Mediuma Poemaro [Luis Neto] (fb2) читать онлайн

- Mediuma Poemaro 212 Кб, 44с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Luis Neto

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Luнs da Costa Porto Carreiro Neto Pluraj Aьtoroj

Mediuma Poemaro

Pluraj Aŭtoroj

Poemoj originale verkitaj en Esperanto, mediume skribitaj de

Luнs da Costa Porto Carreiro Neto

Aranĝis la poemojn kaj tradukis la antaŭparolon

A. K. Afonso Costa

I>

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRБFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

1a eldono

De la 1a ĝis la 4,5a ekzempler-milo

Poemoj originale verkitaj en Esperanto, mediume skribitaj de

Luнs da Costa Porto Carreiro Neto

Aranĝis la poemojn kaj tradukis la antaŭparolon A. K. Afonso Costa

Kovrilo de CECCONI

63-BB; 005.4-0; 7/1972

Copyright 1972 by Federaзгo Espнrita Brasileira

(Brazila Spiritisma Federacio) SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasнlia - DF - Brasil - CEP 70.830-030

Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de

Presejo de la Eldona Fako de FEB

Rua Souza Valente, 17

20941-040 - Rio de Janeiro - RJ - Brasil

C.G.C. n° 33.644.857/0002-84 IE. n° 81.600.505

Impresso no Brasil Presita en Brasilo

tabelo de la enhavo

Porto Carreiro Neto

Dia Gloro 21

Nova Lumo 22

Saluto 23

Kreaĵoj 24

Vivo 25

Sopiro 26

Kompaton! 27

Hejmo 28

Vivo 29

Antaŭen! 30

Pereas, Forvelkas, Formortas 31

Sklavigo 32

Rememoro 33

Lingvo de Ĉielanoj 34

Larvo 35

Leĝo 36

Larmo 37

Trankvilo 38

Aĝoj 39

Laceco 40

Mia Persona Kanto 41

Kanto de Blindulo 42

Kanto de Kripligito 43

Kanto de Sklavo 44

Kanto de Frenezulo 45

Korpo kaj Spirito 46

Kanto de Mizerulo 47

Kanto pri Surdamutulo 48

Kanto de Malinteligentulo 49

Kanto de Fierulo 50

Kanto de Egoisto - I 51

Kanto de Egoisto - II 52

Kanto de Leprulino 53

Kanto de Materiisto 54

En La Transaĵo 55

Bet-Leĥem 56

Tri Reĝoj 57

Mi Vidis 58

Batalo 59

Ŝvito 60

Perfekte 61

Limoj 62

Homo kaj Besto 63

Suno 64

Sufero 65

Ŝipo 66

Sur la Vojo 67

Kompreno 68

Sencele 69

Laboro 70

Vivo kaj Morto 71

Hodiaŭ kaj Morgaŭ 72

Vivbatalo 73

Celo 74

Dormo 75

Fortoj 76

Supraĵo 77

Bono 78

Egoismo kaj Fiero 79

Unue Amu 80

Kontrastoj 81

Glavo 82

Duopoj 83

Senlumeco 84

Trezoro 85

Renaskiĝo 86

Triopo 87

Velkado 88

Malbono 89

Tago 90

Nubo 91

Lago 92

Liberiĝo 93

Kolibro 94

Parolo 95

Novaj Tempoj 96

Surtera Vivo 97

Nova Suno 98

Trans la Nuboj 99

Ne plu Teruro 100

Interkompreno 101

Akvo Viva 102

Pano 103

Rajtoj kaj Devoj 104

Vekiĝo 105

Mortintoj 106

Rifuĝejo 107

Paco 108

Potenco 109

Maltrankvilo 110

Prozo kaj Poezio 111

Du Datoj 112

Arbo 113

Profeto 114

Paŝo post Paŝo 115

Patro Nia 116

Plej 117

Forto 118

Iŝmael 119

 

PROF. PORTO CARREIRO NETO, KIAM LI LEKCIIS EN LA NACIA LERNEJO DE KEMIO

Porto Carreiro Neto

Je la 10a de la mateno de la 21 de Julio 1964, subite mortis pro infarkto de miokardo nia klera kaj laborema frato Prof . Ludoviko da Costa Porto Carreiro Neto.

La legantoj de "Reformador" konas la skribivan mediumon, kiu ĉiam aperas en ĝiaj kolonoj, kiel peranto de poetoj el la Granda Nevideblo; multaj eble legis la interesan libron "Dia Scienco", de la Spirito Jaime Braga. Sed ne multaj eble rimarkis, ke Porto Carreiro Neto daŭrigis la laboron komencitan de Francisko Valdomiro Lorenz, ĉar li faradis la fakon de doktrinecaj versaĵoj rekte ricevitaj en Esperanto, kreitan de Superaj Spiritoj, en Julio 1943, per la mano de la mediumo Francisko Valdomiro Lorenz.

Porto Carreiro Neto naskiĝis en Recifo, Ŝtato Pernam- buko, la 7an de januaro 1895.

Vartita de onklino-baptanino, ĉar lia patrino mortis dum lia frua infanaĝo.

Li edziĝis en la 7a de Januaro 1920 (ĝuste en la 25a datreveno de lia naskotago) kaj vidviĝis en la 13a de Junio 1958 kaj ne postlasis idaron.

Li estis filo de prof. Karlo Porto Carreiro, eminenta filozofo, lingvisto kaj poeto, kiu verkis bonegan portugallingvan gramatikon kaj nepereemajn artismajn laborojn, kiel la tradukon de la ĉefverko de Edmond Rostand - "Cyrano de Bergerac" - en belajn versaĵojn, kiuj laŭ la kritiko estas pli belaj ol la originaloj.

Liatempe la franca lingvo havis tre grandan internaciecon kaj en ĝin Karlo Porto Carreiro tradukis belaĵojn de la brazila literaturo, kiel ni konstatas per la sekvanta tradukaĵo de "Mal Secreto" de nia fama poeto Rajmondo Correia:

MAL SECRET

Si la haine qui bave et la douleur tenace Qui nous prend, qui dйtruit chaque rкve moqueur, Si tout chagrin poignant, qui ronge plus d'un coeur, Du fond de notre moi montait а la surface;

Si, rien qu'en enlevant le masque d'une face, On y voyait l' esprit qui pleure son malheur, Combien de gens dont nous envions le bonheur Nous feralent-ils plutфt pitiй sous leur grimace!

Et combien li en est qui cachent dans leur sein

Helas! Un ennemi secret, affreŭ, malsain,

Comme un chancreux dйrobe au jour sa plaie immonde!

Que de drames hagards sous des regards joyeux! Que de gens, ici-bas, ne sont peut-кtre heureux Qu'en ce qu'ils font semblant de l' иtre aux yeux du monde!

Trad. de CARLOS PORTO CARREIRO

Juin 1926.

Jen nia modesta omaĝo al la supera Spirito, kium se li estus naskiĝinta kelkajn jarojn poste, estus praktikinta Esperanton, kiel lia filo.

Karlo Porto Carreiro estis mastro kaj direktoro de gimnazio en sia naskurbo Recifo. Ludoviko eklernigis en la kolegio de sia patro, kiam li aĝis dek kvar jarojn. Tuj poste lia familio transloĝiĝis en Rio-de-Ĵanejron, kie Ludoviko brile faris plurajn kursojn en la Nacia Lernejo de Inĝenierarto, nome: de civila inĝeniero, de maŝina-elektra inĝeniero kaj de industria inĝeniero, fariĝinte per konkurso libera docento de la katedro de Industria Kemio ĉe la sama Lernejo.

Konkurante pri vakanta katedro de Neorganika Kemio kaj Kvalita Analizo, ĉe la Nacia Lernejo de Kemio, li fariĝis venkinto kaj estis nomita por la posteno en 1933 kaj dispone restis sur la katedro, kiun li tiam okupis ĉe la Nacia Lernejo de Inĝenierarto.

Poste li enoficiĝis kiel Direktoro de la Nacia Lernejo de Kemio, montrante grandan administran aktivecon kaj senton de respondeco.

Nur antaŭ kelkaj jaroj prof. Porto Carreiro emeritiĝis, realiginte en tiu Lernejo de la Universitato de Brazilo netakseblan laboron utilan al la lernantoj.

Kiel profesoro kaj ekzamenanto, jen ĉe universitataj kursoj, jen ĉe elementaj kaj superaj kursoj de Esperanto, li ĉiam estis tre rigora al la lernantoj, postulante de ili plejmulton da profito, kiel rigora li estis kontraŭ si mem.

Ĝisfunde konante la fizikajn sciencojn, kelkfoje li varme kritikis erarojn en lernolibroj kaj eĉ skribis al ĝiaj aŭtoroj, ĝentile petante de ili la necesajn korektaĵojn por estontaj eldonoj.

*

Kiel esperantisto el la plej kleraj en la mondo, li dum dekoj da jaroj estis membro de la Lingva Komitato kaj poste de la Akademio de Esperanto. Generala Sekretario de la Brazila Esperanto-Ligo, Vicprezidanto de la Brazila Klubo Esperanto, Vic-ĉefdelegito de la Universala Esperanto- Asocio, lia nomo fariĝis internacia kaj estis enmetita kun bibliografio en la konatan Enciklopedion de Esperanto, publikigitan en Budapesto (1933-34).

Poeto, verkisto kaj tradukinto, li preparis vere majstrajn librojn en kaj pri Esperanto. Li tradukis en tiun lingvon du brazilajn romanojn: "A Viuvinha", de Jozefo de Alencar, jam publikigita, kaj "Bugrinha", de Afrвnio Peixoto, ankoraŭ ne eldonita.

Kunlabore kun d-roj A. Couto Fernandes kaj Karlo Domingues, li kompilis la "Portugala-Esperantan Vortaron", aperintan en 1936. Dum siaj lastaj jaroj nia kara frato penege organizis novan kaj grandan Esperanta-Portugalan Vortaron, ĉiam ĉiutage grandigita. Tiu verko de giganto, kiun li elfinis, estas neeldonita. Eldoni ĝin estas neceso kaj devo.

Kune kun prof. Iŝmael Gomes Braga, al tiu ligita per streĉaj idealismaj ligiloj, li refaris kaj pligrandigis la verkon "Esperanto sem Mestre", de Francisko Valdomiro Lorenz. Tiu verko havis ses eldonojn presitajn de la Eldona Departemento de la Brazila Spiritisma Federacio.

La pureco, flueco kaj korekteco de lia Esperanto ricevis justajn kaj merititajn laŭdojn de organizaĵoj, gazetaro kaj homoj plej eminentaj en la esperantista mondo, kaj multfoje oni konsideris lian stilon similan al tiu de Zamenhof. Li proze kaj verse kunlaboris en pluraj ĵurnaloj kaj revuoj de brazilo kaj eksterlando, ĉiam admirata pro siaj saĝo kaj sciaro.

Li posedis nombrajn lingvojn, inter kiuj la germanan, la francan, la hispanan, la grekan kaj latinon. La Prezidanto de la Brazila Instituto de Germana Kulturo distingis lin per diplomo de efektiva membro kaj la Brazila Societo de Geografio lin akceptis, kiel honoran membron.

Malgraŭ sia vivo de intensa laboro kaj utilaj realaĵoj, prof. Porto Carreiro Neto ankoraŭ trovis tempon por ellerni alian sciencon: ŝakon, pri kiu li estis ĉampiono kun sia nomo stampita sur la eksterlanda gazetaro.

Sed en la esperantista medio lia ekzistado ja plifamiĝis kaj li sin kovris per nepereema gloro.

Pere de la Eldona Departemento de BSF li publikigis la sekvantajn tradukaĵojn, ĉiuj laŭdataj de la enlanda kaj transmara recenzistoj: "La Libro de la Spiritoj", "La Libro de la Mediumoj" (kunlabore kun I.G.B.), "Antaŭ du mil jaroj...", "En Ombro kaj en Lumo", "Nia Hejmo", "Ago kaj Reago". Li postlasis tradukita, por esti publikigota de BSF (kaj tio okazis en la unuaj monatoj de 1966), la grandiozan verkon "Paŭlo kaj Stefano" kaj tradukadis "Qu'est-ce que le Spiritisme", de Allan Kardec, kiam Atropo tondis la fadenon de lia surtera ekzistado. Li ne atingis la mezon de la libro.

Kiel spiritisto li estis dumviva membro de BSF kaj membro de la Nacia Federacia Konsilo, reprezentante la Ŝtaton Pernambuko. Mediumo paroliva kaj skribiva li ricevis, kiel supre menciite, libron de Spirito Jaime Braga, sub la titolo "Dia Scienco", multajn sonetojn en portulala lingvo kaj poemetojn en Esperanto.

Dotita per moralo en alta nivelo, per ampleksa kulturo kaj granda kapablo labori, li ne lasis, ke lin venku laceco kaj malkuraĝo.

Lia misio de esperantisto kaj mediumo funkciis harmonie kun la laborprogramo de BSF. Li estis unu el la servantoj de Jesuo por la preparado de Brazilo, por ĝia anoncita historia misio.

Ĉiuj niaj libroj en kaj pri Esperanto estis zorge reviziitaj de li kaj transdonitaj al BSF por estontaj eldonoj.

Ni ne diras, ke ni perdis gravan laboranton, ĉar li restos en siaj libroj, instruante la estontaj generacioj, kaj certe inspiros siajn idealojn al la posteuloj sur la Tero. En la 23a de Julio, du tagoj post sia elkarniĝo, kvazaŭ konfirmante niajn esperojn, jen li manifestiĝas al la "Grupo Iŝmael", pere de la mediumo Giffoni, transdonante al ni konsolan mesaĝon, el kiu ni transskribas la sekvantajn vortojn:

"NI FIRME STARAS KUN LA OKULOJ TURNITAJ AL NIA

TASKO.

NI NE INTERROMPIS ĜIN, KAJ VI ANKAŬ NE.

MI DUM KELKE DA TEMPO FORESTOS, ONI DIRIS AL MI, SED MI REVENOS.

DUME VI DAŬRIGOS LA VERKON, ĈAR ĜI NE ESTAS NIA, ĜI ESTAS DE LA KRISTO, DE LA HOMARO."

Ni gratulas nian noblan servanton, ke li bone profitis sian lastan enkarniĝon kaj ni petegas de la Sinjoro benojn kaj lumon por la Spirito, kiu libera el la ombroj de la materio rapide adaptiĝis al la nova situacio kaj venis aserti, laŭ siaj propraj vortoj, en la supre dirita mesaĝo, "ke ĉio daŭras plu por la konstrua laboro".

LA ELDONINTOJ

( El "Reformador" de Sep/ 1964.)

DIA GLORO

Amo estas la lumo de la mondo, Kiel Suno la Forto de la Tero. Estas Reĝo la Amo en la rondo De kreitoj vivantaj en etero.

Por ĉenitaj al kota materio Lumo taŭgas nur plej materiala; Ne pli bonan konsentus Bona Dio Luman fonton de Sia regn' astrala.

Vi bezonas de l' Suno la helecon Kaj la varmon, por vivo malsupera; Sed la Grandaj ja havas mem lumecon, Kian homo ne havas, ĉar mizera.

Tamen, homo, al Patro la rigardon Ĉiam levu, en danko kaj fervoro; De la gloro de l' tag' prikantu ardon, Ero estas ĝi mem de l' Dia Gloro!

1/4/1947

M. SOLOVJEV

NOVA LUMO (*)

Nova lumo venis al la Tero, Lumo sankta de la Sankta Dio! Disfluiĝas tute la mistero Sur la forto de l' Evangelio.

Nun la pordoj bronzaj de l' karcero, Entenanta ombron de l' Nescio, Falas brue... Restas nur polvero... For mallumo! hela estas ĉio!

Vivon novan nun ricevis vorto De l' eterna Majstro el la forto De la flora lingvo Esperanto.

Nun popoloj ĉiuj vidos klare, Dion Bonan dankos, kaj grandare Kolektiĝos por la nova kanto!

1/11/1947

ABEL GOMES

(*) Ĉi tiun soneton la Spirito verkis okaze de la apero en Esperanto de la libro "La Evangelio laŭ Spiritismo".

SALUTO

Al ĉiuj, ĉi kunesidantaj, La florojn el la tuta kor'. Ni scias, vin laboroj vantaj Okupas en nenia hor'.

Batalu ni, kune tenataj, Sur la planed' kaj ekster ĝi. Kuniĝu ĉiuj koroj frataj, Infanoj de la unu Di'.

Liutoj vibras en ĉiel' , Kaj ĉie verdas la esper', Sub la egid' de Iŝmael Brazilo floras sur la Ter'!

21/8/1960

L. SOKOLOV

KREAĴOJ

Sed kio estas ŝtono? Materio Inerta, eĉ senviva? Certe ne! Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio floro? Ĉu ornama io, Tuj forvelkanta, baldaŭ en pere'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio besto? Karno sen konscio De l' propra "mi", mortanta for sen ve'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio homo? Ĉu la reĝ' de ĉio, Aŭ katenito, kiel Promete'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio, fine, la nomata Dio? Ho, Dio estas, jes, mi diras, ke Ja Dio estas... Dio!

17/9/1960

LEO SOKOLOV

VIVO

Se ni la vivon amas, ni do estu Vivantaj eroj el Forĝej' vivanta! Sed se la Morton ni dorlotas, ve Al ni, estuloj, jam mortintaj mem! Se ĉie Vivo movas l' universon, Flagradas steloj, floroj bonodoras, Treniĝas vermoj, vento blovas, rokoj Fiere levas sian bruston, akvo Falegas en abismojn, tondro ronkas, Kaj fulm' trakuras nokton, kaj aŭroro Sur horizonto ridas kaj salutas La Teron vekiĝantan por laboro En nova tago, por plugado nova, - Ho, kiel dormas homo kaj rezignas Sin mem kaj vivon, pensojn nur mallumajn Nutrante, kvazaŭ estus li nenio? Ho, la nenio! kio do terura Ĝi estus, homo, via frat' malsaĝa? Rigardu streĉe per okul' prudenta La mondon teran, Spacon la senliman! Anstataŭ eta vi pli bone estus, En Kreaĵar' ampleksa kaj majesta, Mem granda, granda kiel ĉio Dia! Vi estas filo de plej alta Patro, Kaj ne mizera vi sendube estus! Se do la Patron amas vi, la Vivo Jen antaŭ vi! Nu, kiel homo, vivu: Nenie Morto - Vivo, VIVO ĉie!

2/10/1960

LEO SOKOLOV

NOTO. - Ĉi tiuj versoj estis ricevitaj dum seanco de la Grupo de Spiritistaj Esperantistoj.

SOPIRO

Vi amis min, ho mia plej amata, Kaj paradizo estis sur la Ter'... Nu, kial do vi faris ĝin infer', Veluran vojon vojo plej malglata?

Hodiaŭ mortas mia kor' malsata, Sopiras, ĝemas - birdo en karcer'... Kaj kie verdis ĉarma la esper', Ĝin nun velkigis sorto senkompata!

Vi amis min, ho kiel mi memoras! Ĉe vi mi ridis, sed hodiaŭ ploras... Adiaŭ, tempo je ĉarmaĵoj riĉa!

Al vi ne gravas mia nigra horo, Mi tamen Dion petas el la koro, Vi ĉe alia estu plej feliĉa!

4/10/1960

V. DEVJATNIN

KOMPATON!

Indulgu, bona Patro, vian filon, Pekantan sen inteco kaj sen scio! Li ĵus ekpaŝis sur la vojon, ĉio Ĉe li naskas miregon, maltrankvilon!

Mallerte li manuzas la hakilon, Por sin trabati tra la mond' de Dio... Se ne sin gardas lia propra mio, Ĝi nur renkontas da dornaĵoj milon!

Sed mi ne kredas, "peko kaj eraro", - Ĉi bedaŭrindaj "ecoj de l' homaro" - Kondukus iun rekte en l' inferon...

Ho, mi promesas lerni kun fervor': Jen mia ĵuro, mi ĝin volas, por Neniam plu reveni sur la Teron!

8/10/1960

V. DEVJATNIN

HEJMO

Ĉerizarbetoj floris jam Kaj ankaŭ la knabin'. Aŭtuno venis kun tamtam', Sed nur printempe frapis am'

Jen kara la edzin'!

Printempo pasis kaj somer', Aŭtun' kaj vintro jen: Kaj ĉio frostis sur la ter', Sed verdis varma la esper',

Jen ido, nova ĉen'!

Sur glata, roza vojo nun, Ni ĉiuj iras tri. Sennube ridas al ni sun', Arĝenta lumas hejmon lun',

ĈIN-ĈAO

Jen super ĉio Di'!

13/10/60

VIVO

El patrolando mi elmigris Kaj fine venis en Brazilon. Per mens' aŭ korpo mi ne pigris, Senfar' ne donas la trankvilon.

Ne estas vivo lud' mizera, En kiu homo fidas sorton; Ĝi estas lukto, ben' surtera, Senflua sango vekas morton.

Favorkoraĵo la laboro, Ĉiela dono ĉia peno; Ĝin ni profitu kun fervoro, La tempo fluas sen reveno.

Sed super ĉio homon gvidas Kompas' fidela tra la Spaco: Feliĉa homo, kiu fidas, En lia koro regas paco!

Esperon firman, koran amon Kaj fidon havu ĉiam li: Triopo ĉi, nutranta flamon De l' vivo de la fil' de Di'!

13/10/1960

F. V. LORENZ

ANTAŬEN!

Antikvaj Grekoj kantis la peanon, Ni kantu do similan kanton, fratoj. Kun ĉiu tag' malnovan la Adamon De ni forviŝas teraj sortobatoj.

Triumfu ni la venkon kaj per laŭroj La kapon ni ornamu, sen fiero, Ke per la volo nia Minotaŭroj Fortrotas de l' supraĵo de la tero.

Heroojn oni ekkonas per spirito Bravega ĉiam dum la sangbatalo. Ni estu bravaj antaŭ l' Infinito, Sed ne forfalu antaŭ la Fatalo.

Ni do memoru tempon de Spartanoj, Kaj estu fida voĉo nia kanto. Antaŭen, marŝ'!, al voj', samideanoj, Ĝis fina venk' de nia Esperanto!

15/10/1960

A. DOMBROWSKI

PEREAS, FORVELKAS, FORMORTAS

Pereas ŝipo sur ventega maro, Pereas monto sub skuanta forto, Pereas bestoj sur oferaltaro, Pereas homoj sub falĉil' de l' morto, Sed ne pereu fido kaj espero Des malpli amo iam sur la Tero!

Forvelkas rozo sub samuma vipo, Forvelkas stelo kiel meteoro, Forvelkas rido sur ĝemanta lipo, Forvelkas ĝojo en funebra koro, Sed ne forvelku fido kaj espero, Des malpli amo iam sur la Tero!

Formortas voĉo el preĝeja seĝo, Formortas eĥo kontraŭ rok' majesta, Formortas vorto de severa leĝo, Formortas tondro en aer' tempesta, Sed ne formortu fido kaj espero, Des malpli amo iam sur la Tero!

Pereas, velkas kaj formortas ĉio, Sed vivu ĉiam nia dank' al Dio!

16/10/1960

A. DOMBROWSKI

SKLAVIGO

Mi vidis filojn for el naskolando, For de la varmo de patrina sino... Kalikojn plenajn, tute ĝis la rando, De senkonsolaj larmoj de patrino...

Mi vidis sunon, super la Saharo, Vizaĝon kovri por terur' kaj honto... Interne tremis eĉ Kilimanĝaro Ĉe certe nigra homa la estonto...

Zambezo haltis en bolanta ŝaŭmo... Al fonto reen la diaĵo Nilo... Leon' ekdormis, velkis for la palmo... Oazo sabla, seka la daktilo...

Mi vidis homojn, kies korpojn ĝojo Svingadis gaje ĉe tambura sono, En ferkatenoj kaj kun ĝem' sur vojo Al mar', mortantajn aĉe, sen pardono...

Ve! Ĉion ĉi mi vidis - kaj bedaŭras, Sed ne por ĉiam la malbono daŭras, Ĉar la repagon iam portos fato. Sinjoroj, sklavoj - ĉiuj ja egalaj; Fariĝos koroj baldaŭ ne batalaj Kaj unu estos por alia - frato!

24/10/1960

DAMBA

REMEMORO

Rememoras vi "mortajn" plorante, Kaj sur tomboj jen floro ĉe floro; Ili vivas; pli bone preĝante, Rememoru la viajn en koro.

Kial vi ja maldolĉe ploradas, Kvazaŭ venis al karaj la fin'? Kiel vi la marĉejon travadas De l' dolor', detruante mem vin?

Dio volas, ke ni estu bravaj: Kuru do tuj al Lia konsol' ! Lamentado kaj veoj malpravaj Nin kondukas al flama Ŝeol!

2/11/1960

M. SOLOVJEV

LINGVO DE ĈIELANOJ

Nun volas mi en Esperanto Min turni al samideanoj. Ĝi estas la lingvo por kanto, Parolo de la ĉielanoj.

Nun staras ni ne kvazaŭ ŝtonoj, Nur fremda ĉe fremda - ho honto! Plenigas la Spacon la sonoj De l' himno de la lingvo-ponto!

En kor' Zamenhofon ni laŭdas, Kaj certe vi ankaŭ sur Ter'. Ho, kiel interne ni aŭdas La korojn sen ia mister'!

Ni gloru al Dio de Amo, Fininta kun tia Babel. La mond' kunfandiĝas en flamo, Ligiĝas la Ter' kun Ĉiel' !

6/11/1960

DALTRO SANTOS

LARVO

Potenca Cebaot, mi Vin alvokas, Ke finon metu Vi al fia Ter'! Senkonsciencaj ĉie Vin provokas, Bruligas fajron kiel en infer'.

Komprenu: tiel vomis larvo nula - Kaj nur tielaj estas arogantaj... -, Bestidoj en ankoraŭ aĝ' etula Paradas sub la ter' per tondroj vantaj...

Ne daŭros longe, ĝis la ĉelo krevos, Kaj el kokon' ekflugos papilio. Jen tiam ĝin alia voĉo levos Tra lumaj steloj ĝis la Trono de Dio!

Ni estas raŭpoj, sed flugiloj venos, Kaj tiam Patron en Ĉiel' ni benos!

6/11/1960

A. DOMBROWSKI

LEĜO

Ĉu vi pensas, ke ĉio sen celo En la mondo iradus? Eraro! Sur la mar' sen kompaso kaj stelo? En mallum' iu vaga homaro?

Ĉu nenie ekzistus do leĝo, De la sunoj ĝis eta l' atomo, Ĝenerala por sklavo kaj reĝo, Tutegale por vermo kaj homo?

Tiu Leĝo al leĝoj supera, Leĝo, kiun obeas ja ĉio, Estas Amo, la Forto Mistera, De l' Kreinto, de l' Patro, de Dio!

18/11/1960

JOZEFO WASNIEWSKI

LARMO

Vi scias nome, kio estas larmo?

Ĝi estas, kredu, plej potenca armo, Tranĉanta pli ol gravo!

Kliniĝas antaŭ ĝi majestaj reĝoj,

Moliĝas eĉ la plej severaj leĝoj, Moŝtulo estas sklavo!

Vi, el la koro perlo ruliĝanta!

Guteto kun rebrilo diamanta, Refiguraĵ' de l' roso!

Silente vi sur vango pala fluas,

Kaj tamen vi, vi tutan mondon skuas, En ŝton' kaviĝas foso!

Vi estas signo ne de malespero,

Sed de l' plej bela sento sur la Tero: Nobleco de l' animo!

Malgranda, tamen en la sino via

Eĉ speguliĝas ĉielarko dia - Ĉi strio de l' Senlimo!

21/11/1960

JOHANO MAAS

TRANKVILO

Jen junulino trankvila, Bela, migdaleokula; Ŝia vizaĝo - ne vila, Sed ja persike velura.

Flanke de ŝi Fuĵi-monto, Alta, trankvila majesto... Sed - kiu scias? - l' estonto Montros la koron sen vesto!

FUĴIKURA

Tiam kvieta knabino Estos edzin' de Fuĵi; Li ebriiĝos de vino - Lafo mortiga por ŝi...

22/11/1960

AĜOJ

Maljuna hom', sed korpe, ĉar spirito Estas ĉiam pli forta por batalo! Antaŭ ĝiaj okuloj l' Infinito Disvolviĝas de l' monto ĝis la valo!

Ho junuloj, grimpantaj sur la vojo Flame supren, ne moku nian aĝon! Ne daŭras ĉiam forto, rido, ĝojo, Sed vi neniam perdu la kuraĝon!

Por junulo la glor' - ilia forto, Por maljunul' grizeco - la ornamo; En ĉiu aĝ' minacas nin la morto, En ĉiu tempo nutras nin la amo.

La temp' estas ŝajnaĵo; nur Eterno Ekzistas, sen komenco kaj sen fino. Se velkas semo, baldaŭ nova kerno Entenas novan vivon en la sino.

Sed malsama ol kerno en la tero, La kern' de l' homo - la Spirit' - ne mortas: Ne spertas ĝi grizecon de vespero, Sed ĉiam novan lumon ĝi kunportas.

23/11/1960

A. DOMBROWSKI

RIM. DE LA MEDIUMO. - La unuaj du versoj de la tria strofo rememorigas la vortojn de Salomono en "Sentencoj, 20:29" (trad. de Z.).

LACECO

Du formoj estas de laceco: unu De l' korpo materia, jam kaduka; La dua, de l' spirit' malbrava, suno Ĉe subirado, pala flor' sensuka.

Sed tamen ambaŭ estas unu speco: L' unua en ripoz' retrovas forton, La dua trovas en la eterneco Sian sanon, por venki eĉ la morton.

Kiel stranga ĝi ŝajnas kaj malsaĝa, Se laciĝas la korp' kun ĉiu horo, Tute male, spirito ju pli aĝa, Des pli forta kaj brava por laboro.

Kiam fine la korpo en la tero Ekpolviĝas en cindron kaj sen forto, La spirito jen flugas en l' aero, Ne konante la manon de la morto!

24/11/1960

V. DEVJATNIN

K A R M A J K A N T O J

De la Spirito de JOГO DA CRUZ E SOUZA

MIA PERSONA KANTO

Saluton koran de l' Spirita Mondo, Fratinoj, fratoj el la sama Dio! Al voj', al venk', en familia rondo, Por ESPERANTO, por l' EVANGELIO!

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE BLINDULO

Ve! Blinda! Kial mi ne vidas plu, Mizera, la majeston de l' Naturo? Mi certe pekis fiajn pekojn! Nu, Tre justa estas pun' per nigra muro!

Rigardis mi la sunon en vizaĝon: Trobrava far' por simpla mortemulo! Mi ridis Dion, mokis virton, saĝon, Kaj sanon mi malŝparis sen kalkulo!

Okul' atentis sole formojn belajn, Nur ĉarmaj bildoj interesis ĝin... Mi amis florojn terajn, ne ĉielajn De Dia la ĝarden' en la Senfin'!

Benata ombro sub la blindvualo! En ĝi mi vidas klare tutan veron; Mi volus tuj en fajron de l' batalo, Reiri tuj, eĉ blinda, sur la Teron!

Mi estas nun homido malŝatinda, Per mia propra kulpo, ne de Dio; Sed iam en la karno, eĉ se blinda, Mi vidos lumon tra l' Evangelio!

27/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE KRIPLIGITO

Ve! Kripligita! Kial do mi nun, Ne kiel iam, kiel gaja bubo, Jam ne kapablas iri, kvazaŭ tun' Da ŝtonoj faris min mizera rubo?

Senmova roko ne suferas pli Ol mia kor' sen vivo, sen aero! Kaduka palm', rigida, sen foli', Feliĉon tamen ĝuas sur la Tero!

Sed jen mi vidas, jes, mi rememoras La tordajn vojojn de junul' petola: Sur ili mi nur ridis, kaj nun ploras L' animo senespera, senkonsola!

Ho vanta homo, frato ventanima, Vi, kiu paŝas sur la voj' erara, Anstataŭ glata ĝi fariĝos ŝlima, Anstataŭ dolĉa estos ĝi amara!

Nun mi komprenas la plej altan celon De l' homa vivo: sankta Hejm' de Dio; Kaj se ni volas trafi la Ĉielon, Jen suna vojo de l' Evangelio!

28/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE SKLAVO

Ve! Sklavigita! Kiel pezas fero Sur manoj, sur piedoj, en la koro! Ho Dio, kial frapis min mizero, Kvazaŭ Furioj en rikana ĥoro?

Negro! Nu, kial mi naskiĝis tia, Kun haŭto nokta, haroj krispaj, nazo Buldoga, lipoj ŝvelaj, malgracia Aspekt', al kiu mankas taŭga frazo?

Sur grundo nigra mi vekiĝis; sur Nigrega ŝlimo tagoj pelas min; Sed al l' infan sonadis en murmur' La lula kant' el brusto de patrin'.

Sed ja ekzistas pli hontinda sklavo: De l' verda drapo, vin', diboĉ', malamo; Kondukas ĉiuj al senfunda kavo, Al mortabismo, al gehena flamo!

Al ĉi fiaĵoj sklavis mi sensperte, Pensante: "Oho! Esti sklav al Dio!"; Sed elaĉeton mi akiros certe Sub milda jugo de l' Evangelio!

29/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE FRENEZULO

Ve! Mensmalforta! Kial mi nun statas, Kun mens' mizera sen kapablo ia? La ĉeloj vibras, sango pulsas, batas La kor' en spasmo, kvazaŭ senkonscia!

La kapon peze ĉirkaŭpremas muro, Oreloj zumas, fort' krepuske svenis; Ne pli kruela estis la torturo De la kristanoj, dum Neron' festenis!

Jen nun fantomoj min minacas; rido Ilia estas krioj de dolor'; Frenezaj certe, kiel mi... Ho vido Simila nur al tempo de l' Teror'!

Ho liberiĝo, sed ĉe gilotino! Inkvizicio, honto de la Ter'! Ho ve! Mi kulpis antaŭ la destino: Ĉu Torkvemado? ĉu Robespierre?

Kiraso nigra mian menson tegis, Kaj jen la fingro montris sin de Dio! Ho mi malklera, mi neniam legis La orajn paĝojn de l' Evangelio!

30/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KORPO KAJ SPIRITO

Mi vidis, jes, mi vidis, sed ne ĉiam Plej klare, kiel nun, la vivon mem; Mi ja rigardis, sed ne sentis tiam, Ke vivo estas senkompara gem'.

Pri io supertera mi neniam Ekpensis: estus ĝi trans imagem'... Mi simple iris tra la mondo; iam Mi eble pensos pri ĉi tiu tem'...

Sed jaroj pasis, kaj aperis saĝo; Kun tempo venas la plej bona aĝo, Pli akraj estas la spiritokuloj.

La korp' kliniĝos al malvarma tero, Sed la Spirito for de l' ŝlima sfero Flugos al mondo de la senmortuloj!

1/12/1960

DALTRO SANTOS

KANTO DE MIZERULO

Ho ve! Mizera! Kial mi ne povas Almenaŭ spiri, se ne nur viveti? Mi frapas pordojn, sed nenie trovas Eĉ nur paneron... Senutile peti!

Ho tiaj homoj! Koroj ŝtonmalmolaj En ili batas, sed ne vibras, ne! Turniĝas dorsoj, buŝoj senkonsolaj Malvarme ridas, sen kompata ve'!

Ho tiel riĉa estas la Naturo, Kaj tiom da bonhavaj sur la Ter'! Kaj mi vegetas, mortas en obskuro, La kamarado estas la sufer'!

Mi estis ankaŭ iam ja tre riĉa, Ne nur ja mono, sed ja fort' kaj sano, Sed dorson turnis al mi la malfeliĉa: Por li ne estis eĉ eret' da pano!

Nun mi malsatas kaj ne trovas lokon En tuta mondo, kiun kreis Dio; Sed mi promesas, ke mi aŭdos vokon De l' sola Majstro en l' Evangelio!

1/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO PRI SURDAMUTULO

Ho ve, la surdamuta! Kial li Ne aŭdas, ne parolas, kvazaŭ ŝtono? Li ĉion klare vidas ĉirkaŭ si, Sed ĉio en oreloj sen resono.

Okuloj liaj, en konstanta skuo, La homojn malkonfidas kun teruro; Lipoj streĉiĝas, kaj elsonas bruo, Kiel sono obtuza de tamburo.

Mi petis pri klarig' unu kunulon, Ke li diru de tio la motivon; Li respondis: "Vundante la Regulon "De la mond', homo havas nigran vivon!

"Li nur mensogojn kaj blasfemojn diris, "Kaj pri nenio havis bonan vorton; "Parolon do al li oni forŝiris, "Por ke de l' Leĝo sentu li la forton!"

Mi plej respekte falis en pripenson Pri l' saĝaj vortoj de l' Servant' al Dio... La malfeliĉa turnu sian menson Al la parolo de l' Evangelio!

2/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE MALINTELIGENTULO

Ve! Malinteligenta! Kial mi Nenion ja komprenas, aŭ pli bone, Nur iomete, kvazaŭ ĉio ĉi Montriĝas en nebulo, nur duone?

De ĉiuj mokataĵo! Montras buboj Sur min per fingroj, fajfas en petolo... Ve! mian kapon kovras nigraj nuboj, De histriono estas mia rolo!

Pri kio vi, bubaĉoj, estas pli Ol mi, ke vi ridegas min malnoble? Ĉu ankaŭ mi ne estas fil' de Di'? Konduton vian venĝu Li miloble!

Sed kion mi protestas? Ĉu mi pravas, Ke oni min mokadas, kiel beston? Ĉu iu, misuzinta cerbon, havas Ian rajton plu havi homan veston?

Terura estis mia cerbarmilo! Mia plum' estis skurĝ' eĉ kontraŭ Dio... Sed alia fariĝos mia stilo Laŭ la instruoj de l' Evangelio!

5/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE FIERULO

Ho la pavema! Ĉu ne bone pavi, Paradi per plumaro sepkolora? L' amaso rigardaĉis, tamen havi Meriton ian, fi! ĉu ĝi valora?

Fiere paŝis de la mond' la mastro, Mi, al ĉiuj supera, mi, sinjoro! Sur malŝatinda Ter' mi estis astro, Kaj volis genuflekson por adoro!

Sed ĉu mi estis reĝo, princo, papo, Kardinalo, satrapo, aŭ hetmano? Ĉu pli granda, pli saĝa mia kapo, Por tenadi la mondon en la mano?

Mi estis, ve! nur stulta, vanta nulo Maldekstre de l' ceteraj, kia honto! Mi volis dekstren kvazaŭ geniulo, Sur Ter' pri mi ne restis eĉ rakonto!

Ho pavemeco de la hom' surtera, Adorkliniĝu al majest' de Dio! Ĉe Li sin trovas la grandeco vera, Kiel dirite en l' Evangelio!

5/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE EGOISTO - I

Ho! egoisto mi, jes, egoisto, Kaj ĉu ĝi estus io eksternorma? Neniam mi pretendis esti kristo, Sin oferanta por la mondo ŝtorma...

Pensado nobla estas vivi pie, Donante panon laŭ ordono de Di', Sed mi unue, due mi, kaj trie, Memkompreneble mi, ankoraŭ mi...

Ĉar vidu, estas hom' azeno tia, Ke ĉion li donacas al la "frato"... Li do forgesis sin, dum prave lia "Mem" devus montri ventron de prelato...

Kaj la ceteraj? Nu, ĉu la ceteraj Ne rajtus same pensi? Konsentite; Bien' komuna estas ĉiuj teraj Bonaĵoj, materie kaj spirite.

Mi do rebaku la malnoblan "mem"; Pardonu, frato, petas mi pro Dio! Miloble fruktos de la Viv' la sem' Nur sur la kampoj de l' Evangelio!

7/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE EGOISTO - II

Ho jes! Mi estis egoisto tia, Ke mi nenion vidis krom mi mem... La mond' cetera estis fantazia Senvaloraĵo... Kia pretendem'!

Ĉu estis mi fiera? Tute ne! Pli ol l' aliaj mi ne juĝis min; Pensado tia portas al pere', Fatale homo finas per ruin'!

Sed baldaŭ mi konstatis, ke ceteraj Min preterpasas sen atento ia... Se ĉiu rajtas pri bonaĵoj teraj, Al mi fariĝis tamen sort' alia...

Por ĉiuj mi nur havis bonan vorton, Sed internaĵon portis senmezuran... Ne eble ĝin plenigi, kaj la morton Mi spertis, per malsato, plej teruran!

Soleca, forlasita, en mizero, Sen amo eĉ al mi, des pli al Dio, Mi nun malfermas koron al la Vero Pri "am' al frato", en l' Evangelio!

9/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE LEPRULINO

Ve, leprulino! Kio devis esti

Kun mi, mortanta nun, sed iam bela?

Naturo scias sin parade vesti,

Sed kontraŭ mi montriĝis plej kruela!

Peceto post pecet' el karno falas, El buŝ', el naz', el fingr', el brust', el vango... Konservo kaj detru' interbatalas, Kohort' de vivo kontraŭ mortfalango!

La galantaĵoj de la sinjoridoj! Ĉu flate, ho! ne gravas, sed adoro! La noktoj helaj, am', ĉampano, ridoj, Plezuroj..., sed hodiaŭ fiodoro!

Pri malsanuloj mi ne zorgis, he! La haŭt' al mi ne jukis, estis glata... Sed nun ĝi putras kaj disfalas... Ve Al mi kun koro ĉiam senkompata!

Nenia pelto kovras lepran neĝon... Forlavas skvamojn nur la man' de Dio; Mi renaskiĝos kaj obeos Leĝon, Oferos koron al l' Evangelio!

10/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE MATERIISTO

Materiisto! Ĉu mi do ne pravis, Ke mi kliniĝas antaŭ materio? Ĉu l' Universo iatempe havis Alian bazon apud energio?

Sed kio nome estas ĝi? Kleruloj Interbabilas pri esteco ĝia... Eble rezultoj estos simplaj nuloj, Kastel' el kartoj, nuba, fantazia...

Se do Scienco ne kapablas diri Per unu fojo: "Jen, ĝi estas tio!", Kian konkludon oni devas tiri? - Neniu scias, kio estus Dio!

Logike do mi ĉian ideon pri Nomata "Dio" forrifuzis ja: Ĉu Cebaot tro homa laŭ Bibli', Ĉu Jupitero, Bram', Tupan'i*Ĵ , Alah'...

Sed ne maljuste oni juĝu min: Mi trovis Dion, ĉar Li estas Dio; Kreinto, Patro, sen komenc' kaj fin', La Kvintesenco de l' Evangelio!

13/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

En la lingvo tupia, Tupano estas la "genio de tondro kaj fulmo", aŭ

"Dio".

EN LA TRANSAĴO

Pereas hom' sen scio pri la sorto Trans tomb' malluma, en abismo nuba; Terurajn bildojn karbe pentras morto, Lin tutan skuas l' estonteco duba.

Anim' foriras sur la rok' de l' Fido Kaj estas certa, ke ĝin lum' atendas; Pejzaĝoj rozaj, ĉie ĝojo, rido... Lulantaj sonoj la ĉielon fendas...

Jen renkontiĝas unu kun l' alia; Nun estas nuboj kaj abismo for; Ekflugas ambaŭ al la Hejmo Dia, Kun Fid', Esper' kaj Amo en la kor'!

21/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

BET-LEĤEM

(Al la tre kara Frato Iŝmael Gomes Braga.)

Ĉu rev' aŭ sonĝo? Mi ne sicas diri; Dormanta, ne dormanta - mi ne scias; Mi lasis min de forto stranga tiri Kaj vidis, kiel menso fantazias...

Mi vidis tiam, kiom da aferoj Ekzistas en natur', kiom ĝi havas! Jen la tritiko verdas, jen vinberoj Oferas sin, jen pino streĉe pavas...

River' tiriĝas mole, serpentume, Leviĝas rok' , abism' oscedas, maro En ŝaŭmo tondras, ĉio ja, resume, La forton montras de l' Kreitaĵaro!

Mi aŭdas birdojn kun belsona kanto, Mi vidas bestojn kun terura bleko, Mi aŭdas ĝemojn de la suferanto, Mi vidas homojn en mortinda peko...

Murmuras preĝoj el patrina koro, Elfluas larmoj el brust' fianĉina; Roson sopiras la senkulpa floro, Kaj ĉie febro de labor' senfina...

Sed ĉio ŝajne haltis por momento, Alia estis en la Spaco ĉio; Jen ekaperas lum' el Oriento; Jen Bet-Leĥem - la nova Lum' de Dio!

23/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

TRI REĜOJ

Tri reĝoj, jen rajdante sur kameloj, Direktas sin al nekonata loko... Brilega lum', lumanta pli ol steloj, Saĝuloj gvidas laŭ ĉiela voko.

En manoj mirho, oliban' kaj oro, Decaj donacoj por naskita reĝo; Sed pli profunde, en batanta koro, Tronas obeo al supera Leĝo.

Adorkliniĝas potenculoj! Kio Pli bela estus, ol genu' sur tero! Nura infano, sed sendit' de Dio, Reĝ' inter reĝoj, de l' Ĉiel' fajrero!

Ho, se ni estus tiaj homoj saĝaj! Konstante stelo montras Bet-Leĥemon, Sed, se la tempo faras nin pli aĝaj, Tamen ni nutras plu la ribelemon...

Kiel saĝuloj sekvis vin, ho stelo, Tiel vi lumu ĉiam super ni; Kie vi brilas - tie bon' kaj belo, Kie vi staras - tie loĝas Di'!

6/1/1961

J. CRUZ E SOUZA

MI VIDIS

Mi vidis birdojn en ĉielo blua, Mi vidis marojn kun supraĵ' ondanta, Mi vidis homojn en vivado ĝua, Mi vidis mondon kun fiero vanta.

Mi vidis semon, kiu estos arbo, Mi vidis vermon en malluma tero, Mi vidis fulgon el la nigra karbo, Mi vidis Spacon kun ĝia mistero.

Mi vidis korojn kun tremanta bato, Mi vidis ridon kaj mi vidis larmon, Mi vidis ĝojon de amanta frato, Mi vidis pezan, plej kruelan karmon.

Mi vidis kaj komprenis homan sorton, Mi vidis ĉion kaj pensis en mi: Mi vidis Vivon kaj mi vidis morton, Mi vidis fine, ĉie estas Di'!

10/2/1961

J. CRUZ E SOUZA

BATALO

Ĉu do la vivo estas nur sufero? He, babilaĵo! ĝi mortigus vin! Batal' ĝi estas ĉie sur la Tero Kaj en la Spaco, de komenc' ĝis fin'!

La hom' suferas pro doloroj siaj, La hom' kunsentas al vundita frato; La koro sangas pro kondutoj fiaj, Punataj juste de fatala Fato.

Ĉe la strebad' al la Ĉiel' , l' animo Al si piedojn vundas sur la vojo; Kaj por atingi limojn de l' Senlimo, Ĝi tion faros ne per unu fojo.

Dume ĝi donas al aliaj manon, Penante fari vojon pli facila; Ĝin premas zorgoj, se la samvojanon Ĝi devas veki per admon' konsila.

Sed Viv' ne estas kvazaŭ kalvario Kun ĉen' da ĝemoj, sen feliĉa horo; Eĉ sur Golgoto iris fil' de Dio Kun kant' triumfa de anĝela ĥoro!

Jen do de l' homo la vivanta forto Ĉar al Ĉiel' sopiras ĉiam li; Senzorga vivo estas kvazaŭ morto: Kondukas tian ja eĉ ne mem Di'!

10/3/1961

J. CRUZ E SOUZA

ŜVITO

Sendube ĉiu scias, ke la homo Erarojn faras, kulpojn portas mil; La filo, forvaganta de la domo, Rikoltas panon per dolorplugil' ...

En grundo nigra la benata ŝvito Surverŝas semon kun kreskanta peno, Kaj baldaŭ arbo, ĉu pomuj', ĉu vito, Liveras fruktojn kun ĉiela beno.

Benata ŝvito el plugist' honesta, Blovanta vivon en dormantan semon! Post temp' amara venas tago festa, Triumfa ĝojo forgesigas ĝemon!

Benata Dio, admonanta homon En ŝvit' plugadi sian vivon mem! Vespere hom' revenas en la domon Kaj manĝas panon el vartita sem'!

14/3/1961

A. DOMBROWSKI

PERFEKTE

Se ia task' en viaj manoj, tiam Ĝin faru bone, sed ne fuŝe, mise; Memoru Dion, kiu agas ĉiam La plej perfekte super steloj dise.

En mondo ĉio indas nian ŝaton, Cetere pensu: laŭ la verk' - l' aŭtoro! Se vi nur fuŝas, ne riproĉu faton, Ke ĝi cezaras, kvazaŭ diktatoro!

Ĝi estas grava, ke vi faru ĉion Plej eble bone, pro l' honoro mem; Malzorgaj faroj nur ofendas Dion, Per fuŝvartado jam ne fruktos sem'!

18/3/1961

A. DOMBROWSKI

LIMOJ

Ne diru "ne", se vi ne estas certa Pri io, kio povas esti vera; Eraras ofte homo, eĉ tre sperta, En juĝo de plej simpla fakto tera.

Okuloj havas limon pri distanco, Kaj cerbo trafas tian saman baron; Ideoj valsas en freneza danco, En pen' kompreni tian mondan maron.

Jam komencante de la propra "mem", Diskutas homoj, kio estas ĝi; Ĝi fundamenta estus la problem', Sed temo plaĉa por galimati'...

Esploru homo ĉie la Naturon, Sed nur humile, saĝe, ne fiere, Li vidos tiam jam disfali muron, Ekpaŝos firme sur la voj' libere.

Li konvinkiĝu, ke pli alta celo, Ol kiajn havas Ter', atendas lin; Li vidos tie, kio estas Belo, Belecon trovos de la Viv' en fin'!

19/3/1961

V. DEVJATNIN

HOMO KAJ BESTO

Se hom' vi estas, jam sur alta monto, Kondutu home do, laŭ homa deco; River' ne fluas reen al la fonto, La homo ne revenas al besteco.

Se agas brute apro, tigro, lupo, Ĝi venas de naturo sen prudento; Sed homo staras sur pli alta ŝtupo, Kaj ne pereu pro malnobla sento.

Ve! nekredeble estas, ke "kulturo" Armilojn forĝas por detru' kaj timo! Anstataŭ ke tuj disbastiĝus muro, En ombro da terur' tremas animo.

Ho! mi ne scias, ĉu al bestoj mem Ne fiodorus tia "civilizo"... Por kio do la Lum' el Bet-Leĥem Kun "Amo reciproka" por devizo?

Fiero - sed pri kio? Pri grandeco De lando, pri supera raso - kio! Pri tia devus honti homa speco, Per ĝi la homo falas ĝis nenio!

Supera estas Unu sola, fratoj, Sed donas manon sen disting' de io; Li estas Reĝo, sed sen preferatoj, Li ĉiujn amas, ĉar Li estas - Dio!

20/3/1961

L. L. ZAMENHOF

SUNO

Leviĝas sun' el oriento, Atingas grade ĝis zenito; Subiras jam en okcidento, Kaŝiĝas for en l' Infinito.

Fariĝas tiel ĉiutage, Regule, orde, tra ĉielo; Ni ankaŭ staru ne senage, Alvokas nin pli alta celo.

Rimarku, eĉ sub horizonto La sun' influas ĉiujn nin; Ni same ankaŭ estu fonto, Eĉ post forir' de ben' sen fin'.

ĈIN-ĈAO

La bonon ni disverŝu, same Kiel la sun' en blua Spaco; Se niaj koroj vivos ame, Sur Tero tuta reĝos Paco.

29/3/1961

SUFERO

Se vi suferas en la materio, La malsubtila ŝtofo, la surtera, Ne plendu vivon, ĉar fariĝas ĉio Laŭ saĝa Leĝo de la Regn' Etera.

Prefere benu la maldelikatan, Kunulon bonan tra nuna migrado; Ĝi vin ricevis en la sinon fratan, La manon kisu de l' vojkamarado.

Ĝi ja suferas ofte kontraŭvole, De la malsaĝaj pensoj de vi mem; Ĝi estas sklav', obeas tiam sole Al la ordonoj de senpripensem'.

Forpasas jaroj, sed ne ĉesas forto, Anim' potenca superpezas ĝin; Ne do mirinde, ke pli frua morto La korpon trafas ĝis la tomba fin'.

Atentu streĉe de la pens' la ondon, Ĝi pli efikas ol parol' kaj faro; Per sola penso kreas Dio mondon, Per ama pens' altiĝas la Homaro!

3/4/1961

J. CRUZ E SOUZA

ŜIPO

Se vi obstinas, kaj persistas plue En miskonduto, ekster saĝa normo, La ŝip' de l' vivo iros ĉiam skue, Pereos nepre en sovaĝa ŝtormo.

Marist' observas sur la top' la maron, Por ke la ŝipon ne dronigu roko; Kaj dum la ondoj lulas ŝipanaron, Li preta estas al alarma voko.

Vi ankaŭ agu kiel topvaĉanto, Ke via barko trafu la havenon; Oreloj surdaj por sirena kanto, Kontraŭ delogoj faru ĉian penon.

Rigardu stelon, kiu barkon gvidas, Ĉe milionoj da konstelacioj; Se homo serĉas, fine li ekvidas La Solan Veran inter pseŭdo-dioj.

Sur tiu voj' kvieta kaj sekura, Ho se nur volus iri la Homaro! Ho kia ĝojo de l' animo pura, Libera jam de l' pezo de l' eraro!

"Dronigas ŝipon ne la mar', sed vento" (*Ĵ, De l' viv' la maron kirlas homa peko; Sed malsaĝaĵoj cedos al prudento Kaj ŝip' ennaĝos kun kronita beko!

9/4/1961

J. CRUZ E SOUZA

Prov, 166: "Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj". - Noto de la Mediumo.

SUR LA VOJO

Iradis foje mi sur voj' malglata, Sed ĉiam supren, sen respir' kaj halto; Rompita korpo, vesto distaŭzata, Tre malproksima la celita alto!

Jam longan tempon disŝiriĝis ŝuoj, Piedoj nudaj sangis kontraŭ ŝtonojn; Sed spite ĉion, malgraŭ ĉiaj skuoj, Mi ne rezignis la ĉielajn donojn.

La sun' brulegis kaj muĝadis vento, Tifono mem el forno de l' infero; Kvazaŭ la volbo de la firmamento Sufoke pezis sur la brust' de l' Tero.

Mi tamen pluen kaj furiojn ridis, Pli altan celon mi en koro nutris; Feliĉa, kiu mizeraĵojn bridis, Indulg' al homo, kiu viva putris!

11/4/1961

JOHANO MAAS

KOMPRENO

De l' tondro aŭdu la obtuzan klakon, Zigzagan fajron vidu tra l' etero: Ĉu tiel vi ne vidas fortan brakon De ia Estro de l' Ĉiel' kaj Tero?

Ĉu la potencon de l' reĝin'-naturo Vi ne rekonas en profunda "mem"? Ĉu vin ĉirkaŭas tiel dika muro, Ke vi fariĝis ŝtono sen sentem'?

Ho, mi ne kredas; vi, vi estas homo, Anim' prudenton havas ja por io; Diido estas, kredu, sankta nomo, Kaj homo ĝin tenadu super ĉio.

Naturon studu kun prudent' kaj saĝo, En ĝi kaŝiĝas miloj da misteroj; Dum tuta homa viv', en ĉiu aĝo, La kelkaj scioj estas nur polveroj.

Sed el polveroj domon ni konstruas, Se ilin nur kungluas la mortero; Fortikan blokon vento ne detruas, Ĉarpentas homon fido, am', espero.

Kun tiu ĉi triopo, bazo vera De tuta Vivo, fundament' de ĉio, Fariĝas klara la migrad' surtera, Pli hela estas l' Univers' de Dio!

15/4/1961

A. DOMBROWSKI

SENCELE

Jen sur libera mar'... La horizonto Jam ne vidiĝas sur la scen' obskura... Ĉiel' kaj mar'... Nenie bird' aŭ monto, Kaj koroj tremas en atend' terura...

La nokto premas kvazaŭ plumbmantelo, De l' vent' la voĉon jam neniu aŭdas... Nun palpebrumas eĉ ne unu stelo, Funebre ondoj kontraŭ ŝipon plaŭdas...

Hantata ŝipo - ombro kaj fantomo, Sur mar' fantoma, sub ĉiel' tempesta; Danteska bildo por sentema homo, Seninteresa por sentemo besta...

Pentraĵo nigra de anim' sencela De ĉia vivo estas negacio; Ja ĝis ni strebos al la lum' ĉiela, Ni, jam nenio, estos plu nenio!

25/4/1961

A. DOMBROWSKI

LABORO

Se trafis vin doloro, paciencu; Se la feliĉo, estu vi modera; En ĉio la mezuro: ne atencu La Leĝon de l' planedo via tera.

Se ĉio pulvoriĝas, rokoj, floroj, La fidon tamen ni ne lasu for; Ĉe ĝojo kaj malĝojo niaj koroj Prudentaj estu, kia ajn la hor'.

Labor' al ni amiko estas certa; Ni do laboru en la temp' kaj spaco; Per laborado man' fariĝu sperta Ne en milito, sed por homa paco.

Ni do nin donu al labor' konstanta, Kaj ni forgesos pri ĉagreno ĉia; Plezuro kelkafoje estas vanta, Nedaŭra momenteto fantazia.

Ni do ne haltu sur la granda vojo Al la plej supra celo de l' destino; Sur Teron revenante, foj' post fojo, Ne fulga vesto plu, sed blanka lino!

22/5/1961

A. DOMBROWSKI

VIVO KAJ MORTO

Se vi la vivon amas, vivu bone, Laŭ Leĝoj de l' Sinjoro, l' Eternulo; Ne plendu, ne lamentu, ĉar duone, Misvivas tia homo, kvazaŭ nulo.

En ĉio vivo pompas: en la floro, En la ŝtoneto, en la sunradio, En akvoguto, en la grajn' de oro, Eĉ en silent' de l' cindro - viv' en ĉio.

Se do la vivo ĉie bolas, ĉu Ekzistas morto? Grava jen problem'! Signifas vivon aktiveco; nu, Se iu stagnas, li jam mortis mem...

19/6/1961

A. DOMBROWSKI

HODIAŬ KAJ MORGAŬ

Estu kiel la lampo, kiu lumas, Ne pensante pri sia konsumiĝo; La devojn siajn virta hom' plenumas, Pro la konscio servi, ĝis finiĝo.

Oleon novan verŝas la Sinjoro En vazon, por la plua lumigado. Se ŝajnas, ke en brust' forvelkas koro, Ĝi povos bati plu en sama grado.

La morgaŭ nur al Dio apartenas, Li sola scias, kio estos iam; Sed homo tamen ja obstine penas Profeti ĉiel, kaj fiaskas ĉiam.

Koncernas homon nur labori; kio Estonte venos - ne de li afero; Problemojn terajn lasu li al Dio, Kaj plugu, semu, fruktu sur la Tero!

20/6/1961

A. DOMBROWSKI

VIVBATALO

Se ĉio en la vivo estus glata, Larĝa vojo, sen kavoj kaj sen faloj; Se ĝi estus veluro, delikata Lanugo de persik' aŭ de petaloj;

Se vivo estus lago plej serena, Sen skuiĝo, sen eĉ plej eta ondo; Se migrado tra ĝi estus senpena, Edeno de l' prapatroj tera mondo;

Se ĝi havus neniom da sufero; Se homidon ne trafus la doloro, La Planedo ne do nomiĝus "Tero", Elspiranta haladzon en la koro.

Kio estus la homo? ĉu anĝelo? Sed "anĝeloj" malĝojas, ankaŭ ploras; Ĉu ekzistas nur ĉarmoj en "ĉielo", Ĉu nur floroj sen dornoj tie floras?

Eksciu do, karega frato mia, Vi, ankoraŭ pelata de l' imago: En la mondo transtera ne alia Ol iama la vivo, sed ne lago!

Kaj kredu: eĉ mi dirus - tute male, Ĉar, se vundadis nin propraj doloroj, Malĝojas ni, ke kuras hom' fatale Al frua mort', kaj sangas niaj koroj.

Ni flanken metu do la fantazion Kaj vidu mondon, kia en realo; Ni nin ekkonu, sed plej ĉefe Dion, La veran Estron de la vivbatalo!

28/6/1961 - A. DOMBROWSKI

CELO

Se vivo havus ja nenian celon, Ĝi do ne vivo, sed nur simple morto; Ĝi estus barko, kiu perdis velon, Marioneto sub tirana sorto.

Se ĉio iras laŭ regul' kaj normo, Se leĝoj staras por la bon' de ĉio, Ne volu homo, ke vekiĝu ŝtormo, En paco vivu laŭ la vol' de Dio.

Li manĝos fruktojn laŭ la sem' en grundo, Ridos aŭ ploros li laŭ ĉiu ago; Konduto ja ne restas en profundo, Sed ĝi elvenos en la temp' de pago.

De ni dependas nia sort' sur Tero Kaj aliloke en la granda Spaco; Se ni nur volus, estus for sufero, Ne plu milito, sed ĉiama paco.

29/6/1961

A. DOMBROWSKI

DORMO

Dormado al la korp' estas donita Por la ripozo justa post laboro; Ĝin indas kunhelpanto plej merita De la subtila filo de l' Sinjoro.

Simile morto al la hom' okulojn Post kelka tempo fermas... Kaj l' animo Ekflugas same inter la karulojn, Vivantajn longe trans la tera limo.

Sed kio estas homo en mateno Post dormo? Ĉu li estas jam alia? Ĉu lin ne ligas tiu sama ĉeno Da zorgoj pri la pano familia?

Nu, trans la Tero ankaŭ dormo estas: La koro haltas ĉe la lasta spiro... Jen nun karuloj pro l' enveno festas, Sed jen aliaj ploras de sopiro.

Mateno nova por l' anim' libera, Kaj tagoj sekvas tagojn, jar' post jar'... Ĉiela mondo kuŝas apud Tera, Homaroj ambaŭ - sama la Homar'...

30/6/1961

A. DOMBROWSKI

FORTOJ

Laciĝas korpo, sed animo forta Neniam ja rezignas pri batalo; Cindriĝas materio, parto morta, Sed ne rustiĝas de l' anim' la ŝtalo.

Benata kadukiĝo, kondukanta La korpon en la tombon, sed animon Al la Ĉielo, kie ĉio vanta Nuliĝas, transflugante teran limon!

Benata ruiniĝo de la ĉeloj Ĉe subtiliĝo de la vera saĝo! Pliproksimiĝas lumo de la steloj Ĉe la kreskado de la homa aĝo.

Kaj kion homo celus sur la Tero Pli altan, ol hardiĝo kaj sciado Pri la esenco de la Dia Vero, Sen ridinda fiero, sen parado?

Juneco, laŭ popol' , estas senscia, Maljuneco - senpova kaj mizera... Unu estas la forto materia, La dua, profundaĝa, forto vera!

2/7/1961

A. DOMBROWSKI

SUPRAĴO

Supraĵo estas kelkafoje bela, Ekzemple: ŝaŭma brusto de la maro, Vizaĝ' naiva de floret', ĉiela Lazuro, ridoj de amanta paro.

Ne ĉiam tamen bele ĝi mienas, Eĉ tre malbele, kun mien' terura; Al ĝi la homo ne volonte venas: Afer' allogas, se supraĵo pura...

Ho kiam homo vidos nur ĝis nazo Kaj ne rigardas ĝis la plejprofundo? Al li atenton tiras nur la vazo, Folioj, floroj, sed ne sem' en grundo.

Lin interesas sole ĝu' momenta, Belec' ekstera, kvankam iluzia; Post masko sidas eble kor' sensenta, Putrinta kerno aŭ dezert' glacia.

Kiom da bela tamen sub malbela, Kiom da nobla en malriĉa domo: Seneksteraĵa, sed interne hela De am' al Dio kaj de Di' al homo!

8/7/1961

A. DOMBROWSKI

BONO

Se vi taksas la vivon laŭ la kvanto Da suferoj, da nigraj tagoj, aŭdu: Vivadon de plezuroj ne aplaŭdu, Eĉ multe pli suferas bonvivanto.

Dolor' estas necesa polurilo De l' animo senscia kaj sensperta; Kaj tial, por ke ĝi fariĝu lerta, Jen tiel helpas Patr' al Sia filo.

Kion scias pri Vivo ĝuamulo? Li ne konas la benon de la larmoj, Li zorgas nur pri la mondumaj ĉarmoj Kaj disperdas la tempon sen kalkulo.

Se li scius, ke ĉiu minuteto Por homo estas hor' de viv' aŭ morto, Li konfesus, ke kulpas ne la sorto, Se li pereos en mortiga reto.

Por ni estu plezuro ĉe bonfaro; Se ĝi kostas doloron, nu, ne gravas: Pli bone, se ni sole bulkon havas, Ol se mankus tritik' al la Homaro!

9/7/1961

A. DOMBROWSKI

EGOIMO KAJ FIERO

Egoismo, fier' - kancer' kaj pesto, Pli detruas, ol pesto kaj kancero; Konsumiĝas de ili eĉ ne besto, Kies koron sanktigas amofero.

Kion gajnas de tio l' egoisto? Fierulo pavema, kion vi? Ĉiu estas el vi la mortigisto Ne de homoj, sed vere mem de si.

Donacemo - por kio tru' en mano?! Humileco - ridinde! - sklava sento! Jen parolo de ambaŭ, sed la pano Ĉu ne mankos al ili en momento?

Li miloble pli havas, kiu donas, Ĉu moneron, ĉu simplan aman vorton; Ĉion mondan nur Dio ja disponas Kaj laŭ faroj difinas ĉies sorton.

Kial do vi fremduloj en socio? Kial putri sen amo kaj sen celo? Al spitantaj l' Eternan Leĝon Dio Ne malfermas la pordojn de l' Ĉielo!

10/7/1961

A. DOMBROWSKI

UNUEAMU

En malesper', sen celo, sen konsolo, Malam' flamanta en la kor' al ĉiu, Jen vagas homo kun mortinta volo, Sen ies amo kaj sen am' al iu.

Sed kial plumbaj liaj paŝoj? Nubo Al li l' animon ĝis sufoko stringas; Por li en mondo ĉio estas dubo, De l' ver' malveron li jam ne distingas.

Laŭ tia voj' neniu trafas celon, Des malpli venas al konad' de Vero; Se li do volas iam en Ĉielon, Amon unue portu hom' sur Tero!

18/7/1961

JOZEFR WASNIEWSKI

- 81 - KONTRASTOJ

Odoras floroj, sed ne ĉiuj same, La ventoj blovas, sed ne kvar egalaj; Ankaŭ la homoj povas vivi ame Aŭ fie morti sur kampoj batalaj.

Akvo por vivo, ankaŭ akv' por morto, Pomo por nutro, pomo de malpaco, Vorto de amo kaj malama vorto, Premanta ĉelo kaj senlima Spaco.

La blanka neĝo kaj la nigra karbo, Senluma nokto kaj la tago hela, Sovaĝa vepro kaj ombranta arbo, Blasfemo homa kaj muzik' ĉiela.

El unu brusto suprenflugas preĝo, Ĉi tiu ridas kaj alia mokas, Sed venas Morto laŭ l' Eterna Leĝo, Egale ĉiujn en la tombon vokas.

Tempo de ĝojo, tempo de doloro, Infan' kaduka, maljunulo forta, Vespero sanga kaj maten' el oro, Sed eĉ en Morto ĉiam Viv' senmorta.

19/7/1961

JOZEF WASNIEWSKI

GLAVO

Jen glavo: kiel brila, kiel glata Artaĵo de forĝisto la plej lerta! Ho kiel plaĉus al la senkompata La Teron fari nuda kaj dezerta!

Ĝi estus do de l' mondo la sinjoro, Montrante plene sian grandan forton; Sub ĝi, despoto, ne aŭdiĝus ploro, Ĉar ploraĉantoj trovus tuj la morton.

Sed kiu do saviĝus, se la ŝtalo Per sango frata kovrus tutan Teron?! Ĉu ĝi elirus venka el batalo Kaj spitus plue Dion, Amon, Veron?

Malhoman glavon, hom', forĵetu: glavo Kripligas menson, portas nur malĝojon; Ĉe l' Krista Kruco estas sola savo, Nur ties brilo montras rektan Vojon!

20/7/1961

JOZEF WASNIEWSKI

- 83 -

DUOPOJ

En tombo korpon vermoj forkonsumas, Dum la spirito jam de ĝi libera; Destinon sian ĉiu nun plenumas: La unu - cindro, dua - bird' aera.

Jen venas al l' animo rememoroj Pri tempo en lulil' ĝis ĉerko fina: Ĉirkaŭe de l' unua ridis floroj, Sur dua perlis larm' el brust' patrina.

Ekiras hom' ankoraŭ unu fojon, Trans ŝtipojn kaj trans ŝtonojn li batalas; La korpo plendas: "Falos mi sur vojon!", Sed vera "mi" rediras: "Mi ne falas".

Ho kiel amis li la vivon! Flamo Al li la koron nutris plej interna; Lin trafis ofte pikoj de malamo, Sed li repagis ĝin per l' Am' eterna.

Lulil' kaj tombo, karno kaj Spirito, Duopoj, kiuj super Tero reĝas: La polv' al polvo, kaj en Infinito Anim' humila antaŭ Dio preĝas.

20/7/1961

A. DOMBROWSKI

SENLUMECO

Konsilo estas ofte oportuna, Sed ne inklina ĉiam la orelo; Ne tuŝas blindajn la majesto suna, Por kriplaj ĉarmo estas nur fabelo.

Junulo ridas maljunulan saĝon, Fiul' ekziston de la virto neas; Ne kredas birdo, ke ĝi spertos kaĝon, Riĉulo dubas, ĉu trezor' pereas.

Proklamas stepo akvon mita vorto, Mondum' ignoras, ke forpasas ĉio; Por diotima ne ekzistas morto, Spiritan vivon mokas materio.

Ve, kontraŭ lumo la mallum' batalas, Sed fine venkas Lumo, Lumo vera; Nature homo dum blindeco falas, Li do pri lumo petu supertera!

23/7/1961

JOZEF WASNIEWSKI

TREZORO

Se iu havas ion multekostan, Li gardas ĝin, konservas plej avare; Neniu antaŭvidas tempon postan, Neantaŭzorgon oni pagos kare.

"Kandelo gardu por la nokto!" - diras Popola sperto, la popolo saĝa; Laŭ voj' malluma ĉiu palpe iras, Senhelpe tremas eĉ la plej kuraĝa.

Vi estas juna: aŭdu do konsilon, Jam profundaĝa: aŭdu ankaŭ vi; Konservas unu en memor' lulilon, La dua tombon vidas jam ĉe si.

Junul' , vin gardu! Maljunul' , prudenton! Kuŝas al ambaŭ sub la man' trezoro; Destino ĝia ne disperd' en venton, Sed gard' ĵaluza de plej pura oro.

Ĝi estas sano de la karn' malforta, Sed, super tiu, sano de l' animo; Karno forpasas, por eterne morta, Animo restas, viva en Senlimo!

2/8/1961

A. DOMBROWSKI

RENASKIĜO

Al mi revenas ofte en memoron Naiva infanaĝo... Tempo bela! Ho kiel plaĉe vidi vivaŭroron, Ĉe rid' patrina kaj de suno hela!

Sed kiu estis mi en tiu domo? Ho, la feliĉo mem; tamen "fileto Gepatra", iam poste simpla homo, Enpaŝos scenon de la societo...

Sed kiu estis mi en temp' antaŭa? Kaj tia hejmo - kial ne alia? La morgaŭ venas por la hodiaŭa, Al ĉiu faro - pago proporcia.

Mi nun komprenas, kial tia vojo: Mi ilin kune iam mankatenis; Iamaj larmoj estis nun de ĝojo, Kaj min, kulpulon, nun gepatroj benis!

3/8/1961

A. DOMBROWSKI

TRIOPO

Vi portas fidon, sed solidan fidon Je l' Patro de ni ĉiuj, la Sinjoro? Li kreis ĉiun mondon, ĉiun idon, Kaj daŭre kreas el la propra Koro.

Esperon ankaŭ? Tenas vin espero Je l' estonteco, en la man' de Dio? Esperas hom', ankoraŭ sur la Tero, Ke viv' al li prosperos malgraŭ ĉio.

Kaj amon? Ĉu en kor' l' eterna flamo, Ardanta ĝis ĉielo de l' ĉieloj? Reganto super ĉio, estas Amo "Motor' de l' sun' kaj de l' ceteraj steloj"!

5/8/1961

JOZEF WASNIEWSKI

VELKADO

En senesper' infano agonias... Ho kia sceno, ĉiun kortuŝanta! Fortega ĝerm' lin mordas kaj defias Mezeran povon de la mondo vanta...:

Burĝon' apenaŭ disvolviĝis time Kaj jam ĝi velkas nehelpeble for... Ho, kial staras tiel jam proksime Fin' de l' komenco de ridanta flor'?

Fariĝas same kun la hom' sur Tero; Tri ĝermoj grade forkonsumas lin Senfido, unu; dua, senespero; Senamo, tria - nulo en la fin'.

Al li la suno ne penetras sane, En ombro morta li mortaĉas mem; Burĝon' sensuka, batalanta vane Kontraŭ principoj de la mondsistem'!

En mondo ĉio tiel velkas same, Se ĝin ne nutras fido kaj espero; Sed, antaŭ ĉio, nur vivante ame, Komprenas homo vivon sur la Tero!

7/8/1961

JOZEF WASNIEWSKI

MALBONO

"Principiis obsta". - OVIDIOO

Se vi ne volas aŭdi la parolon De via konscienco, venos pento; Ne lasu kreski ĉe tritiko lolon, Venteg' ekblovos el semita vento.

Forpuŝu frue ĉiom da inklino Al forlogiĝoj de sensperta koro; Ne bona estos certe ĝia fino, Plezur' minuta - jaroj de doloro.

Ni scias, homo estas tro malforta, Por kontraŭstari kantojn de sirenoj... Konsil' ne ĉiam estas fruktoporta, Predikoj en dezerto, vanaj penoj...

Rezistu al malbon' en la komenco: Jam ĝin konsilis saĝa Ovidio; Admonas tiel same konscienco - Herold' interna de la voĉ' de Dio!

10/8/1961

A. DOMBROWSKI

Latina esprimo, el Ovidio - Kontraŭstaru de la komenco. La poeto konsilas kontraŭstaron al pasioj ekde ties naskiĝo, por ke ili ne enradikiĝu.

TAGO

"Ne laŭdu tagon antaŭ la vespero"; Sed, aliflanke, ne mallaŭdu ĝin; Tag' en Senfino estas nur tempero, Sed el eretoj estas la Senfin'.

Ĉu via tago estas nun feliĉa? Danku la Patron pro la bona horo; Ĉu per afliktoj kaj per baroj riĉa? Atendu nokton kun esper' en koro.

De l' tag' cetere estas Di' la mastro, Antaŭkalkulojn fari ni ne scias; Pro nebulego malklariĝas astro, Kaj post nebulo homo fantazias.

Amu la tagon, ne domaĝu penojn, Por ĝin honori per labor' fervora; Al ĝi ni ŝuldas laŭdon, amon, benojn, En la Senfino - tago nur labora.

Ni laŭdu tagon, ni benadu horon: Malben' makulas kaj detruas koron.

17/8/1961

JOZEF WASNIEWSKI

NUBO

Nigra nub' ekaperas en l' aero Kaj ni tremas, pensante pri diluvo... Kiu tamen el ni povas en vero Antaŭdiri, ke baldaŭ falos pluvo?

"Granda nub' - eta pluvo" kelkafoje, ne malofte disblovas ĝin la vento; tra la tuta vivado ni survoje tiajn nubojn renkontas por turmento.

Profetaĵoj de l' kor' povas erari, Ĉiu amas tra vitro propra vidi; Kion ni efektive devas fari, Tio estas esperi kaj konfidi.

Kio kuŝas trans limo de l' kompreno, Tio estas kaŝita ja prudente; Ni ekkonu veraĵojn post alveno De la temp' oportuna, ne momente.

Tiun nubon malluman ni rigardu Kiel benon por fruktoj kaj por floroj; Ni eltenu do brava kaj nin gardu Esti kaŭzo de timo por la koroj.

Peza nubo kaj fulmo, sed ĉu pluvo? Jen de l' homa blindeco klara pruvo.

18/8/1961

JOZEF WASNIEWSKI

LAGO

Sur klara lago cigno sin balancas, Pro sia "mem" pleniĝas per fiero... Sur bordo feoj, nimfoj gaje dancas, Kaj paco regas ĉie sur la Tero...

Zefiro petolas de l' arbar' tra haroj Kaj milda suno enŝoviĝas ŝtele... Sur verdaj kampoj paŝtas sin brutaroj, Ĉielo volbas, lumegante hele...

Paŝtistoj flutas, ŝaŭmas ruĝa vino, El la kamenoj fum' tiriĝas for... Apud altaro preĝas virgulino; Al la Plejalta ŝia pura kor'.

Ne pensu, fratoj, ke mi fantazias, Ke ĝi nur frukto estas de l' imago; Animoj puraj sankte harmonias Kaj ĝuas pacon ĉe kvieta lago!

31/8/1961

G. JANOWSKI

LIBERIĜO

"Liberiĝo!" - sopiras senkonsole Servutulo sen rajto esti homo; "Liberiĝo!" - nun blekas jam senvole Malfeliĉa tiran' en propra domo.

"Liberiĝo!" - junulo fantazias Sub la patra severa disciplino; "Liberiĝo!" - maljuna plende krias Sub la mano kruela de l' destino.

"Liberiĝo!" - murmuras sub la krusto De l' Ter' haladzaj gasoj kaj vaporoj "Liberiĝo!" - ondadas virga brusto, Sopirante pri amo kaj pri floroj.

"Liberiĝo!" - atomo nun incitas, Nova Sfinkso, gradete deĉifrata; "Liberiĝo!" - jam stratosfer' invitas Al pli vasta kunveno interfrata.

"Liberiĝo!", jes, tamen antaŭ ĉio El malamo kaj ĉia miskompreno; Sole tiam atingos hom' ĝis Dio, Kaj aŭroros liber' - en amkateno!

11/9/1961

JOZEF WASNIEWSKI

KOLIBRO

Kolibro venas al la floro, Elpikas guton da mielo; Sed el kaliko de Amoro Haladzas feĉ' al la Ĉielo.

Animo falis sen adoro Kaj devis fari pacoferon; Mi diris preĝon en la koro Kaj jam ne spertis plu mizeron.

ĈIN-ĈAO

Malfirma ĉiu homa horo, Malluma voj' de ĉiuj ni; Luma nur vojo al Sinjoro, Sekura, certa - Am' de Di'.

14/9/1961

PAROLO

Parolo estu ĉiam ne malsaĝa, Sed ora briko por la vivkonstruo; Alportas eĉ vorteto tro kuraĝa La tutan domon certe al detruo.

"Du baroj gardu vin: lango, dentaro"; Amikon ni ja perdas per vortpiko; Ne estu do parolo ia baro, Sed vojo de amiko al amiko.

El via kor' forstreku ĉian vorton, Per kiu ĉagreniĝus korsentem'; Ne pripensita vort' signifas morton, Parol' amika estas vivo mem!

23/9/1961

JOHANN MAAS

NOVAJ TEMPOJ

Afriko nun leviĝas... Gent' post gento Trumpetas per la korno de libero; Leon' hararon skuas, sed serpento Ĝin stringas plu kaj fleksas ĝis la tero.

Tra tuta mondo tia sama vento Turniĝas, siblas, fajfas en espero, Ke forfiniĝos iam la turmento Kaj sun' eklumos en proksima ero.

Ho nigrahaŭtaj fratoj - blankanimaj, Nur tiaj homoj kiel vi, sentimaj, La forton havas de vulkana lafo.

Kuraĝe daŭru via brava flamo! La mond' elaŭdos voĉon de l' tamtamo Super ululo de l' kanona pafo!

23/9/1961

J. CRUZ E SOUZA

SURTERA VIVO

Vi protestas, ke vivo estas plena De ĉagrenoj kaj zorgoj kaj mizero... Vi kredeble supozis, ke la Tero Estas blua ĉiel' , kampar' ebena...

Kolombeto rostita el l' aero En la buŝon - ho! estus ĝi bonvena! Unuvorte: vi kantus en edena Florĝardeno sen fajro de infero...

Tia vivo senfara estus morto; Nur en streĉa batal' hardiĝas forto, Por ke homo la vojon iru plu.

Havas dornojn eĉ rozo delikata; Tian vivon sur voj' velure glata, Ĝin kondukis sur Ter' eĉ ne Jesu'!

27/9/1961

J. CRUZ E SOUZA

NOVA SUNO

Se vento blovas, vi la venton plendas; Se falas pluvo, vi ekkrias: Pesto! Se neĝo - hu, la haŭton ĝi disfendas; Se rostas suno - kia fornokesto!

Vi ne rigardas, kiel sin etendas De la naturo ĉie la majesto; Miloj da steloj super homo pendas, Kaj jen printempo - kia riĉa vesto!

Dolor' ekzistas ja, sed ĉu alie? Se multaj vivas sur la Ter' sendie, Doloro estas kompreneblapuno.

Sed tute same kiel diamanto Ankoraŭ kruda estos brilianto, Tiel la Tero - ia nova suno!

29/9/1961

J. CRUZ E SOUZA

TRANS LA NUBOJ

Jen la suno post nuboj en ĉielo: Eĉ kaŝita ĝi diras, ke ĝi estas; Tiel estas kun ĉiu vera stelo, Kies brilo sin ĉie manifestas.

Super ĉio en mondo tronas belo, Kiu manon de Dio mem atestas; Ne triumfas mallumo kontraŭ helo, Ĉiam Vero imponas kaj majestas.

Ni konfesu, ke super ĉiuj staras Plej prudentaj Mentoroj, kiuj faras Decan ordon por bona voj' de ĉio.

Nian dankon al ili kaj honoron! Laborante senbrue, ĉiun horon Ili diras al ni: ekzistas Dio!

30/9/1961

J. CRUZ E SOUZA

NE PLU TERURO

Kiel veturas Barko sen velo, Kaj ĝin teruras Nigra ĉielo,

Tiel hom' vivas Malfortanima; Ŝip', kiu drivas Sur mar' senlima.

Fido, espero Konduku lin, Tiel sur Tero Kaj en Senfin'.

FUĴIJAMA

Sed super ĉio Nutru lin flamo: Amo al Dio, Al ĉiuj Amo!

5/10/1961

INTERKOMPRENO

Sen ia plano kaj sen ia celo, Ho kiel mondo povus iel iri? Ĝi estus barko sen kompas' kaj velo, Ĝin povus ondoj en abismon tiri.

Se homo vojas simple, sen destino, Ĉifona pupo sub arbitra forto, Ja ne feliĉa estas lia fino Sub viva tranĉo de l' falĉil' de morto.

Se do ni volas iam celon veni, Kun plenumita nia ŝuld' al ĉio, Ni devas sekve la plej streĉe peni, Ke vivo estu laŭ la vol' de Dio.

Kaj kio estas Lia Leĝ' eterna? Interkompreno sen malico fia; Nur tiel ardas en la viv' interna La vera paco, tiu Paco Dia!

9/10/1961

M. SOLOVJEV

AKVO VIVA

Se vi ne volas aŭdi, kion diras Parolo saĝa de l' Evangelio, Vi estas kiel blinda, kiu iras Palpante, sen kunulo kaj konscio.

Atentu vojon, ĉar danĝer' spionas; Malforta kan' rompiĝas tre facile; Aŭskultu voĉon, kiu ja proponas Helpadon, por ke iru hom' trankvile.

Evitu de l' sirenoj falsan kanton, Malvirto estas dolĉa mar', sed ŝera; Sirenoj plie mokas pereanton, Ne donas manon al la senespera.

Nur unu voĉo kaj nur unu mano Al ĉiuj donas helpon efektiva: Venantaj ambaŭ de l' Nazaretano, Ĉe kiu ĉerpas homo akvon vivan!

20/10/1961

JOHANN MAAS

PANO

"Ne per la pano sole vivas homo"i*Ĵ, Ĉar ja ne estas li nur materia; Plej nutra manĝo - paco en la domo, Plej klara trink' el font' Evangelia.

Ho pac' en konscienco, pac' en koro, El la konsci' pri devoj plenumataj! Ho ne ĉesanta Fonto de l' Sinjoro Por homoj soifantaj kaj malsataj!

Ho pac' eterna, akvo tiel klara, Portantaj vivon al l' anim' senforta! De vi plektite en la sent' anara, La homoj venos al la viv' senmorta.

En ĉio superstaras la spirito, Fajrer', el kiu vivon havas ĉio; Per ĝi pleniĝas tuta l' Infinito: Atom', abismo, spaco, homo, Dio!

21/10/1961

DMITRIALEKSANDER

r) Readmono 8:3 kaj Mateo 4:4.

- 104 -

RAJTOJ KAJ DEVOJ

Se io en la mondo indas ion - Vartadon, amon, benon - jen la homo; Al li helpadi estas ami Dion, Disverŝi vivon en Sinjora nomo.

Jam de la ventro havas la infano Nerefuteblajn rajtojn laŭ la Leĝo; Ĝi estas kvazaŭ monda civitano, Ĉu elĵetulo, ĉu estonta reĝo.

Kunportas ankaŭ ĝi devojn severajn Pro multo da peketoj kaj eraroj; Ĝi venas do en societojn terajn, Por viŝi for makulojn de miljaroj.

Ni bonvenigu do kunulon novan, Celantan helpi krom al si aliajn; Li faru ankaŭ sian tempon provan, Simile kiel ĉiuj faras siajn.

Plej sanktaj estas rajtoj, kiel same La ŝuldoj inter homoj, antaŭ Dio; Ĝi ĉio devas do fariĝi ame, En rondo frata - kaj prosperos ĉio!

27/10/1961

DMITRIALEKSANDER

VEKIĜO

Ĉu ĝi ankoraŭ simpla sonĝo estis? Proksime birdoj en mateno festis, Bele triladis, tiel gaje, ke Mi diris al mi mem: "Nu, kial ne Kantadi ankaŭ, kiel bird' aera? Ĉu nur mallumo estas mondo tera? La ora suno kaj la lun' arĝenta Al ĉio lumas, eĉ al land' sengenta, Al homdensejoj, al l' ondanta maro, Al verdaj kampoj, Himalaj', Saharo... " Kaj en l' orelon klara voĉ', murmuras: "Jam hela tago! Rap, rap! Tempo kuras! Ĉu vi ne volas plene vivi? Nu, Minut' forpasas, ne revenos plu! Se vi prokrastos, ŝuldo kreskas pli, Kaj ĉiu havas ŝuldon antaŭ Di'! Ho, dankon, dankon pro l' admono saĝa! Ne povas venki tiu malkuraĝa, Des malpli homo sen esper' kaj celo; La Vivo - jen la superega belo; Dorminte longe, ho mi kiel pekis! Dankon, birdetoj, ke vi min nun vekis!

30/10/1961

A. DOMBROWSKI

- 106 - MORTINTOJ

Hodiaŭ vi priploras la karulojn, Jam foririntajn en la Transan Mondon; Al ili vi pardonas la makulojn Kaj vidas nur malplena hejman rondon.

Tombej' pleniĝas per pli freŝaj floroj, Per nigraj vestoj kaj vizaĝoj piaj; En brustoj kunpremiĝas ĉies koroj Kaj varmajn larmojn ploras eĉ sendiaj.

Plej nobla sento de animoj noblaj! La penso fluas kiel lumrivero, Fariĝas voĉo, blovas per miloblaj Trumpetoj helaj al Ĉiel' kaj Tero!

Amikoj, dankon, ke vi nin memoras! De nia flanko ni memoras vin! Se la Spacegon via voĉ' traboras, Kredu, fidelaj estos ni ĝis fin'.

Ni estas kune en la sama rondo, Afero estas nur pri materio; Nur unu sola estas vasta mondo, Unu Homaro, unu sama Dio!

2/11/1961

A. DOMBROWSKI

RIFUĜEJO

Se vin doloro ridas kaj turmentas Kaj nur malluma vidas koro ĉion, Se vi malplenon en l' animo sentas Kaj en Ŝeolon Malbonulo tentas,

Rifuĝu, frato, en l' Evangelion!

Se vi ne trovas voĉon kaj konsilon, Kiuj en krizo al vi donus ion, Se vi ne ĝuas eĉ en hejm' trankvilon, Ĝi vin rigardas kvazaŭ bestan filon,

Rifuĝu, frato, en l' Evangelion!

Se vin potencas morta malespero Kaj en konfuzo vidas jam nenion, Se tiel granda estas la sufero, Ke per haladzoj vin sufokas Tero,

Rifuĝu, frato, en l' Evangelion!

Se vi ne scias, kio estas Leĝo, Kaj plej obstine malkonfesas Dion, Se via koro estas mont' da neĝo, El kies fundo ne odorus preĝo,

Rifuĝu, frato, en l' Evangelion!

8/11/1961

J. CRUZ E SOUZA

PACO

Ho Paco, Paco, kia bela vorto, Sed kiel bedaŭrinde misprenata! Al kelkaj ĝi aspektas kvazaŭ morto, En rondo, kiu estus interfrata!

Por kio taŭgus do la homa forto? Ĉu estas ĝi nur glavo senkompata? Ĉu homon tiel punas nigra sorto, Ke ĝi de sango ne fariĝas sata?

Ĉu paco estas do intermilito Kaj hom' eterna enkazernigito Kun avidemo al najbara spaco?

Ne estas homo ido de ŝakalo; Por Paco ĉiuj marŝu al batalo: Ni fortojn streĉu por la Dia Paco!

9/11/1961

J. CRUZ E SOUZA

POTENCO

Treniĝas vermo sub la tero: Kie ĝia potenco?

Portiĝas alte la polvero: Kie ĝia potenco?

Rondiras ĉirkaŭ sun' la Tero: Kie ĝia potenco?

Ŝaŭmas la suko de vinbero: Kie ĝia potenco?

Radias klare lum' de Vero: Kie ĝia potenco?

Regas Ĉiel' super infero: Kie ĝia potenco?

Savas dronanton la espero: Kie ĝia potenco?

ĈIN-ĈAO

De kie do potenc' en ĉio? El la potenca Man' de Dio!

10/11/1961

MALTRANKVILO

Mil naŭcent dek ok... Ĉu feliĉa jaro? En frata sango rulis sin Homaro...

La dek-unuan de Novembro, post Kvarjara mondkonflikto venis paco; Ve, ne malalta estis ĝia kost', Kaj la motivo: ĉiam "vivospaco"...

Post dudek unu jaroj jen la mondon Denove skuis glavo de Belona; Rapide falis Ter' en fajran rondon, Similis sablon grundo fruktodona.

Sed pluan sangon volas jam diino Kaj pli rafinas arton de la morto; Neniam venas al malamo fino Kaj jen Detruantino sur la kroto.

Ho sekvo de obstino en eraro Vipuron varti en la kor' volonte! Venenon propran glutas nun Homaro Kaj tremas, kvazaŭ baldaŭ pereonte.

Ne unu fojon preskaŭ dronis barko. . . Jesu' per sola voĉo bridis venton, Kaj post diluvo per la ĉielarko Javeh kun Tero ligis firmamenton.

Nenion timu: fido kaj espero Ja multe povas, amo super ĉio; Plej lertan direktanton havas Tero, Kaj Paco regos, ĉar ĝin volas Dio!

11/11/1961

JOHANN MAAS

PROZO KAJ POEZIO

Se vi por fari havas jam nenion, Treniĝas tempo, kiel nur testudo, Legu do verkon: nu, Evangelion, Materialon por gravega studo.

Al vi ne plaĉas io serioza; Ĉu preferinda poezia verko? Vi diras: "Vivo estas tede proza, Lulil' komence kaj en fino - ĉerko!"

Nu, mi rediras, la prozeco tera Jam kaŭzo estas de malbonoj multaj; Laŭ ĝi la vivo kaj la mort' mistera Nur unu estas: ambaŭ forte stultaj.

Poeziaĵo estas l' Universo, Poezieco trovas sin en ĉio; Por la kantado taŭgas proz' aŭ verso, Kaj plej precipe la Evangelio!

14/11/1961

A. DOMBROWSKI

DU DATOJ

Alproksimiĝas la kristana dato: Infan' Jesuo nun en Bet-Leĥem; Sen trumpetado, kiel simpla frato De ĉiuj homoj, kiel Dia Sem'.

Baldaŭ revenos ankaŭ dat' alia: Venis grandulo por misi' sur Tero De kunfratiĝ' en mondo senkonscia. Li, Zamenhof, ĉiela kuriero.

Ne forgesiĝu tiuj datoj belaj, Al ili sonu nia fajra kanto; Predikas Amon fontoj du ĉielaj: Evangelio kaj nun Esperanto.

24/11/1961

AGAR

ARBO

Ho arbo, kiun mi kiel infano El grundo vidis kreski en l' aeron! Nun ni maljunaj ambaŭ... L' uragano De l' vivo puŝas nin jam en la teron...

Sed ni al tero faru riverencon, Kaj volu nin akcepti ĝia sino; Nobleco ja meritas rekompencon, Kaj ter' modelo estas de patrino.

Ni tamen ne pereos, ĉar la morto Koncernas sole nur la materion; El vi per nova semo venos forto, El mi ekflugos "mem", celante Dion.

La ciklo de la viv' neniam haltas; Komenc' kaj fino, alfa kaj omega Nur unu sola estas kaj transsaltas La spacon al la Celo Superega.

Ni havu la konscion kaj esperon, Ke ni ne vane fruktis por ni mem; Sed kiel ajn, ni petu bonan Teron Konsenti ŝancon al la nova sem'.

31/11/1961

A. DOMBROWSKI

PROFETO

Malsupreniras profeto, Ekbolas tuta popolo; El ĉiu buŝ' unu peto, Plej justa la propra volo.

Jen de l' profeto la vorto: "Postulas amon la Tero, "Komprenon indas la morto "Kaj paciencon sufero!"

"Fi, kion predikas tio? Grumblas popol' nekontenta; "Ridinda galimatio "En naŭza tono lamenta..."

Ve al la kor' senkonscia, Por kiu or' estas celo; Or' estas mon' fantazia, Tute sen kurs' en Ĉielo.

Sarkasmojn de fia sento, Jen kion sensaĝaj donas; Parolo sonas en vento Kaj nur de ŝtonoj resonas.

Sed venos temp' de kompreno Kaj tiam klariĝos ĉio; Ne plu mokado, sed beno, Jam ne Satano, sed Dio!

1/12/1961

V. DEVJATNIN

PAŜO POST PAŜO

Se ja ne faras salton la Naturo, Nu, kiel do la homo en Ĉielon Per unu fojo venus, kvazaŭ muro Al li ne barus tian altan celon?

Jam ĉe la kreo de la mondo ni Ke ĉio estas iom-post-ioma Rimarkas, kaj estaĵoj pli kaj pli Ŝanĝiĝas, transirante ĝis la homa.

Tra infaneco ĉiu iri devas, Anstataŭ bruta li fariĝos klera; Kaj tiel hom' sur la ŝtupar' sin levas De l' tera ombro ĝis la blu' etera.

Nu, mi demandas vin: grandan ŝtuparon Vi suprenirus tuj per unu fojo? Se vi respondas "jes", ho grandan faron Vi farus, kaj - jen antaŭ vi la vojo!

Sed ni revenu, frat', al la prudento: Detenu vin de ĉia fantazio; Lernejoj svarmas tra la firmamento Kaj lerni, lerni devas hom' ĝis Dio!

6/12/1961

IGOR ANDREI

PATRO NIA

Patro nia, kiu estas Vi en alta la ĉielo, sed al ni Vin manifestas en la Bono, Ver' kaj Belo:

Estu sankta Via Nomo; Via Regno al ni venu: Viajn Leĝojn ĉiu homo kun fidel' obei penu.

Estu Via Vol' farata de estuloj ĉiuj teraj, kiel estas plenumata ĝi en mondoj la eteraj.

Nian panon al ni donu, Patro, nun kaj ĉiujn tagojn. Niajn ŝuldojn Vi pardonu, ĉiujn niajn malbonagojn.

Car ni al ŝuldantoj niaj ankaŭ el la kor' pardonas, kiel al kredantoj piaj ĉiam fari Vi ordonas.

Via Mano nin protektu, kiam nin atakas tentoj. Al la Bono nin direktu, ke ne peku niaj sentoj.

Estu bonaj niaj pensoj, niaj agoj, niaj vortoj: ne delogu nin la sensoj, gvidu nin Spiritaj Fortoj.

FRANCISKO VALDOMIRO LORENZ

PLEJ...

Plej nutra manĝo - sanutila pano; Plej bona trinko - freŝa akv' de l' fonto; La plej beninda - de semist' la mano; La plej ebena - strek' de l' horizonto.

Plej pura rido - de l' infan' naiva; Kolor' plej bela - verdo de l' espero; Plej firma roko - de la fido viva; Plej nobla sento - am' al tuta Tero.

Kaj plej malbona? Nu, pri negacio Eĉ nur momenton ne ekpensis Dio!

11/1/1962

ĈIN-ĈAO

FORTO

Vidu belan printempan tagon, vidu, Kiel bluas ĉielo super ni! Ridon vidu en ĉio! Same ridu Kun anĝeloj, kantantaj apud Di'!

Viajn larmojn retenu por momento, Se nur fonto ne estas vivoĝojo; Celu via rigard' al firmamento, Kaj vi paŝos sur ĝusta homa vojo.

En Natur' ĉio estas harmonio: Kial do ĝin rompadi per malpaco? Sub regado de l' lerta man' de Dio L' Universo sonoras tra la Spaco.

Sentu, fratoj, de l' Vivo tutan forton, Kaj vi sentos en "mem" vivon eternan; Via sento de fort' nuligas morton, Kaj vi jam ne bezonos veston teran!

14/1/1962

DMITRI ALEKSANDER

IŜMAEL

Ĉu vi scias, kion mi Opinias pri via mondo nuna? Povus ŝajni, ĝi estas for de Di', Ke neebla fariĝis viv' komuna.

Tio estas la forto de la Karmo, Kaj la nuboj ne povus esti rozaj: Jen en kio konsistas tuta ĉarmo De la Leĝo kun sekvoj grandiozaj.

Kiel certe post nokto venas tago, Al lum' mallumo cedas, ĉar malforta, Tiel ankaŭ la homo per elpago Ekkomprenas, ke estas li senmorta.

Nur ne venku la homon malespero, Fido paŝojn firmigas ĝis la fin'; Amo tenas eĉ mondojn en aero, Kaj malamo neniam venkis ĝin!

Ni memoru, la Trono - unu: Dia! Varman koron de

31/3/1962

LORENS - tute via.

RIMARKO. - Jen letereto al Iŝmael Gomes Braga, ricevita el de nia karmemora Francisko Valdomiro Lorenz en la tago memoriga pri la batoj en la kabano de Hohn Fox en 31/3/1848 kaj pri la elkarniĝo de Allan Kardec en 31/3/1869. En ĝi estas bela instruo pri la lumo venanta al la homo per elpago de liaj kulpoj. - LA ELDONINTOJ.

En januaro de 1940, mi ĉeestis spiritisman kunsidon en la urbeto Pedro Leopoldo, kaj la Gvidanta Spirito skribis fervoran mesaĝon pri nia laborado kaj min frate salutis kiel propagandiston de Esperanto. Jen traduko de tiu mesaĝo:

LA MISIO DE ESPERANTO

Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne mal- multaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni kons- tatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de l' civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ kons- truantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la la­boristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭpremante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de l' taskoj ricevitaj en la lumo de l' spirita mondo.

Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Kon- solanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l' perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l' nuntempa civili- zacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de mal- juniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfrat- igo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas kon- kordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de l' homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.

La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spi- ritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtark- io, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de l' moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora si- tuacio: ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj re- gistaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega es- taĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj.

Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova mo- vado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l' mal- atentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sankt- aj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l' homa evoluado.

Esperanto estas leciono de l' frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la es- primon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l' procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, pe- tegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj labor- kunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.

EMMANUEL

(Mediume ricevita per Francisco Cвndido Xavier)

Transskribita el la libro "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo", eldonita de FEB.