Krimo kaj Puno [Федор Достоевский] (fb2) читать постранично

- Krimo kaj Puno 1.4 Мб, 624с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Федор Достоевский

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

FJODOR DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Dostojevsidj Gravuraĵo sur ligno de Felix Vallotton, 1895

Fjodor DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Romano en ses partoj kun epilogo

Tradukis el la rusa Andrej PARFENTJEV

Serio "Oriento-Okcidento" 28 Sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UNESCO

Sezonoj 1993

Fjodor Mifiajloviĉ Dostojevskij Krimo kaj puno

La fitolo de la rusa originalo: IIpecTynjieHHe u HaKa3aHne

Redaktis kaj komentis: Aleksander Korjenkov Teknika redaktoro: Margarita Gorikova Kompostis: Natalia Kloĉlcova Enpaĝigis: Galina Cvetkova Kovrilo: Vladimir Merinov

DOSTOJEVSKIJ F.M. Krimo kaj puno: Romano / Tr. el la rusa An.Parfentjev; EnkoncL, koment AKorjenkov; Graf. V.Meri- nov. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 488 p. - (Serio Oriento- Okcidento; U 28)

© Traduko el la rusa, enkonduko, komentario Sezonoj, 1993

Enkonduko

Fine de 1956 la Ĝenerala konferenco de UNESCO en Nov-Delhio akceptis la Grandan Projekton pri la reciproka aprezado de orientaj kaj okcidentaj kulturaj va- loroj, el kiu fontis la Programo por reciproka studo kaj aprezado de kulturoj. La Universala Esperanto-Asocio, kiu havas konsultajn rilatojn kun UNESCO kaj apogas ties strebojn por interkultura kunlaboro, kontribuis al tiu programo per lanĉo de li- teratura serio Oriento-Okcidento.

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literatu- roj. Certe tiu ideo ne estas tute nova: la natura universaleco de esperanto jam in- spiris plurajn programojn por diskonigo de diverslandaj literaturoj. Tamen nek In- ternacia literaturo de Ferdinand Hirt & Sohn, nek Biblioteko tutmonda de Rudolf Mosse, nek ceteraj similaj entreprenoj kontentige realigis la projektojn de la inicia- tintoj. Iĝis klare, ke la fortoj de nur unu eldonejo apenaŭ sufiĉas por adekvata pre- zento de la interkultura rolo de esperanto (kiu eldonejo povus sole eldoni kelkdek relative dikajn volumojn, kiuj estus aĉeteblaj dum relative longa periodo?). Tial la Iibroj de Oriento-Okcidento aperas per "fortoj kunigitaj" de la esperantista komu- numo, ĉe diversaj eldonejoj, sed ĉiam sub la sama marko.

Oriento-Okcidento ebligas al la esperantista legantaro konatiĝi kun veraj litera- turaj perloj. Verkoj de Dante, Shakespeare, Goethe, Baudelaire najbaras kun tiuj de Mori oogai, Chun-Chan Jen kaj Tagore. La serio prezentas la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj, folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro... Ĝis nun aperis 27 numeritaj kaj du sennumeraj vo- lumoj.

La signifo de la serio estas pli granda ol estis antaŭvidite ĉe ties komenco. La malcentra funkciado ebligis partoprenon de eminentaj tradukistoj. La sperto kaj ta- lento de W. Auld, R. Haupenthal, K. KaIocsay, Konisi gaku, J. E. LeppSkoski, Miya- moto masao kaj de aliaj esperantistaj plum-majstroj multiplikita je la valoro de la verkoj konsiderinde kontribuas al pliriĉigo de la esperanta tradukarto.

Ĝis 1991 nur unu libro reprezentis en la serio la rusan literaturon: Elektitaj fa- beloj de Ivan Krylov, aperinta ĉe TK/Stafeto. Sed en la jaro de la centenario de Miĥail Bulgakov Sezonoj eldonis lian ĉefverkon La majstro kaj Margarita en la fi- dela traduko de Sergej Pokrovskij.

Honoran lokon en la serio okupas nun ankaŭ Krimo kaj puno de Fjodor Do- stojevskij.

La romano enfokusigas plurajn problemojn de inteligenta individualisma prota- gonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia fi- guro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan natu- ron. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj "mil bonaj aferoj" kompensi unu krimon? (En la esperanta lite- raturo, tiun problemon relevis 120 jarojn poste Istvan Nemere per Sur kampo gra- nita). Kiomgrade pri la moralo de la homo respondecas la medio kaj la socio?

Kaj ĝuste Dostojevskij pli ol aliaj povis doni la respondon. Neniu el inter liaj samtempaj beletristoj suferis kaj spertis pli ol li. Neniu inter ili staris sur la eŝafodo, por post la sekva bagnado kaj ekzilo verki geniajn romanojn. Nur la sorto de Ĉer- nyŝevskij proksimis al la lia — sed la lastan rompis la bagno, post kiu li ne povis verki.

Kaj Dostojevskij sukcesis. Por la sukceso servis la integriĝo de la romano en la ruslandan kaj eŭropan socian, filozofian kaj religian vivojn. La kritika literaturo pri Krimo kaj puno amplcksas centojn da apartaj volumoj kaj milojn da artikoloj, rea- gantaj al la humanismaj ideoj en la romano kaj transplantantaj la starigitajn deman- dojn en la novajn kondiĉojn. La figuroj de Raskoljnikov, Svidrigajlov, Sonja Marme- ladova fariĝis metaforaj.

Malgraŭ la specifa kaj komplika lingvaĵo de Fjodor Dostojevskij la romano jam antaŭ 1890 aperis sinsekve en la lingvoj germana, sveda, franca, norvega, dana, ne- derlanda, angla, pola, serba, hungara, itala kaj finna. Poste venis (pli aŭ malpli fide- laj) tradukoj en preskaŭ ĉiuj kulture gravaj lingvoj de la oriento kaj okcidento.

Krom la teatraj scenigoj aperis pluraj kinofilmaj versioj de la romano en- kaj ek- ster-lande kaj eĉ du operoj.

Tiu ĉi eldono de Krimo kaj puno esias plia pruvo kaj pri la universala (teme, tempe kaj geografie) valoro de la romano, kaj pri la aktivado de la novgeneraciaj ruslandaj esperantistoj. Per tiu ĉi volumo la lekaterinburga eldonejo Sezonoj, situanta ĝuste ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo deziras fari plian kontribuon al la noblaj celoj de la serio Oriento-Okcidento.

Aleksander Korĵenkov

Parto Unua

I

Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2

Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin.

Apenaŭ li estis timema aŭ subpremita, tute male; sed de kelka tempo li troviĝis en stato nervoza kaj streĉita, tre proksima al hipokondrio. Li tiom profundiĝis en sin mem kaj tiom izoliĝis de la cetera mondo, ke nun li timis eĉ ĉian renkonton, ne nur kun la mastrino. Profunda mal- riĉo sufokis lin, kaj multajn mankojn li devis suferi, sed li ĉesis lasta- tempe ilin rimarki. Li ne plu zorgis pri la ĉiutaga pano kaj tute ne volis fari tion. Fakte, neniun mastrinon li timis, eĉ se tiu intencis denunci lin ĉe la polico. Sed por kio li haltu sur la ŝtuparo, aŭskultu absurdan la- vangon de banalegaj ĉiutagaĵoj tute fremdaj por li, kaj tiujn tedaĵojn pri lupago, minacojn, plendojn, por kio li elturniĝu, pardonpepu, mensogu — ho ne, prefere li traŝtelu sin kate preter la mastrina pordo kaj mal- aperu rimarkite de neniu.

Sed ĉifoje, kiam li eliris surstraten, la timo de renkonto kun la kre- ditorino, surprizis la junulon mem.

"A1 kia faro mi estas aŭdaconta kaj, samtempe, kiajn bagatelojn mi timas! — li pensis kun stranga rideto. — Hm... jes... ĉion la homo te- nas en siaj manoj, kaj ĉion li perdas ja sole pro nura timo... aksiome!.. Interese, kion oni timas pleje? Novan paŝon, novan vorton propran oni plej timas... Cetere, mi tro multe babilas. ĉuste tial mi faras nenion, ĉar babilas. Aŭ tiel probable: tial babilas, ĉar mi faras nenion. Tion mi dum la lasta monato ellernis: babili, kuŝante la tutajn tagojn en la an- gulo kaj pensante pri la tempo de Adamo. Nu, por kio mi iras nun?