La Rabeno de Baĥaraĥ [Henri Heine] (fb2) читать постранично

- La Rabeno de Baĥaraĥ 93 Кб, 48с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Henri Heine

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La Rabeno de Baĥaraĥ

Verkis: Henri   Heine

Tradukis el Germana lingvo D ro  L.-L. Zamenhof

Eldono: Dua eldono

Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris  1929

Grandeco: 43 p.

La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/   la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren .

La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”.

Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine  mem.

La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine  en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.

LA RABENO DE BAĤARAĤ

ĈAPITRO I

Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ . Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj; en tiuj mizere malbelaj argilkotaj stratetoj, kiujn oni vidas tra la ruinigita pordego, ne ĉiam regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata de kriantaj infanoj, insultantaj virinoj kaj blekantaj bovinoj. Tiuj muregoj iam estis fieraj kaj fortaj, kaj en tiuj stratetoj moviĝadis freŝa, libera vivo, potenco kaj pompo, gajeco kaj suferoj, multe da amo kaj multe da malamo. Baĥaraĥ  apartenis iam al tiuj municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj, kaj la loĝantoj, malgraŭ ke la sekvanta tempo estis tre maltrankvila kaj malgraŭ ke ili poste fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj kaj poste de la Wittelsbaĥ anoj, scipovis tamen, laŭ la ekzemplo de aliaj Rejnaj urboj, konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon. Ĉi tiu konsistis el interligo de apartaj korporacioj, el kiuj la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj – kiu siaflanke subdividiĝis laŭ la diversaj metioj – reciproke bataladis pri hegemonio, tiamaniere, ke rilate la eksteron ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si por defendo kaj rebato kontraŭ la najbara rabema nobelaro, sed interne, pro konkurantaj interesoj, ili troviĝadis en konstanta malpaco; kaj pro tio inter ili estis malmulte da reciprokaj rilatoj, multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio. La prefekto de la reĝo sidis en la monta kastelo Sareck , kaj kiel falko li deflugadis, kiam oni lin vokis, kaj ofte ankaŭ nevokite. Religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito. Korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo, kiu enloĝiĝis en Baĥaraĥ  jam en la tempo de la Romanoj kaj poste, dum la granda persekutado de la hebreoj, akceptis en sin tutajn amasojn da forkurintaj samreligianoj.

La granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj kaj furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento, de la fino de la granda pesto, pri kiu, kiel pri ĉiu alia socia malfeliĉo, oni akuzis la hebreojn, asertante, ke ili per malbenoj venigis la koleron de Dio kaj per helpo de la infektitoj venenis la putojn. La incitita popolamaso, precipe la hordoj de la flagelantoj, duonnudaj viroj kaj virinoj, kiuj, pentofare vipante sin mem kaj kantante frenezan kanton, vagadis tra la Rejna regiono kaj tra la cetera Sudgermanujo, mortigis tiam multajn milojn da hebreoj, aŭ torturis ilin, aŭ baptis ilin perforte. Alia akuzo, kiu jam en la antaŭa tempo, tra la tuta mezepoko ĝis la komenco de la pasinta jarcento, kostis al ili multe da sango kaj angoro, estis la sensenca, en kronikoj kaj legendoj naŭze ofte ripetata fabelo, ke la hebreoj ŝtelas konsekritajn hostiojn, kiujn ili trapikas per tranĉiloj, ĝis sango elfluas, kaj ke ili en sia Paska festo buĉas kristanajn infanojn, por uzi ilian sangon ĉe sia nokta Diservo. La hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia religio, sia riĉeco kaj siaj ŝuldolibroj, dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin, disvastigante la famon pri tia mortigo de infano, eble eĉ kaŝite subĵetante sangmakulitan kadavron de infano en la malamikan domon de hebreo kaj atakante tie en la nokto la preĝantan hebrean familion, kie oni tiam mortigis, rabis kaj baptis, kaj grandaj mirakloj aperis per la trovita malviva infano, kiun la eklezio fine eĉ sanktuligis. La Sankta Werner  estas tia sanktulo, kaj je lia honoro en Oberwesel  estis fondita tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj kaj per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj kaj per la ŝtonaj skulptaĵoj tiel nin ravas, kiam ni en serene verda somera tago preterveturas kaj ne scias ĝian historion. Je honoro de tiu sanktulo apud Rejno estis konstruitaj ankoraŭ tri aliaj grandaj preĝejoj kaj estis mortigita aŭ turmentita grandega nombro da hebreoj. Tio okazis en la jaro 1287, kaj ankaŭ en Baĥaraĥ , kie estis konstruita unu el tiuj preĝejoj de la sankta Werner , trafis tiam la hebreojn multe da suferoj kaj mizero. Tamen dum du jarcentoj post tio ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo, kvankam ili ĉiam ankoraŭ estis sufiĉe malamataj kaj minacataj.

Sed ju pli ilin de ekstere premis la malamo, des pli intima kaj amoplena fariĝis ilia vivo familia, des pli profunde enradikiĝis la pieco kuj diotimo de la hebreoj de Baĥaraĥ . Modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno, nomata Rabbi   Abraham , viro ankoraŭ juna, kiu tamen malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco. Li estis naskita en tiu urbo, kaj lia patro, kiu ankaŭ estis havinta tie la oficon de rabeno, ordonis al li en sia lasta volo, ke li dediĉu sin al la sama ofico kaj neniam forlasu Baĥaraĥ on, esceptante nur okazon de danĝero por la vivo. Ĉi tiu ordono kaj ŝranko kun maloftaj libroj estis ĉio, kion lia patro, kiu vivis nur en malriĉeco kaj religia studado, restigis al li. Tamen Rabbi   Abraham  estis tre riĉa homo; edzigita je la sola filino de sia mortinta onklo, kiu estis komercisto de juveloj, li heredis lian grandan riĉaĵon. Kelkaj ruĝbarbuloj en la komunumo aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono. Sed ĉiuj virinoj kontraŭparolis tion kaj rakontadis malnovajn historiojn, kiel la rabeno jam antaŭ sia vojaĝo Hispanujon estis enamiĝinta en Sara n – oni nomadis ŝin ordinare la bela Sara  – kaj kiel Sara  devis atendi sep jarojn, ĝis la rabeno revenis el Hispanujo, ĉar li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro kaj eĉ sen ŝia propra konsento. Ĉar ĉiu hebreo povas fari hebrean knabinon sia laŭleĝa edzino, se li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron kaj diri ĉe tio la vortojn: “mi edzinigas vin al mi per ĉi tiu ringo laŭ la moroj de Moseo kaj Izrael !” Ĉe la menciado de Hispanujo la ruĝbarbuloj