureco de la infana intelekto ; kiam ĝi kreskos kaj estos edukita, ĝi ankaŭ komprenos la eternajn Verojn. Infano ne komprenas la fakton, ke la tero rondiras ĉirkaŭ la suno, sed kiam vekiĝas ĝia intelekto, tiu ĉi fakto iĝas klara kaj komprenebla por ĝi.

Ne estas eble por religio kontraŭi sciencon, kvankam kelkaj intelektoj estas tro malfortaj aŭ tro nematuraj, por kompreni la Veron.

Dio faris, ke religio kaj Scienco estu kvazaŭ mezuriloj de nia kompreno. Gardu vin, ke vi ne ignoru tiun mirindan povon. Pesu ĉion per tiu ĉi pesilo.

Al tiu, kiu havas la kapablon al kompreno, religio estas kvazaŭ malfermita libro, sed kiel estus eble por homo, senigita de la rezona kaj intelekta povo, kompreni la Diajn Realecojn de Dio ?

Harmoniigu ĉiujn viajn kredaĵojn kun scienco; nenia kontraŭeco povas esti, ĉar la Vero estas unu. Kiam religio, sarkita de siaj superstiĉoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos grandega, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forlovos ĉiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la Potenco kaj Amo de Dio.

La 5a principo de la instruoj de BahaVllah estas : Forlaso de antaŭjuĝoj.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 13-an de novembro 1911.

Oni devas forlasi ĉiajn antaŭjuĝojn, ĉu religiajn, rasajn, politikajn aŭ naciain, ĉar tiuj antaŭjuĝoj estas la kaŭzoj de la malsano de la mondo. Ĝi estas grava sufero, kiu, se ĝi ne estos haltigita, povas kaŭzi detruon de la tuta homa gento. La kaŭzo de ĉiu milito kun ĝia terura sangoverŝado kaj mizero estis ĉiam unu el tiuj antaŭjuĝoj.

Antaŭ ol estos neniigitaj ĉiuj tiuj bariloj, kiujn starigis antaŭ juĝoj, ne estos eble por la homaro havi pacon. Pro tio ĉi Baha'u'llah diris: " Tiuj antaŭjuĝoj kaŭzas detruon de la homa gento ".

Pripensu unue la religiajn antaŭjuĝojn - konsideru la naciojn de la tiel nomataj religiaj popoloj. Se ili estus veraj adorantoj de Dio, ili obeŭs Lian Leĝon; kiu malpermesas al ili mortigi unu alian.

Se pastroj efektive adorus la Dion de Amo kaj servus al la Dia Lumo, ili instruus siajn gvidatojn teni sin je la ĉefordono : " Havu amon kaj kompatemon por ĉiuj homoj ". Sed ni trovas ion kontraŭan, ĉar ofte ĝuste la pastroj stimulas naciojn al batalo. Religia malamo estas ĉiam la plej kruela !

Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas ami unu alian, ke ni devas serĉi en ni mem niajn proprajn malperfektecojn, antaŭ ol ni mallaŭdas la mankojn de aliaj, ke ni ne devas opinii nin superaj kompare kun niaj proksimuloj ! Ni devas atenti, ke ni ne altigu nin, por ke ni ne estu malaltigitaj.

Kiuj estas ni, ke ni juĝu ? Kiel ni povas scii, kiu antaŭ Dio estas la plej nobla el la homoj ? La pensoj de Dio ne similas la niajn ! Kiel multaj homoj, kiuj al siaj amikoj ŝajnis kvazaŭ sanktaj, falis en la plej grandan malaltigon. Pensu pri Judaso Iskarioto; li komencis bone, sed memoru lian finon ! Aliflanke Paŭlo la Apostolo estis en la komenco de sia vivo malamiko de Kristo, dum poste li iĝis Lia plej fidela servanto. Kiel do ni povas glori nin mem kaj malestimi aliajn ?

Tial ni estu humilaj, senantaŭjuĝaj, preferantaj la bonon de aliaj, ol la propran. Neniam ni diru : " Mi estas kredanto sed li estas malfidelulo ", " Mi estas proksima al Dio dum li estas forĵetito ". Ni neniam povas scii, kia estos la fina jugo ! Tial ni helpu al ĉiuj, kiuj bezonas ian ajn helpon.

Ni instruu nescianton kaj zorgu pri juna infano ĝis ĝi maturiĝos. Kiam ni trovas homon, falintan en abismon de mizero aŭ de peko, ni devas esti afablaj por li, preni lin je la mano kaj helpi al li restariĝi sur firma fundamento, reakiri la fortojn; ni devas gvidi lin kun amo kaj kunsento, trakti lin kiel amikon, ne kiel malamikon.

Ni havas nenian rajton konsideri iun ajn el niaj sammortemuloj kiel malbonan.

Koncerne la rasan antaŭjuĝon : tio estas iluzio, simpla kaj pura superstiĉo ! Ĉar Dio kreis nin ĉiujn unurase. Neniaj diferencoj estis en la komenco, ĉar ni ĉiuj estas posteuloj de Adamo. En la komenco estis ankaŭ neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento, ol al alia. Antaŭ Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Por kio homo elpensis tiajn antaŭjuĝojn ? Kiel ni povas konduki militojn kaŭzitajn de tia iluzio ?

Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Ĉiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la Malavaraĵoj de sia Ĉiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la Leĝoj de Dio. Estas kelkaj, kiuj similas lumigitajn torĉojn ; estas aliaj, kiuj brilas, kiel steloj, en la ĉielo de l'homaro. Amantoj de la homaro estas la plej superaj el la homoj, de kiu ajn nacio, kredo aŭ koloro ili estas. Ĉar ili estas tiuj, al kiuj Dio diros tiujn ĉi benitajn vortojn : " Vi bone faris Miaj bonaj kaj fidelaj servantoj ". En tiu tago Li ne demandos : " Ĉu vi estas anglo, franco, aŭ eble perso ? Ĉu vi venas el Oriento, aŭ el Okcidento ? "

La sola efektiva divido estas la jena : ekzistas ĉielaj homoj kaj teraj homoj; sinoferemaj servantoj de la homaro, amantoj de la Plej Alta, alportantaj harmonion kaj unuecon, instruantaj pacon kaj bonan volon al la homoj. Aliflanke estas egoistoj, malamantaj

siajn fratojn, homoj, en kies koroj antaŭjuĝo okupas la lokon de amemo, kaj kies influo rezultigas malharmonion kaj malpacon.

Al kiu raso aŭ koloro apartenas tiuj ĉi du grupoj de homoj, al la blanka, al la flava, aŭ al la nigra, al Oriento aŭ al Okcidento, al Nordo aŭ al Sudo ? Se tio ĉi estas la dividoj de Dio, por kio ni elpensu aliajn ? Politika antaŭjuĝo estas same malutila, ĝi estas unu el la plej grandaj kaŭzoj de akraj malpacoj inter la idoj de la homoj. Ekzistas homoj, kiuj trovas plezuron en naskigado de malpaco, kiuj konstante klopodas por instigi sian landon al milito kontraŭ alia nacio - kaj por kio ? Ili celas profiton de sia propra lando je malprofito de ĉiuj aliaj. Ili sendas armeojn por mizerigi kaj ruinigi landon, por ke ili iĝu famaj en la mondo, por la ĝojo de venko. Por ke oni diru : " Tiu ĉi lando venkis tiun, kaj subjugigis ĝin al sia pli forta, pli supera regado ". Tia venko, aĉetita por la prezo de multe da verŝita sango, ne estas daŭra ! La venkinto iĝos venkite en iu tago, kaj venkos la venkitoj ! Rememoru la historion de la pasinteco: ĉu Francujo ne venkis plurfoje Germanujon - kaj poste ĉu Germanujo ne venkis Francujon ?

Ni ankaŭscias el la historio, ke Francujo venkis Anglujon; poste la angla nacio superis la francan !

Tiuj gloraj venkoj estas tiel eferemaj ! Kial la homoj atribuas tiel grandan valoron al ili kaj al ilia famo, ke ili eĉ deziras verŝadon de homa sango, por ilin atingi ? Ĉu iu ajn venko valoras la neeviteblan vicon de malbonoj, sekvantaj el hombuĉado, el zorgoj, ĉagrenoj kaj ruinoj, kiuj devas ekregi tiel multajn familiojn de ambaŭ nacioj ? Ĉar ne estas eble, ke nur unu sola lando suferu.

Ho, kial la homo, la malobea infano de Dio, kiu devus esti ekzemplo de la potenco de l'Spirita Leĝo, turnas sian vizaĝon for de la Diaj Instruoj kaj dediĉas ĉiujn siajn fortojn al detruo kaj milito ?

Mi esperas, ke en tiu ĉi luma jarcento la Dia Leĝo de Amo verŝos siajn radiojn sur la tutan mondon, eltrovante la akceptemon kaj koran komprenemon de ĉiu homa estaĵo; ke la lumo de la Suno de l'Vero kondukos politikistojn al forskuo de ĉiuj antaŭjuĝaj kaj superstiĉaj pretendoj kaj ke kun liberaj mensoj ili sekvos la politikon de Dio; ĉar Dia politiko estas potenca, kaj homa politiko estas malforta ! Dio kreis la tutan mondon kaj dividas Siajn Diajn Malavaraĵojn inter ĉiujn kreaĵojn.

Ĉu ni ne estas servantoj de Dio ? Ĉu ni ne sekvu la ekzemplon de l'Majstro kaj ignoru Liajn ordonojn ?

Mi preĝas, ke la Regno venu sur la teron, kaj ke la tuta mallumeco estu forpelita de la radiado de la Ĉiela Suno.

La sesa principo - vivrimedoj.

4, Avenue de Camoens, Parizo.

Unu el la plej gravaj principoj de la instruoj de Baha'u'llah estas : La rajto de ĉiu homa estaĵo al ĉiutaga pano por subteni sian ekziston, aŭ egaligo de vivrimedoj.

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de la homoj, ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato.

Ni vidas inter ni unuflanke homojn, superŝarĝitajn per riĉaĵoj, kaj aliflanke malriĉulojn, mortantajn pro mizero ; kelkajn, kiuj posedas po kelke da luksaj palacoj, kaj aliajn, kiuj ne havas kie meti la kapojn. Ni trovas tiajn, kiuj ĝuas multajn kaj elektitajn manĝojn dum aliaj apenaŭ povas trovi sufiĉan panpeceton, por subteni siajn vivojn. Dum kelkaj vestas sin per veluroj, peltoj kaj belaj tolaĵoj, aliaj havas malsufiĉajn, malriĉajn kaj maldikajn vestojn, por defendi sin de malvarmo.

Tiu ĉi stato de la aferoj estas malbona kaj devas esti kuracita. Oni devas tre zorgeme apliki la kuracilon. Oni ne povas tion fari, estigante absolutan egalecon inter homoj.

Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La leĝo de ordo devas ĉiam regi en la mondo de l'homaro. La Ĉielo tion ĉi dekretis, kreante la homon.

Kelkaj personoj havas tre multe da inteligenteco, aliaj havas ordinaran kvanton da ĝi, kaj aliaj estas tute senigitaj de intelektaj kapabloj. En tiuj ĉi tri klasoj de homoj estas ordo, sed ne egaleco. Kiel estus eble, ke saĝeco kaj malsaĝeco estu egalaj ? La homaro, kiel granda armeo, bezonas generalojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn kaj soldatojn, el kiu ĉiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa, por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el generaloj, aŭ nur el kapitanoj, aŭ sole el soldatoj kun neniu komandanto. Senduba rezulto de tia plano estus, ke malordo kaj maldisĉiplino ekregus en la tuta armeo.

La reĝo Likurgo, la filozofo, faris grandan planon, celantan egaligon de la regatoj en Sparto; la eksperimento estis komencita kun sinoferemo kaj saĝeco. La rego alvokis tiam la loĝantaron de sia regno kaj ĵurigis ilin per granda ĵuro, ke ili daŭrigos la saman reg-ordon, se li forlasus la landon, kaj ke nenio igos ilin ŝanĝi ĝin ĝis lia reveno. Ricevinte tiun ĉi ĵuron, li forlasis la regnon de Sparto kaj neniam revenis. Likurgo forlasis la situacion, foriĝis de sia alta posteno, esperante atingi daŭran bonon de sia lando per egaligo de la propraĵoj kaj de la vivkondiĉoj en sia regno. La tuta sinoferemo de la reĝo estis vana. La granda eksperimento malsukcesis. Post kelka tempo ĉio neniiĝis; venis fino de lia zorgeme pripensita konstitucio.

Montriĝis, ke vane estas efektivigadi tiajn projektojn, kaj en la antikva regno de Sparto oni proklamis, ke estas neeble atingi egalajn vivkondiĉojn. En niaj tagoj simila provo estus same kondamnita je malsukceso.

Certe, konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure riĉaj kaj aliaj plorinde malriĉaj, necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel same grave estas limigi malriĉecon. Neniu ekstremo estas bona. Plej dezirinda estas la mezo (*) Se estas juste, ke kapitalisto havu grandajn riĉaĵojn, estas egale juste, ke lia laboristo havu sufiĉajn vivrimedojn.

Ne devas ekzisti financisto kun grandega amaso da riĉaĵoj, dum proksime al il malriĉulo vivas en plej terura mizero. Kiam ni vidas, ke oni lasas malriĉecon atingi la limojn de mortmizero, ĝi estas certa signo, ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas ekklopodi por tio kaj ne prokrasti ŝanĝon de la stato, kiu kaŭzas mizeron de premeganta malriĉeco al granda amaso da popolo. Riĉuloj devas partodoni el sia superfluo, ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon, pensante pri tiuj malfeliĉuloj, kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreita speciala leĝo, koncernanta ekstremojn de riĉeco kaj mizero. Registaranoj devas konsideri la Leĝojn de Dio, kiam ili elpensas planojn por regado de la popolo. La ĝeneralaj rajtoj de homoj devas esti gardataj kaj defendataj.

Ŝtataj registaroj devas konformi al la Dia Leĝo, kiu donas egalan justecon al ĉiuj. Tio ĉi estas la sola maniero, laŭ kiu estas eble forigi la bedaŭrindan superfluegon de riĉaĵoj kaj la mizeran, senmoraligan, degradantan malriĉecon. La Leĝo de Dio ne estos obeata, antaŭ ol tio ĉi estos farita.

(*) " Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi " - Sentenc. XXX, 8.

La sepa principo - egaleco de homoj.

" La Leĝoj de Dio ne estas elmontroj de Volo, aŭ de Povo, aŭ de Plaĉo, sed decidoj de Vero, Racio kaj Justeco ".

Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, kies regado devas esti absoluta. La celo de puno ne estas venĝo, sed antaŭgardo kontraŭ krimo.

Reĝoj devas regi kun saĝeco kaj justeco. Princo, nobelo aŭ kamparano - ĉiu havas egalajn rajtojn estis juste traktata; nenian favoron devas ĝui individuoj. Juĝisto ne devas " respekti personojn ", sed apliki la leĝon kun kompleta senpartieco en ĉiu prezentita al li afero.

Se iu plenumas krimon kontraŭ vi, vi havas la rajton pardoni al li, sed la leĝo devas puni lin, por kontraŭagi plenumon de tia sama krimo flanke de aliaj, ĉar la suferigo de individuo estas negrava rilate al la ĝenerala bonstato de la popolo.

Kiam perfekta justeco regos en ĉiuj landoj de la orienta kaj okcidenta mondo, tiam la tero iĝos loĝejo de beleco. Rekonita estos la digno kaj egaleco de ĉiu servanto de Dio; realigita estos la idealo de unueco de la homa gento, de frateco de la homoj, kaj la glora lumo de la Suno de l'Vero lumigos la animojn de ĉiuj homoj.

La oka principo - universala paco - Esperanto.

4, Avenue de Camoens, Parizo.

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidadi en harmonio. Ĉiuj disputoj, havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al juĝo de tiu ĉi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri ĉio, kio aliokaze povus esti kaŭzo de milito. La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

Unu el la plej grandaj paŝoj al universala paco estus akcepto de universala lingvo. Baha'u'llah ordonas, ke la servantoj de l'homaro kunvenu kaj aŭ elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aŭ kreu novan. Tio ĉi estis malkasita en Kitab'ul-Aqdas ( La Libro de Leĝoj ) antaŭ kvardek jaroj. Estas tie montrite, ke la problemo de l'diverseco de la lingvoj estas tre malfacila. Estas pli multe ol okcent lingvoj en la mondo, kaj neniu homo povus ellerni ilin ĉiujn.

La nacioj de l'homaro ne estas plu tiel apartigitaj, kiel en la pasintaj tempoj. Por esti en proksima rilato kun ĉiuj landoj estas necese scii paroli iliajn lingvojn.

Lingvo universala ebligus interkomunikigadon kun ĉiu nacio. Tiu-okaze ni bezonus koni nur du linvojn: la gepatran lingvon kaj la lingvon universalan. La lasta donus al homo la eblon komunikigi kun ĉiu homo en la tuta mondo ! Tria lingvo ne estus bezona. Havi la eblon paroli kun membro de ĉiu nacio kaj lando sen interpretisto - kia helpo kaj oportuneco por ĉiu !

Esperanto estis kreita por tiu ĉi celo : ĝi estas bela elpensaĵo kaj bonega verko, sed ĝi bezonas perfektigon. Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj.

Oni devas kunvoki internacian kongreson konsistantan el delegitoj de ĉiuj nacioj de la mondo, tiel okcidentaj, kiel orientaj. Tiu ĉi kongreso devas formi lingvon, facile ellerneblan por ĉiu, kaj ĉiu lando profitos per tio multe da bono.

Antaŭ ol tia lingvo estos uzata, la mondo plue sentos grandegan bezonon de tiu interkomprenilo. La diferenceco de lingvoj estas unu el la plej fruktodonaj kaŭzoj de malsimpatio kaj malfido, ekzistantaj inter la nacioj, kiuj tenas sin aparte unu de alia pli pro la neebleco kompreni la lingvojn unu de alia, ol pro iu ajn alia kaŭzo.

Se ĉiu povus paroli unu lingvon, kiom pli facile estus servi al la homaro !

Tial respektu Esperanton, ĉar ĝi estas la komenco de la efektivigo de unu el la plej gravaj leĝoj de Baha'u'llah, kaj ĝi devas daŭre pliboniĝadi kaj perfektiĝadi.

La naŭa principo - nesinmiksado de religio kaj politiko.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 17-an de novembro 1911.

En sia vivkonduto homo estas stimulata de du ĉefaj motivoj : " espero de rekompenco " kaj " timo de puno ". Sekve de tio aŭtoritatuloj, kiuj havas gravajn registarajn postenojn, devas grandparte konsideri tiun ĉi esperon kaj tiun ĉi timon. Ilia afero estas intekonsili por eldoni legojn kaj prizorgi ilian justan plenumadon.

La tendo de la ordo de l'mondo estas starigita kaj konstruita sur du kolonoj de la " rekompenco kaj puno ".

En despotaj reĝimoj, en kiuj estras homoj sen Dia kredo, en kiuj ekzistas nenia timo de spirita puno, la plenumado de la leĝo estas tirana kaj maljusta.

Nenio gardas pli efike kontraŭ tiraneco, ol tiuj ĉi du sentoj, la espero kaj la timo. Ili havas konsekvencojn tiel politlkajn, kiel spiritajn.

Se leĝoplenumantoj konsiderus la spiritajn konsekvencojn de siaj decidoj kaj sekvus la gvidon de religio, " ili estus Diaj agentoj en la mondo de agoj, reprezentantoj de Dio por tiuj, kiuj estas sur la tero, kaj ili defendus, pro la amo al Dio, la bonon de Liaj servantoj, kiel ili defendus sian propran". Kiam regantarano komprenas sian respondecon kaj timas malrespekti la Dian Leĝon, liaj juĝoj estas justaj. Super ĉio, se li kredas, ke la konsekvencoj de liai agoj sekvos lin en lian transmondan vivon kaj ke " kiel li semas, tiel li rikoltos " - tia homo sendube evitados maljustecon kaj tiranecon.

Se, aliflanke, oficisto pensas, ke la tuta respondeco por liaj agoj devas finiĝi kun lia tera vivo, nenion sciante kaj kredante pri la Diaj Favoroj kaj la spirita Regno de Ĝojo, mankas al li stimulilo al justa agado kaj instigo al neniigo de premado kaj maljusteco.

Kiam reganto scias, ke liaj juĝoj estos pesitaj per la pesilo de la Dia Juĝo, kaj ke, se ne elmontriĝos manko, li venos en la Ĉielan Regnon kaj la lumo de la Ĉiela Malavareco lumos sur lin, tiam li certe agos kun justeco kaj praveco. Vidu, kiel grave estas, ke ŝtataj registaranoj estu lumigitaj de religio !

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ). Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco. Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo. La religiaj instruistoj ne devas invadi la sferon de politiko. Ili devas okupi sin per la spirita edukado de la civitanoj, ili devas ĉiam donadi al homoj bonajn konsilojn, penante servi Dion kaj la homaron, ili devas klopodi por veki spiritajn aspirojn kaj peni pligrandigi la komprenon kaj scion de la homaro, plibonigi moralecon kaj kreskigi amon al justeco.

Tio ĉi estas en harmonio kun la instruoj de Baha'u'llah. En la Evangelio ankaŭ estas skribite : " Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio ".

En Persujo inter la gravaj ŝtatministroj troviĝas kelkaj, kiuj estas religiaj, kiuj estas imitindaj ekzemploj, kiuj adoras Dion kaj timas malobei Liajn Leĝojn, kiuj juĝas juste kaj regas egaltrakte la popolon. Estas ankaŭ en tiu lando aliaj registaranoj, kiuj ne havas timon de Dio antaŭ siaj okuloj, kiuj ne pensas pri la konsekvencoj de siaj faroj, agante por siaj propraj plezuroj, kaj tiuj ĉi estigis en Persujo grandajn zorgojn kaj malfacilaĵojn.

Ho, amikoj de Dio, estu vivantaj ekzemploj de justeco ! Por ke per la Favoro de Dio la mondo ekvidu en viaj agoj, ke vi elmontras la kvalitojn de justeco kaj kompatemo.

Justeco ne estas limigita, ĝi estas universala kvalito. Oni devas efikigi ĝian influon en ĉiuj klasoj, de la plej alta ĝis la plej malalta. Justeco devas esti sankta, kaj devas esti konsiderataj la rajtoj de ĉiuj homoj. Deziru por aliaj nur tion, kion vi deziras por vi mem. Tiam ni ĝojos en la Suno de Justeco, kiu brilas de la horizonto de Dio.

Ĉiu homo estus lokita sur honora posteno, de kiu li ne devas foriĝi. Modesta laboristo, kiu plenumas maljustaĵon, estas same mallaŭdinda, kiel fama tirano. Tiel ni ĉiuj havas elekton inter justeco kaj maljusteco.

Mi esperas, ke ĉiu el vi iĝos justa kai direktos siajn pensojn al la unueco de l'homaro; ke vi neniam malbonfaros al viaj najbaroj aŭ parolos malbone pri iu ajn; ke vi respektos la rajtojn de ĉiuj homoj kaj okupos vin pli multe per la bono de aliaj, ol per via propra. Tiel vi iĝos torĉoj de Dia justeco, agante konforme al la instruoj de Baha'u'llah, kiu elportis dum sia vivo nekalkuleblajn persekutojn, por elmontri al la mondo de l'homaro la virtojn de la Mondo de Dio, ebligante al vi kompreni la superegecon de la Spirito kaj ĝoji en la Justeco de Dio.

Per Lia Favoro la Dia Malavareco estos verŝita sur vin, kaj pri tio mi preĝas !

La deka principo - egaleco de la seksoj.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 14-an de novembro 1911.

La deka principo de la instruoj de Baha'u'llah estas la egaleco de la seksoj.

Dio kreis ĉiujn kreaĵojn pare. Homo, besto aŭ vegetaĵo, ĉiuj estaĵoj el tiu ĉi tri regnoj havas du seksojn, kaj absoluta egaleco estas inter ili.

En la vegetaĵa mondo estas virseksaj kreskaĵoj kaj inaj kreskaĵoj; ili havas egalajn rajtojn kaj posedas egalparte la belecon de sia speco, kvankam vere oni povus diri, ke la arbo, kiu kreskigas fruktojn, estas supera kompare kun tiu, kiu estas senfrukta.

En la besta regno ni vidas, ke virseksuloj kaj inoj havas egalajn rajtojn, kaj ke ambaŭ seksoj partoprenas en la privilegioj de sia gento.

Ni do vidis, ke en la du malpli altaj regnoj de l'naturo ne ekzistas la problemo de supereco de unu sekso super la alia. En la mondo de l'homaro ni trovas grandan diferencon; la virina sekso estas traktata kiel malsupera kaj ne posedas egalajn rajtojn kaj privilegiojn. Tiu ĉi kondiĉo estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l'Kreo ne ekzistas tia diferenco. Neniu sekso superas la alian antaŭ la okuloj de Dio. Kial do unu sekso asertu pri malsupereco de la alia, detenante de ĝi la justajn rajtojn kaj privilegiojn, kvazaŭ Dio donus Sian Aŭtoritaton por tia kondutmaniero ? Se la kondiĉoj de edukado estus egalaj tiel por la virinoj, kiel por la viroj, montriĝus rezulte egala kapableco de ambaŭ al scienca studado.

En certaj rilatoj virino superas viron. Si estas pli molkora, pli impresema, sia intuicio estas pli intensa.

Oni ne povas nei, ke en diversaj direktoj virino estas en la nuna tempo malantaŭ viro, kaj ankaŭ ke tiu ĉi tempa malsupereco estas ŝuldata al manko de okazo al klerigado. En la necesoj de vivo virino estas pli instinktpova, ol viro ĉar li ŝuldas al ŝi sian ekziston mem.

Se patrino estas edukita, ankaŭ siaj infanoj ricevos bonan edukon. Se patrino estas saĝa, ankaŭ la infanoj estos kondukitaj sur la vojon de saĝeco. Se patrino estas religia, ŝi montros al siaj infanoj, kiel ili devas ami Dion. Se patrino estas morala, ŝi kondukos siajn idojn sur la vojon de honesteco.

Estas do klare, ke la venonta generacio dependas de la hodiaŭaj patrinoj. Ĉu ĝi ne estas gravega respondeco por virino ? Ĉu si ne bezonas ĉian eblan utilaĵon, por pretigi sin al tia tasko ?

Pro tio certe ne plaĉas al Dio, ke tiel grava instrumento, kiel virino, suferu pro manko de edukiteco, por atingi la dezirindajn kaj necesajn perfektecojn por sia granda vivotasko. La Dia Justeco postulas, ke la rajtoj de ambaŭ seksoj estu egale respektataj, ĉar neniu superas la alian antaŭ la okuloj de la Ĉielo. La indeco antaŭ Dio dependas ne de la sekso sed de pureco kaj lumeco de la koro. Homaj virtoj apartenas egale al ambaŭ seksoj.

Virino devas do peni atingi pli grandan perfektecon, por esti egala al viro en ĉiuj rilatoj, por progresi en ĉio, en kio ŝi estas ne progresinta, por ke viro estu devigita konfesi siajn egalajn kapablojn kaj scion.

En Eŭropo la virinoj faris pli grandan progreson, ol en Oriento, sed multe devas esti ankoraŭ farita ! Kiam lernanto venas al la fino de la lernotempo, okazas ekzameno, kies rezultato difinas la scion kaj kapablon de ĉiu lernanto. Same estas kun virino : siaj agoj elmontros sian povon; ne estos plu necese proklami ĝin per vortoj.

Mi esperas, ke la orientaj virinoj, same, kiel iliaj okcidentaj fratinoj, progresos rapide, ĝis la homaro atingos perfektecon.

La Dia Malavareco estas por ĉiuj kaj inspiras povon al ĉia progreso. Kiam la viroj konfesos la egalecon de la virinoj, ili ne bezonos plu batali por siaj rajtoj ! Unu el la principoj de Baha'u'llah estas do egaleco de la seksoj.

La virinoj devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de saĝeco kaj sankteco, ĝis ilia klereco kaj penado sukcesos estigi la unuecon de la homaro. Ili devas labori kun flama fervoro por disvastigadi la instruojn de Baha'u'llah inter la popoloj, por ke la radianta tumo de la Dia Malavareco envolvu la animojn de ĉiuj nacioj de la mondo !

La dekunua principo - la povo de la Sankta Spirito.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 18-an de novembro 1911.

En la instruoj de Baha'u'llah estas skribite : " Sole per la povo de la Sankta Spirito homo povas progresi, ĉar la povo de homo estas limigita, kaj la Dia Povo estas senlima ". La studado de la historio venigas nin al la konkludo, ke ĉiuj vere grandaj homoj, la bonfarintoj de la homa gento, tiuj, kiuj instigis homojn ami bonon kaj malami malbonon kaj kaŭzis la efektivan progreson, estis inspiritaj per la forto de laSankta Spirito.

El la Profetoj de Dio ne ĉiuj finis lernejojn de kleriga filozofio; fakte ili estis ofte homoj de malalta deveno verŝajne malkleraj, homoj sen signifo en la okuloj de la mondo; kelkaj el ili ne sciis eĉ legi kaj skribi.

Tio, kio levis tiujn eminentulojn super aliajn homojn, kaj kio donis al ili la eblon iĝi instruistoj de la Vero, estis la povo de la Sankta Spirito. Ilia influo je la homaro per la potenco de tiu ĉi povohava inspiro estis granda kaj penetranta.

La influo de plej saĝaj filozofoj sen tiu ĉi Dia Spirito estis kompare sensignifa, kiel ajn vasta estis ilia scio kaj profunda ilia instruiteco.

La eksterordinaraj intelektoj ekzemple de Platono, Aristotelo, Plinio kaj Sokrato ne influis la homojn tiagrade, ke il estu pretaj orferi siajn vivojn por iliaj instruoj; dum kelkaj el tiuj simpluloj tiel tuŝis la homaron, ke miloj da homoj iĝis bonvolaj martiroj por subteni iliajn verkojn; ĉar tiuj vortoj estis inspiritaj de la Sankta Spirito de Dio ! La profetoj de Judao kaj Izraelo, Elija, Jeremia, Jesaja kaj Jeĥezkel estis simplaj homoj, kiaj estis ankaŭ la apostoloj de Jesuo Kristo.

Petro, la ĉefa el la apostoloj, kutimis dividadi la akiraĵon de sia fiŝkaptado en sep partojn, kaj kiam, prenante po unu parto por la ĉiutaga uzo, li venadis al la sepa, li sciis, ke ĝi estas la tago de Sabato. Konsideru tion ĉi ! Kaj pensu pri lia posta pozicio; kian gloron li atingis pro tio, ke la Sankta Spirito faris grandajn aferojn pere de li.

Ni komprenas, ke la Sankta Spirito estas la energiodona faktoro en homa vivo. Kiu ajn ricevas tiun ĉi povon, kapablas influi ĉiujn, kun kiuj li rilatas.

La plej grandaj filozofoj sen tiu ĉi spirito estas senpovaj, iliaj animoj estas senvivaj, iliaj koroj mortaj. Se la Sankta Spirito ne inspiras iliajn animojn per sia blovo, ili povas fari nenian bonon. Nenia filozofia sistemo sukcesis iam bonsanĝi kutimojn kaj morojn de popolo. Instruitaj filozofoj, ne klerigitaj de la Dia Spirito, ofte estis homoj de malpli altmoraleco; ili ne proklamis en siaj agoj la realecon de siaj belaj frazoj.

La diferenco inter la spiritaj filozofoj kaj la aliaj elmontriĝas en iliaj vivoj. Spirita instruisto elmontras sian kredon je la propraj instruoj estante mem tio, kion li rekomendas al aliaj.

Homo simpla, sen instruiteco, sed plenigita per la Dia Spirito, estas pli povohava, ol plej altdevena, profunda scienculo, ne havanta tiun ĉi inspiron. Kiu estas edukita de la Dia Spirito, povas, en sia tempo, gvidadi aliajn, ke ili ricevu la saman Spiriton.

Mi preĝas por vi, ke ĉiu el vi ricevu en la vivo la scion pri la Dia Spirito, por ke vi estu rimedoj de eduko por aliaj. La vivo kal moraleco de spiritaj homoj estas per si mem instruo por tiuj, kiuj konas ilin.

Ne pensu pri viaj propraj limigoj, celu nur la bonon de la Regno de Gloro. Konsideru la influon de Jesuo Kristo je Liaj apostoloj, poste pensu pri ilia influo je la mondo. Al tiuj ĉi simpluloj la potenco de la Sankta Spirito donis la povon disvastigi la ĝojan novaĵon !

Simile vi ĉiuj ricevu Dian helpon ! Neniu kapablo estas limigita, kiam ĝi estas gvidata de la Spirito de Dio !

La tero per si mem ne havas la proprecojn de vivo, ĝi estas senfrukta kaj seka, ĝis ĝi estas frukodonigita de la suno kaj pluvo: tamen la tero ne bezonas plendi pro siaj limigoj !

Estu al vi donita la vivo ! La pluvo de la Dia Malavareco kaj la varmo de la Suno de l'Vero fruktoplenigu viajn ĝardenojn, ke amase floru tie multaj belaj floroj de ĉarmaj aromoj kaj amo. Forturnu viajn vizaĝojn de la meditado pri viaj propraj limhavaj memoj kaj fiksu la okulojn sur la Ĉiamdaŭran Radiecon. Tiam viaj animoj ricevos plenmezure la Dian Povon de la Spirito kaj la Benojn de la Senfina Malavareco.

Se vi tiel persistos en preteco, vi iĝos por la mondo de l'homaro brilanta flamo, gvida stelo, fruktabunda arbo, sanĝante ĝian tutan mallumecon kaj malĝojon en lumon kaj ĝojon per la brilado de la Suno de Kompatemo kaj per la senfinaj benoj de la ĝoja novaĵo.

Tio ĉi estas la signifo de la potenco de la Sankta Spirito, kiu, mi preĝas, estu malavare verŝita sur vin.

La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 28-an de novembro 1911.

En la kunvenoj, en kiuj ni renkontiĝis kaj interparolis, vi ĉiuj ekkonis la principojn de tiu ĉi epoko kaj la realecon de Tfaktoj. Al vi estis lasite ekkoni tiujn ĉi aferojn, sed estas ankoraŭ multaj homoj neklerigitaj kaj dronantaj en superstiĉoj. Nur malmulte ili aŭdis pri tiu ĉi granda kaj glora Afero, kaj la scio, kiun ili posedas, estas bazita ĉefe sur onidiroj. Ve pro ili, la kompatindaj ! La scio, kiun ili havas, ne estas bazita sur la vero, la fundamento de ilia kredo ne estas la instruoj de Baha'u'llah ! Estas, sendube, certa kvanto da vero en tio, kion ili aŭdis, sed plejparte la posedataj de ili informoj estas neprecizaj.

La veraj principoj de la benita Afero de Dio estas la dekunu reguloj, kiujn mi prezentis al vi, kal mi zorgeme klarigis ilin ĉiujn unu post la alia.

Vi devas ĉiam peni vivi kaj agi en direkta obeo al la instruoj kaj leĝoj de Baha'u'llah, por ke ĉiu vidu en ĉiuj faroj de via vivo, ke en vortoj kaj en agoj vi estas vere sekvantoj de la Benita Perfekteco.

Streĉu viajn fortojn, por ke tiu ĉi glora Instruo ĉirkaŭregu la terglobon, kaj spiriteco estu inspirita en la homajn korojn. La spiro de la Sankta Spirito konfirmos vin, kaj kvankam multaj leviĝos kontraŭ vi, ili ne venkos !

Kiam Kristo Sinjoro estis kronita per dornoj, Li sciis, ke ĉiuj diademoj de la mondo estas ĉe Liaj piedoj. Ĉiuj teraj kronoj, kiel ajn brilaj, potencaj kaj gloraj, adorklinis sin antaŭ la krono el dornoj ! Kun tiu ĉi certa kaj pura scio Li parolis, dirante : " Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero ". (St Mat XXVIII 18)

Kaj mi diras al vi, havu tion ĉi en viaj koroj kaj en viaj mensoj. Vere via lumo lumigos la tutan mondon, via spiriteco tuŝos la korojn de ĉiuj estaĵoj. Vere vi iĝos lumantaj torĉoj de la terglobo. Ne timu, nek estu teruritaj, ĉar viaj lumoj trapenetros plej densan mallumon. Tio ĉi estas la promeso de Dio, kiun mi donas al vi. Leviĝu ! kaj servu al la Potenco de Dio !

La lasta kunveno.

15, Rue Greuze, Parizo, la 1-an de decembro.

Kiam antaŭ kelka tempo mi venis la unuan fojon en Parizon, mi rigardis ĉirkaŭen kun granda intereso, kaj en la menso mi komparis tiun ĉi belan urbon kun granda ĝardeno.

Kun ama zorgemo kaj granda pensemo mi esploris la grundon, kaj trovis ĝin tre bona kaj plena de eblecoj por firma kredo kaj senŝancela fido, ĉar semo de Amo de Dio estis ĵetita en la teron.

Nuboj de la Ĉiela Malavareco verŝis sian pluvon sur ĝin, kaj la Suno de l'Vero metis sian varmon sur la junan semaĵon, kaj hodiaŭ oni povas vidi meze de vi la naskiĝon de kredo. La semo, ĵetita en la grundon, komencas ĝermi, kaj vi vidos ĝian kreskadon de tago al tago. La malavaraĵoj de la Regno de Baha'u'llah aperigos vere mirindan rikolton !

Aŭskultu ! Mi alportas al vi feliĉan kaj ĝojan novaĵon ! Parizo iĝos rozĝardeno ! Ĉiuj specoj de belegaj floroj kreskos kaj floros en tiu ĉi ĝardeno, kaj la famo pri iliaj aromoj kaj beleco iros en ĉiujn landojn. Kiam mi pensas pri la Parizo de estonteco, ŝajnas al mi, ke mi ĝin vidas banantan sin en la lumo de la Sankta Spirito ! Vere, ekmatenas jam la tago, en kiu Parizo ricevos sian lumecon, kaj la Boneco kaj Kompatemo de Dio estos videbla al ĉiu vivanta estaĵo.

Ne lasu viajn mensojn esti fiksitaj sur la estanteco, sed per la okuloj de kredo rigardu en la estontecon, ĉar vere la Spirito de Dio estas aganta meze de vi.

De la tempo de mia alveno antaŭ kelkaj semajnoj mi vidas kreskadon de spiriteco. En la komenco nur malmultaj venadis al mi serĉi la Lumon, sed dum mia mallonga restado meze de vi la nombro kreskis kaj duobliĝis. Ĝi estas promeso por la estonteco !

Kiam Kristo estis krucumita kaj forlasis la mondon, Li havis nur dekunu disĉiplojn kaj tre malmultajn sekvantojn. Sed Li servis la Aferon de l'Vero - kaj rigardu hodiaŭ la rezultaton de Lia vivlaboro ! Li lumigis la mondon kaj donis vivon al la morta homaro. Post Lia ĉieliro Lia Afero kreskis iom post iom, la animoj de Liaj sekvantoj iĝadis pli kaj pli lumaj, kaj la belega aromo de iliaj sanktaj vivoj disvastiĝadis en ĉiujn direktojn.

Kaj hodiaŭ, dankon al Dio, simila stato komenciĝis en Parizo. Estas ĉi tie multaj, turnintaj sin al la Regno de Dio, kaj alĉarmitaj al Unueco, Amo kaj Vero.

Penu labori tiel, ke la boneco kaj kompatemo de la Abha ĉirkaŭbraku la tutan Parizon. La spiro de la Sankta Spirito helpos vin, la Ĉiela Lumo de la Regno brilos en viaj koroj kaj benitaj anĝeloj de Dio el la Ĉielo alportos al vi fortojn kaj subtenos vin. Danku do Dion per via tuta koro, ke vi atingis tiun ĉi plejsuperan favoron. Granda parto de la mondo kuŝas en dormo sed vi estas vekitaj. Multaj estas blindaj, sed vi havas la vidon !

La voko de la Regno estas aŭdata en via mezo. Gloro estu al Dio - vi estas renaskitaj, vi estas baptitaj per la fajro de la Amo de Dio, vi estas banitaj en la Maro de l'Vivo kaj revivigitaj de la Spirito de Amo !

Ricevinte tian favoron estu dankaj al Dio kaj neniam dubu pri Lia Boneco kaj Amemo, sed havu senmortan kredon je la Malavaraĵoj de la Regno. Rilatu unu kun alia en frata amo, estu pretaj fordoni viajn vivojn unu por alia, kaj ne nur por tiuj, kiuj estas karaj al vi, sed por ĉiuj homoj. Rigardu la tutan homan genton kiel membrojn de unu familio, kiel infanojn de Dio; kaj en tia maniero vi vidos nenian diferencon inter ili.

La homaro povas esti komparita kun arbo. Tiu ĉi arbo havas branĉojn, foliojn, burĝonojn kaj fruktojn. Pensu pri ĉiuj homoj kiel pri floroj, folioj aŭ burĝonoj de tiu ĉi arbo, kaj al ĉiu kaj al ĉiuj penu helpi kompreni kaj ĝui la Benojn de Dio. Dio malzorgas neniun: Li amas ĉiujn.

La sola efektiva diferenco, kiu ekzistas inter homoj, estas, ke ili estas sur diversaj gradoj de evoluo. Kelkaj estas malperfektaj - oni devas ilin perfektigi. Aliaj kuŝas en dormo - oni devas ilin veki; certaj estas malrapidemaj - oni devas ilin stimuli ; sed ĉiuj ili estas infanoj de Dio. Amu ilin ĉiujn per via tuta koro. Neniu estas fremda al alia, ĉiuj estas amikoj. Ĉi-vespere mi venis por adiaŭi vin, sed - gardu tion ĉi en la mensoj - kvankam niaj korpoj povas esti tre malproksimaj, spirite ni ĉiam estos kune.

Mi havas vin en la koro, ĉiun kaj ĉiujn, kaj forgesos neniun el vi, kaj mi esperas, ke neniu el vi min forgesos. Mi en Oriento kaj vi en Okcidento, ni ĉiuj klopodu per la koro kaj animo, ke unueco ekloĝu en la mondo, ke ĉiuj popoloj iĝu unu popolo, kaj ke la tuta supraĵo de la tero estu kiel unu lando - ĉar la Suno de l'Vero brilas egale sur ĉiujn.

Ĉiuj Profetoj de Dio venis pro amo al tiu ĉi granda celo. Rigardu, kiel Abrahamo streĉis la fortojn por estigi kredon kaj amon inter la homoj; kiel Moseo penis unuigi la homojn per saĝaj leĝoj; kiel Jesuo Kristo suferis eĉ la morton por venigi la lumon de Amo kaj Vero en la malluman mondon, kiel Mahometo klopodis por estigi unuecon kaj pacon inter la diversaj necivilizitaj gentoj, meze de kiuj li vivis. Kaj la lasta el ili, Baha'u'llah, suferis dum kvardek jaroj pro la sama kaŭzo - por tiu sola nobla celo de disvastigo de amo inter la idoj de la homoj - kaj por la paco kaj unueco de la mondo Bab fordonis sian vivon.

Tiel do penu sekvi la ekzemplojn de tiuj Diaj Estaĵoj, trinku el iliaj fontoj, estu lumigitaj per ilia lumo, kaj estu por la mondo kiel simboloj de Favoremo kaj Amo de Dio. Estu por la mondo kiel pluvo kaj nuboj de favoremo, kiel Sunoj de l'Vero; estu ĉiela armeo, kaj vere vi konkeros la urbojn de koroj.

Estu dankaj al Dio, ke Baha'u'llah donis al vi firman kaj solidan fundamenton. Li lasis nenian lokon por malgajeco en la koroj, kaj la skribaĵoj de lia sankta plumo enhavas konsolon por la tuta mondo. Li havis la vortojn de la Vero, kaj ĉio, kio estas kontraŭa al liaj instruoj, estas malvera. La ĉefa celo de lia tuta laboro estis forigi dividojn.

La testamento de Baha'u'llah estas Pluvo de Boneco, Suno de l'Vero, Akvo de l'Vivo, la Sankta Spirito. Malfermu do viajn korojn por ricevi la plenan povon de lia Beleco, kaj mi preĝos por vi ĉiuj, ke tiu ĉi ĝojo estu via.

Nun mi adiaŭas vin.

Mi adiaŭas nur viajn eksterajn personecojn; mi ne adiaŭas viajn animojn, ĉar niaj animoj ĉiam estas kune.

Konsolu vin kaj estu certaj, ke tage kaj nokte mi turnados min al la Regno de l'Abha, petante por vi, ke tagon post tago vi iĝadu pli bonaj kaj pli sanktaj, pli proksimaj al Dio kaj pli lumigitaj per la radiado de Lia Amo.

Parolado de Abdul Baha en la " Friends' Meeting House ",

St. Martin Lane, Londono W. C., dimanĉe, la 12-an de januaro 1913.

Antaŭ proksimume mil jaroj estis fondita en Persujo societo, nomata Societo de Amikoj, kiuj kunvenadis por silente komunikiĝadi kun la Ĉionpova.

Ili dividis la dian filozofion en du partojn unu kategorio estis tia, konon de kiu oni povas akiri per lecionoj kaj studado en lernejoj kaj kolegioj. La dua kategorio de la filozofio estis tiu ĉi de " illuminati ",de sekvantoj de la interna Lumo. La lecionoj de tiu ĉi filozofio okazadis en silento. Homoj meditadis kaj turnadis la vizaĝojn al la Fonto de l'Lumo kaj el tiu ĉi centra Lumfonto la misteroj de la Regno estis rebriligataj en iliajn korojn. Ĉiuj Diaj problemoj estis solvataj per tiu ĉi forto de lumigiteco.

Tiu Societo de Amikoj grade pligrandiĝadis en Persujo kaj eĉ en la nuna tempo ekzistas iliaj societoj. Multajn librojn kaj epistolojn verkis iliaj gvidantoj. Kiam ili kunvenas en sia kunvenejo, ili sidas silente kaj meditas; la gvidantoj malfermas la kunvenojn kun certaj proponoj kaj diras al la kunvenintoj : " Meditupri tiu ĉiproblemo ". Post tio, liberiginte siajn mensojn de ĉio alia, ili sidas kaj konsideras, kaj post mallonga tempo estas malkaŝita al ili la respondo. Multaj malklaraj demandoj estas solvitaj per tiu ĉi lumigiteco.

Kelkaj el la grandaj demandoj, kiuj per la radioj de la Suno de l'Realeco klariĝas al la homa menso, estas la jenaj: la problemo de realeco de la homa spirito, de naskiĝo de l'Spirito, de ĝia naskiĝo el tiu ĉi mondo en la mondon de Dio, la demando pri la interna vivo de la spirito kaj pri ĝia sorto post la supreniĝo el la korpo.

Ili meditas ankaŭ pri la sciencaj demandoj de la nuna tago, kaj tiuj ĉi estas same solvataj.

Tiuj ĉi homoj, nomataj " sekvantoj de la Interna Lumo ", atingas la plej altan gradon de povo kaj liberiĝas komplete de blindaj dogmoj kaj imitaĵoj. Homoj fidas al iliaj diroj : per si mem, en si mem ili solvas ĉiujn misterojn.

Se ili trovas solvon kun la helpo de la Interna Lumo, ili akceptas ĝin, kaj poste ili deklaras ĝin : alie ili konsideras tion ĉi kiel aferon de blinda imitado. Ili eĉ meditas pri la esenca naturo de Dio, pri Diaj revelacioj, pri sinaperigo de Dio en tiu ĉi mondo. Ĉiujn diajn kaj sciencajn demandojn ili solvas per la povo de la spirito.

Baha'u'llah diras, ke signo (donita de Dio) ekzistas en ĉiu fenomeno : la signo de la intelekto estas meditado, kaj la signo de la meditado estas silento, ĉar ne estas eble por homo fari samtempe du aferojn - li ne povas kune paroli kaj mediti.

Estas aksiomo, ke dum vi meditas, vi estas parolantaj kun via propra spirito. En tiu stato de la menso vi prezentas certajn demandojn al via menso, kaj la spirito respondas : la lumo trapenetras kaj la realeco estas malkaŝita.

Vi ne povas koncernigi la nomon " homo " al iu estaĵo, senigita de tiu ĉi kapablo; sen ĝi li estus nur besto, malpli alta, ol besto.

Per la kapablo de meditado homo atingas la eternan vivon; per ĝi li ricevas inspiron de la Sankta Spirito - la donacoj de la Spirito estas donataj en pripensado kaj meditado.

La homa spirito mem ricevas sian scion kaj forton dum la meditado; per ĝi aferoj, pri kiuj li nenion sciis, malkaŝas sin antaŭ liaj okuloj. Per ĝi li ricevas Dian inspiron, per ĝi li ricevas la ĉielan nutraĵon.

Meditado estas ŝlosilo, kiu malfermas la pordojn de misteroj. En tiu stato homo forabstraktigas sin mem; en tiu stato homo apartigas sin de ĉiuj eksteraj objektoj : en tiu subjektiva animstato li estas profundigita en oceano de spirita vivo kaj povas malkaŝi la sekretojn de la esencoj de aferoj. Por bildi tion ĉi pensu pri homo kvazaŭ pri posedanta du specojn de vido; kiam uzata estas la povo de la interna vido, la ekstera vidpovo ne funkcias.

Tiu ĉi kapablo de meditado liberigas homon de la besta naturo, distingas la realecojn de aferoj kaj rilatigas homon kun Dio.

Tiu ĉi kapablo aperigas el la sferoj de nevidebleco sciencojn kaj artojn. Dank' al la meditkapablo eltrovoj estas eblaj, grandegaj entreprenoj estas plenumataj; dank' al ĝi regado povas bonorde prosperi. Dank' al tiu ĉi kapablo homo eniras la Regnon de Dio.

Malgraŭ tio certaj pensoj estas senutilaj por homo; ili estas kvazaŭ ondoj, senefike balancantaj sin en maro. Sed se la kapablo de meditado estas banita en la interna lumo kaj karakterizita per diaj ecoj, la rezultato alportas konfirmon.

La meditkapablo estas simila al spegulo; se vi metas antaŭ ĝin terajn objektojn, ĝi respegulas ilin. Tiel se la homa spirito meditas pri teraj objektoj, li iĝas scianta pri ili.

Sed se vi turnos la spegulojn de viaj spiritoj ĉielen, la ĉiela stelaro kaj la radioj de la Suno de l'Realeco respegulos sin en viaj koroj, kaj vi akiros la virtojn de la Regno.

Tial ni gardu ĉiam la ĝustan direkton de tiu ĉi kapablo, turnante ĝin al la ĉiela Suno, ne al teraj objektoj - por ke ni povu malkovri la sekretojn de la Regno, kompreni la alegoriojn de la Biblio kaj la misterojn de la Spirito.

Iĝu ni vere speguloj, reflektantaj la ĉielajn realecojn, kaj iĝu ni tiel puraj, ke ni reflektu la stelojn de l'Ĉielo.

97, Cadogan Gardens, Londono, la 26-an de decembro 1912.

Preĝo.

" Ĉu devas preĝo alpreni la formon de ago ? "

'Abdu'l-Baha : - Jes. En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero, streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn, por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj

fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto, fleganta malsanulon afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj kaj kredante la fratecon de l'homa gento, plenumas glorakton.

" Kio estas la celo de nia vivo ? "

'Abdu'l-Baha : - Akiri virtojn. Ni devenas de la tero; kial ni estas transportitaj el la minerala regno en la vegetaĵan, el la vegetaĵa regno en la bestan ? Por ke ni atingu perfektecojn en ĉiu el tiuj regnoj, por ke ni ekposedu la plej bonajn kvalitojn de mineralo, por ke ni akiru la kreskoporvon, kiel vegetaĵo, por ke ni estu ornamitaj per la instinktoj de l'besto kaj ekposedu la sentojn de vido, aŭdo, flaro, tuŝo kaj gusto, ĝis el la besta regno ni enpaŝas la mondon de homeco kaj ricevas donace prudenton, eltrovemon kaj la forton de l'Spirito.

Malbono.

" Kio estas malbono ? "

'Abdu'l-Baha : - Malbono estas malperfekteco. Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo, ĉar en la naturo ekzistas tiel malperfektecoj, kiel maljusteco, tiraneco, malamo, malamikeco, batalado: tio ĉi estas la karakteraĵoj de la malpli alta sfero de la naturo. Tio ĉi estas la pekoj de la mondo, la fruktoj de la arbo, de kiu manĝis Adamo. Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj ĉi malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis verkitaj, por ke homo estu libera. Ŝajne, kiel li naskiĝas en tiun ĉi mondon de malperfektecoj el la sino de sia tera patrino, li estas ankaŭ naskita en la mondon de spirito per dia edukado. Kiam homo estas naskita en la fenomenan mondon, li trovas la universon; kiam li estas naskita el tiu ĉi mondo en la mondon de l'Spirito, li trovas la Regnon.

Progresado de Animo.

" Ĉu animo progresas pli per malĝojoj, ĉu per ĝojoj en tiu ĉi mondo ? " 'Abdu'l-Baha : - La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas la teron, purigante ĝin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu ĉi mondo estos tiu de dia feliĉo. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l'fajro de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaŭen en la pasintajn tempojn, kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.

" Ĉu tiu, kiu per suferoj atingis maturiĝon, timu feliĉon ? "

'Abdu'l-Baha : - Per suferoj li atingos la eternan feliĉecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de Kristo suferis: ili atingis la eternan feliĉecon.

" Ĉu estas do neeble atingi feliĉon sen suferoj ? "

'Abdu'l-Baha : - Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.

" Ĉu transmondiĝinta animo povas interparoli kun iu, estanta ankoraŭ sur la tero ? " 'Abdu'l-Baha : - Oni povas interparoli, sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu ĉi. La koro de homo estas malfermita al inspiroj; tio ĉi estas la spirita interkomunikiĝado. Kiel en sonĝo oni parolas kun amiko, dum la buŝo silentas, tiel same estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun

sia interna memo, dirante : " Ĉu mi povas fari tion ? Ĉu estas por mi konsilinde fari tiun ĉi laboron ? " Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo.

Kvar specoj de amo.

97, Cadogan Gardens, Londono, sabate, la 4-an de januaro 1913.

Kia potenco estas amo ! Ĝi estas la plej admirinda, la plej granda el ĉiuj vivaj povoj. Amo donas vivon al senvivo. Amo bruligas flamon en koro, kiu estis malvarma. Amo alportas esperon al malesperanto kaj ĝojigas la korojn de malĝojantoj.

En la mondo de ekzisto ne estas vere potenco pli granda, ol amo. Kiam la koro de homo flamas per la flamo de amo, li estas preta oferi ĉion, eĉ la vivon. En la Evangelio estas dirite, ke Dio estas Amo.

Ekzistas kvar specoj de amo. La unua estas la amo, kiu fluas de Dio al homo; ĝi konsistas el la neelĉerpeblaj favoroj, Dia radiado kaj ĉiela lumigo. Per tiu ĉi amo la mondo de estaĵoj ricevas vivon. Per tiu ĉi amo homo havas fizikan ekziston, ĝis per la spiro de la Sankta Spirito - tiu sama amo - li ricevas la eternan vivon kaj iĝas bildo de la Vivanta Dio.

La dua estas la amo, kiu fluas de homo al Dio. Tio ĉi estas kredo, allogiteco al Dio, progreso, eniro en la Regnon de Dio, ricevo de la Favoroj de Dio, lumigiteco per la lumoj de la Regno. Tiu ĉi amo estas la fonto de ĉia bonfarado; tiu ĉi amo igas la korojn de ĉiuj homoj reflekti la radiojn de la Suno de l'Realeco.

La tria estas la amo de Dio al la Memo aŭ Identeco de Dio. Tio ĉi estas alifigurigo de Lia Beleco, bildigo de Li mem en la spegulo de Liaj kreaĵoj. Tio ĉi estas la realeco de Amo, la pratempa Amo, la eterna Amo. Per unu radio de tiu ĉi Amo ekzistas ĉiuj aliaj amoj.

La kvara estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l'spiritoj. Tiu ĉi amo estas atingebla per kono de Dio, tiel, ke homo vidas la Dian Amon, reflektitan en la koro. Ĉiu vidas en alia la Belecon de Dio, reflektitan en la animo, kaj trovinte tiun ĉi punkton de simileco, homoj eksentas amon unu al alia. Tiu ĉi amo faros ĉiujn homojn ondoj de unu maro, tiu ĉi amo faros ilin steloj de unu ĉielo kaj fruktoj de unu arbo. Tiu ĉi amo alportos realigon de vera harmonio, estigon de efektiva unueco.

Sed amo, kiu kelkfoje ekzistas inter amikoj, ne estas ( vera ) amo, ĉar ĝi estas subigebla al ŝanĝoj ; ĝi estas nura raviteco. Kiam blovas ventetoj, fleksas sin maldikaj arboj. Se la vento estas el la oriento, la arbo klinas sin al la okcidento, kaj se venas vento okcidenta, la arbo klinas sin orienten. Tiu ĉi speco de amo havas sian fonton en hazardaj cirkonstancoj de vivo. Tio ĉi ne estas amo, ĝi estas nur konateco; ĝi estas ŝanĝema.

Hodiaŭ vi povas vidi du personojn ŝajne en intima amikeco ; morgaŭ ĝi povas aliiĝi. Hieraŭ ili estis pretaj morti unu por la alia, hodiaŭ ili evitas sin reciproke ! Tio ĉi ne estas amo; ĝi estas subigado de la koro al okazoj de la vivo. Kiam tio, kio kaŭzis tiun ĉi " amon " pasas, la amo ankaŭ pasas; en realeco ĝi ne estas amo.

Amo estas nur de la kvar specoj, kiujn mi klarigis :

la amo de Dio al la identeco de Dio. Kristo diris, ke Dio estas Amo ;

la amo de Dio al Siaj infanoj - al Siaj servantoj ;

la amo de homo al Dio kaj

la amo de homo al homo.

Tiuj ĉi kvar specoj de amo devenas de Dio. Tio estas radioj de la Suno de l'Realeco; tio estas la spiroj de la Sankta Spirito; tio estas la signoj de la Realeco.

Tabuleto de Abdul Baha.

la 28-an de aŭgusto 1913.

Ho mia amata filino ! Via elokventa kaj flua letero estis tralegita en ĝardeno, en malvarmeta ombro de arbo, dum delikata venteto blovetis. La objektoj de fizika ĝojo etendis sin antaŭ la okuloj, kaj via letero estis kaŭzo de spirita ĝojo. Vere mi diras, ĝi ne estis letero, sed rozĝardeno, ornarnita per hiacintoj kal floroj.

Ĝi enhavis la dolĉajn aromojn de paradizo kaj la zefiro de Dia Amo blovis el ĝiaj rozoplenaj vortoj.

Mi ne havas multe da tempo al mia dispono, mi donos ĉi tie mallongan, nerefuteblan kaj vastenhavan respondon. Ĝi estas la jena :

En la Revelacio de Baha'u'llah la Virinoj iras manon ĉe mano kun la viroj. En neniu movado ili restos malantaŭe. Iliaj rajtoj estas egalgradaj kun tiuj de la viroj. Ili enpaŝos ĉiujn administrajn branĉojn de politiko. Ili atingos en ĉio tian gradon, kiu estos konsiderata la plej alta stato en la mondo de homeco, kaj ili partoprenos en ĉiuj aferoj. Estu certa. Ne rigardu la nunajn kondiĉojn; en ne tre malproksima estonteco la mondo de la virinoj iĝos brilega kaj glorega, ĉar Lia Sankteco Baha'u'llah volis tion ĉi ! En tempo de elektoj la balotrajto estos neforigebla rajto de la virinoj, kaj la enpaŝo de la virinoj en ĉiujn homajn vivofakojn estas nerefutebla kaj nekontraŭdirebla problemo. Neniu malfruigos aŭ malhelpos ĝin.

Sed ekzistas certaj aferoj, en kiuj partoprenado ne estas inda je la virinoj. Ekzemple en tempo, kiam socio entreprenas energiajn rimedojn de defendo kontraŭ atako de malamikoj, la virinoj estas esceptitaj de militaj preparoj. Povas okazi, ke en certa tempo sangamaj kaj sovaĝaj gentoj povas ataki ŝtaton kun la intenco komplete ekstermi ĝian loĝantaron. En tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa, sed organizi kaj plenumi tiajn defendajn entreprenojn estas la devo de la viroj, ne de la virinoj, ĉar iliaj koroj estas sentemaj kaj ili ne povas elporti la vidaĵon de la teruraĵoj de hombuĉado, eĉ se tio estas por defendo. De tiaj kaj similaj entreprenoj la virinoj estas esceptitaj.

Koncerne la organizon de la Domo de Justeco, Baha'u'llah turnas, sin al viroj. Li diras : " Ho homoj (viroj) de la Domo de Justeco ! "

Sed kiam elektotaj estas ĝiaj membroj la apartenantaj al la virinoj rajtoj koncerne ilian voĉon kaj voĉdonon estas sendisputaj. Kiam la virinoj atingos la plejsupran gradon de progreso, tiam, konforme al la bezonoj de la tempo, loko kaj de sia granda kapablo, ili ricevos eksterordinarajn privilegiojn. Estu certaj pri tiu ĉi okazontaĵoj. Lia Sankteco Baha'u'llah multe fortigis la aferon de la virinoj, kaj la rajtoj kaj privilegioj de la virinoj estas unu el la plej grandaj principoj de 'Abdu'l-Baha. Estu certaj ! Baldaŭ venos la tago, kiam la viroj, turnante sin al la virinoj diros : " Benitaj estas vi ! Vere vi estas indaj je ĉiaj donacoj. Vere vi meritas, ke viaj kapoj estu ornamitaj per la krono de eterna gloro, ĉar en sciencoj kaj artoj, en virtoj kaj perfektecoj vi iĝos egalaj al la viro, kaj koncerne la kormolecon kaj abundon da kompatemo kaj kunsento vi estas superaj ".

Bahaa Esper ant o-Li go ( B. E. L. )

Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hof hei m Langenhai n, Germani o T +49-(0)6192-9929-16 F +49-( 0) 6192-9929-99

< http://www.bahai.de/bahaaeligo > < bahaael i go@bahai . de >