Krimo kaj Puno [Федор Достоевский] (fb2) читать онлайн

- Krimo kaj Puno 1.4 Мб, 624с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Федор Достоевский

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

FJODOR DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Dostojevsidj Gravuraĵo sur ligno de Felix Vallotton, 1895

Fjodor DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Romano en ses partoj kun epilogo

Tradukis el la rusa Andrej PARFENTJEV

Serio "Oriento-Okcidento" 28 Sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UNESCO

Sezonoj 1993

Fjodor Mifiajloviĉ Dostojevskij Krimo kaj puno

La fitolo de la rusa originalo: IIpecTynjieHHe u HaKa3aHne

Redaktis kaj komentis: Aleksander Korjenkov Teknika redaktoro: Margarita Gorikova Kompostis: Natalia Kloĉlcova Enpaĝigis: Galina Cvetkova Kovrilo: Vladimir Merinov

DOSTOJEVSKIJ F.M. Krimo kaj puno: Romano / Tr. el la rusa An.Parfentjev; EnkoncL, koment AKorjenkov; Graf. V.Meri- nov. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 488 p. - (Serio Oriento- Okcidento; U 28)

© Traduko el la rusa, enkonduko, komentario Sezonoj, 1993

Enkonduko

Fine de 1956 la Ĝenerala konferenco de UNESCO en Nov-Delhio akceptis la Grandan Projekton pri la reciproka aprezado de orientaj kaj okcidentaj kulturaj va- loroj, el kiu fontis la Programo por reciproka studo kaj aprezado de kulturoj. La Universala Esperanto-Asocio, kiu havas konsultajn rilatojn kun UNESCO kaj apogas ties strebojn por interkultura kunlaboro, kontribuis al tiu programo per lanĉo de li- teratura serio Oriento-Okcidento.

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literatu- roj. Certe tiu ideo ne estas tute nova: la natura universaleco de esperanto jam in- spiris plurajn programojn por diskonigo de diverslandaj literaturoj. Tamen nek In- ternacia literaturo de Ferdinand Hirt & Sohn, nek Biblioteko tutmonda de Rudolf Mosse, nek ceteraj similaj entreprenoj kontentige realigis la projektojn de la inicia- tintoj. Iĝis klare, ke la fortoj de nur unu eldonejo apenaŭ sufiĉas por adekvata pre- zento de la interkultura rolo de esperanto (kiu eldonejo povus sole eldoni kelkdek relative dikajn volumojn, kiuj estus aĉeteblaj dum relative longa periodo?). Tial la Iibroj de Oriento-Okcidento aperas per "fortoj kunigitaj" de la esperantista komu- numo, ĉe diversaj eldonejoj, sed ĉiam sub la sama marko.

Oriento-Okcidento ebligas al la esperantista legantaro konatiĝi kun veraj litera- turaj perloj. Verkoj de Dante, Shakespeare, Goethe, Baudelaire najbaras kun tiuj de Mori oogai, Chun-Chan Jen kaj Tagore. La serio prezentas la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj, folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro... Ĝis nun aperis 27 numeritaj kaj du sennumeraj vo- lumoj.

La signifo de la serio estas pli granda ol estis antaŭvidite ĉe ties komenco. La malcentra funkciado ebligis partoprenon de eminentaj tradukistoj. La sperto kaj ta- lento de W. Auld, R. Haupenthal, K. KaIocsay, Konisi gaku, J. E. LeppSkoski, Miya- moto masao kaj de aliaj esperantistaj plum-majstroj multiplikita je la valoro de la verkoj konsiderinde kontribuas al pliriĉigo de la esperanta tradukarto.

Ĝis 1991 nur unu libro reprezentis en la serio la rusan literaturon: Elektitaj fa- beloj de Ivan Krylov, aperinta ĉe TK/Stafeto. Sed en la jaro de la centenario de Miĥail Bulgakov Sezonoj eldonis lian ĉefverkon La majstro kaj Margarita en la fi- dela traduko de Sergej Pokrovskij.

Honoran lokon en la serio okupas nun ankaŭ Krimo kaj puno de Fjodor Do- stojevskij.

La romano enfokusigas plurajn problemojn de inteligenta individualisma prota- gonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia fi- guro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan natu- ron. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj "mil bonaj aferoj" kompensi unu krimon? (En la esperanta lite- raturo, tiun problemon relevis 120 jarojn poste Istvan Nemere per Sur kampo gra- nita). Kiomgrade pri la moralo de la homo respondecas la medio kaj la socio?

Kaj ĝuste Dostojevskij pli ol aliaj povis doni la respondon. Neniu el inter liaj samtempaj beletristoj suferis kaj spertis pli ol li. Neniu inter ili staris sur la eŝafodo, por post la sekva bagnado kaj ekzilo verki geniajn romanojn. Nur la sorto de Ĉer- nyŝevskij proksimis al la lia — sed la lastan rompis la bagno, post kiu li ne povis verki.

Kaj Dostojevskij sukcesis. Por la sukceso servis la integriĝo de la romano en la ruslandan kaj eŭropan socian, filozofian kaj religian vivojn. La kritika literaturo pri Krimo kaj puno amplcksas centojn da apartaj volumoj kaj milojn da artikoloj, rea- gantaj al la humanismaj ideoj en la romano kaj transplantantaj la starigitajn deman- dojn en la novajn kondiĉojn. La figuroj de Raskoljnikov, Svidrigajlov, Sonja Marme- ladova fariĝis metaforaj.

Malgraŭ la specifa kaj komplika lingvaĵo de Fjodor Dostojevskij la romano jam antaŭ 1890 aperis sinsekve en la lingvoj germana, sveda, franca, norvega, dana, ne- derlanda, angla, pola, serba, hungara, itala kaj finna. Poste venis (pli aŭ malpli fide- laj) tradukoj en preskaŭ ĉiuj kulture gravaj lingvoj de la oriento kaj okcidento.

Krom la teatraj scenigoj aperis pluraj kinofilmaj versioj de la romano en- kaj ek- ster-lande kaj eĉ du operoj.

Tiu ĉi eldono de Krimo kaj puno esias plia pruvo kaj pri la universala (teme, tempe kaj geografie) valoro de la romano, kaj pri la aktivado de la novgeneraciaj ruslandaj esperantistoj. Per tiu ĉi volumo la lekaterinburga eldonejo Sezonoj, situanta ĝuste ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo deziras fari plian kontribuon al la noblaj celoj de la serio Oriento-Okcidento.

Aleksander Korĵenkov

Parto Unua

I

Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2

Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin.

Apenaŭ li estis timema aŭ subpremita, tute male; sed de kelka tempo li troviĝis en stato nervoza kaj streĉita, tre proksima al hipokondrio. Li tiom profundiĝis en sin mem kaj tiom izoliĝis de la cetera mondo, ke nun li timis eĉ ĉian renkonton, ne nur kun la mastrino. Profunda mal- riĉo sufokis lin, kaj multajn mankojn li devis suferi, sed li ĉesis lasta- tempe ilin rimarki. Li ne plu zorgis pri la ĉiutaga pano kaj tute ne volis fari tion. Fakte, neniun mastrinon li timis, eĉ se tiu intencis denunci lin ĉe la polico. Sed por kio li haltu sur la ŝtuparo, aŭskultu absurdan la- vangon de banalegaj ĉiutagaĵoj tute fremdaj por li, kaj tiujn tedaĵojn pri lupago, minacojn, plendojn, por kio li elturniĝu, pardonpepu, mensogu — ho ne, prefere li traŝtelu sin kate preter la mastrina pordo kaj mal- aperu rimarkite de neniu.

Sed ĉifoje, kiam li eliris surstraten, la timo de renkonto kun la kre- ditorino, surprizis la junulon mem.

"A1 kia faro mi estas aŭdaconta kaj, samtempe, kiajn bagatelojn mi timas! — li pensis kun stranga rideto. — Hm... jes... ĉion la homo te- nas en siaj manoj, kaj ĉion li perdas ja sole pro nura timo... aksiome!.. Interese, kion oni timas pleje? Novan paŝon, novan vorton propran oni plej timas... Cetere, mi tro multe babilas. ĉuste tial mi faras nenion, ĉar babilas. Aŭ tiel probable: tial babilas, ĉar mi faras nenion. Tion mi dum la lasta monato ellernis: babili, kuŝante la tutajn tagojn en la an- gulo kaj pensante pri la tempo de Adamo. Nu, por kio mi iras nun? ĉu vere, mi estas kapabla al tiol ĉu vere, tio estas serioza? Ho ne, tute ne serioza. Nura fantazio por mia amuzo. Ludo de infano! Jes ja, ludo!"

En la strato varmego frenezis, aldone sufoko kaj tumulto, ĉie kalko, brikoj, skafaldoj, polvo kaj tiu specifa somerfetoro tiel bone konata al ĉiu peterburgano ne havanta monon lui someran dometon, — ĉio mal- agrable skuegis la misordigitajn nervojn de la junulo. La lastajn penik- tuŝojn sur tiun abomenan kaj tristan bildon metis netolerebla fetoro de drinkejoj, speciaie abundaj en tiu ĉi urboparto, kaj ebriuloj ĉie renkon- teblaj, malgraŭ la deĵora horo.

Sento de ekstrema naŭzo fulmis en la fajnaj trajtoj de la junulo, ce- tere, tre bela, kun ĉarmaj malhelaj okuloj, brunaj haroj, altstatura, min- ca kaj svelta.

Sed baldaŭ li mergiĝis en profundan meditadon, aŭ pli ĝuste, en somnolon; li plu iris nenion rimarkante ĉirkaŭ si kaj nenion dezirante rimarki. Nur de tempo al tempo li ion softe murmuris, ĉar kiel li ĵus konfesis al si, monologoj estis lia kutimo. Kaj li mem en tiu minuto vi- dis, ke liaj pensoj konfuziĝas kaj li estas tre malforta: ja du tagojn li manĝis preskaŭ nenion.

Li estis tiel aĉe vestita, ke eĉ ne ĉiu alkutimiĝinto kuraĝus senhonte eliri en tiaj ĉifonoj dum la taga lumo. Cetere, en ĉi kvartalo per kostumo neniun eblis surprizi. La proksimeco de la placo Sennaja, abundo de certaj amuzejoj kaj dominanta fabrika metiista loĝantaro en ĉi tiuj cen- traj stratoj kaj stratetoj de Peterburgo, fojfoje spicis la ĝeneralan pano- ramon per tiom strangaj uloj, ke renkonti sur strato mizeran ĉifonulon signifus nenion. Sed tiom da malica abomeno jam akumuliĝis en la ju- nula animo, ke eĉ malgraŭ sia, ofte tre juneca, delikateco, li tute ne hontis siajn ĉifonojn surstrate. Escepte nur de tiuj okazoj, kiam li ren- kontis konatojn aŭ malnovajn amikojn, kiujn li cetere ĉiam preferis evi- ti... Kaj tamen, kiam iu ebriulo, nekompreneble kial kaj kien veturigata en granda ĉarego per granda tirĉevalo jungita, subite kriis al li: "Hej ci, germanĉapelisto!" — kaj laŭte hurlis montrante al li permane, — tiam ia junulo abrupte haltis kaj spasme kaptis sian ĉapelon. ĉi estis alta, zimmermana4 bulĉapelo, sed forte trivita, rufiĝinta, kun multaj truoj kaj makuloj, sen ĉirkaŭrandoj kaj plej malplaĉe oblikviĝinta sur lia kapo. Tamen ne honto lin kaptis, sed tute alia sento, eĉ la timo.

— Jes, certe! — li murmuris konfuzite. — Sendube! Jen afero plej aĉa! Iu stulta bagatelo, unusola banalega detalo, povas ruinigi la tutan projekton! Jes ja! la ĉapelo tro rimarkinda... Ridinda, kaj tial rimarkin- da. A1 miaj ĉifonoj pli konvenus iu flano, eble kaskedo, ja ne ĉi kriplaĵo. Neniu portas similajn. Kun tia ĉapelo oni min de malproksime povas ri- marki. Kaj memorfiksi... Nur, kaj sufiĉas ja... por konviktaĵo. Necesas aspekti plej ordinare. Detaloj, detaloj plej gravas!.. ŝtupoj por eŝafodo estas ili...

Ne longe li devis iri; li eĉ sciis kiom da paŝoj ekde la pordego de lia domo: ekzakte sepcent tridek. Li kalkulis ilin, kiam lin foje kaptis imago. Tiam li ankoraŭ ne kredis ĝin serioza, nur sin incitis per ĝia fie- ca, sed tenta aŭdaco. Nun, post la paso de unu monato, li jam komencis pensi alimaniere. Kaj spite al la mokaj monologoj pri la propraj neka- pablo kaj malkuraĝo, li kutimiĝis konsideri iel pretervole sian "fiecan" revon kiel entreprenon, kvankam ankoraŭ ne kredis al si mem. Eĉ nun kiam li iris fari la provon de sia entrepreno, lia ekscitiĝo estis kreskanta kun ĉiu nova paŝo.

Kun la koro haltanta kaj vibrantaj nervoj li venis al tre granda domo, kies unu flanko direktiĝis al kanalo5 kaj la alia — al la strato E.* La domo konsistis el etaj apartamentoj loĝataj de ĉiaspeca metiistaro — ta- jloroj, metallaboristoj, kuiristinoj, germanaj diversfakuloj, junaj ĉiesuli- noj, pedeloj k.c. En- kaj el-irantoj kiel formikaro svarmadis sub du por- degoj kaj en du kortoj de la domo. ĉi tie servis tri aŭ kvar kortistoj. A1 sia granda kontento, la junulo renkontis neniun el ili. Rimarkite de neniu, post la pordego li tuj glitis dekstren, sur la ŝtuparon. La ŝtuparo estis obskura kaj mallarĝa — "nigra" — tion li konis jam, esplorinte ĉion pli frue. Kaj la loko tre plaĉis al li: en tia mallumo nenies scivola ri- gardo estis danĝera. "Se eĉ nun la timego ne lasas min, do kio okazus, se jen efektive, mi la aferon alirus?" — li nevole pensis veninte en la kvaran etaĝon. Tie lian vojon baris ekssoldatoj-portistoj, kiuj elportis meblaron el iu loĝejo. Li jam sciis, ke tiun loĝejon okupas familio de germana oficisto: "do la germano nun elloĝiĝas, kaj do, en la kvara etaĝo de ĉi ŝtuparplaceto provizore restas nur unu loĝata apartamento — tiu de la oldulino. Bone... por ĉiu okazo..." — li pensis kaj sonorigis al la loĝejo de la oldulino. Aŭdiĝis softa tinto, tiom malforta, kvazaŭ la so- norileto estus farita ne el kupro, sed el lado. Similajn sonoriletojn havis preskaŭ ĉiuj etaj loĝejoj en tiaj domegoj. Iam ankaŭ li ofte ĝin aŭdis. Li jam forgesis tiun apartan sonoron, kaj nun ĝi subite kvazaŭ memo- rigus kaj prezentus al li tute klare, ke... Li eĉ tremeris — ĉi-foje tro malfortiĝis liaj nervoj. Post nelonge la pordo malfermiĝis je tre streta fendo: la loĝantino per rigardo plena de senkaŝa malfido observis tra la fendeto la alveninton, el la mallumo nur ŝiaj briletantaj okuletoj vidiĝis. Sed vidinte multajn homojn en la placeto, ŝi rekuraĝiĝis kaj malfermis komplete... La junulo paŝis tra la sojlo en malluman antaŭĉambron, di- viditan per maldika vando post kiu estis tre malgranda kuirejo. La ol- dulino kun demanda rigardo silente staris antaŭ li. Ŝi estis tute eta, se- ka oldulino, ĉirkaŭ sesdekjara, k in akraj kaj malicaj okuletoj, pinta na- zeto kaj nekovrita kapo. Blonda, apenaŭ griziĝinta hararo estis abunde oleumita. Ŝian mincan kaj longan, kokinkruron similan kolon zonis fla- nela ĉifono. Sur la ŝultroj, malgraŭ la varmego, pendaĉis trivita kaj fla- viĝinta fela bluzo. La oldulino ĉiuminute tusis kaj grake ĝemis. Evidente, la junulo hazarde metis sur ŝin iom apartan rigardon, ĉar ankaŭ en ŝiaj okuloj subite refulmis la ĵusa malfidemo.

Raskoljnikov, studento. Mi estis ĉe vi antaŭ unu monato, — ra- pidis balbuti la junulo kun riverenco, rememorinte, ke necesas esti pli ĝentila.

Mi memoras, karulo, tre bone mi memoras, ke vi estis ĉe mi, — klare eldiris la oldulino, plu borante lian vizaĝon per sia demanda ri- gardo.

Do jen, refoje mi... kaj denove pro la sama afero... — daŭrigis Raskoljnikov, kun ioma konfuziĝo kaj mirante pro la oldulina malfide- mo.

"Cetere, eble ŝi ĉiam estas tia, sed mi ne rimarkis tion pasintfoje", — li pensis kun malagrabla sento.

La oldulino iom silentis, kvazaŭ meditante, poste flanken paŝis, kaj montrante la pordon de la ĉambro enlasis la gaston iri unua kaj diris:

Eniru, karulo.

La malgranda ĉambro, kiun la junulo eniris, kun flavaj tapetoj, ge- ranioj kaj muslinaj kurtenetoj ĉe la fenestroj, dum tiu minuto estis hele lumigata de la subiranta suno. "Do ankaŭ tiam same lumos la suno!.." — subite ekpensis Raskoljnikov, kaj li rapide okulumis la tutan ĉambron por laŭeble esplori kaj memorfiksi la situacion. Sed en la ĉambro estis nenio speciala, Tre malnova flavligna meblaro, konsistis el sofo kun grandega ligna konveksa dorso, ovala tablo antaŭ la sofo, tualeta tablo kun speguleto inter la fenestroj, kelkaj seĝoj ĉemure kaj du-tri ĉipaj bil- doj flave kadritaj, sur kiuj vidiĝis junaj germaninoj kun birdoj en la ma- noj — jen la tuta meblaro. En angulo ĉe ikoneto brulis lucemo. Ĉio estis tre pura: kaj la mebloj kaj la planko brilis pro diligenta polurado. "Li- zaveta fervoras", — pensis la junulo. Neniun polveron oni povus trovi en la loĝejo. "Nur malicaj kaj oldaj vidvinoj havas tian purecon", — daŭrigis interne Raskoljnikov kaj scivole strabis la okulojn al indiena kurteneto ĉe la pordo de la dua malgranda ĉambro, kie staris la oldu- linaj litoj kaj komodo, kaj kien li ankoraŭ neniam enrigardis. La tuta loĝejo konsistis el tiuj du ĉambroj.

Kion vi deziras? — severe demandis la oldulino, veninte en la ĉambron kaj denove stariĝante antaŭ li por rigardi rekte en lian vizaĝon.

Mi garantiaĵon alportis, jen! — Kaj li elpoŝigis malnovan platan arĝentan horloĝon. Sur ĝia reverso estis skizita terglobo. La ĉeneto estis ŝtala.

Sed jam venis la tempo por la antaŭaj garantiaĵoj. Antaŭ tri tagoj pasis unu monato.

Atendu iomete. Ankaŭ por la dua monato mi pagos.

Sed nun jam laŭ mia volo: atendi aŭ tuj vendi vian aĵon.

Sed kiom pro la horloĝo, Aljona Ivanovna?

Ve, kun bagateloj vi venas, karulo. Preskaŭ neniom ĝi prezas. La antaŭan fojon por la ringeto vi ricevis de mi du biletojn, kvankam ĉe oraĵisto oni povus aĉeti novan kontraŭ unu kaj duona rubloj.

Almenaŭ kvar rublojn! Estas ja la patra horloĝo — mi ĝin elaĉe- tos! Mi baldaŭ monon ricevos.

Unu kaj duona rubloj, minus interezo, se vi volas.

Unu kaj duono! — la junulo ekkriis.

Laŭ via volo. — Kaj la oldulino redone etendis al li la horloĝon.

La junulo prenis ĝin kaj tiel koleriĝis, ke estis forironta, sed li tuj ekre- gis sin rememorinte, ke li ne havas aliajn rimedojn por akiri monon. Kaj krome, lia vizito ja havis ankaŭ alian celon.

Bone! — li diris krude.

La oldulino enpoŝigis la manon por ŝlosiloj kaj iris en la alian ĉam- bron, trans la kurtenojn. La junulo, nun sola en la ĉambro, scivole streĉis siajn orelojn, kaj atendis. Li aŭdis ŝin malŝlosi la komodon. "Ver- ŝajne la supran tirkeston, — li pensis. — La ŝlosiiojn ŝi do portas en la dekstra poŝo... Ĉiuj kune, sur la ŝtalringo... Kaj unu ŝlosilo estas la plej granda, trioble, kun denta pinto, certe ĝi estas ne komoda ŝlosilo... Sekve, ankoraŭ devas esti iu skatolo aŭ ŝrankokesto... Tre interese. La ŝrankokestoj havas ĝuste tiajn ŝlosilojn... Sed kiom abomena, tamen, estas ĉio ĉi..."

La oldulino revenis.

Do jen, karuleto: se po dek kopekoj monate el ĉiu rublo, do el unu kaj duona rubloj vi ŝuldas dekkvin kopekojn por unu monato. Ankaŭ por la antaŭaj du rubloj laŭ la sama tarifo vi devas pagi dudek kopekojn. Sume, estas do tridekkvin kopekoj. Do por via horloĝo vi ricevas unu rublon kaj dekkvin kopekojn. Bonvolu ricevi.

Kiel! jam unu rublo kaj dekkvin kopekoj!

Jes, tiel.

La junulo sen plia disputo prenis la monon. Li rigardis la oldulinon kaj ne rapidis foriri, kvazaŭ li dezirus ankoraŭ ion diri aŭ fari, sed li mem ne scius kion ĝuste...

Mi, Aljona Ivanovna, baldaŭ al vi eble ankoraŭ unu ajon alpor- tos... cigaredujon... arĝentan... tre bonan... tuj kiam reprenos ĝin de amiko... — li eksilentis embarasita.

Nu, ĝuste tiam venu por paroli, karulo.

ĉis revido... Vi ĉiam solas hejme, ĉu la fratino forestas? — li de- mandis laŭeble libere, enirante en la antaŭĉambron.

Sed kion, karulo, vi havas por ŝi?

Ho, nenion specialan. Mi volis nur demandi. Kaj vi tuj... Do, ĝis la revido, Aljona Ivanovna!

Raskoljnikov eliris tre konfuzita. Kaj lia konfuzo ĉiam kreskis. Li eĉ haltis kelkfoje, kvazaŭ per io subite frapita, kiam desupris laŭ la ŝtupa- ro. Kaj fine, jam sur la strato, li ekkriis:

"Ho dio! Kia abomenajo estas ĉio ĉi! Kaj ĉu vere, ĉu vere, mi... sed ne, absurde, stultaĵo! — li aldonis firme. — Nu, kiel tia hororo povis veni en mian kapon? Kian koton tamen kapablas knedi mia koro! Tupra, putra kaj aĉa aĉa!.. Kaj mi, la tutan monaton..."

Sed nek per vortoj nek per eksklamacioj li kapablis esprimi sian emociiĝon. Sento de ekstrema naŭzo, kiu komencis premi kaj taŭzi iian koron jam ekde la ekiro al la oldulino, nun atingis tioman gradon kaj tiel lume klariĝis, ke li ne plu sciis kien eskapi el sia angoro. Kvazaŭ ebria li iris sur la trotuaro, ne rimarkante preterpasantojn kaj koliziante kun ili. Li rekonsciiĝis nur en la sekva strato. Tie li ĉirkaŭrigardis kaj trovis sin stari apud drinkejo, por veni en kiun oni devis desupri de la trotuaro per ŝtupareto en subteran etaĝon. Nun tra la pordo eliĝis du ebriuloj, kiuj subtenante kaj insultante unu la alian grimpis sur la stra- ton. Sen longa pripenso, Raskoljnikov tuj desupris. Neniam li antaŭe vizitis drinkejojn, sed nun li sentis vertiĝon kaj soifego la gorĝon bruli- gis. Li ekdeziris malvarman bieron, des pli ke sian subitan malfortiĝon li konsideris kaŭzita ankaŭ de la malsato. Li sidiĝis en malhela kota angulo, ĉe glueca tablo, mendis bieron kaj avide trinkis la unuan gla- son. Tuj sereniĝis lia animo, pensoj akiris klarecon. "Kia stultaĵo, — li diris kun espero, — embarasiĝi pro tio! Simpla fizika misagordo! Unu bierglaso, seka panpeco — kaj tuj revenas la klareco de V pensoj, reso- lidiĝas la cerbo, la intencoj firmiĝas! Kraĉ! kiaj bagatelaĵoj!.." Kaj mal- graŭ tiu malestima kraĉo, liaj okuloj gajiĝis, kvazaŭ ĵus li estus libe- riĝinta de iu terura ŝarĝo, kaj li amike ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn. Sed eĉ en tiu minuto li intuicie komprenis, ke lia retrankviliĝo estas same malsaneca.

Dume en la drinkejo restis nemulte da homoj. Krom tiuj du ebriuloj, kiujn li renkontis sur la ŝtuparo, post nelonge foriris brua koterio de kvin viroj kun tirharmoniko kaj junulino. Post ilia foriro iĝis kviete kaj vaste. Restis: ebrieta viro, sidanta antaŭ bierkruĉo, laŭaspekte burĝo; lia kunulo, dika grandulo, ea kurta drapa kaftano kaj kun griza barbo, forte ebriiĝinta, ekdorminta ĉe la tablo — li kelkfoje subite, kvazaŭ vekiĝinte, komencis klakadi per la fingroj disigante la brakojn, kaj saltigante sur la tablo sian bruston, sen levi de la benko la postaĵon, kaj murmurante ian galimation, penante rememori versojn:

A1 edzin' mi arde flamis,

Tuuutan jaaaron ŝin mi aaamis.

Aŭ, denove vekiĝinte, subite:

Kiam ŝi naskonta iĝis, A1 alia mi amiĝis...

Sed neniu volis dividi lian fcliĉon; lia silcntema kunulo eĉ malamike kaj malfideme rigardis tiujn eksplodojn. Ankorau unu viro ĉi tie ĉeestis, laŭaspekte simila al eksiĝinta oficisto. Li sidis aparte antaŭ sia trinkujo, de tempo al tempo glutante kaj ĉirkaŭrigardante. Ankaŭ li aspektis iom emociita.

II

Raskoljnikov ne kutimis esti en amaso kaj, kiel dirite, li evitis la so- cieton, precipe en la lasta tempo. Sed nun io subite ektiris lin al la ho- moj. En lia animo estis kreiĝanta io nova, kaj samtempe li spertis iu- specan soifon je homoj. Li tiom laciĝis pro tiu longa monato, plena de la obseda angoro kaj morna streĉiĝo, ke li deziris almenaŭ foje ekspiri aeron el alia mondo, el iu ajn mondo, kaj tial spite al malpureco de la lokalo, nun li ĝue sidis en la drinkejo.

La mastro de la drinkejo troviĝis en alia ĉambro, sed ofte li aperadis en la salono, malsuprenirante sur ŝtuparo el iu supra ejo, ĉe kio komen- ce estis aperantaj liaj dandaj gudritaj botoj kun grandaj ruĝaj refaldaĵoj. Li surhavis palton plisitan ĉe la talio kaj terure grasmakulitan nigran atlasan veŝton, sen kravato, kaj lia tuta vizaĝo aspektis kvazaŭ oleita, simile al ŝtala seruro. Knabo ĉirkaŭ dekkvarjara staris post la bufedo kaj alia knabo, pli juna, plenumis mendojn de klientoj. Sur la tabloj staris tranĉitaj kukumoj, nigraj krakenoj kaj dispecigitaj fiŝoj: ĉio fetoris. Ŝve- bis tia sufoko, ke longa restado ene estis neeltenebla, kaj ĉion tiel sa- turis vinodoro, ke ŝajnis, ke nur pro tiu aero oni povas ebriiĝi dum kvin minutoj.

Okazas foje renkontoj eĉ kun tute nekonataj al ni homoj, pri kiuj ni ekinteresiĝas de la unua rigardo, iel subite, abrupte, kiam ankoraŭ ne estis dirita eĉ unu vorto. ĉuste tiel impresis al Raskoljnikov tiu viro, kiu sidis iom flanke de ĉiuj kaj similis eksiĝintan oficiston. Poste la junulo kelkfoje rememoris tiun unuan impreson kaj eĉ konsideris ĝin antaŭsen- to. Li ĵetis oftajn rigardojn al la oficisto ankaŭ pro tio, ke la viro mem insiste rigardis lin, kaj tute klaris, ke li tre deziras komenci dialogon. La ceterajn drinkejanojn, inter kiuj ankaŭ la mastron, la oficisto rigardis iel ordinare, eĉ enue, kaj samtempe kun nuanco de iuspeca fiera neglek- to, kiel homojn de malpli altaj socia rango kaj klero, kun kiuj li povis havi neniun temon por paroli. Li estis viro pli ol kvindekjara, mezstatura kaj fortika, grizhara kun granda kalvaĵo, kun flava, eĉ verdeta, vizaĝo ŝveliĝinta pro konstanta drinkado kaj kun ŝvelaj palpebroj, sub kiuj brilis malgrandaj, kiel fendetoj, sed animitaj ruĝetaj okuloj. Estis io tre stran- ga en li; lia rigardo kvazaŭ radiis jubile, — ŝajnis, ke estas en ĝi kaj senco kaj saĝo, — sed samtempe en la okuloj fulmis ankaŭ frenezo. Li portis malnovan, tute trivitan nigran frakon, sur kiu estis nur unu bu- tono. Kaj per tiu butono la frako estis butonita, evidente, pro emo resti bontona. EI sub nankena veŝto elstaris brustotolaĵo, plene ĉifita, malpu- rega kaj priverŝita. La vizaĝo estis oficiste razita, tamen jam delonge kaj tial grizblua kreskaĵo jam aperis. Kaj vere distingiĝis en liaj movoj io oficiste digna. Sed nun maltrankvila, li taŭzis sian hararon kaj kunpre- mis kelkfoje, en sopiro, per la manoj la tempiojn, metante la kubutojn en truitaj manikoj sur la priverŝitan gluecan tablon. Fine, li metis al Ra- skoljnikov rektan rigardon kaj diris laŭte kaj firme:

ĉu estas permesite, mia kara sinjoro, ke mi adresu al vi diskretan parolon? Malgraŭ via nesufiĉe digna aspekto mia sperto distingas vin kiel homon kleran kaj al drinko ne kutiman. Mi ja respektas klerecon, kun koraj sentoj kunigitan, kaj mi mem estas titola konsilisto. Marmeladov

jenas mia familinomo. La titola konsilisto. Se permesite: ĉu vi oficas?

Ne, mi studas... — respondis la junulo iom mirigita pro aparte rafinita parolstilo kaj pro tio, ke jen tiel rekte, celite, li estis alparolita. Malgraŭ tute ĵusa impulso al komunikiĝo kun iuj ajn homoj, ĉe la unuaj vortoj adresitaj efektive al li, li subite resentis sian kutiman abomenon al ĉiu fremda vizaĝo, tuŝinta aŭ nur tuŝonta lian personecon.

Sekve studento, aŭ eksigita studento! — eksklamaciis la oficisto.

ĝuste tiel mi pensis! Sperto, sinjoro, la multe provita sperto! — kaj kiel signon de laŭdo li metis fingron al sia frunto. — Studento, aŭ homo iel rilatanta sciencojn! Sed, mi petas... — Li ŝancele ekstaris, kunprenis sian botelon, glaseton, kaj sidiĝis kontraŭ la junulon, iom flanke de li. Malgraŭ la ebrio, li parolis vigle kaj klare, nur foje stumblante kaj ti- rante la vortojn. Kun ia avido li atakis Raskoljnikov-on, kvazaŭ ankaŭ li la tutan monaton interparolus kun neniu.

Kara sinjoro, — li komencis preskaŭ solene, — malriĉeco ne estas malvirto, tio estas vero. Nu, ja mi konas, ke ankaŭ drinkemo ne estas virto, kaj tio estas eĉ pli granda vero. Sed mizero, kara sinjoro, mizero estas malvirto. En malriĉcco oni ankoraŭ konservas noblecon de la de- naskaj sentoj, en ia mizero — neniu kaj neniam. Pro la mizero oni eĉ elpelas ne per bastono, sed per balailo forbalaas el la homa societo. Tiel estas pli ofende; sed juste, ĉar en la mizero eĉ mi mem, la unua, pretas ofendi min! Jen pro tio mi drinkas! Antaŭ unu monato mian edzinon tradraŝis sinjoro Lebezjatnikov, sed mia edzino ja ne estas kiel mi! Cu vi komprenas, sinjoro? Permesu ankoraŭ unu demandon, nu, tiel, pro nura scivolemo: ĉu iam vi noktumis ĉe la rivero Neva, en la pajlo-ba- rĝoj?7

Ne, ne havis okazon, — respondis Raskoljnikov. — Pri kio temas?

Nu, kaj mi de tie, jam la kvinan nokton...

Li plenigis glaseton, fortrinkis kaj enpensiĝis. Vere, sur lia vesto kaj eĉ en la haroj ie-tie vidiĝis algluiĝintaj pajleroj. Estis tre verŝajne, ke dum kvin tagnoktoj li nek senvestiĝis nek lavis sin. Precipe malpuraj estis la manoj, grasaj, ruĝaj kun nigraj ungoj.

Lia parolo allogis ĝeneralan, kvankam iom pigran atenton. La knaboj ĉe la bufedo komencis subridi. La mastro, ŝajne, intence venis el la su- pra ĉambro, por aŭskulti la "amuziston", kaj li sidiĝis iom flanke, pigre, sed gravmiene oscedante. Evidente, Marmeladov ĉi tie estis delonge ko- nata. Kaj sian inklinon al rafinita parolo li havigis al si, plej verŝajne, pro la kutimo al oftaj drinkejaj interparoloj kun nekonatoj. Tiu kutimo ĉe kelkaj drinkuloj iĝas neceso, kaj precipe, ĉe tiuj el ili, kiujn hejme oni traktas krude kaj humiligas. Tial en drinkula kompanio ili ĉiam pe- nas kvazaŭ elklopodi por si pravigon, kaj se eble, eĉ estimon.

He, amuzisto! — laŭtis la mastro. — Do kial vi ne servas, ne ofi- cas, se oficisto?

Kial mi ne servas, kara sinjoro, — efiis Marmeladov adresante nur al Raskoljnikov, kvazaŭ li demandus, kial mi ne servas? Sed ĉu mia kor' ne doloras pro tio, ke mi vivas mian sklavan vivon? Kiam sinjoro Le- bezjatnikov, antaŭ unu monato, proprapugne mian edzinon tradraŝis dum mi ebriega tiam kuŝaĉis, do ĉu mi ne suferis? Permesu, junulo, ĉu iam okazis ke vi... hm... nu almenaŭ petis prunton, sed senespere?

Okazis... Nur kio estas: senespere?

Tio estas: absolute senespere. Antaŭsciante, ke la peto vanas. Nu jen, ekzemple vi scias, anticipe kaj tutcerte, ke tiu homo, tiu noblega kaj plej respektinda civitano, nenial pruntedonos al vi monon. Ĉar kial,cetere, li donu? Ja li scias, ke vi ne redonos. Ĉu pro kompato? Sed sin- joro Lebezjatnikov, kiu sekvas ĉiujn modernajn ideojn, antaŭnelonge kla- rigis, ke kompaton en nia tempo eĉ la sciencoj prohibas, kaj tion jam oni praktikas en Anglujo, kie la politika ekonomiko. Do, mi demandas, kial li donu? Kaj sciante ke li donos nenion, vi tamen ekiras al tiu kaj...

Por kio do iri?

Se ne estas ankoraŭ iu, al kiu oni povas iri, se nenien plu eblas iri! Ja necesas ke ĉiu homo povu iri almenaŭ ien. Ĉar venas tempo, kiam oni nepre devas iri! Kiam mia kara filino unuafoje iris kun la flava bi- leto8, ankaŭ mi ekiris... ĉar mia filino havas la flavan bileton... — ak- cesore li aldonis kun certa maltrankvilo rigardante al la juna viro. — Sed ne gravas, kara sinjoro, ne gravas! — rapidis li diri, kun videbla trankvilo, kiam ambaŭ knaboj malantaŭ la bufedo ridŝprucis kaj eĉ la mastro ridetis. — Ne grave! Tiuj kapbalancadoj min ne hontigas, ĉar ĉiuj jam delonge ĉion konas. Nenio kaŝita restos nekonigita*. Kaj ne malŝate, sed kun humilo mi tion akceptas. Jes! Jes! "Jen la homo!10" Mi petas, kara junulo, ĉu vi povus... Sed ne, por esprimi pli forte kaj elok- vente: ne ĉu vi povus, sed ĉu vi kuraĝus, nun rigardante min, jese diri, ke mi ne estas porko?

La junulo ne respondis eĉ unu vorton.

Nu, — per solida voĉo daŭrigis la parolanto, ĉi-foje kun emfazita digneco, kiam ĉesis en la ĉambro novaj mokridoj. — Nu, estu mi porko, sed ŝi — la damo. Mi estas vera besto sed Katerina Ivanovna, edzino mia, estas persono klera, filino de stab-oficiro. Jes! Jes, mi estas fiulo, dum ŝi estas altkora kaj plena je sentoj naskitaj de nobla edukado. Kaj cetere... ho, se ŝi nur kompatus min! Kara sinjoro! Kara sinjoro! Sed kvankam Katerina Ivanovna estas damo grandanima, tamen maljusta... Kaj kvankam mem mi komprenas, ke kiam ŝi miajn harojn ŝiras, ŝi faras tion sole pro la korkompato (ja ŝi, mi sen honto ripetas, ŝiras al mi la harojn, kara junulo, — li konfirmis tre digne, kiam denove aŭdiĝis mo- koj), sed je Dio, se ŝi nur unu fojon... Sed ne! Ne! Ĉio vanas, kaj ne necesas paroli, ne necesas!.. Ĉar pli ol unu fojon realiĝis miaj deziroj, kaj pli ol unu fojon oni min kompatis, sed... sed tia estas mia sorto, kaj mi estas bruto denaske!

Ho, ja! — rimarkis la mastro oscedante.

Marmeladov rezolute pugnis la tablon.

17

Tia estas mia sorto! ĉu vi scias, sinjoro mia, ĉu vi scias, ke mi eĉ ŝtrumpojn ŝiajn fordrinkis? Ne la ŝuojn, sinjoro, ĉar tio almenaŭ estus

2 3aKa3 1541normala, sed la ŝtrumpojn, ŝiajn ŝtrumpojn mi fordrinkis! ŝian kaptukon el kapra lanugo, ankaŭ ĝin mi fordrinkis. Donacita ĝi estis al ŝi antaŭ nia geedziĝo, ŝia propra, ne mia. Sed loĝas ni en malvarmega ĉambro- angulo, kaj en tiu ĉi vintro ŝi malvarmumis, komencis tusi, eĉ sange. Ja tri infanetojn ni havas, kaj tial Katerina Ivanovna de la mateno ĝis la nokto devas labori, skrapi kaj lavi, la infanojn bani, ĉar de la infanaĝo ŝi kutimas al pureco, tamen ftizema kaj la brusto malsana. Mi sentas ja tion. ĉu mi ne sentas? Kaj ju pli mi drinkas des pli mi sentas tion. Ja ĝuste pro tio mi drinkas. Ne ĝojon, sed nuran aflikton mi serĉas... Mi drinkas, ĉar grandan suferon mi soifas!

Kaj li, despere, klinis sian kapon al la tablo.

2

— Kara junulo, — li daŭrigis, relevinte la kapon, — en via mieno mi legas kvazaŭ funebron. Apenaŭ vi eniris kaj mi legis ĝin, kaj tial mi tuj direktiĝis al vi. Ĉar, sternante antaŭ vi la historion de mia vivo, mi deziris ne vidigi min ĉe pilorio antaŭ tiuj vantuloj, kiuj jam ĉion scias, sed mi serĉas senteman kaj kleran animon. Do sciu, sinjoro, ke edzino mia en nobla gubernia instituto por nobelinoj edukiĝis kaj en la studfina bankedo ŝi dancis kun ŝalo antaŭ la guberniestro11 kaj ceteraj gravuloj, pro kio ŝi la oran medalon kaj honordiplomon ricevis. La medalo... nu, la medalon ni vendis... jam delonge... hm... la papero ĝis nun en ŝia kofro kuŝas, ŝi antaŭnelonge montris ĝin al la mastrino. Kvankam en senfina kverelo ŝi estas kun la mastrino, tamen ŝi deziris almenaŭ antaŭ ŝi fieri, kaj rakonti pri la pasintaj feliĉaj tagoj. Kaj mi ne mallaŭdas ŝin, ne mallaŭdas, ja nur tio estas restinta el ŝiaj rememoroj, ja ĉio cetera dronis senrevene! Jes, jes; ŝi estas damo arda, fiera kaj nefleksebla. ŝi mem lavas plankon kaj nur la nigran panon manĝas, sed tamen malre- spekti sin ŝi al neniu permesus. Nu, ja pro tio ŝi ne volis pardoni la krudaĵon de sinjoro Lebezjatnikov kaj pro tio ŝi estis batita de IL Sed ne tiom pro la draŝo kiom pro la emocio ŝi enlitiĝis malsana. ŝi jam vid- rino estis, kiam mi edzinigis ŝin. Kun tri infanetoj. Unuafoje ŝi edziniĝis al infanteria oficiro, pro amo. Kun li ŝi fuĝis el la gepatra hejmo. ŝi amis lin senlime. Sed li tro ekŝatis kartludi kaj en prizono li pasigis siajn lastajn tagojn. Laste li ofte batis ŝin. Kaj kvankam ŝi ne pardonis tion al li, pri kio mi scias aŭtente kaj el dokumentoj, sed ĝis nun ŝi rememoras lin kun larmoj, kaj ŝi prezentas lin al mi kiel imitindan ek- zemplon kaj mi ĝojas, ĝojas, ke almenaŭ en fantazioj ŝi imagas sin iam feliĉa... Do, post lia morto ŝi restis kun tri etaj infanoj en profunda pro- vinco, fora kaj brutala, kie ankaŭ mi tiam troviĝis12, kaj ŝi restis en tiom senespera mizero, ke eĉ mi tiel multe spertinta en la mondo, ne kapa- blas ĝin priskribi. La parencoj forlasis ŝin. Kaj krome ŝi tre fiera estis, tro fiera... Kaj tiam, kara sinjoro, tiam mi, same vidvo havante de la unua edzino dekkvarjaran filinon, mian manon kaj koron proponis, ĉar vidi tian suferon mi ne povis. Vi do povas imagi en kia mizero ŝi estis baraktanta, se tiel bonedukita, klera kaj nobelfamilia ŝi konsentis iri kun mi al la altaro. ŝi iris ja! Plorante kaj la manojn tordante — ŝi iris! Ĉar nenien ŝi povis iri. Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni povas iri nenien? Ne! Tion vi ankoraŭ ne komprenas... Nu do, la tutan jaron mi estis edzo pia kaj devota, ne tuŝ- ante ĝin (li fingropikis la botelon), ĉar la senton mi havis. Sed eĉ tiel mi ne povis komplezi, kaj tiom pli kiam mi la oficon perdis, ne miakulpe ja, sed pro redukto de etato, nu kaj tiam mi ĝin tuŝis!.. Antaŭ unu jaro kaj duono ni venis, finfine post vojaĝoj kaj plagoj, al tiu ĉi majesta kaj per multaj monumentoj ornamita metropolo. Ĉi tie mi trovis oficon. Tro- vis kaj denove perdis. ĉu vi komprenas, sinjoro? Jam proprakulpe mi perdis, ĉar venis jam destino mia... Do, loĝas ni nun en ĉambroangulo ĉe mastrino Amalia Fjodorovna Lippevehsel, kaj el kio ni vivas, per kio pagas, mi ne scias. Krom ni tie multaj loĝas... Sodomo, sinjoro, abome- na sodomo estas... hm... ja... Kaj intertempe elkreskis mia filinjo, de la unua edzino. Kaj kiom da suferoj ŝi akceptis, mia filinjo, de sia duon- patrino dum tiuj jaroj, pri tio mi siientas. ĉar Katerina Ivanovna, kvan- kam plena de noblaj sentoj, ŝi estas tamen damo tre flama, incitiĝema kaj ŝatanta nur sian ordon... Jes-s! Eh, prefere mi ne rememoru! Do, kiel vi imagas, Sonja ne povis akiri bonan edukon. Antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj mi provis instrui al ŝi geografion kaj tutmondan historion; sed ve, mi mem ne posedis firmajn sciojn kaj mankis ja konvenaj lerniloj, ĉar ĉiuj libroj kiujn ni havis... hm!.. nu, jam estas for tiuj libroj, tiel do finiĝis la tuta instruado. Ĉe Ciro, reĝo de Persujo ni haltis. Poste, jam en la matura aĝo, ŝi tralegis kelke da libroj de romantika enhavo, kaj antaŭ neloge dank' al sinjoro Lebezjatnikov, ankoraŭ unu libron — "Fi- ziologion" de Lewis13 — ĉu vi legis? — kun granda intereso ŝi tralegis, eĉ al ni kelkajn fragmentojn ŝi recitis: jen ŝia tuta kleriĝo. Kaj nun mi metas al vi, sinjoro, mian privatan demandon: ĉu multe, laŭ vi, povas lukri malriĉa, tamen honesta junulino per honesta laboro? Eĉ dekkvin kopekojn potage, sinjoro, ŝi ne perlaboros» se ŝi honestas kaj specialajn talentojn ne havas; eĉ se la tutan tagon ŝi ŝvitados! Kaj tiom pli, se ŝta- ta konsilisto Klopŝtok, Ivan Ivanoviĉ, — ĉu vi lin konas? — ne nur ri-

19

fuzas pagi ĝis nun por la kudrado de seso da holandaj ĉemizoj, sed eĉ kun ofendo forpelis ŝin, stamfis sur la planko kaj obscene sakris, pre- tekstante ke la ĉemizaj kolumoj estas kudritaj kvazaŭ mismezure kaj oblikve. Sed la infanetoj malsatas... Kaj Katerina Ivanovna, tordante la manojn, pendolas el angulo en angulon kaj ruĝaj makuloj sur ŝiaj vangoj aperas, — kio en tiu malsano estas kutima. Ŝi riproĉas: "Ci, sentaŭgu- lino! Ci nur manĝas, trinkas kaj varmon de nia hejmo konsumas, sen ajna de ci utilo!" Sed kion ŝi trinkas kaj manĝas se eĉ la malgrandaj infanoj po tri tagoj panon ne vidas! Mi kuŝis tiam... nu, kial kaŝi tion! kuŝaĉis mi ebriega jen ekaŭdante: mia Sonja parolas per voĉeto humila (obeema ŝi estas... blonda, la vizaĝeto ĉiam pala kaj maldika), do ŝi di- ras: "Nu kion fari, Katerina Ivanovna, ĉu vere mi per tio lukru?" Kaj sciu, ke Darja Francevna, virino fiintenca kaj ĉe la polico konata, eble jam trifoje helpe de la dommastrino venis. "Kial do ne? — moke respon- das Katerina Ivanovna. — Kion vi gardu? Jen kia trezoro!" Sed ne aku- zu, ne akuzu, sinjoro, ne akuzu! Ne en sana konscio tiel estis dirite, sed en la taŭzitaj sentoj, en la malsano kaj kiam ploregis la malsataj infanoj, ja tion ŝi diris por ofendi, sed ne laŭ la rekta senco... Ja tian karakteron ŝi havas, Katerina Ivanovna, ke eĉ infanojn ŝi batas, kiam ili ploras eĉ se pro malsato. Dc, jen mi vidas, ĉirkaŭ la sesa horo, leviĝis Soneĉka, surkapigis la tukon, surmetis la burnuseton kaj eliris el la loĝejo, kaj je la naŭa ŝi revenis. Revenis, kaj rekte al Katerina Ivanovna, kaj sur la tablon antaŭ ŝi tridek rublojn silente metis. Neniun vorton dirinte, eĉ ne rigardinte, ŝi prenis nian grandan drapdedaman14 verdan tukon (ni havas komunan tukon, drapdedaman), kovris per ĝi sian tutan kapon kun la vizaĝo kaj surlitiĝis, turninte sin al la muro, nur la ŝul- tretoj kaj la tuta korpo tremis... Kaj mi, ja kiel antaŭe, en la sama pozo kuŝaĉis, sinjoro... Kaj mi tiam vidis, junulo, vidis, kiel poste Katerina Ivanovna same silenta aliris al la lito de Soneĉka kaj la tutan vesperon pasigis surgenue ĉe ŝiaj piedoj starante, la piedojn kisante, rifuzis leviĝi, kaj poste ili ambaŭ endormiĝis tiel kune, en reciproka brakumo... am- baŭ... ambaŭ... jes-s... kaj mi... mi kuŝaĉis ebria, sinjoro.

Marmeladov eksilentis, kvazaŭ liaj voĉkordoj estus krevintaj. Poste li subite haste verŝis, eltrinkis kaj grakis.

— De tiam, mia sinjoro, — li daŭrigis post nelonga silento, — de tiam, post unu malagrabla okazo kaj pro fiulaj denuncoj, — al kio ĉefe estis konribuinta Darja Francevna, pro tio, ke oni ŝin kvazaŭ nesufiĉe respektus — de tiam mia filino, Sofja Semjonovna, la flavan bileton estis devigita ricevi, nu kaj pro tio ŝi ne plu povis loĝi kun ni. Ankaŭ la ma- strino, Amalia Fjodorovna, tion permesi malvolis (sed antaŭe ŝi mem ja helpadis al Darja Francevna), kaj cetere sinjoro Lebezjatnikov... hm... Ja ĝuste pro Sonja flamis tiu kverelo inter li kaj Katerina Ivanovna. De- komence li mem kroĉiĝis al Soneĉka, sed nun, jen, kiel li orgojlis: "Kiel mi, tiom klera homo, apud tia ulino en la sama apartamento povos loĝi?" Kaj Katerina Ivanovna ne eltenis tion, ekdefendis ŝin... kaj jen do, oka- zis... Kaj nun Soneĉka venas al ni kutime ĉe la krepuskoj, helpas al Ka- terina Ivanovna ĉe mastrumado kaj laŭeble per mono... Ŝi loĝas nun ĉe tajloro Kapernaumov15, luante ĉambron. Kapernaumov lamas kaj balbu- tas, kaj lia plurnombra familio ankaŭ balbutas. Ankaŭ lia edzino balbu- tas... Ili ĉiuj en unu ĉambro loĝas, kaj Sonja havas apartan post van- do... Hm, jes... Jen homoj estas malriĉegaj kaj balbutemaj... jes... Nu do, la sekvan matenon mi vekiĝis, vestis miajn ĉifonojn kaj preĝinte eki- ris al lia ekscelenca moŝto Ivan Afanasjeviĉ. Ĉu lian ekscelencan moŝton Ivan Afanasjeviĉ vi konas?.. ĉu ne? Do dian homon vi ne konas! Vak- so... li estas vakso antaŭ la dia vizaĝo; degelas kvazaŭ vakso!.. Li eĉ larmetis, min aŭskultinte. "Nu, — li diras, — Marmeladov, kvankam vi unufoje trompis jam mian fidon... Ankoraŭ unu fojon mi prenas vin sub mian personan respondecon, — ekzakte tiel li diris, — memoru do, kaj iru!" Kaj mi falis, kisante la polvon de liaj piedoj, en pensoj — ja reale li ne permesus, ĉar lia ekscelenca moŝto estas homo altranga, homo de novaj ŝtataj kaj kleraj ideoj; mi revenis hejmen, deklaris pri mia redun- giĝo kaj ke mi salajron nun ricevados, ho Dio, kio tiam okazis!..

Marmeladov denove haltis tre emociita. Tiutempe el la strato eniris granda grupo da drinkuloj jam ebriaj, kaj ĉe la sojlo aŭdiĝis sonoj de luita gurdo dum knaranta voĉeto de sepjara infano ekkantis "Bieneton"16. Iĝis brue. La mastro kaj la knaboj ekokupiĝis pri la venintoj. Marmela- dov, ignorante la enirintojn, daŭrigis la rakonton. Li estis videble jam tre febla, sed ju pli li ebriiĝis, des pli vortabunda li iĝis. La rememoroj pri la antaŭnelonga ofica sukseco revigligis lin, kaj respeguliĝis sur lia vizaĝo per iu brilo. Raskoljnikov atente aŭskultis.

— Tio okazis, mia sinjoro, antaŭ kvin semajnoj. Jes... Apenaŭ ili ambaŭ — Katerina Ivanovna kaj Soneĉka — eksciis tion, kaj ho Dio, mi ekloĝis kvazaŭ en la Regno de V Ĉielo. Antaŭe mi kuŝaĉis brute kaj aŭdis nur insultojn. Sed nun ŝi paŝas piedpinte, al la infanoj susuras: "Semjon Zaharyĉ en la ofico laciĝis kaj ripozas, ŝŝ!" Antaŭ foriri al la ofico mi estis regalata per kafo kun kremo! Kun la vera kremo kiun ĉiu- matene ŝi aĉetis speciale por mi, jene! Kaj el kio ili trovis dek unu ru- blojn kvindek kopekojn por aĉeti al mi taŭgan uniformon — nekompre- neble! Botoj, brustumo kalikota — belega, ofica frako, ĉio kontraŭ nur dek unu rubloj kaj duono en la plej ŝatinda aspekto. Kiam mi revenis la unuan tagon de la ofico mi vidis: Katerina Ivanovna kuiris du pla- dojn, supon kaj peklitan bovaĵon kun kreno, pri kio ĝis tiam eĉ temi ne povis. Preskaŭ neniujn vestojn havinte... sinjoro, neniujn vestojn, nun ŝi kvazaŭ por festa vizito bele vestiĝis, kaj ne per io speciala, sed per nenio farinte ĉion: freŝe kombita, pura kolumeto, manumoj, kaj jen ŝi aperas jam tute alia, pli juna kaj bela. Sonja, mia kolombeto, nur per mono helpadis. Sed persone, ŝi diras, dume ankoraŭ mi ne povas ofte viziti vin, ne estas dece, eble nur en la krepuskoj, por ke vidu neniu. Ĉu vi aŭdas? Do jen, mi venis por iom dormeti post la tagmanĝo kaj kion vi pensus, kvankam nur antaŭ unu semajno Katerina Ivanovna definitive malpaciĝis kun la mastrino, nun ŝi ne eltenis kaj invitis la mastrinon por trinki kafon. Du horojn ili sidadis, interflustrante: "Jen, nun Semjon Zaharyĉ oficas kaj ricevas salajron, kaj li havis personan viziton eĉ al lia ekscelenca moŝto kaj lia ekscelenca moŝto mem por li eliris, ordonis al ĉiuj atendi, kaj en sian kabineton Semjon-on Zaharyĉ preter ĉiuj je la mano kondukis". Ĉu vi aŭdas? "Mi certe, — tiel li diras, — Semjon Zaharyĉ, memoras viajn meritojn, kaj malgraŭ via malvirta drinkemo, ja tial ke nun vi promesas kaj, ankaŭ pro tio ke sen vi niaj aferoj eklamis, — ĉu vi aŭdas? tiel do, — li diras, — mi kredas je via nobla promeso". Ĉion, mi diras al vi, ŝi elpensis, sed ja ne pro la flugema fantazio, por nura fanfaronado! Ne, sinjoro! Ŝi mem ĉion kredas, per la propraj fan- taziaĵoj sin ĝuigas, je Dio tiel! Kaj mi ne akuzas ŝin, ne, pri tio mi ne akuzas!.. Kaj kiam, antaŭ ses tagoj, mi alportis mian unuan propran sa- lajron — dudek tri rublojn kvardek kopekojn — ŝi eĉ nomis min etulo: "Mia etulo!" tiel ŝi diris. Kaj tiam ni estis nur duope, ĉu vi komprenas? Nu, ĉu mi estas belulo aŭ bonas kiel edzo? Tamen, ŝi pinĉetis min ĉe la vango, kaj: "Mia etulo!" — diris.

Marmeladov ĉesis, intencis rideti, sed subite lia mentono skuiĝis. Li tamen ekregis sin. Tiu drinkejo, la diboĉa aspekto, kvin noktoj en la pa- jlaj barĝoj, botelego, kaj samtempe tiu malsaneca amo al la edzino kaj familio konfuzis la komprenon de la aŭskultanto. Raskoljnikov aŭskultis streĉe, sed kun dolora sento. Li bedaŭris pri sia veno ĉi tien.

— Kara sinjoro, kara sinjoro! — eksklamis Marmeladov, ree trankvi- la, — ho sinjoro mia, eble mi nur ridigas vin samkiel ĉiujn ceterajn, eble mi nur incitas vin per la stulto de ĉiuj ĉi mizeraj detaletoj de mia hejma vivo, nu sed min tio ne ridigas! ĉar ĉio ĉi tuŝas miajn sentojn... Kaj tiun tutan paradiran tagon de mia vivo kaj tiun vesperon, ankaŭ mi mem pasigis en flugantaj revoj, nu tio estas, pensante kiel mi ĉion ara- nĝos, por la infanoj vestojn aĉetos, al la edzino trankvilon donos, kaj mian karan filinon el la malhonoro en la hejman neston revenigos... Kaj plu, kaj plu... Tio eŝtas permesate, sinjoro. Nu, mia sinjoro (Marmela- dov subite tremerisj7, levis la kapon kaj fikse rigardis sian aŭskultan- ton), nu, kaj la sekvan tagon jam, post ĉiuj tiuj revoj (do precize antaŭ kvin tagoj) vesperiĝe, per trompo ruzega, kiel nokta rabisto, mi ŝtelis ĉe Katerina Ivanovna ŝian kofroŝlosilon, elprenis la tutan restaĵon de mia salajro, precizan sumon mi jam ne memoras, kaj jen, ĉiuj rigardu min! La kvinan tagon for de V hejmo, mi estas serĉata, kaj finiĝis mia ofico, kaj la ofica frako restis en drinkejo ĉe la Egipta ponto, anstataŭ ĝi mi tiujn ĉifonojn ricevis... kaj fino de ĉio!

Marmeladov pugnis la frunton, kunpremis la dentojn, fermis la oku- lojn kaj forte apogis sin per la kubuto surtable. Sed post unu minuto lia mieno subite ŝanĝiĝis, kaj kun ia afektita ruzo kaj artifikita arogo li ri- gardis al Raskoljnikov, ekridis kaj diris:

Kaj hodiaŭ mi ĉe Sonja estis, por peti monon por la refreŝiĝo! He, he, he!

Ĉu ŝi donis? — kriis iu el la novaj enirintoj kaj ridegis plengorĝe.

Ĉi botelo estas ĝuste je ŝia mono aĉetita, — diris Marmeladov, adresante nur al Raskoljnikov. — Ŝi tridek kopekojn alportis, per la pro- praj manoj, lastajn kopekojn, ĉion havitan, ja mi vidis... Nenion ŝi diris, nur rigardis min silente... Tiel ne en nia mondo, sed en la transa... oni pri homoj sopiras, ploras, sed ne riproĉas, ne riproĉas!.. Kaj tio estas eĉ pli dolora, pli dolora, kiam oni ne riproĉas!.. Tridek kopekoj, jes-s. Tamen, ankaŭ ŝi ilin bezonas, ĉu ne? Kiel vi pensas, kara sinjoro? Ja nun ŝi devas zorgi pri la pureco. Mono necesas por tiu speciala pu- reco... specifa, ĉu vi komprenas? Ĉu jes? Nu, pomadon necesas aĉeti, sen ĝi ile eblas, jupojn amelitajn, belajn ŝuetojn, por ne honti la piede- ton elmontri, se necesas flakon transpaŝi. Ĉu vi komprenas, ĉu vi kom- prenas, sinjoro, kion ĉi tiu pureco signifas? Nu, kaj mi, ŝia patro, tiujn tridek kopekojn aĉe forrabis por la botelo! Por drinki! Kaj fordrinkis jam! Nu, kiu kompatos tian ulon, kia mi? Ha? Ĉu vi nun kompatas min, sinjor', aŭ ne? Diru, sinjor', nu! ĉu vi kompatas min aŭ ne? He, he, he, he!

Li volis verŝi, sed la vodko ne plu estis. La botelo malpleniĝis.

He, vin kompati? — kriis la mastro, kiu denove aperis apud ili.

Aŭdiĝis rido kaj eĉ sakroj. Ridis kaj sakris ĉiuj, kaj aŭskultantoj kaj

neaŭskultantoj kiuj simple rigardis al la figuro de F eks-oficisto.

Kompati! Pro kio min kompati! — subite ekmuĝis Marmeladov, stariĝante kun la mano etendita antaŭen, en rezoluta inspiro, kvazaŭ li ĝuste tian respondon atendis. — Pro kio kompati, vi diras? Jes! pro ne- nio. Pro kio min kompati? Min krucumi necesas, sur kruco, sed ne kom- pati! Sed krucumu, juĝisto, krucumu kaj, krucuminte, kompatu! Kaj tiam mi mem al vi iros por krucumo, ĉar mi ne ĝojon soifas, sed funebron kaj larmojn! Vendisto, ĉu vi kredas, ke via botelo dolĉe gustas al mi? Funebron, funebron mi serĉis sur ĝia fundo, funebron kaj larmojn, kaj eltrinkinte, trovis. Kaj kompatos ĉiujn nin tiu, kiu ĉiujn kompatis, kiu ĉiujn kaj ĉion komprenis, Li sola, nur Li estas la juĝanto. Iun tagon Li venos demandanta: "Kie estas la filino, kiu pro la duonpatrino malica kaj ftiza, kiu pro la infanoj fremdaj, sin fordonis? Kie estas la filino, kiu sian patron surteran, drinkulon netolereblan, sen timego pri lia so- vaĝeco, kompatis?" Kaj Li diros: "Venu! Foje mi pardonis vin... Foje mi jam pardonis vin... Viaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar vi multe amis...18" Kaj Li pardonos mian Sonjan, pardonos, ja mi scias, ke pardonos... Jam hodiaŭ, estante ĉe ŝi, mi tion en mia kor* eksentis!.. Kaj ĉiujn Li juĝos kaj pardonos, kaj bonajn kaj malicajn, kaj saĝajn kaj humilajn. Kaj kiam Li finos pri ĉiuj, tiam ankaŭ al ni diros: "Eliru, — Li diros, — ankaŭ vi! Eliru miaj ebriaj, eliru miaj feblaj, eliru miaj sen- hontaj!" Kaj ni ĉiuj eliros, sen honto kaj stariĝos. Kaj Li diros: "Porkoj vi! kun aspekto besta kaj kun signo ĝia; sed venu ankaŭ vi!" Sed rumo- ros la saĝaj, rumoros la raciaj: "Eternulo! Kial Vi tiajn akceptas?" Kaj Li diros: "Tial mi ilin akceptas, saĝaj, tial mi ilin akceptas, raciaj, ke neniu el ili konsideris sin inda je Mi..." Kaj Li etendos al ni siajn bra- kojn, kaj ni falos al Liaj piedoj... Kaj ploros... kaj ĉion ni komprenos! Tiam ni ĉion komprenos!.. kaj ĉiuj komprenos... kaj Katerina Ivanov- na... ankaŭ ŝi komprenos... Ho Sinjoro, venu Via Regno!

Kaj li residiĝis sur la benkon, elĉerpita kaj malforta, rigardante ne- niun, kvazaŭ forgesinte la ĉirkaŭaĵon kaj profunde enpensiĝinte. Liaj vortoj faris certan impreson; unu minuton regis silento, sed baldaŭ reaŭdiĝis la antaŭaj rido kaj insultoj:

Deliro!

Dirlididi!

Offficiiisto!

Kotopo, kotopo...

Ni iru, sinjoro, — diris subite Marmeladov, levante la kapon kaj adresante sin al Raskoljnikov, — konduku min... Domo de Kosel, en la korto. Tempas jam al Katerina Ivanovna...

Raskoljnikov delonge jam volis foriri; kaj li intencis guste helpi al Marmeladov. Li aperis multe pli febla krure ol lange. Marmeladov peze apogis sin sur la junulon. Necesis iri nur ducent-tricent paŝojn. Honto kaj timo ĉiam pli forte premis la drinkulon, kiam ili alproksimiĝis al la domo.

Mi ne Katerinan Ivanovnan timas nun, — li balbutis emociite, — kaj ne tion ke ŝi ŝiros miajn harojn. Ja kio haroj!.. bagatelo estas la ha- roj! Tion mi diras! Estas eĉ preferinde ke ŝi draŝu min, ja mi timas ne tion... mi... ŝiajn okulojn timas... jes... la okulojn... Ankaŭ la ruĝajn makulojn sur la vangoj mi timas... kaj plu — ŝian spiradon mi timas... Ĉu vi vidis, kiel en tiu malsano oni spiras... dum ekscitiĝo? Ankaŭ la infanan ploradon mi timas... Ĉar se Sonja ilin ne nutris, tiam... mi eĉ ne scias, kio okazis! mi ne- scias! Nu kaj la draŝon mi ja ne timas. Sciu, sinjor', ke tia draŝo por mi ne nur estas nedolora, sed estas eĉ ĝuo... Ja sen tio mi mem eĉ ne povus vivi. Tiel preferinde. Batu ŝi min, kon- solu ŝi sian animon... tiel preferinde... Kaj jen la domo. La domo de Kosel. De seruristo, germano, riĉulo... nu, konduku min!

De la korto ili eniris kaj venis en la kvaran etaĝon. Ju pli supre, des pli la ŝtuparo iĝis malhela. Estis preskaŭ la dek-unua horo, kaj kvankam tiutempe en Peterburgo ne okazas vera nokto, sed supre en la ŝtuparo estis tre mallume.

Malgranda fulgokovrita pordo en la ŝtuparfino, plej supre, estis mal- fermita. Kandelstumpo lumigis mizeregan ĉambron dek paŝojn longan; ĝi estis tute travidebla de la sojlo. Ĉio estis disĵetita, senorda, precipe ĉiu- specaj infanaj vestoj. La malproksiman angulon ŝirmis pendigita truplena littuko. Post ĝi, verŝajne, troviĝis lito. En la ĉambro mem staris nur du seĝoj kaj tre trivita vakstola sofo, antaŭ kiu staris malnova kuireja pin- tablo, nefarbita kaj per nenio kovrita. Sur la tablorando staris finbru- lanta kandeleto en fera kandelingo. Evidentiĝis, ke la familio de Mar- meladov lokiĝis en aparta ĉambro, kaj ne en angulo, sed la ĉambro ne estis izolita. 6i havis la duan pordon kiu kondukis en pluajn ĉambrojn, aŭ ĉelojn, je kiuj estis dispartigita la apartamento de Amalia Lippeveh- sel. Nun tiu pordo estis duone malfermita. Tie regis bruo kaj krioj. Oni ridegis. ŝajne oni ludis kartojn kaj trinkis teon. Keikfoje de tie flugis la plej frivolaj vortoj.

Raskoljnikov tuj rekonis Katerinan Ivanovnan. Ŝi estis terure maldi- kiĝinta virino, minca, sufiĉe alta kaj svelta, ankoraŭ kun belaj brunaj haroj kaj kun vangoj efektive ruĝmakulitaj. ŝi pendolis tien kaj reen laŭ sia ĉambreto, alpreminte la manojn ĉebruste, kun la lipoj sekiĝintaj, kaj malritme, intermite spiris. Ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ pro febro, sed la ri- gardo estis akra kaj senmova, kaj dolorige impresis tiu ftiza kaj emociita vizaĝo ĉe la lasta lumo de V estingiĝanta kandelstumpo, kiu scintilis sur ŝia vizaĝo. A1 Raskoljnikov ŝi ŝajnis esti tridekjara, kaj efektive ŝi ne multe konvenis por Marmeladov... La enirintojn ŝi nek rimarkis nek aŭdis; ŝi ŝajne troviĝis en ia somnolo, nek aŭskultante, nek vidante. En la ĉambro estis sufoke, sed ŝi ne malfermis la fenestrojn; de la ŝtuparo fluis haladzo, sed la enirpordo ne estis fermita; el la internaj ĉambroj, tra la nefermita pordo flugis ondoj de tabakfumo, ŝi tusadis, sed ne fer- mis la pordon. La pli juna knabino, proksimume sesjara, dormis sur- planke, iel sjde, kurbiĝinte kaj pikinte la kapon en sofon. La knabeto, unu jaron pli aĝa, tremis en angulo per la tuta korpo kaj ploris. Evi- dente li estis ĵus batita. La pli aĝa knabino, proksimume naŭjara, alteta kaj minca kiel alumeto, vestita nur per sola maldika kaj tute disŝirita ĉemizo kaj kun kaduka drapdedama burnuso sur la nudaj ŝultroj, kudri- ta por ŝi, evidente, antaŭ du jaroj, ĉar nun ĝi eĉ ne atingis ŝiajn ge- nuojn, staris en la angulo apud la frateto, ĉirkaŭvolvinte lian kolon per sia longa brako sekiĝinta kiel alumeto. Ŝajne ŝi lin konsolis, ion flustran- te al li kaj ĉiel penis reteni lian ekploron, kaj samtempe time observis la patrinon per siaj grandaj malhelaj okuloj, kiuj ŝajnis esti ec pli gran- daj sur ŝia maldikiĝinta kaj timigita vizaĝeto. Marmeladov, sen paŝi en la ĉambron, surgenuiĝis ĉesojle, puŝinte Raskoljnikov-on antaŭen. La vi- rino, ekvidinte la nekonaton, distrite haltis antaŭ Raskoljnikov, por mo- mento rekonsciiĝis kaj kvazaŭ pensis: por kio li eniris? Sed, probable, ŝi tuj imagis, ke li volas trairi en la aliajn ĉambrojn, ĉar la ilia estis trapasebla. Kaj tiel pensinte, jam sen plua atento pri li, ŝi iris aL ia enir- pordo por fermi ĝin kaj subite ekkriis, ekvidinte la edzon genuinta sur- sojle.

— Ha! — ŝi kriis en furiozo, — li revenis! Bagnulo! Monstro!.. Kie estas la mono? Kio estas en via poŝo, montru! Ve, kaj vesto fremda? Kie estas via vesto? Kie la mono? parolu!..

Kaj ŝi impetis lin traserĉi. Marmeladov tuj obeeme kaj humile dis- etendis la brakojn en ambaŭ flankojn, por tiel faciligi la poŝtraserĉon. Eĉ unu kopeko ne restis.

Nu, kie la mono? — ŝi kriadis. — Ho Dio, ĉu li vere ĉion for- drinkis! Ja dek du rubloj restis enkofrc!.. — kaj subite, freneziĝante, ŝi kaptis liajn harojn kaj trenis lin en la ĉambron. Marmeladov mem faci- ligis ŝiajn penadojn, humile rampante post ŝi sur la genuoj.

Kaj tio por mi estas ĝuo! Tio al mi estas ne doloro, sed ĝu-o, ka-ra sin-jo-ro! — li kriis, skuata je la haroj kaj eĉ foje frapinta frunte la plankon. La infano dorminta surplanke ekploris. La knabeto en la an- gulo ne eltenis, li ektremegis, ekkriis kaj ĵetis sin al la fratino en granda timego, preskaŭ paroksisme. La plej aĝa knabino ĵus vekiĝinte tremegis kiel folieto.

Fordrinkis! ĉion, ĉion li fordrinkis! — kriis pro la despero la mal- feliĉa virino, — eĉ ia vesto fremda! Malsataj, malsataj! (tordante la ma- nojn ŝi montris al la unfanoj). Ho, damnita vivo! Kaj vi, ĉu vi hontas?

subite ŝi atakis Raskoljnikov-on. — El drinkejo! Ĉu vi drinkis kun li? Ĉu ankaŭ vi drinkis kun li? For!

La junulo rapidis foriri, neniun vorton dirante. Des pli, ke vaste mal- fermiĝis la interna pordo kaj kelkaj scivolemulaj rigardoj ĝuis la okaza- ĵon. Arogaj ridantaj kapoj kun cigaredoj kaj pipoj, en vertoĉapoj, aperis en la pordokardo. Estis videblaj figuroj en nebutonitaj negliĝoj kaj eĉ en la someraj ekstreme maldecaj kostumoj, kelkaj tenis ludkartojn. Pre- cipe gaje ili ridis, kiam Marmeladov, tirata je la haroj, estis krianta ke li tion ĝuas. Kelkaj venis eĉ en la ĉambron; fine, aŭdiĝis malica jelpo: tio estis Amalia Lippevehsel mem, trapuŝanta sin antaŭen por propra- buŝe aranĝi la ordon kaj la centan fojon timigi la malfeliĉan virinon per sakranta ordono jam morgaŭ liberigi la loĝejon. Foririnte, Raskoljnikov sukcesis elskrapi el sia poŝo iom da kupraj moneroj, restintaj al li de la rublo monerigita en la drinkejo, kaj nerimarkite metis ilin sur fenestro- breton. Nur poste jam surŝtupare li tion bedaŭris kaj ekvolis reveni.

Ah, mi faris stultaĵon, — li pensis, — ilin helpas ja Sonja, sed mi ja mem tiun monon bezonas. Sed li komprenis, ke tiu mono jam ne estas reprenebla kaj ĉefe ke li mem ĝin nenial reprenos, do li svingis la manon kaj iris al sia loĝejo. "Ankaŭ Sonja bezonas pomadon aĉeti,

li daŭrigis paŝante sur strato kaj gale rikanis, — mono necesas por tia pureco... Hm!.. Ja, Soneĉka mem riskas baldaŭ bankroti. Tielas tiu metio... ĉasado de ursoj... orminado19... kaj jen morgaŭ do, ili ĉiuj sen mia mono restus tute senhelpaj... Brave, Sonja! Kian puton, tamen, ili sukcesis elfosi! kaj ĝin uzas! Ja ili uzas ĝin! Jam kutimiĝis. Priploris kaj kutimiĝis. Jes ja, al ĉio la fiulo homo alkutimiĝas!"

Li enpensiĝis.

— Nu, kaj se mi malpravas, — subite li ekkriis kontraŭvole, — se efektive ne fiulo estas ia homo, ĝenerale la homo, do, la tuta homa fa- milio, do sekvas, ke ĉio cetera — estas nur superstiĉoj, nuraj timoj ima- gitaj, kaj do forestas baroj, nu kaj tiel do estu!..

m

La sekvan tagon li vekiĝis tre malfrue, senfort^ pro malkvieta dormo, galhumora, kolera, malica. Kun malamo en la okuloj li ĉirkaŭrigardis sian 'ĉambraĉon. ĉi estis tre malgranda kaĝo ses paŝojn longa, aspek- tanta plej mizere kun siaj flavetaj polvaj tapetoj multloke degluiĝintaj de muroj. ĉi estis tiom malalta, ke homo eĉ ne tre alta sentis en ĝi timon pro konstanta danĝero de kolizio kun plafono. La mebloj estis konformaj al la ejo: tri malnovaj seĝoj, difektitaj, en angulo farbita tablo, sur kiu kuŝis kelkaj kajeroj kaj libroj — la dika tavolo de polvo sur ili klare montris, ke jam delonge nenies mano tuŝis ilin — kaj fine, granda kru- da sofo okupanta preskaŭ duonon de V ĉambro, iam tegita per indieno, sed nun ĉifoniĝinla, servanta al Raskoljnikov kiel lito. Li ofte dormis sur ĝi sen demeti la vestojn, sen littuko, kovrante sin per malnova trivita palto studenta, kun sola eta kuseno, sub kiun li ŝovis sian tutan tolajon puran kaj malpuran, por pli alte teni la kapon. Antaŭ la sofo staris mal- granda tablo.

Estus komplike senordiĝi kaj mizeriĝi pli ol Raskoljnikov, sed por li tio estis eĉ agrabla en lia nuna humoro. Li rezolute foriris de ĉiuj ho- moj, kiel testudo kaŝas sin en la ŝelon. Eĉ la vizaĝo de 1' servistino, de tempo al tempo pro ofica devo montranta sin en lia ĉambro, elvokis en li galon kaj konvulsiojn. Tiel okazas ĉe monomaniuloj, kiuj tro koncen- tras sur io sian atenton. Lia ĉambroluigantino jam du semajnojn ne ha- vigis al li manĝon, sed li ĝis nun eĉ ne pensis pri vizito al ŝi kaj klarigo de la afero, kvankam li restis sen la tagmanĝoj. Nastasja, la kuiristino kaj la sola servistino de la mastrino, estis eĉ iom ĝoja pri tia humoro de la loĝanto, tute ĉesinte purigi lian ĉambron. Eble nur unu fojon en la semajno, hazarde, ŝi venis al li kun balailo. Nun estis ŝi, kiu vekis lin.

Vekiĝu! Sufiĉas dormi! — ŝi kriis super li, — la deka hor\ Mi teon al vi alportis. Ĉu vi volas teon? Vi ja maldikiĝis, ĉu?

Li apertis la okulojn, tremeris kaj rekonis Nastasjan.

ĉu la mastrino sendis vin kun teo? — li demandis malrapide kun malsaneca aspekto leviĝinte sur la sofo.

La mastrino?.. Forgesu!

Ŝi surtabligis antaŭ li sian propran fenditan teujon, kun teo reuzita, kaj metis du flavajn sukerojn.

Jen, Nastasja, prenu bonvole, — li diris, en poŝo palpinte (ja li dormis vestita) kaj elĉerpinte kelkajn kuprajn monerojn, — iru por aĉeti al mi bulkon. Ankaŭ kolbason aĉetu, iomete, plej ĉipan.

Bulkon mi rapide alportos, sed anstataŭ kolbaso, ĉu eble supo al vi plaĉus? Bona supo, hieraŭa. Mi hieraŭ por vi ĝin restigis, sed vi re- venis malfrue. Bona supo.

Kiam la supo estis alportita kaj li komencis manĝi, Nastasja sidiĝis spud li sur la sofo kaj ekbabilis. Ŝi estis ino vilaĝa kaj tre babilema.

Proskovja Pavlovna, jen, ŝi kontraŭ vi ĉe la polico plendi volas, — ŝi diris.

Lia buŝo tordiĝis.

Polico? Pro kio?

Ne pagas ja vi kaj el la kvartiro ne foriras. Komprene pro kio,

ĉu?

Eh, nur tiu diablo mankis! — li grincis per la dentoj. — Ne, por mi tio nun... malkonvene... Ŝi stulta! — aldonis li laŭte. — Hodiaŭ mi vizitos ŝin, ni traktos.

Ja, ŝi stulta, samkiel mi, kaj vi, saĝulo, kiel sake kuŝaĉas, nenia utilo de vi? Iam infanojn instruis, kial nun nenion faras?

Mi faras... — kontraŭvole kaj severe diris Raskoljnikov.

Kion faras?

Laboron...

Kian laboron?

Mi pensas, — li serioze respondis post paŭzo.

Nastasja eksplodis ridege. ŝi estis ino tre ridema, ŝi ridis senvoce, tremante kaj ondante per la tuta korpo, longe, ĝis apero de naŭzo.

ĉu, multan, do, monon, ĉi clpensumis? — ŝi povis fine ellasi.

Sen botoj instrui infanojn ne eblas. Cetere mi kraĉas.

Nu, ne kraĉu en puton.

Pro la infanoj oni pagas per kupro. Kion mi faru el tiuj kopekoj? — li daŭrigis nevolonte, kvazaŭ li respondus la proprajn pensojn.

Kaj vi la tutan kapitalon tuje deziras, ĉu?

Li strange ekrigardis al ŝi.

Jes, la tutan kapitalon, — li firme respondis post silento.

Ej, pli mallaŭte! ne tiel horore; mi estas timena. Sed, ĉu mi iru por bulko, aŭ ne?

Kiel vi volas.

Ah, forgesis! al vi ja hieraŭ letero venis. Vi for estis.

Letero! al mi! de kiu?

De kiu mi nc scias. Mi tri proprajn kopekojn al la poŝtisto pagis. Vi redonos, ĉu?

Portu jam, je Dio, portu! — kriis tre emociita Raskoljnikov, — ho Dio!

Post unu minuto aperis la letero. Jes, ĝuste: de la patrino, el la gu- bernio R. Li eĉ paliĝis, prenante ĝin. Delonge li ne ricevis leterojn; sed nun ankoraŭ io ekpremis lian koron.

Nastasja, foriru, je Dio; jen al vi la tri kopekoj, nur, je Dio, fo- riru jam!

La letero tremis en liaj manoj, li ne volis malfermi ĝin en ŝia ĉeesto: li volis resti sola kun tiu letero. Kiam Nastasja eliris, li rapide levis ĝin al la lipoj kaj kisis; poste li ankoraŭ longe kontemplis la skribmanieron de la adreso, la konatan kaj amatan de li malgrandan kaj oblikvetan skribmanieron de la patrino, kiu iam instruis lin legi kaj skribi. Li pro- krastis; ŝajnis ke li eĉ ion timis. Finfine, ii malfermis: la letero estis lon- ga, densa, pezanta unu uncon; du grandaj poŝtfolioj estis plenigitaj de etliteraj densaj linioj.

"Mia kara Rodja, — skribis la patrino, — pasis jam pli ol du monatoj post nia lasta konversacio perletera, pro kio mi multe su- feris kaj eĉ kelkajn noktojn maldormis pensante. Sed, verŝajne, vi ne kulpigos min pro tiu kontraŭvola mia silento. Vi scias kiel mi amas vin; sole vi estas ĉe mi kaj Dunja, vi estas nia ĉio, nia espero kaj fiero. Kiel mi estis ĉagrenita, kiam mi eksciis, ke pro malhavo de la vivtenaj rimedoj vi forlasis la universitaton, ke lecionoj kaj ceteraj viaj rimedoj ĉesis! Per kio mi, kun miaj cent dudek rubloj jare de la pensio, povis helpi al vi? La dek kvin rublojn, senditaj

al vi antaŭ kvar monatoj, mi prenis prunte, ja kiel vi mem scias, je la garantio de 1' sama pensio, ĉe nia loka komercisto Vasilij Iva- noviĉ Vafiruŝin. Li estas bonkora homo kaj amiko de via patro. Sed doninte al li rajton por la ricevo de mia pensio, mi devis atendi gis la elpago de la ŝuldo, kaj tio nur ĵus efektiviĝis, do dum tiu ĉi tempo mi povis sendi al vi nenion. Sed nun, dank' al Dio, mi ŝajne povas sendi al vi ankoraŭ iom, kaj ĝenerale ni eĉ povas nun fanfaroni pri fortuno, ĝuste pri tio mi rapidas sciigi al vi. Do, unue, ĉu vi povas konjekti, kara Rodja, ke via fratino jam unu kaj duonan monatojn loĝas kun mi, kaj ni plu neniam disiĝos unu de P alia. Dank' al Dio, finiĝis ŝiaj turmentoj, sed mi rakontu ĉion al vi laŭorde, ke vi sciu kiel ĉio okazis kaj kion ĝis nun ni kaŝis de vi. Kiam vi skribis, antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, ke vi de iu aŭdis, ke laŭdire Dunja multe suferas pro krudeco en la domo de gesin- joroj Svidrigajlov, kaj postulis de mi precizajn klarigojn — kion mi tiam povus skribi al vi responde? Se la tutan veron mi skribus al vi, tiam vi, kredeble — mi konas ja viajn sentemon kaj karakteron — ĉion lasus kaj eĉ perpiede irus al ni, ĉar vi ne permesus ofendi vian fratinon. Ankaŭ mi estis tre afliktita, tamen kion mi povus fa- ri? Ankaŭ mi ja tiam ne la tutan veron sciis. Temas do jen pri kio: Duneĉka, dungiĝinte en ilia domo kiel guvernistino, antaŭri- cevis cent rublojn kondiĉe de ĉiumonata depreno el la salajro, kaj pro tio ŝi ne povis maldungiĝi sen finpagi la ŝuldon. Tiun sumon (mi povas nun ĉion klarigi al vi, kara Rodja) ŝi prenis ja plejparte por sendi al vi sesdek rublojn, kiujn vi tiam tre bezonis kaj kiujn vi ricevis pasintjare. Tiam ni mensogis al vi, skribinte, ke tio estas el la ŝparita mono de Duneĉka, ja tio estis malvero, nun mi do sciigas al vi la tutan veron, tial ke nun ĉio ŝanĝiĝis abrupte, kva- zaŭ per Ia dia volo, al pliboniĝo, kaj por ke vi sciu kiel Duneĉka vin amegas kaj kian oran koron ŝi havas. Efektive, komence sinjoro Svidrigajlov traktis ŝin tre krude kaj ĉe la tablo faris pri ŝi ma- lĝentilaĵojn kaj mokojn... Mi tamen ne volas priskribi tiujn pezajn detalojn por ne emocii vin vane, ja ĉio jam estas finita. Kurte, malgraŭ la bona kaj nobla rilato de Marfa Petrovna, la edzino de sinjoro Svidrigajlov, kaj de aliaj hejmanoj, Duneĉka fartis tre mal- bone, precipe kiam sinjoro Svidrigajlov, laŭ sia malnova armea ku- timo, havis iom da vaporo en la kapo. Sed kio okazis poste? Imagu: tiu ekstravaganculo jam delonge ekhavis pasion al Dunja, sed kaŝis

33

tion sub la masko de la krudeco kaj malamo al ŝi. Eble li eĉ mem hontis kaj sentis teruron pro tiuj facilanimaj aspiroj, vidante sin jam viro maljuna, patro de I' familio, kaj pro tio li kontraŭvole ko- leris kontraŭ Dunja. Aŭ eble, per sia kruda traktado kaj mokoj li nur volis ŝirmi de ĉiuj la veron. Tamen li ne eltenis kaj fine ku- raĝis fari al Dunja senkaŝan naŭzan proponon, promesante al ŝi grandajn rekompencojn kaj ke li mem ĉion lasos kaj kun ŝi forve- turos en alian vilaĝon aŭ eksterlanden. Vi do imagas ŝiajn sufe- rojn! Tuj lasi la oficon ne eblis, ne nur pro la monŝuldo, sed an- kaŭ pro la kompato al Marfa Petrovna, kiu povus ekhavi suspek- tojn, kaj sekve, semi en la familio malpacon. Cetere, ankaŭ Dunja neeviteble ricevus infamion. Ankoraŭ estis multaj kialoj, pro kiuj Dunja neniel povis liberiĝi el tiu terurejo pli frue ol post ses se- majnoj. Vi certe bone scias Dunjan, scias kiom ŝi estas saĝa kaj kian firman karakteron ŝi havas. Duneĉka kapablas multon toleri kaj eĉ en ekstremaj kazoj ŝi trovas en si tiom da noblo, ke ŝi ne perdas sian firmecon. Eĉ al mi ŝi nenion skribis, por ne ĉagreni min, kvankam ni korespondis tre ofte. La solvo20 venis subite. Mar- fa Petrovna hazarde subaŭskultis sian edzon, kiu suplikis Dunjan en la ĝardeno kaj, ĉion miskompreninte, ĝuste ŝin pri ĉio akuzis, 6piniante ĝgste ŝin la kaŭzo de ĉio. Tuj en la ĝardeno okazis te- rura sceno: Marfa Petrovna eĉ frapis Dunjan, volis aŭskulti nenion, sed ŝi mem kriadis la tutan horon kaj, fine, ordonis tuj veturigi Dunjan al mi en la urbon per simpla kampara ĉarego, en kiun oni ĵetis ŝian tutan havaĵon, tolojn, robojn, ĉion sen kunligo kaj enpa- ko. Kaj tuj ekfalis forta pluvego, kaj Dunja, ofendita kaj malhono^. rigita, estis devigita veturi kun kampulo plenajn dek sep verstojn en sentegmenta ĉarego. Do pensu, kion mi povus respondi je via letero, kiun mi ricevis antaŭ du monatoj? Mi estis tre afliktita; la veron skribi al vi mi ne aŭdacus, ĉar tiam vi iĝus tre malfeliĉa, ĉargenita kaj indignigita, kaj cetere, kion vi povus fari? Nu eble al vi mem malutili, kaj ankaŭ Dunja malpermesis skribi pri tio; sed mi ne povis pienigi leteron per bagatelaĵoj aŭ per io ajn, ĝuste kiam la animo doloras. La tutan monaton tra nia tuta urbo oni klaĉis pri tiu historio, kaj ni eĉ ne plu povis viziti la preĝejon pro P malestimaj rigardoj kaj flustroj, oni eĉ en nia ĉeesto laŭte pri- parolis nin. ĉiuj konatoj forlasis nin, ĉesis eĉ nin saluti, kaj mi eksciis tute certe, ke komercistaj intendantoj kaj kelkaj kancelaria- noj intencis funde malhonorigi nin, ŝmirinte per gudro la porde- gon21 de nia domo, kaj pro tio la domluigantoj postulis, ke ni li- berigu la domon. La kaŭzo de tio estis Marfa Petrovna kiu sukcesis akuzi kaj kotigi Dunjan en ĉiuj familioj. En nia urbo ŝi konas ĉiujn kaj tiumonate ŝi konstante vizitis la urbon, kaj pro tio, ke ŝi estas iom babilema kaj ŝatas rakonti pri siaj familiaj aferoj kaj precipe plendi kontraŭ sia edzo al ĉiuj kune kaj popersone, kio tre aĉas, tiel do ŝi distrumpetis la tutan historion dum kurta tempo ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la distrikto. Mi malsaniĝis, Dunja ta- men estis pli firma ol mi, kaj vi ne imagas, kiel ŝi ĉion elportis kaj kiel ŝi nin subtenis kaj konsolis. Ŝi estas anĝelo! Sed Dio nin kompatis, niaj turmentoj ne estis longaj: sinjoro Svidrigajlov ekhon- tis, pentis, kaj, verŝajne, pro kompato al Dunja, prezentis al Marfa Petrovna kompletajn kaj elokventajn pruvojn pri la senkulpeco de Dunja, nome: la leteron, kiun Dunja, ankoraŭ antaŭ kiam Marfa Petrovna trafis ilin en la ĝardeno, estis devigita skribi kaj trans- doni al li, por rifuzi la intimajn dekiarojn kaj sekretajn rende- vuojn, pri kiuj li insistis, kaj kiu letero post la forveturo de Du- neĉka, restis en la manoj de sinjoro Svidrigajlov. En tiu letero ŝi plej flame kaj plej indigne riproĉis ĝuste la malnoblecon de lia konduto koncerne Marfan Petrovnan, rimarkigis al li, ke li estas patro de la familio kaj fine, kiel estas liaflanke hontinde turmenti kaj malfeliĉigi, sen tio malfeliĉan kaj sendefendan junulinon. Unu- vorte, kara Rodja, tiu letero estis tiom noblanime kaj kortuŝe skri- bita, ke mi ploregis legante ĝin, kaj ĝis nun mi ne povas legi ĝin sen larmoj. Krom tio, por senkulpigo de Dunja, aperis finfine an- kaŭ atestoj de la servistoj, kiuj vidis kaj sciis multe pli ol imagis sinjoro Svidrigajlov, kio, cetere, estas tute kutima. Marfa Petrov- na estis perpleksita kaj «denove mortigita», kiel ŝi mem konfesis al ni, tamen plene konvinkiĝinte pri la senkulpeco de Duneĉka, jam en la sekva tago, dimanĉe, alveturinte en la katedralon, sur- genue kaj larmante ŝi petegis la dipatrinon doni al ŝi la forton su- peri la novan plagon kaj plenumi sian devon. Poste, el la katedra- lo, nenien flankiĝinte, ŝi rekte alveturis al ni, ĉion rakontis al ni, amareploris, pentis, brakumadis Dunjan kaj petis ŝian pardonon. La saman matenon, sen prokrasto, rekte el nia domo, ŝi ekiris laŭ ĉiuj domoj en la urbo kaj ĉie, per la plej flataj por Dunja esprimoj, verŝante larmojn, ŝi restarigis ŝian virtecon kaj noblon de ŝiaj sen-

13 1541 toj kaj de la konduto. Eĉ plie, al ĉiuj ŝi demonstris kaj legis la- ŭtvoĉe la leteron de Dunja al sinjoro Svidrigajlov kaj eĉ permesis kopii ĝin (kio, laŭ mi, estis jam troa). Tielmaniere, ŝi devis kel- kajn tagojn laŭvice ĉirkaŭveturi en la urbo ĉiujn, ĉar multaj sentis sin ofenditaj, ke ŝi ne ilin vizitas, kaj, tiamaniere do, kreiĝis vicoj, kaj en ĉiu domo oni ŝin atendis, kaj ĉiuj antaŭsciis kiam kaj kie Marfa Petrovna estos leganta tiun leteron, kaj por ĉiu relego de- nove kolektiĝis eĉ tiuj, kiuj la leteron jam kelkfoje aŭdis ĉu en sia domo, ĉu ĉe konatoj. Mia opinio estas, ke multon, tre multon ŝi faris superflue, sed ja tia estas la karaktero de Marfa Petrovna. Sufiĉas, ke ŝi plene restarigis la honoron de Dunja kaj la tuta fieco de tiu kazo kuŝiĝis per eterna malhonoro sur ŝian edzon, kiel sur la ĉefan kulpinton, tiel ke mi eĉ iom kompatas lin; eble tro severas la puno al tiu ekstravaganculo. Tuj oni komencis inviti Dunjan, ke ŝi faru en kelkaj domoj lecionojn, sed ŝi rifuzis. ĉenerale ĉiuj su- bite komencis trakti ŝin kun aparta estimo. Kaj tio pleje kontribuis ankaŭ al tiu neatendita cirkonstanco, pro kiu nun ŝanĝiĝas, eblas diri, nia tuta sorto. Do sciu, kara Rodja, ke al Dunja svatiĝis fia- nĉo kaj ŝi jam donis sian konsenton, kaj ĝuste tion mi nun rapidas al vi komuniki. Kaj kvankam tiu afero estis farita sen via konsilo, vi, kredeble, ne plendos, ĉar vi mem vidos, ke atendi kaj prokrasti ĝis alveno de via respondo estus tute maleble. Kaj cetere ne povus vi koresponde pritaksi ĉion en precizeco. Okazis do tiel. Li estas jam korta konsilisto, Petro Petroviĉ Luĵin, fora parenco de Marfa Petrovna, kies kontribuo en tiu afero estas granda. Li komencis per tio, ke per ŝi li esprimis sian deziron konatiĝi kun ni; li estis konvene akceptita, trinkis kafon, kaj jam la sekvan tagon li sendis leteron, en kiu tre ĝentile li esprimis sian proponon kaj petis ra- pidan kaj firman respondon. Li estas viro praktika kaj tre okupita kaj nun li rapidas en Pĉterburgon, do ĉiu minuto por li estas oro. Ni, kompreneble, estis komence tre frapitaj, ĉar tio okazis tro ra- pide kaj neatendite. La tutan tagon ni pripensis kaj interkonsiliĝis. Li estas viro fidinda kaj bonstata, servas en du oficoj kaj jam ha- vas la propran kapitalon. Kvankam li havas jam kvardekkvin jarojn li sufiĉe agrable aspektas kaj ankoraŭ plaĉas al virinoj. Nu kaj ĝenerale li estas viro solida kaj bonedukita, nur iom moroza kaj iom tromemfida. Sed tio, povas esti, nur ŝajnas, pro la unua ri- gardo. Mi do avertas vin, kara Rodja, kiam vi renkontiĝos kun li en Peterburgo, kio tre baldaŭ okazos, ne juĝu lin tro rapide kaj flame, kiel vi kutimas, eĉ se io en li unuavide ne plaĉos al vi. Mi tion diras al vi por okazo, se ĝuste tiel okazos, kvankam mi estas certa, ke li agrable impresos vin. Kaj cetere, por ekkoni homon bo- ne, necesas fari tion nehaste kaj atenteme, por ne fari eraron kaj eviti antaŭjuĝon, kiun poste tre malfacilos korekti kaj glatigi. Kaj Petro Petroviĉ, almenaŭ laŭ multaj trajtoj, estas homo tre estimin- da. Jam en la unua vizito li deklaris al ni, ke li estas homo kon- servativa, kvankam li multe simpatias, laŭ lia propra esprimo, kun «konvinkoj de niaj plej modernaj generacioj» kaj estas malamiko de ĉiuj superstiĉoj. Li ankoraŭ multe parolis, ja li estas iom vanta kaj tre ŝatas ke oni lin aŭskultu, sed tio apenaŭ estas malvirto. Mi, kompreneble, malmulte lin komprenis, sed Dunja klarigis al mi, ke kvankam li estas ne tro klera, sed saĝa kaj, ŝajne, bona. Vi scias la karakteron de via fratino, Rodja. Ŝi estas junulino firma, pru- denta, tolerema kaj grandanima, kvankam kun koro ekflamiĝema, kion mi studis en ŝi tre bone. Certe, kaj de ŝia kaj de lia flanko mankas ĉi tie aparta amo, sed Dunja, krom tio ke ŝi estas junulino saĝa — ŝi samtempe estas tre nobla, kiel anĝelo, kaj prenos al si kiel devon krei feliĉon al la edzo, kiu siavice zorgus pri ŝia feliĉo, kaj pri la lasto ni dume ne havas grandajn kaŭzojn dubi, eĉ spite la rapidecon, kun kiu, oni konfesu, la afero fariĝis. Cetere, li estas viro tre prudenta kaj, certe, li mem vidos, ke lia propra edza feliĉo estos des pli firma, ju pli feliĉos ĉe li Duneĉka. Kaj koncerne iujn tuberojn en lia karaktero, iujn malnovajn kutimojn kaj eĉ kelkan pensdiferencon (kio ne eviteblas eĉ inter la plej feliĉaj geedzoj), pri tio Duneĉka mem al mi diris, ke ŝi kredas je si, ke mankos pro tio problemoj kaj ke ŝi multon kapablas elteni, kondiĉe ke la pluaj interrilatoj estu honestaj kaj justaj. Li, ekzemple, ankaŭ al mi ko- mence ŝajnis iel bruska; sed tio ja povas esti ĝusta, ĉar li estas homo sincera, nu certe ja tiel. Ekzemple, en la dua vizito, jam ri- cevinte la konsenton, en interparolo li diris, ke jam antaŭ la ko- natiĝo kun Dunja, li decidis edzinigi junulinon honestan kaj sen- dotan, kaj nepre tiun kiu jam spertis mizeron; ĉar laŭ lia klarigo, la edzo devas nenion ŝuldi al la edzino, sed estus multe pli bone, se la edzino kredu la edzon sia bonfaranto. Mi aldonu, ke li espri- mis tion pli delikate kaj afable, ne kiel mi skribis forgesinte la ĝustajn esprimojn, kaj memoras nur la puran ideon, kaj, krome, li konfidencis tion tute senintence, sed evidente hazarde, kontraŭvole en la ardo de T interparolo, ĉar poste li penis eĉ korekti kaj mil- digi la diriton; sed al mi tamen tio ŝajnis iomete bruska, kaj tiel poste mi diris al Dunja. Sed Dunja eĉ agacite respondis al mi, ke «vortoj ankoraŭ ne estas agoj», kaj tio certe estas justa. Antaŭ fari la decidon, Duneĉka maldormis la tutan nokton, kaj kredante, ke mi jam estas endormiĝinta, ŝi leviĝis de 1' lito kaj dum la tuta nokto pendolis el angul' en angulon tra la ĉambro; fine, surge- nuiĝis kaj longe flame preĝis antaŭ ia ikono, kaj matene sciigis al mi, ke ŝi decidis konsenti.

Mi jam menciis, ke Petro Petroviĉ estas veturonta en Peterbur- gon. Li havas tie grandajn aferojn, kaj li intencas establi en Pe- terburgo publikan advokatan konsultejon. Li jam delonge havas ju- ristan praktikon kaj ĵus antaŭ kelkaj tagoj gajnis gravan proceson. Krome, en Peterburgon li devas iri pro iu konsiderinda afero en la senato. Tiel, kara Rodja, ankaŭ por vi li povas esti tre utila en ĉiuj flankoj, kaj mi kun Dunja opinias, ke vi jam de la nuna tago certe povus komenci vian estontan karieron kaj taksi vian sorton kiel jam tute certiĝintan. Ho, se tio realiĝus! Tio estus tia profito, ke ĝin necesus taksi nur kiel la rektan favoron de la Eternulo! Kiel Dunja revas pri tio! Ni jam riskis diri kelkajn vortojn pri tio al Petro Petroviĉ. Li respondis singarde, dirinte, ke certe, li ne povos labori sen sekretario, do, kompreneble, estus preferinde pagi sala- jron al parenco, ne al fremdulo, sed nur se tiu montriĝus kapabla por la ofico (kaj pri via kapablo dubi ne eblas!); samtempe li esprimis supozon, ke viaj universitataj studoj eble ne lasos al vi su- fiĉan tempon por labori ankaŭ en lia kontoro. Kaj ĉe tio tiam ni haltis, sed Dunja pensas nun nur pri tio. Jam dum kelkaj tagoj ŝi vere febras kaj ŝi eĉ kompilis projekton pri tio, ke vi estonte iĝos kamarado kaj eĉ kompaniano de Petro Petroviĉ en liaj juraj aferoj, des pli ke vi studas en la jura fakultato. Mi, Rodja, plene konsen- tas kun ŝi kaj kun ĉiuj ŝiaj planoj kaj esperoj, vidante ilin tre rea- ligeblaj; kaj spite la nunan tre kompreneblan evitemon de Petro Petroviĉ (ja li vin ankoraŭ ne konas), Dunja firme certas, ke ŝi ĉion sukcesos aranĝi per sia bona influo al sia estonta edzo. Kaj pri tio ŝi certas. Ni, kompreneble, estis singardaj kaj diris al Peyo Petroviĉ nenion el niaj revoj pri la estonto kaj ĉefe pri tio, ke vi estos lia kompaniano. Li estas viro konservativa, kaj li probable ri- latus al tio tre seke, ja ĉi ĉio ŝajnus al li nur fantazioj. Ankaŭ nek mi nek Dunja eĉ unu vorton ne diris al ii pri niaj aspiroj, ke li helpos al ni vivteni vin dum viaj universitataj studoj. Ni silentis pri tio, ĉar, unue, tio mem okazos iom post iom. Li kredeble sen pre- tekstaj paroloj mem proponos (ja li ne povos rifuzi tion al Dunja!) tiom pli, ke vi ja povas iĝi lia ĉefa helpanto en la kontoro, kaj vi ricevos tiun helpon ne kiel almozon, sed kiel merititan salajron. Tiel volas aranĝi Duneĉka, kaj mi komplete konsentas kun ŝi. Due, ni silentis pri tio, ĉar mi tre ŝatus starigi vin apud li, dum via okazonta renkontiĝo je la sama nivelo. Kiam Dunja admire ra- kontis al li pri vi, li respondis ke antaŭ juĝi pri la homo unue oni devas vidi lin deproksime per la propraj okuloj, kaj ke li preferas mem, ĉe persona konatiĝo, formi pri vi sian opinion. A1 mi ŝajnas, kara Rodja, laŭ kelkaj konsideroj (cetere, neniel koncernantaj Pe- tron Petroviĉ, sed simple, laŭ kelkaj miaj propraj, personaj, eble eĉ oldulinaj, virinaj kapricoj), — al mi ŝajnas, ke mi eble farus pli bone, se post ilia geedziĝo mi loĝus aparte, same kiel nun mi lo- ĝas, sed ne kun ili. Mi tute certas, ke li aperos tiom nobla kaj ĝentila, ke li mem invitos min kaj proponos ne plu disiĝi de la fi- lino, kaj ĝis nun li tion ankoraŭ ne faris nur pro tio, ĉar estas sen vortoj memkompreneble; sed mi rifuzos. Dum mia vivo mi ri- markis pli ol unu fojon, ke la vira koro ne tre ŝatas bopatrinon, kaj mi ne nur deziras kaŭzi al iu neniun embarasiĝon, sed mi vo- las mem restadi libera, dum mi havas pecon da pano kaj tiajn ge- filojn kiel vi kaj Duneĉka. Se estos eble, mi ekloĝos ie proksime de vi ambaŭ, ĉar mi, Rodja, Ia plej agrablan sciigon rezervis por la fino de la letero: sciu do, mia karulo, ke probable tre baldaŭ ni ĉiuj renkontiĝos denove kaj brakumos unu la aliajn, ĉiuj ni tri- ope, post preskaŭ trijara disiĝo! Jam estas certe decidite, ke mi kaj Dunja veturos en Peterburgon, mi ne scias kiam ĝuste, sed kom- preneble tre baldaŭ, eble eĉ post unu semajno. Ĉio dependas de Petro Petroviĉ, kiu post la establiĝo en Peterburgo tuj sciigos al ni. Li volas pro kelkaj konsideroj, plej rapide okazigi la geedziĝan ceremonion kaj eĉ, se tio eblos, festeni la nupton en la nunaj vian- dotagoj kaj se ni ne sukcesos, tiam tuj post la fasto de P Ĉieliro de Maria22. Ho, kun kia feliĉo mi alpremos vin al mia koro! Dunja jam emociiĝas pro la baldaŭa renkonto kun vi kaj foje ŝi ŝerce di- ris, ke eĉ sole pro tio ŝi iĝus la edzino de Petro Petroviĉ. Anĝelo ŝi! Ŝi nun nenion alskribas por vi, ŝi nur petis min skribi, ke ŝi tiom multe devas interparoli kun vi, tiom multe, ke nun ŝi ne ku- raĝas preni la plumon, ĉar en kelkaj linioj oni nenion povas ra- konti, sed nur ĉargeni sin. §i nur petas forte brakumi vin kaj sendi al vi multajn kisojn. Sed, spite al tio, ke ni, eble, tre baldaŭ re- vidiĝos persone, mi tamen en proksimaj tagoj sendos al vi monon, kiom mi povos. Nun, kiam ĉiuj eksciis, ke Duneĉka edziniĝos al Petro Petroviĉ, kaj mia kredito subite kreskis, mi tute certas ke Afanasij Ivanoviĉ pagos al mi, je la garantio de mia pensio eĉ sep- dek kvin rublojn, mi do sendos al vi eble dudek kvin rublojn, aŭ eĉ tridek. Mi sendus eĉ pli, sed mi timas pri la vojelspezoj. Kvan- kam Petro Petroviĉ estis tiom kompleza, prenante sur sin parton de la elspezoj de nia veturo en la ĉefurbon, nome li mem proponis je sia propra kosto veturigi niajn pakaĵojn kaj grandan kofron (iel pere de liaj konatoj), ni tamen devas kalkuli ankaŭ pri nia restado en Peterburgo, kie ne eblas aperi sen groŝo, almenaŭ en la ko- mencaj tagoj. Cetere, mi kaj Dunja jam precize kalkulis ĉion, kaj ni trovis, ke la vojaĝo kostos nemulte. De ni ĝis la fervojo estas nur naŭdek verstoj, kaj ni jam por ĉia okazo interkonsentis kun konata kampulo-veturigisto; kaj poste ni bonorde veturos en tria- klasa vagono. Do, povas esti, ke ne dudek kvin, sed verŝajne tri- dek rublojn mi povos al vi sendi. Sed sufiĉas; jam du foliojn mi ambaŭflanke dense plenigis, kaj ne plu restas loko; post nia tuta historio kun tiom multaj okazaĵoj! Kaj nun, mia karega Rodja, mi brakumas vin ĝis nia baldaŭa revidiĝo kaj benas vin per mia pa- trina beno. Amu Dunjan, vian fratinon, Rodja, amu tiel, kiel ŝi amas vin, kaj sciu, ke ŝi amas vin senfine, pli ol sin mem. Ŝi estas anĝelo, kaj vi, Rodja, vi estas nia ĉio — nia tuta espero kaj kredo. Nur estu feliĉa, kaj tiam ankaŭ ni feliĉos. Rodja, ĉu vi preĝas al Dio kiel antaŭe, kaj ĉu vi kredas je la amo de nia Kreinto kaj Re- demptoro. Timas mia koro, ke ankaŭ vin forlogis la nuntempa mo- da senkredemo? Se estas tiel, mi do preĝas por vi. Rememoru, ka- ra, kiel en via infanaĝo, kiam vivis la patro, vi pepis viajn preĝojn sur miaj genuoj kaj kiel ni ĉiuj tiam estis feliĉaj! Adiaŭ, aŭ prefere ĝis la revido! Mi brakumas vin tre forte kaj kisas multfoje.

Fidele via Pulĥeria Raskoljnikova".

Preskaŭ dum la tuta tempo, kiam Raskoljnikov legis, ekde la komen- co de ia letero, lia vizaĝo malsekis pro larmoj; sed kiam li finis, ĝi estis pala, kurba pro kramfo, kaj peza, gala, malica rikano serpentis sur liaj lipoj. Li kuŝigis sian kapon sur dika, trivita kuseno, kaj pensis, longe pensis. Forte batis lia koro, kaj forte ondis liaj pensoj. Fine, li eksentis sufokon kaj malvaston en tiu flava ĉambraĉo, simila al ŝranko aŭ kofre- go. Liaj rigardo kaj penso postulis vaston. Li kaptis la ĉapelon kaj eliris, ĉi-foje jam sen timo iun renkonti sur la ŝtuparo: li forgesis pri tio. Li direktiĝis al la insulo Vasiljevskij trans la avenuo V.23, kvazaŭ li estus hastanta tien pro afero, sed, laŭ sia kutimo, li iris sen senti teron sub la piedoj, ion flustrante kaj eĉ laŭte parolante kun si, kio tre mirigis pasantojn. Multaj prenis lin por ebriulo.

IV

La letero de la patrino elturmentis lin. Sed koncerne la plej ĉefan, la fundamentan punkton, li eĉ momentan dubon ne havis, eĉ kiam li le- gis la leteron. La esenco de la afero estis decidita en lia kapo, kaj de- cidita definitive: "Ne okazos tiu geedziĝo, dum vivas mi, ĝi ne okazos! Tiu sinjoro Luĵin iru al diablo!"

"Ĉar ta afero tute klaras, — li murmuris interne, kun rikano, kaj malice antaŭjubilis pri la sukceso de sia decido. — Ne, panjo, ne, Dun- ja, neniel vi superruzos min!.. Ili eĉ pardonpetas, ke ne petis mian kon- silon kaj sen mi la aferon decidis! Nu, certe! Ili kredas, ke nun jam rompi maleblas. Nu ni vidos — ĉu maleblas aŭ fareblas! Kian pretekston fundamentegan ili elserĉis: «ja tia, laŭ ili, okupita homo estas tiu Petro Petroviĉ, ke eĉ edziĝi li povas neniel ol sur poŝtaj ĉevaloj, preskaŭ en vagonaro». Ne, Duneĉka, ĉion mi vidas Mj komprenas, pri kio vi tiom multe intencas interparoli kun mi; komprenas ankaŭ tion, pri kio vi pen- sis la tutan nokton paŝante tra la ĉambro, kaj pri kio vi preĝis antaŭ la ikono de Kazanja Dipatrino, kiu staras en la dormoĉambro de la patrino. Ja pezas la vojo sur la Golgoton. Hm... Do estas decidite jam definitive: al aferema, racia viro vi bonvolas edziniĝi, Avdotja Romanovna, al viro havanta la propran kapitalon (jam havanta la propran kapitalon: tiel estas pli solide, impone), viro servanta en du oficoj kaj simpatianta kun la konvinkoj de niaj plej modernaj generacioj (kiel la patrino skribas) kaj «ŝajne bona», kiel rimarkas Duneĉka mem. Tiu ŝajne estas la plej brila! Kaj tiu Duneĉka al tiu ŝajne edziniĝos!... Brile! brilege!

...Estas interese, tamen, por kio la patrino pri «plej modernaj gene- racioj» al mi skribis? Ĉu simple por karakterizi personon aŭ kun plia ce- lo: klini min en la flankon de sinjoro Luĵin? Ho, ruzaj inoj! Interese estus klarigi ankoraŭ unu cirkonstancon: ĝis kioma grado ili estas sin- ceraj inter si, tiun tagon kaj tiun nokton kaj dum la tuta sekva tempo? ĉu ĉiuj vortoj inter ili estis diritaj rekte, aŭ ili ambaŭ komprenis, ke kiel ĉe unu tiel ĉe la alia en la koro kaj kapo estas la samo, kaj tial ili ne devis ion diri aŭ ion malsekretigi. Evidente, ĝuste tiel okazis; el la letero klaras: al la patrino li ŝajnis bruska, iometc; kaj la naiva patrino siajn rimarkojn komencis trudi al Dunja. Kaj tiu, kompreneble, koleriĝis kaj «agacite respondis». Nu, certe! Kiu ne iĝus freneze kolera, kiam eĉ sen naivaj demandoj la afero estas komprenebla kaj klara, kaj mankas vortoj por paroli. Nu, kaj kial ŝi skribas al mi: «Amu Dunjan, Rodja, ja ŝi amas vin pli ol sin mem», ĉu tio ne estas rimorsoj, kiuj ŝin mem kaŝe turmentas, pro tio ke ŝi oferis la filinon por la filo. «Vi estas nia espero, vi estas nia ĉio!» Ho, panjo!..." Malico pli kaj pli forte bolis en lia ani- mo, kaj se nun sinjoro Luĵin renkontiĝus al li, li verŝajne mortigus lin!

"Hm, estas vero, — li daŭrigis, sekvante la uraganon de V pensoj, turniĝanta en lia kapo, — estas vero, ke por bone ekkoni homon necesas aliri lin «nehaste kaj atenteme»; sed sinjoro Luĵin ja tute klaras. ĉefe, li estas «viro praktika kaj, ŝajne, bona»: nu, ĉu estas ŝerca afero, ke li la pakaĵojn prenis sur sin kaj je la propra kosto grandan kofregon trans- portigis! Do kial ne bona? Kaj ili, ia fianĉino kaj ia patrino, dungas iun kampulon kun ĉarego per bastmato tegita (mi scias, ankaŭ mi tiel vetu- ris!)! Ne gravas! Ja nur naŭdek verstojn, «kaj poste ni bonorde veturos en triaklasa vagono», eble mil verstojn. Estas prudente: faru la paŝojn laŭ la poŝo; sed vi, sinjoro Luĵin, kiel vi agas? Eŝtas ja via fianĉino... Kaj vi ne povis ja ne scii, ke la patrino je sia pensio por la veturo prun- teprenas monon? Certe, ĉi tie vi havas komunan komercan spezon, la entrepreno ambaŭflanke profitiga kaj egalkvota, do la elspezoj egalaj: bo- naj kunuloj, bonaj kalkuloj. Sed eĉ en tio la praktika viro ilin iom trom- petis: ilia pakaĵo ja kostas malpli ol ilia veturo, kaj verŝajne ĝi eĉ sen- page estos veturigita! Nu, ĉu ili ambaŭ ne vidas, aŭ intence tion rimarki malvolas? Kaj tamen kontentaj, kontentaj! Kaj mi kredas, ke tio estas nur floroj, ia fruktoj veraj venos poste! Ja ĉi tie kio plej gravas: ĉi tie ne avareco kaj ne monavido gravas, sed la tono de ĉio ĉi. Ja ĝi estas la estonta tono post la geedziĝo, profctaĵo... Kaj kial la patrino prodi- gas? Kun kio ŝi en Peterburgo aperos? Ĉu kun tri rubloj aŭ kun du «bi- Ietoj», kiel diras tiu... oldulino... hm! Per kio en Peterburgo ŝi poste vivi esperas? Ja ŝi jam divenis pro iuj kialoj, ke al ŝi kaj Dunja estos neeble loĝi kune post la geedziĝo, eĉ en la unua tempo? La bona homo, evidente, iel kontraŭvole konfidencis pri tio, sin malkaŝis, kvankam la patrino mem svingas kontraŭ tio per ambaŭ manoj: «Mi mem ja rifuzos». Do kion ŝi faras, je kiu ŝi esperas: ĉu ŝi vivos per la centdudekrubla pensio, el kiu ŝi debetos la ŝuldon al Afanasij Ivanoviĉ? Kaptukojn por vintro ŝi ankoraŭ trikas kaj kudras manumojn difektante la maljunajn okulojn. Sed ja la tuketoj nur dudek rublojn jare aldonas al la cent du- dek rubloj, tion mi scias. Do tamen je la noblaj sentoj de sinjoro Luĵin ili esperas: «Li mem ja proponos, admonos!» Atendu manaon de la ĉielo! Kaj tiel ĉiam okazas ĉe tiuj belaj animoj de Ŝiller: ĝis la lasta momento ili vestas homon per pavplumoj, ĝis ia lasta momento bonon, sed ne ma- von kredas; kaj kvankam scias pri la medala reverso, tamen ili neniam antaŭtempe la ĝustan vorton aldiras; naŭzas ilin eĉ sola ekpenso; per ambaŭ manoj kontraŭ vero ili svingas, ĝis tiu ĝusta tempo, kiam la homo pave ornamita foririgos la dupojn kun longaj nazoj. lnterese, ĉu sinjoro Luĵin havas ordenojn; mi vetus, ke la ordenon de Anna li portas en bu- tontruo, kiam tagmanĝas kun entreprenistoj kaj komercistoj. Verŝajne, li ankaŭ por sia edziĝfesto ĝin surmctos! Ah, cetere, li iru al diablo...

...Nu, ni lasu la patrinon, ja ŝi estas tia, je Dio, sed Dunja kial? Duneĉka, kara, mi scias ja vin! Ja vi estis jam preskaŭ dudekjara, kiam lastfoje mi vidis vin: do karakteron vian mi jam komprenis. La patrino skribas, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Tion mi sciis. Tion mi jam antaŭ du kaj duona jaroj sciis kaj de tiu tempo dum du kaj duona jaroj pri tio pensis, pri tio nome, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Ja se eĉ sinjoron Svidrigajlov kun ĉiuj konsekvencoj ŝi kapablis elteni, ŝi do vere kapablas elteni multon. Kaj nun ili imagis, la patrino kaj Dunja, ke ankaŭ sinjoron Luĵin eblas elteni, la homon kiu prezentas teo- rion pri avantaĝo de edzinoj prenitaj el mizero kaj feliĉigitaj fare de la edzoj, kaj kiu prezentas ĝin preskaŭ dum la unua renkontiĝo. Nu, ni koncedu ke li «konfidencis kontraŭvole», spite sian raciecon (eble li tute ne kontraŭvole konfidencis, sed nome havis la intencon rapide klarigi), sed Dunja, Dunja? Ja klaras al ŝi tiu homo, kaj kun li ŝi devos vivi. Ja ŝi preferos manĝi nigran panon per akvo posttrinkante, ol vendi sian animon, ol ŝanĝi moralan liberon kontraŭ komforto, eĉ kontraŭ la tuta Ŝlesvigo-Holstinio24, des pli ne kontraŭ sinjoro Luĵin. Ne, ne tia estis Dunja, kiam ni kunis, kaj... certe ŝi ne ŝanĝiĝis ankaŭ nun!... Vanas paroloj! Malfacilas Svidrigajlovoj! Malfacilas kontraŭ ducent rubloj ia tu- tan vivon esti guvernistino en provinco, sed mi tamen scias, ke mia fra- tino pli volonte servus kiel negro ĉe usona plantejestro aŭ kiel latvo ĉe bieno de baltgermano25, sed neniam ŝi enkotigus sian spiriton kaj mora- lecon per ligo kun homo kiun ŝi eĉ ne estimas, kaj kun kiu ŝi havas nenion komunan, per ligo eterna el sia sola propra profito! Eĉ se sinjoro Luĵin estus farita el pura oro aŭ el monolita brilianto, ankaŭ tiam ŝi ne konsentus iĝi leĝa kunloĝantino de sinjoro Luĵin! Kial do nun ŝi kon- sentas? Kiu mistero? Kiu solvo? Sed klaras, ke por si, por sia komforto, eĉ por sia savo el morta danĝero, ŝi neniam sin vendus, sed ja vendas sin por alia! Por la kara, por la adorata homo ŝi sin vendos! Jen do la tuta mistero; por la frato, por la patrino ŝi sin vendos! Ĉion vendos! Ho, ĉi tie mi eĉ sian moralecon humiligos; liberon, trankvilon, eĉ konscien- ĉon, ĉion, ĉion en la pulbazaron mi portos. Eh, pereu la vivo! Nur miaj amataj estaĵoj estu feliĉaj. Plie, eĉ propran kazuistikon mi elpensos, ĉe jezuitoj lerninte, kaj por tempo eble eĉ min mem trankviligos, konvin- kinte ke tiel necesas, por bona celo. Jen tia mi estas, kaj ĉio klaras, kiel la taga lumo. Klaras, ke ĉi tie, neniu alia, sed Rodion Romanoviĉ Raskoljnikov estas la ĉefa kaŭzo, la figuro en la unua plano. Nu jes ja, lian feliĉon li povas konstrui, pagi lian universitatan studadon, fari kom- paniano en la kontoro, lian tutan sorton certigi, verŝajne lin faros riĉulo, honorata kaj estiminda, eble eĉ kiel glora hom* finonta la vivon! Sed la patrino! Ah, ja estas Rodja, karega Rodja, la unuenaskito! Nu, kiel eblas por la unuenaskito ne oferi la filinon, eĉ tiel bonan! Ho, amantaj kaj maljustaj koroj! Bagatele: en tio vi eĉ la loton de Soneĉka verŝajne ne rifuzus! Soneĉka, Soneĉka Marmeladova, la eterna Soneĉka, dum ek- zistas la mondo! Ĉu la oferon, la oferon vi bone mezuris? Ĉu tiel? ĉu laŭforte? Ĉu vi scias, Duneĉka, ke la loto de Soneĉka neniel estas pli malbona ol tiu kun sinjoro Luĵin? «Mankas ĉi tie amo», — skribas la patrino. Kio do, se krom la amo mankas ankaŭ estimo, kaj kontraŭe, jam ekzistas abomeno, malestimo, naŭzo, kio do tiam? Kaj rezultas ti- am, ke denove necesos «zorgi pri la pureco». Ĉu ne tiel? Ĉu vi kompre- nas, ĉu vi komprenas, kion signifas tiu pureco? Ĉu vi komprenas ke la luĵina pureco estas egala al la pureco de Soneĉka, kaj eble ec pli aĉa, pli kota, pli fia, ĉar vi, Duneĉka, tamen, esperas je certa komforto, dum tie temas pri malsata morto! «Multe, multe kostas, Duneĉka, tiu pureco!» Nu, kaj se poste ne estos tolereble, ĉu vi pentos? Kiom da funebro, ĉagreno, damnoj, larmoj de ĉiuj kaŝataj, kiom vi havas? Ja vi ne estas Marfa Petrovna? Kaj kio okazos tiam al la patrino? Ja ŝi eĉ nun ne estas trankvila, ŝi turmentiĝas; sed kiam ŝi klare ĉion vidos? Kaj kion faru mi?.. Kion vi tamen pri mi pensis? Ne deziras mi vian oferon, Duneĉka, mi ne deziras, panjo! Ne okazos tio, dum mi estas viva, ne okazos, ne okazos! Mi malakceptas!" Li subite haltis, rekonsciiĝinte.

"Ĉu ne okazos? Sed kion vi faros do, ke ĝi ne okazu? Ĉu vi malper- mesos? Laŭ kia rajto? Kion vi povas al ili promesi el sia flanko, por tian rajton havi? Ĉu dediĉi al ili tutan sorton vian, tutan estonton, kiam vi finos la kurson kaj oficon akirosl Jam aŭdite, ja ĝi estas aboco, sed nun? En ĉi afero necesas jam nun ion fari, ĉu vi komprenas tion? Sed kion vi nun faras? ĉuste ilin prirabas. Ĉar la mono sendita al vi estas ilia prunto je la pensia konto kaj ŝuldoj al sinjoro Svidrigajlov. De Svi- drigajlov, de Afanasij Ivanoviĉ Vahruŝin per kio vi ilin protektos, futura milionulo, Zeŭso, per ilia sorto ludanta? Kaj post dek jaroj? Sed post dek jaroj la patrino jam blindiĝos pro la tuketoj, kaj verŝajne pro larmoj; pro fasto ŝi velkos. Kaj la fratino? Nu, pripensu, kio okazos al la fratino post dek jaroj aŭ dum dek jaroj? ĉu vi divenis?"

Tiel li sin turmentis kaj mokis per tiuj demandoj, eĉ kun ia ĝuo. Ce- tere, ĉiuj ĉi demandoj estis ne novaj, ne subitaj, sed malnovaj, jam de- longe maturiĝintaj. Jam delonge ili turmentis lin, elpreminte lian tutan koron. Jam delonge ekĝermis en li tiu ĉi nuna angoro, ĝi kreskis, aku- muliĝis, kaj lastatempe maturiĝis kaj koncentriĝis, alpreninte formon de terura, sovaĝa kaj fantasta demando, kiu elturmentis liajn koron kaj cer- bon, neeviteble postulante solvon. Nun la letero de la patrino frapis lin kvazaŭ fulmotondro. Klaras, ke nun ne angori necesas, ne suferi pasive per nuraj rezonoj pri tio, ke la demandoj ne estas solveblaj, sed nepre ion fari, kaj tuj, kaj urĝe. Je ajna prezo li dcvis nun decidiĝi, almenaŭ al io, aŭ...

"Aŭ tute rezigni la vivon! — li kriis en subita furiozo, — humile ak- cepti la sorton kia ĝi estas, unu fojon por ĉiam, kaj sufoki en si ĉion, rezigninte de ĉia rajto agi, vivi kaj ami!"

"Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni nenien povas iri? — subite li rememoris la hieraŭan demandon de Marmeladov, — ĉar necesas, ke ĉiu homo iru almenaŭ ien..."

Subite li tremeris: ankoraŭ unu penso, ankaŭ hieraŭa, denove fulmis en lia kapo. Sed li tremeris ne pro tio, ke tiu penso fuimis. Ja li scias, ii antaŭsciis, ke tiu penso nepre "trafuimos", kaj li jam atendis ĝin; ce- tere, ĝi tute ne estis hieraŭa. Sed diferenco estis en tio, ke antaŭ unu monato, kaj eĉ ankoraŭ hieraŭ, ĝi estis nur revo, sed nun... nun ĝi ve- nis subite ne kiel revo, sed en iu nova, malica kaj tute nekonata al li aspekto, kaj subite li mem tion ekkonsciis... Li sentis frapon en la kapo kaj liajn okulojn tegis mallumo.

Li haste ĉirkaŭrigardis, li serĉis ion. Li ekvolis sidiĝi kaj serĉis ben- kon; tiam li estis iranta sur la bulvardo K.26 Benko vidiĝis antaŭe, post cento da paŝoj. Li ekiris laŭeble rapide, sed sur la vojo al li okazis eta aventuro, kiu por kelkaj minutoj logis lian tutan atenton.

Okulserĉante benkon, li rimarkis antaŭ si, proksimume je dudek pa- ŝoj, irantan virinon, sed komence li haltigis sur ŝi neniun atenton, same kiel sur aliaj aperantaj ĉirkaŭ li objektoj. Jam ofte okazis tiel, ke li ve- nis, ekzemple, hejmen kaj absolute ne memoris la vojon kiun li iris, kaj ii jam alkutimiĝis tiel iri. Sed en la iranta virino estis io stranga kaj, de la unua rigardo, frapanta okulojn, ke iom post iom lia atento komen- cis al ŝi kateniĝi, — komence kontraŭvole kaj kvazaŭ agacite, sed poste pli kaj pli forte. Li subite ekvolis kompreni, kio stranga estas en tiu vi- rino? Unue, la junulino evidente estis tre juna, ŝi iris en tia varmego liberhara, sen ombrelo kaj sen gantoj, iel ridinde svingante la manojn. Sur ŝi estis silka robeto el leĝera ŝtofo, sed ankaŭ iel bizare vestita, ape- naŭ butonita, kaj dorse ĉe la talio, ĝuste super la jupo, ŝirita, granda ŝtofpeco pendis balanciĝante. Eta kaptuko estis surmetita sur la nudan kolon, sed iel oblikve kaj flanke. Fine, la junulino iris per malfirmaj kruroj, stumblante kaj eĉ ŝanceliĝante ĉiudirekten. Tiu renkonto, finfine, ekscitis la tutan atenton de Raskoljnikov. Li atingis la junulinon ĝuste ĉe la benko, sed veninte al la benko, ŝi falis sur ĝin, en angulon, ĵetis sur la benkodorson la kapon kaj fermis la okulojn, evidente pro troa la- ciĝo. Atente ŝin rigardinte, li tuj divenis ke ŝi estas tute ebria. Strange kaj absurde estis vidi tion. Li eĉ ekpensis, ke eble li eraris. Antaŭ li estis tre juna vizaĝeto, proksimume deksesjara, eĉ, povas esti, nur dek- kvinjara, — malgranda, blonda, beleta, sed tuta ardiĝinta kaj kvazaŭ ŝveleta. La knabino ŝajne jam ne multon kapablis kompreni; unu kruron ŝi metis sur la alian, eiŝovinte ĝin el sub la robo pli ol dece, kaj laŭ ĉiuj indicoj, apenaŭ konsciante, ke ŝi estas surstrate.

Raskoljnikov nek eksidis nek foriris, sed embarasite staris antaŭ ŝi. Tiu bulvardo ĉiam estis dezerta, kaj nun je la dua horo kaj en tia var- mego, sur ĝi estis preskaŭ neniu. Kaj tamen, en flanko, proksimume je dek kvin paŝoj, ĉe la bulvardorando, haltis sinjoro, kiu tre videble ankaŭ ŝatus aliri la knabinon kun iuj celoj. Ankaŭ li evidente ekvidis ŝin de malproksime kaj volis atingi ŝin, sed lin malhelpis Raskoljnikov. Li ĵeta- dis sur lin kolerajn rigardojn, penante, cetere, ke ili restu nerimarkitaj, kaj senpacience atendis sian vicon, kiam la teda ĉifonulo foriros. La afe- ro estis klara. Tiu sinjoro estis proksimume tridekjara, fortika, grasa, sane floranta, kun rozkoloraj lipoj kaj kun lipharoj kaj tre elegante ve- stita. Raskoljnikov tre koleriĝis; li subite ekvolis iel ofendi tiun grasan dandon. Li por minuto lasis la knabinon kaj aliris la sinjoron.

He vi, Svidrigajlov!27 Kion vi ĉi tie bezonas? — li kriis, pugnigante la manojn kaj ridante per siaj lipoj ŝaŭmintaj pro la kolero.

Kion ĝi signifas? — severe demandis la sinjoro, kuntirinte la bro- vojn kaj degnece mirante.

Iraĉu vi for, jen kion!

Kiel ci aŭdacas, kanajlo!..

Kaj li svingis la vipon. Raskoljnikov ĵetiĝis sur lin kun la pugnoj, eĉ ne pensante, ke la fortika viro povus venki eĉ du tiajn, kia li. Sed tuj iu forte kaptis lin de malantaŭe, inter ili ekstaris policano.

Sufiĉe, sinjoroj, bonvolu ne lukti en publika loko. Kion vi volas? Kiu vi estas? — li severe turnis sin al Raskoljnikov, rimarkinte liajn ĉifonojn.

Raskoljnikov atente rigardis lin. Brava soldata vizaĝo kun griziĝintaj lip- kaj vango-haroj kaj komprenema rigardo.

ĉuste vin do mi volas, — li kriis kaptante lian brakon. — Mi estas eksa studento, Raskoljnikov... Tion ankaŭ vi povas ekscii, — li turniĝis al la sinjoro, — sed vi venu, mi ion montros al vi...

Kaj kaptinte la policanon ĉemane li tiris lin al la benko.

Jen, vidu, ŝi, tute ebria, ĵus iris sur la bulvardo; kiu scias kio ŝi estas, tamen ne estas simile, ke laŭ profesia celo. Verŝajne, ŝi estis trin- kigita kaj trompita... unuafoje... kompreneble? Kaj tiel lasita surstraten. Vidu, kiel la robo estas ŝirita, vidu, kiel vestita: ja ŝi estis vestita, ne mem ŝi vestiĝis, kaj cetere mallertaj manoj ŝin estis vestantaj, viraj. Tio videblas. Kaj nun vidu tien: tiu dando, kun kiu mi ĵus estis luktonta, nekonata al mi, unuafoje mi vidas lin; sed ankaŭ li rimarkis ŝin survoje nun, ebrian, senkonscian, kaj li terure nun volas aliri kaj kapti ŝin, — dum ŝi estas en tiu stato, — kaj veturigi ien... Kaj tio estas certa; kre- du, mi ne eraras. Mi propraokule vidis kiel li gvatis ŝin kaj persekutis, nur mi lin malhelpis, kaj nun li atendaĉas mian foriron. Jen, li nun io- mete deiris, staras, ŝajnigante volvi cigaredon... Sed kicl ni malhelpu lin? Kiel ni povus ŝin hejmen venigi, — nu pensu!

La policano tuj ĉion komprenis. La dika sinjoro estis, certe, klara, restis la knabino. La policano kliniĝis ŝuper ŝi por ekzameni deproksime kaj sincera kompato bildiĝis en liaj trajtoj.

Aĥ, kiel domaĝe! — li diris, balancante la kapon, — ankoraŭ kiel infano. Trompita, tio certas. He, fraŭlino, — li komencis ŝin voki, — kie vi loĝi bonvolas? — La knabino malfermis lacajn ebriajn okulojn, stulte rigardis la demandantojn kaj forsendis ilin per mansvingo.

Aŭskultu, — diris Raskoljnikov, — jen (palpinte en la poŝo, li el- prenis dudek kopekojn; fcliĉe trovitajn) jen, mendu fiakron kaj ordonu veturigi ŝin laŭ adreso. Nur la adreson necesas ekscii!

Fraŭlino, he fraŭlino! — rekomencis la policano, preninte la mo- non, — mi trovos por vi fiakron kaj mem kondukos vin. Kien.veturi? ha? Kiu adreso?

Hot!.. teduF... — balbutis la knabino kaj denove svingis la ma- non.

Ah, ah, kiel malbele! Ah, kia honto, fraŭlin', kia honto! — Li de- nove balancis la kapon, hontige, bedaŭrante kaj kolerante. — Jen tasko!

li turnis sin al Raskoljnikov kaj samtempe, fluge, denove ĉirkaŭrigar- dis lin de la piedoj ĝis la nuko. Stranga, vere, ankaŭ tiu ŝajnis al li: en tiaj ĉifonoj, sed mem pagas!

Kie vi trovis ŝin? — li demandis.

Mi ja diris al vi: ŝi antaŭ mi iris, ŝanceliĝante, sur ĉi bulvardo. ĉisiris la benkon kaj falis.

Ah, kia honto nun en la mondo kreskas, Dio! Tia etulino — jam ebria! Trompita, sendube ja! Jen, eĉ la robeto estas ŝirita... Afi, kiel nuntempe malĉasto kreskas... Ŝi verŝajne estas cl nobelinoj, el iuj mal- riĉaj... Nuntempe multas tiaj. Laŭaspekte kvazaŭ el la noblaj, el moŝtaj,

kaj li denove kliniĝis super ŝi.

Povas esti, ankaŭ ĉe li kreskis tiaj filinoj — "noblaj kaj moŝtaj", kun manieroj de bonedukitaj kaj kun ĉiaj simiaj inklinoj al la modo. ,

ĉefe, — klopodis Raskoljnikov, — jen al tiu fiulo ŝin ne donu! Ja ankaŭ li ŝin malhonorigos! Kun fermitaj okuloj eblas vidi kion li ce- las; jen fiuF, ne foriras!

Raskoljnikov parolis laŭte kaj rekte indikis lin per la mano. La viro ekaŭdis kaj intencis jam rekoleriĝi, tamen bridiĝis limigante sin per mal- estima rigardo. Poste li malrapide deiris ankoraŭ dek paŝojn kaj haltis.

Ne doni ŝin estas ja eble, — respondis la suboficiro medite. — Se nur la fraŭlino estus dirinta kien ŝin veturigi, ja... Fraŭlino, fraŭlino! — ii denove sin klinis.

ŝi subite vaste malfermis la okulojn, atente rigardis kvazaŭ ion kom- preninte, ekstaris de V benko kaj ekiris al la direkto de kiu ŝi venis.

Pu, senhontaj, trudaĉas! — ŝi diris refoje svinginte. ŝi ekiris ra- pide, sed kiel antaŭe forte ŝanceliĝante. La dando iris post ŝi, sed laŭ alia aleo, sen perdi ŝin el la vido.

Ne maltrankviliĝu, mi ne permesos, sinjoro, — rezolute diris la lipharulo kaj ekiris post ilin.

Eh, kiel malĉasto nun kreskadas! — li ripetis kun laŭta suspiro.

Tiun minuton kvazaŭ io pikmordus Raskoljnikov-on; dum unu mo-

mento li kvazaŭ renversiĝus.

Aŭskultu, hej! — li kriis al la lipharulo.

Tiu returniĝis.

ĉesu! Kial vi? Lasu! Amuzu li sin (li montris la dandon). Ja kial vi havu la zorgon?

Nekomprenante, la policano rigardis lin kun rondaj okuloj. Raskolj- nikov ekridis.

E-efi! — aŭdigis la policano, svingante la manon, kaj iris post la dando kaj la knabino. Evidente li prenis Raskoljnikov-on por frenezulo aŭ eĉ pli malbone.

"Miajn dudek kopekojn li forportis, — malice diris Raskoljnikov, re- stinte sola. — Nu prenu li ankaŭ de tiu kaj la knabinon kun ii lasu, ja tia estos la fino... Nu, kial mi intervenis helpi ĉi tie! Ĉu mi povas helpi? ĉu mi havas rajton helpi? Forglutu ili unu la alian vivaj, — kial mi zor- gu? Kaj kiel mi povis fordoni tiujn dudek kopekojn. Ĉu ili estas miaj?

Malgraŭ tiuj strangaj paroloj, li subite eksentis pezecon. Li eksidis sur la lasita benko. Liaj pensoj estis distritaj... Estis peze por li pensi pri io ajn en tiu minuto. Li ŝatus sin plene forgesi, ĉion forgesi, poste vekiĝi kaj rekomenci tute novan vivon...

Malfeliĉa knabino! — li diris, rigardinte en la malpleniĝintan benk- angulon. — ŝi rekonsciiĝos, ploros, poste la patrino ekscios... ŝin draŝos komence, poste skurĝos, dolore kaj malhonorige, eble eĉ forpelos... Kaj se ne forpelos, tamen elflaros iu Darja Francevna, kaj ekruliĝos mia knabino jen al tiu jen al alia... Poste tre baldaŭ kuracejo (tio ĉiam oka- zas al la knabinoj, kiuj loĝas kun tre honestaj patrinoj, kaj iom petolas sekrete), nu kaj poste... kaj poste denove kuracejo... vino... drinkcjoj... kaj ankoraŭ kuracejo... post du-tri jaroj estas ŝi kriplulino, kaj ŝi havos nur dek naŭ aŭ dek ok jarojn de V vivo, entute... Ĉu mi tiajn ne vidis? Kiel ili fariĝis? ĉuste ja tiel ĉiuj fariĝis... Kraĉ! Estu ja! Onidire, tiel devas ĉsti. Tioma procento, onidire, devas ĉiujare foriri...28 ien... al dia- blo, verŝajne, por la ceterajn refreŝigi kaj ne ĝeni. Procento! Belajn, pra- ve, oni vortetojn elpensis: tiom trankviligaj, sciencaj. Dirite: procento, do ne maltrankviliĝu. Se alia vorto, nu tiam... eble estus malpli trankvile... Kaj se ankaŭ Duneĉka trafos en iun procenton!.. Se ne tiun, do alian?..

"Kaj kien mi iras? — li pensis subite. — Strange. Ja mi estis por io irinta. Apenaŭ traleginte la leteron, tuj ien mi iris... Sur la insulon Va- siljevskij, al Razumiĥin mi iris, jen kien, nun... mi memoras. Sed por kio, tamen? Kaj per kiu maniero la ideo iri al Razumiĥin enflugis ĝuste nun en mian kapon? Estas kurioze".

Li miris pri si. Razumiĥin estis unu el liaj malnovaj universitataj ka- maradoj. Rimarkindas, ke Raskoljnikov preskaŭ ne havis kamaradojn en la universitato, ĉiujn li evitis, neniun vizitis gaste, kaj malvolonte akcep- tis gastojn. Cetere, ankaŭ la aliaj baldaŭ forturniĝis de li. Nek en ĝene- ralaj kunvenoj nek en konversacioj nek en amuziĝoj nek en io alia li partoprenis. Studis li intense, sen kompati sin, kaj pro tio oni estimis lin, sed amis lin neniu. Li estis tre malriĉa, iel orgojla kaj nekomuni- kiĝema; kvazaŭ li estus ion kaŝanta interne. Kelkaj liaj kamaradoj pen- sis, ke li rigardas ĉiujn ilin kiel infanojn, desupre, kvazaŭ li ĉiujn ilin devancus kaj evolue kaj scie kaj konvinke kaj ke sur iliajn konvinkojn kaj interesojn li rigardas kiel sur ion malsuperan.

Kun Razumiĥin li tamen iel amikiĝis, nu ne tute amikiĝis, sed estis kun li pli parolema, pli sincera. Cetere, kun Razumiĥin ne eblis esti en alia rilato. Li estis mirinde gaja kaj komunikiĝema junulo, bonkora ĝis la simpleco. Cetere, sub tiu simpleco sin kaŝis profundeco kaj digno. La plej bonaj el liaj amikoj tion komprenis, ĉiuj lin amis. Li estis tute ne stulta, kvankam efektive de tempo al tempo kondutis simplule. Lia aspekto estis impresa — alta, magra, ĉiam malbone razita, nigrohara. De tempo al tempo li diboĉis, kaj havis famon kiel fortulo. Foje nokte, en kompanio, li per sola bato faligis iun altan gardiston. Li povis trinki kiel funelo, sed ankaŭ kapablis tute ne drinki; de tempo al tempo li petolis malpermeseble, sed kapablis ne petoli entute. Ankoraŭ tial Razumiĥin estis rimarkinda persono, ke neniuj fiaskoj lin povis konfuzi kaj neniujmalbonaj cirkonstancoj, ŝajne, povis subpremi lin. Li kapablis loĝi eĉ sur tegmento, toleri inferan malsaton kaj teruran malvarmon. Li estis tre malriĉa kaj nur mem, sola, vivtenis sin, akirante pcr iuj-tiuj laboroj la monon. Li konis tutan rozarion da fontoj, el kie li povis ĉerpi, kompre- neble, per honestaj rimedoj. Iufoje li la tutan vintron entute ne hejtis sian ĉambron, asertante ke tio estas eĉ pli agrabla, ĉar en malvarmo dormo estas pli profunda. Nun ankaŭ li estis devigita lasi la universita- ton, sed por nelonge, el ĉiuj fortoj li strebis rebonigi sian situacion, por havi la rimedojn daŭrigi la studadon. Raskoljnikov ne estis ĉe li jam ĉir- kaŭ kvar monatojn, kaj Razumiĥin eĉ ne sciis lian adreson. Foje, prok- simume antaŭ du monatoj, ili preskaŭ renkontiĝis surstrate, sed Raskolj- nikov sin deturnis kaj eĉ transiris al la alia flanko, por ke tiu lin ne rimarku. Kaj kvankam Razumiĥin lin rimarkis, li trairis pretere, ne de- zirante malkvietigi la amikon.

V

"Efektive, antaŭ nelonge mi havis intencon peti ĉe Razumiĥin iun la- boron, ke li akiru por mi ĉu lecionojn ĉu ion alian... — rezonis Raskolj- nikov, — sed kiel li nun povus helpi al mi? Nu, supozeble, li lecionojn akiros, nu, eĉ la lastan kopekon kun mi dividos, se haveblas ĉe li tiu kopeko, ke mi povu eĉ botojn aĉeti kaj la kostumon freŝigi, por iradi al la lecionojn... hm... Nu kaj plu? Kion mi faru per la kopekoj? Ĉu tio al mi nun estas necesa? Vere, estas ridinde, ke mi ekiris al Razu- miĥin..."

La demando, — kial nun li ckiris al Razumiĥin, — maltrankviligis lin pli, ol ŝajnis al li mem; li maltrankvile serĉis iun por si malican si- gnifon en tiu, ŝajne, plej ordinara ago.

"Do, ĉu la tutan aferon mi intencis sanigi per sola Razumiĥin, kaj trovis la solvon de ĉio en Razumiĥin?" — li mire demandis sin.

Li pensis frotante sian frunton, kaj, jen stranga afero, iel hazarde, subite kaj preskaŭ per si mem, post tre longa medito, en lian kapon ve- nis tre stranga penso.

49

"Hm... al Razumiĥin, — li diris subite tute trankvile, kvazaŭ trovinte definitivan solvon, — al Razumiĥin mi iros, certe... sed — ne nun...

4 3axa3 1541

Mi al li... la sekvan tagon post tio iros, kiam tio estos jam finita kaj kiam ĉio ekfluos laŭ nova maniero..."

Kaj subite li rekonsciiĝis.

"Post tioy — li krietis, saltante de sur la benko, — sed ĉu tio oka- zos? Ĉu reale okazos?

Li lasis la benkon kaj ekiris, preskaŭ ekkuris; li sentis impeton turni sin reen, al la hejmo, sed iri hejmen por li subite iĝis terura abomeno: ĝuste tie, en la angulo, en tiu terura ŝranko tio maturiĝis jam pli ol unu monaton, kaj li ekiris tien, kien liaj okuloj rigardis.

Lia nerva tremo transformiĝis en febron; li sentis eĉ malvarmon; en tia varmego li subite frostiĝis. Kvazaŭ pene li komencis, preskaŭ sen- konscie, laŭ iu interna bezono, esplori per la okuloj ĉiujn renkontatajn objektojn, kvazaŭ intense serĉante distriĝon, sed tio al li ne prosperis kaj li ĉiuminute refalis en siajn pensojn. Kiam li denove, kun tremero, relevis la kapon rigardante la ĉirkaŭaĵojn, tiam li tuj forgesis pri kio li ĵus estis pensinta kaj eĉ kie li ĵus iris. En tiu maniero, li trairis la tutan insulon Vasiljevskij, venis al la Malgranda Neva, trairis la ponton29 kaj returnis al la Insuloj. La verdaĵo kaj freŝo komence plaĉis al liaj lacaj okuloj, kutimaj al la urba polvo, kalko kaj grandegaj premantaj domoj. ĉi tie mankis sufoko, fetoro kaj drinkejoj. Sed baldaŭ ankaŭ tiuj novaj, agrablaj sentoj transformiĝis en malsanecajn, incititajn. Kelkfoje li haltis apud iu verdanta bieno, rigardis tra barilo, vidis en malproksimo, sur balkonoj kaj terasoj, belvestitajn virinojn kaj infanojn kurantajn en la ĝardenoj. Precipe logis lin floroj; li rigardis ilin plej longe. Ofte li ren- kontis ankaŭ luksajn kaleŝojn, rajdantojn kaj rajdantinojn; li postsekvis ilin per scivola rigardo sed forgesis pri ili ankoraŭ ĝis iiia malapero el la vido. Foje li haltis kaj rekalkulis sian monon: restis proksimume tri- dek kopekoj. "Dudek al la policano, tri al Nastasja por la letero... — sekve al la familio de Marmeladov mi donis hieraŭ kvardek sep aŭ kvin- dek kopekojn", — li pensis, pro io kalkulante, sed baldaŭ forgesis eĉ por kio li elpoŝiĝis la monon. Li rememoris tion, preterirante iun ĉipan manĝejon, kaj sentis, ke li volas manĝi. Enirinte li trinkis glaseton da vodko kaj manĝis kukon kun iu farĉo. Li finmanĝis ĝin survoje. Li tre delonge ne trinkis vodkon kaj ĝi tuj efikis, kvankam trinkita estis nur unu glaseto. Liaj piedoj subite peziĝis, kaj li eksentis fortan dormemon. Li ekiris hejmen; sed alirinte jam ĝis la insulo Petrovskij, haltis plene senforta, foriris de sur la vojo, enarbustiĝis, falegis sur herbon kaj tuj ekdormis.

En la malsaneca stato sonĝoj ofte distingiĝas per neordinara reliefe- co, klareco kaj elstara simileco al ia realo. Kelkfoje kunmetiĝas bildo monstrega, sed ia dekoro kaj la tuta proceso de P prezentaĵo dum tio povas esti tiom kredeblaj kaj tiom subtilaj detaloj, neatenditaj, sed arte konvenaj al la tuta amplekso de P bildo, ke en la realo ilin elpensi ne povus eĉ la sonĝanto mem, eĉ se li estus artisto sama kiel Puŝkin aŭ Turgenev. Tiaj sonĝoj, la malsanecaj sonĝoj, ĉiam longe restas en la me- moro kaj forte efikas al ŝanceliĝinta, jam incitita organismo de la homo.

4*

Teruran sonĝon vidis Raskoljnikov. Li sonĝis sian infanaĝon, ankoraŭ en la naskiĝa urbeto. Li estas sepjara kaj en festa tago, antaŭ vesperiĝo, promenas kun sia patro ekster la urbo. La tempo estas grizeta, tago su- foka, loko tute sama kian konservis lia memoro: eĉ en lia memoro ĝi pli multe glatiĝis, ol nun ĝi estis imagita en la sonĝo. La urbeto staras mal- fermita, kiel sur manplato, ŝirmata de neniu arbo; ie tre malproksime, ĉe la horizonto nigras arbareto. Je kelkaj paŝoj de la lasta urba legom- ĝardeno staras granda drinkejo, kiu ĉiam impresis lin plej malagrable, kaj eĉ timige, kiam li estis pasanta preter ĝi, dum la promenoj kun la patro. En ĝi ĉiam tumultis homamasego, oni tiel kriaĉis, ridaĉis, insultis, hide raŭke kantaĉis, ofte interbatiĝis, ĉirkaŭ la drinkejo ĉiam vagaĉis ebriuloj kun timigaj muzeloj... Dum renkontoj kun ili, li forte premis sin al la patro kaj tremis per la tuta korpo. Apud la drinkejo estas vilaĝa vojo, ĉiam polva, kaj la polvo super ĝi estas ĉiam nigra. La vojo serpen- tas kaj post tricento da paŝoj ĉirkaŭturnas dekstren la urban tombejon. Meze de la tombejo staras ŝtona preĝejo, kun verda kupolo, kiun li vi- zitis dufoje en jaro kun la gepatroj por la rekviemo pri lia avino, tre delonge mortinta, kiun ii vidis neniam. Ili ĉiam kunportis sur blanka plado, en tuketo rizan kaĉon kun rosinoj30 enpremitaj en la rizon kruce. Li ŝatis tiun preĝejon kun ĝiaj malnovaj ikonoj, plejparte sen metalaj ka- droj, kaj la maljunan pastron kun la tremanta kapo. Apud la avina tom- bo, sur kiu estis plato, troviĝis ankaŭ malgranda tombeto de Iia plijuna frato, mortinta sesmonata, kiun li tute ne konis kaj ne povis memori: sed oni diris al li ke li havis malgrandan fraton, kaj li ĉiufoje, kiam vi- zitis la tombejon, pie kaj estime krucosignis sin super la tombeto, kli- niĝis super ĝi kaj ĝin kisis. Kaj jen li sonĝas: li kun la patro iras laŭ la vojo al la tombejo kaj preteriras la drinkejon; li tenas la patran ma- non kaj kun timo rigardas al la drinkejo. Aparta cirkonstanco logas lian atenton: ĉi-foje tie ŝajne okazas popola festo, estas svarmo de belvestitaj urbaninoj, kampulinoj, iliaj edzoj kaj ĉia kanajlaro. Ĉiuj ebrias, ĉiuj kan-

51

tas, kaj apud la drinkejo staras ĉarego, sed stranga ĉarego. Gi estas unu el tiuj grandaj veturiloj tirataj de grandaj ŝarĝocevaloj, kiuj transportas varojn kaj vinbarelojn. Li ĉiam ŝatis rigardi tiujn grandegajn ŝarĝoĉeva- lojn, kun longaj krinoj, dikaj kruroj, irantaj trankvile, per ritmaj paŝoj kaj veturigantaj post si tutajn montojn, neniom laciĝante, kvazaŭ iri kun ŝarĝo por ili estus pli simple, ol sen ŝarĝo. Sed nun, jen stranga afero, al tiu granda ĉarego estis jungita malgranda, magra helbeja kun nigra vosto kampula ĉevalaĉo, unu el tiuj, kiuj — li ofte tion vidis — foj-foje trostreĉiĝas eĉ pro alta ŝarĝo da ligno aŭ pajlo, precipe se la ĉarego hal- tas en koto aŭ vojsulko, kaj pro tio kampuloj ĉiam tiom dolorige ilin vi- padas, foje eĉ sur la muzelon kaj la okulojn, kaj li tiom kompategas ilin, ke li apenaŭ ne ploras, kaj la patrino forkondukas lin de la fenestro. Sed subite estiĝas tre brue: el la drinkejo eliras kun kriegoj, kantoj, kun balalajkoj ebriegaj grandaj kampuloj en ruĝaj kaj bluaj ĉemizoj kun su- prenmetitaj kaftanoj. "Ĉiuj en la ĉaron, ĉiuj! — krias ulo, ankoraŭ juna, kun tia dika kolo kaj karnoza, karote ruĝa vizaĝo, — ĉiujn mi veturigos!"

Sed tuj aŭdiĝas ridoj kaj krioj:

Tia ĉevalaĉo, ja veturigos!

He, Mikolka, ĉu vi estas kun cerbo: tian etan ĉevalon al tiega ĉaro jungis!

Fratoj, vidu! ĝi eble dudekjaraĝas, ja nepre!

En la ĉaron, ĉiujn mi veturigos! — denove krias Mikolka, la unua saltas en la ĉaregon, prenas la kondukilojn kaj ekstaras en la antaŭo plenstature. — La beja antaŭnelonge kun Matvej foriris, — li krias de sur la ĉarego, — sed ĉevalaĉo jenna, fratoj, nur mian koron eltordas: murdenda bestaĉo, nur vane manĝas panon. Dirite: en la ĉaron! Tuj ĝi galopos! Tuj galopos! — Kaj li prenas knuton, kun delico pretiĝante vipi la bejan ĉevaleton.

En la ĉaron, do, nu! — oni ridas en la amaso. — Ĉu aŭdite: ĝi gapolos!

Galope ĝi, kredeble, dek jarojn jam ne saltadis.

Nun eksaltados!

Ne kompatu, fratoj, ĉiu prenu knuton, preparu!

Prave! Vipu ĝin!

ĉiuj grimpas en la ĉaregon de Mikolka, ridegante kaj spritante. Ses homoj enĉariĝis, kaj ankoraŭ restis lokoj. Ili prenas kun si unu dikan ruĝvangan virinon. Ŝi estas feste vestita en ruĝa robo, ĉapo kun bidoj, sur la piedoj varmaj botoj, ŝi dente rompas nuksetojn kaj ridas. ĉirkaŭe en la amaso oni ankaŭ ridas, ĉar jes, kial ne ridi: apenaŭ spiranta ĉeva- laĉo tian ŝarĝegon veturigos galope! Du junuloj en la ĉarego tuj prenas knutojn, por helpi Mikolkan. Aŭdiĝas: "hoto!M, la ĉevalaĉo plenforte ek- tiras, sed ne nur galope, eĉ paŝe ĝi apenaŭ povas ekiri, nur trotas sur- loke per la piedoj, krakadas kaj kliniĝas al la tero pro la batoj de tri knutoj, ŝutataj sur ĝin kiel pluvo. La rido en la ĉarego kaj en la amaso duobliĝas, sed Mikolka koleras, kaj en furiozo vipadas per oftigitaj batoj la ĉevaleton, kvazaŭ li vere kredus ĝin galope ironta.

Enlasu ankaŭ min, fratoj! — krias unu ardiĝinta junulo el la ama-

so.

Ĉiuj en la ĉaron! Ĉiuj! — krias Mikolka, — ĉiujn ĝi veturigos. Aŭ mi murdvipos! — Kaj li vipas, vipas, kaj eĉ ne scias per kio bati pro sia furioziĝo.

Paĉjo, paĉjo, — li krias al la patro, — paĉjo, kion ili faras! Paĉjo, malfeliĉan ĉevaleton batas ili!

Ni iru, iru! — diras la patro, — ebriuloj, petoias, stultaj. Iru, ne rigardu! — kaj li volas forkonduki lin, sed li elŝiriĝas el la manoj de la patro kaj, sin forgesinte, kuregas al la ĉevaleto. Sed la malfeliĉa ĉevaleto jam fartas malbone.

Vipu ĝis mort'! — krias Mikolka, — se tiel! Murdvipu!

Ĉu la kruco sur ci mankas, he, la diablo! — krias iu oldulo el la amaso.

Ĉu estas vidite, ke tia ĉevaleto tioman ŝarĝegon tirus, — aldonas alia.

Vi ja mortigas ĝin! — krias tria.

Ne tuŝu! Mia havaĵ'! Kion mi volas tion do faras. En la ĉaron! Ankoraŭ! Mi deziras, ke ĝi nepre galopu!..

Subite la ridego salve eksplodas, ĉion superkovrante: la ĉevalaĉo ne elteninte la oftiĝintajn batojn, pro senforteco komencis kalcitri. Eĉ la ol- dulo ne retenis angoran rideton. ĉar jes: tiom senspira ĉevalaĉo tamen kalcitras!

Ankoraŭ du uloj el la amaso prenas po knuto kaj kuras al la ĉevalo por vipadi ĝin deflanke.

La muzelon, la okulojn vipu, la okulojn! — krias Mikolka.

Ni kantu, fratoj! — krias iu en la ĉarego, kaj ĉiuj en la ĉarego konsentas. Aŭdiĝas gaja kanto, ektintas tamburino, fajfo en la refrenoj. La virino plumanĝas nuksetojn kaj ridas.

...Li kuras apud la ĉevaleto, li alkuras antaŭen, li vidas kiel oni vi- padas ĝiajn okulojn, la okulojn vipadas! Li ploras. La koro en li leviĝas, la larmoj fluas. Unu el la vipantoj hazarde tuŝas lian vizaĝon; li ne sen- tas, li tordas siajn manojn, kriegas, sln ĵetas al la grizhara oldulo kun griza barbo, kiu balancas la kapon, malaprobante la aferon. Iu virino prenas lin je la brako kaj volas forkonduki, sed li elŝiriĝas kaj reen ku- ras al la ĉevaleto. Tiu jam elĉerpas siajn lastajn fortojn, tamen ankoraŭ foje komencas kalcitri.

Diablo vin! — furioze ekkrias Mikolka. Li forĵetas la knuton, kli- nas sin kaj prenas el fundo de la ĉarego longan kaj dikan timonon, pre- nas ĝian pinton per ambaŭ manoj kaj pene eksvingas super la ĉevaleto.

Nun fino! — oni krias ĉirkaŭe.

Li mortigos!

Mia havaj'! — krias Mikolka kaj plensvinge mallevas la timonon. Aŭdiĝas peza frapo.

Vipadu ĝin, vipadu! Kial vi haltis! — krias la amaso.

Mikolka eksvingas la duan fojon, kaj la dua bato plensvinga falas sur la dorson de la povra ĉevalaĉo. ĉi eksidas per la tuta postaĵo, sed de- nove saltas kaj ektiras, tiras ei ĉiuj lastaj fortoj diversflanken, por elve- turigi; sed el ĉiuj flankoj ĝin renkontas ses knutoj, dum la timono de- nove leviĝas kaj falas la trian fojon, poste !a kvaran, ritme, plensvinge. Mikolka frenezas, ke per unu bato li ne povis mortigi.

Vivema! — oni krias ĉirkaŭe.

Nun ĝi nepre falos, fratoj, kaj tio estos la fino! — krias el la amaso iu spektanto.

Prenu toporon, nu! Finu per unu svingo, — krias tria.

Eh, kuloj murduloj! Iru dis! — freneze krias Mikolka, forĵetas la timonon, denove klinas sin en la ĉaregon kaj elprenas feran rompstan- gon. — Gardu vin! — Li krias kaj el ĉiuj restintaj fortoj kraŝigas ĝin plensvinge sur sian povran ĉevaleton. La bato falegis; la ĉevaleto ekŝan- celiĝis, malleviĝis, faris impulson por ektiri, sed la rompstango plensvin- gite refoje kuŝiĝas sur ĝian dorson, kaj ĝi falas surteren, kvazaŭ oni for- tranĉis ĉiujn ĝiajn kvar krurojn samtempe.

Finbatu! — krias Mikolka, kaj forsaltas en furiozo de sur la ĉare- go. Kelkaj junuloj, same ruĝaj kaj ebriaj, kaptas kio estis submane — knutojn, bastonojn, la timonon — kaj kuras al la agonianta ĉevaleto. Mi- kolka ekstaras deflanke kaj komencas marteli per la rompstango la dor- son. La ĉevalaĉo etendas la muzelon, kaj peze ĝeminte mortas.

Li mortigis! — oni krias el la amaso.

Sed kial ĝi ne galopis!

Mia havaĵ'! — krias Mikolka, tenante la rompstangon en la manoj kaj kun sangaj okuloj. Li staras, kvazaŭ bedaŭrante, ke ne plu estas io batebla.

Nu vere, mankas la kruco sur ci! — jam multaj voĉoj krias el la amaso.

Sed ia povra knabeto jam sin ne memoras. Kun kriego li trapenetras la homan amason al la ĉevaleto, brakumas ĝian mortan, sangan muzelon kaj kisas ĝin, kisadas la okulojn, la lipojn... Poste abrupte eksaltas kaj freneze ĵetiĝas kun siaj pugnetoj kontraŭ Mikolkan. En tiu momento la patro, kiu jam delonge lin postkuris, kaptas lin, fine, kaj elportas el la amaso.

Venu! venu! — li diras, — venu hejmen!

Paĉjo! Pro kio ili... la povran ĉevaleton... mortigis! — singultas ii, sed li ne povas spiri, kaj la vortoj kiel krietoj ŝiriĝas el lia premita brusto.

Ebriaj, petolas. Ne estas nia afero, venu! — diras la patro. Li ĉir- kaŭbrakumas la patron, sed io premas lian bruston. Li volas respiri, ek- krii, kaj li vekiĝas.

Li vekiĝis tute ŝvita, kun haroj malsekaj pro la ŝvito, sufokiĝanta, kaj leviĝetis kun teruro en la okuloj.

Dank' al Dio, nur sonĝo! — li diris, eksidante sub arbo kaj pro- funde respirante. — Sed kial? Ĉu eble febro komenciĝas: tia turpa so- nĝo!

Lia tuta korpo estas kvazaŭ frakasita; la animo tenebras. Li metis ia kubutojn sur la genuojn kaj ambaŭmane apogis la kapon.

Ho, Dio! — li ekkriis, — do ĉu estas vere, ĉu vere, ke mi efektive prenos hakilon, batos per ĝi la kapon, frakasos ŝian krflnion... glitos en la glueca, varma sango, rompos la seruron, ŝtelos kaj tremos; kaŝiĝos tute sangmakulita... kun hakilo... Ho, Dio, ĉu vere?

Li tremis kiel folio, dirante tion.

Nu kion mi faras! — li daŭrigis, mallevinte la kapon, kaj kvazaŭ en profunda mirego, — ja mi sciis, ke tion mi ne eltenos, do kial ĝis nun mi turmentis min? Jam hieraŭ ja, hieraŭ, kiam mi iris fari tiun... provon, jam tiam mi perfekte komprenis, ke mi ne eltenos... Nun kial mi daŭrigas? Kial ĝis nun mi dubis? Jam hieraŭ ja, desuprante sur ia ŝtuparo, mi mem al mi diris, ke tio estas kovarda, hida, abomeninda... ja tiu sola ekpenso min naŭzis kaj hororigis...

— Ne, mi ne eltenos, ne eltenos! Jes, jes, eĉ se ncniun eraron havos mia plano, eĉ se ĉio, kion mi pripensis dum la monato, klaras kiel tago, justas kiel aritmetiko. Ho, Dio! Ja mi nenial audacos! Mi ne eltenos ja, ne eltenos! Kial do, kial mi ĝis nun...

Li ekstaris, surprizite ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li mirus ankaŭ tion, ke li vcnis ĉi tien, kaj ekiris sur la ponton T. Li estis pala, liaj okuloj fa- jris, laciĝo regis ĉiujn liajn membrojn, sed lia spiro subite faciliĝis. Li sentis, ke li jam forĵetis de si tiun hororan ŝarĝon, kiu premis lin tiom longe, kaj lia animo subite iĝis facila kaj paca. "Dio! — li preĝis, — montru al mi vojon mian, kaj mi rezignos tiun malbenitan mian revon!"

Irante sur la ponto, li trankvile kaj kviete rigardis al Neva, al la hela subiro de I' brila, ruĝa suno. Malgraŭ sia malforto, li eĉ ne sentis en si laciĝon. Kvazaŭ la absceso sur lia koro, ŝveliĝanta dum la tuta mo- nato, subite krevis. Libero, libero! Nun li estas libera de tiuj logoj, de sorĉo, ravo, de I' obsedaĵo!

Poste, kiam li rememoris tiun tempon kaj ĉion okazintan al li dum tiuj tagoj, minuton post minuto, punkton post punkto, strekon post stre- ko, lin superstiĉe konsternis ĉiam unu cirkonstanco, kvankam esence ne tro eksterordinara, sed kiu konstante ŝajnis poste al li kvazaŭ iu an- taŭdestino de lia sorto.

Nome: li neniel kapablis kompreni, klarigi al si, kial li, laca, turmen- tita, al kiu estus prudente reveni hejmen per la plej kurta kaj rekta vojo, iris hejmen trans la placo Sennaja, en kiun iri li tute ne bezonis. La deflankiĝo estis ne granda, sed evidenta kaj komplete malnecesa. Jes, kelkdekajn fojojn okazis al li reveni hejmen sen memori la stratojn kiujn li iris. Sed kial, ĉiam li poste demandis, kial do tia grava, tia decida por li kaj samtempe tia ekstreme hazarda renkonto sur Sennaja (iri al kiu li tute ne bezonis), koincidis ĝuste kun tiu horo, tiu minuto de lia vivo, ĝuste kun tiu agordo de lia spirito kaj ĝuste kun tiaj cirkonstancoj, nur ĉe kiuj povis ĝi, tiu renkonto, plej draste kaj plej definitive efiki lian tutan sorton? Kvazaŭ ĝi speciale lin atendis tie!

Estis proksimume la naŭa horo, kiam Ii iris sur Sennaja. Ĉiuj ven- distoj tablaj, kolportaj, butikaj kaj butiketaj ŝlosis siajn vendejojn aŭ de- metis kaj stokigis siajn varojn, disironte hejmen, same kiel la aĉetantoj. Apud ĉipaj manĝejoj en la teretaĝoj, en la malpuraj kaj fetoraj kortoj de domoj de Sennaja, kaj precipe ĉe drinkejoj, aniasiĝis multe da diver- saj kaj ĉiuspecaj metiuloj kaj ĉifonuloj. Raskoljnikov precipe ŝatis tiujn lokojn, same kiel ĉiujn proksimajn stratetojn, kiam li faris siajn sence- lajn promenojn surstrate. Ĉi tie liaj ĉifonoj logis nenies superecan aten- ton, kaj li povis promeni en iu jan aspekto, sen fari skandalon. En la strateto K.31, ĉe angulo, iu urbano kaj virino, lia edzino, vendis varojn el du tabloj: fadenojn, zonojn, indienajn tukojn k.c. Ankaŭ ili estis iron- taj hejmen, sed prokrastiĝis, ekparolinte kun alirinta konatino. Tiu ko- natino estis Lizaveta Ivanovna, aŭ simple, kiel ĉiuj nomis ŝin, Lizaveta, la plijuna fratino de tiu oldulino Aljona Ivanovna, kolegia registristino kaj uzuristino, ĉe kiu hieraŭ Raskoljnikov estis kun celo lombardi ĉe ŝi la poŝhorloĝon kaj fari sian provon... Li jam delonge ĉion sciis pri tiu Lizaveta, kaj eĉ ŝi iom konis lin. Ŝi estis alta, mallerta, timida kaj hu- mila ino, preskaŭ idiotino, tridekkvinjara, estanta en la kompleta skla- veco sub sia fratino, laboranta por ŝi tutajn tagojn kaj noktojn, tremanta antaŭ ŝi kaj toleranta eĉ ŝiajn draŝojn. Ŝi staris medite kun ŝtofa sako antaŭ la viro kaj la virino, atente ilin aŭskultante. Tiuj kun ardo penis ion komprenigi al ŝi. Kiam Raskoljnikov subite ekvidis ŝin, ia stranga sento, simila al ekstrema miro, ekregis lin, kvankam nenio miriga estis en tiu renkonto.

Vi, Lizaveta Ivanovna, prefere mem tion pritraktu, — la viro laŭte parolis. —• Venu do morgaŭ, je la sepa hor\ Ankaŭ ili alvenos.

Morgaŭ? — penseme diris Lizaveta per la voĉo tirata, hezitante.

—' Eh, kiel Aljona Ivanovna vin timigis! — komencis rapide babili la

edzino, vigla virino. — Rigardas mi vin: ververa infano vi estas. Ja ŝi eĉ ne rekta fratino por vi estas, sed duonfratino, tamen kiel forte ŝi vin tenas.

Ĉi-foje al Aljona Ivanovna diru nenion, — interrompis la edzo, — jenas mia konsil': venu al ni sen la peto al ŝi. La afer' estas profita. Ankaŭ la fratino mem poste tion vidos.

Ĉu veni?

Je la sepa, morgaŭ; kaj de ili oni venos; kaj persone vi intertrak-

tos.

Kaj samovaron ni preparos, — aldonis la edzino.

Bonc, mi venos, — diris Lizaveta, daŭre meditante, kaj malrapide ekmovis sin por foriro.

ĉe tiuj vortoj Raskoljnikov jam preteriris, nenion plu aŭdante. Li estis preteriranta mallaŭte, nerimarkeble, penante malkapti neniun vor- ton. Lia komenca mirego iom post iom ŝanĝiĝis je teruro, kaj kvazaŭ fro- sto trakurus lian spinon. Li eksciis, li subite, abrupte kaj tute neatendite eksciis, ke morgaŭ, ekzakte je la sepa horo vespere, Lizaveta, la fratino de P oldulino kaj ŝia sola kunloĝantino, hejme forestos kaj la oldulino, sekve, ekzakte je la sepa vespere, restos hejme sola.

ĉis lia loĝejo restis nur kelkaj paŝoj. Li eniris, kiel mortkondamnito. Li pensis pri nenio kaj eĉ ne kapablis pensi; sed per sia tuta spirito li subite perceptis, ke li ne plu havas la liberon de P menso, nek la fir- mecon de P volo, sed subite ĉio definitive solviĝis.

Certe, eĉ se li devus dum multaj jaroj atendi konvenan okazon, var- tante sian intencon, eĉ tiam li verŝajne ne povus esperi jc pli bona paŝo al sukceso de la intenco, ol tiu, kiu nun subite prezentiĝis. Ĉiukaze estus komplike ekscii anticipe kaj certe, kun pleja precizeco kaj malpleja risko, sen ajnaj danĝeraj esploroj kaj demandoj, ke morgau, je la certa horo, la certa oldulino, kontraŭ kiu estas preparata atenco, estos hejme tute sola.

VI

Poste Raskoljnikov hazarde eksciis, nome por kio la viro kun la ed- zino invitis Lizavetan al si. La afero estis tute ordinara kaj enhavis fie- nion apartan. Malriĉiĝinta familio veninta ei provinco disvendis. poseda- jojn, robojn kaj simile, ĉion virinan. Ĉar vendi en bazaro estus mala- vantaĝe, ili do serĉis revendiston, kaj Lizaveta tion praktikis. Ŝi brokantis, vizitis klientojn hejme kaj havis grandan praktikon, ĉar ŝi estis tre honesta kaj ĉiam diris nur la faktan prezon: kiun prezon ŝi diris tiu do restis. Ŝi parolis ĝenerale malmulte, kaj kiel jam menciite, estis humila kaj timema...

Sed Raskoljnikov lastatempe iĝis superstiĉa. La spuroj de P superstiĉo restis en li ankoraŭ longe, preskaŭ neforviŝeble. Kaj en la tuta ĉi afero poste li ĉiam kredis vidi kvazaŭ iun strangon, misteron, kvazaŭ ĉeeston de iuj specialaj influoj kaj koincidoj. Ankoraŭ vintre lia studenta konato, Pokorev, forveturonte al Ĥarjkov, foje sciigis al li en interparolo la adre- son de oldulino Aljona Ivanovna, por tiu okazo, se li devos ion lombardi. Li longe ne iris al ŝi, ĉar dume li havis lecionojn kaj iel-tiel por la vivo sufiĉis. Antaŭ unu monato kaj duono li rememoris pri la adreso; li havis du lombardeblajn aĵojn: malnovan patran arĝentan poŝhorloĝon kaj mal- grandan oran ringon kun tri iuj ruĝaj gemetoj, kiun la fratino donacis al li adiaŭante, por memoro. Li decidis porti la ringon. Trovinte la ol- duiinon, li unuavide, ankoraŭ nenion specialan sciante pri ŝi, oksentis al ŝi nevenkeblan naŭzon, li prenis de ŝi du "biletojn" kaj iaŭvoje vizitis iun aĉan gastejon. Li mendis teon, eksidis kaj forte enpensiĝis. Stranga ideo komencis aperi en lia kapo, kiel birdido el ovo tre, tre interesante lin.

Preskaŭ apude ĉe najbara tablo sidis studcnto, kiun li tute ne konis kaj ne memoris, kaj juna oficiro. Ludinte bilardon ili komencis trinki te- on. Subite li aŭdis, ke la studento rakontas al la oficiro pri uzuristino Aljona Ivanovna, kolegia sekretariino, kaj diras al li ŝian adreson. Jam sole tio ŝajnis al Raskoljnikov iel stranga: li ĵus venis de tie, kaj ĉi tie temas ĝuste pri ŝi. Certe, hazardo, sed li jen ne povas liberiĝi nun de tre neordinara impreso, kaj ĝuste tiam iu kvazaŭ servus lin: la studento subite komencis rakonti al la oficiro pri tiu Aljona Ivanovna diversajn detalojn.

ŝi estas bona, — li diris, — ĉe ŝi oni ĉiam povas monon akiri. Riĉa kiel judo, ŝi povas tuj doni kvin milojn, tamen ŝi ne rifuzas ankaŭ rublan garantiaĵon. Multaj inter ni vizitas ŝin. Terura kanajlo ŝi estas...

Kaj li komencis rakonti, kia ŝi estas malica, kaprica, ke se oni al- menaŭ unu tagon prokrastas elaĉeton, la lombardaĵo vanuas. Ŝi pagas kvaronan prezon de la aĵo, sed aldonas kvin aŭ eĉ sep procentojn mo- nate ktp. La studento babilemiĝis kaj sciigis, cetere, ke Ia oldulino havas fratinon Lizaveta, kiun ŝi, tiom eta kaj fia, konstante draŝas ĉiuminute kaj tenas en perfekta sklaveco, kiel infanon, kvankam Lizaveta altas du kaj duonan arŝinojn.

Jen fenomeno! — kriis la studento kaj ekridegis.

Ili ekparolis pri Lizaveta. La studento rakontis pri ŝi kun ia aparta plezuro, ĉiam ridante, dum la oficiro kun granda intereso aŭskultis kaj petis la studenton venigi al li tiun Lizavetan por tolriparo. Raskoljnikov ellasis neniun vorton, kaj tuj eksciis ĉion: Lizaveta estas la plijuna, duo- na (ili havis diversajn patrinojn) fratino de P oldulino, kaj ŝi aĝis jam tridek kvin jarojn. Ŝi laboris por la fratino tutajn tagojn kaj noktojn, ser- vis en la hejmo anstataŭ kuiristino kaj lavistino, kaj, krom tio, ŝi kudris por vendo, eĉ dungiĝis lavi plankojn, kaj la tutan monon ŝi fordonis al la fratino. Neniun mendon kaj neniun laboron ŝi povis akcepti sen per- meso de la oldulino. La oldulino jam faris sian testamenton, tion ankaŭ Lizaveta mem sciis, ke ŝi laŭ la testamento ne ricevos eĉ unu groŝon, krom la moveblaĵo, seĝoj kaj cetero: la tuta mono estis destinita al mo- naĥejo en la gubernio N., por la eterna preĝado pri ŝia animo. Lizaveta estis burĝino, ne oficistino, fraŭlino kun la korpo tute mallerta, rimar- kinde altstatura, kun longaj, kvazaŭ elŝraŭbitaj kruregoj, ĉiam en trivitaj kaprofelaj ŝuoj, ŝi ĉiam tenis sin pura. Kaj la ĉefa, pri kio miris kaj ridis la studento, estis tio, ke Lizaveta estis konstante graveda.

Ha, ja ĵus vi estis dirinta, ke ŝi turpas? — rimarkis la oficiro.

Jes, tre brunhaŭta, kvazaŭ soldato virine vestita, sed notu, tute ne turpa. Ŝi havas mildajn vizaĝon kaj okulojn. Eĉ tre. La pruvo — ŝi plaĉas al multaj. Kvieta, milda, konsenta, pri ĉio konsenta. Kaj ŝia ri- deto estas tre ĉarma.

Ha, ja ankaŭ al vi ŝi plaĉas? — ridis la oficiro.

Pro la strangeco. Tamen jen kion mi diru. Tiun damnendan ol- dulinon, mi murdus kaj prirabus, kaj estu certa, ke mi farus tion sen ajna rimorso, — arde aldonis la studento.

La oficiro denove ridegis, dum Raskoljnikov tremeris. Kiel stranga estis tio!

Permesu, mi volas fari al vi seriozan demandon, — pasiiĝis la stu- dento. — Nun mi certe ŝercis, sed vidu. Unuflanke: stulta, sensenca, nulsignifa, malica, malsana oldulino, al neniu necesa kaj, eĉ al ĉiu noca, kiu eĉ mem ne scias por kio ŝi vivas, kaj kiu jam morgaŭ mortos per natura morto. Nu, ĉu vi komprenas? Ĉu?

Jes, mi komprenas, — respondis la oficiro, fiksante atentan rigar- don al sia bolanta kamarado.

Aŭskultu plu. Aliflanke: junaj, freŝaj fortoj, vane pereantaj sen subteno, kaj da ili estas miloj, ili estas ĉie! Cent, mil bonaj aferoj kaj entreprenoj, kiujn eblas aranĝi aŭ sanigi per la oldulina mono, kondam- nita al monaĥejo! Centoj, miloj da ekzistoj metitaj sur la vojon de ia vero, dekoj da familioj savitaj el mizero, el demoralizo, el pereo, el mal- ĉasto, el venereaj kuracejoj, — ĉio ĉi nur per ŝia mono. Murdu ŝin kaj prenu ŝian monon, kaj poste per ĝia helpo dediĉu vin al servado por la homaro kaj komuna afero: kiel vi opinias, ĉu unu etan krimaĉon ne kompensos miloj da bonaj faroj? Kontraŭ unu vivo — miloj da vivoj, sa- vitaj el putro kaj demoralizo. Unu morto kaj cent vivoj kompense — sim- pla aritmetiko! Kaj kion signifas sur la komuna pesilo la vivo de tiu fti- za, stulta kaj malica olda fiulino? Ne pli ol vivon de pediko, blato, eĉ tion ĝi ne valoras, ĉar la fiulino estas noca. Ŝi fremdan vivon forronĝas: antaŭ kelkaj tagoj en kolero ŝi mordis fingron al Lizaveta, oni apenaŭ ne amputis ĝin!

Jes, ŝi ne indas la vivon, — rimarkis la oficiro, — sed ja la na- turo.

Eh, frato, la naturon la homo direktas kaj korektas, ja sen tio oni dronus en superstiĉoj. Sen tio neniu eminenta homo naskiĝus. Oni diras: "devo, konscienco", — mi nenion volas diri kontraŭ devo kaj kon- scienco, — sed kiel ni iiin komprenas? Stop, mi faros al vi plian de- mandon. Aŭskultu!

Ne, vi stop; mi vin demandos. Aŭskultu!

Nu!

Jen vi parolas kaj oratoras, sed diru al mi: ĉu vi mem murdos la ulinon aŭ ne?

Kompreneble, ne! Mi nur por la justo... Ne pri mi temas...

Kaj laŭ mi, se mem vi ne aŭdacas, neniu justo en tio estas! Ni venu ludi plian partion!

Raskoljnikov estis ekstreme emociita. Certe, tio estis la plej ordinaraj kaj la plej oftaj junulaj paroloj kaj pensoj, ofte aŭditaj de li, nur alifor- maj kaj alitemaj. Sed kial ĝuste nun li subaŭskultis ĝuste tian interpa- rolon kaj tiajn pensojn, kiam en iia propra kapo ĵus naskiĝis... tute sa- maj pensojl Kaj kial ĝuste nun, apenaŭ li elportis la ĝcrmon de sia pen- so el la loĝejo de 1' oldulino, li trafas tiun interparolon pri la oldulino?.. Tiu koincido ĉiam ŝajnis al li stranga. Tiu sensignifa gasteja interparoio draste efikis sur lin dum la posta evoluo de la afero: kvazaŭ en tio efek- tive estus iu destino, iu signo...

Reveninte de Sennaja, li ĵetiĝis sur la sofon kaj la tutan horon sidis senmova. Intertempe venis krepusko; li ne havis kandelon kaj li eĉ ne pensis pri lumo. Poste li neniam povis rememori: ĉu li pensis pri io dum tiu tempo? Fine, li sentis la antaŭan febron, frostotremon, kaj kun ĝuo komprenis, ke eblas ekkuŝi sur la sofo. Baldaŭ forta, plumba dormo falis sur lin, alpreminte.

Li dormis neordinare longe kaj sen sonĝoj. Nastasja, veninta al li je la deka horo, la sekvan matenon, pene eldormigis lin. ŝi alportis por li teon kaj panon. La teo estis denove reuzita kaj denove en ŝia propra teujo.

— Li dormas! — ŝi kolere kriis, — ĉiam li dormas!

Li kun peno leviĝetis. La kapo doforis lin, li apenaŭ surpiediĝis, sed turniĝinte en sia ĉambreto tuj refalis sur la sofo.

Ree vi dormas! —. kriis Nastasja, — he, ĉu vi malsana?

Li nenion respondis.

ĉu teon?

Poste, — li pene eldiris, refermis la okulojn kaj turniĝis al la mu- ro. Nastasja staris super li.

Nu ja, eble malsana, — ŝi diris, turnis sin kaj foriris.

Ŝi denove venis je la dua horo, kun supo. Li kuŝis kiel antaŭe. La teo restis netuŝita. Nastasja eĉ ofendiĝis kaj kun kolero komencis skui lin.

ĉesu dormaĉi! — ŝi kriis, rigardante lin kun abomeno. Li leviĝe- tis, eksidis, sed nenion dirante al ŝi, rigardis teren.

Malsana aŭ ne? — demandis Nastasja, kaj denove ne ricevis re- spondon.

Prefere vi irus straten, — silentinte ŝi diris, — almenaŭ vento vin priblovus. Do, ĉu vi manĝos, ja?

Poste, — malforte li diris, — foriru! — kaj svingis la manon.

ŝi iom staris, kompate lin rigardis kaj foriris.

Post kelkaj minutoj li levis la okulojn kaj longe rigardis la teon kaj supon. Poste li prenis la panon, prenis la kuleron kaj ekmanĝis.

Li formanĝis malmulte, sen apetito, tri-kvar kulerojn, kvazaŭ maŝine. La kapo doloris malplie. Post la tagmanĝo, li denove sterniĝis sur la so- fo, sed li ne plu povis ekdormi, sed kuŝis senmove, surventre, pikinte sian vizaĝon en la kusenon. Li revis, kaj tiuj revaj sonĝoj tre strangis: plej ofte li imagis sin esti ie en Afriko, en Egiptio, en iu oazo. La ka- ravano ripozas, kviete kuŝas la kameloj; ĉirkaŭe ringe kreskas la palmoj, ĉiuj tagmanĝas. Kaj li daŭre trinkas akvon, rekte el rojo, kiu ĝuste apud li, ĉe lia flanko, fluas lirlante. Kaj li sentas tepidon, kaj la akvo estas mirinde-admirinde blua, friska, ĝi kuras sur buntaj ŝtonoj kaj sur pura sablo kun oraj briloj... Subite li klare aŭdis, ke sonoras horloĝo. Li tre- meris, rekonsciiĝis, levetis la kapon, rigardis en la fenestron, konjektis la tempon kaj subite saltis tute maldorma, kvazaŭ iu forŝirus lin de sur la sofo. Piedpinte li aliris la pordon, softe ĝin malfermetis kaj komencis aŭskulti desupre la ŝtuparon. Lia koro freneze bategis. Sed la ŝtuparo estis kvieta, kvazaŭ ĉiuj dormus. Sovaĝe kaj strange ŝajnis al li, ke li kuŝis en siaj sonĝoj ekde la hieraŭa tago kaj nenion ĝis nun faris, ne- nion preparis... Kaj neordinare febra, ia konfuza klopodemo ekregissu- bite lin, anstataŭ dormo kaj stuporo. Cetere, la preparoj ne multis. Li streĉis ĉiujn fortojn, por ĉion pripensi kaj nenion forgesi; dum la koro ĉiam batis, frapis tiel ke lia spirado malfaciliĝis. Unuc, li devis fari ma- ŝon kaj kudri ĝin al la mantelo, — minuta faro. Li ŝovis manon sub la kusenon kaj trovis en la tolaĵo amasigita sub ĝi iun sian tute ĉifonan malnovan, nelavitan ĉemizon. El tiuj ĉifonoj li elŝiris strion, du colojn larĝan kaj pli ol dek longan. Tiun strion li faldis duoble, demetis de si sian someran mantelon vastan, fortikan, bombazinan (lia sola supra ve- staĵo) kaj komencis alkudri ambaŭ finojn de 1' strio sub la livan akselon interne. Liaj manoj dum la kudrado tremis, sed li sukcesis, kaj tiel, ke kiam li denove surmetis la mantelon, nenio estis videbla de ekstere. La kudrilo kun la fadeno jam delonge estis pretaj kaj kuŝis en la tableto, volvitaj en papero. Kio koncernis la maŝon, tio estis lia propra tre lerta elpenso: la maŝo servis por hakilo. Li ne povis ja surstrate porti hakilon en la manoj. Kaj se li kaŝus hakilon sub la mantelo, necesus subteni ĝin per la mano, kio estus rimarkebla. Nun, kun ia maŝo, sufiĉas nur ŝovi en ĝin la hakilon, kaj ĝi pendos trankvile, subaksele interne, la tu- tan vojon. Kaj ŝovinte manon en la flankpoŝon de 1' mantelo, li povis teni la pinton de la hakiltenilo, ke ĝi ne baianciĝu, kaj ĉar la mantelo estis tre vasta, vera sako, ne estus rimarkeblc deekstere, ke li permane, tra la poŝo, subtenas ion. Ankaŭ tiun maŝon li elpensis jam antaŭ du semajnoj.

Fininte tion, li ŝovis la fingrojn en etan fendon inter lia "turka" sofo kaj la planko, palpis apud la liva angulo kaj elprenis la garantiaĵon, de- longe preparitan kaj kaŝatan tie.

Tiu garantiaĵo, cetere, estis tute ne garantiaĵo, sed simpia ligna, gla- te rabotita tabuleto, ne pli granda ol arĝenta cigaredujo. Tiun tabuleton li trovis hazarde dum unu el siaj promenoj en iu korto, kie, en alo, lo- kiĝis iu metiejo. Kaj iom poste al ia tabuleto li aldonis glatan kaj mal- dikan feran strieton — evidente iun derompaĵon — kiun li trovis sur- strate en la sama tago. Kunmetinte ambaŭ tabuletojn, el kiuj la fera estis malpli granda ol la ligna, li kunligis ilin tre fortike, krucnode, per fadeno; poste akurate kaj elegante volvis per pura blanka papero kaj ĉir- kaŭligis tiele, ke nur pene eblis ĝin malnodi. Per tio li celis gajni mi- nuton, forloginte la atenton de la oldulino kiam tiu komencos ŝviti super la nodo. La fera plato estis aldonita por pezo, ke la oldulino almenaŭ dum la unua minuto ne divenu, ke la MaJoH estas ligna. Ĉio ĉi estis kon- servata ĉe li ĝis la konvena horo sub la sofo. Apenaŭ li elprenis la ga- rantiaĵon, subite en la korto iu kriis:

— La sepa hor* delonge!

— Delonge! Mia Dio!

Li impetis al la pordo; streĉis la orelojn, kaj kaptinte la ĉapelon ko- mencis desupri siajn dek tri ŝtupojn, singarde, neaŭdeble, kicl kato. Li staris antaŭ la plej grava afero — ŝtcli hakilon en la kuirejo, li jam de- longe decidis, ke la afero estu farita per hakilo. Li havis ankoraŭ fal- deblan ĝardenan tranĉilon; sed pri la tranĉilo, kaj ĉefe pri siaj fortoj, li ne havis fidon, kaj pro tio li decidis pri hakilo dcfinitive. Cetere, ni ri- marku unu specifaĵon pri ĉiuj definitivaj decidoj, kiujn li jam akceptis en tiu afero. Ili havis unu strangan econ: ju pli definitivaj ili iĝis, des pli turpaj, absurdaj iii iĝis ankaŭ en liaj okuloj. Spite la tutan turmentan internan batalon, li neniam dum tiu tuta tempo eĉ por unu momento po- vis ekkredi la plenumeblon de siaj intencoj.

Kaj se iam okazus tiel, ke jam ĉion ĝis la lasta detalo li pripensus kaj decidus definitive, kaj se ne plu restus la duboj, — ĝuste tiam li subite rezignis ĉion, kiel de absurdo, monstraĵo kaj maleblaĵo. Tamen ankoraŭ restis granda abismo da nesolvitaj punktoj kaj duboj. Kio kon- cernas tion, kie li prenu hakilon, tiu bagatelo neniom lin maltrankviligis, ĉar estis tute facile. Ja efektive, ke Nastasja, precipe vespere, ĉiam estis for de la hejmo: jen ŝi kuris al najbaroj, jen al butiko, kaj ĉiam ŝi lasis la pordon aperta. Nur pro tio la mastrino koleris kontraŭ ŝi. Do, necesis nur ĝustatempe veni en la kuirejon sen bruo, preni la hakilon, kaj poŝt unu horo (kiam ĉio estos jam finita), reveni kaj remeti ĝin. Sed prezen- tiĝis ankaŭ duboj: li, supozeble, post unu horo venos, por remeti la ha- kilon, sed Nastasja jam surlokos, reveninta. Certe, necesos preteriri kaj ĝisatendi kiam ŝi eliros denove. Sed se ŝi intertempe subite bezonos la hakilon? Ŝi komencos serĉi ĝin, kriaĉos? Jam do suspekto, aŭ almenaŭ kialo por suspckti.

Sed tio estis nur bagateloj, pri kiuj li ne komencis pensi, cetere man- kis tempo. Li pensis pri la ĉefa, lasante la detalojn ĝis kiam li konvin- kiĝos pri ĉio. Sed la lasta ŝajnis absolute malrealiĝebla. Almenaŭ tiel li kredis mem. Li neniel povis, ekzemple, imagi, ke iam li ĉesos pensadi, stariĝos kaj — simple iros tien... Eĉ sian antaŭnelongan provon (la vi- ziton kun celo definitive esplori la lokon) li nur provis fari, kaj tute ne serioze, sed tiel: "tedis revaĉi — mi iru kaj provu!" — kaj li ne eltenis, kraĉis kaj forkuris en indigno pro si mem. Kvankam ŝajnis, ke la tuta analizo, en senco de morala solvo de la problemo estis de li jam finita: lia kazuistiko akriĝis kiel klingo, kiu fortranĉis el lia animo ĉiun kon- sciencan obĵeton. Sed en la lasta kazo li simple ne fidis al si, kaj per-siste, sklave, serĉadis obĵeton deflanke kaj palpe, kvazaŭ iu lin devigus kaj tirus al tio. Kaj la lasta tago, tiel surprizinta kaj ĉion per unu fojo decidinta, efikis preskaŭ tute mekanike: kvazaŭ iu prenus lian manon kaj tirus post sin, senrebate, blinde, kun forto supernatura, nerefuteble. Kvazaŭ lia vestofaldo trafus en radon de maŝino, kaj ia maŝino komen- cus entiri lin.

Komence — cetere jam tre delonge — lin okupis unu demando: pro kio tiel facile oni malkaŝas ĉiujn krimojn kaj tiel evidente rimarkiĝas la spuroj de preskaŭ ĉiuj krimuloj? Iom post iom li alvenis al ampleksaj kaj kuriozaj konkludoj, kaj, laŭ lia opinio, la plej ĉefa kialo konsistas ne tiom en la materia malebleco kaŝi krimon, kiom en la krimulo mem; la krimulo, kaj preskaŭ ĉiu krimulo, dum la momento de la krimago sufe- ras regreson de volo kaj racio, anstataŭataj, male, per infane fenomena malprudento, kaj ĝuste en tiu momento, kiam plej necesas la racio kaj singardemo. Laŭ liaj ideoj sekvis, ke tiu konfuziĝo de la racio kaj re- greso de la volo kaptas la homon kiel malsano, ĝi evoluas iom post iom kaj atingas sian kulminon ne longe antaŭ la faro de 1' krimo, ĝi daŭras tiel dum la krima momento mem kaj ankoraŭ kelkan tempon post ĝi, depende de individuo; poste ĝi foriras same kiel ĉiu malsano. Do solvi demandon — ĉu malsano naskas krimon, aŭ krimo mem laŭ sia esenco ĉiam estas akompanata de io simila al malsano? — li ankoraŭ ne sentis sufiĉan forton.

Veninte al tiuj konkludoj, li decidis, ke persone al li, en lia afero, ne povas okazi similaj malsanecaj inversoj, ke la racio kaj la volo restos kun li, nedisigeble, dum la plenumado de la plano, sole pro tiu kaŭzo, ke lia plano estas — "ne krimo"... Nijlasu tiun pensprocedon per kiu li venis al la definitiva rezulto, sen tio ni tro avancis... Ni aldonu nur, ke la faktaj, pure materiaj embarasoj de la afero ĝenerale ludis en lia cerbo nur akcesoran rolon. "Sufiĉas nur konservi super ili la tutan volon kaj la tutan racion, kaj ili en necesa momento, ĉiuj estos venkitaj, kiam ne- cesos konatiĝi kun la plej subtilaj nuancoj de la detaloj de la afero..." Sed la afero ne estis komencata. A1 siaj definitivaj decidoj li kredis mal- plej ol al ĉio cetera, kaj kiam venis la horo, ĉio okazis tute ne tiel, sed iel hazarde, eĉ preskaŭ neatendite.

65

Unu plej malgrava cirkonstanco embarasis lin, ankoraŭ ĝis kiam li estis desuprinta la ŝtuparon. Pasante ĝuste preter la mastrina kuirejo, kiel ĉiam vaste aperta, li singarde strabis internen, por anticipa priri- gardo: ĉu estas tie, en la foresto de Nastasja, la mastrino mem, kaj se

5 3axai 1541tiu ne estas, do ĉu bone estas fermita la pordo en ŝia ĉambro, ke ŝi ne povu iel vidi lin, kiam li venos por preni la hakilon. Sed kia estis lia mirego, kiam li subite vidis, ke Nastasja ne nur ĉi-foje estas hejme, en la kuirejo, sed eĉ laboras: ŝi prenis el korbo tolajojn kaj dispendigis ilin sur ŝnuro! Ekvidinte lin, ŝi ĉesis pendigi, sin turnis al li kaj daŭre lin rigardis, dum li estis preterpasanta. Li deturnis la rigardon kaj preteri- ris, kvazaŭ nenion rimarkante. Sed la afero estis fuŝita: la hakilo man- kis! Li estis terure frapita!

"Kaj kial mi kredis, — li pensis, venante al la pordo, — kial mi kre- dis, ke en tiu minuto ŝi nepre estos for? Kial, kial, kial mi estis tiom certa pri tio?" Li estis premfrakasita, eĉ humiligita. Li volis rikani pri si pro kolero... Obtuza, besta malico ekbolis en li.

Sub la pordego li haltis, medite. Iri straten nur por ŝajnigi ke li pro- menas, estis por li naŭze, reveni hajmen — des pli naŭze. "Kian okazon mi por ĉiam perdis!" — li murmuris sencele starante sub la pordego, rekte kontraŭ la malhela ĉambreto de la kortisto, ankaŭ aperta. Subite li tremeris. En la kortista ĉambro, situanta je du paŝoj de li, el sub ben- ko dekstre io ĵetis fulmeton en liajn okulojn... Li ĉirkaŭrigardis — estis neniu. Li piedpinte aliris la kortistejon, desupris du ŝtupojn kaj nelaŭte vokis la kortiston. "Jes, li forestas! Ie proksime, cetere, en la korto, ĉar la pordo estas tute aperta". Li impetis kiel linko al la hakilo (ĝi estis hakilo) kaj tiris ĝin el sub la benko, kie ĝi kuŝis inter du ŝtipoj; sam- loke, antaŭ eliri, li kroĉis ĝin en la maŝo, ambaŭ manojn ŝovis en la poŝojn kaj eliris el la kortistejo; neniu rimarkis lin! "Se ne la racio, do la satano!" — li pensis, kun stranga mokrido. Tiu okazo kuraĝigis lin eksterordinare.

Li iris la vojon trankvile kaj dignopaŝe, sen hasti, por ne veki su- spektojn. Li malmulte rigardis preterpasantojn, eĉ penis tute ne rigardi vizaĝojn kaj esti laŭeble nerimarkita. Ĉi tiam li rememoris pri la ĉapelo. "Mia Dio! Ja mi havis monon antaŭhieraŭ, kaj ne ŝanĝis ĝin je kaske- do!" Damno ŝiriĝis el lia animo.

Hazarde enrigardinte, okulrande, en iun butikon, li vidis ke murhor- loĝo montris jam dek minutojn post la sepa. Li devis kaj hasti kaj sam- tempe fari rondiron, por veni al la domo malrekte, de la alia flanko...

Antaŭe, kiam okazis al li nur imagi tion, li pensis, ke li tre timos. Sed nun li ne tre timis, eĉ tute ne timis. Lin distris en tiu momento eĉ iuj flankaj pensoj, sed ĉiam nur nelonge. Irante preter la ĝardeno de Jusupov, li estis eĉ tre sorbita de penso pri aranĝo de altaj fontanoj,kaj pri tio, kiel ili bone freŝigus la aeron sur ĉiuj placoj. Iom post iom li venis al ideo, ke se oni vastigus la Someran ĝardenon sur la tutan Marsan kampon kaj eĉ kunigus kun la kastela ĝardeno Mifiajlovskij, tiam estiĝus afero belega kaj utilega por la tuta urbo. Ĉi tiam li subite ek- scivolis: kial nome en ĉiuj grandaj urboj la homo ne nur sole pro bezo- no, sed ĉefe pro inklino loĝas nome en tiuj urbopartoj, kie estas nek ĝardenoj nek fontanoj, kie estas nur koto, haladzo kaj ĉia fiaĵo. Ĉi tiam li rememoris siajn proprajn promenojn sur Sennaja, kaj li por unu mi- nuto rekonsciiĝis. "Kia absurdo, — li pensis. — Ne, prefere entute ne pensi!"

"Tiel verŝajne kondamnitoj, eskortataj por la ekzekuto, algluiĝas per pensoj al ĉiuj objektoj, kiujn ili renkontas survoje32," — trakuris en lia kapo, sed nur trakuris, fulmrapide; li mem tuj urĝe estingis tiun pen- son... Sed estas jam proksime, jen estas la domo, jen la pordego. Ie horloĝo subite sonoris unu fojon. "Ĉu vere? Jam la sepa kaj duono? Neeble, la horloĝo rapidas!"

Por lia feliĉo, ii bonorde trairis la pordegon. Eĉ pli, kvazaŭ speciale, ĝuste unu momenton antaŭ lia eniro, en la pordegon enveturis granda ĉarego da pajlo, komplete ŝirmanta lin dum la tuta tempo kiam li estis trairanta la pordegejon, kaj apenaŭ la ĉarego venis en la korton, li unu- momente glitis dekstren. E1 trans la ĉarego aŭdiĝis krioj kaj disputoj de kelkaj voĉoj, sed neniu rimarkis lin kaj neniun li trafis renkonte. Multaj fenestroj, kiuj rigardis al tiu granda kvadrata korto, en tiu minuto estis apertaj, sed li ne levis la kapon — mankis la fortoj. La ŝtuparo al la oldulino estis proksime, tuj dekstren post la pordego. Jam li staris sur ĝi...

Reakirinte la spiron kaj preminte la batantan koron permane, sam- tempe palpinte kaj refoje alĝustiginte la hakilon, li komencis singarde senbrue alsupri laŭ la ŝtuparo, konstante streĉante la orelojn. Sed ankaŭ la ŝtuparo tiuhore estis tute vaka; ĉiuj pordoj estis fermitaj; li neniun renkontis. En la dua etaĝo unu vaka loĝejo, tamen, estis tute aperta, kaj en ĝi laboris farbistoj, sed tiuj en lian flankon eĉ ne rigardis. Li iom staris, pensis, kaj plu iris. "Certe, estus pli bone, se ili tute forestus ĉi tie, sed... Super ili ankoraŭ estas du etaĝoj."

5*

Sed jen la kvara etaĝo, jen la pordo, jen la loĝejo kontraŭe, ĝi vakis. En la tria etaĝo, laŭ ĉiuj signoj, la loĝejo, kiu estas sub la oldulina, an- kaŭ estas vaka: estas forprenita la nomkarto fiksita per du najloj — do, oni forveturis... Li sentis teruran sufokon. Por unu momento en lia cer-

67

bo trafulmis penso: "Eble mi foriru?" Sed li ne donis al si respondon, kaj komencis priaŭskulti la pordon de V oldulino: tomba silento.

Poste li ankoraŭfoje streĉis la orelojn al la ŝtuparo, li aŭskultis longe, atente... Poste li ĉirkaŭrigardis lastfoje, rektiĝis, ordigis sin kaj ankoraŭ foje provis la hakilon en la maŝo. "Ĉu mi ne palas... tre? — li pensis, — ĉu ne estas mi tro emociita? ŝi estas malfidema... Eble mi ankoraŭ atendu ĝis la koro kvietiĝos?.."

Sed la koro ne trankviliĝis. Kontraŭe, kvazaŭ intence ĝi batis pli kaj pii forte... Li ne eltenis, malrapide etendis la manon al la sonorilo kaj tintigis. Post tridek sekundoj li sonorigis ankoraŭ pli laŭte.

Neniu respondo. Plu sonorigi estis superflue, des pli ke ii mem ne emis. La oldulino, kompreneble, estis hejme, sed ŝi estas suspektema kaj sola. Li iom konis ŝiajn kutimojn... kaj ankoraŭ foje alpremis al la pordo sian orelon. Ĉu liaj sensoj estis tiom akraj (tiu supozo estis tre malpro- babla), aŭ ĉu efektive estis bone aŭdeble, sed li subite aŭdis kvazaŭ sin- gardan susuron de mano ĉe la seruranso kaj kvazaŭ flustron de robo frotanta la pordon. Iu kaŝeme staris ĉe la seruro mem kaj samkiel li ĉi tie ekstere, priaŭskultis, gvatante interne kaj, ŝajne, same premis orelon al la pordo...

Li intence ekmoviĝis kaj iom laŭte balbutis, por ne montri ke li sin kaŝas; poste li sonorigis la trian fojon, sed malforte, digne, kaj sen ajna malpacienco. Rememorante pri tio poste, klare, bildece, — tiu minuto stampiĝis en li poreterne — li ne povis kompreni de kie li prenis tiom da ruzo, des pli ke iia saĝo estis sporade estingiĝanta, kaj sian korpon li preskaŭ ne sentis... Unu momenton poste, li aŭdis, ke oni formetas la riglilon.

vn

La pordo, same kiel antaŭe, malfermiĝis je tre streta fendo, kaj de- nove du akraj malfidemaj okuloj pikis lin el malhelo. Raskoljnikov kon- fuziĝis kaj preskaŭ faris gravan eraron.

Timante, ke ŝi ne kuraĝos resti kun li duope, kaj ne esperante ke lia aspekto forigos ŝian malfidon, li prenis la anson kaj tiris al si la por- don, ke la oldulino ne povu refermi ĝin. ŝi nek retiris la pordon al si, nek ellasis la anson, kaj pro tio li preskaŭ eltiris ŝin kune kun la pordo al la ŝtuparo. Vidante, ke ŝi staras en la kadro de la pordo barante la vojon, li ekiris rekte kontraŭ ŝin. Tiu time desaltis, volis diri ion, sed ne povis kaj rigardis lin per rondaj okuloj.

Bonan vesperon, Aljona Ivanovna, — li komencis iaŭeble senĝene, sed la voĉo malobeis lin, rompiĝis kaj ekvibris, — por vi... mi alportis aĵon... sed prefere ni venu ĉi tien... al lumo... — Kaj lasinte ŝin, li sen invito eniris la ĉambron. La oldulino kuretis post lin; ŝia lango malno- diĝis.

Dio! Por kio vi?.. Kiu vi estas? Kion vi volas?

Pardonu, Aljona Ivanovna... via konato... Raskoljnikov... jen mi alportis la garantiaĵon, kiun mi antaŭ nelonge promesis... — Kaj li eten- dis al ŝi la garantiaĵon.

La oldulino apenaŭ rigardis la garantiaĵon, sed tuj fiksis siajn oku- lojn rekte al tiuj de V nevokita gasto. ŝi rigardis atente, malice kaj mal- fide. Pasis ĉirkaŭ unu minuto. A1 li ŝajnis, ke en ŝiaj okuloj nestas iu rikano, kvazaŭ ŝi jam divenus ĉion. Li sentis konfuziĝon, li preskaŭ ti- mis, li timis tiom, ke, ŝajne, ii forkurus, se ŝi almenaŭ duonan minuton daŭrigus rigardi tiel, ne dirante eĉ unu vorton.

Kial vi rigardas tiel, kvazaŭ vi ne rekonus min? — subite ankaŭ li ekparolis malice. — Prenu se vi volas, se ne — mi iros al aliaj, mi rapidas. Li ne intencis diri tion, la vortoj eldiriĝis mem.

La oldulino rekonsciiĝis, kaj la firma voĉo de la gasto evidente ku- raĝigis ŝin.

Bone, karulo, sed pro kio tia subito... kio ĝi estas? — ŝi demandis rigardante la garantiaĵon.

La arĝenta cigaredujo: ja mi parolis lastfoje.

Ŝi etendis la manon.

Sed kial vi estas tiel pala... Jen ankaŭ la manoj tremas! ĉu vi fastis, karulo?

Febro, — li respondis abrupte. — Certe oni palas... se manĝas nenion, — li aldonis, apenaŭ prononcante la vortojn. La fortoj denove estis lasantaj lin. Sed la respondo ŝajnis versimila, la oldulino prenis la garantiaĵon.

Kio ĝi estas? — ŝi ripetis, refoje kroĉante sian atentan rigardon al Raskoljnikov kaj pesante la garantiaĵon per la mano.

La aĵo... cigaredujo... arĝenta... vidu.

Tamen, kvazaŭ ne arĝenta ĝi estas... Kial vi ĝin envolvis.

Penante malnodi la ŝnureton de la envolvaĵo ŝi turnis sin al la fene- stro, al la lumo (ĉiuj fenestroj ĉe ŝi estis fermitaj malgraŭ la sufoko) kaj por kelkaj sekundoj entute lasis lin post sia dorso.

Li malbutonis la mantelon kaj liberigis la hakilon el la maŝo, sed ne elprenis gin entute, tenante ĝin per la dekstra mano sub la vesto. Liaj brakoj estis tre feblaj, li sentis kiel ili kun ĉiu nova sekundo sensentiĝas kaj plu rigidiĝas. Li timis, ke li ellasos la hakilon sur la plankon... Su- bite li vertiĝis...

— Ja kion li ĉi tie vindaĉis! — domaĝe eksklamis la oldulino kaj mo- viĝetis en lian flankon.

Ne plu eblis prokrasti eĉ unu momenton. Li komplete elŝovis la ha- kilon, per ambaŭ manoj levis ĝin apenaŭ sentante sin, kaj preskaŭ sen forto, preskaŭ aŭtomate mallevis la hakilnukon sur la kapon de la oldu- lino. Li preskaŭ ne aplikis sian forton. Sed kiam nur li mallevis la ha- kilon, tuj naskiĝis en li la forto.

La kapo de la oldulino, kiel ĉiam estis nekovrita. ŝiaj blondaj, kelk- loke griziĝintaj, haroj — laŭkutime abunde oleumitaj — estis kunplekti- taj en rat-vostan ligon kaj fiksitaj per splito de korna kombilo elstaranta sur ŝia nuko.

La unua bato frapis precize la verton, al kio helpis ŝia malalta sta- turo. ŝi ekkriis, sed tre malforte, kaj tuj tutkorpe sidiĝis al la planko, kvankam ŝi ankoraŭ sukcesis levi la manojn al la kapo. Per unu mano ŝi ankoraŭ tenis la "garantiaĵon". Tiam li plenforte frapis la duan fojon kaj la trian, ĉiam per la hakilnuko kaj ĉiam sur la verton. La sango ek- fluis kiel el faligita glaso kaj la korpo falis planken. Li depaŝis, lasante ĝin fali kaj tuj klinis sin al ŝia vizaĝo: ŝi estis jam morta! Ŝiaj okuloj estis streĉe apertaj, kvazaŭ elorbitiĝonte, la frunto kaj la tuta vizaĝo estis sulkitaj kaj kramfe torditaj.

Li metis la hakilon sur plankon apud la mortintino kaj rapide ŝovis la manon en ŝian poŝon, penante resti nemakulita de la fluanta sango, — ĝuste en tiun dekstran poŝon, el kiu ŝi pasintfoje prenis la ŝlosilojn. Lia menso klaris, li ne plu sentis senkonsciiĝon nek vertiĝon, nur la ma- noj ankoraŭ tremis. Poste li rememoros, ke li tiam estis tre atenta, sin- garda, li daŭre zorgis por ne makuliĝi... La ŝlosilojn li rapide elŝovis; ili samkiel antaŭe estis kune sur la ŝtala ringo. Tuj li kuris kun ili en la dormejon. ĉi estis tute eta ĉambro, kun granda ikonoŝranko ĉe unu el la muroj. Ĉe la alia muro staris granda lito, tre pura, kun silka, vata kovrilo farita el ŝtofpecoj. ĉe la tria muro staris komodo. Sed strange: apenaŭ li komencis provadi la ŝlosilojn al la komodo, apenaŭ li ekaŭdis ilian tintadon — tuj kvazaŭ konvulsio trakuris tian korpon. Denove li vo- lis lasi ĉion kaj foriri. Sed tio daŭris nur unu momenton; estis tro mal- frue por foriri. Li eĉ mokis sin, sed subite alia alarma penso ekskurĝis lian cerbon. A1 ii ekŝajnis, ke ŝi eble ankoraŭ vivas kaj ankoraŭ povas rekonsciiĝi! Lasinte la ŝlosilojn kaj la komodon, li impetis reen, al la korpo, kaptis la hakilon, svingis ĝin ankoraŭfoje super ia oldulino, sed ne mallevis ĝin — ŝi sendube mortis. Kliniĝinte kaj esplorante ŝin refoje deproksime, li klare ekvidis, ke la kranio estis frakasita kaj eĉ iom tor- dita flanken. Li volis palpi ĝin fingre, sed tuj retiris la manon; ankaŭ sen tio ĉio klaris. Intertempe la sango formis flakon. Subite li ekvidis sur ŝia kolo ŝnureton, li tiris ĝin, sed ĝi estis fortika kaj ne deŝiriĝis; krome, ĝi malsekiĝis pro la sango. Li provis elpreni ĝin sen disŝiri, ta- men io malhelpis, ĝin tenis kroĉe. En malpacienco li eksvingis la hakilon denove, por dishaki la ŝnureton tuj sur la korpo, sed li ne kuraĝis, kaj pene, makulinte la manojn kaj la hakilon, post duminuta baraktado, dis- tranĉis la ŝnureton sen tuŝi la korpon per la hakilo, kaj demetis ĝin; li ne eraris — estis monujo. Sur la ŝnureto estis du krucoj, cipresa kaj ku- pra, kaj krom tio emajlita ikoneto; kaj apud ili pendis negranda, ŝama, grasmakulita monujo kun ŝtalaj rando kaj ringeto. La monujo estis ple- nŝtopita; Raskoljnikov ne ekzameninte ŝovis ĝin en sian poŝon, la kru- cojn li ĵetis sur la bruston de la oldulino kaj, kunpreninte ĉi-foje ankaŭ la hakilon, impetis reen en ia dormejon.

Li terure hastis, kaptis la ŝlosilojn kaj denove komencis umadi kun ili. Sed ĉiam ial sensukcese: ili ne taŭgis por la seruroj. Ne pro tio, ke liaj manoj tremis — ja ii ĉiam eraris: ekzemple, eĉ vidante ke ŝlosilo ne taŭgas, li daŭre penis enŝovi ĝin. Subite li rememoris kaj komprenis, ke tiu granda ŝlosilo kun la denta pinto, kiu pendas inter la aliaj malgran- daj, nepre apartenas ne al la komodo (kiel pasintfoje li decidis), sed al iu ŝrankokesto, kaj ke ĝuste en tiu kesto, probable, ĉio estas kaŝita. Li lasis la komodon kaj tuj rampis sub la liton, sciante ke oldulinoj kutimas meti ŝrankokestojn sub litoj. ĉuste tiel: tie staris ampleksa ŝrankokesto longa pli ol unu arŝinon, kun konveksa kovrilo, tegita per ruĝa marokeno fiksita per ŝtalaj najletoj. La dentopinta ŝlosilo perfekte eniĝis kaj mai- ŝlosis la keston. Supre, sub blanka litotuko kuŝis leporfela pelto kovrita de ruĝaj tolaĵoj; sub ĝi estis silka robo, poste ŝalo, kaj ĝis la fundo ŝajne plu kuŝis nuraj ĉifonoj. Antaŭ ĉio li komencis viŝi per la ruĝa garnituro siajn sange makuiitajn manojn. "Ruĝa... kaj sur la ruĝa sango malfacile rimarkeblas", — li rezonis kaj subite rekonsciiĝis. "Dio! Cu mi frene- ziĝas?" — li ekpensis timigite.

Sed apenaŭ li movis la ĉifonojn el sub la pelto subite elglitis ora hor- loĝo. Li komencis ĉion impete kirli. Efektive, inter la ĉifonoj estis mik- sitaj oraĵoj — evidente garantiaĵoj, elaĉetitaj kaj neelaĉetitaj — bracele- toj, ĉenetoj, orelringoj, pingloj k.c. Kelkaj kuŝis en skatoletoj, aliaj sim- ple volvitaj en gazeta papero, sed akurate kaj zorge, en duoblaj folioj kaj rubande ĉirkaŭligitaj. Sen ajna prokrasto li komencis ŝtopi per ili la poŝojn de la pantalono kaj de la mantelo ne elektante kaj ne ovrante la volvaĵojn kaj skatoletojn; sed li ne sukcesis preni multe...

Subite en la ĉambro, kie kuŝis la oldulino, aŭdiĝis paŝoj. Li haltis kaj rigidiĝis kiel mortinto. Sed ĉio kvietis, do halucino. Subite li klare aŭdis leĝeran ekkrion, aŭ kvazaŭ iu softe kaj abrupte suspirus kaj si- lentiĝus. Poste denove ekregis silento por unu aŭ du minutoj. Li kaŭris apud la kesto kaj atendis apenaŭ reakirinte la spiron, sed subite ii sal- tis, kaptis la hakilon kaj elkuris el la dormejo.

Meze de la ĉambro staris Lizaveta kun granda ŝtofa sako en la manoj kaj stupore rigardis la motigitan fratinon, neĝe blanka, ne havanta for- ton eĉ por krio. Vidinte lin elkuri, ŝi ektremis kiel folio kaj ŝian tutan vizaĝon trakuris kramfoj; ŝi levctis manon, malfermis la buŝon, tamen ne ekkriis kaj komencis lante forpaŝi de li en angulon, fikse rigardante lin kaj ĉiam restante muta, kvazaŭ por ekkrii al ŝi mankus aero. Li ĵetiĝis sur ŝin kun la hakilo; ŝiaj lipoj tordiĝis tiel plende, kiel ĉe tute etaj infanoj, kiam ili ektiminte, fikse rigardas al la objekto timiganta ilin kaj estas ekkriontaj. Kaj tiu mizera Lizaveta estis tiom simpla, subpre- mita kaj timigita, ke ŝi eĉ ne levis la manojn por ŝirmi sian vizaĝon, kvankam tiam ĝi estus la plej necesa-natura gesto, ĉar la hakilo estis levita ĝuste super ŝia vizaĝo. Ŝi nur iom levetis sian liberan livan manon, malproksime de la vizaĝo, kaj lante etendis ĝin antaŭen al li kvazaŭ for- movante lin. Li frapis ekzakte sur la kranion, per la klingo, kaj dishakis la tutan supraĵon de la frunto, preskaŭ ĝis la verto. Ŝi tuj falis. Komence Raskoljnikov entute perdis sian kapon: li ekkaptis ŝian sakon, li ĵetis ĝin reen kaj kuris en la antaŭĉambron.

Lia timo pli kaj pli kreskis, precipe post la dua, tute neatendita mur- do. Li deziris plej rapide forkuri de ĉi tie. Kaj se en tiu minuto li ka- pablus korekte rigardi kaj pensi, se li nur povus kompreni ĉiujn kompli- kaĵojn de sia situacio, la tutan desperon, la tutan abomenon kaj la tutan absurdon de ĝi, se li povus kompreni kiom da baroj kaj eble da mali- caĵoj li ankoraŭ devos superi kaj fari, por eskapi de ĉi tie kaj reveni hej- men, tiam probable li efektive ĉion lasus kaj irus mem denunci sin, kaj ii farus tion eĉ ne pro la timo pri si mem, sed sole pro la teruro kaj la abomeno pri ĉio kion li faris. Precipe abomeno leviĝis kaj kreskis en li kun ĉiu minuto. Nun li nenial irus al la kesto kaj eĉ des pli ne en la ĉambrojn.

Sed ia distriĝemo, eble eĉ enpensiĝemo, komencis iom post iom regi lin: por kelkaj minutoj li perdis la memoron, pli ĝuste, li perdis la me- moron pli la ĉefa kaj gluiĝis al detaloj. Cetere, rigardinte en la kuirejon li trovis tie sur benko sitelon, duone plenan de akvo, kaj li komprenis, ke necesas lavi la manojn kaj la hakilon. Liaj manoj estis gluecaj pro sango. Li metis la hakilon en la akvon, ekkaptis pecon da sapo, kiu kuŝ- is en fendita telereto sur fenestrobreto kaj komencis, ĝuste en la sitelo, lavi siajn manojn. Lavinte ilin, li elprenis ankaŭ la hakilon, iavis la fe- ron, kaj longe, ĉirkaŭ tri minutojn, forlavis la sangon de la iigno, for- lavante ĝin eĉ per la sapo. Poste li viŝis ĉion per ia tolaĵo kiu sekiĝis apude sur ŝnuro etendita tra ia kuirejo, kaj poste longe, atente, ekza- menis la hakilon ĉe la fenestro. Li ne trovis spurojn, nur ia tenilo estis ankoraŭ humida. Li diligente enmetis la hakilon en la maŝon, sub la mantelo. Poste, kiom permesis la malheia kiurejo, ii pririgardis la man- telon, pantalonon, botojn. Unuavide sur ili estis nenio speciala; nur la botoj surhavis makulojn. Li akvumis ĉifonon kaj viŝis la botojn. Cetere li sciis, ke li ekzamenas malbone, ke eble ankoraŭ restas io okulfrapa, kion li ne rimarkas. En medito li haltis meze de la ĉambro. Turmenta, nigra penso estis kreskanta en li — la penso ke li demencas kaj en tiu minuto ne povas racie pensi, nek helpi sin, ke eble necesas fari tute ne tion kion li nun faras... "Dio! Necesas fuĝi, fuĝi!" — li balbutis kaj ĵetiĝis en la antaŭĉambron. Sed tie atendis iin tia teruro, kian li certe ankoraŭ neniam spertis.

Li staris, rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj: la pordo, la enirpordo, ĝuste tiu ĉe kiu li antaŭnelonge sonorigis kaj tra kiu li eniris, la pordo ne estis ŝlosita kaj eĉ aperta je tuta polmolarĝo: nek serurita, nek riglita, la tutan tempon, la tutan tiun ĉi tempon! La oldulino ne ŝlo- sis post li eble pro singardemo. Sed Dio! Ja poste li vidis Lizavetan! Kial do li povis ne konjekti, ke ŝi ja de ie venis! Ja ne tra la muro!

Li ĵetiĝis al la pordo kaj riglis ĝin.

Ho ve, denove ne tiel! Necesas iri, iri...

Li malriglis, malfermis la pordon kaj komencis aŭskulti la ŝtuparon.

Li aŭskultis longe. Ie fore, sube, verSajne apud la pordego, ies du voĉoj laŭte kaj akute kriis, disputis kaj kverelis. "Pro kio ili?.." Li aten- dis pacience. Fine ĉio abrupte silentiĝis, kvazaŭ fortranĉitc; ĉiuj disiris. Li jam volis eliri, sed subite je unu etaĝo pli sube pordo malfermiĝis al la ŝtuparejo, kaj iu komencis desupri murmurante iun melodion.

"Kiel ili ĉiuj bruas!" — fulmis en lia kapo. Li denove fermis ia por- don kaj iom atendis. Finfine ĉio silentiĝis, neniu homo estis... Li jam metis piedon sur la ŝtuparon, kiam subite denove aŭdiĝis ies paŝoj.

Tiuj paŝoj aŭdiĝis ankoraŭ tre malproksime, en la komenco de la ŝtu- paro, sed li tre bone kaj klare komprenis, ke li de la unuaj sonoj ial eksuspektis, ke oni iras ĝuste ĉi tien, en ia kvaran etaĝon, al la oldulino. Kial? ĉu la sonoj estis iaj specialaj, rimarkindaj? La paŝoj estis pezaj, ritmaj, senhastaj. Jam li preteriris la unuan etaĝon, jen alsupris ankoraŭ iom; ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis peza anheiado de la iranto. Li jam iris al la tria etaĝo. ĉi tien! Raskoljnikov subite sentis, ke li stuporiĝas, kvazaŭ en sonĝo kiam vi vidas, ke oni vin persekutas, proksimiĝas, volas mortigi, — sed vi kvazaŭ gluiĝus al la loko ne povante eĉ movi siajn brakojn.

Nur kiam la gasto komencis la vojon al la kvara etaĝo, li skuis sin kaj sukcesis rapide kaj lerte gliti el la ŝtuparejo en la loĝejon kaj fermi post si la pordon. Li ekkaptis la riglilon kaj mallaŭte, neaŭdeble, ŝovis la hokon en la hokingon. Lin helpis la instinkto. Farinte tion li senspire rigidiĝis ĉe la pordo. Ankaŭ la nevokita gasto jam staris antaŭ la pordo. Nun ili staris unu kontraŭ la alia, kiel antaŭnelonge li staris kontraŭ la oldulino, kiam nur la pordo disigis ilin kaj li atentis.

La gasto faris kelkajn pezajn spirojn. "Verŝajne granda kaj dika", — pensis Raskoljnikov, premante la hakilon enmane. Vere, ĉio estis kvazaŭ en sonĝo. La gasto kaptis la sonorileton kaj forte sonorigis.

Apenaŭ aŭdiĝis la ladeca sono de T sonorileto, al li iel ekŝajnis ke io moviĝis en la ĉambro. Kelkajn sekundojn li tre atente aŭskultis. La nekonato sonorigis ankoraŭ foje, iom paŭzis kaj subite, en malpacienco, komencis plenforte tiri la pordoanson. Terurite Raskoljnikov rigardis kiel saltas en la hokingo la riglila hoko kaj kun obtuza timego atendis, ke ĝi tuj elsaltos. Tio ŝajnis ebla: tiel forte la pordo estis tirata. Li preskaŭ decidis teni la riglilon mane, sed ja tiu povis diveni. Li denove ekhavis kvazaŭ turniĝon. "Tuj mi falos" — brilis en lia kapo, sed la nekonato ekparolis kaj li tuj rekonsciiĝis.

— Ja kion ili faraĉas tie: ĉu dormas aŭ iu strangolis ilin? Inferruli- noj! — muĝis li kiel barelo. — Hej, Aljona Ivanovna, diablino olda! Li- zaveta Ivanovna, ĉarmulino senegala! Malfermu! Uĥ, inferulinoj, ĉu ili dormas?

Kaj denove li furioze tiris la sonorileton dekfoje. Certe li estis viro ordonema kaj bone konata ĉi tie.

En ia sama minuto subite oftaj, hastaj paŝoj eksonis proksime sur la ŝtuparo. Venis ankoraŭ iu. Komence Raskoljnikov ne aŭdis lin.

ĉu vere estas neniu? — sonore kaj gaje kriis la alveninto, rekte turnante sin al ia unua vizitanto ankoraŭ daŭranta tiri la sonorileton. — Saluton, Kofi!

"Li ŝajnas tre juna, laŭ la voĉo", — subite pensis Raskoljnikov.

Diablo ilin scias! Mi preskaŭ rompis la sonorileton, — respondis Kofi. — Sed kiel vi konas min?

Jene! Ĉu estis ne mi kiu antaŭ tri tagoj, en "Gambrinus", gajnis ĉe vi tri partiojn de bilardo?

Ja-a-a...

Ĉu ili for? Strange. Kaj eĉ tre stulte. Kien la oldulino povus foriri? Mi havas aferon.

Ankaŭ mi, karulo, havas aferon!

Nu, kion ni faru? Do, reen! Afi! Kaj mi esperis ricevi iom da mo- no! — la junulo krietis.

Certe reen, sed kial ŝi fiksis por mi tiun tempon? Mem ŝi, dia- blino, fiksis la horon. Ja ŝi devas scii, ke por ŝi mi faras longan rond- iron. Damne, kie ŝi vagas, mi ne povas kompreni! Tutan jaron la dia- blino sidas hejme, putras, — la piedoj ŝin doloras kaj ĝuste hodiaŭ —■ promenas!

Eble ni demandu la kortiston.

Pri kio?

Kien ŝi povis foriri kaj kiam revenos.

Hm... damne... demandi... Ja ŝi nenien iras... — kaj li ankoraŭ foje tiregis la tenilon. — Damne, restas nenio, do ni iru!

Stop! — subite kriis la junulo, — rigardu: ĉu vi vidas kia fendo estiĝas, kiam vi ektiras?

Kaj do?

Do, ĝi estas ne ŝlosita, sed riglita, hokita do! Ĉu vi aŭdas, kiel klakas la riglilo?

Kaj do?..

Kiel vi ne komprenas! Tio signifas, ke iu el ili estas hejme! Se forirus ĉiuj, tiam la pordo estus ŝlosita deekstere per la ŝlosilo, sed ne per ia riglilo deinterne. ĉi tie, — ĉu vi aŭdas kiel kiakas la riglilo? Por rigii la pordon deinterne, oni devas esti ene, ĉu vi komprenas? Do oni estas hejme kaj ne maifermas!

Ba! Ja vere! — kriis mirigita Kofi. — Sed kial? — Kaj li furioze komencis tiri la pordon.

Stop! — denove kriis la junulo, — ne tiru. Io ne estas en ordo ĉi tie... vi ja sonorigis kaj tiradis, sed neniu malfermas; do, aŭ ili am- baŭ svenis aŭ...

Aŭ kio?

Jen kio: ni iru al la kortisto, li mem ilin veku.

Bonege! — ambaŭ ekiris malsupren.

Stop! Vi restu ĉi tie, kaj mi kuros malsupren por la kortisto.

Kial mi restu?

Ja ĉio povas okazi...

Vi pravas...

Ja mi studas por iĝi enketa juĝisto! Evidente, tre e-vi-den-te ke ĉi tie io ne estas en ordo! — pasie eksklamaciis la junulo kaj kure im- petis laŭ la ŝtuparo malsupren.

Koĥ restis, ankoraŭfoje tiris la sonorileton, tiu unufoje gongis; poste li softe kvazaŭ pripensante kaj ekzamenante, komencis movi la pordan anson, tirante kaj puŝante ĝin, por ankoraŭfoje konvinkiĝi, ke la pordon tenas nur la riglilo. Poste kun peza spirado li klinis sin kaj rigardis en la ŝlosiltrueton, sed nenion ekvidis, ĉar interne ĝin ŝtopis la ŝlosiio mem.

Raskoljnikov staris premante la hakilon. Li kvazaŭ delirus. Li pretiĝis batali kun ili, kiam ili venos. Kiam oni frapis kaj interkonsentis, kelkfoje en lian kapon venis la penso ĉesigi ĉion kaj krii al ili el trans la pordo. Li volis komenci insulti, blasfemi kaj inciti ilin ĝis kiam ili malfermos. "Pli rapide ili!.." — li pensis.

Kiam do li, damne...

La tempo pasadis, unu minuto, la alia — neniu iris. Koĥ komencis moviĝi.

Damne!.. — li subite kriis kaj malpacience, lasinte sian deĵoron, ankaŭ ekiris malsupren, hastante kaj bruante sur la ŝtuparo per la botoj. La paŝoj silentiĝis.

Ho Dio! Kion mi faru?

Raskoljnikov mairiglis, ovris la pordon — aŭdeblis nenio, kaj subite, jam tute senpripense, li eliris, refermis plej strikte la pordon post si kaj impetis malsupren.

Li trapasis jam tri ŝtuparojn, kiam subite aŭdigis laŭta bruo sube, — kien eskapi? Nenie eblis kaŝiĝi. Li volis jam kuri reen, denove en la loĝejon, sed subite iu kriis malsupre: "Hej, diablo! Kaptu lin!" kaj elŝiris el iu loĝejo kaj ne kuris, sed preskaŭ falis malsupren, laŭ la ŝtuparo, freneze blekante:

— Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Diablo vin kaptu!

La krio finiĝis per ŝriko; la lastaj sonoj venis jam el la korto; kaj ĉio silentiĝis. Sed samtempe, kelkaj viroj, laŭte kaj abunde interparolante, komencis iri supren laŭ la ŝtuparo. Ili estis tri aŭ kvar. Li distingis la sonoran voĉon de la junulo. "Ili!"

Tute despere li ekiris renkonte al ili: okazu io ajn! Se oni haltigas lin — li pereis, se preterlasos — li egale pereos: ja oni memorfiksas lin. Ili jam estis renkontiĝontaj, nur unu ŝtuparo restis inter ili, kaj subite — savo! Kelkajn ŝtupojn de li, dekstre, estis vaka kaj vaste malfermita loĝejo, tiu loĝejo en la dua etaĝo, en kiu farbis laboristoj kaj el kiu nun, kvazaŭ speciale, ili foriris. Verŝajne ĝuste ili ĵus elkuris kun la kriegoj. La plankoj freŝe farbitaj, meze de la ĉambro staras bareleto kaj poto kun farbo kaj peniko. Unumomente li glitis tra la aperta pordo kaj kaŝiĝis post la muro, ja ĝustatempe: ili jam staris sur la ŝtuparplaceto. Poste ili turnis sin supren por sekva ŝtuparo kaj iris preter li en la kvaran eta- ĝon, laŭte interparolante. Li iom atendis, piedpinte eiiris kaj ekkuris malsupren.

Neniu sur la ŝtuparo! En la korto ankaŭ. Rapide li trairis Ia porde- gejon kaj direktiĝis maldekstren laŭ la strato.

Li tre bone sciis, li perfekte sciis, ke en tiu sekundo, ili estas jam en la loĝejo; ke iii tre miris vidante la pordon malriglita, sed ĵus ĝi estis ja fermita, ke ili jam rigardas la korpojn kaj post ne pli ol unu minuto ili divenos kaj bone komprenos, ke la murdinto ĵus estis ĉi tie kaj suk- cesis ie kaŝiĝi, traŝteli sin preter ili, fuĝi; evidente ili divenos ankaŭ, ke li sidis en la vaka loĝejo, dum ili trapasis ĝin. Kaj tamen li neniel ku- raĝis troe akceli siajn paŝojn, kvankam ĝis la proksima angulo restis cento da paŝoj. Eble mi glitu en iun pordegejon kaj atendu iom en iu fremda ŝtuparo? Ho ne — pesto! Au mi forĵetu ien la hakilon? Aŭ mi luu fiakron? Pesto! Pesto!

Finfine, la unua vojkruco; li turnis sin apenaŭ viva. Ĉi tie li estis duone savita kaj li komprenis tion: ĉi tie oni malpli suspektos lin, des pli ĉi tie svarmis homoj, kaj li estis inter ili kicl sablcro en maro. Sed tiuj ĉi turmentoj tiom senfortigis lin, ke li apenaŭ povis movi sin. ŝvitaj gutoj kovris la haŭton; tuta lia kolo estis malseka. "Drinkinta kiel bare- lo!" — iu kriis al li kiam li venis al la kanalo.

Ju pli li iris, des pli malbone li memoris sin. Tamen li memoris, ke subite veninte al la kanalo, li ektimis pro malmulteco de homoj kaj ke li ĉi tie pli rimarkeblas, kaj li volis reveni laŭ la strateto. Tamen mal- graŭ tio ke li apenaŭ tenis sin sur la kruroj, li faris longan kurbon kaj revenis hejmen el tute aliadirckto.

Preskaŭ ne konsciante sin ii trairis la pordegon de sia domo, kaj li jam venis en ia ŝtuparon kaj nur tiam ii rememoris pri la hakilo. Nun antaŭ li staris ege grava tasko: plej eble nerimarkite meti la hakilon re- en. Certe, li jam ne havis fortojn por kompreni ke estus pli prudente, se ii entute rezignus meti la hakilon sur la lokon, kaj forĵetu gin, eĉ post ioma tempo, ien en fremdan korton.

Sed ĉio pasis sukcese. La pordo de la kortistejo estis fermita, sed ne ŝlosita, do, plej evidente la kortisto estis hejme. Sed li jam tiele perdis ĉian kapablon pensi pri io ajn, ke li rekte iris al la kortistejo kaj mal- fermis la pordon. Se la kortisto demandus lin "por kio vi venis?" — li eble simple donus al tiu la hakilon. Sed la kortisto denove forestis, kaj li suksecis remeti la hakilon sur ĝian antaŭan lokon sub la benkon; eĉ kovris ĝin per ŝtipo kiel estis antaŭe. Neniun, tute ncniun li renkontis revenante al sia ĉambro. La pordo de la mastrino estis fermita. Enirinte al si, li ĵetiĝis sur la sofon ne demetinte la vestojn. Li ne dormis, li estis en sveno. Se tiam iu venus en lian ĉambron, li tuj eksaltus kaj ek- krius. Fragmentoj kaj splitoj de iuj pensoj kirliĝis en lia kapo; sed ne- niun el ili li povis ekkapti, ĉe neniu penso li povis halti, malgraŭ la streĉo.

Parto Dua

I

Tiel li kuŝis tre longe. Estis okazoj, kiam li preskaŭ vekiĝis, kaj en tiuj minutoj li rimarkis, ke jam delonge venis nokto, sed li ne havis pen- son leviĝi. Laste li rimarkis, ke lumas jam kiel tage. Li kuŝis sur la sofo vizaĝe malsupren, ankoraŭ stupora pro la antaŭnelonga sveno. Liajn ore- lojn atingis de la strato desperaj, timigaj krioj, kiujn, cetere, li ĉiunokte kutimis aŭdi sub sia fenestro je la tria horo. Nun tiuj krioj vekis lin. "Ha! jam la ebriaj eliras el la drinkejoj, — li pensis, — estas la tria horo, — kaj subite li saltis, kvazaŭ iu forŝirus lin de sur la sofo. — Ĉu! Jam la tria!" Li eksidis sur la sofo, — kaj tuj ĉion rememoris! Subite, en unu sekundo li rememoris ĉion!

En la unua monento li pensis, ke li freneziĝos. Terura frosto ĉir- kaŭkaptis lin; sed li frostis ankaŭ pro la febro, kiu jam delonge komen- ciĝis en la dormo. Sed nun subite lin trafis tia frostotremo, ke liaj den- toj preskaŭ elsaltis; forta tremado skuis lian korpon. Li malfermis la pordon kaj komencis aŭskulti, en la domo ĉio dormis. Kun mirego li ĉir- kaŭrigardis sin kaj la tutan ĉambron nekomprenante: kiel li povis hieraŭ enirinte ne rigli la pordon per la hokeco kaj ĵetiĝi sur la sofon ne nur sen demeti la vestojn, sed eĉ en la ĉapelo, kiu deglitiĝis planken kaj kuŝis tie apud la kuseno. "Se iu enirus, kion li pensus? Ke mi estas ebria, sed..." Li impetis al la fenestro. La lumo estis sufiĉa, kaj li urĝe komencis esplori sin, sin tutan, de la piedoj ĝis la kapo, ĉiujn siajn ve- stojn serĉante spurojn. Sed tiel estis maleble: tremante pro la frosto, li komencis senvestiĝi kaj pririgardi ĉiun veston aparte. Li turnis ĉion, ĉiun ĉifonon kaj fadenon, kaj malfidante sin, ripetis la esploradon trifoje. Sed estis nenio, ŝajne forestis spuroj. Nur en tiu loko, kie la pantalono mal- supre ŝiriĝis kaj pendis franĝe, sur tiu franĝo restis densaj spuroj de koaguliĝinta sango. Li kaptis grandan poŝtranĉilon kaj fortranĉis la fra- nĝon. Plu ŝajne estis nenio. Subite li rememoris, ke la monujo kaj la aĵoj, kiujn li elŝovis el la oldulina kofro, ĉio ĝis nun kuŝas en liaj poŝoj! Li eĉ ne pensis ĝis nun iiin elpoŝigi kaj kaŝi. Tion li ne rememoris eĉ kiam esploradis la veston! Nu, kial? Li tuj rapidis elpoŝigi ilin surtablen. Ĉion elŝovinte, eĉ elturninte la poŝojn, por konvinkiĝi, ke ne plu io re- stas, li tiun tutan aron portis en la angulon. Tie, en la angulo mem, malsupre, en unu loko, estis disŝirita degluiĝinta tapeto. Li tuj komencis ŝovi ĉion en tiun truon, sub ia paperon. "Eniĝis! Ĉion for de 1* okuloj! Ankaŭ la monujon!" — ĝoje ii pensis, restariĝinte kaj stulte gapante en la angulon, al la tapeta ŝvelaĵo. Subite li tremeris per la tuta korpo pro teruro: "Mia Dio, — li flustris pro maiespero, — kio okazis al mi? Ĉu ili estas kaŝitaj? Ĉu tiel oni kaŝas?"

Li ne antaŭvidis aĵojn; li pensis ke estos nur mono, kaj tial li ne antaŭpreparis kaŝlokon, — "ja nun, kial nun mi ĝojas? — li pensis. — Ĉu tiel oni kaŝas? Vere mia cerbo iris promeni!" Pro konsumiĝo li re- sidiĝis sur la sofo, kaj tuj netolerebla frostotremo refoje ekskuis lin. Li maŝine tiris al si sian varman studentan ĉifoniĝintan vintromantelon kiu kuŝis apude sur seĝo, kovris sin per ĝi kaj la dormo kun deliro denove tuj kaptis lin. Li ekdormis.

Post ne pli ol kvin minutoj li resaltis kaj tuj, furioze, denove rapidis al siaj vestoj. — "Kiei mi povis ree ekdormi, kiam eĉ nenio estas farita! Nu jen, nu jen: la maŝon sub la akselo mi ĝis nun ne forigis! Forgesis, pri tia afero mi forgesis! Tia konvinktaĵo!" Li plukis ia maŝon kaj ko- mencis rapide disŝiri ĝin, ŝovante la pecojn sub la kusenon inter la to- laĵojn. "Pecoj de ŝirita tolo neniukaze vekos suspekton; ŝajne tiel, ŝajne tiel!" — li ripetis, starante meze de V ĉambro. Kun ĝisdoiore streĉita atento li denove komencis ekzameni ĉion ĉirkaŭe, sur la planko kaj ĉie: ĉu ne forgesis li ankoraŭ ion? La kredo, ke ĉio, eĉ la memoro, eĉ la simpla komprenemo iasas iin, komencis iin netolerebie turmenti. "Ve, ĉujam komenciĝas, ĉu alvenas jam la ekzekuto? Jen, jen, ja ĝuste!" Efek- tive, la franĝ-tranĉaĵoj, kiujn li fortranĉis de la pantalono, kuŝis sur la planko, meze de P ĉambro, bone videblaj por ajna enirinto! "Sed kio al mi okazas!" — li denove kriis tute perpleksita.

Ĉi tiam stranga penso subite venis en lian kapon: eble ĉiuj liaj vestoj estas sange makulitaj, eble la makuloj estas multaj, sed li ilin ne vidas, ne rimarkas, ĉar malfortiĝis lia penskapablo, frakasita... konfuziĝis la cerbo... Subite li rememoris, ke ankaŭ sur la monujo estis la sango. "Ba! Do, ankaŭ en la poŝo estas sango, ĉar tiam mi ŝovis en la poŝon ankoraŭ malsekan monujon!" Li tuj eltumis la poŝon, kaj — tute ĝuste — sur la poŝa subŝtofo estis spuroj, makuloj! "Do ne tute lasis min ankoraŭ la racio. Mi do ankoraŭ posedas la konscion kaj la memoron, se mi mem rememoris, divenis! — li pensis triumfe, kun profunda kaj facila enspiro, — nur febra malfortiĝo, momenta deliro por minuto min regis", — kaj li forŝiris la tutan subŝtofon el la liva poŝo de la pantalono. En tiu mi- nuto sunradio lumigis lian livan boton: sur la ŝtrumpeto, vidiĝinta tra truo en la boto, ŝajne aperis spuroj. Li formetis la boton: "efektive spu- roj! La tuta pinto de la ŝtrumpeto estas sangsaturita", verŝajne li preter- atente paŝis en tiun flakon, tiam... "Sed nun kion mi faru al tio? Kien mi metu tiujn ŝtrumpeton, franĝon, poŝon?"

Li rastis ĉion ĉi en la manon kaj staris meze de 1' ĉambro. "Ĉu en la fornon? Sed en la forno oni unue serĉados. Ĉu bruligi? Cetere kiel bruligi? Eĉ alumetoj mankas. Ne, prefere mi iru ien kaj ĉion forĵetu. Jes! prefere mi forĵetu! ĉi-minute! urĝe!.." Sed anstataŭe lia kapo ree kliniĝis sur la kusenon; ree glaciigis lin la netolerebla frostotremo, ree li tiris sur sin la kapoton. Kaj ankoraŭ longe, dum kelkaj horoj, li kelkfoje vi- ziis impetojn: "tuj iri ien, ne prokrasti, kaj ĉion forĵeti, for de P okuloj, urĝe, urĝe!" Kelkfoje li penis leviĝi de la sofo, sed li ne povis jam. Lin definitive vekis forta frapado ĉe la pordo.

Malfermu! ĉu estas viva vi, ĉu ne? Li denove dormaĉas! — kriis Nastasja, pugne frapante la pordon, — la plenajn tutajn tagojn, kiel hundaĉo, dormaĉas! Jes, hundaĉo! Malfermu, ja. La dekunua hor'.

Eble, ne hejme! — diris vira voĉo.

"Ba! la voĉo de la kortisto... Kion li bezonas?"

Saltinte, li eksidis sur la sofo. La koro batadis tiel, ke li eĉ doloron eksentis.

81

Sed, kiu do per la hoko riglis? — kontraŭdiris Nastasja, — jene, jam li cnŝlosiĝas! Kvazaŭ iu forportus lin! Malfermu, kapulo, vekiĝu!

6 3aKai1541

"Kion ili bezonas? Kial la kortisto? Do, ili scias. ĉu rezisti aŭ mal- fermi? Ve!..H

Li iom leviĝis, kliniĝis antaŭen kaj demetis la hokon. Lia tuta ĉambro estis tiel eta, ke la hokon eblis demeti sen forlasi la liton.

Jes fakte: staras la kortisto kaj Nastasja.

Nastasja iel strange lin ĉirkaŭrigardis. Li kun defia kaj malespera aspekto ekrigardis la kortiston. Tiu silente etendis al li grizan, duoble falditan paperon, sigelitan per botela sigelvakso.

Avizo, el la kontoro, — tiu diris, donante la paperon.

E1 kiu kontoro?..

Policen do, oni vin vokas, kontoren. Klaras, kiu kontoro.

Policen!.. Pro kio?..

Mi kial sciu? Vin oni postuias, vi do iru. — La kortisto ĵetis al li atentan rigardon, flugrigarde esploris la ĉambron kaj returniĝis fori- ronte.

Jam tute malsana, ĉu? — rimarkis Nastasja, fiksinte sur li la oku- lojn. Ankaŭ la kortisto por minuto returnis al ii la kapon. — De T hie- raŭa tago vi febras, — ŝi aldonis.

Li ne respondis, kaj tenis en la manoj la paperon, ne malsigelante.

Nu jam ne ekstaru do, — daŭrigis Nastasja, eksentinta kompaton vidante lin surplankigi la piedojn. — Se malsana, ne iru ja; la afero ne brulas. Kio en via mano?

Li rigardis: en la dekstra mano li tenis ia detranĉitajn franĝopecojn, ŝtrumpeton kaj ĉifonon de 1' deŝirita poŝo. Li eĉ dormis kun ili. Jam po- ste, meditante pri tio, li rememoris, ke ankaŭ duonvekiĝe en ia febro, ii forte-fortege premadis ĉion tion en la mano, kaj tiel denove endor- miĝis.

Jen li ĉifonojn plukis de ie kaj dormas kun ili, kiel kun trezoro. — Kaj Nastasja eksplodis per sia malsane nerva rido.

Unumomente li ŝovis ĉion sub la kapoton kaj per akra rigardo tra- pikis ŝin. Kvankam en tiu minuto li apenaŭ povis bone rezoni, li sentis, ke ne tiel oni traktas la homon, alveninte aresti lin. "Sed... la polico?"

Teon vi trinkos? ĉu? Mi portos; restis...

Ne... mi iros; tuj mi iros, — li murmuris, stariĝante sur la pie- dojn.

He, eĉ la ŝtuparon vi ne desupros!

Mi iros...

Laŭvole.

ŝi foriris post la kortisto. Tuj li ĵetiĝis al la lumo por ĉirkaŭrigardi la ŝtrumpeton kaj la franĝon: "Makuloj estas, sed ne tute rimarkeblaj; Ĉio malpuriĝis, forfrotiĝis kaj perdis jam la koloron. Kiu ne antaŭscius, tiu nenion rimarkos. Nastasja do, demalproksime rimarki povis nenion, dank' ai Dio!" Tiam li kun tremo malsigelis la leteron kaj eklegis; longe li legis kaj fine komprenis. Estis ordinara avizo el la distrikta policejo veni en tiu ĉi tago, je la naŭa kaj duono, en la kontoron de la distrikta inspektoro.

"Jen novaĵo! Mi havas neniujn aferojn kun la polico! Kiai ĝuste ho- diaŭ? — li pensis en turmenta malkompreno. — Dio, finiĝu ĉio rapide!" Kaj li preskaŭ falis surgenuen por preĝo, sed tuj eĉ mem ekridis, — ne pri la intenco preĝi, sed pri si mem. Li komencis haste vestiĝi. "Se mi devas perei, mi do pereu, egale! La ŝtrumpeton necesas surmeti! — li subite decidis, — ĝi plifrotiĝos en polvo kaj malaperos la spuroj". Sed apenaŭ surmetinte, li tuj deŝiris ĝin kun abomeno kaj teruro. Deŝiris, sed, kompreninte ke alia mankas, li surmetis ĝin reen — kaj denove ekridis. "ĉio ĉi estas nur konvencia, relativa, ĉio estas nur formo, — li pensis pretere, pensorande, dum li tremegis per la tuta korpo, — ja sur- metis mi ĝin! Jen, mi ĝin surmetis!" La rido, cetere, tuj ŝanĝiĝis al mal- espero. "Ne, estas super miaj fortoj..." — li pensis. Liaj kruroj tremis. "Pro la timo", — li murmuris interne. Li sentis vertiĝon kaj kapdoloron pro febro. "Tio estas ruzaĵo! Tiel ili volas logi min per la ruzaĵo kaj su- bite konfuzi min en ĉio, — li daŭrigis mediti, elirante al la ŝtuparo. — "Malbonas, ke mi preskaŭ deliras... mi kapablas elbalbuti iun stulta- ĵon..."

Sur la ŝtuparo li rimarkis, ke li malzorge lasas ĉiujn aĵojn kuŝi en la tapeta truo, — "kaj kiam mi estos for — tuj venos traserĉo", — li kom- prenis tion kaj haltis. Sed subite ekregis lin tia despero kaj tia, se eblas diri, ciniko de morto, ke li svingis la manon kaj plu iris.

"Sed finiĝu ĉio rapide!..."

Ekstere la varmego estis netolerebla; neniu pluvero falis dum la lastaj tagoj. Denove la polvo, brikoj kaj kalko, denove la fetoro el la butikoj kaj drinkejoj, denove ĉiupaŝe ebriaj finnoj-portistoj kaj la kadukaj fia- kroj. La suno akre ekbrilis en liajn okulojn, tiel ke iĝis dolore rigardi, kaj lia vertiĝo intensiĝis, — la kutima sento de februlo, subite elirinta straten en klara luma tago.

6'

Atinginte la turnon de la hieraŭa strato, li kun turmenta maltrankvilo rigardis tien, al tiu domo... kaj tuj forturnis la rigardon.

83

"Se ili min demandos, mi, eble, rakontos", — li pensis, alirantc la kontoron.

La kontoro troviĝis je kvarona versto de lia loĝejo. fii estis antaŭne- longe instalita en ia nova loĝejo, en la kvara etaĝo. En la antaŭa oficejo li iam estis pretere, sed tre nelonge. Enirinte en la pordegejon, li ekvidis dekstre ŝtuparon, laŭ kiu malsupreniris viro kun libreto enmane: "korti- sto; la kontoro do estas ĉi tie", kaj komencis sendemande alsupri. De- mandi iun pri io li ne volis.

"Mi venu, surgenuiĝu kaj ĉion rakontu..." — li pensis, enirante la kvaran etaĝon.

La ŝtuparo estis mallarĝa, kruta kaj priverŝita per postlavaĵo. Ciuj kuirejoj de ĉiuj loĝejoj en ĉiuj etaĝoj havis la pordojn al la ŝtuparo, kaj la pordoj estis preskaŭ ĉiam apertaj. Pro tio regis terura sufoko. Supren- malsupren iradis kortistoj kun libretoj subaksele, policaj kurieroj kaj vi- zitantoj — viroj kaj virinoj. La enira pordo de la kontoro ankaŭ estis vaste aperta. Li eniris kaj haltis en la vestiblo. Ĉi tie staris kaj atendis iuj kampuloj. Ankaŭ ĉi tie regis eksterordinara sufoko kaj, krome, ĝisnaŭze frapis ia nazon freŝa, ankoraŭ ne tute sekiĝinta farbo miksita en putra oleo, per kiu la ĉambroj estis refarbitaj. Iom atendinte, li de- cidis movi sin antaŭen, en la sekvan ĉambron. La ĉambroj estis tute etaj kaj malaltaj. Terura malpacienco tiris lin plu kaj plu. Neniu lin atentis. En la dua ĉambro sidis kaj skribis iuj skribistoj — vestitaj nur iom pli bone ol li — laŭaspekte tre strangaj homoj. Li direktis sin al unu el ili.

Kion al vi?

Li montris la avizon.

Studento? — tiu demandis, rigardinte la avizon.

Jes, eksa studento.

La skribisto pririgardis lin, cetere sen ajna intereso. Li estis iel pre- cipe hirta viro kun senmova ideo en la rigardo.

"De tiu oni povus nenion ekscii, ĉar lin interesas nenio", — pensis Raskoljnikov.

Iru tien, al la sekretario, — diris la skribisto kaj puŝis fingron antaŭen, montrante la plej lastan ĉambron.

Li eniris tiun ĉambron (la kvaran laŭvice), malvastan kaj preme ŝto- pitan de publiko — popolo iom pli pure vestita, ol en la antaŭaj ĉambroj. Inter la vizitantoj ĉeestis du virinoj. Unu, en funebraj malriĉaj vestoj, sidis ĉetable kontraŭ la sekretario kaj skribis ion laŭ lia diktado. La alia, tre dika, purpure ruĝa, kun makuloj, rimarkinda virino, kaj iom tro pompe vestita, kun broĉo granda kiel subtaso sur la brusto; ŝi staris flanke kaj ion atendis. Raskoljnikov ŝovis al la sekretario la avizon. Tiu apenaŭ rigardis ĝin, diris: "atendiT, kaj daŭrigis okupiĝi pri la funebra virino.

Li ekspiris pli libere. "Verŝajne ne pro tio!" Iom post iom li kura- ĝiĝis, ii ĉiel penis kuraĝigi kaj rekonsciigi sin.

"Iu stultaĵo, iu plej eta maizorgo, kaj mi povos min tute malkaŝi! Hm... domaĝe, ke ĉi tie mankas aero, — li aldonis, — sufoke... La kapo eĉ pli turniĝas... ankaŭ la menso..."

Li sentis en si teruran konfuzon. Li timis perdi la sinregon. Li penis kroĉiĝi al io, pensi pri io ajn, pri io tute flanka, sed li neniel sukcesis. Cetere, lin tre interesis la sekretario: ii ege volis ion diveni laŭ lia vi- zaĝo, kompreni lian esencon. Li estis tre juna viro, eble dudekdujara, kun malhela kaj moviĝema fizionomio laŭaspekte pli aĝa ol li mem, ve- stita mode kaj dande, kun disiimitaj haroj, kombita kaj parfumita, kun pluraj ringoj sur la blankaj brositaj fingroj kaj kun oraj ĉenoj sur la veŝ- to. Ai ia ĉeestanta eksterlandano li eĉ diris kelkajn vortojn en la franca, kaj tre kontentige.

Luiza Ivanovna, bonvolu eksidi, — li diris fluge al la pompe ve- stita purpure ruĝa virino, kiu plu staris, kvazaŭ ŝi ne aŭdacus eksidi, kvankam la seĝo apudis.

Ich danke[1], — ŝi diris kaj mallaŭte, kun silka susuro, malleviĝis sur la seĝon. Ŝia helblua robo, borderita per blankaj puntoj, kiel aero- stato, disetendiĝis ĉirkaŭ la seĝo kaj okupis preskaŭ duonon de la ĉam- bro. Sentiĝis parfumaromo. La virino evidente hontis, ke ŝi okupas duo- nan ĉambron kaj disvastigas odoron de parfumo; malgraŭ ŝia timida kaj samtempe aroga rideto estis kiare videbla maltrankvilo.

La funebra virino, finfine, ĉesis kaj ekstaris. Subite, kun ioma bruo, sufiĉe brave kaj iel parade turnante la ŝultrojn ĉe ĉiu paŝo eniris oficiro, ĵetis kaskedon kun kokardo surtablen kaj sidiĝis en fotelon. La pompa virino eĉ saltis de V seĝo ekvidinte lin, kaj kun iu aparta ekzalto ekri- verencis; sed la oficiro tute ne atentis ŝin, dum ŝi en lia ĉeesto jam ne plu kuraĝis eksidi. Li estis leŭtenanto, asistanto de la distrikta inspek- toro, kun horizontale elstarantaj ambaŭflanken rufetaj mustaĉoj kaj kun ekstreme fajnaj vizaĝtrajtoj, esprimantaj cetere nenion apartan, eble krom ioma arogo. Li oblikve kaj iom kolere rigardis al Raskoljnikov, sur kiu estis tre aĉa kostumo kaj, malgraŭ ia mizeriĝo, ankoraŭ nelaŭkostu- ma estis lia sinteno. Raskoljnikov, ne singarde, tro rekte kaj longe ri- gardis la oficiron, tiel ke tiu eĉ ofendiĝis.

Kion ai vi? — li kriis, evidente mirante, ke tia Ĉifonulo tute ne humiliĝas sub lia fulmoplena rigardo.

Oni vokis... jen la avizo... — nelerte respondis Raskoljnikov.

Pro la kazo pri nepagado de mono fare de tiu sinjoro, de ia stu- dento, — hastis la sekretario, deŝirante sin de paperoj. — Jen, sinjoro!

kaj li transdonis al Raskoljnikov kajeron, indikinte en ĝi la necesan lokon, — legu!

"Mono? Kiu mono? — pensis Raskoljnikov, — nu, do tute ne pro tiol" Kaj li tremeris pro ĝojo. Li eksentis subitan, grandan, neesprime- blan faciliĝon. Ĉio falis for de liaj Ŝuitroj.

Kaj je kiu horo veni al vi estas skribite, karsinjoro? — kriis la leŭtenanto, ne kompreneble pro kio pli kaj pll ofendiĝante, — ni vokis vin por la naŭa horo, sed nun jam post la dekunua!

A1 mi oni alportis ĝin nur antaŭ kvarona horo, — laŭte kaj trans- Sultre rcspondis Raskoljnikov, kiu ankaŭ subite kaj neatendite por si mem komencis koleri, kaj trovante en tio eĉ iun plezuron. — Sufiĉas jam tio, ke mi malsana, en febro, alvenis.

Bonvolu ne krii!

Sed mi ne krias ja, mi parolas tute normale, sed estas vi, kiu krias al mi; sed mi estas studento kaj alkrii min mi ne permesos.

La leŭtenanto tiel ekflamis, ke dum unu minuto li nenion kapablis eldiri, kaj nur iuj ŝprucoj flugis el lia buŝo. Li saltis.

Silenton! Vi estas en ŝtata oficejo. Ne arogu, sinjoro!

Ja ankaŭ vi estas en oficejo, — krietis Raskoljnikov, — kaj krom tio, ke vi krias, vi ankoraŭ cigaredon fumas, do ĉiujn nin vi ignoras. — Dirinte tion, Raskoljnikov eksentis neesprimebian plezuron.

La sekretario rigardis iiin kun rideto. La flama leŭtenanto estis evi- dente embarasita.

Ne estas via afero, sinjoro! — li finfine elkriis iel nenature laŭte,

sed jen bonvolu fari respondon, kiun oni postulas de vi. Montru al li, Aleksandro Grigorjeviĉ. Plendas oni kontraŭ vi! Vi ŝuldon ne pagas! Kia falko el ĉielo!

Sed ne plu aŭskultante, Raskoljnikov avide kaptis la paperon haste serĉante la solvon. Li traiegis ĝin unufoje, duafoje, sed nenion kompre- nis.

KJo ĝi estas? — li demandis la sekretarion.

Monon oni de vi laŭ la ŝuldoatesto postuias, jen kio. Vi devas nun aŭ pagi kun ĉiuj elspezoj, punmono kaj cetere, aŭ subskribi dokumenton kun indiko de la dato kiam vi pagos, kaj kun ĝi ankaŭ la promeson ne forveturi el la Ĉefurbo ĝis la finpago kaj ne vendi nek kaŝi vian pose- daĵon. Kaj la kreditoro rajtas vendi vian posedaĵon, kaj trakti vin iaŭleĝe.

Sed mi... al neniu ŝuldas!

Tio ne koncernas nin. Ni riccvis proteston por la ŝuldoatesto je cent dek kvin rubloj, kiu ne estis ĝustatempe pagita. La ateston antaŭ naŭ monatoj vi donis al vidvino, kolegia asesoro Zarnicyna, kiu pludonis ĝin kiel pagon al korta konsilisto ĉebarov; pro ĝi vi estis vokita.

Sed Si ja estas mia mastrino?

Nu, klo do, ke la mastrino?

La sekretario rigardis lin kun degna rideto de bedaŭro, kaj samtempe de certa triumfo, kiel soldaton-novicon, kiu unuafoje trafis sub kuglojn: "Nu, kiel fartas vi nun?" Sed ĉu li povis, Ĉu li povis nun serioze preni tlun Suldoateston kaj pegigon! Ĉu povis nun tio valori iun angoron, aŭ eĉ iun atentonl Li staris, legis, aŭskultis, respondis, eĉ mem faris de- mandojn, sed Ĉion li plenumis maŝine. La jubllo de sinkonservo, saviĝo el la premanta danĝero, — jen kio plenigis en tiu minuto lin tutan, sen antaŭvido, sen analizo, sen divenoj pri estonto, sen duboj kaj sen de- mandoj. Tio estis minuto de plena, senpera, pure animala ĝojo. Sed ĝuste en tiu minuto en la kontoro okazis io simila al fulmotondro. La leŭtenanto, ankoraŭ en ŝoko pro tiu malrespekto, flame ardanta kaj evi- dente deziranta subteni sian vunditan ambicion, transĵetis siajn fulmojn sur la malfeliĉan pompulinon, kiu ne ĉesis rigardi lin kun stultega rideto ekde tiu minuto, kiam li eniris.

Kaj vi, damnenda ino, — subite li kriis plenvoĉe (la funebra vi- rino jam eliris), — kio okazis tie ĉe vi lastnokte? Ha? Via revo estas karcero! Ja mi diris al vi, ja mi dekfoje vin avertis, ke la dekunua fojo estos la lasta. Kaj vi denove, denove, damnenda ino!

Eĉ la papero falis el la manoj de Raskoljnikov, kaj li sovaĝe gapis al la pompulino, kiu estis tiel senceremonie skoldata. Sed baldaŭ li di- venis pri kio temas, kaj tiu historio tuj ekŝajnis al li eĉ tre plaĉa. Kun plezuro li aŭskultis, tiel ke li eĉ volis ridegi, ridegi, ridegi... Ĉiuj nervoj liaj dolĉe vibradis.

Ilja Petroviĉ! — komencis zorgeme la sekretario, sed haltis por iom atendi, ĉar ei ia propra sperto li sciis, ke la ekflamiĝintan oficiron oni povus reteni nur per manoj.

Kaj koncerne la pompulinon, komence ŝi eĉ tremis humile pro la ful- mo kaj tondro; sed jen stranga afero: ju pli multaj kaj akraj iĝis la in- sultoj, des pli afabia iĝis ŝia aspekto, des pli ĉarmiĝis ŝia rideto, adresita al la feroca ieŭtenanto. §i trotis surloke kaj senĉese riverencis, kun mal- pacienco atendante kiam finfine ankaŭ al ŝi estos permesite intermeti vorteron. Kaj ŝi ĝisatendis.

Neniu bruo kaj lukto okazis ĉe mi, sinjor kapiten, — ŝi subite ekŝutis la vortojn kvazaŭ pizojn, kun forta germana prononco, kvankam tute kontentige en la rusa, — kaj neniu, neniu ŝkandalo, sed ii venis ebria, kaj mi, sinjor kapiten, mi estas tute ne kulpa... mi havas noblan domon, sinjor kapiten, kaj estas nobla traktad, sinjor kapiten, kaj mi ĉiam, mi mem neniam volas neniun ŝkandalon. Sed li venis tute ebria kaj ankoraŭ tri potelojn mendis, kaj poste unu piedon levis kaj per pied komencis ludi fortepjanon, kaj tio estas tute aĉa en nobldomo, kaj ii rompis ganc1 fortepjanon, kaj tute mankis en tio iu manir, kaj mi ĝin diris. Sed li prenis potelon kaj komencis per potell puŝadi ĉiujn en dor- so. Kaj tiam mi vokis kortiston, kaj Karl venis, sed li batis al Karl oku- lon, kaj al Henriet ankaŭ okulon batis, kaj al mi vangon kvin fojojn ba- tis. Kaj tio estas tiel, tiel neĝeatile en nobldom, sinjor kapiten, kaj mi kriis. Sed li al kanal malfermis fenestron kaj kiel eta pork jelpis. Fuj- fuj-fuj! Kaj Karl post li je frak de fenestr lin tiris kaj tiam, ĝi estas vero, sinjor kapiten, al li zajn rok2 li ŝiris. Kaj mi mem, sinjor kapiten, kvin rublojn pro lia rok pagis. Kaj ii estas malnobla gast, sinjor kapiten, kaj li faris ŝkandalon! Mi, li diris, — pri vi grand satir gedrukt3 estos, ĉar mi en ĉiu gazeto pri vi povas verki.

Do, verkisto?

Jes, sinjor kapiten, kaj kia li estas malnobla gast, kiam en no- bldom...

Bone-bone-bone! Sufiĉas! Mi jam parolis al vi, parolis, ja mi pa- rolis al vi...

Ilja Petroviĉ! — denove multsignife diris la sekretario. La leŭte- nanto ĵetis al li flugan rigardon; la sekretario jese balancetis la kapon.

Do jen por vi, respektinda Laviza Ivanovna, mia lasta averto, kaj tiu jam por la lasta fojo, — daŭrigis la leŭtenanto. — Se ĉe vi almenaŭ unufoje en via nobla domo okazos ankoraŭ skandalo, tiam mi pagigos ŝuldojn viajn, kiel diras ia beletristoj. Ĉi vi aŭdis? Tiel literaturisto, ver- kisto, kvin rublojn en "nobldom" je la basko kaptis! Jen ili, la verkistoj! — kaj li lancis malrespektan rigardon al Raskoljnikov. — Antaŭ tri tagoj en drinkejo okazis la sama historio: li tagmanĝis, sed pagi ne bonvolis; "mi, — li diras, — pro tio vin en satiro priverkos". Ankaŭ alia en va- porŝipo, en la pasinta semajno, respektindan familion de ŝtata konsilisto, edzinon kaj fiiinon, per kanajlaj vortoj ofendis. Antaŭ nelonge el suke- raĵejo oni ankoraŭ unu ulon forpuŝis. Jen kiaj ili estas, verkistoj, Iitera- turistoj, studentoj, heroldoj... kraĉ! Kaj vi for! Baldaŭ mi mem vin vi- zitos... tiam tremu! Ĉu vi aŭdis?

Luiza Ivanovna kun akcelita afablo ekriverencis al ĉiuj flankoj kaj, ri- verencante, iris dorsantaŭe al la pordo; sed ĉe la pordo ŝi puŝis per la pugo iun imponaspekton oficiron kun malfermita freŝa vizaĝo kaj kun be- laj densegaj blondaj vangoharoj. Estis Nikodim Fomiĉ mem, ia distrikta inspektoro. Luiza Ivanovna haste riverencis preskaŭ ĝis la planko kaj per oftaj etaj paŝoj, preskaŭ kure, forfiugis el la kontoro.

Denove bruego, denove fulmo kaj tondro, trombo, uragano! — afable kaj amike diris Nikodim Fomiĉ al Ilja Petroviĉ, — denove la koro maltrankvila, denove vi flamas. Mi ankoraŭ en ia ŝtuparo aŭdis!

Nu! — kun nobla neglekto diris Ilja Petroviĉ (kaj eĉ ne nu, sed iel: "N-noo!"), transirante kun iuj paperoj al alia tablo kaj teatrece ti- rante kun ĉiu paŝo la ŝultrojn, kien la paŝo, tien la ŝultro, — jen, bon- volu vidi, sinjoro verkisto, pli ĝuste studento, eksa studento... ne pagas monon, disdonis kambiojn, la loĝejon lasi ne volas, senĉesaj plendoj pri li alvenas, sed li bonvolis plendi, ke mi cigaredon en lia ĉeesto ekfumis! Li m-m-mem faras fiaĵojn, rigardu nur lin: jen li estas en sia plej alloga aspekto!

Malriĉeco ne estas malvirto, amiko, sed kial paroli! Konate, pulvo, li ne povis ofendon elteni. Verŝajne, iel vi ofendiĝis je li, kaj mem ne retenis respondon, — daŭrigis Nikodim Fomiĉ, afable adresante al Ra- skoljnikov, — sed vane vi tiel faris: la-plej-nob-la-virro li estas, sed pul- vo, pulvo! Li ekflamis, forbrulis — kaj fino! Ĉio pasis! Kaj en rezulto restis nur la sola oro de P koro. Oni eĉ donis nomon al li en regimento: "leŭtenanto-pulvo""...

Kaj kia estis la regim-m-mento! — ekkriis Ilja Petroviĉ tre kon- tenta, ke tiel agrable estis tiklita lia gloramo, tamen ĝis nun paŭtante.

Raskoljnikov subite ekvolis diri al ili ĉiuj ion neordinare agrablan.

Indulgu, kapitano, — li komencis tre senĝene, adresante subite al Nikodim Fomiĉ, — komprenu ankaŭ mian situacion... Mi estas eĉ preta peti lian pardonon, se ankaŭ miaflanke mi estas ion ignorinta. Mi eatai malfeliĉa, malsana studento, deprimita (li ftuste tiel estis dirinta "depri- mita") de malriĉeco. Mi estas eksa studento, ĉar nun mi ne povas vivteni min, sed mi ricevos monon. Mi havas la patrinon kaj la fratinon en gu- bernio -a. Ui sendos al mi, kaj mi... pagos. Mia mastrino estas bona virino, sed ŝi tiom iritiĝis al mi pro tio, ke perdinte la lecionojn mi ne pagas al ŝi jam la kvaran monaton, ke ŝi eĉ la tagmanĝon al mi ne plu donas... Kaj mi tute ne komprenas: kio estas tiu kambio! Nun Ŝi postu- las, ke mi pagu laŭ tiu ŝuldoatesto, sed per kio mi pagos al ŝi, pripensu mem!..

Sed tio ja ne estas nia kapdoloro... — denove rimarkis la sekre- tario...

Permesu, permesu, mi tute konsentas kun vi, sed permesu ankaŭ al mi klarigi, — denove daŭrigis Raskoljnikov, adresante ne al la sekre- tario, sed ĉiam al Nikodim Fomiĉ, tamen per ĉiuj fortoj pcnante adresi ankaŭ al llja Petrovlĉ, kvankam tiu persiste Ŝajnigis, ke li fosas en la paperoj kaj malestime lin malatentas, * permesu ja ankaŭ el mia flanko klarigi, ke mi loĝas ĉe Si jam Ĉirkaŭ tri jarojn, ekde la veno el ia pro- vinco kaj antaŭe... antaŭe... cetere, kial ml ne konfesu miavice, kc an- koraŭ komence mi donis promeson edziĝi al Ŝia filino, la promeson pa- rolan, tute liberan... Tiu junulino estis... cetere, Ŝi eĉ plaĉis al mi... kvankam mi ne amis ŝin... do, juneco, kaj mi volas diri, ke la mastrino tiam multe pruntedonis al mi kaj mi havis parte tian vivmanieron... mi estis tre neprudenta...

De vi oni tute ne postulas tiajn intimajojn, karsinjoro, kaj ia tempo mankas, — bruske kaj triumfe interrompis iin Ilja Petroviĉ, sed Raskoljnikov kun ardo haltigis lin, kvankam subite malfacile iĝis paroli al li.

Sed permesu, permesu ja al mi, parte, ĉion rakonti... kiel ĉio oka- zis kaj... miaflanke... kvankam jes, mi konsentas kun vi, rakonti tion estas superflue, — sed antaŭ unu jaro tiu junulino mortis pro tifo, sed mi restis loĝanto, kiel antaŭe, kaj la mastrino, kiam ŝi transloĝiĝis en la nunan loĝejon, diris al mi... kaj diris amikece... ke ŝi pri mi estas tute certa, kotopo... sed mi eble donu al ŝi tiun ŝuldoateston por cent dek kvin rubloj, la tuta mono kiun ŝi kalkulis kiel mian ŝuldon. Perme- su, sinjoroj: ŝi nome diris, ke apenaŭ mi donos al ŝi tiun paperon, ŝi denove kreditos min je ajna sumo kaj ke neniam, neniam, — tio estis ŝiaj propraj vortoj, — ŝi uzos tiun paperon, ĝis mi mem estos paginta...

Kaj jen nun, kiam mi perdis la lecionojn, eĉ la manĝojn mi ne povas aĉeti, ĝuste nun ŝi postulas pagigon... Kion do mi nun diru?

ĉiuj tiuj sentimentaj detaloj, karsinjoro, nin ne koncernas, — aro- ge rompis Ilja Petroviĉ, — vi devas doni la skriban respondon kaj la promeson, sed tio ke iam vi estis enamiĝinta, kaj ĉiuj tiuj tragikaj mo- mentoj, tio nin entute ne devas koncerni.

Nu, vi... jam kruele... — murmuris Nikodim Fomiĉ, eksidante ĉe- tablen kaj ankaŭ komencante subskribi paperojn. Li iom ekhontis.

Skribu do, — diris la sekretario al Raskoljnikov.

Kion mi skribu? — demandis li iel bruske.

Kion mi diktos.

A1 Raskoljnikov ekSajnis, ke la sekretario nun traktas lin pli neglek- teme kaj malestime post lia konfeso, — sed jen stranga afero, — subite li mem iĝis tute indiferenta pri fremda opinio, kaj tiu Sanĝo en li okazis iel rapide, en unu momento. Se nun li havus deziron iom pripensi, tiam li certe mirus, ke li povis tiel paroli kun ili antaŭ unu minuto kaj trudi siajn sentojn? Kaj de kie apcris tiuj scntoj? Kontraŭe, se subite nun la Ĉambron plenigus ne distriktaj inspektoroj, sed liaj plej intimaj amikoj, eĉ tiam, Sajne, li trovus por ili neniun varman vorton, tiom subite mal- pleniĝis lia koro. Tenebra sento de la terura, senfina izoliĝo kaj frem- diĝo subite aperis en lia animo. Ne la malnobleco de liaj koraj elverSoj, nek la malnobleco de la leŭtenanta triumfo super ii estis tiel renversinta lian koron. Ho, por li nun tute ne gravis lia propra kovardeco, ĉiuj am- bicoj, leŭtenantoj, germaninoj, pagigoj, kontoroj k.t.p.! Eĉ se oni kon- damnus lin al tuja ŝtiparumo, eĉ tiam li ne moviĝus, eĉ apenaŭ li atente aŭskultus la verdikton. Lin ekregis io tute nekonata, nova, subita kaj ne- niam spertita. Li ne fakte komprenis, sed klare sentis, per ĉiuj siaj sen- toj, ke ne nur kun sentimentalaj konfidencoj, kiel ĵus, sed eĉ kun io ajn li ne plu devas adresi sin al tiuj homoj en la distrikta kontoro; eĉ se ili estus liaj gefratoj, sed ne distriktaj leŭtenantoj, eĉ tiam li entute ne devus adresi al ili, eĉ en neniu okazo de la vivo; neniam pli frue li sper- tis similan strangan kaj teruran senton. Kaj plej turmente: tio estis pli sento, ol konscio, ol kompreno; senpera sento, plej turmentega sento el ĉiuj ĝis nun spertitaj en lia vivo.

La sekretario komencis dikti al li la formon de ordinara por tiu okazo respondo, tio estas: mi ne povas pagi, mi promesas pagi ĝis... (iu dato), el la urbo mi ne forveturos, mi protnesas ne vendi, nek donaci miajn posedaĵojn kaj cetere.

Sed vi eĉ skribi ne povas, ia plumo falas el via mano, — rimarkis la sekretario, scivole rigardante al Raskoljnikov. — Cu vi estas malsa- na?

Jes... la vertiĝo... plu diktu!

Sed finite! subskribu.

La sekretario forprenis la paperon kaj ekokupiĝis pri aliaj.

Raskoljnikov redonis la plumon, sed anstataŭ ekstari kaj foriri, li metis ambaŭ kubutojn surtablen kaj kunpremis per la manoj la kapon. Li kvazaŭ sentus, ke en lian verton oni enbatas najlon. Stranga penso subite venis al li: ekstari, iri al Nikodim Fomiĉ kaj rakonti al li ĉion okazintan hieraŭ, ĉion ĝis la iasta detalo, poste iri kune kun ili en la loĝejon kaj montri al ili la aĵojn, en la angulo, en la truo. La impulso estis tiom forta, ke li jam ekstaris por ĝin plenumi. "Ĉu mi pripensu dum unu minuto? — trafuimis en lia kapo. — Ne, prefere sen pensi, kaj la ŝarĝo for de ŝultroj!" Sed subite li haltis kvazaŭ ŝtoniĝinta: Ni- kodim Fomiĉ arde paroiis al Ilja Petroviĉ, kaj la vortoj atingis liajn ore- lojn:

Ne povas esti, ambaŭ estos liberigitaj. Unue, faktoj estas kon- traŭdiraj; pripensu: kial ili vokus la kortiston, se la aferon ili farus? Cu por sin denunci? Aŭ pro ruzo? Ne, estus jam tro ruze! Kaj,laste, stu- denton Pestrjakov-on ĉe la pordego mem vidis ambaŭ kortistoj kaj lo- ĝantino, ĝuste kiam li estis eniranta: ii iris kun tri amikoj kaj adiaŭis iiin ĝuste ĉe la pordego kaj pri la apartamento la kortistojn ii deman- dadis, ankoraŭ en la ĉeesto de la amikoj. Nu, ĉu tiu ulo komencus de- mandi pri la apartamento, se li kun tia intenco estus irinta? Kaj Koĥ, ja tiu antaŭ iri al la oldulin' en malsupra etaĝo ĉe arĝentisto horduonon sidis kaj ĝuste je kvarono antaŭ la oka li de tie al la oldulino supren ekiris. Nun konsideru.

Sed permesu, kiel do ĉe ili okazis tia kontaŭdiro: ili mem asertas, ke ili frapadis kaj la pordo estis ŝlosita, sed post tri minutoj, kiam ili venis kun la kortisto, la pordo estis aperta?

ĉuste ĝi estas la nodo: la murdinto nepre estis tie kaj riglis la pordon; kaj nepre li estus tie kaptita, se Koĥ ne farus la stultaĵon, irinte mem al la kortisto. Kaj li nome en tiu intertempo sukcesis desupri laŭ la ŝtuparo kaj tragliti iel preter ili. Koĥ krucosignas sin per ambaŭ ma- noj: "Se mi tie, li diras, restus, tiu elsaltus kaj murdus min per la ha- kilo". La rusan diservon li volas mendi, he-he!

Kaj la murdinton vidis neniu?

Kiel estus eble? Tiu dom' — la arkeo de Noa estas, — rimarkis la sekretario, aŭskultanta de sia loko.

Kiara afero, kiara afero! — arde ripetis Nikodim Fomiĉ.

Ne, la afero tre malklaras, — verdiktis Ilja Petroviĉ.

Raskoljnikov levis sian ĉapelon kaj iris al la pordo, sed la pordon li

ne atingis.

Kiam li rekonsciiĝis, li vidis, ke li sidas surseĝe, ke dekstre subtenas lin iu viro, kaj live staras iu alia viro, kun flava glaso, plenigita per flava akvo, kaj Nikodim Fomiĉ staras antaŭ li atente rigardante al li; li leviĝis de la seĝo.

Kio estas, ĉu vi malsanas? — sufiĉe akre demandis Nikodim Fo- miĉ.

Ankaŭ subskribante, la sinjoro apenaŭ la plumon tenis, — rimar- kigis la sekretario, eksidante ree sur sian seĝon kaj reokupiĝante pri la paperoj.

ĉu delonge vi estas malsana? — kriis de sia loko Ilja Petroviĉ, ankaŭ kribrante siajn paperojn. Ankaŭ li, certe, pririgardis la malsanu- lon, kiam tiu estis en la sveno, sed ii deiris, apenaŭ tiu rekonsciiĝis.

De hieraŭ... — balbutis responde Raskoljnikov.

ĉu hieraŭ vi eliris el la hejmo?

Eliris.

Malsana?

Malsana.

Je kiu horo?

Je la oka vespere.

Sed kien, se estas permesate?

Straten.

Kurte kaj klare.

Raskoljnikov respondis akre, abrupte; li estis tre pala kiel rteĝo, kaj ne mallevis siajn nigrajn inflamajn okulojn antaŭ la rigardo de Ilja Pe- troviĉ.

Li apenaŭ tenas sin sur la kruroj, sed vi... — rimarkis Nikodim Fomiĉ.

Ne-gra-ve! — iel speciale prononcis Ilja Petroviĉ. Nikodim Fomiĉ volis ankoraŭ ion aldiri, sed, rigardinte al la sekretario, kiu ankaŭ tre fikse lin rigardis, li eksilentis. Subite ĉiuj eksilentis. Estis strange.

Nu bone, sinjoro, — resumis Ilja Petroviĉ, — ni ne plu vin rete- nas.

Raskoljnikov eliris. Li ankoraŭ povis aŭdi, ke post iia foriro komen- ciĝis vigla konversacio, en kiu plej laŭte resonis la demanda voĉo de Ni- kodim Fomiĉ... En ia strato li rekonsciiĝis definitive.

"Traserĉo, traserĉo, nun traserĉo! — ii ripetadis interne, hastante hejmen, — friponoj! ili suspektas!" La antaŭa timego denove kaptis lin tutan, de la piedoj ĝis ia kapo.

n

"Se efektive nun estas traserĉo? Kaj mi ilin trafos en mia hejmo?"

Sed jen lia ĉambro. Nenio kaj neniu; neniu eniris ĝin dum lia for- esto. Eĉ Nastasja tuŝis nenion. Sed, Dio! Kiel li povis restigi ĉiujn aĵojn en tiu truo?

Li ĵetiĝis al la angulo, ŝovis la manon sub la tapetojn kaj komencis eltiri la aĵojn, ŝtopante per ili la poŝojn. Entute estis ok pecoj: du etaj skatoloj kun orelringoj aŭ io simila — li ne bone rigardis; poste kvar negrandaj marokenaj oraĵujoj. Unu ĉeneto estis simple volvita en gazet- papero. Ankoraŭ io en la gazetpapero, ŝajne ordeno...

Ĉion ii metis en diversajn poŝojn de la mantelo kaj en la konser- viĝintan dekstran poŝon de 1' pantalono, zorgante ke estu malpli rimar- keble. Ankaŭ la monujon li prenis kune kun la aĵoj. Poste li eliris el la ĉambro, ĉi-foje lasinte ĝin tute aperta.

Li iris rapide kaj firme. Kaj kvankam li sentis, ke li estas tute rom- pita, la konscio tamen restis kun ii. Li timis persekuton. Timis, ke post horduono, post horkvarono oni verŝajne jam ordonos al iugvati iin, do spite ion ajn li devas ĝis certa tempo entombigi ĉiun spuron. Li devas fini dum ankoraŭ restas en li iom da fortoj kaj iom da penskapablo... Sed kien iri?

Tio jam delonge estis decidite: "Ĉion forĵeti en kanalon, dronigi la spurojn en akvo, kaj finita la far"\ Tiel ii decidis ankoraŭ nokte, en ia deliro, en tiuj momentoj, kiam — tion li kiare memoris — li kelkfoje intencis ekstari kaj iri: "Urĝe, urĝe, ĉion forĵeti". Sed forĵeti estis tre malfacile.

Li vagis sur la kajo de la Jekaterina kanalo jam dum horduono, eble eĉ pli longe, kaj de tempo al tempo rigardis la ŝtuparojn al la akvo, kiam li ilin renkontis. Sed ne eblis eĉ pensi pri plenumo de la intenco: aŭ flosoj staris ĝuste ĉe la ircjoj, kaj lavistinoj sur iii lavis tolaĵojn, aŭ boatoj estis albordigitaj, kaj ĉie homoj svarmis, cetere de la kajoj, de ĉiuj flankoj, oni povis vidi, rimarki: suspektindas, ke viro intence desu- pras, haltas kaj ion en la akvon forĵetas. Kaj se la skatoletoj ne dronos, sed naĝos? Nu certe ja tiel. Ĉiu vidos. Jam sen tio ĉiuj rigardas lin, ĵetadas renkonte suspektajn rigardojn, kvazaŭ krom li estus nenio alia rigardinda. "Pro kio estas tiel? Aŭ nur ŝajnas al mi?" — pensis Raskolj- nikov.

Fine, en lian kapon venis, ke eble estus pli bone iri ien al Neva? Ja tie homoj estas malpli multaj, kaj estas maipli videble, kaj, en ĉiu okazo, pli oportune, sed ĉefe — ĝi foras de ĉi tie. Kaj li miris subite: kial li la tutan horduonon vagaĉas angora kaj alarmita en la danĝera loko, sed ne povis elpensi tion pli frue? La tutan horduonon li perdis por la stulta afero, ĉar tiel li foje en sonĝo, en deliro decidis! Lastatempe li iĝis ege distriĝema kaj forgesema, kaj tion ii sciis. Li nepre devis urĝi!

Li ekiris al Neva laŭ la avenuo V.; sed survoje al li venis ankoraŭ unu penso: "Kial al Neva? Kial en akvon? Ĉu ne estus pli prudente iri ien for, ekzemple en la insulojn, kaj tie en iu dezerta loko, en arbaro, sub arbusto, — enfosi ĉion, kaj la arbon memorfiksi?" Kaj kvankam li sentis, ke ii ne kapablas ĉion klare kaj racie pripensi en tiu minuto, li tamen konsideris la penson senerara.

Sed ankaŭ trafi la insulojn li ne havis destinon. Ĉar okazis aliel: eli- rante de la avenuo V. en placon, li subite rimarkis live enirejon en kor- ton, ĉirkaŭbaritan per tute nepenetreblaj muroj. Dekstre, tuj post la por- dego, etendiĝis en la profundon de la korto senfenestra nefarbita muro de la najbara kvaretaĝa domo. Live, paralele al la doma muro kaj ankaŭ tuj post la pordego, etendiĝis ligna barilo, dudek paŝojn profunden de ia korto, kaj nur poste ĝi fleksiĝis liven. Tio estis dezerta barita loko, kie kuŝis iuj konstrumaterialoj. Plu, en la kortoprofundo, flanke de la barilo vidiĝis angulo de malalta, fulgokovrita ŝtona remizo, evidente par- to de iu metiejo. 6i estis verŝajne iu kaleŝejo, seruristejo, aŭ io simila. ĉie, preskaŭ ekde la pordego mem, nigris abunda karba polvo. "Jen bela loko por ĉion forĵeti kaj lasi!" — subite li havis ideon. Rimarkinte en la korto neniun, li paŝis tra la pordego kaj tuj vidis, tute apud la pordego, defluilon establitan ĉe la barilo (tio estas ofta en tiuj kortoj, kie loĝas multe da laboristoj, metiistoj, fiakristoj k.t.p.), kaj super la defluilo, sur la barilo, estis krete skribita spritaĉo nepra en tiuj okazoj: "Ci tie sta- ridĝi mal permesata". Do jam tio bonas, ke ne estas suspektinde, ke mi venis kaj haltis. "Forĵetu mi ĉion ĉi tie, kaj foriru!"

Li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis, ŝovis la manon en la poŝon, kaj subite rimarkis grandan neprihakitan ŝtonegon4, kiu pezis eble pudon kaj kuŝis ekzakte ĉe la ŝtona stratmuro. Post tiu muro estis strato, trotuaro, de tie alflugis paŝoj de preterpasantoj kiuj konstante kuris tien-reen; sed post la pordego lin neniu povis ekvidi. Eble nur se iu enirus de la stra- to, kio cetere estis tre probabia, kaj li do devis hasti.

Li klinis sin al la ŝtono, kaptis forte ĝian supraĵon per ambaŭ manoj kaj, kolektinte ĉiujn siajn fortojn, renversis la ŝtonon. Sub la ŝtono ape- ris negranda kavo: tuj li ĵetis tien ĉion el siaj poŝoj. La monujo kuŝiĝis plej supre, kaj tamen en la kavo ankoraŭ restis loko. Poste, li denove kaptis la ŝtonon kaj unumove relokigis ĝin. La ŝtono sidiĝis ĝuste en sian lokon, nur ĝi ŝajnis esti iom pli alta. Sed li alrastis teron kaj al- premis ĝin ĉe la rando. Nenio estis rimarkebla.

Tiam li eliris kaj direktis sin al la placo. Denove forta, apenaŭ re- tenebla ĝojo, kiel antaŭe en la kontoro, regis lin por momento. "La spu- roj en tombo! Kiu, kiu havus ideon serĉi sub la ŝtono? ĉi kuŝas tie eble ekde la konstruado de V domo kaj ankoraŭ samtiom longe kuŝos — ne- niu ĝin tuŝos. Eĉ se oni ĝin trovos: min kiu suspektos? Finita ĉio! For-. estas la pruvoj!" — kaj li ekridis. Jes, poste li rememoris, ke li ridis nervoze, softe, longe. Kaj Ii ridis la tutan tempon, dum li iris tra la pla- co. Sed kiam li paŝis sur la bulvardon K., sur kiu li antaŭhieraŭ ren- kontis tiun knabinon, lia rido subite finiĝis. Aliaj pensoj ekrampis en lian kapon. Subite ŝajnis al li, ke nun estus terure abomene preteriri tiun benkon, sur kiu li tiam, post la foriro de V knabino, sidis medi- tante, kaj same terure estus renkonti tiun lipharulon, al kiu li donis du- dek kopekojn. "Prenu lin diablo!"

Li iris rigardante ĉirkaŭen distrite kaj kolere. ĉiuj liaj pensoj turniĝis nun ĉirkaŭ unu ĉefa punkto, — kaj li mem sentis, ke ĝi estas fakte la ĉefa punkto kaj ke nun, ĝuste nun, li restis sola vidalvide kun tiu ĉefa punkto, — kaj ke tio okazas unuafoje post la lastaj du monatoj.

"Ah, prenu diablo ĉion ĉi! — li pensis subite en paroksismo de la neelĉerpebla kolero. — Nu, se jam komenciĝis, do komenciĝis. Mi fajfas pri tio kaj pri nova vivo! Dio, kia stultaĵo!.. Kiom da mensogoj kaj fiaĵoj hodiaŭ mi faris! Kiel fie mi estis humila kaj servila antaŭ la abomenega Ilja Petroviĉ! Ah, cetere, ankaŭ tio estas absurda. Kraĉas mi al ili ĉiuj, nu kaj al tio, ke mi estis humila kaj servila! Tute ne tio! Tute ne tio!.."

Subite li haltis; nova, tute surpriza kaj ekstreme simpla demando tuj konfuzis lian cerbon kaj lin amare mirigis: MSe efektive la afero estis fa- rita konscie, ne stultule, se efektive mi havis certan kaj firman celon — do kielmaniere mi ĝis nun eĉ ne enrigardis la monujon kaj ne sciante kian predon mi akiris, pro kio ĉiujn turmentojn mi surprenis kaj pro kio tian kovardan, turpan, fian aferon mi konscie iniciatis? Ja ĵus mi inten- cis en akvon ĵeti ĝin, la monujon, kune kun la ceteraj aĵoj, kiujn vi an- kaŭ Jie vidis... Do kiel?"

Jes, estas tiel, ĝuste tiel. Li, cetere, ankaŭ tion antaŭe sciis, kaj tute ne nova estis tiu demando por li; kaj kiam nokte li decidis ĵeti ĉion en akvon, tiu decido estis senhezita kaj senrefuta, kvazaŭ alia decido jam ne povus esti... Jes, ĉion ĉi li sciis kaj ĉion memoris: eble eĉ jam hieraŭ estis tiel decidite, ĝuste en tiu minuto, kiam li sidis antaŭ la kesto kaj ia skatoletojn el ĝi prenis... Ja tiel!..

"Estas pro tio, ke mi tre malsanas, — malserene decidis li fine, — mi mem elturmentis min, kaj mem mi ne scias kion mi faras... Kaj hie- raŭ, kaj antaŭhieraŭ, kaj dum la tuta tempo mi turmentadis min... Mi resaniĝos... kaj ne plu min turmentos... Sed, se mi tamen ne resaniĝos? Dio! Kiel ĉio tedis al mi!.." Li iris ne haltante. Li havis fortan deziron distriĝi, sed li ne sciis kion li faru kaj entreprenu. Iu nova, riesuperebla sento ekregis lin ĉiam pli kaj pli forte kun ĉiu minuto: ĝi estis ia sen- fina, preskaŭ fizika, abomeno pri ĉio renkontiĝanta kaj ĉirkaŭanta, per- sista, malica, naŭza. Ĉiuj irantoj renkonten ŝajnis al li naŭzaj, — naŭzaj estis iliaj vizaĝoj, irmaniero, movoj. Se iu nun subite lin alparolus, li verŝajne kraĉus al li aŭ mordus lin.

Subite li haltis, kiam eliris sur la kajon de la Malgranda Neva en la insulo Vasiljevskij, apud la ponto. "ĉi tie li loĝas, en tiu ĉi domo, — li pensis. — Ha, jen al Razumifiin mi venis! Denove la sama historio, kiel tiam... Sed tamen, estas tre kurioze: ĉu intence mi venis^ aŭ simple iris kaj ĉi tien hazarde aliris? Egale; mi ja diris... antaŭhieraŭ... ke al li mi iros la sekvan tagon post tio, nu do iru mi! Aŭ jam mi ne povas fari viziton al li?.."

Li supreniris en la kvaran etaĝon, kie Razumiĥin loĝis.

97

Razumiĥin estis hejme, en sia ĉambreto, okupante sin dum tiu mi- nuto per skribado. Li mem malfermis la pordon. Dum ĉirkaŭ kvar mo- natoj ili ne vidis unu la alian. Razumiĥin estis en ĉifoniĝinta negliĝo, senŝtrumpetaj pantolfloj, hirta, nerazita, nelaviĝinta. Lia vizaĝo esprimis miron.

7 3eke3 1541

Ĉu vi? — ii kriis, de ia piedoj ĝis la nuko pririgardante la eni- rintan kamaradon; poste silentis kaj fajfis.

Ĉu jam tiel aĉe? Vi, frat\ eĉ pli bele aspektas ol mi... — li al- donis, rigardante la ĉifonojn de Raskoljnikov. — Sed jam sidiĝu, vi ja laciĝis! — kaj kiam Raskoljnikov falis sur vakstolan turkan sofon, kiu estis eĉ pli malbona ol lia propra, Razumiĥin subite divenis, ke lia gasto estas malsana.

Ja vi serioze malsanas, ĉu vi scias tion? — Li komencis palpi lian pulson. Raskoljnikov elŝiris la manon.

Ne necesas, — li diris, — mi venis... jen kio: mi ne havas lecio- nojn... mi volus... cetere, neniujn lecionojn mi bezonas...

He, ja vi deliras! — rimarkis Razumifiin atente lin ekzamenante.

Ne, mi ne deliras... — Raskoljnikov leviĝis de la sofo. Irante al Razumiĥin, li ne pensis pri tio, ke kun tiu, do, li devos interparoli vid- alvide. Sed nun, en unu momento, li divenis, jam el la sperto, ke li tute ne deziras en tiu minuto interparoli vidalvide kun iu ajn en la tuta mon- do. La tuta galo leviĝis en li. Li preskaŭ sufokiĝis pro la kolero kontraŭ si mem, apenaŭ transpaŝinte la sojlon de Razumiĥin.

Adiaŭ! — li diris subite kaj ekiris al la pordo.

He, haltu, haltu, strangulo!

Ne necesas!.. — li ripetis, denove elŝirante la manon.

Do kiun diablon vi venis serĉi ĉi tie! ĉu vi freneziĝis? Ja tio... preskaŭ ofendas. Tiel vin mi ne lasos.

Nu, aŭdu: al vi mi venis, ĉar krom vi mi neniun konas, kiu hel- pus... komenci... ĉar vi estas la plej bona el ĉiuj, do plej saĝa, kaj povas pritrakti... Sed nun mi vidas, ke mi nenion bezonas, aŭdu, tute ne- nion... nenies komplezojn kaj helpon... Mi mem... sola. Nu, sufiĉe! La- su min en trankvilo!

He, atendu minuton, kamentubisto! Tute freneza! A1 mi ja egale. Vidu jen: lecionojn ankaŭ mi ne havas, cetere mi kraĉas, sed ekzistas en la pulbazaro librovendisto Ĥeruvimov, tiu laŭ si mem estas leciono. Mi lin eĉ kontraŭ kvin lecionojn por komercistoj nun ne ŝanĝos. Li tiajn presaĵojn faras, natur-sciencajn broŝurojn eldonas, kiuj bonege vendiĝas! La titoloj estas brilaj! Vi ĉiam asertis, ke mi estas stulta, sed, je Dio, estas pli stultaj ol mi! Nun li ankoraŭ en unu direkton ŝoviĝis; li mem tute nenion en ĝi komprenas, sed mi, kompreneble, lin kuraĝigas. Jen pli ol du presfolioj da germanlingva teksto, — laŭ mi, stultega ĉarlata- naĝo: unuvorte, oni prikonsideras, ĉu la virino estas homo, aŭ ne? Nukaj triurafe oni pruvas, ke tamen homo. Ĥeruvimov surprenas la taskon pri ia virina probiemo; mi tradukas: li poste distiros tiujn du kaj duonan foiiojn ĝis ses, ni eldonos por ĝi pompan duonpaĝan titolon kaj ekvendos kontraŭ kvindek kopekoj. Ni prosperos! Kontraŭ la traduko mi ricevas po ses rubloj de ĉiu presfoiio, do kontraŭ la tuta laboro dek kvin rubiojn mi gajnos, kaj ses rublojn mi antaŭricevis. Ni finos tion kaj pri balenoj komenĉos traduki, poste el la dua parto de "Confessions"5 iujn enuegajn klaĉojn ni notis por traduko; iu diris al Ĥeruvimov, ke kvazaŭ Rousseau estas en sia speco Radiŝĉev*. Mi, kompreneble, ne obĵetas, al diablo iin! Nu, ĉu vi volas la duan folion de "Ĉu la virino estas homo?" traduki? Se vi volas, do prenu nun la tekston, la plumojn prenu, paperon — ĉio estas pagita — kaj prenu tri rublojn, ĉar mi por la tuta traduko antaŭri- cevis, por la unua kaj la dua folioj, tri rubloj ĝuste estas via kvoto. Kiam vi finos la tradukon — vi ankoraŭ tri rublojn ricevos. Kaj jen ankoraŭ kio: mi petas, ne taksu tion kiel komplezon el mia flanko. Kontraŭe, apenaŭ vi eniris, mi jam komprenis, kiel vi estos utila al mi. Unue, mi la ortografion scias maibone, kaj due, en la germana mi ofte estas vera ŝtipulo. Pro tio mi plejofte verkas mem, kaj konsolas min nur tio, ke tiel eĉ pli bone rezultas. Sed, kiu scias, eble ne pli bone sed pli aĉe rezultas... Ĉu vi prenas aŭ ne?

Raskoljnikov silente prenis la germaniingvajn foliojn de la artikolo, prenis tri rubiojn kaj dirinte nenion, eliris. Razumifiin mire rigardis post lin. Sed atinginte la straton, Raskoljnikov subite turniĝis, denove al- supris al Razumifiin kaj, metinte surtablen kaj la germanajn foliojn kaj la tri rublojn, denove dirinte nenion, iris for.

He, ĉu vi havas drinkuldeliron? — ekmuĝis freneziĝinta, fine, Ra- zumifiin. — ĉesu komediojn ludaĉi! Eĉ min li trompis... Do, por kio vi estis veninta, diabio?

Ne necesas... tradukoj... — murmuris Raskoljnikov, jam de- suprante laŭ la ŝtuparo.

Kiun do diablon vi bezonas? — kriis desupre Razumiĥin. — Ra- skoljnikov silente daŭrigis la desupradon.

He, vi! Kie vi loĝas?

Respondo ne sekvis.

Diablo vin pr-r-renu!..

7'

Sed Raskoljnikov jam estis elirinta straten. Sur la ponto Nikolajevskij li havis plian okazon por rekonsciiĝi, sekve de malagrabla incidento. Koĉero de iu kaleŝo forte vipis lin sur la dorson pro tio, ke li preskaŭ

99

trafis sub la ĉevalojn, malgraŭ tio, ke la koĉero tri aŭ kvar fojojn kriis al ii. La knuto-bato tiel kolerigis iin, ke li saltis al la parapeto (ial li iris ĝuste en la mezo de V ponto, kie oni veturas, sed ne iras), malice grincigis kaj kiakigis ia dentojn. ĉirkaŭe, kompreneble, aŭdiĝis rido.

Kaj juste!

Iu fripono!

Sciate, oni ŝajnigas sin ebriulo kaj intence sin ŝovas sub la radojn; sed vi responsos.

Per tio ili vivas7, respektinda sinjoro, per tio...

Sed kiam li staris ĉe la parapeto, kaj daŭrigis sensence kaj malice rigardi post la forveturanta kaleŝo, frotante la dorson, subite li sentis, ke iu ŝovas en lian manon monon. Li rigardis: nejuna komercistino, en kaptuketo kaj kaprofelaj ŝuoj, kaj kun ŝi junulino, en ĉapeleto kaj kun verda ombrelo, evidente ŝia filino. "Akceptu, pro Kristo!" Li prenis, kaj ili preteriris. Estis dudekkopeka monero. Laŭ la vesto kaj la aspekto ili plej verŝajne prenis lin por almozulo, por la vera petanto de groŝo, kaj la donitajn dudek kopekojn li, verŝajne, devus danki al la knuto-bato, kiu igis ilin kompati.

Li premis la moneron enmane, faris dekon da paŝoj kaj turnis sin vizaĝe al Neva, laŭdirekte al la palaco. La ĉielo malhavis eĉ la plej mal- grandan nubeton, kaj la akvo estis preskaŭ blua, kio en Neva malofte okazas. La kupolo de 1' katedralo, kiu de neniu punkto vidiĝis pli bone, ol de tie ĉi, de la ponto, ne ĝisirante dudek paŝojn ĝis kapeleto, nun brilegis kaj tra la pura aero eblis klare distingi ĉiun ĝian ornamaĵon. La doloro pro la knuto mildiĝis, kaj Raskoljnikov forgesis pri la bato; nun unu maltrankvila kaj ne tute klara penso komplete okupis lin. Li staris, rigardante en la foron longe kaj fikse; tiu loko estis al li precipe bone konata. Kiam li estis frekventanta la universitaton, tiam ordinare — plej ofte dum la revenoj hejmen — li eble centfoje haltis ĝuste sur tiu ĉi lo- kd, fikse rigardis tiun efektive superban panoramon kaj ĉiufoje li preskaŭ miris pri tiu malklara kaj nedifinebla sia impreso. Neklarigebla frosto ĉiam spiris al li de tiu superba panoramo; da spirito muta kaj surda estis plena por li tiu pompa bildo... ĉiufoje li miris pri sia malserena kaj enigma impreso kaj ĉiam prokrastis ĝian solvon, ne fidante al si, en futuron. Nun subite li abrupte rememoris pri tiuj siaj antaŭaj demandoj kaj nekomprenoj, kaj ekŝajnis al li, ke ne senintence li rememoris nun pri ili. Jam tio ŝajnis al li sovaĝa kaj stranga, ke li haltis en la sama loko kiel antaŭe, kvazaŭ li efektive imagus, ke li povas nun pensi pri la samaj aferoj, kiel antaŭe, interesiĝi pri ia samaj temoj kaj vidaĵoj pri kiuj li interesiĝis... ankoraŭ antaŭ neionge. Li eĉ preskaŭ ridis, kaj sam- tempe sentis doioran ekpremon en la brusto. En iu profundo, maisupre, apenaŭ videble ie sub la piedoj, ekŝajnis nun al ii tiu tuta pasinto, kaj la antaŭaj problemoj, kaj la antaŭaj temoj, kaj la antaŭaj topresoj, kaj ĉiu tiu panoramo, kaj li mem, kaj ĉio, ĉio... ŝajnis, ke li forflugas ien supren, kaj ĉio maiaperas de liaj okuloj... Farinte kontraŭvoian movon per brako, li subite eksentis en sia pugno la kunpremitan moneron. Li malpugnigis la manon, fikse rigardis la moneron, kaj svinginte ĵetis ĝin en akvon; poste li sin turnis ekirante hejmen. Al li ŝajnis, ke en tiu mi- nuto li kvazaŭ per tondilo fortranĉis sin mem de ĉiuj kaj de ĉio.

Li venis hejmen ĉe vesperiĝo. Li do promenis dum ses horoj. Kie kaj kiel li iris reen, tion li ne memoris. Malvestiĝinte kaj tutkorpe tremante, kiel kur-lacigita ĉevalo, li kuŝiĝis sur la sofon, surtiris la kapoton kaj tuj ekdormis...

Li vekiĝis en densa mallumo pro terura kriego. Dio, kia kriego ĝi estis! Tiajn nenaturajn sonojn, tian hurladon, ululon, grincadon, ploron, draŝadon kaj sakrojn li ankoraŭ neniam aŭdis. Li eĉ imagi ne povis tian brutalon, tian furiozegon. En hororo li leviĝis kaj eksidis en sia sofo; ĉiun momenton kun koraj ekhaltoj kaj turmentoj. Sed la lukto, hurlado kaj la sakroj iĝis pli kaj pli fortaj. Kaj jen, je sia granda miro, li subite distingis la voĉon de sia mastrino. Ŝi hurlis, jelpis kaj lamentis, rapide, haste, ellasante vortojn tiel ke nenion eblis kompreni, pri io suplikante, — certe pri tio, ke oni ĉesu bati ŝin, ĉar iu senkompate batis ŝin en la ŝtuparo. La voĉo de la batanto iĝis tiom terura pro koiero kaj frenezo, ke ĝi iĝis tute raŭka, tamen ankaŭ tio estis parolo, kaj ankaŭ rapida, nedistingebla, hastanta kaj sufokiĝanta. Subite Raskoljnikov ektremegis kiel folio: li rekonis tiun voĉon; ĝi estis la voĉo de Ilja Petroviĉ. Ilja Pe- troviĉ estas ĉi tie, li draŝas la mastrinon! Li batas ŝin per la piedoj, ba- tas ŝian kapon kontraŭ la ŝtupojn, — tio klaras, tio aŭdiĝas laŭ la sonoj, laŭ la kriegoj, laŭ la frapoj! Kio okazas? ĈuWa fino de 1' mondo? Estis aŭdeble, ke en ĉiuj etaĝoj, en la tuta ŝtuparejo kolektiĝis homa amaso, aŭdiĝis voĉoj, eksklamacioj, irado, frapado, pordklakado, kurado sur la stuparo. "Sed pro kio, pro kio, kaj kiel tio eblas!" — li ripetadis, serioze ipensante, ke li tute freneziĝis. Sed ne, li tute klare aŭdas!.. Sed, tio si- Ignifas, ke ankaŭ al li oni tuj venos, se estas tiel, "ĉar... vere ĉio ĉi oka- szas pro tio... pro la hieraŭa... Ho, Dio!" Li intencis rigli la pordon, sed Ra mano ne leviĝis... kaj senutile ja! La timego kiel glacio kovris lian animon, turmentis lin, stuporigis lin... Sed jen, finfine, tiu bruego, daŭrinta ne malpli ol dek minutojn, komencis iom mallaŭtiĝi. La mastri- no ĝemis kaj veis, Ilja Petroviĉ ankoraŭ minacis kaj insultis. Sed jen, finfine, ankaŭ li ŝajne silentiĝis; jam li ne estas aŭdebla; "ĉu vere li fo- riris! Ho, Dio!" Jes, jen ankaŭ la mastrino foriras, daŭre ĝemanta kaj ploranta... jen ŝia pordo klakis... Jen la amaso disiras de la ŝtuparo en la loĝejojn, — oni miras, diskutas, vokas unu la alian, jen laŭtigante la parolon ĝis krio, jen mallaŭtigante ĝis flustro. Evidente, ili estis multaj; preskaŭ la tuta domo ĉi tien kunkuris. "Sed Dio, ĉu tio estas ebla! Kaj por kio li venis ĉi tien!"

Raskoljnikov konsumite falis sur la sofon, sed ne plu li povis ekdor- mi. Li kuŝis horduonon en tia sufero, en tia netolerebla sento de sen- lima teruro, kian li ankoraŭ neniam estis spertinta. Subite akra lumo he- ligis iian ĉambron: eniris Nastasja kun kandelo kaj telero da supo. Ri- gardinte al li kun atento kaj komprcninte, ke li ne dormas, Ŝi starigis ia kandelon surtablen kaj komencis dismeti la alportiton: panon, salon, teleron, kuleron.

De hieraŭ vi verŝajne ne manĝis. La tutan tagon trampaĉis, sed mem febregas.

Nastasja... pro kio oni draŝis la mastrinon?

Si fikse rigardis lin.

Kiu draŝis ia mastrinon?

Ĵus... antaŭ horduono, ilja Petroviĉ, la asistanto de la inspektoro, sur la ŝtuparo... Pro kio li tiel draŝis ŝin. Kaj... por kio li venis?

Nastasja silente, kuntirinte la brovojn, ekrigardis lin, kaj longe tiel rigardis. Pro tiu pririgardado li sentis malagrablon, eĉ timon.

Nastasja, kial do vi silentas? — timide ii diris finfine, per voĉo malforta.

La sango, — ŝi finfine respondis, mallaŭte kaj kvazaŭ nur enpen-

se.

Sango!.. Kiu sango?.. — ii murmuris, paliĝante kaj sin movante al la muro. Nastasja daŭrigis silente rigardi al li.

Neniu la mastrinon draŝis, — ŝi diris denove per severa kaj firma voĉo. Li rigardis ŝin, apenaŭ spirante.

Mi mem aŭdis... mi ne dormis... mi sidis, — eĉ pli timide li diris. — Mi longe aŭskultis... Venis la inspektora asistanto... ĉiuj sur la ŝtu- paron alkuris, el ĉiuj loĝejoj...

Neniu alvenis. Sed la sango en vi krias. Kiam ĝi ne trovas eliron, kiam ĝi jam koaguliĝi komencas, tiam halucinoj aivenas... Nu, vi man- ĝos, ĉu?

Li ne respondis. Nastasja piu staris super li, fikse lin rigardis, kaj ne foriris.

— Alportu akvon... kara Nastasja.

ŝi desupris kaj post du minutoj revenis kun akvo en blanka argila kruĉo; sed li jam ne memoris kio okazis poste. Li memoris nur, ke fa- rinte unu gluton da malvarma akvo el la kruĉo, li preterverŝis la akvon sur sian bruston. Poste li falis en svenon.

m

Tamen ne la tutan tempon dum la malsano li estis en plena sveno: tio estis febra stato, kun deliro kaj somnolo. Poste li povis multon re- memori. Jen Sajnis al li, ke apud li kolektiĝas multa popolo kaj oni volas preni lin kaj ien elporti, arde pri U diskutas kaj kverelas, Jen subite li estas sola en la ĉambro, ĉiuj foriris timante lin, nur sporade oni iomete malfermas la pordon por gvati lin, oni minacas al li, komplotas inter si, ridas kaj lin incitas. Li ofte memoris apud si Nastasjan; li distingis an- koraŭ iun viron, ŝajne tre konatan al li, sed kiun nome — li neniel povis diveni kaj tio tre angorigis lin, eĉ plorigis. Foje ŝajnis al li, ke li kuŝas jam dum unu monato; alifoje — ke ĝi estas ankoraŭ la sama tago. Sed pri tio> — pri tio li komplete forgesis; tamen ii memoris ĉiuminute, ke ion li forgesis, kion ii ne devus forgesi; — li turmentis sin, suferis pe- nante elrememori, ĝemis, falis jen en furiozon, jen en teruran netolere- blan timon. Tiam li impetis leviĝi, li volis kuri, sed ĉiam iu perforte hai- tigis lin, kaj denove lin atakis laciĝo kaj dormo. Fine, li tute rekon- sciiĝis.

Tio matene okazis, ĉirkaŭ la deka horo. Kiel kutime je tiu matena horo, en klaraj tagoj, la suno ĉiam irigis sur lia dekstra muro longan lumstrion, lumigante angulon apud la pordo. Ĉe lia lito staris Nastasja kaj ankoraŭ iu viro, kiu tre scivole lin pririgardis, kaj kiun li tute ne konis. Tiu estis juna viro en kaftano, kun barbeto, kaj laŭaspekte ano de laborista brigado. E1 la duone aperta pordo rigardis la mastrino. Ra- skoljnikov leviĝetis.

Kiu li estas, Nastasja? — li demandis, montrante ia junulon.

Aha, rekonsciiĝis! — ŝi diris.

Li rekonsciiĝis, — efiis la brigadano. Diveninte, ke li vekiĝis, la mastrino, kiu rigardetis el post ia pordo, tuj fermis ĝin kaj kaŝiĝis. ŝi estis virino tre timida kaj ŝi malfacile toleris interparolojn kaj klarigojn; ŝi havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, estis dika kaj grasa, nigrabrova kaj ni- graokula, bonanima pro la dikeco kaj pro la pigreco; kun tre linda aspekto, sed enorme hontema.

Vi... estas kiu? — li daŭrigis la enketadon, adresante al la bri- gadano mem. Sed en tiu minuto la pordo denove malfermiĝis vaste kaj iom kliniĝinte, en la ĉambreton eniris Razumiĥin.

Kia ŝipa kajuto, — li kriis, enirante, — ĉiam mi frapas la frunton; oni nomas tion loĝejo! Nu, frato, ĉu vi rekonsciiĝis? A1 mi ĵus diris Pa- ŝenjka.

Ĵus rekonsciiĝis, — diris Nastasja.

Li ĵus rekonsciiĝis, — resonis denove la brigadano ridetante.

Kaj kio vi mem estas? — Razumifiin subite turnis sin al li. — jen mi, bonvolu vidi, estas Rezonumiĥin; ne Razumiĥin*, kiel ĉiuj min no- mas, sed Rezonumiĥin, studento, filo de nobelo, kaj li — li estas mia amiko. Nu, sinjoro, kaj kio vi estas?

Kaj mi brigadano estas, el la kontoro de komercisto ŝelopajev. Mi ĉi tien pro la afero venis.

Bonvolu eksidi sur iun seĝon, — mem Razumiĥin eksidis sur la alia, de la kontraŭa flanko de P tableto. — Tion vi, frato, bone faris, rekonsciiĝinte, — li daŭrigis, sin turninte al Raskoljnikov. — La kvaran tagon vi apenaŭ manĝas kaj trinkas. Kredu, teon pokulere al vi ni estis donantaj. Dufoje mi venigis al vi Zosimov-on. Ĉu vi memoras Zosimov- on? Li atente ekzamenis vin kaj tuj diris, ke via malsano estas bagatela, — io frapis en la kapon. Iu nerva absurdo, nutrado estis mava, li diris, biero kaj kreno mankis en la porcioj, pro tio vi ekmalsanis. Sed ne da- nĝere, ĝi pasos, formueliĝos. Brava Zosimov! Eminente li nun kuracas. Nu, sinjoro, mi ne atendigas vin, — li returnis sin al la brigadano, — ĉu vi bonvolos klarigi vian aferon? Rimarku, Rodja, el ilia kontoro jam la duan fojon oni venas; nur antaŭe venis ne tiu, sed alia, kun kiu ni jam parolis. He, kiu antaŭ vi ĉi tien jam venis?

Antaŭ hieraŭ, sinjoro, ŝajne... ja! Estis Aleksej Semjonoviĉ, ankaŭ en nia kontoro servas.

Kaj li ja pli saĝas ol vi, ĉu ne?

Jes, sinjoro, li estas certe pli solida.

Laŭdinde. Nu, daŭrigu.

Jen, pere de Afanasij Ivanoviĉ Vahruŝin, pri kiu kredeble vi muit- foje bonvolis aŭdi, laŭ la peto de via patrino, pere de nia kontoro al vi estas poŝtmandato, sinjoro, — komencis la brigadano, rekte adresante al Raskoljnikov. — En la kazo, se vi jam troviĝas en konscio — mi ha- vas tridek kvin rublojn por transdoni al vi, ĉar Semjon Semjonoviĉ de Afanasij Ivanoviĉ, laŭ la peto de via patrino samkiel pli frue ricevis avi- zon. Ĉu vi konas?

Jes... mi memoras... Vahruŝin... — diris Raskoljnikov, mediteme.

ĉu vi aŭdas: li konas komerciston Vafiruŝin! — kriis Razumifiin. — Do kiel ne en la konscio? Nu, mi rimarkas nun, ke ankaŭ vi estas saĝa viro. Bone! Saĝajn vortojn estas agrable aŭskulti.

Jes, ĝuste sinjoro Afanasij Ivanoviĉ Vafiruŝin. Laŭ la peto de via patrino, kiu pere de li jam sammaniere estis sendinta al vi foje. Ankaŭ nun la sinjoro ne rifuzis, kaj antaŭ nelonge sciigis el sia loko al Semjon Semjonoviĉ, ke li transdonu al vi tridek kvin rublojn, en atendo de la plibono.

Jen "en atendo de la plibono" vi plej bele diris; ne mave ankaŭ pri "via patrino". Nun diru do: ĉu li estas en plena aŭ en malplena kon- scio?

Ai mi estas egale, sinjoro. Mi nur la kvitancon bezonas ricevi, sin- joro.

—■ Li skrapos! Kie, ĉu en la kajero?

Jes, sinjoro, en la kajero.

Donu ĉi tien. Nu, Rodja, leviĝu. Mi subtenos vin; subskribu por li Raskoljnikov, prenu la plumon. Ĉar mono, frato, necesas al ni nun pli ol melaso.

Ne, — diris Raskoljnikov, depuŝante la plumon.

Kio ne?

Mi ne subskribos.

Pu, damne, sed kiel senkvitance?

Ne necesas... mono...

ĉu mono ne necesas! He, fraĉjo, mi atestas vian mensogon! Sin- joro, ne maltrankviliĝu, mi petas, denove li vagas enmense. Ai li cetere tio ankaŭ reale okazas... Vi estas homo prudenta, ni lin subskribigu, tio estas: ni igu lin subskribi, li do subskribos. Nu, ek...

Eble mi alian fojon venu, sinjoro...

Ne, ne; kial vi maitrankviiiĝu. Vi estas homo prudenta... Nu, Rodja, ne tenu la gaston... ĉu vi ne vidas, ke li atendas, — kaj li se- rioze prepariĝis gvidi la manon de Raskoljnikov.

Lasu, mi mem... — tiu murmuris, prenis ia plumon, kaj subskri- bis en la kajero. La brigadano elmetis ia monon kaj foriris.

Brave! Kaj nun, frato, ĉu vi volas manĝi?

Mi volas, — respondis Raskoijnikov.

ĉe vi estas supo?

La hieraŭa, — respondis Nastasja, kiu ia tutan tempon staris apu-

de.

Kun terpomoj kaj rizo?

Kun terpomoj kaj rizo.

Parkere mi scias. Portu ia supon, kaj teon ĉi tien.

Mi portos.

Raskoljnikov rigardis ĉion kun profunda miro kai kun obtuza sensen- ca timo. Li decidis silente atendi: kio estos plu? "Sajne, mi ne dcliras, — li pensis, — Sajne tio estas reala..."

Post du minutoj Nastasja revenis kun la supo, anoncinte ke ankaŭ teo tuj estos. Ĉe la supo aperis du kuleroj, du teleroj kaj cetera manĝi- laro: salujo, piprujo, mustardo por bovaĵo kaj cetere, kio en tiu ordo, jam delonge ne okazis. La tablotuko estis pura.

Estus bone, kara Nastasja, se Praskovja Pavlovna du botelojn da biero por ni alkomandu. Ni trinkos.

Nu ja, kia rapida! — murmuris Nastasja kaj iris plenumi la or- donon.

Sovaĝe kaj streĉite Raskoljnikov daŭrigis pririgardi. Intertempe Razu- miĥin sidiĝis sur la sofo, mallerte kiel urso ĉirkaŭprenis per la liva bra- ko lian kapon, malgraŭ tio ke Raskoljnikov ja mem povus leviĝi, kaj per la dekstra li portis al lia buŝo kuleron, kelkfoje blovinte sur ĝin, por evi- ti brogon. Sed la supo estis apenaŭ varma.

Raskoljnikov avide glutis unu kuleron, poste duan, trian. Sed post kelkaj kuleroj Razumiĥin subite ĉesis kaj diris, ke pri pluo li devas trakti kun Zosimov.

Eniris Nastasja, portante du botelojn da biero.

Kaj ĉu teon vi volas?

Jes. /

Ruliĝu rapide ankaŭ por teo, Nastasja. Ĉar koncerne la teon, ŝaj- ne, eblas agi sen fakultato. Ha, jen la biero! — li residiĝis sur sian se- ĝon, tiris ai si supon, bovaĵon kaj ekmanĝis kun tia apetito, kvazaŭ li ne manĝus tri tagojn.

Mi, frato Rodja, ĉi tie nun preskaŭ ĉiutage tiel tagmanĝas, — ii balbutis kiom permesis al li la buŝo, ŝtopita per viando, — kaj ĉio estas dank* al Paŝenjka, via mastrinjo, ŝi mastrumas kaj min el la tuta animo regalas. Mi kompreneble ne insistas, sed ankaŭ ne protestas. Ha, jen Nastasja kun teo. Kiel vigla! Nastenjka, ĉu vi volas bieron?

Hi, iru al diablo.

Kaj teon?

Nu, teoh jes.

Verŝu. Stop, mi mem al vi verŝos; altabliĝu.

Li aktiviĝis, verŝis, poste verŝis ankoraŭ alian tason, lasis sian ma- nĝon kaj residiĝis sur la sofon. Kiel antaŭe li brakumis la kapon de K malsanulo, levetis iin kaj komencis trinkigi al li teon per kulereto, de- nove senhalte kaj tre fervore blovante sur la kuleron, kvazaŭ en tiu pro- cedo de blovado ĝuste konsistis la plej Ĉefa savpunkto de resaniĝo. Ra- skoljnikov silentis senreziste, malgraŭ tio, ke li sentis en si sufiĉajn for- tojn por leviĝeti kaj sidi sur la sofo sen ajna ekstera helpo, li povus ne nur regi la manojn por teni kuleron aŭ tason, sed eĉ, eble, ankaŭ por iradi. Sed pro iu stranga, preskaŭ besta ruzeco li subite decidis kaŝi du- me siajn fortojn, senmoviĝi, afekti se estas necese eĉ ne tutan kompre- nemon, kaj dume elaŭskulti, ekscii, kio ĉi tie okazas? Cetere li ne suk- cesis venki sian abomenon: glutinte dek kulerojn da tco, li subite libe- rigis sian kapon, kaprice forpuŝis la kuleron kaj refalis sur la kusenon. Sub lia kapo efektive kuŝis nun veraj kusenoj — lanugaj kun puraj te- gosakoj, ankaŭ tion li rimarkis kaj konsideris.

Necesas, ke Paŝenjka jam hodiaŭ alportu al ni framban konfitaĵon por fari trinkaĵon al li, — diris Razumiĥin, eksidante sur sia loko kaj denove okupinte sin pri la supo kaj biero.

Sed kie ŝi prenos al vi la konfitaĵon? — demandis Nastasja, te- nante sur ia disigitaj kvin fingroj teleron kaj suĉante en sin teon tra su- kero.

Frambon, amikino mia, ŝi prenos en butiko. Vidu, Rodja, ĉi tie sen vi tuta historio okazis. Kiam vi en tiu kanajla maniero forgalopis de mi, ne dirinte eĉ vian adreson, mi subite tiel koleriĝis, ke forte decidis trovi vin kaj ekzekuti. La saman tagon mi komencis. Mi iradis, iradis, mi enketis, enketis! Ja ĉi tiun nuhan loĝejon mi forgesis, cetere mi eĉ neniam memoris ĝin, ĉar ne sciis. Nu, kaj ia antaŭa loĝejo, — mi me- moras nur ke ĝi estis ĉe ia Kvin Anguloj4, — la domo de Ĥarlamov. Se- rĉis, serĉis mi tiun domon de Ĥarlamov, — sed poste aperis ja, ke estas la domo ne de Ĥarlamov, sed de Buch, — kiel oni povas erari pri sonoj! Nu, mi koleriĝis. Koleriĝis kaj — kiu ne riskas, tiu ne sukcesas — mi iris do la sekvan tagon en la adres-fakon de polico, kaj imagu: du mi- nutoj sufiĉis por ke oni vin trovu tie. Vi tie estas registrita.

Registrita!

Jes ja; sed jen generalon Kobelev tie, dum mi atendis, oni trovi ne povis. Nu, karulo, estas longe rakonti. Apenaŭ mi ĉi tien surfalis, tuj mi devis konatiĝi kun ĉiuj viaj cirkonstancoj, kun ĉiuj, frato, kun ĉiuj. Mi ĉion scias. Jen ankaŭ ŝi vidis. Mi kun Nikodim Fomiĉ konatiĝis, kaj oni montris al mi tiun Ilja Petroviĉ, mi konatiĝis kun la kortisto, kaj kun sinjoro Zametov, Aleksandro Grigorjeviĉ, la sekretario en la loka kontoro, kaj laste, ankaŭ kun Paŝenjka, — tio jam estis la krono; jen ŝi povas atesti...

Li dolĉigis Ŝin, — balbutis Nastasja, friponete mokridetante.

Ankaŭ vi metu sukeron en la teon, Nastasja Nikiforovna.

Hej, diablo! — Subite kriis Nastasja kaj eksplodis de rido. — Mi ja estas Petrovna, sed ne Nikiforovna — laŭ la patronomo. — ŝi aldonis satridinte.

Des pli, mi vin ŝatas. Do tiel, frato. Komence mi volis ĉi tie sendi fluon elektran, por eltordi en ĉi ioko ĉiujn superstiĉojn ĝis la radikoj. Tamen, Paŝenjka venkis. Mi, frato, neniel atendis, ke ŝi estas tia... ave- nanta10 ...ha? Kiel vi opinias?

Raskoljnikov silentis, eĉ por unu momento ne forpreninte de ii sian fiksan rigardan.

Kaj eĉ tre plaĉa, — daŭrigis Razumifiin, neniom embarasita de la silento, kaj kvazaŭ jese eĥante al la ricevita respondo — eĉ tre ŝi estas en ordo, laŭ ĉiuj punktoj.

Jen ruzulo! — krietis Nastasja, al kiu la konversacio evidente por- tis neesprimeblan plezuron.

Mavas, frato, ke vi ek de V komenco mem ĉion fuŝis. Trakti ŝin aliel necesus. Ja ŝi estas virino kun karaktero plej surpriza! Sed poste pri la karaktero... Nu, kiel eblus tion atingi, ke ŝi eĉ ne havigis al vi la tagmanĝon? Aŭ ni prenu, ekzemple, tiun kambion? He, ĉu vi frene- zas, kambiojn subskribi! Aŭ, ekzemple, tiu planata geedziĝo, kiam la fi- lino Natalja Jegorovna, ankoraŭ vivis... ĉion mi scias! Cetere, mi vidas, ke tio estas delikata kordo kaj ke mi estas azeno; pardonu min. Sed in- teralie pri stulteco: kiei laŭ vi, ja Praskovja Paviovna, frato, tute ne stul- tas, kiel oni supozus unua-vide, ha?

Jes... — traiasis Raskoljnikov, dum li rigardis flanken, sed kom- prenante ke estas pli prudente subteni la konversacion.

Vere, ĉu ne? — ekkriis Razumifiin, ĝoja pro tio, ke liajn deman- dojn oni respondas, — sed ankaŭ saĝa ŝi ne estas, ha? Perfekte, per- fekte surpriza karaktero! Mi, frato, estas iom embarasita, kredu al mi... ŝi havas ne malpli ol kvardek jarojn. Sed ŝi diras tridek ses kaj pri tio ŝi plene rajtas. Cetere, mi ĵuras, ke mia juĝo pri ŝi estas pli mensa, pure metafizika; inter ni, frato, tiaj rilatoj fariĝis, ne pli simplaj ol en alge- bro. Mi nenion komprenas. Sed lasu ni tion, ja vidante, ke vi ne plu estas studento, ke vi perdis la lecionojn kaj via kostumo ĉifoniĝis, ke post la morto de V fraŭiino ŝi ne plu povas trakti vin kiel parencon, ŝi subite ektimis; sed ĉar viaflanke vi fermis vin en la angulo kaj ne plu subtenis la antaŭajn rilatojn — ŝi fine decidas elpeli vin el la loĝejo. Kaj ŝi delonge vartis tiun intencon, sed ŝi bedaŭris perdi la kambion. Des pii, ke vi mem certigis, ke via patrino pagos...

Pro mia fieco mi tiel diris... Mia patrino mem preskaŭ almozon petas... kaj mi devis mensogi, por ke oni restigu min en la loĝejo kaj... nutru, — Raskoljnikov diris laŭte kaj klare.

Jes, vi agis prudente. Sed jen tubero en la afero: aperis sinjoro ĉebarov, korta konsilisto, aferema viro. Sen ii Paŝenjka nenion elpensus. Ja ŝi estas tre hontema, sed la aferema viro ne scias honti kaj li tuj, kompreneble, proponas demandon: ĉu ekzistas espero iel realigi la kam- bion? La respondo: jes, ekzistas, ĉar estas la patrino, kiu el sia centdu- dekrubla pensio mem maisatante savos tamen sian Rodjan, kaj estas la fratino, kiu por sia fraĉjo iros en skiavecon. Sur tio li baziĝis... Kial vi ekmoviĝas? Mi, frato, tutan vian vivon nun konas, — kiun vi sincere konfidencis al Paŝenjka, kiam vi havis ankoraŭ parencajn rilatojn — kaj nun mi diras tion amante vin... Tiel ĉiam okazas: honesta kaj sentema homo sinceras, sed aferema homo aŭskultas kaj manĝas; kaj poste tute formanĝas. ŝi cedis do tiun kambieton, kvazaŭ pagilon, al tiu ĉebarov, kaj tiu faris formalan postulon, tute senhonte. Tion eksciinte, mi ankaŭ al li, simple por trankviligi konsciencon, intencis sendi elektran fluon, sed tiam mi kaj Paŝenjka venis al harmonio, kaj mi postulis tiun aferon ĉesigi, ĝuste ĉe la radiko mem, garantiinte ke vi repagos. Mi, frato, ga- rantiis por vi, ĉu vi aŭdas? Ni vokis Cebarov-on, donis dek rublojn en liajn dentojn kaj reprenis la paperon. Kaj jen, mi havas la honoron pre- zenti gin al vi, — nun, karulo, vi estas fidata parole, — jen, prenu, mi ŝiris ĝin laŭregule.

Razumifiin metis surtablen la ŝuldoateston: Raskoljnikov rigardis al li, kaj ne dirinte eĉ unu vorton, li fortunis sin al la muro. Eĉ tia homo kiel Razumiĥin estis iom ŝokita.

Mi vidas, frato, — li diris post unu minuto, ke denove mi faris stultaĵon. Mi volis distri vin kaj amuzi per babilo, sed ŝajne mi nur in- citis al vi la galon.

ĉu estis vi, kiun mi en la deliro ne povis rekoni? — demandis Raskoljnikov post minuta silento, nereturnante la kapon.

Mi. Kaj vi eĉ furiozadis pro tio, precipe kiam foje mi venigis Za- metov-on.

Zametov?.. La sekretario?.. Por kio? — Raskoljnikov rapide retur- niĝis kaj fiksis la okulojn sur Razumiĥin.

He, kial vi tiel... Kial vi maltrankviliĝis? Li deziris konatiĝi kun vi; li mem deziris, ĉar mi multe kun li interparolis pri vi... Aliel, de kiu mi pri vi tiom ekscius? Bona, frato, li estas ulo, admirindega... en sia speco, kompreneble. Nun ni estas amikoj; preskaŭ ĉiutage revidiĝas. Ja mi en tiun ĉi distrikton transloĝiĝis. ĉu vi ankoraŭ ne sciis? Ĵus mi transloĝiĝis. Ni estis ĉe Laviza dufoje. ĉu vi memoras Lavizan Ivanovnan?

Ĉu mi deliris?

Ho ja! Vi ne regis vin.

Pri kio mi deliris?

Jene! Pri kio vi deliris? Pri kio ĉiuj deliras... Nu, frato, nun por ne perdi la tempon, ek al la afero!

Li leviĝis de 1' seĝo, kaptis la kaskedon.

Pri kio mi deiiris?

Nu gurdulo! Ĉu eble pri iu sekreto vi timas? Ne maltrankviliĝu: pri la grafino11 estis dirite nenio. Sed jen pri iu buldogo, kaj pri orel- ringoj, kaj pri iuj ĉenetoj, kaj pri la insulo Krestovskij, kaj pri iu kor- tisto, kaj pri Nikodim Fomiĉ, kaj pri Ilja Petroviĉ, la asistanto de V in- spektoro, estis multe dirite. Kaj krome, pri la propra ŝtrumpeto via moŝ- to eĉ tre interesiĝi bonvolis, tre! Vi lamentis: donu ĝin al mi, donu! Zametov mem en ĉiuj anguloj viajn ŝtrumpetojn serĉis kaj per la propraj parfumitaj manetoj kun ringoj al vi tiun aĉaĵon etendis. Nur tiam via moŝto kvietiĝis, kaj la tutan diurnon tenis en la manoj tiun aĉaĵon, eĉ elŝiri ne eblis. Vere ĝis nun tiu ŝtrumpeto ie sub via kovrilo kuŝas. Kaj ankoraŭ franĝon por la pantolono vi petadis, kaj petis tiel larme! Longe mi vin pridemandis: pri kiu franĝo temas? Sed nenion eblis kompreni... Nu, karulo, ek al la afero! Jen tridek kvin rubloj, el ili mi prenas dek, kaj post du horoj mi revenos kun la raporto. Dume mi sciigos ankaŭ al Zosimov, kvavkam li mem jam delonge devus esti ĉi tie, ĉar estas la dekdua horo. Kaj vi, Nastasja pli ofte ĉi tien venu, zorgu pri trinko aŭ ĉio cetera, kion lia moŝto deziros... Kaj al Paŝenjka mi mem tuj ĉion necesan diros. Cis la revido!

— Jen kiel li ŝin nomas — Paŝenjka! Afi, kia muzeP ruzuia! — diris post li Nastasja; poste ŝi maifermis la pordon kaj komencis kaŝaŭskulti, sed ne eltenis kaj mem kuris maisupren. ŝi ege scivolis pri kio li tie pa- rolas kun la mastrino. Kaj ĝenerale ja videblis, ke ŝi estas plene ĉarmita de Razumiĥin.

Apenaŭ fermiĝis post ŝi la pordo, la malsanulo forĵetis de si la ko- vrilon kaj frenezule saltis el la iito. Kun brula, spasma malpacienco li atendis ilian foriron, por tuj sen ilia ĉeesto komenci la aferon. Sed kion ja, kiun aferon? — ii ĝuste nun, kvazaŭ speciale forgesis. "Dio! nun diru al mi: ĉu ili scias ĉion aŭ ankoraŭ ne scias? Kaj eble ili jam scias kaj nur afektas malscion, incitas min dum mi malsanas, sed poste ili eniros kaj diros, ke ili delonge ĉion sciis... Kion do mi faru nun? Jen mi for- gesis, kvazaŭ speciale; subite forgesis, ĵus memorinte!.."

Li staris meze de F ĉambro kaj en la turmenta embaraso rigardis ĉir- kaŭen; poste aliris la pordon, malfermis, streĉis la atenton; sed ne tion li deziris. Subite, kvazaŭ rememorinte, li ĵetiĝis al la angulo, kie en la tapeto estis la truo, komencis ĝin pririgardi, ŝovis la manon en la truon, palpis tie; sed denove estis ne tio. Li iris al la forno, malfermis ĝin kaj ekpalpis en la cindro: pecoj de la pantalona franĝo kaj la ĉifonoj de F ŝirita poŝo ĝis nun kuŝaĉis kiel li tiam ilin ĵetis, do neniu ilin vidis! Tiam li rememoris pri la ŝtrumpeto, pri kiu Razumiĥin ĵus rakontis. Ve- re, ĝi kuŝas sur la sofo, sub la kovrilo, sed tiom ĝi frotiĝis kaj malpu- riĝis de tiu tempo, ke certe Zametov nenion povis rimarki.

"Ba, Zametov!.. la kontoro!.. Por kio oni vokas min en la kontoron? Kie la avizo? Ba!.. mi ja konfuzis: oni antaŭe min vokis! Ankaŭ tiam mi ekzamenis la ŝtrumpeton, sed nun... nun mi estis malsana. Por kio Za- metov venis? Por kio Razumiĥin venigis lin?.. — li balbutis senforta, re- sidiĝante sur la sofo. — Do kio estas? ĉu la deliro ankoraŭ daŭras, aŭ ĉio realas? Ŝajne realas... Aha, mi rememoris: fuĝi! urĝe fuĝi, nepre, ne- pre fuĝi! Jes... sed kien? Kaj kie estas miaj vestoj? La botoj mankas! Ili forprenis! Kaŝis! Kompreneble! Aha, jen la mantelon ili preteratentis!

Jen ankaŭ la mono surtable, dank' al Dio! Jen la kambio... Mi prenos ia monon kaj foriros, kaj luos alian loĝejon, ke ili ne trovu min!.. Jes, sed la adres-fako? Ili trovos! Razumiĥin trovos. Pli bone tute forkuri... foren... en Amerikon, kaj kraĉu mi pri ili! Kaj ia kambion mi prenu... ĝi tie taŭgos. Ankoraŭ kion mi prenu? Ili kredas min malsana! Ili eĉ ne scias, ke mi iri kapablas, ha, ha, ha!.. Mi laŭ la okuloj divenis, ke ili ĉion scias! Necesas nur la ŝtuparon glate desupri! He, sed eble tie gar- distoj stariĝis, policanoj! Kio ĝi, ĉu teo? Aha, ankaŭ la biero restis, duo- na botelo, malvarma!"

Li kaptis ia botelon, en kiu restis ankoraŭ unu glaso da biero, kaj ĝue trinkis ĝin per unu glutego, kvazaŭ estingante en la brusto brulegon. Sed eĉ minuto ne paŝis, kiam la biero frapis lian kapon, kaj tra la dorso iris facila kaj eĉ agrabla frostotremo. Li kuŝiĝis kaj tiris sur sin la ko- vrilon. Liaj pensoj, sen tio malsanaj kaj malligitaj, baldaŭ ĉirkaŭbraku- mis lin. Kun plezuro li trovis per kapo la lokon sur la kuseno, pli dense ĉirkaŭvolvis sin per la mola vata kovrilo, kiu nun estis sur li anstataŭ la antaŭa ŝirita studenta kapoto, mallaŭte suspiris kaj ekdormis profun- dan, fortan, sanigan dormon.

Li vekiĝis, ekaŭdinte ke iu venis al li. Li malfermis la okulojn kaj ekvidis Razumiĥin-on vaste malferminta la pordon kaj sur la sojlo hezi- tante: ĉu eniri aŭ ne? Raskoljnikov rapide leviĝetis sur la sofo kaj ri- gardis al li kvazaŭ penante ion rememori.

Aha, vi ne dormas, nu jen mi! Nastasja, portu ĉi tien la sakon! — kriis Razumifiin malsupren. — Tuj vi aŭdos la raporton...

Kioma horo? — demandis Raskoljnikov, alarmite ĉirkaŭrigardante.

Jes, frato, brave vi dormis: vesperas jam, proksimume la sesa. Pli ol ses horojn vi dormis...

Dio! Kial do mi!..

Sed kio speciala? Ja por via sano! Kien vi hastas? Ĉu al rendevuo? La tuta tempo nun estas nia. Mi jam tri horojn atendas vin; dufoje mi eniris, sed vi dormis. Dufoje mi faris viziton al Zosimov: li ne estas hej- me, tute for! Nu, ne gravas, li venos!.. Ankaŭ laŭ miaj aferetoj mi kel- kfoje iris. Ja mi hodiaŭ transloĝiĝis, tute transloĝiĝis, kun la onklo. Ja nun mi havas la onklon... Sed al diablo, ek al la afero!.. Donu ĉi tien la sakon, Nastasja. Tuj mi... Sed kiel, frato, vi fartas?

Mi estas sana! mi ne malsanas... Razumifiin, ĉu vi delonge estas ĉi tie?

Mi ja diras, ke tri horojn mi atendis.

Ne, sed antaŭe?

Kio antaŭe?

De kiu tempo vi Ĉi tien venas?

Sed ja pii frue mi rakontis al vi: Ĉu vl ne memoras?

Raskoljnikov enpensiĝis. Kiel en sonĝo vidiĝis al li la antaŭaj eventoj.

Li mem ne povis rememori kaj demande rigardis al Razumiĥln.

Hm! — tiu diris, — vi forgesis! Mi jam divenis, ke vi ankoraŭ ne plene re... Sed nun, post dormo, vi pliboniĝis. Vere, tute alia rigar- do! Brave! Sed ek al la afero! Tuj vi rememoros. Rigardu ĉi tien, kara homo.

Li komencis malpaki la sakon, pri kiu evidente li havis grandan in- tereson.

Tio, frato, ĉu vi kredus, precipe premis mian koron. Ĉar necesas ja fari el vi homon. Ni komencu de la supro. Ĉu vi vidas tiun kaskedon?

li komencis, elprenante el la sako sufiĉe bonan sed samtempe tre or- dinaran kaj ĉipan kaskedon. — Bonvolu almezuri.

Poste, poste, — Raskoljnikov grumblante svingis la brakon.

Ho ne, frato Rodja, ne kontraŭstaru, poste estos malfrue; ja mi la tutan nokton ne povos ekdormi, ĉar mi aĉetis sen scii viajn mezurojn. Laŭmezure! — li ekkriis triumfe, provinte, — ĝuste laŭmezure! Kapve- sto, frato, tio estas 1a plej unua aĵo en la kostumo, — siaspeca reko- mendilo. Dikuljov, mia amiko, estas devigita demeti sian kovrilon ĉiufo- je, kiam li eniras en iun publikan iokon, kie ĉiuj aliaj staras kun la ĉapeloj kaj kaskedoj surkape. Ĉiuj pensas, ke li tion faras pro sklavaj sentoj, sed li faras tion simple, ĉar li hontas pri sia birda nesto sur la kapo: tia hontema viro! Nu, Nastenjka, jen antaŭ vi du kapvestoj: ĉi pal- merstono12 (li prenis el angulo la kripligitan bulĉapelon de Raskoljnikov, kiun nekompreneble kial li nomis palmerstono) aŭ tiu ĉi juvelaĵo? Taksu, Rodja, laŭ vi, kiom mi pagis? Nastasja? — li adresis al ŝi, vidante ke li silentas.

Dudek kopekojn, mi pensas, — respondis Nastasja.

Dudek kopekojn, stulta! — li kriis ofendite, — nun kontraŭ dudek kopekoj eĉ vin ne eblas aĉeti, — okdek! Kaj eĉ nur tial, ke ĝi estas jam uzita. Tamen, kun interkonsento: tiun trivinte, sekvajare la alian vi sen- page ricevos, kredu! Nu, gesinjoroj, kaj nun la pantomimo, kiel ĝi estis nomata ĉe ni en la gimnazio. Averto: pri V pantalono mi fieras — kaj li disfaldis antaŭ Raskoljnikov grizan pantalonon el leĝera somera lano,

113

nek truetoj, nek makuloj, kaj interalie sufiĉe bona, kvankam uzita,

8 3axaj 1541samkiel ia veŝto, de la sama kolora, kiel la modo postulas. Ne gravas, ke estas uzita, tio eĉ estas pli bona: la Ŝtofo iĝis pli mola, tenera... VI- du, Rodja, por fari en la mondumo karieron, laŭ mi, sufiĉas ĉiam la se- zonon sekvi; se januare rezigni pri asparago, eblas kelkajn rublojn en la mdnujo konservi; same pri ĉi aĉetaĵo. Nun estas la somera sezono, kaj mi la someran aĉeton faris, Ĉar aŭtune la sezono des pli varman ŝtofon postulos, kaj ĉion necesos lasi... des pli, ke Ĉio tiam mem detruiĝos, se ne pro pligrandiĝanta lukso, do pro la internaj konfliktoj. Nu, taksu! Kiom laŭ vi? — Du rubloj dudek kvin kopekoj! Kaj memoru, denove kun la sama kondiĉo, trivinte ĝin en la sekva jaro vi senpage ricevos alian pantalonon! En la butiko de Fedjajev alimaniere oni ne vendas: unufoje vi pagos, kaj por la tuta vivo sufiĉas, ĉar la sekvan fojon vi mem ne iros. Nu, gesinjoroj, nun la botoj — do kiaj? Ja videblas jam, ke ili estis uzitaj, sed por du monatoj ili ja estos kontentigaj, ĉar ili estas ekster- lande faritaj kaj aĉetitaj: la sekretario de la angla ambasado antaŭ unu semajnon ilin en la pulbazaro vendis; nur ses tagojn ili servis al li, sed subite li ekbezonis monon. La prezo estas unu rublo kvindek kopekoj. Bele?

He, eble ne laŭmezura! — rimarkis Nastasja.

Ne laŭmezura? Sed kio ĝi estas? — kaj li elpoŝigis la malnovan duriĝintan, truitan boton de Raskoljnikov kun dika tavolo de sekiĝinta koto, — mi kun ĝi iris butiki. Laŭ tiu monstro oni restarigis ia ĝustan mezuron. La tuta afero estis tre afable farata. Kaj koncerne ia subve- stojn mi kun la mastrino iriterkonsentis. Jen, unue, tri ĉemizoj el simpla tolo, sed kun moda kolumo... Nu, do: okdek kopekojn kontraŭ la ka- skedo, du rublojn dudek kvin kontraŭ la cetera vestaĵo, sume tri rubloj kvin kopekoj; unu rublo kvindek kontraŭ la botoj — ĉar tre bonaj — sume kvar rubloj kvindek kvin kopekoj, pius kvin rubloj kontraŭ la sub- vestoj, — kun pograndista rabato — precize naŭ rubloj kvindek kvin ko- pekoj. Kvardek kvin kopekoj, la resto, per kupraj moneroj, jen, karulo, bonvolu akcepti, kaj tielmaniere, Rodja, vi nun estas restarigita en la tuta kostumo, ĉar laŭ mia opinio via mantelo ne nur ankoraŭ povas ser- vi, sed eĉ havas la aspekton de aparta nobleco: jen kion signifas mendi ĉe Sarmer!13 Koncerne ŝtrumpetojn kaj ceterajn mi lasas vin mem decidi; restis al ni dudek kvin rubletoj, kaj pri Paŝenjka kaj pri la lupago ne maltrankviliĝu; mi parolis: la kredito estos senlima. Kaj nun, frato, per- mesu ŝanĝi viajn subvestojn, ĉar nun la maisano eble en la ĉemizo nur sidas.

ĉesu! Mi ne volas! — mansvingis Raskoljnikov kun abomeno aŭskultinta la streĉite ludeman raporton de Razumiĥin pri la aĉetado de V vestoj.

Ne, frato, maleblas; pro kio mi ia botojn trotadis! — insistis Ra- zumiĥin. — Nastasja, ne hontu kara, helpu, jen tiel! — kaj malgraŭ la rezistemo de Raskoljnikov ili tamen ŝanĝis al li la subvestojn. Tiu falis sur la sofon kaj du minutojn ne diris eĉ unu vorton.

"Ja ili longe ne foriros!" — li pensis. — E1 kiu mono ĉio ĉi estas aĉetita? — li demandis, finfine, rigardante al la muro.

Mono? Jes ja! E1 via propra. Matene brigadano venis, de Vaĥruŝ- in, via patrino sendis, aŭ vi eĉ tion forgesis?

Nun mi rememoris... — diris Raskoljnikov post longa kaj malse- rena enpensiĝo. Razumiĥin, kuntirinte la brovojn, maltrankvile ĵetis al li rigardojn.

Malfermiĝis la pordo, kaj eniris alta fortika viro, ŝajne ankaŭ iom ko- nata al Raskoljnikov per sia aspekto.

Zosimov! Finfine! — kriis Razumiĥin, ekĝojinte.

IV

Zosimov estis alta kaj dika viro, kun pufvanga kaj pala, glate razita vizaĝo, kun blondaj rektaj haroj, kun okulvitroj, kaj kun granda ora rin- go sur grasa fingro. Li aĝis proksimume dudek sep jarojn. Li estis ve- stita en vasta danda malpeza mantelo, hela somerpantalono, kaj ĝenerale ĉiu vesto sur li estis vasta, danda, kaj tute nova; la ĉemizo estis neri- proĉebla, la ĉeno de V horloĝeto — masiva. Li movis sin malrapide, kva- zaŭ pigre kaj samtempe kun bone lernita senĝeno; malgraŭ ĉiuj penoj kaŝi la ambicion, ĝi tamen ĉiam estis rimarkebla. ĉiuj konatoj trovis lin viro pezkaraktera, sed se kredi iliajn vortojn, en sia metio li estis maj- stro.

Mi, frato, dufoje ĉe vi estis... Vidu, li rekonsciiĝis! — kriis Ra- zumiĥin.

8*

Mi vidas, mi vidas; nu, kiel vi fartas nun? — adresis Zosimov al Raskoljnikov, fikse lin rigardante kaj eksidante ĉe lin sur la, sofo, kie li tuj sin aranĝis laŭeble komforte.

115

Li ĉiam splcnas, — daŭrigis Razumiĥin, — kiam ni Sanĝis lian ĉcmizon, 11 preskaŭ ploris.

Komprenebla afero. Poste oni povus ftanĝi al li la ĉemizon, se li mem malvolis... La pulso estas beia. La kapo ĝis nun iomete doloras, Ĉu?

Mi estas sana, mi estas tute sanal — insiste kaj agacite diris Ra- skoljnlkov, subite levetiĝante sur la sofo kaj sparkinte per la okuloj, sed tuj li refalis sur la kusenon kaj forturnlĝis al la muro. Zosimov per fiksa rigardo observis lin.

Tre bone... kiel devas esti, — li prononcis pigre. — ĉu ii manĝis ion?

Oni rakontis al li kaj demandis, per kio eblas nutri.

Per ĉio eblas nutri. Per supo, teo... Fungoj kaj kukumoj, kompre- neble, estas malpermesitaj, nu ankaŭ per bovaĵo ne nutru, kaj... nu, su- fiĉas baliii!.. — Li interŝanĝis rigardon kun Razumiĥin. — Miksturon for, kaj ĉion for; morgaŭ mi rigardos... Bone estus ankaŭ hodiaŭ... nu,

Morgaŭ vespere mi igos lin promeni! — decidis Razumiĥin, — en la ĝardenon de Jusupov, kaj poste al "Palais de cristal"14.

Tuŝi lin morgaŭ mi malkonsilus, cetere... iomete... nu, morgaŭ ni vidos...

Efi, domaĝe, ĝuste hodiaŭ mi festas la enloĝiĝon, je du paŝoj de ĉi tie, kiel estus bele, se ankaŭ li. Li almenaŭ kuŝus sur sofo en nia kompanio! Kaj Ĉu vi estos? — Razumifiin sin turnis subite al Zosimov, — ne forgesu, vi promesis.

Bone, sed eble mi iom malfruiĝos. Kion vi aranĝas tie?

Nenio precipa, teo, vodko, haringoj. Kuko estos surtable: proksi- muloj kunvenos.

Kiuj nome?

Ĉiuj ĉi-Ioksg kaj ĉiuj preskaŭ novaj, vere, — eble krom la maljuna onklo, sed ankaŭ tiu estas nova: nur hieraŭ li al Peterburgo venis, pro iuj aferetoj; unufoje en kvin jaroj ni vidas unu la alian.

Kio li estas?

La tutan vivon li vegetis kiel distrikta poŝtestro... Nun li etan pension ricevas, sesdekkvinjara, ne valoras rakonton... Cetere mi amas lin. Porfirij Petroviĉ venos: la ĉi-ioka polica komisaro... juristo. Sed ja vi lin konas...

Ankaŭ li estas iu el viaj parencoj?

La plej malproksima, sed kial vi paŭtas? Jen vi foje kverelis kui li, kaj ĉu pro tio vi ne venos?

He, mi kraĉas pri tiu...

Kaj tute bone. Nu, kaj la aliaj — studentoj, instruisto, unu ofi- cisto, unu muzikisto, oficiro, Zametov...

Diru al mi, bonvole, kiun rilaton povas havi vi aŭ jen li, — Zo- simov kapsignis al Raskoljnikov, — kun iu Zametov?

Ho ve! denove vi grumblas! Principoj!.. Vi tuta estas Ŝtopita pei principoj, kiel sofo per la risortoj — ne povas moviĝi laŭ la propra volc — laŭ mi se la homo estas bona — tio sufiĉas por principo, kaj ne p!i mi volas scii ion. Zametov estas homo bonega.

Kaj li profitas el sia ofico.

Nu jes, mi kraĉas ke li profitas! Do kio el tio, ke li profitas! - kriis subite Razumiĥin, iel nenature koleriĝante, — Ĉu mi laŭdas lin prc tio, ke li profitas? Mi nur diris, ke li estas en sia speco bona! Kompre- neble, se rekte kaj detale ĉiun homon esplori — tiam Ĉu multaj bona homoj restus? Tlam estus certe, ke mi kun tuta mia tripaĵo valorus nur< nuran solan putran bulbon, eble eĉ nur kun vi duope!..

Tio malmulte; mi kontraŭ vi du bulbojn donus...

Kaj mi kontraŭ vi nur unu! Ankoraŭ spritu! Zametov estas anko- raŭ knabo, mi ankoraŭ taŭzos liajn haretaĉojn, ĉar lin altiri necesas, sec ne forpuŝi. Per tio, ke vi forpuŝis homon, — vi ne plibonigos lin, des pli knabon. Kun knabo oni duoble delikataj estu. Eĥ, ŝtipuloj vi estas iprogresintaj, nenion vi komprenas! Vi ne estimas la homon kaj ofendas >vin mem... Cetere, se vi volas ekscii, mi kun li eĉ unu aferon komunar Ikomencis.

Mi ŝatus scii ĝin.

Koncerne ia kazon de V murkolorigisto, do farbisto... Ni eltiros lin! Cetere, mankas jam pri kio ni zorgu. La afero estas tute, tute klara! Ni nur varmigos ĝin.

Kiu farbisto?

Kiel, ĉu mi ankoraŭ ne rakontis? Ĉu ne? Nu jes, mi nur ja ko- mencis rakonti al vi... jen, pri la murdo de P oldulino, uzuristino... nu, sn tiun aferon jam ankaŭ farbisto estas miksita...

Pri tiu murdo mi eble eĉ antaŭ vi aŭdis. Kaj tiu afero eĉ tre in- teresas min... iomete... pro unu kialo... kaj en la gazetoj mi legis! 3ed...

Ankaŭ Lizavetan oni mortigis — subite elpafis Nastasja, adresante al Raskoljnikov. Ŝi ĉiam restis en ia ĉambro, apoginte sin ĉe la pordo kaj aŭskultis.

Lizavetan? — murmuris Raskoljnikov per voĉo apenaŭ aŭdebla.

Lizavetan, la revendistinon, ĉu vi ŝin ne konas? ŝi venadis ĉi tien, malsupren. Kaj ĉemizon al vi ŝi foje riparis.

Raskoljnikov turnis sian vizagon al la muro, kie sur la malpura flava tapeto kun blankaj floretoj li elektis unu plumpan floron, blankan kun iuj brunaj streketoj, kaj komencis ĝin pririgardi: kiom da folietoj en ĝi, kaj kiaj dentetoj sur la folietoj estas kaj kiom da streketoj? Li sentis, kiel rigidiĝas liaj brakoj kaj ia kruroj, kvazaŭ ili estus el ligno, kaj li ne povis movi ilin, persiste rigardante la floron.

Do kio pri la farbisto? — kun iu precipa malkontento interrompis Zosimov la babiladon de Nastasja. Suspirinte, ŝi eksilentis.

Ankaŭ lin oni akuzis pri 1' murdo! — arde daŭrigis Razumiĥin.

Iuj konviktoj, ĉu?

Damne, kiuj konviktoj! Cetere, nome laŭ konviktaĵo oni akuzis, sed tiu konviktaĵo fakte ne estas la konviktaĵo, jen kion necesas pruvi! ĉuste samkiel oni komence arestis kaj suspektis tiujn, nu tiujn... Koĥ kaj Pestrjakov. Kraĉ! Kiel stulte ĉio ĉi estas farata, eĉ deflanke tuj vi- deblas la fiaĵo! Jen, Pestrjakov eble hodiaŭ venos al mi... Interalie, Rodja, tiun kazon vi scias jam, ankoraŭ ĝis la malsano ĝi okazis, ek- zakte unu tagon antaŭ via sveno en la kontoro, kiam pri ĝi oni tie pa- rolis...

Zosimov scivole rigardis al Raskoljnikov; tiu ne movis sin.

He, Razumiĥin, rigardas mi vin; kia vi, tamen, estas klopodulo, — rimarkigis Zosimov.

Ne gravas, tamen ni lin eltiros! — kriis Razumiĥin kaj pugnofra- pis la tablon. — Ja ĉi tie kio plej estas ofenda? Ja ne tio ke ili menso- gas; mensogon oni povas ĉiam pardoni; mensogo estas bela afero, ĉar ĝi la veron naskas. Ne, ofendas tio, ke ili mensogas kaj sian mensogon adoras. Mi estimas Porfirij-on, sed... Ja kio ilin, ekzemple, plej unue trompis? La pordo estis riglita, sed post la venigo de la kortisto — mal- riglita; nu do: la murdintoj estas Koĥ kaj Pestrjakov! Jen estas ilia lo- giko.

Nu ne bolu; oni simple retenis ilin; tiel decas... Interalie: ja mi vidis tiun Koĥ; ja li, kiel evidentiĝis, aĉetis ĉe la oldulino neelaĉetitajn garantiaĵojn. Ha?

Jes, li estas fripono! Li ankaŭ kambiojn aĉetas. Ĉasisto. Sed lasu lin ĉe diablo! Ja mi je kio koleras, ĉu vi komprenas? Je ilia rutino ka- duka, putra, vulgara mi koleras... Sed en tiu kazo, tute novan direkton eblas malfermi. Laŭ la nuraj psikologiaj donitaĵoj eblas montri, kiel la veran spuron oni devas ekkapti. "Ni disponas la faktojn!" Jene! Sed fak- toj ja ne estas ĉio: almenaŭ duono de P afero konsistas en tio, kiel oni la faktojn uzi scipovas!

Kaj vi scipovas uzi la faktojn, ĉu?

Ja ne eblas silenti, kiam vi sentas, palpe sentas, ke jen vi povas helpi la aferon, se... Eh!.. Ĉu vi detale konas la kazon?

Jen pri la farbisto mi atendas.

Ha, jes! Nu, aŭskultu la historion: ekzakte la trian tagon post la murdo, matene, kiam la polico ankoraŭ vartis Koh-on kaj Pestrjakov-on, — kvankam tiuj ĉiun sian paŝon pripruvis: la krianta evidenteco! — su- bite aperis plej neatendata fakto. Kamparano Duŝkin, tenanto de drin- kejo, kiu situas ĝuste kontraŭ tiu domo, venis en la kontoron kaj alportis juvelujon kun oraj orelringoj kaj faris tian rakonton: "Vesperiĝe, an- taŭhieraŭ, proksimume je la oka kun kelkaj minutoj, — la tago kaj horol ĉu vi komprenas? — farbisto Mikolao, kiu ĉiutage vizitas min, alportis al mi ĉi skatoleton kun la oraj orelringoj kun gemoj, kaj petis kontraŭ ili pruntedoni du rublojn, kaj je mia demando: kie prenitaj? — deklaris, ke li levis ilin de sur trotuaro. Mi ne plu lin demandadis pri tio, — tion Duŝkin parolis! — kaj enmanigis al li unu bileton, — do unu rublon, ĉar jen kiel mi pensis: se ne al mi li ĝin alportus, tamen al iu alia. ĉiuokaze la monon li fordrinkus. Tial prefere, la aĵo ĉe mi kuŝu. Kaj se io klariĝos, aŭ se onidiroj flugos — tuj mi ĝin prezentos". Nu, certe, avinan sonĝon li rakontas, mensogas kiel ĉevalo, ĉar tiun Duŝkin mi ko- nas, li lombardas kaj ricelas. Kaj la tridekrublan aĵon ne por prezenti ja li rabis ĉe Mikolao. Li simple ektimis. Tamen al diablo tion, aŭskultu: Duŝkin daŭrigas: "Kaj tiun kampulon, Mikolaon Dementjev, mi ekde P infanaĝo konas, el nia gubernio li estas, el Zarajska distrikto15, ĉar mi ja mem estas el Rjazanj. Kaj Mikolao kvankam ne estas drinkulo, sed drinketas, kaj sciis mi, ke en tiu ĝusta domo li laboras, farbas, kune kun Mitrej, ili estas samvilaĝanoj. Kaj ricevinte la bileton, li tuj ĝin mo- nerigis, fortrinkis du glasetojn, prenis la restmonon kaj foriris. Mitrej-on kun li en tiu horo mi ne vidis. Kaj la sekvan tagon jen mi aŭdas, ke Aljona Ivanovna kaj ŝia fratino Lizaveta Ivanovna estas murditaj per ha- kilo, ja mi konis iiin, kaj ekdubis mi tiam koncerne la orelringojn — ĉar mi ja sciis, ke la mortintinto pruntedonis monon kontraŭ garantiaĵoj.

Mi iris en ilian domon kaj komencis singardan priesploron, per molaj paŝoj, kaj plej unue mi demandis: ĉu Mikolao estas ĉi tie? Kaj Mitrej respondis, ke Mikolao ekdiboĉis, hejmen revenis frumatene, ebria, pasi- gis hejme nur dek minutojn kaj denove foriris, kaj poste ne plu Mitrej lin vidis, la laboron li sola finfaras. Kaj ili laboris en la sama ŝtuparo kie la mortintoj, en la dua etaĝo. Tion aŭdirrte, mi tiam al neniu ion maldiskretigis, — tion Duŝkin parolas, — sed pri la murdo ĉion, kion eblis, eksciinte, mi revenis hejmen kun la samaj duboj kiel antaŭe. Kaj hodiaŭ matene, je la oka horo, — tio estas en la tria tago, ĉu vi kom- prenas? — jen mi vidas, eniras al mi Mikolao, ne sobra, sed ankaŭ ne tro ebria, kapabla vortojn kompreni. Li eksidis sur benko, silentas. Kaj krom li en la drinkejo en tiu horo estis nur unu homo fremda, kaj an- koraŭ unu, konata al mi, dormis sur benko, kaj du miaj knaboj-servistoj. Mi demandas: "Cu vi vidis Mitrej-on?" Li respondas: "Ne, ne vidis." — "Ankaŭ Ĉi tie vi ne estis?" — MNe, de antaŭhieraŭ." — "Kaj hodiaŭ kie vi noktumis?" — "En la Sabloj, li diras, ĉe V kolomenskanoj". Mi de- mandas: "Do, kie vi prenis la orelringojn?" — "Sur la trotuaro mi tro- vis", — kaj li diras tion kvazaŭ nedece kaj ne rigardante al mi. Mi diras: "Sed ĉu vi aŭdis, kio en tiu sama vespero, en tiu sama horo kaj en tiu sama ŝtuparo okazis?" — "Ne, ne aŭdis", — sed mem aŭskultas kun rondaj okuloj, kaj subite paliĝis, kvazaŭ kreto. Mi do rakontas al li, kaj jen kion mi vidas: li kaptis la ĉapon kaj ekstariĝis. Tiam mi voiis reteni lin: "Atendu, Mikolao, — mi diras, — ĉu vi volas glaseton?" — kaj mi okulumis al knabo, ke li fermu la pordon, kaj mi mem eliris el trans la bufedo: kaj tiam li kiel leporo sagis de mi, tuj kuregis tra Ia pordo, tuj en flankstraton, — nur liajn kalkanojn mi vidis. Kaj mi ne plu jam du- bis — estas certe, ke li pekis..."

Jes ja!.. — diris Zosimov.

Stop! La finon aŭskultu! La polico, kompreneble, impetis en ĉiujn flankojn serĉi Mikolaon: oni arestis Duŝkin-on kaj faris traserĉon, ankaŭ Mitrej-on; ankaŭ la kolomenskanojn Ј11 traktis, — nur subite je la tria tago oni alkondukas Mikolaon mem: oni arestis lin proksime de la ur- bolimo en gastejo. Li venis tien, demetis de si la arĝentan krucon, kaj petis kontraŭ ĝi glaseton da vodko. Oni donis. Post kelkaj minutoj kam- pulino iris en bovejon kaj jen kion ŝi vidas tra murfendo: apude en re- mizo li ligis zonon al trabo, faris maŝon; ekstaris sur ŝtipo kaj jam sur- metas la maŝon sur sian kolon; la kampulino iaŭte ekhurlis, alkuris ho- moj: "Jen kia ci!" Kaj li respondas: "Irigu min al ia polico, mi ĉion konfesos!" Nu, kun la decaj honoroj oni do liveris lin en la koncernan policejon, do ĉi tien. Nu, jen tio, jen alio, kiu, kiom da jaroj — "dudek du" — kotopo, kotopo. Demando: "Ĉu laborante kun Mitrej, vi vidis iun sur la ŝtuparo, jen je tiu certa horo?" La respondo: "Kompreneble, eble iuj homoj trapasis, sed ni ne atentis." — "Kaj ĉu vi aŭdis ion, iun bruon kaj cetere?" — "Nenion specialan ni aŭdis". — "Kaj ĉu vi sciis, Mikolao, en tiu tago, ke tiu vidvino jen en tiu tago kaj horo kun sia fratino estis murdita kaj prirabita?" — "Nenion mi scias, neniun mi konas. La unuan fojon de Afanasij PavloviĈ, la trian tagon, en la drinkejo mi ekaŭdis." — "Kaj kie vi prenis la orelringojn?" — "Sur trotuaro mi trovis." — "Kial la sekvan tagon vi ne venis labori kun Mitrej?" — "Tial, ke mi ekdrinkadis." - "Kaj kie vi drinkadis?" — "Tie kaj tie." - "Kial vi ku- ris de DuŜkin?" — "Ĉar mi forte ektimis." — "Kion vi ektimis?" — "Ke oni juĝos min." — "Kiel do vi povis ektimi tion, se vi sentis vin neniel kulpa?.." Nu, Ĉu vi kredas aŭ ne kredas, Zosimov, tiu demando estis metita, kaj metita ĝuste kicl mi ĵus esprimis, mi scias certe, oni min ĝuste informis! Nu, bele, ĉu?

Nu, ne. Ekzistis ja konviktaĵoj.

Sed ne pri ia konviktaĵoj nun temas, mi pri la demando, pri tio, kiel ili sian taskon komprenas! Sed al diablo!.. Oni lin premis kaj pre- mis, atakis kaj atakis; nu li konfesis: "Ne sur trotuaro mi ilin trovis, sed mi trovis en la loĝejo, en kiu mi kun Mitrej farbis." — "Kiamanie- re?" — "Tiamaniere, ke la tutan tagon mi kaj Mitrej farbis, ĝis la oka horo, kaj estis ni forirontaj, kiam Mitrej prenis la penikon kaj per la farbo, nu, al mi la muzelon ŝmiris. Ŝmiris kaj kuris, kaj mi post lin. Kaj kuras mi, nu, post lin, laŭte kriante; kaj ĉe la pordego — kurfrapis mi la kortiston kaj sinjorojn, kiom da sinjoroj estis kun li mi ne memo- ras, sed la kortisto insultis nin, kaj la alia kortisto insultis nin, ankaŭ la edzino de la kortisto eliris kaj nin insultis, ankaŭ iu sinjoro, veninta en la pordegejon kun damo, nin insultis ĉar mi kun Mitjka bare sur vo- jo uŝiĝis. Mi kaptis la harojn de Mitjka, faligis lin kaj komencis lin taŭzadi, ankaŭ Mitjka, el sub mi, kaptis miajn harojn kaj komen- cis taŭzadi, sed ne pro kolero ni tion faris, sed ŝate, tio estas ludan- te. Kaj poste Mitjka elliberiĝis kaj straten elkuris, kaj mi post lin, sed ne atingis, revenis sola en la loĝejon, ĉar estis necese ordigi. Komencis mi ĉion ordigi, atendante Mitrej-on, li devis veni, kaj ĉe la pordo en la antaŭĉambro, post la muro, ert angulo, mi surpaŝis la skatole- ton. Mi rigardis: kuŝas io, en paper1 envolvita. La paperon mi for kaj tie — iuj hoketoj et-etaj, la hoketojn mi for — ha, orelringoj en la ska- tolo..

Ĉu post la pordo? ĉu post la pordo ĝi kuŝis? Post la pordo? — subite ekkriis Raskoljnikov per la malklaraj, timigitaj okuloj rigardante al Razumiĥin kaj mairapide leviĝetis, apogante sin per la brako sur la sofo.

Jes... sed kio? Kio al vi okazis? Kial vi tiel? — Ankaŭ Razumiĥin leviĝetis de sur la loko.

Nenio! —apenaŭ aŭdeble respondis Raskoljnikov, denove malle- viĝante sur ia kusenon kaj denove turniĝante al la muro. Ĉiuj iom si- lentis.

Verŝajne li ekdormis kaj ĵus vekiĝis, — pronocis finfine Razumi- ĥin, demande rigardante al Zosimov. Tiu faris facilan nean movon per la kapo.

Nu, daŭrigu, — diris Zosimov, — kio plu?

Kio plu? Apenaŭ ii ekvidis la oreiringojn, li tuj forgesis kaj la loĝejon kaj Mitjkan; li kaptis la ĉapon kaj kuris al Duŝkin kaj, kiel scia- te, ricevis de li unu rublon, mensoginte, ke la skatoleton li trovis sur trotuaro, kaj tuj komencis drinki. Kaj pri la murdo li ripetas la samon: "Nenion mi konis, nenion mi sciis, nur je la tria tago mi sciiĝis." — "Sed kial do vi ĝis nun al poiico ne iris?" —■ "Pro timo". — "Kaj pen- dumi vin pro kio vi volis?" — "Pro penso". — "Pro kiu penso?" — "Ke oni forjuĝos min." — Nu, jen la tuta rakonto. Nun, kiel vi pensas, kion iii ei tio kokludis?

Kial pensi? Spuro estas, kvankam nur eta. Fakto. Estus eraro tute iiberigi vian farbiston.

Sed kiel la murdinton ili jam traktas lin! Ui jam eĉ ne dubas.

Lasu jam, ne bolu. Sed la orelringoj? Konsentu, ke la saman ta- gon kaj la saman horon al Mikolao el ia olduiina ŝrankokesto trafas la orelringoj; konsentu, ke iamaniere iii devis trafi en liajn manojn? Tio ne estas malgrava en tiu enketo.

Kiel aperis! Ĉu kiel aperis? — ekkriis Razumiĥin, — ĉu vi, ku- racisto, vi, kiu antaŭ ĉio la homon pristudi devas, kaj jen vi havas la unikan okazon pristudi la homan naturon, — ĉu do vi ne vidas, laŭ ĉiuj ĉi indicoj, kio estas la naturo de tiu Mikolao? Ĉu do vi ne vidas, unua- rigarde, ke ĉio kion li depoziciis dum la enketo, estas sanktega vero? Custe tiel ili trafis al li, kiel ii depoziciis. Li surpaŝis la skatoleton kaj levis ĝin!

Sanktega vero! Tamen li mem konfesis, ke en ia unua fojo li men- sogis?

Aŭskultu min. Aŭskuitu atente: kaj la kortisto, kaj Kofi, kaj Pe- strjakov, kaj ia alia kortisto, kaj la edzino de V unua kortisto, la urba- nino, kiu en tiu horo ĉe ŝi en ia kortistejo sidis, kaj la korta konsilisto Krjukov, kiu en tiu minuto lasis fiakron kaj estis eniranta sub la por- degejon man-en-mane kun damo, — ĉiuj, tio estas ok aŭ dek atestantoj, ĉiuj unuvoĉe depozicias, ke Mikolao premis Mitrej-on al la tero, kaj kuŝ- ante sur li taŭzadis lin, dum tiu kaptis liajn harojn kaj ankaŭ taŭzadis. Ili kuŝis barante la vojon, embarasante irantojn: oni insultis ilin de ĉiuj flankoj, sed iii, "kiel etaj knaboj" (la laŭiitera esprimo de V atestantoj), kuŝas unu sur la aiia, jelpas, luktas, ridegas, unu plilaŭtas la alian, kun la plej ridindaj muzeloj, kaj vetkurante en straton forsagas. Ĉu vi aŭdas? Nun vi rigore notu al vi: la kadavroj supre ankoraŭ estas varmaj, ĉu vi aŭdas, varmaj, tiaj oni trovis ilin! Se ili estis la murdintoj, aŭ nur sola Mikolao, kaj ĉe tio rompmalfermis la kestojn, aŭ nur iel partoprenis en la rabado, do permesu fari al vi unu solan demandon: ĉu povas koincidi simila animagordo, tio estas la jelpado, ridego, la knabeca lukto sub la pordego — kun hakiloj, kun sango, kun kovarda ruzo, singardemo, ra- bo? Ili ĵus murdis, antaŭ nur-nuraj kvin aŭ dek minutoj, — ĉar la korpoj ankoraŭ varmas, — kaj jen subite, lasinte kaj la kadavrojn kaj la loĝejon malŝlosita kaj sciante ke tien nun iras la homoj, ili forĵetis la predon, kaj kiel etaj knaboj, kuŝaĉas sur la vojo, ridegas, altiras al si ĉies aten- ton, kaj por tio estas dek sendubaj atestantoj!

Certe, tio strangas! Kompreneble, maleblas, sed...

Ne, frato, ne sed, ja se la orelringoj en la sama tago kaj horo aperintaj ĉe Mikolao, efektive konsistigas gravan faktan kompromitaĵon kontraŭ li, kiu rekte klariĝas per liaj depozicioj — sekve ankoraŭ dispu- teblan kompromitaĵon, — tiam necesas konsideri ankaŭ pravigajn fak- tojn, kaj des pli, ke tiuj faktoj estas nerefuteblaj. Kaj kiel vi opinias — laŭ la karaktero de nia jurisprudenco — ĉu ili akceptos aŭ ĉu ili kapa- blas akcepti tiun fakton — kiu estas bazita nur sur la pura psikologia malebleco, sur la nura spiritagordo, kiel fakton nerefutebian, kiu detruas ĉiujn ĝisnunajn akuzojn kaj materiajn faktojn. Ne, ili ne akceptos, ne- niam akceptos, ĉar jen trovitas la skatoleto kaj jen la viro kiu intencis strangoli sin, "kio ne povus okazi, se li ne sentus sin kulpa!" Jen la fun- damenta demando, jen pro kio mi bolas! Komprenu!

Ja mi vidas, ke vi bolas. Stop, mi forgesis demandi: ĉu es|as pru- vite, ke la skatoleto kun la orelringoj efektive estas el la oldulina Ŝran- kokesto?

Tio estas pruvita, — respondis Razumiĥin ĉagrenite kaj kuntirinte ia brovojn, — Koĥ rekonis la aĵon kaj indikis la lombardinton, kaj tiu konfirmis, ke la aĵo estas lia.

Aĉe. Nun ankoraŭ: ĉu iu vidis Mikolaon en tiu tempo, kiam Koĥ kun Pestrjakov iris supren, kaj ĉu tio iel estas pruvebla?

Ve, neniu lin vidis, — ĉagrenite respondis Razumiĥin, — ĝuste tio estas aĉa, eĉ Koĥ kun Pestrjakov ne rimarkis la farbistojn, kiam ili iris supren, kvankam ilia atesto nun ne multe signifus. "Ni vidis — ili rakontas — ke la loĝejo estas aperta, verŝajne iu laboris en ĝi, sed pre- terirante ni ne atentis pri tio, kaj nun ni ne ĝuste memoras, Ĉu estis tie en tiu minuto la laboristoj, aŭ ne.M

Hm. Do estas la nursola pravigo, ke ili reciproke taŭzadis sin kaj ridegis. Supozeble, ĝi estas forta pruvo, sed... Permesu nun: kiel do vi mem tiun Ĉi fakton klarigas? La trovon de P orelrlngoj per kio vi kla- rigas, se efektive li ilin tiel trovis, kiel 11 depozlciis?

Per kio mi klarigas? Kion mi klarigu: klaras la afero! Almenaŭ la vojo, laŭ kiu la afero estas kondukinda, estas klara kaj pruvita, kaj no- me la skatoleto ĝin pruvis. La vera murdinto perdis tiujn orelringojn. La murdinto estis supre, kiam Koĥ kun Pestrjakov frapadis ĉe V pordo, li sidis riglinte. Koĥ faris stultaĵon kaj iris malsupren; tiam la murdinto elsaltis kaj kuris ankaŭ malsupren, ĉar li ne havis alian eliron. Sur la ŝtuparo li kaŝis sin de Koĥ, Pestrjakov kaj la kortisto en la vaka loĝejo, ĝuste en tiu minuto, kiam Dmitrij kaj Mikolao forkuris el ĝi, li staris post la pordo dum la kortisto kun la duopo iris supren, li atendis ĝis iliaj paŝoj kvietiĝis kaj tute libere desupris ĝuste en tiu minuto kiam Dmitrij kaj Mikolao forkuris straten, kaj ĉiuj disiris, neniu restis en la korto. Iu eble vidis lin, sed ne memorfiksis: tiom multaj homoj svarmas! Kaj la skatoleto falis el la poŝo, kiam li post la pordo staris, kaj li ne rimarkis, ke ĝi falis, ĉar ne pri tio li tiam zorgis. Kaj ĝuste la skatoleto kiare montras, ke li ĝuste tie staris. Jen ja la solvo!

Ruze! Ne, frato, tio estas ruza. Tro ruza!

Sed kial, kiai?

Ja tial, ke ĉio tro trafe koincidas... kaj interplektiĝas... kvazaŭ en teatro.

E-eĥ! — ekkriis Razumiĥin, sed ĝuste tiam malfermiĝis la pordo, kaj eniris nova persono konata al neniu el la ĉeestantoj.

Tiu estis jam ne juna sinjoro, pedanta, imponaspekta, kun singarda kaj malkontenta fizionomio. Li komencis de tio, ke ii haltis sursojie, ĉir- kaŭgapante kun ofendite nekaSata miro kaj kvazaŭ demandanta per la rigardo: "Nu, kien mi trafis?" Malfide kaj eĉ kun afekto de timeto, pre- skaŭ de ofendiĝo, li ĉirkaŭgapis la etan kaj malaltan "Sipkajuton" de Ra- skoljnikov. Kun la sama miro li transmetis poste la rigardon al Raskolj- nikov mem, nevestita, hirta, nelavita, kuŝanta sur sia mizera sofo kaj ankaŭ senmove lin rigardanta. Poste kun la sama malrapidemo li ko- mencis rigardesplori la taŭzitan, nerazitan kaj nekombitan figuron de Razumiĥin, kiu siavice aroge-demande rigardis rekte en liajn okulojn, sen movi sin de la loko. La streĉita silento daŭris unu minuton, kaj fin- fine, kiel atendite, okazis malgranda ŝango de la dekoro. Kompreninte versajne laŭ kelkaj, cetere tre akraj, indicoj, ke per la trorigora sinteno ĉi tie, en ia "ŝipkajuto", eblas gajni nenion, ia enirinta sinjoro iom mil- diĝis, kaj ĝentiie, kvankam ne sen rigoro, ekparolis, sin turnante al Zo- simov kaj stampante ĉiun silabon de sia demando:

Rodion Romanyĉ Raskoljnikov, sinjoro studento aŭ eksa studento?

Zosimov mairapide moviĝetis kaj, povas esti, li eĉ respondus, se Ra-

zumiĥin, at kiu la vortoj entute ne estis adresitaj, ne tuj devancus lin:

Jen li kuŝas sur la sofo! Sed kion vi bezonas?

Tiu familiara "sed kion vi bezonas?" preskaŭ subtranĉis la pedantan sinjoron, li preskaŭ turnis sin al Razumiĥin, sed sukcesis tamen rebridi sin ĝustatempe kaj rapide returniĝis al Zosimov.

Jen Raskoljnikov! — balbutis Zosimov, kapmontrinte la malsanu- lon, poste oscedis, kaj iel enorme malfermis sian buŝon kaj enorme lon- ge tenis ĝin en tiu pozicio. Poste li malrapide ŝovis ia manon en la veŝ- tan poSon, elprenis grandan konveksan senbruan orhorloĝon, apertis, ri- gardis kaj same malrapide kaj pigre Sovis ia manon por ĝin reenpoŝigi.

Mem Raskoljnikov dum ia tuta tempo kuŝis silente kaj obstine kvan- kam sen speciala penso, rigardis al la veninto. Lia vizaĝo, nun fortur- niĝinta de 1' atentokapta floro sur ia tapeto, estis nekutime pala kaj esprimis neordinaran suferon, kvazaŭ li ĵus spertus turmentan operacion aŭ estus ĵus liberigita ei torturo. Sed la veninta sinjoro iom post iom komencis eksciti en li kreskantan atenton, poste embarason, poste mal- konfidon kaj preskaŭ timon. Kiam Zosimov, niontrinte al li, diris: "jen

Raskoljnikov", li subite rapide leviĝis, kvazaŭ eksaltis, sidiĝis sur la sofo kaj preskaŭ defie, sed kun rompiĝema kaj febla voĉo diris:

Jes! Mi estas Raskoljnikov! Kion vi volas?

La gasto atente rigardis kaj digne diris:

Petro Petroviĉ Luĵin. Mi volas esperi, ke mia nomo jam ne estas al vi tute nekonata.

Sed Raskoljnikov, atendinta ion tute alian, stulte kaj enpensiĝeme ri- gardis lin kaj nenion respondis, kvazaŭ la nomon de Petro Petroviĉ li aŭdis por la unua fojo.

Kiel? Ĉu ĝis nun vi ricevis neniun informon? — demandis Petro Petroviĉ grimacante.

Responde je tio Raskoljnikov malrapide kuŝiĝis sur la kusenon, ŝovis la manojn sub la kapon kaj ekrigardis al la plafono. En la vizaĝo de Luĵin aperis angoro. Zosimov kaj Razumiĥin eĉ kun plia scivolemo ko- mencis lin pririgardi kaj li evidente, finfine, konfuziĝis.

Mi supozis kaj kalkulis, — li ekbalbutis, — ke la letero, sendita jam antaŭ pli ol dek tagoj, preskaŭ antaŭ du semajnoj...

Aŭskultu, kial vi staras ĉe V pordo? — subite interrompis Razu- miĥin, — se vi havas ion klarigendan, tiam sidiĝu, ja por vi kaj Nastasja tie mankas loko. Nastasjuŝka, paŝu flanken, lasu la sinjoron trairi! Trai- ru, jen por vi la seĝo, ĉi tien! Penetru!

Li tiris sian seĝon de la tablo, liberigis iom da spaco inter la tablo kaj siaj genuoj kaj atendis en iom streĉita pozicio, por ke la gasto "pe- netru" tra tiu fendeto. Rezultis tiel, ke neniel eblis rifuzi, kaj la gasto ekŝovis sin tra la streta interspaco, haste kaj stumblante. Atinginte la seĝon, li eksidis kaj suspekte ekrigardis al Razumiĥin.

Vi ne konfuziĝu, — tiu diris frivole, — Rodja jam la kvinan tagon malsanas kaj tri tagojn li deliris, sed nun li rekonsciiĝis kaj eĉ manĝis kun apetito. Jen sidas lia kuracisto, kiu ĵus lin esploris, kaj mi estas ka- marado de Rodja, ankaŭ eksa studento, kaj jen nun mi iin vartas; do ne atentu pri ni, ne embarasiĝu, sed daŭrigu kion vi volas.

Mi dankas vin. Ĉu mi, tamen, ne maltrankviligos la malsanulon per mia ĉeesto kaj paroio? — Petro Petroviĉ turnis sin al Zosimov.

N-ne, — balbutis Zosimov, — eble distros, — kaj denove oscedis.

Ho, li jam delonge rekonsciiĝis, matene! — daŭrigis Razumiĥin, kies familiareco aspektis tiel senafekte simplanime, ke Petro Petroviĉ, iom pensinte, komencis vigliĝi, eble ankaŭ pro tio, ke tiu ĉifonulo kaj arogulo tamen sukcesis sin prezenti studento.

Via patrino... — komencis Luĵin.

Hm! — laŭtis Razumifiin. Luĵin demandc rigardis al li.

Nenio, ne gravas, daŭrigu...

Luĵin Ŝultrumis.

...Via patrino, ankoraŭ dum miaj vizitoj ĉe ŝin, komencis skribi al vi leteron. Alveninte ĉi tien mi intence atendis kelkajn tagojn kaj ne vizitis vin, por akiri plenan certecon, ke vi estas informita pri ĉio; sed nun, al mia miro...

Mi scias, scias! — subite diris Raskoljnikov kun esprimo de ne- tolerebla agaciĝo, — Estas do vi? La fianĉo? Jes, mi scias!.. kaj sufiĉe!..

Petro Petroviĉ forte ofendiĝis, sed restis silenta. Li streĉe penis kom- preni, kion ĉio ĉi signifas? La silento daŭris eble unu minuton.

Dume Raskoljnikov, kiu respondante nur iom turnis sin al li, subite denove komencis rigardesplori lin fikse kaj kun iu aparta scivolemo, kva- zaŭ ĵus li ne sukcesis pririgardi lin sufiĉe, aŭ kvazaŭ io nova en li mi- rigis lin: li eĉ leviĝetis por tio de la kuseno. Efektive, en la ĝenerala aspekto de Petro Petroviĉ konsternis kvazaŭ io speciala, kaj nome, io kvazaŭ praviganta la nomon "fianĉo", tiel senceremonie ĵus donitan al li. Unue, estis videble kaj eĉ tro rimarkeble, ke Petro Petroviĉ streĉe penis uzi kelkajn tagojn en la ĉefurbo, por sin vesti kaj plibeligi en la atendo de r fiancino, kio cetere estis tute nekulpigebla kaj permesebla. Eĉ la propra, eble tro orgojla, konscio pri sia agrabla baldaŭa ŝanĝo povus esti pardonita pro tiu kazo, ĉar Petro Petroviĉ estis nun en la rolo de fianĉo. Lia kostumo estis ĵus tajlorita, kaj ĉio estis bona, krom eble nur tio, ke ĉio estis tro nova kaj tro montranta la sciatan celon. Eĉ la danda, tut- nova, ronda ĉapelo atestis pri tio: Petro Petroviĉ iel eĉ tro respekte ri- latis al ĝi kaj tro atente tenis ĝin en la manoj. Eĉ la ĉarma paro de lilakaj, vere jouvin-aj gantoj16 atestis la samon, almenaŭ per tiu sola fak- to, ke ili ne estis vestitaj, sed nur portataj enmane por parado. En ia vesto de Petro Petroviĉ dominis koloroj helaj kaj junuiaj. Sur li estis bo- neta somera jako de helbruna tono, hela leĝera pantalono, samkolora veŝto, ĵus aĉetita fajna ĉemizo, batista leĝera kravato kun rozkoloraj strietoj, kaj plej bele: ĉio ĉi tre bone konvenis al Petro Petroviĉ. Lia vi- zaĝo, tute freŝa kaj eĉ bela, eĉ sen la bona kostumo ŝajnis pli juna ol liaj kvardek kvin jaroj. La maihelaj vangharoj agrable ĉurkaŭis ĝin de ambaŭ flankoj, en formo de du kotletoj, kaj tre bele densiĝis apud la freŝrazita brilanta mentono. Eĉ la haroj, cetere preskaŭ sen grizo, kom- bitaj kaj frizitaj ĉe barbiro, ne prezentis pro tiu cirkonstanco ion ridin- dan aŭ iun stultan aspckton, kio estas ordinara Ĉc frizlta hararo, Ĉar tio donas ai la vizaĝo neevitebian slmilecon kuri germano iranta al la altaro. Kaj eĉ se en tiu sufiĉe bela kaj sollda fizlonomlo estls io malagrabla aŭ forpuSa, tio devenis nur de aliaj kaŭzoj. Familiare pririgardinte sinjoron Luĵin, Raskoljnikov sarkasme ridetls, denove kuSiĝis sur la kusenon kaj daŭrigis rigardadl plafonen.

Sed sinjoro Luĵin kolektis la fortojn kaj, laŭŝajne, decidis dume ne rimarki tiujn strangaĵojn.

Tre, tre bcdaŭrinde estas, ke mi trovas vin en tia sanstato, — li komencis denove, pene rompinte la silenton. — Se mi scius pri via mal- sano, mi venus pli frue. Sed, vi scias: zorgoj!.. Krome mi havas tre gra- van aferon laŭ mia advokata metio en la senato. Mi jam ne mencias tiujn zorgojn, kiujn vi mem komprenas. Mi atendas viajn panjon kaj fra- tinon, kiuj venos tre baldaŭ...

Raskoljnikov moviĝetis kaj ŝajne volis ion diri; lia vizaĝo esprimis certan emociiĝon. Petro Petroviĉ iom haltis, atendante, sed ĉar nenio sekvis, li daŭrigis:

...Tre baldaŭ. Por la unua tempo mi trovis por ili loĝejon...

Kie? — malforte diris Raskoljnikov.

Tute ne malproksime de ĉi tie. La domo de Bakalejev...

En la avenuo Voznesenskij, — intervenis Razumifiin, — tie du etaĝoj estas luĉambroj; komercisto Juŝin proprietas; al mi okazis tie esti.

Jes, luĉambroj...

Abomenaĵo terura: koto, stinko, loko tre suspektinda; ĉio tie oka- zis; kaj nur diablo scias kiu povas loĝi!.. Kaj mi estis ja tie ĝuste pro unu skandala evento. Ĉipe, tamen.

Certe, mi ne povis kolekti tiom da informoj, ĉar mem mi estas nova homo, — delikate kontraŭdiris Petro Petroviĉ, — sed, cetere, du tre kaj tre puraj ĉambretoj, kaj nur por tre kurta tempo... Mi trovis jam la vcran, tio estas nian estontan loĝejon, — li turnis sin al Raskotjnikov, — nun oni aranĝas ĝin. Kaj dume mi mem devas lui ĉambron, je du paŝoj de ĉi tie, ĉe sinjorino Lippeveĥzel, en ia loĝejo de mia juna amiko, Andreo Semjonoviĉ Lebezjatnikov: ĝuste li rekomendis al mi la domon de Bakalejev...

Lebezjatnikov? — malrapide diris Raskoljnikov, kvazaŭ rememo- rante.

Jes, Andreo Semjonoviĉ, oficisto en ministerio. Ĉu vi bonvolas koni?

Ja... ne... — respondis Raskoljnikov.

Pardonu, tiel ŝajnis ai mi el via demando. Mi estis iam lia kura- toro... tre plaĉa juna viro... kaj ne fremda al politiko... Ja mi ŝatas ren- kontiĝi kun junularo: laŭ ĝi eblas sciiĝi pri la novo. — Petro Petroviĉ kun espero ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn.

Tio estas en kiu rilato? — demandis Razumiĥin.

En la plej serioza. Tiel diri, en la esenco mem, — rekaptis Petro Petroviĉ, kvazaŭ ekĝojinte pri la demando. — Vidu, mi jam dek jarojn ne vizitis Peterburgon. ĉiuj ĉi niaj novaĵoj, reformoj, ideoj — ĉio ĉi an- kaŭ nin tuŝis en la provinco; sed por vidi pli klare kaj vidi la tuton, necesas esti en Peterburgo. Nu, kaj mia penso nome estas tia, ke plej multe eblas rimarki kaj ekscii, observante niajn junajn generaciojn. Kaj mi konfesas: mi ĝojis...

Pri kio nome?

Via demando estas vasta. Mi povas erari, sed ŝajnas al mi, ke mi trovas pli klarajn konceptojn, pli multan, por tiel diri, kritikon; pli mul- tan aferemon...

Estas vero, — tradentigis Zosimov.

Mensogo, aferemo mankas, — atakis lin Razumiĥin. — Aferemon malfacile oni akiras, ĝi ne falas de la ĉielo. Kaj ni jam preskaŭ ducent jarojn estas dekutimigitaj de la aferoj... Ideoj, ja, eble cirkulas, — li adresis al Petro Petroviĉ, — kaj la strebo al bono ekzistas, kvankam in- fana; troviĝus eĉ honesteco, malgraŭ tio, ke ĉi tien invadis amaso da fri- ponoj, tamen aferemo mankas! Aferemo estas valoro simila al oro.

Mi ne konsentos kun vi, — kun videbla plezuro kontraŭdiris Petro Petroviĉ, — kompreneble, ekzistas pasioj, eraroj, sed oni devas esti an- kaŭ tolerema: la pasioj atestas pri ardeco por la afero kaj pri tiu erariga ekstera medio, en kiu la afero troviĝas. Vere, estas farita malmulto, sed ankaŭ la tempo estis malmulta. Pri rimedoj mi eĉ ne parolas. Laŭ mia propra vidpunkto, se vi volas, eĉ io estas farita: estas disvastigitaj kelkaj novaj utilaj ideoj, disvastigitaj kelkaj novaj utilaj verkoj, anstataŭ la an- taŭaj revemaj kaj romantikaj; la literaturo prenas pli maturan nuancon; estas elsarkitaj kaj primokitaj multaj nocaj antaŭjuĝoj... Unuvorte, ni senrevene fortranĉis nin de la pasinto, kaj tio, laŭ mi, jam estas afero, sinjoroj...

Li gurdas! Sin rekomendas, — subite diris Raskoljnikov.

Kion, sinjoro? — demandis Petro Petroviĉ, ne bone aŭdinte la vortojn, sed respondon li ne ricevis.

129

Ĉio ĉi estas ĝusta, — haste intermetis Zosimov.

9 3axa3 1541

Ĉu vere, sinjoro? — daŭrigis Petro Petroviĉ, milde rigardinte al Zosimov. — Konsentu mem, — li daŭrigis, adresante al Razumifiin, sed nun kun nuanco de kelka triumfo kaj supereco kaj preskaŭ aldonis: "ju- nulo", — ke ekzistas prosperado, aŭ kiel oni diras nun, progreso, alme- naŭ en la nomo de scienco kaj ekonomika vero...

Banale!

Ne, ne banale, sinjoro! Se al mi, ekzemple, |is nun oni parolis: "amu" kaj mi amis, kio sekvis el tio? — daŭrigis Petro Petroviĉ, eble kun troa hastemo, — sekvis, ke mi ŝiris la kaftanon duone, dividis kun proksimilo, kaj ni ambaŭ restis duonnudaj, laŭ la rusa proverbo: "Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun". Tamen la scienco diras: amu, plej unue, nur vin, ĉar ĉio en la mondo sur la privata iniciatemo baziĝas17. Ekaminte vin mem, vi viajn aferojn faros plej bone, kaj via kaftano re- stos nedifektita. Kaj ekonomika vero aldonas, ke ju pli multaj estas en la socio prosperantaj privataj aferoj kaj, por tiel diri, nedifektitaj kafta- noj, des pli multas por ĝi firmaj bazoj kaj des pli prosperas en ĝi ankaŭ la komuna afero. Sekve, akirante sole kaj ekskluzive por mi, mi ĝuste per tio akiras ankaŭ por ĉiuj kaj tiel kondukas al tio, ke proksimulo ri- cevas iom pli grandan disŝiritan kaftanon, kaj jam ne pro privataj ha- zardaj donacoj, sed sekve de 1' ĝenerala prospero. La ideo estas simpla, sed malfeliĉc tro longe ne alveninta, ŝirmita de ekzaltiĝo kaj revemo, kvankam ŝajnas, ne troan spriton oni devus havi por diveni...

Pardonu, ankaŭ mi ne spritas, — abrupte interrompis Razumifiin, — tial ni ĉesu. Ja mi ekparolis ne sencele, ĉar ĉi babilo-sinkonsolado, tiuj ĉi senĉesaj, nehaltigeblaj banalaĵoj kaj ĉiam samaj kaj samaj, jam tiel dum tri jaroj abomeniĝis, ke, je Dio, mi ruĝiĝas kiam eĉ aliaj, ne mi, en mia ĉeesto tiel parolas. Vi, kompreneble, hastis rekomendiĝi per viaj scioj, tio estas tre pardonebla, kaj mi ne malaŭdas. Mi volis nur ekscii, kio vi estas, ĉar vidu, al la komuna afero lastatempe kroĉiĝis tiom da diversaj industriistoj kaj tiom ili kripligis ĉion kion ili tuŝis, je sia profito, ke komplete la tutan aferon ili kotigis. Nu, kaj sufiĉe!

Kara sinjoro, — komencis sinjoro Luĵin, agaciĝante kun ekstrema degno, — ĉu vi volas, tiom frivolmaniere, kiarigi, ke ankaŭ mi...

Ho, indulgon, indulgon... ĉu mi povus!.. Sed sufiĉe! — tranĉis Razumiĥin kaj abrupte turnis sin kun la daŭrigo de ia antaŭa interpa- rolo al Zosimov.

Petro Petroviĉ montriĝis tiom saĝa, ke li tuj kredis al la klarigo. Ce- tere, li decidis foriri post du minutoj.

Espereble, ke nia konatiĝo komencita nun, — ii diris al Raskolj- nikov, — post via resaniĝo, kaj en ia konsidero de konataj al vi cirkon- stancoj, firmiĝos eĉ pli— Precipe mi deziras ia sanon al vi...

Raskoljnikov eĉ ne turnis la kapon. Petro Petroviĉ komencis ekstari de V seĝo.

Murdis nepre iombardinto! — konfirme diris Zosimov.

Nepre iombardinto! — jesis Razumifiin. — Porfirij siajn pensojn ne maikaŝas, tamen li iombardintojn enketas...

Li enketas la lombardintojn? — laŭte demandis Raskoljnikov.

Jes, sed kio?

Nenio.

Kiel li trovas ilin? — demandis Zosimov.

Kelkajn Kofi indikis, la aiiaj nomoj estis sur la paperaj voivaĵoj skribitaj, kaj keikaj mem venis, kiam ekaŭdis...

Nu, lerta kaj sperta devas esti tiu kanajlo! Kia aŭdaco! Kia re- zoluto!

Tamen ne! — rompis Razumifiin. — Ja ĝuste tio ĉiujn vin devo- jigas! Sed mi diras — mallerta, malsperta, kaj verŝajne, ĝi estis lia unua paŝo! Supozu, ke la kanajlo estas lerta kaj kalkulema, kaj la afero aperas malprobabla. Sed supozu malspertulon, kaj vi vidos, ke nur hazardo po- vis savi lin, kaj kiel multe povas fari hazardo. Pardonu min, ja li plej verŝajne eĉ barojn ne kapablis antaŭvidi! Kaj kiei li agas? — li prenas dek-dudekrubiajn aĵojn, ŝtopas per ili la poŝojn, fosas en la ina ŝranko- kesto, en ĉifonaĉoj, — sed en la komodo, en la supra tirkesto, en ska- toleto, oni trovis ĉirkaŭ unu mil kvincent rublojn ore kaj bankbiletojn! Li eĉ rabi ne sciis, li povis nur murdi! La unua paŝo, mi diras ai vi, estas la unua paŝo; li konfuziĝis! Kaj ne per plano, per hazardo li el- turnis sin!

Temas, ŝajne, pri la antaŭnelonga murdo de oldulino-oficistino, — intervenis, sin adresante al Zosimov Petro Petroviĉ, staranta jam kun la ĉapelo kaj gantoj enmane, sed antaŭforire dezirante ĵeti ankoraŭ kelkajn saĝajn vortojn. Li, evidente, klopodis fari favoran impreson, kaj la van- teco venkis la prudenton.

Jes. ĉu vi aŭdis?

Jes ja, mia najbarino...

ĉu vi detale scias?

9*

Ne tute; sed min interesas ea tio alia cirkonstanco, por tiel diri, la tuta demando. Mi ne parolas ja pri tio, ke la kvanto da krimoj en la

181

malsupra klaso, dum la lastaj kvin jaroj, pligrandiĝis. Mi ne parolas pri ĉiulokaj senĉesaj raboj kaj incendioj. Plej strangas por mi tio, ke la kvanto da krimoj en la supraj klasoj en la sama maniero pligrandiĝas, pdr tiel diri, paralele. Tie, ni aŭdas, eksa studento poŝtan kalefon ata- kis. Tie, avarlgardaj, laŭ sia socia situo, homoj falsajn dokumentojn fa- ras. Tle, en Moskvo, oni serĉas tutan bandon de falsintoj de la obllga- cioj de la publika prunto kun lotoj — kaj inter la ĉefoj estas lektoro pri la mondhistorio18. Tle, oni murdas alilande nian sekretarion14, pro kaŭzo morta kaj enigma... Kaj se nun tiu oldulino-uzuristino estas murdita fare de unu el societo pli supra, kampuloj ja ne lombardas oraĵojn, tiam do kiel oni klarigu tiun unuflankan senmoraliĝon de P civilizita parto de nia socio?

Ekonomiaj ŝanĝoj multas... — efiis Zosimov.

Kiel oni klarigu? — atkroĉiĝis Razumifiin. — Ja ĝuste per la en- radikigita troa malaferemo eblas klarigi.

Tio estas kiel?

Ja kion respondis en Moskvo tiu lektoro je la demando, kial li falsis biletojn: "ĉiuj riciĝas diversmaniere, do ankaŭ mi volis rapide riĉiĝi"20. La ĝustajn vortojn mi ne memoras, sed la senco estas: riĉiĝi fa- cile, raplde, sen penoj! El ĉio preta oni vivi kutimas, en fremdaj botoj irddi, maĉitan manĝi. Kaj kiam venas la tempo — jen ili jam alkuras, Ĉiuj kun granda ĉerpilo...

Sed tamen, moralo? Kaj, por tiel diri, reguloj...

Sed pri kio vi klopodas? — neatendite intervenis Raskoljnikov. — Ja laŭ via teorio rezultas!

Kiel laŭ mia teorio?

Nu, daŭrigu konsekvence, kion vi ĵus prelegis, kaj rezultos, ke ho- mojn eblas buĉi...

Indulgon! — ekkriis Luĵin.

Ne, ne vere! — efiis Zosimov.

Raskoljnikov kuŝis pala, kun tremanta supra lipo, li malfacile spira-

dis.

ĈIo havas sian mezuron, — fiere daŭrigis Luĵin, — la ekonomia ideo ankoraŭ ne estas invito al murdo, kaj se nur supozi...

Kaj ĉu estas vere, ke vi, — subite interrompis denove Raskdjni- kov per la tremanta pro kolero voĉo, en kiu estis aŭdebla iv ĝoja ofendo, — ĉu vere, vi diris al via fianĉino... ĝuste en tiu horo, kiam vi ŝian kon- senton ricevis, ke vi plej ĝojas pri tio... ke ŝi estas mizera... ĉar estas pli avantaĝe preni edzinon el mizero, por poste regi super ŝi... riproĉan- te, ke ŝi riccvas de vi vian bonfaremon?

Kara sinjorol — malice kaj incitite kriis Luĵin tute ruĝiĝinte kaj konfuziĝinte, — kara sinjoro... tiel falsi la penson! Pardonu min, sed mi devas diri, ke la klaĉoj, atingintaj vin, aŭ pli ĝuste diri, atingigitaj ĝis vin, ne havas eĉ ombron de la reala bazo, kaj mi... konjektas kiu... unuvorte... tiu sago... unuvorte, via patrino... ŝi ja montriĝis al mi, pre- ter ŝiaj bonegaj ecoj, iom tro ekzaltiĝema kaj romantikema en pensoj... Sed mi tamen estis je la distanco de mil verstoj de la supozo, ke ŝi povis kompreni kaj prezenti ia aferon en tia aspekto falsita de la fantazioj... Kaj, fine... fine...

Kaj ĉu vi scias? — kriis Raskoljnikov, iom leviĝante sur la kuseno kaj trapikante lin per fiksa, akra rigardo, — ĉu vi scias?

Kion? — Luĵin haltis kaj atendis kun ofendita kaj defia aspekto. Kelkajn sekundojn daŭris silento.

Tion, ke se vi ankoraŭ foje... aŭdacos mencii almenaŭ unu vor- ton... pri mia patrino... tiam mi certe ruligos vin de sur ia ŝtuparo!..

Kio al vi okazas! — Razumiĥin ekkriis.

Afi, jen kiel! — Luĵin paliĝis kaj mordetls la lipon. — Aŭskultu, sinjoro, min, — li ekparolis kun paŭzetoj kaj bridante sin per ĉiuj fortoj, sed tamen sufokiĝante, — mi jam antaŭe, nur enirinte, divenis vian malŝaton, sed intence ĉi tie restadis, por ekscii ankoraŭ pli. Multon mi povus pardoni al malsanulo kaj parenco, sed nun... al vi... neniam...

Mi ne malsanas! — kriis Raskoljnikov.

Tiom pli...

Iru al diablo!

Sed Luĵin jam estis eliranta mem, ne fininte la parolon, denove pe- netrante inter ia tablo kaj seĝo. Razumiĥin ĉi-foje ekstaris, por lin tra- lasi. Rigardante neniun kaj eĉ sen kapoklino al Zosimov, kiu jam delon- ge signalis al li per la kapo, ke li lasu ia malsanulon kvieta, Luĵin eliris, tenante pro singardemo apud la ŝultro sian ĉapelon, kiam, iom kliniĝin- te, li estis trairanta la pordon. Kaj eĉ en lia kurbigita dorso estis espri- mo, ke li forportas kun si teruran ofendon.

ĉu eblas, ĉu eblas tiel? — parolis embarasita Razumifiin, baian- cante la kapon.

Lasu, lasu min ĉiuj! — en furiozo kriis Raskoljnikov. — Nu, ĉu fine vi lasos min, turmentistoj! Mi vin ne timas! Mi neniun, neniun nun timas! For de mi! Sola mi volas esti, sola, sola, sola!

Ni iru! — diris Zosimov, kapsigninte al Razumiĥin.

Indulgon, ĉu eblas lin lasi tia.

Ni iru! — insiste ripetis Zosimov kaj eliris. Razumiĥin iom pensis kaj kuris por atingi lin.

Estus pli malbone, se ni ne obeus lin, — diris Zosimov, jam sur- ŝtupare. — Ne eblas inciti...

Kio okazas al li?

Nun li bezonas ies favoran puŝon, jen dezirindas kio! Ja li havis fortojn... Ĉu vi scias, li ion tenas en la menso! Ion senmovan, preman- tan... Tion mi tre timas, nepre!

Povas esti, tiu sinjoro, Petro Petroviĉ! EI la parolo klaras. ke li edziĝas je lia fratino kaj Rodja pri tio, ĝuste antaŭ la malsano, ricevis leteron...

Jes, diablo alportis lin nun. Li eble ĉion fuŝis. Kaj ĉu vi rimarkis, ke pri ĉio li indiferentas, pri ĉio silentas, krom la sola punkto, pro kiu li freneziĝas: tiu murdo...

Jes, jes! — rekaptis Razumiĥin, — mi tre rimarkis! Li interesiĝas, timas. Oni timigis lin ĝuste en la tago de lia ekmalsano, en la kontoro ĉe V inspektoro. Li tie svene faiis.

Rakontu tion al mi pli detale vespere, kaj poste ankaŭ mi ion ra- kontos al vi. Interesas li min, ege! Post horduono mi lin vizitos... Ce- tere, li ne plu inflamos...

Dankon ai vi! Kaj mi dume atendos ĉe Paŝenjka kaj observados pere de Nastasja...

Raskoljnikov, restinte sola, kun malpacienco kaj angoro ekrigardis al Nastasja; sed tiu ankoraŭ prokrastis foriron.

Teon vi trinkos nun, ĉu? — ŝi demandis.

Poste! Mi dormi volas! Lasu min...

Li konvulsie forturniĝis ai la muro; Nastasja eiiris.

VI

Sed apenaŭ ŝi eliris, li ekstaris, hokriglis la pordon, malnodis ia sa- kon kun la vestoj, kiun alportis Razumiĥin kaj kiu ĝin renodis, kaj ko- mencis vestiĝi. Stranga afero: ŝajnis, ke li subite iĝis tute trankvila; ne plu estis la duonfreneza deliro, kiel antaŭe, ne piu estis ia panika time- go, kiel dum la tuta lasta tempo. Estis la unua minuto de iu stranga, subita trankvilo. Liaj movoj estis precizaj kaj kiaraj, ili montris firman intencon. "Hodiaŭ, hodiaŭ!.." — li murmuris en si. Li tamen komprenis, ke li ankoraŭ estas malforta, sed ia fortega animstreĉo, evoluinta ĝis la trankvilo, ĝis la senmova ideo, donis al li forton kaj memfidon; li cetere esperis, ke li ne falos surstrate. Vestinte ĉion novan, ii rigardis la mo- non, kiu kuŝis sur la tablo, pensis kaj metis ĝin en la poŝon. Estis du- dek kvin rubloj. Li prenis ankaŭ ĉiujn kuprajn monerojn, la restaĵon de ia dek rubloj, kiujn Razumifiin elspezis por la vesto. Poste li senbrue formetis ia hokon, eliris el la ĉambro, desupris la ŝtuparon kaj enrigar- dis en la vaste malferman kuirejon: Nastasja staris dorse al li kaj, kii- niĝinte, blovante ardigis la braĝon en la mastrina samovaro. Ŝi aŭdis ne- nion. Cetere, kiu povus supozi, ke li foriros? Post unu minuto li estis jam sur la strato.

Estis ĉirkaŭ la oka horo, la suno malleviĝis. Staris la kutima sufoko; sed li avide englutis tiun stinkan, polvozan aeron infektitan de la urbo. Li eksentis facilan vertiĝon; iu freneza energio subite ekbrilis en liaj in- flamaj okuloj kaj en lia sekiĝinta palflava vizaĝo. Li ne sciis kien iri, kaj li eĉ ne pensis pri tio; li sciis nur: "ke ĉion tion necesas fini jam hodiaŭ, unufoje, tuj; ke aliel li ne revenos hejmen, ĉar li ne volas tiel vivi. Kiel fini? Per kio fini? Pri tio li havis neniun komprenon, cetere li ne volis eĉ pensi. Li forpelis la penson: la penso turmentis lin. Li nur sentis kaj sciiis, ke estas necese ĉion ŝanĝi, tiel aŭ aiiel, "almenaŭ iel ajn", li ripetis kun malespera, senmova memfido kaj decidemo.

Laŭ la matfnova kutimo li,«laŭ la ordinara vojo de siaj antaŭaj pro- menoj, direktiis sin rekte al la placo Sennaja. Ne malproksime de Sen- naja, antaŭ butiko, sur la pavimo staris juna nigrohara gurdisto kaj tur- nis iun tre koirtuŝan romancon. Li akompanis junulinon starantan antaŭ li sur la trotuiiro, proksimume dekkvinjaran, fraŭline vestitan, en krino- lino, pelerino, gantoj kaj pajla ĉapeleto kun fajrokolora plumo; ĉio estis malnova kaj tnivita. ŝi kantis la romancon per strata, knaranta, sed su- fiĉe agrabla kaj forta voĉo, atendante du kopekojn el la butiko. Raskolj- nikov haltis por nelonge apud du-tri aŭskultantoj, aŭskutis, elprenis kvin kopekojn kaj metis la moneron en la manon de P junulino. ŝi subite rompis la kantadon ĉe la plej kortuŝa kaj alta noto, kvazaŭ fortranĉis, abrupte kriis al la gurdisto: "sufiĉe!", kaj ambaŭ ektrenis sin plu, al la sekva butiko.

Ĉu vi ŝatas stratan kantadon? — subite adresis Raskoljnikov al unu, jam ne juna, preterpasanto, kiu staris kun li apud la gurdo kaj ha- vis aspekton de vagulo. Tiu sovaĝe kaj mire rigardis al li. — Mi ŝatas, — daŭrigis Raskoljnikov, sed kun tia aspekto, kvazaŭ tute ne pri la stra- ta kantado ii parolis, — mi ŝatas, kiel oni kantas kun gurdo en frosta, malhela kaj humida aŭtuna vespero, nepre en la humida, kiam ĉiuj pa- santoj havas palverdajn kaj malsanulajn vizaĝojn. Aŭ, eĉ pli bone, kiam falas neĝo malseka, tute rekte, sen vento, ĉu vi scias? kaj tra ĝi la ga- slanternoj brilas...

Mi ne scias... Pardonu... — murmuris la sinjoro, timigita kaj de la demando kaj de la stranga aspekto de Raskoljnikov, kaj transiris al la alia stratflanko.

Raskoljnikov ekiris rekten kaj atingis tiun angulon en Sennaja, kie tiam staris la vendisto kun virino, kiuj interparolis kun Lizaveta; sed nun ili forestis. Rekoninte la lokon, li haltis, ĉirkaŭrigardis kaj turnis sin al junulo en ruĝa ĉemizo, oscedanta apud eniro de farunmagazeno21.

Ĉu ĉi tie, Ĉe la angulo, iu urbano vendadas kun virino, kun la edzino, ha?

Multaj ĉi tie vendas, — respondis la ulo, desupre okulmezurante Raskoljnikov.

Kiel oni nomas lin?

Kiel baptita, tiel nomita.

He, ĉu ankaŭ vi estas el Zarajsk? E1 kiu gubernio?

La ulo denove rigardis al Raskoljnikov.

ĉe ni, via moŝto, estas ne gubernio, sed distrikto. Kaj mi estas distrito, kaj scias nenion... Pardonu min, via moŝto, grandanime.

Ĉu estas manĝejo, ĉi-supre?

Estas gastejo, kun bilardo; ankaŭ prynzessinojn vi trovos.. .Tra- la-la!

Raskoljnikov transiris la placon. Tie, ĉe angulo, staris densa aro da viroj. Li ŝovis sin en la plejan densaĵon, scivole rigardante en la viza- ĝojn. Pro io li inklinis alparoli ĉiun. Sed la viroj ne atentis lin, laŭte parolante inter si, kunpremiĝante en grupetojn. Li haltis, pensis kaj iris dekstren, laŭ la trotuaro, en la direkton al la avenuo V. Forlasinte la placon, li trafis strateton.. P

Ankaŭ pli frue li ofte iris en tiu kurta strateto, fleksiĝanta kaj kon- dukanta de ia placo al Sadovaja. Lastatempe ĉiuj ĉi lokoj eĉ altiris lin vagi en ili kiam li sentis naŭzemon "por ke estu eĉ pli naŭze". Sed nun li pensis pri nenio, kiam eniris tiun strateton. Staris granda domo, plene konsistanta el drinkejoj kaj ceteraj manĝotrinkaj ejoj. El iii ĉiuminute el- kuris virinoj vestitaj mi-iras-al-najbarino — sentukaj kaj en ia nuraj ro- boj. Ili grupiĝis en du-tri iokoj sur la trotuaro, piejparte ĉe la subirejoj en teretaĝon, kien, per du ŝtupoj, eblis maisupreniri en diversajn tre amuzajn iokalojn23. En unu el ili nun estis terura bruego je la tuta stra- to, tintis gitaro, oni kantis, kaj la etoso estis tre gaja. Ĉe ia enirejo gru- piĝis multe da virinoj; kelkaj sidis sur ia ŝtupoj, kelkaj sur ia trotuaro, kelkaj staris kaj interparolis. Apude, sur la pavimo, iaŭte sakrante, tre- nis sin ebria soldato kun cigaredo kaj ŝajne voiis eniri, sed kvazaŭ for- gesus kien li eniru. Iu ĉifonulo interŝanĝis insuitojn kun alia ĉifonulo, kaj iu morte ebria kuŝaĉis laŭiarĝe de ia trotuaro. Raskoljnikov haltis ĉe la granda grupo de virinoj. Ili raŭke interparolis; ĉiuj surhavis indienajn robojn, kaproŝuojn kaj estis sentukaj. Kelkaj havis pli ol kvardek jarojn, sed estis ankaŭ deksepjaraj, preskaŭ ĉiuj havis la okulojn batitaj.

Ial lian atenton logis la kantado kaj tiu bruego, tie, malsupre... De tie estis aŭdeblc, kiel inter ridegoj kaj jelpoj akompanate de minca fal- seto de brava kanto kaj de gitaro, iu arde dancadis, elfrapante la ritmon per la kalkanoj. Li fikse, morne kaj enpensiĝe aŭskultis, kliniĝinte al la enirejo kaj scivole enrigardante de V trotuaro internen.

Mia kara policano

Kial vi min draŝas vane? —

fluis la alta voĉo de kantistino. Raskoljnikov forte ekdeziris aŭdi la kanton, kvazaŭ tio havus por li ia ĉefan sencon.

"ĉu mi eniru? — li pensis. — Ili ridegas! Ebriaj. Ĉu eble ankaŭ mi ebriiĝu?"

ĉu vi eniras, kara moŝtulo? — demandis unu ei la virinoj kun voĉo tre sonora kaj ankoraŭ ne tute raŭka. ŝi estis juna kaj eĉ ne mal- bela — sola en la tuta grupo.

Beleta! — li respondis, rektiĝinte kaj rigardante al ŝi.

ŝi ridetis; ia komplimento tre plaĉis al ŝi.

Vi mem tre beleta, sinjoro, — ŝi diris.

Kia maldika! — rimarkis base alia virino, — ĉu el kuracejo?

Hej, filinoj de generalo kun nazoj kampulaj! — subite interrompis alirinta viro, ebrieta, en nebutonita krudŝtofa kampula kitelo kaj kun ru- ze ridetanta muzelo. — Pro kio vi gajas?

Nu, eniru, se vi venis!

Bele! Mi eniros!

Kaj li plonĝis malsupren.

Raskoljnikov ekmovis sin plu.

Hej, moŝtulo! — kriis post lin la junulino.

Kio?

Ŝi konfuziĝis.

Mi, kara moŝtulo, ĉiam ĝojos dividi kun vi horojn, sed nun antaŭ vi mi ial ne povas konscienciĝi. Donacu, ĉarma kavaliro, ses kopekojn al mi por drinko!

Raskoljnikov elprenis kiom trovis: tri kvinkopekajn monerojn.

Ah, kia bonkorega moŝtuio!

Kiel oni nomas vin?

He, nomu Duklida.

Ho ne, ja kio ĝi estas, — subite rimarkis virino en la grupo, ri- proĉe balancante la kapon al Duklida. — Mi jam ne komprenas kiel eblas tiel peti! Mi, vere, nur pro nura honto tuj subteriĝus...

Raskoljnikov scivole rigardis al la parolantino. Ŝi estis variolkava ino, ĉirkaŭ tridekjara, kun multegaj bluaĵoj surhaŭte, kun ŝveliĝinta supra li- po. Ŝi parolis kaj riproĉis trankvile kaj serioze. "Kie, — pensis Raskolj- nikov, plu irante, — kie mi legis, kiel iu kondamnjta al morto, unu ho- ron antaŭ la morto, parolas aŭ pensas, ke se li devus vivi en iu altaĵo, sur roko, kaj sur tiel mallarĝa placeto24, kien nur du piedojn li povus meti, — kaj ĉirkaŭ li estus abismoj, oceano, eterna mallumo, eterna so- leco kaj eterna uragano, — kaj restadi tiel, starante sur unu arŝino da spaco, la tutan vivon, mil jarojn, la eternon, — tiam estus prefere tiel vivi, ol tuj morti! Nur vivi, vivi kaj vivi! Kiel ajn vivi, — nur vivi!.. Kia vero! Dio, kia vero! La homo estas fuilo! Kaj fiulo estas tiu, kiu lin pro tio nomas fiulo," — li aldonis post unu minuto.

Li eniris alian straton. "Ba! «La Kristala palaco»! Antaŭe Razumihin parolis pri «La Kristala palaco». Cetere, kion mi volis? Ja, tralegi!.. Zo- simov diris, ke li en gazetoj tralegis..."

Ĉu vi havas gazetojn? — li demandis, enirinte en sufiĉe vaistan kaj eĉ puran gastejon kun kelkaj ĉambroj, cetere, preskaŭ malplenaj. Du, tri gastoj trinkis teon, kaj en la plej fora ĉambro sidis grupo, kvar ho- moj, trinkantaj ĉampanon. A1 Raskoljnikov ŝajnis, ke inter ili sidas Za- metov. Cetere, demalproksime ne eblis bone distingi.

"Ne gravas!" — li pensis.

Ĉu vodkon, sinjoro? — demandis la kelnero.

Teon donu. Kaj alportu ai mi gazetojn, malnovajn, de la lastaj kvin tagoj, envice, kaj vi trinkmonon ricevos.

Jes, sinjoro. Jen la hodiaŭaj. Kaj ĉu vodkon, sinjoro?

La mainovaj gazetoj kaj teo aperis. Raskoljnikov sidiĝis kaj komencis serĉadi: "Izler25 — Izier — Aztekoj —- Aztekoj — lzler — Bartola — Massimo — Aztekoj26 — Izler... hu, damne! aha, jen ia notoj27: ŝi falis de ŝtuparo — urbano forbrulis pro vino — incendio en Sabloj — incen- dio en Peterburgskaja28 — ankoraŭ incendio en la Peterburgskaja — an- koraŭ incendio en la Peterburgskaja — Izler — Izler — Izler — Izler

Massimo... Aha, jen..."

Li finfine trovis kion serĉis kaj eklegis; la linioj saltis antaŭ liaj oku- loj, li tamen finlegis la tutan "novaĵon" kaj avide komencis serĉi en la sekvaj numeroj postajn aldonojn. Kiam li foliumis, liaj manoj tremis pro konvulsia malpacienco. Subite iu eksidis apud li ĉe iia tablo. Li rigardis

estis Zametov, kaj en la sama aspekto, kun la ringoj, oraj ĉenetoj, kun la strio en la nigraj ŝmiritaj harbukloj, en la danda veŝto kaj en iom irivita surtuto kaj malfreŝa ĉemizo. Li estis gaja, aimenaŭ li tre gaje kaj bonanime ridetis. Lia brunhaŭta vizaĝo iom ardiĝis pro trinkita ĉam- pano.

Kiel! Vi ĉi tie? — li komencis kun malkompreno kaj per tiu tono, kvazaŭ delonga konato, — sed ankoraŭ hieraŭ Razumifiin diris al mi, ke vi ĝis nun estas en febro. Jen strange! Ja mi vizitis vin...

Raskoljnikov sciis, ke li aliros. Li dcmetis la gazetojn kaj turnis sin al Zametov. Sur liaj lipoj ludis moka rideto kaj iu nova incitita malpa- cienco vidiĝis en tiu rideto.

Tion mi scias, ke vi vizitis, — li respondis, — mi aŭdis. Vi serĉis la ŝtrunipeton... Kaj ĉu vi scias, Razumifiin ŝategas vin. Li diras, ke vi kun li al Laviza Ivanovna iris, nu, pro kiu vi klopodis tiam, al leŭtenanto Pulvo palpebrumadis, kaj tiu neniel povis kompreni, ĉu vi memoras? Ja kiel ne kompreni — ja klara afero... ĉu?

Afi, kia ii estas senbridulo!

Pulvo, ĉu?

Ne, via amiko, Razumifiin...

Kaj bone vi vivas, sinjoro Zametov, en plej agrabiajn lokojn eniro estas senpaga! Nun kiu verŝis en vin ĉampanon?

Nu, tio estas... ni iom trinkis. Kaj vi jam: "verŝis"!

Honorario! ĉion vi bonuzas! — Raskoijnikov ridis. — Ne gravas,

ne gravas, bonkarega knabo! — li aldonis, batinte ia ŝultron de Zame- tov, — ja mi ne kolere, "sed ŝate, tio estas ludante", mi diris ĝuste kiel tiu iaboristo paroiis, kiam ii Mitjkan taŭzadis, jen, laŭ la olduiina kazo.

Sed vi kiel scias?

Ja mi, povas esti, pli ol vi scias.

Hm, iel strangas vi... Vere, ankoraŭ tre malsana. Vane vi forlasis la hejmon...

Cu mi stranga ŝajnas al vi?

Jes, Ĉu vi nun gazetojn legas?

Gazetojn.

Oni pri incendioj multe skribas.

Ne, mi ne pri incendioj. — Kaj li enigme ekrigardis al Zametov; la moka rideto denove kurbigis liajn iipojn. — Ne, mi ne pri incendioj legis, — li daŭrigis, palpebrumante al Zametov. — Nu, konfesu, kara junulo, ke vi terure ŝatus scii, pri kio mi legis?

Tute mi ne Ŝatus; mi simple demandis. Cu ne estas permesite de- mandi? Kial vi ĉiam....

Aŭskultu, vi estas homo klera, literatura, ĉu?

Mi finis ses klasojn de gimnazio, — respondis Zametov kun certa digno.

Ses! Aĥ, kia pasereto! Kun harstrio, en ringoj — riĉa homo! Fu, kia ĉarma knabeto! — Raskoljnikov ŝprucis sonoran ridon, rekte en ia vizaĝon de Zametov. Tiu abrupte flankiĝis kaj ne tiom ofendiĝis, kiom ekmiris.

Pu, kia stranga! — ripetis Zametov tre serioze. — ŝajnas al mi, ke vi ankoraŭ deliras.

Mi deiiras? Mensogas vi, pasereto!.. Do, mi estas stranga? Nu, kaj ĉu vi scivolas pri mi, ĉu? Cu vi scivolas?

Jes, mi scivolas.

Do mi diru, pri kio mi legis, kion serĉis? Jen kiom da numeroj mi ordonis altreni! Estas suspektinde, ĉu?

Nu, vi ŝercas!

La oreloj estas funeloj, ĉu ne?

Kiuj funeloj?

Poste mi diros, kiuj funeloj, kaj nun, mia ĉarma, mi dekiaras ai vi... ne, prefere: "mi konfesas"... Ne, ankaŭ tiel mave: "mi faras depo- zicion, kaj vi prenas ĝin" — jen kiel! Do, mi depozicias, ke mi legis, interesiĝis... serĉadis... — Raskoljnikov faris ia okulojn stretaj kaj iom atendis, — serĉadis — kaj por tio fakte mi venis ĉi tien, — pri la murdo de 1* oldulino-oficistino, — li diris, finfine, preskaŭ flustre, tute alprok- simiginte sian vizaĝon al tiu de Zametov. Zametov fikse rigardis lin, sen movi kaj sen depuŝi sian vlzaĝort de la lia. Plej strange Ŝajnis poste al Zametov, ke ekzakte unu minuton daŭris ilia sllento kaj ekzakte unu mi- nuton ili tiel rigardis unu la alian,

Nu, kio do, ke vi legis? — subite ekkriis li en malkompreno kaj senpacience. — Ĉu tio gravas por mi? Kiu senco estas en tio?

ĉuste tiu oldulino, — daŭrigis Raskoljnikov, kun la sama flustro, eĉ ne movinte sin pro la krio de Zametov, — ĝuste tiu, pri kiu, se vi memoras, oni komencis en la kontoro rakonti — kaj mi falis sveninte. Nu, ĉu nun vi komprenas?

Kio okazas? Kion..."vi komprenas"? — diris Zametov preskaŭ alarmite.

La senmova kaj serioza vizaĝo de Raskoljnikov ŝanĝiĝis unumomente, kaj subite li ŝprucis denove tiun saman nervozan ridegon, kiel antaŭe, kvazaŭ li nun tute ne povus reteni sin. Kaj unumomente li subite reme- moris ĝis la ekstrema klareco de I' sensoj tiun antaŭnelongan momen- ton, kiam li staris post la pordo, kun la hakilo, la riglilo saltadis, ili trans la pordo insultis kaj penis eniri, kaj li subite volis ekkrii ai ili, insulti ilin, ekridi, ridegi, ridegi, ridegi!

Vi estas aŭ frenezulo, aŭ... — diris Zametov — kaj haltis, kvazaŭ subite frapita de penso, fulme trakurinta en lia cerbo.

Aŭ? Kio "aŭ"? Nu, kio? Nu, diru ja!

Nenio! — kolere respondis Zametov, — absurde!

Ambaŭ eksilentis. Post la abrupta, paroksisma rideksplodo Raskoljni- kov subite enpensiĝis kaj ektristis. Li metis la kubuton surtablen kaj apogis permane la kapon. ŝajnis, ke li komplete forgesis pri Zametov. La silento daŭris sufiĉe longe.

Kial vi ne trinkas teon? Ĝi estos malvarma, — diris Zametov.

Ha? Kio? Teo?.. Ja... — Raskoljnikov glutis el la glaso, metis en la buŝon panpeceton kaj subite, rigardinte al Zametov, ŝajne, ĉion re- memoris, kaj kvazaŭ reskuis sin: lia vizaĝo reprenis la komencan mok- esprimon. Li daŭrigis trinki la teon.

Nuntempe multas tiaj friponaĵoj, — diris Zametov. — Jen an- taŭnelonge mi legis en "La moskva bulteno", ke en Moskvo oni kaptis tutan bandon da monfalsistoj. Eĉ tuta societo ĝi estis. Ili falsis biletojn.

Ho, tio okazis delonge! Mi jam antaŭ unu monato legis, — re- spondis trankviie Raskoljnikov. — Do tiuj, laŭ vi, estas friponoj? — li aldonis rikane.

Kial do ne friponoj?

ĉu tiuj? Tiuj estas infanoj, flavbekuloj, sed ne friponoj! Kvindeko da homoj por tiu celo kolektiĝas! ĉu oni tiel devas? Ĉi tie eĉ tri estus tro, kaj eĉ nur se unu la alian fidus pli ol sin mem. Ja sufiĉas, ke unu el ili elbabilu ebriiĝinte kaj la afero krevas kiel sapveziko! Flavbekuloj! Ili komisias al nefidindaj homoj ŝanĝi la biletojn: ĉu tian gravan aferon eblas konfidi al la unua renkontito? Nu, supozu, ke ili sukcesus kun la flavbekuloj, supozu, ke ĉiu por si po unu miliono ŝanĝus, sed poste? La tutan vivon? ĉiu dependos de aliaj dum la tuta vivo! Prefere pendumi sin tuj! Sed ili eĉ ŝanĝi monon ne sciis: unu komencis ŝanĝi en banko, ricevis kvin milojn, sed ektremis la manoj. Kvar li rekalkulis, kaj la kvi- nan akceptis senkalkule, kredinte, nur por ŝovi ĝin rapide en la poŝon kaj tuj forkuri29. Do, li vekis suspekton. Kaj krevis ĉio pro sola stultulo! ĉu oni tiel devas?

Ke la manoj ektremis? — eĥis Zametov, — sed tio okazas. Ne, mi tute certas, ke tio okazas. Foje ne eblas elteni.

Ĉu tion?

Kaj ĉu vi eltenus? Ne, mi ne eltenus! Pro centrubla profito kon- senti je tia teruro! Iri kun falsa bileto — ja kien? — en la bankan kon- toron, kies ekspertoj estas lertaj kaj spertaj, — ne, mi konfuziĝus. Kaj ĉu vi ne konfuziĝus?

Raskoljnikov subite denove ekhavis teruran deziron "montri la lan- gon". Frosteto laŭonde kuris sur lia dorso.

Mi farus ne tiel, — li komencis demalproksime. — Mi jen kiel komencus ŝanĝi: mi kalkulus la unuan milon, kvarfoje de la komenco kaj fino, ĉiun paperon ekzamenante, kaj ekprenus la duan milon; komencus ĝin kalkuli, kaj kalkulinte ĝis la mezo, jen elprenus iun kvindekrublan bileton kaj levus al la lumo, jen mi turnus ĝin kaj denove levus al la lumo — ĉu ne estas falsa? "Mi, ja, timas: mia parencino tiei antaŭne- longe perdis dudek kvin rublojn"; kaj mi rakontus konvenan historion. Kaj komencinte kalkuli la trian milon — stop, permesu: mi ŝajne en la dua milo la sepan centon miskalkulis, mi dubas... kaj mi lasus la trian, kaj denove al la dua, — kaj jen tiel ĉiujn kvin. Kaj finfine, el la kvina kaj dua mi plukus po unu bileto, kaj denove ekdubus: "anstataŭigu, mi petas", — kaj mi tute ŝvitigus la kontoriston, ke li eĉ preĝus por mia foriro. Finfine ĉion fininte, mi irus, malfermus la pordon, — sed ne, pardonu, mi denove revenus, demandus pri io, iun klarigon petus, — jen kiel mi farus!

Fi, kiajn teruraĵojn vi diras! — diris ridante Zametov. — Sed estas ĉio ĉi nuraj vortoj, kaj reale, vi stumbius verŝajne. Ĉi tie, mi diras al vi, laŭ mi, ne nur mi kaj vi, sed eĉ sperta, bravega homo pri si ne certus. Jen klara ekzemplo: la murdo de 1' oldulino. Jen, kiei ŝajnus, estas kuragulo, en la hela tago ĉiujn riskojn decidis, per nurnura mira- klo saviĝis, — sed la manoj tamen ektremis: li bone ŝteli ne povis, ne eltenis; tio estas videbia...

Raskoljnikov ŝajne ofendigis.

Videbia! Sed kaptu lin nun, nu! — li krietis, malice ekscitante Za- metov-on.

Nu, oni ja kaptos.

Kiu oni? Ĉu vi kaptos? Vi laciĝos kaptadi! Ja vi ĉefe al kio rigar- das: ĉu elspezas homo monon aŭ ne? Jen ĉe iu ĉiam mankis mono, kaj subite li komencas disipi, — nu ĝuste li estas la murdinto! Sed per tio vin povas ĉiu infano trompi!

Sed ĝuste tiel ili ĉiam faras, — respondis Zametov. — Murdo ler- ta, tre riska, sed oni tuj kaptas ilin en drinkejo! Pro la disipo ili ĉiuj kaptiĝas. Ne ĉiuj ja estas tiaj ruzaj, kia vi. Vi ja certe ne irus en drin- kejon, ĉu?

Raskoljnikov paŭtis kaj fikse rigardis al Zametov.

Vi ŝajne ekhavis apetiton, kaj vi nun volas scii, kiel mi agus en tia okazo? — li demandis malkontente.

Mi ŝatus, — firme kaj serioze respondis tiu. Li ial komencis tro serioze paroli kaj rigardi.

ĉu tre?

Tre.

Bone. Mi agus jen tiel, — komencis Raskoljnikov, denove subite alproksimigante sian vizaĝon al tiu de Zametov, denove fikse rigardante lin kaj denove flustrante, tiel ke ĉi-foje tiu eĉ tremis. — Mi jen tiel fa- rus: mi prenus la monon kaj la aĵojn kaj, post foriro de tie, tuj, sen deflankiĝi, irus en iun dezertan lokon, kie mankas homoj kaj nur bariloj staras — eble en iun legomĝardenon aŭ io simila. Ankoraŭ anticipe mi trovus en tiu korto pezan ŝtonon ie en angulo, ĉe barilo, kiu kuŝis tie eble de la konstruo de la domo. Mi levus tiun ŝtonon — sub ĝi devus esti kavo, — kaj en tiun kavon mi metus la tutan monon kaj ĉiujn aĵojn. Metus, kaj per la ŝtono kovrus, en la maniero, kiel ĝi antaŭe kuŝis, pre- mus ĝin per la piedo, kaj irus for. Kaj unu jaron, du jarojn mi ĝin ne tuŝus, tri jarojn ne tuŝus, — nu, serĉu do! Malaperis tute!

Vi eslas freneza, — pene eldiris Zametov pro io ankaŭ flustre kaj demoviĝis subite de Raskoljnikov. ĉe tiu ekbrilis la okuloj, li terure pa- iiĝis, lia supra lipo ektremis kaj konvulsietis. Li klinis sin al Zametov laŭeble proksime kaj komencis movi la lipojn dirante nenion; tiel daŭris duonan minuton; li sciis kion li faras, sed li ne kapablis reteni sin. Te- rura vorto, kiel la tiama riglilhoko en la pordo, danĝere saltis sur liaj lipoj: ĝi tuj eksaltos; nur se lasi ĝin; nur se diri!

Sed se estas mi, kiu murdis la oldulinon kaj Lizavetan? — li su- bite diris kaj — rekonsciiĝis.

Zametov freneze rigardis al li kaj iĝis pala, kiel tablotuko. Lia vizaĝo tordiĝis je rideto.

Ĉu tio eblas? — li eldiris apenaŭ aŭdeble.

Raskoljnikov ĵetis al li malican rigardon.

Konfesu, ke vi kredis? Ĉu jes?

Tute ne! Nun mi pli ol iam ne kredas! — haste diris Zametov.

Vi kaptiĝis! Kaptiĝis vi, pasereto! Do, antaŭe vi kredis, se nun "vi pli ol iam ne kredas"?

Tute ne! — ekkriis Zametov, evidente konfuzita. — Ĉu por tio vi timigis min, por konduki al tio?

Do, vi ne kredas? Kaj pri kio vj. en ia kontoro ekparolis, kiam mi eliris? Kaj pro kio leŭtenanto Pulvo min enketis post la sveno? He, vi, — li kriis al la kelnero, ekstarante kaj preninte la kaskedon, — kiom de mi?

Tridek kopekojn, sinjoro, — tiu respondis, alkurinte.

Jen prenu ankoraŭ dudek por vodko. Vidu kiom da mono! — li etendis al Zametov sian tremantam manon kun bankbiletoj, — ruĝaj, bluaj, dudek kvin rubloj. De kie? Kaj de kie la novaj vestoj aperis? Ja vi scias, ke eĉ unu kopekon mi ne havis! Certe, la mastrinon oni enketis jam... Nu, sufiĉe! Assez causĉ![2] Cis revido... agrablega!..

Li eliris, tuta tremanta pro iu sovaĝa histeria sento, en kiu cetere ĉeestis parte ekstrema ĝuo, — tamen li estis morna, terure laca. Lia vi- zaĝo estis tordita, kvazaŭ post iu paroksismo. Lia laciĝo rapide kreskis. La fortoj ekscitiĝis kaj alvenis nun subite, kun unua puŝo, kun unua ek- scita sento, kaj same rapide foriris, laŭgrade dum malfortiĝis la sento.

Zametov, rcstinta sola, ankoraŭ longe restis sidante sur la sama loko, en medito. Raskoljnikov surprize renversis ĉiujn liajn pensojn rilate la konatan punkton kaj definitive fiksis lian opinion.

"Ilja Pertoviĉ estas ŝtipulo!" — li decidis definitive.

Apenaŭ Raskoljnikov malfermis la eliran pordon, kiam subite, sur la perono, li kunpuŝiĝis kun eniranta Razumifiin. Ambaŭ, eĉ je unupaŝa di- stanco ne vidis unu la alian, kaj iliaj kapoj apenaŭ ne koliziis. Kelkan tempon ili rigarde mezuris unu la alian.

Razumiĥin estis tre surprizita, sed subite kolero, vera kolero, malice ekbrilis en liaj okuloj.

Do, jen kie vi estas! — li kriis plenvoĉe. — E1 la lito eskapis! Kaj mi eĉ sub la sofo lin serĉis! Eĉ en la subtegmenton ni iris! Pro vi mi preskaŭ batis Nastasjan!.. Kaj li estas jen kie! Rodjka! Kion tio si- gnifas! Diru la veron! Konfesu! Ĉu vi aŭdas?

Tio signifas, ke ĉiuj vi ĝismorte tedis min, kaj mi volas esti sola, — trankvile respondis Raskoljnikov.

Sola? Kiam vi apenaŭ kapablas iri, kiam eĉ la muzelo palas kiel la neĝo, kaj vi anhelegas! Stulta!.. Kion vi en "La Kristala palaco" faris? Konfesu tuj!

Lasu! — diris Raskoljnikov kaj volis preteriri. Tio jam frenezigis Razumifiin-on. Li forte kaptis lian ŝultron.

Lasu? Ĉu vi aŭdacas diri: "Lasu"? Kaj ĉu vi scias, kion mi faros nun al vi? Mi kaptos vin per ambaŭ manoj, ligos node kaj subaksele for- portos vin hejmen, kie vi sidos ŝlosite.

Aŭskultu, Razumihin, — komencis mallaŭte kaj, evidente, tute trankvile Raskoljnikov, — ĉu vi ne vidas, ke mi ne volas viajn zorgojn? ĉu vi volas zorgi pri tiuj, kiuj... kraĉas al tio? AI tiuj, finfine, kiuj vere malfacile toleras tion? Nu, por kio vi trovis min en la komenco de V malsano? Eble mi tiam ĝojus morti? Ĉu vere nesufiĉe mi hodiaŭ montris al vi, ke vi turmentas min, ke vi min... tedis! Ĉu vere vi volas turmenti homojn! Mi certigas vin, ke tio serioze malhelpas mian resaniĝon, ĉar senĉese incitas min. Zosimov ja foriris tiam, por min ne inciti! Foriru je Dio ankaŭ vi! Kaj kian rajton, finfine, vi havas perforte min teni? Ĉu vi vidas, ke mi en la absolute sana konscio parolas nun? Kiel, kiel, diru al mi, mi petu vin, ke vi fine ne trudu vin al mi kaj ne zorgu? Jes, mi estas maldankema, jes, mi estas malnobla, sed lasu vi ĉiuj min, je Dio, lasu! Lasu! Lasu!

145

Li komencis trankvile, antaŭĝuante la venenon, kiun li pretiĝis elve-

10 ^aica-i I 541

rŝi, sed li finis en furiozo kaj sufokiĝante, kiel tio okazis antaŭe kun Luĵin.

Razumiĥin iom staris, pensis kaj eliasis lian manon.

Iru al diablo! — li diris mallaŭte kaj preskaŭ mediteme. — Stop! — li ekmuĝis abrupte, kiam Raskoljnikov ekmovis sin, — aŭskultu min. Mi deklaras al vi, ke ĉiuj vi, senescepte, estas babiluloj kaj fanfaronuloj! Se aperas ĉe vi sufereto — vi ĝin vartas kiel kokino la ovon. Eĉ en tio vi ŝtelas ĉe aliaj aŭtoroj. Eĉ signon de memstara vivo vi malhavas. E1 spermaceta ŝmiraĵo vi estas faritaj, kaj anstataŭ sango estas sero! A1 ne- niu el vi mi kredas! Via plej grava zorgo, en ĉiuj cirkonstancoj, estas neniel simili la homon! Sto-o-p! — li kriis kun duobla frenezeco, rimar- kinte, ke Raskoljnikov denove ekmovas sin por foriri, — aŭskultu ĝis la fino! Sciu, ke ĉe mi hodiaŭ kunvenas amikoj por festi la enloĝiĝon, po- vas esti, ke ili jam nun venis, ja mi restigis tie la onklon — mi ĵus estis tie — ke li akceptu la alvenantojn. Do, se vi ne estus stultulo, banala stultulo, ekstrema stultulo, traduko el fremda lingvo... vidu, Rodja, mi konfesas, ke vi estas viro saĝa, sed stultulo! — do jen, se vi ne estus stultulo, vi preferus viziti min hodiaŭ por pasigi la vesperon, ol senutile la botojn trivi. Ja malgraŭ ĉio vi eliris! Mi al vi molan fotelon alrulus, ilin la gemastroj havas... Teo, kompanio... Kaj se vi ne povus, — sur sofon mi vin kuŝigus, — kun ni iom vi kuŝus... Kaj Zosimov estos. Nŭ, ĉu vi venos?

Ne.

Malver-r-ro! — malpacience krietis Razumiĥin, — kiel vi sciu? Vi ne kapablas respondi pri vi! Kaj nenion vi komprenas en tio... Milfoje mi simile kraĉis al homoj kaj poste revenis. Aperas honto, kaj oni reve- nas al la homo! Do, memoru, la domo de Poĉinkov, la tria etaĝo...

He, sed tiel vi al iu eĉ bati vin permesos, sinjoro Razumiĥin, pro la plezuro zorgi.

Kiun? ĉu min! Nur pro sola tia ekpenso mi elŝraŭbos la nazon! La domo de Poĉinkov, numero kvardek sep, en la loĝejo de oficisto Ba- buŝkin...

Mi ne venos, Razumiĥin! — Raskoljnikov turnis sin kaj iris for.

Mi vetas, ke vi venos! — kriis post lin Razumiĥin. — Aliel vi... aliel mi eĉ koni cin maldeziras! Atendu, hej! ĉu Zametov estas ĉi tie?

ĉi tie.

ĉu vi lin vidis?

Vidis.

Ĉu vi kun ii paroiis?

Paroiis.

Pri kio? Nu, diable, ne respondu do. Poĉinkov, kvardek sep, Ba- buŝkin, memoru!

Raskoljnikov venis ĝis Sadovaja kaj turnis sin post angulon. Razu- mifiin rigardis al li enpensiĝinte.. Fine, svinginte la manon, li eniris en la domon, sed haltis sur la ŝtuparo.

"Damne! — li daŭrigis preskaŭ voĉe, — li parolas kun senco, sed kvazaŭ... Ankaŭ mi ja. estas stultulo! Do, ĉu frenezuioj ne parolas kun senco? Kaj Zosimov, ŝajnas al mi, ĝuste tion timetas! — Li frapis la fin- grojn sur la frunton. — Kaj se... nu, kiel eblas lasi nun lin soia. Li eble eĉ dronigos sin... Efi, mi faris eraron! Vane!"

Kaj li kuris reen post Raskoljnikov, sed eĉ ties spuroj vanuis. Li kraĉis kaj rapide revenis en "La Kristalan palacon" por urĝe enketi Za- metov-on.

Raskoljnikov venis sur la ponton -a, haltis meze, ĉe la parapeto, apo- gis sin per ia kubutoj kaj komencis rigardi iaŭlonge de I' rivero. Post la adiaŭo kun Razumiĥin, li tiom laciĝis, ke li nur pene ĝisiris ĉi tien. Li ekvolis ien eksidi aŭ ekkuŝi, en la strato. Kliniĝinte super la akvo, li maŝine rigardis al la lasta roza brilo de V sunsubiro, al la vico de do- moj, kiuj malhelis en la densiĝinta krepusko, al sola fora fenestro, ie en mansardo, ĉe la liva bordo, kiu rebrilis kvazaŭ fajre, pro la lasta sunradio, trafinta ĝin por unu momento, ai la maihela akvo de V kanalo kaj, ŝajne, kun atento ion serĉis en tiu akvo. Fine, en liaj okuloj ektur- niĝis iuj ruĝaj rondoj, la domoj ekŝanceliĝis, la pasantoj, kajoj, kaleŝoj — ĉio ĉi ekturniĝis dancante ĉirkaŭ ii.

Subite Raskoijnikov tremeris, ebie savita de 1' sveno per sovaĝa kaj naŭza bildo. Li sentis, ke iu haltis apud ii, dekstre, apude; Ii rigardis kaj vidis virinon, altan, kun kaptuko sur la kapo, kun flava, longa, drin- kulina vizaĝo kaj ruĝetaj, kavaj okuloj.

ŝi rigardis lin rekte, sed, evidente, ŝi nenion vidis kaj neniun distin- gis. Subite ŝi apogis sin per la dekstra brako sur la parapeto, levis la dekstran kruron kaj ĵetis ĝin trans la kradon, poste ia livan, kaj ŝi ĵetiĝis en la kanalon. La malpura akvo disiĝis, tuj glutis la viktimon, sed post unu minuto ŝi surakviĝis, kaj la fluo malrapide ekportis la korpon, kun la kapo kaj piedoj enakve, dorso supren, kun malordita jupo ŝvelinta super la akvo kiel kuseno.

10*

ŝi dronis! Dronis! — kriis dekoj da voĉoj; amasiĝis homoj, sur

147

ambaŭ kajoj aperis spektantoj, sur la ponto, ĉirkaŭ Raskoljnikov, kreiĝis amaso, puŝante kaj premante lin deposte.

Dio mia, ja estas nia Afrosinjuŝka! — ie proksime aŭdiĝis virina piorkrio. — Dio mia, savu! Patroj karaj, eltiru!

Boaton! Boaton! — oni kriis en la amaso.

Sed boato jam ne estis bezonata: policano kuris malsupren sur la ka- jŝtuparo, forĵetis de si la kapoton, botojn kaj ĵetiĝis en la akvon. Laboro ne estis multa: la dronantinon akvofluo portis je du paŝoj de 1' kajo, li kaptis ŝin je la vesto per la dekstra mano, per la liva sukcesies kapti stangon kiun etendis al li kamarado, kaj ŝi stis eltirita. Oni metis ŝin sur la granitajn platojn de 1' kajo. ŝi baldaŭ rekonsiiĝis, eksidis, komen- cis terni kaj snufi, sensence viŝante la malsekajn vestojn per la manoj. ŝi parolis nenion.

Ofi, ŝi estas morte ebria, morte, — jelpis la sama virina voĉo, jam apud Afrosinjuŝka, — kaj antaŭnelonge ŝi sin strangoli volis, oni apenaŭ sukcesis tranĉi la ŝnuron. Mi iris ĵus butikumi, la knabineton ĉe ŝi re- stigis por prizorgi, — sed jen kia peko rezultis! Nia ŝi estas, karulo, nia najbarino, la dua domo de 1' angulo, jen ĉi tie...

La homoj disiris, la policanoj ankoraŭ kiopodis ĉe la dronintino, iu kriis pri la kontoro... Raskoljnikov rigardis ĉion kun stranga sento de indiferento kaj apatie. Li estis naŭzita. "Ne, aĉe... akvo... ne necesas, — li balbutis senvoĉe. — Okazos nenio, — li aldonis, — mi atendu ne- nion... Kial la kontoro... Kaj kial Zametov estas ne en la kontoro? La kontoro je la deka estas aperta..." Li turnis sin dorse al la parapeto kaj rigardis ĉirkaŭ si.

"Nu bone! Jes ja!" — li diris rezolute kaj direktiĝis de la ponto al tiu flanko, kie situis la kontoro. Lia koro estis malplena kaj muta. Li ne volis pensi. Eĉ la angoro ĉesis, ne restis eĉ spuro de V antaŭa ener- gio, kiam li el la hejmo eliris kun la intenco "ĉion fini!" Absoluta apatio okupis ĝian lokon.

"Bone, tio estas eliro! — li pensis, malrapide kaj lacc irante sur la kajo de V kanalo. — Tamen mi finu, ĉar mi volas... Ĉu eliro tamen? Afi, ne gravas! Arŝinon da spaco mi ja havos, — he! Kia, tamen fino! Ĉu fino? Ĉu mi diros al ili aŭ ne diros? He... diable! Sed mi iaciĝis: mi volus nun ekkuŝi aŭ eksidi ie! Estas plej hontinde, ke estas tro stulte. Cetere, mi kraĉas ankaŭ al tio. Fi, kiaj stultaĵoj venas kapen..."

En la kontoron necesis iri ĉiam rekte kaj ĉe la dua vojkruco turni sin iiven: ĝi estis ĉi tie je du paŝoj. Sed atinginte ia unuan vojkrucon, li haltis, iom pensis, turnis sin al strateto kaj iris ĉirkaŭe, tra du stratoj, — eble sencele, eble por gajni plian minuton, prokrasti tempon. Li iris rigardante teren. Subite kvazaŭ iu flustrus ion en iian orelon. Li levis la kapon kaj ekvidis, ke li staras ĉe tiu domo, apud la pordego. Ek de tiu vespero li nt estis ĉi tie, nek preteriris.

Nevenkebla kaj neklarigebla deziro logis lin. Li eniris, trairis la por- degejon, poste venis en la unuan dekstran pordon kaj komencis iri laŭ la konata ŝtuparo al la kvara etaĝo. Sur la streta kaj kruta ŝtuparo estis tre mallume. Li haltis sur ĉiu ŝtuparplaceto kaj scivole ĉirkaŭrigardis. En la placeto de V unua etaĝo en fenestro tute mankis la kadro. "Tiam ĝi estis", — li pensis. Jen la loĝejo de la dua etaĝo, kie laboris Nikolaŝka kaj Mitjka: "Ŝlosita, kaj la pordo renove farbita, la loĝejo do estas lue- bla". Jen la tria etaĝo... kaj la kvara... "Ĉi tie!" Embaraso lin kaptis: la pordo de tiu loĝejo estis vaste malfermita, tie estis homoj, aŭdiĝis vo- ĉoj; tion li neniel atendis. Post ioma hezito, li supreniris la lastajn ŝtu- pojn kaj eniris.

Ankaŭ ĝi estis renovigata; en ĝi estis laboristoj; tio preskaŭ konster- nis lin. Li imagis ial, ke li renkontos ĉion tia, kia li tiam lasis, eĉ, eble, ia kadavroj kuŝos sur la samaj lokoj surplanke. Sed nunr nudaj muroj, neniuj mebloj; iel strange! Li trairis al la fenestro kaj sidiĝis sur ĝian breton.

Ĉeestis nur du junaj laboristoj, unu pli aĝa, kaj la alia multe pli ju- na. Ili gluadis al la muroj novajn tapetojn, blankajn kun violaj floretoj, anstataŭ la malnovaj flavaj tapetoj, ĉifitaj kaj malpuraj. Al Raskoljnikov tio ial terure malplaĉis; li rigardis tiujn novajn tapetojn malamike, kva- zaŭ bedaŭrante, ke oni ĉion tiel ŝanĝis.

La laboristoj, evidente, malfruiĝis, kaj nun rapide kunrulis paperon, forironte hejmen. La apero de Raskoljnikov preskaŭ ne vekis Ilian aten- ton. Ili interparolis pri io. Raskoljnikov krucis la brakojn kaj komencis aŭskulti.

Ŝi venas, do, al mi matene, — parolis la pliaĝa al la pli juna, — Ege frue kaj belvestite. "Nu — mi diras — kial vi antaŭ mi citronumas, kial vi antaŭ mi oranĝumas?" — "Mi volas — ŝi diras — Tit Vasiljiĉ, de nune, ĉiam laŭ via volo esti". Jene! Kaj kiel belvestita: revuo, vera revuo!

Kaj kio estas, onĉjo, revuo? — demandis la juna. Li evidente staĝis ĉe la "onĉjo".

Kaj revuo estas, frato mia, tiaj bildoj, pentritaj, kaj alvenas ili ĉi tien ai ia lokaj tajloroj ĉiun sabaton, perpoŝte, ei eksteriando, ke oni sciu, kiel necesas sin vesti, kiel la viroj kaj kiel la virinoj. Do, estas bil- do. La viroj plejparte en bekeŝoj pentriĝas, nu kaj en ia fako de virinoj tiaj, frato, estas ulinoj, ke donu al mi ĉion, sed eĉ malmulte estos.

Kio nur ne estas en tiu urbo Petra! — pasie kriis la pli juna, — krom la gepatroj ĉio estas!

Krom tio, frato mia, ĉio troviĝas, — mentore konkludis la pliaĝa.

Raskoijnikov ekstaris kaj iris en la duan ĉambron, kie antaŭe staris

ia ŝrankokesto, lito kaj komodo; la ĉambro ŝajnis al li terure eta sen la meblaro. La tapetoj restis la samaj, en la angulo sur Ia tapetoj vidiĝis klaraj signoj en tiu loko, kie staris la ikonoŝranko. Iom rigardinte, li re- venis al sia fenestro. La pliaĝa laboristo oblikve rigardis al li.

Por kio vi? — li subite demandis, turniĝante al li.

Anstataŭ respondo, Raskoljnikov ekstaris, eiiris en la koridoron, pre- nis la sonorilon kaj tiris. La sama sonorileto, la sama lada sono! Li tiris la duan, la trian fojon, li aŭskultis kaj rememoris. La antaŭa turmente- terura, abomena sento komencis pli kaj pli klare kaj bildece aperi en lia memoro, kun ĉiu sonoro li frostotremis kaj li sentis sin pli kaj pli agra- ble.

He, kion al vi! Kio vi estas? — kriis la laboristo, elirante al li. Raskoljnikov denove eniris.

La loĝejon mi volas lui, — li diris, — do rigardas.

Nokte oni kvartirojn ne luas. Kaj cetere, vi kun la kortisto devus veni.

La planko estas lavita, ĉu oni farbos? — daŭrigis Raskoljnikov. — Ĉu la sango restis?

Kiu sango?

Oni ja murdis la oldulinon kun la fratino. Ĉi tie estis flako da sango.

Kiu homo vi estas? — kriis maltrankvile ia laboristo.

Ĉu mi?

Jes.

AI vi estas interese, ĉu ne?.. Do, venu kun mi en la kontoron, tie mi diros.

La laboristoj embarasite rigardis lin.

Ni jam devas foriri, ni malfruiĝis. Ni iru, Aljoŝka. Necesas ŝlosi, — diris la pliaĝa laboristo.

Nu, ni iru! — respondis Raskoljnikov indiferente, eliris antaŭ ili kaj malrapide desupris sur la ŝtuparo. — Hej, kortisto! — ii kriis, — irante tra la pordegejo.

Surstrate ĉe la eniro en la domon staris kelkaj homoj, gapante al ia pasantoj: ambaŭ kortistoj, virino, viro en kitelo kaj ankoraŭ iu. Raskolj- nikov iris rekte ai ili.

Kion al vi? — respondis unu kortisto.

Ĉu vi hodiaŭ estis en la kontoro?

Mi ĵus venis de tie. A1 vi kion?

Ĉu oni sidas tie?

Sidas.

Kaj la asistanto estas tie?

Estis tiam. Kion al vi?

Raskoljnikov ne respondis kaj stariĝis apud ili, enpensiĝinte.

Li venis la kvartiron rigardi, — diris alirante la pliaĝa laboristo.

Kiun kvartiron?

Kie ni laboras. "Kial oni la sangon lavis? Ĉi tie — li diras — murdo okazis, kaj mi volas lui". Kaj la sonorileton li komencis tiri, pre- skaŭ deŝiris. "Venu kun mi en la kontoron, tie mi ĉion prezentos". Tru- dulo.

La kortisto senkomprene kaj sulkinte la frunton ĉirkaŭrigardis Ras- koljnikov-on.

He, kiu vi estas? — li kriis iom minace.

Mi estas Rodion Romanoviĉ Raskoljnikov, eksa studento, mi loĝas en la domo de Ŝilj30, tie en la strateto, proksime de ĉi tie, en aparta- mento numero dek kvar. Demandu nian kortison... li konas min. — Ra- skoljnikov diris ĉi tion iel pigre kaj enpensiĝe, ne alturnante sin, fikse rigardante la malhelan straton.

Kaj por kio vi venis ĉi tien?

Rigardi.

Kion tie vi rigardu?

Eble ni kaptu lin kaj konduku en la kontoron, ha? — subite en- miksiĝis la urbano en la kitelo kaj eksilentis.

Raskoljnikov oblikve strabis al li trans la ŝultro, rigardis atente kaj same trankvile kaj pigre respondis:

Nu, ni iru!

Jes, ni konduku lin! — rekaptis la kuraĝiĝinta urbano. — Kial li pri tio interesiĝas, kion li en la kapo tenas?

Ĉu ebria aŭ ne: nur Dio scias, — murmuris la laboristo.

Nu, kion al vi? — kriis denove la kortisto, komencanta serioze kolerigi, — kial vi trudas vin?

Do, vi timas iri en la kontoron, ĉu? — moke diris al li Raskolj- nikov.

Kion mi devas timi? He, kion vivolas?

Fripono! — kriis la virino.

Kial kun li paroli, — kriis la alia kortisto, granda kampulo en ne- butonita kaftano kaj kun ŝlosiloj ĉe P zono. — For!.. Nu, vere fripono... For!..

Kaj, preninte Raskoljnikov-on je la ŝultro, li ĵetis lin sur la straton. Tiu stumblis, tamen ne falis, rektigis, silente rigardis al ĉiuj spektantoj kaj iris plu.

Stranga homo, — diris la laboristo.

Stranga iĝis nun la popolo, — diris la virino.

Tamen necesas konduki lin en la kontoron, — aldonis la urbano.

Ne necesas rilati, — decidis la granda kortisto. — Vera fripono! Intence li celas, mi scias! Nur ekrilatu kun li, kaj ankaŭ vi trafos... Mi scias!

"Do, ĉu mi iru aŭ ne iru?" — pensis Raskoljnikov, haltinte en la me- zo de P vojkruco kaj rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ atendante de iu la la- stan vorton. Sed nenio respondis de ie; ĉio estis muta kaj morta, kiel ŝtonoj, sur kiuj li paŝis, morta por li, sole por li... Subite, malproksime, je ducento da paŝoj, fine de la strato, en la densiginta krepusko, li ri- markis popolamason, parolojn, kriojn... Meze de la amaso staris iu ka- leŝo... Sur la strato ektremis lumeto. "Kio estas?" Raskoljnikov turnis sin dekstren kaj iris al la amaso. Li kvazaŭ kroĉigus al ĉio, kaj kompreninte tion, li malvarme ridetis, ĉar li jam certe decidis pri la kontoro kaj li firme sciis, ke nun ĉio finigos.

VII

En ia mezo de P strato staris kaleŝo, luksa kaj moŝta kaleŝo, jungita al du ardaj grizaj ĉevaloj. La veturantoj mankis, kaj la koĉero mem, malgrimpinta de sia benko, staris apude. La ĉevalojn oni tenis per la brido. La homoj amasigis ĉirkaŭ ili, antaŭe staris policanoj. Unu el ili tenis bruligitan lanternon, per kiu li, kliniĝinte, lumigis ion sur la pa- vimo ĝuste ĉe ia radoj. Ĉiuj parolis, kriis, veis. La koĉero aspektis em- barasita, de tempo al tempo li ripetis:

Kia peko! Ho, Dio, kia peko!

Raskoljnikov penetris laŭeble proksimen, kaj finfine ekvidis la objek- ton de tiu tumulto kaj atento. Sur la tero kuŝis ĵus tretita de la ĉevaloj viro, evidcnte senkonscia, vestita tre aĉe, sed en vestoj "noblaj", kovrita de sango. De la vizaĝo kaj de la kapo fluis sango. Estis videble, ke li estas grave dispremita.

Ve! — la koĉero lamentis, — kiel mi povis antaŭvidi! Se mi la ĉevalojn pelegus aŭ ne krius al li, sed mi veturis senhaste, egalrapide. Ĉiuj vidis, ĉiuj konfirmos. Drinkuloj pri la vivo ne zorgas — klare! Do, jen mi ekvidis lin, li la straton transiras: ŝanceliĝas, la kruroj apenaŭ lin tenas. Do, mi kriis al li unufoje, poste la duan, kaj la trian fojojn. Kaj certe mi bridis la ĉevalojn. Sed li rekte falis sub iliajn krurojn! Ĉu li intence aŭ nur pro ebrio... La ĉevaloj estas junaj, timemaj — ili ek- tiris, li ekkriis — kaj ili pli arde... kaj jen la malfeliĉo.

ĉuste tiel! — aŭdiĝis ies atesta voĉo en la amaso.

La koĉero kriis, jes, estas vero. Li trifoje al tiu kriis, — resonis alia voĉo.

Ĝuste trifoje, ĉiuj aŭdis! — kriis la tria.

Cetere, la koĉero ne estis tre angora kaj timigita. Estis videble, ke la kaleŝo apartenas al riĉa kaj eminetnta posedanto, kiu atendis ie ĝian alvenon. La policanoj certe tre zorgis por ordigi la lastan cirkonstancon. La tretiton necesis forporti en policon kaj en kuracejon. Neniu konis lian nomon.

Intertempe Raskoljnikov penetris pli proksimen. Subite la lanterno klare lumigis la vizaĝon de V malfeliĉulo, kaj Raskoljnikov rekonis lin.

Mi lin konas, konas! — li kriis trapuŝante sin tute antaŭen, — li estas oficisto, eksa, titola konsilisto, Marmeladov! Li loĝas ĉi tie, apude, en la domo de Kozel... Doktoron urĝe! Mi pagos, jen! — Li elpoŝigis monon montrante al policano. Li estis ekstreme emociita.

La policanoj estis kontentaj, ke ili eksciis, kiu estas la tretito. Ra- skoljnikov nomis ankaŭ sin, donis sian adreson kaj per ĉiuj fortoj, kva- zaŭ temus pri lia propra patro, admonis urĝe transporti la senkonscian Marmeladov en lian loĝejon.

Ĉi tie, post tri domoj, — li klopodis, — la domo de Kozel, de riĉa germano... Nun li verŝajne iris ebria, hejmen. Mi konas lin... Li estas drinkulo... Tie estas lia familio, edzino, infanoj, filino. ĉis la ku- racejo estas longe, sed ĉi tie, verŝajne en la domo mem loĝas iu kura- cisto! Mi pagos, mi pagos!.. Ĉi tie estos familia prizorgo, tuj oni, sed ĝis la kuracejo ii povas eĉ morti...

Li eĉ sukcesis nerimarkeble ŝovi monon. Cetere, la afero estis klara kaj laŭleĝa, kaj sendube la helpo ĉi tie estis pli proksima. La tretiton oni levis kaj ekportis: troviĝis helpantoj. La domo de Kozel troviĝis je distanco de tridek paŝoj. Raskoljnikov iris malantaŭe, zorgeme subportis la kapon kaj montris la vojon.

Ĉi tien, ĉi tien! Sur la ŝtuparo necesas porti per la kapo antaŭen, turnu... jen tiel! Mi pagos, mi dankos, — li balbutis.

Katerina Ivanovna, kiel ĉiam, nur kiam aperis libera minuto, pendolis tien kaj reen en sia eta ĉambro, de I' fenestro al la forno kaj reen, al- preminte la krucitajn brakojn al la brusto, parolante kun si mem kaj tu- sante. Lastatempe ĉiam pli ofte kaj pli longe ŝi komencis interparoli kun sia pliaĝa knabino, dekjara Polenjka, kiu kvankam ankoraŭ komprenis ne multon, tamen ŝi tre bone komprenis, ke ŝi estas necesa al la patri- no, kaj pro tio ŝi ĉiam sekvis ŝin per siaj grandaj saĝaj okuloj kaj ĉiel penis montri, ke ŝi ĉion komprenas. Ĉi-foje Polenjka malvestis sian etan fraton, kiu la tutan tagon malsanetis, por lin dormigi. Atendante, kiam oni ŝanĝos lian ĉemizon, kiun nokte necesos lavi, la knabeto silente sidis sur seĝo, kun serioza mieno, rekta kaj senmova, kun etenditaj, kunpre- mitaj kruretoj, per la kalkanoj al la publiko kaj per la fingroj disen. Li aŭskultis kion paroiis la patrino al la fratino, ŝveliginte la lipetojn, kun rondigitaj okuletoj, senmove, ĝuste kiel kutime devas sidi ĉiuj saĝaj kna- betoj, kiam oni malvestas iiin antaŭ la dormo. Knabino, ankoraŭ pli juna ol li, ĉifone vestita, staris ĉe ŝirmilo atendante sian vicon. La pordo al la ŝtuparo estis aperta por almenaŭ iel saviĝi de V tabakondoj, atakantaj ilin el la aliaj ĉambroj kaj ĉiuminute devigantaj longe kaj turmente tusi ia malfeliĉan ftizulinon. Dum tiu semajno Katerina Ivanovna ŝajne iĝis eĉ pli malgrasa, kaj la ruĝaj makuloj sur ŝiaj vangoj brilis pli arde ol antaŭe.

Vi ne kredos, vi eĉ imagi ne povas, Polenjka, — ŝi parolis, pen- dolante en la ĉambro, — kiom gaje kaj pompe ni vivis en la domo de la paĉjo kaj kiel tiu drinkulo pereigis min kaj vin ĉiujn pereigos! La pa- tro estis civila kolonelo kaj preskaŭ guberniestro, nur unu paŝo por tio restis, kaj ĉiuj vizitantoj parolis: "Ni jam vin opinias, Ivan Mifiajlyĉ, nia guberniestro". Kiam mi... kfie! Kiam mi... kfie-kfie-kfie... ho, la damna vivo! — ŝi kriis, forkraĉante la sputaĵon kaj alpreminte la manon al la brusto, — kiam mi... afi, kiam en la lasta balo... min ekvidis princino Bezzemeijnaja, — kiu poste benis min, kiam mi edziniĝis al via patro, Polja, kaj tiam ŝi demandis: "Ĉu estas ŝi, tiu ĉarma junuiino, kiu kun ŝalo dancis en la bankedo?"... (La truon ja necesas fliki; nu, prenu la kudrilon kaj fliku nun, kiel mi instruis vin, ĉar morgaŭ... kfie! morgaŭ... kĥe-kĥe-kfie! la truon li pli disŝiros! — ŝi forte ekkriis)... — Tiam an- koraŭ kortega kavaliro princo Ŝĉegoijskoj, ĵus veninta ei Peterburgo... li dancis kun mi mazurkon kaj jam en la sekva tago intencis alveturi kun propono geedziĝi. Sed mi ĝentile dankis lin kaj diris, ke mia koro de- longe apartenas al alia. Tiu alia estis via patro, Poija. La paĉjo terure koleris... Ĉu la akvo pretas? Nu, donu la ĉemizeton; kaj la ŝtrumpetoj?.. Lida, — ŝi adresis al la eta filino, — vi dormu ĉi-nokte sen la ĉemizo, ĉu bone?.. kaj la ŝtrumpetojn elmetu apude... Mi lavos ankaŭ ilin... Kial tiu ĉifonulo ne revenas, drinkulo! La ĉemizon li ĉifonigis, kvazaŭ viŝaĵon, tute disŝiris... Estus bone lavi ĉion kune, por ne suferi du noktojn vice! Dio! Kĥe-kfie-kfie-kfie! Denove! Kio estas? — ŝi krietis, rigardinte al la amaso en la koridoro kaj ai la homoj penetrantaj en ŝian ĉambron kun iu portaĵo. — Kio ĝi estas? Kion ili portas? Dio!

Kien ni metu lin ĉi tie? — ĉirkaŭrigardante demandis policano, kiam oni enportis en la ĉambron la sangozan kaj senkonscian Marmela- dov-on.

Sur ia sofon! Metu rekte sur la sofon, la kapon Ci tien, — montris Raskoljnikov.

Tretita surstrate! Ebria! — iu kriis en la koridoro.

Katerina Ivanovna staris tute pala kaj spiris malfacile. La infanoj ege ektimis. La malgranda Lidoĉka ekkriis, ĵetiĝis al Polenjka, ĉirkaŭkaptis ŝin kaj tutkorpe skuiĝis.

Kuŝiginte Marmeiadov-on Raskoljnikov ĵetiĝis ai Katerina Ivanovna:

Je Dio, trankviliĝi, ne timu! — li haste parolis, — li transiris stra- ton, kaleŝo surtretis lin, ne maltrankviliĝu, ii rekonsciiĝos, mi ordonis lin porti ĉi tien... mi estis ĉe vi, ĉu vi memoras... Li rekonsciiĝos, mi pagos!

Li fine atingis! — despere ekkriis Katerina Ivanovna kaj impetis al la edzo.

Raskoljnikov baldaŭ rimarkis, ke tiu virino ne estas el tiuj, kiuj tuj svenas. Fulmrapide sub la kapo de V malfeliĉulo aperis kuseno — pri kiu ankoraŭ neniu pensis. Katerina Ivanovna komencis malvesti lin, ĉir- kaŭrigardi, klopodi, ne perdante sinregon, mordetante siajn lipojn kaj retenante kriojn pretaj ŝiriĝi el ŝia brusto.

Raskoljnikov intertempe persvadis iun kuri por kuracisto. Kuracisto, kiel evidentiĝis, loĝis post unu domo.

Mi sendis por kuracisto, — li plugurdis al Katerina Ivanovna, — ne maltrankviliĝu, mi pagos. Ĉu estas akvo?.. kaj donu tukon, viŝilon, ion ajn, rapide, ni ankoraŭ ne scias, kiel li estas vundita... Li estas vun- dita, sed ne mortigita, estu certa... Kion diros kuracisto!

Katerina Ivanovna ĵetiĝis al la fenestro. Tie sur seĝo kun elpremita sidilo, staris granda argila pelvo kun akvo, pretigita por la nokta lavado de r infana kaj vira tolaĵo. Tiun noktan lavadon Katerina Ivanovna faris mem, propramane, almenaŭ dufoje semajne, kaj iam ec pli ofte, ĉar ili jam preskaŭ ne havis rezervajn tolaĵojn, kaj ĉiu familiano portis nur po unu peco, sed Katerina Ivanovna ne povis toleri malpuraĵon kaj ŝi pre- feris nokte turmenti sin per superforta laboro, kiam ĉiuj dormas, por sukcesi ĝis mateno sekigi la malsekan tolaĵon sur etendita ŝnuro kaj doni purajn vestojn, por ne vidi malpuraĵon en hejmo. Apenaŭ kaptinte la pelvon, por porti ĝin laŭ la peto de Raskoljnikov, ŝi preskaŭ falis kun la portaĵo. Sed tiu jam sukcesis trovi manviŝilon, malsekigis ĝin en la akvo kaj komencis ĉirkaŭlavi la sangozan vizaĝon de Marmeladov. Kate- rina Ivanovna staris apude, dolore respirante kaj alpreminte la manojn al la brusto. Ŝi mem bezonis helpon. Raskoljnikov komencis kompreni, ke li eble malbone faris, ke persvadis porti ia tretiton ĉi tien. Ankaŭ la policano staris embarasita.

Polja! — kriis Katerina Ivanovna. — Kuru al Sonja, rapide. Se ŝi ne estos hejme, egale, diru, ke la patron surtretis ĉevaloj kaj ŝi tuj iru ĉi tien... kiam ŝi revenos. Rapide, Polja! Prenu, kovru vin per la tuko!

Lapide kulu! — subite kriis la knabeto de la seĝo kaj tion dirinte denove mergiĝis en la antaŭan silentan rektan sidadon sur la seĝo, el- rondiginte la okulojn, la kalkanojn antaŭen, kaj la piedpintojn disen.

Intertempe, la ĉambro pleniĝis tiel, ke eĉ al pomo ne estis loko por fali. La policanoj foriris, krom unu, kiu por kelka tempo ankoraŭ restis, kiopodante forpeli la publikon, kiu kunvenis el la ŝtuparo, reen sur ia ŝtuparon. Sed el la internaj ĉambroj elŝutiĝis preskaŭ ĉiuj loĝantoj de sinjorino Lippevehzel kaj komence ili interpuŝiĝis nur en la pordo, sed poste horde lavangis en la ĉambron mem. Katerina Ivanovna furioziĝis.

Almenaŭ permesu morti trankviie! — ŝi kriis al la tuta amaso, — ili trovis spektaklon! Kun cigaredoj! Khe-khe-khe! Ankoraŭ kun la ĉape- loj eniru!.. Nu jes, unu surhavas ĉapelon... For! Estu almenaŭ respektaj al morta korpo!

La tusado sufokis ŝin, sed la riproĉo utilis. Evidente, oni ŝin timis: la loĝantoj unu post alia forpremiĝis reen al la pordo kun tiu stranga interna sento de plezuro, kiu estas ĉiam rimarkebla eĉ ĉe proksimuloj, kiam al ilia parenco subite okazas malfeliĉo, malgraŭ tio, ke ili plej sin- cere sentas bedaŭron kaj kompaton.

Cetere, post la pordo aŭdiĝis voĉoj pri hospitalo kaj pri tio, ke ĉi tie ne decus veki senutilan kaoson. ""

ĉu morti ĉi tie ne decas? — ekkriis Katerina Ivanovna kaj ĵetiĝis jam malfermi la pordon por kraŝigi sur ilin fulmotondron, sed kunpuŝiĝis sursojle kun sinjorino Lippehvezel mem, kiu ĵus ekaŭdis pri V malfeliĉo kaj alkuris por meti sian ordon. ŝi estis ekstreme skandalema kaj mal- ordema germanino.

Afi, mia Dio! — ŝi svingis la manojn, — vian edzon ebrian ĉeval surtretis. Kuracejen lin! Estas mi la mastrino!

Amalia Ludvigovna! Mi petas vin zorgi pri via parolo, — orgojle komencis Katerina Ivanovna (kun la mastrino ŝi ĉiam parolis en orgojla tono, ke tiu "memoru sian lokon", kaj eĉ nun ŝi ne povis rifuzi al si tiun plezuron), — Amalia Ludvigovna...

Mi estas jam dirinta vin, ke vi neniam kuraĝe diri min Amalia Ludvigovna. Mi estas Amal-Ivan!

Vi estas ne Amal-Ivan, sed Amalia Ludvigovna, kaj tial ke mi ne apartenas al viaj fiaj flatuloj, kiel sinjoro Lebezjatnikov, kiu ridas nun post la pordo (post la pordo efektive aŭdiĝis rido kaj iu ekkriis: "ili skandalas!"), tial mi ĉiam nomas vin Amalia Ludvigovna, kvankam mi tute ne povas kompreni kial tiu nomo al vi ne plaĉas. Vi mem vidas, kio okazis al Semjon Zafiaroviĉ: li mortas. Mi petas vin nun ŝlosi tiun pordon kaj neniun enlasi ĉi tien. Permesu almenaŭ morti trankvile! Aliel, estu certa, jam morgaŭ via konduto estos sciigita al la ĝenerala guberniestro. La princo konis min ankoraŭ kiel fraŭlinon kaj li eĉ tre bone memoras pri Semjon Zafiaroviĉ, al kiu li multfoje faris bonfarojn. ĉiuj scias, ke Semjon Zafiaroviĉ havis multajn amikojn kaj protektantojn, kiujn li mem forlasis pro la nobla fiero, sentante sian malfeliĉan inkii- non, sed nun (ŝi montris al Raskoljnikov) al ni heipas tiu ĉi grandanima juna viro, havanta monrimedojn kaj kontaktojn, kaj lin Semjon Zafiaroviĉ konis ankoraŭ infanaĝe, kaj estu certa, Amalia Ludvigovna...

ĉio estis dirita ekstreme rapide, ĉiam pli rapide, sed la tuso abrupte rompis la elokventon de Katerina Ivanovna. En tiu minuto la mortanto rekonsciiĝis kaj ekĝemis, kaj ŝi kuris al li. La malsanulo malfermis la okulojn kaj, ankoraŭ ne rekonante kaj ne komprenante, komencis fikse rigardi al Raskoljnikov staranta super li. Li spiris peze, profunde kaj malofte; sur la buŝanguloj elpremiĝis sango; Ŝvito aperis sur la frunto. Ne rekoninte Raskoljnikov-on li maltrankvile komencis serĉi per ia oku- loj. Katerina Ivanovna rigardis lin kun ĉagrena, sed severa rigardo, kaj el ŝiaj okuloj fluis larmoj.

Mia Dio! Lia tuta brusto estas frakasita! Kiom da sango, kiom da sango! — ŝi diris en malespero. — Necesas demeti de li ĉiujn suprajn vestojn! Turnu vin, Semjon Zafiaroviĉ, se vi povas, — ŝi kriis al Mar- meladov.

Marmeladov rekonis ŝin.

Pastron! — li diris kun raŭka voĉo.

Katerina Ivanovna deiris al la fenestro, tuŝis per la frunto ia fene- stroframon kaj malespere ekkriis:

Ho, damna vivo!

Pastron! — denove diris la mortanto, post minuta silento.

Tu-u-uj! — kriis al li Katerina Ivanovna kaj li obee eksilentis. Kun timida, sopira rigardo li serĉadis ŝin per la okuloj. Ŝi revenis al li kaj ekstaris ĉe la kapo. Li iom trankviliĝis, sed ne por longe. Baldaŭ lia rigardo haltis ĉe la malgranda Lidoĉka (lia plej amata infano), kiu tre- mis en la angulo, kvazaŭ pro paroksismo, kaj rigardis lin per siaj miri- gitaj, infane fiksaj okuloj.

A... a... — li montris ŝin kun maltrankvilo. Li volis diri ion.

Kion ankoraŭ? — kriis Katerina Ivanovna.

Nudpieda! Nudpieda! — li balbutis, per la duonfreneza rigardo montrante la nudajn piedetojn de 1' knabino.

Sile-e-entu! — kolere kriis Katerina Ivanovna, — vi mem scias, kial ŝi estas nudpieda!

Dank* al Dio, la kuracisto! —- ekkriis Raskoljnikov.

Eniris kuracisto, akurata olduleto, germano, ĉirkaŭgapante kun mal- fidema aspekto. Li aliris al la malsanulo, trovis la pulson, atente pripal- pis la kapon kaj kun helpo de Katerina Ivanovna malbutonis tute san- gozan ĉemizon kaj nudigis la bruston de V malsanulo. La tuta brusto estis kripligita kaj ĉifita, kelkaj ripoj de la dekstra flanko rompitaj. De ia liva flanko, sur la koro mem, estis malica, granda, flaveta-nigra ma- kulo, la kruela hufo-bato. La kuracisto kuntiris la brovojn. La poiicano rakontis, ke la tretito estis trafinta en radon kaj tirita, turniĝe, tridekon da paŝoj sur la pavimo.

Mirindas, ke ii ankoraŭ rekonsciiĝis, — mallaŭte flustris la kura- cisto al Raskoljnikov.

Kion vi diros? — tiu demandis.

Li tuj mortos.

ĉu tute mankas espero?

Tute! Estas la lastaj spiroj... Ankaŭ la kapo estas tre danĝere vundita... Hm. Eblas ellasi la sangon... sed... tio estos senutila. Post kvin aŭ dck minutoj ii nepre mortos.

Do, ellasu ja sangon!

Jes. Cetere, mi avertas vin, ke tio estos tute senutila.

Tiam aŭdiĝis ankoraŭ paŝoj, la amaso en la koridoro disiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis pastro kun vojaĝ-hostiujo, grizhara oiduieto. Ankoraŭ de la strato por li iris policano. La kuracisto tuj cedis al li la lokon kaj reciprokis kun li multsignifajn rigardojn. Raskoljnikov persvadis la kura- ciston almenaŭ iom ankoraŭ atendi. Levinte la ŝultrojn, tiu restis.

Ĉiuj forpaŝis. La konfeso daŭris tute nelonge. La mortanto apenaŭ bone komprenis ion. Li kapablis prononci nur abruptajn, malklarajn so- nojn. Katerina Ivanovna prenis Lidoĉkan, demetis de 1' seĝo la knabeton kaj, deirinte en la angulon al la forno, surgenuiĝis, kaj la infanojn sta- rigis genuen antaŭ si. La knabino nur tremis; la knabo, starante sur la nudaj genuetoj, ritme levis la maneton, faris plenan krucosignon kaj kli- nis sin teren, frapante per la frunto, kio evidente precipe plezurigis lin. Katerina Ivanovna mordetis la lipojn, retenante la larmojn. Ŝi preĝis, de tempo al tempo reĝustigante la ĉemizeton sur la infano kaj sukcesinte meti sur la tro nudigitaj ŝultroj de la knabino tuketon, kiun ŝi prenis el komodo, ne ekstarante de la genuoj kaj preĝante. Intertempe la pordon de la internaj ĉambroj denove malfermis scivoluloj. En la koridoro pli kaj pli densiĝis la amaso de 1' gapantoj, la loĝantoj de la tuta ŝtuparo, ne transirante cetere la sojlon de V ĉambro. Nur sola kandelrestaĵo lu- migis la tutan scenon.

En tiu minuto el la koridoro, tra la amaso, rapide penetris Polenjka, kiu kuris por la fratino. ŝi eniris, respirante post rapida kurado, demetis de si la tukon, rimarkis la patrinon, aliris ŝin kaj diris: "ŝi venas! Mi sur strato ŝin renkontis!" La patrino klinigis ŝin surgenuen, apud si. EI la amaso, neaŭdeble kaj timide, penetris junulino, kaj strangis ŝia subita apero en tiu ĉambro, inter la mizero, ĉifonoj, morto kaj malespero. An- kaŭ ŝi surhavis ĉifonojn; ŝiaj vestoj estis ĝroŝaj, sed ornamitaj strat-ma- niere, iaŭ la gusto kaj la reguloj kreiĝintaj en tiu aparta mondo, kun klare kaj hontige eistaranta celo. Sonja haltis en la koridoro ĝuste ĉe la sojlo, sed ne transpaŝis la sojlon kaj rigardis kvazaŭ perdiĝinte, ne kon- sciante ŝajne entute, forgesinte ankaŭ pri sia robo reaĉetita ĉe kvara po- sedanto, silka, ĉi tie maldeca, bunta kun longega kaj ridinda vosto kaj pri la neĉirkaŭprenebla krinolino, barinta la tutan pordokadron, kaj pri la helaj ŝuoj, kaj pri P ombreleto, maltaŭga nokte, sed kiun ŝi prenis kun si, kaj pri la ridinda ronda pajloĉapelo kun brila fajrokolora plumo. Ј1 sub tiu knabece vestita ĉapeleto rigardis magra, pala kaj timigita vi- zaĝeto kun la malfermita buŝo kaj okuloj senmovaj pro teruro. Sonja estis malalta, proksimume dekokjara, maldika, tamen sufiĉe linda blon- dulino, kun rimarkindaj bluaj okuloj. ŝi fikse rigardis al la lito, al la pastro. Ankaŭ ŝi anhelis pro rapida iro. Finfine, la flustrado, kelkaj vor- toj el la amaso, evidente atingis ŝin. Mallevinte la rigardon, ŝi transiris la sojlon kaj ekstaris en la ĉambro, sed denove nur ĉe la pordo.

La konfeso kaj komunio finiĝis. Katerina Ivanovna denove aliris la liton de P edzo. La pastro depaŝis kaj, forironte, volis diri kelkajn kon- solajn vortojn al Katerina Ivanovna.

Sed kio nun al iii okazos? — abrupte kaj iritite ŝi rompis mon- trante al la etuloj.

Dio estas kompatema; esperu la helpon de P Kreinto, — komencis la pastro.

E-efi! Li helpos, sed ne al ni!

Estas peko, peko, sinjorino, — rimarkis la pastro, balancante la kapon.

Kaj ĉu tio estas peko? — kriis Katerina Ivanovna, montrante al la mortanto.

Eble la homoj, kiuj nevole kaŭzis tion ĉi, konsentos kompensi al vi, almenaŭ pro la perdo de la enspezoj...

Ne komprenas vi min! — iritite kriis Katerina Ivanovna, mansvi- nginte. — Ja pro kio kompensi? Li ja mem, ebria, sub la ĉevalojn ĵetiĝis! Kiuj enspezoj? Li ne enspezojn, sed nur turmentojn donis al ni. Ja li, drinkulo, ĉion fordrinkis. Nin li priŝtelis por konsumi en drinkejo, la in- fanajn kaj mian vivojn en drinkejo li foruzis! Kaj dank' al Dio, li mor- tas! Malprofito estos malplia!

Pardoni necesas en la morta horo, kaj tio estas peko, sinjorino, tiaj sentoj estas granda peko!

Katerina Ivanovna klopodis ĉe la malsanulo, ŝi donis al li trinkaĵon, viŝis la ŝviton kaj la sangon de la kapo, ĝustigis la kusenojn kaj dume parolis kun la pastro, malofte sukcesante sin turni al li, interokupe. Nun ŝi subite atakis lin preskaŭ furioze.

Eh, via pastra moŝto! Vortoj kaj vortoj estas nuraj! Pardoni! Se li venus hodiaŭ ebria — se li ne estus tretita — kun la sola ĉemizo sur si, tute trivita, ĉifona, kaj tuj falus dormi, dum mi ĝis la sunleviĝo en la akvo ĉifonojn liajn kaj la infanajn lavus, kaj poste sekigus post la fe- nestro, kaj tuj, kiam la suno leviĝus, mi komencus fliki, — jen mia nok- to!.. Do, kial ĉi tie pri la pardono paroli! Jam ĉion mi pardonis!

Profunda, terura tusado rompis ŝian parolon. Ŝi sputis en tukon kaj ŝovis ĝin por montri al la pastro, kun doloro tenante la alian manon ĉe la brusto. La tuko estis tute sangoza...

La pastro mallevis la kapon kaj diris nenion.

Marmeladov estis en la lasta agonio. Li ne formetis siajn okulojn de la vizaĝo de Katerina Ivanovna, kiu denove kliniĝis super li. Li ĉiam vo- lis ion diri al ŝi; li eĉ komencis, pene movante la langon kaj malklare eldirante vortojn, sed Katerina Ivanovna, komprenintĉ, ke li volas peti pardonon ĉe ŝi, tuj ordone kriis al li:

Sile-e-entu! Ne necesas!.. Mi scias, kion vi volas diri!.. kaj la malsanulo silentiĝis, sed en la sama minuto lia vaganta rigardo falis al la pordo, kaj li ekvidis Sonjan...

ĉis nun li ne rimarkis ŝin. Ŝi staris en angulo kaj en ombro.

Kiu estas? Kiu estas? — li subite diris per la raŭka kaj anhelanta voĉo, tre maltrankvila, kun teruro montrante per la okuloj la pordon, kie la filino staris, kaj penante Ieviĝi,

Kuŝu! Ku-u-uŝu! — kriis Katerina Ivanovna.

Sed li kun nenatura peno sukcesis sin apogi per la brako. Li sovaĝe kaj senmove rigardis kelkan tempon al la filino, kvazaŭ ne rekonante ŝin. Li ankoraŭ neniam vidis ŝin en tia kostumo. Subite li rekonis ŝin, humiligitan, malfeliĉan, pompe vestitan kaj hontantan, obee atendantan sian vicon adiaŭi kun la mortanta patro. Senfina sufero skiziĝis sur lia vizaĝo.

161

Sonja! Filino! Pardonu! — li ekkriis kaj volis etendi al ŝi la ma- non, sed, perdinte la apogon, tuj falegis de sur la sofo, kun la vizaĝo malsupren. Oni tuj levis lin, kuŝigis, sed li jam estis mortanta. Sonja malforte ekkriis, alkuris, brakumis lin kaj en tiu brakumo ŝi senmoviĝis. Li mortis en ŝiaj brakoj.

1 1 3&k213 1541

Li ricevis la sian! — kriis Katerina Ivanovna, ekvidinte la kada- vron de P edzo, — nu, kion fari nun! Per kio mi enterigos lin! Kaj per kio ilin, ilin mi morgaŭ per kio nutros?

Raskoljnikov aliris al Katerina Ivanovna.

Katerina Ivanovna, — li. ekparolis, — en la pasinta semajno via forpasinta edzo rakontis al mi sian tutan vivon kaj ĉiujn cirkonstan- cojn... Estu certa, ke li paroiis pri vi kun admira estimo. De tiu vespero, kiam mi eksciis, kiel li estis fidela al ĉiuj vi kaj kiel Ii estimis kaj amis precipe vin, Katerina Ivanovna, malgraŭ sia maifeliĉa inklino, ĝuste en tiu vespero ni iĝis amikoj... Permesu do nun al mi... kontribui... al la redono de ŝuldo al mia forpasinta amiko. Ĉi tie... estas dudek rubloj, ŝajne, kaj se tio povas servi al vi kiel helpo, tiam... mi... unuvorte, mi revenos... mi, eble, jam morgaŭ vizitos vin... adiaŭ!

Kaj li rapide eliris el la ĉambro, rapide penetrinte tra la amaso sur la ŝtuparon. Sed en la amaso li subite kunpuŝiĝis kun Nikodim Fomiĉ, eksciinta pri P malfeliĉo kaj dezirinta mem fari ordon. De la tempo de P sceno en la kontoro ili ne revidiĝis, sed Nikodim Fomiĉ tuj rekonis lin.

Ha, estas vi? — li demandis.

Li mortis, — respondis Raskoljnikov. — Venis doktoro, venis pa- stro, ĉio estas en ordo. Ne maltrankviligu la tre malfeliĉan virinon, ŝi sen tio ftizas. Diru al ŝi ion kuraĝigan, se vi povos... Ja vi estas bonkora homo, mi scias... — ii aldonis kun sarkasmo, rigardante rekte en liajn okulojn.

Tamen, kiel vin sango makulas, — rimarkis Nikodim Fomiĉ, ek- vidinte en la lumo de ianterno keikajn freŝajn makulojn sur la veŝto de Raskoljnikov.

Jes, mi makuliĝis... mi estas tuta en sango! — diris Raskoljnikov kun iu aparta aspekto, poste ridetis kaj kapsvinginte ekiris malsupren laŭ la ŝtuparo.

Li desupris malrapide, nehaste, en forta febro kaj ne konsciante tion, ke lin plenigas sola, nova, neĉirkaŭprenebla sento de subite altajdinta granda kaj potenca vivo. Tiu sento povus simili al sento de mortkondam- nito, al kiu subite kaj neatendite oni deklaris indulgon31. En la mezo de P ŝtuparo lin atingis la pastro revenanta hejmen. Raskoljnikov silente la- sis lin preteriri, interŝanĝinte kun li senvortan kapklinon. Sed, jam sur la lastaj ŝtupoj, li subite ekaŭdis hastajn paŝojn post si. Iu atingis lin. Estis Polenjka, ŝi kuris post li kaj vokis: "Atendu! Atendu!"

Li turnis sin al ŝi. Ŝi trakuris la iastan ŝtuparon kaj haltis tuj antaŭ li, starante sur la sekva plisupra ŝtupo. De la korto fluis malhela lumo. Raskoljnikov rimarkis la malgrasan, sed ĉarman vizaĝeton de F knabino, kiu ridetis al ii kaj gaje, infane, rigardis lin. Ŝi alkuris kun komisio, kiu evidente al ŝi mem tre plaĉis.

Atendu, kiel oni nomas vin?.. kaj ankoraŭ: kie vi loĝas? — ŝi de- mandis haste, per la anhelanta voĉeto.

Li metis ambaŭ manojn sur ŝiajn ŝultrojn kaj kun iu feliĉo rigardis ŝin. Li sentis tian plezuron rigardante ŝin! Pro kio — li eĉ mem ne sciis. — Kiu sendis vin?

Min sendis fratino Sonja, — respondis la knabino, ridetante pli gaje.

ĉuste tiel mi pensis, ke vin sendis fratino Sonja.

Ankaŭ la patrino min sendis. Kiam fratino Sonja ordonis al mi, ankaŭ la patrino aliris kaj diris: "Kuru rapide, Polenjka!"

Ĉu vi amas fratinon Sonja?

Mi ŝin amas pli ol ĉiujn! — kun iu speciala firmeco diris Polenjka, kaj ŝia rideto subite pliserioziĝis.

Kaj ĉu min vi amos?

Anstataŭ la respondo li ekvidis la proksimiĝantan vizaĝeton de F knabino kaj la pufajn lipetojn, naive etendiĝintaj por kisi lin. Subite ŝiaj brakoj, mincaj kiel alumetoj, ĉirkaŭpremis iin forte-forte, la kapo kliniĝis al lia ŝultro, kaj la knabino mallaŭte ekploris, alpremante sian vizaĝon al li pli kaj pli forte.

Mi kompatas la paĉjon! — ŝi diris post unu minuto, levante sian larmozan vizaĝeton kaj viŝante la larmojn per la manoj, — nun ĉiam ve- nas tiaj plagoj, — ŝi aldonis neatendite, kun tiu speciale grava aspekto, kiun penas alpreni infanoj, kiam ili subite volas paroli kiel "plenkresku- loj".

Kaj ĉu la patro vin amis?

Plej ol ĉiujn nin li amis Lidoĉkan, — ŝi daŭrigis tre serioze kaj ne ridetante, jam tute kiel parolas plenkreskuloj, — li ŝin pro tio amis, ĉar ŝi estis malgranda, kaj ankoraŭ pro tio, ke malsana, kaj li ĉiam do- nacojn al ŝi alportis, kaj nin li legi instruis, kaj min pri gramatiko kaj pri ia Biblio, — ŝi aldonis kun digno, — kaj la panjo nenion kontraŭdi- ris, sed ni sciis, ke tio plaĉas al ŝi, ankaŭ la paĉjo sciis, kaj la panjo volas instrui al mi la francan lingvon, ĉar jam estas tempo ricevi la edu- kon.

Kaj ĉu preĝi vi scias?

Ho, ja, mi scias! Jam delonge; kiam mi iĝis jam granda, mi do preĝas senvoĉe, sed Kolja kaj Lidoĉka kune kun la patrino iaŭte. Ko- mence "Dipatrinon" ili legas, kaj poste ankoraŭ unu preĝon: "Dio, par- donu kaj benu fratinon Sonja", kaj poste ankoraŭ: "Dio, pardonu kaj be- nu mian alian patron", ĉar nia pliaĝa patro jam mortis, kaj tiu nuna estas ja alia por ni, sed ankaŭ pri tiu ni preĝas.

Poleĉka, oni nomas min Rodion. Preĝu iam ankaŭ pri mi: "ankaŭ la dian sklavon Rodion" — plu nenion.

Mian tutan estontan vivon mi preĝos pri vi, — arde diris la kna- bino kaj subite denove ekridis, ĵetiĝis al li kaj denove forte brakumis iin.

Raskoljnikov diris al ŝi sian nomon, donis la adreson kaj promesis jam morgaŭ nepre viziti ilin. La knabino foriris tute ravita pro li. Estis la dek-unua horo, kiam li eliris straten. Post kvin minutoj li staris sur la ponto, ĝuste sur tiu loko, de kiu antaŭ nelonge en la akvon ĵetiĝis virino.

"Sufiĉe! — li diris firme kaj triumfe, — for miraĝoj, for afektaj timoj, for fantomoj!.. Ekzistas la vivo! ĉu mi nun ne vere vivis? Ne mortis an- koraŭ mia vivo kun la maljuna oldulino! Bone ŝi vivu en la ĉiela regno kaj sufiĉas, patrino, ripozu en paco! Nun estas la regno de la racio kaj de lumo kaj... kaj de volo, kaj de forto... kaj ni vidos nun! Ni vetos nun! — li aldonis orgojle, kvazaŭ adresante al iu nigra potenco kaj de- fiante ĝin. — Sed mi jam konsentis vivi sur la arŝino da spaco!

...Tre malfortas mi en ĉi minuto, sed... la malsano ŝajne jam pasis. Mi sciis, ke ĝi foriros. Interalie: la domo de Poĉinkov, je du paŝoj de ĉi tie. Nun nepre al Razumiĥin, eĉ se pli ol du paŝoj... gajnu li la ve- ton!.. Ankaŭ li gaju, — ne gravas, estu tiel!.. Forto, forto necesas: sen forto nenion eblas preni. Kaj forton necesas akiri ankaŭ per forto, jen tion iii nc scias", — li aldonis fiere kaj memfide kaj ekiris de la ponto apenaŭ movante siajn krurojn. La fiero kaj memfido kreskis en li ĉiu- minute. Jam en la sekva minuto li iĝis tute alia homo, ol li estis en la antaŭa. Tamen, kio precipa okazis, kio tiel renversis iian vivon? Li eĉ mem ne sciis. A1 li, kiel al dronanto, esperanta saviĝi per pajlero, subite ŝajnis, ke ankaŭ li "povas vivi, ke ekzistas ankoraŭ vivo, ke ankoraŭ ne mortis Iia vivo kun la maljuna oldulino". Eble, li tro hastis fari konklu- don, sed li ne pensis pri tio.

"Kaj tamen, dian sklavon Rodion mi petis en preĝo rememori, — su- bite trafulmis en iia kapo, — nu, sed tio... estas por ĉia okazo!" — ii aldonis, kaj tuj mem ekridis pro sia knabeca ago. Lia humoro estis bo- nega.

Li facile trovis Razumifiin-on. En la domo de Poĉinkov oni jam konis la novan ioĝanton, kaj la kortisto tuj montris al li la vojon. Jam en la mezo de la ŝtuparo eblis distingi bruon kaj viglan rumoron de granda kunveno. La enira pordo estis vaste aperta, aŭdiĝis krioj kaj disputoj. La ĉambro de Razumifiin estis siifiĉe granda, kaj la nombro de la kun- venintoj estis dek kvin. Raskoljnikov haltis en la antaŭĉambro. Ĉi tie, post vando, du mastraj servistinoj klopodis ĉe du grandaj samovaroj, ĉe boteloj, teleroj kaj pladoj kun kuko kaj entreoj, alportitaj el la mastra kuirejo. Raskoljnikov sendis por Razumiĥin. Tiu alkuris admirante. De la unua rigardo rimarkeblis, ke li neordinare multe drinkis, kaj kvankam Razumiĥin preskaŭ neniam povis tute ebriiĝi, sed ĉi-foje io tia estis ri- markebla.

Aŭskultu, — hastis Raskoljnikov, — mi venis nur por diri, ke vi gajnis la veton kaj efektive neniu povas scii, kio povas al li okazi. Eniri mi ne povas: mi tiel malfortas, ke tuj mi falos. Kaj tial saluton kaj adiaŭ! Kaj morgaŭ venu al mi...

Sciu do, mi akompanos vin hejmen! Se vi mem diras, ke vi estas malforta, tiam...

Sed la gastoj? Kiu estas tiu krispohara, kiu ĵus ĉi tien enrigardis?

Ĉu tiu? He, diablo scias! Konato de onklo, povas esti, aŭ eble eĉ neinvitito... Mi restigu kun ili la onklon. Li estas vera trezoro; domaĝe, vi nun ne povas konatiĝi. Cetere, diablo kun ĉiuj ili! Nun ili ne pri mi pensas, krome ankaŭ mi bezonas refreŝiĝon, tial, frato, vi ĝustatempe al- venis: ankoraŭ du minutoj kaj mi tie batus ilin ververe! ili sovaĝe men- sogas... Vi eĉ imagi ne povas, ĝis kioma grado la homo kapablas men- sogi! Cetere, kial ne imagi? Ĉu ni mem ne mensogas? Nu, lasu ni ilin nun mensogi: poste ili ne mensogu... Sidu unu minuton, mi kondukos Zosimov-on.

Zosimov atakis Raskoljnikov-on kun iu avido. En li estis videbla iu speciala scivolemo. Baldaŭ lia vizaĝo sereniĝis.

Senprokraste dormu, — li decidis, laŭeble ekzameninte la pacien- ton, — kaj antaŭ la nokto estus bone preni unu aĵon. Ĉu vi prenos? Mi jam antaŭe preparis... unu pulvoro.

Eĉ du, — respondis Raskoljnikov.

La pulvoro estis tuj glutita.

Estas tre bone, ke vi mem akompanos lin, — rimarkis Zosimov al Razumiĥin, — kio estos morgaŭ, ni vidos, kaj hodiaŭ estas tute kon- tentige: signifa ŝanĝo kompare kun la lasta fojo. Cent jarojn vivu, cent jarojn lernu...

ĉu vi scias, kion Zosimov al mi ĵus flustris, kiam ni estis eliron- taj, — trumpetis Razumiĥin, apenaŭ ili eliris straten. — Mi, frato, al vi ĉion rekte diros, ĉar ili estas stultuloj. Zosimov petis ke mi babilu kun vi laŭvoje kaj igu vin babili kaj poste rakontu al li, ĉar li havas ideon... ke vi... estas frenezulo aŭ proksimas al tio. Imagu tion! Unue, vi trioble pli saĝas ol li; due, se vi ne estas freneza, vi do kraĉas je tio, ke li havas tian halanĝon en la kapo, kaj trie, tiu peco da viando, kaj laŭ sia profesio — kirurgo, freneziĝis nun je mensomalsanoj, kaj koncerne vin, lin defenitive turnis via hodiaŭa interparolo kun Zametov.

Ĉu Zametov ĉion rakontis al vi?

Ĉion, kaj li bone faris, ke rakontis. Nun mi ĉion komprenas, kaj Zametov komprenis... Nu, unuvorte, Rodja... temas pri tio, ke tiu ideo... ĉu vi komprenas? efektive ĉe ili estis eloviĝonta... ĉu vi kompre- nas? Tio estas: neniu el ili aŭdacis ĝin laŭte diri, ĉar estas galimatio stultega, kaj precipe post la aresto de tiu farbisto, tio krevis kaj estin- giĝis por ĉiam. Sed kial ili povis, stultuloj! Mi tiam iom draŝis Zame- tov-on, — tio estu nur inter ni, frato, mi petas, eĉ ne alude montru ke. vi scias; mi rimarkis, ke li estas principa homo; tiam ni ĉe Laviza estis, — sed hodiaŭ, hodiaŭ ĉio klariĝis. Ĉefe, tiu Ilja Petroviĉ! Li tiam el- profitis vian svenon en la kontoro, sed poste li mem hontis; mi scias...

Raskoljnikov avide aŭskultis. Ebria Razumiĥin rakontis ĉion.

Mi svenis tiam ĉar estis sufoke kaj olea farbo odoris, — diris Ra- skoljnikov.

Li eksplikas! Ne nur farbo: la malsano dum la tuta monato pre- pariĝis. Zosimov tion atestas! Kaj nur kiel nun tiu knabo estas morte honta, vi eĉ imagi ne kapablas! "Etfingron, — li diras, — de tiu homo mi ne valoras!" Vian etfingron, do. Ĉe li, frato, kelkiam vekiĝas bonaj sentoj. Sed la leciono, la leciono hodiaŭ estis por li en "La Kristala pa- laco", perfekta rezulto! Ja vi lin komence timigis, ĝis spasmoj! Ja vi pre- skaŭ igis lin ree konvinkiĝi pri tiu sensencaĵo kaj poste, subite, — ia langon montris al li: "Jen, kaptu do!" Perfekte! Li estas tretita, neniigita nun. Majstro estas vi, je Dio, kaj tiel necesas al ili! Bedaŭrinde, mi tie forestis! Li nun terure atendis vin. Ankaŭ Porfirij deziras kun vi kona- tiĝi...

He... ankaŭ tiu... Sed kiei frenezulon kial oni min registris?

Ne tute kiei frenezulon. Mi, frato, ŝajne tro distrumpetis al vi... Vidu, li estis konsternita tiam, ke vin interesas nur tiu sola punkto, nun klaras kial ĝi interesas, sciante ĉiujn cirkonstancojn... kaj kiei tio vin in- citis tiam kaj kune kun la malsano interpiektiĝis... Mi, frato, estas iom ebria, sed, diablo iin scias, li havas iun sian ideon... Mi diras al vi: ii freneziĝis pro mensomalsanoj. Vi kraĉu nur...

Duonan minuton ili silentis.

Aŭskultu, Razumifiin, — ekparoiis Raskoljnikov, — mi volas diri al vi rekte: mi estis ĵus ĉe mortinto, mortis unu oficisto... tie mi mian tutan monon fordonis... kaj, krom tio, min kisis ĵus unu estaĵo, kiu, se mi eĉ murdus iun, egale... unuvorte, mi vidis tie ankoraŭ alian esta- ĵon... kun fajra piumo... sed, cetere, mi mensogas. Mi estas tre malfor- ta, subtenu min... nun estos la ŝtuparo...

Kio okazis al vi? Kio al vi? — demandis aiarmita Razumifiin.

La kapo iom turniĝas, sed ne pri tio temas, temas pri tio, ke al mi estas tiom triste, tiom triste! kvazaŭ al virino... vere! Rigardu, kio estas? Rigardu! rigardu!

Kio estas?

Ĉu vi ne vidas? Lumo en mia ĉambro, ĉu vi vidas? Tra ia fendo...

Iii jam staris antaŭ la lasta ŝtuparo, apud la mastrina pordo, kaj

efektive, eblis desube rimarki, ke en ia ĉambreto de Raskoljnikov estas lumo.

Strange! Nastasja, povas esti, — rimarkis Razumiĥin.

Neniam en tiu horo ŝi estas ĉe mi, kaj ŝi dormas delonge, sed... al mi estas egale! Adiaŭ!

Ne! Mi akompanos vin, ni kune eniros!

Mi scias, ke ni kune eniros, sed mi volis ĉi tie premi vian manon kaj ĉi tie adiaŭi vin. Nu, donu la manon, adiaŭ!

Kio al vi, Rodja?

Nenio. Venu. Vi estos atestanto...

111 komencis grimpi la ŝtuparon, kaj ĉe Razumifiin trafulmis penso, ke Zosimov, eble, pravas. "Efi! Mi nur afliktis lin per mia babilado!" — li murmuris en si. Subite, alirante la pordon, ili ekaŭdis en la ĉambro voĉojn.

Do kio estas ĉi tie? — krietis Razumifiin.

Raskoljnikov la unua ekprenis la pordon, ĝin vaste malferminte, kaj rigidiĝis sursojle.

Liaj patrino kaj fratino sidis sur lia sofo jam unu kaj duonan horon atendante lin. Do, kial li tute ne atendis ilin kaj tute ne pensis pri ili, eĉ malgraŭ la informo ripetita hodiaŭ, ke ili elveturis, veturas, kaj bal- daŭ venos? Tutan horon kaj duonon ili senĉese pridemandis Nastasjan, kiu ankaŭ nun staris antaŭ ili kaj kiu sukcesis rakonti al ili ĉion kona- tan. Ili forgesis pri si mem pro timo, kiam ili ekaŭdis, ke li "hodiaŭ fuĝis", malsana kaj, kiel videblas el la rakonto, nepre en la deliro! "Dio, kio okazis al li!" Ambaŭ ploris, ambaŭ eltenis krucuman turmenton dum tiu horo kaj duono da atendado.

ĉoja, triumfa krio renkontis la aperon de Raskoljnikov. Ambaŭ viri- noj ĵetiĝis al li. Sed li staris kiel morta. Neeltenebla abrupta konscio fra- pis lin, kiel tondro. Eĉ liaj manoj ne leviĝis brakumi ilin. la patrino kaj fratino premis lin en la brakumoj, kisis lin, ridis, ploris... Li faris pa- ŝon, ŝanceliĝis kaj svene falis planken.

Alarmo, krioj de teruro, ĝemoj... Razumihin, staranta sursojle, flugis en la ĉambron, kaptis la malsanulon per siaj fortegaj brakoj, kaj tuj fulmrapide tiu okazis sur la sofo.

— Ne gravas, ne gravas! — li kriis al la patrino kaj fratino, — tio estas sveno, bagatelo! Ĵus la kuracisto diris, ke li estas multe pli bona, ke li estas tute sana! Akvon! Nu, jen li jam rekonsciiĝas, nu, jen li re- konsciiĝis!..

Kaj, kaptinte Duneĉkan je la mano tiel, ke li preskaŭ eltordis ĝin, li klinis ŝin rigardi, ke "jen li jam rekonsciiĝis". Kaj la patrino kaj fratino rigardis al Razumifiin kiel al providenco, kun kortuŝo kaj dankemo. Ili jam aŭdis de Nastasja, kio estis por ilia Rodja, dum la tuta tempo de la malsano, tiu "vigla junulo", kiel nomis lin, en la sama vespero, en intima interparolo kun Dunja, Pulfieria Aleksandrovna Raskoljnikova mem.

Parto Tria

I

Raskoljnikov leviĝetis kaj eksidis sur la sofo.

Li malforte mansvingis al Razumiĥin por ĉesigi lavangon de liaj sen- iigitaj kaj ardaj konsoloj, adresitaj al la patrino kaj fratino, prenis iiin ambaŭ je la manoj kaj ĉirkaŭ du minutojn siiente fiksrigardis jen unu, jen la aiian. La patrino ektimis lian rigardon. Јn tiu rigardo trafiltriĝis ĝis sufero forta sento, sed samtempe estis io senmova, preskaŭ eĉ fre- neza. Puiĥeria Aleksandrovna ekploris.

Avdotja Romanovna palis; ŝia mano tremis en la mano de V frato.

Iru hejmen... kun li, — li diris per rompita voĉo, montrante al Razumiĥin, — ĝis morgaŭ, morgaŭ ni ĉion... ĉu vi delonge alvenis?

Vespere, Rodja, — respondis Pulĥeria Aleksandrovna, — la trajno terure malfruis. Sed, Rodja, nun mi nenial foriros de vi! Mi noktumas ĉi tie apude...

Ne turmentu min! — li diris, incitite mansvinginte.

Mi restos ĉe li! — ekkriis Razumiĥin, — eĉ por unu minuto mi ne lasos lin, kaj al diablo ĉiujn gastojn, faru ili kion volas! Tie nun mia onklo estas la prezidanto.

Per kio, per kio mi povus danki vin! — komencis Pulĥeria Alek- sandrovna, denove premante la manojn de Razumiĥin, sed Raskoljnikov denove ŝin interrompis:

Mi ne povas, ne povas, — incitite li ripetis, — ne turmentu! Su- fiĉe, foriru... Mi ne povas!..

Ni iru, panjo. Almenaŭ el la ĉambro ni eiiru por unu minuto, — flustris Dunja, — ni mortigas lin, tio videblas.

Ĉu mi eĉ ne povas rigardi lin, post tri jaroj! — ekploris Pulĥeria Aleksandrovna.

Haltu! — li denove haltigis ilin, — ĉiam vi interrompas, miaj pen- soj kirliĝas... Ĉu vi vidis Luĵin-on?

Ne, Rodja, sed li jam scias pri nia alveno. Ni aŭdis, Rodja, ke Petro Petroviĉ estis tiom afabla kaj vizitis vin hodiaŭ, — kun kelka mal- kuraĝo aldonis Pulĥeria Aleksandrovna.

Jes... li estis tiom afabla... Dunja, hodiaŭ mi diris al Luĵin, ke mi ruligos lin laŭ la ŝtuparo, kaj forpelis lin al diablo...

Rodja, kion vi! Vi, verŝajne... vi ja ne volas diri, — ekparolis en timo Pulĥeria Aleksandrovna, sed haltis, rigardante al Dunja.

Avdotja Romanovna atente rigardis al la frato kaj atendis daŭrigon. Ambaŭ estis jam sciigitaj pri la kverelo pere de Nastasja, kiom tiu povis kompreni kaj rerakonti, kaj ili suferis pro malkompreno kaj atendado.

Dunja, — pene daŭrigis Raskoljnikov, — tiun geedziĝon mi ne de- ziras, kaj tial vi devas, jam morgaŭ ĉe la unua vorto, rifuzi al Luĵin, por ke eĉ lian spiron mi ĉi tie sentu neniam.

Mia Dio! — kriis Pulĥeria Aleksandrovna.

Frato, pripensu, kion vi diras! — flame komencis Avdotja Roma- novna, tamen retenis sin. — Vi, eble, estas nun en malbona humoro, vi laciĝis, — ŝi humile diris.

Ĉu en deliro? Ne... Vi edziĝas al Luĵin pro mi! Sed mi ne ak- ceptas la oferon. Kaj tial, morgaŭ, skribu leteron... kun la rifuzo... Ma- tene donu al mi ĝin por tralegi kaj fino!

Tion mi ne povas fari! — kriis la ofendita junulino. — Kiurajte...

Duneĉka, ankaŭ vi estas flamiĝema, ĉesu, morgaŭ... Ĉu vi ne vi- das... — ektimis la patrino, sin ĵetante al Dunja. — Aĥ, ni foriru pli bone!

Li deliras! — kriis ebria Razumiĥin, — aliel li ne kuraĝus! Mor- gaŭ tiu ĉi stultaĵo elsaltos... Kaj hodiaŭ li efektive forpelis lin. ĉuste tiel okazis. Nu, ankaŭ tiu koleriĝis... Li oratoris ĉi tie, siajn sciojn el- starigis, kaj foriris, la voston subpreminte.*.

Do, estas vere? — kriis Pulfieria Aleksandrovna.

Ĝis morgaŭ, frato, — kompate diris Dunja, — ni iru, panjo... Adiaŭ, Rodja!

Aŭdu, fratino, — ii ripetis post iiin, kolektinte la lastajn fortojn,

mi ne deliras. Tiu geedziĝo estas fiaĵo. Estu mi fiulo, sed vi tamen ne devas... iu sola... kaj mi kvankam fiulo, sed tian fratinon mi ne tak- sos fratino. Aŭ mi, aŭ Luĵin! Iru, do...

Vi freneziĝis! Despoto! — ekmuĝis Razumifiin, sed Raskoljnikov jam ne volis respondi, aŭ eble ne povis. Li kuŝiĝis sur la sofo kaj tur- niĝis al la muro en plena laciĝo. Avdotja Romanovna scivole ekrigardis al Razumiĥin. Ŝiaj nigraj okuloj ekbrilis: Razumiĥin eĉ tremeris pro tiu rigardo. Pulfieria Aieksandrovna staris kvazaŭ ŝtoniĝinta.

Mi neniel devas foriri! — ŝi flustris al Razumifiin, preskaŭ en malespero. — Mi restas ĉi tie, ie... akompanu Dunjan.

Kaj vi ĉion fuŝos! — ankaŭ flustre, diris koleriĝanta Razumifiin,

ni eliru almenaŭ al la ŝtuparo. Nastasja, lumu! Mi ĵuras al vi, — li daŭrigis duonflustre, sur la ŝtuparo, — ke antaŭ nelonge, li min kaj la doktoron preskaŭ mortbatis! Ĉu vi tion komprenas! La doktoron mem! Kaj tiu cedis, por ne inciti, kaj foriris, dum mi malsupre restis por gar- di, sed li tuj vestiĝis kaj forglitis. Ankaŭ nun ii forglitos, se vi ĝenados, nokte, kaj faros ion pri si...

Afi, kion vi diras!

Cetere, Avdotja Romanovna ne povos resti sola sen vi en la ĉam- bro! Nur pripensu, kie vi ekloĝis? Ja tiu fiulo, Petro Petroviĉ, povus pli bonan loĝejon por vi... Cetere, mi estas iom ebria kaj tial... mi insultis; ne atentu...

Sed mi iros al ĉi-Ioka mastrino, — insistis Pulfieria Aleksandrov- na, — mi admonos ŝin, ke ŝi donu al mi kaj Dunja angulon por ĉi nok- to. Mi ne devas lasi lin tia, ne devas!

Parolante, ili staris sur la ŝtuparo, sur la placeto, ĝuste antaŭ la ma- strina pordo. Nastasja lumis al ili de sur la lasta ŝtupo. Razumifiin estis neordinare ekscitita. Nur antaŭ horduono, akompanante Raskoljnikov- on, kvankam li estis tro babilema, sed tute vigla kaj preskaŭ freŝa, spite la teruran kvanton da eltrinkita ĉi-vespere vino. Nun lia stato similis al iu ekzalto, kaj samtempe kvazaŭ la tuta eltrinkita vino refoje kaj kun duobla forto frapis en lian kapon. Li staris kun ambaŭ virinoj, kaptinte ilin je la manoj, admonante ilin kaj prezentante al ili rezonojn kun mi- rinda sincero kaj, evidente por plia konvinko, preskaŭ ĉe ĉiu sia vorto, fortege, kiel per tenajlo, premadis al ili la manojn gis doloro kaj, ŝajne, voris per la okuloj Avdotjan Romanovnan tute senhonte. Pro la doloro ili penis elŝiri siajn manojn el liaj grandaj kaj ostecaj manegoj, sed li ne nur ne rimarkis la kaŭzon de tio, sed eĉ pli forte altiris ilin al si. Se nun ili ordonus al li, por servi ilin, salti de sur la ŝtuparo per la kapo malsupren, Ii tuj tion plenumus, sen rezoni kaj dubi. Kvankam Pu- lĥeria Aleksandrovna, forte alarmita de penso pri sia Rodja, sentis, ke la juna viro estas iom tro bizara kaj iom tro dolore premas ŝian manon, sed ĉar nun li estis por ŝi providenco, ŝi ne volis rimarki tiujn bizarajn detalojn. Sed, spite la saman maltrakvilon, Avdotja Romanovna malgraŭ sia netimema karaktero, kun miro kaj preskaŭ kun timo renkontis la fre- neze fajrantajn rigardojn de 1' amiko de sia frato, kaj nur la senlima fido, sugestita per la rakontoj de Nastasja pri tiu stranga homo, retenis ŝin de atenco forkuri de li kaj fortiri kun si la patrinon. Ŝi komprenis ankaŭ, ke nun eĉ forkuri ili ne povas de li. Cetere, post deko da mi- nutoj, ŝi sufiĉe trankviliĝis. Razumifiin ĉiam rapide en parolo prezentis sian naturon sendepende de sia humoro, tiel ke ĉiuj baldaŭ povis ekscii kun kiu ili rilatas.

— Neeblas al la mastrino, absurdo terurega! — li kriis, provante persvadi Pulfierian Aleksandrovnan. — Kvankam vi estas la patrino, sed restinte vi frenezigus lin, kaj nur diablo scias, kio povus okazi! Aŭdu: jen kion mi faros: nun ĉe li Nastasja sidos, dum mi vin ambaŭ akom- panos al via hejmo, ĉar vi ne devas esti solaj sur la stratoj; ĉe ni en Peterburgo tiurilate... Nu, kraĉe!.. Poste de vi mi tuj kuros ĉi tien kaj post horkvarono, mi ĵuras, ke mi liveros al vi raporton: kia li? ĉu li dor- mas aŭ ne? kaj cetere. Poste, aŭdu! Poste de vi mi flugos al mi, — tie ĉe mi estas gastoj, ĉiuj ebriaj, — mi prenos Zosimov-on, la doktoron, kiu kuracas lin, li nun sidas ĉe mi, ne ebria; li ne estas ebria, li neniam estas ebria! Mi trenos lin al Rodjka kaj tuj poste al vi, tio signifas, ke dum unu horo vi ricevos pri li du sciigojn, — ankaŭ de V doktoro, kom- prenu, de V doktoro mem; ja tio ne estas de mi! Se li fartos malbone, jen mi ĵuras, ke mi vin mem ĉi tien kondukos, kaj se li bonos, vi en- litiĝos por dormi. Sed mi noktumos ĉi tie, en la koridoro, li eĉ ne aŭdos, kaj al Zosimov mi ordonos noktumi ĉe la mastrino, por ke li estu apude. Nu, kiu nun estas pli utila por li, vi aŭ la doktoro? La doktoro estus pli utila, pli utila. Do, iru hejmen! Sed al la mastrino tute ne eblas; por mi eblas, sed por vi ne eblas: ŝi ne lasos, ĉar ŝi estas stulta. Ŝi ĵaluzos pri mi kontraŭ Avdotja Romanovna, kaj sciu, ankaŭ kontraŭ vi... Kaj kontraŭ Avdotja Romanovna nepre. Tute, tute surpriza karaktero! Cete- re, ankaŭ mi stultas... Kraĉe! Venu! Ĉu vi fidas min? Nu, ĉu vi fidas min aŭ ne?

Ni iru, panjo, — diris Avdotja Romanovna, -— li, vere, faros tiel, kiel promesas. Li jam revivigis la fraton, kaj se la doktoro vere konsen- tos ĉi tie noktumi, do kio povas esti pli bona?

Jen vi... vi... komprenas min, ĉar vi estas anĝelo! — admire kriis Razumihin. — Ni iru! Nastasja! Fulme supren, kaj sidu tie ĉe li, kun kandelo, mi post horkvarono revenos...

Kvankam Pulĥeria Aleksandrovna ne konvinkiĝis komplete, ŝi ne plu rezistis. Razumiĥin prenis ilin ambaŭ sub la brakojn kaj ektiris de sur la ŝtuparo. Cetere, li maltrankviligis ŝin: "kvankam vigla kaj bonkora, sed ĉu li kapablas nun plenumi sian promeson? Ja li estas en tia aspek- to!.."

Aha, mi komprenas, ke vi pensas, ke mi estas ebria! — interrom- pis ŝiajn pensojn Razumiĥin, diveninte ilin kaj paŝante per siaj grande- gaj paŝoj sur la trotuaro, tiel ke ambaŭ virinoj apenaŭ kapablis sekvi lin, kion li cetere ne rimarkis. — Absurde! Vere... mi ebrias kiel barelo, sed ne pri tio temas; ne pro vino mi ebrias. Sed kiam mi ekvidis vin, tuj io frapis al mi en la kapon... Sed fajfu pri mi! Ne atentu: mi blagas; mi ne indas je vi... Mi tute ne indas je vi!.. Tuj post vin akompani, mi verŝos sur mian kapon du sitelojn da akvo, kaj tuj mi freŝos... Se vi nur scius, kiel mi amas vin ambaŭ!.. ne ridu kaj ne koleru!.. koleru je ĉiuj, sed je mi ne koleru! Mi estas lia amiko, do, ankaŭ via amiko. Mi tiel volas... Mi tion antaŭsentis... pasintjare, estis tiu momento... Cete- re, ne tute antaŭsentis, ĉar vi kvazaŭ de la ĉielo estis falintaj. Kaj mi, eble, la tutan nokton ne dormos... Tiu Zosimov hieraŭ timis, ke li fre- neziĝos... Jen kial lin ĝeni oni ne devas...

Kion vi diras! — kriis la patrino.

Ĉu vere, ke la doktoro mem tiel diris? — demandis Avdotja Ro- manovna, ektiminte.

Li diris, sed estas ne tio, tute ne tio. Li eĉ medikamenton al li donis, pulvoron, mi vidis, kaj vi tiam alveturis... Eĥ!.. Estus pli bone, se vi morgaŭ alveturus! Estas bone, ke ni foriris. Kaj post unu horo al vi pri ĉio mem Zosimov raportos. Tiu ne estas ebria! Ankaŭ mi ne estos ebria... Kaj pro kio mi tiom drinkis? Ja pro tio, ke ili persvadis min en diskuton, damnitoj! Ja mi ĵuris ne diskuti... Tian halanĝon ili parolas! Mi preskaŭ ekluktis! Tie mi la onklon restigis por prezidi... Nu, ĉu vi kredas: ili postulas plenan indiferenton, kaj en tio plezuron trovas! Nur ne esti si mem, nur ne simili sin mem! Guste tion ili nomas la supera progreso. Se ili aimenaŭ originale biagus, tamen ili...

Aŭskultu, — maikuraĝe interrompis Pulficria Aleksandrovna, sed tio nur aldonis la ardon al Razumiĥin.

Kion vi pensas? — kriis Razumifiin, plilaŭtigante la voĉon, — ĉu vi pensas, ke mi spitas iliajn blagojn? Stultaĵo! Mi ŝatas, kiam oni men- sogas! Mensogi estas la sola privilegio de la homo super ĉiuj estaĵoj. Mensogon diri —■ la veron akiri! Kaj tial mi estas la homo, ĉar mi men- sogas. Neniun veron oni akiras, ne mensoginte dek kvar fojojn, kaj eble, eĉ cent dek kvar, kaj tio estas honoro en sia speco. Sed ni eĉ mensogi per la propra saĝo ne kapablas! Vi mensogu al mi, sed mensogu origi- nale, kaj tiam mi kisos vin. Mensogi originaie — ja tio estas preskaŭ pli bona ol diri ies veron. En la unua okazo vi estas homo, kaj en la dua — nur birdo! La vero ne vanuos, sed la vivon eblas perdi, ekzistas ekzemploj. Nu, kio ni estas nun? ĉiuj ni, ĉiuj senescepte, en la kampo de scienco, de evoluo, pensado, inventoj, idealoj, deziroj, liberalismo, in- telekto, sperto kaj ĉio, ĉio, ĉio, ankoraŭ en la prepara klaso de gimnazio ni sidas! Plaĉis al ni uzi la fremdan cerbon — kaj ni uzas! Ĉu tiel? ĉu estas tiel, kiel mi diras? — kriis Razumifiin, skuante kaj premante la manojn de ambaŭ virinoj — ĉu tiel?

Ho, Dio, mi ne scias, — diris malfeliĉa Pulfieria Aleksandrovna.

Tiel, tiel... kvankam ne pri tuto mi konsentas kun vi, — serioze aldonis Avdotja Romanovna kaj tuj ekkrietis; ĉar ii dolore premis ŝian manon.

ĉu tiel? Vi diras, tiel? Do, vi estas... vi estas... — li kriis admire,

vi estas la fonto de bono, racio kaj... perfekto! Donu vian manon, donu... ankaŭ vi donu la vian, mi volas kisi viajn manojn ĉi tie, sur la genuoj!

Kaj li surgenuiĝis meze de V trotuaro, nun feliĉe dezerta.

ĉesu, mi petas vin, kion vi faras? — ekkriis ekstreme alarinita Pulfieria Aleksandrovna.

Ekstaru, ekstaru! — ridis kaj maltrankvilis ankaŭ Dunja.

Neniam, se vi ne donos al mi la manojn! Jen tiel, kaj sufiĉe, kaj mi ekstaris, kaj ni iru! Mi estas povra stultulo, mi ne valoras vin kaj mi estas ebria, kaj mi hontas... Mi ne indas por ami vin, sed adori vin

estas la devo de ĉiu, se nur li ne estas definitiva bruto! Do, mi sur- genuiĝis!.. Jen estas viaj ĉambroj, kaj nur pro tio sola Rodion pravas, ke li hieraŭ vian Petron Petroviĉ elpelis! Ĉu vi scias, kiun oni enlasas ĉi tien? Sed vi ja estas fianĉino! Vi ja estas fianĉino, ĉu? Do, mi diras al vi, ke via fianĉo estas fiulo!

Aŭskultu, sinjoro Razumifiin, vi forgesis vin... — komencis Pulfie- ria Aleksandrovna.

Jes, jes, vi pravas, mi forgesis min, mi hontas! — sin rebridis Ra- zumifiin, — sed... sed... vi ne povas koleri al mi pro tio, ke mi tiel pa- rolas! Ja mi parolas sincere, sed ne pro tio, ke... hm! tio estus fiule, unuvorte, ne pro tio, ke mi al vi... hm!.. ne, do, ne, nenion mi diros, mi ne devas!.. Kaj ni ĉiuj hieraŭ komprenis, kiam li eniris frizita ĉe bar- biro, ne pro tio, ke li sian saĝon hastis elmontri, sed ĉar li estas spiono kaj spekulisto, ĉar li estas judo kaj bufono, kaj tio estas videbla. Ĉu vi opinias, ke li estas saĝa? Ne, li estas stulta, stulta! Nu, ĉu li estas taŭga por vi? Ho, mia Dio! Vidu, sinjorinoj, — subite li haltis, jam supren- irante la ŝtuparon kondukantan al la ĉambroj, — kvankam tie ĉe mi ĉiuj estas ebriaj, tamen honestaj, kaj kvankam ni mensogas, ja ankaŭ ni mensogas, sed mensogante ni alvenos finfine al la vero, ĉar ni sur nobla vojo staras, sed Petro Petroviĉ... staras ne sur nobla vojo. Kaj kvankam mi nun ilin insultis tre arde, sed mi estimas ĉiujn ilin. Eĉ se mi ne esti- mas Zametov-on, mi tamen amas lin, ĉar tro flavbekas li! Eĉ tiun bruton Zosimov, ĉar li honestas kaj bone scias la metion... Sed, sufiĉas, ĉio di- rita kaj pardonita. Ĉu pardonita? ĉu jes? Nu, venu. Mi konas tiun ko- ridoron, mi jam estis ĉi tie. Jen ĉi tie, en la tria ĉambro, okazis skan- dalo... Nu, kie vi loĝiĝis? En kiu ĉambro? En la oka? Do, nokte ŝlosiĝu, neniun enlasu. Post kvaronhoro mi revenos kun informo, kaj ankoraŭ post duona horo, kun Zosimov, vi vidos! Adiaŭ, mi kuras!

Mia Dio, Duneĉka, kio okazos? — diris Pulfieria Aleksandrovna, alarmite kaj time adresante sin al la filino.

Trankviliĝu, panjo, — respondis Dunja, formetante de si la ĉape- lon kaj pelerinon, — Dio mem sendis al ni tiun sinjoron, kvankam li venis ĝuste de iu drinkado. Lin eblas fidi, mi certigas vin. Kaj ĉio, kion li jam faris por la frato...

Afi, Duneĉka, nur Dio scias, ĉu li venos! Kiel mi decidis lasi Rod- jan!.. Kaj tute, tute ne tia mi esperis trovi lin! Kiel severa li estas, kva- taŭ li ne ĝojus pro ni...

Larmoj montriĝis en ŝiaj okuloj.

Ne, estas ne tiel, panjo. Vi ne bone vidis, vi ĉiam ploris. Li estas tre malforta pro grava malsano, — jen estas la kaŭzo de ĉio.

Ah, tiu malsano! Kio okazos, kio okazos! Kaj kiel li parolis kun vi, Dunja! — diris la patrino, timide rigardante en la okulojn de la fi- lino, por tralegi tutan ŝian penson, kaj jam duone konsolita per tio, ke Dunja ja defendas Rodjan, kaj sekve, ŝi pardonis lin. — Mi estas certa, ke morgaŭ li ŝanĝos la opinion, — ŝi aldonis por ĝisfine kompreni ŝin.

Sed mi certas, ke ankaŭ morgaŭ li same parolos... pri tio, — abrupte diris Avdotja Romanovna, kaj certe tio estis problemo, ĉar ĉi tie estis la punkto, pri kiu Pulĥeria Aleksandrovna timis nun ekparoli. Dun- ja aliris kaj kisis la patrinon. Tiu silente firme brakumis ŝin. Poste ŝi sidiĝis en maltrankvila atendo de reveno de Razumiĥin kaj komencis ti- mide observi la filinon, kiu, krucinte la brakojn, kaj ankaŭ en la atendo, komencis pendoli en la ĉambro, meditante. Tiu paŝado el angulo en an- gulon, en meditado, estis ordinara kutimo de Avdotja Romanovna, kaj la patrino ĉiam timis rompi en tiu minuto ŝian meditadon.

Razumiĥin, kompreneble, estis ridinda pro sia subita, ebrie flamiĝin- ta pasio al Avdotja Romanovna. Sed, rigardante al Avdotja Romanovna, precipe nun, kiam ŝi krucinte la brakojn paŝadis en la ĉambro, trista kaj enpensiĝinta, multaj eble pardonus lin, precipe se oni konsiderus lian bizaran staton. Avdotja Romanovna estis rimarkinde ĉarma junulino — alta, mirinde svelta, forta, memfida, kio montriĝis en ĉiu ŝia gesto kaj kio, cetere, tute ne forprenis molecon kaj gracion de ŝiaj movoj. Vizaĝe ŝi similis al la frato, sed ŝin eblis nomi eĉ belulino. Ŝiaj kaŝtanaj haroj estis iom pli helaj ol tiuj de V frato; la okuloj — preskaŭ nigraj, bri- lantaj, fieraj kaj, samtempe dum iuj momentoj, neordinare bonkoraj. Ŝi estis pala, sed ne malsanece pala; ŝia vizaĝo radiis freŝon kaj sanon. Ŝia buŝo estis iom malgranda, la malsupra lipo, freŝa kaj skarlata, iomete elstaris antaŭen, kune kun la mentono — la sola anomalio en tiu bela vizaĝo, aldonanta al ĝi specialan aspekton kaj, interalie, kvazaŭ arogan- tecon. La esprimo de ŝia vizaĝo ĉiam estis pli serioza ol gaja, enpen- siĝema; tamen rideto bonege konvenis al tiu vizaĝo, samkiel konvenis al ĝi rido, gaja, juna, senkaŝa! Kompreneble, la arda, sincera, malruza, honesta, forta kiel atleto kaj ebria Razumiĥin, neniam vidinta ion simi- lan, de la unua rigardo perdis la kapon. Tiom pli, ke la sorto kvazaŭ speciale, unuafoje montris al li Dunjan en la bela momento de amo kaj ĝojo pro renkontiĝo kun la frato. Li vidis poste, kiel tremetis pro kolero ŝia malsupra lipo responde al la arogaj kaj sendanke krudaj ordonoj de F frato — kaj li ne plu povis rezisti.

Cetere, li diris la veron, kiam li pro ebrieco elbabilis sur la ŝtuparo,ke la bizara mastrino de Raskoljnikov, Praskovja Pavlovna, ĵaluzos pri li ne nur kontraŭ Avdotja Romanovna, sed, eble, eĉ kontraŭ Pulfieria Aleksandrovna mem. Malgraŭ tio, ke Pulfieria Aleksandrovna jam havis kvardek tri jarojn, ŝia vizaĝo ankoraŭ konservis en si la reston de V an- taŭa beleco, des pli ke ŝi ŝajnis pli juna ol ŝiaj jaroj, kio preskaŭ ĉiam okazas al la virinoj konservintaj la klarecon de V spirito, ia freŝon de impresoj kaj la honestan, puran ardon de V koro ĝis la maljuneco. Ni diru parenteze, ke konservi ĉion ĉi estas la sola rimedo ne perdi sian belecon eĉ en la maljuneco. Ŝiaj haroj jam komencis griziĝi kaj estis maloftaj, jam delo.nge ĉe la okuloj aperis etaj faltoradioj, la vangoj ka- viĝis kaj sekiĝis pro zorgoj kaj malfeliĉo, tamen tiu vizaĝo estis bela. ĉi estis la portreto de 1' vizaĝo de Duneĉka, nur post dudek jaroj, kaj sen la emfazo de V malsupra lipeto, kiu ĉe ŝi ne elstaris antaŭen. Pulĥeria Aleksandrovna estis sentema, kvankam ne tro, timida kaj cedema, sed ĝis la certa grado: ŝi multon kapablis cedi, pri multo kapablis konsenti, eĉ pri tio kio kontraŭdiris al ŝiaj konvinkoj, sed ĉiam estis limo de ho- nesto, de reguloj kaj de konvinkoj, kiun sub neniuj cirkonstancoj ŝi transpaŝus.

Ekzakte dudek minutojn post la foriro de Razumiĥin aŭdiĝis du ne- laŭtaj, sed rapidaj frapoj ĉe la pordo. Li revenis.

Mi ne eniras, tempo mankas! — li ekhastis, kiam ili malfermis la pordon, — li dormas kiel marmoto, perfekte, trankvile, kaj faru Dio, ke li dormu dek horojn. Ĉe li estas Nastasja. Mi ordonis al ŝi ne foriri ĝis mia reveno. Nun mi altrenos Zosimov-on, li raportos al vi, kaj poste an- kaŭ vi povos dormi, vi hodiaŭ laciĝis terure, mi vidas.

Kaj li ekkuris laŭ la koridoro.

Kiom vigla kaj... fidela junulo! — ekkriis ekstreme ĝojigita Pu- lĥeria Aleksandrovna.

Ŝajne, simpatia persono! — kun kelka ardo respondis Avdotja Ro- manovna, denove komencante pendoli en la ĉambro.

177

Preskaŭ post unu horo en la koridoro aŭdiĝis paŝoj kaj nova frapo ĉe la pordo. Ambaŭ virinoj atendis, ĉi-foje tute kredante la promeson de Razumifiin. Kaj efektive, li sukcesis altreni Zosimov-on. Zosimov tuj konsentis foriasi la festenon kaj iri por ekzameni Raskoljnikov-on, sed al la virinoj li ekiris sen deziro kaj kun granda malfidemo, ne kredante al la ebria Razumiĥin. Sed lia memamo tuj estis trankviligita kaj eĉ fla- tita: li komprenis ke oni lin efektive ajendis kiel orakolon. Li restis ĉe ili ekzakte dek minutojn kaj sukcesis plene konvinki kaj trankviligi Pu-

12 3axa3 1541lĥerian Aleksandrovnan. Li parolis kun neordinara kompatemo, sed bri- dite kaj iei tro serioze, tute kiel dudeksepjara doktoro en grava konsulto, kaj eĉ per unu vorto li ne deviis de la temo kaj ne montris eĉ plej etan deziron akiri pli intimajn kaj familiarajn riiatojn kun la du virinoj. Ri- markinte ankoraŭ ĉe ia eniro, kiel blindige belas Avdotja Romanovna, li eĉ penis entute ne rimarki ŝin dum la tuta tempo de la vizito, kaj li adresis sin sole ai Pulĥeria Aleksandrovna. Ĉio ĉi faris al li ekstreman internan kontentiĝon. Koncerne la malsanulon ii diris, ke li trovas lin nun en tre kontentiga stato. Laŭ liaj observoj, la malsano de 1' paciento, krom la malbonaj materiaj cirkonstancoj de la lastaj monatoj, havas an- koraŭ kelkajn moralajn kaŭzojn, "ĝi estas, por tiel diri, produkto de multaj komplikaj moralaj influoj, maltrankviloj, danĝeroj, zorgoj, kelkaj ideoj kaj cetere". Interalie rimarkinte, ke Avdotja Romanovna komencis precipe atente aŭskulti, Zosimov iom pli vaste tuŝis tiun temon. A1 la maltrankvila kaj timida demando de Pulheria Aleksandrovna, koncerne "kelkajn malklarajn suspektojn pri demenciĝo", li respondis kun trankvila kaj sincera rideto, ke liaj vortoj estas troigitaj; ke efektive ĉe la malsa- nulo estas rimarkebla iu senmova ideo, io sugestanta monomanion — ja li, Zosimov, nun precipe atente sekvas tiun ekstreme interesan fakon de medicino — sed necesas ja rememori, ke preskaŭ ĝis la hodiaŭa tago la malsanulo estis en deliro, kaj... kaj, certe, la veno de I* parencoj plifir- migos lin, distros kaj efikos salubre "se oni povos eviti novajn precipajn skuojn", — li aldonis grave. Poste li ekstaris, impone kaj kore riverencis, akompanata de benoj, varmaj dankoj, petoj kaj eĉ de etendita al li por premo, sen lia serĉo, maneto de Avdotja Romanovna, kaj li eliris tre kontenta pri sia vizito kaj des pli pri si mem.

Ni parolos morgaŭ. Kuŝiĝu tuj, nepre! — finis Razumifiin, fori- rante kun Zosimov. — Morgaŭ, plej frue, mi venos al vi kun raporto.

Tamen kia ĉarma knabino estas tiu Avdotja Romanovna! — rimar- kis Zosimov, preskaŭ lekante la lipojn, kiam ili ambaŭ eliris sur la stra- ton.

Ĉarma! Ĉu vi diris ĉarma? — ekmuĝis Razumifiin kaj subite ĵetiĝis al Zosimov kaj kaptis lin ĉe la gorĝo. — Se iam vi kuraĝos... Ĉu vi kom- prenas? Ĉu vi komprenas? — li kriis, skuante lin je la kolumo kaj al- preminte al muro, — ĉu vi aŭdas?

He, lasu, diablo ebria! — sin defendis Zosimov kaj poste, jam kiam tiu lin lasis, rigardis al li fikse kaj subite ekridegis. Razumifiin sta- ris antaŭ li, mallevinte la brakojn, en morna kaj serioza meditado.

Kompreneble, mi estas azeno, — li diris, sombra kiel ŝtorma nu- bo, — sed ja... ankaŭ vi.

Ho ne, frato, tute ne ankaŭ. Mi pri stultaĵoj ne revas.

Ili silente ekiris kaj, jam venante al la loĝejo de Raskoljnikov, la zor- goplena Razumiĥin, interrompis la silenton.

Aŭskuitu, — ii diris al Zosimov, — vi estas bona ulo, sed vi, krom ĉiuj viaj aĉaj ecoj, estas malĉastulo, tion mi scias, kaj malĉastulo kota. Vi estas nervoza, febla estaĵo, vi estas folulo, vi grasiĝis kaj nenion povas rifuzi al vi — kaj tion mi nomas jam koto, ĉar tio rekte kondukas al koto. Vi ĝis tiom dorlotis vin, ke mi verdire ne povas kompreni, kiel vi kapablas esti samtempe bona kaj abnegacia kuracisto. Vi dormas sur peplomo (doktoro!), sed nokte leviĝas por iri al malsanulo!.. Post tri ja- roj vi ne plu leviĝos pro malsanulo... Sed al diablo, ne pri tio temas, jen pri kio: vi hodiaŭ noktumos en la mastrina loĝejo (mi pene sukcesis konvinki ŝin!), kaj mi dormos en la kuirejo: jen estas okazo por vi ko- natiĝi pli proksime! Ne, tute ne tio, pri kio vi pensas! Ĉi tie, frato, eĉ ombro de tio ne ekzistas...

Sed mi tute ne pensas.

ĉi tie, frato, estas pudoro, silentemo, timido, granda prudeco, kaj ĉe tio — suspiroj, kaj ŝi degelas kiel vakso, degelas! Liberigu min de ŝi, je ĉiuj diabloj de V mondo! Tre avenanta!.. Mi repag^s, per la kapo mi repagos!

Zosimov ekridegis pli forte.

Jen kiel vi klopodas! Sed por kio ŝi al mi?

Kredu, zorgoj ne estas multaj, nur halanĝu, iel ajn, nur sidu apu- de kaj parolu. Ja vi estas doktoro, komencu do kuraci ion al ŝi. Mi ĵuras, ke vi ne pentos. ĉe ŝi staras kiavikordo; ja mi, vi scias, iomete muzi- kaĉas; kaj mi scias unu kanteton, rusan: "Ploregas kaj larmegas mi..." ŝi ŝatas similajn kantojn, — nu, per tiu ĉi kanteto ĉio komenciĝis; kaj vi ja piane estas majstro, virtuozo, Rubinŝtejn1... Kredu, ke vi ne pen- tos!

He, ĉu vi eble al ŝi iujn promesojn donis? ĉu vi dokumenton sub- skribis? Eble vi edziĝi promesis?..

Nenio, nenio, tute nenio el tio estis! Kaj ŝi ne estas tia: al ŝi pro- vis ĉebarov...

Nu, lasu ŝin do!

Sed ne eblas tiel lasi!

12*

Kial do ne eblas?

179

Nu jes, iel ne eblas, ne eblas ja! Ci tie, frato, altruda cirkonstan- co ekzistas.

Por kio do vi ŝin allogis?

Mi tute ne logis, mi, povas esti, mem estas logita pro mia stulteco kaj ŝi tute indiferentas ĉu vi aŭ mi, nur estu iu apude kaj suspiru. Ŝi, frato... Mi ne povas tion esprimi al vi nun. Vi bone scias matematikon, ankoraŭ nun vi pri ĝi okupiĝas, mi scias... nu, komencu prelegi al ŝi pri la integrala kalkulado, je Dio mi ne ŝercas, mi serioze parolas, al ŝi estos tute indiferente: ŝi rigardos vin kaj suspiros kaj tiel dum la tuta jaro. Interalie, mi ai ŝi tre longe, tutajn du tagojn pri la ĉambro de sinj- oroj en Prusujo2 parolis (ĉar pri kio oni kun ŝi parolu?), — ŝi nur su- spiris kaj ŝvitis! Nur pri amo ne ekparolu, — ŝi estas konfuziĝema ĝis spasmoj, sed ankaŭ faru aspekton, kvazaŭ vi deiri ne povas kaj sufiĉas. Komforto senlima, tute kiel en sia hejmo, — legu, sidu, kuŝu, skribu... Eblas eĉ kisi, singarde...

Nu, por kio ŝi al mi?

Afi, neniel mi povas komprenigi al vi! Vidu: vi ambaŭ perfekte konvenas unu al la alia! Ankaŭ antaŭe mi pri vi pensis... Ja vi finos per tio! Do, ĉu ne estas al vi egale — ĉu frue aŭ malfrue. En tio, frato estas tia peploma cirkonstanco, — eĥ! ja ne sola peploma! Tio allogas, tio estas la mondofino, ankro, kvieta azilo, la umbiliko de la mondo, la trifiŝa bazo de la mondo, la esenco de blinoj, de grasaj kukoj, de ve- spera samovaro, de softaj suspiroj kaj varmaj bluzoj, varmigitaj kuŝejoj, — nu, ĝuste kvazaŭ vi mortus, kaj samtempe ankaŭ vivus, du avantaĝoj kune! Nu, frato, damne, mi biagas jam, tempas por dormi! Aŭskultu: mi kutimas nokte vekiĝi, mi do iros por rigardi lin. Tamen nenio grava, absurde, ĉio estas bona. Ankaŭ vi ne maltrankviliĝu forte, sed se vi vo- las, venu ankaŭ vi unu fojon. Sed rimarkinte ion, ekzemple deliron, aŭ febron, aŭ ankoraŭ ion, tuj veku min. Cetere, ne devas esti...

n

Zorgopiena kaj serioza vekiĝis Razumifiin sekvatage je la oka horo. Multe da novaj kaj neantaŭvideblaj embarasoj li subite ekhavis tiumate- ne. Li eĉ ne imagis antaŭe, ke iam li tiel vekiĝos. Li memoris ĉiujn de- talojn de ĉio okazinta hieraŭ, kaj li komprenis, ke al li okazis io ekster- ordinara, ke ii ekhavis en si unu, ĝis nun tute ne konatan al li impreson kaj ne similan al ĉiuj pli fruaj. Samtempe li klare konsciis, ke la revo, ekbrilinta en lia kapo, estas absolute nerealigebla, tiom nerealigebla, ke li eĉ hontis pri ĝi, kaj li rapidis transiri al aliaj, pli aktualaj zorgoj kaj embarasoj, hereditaj de li post la "damnita hieraŭa tago".

Lia plej terura rememoro estis tio, kiel li hieraŭ montriĝis "malnobla kaj fia", ne pro tio sola, ke li estis ebria, sed pro tio, ke li insultis antaŭ la junulino — uzante ŝian situacion pro stulte-hasta ĵaluzemo — ŝian fianĉon konante nek iliajn reciprokajn rilatojn kaj devojn, nek eĉ sciante la homon tute. Cetere, kiun rajton lj havis prijuĝi la homon tiel haste kaj senmotive? Kaj kiu invitis lin juĝi? Kaj ĉu eblas, ke tia estaĵo, kiel Avdotja Romanovna, povas fordoni sin pro mono al malinda homo? Do, li tamen havas iun dignecon. La ĉambroj? Efektive, kiel li povus scii kia estas tiu gastejo? Kaj li preparas loĝejon... fi, kiel malnoble! Kaj ĉu estas pravigo, ke li estis ebria! Stulta preteksto, pli malnobliganta lin! En la vino estas la vero, kaj jen la tuta vero fakte elverŝiĝis, "tio estas la tuta malpuraĵo de lia enviema, kruda koro elverŝiĝis!" Kaj ĉu estas permesebla almenaŭ iom tia revo al li, Razumiĥin? Kio li estas en la komparo kun tiu junulino, — li, ebria diboĉulo kaj hieraŭa fanfaronulo? "Ĉu eblas fari tian cinikan kaj ridindan komparon?" Razumiĥin forte ruĝiĝis pro tiu penso kaj subite, kvazaŭ intence, en la sama momento, li klare rememoris, kiel li parolis al ili hieraŭ starante sur la ŝtuparo, ke la mastrino ĵaluzos pri li kontraŭ Avdotja Romanovna... tio estis jam netolerebla. Plensvinge li pugnobatis la kuirejan fornon, kontuzis sian manon kaj elbatis unu brikon.

"Certe, — li murmuris interne post minuto, kun sento de memhumi- ligo, — certe, ĉiujn tiujn fiaĵojn mi nun neniel povos mildigi kaj neni- igi... kaj do, mi eĉ ne pensu pri tio, mi nur venu silente kaj... plenumu miajn devojn... ankaŭ silente, kaj... ne petu pardonon, kaj nenion mi parolu, kaj... certe, nun ĉio pereis!"

Kaj tamen, sin vestante, li ĉirkaŭrigardis sian kostumon pli zorge ol iam. Alian veston li ne havis, kaj se li havus, li eble ne vestus sin per ĝi, — "intence ne vestus". Sed ĉiuokaze ne eblas resti cinikulo kaj mal- purulo: li ne havas rajton ofendi sentojn de aliaj homoj, des pli ke tiuj, la aliaj, mem bezonas lin kaj ili mem vokas lin al si. Siajn vestojn li tre zorge purigis per broso. Kaj la ĉemizo sur li ĉiam estis sufiĉe bona, koncerne ĝin li ĉiam estis precipe purema.

Li iavis sin en tiu mateno tre diligente — ĉe Nastasja troviĝis sapo — iavis la harojn, la kolon kaj precipe la manojn. Kaj kiam li frontis la demandon: ĉu razi sin aŭ ne (Praskovja Pavlovna havis tre bonajn razilojn, konserviĝintaj ankoraŭ de la forpasinta sinjoro Zarnicyn), la demando estis rezolute solvita negative: "Restu tiel! lli povos pensi, ke mi razis min por... jen, ili nepre tiel pensos! Pro nenio en la mondo!

Kaj... kajĉefe, li estas tiom kruda, maipura, li havas drinkejajn ma- nierojn; kaj ... kaj, supozeble, li scias, ke ankaŭ li, almenaŭ iom, estas tamen honesta homo... sed pri kio fieri, se honesta? Ĉiu homo devas esti honesta, kaj eĉ pli, kaj... tamen (li tion memoras) ankaŭ li havis tiajn aferetojn... ne ĝuste malhonestajn, kaj tamen!.. Kaj kiajn intencojn li havis! hm... kaj ĉion tion starigi apud Avdotja Romanovna! Nu, al diablo! Ne gravas! Jes, mi intence estu tia malpura, grasmakuiita, drin- keja, kaj kraĉe! Eĉ pli aĉa mi estu!.."

ĉe tiuj monologoj lin surprizis Zosimov, noktuminta en la gastoĉam- bro ĉe Praskovja Pavlovna.

Li direktiĝis hejmen kaj, forironte, hastis ekzameni la malsanulon. Razumihin raportis al li, ke tiu dormas kiel marmoto. Zosimov ordonis ne veki lin, ke li mem vekiĝu. Kaj li mem venos ĉirkaŭ la dek-unua ho- ro.

Se li estos hejme, — li aldonis. — Pu, damne! Sen regi la pa- cienton, provu nun kuraci! Ĉu vi ne sias: li al ili iros, aŭ ili ĉi tien ve- nos?

Ili, mi pensas, — respondis Razumiĥin kompreninte la celon de T demando, — kaj, certe, ili parolos pri siaj familiaj aferoj. Mi foriros. Vi, kiel doktoro, kompreneble, havas pli da rajto ol mi.

Ankaŭ mi ne estas pastro. Mi venos kaj foriros. Mi havas multajn aliajn aferojn.

Jen kio ne donas al mi la trankvilon, — interrompis lin paŭtinta Razumiĥin, — hieraŭ mi, ebria, elbabilis al li laŭvoje diversajn stulta- ĵojn... diversajn... interalie, ke vi timas... ke li inklinas al freneziĝo...

Vi tion ankaŭ al la virinoj elbabilis.

Mi scias, ke estas stulte! Frapu do min, se vi volas! Kaj ĉu vi vere havas firman ideon?

Absurde, kia firma ideo? Vi mem priskribis lin kiel monomaniu- lon, kiam alkondukis min al li... Nu, kaj ni hieraŭ ankoraŭ plivarmigis tion, precipe vi, per tiuj rakontoj... pri la farbisto. Bela rakonto, kiam li eble mem frenezas pro tio! Se mi scius detale, kio tiam en la kontoro okazis kaj ke iin tie iu kanajlo per tiu suspekto... ofendis! Hm... mi ne ailasus hieraŭ tiun interparolon. Ja tiuj monomaniuloj el guto faras ocea- non, imagas sonĝon esti reaia... Kiel mi memoras, hieraŭ, el tiu rakonto de Zametov, al mi duono de 1' afero klariĝis. Nu! Mi scias unu kazon, kiel unu kvatdekjara hipokondriulo, kiu ne plu kapablis toleri mokridojn de okjara knabeto dum manĝado, buĉis lin! Kaj ĉi tie: vestita per ĉifo- noj, komenciĝanta malsano, polica arogulo, kaj tia suspekto! Por furioza hipokondriuio! Ĉe frenezaj ambicioj eistaraj! Ja ĉi tie, eble, ĝuste la kaŭzo de la ekmalsano sidas! Nu, al diabio!.. Interaiie, tiu Zametov efektive estas ĉarma knabo, nur hm... li malbone faris hieraŭ, ĉion ra- kontinte. Terura babilisto!

Sed al kiu li rakontis? Nur al mi kaj al vi.

Kaj al Porfirij.

Do kio, ke al Porfirij?

Interalie, ĉu vi havas iun influon al tiuj, al la patrino kaj la fra- tino? Iii estu hodiaŭ singardaj kun li...

Ili sukcesos! — nevolonte respondis Razumiĥin.

Interese, pro kio li tiel traktas Luĵin-on? Viro kun mono... Por ŝi, ŝajne, ne abomena... Kaj ili ja estas sengroŝaj? ĉu?

Sed kiai vi min enketas? — agacite kriis Razumiĥin, — kial mi sciu, ĉu kun groŝoj aŭ sen groŝoj? Mem demandu ilin, eble vi ion ek- scios...

Fi, kiei vi stultas kelkiam! La hieraŭa ebrieco... ĉis revido. Dan- ku mianome vian Praskovjan Pavlovnan por la noktumo. ŝi enfermiĝis, al mia bonjour* ne respondis, kaj matene je la sepa vekiĝis, la samo- varon por ŝi oni portis en la koridoro el la kuirejo... Mi ne havis la ho- noron eĉ vidi ŝin...

Precize je la naŭa horo Razumiĥin venis al la ĉambroj de Bakalejev. Ambaŭ virinoj jam delonge atendis lin kun histeria malpacienco. Ili le- viĝis je la sepa aŭ eĉ pii frue. Li eniris malserena kiel nokto, riverencis mallerte, pro kio li tuj koleriĝis — pri si, kompreneble. Li eraris en siaj supozoj: Pulĥeria Aleksandrovna impetis al li, kaptis liajn ambaŭ manojn kaj preskaŭ kisis ilin. Li timide rigardis al Avdotja Romanovna, sed an- kaŭ en ŝia memfida vizaĝo tiuminute estis tia esprimo de dankemo kaj amikeco, tia plena kaj neatendita de li estimo (anstataŭ la mokaj rigar- doj kaj nevola, malbone kaŝata malestimo!), ke li vere fartus pli bone, se ili renkontus lin per insultoj, ja nun li tro konfuziĝis. Feliĉe, ii havis pretan temon por interparolo, kaj li rapide kroĉiĝis al ĝi.

Aŭdinte, ke "li ankoraŭ ne vekiĝis", sed "ĉio bonegas", Pulfieria Aleksandrovna deklaris, ke tio estas eĉ pli bona, "ĉar ŝi tre, tre, tre be- zonas anticipe interparoli". Sekvis la demando pri teo kaj la invito trinki ĝin kun ili: mem ili ankoraŭ ne trinkis atendante lin. Avdotja Romanov- na sonorigis, kaj alvenis malpura ĉifonulo, kaj oni ordonis al li porti te- on, kiu, finfine, estis servita, sed tiel malpure kaj tiel nekonvene, ke la virinoj ekhontis, Razumiĥin energie insultis la gastejon, sed rememorinte pri Luĵin eksilentis, konfuziĝis kaj terure ekĝojis, kiam la demandoj de Pulĥeria Aleksandrovna finfine ekŝutiĝis senĉese.

Respondante al ili, li parolis tri horkvaronojn, senĉese interrompata kaj redemandata, kaj sukcesis sciigi ĉiujn plej ĉefajn kaj plej necesajn faktojn, kiujn li sciis pri la lasta jaro de vivo de Rodion Romanoviĉ, fi- ninte per detala rakonto pri lia malsano. Cetere, li multon preterlasis, kion necesis preterlasi, interalie ankaŭ pri la sceno en la kontoro kun ĉiuj konsekvencoj. Lian rakonton ili aŭskultis avide. Sed kiam ii kredis, ke li jam finis kaj kontentigis siajn aŭskultantojn, evidentiĝis, ke laŭ ilia opinio, li ankoraŭ preskaŭ ne komencis.

Diru, diru al mi, kiel vi pensas... aĥ, pardonu, mi ĝis nun anko- raŭ ne scias vian nomon? — hastis Pulĥeria Aleksandrovna.

Dmitrij Prokofjiĉ.

Do jen, Dmitrij Prokofjiĉ, mi estus tre, tre ĝoja eksii... kiel ĝene- rale... li rigardas nun al objektoj, tio estas, komprenu min, kiel mi kla- rigu al vi, tio estas pli bone diri: kion li ŝatas kaj kion malŝatas? Ĉu li ĉiam estas tia incitiĝema? Kiajn dezirojn li havas kaj, por tiel diri, re- vojn, se permesite? Kio nome nun precipe influas lin? Unuvorte, mi de- zirus...

Afi, panjo, kiel eblus al ĉio respondi samtempe! — rimarkis Dun-

ja.

Afi, mia Dio, ja mi tute, tute ne tian supozis renkonti lin, Dmitrij Prokofjiĉ.

Tio estas tre natura, —- respondis Dmitrij Prokofjiĉ. — Patrinon mi ne havas, sed la onklo ĉiujare ĉi tien alveturas kaj preskaŭ ĉiufoje min ne rekonas eĉ ekstere, kvankam li estas saĝulo. Nu, kaj dum tri jaroj de via disiĝo multo ŝanĝiĝis. Cetere, kion mi diru al vi? Unu jaron kaj duonon mi konas lin: trista, morna, memfida kaj fiera; lastatempe (kaj eble multe pli frue) suspektema kaj hipokondria. Grandanima kaj bonkora. Siajn sentojn li ne ŝatas montri kaj prefere agos brutale, sed la koron per vortoj ne montros. Kelkiam, cetere, tute ne hipokondria, sed simple frida kaj senkompata ĝis malhomeco, kvazaŭ du kontraŭstaraj karakteroj alterne ŝanĝiĝas. Kelkiam li estas terure neparolema! Ĉiam mankas la tempo, ĉiam oni lin ĝenas, sed mem li nur kuŝas, faras ne- nion. Li ne ŝatas sarkasmi, sed ne pro tio, ke mankas al li sprito, sed kvazaŭ tempo mankus al li por tiaj bagateloj. Li ne finaŭskultas, kion oni parolas. Li neniam interesiĝas pri tio, pri kio ĉiuj ĉi-minute intere- siĝas. Tre alte li taksas sin kaj, ŝajne, ne sen kelka rajto je tio. Nu, kio ankoraŭ?.. A1 mi ŝajnas, ke via alveturo havos por li savegan efikon.

Ah, donu Dio! — ekkriis Pulheria Aleksandrovna, turmentita per la opinio de Razumiĥin pri ŝia Rodja.

Kaj Razumiĥin finfine ekrigardis pli gaje al Avdotja Romanovna. Li ofte rigardis ŝin dum la interparolo, sed fluge, nur por unu momento, kaj tuj kaŝis la rigardon. Avdotja Romanovna jen sidiĝis ĉe la tablo kaj atente aŭskultis, jen ŝi denove ekstaris kaj komencis paŝadi, laŭ sia ku- timo, el angulo en angulon, krucinte la brakojn, ne ĉesigante la iradon, meditante. Ankaŭ ŝi kutimis ne finaŭskulti, kion oni parolas. Ŝi surhavis iun iom malhelan leĝermaterian robon, kaj ŝian kolon zonis blanka dia- fana skarpo. Laŭ multaj indikoj Razumiĥin rapide rimarkis, ke la du vi- rinoj estas ekstreme malriĉaj. Se Avdotja Romanovna estus vestita kiel reĝino, tiam, ŝajne, li tute ne timus ŝin; sed nun, eble ĝuste pro tio, ke ŝi estas tiel malriĉe vestita kaj ke li rimarkis tiun mizeran situacion, en lia koro eknestis timo, li komencis timi pro ĉiu sia vorto, pro ĉiu sia gesto, kio certe estas ĝena por homo, kiu eĉ sen tio ne fidis al si.

Vi diris multon interesan pri la karaktero de V frato kaj... diris objektive. Tio estas bona; mi opiniis, ke vi adoras lin, — rimarkis Av- dotja Romanovna kun rideto. — Ŝajne, ankaŭ tio veras, ke apud li devas esti virino, — ŝi aldonis mediteme.

Mi ne diris tion, sed cetere, eble vi pravas en tio, nur...

Kio?

Ja li amas neniun. Kaj eble li neniam ekamos, — abrupte diris Razumiĥin.

Tio estas, li ne kapablas ekami?

Kaj ĉu vi scias, Avdotja Romanovna, ke vi mem tiel frape similas al via frato, en ĉio — li subite eldiris, surprize por si mem, sed tuj re- memorinte kion li ĵus diris pri ŝia frato, ruĝiĝis, kiel tomato, kaj terure konfuziĝis. Avdotja Romanovna ne povis reteni ridon, rigardante lin.

Koncerne Rodjan vi ambaŭ povas erari, — rekaptis iom pikita Pu- lĥeria Aleksandrovna. — Mi ne pri la nuna tempo parolas, Duneĉka. Tio, kion skribis Petro Petroviĉ en tiu ietero... kaj kiom mi supozis kun vi, eble, estas malvero, sed vi imagi ne povas, Dmitrij Prokofjiĉ, kiel li estas fantasta kaj, kiel tion diri, kaprica. A1 lia karaktero mi neniam po- vis fidi, eĉ kiam li estis nur dekkvinjara. Mi certas, ke ankaŭ nun li kapablas subite fari al si ion tian, kian neniu iam planus fari... Jen kla- ra ekzemplo: ĉu vi scias, kiel li, antaŭ unu jaro kaj duono, mirigis min, konsternis kaj preskaŭ mortigis, kiam li subite decidis edziĝi al tiu ino, kiel oni ŝin nomis... al tiu filino de Zarnicyna, lia mastrino?

Ĉu vi scias detalojn de tiu historio? — demandis Avdotja Roma- novna.

Ĉu vi opinias, — arde daŭrigis Pulfieria Aleksandrovna, — ke lin povis haltigi tiam miaj larmoj, miaj petoj, mia malsano, mia morto — eble pro angoro, nia mizero? Li trankvile transpaŝus ĉiujn obstaklojn. Kaj ĉu vere, ĉu vere li nin ne amas?

Li mem nenion kaj neniam parolis al mi pri tiu historio, — sin- garde respondis Razumiĥin, — sed mi iomete aŭdis de sinjorino Zarni- cyna mem, ankaŭ ŝi ne estas bona rakontistino, kaj kion mi aŭdis, tio vere estas eĉ iom stranga...

Kaj kion, kion vi aŭdis? — samtempe demandis ambaŭ virinoj.

Cetere nenion specialan. Mi eksciis nur, ke tiu ĉi geedziĝo, jam tute certa kaj ne okazinta nur pro la morto de 1' fianĉino, tute ne plaĉis al sinjorino Zarnicyna mem... Krom tio, onidire, la fianĉino tute ne estis bela, tio estas, onidire, eĉ ŝi estis malbela... kaj tiom malsana, kaj... kaj stranga... cetere, ŝajne kun kelkaj bonaj ecoj. Nepre ŝi devis havi iujn bonajn ecojn, aliel estus tute nekompreneble... Ankaŭ doto mankis, sed li eĉ ne kalkulis pri doto... ĉenerale, pri tiu historio estas komplike juĝi.

Mi certas, ke ŝi estis inda junulino, — kurte rimarkis Avdotja Ro- manovna.

Dio pardonu min, sed mi tiam eĉ ĝojis pro ŝia morto, kvankam mi ne scias, kiu el ili unu la alian mortigus: ĉu li ŝin, aŭ ŝi lin? — finis Pulfieria Aleksandrovna. Poste singarde, kun paŭzoj kaj senĉesaj rigar- doj al Dunja, kio evidente estis al tiu malagrabla, ŝi komencis denove enketi pri la hieraŭa sceno inter Rodja kaj Luĵin. Tiu incidento, videble, plej maltrankviligis ŝin, ĝis timo kaj tremo. Razumifiin rerakontis ĉion denove, detale, sed nun aldonis ankaŭ sian konkludon: li rekte kulpigis

Raskoljnikov-on pri intenca ofendo de Petro Petroviĉ, ĉi-foje tre malmul- te pravigante lin per ia malsano.

Ankoraŭ ĝis la malsano li tion elpensis, — li aldonis.

Ankaŭ mi tiel pensas, — diris Puiĥeria Aleksandrovna kun morta mieno. Sed ŝi estis tre mirigita, ke Razumiĥin pri Petro Petroviĉ espri- mis nun tiel singarde kaj kvazaŭ kun estimo. Tio konsternis ankaŭ Av- dotjan Romanovnan.

Do, kiun opinion vi havas pri Petro Petroviĉ? — ne povis ne de- mandi Pulfieria Aieksandrovna.

Pri la estonta edzo de via filino mi ne povas havi alian opinion, — firme kaj arde respondis Razumiĥin, — kaj ne pro nura banaia ĝen- tileco mi tion parolas, sed pro tio... pro tio... nu almenaŭ pro tio, ke Avdotja Romanovna mem, iibervole, degnis eiekti tiun homon. Mi tiel insultis lin hieraŭ pro tio, ke hieraŭ mi estis brute ebria kaj ankoraŭ... freneza; jes, freneza, sen ia kapo, mi perdis la saĝon, komplete... kaj hodiaŭ mi hontas pri tio!.. — li ruĝiĝis kai eksilentis. Avdotja Romanov- na ruĝiĝis, sed ŝi ne rompis la silenton. Ŝi ne ellasis eĉ unu vorton de tiu minuto, kiam ili ekparolis pri Luĵin.

Intertempe Puifieria Aleksandrovna sen ŝia subteno evidente troviĝis en embaraso. Fine, stumblante kaj senĉese ekrigardante al la filino, ŝi dekiaris, ke ŝin tre zorgigas nun unu cirkonstanco.

Vidu, Dmitrij Prokofjiĉ, — ŝi komencis. — Mi estos tute sincera kun Dmitrij Prokofjiĉ, Duneĉka, ĉu?

Certe tiel, panjo, — impone rimarkis Avdotja Romanovna.

Jen estas kio, — ŝi ekrapidis, kvazaŭ oni demetus de ŝi monton per permeso sciigi ŝian angoron. — Hodiaŭ, tre frue, ni ricevis de Petro Petroviĉ leteron, responde al nia hieraŭa sciigo pri la alveno. Vidu, hie- raŭ li devis renkonti nin, kiel li promesis, en la stacio mem. Anstataŭ tio en la stacion estis sendita renkonte al ni iu lakeo, kun la adreso de ĉi gastejo kaj por montri al ni la vojon, dum Petro Petroviĉ ordonis transdoni, ke li venos al ni ĉi tien mem, hodiaŭ matene. Anstataŭ li ho- diaŭ matene alvenis de li jen tiu ĉi letero... Prefere mem legu ĝin; ĉi tie estas unu punkto, kiu tre maltrankviligas min... vi nun mem vidos, kiu estas ia punkto, kaj... diru al mi vian sinceran opinion, Dmitrij Pro- kofjiĉ. Vi plej bone konas la karakteron de Rodja kaj povas fari plej bo- nan konsilon. Mi avertas vin, ke Duneĉka jam ĉion decidis, en la unua sekundo, sed mi, mi ankoraŭ ne scias, kion mi faru, kaj... kaj mi aten- dis vin.

Razumiĥin malfaldis la leteron, datitan per la hieraŭa tago, kaj tra- legis la sekvan:

"Estimata sinjorino Pulĥeria Aleksandrovna, mi havas la hono- ron sciigi al vi, ke pro okazintaj subitaj prokrastoj, renkonti vin sur la kajo mi ne povis, kaj sendis kun tiu celo homon, tre viglan. Krom tio, mi ne havos la honoron revidi vin ankaŭ morgaŭ mate- ne, pro neprokrasteblaj senataj aferoj kaj por ne malhelpi al la fa- milia renkonto de vi kun la filo kaj de Avdotja Romanovna kun la frato. Mi havos la honoron viziti vin kaj saluti vin en via loĝejo nepre la morgaŭan tagon, ekzakte je la oka horo posttagmeze, ĉe kio mi kuraĝas aligi mian persistan kaj, mi devas aldoni, insistan peton, por ke dum nia komuna revidiĝo Rodion Romanoviĉ jam ne ĉeestu, ĉar li senprecedence kaj malĝentile ofendis min, kiam mi vizitis lin dum lia malsano kaj, krom tio, mi havas persone al vi necesan kaj detalan traktadon de F certa punkto, koncerne kiun mi dezirus ekscii vian propran klarigon. Kun tio mi havas la ho- noron anticipe informi, ke se spite la peton, mi renkontos Rodion- on Romanoviĉ, tiam mi estos devigita senprokraste foriri, kaj tiam riproĉu vin mem. Kaj mi skribas al vi supozante, ke Rodion Ro- manoviĉ, kiu dum mia vizito aspektis tiom malsana, post du horoj subite resaniĝis, kaj do, elirinte el la hejmo, li ankaŭ povas veni al vi. Min konfirmis pri tio miaj propraj okuloj, en loĝejo de unu, de ĉevaloj tretita drinkulo, pro tio mortinta, al kies filino, fikon- duta junulino, li hieraŭ enmanigis ĉirkaŭ dudek kvin rubiojn, sub preteksto de la sepulto, kio tre mirigis min, ĉar mi scias per kiaj klopodoj vi kolektis tiun sumon. Ĉe tio, atestante mian precipan respekton al estimata Avdotja Romanovna, mi petas akcepti la sen- tojn pri F respekta fidelo

de via humila servanto P.Luĵin"

Kion mi faru nun, Dmitrij Prokofjiĉ? — parolis Puifieria Aleksan- drovna preskaŭ plorante. — Kiel mi proponos al Rodja ne veni? Li tiel insistis hieraŭ, ke ni rifuzu al Petro Petroviĉ kaj nun estas postulate ne akcepti lin mem! Ja li intence venos, eksciinte, kaj... kio estos tiam?

Faru tiel, kiel decidis Avdotja Romanovna, — trankvile respondis Razumiĥin.

Afi, mia Dio! Ŝi diras... ŝi diras nur Dio-scias-kion, kaj ne kla- rigas la celon! Ŝi diras, ke estos pli bone, tio estas ne ĝuste pli bone, sed por io tamen nepre necesas, por ke Rodja nepre alvenu hodiaŭ je la oka kaj por ke ili nepre renkontiĝu. Sed mi ne volis eĉ montri al li tiun leteron kaj volis fari iel ruze, pere de vi, por ke li ne venu... ja li estas tiom incitiĝema... Kaj nenion mi komprenas, kiu drinkulo tie mor- tis kaj kiu filino kaj kiumaniere li povis fordoni al tiu filino la tutan la- stan monon... kiun...

Kiun vi tiei kare akiris, panjo, — aldonis Avdotja Romanovna.

Li ne regis sin hieraŭ, — enpensiĝeme diris Razumifiin. — Se vi nur scius, kion li hieraŭ faris en la drinkejo, kvankam saĝe... hm! Pri iu mortinto kaj pri iu junulino li efektive parolis al mi hieraŭ, kiam ni iris hejmen, sed mi eĉ unu vorton ne komprenis... Cetere ankaŭ mi hie- raŭ...

Estus plej bone, panjo, ke ni mem iru al li kaj tie, kredu, ni tuj vidos kion necesas fari. Ja tempas jam, — Dio! La dekunua horo! — ŝi ekkriis, rigardinte al sia bela ora horloĝo kun cmajlo, pendanta sur ŝia kolo sur minca venecia ĉeneto kaj terure malharmonia al la cetera vesto. "La fianĉa donaco", — pensis Razumifiin.

Afi, tempas... Tempas, Duneĉka, tempas! — maltrankviliĝis Pu- lfieria Aleksandrovna, — li supozos ke ni koleras pro la hieraŭa, ĉar tiel longe ne venas. Afi, mia Dio!

Parolante tion, ŝi rapide surmetis al si la pelerinon kaj ĉapeleton. Ankaŭ Duneĉka vestiĝis. ŝiaj gantoj estis ne nur trivitaj, sed eĉ truitaj, kion rimarkis Razumiĥin, kaj interalie tiu frapa malriĉo de 1' kostumo eĉ aldonis al ambaŭ virinoj aspekton de iu precipa digno, kio ĉiam oka- zas ĉe tiuj, kiuj scipovas porti malriĉajn vestojn. Razumiĥin adore rigar- dis al Duneĉka kaj fieris, ke li kondukos ŝin. "Tiu reĝino, — li pensis, — kiu flikis siajn ŝtrumpojn en prizono3, en tiu minuto certe aspektis pli reĝine ol dum la plej pompaj festenoj kaj baloj".

Mia Dio! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna, — ĉu mi iam supozis, ke mi timos rendevuon kun la filo, kun mia kara, kara Rodja, kiel mi nun timas!.. Mi timas, Dmitrij Prokofjiĉ! — ŝi aldonis, timide rigardante al li.

Ne timu, panjo, — diris Dunja, ŝin kisante, — prefere kredu je li. Mi kredas.

Afi, mia Dio! Ankaŭ mi kredas, sed mi la tutan nokton maldor- mis! — ekkriis la malfeliĉa virino.

111 eliris straten.

Sciu, Duneĉka, apenaŭ mi matene ekdormis iomete, subite mi so- nĝis la mortintan Marfa Petrovna... ŝi estis en blanka... ŝi aliris min, prenis la manon, kaj ŝi balancis al mi kape, kaj tiel severe, severe, kva- zaŭ Ŝi malaprobus... Ĉu tio al bono okazis? Aĥ, mia Dio, Dmitrij Pro- kofjiĉ, vi ankoraŭ ne scias, ke Marfa Petrovna mortis!

Ne, mi ne scias. Kiu Marfa Petrovna?

Neatendita morto! Kaj imagu...

Poste, panjo, — enmiksis sin Dunja, — ja li ankoraŭ ne scias, kiu estas Marfa Petrovna.

Afi, ĉu vi ne scias? Sed mi pensis, ke vi jam ĉion scias. Pardonu min, Dmitrij Prokofjiĉ, mi en tiuj ĉi tagoj simple perdis la kapon. Vere, mi traktas vin kvazaŭ nian providencon, kaj tial mi tute kredis, ke vi jam ĉion scias. Mi traktas vin kiel nian parencon... Ne koleru, ke mi tiel parolas. Afi, mia Dio, kio okazis al via dekstra mano? Ĉu estas kon- tuzo?

Jes, kontuzo, — murmuris feliĉigita Razumifiin.

Mi iam tro sincere parolas, kaj Dunja do min korektas... Sed, mia Dio, en kia ĉambraĉo li loĝas! ĉu li vekiĝis jam? Kaj tiu virino, lia ma- strino, ĉu ŝi opinias tion ĉambro? Aŭskultu, vi diris, ke li ne ŝatas la koron elmontri, mi eble eĉ enuigos lin per miaj... kor-elverŝoj? ĉu vi ne instruos min, Dmitrij Prokofjiĉ? Kiel mi kondutu ĉe li? Mj, vidu, tute perdis la konsciencon.

Ne tre demandu lin pri io, se vi vidos, ke li faltigas la frunton. Precipe pri la sano ne tre demandu: li ne ŝatas.

Afi, Dmitrij Prokofjiĉ, kiel malfacilas esti patrino! Do, jen tiu ŝtu- paro... Kia terura ŝtuparo!

Panjo, vi eĉ paliĝis, trankviliĝu, mia kara, — diris al la patrino Avdotja Romanovna, karesante ŝin, — li devas senti la feliĉon, ke li vi- das vin, sed vi tiel turmentas vin, — ŝi aldonis, sparkinte per siaj oku- loj.

Atendu, antaŭe mi kontrolu, ĉu li vekiĝis?

La virinoj malrapide ekiris post Razumiĥin irinta antaŭen sur la ŝtu- paro, kaj kiam ili jam atingis en la kvara etaĝo la mastrinan pordon, ili rimarkis, ke la mastrina pordo estas iom malfermita kaj du rapidaj ni- graj okuloj observas ilin ambaŭ el la mallumo. Kiam la rigardoj renkon- tiĝis, la pordo subite fermiĝis, kun tia klako, ke Pulfieria Aleksandrovna preskaŭ ekkriis pro timo.

m

Sana, sana! — gaje ekkriis Zosimov ai la enirantoj. Li aivenis jam antaŭ ĉirkaŭ dek minutoj kaj sidis en sia hieraŭa anguio sur la sofo. Raskoljnikov sidis en la kontraŭa angulo, tute vestita kaj eĉ zorge lavita kaj kombita, kio jam delonge al ii ne okazis. La ĉambro tuj pleniĝis, ta- men Nastasja sukcesis eniri post la vizitantoj kaj komencis aŭskulti.

Efektive, Raskoljnikov estis preskaŭ sana, precipe kompare kun la hieraŭa tago, li nur estis tre pala, distriĝema kaj moroza. Li similis al homo vundita, aŭ toleranta fortan fizikan doloron: liaj brovoj estis kun- tiritaj, la iipoj kunpremitaj, la rigardo inflama. Li parolis malmulte kaj nevoionte, kvazaŭ pene aŭ laŭ devigo, kaj ioma maltrankvilo de tempo al tempo vidiĝis en liaj gestoj.

Necesis bandaĝo sur brako aŭ tafta tegaĵo sur fingro por plena si- mileco al homo, kiun tre doloras absceso sur la fingro, aŭ kies mano estas vundita, aŭ io samspeca.

Cetere, eĉ tiu pala kaj malserena vizaĝo kvazaŭ ekradius iumon, kiam eniris la patrino kaj fratino, sed tio nur aldonis al iia mieno, an- stataŭ la antaŭa angora distriĝemo, iun pli koncentriĝintan turmenton. La lumo estingiĝis rapide, sed la turmento restis, kaj Zosimov, kiu ob- servis kaj studis sian pacienton kun la junula ardo de ekpraktikanta doktoro, mire rimarkis en li post la alveno de la parencoj anstataŭ la ĝojo kvazaŭ pezan kaŝitan decidemon toleri unu aŭ du horojn da torturo, kiun jam ne eblas eviti. Li vidis poste, ke preskaŭ ĉiu vorto de 1' sek- vinta interparolo iel tuŝis iun el la vundoj de lia paciento kaj skrapis ĝin; sed samtempe Zosimov miris pri lia hodiaŭa kapablo regi sin kaj kaŝi siajn sentojn de 1' monomaniulo, kiu hieraŭ furioziĝis pro plej mai- gravaj vortoj.

Jes, mi mem nun vidas, ke mi preskaŭ sanas, — diris Raskoljni- kov, afable kisante la patrinon kaj fratinon, pro kio Pulfieria Aleksan- drovna tuj ekradiis ĝojon, — kaj mi jam ne en la hieraŭa maniero tion parolas, — li aldonis adresante al Razumiĥin kaj amike premante ties manon.

Kaj mi eĉ miris hodiaŭ pri li, — komencis Zosimov, tre ĝoja pro ilia alveno, ĉar dum dek minutoj li jam sukcesis perdi la fadenon de 1' interparolo kun sia malsanulo. — Post tri-kvar tagoj, se ĉio iros glate, li estos tute antaŭa, kia li estis antaŭ unu aŭ du monatoj... aŭ eble eĉ antaŭ tri? Ja tio delonge komenciĝis kaj prepariĝis... he? Cu vi konfesas nun, ke vi eble mem kulpis? — li aldonis kun singarda rideto, kvazaŭ ĝis nun li ankoraŭ timus iel agaci lin.

Tute eble, — malvarme respondis Raskoljnikov.

Mi volis diri, — daŭrigis vigliĝinta Zosimov, — ke via kompleta resaniĝo nun dependas nur de vi mem. Nun, kiam cblas kun vi paroli, mi ŝatus komprenigi al vi, ke necesas forigi la komencajn, por tiel diri, radikajn kaŭzojn, provokintaj vian malsanan staton, nur tiam vi resa- niĝos, se ne estos eĉ pli malbone. Tiujn komencajn kaŭzojn mi ne scias, sed al vi ili devas esti konataj. Vi estas homo saĝa kaj vi certe observis vin. A1 mi ŝajnas, ke la komenco de via misagordiĝo koincidas parte kun via forlaso de la universitato. Vi ne devas resti sen okupo, kaj tial laboro kaj firme starigita celo, al mi ŝajnas, tre povus helpi al vi.

Jes, jes, vi tute pravas... jen mi rapide realiĝu al la universitato, kaj ĉio estos sata kaj glata...

Zosimov, kiu komencis siajn saĝajn konsilojn parte por impresi la vi- rinojn, estis iom embarasita, kiam fininte la parolon kaj rigardinte al sia aŭskultanto, li rimarkis en ties mieno senduban sarkasmon. Cetere, tio daŭris nur momenton. Pulfieria Aleksandrovna tuj komencis danki Zosi- mov-on, precipe pro la hieraŭa nokta vizito al ili.

Ĉu li ankaŭ nokte vizitis vin? — demandis Raskoljnikov ŝajne agi- tita. — Do, vi eĉ ne dormis post la veturo?

Aĥ, Rodja, ja tio estis nur ĝis la dua horo. Mi kaj Dunja eĉ hejme neniam enlitiĝas pli frue ol je la dua.

Ankaŭ mi ne scias per kio mi danku lin, — daŭrigis Raskoljnikov, subite kuntirinte la brovojn kaj mallevinte la rigardon. — Forĵetinte la pretekston financan; pardonu ke mi ĝin menciis (li adresis al Zosimov), — mi eĉ ne scias, kiel mi meritis vian tiom precipan atenton? Mi simple ne komprenas... kaj tio eĉ estas peza por mi, ĉar nekomprenebla: mi sincere al vi diras.

Restu kvieta, — pene ekridis Zosimov, — supozu, ke vi estas mia unua paciento, nu kaj la doktoro, kiu nur komencis praktiki, amas siajn unuajn pacientojn kiel la proprajn infanojn, kaj kelkaj doktoroj eĉ en- amiĝas al ili. Kaj mi, interalie, ne multajn pacientojn havas.

Pri li mi eĉ ne parolus, — aldonis Raskoljnikov montrante al Ra- zumifiin, — krom ofendoj kaj zorgoj li de mi nenion ricevis.

Jen mensogo! He, ĉu hodiaŭ vi havas senteman humoron? — ek- kriis Razumiĥin.

Se li estus pli sagaca, li rimarkus, ke senteman humoron li tute mal- havas, ec male. Sed Avdotja Romanovna tion rimarkis. Ŝi atente kaj maltrankvile observis la fraton.

Pri vi, panjo, mi eĉ ne kuraĝus paroli, — li daŭrigis, kvazaŭ ra- kontante dematene parkerigitan lecionon, — nur hodiaŭ mi iom kompre- nis, kiel vi devis hieraŭ suferi, atendante mian revenon. — Dirinte tion, li subite, silente kaj kun rideto, etendis la manon al la fratino. Sed en tiu rideto trafulmis nun la vera, senafekta sento. Dunja tuj kaptis kaj varme premis la etenditan al ŝi manon, ĝojigita kaj dankoplena. Unua- foje li direktis sin al ŝi post la hieraŭ kverelo. La mieno de V patrino lumiĝis pro admiro kaj feliĉo, vidante tiun definitivan kaj senvortan re- paciĝon de la frato kaj la fratino.

Jen ĝuste pro tio mi amas lin! — flustris Razumihin, energie tur- niĝante sur la seĝo. — Li kapablas al tiaj gestoj!..

"Kiel bone li tion scipovas, — pensis la patrino, — kiajn noblajn im- petojn li havas kaj kiel li simple, delikate finis tiun hieraŭan kvereleton kun la fratino — nur per tio, ke li etendis la manon en la necesa mo- mento kaj rigardis bone... Kaj kiajn belajn okulojn li havas, kaj kian belan vizaĝon!.. Li estas eĉ pli ĉarma ol Duneĉka... Sed, mia Dio, kia kostumo, kiel malbone li estas vestita! En la butiko de Afanasij Ivanoviĉ kuriero Vasja portas pli bonan veston!.. Kaj mi ja volus ĵetiĝi al li, bra- kumi... ekplori, — sed mi timas, mi timas... iom strangas li, Dio!.. Ja li nun parolas afable, sed mi timas! Nu, kion mi timas?"

193

Aĥ, Rodja, vi ne kredos, — ŝi tuj reehis, hastinte respondi al lia rimarko, — kiel mi kaj Dunja hieraŭ estis... malfeliĉaj! Nun eblas ra- konti, kiam ĉio pasis kaj ĉesis kaj ĉiuj ni estas denove feliĉaj. Imagu, ni alkuris ĉi tien, por brakumi vin, preskaŭ tuj el vagono, kaj tiu virino — ha, jen estas ŝi! Saluton, Nastasja!.. Ŝi subite diras al ni, ke vi havas drinkuldeliron kaj ĵus kaŝe forkuris de la doktoro, en deliro, straten kaj oni forkuris por serĉi vin. Vi ne kredos, kio okazis al ni! Mi tuj reme- moris la tragikan morton de leŭtenanto Potanĉikov, nia konato, amiko de via patro, — vi ne memoras lin, Rodja. Ankaŭ li en drinkuldeliro sammaniere forkuris kaj falis en puton, nur la sekvan tagon oni trovis lin. Kaj ni, kompreneble, imagis eĉ pli. Ni volis kuri al Petro Petroviĉ por almenaŭ kun lia helpo... ja ni estis solaj, tute solaj, — ŝi eldiris kun minca voĉo kaj subite eksilentis rememorinte, ke mencii pri Petro Petroviĉ ankoraŭ estas sufiĉe danĝere, malgraŭ tio "ke ĉiuj jam estas tu- te feliĉaj".

13 3aKa3 1541

Jes, jes... ĉio ĉi, certe, estas bedaŭrinda... — responde balbutis Raskoljnikov, kun tia distrita kaj preskaŭ malatenta aspekto, ke Duneĉka mirege rigardis al li.

Kion ankoraŭ mi volis, — li daŭrigis pene rememorante, — jes: mi petas, ke vi, panjo, kaj vj, Deneĉka, ne pensu, ke mi ne volis hodiaŭ veni al vi la unua, kaj atendis, ke vi unue venu al mi.

Kion vi diras, Rodja! — ekkriis Pulĥeria Aleksandrovna, ankaŭ mirante.

"Kio estas? Ĉu iaŭ devigo li respondas al ni? — pensis Duneĉka, — li paciĝas, li pardonpetas, kvazaŭ li plenumus servon aŭ respondus le- cionon".

Mi ĵus vekiĝis kaj jam volis iri, sed min la vesto retenis. Hieraŭ mi forgesis diri al ŝi... al Nastasja... ke ŝi forlavu tiun sangon... Ĵus mi sukcesis vestiĝi.

Sangon! Kiun sangon? — alarmiĝis Pulĥeria Aleksandrovna.

Ne gravas... ne angoru. La sango estas pro tio, ke hieraŭ, kiam mi trenadis min en kelka deiiro, mi hazarde trafis tretitan homon... ofi- ciston...

-Ĉu en deiiro? Sed vi ja ĉion memoras, — interrompis Razumihin.

Jes, vere, — Raskoljnikov tre zorge respondis, — mi memoras ĉion, eĉ detalojn, sed mi ne povas klare ekspliki kiel mi ion faris, kial ien iris, kial ion parolis?

Tro konata fenomeno, — enmiksiĝis Zosimov, — la plenumo de faroj povas esti majstra, ruzega, sed la direktado de 1' agoj, la komenco de r agoj estas difektitaj kaj dependas de diversaj malsanaj impresoj. Kvazaŭ en sonĝo.

"Eble eĉ bonas, ke li traktas min preskaŭ kiel frenezan", — pensis Raskoljnikov.

Sed tiel ofte okazas ankaŭ al sanuloj, — rimarkis Duneĉka, mal- trankvile rigardante al Zosimov.

Tre prava rimarko, — ii respondis, — en tiu senco ĉiuj ni efek- tive, kaj tre ofte, estas preskaŭ kiel frenezuloj, nur kun eta diferenco, ke "maisanuloj" estas frenezaj iom pli ol ni, ĉar necesas distingi la li- mon. Kaj la harmoniaj homoj, vere, preskaŭ mankas. Inter dekmiloj, kaj eble, eĉ inter multaj centmiloj da homoj troveblas unu harmonia, kaj eĉ nur pala kopio...

Ĉe la vorto "freneza", hazarde ellasita de entuziasmiĝinta pro la ŝa- tata temo Zosimov, ĉiuj grimacis. Raskoljnikov sidis, kvazaŭ li ne aten- tus, meditante kun stranga rideto sur ia palaj iipoj. Li daŭre pripensis ion.

Do, kio pri tiu tretito? Mi interropmis vin! — rapide ekkriis Ra- zumiĥin.

Kio? — tiu kvazaŭ vekiĝus, — jes... do, mi makuliĝis per sango, kiam mi helpis porti iin en ia loĝejon... Interalie, panjo, hieraŭ mi faris unu nepardoneblan paŝon, vere mi perdis la saĝon. Hieraŭ mi la tutan monon, kiun vi sendis al mi, fordonis... al lia edzino... por la sepulto. Nun ŝi estas vidvino, ftiza, povra virino... tri etaj orfoj, malsataj... mal- plena hejmo... kaj estas ankoraŭ unu filino... Vi eble mem fordonus, se vi tion vidus... Mi konfesas, ke mi tute ne rajtis tion fari, precipe scian- te kiel pene vi tiun monon akiris. Oni devas komence ricevi la rajton helpi, aliel: "Crevez chiens, si vous n'etes pas contents!"[3] — Li ekridis. — Ĉu tiel, Dunja?

Ne, ne tiel, — firme respondis Dunja.

Ba! ankaŭ vi... kun intencoj!.. — li murmuris, rigardinte ai ŝi pre- skaŭ malame kaj moke ridetis. — Mi tion devus kompreni... Do, estas laŭdinde; pli bone por vi... kaj vi venos al tia limo, kiun vi ne povus transpaŝi — sed iĝinte malfeliĉa vi ĝin transpaŝos — sed transpaŝinte vi povos eĉ pli maifeliĉa iĝi... Cetere, estas absurde! — li aldonis agacite, bedaŭrante sian nevolan ardiĝon. — Mi volis diri nur, ke mi petas, pan- jo, vian pardonon, — li konkludis abrupte kaj bruske.

Sufiĉas, Rodja, mi certas, ke ĉio, kion vi faras, estas bela! — diris ĝojigita patrino.

Ne certu, — li respondis, pene mieninte rideton. Sekvis silento. Estis io streĉita en tiu interparolo, kaj en la silento, kaj en la repaciĝo, kaj en la pardono, kaj ĉiuj sentis tion.

"Ili kvazaŭ timus min", — pensis Raskoljnikov, faltinte la frunton kaj rigardante al ia patrino kaj fratino. Pulĥeria Aieksandrovna efektive, ju plu silentis, des pli iĝis timida.

"Koresponde, ŝajne, mi amis ilin", — trafulmis en lia kapo.

Ĉu vi scias, Rodja, ke Marfa Petrovna mortis! — subite eldiris Pulfieria Aleksandrovna.

Kiu Marfa Petrovna?

Afi, mia Dio, ja Marfa Petrovna Svidrigajlova! Mi tiel multe skri- bis al vi pri ŝi.

Ha-a-a, jes, mi memoras... do, Ŝi mortis? Aĥ, ĉu vere? — li su- bite skuiĝis, kvazaŭ vekiĝinte. — ĉu ŝi mortis? pro kio?

Imagu, subita morto! — hastis Pulfieria Aleksandrovna, revigiigita de iia scivolo, — ĝuste kiam mi sendis al vi la leteron, en ia sama tago! Imagu, ke ĝuste tiu terura homo onidire kaŭzis ŝian morton. Onidire, li kruele draŝis ŝin!

ĉu ili tiel vivis! — li demandis sin turnante al ia fratino.

Ne, eĉ male. Li traktis ŝin ĉiam tolereme, eĉ ĝentile. En multaj okazoj li estis eĉ tro indulgema al ŝia karaktero, la tutajn sep jarojn... Pro io li perdis la paciencon.

Do, li entute ne estas tiel terura, se li sep jarojn retenis sin. Ĉu vi, Duneĉka, senkulpigas lin?

Ne, ne, li estas terura homo! Pli teruran mi ne povas imagi, — preskaŭ tremante respondis Dunja, kuntiris la brovojn kaj enpensiĝis.

Tio okazis ĉe ili matene, — haste daŭrigis Pulfieria Aleksandrov- na. — Post tio ŝi tuj ordonis jungi ĉevalojn por tuj post la tagmanĝo veturi en la urbon, ĉar ŝi en similaj okazoj ĉiam tion faris. ŝi manĝis, onidire, kun granda apetito.

ĉu post lia draŝo?

...Cetere, ŝi ĉiam havis tiun... kutimon, kaj tuj post la tagmanĝo, por ne prokrasti la veturon, ŝi tuj iris en banejon... Vidu, ŝi iel kuracis sin per banado. Ili havas tie malvarman fonton, kaj ŝi regule ĉiutage ba- nis sin en ĝi, kaj apenaŭ ŝi eniris tiam en la akvon — tuj sekvis morto!

Jes ja! — diris Zosimov.

Ĉu li forte ŝin draŝis?

Sed tio ne gravas, — respondis Dunja.

Hm! Cetere, panjo, ĉu vi vere volas tiun absurdon rakonti, — agacite kaj kvazaŭ senintence subite diris Raskoljnikov.

Afi, mia amiko, ja mi eĉ ne sciis, pri kio mi parolu.

Ĉu vi ĉiuj timas min, ha? — li diris grimacante.

Tio estas vera, — diris Dunja, rekte kaj severe rigardante sian fraton. — La panjo, enirante sur la ŝtuparon, eĉ krucosignis sin pro ti- mo.

Lia vizaĝo tordiĝis kvazaŭ pro spasmo.

Afi, kion vi diras, Dunja! Ne koleru, mi petas, Rodja... Kial, Dunja! — ekparolis konfuzita Pulfieria Aleksandrovna, —vere, veturante ĉi tien mi dum la tuta vojaĝo revis, en la vagono: kiel ni renkontiĝos, kiel ni pri ĉio rakontos unu al la alia... Kaj mi tiel estis feliĉa, ke mi eĉ ne rimarkis la vojon! Sed kion mi! Mi ankaŭ nun estas feliĉa... Vane vi, Dunja! Mi jam tial feliĉas, ke mi vin vidas, Rodja...

Sufiĉas, panjo, — ii konfuzite murmuris ne rigardante al Ŝi kaj preminte ŝian manon, — ni ankoraŭ sukcesos multe paroli.

Dirinte tion li subite paliĝis: denove la antaŭnelonga terura sento per malvarmo trais lian animon, denove ii subite tute klare komprenis, ke li eldiris teruran mensogon, ke li ne nur neniam havos okazon interpa- roli, sed jam pri nenio plu, neniam kaj kun neniu, li nun povos parolL La impreso de tiu turmenta ideo estis tiom forta, ke li por momento pre- skaŭ perdis la sin-regon, ekstaris kaj, rigardante al neniu, direktiĝis al la pordo.

Kion vi faras? — ekkriis Razumifiin kaj kaptis lian brakon. Li re- sidiĝis kaj komencis silente ĉirkaŭrigardi. ĉiuj observis iin kun malkom- preno.

Kial vi ĉiuj estas tiel enuaj4! — li kriis, tute neatendite, — diru ion! Kial ni nur sidu? Nu, diru ja! Ni komencu interparoli... Kial ni kunvenis kaj nun sidas silente?.. Nu, diru ion!

Dank' al Dio! Kaj mi pensis, ke al li komenciĝas io hieraŭa, — diris Pulĥeria Aleksandrovna, farinte al si la krucosignon.

Kion vi, Rodja? — malfide demandis Avdotja Romanovna.

Ne gravas, mi iun aferon rememoris, — li respondis kaj subite ekridis.

Nu, se aferon, do bone! Ja eĉ mi preskaŭ ekpensis, ke... — mur- muris Zosimov, leviĝante de la sofo. — Mi tamen devas iri. Mi ankoraŭ venos, povas esti... se iu estos ĉi tie...

Li riverencis kaj eliris.

Kia brila homo! — rimarkis Pulfieria Aleksandrovna.

Jes, brila, bonega, klera, saĝa...— subite ekparolis Raskoljnikov neatendite rapide kaj kun neordinara vigleco, — mi eĉ ne memoras, kie mi vidis lin antaŭ la malsano... ŝajne, mi renkontis lin ie. Jen ankaŭ tiu estas bonulo! — li kapsignis al Razumifiin, — ĉu li plaĉas al vi, Dunja? — li subite demandis ŝin kaj nekompreneble pro kio ekridis.

Tre plaĉas, — respondis Dunja.

Fi, kia vi... porko! — diris terure konfuzita kaj ruĝiĝinta Razu- mifiin kaj ekstaris. Pulfieria Aleksandrovna iomete ridetis, kaj Raskolj- nikov laŭte ekridis.

Do kien vi?

Ankaŭ mi foriras... mi devas.

Tute vi ne devas, restu! Zosimov foriris, do ankaŭ vi "devas". Ne forim... Kaj kioma horo? ĉu jam la dek-dua? Kian belan horloĝon vi havas, Dunja! Kial vi denove eksilentis? Nur ĉiam mi ĉi tie parolas!5

Ci estas donaco de Marfa Petrovna, — respondis Dunja.

Tre muitekosta, — aldiris Pulĥeria Aleksandrovna.

Ha-a-a! Kia granda, preskaŭ ne por damoj.

A1 mi tia plaĉas, — diris Dunja.

"Do, estas ne fianĉa donaco", — pensis Razumiĥin kaj ial ekĝojis.

Sed mi pensis, ke ĝin Luĵin donacis, — rimarkis Raskoljnikov.

Ne, li ankoraŭ nenion donacis al Duneĉka.

Ha-a-a! Kaj ĉu vi memoras, panjo, ke mi estis enamiĝinta kaj vo- lis edziĝi, — li subite diris rigardante al la patrino, kiu estis trafita de la surpriza turno kaj de la tono, kun kiu li pri tio ekparolis.

Afi, mia amiko, jes! — Pulfieria Aleksandrovna interŝanĝis rigar- don kun Duneĉka kaj Razumiĥin.

Hm! Jes! Sed kion mi rakontu al vi? Mi eĉ memoras malmulte. ŝi estis malsana knabino, — li daŭrigis, denove enpensiĝante kaj mal- levinte la rigardon, — tute malsana. Ŝi ŝatis disdoni almozon kaj revis pri monafiinejo, kaj foje ŝi ekploregis, kiam komencis rakonti al mi pri tio. Jes, jes... mi memoras... mi tre memoras. Malbela... laŭaspekte. Ve- re, mi ne scias, pro kio mi tiam al ŝi iigiĝis, ŝajne pro tio, ke ŝi ĉiam malsanis... Se ŝi estus aldone lama aŭ ĝiba, mi ŝajne eĉ pli ekamus ŝin... (Li enpensiĝinte ridetis). Tiel... iu printempa deliro...

Ne nur printempa deliro tio estis, — emociiĝinte diris Duneĉka.

Li atente kaj ŝtreĉe rigardis al la fratino, sed ne aŭdis aŭ ne kom-

prenis ŝiajn vortojn. Poste, profunde enpensiĝinte, ii ekstaris, aliris al la patrino, kisis ŝin, revenis al la loko kaj sidiĝis.

Vi ankaŭ nun amas ŝin! — diris kortuŝita Pulfieria Aleksandrovna.

Ĉu ŝin? Nun? Afi jes... vi pri ŝi! Ne. Estis kvazaŭ en alia mon- do... Kaj tiel delonge. Cetere, ĉio ĉirkaŭa nun kvazaŭ ne ĉi tie okazas...

Li atente rigardis al ili.

Ankaŭ vin... kvazaŭ de post miloj da verstoj mi vin vidas... Dia- blo scias, kial ni pri tio parolas! Kaj por kio demandi? — li afliktite di- ris kaj eksilentis, mordante al si la ungojn kaj denove enpensiĝante.

Kiom aĉa estas via loĝejo, Rodja, kvazaŭ ĉerko, — subite diris Pulfieria Aleksandrovna, rompante la pezan silenton, — mi certas, ke vi duone pro la loĝejo iĝis tia melankoliulo.

Loĝejo? — li respondis distrite. — Ja, la loĝejo multe kontribuis...

ankaŭ mi pri tio pensis... Kaj se vi scius, tamen, kian strangan penson vi diris ĵus, panjo, — li aidonis subite kaj strange ridetis.

Tiu societo, tiuj parencoj post la trijara disiĝo, tiu familia tono de 1* interparolo ĉe plena malebleco paroli pri io ajn, — baldaŭ iĝus por li, finfine, netolereblaj. Tamen, estis senprokrasta afero, kiun ĉial necesis decidi hodiaŭ, — tiel li decidis ankoraŭ pli frue, kiam li vekiĝis. Nun li ekĝojis pro la afero, kiel pro la savo.

Jen, Dunja, — li komencis serioze kaj seke, — certe, mi petas pardonon pro la hieraŭa konduto, sed mi konsideras mia devo denove memorigi al vi, ke mian ĉefan postulon mi ne rezignas. Aŭ mi, aŭ Luĵin. Mi konsentas esti fiulo, sed vi ne devas esti tia. Estu nur unu el ni. Se vi edziniĝas al Luĵin, mi ne konsideros vin esti mia fratino.

Rodja, Rodja! Estas ja samkiel hieraŭ, — angoris Pulfieria Alek- sandrovna, — kaj kial vi ĉiam nomas vin fiulo, mi ne toleras tion! An- kaŭ hieraŭ estis same...

Frato, — firme kaj ankaŭ seke respondis Dunja, — en tio vi ha- vas eraron. Nokte mi ĉion pripensis kaj trovis la eraron. Ja vi ŝajne su- pozas, ke mi oferas min por iu kaj pro iu. Tute ne tiel. Mi simple por mi mem edziniĝas, ĉar mia propra vivo estas peza. Kaj poste, mi certe ĝojos, se mi povos esti utila por la parencoj, sed en mia decido tio ne estas la ĉefa motivo...

"ŝi mensogas! — li pensis, pro kolero mordetante la ungojn. — Or- gojla ino! Ŝi ne volas konfesi, ke ŝi deziras bonfari!.. Ho, malnoblaj ka- rakteroj! Ili eĉ amas kvazaŭ malame... Ho, kiel mi... malamas ĉiujn ilin!"

Unuvorte, mi edziniĝos al Petro Petroviĉ, — ĉar el du malbonoj mi elektas la malpli grandan. Mi intencas honeste plenumi ĉion, kion li atendas de mi, mi lin ne trompos... Pro kio vi ĵus tiel ridetis?

Ankaŭ ŝi flamiĝis, kaj en ŝiajjokuloj fulmis kolero.

Ĉu ĉion vi plenumos? — li demandis kun venena rideto.

Ĝis certa limo. Kaj la manieroj kaj la formo de V svatiĝo de Petro Petroviĉ tuj montris al mi, kion li deziras. Li, certe, aprezas sin eble tro alte, sed kredeble li ankaŭ min aprezas... Pro kio vi denove ridas?

Sed kial vi denove ruĝiĝas? Vi mensogas, fratino, vi intence men- sogas, pro la tipe virina obstino... Vi ne povas estimi Luĵin-on: mi vidis lin kaj parolis kun li. Do, vi vendas vin kontraŭ mono kaj, sekve, ĉiu- okaze vi agas malnoble, kaj mi ĝojas, ke vi kapablas almenaŭ ruĝiĝi.

Ne, mi ne mensogas!.. — ekkriis Duneĉka, perdante la tutan tran- kvilon, — mi ne edziniĝus al li, se mi certus ke li nek alte taksas, nek aprezas min. Mi ne edziniĝus al li, se mi ne certus firme, ke mi mem kapablas estimi lin. Feliĉe, mi povas tute certiĝi pri tio kaj jam hodiaŭ. Kaj tia geedziĝo ne estas malnobla, kiel vi diras! Kaj se vi estus prava, ke mi efektive decidis pri malnoblaĵo, — ĉu ne estus senkompate de via flanko tiel paroli kun mi? Kial vi postulas de mi heroecon, kiun eĉ vi eble ne havas? Tio estas despotismo, estas perforto! Se mi pereigus iun, mi pereigus nur min... Mi ankoraŭ neniun buĉis!.. Kial vi tiel rigardas min? Pro kio vi tiel paliĝis? Rodja, kio okazas al vi? Rodja, kara!..

Dio! Li svenas pro vi! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna.

Ne, ne... absurdo... nenio!.. Eta vertiĝo. Tute ne sveno... ĉesu pri svenoj!.. Hm! jes... do kion mi volis? Jes: kiamaniere vi jam hodiaŭ certiĝos, ke vi povas estimi lin kaj ke li... aprezas, ĉu ŝajne tiei vi diris? Ĉu vi diris, ke hodiaŭ? Aŭ mi misaŭdis?

Panjo, montru al la frato la leteron de Petro PetroviĈ, — diris Duneĉka.

Pulfieria Aleksandrovna per tremantaj manoj transdonis la leteron. Li kun granda scivolo prenis ĝin. Sed antaŭ malfaldi, li kun kelka miro ri- gardis al Duneĉka.

Strange, — li diris malrapide, kvazaŭ trafita de nova penso, — pro kio mi tiel klopodas? Pro kio krias? Edziniĝu vi al kiu vi volas! .

Li parolis kvazaŭ por si mem, sed eldiris laŭtvoĉe kaj kelkan tempon embarasite rigardis al la fratino.

Finfine li malfaldis la leteron, daŭre konservante la mienon de stran- ga miro. Poste li komencis lante kaj atente legi, kaj tralegis dufoje. Pu- ifieria Aleksandrovna estis tre maltrankvila, cetere ĉiuj atendis ion gra- van.

Mi miras, — li komencis post ioma meditado redonante la leteron al la patrino, sed adresante al neniu persone, — ja ii havas praktikon, advokato, kaj li parolas eĉ iel... orgojle, — sed kiel analfabete li skribas.

ĉiuj moviĝis. Tute ne tion ili atendis.

Ili ĉiuj tiel skribas, — abrupte rimarkis Razumifiin.

Ĉu vi legis?

Jes.

Ni montris al li, Rodja, ni... jam interkonsiiiĝis, — diris konfu- ziĝinta Pulĥeria Aleksandrovna.

6i estas propre juĝista stilo, — interrompis Razumifiin, — la juĝi- stajn paperojn oni ĝis nun tiel skribas.

ĉu juĝista? Jes, nome juĝista, afereca... Eble ne tre analfabeta, sed ankaŭ ne tre literatura; afereca!

Kaj Petro Petroviĉ ne kaŝas tion, ke li studis per kupra mono, li eĉ fanfaronas, ke li mem al si la karieron faris, — rimarkis Avdotja Ro- manovna, iom ofendita de la nova tono de 1' frato.

Nu, se li fanfaronas, do estas pro kio, — mi ne obĵetas. Vi, ŝajne, ofendiĝis, ke mi el la letero plukis nur tian frivolan rimarkon, kaj vi opi- nias, ke mi intence pri tia bagatelo ekparolis, por moki vin pro mia aga- ciĝo. Male, rilate la stilon, en mian kapon venis tute ne superflua, en la nuna okazo, rimarko. Tie estas esprimo: "riproĉu vin mem", emfazita tre signifoplenc kaj klare, kaj krom tio, ĝi estas minaco, ke li tuj foriros, se alvenos mi. Tiu minaco foriri — egalas al minaco forlasi vin ambaŭ, se vi ne obeus, kaj forlasi nun, kiam li vin en Peterburgon vokis. Kiel vi opinias: ĉu eblas pro tiu esprimo de Luĵin same ofendiĝi, se ekzemple tion skribus li (li indikis al Razumiĥin), aŭ Zosimov, aŭ iu el ni?

N-ne, — respondis Duneĉka, vigliĝante, — mi tre bone kompre- nis, ke tio tro naive estas esprimita kaj li eble ne estas majstro skribi... Tion vi bone komprenis, frato. Mi eĉ ne atendis...

Tio estas juĝiste esprimita, kaj juĝiste ne eblas skribi aliel, kaj rezultis pli krude ol eble li volis. Cetere, mi devas iom seniluziigi vin: en tiu letero estas ankoraŭ unu esprimo, unu kalumnio al mia direkto, kaj sufiĉe kovarda. La monon mi hieraŭ fordonis al la vidvino, ftiza kaj duonmorta, kaj ne "sub preteksto de la sepulto", sed ĝuste por la se- pulto, kaj ne en la manojn de la filino — junulino, kiel li skribas, "fi- konduta" (kaj ŝin mi hieraŭ vidis por la unua fojo), sed ĝuste al la vid- vino. En ĉio ĉi mi vidas tro hastan deziron makuli min kaj malpacigi min kun vi. Kaj denove juĝista esprimo, kun tro senkaŝa montro de P celo kaj kun tre naiva hastemo. Li estas saĝa homo, sed por saĝe kon- duti — nur saĝo ne sufiĉas. Ĉio ĉi karakterizas la homon kaj... mi ne kredas, ke li alte vin taksas. Mi tion diras al vi nur por edifi, ĉar mi sincere deziras al vi bonon...

Duneĉka ne respondis. ŝi faris la decidon jam hieraŭ kaj nun ŝi atendis nur la vesperon.

Do, kiel vi decidas, Rodja? — demandis Pulfieria Aleksandrovna, pli ol antaŭe maltrankvila pro lia subita, nova, afereca tono de V parolo.

Kio estas: "decidas"?

Jen, Petro Petroviĉ skribas, ke vi ne estu ĉe ni vespere kaj ke ii foriros... se vi venos. Do, kion vi... pensas?

Tion, certe, jam ne mi devas decidi, sed unue vi, se tia postulo de Petro Petroviĉ ne ofendas vin, kaj due — Duneĉka, se ankaŭ ŝi ne ofendiĝas. Kaj mi faros, kiel por vi estos pli bone, — li seke aldonis.

Duneĉka jam faris la decidon, kaj mi kun ŝi plene konsentas, — haste diris Pulĥeria Aleksandrovna.

Mi decidis peti vin, Rodja, insiste peti, ke vi estu ĉe ni dum tiu rendevuo, — diris Duneĉka, — ĉu vi venos?

Mi venos.

Mi ankaŭ vin petas veni al ni je la oka horo, — ŝi tumiĝis al Razumiĥin. — Panjo, mi ankaŭ lin invitas.

Kaj bele, Duneĉka. Nu, estu kiel vi decidis, — aldonis Pulĥeria Aleksandrovna. — Kaj al mi estos facile; mi ne ŝatas afekti kaj mensogi; ni prefere parolu nur veron... Koleros Petro Petroviĉ nun, aŭ ne koieros — por ni ne gravas!

IV

En tiu minuto la pordo lante malfermiĝis, kaj en la ĉambron, timide ĉirkaŭrigardante, eniris junulino. ĉiuj turnis sin al ŝi kun miro kaj sci- volemo. Raskoljnikov komence ne rekonis ŝin. ŝi estis Sofja Semjonovna Marmeladova. Hieraŭ li vidis ŝin unuafoje, sed en tia minuto, en tia ĉir- kaŭaĵo kaj tia kostumo, ke en lia memoro fiksiĝis tute alia figuro. Nun ŝi estis modeste kaj eĉ malriĉe vestita, tre juna, eĉ simila al infano, kun modesta kaj deca konduto, kun serena, sed ŝajne iom timigita vizaĝo. Ŝi surhavis tre simplan hejman robon, sur la kapo estis malnova, eksmoda ĉapeleto, sed samkiel hieraŭ ŝi tenis en la manoj la ombrelon. Surprizite de ia homplena ĉambro, ŝi ne simple konfuziĝis, sed tute perdiĝis, ek- timis, kiel eta infano, kaj eĉ moviĝis por foriri.

— Aĥ... estas vi.r. — diris Raskoljnikov tre mirigita kaj subite ii mem konfuziĝis.

Li tuj imagis, ke la patrino kaj fratino jam iomete scias, el la letero de Luĵin, pri la "fikonduta" junulino. Ĵus li protestis kontraŭ la kalumnio kaj menciis, ke li vidis tiun junulinon unuafoje, kaj subite eniris ŝi mem. Li rememoris ankoraŭ, ke li tute ne protestis kontraŭ la esprimo "fikon- duta". Ĉio ĉi svage ekbrilis en lia kapo. Sed rigardinte pli atente, li su- bite ekvidis, ke tiu humila estaĵo jam estas tiel humiligita, ke li eĉ kom- patis ŝin. Kiam ŝi faris movon por forkuri, en li kvazaŭ io renversiĝis.

Mi tute ne atendis vin, — li hastis, haltigante ŝin per la rigardo. — Mi petas, sidiĝu. Vin, evidente, sendis Katerina Ivanovna. Mi petas, ne ĉi tien, jen tien sidiĝu...

Kiam Sonja eniris, Razumiĥin, kiu sidis apud la pordo sur unu el tri seĝoj de Raskoljnikov, ekstaris por ebligi al ŝi trairi. Dekomence Ra- skoljnikov volis montri al ŝi la lokon en la angulo de P sofo, kie sidis Zosimov, scd rememorinte, ke tiu sofo estas tro familiara loko kaj servas por li kiel Iito, li rapidis montri al ŝi la seĝon de Razumiĥin.

Kaj vi sidiĝu ĉi tie, — li diris al Razumiĥin, sidigante lin en la angulon, kie sidis Zosimov.

Sonja eksidis, preskaŭ tremante pro timo, kaj timide ekrigardis al ambaŭ virinoj. Estis videble, ke ŝi eĉ mem ne komprenis, kiel ŝi kuraĝis eksidi apud ili. Kompreninte tion, ŝi ektimis tiel, ke ŝi subite denove ek- staris kaj en kompleta konfuzo adresis al Raskoljnikov.

Mi... mi... venis por unu minuto, pardonu, ke mi ĝenas vin, — ŝi ekparolis stumblante. — Mi venis de Katerina Ivanovna, ŝi neniun alian havis por sendi... Kaj Katerina Ivanovna ordonis al mi tre peti vin, ke vi ĉeestu morgaŭ en la sepulta diservo... dum la maten-meso... en la tombejo Mitrofanijevskoje6, kaj poste ĉe ni... ĉe ŝi... por funebra ma- nĝo... Faru honoron al ŝi... ŝi petas.

Sonja stumblis kaj eksilentis.

Mi penos nepre... nepre, — respondis Raskoljnikov, ankaŭ eksta- rinte kaj ankaŭ stumblante kaj ne findirante... — Mi petas, sidiĝu, — ii diris subite, — mi devas interparoli kun vi. Bonvolu, eble vi hastas, sed mi petas, ke vi donacu al mi du minutojn...

Kaj li movis al ŝi seĝon. Sonja ree sidiĝis kaj subite klinis ia kapon.

Lia pala vizaĝo ekflamis; li kvazaŭ skuiĝis; liaj okuloj ekbrilis.

Panjo, — li diris firme kaj insiste, — ŝi estas Sofja Semjonovna Marmeladova, Ia filino de tiu povra sinjoro Marmeladov, kiun hieraŭ an- taŭ miaj okuloj surtretis ĉevaloj kaj pri kiu mi jam parolis al vi...

Pulĥeria Aleksandrovna rigardis al Sonja kaj iom stretigis la okulojn. Malgraŭ sia konfuziĝo antaŭ la insista kaj defia rigardo de Rodja, ŝi ne- niel povis rifuzi al si tiun plezuron. Duneĉka serioze, fikse rigardis rekte en la vizaĝon de P povra junulino kaj kun nekompreno observis ŝin. Sonja, aŭdinte la rekomendon, levis la rigardon, sed tuj eĉ pli forte kon- fuziĝis.

Mi volis demandi vin, — rapide demandis Ŝin Raskoljnikov, — kiel ĉio aranĝiĝis? Ĉu oni ĝenis vin?.. ekzemple la polico.

Ne, ĉio jam pasis... Ja estis tre evidente pro kio la morto okazis; oni ne ĝenis; nur la najbaroj koleras.

Pro kio?

Ke la korpo longe restas... ja nun estas varmege, fetoro... tial ho- diaŭ, vespere, oni forportos al la tombeja kapelo, ĝis morgaŭ. Katerina Ivanovna komence ne volis tion, sed nun ŝi mem vidas, ke ne plu eblas...

Do, hodiaŭ?

ŝi petas vin fari al ni la honoron kaj ĉeesti morgaŭ dum la sepulta diservo, kaj poste jam veni al Ŝi, por la funebra manĝo.

ĉu ŝi funebran manĝon aranĝas?

Jes, malgrandan. ŝi tre petis danki vin, pro tio ke vi hieraŭ tre helpis nin... sen vi ni tute ne havus rimedojn por sepulti. — ŝiaj lipoj kaj mentono subite eksaltis, sed ŝi firmiĝis, retenis sin, denove rapide mallevinte la rigardon al tero.

Dufn la interparolo Raskoljnikov atente observis ŝin. ŝi havis magran, tute magran kaj palan vizaĝeton, iom misforman, iel akran, kun etaj akraj nazo kaj mentono. Oni ne povus nomi Ŝin eĉ linda, sed Ŝiaj bluaj okuloj estis tre serenaj, kaj kiam ili vigliĝis, la esprimo de Ŝia vizaĝo. iĝis tiom bonkora kaj simplanima, kaj nevole logis al ŝi. En ŝia vizaĝo, kaj cetere en ŝia tuta figuro, estis ankoraŭ unu karaktera trajto: malgraŭ dek ok jaroj, ŝi ŝajnis preskaŭ infano, kaj tio foj-foje eĉ ridinde reliefiĝis en kelkaj ŝiaj movoj.

Ĉu vere Katerina Ivanovna povis ĉion fari per tiel modestaj rime- doj, ke ŝi eĉ la manĝon ankoraŭ aranĝos?.. — demandis Raskoljnikov, insiste daŭrigante la interparolon.

Ja ĉerko estos simpla... kaj ĉio estos simpla, do ne multekosta... mi hieraŭ kun Katerina Ivanovna ĉion kalkulis, kafankoraŭ restas mono por la funebra manĝo... kaj Katerina Ivanovna tre volas, ke ĝi okazu. Tiel necesas... ŝi havu konsolon... ŝi estas tia, ja vi scias...

Mi komprenas, komprenas... certe... Kial vi ĉirkaŭrigardas mian ĉambron? Ankaŭ la panjo diras, ke ĝi similas ĉerkon.

Vi hieraŭ ĉion al ni fordonis! — subite respondis Soneĉka per for- ta kaj rapida flustro kaj denove malievis la rigardon. ŝiaj lipoj kaj men- tono denove eksaltis. ŝi jam delonge estis frapita de la malriĉa ĉambro de Raskoljnikov, kaj nun tiuj vortoj kontraŭvole elsaltis. Sekvis silento.

La okuloj de Duneĉka sereniĝis, kaj Pulfieria Aleksandrovna eĉ rigardis amike al Sonja.

Rodja, — ŝi diris, ekstarante, — ni kompreneble tagmanĝos kune. Duneĉka, ni iru... Kaj vi, Rodja, prefere iom promenu, kaj poste ripozu, kuŝu, kaj post tio venu al ni... Mi timas, ke ni lacigis vin...

Jes, jes, mi venos, — li respondis, stariĝis kaj ekhastis... — Mi, cetere, havas aferon...

Nu, ĉu vi eĉ tagmanĝos dise? — ekkriis Razumifiin, kun miro ri- gardante al Raskoljnikov, — kial vi?

Jes, jes, mi venos, certe, certe... Kaj vi restu por minuto. Ĉu vi nun lin bezonas, panjo? Aŭ mi, eble, forprenas lin de vi?

Ho, ne, ne! Ĉu ankaŭ vi, Dmitrij Prokofjiĉ, venos tagmanĝi al ni? Estu tiel afabla.

Bonvolu veni, — petis Dunja.

Razumifiin riverencis kaj lia vizaĝo lumiĝis. Por unu momento ĉiuj subite iel strange konfuziĝis.

Adiaŭ, Rodja, pli ĝuste: ĝis la revido. Mi ne ŝatas diri "adiaŭ"7. Adiaŭ, Nastasja... afi, denove mi diris "adiaŭ"!..

Pulheria Aieksandrovna volis riverenci ankaŭ al Sonja, sed ial ne sukcesis, kaj hastante eliris el la ĉambro.

Sed Avdotja Romanovna kvazaŭ atendis la vicon kaj, irante post la patrino preter Sonja, ŝi riverencis al ŝi per atenta, ĝentila kaj plena kap- klino. Soneĉka konfuziĝis, riverencis tro haste kaj timigite, eĉ iu malsa- neca sento speguliĝis en ŝia vizaĝo, kvazaŭ la ĝentilo kaj atento de Av- dotja Romanovna estis por ŝi pezaj kaj turmentaj.

Dunja! Nu, adiaŭ! — kriis Raskoljnikov jam en la koridoron, — donu la manon ja!

Sed mi donis ja, ĉu vi forgesis? — respondis Dunja, afable kaj embarasite turniĝante al li.

Nu, donu ankoraŭ!

Kaj li forte premis ŝiajn fingretojn. Duneĉka ridetis al li, ruĝiĝis, ra- pide elŝiris sian manon kaj sekvis la patrinon, ankaŭ tre feliĉa.

Kaj estas bone! — li diris al Sonja, revenante en la ĉambron kaj serene rigardante al ŝi, — la Sinjoro ripozigu la mortintojn, sed la vi- vantoj ankoraŭ vivu! ĉu tiel? Ĉu tiel? Ja tiel?

Sonja mire rigardis al lia subite sereniĝinta vizaĝo. Li kelkajn mo- mentojn silente kaj fikse rigardis ŝin: |a tuta rakonto de V mortinta pa- tro pri ŝi subite traflugis en tiu minuto en lia memoro...

Dio, Duneĉka! — tuj ekparolis Puiĥeria Aleksandrovna, kiam ili eiiris straten, — mi nun eĉ mem ĝojas, ke ni jam foriris. Iĝis pli facile. Ĉu mi povis pensi hieraŭ, en la vagono, ke eĉ pro tio mi ĝojos!

Denove mi diras al vi, panjo, ke li ankoraŭ tre malsanas. Ĉu vi ne vidas? Povas esti, ke sopirante pri ni li iĝis tiel malsana. Ni devas esti indulgemaj kaj multon, multon ni povas pardoni...

Sed vi ne estis indulgema! — arde kaj ĵaluze tuj interrompis Pu- lĥeria Aleksandrovna. — Sciu, Dunja, ke mi rigardis vin ambaŭ, vi estas lia kompleta portreto kaj ne tiom vizaĝe, kiom anime: vi ambaŭ estas melankoliaj, ambaŭ morozaj kaj flamiĝemaj, ambaŭ orgojlaj kaj grand- animaj... Ĉu li vere povas esti egoisto, Duneĉka? ĉu?.. Kaj kiam mi ek- pensas, kio hodiaŭ vespere okazos ĉe ni, tuj mia koro ekbatas!

Ne maitrankviliĝu, panjo, okazos tio, kio devos okazi.

Duneĉka! Pripensu en kia situacio ni nun estas! Kaj se Petro Pe- troviĉ rezignos? — subite eldiris malfeliĉa Pulfieria Aieksandrovna.

Do, kian valoron li havos post tio! — bruske kaj malestime re- spondis Duneĉka.

Ni bone faris, ke ni ĵus foriris, — hastis, interrompante ŝin, Pul- ĥeria Aieksandrovna, — li rapidis pro iu afero. Li do promenu, spiru iom aeron... terura sufoko regas ĉe li... sed kie ĉi tie eblas spiri aeron? Ĉi tie eĉ en la strato estas kiel en ĉambro sen vazistasoj. Dio, kia urbo!.. Atenton, paŝu flanken, portistoj! Fortepianon ili preterportis... vere, kiel oni puŝas... Ankaŭ tiun knabinon mi tre timas...

Kiun knabinon, panjo?

Ja tiun Sofja Semjonovna, kiu estis ĵus...

Pro kio?

Mi havas antaŭsenton, Dunja. Ĉu vi kredas aŭ ne, sed apenaŭ ŝi eniris, mi tuj ekpensis, ke jen ĉi tie estas la plej ĉefa...

Tute nenio ĉi tie estas! — domaĝe kriis Dunja. — Kaj lasu viajn antaŭsentojn, panjo! Li nur hieraŭ konatiĝis kun ŝi, kaj nun, kiam ŝi eniris, li eĉ ne rekonis ŝin.

Nu, vi vidos!.. Ŝi ĝenas min, vi vidos, vi vidos! Kaj kiel mi ekti- mis: ŝi rigardas min, rigardas, kaj la okuloj estas tiaj, ke mi apenaŭ sukcesis resti sur la seĝo. Ĉu vi memoras, kiel li rekomendis? Strange: Petro Petroviĉ tiel pri ŝi skribas, sed li ŝin rekomendas al ni, kaj eĉ al vi! Do, ŝi estas kara por li!

Ĉu gravas kion li skribas! Ankaŭ pri ni oni parolis, kaj eĉ skribis, ĉu vi forgesis? Kaj mi certas, ke ŝi... estas bona kaj ke ĉio cetera — estas stulta!

Dio ĝardu ŝin!

Kaj Petro Petroviĉ esta§ fia klaĉulo, — subite bruskis Duneĉka.

Pulheria Aieksandrovna konsternigis. La interparolo ĉesis.

Aŭskultu, mi havas al vi aferon... — diris Raskoljnikov, kondukante Razumifiin-on al la fenestro...

Do, mi diros al Katerina Ivanovna, ke vi venos... — ekrapidis Sonja, riverencante por foriri.

Unu minuton, Sofja Semjonovna, ni ne havas sekretojn, vi ne mal- helpas... Mi volus diri al vi ankoraŭ du vortojn... Aŭskultu, — li subite turnis sin, ne findirante, kvazaŭ li forŝirus, al Razumifiin. — Ĉu vi ko- nas tiun... nu... Porfirij Petroviĉ?

Jes ja! Mia parenco. Pri kio temas? — aldonis tiu kun eksplodo de scivolemo.

Ĉu li nun enketas tiun kazon... nu, pri tiu murdo... pri kiu vi parolis hieraŭ?

Jes... nu? — Razumiĥin rondigis la okulojn.

Li pridemandas la lombardintojn, sed ankaŭ mi havas tie garan- tiaĵojn. Fatraso, sed estas la fratina ringeto, kiun ŝi donacis al mi por memoro, kiam mi ĉi tien forveturis, kaj la patra arĝenta horloĝo. Do, kion mi faru nun? Mi ne volas, ke la aĵoj perdiĝu, precipe la horloĝo. Mi tremis hodiaŭ, timante ke la patrino petos montri al ŝi ĝin, kiam ni pri la horloĝo de Duneĉka ekparolis. La sola aĵo, kiu restis post ia patro. Ŝi ekmalsanus, se ĝi perdiĝus! Virinoj! Do, kion mi faru? Helpu! Mi scias, ke necesus anonci en la kontoro. Sed ĉu ne estus pli bone al Por- firij mem, ha? Kiel vi pensas? La aferon ni farus pli rapide. Vi vidos, ke ankoraŭ ĝis la tagmanĝo la panjo demandos!

Neniel en la kontoro, nepre al Porfirij! — kriis neordinare emo- ciita Razumiĥin. — Ho, kiel mi ĝojas! Bagatelo, ni iru, du paŝoj, certe li estas tie!

Jes... ni iru...

Kaj li estos tre, tre, tre ĝoja konatiĝi kun vi! Mi al li multon ra- kontis pri vi, diverstempe... Ankaŭ hieraŭ mi rakontis. Ni iru!.. Do, vi konis la oldulinon, ĉu? Aha! Be-le-ge ĉio turniĝis!.. Afi jes... Sofja Iva- novna...

Sofja Semjonovna, — korektis Raskoijnikov, — Sofja Semjonovna, li estas mia amiko Razumiĥin, tre bona homo...

Se ankaŭ vi devas iri... — komends Sonja, eĉ ne rigardinte al Razumiĥin, kaj pro tio ŝi ankoraŭ pli forte konfuziĝis.

Ni iru do! — decidis Raskoijnikov, — mi vizitos vin jam hodiaŭ, Sofja Semjonovna, nur diru al mi, kie vi loĝas?

Raskoljnikov agis ne tute konfuze, sed kvazaŭ haste kaj evitante ŝiajn rigardojn. Sonja sciigis sian adreson kaj ĉe tio ruĝiĝis. Ĉiuj kune eliris.

Ĉu vi ne ŝlosas? — demandis Razumiĥin desuprante laŭ la ŝtuparo post iii.

Neniam!.. Cetere, jam du jarojn mi volas aĉeti seruron, — ii ne- glekte aldonis. — Ja estas feliĉaj tiuj, kiuj ne havas kion ŝlosi, ĉu ne?

li turnis sin, ridante, al Sonja.

En la strato ili haltis en la pordegejo.

Ĉu vi dekstren, Sofja Semjonovna? Interalie: kiel vi trovis min?

li demandis, kvazaŭ li dezirus diri al ŝi tute alion. Li volis rigardi al ŝiaj kvietaj, serenaj okuloj, kaj ial li ne povis tion fari.

Sed hieraŭ vi mem diris vian adreson al Poleĉka.

Polja? Aĥ jes... Poleĉka! Tiu... etulino... ĉu ŝi estas via fratino? Do, mi diris al ŝi la adreson?

Ĉu vi forgesis?

Ne... mi memoras...

Kaj mi aŭdis pri vi ankoraŭ de la mortinto... Nur tiam mi anko- raŭ ne sciis vian nomon, cetere li mem ne sciis... kaj nun mi venis... kaj eksciinte hieraŭ vian nomon... mi hodiaŭ dcmandis: kie loĝas sinjoro Raskoljnikov?.. Kaj mi ne sciis, ke ankaŭ vi luas ĉambron... Adiaŭ... Mi iros al Katerina Ivanovna...

Ŝi estis tre ĝoja, ke ŝi finfine foriris. Ŝi ekiris mallevinte la vizaĝon, hastante, por pli rapide foriri el ilia vido, por pli rapide trairi tiujn du- dek paŝojn ĝis la vojturno dekstren en straton kaj resti finfine sola, kaj tie, haste irante, rigardante al neniu, rimarkante nenion, pensi, reme- mori, mediti pri ĉiu dirita vorto, pri ĉiu cirkonstanco. Neniam, neniam ŝi sentis ion similan. Nova mondo mistere kaj svage eniris en ŝian ani- mon. ŝi subite rememoris, ke Raskoljnikov mem volis hodiaŭ viziti ŝin, povas esti ankoraŭ matene, povas esti tuj!

Nur ne hodiaŭ, mi petas, ne hodiaŭ! — ŝi murmuris kun koro haltanta, kvazaŭ petante al iu, kiel timigita infano. — Dio! A1 mi... en tiun ĉambron... li ekvidos... ho, Dio!

Kaj certe ŝi ne povis rimarki en tiu minuto nekonatan al ŝi sinjoron, kiu diligente observis ŝin kaj iris laŭ ŝiaj spuroj. Li akompanis ŝin de ŝia eliro el la pordego. En tiu minuto, kiam ĉiuj tri — Razumifiin, Ra- skoljnikov kaj ŝi — haltis sur la trotuaro por lastaj vortoj, tiu pasanto, preterirante ilin, subite tremeris, hazarde kaptinte la vortojn de Sonja: "mi demandis: kie loĝas sinjoro Raskoljnikov?" Li rapide, sed atente ĉir- kaŭrigardis ĉiujn tri, precipe Raskoljnikov-on, al kiu parolis Sonja. Poste ii rigardis al la domo, kaj memorfiksis ĝin. Ĉio estis farita unumomente, dumpaŝe, kaj la pasanto, penante ne montri sian intereson, iris plu, malpli rapide kaj kvazaŭ atendante. Li atendis Sonjan. Li vidis, ke ili adiaŭis kaj Sonja iros nun al sia hejmo.

"Do, kien ŝi iros? Mi vidis ie tiun vizaĝon, — li pensis, rememorante la vizaĝon de Sonja... — mi devas ekscii".

Atinginte la vojturnon, li iris al la transa flanko de P strato, retur- niĝis kaj ekvidis, ke Sonja jam iras post li, sur la sama vojo, rimarkante nenion. Atinginte la vojturnon, ankaŭ ŝi turnis sin en la saman straton. Li postsekvis ŝin ne lasante ŝin el vido de la kontraŭa trotuaro. Post kvindek paŝoj li revenis al tiu flanko, en kiu iris Sonja, proksimiĝis al ŝi kaj ekiris post ŝi en distanco de kvin paŝoj.

Li estis viro ĉirkaŭ kvindekjara, sufiĉe alta, korpulenta, kun larĝaj kaj krutaj ŝultroj, kio donis al li iom kurbiĝintan aspekton. Li estis dan- de kaj komforte vestita kaj rigardis kiel respektinda sinjoro. En la manoj ii havis belan promenbastonon, per kiu li ĉiupaŝe frapetis la trotuaron, kaj sur liaj manoj estis novaj gantoj. Lia larĝa vizaĝo kun elstarantaj zi- gomoj estis sufiĉe agrabla kaj la koloro de P vizaĝo estis freŝa, ne pe- terburga. Liaj haroj, ankoraŭ tre densaj, estis tute blondaj kaj nur kelk- loke grizaj, kaj lia vasta, densa rektangula barbo, estis eĉ pli hela, ol la kapharoj. Liaj okuloj estis bluaj kaj rigardis malvarme, fikse kaj me- diteme; la lipoj estis ruĝaj. Cenerale, li estis viro tre bone konserviĝinta kaj aspektis pli juna ol reale.

209

Kiam Sonja venis al la kanalo, ili restis duope sur la trotuaro. Ob- servante ŝin, la nekonato sukcesis rimarki ŝian enpensiĝemon kaj di- striĝemon. Atinginte sian domon, Sonja iris en la pordegejon, li sekvis ŝin kun mireto. Veninte sur la korton ŝi iris dekstren, en angulon kie troviĝis la ŝtuparo kondukanta al ŝia loĝejo. "Ba!" — murmuris la neko- nato kaj komencis grimpi sur la ŝtuparo post ŝi. Nur tiam Sonja rimarkis lin. ŝi eniris en la trian etaĝon, turnis sin en galerion kaj sonorigis al la naŭa ĉambro, sur kies pordo estis kreta skribaĵo: "Kapernaumov ta-

14 3axa? 1541

jloro". "Ba!" — ripetis ia nekonato, mirigita de stranga koincido, kaj so- norigis apude ĉe la oka ĉambro. Ambaŭ pordoj troviĝis je distanco de ses paŝoj.

Vi luas ĉambron ĉe Kapernaumov! — li diris, rigardante al Sonja kaj ridante. — Hieraŭ li riparis mian veŝton. Kaj mi loĝas ĉi tie, apud vi, ĉe sinjorino Resslifi, Gertruda Karlovna. Kia koincido!

Sonja rigardis al ii pli atente.

Najbaroj, — ii daŭrigis tre gaje. — Ja mi estas en la urbo nur la trian tagon. Nu, ĝis revido.

Sonja ne respondis; oni apertis ia pordon kaj ŝi traglitis al si. Subite ŝi eksentis honton, kaj preskaŭ timon...

Survoje al Porfirij Razumifiin estis precipe ekzaltita.

Tio, frato, estas bona, — li ripetadis, — kaj mi ĝojas! Mi ĝojas!

"Pro kio vi ĝojas?" — pensis Raskoljnikov.

Mi ja ne sciis, ke ankaŭ vi lombardis ĉe 1' oldulino. Kaj... kaj... ĉu delonge tio estis? Mi volas diri: ĉu vi delonge vizitis ŝin?

"Naiva stultulo!"

Kiam?.. — Raskoljnikov por iom haltis, rememorante, — ŝajne tri tagojn antaŭ la murdo mi estis ĉe ŝi. Cetere, nun mi iras ne por elaĉeti la aĵojn, — li daŭrigis kun hasta kaj precipa zorgo pri la aĵoj, — mi ja denove havas nur unu rublon... pro tiu hieraŭa damnita deliro!..

Pri la deliro li diris kun precipa emfazo.

Ho jes, jes, jes, — nekompreneble pro kio rapide jesadis Razu- mifiin, — nun kompreneblas kial vi tiam... konsterniĝis... sciu, ankaŭ en la deliro vi rememoris pri iuj ringetoj kaj ĉenetoj!.. Ho jes, jes... Tio klaras, nun ĉio kiaras.

"Oho! Kiom disvastiĝis ĉe ili tiu supozo! Ja tiu homo pro mi krucu- mon akceptus, kaj tamen li ĝojas, ke klariĝis, kial mi en la deliro pri ringetoj menciis!.. Kiom certiĝis jam ili ĉiuj!.."

ĉu ni trafos lin? — li demandis laŭte.

Ni trafos, trafos, — hastis Razumifiin. — Li, frato, estas bona knabo, vi vidos! Iom plumpa; ne — li estas homo monduma, sed mi en alia rilato nomas lin plumpa. Saĝa ulo, saĝa, tute malstulta, nur lia pensmaniero estas tute originaia. Malfidema, skeptika, cinika... ŝatas trompeti, eĉ ne trompeti, sed mistifiki... Nu kaj la malnova materia me- todo... Sed la metion li scias bone... En ia pasinta jaro li sukcesis en-keti pri tia murdo, en kiu preskaŭ ĉiuj spuroj estis perditaj! Tre, tre, tre li deziras kun vi konatiĝi!

ĉu tre? Kial?

Nu, eble ne tre... vidu, lastatempe post via malsaniĝo mi ofte kaj multe pri vi menciis... Nu, li aŭskultis... kaj kiam li eksciis, ke vi studas en la jura fakultato kaj pro certaj cirkonstancoj vi ne povas fini la kur- son, tiam li diris: "tre bedaŭrinde!" Kaj mi konkludis... fakte ĉio ĉi ku- ne, ne nur tio aparte; hieraŭ Zametov... Vidu, Rodja, mi hieraŭ al vi ion babilis en ebrio, kiam ni hejmen iris... do, frato, mi timas, ke vi povis troigi, vidu...

Pri kio temas? Ke min ĉiuj prenas por frenezulo? Sed eble ĝi estas vero.

Li streĉite rikanis.

Jes... jes... kraĉ: certe ne!.. Ĉio, kion mi parolis... (ankaŭ pri ce- teraj temoj), ĉio estis stultaĵo kaj pro ebrio.

Kial vi pardonpetas! Kiel ĉio ĉi tedis al mi! — ekkriis Raskoljni- kov kun troigita agaciĝemo. Li, cetere, parte afektis.

Mi scias, scias, komprenas. Kredu, ke mi komprenas. Eĉ paroli estas hontinde...

Se hontinde, do ne parolu!

Ambaŭ eksilentis. Razumiĥin estis tute ekzaltita, kaj Raskoljnikov kun abomeno tion sentis. Lin angorigis ankoraŭ tio, kion Razumiĥin ĵus parolis pri Porfirij.

"Ankaŭ antaŭ tiu necesos kanti la kanton de Lazaro8, — li pensis, paliĝante kaj kun batanta koro, — kaj plej nature kanti. Plej nature estus se mi tute ne kantus. Peni tute ne kanti! Ne, peni estus ankaŭ nenature... Nu, ne eblas antaŭscii... ni vidos... nun... ĉu estas bone aŭ malbone, ke mi iras? Papilio mem flugas al kandelo. La koro batas, jen kio malbonasL"

En tiu griza domo, — diris Razumiĥin.

"Estas plej grave, ĉu Porfirij scias aŭ ne scias, ke mi hieraŭ estis en la loĝejo de tiu diablino... kaj pri la sango demandis? Tuj necesos ek- scii, de la unua paŝo, kiam mi eniros, laŭ lia vizaĝo ekscii; a-ii-el... eĉ koste de mia vivo, mi devas ekscii!"

Kaj ĉu vi scias? — li subite turnis sin al Razumiĥin kun fripona rideto, — mi, frato, hodiaŭ rimarkis, ke vi dematene troviĝas en iu ne- ordinara emoiciiĝo. Cu vere?

14*

En kiu emociiĝo? Tute neniu emociiĝo, — grimacis Razumifiin.

211

Ne,frato, vere videblas. Sur la se|o vi hodiaŭ sidis, kiel vi ne- niam sidas, iel sur la rando, kaj ĉiam vin spasmoj skuis. Vi saltis pro nenio. Jen vi koleris, kaj jen la mieno dolĉiĝis kiel bombono. Vi eĉ ruĝiĝis. Precipe kiam oni invitis vin tagmanĝi, vi terure ruĝiĝis.

Ne estis; vi mensogas!.. Pri kio vi diras!

Kial vi elturniĝas kiel lernejano! Diable, li denove ruĝiĝis!

Tamen porko vi estas!

Kial vi konfuziĝas? Romeo! Atendu, mi tion hodiaŭ en certa loko rakontos, ha-ha-ha! Jen la panjon mi ridigos... kaj ankoraŭ iun...

Aŭskultu, aŭskultu, ja tio estas serioza, ja tio... Do, kio fakte okazas, damne! — definitive perdiĝis Razumifiin, frostiĝante pro teruro. — Kion vi rakontos al ili? Mi, frato... Fi, kia porko vi estas!

Vi, rozo printempa! Kiel tio konvenas al vi, se vi nur scius; Ro- meo preskaŭ dumetra! Kaj kiel vi lavis vin hodiaŭ, eĉ la ungojn vi pu- rigis, ĉu ne? Ĉu iam tio okazis? Mi ĵuras je Dio, ke vi pomadis vin! Kli- niĝu!

Porko!

Raskoljnikov tiel ridegis, ke ŝajnis, ke li ne plu povis regi sin. Tiel ridante ili enpaŝis en la loĝejon de Porfirij Petroviĉ. ĉuste tion celis Ra- skoljnikov: el la ĉambroj eblis aŭdi, ke ili eniris ridante kaj ĝis nun ri- das en la antaŭĉambro.

Neniun vorton ĉltie, aŭ mi vin... frakasos! — furioze flustris Ra- zumifiin kaptante la ŝultron de Raskoljnikov.

V

Raskoljnikov estis jam eniranta en la ĉambrojn. Li eniris kun tia aspekto, kvazaŭ li per ĉiuj fortoj retenus en si eksplodon de rido. Post li, kun tute mallevita kaj furioza fizionomio, ruĝa kiel peonio, plumpe eniris la hontanta Razumiĥin. Lia vizaĝo kaj la tuta figuro efektive estis en tiu minuto ridindaj kaj pravigis la ridon de Raskoljnikov. Raskoljni- kov, ankoraŭ ne prezentita, kapkline salutis la mastron starantan meze de P ĉambro kaj demande rigardantan al li, premis lian manon kun an- koraŭ videbla ekstrema forto subpremi sian gajon kaj diri almenaŭ du-tri vortojn, por prezenti sin. Sed apenaŭ li sukcesis surpreni seriozan aspek- ton kaj ion murmuri — subite, kvazaŭ nevole, li denove rigardis al Ra- zumiĥin kaj tiam li jam ne povis elteni: la subpremita rido elŝiriĝis tiom pii, kiom ĝi estis ĝis nun retenata. Neordinara furiozo, per kiu Razu- miĥin akceptis tiun elkoran ridon, aldonis al tiu sceno aspekton de la plej sincera gajo kaj, ĉefe, de natureco. Razumiĥin mem, hazarde, faris la situacion pli ridinda.

Pu damne! — li ekmuĝis, kaj svinginte la manon, batis ĝin kon- traŭ malgrandan tablon, sur kiu staris eltrinkita teglaso. Ĉio tintante fa- lis.

Sed por kio rompi seĝojn, sinjoroj. ĉi estas malprofito por ia re- gna kaso!9 — gaje ekkriis Porfirij Petroviĉ.

Sceno prezentiĝis tia: Raskoljnikov ankoraŭ ridis, forgesinte sian ma- non en la mano de 1' mastro, sed, sciante la limon, atendis momenton por rapide kaj nature ĉesi. Razumiĥin, definitive konfuzita pro la falo de 1' tableto kaj rompiĝinta glaso, morne rigardis al la splitoj, kraĉis kaj krute turnis sin al la fenestro, kie li stariĝis dorse al la publiko, kun terure faltigita vizaĝo, rigardante en la fenestron kaj vidante nenion. Porfirij Petroviĉ ridis kaj li ridis volonte, sed estis evidente, ke li aten- das klarigojn. En angulo sur seĝo sidis Zametov, kiu leviĝis kiam la ga- stoj eniris, kaj staris en atendo, afektinte rideton, sed kun malkompreno kaj ŝajne eĉ kun malfidemo rigardante la tutan scenon, kaj al Raskolj- nikov li rigardis kun kelka embaraso. La neatendita ĉeesto de Zametov malagrable konsternis Raskoljnikov-on.

"Tion necesas pripensi!" — li pensis.

Pardonu, mi petas, — li komencis konfuziĝinte, — Raskoljnikov...

Indulgon, tre agrable, kaj tiel agrable vi eniris... Do, ĉu li eĉ sa- luti nin ne volas? — Porfirij Petroviĉ kapindikis al Razumiĥin.

Je Dio, mi ne scias, pro kio li kontraŭ mi freneziĝis. Mi nur diris al li laŭvoje, ke li stmilas al Romeo, kaj... kaj pruvis, kaj nenio plu, ŝajne, estis.

Porko! — eĥis, ne returnante sin, Razumiĥin.

Do, li havis seriozajn kaŭzojn, por pro unu vorto tiel koleriĝi, — ridis Porfirij.

Nu, vi! enketestro!.. Sed, al diablo vin ĉiujn! bruskis Razu- miĥin kaj subite, ekridinte mem, kun gajiĝinta vizaĝo, kvazaŭ nenio oka- zus, aliris al Porfirij Petroviĉ.

Punkto! ĉiuj estas stultuloj, ek al la afero: jen amiko, Rodion Ro- manoviĉ Raskoljnikov, unue, li multe aŭdis pri vi kaj ekdeziris konatiĝi, kaj due, li havas por vi afereton. Ba! Zametov! Vi kiel estas ĉi tie? Cu vi estas konataj? ĉu jam delonge vi amikiĝis?

"Kio ankoraŭ?" — alarme pensis Raskoljnikov.

Zametov iom konfuziĝis, sed ne tre...

Hieraŭ ja, ĉe vi ni konatiĝis, — li diris senceremonie.

Dio gardas min de la zorgoj: Porfirij, pasintsemajne, terure petis, ke mi konatigu lin kun vi, sed jam sen mia helpo vi kune fumas... Ĉu estas bona tabako?

Porfirij Petroviĉ surhavis hejman veston: kitelo, pura ĉemizo kaj tri- vitaj pantofloj. Li estis viro ĉirkaŭ tridekkvinjara, malpli ol mezstatura, korpulenta, kun elstaranta ventro, razita, sen lipharoj kaj sen vangoha- roj, kun dense tonditaj haroj sur la granda globa kapo, iel precipe kon- vekse ronda sur la nuko. Lia grasa, ronda kaj iom kurtnaza vizaĝo havis malsanan, malhelflavan koloron, sed ĝi estis sufiĉe vigla kaj eĉ mokema. ĉi estus eĉ bonkora, se ne malhelpus la esprimo de la okuloj kun iu likva akva brilo, ŝirmitaj per preskaŭ blankaj, palpebrumantaj okulharoj. La rigardo de tiuj okuloj iel strange ne harmoniis kun la tuta figuro, havanta en si eĉ ion virinan, kaj aldonis al ĝi iom multe pli seriozan, ol eblis supozi de ia unua rigardo.

Porfirij Petroviĉ apenaŭ aŭdinte, ke la gasto havas por li "afereton", tuj petis lin sidiĝi sur sofo, kaj li mem sidiĝis en la alia flanko kaj fikse rigardis al la gasto, atendante la senprokrastan prezenton de la afero, kun tiu streĉita kaj eĉ tro serioza atento, kia embarasas kaj konfuzas unuafoje, precipe kiam oni ne konas unu la alian, kaj precipe se la pre- zentata afero, laŭ via propra opinio, estas tute ne proporcia kun tia ne- ordinare grava atento al vi. Sed Raskoljnikov per kurtaj kaj ligitaj vortoj, klare kaj precize prezentis sian aferon kaj li restis tiel kontenta pri si, ke ii eĉ sukcesis bone ĉirkaŭrigardi Porfirij-on. Ankaŭ Porfirij Petroviĉ ne forprenis de li sian rigardon dum la tuta tempo. Razumiĥin, sidiĝinta kontraŭe, ĉe la sama tablo, arde kaj malpacience observis ia interparo- lon, ĉiuminute metante sian rigardon jen al unu jen al la alia kaj reen, kio jam preteriris iomete la limon.

"Stultulo!" — insultis enpense Raskoljnikov.

Vi devas fari dekiaron ĉe la polico, — kun ia plej aferema aspekto respondis Porfirij, — pri tio, ke eksciinte pri certa kazo, tio estas pri tiu murdo, vi petas viavice sciigi la enketiston, al kiu la kazo estis ko- misiita, ke certaj aĵoj apartenas al vi kaj ke vi deziras elaĉeti ilin... aŭ... cetere, oni tie helpos al vi skribi.

Sed la problemo estas, ke en la nuna minuto, — Raskoljnikov pe- nis afekti sin piej konfuzita, — mi estas sen mono... kaj eĉ tian baga- telon mi ne povas... vidu, mi nun dezirus nur deklari, ke la certaj aĵoj estas miaj, sed kiam mi havos monon...

Estas egale, — respondis Porfirij Petroviĉ, malvarme akceptante la klarigon pri financo, — cetere, vi povas eĉ rekte, se vi volas, skribi al mi, en la sama senco, ke jen, sciiĝinte pri la okazo kaj deklarante pri certaj miaj aĵoj, mi petas...

ĉu oni skribas tion sur ordinara papero10? — hastis interveni Ra- ŝkoljnikov, denove interesiĝante pri la financa parto de la afero.

Ho, sur la plej ordinara! — kaj subite Porfirij Petroviĉ kun sen- kaŝa moko ekrigardis al li, stretiginte la okulojn kaj kvazaŭ palpebrumis ai li. Cetere, tio eble nur ŝajnis al Raskoljnikov, ĉar tio daŭris nur unu momenton. Tamen io tia okazis. Raskoljnikov povus ĵuri per Dio, ke tiu palpebrumis al li, diablo scias por kio.

"Li scias!" — trakuris en li fulme.

Pardonu, ke mi per tiaj bagateloj ĝenis vin, — li daŭrigis, iomete konfuziĝinte, — miaj aĵoj kostas nur kvin rublojn, sed ili estas aparte karaj al mi, kiel la memoro pri tiuj, al kiuj ili apartenis, kaj, mi kon- fesas, apenaŭ eksciinte, mi tre ektimis...

Ha, jen pro kio vi hieraŭ saltis, kiam mi elbabiiis al Zosimov, ke Porfirij enketas la lombardintojn! — intervenis Razumifiin kun videbla intenco.

Tio jam estis netoierebla. Raskoljnikov ne eltenis kaj malice sparkis al li per siaj kolere ekfajrintaj nigraj okuloj. Kaj tuj li rekonsciiĝis.

Vi, frato, ŝajne mokas min? — li turnis sin al li kun lerte afektita incitiĝo. — Mi konsentas, ke mi eble tro zorgas pri tia fatraso, el via vidpunkto; sed pro tio oni ne devas taksi min egoisto aŭ avidulo, kaj el mia vidpinkto tiuj du tute malgravaj aĵetoj povas esti tute ne fatraso. Mi jam parolis al vi, ke tiu arĝenta horloĝo, tiu groŝa horloĝo, estas la sola aĵo, kiu restis post la patro. Moku min, sed al mi venis la patrino, — li subite returniĝis al Porfirij, — kaj se ŝi nur ekscius, — li denove ra- pide turniĝis al Razumiĥin, precipe penante, ke la voĉo ektremu, — ke tiu horloĝo perdiĝis, tiam, mi ĵuras, ŝi estus en plena despero! Virinoj!

Tute ne! ne en tiu senco mi diris! Mi tute male! — ekkriis aflik- tita Razumiĥin.

"ĉu estis bone? ĉu nature? ĉu mi ne troigis? — tremis interne Ra- skoljnikov. — Por kio mi diris: «virinoj»?"

ĉu al vi venis la patrino? — interesiĝis por io Porfirij Petroviĉ.

Ĵes.

Kiam?

Hieraŭ vespere.

Porfirij iom silentis, kvazaŭ meditante.

Viaj aĵoj tute ne povis perdiĝi, — trankvile kaj malvarme ii daŭri- gis. — Ja mi jam delonge atendis vin.

Kaj, kvazaŭ okazus nenio, li komencis zorgeme puŝadi la cindrujon al Razumiĥin, kiu senindulge lasis la cindron de cigaredo faii sur la ta- piŝon.

Raskoljnikov tremeris, sed Porfirij ŝajne eĉ ne atentis, daŭre zorgan- te pri la cigaredo de Razumiĥin.

Kion? ĉu vi atendis? Ĉu vi sciis, ke ankaŭ li tie lombardis? — ekkriis Razumiĥin.

Porfirij Petroviĉ adresis rekte al Raskoijnikov.

Viaj ambaŭ aĵoj, la ringeto kaj horioĝo, estis ĉe ŝi en la saman paperon volvitaj, kaj sur la papero via nomo per krajono signita, samkiel la dato, kiam ŝi ricevis ilin de vi...

Kia vi estas rimarkema... — mallerte ridetis Raskoljnikov, precipe penanta rigardi rekte en liajn okulojn; sed li ne eitenis kaj subite aldo- nis: — Mi tial nun tiel diris, ke verŝajne la lombardintoj estis tre mul- taj... kaj estus malfacile al vi ĉiujn memori... Sed vi, male, tiel klare ĉiujn memoras, kaj... kaj...

"Stulte! Feble! Por kio mi tion aldonis!"

Sed preskaŭ ĉiuj lombardintoj nun estas konataj, nur vi sola ĝis nun ne bonvolis veni, — respondis Porfirij kun apenaŭ rimarkebla nuan- co de mokemo.

Mi estis ne tute sana.

Kaj pri tio mi aŭdis. Mi aŭdis eĉ, ke vi estis pro io tre ĉagrenita. Vi ankaŭ nun ŝajne palas, ĉu?

Tute mi ne palas... male, mi tute sanas! — krude kaj malice di- ris Raskoljnikov, subite ŝanĝante la tonon. La malico kreskis en li kaj li ne povis ĝin haltigi. "Kaj en kolero mi malkaŝiĝos! — denove trafuimis en li. — Kial ili turmentas min!.."

Ne tute sana! — eĥis Razumifiin. — Kia ŝerculo! ĉis ia hieraŭa tago li senkonscie deliris... Nu, ĉu vi kredos, Porfirij, kun la kruroj ne- kapablaj teni, apenaŭ kiam ni, mi kaj Zosimov, hieraŭ deturniĝis — li vestiĝis kaj forkuris nerimarkite kaj trampis ie preskaŭ ĝis la noktomezo, kaj tio estis en absoluta, mi diras al vi, deliro, ĉu vi povas imagi! Ri- markinda okazo!

Ĉu vere en absoluta delirol Kia bedaŭro! — kun iom virina gesto balancis la kapon Porfirij.

He, stultaĵo! Ne kredu! Cetere, vi ja egale ne kredas! — iom tro kolere ellasis Raskoijnikov. Sed Porfirij Petroviĉ ŝajne ne aŭdis tiujn strangajn vortojn.

Sed kiel vi kapablus eliri, se vi ne delirus? — subite pasiiĝis Ra- zumifiin. — Kial vi eliris? Por kio?... Kaj kial kaŝe? Nu, ĉu vi havis tiam la cerbon sana? Nun, kiam la ĉefa danĝero pasis, mi jam rekte al vi diras!

Tre tedis ili ĉiuj min hieraŭ, — subite adresis Raskoljnikov al Porfirij kun aroge defianta rikano, — mi do forkuris de ili por lui loĝe- jon, ke ili ne trovu min, kaj amason da mono mi kunprenis. Jen, sinjoro Zametov vidis tiun monon. Kaj kion vi pensas, sinjoro Zametov, ĉu hie- raŭ mi estis saĝa aŭ deliris, solvu nian disputon?

En tiu minuto li estis eĉ preta strangoli Zametov-on, kies rigardo kaj silento tre malplaĉis al li.

Laŭ mi, vi parolis tre racie kaj eĉ ruze, nur vi estis tre agaciĝema, — malseke deklaris Zametov.

Kaj hodiaŭ Nikodim Fomiĉ rakontis al mi, — intervenis Porfirij Petroviĉ, — ke li trovis vin hieraŭ jam tre malfrue, en Ioĝejo de iu ofi- cisto, tretita de ĉevaloj...

Ha, ni prenu tiun okazon! — rekaptis Razumiĥin, — nu, ĉu vi ne estis frcneza ĉe tiu oficisto? Li fordonis la lastan monon por sepulto al la vidvino! Bone, se vi volis helpi — donu dek kvin, donu dudek, sed almenaŭ tri rublojn lasu al vi, sed li ĉiujn dudek kvin rublojn donacis!

Eble mi ie trezoron trovis, kaj vi ne scias. Kaj pro tio mi prodigis hieraŭ... Jen, sinjoro Zametov scias, ke mi trovis trezoron!.. Vi pardonu, mi petas, — li ekparolis per la tremantaj lipoj al Porfirij, — ke ni ĝenas vin per tia bagatela disputo. Ja vere ni tedas, ĉu?

Indulgon, tute male, tu-te! Se vi nur scius, kiel vi interesas min! Estas interese kaj rigardi kaj aŭskulti... kaj mi, konfesinde, tiel ĝojas, ke vi bonvolis, finfine, viziti...

Sed donu almenaŭ teon! La gorĝo sekiĝis! — ekkriis Razumifiin.

Bonega ideo! Kredeble, ĉiuj konsentos. Kaj ĉu vi ne volus... ion pli seriozan, antaŭ la teo?

Foriru!

Porfirij Petroviĉ eliris por ordoni pri teo.

Pensoj turniĝis kiel uragano en la kapo de Raskoljnikov. Li estis te- rure agacita.

"Ili eĉ ne kaŝas siajn pensojn, kaj ceremonii ili ne volas! Sed iaŭ kiu okazo, se vi min tute ne konas, vi paroiis pri mi kun Nikodim Fomiĉ? Do, ili jam eĉ kaŝi ne volas, ke ili postsekvas min kiel hundaro! Sincere kraĉas en mian muzelon! — li tremis pro furioziĝo. — Nu, frapu rekte, sed ne ludu kiel kato kun muso. Ja estas ne ĝentile, Porfirij Petroviĉ, ja mi ankoraŭ, povas esti, ne permesos!.. Mi leviĝos kaj ĵetos en ĉies muzelojn la tutan veron; kaj vi vidos, kiel mi ĉiujn vin malestimas!.. — Li malfacile respiris. — Sed eble ĉio al mi nur ŝajnas? Eble ĝi estas nur miraĝo kaj mi eraras pri ĉio, pro malsperteco koleras, mian kovardan ro- lon ne eltenas? Eble ĉio ĉi estas senintenca? Ĉiuj iliaj vortoj estas or- dinaraj, sed tamen io speciala estas en ili... ĉion ĉi oni ĉiam povas diri, sed io tamen estas. Kial li diris rekte «ĉe ŝi»? Kial Zametov aldonis, ke mi ruze parolis? Kial ili parolas per tia tono? Jes... la tono... Razumifiin apude sidis, kial al li ŝajnis nenio? A1 tiu simplanima ŝtipulo neniam io ŝajnas! Denove mi febras!.. ĉu Porfirij palpebrumis al mi aŭ ne? Verŝ- ajne absurdo; kial li palperbrumu? ĉu ili volas eksciti miajn nervojn aŭ incitas min? Aŭ ĉio estas miraĝo, aŭ ili sciasl.. Eĉ Zametov impertinen- tas... Ĉu impertinentas Zametov? Zametov nokte ŝanĝis la opinion. Kaj mi antaŭsentis, ke li ŝanĝos. Li estas ĉi tie kiel hejme, kvankam nur unuafoje. Porfirij ne traktas lin eĉ kiel gaston, li sidas dorse al li. Ili kompliciĝis! Ili pro mi kompliciĝis! Ili certe pri mi parolis ĝis nia alve- no!.. Ĉu ili jam scias pri la loĝejo? Okazu jam!.. Kiam mi diris, ke hie- raŭ mi forkuris lui loĝejon, li preterlasis, ne komprenis... Lerte mi pri la loĝejo almetis: poste taŭgos!.. En deliro, kvazaŭ!.. Ha, ha, ha! Li scias mian tutan hieraŭan vesperon! Pri ia alveturo de V patrino li ne sciis!.. Kaj la diablino eĉ la daton per krajono skribis!.. Ne kredu, mi ne kapitulacios! Ja tio ankoraŭ ne estas faktoj, tio estas nur miraĝo! Ne, vi prezentu faktojn! Ankaŭ la loĝejo ne estas fakto, sed deliro; mi scias kion mi diru al ili... Ĉu tamen ili scias pri la loĝejo? Mi ne foriros, ne eksciinte! Por kio mi venis? Kaj tio, ke nun mi koleras, tio ja estas fak- to! Fi, kiel mi estas ekscitiĝema! Aŭ bone estas; la malsanula rolo... Li pripalpas min. Li volas konfuzi al mi pensojn. Por kio mi venis?"

ĉio ĉi fulme traflugis en lia kapo.

Porfirij Petroviĉ tre baldaŭ revenis. Li subite gajiĝis.

— Mi, frato, post la hieraŭa vespero ĉe vi, malsanetas... La tuta kor- po kvazaŭ ne estas mia, — ii komencis per tute alia tono, ridante al Razumiĥin.

Estas interese: kiel vi finis? Ja mi hieraŭ lasis vin ĉe la plej in- teresa punkto. Kiu venkis?

Neniu, kompreneble. Per eternaĵoj ni finis, la demando ekŝvebis en la aero.

Imagu, Rodja, pri kio ni hieraŭ disputis: ĉu ekzistas aŭ ne ekzi- stas la krimo? Mi ja diris, ke ili mensogis kiel diabloj!

Nenio ridinda. Ordinara socia demando, — distrite respondis Ra- skoljnikov.

La demando ne tiel estis formulita, — rimarkis Porfirij.

Ne tute tiel, vere, — tuj konsentis Razumiĥin, hastante kaj ar- diĝinte kiel kutime. — Vidu, Rodion, aŭskultu kaj diru vian opinion. Mi tiel volas. Hieraŭ mi preskaŭ elsaltis el la haŭto, interalie, vin atendan- te; mi ankaŭ al ili diris, ke vi venos... Ni komencis de la mondkoncepto de socialistoj. Estas konata tia koncepto: la krimo estas protesto kontraŭ nenormaleco de la socia ordo — kaj nur, kaj nenio plu, kaj neniuj kaŭzoj plu allaseblas — kaj nenio plu!..

Vi mensogas! — ekkriis Porfirij Petroviĉ. Li, evidente vigliĝis kaj konstante ridis, rigardante al Razumifiin, per kio li pli pasiigis lin.

N-nenio allaseblas! — arde interrompis Razumifiin, — mi ne mensogas!.. Mi montros al vi iliajn librojn: ili ĉion eksplikas per tio, ke "la medio kulpas"11, — kaj plu nenio! La plej ŝatata frazo! EI tio sekvas, ke se oni ordigus normale la socion, tiam ĉiuj krimoj tuj malaperus, ĉar foriĝus kaŭzoj por protestoj kaj ĉiuj en unu momento iĝus virtuloj. La naturo de homo ne estas enkalkulata, la naturon ili forpelas, la naturo ne devas esti! Laŭ ili, ne la homaro, evoluinta per historia, viva maniero ĝis la fino, per si mem, finfine, kiel normala socio, sed kontraŭe, la so- cia sistemo elirinte el ies matematika kapo tuj ordigos la tutan homaron kaj en unu momento faros ĝin virta kaj senpeka, pli frue ol iu viva pro- ceso sen ajna historia kaj viva vojo! Fakte pro tio ili instinkte malŝatas la historion: "ĝi estas plena de kriplaĵoj kaj stulta" — kaj ili eksplikas ĉion per la sola stulteco! Fakte pro tio ili tiel malamas la vivan proceson de P vivo! ne necesas viva animol Viva animo postulos, viva animo ne obeos mekanikon, viva animo estas suspektinda, viva animo estas kon- servativa! Sed aliflanke, kvankam ĝi kadavre odoros, kvankam ĝin el kaŭĉuko eblas fari, — tamen ĝi estos ne viva, tamen senvola, tamen skiava, ĝi ne ribelos! Kaj rezultas, ke oni konsideras nur ordon de bri- koj kaj situon de koridoroj kaj ĉambroj en falanstero12. La falanstero eble pretos, sed la naturo por la falanstero ankoraŭ ne pretas, ĝi la vi- von volas, la vivan proceson ĝi ankoraŭ ne finis, fruas por ĝi iri en tom- bejon! Kun nura logiko maieblas trans la naturon salti! Logiko antaŭvi- dos tri eblojn, sed da iii estas miliono! Iii forĵetas la tutan milionon kaj ĉion sur unu punkto de komforto bazas! La plej simpla soivo de la pro- biemo! Alloge kiaras, eĉ pensi ne necesas! Cefe — pensi ne necesas! La tuta viva mistero sur du presfoiioj lokiĝas!

Jen tamburo zumegas! Necesas teni lin ĉe la manoj, — ridis Por- firij. — Imagu, — li turnis sin al Raskoljnikov, — same tiel ni hieraŭ, en unu ĉambro, ses voĉoj samtempe, kaj post lia punĉo, — ĉu vi povas imagi? Ne, frato, vi mensogas: "la medio" multon signifas en la krimo, tion mi konfirmos al vi.

Mi mem scias, ke ĝi multon signifas, sed jen kion vi diru: kvar- dekjarulo perfortas dekjaran knabinon — ĉu la medio instigis lin al tio?

Kial ne, en strikta senco eĉ eblas diri ke la medio, — kun mi- rinde grava mieno rimarkis Porfirij, — ia krimon super knabino eĉ tre bone eblas ekspliki per "la medio".

Razumiĥin preskaŭ freneziĝis:

Nu, ĉu vi volas ke mi al vi nun deduktu, — li muĝis, — ke viaj okulharoj estas blankaj nur pro tio sola, ke la katedralo de Ivano la Granda estas tridek kvin klaftojn alta, kaj mi deduktos klare, precize, progresive kaj eĉ kun liberala nuanco? Mi faros! Nu, ni vetu!

Mi akceptas! Ni aŭskultu, kiel vi deduktos!

r- Kaj ii ja afektas, diabio! — kriis Razumiĥin, eksaltis kaj svingis la manon. — ĉu indas paroli kun li! Ja li ĉion tion spite faras, vi an- koraŭ ne scias lin, Rodion! Kaj hieraŭ li stariĝis en ilia flanko, nur por mistifiki ĉiujn. Kaj kion ii parolis hieraŭ, ho Dio! Kaj ili naive ĝojis al li!.. Ja li po du semajnojn tiamaniere eltenas. Pasintjare li por io certigis nin, ke li monaĥiĝos: dum du monatoj li trompis nin! Antaŭnelonge li komencis aserti, ke li edziĝas, ke ĉio jam pretas por iri al la altaro. Li eĉ novan kostumon aĉetis. Ni jam gratuli lin komencis. Sed nek fianĉino, nek io okazis: ĉio estis miraĝo!

Mensogo! La kostumon mi antaŭe aĉetis. ĉuste pro tiu cirkonstan- co al mi venis en la kapon iom trompeti ĉiujn vin.

Ĉu efektive vi estas tia mistifikanto? — neglekte demandis Raskoljnikov.

Kaj vi ne kredas? Atendu, mi ankaŭ vin priruzos — ha, ha, ha!

Ne, vidu, mi al vi la tutan veron diros. Konekse al ĉiuj tiuj demandoj, krimoj, medio, knabinoj mi nun rememoris unu vian, tre interesan por mi, artikolon "Pri ia krimo". Aŭ kiel vi ĝin titolis, mi forgesis. Antaŭ du monatoj mi havis ĝuon legi ĝin en "La perioda parolo".

Mia artikolo? eri "La perioda parolo"? — mire demandis Raskol- jnikov, — mi efektive antaŭ duona jaro, kiam mi forlasis la universita- ton, konekse al unu libro verkis artikolon, sed tiam mi portis ĝin en la gazeton "La ĉiusemajna parolo", sed ne en "La periodan parolon".

Sed ĝi aperis en "La perioda".

"La ĉiusemajna parolo" tiam ĉesis ekzisti, kaj tiai oni ne publiki- gis...

Estas vere; sed ĉesante ekzisti, "La ĉiusemajna parolo" kuniĝis kun "La perioda parolo"13, kaj tial via artikolo, antaŭ du monatoj, aperis en "La perioda parolo". Ĉu vi ne sciis?

Raskoljnikov efektive sciis nenion.

Indulgon, vi eĉ monon povas postuli de ili pro la artikolo! Kian karakteron vi havas! Vi loĝas tiel izolite, ke tiajn aĵojn, rekte vin kon- cernantajn, vi ne scias. Tio estas fakto.

Brave, Rodjka! Ankaŭ mi ne sciis! — ekkriis Razumifiin. — Jam hodiaŭ mi kuros en legejon kaj petos la numeron. Ĉu antaŭ du monatoj? En kiu tago? Egale mi trovos! Jen afero! Kaj li eĉ ne diris!

Kaj kiel vi eksciis, ke estas mia artikolo? ĉi estis subskribita per inicialo.

Hazarde, kaj antaŭnelonge. Pere de P redaktoro, mi konas lin... Mi tre interesiĝis.

Mi, ŝajne, pritraktis la psikologian staton de krimulo en la tuta daŭro de krimo.

Jes, kaj vi asertas, ke la krim-ago ĉiam estas akompanata de mal- sano. Tre, tre originale, sed... min propre ne tiu parto de via artikolo ekinteresis, sed certa ideo, metita en la fino de P artikolo, sed kiun vi, bedaŭrinde, montras nur alude, malklare... Unuvorte, se vi memoras, estas aludo pri tio, ke en la mondo ekzistas tiaj personoj, kiaj povas... pli ĝuste, ne povas, sed eĉ havas plenan rajton fari ĉiajn ekscesojn kaj krimojn, kaj ke por ili kvazaŭ ne ekzistus la leĝo.

Raskoljnikov rikanis al la troa kaj intenca kripligo de sia ideo.

Kiel? Kio estas? Rajto por krimo? Sed ja ne pro tio, ke "la medio kulpas"? — eĉ kun kelka timo sciiĝis Razumiĥin.

Ne, ne, ne tute pro tio, — respondis Porfirij. — La afero estas tia, ke en lia artikolo ĉiuj homoj estas iel dividitaj al "ordinaraj" kaj "ne- ordinaraj". La ordinaraj devas vivi en obeado kaj ne havas rajton trans- paŝi leĝon, ĉar ili, vidu, estas ordinaraj. Kaj la neordinaraj havas rajton fari ĉiajn krimojn kaj ĉiel transpaŝi la leĝon, ĝuste pro tio, ke ili estas neordinaraj. Ja tiel, ŝajne, estas ĉe vi, se mi ne eraras?

Sed kiel do? Ne eblas, ke estas tiel! — konsterne murmuris Ra- zumifiin.

Raskoljnikov denove rikanis. Li tuj komprenis la aferon, kaj al kio oni volas lin puŝi; li memoris sian artikolon. Li decidis akcepti la defion.

Estas ne tute tiel ĉe mi, — li komencis simple kaj modeste. — Cetere, mi konfesas, ke la ideon vi preskaŭ ĝuste prezentis, eĉ, se vi volas, tute ĝuste... (Li kvazaŭ ĝuis konsenti, ke tute ĝuste). La diferenco estas nur, ke mi entute ne insistas, ke ia neordinaraj homoj nepre devas ĉiam fari ĉiajn ekscesojn, kiel vi diras. A1 mi ŝajnas, ke tian artikolon oni eĉ ne permesus publikigi. Mi nur simple aludis, ke la "neordinara" homo havas rajton... tio estas ne oficialan rajton, sed li mem havas raj- ton permesi al sia konscienco transpaŝi... certajn obstaklojn, kaj nur en tiu okazo, se la plenumo de lia ideo (eble eĉ saviga por la tuta homaro) tion postulos. Vi bonvolis diri, ke mia artikolo malklaras; mi pretas kla- rigi al vi ĝin, laŭpove. Mi eble ne eraras, supozante, ke vi ŝajne ĝuste tion intencis; bonvolu. Laŭ mi, se la inventoj de Keplero kaj Neŭtono, rezulte de ies intrigoj, neniumaniere povus iĝi konataj al la homoj aliel ol per oferoj de vivoj de unu, dek, cent homoj kaj tiel plu, malhelpantaj al tiuj inventoj aŭ ekstarintaj sur ĝiaj vojoj, tiam Neŭtono havus rajton, kaj eĉ estus devigita... forigi tiujn dek aŭ cent homojn, por konigi siajn inventojn al la tuta homaro. E1 tio, cetere, tute ne sekvas, ke Neŭtono havus rajton mortigi iun ajn, aŭ ĉiutage ŝteladi en bazaro. Plu, mi me- moras, mi evoluigas en mia artikolo, ke ĉiuj... nu, ekzemple, almenaŭ la leĝodonantoj kaj pioniroj de P homaro, komencante de la plej praaj, daŭrigante per Likurgo, Solono, Mahometo, Napoleono kaj tiel plu, ĉiuj senescepte estis krimuloj, jam per tio, ke donante novan leĝon, ili per tio rompis la malnovan, sankte respektatan en la socio kaj de P patroj hereditan, kaj ili certe ne haltis antaŭ sango, se nur sango (kelkiam tute senkulpa kaj heroe verŝita por la malnova leĝo) povis helpi al ili.

Estas eĉ rimarkinde, ke la plejparto de tiuj bonfarantoj kaj leĝodo- nantoj de P homaro estis precipe teruraj sangoverŝistoj. Unuvorte, mi konkludis, ke ĉiuj homoj, ne nur grandaj, sed almenaŭ iel elstarantaj, tio estas iom kapablaj diri ion novan, devas, laŭ sia naturo, esti nepre krimuloj — pli aŭ maipli, komprenebie. Aiiei kompiikus al ili eliri el la trako, kaj resti en la trako ili, certe, ne konsentus, denove pro sia naturo, kaj laŭ mi, ili eĉ devas ne konsenti. Unuvorte, vi vidas, ke ĝis nun, ĉi tie ne estas io precipe nova. Tio milfoje jam estis skribita kaj legita. Kaj kio koncernas mian dividon de lf homoj al la ordinaraj kaj neordinaraj, mi konsentas, ke ĝi estas iom arbitra, sed mi ja ne persistas pri ekzaktaj ciferoj, Mi nur je mia ĉefa ideo kredas. ĉi nome konsistas en tio, ke la homoj, laŭ la leĝo de 1' naturo, dividiĝas, ĝenerale, je du kategorioj: malsupra (la ordinaraj), tio estas, por tiel diri, al materialo servanta sole por generado, kaj propre al la homoj, tio estas: homoj havantaj la talenton diri en sia medio la novan vorton. Subdividoj ĉi tie, kompreneble, estas senfinaj, sed la distingaj trajtoj de ambaŭ kategorioj estas sufiĉe klaraj: la unua kategorio, tio estas la materialo, ĝenerale dirante, homoj laŭ sia naturo konservativaj, ordemaj, ili vivas obeante kaj ili ŝatas obei. Laŭ mi, ili eĉ devas obei, ĉar tio estas ilia destino, kaj en tio tute man- kas io humiliganta ilin. La dua kategorio: ili ĉiuj transpaŝas la leĝon, detruantoj, al tio ili inklinas laŭ la kapabloj. Krimoj de tiuj homoj, komprenebie, estas relativaj kaj variaj; plejparte ili postulas, en tre diversaj deklaroj, la detruon de la ekzistanta por la plejbono. Sed se ili devas, por sia ideo, eĉ transpaŝi kadavron, sangon, ili do en si interne, laŭ konscienco, povas, laŭ mi, doni al si permeson verŝi la sangon, — cetere, depende de la ideo kaj de ĝiaj dimensioj — rimar- ku tion. Nur en tiu senco mi parolas en mia artikolo pri ilia rajto por krimo. (Rememoru, ke ni ja komencis de jura demando.) Cetere, ne necesas tre maltrankviliĝi: la amaso preskaŭ neniam agnoskas ĉe ili tiun rajton, ekzekutas ilin kaj pendumas (pli aŭ malpli) kaj per tio, tute juste, plenumas sian konservativan destinon, tamen, en la sekvaj generacioj la sama amaso starigas la ekzekutitojn sur piedestalon kaj adoras ilin (pli aŭ malpli). La unua kategorio ĉiam estas la sinjoro de V nuno, la dua kategorio — la sinjoro de 1' estonto. La unuaj kon- servas la mondon kaj obligas ĝin kvante; la duaj movas la mondon kaj kondukas ĝin al celo. Kaj tiuj kaj aliaj havas tute egalan rajton ekzisti. Unuvorte, ĉe mi ĉiuj egalan rajton posedas, kaj — vive la guerre ĉternelle[4], — ĝis ia Nova Jerusalemo, kompreneble!

— Do, vi tamen kredas je ia Nova Jerusalemo?14

Mi kredas, — firme respondis Raskoljnikov. Parolante tion, kaj en la daŭro de sia longa parolado, li rigardis teren, elektinte por si punkton sur la tapiŝo.

Ka-a-aj ĉu je Dio vi kredas? Pardonu, ke mi tiel interesiĝas.

Mi kredas, — ripetis Raskoljnikov, levante la rigardon al Porfirij.

Ka-aj je la releviĝo de Lazaro vi kredas?

Mi kre-edas. Por kio al vi ĉio ĉi?

Ĉu vi serioze kredas?

Scrioze.

Jene... mi simple interesiĝis. Pardonu. Sed permesu — mi revenas al la antaŭa temo — oni ja ne ĉiam ilin ekzekutas; kelkaj kontraŭe...

Jubilas dumvive? Ho jes, kelkaj atingas la celojn ankaŭ dumvive, kaj tiam...

Ili mem komencas ekzekuti, ĉŭ?

Se necesas kaj, ĉu vi scias, eĉ plejparte. ĉenerale, vi sprite ri- markisv

bankon. Sed diru jen kion:. kiel distigni tiujn neordinarajn dis de la ordinaraj? Ĉu ĉe V naskiĝo aperas iuj signoj? Mi volas diri, ke ĉi tie necesus pli da precizeco, por tiel diri, pli da ekstera definitiveco: par- donu al mi la naturan maltrankvilon de praktika kaj bonintenca homo, sed ĉu ne eblas por tio, ekzemple, apartan veston ekhavi, porti ion, ehle stampojn iujn?.. ĉar, konsentu, se okazos intermiksiĝo kaj iu el unu ka- tegorio imagos, ke li apartenas al la alia, kaj komencos "forigi ĉiujn ob- staklojn", kiel vi tre feliĉe esprimis, tiam ja...

Ho, tio okazas tre ofte! ĉi tiu via rimarko estas eĉ pli sprita ol la antaŭa.

Dankon.

Ne dankinde; sed bonvolu konsideri, ke eraro eblas ja nur flanke de la unua kategorio, tio estas de la "ordinaraj" homoj (kiel mi, eble tre maisukcese nomis ilin). Malgraŭ ilia denaska inklino al obeado, pro kaprico de la naturo, kiu ne estas malpermesita eĉ al la bovinoj, tre multaj el ili ŝatas imagi sin avangarduloj, "detruantoj" kaj ŝovi sin en "la novan vorton", kaj fari tion tute sincere. La efektive novajn homojn ili samtempe tre ofte ne rimarkas kaj eĉ malamas, kiel regresintojn kaj humile pensantajn homojn. Sed, laŭ mi, ĉi tie ne povas esti signifa da- nĝero, kaj vi, vere, ne devus maltrankviliĝi, ĉar ili neniam paŝas mal- proksimen. Pro ilia pretendemo, certe, iam eblus vergi ilin, por reme- morigi al ili ilian lokon, sed ne pli. Por tio eĉ plenumanto ne estas ne-cesa: ili sin mem vergas, ĉar ili estas tre bonkondutaj. Kelkaj unu al la alia tiun servon faras kaj kelkaj sin mem propramane... Ili faras al si diversajn publikajn pcntojn, — rezultas bele kaj edife, unuvorte vi ne devas maltrankviligi... Tia leĝo ekzistas.

Almenaŭ de tiu flanko vi trankviligis min; sed dcnove jen kio ĝe- nas min: diru bonvole, ĉu multas tiuj homoj, kiuj havas rajton la aliajn buĉi, tiuj "neordinaraj"? Mi pretas submetiĝi, sed konsentu ja, estas te- rure, se ili tro multos, ĉu ne?

Ho", ankaŭ pri tio ne maltrankviliĝu, — per ia sama tono daŭrigis Raskoljnikov. — ĝenerale la homoj kun la nova penso, eĉ nur iom ka- pablaj diri almenaŭ ion novan, neordinare malofte naskiĝas, eĉ strange malofte. Klaras nur tio, ke la ordo de naskiĝo de homoj, en ĉiuj tiuj kategorioj kaj subdividoj, dcvus esti tre ĝuste kaj ekzakte difinita per iu leĝo de la naturo. Tiu leĝo, kompreneble, nun ne estas konata, sed mi kredas, ke ĝi ekzistas kaj iam iĝos konata. La grandega amaso da ho- moj, la materialo, ekzistas en la mondo nur por finfine, per iu peno, per iu mistera nekonata manicro, per iu krucigo de specoj kaj gentoj, per streĉiĝo generi en unu okazo el mil almenaŭ unu, almenaŭ iom memstaran homon. Eble kun iom pli granda memstareco, naskiĝas eble nur unu el dek miloj (mi parolas ekzemple, proksimume). Kun ankoraŭ pli granda memstareco naskiĝas unu el cent miloj. Unu geniulo el mi- liono, kaj grandaj geniuloj, la fiero de la homaro, povas esti, post paso de multaj miloj da milionoj de homoj sur la tero. Unuvorte, en la re- torton, en kiu ĉio ĉi okazas, mi ne rigardis. Sed certa leĝo nepre ekzi- stas kaj devas ekzisti; hazardo ĉi tic nc povas esti.

He, ĉu vi ambaŭ ŝcrcas? — ekkriis Razumihin. — ĉu vi trompas unu la alian? Ili sidas kaj unu la alian mokas! Ĉu vi parolas serioze, Rodja?

Raskoljnikov silente levis al li sian palan kaj preskaŭ ĉagrenan viza- ĝon kaj respondis nenion. Kaj stranga ŝajnis al Razumiĥin, apud tiu kvieta kaj ĉargena vizaĝo, la nekaŝata, trudema, ekscitiĝema kaj malĝen- tila sarkasmo de Porfirij.

226

Nu, frato, se tio efektive seriozas... Vi, certe, pravas, dirante, ke tio estas ne nova kaj similas al ĉio, kion ni milfoje legis kaj aŭdis; sed kio efektive estas originala en ĉio ĉi, — kaj efektive apartenas nur al vi, je mia teruro, — estas tio, ke vi la sangon tamen laŭ la konscienco permesas verŝi, kaj, pardonu min, eĉ kun tia fanatikeco... En tio, do, la ĉefa ideo de via artikolo konsistas. Ja tiu permeso de sango laŭ la

15 3aKB3 1541konscienco, tio... tio, laŭ mi, estas pli terara, ol la oficiaia permeso verŝi sangon, laŭleĝa...

Tute juste, pli terura, — konsentis Porfirij.

Ne, vi eble tro pasiiĝis! ĉi tie estas iu eraro. Mi tralegos... Vi tro pasiiĝis! Vi ne povas tiel pensi... Mi tralegos.

En la artikolo ĉio ĉi mankas, tie estas nur aludoj, — diris Ra- skoljnikov.

Bone, bone, — malpaciencis Porfirij, — nun mi preskaŭ vidas, kiei vi al la krimo bonvolas rigardi, sed... pardonu al mi mian tedemon (kiel mi ĝenas vin, mi eĉ hontas!) — vidu: ĵus vi tre trankviligis min pri la eraraj okazoj de intermiksiĝo de ambaŭ kategorioj, sed... mi ta- men pri praktikaj okazoj denove maltrankviliĝas! Se, ekzemple, iu viro aŭ junulo imagos, ke li estas Likurgo aŭ Mahometo... — estonta, kom- preneble — kaj komencos forigi por tio ĉiujn obstaklojn... Li deziros mi- litiron, ekzemple, kaj por militiro necesos mono... nu kaj li komencos akiradi por sia militiro... ĉi vi komprenas?

Zametov subite snufis el sia angulo. Raskoljnikov eĉ ne levis al li siajn okuiojn.

Mi devas konsenti, — li respondis trankvile, — ke tiaj okazoj efektive devas esti. Precipe la stultaj kaj gloramaj kaptiĝas per tiu ho- keto; la junularo precipe.

Vi vidas. Do, kiel estu?

Samc, — rikanis Raskoljnikov, — pri tio ne mi kulpas. Tiel estas kaj ĉiam estos. Jen li (li kapindikis al Razumiĥin) ĵus diris, ke mi san- gon verŝi permesas. Kio do? La socio estas bone provizita per ekziloj, prizonoj, juĝenketistoj, bagnoj, — kial maltrankviliĝi? ŝtelinton oni se- rĉu!..

Nu, kaj se ni trovos?

Do, li meritas.

Vi estas logika. Sed koncerne lian konsciencon?

Ĉu vi devas zorgi pri ĝi?

Nu, kiam temas pri la humaneco.

Kiu havas ĝin, tiu suferu, se li komprenas ia eraron. Tio estu la puno por li, — krom la bagno.

Sed efektivaj geniuloj, — sulkinte la frunton, demandis Razu- mifiin, — tiuj, kiuj havas rajton buĉi, ĉu tiuj eĉ tute devas ne suferi, eĉ pro la versita sango?

Kial ĉi tie la vorto: devasl ĉi tie estas nek permeso, nek prohibo.

Suferu li, se ii kompatas la viktimon... Sufero kaj doloro ĉiam necesas por vasta konscio kaj profunda koro15. Vere grandaj homoj, ŝajnas al mi, devas senti dum la vivo grandan ĉagrenon, — li aldonis subite enpen- siĝeme, eĉ ne en tono de 1' interparolo.

Li ievis la okulojn, penseme rigardis al ĉiuj, ridetis kaj prenis la ka- skedon. Li estis tro trankvila kompare kun tio, kia li eniris antaŭnelon- ge, kaj li sentis tion. Ĉiuj leviĝis.

—■ Nu, insultu min aŭ ne, koleru aŭ ne, sed mi ne povas eiteni, — denove konkludis Porfirij Petroviĉ, — permesu ankoraŭ etan demandon (kiel mi ĝenas vin!), nur unu etan ideon mi volas esprimi, por tio nur, ke mi ne forgesu...

Bone, diru vian etan ideon, — Raskoljnikov serioza kaj pala staris antaŭ li atendante.

Ja jen... vere, mi ne scias, kiel pii ĝuste esprimi... la ideeto estas tre tikia... psikologia... Ja jen, kiam vi verkis vian artikolon, — ja tute certe, he, he! dum tio vi traktis vin mem, almenaŭ iom, kiel homon an- kaŭ "neordinaran" kaj dirantan 7a novan vorton— en via, do, sen- co... Ĉu ne?

Povas esti, — malestime respondis Raskoljnikov.

Razumiĥin faris movon.

Kaj se estas tiel, do, ĉu estus eble ke vi mem kuraĝus, — ek- temple, pro iuj ĉiutagaj malsukcesoj kaj malbonaj vivkondiĉoj aŭ iel por lelpi al la tuta homaro, — transpaŝi obstaklon?.. Ekzemple, murdi kaj ĵriŝteli?..

Kaj li subite denove palpebrumis al li per la liva okulo kaj mallaŭte ikridis — ĝuste kiel antaŭnelonge.

Se mi tamen transpaŝus, al vi certe mi neniam dirus, — kun de- ia, fiera malestimo respondis Raskoljnikov.

Ho, mi nur interesiĝis, propre por kompreni vian artikolon, nur jn iiteratura rilato...

"Fi, kiel senkaŝe kaj aroge!" — kun abomeno pensis Raskoljnikov.

Permesu rimarki al vi, — li seke respondis, — ke mi ne traktas nin Mahometo aŭ Napoleono... nek iu el similaj personoj, sekve mi eĉ le povas, ne estante unu el ili, doni al vi kontentigan klarigon pri tio, iel mi agus.

Nu, ĉesu, kiu ĉe ni en Ruslando nun ne traktas sin Napoleono? - kun terura familiareco subite diris Potfirij. Eĉ en ia intonacio de lia oĉo nun estis io precipe klara.

Eble, iu estonta Napoleono nian Aljona Ivanovna pasintsemajne hakiie murdis? — subite eliasis Zametov ei sia angulo.

Raskoljnikov siientis kaj fikse, firme rigardis al Porfirij. Razumiĥin morne kuntiris la brovojn. Li Ŝajne ion ekkomprenis. Kun indigno li ĉir- kaŭrigardis. Pasis unu minuto da morna silento. Raskoljnikov forturniĝis por foriri.

—. Vi jam foriras! — diris Porfirij, kun ekstrema afablo etendante sian manon. — Mi tre, tre ĝojas pro nia konatiĝo. Kaj koncerne vian peton, vi eĉ ne dubu. Skribu tiel, kiel mi diris. Kaj plej bone venu mem al mi tien... en proksima tago... eble eĉ morgaŭ. Mi estos tie ĉirkaŭ je la d^kunua horo, verŝajne. Ni ĉion aranĝos... kaj interparolos... Ja vi, kiel unu el la lastaj, tie estintaj, povus diri al ni ion utilan... — li al- donis kun la plej bonanima mieno.

ĉu vi volas oficiale enketi min, kun ĉiuj akcesoraĵoj? — akre de- mandis Raskoljnikov.

Por kio? Dume tio tute ne bezonatas. Vi malĝuste komprenis. Vi- du, mi simple volas kapti la okazon kaj... ja kun ĉiuj lombardintoj mi jam parolis... de kelkaj mi prenis depoziciojn... kaj vi, kiel la iasta... Ha jen, ĝuste! — li ekkriis, subite ĝojiĝinte al io, — mi ĝuste rememo- ris, do kion mi!.. — li turnis sin al Razumiĥin, — ja vi pri tiu Nikolaŝka tiam miajn orelojn preskaŭ kaligis... nu, ja mi mem scias, mi mem scias, — ii turniĝis al Raskoljnikov, — ke la ulo estas senpeka, sed kion fari, ankaŭ Mitjkan ni devis ĝeni... la afero jen estas kia, ia esenco: irante tiam sur la ŝtuparo... permesu: ja vi tie je la oka horo estis? '

Je la oka, — respondis Raskoljnikov malagrable sentinta en la sa- ma sekundo, ke li povus tion ne diri.

Do, irante jc la oka horo, sur la ŝtuparo, ĉu vi eble vidis, en la dua etaĝo, en la aperta loĝejo — ĉu vi memoras? du laboristojn, aŭ al- menaŭ unu el ili? Ili farbis tie, ĉu vi rimarkis ilin? Tio estas tre, tre grava por ili!..

ĉu la farbistojn? Ne, mi ne vidis... — malrapide kaj kvazaŭ fo- sante en la memoro respondis Raskoljnikov, en la sama momento ek- streĉante sin tutan kaj senmoviĝinte pro la turmento rapide diveni, kie nome estas la kaptilo, kaj ĉu li ne faras eraron? — Ne, mi ne vidis, cetere, eĉ tian loĝejon, apertan, mi ne rimarkis... sed en la kvara etaĝo (li jam klare vidis la kaptilon kaj jubilis) — mi memoras, ke iu oficisto elloĝiĝis... kontraŭ la pordo de Aljona Ivanovna... mi memoras... tion mi klare memoras... soldatoj sofon elportis kaj ili min al la muro pre- mis... sed pri la farbistoj ne, mi ne memoras, ke ĉstts farbistoj... cetere ec aperta loĝejo, Ŝajne, nenie estis. Jes; ne estls.

Ej, kion vi diras! — subite kriis Razumiĥin, kvazaŭ rekonsciiĝinh kaj kompreninte, — la farbistoj ŝmiris ĝuste en la tago de la murdo sed li antaŭ tri tagoj tie estis! Kion vi demandas?

Pu! mi miksis! — frapis sian frunton Porfirij. — Diablo prenu pro tiu kazo mia cerbo tute kirliĝis! — li adresis, ŝajne eĉ ekskuzant* sin, al Raskoljnikov, — por ni estas tiel grave ekscii, ĉu iu vidis ilin j< la oka horo en la loĝejo, ke mi eĉ imagis nun, ke ankaŭ vi povus diri.. tute mi miksis!

Estu pli atenta, — sombre rimarkis Razumiĥin.

La lastaj vortoj estis diritaj jam en la antaŭĉambro. Porfirij Petrovii kondukis ilin ĝis la pordo mem ekstreme afable. Mornaj ili eiiris sur straten kaj kelkajn paŝojn neniun vorton parolis. Raskoljnikov profundt respiris...

VI

...Mi ne kredas! Mi ne povas kredi! — ripetis konsternita Razu- miĥin, penante per ĉiuj fortoj refuti argumentojn de Raskoljnikov. II jam estis proksime de ia gastejo de Bakalejev, kie Pulĥeria Alaksandrov- na kaj Dunja delonge atendis ilin. Razumiĥin ĉiuminute haltis survoje en ardo de V interparolo, konfuzita kaj emociita nur sole pro tio, ke il unuafoje ekparolis pri tio klare.

Ne kredu! — respondis Raskoljnikov kun malvarma kaj neglekta rikano, — vi, laŭ via kutimo, nenion rimarkis, sed mi pesis Ĉiun vorton,

Vi estas suspektema, pro tio vi pesis... Hm... efektive, mi kon- sentas, ke la tono de Porfirij estis tre stranga, kaj precipe tiu fiulo Za- metov!.. Vi pravas, en li estis io, — sed kial? Kial?

Li nokte ŝanĝis la opinion.

Sed kontraŭe, kontraŭe! Se ili havus tiun sencerban penson, tiam ili tutforte penus kaŝi ĝin, ne montri siajn kartojn, por poste kapti... Sed nun — tlo estas aroge kaj senpripense!

Se ili havus faktojn, tio estas la verajn faktojn, aŭ almenaŭ iom motivitajn suspektojn, tiam ili efektive klopodus kaŝi la ludon: esperante ankoraŭ gajni (cetere, jam delonge iii povis fari traserĉon!). Sed ili ne havas eĉ unu fakton, — ĉio estas miraĝo, ĉio estas dusenca, nura ideo ei aero — jen pro kio ili penas per la arogo trafi. Kaj li eble eĉ mem koleriĝis, ke faktoj mankas, kaj pro domaĝo elbalbutis. Aŭ li tamen ha- vas iun intencon... Li, ŝajne, estas viro saĝa... Eble per tio li volis timigi min, ke li scias... Tio, frato, estas psikologia demando... Cetere, estas abomene tion klarigi. Lasu!

Kaj ofende, ofende! Mi komprenas vin! Sed... ĉar ni nun ekparolis klare (kaj tio estas tre bona, ke ni ekparolis, fine, klare, mi ĝojas!) — tiam mi nun al vi rekte konfesos, ke mi tion dclonge rimarkis en ili, tiun penson, dum la tuta tempo, kompreneble nur en minimuma, ram- panta aspekto, sed eĉ en rampanta — por kio! Kial ili arogas? Kie, kie ĉe ili kaŝiĝas tiuj radikoj? Se vi nur scius, kiel mi frenezis! Jen: pro tio, ke povra studento, kripligita pro mizero kaj hipokondrio, antaŭ severa malsano kun deliro, povas esti, jam komenciĝanta en li (notu al vi!), suspektema, glorama, scianta sian valoron, kaj ses monatojn en sia an- gulo neniun vidinta, en ĉifonegoj kaj en botoj sen plandumoj, — staras antaŭ iuj kvartalaj mastretoj kaj toleras iliajn mokojn; kaj ankoraŭ ape- ras iu neatendita ŝuldo, malfruigita kambio de korta konsilisto Ĉebarov, putra oleo, tridek gradoj Reaumur, sufoka aero, popolamasego, rakonto pri r murdo de persono, ĉe kiu vi estis antaŭneionge, kaj ĉio ĉi — kun malplena stomako! Kiel povis ne okazi la sveno! Kaj el tio, el tio ili faris la motivon! Damne! Mi komprenas, ke tio estas domaĝa, sed en via lo- ko, Rodjka, mi ridegus antaŭ iliaj okuloj, aŭ pli bone: kraĉus en iliajn muzelojn kaj regalus per dudeko da frapoj en ĉiujn flankojn, saĝe rega- lus, kiel ĉiam necesas regaii, kaj estus finite. Kraĉu! Vigluĝu! Hontinde!

"Tamen, li tion bone diris", — ekpensis Raskoljnikov,

Kraĉu? Kaj morgaŭ denove enketo! — li diris angore, — ĉu vere mi devas ekspliki al ili? Mi eĉ tion bedaŭras, ke hieraŭ en la drinkejo mi malaltiĝis ĝis Zametov...

Damne! mi mem iros al Porfirij! Kaj mi jam alpremos lin, laŭ- parence, ĉion li elmetos al mi ĝis la radikoj. Kaj tiun Zametov-on...

"Finfine li komprenis!" — pensis Raskoljnikov.

Stop! — kriis Razumiĥin, subite kaptante lian Ŝultron, — stop! Vi blagas! Mi komprenis: vi blagas! ĉu tio estis kaptilo? Vi diris, ke la de- mando pri iaboristoj estis kaptilo? Vidu: se vi farus tion, ĉu tiam vi po- vus maldiskretiĝi, ke vi vidis, eĉ se efektive vi vidus! Kiu konfesus kon- traŭ si?

Se mi tiun aferon farus, tiam mi nepre dirus, ke mi vidis kaj la apertan loĝejon kaj ia laboristojn, — nevolonte kaj kun videbia abomeno daŭrigis Raskoljnikov.

Ĉu vi dirus kontraŭ vi mem?

Car nur kampuloj, aŭ la plej malspertaj novicoj, dum enketoj, rek- te kaj laŭvice ĉion refutas. Sed homo nur iomete evoluinta kaj sperta, nepre kaj laŭeble, penas konfesi ĉiujn videblajn kaj neelimineblajn fak- tojn; li nur trovas aliajn kaŭzojn por tiuj faktoj, kaj per sia fadeno, spe- ciala kaj neatendita ĉion trapikos, kaj tute alian signifon al ĉio donos kaj en alia aspekto al lumo elmontros. Porfirij nome povis kalkuli, ke mi nepre tiel respondos kaj nepre diros, ke mi vidis, por versimileco, kaj ĉe tio enplcktos iun klarigon...

Sed li ja tuj dirus al vi, ke antaŭ du tagoj la laboristoj tie ne povis esti kaj, konsekvence, vi nome estis tie en la murdotago, je la oka horo. Per stulta afero li kaptus vin!

Li ĝuste pri tio kalkulis, ke mi ne sukcesos kompreni kaj rapidos respondi nome pii versimile, kaj forgesinte, ke antaŭ du tagoj la labo- ristoj tie ne povis esti.

Kiel forgesinte?

Tre simple! ĉuste pro tiaj simplegaj aferoj kaptiĝas ruzaj homoj. Ju pli ruza homo, des pli ii ne atendas, ke oni kaptos lin per simplaĵo. Ruzegan homon nome per simplaĵoj necesas kapti. Porfirij estas tute ne tiom stulta, kiel vi kredas...

Li do estas fiulo pro tio!

Raskoljnikov ne povis ne ekridi. Sed en la sama minuto al li ŝajnis strangaj liaj propraj viglo kaj deziro, kun kiuj li diris la lastan eksplikon, ja la tutan antaŭan interparolon li subtenis kun moroza abomeno, vide- ble pro celoj, laŭ neceso.

"En kelkaj punktoj mi kvazaŭ dolĉon eksentas!" — li ekpensis.

Sed preskaŭ en la sama minuto li ŝajne iĝis maltrankvila, kvazaŭ neatendita kaj alarma penso lin trafis. Lia maltrankviliĝo kreskis. Ili jam atingis la eniron de la gastejo de Bakalejev.

Iru sola, — subite diris Raskoljnikov, — mi baldaŭ revenos.

Kien vi? Ni jam alvenis!

Mi devas, mi devas; afero... mi venos post horduono... Diru al

ili.

Laŭ via volo, sed mi iros kun vi!

Nu, ĉu ankaŭ vi volas min turmenti! — li kriis kun tia amara in- citiĝo, kun tia despero en la rigardo, ke Razumiĥin rezignis. Kelkan tempon li staris sur la perono kaj malserene rigardis, kiel Raskoljnikov rapide iras en la direkto al sia strateto. Fine, kun kunpremitaj dentoj kaj kun pugnoj li ĵuris, ke jam hodiaŭ li elpremos Porfirij-on kiel citro- non, kaj li iris supren por trankviligi Pulfierian Alcksandrovnan jam alarmitan pro ilia longa forcsto.

Kiam Raskoljnikov venis al sia domo, liaj tcmpioj malsekis pro ŝvito, kaj li malfacile spiradis. Li haste supreniris laŭ la ŝtuparo, venis en sian nefermitan loĝejon kaj tuj rigliĝjs per la hoko. Poste, timigite kaj frene- ze, li saltis al la angulo, al tiu truo en la tapcto, cn kiu iam kuŝis la aĵoj, ŝovis en ĝin la manon kaj kelkajn minutojn skrupule pripalpis la kavon, kontrolante ĉiujn truetojn kaj tapetsulkojn. Nenion trovinte, li ek- staris kaj profunde respiris. Alirante antaŭe al la perono de Bakalejev, li subite imagis, ke iu aĵo, iu ĉeneto, butono aŭ eĉ papero, per kiu ili estis envolvitaj, kun signo skribita per la oldulina mano, povis tiam el- gliti kaj perdiĝi en iu fendeto, kaj poste subite ekstari antaŭ li kiel ne- atendita kaj nercfutebla konviktaĵo.

L.i staris kvazaŭ enpense kaj stranga, humiligita, duondemenca rideto vagis sur liaj lipoj. Li prenis, finfine, la kaskedon kaj malrapide eliris el la ĉambro. Liaj pensoj miksiĝis. Li enpensiĝeme subiris al la korto.

Ha, jen li mem venas! — ekkriis laŭta voĉo; li levis la kapon.

La kortisto staris ĉe la pordo de sia ĉambreto kaj montris rekte lin

al iu nealta viro, laŭaspekte urbano, vestita en io simila al kitelo, en veŝto kaj demalproksime tre similanta virinon. Lia kapo, en grasmakulita kaskedo, pendis malsuprcn, kaj li kvazaŭ estis ĝiba. Lia kaduka, sulkoza vizaĝo montris pli ol kvindek jarojn; malgrandaj ŝvelaj okuloj rigardis morne, severe kaj malkontente.

Kio cstas? — demandis Raskoljnikov, alirantc la kortiston.

La urbano strabis al li cl sub la frunto siajn okulojn, fikse kaj atente ĉirkaŭrigardis lin, senhaste; laste, li malrapide forturniĝis kaj, nenion dirinte, eliris tra la pordego en la straton.

Sed kio okazas! — ekkriis Raskoljnikov.

Jen, iu nekonato demandis, ĉu ĉi tie loĝas studento, kaj diris vian nomon, demandis ĉe kiu vi loĝas. Tiam vi eliris kaj mi montris, kaj li foriris. Strangulo!

Ankaŭ la kortisto estis embarasita, cetere, ne tre grave, kaj, iom pensinte, li forturniĝis kaj plandis reen en sian ĉambreton.

Raskoljnikov impetis post la urbano kaj tuj ekvidis lin iranta en la alia stratflanko, per antaŭaj, ritmaj kaj nehastaj paŝoj, pikinta la rigar- don teren kaj kvazaŭ meditante pri io. Li rapidc atingis lin, sed kelkan tempon iris malantaŭe; fine, li cgaligis kun li kaj deflanke enrigardis lian vizaĝon. Tiu tuj rimarkis lin, rapide ĉirkaŭrigardis, sed denove mal- levis ia rigardon, kaj tiel ili iris ĉirkaŭ minuton, unu apud la alia kaj nenion dirante.

Ĉu vi pri mi demandis... la kortiston? — eldiris, fine, Raskoljni- kov, sed iel tre nelaŭte.

La urbano donis neniun respondon kaj eĉ ne rigardis al li. Denove ili silentis.

Kial do vi... venis por demandi... kaj siientas... Kio okazas fin- fine? — La voĉo de Raskoljnikov rompiĝis kaj vortoj ne povis eldiriĝi tu- te klare.

La urbano ĉi-foje levis la okulojn kaj per minaca, morna rigardo tuŝis Raskoljnikov-on.

Murdinto! — li subite diris per softa, sed klara kaj distingebla voĉo...

Raskoljnikov iris apud li. Liaj kruroj subite terure febliĝis, tra la spi- no kuris frisko, kaj la koro por momento ekhaltis; poste ĝi subite ekba- tadis, kvazaŭ falinta. Tiel ili trairis centon da paŝoj, apude kaj denove tute silente.

La urbano ne rigardis lin.

Kion vi diras... kion... kiu estas murdinto? — balbutis Raskoljni- kov apenaŭ aŭdeble.

Vi estas murdinto, — tiu diris, pli distingeble kaj pli impone kaj kvazaŭ kun iu rideto dc truimfo de V malamo, kaj denove rekte rigardis en la palan vizaĝon de Raskoljnikov kaj liajn duonmortajn okulojn. Am- baŭ alvenis vojkrucon. Raskoljnikov restis sur la loko, kaj longe rigardis post lin. Li vidis, ke tiu, trairinte jam kvindckon da paŝoj, returniĝis kaj rigardis al li, ankoraŭ staranta senmove sur la sama loko. Estis ne di- stingebie, sed al Raskoljnikov ŝajnis, ke li ankaŭ tiam ridetis per sia fri- de-malama kaj triumfanta rideto.

Malrapide, per feblaj paŝoj, sur la tremantaj genuoj kaj kvazaŭ terure frostiĝinte, Raskoljnikov revenis al si kaj supreniris al sia ĉambreto. Li deprenis kaj mctis la kaskedon sur la tablon kaj dekon da minutoj staris apude, senmove. Poste en malforteco li kuŝiĝis sur la sofo kaj malsane- ce, kun softa emo, etendis sin sur ĝi, liaj okuloj estis fermitaj. Tiel li kuŝis duonan horon.

Li pensis pri nenio. Nur sporade aperis iuj pensetoj aŭ fragmentoj de pensoj, iuj imagoj, sen ordo kaj ligo, — vizaĝoj de homoj, kiujn li vidis ankoraŭ en la infanaĝo aŭ kiujn li renkontis ie nur unufoje, kaj pri kiuj li neniam rememorus; la sonoriituro de preĝejo V., bilardo en iu drinkejo kaj iu oficiro ĉe la bilardo, cigara odoro en iu kela tabak- butiko, drinkejo, nigra ŝtuparo, tre malluma, tute priverŝita de lavaĵoj kaj superŝutita de ovŝeloj, kaj de ie alflugis la dimanĉa sonoro de so- norilegoj... La objektoj alternis kaj turniĝis, kiel turbulo. Kelkaj objektoj plaĉis al li, kaj li kroĉiĝis al ili, sed ili estingiĝis, kaj ĝenerale io premis lin deinterne, kvankam ne tre forte. Kelkfoje li fartis eĉ bone. La facila frostotremo ne iasis lin, kaj ankaŭ ĝin li sentis kiel bonon.

Li ekaŭdis hastajn paŝojn de Razumiĥin kaj lian voĉon, li fermis la okulojn kaj afcktis dormon. Razumiĥin malfermis la pordon kaj kelkan tempon staris ĉesojle, kvazaŭ meditante. Poste li senbrue eniris en la ĉambron kaj singarde aliris la sofon. Aŭdiĝis flustro de Nastasja:

Ne tuŝu lin; li dormu sate; poste li manĝos.

Prave, — respondis Razumiĥin.

Ambaŭ singarde eliris kaj fermis la pordon. Pasis ankoraŭ horduono. Raskoljnikov malfermis la okulojn kaj denove turniĝis sur ia dorson, me- tinte la manojn sub la kapon...

"Kiu estas li? Kiu estas tiu homo elirinta el sub tero? Kie li estis kaj kion li vidis? Li vidis ĉion, sendube. Do, kie li tiam staris kaj de kie rigardis? Kial li nur nun.eliras el sub la planko? Kaj kiel li povis vidi — ĉu tio eblas?.. Hm... — daŭrigis Raskoljnikov, tremante pro fro- sto, — kaj la skatoleto, kiun Nikolao trovis post la pordo: ĉu ankaŭ tio eblas? Konviktoj? Preteratentinte unu detalon el cent miloj — oni havas konvikton grandan kiel egipta piramido! Muŝo flugis, ĝi vidis! Cu tiel eblas?"

Kaj li kun naŭzo subite eksentis, kiel li febliĝis, fizike febliĝis.

"Tion mi devis scii, — li pensis kun amara rikano, — kaj kiel mi aŭdacis, sciante min, antaŭsentante min, preni ia hakilon kaj verŝi san- gon. Mi devis antaŭscii... He, ja mi antaŭsciis!.." — li flustris en de- spero.

Sporade li estis haltanta antaŭ iu penso:

"Ne, tiuj homoj ne tiel estas faritaj, la vera potenculo, al kiu ĉio per- mesitas, frakasas Tulonon, faras masakron en Parizo, forgesas sian ar- meon en Egiptio, perdigas duonan milionon da homoj en la moskva kampanjo kaj savas sin per vortludo en Vilno16; kaj post la morto oni faras al li idolojn, — kaj sekve, al li ĉio estas permesita. Ne! tiaj homoj, evidente, havas ne korpon, sed bronzon!"

Iu abrupta flanka penso subite preskaŭ ridigis lin:

"Napoleono, piramidoj, Vaterlo, — kaj malgrasa fia registristino, ol- dulinaĉo, uzuristino, kun la ruĝa ŝrankokesto sub la lito, — tion eĉ Por- firij Petroviĉ ne povos digesti!.. Provu ili digesti!.. Estetiko malhelpos: <cĉu rampos Napoleono sub liton de "oldulinaĉo"!» Efi, kraĉe!.."

Kelkfoje li komprenis, ke li kvazaŭ deliras: li trafis en febre-admiran humoron.

"La oldulino estas absurdo! — li pensis impete kaj arde, — la oldu- lino, verŝajne, estas eraro, kaj ne pri ŝi eĉ temas! La oldulino estis nur la malsano... mi rapidis transpaŝi... mi ne homon murdis, sed la prin- cipon! La principon mi mortigis, sed transpaŝi ne povis, sur la cisa flan- ko restis... Nur murdi mi povis! Cetere, mi eĉ tion ne kapablis, eviden- te... Principo? Por kio ĵus tiu stultulo Razumifiin socialistojn insultis? Laborema popolo kaj entreprenema, pri P «komuna afero» okupiĝanta... Ne, mi havas nur unu vivon kaj ĝi neniam ripetiĝos: mi ne votas atendi la «komunan feliĉon». Kaj mi mem volas vivi, sen tio preferindas tute ne vivi. Do? Mi nur ne volis iri preter la malsata patrino, kunpremante en la poŝo mian rublon, atendante la «komunan feliĉon». «Jen, mi portas briketon por la komuna feliĉo17 kaj pro tio mia koro trankvilas». Ha-ha! Kial vi min preterlasis? Ja mi vivas nur unufoje, ja ankaŭ mi volas... Efi, estetika pediko mi estas, kaj plu nenio, — li aldonis subite ridante, kiel demenca. — Jes, mi efektive estas pediko, — li daŭrigis, kun malico alkroĉiĝante al la penso, fosante en ĝi, ludante kaj distrante sin per ĝi, — kaj nur pro tio sola, ke, unue, mi nun meditas pri tio ke mi estas pediko; due pro tio, ke la tutan monaton mi la Providencon ĝenis, al- vokante ĝin kiel atestanton, ke mi kvazaŭ ne por miaj korpo kaj volup- temo tion entreprenas, sed havante belan kaj agrablan celon, — ha-ha! Trie pro tio, ke eventualan juston mi proponis por la plenumo, pezon kaj mezuron, kaj aritmetikon: el ĉiuj pedikoj mi elektis la plej senutilan kaj, murdinte ĝin, decidis preni de ĝi precize_tiom, kiom nur necesas al mi por ia unua paŝo, kaj nek pii nek malpli (kaj la cetera, do, tamen irus por monafiejo, laŭ la spirita testamento — ha-ha!)... Tial, tial mi definitive estas pediko, — li aldonis, grincante per la dentoj, — ĉar mi mem eble estas eĉ pli fia kaj aĉa, ol la murdita pediko, kaj mi antaŭsen- tis, ke mi diros tion al mi jam post kiam mi murdos! Ĉu kun tia teruro eblas ion kompari! Ho, vulgareco! ho, kovardeco!.. Ho, kiel mi nun kom- prenas «profcton», kun sabro, sur ĉevalo: se ordonas Alaho, obeu «tre- manta» estaĵo!18 Pravas, pravas «profeto», kiam li starigas ie tra la strato gr-r-randan baterion kaj pafas al la pravaj kaj kulpaj, nc degnante eĉ klarigi! Obeu, trcmanta estajo kaj — ne deziru, ĉar — ne estas via afe- ro!.. Ho, neniam, neniam mi pardonos la oldulinaĉon!"

Liaj haroj estis malsekaj pro ŝvito, la tremantaj lipoj sekigis, la sen- mova rigardo pikis la plafonon.

"La patrino, fratino, kiel mi amis ilin! Pro kio mi nun ilin malamas? Jes, mi ilin malamas, fizike malamas, apud mi ne etlenas ilin... Matene mi aliris kaj kisis la patrinon, mi memoras... Brakumi kaj samtempe pensi, ke se ŝi nur ekscius, tiam... ĉu mi povas diri al ŝi? Mi kapabias al tio... Hm! ŝi devas esti samkia mi, — li aldonis, pene pensante, kva- zaŭ batalante kontraŭ deliro konkeranta lin. — Ho, kiel mi nun mal- amas la oldulinon! ŝajne, mi denove mortigus Ŝin, se ŝi reviviĝus! Kom- patinda Lizaveta! Kial ŝi tiam venis!.. Strangas, tamen, kial pri ŝi mi preskaŭ ne pensas, kvazaŭ mi ne murdus Ŝin?.. Lizaveta! Sonja! Kom- patindaj, humilaj, kun la okuloj humilaj... Karaj!.. Kial ili ne ploras? Kial ili ne ĝemas?... Ui Ĉion fordonas... rigardas humile kaj kviete... Sonja, Sonja! Kvieta SonjaL"

Li svenis; strarige ŝajnis al li, ke li ne memoras, kiel li povis aperi en la strato. Estis jam malfrua vespero. La krepusko densiĝis, la plena luno heliĝis pli kaj pli lume: sed estis iel precipe sufoke en la aero. Ho- moj amase iris laŭ la stratoj; metiistoj kaj okupitaj homoj disiris hejmen, la ceteraj promenis; odoris kalko, polvo, putranta akvo. Raskoljnikov irts angora kaj zorgoplena: li tre bone memoris, ke li eliris el la hejmo kun iu intenco, ke li devis ion fari kaj hasti, sed kion nome — li forgesis. Subite li haltis kaj ekvidis, ke sur la alia stratoflanko, sur la trotuaro, staras homo kaj svingas al li per la mano. Li ekiris al li trans la straton, sed subite tiu homo forturniĝis kaj ekiris kvazaŭ nenio okazus, malle- vinte la kapon, ne returniĝante kaj ne montrante, ke li vokis lin. "Sed, ĉu li vere vokis?" — pensis Raskoljnikov, tamen komencis atingi lin. Ne ĝisirante dekon da paŝoj, li subite rekonis lin kaj — ektimis: tiu estis la antaŭa urbano en la sama kitelo kaj same ĝiba. Raskoljnikov iris iom distance; lia koro batadis; ili turnis en la strateton, — tiu ĉiam ne re- turnis sin. Ĉu li scias, ke mi iras post li?" — pensis Raskoljnikov. La urbano eniris pordegon de iu granda domo. Raskoljnikov rapide aliris al la pordego kaj komencis rigardi: ĉu tiu retrorigardos kaj vokos lin? Efek- tive, trairinte la tutan pordegejon kaj jam enirante ia korton, tiu subite returniĝis kaj denove kvazaŭ svingus al li. Raskoljnikov tuj trairis la por- degejon, sed la urbano jam mankis en la korto. Do, tiu iris en ia unuan ŝtuparon. Raskoljnikov jetiĝis post lin. Efektive, en la distanco de du etaĝoj, supre ankoraŭ aŭdiĝis ies ritmaj, nehastaj paŝoj. Strange, la ŝtu- paro Ŝajnis kvazaŭ konata! Jen estis la fenestro en la unua etaĝo: triste kaj mistere penctris tra la vitro la luna lumo; jen la dua etaĝo. Ba! Estas ĝuste tiu loĝejo, en kiu la laboristoj farbis... Kial li ne tuj reko- nis? la paŝoj de V antaŭe iranta homo mallaŭtiĝis: "do, li haltis aŭ ka- ŝiĝis ie". Jen la tria etaĝo; ĉu li iru plu? Kaj kia silento tie estas, eĉ timige... Sed li ckiris. La bruo de liaj propraj paŝoj timigis kaj maltran- kviligis lin. Dio, kiel mallume! La urbano, verŝajne, kaŝiĝis en iu angulo. Ha! la loĝejo estas tute aperta: li iom pensis kaj eniris. En la antaŭĉam- bro estis tre mallume kaj malplene, neniu estis, kvazaŭ oni ĉion elportis; senbrue, piedpinte li trairis en la saionon: la tuta ĉambro estis hele pri- lumita per la luna lumo; ĉio estis kiel antaŭe: la seĝoj, spegulo, flava sofo kaj bildoj en kadroj. Granda, ronda, kupre-ruĝa lunserpo rigardis rekte en la fenestrojn. "Estas pro la luno tia silento, — pensis Raskolj- nikov, — ĝi nun proponas enigmon verŝajne." Li staris kaj atendis, longe atendis, kaj ju pli silenta estis la luno, des pli forte batadis lia koro, eĉ estis dolore. Kaj ĉie estis silente. Subite aŭdiĝis momenta seka krako, kvazaŭ oni rompus kenon, kaj denove estis silento. Vekiĝinta muŝo su- bite flugante batiĝis kontraŭ la vitron kaj plende ekzumis. ĉuste en tiu minuto, en angulo, inter eta ŝranko kaj fenestro, li distingis ion similan al pendanta sur muro virina mantelo. "Kial ĉi tie estas mantclo? — li pensis, — ja antaŭe ĝi ne estis..." Li senbrue aliris kaj divenis, ke post la mantelo iu ŝajne kaŝiĝas. Li singarde flankigis pcr la mano la man- telon kaj vidis, ke ĉi tie staras seĝo kaj sur la seĝo en angulo sidas la oldulino, tute kurbiĝinte kaj klininte la kapon, tiel ke li tute ne povis distingi la vizaĝon, sed tiu estis ŝi. Li iom staris super ŝi: "ŝi timas!" — li pensis, senbrue liberigis el la maŝo la hakilon kaj batis la oldulinon je la nuko, unu fojon kaj la duan fojon. Sed strange: ŝi eĉ ne moviĝetis de la batoj, kvazaŭ ŝi estus ligna. Li ektimis, kiiniĝis proksimen kaj ko- mencis pririgardi ŝin, sed ankaŭ ŝi pli suben klinis sian kapon. Li tiam kliniĝis tute al la planko kaj demalsupre rigardis en ŝian vizaĝon, rigar- dis kaj ŝtoniĝis: la oldulino ridis, — ŝi ridegis senvoĉe, el la tutaj fortoj penante, ke li ne ekaŭdu ŝin. Subite al li ekŝajnis, ke la pordo de V dormoĉambro iomete malfermiĝis kaj ankaŭ tie kvazaŭ iu ridus kaj flu- strus. Rabio kaptis lin: per la tutaj foiloj li komencis bati la oldulinon sur la kapon, sed kun ĉiu hakilbato la rido kaj flustro el la dormoĉam- bro aŭdiĝis pli kaj pli forte kaj laŭte, kaj la oldulino eĉ skuiĝis pro la ridego. Li ĵetiĝis forkuri, sed la tuta antaŭĉambro jam plenis de homoj, la pordoj en la ŝtuparejo estis vaste apertaj, kaj sur la placeto, kaj sur la tuta ŝtuparo — ĉie estis homoj, kapo ĉe kapo, ĉiuj rigardis, sed ĉiuj staris senmove kaj atendis, sileŭte... Lia koro premiĝis, la kruroj stupo- riĝis, algluiĝis al tero... Li volis ekkrii kaj... li vekuĝis.

Li pene reakiris la spiron, — sed strange, la sonĝo kvazaŭ daŭrus: iia pordo estis vaste aperta, kaj sur la sojlo staris tute nekonata al li viro kaj fikse observis lin.

Raskoljnikov ankoraŭ ne sukcesis tute malfermi la okulojn kaj li mo- mente refermis iiin. Li kuŝis sur la dorso kaj ne moviĝis. "Ĉu la sonĝo daŭras aŭ ne", — li pensis kaj iomete, nerimarkeble denove levetis la palpebrojn por rigardi: la nekonato staris sur la sama loko kaj fikse ri- gardis iin. Subite la viro senbrue transpaŝis la sojlon, zorgeme fermis post si la pordon, aliris la tablon, atendis unu minuton — ne ĉesante rigardi lin — -kaj kviete, senbrue, sidiĝis sur la seĝo apud la sofo; la ĉapelon li metis flanke, sur la plankon, kaj per ambaŭ manoj apogiĝis sur promenbastonon, mallevinte sur ia manojn la mentonon. Estis vide- ble, ke li pretiĝis atendi longe. Kiom ebiis distingi tra tremantaj palpe- broharoj, tiu homo estis jam nejuna, fortika, kaj kun densa, hela, pre- skaŭ blanka barbo...

Pasis ĉirkaŭ dek minutoj. Estis ankoraŭ hele, sed jam krepuskis. En la ĉambro regis absoluta siiento. Eĉ de la ŝtuparo alflugis neniu sono. Nur zumis kaj flugante batiĝis kontraŭ ia vitron granda muŝo. Fine, tio iĝis netolerebla: Raskoljnikov subite leviĝis kaj eksidis sur la sofo.

Nu, diru, kion vi deziras?

Kaj mi ja sciis, ke vi ne dormas, sed nur afektas la dormon, — strange respondis la nekonato, trankvile ekridante. — Arkadij Ivanoviĉ Svidrigajlov, permesu ke mi prezentu min...

Parto Kvara

I

"ĉu estas daŭrigo de F sonĝo?" — ankoraŭfoje pensis Raskoljnikov. Singarde kaj maifideme ii rigardis ai la neatendita gasto.

Svidrigajlov? Kia absurdo! Ne povas esti! — li eldiris, finfine, aŭte, en malkompreno.

Tiu eksklamacio ŝajne neniom mirigis la gaston.

Pro du kaŭzoj mi venis al vi; unue, por persone konatiĝi, ĉar mi am delonge aŭdis pri vi ei tre interesa kaj avantaĝa punkto; kaj due, ni revas, ke vi eble ne rifuzos helpi min en unu afero, rekte koncer- tanta interesojn de via fratino Avdotja Romanovna. Min solan, sen re- omendo, ŝi eĉ sur korton nun ne eniasos, pro antaŭjuĝo, nu kaj kun ia helpo mi, kontraŭe, esperas...

Vi vane esperas, — interrompis Raskoljnikov.

Ili ja nur hieraŭ alvenis, ĉu mi rajtas demandi?

Raskoljnikov ne respondis.

Hieraŭ, mi scias. Ja mi mem venis nur antaŭhieraŭ. Do, jen kion li havas por diri koncerne tion; Rodion Romanoviĉ, pravigi min mi opi- ias superflue, sed permesu tamen deklari: kio en ĉio ĉi, efektive, estas om krima de mia flanko, sen konsidero de superstiĉoj, racie juĝante?

Raskoljnikov daŭrigis siiente pririgardi lin.

Tio, ke en mia domo mi pcrsekutis la sendefcndan junulinon kaj "ofendis ŝin per miaj obscenaj proponoj", — ĉu ticl? (Mi mem avancas!) Sed supozu nur, ke ankaŭ mi estas homo et nihil humanum...[5]1 unu- vorte, ke ankaŭ mi povas tentiĝi kaj ekami (kio, certe, okazas ne laŭ nia volo), tiam ĉio klariĝas per tute natura maniero. La dcmando estas: ĉu mi estas monstro aŭ viktimo? Nu, kaj se la viktimo? Ja proponante al mia am-objekto forkuri kun mi en Amerikon aŭ Svislandon, mi eble la plej respektindajn sentojn havis, kaj ankoraŭ esperis aranĝi la reci- prokan feliĉon!.. Racio ja servas al pasio; kaj mi eble pli multe nun pu- niĝis, kompatu min!..

Tute ne pri tio temas, — kun abomeno interrompis Raskoljnikov, — simple vi estas naŭza, ĉu pravas vi aŭ ne, kaj iru do!..

Svidrigajlov subite ekridegis.

Vi tamen... vin ne eblas misvojigi! — li diris, tute senkaŝe ridan- te, — mi volis iom ruzi, sed ne, vi la plej ĝustan punkton akceptis!

Vi eĉ nun daŭrigas ruzi.

Kio do? Kio do? — ripetis Svidrigajlov, sincere ridante, — ja tio estas bonne guerre[6], kiel oni diras, kaj tiel ruzi estas tute permeseble!.. Sed vi tamcn interrompis min; ruze aŭ malruze, mi denove konfirmas: neniuj malagrablaĵoj okazus, se ne tiu okazo en la ĝardeno. Marfa Pe- trovna...

Onidire, ŝin en la transan mondon vi ekspedis? — krude inter- rompis Raskoljnikov.

Kaj vi ankaŭ pri tio aŭdis? Cetere, kial vi ne aŭdus... Nu, kon- cerne tiun vian demandon, vere, mi ne scias kiel diri al vi, kvankam mia konscienco en tiu rilato estas plejgrade trankvila. Vi eĉ ne pensu, ke mi timas ion. Ĉio estis farita en bona ordo kaj kun plena precizeco. La medicina esploro trovis apopleksion, okazintan pro baniĝo post abun- da manĝo kun preskaŭ botelo da vino trinkita, cetcre nenion alian ĝi povus trovi... Ne, mi jen kion pensis dum kelka tempo, precipe dum la veturo, sidante en la vagono: ĉu ne povis mi iel kontribui al tiu... mal- feliĉo, per iu morala incito aŭ per io samspeca? Sed mi konkludis, ke ankaŭ tio absolute ne povis okazi.

Raskoljnikov ekridis.

—- Kial vi tiel maltrankviliĝu!

Pro kio vi ridas? Komprenu: mi frapis nur dufoje per vipeto, eĉ signoj ne restis... Bonvoiu ne opinii min cinikulo; ja mi certe kompre- nas, kiei abomena tio estas de mia flanko, nu kaj tiei plu; sed mi ankaŭ certe scias, ke Marfa Petrovna eble eĉ estis goja al tiu mia, por tiel diri, pasio. La historio rilate vian fratinon jam tute finiĝis. Marfa Petrovna jam ia trian tagon devis sidi hejme; mankis io kun kio ŝi povus veturi en la urbeton, cetere tie ŝi tedis ĉiujn per tiu sia letero (pri la legado de V letcro vi aŭdis, ĉu?) Kaj subite tiuj du vipetoj falas kvazaŭ de la ĉielo!.. Ŝi tuj ordonis jungi la ĉevalojn!.. Mi eĉ ne parolas pri tio, ke virinoj ofte tre ŝatas esti ofenditaj, malgraŭ la montrata indigno. ĉiuj ŝatas tion; la homo ĝenerale tre kaj tre ŝatas esti ofendita, ĉu vi rimar- kis? Sed precipe la virinoj. Eblas eĉ diri, ke tio estas ĉefa por ili.

Dekomence Raskoljnikov volis ekstari kaj foriri kaj per tio fini la ren- devuon. Sed keika scivolemo kaj kvazaŭ eĉ intereso retenis lin por mo- mento.

ĉu vi ŝatas lukti? — li distrite demandis.

Ne, ne tre, — trankvile respondis Svidrigajlov. — Kaj kun Marfa Petrovna mi preskaŭ neniam luktis. Ni vivis tre konkorde, kaj ŝi ĉiam estis kontenta pri mi. La vipeton mi uzis, dum niaj tutaj sep jaroj, nur dufoje (se ne kalkuli ankoraŭ unu okazon, cetere, tre dubindan): unua- foje — du monatojn post nia geedziĝo, tuj post la alveturo en la vilaĝon, kaj jen tiu nuna lasta okazo. Kaj vi certe pensis, ke mi estas monstro, regresulo, despoto? he-he... Kaj interalie: ĉu vi memoras, Rodion Ro- manoviĉ, kiel antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ en la tempo de la benita pu- blikeco, estis tutpopole kaj tutliterature malhonorigita iu nobelo — mi forgesis lian nomon! — kiu en vagono vipis germaninon2, ĉu vi memo- ras? Tiam ankoraŭ, en la sama jaro, ŝajne, ankaŭ "La plej fia ago de la «Jarcento»" okazis3 (nu, "La Egiptaj noktoj", publika legado, ĉu vi me- moras? Tiuj nigraj okuloj!4 Kie estas vi, la ora tempo de I' juneco!) do, jen estas mia opinio: tiun sinjoron, kiu vipis la germaninon, mi tute ne kompatas, ĉar efektive... do, kial mi kompatu! Sed dum tio mi ne povas ne deklari, ke foje aperas tiaj provokaj "germaninoj", ke, ŝajnas al mi, ne troviĝus eĉ unu progresisto, kiu estus tutcerta pri si. De tiu vidpunkto tiam neniu ekrigardis la objekton, sed cetere, ĝuste tiu punkto estas vere humana!

241

Dirinte tion, Svidrigajlov subite denove ekridis. Raskoljnikov klare vi- dis, ke antaŭ li estas por io firme decidiĝinta homo, kaj ke li ion havas en la kapo.

16 3aK«3 1541

Vi, verSajne, tre delonge kun neniu parolis? — 11 demandis.

Preskaŭ tiel. Sed kio: ĉu vi mlras, ke mi estas tia harmonia homo?

Ne, ml miras pri tio, ke vi estas eĉ tro harmonia homo.

Ĉu ĉar ml neofendiĝas pro la krudeco de viaj demandoj? Ĉu tiel? Sed... pro kio ofendiĝi? Kiel vi demandis, tiel mi respondis, — li aldonis kun mirinda esprimo de simplanimeco. — Ja mi preskaŭ pri nenio inte- resiĝas, je Dio, — li daŭrigis enpensiĝeme, — precipe nun mi pri nenio estas okupita... Cetere, al vi estas permesite pensi, ke mi intence serĉas vian favoron, des pli ke mi havas aferon por via fratino, mi mem de- klaris. Sed mi diros al vi sincere: estas tre enue! Precipe dum tiuj ĉi tri tagoj, ke mi eĉ ĝojis al vi... Ne koleru, Rodion Romanoviĉ, sed vi mem ŝajnas al mi ial terure stranga. Kiel vi volas, sed io estas en vi; kaj no- me nun, tio estas ne propre en ĉi minuto, sed ĝenerale nun... Nu, nu, mi ĉesas, ne kuntiru la brovojn! Mi ja ne estas tia urso, kian vi kredas.

Raskoljnikov morne rigardis al li.

Ne, vi ne similas al urso, — li diris. — AI mi eĉ ŝajnas, ke vi estas el tre bona societo aŭ almenaŭ vi scipovas pro bezono esti ankaŭ deca homo*

Min, cetere, ne interesas ies opinioj, — seke kaj kvazaŭ eĉ kun nuanco de fiero respondis Svidrigajlov, — kaj pro tio kial ne provi esti vulgara, se tiun robon en nia klimato estas tiel oportune porti kaj... kaj precipe, se al tio mi havas naturan inklinon, — li aldonis, denove ekri- dante.

Mi aŭdis, tamen, ke ĉi tie vi havas multajn konatojn. Ja vi estas tiu, kiun oni nomas "ne sen kontaktoj". Por kio do mi necesis al vi, se ne por celoj?

Vi diris vere, kc mi havas konatojn, — rekaptis Svidrigajlov, ne respondante pri la ĉefa punkto, — mi jam renkontis; ja la trian tagon mi estas ĉi tie; kaj mi mem ilin rekonas, kaj min, ŝajne, oni rekonas. Kompreneble, mi surhavas bonajn vestojn kaj ne estas malriĉulo; nin ja eĉ la kampara reformo ne damaĝis: arbaroj kaj printempe inundataj her- bejoj, kaj la enspezo ne malkreskas5; sed... mi ne iros al ili; ankaŭ pli frue ili min tedis: la trian tagon mi estas Ĉi tie kaj ankoraŭ al neniu min anoncis... Kaj la urbo! Kiei vi ĝin reverkis, bonvolu klarigi! Nun ĝi estas la urbo de kancelarianoj kaj diversaj seminarianoj! Vere, multon mi ĉi tie antaŭe ne vidis, antaŭ ok jaroj, kiam mi vagis ĉi tie... Nur pri anatomio mi nun esperas, je Dio!

Pri kia anatomio?

Kaj kio koncerne tiujn klubojn, Dussot-ojn6, pointojn7 viajn, aŭ jen, ankoraŭ progreson — tio estu sen ni, — ii daŭrigis, denove ne ri- markante la dcmandon. — Kaj por kio mi estu kartotrompisto?

ĉu vi estis trompisto?

Jes ja, kiel sen tio? Tuta kompanio ni estis, bona, antaŭ ĉirkaŭ ok jaroj; bele ni pasigis la tempon; kaj ĉiuj homoj, sciu, estis kun bonaj manieroj, estis ankaŭ poetoj, estis kapitalistoj. Kaj ĝenerale ĉe ni, en la rusa socio, plej bonajn manierojn havas tiuj, kiuj estis batitaj — ĉu vi rimarkis tion? Nur en la vilaĝo mi degeneris. Kaj tiam mi trafis en pri- zonon pro ŝuldo, pro unu aĉa greko el Neĵin. Sed intervenis Marfa Pe- trovna. Ŝi elaĉetis min kontraŭ tridek mil rubloj. (Kaj mi ŝuldis sepdek). Mi kun ŝi laŭleĝe geedziĝis, kaj ŝi tuj forveturigis min en sian vilaĝon, kiel iun trezoron. Ja ŝi je kvin jaroj pliaĝis ol mi. Ŝi tre amis min. Sep jarojn mi restis en la viiaĝo, nenien forveturante. Kaj rimarku, ke la tu- tan vivon ŝi tenis dokumenton kontraŭ mi, por fremda persono, pri tri- dek mil, tiel ke, se mi intencus denove ribeli — mi tuj falus en la kap- tilon! Kaj ŝi tion farus! Amo kaj kovardeco en la virinoj ĉiam loĝas sam- tempe.

Kaj se ne estus la dokumento, ĉu vi forkurus?

Mi ne scias, kiel diri al vi. Tiu dokumento min preskaŭ ne ĝenis. Nenien mi volis forveturi; kaj eksterlanden Marfa Petrovna mem dufoje invitis, vidante ke mi enuas! Sed! Eksterlande mi antaŭe estis, kaj ĉiam mi naŭziĝis. Eble ne ĝuste, sed kiam aŭroro leviĝas, golfo Napola, maro, vi rigardas, kaj tristas. Estas plej maiagrable, ke vi efektive tristas pri io! Ne, en ia patrujo estas pli bone: ĉi tie almenaŭ vi aliajn kulpigas kaj vin mem pravigas. Nun, mi eble provus partopreni en ekspedicio al la Norda poluso8, ĉar j[7]ai le vin mauvais,* kaj trinki estas abomene por mi, sed krom vino, plu nenio al mi restas. Mi provis. Cetere, onidire, Berg dimanĉe en la ĝardeno de Jusupov per grandega balono ekflugosQ, kunveturantojn kontraŭ certa pago invitas, ĉu vere?

ĉu vi flugos?

Mi? ne... mi simple... — murmuris Svidrigajlov, kvazaŭ efektive pripensante.

Mĉu li ne ŝercas?" — miris Raskoljnikov.

Ne, la dokumento ne ĝenis min, — daŭrigis Svidrigajlov medite- me, — mi mem ne volis forveturi el la vilaĝo. Cetere, baldaŭ unu jaro

pasos de post kiam Marfa Petrovna en mia naskiĝfesto tiun dokumenton al mi fordonis, kaj aldone signifan sumon donacis. ŝi ja havis kapitalon. "Vidu, kiel mi fidas vin, Arkadij Ivanoviĉ", — vere, tiel Si diris. ĉu vi ne kredas, ke ŝi tiel diris? Sciu: en la vilaĝo mi iĝis bona mastro; en la ĉirkaŭaĵo min ĉiuj konas. Mi ankaŭ librojn ofte mendis. Marfa Pe- trovna dekomence aprobis, sed poste Ŝi ĉiam timis, ke mi trostudos.

Vi ŝajne tre sopiras pri Marfa Petrovna?

Mi? Tre ebias. Vere, tre eblas. Kaj interalie, ĉi vi kredas pri fan- tomoj?

Pri kiaj fantonoj?

Pri la ordinaraj fantomoj, jen pri kiaj!

Kaj ĉu vi kredas?

Mi, eble, ne, pour vous plaire...[8] Pli ĝuste, mi tute ne kredas.

Ĉu ili hantas vin?

Svidrigajlov iel strange ekrigardis al li.

Marfa Petrovna hantas, — li eldiris, kurbiginte la buŝon je iu stranga rideto.

Kiel hantas?

Jam trifoje ŝi hantis. Unuafoje mi ekvidis ŝin en la tago de V se- pulto, unu horon post la tombejo. Tio okazis antaŭ mia forveturo ĉi tien. La duan fojon antaŭhieraŭ, dum la veturo, ĉe 1' auroro, en la stacio Ma- Iaja Viŝera; kaj la trian fojon, antaŭ du horoj en la loĝejo, kie mi loĝas, en ĉambro; mi estis sola.

Ĉu ne sonĝe?

Tute ne. ĉiujn tri fojojn ne sonĝe. ŝi venas, parolas kun mi unu minuton kaj foriras tra pordo; ĉiam tra pordo. Eĉ kvazaŭ aŭdeble.

Kiai mi tiel pensis, ke io tia nepre okazas al vi! — subite diris Raskoljnikov kaj en la sama minuto ekmiris, ke li tion diris. Li estis tre emociita.

Je-en? Ĉu vi tiel pensis? — mire demandis Svidrigajlov, — ĉu ve- re? Nu, ĉu mi ne diris al vi, ke inter ni ekzistas iu komuna punkto, ha?

Neniam vi tion diris! — abrupte kaj pasie respondis Raskoljnikov.

ĉu ne?

Ne!

A1 mi Ŝajnis, ke mi diris. Antaŭnelonge, kiam mi eniris kaj ekvidis

vin kuŝante kun fermitaj okuloj kaj afektanta dormon, — tiam mi diris al mi: "Estas li ĝuste tiu homo!"

Kion signifas: ĝuste tiu homo? Pri kio temas? — ekkriis Raskol- jnikov.

Pri kio? Vere, mi ne scias pri kio... — sincere kaj memimpiikiĝin- te murmuris Svidrigajlov.

ĉirkaŭ unu minuton ili silentis. Ambaŭ rigardis unu al la alia tre atente.

Tio absurdas! — domaĝe kriis Raskoljnikov. — Do, kion ŝi diris al vi, kiam ŝi alvenis?

ĉu ŝi? Imagu ke pri la plej sensignifaj bagateloj, kaj miru pri mi: ĝuste ja tio kolerigas min. La unuan fojon ŝi eniris (mi tiam laciĝis, vi scias: la sepulta ceremonio, preĝo por la animo, poste la meso, manĝa- do, — finfine mi restis sola en ĉambro, ekfumis cigaredon, enpensiĝis), ŝi eniris tra pordo: "Vi, — ŝi diras, — Arkadij Ivanoviĉ, hodiaŭ pro zor- goj forgesis en la manĝejo ia horloĝon streĉi". Kaj tiun horloĝon efekti- ve, dum tiuj sep jaroj, ĉiusemajne mi mem streĉis, kaj se mi forgesis — ŝi ĉiam memorigis al mi. La sekvan tagon mi jam veturis ĉi tien. ĉe la aŭroro mi eniris la stacidomon, — nokte mi dormis maibone, ĉio dolo- ras, la okuloj fermiĝas, — aĉetis kafon, jen mi vidas — Marfa Petrovna subite eksidas apud mi, en ia manoj tenas kartaron: "Ĉu vi volas, Ar- kadij Ivanoviĉ, aŭguron de 1' kartoj pri la vojaĝo?" Ja ŝi lerte aŭguris per kartoj. Neniam mi pardonos ai mi, ke mi tiam ne akceptis la aŭgu- ron, forkuris, ektimis! Cetere, oni jam sonorigis la forveturon. Hodiaŭ, post aĉega tagmanĝo alportita el manĝejo, mi sidis kun peza stomako — do, mi sidis, fumis — subite denove Marfa Petrovna eniris: en bela ve- sto, nova silka robo, kun longega vosto: "Saluton, Arkadij Ivanoviĉ! Kiei plaĉas al vi mia robo? Anisjka tiel ne kudrus". (Anisjka estas kudristino en nia vilaĝo, el la antaŭaj servutulinoj, ŝi lernis en Moskvo — linda knabino). ŝi staras, turniĝas apud mi. Mi ĉirkaŭrigardis la robon, poste atente rigardis en ŝian vizaĝon: "Kial vi, — mi diras, — Marfa Petrovna, pro tiaj bagateloj venas al mi, mem maltrankviliĝas"? — "Afi. mia Dio, jam ne eblas vin ĝeni?" Mi diras al Ŝi, por inciti: "Mi, Marfa Petrovna, volas edziĝi". — "Tion mi povis atendi de vi, Arkadij Ivanoviĉ, ne multe vin honorigas, ke vi, apenaŭ sepultinte la edzinon, jam veturis por ed- ziĝi. Kaj bonan elekti vi ne povis, sed mi scias ja, nek vi bone fartos, nek ŝi, nur homojn vi ridigos". Kaj ŝi eiiris, kaj mi ŝajne eĉ la susuron de ŝia vosto aŭdis. Kia absurdo, ĉu ne?

Verŝajne vi nur mensogas, — efiis Raskoljnikov.

Mi malofte mensogas, — respondis Svidrigajlov, enpensiĝeme kaj kvazaŭ tute ne rimarkinte la krudecon de la demando.

Kaj ĉu antaŭe, ĝis tiam, vi iam vidis fantomojn?

Ne... jes, mi vidis, nur unufoje en la vivo, antaŭ ses jaroj. Filjka, servisto, apenaŭ li estis sepultita, mi forgesinte pri tio kriis: "Filjka, la pipon!" — li eniris kaj iris rekte al la ŝranko, kie ĉe mi staras la pipoj. Mi sidas, pensas: "Li tiel venĝas al mi", ĉar antaŭ la morto mem inter ni okazis forta kverelo. "Kiel vi aŭdacas, — mi diras, — eniri al mi kun la truita kubuto, — for, sentaŭgulo!" Li forturniĝis, eliris kaj neniam plu venis. A1 Marfa Petrovna mi tiam ne diris. Mi jam voiis servi pri li rek- viemon, sed ekhontis.

Iru al doktoro.

Tion mi sen vi komprenas, ke mi estas malsana, kvankam, vere, mi ne scias kiun malsanon mi havas; laŭ mi, mi estas kvinoble pli sana ol vi. Mi demandis vin ne pri tio, —- ĉu vi kredas aŭ ne, ke fantomoj vizitas homojn. Mi vin demandis: ĉu vi kredas, ke fantomoj ekzistas?

Ne, neniuokaze mi kredos! — kun iu malico ekkriis Raskoljnikov.

Ja kiel oni kutime diras? — murmuris Svidrigajlov, kvazaŭ por si mem, rigardante flanken kaj iom klininte la kapon. — Oni diras: "Vi estas malsana, do, kion vi imagas, estas nur neekzistanta deliro". Tamen mankas ĉi tie strikta logiko. Mi konsentas, ke fantomoj hantas nur mal- sanulojn sed tio ja pruvas sole, ke fantomoj vizitas nur malsanulojn, kaj ne tion, ke ili entute ne ekzistas.

Certe ne ekzistas! — ekscitite persistis Raskoljnikov.

Ne? Vi tiel pensas? — daŭrigis Svidrigajlov, malrapide rigardinte al li. — Nu, kaj se rezoni tiel (vi helpu): "Fantomoj estas, por tiel diri, flokoj kaj fragmentoj de aliaj mondoj, ilia komenco. La sana homo, kom- preneble, ne bezonas ilin vidi, ĉar la sana homo estas la plej surtera homo, kaj do, li devas vivi nur la teran vivon, por ke la ordo estu re- spektata. Sed apenaŭ li ekmalsanis, nur iomete difektiĝis la normala tera ordo en la organismo, tuj manifestiĝas la ebleco de alia mondo, tiel ke mortinte, li entute transiras en alian mondon". Mi pri tio delonge me- ditas. Se vi kredas pri la estonta vivo, do ankaŭ pri tiu rezono vi povas ekkredi.

Mi ne kredas pri la estonta vivo, — diris Raskoljnikov.

Svidrigajlov sidis enpensiĝema.

Kaj se tie estas nur araneoj aŭ io simila, — subite li diris.

"Li estas demenculo", — ekpensis Raskoijnikov.

Ni ĉiam imagas la eternon kiel ideon, kiun ne eblas perceptj, io grandega, giganta! Sed kial nepre giganta? Kaj se tute male, imagu, tie estos nur unu ĉambreto, simila ai vilaĝa banejo, fuigokovrita, kaj en ĉiuj anguloj estas araneoj, kaj jen la tuta eterno. Kelkiam min io simila ha- lucinas.

Kaj ĉu tute nenio pli konsoia kaj pli justa ol tio ai vi prezentiĝas! — kun malsaneca sento ekkriis Raskoljnikov.

Pli justa? Sed kiel ni povas scii, eble ĝuste tio estas pli justa, kaj mi ĝuste tiel farus! — respondis Svidrigajlov, ijialcerte ridetante.

Iu frosto subite trakuris ia korpon de Raskoijnikov ĉe tiu monstra re- spondo. Svidrigajlov levis la kapon, fikse rigardis al ii kaj subite ekridis.

Nur imagu, — ii ekkriis, — antaŭ nur horduono ni eĉ ne konis unu la alian, ni estis malamikoj, inter ni estas nesolvita afero; la aferon ni lasis kaj jen al kia literaturo venis! Nu, ĉu mi diris malveron, ke ni estas pomoj de la sama arbo?

Do, estu afabla, — ekscitite daŭrigis Raskoljnikov, — permesu pe- ti vin pli rapide kiarigi kaj sciigi al mi, kial vi honorigis min per via vizito... kaj... kaj... mi rapidas, mi ne havas tempon, mi devas iri...

Bonvolu, bonvolu. Via fratino, Avdotja Romanovna, edziniĝas al sinjoro Luĵin, Petro Petroviĉ, ĉu?

Ĉu estas eble eviti ĉiun demandon pri mia fratino kaj ne mencii ŝian nomon. Mi eĉ ne komprenas, kiel vi aŭdacas en mia ĉeesto prononci ŝian nomon, se vi nur pfektive estas Svidrigajlov?

Sed kiel mi povas ne mencii ŝian nomon, se mi venis por paroli ĝuste pri ŝi?

Bone, parolu, sed pli rapide!

Mi estas certa, ke pri tiu sinjoro Luĵin, mia boparenco, vi jam for- mis vian opinion, se vi almenaŭ duonan horon vidis lin aŭ nur ion veran kaj ekzaktan aŭdis pri li. Por Avdotja Romanovna li ne estas parulo. Laŭ mi, Avdotja Romanovna en tiu afero oferas sin tre grandanime kaj ne kaikulinte bone, por... por sia familio. A1 mi ŝajnis, sekve de ĉio, kion mi aŭdis pri vi, ke ankaŭ vi estus tre kontenta, se tiu geedziĝo rompiĝus sen perdo de interesoj. Nun, ekkoninte vin persone, mi pri tio tute cer- tas.

De via flanko ĉio ĉi estas tre naiva; pardonu min, mi volis diri: aroga, — diris Raskoijnikov.

ĉu per tio vi volas esprimi, ke mi klopodas por mi? Ne maltran- kviliĝu, Rodion Romanoviĉ, se mi klopodus por mia profito, tiam mi ne parolus tiel rekte, ĉar mi ne estas ja absolute stuita. En tiu riiato mi malkovru al vi ilnu psikologian strangaĵon. Ĵus, pravigante mian amon al Avdotja Romanovna, mi diris, ke mi mem estis viktimo. Do, sciu, ke neniun amon mi sentas nun, n-neniun, tiel ke eĉ al mi mem tio estas stranga, ĉar iam mi efektive sentis ion seriozan...

Pro farniento kaj malĉasto.

Efektive, mi estas homo farnienta kaj malĉasta. Cetere, via fratino havas tiom da avantaĝoj, ke eĉ mi ne povis rezisti al la impreso. Sed tio ĉi estas absurda, kiel nun mi mem vidas.

ĉu jam delonge vi tiel vidas?

Jam antaŭe mi komencis rimarki, kaj definitive mi konvinkiĝis an- taŭ tri tagoj, preskaŭ en la minuto de P veno al Peterburgo. Cetere, an- koraii en Moskvo mi imagis, ke mi veturas por venki la koron de Avdotja Romanovna kaj rivali kun sinjoro Luĵin.

Pardonu, ke mi interrompas vin, estu afabla: ĉu vi povas kurtigi vian parolon kaj transiri rekte al la celo de via vizito. Mi rapidas, mi devas iri...

Kun granda plezuro. Veninte ĉi tien kaj decidinte nun entrepreni iun... vojaĝon, mi intencas fari necesajn anticipajn dispoziciojn. Miaj in- fanoj restis ĉe la onklino: ili estas riĉaj kaj persone min ili ne bezonas. Cetere, kia mi estas patro! Por miaj bezonoj mi prenis nur tion, kion antaŭ unu jaro donacis al mi Marfa Petrovna. Por mi sufiĉos. Pardonu, tuj mi transiras al la afero mem. Antaŭ la vojaĝo, kiu eble realiĝos, mi volas ankaŭ pri sinjoro Luĵin fini. Mi propre ne abomenas lin, sed fakte pro li okazis tiu kverelo kun Marfa Petrovna, kiam mi eksciis, ke tiun geedziĝon ĝuste ŝi bakis. Nun mi dezirus renkonti Avdotjan Romanov- nan, pere de vi kaj prefere en via ĉeesto por klarigi al ŝi, unue, ke de sinjoro Luĵin ŝi ne nur ne havos profiton, sed eĉ plej probable malpro- fitos. Poste, mi intencas peti ŝian pardonon pro ĉiuj tiuj antaŭnelongaj malagrablaĵoj kaj aŭdacus proponi al ŝi dek mil rublojn kaj tielmaniere plifaciligi la disiĝon de sinjoro Luĵin, la disiĝon, al kiu ŝi mem estus ĝoja, se nur tio eblus.

Sed vi efektive estas freneza! — kriis Raskoljnikov, eĉ ne tiom ko- leriĝante, kiom mirante. — Kiel vi aŭdacas tiel diri!

Mi sciis, ke vi krios. Sed unue, kvankam mi ne estas riĉa, sed tiujn dek milojn mi havas tute liberaj, do tute, tute ne necesaj al mi. Se ilin ne akceptus Avdotja Romanovna, mi eble eĉ pli stulte ilin for- uzus. Estis unue. Due: mia konscienco estas tute kvieta; mi proponas sen iuj ajn kalkuloj. Kredu aŭ ne kredu, sed poste ekscios kaj vi kaj Avdotja Romanovna. Mi volas diri, ke mi efektive kaŭzis multajn zorgojn kaj malagrablaĵojn al via altestimata fratino; do, sentante la sinceran pen- ton, mi elkore deziras ne min eiaĉeti, ne la malagrablaĵojn pagi, sed simple fari ion bonan al ŝi, kun tiu motivo, ke ja mi ne havas privilegion fari nur fiaĵojn. Se en mia propono estus almenaŭ miliona ono de kal- kulo, tiam certe mi ne proponus nur dek milojn, se antaŭ kvin semajnoj mi proponis al ŝi pli multe. Krom tio, mi verŝajne tre kaj tre baldaŭ edziĝos al junulino, kaj sekve, ĉiuj suspektoj pri iuj atencoj kontraŭ Av- dotja Romanovna per tio devas esti nuligitaj. Konklude mi diros, ke ed- ziniĝante al sinjoro Luĵin, Avdotja Romanovna prenas la saman monon, nur de alia flanko... Sed ne koleru, Rodion Romanoviĉ, rezonu trankvile kaj sobre.

Dirante tion, Svidrigajlov mem estis ekstreme trankvila kaj sobra.

Mi petas vin fini, — diris Raskoljnikov. ■— Ĉiuokaze tio estas ne- pardoneble aroga.

Neniom. Se tiel la homo al la homo en la tuta mondo nur mal- bonon povus fari kaj, kontraŭe, ne povus fari eĉ eron da bono, pro la sensignifaj konvcnciaj formalaĵoj. Estus stulte. Ja se mi, ekzemple mor- tus kaj tiun sumon al via fratino testamentus, ĉu ankaŭ tiam ŝi rifuzus akcepti?

Verŝajne tiel.

Tute ne. Cetere, se ne — do ne, estu ja tiel. Sed dek miloj — estas bela aĵo ĉe okazo. Ĉiuokaze mi petas vin transdoni miajn vortojn al Avdotja Romanovna.

Mi ne transdonos.

En tiu okazo, Rodion Romanoviĉ, mi estos devigita mem klopodi pri persona renkonto, kaj do, mi ŝin ĝenos.

Kaj se mi transdonus, ĉu vi klopodus pri persona renkonto?

Mi eĉ ne scias, kiel diri al vi. Unu fojon mi tamen tre dezirus revidi ŝin.

Ne esperu.

Domaĝe. Cetere, vi ne scias min. Kiam ni konatiĝos pli proksi- me...

ĉu vi kredas, ke ni konatiĝos pli proksime?

Kial ne? — ridetinte diris Svidrigajlov, leviĝis kaj prenis la ĉape- lon, — kvankam mi ne volis iri al vi, sed irante ĉi tien, mi ne tre espe- ris pri vi, kvankam, cetere, via fizionomio ankoraŭ matene konsternis min...

Kie vi min matene vidus? — maltrankvile diris Raskoljnikov.

Hazarde... A1 mi ŝajnas, ke en vi estas io, taŭga por mi... Ne maltrankviliĝu, mi ne estas tedulo; kaj kun trompistoj mi pace vivis kaj princon Svirbej, mian malproksiman parencon kaj magnaton, mi ne te- dis, kaj pri la Rafaela Madono al sinjorino Prilukova en albumo mi suk- cesis skribi, kaj kun Marfa Petrovna mi sep jarojn senforveture vivis, kaj en la domo de Vjazemskij en Sennaja mi en la pasinto noktumis10, kaj per la balono kun Berg mi eble flugos.

Nu, bone. Permesu demandi, ĉu vi baldaŭ entreprenas vian voja- ĝon?

Kian vojaĝon?

Nu, tiun «vojaĝon»... Vi mem ja diris.

La vojaĝon? Aĥ, jes!.. efektive, mi diris al vi pri la vojaĝo... Estas vasta demando... Kaj tamen, se vi nur scius, pri kio vi demandas! — li aldonis kaj subite laŭte kaj kurte ekridis. — Anstataŭ la vojaĝo mi eble edziĝos; oni fianĉinon al mi svatas.

Ĉi tie?

Jes.

Kiam vi sukcesis?

Sed kun Avdotja Romanovna unu fojon mi tre dezirus revidiĝi. Mi serioze petas. Nu, ĝis revido... afi, jes! Jen kion mi forgesis! Transdonu, Rodion Romanoviĉ, al via fratino, ke en la testamento de Marfa Petrov- na por ŝi estas destinitaj tri miloj. Tio estas tute certa. Marfa Petrovna tiel ordonis unu semajnon antaŭ la morto, kaj en mia ĉeesto tio okazis. Post du-tri semajnoj Avdotja Romanovna povos ricevi monon.

Cu vi diras la veron?

La veron. Transdonu. Nu, adiaŭ. Ja mi loĝas de vi tre proksime.

Elirante, Svidrigajlov koliziis en la pordo kun Razumifiin.

n

Estis jam preskaŭ la oka horo; ili ambaŭ rapidis al la domo de Ba- kalejev, por veni pli frue ol Luĵin.

Do, kiu estis ĉe vi? — demandis Razumihin, kiam ili eiiris stra- ten.

Estis Svidrigajlov, ĝuste tiu bienuio, en kies domo estis ofendita ia fratino, kiam ŝi servis ĉe ili kiel guvernistino. Pro liaj amoraj perse- kutoj ŝi devis foriri de tie, elpelita de lia edzino, Marfa Petrovna. Tiu Marfa Petrovna poste petis ŝian pardonon, kaj ĵus subite mortis. Ni pri ŝi parolis matene, ĉu vi memoras? Mi ne scias pro kio, sed tiun homon mi tre timas. Li alveturis tuj post la sepulto de P edzino. Li estas tre stranga kaj tre firme decidiĝinta al io... Li kvazaŭ scias ion... De li ne- cesas protekti Dunjan... mi tion volis diri al vi, ĉu vi aŭdas?

Protekti! Kion do li povas fari kontraij Avdotja Romanovna? Nu, dankon al vi, Rodja, ke vi tiel diras al mi... Mi protektos ŝin!... Kie li loĝas?

Mi ne scias.

Kial vi ne demandis? Eh, domaĝe! Cetere, mi mem ekscios!

Ĉu vi vidis lin? — demandis Raskoljnikov post kelka silento.

Nu jes, mi rimarkis; bone rimarkis.

Ĉu vi ĝuste lin vidis? Klare vidis? — insistis Raskoljnikov.

Nu jes, mi klare memoras, inter milo da homoj mi lin rekonus, mi havas bonan memoron pri vizaĝoj.

111 denove silentis.

Hm... bone... — murmuris Raskoljnikov. Ĉar jen estas kio... mi ekkredis... al mi ĉiam ŝajnas... ke tio povas esti eĉ ne fantazio.

Sed pri kio vi? Mi vin ne tute bone komprenas.

Jen vi ĉiuj diras, — daŭrigis Raskoljnikov, kurbiginte la buŝon je rideto, — ke mi estas freneza; kaj al mi nun ĝuste ŝajnis, ke mi eble efektive estas freneza kaj mi vidis nur fantomon!

He, kion vi diras!

Sed kiu povas ĝuste scii! Povas esti, mi vere frenezas, kaj ĉio, kio okazis dum tiuj ĉi tagoj, ĉio eble estis nur en la imago...

Eh, Rodja! Denove oni ĉagrenis vin!.. Do, kion ii diris, por kio li venis?

Raskoljnikov ne respondis, Razumiĥin pensis dum unu minuto.

Do, aŭskultu mian respondon, — li komencis. — Mi al vi venis, sed vi dormis. Poste ni tagmanĝis, kaj poste mi iris al Porfirij. Zametov ankoraŭ estas ĉe li. Mi volis komenci, sed ne sukcesis. Neniel mi povis ekparoli per konvena maniero. Ili kvazaŭ ne komprenas kaj ne povas kompreni, sed tute ne konfuziĝas. Mi forkondukis Porfirij-on al la fene- stro kaj komencis paroli, sed denove pro io ne sukcese: li rigardas flan- ken, kaj mi rigardas flanken. Mi, finfine, puŝis al lia nazo la pugnon kaj diris, ke mi frakasos lin, laŭparence. Li nur ekrigardis al mi. Mi kraĉis kaj foriris, jen la tuto. Tre stulte. AI Zametov mi ne diris eĉ unu vorton. Nur vidu: mi pensis ke mi agis aĉe, sed kiam mi desupris laŭ la ŝtuparo, al mi unu penso venis, ĝi preskaŭ iumigis min: pro kio ni klopodas? Ja se por vi iu danĝero estus aŭ io tia — nu jes. Sed kiel ĝi minacas al vi! Vi ja tute ne kulpas, do kraĉu al ili; ja ni poste mokos ilin, kaj mi en via loko komencus eĉ mistifiki ilin. Ja kicl poste ili hon- tos! Kraĉu; poste ni eĉ draŝi ilin povos, kaj nun ni ridu!

— Komprencble, tiel! —■ respondis Raskoljnikov. "Kaj kion vi morgaŭ diros?" — li pensis. Stranga afero, li ankoraŭ eĉ unufoje ne pcnsis: "kion pensos Razumiĥin, kiam li ekscios?" Pensinte tion, Raskoljnikov fikse ri- gardis al li. Per la nuna raporto de Razumiĥin pri la vizito al Porfirij li multe estis interesita: tiel multe pasis de tiu tempo kaj aldoniĝis!..

En la koridoro ili koliziis kun Lujin: li venis ekzakte je la oka horo kaj serĉis la ĉambron, tiel ke ĉiuj tri eniris kune, sed ne rigardante unu al la alia kaj ne salutante. La junaj viroj eniris la unuaj, kaj Petro Pe- troviĉ, por deco, iom prokrastiĝis en la antaŭĉambro, malvestante la mantelon.

Pulfieria Aleksandrovna tuj eliris renkonti lin ĉe la sojlo. Dunja sa- lutis ia fraton.

Petro Petroviĉ eniris kaj sufiĉe afable, kvankam kun duobligita soli- deco, riverencis al la virinoj. Cetere, li rigardis tiel, kvazaŭ li perdus siajn pensojn kaj ankoraŭ ne retrovus ilin. Pulĥeria Aleksandrovna an- kaŭ iom konfuziĝis kaj rapidis sidigi ĉiujn ĉe la ronda tablo, sur kiu bo- lis samovaro. Dunja kaj Luĵin sidiĝis unu kontraŭ la alia ĉe ambaŭ flan- koj de la tablo. Razumiĥin kaj Raskoljnikov lokiĝis kontraŭ Pulĥeria Aleksandrovna — Razumiĥin pli proksime al Luĵin, kaj Raskoljnikov apud la fratino.

Momente venis silento. Petro Petroviĉ senhaste elprenis batistan tu- keton, de kiu sentiĝis aromo de parfumo, kaj purigis la nazon kun la aspekto de bonintenca homo, tamen iom ofendita en sia digneco, kaj ĉe tio firme decidinta postuli klarigojn. A1 li ankoraŭ en la antaŭĉambro ve- nis ideo: ne malvesti la mantelon kaj forveturi kaj per tio severe kaj im- pone puni ambaŭ virinojn, por ke ili abrupte eksentu ĉion. Sed li ne ku- raĝis. Des pli ke tiu homo ne ŝatis malklarecon, kaj ĉi tie estis necese kJarigi: se tiel evidente estas rompita lia ordono, do estas ne senkaŭze,

Raj do prefere li nun ĉion eksciu; kaj por puni li ĉiam havos tempon, des pli ke ili estas en liaj manoj.

Mi esperas, ke la veturo pasis bone? — li oficiale adresis al Pul- ĥeria Aleksandrovna.

Dank' al Dio, Petro Petroviĉ.

Tre agrable. ĉu ankaŭ Avdotja Romanovna ne laciĝis?

Ja mi estas juna kaj forta, mi ne laciĝis, sed la patrino veturis malfacile, — respondis Duneĉka.

Kion fari; niaj naciaj vojoj estas tre longaj. Grandas tiel nomata "panjo Ruslando"... Kaj mi, spite al mia deziro, neniel povis hieraŭ ren- konti vin personĉ. Espereble ĉio pasis sen specialaj zorgoj?

Afi, ne, Petro Petroviĉ, ni estis tre maikuraĝigitaj, — kun aparta voĉnuanco rapidis deklari Pulfieria Aleksandrovna, — kaj se Dio mem, ŝajne, ne sendus al ni Dmitrij-on Prokofjiĉ, ni simple pereus. Jen estas li, Dmitrij Prokofjiĉ Razumifiin, — ŝi aldonis prezentante lin al Luĵin.

Jes, mi jam havis la plezuron... hieraŭ, — murmuris Luĵin, mal- simpatie strabinte la okulojn al Razumifiin, poste kuntiris la brovojn kaj silentiĝis. Kaj ĝenerale Petro Petroviĉ apartenis al tiu kategorio de ho- moj, evidente ekstreme afablaj en la societo kaj precipe pretendantaj al afableco, kiuj se la afero evoluas kontraŭ ilia plano, tuj perdas ĉiujn siajn manierojn kaj iĝas similaj pli ĝuste al farun-sakoj, ol al leĝeraj ka- valiroj vigligantaj societon. ĉiuj denove eksilentis: Raskoljnikov persiste silentis, Avdotja Romanovna ĝis certa tempo ne volis rompi la silenton, Razumiĥin nenion havis por diri, tiel, ke Pulĥeria Aleksandrovna denove maltrankviliĝis.

Marfa Petrovna mortis, ĉu vi aŭdis, — ŝi ekparolis uzante sian plej efikan rimedon.

Certe, mi aŭdis. Mi inter la unuaj estis informita kaj mi eĉ alve- turis nun por sciigi al vi, ke Arkadij Ivanoviĉ Svidrigajlov, tuj post la sepulto de la edzino, haste forveturis en Peterburgon. Estas tiel, kiel mi aŭdis de certaj fontoj.

En Peterburgon? ĉi tien? — alarmite demandis Duneĉka kaj re- ciprokis rigardojn kun la patrino.

Guste tiel, kaj kompreneble, ne sen ceioj, se preni en konsideron la hastecon de V forveturo kaj ĝenerale la antaŭajn cirkonstancojn.

Mia Dio! ĉu li ankaŭ ĉi tie ne lasos Duneĉkan en trankvilo? — ekkriis Pulĥeria Aleksandrovna.

Al mi ŝajnas, ke vi ne devus precipe maltrankviliĝi, nek vi, nek

Avdotja Romanovna, certe se vi mem ne dezirus havi kun li iujn rilatojn. Kio koncernas min, mi observas kaj nun serĉas, kie li haltis...

Afi, Petro Petroviĉ, vi ne kredos, ĝis kia grado vi nun timigis min! — daŭrigis Pulĥeria Aleksandrovna. — Mi vidis lin nur dufoje, kaj li Ŝajnis al mi tiom terura, tiom terura! Mi certas, ke li kaŭzis la morton de Marfa Petrovna.

Pri tio ne eblas esti certa. Mi havas ĝustajn informojn. Mi ne kon- traŭdiras, li eble kontribuis al la plirapidiĝo de la afero, por tiel diri, per la morala influo de ofendo; sed kio koncernas la konduton kaj ĝene- rale la moralan karakterizon de tiu persono, mi kun vi plene konsentas. Mi ne scias, ĉu li nun estas riĉa, kaj kion lasis al li Marfa Petrovna; pri tio mi ekscios tre baldaŭ; sed ĉi tie, en Peterburgo, havante almenaŭ iujn monrimedojn, li certe rekomencos sian malnovan vivon. Li estas la plej malĉasta kaj pereinta en malvirtoj homo el ĉiuj samspecaj homoj! Mi havas konsiderindajn motivojn por supozi, ke Marfa Petrovna, kiu havis la malfeliĉon ekami lin kaj elaĉeti el la ŝulda prizono, antaŭ ok jaroj, servis al li ankoraŭ en la alia rilato: nur per ŝiaj penoj kaj oferoj estis estingita en la komenco mem krima afero, kun aspekto de brutala kaj por tiel diri, fantasta murdo, pro kiu ti tre probable povus promeni en Siberion. Jen kia homo li estas, se vi volas scii.

Afi, Dio! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna. Raskoljnikov atente aŭskultis.

Ĉu vi diras la veron, ke vi havas pri tio ĝustajn informojn? — demandis Dunja severe kaj impone.

Mi diras ai vi nur tion, kion mi aŭdis mem, laŭ sekreto, de Marfa Petrovna. Necesas rimarki, ke de la jura vidpunkto, tiu kazo estas tre malklara. ĉi tie loĝis, cetere ankaŭ nun ŝajne loĝas iu Resslifi11, ekster- landanino kaj krom tio ankoraŭ uzuristino, okupiĝanta ankaŭ pri aliaj aferoj. Kun tiu Resslifi sinjoro Svidrigajlov delonge troviĝis en tre inti- maj kaj misteraj rilatoj. Ĉe ŝi loĝis malproksima parencino, ŝajne nepino, surdmuta knabino ĉirkaŭ dekkvinjara aŭ eĉ dekkvarjara, kiun tiu Resslifi senlime malamis kaj pro ĉiu manĝita panpeco riproĉis; eĉ batis ŝin te- rure. Iam ŝi estis trovita en subtegmentejo pendumiĝinta. Oni konstatis suicidon. Post la ordinaraj procedoj la afero finiĝis per tiu konstato, sed poste aperis denunco, ke la infano estis... terure mistraktita fare de Svi- drigajlov. Vere, ĉio tio estis malklara, denuncis alia germanino, fikon- duta virino kaj ne fidebla; fine, eĉ la denunco ne estis realigita; dank' al penoj kaj mono de Marfa Petrovna ĉio iimiĝis per onidiro. Tamen, tiu onidiro estis tre multsignifa. Vi certe, Avdotja Romanovna, en ilia domo aŭdis la historion pri servisto Filipo, mortinta pro torturado, antaŭ ses jaroj, ankoraŭ en la tempo de servuto.

Mi aŭdis, kontraŭe, ke tiu Filipo mem strangolis sin.

Custe tiel, sed devigis, aŭ pli bone diri, inklinis lin al la suicido la senĉesa sistemo de persekutoj kaj punoj de sinjoro Svidrigajlov.

Mi ne scias tion, — seke respondis Dunja, — mi nur aŭdis iun tre strangan historion, ke tiu Filipo estis iu hipokondriulo, iu hejma fi- lozofo, homoj diris, li "trolegis", kaj ke li strangolis sin pro la mokoj, sed ne pro draŝoj de sinjoro Svidrigajlov. Sed dum mia ĉeesto li bone traktis la homojn, kaj la homoj eĉ amis lin, kvankam ankaŭ ili kulpigis lin pri la morto de Filipo.

Mi vidas, ke vi, Avdotja Romanovna, iel iĝis subite inklina pravigi lin, — rimarkis Luĵin, kurbiginte ia buŝon je ambigua rideto. — Efek- tive, li estas homo ruza kaj trompema koncerne virinojn, kaj kiel plo- rinda ekzemplo povas servi Marfa Petrovna, tiel strange mortinta. Mi nur volis servi al vi kaj via panjo per mia konsilo, atendante liajn novajn kaj sendube okazontajn provojn. Kio koncernas min, mi estas firme cer- ta, ke tiu homo sendube denove malaperos en prizono por ŝuldantoj. Marfa Petrovna neniam intencis ion testamenti al li kaj se Ŝi ion lasis al li, tio estas plej probable io plej necesa, malmultekosta, efemera, kio eĉ por unu jaro ne sufiĉos al homo kun liaj kutimoj.

Petro Petroviĉ, mi petas vin, — diris Dunja, — ni ĉesu pri sinjoro Svidrigajlov. Tio afliktas min.

Li ĵus vizitis min, — subite diris Raskoljnikov, por ia unua fojo rompinte la silenton.

De ĉiuj flankoj aŭdiĝis eksklamacioj, ĉiuj direktiĝis al li. Eĉ Petro Petroviĉ emociiĝis.

Antaŭ unu horo kun duono, kiam mi dormis, li eniris, vekis min kaj prezentis sin, — daŭrigis Raskoljnikov. — Li estis sufiĉe babilema kaj ĝoja kaj li tute kredas ke li amikiĝos kun mi. Interalie, li tre petas kaj serĉas rendevuon kun vi, Dunja, kaj li petis min esti peranto en tiu rendevuo. Li havas por vi unu proponon; pri kio temas, li ne diris al mi. Krom tio, li tute certigis min, ke Marfa Petrovna, unu semajnon an- taŭ la morto, sukcesis lasi por vi, Dunja, per testamento tri mil rublojn, kaj tiun monon vi povos nun ricevi tre baldaŭ.

Dank' al Dio! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna kaj krucosignis. — Preĝu pri ŝi, Dunja, preĝu!

Tio efeklive estas vero, — ellasis Luĵin.

Nu-nu, kio plu? — urĝis Duneĉka.

Poste li diris, ke li mem ne estas riĉa kaj la tuta bieno restas al liaj infanoj, kiuj nun estas ĉe la onklino. Poste, ke li haltis ie proksime de mi, sed kie? — mi ne scias, ne demandis...

Sed kion, kion li volas proponi al Duneĉka? — demandis timigita Pulheria Aleksandrovna. — Ĉu li diris al vi?

Jes, li diris.

Kion?

Mi poste diros. — Raskoljnikov eksilentis kaj turniĝis al sia teo.

Petro Petroviĉ eligis horloĝon kaj ekrigardis.

Mi devas iri pro afero, kaj tiel mi ne malhelpos, — li aldonis kun iom pikita aspekto kaj komencis leviĝi de la seĝo.

Restu, Petro Petroviĉ, — diris Dunja, — ja vi havis intencon sidi kun ni dum ĉi vespero. Tiom pli, ke vi mem skribis, ke vi deziras ion klarigi kun panjo.

ĉuste tiel, Avdotja Romanovna, — impone diris Petro Petroviĉ, denove eksidinte sur la seĝo, sed ankoraŭ konservante la ĉapelon en la manoj, — mi efektive deziris klariĝi kaj kun vi kaj kun via estimata pa- trino, kaj interalie pri tre gravaj punktoj. Sed same kiel via frato ne po- vas en mia ĉeesto rakonti pri la proponoj de sinjoro Svidrigajlov, mi ne deziras kaj ne povas klarigi... en ĉeesto de aliaj personoj... koncerne kelkajn tre kaj tre gravajn punktojn. Des pli, ke mia fundamenta kaj persista peto ne estis plenumita...

Luĵin surprenis amaran aspekton kaj fiere eksilentis.

Via peto, ke la frato ne ĉeestu dum nia renkonto, ne estas ple- numita nur pro tio, ke tiel mi volis, — diris Dunja. — Vi skribis, ke la frato ofendis vin; mi opinias, ke tion necesas senprokraste kiarigi kaj vi devas interpaciĝi. Se Rodja efektive ofendis vin, tiam li devas peti kaj li petos vian pardonon.

Petro Petroviĉ tuj kuraĝiĝis.

Ekzistas tiaj ofendoj, Avdotja Romanovna, kiujn eĉ kun plej gran- da deziro, forgesi ne eblas. Ĉio havas limon, kiun transpaŝi estas dan- ĝere; ĉar, unufoje transpaŝinte, reveni jam maleblas.

Mi ne pri tio parolis kun vi, Petro Petroviĉ, — iom malpacience interrompis Dunja, — komprenu bone, ke nia tuta estonto nun dependas de tio, ĉu klariĝos kaj ordiĝos ĉio plej rapide, aŭ ne? Mi rekte, de la unua vorto diras, ke aliel mi ne povas opinii, kaj se mi nur almenaŭiom estas kara al vi, tiam, kvankam kun malfacilo, tiu tuta historio jam hodiaŭ devas finiĝi. Mi ripetas al vi: se la frato estas kulpa, li petos vian pardonon.

Mi miras, ke vi tiel metas la demandon, Avdotja Romanovna, — pli kaj pli ekscitiĝis Luĵin, — estimante kaj, por tiel diri, adorante vin, mi samtempe tre kaj tre povas ne ami iun el viaj familianoj. Pretendante je feliĉo esti via fianĉo, mi tamen samtempe ne povas akcepti por mi de- vojn neakcepteblajn...

Ah, lasu bonvole tiun ofendiĝemon, Petro Petroviĉ, — sentoplene interrompis Dunja, — kaj estu tiu saĝa kaj nobla homo, kia mi ĉiam kredis vin kaj volas plu kredi. Mi donis al vi grandan promeson, mi estas via fianĉino: do, konfidu al mi tiun aferon kaj kredu, ke mi havos la fortojn por juĝi objektive. Tio, ke mi prenas al mi la rolon de juĝisto, estas surpriza por mia frato, samkiel por vi. Kiam mi invitis lin hodiaŭ, spite vian leteron nepre veni al nia rendevuo, mi nenion diris al li pri miaj intencoj. Komprenu, ke se vi ne interpaciĝos, mi devos elekti: aŭ vin, aŭ lin. Tiel staras la demando kaj de via kaj de lia flanko. Mi ne volas kaj ne devas erari en la elekto. Por vi mi devas ŝiri rilatojn kun la frato; por la frato mi devas ŝiri kun vi. Mi volas kaj povas ekscii nun certe: ĉu li estas frato al mi? Kaj pri vi: ĉu mi estas kara al vi, ĉu vi estimas min: ĉu vi estas mia edzo?

Avdotja Romanovna, — ŝokite diris Luĵin, — viaj vortoj estas tro muitsignifaj por mi, mi diros pli, eĉ ofendaj, pro tiu situacio, kiun mi havas rilate al vi. Jam ne parolante pri la ofenda kaj stranga komparo de mi kun... la aroganta junulo, per viaj vortoj vi allasas la eblecon rompi la promeson donitan al mi. Vi diras: "aŭ vi, aŭ Ii?'\ do, ĝuste per tio vi montras al mi, kiel malmulte mi signifas por vi... mi ne povas koncedi tion ĉe la rilatoj kaj... devoj, ekzistantaj inter ni.

Kiel! — ekflamis Dunja, — mi metas vian intereson apud tio, kio ĝis nun estis la plej kara en mia vivo, kio ĝis nun konsistigis tutan mian vivon, kaj subite vi ofendiĝas pro tio, ke mi atribuas al vi malmultan valoron!

Raskoljnikov silente kaj sarkasme ridetis, Razumiĥin skuiĝis; sed Pe- tro Petroviĉ ne akceptis la obĵeton; kontraŭe, kun ĉiu vorto li iĝis pli altruda kaj incitiĝema, kvazaŭ li trovus en tio guston.

257

La amo al la estonta kunvivanto, al la edzo, devas superi la amon al la frato, — li prononcis sentence, — kaj ĉiuokaze, mi ne volas esti komparata... Kvankam mi antaŭe insistis, ke en la ĉeesto de via frato

17 3aKai 1541mi ne deziras kaj ne povas kiarigi ĉion, kun kio mi venis, mi tamen tuj devas adresi al via altestimata patrino por necesa kiarigo de unu tre fundamenta kaj ofenda por mi punkto. Via filo, — li adresis al Pulfieria Aleksandrovna, — hieraŭ, en la ĉeesto de sinjoro Raciufiin (aŭ... Ĉu, Ŝajne, tiel? pardonu, ml forgesis vian familian nomon, — 11 afable rive- rencis al Razumifiin), 11 ofendis min per kripligo de mla penso, kiun mi diris al vi en la privata interparolo ĉe kafo, nome, ke edziĝo al malriĉa junulino, kiu jam spertis malfeliĉon en la vivo, laŭ mi, estas pli avantaĝa en la geedza aspekto, ol al junulino spertinta bonstaton, ĉar estas pli utila por la moralo. Via filo intence troigis la signifon de 1' vortoj ĝis absurdeco, kulpignite min pri malicaj intencoj kaj, laŭ mia kompreno, li bazis sin sur via korespondaĵo. Mi estus feliĉa, se vi, Pulfieria Aleksan- drovna, povus malkonvinki min pri tio kaj tiel trankviligi. Diru al mi, per kiuj nome terminoj vi transdonis miajn vortojn en via letero al Ro- dion Romanoviĉ?

Mi ne memoras, — stumblis Pulfieria Aleksandrovna, — mi tran- sdonis kiel mi mem komprenis. Mi ne scias, kiel transdonis al vi Rod- ja... Eble Ii ion troigis.

Sen via sugesto li ne povus troigi.

Petro Petroviĉ, — digne diris Pulfieria Aleksandrovna, — pruvo de tio, ke mi kun Dunja ne akceptis viajn vortojn laŭ tre malbona vid- punkto, estas tio, ke ni cstas ĉi tie.

Bone, panjo! — aprobis Dunja.

Do, mi ankaŭ pri tio kulpas! — ofendiĝis Luĵin.

Jen, Petro Petroviĉ, vi kulpigas Rodion-on, sed vi mem pri li an- taŭnelonge malveron skribis en la letero, — aldonis vigliĝinte Pulfieria Aleksandrovna.

Mi ne memoras, ke mi skribis iun malveron.

Vi skribis, — akre diris Raskoljnikov, ne turnante sin al Luĵin,

ke mi hieraŭ fordonis monon ne al la vidvino de la tretito, kiel efek- tive okazis, sed al lia filino (kiun ĝis la hieraŭa tago mi neniam vidis). Vi tion skribis, por kvereligi min kun la parencoj, kaj por tio vi aldonis, en fiaj esprimoj, pri la konduto de la junulino, kiun vi ne konas. Tio estas klaĉo kaj malnoblaĵo.

Pardonu, kara sinjoro, — tremante pro kolero, respondis Luĵin,

en mia letero mi skribis pri viaj ecoj kaj agoj nur por plenumi la peton de via fratino kaj de la panjo priskribi al ili: kiel mi trovis vin kaj kian impreson vi faris al mi? Kio koncernas la prijuĝojn en mia le-tero, trovu almenaŭ unu linion maljustan; do eble vi ne elspezis la mo- non kaj en tiu familio, eĉ kvankam malfeliĉa, ne troviĝas malindaj per- sonoj?

Kaj laŭ mi, vi kun Ĉiuj viaj kvalitoj, ne valoras eĉ la etfingron de tiu malfcliĉa junulino, en kiun vi la ŝtonon ĵetas.

Do, vi eĉ kuraĝus akcepti ŝin en la societon de viaj patrino kaj fratino?

Mi jam faris tion, se vi volas scii. Hodiaŭ mi proponis al ŝi eksidi apud la panjo kaj Dunja.

Rodja! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna.

Duneĉka ruĝiĝis; Razumiĥin kuntiris la brovojn. Luĵin sarkasme kaj degne ridetis.

Bonvolu mem vidi, Avdotja Romanovna, — ĉu eblas ĉi tie kon- kordo? Mi esperas nun, ke tiu afero estas finita kaj klarigita, unufoje por ĉiam. Mi foriras por ne malhelpi al la plua plezuro de P familia ren- konto kaj al komunikado de sekretoj (li ekstaris kaj prenis la ĉapelon). Sed, forirante, mi kuraĝas rimarkigi, ke mi esperas por estonto esti li- berigita de similaj renkontoj kaj, por tiel diri, kompromisoj. AI vi, alt- estimata Pulfieria Aleksandrovna, mi havas precipan peton, pri la sama temo, tiom pli, ke mia letero estis adresita al vi, sed ne al iu alia.

Pulfieria Aleksandrovna iom ofendiĝis.

Vi, ŝajne, volas, ke ni tute estu en via potenco, Petro Petroviĉ. Dunja rakontis al vi Ia kaŭzon, pro kiu ne estis plenumita via deziro: ŝi havis bonan intencon. Cetere, vi skribis al mi, kvazaŭ vi ordonus. Do, ĉu ĉiun vian deziron ni devas trakti kiel ordonon? Kaj mi eĉ male diros al vi, ke nun vi devus pli delikate kaj pardoneme rilati al ni, ĉar ni ĉion forlasis kaj, konfidante al vi, ni alveturis ĉi tien, kaj do, pro tio ni pre- skaŭ en via potenco troviĝas.

Estas ne tute juste, Pulfieria Aleksandrovna, kaj precipe en la nu- na momento, kiam estas sciigite pri la tri miloj testamentitaj de Marfa Petrovna, kio ŝajne estas tre ĝustatempa, se juĝi laŭ la nova tono, per kiu vi ekparolis kun mi, — li aldonis sarkasme.

Juĝante laŭ tiu rimarko, eblas efektive supozi, ke vi esperis pri nia senhelpeco, — ekscitite rimarkis Dunja.

17*

Sed nun mi tamen ne povas tiel kalkuli kaj precipe mi ne deziras malhelpi komunikadon de P sekretaj proponoj de Arkadij Ivanoviĉ Svi- drigajlov, kun kiuj li delegis vian fraton kaj kiuj, kiel mi vidas, havas por vi kapitalan, kaj povas esti, eĉ tute agrablan signifon.

259

Afi, mia Dio! — ekkriis Pulĥeria Aleksandrovna.

Razumiĥin ne povis sidi sur la seĝo.

ĉu vi ne hontas nun, fratino? — demandis Raskoljnikov.

Mi hontas, Rodja, — diris Dunja. — Petro Petroviĉ, iru for! — Si adresis al li, paliĝinte pro kolero.

Petro Petroviĉ, ŝajne, tute ne atendis tian finon. Li tro esperis pri sia potenco kaj pri la senhelpeco de siaj viktimoj. Kaj nun li ne ekkredis. Li paliĝis, kaj liaj lipoj ektremis.

Avdotja Romanovna, se mi nun eliros tra tiu pordo, post tia adiaŭo, tiam — pripensu tion — mi jam neniam revenos. Bone pripensu! Miaj vortoj estas firmaj.

Kia arogo! — ekkriis Dunja, rapide leviĝante de V seĝo, —■ kaj mi tute ne volas, ke vi revenu!

Kiel? Do jen ki-i-iel! — kriis Luĵin, tute ne kredinta ĝis la lasta momento, je tia fino, kaj tial tute perdinta nun la pensfadenon, — Aĥ, tiel! Sed sciu, Avdotja Romanovna, ja mi povas protesti.

Kian fajton vi havas tiel paroli kun ŝi! — arde defendis Pulĥeria Aleksandrovna, — per kio vi povas protesti? Kaj kian rajton vi havas? Ĉu mi kapablas fordoni al vi, tia, mian Dunjan? Iru, lasu nin tute! Ni mem kulpis, ke entreprenis maljustan aferon, kaj pleje mi...

Tamen, Pulĥeria Aleksandrovna, — ardis en furiozo Luĵin, — vi ligis min per la promeso, kiun vi mem nun rezignas... Kaj, fine... fine, mi devis sperti, por tiel diri, pro tio elspezojn...

Tiu lasta pretendo estis tiel tipa por Petro Petroviĉ, ke Raskoljnikov, paliĝanta pro kolero kaj penoj reteni ĝin, subite ne eltenis kaj ekridegis. Sed Pulĥeria Aleksandrovna furioziĝis:

Elspezojn? Kiujn elspezojn? ĉu temas pri nia kofro? Sed ĝin la konduktoro ja senpage veturigis. Dio, kaj estas ni, kiuj ligis vin! Mal- fermu al okulojn, Petro Petroviĉ, estas ja vi, kiu ligis niajn brakojn kaj krurojn, sed ne ni vin!

Sufiĉe, panjo, mi petas, sufiĉe! — petis Avdotja Romanovna. — Petro Petroviĉ, faru komplezon, foriru!

Mi foriros, sed permesu la lastan vorton! — li diris preskaŭ tute ne regante sin, — via panjo, ŝajne, tute forgesis, ke mi decidis edzinigi vin, por tiel diri, post la urba klaĉado, disvastiĝinta en la tuta ĉirkaŭaĵo koncerne vian reputacion. Ignorante la societan opinion kaj restarigante vian reputacion, mi, certe, povis tre kaj tre esperi pri rekompenso kaj eĉ postuli vian dankon... Kaj nur nun senvualiĝis miaj okuloj! Mi mem vidas, ke mi povas esti, tre kaj tre senpense agis, ignorante la societan vocon...

He, ĉu li estis dukapa! — ekriis Razumiĥin, saltante de sia seĝo kaj jam luktonta.

Malnobla kaj malica homo vi estas! — diris Dunja.

Neniun vorton! Neniun geston! — ekkriis Raskoljnikov retenante Razumiĥin-on; poste li alvenis preskaŭ tuŝe ai Luĵin:

Bonvolu eliri for! — li diris mallaŭte kaj apartigante la vortojn, — kaj neniun vorton plu, aliel...

Petro Petroviĉ kelkajn sekundojn rigardis al li kun la pala kaj kur- bigita pro kolero vizaĝo, poste forturniĝis, ekiris, kaj certe, malofte iu forportis iam kun si en la koro tiom da kolera malamo pri iu, kiel tiu ĉi homo pri Raskoljnikov. Lin, kaj nur lin li kulpigis pri ĉio. Kurioze, ke jam desuprante laŭ la ŝtuparo li ankoraŭ imagis, ke la afero ankoraŭ, povas esti, tute ne estas perdita kaj, koncerne ia virinojn, ĝi estas eĉ "tre kaj tre" korektebla.

m

La ĉefa afero estis, ke li, ĝis la plej lasta minuto, neniel atendis si- milan finon. Li obstinis ĝis la lasta limo, eĉ ne konjektante, ke la du mizeraj virinoj povas liberiĝi el lia potenco. A1 tiu konvinko multe kon- tribuis lia gloramo kaj tiu grado de memfido, kiun preferindus nomi memamo. Petro Petroviĉ, farinta sian karieron de nulo, malsanece kuti- miĝis admiri sin, li alte aprezis sian saĝon kaj kapablojn kaj kelkiam, en soleco, li eĉ admiris sian vizaĝon en spegulo. Sed li plej amis kaj Ŝatis en la mondo sian monon, akiritan per laboro kaj aliaj rimedoj: tlu mono egaligis lin kun ĉio, kio estis pli supera ol li.

Nun arnare memorigante al Dunja pri tio, ke li decidis edzinigi Ŝin, ignorante Ŝian malbonan reputacion, Petro PetroviĈ parolis tute sincere kaj eĉ sentis profundan koleron kontraŭ tia "nigra maldankemo". Kaj ce- tere, svatante sin al Dunja, U jam tiam estis tute konvinkita pri absur- deco de Ĉiuj klaĉoj, refutitaj publike de Marfa Petrovna mem kaj jam delonge lasitaj en la tuta urbeto, kle Ĉiuj arde defendis Dunjan. Ankaŭ nun 11 ne rezignus tion, ke Ĉion Ĉi li jam tiam sciis. Kaj tamen li tre alte aprezis sian decidemon altigi Dunjan ĝis sia nivelo kaj opiniis tion heroaĵo.

Nun eldirante tion al Dunja, li diris sian kaŝitan, dorlote vartitan en si penson, kiun li jam plurfoje admiris, kaj ne povis kompreni, kiel la aliaj homoj povis ne admiri lian heroaĵon. Farante la viziton al Raskolj- nikov, li eniris kun sento de bonfaranto, preta kolekti la fruktojn kaj aŭskulti tre dolĉajn komplimentojn. Kaj nun, dcsuprante laŭ la ŝtuparo, li certe opiniis sin plejgrade ofendita kaj nekomprenita.

Dunja estis tre necesa al li; rezigni ŝin por li estis nekredeble. Jam delonge, jam ekde kelkaj jaroj, li dolĉe revis pri edziĝo, dume kolektante monon kaj atendante. Kun ekstazo li aspiris, en profunda sekreto, pri junulino bone edukita kaj malriĉa (nepre malriĉa), tre juna, tre beleta, nobla kaj klera, tre timigita, spertinta ekstreme multajn malfeliĉojn kaj tute kliniĝinta antaŭ li, pri tia, kia la tutan vivon opinios lin sia savo, admiros lin, obeus, mirus al li, kaj nur al li sola. Kiom da scenoj, kiom da pensofragmentoj li kreis en la imago, pri tiu loga kaj ludema temo, ripozante ekster laboro! Kaj jen la revo jam preskaŭ realiĝas: la beleco kaj klero de Avdotja Romanovna frapis lin; ŝia senhelpa stato ekscitis iin ĝis ekstremo. Tio estis eĉ iom pli ol liaj revoj: ŝi estis junulino fiera, karaktera, virta, eduke kaj klere pli supera ol li (li sentis tion), kaj tia estaĵo estus sklave danka al li la tutan vivon pro lia heroaĵo kaj tremame humiliĝus antaŭ li, kaj li senlime kaj potence regus!..

Kvazaŭ speciale, nelonge antaŭ tio, post longaj meditoj kaj atendoj, li finfine decidis definitive ŝanĝi la karieron kaj eniri en pli vastan agad- kampon, kaj iom post iom transiri ankaŭ en pli supran societon, pri kiu li delonge revis kun delico... Unuvorte, li decidis gustumi Peterburgon. Li sciis, ke per virinoj eblas "tre kaj tre" multon gajni. Ĉarmo de bela, virta kaj klera virino povas mirinde faciligi lian vojon, altiri al li atenton, krei aŭreolon... kaj jen — ĉio ruiniĝis! Tiu nuna abrupta, aĉa disŝiro efikis al li kiel trafo de fulmo. Ci estis iu aĉa ŝerco, absurdaĵo! Li nur iomete petolis; li eĉ ne sukcesis ĉion eldiri, li simple ŝercis, pasiiĝis, sed finiĝis tiel serioze! Fine, ja li eĉ amis Dunjan, li jam regis ŝin en siaj revoj — kaj subite!.. Ne! Morgaŭ, morgaŭ ĉion necesas restarigi, sanigi, korekti, kaj ĉefe — neniigi tiun arogantan flavbekulon, kiu estis la kaŭzo de ĉio. Kun malsaneca sento, iel nevole, li rememoris ankaŭ pri Razu- mifiin... Cetere, de tiu flanko 11 baldaŭ trankviliĝis: "Ankoraŭ tiun sta- rigi kun III— Sed kiun li serioze timis, — estis Svidrigajlov... Unuvorte, li frontis multajn klopodojn

Ne, mi estas la piej kulpa! — parolis Duneĉka, brakumante kaj kisante ia patrinon, — mi tentiĝis je iia mono, sed mi ĵuras, frato, mi ne imagis, ke li estas tiom malinda homo. Se mi pli frue komprenus lin, mi per nenio tentiĝus! Ne kulpigu min, frato!

Dio savis! Dio savis! — murmuris Pulfieria Aleksandrovna, sed iel senkonscie, kvazaŭ ŝi estus ankoraŭ ne tute kompreninta ĉion oka- zintan.

ĉiuj ĝojis, post minutoj eĉ ridis. Nur de tempo al tempo Duneĉka paliĝis kaj paŭtis rememorante la okazintaĵon. Pulfieria Aieksandrovna eĉ ne povis imagi, ke ankaŭ ŝi estos ĝoja; ankoraŭ matene la disŝiron kun Luĵin ŝi imagis kiel teruran plagon. Kaj Razumiĥin jubulis. Li tion an- koraŭ ne povis plene esprimi, sed li tute tremis, kiel en febro, kvazaŭ kvinpuda haltero falis de sur lia koro. Nun li havas rajton fordoni al ili sian tutan vivon, servi al ili... Kaj Ĉio nun okazeblis! Kaj, cetere, li eĉ time pelis pluajn pensojn kaj timis sian imagon. Nur Raskoljnikov sola sidis en la sama loko, preskaŭ morna kaj eĉ distrita. Li, kiu estis la plej interesita pri la forigo de Luĵin, nun li kvazaŭ malplej interesiĝis pri la okazintaĵo. Dunja nevoie pensis, ke li ankoraŭ tre koleras pri ŝi, ankaŭ Pulfieria Aleksandrovna ofte ĵetis al li timajn rigardojn.

Do, kion diris al vi Svidrigajlov? — aliris al li Dunja.

Afi, jes, jes! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna.

Raskoljnikov levis la kapon:

Li volas nepre donaci al vi dek mil rublojn kaj li dekiaris deziron unufoje revidi vin en mia ĉeesto.

Revidi! Nenial! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna, — nur kiel li aŭdacas proponi al ŝi monon!

Poste Raskoljnikov rerakontis (sufiĉe seke) sian interparolon kun Svi- drigajlov, ne menciinte pri la fantomoj de Marfa Petrovna, por ne di- skuti pri superfluaj temoj, kaj ĝenerale li sentis abomenon komenci iun ajn interparolon, krom la plej necesa.

Kion do vi respondis al li? — demandis Dunja.

Komence mi diris, ke mi nenion transdonos al vi. Tiam ii dekla- ris, ke li mem, per ĉiuj rimedoj, serĉos okazon por renkontiĝi kun vi. Li asertis, ke iia pasio al vi estis blago kaj ke nun li nenion sen- tas al vi... Li ne volas, ke vi edziniĝu al Luĵin... ĉenerale, ii parolis senorde.

Kion vi mem opinias pri li, Rodja? Kia li Ŝajnis al vi?

Mi konfesas, ke nenion mi bone komprenas. Li proponas dek mil, sed diras, ke li ne estas riĉa. Li deklaras, ke li intencas forvcturi ien, kaj post dek minutoj jam forgesas, ke li pri tio parolis. Aii li diras su- bite, ke li volas edziĝi kaj ke oni jam svatis fianĉinon al li... Certe, li havas celojn, kaj plej probable — malbonajn. Sed strangas supozi, ke li tiel stulte komencus la aferon, se li havas pri vi malbonajn intencojn... Mi, kompreneble, de 1 ia nomo, rifuzis tiun monon, unu fojon por ĉiam. ĉenerale, li tre stranga ŝajnis al mi, kaj... eĉ... ŝajne kun signoj de de- menco. Cetere, mi povis ankaŭ erari; tio povas aperi simpla trompado de sia speco. La morto de Marfa Petrovna, ŝajne tre impresis lin...

Bone ŝi vivu en la ĉielo! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna, — eterne, eterne mi preĝos al Dio por ŝi! Kio nun okazus al ni, Dunja, sen tiuj tri miloj! Dio, ili kvazaŭ falis de la ĉielo! Aĥ, Rodja, ja matene ni nur tri rublojn havis! Kaj mi kun Duneĉka, jam pensis kiel pli rapide la horloĝon lombardi, nur ne preni ĉe tiu homo, ĝis li mem divenos.

La propono de Svidrigajlov konsternis Dunjan. Ŝi staris enpensiĝema.

Li havas iun teruran planon! — ŝi diris preskaŭ flustre, al neniu adresante, preskaŭ tremante.

Raskoljnikov rimarkis tiun troan timon.

ŝajne, mi plurfoje devos lin vidi, — li diris al Dunja.

Ni observu lin! Mi spuros lin! — energie kriis Razumifiin. — Mi ne lasos lin el mia vido! A1 mi Rodja permesis. Li mem diris al mi: "protektu la fratinon". Kaj ĉu vi permesas, Avdotja Romanovna?

Dunja ridetis kaj etendis al li la manon, sed la zorgo ne iasis ŝiajn okulojn. Pulfieria Aleksandrovna ĵetadis al Ŝi timidajn rigardojn, cetere, tri miloj, videble trankviligis Ŝin.

Post horkvarono ĉiuj plej vigle konversaciis. EĈ Raskoljnikov, kvan- kam li ne parolis, sed kelkan tempon atente aŭskultis. Oratoris Razu- mifiin.

Sed kial, kial vi forveturu! — li ekzalte verŝis admiran parolon, — kion vi faros en via urbeto? Kaj ĉefe, ĉi tie vi estas kune kaj vi ne- cesas unu al la alia, — tre necesas, komprenu min! Nu, almenaŭ kelkan tempon... Kaj min prenu kiel amikon, kompanianon, kaj kredu, ke ni iniciatos bonegan entreprenon. Aŭskultu, ml klarigos al vi tion detale — la tutan projekton! Ankoraŭ matene, kiam ankoraŭ nenio okazis, jam tiam en mia kapo aperis... La afero jenas: mi havas onklon (mi kona- tigos vin; bonega kaj respektinda olduleto!), kaj tiu onklo havas unu mil rublojn de kapitalo, kaj li mem vivas el la pensio, kaj tio sufiĉas al li.

La duan jaron li trudiĝas ai mi, ke mi prenu de li tiun milon, kaj al li ses procentojn jare elpagu. Mi klare vidas: ii simple volas helpi al mi; sed pasintjare mi ne bezonis, kaj ĉi-jare mi jam atendis lian alveturon, decidinte preni la milon. Poste ankoraŭ vi donos unu milon, el viaj tri, kaj por la unua tempo sufiĉos, tiel ni kuniĝos. Kaj kion ni faros?

Razumiĥin komencis prezenti sian projekton kaj multe parolis pri tio, kiel preskaŭ ĉiuj niaj librovendistoj kaj eldonistoj malmulte komprenas pri sia varo, kaj tial ili kutime estas malbonaj eldonistoj, dum ekzistas tiaj eldonejoj, kiuj havas signifan profiton pro eldonado. Kaj pri tiu el- donado li, Razumiĥin, revis. Jam du jarojn li laboris por eldonistoj kiel tradukanto. Li nemalbone posedis tri eŭropajn lingvojn, malgraŭ tio, ke antaŭ ses tagoj li diris al Raskoljnikov, ke en la germana li estas "ŝti- pulo", celante persvadi lin preni duonon de la traduka laboro kaj tri ru- blojn antaŭpage, kaj tiam li mensogis, kaj Raskoljnikov sciis, ke li men- sogas.

Kiai, kial ni ellasu nian ŝancon, se nun ni havas la plej ĉefan ri- medon — propran monon? — ardis Razumifiin. — Certe, necesas multa laboro, sed ni iaboros, vi, Avdotja Romanovna, mi, kaj Rodion... kelkaj eldonaĵoj nun donas belan profiton! Kaj la ĉefa bazo de la entrepreno estas, ke ni scios, kion nome necesas traduki. Ni kaj tradukos, kaj el- donos12, kaj lernos, ĉion samtempe. Mi nun utilos, ĉar mi havas la sper- ton. Jam du jarojn mi klopodas inter eldonistoj kaj mi scias ĉiujn se- kretojn: ne sanktuloj potojn faras, kredu! Kaj kial, kial la pecon ni portu preter la buŝo! Mi mem scias, kaj tenas en sekreto, du-tri tiajn verkojn, ke nur pro la ideo traduki kaj eldoni ilin oni povas po cent rubloj preni de ĉiu libro, kaj por unu el ili mi eĉ kvincent preni rifuzus pro la ideo. Kaj kion vi pensas, se mi dirus nun tion al unu el tiuj eldonistoj, ili nur dubus — vcraj ŝtipoj! Kaj ĉiujn zorgojn rilate traktadon, tipografion, paperon, vendadon, tion konfidu al mi! Mi ĉiujn padojn jam scias! Ni komencos de malmulto, kaj atingos grandajn aferojn, aimenaŭ por la vi- vo sufiĉos, kaj la elspezojn ni ajnokaze rericevos.

La okuloj de Dunja brilis.

Al mi tre plaĉas viaj vortoj, Dmitrij ProkofjiĈ, — Ŝi diris.

Mi en tio, kompreneble, nenion komprenas, — efiis Pulfieria Alek- sandrovna, — eble estas bona afero, sed denove ja nur Dio Ĉion scias. Iel nove, nekonate. Certe, ni devas resti ĉi tie, almenaŭ por kelka tem- po...

Si rigardis al Rodja.

Kion vi opinias, frato? — diris Dunja.

Mi opinias, ke iia ideo estas bona, — li respondis. — Pri firmao, kompreneble, fruas revi, sed kvin-ses iibrojn eidoni kun certa sukceso efektive eblas. Mi ec mem konas unu verkon, kiu nepre bone vendiĝos. Kaj kio koncernas liajn kapablojn organizi la aferon, pri tio ne dubu: li tute kapablas... Cetere, vi ankoraŭ havos tempon por priparoli...

Hura! — kriis Razumifiin. — Nun aŭskultu, ĉi tie estas unu loĝe- jo, en la sama domo, de la samaj mastroj. Ci estas speciala, aparta, kun tiuj ĉi gastoĉambroj ĝi ne komunikiĝas, kaj meblita, la prezo estas mo- dera, tri ĉambretoj. Do, por la unua tempo vi povas lui ĝin. Vian hor- ioĝon mi morgaŭ lombardos kaj alportos monon, kaj poste ĉio ordiĝos. Kaj ĉefe, vi povas tie triope loĝi, kaj Rodja kun vi estos... He, kien vi, Rodja?

Kiel, Rodja, ĉu vi jam foriras? — eĉ timigite demandis Puifieria Aleksandrovna.

En tia minuto! — ekkriis Razumifiin.

Dunja rigardis al la frato kun malfidema miro. En la manoj li tenis la kaskedon; li estis preta foriri..

Vi kvazaŭ sepultas min aŭ adiaŭas min poreterne, — iel strange li diris.

Li kvazaŭ ridetus, sed tio eĉ ne similis rideton.

Kaj kiu scias, eble ni lastfoje vidas unu la alian, — li hazarde aldonis.

Tion li volis nur pensi, sed la vortoj eldiriĝis voĉe.

Kio okazis al vi! — ekkriis la patrino.

Kien vi iras, Rodja? — iel strange demandis Dunja.

Mi tre bezonas iri, — li respondis malklare, kvazaŭ li hezitus pri tio, kion ii volis diri. Sed en lia pala vizaĝo estis iu akra rezoluto.

Mi volis diri... ĉi tien irante... mi volis diri al vi, panjo... kaj al vi, Dunja, ke por kelka tempo ni prefere disiĝu. Mi fartas malbone, mi ne trankviias... mi poste venos, mi mem venos, kiam... eblos... Mi vin memoras kaj amas... Lasu min! Lasu min sola! Mi tiel decidis, ankoraŭ antaŭe... Mi firme decidis... Okazu al mi io ajn, pereu mi aŭ ne, mi volas esti sola. Forgesu min tute. Tio estas pli bona... Ne informiĝu pri mi. Kiam necesos, mi mem venos aŭ... vokos vin. Povas esti, ĉio revi- viĝos.. Kaj nun, se vi amas min, rezignu... Aŭ mi ekmalamos vin, mi sentas... Adiaŭ!

Ho, Dio! — ekkriis Pulfieria Aleksandrovna.

Kaj la patrino kaj la fratino estis forte timigitaj; ankaŭ Razumifiin.

Rodja, Rodja! Pacigu kun ni, ni vivu kiel antaŭe! — ekkriis la kompatinda patrino.

Li malrapide turnis sin al la pordo kaj malrapide eliris el la ĉambro. Dunja atingis lin.

Frato! Kion vi faras al la patrino! — ŝi flustris kun ia rigardo fajranta pro la indigno.

Li peze alrigardis ŝin.

Bone, mi venos, mi vizitos vin! — li murmuris duonvoĉe, kvazaŭ li ne plene konscius kion li volis diri, kaj eliris el la ĉambro.

Senkora, malica egoisto! — ekkriis Dunja.

Li estas fre-ne-za, sed ne senkora! Li estas demenca! ĉu vi ne vidas tion? Estas vi do senkora post tio!.. — arde flustris Razumifiin al ŝia orelo mem, forte kunpreminte ŝian brakon.

Tuj mi venos! — li kriis, adresante al stuporiĝinta Pulfieria Alek- sandrovna, kaj eliris el la ĉambro.

Raskoljnikov atendis lin en la fino de koridoro.

Mi sciis, ke vi elkuros, — li diris, — Revenu al ili kaj estu kun ili... Ankaŭ morgaŭ estu kun ili... kaj ĉiam. Mi... ebie, venos... se eblos. Adiaŭ!

Kaj, ne etendante la manon, li ekiris for de li.

Sed kien vi? Kial? Kio okazis? Ĉu tiel eblas!.. — murmuris tute konfuzita Razumiĥin.

Raskoljnikov haitis ankoraŭfoje.

Unu fojon por ĉiam: neniam demandu min pri io. Nenion mi ha- vas por respondi al vi... Ne venu al mi. Eble, mi revenos ĉi tien... Lasu min, sed ilin... ne lasu. ĉu vi komprenas min?

La koridoro estis malluma; ili staris apud lampo. Unu minuton ili ri- gardis unu la alian silente. Razumifiin ia tutan vivon memoris tiun mi- nuton. La fajranta kaj fiksa rigardo de Raskoljnikov kvazaŭ plifortiĝis kun ĉiu momento, penetris en lian animon, en la konsciencon. Subite Razumifiin tremeris. Kvazaŭ io stranga trairis inter ili... Iu ideo traglitis, kvazaŭ aludo; io terura, turpa kaj subite komprenita de ambaŭ flankoj... Razumiĥin paliĝis, kiel mortinto.

ĉu vi nun komprenas? — subite diris Raskoljnikov kun malsanece kurbiĝinta vizaĝo... — Revenu, iru al ili, — li subite aldonis kaj, rapide forturniĝinte, iris for el la domo...

Mi ne priskribu nun, kio okazis en tiu vespero ĉe Pulfieria Aleksan- drovna, kiel Razumiĥin revenis al ili, kiel li konsolis iiin, kiel li ĵuris, ke al Rodja necesas doni ripozon de ia malsano, li ĵuris, ke Rodja nepre venos, vizitos ilin ĉiutage, ke li estas tre, tre afliktita, ke ne necesas ek- sciti lin; kiel ii, Razumiĥin, zorgos pri ii, trovos por li bonan doktoron, la plej bonan, tutan konsilion... Unuvorte, de tiu vespero Razumiĥin iĝis por ili filo kaj frato.

IV

Sed Raskoljnikov iris rekte al la domo apud la kanalo, kie loĝis Son- ja. La domo estis trietaĝa, malnova kaj verdkolora. Li elserĉis la korti- ston kaj ricevis de li nebulajn direktivojn kiel trovi tajloron Kapernau- mov. Trovinte en korta angulo eniron al streta kaj malhela ŝtuparo, li supreniris, fine, en la duan etaĝon kaj eniris galerion, kiu ĉirkaŭis ĝin de la flanko de 1' korto. Dum li vagis en la mallumo kaj embaraso, kie povu esti la eniro al Kapernaumov, subite, je tri paŝoj de li, malfermiĝis iu pordo; li maŝine ckkaptis ĝin.

Kiu estas? — maltrankvile demandis virina voĉo.

Estas mi... al vi, — respondis Raskoljnikov kaj venis en etan an- taŭĉambron. ĉi tie, sur seĝo kun kava sidilo, en kurba kupra kandelin- go, staris kandelo.

Estas vi! Ho, Dio! — mallaŭte ekkriis Sonja kaj stuporiĝis.

Kien iri al vi? Ĉi tien?

Kaj Raskoljnikov, penante ne rigardi al Ŝi, rapide eniris en la Ĉam- bron.

Post unu minuto eniris ankaŭ Sonja kun la kandelo, Ŝi starigis la kandelon kaj mem ekstaris antaŭ li, tute konfuzita, en forta neesprime- bla emociiĝo kaj, videble, timigita pro lia neatendita vizito. Subite Ŝia pala vizaĝo ruĝiĝis, kaj eĉ larmoj aperis en la okuloj... A1 ŝi estis kaj naŭze, kaj honte, kaj dolĉe... Raskoljnikov rapide forturniĝis kaj eksidis sur seĝon Ĉe tablo. Li fluge Ĉirkaŭrigardis la Ĉambron.

Ci estis granda Ĉambro, sed tro malalta, la sola Ĉambro, klun gesin- joroj Kapernaumov luigis; la pordo al ili troviĝis en la liva muro. Kon- traŭ ĝi, en la dekstra muro, estis ankoraŭ unu pordo, Ĉiam ŜloŜita. Tie troviĝis jam alia, najbara loĝejo. La Ĉambro de Sonja similis remizon, ĝi havis aspekton de tre malĝusta kvarangulo, kaj tio donis ai ĝi ion kri- plan. Muro kun tri fenestroj al la kanalo iel oblikve tranĉis la ĉambron, pro kio ŝajnis, ke unu angulo, terure akuta, troviĝis en malproksimo, tiel ke pro malbona lumo ĝin eĉ bone distingi ne ebiis; la alia angulo estis eĉ aĉe obtuza. En tiu granda ĉambro preskaŭ ne estis mebloj. En an- gulo, dekstre, staris lito; apud ĝi, pli proksime al la pordo, staris seĝo. ĉe la sama muro, kie staris la lito, ĉe la pordo de V fremda loĝejo staris simpla nerabotita tablo, kovrita per blua tablotuko; ĉe la tablo staris du plektitaj seĝoj. Poste, ĉe la kontraŭa muro, proksime de la akra angulo, staris negranda komodo el simpla ligno, kvazaŭ perdiĝinta en vakuo. Jen ĉio, kio estis en la ĉambro. Verdetaj, trivitaj kaj elfrotitaj tapetoj nigriĝis en ĉiuj anguloj; versajne en tiu ĉambro estis malseke kaj fumsufoke dum vintroj. Malriĉo estis rimarkebla; eĉ la lito ne havis kurtenojn.

Sonja silente rigardis al sia gasto, kiu tiel atente kaj senceremonie ĉirkaŭrigardis ŝian ĉambron, kaj ŝi fine eĉ komencis tremi pro timo, kva- zaŭ ŝi starus antaŭ juĝisto decidanta ŝian sorton.

Mi venis malfrue... Ĉu la dek-unua horo jam estas? — li deman- dis, ankoraŭ ne levante al ŝi la okulojn.

Jes, — murmuris Sonja. — Afi, jes, estis! — ŝi subite ekrapidis, kvazaŭ tio por ŝi havus multan signifon, — ĉe la mastroj la horloĝo ĵus sonoris... mi mem aŭdis... jes.

Mi venis al vi por la lasta fojo, — sombre daŭrigis Raskoljnikov, kvankam eĉ nun li estis nur por la unua, — mi eble jam ne plu vin revidos...

Ĉu vi forveturos?

Mi ne scias... ĉio morgaŭ...

Do, vi ne venos morgaŭ al Katerina Ivanovna? — la voĉo de Sonja ektremis.

Mi ne scias. ĉio solviĝos morgaŭ matene... Ne pri tio temas: mi venis por diri unu vorton...

Li levis al ŝi enpensiĝeman rigardon kaj subite rimarkis, ke li sidas, dum ŝi ankoraŭ staras antaŭ li.

Kial vi staras? Sidiĝu, — li diris subite per ia ŝanĝiĝinta, maliaŭta kaj karesa voĉo.

ŝi sidiĝis. Li amike kaj preskaŭ kompate rigardis al Ŝi dum unu mi- nuto.

Kiel minca vi estas! Kian manon vi havas! Tute travidebla. La fin- groj, kiel de mortintino.

Li prenis ŝian manon. Sonja febie ridetis.

Mi ĉiam estis tia, — Ŝi diris.

Kaj kiam vi hejme ioĝis?

Jes.

Nu, ja certe! — li diris abrupte, kaj la esprimo de lia vizaĝo kaj ia sono de 1' voĉo subite denove Ŝanĝiĝis. Li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

Tiun ĉi ĉambron vi de Kapernaumov luas?

Jes.^r

111 estas tie, post la pordo?

Jes... 111 havas similan ĉambron.

Ĉiuj en unu ĉambro?

En unu.

Mi en via ĉambro nokte timus, — li sombre rimarkis.

La gemastroj estas tre bonaj, tre afablaj, — respondis Sonja, ŝaj- ne ĝis nun ne rekonsciiĝinte kaj daŭrigante konfuziĝi, — kaj la tuta me- blaro, kaj ĉio... ĉio estas de la gemastroj. Kaj ili estas tre bonkoraj, kaj ankaŭ la infanoj ofte venas al mi...

Ili estas balbutantaj, ĉu?

Jes... Li balbutas kaj ankaŭ lamas. Kaj lia edzino... ne baibutas, sed ne ĉion bone eldiras. ŝi estas bonkora, tre. Li estis servutulo, ser- visto. Sep infanoj... Kaj nur la plej aĝa balbutas, sed la aliaj simple estas malsanaj... sed ne balbutas... Kaj de kie vi scias pri ili? — ŝi al- donis kun kelka miro.

A1 mi via patro ĉion rakontis. Ĉion li pri vi rakontis... Kaj pri tio kiel vi je la sesa horo ekiris, kaj je la naŭa revenis, kaj pri tio, kiel Katerina Ivanovna ĉe via lito sur la genuoj staris.

Sonja konfuziĝis.

Mi preskaŭ vidis lin hodiaŭ, — ŝi flustris hezite.

Kiun?

La patron. Mi iris en la strato, proksime, ĉe la angulo, je la deka horo, kaj kvazaŭ li antaŭe iris. Kaj kvazaŭ ĝuste li. Mi eĉ al Katerina Ivanovna volis iri...

ĉu vi promenis?

Jes, — abrupte flustris Sonja, denove konfuziĝinte kaj mallevinte la rigardon.

Katerina Ivanovna preskaŭ batis vin, ĉe la patro, ĉu ne?

Ah, ne, kion vi diras, ne! — kun iu timo rigardis al li Sonja.

ĉu vi amas ŝin?

ĉu ŝin? Ja ce-e-erte! — plende distiris Sonja kaj subite kuniginte kompateme la manojn. — Aĥ! vi Ŝin... se vi nur scius. Ja Ŝi estas pre- skaŭ infano... Ja Ŝi havas cerbon preskaŭ demencan... pro malfeliĉo. Sed kia saĝa ŝi estis... kia grandanima... kia bonkora! Vi nenion, nenion scias... afi!

Sonja tion eldiris preskaŭ despere, emociiĝante kaj suferante kaj tor- dante ia manojn. ŝiaj palaj vangoj reekflamis, en la okuloj esprimiĝis do- loro. Videblis, ke en ŝi estis tre multo tuŝita, ke ŝi forte volis ion espri- mi, diri, defendi. Iu nesatigebla kunsufero, se ebias tiel esprimi, subite montriĝis en ĉiuj ŝiaj vizaĝtrajtoj.

ŝi batis! Kion vi diras! Dio, ŝi batis! Kaj eĉ se ŝi batus, kio do! Nu kio do? Vi nenion, nenion scias... ŝi estas tiom malfeliĉa, aĥ, kiom malfeliĉa! Kaj malsana... ŝi juston serĉas... ŝi estas puranima. ŝi kre- das, ke en ĉio justo devas esti, kaj postulas... Eĉ se oni turmentus ŝin, ŝi ne farus maljuston. ŝi eĉ mem ne rimarkas, ke maleblas, ke la homoj estu justaj, kaj ŝi incitiĝas... Kiel infano, kiel infano! ŝi estas justa, ju- sta!

Kio nun okazos al vi?

Sonja demande rigardis.

Ja nun ili nur vin havas. Vere, ankaŭ antaŭe vi ilin vivtenis, eĉ la mortinto por postebrio venis peti al vi. Nu, kaj kio nun okazos?

Mi ne scias, — ĉagrenite diris Sonja.

ĉu ili restos tie?

Mi ne scias, ili havas tie ŝuldojn; nur la mastrino, onidire, hodiaŭ sciigis, ke ŝi volas elloĝigi ilin, kaj Katerina Ivanovna diras, ke ŝi mem tie ne restos, eĉ por unu minuto.

Pro kio ŝi tiel bravadas? Ĉu ŝi pri vi esperas?

Afi, ne, ne parolu tiel!.. Ni ja kune, same vivas, — subite denove smociiĝis kaj eĉ ekscitiĝis Sonja, tiel se koleriĝus kanario aŭ iu alia bir- leto. — Sed kion ŝi faru? Nu, kion ŝi faru? — ŝi demandis, ardante taj emociiĝante. — Kaj kiom, kiom multe hodiaŭ ŝi ploris! ŝia cerbo tonfuziĝas, ĉu vi ne rimarkis? ĉi konfuziĝas; jen ŝi zorgas, kiel infano, ;e morgaŭ ĉio dece okazu, ke estu manĝoj kaj cetera... jen ŝi la manojn ordas, la sangon sputas, ploras, subite la kapon komencas bati kontraŭ auron, en despero. Kaj poste ree konsoliĝas, Ŝi pri vi ĉiam esperas: ŝi liras, ke nun vi estas ŝia helpanto, kaj ŝi ie prunteprenos iom da mono, aj veturos en sian urbon, kun mi, kaj instalos pensionaton, kaj min prenos kiel edukistinon, kaj komenciĝos por ni tute nova, bela vivo, kaj ŝi kisis min, brakumis, konsolis, kaj tiel kredis! tiel kredis al la fanta- zioj! Nu, ĉu eblas obĵeti al ŝi? Kaj ŝi mem hodiaŭ la tutan tagon lavas, purigas, riparas, la trogon ŝi mem, kun sia fcbla forto, en la ĉambron entiris, ŝvitante, kaj tuj falis sur la liton. Kaj ni ankoraŭ en la bazaron matene iris, por aĉeti ŝuetojn al Poleĉka kaj Lenja, ĉar la iliaj tute tri- viĝis, sed ne sufiĉis mono por pagi, tre multe ne sufiĉis, sed ŝi tiom be- lajn ŝuetojn elektis, ŝi havas ja guston, vi scias... Kaj ŝi ekploris... Aĥ, kiel kompatinde estis vidi.

Klaras post tio, ke vi... tiel vivas, — diris kun amara sarkasmo Raskoljnikov.

Kaj ĉu vi kompatas? kompatas? — denove emociiĝis Sonja, — ja vi, mi scias, vimem la lastan monon fordonis, ankoraŭ nenion vidinte. Kaj se vi ĉion vidus, ho Dio! Kaj kiom, kiom ofte mi igis ŝin plori! An- koraŭ en la pasinta semajno! Ve al mi! Nur unu semajnon antaŭ lia morto. Kia kruela mi estis! Kaj kiom, kiom ofte mi tiel faris. Aĥ, kiel hodiaŭ la tutan tagon estis dolore rememori!

Sonja eĉ tordis siajn manojn, parolante, pro la doloro de V rememo-

roj.

—• Cu vi estas kruela?

Jes, mi, mi! Mi venis tiam, — ŝi daŭrigis plorante, — kaj la patro diris: "tralegu al mi, Sonja, min la kapo ial doloras, tralegu al mi... jen la libro", — iu libro estis ĉe li, li prenis ĉe Andreo Semjonoviĉ Lebez- jatnikov, kiu loĝas ĉi tie, kaj ĉe kiu ĉiam estas tiaj ridindaj libroj. Sed mi diras: "mi devas iri", mi tute ne volis legi, ja mi venis ĉefe por ko- lumetojn montri al Katerina Ivanovna; revendistino Lizaveta alportis al mi ĉipajn kolumojn kaj manumojn, bonetajn, novajn, kun arabeskoj. Kaj al Katerina Ivanovna ili tre plaĉis, ŝi surmetis ilin al si kaj ekrigardis sin en la spegulo, kaj tre, tre ili plaĉis, ŝi diris: "donacu al mi iiin, Son- ja, bonvolu". Bonvolu, ŝi diris, — tiel forte ŝi volis. Sed por kio ili al ŝi? Simple ŝi la antaŭan feliĉan tempon rememoris! ŝi rigardas sin en la spegulo, kontemplas, sed neniujn, neniujn robojn ŝi havas, neniujn vestojn, jam dum multaj jaroj! Kaj nenion ŝi iam petas de aliaj; fiera, pli volonte ŝi fordonos la lastan, sed nun tamen petis, — tiel forte ili plaĉis al ŝi! Sed mi domaĝis fordoni, mi diris: "por kio vi ilin bezonas, Katerina Ivanovna?" ĉuste tiel mi diris: por kio. Ne devis mi tion diri al ŝi! ŝi tiel rigardis al mi, kaj tiom ĉagrenita ŝi iĝis pro mia rifuzo, kaj tiel kompatinde estis vidi tion... Kaj ne pro la kolumoj ŝi ĉagreniĝis, sed pro mia rifuzo, mi vidis. Afi, kiel bone estus ĉion revenigi, ĉion refari, ĉiujn tiujn antaŭajn vortojn... Ve al mi!... sed kio!.. ai vi ja estas egale!

ĉu vi konis tiun revendistinon Lizaveta?

Jes... Kaj ĉu vi ne konis? — kun kelka miro demandis Sonja.

Katerina Ivanovna havas tre pezan ftizon, ŝi baldaŭ mortos, — di- ris Raskoljnikov, post paŭzo kaj ne respondante je la demando.

Ofi, ne, ne, ne! — Kaj per senkonscia gesto ŝi kaptis ambaŭ liajn manojn, kvazaŭ petegante, ke tiel ne okazu.

Estus pli bone, se ŝi mortus.

Ne, ne pli bone, ne pii bone, tute ne pli bone! — timigite kaj senkonscie ŝi ripetis.

Kaj la infanoj? Do, kien vi prenos ilin, se ne al vi?

Ofi, mi ne scias!.. — ekkriis Sonja preskaŭ en despero kaj kaptis sian kapon. Estis videble, ke tiu penso jam plurfoje venis al ŝi, kaj ii nur denove vekis ĝin.

Nu, kaj se vi, ankoraŭ dum Katerina Ivanovna vivas, nun ekmal- sanos, kaj oni vin en kuracejon forveturigos, nu, kio tiam estos? — li insistis senkompate.

Afi, kion vi diras, kion! Tio ja ne eblas! — kaj la vizaĝo de Sonja kurbiĝis pro granda timo.

Kial ne eblas? — daŭrigis Raskoljnikov kun dura rikano, — ĉu vi estas asekurita? Kio tiam al ili okazos? Ili ĉiuj iros sur straton, ŝi tusos kaj petos almozon kaj la kapon ie batos kontraŭ muron, kiel hodiaŭ, kaj ia infanoj ploros... Kaj iam ŝi falos, oni prenos ŝin en la policejon, ku- racejon, kaj tie ŝi mortos, sed la infanoj...

Ofi, ne!.. Dio ne permesos tion! — elŝiriĝis, fine, el ia premita brusto de Sonja. ŝi aŭskultis, plende rigardante lin kaj kunpreminte en muta peto la manojn, kvazaŭ ĉio de li dependus.

Raskoljnikov leviĝis kaj komencis iradi en la ĉambro. Pasis unu mi- nuto. Sonja staris, mallevinte siajn manojn kaj la kapon en granda ĉagreno.

Cu eblas ŝpari? Por nigra tago po iom restigi? — li demandis, subite haltante antaŭ ŝi.

Ne, — ŝi flustris.

Kompreneble, ne! Sed ĉu vi provis? — li aldonis preskaŭ sarka- sme.

Mi provis.

Kaj ia afero fiaskis! Nu jes, kompreneble! Kial demandi!

Kaj denove li komencis pendoli en la ĉambro. Pasis ankoraŭ unu mi- nuto.

Monon vi ricevas ne ĉiutage?

Sonja pli ol antaŭe konfuziĝis, kaj ŝia vizaĝo denove ruĝiĝis.

Ne, — ŝi fiustris kun dolora peno.

A1 Poleĉka evidente la samo okazos, — li subite diris.

Ne! ne! Ne devas esti, ne! — en despero laŭte kriis Sonja, kvazaŭ per tranĉilo vundita. — Dio, Dio tian teruron ne permesos!

A1 aliaj permesis ja.

Ne! ne! ŝin Dio protektos, Dio!.. — ŝi ripetis, sin forgesinte.

Dio eble eĉ tute ne ekzistas, — kun kelka malico respondis Ra- skoljnikov, ridis kaj rigardis al ŝi.

La vizaĝo de Sonja subite terure ŝanĝiĝis: kramfoj trakuris ĝin. Kun neesprimebla riproĉo ŝi rigardis al li, volis ion diri, sed nenion povis el- diri, kaj nur subite tre amare ekploregis, ferminte la vizaĝon per la ma- noj.

Vi diras, ke ĉe Katerina Ivanovna la cerbo konfuziĝas, ĉe vi mem la cerbo konfuziĝas, — li diris post kelka silento.

Pasis kvin minutoj. Li pendolis tien kaj reen, silentis kaj ne rigardis al ŝi. Fine, li aliris ŝin; liaj okuloj brilis. Li prenis ŝin per ambaŭ manoj, ĉe la ŝultroj kaj rekte rigardis en ŝian plorantan vizaĝon. Lia rigardo estis seka, inflama, akra, liaj lipoj forte tremis... Subite li tutkorpe kli- niĝis kaj, preminte sin al la planko, kisis ŝian piedon. Sonja kun teruro forpuŝiĝis de ii, kiel de frenezulo. Kaj vere, lia rigardo estis tute frene- zula.

Kion, kion vi faras? Antaŭ mi! — ŝi murmuris, paliĝinte, kaj su- bite ŝia koro tre dolore premiĝis.

Li tuj ekstaris.

Mi ne antaŭ vi kliniĝis, mi antaŭ la tuta homa sufero kliniĝis, — li diris freneze kaj iris al la fenestro. — Aŭskultu, — li aldonis reve- ninte al ŝi post unu minuto, — antaŭnelonge mi diris al unu ofendanto, ke li ne valoras eĉ vian etfingron... kaj ke mi al mia fratino faris ho- noron, sidiginte ŝin apud vi.

Afi, kial vi tion diris al li! ĉu ŝi ĉeestis? — timigite kriis Sonja, — Sidi apud mi! Honoro! Sed ja mi... estas senhonora... mi estas granda, granda pekulino! Afi, kial vi diris tion!

Ne pro la malhonoro kaj peko mi diris tion pri vi, sed pro via granda sufero. Kaj tio, ke vi estas granda pekulino, tio estas malgrava, — li aldonis preskaŭ jubiie, — sed granda pekuiino vi estas pro tio, ke vi vane mortigis kaj perfidis vin. Cu ne estas terure! ĉu ne estas terure, ke vi loĝas en tia koto, kiun vi tiel malamas, kaj samtempe vi mem scias (sufiĉas nur malfermi la okulojn), ke neniun vi per tio heipas kaj neniijn de io vi savas! Respondu ai mi finfine, — li diris preskaŭ furioze, — kiel tia maihonoro kaj tia fieco en vi apud aliaj kontraŭaj kaj sanktaj sentoj kunvivas? Ja estus pli juste, miloble pii juste kaj pli racie per la kapo malsupren sin ĵeti en akvon kaj ĉion fini!

— Kaj kio al iii okazos? — feble demandis Sonja, martire rigardante al ii, sed samtempe kvazaŭ tute ne mirante pri lia propono. Raskoljnikov strange rigardis al ŝi.

Li ĉion tralegis en tiu ŝia rigardo. Do, efektive ŝi mem jam havis tiun penson. Povus esti, ke plurfoje kaj serioze ŝi despere meditis, kiel per unu fojo ĉion fini, kaj tiom serioze, ke nun ŝi preskaŭ ne miris pri lia propono. Eĉ la krudecon de liaj vortoj ŝi ne rimarkis (la sencon de liaj riproĉoj kaj lian apartan vidmanieron pri ŝia malhonoro ŝi, certe, ankaŭ ne rimarkis, kaj tion li vidis). Sed li bone komprenis, ĝis kia monstra doloro elturmentis ŝin, jam delonge, la penso pri ŝia malhonora kaj hon- tinda stato. Kio, kio, li pensis, ĝis nun povis deteni ŝian pretecon fini per unu fojo? Kaj nur nun ii komplete komprenis, kiom signifis por ŝi tiuj malfeliĉaj, etaj infanoj-orfoj kaj tiu mizera, duonfreneza Katerina ivanovna, kun ŝiaj ftizo kaj frapado de 1' kapo kontraŭ muron.

Kaj tamen li denove vidis klare, ke Sonja kun sia karaktero kaj kun tiu eduko, kiun ŝi tamen ricevis, neniuokaze devis tiel resti. Sed li havis demandon: kial ŝi tiel longe povis resti en tiu stato kaj ne freneziĝis, se ŝi ne havis forton ĵetiĝi en akvon? Certe, ii komprenis, ke la stato de Sonja estas hazarda fenomeno en la socio, kvankam, malfeliĉe, tute ne unika kaj ne ekskluziva. Sed ĝuste tiu hazardo, tiu kelka eduko kaj tuta ŝia vivo povus ŝajne mortigi Ŝin kaj ĉe la unua paŝo sur tiu abomena vojo. Kio do subtenis ŝin? Ja ne malĉasto? Tiu tuta malhonoro, evidente, tuŝis ŝin nur mekanike, la vera malĉasto ankoraŭ eĉ unugute ne penetris en ŝian koron: ii vidis tion, Ŝi staris tute klara antaŭ li...

"ŝi havas tri vojojn, — li pensis, — ĵetiĝi en la kanaton, trafi fre- nezulejon, aŭ, fine, ĵetiĝi en malĉaston, kiu narkotas la cerbon kaj Ŝto- nigas la koron". La lasta penso Ŝajnis al li plej abomena; sed li estis jam skeptikulo, li estis juna, kredema kaj, sekve, kruda, kaj pro tio li ne povis ne kredi, ke la lasta eliro, nome malĉasto, estas la plej proba- bla.

"Sed ĉu vere, — li enpense ekkriis, — ĉu vere ankaŭ tiu kreaĵo, an- koraŭ konservinta la purecon de 1' spirito, konscie entiriĝos finfine en tiun naŭzan, haladzan kavon? ĉu vere tiu entiriĝo jam komenciĝis kaj ĉu vere nur pro tio ŝi ĝis nun povis elteni, ĉar malvirto jam ne ŝajnas al ŝi tiom abomena? Ne, ne, ne eblas! — li ekkriis, kiei antaŭe Sonja, — ne, de la kanalo ŝin retenis ĝis nun la penso pri peko, kaj /7/, tiuj... Se ŝi ankoraŭ ne freneziĝis... Sed kiu diris, ke ŝi ne freneziĝis jam? Ĉu ŝia menso estas sana? Ĉu tiel eblas paroli, kiel ŝi? Ĉu tiel eblas sidi super la morto, ĝuste super la haladza kavo, en kiun ŝi jam entiriĝas, kaj svingadi la manojn kaj la orelojn ŝtopi, kiam oni diras al ŝi pri da- nĝero? Kion do ŝi faras, eble ŝi atendas mirakion? Verŝajne tiel. Ĉu ĉio ĉi ne estas signo de freneziĝo?"

Li obstine haltis ĉe tiu penso. Tia fino al li eĉ pli plaĉis, ol iu alia. Li komencis pli fikse rigardi al ŝi.

ĉu vi multe preĝas al Dio, Sonja? — li demandis ŝin.

Sonja silentis, li staris antaŭ Ŝi kaj atendis respondon.

Kio mi estus sen Dio? — rapide kaj energie ŝi flustris, fulminte al li sian flaman rigardon, kaj per sia mano forte kunpremis iian manon.

"Jes, ĝuste!" — li ekpensis.

Kaj Dio pro tio kion al vi faras? — li demandis, enketante plu.

Sonja ionge siientis, kvazaŭ ŝi ne povus respondi. ŝia malforta brusto

skuiĝis pro emocio.

Silentu! Ne demandu! Vi ne valoras!.. — ŝi subite ekkriis, severe kaj indigne rigardante ai ii.

"ĉuste tiel! ĝuste tiei!" — ii insiste ripetis interne.

Dio ĉion faras! — ŝi rapide fiustris, denove mallevinte sian rigar- don.

"Do jen ia kaŭzo! Jen la kiarigo de 1' kaŭzo!" — li decidis, kun avida scivolo pririgardante ŝin.

Kun nova, stranga, preskaŭ malsana sento li rigardis en tiun palan, magran kaj misforman angulecan vizaĝeton, en tiujn humilajn, bluajn okulojn, kiuj kapablas briii per tia fajro, per tia severa energia sento, al ŝia eta korpo, ankoraŭ tremanta pro indigno kaj kolero, kaj ĉio tio ŝajnis al li pli kaj pli stranga, preskaŭ malebla. "Bigote freneza! frene- za!" — li ripetis interne.

Sur la komodo kuŝis iibro. Li, preterirante tien-reen, ĉiufoje vidis ĝin; nun li prenis ĝin kaj rigardis. ĉi estis "La Nova Testamento" en la rusa lingvo13. La iibro estis malnova, trivita, lede bindita.

De kie vi prenis ĝin? — li kriis al ŝi tra la ĉambro. Si staris en la sama loko, je tri paSoj de la tablo.

Oni alportts al mi, — Si respondis, kvazaŭ nevolonte kaj ne ri- gardante al li.

Kiu alportis?

Lizaveta alportis, mi petis.

"Lizaveta! strange!" — li pensis. Ĉio en ia Ĉambro de Sonja por li iĝis iel pli stranga kaj pli mirakla kun ĉiu minuto. Li portis la libron al la kandelo kaj komencis foliumi.

Kie estas pri Lazaro? — li subite demandis.

Sonja obstine rigardis teren kaj ne respondis. ŝi staris iom oblikve al la tablo.

Pri la releviĝo de Lazaro kie? Trovu por mi, Sonja.

Ŝi strabe rigardis al li.

Ne tie vi serĉas... en la kvara evangelio... — flustris ŝi severe, ne moviĝante al li.

Trovu kaj legu por mi, — li diris, sidiĝis, metis la kubuton sur la tablon, apogis sur la mano la kapon kaj maiserene ekrigardis flanken, preta por aŭskulti.

"Post tri semajnoj al la sepa versto, bonvenon!14 Mi, ŝajne, mem estos tie, se estos ne pli malbone", — li murmuris en si.

Sonja heziteme paŝis al la tablo, malfide aŭskultinte la strangan de- ziron de Raskoljnikov. Tamen, ŝi prenis la libron.

Ĉu vi ne legis? — ŝi demandis, rigardinte al ii trans la tablo, el sub la frunto. ŝia voĉo iĝis ĉiam pii kaj pli severa.

Delonge... Kiam mi lernis. Legu!

Ĉu en preĝejo vi ne aŭdis?

Mi... ne frekventas. Kaj ĉu vi ofte venas?

N-ne, — flustris Sonja.

Raskoljnikov rikanis.

Mi komprenas... ĉu la patron, do, morgaŭ vi ne iros sepulti?

Mi iros. Mi ankaŭ pasintsemajne preĝejon vizitis... por rekviemo.

Pri kiu?

Pri Lizaveta. Oni murdis Ŝin per hakilo.

Liaj nervoj pli kaj pli incitiĝis. Li eksentis vertiĝon.

ĉu vi kaj Lizaveta estis amikinoj?

—■ Jes... ŝi estis justa... ŝi venis... 'malofte... pli ofte ne ebiis. Ni kune legis kaj... interparoiis. ŝi Dion vidos.

Strange sonis por li tiuj libraj vortoj, kaj denove novaĵo: iuj misteraj kunvenoj kun Lizaveta, kaj ambaŭ — frenezaj.

"Tiel mi mem iĝos freneza! Kontaĝe!" — li pensis. — Legu! — kriis li subite insiste kaj incitite.

Sonja ankoraŭ hezitis. ŝia koro bategis. ŝi ial ne kuraĝis legi por li. Preskaŭ turmente li rigardis al la "malfeliĉa frenezulino".

Por kio al vi? Ja vi ne kredas?.. — ŝi flustris mallaŭte kaj kvazaŭ sufokiĝante.

Legu! Mi tiel volas! — li insistis, — ja vi legis por Lizaveta!

Sonja malfermis la libron kaj trovis la lokon. ŝiaj manoj tremis, la

voĉo mankis. Dufoje ŝi komencis, kaj ĉiam ne povis eldiri la unuan si- labon.

"Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania..."15 — ŝi diris finfine kun peno, sed subite, ĉe la tria vorto, la voĉo ektintis kaj rora- piĝis kiel trostreĉita kordo. ŝia spiro haltis kaj en la brusto io premis.

Raskoljnikov parte komprenis, kial Sonja ne kuraĝis legi por li, kaj ju pli li tion komprenis, des pli krude kaj ekscitite li insistis pri lego. Li tro bone komprenis, kiel malfacilas al ŝi nun malkaŝi kaj prezenti ĉion propran. Li. komprenis, ke tiuj sentoj kvazaŭ efektive konsistigus Ŝian veran kaj eble jam delongan, sekreton, eble, ankoraŭ de la infanaĝo mem, ankoraŭ de la familio, apud la malfeliĉa patro kaj duonpatrino fre- neza pro mizero, inter la malsataj infanoj, insultoj kaj riproĉoj. Sed sam- tempe ii nun eksciis, kaj eksciis certe, ke kvankam ŝi sopiris kaj terure timis ion, komencante legi, tamen samtempe ŝi mem ege volis tralegi, malgraŭ sia tuta sopiro kaj malgraŭ ĉiuj timoj, kaj nome al li, por ke ii aŭdu, kaj nepre nun — "io ajn poste okazu!" Li tralegis tion el ŝiaj okuloj, komprenis el ŝia ekzalta emociiĝo... Ŝi superis sin, subpremis la gorĝan spasmom, rompintan en la komenco de la verso ŝian voĉon, kaj daŭrigis la legadon de la dek-unua ĉapitro de la evangelio laŭ Johano. Tiel ŝi legis ĝis la 19-a verso:

"Kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Marta ankoraŭ sidis en la domo. Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi"16.

Ĉi tiam ŝi denov^ haltis, kun honto antaŭsentante, ke ektremos kaj denove rompiĝos ŝia voĉo...

"Jesuo diris al ŝi: Via frato relevjĝos. Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. Jesuo diris al ŝi: Mt estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas ai mi, eĉ se ii estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas ai mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kre- das? Ŝi diris al li:

(kaj, kvazaŭ kun doloro respirante, dispartigante kaj emfazante la vortojn, Sonja tralegis kvazaŭ ŝi mem antaŭ ĉiuj konfesis)

Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, ia venanta en la mondon"17.

Ŝi haltis, rapide levis al li la okulojn, sed pli rapide superis sin kaj eklegis plu. Raskoljnikov sidis kaj senmove aŭskultis, ne turniĝante, me- tinte la kubuton sur tablon kaj rigardante flanken. ŝi ĝislegis ĝis la 32-a verso18.

"Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj iin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj ve- nis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, iru kaj vidu. Jesuo larmis. La Judoj do diris: Jen kiel li iin amis! Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu ho- mo ne mortu?"

Raskoljnikov turniĝis al ŝi kaj emociite rigardis al ŝi. Jes, ĝuste tiel! Ŝi tute tremis pro vera, reala febro. Li atendis tion.

ŝi alproksimiĝis al la vortoj pri la granda kaj senprecendenca mira- klo, kaj la sento de granda admiro ĉirkaŭkaptis ŝin. ŝia voĉo iĝis sonora, kiel metalo, la admiro kaj ĝojo sonis en ĝi kaj firmigis ĝin. La iinioj miksiĝis antaŭ ŝi, ĉar en la la okuloj malhelis, sed ŝi sciis parkere, kion ŝi legis. Ĉe la lasta verso: "Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus..." — ŝi, malaltiginte la voĉon, arde kaj pasie espri- mis dubon, riproĉon kaj insulton de nekredantoj, blindaj judoj, kiuj tuj, post unu minuto, kiel trafitaj de fulmotondro, falos, ekploros kaj ekkre- dos... "Ankaŭ //, li — ankaŭ li blindigita kaj nekredanta, — ankaŭ li nun ekaŭdos, ankaŭ li ekkredos, jes, jes! Nun, tuj," — ŝi revis, kaj tre- mis pro ĝoja atendo.

"Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. ĉi estis ka- verno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. Jesuo diris: Forprenu ia ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie dum kvar tagoj"19.'

Ŝi energie emfazis la vorton: kvar.

"Jesuo dirls al Si: ĉu ml ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dlo? Onl do forprenls la Stonon. KaJ Jesuo levis slajn okulojn, kaj dlris: Patro, ml dankas Vln, ke VI mln aŭskultls. KaJ ml sclis, ke Vi Ĉiam aŭskultas min; sed pro la Ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion di- ris, por ke III kredu, ke Vi mln sendls. KaJ dlrinte tion ĉi, II krils per la laŭta voĉo: Lazaro, elvenu, kaj la mortinto elvenis,

(laŭte kaj admire ŝi tralegis, tremante kaj sentante malvarmon, kva- zaŭ Si per la propraj okuloj tion vidus):

kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉir- kaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al iii: Malligu lin, kaj iasu lin iri.

Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidist kion li faris, kredis al IC\

Plu ŝi ne legis kaj ne povis legi: ŝi fermis la libron kaj rapide ek- staris.

Estas la tuto pri la releviĝo de Lazaro, — abrupte kaj severe ŝi flustris kaj stariĝis senmove, forturniĝinte flanken, ne kuraĝante kaj kva- zaŭ hontante levi al li la rigardon. ŝia febra tremado ankoraŭ daŭris. La kandelŝtumpo jam delonge estis estingiĝanta en la kurba kandelingo, malhele lumigante en tiu mizera ĉambro la murdiston kaj ĉiesulinon, strange kuniĝintaj dum la lego de la etema libro20. Pasis kvin minutoj aŭ iom pli.

Mi venis por paroli pri afero, — laŭte kaj kuntirinte la brovojn subite diris Raskoljnikov, leviĝis kaj aliris Sonjan. Tiu silente levis al li la okulojn. Lia rigardo estis precipe severa, kaj iu freneza rezoluto espri- miĝis en ĝi.

Mi hodiaŭ forlasis ia parencojn, — li diris, — la patrinon kaj fra- tinon. Mi ne plu revenos al ili. Mi Ŝiris la rilatojn kun ili.

Kial? — kun mirego demandis Sonja. La pasinta renkonto kun liaj patrino kaj fratino restigis en ŝi neordinaran impreson, kvankam nekia- ran eĉ al Si mem. La sciigon pri la disŝiro Ŝi aŭskultis preskaŭ kun te- ruro.

Nun mi havas nur vin, — ii aldonis. — Ni iru kune... Mi venis al vi. Ni ambaŭ estas damnitaj, kaj ni kune iru!

Liaj okuloj brilis. "Kvazaŭ duonfreneza!" — siavice pensis Sonja.

Kien iri? — Sonja en timego demandis kaj nevole depaŝis malan- taŭen.

De kie mi scias? Mi scias nur, ke laŭ la sama vojo, mi certe scias, — kaj nur tion. Unu celo!

Si rigardis al ii kaj nenion komprenis. ŝi komprenis nur, ke li estas terure, senfine malfeliĉa,

Neniu el ili ion komprenus, se vi parolus al ili, — li daŭrigis, — sed mi komprenis. VI nccesas al mi, tial mi vcnis al vl.

Mi ne komprenas... — flustris Sonja.

Poste vi komprenos. Ĉu vi ne samon faris? Ankaŭ vi transpaSis... Vi povis transpaŝi. Vi pri via vivo decidis, vi mortigis la vivon... vian (tio estas egala!). Vi povus vivi kaj spirite kaj racie, sed finos en Sen- naja... Sed vi ne povos elteni, kaj se vi restos sola, vi freneziĝos, sam- kiel mi. Vi jam nun estas kiel freneziĝinta; do, ni devas kune iri, laŭ la sama vojo! Ni iru!

Kial? Kial vi tion diras! — eldiris Sonja, strange kaj ribele emo- ciita pro liaj vortoj.

Kial? ĉar tiel plu ne eblas resti — jen kial! Necesas ja, fine, re- zoni serioze kaj rekte, sed ne infane plori kaj krii, ke Dio ne permesos! Nu, kio okazos, se morgaŭ oni efektive vin forveturigos en kuracejon? Ŝi estas freneza kaj ftiza, ŝi baldaŭ mortos, sed la infanoj? Ĉu vi kredas, ke ne pereos Poleĉka? ĉu vi ne vidis ĉi tie infanojn, en anguloj, kies patrinoj sendas ilin peti almozojn? Mi sciiĝis, kie loĝas tiuj patrinoj kaj en kia medio. Tie infanoj ne povas resti infanoj. Tic sepjara estas mal- ĉasta kaj ŝtelas. Sed la infanoj estas la bildo de Kristo: "el tiaj estas la regno de la ĉielo"21. Li ordonis respekti ilin kaj ami, ili estas la estonto de la homaro...

Kion do, kion do fari? — histerie plorante kaj tordante la manojn, ripetis Sonja.

Kion fari? Rompi kion necesas, unu fojon por ĉiam, kaj sufiĉe; kaj akcepti al si la suferon! Kio? Ĉu vi ne komprenas? Poste vi kom- prenos... Libero kaj potenco, kaj ĉefe potenco! Super ĉiu tremanta kreaĵo kaj super la tuta formikaro!..22 Jen estas la celo! Memoru tion! Tio estas miaj vortoj por vi! Eble, mi la lastan fojon parolas kun vi. Se morgaŭ mi ne venos, vi aŭdos ĉion mem, kaj tiam remcmoru ĉi-nunajn vortojn. Kaj iam poste, post jaroj, post longa vivo vi eble komprenos, kion ili si- gnifis. Se mi tamen morgaŭ venos, mi diros al vi, kiu murdis Lizavetan. Adiaŭ!

Sonja ektremis pro timo.

ĉu vi scias, kiu murdis? — ŝi demandis, glaciiĝante pro teruro kaj freneze rigardante al li.

Mi scias, kaj mi diros... Al vi, nur al vi! Mi elektis vin. Mi venos ne por peti vian pardonon, mi simple diros. Mi delonge elektis vin, por tion diri al vi, ankoraŭ tiam, kiam la patro pri vi rakontis kaj kiam Li- zaveta estis viva, mi tion pensis. Adiaŭ. La manon de donu. Morgaŭ!

Li eliris. Sonja rigardis al li kiel al frenezulo, sed ŝi mem similis fre- nezulinon kaj sentis tion. ŝi ekhavis vertiĝon. "Dio! kiel li povas scii, kiu murdis Lizavetan? Kion signifas tiuj vortoj? Kiel terure!" Sed samtempe la penso ne venis en ŝian kapon. Neniel! Neniel!.. "Ho, li verŝajne estas terure malfeliĉa!.. Li forlasis la patrinon kaj fratinon. Kial? Kio okazis? Kion li intcncas? Kion do li parolis al ŝi? Li kisis ŝian piedon kaj diris... diris (jes, li klare tion diris), ke ii sen ŝi jam ne povas vivi... Ho, Dio!"

En febro kaj dcliro Sonja pasigis la tutan nokton. Ŝi kelkfoje salte vekiĝis, ploris, tordis la manojn, aŭ denove svenis en febran dormon, kaj ŝi sonĝis Poleĉkan, Katerinan Ivanovnan, Lizavetan, la legadon de la evangelio kaj lin... lin, kun lia pala vizaĝo, kun la fajrantaj okuloj... Li kisas ŝiajn piedojn, ploras... Ho, Dio!

Post la pordo dekstre, ĝuste post tiu pordo, kiu separis la loĝejon de Sonja de la loĝejo de Gertruda Karlovna Ressliĥ, troviĝis ĉambro, jam delonge vaka, apartenanta al la loĝejo de sinjorino Ressiiĥ kaj tiun loĝe- jon ŝi luigis, pri kio estis metitaj anoncoj sur la pordego kaj gluitaj pa- peroj sur la fenestroj al la kanalo. Sonja delonge kutimiĝis pensi pri tiu ĉambro kief pri neloĝata. Tamen, la tutan ĉi tempon, ĉe la pordo de la vaka ĉambro staris sinjoro Svidrigajlov kaj atente subaŭskultis. Kiam Raskoljnikov eliris, li iom staris, pensis, per la piedpintoj iris en sian Ĉambron, najbaran kun la vaka ĉambro, prenis seĝon kaj neaŭdeble por- tis ĝin al la pordo kondukanta en la ĉambron de Sonja. La interparolo Ŝajnis al li interesa kaj signifoplena kaj ĝi tre, tre plaĉis al li, tiom plaĉis, ke li eĉ la seĝon alportis, por estonta okazo, eble eĉ por morgaŭ, por denove ne havi maloportunecon stari la tutan horon sur la kruroj, sed instali sin komforte kaj ricevi plenan plezuron el ĉiuj aspektoj.

V

Kiam la sekvan matenon, ekzakte je la dek-unua horo, Raskoljnikov eniris en la kontoron de la policejo, en la fakon de enketestro, kaj petis anonci sin al Porfirij Petroviĉ, tiam li eĉ tre miris, ke oni longe ne ak- ceptas lin: pasis almenaŭ dek minutoj, ĝis oni vokis lin. Sed li antaŭe pensis, ke apenaŭ ii venos, oni tuj atakos lin. Tamen li staris en la ak- ceptejo, kaj preter li iris homoj, kiuj pri li, evidente, tute ne interesiĝis. En la sekva ĉambro, simila al kancelario, sidis kaj skribis kelkaj skribi- stoj, kaj estis evidente, ke neniu el ili havis eĉ ideon: kiu kaj kio estas tiu Raskoljnikov. Per maltrankvila kaj suspektema rigardo li observis ĉir- kaŭ si, sercante: ĉu estas apud li eskortisto, ĉu estas iu mistera rigardo destinita zorgi, ke ii nenien foriru? Sed nenio simila okazis: li vidis nur la kancelariajn vizaĝojn zorgitajn pri malgravaĵoj, poste ankoraŭ iujn ho- mojn, kaj neniu el ili havus intereson pri ii: eĉ se li forirus kaj neniam revenus. Pli kaj pli forte firmiĝis en li la penso, ke se tiu mirakla hie- raŭa homo, tiu fantomo, aperinta el sub la tero, efektive ĉion scius kaj ĉion vidus, — tiam oni ne permesus, ke li, Raskoljnikov, tiel staru nun kaj trankvile atendu. Kaj ĉu oni atendus lian bonvolan venon ĝis la dek- unua horo? Do, aŭ tiu homo ankoraŭ nenion denuncis, aŭ... aŭ simple ankaŭ li mem nenion sciis, nenion vidis per la propraj okuloj (cetere, kiel li vidus?), kaj do, tio okazinta hieraŭ al li, Raskoljnikov, estis nura fantomo, troigita per lia ekscitita kaj malsana menso. Tiu konjekto, an- koraŭ hieraŭ, dum ia plej fortaj maltrankviliĝoj kaj desperoj, komencis firmiĝi en li. Repenslnte ĉion ĉi nun denove kaj preparante sin al nova batalo, li eksentis subite, ke li tremas, — kaj eĉ indigno ekbolis en li pro la penso, ke li tremas pro teruro antaŭ malamata Porfirij Petroviĉ. Plej terure por li estis renkonti tiun homon denove: li malamis lin, sen- lime, senfine, kaj li eĉ timis pro sia malamo iel malkaŝi sin. Kaj tiel fortis lia indigno, ke ĝi tuj ĉesigis lian tremon; li pretiĝis eniri kun mal- varma kaj aroga aspekto kaj li ĵuris laŭeble multe silenti, elrigardi kaj elaŭskulti kaj, almenaŭ ĉi-foje, per ajnaj fortoj, venki sian malsane in- cititan naturon. Kaj ĝuste en tiu ĉi minuto oni invitis lin al Porfirij Pe- troviĉ.

Evidentiĝis, ke Porfirij Petroviĉ estis sola en sia kabineto. Lia kabi- neto estis ĉambro nek granda, nek malgranda; en ĝi staris: granda skri- botablo antaŭ Sofo, tegita per vakstolo, ankoraŭ unu tablo, ŝranko en angulo kai^ Velkaj seĝoj — oficeja meblaro el flava polurita ligno. En an- Suto. er4 \a dorsa muro, aŭ pli ĝuste, en la vando, troviĝis fermita pordo: post ĝj verŝajne devis troviĝi ankoraŭ iuj ĉambroj. Kiam Raskoljnikov eni;ris, Porfirij Petroviĉ tuj refermis la pordon, tra kiu li eniris, kaj ili restis duope. Li renkontis sian gaston kun videbla gaja kaj amika aspek- to, kaj nur post kelkaj minutoj Raskoljnikov, iaŭ kelkaj signoj, rimarkis en li embarasiĝon, kvazaŭ li estus konfuzita aŭ surprizita ĉe io privata kaj sekreta.

Ha, respektinda! Jen vi... en nia regiono... — ekparolis PorfiriJ, etendante al li ambaŭ manojn. — Nu, sidlĝu, karulol Aŭ vi, ebie, ne Ŝatas, se oni nomas vin respektinda kaj... karulo, — tiel tout court?[9] Bonvolu ne taksi tion familiareco... Ĉi tien, sur la sofon.

"En nia regiono", pardonpetoj pro familiareco, la franca esprimeto "tout court" kaj cet. kaj cet. — estis signoj karakteraj. "Li, tamen, al mi ambaŭ manojn etendis, sed neniun fakte donis, ĝustatempe elŝiris", — li ekpensis suspcktcme. Ambaŭ gvatis unu la alian, sed apenaŭ iliaj ri- gardoj renkontiĝis, ili ambaŭ, kun fulma rapido hastis demeti ilin unu de la alia.

Mi alportis al vi tiun paperon... pri la horloĝo... jen. ĉu korekte mi skribis, aŭ denove necesos reskribi?

Kio? La papero? Bone, bone... ne maltrankviliĝu, korekte, — diris Porfirij Petroviĉ kvazaŭ li hastus ien kaj, jam dirinte tion, prenis la pa- peron kaj trarigardis ĝin. — Jes, ĉio korektas. PIu nenio necesas, — li konfirmis per la sama rapidparolo kaj metis la paperon sur la tablon. Poste, post unu minuto, jam parolante pri alio, li denove prenis ĝin de sur la tablo kaj remetis sur la alian tablon.

Vi, ŝajne, parolis hieraŭ, ke vi ŝatus demandi min... formale... pri mia konateco kun tiu... murditino? — komencis denove Raskoljnikov,

"nu, kial mi enmetis ŝajnel — traflugis en li, kiel fulrtio. — Sed kial mi tiel zorgas pri tio, ke mi enmetis tiun ŝajneV — tuj traflugis en li alia penso, kiel fulmo.

Kaj li subite eksentis, ke lia suspektemo, pro unu tuŝo kun Porfirij, pro nur du vortoj, pro nur du rigardoj, jam unumomente kreskis ĝis monstra dimensio... kaj tio estas terure danĝcra: nervoj incitiĝas, emo- ciiĝo kreskas. "Pesto! Pesto!.. Denove mi elbalbutos ion".

Jes-jes-jes! Ne maltrankviliĝu! Tempo permesas, tempo permesas,

murmuris Porfirij Petroviĉ, pendolante apud la tablo, sed ŝajne tute sencele, kvazaŭ ĵetante sin jen al la fenestro, jen al la dua tablo, jen reen al la skribotablo, jen subite haltante kaj rigardante al ii rekte. Ek- streme stranga ŝajnis dum tio lia malgranda, diketa kaj globa figureto, kiel pilko ruiiĝanta diversflanken kaj tuj desaltanta de ĉiuj muroj kaj an- guloj.

Ni sukcesos!.. Ĉu vi fumas? Ĉu vi havas? Jen, cigaredo, — li daŭrigis, donante al la gasto cigaredon... — Ĉu vi scias, ke mi akceptas vin ĉi tie, sed mia loĝejo estas apude, tuj post la vando... ofica loĝejo, kaj mi nun provizore loĝas en la privata. Sed necesis etan riparon ĉi tie fari. Nun ĉio preskaŭ pretas... ofica loĝejo, ĉu vi scias, estas bela afero, ha? Kiei vi opinias?

Jes, bela afero, — respondis Raskoljnikov, preskaŭ sarkasme ri- gardante al li.

Bela afero, bela afero... — ripetis Porfirij Petroviĉ, kvazaŭ subite enpensiĝante pri io tute aiia, — jes! bela afero! — li preskaŭ ekkriis, finfine, subite trapikante Raskoljnikov-on per rigardo kaj haltante je du paŝoj de li. Tiu plurfoja stulteta ripeto, ke la ofica ioĝejo estas bela afe- ro, pro sia banaleco tro kontraŭdiris al ia serioza, pensanta kaj enigma rigardo, kiun li celis nun al sia gasto.

Sed ii nur boligis la malicon de Raskoljnikov, kaj li jam neniel povis reteni la sarkasman kaj sufiĉe sensingardan defion:

Ĉu vi scias, — li subite demandis, preskaŭ impertinente rigardan- te lin kaj kvazaŭ ĝuante pro sia impertinenteco, — ŝajne, ja ekzistas tia jura regulo, tia jurista truko — por ĉiuj enketistoj — komenci defore, de bagateloj, aŭ eĉ de seriozaĵo, sed tute flanka, celante, por tiei diri, revigligi aŭ pli ĝuste, distri la enketaton, dormigi ties atenton, kaj poste subite, per neatendita maniero frapi la verton per iu piej fatala kaj da- nĝera demando; ĉu ne? Pri tio, ŝajne, en ĉiuj regularoj kaj instrukcioj ĝis nun oni sankte mencias?

Bone, bone... do, ĉu vi opinias, ke mi ĝuste per la ofica loĝejo vin... ha? — kaj dirinte tion, Porfirij Petroviĉ stretigis la okulojn, pal- pebrumis, io gaja kaj ruza trakuris lian vizaĝon, ia faitoj sur lia frunto glatiĝis, la okuletoj tute stretiĝis, liaj vizaĝtrajtoj distiriĝis, kaj li subite eksplodis per nerva, daŭra rido, ondante kaj skuiĝante per ia tuta korpo kaj rigardante rekte en la okulojn de Raskoljnikov. Tiu eĉ mem ekridis, iom sin perfortante; sed kiam, ekvidinte, ke ankaŭ li ridas, Porfirij, jam tiel ekridegis, ke lia vizaĝo preskaŭ nigriĝis, tiam la naŭziĝo de Raskoij- nikov subite transiris ĉiujn limojn de singardo: li ĉesis ridi, kuntiris la brovojn kaj daŭre kaj malame rigardis al Porfirij, ne demetante de li siajn okulojn, dum la tuta tempo de lia longa kaj kvazaŭ intence ne ĉesanta rido. Cetere, tio ne estis singarda de ambaŭ flankoj: rezultis, ke Porfirij Petroviĉ ridas pri sia gasto, akceptanta tiun ridon malame, kaj tiu cirkonstanco kvazaŭ malmulte konfuzis lin. La lasta detalo estis grava por Raskoljnikov: li komprenis, ke Porfirij Petroviĉ, vere, ankaŭ pli frue ne konfuziĝis, sed male, li mem, Raskoljnikov, eble trafis en kaptilon; ke tie evidente ekzistas io, kion li ne scias, iu celo; ke eble jam ĉio pretas kaj tuj, ĉi-minute aperos kaj falos sur lin...

Raskoljnikov tuj transiris al la afero, leviĝis de la seĝo kaj prenis la kaskedon:

Porfirij Petroviĉ, — li komencis rezolute, sed kun sufiĉe forta in- citiĝemo, — vi hieraŭ esprimis dezircm, ke mi venu por iuj enketoj (Li precipe emfazis la vorton: enketoj). Mi venis, kaj se vi bezonas, do de- mandu, aŭ permesu al mi lasi vin. Mi rapidas, mi havas aferon... Mi devas esti en la sepulto de tiu oficisto tretita de ĉevaloj, pri kiu vi... ankaŭ scias... — li aldonis kaj tuj koleriĝis pro tiu aldono, kaj poste koleriĝinte eĉ pli, — tio jam tedis al mi, ĉu vi aŭdas, kaj jam delonge... mi parte pro tio ja malsanis... unuvorte, — li preskaŭ ekkriis, sentinte ke la frazo pri la malsano estis eĉ pli maikonvena, — unuvorte: bonvolu aŭ enketi min, aŭ tuj permesi al mi foriri... kaj se enketi, do nepre for- male! Aliel mi ne permesos, kaj tiai dume adiaŭ, ĉar nun duope ni ha- vas nenion farendan.

Dio! Kion vi diras! Pri kio enketi vin, — subite ekklukis Porfirij Petroviĉ, tuj ŝanĝante kaj la tonon kaj la aspekton kaj tuj ĉesinte ridi, — vi ne devas maltrankviliĝi, mi petas, — li klopodis, jen denove ĵetante sin diversflanken, jen komencante sidigi Raskoljnikov-on, — tempo per- mesas, tempo permesas, kaj ĉio ĉi estas nur bagatela! Mi, kontraŭe, tiel ĝojas, ke vi finfine venis al mL.. Mi kiel gaston vin akceptas. Sed pro mia damna rido vi, karulo Rodion Romanoviĉ, pardonu min. Rodion Ro- manoviĉ? Ĉu mi bone memoras vian patronomon?.. nervoza homo, tre vi ridigis min per la akro de via rimarko; kelkiam, vere, pro rido mi tiel ekskuiĝas, kiel gumo, eĉ dum duona horo ne povas halti... Mi estas ri- dema. Mi eĉ paralizon timas pro mia korpulenteco. Sidiĝu do, kial vi?.. Mi petas, kaculo, sidiĝu, aŭ mi pensos ke vi koleriĝis...

Raskoljnikov silentis, aŭskultis kaj observis, liaj brovoj restis kunti- ritaj. Li, cetere, eksidis, sed ne ellasante el la manoj la kaskedon.

Mi nun al vi rakontos, karulo Rodion Romanoviĉ, unu aferon pri mi, por ekspiiko de 1' karaktero, — daŭrigis Porfirij Petroviĉ, plu sen- cele paŝante en la ĉambro, kaj kiel antaŭe evitante rigarde renkonti la rigardon de sia gasto. — Mi, kiel vi scias, estas fraŭlo, ne monduma kaj ne konata, kaj eĉ pli — homo finita, rigidiĝinta homo kaj... kaj... ĉu vi rimarkis, Rodion Romanoviĉ, ke ĉe ni, tio estas en Ruslando, kaj plejparte en niaj peterburgaj rondoj, kiam du saĝaj homoj ne bone ko- nantaj unu ia alian, sed, por tiel diri, reciproke sin estimantaj, kiel nun mi kaj vi, kunvenas duope, tiam ili tutan horduonon neniel povas ko- munan temon trovi por interparoli — ili stuporiĝas unu kontraŭ la alia, sidas kaj reciproke konfuziĝas. Ĉiuj havas temojn por interparolo, ek- zemple virinoj... ekzemple mondumaj homoj de la plej alta speco, iii ĉiam havas temon por interparolo, c'est de rigueur[10], sed homoj mezta- volaj, kiel ni, — ĉiuj estas konfuziĝemaj kaj neparolemaj... pensantaj do. Pro kio, karulo, tiel okazas? Ĉu mankas societaj interesoj, aŭ ĉu ni estas tro honestaj kaj unu la alian ne volus trompi, mi ne scias. Ha? Kiel vi pensas? La kaskedon metu flanken, vi kvazaŭ foriri intencas, vere, mal- agrablas vidi... Mi, kontraŭe, tiel ĝojas...

Raskoljnikov metis la kaskedon, daŭrigante silenti kaj serioze, mal- serene aŭskultis la malplenan senordan babiladon de Porfirij. "Kion li volas, ĉu li vere volas mian atenton distri per sia stulta babiiado?"

— Per kafo mi ne povas regali vin, ne estas konvena loko; sed kvin minutojn kial ne resti kun konato por amuziĝi, — sen ĉeso ŝutis vortojn Porfirij, — kaj vi scias, tiuj oficaj devoj... vi, karulo, ne ofendiĝu, ke mi ĉiam pendolas tien-reen; pardonu, karulo, mi tre timas ofendi vin, sed la promenado tre necesas al mi. Mi ĉiam nur sidas, kaj tial mi ĝojas almenaŭ kvin minutojn iradi... hemoroido... per gimnastiko mi volas ku- raci; oni diras, ke ŝtataj, efektivaj ŝtataj kaj eĉ sekretaj konsilistoj vo- lonte saltadas trans ŝnuro, por gimnastiki: jen la scienco, en nia jarcen- to... tiel... Kaj rilate tiujn oficajn devojn, enketojn, kaj tiujn formala- ĵojn... jen vi, karulo, ĵus mem bonvolis mencii pri la enketoj... do, sciu, karulo Rodion Romanoviĉ, efektive tiuj enketoj kelkfoje ia enketanton mem pli ol la enketaton konfuzas... Pri tio vi, karulo, kun absoluta justo kaj sprito bonvolis rimarkigi (Raskoljnikov diris nenion similan). Eblas implikiĝi! Vere, eblas implikiĝi! Kaj ĉiam la samo, ĉiam la samo, kiel gurdo! Jen komenciĝis la reformo23, kaj almenaŭ niaj postenoj nomiĝos aliel, he-he-he! Kaj pri niaj trukoj juristaj — kiel vi sprite bonvolis esprimi — mi absolute konsentas kun vi. Do kiu, diru al mi, el ĉiuj juĝatoj, eĉ el la plej stulta kampularo, ne scias, ke lin, ekzemple, oni dekomence per flankaj demandoj dormigos (laŭ via feliĉa esprimo), kaj poste subite frapos en ia verton mem, per la hakilnuko, he-he-he! en la verton mem, laŭ via feliĉa komparo! he-he! ĉu do vi serioze ekpensis,ke per la loĝejo mi volis vin... he-he! Sarkasma homo vi estas. Nu, mi ĉesas! Aji jes, ĝustatempe, unu vorto tiras aiian vorton, unu penso vokas la alian, — jen vi pri formaiaĵoj bonvolis mencii, koncerne la enketa- don... Kion signifas la vorto: formaie! Formaieco, en muitaj okazoj estas stultaĵo. Kelkiam simpla amika interparoio rezultas pli utila. Formalaĵon ni ne evitos, pri tio permesu al mi trankviligi vin. Cetere, kio estas for- maleco, mi vin demandas? Oni ne devas per formaleco en ĉiu paŝo ĝeni la enketiston24. La afero de la enketisto, estas, por tiel diri, libera arto, en sia speco aŭ simile... he-he-he!

Porfirij Petroviĉ unu minuton ripozis. Li ŝutis, senlace, sensencajn frazojn: jen li subite enmetis iujn enigmajn vortetojn, jen denove revenis al sensencaĵoj. En ia ĉambro ii jam preskaŭ kuradis, pii kaj pii rapide movante siajn grasajn kruretojn, rigardante planken, ŝovinte la dekstran manon post la dorson, kaj la livan senĉese svingante kaj farante per ĝi diversajn gestojn, mirinde ne konvenaj por liaj vortoj. Raskoljnikov su- bite rimarkis, ke kurante en la ĉambro, li dufoje preskaŭ haltis apud la pordo, kaj ŝajne ion aŭskultis... "Ĉu ii iun atendas?"

Vi efektive tute pravas, — denove regurdis Porfirij, gaje, kun ne- ordinara simplanimeco rigardante al Raskoljnikov (pro kio tiu eĉ treme- ris kaj tuj streĉiĝis), — efektive vi pravas, ke la juran formalecon vi bonvolis primoki, he-he! Ja tiuj (kelkaj, certe) niaj profundpense-psiko- logiaj trukoj estas esktreme ridindaj, eble, eĉ senutilaj, en okazo se ili per formaleco tro estas ĝenitaj. Jes... denove mi pri formaleco. Nu, se mi konsideras aŭ, prefere, se mi suspektus alian, trian, por tiel diri, kiel krimulon, laŭ la kazo, al mi komisiita... Ja vi studas por iĝi juristo, Ro- dion Romanoviĉ, ĉu?

Jes, mi studis...

289

Nu, do, por tiel diri, por montri al vi ekzemplon por la estonto, — tio estas ne pensu, ke mi intencas vin instrui; jen kiajn artikolojn pri krimoj vi mem publikigas! Ne, mi simple, kiei fakton, kuraĝas prezenti al vi ekzemplon, — do, se mi traktus, ekzemple, tiun, alian, trian kiel krimulon, do kial, mi demandas, mi ĝenu lin antaŭ la tempo, eĉ se mi havus kontraŭ li konviktojn? Iun mi vere devas aresti plej rapide, sed alia ja estas tute.alikaraktera, vere, kial do, mi ne permesu al li iom promeni en la urbo, he-he! Ne, vi, mi vidas, ne tute komprenas, do mi pli klare montru ai vi: se mi enprizonigus, ekzemple, lin tro frue, per tio do, eble, mi nur morale plifirmigus iin, he-he! ĉu vi ridas? (Raskol- jnikov eĉ ne pensis pri rido: li sidis kunpreminte la lipojn, ne mallevante sian infiaman rigardon dc ia okuloj de Porfirij Petroviĉ). Tamen estas tiel, kaj kun kelkaj subjektoj precipe, ĉar homoj estas diversspecaj, kaj ĉion superas la praktiko. Vi ĵus bonvolis diri: konviktoj; jes, supozu, ke estas konviktoj, scd konviktoj ja, karulo, estas plejparte dusencaj, sed mi ja estas nur enketisto, homo malforta, mi konfesas: estus dezirinde la kazon, por tiel diri, matematike klare imagi, estus dezirinde akiri tian certan konvikton, kiu klaras kiel duoble du kvaras! Ke gi similu al rekta kaj nerefutebla pruvo! Se mi enprizonigus lin tro frue — eĉ se mi certus, ke estas //, — per tio mi eble nur min mem restigus sen rimedoj por plia akuzado, sed kial? Ĉar mi al li, por tiel diri, donus certan staton, mi psikologie lin difinus kaj trankviligus, ke li forirus de mi en sian ŝe- lon: li finfine komprenos ke li estas arestito. Onidire, en Sebastopolo post la batalo ĉe Aljmar\ saĝaj homoj tiel timis, ke la malamiko atakos plenforte kaj tuj konkeros Sebastopolon, kaj kiam ili ekvidis, ke la mal- amikoj preferis la normalan sieĝon kaj tranĉeojn komencis fosi, kaj ekĝojis, trankviliĝis la saĝaj homoj: do, almenaŭ por du monatoj la afero prokrastiĝas, ĉar kiom da tempo ankoraŭ pasos ĝis la urbo estos prenita per la normala sieĝo! Denove vi ridas, denove vi ne kredas? Certe, an- kaŭ vi pravas. Vi pravas, vi pravas! Estas nur apartaj okazoj, mi kon- sentas kun vi. La prezentita okazo estas efektive aparta! Sed ja jen kion ĉe tio, mia bona Rodion Romanoviĉ, necesas konsideri: ja tiu aparta okazo, ĝuste tiu, al kiuj ĉiuj juristaj formalaĵoj kaj reguloj estas desti- nitaj kaj baze de kiu ili estas kalkulitaj kaj enskribitaj en librojn, tute ne ekzistas ĝuste pro tio, ke ĉiu afero, ĉiu krimo, kiam ĝi okazas en efektivo, ĝi tuj transformiĝas en tute apartan okazon, kaj foje eĉ en kiun! tute ne similan al la antaŭa. Tute komikaj aferoj eĉ okazas. Do, se mi restigus certan sinjoron tute sola: se mi ne tuŝus iin, ne puŝus, sed li tamen scius dum ĉiu horo kaj ĉiu minuto, aŭ se li almenaŭ su- spektus ke mi ĉion scias, ĉiujn detalojn, se tage kaj nokte mi gvatus lin, sendorme gardus lin, kaj se li estus konscia pri la konstanta suspektado kaj timo, tiam ja, je Dio, li ekturniĝadus, li eble mem al mi venus, kaj eble li eĉ ankoraŭ ion farus, kio jam tute similus al duoble du estas kvar kaj, por tiel diri, matematikan aspekton havos — jen estas plezuro. Tio eĉ al kampulo-ŝtipulo povas okazi, tiom pli al nia frato, moderna saĝa homo, kaj en konatan direkton evoluitan! Ĉar, kolombeto, estas tre gra- va afero kompreni, en kiun direkton homo estas evoluita. Kaj nervoj ja, la nervoj, ja vi forgesis pri ili! Ja ili nuntempe estas malsanaj, aĉaj, in- cititaj!.. Kaj kiom da galo en ĉiuj ili ĉstas! Ja tio, mi diros al vi, estas

1 O lovm 1 preskaŭ ormincjo ĉe iu okazo! Kaj kial mi maltrankviliĝu, ke li neligita tra la urbo promenas! Promenu li, promenu li dume; ja mi sen tio scias, ke li estas mia viktimo kaj nenien eskapos de mi! Cetere, kien li eskapu, he-he! Ĉu eksterlanden? Eksterlanden polo eskapus, sed ne //, des pli, ke mi gvatas, kaj jam rimedojn uzis. En la profundon de la patrujo, ĉu? Sed tie ja kampuloj loĝas, veraj, krudaj, rusaj; la moderna homo ja ve- rŝajne karceron preferos, ol vivon inter tiaj eksterlandoj, kiel niaj kam- puloj, he-he! Sed ĉio ĉi estas stultaĵo kaj eksteraĵo! Kio estas: li eskapos! tio estas formala; kaj ĉefas ja ne tio; ne pro tio li ne eskapos de mi, ĉar nenien li povos eskapi: li de mi psikologie ne eskapos, he-he! Kia esprimo! Li pro natura leĝo de mi ne eskapos, eĉ se li havus kien for- kuri. Ĉu vi vidis iam papilion antaŭ kandelo? Do, li ĉiam ĉirkaŭ mi kiel ĉirkaŭ kandelo rondiros; la libero por li la valoron perdos, li komencos pensi, implikiĝos, li mem en la reton implikos sin, mortigos sin!.. Plu: li mem al mi iun matematikan aĵeton, simile al duoble-du preparus, se mi donus al li sufiĉan tempon... Kaj ĉiam ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭ mi li faros rondojn, ĉiam pli kaj pli alproksimiĝante, kaj — plaj! Rekte en mian buŝon li enflugos, kaj mi lin englutos, kaj tio estas tre agrabla, he-he- he! Ĉu vi ne kredas?

Raskoljnikov ne respondis, li sidis pala kaj senmova, kun la sama streĉiteco rigardante en la vizaĝon de Porfirij.

"Bona leciono! — li pensis, sentante malvarmon. — Tio estas eĉ ne ludo de kato kun muso, kiel hieraŭ. Kaj li ja ne montras vane sian for- ton, nek sugestas al mi: por tio li estas tro saĝa... Ĉi tie estas alia celo, sed kia? Stultaĵo, vi, frato, nur timigas min kaj ruzas! Vi ne havas pru- vojn kaj ne ekzistas la hieraŭa homo! Kaj vi simple min volas konfuzi, inciti min antaŭtempe, kaj en tiu stato kapti, sed ne: vi ne sukcesos, nenio rezultos ĉe vi! Sed kial do, kial ĝis tioma grado vi sugestas al mi?.. Ĉu vi esperas miajn malsanajn nervojn?.. Ne, frato, vi ne sukcesos, eĉ kvankam vi ion preparis... Nu, ni rigardos, kion vi tie preparis".

Kaj li kolektis ĉiuj fortojn, preparante sin por terura kaj nekonata katastrofo. Iam li volis ĵetiĝi kaj tuj en la sama loko strangoli Porfirij-on. Ankoraŭ enirante ĉi tien li timis tiun koleron. Li sentis, ke liaj lipoj se- kiĝis, la koro bategas, ŝaŭmo koaguliĝis sur liaj lipoj. Tamen li decidis silenti kaj tro frue ne ellasi eĉ unu vorton. Li komprenis, ke tio estas la plej bona taktiko en lia stato, ĉar tiel li ne nur elbabilos nenion, sed male, tiel li incitos per la silento la malamikon, kaj eble eĉ tiu ion el- babilos al li. Almenaŭ je tio ii esperis.

19♦

— Ne, mi vidas, ke vi ne kredas, vi pensas, ke mi al vi facilajn ŝer- cojn rakontas, — rekaptis Porfirij, pli kaj pli gajiĝante kaj senĉese ri- dante pro la plezuro kaj denove komencante rondiri en la ĉambro, — jes, vi certe pravas; al mi eĉ mian korpon Dio mem tiel aranĝis, ke nur komikajn pensojn en aliajn homoj ĝi elvokas — bufono; sed mi al vi jen kion diros kaj denove ripetos, ke vi, karulo Rodion Romanoviĉ, jam par- donu min, oldulon, ja vi estas homo juna kaj, por tiel diri, floranta, kaj tial vi devas la homan saĝon plej alte taksi ol ĉion, laŭ la ekzemplo de la junularo. La ludanta akro de saĝo kaj abstraktaj rezonoj de la racio vin logas. Kaj tio estas ĝusta kiel la antaŭa aŭstria Hofkriegsrat, ekzem- ple, kiom mi povas juĝi pri militaj eventoj: sur la papero ili kaj Napo- leonon frakasis kaj kaptis, tiel ili en sia kabineto ĉion plej sprite elkal- kulis kaj aranĝis, sed jen vidu, generalo Mak kapitulacias kun sia tuta armeo26, he-he-he! Mi vidas, vidas, karulo Rodion Romanoviĉ, ke vi ri- das pri mi, ĉar mi, tia civila homo, ĉiam el la milita historio ekzemplojn prenas. Kion fari, estas mia maiforto, mi ŝatas militan aferon, kaj tiel mi ŝatas legi ĉiujn tiujn militajn raportojn... nu vere mi eĉ ignoras mian karieron. Mi prefere miiitisto iĝus, vere. Napoleono eble mi ne fariĝus, sed majoro mi povus esti, he-he-he! Nu, kaj nun mi al vi, mia kara, ia tutan veron diros detaie pri tiu aparta okazo: realo kaj naturo, mia kara sinjoro, estas tre grava afero kaj ofte bone frakasas la plej sagacan kal- kulon! He, aŭskultu la oldulon, mi serioze paroias, Rodion Romanoviĉ (tion dirante, apenaŭ tridekkvinjara Porfirij Petroviĉ efektive kvazaŭ su- bite oldiĝis la tuta: eĉ lia voĉo ŝanĝiĝis, kaj ii iel ŝrumpis), — des pli ke mi estas homo sinccra... Ĉu mi estas sincera homo aŭ ne? Kiei laŭ vi? ŝajnas, ke sufiĉe sincera: tiajn aferojn mi senpage al vi komunikas, kaj eĉ kompenson ne postulas, he-he! Nu, jen, mi daŭrigas: sprito, laŭ mi, estas bela afero; ĝi estas, por tiel diri, la beleco de V naturo kaj konsolo de F vivo, kaj tiajn enigmojn ĝi povas prezenti, ke iam ŝajnas, ke iu malfeliĉa enketisto, delogita per la propra fantazio, kio cetere ofte okazas, ja ankaŭ li estas homo, tute ne divenos. Sed la malfeliĉan en- ketiston nome la naturo savas, jen la maifeliĉo! Kaj pri tio ne pensas pasiiĝanta pri sprito junuiaro, "transpaŝanta ĉiujn obstaklojn" (kiei vi plej sprite kaj ruze degnis esprimi). Ni supozu, mensogos li, tiu homo, la aparta okazo, inkognito, kaj mensogos perfekte, plej ruze — ĉi tie ŝaj- nas, ke li triumfos kaj ĝuos la fruktojn de sia sprito, sed li bum! kaj svenas en la plej interesa, en la plej skandala loko. Kompreneble, mal- sano kaj iam sufoke estas en la ĉambro, tamen — ja tiel! Tamen li pen-

291

son sugestis! Li mensogis bele, tamen la naturon li ne povis konsideri. Jen kie ĝi estas, la perfido! Alian fojon, pasiiĝante pro ludemo de sia sprito, li komencas mistifiki la homon, kiu lin suspektas, li paliĝas, kva- zaŭ intence, kvazaŭ en ludo, sed Ja tro nature li paliĝas, tro versimile, do, li denove vckas suspekton! Kvankam li trompis la homon en la unua fojo, sed la homo nokte ŝanĝos reen sian opinion, se mem ne estas du- po. Kaj tiel preskaŭ ĉiam okazas! Sed kio: li mem komencos antaŭkuri, enŝovi sin tien, kien oni lin ne petas, li komencos konstante paroli pri kio ne necesas, pri kio li male devus silenti, deversajn alegoriojn li ko- mencos submeti, he-he! Li mem venos kaj demandos: kial do oni ne arestas min tiel longe? he-he! Kaj tio ja povas okazi al la plej sprita homo, al psikologo kaj literaturisto! La naturo estas spegulo, plej klara spegulo! Rigardu en ĝin kaj admiru, jen kiel! He, kial vi tiel paliĝis, Rodion Romanoviĉ, ĉu estas sufoke al vi, eble mi malfermu la fenesrton?

Ho, ne klopodu, mi petas, — ekkriis Raskoljnikov kaj subite ekri- degis, — mi petas, rte klopodu!

Porfirij haltis kontraŭ li, iom atendis kaj subite mem ekridegis, post li. Raskoljnikov leviĝis de la sofo, subite abrupte ĉesinte sian, tute pa- roksisman ridon.

Porfirij Petroviĉ! — li diris laŭte kaj klare kvankam ii apenaŭ sia- ris sur la tremantaj kruroj, — mi finfine vidas klare, ke vi sendube su- spektas min pri la murdo de tiu oldulino kaj ŝia fratino Lizaveta. De mia flanko mi deklaras al vi, ke tio jam delonge tedis al mi. Se vi pen- sas, ke vi rajtas min laŭleĝe persekuti, do — persekutu; se vi rajtas are- sti, do — arestu. Sed ridi antaŭ miaj okuloj kaj turmenti min mi ne per- mesas...

Subite liaj lipoj ektremis, la okuloj ekbrilis de rabio, kaj la voĉo ĝis nun bridata eksonoris.

Mi ne permesas! — ii kriis subite, tutforte batinte la tablon per la pugno, — ĉu vi aŭdas tion, Porfirij Petroviĉ? Mi ne permesas!

Afi, Dio, kio denove! — kriis Porfirij Petroviĉ videble kun absoluta timego, — karulo! Rodion Romanoviĉ! Kara! Patro mia, kio al vi?

Mi ne permesas! — ekkriis ankoraŭfoje Raskoljnikov.

Karulo, ne tiel laŭte! Oni ja aŭdos, venos! Kion ni tiam diru al ili, pripensu! — flustris en teruro Porfirij Petroviĉ alproksimigante sian vizaĝon preskaŭ tuŝe al la vizaĝo de Raskoljnikov.

Mi ne permesas, ne permesas! — maŝine ripetis Raskoljnikov, sed subite ankaŭ flustre.

Porfirij rapide forturniĝis kaj kuris por malfermi fenestron.

Necesas enlasi aeron, freŝan! Kaj estus bone doni akvon al vi, ka- ruleto, por trinki, ja tio estas paroksismo! — Kaj 1 i ĵetiĝis al la pordo por ordoni, ke oni portu akvon, sed en la angulo li feliĉe trovis karafon kun akvo.

Karulo, trinku, — li flustris, sin ĵetante al li kun la karafo, — eble helpos... — La timego kaj la kompatemo de Porfirij Petroviĉ estis tiom naturaj, kc Raskoljnikov silentiĝis kaj kun sovaĝa scivolemo komen- cis pririgari lin. La akvon, cetere, ii ne akceptis.

Rodion Romanoviĉ! Kara! Ja- tiel vi frenezigos vin, kredu al mi, e-efi! Afi! Trinku! Trinku almenaŭ iom!

Porfirij tamen devigis lin preni ia glason kun akvo en la manojn. Tiu maŝine alportis ĝin al la lipoj, sed, rekonsciiĝinte, kun abomeno starigis ĝin sur la tablon.

Jes, estis paroksismo ĉe vi! Tiel vi, karuleto, denove la pasintan malsanon revenigos, — ekkiukis kun amika kompatemo Porfirij Petroviĉ, cetere, ankoraŭ kun iu pcrdiĝinta aspekto. — Dio! Kiel eblas tiel ne gar- di sin? Jen, ankaŭ Dmitrij Prokofjiĉ hieraŭ min vizitis, — mi konsentas, konsentas, ke mia karaktero estas gala, aĉa, sed oni jen kion el tio de- duktis!.. Dio! Li venis hieraŭ, de vi, ni tagmanĝis, li parolis, paroladis, mi nur la brakojn disetendis; nu, mi pensas... afi, Dio! ĉu laŭ via peto li venis? Sidiĝu, karulo, eksidu pro Kristo!

Ne, ne laŭ mia! Sed mi sciis, ke li al vi ekiris kaj por kio li iris, — abrupte respondis Raskoljnikov.

Ĉu vi sciis?

Jes. Kio do el tio?

Ja tio, karulo, Rodion Romanoviĉ, ke mi ne nur tiajn viajn hero- aĵojn konas; mi pri ĉio estas sciigita! Ja mi scias, kiel vi loĝejon lui iris, antaŭ la nokto, kiam krepuskis, kaj kiel vi la sonorileton tintigis, kaj kiel la laboristojn kaj kortistojn mirigis. Ja mi komprenas vian tiaman anim- staton... sed tiel vi certe frcnezigos vin, je Dio! Vi ekturniĝados! La in- digno en vi tro forte bolas, la nobla indigno, pro ricevitaj ofendoj, de- komence de ia fato, kaj poste de la distriktaj policanoj, kaj vi do ĵetiĝas tien kaj reen, celante, por tiel diri, pli rapide ekparoiigi ĉiujn kaj per tio fini ĉion per unu fojo, ĉar tedis al vi tiuj stultaĵoj kaj ĉiuj tiuj su- spektoj. Ja tiel? ĉu mi divenis vian humoron? Sed tiel vi ne nur vin mem, ankaŭ Razumifiin-on vi ekturnos; ja tro bonkora homo li estas por tio, vi mem scias.. Vi havas malsanon, sed li havas virton, kaj la mal- sano povas gluiĝi al li... Mi, patro mia, kiam vi trankviliĝos, rakontos al vi... sed sidiĝu ja, patro mia, pro Krista. Mi petas, ripozu, ja via vi- zaĝo tute blankas; sidiĝu jam.

Raskoljnikov eksidis, lia tremado estis ĉesanta, kaj la tuta korpo bru- lis. En profunda konsterno streĉite li aŭskultis la vortojn de la timigita kaj amike vartanta Porfirij Petroviĉ. Sed li kredis neniun lian vorton, kvankam li sentis iun strangan inklinon ekkredi. La neatenditaj vortoj de Porfirij tute konsternis lin. "Kiel povas esti, ke li sciante pri la loĝe- jo, — li pensis subite, — mem al mi tion rakontas?"

Jes, iam estis preskaŭ sama kazo, psikologia, — en nia juĝista praktiko, malsaneca kazo, — daŭrigis rapide Porfirij. — Same homo kul- pigis sin pri murdo, kaj kiel: tutan halucinon elpensis, faktojn prezentis, cirkonstancojn rakontis, implikis kaj konfuzis ĉiujn, sed kio? Li mem tu- te senintence, parte, estis kaŭzo de murdo, sed nur parte, kaj kiam li eksciis pri tio, ke li al la murdistoj donis pretekston, li eksopiris, nar- kotiĝis, komencis li imagi teruraĵojn, tute freneziĝis, kaj konvinkis sin mem, ke li estas la murdisto! Sed la reganta senato tiun kazon pritrak- tis, kaj la malfeliĉulo estis absolvita kaj liberigita kun prizorgo. Dankon al la senato! Efi, ej-ej-ej! Jen kiel karulo! Tiel vi certe freneziĝos, se aperas tiaj deziroj incitantaj viajn nervojn: sonorileton nokte vi iras tin- tigi kaj pri sango demandas! Ja tiun psikologion mi bonege studis en praktiko. Simile oni ricevas deziron salti el fenestro aŭ de kampanilo, kaj tiu sento estas tre tenta. Same estas la sonorileto... Malsano, Rodion Romanoviĉ, malsano! Vian malsanon vi tro neglekti komencis. Vi devas konsulti spertan kuraciston, ja kion povas tiu via dikulo!... Vi havas de- liron! Ĉion vi en la deliro faras!..

Por unu monento ĉio preskaŭ turniĝis ĉirkaŭ Raskoljnikov.

"Ĉu vere, ĉu vere, — trafulmis en li, — li mensogas eĉ nun? Neeble, neeble!" — li puŝis de si tiun penson, antaŭsentante ĝis kioma grado de rabio kaj furiozo ĝi povas konduki lin, kaj sentante ke la rabio lin povas frenezigi.

Tio okazis ne en deliro, tio okazis reale! — li ekkriis, streĉante ĉiujn fortojn de sia menso por penetri en la ludon de Porfirij Petroviĉ. — Reale, reale! Ĉu vi aŭdas?

Jes, mi komprenas kaj aŭdas! Vi ankaŭ hieraŭ parolis, ke okazis ne en deliro, vi ege insistis, ke ne en deliro! Ĉion, kion vi povas diri, mi komprenas! E-efi!.. Sed aŭskultu ja. Rodion Romanoviĉ, mia bonulo, nu, almenaŭ jenan cirkonstancon. Ja se vi efektive estus reala krimulo aŭ se vi estus iel enmiksita en tiun damnan kazon, ĉu tiam vi mem in- sistus, ke ne en deliro vi ĉion ĉi faris, sed kontraŭe, en plena konscio? Kaj des pli vi ege insistis, kun granda obstino vi insistis — ĉu povus okazi tio, ĉu povus, indulgu min? Ja tute male, laŭ mi. Ja se vi sentus vin iel kulpa, vi ja devus insisti, ke nepre — jes — en deliro! ĉu tiel? Ja tiel?

Io ruza sentiĝis en tiu demando. Raskoljnikov puŝis sin al ia dorso de la sofo for de Porfirij kliniĝinta super li kaj silente, rekte, embarase lin pririgardis.

Aŭ jen koncerne sinjoron Razumifiin, do koncerne la demandon: ĉu li mem hieraŭ venis por paroli, aŭ vi lin instigis? Ja vi nepre devus diri, ke li mem venis kaj kaŝi, ke vi instigis! Sed ja vi ne kaŝas! Vi ja insistas, ke nome vi instigis lin!

Raskoljnikov neniam insistis pri tio. Frosto trakuris lian spinon.

Vi ĉion mensogas, — li diris malrapide kaj feble, per la lipoj kur- biĝintaj je malsana rideto, — vi denove volas montri al mi, ke vi scias mian tutan ludon kaj ĉiujn miajn respondojn, — li parolis, preskaŭ sen- tante, ke li jam ne pesas la vortojn kiel necesus. Vi volas timigi... aŭ vi simple mokas min...

Li daŭrigis rekte rigardi lin, tion dirante, kaj subite denove la sen- lima malico ekbrilis en liaj okuloj.

Vi ĉion mensogas! — li kriis. — Vi mem perfekte scias, ke la plej bona artifiko por krimulo estas laŭeble ne kaŝi, kion ne eblas kaŝi. Mi ne kredas al vi!

Kia vi estas artifikulo! — ekridis Porfirij, — kun vi, karulo, ne eblas paroli; iu monomanio en vi eksidis. Do, vi ne kredas al mi? Sed mi diros al vi, ke vi jam kredas, jam je kvarona arŝino vi kredas, kaj mi faros tiel, ke vi kredos ankaŭ je la tuta arŝino, ĉar vere mi amas vin kaj mi sincere deziras al vi bonon.

La lipoj de Raskoljnikov ektremis.

Jes, bonon, mi definitive diras al vi, — li daŭrigis, leĝere, amike, preninte la brakon de Raskoljnikov, iom pli supre de la kubuto, — de- finitive mi diras: observu vian malsanon. Tiom pli, ke al vi nun la fa- milio venis; pri ili memoru ja. Vi devas ilin varti kaj karesi, sed vi nur timigas ilin...

ĉu tio vin koncernas? Kial vi tion scias? Kial vi tiel interesiĝas? Ĉu vi gvatas min kaj volas tion montri al mi?

Patro mia! Ja de vi, de vi mem mi ĉion eksciis! Vi eĉ ne rimarkas, ke pro via emociiĝo vi ĉion antaŭe mem eldiras kaj al mi kaj al aliaj. Ankaŭ de sinjoro Razumifiin mi hieraŭ multajn interesajn detalojn ek- sciis. Ne, ja vi interrompis min, sed mi diros al vi, ke pro via suspek- temo, malgraŭ via sprito, vi eĉ la racian vidmanieron bonvolis perdi. Nu jen, ekzemple, almenaŭ ree pri la sama temo, koncerne la sonorileton: ja tian trezoron, tian fakton (ja ĝi estas tuta fakto!) mi tiel simple, sur plado, al vi fordonis, mi, la enketisto! Cu vi nenion specialan en tio vi- das? Se mi suspektus vin almenaŭ iom, ĉu tiei mi devus fari! Kontraŭe, mi devus dekomence dormigi vian suspektemon kaj neniel montri, ke pri tiu fakto mi jam scias; mi devus logi vin en alian flankon, kaj subite, kiel per la hakilnuko sur verton (laŭ via esprimo), frapi: "Sed kion do, kara sinjoro, vi degnis fari en la loĝejo de la murditino post la deka horo vespere, preskaŭ je dekunua? Por kio vi la sonorileton tintigis? Por kio vi pri sango demandis? Por kio vi la kortistojn incitis kaj vokis ilin en la policejon, al la kvartala leŭtenanto?" Jen kiel mi devus fari, se mi aimenaŭ guton da suspekto pri vi havus. Mi devus formale enketi vin, fari traserĉon kaj, eble, eĉ aresti vin... Sekve mi ne havas pri vi suspek- tojn, ĉar mi aliel faris! Sed vi la racian vidmanieron perdis kaj vidas tute nenion, mi ripetas!

Raskoijnikov tremeris per la tuta korpo, tiel ke Porfirij Petroviĉ tre klare tion rimarkis.

Vi ĉion mensogas! — li ekkriis, — mi ne scias viajn ceiojn, sed vi ĉion mensogas... Pii frue vi ne en tiu senco parolis, mi eĉ ne povas erari... Vi mensogas!

ĉu mi mensogas? — rimarkis Porfirij, evidente incitiĝante, sed konservante tre gajan kaj sarkasman aspekton kaj, ŝajne, neniom mal- trankviliĝante pri tio, kiun opinion pri li havas sinjoro Raskoljnikov. — Ĉu mi mensogas?.. Nu, kaj kiel mi pli frue kun vi agis (mi, la enketi- sto), mem sugestante kaj malkaŝante ĉiujn rimedojn al defendo, kaj tiun psikologion montrante: "Jes, malsano, deiiro, oni ofendis; melankolio kaj kvartalaj policanoj", kaj ĉio cetera? Ha? he-he-he! Kvankam — mi diru alvorte — ĉiuj ĉi psikologiaj rimedoj por defendo, pretekstoj kaj artifikoj estas tre malcertaj kaj dusencaj. "Jes, malsano, deliro, imagoj, halucinoj, nenion mi memoras", ĉio ĉi veras, sed kial do, patro mia, en la malsano kaj deliro ĉiam nur tiaj imagoj halucinas, sed ne aliaj? Ja povus aperi ankaŭ aliaj? ĉu ne? He-he-he!

Raskoljnikov fiere kaj kun malestimo ekrigardis al li.

Unuvorte, — li diris persiste kaj laŭte, leviĝante kaj iom forpuŝ- intc per tio Porfirij-on, — unuvorte, mi voias scii: ĉu vi opinias min de- finitive libera de suspektoj aŭ nel Diru, Porfirij Petroviĉ, diru rekte kaj definitive, kaj pli rapide, tuj!

Kiel malfacile! Vere, kiel malfacile estas kun vi, — kriis Porfirij kun tute gaja, ruza kaj neniom maltrankviligita aspckto. — Sed por kio vi sciu, por kio vi tiom multe sciu, se oni ankoraŭ ne komencis vin ĝeni! Ja vi estas kiel infano: donu tuj fajron en la manon! Kaj kial vi tiel mal- trankviliĝas? Kial vi mem volas veni en niajn manojn, pro kiuj kaŭzoj? Ha? He-he-he!

Mi ripetas al vi, — kriis furioze Raskoljnikov, — ke mi ne plu povas toleri...

«— Kion? Ĉu malklarecon? — interrompis Porfirij.

Ne moku min! Mi ne volas... Mi diras al vi, ke mi ne volas!.. Mi ne povas kaj ne volas!.. Ĉu vi aŭdas! ĉu aŭdas! — li kriis, denove ba- tinte la tablon per la pugno.

Ne tiel laŭte, ne tiel! Oni aŭdos! mi serioze avertas: gardu vin. Mi ne ŝercas! — flustre diris Porfirij, sed ĉi-foje en lia vizaĝo jam ne estis la plifrua virina-bonanima kaj timigita esprimo; male, nun li rekte ordonis, severe kuntirinte la brovojn kaj kvazaŭ pcr unu fojo rompante ĉiujn sekretojn kaj ambiguojn.

Sed tio daŭris nur unu momenton. Embarasita por neionge Raskol- jnikov nun falis en veran furiozon; sed strange: li denove obeis la or- donon paroli pli mallaŭte, kvankam li troviĝis en la plej forta paroksismo de rabio.

Mi ne permesos plu turmenti min! — subite ekflustris li kiel an- taŭe, kun doloro kaj malamo, samtcmpe konsciante, ke li ne povas ne- glekti la ordonon, kaj pro tiu penso eĉ pli furioziĝante, — arestu min, traserĉu min, tamen bonvolu agi formale, sed ne ludi kun mi! Ne aŭda- cu...

Sed ne maltrankviliĝu ja pri formalaĵoj, — interrompis Porfirij kun la antaŭa ruza rideto kaj preskaŭ ĝue spektante Raskoljnikov-on, — mi vin, patro mia, nun invitis kiel hejmen, tute amike!

Ne volas mi vian amikecon kaj mi kraĉas al ĝi! Ĉu vi aŭdas? Kaj jen: mi prenas la kaskedon kaj foriras. Nu do, kion ci nun faros, se ci volas aresti?

Li kaptis la kaskedon kaj ekiris al la pordo.

Kaj ĉu surprizon vidi vi ne volas? — ekridis Porfirij, denove kap- tante lin iom super la kubuto kaj haltigante ĉe la pordo. Li, evidente, iĝis ĉiam pii kaj pli gaja kaj ludema, kio definitive kolerigis Raskoljni- kov-on.

Kian surprizon? Kio estas? — li demandis, subite haltante kaj kun timo rigardante al Porfirij.

Surprizo, jen ĉi lie, post la pordo ĉe mi sidas, he-he-he! (Li mon- tris fingre al la fermita pordo en la vando, kiu kondukis al lia ofica loĝejo). — Mi eĉ ŝlosis, ke ĝi ne forkuru.

Kio estas? kie? kio?.. — Raskoljnikov aliris la pordon kaj volis malfermi, sed ĝi estis ŝlosita.

Ŝlosita, jen estas la ŝlosilo!

Kaj vere, Porfirij Petroviĉ montris al li ŝlosilon, preninte ĝin el sia poŝo.

Mensogas ci ĉion! — ekmuĝis Raskoljnikov, jam ne plu retenante sin, — mensogas, pulĉinelo damnita! — kaj ĵetiĝis al Porfirij depaŝinta al la pordo, sed neniom timigita.

Mi ĉion, ĉion komprenas! — li alsaltis al li, — ci mensogas kaj incitas min, por ke mi malkaŝu min...

Sed ne eblas jam pli malkaŝi sin, patro mia, Rodion Romanoviĉ. Ja vi estas en furiozo. Ne kriu, ja mi homojn vokos.

Mensogo, nenio okazos! Voku la homojn! Ci sciis, ke mi estas malsana, kaj inciti min volis ĝis rabio, por ke mi malkaŝu min, jen estas cia celo! Ne, ci faktojn donu! Mi ĉion komprenis! Ci faktojn malhavas. sed havas nurajn aĉajn, sensignifajn konjektojn, zametovajn!.. Ci sciis mian karakteron, ĝis furiozo volis konduki min, kaj poste surprizi subite per popoj kaj deputitoj... Ĉu ci ilin atendas? ha? Kion ci atendas? Kie? Venigu!

Nu, kiaj ĉi tie deputitoj, patro mia! Imagas ja homo! Ja tiel eĉ formale ne eblas agi, kiel vi diras, la ordon, kara, vi ne scias... Kaj formaleco ne eviteblos, vi mem vidos!.. — murmuris Porfirij, aŭskultante ĉe la pordo.

Efektive, en tiu tempo ĉe la pordo mem en la alia ĉambro aŭdiĝis iu bruo.

Ha, ili venas! — ekkriis Raskoljnikov, — ci sendis por ili!.. Ci ilin atendis! Ci elkalkulis... Nu, venigu ĉi tien ĉiujn: deputitojn, atestan- tojn, kion ci volas... nu! Mi pretas! pretas!

Sed tiam okazis stranga evento, io ĝis tiel neatendita, ĉe la ĝisnuna evoluo de la afero, ke certe nek Raskoljnikov, nek Porfirij Petroviĉ jc tiu solvo ne povis kalkuli.

Poste rememorante pri tiu minuto, Raskoljnikov imagis ĉion en tia aspekto:

La bruo aŭdiĝinta post la pordo subite rapide intensiĝis, kaj la pordo iom malfermiĝis.

Kio okazas? — agacite kriis Porfirij Petroviĉ. — Ja mi vin aver- tis...

Por momento respondo ne sekvis, sed estis videble, ke post la pordo troviĝis kelkaj homoj kaj kvazaŭ iu ne estis enlasata.

Sed kio okazas tie? — alarmite ripetis Porfirij Petroviĉ.

La arestiton oni alkondukis, Nikolaon, — aŭdiĝis ies voĉo.

Ne! ne! For! Atendu!.. Kial li enrampis ĉi tien! Pro kio estas ma- lordo! — ekkriis Porfirij, ĵetante sin al la pordo.

Sed li... — denove komencis la sama voĉo kaj abrupte ĉesis.

Dum du sekundoj tie okazis vera batalo; poste iu ŝajne forte forpuŝis

la alian, kaj post tio tre pala homo eniris rekte en la kabineton de Por- firij Petroviĉ.

La aspekto de tiu homo unuavide estis tre stranga. Li rigardis tute rekte, sed kvazaŭ vidante neniun.

En liaj okuloj brilis rezoluto, sed samtempe morta palo kovris lian vizaĝon, kvazaŭ li estis venigita por ekzekuto. Liaj tute paliĝintaj lipoj tremetis.

Li estis ankoraŭ tre juna, vestita kiel simpla popolano, mezstatura, magra, kun la haroj ronde tonditaj, kun fajnaj kvazaŭ sekaj vizaĝtrajtoj. La homo neatendite forpuŝita de li la unua ĵetiĝis post li en la ĉambron kaj sukcesis kapti lin ĉe la ŝultro: tiu estis eskortisto; sed Nikolao ektiris la brakon kaj ankoraŭfoje elŝiriĝis. ĉe la sojlo amasiĝis kelkaj gapantoj. Kelkaj el iii intencis eniri. ĉio priskribita okazis preskaŭ dum unu mo- mento.

For, ankoraŭ malfrue! Atendu ĝis oni vokos vin!.. Kial vi frue kondukis lin? — murmuris Porfirij Petroviĉ ekstreme agacita, kvazaŭ konfuzita. Sed Nikolao subite surgenuiĝis.

Kial vi? — ekkriis Porfirij mirante.

Mi kulpas! Estas mia peko! Mi estas murdinto! — subite eldiris Nikolao, kvazaŭ iom sufokiĝante, sed per sufiĉe iaŭta voĉo.

Dekon da sekundoj daŭris la silento, kvazaŭ stuporo trafus ĉiujn; eĉ

la eskortislo formoviĝis kaj ne plu aiiris Nikolaon, sed retroiris maŝine al la pordo kaj ekstaris tie senmove.

Kio estas? — ekkriis Porfirij Petroviĉ, elirante el la momenta stu- poro,

Mi... murdinto... — ripetis Nikolao, silentinte iom.

Kiel... vi... Kiel... Kiun vi murdis?

Porfirij Petroviĉ evidente embarasiĝis.

Nikolao denove iom silentis.

Aljonan Ivanovnan kaj ŝian fratinon, Lizavetan Ivanovnan, mi... murdis... per hakilo. Mia cerbo malheliĝis ... — li subite aldonis kaj de- nove eksilentis. Li daŭre staris sur la genuoj.

Porfirij Petroviĉ staris dum kelkaj momentoj pripensante, sed subite denove ekmoviĝis kaj eksvingis la manojn al la neinvititaj atestantoj. Ili tuj malaperis kaj la pordo fermiĝis. Poste li rigardis al staranta en an- gulo Raskoljnikov, kiu sovaĝe rigardis al Nikolao, kaj direktiĝis al li, sed subite haltis, ekrigardis al 11, tuj remetis sian rigardon al Nikolao, poste denove al Raskoljnikov, poste denove al Nikolao kaj subite, kvazaŭ li pa- siiĝus, denove atakis Nikolaon.

Vi por kio al mi kun via cerbomalheliĝo antaŭkuras? — Porfirij kriis al li preskaŭ malicc. — Mi ankoraŭ ne demandis vin: ĉu via cerbo malheliĝis aŭ ne... paroiu: ĉu vi murdis?

. — Mi estas murdinto... mi depozicias... — Nikoiao eldiris.

E-efi! Per kio vi murdis?

Per hakilo. Mi antaŭe preparis.

Eĥ, li rapidas! Ĉu sola?

Nikolao ne komprenis la demandon.

Ĉu vi sola murdis?

Mi sola. Kaj Mitjka ne kulpas kaj ĉion ĉi ne koncernas.

He, ne rapidu pri Mitjka! E-eĥ!..

Do kiel vi, nu, kiel vi tiam de sur la ŝtuparo kuris? Ja la kortistoj renkontis vin ambaŭ?

Tion mi por trompi... tiam... kun Mitjka kuris, — kvazaŭ ekha- stante kaj antaŭe prepariĝinte, respondis Nikolao.

Nu, ĝuste tiel! — malice kriis Porfirij, — li ne siajn vortojn pa- rolas! — li murmuris kvazaŭ por si kaj subite denove ekvidis Raskoljni- kov-on.

Li, evidente, tiom absorbiĝis pri Nikolao, ke por unu monento eĉ for- gesis pri Raskoljnikov. Nun ii subite rememoris, eĉ iom konfuziĝis...

Rodion Romanoviĉ, karulo! Pardonu, — ii ĵetiĝis al li, — tiel ne eblas; mi petas... vi ĉi tie ne devas... eĉ mi mem... vi vidas, kiaj sur- prizoj!.. Mi petas!..

Kaj preninte iin ĉe la mano, li montris al li la pordon.

Vi, ŝajne, ne antaŭvidis tion? — diris Raskoljnikov, ankoraŭ ne- nion komprenante klare, sed jam sukcesinte forte revigliĝi.

Ankaŭ vi, karulo, tion ne antaŭvidis. Jen kiel via mano tremas, he-he!

Ankaŭ vi tremas, Porfirij Petroviĉ.

Ankaŭ mi tremas, mi ne antaŭvidis!..

Ili jam staris ĉe la sojlo. Porfirij malpacience atendis, kiam Raskolj- nikov eliros.

Sed ĉu vi la surprizon montros al mi? — neatendite diris Raskolj- nikov.

Vi parolas, sed la dentoj en via buŝo klaketas, he-he! Ironia homo vi estas! Nu, ĝis revido.

Laŭ mi, eĉ adiaŭ\

Kiel Dio volos, kiel Dio volos! — murmuris Porfirij kun kurba ri- deto.

Trairante la kancelarion, Raskoljnikov rimarkis, ke multaj fikse ekri- gardis al li. En la antaŭĉambro, en popolamaso, ii sukcesis rimarki am- baŭ kortistojn cl liu domo, kiujn li tiam nokte vokis iri en policejon. Ili staris ion atendante. Sed apenaŭ li aliris al laŝtuparo, li subite denove ekaŭdis la voĉon de Porfirij Petroviĉ. Returniĝinte, ii ekvidis, ke tiu estis kuranta al li, tute anhelante.

Por unu vorto, Rodion Romanoviĉ; pri ĉio cetera estu volo de Dio, tamen formale mi ankoraŭ devos vin pridemandi... do, ni ankoraŭ revi- diĝos, jen!

Kaj Porfirij haltis antaŭ li kun rideto.

Jen, — li aldonis ankoraŭfoje.

Eblus supozi, ke Porfirij volis diri ankoraŭ ion, sed tio neniel diriĝis.

Vi, Porfirij Petroviĉ, pardonu min pro la okazinto... mi iom tro- koleris, — ekparolis Raskoljnikov jam tute rekuraĝiĝinta, ĝis neesprime- bla deziro iom paradi.

Ne gravas, ne gravas, — preskaŭ ĝoje rekaptis Porfirij... — Mi ja mem... Venenan karakteron mi havas, mi pentas, mi pentas! Do, ni revidiĝos. Se Dio zorgos, ni tre, tre cerfe revidiĝos!..

...Kaj definitive ekkonos unu la alian? — Raskoljnikov daŭrigis.

Kaj definitive ekkonos unu la alian, — jesis Porfirij Petroviĉ kaj, stretiginte la okulojn, tre serioze ekrigardis al li. — Nun vi iras al nom- festo, ĉu?

A1 sepulto.

Jes ja, al sepulto! Sanon vian gardu, la sanon...

Kaj de mia flanko mi eĉ ne scias kion mi al vi deziru! — daŭrigis Raskoljnikov, jam komencanta desupri laŭ la ŝtuparo, sed subite denove returniĝante al Porfirij, — mi dezurus pliajn sukcesojn, scd vi ja vidas, kian komikan oficon vi havas!

Kial do komikan? — tuj streĉis siajn orelojn Porfirij Petroviĉ, kiu ankaŭ turniĝis por foriri.

Ĉu ne estas tiel? Ja tiun kompatindan Mikolkan vi verŝajne tiom suferigis kaj turmentis, psikologie, laŭ via maniero, ke Mikolka devis konfesi; dum la tago kaj nokto evidente vi pruvis al li: "vi estas murdi- sto, vi estas murdisto...", sed nun, kiam li jam konfesis, vi denove liajn ostetojn knedi komencos: "Mensogo, ne vi estas murdisto! Ne povas vi esti! Ne viajn vortojn vi parolas!" Do, kiel post tio via ofico ne estas komika?

He-he-he! Vi tamen rimarkis, ke mi diris al Nikolao, ke li "ne siajn vortojn diras"?

Kiel mi povus ne rimarki?

He-he! Sprite, sprite! Ĉion vi rimarkas! Estas vera vigla saĝo! La plej komikan kordon vi scias pinĉi... he-he! Ja ŝajne Gogol, onidire, in- ter la verkistoj tian trajton havis plejgrade?

Jes, Gogol.

Jes, Gogol... ĝis agrabla revido.

ĉis agrabla revido...

Raskoljnikov iris rekte hejmen. Li estis tiel konfuzita kaj implikita, ke jam veninte hejmen kaj ĵetinte sin sur la sofon, li kvaronan horon sidis, nur ripozante kaj penante almenaŭ iom kolekti la pensojn. Pri Ni- kolao li ne kuraĝis pensi: li sentis sin konsternita; en la konfeso de Ni- kolao estas io neklarigebla, mirinda, kion nun li nenial povus kompreni. Sed la konfeso de Nikolao estis fakto certa. La konsekvencoj de tiu fakto tuj iĝis klaraj por li: la mensogo ne povis ne malkaŝiĝi, kaj tiam oni de- nove atakos lin. Sed almenaŭ ĝis tiu tempo li estas libera kaj li devas nepre ion fari por si, ĉar la danĝero ne estis evitebla.

Tamen, en kiu grado? La situacio komencis klariĝi. Rememorante, malnete, ĝenerale, la tutan antaŭan scenon kun Porfirij, li ne povis an- koraŭfoje ne ektremi pro teruro. Certe, li ankoraŭ ne sciis ĉiujn celojn de Porfirij, li ne povis kompreni ĉiujn liajn kalkulojn. Sed parto de la ludo estis malkaŝita, kaj certe, neniu krom li povis pli bone kompreni, kiel danĝera estis por li tiu "movo" en la Iudo de Porfirij. Ankoraŭ iom, kaj li povus perfidi sin absolutc, jam fakte. Sciante la malsanecon de lia karaktero kaj de la unua rigardo ĝuste kaptinte kaj kompreninte ĝin, Porfirij agis kvankam tro bruske, sed preskaŭ tute nerezisteble. Scnkon- teste, Raskoljnikov jam sikcesis hodiaŭ tro kompromiti sin, sed ĝis fukto la afero ankoraŭ ne venis; ĉio ĉi estas ankoraŭ nur relativa. Sed ĉu ĝuste, tamen, ĉu li ĝuste nun komprenas? Ĉu li ne eraras? A1 kiu rezulto hodiaŭ strebis Porfirij? Ĉu efektive li havis hodiaŭ ion preparitan? Kaj kion nome? Ĉu li efektive atendis ion, aŭ ne? Kiel ili hodiaŭ disirus, se ne venus la neatendita katastrofo pere de Nikolao?

Porfirij montris preskaŭ tutan sian ludon; certe li riskis, sed tamen montris, kaj (plu ŝajnis al Raskoljnikov) se Porfirij efektive havus ion plian, li montrus ankaŭ tion. Kio estas tiu "surprizo"? ĉu nur moko? Ĉu tio signifis ion aŭ ne? Ĉu povis post tio kaŝiĝi io, almenaŭ iom simila al fakto, al reala kulpigo? La hieraŭa homo? Kien li malaperis? Kie li estis hodiaŭ? Ja se Porfirij havas almenaŭ ion firman, ĝi certe havas li- gon kun la hieraŭa homo...

Li sidis sur la sofo, klininte malsupren la kapon, metinte sur la ge- nuojn la kubutojn kaj kovrinte per la manoj la vizaĝon. La nerva tremo ankoraŭ daŭris en lia tuta korpo. Fine, li ekstaris, prenis la kaskedon, iom pensis kaj ekiris al la pordo.

Li kvazaŭ antaŭsentus, ke almenaŭ por la hodiaŭa tago li preskaŭ certe povas trakti sin en sekureco. Subite en sia koro li eksentis preskaŭ ĝojon: li ekdeziris rapide veni al Katerina Ivanovna. A1 la sepulto li, kompreneble, malfruis, sed por la funebra manĝo li ankoraŭ sukcesos, kaj tie, baldaŭ, li ekvidos Sonjan.

Li haltis, pensis, kaj malsaneca rideto stampiĝis sur liaj lipoj.

— Hodiaŭ! Hodiaŭ! — li ripetis por si, — jes, jam hodiaŭ! Tiel de- vas...

Apenaŭ li volis malfermi la pordon, ĝi subite komencis mem malfer- miĝi. Li ektremis kaj desaltis malantaŭen. La pordo estis malfermiĝanta softe kaj malrapide, kaj subite aperis figuro — la hieraŭa homo el sub la tero.

La homo haltis sur la sojlo, silente ekrigardis al Raskoljnikov kaj fa- ris paŝon en la ĉambron. Li estis samkiel hieraŭ, la sama figuro, same vestita, sed en ia vizaĝo kaj en la rigardo li havis Ŝanĝon: li rigardis nun iel moroziĝinte; iom starinte, li profunde suspiris. Necesus nur, ke li metu dum tio ia polmon al la vango kaj klinu la kapon flanke, kaj li tute similus al virino.

Kion vi volas? — demandis duonmorta Raskoljnikov.

La homo iom silentis kaj subite profunde, preskaŭ ĝis la planko, kli- niĝis antaŭ li. Li tuŝis la plankon almenaŭ per fingro de la dekstra ma- no.

Kion vi? — ekkriis Raskoljnikov.

Mi kulpas, — softe diris la homo.

Pri kio?

Pri malicaj pensoj.

Iii rigardis unu al la alia.

Mi agaciĝis. Pro tio, ke vi degnis tiam alveni, eble eĉ pro ebrio, kaj la kortistojn vokis en la policejon kaj pri la sango demandis, pro tio mi agaciĝis, ke senreage ni lasis vin, preninte vin por ebriulo. Kaj tiel mi agaciĝis, ke mi de la dormo seniĝis. Kaj memorfiksinte la adreson, hieraŭ ni ĉi tien venis kaj demandis...

Kiu venis? — interrompis Raskoljnikov, rapide komencante reme- mori.

Mi, tio estas, vin ofendis.

Do, vi loĝas en tiu domo?

Ankaŭ mi tiam, kun ili en la pordegejo staris, ĉu vi forgesis? Kaj tie ni metias, delonge. Peltistoj ni estas, urbanoj, hejme ni laboras... kaj tiel agace al mi iĝis...

Subite Raskoljnikov klare rememoris ia tutan scenon antaŭ tri tagoj sub ia pordegejo; li komprenis, ke krom la kortistoj tiam ankoraŭ kelkaj homoj staris, staris ankaŭ virinoj. Li rememoris la voĉon, kiu proponis konduki lin rekte en policejon. La vizaĝon de P parolanto li ne povis rememori kaj eĉ nun li ne rekonis, sed li memoris, ke ii eĉ ion respon- dis tiam al tiu, returniĝis al tiu...

Do, jen kiel solviĝis tiu hieraŭa teruro. Plej terure estis pensi, ke Ii efektive preskaŭ pereis, preskaŭ mortigis sin pro tia malgrava cirkon- stanco. Do, krom la luo de la loĝejo kaj la parolo pri sango, tiu homo nenion povis rakonti. Do, ankaŭ Porfirij havas nenion, nenion, krom tiu deliroj neniujn faktojn, krom psikologio, kiu estas dusenca, nenion cer- tan. Do, se plu neniuj faktoj aperos (kaj ili plu ne devas aperi, ne de- vas, ne devas!), tiam... tiam kion oni povos fari al li? Per kio oni povosdefinitive akuzi iin, eĉ arestinte? Kaj, do, Porfirij nur ĵus, nur ĵus ek- sciis pri la ioĝejo, kaj ĝis nun tute ne sciis.

ĉu estas vi, kiu diris hodiaŭ al Porfirij... pri tio, ke mi tiam ve- nis? — li ekkriis, konsternita de la subita ideo.

Ai kiu Porfirij?

A1 la enketestro.

Mi diris. La kortistoj tiam ne iris, do mi iris.

Ĉu hodiaŭ?

Precize antaŭ vi. Kaj ĉion mi aŭdis, ĉion, kiel li torturis vin.

Kie? Kion? Kiam?

Apude, ĉe li post la vando, la tutan tempon mi tie sidis.

Ĉu? Do vi estis la surprizo? Sed kiel tio povis okazi? Kiel?

Mi vidis, — ekparolis la viro, — ke la kortistoj post miaj vortoj ne voias iri, ĉar ili diris, ke estis jam malfrue, kaj opiniis, ke la polic- estro eĉ koleros, ke ni ne tuj sciigis; tiam mi agaciĝis, kaj de ia dormo mi seniĝis, kaj mi komencis interesiĝi pri vi. Kaj eksciinte hieraŭ, ho- diaŭ mi iris. Unuafoje mi venis — li forestis. Unu horon poste — li ne akceptis, la trian fojon — enlasis. Mi komencis raporti al li ĉion, kiel okazis, kaj li komencis en la ĉambro kuradi kaj siam bruston per la pu- gno bati: "Kion, — li diras, — al mi, vi friponoj, faras? Se mi scius pri tiu afero, mi lin tuj eskortus ĉi tien!" Poste li elkuris, vokis iun kaj ko- mencis kun li en angulo paroli, kaj poste denove al mi kaj komencis de- mandi kaj insulti. Kaj li multe riproĉis; kaj mi denuncis al li ĉion kaj diris, ke al miaj hieraŭaj vortoj vi nenion kuraĝis respondi al mi kaj ke vi ne rekonis min. Kaj li tiam denove ekkuris, kaj ĉiam batis sian bru- ston, kaj koleris, kaj kuris, kaj kiam oni vin anoncis — nu, li diras, rampu post la vandon, sidu dume, ne moviĝu, ion ajn vi aŭdos, kaj se- ĝon al mi li tien mem alportis kaj enŝlosis min; eble, li diras, mi vokos vin. Scd kiam oni alkondukis Nikolaon, tiam li, jam post via foriro, el- kondukis; mi vin, li diras, ankoraŭ aivokos kaj pridemandos...

Ĉu Nikolaon li en via ĉeesto pridemandis?

Apenaŭ li elkondukis vin, tiam ankaŭ min elkondukis, kaj komen- cis enketi Nikolaon.

La viro haltis kaj subite denove riverencis, tuŝante per la frngro la plankon.

Pro la kalumnio kaj mia malico pardonu min.

305

Dio pardonos, — respondis Raskoljnikov, kaj apenaŭ li diris tion, la viro riverencis al li, sed jam ne ĝis la planko, sed ĝis ia zono, mal-

20 3aicai 1541rapide forturniĝis kaj eliris el la ĉambro. "ĉio estas dusenca, nun ĉio estas dusenca", — ripetis Raskoljnikov kaj pli vigle ol iam, eliris el la ĉambro.

"Nun ni ankoraŭ batalos", — li diris kun malica rikano, desuprante laŭ la ŝtuparo. La malico estis direktata al li mem; li kun malestimo kaj honto rememoris sian "malkuraĝon".

20*

Parto Kvina

I

La mateno, sekvinta post la fatala por Petro Petroviĉ kiarigo kun Du- neĉka kaj Pulfieria Aleksandrovna, faris sian sobrigan efikon ankaŭ sur Petron Petroviĉ. Li, al sia granda malplezuro, estis devigita iom po iom akcepti kiel fakton okazintan kaj nereveneblan tion, kio ankoraŭ hieraŭ ŝajnis al li evento preskaŭ fantasta, kaj kvankam realiĝinta, tamen kva- zaŭ ankoraŭ neebla. La nigra serpento de vundita ambicio la tutan nok- ton suĉis lian koron. Leviĝinte de la lito, Petro Petroviĉ ekrigaridis en la spegulon. Li timis, ke la galo nokte povis aperi en lia vizaĝo. Tamen, de tiu flanko ĉio ankoraŭ estis en bona ordo, kaj, rigardante al sia no- bla, blanka kaj iom grasiĝinta lastatempe figuro, Petro Petroviĉ por mo- mento eĉ konsoliĝis, tute konvinkita pri trovo de fianĉino en alia loko, kaj eble eĉ de pli bela. Sed li tuj rekonsciiĝis kaj energie kraĉis flanken, per kio li instigis silentan, sed sarkasman rideton de sia juna amiko kaj najbaro Andreo Semjonoviĉ Lebezjatnikov. Tiun rideton Petro Petroviĉ rimarkis kaj tuj metis ĝin en la konton de sia juna amiko. Li jam mul- ton sukcesis meti lastatempe en lian konton. Lia malico duobliĝis, kiam li subite komprenis, ke ne necesus hieraŭ komuniki la hieraŭan rezulton al Andreo Semjonoviĉ. ĉi estis la dua hieraŭa eraro, farita de li en ar-

307

do, pro troa ekspansiemo, en incitiĝo... Poste, dum la tuta mateno, kva- zaŭ speciale, sekvis pliaj malagrablaĵoj. Eĉ en la senato lin atendis iu fiasko koncerne la aferon, pri kiu li tie pledis. Precipe incitis lin la ma- stro de la loĝejo, kiun li luis esperante je la baldaŭa edziĝo kaj kiun li aranĝis per sia propra mono. Tiu mastro, riĉiĝinta germana metiisto, ne- niel konsentis rompi la ĵus faritan kontrakton kaj postulis plenan laŭkontraktan kompenson, malgraŭ tio, ke Petro Petroviĉ estis redonanta al li la loĝejon preskaŭ nove aranĝitan. Same okazis en la mebla ven- dejo, kie oni neniel volis redoni eĉ unu rublon el la antaŭpago por la aĉetita meblaro, kiu ankoraŭ eĉ ne estis transportita en la loĝejon. "ĉu speciale pro mebio mi edziĝu!" — silente koleris Petro Petroviĉ, kaj samtempe en li denove flagretis aŭdaca kredo: "Ĉu vere ĉio tiel efektive senrevene vanuis kaj finiĝis? Ĉu vere ne estas eble provi ankoraŭfoje?" La penso pri Duneĉka refoje tente pikis lian koron. Kun doloro li tra- vivis tiun minuton kaj, certe, se nun eblus per sola deziro mortigi Ra- skoljnikov-on, tiam Petro Petroviĉ senprokraste vortigus tiun deziron.

"Ankoraŭ unu eraro: mi tute ne donis al ili monon, — li pensis, tri- ste revenante en la ĉambreton de Lebezjatnikov, — kaj kial, kial mi tiel jude avaris? Ĉi tie eĉ neniun planon mi havis! Mi volis teni ilin per fera mano kaj fari tiel, ke ili rigardu min kiel providencon, sed ili jen!.. Kraĉ!.. Ne, se mi en tiu tempo donus al ili, ekzemple, unu milon kaj duonon por doto, kaj por donacoj, por skatoletoj diversaj, necesujoj, kar- neoloj, ŝtofoj kaj por alia fatraso, de Knop kaj el la angla vendejo1, tiam la afero estus pli certa, pli firma! Ne tiel facile nun ili rifuzus al mi! Ili havas tian karakteron, ke ili konsiderus sia devo okaze de rifuzo re- doni kaj la donacojn kaj la monon; sed redoni estus malfacie kaj cetere domaĝe! Cetere, ankaŭ la konscienco jukus: kiel, do, eblas forpeli la ho- mon, kiu ĝis nun estis tiel malavara kaj tre delikata?.. Hm! Mi maltra- fis!" Kaj denove koierinte pro sia konduto, Petro Petroviĉ tuj nomis sin stultulo — enpense, kompreneble.

Veninte al tia konkludo, li revenis hejmen duoble malica kaj incitita, ol li eliris. La preparoj por la funebra manĝo en la ĉambro de Katerina Ivanovna parte logis lian scivolon. Li ion ankaŭ hieraŭ aŭdis pri tiu ara- nĝo; ŝajne ankaŭ li estis invitita; sed pro la propraj zorgoj ii ĉion cete- ran iasis ekster sia atento. Li rapidis sciiĝi ĉe sinjorino Lippevefisel, klo- podanta apud Ia pretigata tablo en la foresto de Katerina Ivanovna (kiu troviĝis en la tombejo), kaj li eksciis, ke ia funebra manĝo estos solena, ke invititaj estas preskaŭ ĉiuj ioĝantoj, eĉ nekonantaj la mortinton, ke estas invitita eĉ Andreo Semjonoviĉ Lebezjatnikov, malgraŭ lia iama kve- reio kun Katerina Ivanovna, kaj, laste, li mem, Petro Petroviĉ, ne nur estis invitita, sed eĉ kun granda maipacienco oni atendas lin, ĉar li estas preskaŭ la piej eminenta gasto ei ĉiuj ioĝantoj. Ankaŭ Amaiia Ivanovna estis invitita kun granda honoro, maigraŭ ĉiuj iamaj maiagrabiaĵoj, kaj pro tio ŝi mastrumis kaj klopodis nun, preskaŭ sentante en tio ĝuon, kaj krome, kvankam ŝi estis vestita funebre, tamen la vestoj estis novaj, sil- kaj, briie belaj, kaj ŝi fieris pro tio. Ĉiuj ĉi faktoj kaj informoj donis al Petro Petroviĉ iun ideon, kaj li eniris en sian ĉambron, tio estas en ia ĉambron de Andreo Semjonoviĉ Lebezjatnikov, en kelka meditemo. Ja li ankaŭ eksciis, ke inter la invititoj estas ankaŭ Raskoljnikov.

Andreo Semjonoviĉ la tutan matenon ial sidis hejme. Kun tiu sinjoro Petro Petroviĉ ekhavis iujn strangajn rilatojn, cetere parte naturajn. Pe- tro Petroviĉ malestimis kaj abomenis lin eĉ pli ol decus preskaŭ ekde tiu tago, kiam li ekloĝis ĉe li, sed samtempe li kvazaŭ iom timus lin. Li gastiĝis ĉe Lebezjatnikov post la veno en Peterburgon ne sole pro ava- raĉa ŝparemo, kvankam tio estis preskaŭ la ĉefa kaŭzo, sed estis ankaŭ alia kaŭzo. Ankoraŭ en la provinco li aŭdis pri Andreo Semjonoviĉ, sia estinta prizorgato, kiel pri unu el la plej avangardaj junaj progresistoj, kiu kvazaŭ havus signifan rolon en certaj interesaj legendaj rondetoj. Tio konsternis Petron Petroviĉ. ĉuste tiuj potencaj, ĉiosciaj rondetoj, kiuj ĉiujn malestimis kaj ĉiujn senmaskigis jam delonge timigis Petron Petroviĉ per iu speciala kaj nedifinebia timo. Kaj certe li mem, des pli en provinco, ne povis formi eĉ proksimume, klaran komprenon pri io en tia speco. Li aŭdis nur, kiel ĉiuj, ke ekzistas, precipe en Peterburgo, iuj progresistoj, nihiiistoj, senmaskigantoj kaj cet. kaj cet., sed simile al multaj, li trotaksis kaj kripligis la sencon kaj signifon de tiuj nomoj ĝis absurdo. Pieje li timis, jam dum kelkaj jaroj, senmaskigon, kaj tio estis la plej ĉefa motivo de lia konstanta, troigita maltrankvilo, precipe ĉe ia revoj pri translokigo de sia agado en Peterburgon. En tiu riiato li estis, tiei oni diras, timigita, kiel foje estas timigitaj malgrandaj infanoj. Antaŭ keikaj jaroj en provinco, nur komencante sian karieron, li renkontis du )kazojn de tre kruele senmaskigitaj guberniaj, sufiĉe gravaj personoj, al duj li ĝis tiam kroĉiĝis kaj kiuj patronis lin. Unu okazo finiĝis por la lenmaskigito tre skandale, kaj la alia finiĝis per grandaj klopodoj. Jen )ro kio Petro Petroviĉ decidis veninte en Petĉrburgon, senprokraste ek- icii pri tiu afero, kaj se necese, por ĉiu ckazo antaŭkuri kaj serĉi favo- on ĉe "niaj junaj generacioj". En tio li esperis je Andreo Semjonoviĉ kaj, ekzemple, farante viziton al Raskoljnikov, li jam scipovis iomete ri- peti konatajn frazojn de fremda voĉo...

Ccrte, li riniarkis, ke Andreo Semjonoviĉ estis sufiĉe vulgara kaj sim- pla hometo. Sed tio nenion ŝanĝis en la konvinkoj kaj malkuraĝo de Pe- tro Petroviĉ. Eĉ se li konvinkiĝus, ke ĉiuj aliaj progresistoj estas la sa- maj dupoj, eĉ tiam ne estingiĝus lia maltrankvilo. Proprc pri ĉiuj ĉi dok- trinoj, pensoj, sistemoj (kun kiuj Andreo Semjonoviĉ tuj atakis lin) li havis neniun intcrcson. Li havis sian propran cclon. Li volis nur pli ra- pide kaj senprokraste ekscii: kio kaj kiel ĉi tie okazas? Ĉu fortas tiuĵ ho~ moĵ aŭ malfortas? Ĉu oni devas ion timi, aŭ ne devas? Ĉu oni senma- skigos lin, se li entrcprenos jen tion, aŭ nc senmaskigos? Kaj se oni senmaskigos, do pro kio nome, kaj pro kio propre nun oni senmaskigas? Pli: ĉu eblas iel algluiĝi al ili kaj iom ilin uzi, se efcktive ili fortas? Ĉu necesas tio aŭ ne neccsas? Ĉu estas eble aranĝi ion cn sia kariero ankaŭ pere de ili? Unuvorte, li frontis ccntojn da demandoj.

Tiu Andreo Semjonoviĉ estis magra kaj skrofola homo malalta, ie ofi- canta kaj ĝis strangeco blonda, kun vangoharoj en la formo de kotletoj, pri kiuj ii tre fieris. Krom tio, lin preskaŭ ĉiam doloris la okuloj. Lia koro estis sufiĉe mola, sed la parolo estis tre aplomba, kaj foje eĉ tute aroga — tio kompare kun lia figureto, preskaŭ ĉiam aspektis ridinde. Amalia Ivanovna, cetcre, traktis lin kiel honoran loĝanton, ĉar li ne drinkis kaj regulc pagis la loĝejon. Malgraŭ ĉiuj ĉi kvalitoj, Andreo Sem- jonoviĉ efcktive estis iom stulta. A1 la progreso kaj al "niaj junaj gene- racioj" li aliĝis pro pasieco. Li estis unu el tiu sennombra kaj varia legio de vulgaruloj, feblaj fruakuŝitoj kaj nefinlernintaj dcspotoj, kiuj nepre rapide algluiĝas al la moda populara ideo, por tuj vulgarigi ĝin, por tuj karikaturigi ĉion, al kio ili mem povas tre sincere servi.

Cetere, ankaŭ Lebezjatnikov, eĉ malgraŭ tio, ke li cstis tre bonkora, komencis parte ne toleri sian najbaron kaj estintan kuratoron Petro Pe- troviĉ. Tio fariĝis de ambaŭ flankoj kvazaŭ spontane kaj reciproke. Eĉ estante dupo, Andreo Scmjonoviĉ tamen komencis komprcni, ke Petro Petroviĉ trompas lin kaj kaŝc malestimas kaj ke "tute alia estas tiu ho- mo". Li provis rakonti al li la sistemon de Fourier kaj la doktrinon de Darvino, sed Petro Petroviĉ, precipe lastatempe, aŭskultis iel tro sarka- sme, kaj plej lastatempe — komencis eĉ sakri. Ja li instinkte komencis kompreni, ke Lebezjatnikov ne nur estas vulgareta kaj stulteta ulo, sed eble eĉ mensogulo, kiu havas neniajn gravajn ligojn en la propra ron- deto, kaj eble li nur aŭdis ion de iu homo; eĉ pli: li sian aferon, pro- pagandan, eble ne bone scias, ĉar tro ofte li stumblas kaj li tute ne taŭgus, kiel senmaskiganto! Interalie, ni rimarku prctere, ke Petro Pe- troviĉ, en tiu dcko da tagoj, volonte akceptis (precipc en la komenco) de Andreo Semjonoviĉ eĉ tre sjrangajn laŭdojn, tio cstas: ekzemple, li ne obĵetis kaj silentis, se Andreo Semjonoviĉ atribuis al li pretecon helpi al la estonta kaj baldaŭa establiĝo de nova komunumo2, ie en la strato Meŝĉanskaja'; aŭ, ekzemple, ke li ne malhelpu al Duneĉka, se tiu en la unua monato dc sia geedza vivo decidos trovi konkubanton; aŭ ke li ne baptu siajn estontajn infanojn kaj cet. kaj cet. — ĉio en tia speco. Petro Petroviĉ, laŭ sia kutimo, nc obĵetis kontraŭ tiuj kvalitoj atribuitaj ai li kaj permesis laŭdi sin cĉ ticl — tiom agrabla estis por li ĉia laŭdo.

Petro Petroviĉ, ŝanĝinta ĉi-matene por iuj celoj kelkajn kvinprocen- tajn obligaciojn, sidis ĉe la tablo kaj rekalkulis stoketojn da bankbiletoj. Andreo Semjonoviĉ, kiu preskaŭ neniam havis monon, promenis en la ĉambro kaj afektis sin rigardi al la mono indiferente kaj eĉ kun neglek- to. Sed Petro Petroviĉ neniam povus kredi, ke Andreo Semjonoviĉ efek- tive povas rigardi al tiaj sumoj indiferente; kaj Andreo Semjonoviĉ, sia- vice, kun amaro pensis, ke Petro Petroviĉ efektivc kapablas tiel pensi pri li, kaj li eble eĉ ĝojas al la okazo tikli kaj inciti sian junan amikon per ia dismetitaj stokoj da monbiletoj, memorigante al li lian malgravecon kaj la distancon, kiu kvazaŭ ekzistus intcr ili.

Lebezjatnikov trovis lin ĉi-foje neordinare incitiĝema kaj malatenta, malgraŭ tio, ke li, Andreo Semjonoviĉ, komencis prezenti al li sian ŝa- tatan temon pri establo de nova, speciala "komunumo". Kurtaj obĵetoj kaj rimarkoj, elŝiriĝantaj el Petro Petroviĉ en paŭzoj inter klakado de abako spiris je la plej malkaŝa kaj intence malĝcntila sarkasmo. Sed "humana" Andreo Semjonoviĉ atribuis mishumoron de Petro Petroviĉ al la impreso post la hieraŭa disŝiro kun Duneĉka kaj li flamis pro deziro plej rapide ekparoli pri tiu temo: li volis diri ĉi-rilate ion progresivan kaj propagandan, kio povus konsoli lian respektindan amikon kaj "sendube" fari utilon al lia plua evoluo.

Ĉu iun funebran manĝon aranĝas tiu... la vidvino? — subite de- mandis Petro Petroviĉ, interrompante Andreon Semjonoviĉ en la plej in- teresa punkto.

Kvazaŭ vi ne scius; ja hieraŭ mi kun vi parolis pri tiu temo kaj prezentis mian penson pri Ĉluj Ĉi ritoj... Kaj Ŝi ja ankaŭ vin invitis, mi aŭdis. Vi mem hieraŭ kun Ŝi parolis...

Mi tute ne atendis, ke tiu mizera stultulino elspezos por la ve- spermanĝo la tutan monon, kiun ŝi ricevis de alia stultulo... de tiu Ra- skoljnikov. Mi eĉ miris ĵus, preterirante: tiaj preparoj, vinoj!.. Kelkaj ho- moj estas invititaj, — diablo scias kio okazas! — daŭrigis Petro Petroviĉ, demandante kaj komencante tiun interparolon kun iu celo. — ĉu vi di- ras, ke ankaŭ min ŝi invitis? — subite li aldonis, lcvante la kapon. — Kiam do? Mi ne memoras! Cetere, mi ne iros. Kion mi faru tie? Mi hie- raŭ nur parolis kun ŝi, pretere, pri tio, ke ŝi, kicl mizcra vidvino de ofi- cisto, eventuale povus ricevi jaran salajron, en formo de unufoja mon- helpo. Do, ĉu pro tio ŝi jam invitas min? he-he!

Ankaŭ mi ne intencas iri, — diris Lebezjatnikov.

Certe! Ja vi draŝis ŝin. Kompreneble, vi nun hontus iri al ŝi, he- he-he!

Kiu draŝis? Kiun? — subite alarmiĝis kaj eĉ ruĝiĝis Lebezjatnikov.

Ja vi, Katerinan Ivanovnan, antaŭ unu monato, ŝajne! Ja mi aŭdis, hieraŭ... Jenaj estas viaj konvinkoj!.. Ankaŭ la virina demando iom devojiĝis. He-he-he!

Kaj Petro Petroviĉ kvazaŭ konsolita, komencis denove klaki per la abako.

Estas absurdo kaj klaĉo! — ekflamis Lebezjatnikov, kiu ĉiam timis memorigon pri tiu okazo, — kaj tute ne tiel okazis! Estis aliel... Vi ne ĝuste aŭdis; klaĉo! Mi simple tiam defendis min. ŝi la unua mem atakis min per la ungoj... Ŝi tute miajn vangoharojn de unu flanko elpinĉis. A1 ĉiu homo estas permesite, mi kredas, defendi sian personon. Kaj mi al neniu permesos perforton al mi... Principe. Ĉar tio estas jam preskaŭ despotismo. Kion mi devus fari: ĉu tiel stari antaŭ ŝi? Mi nur forpuŝis ŝin.

He-he-he! — daŭrigis malice rikani Luĵin.

Vi pro tio min incitas, ĉar vi mem estas kolera kaj malica... Kaj tiu stultaĵo tute, tute ne koncernas la virinan demandon! Vi malĝuste komprenas; mi eĉ pensis, ke se oni akceptis, ke la virino estas egala kun la viro en ĉio, eĉ en la forto (kion oni asertas jam), do, ankaŭ en tio devas esti egaleco. Certe, poste mi rezonis, ke tia demando tute ne de- vas ekzisti, ĉar ankaŭ lukto ne devas ekzisti, kaj okazoj de lukto en la estonta socio ne estas imageblaj... kaj certe estus strange serĉi egalecon en lukto. Mi ne tiom stultas... kvankam luktoj, cetere, ekzistas... tio estas: poste ili ne ekzistos, sed nun ankoraŭ ekzistas... fi! damne! Vi min implikis! Mi ne iros al ŝi ne pro tio, ke estis tiu malagrabla okazo. Mi simple principe ne iros, por ne partopreni en la fia superstiĉo de tiu rito, jen kial! Cetere, ebius iri, sed nur por ridi... Domaĝe ke popoj ne ĉeestos. Tiam mi nepre irus.

Tio estas: akcepti fremdan gastamon kaj tuj prikraĉi ĝin kaj ankaŭ tiujn, kiuj invitis vin. Tiel, ĉu ne?

Tute ne kraĉi, sed protesti. Mi havas utilan celon. Mi povas ak- :esore kontribui por ia evoluo kaj propagando. ĉia homo devas evoluigi caj propagandi, kaj, eble, ju pli draste, des pli bone. Mi povas ĵeti ide- )n, grajnon... EI tiu grajno kreskos fakto. Per kio mi ilin ofendas? Ko- nence ili ofendiĝos, sed poste ili mem vidos, ke mi faris al jli utilon. Vntaŭ nelonge oni akuzis Terebjovan (kiu nun loĝas en komunumo), ke Liam ŝi lasis la famifion kaj... fordonis sin, tiam ŝi skribis al la patrino :aj patro, ke ŝi ne volas vivi inter superstiĉoj kaj edziniĝas civile; oni ikuzis, ke tio estis tro kruda, rilate la gepatrojn, ke eblis ilin kompati, kribi pli mildc. Laŭ mi, ĉio ĉi estas absurdo, kaj tute ne necesas pli nilde, male, male, necesas protesti. Jen Varenc sep jarojn kun la edzo ravivis, ĵetis du infanojn, en la ietero al la edzo skribis tranĉe: "Mi omprenis, ke kun vi mi ne povas esti feliĉa. Neniam mi pardonos vin, e vi min trompis, kaŝinte de mi, ke ekzistas alia socia aranĝo — la omunuma. Mi antaŭnelonge tion eksciis de grandanima viro, al kiu mi )rdonis min, kaj kun kiu mi aranĝis komunumon. Mi diras al vi rekte, ir mi opinias, ke trompi vin estus malhoneste. Agu kiel vi volas. Ne speru revenigi min, vi tro malfruis. Estu feiiĉa". Jen kiel necesas skribi milspecajn leterojn!

Ĉu estas tiu Terebjova, pri kiu vi rakontis, ke ŝi triafoje edziniĝis ŭ la civila maniero?

Nur la duan, se juĝi efektive! Nu, eĉ la kvaran, eĉ dek-kvinan, o estas absurda! Kaj se mi iam bedaŭris pri la morto de miaj gepatroj, d certe nun. Mi keikfoje revis eĉ pri tio, ke se ili estus ankoraŭ vivaj, ei bele mi brogus iiin per protesto! Intence mi farus tiel... Tiel mi tpektus ne iu "elfamiliiĝinto", kraĉ! Mi al ili pruvus! Mi iiin mirigus! stas bedaŭrinde, ke jam neniu restas!

Por mirigi! He-he! Nu, faru kiel vi volas, — interrompis Petro 5troviĉ, — sed diru jen kion: ja vi konas tiun filinon de la mortinto, in gracilan! Ĉu estas efektive veraj la paroloj pri ŝi, ha?

Kio do? Laŭ mi, laŭ mia propra konvinko, tio estas la plej nor- ala stato de la virino. Kial do ne? Tio estas distinguons[11]. En la nuna ocio gi, ccrte, ne tute normalas, ĉar ĝi cstis dcvigita stato, sed en la estonto ĝi estos tute normala, ĉar iibcra. Cetere, ŝi ankaŭ nun havis raj- ton: ŝi suferis, kaj tio estis ŝia fonduso, por tiel diri, kapitalo, per kiu ŝi havis plenan rajton disponi. Kompreneble, en la estonta vivo fondusoj ne estos; sed ŝia rolo estos signita en alia senco, determinita harmonie kaj racie. Kio koncernas Sofjan Semjonovnan mem, en la nuna tempo mi rigardas ŝiajn agojn kicl energian kaj relicfigitan protcston kontraŭ la socia sistemo kaj mi profunde cstimas ŝin pro tio; mi eĉ ĝojas, rigar- dante ŝin!

Sed al mi oni rakontis, ke nome vi forpelis ŝin el ŝia ĉambro.

Lebezjatnikov eĉ furioziĝis.

Alia klaĉo! — li ekmuĝis. — Tute, tute ne tiel okazis. Ĉio okazis tute aliel! Ĉion ĉi Katerina Ivanovna mensogis, ĉar ŝi nenion komprenis! Kaj tute mi ne flirtis ĉe Sofja Semjonovna! Mi tre simple evoluigis ŝin, tute senprofite, penante veki en ŝi proteston... Mi nur la proteston be- zonis, cetere ŝi mem ne plu povis resti ĉi tie!

Ĉu en la komunumon vi vokis ŝin?

Vi ĉiam ridas kaj tre mallerte, permesu al vi tion rimarkigi. Vi nenion komprenas! En la komunumo tiaj roloj mankas. La komunumo estas aranĝata por ke nc estu tiaj roloj. En la komunumo tiu rolo ŝanĝos sian nunan cscncon, kaj kio estas ĉi tie stulta tie iĝos saĝa, kio ĉi tie, en ia nunaj ĉirkonstancoj, estas nenatura, tic iĝos tute natura. Ĉio de- pendas de tio, cn kiu medio kaj ĉirkaŭaĵo troviĝas homo. Ĉion determi- nas la medio, sed la homo estas nenio. Kaj kun Sofja Semjonovna mi ankaŭ nun cstas en bonaj rilatoj, kio povas servi al vi kiel pruvo, ke neniam ŝi konsideris min sia malamiko kaj ofcndanto. Jes! Mi tentas nun ŝin iri en la komunumon, sed nur tute, tute kun alia motivo! Kial vi ridas! Ni volas fari nian komunumon, apartan, pli serioze motivitan, ol la antaŭaj. En niaj konvinkoj ni iris pii! Ni pli multe negas! Se le- viĝus el la ĉerko Dobroljubov4, mi kun li disputus. Kaj Belinskij5 tuj malvenkus en la disputo! Kaj dume mi daŭrigas evoluigi Sofjan Semjo- novnan. Sia naturo estas bcla, bcla!

Nu, kaj tiun belan naturon vi bele uzas, ĉu? He-he!

Ne, ne! Ho ne! Kontraŭe!

Eĉ kontraŭe! He-he-he! Kiel vi diras!

Sed kredu al mi! Bonvolu diri pro kiuj kialoj mi kaŝus tion de vi? Kontraŭe, eĉ al mi mem tio Ŝajnas stranga: kun mi Ŝi estas iel pene, iel timeme Ĉasta kaj pudora!

Kaj vi kompreneble evoluigas... he-he! pruvas al ŝi, ke tiu pudoro estas stulta?..

Tute ne! Tute ne! Ho, kiel krude, kiel eĉ stulte — pardonu min — vi komprenas la vorton "evoluo"! N-nenion vi komprenas! Ho Dio, kiel vi ankoraŭ... ne pretas! Ni serĉas liberon por la virino, sed vi nur la solan celon vidas. Lasante flanke la demandon pri la virina ĉasto kaj pudoro, kicl pri afcroj tute senutilaj kaj eĉ supcrstiĉaj, mi tutc, tute po- vas koncedi ŝian ĉastan konduton rilate min, ĉar por tio ŝi havas plenan rajton, plenan rajton. Kompreneble, se ŝi mem al mi dirus: "Mi volus vin", mi konsiderus tion granda sukceso, ĉar la junulino tre plaĉas al mi; sed nun, almcnaŭ nun, jam certe, neniu kaj neniam traktis ŝin pli ĝentile kaj afable ol mi, kiu respektas ŝian dignon... mi atendas kaj esperas — nenio pli!

Kaj vi prefere donacu al ŝi ion. Mi vetus, ke pri tio vi eĉ ne pen-

sis.

N-nenion vi komprenas, mi diris al vi! Komprcneble, tio estas ŝia stato, sed ĉi tie estas alia demando, tute alia! Vi simple malestimas ŝin. Vidante fakton, kiun vi erare konsideras malestiminda, vi jam rifuzas al la homo humanan trakton. Vi ankoraŭ ne scias, kian naturon ŝi havas! Mi nur bedaŭras, ke ŝi lastatempe ial tute ĉesis legi kaj ne plu prenas ĉe mi librojn. Kaj antaŭe ŝi prenis. Estas ankaŭ bedaŭrinde, ke malgraŭ siaj energio kaj preteco protesti — kiun ŝi foje jam pruvis — ŝi ankoraŭ havas tro malmultan memstarecon, por tiel diri, sendependecon, tro malmultan pretecon negi, por tute forlasi kelkajn superstiĉojn kaj... stul- taĵojn. Malgraŭ tio, ŝi perfekte komprenas aliajn demandojn. Ŝi bonege, por ekzemplo, komprenis la demandon pri la mankisado, tio estas: ke la viro ofendas la virinon diskriminacie, se li kisas ŝian manon*. Tiu de- mando estis diskutita en nia rondeto, kaj mi tuj rerakontis al ŝi. Ankaŭ pri la asocioj de laboristoj en Francio ŝi aŭskultis kun atento7. Nun mi klarigas al ŝi la demandon pri libcra eniro en ĉambrojn en la estonta socio8.

Tio estas kio?

Ni lastatempe diskutis la demandon: ĉu rajtas unu membro de la komunumo eniri en la Ĉambron de alia membro, al viro aŭ virino, en ajna tempo... Kaj ni decidis, ke rajtas...

Nu, kaj se tiu viro aŭ tiu virino en tiu minuto okupas sin pri la fiziologiaj bezonoj, he-he!

Andreo Semjonoviĉ eĉ koleriĝis.

Kaj vi dcnove pri tio, pri tiuj damnaj "bezonoj"! — li krietis kurt indigno, — kraĉ, kiel mi koleras kaj bedaŭras, ke rakontante pri la si- stemo mi menciis antaŭtempe pri tiuj damnaj bezonoj! Diablo prenu! Tio estas la ŝtono de falpuŝiĝo por ĉiuj similaj al vi, kaj plej ofte ili komen- cas moki ne eksciinte la esencon de la afero! Kaj ili pcnsas, ke ili pra- vas! Preskaŭ fieras pro io! Kraĉ! Mi kelkfoje asertis, ke tiun demandon eblas klarigi al novicoj nur en la fino, kiam la homo jam kredas la sis- temon bona, kiam ia homo estas evoluita kaj direktita. Cetere kion, bon- volu diri, kion vi trovas tiom honta kaj malestiminda, ekzemple, en kloa- koj? Mi la unua, mi pretas purigi iujn ajn kloakojn! Ĉi tie ne estas ab- negacio! Ĉi tie estas nur laboro, nobla, utila por la homaro agado, kiu valoras same kiel ĉiu alia, kaj estas multe pli alta, ekzemple, ol la agado de iu Rafaelo aŭ Puŝkin, ĉar |i estas pli utila!*

Kaj pli nobla, pli nobla, he-he-he!

Kio estas: pli nobla? Mi ne komprenas tiajn esprimojn en la de- termino de la homa agado. "Pli nobla", "pli grandanima" — ĉio estas nur blago, absurdo, malnovaj superstiĉaj vortoj, kiujn mi malakceptas! ĉio, kio estas utila al la homaro, estas nobla! Mi komprenas nur unu vorton: utilal10 Ridaĉu, kiel vi volas, sed mi pravas!

Petro Petroviĉ ridegis. Li jam finkalkulis kaj kaŝis ia monon. Cetere, parto de ĝi por io ankoraŭ restis sur la tablo. Tiu demando pri la "kloa- koj" jam ne unufoje servis, malgraŭ sia tuta vulgareco, kiel preteksto al disiĝo kaj malkonsento inter Petro Petroviĉ kaj lia juna amiko. La tuta stultaĵo konsistis en tio, ke Andreo Semjonoviĉ efektive koleris. Kaj Luĵin ŝatis tion, kaj en la nuna minuto li precipe volis iom inciti Lebez- jatnikov-on.

Vi tiel malicas kaj trudas vin pro via hieraŭa malsukceso, — fine krevis Lebezjatnikov, kiu, ĝenerale dirante, malgraŭ sia tuta "sendepen- deco" kaj ĉiuj "protestoj", iel ne kuraĝis oponi al Petro Petroviĉ kaj ĝenerale kondutis antaŭ li, kiel antaŭ jaroj, tre respekteme.

Prefere vi jen kion diru, — degne kaj agacite interrompis Petro Petroviĉ, — ĉu vi kapablas... aŭ mi pli bone diru: ĉu efektive vi havas tiom proksimajn rilatojn kun la menciita juna persono, ke vi povas peti ŝin tuj, por unu minuto, veni ĉi tien, en tiun ĉi ĉambron? Ŝajne ili jam ĉiuj revenis el la tombejo... Mi aŭdas paŝadon... Mi volus interparoli kun ŝi, kun la ino.

A1 vi por kio? — mire demandis Lebezjatnikov.

Necesas. Hodiaŭ aŭ morgaŭ mi povos elloĝiĝi de ĉi tie, kaj tial mi dezirus sciigi al ŝi... Cetere, restu ĉi tie, dum la interparolo. Tici pli bonos. Aliel vi, eble, diablo-scias-kion pensos.

Tute nenion mi pensos... Mi simpie demandis, kaj se vi havas aferon, do estas tre simple inviti ŝin. Tuj mi iros. Kaj al vi, estu certa, mi ne malhelpos.

Efektive, post kvino de minutoj Lebezjatnikov revenis kun Soneĉka. Tiu eniris tre mirigita kaj, laŭ sia kutimo, timida. Ŝi ĉiam estis timida en la similaj okazoj kaj tre timis novajn personojn, ŝi timis ankaŭ pli frue, en la infanaĝo, kaj nun des pli... Petro Petroviĉ renkontis ŝin "afa- ble kaj ĝentile", cetere, kun iom da gaja familiareco, konvena, cetere, laŭ la opinio de Petro Petroviĉ, por tia respektinda kaj solida homo, kia li, en rilatoj kun tia juna kaj en certa senco interesa estaĵo. Li rapidis "kvietigi" ŝin kaj sidigis ŝin ĉe la tablo, kontraŭ sin. Sonja sidiĝis, ri- gardis ĉirkaŭen — al Lebezjatnikov, al la mono kuŝanta surtable, kaj po- ste subite rigardis denove al Petro Petroviĉ, kaj jam ne plu demetis de li la okulojn, kvazaŭ katenita al li. Lebezjatnikov ekiris al la pordo. Pe- tro Petroviĉ ekstaris, geste petis Sonjan piusidi kaj haltigis lin sur la so- jlo.

Ĉu tiu Raskoljnikov estas tie? Ĉu li venis? — li demandis flustre.

Raskoljnikov? Tie. Sed kio? Jes, li estas tie... Ĵus li eniris, mi vi- dis... Sed kio?

Do, mi insiste petas vin resti ĉi tie, kun ni, kaj ne restigu min duope kun tiu... junulino. Afero estas bagatela, sed oni konkludos dia- blo-scias-kion. Mi ne volas, ke Raskoljnikov tie rakontu... Ĉu vi kom- prenas, kian mi celas?

Ha, mi komprenas, komprenas! — subite divenis Lebezjatnikov, — Jes, vi havas rajton... Mi, cetere, opinias, laŭ miaj konvinkoj, ke vi trotaksas viajn timojn, tamen... vi havas rajton. Se vi volas, mi restos. Mi ekstaros ĉi tie, ĉe la fenestro kaj ne malhelpos al vi... Laŭ mi, vi havas rajton...

Petro Petroviĉ revenis al la sofo, eksidis kontraŭ Sonja, atente rigar- dis al ŝi kaj subite akceptis ekstreme solidan, eĉ rigoran aspekton, per kiu li kvazaŭ voius esprimi: "Vi, fraŭlino, mem ne ekpensu ion malbo- nan". Sonja definitive konfuziĝis.

Unue, bonvolu pardoni min, Sofja Semjonovna, antaŭ via altesti- mata patrino... Ŝajne tiel? Katerina Ivanovna ja estas nun por vi ansta- taŭ la patrino? — komencis Petro Petroviĉ, tre solide, sed cetere, sufiĉe afable. Estis videble, ke li havas plej amikajn intencojn.

Jes, ĝuste, anstataŭ la patrino, — rapide kaj timide ŝi respondis.

Nu, do, transdonu al ŝi mian pardonpeton pro tio, ke mi pro cir- konstahcoj, ne dcpendaj de mi, estas dcvigita neglekti kaj mi ne alvenos por viaj blinoj... tio estas al la funebra manĝo, malgraŭ la afabla invito de via patrino.

Jes, mi diros, tuj, — kaj Soneĉka haste leviĝis de la seĝo.

Ankorau ne estas ĉio, — haltigis ŝin Petro Petroviĉ, ridetinte pro ŝiaj simpleco kaj nekono de bona konduto, — kaj vi malmulte min scias, kara Sofja Semjonovna, se vi ekpensis, ke pro tiu kaŭzo malmulte grava, koncernanta nur min, mi povus ĝeni kaj voki al mi tian personon, kia vi. Celo mia estas alia.

Sonja haste eksidis. La grizaj kaj irizaj bankbiletoj, ne forprenitaj de la tablo, denove ektumultis antaŭ ŝiaj okuloj, sed ŝi rapide formetis de ili sian rigardon kaj levis ĝin al Petro Petroviĉ: ŝi subite ekpensis terure maldeca, ke precipe a, rigardas fremdan monon. Ŝi do metis la rigardon al oraj tenil-okulvitroj, kiujn li tcnis en la liva mano, kaj samtempe an- kaŭ al la granda, masiva, tre bela ringo kun flava gemo, kiu estis sur la longa fingro de tiu mano, sed subite ŝi formetis la rigardon ankaŭ de ĝi kaj, jam ne sciante kien rigardi, ŝi finfine ekgapis rekte en la oku- lojn de Petro Petroviĉ. Post pli impona paŭzo ol la antaŭa, li daŭrigis:

Hieraŭ mi, pretere, diris du vortojn al malfeliĉa Katerina Ivanov- na. Du vortoj sufiĉis por ekscii, ke ŝi troviĝas en stato — kontraŭnatura, se eblas tiel esprimi...

Jes... en la kontraŭnatura, — rapidante konsentis Sonja.

Aŭ pli simple kaj pli klare diri — en la malsana.

Jes, pli simple kaj pli kompr... jes, ŝi malsanas.

Tiel. Do, laŭ sento de humaneco ka-a-aj, por tiel diri, pro kari- tato mi dezirus, de mia flanko, esti per io utila, antaŭvidante ŝian ne- eviteble malfeliĉan sorton. Ŝajnas, ke la tuta mizera familio nur de vi sola dependas.

Permesu demandi, — subite ekstaris Sonja, — kion hieraŭ vi pa- roiis al ŝi pri ebleco de pensio? Ĉar ŝi ankoraŭ hieraŭ diris al mi, ke vi konsentis elklopodi por ŝi pension. ĉu vere?

Tute ne, kaj en iu senco tio estas stultaĵo. Mi nur aludis pri unu- foja monhelpo al la vidvino de oficisto mortinta en ofico, — se eblos ha- vi protekton, — sed, ŝajne, via mortinta patro ne oficis dum la tempo necesa por tio, eĉ pli — li tute ne oficis lastatempe. Unuvorte, kvankam vi povus esperi, sed nur tre efemere, ĉar fakte neniuj rajtoj por la mon- helpo, en ĉi-okazo, ekzistas, kaj eĉ kontraŭe... Sed ŝi jam pri pensio ek- pensis, he-he-he! Vigla moŝtulino!

Jes, pri la pensio... Ĉar ŝi estas kredema kaj bonkora, kaj pro la bonkoreco kredas al ĉio, kaj... kaj... kaj... ŝi havas tian cerbon... Jes... pardonu, — diris Sonja kaj denove ieviĝis por foriri.

Mi petas, vi ankoraŭ ne finaŭskultis min.

Jcs, mi ne finaŭskultis, — balbutis Sonja.

Sidiĝu do.

Sonja tcrure konfuziĝis kaj denove sidiĝis, la trian fojon.

Vidante ŝian staton, kun la povraj etaj infanoj, mi dezirus, — kiel mi jam diris, — per io, laŭ ebleco, esti utila, nur laŭcble, ne pli. Eblus, ekzemple, aranĝi, por ŝi kvestadon, aŭ, por tiel diri, loterion... aŭ ion en tiu speco, — kiel tio ĉiam en la similaj okazoj estas aranĝata fare de la parencoj, aŭ almenaŭ fare de fremduloj, kiuj tamen deziras helpi. Custe pri tio mi intencis sciigi vin. Tion eblas fari.

Jes, estus bone... Dio vin pro tio... — balbutis Sonja, fikse rigar- dante al Petro Petroviĉ.

Eblas, sed... tion ni poste... fakte eblas komenci eĉ hodiaŭ. Ve- spere ni revidiĝos, intertraktos kaj metos, por tiel diri, fundamenton. Venu al mi ĉi tien ĉirkaŭ la sepa horo. Ankaŭ Andreo Semjonoviĉ, mi kredas, partoprcnos kun ni... Sed... ĉi tie estas unu cirkonstanco, pri kiu necesas anticipe kaj detale mencii. Ĝuste por tio mi devis ĝeni vin, Sofja Semjonovna, per mia invito ĉi tien. Nome, mi opinias, ke monon ne eblas, kaj cetere danĝeras doni en la manojn de Katerina Ivanovna mem; pruvo al tio — tiu ĉi funebra manĝo. Ne havante, por tiel diri, eĉ unu peceton de ĉiutaga pano por morgaŭ kaj... nu, ŝuojn kaj ceteron, hodiaŭ ŝi aĉetas jamaikan rumon kaj eĉ, ŝajne, madejron ka-a-aj kafon. Mi vidis preterirante. Kaj morgaŭ denove sur vin falegos ĉio, denove Ia lasta panpeco; tio estas absurda. Kaj tial la kvestado, laŭ mia propra opinio, devas okazi tiel, ke ŝi eĉ ne sciu pri la mono, kaj scius, ekzemple nur vi. Ĉu mi pravas?

Mi ne scias. Tiel ŝi nur hodiaŭ... unu fojon en la vivo... ŝi tre volis mencii funebre, fari honoron, rememori... sed ŝi estas tre saĝa. Cetere, kiel vi volas, kaj mi tre, mi tre estos... ili estos ĉiuj a! vi... kaj vin Dio... kaj la orfoj...

Ne findirinte, Sonja ekploris.

Bone. Nu, konsideru tion; kaj nun bonvolu akcepti, por la inte- resoj de via parencino, por la unua tempo, laŭpovan sumon de mi per- sone. Mi tre kaj tre dezirus, ke mia nomo ne estu menciita. Ticl... do, havante, por tiel diri, la proprajn zorgojn, mi ne plu povas...

Kaj Petro Petroviĉ etendis al Sonja dekrublan bankbileton, diiigente malfaldinte ĝin. Sonja prenis, ruĝiĝis, saltis, ion balbutis kaj rapide ko- mencis adiaŭi. Petro Petroviĉ solene kondukis ŝin ĝis la pordo. ŝi, fin- fine, forkuris el la ĉambro, tre emociita kaj turmentita, kaj revenis ai Katerina Ivanovna en ekstrema konfuzo.

Dum la tuta sceno Andreo Semjonoviĉ jen staris ĉc la fenestro, jen li iradis laŭ la ĉambro, ne dczirante rompi la intcrparolon; kaj kiam Sonja foriris, li subite aliris al Petro Petroviĉ kaj solene etendis al li la manon:

Mi ĉion aŭdis kaj ĉion vidis, — precipe emfazante la lastan vor- ton. — Tio estas nobla, mi volis diri, humana! Vi volis eviti dankemon, kaj mi vidis! Kaj kvankam, mi konfesas al vi, mi principe ne povas apro- bi privatan bonfaremon, ĉar ĝi ne nur ne elradikigas malicon, sed eĉ nutras ĝin plu, tamen mi ne povas ne konfcsi, ke mi rigardis vian agon kun plezuro, — jes, jes, al mi tio ptaĉas.

He, estas absurdo! — balbutis Petro Petroviĉ, iom emociite kaj iel esplore rigardante ai Lebezjatnikov.

Ne, ne absurdo! La homo, ofendita kaj agacita, kiel vi pro la hie- raŭa okazo, kaj samtempe kapabla pensi pri malfeliĉo de aliaj homoj, — tia homo... kvankam per siaj agoj li faras socialan eraron — tamen... tiu homo meritis estimon! Mi eĉ ne atendis de vi, Petro Petroviĉ, des pli, ke laŭ via konvikoj, ho! kiel ankoraŭ malhelpas al vi viaj konvinkoj! Kiel emocias, ekzemple, vin tiu hieraŭa fiasko, — krietis bonkora An- dreo Semjonoviĉ, denove eksentinta fortan simpation al Petro Petroviĉ, — kaj por kio, por kio vi volas nepre tiun edziĝon, tiun iaŭleĝan edze- con, mia noblega, afablega Petro Petroviĉ? Kiai vi volas nome tiun laŭleĝecon de V edziĝo? Nu, se vi volas, eĉ batu min, sed mi ĝojas, mi ĝojas, ke ĝi ne sukcesis, ke vi estas libera, ke vi ne tute ankoraŭ pereis por la homarcr, mi ĝojas... Jen, mi ĉion diris!

Tial, ke en via eksterleĝa geedzeco mi ne volas esti kokrita kaj prizorgi fremdajn infanojn, jen kial mi bezonas la laŭleĝan edzecon, — diris Luĵin por doni almenaŭ iun respondon. Li estis tre okupita pri fo, kaj enpensiĝinta.

Infanoj? Ĉu vi ekparolis pri infanoj? — tremeris Andreo Semjo- noviĉ, kiei batal-ĉevalo, aŭdinta la militan trumpeton, — la infanoj estas demando socia kaj demando primara, mi konsentas; sed la demando prila infanoj solviĝos alicl. Keikiuj eĉ tute malagnoskas la infanojn, kiel aj- nan aludon pri familio, Ni interparolos pri infanoj poste, kaj nun ni pa- rolu pri la kokrado! Mi konfesos al vi, ke ĝi estas mia fcbla punkto. Tiu aĉa, husara, puŝkina esprimo eĉ ne ekzistos en la estonta leksikono. Ce- tere, kio estas kokri? Ho, kia miskompreno! Kia kokrado? Por kio ko- krado? Kia absurdo! Kontraŭe, en la civila edzeco ĝi mankos. Kokrado estas nur la natura konsekvenco de ĉia laŭleĝa edzeco, por tiel diri, amendo al ĝi, protesto, do en tiu senco ĝi eĉ tute ne humiligas... Se mi iam — mi supozu tiun galimation — laŭleĝe geedziĝos, tiam mi eĉ ĝojos pro damnita kokrado; tiam mi diros ai mia edzino: "Mia amiko, ĝis nun mi nur amis vin, kaj nun mi ankaŭ estimas vin, ĉar vi kapablis prote- sti!"11 Ĉu vi ridas? Tio estas pro tio, ke vi ne havas forton forĵeti la su- perstiĉojn! Diablo prenu, mi ja komprcnas pro kio nome oni sentas sin maiagrable, se oni kokras en la laŭleĝa edzeco: sed ja tio estas nur ko- varda konsekvenco de la kovarda fakto, kie estas humiligitaj kaj unu kaj la alia. Kaj kiam oni kokras malkaŝe, kiel en la civila edzeco, tiam la kokrado ne ekzistas, ĝi ne estas imagebla kaj perdas eĉ la nomon de kokrado. Kontraŭe, via edzino nur pruvos al vi, ke ŝi nome estimas vin, konsiderante vin nekapabla kontraŭstari al ŝia felico kaj tiom evoluita, por ne venĝi al ŝi ŝian novan edzon. Damne, mi kelkiam revas, ke, se mi estus edzinigita, ne, kraĉ! se mi estus edziĝinta (ĉu laŭleĝe, ĉu civile, ne gravas), mi, ŝajne, mem kondukus al la edzino konkubanton, se ŝi longe ne akirus tiun mem: "Mia amiko, — mi dirus al ŝi, — mi amas vin, sed krom tio mi volas, ke vi estimu min, — jen!" Ĉu mi pravas, ĉu pravas?..

321

Petro Petroviĉ aŭskultante malforte ridis, sed sen ajna deziro. Li eĉ aŭskultis ne atente. Li efektive pripensis ion alian, kaj fine eĉ Lebezjat- nikov tion rimarkis. Petro Petroviĉ estis eĉ emociita, li de tempo al tem- po kunfrotis la manojn kaj enpensiĝis. Ĉion ĉi Andreo Semjonoviĉ poste komprenis kaj rememoris...

II

Estus malfacile precize difini la kaŭzojn, sekve de kiuj en la perplek- sita kapo de Katerina Ivanovna naskiĝis la ideo de tiu densenca funebra

21 3axa3 1541manĝo. Efektive, por tio estis elspezitaj preskaŭ dek rubloj el pli ol du- dek, ricevitaj de Raskoljnikov propre por la sepulto de Marmeladov. Eble, Katerina Ivanovna konsideris sia devo antaŭ Ia mortinta edzo ho- nori lian memoron "kiel dece", por ke ĉiuj loĝantoj kaj precipe Amalia Ivanovna sciu, ke li estis "ne nur ne pli malbona ol ĉiuj ili, sed eble eĉ multe pii bona" kaj ke neniu el iii havas rajton antaŭ li teni la nazon supra. Eble tion plejparte influis tiu aparta fiereco de malriĉuloj, sekve de kiu ĉe kelkaj sociaj ritoj, nepraj en nia vivo por ĉiu civitano, multaj malriĉuloj saltas el sia haŭto kaj prodigas la lastajn ŝparitajn kopekojn, nur por esti "ne malpli bonaj ol la aliaj" kaj por ke "ne akuzu" ilin tiuj aliaj. Tre probablas ankaŭ tio, ke Katerina Ivanovna ekvolis, nome ĉe tiu okazo, nome en tiu minuto, kiam ŝi, ŝajne estis forlasita de ĉiuj, montri al tiuj "sensignifaj kaj aĉaj loĝantoj", ke ŝi ne nur "bone vivas kaj gastojn bone akceptas", sed eĉ ke tute ne por tia vivo ŝi estis edu- kita, ĉar ŝi estis edukita "en nobla, eĉ eblas diri, en aristokrata famiiio de kolonelo", kaj certe ŝi preparis sin ne por per Ia propraj manoj balai la plankon kaj lavi dum noktoj infanajn ĉifonojn.

Tiuj paroksismoj de fiero kaj ambicio de tempo al tempo venas al la plej malriĉaj kaj humilaj homoj kaj foje transformiĝas ĉe ili en eksciti- tan, nereteneblan bezonon. Kaj Katerina Ivanovna, cetere, ne estis hu- mila: ŝin eblis tute mortigi per cirkonstancoj, sed mortigi ŝin morale, tio estas timigi kaj subigi al si ŝian volon, estis neeble. Kaj krom tio, laŭ la asertoj de Soneĉka, ŝia cerbo konfuziĝis. Tion, tamen, ankoraŭ ne eblis diri tutcerte kaj definitive, sed efektive lastatempe, dum la tuta la- sta jaro, ŝia malfeiiĉa kapo suferis tiom multe, ke ĝi ne povis resti tute sana. Akriĝanta ftizo, kiel diras medicinistoj, ankaŭ kontribuas al la sta- to de la penskapablo.

Vinoj en pluralo kaj diversspecaj mankis, mankis ankaŭ madejro: tio estis troigita, sed vino tamen estis. Estis vodko, rumo kaj lisbona vino, ĉio tre malbonkvalita, sed en sufiĉa kvanto. El manĝaĵoj, krom la riza kaĉo kun rosinoj, estis tri-kvar pladoj (interalie ankaŭ blinoj), ĉio el la kuirejo de Amalia Ivanovna, kaj krom tio oni starigis du samovarojn por teo kaj punĉo planitaj post la tagmanĝo. Aĉetaĵojn Katerina Ivanovna aranĝis mem pere de unu el la loĝantoj, iu mizera polo, Dio-scias-kial loĝanta ĉe sinjorino Lippevehsei, kiu tuj konsentis esti sendito de Kate- rina Ivanovna kaj li kuradis la tutan hieraŭan tagon kaj tiun ĉi tutan matenon, elŝovinte pro fervoro la langon, kaj ŝajne li tre penis, ke tiu lasta cirkonstanco estu rimarkita. Por ĉia bagateio li ĉiuminute alkuris al Katerina Ivanovna mem, li kuris por serĉi ŝin eĉ en la Gastan kor- ton12, senĉese nomis ŝin: "pani chor^zyna"[12], kaj tedis ŝin, fine, kiel ku- lo, kvankam komence ŝi eĉ parolis, ke sen tiu "servema kaj grandanima" homo ŝi tute pereus. En la karaktero de Katerina Ivanovna troviĝis eco pli rapide ornami hazardan homon per la plej bonaj kaj helaj koloroj, laŭdi lin tiel, ke la homo eĉ hontis, elpensi laŭde al li diversajn cirkon- stancojn, kiuj tute ne ekzistis, absolute sincere kaj puramanime ekkredi mem je ilia realeco kaj poste subite, unumomente, elreviĝi, ŝiri, prikraĉi kaj forpuŝi la homon, kiun ŝi nur antaŭ kelkaj horoj preskaŭ admiris. Ŝia karaktero estis ridema, gaja kaj pacama, sed pro senfinaj malfeliĉoj kaj fiaskoj ŝi ticl verve komencis aspiri kaj postuli, ke ĉiuj vivu en paco kaj ĝojo kaj ne aŭdacu vivi aliel, ke eĉ la plej eta disonanso en la vivo, la plej eta fiasko tuj preskaŭ frenezigis ŝin, kaj ŝi tuj, post la plej helaj esperoj kaj fantazioj, komencis damni sian sorton, sakri ĉion, kio nur trafis al ŝiaj okuloj, kaj frapi la kapon kontraŭ muron.

Ankaŭ Amalia Ivanovna subite akiris neordinaran signifon kaj neor- dinaran estimon de Katerina Ivanovna, nur pro tio, ke Amalia Ivanovna plej kore decidis partopreni en ĉiuj zorgoj pri la funebra manĝo: ŝi pre- nis sur sin aranĝi la tablon, alporti tablotukojn, manĝilojn kaj cet. kaj prcpari manĝaĵojn en sia kuirejo. Tion komisiis al ŝi kaj restigis ŝin an- stataŭ si Katerina Ivanovna, kiu mem foriris al la tombejo. Efektive, ĉio estis preparita tre bone: la tablo havis puran tablotukon, la teleroj, for- koj, tranĉiloj, pokaletoj, glasoj, tasetoj, ĉio ĉi estis kompreneble kolekti- ta, diversfasona kaj diverskalibra, de diversaj loĝantoj, sed ĉio staris kaj kuŝis preta je la necesa horo en la ĝusta loko, kaj Amalia Ivanovna, sen- tante, ke ŝi perfekte plenumis la aferon, renkontis la revenintojn eĉ kun kelka fiero, bele vestita, en kufo kun novaj funebraj rubandoj kaj en ni- gra robo. Tiu fiero, kvankam meritita, pro io ne plaĉis al Katerina Iva- novna: "nu jes, kvazaŭ sen Amalia Ivanovna ni eĉ la tablon aranĝi ne povus!" Ne plaĉis al ŝi ankaŭ la kufo kun la riovaj rubandoj: "ĉu eble tiu stulta germanino fieras pro tio, ke ŝi, la mastrino, favore degnis hel- pi al la loĝantoj? Pro korfavoro! Ni ne bezonas! Ĉe la paĉjo de Katerina Ivanovna, kiu estis kolonelo kaj preskaŭ jam guberniestfo, la tablon oni aranĝis foj-foje eĉ por kvardek personoj, tiel ke iun Amalian Ivanovnan, aŭ pli ĝuste, Ludvigovnan, oni eĉ en kuirejon ne enlasus..." Cetere, Ka- terina Ivanovna decidis dume ne montri siajn sentojn, kvankam ŝi deci- dis en sia koro, ke Amaiian Ivanovnan nepre necesos jam hodiaŭ bridi kaj memorigi al ŝi ŝian veran lokon, aliel ŝi nur-Dio-scias-kion pri si ko- mencos kredi. Dume Katerina Ivanovna nur malvarme rigardis al ŝi. Plia malagrablaĵo ankaŭ kontribuis al incitiĝo de Katerina Ivanovna: dum la sepulto ĉeestis preskaŭ neniu el la invititaj loĝantoj, krom tiu polo, kiu tamen sukcesis inter siaj kuradoj alkuri ankaŭ en la tombejon; sed al la manĝado venis nur la plej scnsignifaj kaj malriĉaj, multaj el ili en ne- konvena aspekto, iu kanajlaro. Ĉiuj pli aĝaj kaj pli solidaj spite, kvazaŭ komplote, ignoris ŝin. Petro Petroviĉ Luĵin, ekzemplc, eblas diri la plej solida el ĉiuj loĝantoj, ne venis, sed interalie ankoraŭ hieraŭ vespere Katerina Ivanovna jam sukcesis rakonti al ĉiuj en la tuta mondo, tio estas al Amalia Ivanovna, Poleĉka, Sonja kaj la polo, ke tiu tre nobla, grandanima homo, kun grandaj ligoj kaj kapitalo, eksa amiko de ŝia unua edzo, akceptita en la hejmo de ŝia patro, promesis uzi ĉiujn rime- dojn, por elklopodi por ŝi signifan pension. Nun ni rimarku, ke kvankam Katerina Ivanovna fanfaronis per ies ligoj kaj kapitaloj, tion ŝi faris sen ajna intereso, sen ajna propra kalkulo, tute ne profitcele, por tiel diri, pro ia grandeco de I' koro, nur pro plezuro laŭdi kaj plivalorigi la laŭda- ton.

Post Luĵin kaj, evidente, "imitante lian ekzemplon", ne alvenis ankaŭ "tiu abomena kanajlo Lebezjatnikov". "Tiu ĉi, do, kion imagis pri si?.Lin oni nur pro bonkoreco invitis, kaj nur tiai, ke li kun Petro Petroviĉ en la sama ĉambro loĝas kaj estas lia konato, kaj ne inviti lin estus tre ne- konvene". Ne venis ankaŭ iu eleganta damo kun sia "tromatura filino", kiuj kvankam nur du semajnojn loĝis en unu el la ĉambroj de Amalia Ivanovna, sed ili jam kelkfoje plendis pri bruo kaj krioj, eksplodantaj en la ĉambro de Marmeladov, precipe en tiuj okazoj, kiam la mortinto re- venis hejmen ebria, pri kio, certe, jam estis konate al Katerina Ivanov- na, pere de Amalia Ivanovna, kiam tiu, kverelante kun Katerina Ivanov- na kaj minacante elpeli la tutan famiiion, plengorĝe kriis, ke ili ĝenas "noblajn loĝantojn, kies piedon ili ne valoras". Katerina Ivanovna intence decidis inviti nun tiun damon kaj ŝian filinon, kies "piedon ŝi kvazaŭ ne valoras", des pli ke ĝis nun, ĉe hazardaj renkontoj, tiu orgojle returniĝis — do jen ŝi sciu, ke Katerina Ivanovna "pli noble pensas kaj sentas kaj invitas, ne memorante malicon", kaj ke ili vidu, ke Katerina Ivanovna ne nur tian vivon kutimis. Pri tio nepre ŝi devis kiarigi al ili ĉe la tablo, samkiel pri la guberniestreco de sia mortinta paĉjo, kaj pretere rimarki, ke ne decus ĉe la renkontoj forturniĝi kaj ke tio estas tre stulta. Ne ve- nis ankaŭ la dika subkolonclo (efektive eksa stab-kapitano), sed aperis, ke li ronkas ebria ankoraŭ de la hieraŭa mateno. Unuvorte, venis nur: la polo; iu gracilaĉa, silentcma kancelariano aknoza kaj fetoranta, en grasmakulita frako; poste iu surda kaj preskaŭ tutc blinda olduleto, iam servinta en poŝtejo kies loĝadon en unu el la ĉambroj de Amalia Iva- novna de longa tempo kaj ne kompreneble pro kio iu pagis. Venis ankaŭ iu ebria eksa lcŭtenanto, efektive nur provianta oficisto, kun la plej mal- deca kaj laŭta ridego kaj "imagu nur", sen veŝto! Unu viro eĉ simple sidiĝis ĉe la tablo, cĉ ne salutinte Katerinan Ivanovnan, kaj, laste, iu persono, pro malhavo de vesto, venis en hejma kitclo, sed tio jam estis tiom maldeca, ke per klopodoj de Amalia Ivanovna kaj de la polo li estis sukcese forkondukita. Cetere, la polo venigis kun si ankoraŭ du iujn po- etojn, kiuj neniam entute loĝis ĉe Amalia Ivanovna kaj kiujn ĝis nun leniu vidis en la ĉambroj. Ĉio ĉi ekstreme malagrable incitis Katerinan [vanovnan. "Por kiu do okazis la tuta preparado?" Eĉ la infanojn, por om ŝpari lokon oni sidigis ne ĉe la tablo, kiu sen tio okupis la tutan ^ambron, sed en angulo ĉe kofro, la etulojn oni sidigis sur benkon kaj ^oleĉka, kiel pliaĝa, devis zorgi pri ili, nutri kaj viŝi al ili, "kiel al no- >e!-infanoj", la nazetojn.

Unuvorte, Katerina Ivanovna kontraŭvole dcvis akcepti ĉiujn kun luobla graveco kaj cĉ fiero. Kelkajn ŝi precipe sevcrc ĉirkaŭrigardis kaj legne invitis eksidi ĉe la tablo. Pro io opiniante, ke pri ĉiuj nevenintoj levas responsi Amalia Ivanovna, ŝi subite komencis trakti ŝin ekstreme nalĝentile, kion tiu rimarkis kaj estis ekstreme pikita per tio. Tia ko- nenco ne aŭguris bonan finon. Finfine ĉiuj sidiĝis.

Raskoljnikov cniris preskaŭ en tiu minuto, kiam ili revenis el la tom- >ejo. Katerina Ivanovna tre ekĝojis al li, unŭe, pro tio, ĉar li estis la ola "klera gasto" el ĉiuj gastoj kaj, "kiel konate, pretiĝanta post du jaroj ikupi en ĉi-tiea universitato la profcsoran katedron", kaj due tial, ke li enprokraste kaj ĝentile petis ŝian pardonon, ke malgraŭ la granda de- iro, li ne povis ĉeesti dum la sepulto. Ŝi preskaŭ atakis lin, sidigis lin e la tablo apud si de la liva flanko (de la dekstra sidiĝis Amalia Iva- lovna) kaj — malgraŭ la senĉesaj klopodoj kaj zorgoj pri tio, ke oni ko- ekte dismetu la manĝojn kaj donu ilin al ĉiuj sufiĉe, malgraŭ la tur- lenta tusado, kiu ĉiuminute interrompis kaj sufokis ŝin kaj kiu precipe ^rtiĝis dum tiuj ĉi du tagoj — senĉese adresis sin al Raskoljnikov kaj uonflustre rapidis elverŝi antaŭ li ĉiujn akumuliĝintajn sentojn kaj sian utan justan indignon pri la malsukcesa funebra festeno; samtempe la indignon ofte ŝanĝis plej gaja, plej neretenebla rido pri la kunvenintaj gastoj, kaj plej ofte pri la mastrino mem.

Pri ĉio kulpas tiu kukolo. Vi komprenas, pri kiu mi diras: pri ŝi, pri ŝi! — kaj Katcrina Ivanovna kaŝe montris per la kapo al la mastrino.

Rigardu al ŝi: ŝi rondigis la okulojn, sentas, ke ni parolas pri ŝi, sed ne povas kompreni, kaj pro tio la okulojn rondigis. Fu, strigo! ha-ha- ha!.. Khi-khi-khi! Kaj kion ŝi volas pruvi per sia kufo? Khi-khi-khi! Ĉu vi rimarkis, ke ŝi ĉiam volas, ke ĉiuj pcnsu, ke ŝi min protektas kaj faras al mi honoron, per sia ĉecsto. Mi petis ŝin, kiel bonan virinon, ke ŝi invitu bonan popolon kaj nome la konatojn de I' mortinto, sed vidu, kion ŝi alkondukis: iuj klaŭnoj! Rigardu al tiu kun la malpura vizaĝo: li estas iu nazmuko sur du piedoj! Kaj tiuj polaĉoj... ha-ha-ha! Khi-khi- khi! Neniu, neniu ilin iam ĉi tie vidis, kaj mi ncniam vidis; nu, kial ili venis, mi vin demandas? Sidas gravmienaj, unu apud la alia. Pane[13], hej

ŝi kriis subite al unu el ili, — ĉu vi prenis blinojn? Prenu ankoraŭ! Bieron trinku, bieron! Ĉu vodkon vi volas? Vidu: li cksaltis, riverencas, vidu, vidu, kiel lupoj malsataj, malfeliĉuloj! Bone, manĝu ili. Ili almenaŭ ne bruas, nur... nur, vere, mi timas pro la mastrinaj arĝentaj kuleroj!.. Amalia Ivanovna! — ŝi adresis subite al ŝi preskaŭ laŭte, — se okazos, ke iu ŝtelos viajn kulerojn, mi ne responsos pri ili, mi anticipe avertas vin! Ha-ha-ha! — ŝi ckridis, denove adresante al Raskoljnikov, denove kape montrante al li la mastrinon kaj ĝojante pro sia elpensaĵo. — Ŝi ne komprenis, denove ne komprcnis! Ŝi sidas gapante, vidu: strigo, stri- go vera, noktuo kun novaj rubandoj, ha-ha-ha!

Kaj ŝia rido denovc transformiĝis en netolereblan tusadon, kiu daŭris kvin minutojn. Sur la tuko restis iom da sango, sur la frunto aperis gu- toj de ŝvito. Ŝi silente montris la sangon al Raskoljnikov kaj, apenaŭ re- spirinte, tuj ekflustris al li kun duobligita vigleco kaj kun ruĝaj makuloj sur la vangoj.

Vidu, mi donis al ŝi la plej subtilan, eblas diri, komision inviti tiun damon kaj ŝian filinon, ĉu vi komprenas pri kiu mi parolas? ĉi tie necesis konduti per la plej delikata, plej lerta maniero, sed ŝi faris tiel, ke tiu alveturinta stultulino, tiu orgojla fiulino, tiu sensignifa provinca- nino, kiu pro tio, ke ŝi estas vidvino de majoro kaj ŝi alveturis por klo- podi pri pensio kaj piedfroti oficejojn, kaj pro tio, ke ŝi malgraŭ siaj kvindek kvin jaroj pudras kaj ŝminkas sin kaj nigrigas la brovojn (mi scias)... kaj tiu fiulino ne nur ne degnis veni, sed eĉ sendis neniun par- donpeton pro sia neveno, kiei en similaj okazoj la plej ordinara ĝentileco postulas! Mi ne povas kompreni, kial ne venis ankaŭ Pctro Petroviĉ? Sed kie do estas Sonja? Kien ŝi foriris? Ha, jen ŝi, finfinc! Nu, Sonja, kie vi estis? Strangas, ke vi eĉ en la sepulto de via patro estas tiel ne- akurata. Rodion Romanoviĉ, lasu ŝin sidi apud vi. Jcn estas via ioko, Soneĉka... prenu kion vi volas. La aspikon prenu, ĝi piibonas. Tuj oni blinojn alportos. Ĉu oni donis al la infanoj? Polcĉka, ĉu vi ĉion tie ha- vas? Khi-khi-khi! Nu, bone. Estu saĝa knabino, Lenja13, kaj vi, Kolja, ne balancu la piedojn, sidu kiel devas sidi la nobla infano. Kion vi di- ras, Soneĉka?

Sonja rapidis tuj transdoni al Katerina Ivanovna la pardonpeton de Petro Petroviĉ, penante paroli laŭte, ke ĉiuj aŭdu, uzante la plej rafini- tajn esprimojn, eĉ intence verkitaj kaj beligitaj de ŝi en la nomo de Pe- tro Petroviĉ. Ŝi aldonis, ke Petro Petroviĉ precipe petis transdoni, ke li tuj kiam eblos senprokraste venos por interparoii pri aferoj vid-al-vide kaj interkonsenti pri tio, kion eblos fari kaj iniciati en la estonto, kaj cet., kaj cet.

Sonja sciis, ke tio pacigos kaj trankviligos Katerinan Ivanovnan, fla- tos ŝin, kaj ĉefe — ŝia ambicio estos kontentigita. Ŝi sidiĝis apud Ra- skoljnikov, al kiu ŝi haste riverencis, kaj fluge scivole rigardis. Cetere, en la tuta sekva tempo ŝi iel evitis kaj rigardi al li kaj paroli kun li. Ŝi estis eĉ kvazaŭ distrita, kvankam ĉiam rigardis en la vizaĝon de Kate- rina Ivanovna por fari al ŝi komplezon. Nek ŝi, nek Katerina Ivanovna estis vestitaj funebre, pro malhavo de konvenaj roboj. Sonja surhavis iun brunan, malhelan, kaj Katerina Ivanovna sian solan robon, silkan, mal- helan kun strioj.

La sciigo pri Petro Petroviĉ pasis glate. Gravmiene finaŭskultinte Sonjan, Katerina Ivanovna kun la sama graveco? interesiĝis: kiel fartas Petro Petroviĉ? Poste, senprokraste kaj preskaŭ laŭte, ŝi flustris al Ra- skoljnikov, ke efektive estus strange por la estimata kaj solida homo, kia estas Petro Petroviĉ, trafi en tian "neordinaran kompanion", eĉ malgraŭ lia tuta fideleco al ilia familio kaj malgraŭ lia malnova amikeco kun ŝia paĉjo.

— Tial mi precipe dankas al vi, Rodion Romanoviĉ, ke vi ne ignoris mian gastamon malgraŭ tiu medio, — ŝi aldonis preskaŭ laŭte, — cete- re, mi kredas, ke nur via precipa amikeco kun nia povra mortinto insti- gis vin teni vian vorton.

Poste ŝi ankoraŭfoje fiere kaj digne ĉirkaŭrigardis siajn gastojn kaj subite precipe zorgcme demandis iaŭte kaj tra la tuta tablo la surdan olduleton: "Ĉu vi volas ankoraŭ viandaĵon kaj ĉu oni donis al vi la li- sbonan vinon?" La olduleto ne respondis kaj longc ne povis kompreni, pri kio oni demandas lin, kvankam la najbaroj por gajigi la etoson ko- mencis puŝadi lin de ambaŭ flankoj. Li nur gapis ĉirkaŭen ovrinte la buŝon, per kio li varmigis la ĝeneralan ĝojecon.

Jen kia idioto! Vidu, vidu! Kaj por kio oni venigis lin? Kio kon- cernas Petron Petroviĉ, mi ĉiam fidis lin, — daŭrigis Katerina Ivanovna al Raskoljnikov, — kaj certe ja, li ne similas... — abrupte kaj laŭte kaj kun ekstreme scvera aspekto ŝi adresis al Amalia Ivanovna, pro kio tiu eĉ ektimis, — ne similas al tiuj viaj krivestitaj senpugulinoj, kiujn en la domo de la paĉjo oni ne prenus eĉ kiel kuiristinojn, kaj la mortinta ed- zo, certe ja, farus troan honoron al ili, akceptante ilin, kaj nur pro sia senlima bonkoreco.

Jes, li ŝatis drinki; tion li ŝatis, mi scias! — subite kriis ia eksa proviantulo, malplenigante la dek-duan glaseton da vodko.

La mortinta edzo efektive havis tiun inklinon, kaj tion ĉiuj scias, — preskaŭ atakis lin Katerina Ivanovna, — sed li estis homo bonkora kaj nobla, amanta kaj estimanta sian familion; estas nur malbone ke pro sia bonkoreco li tro multe konfidis al ĉiaj malĉastaj homoj kaj drinkis kun diabio-scias-kiaj, kun tiuj, kiuj ne valoras eĉ lian plandumon! Ima- gu, Rodion Romanoviĉ, en lia poŝo oni trovis kukon en la formo de la koketo: eĉ morte ebria li pri la infanoj memoras.

Ko-ke-ton? Vi degnis diri: ko-ke-ton? — ekkriis la provianta sin- joro.

Katerina Ivanovna ne degnis respondis al li. Ŝi pri io ekpensis kaj suspiris.

Jen vi, verŝajne, pensas, same kiel ĉiuj, ke mi traktis lin tro se- vere, — ŝi daŭrigis, adresante al Raskoljnikov. — Sed tio ne pravas! Li estimis min, ii min tre, tre estimis! Li estis bonanima homo! Kaj tiel mi kelkfoje kompatis lin! Jen li sidas, rigardas al mi el la angulo, kaj mi eksentas tian kompaton al li, tian deziron karesi lin, sed poste mi pensas: "mi karesos lin kaj li denove ekdrinkos", nur per la severeco eblis almenaŭ iom reteni lin.

Jes, okazis tirado je la haroj, okazis plurfoje, — muĝis la pro- vianta oficisto kaj verŝis en sin ankoraŭ unu glaseton da vodko.

Ne nur per tirado je la haroj, sed eĉ per balailo estus utile trakti kelkajn stultulojn. Mi nun ne pri ia mortinto parolas! — tranĉis Katerina Ivanovna al la provianta oficisto.

La makuloj sur ŝiaj vangoj pli kaj pli ruĝis, la brusto skuiĝis. Ŝajnis, ke post unu niinuto ŝi pretos komenci novan histerion. Multaj subridis, al multaj tio, evidente, estis plezura. La proviantan oficiston oni komen- cis puŝadi per la kubutoj kaj ion flustri al li. Evidente, oni volis luktigi ilin.

— Kaj pe-c-ermesu demandi, pri kiu nome, — komencis la provianta oficisto, — ne... nome pri kiu nobla homo... vi jus bonvolis... Cetere, ne necesas! Stultaĵo! Vidvino! Vidvinjo! Mi pardonas... Mi lasas! — kaj li glutis ankoraŭ vodkon.

Raskoljnikov sidis kaj silente aŭskultis kun abomeno. Manĝis li nur pro ĝentilo, tuŝante la pecojn, kiujn ĉiuminute metis en lian teleron Ka- terina Ivanovna, kaj nur, ĉar li ne volis ofendi ŝin. Li atente observis Sonjan. Sed Sonja iĝis pli kaj pli maltrankvila kaj zorgoplena; ankaŭ ŝi antaŭsentis, ke la festeno ne finiĝos pace, kaj ŝi kun teruro sekvis la kreskantan ekscitiĝon de Katerina Ivanovna. Interalie, ŝi sciis, ke la ĉefa kaŭzo, pro kiu la du damoj tiel malestime traktis la inviton de Katerina Ivanovna, estis ŝi, Sonja. Ŝi aŭdis de Amalia Ivanovna mem, ke la pa- trino eĉ ofendiĝis pro la invito kaj demandis: "Kicl mi kuraĝus sidigi apud tiu ino mian filinon?"

Sonja antaŭsentis, ke ankaŭ Katerina Ivanovna povis iel sciiĝi pri tio, kaj ofendo al Sonja por Katerina Ivanovna signifis pli multe ol ofendo al ŝi mem, ŝiaj infanoj, ŝia paĉjo, unuvorte, ĝi estis ofendo mortiga, kaj Sonja sciis, ke Katerina Ivanovna certe nun ne pacienciĝos, "ĝis ŝi pru- vos al tiuj senpugulinoj, ke ili ambaŭ estas..." kaj tiel plu. Kvazaŭ in- tence, iu sendis de la alia tablofino al Sonja teleron kun modlitaj sur ĝi el nigra pano du koroj, trapikitaj de sago. Katerina Ivanovna ruĝiĝis kaj tuj laŭte rimarkis tra la tuta tablo, ke la sendito, certe, estas "ebria azeno". Amalia Ivanovna, kiu ankaŭ antaŭsentis ion similan, kaj sam- tempe animvunde ofendita per la orgojlo de Katerina Ivanovna, por di- rekti la malagrablan humoron de Ia societo en la alian direkton kaj in- teralie, por levi sin en la ĝenerala opinio, subite komencis tute senmo- tive rakonti, ke iu konata al ŝi "Karl el apotek" veturis nokte per fiakro, kaj ke "fiakrist volis murdi lin kaj ke Karl forte forte petis, ke li ne murdu, kaj li ploris, kaj manojn kunmetis, kaj timis, kaj de tim lian ko- ron trafis". Kvankam Katerina Ivanovna ridetis, ŝi tuj rimarkis, ke al Amalia Ivanovna ne decus^ rakonti anekdotojn en la rusa lingvo. Tiu tre ofendiĝis kaj obĵetis, ke ŝia "vater[14] en Berlin estis tre tre grav hom kaj ŝiam iris manojn en poŝ ŝovi". Ridema Katerina Ivanovna ne eltenis kaj iaŭte ridegis, tiel ke Amalia Ivanovna jam komencis perdi la lastan pa- ciencon kaj apenaŭ sukcesis bridi sin.

— Jen noktuo! — denove ekfiustris Katerina Ivanovna al Raskoljni- kov, preskaŭ gajiĝinte, — ŝi volis diri: ii iris tenante ĉiam en poŝo la manojn, kaj rezultis, ke li en fremdajn poŝojn ŝovis la manojn, khi-khi- khi! Kaj ĉu vi rimarkis, Rodion Romanoviĉ, ke ĉiuj tiuj peterburgaj ek- sterlandanoj, plejparte germanoj, kiuj alveturis al ni diablo-scias-de-kie, ĉiuj estas stultaj! Nu, konsentu, ĉu eblas rakonti tion, ke "Karl el apotek per timo trafu koron" kaj ke li (poltrono!), anstataŭ ligi la fiakriston li "manojn kunmetis kaj ploris kaj tre petis". Afi, kia stultulino! Kaj ŝi pensas ja, ke tio estas tre kortuŝa, kaj ne imagas, kiel ŝi stultas! Laŭ mi, tiu ebria proviantulo multe pli saĝas, almenaŭ videblas, ke tiu vin- barelo, la lastan saĝon fordrinkis kaj tiuj, tiuj... tiuj estas tiom grav- mienaj, seriozaj... Vidu, ŝi sidas, la okulojn rondigis. Koleras! Ha-ha- ha! Khi-khi-khi!

Gajiĝinte, Katcrina Ivanovna tuj forlogiĝis en diversajn detalojn kaj subite ekparolis pri tio, kiel pere de la elklopodota pensio ŝi nepre aĉetos en sia naskiĝa urbo T. pensionaton. Pri tio Katerina Ivanovna ankoraŭ ne rakontis al Raskoljnikov, kaj nun ŝi plonĝis en la plej tentajn revojn. Nekompreneble de kie subite en ŝiaj manoj aperis ĝuste tiu "laŭda ate- sto", pri kiu sciigis al Raskoljnikov ankoraŭ mortinta Marmeladov, kla- rigante al li en la drinkcjo, ke Katerina Ivanovna, lia edzino, en kurs- fina balo dancis kun ŝalo "antaŭ la guberniestro kaj ceteraj gravuloj". Tiu laŭda atesto, evidente, nun devis servi kiel pruvo de la rajto de Ka- terina Ivanovna havi la pensionaton; sed ĉefe, ĝi estis preparita kun celo definitive subtranĉi "ambaŭ krivestajn senpugulinojn", eventuale se ili venus al la festo, kaj klare pruvi al iii, ke Katerina Ivanovna estas el la plej nobla, "eble eĉ aristokrata familio, ŝi estas filino de kolonelo kaj certe ŝi estas pli bona ol kelkaj aventuristinoj, kiuj tiom multiĝis lasta- tempe". La laŭda atesto tuj iris laŭ la manoj de P ebriaj gastoj, kion Katerina Ivanovna ne malhelpis, ĉar en ĝi efektive estis signita en toutes lettres[15], ke ŝi estas fiiino de korta konsilisto kaj kavaliro, kaj sekve, ŝi estas vere preskaŭ filino de kolonelo. Flamiĝinte, Katerina Ivanovna sen- prokraste detaligis pri la estonta bela kaj trankvila vivo en T.; pri gim- naziaj instruistoj, kiujn ŝi invitos fari iecionojn en sian pensionaton; pri iu respektinda olduieto, franco Mangcau, kiu instruis la francan lingvon ankoraŭ al Katerina Ivanovna mem en la instituto kaj kiu ankoraŭ vivas ĝuante la trankvilon de siaj lastaj jaroj en T. kaj verŝajne konsentos pri modera pago. La afero fine atingis ankaŭ Sonjan, kiu veturos al T. kune kun Katerina Ivanovna kaj tie helpos ŝin pri ĉiuj aferoj". Sed tiam iu subite snufis en la fino de la tablo. Kvankam Katerina Ivanovna penis tuj fari aspekton, ke ŝi malestime neglcktas la ridon komenciĝintan en la fino de I' tablo, sed intence plilaŭtigis la voĉon kaj komencis pasie rakonti pri senkontestaj kapabloj de Sofja Semjonovna asisti al ŝi, "pri ŝiaj humilo, toleremo, abnegacio, nobleco kaj klero". Ĉe tio ŝi mane ka- resis la vangon de Sonja kaj, leviĝetinte, dufojc varme kisis ŝin. Sonja ruĝiĝis, kaj Katerina Ivanovna subite ekploris, decidinte pri si, ke "ŝi estas nervoza stultulino kaj ŝi estas tro laciĝinta, ke tempas fini, kaj ĉar la manĝoj jam finiĝis, necesas jam porti teon". ĉuste en tiu minuto Amalia Ivanovna, jam definitive ofendita per tio, kc en la tuta interpa- rolo ŝi tute ne partoprenis kaj ŝin oni eĉ ne aŭskultas, subite riskis al la lasta provo kaj kun kaŝita angoro kuraĝis sciigi al Katerina Ivanovna ekstreme gravan kaj profundsencan rimarkon pri tio, ke en la estonta pensionato necesos precipe atenti pri la pura vesto de P junulinoj (die Wasche) kaj "neprc devas esti ajn tia bon dam (die Dame), por bon ri- gardi vestojn", kaj due, "por ke neniu juna in nokte Icgu romanon". Ka- terina Ivanovna, kiu efektive estis tre afliktita kaj laca kaj kiun jam tute tedis la festeno, tuj "tranĉis" al Amalia Ivanovna, ke tiu halanĝas kaj nenion komprenas; ke la zorgoj pri "die Wasche" estas afcro de tolaĵ- istino, sed ne de direktorino de P nobla pensionato, kaj koncerne ro- manojn, tiu rimarko estas eĉmaldeca, kaj ŝi petas ŝin silentiĝi. Amalia Ivanovna ekflamis kaj koleriĝinte rimarkis, ke ŝi nur "bone deziris kaj ke ŝi forte multe bone deziris", kaj ke al ŝi "jam delonge ŝi devas gelt14 pagi". Katerina Ivanovna tuj "bridis" ŝin, dirinte, ke ŝi mensogas, diran- te, ke ŝi "bone deziras", ĉar ankoraŭ hieraŭ, kiam la mortinto ankoraŭ sur la tablo kuŝis, ŝi venis kaj tedis ŝin per lupago. AI tio Amalia Iva- novna tre logike rimarkis, ke ŝi "tiujn damen invitis, sed ke tiuj damen ne venis, ĉar tiuj damen estas el nobla dom kaj ili ne povas veni al mal- nobla dam".

Katerina Ivanovna tuj emfazis, ke tial ke ŝi estas kotulino, ŝi do ne povas juĝi pri tio, kio estas la vera nobleco. Amalia Ivanovna ne povis toleri kaj tuj deklaris, ke ŝia "vater en Berlin estis tre, tre grav person kaj ambaŭ manojn li iris ŝovi en poŝ kaj ĉiam ticl faris: puf! puf!" Kaj por pli klare montri sian vater-on, Amalia Ivanovna saltis de sur la seĝo, ŝovis ambaŭ manojn en la poŝojn, pufigis la vangojn kaj komencis fari iujn nedistingcblajn sonojn pcr la buŝo, similajn al puf-puf, akompanata de laŭta ridego fare de ĉiuj loĝantoj, kiuj intencc stimulis Amalian Iva- novnan per sia aprobo, antaŭsentante lukton. Sed tion Katerina Ivanovna jam ne povis elteni kaj senprokraste, por ke aŭdu ĉiuj, ŝi "stampis", ke Amalia Ivanovna apenaŭ iam havis vater-on, kaj ke Amalia Ivanovna estas simpla peterburga ebria finnino kaj, verŝajnc, antaŭe ŝi servis kiel kuiristino, se ne pli malbone. Amalia Ivanovna ruĝiĝis, kiel karoto kaj ekjelpis, ke ne ŝi, sed eble Katerina Ivanovna "neniam vater-on havis, sed ŝia vater en Berlin, kaj tiom longan surtuton surhavis, kaj ĉiam fa- ris: puf-puf-puf!" Katerina Ivanovna malestime rimarkis, ke ŝia deveno al ĉiuj konatas kaj ke ĝuste en tiu laŭda atesto estas signite per la taj- pitaj literoj, kc ŝia patro estas kolonelo; kaj la patro de Amalia Ivanovna (se ŝi nur havis iun patron), plej verŝajne estis iu petcrburga finnato, kiu vendis lakton; kaj probable, ŝi tute ne havis patron, ĉar ĝis nun ne estas.konata ŝia patronomo: ĉu Ivanovna aŭ Ludvigovna? Tiam Amaiia Ivanovna definitive furioziĝinte kaj pugninte la tablon, komencis jclpi, ke ŝi Amai-Ivan, sed ne Ludvigovna, ĉar "ŝia vatcr-nom estas Johann, kaj li estis bŭrgermeistcr"[16], kaj ke vater de Katerina Ivanovna, "neniam tute estis bŭrgermeister". Katerina Ivanovna leviĝis de la seĝo kaj severe, per trankvila voĉo (kvankam tute pala kaj kun la forte Ieviĝanta brusto), ri- markigis, se ŝi nur ankoraŭ unu fojon kuraĝos kompari sian vater-aĉon kun ŝia paĉjo, tiam ŝi, Katerina Ivanovna, ŝiros de ŝi la kufon kaj dis- tretos ĝin per la piedoj". Aŭdinte tion, Amalia Ivanovna ekkuradis laŭ la ĉambro, plenvoĉe kriante, ke ŝi estas mastrino kaj ke Katerina Iva- novna "ĉi-minut lasu loĝej"; poste ŝi ial impetis preni ĉe ĉiuj gastoj la arĝentajn kulerojn. Eksplodis rumoro kaj bruo, la infanoj ekploris. Sonja impetis reteni Katerinan Ivanovnan, sed kiam Amalia Ivanovna subite kriis ion pri la flava bileto, Katerina Ivanovna forpuŝis Sonjan kaj ĵetis sin al Amalia Ivanovna, por senprokraste plenumi sian minacon koncerne la kufon. En tiu minuto malfermiĝis la pordo, kaj sur la sojlo de I' ĉam- bro subite aperis Petro Petroviĉ Luĵin. Li staris kaj per rigora, atenta rigardo ĉirkaŭrigardis la tutan kompanion. Katerina Ivanovna tui ĵetiĝis al li.

»

Petro Petroviĉ! — ŝi kriis, — almenaŭ vi defendu! Komprenigu al tiu stulta kreaĵo, ke ŝi ne devas tiel trakti noblan virinon en raalfeliĉo, ke por tio ekzistas juĝistoj... mi al la guberniestro mem... Ŝi estos pu- nita... Memorante ia gastamon de mia patro, defendu la orfojn.

Permesu, kara sinjorino... Permesu, — eksvingis la manojn Petro Petroviĉ, — vian paĉjon, ja kiel vi mem scias, mi tute ne havis honoron koni... permesu, kara sinjorino! (iu laŭte ekridis) kaj en viaj senĉesaj kvereloj kun Amalia Ivanovna mi tute ne deziras partopreni... Nun mi havas aferon... kaj mi postulas senprokrastan klarigon de via duonfilino, Sofja... Ivanovna... Ŝajne, tiel? Permesu eniri...

Kaj Petro Petroviĉ, flanke preteririnte Katerinan Ivanovnan, direktis sin en la kontraŭan angulon, kie troviĝis Sonja.

Katerina Ivanovna, kvazaŭ trafita de la fulmotondro, restis stupora sur la sama loko, kie ŝi staris. Ŝi ne povis kompreni, kiel povis Petro Petroviĉ rezigni la gastamon de ŝia paĉjo. Unufoje elpensinte tiun gasta- mon, nun ŝi mem sankte kredis tion. Konsternis ŝin ankaŭ la aferema, seka, plena de iu malestima minaco tono de Petro Petroviĉ. Kaj ĉiuj iom post iom kvietiĝis, post lia apero. Krom tio, ke tiu "aferema kaj serioza" viro akre ne harmoniis kun la tuta kompanio, krom tio cstis videble, ke li venis por io grava, ke evidente iu neordinara kaŭzo povis enlogi lin en tiun kompanion kaj ke, do, nun io okazos. Raskoljnikov, staranta apud Sonja, flankiĝis por preterlasi lin. Petro Pctroviĉ, ŝajne, tute ne ri- markis Iin. Post unu minuto sur la sojlo aperis ankaŭ Lebezjatnikov; li ne eniris en la ĉambron, sed ankaŭ haltis kun aparta scivolo, preskaŭ kun miro; li aŭskultis, sed, ŝajne, daŭre ne povis ion kompreni.

Pardonu, ke mi eble interrompas vin, sed la afero estas sufiĉe grava, — rimarkis Petro Petroviĉ iel ĝenerale, adresante al neniu aparte, — mi eĉ ĝojas klarigi tion antaŭ publiko. Amalia Ivanovna, mi petas vin humilege, ke vi, kiel la loĝejmastrino, atentu mian baldaŭan interparolon kun Sofja Ivanovna. Sofja Ivanovna, — li daŭrigis, adresante rekte al Ia ekstreme mirigita kaj jam timigita Sonja, — de sur mia tablo, en la ĉambro de mia amiko Andreo Semjonoviĉ Lebezjatnikov tuj post via vi- zito malaperis apartenanta al mi ŝtata bankbileto de centrubla valoro. Se iumaniere vi scias kaj indikos al ni, kie ĝi nun troviĝas, tiam, mi ho- neste asertas al vi, kaj ĉiuj estas atestantoj, ke la okazo finiĝos nur per tio. En la kontraŭa okazo mi estos dcvigita uzi rimcdojn tre scriozajn, kaj tiam... riproĉu vin mem!

Absoluta silcnto ekregis en ia ĉambro. Eĉ la plorantaj infanoj eksi- ientis. Sonja staris morte pala, rigardis al Luĵin kaj nenion povis respon- di. Ŝajnis, ke ĝis nun ŝi nenion ankoraŭ komprenis. Pasis kelkaj sekun- doj.

Nu, do kicl? — demandis Luĵin fikse rigardante ŝin.

Mi ne scias... Mi nenion scias... — fine diris Sonja per febla voĉo.

Ne? Vi ne scias? — redemandis Luĵin kaj ankoraŭ kelkajn sekun- dojn silentis. — Pensu, mademoiselle[17], — komencis li severe, sed an- koraŭ kun admono, — pripensu, mi konsentas doni al vi ankoraŭ tem- pon por la medito. Bonvolu vidi: se mi ne estus certa, tiam, komprene- ble, kun mia sperto, mi ne riskus tiel rekte kulpigi vin; ĉar pro simila rekta kaj publika akuzo, se ĝi evidentiĝus mensoga, aŭ eĉ nur erara, mi, en kelka senco, mem responsas. Mi tion scias. Hodiaŭ matene mi ŝanĝis, por miaj bezonoj, kelkajn kvinprocentajn obligaciojn, je sumo de tri mi- loj da rubloj. La kvitanco kuŝas en mia monujo. Alveninte hejmen mi, — Andreo Semjonoviĉ tion povas atesti: — komencis kalkuli la monon kaj kalkulinte du mil tricent rublojn mi kaŝis ilin en la monujon, kaj la monujon metis en la flankpoŝon de T surtuto. Sur la tablo restis ĉirkaŭ kvincent rubloj, per bankbiletoj, kaj inter ili tri centrublaj biletoj. En tiu minuto venis vi (laŭ mia voko) — kaj la tutan tempon poste estis ĉe mi en ekstrema konfuzo, tiel, ke eĉ trifoje dum la interparolo vi rapide le- viĝis por foriri, kvankam la interparolo ne estis ankoraŭ finita. Andreo Semjonoviĉ ĉion povas atesti. Evidente, vi mem ne rifuzos konfirmi kaj deklari, ke mi vokis vin pere de Andreo Semjonoviĉ, sole por interparoli kun vi pri la orfa kaj senhclpa stato de via parenco, Katerina Ivanovna (al kiu mi ne povis veni por la funebra manĝo), kaj pri tio, ke estus utile aranĝi por ŝi ion similan al fonduso, loterio aŭ io simila. Vi dankis min kaj eĉ ploris (mi rakontas ĉion okazintan por, unue, rememorigi al vi, kaj due, por montri al vi, ke el mia memoro ne vanuis eĉ la plej eta detalo). Poste mi prenis de sur la tablo dekrublan bankbileton kaj donis al vi, de mia nomo, por la intereso de via parencino kiel la unuan mon- helpon. ĉion ĉi vidis Andreo Semjonoviĉ. Poste mi kondukis vin ĝis la pordo — vi estis same konfuzita — poste mi restis duope kun Andreo

Semjonoviĉ kaj parolis kun li dekon da minutoj, poste Andreo Semjono- viĉ foriris, kaj mi denove revenis al la tablo, kun ia mono kuŝanta sur gi, kun celo rekaikuli kaj meti ilin aparte. Ai mia miro unu centrubla bileto mankis. Permesu do rezoni: suspekti Andreon Semjonoviĉ mi ne- niel povas; eĉ supozi tion mi hontus. Erari en la kalkulo mi ankaŭ ne povis, ĉar unu minuton antaŭ via veno fininte ĉiujn kalkulojn mi trovis rezulton vera. Konsentu mem, ke rememorante vian konfuzon, deziron haste foriri kaj tion, ke vi tenis la manojn dum kelka tempo sur la ta- blo; konsiderante vian socian situon kaj la kutimojn, kiuj ĝin akompa- nas, mi por ticl diri, kun teruro kaj eĉ kontraŭvole, estis devigita halti ĉe la suspekto, — certe, kruela, sed — justa suspekto! Mi aldonos an- koraŭ kaj ripetos, ke malgraŭ mia tuta evidenta certeco mi komprenas, ke tamen en mia nuna akuzo ekzistas certe risko por mi. Sed, kiel vi vidas, mi tion ne lasis sen atento; mi ribelis kaj mi diros pro kio: nur, kara sinjorino, nur pro via nigra maldankemo! Kiel? Mi invitas vin en la interesoj de via mizera parencino, mi donas al vi mian laŭpovan al- mozon en dek rubloj, kaj vi cn la sama minuto rcpagas al mi per tia malnobla ago! Ne, tio jam ne estas bona! Necesas instrui vin. Rezonu do; ĝuste kiel via vera amiko, mi petas vin (ĉar pli bonan amikon vi ne povas havi en ĉi minuto) rekonsciiĝi! Aliel mi estos rigora! Do kiel?

Mi nenion prenis ĉe vi, — flustris en teruro Sonja, — vi donis al mi dek rublojn, jen prenu ilin. — Sonja prenis el la poŝo tukon, trovis la nodon, malnodis ĝin, elprenis la dekrublan paperon kaj etendis la manon al Luĵin.

Kaj pri la aliaj cent rubloj vi tamen ne konfesas? — riproĉe kaj insiste li diris, ne akceptante la bileton.

Sonja ĉirkaŭrigardis. Ĉiuj rigardis ŝin kun tre teruraj, rigoraj, sarka- smaj, malamantaj vizaĝoj. Ŝi rigardis al Raskoljnikov... tiu staris ĉe la muro, krucinte la brakojn, kaj per fajra rigardo boris ŝin.

Ho, Dio! — elŝiriĝis de Sonja.

Amalia Ivanovna, necesos sciigi en la policejon, kaj tial, mi humile petas vin, alvoku dume la kortiston, — softe kaj preskaŭ afable diris Luĵin.

Gott der barmherzige![18] Mi ĝuste sciis, ke ŝi estas ŝtelist! — svin- gis la manojn Amalia Ivanovna.

Ĉu vi sciis? — rekaptis Luĵin, — do, ankaŭ antaŭe vi havis mo- tivojn por tiei konkludi. Mi petas vin, respektinda Amalia Ivanovna, me- morfiksi viajn vortojn, cetere, diritajn en ĉeesto de atestantoj.

De ĉiuj flankoj subite lcviĝis laŭta rumoro. Ĉiuj ekmoviĝis.

Ki-i-iel! — subite ekkriis rekonsciiĝinta Katerina Ivanovna kaj, kvazaŭ Jiundo, ĵetiĝis al Luĵin, — kiel! Vi akuzas ŝin pri ŝtelo? Ĉu Son- jan? Aĥ, kovarduloj! — Kaj ĵetinte sin al Sonja, ŝi kiel per tenajlo bra- kumis ŝin per la sekaj brakoj.

Sonja! Kicl vi povis preni de li dek rublojn! Ho, stulta! Donu ĉi tien! Donu tuj tiujn dek rublojn — jen!

Kaj elŝirinte de Sonja la papereton Katerina Ivanovna ĉifis ĝin en la manoj kaj svinge ĵetis rekte en ia vizaĝon de Luĵin. La globeto trafis lian okulon kaj desaltis sur la plankon. Amalia Ivanovna kliniĝis por levi la monon. Petro Pctroviĉ koleriĝis.

Tenu tiun ĉi frenezulinon! — li ekkriis.

En la pordokadro ĉi-momente apud Lebezjatnikov aperis ankoraŭ kel- kaj vizaĝoj, inter kiuj videblis ankaŭ ambaŭ alveturintaj damoj.

Kicl! Ĉu frenezulinon? Ĉu mi frenezulino? Stultulo! — jelpis Ka- terina Ivanovna. — Vi mem estas stultulo, hokaĉo juĝista, malnobla ho- mo! Ĉu Sonja, Sonja prcnos ĉe vi monon? Sonja ŝtelistino? Ja ŝi mem donos al vi, stultulo. — Kaj Katcrina Ivanovna histerie ekridegis. — ĉu vi vidis stultulon? — ŝi ĵetiĝis en ĉiujn flankojn, montrante al ĉiuj Luĵjn- on. — Kiel! Kaj ankaŭ vi? — ŝi ekvidis la mastrinon, — kaj vi same pensas, kolbasistino, konfirmas, ke ŝi estas "ŝtelist", kovarda prusa ko- kinkruro en krinolino!15 Afi vi! Afi vi! Ja ŝi el la ĉambro tute ne eliris kaj, apenaŭ reveninte de vi, kanajlo, ŝi tuj apud Rodion Romanoviĉ ek- sidis!.. Traserĉu ŝin! Ĉar ŝi nenien eliris, do ia mono devas esti ĉe ŝi! Serĉu do, serĉu, serĉu! Sed se vi ne trovos, tiam pardonu, karulo, vi re- spondos. Mi al la caro mem kuros, al la kompatema, al liaj piedoj mi ĵetiĝos, tuj, jam hodiaŭ! Mi estas orfo! oni enlasos min! Ĉu vi kredas, ke ne enlasos! Vi mensogas, mi iros! Mi ĝisiros. Ĉu vi je ŝia timido esperis? Ĉu vi tion esperis? Tamen mi, frato, viglas! Fiaskos vi! Serĉu do! Serĉu, serĉu, nu, sercu!!!

Kaj Katerina Ivanovna, en furiozo, taŭzis Luĵin-on, tirante lin al Sonja.

Mi estas preta, kaj pri miaj vortoj mi respondas... sed trankviliĝu, trankviliĝu! Mi bone vidas, ke vi estas vigia!.. Tion... tion... tion kiel do? —• balbutis Luĵin, — tion necesas kun la polico... Kvankam, cetere, nun atestantoj pli oi sufiĉas... Mi pretas... Sed ĉiuokaze al viro estasmalfacile tion fari... laŭ la seksa kaŭzo... Se pere de Amalia Ivanovna... kvankam, cetere, oni tiel ne faras... Kial do?

Kiun vi volas! Kiu volas, tiu traserĉu! — kriis Katerina Ivanovna, — Sonja, elturnu por ili la poŝojn! Jen, jen! Vidu, monstro, jen malple- na, ĉi tie tuko kuŝis, la poŝo malplena, vidu! Jen la alia poŝo, jen, jen! Vidu! Vidu!

Kaj Katerina Ivanovna eĉ ne elturnis, sed preskaŭ elŝiris ambaŭ po- ŝojn, unu post la alia eksteren. Sed el la dua, dekstra poŝo, subite el- saltis papereto kaj, farinte en la aero parabolon, falis al la piedoj de Luĵin. Tion ĉiuj vidis; multaj ekkriis. Petro Petroviĉ kliniĝis, prenis la paperon de la planko per du fingroj, levis ke ĉiuj vidu ĝin kaj maifaldis. Ĝi estis centrubla bankbileto, faldita okone. Petro Petroviĉ rondirigis sian manon, montrante al ĉiuj la bileton.

ŝtelist! For el loĝej! Polic! polic! — ekjelpis Amalia Ivanovna, — ilin necesas Siberion peli! For!

De ĉiuj flankoj ekflugis eksklamacioj. Raskoljnikov silentis ne deme- tante sian rigardon de Sonja, kelkfoje rapide rigardante al Luĵin. Sonja staris sur la sama loko, kvazaŭ en somnolo; ŝi eĉ preskaŭ ne estis mi- rigita. Subite ruĝo kovris ŝian tutan vizaĝon; ŝi ekkrietis kaj fermis per ia manoj la vizaĝon.

Ne, ne mi faris! Mi ne prenis! Mi ne scias! — ŝi ekkriis per kor- ŝiranta jelpo kaj ĵetiĝis al Katerina Ivanovna. Tiu forte ekpremis ŝin al si, kvazaŭ dezirante per la brusto defendi ŝin de ĉiuj.

Sonja! Sonja! Mi ne kredas! Vidu, mi ne kredas! — kriis malgraŭ la frapa evidenteco Katerina Ivanovna, skuante ŝin en siaj brakoj, kiel infanon, kisante ŝin multfoje, kaptante ŝiajn manojn kaj preskaŭ morde kisante ilin. — ĉu vi povus preni! Kiaj stultaj homoj! Ho, Dio! Stultaj vi, stultaj, — ŝi kriis, adresante al ĉiuj, — vi ankoraŭ ne scias, ne scias, kian koron ŝi havas, kia ŝi estas! ĉu ŝi prenos, ŝi? Ja ŝi sian lastan ro- bon demetos, preferos vendi, nudpieda iros, sed por vi fordonos, se estos al vi necese, jen kia ŝi estas! Kaj la flavan bileton ŝi tial ricevis, ĉar miaj infanoj pro malsato estis mortantaj, sin por ni vendis!.. Afi, mortinto, mortinto! Afi, mortinto, mortinto! ĉu vi vidas? Ĉu vi vidas? Jen al vi la funebra manĝo! Dio! Nu, defendu ja ŝin, kial vi staras ĉiuj! Rodion Romanoviĉ! Kial vi ne defendos? ĉu ankaŭ vi kredas? Ŝian et- fingron vi ne valoras, ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! Dio! Defendu ja finfine!

337

La ploro de la malfeliĉa, ftiza, orfa Katerina Ivanovna faris, ŝajne, fortan impreson al la publiko. Tiom da kompatinda, tiom da suferanta

22 3aica3 1541estis en tiu vizaĝo kurba pro doloro, sekiĝinta ftiza, cn tiuj lipoj sekiĝin- taj, kovritaj de koaguliĝinta sango, en tiu raŭke krianta voĉo, en tiu plo- rego, simila al infana ploro, en tiu fidoplena, infana kaj samtempe de- spera peto defendi, ke, Ŝajne, ĉiuj kompatis la malfellĉulinon. Almenaŭ Petro Petroviĉ tuj kompatis:

Kara sinjorino! Kara sinjorino! — li ekkriis per impona voĉo, — vin tiu fakto ne koncernas! Neniu kuraĝos akuzi vin en atenco aŭ kom- ploto, des pli, ke estas vi, kiu trovis elturninte la poŝon: do, vi nenion antaŭsciis. Mi tre kaj tre pretas bedaŭri, se, por tiel diri, nome mizero devigis Sofjan Semjonovnan, sed kial do, mademoiselle, vi ne volis kon- fesi? ĉu vi timis malhonoron? La unua fojo? Eble vi konfuziĝis? La afero estas klara, tre klara... Sed, tamen, ĉu vere necesis fari tion! Gesinjoroj!

ii adresis al ĉiuj ĉeestantoj, — gesinjoroj! Bedaŭrante kaj, por tiel diri, kondolencante, mi pretas pardoni, eĉ nun, malgraŭ la ricevitaj per- sonaj ofendoj. Mademoiselle, tiu ĉi honto estu al vi leciono por estonto,

li adresis al Sonja, — kaj mi rezignas daŭrigi, do estu tiel, mi ĉesi- gas la aferon. Sufiĉe!

Petro Petroviĉ strabe rigardis al Raskoljnikov. Iliaj rigardoj renkon- tiĝis. La fajranta rigardo de Raskoljnikov estis preta cindrigi lin. Dume Katerina Ivanovna, ŝajne, jam ne plu ion aŭdis: ŝi tenis en sia brakumo kaj kisis Sonjan, kiel frenezulino. Ankaŭ la infanoj ĉirkaŭkaptis Sonjan de ĉiuj flankoj per siaj manetoj, kaj Poleĉka — ne tute komprenanta, cetere, kie okazas — ŝajne tuta dronis en la larmoj, skuiĝante pro la plorado kaj kaŝinte sian plorŝveliĝintan beletan vizaĝeton sur la ŝultro de Sonja.

Kiel malnoble! — subite aŭdiĝis laŭta voĉo de la pordo.

Petro Petroviĉ rapide rerigardis.

Kiel malnoble! — ripetis Lebezjatnikov, fikse rigardante en liajn okulojn.

Petro Petroviĉ eĉ tremeris. Tion ĉiuj rimarkis. (Pri tio poste oni re- memoris ofte). Lebezjatnikov paŝis en la ĉambron.

ĉu vi aŭdacis preni min atestanto? — li diris, alirante al Petro Petroviĉ.

Kion tio signifas, Andreo Semjonoviĉ? Pri kio vi parolas? — bal- butis Luĵin.

Tio signifas, ke vi... estas kalumniulo, jen kion signifas miaj vor- toj! — arde diris Lebezjatnikov, severe rigardante lin per siaj miopaj okuloj. Li estis terure kolerigita. Raskoljnikov tuj trapikis lin per rigardo,kvazaŭ kaptante kaj pesante ĉiun lian vorton. Denove ekregis silento. Pe- tro Petroviĉ preskaŭ eĉ embarasiĝis, precipe en la unua momento.

Se tion vi al mi... — li komencis, balbutante, — kio okazis al vi? Ĉu vi estas sana?

Ja mi estas sana, sed vi... estas fripono! Ah, kiel tio estas mal- nobla! Mi aŭskultis, mi intence atendis por Ĉion kompreni, Ĉar, mi kon- fesas, eĉ ĝis nun ne estas tute logike... Sed por kio vi tion faris — mi ne komprenas.

Do kion mi faris! Ĉu vi ĉesos paroli viajn absurdajn enigmojn! Aŭ vi eble drinkis?

Eble vi, malnoblulo, drinkas, sed ne mi! Mi vodkon eĉ neniam trinkas, ĉar tio ne estas laŭ miaj konvinkoj! Imagu, ke li, li mem, per ia propraj manoj fordonis tiun centrublan bileton al Sofja Semjonovna. Mi vidis, mi atestas, mi povas ĵuri! Li, li! — ripetis Lebezjatnikov, adre- sante al ĉiu kaj al ĉiuj.

ĉu via cerbo ekpromenis, flavbekulo? — jelpis Luĵin, — ŝi mem ĉi tie, ĵus, al ĉiuj konfirmis, ke, krom dek rubloj ŝi de mi ricevis nenion. Kiamaniere do mi povis transdoni al ŝi post tio?

Mi vidis, mi vidis! — kriis kaj konfirmis Lebezjatnikov, — kaj kvankam tio estas kontraŭ miaj konvinkoj, mi pretas tuj fari en juĝejo ajnan juron, ĉar mi vidis, ke vi kaŝe ĝin al ŝi ŝovis! Sed mi, stultulo, kredis, ke vi pro bonfaremo ŝovis! Ĉe la pordo, kiam vi adiaŭis ŝin, kiam ŝi forturniĝis kaj kiam vi per la dekstra mano premis ŝian manon, sed per la liva, vi metis kaŝe en ŝian poŝon la papercton. Mi vidis! Vidis!

Luĵin paliĝis.

Kion vi mensogas! — li kriis impertinente, — kaj, kiel vi povus, starante ĉe la fenestro, rimarki papereton! Vi haluciniĝis... pro la miopo. Vi deliras!

22*

Ne, mi ne haluciniĝis! Kaj kvankam mi staris malproksime, mi ĉion, ĉion vidis, kaj kvankam de la fenestro efektive estas malfacile ri- marki la papereton — vi prave diras — sed mi, pro rimarkita okazo, sciis certe, ke ĝi estas nome centrubla bileto, ĉar, kiam vi donis al Sofja Semjonovna dekrublan papereton, (mi mem vidis) vi tiam ankaŭ la cent- rublan bileton de la tablo prenis (tion mi vidis, ĉar tiam mi staris prok- sime, kaj ĉar al mi tuj venis unu ideo — ĝuste tial mi ne forgesis, ke en viaj manoj vi tenis la bileton). Vi faldis ĝin kaj tenis, preminte en la mano, la tutan tempon. Poste mi preskaŭ forgesis pri ĝi, sed kiam vi komencis leviĝi, tiam vi el la dekstra mano metis ĝin en la livan kaj

339

preskaŭ faligis; mi tiam denove rememoris, ke vi voias, kaSe de mi bon- fari al Ŝi. Vi povas imagi, kiel streĉe mi komencis observi, kaj mi ekvi- dis, kiel vi sukcesis kaŝe Ŝovi ĝin en Ŝian poŝon. Mi vidis, mi vidis, mi povas ĵuri!

Lebezjatnikov preskaŭ sufokiĝis. De ĉiuj flankoj komenciĝis aŭdiĝi di- versaj eksklamacioj, plej ofte signantaj miron; sed aŭdiĝis ankaŭ minacoj sonantaj severe. ĉiuj venis al Petro Petroviĉ. Katerina Ivanovna ĵetiĝis al Lebezjatnikov.

Andreo Semjonoviĉ! Mi eraris pri vi! Defendu ŝin! Vi sola kredas al ŝi! ŝi estas orfo, vin Dio sendis! Andreo Semjonoviĉ, — Katerina Iva- novna, preskaŭ ne sciante kion ŝi faras, ĵetis sin sur la genuojn antaŭ li.

Galimatio! — jelpis frenezigita ĝis furiozo Luĵin, — ĉio kion vi blekas estas gaiimatio, sinjoro. "Forgesis, rememoris, forgesis" — kio ĝi estas! Do, ĉu mi intence ĝin ŝovis kaŝe al ŝi? Por kio? Por kiu celo? Kion komunan vi povas havi kun tiu...

Por kio? Tion mi mem ne komprenas, sed veras, ke mi rakontis realan fakton! Mi ne eraras, malnobla, krima vi homo, ĉar mi ĝuste me- moras, kiel pro tio en mian kapon venis la demando, ĝuste en tiu mi- nuto, kiam mi dankis vin kaj la manon premis. Do, por kio vi nome ka- ŝe ŝovis ĝin en ŝian poŝon? Tio estas: kial kaŝe? Ĉu nur pro tio, ke vi ne volis montri al mi, sciante, ke mi havas kontraŭajn konvinkojn kaj mi malagnoskas privatan bonfaremon, kiu nenion radikale kuracas? Do. mi decidis, ke vi efektive hontas antaŭ mi fari tiajn donacojn kaj, krom tio, mi pensis, ke vi eble volas surprizi ŝin, mirigi ŝin, kiam ŝi trovos en sia poŝo tutajn cent rublojn. (Ja kelkaj bonfarantoj tre amas surpizi per sia bonfaremo; mi scias). Poste mi ankoraŭ pensis, ke vi volas eviti dankemon kaj por tio, nu, kiel oni diras: ke ne sciu la dekstra mano... unuvorte iel tiel... Cetere, ne malmultaj pensoj al mi tiam venis en la kapon, kaj mi decidis pripensi ĉion ĉi poste, kaj konsideris nedelikate malkaŝi antaŭ vi, ke mi scias la sekreton. Tamen, en mian kapon venis ankoraŭ unu demando: ke Sofja Semjonovna povas antaŭ rimarki la mo- non iel malfeliĉe perdi ĝin — do, mi decidis veni ĉi tien, voki ŝin kaj averti, ke oni metis cent rublojn en Ŝian poŝon. Sed laŭvoje mi venis al sinjorinoj KobyIjatnikov por doni al ili "La ĝeneralan konkludon de la pozitiva metodo" kaj por precipe rekomendi ia artikolon de Piderit (kaj cetere, ankaŭ de Wagner)16. Poste mi venis ĉi tien kaj ĉi tie mi vidas tian scenon! Nu, ĉu mi povis, ĉu mi povis havi ĉiujn tiuj pensojn kaj rezonojn, se mi efektive ne vidus, ke vi metis en ŝian poŝon cent ru- blojn?

Kiam Andreo Semjonoviĉ finis sian litanian rczonadon, kun tia logika konkiudo en ia fino de F paroio, li terure laciĝis, kaj eĉ ŝvito fluetis laŭ lia vizaĝo. Ve, li eĉ en la rusa lingvo malbone scipovis esprimi sin (po- sedante, cetere, neniun alian lingvon), kaj tial li tute konsumiĝis dum unu minuto, ŝajne eĉ magriĝis post sia advokata heroaĵo. Tamen lia pa- rolo havis drastan efekton. Li parolis kun tia ardo, kun tia kredo, ke ĉiuj ŝajne, ekkredis lin. Petro Petroviĉ eksentis, ke lia afero aĉiĝas.

Min ne interesas, ke en vian kapon venis iuj stultaj demandoj, — li ekkrietis. — Tio ne estas pruvo! Cion ĉi vi povis deliri en dormo, ne- niel pli! Sed mi diras al vi, ke vi mensogas, sinjoro! Vi mensogas kaj kalumnias pro iu malico kontraŭ mi, kaj nome kolerante, ke mi ne kon- sentis viajn liberpensajn kaj kontraŭdiajn socialajn proponojn, jen kio!

Sed tiu elturno ne alportis utilon al Petro Petroviĉ. Kontraŭe, de ĉiuj flankoj ekaŭdiĝis maliaŭda rumoro.

Ha, vi jen kien venis! — kriis Lebezjatnikov. — Mensogo! Voku ia policon, kaj mi prezentos ĵuron! Nur unu aferon mi ne povas kom- preni: por kio vi riskis je tiu malnobla ago! Ho mizera, kovarda homo!

Mi povas kiarigi, por kio li riskis je tiu ago, kaj, se necesas, an- Itaŭ mi ĵuros! — per firma voĉo diris, finfine, Raskoljnikov kaj elpaŝis mtaŭen.

Li estis videble firma kaj trankvila. Kaj ĉiuj de la unua rigardo tuj dare komprenis, ke li efektive scias la esencon de la afero, kaj nun ĉio tolviĝos.

Nun mi absolute klare vidas, — daŭrigis Raskoljnikov adresanta ■ekte al Lebezjatnikov. — Tuj de F komenco de tiu sceno mi eksuspek- is, ke okazis iu abomena insido. Mi komencis suspekti sekve de kelkaj ipartaj cirkonstancoj, konataj sole al mi, kiujn mi tuj klarigos al ĉiuj: 11 ludas la ĉefan rolon en tiu Ĉi sceno! Kaj vi, Andreo SemjonoviĈ, per 1a valorega depozicio definitive Ĉion komprenigis al mi. Mi petas Ĉiujn itenti. Tiu sinjoro (li montris al Luĵin) antaŭ nelonge svatiĝis al junu- ino, nome al mia fratino, Avdotja Romanovna Raskoljnikova. Sed alve- tinte en Peterburgon li antaŭhieraŭ en nia unua renkontiĝo, malpaciĝis iun mi, kaj mi forpelis lin el mia hejmo, tion povas atesti du homoj. Tiu homo tre malicas... Antaŭhieraŭ mi eĉ ne sciis, ke li ekloĝis en tiuj i ĉambroj, ĉe vi, Andreo Semjonoviĉ, kaj en la sama tago kiam ni kve- tliĝis, tio estas antaŭhieraŭ, li vidis, ke mi transdonis al Katerina Iva- novna kelklom da mono por la scpulto de slnjoro Marmcladov, kles aml- ko ml estis. Li tuj skribis al mia patrino leteron kaj informis Sin, ke mi fordonis la tutan monon ne al Katerina Ivanovna, sed al Sofja Semjo- novna kaj 11 aldonis per la plej fiaj esprimoj pri... la karaktero de Sofja Semjonovna, tio estas: 11 aludis pri la karaktero de mlaj rilatoj kun Sofja Semjonovna. ĉion ĉi, kiel vl komprenas, II faris kun celo kvereligi min kun la patrino kaj fratino sugestlnte al ill, kc mi prodigas kun malnoblaj celoj llian monon, per klu 111 helpas mln. Hieraŭ vcspere, cn la Ĉeesto de la patrino kaj fratlno kaj en lla ĉecsto, ml restarigis la veron, pru- vinte, ke mi transdonis la monon al Katertna Ivanovna por la sepulto, sed ne al Sofja Semjonovna kaj ke kun Sofja Semjonovna antaŭhleraŭ mi eĉ ne estls konata kaj eĉ Slan vlzaĝon ml ankoraŭ neniam vidls. Mi aldonis, ke li, Petro Petroviĉ Luĵin, kun Ĉiuj liaj virtoj, ne valoras eĉ la etfingron de Sofja Semjonovna, pri kiu li tiel malbone mencias. Kaj al lia demando: ĉu mi proponus al Sofja Semjonovna eksidi apud mia fra- tino? mi respondis, ke mi jam faris tion en la sama tago. Koleriĝinte pro tio, ke la patrino kaj fratino ne deziras kvereleĝi kun mi laŭ liaj sugestoj, li vorton post vorto komencis paroli al ili nepardoneblajn im- pertinentaĵojn. Okazis la definitiva disŝiro, kaj oni elpelis lin el la domo, Ĉio okazis hieraŭ vespere. Nun mi petas precipan atenton: imagu, suk- cesinte pruvi, ke Sofja Semjonovna estas Stelistino, li unue pruvus al miaj fratino kaj patrino, ke li preskaŭ pravis en siaj suspektoj, ke li ju- ste koleris pro tio, ke mi egaligis mian fratinon kun Sofja Semjonovna ke atakante min, ii defendis kaj protektis la honoron de mia fratino, ka sia fianĉino. Unuvorte, per ĉio ĉi li povus ree kvereligi min kun la pa rencoj kaj li certe esperis denove akiri ilian fidon. Mi jam ne parola: pri tio, ke li persone venĝus al mi, ĉar li havas motivojn konjekti, ke 1; honoro kaj feliĉo de Sofja Semjonovna havas por mi multan signifon. Jei pri kio fakte li kalkulis! Jen kiel mi vidas la tutan aferon! Jen la kaŭzo kaj alia kaŭzo ne povas esti!

Tiel aŭ preskaŭ tiel finis Raskoljnikov sian parolon, kiu estis inter rompata per eksklamacioj de la publlko, cetere, aŭskultanta tre atente Malgraŭ tiuj interrompoj li parolis akre, trankvile, precize, klare, firmc Lia akra voĉo, lia konvinka tono kaj la severa vizaĝo faris al Ĉiuj drasta | efekton.

— Guste, ĝuste, estas ĝustel — admire konfirmis Lebezjatnikov. Tio devas esti ĝusta, Ĉar apenaŭ Sofja Semjonovna venis en nian ĉam j

bron, li demandis al mi pri via Ĉeesto Ĉi tie kaj Ĉu mi vidis vin inter Ij

i

gastoj de Katerina Ivanovna. Li kondukis min por tio al la fenestro kaj tie softe demandis. Do, li nepre bezonis, ke vi estu Ĉi tiel Estas ĝuste, Ĉio estas ĝusta!

Luĵin silcntis kaj malcstimc rikanis. Cetere, li estis tre pala. Ŝajnis, ke li pripensas, kiel li eltumiĝu. Eble, li kun plezuro lasus ĉion kaj for- irus, sed en la nuna minuto tio estis preskaŭ neebla. Tio signifus rekte konfcsi la juston de la akuzoj pri tio, ke li efcktive kalumniis Sofjan Semjonovnan. Des pli la publiko, jam tre ebria, tro emociiĝis. La pro- vianta oficisto, kvankam li estis ne ĉion komprcnanta, kriis plcj lafite ol Ĉiuj kaj proponis uzi kclkajn tre malagrablajn por Luĵin rimedojn. Sed estis ankaŭ nc cbriaj, alvenintaj kaj kolcktiĝintaj el Ĉiuj Ĉambroj. Ĉluj tri poloj terurc ardiĝis, kaj senĉese kriis al li: "lajdak!"[19], kaj krom tio ili balbutis ankoraŭ iujn minacojn en la pola. Sonja aŭskultis streĈite, sed ankaŭ ŝi ŝajne ne ĉion komprenis, kvazaŭ vekiĝante post sveno. ŝi nur ĉiam rigardis Raskoljnikov-on, sentante, ke en li estas Ŝia tuta de- fendo.

Plej stulte staris Amalia lvanovna, ovrinte la buŝon kaj tute nenion komprenante. ŝi nur vidis, ke Petro Petroviĉ iel kaptiĝis. Raskoljnikov denove ekparolis, sed oni jam ne ebligis al li findiri; ĉiuj kriis kaj pre- miĝis apud Luĵin kun sakroj kaj minacoj. Sed Petro Pctroviĉ ne ektimis. Vidante, ke la afero pri ia akuzo de Sonja tute fiaskis, li utiligis rektan arogon.

Permesu, gcsinjoroj, permesu; ne tumultu, permesu trairi! — li parolis, penetrante tra la amaso, — kaj faru komplezon, ne minacu. Mi asertas al vi, ke nenio okazos, vi nenion faros, mi ja ne estas poltrono, sed, kontraŭe, gesinjoroj, vi mem poste responsos, ke vi perforte haltigis la klarigon de krimo. La ŝtclistino estas pli ol necese senvualigita, kaj mi persekutos ŝin. En juĝcjo oni ne tiel blindas kaj... ne ebrias, kaj oni ne kredos ai du sendubaj sendiuloj, ribeluloj kaj liberpensuloj, akuzantaj min pro la propra venĝemo, pri kio ili mem, pro sia stulteco, konfesis... Jes, permesu!

Eĉ viaj spuroj ne plu restu en mia ĉambro, bonvolu forlasi ĝin, kaj ĉiuj niaj rilatoj estas ĉcsigitaj! Kaj por tia homo mi penegis klarigi slstemojn... la tutajn du semajnojn!

Sed mi mem, Andreo Semjonoviĉ, jam pli frue diris, ke mi ello- ĝiĝas, kiam vi ankoraŭ retenis min. Nun mi aldonas nur, ke vi estas stulta. Mi deziras ai vi kuraci vian kapon kaj viajn miopajn okuiojn. Per- mesu do, gesinjoroj!

Li trapenetris; sed la proviantuio ne volis lin ellasi tiel facile, nur kun soiaj insultoj: ii kaptis de la tablo glason kaj svinge ĵetis gin al Pe- tro Petroviĉ; sed ia glaso flugis rekte en Amalian Ivanovnan. ŝi ekjelpis, kaj la provianta oficisto, perdinte la ekvilibron pro la svingo, peze falis sub ia tablon. Petro Petroviĉ trairis en sian ĉambron kaj post duona ho- ro li jam foriris el la domo. Sonja, denaske humila, ankaŭ pli frue sciis, ke pereigi ŝin estas pli facile, ol iun alian; kaj ofendi ŝin ĉiu povis pre- skaŭ senpune. Tamen ĝis la plej lasta minuto, al Ŝi ŝajnis, ke iel eblas eviti la malfeliĉon — per singardo, humiliĝo, obeemo al ĉiu kaj ĉiuj. Ŝia elreviĝo estis ege peza. ŝi certe kun pacienco kaj preskaŭ senproteste po- vis ĉion elteni — eĉ tion ĉi. Sed en la nuna minuto al ŝi iĝis tre peze. Malgraŭ la triumfo kaj pravigo — kiam pasis la timo kaj stuporo, kiam Ŝi kiare komprenis ĉion — la sento de senhelpeco kaj de ofendo tur- mente kunpremis ŝian koron. A1 ŝi okazis histerio. Fine, ne eiteninte, ŝi ĵetiĝis for el la ĉambro kaj kuris hejmen. Tio okazis preskaŭ tuj post la foriro de Luĵin. Ankaŭ Amalia Ivanovna, kiam en ŝin trafis la glaso akompanata de laŭta rido de P ĉeestantoj, ne povis resti flanke de frem- da malfeliĉo. Kun jelpo, kiel freneza, ŝi ĵetiĝis al Katerina Ivanovna, konsiderante ŝin kulpa pri ĉio:

For el la loĝej! Tuj! Marŝ! — Kaj kun tiuj vortoj ŝi komencis kapti ĉion, kio trafis en ŝiajn manojn, el la aĵoj de Katerina Ivanovna, kaj ĵeti ilin planken. Jam preskaŭ mortigita, preskaŭ en sveno, sufokiĝanta kaj pala, Katerina Ivanovna saltis de la iito (sur kiun ŝi falis lacigite) kaj ĵetiĝis al Amalia Ivanovna. Sed la batalo estis ne egalforta; tiu forpuŝis ŝin kiel plumeton.

Kiel! Ne sufiĉis tiu sendia kalumnio, ankaŭ tiu inaĉo aldonas! Kiel! En la tagon de 1' sepulto de la edzo Ŝi pclas min kun orfoj el la loĝejo, surstraten post mia gastamo! Kien mi iros! — lamentis la mal- feliĉa virino ploregante kaj sufokiĝante. — Dio! — ŝi subite kriis kun la brilantaj okuloj, — ne ekzistas justo! Kiun do vi defendas, se ne defen- das nin, orfojn! Nu, ni vidos! Ja ekzistas en la mondo juĝo, mi trovos! Tuj, atendu, sendiuloj! Poleĉka, restu kun la infanoj, mi revenos. Aten- du min, eĉ se surstrate. Ni vidos, ĉu ekzistas en la mondo vero?

Kaj metinte sur la kapon tiun verdan drapdedaman kaptukon, pri kiu tiam menciis en sia rakonto la mortinto, Katerina Ivanovna penetris tra la tumulta kaj ebria amaso de la loĝantoj, ankoraŭ premiĝantaj en la ĉambro, kaj kun kriego kaj larmoj elkuris surstraten — kun la malcerta celo tuj, senprokraste kaj iel ajn trovi ie juston. Polecka kun la infanoj pro teruro premiĝis en la angulon sur la kofro, kie, brakuminte ambaŭ etulojn, tute tremanta, ŝi komencis atendi la alvenon de V patrino. Ama- lia Ivanovna kuradis laŭ la ĉambro, jelpis, lamentis, ĵetadis sur ia plan- kon ĉion kion ŝi vidis kaj furiozis. La loĝantoj kriis kiu pri maro kiu pri arbaro — kelkaj priparolis la okazaĵon, iuj kverelis kaj sakris; iuj ek- kantis...

"Kaj nun ankaŭ mi iru! — pensis Raskoljnikov. — Do, Sofja Scmjo- novna, ni aŭskultu kion vi nun diros!"

Kaj li ekiris en la loĝejon de Sonja.

IV

Raskoljnikov plenumis aktivan kaj energian rolon de advokato de Sonja kontraŭ Luĵin, malgraŭ tio, ke li mem havis tiom da propra teruro kaj sufero en la animo. Sed tiom suferinte matene, li preskaŭ ĝojis pro la okazo ŝanĝi siajn impresojn, iĝintaj netolereblaj, ne parolante jam pri tio, kiom da personaj kaj koraj sentoj troviĝis en lia strebo defendi Son- jan. Krom tio antaŭ li estis rendevuo kun Sonja, kiu lin tre maltrankvi- ligis, kaj kelkfoje treege. Li devis deklari al ŝi, kiu murdis Lizavetan, kaj ii antaŭsentis por si teruran turmenton kaj kvazaŭ svingis kontraŭ ĝi la manojn. Kaj tial kiam li elirante el la ĉambro de Katerina Ivanovna pensis: "Nu, kion vi nun diros, Sofja Semjohovna?", ii evidente ankoraŭ troviĝis en iu ekstere ekscitita stato de vigleco, defio kaj de la antaŭne- longa venko super Luĵin. Sed strange okazis al li, kiam li atingis la loĝe- jon de Kapernaumov, li eksentis en si subitan senfortiĝon kaj timon. En medito li haltis antaŭ la pordo kun stranga demando: "Ĉu necesas diri, kiu murdis Lizavetan?" La demando estis stranga, ĉar li samtempe su- bite eksentis, ke la klarigo estas ne nur neevitebla, sed neprokrastebla eĉ je mallonga tempo. Li ankoraŭ ne sciis la kialon de tio; ii nur an- taŭsentis tion, kaj la turmenta konscio pri sia malforto antaŭ la neceso preskaŭ subpremis lin. Por ne plu mediti kaj turmenti sin, li rapidc mal- fermis la pordon kaj de la sojlo rigardis al Sonja. ŝi sidis, mptinte la kubutojn sur la tablon, kaj ferminte la vizaĝon per la manoj, sed, ek- vidinte lin, Ŝi rapide ekstaris kaj iris renkonte al li, kvazaŭ 91 atendus lin.

Kio okazus al mi sen vi! — 9i rapide diris renkontinte lin meze de r ĉambro. Sajnls, ke 91 atendis Iln ĝuste por pli rapide diri tion al 11.

Raskoljnikov aliris la tablon kaj sidiĝis sur la seĝon, de kiu 9i }us leviĝis. ŝi ckstaris antaŭ 11 je du pa9oj, ĝuste kicl hieraŭ.

Kio, Sonja? — li diris kaj sublte ekscntis, ke lia voĉo tremas, — ja tuta afero apogis sin per la "socia situo kaj la kutimoj kiuj ĝin akom- panas". Ĉu vl hodiaŭ komprenis tion?

Sufero skiziĝis cn 9ia vizaĝo.

Nur ne parolu kun mi kiel hieraŭ! — 9i intcrrompis lin. — Mi petas, ne parolu. Sufiĉe da turmentoj...

ŝi rapide ridetis, timiĝinte, ke al li eble ne plaĉos la riproĉo.

Pro stulteco mi de tic foriris. Kio nun estas tie? Ĵus mi volis re- veni, sed mi pcnsis, ke... vi venos.

Li rakontis al ŝi, ke Amalia Ivanovna pelas ilin el la loĝejo kaj ke Katerina Ivanovna ekkuris ien "serĉi la veron".

Ah, mia Dio! — skuiĝis Sonja, — ni iru pli rapide...

Kaj ŝi kaptis sian pelerinon.

Denove pri tio! — ekkrietis agacite Raskoljnikov. — Viaj pensoj nur pri ili okupitas! Estu iom kun mi.

Sed... Katerina Ivanovna?

Sed Katerina Ivanovna, certe, vin ne evitos, ŝi mem al vi venos, se ŝi jam eikuris el la hejmo, — li aldonis grumblante. — Se ŝi ne tro- vos vin hejme, ja vi estos kulpa...

Sonja en turmenta hezitemo eksidis sur seĝon. Raskoljnikov silentis rigardante teren kaj ion pripensante.

Ni supozu, ke Luĵin ne volis nun, — li komencis, ne rigardante al Sonja. * Sed se li volus aŭ tio estus en lia plano, ja li certe enkar- cerigus vin, se ne aperus tiam mi kaj Lebezjatnikov! Ha?

Jes, — ŝi diris per febla voĉo, — jes! — 9i ripetis, disfrite kaj maltrankvile.

Sed ml efektive povis ne aperi! Kaj Lebezjatnikov — tlu tute ha- zarde venis.

Sonja silentls.

Nu, kaj se vi trafus en karceron? kio tiam? Ĉu vi memoras, kion mi hieraŭ parolis?

ŝi denove ne rcspondis. Li iom atendis.

Kaj mi atcndis, ke vi denove ekkrios: "Afi, nc parolu, Ĉesu!" — ekridis Raskoljnikov kun peno. — Ĉu vi denove silentas? — li demandis post unu minuto. — Ja necesas pri io paroli? Ekzemple, al mi estus in- terese ekscii, kiel vi nun povus solvi "unu demandon", kiel diras Lebe- zjatnikov. (Li kvazaŭ komencis konfuziĝi). Ne, mi tion diras serioze. Imagu, Sonja, se vi antaŭe scius ĉiujn intencojn de Lujin, se vi scius (sclus certe), ke pro tio Katerina Ivanovna tute percus, kaj ankaŭ la in- fanoj; kaj aldone vi (Ĉar vi opinias vin nulo, tial aldone). Ankaŭ Pole- Ĉka... ĉar Si havos la saman vojon. Do, tlei: se ĉion ĉl vi subite povus decidi: Ĉu li aŭ 111 vivu sur la tero; tio estas: Cu Luĵin vivu kaj faru slajn kovardojn, kaj Katerina Ivanovna mortu? Kiel vi tiam agus: kiu el ili mortu? Mi demandas vin.

Sonja maltrankvile rigardis al li: io aparta aŭdiĝis al ŝi en tiu mal- firma parolo defore aliranta al io.

Mi jam sentis, ke vi ion similan demandos, — ŝi diris, scivole ri- gardante lin.

Bone, estu tiel; kaj tamen, kiel vi solvus?

Por kio vi demandas tion, kio neeblas? — kun abomeno diris So- nja.

Do, prefere Luĵin vivu kaj kovardaĵojn faru! Ĉu vi eĉ tion decidi ne kuraĝus?

Sed mi ja ne povas scii la volon d? Dio... Kaj kial vi demandas, kion ne decas demandi? Por kio tiaj vanaj demandoj? Kiel povas okazi, ke de mia decido tio dependu? Kaj kiu min metis kiel juĝiston: kiu vivu kaj kiu malvivu?

Nu, certe, se enmiksiĝas la volo de Dio, oni nenion povas fari, — sombre grumblis Raskoljnikov.

Prefere diru rekte, kion vi volas! — ekkriis kun sufero Sonja, — vi denove kondukas al io... ĉu vere vi venis nur por turmenti min!

ŝi ne eltenis kaj subite amare ekploris. En morna angoro li rigardis Ŝin. Pasis kvin minutoj.

Ja vi estas prava, Sonja, — finfine, ii diris softe. Li subite Ŝa- nĝiĝis. Lia afekte aroga kaj senforte defia tono malaperis. EĈ la voĉo fe- bliĝis subite. — Ja mi mem hieraŭ diris al vi, ke mi venos ne por peti vian pardonon, sed mi komencis preskaŭ per tio, ke mi petas pardo- non... Pri Luĵin kaj pri la volo de Dio mi por mi parolis... Tio estis mia pardonpeto, Sonja...

Li voiis rideti, sed io senforta kaj nefinita skiziĝis en lia pala rideto. Li klinis la kapon kaj fermis ia vizaĝon per la manoj.

Kaj subite stranga, neatendita sento de iu akra malamo al Sonja tra- iris iian koron. Kvazaŭ ekmirinte kaj mem ektiminte tiun senton, li su- bite levis la kapon kaj fikse rigardis al Ŝi; sed li renkontis Ŝian maltran- kvilan kaj ĝis turmento zorgoplenan rigardon; en ĝi estis amo; lia ma- lamo malaperis, kiel fantomo. Sed estis ne tio, li prcnis unu senton por alia. Tio signifis nur, ke tiu minuto venisl

Li denove kovris la vizaĝon per la manoj kaj klinis la kapon. Subite li paliĝis, ekstaris de la seĝo, rigardis al Sonja kaj nenion dirinte resi- diĝis maŝine sur ŝian liton.

Tiu minuto terure similis, per liaj sensoj, al tiu, kiam li staris post ia oldulino, jam eliginte la hakilon el la maŝo kaj eksentis, ke jam "eĉ unu momenton ne eblas perdi".

Kio al vi okazis? — demandis Sonja, terure ektiminte.

Li nenion povis eldiri. Li tute, tute ne tiel volis deklari kaj li mem ne komprenis tion, kio nun okazis al li. ŝi senbrue aliris, sidiĝis sur la lito apud ii kaj atendis, ne formetante de li sian rigardon. ŝia koro ba- tegis kaj haltis. Iĝis netolereble: li turnls al Ŝi sian morte palan vizaĝon; liaj lipoj senforte kurbiĝis, penante ion eldiri. Teruro blovis froston en ia koron de Sonja.

Kio al vi okazis? — ŝi ripetis, iomete formoviĝante de ii.

Nenio, Sonja. Ne timu... Absurdo! Vere, se rezoni, — absurdo, — li balbutis kun aspekto de deliranto. — Nur kial mi venis turmenti vin? — li subite aldonis, rigardante ŝin. — Vere. Kiai? Mi demandas min, Sonja... Mi ĉiam faras al mi tiun demandon, Sonja...

Li, eble, faris al si tiun demandon antaŭ kvarona horo, sed nun li diris en plena senforteco, apenaŭ konsciante pri si kaj sentante konstan- tan tremon en la tuta korpo.

Oĥ, kiel vi suferas! — kompate diris Ŝi, fikse rigardante lin.

Ĉio estas absurdo!.. Jen, Sonja, — subite li havis rideton, palan kaj senfortan, por du sekundoj, — ĉu vi memoras, kion mi hieraŭ volis diri al vi?

Sonja maltrankvile atendis.

Forirante, mi diris, ke mi eble adiaŭas vin por ĉiam, sed se mi venos hodiaŭ, tiam mi diros al vi... kiu murdis Lizavetan.

ŝi subite ektremis per la tuta korpo.

Do, mi venis por diri.

ĉu vi vere hieraŭ... — maifacile flustris Ŝi, — kiai vi scias? — Ŝi rapide demandis, kvazaŭ subite renkonsciiĝinte.

Sonja ekspiris peze. ŝia vizaĝo pli kaj pli paliĝis.

Mi scias.

ŝi silentis unu mintuon.

ĉu oni trovis linl — ŝi demandis timide.

Ne, ne trovis.

Do kiel vi pri tio scias? — denove apenaŭ aŭdeble ŝi demandis, kaj denove preskaŭ post minuta silento.

Li turniĝis al ŝi kaj tre atente rigardis al ŝi.

Divenu, — li diris kun la antaŭa kurba kaj febla rideto.

Kramfoj trakuris ŝian tutan korpon.

Sed vi... min... kial vi min tiel... timigas? — ŝi diris, ridetante, kiel infano.

Do, mi estas lia granda amiko... se mi scias, — daŭrigis Raskolj- nikov, insiste daŭrigante rigardi ŝian vizaĝon, kvazaŭ li jam ne havus forton demeti sian rigardon, — li tiun Lizavetan... ne volis mortigi... Li ŝin... mortigis senintence... Li la oldulinon mortigi volis... kiam ŝi estis soia... kaj li venis... Sed tiam eniris Lizaveta... Li tiam... ankaŭ ŝin mortigis.

Pasis ankoraŭ unu horora minuto. Ili daŭre rigardis unu la alian.

Do, ĉu vi ne povas diveni? — li subite demandis, kun tiu sento, kvazaŭ li saltus malsupren de kampanilo.

N-ne, — apenaŭ aŭdeble flustris Sonja.

Rigardu pli bone.

Kaj apenaŭ li diris tion, denove la antaŭa, konata sento blovis fro- ston en lian animon: li rigardis ŝin kaj subite en ŝia vizaĝo li ekvidis kvazaŭ la vizaĝon de Lizaveta. Li klare enmemorigis la esprimon de la vizaĝo de Lizaveta, kiam ii alproksimiĝis al ŝi kun la hakilo, kaj ŝi paŝis de ii al la muro, etendinte antaŭen la brakon, kun tute infana timo en la vizaĝo ĝuste kiel etaj infanoj, kiam ili ion ektimas, rigardas senmove kaj maltrankviie al la objekto timiganta ilin, forpaŝas malantaŭen kaj, etendante antaŭen sian maneton, pretas ekplori. Preskaŭ same okazis nun al Sonja: same senforte, kun la sama timo, Ŝi rigardis lin dum kelka tempo kaj subite, etendinte antaŭen la dekstan manon, iomete, leĝere, tuŝis per la fingroj lian bruston- kaj malrapide komencis leviĝi de la lito, ĉiam pli kaj pli malproksimiĝante de li, kaj ĉiam pli senmova iĝis ŝia rigardo al li. ŝia teruro subite transiris ankaŭ al li: la sama timo vidiĝis ankaŭ en lia vizaĝo, ankaŭ ii komencis same rigardi Ŝin, kaj preskaŭ kun la sama infana rideto.

ĉu vi divenis? — li flustris finfine.

Dio! — elŝiriĝis terura krio el Ŝia brusto. ŝi senforte falis sur la llton, per la vizaĝo en la kusenon. Sed post unu momento Ŝl rapide le- viĝetis, almoviĝis al li, kaptis ambaŭ liajn manojn kaj forte premante ilin kiel per tenajloj, per siaj maldikaj fingroj, denove komencis senmove, kvazaŭ algluiĝinte, rigardi en lian vizaĝon. Per tiu lasta, despera rigardo Ŝi volis trovi kaj kapti almenaŭ iun esperon por si. Sed la espero fore- stis; neniu dubo restis; ĉio estis tia\ Eĉ poste, estonte, kiam Ŝi rememo- ris tiun minuton, ŝin ĉiam perpleksis kaj mirigis, ke ŝi tiel tuj ekvidis tiam, ke ne plu estas duboj. Ja ŝi ne povus diri, ekzemple, ke ŝi an- taŭsentis ion similan? Tamen apenaŭ li diris tion al ŝi, ŝi subite ekpen- sis, ke efektive ŝi ĝuste tion antaŭsentis.

Sufiĉe, Sonja, sufiĉe! Ne turmentu min! — li pctis martire. Li tu- te, tute ne tiel intencis malkaŝi al ŝi, sed okazis tiel.

Kvazaŭ ne konsciante pri si, ŝi eksaltis kaj, tordante la manojn, venis al la mezo dc V ĉambro, sed rapide revenis kaj sidiĝis denove apud li, preskaŭ tuŝante lian ŝultron per la sia. Subite, kvazaŭ trapikita, ŝi tre- meris, ekkrietis kaj falis sur la genuojn antaŭ li mem ne sciante por kio.

Kion, kion vi faris al vi! — ŝi diris despere kaj saltinte de la ge- nuoj ĵetiĝis sur lian kolon, brakumis lin kaj forte-forte kunpremis lin per la brakoj.

Raskoljnikov formoviĝis kaj kun ĉagrena rideto rigardis al ŝi:

Stranga vi estas, Sonja, — vi brakumas min kaj kisas, sed mi ja diris al vi pri tio. Vi ne konscias pri vi.

Vi estas la plej, la plej malfeliĉa en la tuta mondo! — ŝi ekkriis preskaŭ furioze, ne aŭdinte iian rimarkon, kaj subite elcploregis, kvazaŭ histeria.

La sento, delonge forgesita de li, onde alflusis en lian animon kaj tuj moligis ĝin. Li ne kontraŭstaris: du larmoj aperis el liaj okuloj kaj pendiĝis sur la okulharoj.

Vi ja ne iasos min, Sonja? — li diris kun espero rigardante al ŝi.

Ne, ne, neniam kaj nenie! — ekkriis Sonja, — mi kun vi iros, ĉien iros! Ho, Dio!.. Ho, kiel mi estas malfeliĉa!.. Kaj kial, kial mi vin antaŭe ne konis! Kial vi antaŭe ne venis? Ho, Dio!

Jen, mi venis.

Nun! Ho, kion nun eblas fari!.. Kune, kune! — ŝi ripetis kvaz^ŭ en sinforgeso kaj denove brakumante lin, — en bagnon kun vi mi iros!

Li skuiĝis, kaj la antaŭa, malamanta kaj preskaŭ aroga rikano elpre- miĝis sur liaj lipoj:

Mi, Sonja, eble eĉ ne volas en bagnon iri, — 11 diris.

Sonja rapide rigardis al li.

Post la unua, pasia kaj turmenta kompato al la malfcliĉulo la terura ideo de murdo denove konsternis Sin. En la Ŝanĝiĝinta tono de liaj vor- toj Si subite ekaŭdis murdiston. ŝi mirege rigardis lin. Ŝi ankoraŭ nenion sciis: kial, kiel, por kio tiel okazis. Nun ĉiuj tiuj dcmandoj samtempe sparkis en ŝia konscio. Kaj denove ŝi ne kredis: "Li, li estas murdisto! ĉu tio eblas?"

Do, kio okazas! Kie mi staras! — ŝi diris en profunda maikom- preno, kvazaŭ ankoraŭ ne rekonsciiĝinte, — sed kicl vi, vi, tia... povis kuraĝi tion?.. Kio okazas!

Por rabi ja. Ĉesu, Sonja! — iel lace kaj eĉ agacite respondis Ra- skoljnikov.

Sonja staris kvazaŭ konsternita, sed subite ŝi ekkriis:

Vi estis maisata! vi... por helpi la patrinon? Ĉu?

Ne, Sonja, ne, — li balbutis, forturniĝinte kaj klininte la kapon,

mi ne estis tiom malsata... mi efektive volis helpi la patrinon, sed... ankaŭ tio estas ne tute vera... ne turmentu min, Sonja!

Sonja eksvingis la manojn.

Sed ĉu vere, ĉu vere, ke ĉio ĉi estas reala! Dio, ĉu ĝi estas vero? Kiu al tio povas kredi?.. Kaj kiel, kiel vi mem la lastan fordonas, sed murdis por rabi! Ha!.. — ŝi subite ekkriis, — tiu mono, kiun vi al Ka- ierina Ivanovna fordonis... tiu mono... Dio, ĉu ankaŭ tiu mono...

Ne, Sonja, — li rapide interrompis, — tiu ĉi mono estis alia, :rankviliĝu! Tiun monon al mi la patrino sendis, pere de iu komercisto, taj mi ricevis ĝin malsana, en la sama tago kiam mi fordonis ĝin... Ra- :umiĥin vidis... fakte li ĝin ricevis anstataŭ mi... tiu ĉi mono estas mia, nia propra, efektive.

Sonja aŭskultis lin en embaraso kaj el ĉiuj fortoj penis ion kompreni.

Kaj tiu mono... cetere, mi eĉ ne scias, ĉu tie estis mono, — li tldonis softe kaj kvazaŭ en medito, — mi tiam prenis de ŝia kolo mo- lujon, ŝaman... plenan, ŝtopitan... sed mi ne rigardis en ĝin; mi ne ukcesis, verŝajne... nu, kaj la aĵojn, nur iujn butonojn kaj ĉenetojn, — ®i ĉiujn tiujn aĵojn kaj la monujon en unu fremda korto, en avenuo V. ub ŝtono kaŝis, jam la sekvan matenon... Ĉio tie ĝis nun kuŝas...

Sonja tre atente aŭskultis.— Do, por kio... ja vi diris: por rabi, sed vi prenis nenion? — Si dcmandis rapide, kaptante pajleron.

Mi ne scias... mi ankoraŭ ne decidis — ĉu mi prenos aŭ ne pre- nos tiun monon, — li diris kvazaŭ denove en medito, kaj subite rekon- sciiĝinte rapide kaj kurte rikanis. — Eĥ, kian stultaĵon mi ĵus elbuligis, ĉu?

En la kapo de Sonja trafuimis penso: "Eble li frenezas?" Sed Ŝi tuj refutis ĝin: ne, estas alio. Nenion, nenion en tio ŝi povis kompreni.

Sciu, Sonja, — li subite diris kun kelka inspiro, — sciu, kion mi diros al vi: se mi buĉus nur pro mia malsato, — li daŭrigis, emfazante ĉiun vorton kaj enigme, sed sincere rigardante ŝin, — tiam mi nun... estus feliĉal Sciu tion!

Sed kion, kion signifas por vi, — li ekkriis post momento preskaŭ despere, — kion por vi signifas, ke mi nun konfesus pri mia fiago? Nu, kion signifas por vi tiu stulta triumfo super mi? Aĥ, Sonja, ĉu por tio mi venis nun al vi!

Sonja denove voiis ion diri, sed silentis.

Tial mi hieraŭ vokis vin iri kun mi, ĉar sole vi restis ĉe mi.

Kien vi vokis? — timide demandis Sonja.

Nek ŝteli, nek murdi, trankviliĝu, ne por tio, — li gale rikanis, — ni estas diversaj hcmoj... Kaj ĉu vi scias, Sonja, ja mi nur nun, nur nun komprenis: kien mi vokis vin hieraŭ? Kaj hieraŭ, kiam mi vokis, mi eĉ mem ne komprenis kien. Mi vokis nur por tio, mi venis nur por tio, ke vi ne forlasu min. ĉu vi forlasos, Sonja?

Ŝi kunpremis lian manon.

Kaj por kio, por kio mi diris, por kio mi malkaŝis min! — despere li ekkriis post unu minuto, kun senfina turmento rigardante ŝin, — jen vi atendas de mi klarigojn, Sonja, vi sidas kaj atendas, mi tion vidas; sed kion mi povas diri al vi? Ja vi nenion en tio komprenos, sed nur suferegos... pro mi! Nu, jen, vi ploras kaj denovc brakumas min, — nu pro kio vi brakumas min? ĉu pro tio, ke mi mem ne eltenis kaj venis sur la alian homon pezon ĵeti: "suferu ankaŭ vi, al mi estos pli facile!" Kaj ĉu vi povas ami tian fiulon?

Sed ĉu vi mem ne suferas? — ekkriis Sonja.

Denove la sama sento alflusis en lian animon kaj denove por mo- mento moligis ĝin.

Sonja, mia koro estas malica. Rimarku tion: per tio eblas multon kiarigi. Mi venis ĝuste, ĉar mi malicas. Ekzistas tiaj homoj, kiuj ne ve-nus. Sed mi estas poltrono kaj... fiulo! Sed... ne gravas! ĉio ĉi estas alio... Paroli nun necesas, sed mi ne scias kiel mi komencu...

Li haltis kaj enpensiĝis.

Efi, diversaj homoj ni estas! — ii denove kriis, — ne paro. Kaj por kio, por kio mi venis! Neniam mi pardonos al mi tion!

Ne, ne — estas bone, ke vi venis! — kriis Sonja, — estas pli bo- ne, ke mi scias! Multe pli bone!

Li kun doloro rigardis al ŝi.

Sed ja vere! — li diris, kvazaŭ elpensinte ion, — ja ĝuste tiei estis! Jen kio: mi volis iĝi Napoleono, kaj pro tio murdis... Nu, ĉu vi komprenas nun?

N-ne, — naive kaj timide flustris Sonja, — sed... parolu, parolu! Mi komprenos, mi kvazaŭ pri mi ĉion komprenos! — ŝi admonis lin.

Ĉu vi komprenos? Nu, bone, ni vidos!

Li eksilentis kaj longe pripensis.

Jen tiel: unufoje mi faris al mi tian demandon: kio okazus, se en mia loko starus Napoleono kaj li havus, por komenci la karieron, nek Tulonon, nek Egiption, nek la transiron de la Monto Blanka, sed li ha- vus anstataŭ ĉiuj ĉi belaj kaj monumentaj aĵoj simple unusolan ridindan oldulinaĉon, registristinon, kiun ankoraŭ necesas murdi por ŝteli el la ŝrankokesto ŝian monon (por la kariero, ĉu vi komprenas?). Do, ĉu li decidiĝus al tio, se li ne havus alian eliron? Ĉu lin ne naŭzus ke tio jam estas tute ne monumenta, kaj... kaj peka? Nu, mi do diras al vi, ke pri tiu "demando" mi terure longc turmentis min, ke mi eĉ tre ekhontis, kiam mi, fine, divenis (iel subite), ke li certe ne naŭziĝus, en lian kapon eĉ ne venus, ke tio ne cstas monumenta... kaj li eĉ tute ne komprenus: pro kio necesas naŭziĝi? Kaj se ii ne havus alian vojon, tiam li simple strangolus ŝin, tiel ke ŝi eĉ pepi ne sukcesus, sen ajna hezito!.. nu, kaj mi... eliris el la hezito... strangolis... laŭ la ekzemplo de la aŭtoritatulo... Kaj tio ĝuste tiel okazis! ĉu vi vidas? Jes, Sonja, ĉi tie la plej ridinda estas tio, ke, eble, ĝuste tiel ĉio okazis...

Sonja tute ne ridis,

Vi prefere parolu al mi rekte... sen ekzemploj, — pli humile kaj apenaŭ aŭdeble ŝi petis.

Li turniĝis al ŝi, triste rigardis al Ŝi kaj prenis Ŝiajn manojn.

353

Vi denove pravas, Sonja. ĉio tio estas absurdo, preskaŭ nura ba- bilado! Ja vi scias, ke mia patrino preskaŭ nenion havas. La fratino oka- ze ricevis edukon kaj tial estas devigita servi kiel guvernistino. Ili esperis

23 3aica3 1541nur je mi. Mi studis, sed vivteni min en la universitato mi ne povis kaj por tempo devis lasi ĝin. Se Ĉio daŭrus en la necesa ordo, tiam eble post dek aŭ dek du jaroj (se ia cirkonstancoj favorus min) mi espereble po- vus iĝi instruisto aŭ oficisto, kun la salajro unu mil rubloj jare (Li pa- rolis tion, kvazaŭ parkerinte). A1 tiu tempo la patrino velkus pro zorgoj kaj pro malfeliĉo, kaj mi ne sukcesus trankviligi Ŝin, kaj la fratino... nu, al la fratino povis okazi eĉ pli malbone... Cetere, kial mi la tutan vivon preter ĉio paŝu kaj de Ĉio forturnu min, pri la patrino forgesu, kaj, ek- zemple la ofendon de la fratino, ĝentile toleru? Kial? ĉu por tio, ke se- pultinte ilin, mi akiru novajn — edzinon kaj infanojn, kaj ankaŭ ilin mi Iasu poste sen groŝo kaj panpeco? Nu... nu, kaj mi decidis, ke akirinte la oldulinan monon mi utiligu ĝin por miaj unuaj jaroj, ne turmentante la patrinon, por garantii al mi la universitaton, por la unuaj paŝoj post la universitato — kaj fari ĉion larĝe, radikale, por fari absolute novan karieron kaj sur la novan sendependan vojon ekstari... Nu... nu, kaj jen ĉio... Do, estas kompreneble, ke mi murdis la oldulinon, — tion mi fie faris... nu, kaj sufiĉe!

Jam senforta li atingis la finon de 1' rakonto kaj klinis la kapon.

Ho, ne pri tio temas, ne pri tio, — angore kriis Sonja, — ĉu tiel eblas... ne... tio estas ne tiel, ne tiel!

Vi mem vidas, ke ne tiel!.. Sed mi ja sincere rakontis la veron!

Ĉu ĝi estas vero? Ho, Dio!

Ja mi nur pedikon murdis, Sonja, senutilan, fian, malican.

Ĉu la homo estas pediko?

Mi mem scias, ke ne estas pediko, — li respondis strange rigar- dante ŝin. — Cetere, mi mensogas, Sonja, — li aldonis, — mi delonge mensogas... Ĉio estas alia; vi juste parolas. Tute, tute aliaj estas la kaŭzoj!.. Mi delonge kun neniu parolis, Sonja... La kapo nun tre doloras min...

Liaj okuloj brilis per febra fajro. Li preskaŭ komencis deliri; maltran- kvila rideto vagis sur liaj lipoj. Post la ekscitita spiritstato jam vidiĝis terura senforteco. Sonja komprenis, kiel li turmentiĝas. Ankaŭ ŝi eksen- tis vertiĝon. Kaj tiel strange li parolis: Ŝajne io eĉ estis komprenebla, sed... "sed kiel! Kiel! Ho, Dio!" Kaj Ŝi tordis pro despero la manojn.

Ne, Sonja, ne tiel! — li komencis denove, subite levante la kapon, kvazaŭ abrupta turno de P pensoj trafus kaj denove incitus lin, — estas aliel! Kaj pli bone... supozu (jes! tiel efektive plibonos!), supozu, ke mi estas ambicia, enviema, malica, malnobla, venĝema, nu... kaj, eble, an- koraŭ inklina al frenezeco. (Estu ĉio samtempe! Pri la frenezeco ankaŭ antaŭe oni parolis, mi rimarkis!) Mi pli frue diris al vi, ke mi ne povis vivteni min en la universitato. Sed ĉu vi scias: eble mi eĉ povus? La pa- trino povus sendi monon, por ke mi pagu la necesan sumon, kaj por bo- toj, vestoj kaj pano mi mem perlaborus, certc! Mi povus fari privatajn lecionojn: po kvindck kopckoj oni proponis. Ja laboras Razumiĥin! Sed mi maliciĝis kaj ne volis. Mi ĝuste malictĝts (bona vorto). Tiam mi, kiel araneo, kaŝiĝis cn mian angulon. Ja vi estis cn mia hundujo, vi ĝin vi- dis... ĉu vi scias, Sonja, ke malaltaj plafonoj kaj malvastaj ĉambroj la animon kaj cerbon premas!17 Ho, kiel mi abomenis tiun hundujon! Kaj tamen mi ne volis el ĝi eliri, kaj eĉ manĝi ne volis, mi nur kuŝis. Se Nastasja alportis — mi manĝis, se Ŝi ne alportis — tiel la tuta tago pa- sis; pro la malico mi ne petis! Nokte mi fajron ne havis, kuŝis en mal- lumo, sed perlabori monon por kandeloj mi ne volis. Necesis studi, sed mi ĉiujn librojn disvendis; kaj sur mia tablo, sur la notoj kaj kajeroj ĝis nun la fingrodika tavolo da polvo kuŝas. Mi preferis kuŝi kaj pensi. Kaj :iam mi nur pcnsis... Kaj ofte tiajn sonĝojn mi havis, strangajn, diver- sajn sonĝojn — mi ne klarigos ilin al vi! Kaj tiam mi komencis haluci- niĝi, ke... Ne, estas ne tiel! Mi denove malĝuste rakontas! Vidu: mi tiam ofte demandis min: se la aliaj homoj stultas kaj mi scias tre certe, ke ili stultas, kiai ankaŭ mi mem estas stulta kaj ne volas estis pli saĝa? Poste mi komprenis, Sonja, ke necesos tro longe atendi ĝis kiam ĉiuj fa- iĝos saĝaj... Poste mi komprenis, ke neniam tio fakte okazos, ke la ho- moj ne ŝanĝiĝos kaj neniu refaros ilin, kaj eĉ vanus tiu laboro! Jes, jstas tiel! Tio estas ilia leĝo... Leĝo, Sonja! Estas ticl!.. Kaj nun mi icias, Sonja: kiu estas fortika kaj forta en cerbo kaj spirito, tiu estas X)r ili reganto. Kiu povas kuraĝi pri multo, tiu ĉe ili cstas leĝdonanto, caj kiu plej ol ĉiuj kuraĝas, tiu plej pravas! Tiel ĝis nun estas kaj ticl liam estos! Nur blindulo tion ne vidas!

Kvankam Raskoljnikov parolante tion rigardis Sonjan, li jam ne plu :orgis: ĉu ŝi komprenas aŭ ne. La fcbro denove konkeris lin. Li estis en u morna ekzaltiĝo (efektive, tro longe li kun neniu parolis!) Sonja kom- )renis ke tiu morna kateĥismo iĝis lia kredo kaj leĝo.

— Mi divenis tiam, Sonja, — ii daŭrigis ekzaltite, — ke potenco :stas donata nur al tiu, kiu kuraĝas kliniĝi kaj preni ĝin. ĉi tie gravas lur, ke sufiĉas nur kuraĝi! En mian kapon tiam unu penso venis, la muan fojon dum la tuta vivo, kiu al neniu kaj neniam ankoraŭ venis! VI ncniu! Subite al mi klare, kiel suno, prezentiĝis jeno: kiai do neniu ĝis nun kuraĝis kaj neniu kuraĝas, preterpasante tiun absurdon, simpie preni ĉion je la vosto kaj forjeti al diablo! Mi... mi volis kuraĝi, kaj murdis... mi voiis nur kuraĝi, Sonja, jen la tuta kaŭzo!

Ho, silentu, siientu — ekkriis Sonja, svinginte la manojn. — Vi Dion lasis, kaj Dio punis vin, fordonis vin al diablo!..

Interalie, Sonja, ja kiam mi en la mallumo kuŝis, kaj tio al mi prezentiĝis — ĝuste diablo min tentis, ĉu?

Silentu! ne ridu, blasfemulo, nenion, vi nenion komprenas! Ho, Dio! Nenion, nenion li komprenas!

Silentu, Sonja, mi tute ne ridas, ja mi mem scias, ke diablo min tiris. Silentu, Sonja, silentu! — li ripetis morne kaj insiste. — Mi ĉion scias. ĉion ĉi mi jam multfoje pensis kaj flustris al mi, kiam mi kuŝis tiam en ia mallumo. Ĉion ĉi mi diskutis kun mi mem, ĝis la plej eta trajto, kaj ĉion mi scias, ĉion! Sed tiel tedis, tiel tedis al mi tiam tiu babilado! Mi ofte volis forgesi tion kaj rekomenci novan vivon, kaj ĉesi babili! Ĉu vi vere pensas, ke mi kiel stultuio iris sen la kapo? Mi ekiris kiel saĝulo kaj tio pereigis min! Kaj ĉu vi vere pensas, ke mi, komen- cinte min pridemandi kaj enketi, ĉu mi rajtas regi la aliajn, ne kompre- nis, ke mi jam ne havas rajton regi. Ja se mi faris ia demandon — ĉu la homo estas pediko? — do, por mi la homo ne estis pediko; sed la homo estas pediko por tiu, kiu tiun demandon ne faras kaj kiu rekte sen demandoj komencas... Ja mi tiom da tagoj turmentis min: ĉu irus Napoleono aŭ ne? — do mi klare sentis, ke mi ne estas Napoleono... La tutan, tutan turmenton de tiu babilado mi eltenis, Sonja, kaj mi de- ziris ĝin plene forskui de la ŝultroj. Mi deziris murdi sen kazuistiko, murdi por mi, por mi sola! Mensogi mi ne volis eĉ al mi mem! Ne por helpi la patrinon mi murdis — absurdo. Ne por tio, ke ricevinte rime- dojn kaj potencon mi fariĝu bonfarulo de F homaro. Absurdo! Mi simple murdis, por mi mem murdis, por mi sola, kaj ĉu mi iĝus poste ies bon- faranto aŭ la tutan vivon kiel araneo, mi kaptus ĉiujn en mian araneaĵon kaj el ĉiuj vivajn sukojn suĉus — al mi en tiu minuto estus egala!.. Kaj ne monon, ĉefe, mi bezonis, Sonja, kiam mi murdis; ne tiei monon mi bezonis, kiel ion alian. ĉion ĉi mi nun scias... komprenu min: eble iran- te la saman vojon, mi jam neniam ripetus la murdon. Mi alion devis ek- scii, alio puŝis min en la dorson: mi devis ekscii, kaj ekscii pli rapide: ĉu mi estas pediko, kiel ĉiuj, aŭ la homo? ĉu mi povos transpaŝi aŭ ne povos? ĉu mi kuraĝos kliniĝi kaj preni aŭ ne? ĉu mi estas tremanta estaĵo aŭ mi havas la rajton...

Ĉu murdi? Ĉu murdi vi havas rajton? — eksvingis la manojn So- nja.

E-efi, Sonja! — li ekkriis agacite, volis ion obĵeti al ŝi, sed mal- estime eksilentis. — Ne interrdmpu min, Sonja! Mi volis al vi nur jenon pruvi: diablo ektrenis min tien, sed nur post tio ĝi klarigis al mi, ke mi ne havis rajton iri tien, ĉar mi estas la sama pediko, kiel Ĉiuj! ĉi pri- ridis min, kaj nun mi al vi venisl Akceptu la gaston! ĉu mi venus al vi, se mi ne estus pediko? Aŭskultu: kiam mi tiam iris al la oldulino, mi iris nur por provl... Sciu tion!

Kaj vi murdisJ Murdis!

Sed kicl mi murdis? Ĉu oni tiel murdas? Ĉu oni iras al murdo tiel, kiel mi tiam iris! Mi al vi iam rakontos, kicl mi iris... Ĉu la oldu- linon mi murdis? Mi min murdis, sed ne la oldulinon! Min mi murdis, per unu fojo kaj por eterno!.. Sed tiun oldulinon diablo murdis, ne mi... Suflĉe, sufiĉe, Sonja, sufiĉe! Lasu min, — li subite krils en spasma an- goro, — lasu min!

Li apogis sin al la genuoj kaj, kiel per tenajlo, kunpremis per la pol- moj sian kapon.

Kia sufero! — elŝiriĝis el Sonja turmenta krio.

Nu diru, kion mi nun devas fari! — li demandis subite levinte sian kapon kaj rigardante ŝin per ia vizaĝo abomene kripligita per de- spero.

Kion vi faru! — kriis Sonja, subite saltinte de la loko, kaj ŝiaj okuloj, ĝis tiam plen-plenaj de larmoj, subite ekbrilis. — Leviĝu! (ŝi kaptis lian ŝultron; li leviĝetis rigardante, al ŝi preskaŭ mirege). Iru tuj, ĉi-minute, ekstaru ĉe la vojkruco, riverencu, dekomence kisu la te- ron, kiun vi malhonorigis, kaj poste riverencu antaŭ la tuta mondo, je ĉiuj direktoj, kaj diru al ĉiuj laŭte: "Mi murdis!" Tiam Dio denove akceptos vin. Ĉu vi iros? Ĉu vi iros? — Ŝi demandis lin, tremante per la tuta korpo, kvazaŭ en paroksismo, kaptinte ambaŭ liajn manojn kaj Porte kunpreminte ilin en siaj manoj kaj rigardante al li per fajranta rigardo.

Raskoljnikov miregis kaj estis eĉ konsternita per Ŝia neatendita ek- Ealtlĝo.

Ĉu vi parolas pri bagno, Sonja? Ĉu mi devas denunci min? — 11 morne demandis.

Akceptl sufcron kaj elaĉeti sln per la sufero — Jen kion vi devas fari.

Ne! Mi ne iros ai ili, Sonja.

Sed kiel vi vivos? Kiel? Kun kio vi vivos? — kriis Sonja. — Ĝu tio nun estas ebla? Nu, kiel vi kun la patrino interparolos? (Ho, kio nun okazos al ili, kio?) Sed kion mi diras! Ja vi jam forlasis la patrinon kaj fratinon. Ja vi forlasis ilin, jam forlasis. Ho, Dio! — ŝi kriis, — ja li jam ĉion ĉi mem scias! Nu, kiel, kiel sen la homoj eblas vivil Kio nun okazos al vi!

Ne estu infano, Sonja, — II softe dlris. — Pri kio mi kulpas antaŭ 111? Por klo mi iru? Klon ml diros al 111? Ĉlo estas nur fantomo... Ui mem masakras mllionojn da homoj, kaj eĉ Juĝas tlon virto. Friponoj kaj fiuloj 111 estas, Sonja!.. M1 ne lros. Kaj klon ml dlros: Ĉu tion, ke ml murdis, sed la monon preni ne kuraĝis, sub la Stonon kaSis? — li al- donis kun akra rikano. — X11 ja priridos min, ili diros: vi estas stultulo, Ĉar vl ne prenis. Poltrono kaj stultulo! Nenion, nenion ili komprenos. Ili, Sonja, eĉ ne indas la komprenon. Por kio mi irŭ? Mi ne iros. Ne estu infano, Sonja.

Vi elturmentiĝos, elturmentiĝos, — ŝi ripctis, en despera petego etendante al li la manojn.

Mi eble ankoraŭ nur kalumniis min, — li morne rimarkis, kvazaŭ en medito, — mi, eble, ankoraŭ estas homo, sed ne pediko kaj mi hastis kondamni min... Mi ankoraŭ batalos.

Orgojla rikano stampiĝis sur liaj lipoj.

Tian suferon vi portos! Kaj portos ĝin la tutan vivon, la tutan vi- von!..

Mi alkutimiĝos... — li diris moroze kaj enpensiĝeme. — Aŭskultu, — li komencis post minuto, — sufiĉas plori, nun al la afero: mi venia por diri al vi, ke min oni nun serĉas, elspuras...

Afi! — ekkriis Sonja timigite.

Nu, kial vi ekkriis! Vi mem deziras, ke mi en la bagnon iru, sec nun ektimis? Sed jen kio: mi ne donos min al ili! Mi ankoraŭ batalos kontraŭ ili. Ili nenion faros! 111 ne havas verajn pruvojn. Hieraŭ mi estb en granda danĝero kaj pcnsis, ke mi jam pereis; sed hodiaŭ la afen rebonlĝis. Ĉiuj iliaj pruvoj estas dusencaj, tio estas, ke ml povas iliaji akuzojn dlrekti avantaĝe al mi, Ĉu vi komprenas? Kaj mi direktls ilin Ĉar mi jam ellernis tlon. Sed ili verŝajne enprizonlgos mln. Se ne estu unu evento, eble oni min jam hodiaŭ enprizonlgus, eble oni ankoraŭ e enprizonigos min hodiaŭ... Sed tio ne estas grava, Sonja: ne longe it tie restos... ĉar eĉ unu veran pruvon ili ne havas, kaj neniam havos kredu! Kaj kun tio, kion ili havas, ne eblas enprizonigi homon. Nu, su- fiĉe... Mi diris nur por ke vi sciu... Kun la fratino kaj patrino mi penos ion fari, por klarigi al ili kaj ne timigi... La fratino nun, cetere, ŝajne estas monhava... do, ankaŭ la patrino... Nu, jen la tuto. Cetere, estu singarda. ĉu vi vizitos min, kiam mi estos en la prizono?

Ho, jes! Jes!

Ambaŭ sidis apude, ĉagrenitaj kaj angoraj, kvazaŭ nur duope post Ŝtormo elĵctitaj sur dezertan bordon. Li rigardis al Sonja kaj sentis, kiom multa estis sur li Ŝia amo, kaj strange, al 11 iĝis subite malfacile kaj dolore, ke oni ticl amas lin.

Jes, tio estis stranga kaj terura sento! Irante al Sonja, li sentls, ke Ŝi estas iia tuta espero kaj la tuta eliro; 11 volis formetl almenaŭ parton de siaj turmentoj, kaj nun subite, kiam tuta Ŝia koro direktiĝis al 11, li subite eksentis kaj ekkonsciis, ke li iĝis ege pli malfeliĉa, ol li estis pli frue.

Sonja, — li diris, — prefere ne venu al mi, kiam mi estos en la prizono.

Sonja ne respondis, ŝi ploris.

Pasis kelkaj minutoj.

Ĉu vi havas sur vi krucon? — neatendinte ŝi demandis, kvazaŭ ĵus rememorinte.

Li komence ne komprenis la demandon.

Ne, ja ne? Prenu tiun ĉi cipresan. Ĉe mi la alia restis, kupra, tiu de Lizaveta. Mi kun Lizaveta interŝangis, ŝi al mi sian krucon donis, kaj mi al ŝi la mian. Mi nun la krucon de Lizaveta portos, kaj tiun ĉi vi prenu. Prenu... ja mia! ja mia! — ŝi admonis. Ja kune ni iros suferi, kaj kune la krucon portos!..

Donu! — diris Raskoljnikov. Li ne volis aflikti ŝin. Sed li tuj re- tiris la manon etenditan por la kruco.

Ne nun, Sonja. Prefere poste, — li aldonis, por trankviligi ŝin.

Jes, jes, pli bone, pli bone, — Ŝi pasie konsentis, — kiam vi ek- iros al la sufero, tiam vi prenos ĝin. Vi venos al mi, mi pendigos ĝin sur vin, ni preĝos kaj iros.

En tiu momento iu trifoje frapls Ĉe la pordo.

Sofja Semjonovna, Ĉu eblas al vi? — aŭdlĝis les tre konata ĝentila voĈo.

Sonja en timego ĵetiĝls al la pordo., La blonda fizionomio de sinjoro Lebezjatnikov enrigardis en la Ĉambron.

Lebezjatnikov havis maltrankviligitan aspckton.

Mi venis al vi, Sofja Semjonovna. Pardonu... Mi ja supozis, ke mi renkontos vin ĉi tie, — ii subite adresis al Raskoljnikov, — tio estas: mi nenion supozis... en tiu speco... sed mi nur supozis... Tie Katerina Ivanovna freneziĝis, — 11 abrupte dlris al Sonja, lasinte Raskoljnikov-on.

Sonja ekkrictis.

Almenaŭ tiel Ŝajnas. Cctere... Ni tie tute ne scias, eĉ kion fari, jene! ŝi revenis — Ŝajne onl elpelis Ŝin de ie, eble, eĉ draŝls... tlel al- menaŭ Ŝajnas... ŝi kuris al la estro de Semjon ZaĥaryĈ, ne trovls lin hejme; 11 tagmanĝis Ĉe iu alla gcneralo... Imagu, kc Ŝi tuj kuris tlen... al tlu alia generalo, kie ill tagmanĝls, kaj, imagu, ke Ŝi sukcesis elvoki la estron de Scmjon ZaĥaryĈ kaj, Ŝajne, eĈ de la tablo. Vi povas imagi, kio tie okazis. Oni kompreneble elpclis Ŝin, kvankam Ŝi rakontas, ke Ŝi mem insultis lin kaj per io ĵetis en lin. Tion oni povas kredi. Sed kiel oni ne arestis Ŝin — mi ne komprenas! Nun ŝi al ĉiuj rakontas, ankaŭ al Amalia Ivanovna, nur malfacilas kompreni, Ŝi krias kaj konvulsias. Aĥ jes: Ŝi krias, ke ĉar ĉiuj lasis ŝin, ŝi prenos la infanojn kaj iros sur la straton, kun gurdo, kaj la infanoj dancos kaj kantos, kaj ankaŭ ŝi kan- tos, kaj ili monon kolektos, kaj ĉiutage sub la fenestrojn de V generalo ili venos... ŝi diras: "Oni vidu do, kiel noblaj infanoj de oficisto mizeraj sur la stratoj iras!" ŝi batas la infanojn kaj tiuj ploras. AI Lenja ŝi in- struas kanti "Bieneton", la knabeton instruas danci, ankaŭ Polinan Mifiajlovnan instruas. Ŝi Ŝiras robojn kaj faras por ili kostumojn, ĉape- tojn, kiel por aktoroj, kaj anstataŭ muzikilo Ŝi volas preni pelvon kaj tamburi per ĝi... Ŝi nenion volas aŭskulti... Imagu kio okazas. Ja tiel ne eblas!

Lebezjatnikov daŭrigus plu, sed Sonja, preskaŭ senspire aŭskultante lin, subite kaptis la pelerinon, Ĉapeleton kaj elkuris el la Ĉambro, ve- stiĝante dumkure. Raskoljnikov sekvis Ŝin, kaj Lebezjatnikov lin.

Certe Ŝ1 frenezlĝis! — 11 parolls al Raskoljnikov, elirante kun 11 sur la straton, — ml nur ne volis timigi Sofjan Semjonovnan kaj diris: "Ŝajne", sed ne eblas dubi. Oni dlras, ke pro ftlzo luj tuberkuloj en la cerbo aperas19; bedaŭrlnde ml ne sclas medlclnon. Ml, cetere, provis konvinkl Ŝln, sed Ŝi eĉ ne aŭskultas.

Ĉu vi al Ŝi pri la tuberkuloj parolis?

Ne tute pri la tuberkuloj. Cetere, ŝi eĉ nenion komprenus. Sed mi jen pri kio paroias: se konvinki la homon logike, ke tute ne necesas plo- ri, la homo ĉesos plori. Tio klaras. Kaj ĉu vi kredas, ke ne ĉesos?

Tiam tro facila iĝus la vivo, — respondis Raskoljnikov.

Permesu, permesu; al Katerina Ivanovna, certe, estas sufiĉe mal- facilekompreni; sed ĉu vi scias, ke en Parizo oni jam faris seriozajn ek- sperimentojn pri ebleco kuraci demenculojn, agantc nur per la logika konvinkado? Tie unu profesoro, antaŭnelonge mortinta, serioza scienci- sto, decidis, ke tiel cblas kuraci. Lia ĉefa ideo estas, ke gravaj perturboj en la organismo de la demenculoj mankas, kaj ke frenezeco estas, por tiel diri, logika eraro, eraro en perceptado, malĝusta koncepto pri ob- jektoj. Li iom post iom refutis la malsanulon kaj, imagu ke 11 atlngis, onldlre, bonajn rezultojnl Sed Ĉar 11 kun tio uzis ankaŭ duŝojn, la re- zultoj de tiu kuracado certe estis kontestataj... Almenaŭ tiel Ŝajnas...

Raskoljnikov jam dclonge ne aŭskultis. Alproksimiĝinte al sla domo, 11 kapkllne adiaŭls al Lebezjatnikov kaj iris en la pordegejon, Lebezjat- nlkov rckonsciiĝis, Ĉirkaŭrigardis kaj kuris plu.

Raskoljnikov eniris en sian ĉambreton kaj stariĝis en ties mezo. "Por kio mi revenis ĉi ticn?" Li ĉirkaŭrigardis tiujn flavetajn elfrotitajn tape- tojn, tiun polvon, sian kuŝejon... De la korto alflugis iu akra, senĉesa frapado. Ie oni enbatadis iun najlon... Li aliris al la fenestro, leviĝis sur la piedpintoj kaj longe, kun aspekto de ekstrema atento ion serĉis en la korto. Sed la korto estis malplcna kaj la frapantoj ne estis videblaj. Live, en la alo, videblis kelkaj apertaj fcnestroj; sur la fcnestrobretoj staris potetoj kun maldensaj geranioj. Sub la fenestroj pendis toioj... Tion li sciis parkere. Li forturniĝis kaj eksidis sur la sofon.

Neniam, ankoraŭ neniam li sentis sin tiel terure sola!

Jes, 11 ankoraŭfoje eksentis, ke 11 povas efektive ekabomeni Sonjan, kaj ĝuste nun, kiam li faris Ŝin pli malfeliĉa. "Kial li vizitis Ŝin por peti Ŝiajn larmojn? Kial li bezonas tiel ronĝi Ŝian vivon? Ho, kovardeco!"

Mi restos solal — li diris subite rezolute, — kaj Ŝi ne vizitos la prizonon!

Post kvino de minutoj 11 levis la kapon kaj strange ridetis. ĉi estis stranga penso: "Eble, efektive en bagno estas pli bone", — li subite pen- ais.

L1 ne memoris, kiom longe restls Ĉe sl, kun tumultantaj en la kapo malklaraj pensoj. Sublte la pordo malfermlĝis, kaj enlris Avdotja Roma- novna. Sl dekomence haltls kaj rigardis al II de la sojlo, klel 11 antaŭ nelonge rigardis al Sonja, nur poste Ŝi trairis kaj sidiĝis kontraŭ ii sur seĝon, en sia hieraŭa loko. Li silente kaj iel senpense rigardis al Ŝi.

Ne koleru, frato, mi venis nur por unu minuto, — diris Dunja. La esprimo de ŝia vizaĝo estis enpensiĝema, sed ne severa. La rigardo estis klara kaj kvieta. Li vidis, ke ankaŭ tiu ĉi virino venis al li kun amo.

Frato, mi nun scias ĉion, ĉion. A1 mi Dmitrij Prokofjiĉ ĉion ra- kontis kaj klarigis. Oni persekutas kaj turmentas vin pro stulta kaj fia suspekto... Dmitrij Prokofjlĉ dlris al mi, ke estas ncniu danĝero kaj ke vi vane akceptas tion kun tia teruro. Mi ne tiel pensas kaj mi bone kom- prenas, kiel vl estas indlgnita kaj ke tiu indlgno povas iasi spurojn por Ĉiam. Tion mi timas. Pro tio ke vi forlasls nin, mi vin ne juĝas kaj mi ne aŭdacas juĝi, kaj pardonu min, ke mi riproĉis vin antaŭe. Mi sentas, ke havante similan grandan malfeliĉon, ankaŭ mi forirus de ĉiuj. A1 la patrino mi pri tio diros nenion, sed mi ĉiam parolos pri vi kaj mi diros de via nomo, ke vi venos tre baldaŭ. Ne turmentiĝu pro ŝi; mi ŝin tran- kviligos; sed ankaŭ vi ŝin ne tro turmentu — venu almenaŭ unu fojon; rememoru, ke ŝi estas via patrino! Kaj nun mi venis nur diri (Dunja ko- mencis leviĝi de la seĝo), ke se vi por io bezonos min... mian tutan vi- von aŭ ion... tiam voku min, mi venos. Adiaŭ!

ŝi abrupte returniĝis kaj ekiris al la pordo.

Dunja! — haltigis ŝin Raskoljnikov, leviĝis kaj venis al ŝi, — tiu Razumifiin, Dmitrij Prokofjiĉ estas tre bona homo.

Dunja iomete ruĝiĝis.

Nu! — ŝi demandis, atendinte unu minuton.

Li estas homo aferema, laborema, honesta kaj li kapablas forte ami... Adiaŭ, Dunja.

Dunja ruĝiĝis, poste subite maltrankviliĝis:

Kion vi diras, frato, ĉu ni efektive por ĉiam disiĝas, kaj vi tiajn testamentojn al mi faras?

Ne gravas... adiaŭ.

Li forturniĝis kaj ekiris de Ŝi al la fenestro. Ŝi iom staris, rigardis iin maltrankvile kaj eliris en angoro.

Ne, 11 ne estls malvarma al Ŝl. Estls unu momento (la plej lasta) kiam 11 terure volls forte brakumi Ŝin kaj adtaŭi Ŝin, kaj eĉ diri% sed li eĉ la manon ne kuraĝis doni al Ŝi:

"Eble ŝi poste eĉ ektremos, rememorinte, ke mi nun brakumis Ŝin, kaj diros, ke mi Ŝtelis Ŝian kison!"

"Kaj ĉu eltenos tiu virino aŭ ne eltenos? — li aldonis post kelkaj mi- nutoj. — Ne, ne eltenos; tiaj virinoj ne altenas! Tiaj virinoj neniam el- tenas...

Kaj li komencis pensi pri Sonja.

E1 la fenestro ekflugis frcŝa aero. Sur la strato estis jam ne tro hele. Li subite prenis la kaskedon kaj eliris.

Komprencblc, li ne povis, cetere, eĉ ne volis zorgi pri sia malsano. Sed tiu Ĉi senĉcsa angoro kaj tiu anima teruro ne povis pasi sen sekvoj. Kaj li ankoraŭ ne kuŝis en la fcbro verŝajne nome pro tio, ke eble tiu interna senĉesa angoro ankoraŭ subtcnls lln sur la kruroj kaj en la kon- scio, sed iel malnature, ĝis certa tempo.

Li vagis sencele. La suno subiris. Iu precipa angoro komencis lasta- tempe premi lin. En ĝi estis nenio precipe gala, brula; sed ĝi spiris per io konstanta, eterna; li povis antaŭsenti senfinajn jarojn de tiu malvar- ma, mortiga angoro; li povis antaŭsenti iun etemecon sur la "arŝino da spaco". En la vespera horo tiu sento pli forte komencis turmenti lin.

ĉu oni povas kun tiaj stultegaj, pure fizikaj feblaĵoj, dependaj de iu sunsubiro, ne agi stulte! Ne nur al Sonja, eĉ al Dunja mi povus iri! — li balbutis malame.

Oni vokis lin. Li rerigardis; al li kuris Lebezjatnikov.

Imagu, ke mi estis ĉe vi, mi serĉas vin. Imagu, ke ŝi plenumis sian intencon kaj forkondukis la infanojn! Mi kaj Sofja Semjonovna ape- naŭ trovis ilin. Ŝi tamburas per pato kaj igas la infanojn danci. La in- fanoj ploras. Ili haltas ĉe vojkrucoj kaj ĉe butikoj. Post ili kuras stulta homamaso. Ni iru.

Sed Sonja? — maltrankvile demandis Raskoljnikov, hastanta post Lebezjatnikov.

ŝi furiozas. Mi diras: ne Sofja Semjonovna furiozas, sed Katerina Ivanovna; cetere, ankaŭ Sofja Semjonovna furiozas. Kaj Katerina Ivanov- na tute furiozas. Mi diras ai vi, ke Ŝi definitive demenciĝis. Ilin la polico arestos. Vi povas imagi, kiel tio efikos... Ili estas nun ĉe la kanalo, ĉe la ponto, tute proksime al la loĝejo de Sofja Semjonovna. Proksime.

Apud la kanalo, ne tre for de la ponto kaj je du domoj de la domo kie loĝis Sonja, amasiĝis grupeto da homoj. Kunkuris precipe geknaboj. La raŭkan kaj rompiĝeman voĉon de Katerina Ivanovna eblis aŭdl an- koraŭ de la ponto. Kaj efektive, ĝi estis stranga vidaĵo, kapabla interesi la stratan publikon. Katerina Ivanovna vestita en sia malnova robo, kun la drapdedama ŝalo kaj rompita pajla ĉapelo, tre malplaĉe flankiĝinta, efektive estis en vera furiozo. Ŝi iaciĝis kaj sufokiĝis. ŝia elturmentita ftiza vizaĝo aspektis pli sufere ol iam ajn (sur la strato, sub la suno, ftizulo Ĉiam Sajnas pli malsana kaj pli malbela ol hejme), sed Ŝia emo- ciiĝo ne ĉesis, kaj Ŝi kun ĉiu minuto iĝis pli ekscitita. ŝi ĵetadis sin al la infanoj, kriis al ili, admonis, instruis ilin eĉ antaŭ la publiko, kiel necesas danci kaj kion kanti, ŝi komencis klarigi al ili, por kio tio ne- cesas, falis en desperon pro ilia malkompreneco, batis ilin... Poste, ne fininte, Ŝi ĵetadis sin al ia publiko. Rimarkante almenaŭ iom bone ve- stitan homon, haltintan por iom rigardl, Ŝi tuj komencis ekspliki al li, ke jen do, al kio oni kondukis Ŝiajn infanojn "el nobla, eĉ preskaŭ ari- stokrata familio". Se Ŝi aŭdis en la amaso ridon, aŭ iun Incitan vorteton, tiam Ŝ1 tuj ĵetis sin al la imprertlnentuloj kaj komencis insulti ilin. Kel- kaj efektive ridis, aliaj balancis la kapojn. A1 ĉiuj estis interese rigardi frenezullnon kun timigitaj infanoj. Mankls la pato, pri kiu parolis Le- bezjatnikov, almenaŭ Raskoljnikov ne vidis ĝin. Anstataŭ tamburi per pato Katerina Ivanovna komencls ritme klakfrapi pcr siaj sekaj polmoj, kiam Ŝi devigis Poleĉkan kanti, kaj Lenjan kun Kolja danci; Ŝi provis kunVanti, sed Ŝia voĉo ĉiam rompiĝis ĉe la dua noto pro la turmenta tu- sado, pro kiu ŝi denove falis en desperon, damnis sian tusadon kaj eĉ ploris. Pli ol ĉio ŝin furiozigis la plorado kaj timo de Kolja kaj Lenja. Efektive, estis videble ke ŝi provis vesti sur la infanojn kostumojn, kiujn vestas strataj kantistoj kaj kantistinoj. La knabeto surhavis turbanon el iu ruĝa kaj blanka ŝtofo, por ke li prezentu turkon. Por Lenja ne sufiĉis kostumoj; nur sur ŝia kapo estis ruĝa ĉapelo trikita el lano (aŭ, pli ĝuste, kalpako) de 1' mortinta Semjon Zaĥaryĉ, kaj en la ĉapelon estis enpikita rompaĵo de bianka struta plumo, kiu apartenis ankoraŭ al la avino de Katerina Ivanovna kaj ĝis nun estis konservata en la Ŝranko- kesto kiel familia raraĵo. Poleĉka portis sian ordinaran robon. ŝi timeme rigardis la patrinon kaj embarasite, ne deiranta de Ŝi, kaŝis siajn lar- mojn, divenante pri ia freneziĝo de V patrino kaj maltrankvile Ĉirkaŭri- gardis. La strato kaj homamaso terure timigis Ŝin. Sonja iris post Kate- rina Ivanovna plorante kaj ĉiuminute petegis Ŝin reveni hejmen. Sed Ka- terina Ivanovna ne estis admonebla.

— Ĉesu, Sonja, Ĉesu! — Ŝi kriis rapldparole, hastante, sufoklĝante kaj tusante. — Vi mcm ne scias, klon vi petas, kvazaŭ infano! Mi jam diris al vi, ke ml ne revenos hejmen al tlu ebria germanino. Vldu Ĉiuj, la tuta Peterburgo, klel petas almozojn la infanoj de la nobla patro, kiu la tutan vivon fidele servis por la Ŝtato kaj mortis, eblas diri, en la ofico mem. (Katerina Ivanovna jam kreis ai si tiun fantazion kaj blinde ek- kredis je ĝi). Kaj tiu fia generalaĉo vidu. Cetere, stultas vi, Sonja: kion ni nun manĝu, diru? Sufiĉe ni ekspluatis vin, mi ne plu volas! Aĥ, Ro- dion Romanoviĉ, estas vi! — ŝi ekkriis, ekvidinte Raskoljnikov-on kaj ĵetante sin al li, — klarigu al tiu stultulino, ke nenion pli saĝan ni povas fari. Eĉ gurdistoj akiras monon, kaj des pli nin oni tuj distingos, reko- nos ke ni estas malriĉa nobla familio da orfoj, kondukitaj al mizero, kaj tiu generalaĉo perdos la oficon, vi vidos! Ni ĉiutage sub iiajn fenestrojn iros, kaj kiam alveturos la caro, mi surgenuiĝos, ilin ĉiujn starigos an- taŭen kaj montros ilin: "Defendu nin, Patro!" Li estas la patro por la orfoj, li estas kompatema, li dcfendos, vi vidos, sed tiun generalaĉon... Lenja! tenez-vous droite![20] Vi, Kolja, nun denove dancos. Kial vi plore- tas? Denove vi pioremas! Nu, kion, kion vi timas, stultuleto! Dio! kion mi faru kun ili, Rodion Romanyĉ! Se vi nur scius kiaj malsaĝaj ili estas! Nu, kion ebias fari kun iii!..

Kaj ŝi, preskaŭ plorante (kio ne malhelpis al ŝia senĉesa kaj ne si- lentiĝanta rapidparoio), montris al li la plorantajn infanojn. Raskoljnikov provis admoni, ke ŝi revenu hejmen kaj eĉ diris, esperante efiki je ŝia ambicio, ke al ŝi ne konvenas peti almozojn, kiei petas gurdistoj, ja ŝi intencas iĝi direktorino de pensionato...

— Pensionato, ha-ha-ha! Belaj rakontoj el post montoj! — kriis Ka- terina Ivanovna, tuj post rido, sufokita de tusado, — ne, Rodion Roma- nyĉ, pasis la revo! Ĉiuj forlasis min!.. Kaj tiu generalaĉo... Sciu, Rodion Romanyĉ, ke mi ĵetis inkujon en lin — tie, en la servistejo sur tablo bonŝance ĝi staris, apud papero, sur kiu oni registras vizitantojn, do, ankaŭ mi registriĝis: ĵetis kaj forkuris. Ho, kovardaj, kovardaj. Mi kra- ĉas; nun mi mem ilin nutros, mi antaŭ neniu kliniĝos! SufiĈe ni eksplua- tis ŝin! (ŝi montris Sonjan). Poleĉka, kiom ni kolektis? Montru! Kiel? ĉu nur du kopekojn? Ho, fiaj! Ili donas nenion, nur kuras post nin, elŝo- vinte la langojn! Nu, kiai tiu ŝtipulo ridas? (ŝi montris al unu el la ama- so). Estas pro tio, ke tiu Koljka tiel nekomprenemas, kun li estas mal- facile! Kion vi volas, Poleĉka? Parolu kun mi en la franca, parlez-moi frangais.[21] Ja mi instruis vin, ja vi scias kelkajn frazojn!.. Aliel kiel eblus distingi, ke vi estas el nobla familio, edukitaj infanoj kaj tute ne tiaj, kiaj estas ĉiuj gurdistoj; ja ni prezentas ne MPetruŜka"-n sur stra- toj1*, sed kantas noblajn romancojn... Afi jes! do kion ni kantu? ĉiam vi interrompas min, sed ni... vidu, ni Ĉi tie haltis, Rodion RomanyĈ, por elekti la kanton — necesas, ke ankaŭ Kolja povu danci... ĉar ni, imagu, estas ankoraŭ tute ne pretaj; necesas interkonsenti, necesus bone pro- vludi, kaj poste ni iros al Ncvskij, kie estas multe pli da altrangaj homoj kaj nin oni certe rimarkos. Lenja scias "Bieneton"... Nur "Bieneto" kaj "Bieneto", ĉiuj ĝin kantas! Ni devas kanti ion multc pli noblan... Nu, kion vi elpensis, Polja? Almenaŭ vi helpu la patrinon! Memoron, memo- ron mi ne havas, aliel mi rememorus! Ja ne la "Husaron"20 ni efektive kantu! Aĥ, ni kantu! Aĥ, ni kantu en la franca "Cinq sous"![22]21 Ja mi instruis vin, instruis. Kaj ĉefe, en la franca, oni tuj vidos ke vi estas nobel-infanoj, kaj tio estos multe pli kortuŝa... Eblas eĉ: "Malborough s'en va-t-en gucrre"!22 ĉar ĝi estas tute infana kanto kaj oni uzas ĝin en ĉiuj aristokrataj familioj, kiam lulas infanojn.

Malborough s'en va-t-en guerre,

Ne sait quand reviendra...[23] —

ŝi komencis kanti... — Sed ne, prefere "Cinq sous"! Nu, Kolja, la manojn sur la zonon, rapidc, kaj vi, Lenja, ankaŭ vi turniĝu en la kontraŭan direkton, sed mi kun Poleĉka kantos kaj klakfrapos!

Cinq sous, cinq sous,

Pour monter notre menage...[24]

Khi-khi-khi! (Kaj ŝi eksplodis je tusado). Ordigu la robeton, Poleĉka, la Ŝultrumoj falis, — ŝi rimarkigis tra la tusado. — Nun vi devas aspekti precipe dece kaj fajne, por ke ĉiuj vidu, ke vi estas nobelaj infanoj. Mi parolis ja tiam, ke la korsaĵon necesas pli longc tajli kaj ei duobla ŝtofo. Vi, Sonja, tiam tedis min per viaj konsiloj: "Pli kurte kaj pli kurte", jen do rezultis, ke la infano estas tute malbela... Vi dcnove ĉiuj ploras! Kial, stultuloj! Nu, Kolja, komencu rapide, rapide, rapide — ho, kia ne- tolerebla infano!..

Cinq sous, cinq sous...

Denove la soldato! Nu, kion vi bezonas?

Efektive, tra la amaso penetris policano. Sed samtempe iu sinjoro en oficistaj uniformo kaj kapoto, solida oficisto ĉirkaŭ kvindekjara, kun or- deno sur la kolo (tio estis tre agrabla por Katerina Ivanovna kaj influis al la policano) alproksimiĝis kaj silente donis al Katerina Ivanovna ver- dan trirublan bankbileton. Lia vizaĝo esprimis sinceran kompaton. Ka- terina Ivanovna akceptis la monon kaj ĝentile, eĉ ceremonie, riverencis al li.

Mi dankas vin, bonkora sinjoro, — ŝi komencis degnece, — la kaŭzoj kiuj instigis vin... prenu monon, Poleĉka. Vidu, ekzistas noblaj kaj grandanimoj homoj, tuj pretaj helpi al malriĉa nobelino en malfeliĉo. Vi vidas, kara sinjoro, noblajn orfojn, kun, eblas diri, la plej aristokrataj ligoj... Sed tiu generalaĉo sidis kaj tetraĵon manĝis... li ekstamfis, ke mi ĝenis lin... "Via ekselenco, — mi diras, — defendu la orfojn, ja vi bone konis la mortinton Semjon Zaĥaryĉ, kaj tial ke lian filinon la plej kovarda el kovarduloj en la tago de 1' morto de patro kalumniis..." De- nove tiu soldato! Defendu! — ŝi kriis al la oficisto, — kial tiu soldato trudas sin al ni? Ni jam forkuris de unu ĉi tien el Meŝĉanskaja... nu, kion vi volas, stultulo!

Surstrate malpermesitas. Bonvolu ne fari malordon.

Vi mem estas malordulo! Mi samkiel la gurdistoj iras, kiel tio vin koncernas?

Por la gurdo necesas permeson havi, sed vi laŭ via propra volo kaj tiamaniere amasigas la popolon. Kie vi loĝas?

Kian permeson, — jelpis Katerina Ivanovna. — Mi hodiaŭ la ed- zon sepultis, do kia permeso?!

Sinjorino, sinjorino, trankviliĝu, — komencis la oficisto, — venu, mi kondukos vin... Ĉi tie en la amaso ne estas dece... vi malsanas...

Kara sinjoro, kara sinjoro, vi nenion scias! — kriis Katerina Iva- novna, — ni iros al la avenuo Nevskij, — Sonja! Sonja! Kie estas ŝi? Ankaŭ ŝi ploras! Do kio al vi ĉiuj okazis... Kolja, Lenja, kien vi? — ŝi subite kriis en timo; ho, stultaj infanoj! Kolja, Lenja, do kien ili iras!..

Okazis tiel, ke Kolja kaj Lenja, terure timigitaj de la strata amaso kaj agoj de la demenca patrino, kaj finfine ekvidinte la policanon, ili kvazaŭ interkonsentinte kaptis unu la alian je la manoj kaj ekkuris. Kun jelpo kaj ploro malfeliĉa Katerina Ivanovna ekkuris post ilin. Estis terure kaj kompatinde rigardi ŝin, kurantan, plorantan, sufokiĝantan. Sonja kaj Poleĉka ĵetiĝis post ŝin.

Revenigu, revenigu ilin, Sonja! Ho, stultaj nedankemaj infanoj! Polja! kaptu iiin... ja ĝuste por vi...

Kurante ŝi stumblis kaj falis.

ŝi frakasiĝis ĝis sango! Ho Dio! — ekkriis Sonja kiiniĝante super

ŝi.

Ĉiuj kunkuris, amasiĝis ĉirkaŭe, Raskoljnikov kaj Lebezjatnikov alku- ris la unuaj; ankaŭ la oficisto alrapidis, kaj poste la policano, grumbiin- te: "Eh-ma!" kaj svinginte ia manon, antaŭsentante, ke nun aperos zor- goj.

For! for! — li dispelis la premiĝantajn ĉirkaŭe homojn.

ŝi mortas! — iu ekkriis.

Freneziĝis! — diris alia.

Dio, protektu! — diris unu virino, krucosignante sin. — Ĉu la geknabojn oni kaptis? Jen, oni kondukas, la pliaĝa knabino kaptis... Kiaj petolemaj!

Sed kiam oni bone pririgardis Katerinan Ivanovnan, ili ekvidis, ke ŝi tute ne frakasiĝis kontraŭ ŝtono, kiel pensis Sonja, sed la sango kiu pur- purigis la pavimon, ekfiuis ei ŝia brusto tra la gorĝo.

Tion mi scias, tion mi jam vidis, — balbutis la oficisto al Raskol- jnikov kaj Lebezjatnikov, — tio estas ftizo; la sango tiel elfluas kaj su- fokigas. Kun mia parencino, antaŭ nelonge mi vidis, same la sango ek- fluis kaj preskaŭ unu glaso kaj duono... subite... Kion tamen, fari, tuj ŝi mortos?

Ci tien, ĉi tien, al mi! — admonis Sonja, — mi ĉi tie loĝasL jen tiu domo, la dua de ĉi tie... A1 mi, pli rapide, rapide!.. — ŝi ĵetadis sin al ĉiuj. — Por doktoro iu iru. Ho, Dio!

Dank' al la oficisto ĉio estis ordigita, eĉ la policano helpis porti Ka- terinan Ivanovnan. Ili enportis ŝin en la. ĉambron de Sonja jam duon- mortan kaj kuŝiĝis sur la liton. La sangado ankoraŭ daŭris, sed Ŝi jam ŝajne komencis rekonsciiĝi. En la ĉambron ĉiuj eniris samtempe, krom Sonja ankoraŭ Raskoljnikov, Lebezjatnikov, la oficisto kaj policano, kiu antaŭe dispelis la amason, el kiu kelkaj akompanis ilin ĝis la pordo. Po- leĉka. kondukis, tenante je la manoj, Koljan kaj Lenjan, tremantajn kaj plorantajn.

Venis ankaŭ Kapernaumov-oj: li mem, lama kaj kurba strangaspekta homo kun la hirtaj haroj kaj vangoharoj; lia edzino havanta iun kon- stante timigitan rigardon, kaj kelkaj iliaj infanoj, kun rigidiĝintaj pro konstanta miro mienoj kaj kun gapantaj buŝoj. Inter tiu tuta publiko su-bite aperis ankaŭ Svidrigajlov. Raskoijnikov kun miro rigardis al li, ne komprenante, de kie li aperis, kaj ne memorante lin esti en la strata amaso.

369

Aŭdiĝis voĉoj pri doktoro kaj pastro. Kvankam la oficisto flustris al Raskoljnikov, kc Ŝajne dcktoro nun estos jam superflua, sed tamen li or- donis lin voki. Kapernaumov mem kuris.

Intertempe Katerina Ivanovna iom pliboniĝis, la sango por tempo ĉesis flui. ŝi rigardis per malsaneca, sed fiksa kaj penetranta rigardo al pala kaj tremanta Sonja, kiu estis viŝanta de ŝia frunto gutojn de ŝvito; fine, ŝi petis levi ŝin. Oni sidigis ŝin sur la lito, subtenante de ambaŭ flankoj.

Kie estas la infanoj? — ŝi demandis per febla voĉo. — Ĉu vi al- kondukis ilin, Polja? Ho, stultaj!.. Nu, kial vi forkuris... Ho!

La sango ankoraŭ kovris ŝiajn sekiĝintajn lipojn. Ŝi irigis sian rigar- don laŭ la ĉambro, ĉirkaŭrigardante:

Do jen kiel vi loĝas, Sonja! Mi neniam estis ĉi-tie... finfine nun...

Ŝi kompate rigardis al ŝi:

Elsuĉis mi vin, Sonja... Polja, Lenja, Kolja, iru ĉi tien... Nu, jen estas ili ĉiuj, Sonja, prenu ilin... el la manoj en la manojn... kaj por mi sufiĉas!.. Finiĝis la balo! G'a!.. Kuŝigu min, permesu almenaŭ morti trankvile...

Oni denove kuŝiĝis ŝin sur la kusenon.

Kio? Pastron?.. Ne necesas... ĉu vi havas superfluan monon? Mi malhavas pekojn!.. Dio sen pastro devas pardoni min... Li mem scias, kiel mi suferis!.. Kaj se ne pardonos, ja do ne necesas!..

Maltrankvila deliro pli kaj pli kaptis ŝin[25]. De tempo al tempo ŝi tre- meris, ĉirkaŭrigardis, rekonis ĉiujn por momento; sed tuj ŝian konscion denove anstataŭis deliro. ŝi raŭke kaj peze spiris, io kvazaŭ gluglis en la gorĝo.

Mi diras al li: "via ekscelenco!.." — ŝi elkriis, anhelante post ĉiu vorto, — tiu Amalia Ludvigovna... afi, Lenja, Kolja! la manojn sur la zonon, rapide, rapide, glissĉ-glissĉ, pas de basque![26] Frapu per la pie- doj... Estu gracia infano.

Du hast Diamanten und Perlen...*25

PIu kiel? mi volis kanti...

Du hast die schŭnsten Augen, Mfldchen, was willst du mehr?[27]

Nu jes ja! Was willst du mehr, — elpensos li ja, ŝtipulo!.. Afi jes, jen ankoraŭ:

En sunvarmeg', en valo Dagestana...2*

Afi, kiel mi ŝatis... Mi preskaŭ adoris tiun romancon, Poleĉka!.. sciu, ke via patro... ankoraŭ kiel fianĉo kantis... Ho, kiaj tagoj!.. Kiel mi volas, ke ni nun kantu! Sed kiel plu, kiel... Jen mi forgesis... memorigu al mi, kiel? — ŝi emociiĝis ekstreme kaj penis leviĝeti. Fine, per terura, raŭka, rompiĝanta voĉo ŝi ekkantis, ek- kriante kaj anhelante ĉe ĉiu vorto, kun aspekto de iu kreskanta teruro:

En sunvarmeg'!.. en valo!.. Dagestana!.. Kun plumb' en brust'!..

Via ekselenco! — subite ŝi ekhurlis per korŝira kriego kaj dronis en la larmoj, — defendu la orfojn! Memorante la gastamon de mortinta Semjon Zafiaryĉ!.. Eblas eĉ diri aristokrata!.. G'a!.. — ŝi skuiĝis, subite rekonsciiĝinte kaj kun iu teruro ĉiujn ĉirkaŭrigardan- te, sed tuj ŝi rekonis Sonjan. — Sonja, Sonja! — ŝi diris humile kaj tenere, kvazaŭ mirante, ke ŝi vidas ŝin antaŭ si, — Sonja, kara, ĉu vi ĉi tie?

Oni denove levetis ŝin.

— Sufiĉas!.. La tempo... Adiaŭ, malfeliĉa!.. Forkonsumis oni la ĉeva- laĉon!.. Trostreĉi-i-iĝis! — ŝi kriis despere kaj malame kaj ŝia kapo falis sur la kusenon.

Katerina Ivanovna denove svenis, sed tiu lasta sveno daŭris nelonge. Sia palflava, sekiĝinta vizaĝo abrupte kiiniĝis malantaŭen, la buŝo mal- fermiĝis, la kruroj spasme etendiĝis. Si faris tre profundan ekspiron kaj mortis.

Sonja falis sur ŝian korpon, brakumis ŝin kaj tiel senmoviĝis, alpre- minte al ŝi ia kapon al la sekiĝinta brusto de F mortintino. Poleĉka falisal ŝiaj kruroj kaj kisis ilin, plorcgante. Kolja kaj Lenja, ankoraŭ ne kom- preninte, kio okazis, sed antaŭsentante ion tre teruran, kaptis unu la alian per ambaŭ manoj jc la ŝultroj kaj, rigardante unu la alian, subite kune, samtcmpe, malfermis la buŝojn kaj ekkriis. Ambaŭ ankoraŭ estis en siaj kostumoj: li en la turbano, kaj ŝi en vertoĉapo kun la struta plu- mo.

Sed kiel tiu "laŭda atesto" aperis subite sur la lito apud Katerina Ivanovna? ĉi kuŝis apude, ĉe la kuseno; Raskoljnikov vidis ĝin.

Li deiris al la fenestro. A1 li saltis Lebezjatnikov.

Ŝi mortis! — diris Lebezjatnikov.

Rodion Romanoviĉ, mi ŝatus diri al vi du necesajn vortetojn, — aliris Svidrigajlov. Lcbczjatnikov tuj cedis la lokon kaj ĝentile deiris. Svi- drigajlov forkondukis mirigitan Raskoljnikov-on pli profunden en la an- gulon.

Ĉiujn zorgojn, tio estas la sepulton kaj ceteron, mi prenas sur min. Por tio necesas nur mono, kaj vi scias, ke mi havas superfluan monon. Tiujn du birdidojn kaj tiun Poleĉka mi lokos en iun bonan or- fejon, kaj por ĉiu ĝis la adoleskiĝo mi malfermos konton po unu mil kvincent rubloj, por ke Sofja Semjonovna estu tute trankvila. Cetere, an- kaŭ ŝin mi el la marĉo eltiros, ĉar ŝi estas bona junulino, ĉu ne? Do, tiel transdonu al Avdotja Romanovna, ke ŝiajn dek milojn mi jen tiel utiligis.

Por kiuj celoj vi tiel bonfaras? — demandis Raskoljnikov.

E-eh! Homo malfidema! — Svidrigajlov ekridis. — Ja mi diris ke tiu mono estas superflua. Nu, mi simple, pro humaneco, ĉu vi koncedas, ha? Ja ne "pediko" ŝi estis (li indfkis per la fingro en la angulon, kie kuŝis la mortintino), kiel iu olduiino-uzuristino. Nu, koncedu, nu "ĉu Luĵin, efektive, vivu kaj faru kovardaĵojn, kaj ŝi mortu?" Kaj ne helpu mi, tiam ja "Poleĉka, ckzemple, samtien, laŭ la sama vojo ekiros..."

Li diris tion kun la aspekto de iu palpebrumanta, gaja friponeco, ne mallevante la rigardon de Raskoljnikov.

Raskoljnikov paliĝis kaj glaciiĝis, aŭdante siajn proprajn esprimojn, kiujn li diris al Sonja.

Li depuŝiĝis kaj sovaĝe rigardis al Svidrigajlov:

Ki-kiel... vi scias? — li flustris, apenaŭ spirante.

24*

Ja mi ĉi tie, post la muro, ĉe sinjorino Ressliĥ luas ĉambron. ĉi tie estas Kapernaumov, kaj tie sinjorino Ressliĥ, mia delonga kaj fidela amikino. Mi estas najbaro.

371

Ĉu vi?

Mi, — daŭrigis Svidrigajlov, skuiĝante pro rido, — kaj mi povas honeste certigi vin, karega Rodion Romanoviĉ, ke mirinde vi min ekin- teresis. Ja mi diris, ke ni kuniĝos, mi aŭguris ai vi tion, — nu, kaj jen ni kunuĝis. Kaj vi vidos, kia bona mi estas homo. Vi vidos, ke kun mi oni povas vivi...

Parto Sesa

I

Por Raskoljnikov komenciĝis stranga tempo: sur lin kvazaŭ falus ne- )ulo, kovrinta lin en senlima kaj peza soleco. Raskoljnikov poste reme- norante tiun tempon divenis, ke lia konscio fojfoje paliĝis, kaj tiel iaŭris kun kelkaj paŭzoj ĝis la definitiva katastrofo. Li firme kredis, ke iam li pri multo eraris, ekzemple pri la tempo kaj daŭro de kelkaj even- oj. Almenaŭ poste, rememorante kaj penante kompreni tiujn rememo- t)jn, li eksciis multe pri si mem, konsiderante informojn ricevitajn de diaj. Ekzemple, li konfuzis unu okazon kun alia, kiun li kredis sekvo le evento, kiu ekzistis nur en lia imago. Kelkfoje lin konkeris malsane- e-turmenta angoro, transformiĝanta je panika timo. Sed li memoris, ke ♦kazis minutoj, horoj kaj eĉ tagoj plenaj de apatio, konkeranta lin kva- Јŭ spite al la antaŭa timo — apatio simila al la malsaneca indiferento le iuj mortantoj. Tamen ĝenerale, en tiuj lastaj tagoj li mem iel penis iuĝi de la klara kaj plena kompreno de la situacio; kelkaj aktualaj faktoj «ostulantaj senprokrastan klarigon precipe ĝenis lin, sed li ĝojegis pro iberiĝo kaj fuĝo de kelkaj zorgoj, kies forgeso, cetere, minacis plene kaj leeviteble pereigi lin en lia situacio.

Precipe angorigis lin Svidrigajlov: eblas diri, ke liaj pensoj fiksiĝis sur Svidrigajlov. Post la vortoj de Svidrigajlov, tiel minacaj por li, tiel klare diritaj en la ĉambro de Sonja, dum la morto de Katcrina Ivanovna, la ordinara pcnsproccdo iel perturbiĝis. Sed malgraŭ tio, ke tiu nova fakto ekstrcme konfuzis lin, Raskoljnikov ial ne rapidis por klarigi ĝin. Foje, subite trovintc sin en iu fora kaj dezerta urboparto mcditanta ĉe tablo en iu mizcra gastejo, apcnaŭ mcmorante kiel li trafis ĉi ticn, li subite rcmemoris pri Svidrigajlov: li subite tre klare kaj maltrankvile komprenis, ke nccesas plej rapidc renkontiĝi kun tiu viro kaj, cble, trovi la definitivan solvon. Alifoje, veninte ien post la urbolimon, li eĉ imagis, ke li atendas Svidrigajlov-on kaj ke Ĉi tie estas fiksita ilia rendevuo. An- koraŭfoje li vckiĝis frumatene sur tero inter arbustoj, apenaŭ kompre- nante kiel li venis ĉi tien. Cetere, en tiuj du aŭ tri tagoj post la morto de Katerina Ivanovna li jam kelkfoje renkontiĝis kun Svidrigajlov, pre- skaŭ ĉiam en la loĝcjo de Sonja, kien li sencele venis por unu minuto. Tiam ili interŝanĝis kelkajn vortojn, neniam ekparolinte pri la ĉefa pun- kto, kvazaŭ ili mem interkonsentis dume silenti pri ĝi. La korpo de Ka- terina Ivanovna ankoraŭ ne estis entombigita. Svidrigajlov klopodis or- ganizante la sepulton. Ankaŭ Sonja estis ege okupita. En la lasta ren- konto Svidrigajlov klarigis al Raskoljnikov, ke li aranĝis la aferon pri la infanoj de Katcrina Ivanovna, aranĝis sukcese; ke dank' al siaj kontaktoj li sukcesis trovi homojn per kies helpo oni povis rapide loki ĉiujn tri or- fojn en taŭgajn prizorgejojn; ke la mono dcstinita por ili ĉi tie ankaŭ helpis, ĉar pli facilas loki monhavajn orfojn ol la orfojn de mizeruloj. L: diris ion ankaŭ pri Sonja, promesis baldaŭ mem veni al Raskoljnikov ka, menciis, ke li "Ŝatus interkonsiliĝi; ĉar ege necesas interparoli, kaj estas gravaj aferoj..." Tiu konversacio okazis en la koridoro apud la Ŝtuparo Svidrigajlov atente rigardis en la okulojn de Raskoljnikov kaj post et% silento li subitc mallaŭtigis la voĉon kaj diris:

— Kiel vi, Rodion Romanyĉ, ne similas vin mem? Verel Vi aŭdai kaj rigardas, scd vi Ŝajne komprcnas nenion. Kuraĝiĝu. Ni devas ren- kontiĝi, sed — bcdaŭrindc — multas aferoj propraj kaj fremdaj... Efi Rodion RomanyĈ, — li subite aldonis, — ĉiuj homoj bezonas aeron, ae ron, aeron... Antaŭ ĉio.

Li flankiĝis por preterlasi la enirantajn pastron kaj diakonon. Iii iri por servi rckviemon. Laŭ peto de Svidrigajlov oni ĉlutage servis po di rekviemoj. Svidrigajlov foriris laŭ siaj aferoj. Raskoljnikov iom pripensi kaj decidis postsekvi ia pastron en la loĝejon de Sonja.

Li stariĝis en la pordo. La meso komenciĝis softe, dece, triste. Kon scio pri ia morto kaj ĉeesto de i1 morto estis por ii ekde la infanaĝo peza kaj mistikc tcrura, krome li jam dcionge nc aŭdis rekviemon. Al- done estis ankoraŭ io terura kaj maltrankviia. Li rigardis al la infanoj: ili genuis ĉe la ĉerko, Polcĉka ploris. Post ili softe kaj timide plorante preĝis Sonja. "Kaj en tiuj Ĉi tagoj Ŝi neniam rigardis al mi, nck diris al mi eĉ unu vorton", — subite pensis Raskoljnikov. La suno hele lumigis la ĉambron; incensa fumo floke supreniĝis, la pastro lcgis la preĝon por la mortintoj. Raskoljnikov staris la tutan meson. Bcnante ĉe la adiaŭo la pastro iel strange ĉirkaŭrigardis. Post la meso Raskoljnikov proksi- miĝis al Sonja. Si subite prenis liajn manojn kaj prcmis sian kapon al lia Ŝultro. Tiu gesto lin mirigis kaj konsternis, estis eĉ strange: kiel? tute sen malŝato, sen abomeno al li, sen eĉ tute eta tremo de ŝiaj manoj! Estis iu profundo de ia humiiiĝo. Almenaŭ li tiel komprenis ĝin. Sonja diris nenion. Raskoijnikov premis ŝian manon kaj foriris. Li fartis terure malfacile. Se li povus en tiu minuto ien foriri kaj resti tute sola, eĉ se por la tuta vivo, li sentus sin feliĉa. Tamen en la iasta tempo, li neniam povis senti sin sola, kvankam li solis preskaŭ ĉiam. Okazis al li foriri ekster la urbon, veni al ĉefvojoj, foje li venis cn iun boskon. Sed ju pli soleca estis la loko, des pli forte li sentis ies proksiman kaj maltrankvi- lan ĉeeston, eble ne teruran, tamen iel tro agacan — tial li rapidis re- veni en ia urbon. Li miksiĝis kun la amaso, vizitis gastejojn kaj drinkej- ojn, iris al la pulbazaro kaj al Sennaja. Tie al li ŝajnis esti pli facile kaj eĉ pii solece. En iu ĉipa gastejo tagofine sonis kantoj: li sidis tie aŭskul- tante dum unu horo kaj li memoris, ke estis tre agrable. Sed poste li denove angoriĝis, kvazaŭ pro turmentaj rimorsoj: "Jen mi sidas kaj aŭskultas kanzonojn, sed ĉu tion mi devas fari?" — ial li pensis. Cetere, li tuj komprenis, ke ne nur tio lin angorigas; ekzistis io postulanta tujan solvon, sed li povis nck pripensi, nck formuli tion per vortoj. Ĉio iel konfuziĝis. "Ne, prefere iu batalo! Prefere denove Porfirij... aŭ Svidri- gajlov... Preferc pli rapide venu iu alvoko, ies atako... Jes ja!" — li pen- sis. Li foriris el la gastejo kaj preskaŭ ekkuris. La penso pri Dunja kaj la patrino ial timigis lin preskaŭ panike. ĉuste Ĉi nokte, antaŭ mateniĝo, li vekiĝis en arbustoj sur insulo KrestovskiJ, tute frostiĝinta kaj febranta. Li direktiĝis hejmen kaj venls jam frumatene. Post kelkhora dormo la febro Ĉesis, sed 11 vekiĝis jam malfrue, je la dua horo posttagmeze.

Li rememoris, ke por tiu tago estis planita la sepulto de Katerina Ivanovna, kaj ckĝojis, ke 11 ne partoprenis. Nastasja alportis por li ma- nĝajon. Li manĝis kaj trinkis kun granda apetito, preskaŭ kun avido. Lia kapo estis pii freŝa, kaj li mem estis pli trankvila ol dum la tri lastaj tagoj. Li eĉ miretis pri la antauaj flusoj de sia panika timo. La pordo malfermiĝis kaj eniris Razumiĥin.

Ha! Vi manĝas, do ne malsanas! — diris Razumiĥin, prcnis seĝon kaj sidiĝis ĉetable kontraŭ Raskoljnikov. Li estis malkvicta kaj eĉ ne vo- lis tion kaŝi. Li parolis kun rimarkebla ĉagreno, sed nek rapidante, nek tro laŭtigante sian voĉon. Estis imageble, ke en li nestiĝis iu speciala kaj ekskluziva intenco. — Aŭskultu, — li rezolute komencis, — diable, ĉiuj vi min tute ne koncernas, scd laŭ tio, kion mi nun vidas, mi vidas klare, ke mi povas kompreni nenion. Bonvolu ne pensi, ke mi venis por enketi vin. Kraĉe! Mi ne volas tion. Eĉ se vi komencus ĉion malkaŝi, ĉiujn viajn sekretojn, mi ne aŭskultos tute, eble mi eĉ kraĉos kaj foriros. Mi venis nur por ekscii persone kaj definitive: unue, ĉu vi estas vere fre- neza? Ekzistas opinio (ie ĝi ekzistas) pri vi, ke vi estas aŭ tre baldaŭ estos freneza — sciu tion. Mi konfesas, ke mi mcm tre inklinis subteni tiun opinion, unue, pro viaj stultaj kaj parte fiaj, neklarigeblaj agoj, kaj due, pro via ĵusa konduto rilate al la fratino kaj patrino. Nur monstro kaj kovardulo, se ne frenezulo, povus agi tiel, kiel vi agis kun ili. Sekve, vi estas freneza.

Kiam vi vidis ilin?

Ĵus. Sed ĉu vi de tiam ilin vidis? Kie vi vagaĉas, bonvolu diri al mi? Mi jam trifoje al vi venis. Hieraŭ via patrino malsaniĝis serioze. ŝi decidis iri al vi, Avcjotja Romanovna ŝin retenis, scd ŝi eĉ aŭskulti ne volis: "Se lr, — ŝi cfiris, — malsanas, aŭ lia menso konfuziĝis, kiu lin povas helpi pli bone ol la patrino?" Ni ĉiuj venis ĉi tien, ĉar ni ja ne povis lasi ŝin sola. Cis via pordo mem ni pctis ŝin trankviliĝi. Ni venis — vi mankis, jcn ĉi tie Ŝi sidis. ŝi sidis dek minutojn, ni siiente staris apud ŝi. ŝi ekstaris kaj diris: "Se li povas foriri el la hejmo, sekve li estas sana kaj forgesis pri la patrino — do, estas honto por la patrino stari sur la sojlo kaj peti lian amon kiel almozon". ŝi revenis hejmen kaj enlitiĝis malsana, nun ŝi febras: "Mi vidas, ke li havas tempon por sia ino". Ŝi opinias, ke tiu sia — do, Sofja Semjonovna — estas via fian- ĉino aŭ konkubino, mi ne scias. Mi tuj iris al Sofja Semjonovna, ĉar mi, frato, volis ĉion ekscii. Mi venis kaj ekvidis, ke la ĉerko staras, la in- fanoj ploras. Sofja Semjonovna provas survesti al ili funebrajn vestojn. Vi ne estas. Mi rigardis tion, petis pardonon, foriris kaj denuncis ĉion al Avdotja Romanovna. Sekve, ĉio ĉi estas absurda, kaj neniu sia ino estas ĉi tie, do — estas frenezo. Sed jen vi sidas kaj voras bovaĵon, kva- zaŭ vi tri tagojn ne manĝus. Vere, ankaŭ la frenezuloj manĝas, sed kvankam vi diris al mi ankoraŭ nenion, vi... vi ne estas frenezulo. Do, diablo vin ĉiujn prenu, ĉi tie estas iu mistero, iu sekreto, sed mi ne vo- las rompi mian kapon super viaj sekretoj. Mi venis nur por insulti, — li konkludis stariĝante, — por faciligi la animon, kaj mi scias kion mi nun faru!

Kion vi nun volas fari?

Sed kial vin koncernas kion mi volas fari?

Gardu vin, ne ekdrinku!

Kicl... kiel vi tion eksciis?

Bagatele!

Razumiĥin silentis dum unu minuto.

Vi ĉiam estis tre prudenta viro kaj neniam, neniam vi estis fre- neza, — subite li rimarkis kun ardo. — ĉuste: mi ekdrinku! ĉis! — Kaj li direktiĝis al la pordo.

Ŝajne antaŭhieraŭ, Razumifiin, mi parolis pri vi kun la fratino.

Pri mi? Sed kie vi povis ŝin vidi antaŭhieraŭ? — abrupte haltis Razumiĥin kaj eĉ paliĝis iomete. Estis videble, ke lia koro pene kaj mal- rapide ekbatis en lia brusto.

ŝi venis ĉi tien sola, sidis ĉi tie, parolis kun mi.

ŝi?

Jes, ŝi.

Sed kion vi parolis... mi volas diri, kion pri mi?

Mi diris al ŝi, ke vi estas tre bonkora, honesta kaj laborema viro. Mi ne diris al ŝi, ke vi ŝin amas, ĉar ŝi mem scias tion.

ŝi scias?

Sendube! Se mi ien foriros, se io okazos ai mi — vi restos por ili providenca. Do, Razumiĥin, por tiel diri, mi transdonas ilin al vi. Mi diras tion, ĉar mi perfekte scias, ke vi ŝin amas, kaj mi estas konvinkita pri la pureco de via koro. Mi scias ankaŭ, ke ŝi vin povos ami, eble eĉ ŝi jam amas vin. Nun vi mem decidu, kiel vi scias: ĉu vi devas aŭ ne devas ekdrinki.

Rodjka... vidu... Nu... Diable! ĉu vi volas ien foriri? Vidu, se ĉio ĉi estas sekreto, estu tiel. Sed mi... mi ekscios la sekreton. Mi cer- tas, ke temas nepre pri io absurda aŭ terure bagatela, kaj vi sola ĉion aranĝis. Cetere, vi estas bonega homo. Bonega!..

Kaj mi volis diri al vi, sed vi intervenis, ke vi tre bone decidis ne interesiĝi pri tiuj misteroj kaj sekretoj. Lasu dume, ne faru al vi zor- gojn. Venos la lempo, kaj vi ĉlon ekscios, ĝuste kiam necesos. Hieraŭ unu homo diris al mi, ke aeron homo bezonas, aeron, aeron! Mi volas nun lin viziti kaj ckscii: kion li volas diri per tio.

Razumiĥin staris cn medito kaj emociiĝo kaj ion rezonis.

"Li estas politika konspiranto! Scndube! Kaj antaŭ ii estas iu rezoluta paŝo — tio sendubas! AIIcl ne povas esti... kaj ankaŭ Dunja tion scias..." — li pensis subite.

Do, vin vizitas Avdotja Romanovna, — li diris skandinte la vor- tojn, — sed vi mem volas renkontiĝi kun la homo, kiu diras, ke necesas pli da aero, pli da aero kaj... sekve ankaŭ tiu letero... ĝi estas de la sama speco, — li konkludis kvazaŭ por si mem.

Kiu lctcro?

Hodiaŭ ŝi ricevis leteron, kiu ŝin tre ekscitis. Tre. Eĉ tro. Mi ek- parolis pri vi — ŝi pctis min silenti. Poste... poste ŝi diris, ke eble ni baldaŭ disiĝos, poste ŝi komencis pro io varme danki min, poste ŝi iris al si kaj ŝlosis la pordon.

ĉu ŝi ricevis leteron? — medite demandis Raskoljnikov.

Jes, leteron, sed ĉu vi ne sciis? Hm.

Ili eksilentis.

Adiaŭ, Rodion. Mi, frato, dum certa tempo... Cetere, adiaŭ, vi ja komprenas, estis certa tempo... Nu, adiaŭ! Ankaŭ mi devas iri.. Mi ne drinkos. Nun ne necesas. Ne!

Li ekrapidis, sed jam elirinte kaj preskaŭ fcrminte post si la pordon, subite remalfermis ĝin kaj diris rigardante flanken:

Cetere! Ĉu vi memoras tiun murdon, nu, jen Porfirij, la olduli- no?.. Sciu, ke la murdinto troviĝis, konfesis mem kaj prezentis ĉiujn pru- vojn. Estas unu cl tiuj laboristoj, farbistoj, imagu — ĉu vi memoras, ke mi eĉ dcfendis ilin Ĉi tie? Kaj jen: tiun sccnon de rido kaj batalo kun sia kamarado, kiam alsupris tiuj du atestantoj kaj kortisto, li intence aranĝis, ĝuste por misgvidi la enketon. Kiom da ruzo, kiom da spirito havas tiu hundido! Tute ne kredcblas, sed li mem klarigis, ĉion li mem konfesis! Kaj mi mem cnkaĉiĝis! Miaopinie li estas vera genio de afek- tado kaj spirito, genio de jura misgvido — do, ni ne miregu! Ĉu povas tiuloj ekzisti? Des pli mi lin kredas, ĉar lia karaktero rompiĝis, kaj li konfesis. Estas pli versimile... Sed mi, en kian kaĉon mi tiam trafis! Por ili mi pretis grimpi sur muron!

Bonvolu diri, kiel vi tion eksciis kaj kial tio vin interesas? — kun rimarkebla emociiĝo demandis Raskoljnikov.

Ĉu? Kial tio min intcresas? Jen vi demandis!.. Min Porfirij infor- mis, inter la aliaj. ĉuste dc li mi prcskaŭ ĉion cksciis.

Porfirij?

Jcs, Porfirij.

Sed kion... li kion? — timigite dcmandis Raskoljnjkov.

Li ĉion al mi perfekte klarigis. Psikologie klarigis, laŭ la propra maniero.

Ĉu li klarigis? Ĉu li mem al vi klarigis?

Li mem, niem. Adiaŭ! Poste mi al vi ankoraŭ ion rakontos, sed nun mi havas afcron. Ja... estis tempo, kiam mi pcnsis... Scd ne gravas. Poste!.. Kial mi nun drinku? Vi min ebriigis eĉ sen vino. Ja mi ebrias, Rodjka! Senvine mi ebrias nun, sed — adiaŭ! Mi vcnos. Baldaŭ.

Li foriris.

"Vere li estas politika konspiranto, tio estas senduba, senduba! — definitive decidis por si mem Razumiĥin, lantc malsuprante laŭ la ŝtu- paro. — Ankaŭ la fratinon ii engaĝis. Ili komencis rendevui... Ja ankaŭ ŝi al mi aludis. Laŭ multaj Ŝiaj vortoj... vortetoj... aludoj, ĉio rezultas ĝuste tiel... Ja alimaniere ne klarigeblas tiu pelmelo. Hm! Sed mi ja ek- pensis, ke... Ho, Dio, kion mi preskaŭ ekkredis. Jes, estis pensopertur- bo, kaj mi tre kulpas antaŭ li. ĉuste tiam ĉe la lampo, en la koridoro, li perturbis mian cerbon! Kraĉ! Kiel fia, kruda, kovarda estis tiu mia penso. Bravulo estis Mikolka pro la konfeso... Kaj ĉio antaŭa nun bone klariĝas! Lia tiama maisano, liaj ĉiam strangaj agoj. Ankaŭ pli frue, en la universitato, li estis ĉiam tre morna kaj sombra... Sed kion nun si- gnifas tiu lctero? Ankaŭ ĉi tie io kaŝiĝas. Kies letcro? Mi suspcktas... Hm. Nc, ĉion ĉi mi ekscios".

Li rememoris kaj pripensis Ĉion pri Duneĉka, kaj lia koro haltis. Li impete ekkuris.

Raskoljnikov tuj post la foriro de Razumiĥin ekstaris, turnlĝis al la fenestro, venis cn unu angulon, en alian, Ŝajne forgesinte pri denseco de sia kaĝo kaj dcnove sidiĝis sur la sofo. Li kvazaŭ tute renoviĝis; de- nove batalo — do, apcris eliro!

"Jes, troviĝis ellro! Jam Ĉio tro peziĝis, Ŝtopiĝis, komencis tro tur- mente opresi, iu opio atakis. Post la sceno kun Mikolka Ĉe Porfirij li su- fokiĝis sen la cliro, en denso. En la sama tago post Mikolka okazis sce- no Ĉe Sonja, klam li kondutls kaj flnis tute ne tiel kiel II imagis an- taŭe... sekve, 11 febllĝis raplde kaj radlke! Unumomente! Ja 11 tlam konsentls kun Sonja, 11 mem konsentis, per la koro, ke li tlel kun tiu pezo sur la koro ne povos vivi... Sed Svidrigajiov? Svidrigajlov estas enigmo... Svidrigajlov incitas lin, vere, sed iel en alia dimensio. Kontraŭ Svidrigajlov li ankoraŭ batalos. Ankaŭ Svidrigajlov, eble, estas eliro, sed Porfirij estas tute alia afero.

Do, Porfirij mem klarigis al Razumiĥin, psikologie kiarigis al li. De- nove li komencis subŝovi sian damnindan psikologion! Sed Porfirij? Ĉu vere Porfirij povus kredi almenaŭ por unu minuto, ke kulpas Mikolka, post ĉio tiam okazinta inter iii, post tiu sceno inter kvar okuloj, antaŭ la apero de Mikolka — kiu sccno havas nur unu evidentan kiarigon? (Antaŭ Raskoljnikov en tiuj tagoj kelkfoje ekflamis kaj fragmente rebil- diĝis tiu sceno ĉe Porfirij — rememoron pri la plena sceno li ne povus elporti). Inter ili estis diritaj tiaj vortoj, tiaj movoj kaj gestoj fariĝis, tiajn rigardojn ili interŝanĝis, per tia voĉo estis io dirita, tiajn limojn ili atingi^ ke post tio ne Mikolka — Porfirij lin komprenis komplete post la unuaj vortoj kaj gestoj — nenial Mikolka povis ŝanceli la bazon de liaj konvinkoj.

Diable! Eĉ Razumiĥin lin eksuspektis! La sceno en la koridoro, ĉe la lampo, ne pasis senefike. Kaj li impetis al Porfirij. Sed pro kio Porfirij lin komencis tiel trompi? Por kiu celo li turnis la atenton de Razumiĥin al Mikolka?

Nepre li ion elpensis, li havas intencojn, sed kiujn? Vere, post tiu mateno pasis multa tempo — tro multa, kaj Porfirij sin nek vidigis, nek aŭdigis. Tio estas pli malbona..."

Raskoljnikov prenis la kaskedon kaj enpensiĝinte forlasis la ĉambron. La unuan tagon dum tiu tempo li sentis sin klarmensa. "Necesas klarigi ĉjon kun Svidrigajlov, — li pensis, — ajnakoste, laŭeble rapide: ŝajne li atendis, ke mi mem al li venu". Kaj tiumomente ega malŝato vekiĝis en lia laca koro, kaj li eble povus nun mortigi iun el tiuj du: Svidrigajlov aŭ Porfirij. Almenaŭ li sentis, ke se ne nun, do poste li kapablos tion fari. "Ni vidos, ni vidos", — li senvoĉe ripetis.

Sed apenaŭ li malfermis la pordon, en la koridoro li subite koliziis kun Porfirij mcm. Tiu estis venanta al li. Raskoljnikov por unu minuto stuporiĝis. Estis strange, ke li ne miris pri la veno de Porfirij kaj pre- skaŭ ne ektimis lin. Li nur tremeris, sed rapide, tuje pretiĝis. "Eble la fino! Sed kiei li sukcesis tiel softe, kate aliri, kaj mi aŭdis nenion? Ĉu li kaŝaŭskultis?"

— Ne atendis vi tiun gaston, Rodion Romanyĉ, — ridante krietis Porfirij Petroviĉ. — Mi jam delonge intencis veni, ĵus mi iris kaj pensis — kial mi ne eniru por kvin minutoj? Ĉu vi intencas foriri? Mi ne longe restos. Nur por unu cigaredo, se vi permcsos.

— Sidiĝu, Porfirij PetroviĈ, sidiĝu, — petis la gaston Raskoljnikov kun tiom kontcnta kaj amika aspekto, ke li mem mirus, se li vidus sin. Ja venis la tempo por elĉerpi restaĵojn kaj feĉojn! Okazas tiel, ke iu ho- mo eltenas duonan horon de morta timo antaŭ rabisto, sed kiam tiu me- tas tranĉilon al lia kolo, tiam la timo subite vanuas. Li sidiĝis rekte kon- traŭ Porfirij kaj rigardis lin sen palpebrumi. Porfirij stretigis la okulojn kaj komencis bruligi cigaredon.

"Sed parolu, parolu jam, — tiuj vortoj preskaŭ elsaltis el la koro de Raskoljnikov. — Nu, kial do vi ne parolas?"

II

Afi, tiuj cigaredoj! — finfine komencis Porfirij Petroviĉ bruliginte la cigaredon kaj reakirinte la spiron, — nocaj, ege nocaj, sed mi ne po- vas ĉesi fumi. Mi tusas, la gorĝo estas iritata, plie anhelado. Mi estas — sciu tion — timema, mi veturis antaŭ nelonge al B-n1, tiu ĉiun pa- cienton minimume dum duona horo ekzamenas; li eĉ ekridis rigardante al mi, li kaj frapis kaj stetoskopis: ne taŭgas por vi tabako, li diras in- teralie, kaj la pulmoj tro vastas. Sed kiel mi ĉesu? Per kio mi ansta- taŭigu? Mi ne drinkas, jen la plago, ha-ha-ha, ne drinkas, jen la plago! ĉio estas relativa, Rodion Romanyĉ, ĉio estas relativa.

"Ĉu li denove siajn formalaĵojn komencas?" — naŭzite pensis Ras- koljnikov. La tuta sceno de ilia lasta renkonto surprize rememoriĝis, kaj la tiama sento alflusis al lia koro.

ĉu vi scias, ke mi jam vizitis vin antaŭhieraŭ? — daŭrigis Porfirij Petroviĉ pririgardante la ĉambron, — en tiun ĉi ĉambron mi jam estis enirinta. Samkiel hodiaŭ mi estis preteriranta kaj deziris laŭvole fari al vi viziton. Mi venis, kaj ia pordo estis tute aperta; mi ĉirkaŭrigardis, iom atendis kaj foriris eĉ ne anoncinte min al la servistino. ĉu vi ne ŝlosas?

La vizaĝo de Raskoljnikov fariĝis ĉiam pli sombra. Porfirij ĝuste di- venis liajn pensojn.

Mi venis por klarigi, kara mia Rodion Romanyĉ, por klarigi. Mi devas kaj ŝuldas al vi klarigon, — li daŭrigis kun rideto kaj ec facile frapetis per sia manplato la genuon de Raskoljnikov. Sed preskaŭ sam- sekunde lia vizaĝo akceptis seriozan kaj zorgoplcnan mienon kaj preskaŭ vualiĝis per tristo je miro dc Raskoljnikov. Li ankoraŭ neniam vidis kaj eĉ ne supozis lian vizaĝon csti tia. — Stranga sceno okazis lastfoje inter ni, Rodion Romanyĉ. Vere, ankaŭ dum nia unua renkonto okazis stran- ga sceno, kvankam tiam... Sed nun jam ĉio agordiĝis! Jen kiel: eble mi estas tre kulpa antaŭ vi — mi komprcnas tion. Ja kicl ni disiĝis; ĉu vi memoras: viaj nervoj kantas kaj la genuoj tremas, ankaŭ miaj nervoj kantas kaj la gcnuoj tremas. Kaj kredu, ke iel ĉio okazis inter ni ne konvene, ne ĝentlemane. Tamen ni estas ĝcntlcmanoj. Almenaŭ ni estas unue ĝentlemanoj, neccsas tion kompreni. Ĉu vi memoras al kio ni ve- nis... estis tute nekonvcnc.

"Pri kio li? Por kiu li min prenas?" — kun mirego demandis sin Ra- skoljnikov levinte la kapon kaj gapinte al Porfirij.

— Mi decidis, ke prefcre mi agu sincere, — daŭrigis Porfirij Petroviĉ iom levinte la kapon kaj mallevinte la okulojn, kvazaŭ dezirante ne plu konfuzi sian antaŭan viktimon per sia rigardo kaj kvazaŭ ignorante siajn pli fruajn manierojn kaj ruzajojn, — jes, tiuj suspcktoj kaj scenoj ne po- vas daŭri longe. Tiam nin Mikolka savis, aliel mi ne scias, al kio ni po- vus veni. Tiu damna urbano ja sidis ĉe mi postvande, ĉu vi imagas? Vi jam certe scias tion; ankaŭ mi scias, ke li poste vizitis vin, sed via tiama supozo ne veras: tiam mi neniun sendis kaj pri nenio mi ankoraŭ ordo- nis. Nu, kiel mi diru; min mem ĉio tiam kvazaŭ frapus. Mi apenaŭ povis la kortistojn inviti — ccrte vi rimarkis la kortistojn, preterirante. Tiam aperis unu ideo, rapide kiel fulmo. Tre firme, komprenu, mi estis tiam konvinkita, Rodion Romanyĉ. Mi pensis: eble mi ellasos ion, sed alion mi kaptos je la vosto kaj tion ĉi mi jam ne ellasos. Tre incitiĝema vi estas, Rodion Romanyĉ. Laŭ via naturo, eĉ tro, apud ĉiuj ceteraj bazaj ecoj de viaj karaktero kaj koro, kiujn — espereble — mi parte kompre- nis. Certe ankaŭ mi eĉ povus kompreni, ke ne ĉiam okazas, ke la homo jen stariĝas kaj eldiras al vi sian tutan vivhistprion. Kvankam tio okazas, speciale, se oni perdigas al la homo ties sinregon, sed tio okazas tre malofte. Ankaŭ mi tion komprenis. Ne, mi pensis, mi bezonas almenaŭ unu streketon! Eĉ la plej etan streketon, kiun eblus preni per la manoj, ke ĝi estu konkreta, sed ne nur tiu psikologio. Mi pensis, ke, se la homo kulpas, oni certe povas ajnokaze atendi de li ion gravan; estas permesate atendi eĉ plej surprizan rezulton. Pri via karaktero, Rodion Romanyĉ, mi tiam plej multe esperis, ĝuste pri via karaktero. Ege mi esperis tiam pri ĝi.

Sed vi... kial vi nun tion parolas... — finfine balbutis Raskoljni- kov, eĉ ne bonc pripensinte la dcmandon. "Pri kio li parolas, — li per- diĝis en siaj pcnsoj, — ĉu li efektive prenas min por senkulpulo?"

Kial mi ticl parolas? Sed mi venis por klarigi, konsiderante tion, por tiel diri, mia sankta devo. Mi volas ĉion al vi ĝiskerne montri, kiel ĉio okazis, la tutan historion de tiu ĉi, por tiel diri, sombriĝo. Mi multe suferigis vin, Rodion Romanyĉ. Sed mi ne estas monstro. Ankaŭ mi komprenas, kiel tion ĉi portas la homo afliktita, sed ficra, ordonema kaj netolerema, precipe netolerema! Mi konsideras vin, sendube, homo no- blega, kun ĝermoj de grandanimeco, kvankam mi konsentas ne kun ĉiuj konvinkoj viaj, pri kio mi devas anonci tuj, rekte kaj absolute sincere, ĉar mi tute ne volas vin trompi. Kompreninte tion mi eksentis al vi ami- kecon. Eble vi ridos responde al tiuj vortoj. Vi rajtas. Mi scias, ke vi min malŝatis jam post la unua renkonto, ĉar, vere, kiel vi min amu? Estu, kiel vi volas, sed miaflanke, mi deziras nun per ĉiuj rimedoj glatigi la faritan impreson kaj pruvi, ke ankaŭ mi estas homo kun koro kaj konscienco. Mi parolas tute sincere.

Porfirij Petroviĉ haltis kun digno. Raskoljnikov sentis fluson de nova timo. La penso, ke Porfirij taksas lin senkulpa, komencis lin subite ti- migi.

Apenaŭ necesas rakonti ĉion iaŭvice, kie ĝi tiam subite komen- ciĝis, — daŭrigis Porfirij Petroviĉ, — tio eble eĉ superfluas. Kaj mi ape- naŭ sukcesos. Nu kiel mi tion klarigu kompreneble? Komence aperis oni- diroj. Kiaj estis la onidiroj kaj de kiu, kaj kiam... kaj pro kiu kaŭzo, propre, la afero vin atingis — mi pensas, ke ankaŭ tio superfluas. Per- sone mi ekintercsiĝis pro hazardo, kiu tutcerte povus esti aŭ ne esti — sed pro kiu hazardo? Mi pensas, ke ne valoras paroli. ĉio ĉi, la onidiroj kaj hazardaĵoj, kuniĝis tiam en mia kapo en unu penso. Mi konfesu sin- cere, ĉar se mi konfesas — mi konfesu ĉion, ke estas mi, kiu unua vin trovis. Ja tiuj oldulinaj notoj sur la objektoj kaj cetere — ĉio ĉi estas absurda. Oni povas centon da tiaĵoj trovi. Mi havis okazon detale infor- miĝi pri la sceno en la polica kontoro, ankaŭ hazarde, kaj ne nur pre- tere, sed de rakontanto aparta, fundamenta, kiu ne konsciante la gra- vecon, mirinde sukcese komprenis tiun scenon. Ja ĉio agordiĝas, Rodion Romanyĉ, agordiĝas, karulo! Nu kial ni ne turniĝu en la konatan direk- ton? Cent kunikloj neniam faras unu ĉeValon, kaj cent suspektoj neniamfaras unu pruvon — tiel tekstas unu el la britaj proverboj, sed tio ja estas prudento, kaj la pasiojn, kaj la pasiojn provu venki, kaj ankaŭ la enketestro estas homo. Mi rememoris ĉi tie vian artikolon, tiun en la re- vueto, Ĉu vi memoras, ke ankaŭ dum la unua vizito vi detale ĝin traktis. Tiam mi moketis, sed nur por provoki vin. Mi ripetas, Rodion RomanyĈ, ke vi estas tre netolerema kaj malsana. Ke vi estas kuraĝa, insolenta, serioza kaj... ke vi sentis, multe sentis, ĉion ĉi mi jam delonge sciis. ĉiujn ĉi sentojn mi konas, kaj artikolon vian lcgis kiel konatan. Dum sendormaj noktoj kaj en furiozo ĝi estis verkata, kun koro leviĝanta kaj haltanta, kun subpremita entuziasmo. Sed danĝeras tiu subpremata, fie- ra entuziasmo de la junularo. Tiam mi moketis, sed nun mi diras, ke mi ĝenerale ŝategas, kiel amatoro, tiun unuan, junan, varmegan, prov- verkon. Fumo, nebulo, en la nebulo kordo tintas2. Artikolo via estas ab- surda kaj fantasta, sed en ĝi scintilas vera sinccro, en ĝi estas fiero juna kaj nekoruptebla, en ĝi estas aŭdaco de V despero; ĝi estas artikolo sombra, kaj tio estas bona. Artikolon vian mi tralegis kaj formetis flan- ken, kaj... metinte ĝin mi pensis: "Nu, por tiu homo ĝi ne restos sen- spura!" Ja vere, konfesu, ke post tia komenco ne cblas ne inklini al daŭrigo! Afi, Dio! Ĉu mi diras ion? Ĉu mi nun ion asertas? Tiam mi nur rimarkis. Kio do, mi pensis? Estas nenio speciala, tute nenio, eble eĉ absolute nenio. Kaj tiel pasiiĝi, por mi, enkctestro, ne decas: en miaj manoj estas Mikolka, jam kun faktoj — kiel oni volas, sed ja kun faktoj! Ankaŭ li bazas sin sur psikologio; necesas pri li okupiĝi, ĉar temas pri la vivo kaj morto. Por kio mi nun al vi tion klarigas? Por ke vi sciu kaj per viaj koro kaj cerbo ne akuzu min pri mia tiama minaca konduto. Ne minace, sed sincerc mi diras, he-he! ĉu vi pensas, kc mi tiam ne venis kun traserĉo? Ja mi venis, venis, he-he, venis, kiam vi ĉi tie sur la sofo kuŝis malsana. Ne oficiale kaj ne persone, sed mi venis. ĉiu hareto en via loĝejo estis esplorita, laŭ la freŝaj spuroj, sed — umsonst![28] Mi do pensas: tiu homo nun venos, li venos mem kaj tre baldaŭ. Li kulpas, tial li nepre venos. Alia ne venus, sed ii venos. ĉu vi memoras, kiel sin- joro Razumifiin komencis antaŭ vi malŝekretiĝi? Tion ni aranĝis por lin emocii, kaj por tio intence lanĉis onidiron, ke li ĝin transdonu al vi, kaj sinjoro Razumifiin estas viro, kiu ne tenas en si la indignon. Sinjoro Za- metov unue kaptis vian koleron kaj vian malkaŝan aŭdacon; nu, kiel oni povas subite frap-diri: "Mi murdis!" Tro aŭdace, tro impertinente, mi dopensis: se ii kulpas — li estas tcrura batalanto! Custe tiel mi tiam pen- sis. Mi atendas. Mi atcndas vin kun nctolcro, kaj tiam vi simple sub- premis Zametov-on... jcn ia afero: tiu damninda psikologio havas du fi- nojn, kiel la bastono. Do, mi vin atendas, kaj vi, per la dia volo, venas. Mia koro tuj ekbatis. Efi. Por kio vi tiam venis? Ja via rido, la rido ĉe la eniro, vi ja memoras, mi kiel tra la fenestro tuj ĉion ekvidis kaj kom- prenis. Se mi ne atendus vin tiel aparte, mi nenion rimarkus en via ri- do... Jen kiel gravas havi necesan agordon. Kaj sinjoro Razumiĥin tiam — afi! ŝtono, ŝtono, ĉu vi memoras la ŝtonon, sub kiu la aĵoj estas ka- ŝitaj? Mi preskaŭ vidas ĝin ie en legomejo; ja vi diris al Zametov, ke en legomejo, kaj poste ĉe mi la duan fojon, ĉu? Kaj kiam mi komencis analizi vian artikolon, kiei vi komencis rezoni — ja ĉiun vian vorton oni devis dusence akcepti, kvazaŭ sub ĝi sidus ankoraŭ io! Do, Rodion Ro- manyĉ, tiel mi venis ĝis la lastaj fostoj kaj frunte frapiĝis, kaj mi re- konsciiĝis. Ne, mi diris, kion mi faras? Ja havante deziron, mi diris, ĉion ĉi eblas ĝis la lasta detalo alimaniere interpreti, kaj la rezulto estos eĉ pli natura! Jen la plago! "Ne, mi pensis, prefere mi havu iun stre- keton!.." Kaj aŭdinte pri la sonorilo mi eĉ stuporiĝis, eĉ la tremo min atakis. "Jen, mi pensis, estas la streketo! Jen ĝi!" Tiam mi eĉ ne pri- pensis ĝin, mi simple ne deziris. Tiuminute mi fordonus mil rublojn, proprajn rublojn, nur por rigardi per miaj propraj okuloj kiel vi tiam centon da paŝoj iris kun tiu urbano post kiam tiu al vi "murdiston" rekte diris, kaj vi en tiu cento da paŝoj pri nenio kuraĝis demandi lin!.. Kaj tiu frosto en la spina medolo? Kaj tiuj sonoriloj en la maisano, en la duon-deliro? Do, Rodion Romanyĉ, kial vi poste miru, ke mi kun vi tiajn ŝercojn ŝercis? Kaj por kio vi mem ĝuste en tiu minuto venis? Ja ankaŭ vin kvazaŭ iu puŝis, sendube, kaj se nin ne disigus Mikolka, do... sed ĉu vi memoras tiaman Mikolkan? Ĉu vi bone memoras? Ja estis vera tondro. Ja vera tondro pafis en nebulo, tondra sago! Sed kiel mi ren- kontis lin? A1 tiu sago mi neniom kredis, kiel vi mem bonvolis vidi. Jen ja! Jam poste, kiam vi foriris, kiam li komencis tiel kontentige klarigi kelkajn punktojn, ke mi eĉ miris, sed eĉ je unu groŝo mi lin ne kredis! Jen kio signifas, ke mi firmiĝis kiel diamanto. Ne, mi pensis, morgen frŭh3. Kial ĉi tie povas esti implikita Mikolka?

— A1 mi Razumifiin ĵus diris, ke vi ankaŭ nun Nikolaon akuzas kaj vi mem kredigis tion al Razumifiin...

385

Li ne povis spiri kaj li ne finis. Li aŭskultis en neesprimebla atento, kiel homo, tute lin kompreninta, forgesinte pri si mem. Li timis kredi

25 3aica3 1541kaj ne kredis. En la vortoj, ankoraŭ ambiguaj, li avide serĉis kaj penis kapti ion pli konkretan kaj definitivan.

— Tiu sinjoro Razumifiin! — krietis Porfirij Petroviĉ, kvazaŭ ĝojigita per la demando de plu silenta Raskoljnikov, — he-he-he! Ja necesis de- vojigi sinjoron Razumihin, ia tria estas superflua. Ne, sinjoro Razumifiin ne estas tiu, flanka homo li cstas, li alkuris al mi tute pala... Sed juĝu lin Dio, kial ni lin enmiksu. Sed koncerne Mikolkan, ĉu vi volas scii tiun intrigon, en tiu senco, kiel mi ĝin komprenas? Unue, li estas vera ne- plenkreska infano, kaj tute ne poltrono, sed iel simila al iu pentristo. Mi petas vin ne ridi pro tio, ke mi tiel prezentas lin. Li estas senkulpa kaj tre impresiĝema al ĉio. Li havas la koron. Fantaziulo. Li kaj kantas, kaj dancas, kaj rakontas fabelojn tiel, ke oni venas aŭskulti el aliaj lo- koj. Kaj lernejon li frekventas, kaj ridegas ĝis sveno pro montrata fin- gro, kaj drinkas ĝis frenezo, sed ne pro diboĉemo, nur de tempo al tem- po, infanece, kiam oni lin regalas. Tiam li ŝtelis, kaj ne komprenis tion, ĉar li "ja prenis de sur la tero, sed tute ne ŝtelis". ĉu vi scias, ke li estas skismulo, kaj ne nur skismulo, sed eĉ sektano4. En lia familio pli frue estis fuĝuloj5, kaj antaŭ nelonge li dum du jaroj, en vilaĝo, estis spirite edukata de certa maljuna skismulo. Tion mi eksciis de Mikolka kaj de zarajskanoj. Sed kio? Li eĉ volis forkuri en dezerton! Li bigotis, nokte preĝis al Dio, legis malnovajn "verajn" librojn forgesante pri ĉio alia. Peterburgo lin ege influis, precipe la virinoj, ankaŭ vino. Tre im- presiĝema, li sian spiritan patron kaj ĉion ceteran forgesis. Mi scias, ke unu pentristo lin ekamis kaj komencis viziti lin, kaj ankaŭ tiu afero al- doniĝis! Nu, li perdis la kuraĝon kaj tuj en la maŝon! Fuĝi! Kion oni povas fari pri la opinio, kiu radikiĝis inter la popolanoj pri nia juro? Ja iujn terurigas la esprimo "oni min juĝos". Kiu kulpas? Kaj kion diros la novaj juĝoj? Ofi, Dio helpu! Jen li rememoris en la prizono pri la patro spirita. La Biblio aperis antaŭ li. ĉu vi scias, Rodion Romanyĉ, kion si- gnifas por kelkaj el ili "suferi"? Ne pro iu, sed tiel simple "necesas su- feri" — do, akcepti ia suferon, des pli akcepti ĝin de 1' potenco. En mia praktiko estis jena okazo: humilega arestito pasigis unu jaron en prizono, nokte li ĉiam ia Biblion legis6, tiom intense li ĝin iegis kaj relegis, ĉu vi scias, ke ii tute senkaŭze prenis brikon kaj ĵetis ĝin en la estron, kiu tute neniel lin ofendis. Kaj kiel ĵetis? Intence je unu arŝino flanken por fari neniun domaĝon! Nu, estas klare, kio okazas al arestito, kiu per armo atencas estron. Do, li akceptis la suferon. Same mi komprenas nun, ke Mikoika volas "akcepti ia suferon" aŭ simile. Tion mi scias certekaj fakte. Sed li mem ne scias, ke mi tion scias. Ĉu vi kredas, ke el la popolo aperas tute fantastaj homoj? Oftege aperas! La patro spirita de- nove efikas nun, precipe li rememoriĝas post la maŝo. Cetere, li al mi mem ĉion rakontos. Li venos. Ĉu vi pensas, ke li eltenos? Ne, li ankoraŭ forkonfesos! Mi ekamis tiun Mikolkan kaj esploras lin detale. Kiel vi pensas? Hi-hi. Kelkajn punktojn li tute kredige klarigas, sed pri kelkaj aliaj li scias nenion kaj sidiĝas en flakon; li ne scias, kaj eĉ ne suspek- tas, ke li ne scias. Ne, kara mia Rodion Romanyĉ, kulpas ne Mikolka. La afero ĉi tie estas fantasta, sombra, moderna, kazo de 1' nuntempo, kiam nebuliĝis la homa koro; kiam citiĝas la frazo, ke la sango "freŝi- gas"; kiam la vivo estas predikata en komforto. ĉi tie estas libraj revoj, ĉi tie estas koro incitita per teorioj; ĉi tie videblas rezoluta decido fari la unuan paŝon, sed decido tute aparta — li decidis kvazaŭ falinte de F monto aŭ kampanilo kaj venis por la krimo kvazaŭ sur la fremdaj kru- roj. Forgesinte fermi post si la pordon li mortigis, du homojn mortigis, laŭ sia teorio. Murdis, sed la monon preni ne sukcesis, kaj kion sukcesis trovi, tion metis sub la ŝtonon. Ne sufiĉis al li, ke li suferon portis, kiam li sidis post la pordo, dum oni frapis kaj sonorigis — ne, li poste iris duondelira al la vaka loĝejo por rememori tiun sonorilon, por denove sperti la laŭspinan froston. Eble tio okazis en la malsana stato, sed an- koraŭ: li murdis, sed li kredas sin honesta homo, li malestimas la ce- terajn homojn, li iras kiel pala anĝelo — ne, ne estas Mikolka, kara mia Rodion Romanyĉ, ĉi tie kulpas tute ne Mikolka.

Tiuj lastaj vortoj, post ĉio dirita antaŭe kaj tre simila al rezigno, estis tre surprizaj. Raskoljnikov ektremis per la tuta korpo, kvazaŭ po- nardita.

Sed... kiu do... murdis? — ne elteninte li demandis per la anhe- lanta voĉo. Porfirij Petroviĉ eĉ reĵetis sin sur la seĝan dorson, kvazaŭ la demando lin konsternus.

Ĉu kiu murdis? — li rediris, kvazaŭ ne kredante al la oreloj, — ja vi murdis, Rodion Romanyĉ! ĉuste vi murdis... — .li aldonis preskaŭ flustre, per la voĉo tute konvinkita.

Raskoljnikov forsaltis de F sofo, staris kelkajn sekundojn kaj denove sidiĝis dirante nenion. Konvulsietoj subite trais lian tutan vizaĝon.

25*

Lipeto via, kiel tiam, denove tremetas, — balbutis Porfirij Petroviĉ preskaŭ kunsente. — Rodion Romanyĉ, vi ŝajne min ne ĝuste kompre- nis, — li aldonis post eta paŭzo, — kaj tial vi jene konsterniĝas. Mi venis nome por diri jam ĉion kaj malkaŝe prezenti la aferon.

387

Ne mi murdis, — apenaŭ sukcesis flustri Raskoljnikov, kiel timi- gita eta infano kaptita Ĉe krimeto.

Ne, |uste vi, Rodion RomanyĈ, vi, sed neniu alia, — severe kaj konvinkite reflustris Porfirij.

Ili ambaŭ eksilentis, kaj la silento daŭris strange longe, Ĉirkaŭ dek minutojn. Itaskoljnikov apogis sin sur la tablo kaj mute fingrumis siajn harojn. Porfirij Petroviĉ humile sidis kaj atendis. Subite Raskoljnikov kun malestimo rigardis al Porfirij.

Denove vi pri la samo, Porfirij Petroviĉ! Ĉiam la samaj artifikoj: efektive, kiel tio ne tedas al vi?

Ha, sufiĉas, por kio nun mi artifiku? Alia afero estas, se ĉeestus atestantoj, sed ni ja estas inter kvar okuloj kaj konversacias flustre. Vi mem vidas, ke mi venis ne por peli kaj kapti vin kiel leporon. Ĉu vi konfesos aŭ ne — nun por mi ne gravas. Ja mi sen via konfeso estas konvinkita.

Sed se tiel, do por kio vi venis? — agacite demandis Raskoljnikov. — Mi metas al vi la antaŭan demandon: kial vi ne arestas min, se vi kredas min kulpa?

Jen la demando! Mi respodas al vi laŭpunkte: unue, aresti vin estus por mi malavantaĝe.

ĉu malavantaĝe? Ja se vi estas konvinkita, vi devas...

Kio do, ke mi estas konvinkita? Dume tio estas nur miaj revoj. Kaj kial mi vin por ripozo enŝlosu? Vi mem scias, se vi petas. Ekzemple, se mi venigus al konfronto tiun urbanon, vi ja dirus al li: "ĉu vi ebrias aŭ ne? Kiu vidis min kun vi? Mi simple konsideris vin ebria, kaj ĝuste ebria vi estis", — kion do mi respondus, des pli, ke viaj vortoj estas pli versimiiaj ol la liaj, ĉar en lia depozicto estas nura psikologio — lia mu- zelo tro maldiskretas, sed vi trafas la celon, ĉar tiu kanajlo drinkas kiel funelo, kaj tion oni bone konas. Kaj mi mem jam sincere konfesis al vi kelkfoje, ke tiu psikologio estas dupinta bastono, kaj la dua pinto pli grandas kaj pli versimilas ol la unua, kaj krom tiu psikologio mi havas kontraŭ vi nenion. Kvankam mi vin maigraŭ tio arestos kaj eĉ mem ve- nis (tute maldiskrete) por anticipe averti vin, mi rekte diras al vi (ankaŭ maldiskrete), ke tio estos por mi malavantaĝo. Kaj, due, mi venis al vi, ĉar...

Do, kio estas due? — Raskoljnikov ankoraŭ anhelis.

ĉar mi, kiei mi jam anoncis, devas klarigi al vi. Mi ne volas, ke vi kredu min monstro, des pli, ke mi estas tre sincera al vi, eĉ se vi ne kredas tion. Kaj pro tio, trie, mi venis ai vi kun rckta kaj malkaŝa propono — organizi vian sindenuncon al la polico. Tio portos al vi plu- rajn avantaĝojn kaj ankaŭ por mi, ĉar miaj zorgoj finiĝos. Do, ĉu mi estas sincera?

Raskoljnikov pripensis liajn vortojn dum unu minuto.

Aŭskultu, Porfirij Petroviĉ, ja vi mem diris: nura psikologio, sed vi jam ekpraktikis matematikon. Sed eble vi mem nun eraras?

Ne, Rodion Romanyĉ, mi ne eraras. Mi havas certan streketon. Ja mi trovis tiun strekcton, Dio ĝin donis!

Kiun strcketon?

Mi ne diros kiun, Rodion Romanyĉ. Kaj en ĉiu okazo, nun mi eĉ ne rajtas prokrasti la areston. Do, pripensu: nun por mi estas jam egale, kaj tial mi klopodas sole pro vi. Je Dio, Rodion Romanyĉ, tiel estus pli bone.

Raskoljnikov malice ridetis.

Tio estas ne nur ridinda, sed eĉ senhonta. Eĉ se mi estus kulpa (kaj tion mi tute ne diras), nu kial mi venu al vi kun konfeso, kiam vi jam diris, ke mi sidiĝos al vi por ripozo?

Eĥ, Rodion Romanyĉ, ne tute kredu la vortojn, eble tute ne por ripozol Ja tio estas teorio, mia teorio, sed ĉu mi estas por vi aŭtoritato? Eble eĉ nun mi de vi ion kaŝas. Kial mi ĉion prenu kaj metu antaŭ vi, he-he? Sed, la dua afero: ĉu kia profito? Cu vi scias, ke vi redukton de la prizona tempo povas havi? Ja en kiu minuto, en kiu tempo vi venos? Konsideru tion! Ja vi venos, kiam alia homo surprenis la krimon kaj im- plikis la tutan afcron! Kaj mi ĉion por vi "tie" aranĝos kaj faros, ke via sindenunco — mi ĵuras per Dio — aperos tute neatendita. La tutan psi- kologion ni neniigos komplete, ĉiujn suspektojn pri vi mi forblovos tiel, ke via krimo aspektos simile al freneziĝo, ĉar verdire — ĝi ja estas freneziĝo. Rodion Romanyĉ, mi estas honesta homo, kaj mi agos kon- forme al miaj vortoj.

Raskoljnikov triste eksilentis kaj mallevis sian kapon. Li iom longe pensis kaj finc denove ridetis, sed Ĉi-foje rideto lia estis jam milda kaj trista:

Aĥ, ne necesas! — li diris jam preskaŭ malkaŝante sin antaŭ Por- firij. — Mi tute ne bezonas vian redukton!

Guste tion mi timis! — varme kaj preskaŭ nevole krietis Porfirij, — mi timis ĝuste tion, ke vi ne bezonas nian redukton.

Raskoljnikov triste kaj digne rigardis al li.

Afi, ne malestimu la vivon! — Porfirij daŭrigis, — ĝin vi havas multan antaŭ vi. Kiel ne necesas redukto, kiel ne necesas? Netolerebla homo vi estas.

Kion mi havas multan antaŭ mi?

La vivon! ĉu vi estas profeto? ĉu vi multon scias? Serĉu kaj vi trovos. Eble ĝuste Ĉi tie Dio vin atendas? Kaj ne porctcrne vi havos ka- tenojn...

Do, redukto... — Raskoljnikov ekridis.

ĉu vi ektimis havi la burĝan honton? Eble vi vere ektimis, sed vi tion ne scias, ĉar vi tro junas! Tamen vi ne devas timi aŭ honti sinde- nuncon.

A-aĉ, kraĉ! — malestime kaj naŭzite flustris Raskoljnikov, kvazaŭ ne dezirante eĉ paroli. Li ekstaris, kvazaŭ por foriri ien, sed denove si- diĝis en evidenta angoro.

Jen, kraĉ. Vi perdis la kredon kaj pensas, ke mi al vi krude fla- tas, sed ĉu vi longe jam vivis? Ĉu vi multon komprenas? Vi elpensis teo- rion kaj ekhontis pro la fiasko, pro tio, ke rezultis ne tro originale! Re- zultis ja fie, estas vero, tamen vi ne estas neriparebla fiulo. Tute ne tia fiulo! Aimenaŭ vi ne longe sin mistifikis, sed tuj venis al la lastaj fostoj. Mi opinias, ke vi estas el tiuj, kiuj staras kaj kun rideto rigardas al tur- mentistoj, eĉ se oni tranĉas iliajn intestojn — se ili trovis kredon aŭ Dion. Do, vi trovu kaj vi vivos. Unue, vi devas jam delonge ŝanĝi la ae- ron. Ja suferado estas bona afero. Suferu do. Eble Mikolka pravas, ke li volas suferi. Mi scias, ke vi ne emas kredi, tamen vi ne rompu ia ka- pon, sed fordonu vin rekte al la vivo, sen meditoj; ne angoru — vi estos elportita sur bordon kaj starigita sur la krurojn. Sur kiun bordon? Sed kiel mi povas scii? Mi nur kredas, ke vi vivos ankoraŭ longe. Mi scias, ke vi nun akceptas miajn vortojn kiel parkeritan edifan predikon; sed eble vi ilin poste rememoros, kaj ili taŭgos por vi — por tio mi parolas. Estas bone, ke vi nur la oldulinon mortigis. Sed se vi elpensus alian teo- rion, vi eble povus fari aferon pli hidan je cent milionoj da fojoj! Eble necesas danki Dion — vi ja ne scias — eble Dio por io vin protektas. Sed vi havu la grandan koron, kaj ne tro multe timu. ĉu vi la grandan antaŭan plenumiĝon ektimis? Ne, estas honto timi. Se vi jam faris tiun paŝon, bonvolu firmiĝi. Tia estas la justo. Mi scias, ke vi ne kredas, sed certe, ia vivo elportos vin. Poste vi mem ĝin ŝatos. Sed nun por vi nur la aero estas bezonata, aero, aero!

Raskoljnikov eĉ tremeris.

Sed kio vi estas? — li ekkriis. — Kia profeto estas vi? De kiu alto de V moŝta trankvilo vi tiel saĝajn profetaĵojn eldiras?

ĉu mi? Mi estas jam finita homo, ne pli ol tio. Homo, eble, sen- tema kaj kunsentema, eble eĉ ion scianta, sed absolute finita. Sed vi — tute alia afero: Dio preparis por vi la vivon (kiu scias: eble ĉio pasos kiel fumo, nenio grava okazos). Kiom gravas, ke vi trafos en alian ka- tegorion de la homoj? Ĉu vi domaĝos komforton, vi, kun via koro? Kio do, ke tro longe vin neniu vidos? Qravas ne la tempo, sed vi mem. Fa- riĝu suno kaj ĉiuj vin ekvidos. Suno unue devas esti suno. Kial vi denove miras, ke mi estas tia Ŝillero? Mi vetas, ke vi supozas, ke mi nun volas vin flate konkeri! Sed eble mi vere tiel flatas, he-he-he. Vi, Rodion Ro- manyĉ, al miaj vortoj ne kredu, eĉ neniam kredu plene — tiela estas mia konduto, mi komprenas. Mi nur volas diri, ke vi nun povas bone konkludi: kiom mi estas fia, kaj kiom honesta homo!

Kiam vi planas aresti min?

Eble mi permesos promeni al vi ankoraŭ unu aŭ du tagojn. Pri- pensu, karulo, preĝu al Dio. Kaj por vi estus pli avantaĝe, pli avantaĝe.

Sed se mi forkuros? — strange ridante demandis Raskoljnikov.

—- Vi ne forkuros. Kampulo forkurus. Moda sektano forkurus8 — la-

keo de fremda ideo — ĉar al li sufiĉas nur montri fingron, kaj li, kiel subleŭtenanto Dyrkag, kredos por la tuta vivo tion, kion vi diris. Sed vi, laŭ via teorio, ne plu kredas ion, kun kio do vi forkurus? Kaj kion vi farus forkurinte? Vi post la forkuro fartus fie kaj komplike, sed antaŭ ĉio vi bezonas la vivon, certecon de 1* situacio, konvenan aeron, sed ĉu tie estus aero por vi? Vi forkurus, kaj revenus mem. Sert ni vi neniel nun povas. Kiam mi ŝlosos vin en la prizona fortreso, vi tie sidos dum unu, du aŭ tri monatoj kaj poste, memoru miajn vortojn, vi mem venos eble eĉ por vi mem tute neatendite. Unu horon antaŭe vi eĉ ne pensos pri tio, ke vi venos kun la kulpokonfeso. Mi eĉ kredas, ke vi "decidos akcepti suferon" — vi nun ne kredas al miaj vortoj, sed poste ja vi tiel agos. Ĉar la sufero, Rodion Romanyĉ, estas afero granda; ne atentu, ke mi estas tiel dika, ne necesas; mi ja scias — ne ridu pri tio — la sufero enhavas ideon. Mikolka pravas. Ne, Rodion Romanyĉ, vi ne forkuros.

Raskoijnikov ekstaris kaj prenis la kaskedon. Ankaŭ Porfirij Petroviĉ ekstaris.

ĉu vi volas promeni? La vespero estos bona, gravas ke ne estu fuimotondro. Tamen, ebie, prefere ĝi okazu, ja ĝi refreŝigas.

Ankaŭ li prenis sian kaskedon.

Porfirij Pctroviĉ, bonvolu ne pensi, — Raskoljnikov diris kun se- vera insisto, — ke mi hodiaŭ konfesis. Viestas homo stranga, kaj mi aŭskuitas vin sole pro ia scivolo. Sed mi al vi konfesis nenion... Bonvolu tion memori.

Certe mi scias kaj mcmoras. Jen kia vi estas — eĉ tremas. Ne zorgu, karulo, estu iaŭ via deziro. Promenu iom, ja tro longe promeni vi ne povos. Por ĉiu okazo mi havas al vi ankoraŭ unu etan peton, — Porfirij aldonis, mallaŭtiginte la voĉon, — la peto estas tre tikla, sed grava. Do, por ĉiu okazo (cetcre, mi tion tute ne kredas kaj opinias vin je tio tute nekapabla), se vi hazarde — nu, tiel, por ĉiu okazo — en tiuj kvardek-kvindek horoj subite havos deziron iel aliel fini la aferon, per tute fantasta maniero: fini la aferon propravole (tute absurda supo- zo, sed vi pardonu min pro |i), lasu kurtan, sed detalan skribaĵon. Al- menaŭ du liniojn, nur du iiniojn, kaj menciu pri la ŝtono: tiel estus tute noble. Nu, karulo, ĝis la revido... agrablajn pensojn kaj bonajn inten- cojn al vi!

Porfirij iel kurbiĝinte eliris evitante rigardi al Raskoljnikov. Raskolj- nikov venis al ia fenestro kaj kun agacita netolero atendis ĝis kiam Por- firij forlasos la domon kaj iom longe foriros de ĝi. Poste ankaŭ li haste eliris el la ĉambro.

III

Li rapidis al Svidrigajlov. Li mem ne sciis, kion li atendis de tiu ho- mo. Sed en tiu nestis iu potenco super li. Unufoje kompreninte tion li jam ne povis trankviiiĝi, kaj nun venis la tempo.

Survoje iin precipe turmentis la demando: ĉu Svidrigajlov estis ĉe Porfirij?

Kiom li povis kompreni kaj li eĉ ĵurus pri tio — ne, li ne estis ĉe Porfirij. Raskoljnikov pensis ankoraŭ kaj ankoraŭ, rememoris la tutan vi- ziton de Porfirij kaj konkludis: ne, li ne estis, certe ne estis.

Sed se li ankoraŭ ne estis, ĉu li iros aŭ ne iros al Porfirij?

Dume al Raskoljnikov ŝajnis, ke ii ne iros. Kial? Li ne povis klarigi tion, sed eĉ se li povus klarigi, nun li ne tre volis rompi sian kapon pri tio. Tio lin turmentis, sed samtempe tio kvazaŭ ne koncernis lin. Estas

strange, eble neniu kredus, sed li nur iel feble, distrite zorgis pri sia nuna, aktuala sorto. Lin turmentis io alia, multe pli grava, pli eksteror- dinara, io konccrnanta lin kaj neniun alian, io tute alia, io ĉefa. Aldone li sentis ekstreman moralan lacon, kvankam lia menso en tiu mateno funkciis pli bone ol dum ĉiuj antaŭaj tagoj.

Ĉu necesis nun, post ĉio okazinta, klopodi por venki tiujn novajn mi- zerajn barojn? Ekzemple, ĉu neccsis klopodi kaj intrigi por ke Svidrigaj- lov ne venu al Porfirij? Ĉu necesis esplori, pristudi, perdi la tempon por iu Svidrigajlov?

Ho, kiel ĉio ĉi tedegis al li!

Sed intertempe ii rapidis al Svidrigajlov. Ĉu li atendis de tiu ion no- vany vojindikojn, eliron? La dronantoj eĉ pajleron penas kapti! ĉu iu sorto aŭ instinkto estis kuniganta la du virojn? Eble ĝi estis nur laco kaj despero; eble necesis ne Svidrigajlov, sed iu alia, kaj Svidrigajlov nur hazarde aperis? ĉu Sonja? Sed por kio li nun irus al Sonja? Ĉu por de- nove larmigi ŝin? Krome tro timiga ŝajnis al li Sonja. Sonja enkorpigis per si la senkompatan verdikton, neŝanĝeblan solvon. Aŭ ŝia vojo, aŭ lia. Precipe en tiu ĉi minuto li ne povis vidi ŝin. Ne, prefere li provu kun Svidrigajlov: kio li estas? Kaj. li ne povis malkonfesi por si mem, tiun li efektive delonge bezonis por io.

Sed kion komunan ili povis havi? Eĉ iliaj krimoj ne povis esti samaj.. Krome, tiu homo estis tre malagrabla, evidente tro malĉasta, nepre ruza kaj trompema, eble tre malica. Pri li ja cirkulas diversaj onidiroj. Vere, li penis helpi la infanojn de Katerina Ivanovna, sed kiu sciis: por kio li faris tion, kaj kion tiu helpo signifis? Tiu homo ĉiam vartis iujn inten- cojn kaj projektojn.

En la lastaj tagoj antaŭ Raskoljnikov konstante scintilis ankoraŭ unu penso kaj ĝi tre afliktis lin, kvankam li eĉ ne penis forpeli ĝin, ĉar ĝi estis peza por li. Li pensis fojfoje: Svidrigajlov ĉiam turniĝis ĉirkaŭ li, ankaŭ nun li daŭrigis tion fari. Svidrigajlov eksciis lian sekreton. Svidri- gajlov havis intencojn kontraŭ Dunja. Eble li eĉ nun havas ilin? Preskaŭ certe oni povis konstati: jes. ĉu li povas nun, eksciinte lian sekreton kaj tial ricevinte potencon super li, uzi ĝin kiel armilon kontraŭ Dunja?

Foje tiu penso turmentis lin eĉ endorme, sed unuafoje ĝi aperis antaŭ li tiel palpeble kaj klare ĝuste nun, kiam li iris al Svidrigajlov. Nun tiu penso sole kondukis lin al obskura furiozo. Ja tiam ĉio Ŝanĝiĝus ankaŭ en lia propra situacio, necesus tuj malsekretiĝi antaŭ Dunja. Eble nece- sos perfidi sin mem por preventi malprudentajn agojn de Dunja, La le- tero? Hodiaŭ matcne Dunja ricevis iun ieteron! De kiu ŝi povus ricevi leteron en Peterburgo? Ĉu de Luĵin? Vere, tie gardas Razumiĥin, sed Razumiĥin scias nenion. Eble necesos malsekretiĝi ankaŭ antaŭ Razu- miĥin. Raskoljnikov pensis pri tio kun abomeno.

"Ajnokaze necesas laŭeble rapide renkontiĝi kun Svidrigajlov, — li definitive decidis. — Dank' al Dio, ĉi tie ne bezonatas detaloj, sed nur esenco de la afero; sed se li, se li, Svidrigajlov, se li ion intencas kon- traŭ Dunja, se li kapablas, tiam..."

Raskoljnikov tiel laciĝis dum tiu tempo, dum la tuta lasta monato, ke li ne povis solvi similajn problemojn aliel ol per la decido: "Tiam mi lin murdos", — li pensis en frosta despero. Peza sento premis lian ko- ron; li haltis meze de la strato kaj komencis esplori per la okuloj: laŭ kiu strato li iras kaj kien li venis? Li trovis sin en la avenuo -a, je tri- dek aŭ kvardek paŝoj de Sennaja, kiun ii preteriris. La tutan duan eta- ĝon de la liva domo okupis gastejo. ĉiuj fenestroj estis vaste apertaj; la gastejo, juĝante laŭ ia moviĝantaj figuroj en ia fenestroj, estis plenŝto- pita. En la salono triiis kanzonistoj, sonis klarneto kaj violono, tondris tamburego. Aŭdiĝis virinaj ŝrikoj. Li jam volis reveni ne komprenante kial li turnis al ia avenuo -a, sed en unu el la flankaj apertaj gastejaj fenestroj li subite ekvidis Svidrigajlov-on, kiu sidis apud la fenestro ĉe t^blo kun pipo en la buŝo. Tio terure, horore konsternis lin. Svidrigajlov observis kaj pririgardis lin silente kaj, ankaŭ tio konsternis Raskoljni- kov-on, ŝajnis, ke li estis ekstaronta por sukcese eskapi nerimarkita. Raskoljnikov tuj afektis sin ne rimarkinta lin kaj enpensiĝinte rigardis flanken daŭrigante okulrande spioni lin. Lia koro batis maltrankvile. Tu- te ĝuste: Svidrigajlov evidente ne volis, ke oni vidu lin. Li demetis la pipon de la lipoj kaj jam volis kaŝi sin, sed li evidente rimarkis, ke Ra- skoljnikov lin ekvidis kaj observas. Inter ili okazis io simila al la sceno de ilia unua renkonto ĉe Raskoljnikov dum ties dormo. Sur la vizaĝo de Svidrigajlov aperis ruzula rideto, kiu komencis vastiĝi. Ili ambaŭ sciis, ke ili reciproke vidas kaj observas unu la alian. Finfine Svidrigajlov iaŭte ekridis:

— Nu, venu jam, se vi volas, mi estas ĉi tie! — li kriis el la fenestro.

Raskoljnikov leviĝis en la gastejon.

Li trovis lin en tute eta malantaŭa unufenestra ĉambro, komunikiĝan- ta kun la salonego, kie ĉe dudek tabletoj, dum kriado de ia arda kan- zonista koruso, trinkis teon komercistoj, oficistoj kaj muitego da alia po- polo. De ie aŭdiĝis klakado de bilardaj globoj. Antaŭ Svidrigajlov surta- ble staris malfermita botelo da ĉampano kaj glaso duone plena da vino. En la ĉambro troviĝis ankoraŭ knabo-gurdisto kun eta portebia gurdo kaj fortika, ruĝvanga knabino en striita jupo kun la faldoj ŝovitaj sub la zonon, kaj kun tirola ĉapeleto kun rubandoj surkape. ŝi estis eble dek- okjara kaj malgraŭ la aliĉambra korusa kantado, ŝi kantis per siblanta kontralto iun lakean kanzonon akompanate de la gurdisto.

Jam sufiĉas! — Svidrigajlov haltigis ŝin ĉe ia eniro de Raskoljni- kov.

La knabino tuj ĉesis kaj haltis en respekta atendo. Sian rimitan la- keaĵon ŝi kantis kun la sama serioza kaj respckta esprimo de la vizaĝo.

Hej, Filipo, alportu glason! — Svidrigajlov kriis.

Mi ne trinkos vinon, — Raskoljnikov diris.

Kiel vi volas, sed mi ja ne por vi. Trinku Katja! Hodiaŭ mi be- zonas nenion plu. Foriru! — Li verŝis al ŝi plenan glason da vino kaj etendis flavan bileton. Katja fortrinkis la tutan glason, kiel trinkas vinon la virinoj, tio estas: ne forŝirante sin de la glaso, per dudeko da glutoj; ŝi prenis la bileton, kisis la manon de Svidrigajlov, kiu tre serioze per- mesis kisi sian manon, kaj foriris el la ĉambro. Post ŝi ektrenis sin la knabo kun la gurdeto. Ili ambaŭ estis invititaj ei la strato. Svidrigajlov loĝis en Peterburgo malpli ol unu semajnon, sed ĉio ĉirkaŭ li estis ara- nĝita laŭ la malnovmora maniero. La gasteja lakeo Filipo ankaŭ estis "konata" kaj servila. La pordo al la salono estis ŝlosebla. Svidrigajlov fartis en tiu ĉambro kiel hejme kaj pasigis en ĝi, eble, la tutajn tagojn. La gastejo estis malpura, aĉa kaj malpli ol mezkvalita.

Mi iris al vi kaj estis vin serĉanta, — Raskoljnikov ekparolis, — sed kial mi subite turnis de Sennaja al avenuo -a? Mi neniam ĉi tien turnas, nek venas. De Sennaja mi ĉiam turnas dekstren. Ankaŭ ia vojo al vi ne ĉi tie pasas. Apenaŭ mi turnis, tuj — vi! Strange!

Kiel vi ne diras rekte: ĝi estas miraklo?

ĉar ĝi povis esti nur hazardo.

Interesan pensmanieron havas tiu ĉi popolo! — Svidrigajlov ekri- dis, — eĉ en la koro kredante, oni ne konfesas pri miraklo! Vi ja mem diris, ke la hazardo nur "povis esti". ĉi tie ĉiuj estas poltronoj koncerne la propran opinion — vi eĉ ne povas imagi, Rodion Romanyĉ. Mi ne pri vi. Vi havas la opinion, kaj vi ne malkuraĝis ekhavi ĝin. ĉuste per tio vi vekis mian scivolon.

ĉu per nenio alia?

Ja ankaŭ tio sufiĉas.

Svidrigajlov evidente estis emociita, sed nur iomcte; li fortrinkis nur duonan glason da vino.

Al mi ŝajnas, ke vi venis al mi pli frue ol vi eksciis, ke mi ka- pablas havi tion, kion vi nomas opinio, — Raskoljnikov rimarkis.

Tiam estis alia afero. ĉiu havas siajn proprajn paŝojn. Kaj pri la miraklo mi povas diri al vi, ke vi, ŝajne, dormis tra la lastaj du-tri tagoj. Mi mem informis vin pri tiu ĉi gastejo, kaj estas nenio mirakla, ke vi venis senerare — ja mi mem klarigis al vi la vojon, priskribis la lokon, kie ĝi troviĝas, kaj la tempon, en kiu eblas min renkonti ĉi tie. Ĉu vi memoras?

Mi forgesis, — kun miro respondis Raskoljnikov.

Mi kredas. Mi dufoje diktis al vi. La adreso cizeliĝis en via me- moro mekanike. Kaj ĝuste mekanike vi turnis ĉi tien, strikte laŭ la adre- so, mem ne sciante tion. Tiam parolante kun vi mi ne esperis, ke vi komprenas min. Ege vi perfidas vin, Rodion Romanyĉ. Cetere, mi estas konvinkita, ke en Peterburgo multaj homoj promenante parolas kun si mem. ĉi estas urbo de duone frenezaj homoj. Se ni havus sciencojn, tiam medicinistoj, juristoj kaj filozofoj povus fari valoregajn esplorojn pri Peterburgo. MaJofte oni trovas pli da mornaj, bruskaj kaj strangaj influoj al la homa animo, ol en Peterburgo. Kaj la influo dc la klimato! Cetere, ĝi estas la administra centro de la tuta Rusiando, kaj ĝia karaktero de- vas respeguliĝi en ĉio. Sed la afero estas ne en tio ĉi, sed en tio, ke mi jam kelkfoje observis vin dcflanke. Vi eliras el la hejmo kaj ankoraŭ tenas la kapon rekta. Post dudek paŝoj vi mallevas ĝin kaj la manojn metas sur la dorson. Vi rigardas, sed evidente vi ne plu vidas ion antaŭ kaj apud vi. Poste vi ekmovas la lipojn kaj ekparolas kun vi mem, ĉe kio vi sporade liberigas unu brakon kaj deklamas, fine vi haltas meze de vojo porlonge. Tio estas tre malbona. Eble vin ankoraŭ iu rimarkas krom mi, kaj tio povas csti por vi damaĝo. Por mi, esence, tio ne gravas, kaj mi ne resanigos vin, sed vi certe min komprenas.

Sed ĉu vi scias, ke oni gvatas min? — demandis Raskoljnikov, senvole rigardante al li.

Ne, mi scias nenion, — kvazaŭ mire respondis Svidrigajlov.

Sed ni lasu min en paco, — respondis al li Raskoljnikov, paŭtan-

te.

Bone, ni iasu vin en paco.

Prefere diru: se vi venas ĉi tien por trinki kaj vi mem dufoje fiksis por mi tiun ĉi lokon, ke mi venu al vi ĝuste ĉi tien — kial vi ĵus, kiam mi rigardis al via fenestro dc la strato, volis kaŜi vin kaj foriri? Tion mi bonege rimarkis.

He-hc. Scd kial vi, kiam mi staris sur via sojlo, kuŝis sur via sofo kun la fermitaj okuloj kaj afektis dormon, kvankam vi tute ne dormis? Tion mi bonege rimarkis.

Mi povis... havi kaŭzojn... vi mem scias tion.

Ankaŭ mi povis havi miajn kaŭzojn, kvankam vi ilin ne ekscios.

Raskoljnikov mallevis la dekstran kubuton sur la tablon, apogis sian

mentonon sur la fingroj de la dekstra mano kaj fiksis siajn okulojn sur Svidrigajlov. Li dum unu minuto pririgardis lian vizaĝon, kiu ankaŭ pii frue mirigis lin.

ĉi estis stranga vizaĝo, iel simila al masko: blanka, rozvanga, kun la skarlataj lipoj, hele blonda barbo kaj blondaj haroj, ankoraŭ sufiĉe densaj. Liaj okuloj estis iom tro bluaj, kaj ilia rigardo estis iom tro peza kaj senmova. Estis io terure malagrabla en tiu ĉi bela kaj tre juneca, kompare kun la aĝo, vizaĝo. Svidrigajlov havis dandajn, somerajn, faci- lajn vestojn, precipe luksa estis lia ĉemizo. Li havis grandan ringon kun multekosta gemo surringe.

ĉu vere mi ankaŭ kun vi devas perdi la tempon? — subite diris Raskoljnikov komencante paroli kun konvulsia netoleremo kaj rekte, — eble vi estas la plej danĝera homo, kiam vi intencas noci, sed mi ne plu deziras rompi min. Tuj mi montros al vi, ke mi ne tiel alte taksas min, kiel vi evidente kredas. Sciu do, ke mi venis al vi por rekte diri, ke se vi tenas vin plu ĉe via antaŭa plano rilate al mia fratino, kaj se vi volas uzi por tio ion eksciitan de vi en la lasta tempo, mi mortigos vin pli frue, ol vi sukcesos min enkarcerigi. Miaj vortoj estas firmaj, kaj vi scias, ke mi povas realigi ilin. Due, se vi volas ion deklari al mi — ja al mi dum la tuta tempo ŝajnas, kvazaŭ vi volus al mi ion diri — bon- volu deklari tion al mi rapide, ĉar la tempo estas tre valora, kaj eble tre baldaŭ estos tre malfrue.

Sed kien vi tiel rapidas? — demandis Svidrigajlov, scivole rigar- dante lin.

ĉiuj havas siajn proprajn paŝojn, — sombre kaj netolereme eldiris Raskoljnikov.

Ja vi ĵus invitis min al sincera parolo, sed vi mem tuj rifuzas re- spondi la unuan demandon, — rimarkis Svidrigajlov kun rideto. — A1 vi plu ŝajnas, ke mi havas iujn celojn, tial vi suspekte al mi rigardas. Tio estas komprenebla en via situacio. Tamen malgraŭ via deziro, mi ne zorgigos min per konvinkado pri via nepraveco. Je Dio, tio ne valoras ia penon, kaj mi tute ne intencis paroli kun vi pri io speciala...

Sed por kio vi min bezonis? Ja vi tiei rondiris ĉirkaŭ mi.

Vi estas tre kurioza esplor-objekto. Vi piaĉis al mi per via fantasta situacio — jen per kio! Krome, vi estas frato de tiu, kiu min tre inte- resis, kaj de kiu mi ofte pri vi aŭdis kaj mi konkiudis, ke vi havas al ŝi grandan influon — ĉu tio ne sufiĉas? He-he-he! Cetere, mi konfesas, ke via demando tre komplikas por mi, kaj mi nur malfacile provus re- spondi. Ekzemple, vi ja venis nun al mi ne nur pro la afero, sed por ekscii ion novan, ĉu ne? Cu ne? — insistis Svidrigajlov kun sia ruzula rideto, — nu, imagu post tio, ke mi mem ankoraŭ veturante ĉi tien en vagono, esperis ĝuste je vi, je tio, ke ankaŭ vi diros al mi ion novan kaj mi povos iel pliriĉiĝi. Jen kiaj ni estas riĉuloj.

Sed per kio pliriĉiĝi?

Kiel mi klarigu al vi? Ĉu mi scias per kio? Vidu, en kiu gastejaĉo mi pasigas mian tutan tempon, kaj tio sufiĉas por mi, eble ne tute su- fiĉas, sed ja mi devas ie sidi. Ekzemple, tiu povra Katja — ĉu vi vidis? Se mi almenaŭ estus frandulo, kluba gastronomo, sed mi ja eĉ tion po- vas manĝi (li pikis fingre en la angulon, kie sur eta tablo, sur lada te- iereto, kuŝis restaĵo de terura bifsteko kun terpomoj). Cetere, ĉu vi tag- manĝis? Mi manĝetis kaj ne plu deziras. Ekzemple, mi tute ne trinkas vinon. Mi trinkas nenion krom ĉampanon, kaj eĉ tiun ne pli ol unu gla- son dum vespero, sed eĉ pro tio la kapo min doloras. Nur nun, por monteri10 min, mi petis alporti, ĉar mi intencas iri en certan lokon. ĉuste tial mi kaŝiĝis kiel lernanto, ĉar mi sentis, ke vi malhelpos min. Sed, ŝajne (li eligis horloĝon), mi povas resti kun vi ĉirkaŭ unu horon; nun estas duono post la kvara. Komprenu, se almenaŭ io ekzistus, nu esti bienulo, aŭ patro, aŭ ulano, fotisto, ĵurnalisto... sed nenio, neniu profesio. Foje venas enuego. Mi vere pensis, ke vi diros al mi ion novan.

Sed kio vi estas kaj por kio vi venis ĉi tien?

Kio mi estas? Vi ja scias: nobelo, servis du jarojn en kavalerio, poste ĉi tie en Peterburgo vagis, poste edziĝis al Marfa Petrovna kaj loĝis en vilaĝo. Jen mia tuta biografio.

ŝajne vi estis kartludanto?

Ne, ĉu mi ludanto? Ĉu trompisto estis ludanto?

Ĉu vi estis trompisto?

Jes, mi estis trompisto.

Ĉu okazis, ke oni vin batis?

Jes, okazis. Kio do?

Nu, ja oni povus dueligi vin... kaj, ĝenerale, viglige.

Mi ne kontraŭdiru, krome mi ne estas elita filozofo. Mi konfesas, ke ĉi tien mi venis rapide ĉefe pro la virinoj.

Ja ĵus vi sepultis Marfan Petrovnan.

Jes ja, — Svidrigajlov ridetis kun venka sincero. — Sed kio do? ĉu vi trovas malbona miajn tielajn parolojn pri la virinoj?

Tio estas: ĉu mi trovas ion aĉan en la malĉasto?

En la malĉasto! Kiel vi! Cetere, mi respondu al vi iaŭvice pri la virino ĝenerale; sciu, ke mi babilemas. Diru, kial mi bridu min? Kial mi forlasu la virinojn, se mi trovas en ili plezuron? Almenaŭ iun okupon mi havas.

Do, vi ĉi tie nur la malĉaston esperas?

Jes, kial do ne? Cluiĝis vi al tiu ĉi vorto. Mi ŝatas, ke la demando almenaŭ rektas. En la malĉasto estas almenaŭ io konstanta, nature ba- zita kaj ne efikebla de ia fantazio, io estanta en la sango kiel flagranta braĝeto, eterne flamiĝanta, kion oni longe, eĉ dum jaroj aĝaj, ne povas rapide estingi. Konsentu mem, ĉu tio estas siaspeca okupo?

Kiai vi ĝojas? Ci estas malsano, danĝera malsano.

Ha, jen vi kion celas! Mi konsentas, ke ĝi estas malsano, kiel ĉio transpaŝanta la limojn de ia modereco — kaj ĉi tie nepre transpaŝas sed, unue, ĉiu agas diverse, kaj due, oni certe devas strebi al la mode- reco, eĉ se al la fia, sed kion oni povas fari? Se estus ne tiel, oni eble devus sin mortpafi. Mi konsentas, ke la honesta homo estas devigita enui, tamen ja...

Sed ĉu vi povus vin pafi?

Nu jen! — kun abomeno reagis Svidrigajlov, — mi petas vin ne paroli pri tio, — li rapide aldonis sen la fanfarono, kiu mantriĝis en ĉiuj liaj pli fruaj paroloj. Eĉ lia vizaĝo preskaŭ ŝanĝiĝis. — Mi konfesas mian nepardoneblan malfortaĵon, sed tion mi ŝanĝi ne povas: mi timas la mor- ton kaj ne ŝatas, kiam oni pri ĝi parolas. Ĉu vi scias, ke mi estas iom mistikema.

Ha, la fantomoj de Marfa Petrovna! ĉu ili plu hantas?

Lasu ilin, ne memorigu; en Peterburgo ankoraŭ ne estis, kaj dia- blo iiin prenu! — li kriis iom agacite. — Prefere ni lasu tion, tamen... Hm! Afi, la tempo mankas, mi ne povos longe resti kun vi, bedaŭrinde. Mi ja povus ion rakonti.

Kion vi havas, ĉu virinon?

Jes, virinon, ticl, hazardaĵo... scd mi nc pri tio.

Kaj tiu abomcna medio, ĉu ĝi ne plu cfikas sur vin? ĉu vi jam ne havas la fortojn por halti?

Sed ĉu vi pretcndas je la forto? He-he-hc! Rodion RomanyĈ, vi mirigls min, kvankam mi anticipe sciis, ke tiel okazos. Ja vi parolas al mi pri la malĉasto kaj estetiko! VI estas ŝillero, vi estas idealisto! Certe, ĉio ĉi ĝuste tiel devus okazi, kaj necesus miri, se okazus aliel, en la rea- lo estas tiel strange... Bedaŭrinde, la tempo mankas, ja vi estas tre ku- rioza subjekto! Cetere, ĉu vi Ŝatas ŝilleron? Mi terure ŝatas.

Tamen vi estas terura fanfaronulo! — kun certa abomeno diris Raskoljnikov.

Certe vi ne pravas, ja! — ridegante respondis Svidrigajlov, — ce- tere mi ne disputu, eble mi cstas fanfaronulo. Kial mi ne fanfaronu, se tio estas sendanĝera. Dum sep jaroj mi loĝis en la vilaĝo kun Marfa Pe- trovna, kaj tial atakinte nun tiom saĝan homon kia vi — homon saĝan kaj ege kuriozan — mi vere ĝojas babili, aldone, mi jam fortrinkis tiun duonglason, kaj vaporeto venis en la kapon. Sed ĉefe, ekzistas cirkon- stanco, kiu min tre monteras, sed pri ĝi mi... silentu. Kien vi jam? — kun timo subite demandis Svidrigajlov.

Raskoljnikov intencis stariĝi. A1 li fariĝis kaj peze, kaj sufoke kaj iel malkomforte, ĉar li venis ĉi tien. Li konvinkiĝis, ke Svidrigajlov estas la plej sensignifa kaj maigrava fiulo en la mondo.

A-afi! Rcstu, sidu iom, — Svidrigajlov suplikis, — kaj ordonu, kc oni almenaŭ teon alportu. Sidu, mi ne plu halanĝos, do pri mi. Prefere mi ion rakontu, kiel min virino, uzante vian esprimon, "savis". Per tio mi respondus vian unuan dcmandon, ĉar ŝi estas via fratino. ĉu mi po- vas rakonti? Kaj la tempo pasos pli rapide.

Rakontu, sed mi esperas, ke vi...

Ho, ne angoru! Ja Avdotja Romanovna eĉ en tiom fia kaj sensi- gnifa homo, kia estas mi, povas veki nur la plej profundan estimon.

IV

401

— Eble vi scias (cetere, mi mem jam rakontis al vi), — Svidrigajlov ekparolis, — ke mi ĉi tie troviĝis en prizono por ŝuldantoj pro grandancpagita sumo, nc havante cĉ ctajn rimedojn por pagi. Mi ne detaligu tion, kiel min elaĉetis Marfa Petrovna — ĉu vi scias ĝis kia narkotiĝo foje povas ekami virino? ŝi estis virino honesta, tute nestulta (kvankam absolute malklera). Do, imagu, ke tiu ĵaluzema kaj honesta virino post multaj histerioj kaj akuzoj degnis konsenti je certa kontrakto kun mi, kiun ŝi respektis dum la tuta tcmpo de nia geedza vivo. Ja ŝi estis si- gnife pli aĝa ol mi, krome en ŝia buŝo kvazaŭ ĉiam estis iu najlo. Mi havis en mia animo tiom da porkcco kaj dc siaspeca honcsto, ke mi rek- te deklaris al ŝi, ke mi ne povos esti absolutc fidcla al ŝi. Tiu konfeso furiozigis ŝin, sed mia kruda sincero, ŝajne en iu senco plaĉis al ŝi: "Do, li mem ne volas min kokri, se li antaŭe tiel anoncas", — kaj por la ĵalu- zema virino tio estas plej grava. Post longa larmado ni aranĝis jenan buŝan kontrakton: unue, mi neniam forlasos ŝin kaj ĉiam restos ŝia edzo; due, mi nenicn forveturos sen ŝia permeso; tric, mi ncniam havu kon- stantan konkubinon; kvare, pro tio Marfa Pctrovna pcrmesas al mi foje petoli kun servistinoj, sed nur kun ŝia sekreta permeso; kvine, Dio gardu min de enamiĝo al virino de nia klaso; sese, se min iam — Dio gardu min de tio — konkeros pasio granda kaj serioza, mi devos diri tion al Marfa Petrovna. Cetere pri la lasta punkto Marfa Petrovna estis ĉiam tute trankvila. Ŝi estis saĝa virino kaj ŝi povis koncepti min nur kiel di- boĉulon kaj malĉastulon, kiu ne povas ekami serioze. Sed la saĝa kaj ĵaluza virinoj estas du malsamaj nocioj, jen la plago. Cetere, por objek- tive juĝi la homon oni devas forĵeti kelkajn supcrstiĉojn kaj la kutiman opinion pri la homoj kaj objcktoj inter kiuj ni loĝas. Cetere, mi rajtas esperi je. via juĝo pli ol je ies alia. Eble vi jam aŭdis pri Marfa Petrovna multon stultan kaj ridindan. Efektive, ŝi havis kelkajn vcre ridindajn ku- timojn; sed. mi rekte diras al vi, ke mi sincere bedaŭras multajn malfe- liĉojn, kies kaŭzo estis mi. Nu, jam estas sufiĉe por la deca oraison fundbre[29] pri ia tenera edzino de la tenera edzo. Dum niaj kvereloj mi plejparte silentis kaj ne agaciĝis, kaj tiu ĝentilado prcskaŭ ĉiam celtrafis, ĝi efikis sur ŝin kaj eĉ plaĉis al ŝi; estis okazoj kiam ŝi eĉ fieris pri mi. Tamen vian fratinon ŝi ne toleris. Kiel povis okazi, ke ŝi riskis preni en sian domon, kiel guvernistinon, tiel belan junulinon? Mi klarigas per tio, ke Marfa Petrovna estis virino flama kaj impresiĝema kaj ŝi simple en- amiĝis — enamiĝis fakte — al via fratino. Sed mem Avdotja Romanov- na? Mi tre bone komprenis post la unua rigardo, ke la afero estas tredanĝera, kaj ĉu vi krcdas? — mi eĉ dccidis tute ne atenti Ŝin. Sed Av- dotja Romanovna mem faris la unuan paŝon — ĉu vi kredas aŭ ne? ĉu vi ankaŭ kredas, ke Marfa Petrovna eĉ komence koleris pro mia kon- stanta silentado pri via fratino kaj pro mia indiferento pri ŝiaj senĉesaj laŭdaj kaj amaj vortoj pri Avdotja Romanovna. Mi ne komprenas kion ŝi volis. Kaj Marfa Petrovna sendube rakontis al Avdotja Romanovna mian tutan vivon. Ŝi havis bedaŭrindan trajton: ŝi absolute al ĉiuj ra- kontis ĉiujn niajn familiajn sekretojn, kaj al ĉiuj ŝi plendis pri mi — ĉu ŝi povus escepti tiun novan kaj bclegan amikinon? Mi pensas, ke en iliaj konversacioj temis nur pri mi, kaj, tute sendube, Avdotja Romanovna eksciis ĉiujn sombrajn kaj misterajn fabelojn, kiujn oni atribuas al mi. Mi vetas, ke ankaŭ vi aŭdis ion en tiu speco.

Mi aŭdis. Luĵin akuzis vin, ke vi eĉ kaŭzis morton al infano. ĉu vere?

Mi petas vin lasi en paco tiujn vulgaraĵojn, — kun abomeno kaj malestimo rediris Svidrigajlov, — se vi nepre volas koni tiun ĉi absur- daĵon, iam mi rakontos al vi ĝin aparte, sed nun...

Oni parolis ankaŭ pri iu via vilaĝa lakeo, kaj ankaŭ tiam vi kvazaŭ estus la kaŭzo de io.

Sufiĉe! Mi petas vin! — kun evidenta netoleremo interrompis Svi- drigajlov.

Ĉu temas pri tiu lakeo, kiu venis al vi post la morto por meti ta- bakon en vian pipon... pri kiu vi ja mem al mi rakontis? — ĉiam pii incitiĝis Raskoljnikov.

Svidrigajlov atente rigardis al Raskoljnikov, kaj al tiu ŝajnis, ke en lia rigardo subite brilis malica rigardo, kiel fulmo, tamen Svidrigajlov ekregis sin kaj tre ĝentile respondis:

26*

Jes, ĝuste pri li. Mi vidas, ke ankaŭ vin ĉio ekstreme interesas kaj mi konsideras mia dcvo ĉe la unua oportuna okazo kontentigi vian scivolon laŭ ĉiuj punktoj. Diablo prenu! Mi vidas, ke mi efektive povas ŝajni al iu romantika figuro. Juĝu mem, kiomgrade post tio mi devas danki al mia mortinta Marfa Petrovna pro tio, ke ŝi rakontis al via fra- tino pri mi tiel multon misteran kaj interesan. Mi ne kuraĝas juĝi pri la impreso, sed ĝi, sendube, estis por mi favora. Ĉe la natura maiestimo pri mi de Avdotja Romanovna kaj malgraŭ mia konstanta nervoza kaj hida aspekto, ŝi fine eksentis kompaton al mi, al la finita homo. Kaj kiam la fraŭlina koro sentas kompaton, tio estas por ŝi ege danĝera. Ja ŝi nepre ekvoiis kaj "savi", kaj prudentigi, kaj revivigi, kaj voki al pli noblaj ccloj, kaj rclcvigi por ia novaj vivo kaj laboro, — nu, vi kompre- nas, kion similan oni povas elrevi. Mi tuj komprcnis, ke la birdeto fiugas mem en la reton, kaj mi, miavice, pretiĝis. Kial vi paŭtas, Rodion Ro- manyĉ? J* la afero finiĝis bagatele. (Diable, kiom da vino mi trinkas!) Sciu, ke(itii ĉiam bedaŭris, de la komenco mcm, ke la sorto nc permesis al via frbtino naskiĝi cn la dua aŭ tria jarccntoj post Kristo, kiel filino de iu princo aŭ reganto, aŭ de iu prokonsulo en Anatolio. Sendube ŝi estus inter tiuj, kiuj akceptis torturon, kaj ŝi certe ridctus, kiam oni bru- ligus ŝian brusfon per inkandeska pinĉilo. Ŝi intencc tion akceptus, sed en la kvaita aŭ kvina jarcentoj ŝi forirus en la dezertojn de Egiptujo11 kaj ŝi vivu$ tie tridck jarojn nutrante sin per legomoj, ekzaltoj kaj vizioj. ŝi mem ĝuste tion atendas kaj postulas, ke ŝi povu pro iu plej rapide akceipti suferon, kaj se oni ne donus al ŝi tiun suferon, ŝi povus eĉ salti el la fenestro. Mi ion aŭdis ankaŭ pri sinjoro Razumihin. Onidire, li estas viro prudenta (tion montras ankaŭ lia familinomo — evidente, li estas seminariisto), do li protektu vian fratinon. Unuvorte, -mi ŝajne komprenis ŝin kaj tio min fierigas. Sed tiam, ĉe la komenco de ia ko- natiĝo, kiei vi mem scias, oni estas ial pro io malprudenta kaj stulta, oni eraras kaj misvidas. Diable, kial ŝi tiel bonas? Mi ne kulpas. Unu- vorte min kaptis neeltenebla volupta impeto. Avdotja Romanovna estas pudora terure, nekrcdeble kaj senprecedence. (Bonvolu noti, ke mi ko- munikas tion pri via fratino, kiel fakton. ŝi estas pudora, malsanece pu- dora, kaj tio nocos ŝin malgraŭ ŝia konsiderinda saĝo). En tiu tempo ĉe ni aperis knabino Paraŝa, nigr-okula Paraŝa12, kiun oni ĵus venigis el alia vilaĝo, ĉambristino, kiun mi pli frue ne vidis, ĉarmeta, sed nekre- deble stulta: ŝi tuj ckploris, ekjelpis por la tuta korto kaj okazis skan- dalo. Foje post tagmanĝo, Avdotja Romanovna intence trovis min en solo en ĝardena alco kaj kun la fiamantaj okuloj postulis, ke mi lasu en paco la povran Paraŝa. Tio estis nia unua koversacio intcr kvar okuloj. Kom- preneble mi konsideris mia devo kontentigi ŝian deziron, mi afektis per- plekson kaj honton, unuvorte: mi bone ludis mian rolon. Komenciĝis renkontoj, sckrctaj paroloj, edifoj, predikoj, petoj, suplikoj, eĉ iarmoj — kredu, eĉ larmoj! Jen kion povas atingi la fraŭlina peno al propagando! Mi kulpigis pri ĉio mian sorton, mi ŝajnigis min esti serĉanta kaj soi- fanta la lumpn kaj finfine mi uzis la plej gravan kaj drastan rimedon por konkero de V virina koro, rimedon, kiŭ neniam kaj neniun trompas kaj kiu efikas sur ĉiujn senescepte. Tiu rimedo estas konata — flato. Nenio en la mondo pli komplikas oi sincero, kaj nenio pli facilas ol flato.

403

Se en la sincero sonas cĉ ia plej eta falso, tuj aperas disonanco sekvanta de skandalo. Sed sc en la flato ĉiuj notoj sonas false, ĝi ankaŭ tiam re- stas agrabla kaj ĝi estas aŭskultata kun plezuro, eĉ se kun kruda ple- zuro, tamen ja kun prezuro. Eĉ se la flato estas tute kruda, en ĝi nepre almenaŭ duono ŝajnas vera. Kaj tio validas por ĉiuj niveloj kaj evolu- Ŝtupoj de la socio. Eĉ la vestalon eblas tenti pcr la flato. Kaj pri la or- dinara homo oni eĉ ne parolu. Mi ne povas scnride rememori kiel mi foje estis deloganta sinjorinon, kiu estis tre fidcla al sia edzo, al siaj infanoj kaj al siaj virtoj. Kiel tio estis ĝoja kaj kiel malmulte mi devis klopodi! La sinjorino estis vere virta, almenaŭ en iu scnco. Mia taktiko konsistis en tio, kc mi ĉiuminute estis humila antaŭ ŝia pudoro. Mi flatis supermezure, kaj apenaŭ akirinte ŝian manpremon aŭ simplan rigardon mi riproĉis min, kc mi atingis tion perforte, ke ŝi rezistis, tiel rezistis, ke mi neniam ion riccvus, se mi ne estus tiel malvirta; ke ŝi, laŭ sia senpekeco, ne atendis mian kovardecon kaj cedis neintence, mem ne komprenante tion, senscie, kaj simile, kaj simile. Do, mi atingis ĉion, kaj mia sinjorino restis tute konvinkita, ke ŝi restis pudora kaj ĉasta, plenumanta ĉiujn siajn devojn, sed pereinta tute hazarde. Kaj kiel ŝi ko- leriĝis kontraŭ mi, kiam mi finfine diris al ŝi, ke ankaŭ ŝi serĉis ĝuon samkiel mi. Povra Marfa Petrovna estis same tre impresata de la flato, kaj se mi dezirus, mi registrus la bienon al mia nomo ankoraŭ dum ŝia vivo. (Tamen mi trinkas terure multe da vino kaj tro babilas). Espereble vi ne ofendiĝos, se mi nun mencias, ke la sama rezulto komencis aperi en la kazo de Avdotja Romanovna. Sed mi mem estis stulta kaj netole- rema kaj tiel mi fuŝis la aferon. Jam pli frue al Avdotja Romanovna kelkfoje ne plaĉis kaj unufoje ege ne plaĉis la esprimo de miaj okuloj, ĉu vi kredas? Unuvorte, en ili ĉiam pli forte kaj neatendinte ekflamis certa fajro, kiu ŝin timigis kaj kiun ŝi finfine matŝategis. Mi ne rakontu la detalojn, sed ni disiris. Kaj mi denove agis stulte kaj komencis tre krude moki tiun propagandon kaj rilatojn. Sur la sceno denove aperis Paraŝa kaj ne nur ŝi. Do, Sodomo. Ho, se vi, Rodion Romanyĉ, vidis almenaŭ unufoje en la vivo la okulojn de via fratino, kiam ili tiel brilas! Ne gravas, ke mi nun estas ebria kaj jam fortrinkis la tutan glason da vino, mi diras la veron, kredu, ke mi poste sonĝis tiun rigardon; la su- suron de ŝia robo mi jam ne povis toleri. Mi jam pensis, ke min atakos epilepsio — neniam mi kredis, ke mi venos al tia furiozo. Do, necesis repaciĝi, sed tio jam ne eblis. Kaj imagu, kion Ai faris tiam? ĉis kia stultiĝo povas konduki la homon furiozo! Neniam entreprenu ion en fu- riozo, Rodion Romanyĉ. Konsiderante, ke Avdotja Romanovna estai mairiĉa (aĥ, pardonu, mi tion ne volis... "Sed ja ne gravas kiel espri miĝas la nocio), sckve ŝi vivas nur el sia laboro vivtenante ankoraŭ 1; patrinon kaj vin (diable, vi denove grimacas) — tial mi decidis propon al ŝi mian tutan monon (tiam mi povus trovi ĝis tridek miloj), ke ŝi po vus forkuri kun mi, ekzemple, en Peterburgon. Kompreneble, mi ĵuri: tuj pri la eterna amo, ĝuo kaj similc. Krcdu, ke mi enamiĝis tiel, ke si ŝi dirus al mi: buĉu aŭ vencnu Marfan Petrovnan kaj edziĝu al mi - tio tuj estus farita! Sed ĉio finiĝis per katastrofo, jam konata al vi, ka vi povas komprcni, kiel mi furioziĝis eksciinte, ke Marfa Petrovna tian trovis tiun fian advokaton Luĵin kaj prcskaŭ preparis la gecdziĝon — kii estis csence la sama, kion proponis ankaŭ mi. Ĉu tiel? tiel? Ja tiel! M rimarkas, ke vi ial komencas tre atente aŭskulti... vi, interesa juna virc

Svidrigajlov senpacience pugnis ia tablon. Li ruĝiĝis. Raskoljniko kiare vidis ke unu aŭ du glasoj da ĉampano, kiujn li nerimarkeble trin ketis po gJuto, efikis sur lin tre malsanece — kaj li decidis uzi la oka zon.

Svidrigajlov ŝajnis al li tre suspektinda.

Do, post tio mi estas tute konvinkita, ke vi vcturis ĉi tien celant mian fratinon, — li diris al Svidrigajlov rekte kaj malkaŝe por pli forti iriti lin.

Afi, sufiĉe, — subite rckonsciiĝis Svidrigajlov, — mi ja diris a vi... kaj krome, via fratino ja ne povas min toleri.

Ankaŭ tion mi kredas, ke Ŝi ne povas, sed temas ne pri tlo.

ĉu vi kredas, ke Ŝi ne povas? — Svidrigajlov duonfermis la oku lojn kaj moke ridetis. — Vi pravas, ke ŝi min ne amas, sed neniam esti certa pri aferoj ckzistantaj inter gecdzoj aŭ geamantoj. Ĉi tie ĉiam esta anguleto, kiu restas nekonata por la tuta mondo, scd kiu estas konati nur al la du. Ĉu vi ccrtas, ke Avdotja Romanovna al mi kun abomeni rigardis?

Laŭ kelkaj viaj vortoj kaj frazoj, mi dum via rakonto komprenis ke vi ankaŭ nun havas planojn kaj senprokrastajn intencojn pri Dunja kompreneble fiajn intencojn.

ĉu? ĉu mi vere povis elbuŝigi tiujn vortojn? — naivege ektimi; subite Svidrigajlov, tute ne atentinta la epiteton atribuitan al liaj inten coj.

Sed ili ankaŭ nun elbuŝiĝas. Nu kial vi, ekzemple, tiel timas' Kion vi nun subite ektimis?

ĉu mi timas? ĉu mi timas vin? Pli ĝuste vi dcvas timi min, cher ami+. Tamen kicl stuite... Cetcre, mi cbriiĝis, mi tion vidas, mi denove preskaŭ malsekrctiĝis. A1 diablo la vinon. Hcj, akvon!

Li kaptis la botclon kaj senceremonie forĵctis ĝin tra la fenestro. Fi- iipo alportis akvon.

Ĉio estas absurda, — diris Svidrigajlov, akvumante viŝtukon kaj metante ĝin al la kapo, — sed mi vin povas haltigi pcr unu vorto kaj transformi Ĉiujn viajn suspcktojn en polvon. Ekzemplc, Ĉu vi scias, ke mi edziĝas?

Tion vi jam dirls pli frue.

Ĉu mi diris? Mi forgesis. Sed tiam ml nc povis dlri certe, Ĉar mi eĉ ne vidis la fianĉinon, mi nur intencis. Sed nun mi jam havas la fia- nĉinon, kaj la afero cstas farita; se mi ne havus scnprokrastajn aferojn, mi nepre vin kunprenus kaj tuj veturigus al ili, ĉar mi Ŝatus peti vian konsilon. Diable! Restas nur dek minutoj. Jen, vidu la horloĝon; cetere, mi rakontos al vi, ĉar ĝi estas interesa afero, mia edziĝo, en sia speco — sed kien vi? ĉu vi denove foriras?

Ne, nun mi certe ne foriros.

Ĉu vi tute ne foriros? Ni vidu! Vere, mi promenigos vin tien, montros la fianĉinon, sed ne nun, kaj nun vi baldaŭ devos iri. Vi dek- stren, mi — liven. ĉu vi konas tiun Resslifi? ĉuste tiun Resslifi, ĉe kiu mi nun loĝas, ha? Ĉu vi aŭdas? Ne, aŭdu, jen tiu pri kiu oni parolas, ke la knabino, en la akvo, vintre, ĉu vi min aŭdas? ĉu vi aŭdas? Nu, ŝi ĉion por mi bakis. Vi — ŝi diris — tiel enuas, prefere distriĝu iom. Ja mi estas homo sombra kaj enua. ĉu vi pensas, ke mi estas ĝoja? Ne, sombra — mi ne nocas, sed sidas en angulo; okazis, ke eĉ tri tagojn oni ne povis min paroligi. Sed tiu kanajlino Rcssliĥ, mi diras al vi, ŝi ja kion planas: mi edziĝos, forlasos la edzinon kaj forveturos, kaj la ed- zino venos al ŝia dispono, kaj ŝi tuj ŝin engaĝos, ĝuste por nia medio kaj eĉ por pli alta. ŝi rakontis, ke estas certa senila patro eks-oficisto, li sidas en fotelo kaj jam la trian jaron li ne povas movi la krurojn. Estas ankaŭ la patrino, damo tre prudenta, do — la patrino. Ilia filo oficas ie en provinco kaj ne helpas ilin. Unu filino edziniĝis kaj ne vi- zitas ilin. Ili havas du etajn nevojn (la propraj familianoj ne sufiĉas), kaj prenis el gimnazio knabinon, sian duan filinon, kiu ankoraŭ ne finis la kurson. Post unu monato Ŝi havos dek ses jarojn, do — post unu mo- nato ŝi rajtos edziniĝi. Edziniĝi al mi. Ni veturis. Tie estis tre ridinde, mi prezentis min: bienulo, vidvo, kun konata nomo, kun bonaj iigoj, kun kapitalo. Kio do, ke mi havas kvindek, scd Si cĉ ne dek scs jarojn? Kiu nun pri tio atentas? Sed ja tio estas alloga, Ĉu? Ja alloga, ha-ha! Se vi vidus, kiel mi ckparolis kun la gepatroj. Oni eĉ pagus por vidi min en tiu tempo. Si eliris, riverencis. Vi povas ŝin imagi: ncdisvolvita florbu- rĝono, ankoraŭ cn kurta robcto, Ŝi ruĝiĝas kaj ckflamas kiel aŭroro (cer- te, Ŝi jam sciis). Mi nc scias vian opinion pri la virinaj vizaĝoj, sed, laŭ mi, tiuj dek ses jaroj, tiuj ankoraŭ infanaj okuloj, tiu timido, tiuj larmoj de V pudoro — laŭ mi tio pli bonas oi la bclcco, kaj Ŝi ja estas aldone vcra biido!.. Blondaj harctoj, Ŝafc buklitaj, pufctaj lipctoj, la kruretoj — vcra trezoro. Do, ni konatiĝis, ml anoncis, ke mi rapidas pro la hejmaj cirkonstancoj, kaj sckvatage, antaŭhicraŭ, lli nin bcnis. Post tiam, ve- nante mi tuj ŝin sidigas sur miajn gcnuojn kaj nc formctas Ŝin de tie... ŝi aŭrorc ruĝiĝas, kaj mi ĉiuminute Ŝin kisas. La patrino, kompreneble, klarigas, ke jcn cstas la edzo kaj tiel devas esti: unuvorte — dolĉa vivo! Kaj tiu nuna fianĉa stato eble estas vere pli bona ol la edza. Kiel oni diras: La naturc ct la vĉritĉ![30] Ha-ha-ha! Mi kun ŝi dufoje interparolis — ŝi ne tro stultas, foj-foje ŝi ĵctas al mi sekretan rigardon, kvazaŭ ar- digante min. Ĉu vi scias, ke ŝia vizaĝo similas tiun de Madono de Ra- faelo? Ja la vizaĝo de Siksta Madono estas fantasta, la vizaĝo de fune- branta beatulino, ĉu vi atentis? Nu, kaj plu simile! La sekvan tagon post la beno mi aĉetis por unu kaj duona miloj da rubloj kaj alveturigis al ili: diamantajn juvelojn, perlan juvelujon kaj arĝentan virinan tualetan skatolon, jen tiel grandan, kun ĉiaj ĵuĵuoj, tiel ke eĉ ŝia madona vizaĝo raĝiĝis. Hieraŭ mi surgenuigis ŝin, eble iom tro senceremonie, kaj ŝi tuj ekflamis, la larmoj ekŝprucis, sed ŝi ne volas montri siajn sentojn, kaj mem tute brulas. Kiam ili foriris por unu minuto, kaj mi restis kun ŝi duope, ŝi subitc ĵetis sin sur mian kolon (unuafoje), brakumis min per ambaŭ brakoj, kisis kaj ĵuris, ke ŝi estos mia obeema, fidela kaj bona edzino, ŝi faros min fcliĉa, uzos por mi sian tutan vivon, ĉiun minuton de sia vivo, ofcros ĉion, ĉion, kaj kompense ŝi volas havi sole mian esti- mon; kaj ŝi diras: "mi nenion, nenion bezonas, ne necesas donacoj!" Konsentu, ke aŭdi tiun konfeson de tia dekses-jara anĝeleto, en tula ro- beto, kun flirtantaj bukloj, kun ruĝo de 1' knabina honto kaj kun larmoj de entuziasmo cn ta okuloj — konsentu, ke tio estas tre alloga. Ja vere alloga, ĉu? Ja ĝi vaioras ion, ĉu? Ja valoras! Nu... aŭskultu... ni veturu al mia fianĉino... nur ne nun!

Do, tiu monstra difercnco cn la aĝo kaj cvolu-nivelo vekas en vi volupton! Ĉu vi efektive ticl cdziĝos?

Kial do ne? Nepre. Ciu mcm pri si zorgas, kaj plcj gaje vivas ĝuste tiu, kiu sukcesas trompi ĉiujn plcj bone. Ha-ha! Sed kicl vi tiel jungiĝis en la virton? Kompatu, patro mia, mi cstas pekema. He-he-he!

Tamen vi prizorgas la infanojn de Katerina Ivanovna. Ceterc... cetere, vi havis por tio iujn kaŭzojn... mi nun ĉion komprenas.

La infanojn mi vere amas, mi egc amas la infanojn, — ekridis Svidrigajlov. — Ci tie mi povas cĉ rakonti al vi kuriozan cpizodon, kiu ankoraŭ daŭras. Veninte ĉi tien, jam en la unua tago mi vizitis kelkajn kloakojn, mi post sep jaroj soifis ilin. VerŜajne vi rimarkis, ke mi ne ra- pidas aliĝi al miaj iamaj amikoj kaj konatoj. Kaj mi penos laŭeble longe resti sen ili. En la vilaĝo de Marfa Pctrovna min mortige turmentis re- memoroj pri tiuj mistcraj lokoj kaj lokaloj, en kiuj kompetenta homo po- vas multon trovi. Diablo prenu! La popolo drinkas, klcra junulo pro far- niento forbrulas en ncrealigeblaj sonĝoj kaj revoj, kripligas sin per teo- rioj; de ie venis judoj, amasigas monon, kaj ĉiuj ceteraj diboĉas. Tiel odoris al mi tlu ĉi urbo de la unuaj horoj sian konatan aromon. Mi ha- zarde trafis al tiel nomata danc-vespero — en tcrura kloako (kaj mi ĝuste Ŝatas tiujn malpurajn kloakojn). Kompreneble estas kankano, kiu en mia tempo mankis. Jes, en tio ĉi estas progrcso. Subite mi rimarkis knabinon, eble dektrijaran, ĉarmc vcstitan, kiu dancis kun iu virtuozo, vizaĝ' al vizaĝe. Sur seĝo ĉe la muro sidis Ŝia patrino. Vi ja povas imagi kiel aspektas la kankano! La knabino konfuziĝas, ruĝiĝas, fine ofendiĝas kaj ekploras. La virtuozo kaptis Ŝin kaj komencis ŝin tumi kaj mcm dan- caĉis antaŭ Ŝi, ĉiuj ridegas — en tiuj momentoj al mi plaĉas nia publiko, eĉ la kankana publiko — kaj krias: "Estas bone. Tiel plu! Ke ne necesas veni kun infanoj!" Mi fajfas pri tio kaj por mi tute ne gravas ĉu oni lo- gike aŭ nelogike sin konsolas. Mi tuj trovis mian rolon, sidiĝis apud la patrino kaj ekparolis pri tio, ke mi mem estas aliurbano, kaj ĉi tie ĉiuj estas malkleruloj, kiuj scias nek distingi la verajn virtojn, nek havi de- can estimon; mi aludis, ke mi havas multan monon kaj invitis ilin veturi per kalcŝo, venigis ilin hejmen, konatiĝis. III ĵus venis kaj luas iun ka- ĝon. Si diris, ke ili — la patrino kaj la filino — konsideras konatiĝon kun mi kiel honoron. Mi sciiĝis, ke ili havas nenion kaj venis por plendi en iu oficejo kaj mi proponis mian helpon. Mi eksciis, ke ili erare veturis al tiu vespero, kredante, kc tie oni vere instruas dancadon; miaflanke mi proponis hclpi al edukado de la juna fraŭlino, al instruado de la franca lingvo kaj dancado. Ŝi akccptis jubile, kiel honoron. Ni plu sub- tenas la rilatojn... Se vi volas, ni ilin vizitos, sed ne nun!

Lasu jam, lasu viajn fiajn anekdotojn, vi — malĉasta, kovarda kaj lasciva homo.

Jen, Ŝillero, Ŝillero, ŝillero! Oŭ va-t-elle la vertu se nicher?[31]13 Ce- tere, mi speciale tiaĵojn rakontas al vi por aŭdi viajn eksklamaciojn. Vera ĝuo!

Komprencble, ĉu mi mem por mi ne estas ridinda? — malice bal- butis Raskoljnikov.

Svidrigajlov plenvoĉe ridegis. Poste li krie vokis Filipon, pagis kaj ek- staris.

Kiel ebria mi estas, assez causĉ![32] — li diris. — Vera ĝuo!

Kompreneblc vi sentas ĝuon, — Raskoljnikov ekkriis ankaŭ sta- riĝante, — ĉu por la trivita diboĉulo ne estas ĝuo ĉc la nunaj cirkon- stancoj rakonti pri tiuj aventuroj al la homo, kia mi? — mi konsideras iun monstran intencon el la sama spcco... ĉi ardigas!

Eĉ se tiel, — Svidrigajlov respondis kun certa miro rigardante al Raskoljnikov, — eĉ se ticl, ankaŭ vi cstas vera cinikulo. Vi prezentas tre grandan materialon. Vi povas multon konscii, sed ankaŭ fari vi povas multon. Sed, sufiĉe. Mi sincere bedaŭras, ke mi malmulte parolis kun vi, sed vi ja ne foriros de mi... Nur atendu iom.

Svidrigajiov ekiris. Raskoljnikov sekvis lin. Tamen Svidrigajlov ne estis trc ebria, la vino vaporigis la kapon por nclonge, kaj nun la ebrio estis forlasanta lin. Li estis pri io pensanta, pri io ege grava kaj lia frun- to suikiĝis.

Evidente io emociis kaj angorigis Iin. En sia rilato al Raskoljnikov li en la lastaj minutoj icl subite ŝanĝiĝis. Raskoljnikov rimarkis tion kaj ankaŭ alarmiĝis. Svidrigajlov vekis en li suspekton kaj li decidis lin post- sekvi.

Ili venis sur la trotuaron.

Do, vi iros dekstren, sed mi — liven; ne, eble, inverse, sed — adieu, mon plaisir[33], ĝis la agrabla revido.

Kaj 11 ekiris dekstren, al Sennaja.

Raskoljnikov sekvis lin.

Kion ĝi signifas? — kriis Svidrigajlov, returnante sin, — mi, ŝaj- ne, diris al vi...

6i signifas, ke nun mi ne forlasos vin.

Kie-e-el?

Ili haltis kaj dum unu minuto esploris unu la atian, kvazaŭ mezu- rante pcr la okuloj.

El vlaj duoncbrlaj rakontoj ml deftnltlve konkludis, — bruske tra- nĉis Raskoljnikov, — ke vl ne nur ne rezignis viajn fiegajn intcncojn pri mia fratino, sed vi eĉ pli ol iam cstas okupanta sin pri lli. Mi scias, ke hodiaŭ matene mia fratino riccvis iun lcteron. Vi neniel povis sldi sur- loke... Eble vi povis laŭvoje trovi iun edzinon, scd tio signifas nenion. Mi deziras persone ccrtiĝi...

Raskoljnikov apenaŭ povus formuli, kion li mem dcziras, kaj pri kio nome li deziras ccrtiĝi persone.

Tre interese! Ĉu vi volas, ke mi alvoku policiston?

Voku.jam!

Ili denove staris vid-al-vide ĉirkaŭ unu minuton. Finfine, la vizaĝo de Svidrigajlov ŝanĝiĝis. Kompreninte, ke Raskoljnikov ne timas la mi- nacon, li subite akceptis tre gajan kaj amikan mienon.

Kia vi estas! Mi intence ne parolas-kun vi pri via afero, kvankam min, certe, la scivolemo turmentas. Fantasta afercr. Mi decidis. fari tion alifoje, sed vi, vere, kapablas tenti eĉ mortinton... Nu, ni iru, sed mi anticipe diras, ke nun mi iros hejmen por unu minuto, mi prenos mo- non, ŝlosos la pordon, luos fiakron kaj veturos al la Insuloj por la tuta tago. ĉu vi vere volas kuniri?

Dume mi iros en la loĝejon, tamen ne al vi, sed al Sofja Semjo- novna por pardonpeti pro mia neĉeesto en la sepulto.

Laŭplaĉe, sed Sofja Semjonovna ne estas hejme. ŝi kondukis la infanojn al certa damo, nobela oldulino, mia mainova konatino, khi re- sponsas pri orfejoj. Mi ravis Ŝin, paginte pro ĉiuj tri birdidoj de Katerina Ivanovna, ankaŭ por la orfejoj mi oferis monon. Fine_ mi rakontis al Ŝl ia historion de Sofja Semjonovna, kun la honoraj detaloj, kaŝlnte nenion. La efiko cstas nepriskribebla. Tial Ŝi jam hodiaŭ estis invitlta rekte en certan hotelon, kie provizore rezidas mia damo, venlnta el sia viiao.

Malgraŭ tio mi eniru.

Kiel vi volas, sed mi ne estas via kamarado — ĉu tio por mi gra- vas? Jen ni baldaŭ venos. Respondu, Ĉu mi pravas, ke vi tial suspekte rigardas al mi, ĉar mi estas tiel delikata kaj ĝis nun ne incitis vin per demandoj... ĉu vi komprenis? Tio, mi vetas, Ŝajnas al vi eksterordinara! Do, ĉu mi ankaŭ estonte estu delikata?

Kaj kaŝaŭskultu post la pordo!

Ha, jen vi pro kio! — Svidrigajlov ekridis, — mi vere mirus, se vi post tio ne farus tiun Ĉi rimarkon. Ha-ha! Eble mi ion komprenis el tio, kion vi tiam... petolis... kaj rakontis pri tio al Sofja Semjonovna, tamen ĉu tio sigrilfas lon? Eble ml estas tiel postrcstinta homo, ke ml jam povas kompreni nenion. Klarigu, je Dio, karulo. Klerigu min per la modernaj mctodoj.

Nenion vi povus aŭdi, vi Ĉiam mensogas!

Temas ne pri tio, ne pri tio, kvankam — cetcre — mi ion aŭdis, sed pri tio, kc vi ĉiam ĝemas kaj suspiras. Ja en vi ĉiuminute Ŝillero konfuziĝas. Kaj nun jcn: ne aŭskultu ĉe la pordo. Se tiel, iru kaj anoncu al la aŭtoritatoj, ke, jen — al mi okazis tia afero: en mia teorio aperis erareto. Scd, se vi kredas, ke oni ne povas aŭskulti ĉe la pordo, tamen oni povas por sia plezuro draŝi oldulinojn per io ajn — do, forveturu plej rapide al Ameriko. Kuru, junulo! Eble vi ankoraŭ havas tempon. Mi diras sincere. Ĉu mono mankas? Mi pagos vian vojaĝon.

Pri tio mi tute ne pcnsas, — li interrompis kun abomeno.

Mi komprenas (cetere, ne zorgigu vin; se vi ne volas — ne parolu multon), mi komprenas kiujn demandojn vi kutimas havi: ĉu moralajn? Demandojn pri la homo kaj civitano? Sed vi fajfu pri ili, por kio vi ilin nun bezonas? He-he! Ĉu pro tio, ke vi ankoraŭ estas kaj civitano kaj homo? Sc cstus tiel, ne necesus do eĉ ekagi, ne necesus malproprajn aferojn iniciati. Nu, pafu vin — aŭ vi ne volas?

Vi ŝajne volas min specialc iriti, ke mi nun forlasu vin...

Jen folulo, sed ni jam venis, bonvenu al la ŝtuparo. Vidu, jen ia pordo dc Sofja Semjonovna — tie estas neniu! ĉu vi ne kredas? Deman- du al Kapernaumova, ŝi fordonas la Ŝlosilojn. Jen estas mem sinjorino Kapernaumova. Ha? Kio? (Ŝi surdetas). Ĉu Ŝi foriris? Kien? Do, ĉu vi aŭdis? Ŝi foriris kaj eble ne revenos ĝis malfrua vespero. Do, iru al mi. Ja vi volis ankaŭ min vizitl? Do, ni cstas Ĉe mi. Madame[34] Resslih ne estas hejme. Tiu virino dronas en siaj klopodoj, sed ŝi estas bona virino, mi certigas vin... Eble ŝi povus esti por vi utila, se vi estus iom pli pru- denta. Do, vidu: mi prenas en la tirkesto tiun ĉi bankbileton (jen kiom multajn mi ankoraŭ havas!) kaj mi ĝin hodiaŭ portos al ŝanĝisto. Plu perdi tempon mi ne povas. Ĉu vi vidis? Mi ŝlosas la tirkcston, ŝlosas la loĝejon, kaj ni dcnove estas sur la ŝtuparo. ĉu vi volas, ke ni iuu fia- kron? Mi ja iros al la Insuloj. Ĉu vi volas promeni fiakrc? Do, mi prenas tiun ĉi fiakron al Jelagin. Kio? Vi furiozas? Nc eltcnis? Ni veturu, ne gravas. Eble baldaŭ pluvos, ne gravas, ni levos la kovrumon...

Svidrigajlov jam sidis en la kalcŝo. Raskoljnikov dccidis, ke suspektoj liaj estas senbazaj, almenaŭ en tiu ĉi minuto. Ne rcspondinte li sin tur- nis kaj ekiris rccn direkte al Sennaja. Se li almenaŭ unufoje retrorigar- dus, li sukcesus vidi, ke Svidrigajlov vcturinte ne pli ol cent paŝojn pagis al la fiakristo kaj surtrotuariĝis. Sed Raskoljnikov jam nenion povis vidi kaj turnis flanken. Profunda abomeno pclis lin for de Svidrigajlov. "Scd Ĉu mi poviS, eĉ por unu momento, atendi ion alian dc tiu kruda krimulo, de tiu lasciva diboĉulo kaj fiulo!" — li ncvole elkriis. Tamcn sian juĝon Raskoljnikov faris tro rapide kaj facilanime. En la konduto de Svidrigaj- lov estis iu originaleco, se ne mistero. Koncerne la fratinon, Raskoljni- kov restis plu firme konvinkita, ke Svidrigajlov ne volas lasi Ŝin en tran- kvilo. Sed por li estis tro peze kaj netolercble pensi kaj repensi tion ĉi.

Restinte sola, li laŭ sia kutimo post dudeko da paŝoj falis en pro- fundan mediton. Veninte sur la ponton, li haltis ĉe la parapeto kaj fiksis la rigardon sur la akvo. Sed apud li staris Avdotja Romanovna.

Ili rcnkontiĝis ĉe la eniro de la ponto, sed li preteriris, ne rimarkinte Ŝin. Duneĉka ankoraŭ neniam vidis lin tia surstrate kaj Ŝi konsterniĝis kaj ektimis. ŝi haltis, ne sciante, ĉu Ŝi voku lin aŭ ne. Subite Ŝi rimarkis, ke el la flanko de Sennaja rapide iras Svidrigajlov.

Sed li Ŝajnis alproksimiĝi mistere kaj singarde. Li ne suriris la pon- ton, sed haltis flanke, sur Ia trotuaro, ĉiel penante, ke Raskoljnikov ne rimarku lin. Li jam delonge rimarkis Dunjan kaj vokis Ŝin permane. AI Ŝi Ŝajnnis, ke li per siaj mansignoj petas ŝin ne voki la fraton, sed lasi lin en paco kaj ke li vokis Ŝin al si.

Dunja faris ĝuste tiel. ŝi nerimarkite preteriris la fraton kaj proksi- miĝis al Svidrigajlov.

— Ni iru pli rapide, — Svidrigajlov diris al Ŝl. — Mi ne deziras, ke Rodion Romanyĉ sciu pri nia rendevuo. Mi jam sidis kun li Ĉi tie en apuda gastejo, kie li mem trovis min, kaj mi nur pene liberiĝis de li.

Li iel eksciis pri mia letero al vi kaj ion eksuspektis. Ja certe ne vi tion diris al li. Se ne vi — kiu do?

Ni jam cstas en alia strato, — interrompis Dunja, — nun la frato ne trovos nin. Mi diras al vi, ke mi ne plu iros kun vi. Rakontu ĉion al mi ĉi tie, ja oni povas ĉion ĉi diri ankaŭ surstratc.

Unue, tion oni neniel povas diri surstratc. Due, vi devas aŭskulti ankaŭ Sofjan Semjonovnan. Trie, mi montros al vi ccrtajn dokumen- tojn... Se vi ne konsentas veni al mi, mi rezignas miajn klarigojn kaj mi tuj foriros. Tamen mi petas vin ne forgesi, ke la interesega sekreto de via amata frato estas komplete en miaj manoj.

Dunja embarasite haltis kaj rigardis al Svidrigajlov per sia boranta rigardo.

Kion vi timas? — ii rimarkis trankvile, — la urbo estas ne kiel vilaĝo. Kaj en la viiaĝo nocis vi min, sed ne mi vin, sed ĉi tie...

Ĉu Sofja Semjonovna estas avertita?

Ne, mi ne diris al ŝi eĉ unu vorton, kaj mi eĉ ne tute certas, ke ŝi estas hejme. Cetere, evidente ŝi devas esti hejme. Hodiaŭ ŝi estis en sepulto de sia parencino: ne estas taŭga tago por viziti gastojn. ĉis ccrta tempo mi volas al neniu rakonti pri tio, mi eĉ iom pentas, ke mi skribis al vi. En tiu ĉi afero eĉ tute eta preteratento egalus al denunco. Mi loĝas ĉi tie, en tiu ĉi domo, al kiu ni venas. Jen la kortisto de nia domo, li min bonege konas, jen li riverencas; li vidas, ke mi iras kun virino kaj, certe, li sukcesis rimarki vian vizaĝon, kaj tion vi konsideru, se vi tre timas kaj suspcktas min. Pardonu, ke mi parolas tiel krude. Ĉi tie mi luas ĉambron. Sofja Semjonovna loĝas post muro, ankaŭ ŝi luas ĉam- bron. La tutan etaĝon okupas luantoj. Kial vi timas kiel infano? ĉu mi vere estas tiel timiga?

La vizaĝo de Svidrigajiov mienis indulgeman rideton, sed li nur pene faris tion. Lia koro bategis kaj lia spirado obstrukciiĝis. Li intence pa- rolis laŭte por kaŝi sian kreskantan emociiĝon, ĉar ŝin tro agacis lia ri- marko pri tio, ke ŝi timas lin kiel infano, kaj kc li estas tiel timiga por ŝi.

Svidrigajlov haltis ĉe la loĝejo de Sonja.

Permesu al mi demandi pri ŝi. Mankas. Jen malsukceso! Sed mi scias, ke ŝi povas veni tre rapide. Evidente ŝi foriris al certa damo pro la orfoj. Ilia patrino mortis. Ankaŭ mi engaĝis min en ĉi aferon kaj faris kelkajn dispoziciojn. Se Sofja Semjonovna ne revenos dum dek minutoj, mi sendos, ŝin al vi jam hodiaŭ, se vi volas. Jen estas mia loĝejo. Jen miaj du ĉambroj. Post ia pordo lokiĝas mia luigantino, sinjorino Ressiiĥ. Nun rigardu ĉi tien. Mi montros al vi miajn ĉefajn dokumentojn: tiu ĉi pordo de mia dormcjo kondukas al du absolutc vakaj, lucblaj ĉambroj. Jen estas ili... Vi devas rigardi pli atcnte...

Svidrigajlov havis du grandajn meblitajn ĉambrojn. Duneĉka malfide ĉirkaŭrigardis, scd ŝi trovis ncnion specialan en la situo kaj aranĝo de la ĉambroj, kvankam io estis rimarkcbla: ekzemple, la loĝejo de Svidri- gajlov lokiĝis inter du neloĝataj apartamentoj.

Eniro al lia loĝejo cstis ne el la koridoro, sed tra du, preskaŭ vakaj, mastrinaj ĉambroj. Svidrigajlov malŝlosis la dormejan pordon kaj montris al Duneĉka vakan, lueblan loĝejon. Duneĉka haltis sur la sojlo, ne kom- prenante, kial ŝi estas invitata rigardi, sed Svidrigajlov rapidis kun kia- rigo:

Jen, rigardu ĉi tien, en la duan grandan ĉambron. Vidu tiun por- don, ĝi estas ŝlosita. Apud la pordo staras seĝo, unusola seĝo en la du ĉambroj. Estas mi, kiu alportis ĝin el mia loĝcjo por aŭskulti pli opor- tune. Tie post la pordo staras la tablo de Sofja Semjonovna ĉe kiu ŝi sidis kaj konvcrsaciis kun Rodion Romanyĉ. Kaj mi ĉi tie subaŭskultis, sur la seĝo, dum du sinsekvaj vesperoj, ambaŭfoje po du horojn. Certe, mi povis ion ekscii, kiel vi pensas?

Ĉu vi subaŭskultis?

Jes, mi subaŭskultis. Nun ni iru al mi, ĉar ĉi tie ne eblas sidi.

Li kondukis ŝin dcnove en sian unuan ĉambron, kiu servis al li kiel

salono, kaj invitis ŝin sidiĝi sur seĝon. Li mem sidiĝis ĉe la alia tablo- flanko, je unu klafto de ŝi, sed en liaj okuloj verŝajnc jam ekbrilis flamo, kiu iam tiel timigis ŝin. Duncĉka tremeris kaj refoje malfide ĉirkaŭrigar- dis. ŝia gesto estis kontraŭvola — evidente ŝi ne volis veki malfidon al si. Finfine ŝin mirigis la soleca situo de la loĝejo de Svidrigajlov. Ŝi ek- volis demandi, ĉu lia mastrino estas hejme, sed ŝi ne dcmandis pro sia fieremo. Ankaŭ alia sufero, multe pli granda ol timo pri si mem, estis en ŝia koro. Ŝi tre suferis.

Jen via letero, — ŝi ekparolis metinte ĝin sur la tablon. - ĉu eblas tio, pri kio vi skribis? Vi aludas krimon, kvazaŭ faritan de mia frato. Vi aludis tro klare kaj nun vi ne rajtas rifuzi. Sciu, ke jam antaŭe mi aŭskultis tiun ĉi stultan fabelon, kaj mi kredas neniun vorton pri ĝi. Temas pri fia kaj ridinda suspekto. Mi scias tiun ĉi historion, scias kiel kaj kiai ĝi estis elpensita. Vi rie povas havi iujn pruvojn. Vi promesis pmvi — parolu! Sed sciu anticipe, ke mi ne kredas al vi! Mi ne kredas!

ŝi diris tion haste, rapidante kaj por unu momento ŝian vizaĝon ko- vris ruĝo.

Se vi ne krcdus al mi, ĉu povus okazi, ke vi riskus veni soia al mi? Kial vi venis? ĉu nur pro la scivolo?

Ne turmentu min, sed parolu, parolu!

Vi estas sendube kuraĝa fraŭlino. Ver-vere, mi kredis, ke vi petos sinjoron Razumiĥin akompani vin ĉi tien. Sed li estis nek kun vi, nek apud vi, ja mi observis: estas aŭdace, do — vi deziris kompati vian fra- ton. Cetere, en vi ĉio estas dieca... Koncerne vian fraton, do — kion mi rakontu al vi? Vi mem ĵus vidis lin. Kia li estas?

Sed vi ja bazas vin ne sur tio?

Certe ne sur tio, sed sur liaj propraj vortoj. Dum du sinsekvaj vesperoj li venis ĉi tien al Sofja Semjonovna. Mi montris al vi, kie ili sidis. Li faris antaŭ ŝi plenan konfeson. Li estas murdinto. Li murdis la oldan oficistinon, uzuristinon ĉe kiu li mem lombardis. Li murdis ankaŭ ŝian fratinon, revendistinon Lizaveta, kiu hazarde aperis post la murdo de r fratino. Li murdis ilin ambaŭ per hakilo, kiun Ii alportis kun si. Li ilin murdis por priŝteli, kaj li priŝtelis, prenis monon kaj iujn aĵojn... Tion ĉi li mem rakontis al Sofja Semjonovna, kiu sole scias lian sekre- ton, ŝi partoprcnis en ia murdo nek age, nek vorte; male, ŝi teruriĝis samkiel vi nun. Estu trankvila, ŝi ne perfidos iin.

Tio ne estas ebla! — balbutis Duneĉka per la blankiĝintaj lipoj rigidaj. ŝi anhclis, — povas ekzisti neniu, eĉ la plej eta, kaŭzo nek pre- teksto... Estas mensogo! Mcnsogo!

Li priŝtelis, jcn la kaŭzo. Li prcnis monon kaj aĵojn. Vere, laŭ liaj vortoj, li utiligis nck la monon, nek Ia aĵojn, sed portis ilin sub iun ŝtonon, kie nun ili kuŝas. Pro tio, ke li ne kuraĝis uzi ilin.

Sed ĉu estas eble, ke li povis ŝteli, rabi? Ĉu li povis ekpensi pri tio? — kriis Dunja kaj forsaltis de la seĝo. — Vi ja konas lin, ĉu vi vidis lin? Ĉu li povis iĝi ŝtelisto?

Ĉi tie, Avdotja Romanovna, estas miloj kaj milionoj da ebloj kaj kombinoj. Ŝtelisto ŝtelas, sciante pri sia fieco, sed mi aŭdis pri nobla viro, kiu priŝtelis poŝtejon; eble li vere pensis, ke li faris bonan aferon. Kompreneble, ankaŭ mi ne kredus, samkiel vi, se tion dirus iu flankulo. Sed al miaj propraj oreloj mi ja kredis. Ankaŭ la kaŭzojn li klarigis al Sofja Semjonovna, sed ŝi eĉ ne kredis al siaj propraj oreloj, sed al la okuloj ŝi fine kredis, al siaj propraj okuloj. Ja li mem persone ĉion kla- rigis al ŝi.

Sed kiuj kaŭzoj?

Estas longa afero, Avdotja Romanovna. Kiel mi esprimu min? Ĉi tie estas siaspeca tcorio, mi komprenas ĝin, ke, ekzemplc, aparia krimo permeseblas, se la ĉcfa celo cstas bona. Ja nur unu krimo kaj cent bonaj aferoj. Certe al juna viro virta kaj supermezure ambicia estas ofende konscii, ke, se li havus — ekzemple — tri mil rublojn, lia tuta kariero, tuta futuro, tuta vivcclo formiĝus aliel, tamen li ne havas tiujn tri mi- lojn. Aldonu lian incitiĝon pro la malsato, pro la malvasta Ĉambro, pro la ĉifonoj, pro la klara konscio pri sia socia stato kaj pri la situacio de la patrino kaj fratino. Sed pli ol tio: ambicio, ficro kaj ambicio, sed nur Dio scias, eblc havante pli bonajn ecojn... Mi ja ne akuzas lin, bonvolu ne pensi, ĝi ne estas mia afcro. Estas plia teorio — tute ne elstara — laŭ kiu la homoj dividiĝas je materialo kaj je la apartaj homoj, pro kies alta stato por ili ne ekzistas leĝoj; male, ili mem verkas leĝojn por la ceteraj homoj, por la materialo, por la rubaĵo. Ne gravas, ordinara tco- rieto; une theorie comme une autre[35]. Lin tcrurc logis Napoleono, pli ĝuste lin logis, ke tre multaj geniaj homoj ne atentis apartajn krimojn, sed ili senmedite transpaŝis ilin. Li imagis, ŝajne, ke ankaŭ li estas ge- nia homo — almenaŭ dum certa tempo li estis pri tio konvinkita. Li tre suferis kaj plu suferas, ke li sukcesis verki la teorion, sed li ne povis transpaŝi senmedite, sekve li ne estas homo genia. Kaj por la juna am- bicia viro tio estas humiliga, precipe en nia tempo.

Sed rimorsoj? Ĉu vi rifuzas al li la moralan senton? Ĉu li estas tia?

Ah, Avdotja Romanovna, nun ja ĉio nebuliĝis, kvankam ncniam io estis en bona ordo. La rusaj homoj estas tre vastaj, Avdotja Roma- novna, vastaj kiel ilia iando, kaj ili ege inklinas al ĉio fantasta kaj sen- orda. Sed malfeliĉas esti vasta sen speciala^ genieco. Ĉu vĥ memoras, kiel multe ni samspece kaj samteme konversaciis duope^-sidante dum vespe- roj en la ĝardcno! Kiu scias, eble ni parolis ĝuste kiam li ĉi t& kuŝis kaj pripensis sian ideon. En nia klera socio mankas specialaj sanktaĵoj, Avdotja Romanovna, eble iuj laŭ libroj ion kompilas... aŭ ekscias ion eF analoj. Sed ili estas plejparte scienculoj, kaj — ĉu vi scias? — siaspecaj dupoj, kiel ne decas al la monduma homo. Cetere, vt berre scias miajrr ideojn; mi akuzas absolute neniun. Mi estas pigra homo kaj mi agas konsekvence. Sed pri tio ni jam ofte parolis. Mi eĉ havis la feliĉon in- teresi vin per miaj opinioj... Vi tre palas, Avdotja Romanovna!

Mi konas tiun iian teorion. Mi legis artikolon en revuo pri la ho- moj, al kiuj ĉio estas permesata... Sinjoro Razumiĥin donis ĝin al mi...

ĉu sinjoro Razumifiin? Artikolo de via frato? En revuo? Ĉu ekzi- stas tiu artikolo? Mi ne sclis. VcrSajne ĝi estas egc kurioza. Sed kien vi, Avdotja Romanovna?

Ml ŝatus renkontlĝl kun Sofja Semjonovna, — feble dlrii DuneĈka, — klel ml povas venl al 11? Eble II jam venls. M1 devas nepre, tuj vidi Sin. Ŝ1 devas...

Avdotja Romanovna ne sukcesls fini la frazon. ŝia splrado abrupte ĉesis.

Sofja Semjonovna ne revenos ĝis la nokto. Mi tiel pensas. ŝi devus reveni tre rapide, kaj Ŝi ne revenis — do, nur tre malfrue.

Sed vi mensogas! Mi vidas, ke vi... mensogis... vi ĉion mensogisL Mi ne kredas al vi! Mi ne kredas! Ne kredas! — kriis Duneĉka en vera furiozo, tute perdinte la racion.

ŝi preskaŭ svenis sur seĝon, kiun Svidrigajlov sukcesis meti sub Ŝin.

Avdotja Romanovna, kio okazis al vi? Rekonsciiĝu! Jen la akvo. Trinku iom...

Li ŝprucigis al ŝi akvon. Duneĉka ektremis kaj rekonsciiĝis.

Kia forta efiko, — balbutis subnaze Svidrigajlov sombriĝinte, — Avdotja Romanovna, retrankviliĝu! Sciu, ke li havas amikojn. Ni savos lin, ni helpos. Ĉu vi volas, ke mi veturigu lin eksterlanden? Mi havas monon kaj mi povos dum tri tagoj aranĝi por li bileton. Kaj koncerne lian murdon — li ankoraŭ faros multajn bonajn aferojn por ĝin kom- pensi, trankviliĝu. Li ankoraŭ povos fariĝi granda homo. Nu, kio al vi okazis? Kiel vi fartas?

Malica homo. Vi eĉ mokas. Lasu min...

Kien vi? Sed kien?

A1 li. Kie li estas? Ĉu vi scias? Kial tiu pordo estas Ŝlosita? Ni venis tra tiu ĉi pordo, sed nun ĝi estas ŝlosita. Kiam vi sukcesis Ŝlosi ĝin?

417

Ne necesas ja krii al ĉiuj ĉambroj pri tio. Mi tute ne mokas; al mi nur tedis plu paroli samlingve. Sed kien vi nun iros tia? Aŭ vi volas lin perfidi? Vi furiozigos lin, kaj li mem perfidos sin. Sciu, ke oni lin jam gvatas, oni trovis liajn spurojn. Vi nur malsekretigos lin. Atendu: mi lin vidis kaj ĵus mi parolis kun li; ankoraŭ eblas lin savi. Atendu, sidiĝu, ni pripensu kune. Mi invitis vin ĝuste por priparoli la aferon in- ter ni kaj bone ĝin pripensi.

27 3aica3 154T

Kie! vi povas Iin savi? Ĉu lin eblas savi?

ĉio dcpcndas de vi, de vi, nur de vi, — li ekparolis kun la brilaj okuloj, preskaŭ flustre, stumblantc kaj misprononcante vortojn pro la emociiĝo.

Dunja timigite flankiĝis de li. Ankaŭ li tremis tutkorpe.

Vi... unu vorto, kaj li estos savita! Mi... mi Iin savos. Mi havas monon kaj amikojn. Mi tuj lin veturigos, mi mem aranĝos pasporton, du pasportojn. Unu lia, la dua — mia. Mi havas amikojn, konatajn entre- prenistojn. Mi prenos pasporton ankaŭ por vi... por via patrino... kial vi bezonas tiun Razumiĥin? Ankaŭ mi vin amas... Mi vin senfine amas. Permesu al mi kisi randon de via robo, permesu! Permesu! Mi ne povas aŭdi kiel ĝi susuras. Ordonu al mi: faru, kaj mi faros! Mi ĉion faros. Mi faros eĉ neeblon. Mi kredos tion, kion kredas vi. Mi ĉion, ĉion faros! Ne rigardu, ne rigardu al mi tiel! Ĉu vi scias, ke vi mortigas min...

Li komencis deliri. Io okazis al li, io kvazaŭ frapus lian kapon. Dunja salte leviĝis kaj impetis al la pordo.

Malfermu! Malfermu! — Dunja kriis tra ia pordo, vokante iun kaj skuegante la pordon per siaj manoj. — Malfermu! ĉu vere neniu estas tie?

Svidrigajlov ekstaris kaj rekonsciiĝis. Malica kaj rikana rideto malra- pide stampiĝis sur liaj ankoraŭ tremantaj lipoj.

ĉi tie estas neniu, — li diris softe, kun paŭzetoj inter la vortoj, — la mastrino foriris kaj vi vane elspezos la fortojn por kriado: kial vi vane emociiĝas?

Kie estas la ŝlosilo? Tuj malfermu la pordon, tuj, kovarda homo!

Mi perdis la ŝlosilon kaj ne povas retrovi ĝin.

Ha! ĉi estas perforto! — ekkriis Dunja, morte paliĝis kaj ĵetiĝis en angulon, kie ŝi ŝirmis sin per hazarde kaptita tableto. Si kriis, sed Ŝi pikis la rigardon en sian turmentanton kaj atente sekvis ĉiun lian mo- von. Ankaŭ Svidrigajlov ne moviĝis kaj staris kontraŭ Ŝi en la alia ĉam- broflanko. Li jam ekregis sin, almenaŭ de-ekstere. Sed lia vizaĝo plu pa- lis. La rikana rideto ne forlasis lin.

Vi ĵus diris "perforto", Avdotja Romanovna. Se temas pri perforto, vi mem povas vidi, ke mi konvene aranĝis ĉion. Sofja Semjonovna hejme ne estas, Kapernaumov estas malproksime post kvin ĉambroj. Finfine mi estas almenaŭ duoble pli forta ol vi. Krome, mi timas nenion, ĉar vi eĉ poste ne povos plendi: ja vi ne vere volos perfidi vian fraton. Kaj neniu kredos al vi: por kio fraŭiino iris al loĝejo de senedzina viro? Tial eĉse vi oferus la fraton, vi pruvus nenion: tre malfacilos pruvi la perforton, Avdotja Romanovna.

Fiulo! — indigne flustris Dunja,

Kiel vi volas, sed konsidcru, kc mi parolis pri tio cn la aspekto de supozo. Laŭ mia pcrsona opinio vi estas tute prava: perforto estas fia. Mi parolas ankaŭ tial, ke sur via konscienco restos nenio, eĉ se vi... de- cidus savi vian fraton libervole... kicl mi al vi konsilas. Vi simple cedus al la cirkonstancoj, al la forto, se ne eblas sen tiu ĉi vorto. Pripensu, ke la sorto de viaj frato kaj patrino estas en viaj manoj. Kaj mi estos via sklavo... la tutan vivon... mi atendos vin ĉi tie...

Svidrigajlov sidiĝis sur la sofon en okpaŝa distanco de Dunja. Ŝi jam tute ne dubis pri lia neŝancclebla decidemo. Krome, ŝi jam bone konis lin...

ŝi subite elpoŝigis revolveron, streĉis la ĉanon kaj metis la manon kun la revolvero sur la tablon. Svidrigajlov saltis dc sur la loko.

Aha! Jen kiel! — li mirigite kriis, sed kun malica rideto, — nu, tio tute ŝanĝas la aferon! Vi tre faciligas al mi la aferon, Avdotja Ro- manovna! Sed kie vi prenis la revolveron? Eble de sinjoro Razumifiin? Ba! La revolvero estas mia! Malnova konato! Sed kiei mi iam serĉis ĝin!.. La vilaĝaj lecionoj de pafado, kiujn mi havis honoron doni al vi, pasis ne vane.

—_Ne via rcvoivero, sed de Marfa Petrovna, kiun vi murdis, krimulo! En ŝia domo vi havis nenion propran. Mi prenis ĝin, kiam mi komencis suspekti, kion vi kapablas fari. Provu fari ankoraŭ unu paŝon kaj mi ĵuras, ke mi mortigos vin.

Dunja furioziĝis, sed ŝi daŭrigis teni la revolveron preta.

Sed la frato? Mi nur scivolas, — Svidrigajlov demandis, plu sta- rante sur la sama loko.

Denuncu, se vi volas! Staru surlokc! Ne moviĝu! Mi pafos. Vi ve- nenis la edzinon, mi scias, vi mem estas murdinto!

Ĉu vi certas, ke mi ŝin venenis?

Vi! Ja vi mem aludis; vi parolis kun mi pri la veneno... mi ja scias, ke vi veturis por ĝi... ĉe vi ĉio estis preta... Estas nepre vi... Kri- mulo!

Eĉ se tio estus vero, tio okazis pro vi... ĉar vi estis la kaŭzo.

Mensogo! Mi ĉiam malamis vin, ĉiam...

27*

Ehe, Avdotja Romanovna! Vi verŝajne forgesis, kiel en la propa- ganda febro vi jam preskaŭ konsentis kaj langvoris... Mi laŭ okuloj viaj

419

tion vidis; ĉu vi memoras, tiuvespere, kiam lumis la luno kaj trilis naj- tlngalo?

Mensogol — frenezo ekbrills en la okuloj de Dunja, — vl men- sogas, kalumnlantol

Ĉu ml mensogas? Eble vere ml mensogas. Mensogls. Ne necesas memorigi ia vlrlnojn pri tluj aferoj, — II rldetls, — ml sclas, ke vl pafos, bela besteto. Pafu Jam.

Dunja levls la revolveron kaj — morte pala, kun la blanklĝlnta, trc- manta malsupra lipo, kun la grandaj nigraj okuloj, brilantaj kiel fajro — rigardis al II, rezoluta, mezuranta kaj atendanta la unuan movon el Ua flanko. Ankoraŭ neniam ii vidis Sin tia bela. La fajro, sparkinta en Siaj okuloj, kiam Ŝi levis la revolveron, preskaŭ bruligis lin, kaj lia koro dolore kunpremlĝis. Li faris paŝon, kaj eksonis pafo. La kuglo glitis iaŭ liaj haroj kaj frapiĝis en la postdorsan muron. Li haltis kaj softe ekridis:

Pikis la vespo. ĉuste la kapon Ŝi celis... Kio ĝi estas? Sango! — Li eligis poŝtukon por viŝi ia sangon, kiu per streta strieto fluis iaŭ la dekstra tempio — la kuglo evidente tuŝetis la kranian haŭton. Dunja mallevis la revolveron kaj rigardis al Svidrigajlov ne en timo, sed en iu sovaĝa embaraso. Kvazaŭ Ŝi mem ne plu komprenus, kion Ŝi faris kaj kio okazas!

Jen, vi maltrafis. Pafu ankoraŭ — mi atendas, — softe diris Svi- drigajlov, plu ridetante, sed jam iel morne, — ja mi povos vin kapti an- taŭ vi restreĉos la ĉanon!

DuneĈka tremeris, rapide streĉis la ĉanon kaj dcnove levis la revolv- eron.

Lasu min! — Ŝi diris afliktite, — mi ĵuras, ke mi pafos denove... Mi mortigos vin!..

Certe... oni ne povas ne mortigi de tri paŝoj. Sed se vi ne mor- tigos, tiam... — Liaj okuloj ekfulmis, kaj li faris ankoraŭ du paŝojn.

Duneĉka pafis — mispafo!

Vi neakurate Ŝargis. Ne gravas! Tie restas ankoraŭ unu prajmo. Ordigu ĝin, mi atendos.

Li staris je du paŝoj de ŝi, atendis kaj rigardis al ŝi kun sovaĝa re- zoluto, per inflama, arda kaj peza rigardo. Dunja komprenis, ke li pre- feras morti, sed ne forlasi ŝin. "Kaj certe, ŝi mortpafus lin nun de du paŝoj!.."

ŝi subite forĵeis la revolveron.

Forĵetis! — mirigite diris Svidrigajlov kaj reakiris ia spiron. Io kvazaŭ unumomente foriris el lia koro, eble, ne nur la pezo de la mor- totimo, kaj li apenaŭ sentis ĝin en tiu minuto. ĉi estis liberiĝo de alia, pli morna kaj trisla sento, kiun li mem ne povus ĝuste difini.

Li proksimiĝis al ŝi kaj malforte brakumis ŝian talion. Ŝi ne rezistis, sed tremante kiel folio rigardis lin per ia suplikaj okuloj. Li intencis ion diri, sed kvankam liaj lipoj tordiĝis, li povis eldiri nenion.

Lasu min! — suplikis Dunja.

Svidrigajlov tremeris, ŝia peto estis dirita per tute alia tono.

Do, vi ne amas min? — li softe demandis.

Dunja nee kapsignis.

Kaj ne povos. ami?.. Neniam povos? — ii despere flustris.

—■ Neniam! — reflustris Dunja.

Pasis momento de terura muta batalo en la animo de Svidrigajlov. Li rigardis al ŝi per neesprimebla rigardo. Subite li formetis la manon, forturnis sin, rapide venis al la fenestro kaj haltis antaŭ ĝi.

Pasis ankoraŭ unu sekundo.

Jen la ŝlosilo! — li prenis ĝin el la liva poŝo de la mantelo kaj metis ĝin sur ia tablon, kiu staris post li, ne rigardante kaj ne retur- nante sin al Dunja. — Prenu, foriru rapide!..

Li obstine daŭrigis rigardi tra la fenestro.

Dunja aliris la tablon por preni la ŝlosilon.

Pli rapide. Pli rapide! — ripetis al ŝi Svidrigajlov plu ne movante sin kaj ne returniĝante. Sed en tiu"rapide", evidentc sonis iu terura no- to.

Dunja distingis ia noton, kaptis la ŝlosilon, impetis al la pordo, ra- pide malŝlosis ĝin kaj elŝiriĝis el la ĉambro. Post unu minuto, ne kon- sciante sin, ŝi kiel freneza elkuris al la kanalo kaj ekkuris dirckte al la ponto -a.

Svidrigajlov ankoraŭ staris ĉe la fenestro ĉirkaŭ tri minutojn. Poste li lante sin returnis, ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj iom viŝis la frunton per la mano. Stranga rideto misformis lian vizaĝon: malfeliĉa, trista, fe- bla rideto, rideto de P despero. La sekiĝanta sango makulis lian polmon. Li malice rigardis la sangon, poste akvumis viŝtukon kaj lavis per ĝi sian tempion. Al liaj okuloj trafis la revolvero, kiu forĵetite de Dunja flugis al la pordo. 6i estis eta, tripafa, malnova poŝ-revolvero, en kiu restis ankoraŭ du kartoĉoj kaj unu prajmo. Oni povis pafi per ĝi ankoraŭ unu fojon. Li iom pensis, enpoŝigis la revolveron, prenis sian ĉapelon kaj eli- ris.

Tiun ĉi vespcron ii ĝis ia deka horo pasigis vizitante lauviĉe diversajn gastejojn kaj kioakojn. En unu el ili estis trovita ankaŭ Katja, kiu de- nove kantis iun iakean kanton pri tio kiel iu "fiulo kaj tirano",

Ekis kisi Katjan li.

Svidrigajlov drinkigis kaj Katjan, kaj gurdiston, kaj kanzonistojn, kaj iujn du skribistojn. Li konatiĝis kun tiuj du skribistoj nur tial, ke ia na- zo de la unua flankiĝis dekstren, sed de la alia — liven. Tio mirigis Svidrigajlov-on. Ui logis lin en iun ripozparkon, kie li pagis iiian eniron. En la parko estis minca trijara abio kaj tri arbustoj. Krome tie estis kon- struita vauxhall14, prezentanta nuran drinkejon, kie oni servis ankaŭ te- on kaj kie staris kelkaj verdaj tabloj kaj seĝoj. Koruso de fuŝaj kanzo- nistoj kaj iu ebria munkena germano, simila al pajaco, kun ruĝa nazo, ial ege melankolia, estis distrantaj la publikon. La skribistoj ekdisputis kun iuj aliaj skribistoj kaj preskaŭ aranĝis batalon. Svidrigajlov estis elektita kiel ilia juĝanto. Li juĝis ilin dum kvarona horo, sed ili tiel krie- gis, ke estis absolute neeble kompreni ion. Evidente unu el ili ion ŝtciis kaj eĉ sukcesis tion vendi al iu hazarde aperinta judo; sed vendinte li ne voiis dividi la monon kun la kamarado. Fine klariĝis, ke la vendita objekto estis kulereto, aparteninta al la drinkejo. Oni jam komencis ĝin serĉi, kaj la afero komencis serioziĝi. Svidrigajlov pagis ia kuleron, ek- staris kaj foriris el la ĝardeno. Estis ĉirkaŭ la deka horo. Dum la tuta tempo li ne trinkis eĉ unu guton da vino, kaj nur mendis unu glason da teo por respekti la ordon. La vespero estis sombra kaj sufoka. A1 la deka horo el ĉiuj flankoj venis timigaj nuboj; ektondris, kaj komenciĝis pluvego, intensa kiel akvofalo. La akvo falis ne pogute, sed per fluoj vi- pis la teron. Konstante brilis fulmoj, kaj oni povis kalkuli ĝis kvin dum ĉiu eklumo. Tute malseka li venis hejmen, ŝlosis la pordon, malfermis sian tirkeston, disŝiris kelkajn paperojn kaj prenis sian tutan monon. Sovinte la monon en poŝon li intencis ŝanĝi siajn vestojn, sed rigardinte en la fenestron kaj aŭskultinte la tondradon, li prenis la ĉapelon kaj fo- riris ne ŝlosinte la ĉambron. Li direktiĝis rekte al Sonja. ŝi estis hejme.

ŝi ne estis sola; ĉirkaŭ ŝi sidis kvar etaj infanoj de Kapernaumov. Sofja iSemjonovna regalis ilin per teo. Ŝi silente kaj humile akceptis Svi- drigajlov-on, kun miro rimarkis ties malsckajn vcstojn, sed diris nenion. ĉiuj infanoj tuj forkuris en neesprimebla teruro.

Svidrigajlov altabliĝis kaj petis, ke Si sidiĝu apude. ŝi timide pretiĝis aŭskulti.

Sofja Semjonovna, mi eble forveturos en Amerikon, — diris Svi- drigajlov, — kaj ĉar ni nun renkontiĝas, evidente por la lasta fojo, mi venis kun kelkaj dispozicioj. Ĉu vi hodiaŭ vidis tiun damon? Mi scias, kion ŝi diris al vi, ne necesas rerakonti. (Sonja faris iun movon kaj ruĝuĝis). Ŝi ja havas kutimajn manierojn de sia speco. Koncerne viajn gefratojn — ili estas efektive prizorgitaj kaj monon por ĉiu el ili mi do- nis al decaj manoj kun kvitancoj pri la ricevo. Bonvolu preni tiujn kvi- tancojn por ĉiu okazo. Bonvolu preni! Do, tio estas finita. Jen estas tri kvinprocentaj obligacioj, entute por tri mii rubloj. Bonvolu preni iiin por vi, ĝuste por vi, kaj tiu afero restu konata nur de ni, por ke neniu ĝin konu, malgraŭ ĉiuj eventualaj onidiroj. Vi ja bezonos ilin, Sofja Semjo- novna, ĉar pluvivi same por vi estus aĉe, kaj jam tute mankas bezonoj por tia vivo.

Vi jam tro multe donacis al mi, al la orfoj kaj al la mortintino,

ekrapidis Sonja, — kaj, se mi nesufiĉe dankis vin ĝis nun, bonvolu ne konsideri...

Afi, sufiĉe, sufiĉe.

Kaj tiun ĉi monon, Arkadij Ivanoviĉ — mi estas ege danka al vi

mi nun ne bezonas. Mi ĉiam sukcesos min vivteni, ne konsideru tion maldankemo. Sc vi estas tiel bonfarema, prefere donu tiun monon al...

A1 vi, al vi, Sofja Semjonovna, bonvolu ne paroli tro multe, ĉar mi eĉ rapidas. Sed vi ĝin bezonas. Antaŭ Rodion Romanyĉ estas du vo- joj: aŭ kuglo en la frunton aŭ la Vladimira vojo15. (Sonja sovaĝe rigardis al ii kaj ektremis.) Ne emociiĝu, mi ĉion scias de li mem, sed mi ne estas babilulo kaj mi al neniu diros tion. Ja tiam vi bone lin instruis, ke li iru por denunci sin. Tio donus al li senduban profiton. Sed, se li devos iri iaŭ la Viadimira vojo — ja vi sekvos lin, ĉu ne? Ĉu vi sekvos? Kaj, se tiel, do tiu mono estos tre bezonata. Por li bezonata, ĉu vi kom- prenas? Do, donante al vi, mi egale donas al li. Krome, vi jam promesis pagi la ŝuldon al Amalia Ivanovna — mi aŭdis tion. Sofja Semjonovna, kial vi tiel senpripense surprenas tiajn kontraktojn kaj sindevigojn? Ja al tiu germanino ŝuldis ne vi, sed Katerina Ivanovna — tial vi devus fajfi pri la germanino. Ja tiei oni ne povas vivi en tiu ĉi mondo. Nu, se iu vin demandos morgaŭ aŭ postmorgaŭ pri mi (oni certe vin prideman- dos), bonvolu ne mencii pri mia vizito kaj al neniu montru la monon, nek diru, ke mi al vi ĝin donis. Kaj nun — ĝis revido. — Li leviĝis. — Saluton al Rodion Romanyĉ. Cetere: tenu dume vian monon, ekzcmple, ĉe sinjoro Razumifiin. ĉu vi konas sinjoron Razumifiin? Ja vi certe ko- nas. Estas bona viro. Portu ĝin al li morgaŭ aŭ... kiam venos la tempo. Sed nun kaŝu tre bone.

Ankaŭ Sonja saltis de la seĝo kaj timigite rigardis lin. ŝi tre volis diri ion, ion demandi, sed en la unuaj minutoj ŝi nek aŭdacis, nek sciis komenci.

Kiel vi... kiel vi nun dum tia pluvo iros?

Nu, se oni intencas iri al Ameriko, kial oni timu pluvon? He-he! Adiaŭ, kara Sofja Semjonovna! Vivu, longe vivu, ĉar vi utilos por la aliaj. Cetere... diru al sinjoro Raskoljnikov, ke mi petis vin saluti lin. Custe tiel diru: Arkadij IvanoviĈ Svidrigajlov salutas vin. Nepre diru.

Li foriris lasinte Sonjan en konsterno, en timo kaj en iu neklara kaj peza suspektemo.

Poste evidentiĝis, ke tiuvespere, ĉirkaŭ la dek-dua horo, li faris an- koraŭ unu bizaran kaj surprizan viziton. La pluvo ankoraŭ ne ĉesis. Tute maiseka, je dudek minutoj post la dek-unua horo, li venis en la etan loĝejon de la gepatroj de sia fianĉino en la insulo Vasiljevskij, Tria li- nio, Malgranda Avenuo. Post Ionga frapado la pordo estis malfermita, kaj li kaŭzis egan konfuzon, sed Arkadij Ivanoviĉ povis konduti tute ĉar- mege, kaj la unua konjekto (tre sprita) de la prudentaj gepatroj de I' fianĉino, ke Arkadij Ivanoviĉ, verŝajne, tre bele drinkis kaj ne plu kon- scias sin mem — ĝi tuj nuliĝis. La kompatema kaj prudenta patrino de P fianĉino alveturigis cn la rulseĝo la senilan patron, kaj, laŭ sia kuti- mo, ŝi tuj komencis meti flankajn demandojn. (Tiu virino neniam metis rektajn demandojn, sed ŝi ĉiam komence uzis ridetojn kaj frotadon de la manoj kaj poste — se necesis ion ekscii nepre kaj certe, ekzemple: je kiu dato Arkadij Ivanoviĉ degnis fiksi la geedziĝon — ŝi komencis per scivolaj kaj preskaŭ avidaj demandoj pri Parizo kaj ties kortega vivo kaj nur poste ŝi venis laŭvice ankaŭ al la Tria linio de la insulo Vasiljev- skij). Alitempe tio certe donus multan estimon, sed ĉi-foje Arkadij Iva- noviĉ estis en speciala netoleremo kaj nepre decidis vidi la fianĉinon, kvankam komence oni tuj raportis al li, ke ŝi jam ekdormis. Komprene- ble, la fianĉino tuj aperis. Arkadij Ivanoviĉ rekte komunikis al ŝi, ke por kelka tempo li devas pro grava cirkonstanco forveturi el Peterburgo, kaj pro tio li alportis al ŝi dek kvin mil rublojn per arĝento kaj bankbiletoj kaj petas akcepti tion kiel lian donacon, ĉar li jam delonge intencis fari al ŝi iun donaceton antaŭ la nupto. Tiuj klarigoj havis neniun logikan ligon de la donaco kun senprokrasta forveturo kaj urĝa bczono veni pro tio dumpluve kaj noktomeze, sed la afcro rezultis tute bona. Eĉ la ne- cesaj aĥ-ado, demandoj kaj miroj subite fariĝis iel decaj kaj moderaj; tamen la danko estis eldirita tute flame kaj aranĝita eĉ per larmoj de la prudentega patrino. Arkadij Ivanoviĉ stariĝis, ekridis, kisis la fianĉi- non, mankaresis ŝian vangon, certigis ŝin pri la baldaŭa reveno kaj ri- markinte en ŝiaj okuloj krom la infana scivolo ankaŭ ion tre seriozan, mutan demandon, li pripensis, denove kisis ŝin kaj tuj sincere bedaŭris en sia animo, ke la donacon tuj prenos kaj ŝlosos la plej prudenta el ĉiuj patrinoj. Li foriris, lasinte ĉiun en ekstreme emociita stato. Sed la bonkora patrino tuj, duonflustre kaj rapidparole forblovis ilian nekom- prenemon: Arkadij Ivanoviĉ estas granda homo, homo kun aferoj kaj kontaktoj, riĉulo — en lia kapo estas Dio-scias-kio — li decidis veturi kaj veturas, decidis kaj donacis la monon, kaj tial oni ne miru. Kom- preneble, estas strange, ke li venis tute malseka, sed la angloj, ekzem- ple, estas eĉ pli ekstravagancaj; kaj tiuj superklasanoj ĝenerale ne aten- tas parolojn pri si kaj ne faras senbezonajn ceremoniojn. Eble li eĉ in- tence iris tia por montri, ke li timas neniun. Ĉefe, necesas pri tio rakonti al neniu, ĉar ne klaras, kiel ĉio ĉi finiĝos, kaj la monon necesas tuj kaŝi, kaj bonegas, ke Fedosja sidis en la kuirejo, kaj — plejĉefe — oni nenial, nenial, nenial diru ion al tiu kanajlo Ressliĥ kaj simile, kaj simile. Ili sidis interflustrante ĝis la dua horo. La fianĉino, cetcre, foriris por dormi pli frue, mirigita kaj iom trista.

Svidrigajlov ĝuste en la noktomezo trairis la ponton T.16 direkte al la peterburga flanko. La pluvo ĉesis, sed la vento plu hurlis. Li komencis tremi kaj dum unu minuto kun precipa scivolo kaj eĉ demando rigardis al ia nigra akvo de la Malgranda Nevo. Baldaŭ al li ŝajnis tro froste stari super la akvo. Li turniĝis kaj iris al la avenuo B.17 Li iris laŭ la avenuo B. tre Ionge, preskaŭ dum duona horo, kelkfoje stumblante sur la ligna pavimo, sed li ne ĉesis scivole serĉi ion en la dekstra flanko de la avenuo. Preterveturante antaŭ nelonge li rimarkis fine de la avenuo iun sufiĉe grandan lignan hotelon, kies nomo, laŭ lia memoro, similis al Adriapol. Li ne eraris: la hotelo en tiu dezerto estis tiel bone videbla, ke oni ne povis malrimarki ĝin, eĉ en la mallumo. ĉi estis longa, ligna, nigriĝinta domo, en kiu, malgraŭ ia maifrua tempo, ankoraŭ lumis lam- poj kaj rimarkeblis certa viglado. Li eniris kaj mendis ĉambron ĉe iu

Ĉifonulo, renkontita en la koridoro. La Ĉifonulo, pririgardinte Svidrigaj- lov-on skuis sin kaj tuj kondukis lin al fora Ĉambro, malvasta kaj sufo- ka, fine de la koridoro, en angulo, sub Stuparo. Sed alia Ĉambro ne estis, ĉiuj estis okupitaj. La ĉifonulo demande rigardis al li.

Ĉu teo estas? — Svidrigajlov demandis.

Tio eblas, sinjoro.

Kio ankoraŭ?

Bovidaĵo, vodko kaj entreoj.

Portu bovidaĵon kaj teon.

ĉu vi nenion plian bezonas? — la ĉifonulo demandis en iu mal- kompreno.

Nenion! Nenion!

La ĉifonulo foriris tute seniluziigita.

MDo, |i estas bela loko, — Svidrigajlov pensis, — kial mi ne sciis tion? Mi verŝajnc aspektas, kiei revenanto el iu koncertkafejo, jam tra- finta survoje en iun kaĉon. Tamen estas interese, kiuj ĉi tie haltas kaj noktumas?"

Li bruligis la kandelon kaj pli atente ekzamenis la ĉambron. Ci estis ĉelo, tiom eta, ke Svidrigajlov preskaŭ tuŝis per la kapo ĝian plafonon, kun unu fenestro; la lito tre malpuris, ordinara farbita tablo kaj seĝo okupis preskaŭ la tutan spacon. La muroj aspektis kiel kunnajlitaj tabu- loj, kovritaj de trivitaj tapetoj, tiom polvozaj kaj frotitaj, ke, kvankam ilia koloro (flava) estis divenebla, ne eblis kompreni la tapetajn bildojn. Parto de la muro kaj de la plafono estis obiikve detranĉita, kiel kutime okazas en mansardoj, sed ĉi tie super la oblikvo estis ŝtuparo. Svidrigaj- lov starigis la kandelon, sidiĝis sur la liton kaj enpensiĝis. Sed lian atenton logis stranga kaj senĉesa flustrado, foje atinganta krian nivelon, en la najbara ĉelo. La flustrado daŭris, kiam li eniris. Li ekatentis: iu insultis kaj preskaŭ plorante admonis la alian, sed aŭdiĝis nur unu voĉo. Svidrigajlov ekstaris, per ia mano ŝirmis la kandelon, kaj sur la muro tuj ekbriletis fendo; ii aliris kaj komencis rigardi. En la ĉambro, iom pli granda ol la lia, estis du viroj. Unu el ili, sen surtuto, kun krispegaj haroj, staris en ia oratora pozo, disiginte la krurojn por rie perdi ia ek- viiibron kaj, frapante per la mano sian bruston, patose riproĉis la alian, ke tiu estas mizerulo havanta neniun rangon, ke ii eltiris lin ei koto kaj povas forpeli lin, kiam li deziros tion fari, kaj ke li vidas ĉi tie nur la volon de Dio. La riproĉata amiko sidis sur seĝo kaj aspektis kiel homo, kiu ege deziras, sed neniel povas terni. De tempo al tempo li rigardis per la Safaj kaj ncbuligitaj okuloj al la oratoro, sed evidentis, ke li tute ne komprenas, pri kio temas kaj li apenaŭ aŭdis ion. Sur la tablo staris finbrulanta kandelo, preskaŭ malplena karafo da vodko, glasetoj, pano, glasoj, kukumoj kaj ujoj de fortrinkita tco. Atente observinte tiun bildon Svidrigajlov indiferente foriris de la fendo kaj sidiĝis sur ia liton.

La ĉifonulo, reveninte kun teo kaj bovidaĵo, ne povis reteni sin de la ripeta demando: "ĉu eble ankoraŭ ion?", kaj denove aŭdinte nean re- spondon, definitive foriris. Svidrigajlov avide ektrinkis teon por varmiĝi kaj fortrinkis la tutan giason, tamen li ne povis formanĝi eĉ unu viando- pecon pro kompleta perdo de la apetito. Evidente, li komencis febri. Li demetis la mantelon kaj ĵaketon, volviĝis per litkovrilo kaj kuŝiĝis sur la liton. Li sentis angoron: "prcferindas, ke ĉi-foje mi estu sana", — li pen- sis kaj rikanis. En la ĉambro regis sufoko, la kandelo brilis pale, ekstere hurlis vento, ie en angulo gratis muso, kaj en la ĉambro odoris nur per musoj kaj io leda. Li kuŝis kaj revis: pensoj alternis en la kapo, ŝajne, li volis kroĉiĝi al io per sia menso. "Sub la fencstro devas esti iu ĝar- deno, — li pensis, — arboj bruas, sed mi tiel malŝatas la arban bruadon nokte, en ŝtormo kaj mallumo: aĉega sento!" Kaj li rememoris, ke ĵus irante preter la parko Petrovskij li kun abomeno pensis pri ĝi. Cetere, li rememoris ankaŭ pri la ponto T. kaj pri la Malgranda Nevo, kaj lin denove atakis frosto kiel tiam, kiam li staris super la akvo. Neniam en mia vivo mi ŝatis akvon, eĉ ne cn pejzaĝoj, — li denove pensis kaj subite denove rikanis je tiu stranga penso: — ja li, ŝajne, nun devus esti in- diferenta pri ia estetiko kaj komforto, tamen li fariĝis precipe elektema, kiel la besto, kiu nepre serĉas por si la lokon en... similaj okazoj. Ja mi povus tiam turni al Petrovskij! Sed ĝi ekŝajnis al mi tro malluma, frosta, he-he! Ja mi preskaŭ ekdeziris agrablajn sensojn! Cctere, kial mi ne estingas la kandelon? (Li blovestingis ĝin.) La najbaroj ekdormis, — li pensis ne rimarkinte la lumon en ia fendo. — Do, Marfa Petrovna, nun vi estas tute bonvena: mallumo, taŭga loko, originala minuto. Sed ĝuste nun vi ja ne venos..."

Ial li subite rememoris, kiel unu horon antaŭ ia realigo de la plano pri Duneĉka, li rekomendis al Raskoljnikov komisii protektadon de ŝi al Razumifiin: "Verdire, mi tiam nur por pliardigi min parolis — Raskolj- nikov divenis ĝuste. Sed tiu Raskoljnikov estas bela fripono! Kiel multe li surprenis. Granda fripono li povas fariĝi, kiam la stultaĵoj forsaltos el lia kapo, sed nun li tro volas vivi! Koncerne tiun ĉi punkton, la homoj estas fiuloj. Sed prenu lin diablo — li agu laŭplaĉe, por mi ne gravas.

Li piu ne dormis. Iom post iom la imago pri Duneĉka komencis kon- turiĝi antaŭ kaj subite skuoj trais lian korpon. "Ne, tion mi forĵetu, — li pensis rekonsciiĝinte, — necesas pensi pri io alia. Estas strange kaj ridinde: mi neniam sentis al iu malŝaton, eĉ venĝi al iu mi precipe deziris neniam, sed tio estas tre sinistra, tre sinistra! Ankaŭ diskuti mi ne ŝatis, nek tro koleris — ankaŭ sinistre! Kaj kiom multajn promesojn mi al ŝi ja donis — diable! Sed, ebie, ŝi formuelus min iom post iom..." Li denove silentiĝis kaj kunpremis la dentojn: denove antaŭ li aperis Du- neĉka kia ŝi estis, kiam pafinte unuafoje ŝi terure ektimis, mallevis la revolveron kaj, morte pala, rigardis al li, kaj li povus dufoje kapti ŝin, dum ŝi ne kapablus eĉ la manon levi por defendi sin, se li mem pri tio ne memorigus al ŝi. Li rememoris, kiel tiumomente li ekkompatis ŝin kaj lia koro estis kvazaŭ premita... "He, al diablo! Denove tiuj pensoj, ĉion Ĉi necesas forĵeti, forĵeti!"

Li estis jam ekdormanta: la febra tremado mildiĝis, sed io subite ku- ris sur liaj mano kaj kruro sub la kovrilo. Li tremeris: "Diable, ja iu muso! — li pensis, — mi lasis la bovidaĵon surtable..." Li terure ne volis formeti la kovrilon, ekstari, frostiĝi, sed denove io malagrable tuŝis lian kruron. Li forŝiris de si la kovrilon kaj bruligis la kandelon. Tremante pro la frostego li klinis sin por pririgardi la liton — estis nenio. Li skuis la litkovrilon, kaj subite sur la littukon saltis muso. Li ĵetiĝis sur ĝin, sed la muso ne forkurante de la lito zigzagis sur ĝi diversflanken, for- glitis el sub liaj fingroj, trakuris laŭ lia brako kaj subite glitis sub la kusenon. Li forĵetis la k-usenon, sed tuj sentis, ke io saltis sur lian si- non, frotis la haŭton kaj jam estis surdorse sub la ĉemizo. Li nerve ek- tremis kaj vekiĝis. En la ĉambro estis mallume. Li kuŝis sur la lito plu volvita per la kovrilo, post la fenestro hurlis la vento. "Kiel fie!" — li angore pensis.

Li sidiĝis sur la litorando, per la dorso al la fenestro. "Prefere mi tute ne dormu", — li decidis. De la fenestro blovis frosto kaj humido, tial li neŝanĝante la lokon surtiris la litkovrilon kaj volviĝis per ĝi. Li ne bruligis la kandelon. Li pri nenio pensis, kaj li tute ne volis pensi; sed la revoj alternis, fulmis fragmentoj de pensoj, sen komenco kaj sen fino, sen iuj ligoj. Li estis falanta en somnolon. Eble la frosto, aŭ ob- skuro, aŭ humido, aŭ vento hurlanta sub lia fenestro, elvokis en li iun obstinan fantastan inklinon kaj deziron — sed en sia imago li ekvidis florojn. Antaŭ li prezentiĝis ĉarma pejzaĝo. Hela, preskaŭ varma tago. Pentekosto. Riĉa kaj luksa vilaĝa koteĝo, en la angla gusto, dronanta en aromaj florbedoj, ĉirkaŭita de rondaj legombedoj; peroneto volvita de grimpantaj kreskaĵoj kaj situanta inter rozaj bedoj; heia, friska Stuparo kun luksa tapiSo stcrnita sur ĝi kun raraj ĉinaj floroj starigitaj flanke. Li preclpe atentis, ke en la vazoj kun akvo, sur fenestrobreto estas bu- kedoj de blankaj kaj teneraj narclsoj, kllnlĝantaj sur slaj brile-verdaj di- kaj tlgoj kun forta aromo. Ll eC ne volls forirl de 111, sed 11 supreniĝis laŭ la Stuparo al granda, alta salono. Ankaŭ en ĝl Ĉie, Ce fenestroj, Ĉe vaste apertaj pordoj al la leraso, sur la teraso mem — Ĉle estls floroj. Sur la plankoj estis disSutitaj freŝe falĉitaj bonodoraj herboj, la fenestroj estis apertaj, freSa, facila, friska aero penetris en la Ĉambron, blrdoj Ĉlr- pis sub la fenestroj, kaj meze de la salono sur la tabloj, kovritaj per blankaj satenaj tukoj, staris ĉerko. La ĉerko estis tegita per blanka gro- denaplo18, borderita per blanka ruSo. Florgirlandoj volvis ĝin dc ĉiuj flankoj. Kovrite de floroj en ĝi kuSis knabino en blanka tulo; Siaj flek- sitaj manoj, kvazaŭ faritaj el marmoro, estis premitaj al la brusto. Sed ŝiaj nekombitaj haroj, haroj de blondulino, estis malsekaj. Roza krono ĉirkaŭis ŝian kapon. La severa kaj jam rigidiĝinta profilo de ŝia vizago ankaŭ ŝajnis esti farita el marmoro, sed la rideto sur Ŝiaj lipoj plenis de iu neinfana funebro kaj grandega plendo. Svidrigajlov konis tiun kna- binon. ĉe tiu ĉi ĉerko estis nek ikono, nek bruligitaj kandeloj, nek sonis preĝoj. La knabino suicidis per drono. ŝi havis nur dek kvar jarojn, sed ŝia koro estis jam frakasita, kaj ĝi pereigis sin mem, malrespektita de la ofendo, terurinta kaj ŝokinta tiun junan infanecan konscion, ofendo, inundinta per nemeritita honto Ŝian anĝele puran animon, ofendo elŝi- rinta la lastan krion de 1' despero, krion ne aŭditan, sed aroge mistrak- titan en la malluma nokto, en obskuro, en frosto, en humida degelo, kiam hurlis la vento...

Svidrigajlov rekonsciiĝis, stariĝis kaj paŝis al la fenestro. Li palpe tro- vis riglilon kaj apertis la fenestron. La vento furioze enŝiriĝis en la Ĉelon kaj kvazaŭ kovrus per frosta prujno lian vizagon kaj la bruston sub la ĉemizo. Efektive, sub la fenestro estis io simila al ripoz-ĝardeno, prob- able ĉi tie tage kantis kanzonistoj kaj sur la tabloj estis servata teo. Nun de la arboj kaj arbustoj en la fenestron flugis gutoj, estis mallume kiel en kelo, kaj oni apenaŭ povus distingi iujn mallulman makulojn, kiuj si- gnis objektojn. Svidrigajlov kliniĝinte kaj apoginte siajn kubutojn sur la fenestrobreton jam proksimume kvin minutojn fikse rigardis en tiun ne- bulon. Inter la nokto kaj obskuro aŭdiĝis kanona pafo, poste — ankoraŭ unu.

"Aha, signalo! La akvo altiĝas10, — li pensis, — kaj matene la akvo torentos al la malsupraj lokoj, sur stratojn, en kolojn kaj teretaĝojn, malmergiĝos kelaj ratoj, kaj sub la pluvo kaj vento malsekaj homoj ko- mencos sakrante porti sian rubon al la supraj etaĝoj... Cetere, kioma horo estas nun?"

Apenaŭ Ii sukcesis pensi pri tio, iu proksima horloĝo, tiktakante kaj kvazaŭ hastegante, gongis trifoje. "Aha, jam post unu horo ekmate- niĝos!" Kion mi atcndu? Prefere mi nun eliru al Petrovskij, elektu tie iun grandan arbuston, priverŝitan de pluvo tiel, ke post hazarda ektuŝo de ŝultro ĝi aspergas la kapon per miliono da gutoj..." Li faris unu pa- ŝon de P fenestro, riglis ĝin, bruligis la kandclon, surtiris ia ĵaketon, mantelon, ĉapelon kaj eliris en la koridoron kun la kandelo por trovi la ĉifonulon dormantan en iu ĉelo mcze de ruboj kaj kandclstupmoj, pagi la ĉambron kaj foriri el la hotclo. "La plej taŭga minuto, pli bonan ne eblas elekti".

Li longe pendolis laŭ la longa kaj streta koridoro, trovante tie ne- niun, kaj li jam volis laŭte krii, sed subite en malluma angulo, inter malnova ŝranko kaj pordo, li rimarkis ion strangan kaj kvazaŭ vivantan. Li kliniĝis kun la kandclo kaj ekvidis infanon, knabinon nc pli ol kvin- jaran, tremantan kaj plorantan, en robcto malseka kiel ĉitono, per kiu oni lavas plankon. Ŝi preskaŭ ne ektimis lin kaj rigardis al li kun obtuza miro per siaj grandaj nigraj okuloj kaj foj-foje singultis, kiel la infanoj, kiuj longe ploris, sed jam ĉesis kaj eĉ konsoliĝis, tamen foj-foje subite singultas. La knabina vizaĝo estis pala kaj lacp, ŝi rigidiĝis pro la frosto: "Sed kiel ŝi trafis ĉi tien? Vcrŝajne ŝi kaŝiĝis ĉi tie kaj vigilis tra la tuta nokto". Li komencis dcmandi ŝin. La knabino subite vigliĝis kaj rapide ekbalbutis al li en sia infana lingvo ion pri la "patlino", kiu ŝin "neple moltigos", pri iu taso, kiun ŝi "flakasis" (frakasis). La knabino parolis senĉese, kaj eblis el ŝia rakonto kompreni, ke ŝi estas neamata infano, kiun la patrino — iu konstante ebria kuiristino, probable, el tiu ĉi hotelo — tre timigis per ofta batado; ke la knabino frakasis patrinan tason kaj tiei ektimis, ke forkuris ankoraŭ vespere; ŝi verŝajne longe kaŝis sin sur- korte sub la pluvo kaj poste venis ĉi tien, kaŝis sin post la ŝranko kaj sidis tie en la angulo la tutan nokton plorante, tremante pro la humido, obskuro kaj pro tio, ke oni ŝin dolore draŝos. Li prenis ŝin sur siajn brakojn, venis en sian ĉambron kaj komencis ŝin malvesti. Ŝiaj truozaj ŝuetoj sur la nudaj piedoj estis tiel malsekaj, kiel se ili la tutan nokton kuŝus en flako. Maivestinte ŝin ii metis ŝin sur ia liton, kovris ŝin kaj komplete, kun la kapo, envolvis ŝin en ia iitkovrilon. ŝi tuj ekdormis. Farinte tion ĉi li denove profundiĝis en siajn sombrajn pensojn.

"Kial mi kun Ŝi ligiĝis!" — li pensis kun subita peza kaj malica sento. — Kia absurdo!" Ĉagrenite li prenis ia kandelon por ekiri kaj tamen tro- vi la Ĉifonulon kaj plej rapide foriri de ĉi tie. "Aĥ, knabino!" — li pensis kun damno, jam malferminte ia ĉambron, sed revenis por denove vidi: ĉu kaj kiel ŝi dormas. Li singarde levetis la kovrilon. La knabino dormis profundan dormon de la anĝeloj. Ŝi varmiĝis sub la kovrilo, kaj la ruĝo jam kovris ŝiajn palajn vangojn. Sed strangis, ke tiu ruĝo ŝajnis pli akra kaj forta ol povus esti la ordinara infana ruĝvanga koloro. "Estas la ko- loro de V febro", — pensis Svidrigajlov, — aperinta kvazaŭ pro vino, kvazaŭ oni igus ŝin fortrinki plenan glason da vino. La skarlataj lipoj ardas, flamas... Sed kio? A1 li ŝajnis, ke ŝiaj longaj nigraj okulharoj tre- metas, kvazaŭ leviĝante, el sub ili aperas ruza, akra okuleto, neinfane palpebrumanta, kvazaŭ la knabino ne dormus, sed afektus. ĉuste tiel: ŝiaj lipetoj faras rideton, iliaj anguloj tremetas, ankoraŭ retenate. Sed jen ŝi jam tute ĉesis sin bridi. Jam estas rido, efektiva rido; io aroga kaj defia lumas en tiu tute ne infana vizaĝo. Estas malĉasto, estas la vizaĝo de 1' kamelio, aroga vizaĝo de la malĉasta kamelio-francino. Jen, jam tute malkaŝe, malfermiĝas ambaŭ okuloj: ili esploras lin per la fajra kaj obscena rigardo, ili logas lin, ili ridas... Io tute monstra kaj ofenda estis en tiu rido, en tiuj okuloj, en tiu fio de la infana vizaĝo. "Ĉu? Kvinjara! — en vera hororo flustris Svidrigajlov, — tio... kio ĝi estas?" Sed ŝi jam tute turnis al li sian flaman vizaĝon, etendis la brakojn... "Ho, damnita!" — ekkriis hororita Svidrigajlov, levanta super ŝi sian ma- non... sed tiutempe li vekiĝis.

Li plukuŝis sur la sama lito, same envolvita, la kandelo ne brulis, kaj post la fenestro jam blankis Ia tago.

"Sukubsonĝo por la tuta nokto!" Li malice leviĝetis, sentante sin tute frakasita. Liaj ostoj doloris. Sur la korto estis densega nebulo, tra kiu nenio estis videbla. Jam estis preskaŭ la kvina horo — li tro longe dor- mis! Li ekstaris kaj surmetis siajn plu humidajn ĵaketon kaj mantelon. Palpinte la revolveron en la poŝo, li eligis ĝin kaj ordigis la prajmon, poste li sidiĝis, prenis ei la poŝo agendon, kaj en la unua, plej rimar- kebla paĝo, skribis kelkajn liniojn per grandaj literoj. Releginte ilin Ii enpensiĝis, apoginte la kubutojn sur la tablon. La revolvero kaj agendo kuŝis apud lia kubuto. Vekiĝintaj muŝoj, gluiĝis al la netuŝita bovidaĵo, staranta sur la tablo. Li longe rigardis al ili kaj finfine komencis per sia libera dekstra mano kapti unu muŝon. Li longe lacigis sin per tio, sed neniel povis kapti. Fine, trovinte sin ĉe tiel interesa okupo li rekon- sciiĝis, tremeris, stariĝis kaj rczoiute foriris el la Ĉambro. Post unu mi- nuto li Jam estis sur la strato.

Lakteca, densa nebulo kulis super la urbo. Svldrigajlov ekiris laŭ la gllta, kota, ligna pavlmo al la Malgranda Nevo. Lln haluclnls la akvo de la Malgranda Nevo lcvlĝlnta dumnokte, Insulo PetrovsklJ, malsekaj pa- doj, malsekaj hcrboj, malsekaj arboj kaj arbustoj kaj, flne, ĝuste tiu ar- busto... Agacite II komencls pririgardi la domojn por pensl pri lo alia. En la avenuo estis nck homoj, nck fiakroj. Triste kaj malpure aspektis helflavaj lignaj dometoj kun fermitaj Sutroj. Frosto kaj humido trais lian korpon, kaj li cksentis frostotremon. Foj-foje liaj okuloj kaptis Ŝildojn de butikoj kaj lcgomvendejoj, kaj li ĉion legis atente. Kiam finiĝis la ligna pavimo, li venis al granda brika domo. Malpura, tremanta hundeto kun alpremita vosto transkuris ia vojon antaŭ li. Iu morte ebria viro en ka- poto kuŝis laŭlonge de la trotuaro vizaĝ-al-tere. Li rigardis lin kaj daŭri- gis iri. Live vidiĝis alta gvat-turo20. "Ba! — li pcnsis, — jen la loko, kial al Petrovskij? Almenaŭ en ĉeesto de oficiala atestanto". Li preskaŭ ekri- dis pro tiu nova penso kaj turnis al la strato S.21 Ĉi tie staris granda domo kun turo. Ĉe la granda fermita dompordego staris, kliniĝinte per la ŝultro al la pordo, hometo envolviĝinta en griza soldata kapoto kaj kun kupra afiila kasko22. Per sia dormetanta rigardo li oblikve kaj fride rigardis al la proksimiĝinta Svidrigajlov. Sur lia vizaĝo videblis tiu eterna grumblanta aflikto, kiu tiel acide stampiĝis senescepte sur ĉiuj vizaĝoj de la anoj de V hebrea gento. Ili ambaŭ — Svidrigajlov kaj Aĥilo — dum kelka tempo silente rigardis unu la alian. Afiilo fine trovis ion ne iaŭordan, ke la homo ne estas ebria, sed staras je tri paŝoj antaŭ li, rekte rigardas al liaj okuloj kaj diras nenion.

Set kion vi ci tie bezonas? — li eldiris, plu ne moviĝante, nek ŝanĝante sian pozon.

Nenio speciala, frato, saluton! — respondis Svidrigajlov.

Ci tie ne loko.

Mi, frato, veturos al fremda lando.

AI fremda lando?

A1 Ameriko.

A1 Ameriko?

Svidrigajlov eligis la revolveron kaj streĉis la ĉanon.

Set, kial tiuj sercoj (ŝercoj) — ci tie ne loko!

Sed ĉu tiu loko malbonas?

Tial, ke ne loko.

Nu, frato, ne gravas. La loko bonas; se oni vin pridemandos — respondu, ke li forveturis, do, al Amcriko.

Li metis la revolveron al sia dekstra tempio.

Set ci tie n' eblas, ne Ioko! — skuiĝis Afiilo, kies pupiloj ĉiam pli grandiĝis.

Svidrigajlov liberigis la ĉanon.

vn

Vespere de la sama tago, ĉirkaŭ la sepa horo, Raskoljnikov estis ve- nanta al la loĝejo de siaj patrino kaj fratino — al tiu loĝejo en la domo de Bakalejev, kie ilin loĝigis Razumiĥin. Eniro al la ŝtuparo estis rekte de la strato. Raskoljnikov proksimiĝante malrapidigis siajn paŝojn kvazaŭ plu dubante, ĉu li venu aŭ ne? Sed nun li nenial revenus, ĉar iia decido estis jam farita. "Cetere, tio ne gravas, ili ankoraŭ nenion scias, — li pensis, kaj iii jam alkutimiĝis taksi min kicl strangulon". Liaj vestoj aspektis terure: ĉio estis malpura, restinta la tutan nokton sub la pluvo, disŝirita, trivita. Lian vizaĝon misformis la laco, aĉa vetero, fizika elĉer- piĝo kaj preskaŭ diurna batalo kontraŭ sin mem. La tutan nokton li pa- sigis sola, Dio-scias-kie. Sed li jam faris la decidon.

Li frapis ĉe ia pordo, kaj la patrino malfermis. Duneĉka ne estis hej- me. Eĉ la servistino ien foriris. Pulfieria Aleksandrovna komence eĉ mu- tiĝis pro la ĝoja miro, poste kaptis lin je la mano kaj tiris en la ĉam- bron.

Fine vi venis! — ŝi ekparolis stumblante pro la ĝojo. — Ne koleru kontraŭ mi, Rodja, ke mi tiel stulte vin renkontas kun ploroj. Mi ridas, sed ne ploras. ĉu vi pensas, ke mi ploras? Ne, mi ridas, sed mi havas stuitan kutimon: la larmoj fluas. Tiei mi post la morto de via patro plo- ras pro ĉio. Sidiĝu, karulo, mi vidas, ke vi laciĝis. Afi, kiel vi makuliĝis.

Patrino, mi nokte estis sub la pluvo, — Raskoljnikov komencis klarigi.

433

Sed ja ne, ne! — ekardis Pulfieria Aleksandrovna, interrompante, — vi pensis, ke mi komencos vin enketi laŭ la iama ina kutimo. Ne an-

28 3aKЈLj 1541

goru. Ja mi komprenas, mi Ĉion komprenas, nun mi jam eilernis la Ĉl- tieajn manierojn, kaj mi vere vidas mem, ke ĉi tie oni estas pli sa|a. Mi decidis por ĉiam: kial mi pbvu kompreni viajn rezonojn kaj postuii raportojn? Vi eble havas Dio-scias-kiujn planojn en la kapo, aŭ tle na- skiĝas iuj ideoj — kial mi puŝu vin: pri kio vi tie pensadas? Ja mi... Afi, Dio mia! Kial mi tretas tien-reen kiel demonhavantino?.. Ja rai, Rodja, legas vian artikolon en la revuo jam por ia tria fojo, ĝin alportis Dmitrij Prokofjiĉ. Mi tiel afi-is ekvidinte ĝin: jen stultulino — pensis mi

jen pri kio li okupiĝas, jen la soivo de ĉio! Eble li havas novajn pen- sojn en la kapo, ii pripensas iiin, sed tiutempe lin turmentas kaj ĝenas. Mi legas, amiko mia, kaj certe mi multon ne komprenas, sed — cetere

tiel devas esti: ĉu ĝi estas laŭ miaj fortoj?

Montru ĝin al mi.

Raskoljnikov prenis la gazeton kaj okulrande rigardis al sia artikolo. Kvankam tio ege kontrastis al liaj situacio kaj stato, li sentis tiun stran- gan kaj sarkasme dolĉan senton, kiun havas la aŭtoro vidanta sian unuan presitan verkon, krome influis liaj nuraj dudek tri jaroj. ĉi daŭris nur unu momenton. Traleginte kelkajn liniojn li paŭtis, kaj terura an- goro premis lian koron. La tuta anima batalo de la lastaj monatoj tuj rememoriĝis al li. Kun abomeno kaj agaco ii ĵetis la gazeton sur la ta- blon.

Tamen, Rodja, malgraŭ mia stulto mi ja povas vidi, ke vi tre bal- daŭ estos inter la unuaj homoj, eble eĉ la plej unua en nia scienca mon- do. Kaj ili aŭdacas pensi, ke vi freneziĝis. Ha-ha-ha! Vi ja ne scias, ke ili tiei pensas! Afi, povraj vermoj, ĉu ili povas kompreni, kio estas la saĝo? Ja eĉ Duneĉka preskaŭ kredis al ili — jen kiel! Via mortinta patro dufoje skribis al revuoj — komence versojn (mi konservas la kajeron, iam mi montros ĝin al vi), poste la tutan novelon (mi elpetis, ke li per- mesu al mi ĝin reskribi), kaj kiel ni duope preĝis, ke oni akceptu — sed oni ne akceptis! Rodja, mi antaŭ kelkaj tagoj ĉagreniĝis vidante viajn vestojn, vian vivmanieron kaj kiel vi manĝas kaj kiel vi estas ve- stita. Sed nun mi vidas, ke ankaŭ pro tio mi estas stulta, ĉar se vi volus, vi ĉion tuj akirus per viaj saĝo kaj talento. Do, vi dume tion ne volas kaj okupas vin pri multe pli gravaj aferoj...

ĉu Dunja estas hejme?

Ne estas, Rodja. Tre ofte mi ne vidas ŝin hejme, ŝi lasas min sola. Dankon al Dmitrij Prokofjiĉ, kiu venas por sidi kun mi kaj li ĉion al mi rakontas. Li vin tre amas kaj estimas, amiko mia. Mi ne diras,ke la fratino estas iel mairespektema al mi. Mi ja ne plendas. Si havas sian karakteron, kaj ml — la mian. ŝi ekhavis lujn siajn sekretojn, sed mi neniujn sekretojn kalas de vi. Mi tute certe scias, ke Dunja estas tro saĝa, kaj, krom tio, Si min kaj vin amas... sed mi ne scias, kien ĉio ĉi kondukos. Jen vi nun feliĉigis min per vizito, dum Si ie promenas; Si revenos kaj mi diros: sen vi Ĉi tie via frato estis, sed kie vi degnis pasigi la tempon? Rodja, ne tro dorlotu min: se vi povas — venu, se vi ne po- vas — estu tiel, mi atendos. Tamen mi ja scias, ke vi min amas — por mi tio sufiĉas. Mi ja viajn verkojn legos, aŭdos pri vi de ĉiuj, kaj de tempo al tempo vi mem venos per revidi min, ĉu povos esti pli bone? Jen, vi ja venis nun por konsoli la patrinon, mi ja vidas...

Pulĥeria Aleksandrovna subite ekploris.

Mi denove! Ne rigardu min, stultan. Aĥ, Dio mia, kial mi sidas? — ŝi ekkriis kaj saltleviĝis, — ja mi havas kafon, sed mi vin ne regalas! Jen kion signifas la oldulina egoismo. Tuj! Tuj!

Panjo, lasu tion, mi baldaŭ foriros. Ne por tio mi venis. Bonvolu aŭskulti min.

Pulĥeria Aleksandrovna timide proksimiĝis.

Panjo, ĉu vi amos min kiel nun, se okazos lo ajn, se vi ion ajn pri mi aŭdos, se oni ion ajn diros pri mi? — li demandis tutkore, pre- skaŭ ne pripensante siajn vortojn, nek elektante ilin.

Rodja, Rodja, kio okazos al vi? Kiel vi povas demandi pri tio? Kaj kiu pri vi povas diri tion al mi? Kaj mi kredos neniun, kiu ajn al mi venu. Mi simple forpelos ilin.

Mi venis por certigi vin, ke mi ĉiam vin amis, kaj nun mi ĝojas, ke ni estas duope, mi eĉ ĝojas, ke Duneĉka mankas, — li daŭrigis kun la sama impeto, — mi venis por diri al vi rekte, ke kvankam vi estas malfeliĉa, tamen vi sciu, ke via filo amas vin pli ol sin mem kaj ĉiuj viaj pcnsoj pri tio, ke mi estas malica kaj ne amas vin — ili estas mal- veraj! Mi neniam ĉesos vin ami.

Pulĥeria Aleksandrovna mute brakumis lin, alpremis lin al sia brusto kaj softe ploris.

28*

Rodja, mi ne scias, kio okazis al vi, — Si finfine diris, — dum ia tuta tempo mi pensis, ke ni nur tedas vin, sed nun laŭ ĉio mi vidas, ke antaŭ vi estas granda plago kaj vi tial angoras. Mi tion jam delonge antaŭvidis. Pardonu, ke mi pri tio ekparolis — mi ĉiam pri tio pensas kaj ne dormas nokte. ĉi nokton ankaŭ fratino via pasigis delirante kaj ĉiam rememoris vin. Mi ion aŭdis, sed komprenis nenion. La tutan ma-

435

tenon mi pasigis kvazaŭ antaŭ ekzekuto, mi ion atendis, antaŭsentis kaj vi venis. Rodja, Rodja, kien vi? ĉu vi ien veturos?

Mi veturos.

—: ĉuste tiel mi pensis! Ankaŭ mi povos kunveturi, se vi tion bezo- nos. Ankaŭ Dunja — Ŝi vin amas, Ŝi tre amas vin. Ankaŭ Sofja Semjo- novna eble veturu kun ni, se vi bezonas; vidu, ke mi ŝin anstataŭ la filino povas preni. Dmitrij Prokofjiĉ povus helpi nin ĉe la preparado... Sed... kien... vi veturos?

Adiaŭ, panjo.

Ĉu? Ĉu jam hodiaŭ? — ŝi kriis kvazaŭ perdante lin por la tuta vivo.

Mi ne povas, mi devas, mi tre bezonas...

Sed ĉu mi povos veturi kun vi?

Ne! Vi surgenuiĝu kaj preĝu pri mi al Dio. Eble via preĝo efikos.

Permesu, ke mi krucosignu vin kaj benu vin! Jen tiel, tiei. Ho, Dio, kion ni faras?

Li ĝojis, li ĝojegis, ke ĉeestis neniu alia, ke li kaj la patrino estis duope. Post la tuta terura tempo lia koro iel mildiĝis. Li falis antaŭ ŝi, li kisis ŝiajn piedojn, kaj ili duope ploris, brakumante sin. Kaj ŝi ĉi-foje nek miris, nek demandis. Si jam delonge komprenis, ke al ŝia filo okazis io terura, kaj nun venis iu minuto timiganta lin.

Kara mia Rodja, mia unuenaskito, — ŝi parolis plorsingultante,

vi nun estas kia vi estis en la infaneco: tia vi venis al mi, tiel vi brakumis kaj kisis min. Ankoraŭ kiam ni loĝis kaj vegetis kun la patro vi konsolis nin jam per tio, ke vi estis kun ni, kaj kiam la patro mortis

kiel ofte ni brakumadis sin, kiei nun, ploris super lia tombo. Mi de- longe ploras pro tio, ke la koro patrina antaŭsentas malfeliĉon. Kiam mi unuafoje ekvidis vin tiuvespere, kiam ni ĵus venis ĉi tien — ĉu vi me- moras? — mi laŭ via rigardo tuj komprenis, kaj mia koro tiam ektremis. Kaj hodiaŭ malferminte al vi, mi ekvidis, ke venis la fatala horo. Rodja, Rodja, vi ja ne tuj veturos, ĉu?

Ne tuj.

ĉu vi ankoraŭ venos?

Jes, mi venos.

Rodja, ne koleru, mi eĉ ne rajtas demandi. Mi scias, ke mi ne rajtas, sed diru almenaŭ du vortojn: ĉu vi veturos malproksimen?

Tre malproksimen.

Kio estas tie, ĉu iu servo aŭ kariero via?

Laŭ volo de Dio... nur preĝu por mi...

Raskoljnikov ekiris al la pordo, sed ŝi kaptis lin kaj per despera ri- gardo fiksiĝis al liaj okuloj. Ŝian vizaĝon tordis teruro.

Sufiĉas, panjo, — diris Raskoljnikov, profunde domaĝinte, ke ii decidis veni ĉi tien.

Ja ne por ĉiam? Ja ankoraŭ ne por ĉiam? Ja vi vere, vi morgaŭ venos?

Mi venos, venos. Adiaŭ!

Finfine li elŝiris sin.

La vespero estis freŝa, varma kaj serena. La vetero reboniĝis jam ma- tene. Raskoljnikov iris al sia loĝejo. Li rapidis, li volis ĉion fini antaŭ la sunsubiro. ĉis tiu tempo li volis renkontiĝi kun neniu. Aisuprante al sia ĉambro li rimarkis, ke Nastasja forgesinte pri la samovaro atente gvatas iin kaj sekvas lin per ia okuloj. "Ĉu iu venis al mi?" — ii pensis. Li kun abomeno rememoris pri Porfirij. Sed atinginte sian ĉambron kaj maiferminte ĝin, li ekvidis Duneĉkan. ŝi sidis tute sola en profunda me- dito kaj ŝajnis, ke ŝi jam delonge atendas lin. Li haltis sur ia sojlo. ŝi timigite ieviĝis de sur la sofo kaj rektiĝis antaŭ li. ŝia rigardo, senmove direktita al li, esprimis teruron kaj nevenkeblan triston. Kaj laŭ tiu ĉi rigardo ii komprenis, ke ŝi ĉion scias.

ĉu mi venu aŭ tuj foriru? — li malfide demandis.

Mi la tŭtan tagon pasigis ĉe Sofja Semjonovna. Ni duope vin aten- dis. Ni pensis, ke vi nepre venos.

Raskoljnikov eniris en la ĉambron kaj konsumite sidiĝis sur seĝon.

Dunja, ial mi tre feblas, mi tre laciĝis, sed mi ŝatus almenaŭ nun regi min.

Li malfide levis al ŝi siajn okulojn.

Kie vi estis la tutan nokton?

Mi ne tre bone memoras. Vidu, fratino, mi volis jam definitive decidiĝi kaj longe iris laŭlonge de Nevo. Tion mi memoras. Mi voiis fini tie, sed mi ne kuraĝis... — li flustris, denove rigardante al Dunja kun malfido.

Dank' al Dio! Ni timegis ĝuste tion — mi kaj Sofja Semjonovna. Do, vi ankoraŭ kredas je la vivo, dank* al Dio.

Raskoljnikov amare ridetis.

Mi ne kredis, sed mi ĵus kun la patrino ploris brakumante sin; mi ne kredas, sed mi petis ŝin preĝi por mi. Dio scias ĉion, Duneĉka, sed mi en tio komprenas nenion.

Cu vi estis ĉe la patrino? Cu vi ankaŭ ai Si rakontis? — terutite kriis Duneĉka, — ĉu vi vere decidis rakonti?

Ne, mi ne rakontis... per vortoj, sed ŝi muiton komprenis. ŝi aŭdis nokte vian deliron. Mi certas, ke ŝi jam duone komprenas. Eble mi agis maibone, vizitante ŝin. Mi eĉ ne scias, por kio mi ŝin vizitis. Dunja, mi estas fia homo.

Fia homo, sed al sufero vi pretas iri! Ja vi iros?

Mi iros. Tuj. Sed por eviti tiun honton mi voiis dronigi min, sed starante super la akvo mi ekpensis, ke se mi aŭdacis konsideri min forta — mi ne timu ankaŭ la nunan honton, — li diris antaŭkurante la even- tojn. Ĉu ĝi estas fiero?

Fiero, Rodja.

Fajro briletis en liaj estingiĝintaj okuloj, kvazaŭ por li estis agrable, ke li ankoraŭ estis fiera.

Fratino, eble vi pensas, ke mi simple ektimis la akvon? — II de- mandis grimacinte kaj rigardante en ŝian vizaĝon.

Ho, Rodja, sufiĉas! — Dunja kriis amare.

La silento daŭris ĉirkaŭ du minutojn. Li sidis borinte ia rigardon sur la plankon. Duneĉka staris ĉe la transa tabloflanko kaj kun sufero ri- gardis al li. Subite li stariĝis:

Jam estas maifrue; venis la tempo. Mi iras denunci min. Sed mi ne scias, por kio mi iras denunci min.

Grandaj plorgutoj fluis laŭ ŝiaj vangoj.

Fratino, vi ploras, sed ĉu vi povas etendi al mi la brakon?

Ĉu vi dubis pri tio?

Ŝi forte brakumis lin.

ĉu vi irante al la sufero ne forlavas jam duone vian krimon? — ŝi ekkriis brakumante kaj kisante lin.

Krimo? Kiu krimo? — li subite kriis en iu neatendita furiozo, — ĉu estas krimo, ke mi murdis fian, malican pedikon, oldan uzuristinon, kiun neniu bezonas kaj murdo de kiu pardonigas kvindek pekojn, kiu suĉis la sagon el mizeruloj? Mi ne pensas pri ĝi kaj mi tute ne deziras ĝin forlavi. Kial oni montras al mi el ĉiuj flankoj: "krimo, krimo!" Nur nun mi vidas la absurdon de mia poltroneco, nun, kiam mi decidis iri al tiu senbezona honto! Mi decidis pro simplaj fieco kaj stulto, eble an- kaŭ por havi avantaĝon, kiel proponis tiu... Porfirij!

Frato, frato, kion vi diras! Sed vi ja la sangon verŝis! — despere kriis Dunja.

Kiun verŝas ĉiuj, — li rekaptis preskaŭ en furiozo, — kiu ĉiam estas verŝata en tiu ĉi mondo kiel akvofalo, kiun oni verŝas kiei ĉampa- non, pro kiu oni kronas en Kapitolo kaj poste nomas la savinto de V homaro23. Sed vi rigardu pii atente kaj komprenu. Mi mem voiis bonon por la homoj kaj mi farus centojn, miiojn da bonaj aferoj kompensante unu stultaĵon, eĉ ne stultaĵon, sed nur maliertaĵon, ĉar tiu ĉi ideo estas ne tiel stulta, kia ĝi ŝajnas nun, post ia fiasko... (Post fiasko ĉio ŝajnas stulta!) Per tiu stulteco mi voiis nur meti min en sendependan situacion, fari ia unuan paŝon, akiri rimedojn kaj poste ĉion glatigus la senkom- para, neapudmetebla utilo... Sed mi ne eltenis eĉ la unuan paŝon, ĉar mi estas fiulo! Jen la kerno! Kaj per viaj okuioj mi ne rigardis: se mi sukcesus, mi mem kronus min, sed nun mi iros en ia kaptilon!

Tute ne! Tute ne tiel! Frato, kion vi parolas?

Ha, ne taŭga formo! ne tro bona estetike formo! Sed mi absolute ne komprenas: kial draŝi la homojn per bomboj, per planita sieĝado estas pli konvena formo? Timo de la estetiko estas la unua signo pri la febleco!.. neniam, neniam mi konsciis tion pli klare ol nun, kaj pli ol iam mi ne komprenas mian krimon! Neniam mi estis pli forta kaj kon- vinkita ol nun!..

Lia pala kaj laca vizaĝo eĉ ruĝiĝis. Sed farante la lastan eksklama- cion, lia rigardo hazarde trafis al la okuloj de Dunja, kaj en ŝiaj okuloj li vidis tiom multe da sufero, ke li nevole rekonsciiĝis. Li komprenis, ke tamen li malfeliĉigis du kompatindajn virinojn. Ja li estis la kaŭzo...

Mia kara Dunja! Pardonu min, se mi estas kulpa (kvankam, se mi estus vere kulpa, oni ne povus min pardoni). Adiaŭ! Ni ne diskutu. La tempo venis. Ne postiru min, mi petas vin, ĉar mi devas veni anko- raŭ al... Sed nun iru kaj sidiĝu apud la patrino. Mi suplikas vin! 6i estas mia lasta, la plej granda peto al vi. Neniam forlasu ŝin; mi lasis ŝin en maltrankvilo, kiun ŝi apenaŭ elportos: ŝi aŭ mortos aŭ freneziĝos. Restu kun ŝi! Razumiĥin estos apud vi; mi lin petis... Ne ploru pro mi; mi penos esti aŭdaca kaj honesta la tutan vivon, malgraŭ tio, ke mi estas murdinto. Eble iam vi ankoraŭ aŭdos mian nomon. Vi vidos, ke mi ne hontigos vin, ke mi ankoraŭ pruvos... sed nun — ĝis revido, — li rapidis konkludi denove rimarkinte strangan esprimon en ia okuloj de Dunja dum liaj lastaj vortoj kaj promesoj. — Kial vi ploras? Ne ploru, ne ploru. Ni ja ne por ĉiam disiĝas!.. Afi, jes! Atendu, mi forgesis!

Li venis al la tablo, prenis dikan, polvozan libron, malfermis ĝin kaj prenis el inter la folioj etan portreton, pentritan akvareie sur eburo. ĉi estis portreto de la mastrina filino, lia iama fianĉino mortinta en febro, de tiu stranga fraŭlino, kiu intencis iri en klostron. Dum unu minuto li rigardis ŝian esprimivan kaj malsanecan vizaĝon, kisis la portreton kaj donis ĝin al Duneĉka.

— Kun ŝi mi multe parolis ankaŭ pri tio% nur kun ŝi — li diris me- dite — al ŝia koro mi komunikis multon el tio, kio poste tiel hide rea- liĝis. Ne emociiĝu, — li diris al Dunja, — ŝi ne konsentis, samkiel vi, kaj mi ĝojas, ke ŝi ne plu vivas! La plej ĉefa estas, ke nun ĉio iros laŭ tute nova maniero, ĉio rompiĝos je du partoj, — li subite kriis denove reveninte al sia angoro, — ĉio, ĉio, sed ĉu mi pretas je tio? Cu mi de- ziras tion nun? Oni diras, ke tio necesas por elprovi min! Sed por kio, por kio estas tiuj sensencaj provoj? Por kio ili? Cu mi pli bone pensos, kiam premita de suferoj, idioteco, en oldula senileco post dudekjara ba- gnado, ol mi pensas nun? Kaj por kio mi vivu? Kial mi nun konsentas tiel vivi? Ho, mi scias, ke mi estas fiulo, kiam hodiaŭ mi ĉe la aŭroro staris super Nevo!

Ili finfine eliris el la domo. Tre malfacile estis al Dunja, sed ŝi amis lin! ŝi eliris, sed farinte kvardekon da paŝoj, ŝi returnis sin por ankoraŭ unu fojon vidi lin! Li estis ankoraŭ videbla. Atinginte la angulon returnis sin ankaŭ li; lastfoje iliaj rigardoj renkontiĝis; sed rimarkinte, ke ŝi ri- gardis lin, li netolereme kaj eĉ agacite svingis ia manon, ke ŝi iru, kaj mem abrupte turnis flanken.

"Mi estis malica, mi tion scias, — li pensis, post unu minuto hontinte pro sia agaca gesto al Dunja. — Sed kial ili min tiel amas, se mi ne indas tiun amon? Ho, se mi estus sola kaj neniu min amus, kaj se mi mem amus neniun! ĉio ĉi tute ne okazusl Estas interese, ĉu dum tiuj dek kvin aŭ dudek jaroj ankaŭ mia animo humiliĝos tiel, ke mi pie plo- retos antaŭ la homoj konstante nomante min krimulo? Jes, nome tiel! ĉuste tial iii nun ekzilas min, ĝuste tion ili bezonas... Jen iii kuras laŭ la strato tien kaj reen, sed ja ĉiu ei ili estas fiulo kaj rabisto, aŭ eĉ pli malbone — idioto! Sed se oni ne ekzilus min, ili ĉiuj freneziĝus pro la nobla indigno! Ho, kiel mi abomenas ĉiujn ilin!"

Li profunde enpensiĝis: "kiamaniere povos okazi, ke li finfine senme- dite humiliĝos antaŭ ili, humiliĝos en siaj konvinkoj! Cetere, kial ne? Certe okazos tiel. Ĉu dudek jaroj da senĉesa opresado ne ĝisbatos lin definitive? La akvo boras la ŝtonon. Kaj kial, kial mi vivu post tio? Kial mi iras nun sciante, ke ĉio okazos ĝuste tiel, kvazaŭ laŭ la libro, sed ne aliel!"

Eble jam la centan fojon post la hieraŭa vespero li metis antaŭ si tiun demandon, tamen li iris plu.

vm

Kiam li ekiris al Sonja, jam komenciĝis krepusko. Sonja la tutan ta- gon atendis lin en terura emociiĝo. ŝi atendis kune kun Dunja. Tiu ve- nis al ŝi ankoraŭ matene, rememorante la hieraŭajn vortojn de Svidri- gajlov, ke "Sonja pri tio scias". Ni ne rakontu detalojn de la interparolo kaj plorado inter la du virinoj kaj kiel ili amikiĝis. El tiu ĉi renkonto Dunja almenaŭ elportis la konsolon, ke la frato ne restos sola: al ŝi, Sonja, li unue venis kun sia konfeso; en ŝi ii serĉis la homon, kiam li ekbezonis la homon; ŝi sekvos lin, kien la sorto lin kondukos. Dunja eĉ ne demandis, sed ŝi sciis, ke okazos tiel. Ŝi rigardis al Sonja eĉ kun adoro kaj komence preskaŭ ĝenis tiun per la adora sento, kun kiu ŝi ri- latis al Sonja. Sonja preskaŭ ekploris: ŝi neniel konsideris sin meritanta eĉ unu rigardon de Dunja. La belega imago pri Dunja, kiu kun tia zorgo kaj estimo riverencis al ŝi dum ilia unua renkonto ĉe Raskoljnikov, de tiam ĉiam restis en ŝia animo, kiel unu el la plej belaj kaj neripeteblaj vidaĵoj dum ŝia vivo.

Duneĉka finfine ne elportis kaj foriasis Sonjan por atendi ia fraton en lia loĝejo, ĉar al ŝi ĉiam ŝajnis, ke li antaŭe venos tien. Restinte sola Sonja tuj eksuferis pro timo, pensante, ke li povos efektive fini la vivon per suicido. La samon timis ankaŭ Dunja. La tutan tagon ili penis kon- vinki sin reciproke, ke tio ne povas okazi, kaj ili estis pli trankvilaj duo- pe. Sed post la disiĝo ĉiu el ili komencis pensi nur pri tio. Sonja reme- moris, kiel hieraŭ Svidrigajlov diris al ŝi, ke antaŭ Raskoljnikov estas du vojoj: la Vladimira aŭ...

ŝi konis ankaŭ liajn vantecon, fieron, ambicion kaj nekredemon. "Ĉu la nuraj malkuraĝo kaj timo de morto povas igi lin pluvivi?" — ŝi fine pensis en despero. La suno jam estis subironta. ŝi triste staris antaŭ la fenestro kaj fikse rigardis en ĝin — sed en tiu fenestro videblis nur la masiva nekalkita muro de P najbara domo. Finfine, kiam ŝi jam defini- tive konvinkiĝis pri la morto de P malfeliĉulo — li venis en ŝian ĉam- bron.

Ĝoja krio Ŝiriĝis el ŝia brusto. Sed atente rigardante en lian vizaĝon, Ŝi subite paliĝis.

Jes ja! — diris Raskoljnikov kun rideto, — mi por la krucoj, Son- ja. Vi ja min persvadis iri al la vojkruco. ĉu nun, kiam venis la tempo vi ektimis?

Sonja konsternite rigardis lin. Lia tono ŝajnis al ŝi stranga; frosto- tremo trakuris laŭ ŝia korpo, sed ŝi baldaŭ divenis, ke lia tono kaj vortoj estis afektitaj. Li parolis kun ŝi, rigardante en angulon, kvazaŭ evitante rigardi rekte al ŝia vizaĝo.

Vidu, Sonja, mi decidis, ke tio estos eble pli avantaĝa por mi. Estas certa cirkonstanco... Sed mi rakontus tro longe, kaj ĝi ne gravas. ĉu vi scias, kio min sole afliktas? Estas bedaŭrinde, ke tiuj stultaj, be- staj muzeloj tuj ĉirkaŭos min, gapos al mi per siaj okulaĉoj, metos siajn stultajn demandojn, al kiuj necesos respondi, montros min per ia fin- groj... Kraĉ! Cetere, mi iru ne al Porfirij. Li tedis min. Prefere mi iru al mia konato Pulvo: jen mi lin perpleksos, jen kian efekton mi faros. Sed necesas havi pli malvarman sangon; tro da galo mi havas iastatem- pe. ĉu vi kredas, ke mi ĵus preskaŭ pugne minacis la fratinon pro tio, ke ŝi sin turnis por lastfoje min ekvidi. Kia porka stato! Ho, kia mi iĝis! Nu, kie la krucoj?

Li tute ne simiiis sin mem. Li ne povis eĉ unu minuton stari sur la sama loko, al neniu objekto li povis kroĉi sian atenton. Liaj pensoj sal- tis, li" estis ripetanta siajn vortojn, liaj manoj tremeris.

Sonja silente eligis el la kesto du krucojn, cipresan kaj kupran, kru- cosignis sin mem, krucosignis lin kaj surmetis sur lin la cipresan kru- ceton.

Do, ĝi simbolas, ke mi prenas mian krucon, he-he. ĉuste, mi ĝis nun malmulte suferis! La cipresa estas popoiamasa, kaj la kupran, tiun de Lizaveta, vi por vi prenas — montru ĝin al mi! Ĉu ŝi havis ĝin... en... tiu minuto? Mi konas du tiajn krucojn: arĝentan kaj la ikoneton. Tiam mi ilin ĵetis al la oldulina brusto. Jen, tute ĝuste, nun ilin prefe- rindus surmeti... Cetere, estas gaiimatio, mi iel distriĝas, forgesas pri ia afero!.. Vidu, mi venis propre por informi, ke vi sciu... Jen la tuto. Nur por tio mi venis. (Hm, cetere mi pensis, ke mi diros pli multe.) Ja vi mem deziris, ke mi iru, do mi sidos en prizono, kaj via deziro rea- iiĝos. Kial vi ploras? Ĉu ankaŭ vi? Ĉesu, sufiĉas! Ho, kiel malfacile estas al mi!

Tamen en li naskiĝis la sento. Lia koro premiĝis, dum li rigardis al

Si. "Sed ŝi, kiai ŝi? — li pensis, — por kio al ŝi? Kial ŝi ploras, kial ŝi pretigas min kiel la patrino kaj Dunja? Jen mia vartistino!"

Krucosignu vin, preĝu almenaŭ foje, — per tremanta kaj timida voĉo petis Sonja.

Ho jes, kion vi volas! Tutkore, Sonja, tutkore...

Cetere li deziris diri ion alian.

Li kelkfoje krucosignis sin. Sonja kaptis sian tukon kaj surkapigis ĝin. ĉi estis verda drapdedama tuko, evidente tiu "familia tuko", pri kiu tiam menciis Marmeiadov. Tiu penso sparkis en lia kapo, sed Raskolj- nikov ne demandis ŝin. Li efektive komencis senti, ke li estas terure di- striĝema kaj monstre emociita. Li ektimis tion. Lin konsternis, ke Sonja intencas foriri kune kun li.

Kion vi faras? Kien vi? Restu, restu! Mi sola, — li ekkriis en pol- trona angoro kaj preskaŭ malice direktiĝis al la pordo. — Por kio tia sekvantaro! — li balbtutis elirante.

Sonja restis ĉambromeze. Li eĉ ne adiaŭis, li forgesis Ŝin; sarkasma kaj ribela dubo ekboiis en lia animo.

"ĉu vere, ĉu vere estas fino? — li denove pensis desuprante iaŭ la ŝtuparo, — ĉu vere ne plu eblas halti kaj korekti ĉion... kaj iri nenien?"

Tamen li iris. Li subite komprenis definitive, ke jam ne necesas de- mandi sin. Elirinte li rememoris, ke li ne adiaŭis ŝin, kaj ŝi restis stari meze de V ĉambro en sia verda tuko. Samtempe subita penso eklumis en li — ĝi kvazaŭ atendis por definitive mirkonsterni lin.

"Sed por kio, por kio mi venis al ŝi? Mi diris al ŝi, ke pro afero, sed pro kiu afero? Mi havis neniun aferon! Ĉu vere por anonci, ke mi irasl Kia bezono? Ĉu mi amas ŝin? Ja ne, ne. Ja mi ĵus forpelis ŝin, kiel hundon. ĉu mi vere bezonas ŝiajn krucojn? Ho, kiel mi falis. Ne, mi bezonis ŝiajn larmojn; mi bezonis vidi ŝian timon, kiei ŝin la koro doloras kaj suferigas! Mi bezonis kroĉiĝi je io, prokrasti, vidi iun homon! Sed mi kuraĝis tiel esperi pri mi, tiel revi pri mi — mi: la mizera, sen- signifa fiulo, fiulo!"

Li iris laŭ la kanala kajo, kaj li estis jam proksime al sia celo. Sed atinginte la ponton, li haltis kaj subite iris flanken, al la ponto kaj venis al Sennaja.

Li avide rigardis dekstren kaj liven, streĉe rigardis ĉiun objekton kaj al nenio povis kroĉi la atenton; ĉio estis elglitanta. "Post unu semajno, aŭ monato oni veturigos min en ĉaro por arestitoj laŭ tiu ĉi ponto, kiel mi tiam rigardos al la kanalo? Necesas memorfiksi ĝin, — li rapide pen- sis. — Jen la ŝildo: kiel mi tiam tralegos tiujn ĉi literojn? Jen estas skri- bite "Kumpanio", mi do memorfiksu tiun "u", la literon "u", kaj post unu monato mi revidos la "u", kia ĝi tiam al mi prezentiĝos? Kion mi tiam sentos kaj pensos? Dio, kiel stultaj estas miaj... zorgoj! Certe ĉio ĉi, evi- dente, estas kurioza... en sia speco... ha-ha-ha! pri kio mi pensas! Mi infaniĝas, mi fanfaronas antaŭ mi mem. Kial mi hontigas min? Jen tiu dikulo — evidente, germano — kiu min puŝis: ĉu li scias, kiun li puŝis? Virino kun infano petas almozon: estas kurioze, ke ŝi kredas min pli fe- liĉa ol ŝi. Eble mi donu al ŝi por amuzo. Ba, en ia poŝo restis kvin ko- pekoj, de kie? Jen al vi, prenu, panjo!"

Dio vin gardu! — aŭdiĝis la plorema voĉo de la almozulino.

Li venis al Sennaja. Por li estis ege malagrable esti en amaso, sed li iris ĝuste tien, kie videblis pli multaj homoj. Li fordonus ĉion por resti sola, sed li sentis, ke eĉ unu minuton li ne povos esti sola. En la amaso petolis ebriulo: li ege volis danci, sed ĉiam falis flanken. Ĉirkaŭ li staris homa ringo. Raskoljnikov penetris tra la amaso, dum kelkaj minutoj ob- servis la ebriulon kaj poste bruske kaj abrupte ridis. Post unu minuto li jam forgesis pri la ebriulo, kvankam li daŭrigis rigardi al tiu. Fine li foriris eĉ ne konsciante kiel li venis. Sed kiam li venis al la mezo de la placo, en li okazis iu moviĝo, kaj iu sento tuj konkeris lin, konkeris lin plene — liajn korpon kaj pensojn.

Li subite rememoris la vortojn de Sonja: "Iru al vojkruciĝo, riverencu antaŭ la popolo, kisu la teron, ĉar ankaŭ kontraŭ ĝi vi krimis, kaj diru laŭte al la tuta mondo: «Mi estas murdisto!»". Rememorinte tion li ek- tremis per la tuta korpo. Kaj tiam lin premis tiel senelira angoro kaj la maltrankvilo de la tuta lasta tempo, precipe de la lastaj horoj, ke li ĵetiĝis al la eblo de tiu tuteca, nova, plena sento. ĉi venis al li per iu paroksismo: per unu fajrero estiĝis en lia animo kaj subite, kiel fajro, bruligis lin tutan. Ĉio en li abrupte moliĝis, kaj liaj larmoj ektorentis. Li falis sur la teron.

Li genuiĝis meze de la placo, riverencis ĝis la tero kaj kisis tiun ĉi kotan teron kun ĝuo kaj feliĉo. Li rektiĝis kaj riverencis ankoraŭ unu fojon.

Kia ebriega! — rimarkis iu apuda knabo.

Aŭdiĝis rido.

Fratoj, li al Jerusalemo iros, nun la infanojn kaj la patrinojn adiaŭas, al la tuta morido li sin klinas, la metropolan urbon Sankt-Pe- terburgo kaj ties grundon lipe kisas — aldiris iu ebrieta urbano.

Ankoraŭ tutc juna! — intervenis iu tria.

E1 la nobluloj! — rimarkis ies respektinda voĉo.

Nun ne eblas distingi, kiu noblas, kaj kiu ne.

Tiuj komentoj kaj paroloj retenis lin, kaj la vortoj "mi mortigis", probable flugontaj el lia buŝo, mutiĝis. Tamen Raskoljnikov trankviie el- tenis tiujn kriojn kaj ne retrorigardante ekiris laŭ strateto direkte al ia polica kontoro. Kvazaŭ fantomo por unu momento aperis antaŭ li, sed li ne miris; li antaŭsentis, ke tiel devis okazi. Kiam li duafoje riverencis ĝistere en Sennaja, li rimarkis, ke je kvindekmetra distanco, iive estas Sonja. ŝi kaŝiĝis post unu el la lignaj barakoj, starantaj sur la placo, do — ŝi sekvis lin dum lia tuta trista vojo! Raskoljnikov eksentis kaj kom- prenis, ke Sonja estos kun li ĉiam, kaj ŝi iros kun li eĉ al la rando de 1' mondo, kien povos destini lin la sorto. Lia koro renversiĝis... sed li finfine atingis la fatalan domon.

Li sufiĉe vigle eniris en la korton. Necesis iri al la tria etaĝo. "An- koraŭ estas tempo", — li pensis. ĉenerale, al li ŝajnis, ke ĝis la fatala minuto ankoraŭ estas longe, restas ankoraŭ multa tempo, dum kiu oni povas multon ŝanĝi.

Denove la samaj rubo kaj ŝeloj sur ia spirala ŝtuparo, denove la por- doj vaste apertaj, denove la kuirejoj ellasantaj haladzon kaj fumon. Ra- skoljnikov ne estis ĉi tie post la unua vizito. Liaj kruroj estis perdantaj senseblon kaj rektecon, sed li plu iris. Li haltis por reakiri la spiron kaj ordigis sin por eniri kiel la homo. "Sed kial, por kio? — li subite de- mandis, pripensinte sian moviĝon. — Se mi devos fortrinki tiun pokalon, ĉu gravas ĉio cetera? Ju pli aĉe, des pli bone. — Li imagis antaŭ si la figuron de Ilja Petroviĉ Pulvo. — Ĉu mi vere iru al li? Eble al iu alia? ĉu al Nikodim Fomiĉ? Ĉu tuj returni sin kaj iri al la loĝejo de V poli- cestro? Almenaŭ ĉio pasus en la hejma etoso... Ne, ne! AI Pulvo, al Pui- vo! Se trinki, do — unuglute..."

Frostiĝinte kaj apenaŭ konsciante sin, li apertis la kontoran pordon. Ĉi-foje homoj malmultis: staris nur iu kortisto kaj ankoraŭ iu ulo. La gardisto ne estas videbla post la vando. Raskoljnikov venis en la sekvan ĉambron. "Eble mi povos ne paroli", — li pensis. En la ĉambro iu el la skribistoj en ĉiutaga surtuto aranĝis sin ĉe tablo por skribi ion. Ankoraŭ unu skribisto estis sidiĝanta en angulo. Zametov ne estis. Memkompre- neble, ankaŭ Nikodim Fomiĉ mankis.

ĉu estas neniu? — Raskoljnikov demandis al la ĉetabla ulo.

Sed kiun vi bezonas?

Ha-a-a! Parolo ne aŭdiĝas, vizaĝo ne vidlĝas, sed la rusa spirito... klel plu en la fabelo... mi forgcsis! Kor-ran saluton! — subite kriis la konata voĉo.

Raskoljnikov ektremis. Antaŭ li staris Pulvo, subite enirinta el la tria Ĉambro. "Estas la sorto, — Raskoljnikov pensis, — kial li estas Ĉi tie?"

ĉu al mi? Por kio? — krietis Ilja Petroviĉ. (Probable li estis en bona humoro, iom emociita). — Se pro afero, do vi tro frue venis. Mi mem ĉi tie aperis hazarde... Cetere, mi pretas laŭeble. Mi povas konfesi al vi... kiel? kiel? Pardonu min...

Raskoljnikov.

Certe Raskoljnikov! Ĉu vi povas pensi, ke mi forgesis? Bonvolu ne preni min por tia... Rodion Ro... Ro... Rodionyĉ, ĉu tiel?

Rodion Romanyĉ.

Jes, jes! Rodion Romanyĉ, Rodion Romanyĉ! ĉuste tion mi volis ekscii... Mi multfoje interesiĝis. Verdire, post tiu okazo mi sincere be- daŭris, ke mi kun vi tiel... oni poste klarigis al mi, ke vi estas juna literaturisto, eĉ sciencisto... kaj, por tiel diri, la unuaj paŝoj... Ho, Dio! Sed kiu inter la literaturistoj kaj sciencistoj ne faris ĉe la komenco ori- ginalajn paŝojn! Mi kun mia edzino — ni ambaŭ estimas literaturon, kaj mia edzino eĉ pasie ŝatas ĝin!.. Literaturon kaj artecon! Gravas la no- bleco, ĉion ceteran eblas akiri per talentoj, scioj, racio, genio! Jen la ĉapelo. Kion, ekzemple, signifas la ĉapelo? La ĉapelo estas blino, mi ĝin povas ĉe Zimmermann aĉeti; sed mi tute ne povas aĉeti tion kion la ĉapo gardas kaj protektas! Verdire, mi intcncis eĉ diri al vi por klarigi, sed mi pensis, ke eble vi mem... Cetere mi eĉ ne demandas: ĉu vi vere ion bezonas? Onidire, al vi la parencoj venis, ĉu?

Jes, ia patrino kaj fratino.

Mi havis la honoron kaj feliĉon renkonti vian fratinon — tre saĝa kaj ĉarma ino. Mi, verdire, bedaŭras, ke tiam mi tro ardiĝis. Jen la ka- zo! Kaj, ke mi vin, kaŭze de via sveno, per suspektcma rigardo observis — ja ĉio klariĝis per la plej brila maniero! Brutaleco kaj fanatikismo! Mi komprenas vian indignon. Ĉu vi Ŝanĝos vian loĝejon pro la veno de P familio?

Ne, mi venis pro alia afero... Por demandi... Mi pensis, ke Za- metov estos ĉi tie.

Afi, jen! Ja mi aŭdis, ke vi amikiĝis. Zametov mankas, vi malsuk- cesis. Jes, sunjoro, nun ni estas sen Aleksandro Grigorjeviĉ! Ekde hieraŭ li mankas en nia matrikulo. Li ŝanĝis la oficejon... kaj ŝanĝante li skan- dalis ĉiujn... iom tro malĝentile... Ventokapa knabo, nenio plia. Ja 11 po- vus donl esperojn; jen kia ĝi estas, tiu via brila juneco. lun ekzamenon li volas paslgi aŭ slmlle, ja nun gravas nur paroli kaj fanfaronl — per tio la ekzameno finlĝos. Ja 11 estas tute alia ol vi aŭ tiu sinjoro Razu- miĥin, via amiko! Via karlero estas scienca kaj fiaskoj ne senkuraĝigas vin! Por vi ĉi belaĵoj de V vivo, por tiel diri — nihil est[36]; vi estas aske- to, monaĥo, ermito!.. libro, plumo post la orelo, scicncaj reserĉoj — tie ŝvebas via spirito! Ankaŭ mi, parte... ĉu vi jam legis la noticojn de Li- vingstone?24

Ne.

Sed mi legis. Cetere, nun aperis tre multaj nihilistoj. Tio estas komprenebla — ja kian tempon ni travivas, mi vin demandas? Cetere mi kun vi... ja vi certe ne estas nihilisto! Respondu sincere, sincere!

Ne-e...

Sciu, parolu kun mi sincere, senhonte, kvazaŭ kun vi mem! Ofico aparte, ankaŭ aparte... vi pensas, ke mi diros amikeco; ne, vi ne dive- nas! Ne amikeco, sed la sento de la civitano kaj de la homo, sento de la humaneco kaj amo al la Eternulo. Mi povas esti kaj oficialulo kaj ofi- cisto, sed civitano kaj homo mi ĉiam devas esti interne kaj konscii tion... Jen vi degnis ekparoli pri Zametov. Tiu Zametov povas skandali kiel franco en iu malkonvena lokalo, ĉe glaso da ĉampano aŭ vino de Dono — jen kia estas via Zametov. Sed mi, por tiel diri, eble forbrulis pro la fervoreco kaj altaj sentoj, kaj mi krome havas signifon, rangon, okupas mian oficon! Mi havas la edzinon kaj infanojn. Mi plenumas miajn de- vojn de la homo kaj civitano, sed kio estas li? — permesu la demandon! Mi rilatas al vi, kiel al la homo nobligita de la edukado. Ankaŭ tiuj akuŝistinoj tiel multiĝis25.

Raskoljnikov demande levis la brovojn. La vortoj de Ilja Petroviĉ, kiu evidente antaŭ nelonge tagmanĝis, Ŝutiĝis kaj klakis antaŭ li plejparte kiel nuraj sonoj. Tamen parton de ili, li iel-tiel komprenis. Li demande rigardis kaj ne sciis, per kio Ĉio finiĝos.

Mi parolas pri tiuj pritonditaj knabinoj, — daŭrigis parolema Ilja Petroviĉ, — mi mem nomis ilin akuŝistinoj kaj mi trovas, ke tiu nomo estas tute kontentiga, ha-ha! Ili rampas al la akademio, lernas anato- mion: diru, ĉu mi malsaniĝinte invitos knabinon por kuraci min?26 Ha- ha!

Ilja Petroviĉ ridegis, tre kontenta pri siaj ŝercoj.

Vere, ia soifo al klerigo nc estas satigebla; sed oni kontentiĝu kle- riĝinte. Kial trouzi? Kial ofendi noblajn homojn, kiel faras fiulo Zame- tov? Mi demandas vin: kial li min ofcndis? Kaj kiel la suicidoj multiĝis — vi ne povas imagi! ĉiuj ili fordiboĉas sian lastan monon kaj mortigas sin mem. Knabinoj, knaboj, grandaĝuloj... Hodiaŭ matenc oni sciigis pri iu antaŭ nelonge alveturanta sinjoro. Nil Pavlyĉ, Nil Pavlyĉ! Kiel oni nomas tiun ĝentlemanon, pri kiu oni informis hodiaŭ, kiu pafis sin en Peterburgskaja?

Svidrigajlov, — sible kaj indiferente respondis iu el alia ĉambro.

Raskoljnikov tremeris.

Svidrigajlov! Svidrigajlov sin pafis! — li ckkriis.

Kiel, ĉu vi lin konis?

Jes... mi scias... Li venis antaŭ nelonge...

Jes, li venis antaŭ nelonge, lia edzino mortis, la konduto plej mal- ĉasta — li subite sin pafis kaj tiel skandale, ke oni ne povas imagi... li lasis en sia agendo kelkajn vortojn pri tio, ke li mortas kun klara menso kaj petas neniun kulpigi pri la morto. Onidire li havis monon. Kiel vi povas lin koni?

Mi konas... mia fratino loĝis en ilia domo kiel guvernistino.

Ba, ba, ba... Do vi povas rakonti al ni pri li. Sed ĉu vi suspektis?

Mi hieraŭ vidis lin... li... trinkis vinon. Mi sciis nenion.

Raskoljnikov sentis, ke io kvazaŭ faius kaj premus lin.

ŝajne vi denove paliĝis. Ni havas tiel naŭzan aeron...

Jes, mi jam dcvas iri, — Raskoljnikov balbutis, — pardonu, ke mi vin ĝenis.

Ho, ne gravas, kiom vi volas. Vi nur faras plezuron, kaj mi ĝojas diri, ke...

Ilja Petroviĉ eĉ etendis al li sian brakon.

Mi volis nur... mi al Zametov...

Mi komprenas, komprenas, kaj vi faras plezuron.

Mi tre ĝojas... ĝis revido...— Raskoljnikov ridetis.

Li eliris. Li ŝanceiiĝis. Li sentis vertiĝon. Li ne sentis, ke li tenas sin sur la kruroj. Li komencis desupri, apogante sin per la dekstra mano al la muro. A1 li ŝajnis, ke iu kortisto kun libro en la mano puŝis lin, grimpante supren al la kontoro, ke iu hundeto gaje bojis en la malsupra etaĝo, kaj iu virino ĵetis en ĝin lignan rulglatigilon kaj ekkriis. Li desu- pris kaj venis en la korton. En la korto, apud la pordego staris pala, duonmorta Sonja, kiu tute sovaĝe rigardis ai li. Io malsana kaj turmenta esprimiĝis en ŝia vizaĝo, io despcra. Ŝi svingis siajn manojn. Maibela, perdita rideto stampiĝis sur liaj lipoj. Li iom staris, rikanis kaj reiris su- pren, dcnove en la kontoron.

Ilja Pctroviĉ jam sidis kaj fosis inter iuj paperoj. Antaŭ li staris tiu viro, kiu ĵus puŝis Raskoljnikov-on, irante laŭ la ŝtuparo.

Ha-a-a? Vi denove? Ĉu vi ion forgesis?.. Sed kio al vi okazis?

Raskoljnikov kun la paliĝintaj lipoj kaj senmova rigardo malrapide

proksimiĝis al li, haltis ĉe la tablo, apogis sin sur ĝi per la mano, volis ion diri, sed ne sukcesis — aŭdiĝis nur iuj neligitaj sonoj.

Vi malbone fartas, jen la seĝo! Jen, sidiĝu sur la seĝon, sidiĝu! Akvon!

Raskoljnikov malleviĝis sur la seĝon, sed ne forprenis sian rigardon de la vizaĝo de malagrable konsternita Ilja Petroviĉ. Ĉirkaŭ unu minuton ili rigardis unu la alian kaj atendis. Oni alportis akvon.

Mi... — Raskoljnikov ekparolis.

Trinku iom da akvo.

Raskoljnikov flanken ŝovis la glason per la mano kaj kun paŭzoj inter ia vortoj, mallaŭte, sed kompreneble, diris:

Mi tiam mortigis la maljunan oficistinon kaj fratinon ŝian Lizaveta per hakilo kaj prirabis ilin.

Ilja Petroviĉ malfermis la buŝon. De ĉiuj flankoj kuris homoj.

Raskoljnikov ripetis sian deklaron

29 3anai 1541

Epilogo

I

Siberio. Sur bordo de vasta, dezerta rivero staras urbo, unu el la ad- ministraj centroj de Rusiando. En ia urbo estas fortikaĵo kaj en ĝi — prizono1. Jam dum naŭ monatoj en la prizono restas Rodion Raskoljni- kov, bagnulo de la dua kategorio. Post la tago de lia krimo pasis pre- skaŭ unu jaro kaj duono.

29*

La juĝesploro pri lia kazo pasis sen grandaj komplikaĵoj. La krimulo firme, certe kaj kiare konfirmis sian deklaron; li nek impiikis la cirkon- stancojn, nek turnis iiin por sia avantaĝo, nek misprezentis la faktojn, nek forgesis la krimprocedon: kiarigis la sekreton de ia garantiaĵo (ligna tabuieto kun metaia strio) kiun tenis la murdita oidulino. Li detaie ra- kontis pri tio, kiel li prenis ĉe ŝi la ŝlosilojn, priskribis tiujn ŝlosilojn, priskribis la ŝrankokeston kaj ties konsiston; li eĉ nombris kelkajn el la objektoj kiuj kuŝis tie, kiarigis ia misteron pri ia mortigo de Lizaveta, rakontis pri tio, kiel venis kaj frapadis Koĥ kaj post tiu la studento kaj konigis ĉion pri kio ili interparolis. Li rakontis pri tio, kiel li, la krimin- to, poste fuĝis laŭ la ŝtuparo kaj aŭdis la jelpadon de Nikolao kaj Mi- trej; rakontis pri sia kaŝiĝo en la vaka loĝejo kaj reveno hejmen. Fine li montris la ŝtonon en la korto de avenuo Voznesenskij, sub la pordego,

451

kaj sub tiu ŝtono estis trovitaj la monujo kaj aliaj aĵoj. La enketistoj kaj juĝistoj cetere miregis, ke ii kaŝis la monujon kaj objektojn sub la ŝtono, sed ne uzis iiin; precipe mirigis ilin, ke li ne nur malmemoris la detalojn de la ŝtelitaj objektoj, sed eĉ eraris pri ilia kvanto. Tute nekredeble ŝaj- nis, ke li eĉ ne malfermis la monujon kaj ne sciis kiom da mono estas en ĝi (tie estis tricent deksep rubloj kaj tri dudek-kopekaj moneroj; pro longa subŝtona kuŝado kelkaj monbiletoj, la plej valoraj, ege malbonigis).

Oni longe penis ekscii: kial la juĝato mensogas ĝuste pri tiu cirkon- stanco, dum li libere kaj vere konfesas pri ĉio alia? Finfine kelkaj (pre- cipe psikologoj) eĉ koncedis la eblon de tio, ke li efektive ne malfermis la monujon, kaj ĝuste tial li ne sciis pri ĝia enhavo kaj metis ĝin sub la ŝtonon ne eksciinte tion. El tio oni provis konkludi, ke la krimo povis okazi nur dum portempa alieniĝo, aŭ por tiel diri, ĉe malsaneca mono- manio de murdo kaj rabo, sen plua celo kaj sen plano pri profitiĝo. Ĝuste tiam populariĝis la moda teorio pri portempa alieniĝo, kiun nun oni tiel ofte penas apliki al tuj krimuloj. Cetere la tiama hipokondria hu- moro de Raskoljnikov estis konfirmita plejdetale fare de pluraj atestan- toj, doktoro Zosimov, liaj konatoj, mastrino, servistino. ĉio ĉi forte efikis sur ia konkludon, ke Raskoljnikov ne tute similas la ordinaran murdi- ston, banditon kaj rabiston, ke li estas alia tipo. Je granda domaĝo por la partianoj de tiu teorio, la krimulo mem preskaŭ ne provis defendi sin; ai la konkludaj demandoj — kio instigis lin al la murdo kaj kio igis lin rabi — li tute kiare respondis, kun kruda precizeco, ke la kaŭzo de ĉio estas lia aĉa viv-situacio, liaj mizero kaj senhelpeco, deziro firmigi la unuajn paŝojnde la kariero helpe de almenaŭ tri mii rubloj, kiujn li esperis trovi ĉe la murditino. Li decidis murdi pro sia malprudenta kaj poltrona karaktero, kiu krome estis agacita pro la mizero kaj fiaskoj. A1 la demando pri la kaŭzo de la libervola veno al la poiico, li respondis, ke ĝin kaŭzis lia tutkora pento. ĉio ĉi estis preskaŭ kruda...

Tamen la verdikto estis pli favora, ol oni povus atendi konsiderante la faritan krimon, eble ĝuste tial, ke la krimulo ne nur malvolis senkul- piĝi, sed eĉ montris deziron pli akuzi sin. Estis konsiderataj ĉiuj strangaj kaj specialaj aspektoj de la kazo. La malsaneca kaj mizera stato de la krimulo antaŭ la krim-ago ne estis kontestebla. Tio, ke li ne utiligis la ŝtelaĵon, estis konsiderita parte kiel efiko de V vekiĝinta pento, parte kiel ne tute normala mensostato dum la efektivigo de la krimo. La cir- konstancoj de la neintencita mortigo de Lizaveta eĉ konfirmis la lastan tezon: la homo faras du murdojn, forgesante ke la pordo restas aperta!

Fine ia libervola veno ai ia poiico farita kiam la afero eksterordinare im- plikiĝis pro ia falsa dekiaro de ia desapontinta fanatikulo Nikolao, kaj kiam preskaŭ tute mankis konviktaĵoj kaj supozoj pri ia efektiva murdin- to (Porfirij Petroviĉ pienumis ia promeson> — ĉio ĉi definitive mildigis ia sorton de ia akuzato.

Krome, tute surprize aperis pliaj cirkonstancoj tre favoraj por la aku- zato. Eksa studento Razumihin iel elfosis informon (kaj pruvis tiun in- formon) pri tio, ke krimulo Raskoljnikov studante en la universitato, per siaj iastaj monrimedoj helpis sian povran kaj ftizan universitatan kama- radon kaj preskaŭ vivtenis lin dum duona jaro. Kiam tiu studento mor- tis, li prizorgis la maljunan kaj senilan patron de 1' forpasinta kamarado (kiu mem vivtenis kaj nutris sian patron per sia propra iaboro preskaŭ de sia dektria jaro), akiris por ii lokon en kadukulejo, kaj kiam ankaŭ la patro mortis, li propramone sepultis lin. Tiuj informoj certagrade fa- vore efikis la sorton de Raskoljnikov. Lia eksa ĉambroluigantino, la pa- trino de i* forpasinta fianĉino de Raskoljnikov — vidvino Zarnicyna — atestis, ke, kiam iii ankoraŭ loĝis en alia domo ĉe Kvin Anguloj, Ra- skoljnikov dum nokta incendio elportis el brulanta loĝejo du etajn infa- nojn, kaj ĉe tio li estis brulvundita. Tiu fakto estis skrupule esplorita, kaj sufiĉe detale konfirmita fare de pluraj atestantoj. La fina rezulto estis, ke la krimuio estis kondamnita al bagnado de la dua, pli milda, kategorio, por nur okjara periodo, kun konsidero de lia iibervola veno al la polico kaj de aliaj malpligravigaj cirkonstancoj.

Ankoraŭ komence de la proceso la patrino de Raskoljnikov malsa- niĝis. Dunja kaj Razumiĥin trovis necesa veturigi ŝin el Peterburgo por la tuta periodo de la juĝafero. Razumifiin elektis urbon ĉe fervojo prok- sime de Peterburgo, por havi la eblon regule sekvi la detalojn de i\pro- ceso kaj samtempe ofte renkontiĝi kun Dunja. La malsano de Pulfieria Aleksandrovna estis iom stranga, nerva kaj akompanata de io simila al dcmenco, se ne kompleta — do, almenaŭ parta. Dunja, reveninte post ia lasta rendevuo kun la frato trovis la patrinon jam tute maisana, en febro kaj deiiro. Tiuvespere ŝi interkonsentis kun Razumifiin pri respon- doj al la patrinaj demandoj pri la frato, kaj ili duope elpensis por la patrino historion pri forveturo de Raskoljnikov ien for, al iimo de Rus- lando, kun grava privata komisio, kiu finfine havigos al li kaj monon kaj gioron. llin surprizis, ke Pulfieria Aleksandrovna pri tio demandis nek tiam, nek poste. Inverse, ŝi mem havis tutan historion pri la subita for- veturo de la filo. ŝi kun larmoj rakontis, kiel li vizitis ŝin por adiaŭo;

ĉe tio ŝi aiudis, ke nur ŝi konas kelkajn tre gravajn kaj misterajn cir- konstancojn kaj tion, ke Rodja havas multajn fortajn maiamikojn, pro tio devinte kaŝi sin. Koncerne lian futuran karieron, ĝi ŝajnis al Ŝi garantiita kaj brila post la forpaso de kelkaj malfavoraj cirkonstancoj. Ŝi penis kon- vinki Razumiĥin-on, ke ŝia fiio poste fariĝos Ŝtatviro, kion pruvas lia ar- tikoio kaj lia brila literatura talento. Tiun artikolon ŝi konstante legis, iam legis ĝin ankaŭ voĉe, ŝi preskaŭ prenis ĝin en la liton, tamen ŝi apenaŭ interesiĝis pri tio, kie nome troviĝas nun Rodja, malgraŭ tio, ke ŝian suspektemon povus veki eĉ tio, ke ili evitis paroli kun ŝi pri tiu ĉi temo. Fine, ili komencis timi tiun strangan silenton de Pulĥeria Alek- sandrovna pri kelkaj temoj. Ekzemple, ŝi eĉ ne plendis, ke li ne sendas leterojn, kvankam antaŭe, loĝinte en sia urbeto, ŝi vivis nur per espero kaj per atendo ricevi plej rapide leteron de amata Rodja. La lasta cir- konstanco tute ne estis kiarigebla, kaj ĝi forte maltrankviligis Dunjan, kiu komencis pensi, ke la patrino, verŝajne, sentas ion teruran en la sor- to de la filo kaj timas pridemandi ilin por ne ekscii ion eĉ pli teruran. Do, Dunja vidis, ke Puiĥeria Aieksandrovna ne plu havas sanan menson.

Cetere, kelkfoje okazis, ke ŝi mem direktis la interparoion tiel, ke oni ne povis respondante ai ŝi, malmencii kie ĝuste nun estas Rodja; kiam Ŝi nature ricevis nekontentigajn kaj suspektindajn respondojn, ŝi subite fariĝis enorme trista, morna kaj silentema, kaj tiu humoro daŭris sufiĉe longe. Dunja fine komprenis, ke komplikas mensogi kaj elpensi, kaj ŝi decidis definitive, ke prefere ŝi silentu pri kelkaj aferoj; tamen ĉiam pli klare kaj evidente estis, ke la kompatinda patrino suspektas ion teruran. Cetere Dunja memoris la vortojn de la frato, ke la patrino fikse aŭskul- tis ŝian noktan deiiron antaŭ la lasta fatala tago, post Ŝia sceno kun Svi- drigajlov — eble tiam la patrino povis ion elaŭskulti? Ofte, post kelkaj tagoj de morna silento kaj scnvortaj larmoj, la malsanulino iei histerie revigiiĝis kaj komencis laŭte, senhalte paroii pri sia filo, pri siaj esperoj, pri futuro... ŝiaj fantazioj foje estis ege strangaj. Oni Ŝin konsolis kaj eĥis ŝiajn vortojn, ebie Ŝi mem kiare vidis, ke oni eĥas kaj konsolas ŝin, tamen ŝi daŭrigis paroli...

Kvin monatojn post la veno de V krimulo al la polico sekvis ia ver- dikto. Kiam estis eble, Razumiĥin lin vizitis en la prizono. Ankaŭ Sonja. Finfine venis la disiĝo. Dunja ĵuris al la frato, ke ŝi atendos lin, ankaŭ Razumiĥin. En la juna kaj arda kapo de Razumiĥin firmiĝis projekto: en la proksimaj tri aŭ kvar jaroj laŭeble konstrui la bazon por la futuro, akiri iom da mono kaj ekloĝi en Siberio, kies grundo estas ĉiurilate riĉa, sed mankas tie iaboristoj, homoj kaj kapitaio, ekioĝi en la urbo kie re- stados Rodja, kaj... iii ĉiuj komencu tie la novan vivon. ĉe la adiaŭo ĉiuj ploris. En la plej lastaj tagoj Raskoljnikov profundiĝis en pensojn, multe demandis pri la patrino kaj konstante maltrankviliĝis pro Ŝi. Eĉ tro multe li pro ŝi suferis, kaj tio maltrankviligis Dunjan. Detale sciiĝinte pri la malsaneca humoro de 1* patrino li tute sombriĝis. Ial li estis tute silenteraa dum ia rendevuoj kun Sonja. Sonja, helpe de la mono kiun lasis al ŝi Svidrigajlov, jam delonge pretigis sin al sekvado post la grupo de arestitoj en kiu estos kondukita li. Pri tio ŝi kaj Raskoljnikov tute ne parolis, sed ili ambaŭ sciis, ke tiel okazos. Ĉe la adiaŭa rendevuo li strange ridetis responde ai la ardaj paroloj de P fratino kaj Razumifiin pri ilia feliĉa futuro post lia liberiĝo el bagnado; ii antaŭdiris, ke la mal- saneco de P patrino baldaŭ malfeliĉe finiĝos. Finfine ii kaj Sonja foriris.

Post du monatoj Dunja edziniĝis al Razumiĥin. Iiia nupto estis trista kaj simpla. Inter la invititoj estis, cetere, Porfirij Petroviĉ kaj Zosimov. Lastatempe Razumiĥin aspektis kiel homo rezoluta. Dunja blinde kredis, ke ii realigos ĉiujn siajn intencojn, kaj ŝi ne povis ne kredi: en tiu viro videblis fera voio. Cetere, li rekomencis viziti universitatajn iekciojn por fini la kurson. 11 i ofte kunplanis sian futuron. Ambaŭ firme deziris post kvin jaroj definitive ekioĝi en Siberio. Kaj ĝis tiam ili esperis je helpo de Sonja...

Puiĥeria Aleksandrovna ĝoje benis la edziniĝon de I' filino al Razu- miĥin, sed post tiu geedziĝo ŝi fariĝis eĉ pli trista kaj zorgoplena... Por donaci al ŝi agrablan minuton, Razumiĥin alvorte rakontis al ŝi la fakton pri la studento kaj ties senila patro kaj pri tio, ke Rodja brulvundiĝis kaj eĉ ekmalsanis savinte de P morto du etulojn. Ambaŭ informoj kon- dutis Ŝin, kies menso jam estis malordigita, preskaŭ en ekstazon. ŝi sen- ĉese parolis pri tio, komencis rakonti eĉ ekster ia hejmo, kvankam Dunja Ĉiam Ŝin akompanis. En fiakroj, en butikoj, kaptinte iun ajn aŭskultan- ton, Ŝi direktis interparolon al sia filo, al ties artikolo, al tio kiel li hel- padis la studenton, kiel li brulvundiĝis en incendio kaj simile. Dunja eĉ ne sciis, kiel eblas ŝin reteni. La plagon povis kaŭzi ne nur la danĝero de tiu ekzaltita, malsaneca stato, sed ankaŭ tio, ke iu povus rememori la nomon de Raskoljnikov pro la pasinta proceso kaj ekparoii pri tio. Pu- ifieria Aleksandrovna eĉ eksciis la adreson de ia patrino de P du etuloj savitaj el la incendio, kaj nepre intencis viziti ŝin. Fine ŝia maitrankvilo kreskis enorme. Foje ŝi matene anoncis, ke laŭ Ŝiaj pensoj, Rodja baldaŭ venos, ke ŝi memoras kiel li ĉe la adiaŭo mem diris, ke ĝuste post naŭ monatoj necesos atendi lin. ŝi komencis ordigi ĉion en ia loĝejo kaj pre- pariĝi al renkonto, komencis plibeligi la ĉambron destinitan al li (la pro- pran ĉambron), purigi ia meblojn, iavi kaj pendigi novajn kurtenojn kaj simile. Dunja alarmiĝis, sed ne intervenis kaj eĉ helpis al ŝi aranĝi la ĉambron por la akcepto de la frato. Post la maltrankvila tago pasigita en senĉesaj fantazioj, en ĝojaj revoj kaj ploroj la patrino malsaniĝis kaj la sekvan tagon ŝi febris kaj deliris. Komenciĝis arda febro. Post du se- majnoj ŝi mortis. En deliro ŝi ellasis vortojn, laŭ kiuj oni povis konkludi, ke ŝi pli ol supozite suspektis pri la terura sorto de I' filo.

Raskoljnikov longe ne sciis pri la morto de V patrino, kvankam la korespondo kun Peterburgo stariĝis pere de Sonja, kiu akurate ĉiun mo- naton skribis al Razumiĥin en Peterburgon kaj ĉiumonate ŝi akuratc ri- cevis respondon el Peterburgo. Unuatcmpe la leteroj de Sonja ŝajnis al Razumiĥin kaj Dunja tro sekaj kaj malkontentigaj, sed poste iii kompre- nis, ke ne eblas skribi pli bone, ĉar ĝuste ei tiaj leteroj rezultis plena kaj preciza bildo pri la sorto de ilia maifeliĉa frato.

La leterojn de Sonja plenigis ĉiutagaĵoj, simpla kaj klara priskribo de la bagnuia vivo de Raskoljnikov. En la leteroj cstis nek priskribo de ŝiaj propraj esperoj, nek planoj por ia futuro, nek ŝiaj propraj sentoj. Ansta- taŭ provoj klarigi lian animan agordon kaj ĝenerale anstataŭ lia interna vivo, en la leteroj estis nur faktoj: liaj vortoj, tio, kion li deziris en la rendevuoj, pri kio li ŝin petis, kion li komisiis al ŝi kaj ceterc. Tiuj in- formoj estis perataj kun eksterordinara detaleco. La figuro de 1' malfe- liĉa frato fine reliefiĝis, pentriĝis precize kaj klare kaj tute senerare, ĉar ĉiuj faktoj estis fidindaj.

Sed Dunja kaj ŝia edzo povis trovi en tiuj ieteroj malmulton esperi- gan, precipe en la komenco. Sonja ĉiam skribis, ke li estas konstante sombra, silentema kaj tute ne interesiĝas pri la novaĵoj, kiujn ŝi ĉiufoje komunikas al li el la ricevitaj leteroj; ke li de tempo al tempo demandas pri la patrino, sed kiam ŝi kompreninte, ke li jam supozas pri la vero, finfine rakontis al li pri ŝia morto, tiu informo — al ŝia miro — ne tro forte efikis sur lin, almenaŭ tiel ŝajnis al ŝi unuavide. Interalie, ŝi skri- bis, ke — malgraŭ evidenta profundiĝo en siaj pensoj kaj plena izoliĝo disde ĉiuj — li akceptis sian novan vivon tute rekte kaj simple, kaj li kiare komprenas sian situacion, atendas nenion plibonan en Ia proksima tempo, havas neniujn malprudentajn esperojn (kio estus tute natura en lia situacio) kaj preskaŭ pri nenio miras en siaj novaj cirkonstancoj, kiuj tiel malmulte simiias al la pli frua vivo. Ŝi skribis, ke lia sano estas kon- tentiga. Li plenumas siajn laborojn, kiujn li nek evitas, nek serĉas. Li tute indiferentas pri la manĝoj, sed tiuj manĝoj, krom en la feriaj tagoj, tiom aĉas, ke finfine ti volonte akceptis de ŝi, Sonja, iom da mono por aranĝi por si ĉiutagan teumadon; pri ĉio cetera li petis ŝin ne zorgi, di- rinte, ke ĉiuj zorgoj pri ii nur afliktas lin. Sonja komunikis ankaŭ, ke li loĝas en komuna prizona ĉambro kune kun aliaj; ŝi ne vidis la inter- non de la kazernoj, sed ŝi konkludas, ke ĝi estas tro densa, abomena kaj malsaneca, li dormas sur tabullito sternante sub si feltan maton kaj deziras por si neniun plibonigon. Sed li vivas tiel povre kaj krude ne laŭ iu skizita plano aŭ intenco, sed pro simpla neatento kaj deekstrera indiferento pri sia sorto. Sonja malkaŝe skribis, ke li, precipe en la ko- menco, ne nur malinteresiĝis pri ŝiaj vizitoj, sed eĉ preskaŭ malkontentis pri ŝi, estis neparolema kaj preskaŭ kruda rilate al ŝi, sed poste tiuj ren- devuoj fariĝis por li kutimaj kaj preskaŭ necesaj, ĉar li tre angoris, kiam ŝi dum kelkaj tagoj malsanis kaj ne povis viziti lin. En la feriaj tagoj ŝi renkontiĝas kun li ĉe la prizona pordo aŭ en la gardistejo2, kien oni lin venigas al ŝi por kelkaj minutoj, sed en ceteraj tagoj ŝi vidas lin en lia laborloko, kien ŝi venas: en metiejoj, brikaj uzinoj aŭ en remizoj sur ia bordo de Irtyŝ. Ankaŭ pri si Sonja skribis, ke ŝi sukcesis trovi en la ur- bo bonajn konatojn kaj favorantojn, ke ŝi okupiĝas pri kudrado kaj ĉar en la urbo preskaŭ ne estas modistinoj, ŝi fariĝis tre bezonata en multaj hejmoj. ŝi ne menciis nur, ke per ŝia helpo Raskoljnikov ricevis favoron de la estroj, oni faciligis liajn iaborkondiĉojn kaj simile. Fine venis la informo (Dunja jam rimarkis precipan maltrankvilon kaj alarmon en ŝiaj lastaj leteroj), ke li fremdiĝis de ĉiuj, ke en la prizono la bagnuloj ne ŝatas lin, ke li dum tutaj tagoj silentas kaj ege paliĝis. Subite, en la la- sta letero, Sonja skribis, ke li tre grave malsaniĝis kaj nun kuŝas en la hospitala ĉambro por arestitoj.

n

Li jam delonge malsanis, sed lin rompis ne hororoj de 1' bagnado, ne laboro, ne manĝoj, ne la razita kapo, ne la ĉifonaj vestoj: ho, tiuj turmentoj kaj torturoj tute ne gravis por li! Male, li eĉ ĝojis pro la la- boro. Fizike elĉerpita dum la laboro, Ji akiris por si almenaŭ kelkajn ho- rojn de kvieta dormo. Kaj ĉu gravis por li la manĝaĵo — tiu sengrasa supo kun enfaiintaj blatoj? Kiei studento, en la pli frua vivo li ofte ne havis eĉ tion. Liaj vestoj estis varmaj kaj konvenaj por lia viv-maniero. La katenojn li preskaŭ ne sentis. Ĉu li devis honti sian razitan kapon kaj arestulan jakon? Sed antaŭ kiuj li hontu? ĉu antaŭ Sonja? ŝi timis lin, kaj kiai li devu honti antaŭ ŝi?

Sed kio do? Li hontis eĉ antaŭ Sonja, kaj pro tio li ŝin suferigis per sia maiestima kaj kruda konduto. Sed ii hontis ne pro la razita kapo kaj katenoj: lia fiero estis vundita, kaj li malsaniĝis pro la vundita fiero. Ho, kiel li feliĉus, se li povus mem akuzi sin! Tiam li tolerus ĉion, eĉ la honton kaj maihonoron. Sed li severe juĝis sin, kaj iia duriĝinta kon- scienco trovis neniun speciale teruran kuipon en sia pasinto, ebie krom iia simpla mispaŝo, kiu povus okazi kun iu ajn. Li hontis ĝuste tiai, ke ii, Raskoljnikov, pereis tiei biinde, senespere, surde kaj stulte, iaŭ ver- dikto de ia blinda sorto, kaj li devas trankviliĝi kaj kapitulacii antaŭ la "absurdeco" de iu verdikto, se ii voias almenaŭ iel trankviligi sin.

Sencela kaj sensenca angoro nun, kaj en ia futuro nur konstanta ofe- rado, per kio nenio estis akirebia — jen tio staris antaŭ li. Kaj ne gra- vis, ke post ok jaroj li havos nur tridek du jarojn, kaj ii povos denove rekomenci ia vivon! Sed por kio vivi? Kion li faru? Ai kio ii strebu? Cu vivi nur por ekzisti? Sed ankaŭ pli frue li milfoje pretis fordoni sian ek- ziston por ideo, por espero, eĉ por fantazio. Sed nura ekzisto neniam sufiĉis al li, li ĉiam aspiris ion pli grandan. Eble nur pro la forto de siaj deziroj ii tiam konsideris sin homo, al kiu estas permesite pli multe, ol al ia ceteraj.

Ho, kiel ii ekĝojus, se la sorto donus al li penton — bruligan penton, kiu frakasigus lian koron, forpelus dormon, tian penton, de kies teruraj turmentoj haiucinas maŝo kaj river-profundo!

Turmentoj kaj ploroj — ja ankaŭ tio estas vivo. Sed li ne pentiŝ pri sia krimo.

Tiam li almenaŭ povus koleri pro sia stulto, kiel li pli frue koleris pro siaj abomenaj kaj stultegaj agoj, kiuj kondukis iin en la prizonon. Sed nun, en la prizono, en libero, li denove prijuĝis kaj pripensis ĉiujn siajn pli fruajn agojn kaj tute ne trovis ilin tiom stultaj kaj abomenaj, kiom iii ŝajnis al ii tiam, en la fatala tempo.

"Per kio, per kio, — li pensis, — miaj ideoj estis pli stultaj ol aliaj ideoj kaj teorioj, svarmantaj kaj koliziantaj en la mondo ekde kiam tiu mondo ekzistas? Necesas vidi ia aferon per rigardo tute sendependa, va- sta kaj libera de P fiiistra influo, kaj tiam mia ideo, certe ne ŝajnus tiei... stranga. Ho, neantoj kaj trigroŝaj saĝuloj, kiai vi haitas duonvoje?

Per kio mia ago ŝajnas al ili tiel hida? — li demandis sin mem. ĉu per tio, ke ĝi estas krimo? Sed kion signifas la vorto «krimo»? Mia kon- scienco kvietas. Certe estas rompita la kriminala kodo; certe estas ne- glektita iu paragrafo de la leĝo kaj estas verŝita sango. Do, prenu mian kapon pro la rompo de ia ieĝo... Kaj sufiĉas! Certe, tiuokaze eĉ muitaj bonfarintoj dc P homaro, kiuj ne heredis la potencon, sed mem kaptis ĝin, ili devus esti ekzekutitaj ĉe siaj unuaj paŝoj. Sed tiuj homoj elportis siajn paŝojn, kaj tial ili pravas, sed mi ne elportis kaj, sekve, mi ne raj- tis permesi al mi fari tiun paŝon".

Li konfesis sian krimon nur en unu punkto: en tio, ke li ne elportis ĝin kaj libervole venis al la polico.

Lin suferigis ankaŭ alia penso: kial tiam li ne mortigis sin? Kial, sta- rinte super la rivero, li preferis veni al la polico? Ĉu vere tiel fortas la deziro vivi plu kaj tiel komplikas venki tiun deziron? Ja ĝin venkis Svi- drigajlov, kiu tiel timis la morton!

Li turmente metis al si tiun demandon kaj ne povis kompreni, ke an- kaŭ tiam, kiam li staris super la rivero, li eble antaŭsentis profundan mensogon en si kaj en siaj konvinkoj. Li ne komprenis, ke tiu antaŭsen- to povis esti signo de la estonta turnopunkto en lia vivo, de iia rena- skiĝo, de la nova vivkoncepto.

En tio li koncedis nur la surdan rutinon de la instinkto, kiun li povis nek venki, nek transpaŝi (pro siaj feblo kaj malgraveco). Li rigardis al siaj kunbagnuloj kaj miregis: kiel ili ĉiuj amis la vivon, kiel alte ili ĝin taksis! Al li ŝajnis, ke nome en la prizono ili multe amas kaj taksas la vivon, pli multc aprecas ĝin ol en la libero. Kelkaj inter ili, precipe trampoj, spertis terurajn turmentojn kaj suferojn! Ĉu vere tiel multon si- gnifis por ili iu sunradio, sovaĝa arbaro, frida fonto rimarkita en neko- nata densejo antaŭ tri jaroj, kaj pri renkonto kun tiu fonto la trampo revas kiel pri am-rendevuo; li vidas en sonĝo ĝin, verdajn herbojn ĉirkaŭ ĝi, trilantan birdcton en arbustoj? Rigardante plu, Raskoljnikov vidis eĉ pli neklarigeblajn ekzemplojn.

En la prizono, en la ĉirkaŭa medio, li certe multon ne rimarkis kaj eĈ tute ne emis rimarki. Li vivis kvazaŭ kun la kapo klinita: rigardi estis pro li naŭze kaj netolereble. Sed fine multo komencis lin mirigi, kaj li, kvazaŭ kontraŭvoie, ekrimarkis tion, pri kio li antaŭe eĉ ne supozis. Pre- cipe mirigis iin tiu terura, netranspaŝebla abismo, kiu kuŝis inter ii kaj la prizona popolo. Ŝajnis, ke li kaj ili estas diversnaciaj. Li kaj ili rigar- dis sin reciproke kun suspekto kaj malfido. Li sciis kaj komprenis la ĝeneralajn kaŭzojn de tiu diseco, sed antaŭe li neniam kredis, ke tiuj kaŭzoj tiel fortas kaj profundas.

En la prizono estis ankaŭ ekzilitaj poloj3 — politikaj krimuloj. 111 opi- niis la ĉirkaŭulojn kiel malklerulojn kaj kampulojn kaj superece malesti- mis ilin. Sed Raskoljnikov ne povis tiel pensi: li klare vidis, ke tiuj ĉi malkleruloj en multaj rilatoj estas ege pli saĝaj ol la poloj. Ci tie estis ankaŭ rusoj, kiuj ankaŭ tro malestimis la prizonan popolon: eksoficiro kaj du seminarianoj. Raskoljnikov klare vidis, ke ankaŭ ili eraras.

Lin mem ĉiuj evitis kaj ne ŝatis. Fine oni eĉ ekmalŝatis lin4, kaj li ne komprenis: kial? Oni lin malestimis, oni ridis pri li, pri lia krimo ri- dis tiuj, kiuj krimis pli ol li.

Vi estas sinjoro! — oni parolis al li. — Kial vi prenis hakilon? Tio ne estas sinjora afero.

En la dua semajno de 1' Karesmo venis vico, ke lia kazerno vizitu la preĝejon. Li venis kune kun ĉiuj por preĝi. Pro kaŭzo, nekomprenita de li, okazis kverelo; ĉiuj furioze atakis lin:

Sendiulo! Vi ne kredas je Dio! — ili kriegis. — Vin mortigi ne- cesas.

Li neniam parolis kun ili pri Dio kaj kredo, sed ili volis mortigi lin kiel sendiulon; li silentis kaj ne kontraŭdiris. Iu bagnulo impetis al li en rezoluta furiozo. Raskoljnikov atendis lin trankvile kaj silente: li eĉ ne palpebrumis, ne tremeris liaj vizaĝaj trajtoj. Inter li kaj la murdonto sukcesis stariĝi eskortisto — kaj la sango ne estis verŝita.

Ankoraŭ unu problemon li ne povis solvi: kial ili ĉiuj tiel ekamis Son- jan? Ŝi ne serĉis ilian favoron; ili malofte vidis ŝin, nur en laborejoj kiam ŝi venis por nelonge por renkontiĝi kun li. Sed, intertempe, ĉiuj jam ekkonis ŝin, ili sciis ankaŭ tion, ke ŝi lin postsekvis, sciis kiel ŝi vivas kaj kie ŝi loĝas. Ŝi ne donis al ili monon, nek speciale komplezis iiin. Nur unufoje, je la Kristnasko, ŝi donis al la tuta prizonularo blan- kajn panojn kaj kukojn. Sed iom-post-iom inter ili kaj Sonja iigiĝis pli proksimaj rilatoj. Ŝi skribis iliajn leterojn al la parencoj kaj enpoŝtigis ilin. Iliaj parencoj venintaj en la urbon, laŭ iliaj konsiloj, lasis ĉe Sonja por ili aĵojn kaj eĉ monon. Iliaj edzinoj kaj amatinoj konis ŝin kaj faris al ŝi vizitojn. Kiam ŝi venis al la laborlokoj por renkontiĝi kun Raskol- jnikov, aŭ kiam ŝi renkontiĝis kun grupo de arestitoj, marŝantaj al la- boro — tiuj demetis siajn ĉapojn kaj profunde riverencis: "Patrino nia,

Sofia Semjonovna, panjo nia, tenera, malsana!" — parolis tiuj krudaj, brulstampitaj bagnuloj al la eta kaj fragiia virino. Responde ŝi ridetis. Eĉ ŝian paŝadon ili ŝatis, kaj speciale retrorigardis post ŝin por vidi kiel ŝi iras, kaj laŭdis ŝin. Ili laŭdis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi estas tiel eta kaj serĉis ĉiujn kaŭzojn por ŝin iaŭdi. Oni eĉ vizitis ŝin kuracocele.

Li pasigis en hospitalo ia finon de 1' Karesmo kaj la Paskan Semaj- non. Jam resaniĝante, li rememoris siajn sonĝojn, viditajn en ia febro kaj dcliro. Li viziis dum sia malsano, ke la tuta mondo estas kondamnita al iu terura, pli frue neniam renkontita pesto, veninta el profundo de Azio al Eŭropo. Ĉiujn atendis morto, krom kelkaj, nemultaj elektitoj. Aperis iuj novaj trihinoj5, mikroskopaj estaĵetoj, ekloĝantaj en la homaj korpoj. La homoj, ricevintaj ilin tuj fariĝis rabiaj kaj frenezaj. Sed ne- niam, neniam pli frue la homoj kredis sin tiel saĝaj kaj tiel certaj pri ia vero, kiel nun kredis la kontaĝitoj. Neniam pli frue ili estis tiel firmaj pri siaj juĝoj, siaj sciencaj konkludoj, siaj moralaj konvinkoj kaj kredoj. Tutaj vilaĝoj, tutaj urboj kaj tutaj popoloj estis kontaĝitaj kaj freneziĝin- taj. Ĉiuj estis en maltrankvilo kaj ne komprcnis unu la alian, ĉiu pensis ke nur li konas la veron kaj suferis rigardante al la aliaj, frapis sian bruston, ploris kaj despere etendis la brakojn al la ĉielo. Oni ne sciis kiun kaj kiel necesas juĝi, oni ne povis interkonsenti, kio estas bono kaj malbono. Oni ne sciis kiun kondamni kaj kiun absolvi. La homoj mor- tigis unu alian en iu sensenca kolero. Formiĝis malamikaj armeoj, sed tiuj armeoj jam dum marŝado komencis splitiĝi, iiiaj trupoj disiĝis, la soldatoj ĵetiĝis unu sur alian, pikis kaj tranĉis, mordis kaj voris unu alian. En la urboj konstante sonis la alarmaj sonoriloj: estis kunvokataj ĉiuj, sed neniu sciis, kiu kaj por kio kunvokas, kaj ĉiuj estis en mal- trankvilo. Oni forlasis la ordinarajn metiojn, kaj ĉiuj proponis siajn ide- ojn, siajn amendojn, kaj oni ne povis interkonsenti. La terkulturado vel- kis. Kelkfoje amasiĝis la homoj, ili konsentis pri iu plano, ĵuris ne plu disiĝi — sed ili tuj komencis ion tute alian ol estis ĵus planite, ili akuzis unu alian, interbatiĝis pugne kaj ponarde. Komenciĝis incendioj, komen- ciĝis malsato. Estis pereantaj ĉio kaj ĉiuj. La pesto kreskis kaj pli va- stiĝis. En la tuta mondo povis saviĝi nur kelkaj homoj: ili estis puraj kaj elektitaj6, destinitaj generi la novan hom-specon kaj komenci la no- van vivon, renovigi kaj repurigi la teron. Sed neniu ie vidis tiujn ho- mojn, neniu aŭdis iliajn vortojn kaj voĉojn.

Raskoljnikov suferis pro tio, ke tiu sensenca deliro tiel triste kaj tiel dolore reeĥas en liaj rememoroj, ke tiel longe ne forlasis lin la impresoj de tiuj febraj sonĝoj. Jam venis ia tria postpaska semajno — varmaj, klaraj, printempaj tagoj; oni apertis la fenestrojn.cn ia hospitala ĉambro por arestitoj (kraditaj fenestroj, sub kiuj paŝadis sentineio). Dum lia malsano Sonja sukcesis nur dufoje viziti lin en ia ĉambro; ĉiufoje ŝi de- vis klopodi por ricevo de permesilo, kaj tio ne estis facila afero. Sed ŝi ofte venis en la hospitaian korton, sub la fenestrojn, precipe vesperiĝe, kaj foje nur por stari unu minuton en la korto por almenaŭ defore ri- gardi al la fenestroj de lia ĉambro. Foje vespere, jam preskaŭ resaniĝin- ta Raskoljnikov ekdormis. Vekiĝinte, li hazarde venis al la fenestro kaj subite rimarkis Sonjan ĉe la hospitala pordego. ŝi staris kvazaŭ atendan- te ion. Io kvazaŭ pikus lian koron en tiu minuto, li tremeris kaj rapide foriris de la fenestro. Sekvonttage Sonja ne venis, ŝi mankis ankaŭ la trian tagon. Li rimarkis ke li atendas ŝin kun maltrankvilo. Finfinc li forlasis la hospitalon. Veninte en la prizonon, li sciiĝis de la arestnoj, ke Sonja malsaniĝis, kuŝas hejme nenien eiirante.

Li estis tre ĉagrenita kaj petis, ke oni eksciu pri ŝia sano. Baldaŭ li sciiĝis, ke ŝia malsano ne estas danĝera. Sonja, eksciinte, ke li tiel an- goras kaj zorgas pri ŝi, sendis al li krajonan skribaĵon per kiu ŝi infor- mis, kĉ ŝi fartas pli bone, havas nur malgravan facilan malvarmumon, kaj baldaŭ, tre baldaŭ, ŝi venos por revidi lin en lia laborloko. Kiam li iegis la skribaĵon, lia koro forte kaj doiore batis.

La tago estis dehove heia kaj varma. Frumatene, ĉirkaŭ la sesa li ekiris labori al riverbordo, kie en remizo estis instalita bakforno por aia- bastro, kiun oni tie ankaŭ pistis. Nur tri prizonuloj direktiĝis tien. Unu el ili kun eskortisto ekiris al la fortikaĵo por preni iujn instrumentojn, la alia komencis pretigi brullignon kaj meti ĝin en la fornon, Raskoljni- kov eliris sur la bordon, sidiĝis sur traboj stokitaj ĉe la remizo kaj} mencis kontempii la vastan kaj dezertan riveron. De la alta bordo vidiĝis vasta panoramo. De la fora transa bordo apenaŭ aŭdeblis kanto. Tie, en senfina stepo, aspergita de la suno, kiel apenaŭ videblaj punktoj, nigriĝis nomadaj jurtoj. Tie estis libero kaj loĝis aliaj homoj, tute ne simiiaj al la urbanoj. La tempo tie kvazaŭ haltus, kvazaŭ ankoraŭ ne forpasus ia epoko de Abraham kun ties gregoj. Raskoljnikov sidis, senmove rigardis sen forpreni la okulojn, liaj pensoj glitis en kontemplon, en revajn so- nĝojn, li pensis pri nenio, sed iu angoro lin emociis kaj turmentis.

Subite apud li aperis Sonja. Ŝi venis preskaŭ neaŭdite kaj sidiĝis apud li. Estis ankoraŭ frue, kaj la matena frisko ankoraŭ ne mildiĝis. Sur ŝi estis ŝia malriĉa, trivita burnuso kaj verda tuko. ŝia vizaĝo an- koraŭ portis signojn de ia malsano, ĝi magriĝis, paliĝis, malgrasiĝis. ŝi afable kaj gaje ridetis al li, sed kiel kutime, timide etendis al li sian brakon.

ŝi ĉiam etendis al li sian brakon timide kaj ofte eĉ tute ne etendis, kvazaŭ timante, ke li ĝin povas forpuŝi. Li ĉiam kvazaŭ malŝate prenis ŝian manon, ĉiam kvazaŭ malvolonte li renkontis ŝin, foje li obstine si- lentis dum tuta ŝia vizito. Okazis, ke ŝi ĝistreme lin timis kaj foriris en profunda aflikto. Sed nun iliaj manoj de disiĝis. Li ĵetis al ŝi rapidan rigardon, diris nenion kaj mallevis sian rigardon al la tero. Ili estas so- laj, neniu vidis ilin. La eskortisto tiutempe rigardis aliflanken.

Li mem ne komprenis, kiel tio okazis, sed subite kvazaŭ io kaptis lin kaj ĵetis lin al ŝiaj piedoj. Li pioris kaj brakumis ŝiajn genuojn. Unua- momente ŝi terure ektimis, kaj tuta ŝia vizaĝo rigidiĝis. Ŝi saltleviĝis kaj ektreminte rigardis al li. Sed tuj, en la sama momento, ŝi komprenis ĉion. En ŝiaj okuloj eklumis seniima feliĉo. ŝi komprenis, kaj ŝi ne plu dubis, ke li amas, amegas ŝin, finfine tiu minuto venis...

Ili ekvoILs paroii, sed ne povis. Ploroj ŝirmis ŝiajn okulojn. Iii ambaŭ estis palaj kaj magraj, sed en iliaj malsanaj kaj palaj vizaĝoj jam brilis la aŭroro de P renoviĝanta futuro, plena renasidĝo al la nova vivo. Ilin revivigis la amo, la koro de unu ei ili entenis sennombrajn vivofontojn por ia koro de P alia.

Ili decidis atendi kaj toleri. Antaŭ iii restis ankoraŭ sep jaroj, kaj ĝis tio estis tiom multaj neelporteblaj suferoj, tiom multe da senlima fe- liĉo! Sed li renaskiĝis, kaj li sciis tion, li sentis tion per sia plene re- noviĝinta esenco, kaj ŝi — ŝi ja vivis nur per iia vivo!

Vespere, kiam oni ŝlosis la kazernon, Raskoljnikov kuŝis sur la ta- bullito kaj pensis pri ŝi. Tiutage al li eĉ ŝajnis, ke ĉiuj bagnuloj, iiaj eksaj malamikoj, jam aiiei rigardas al li. Li eĉ mem alparolis iiin, kaj ili respondis al li afable. Nun li tion rememoris, sed ja tiei devis esti: ĉu ne devus ĉio nun ŝanĝiĝi.

Li pensis pri ŝi. Li rememoris, ke li ĉiam turmentis kaj suferigis ŝian koron. Li remcmoris ŝian paian, magran vizaĝeton, sed tiuj rememoroj preskaŭ ne turmentis lin: li sciis, ke per sia senlima amo ii nun kom- pensos ĉiujn ŝiajn suferojn.

Sed kibn nun signifis ĉiuj, ĉiuj suferoj de la pasinto! ĉio, eĉ lia kri- mo, eĉ la verdikto kaj prizono, nun ŝajnis al li en la unua anima impeto iu ekstera kaj stranga evento, kiu okazis tute ne al li. Cetere, tiuvespere li ne povis longe kaj konstante pensi pri io ajn, fiksi sur io sian atenton — sed li nun ncnion povis konscie solvi, li nur sentis. Anstataŭ la dia- iektiko komcnciĝis ia vivo, kaj en lia konscio devis aperi io absolute alia.

Sub lia kuseno kuŝis Evangelio7. Li senpripense ĝin prenis. Estis ŝia libro, ĝuste tiu el kiu ŝi legis al li pri la releviĝo de Lazaro. Komence de V bagnado li pensis, ke ŝi turmentos lin per la religio, komencos pa- roli pri Evangelio kaj trudos al li librojn. Sed je lia ekstrema miro, Ŝi neniam ekparolis pri tio, eĉ neniam proponis al ii Evangclion. Li mem petis ĝin ĉe ŝi nclonge antaŭ sia malsano, kaj ŝi scnvorte alportis al li la libron. Cis nun li eĉ ne malfermis ĝin.

Li ne malfermis ĝin ankaŭ nun, sed fulmis en li la penso: "Cu ŝiaj konvinkoj povas nun ne esti ankaŭ miaj konvinkoj? Almenaŭ ŝiaj sentoj, ŝiaj aspiroj..."

Ankaŭ ŝi la tutan tagon estis emociita, kaj nokte ŝi eĉ denove ek- malsanetis. Kaj ŝi estis tiom feliĉa, ke ŝi preskaŭ ektimis sian feliĉon. Sep jaroj, nur sep jaroj! Komence de sia feliĉo ili ambaŭ pretis konsideri tiujn sep jarojn, kiel sep tagojn.

Li eĉ ne sciis tion, ke la nova vivo estas donita al li ne senpage, ke ĝin ankoraŭ necesas kare pagi, pagi ĝin per granda kaj glora ago en fu- turo...

Sed ĉi tie komenciĝas nova historio, historio de iom-post-ioma reno- viĝo de la homo, historio de iom-post-ioma lia renaskiĝo, de lia iora- post-ioma transiro de unu mondo al la alia, de konatiĝo kun nova, an- taŭe tute nekonata, realo. Tio povus konsistigi la temon de nova rakon- to, — sed nia nuna rakonto estas finita.

KOMENTARIO

PRI LA AŬTORO

Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij naskiĝis 30 okt. (11 nov. laŭ la gre- goria kalendaro) 1821. Lia patro — kuracisto — devenis el delonge ru- siĝinta litova nobeia familio, la patrino apartenis al moskva negocista medio.

Malgraŭ limigitaj financaj rimedoj la patro sukcesis doni al Fjodor kaj la pliaĝa filo Miĥail bonan edukon en la privata lernejo de L. Ĉer- mak, unu el la plej elstaraj lernejoj en Moskvo.

Post la morto de la patrino (1837) la patro forveturigis siajn du pli- aĝajn filojn al Peterburgo, kie komence de 1838 F. Dostojevskij studen- tiĝis en la Ĉefa inĝeniera superlernejo, preparanta inĝenierojn por la ar- meo. En 1839 la patro de F. Dostojevskij estis mortigita fare de propraj servutuloj en Tula gubernio.

En la inĝeniera superlemejo F. Dostojevskij ekokupiĝis pri literaturo originale kaj traduke. Post la fino de la studoj kaj nelonga dejoro laŭ la ricevita profesio li en 1844 eksiĝis el la armeo en la rango de leŭte- nanto kaj kontraŭ negranda sumo vendis la du vilaĝetojn en Tula gu- bernio. Lia sola okupo fariĝis literaturo, kaj jam meze de 1844 aperis lia unua traduko el Balzac.

En 1845 li verkis sian unuan romanon Malriĉaj homoj, kiu vekis en- tuziasmon ĉe N. Nekrasov kaj V. Belinskij. "Malriĉaj homoj" aperis 15 jan. 1846, malferminte la duan almanakon de la t. n. "naturalisma" sko^ lo. Ĉin sekvis Sozio (1846), Mastrino (1847), Blankaj noktoj (1848) kaj Netoĉka Nezvanova (1849).

Jam en 1847 F. Dostojevskij distanciĝis de la grupo de V. Belinskij, cetere ankaŭ pro la kverelo kun N. Nekrasov kaj I. Turgenev. Samtempe li proksimiĝis al la rondeto de M. Petraŝevskij, kiu bazis sin sur la ideoj de Ch. Fourier. En aprilo 1849 pli ol tridek rondetanoj, inter kiuj ankaa F. Dostojevskij, estis arestitaj. Li estis akuzita pri disvastigo de la pro- hibita letero de V.Beiinskij al N. Gogol kaj pri organizo de kontraŭleĝa litografio.

16 nov. 1849 la juĝo finiĝis kaj dudek unu personoj estis mortkon- damnitaj. Laŭ la kutimoj de tiu tempo Nikolao I nuligis la mortverdikton kaj anstataŭigis ĝin per bagno, tamen li ordonis anonci pri tiu decido nur post la pubiika prezento de la mortverdikto kaj okazigo de la tuta ekzekuta ceremonio escepte de la pafado. Laŭ la mildigita verdkito F. Dostojevskij estis kondamnita al kvarjara bagno kun posta soldata ser- vado.

jan. 1850 F. Dostojevskij venis al bagnejo cn la siberia urbo Omsk, kie li pasigis kvar jarojn. En februaro 1854 li forlasis la prizonon kaj estis eskortita al Semipalatinsk, kie li ekservis kiel ordinara soldato. Post la forpaso de Nikolao I (12 mar. 1955) kaj ekrego de Aleksandro II la vivo de F. Dostojevskij iom pliboniĝis — li fariĝis suboficiro kaj po- sЈe oficiro. 6 feb. 1857 li edziĝis al Maria Isajeva. 18 mar. 1859 sekvis eksiĝo el la armeo kaj fine de la jaro F. Dostojevskij revenis al Peter- burgo.

U aktive ekpartoprenis en la literatura vivo. Post dekjara paŭzo ko- mencis aperi liaj verkoj: Sonĝo de onklo kaj Vilaĝo Stepanĉikovo kaj ĝiaj loĝantoj (1859). En 1861 aperis la unua numero de la revuo Vremja (Tempo), kies fondinto kaj formala redaktoro estis M. Dostojevskij, sed la fakta redaktoro kaj ĉefa kunlaboranto — F. Dostojevskij.

Dum neplenaj tri jaroj en Vremja aperis valoraj verkoj de A. Ostrov- skij, I. Turgenev, A. Grigorjev kaj, unuavice, de F. Dostojevskij mem: Humiligitaj kaj ofenditaj (1861), Noticoj el Mortodomo (1862) kaj multaj pub|icistikaj kaj kritikaj eseoj, en kiuj li defendis la doktrinon de la re- vuq, kiu estis bazita sur la tradiciaj rusaj kaj ortodoksaj valoroj, sur ne- akcepto de la perforto kaj nihilismo, sur rifuzo de la klasa aliro.

maj. 1863 la eldonado de Vremja estis malpermesita, kaj kvankam ĝia posteulo Epofia (Epoko), lanĉita en 1864 de M. Dostojevskij, aperis n*ir dum unu jaro, F. Dostojevskij sukcesis aperigi en ĝi siajn Noticojn el la kelo, per kiu li definitive forlasis siajn junecajn socialismajn ideojn.

15 apr. 1864 pro ftizo mortis la unua edzino de F. Dostojevskij (ŝia sorto estis la bazo de Katerina Ivanovna Marmeladova en Krimo kaj pu- /ia). 10 jul. 1864 mortis ankaŭ lia frato kaj kunredaktoro Mifiail. F. Do- stojevskij decidis surpreni liajn ŝuldojn kaj baldaŭ frontis la mondon de la kreditoroj, lombardistoj, uzuristoj kaj policistoj, kiun li respegulis en Krimo kaj puno, ekverkita aŭtune de 1865.

En oktobro 1866 li devis interrompi la laboron super Krimo kaj puno pro la neceso urĝe plenumi la kondiĉojn de la raba kontrakto kun eldo- nisto F. Stellovskij, laŭ kiu F. Dostojevskij devis liveri al li novan roma- non antaŭ 1 nov. 1866.

4 okt. 1866 li komencis dikti al komencanta stenografistino Anna Snitkina la romanon Ludanto (li mem estis pasia ruletludanto dum dek jaroj), kaj la romano estis prezentita ĝustatempe. 15 feb. 1867 okazis ge- edziĝo de la romanisto kun la dudekjara stenografistino, kiu fariĝis lia ĉefa vivkunulo kaj helpanto. Du monatojn post tio la novgeedzoj forve- turis el Ruslando, kien ili renenis nur post pli ol kvar jaroj. En Ger- manio, Svislando kaj Italio F. Dostojevskij laboris supcr la romanoj Ĵdio- to (1868) kaj Demonoj (1870—1871), finverkita jam post la reveno al Peterburgo. Precipe grandan reefion kaj kritikon havis Demonoj kie li pamflete prezentis tiutempajn revoluciulojn, pretekste de politika murdo de apostatinta anarkiema studento fare de adeptoj de M. Bakunin.

En 1873—1874 F. Dostojevskij fariĝis redaktoro de Graĵdanin (Civi- tano), modere konservativa revuo, en kiu li regule aperigis sian Taglibro de verkisto, kiu poste (ekde 1876) aperis kiel aparta revuo, propagan- danta ideojn de neperforta evoluo fone de la kompleta bankroto de la terorisma taktiko de la tiutempaj revoluciuloj.

Malgraŭ la opozicio al la revolucia-demokratia skolo, F. Dostojevskij akceptis la proponon de N. Nekrasov aperigi sian romanon Adoleskulo (1875) en ties revuo Oteĉestvennyje zapiski (Patrujaj noticoj). Tamen lia lasta romano Fratoj Karamazov (1879—1880) denove aperis en Russkij vestnik (Rusa heroldo), samkiel liaj ĉefaj romanoj Krimo kaj puno, Idio- to kaj Demonoj. F. Dostojevskij sukcesis verki nur la uriuan el la du pla- nitaj libroj de Fratoj Karamazov.

8 jun. 1880 F. Dostojevskij faris sian faman paroladon ĉe la malfermo de la monumento de A. Puŝkin en Moskvo, en kiu li prezentis sian esen- can opinion pri la rusa nacia karaktero, estonta misio de Ruslando kaj ruslanda inteligencio. La parolado provokis vastan socian kaj literaturan polemikon.

En decembro 1880 aperis aparta eldono de Fratoj Karamazov, kaj en januaro 1881 F. Dostojevskij ekokupis sin pri la redaktado de la unua numero de Taglibro de verkisto por 1881. Sed la redaktado ne estis fi- nita — 26 jan. li havis gravan pulman sang-elfluon (pro la emfizemo) kaj 28 jan. 1881 lia vivo finiĝis. Senprecedence multaj dekmiloj da homoj akompanis iin dum lia lasta vojo.

PRI LA LENGVAĴO DE LA ROMANO

Pluraj legantoj kaj kritikantoj de la verkoj de Fjodor Dostojevskij menciis pri la "nekontentiga lingvajo" de la romanisto: monoiona, plum- pa, nepolurita, vortabunda, taŭtologia, eklektika, misgvida kaj nepre pli- bonigenda. Kaj pli ol unu tradukanto, frontinta verkojn de Fjodor Do- stojevskij, fariĝis viktimo de sia pliboniga strebo — la spirito perdiĝis. Pri la nesufiĉa kompreno atestas ankaŭ pluraj malspritaj parodioj pri la prozo de la aŭtoro de Fratoj Karamazov, pri la stilo senprecedenca en la rusa iiteraturo.

Tamen oni devas konkludi, ke la beletra mondo de Dostojevskij estas unika, kaj por respeguli tiun mondon necesis tute aparta lingvajo. Tiai en la tekstoj de Dostojevskij harmonie kunvivas kancelariaĵoj, gazetaj kliŝoj, evangeliismoj, sciencaj terminoj, fremdlingvaj eiementoj, strataj esprimoj, eraroj (ofte intencaj) kaj internaj kontraŭdiroj.

Kaj tiuj kontraŭdiroj ne estis hazardaj. Sufiĉas rememori la kresto- matian specimenon jam en la unua paĝo de Krimo kaj puno: "Senespere ŝuldante al la mastrino li timis renkonti ŝin" post kelkaj linioj sekvata de "...neniun mastrinon li timis". Kaj tiaj ekzemploj multas kaj en la vortoj de la protagonistoj kaj en la aŭtora parolo (kiu ne estas unueca en-la daŭro de la romano — foje ŝajnas, ke ĝi eĉ imitas la priskribatan protagoniston. Ankaŭ tiun pekon oni imputis al Dostojevskij). La profun- da penetro en la psikiiogion de la aparta homo — hezitema, maltrankvila kaj meditanta — neniel ebligas "kristalan klarecon" kaj "tujan kompre- neblecon".

Ĉion ĉi devas konsideri ankaŭ la tradukanto de la verkoj de Dosto- jevskij en la internacian iingvon. Kaj nia traduko ne povas aspekti sen- riproĉa pro ŝajna abundo de maigiataĵoj kaj nekonsekvenca uzado de ia lingva materiaio — la ceio de ia traduko ne estas malplumigi, glatigi aŭ senbaiastigi ia originalon.

Tiai en la traduko al la iegantoj povas tedi kelkaj (tro) ofte uzataj vortoj kaj kiiŝoj tipe de Dostojevskij: maltrankvila, freneza, sombra, an- goro, emociiĝi, agaci k.s. Tial la protagonistoj ne rare krias, paliĝas kaj konfuziĝas. Tial aperas ŝajne senbazaj kaj nelertaj fremdlingvaĵoj ave- nanta, drapdedama, monteri, pointoj k.s. Sed ĉiuj ĉi specifaĵoj kaj devioj apartenas al la mondo de Dostojevskij,. samkiel lia priskribo de Peter- burgo kun ties pejzaĝo, por kiu ii ne ŝparas grizajn koiorojn. Antaŭ la legantoj aperas densaj kaj malaltaj ĉambroj-keloj, sufokaj kaj polvozaj stratoj, haladzaj drinkejoj... Sed ja temas pri la plej bela ruslanda urbo, kaj en la duondelira menso de Raskoljnikov foj-foje aperas ĝia majesta panoramo.

Tamen keikfoje estis escepte farita divido de keikaj kompleksaj frazoj kaj ellaso de kelkaj servaj vortoj. Kelkaj speciaiaj realaĵoj, terminoj, no- moj kaj aludoj aperas en la apendicaj notoj, sed la eldonantoj opiniis utila doni skizan prezenton de la nomoj kaj rangoj de Ruslando, kiuj kelkfoje gravas por percepto de la romano.

La rusaj nomoj konsistas el tri partoj: antaŭnomo (baptnomo), patronomo (derivaĵo de ia antaŭnomo de la patro) kaj familinomo[37]. Aiparolo per ia nura antaŭnomo estas famiiiara, per la antaŭnomo kaj patronomo — ĝentila.

La rusaj antaŭnomoj havas plurajn diminutivojn. Kaj en la romano estas pluraj ekzemploj: Rodion (Rodja, Rodjka), Anastasia (Nastasja, Nastenjka, Nastasjuŝka), Avdotja (Dunja, Duneĉka), Dmitrij (Mitrej, Mitjka), Lidia (Liday Lenja, Lidoĉka), Nikolao (Kolja, Mikolao, Mikol- ka, Nikolaŝka), Polina (Polja, Polenjka, Poleĉka), Praskovja (Paŝenjka), Sofja (Sonja, Soneĉka) k.s.

Sekvante la modelon de A. Grabowski (Neĝa blovado), Kabe (Patroj kaj filoj), V. Varankin (Metropoliteno), S. Pokrovskij (La majstro kaj Margarita) k.a. estis asimilitaj kelkaj internacie konataj antaŭnomoj (Aleksandro, Andreo, Nikolao, Petro), kaj la patronomoj estis fonetike transskribitaj.

La viraj patronomoj en la buŝa parolo kutime estas uzataj en la re- duktita formo (oviĉ fariĝas yĉ): Romanoviĉ (Romanyc)> Semjonoviĉ (Semjonyĉ)y Zaĥaroviĉ (Zafiaryĉ)...

La familinomoj estis asimilitaj nur se ili estas registrataj asimilite en PIV: Darvino, Likurgo, Napoleono, Neŭtono, &7/ero k.a. La cetefaj ilo- moj restis neasimiiitaj.

Plurfoje en la romano estas menciataj rangoj de la ŝtataj ofici- stoj, kiuj determinas la socian pozicion de la koncerna persono. La rustanda rangtabelo estis establita de Petro la Granda komence de la XVIII-a jarcento kaj enhavis 14 rangojn administraciajn, armeajn, maristajn kaj ekleziajn.

La esperantaj tradukoj de la ruslandaj rangoj fontas el la verko de A. Rivier En Rusujo per Esperanto (Moskvo, 1911). Ili estis uzitaj ankaŭ en la novelaro de A. Ĉefiov Sveda alumeto (Sverdlovsk [Jekaterinburg 1, 1991). Krampe estas menciataj la armeaj rangoj:

14. Kolegia registristo (—), 13. Mankas, 12. Sekretario de gubernio (Subleŭtenanto), 11. Mankas, 10. Kolegia sekretario (Leŭtenanto), 9. Titola konsilisto (ŝtabrotĉefo), 8. Kolegia asesoro (Rotĉcfo), 7. Korta konsilisto (Subkolonelo), 6. Kolegia konsilisto (Kolonelo), 5. Ŝtata kon- silisto (—), 4. Efektiva ŝtata konsilisto (General-majoro), 3. Sekreta konsilisto (General-leŭtenanto), 2. Efektiva sekreta konsilisto (Genera- lo), 1. Regna kanceliero (Generai-feldmarŝalo).

NOTOJ

Parto Unua

...strateto S.... — Strateto Stoljarnyj. Strateto (R nepey;iOK) esias uzata por la mallonga strato, kiu kunigas du paralelajn stratojn, aŭ straton kun placo.

...ponto K. — Ponto Kokuŝkin.

...kvinetaĝa... — Laŭ ia ruslanda maniero numeri la etaĝojn oni inkluzivas la teretaĝon, kiu estas konsiderata kiel la unua etaĝo.

...zimmermana bulĉapelo... — Zimmerman tenis en Peterburgo fabrikon kaj vendejon de ĉapoj. Ankaŭ la ĉapelo de F. Dostojevskij estis aĉetita en la vendejo de Zimmerman.

...kanalo... — Kanalo Gribojedov.

...strato E. .. — Strato Jekateringofskaja.

...pajlobarĝoj... — En la 1860-aj jaroj sur la pajlo-barĝoj kutimis noktumi mizeruloj kaj trampoj.

...flava bileto... — flavkolora pasporto, kiun ĥavis la prostituitinoj en ia an- taŭrevolucia Ruslando.

...nenio kaŝita restos ne konigita... — Esprimo, kies fonto estas Evangelio: "...nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos koni- gita" (Mateo. 10:26).

"Jen la homo!" — La vortoj de Pllato pri Jesuo (Johano. 19:5).

...ŝi dancis kun ŝalo antaŭ la guberniestro... — Temas pri la honora devo de la plej bonaj finintoj de la privataj lernejoj.

...kie ankaŭ mi tiam troviĝis. — Tiuj cirkonstancoj koincidas kun la bio- grafio de Maria Isajeva kaj Fjodor Dostojevskij. Post la morto de la unua edzo M. Isajeva restis tute senmona kun la eta filo en provinca siberia urbeto. Ilia geedziĝo okazis en Kuzneck 6 feb. 1857.

..."Fiziologio" de Lewis... — G. H. Lewis (1817—1878), angla ĵurnalisto, li- teraturisto kaj filozofo, adepto de la pozitivismo de A. Comte. La rusa traduko de Fiziologio de ĉiutaga vivo fare de S. Raĉinskij kaj J. Borzenkov aperis en Moskvo en 1861.

...grandan drapdedaman tukon... — Drapdedamo (F drap de dames): spe- co de delikata tolaĵo,

...Kaperhaumov... — Unuflanke temas pri la evangelia paralclo: Sonja Mar- meladova akompanas Raskoljnikov-on al "Golgoto", samkiel Maria Magdalena (el Magdala, apud Kapernaumo). Aliflanke la familinomo aludas al la familiara, popola signifo de kapernaumo — amuzejo, drinkejo.

"Bieneto" — Kanto de E. Klimovskij laŭ la vortoj de A. Koljcov, kiu estis tre populara meze de la XIX-a jc.

...tremeris... Tremeri. fari unuopan ektremon (R B3AporHyTb, F sursauter, A to start, G zusammenzucken); ŝanceliĝi, ekskuiĝi estas tro fortaj, ektremi povas egale signifi kaj komencon de daŭra tremado (R. 3aapo>KaTb F. se mettre a trembler) kaj unuopan tremeron. (Vd. Pokrovskij S. Notoj de la tradukinto // Bulgakov M. La majstro kaj Margarita. Sverdlovsk [Jekaterinburg]: Sezonoj, 1991. — P. 354).

Viaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar vi multe amis. — Mo- difita evangelia citaĵo: "Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas par- donitaj; ĉar ŝi multe amis..." (Luko. 7:47). En la Evangelio, aparteninta al F. Do- stojevskij, tiuj vortoj estis de li signitaj per NB.

...orminado... — Raskoljnikov ironie komparas la "metion" de Sonja Mar- meladova kun la profesioj, enhavantaj riskon (ĉasado de valorfelaj bestoj) kaj kun laboro de orministoj.

La solvo venis subite. — Identa okazo estis priskribita en la revuo Vremja (Tempo), kiun en Peterburgo eldonis Miĥail kaj Fjodor Dostojevskij (1861. Nq3, P. 37).

... ŝmirinte per gurdo la pordegon... — Laŭ la ruslanda vilaĝa tradicio, oni ŝmiris per gurdo la pordegon de la domo de virino, perdinta sian virgecon antaŭ la edziniĝo.

...nunaj viandotagoj... post la fasto de la ĉieliro de Maria. — Laŭ la or- todoksaj reguloj en Ruslando la geedziĝoj estis farataj inter la fastoj, dum la t.n. viandotagoj. La fasto dc la ĉieliro de Maria okazas inter 1 kaj 15 aŭg,. post kio sek- vis la aŭtunaj viandotagoj ĝis 15 nov.

...avenuo V.... — Avenuo Voznesenskij.

473

... ŝlesvigo-Holstinio... — Konkero de Ŝlesvigo kaj Holstinio, tiam admini-

31 3aicai 1541

strataj de Danlando, kaj ilia anekso estis unu el la ĉefaj celoj de la milito de Prusujo kontraŭ Danlando (1864) kaj Aŭstrio-Hungarujo (1866).

...kiel latvo ĉe bieno de balt-germano... — En la gazetoj de la 1860-aj jaroj oni ofte skribis pri la malfacila vlvo de la latvaj kamparanoj en la baltaj gu- bernioj de Ruslando.

...bulvardo K. — Bulvardo Konnogvardejskij.

...Svidngajlov! — Tiu nomo ne estis arbitra. La satira gazeto Iskra (Fajrc- ro) en 1861 kelkfoje informis pri la provinca diboĉulo Borodavkin kaj ties vigla pe- ranto kaj faktoto Svidrigajlov.

Tioma procento... devas Ĉiujare foriri... — Rezonoj pri la konstanta "pro- cento" de la homoj, nature destinitaj al krimoj kaj prostituo, ofte aperis en la tiu-

' tempa gazetaro post la apero de la rusa traduko de la libro de la belga matcmati- kisto, astronomo, meteologo kaj sociologo L. A. J. Qu6telet (1796—1874) La homo kaj evoluigo de ties kapabloj. Sperto de la socia fiziko (St-Pctcrburgo, 1865, Vol. 1).

...li trairis la ponton kaj turnis al la Insuloj. — Temas pri la ponto Tu- ĉkov tra Malgranda Nevo. Laŭ rememoroj de la kompostisto M. Aleksandrov, F. Do- stojevskij tre ŝatis tiujn lokojn.

...rizan kaĉon kun rosinoj. — Tta kaĉo (R KyTbsi) estas tradicia rusa plado por la funebra manĝo kaj rekviemo.

...stratero K. — Strateto Konnyj.

"Tiel verŝajne kondamnitoj, eskortataj por la ekzekuto, algluiĝas per la pensoj al ĉiuj objektoj, kiujn ili renkontas survoje"... — Tiun senton bone konis la aŭtoro. Tra la fenestroj dc la kaleŝo, kiu veturigis min al la placeto Semjonovskij (la ekzekutejo — A. K.) mi vidis multegajn homojn..." — li skribis al sia frato Miĥail 22 dec. 1849.

La psikologio de la mortkondamnito ege interesis lin. En 1860 en la revuo Sve- toĉ (Lumilo) M. Dostojevskij aperigis la rusan tradukon de la novelo de V. Hugo La lasta tago de la mortkondamnito, kiun trc alte taksis F. Dostojevskij, konsideranta ĝin la plej reala kaj versimila el inter la verkoj de V. Hugo. La protagonisto de V. Hugo survoje al la ekzekuto "kroĉiĝas per la pensoj al ĉiuj objektoj", atentas la ŝil- dojn kaj la hom-amason. "Malgraŭ la nebulo... nenio okazanta ĉirkaŭ mi forglitis el mia atento... Per la okuloj mi maŝine legis butikajn ŝildojn (Svetoĉ. 1860. Nfi 11— 12. P. 316—317).

Parto Dua

...ganc... — (G. ganz) Tuta.

...zajn rok... — (G. sein Rock) Lia jako.

...gedrukt... — (de G. drucken) Estos presita.

...li... subite rimarkis grandan neprihakitan fitonegon. — La dua edzino de F. Dostojevskij rakontis, ke li "...venigis min en iun domkorton kaj montris la Stonon sub kiu iia Raskoljnikov kaSis la aĵojn, kiujn li ŝtelis ĉe la oldulino. Tiu korto situas en la avenuo Voznesenskij, la dua de la strateto Maksimilianovskij."

..."Confessions" — Konfeso (fr.): aŭtobiografla verko de J.-J. Rousseau (1712—1778), verkita en la 1770-aj jaroj kaj eldonita posteume en 1782—1789. En 1865 aperis ĝia rusa traduko fare de F. Ustrjakov en la kolekto Klasikaj eksterlan- daj verkistoj en la rusaj tradukoj. '

Rousseau estas en sia speco Radiŝĉev. — N. ĉernyŝevskij (1828—1889), D. Pisarev (1840—1868) k. a. komparis J.-J. Rouseau kun A. Radiŝĉev, taksante la ide- ojn de J.-J. Rousseau demokrataj.

Aleksandr Radiŝĉev (1749—1802): rusa revolucia verkisto, kleriganto, filozofo. Pro la libro Vojaĝo el Peterburgo al Moskvo (1790) li estis ekzilita al Siberio kaj lia iibro estis maipermesita.

Per tio ili vivas. — En tiutempaj gazetoj estis priskribitaj peterburgaj mal- riĉuloj, kiuj intence ĵetis sin sub la veturilojn por poste ricevi monkompenson pro la korpodifekto.

...Razumiĥin... — La familia nomo Razumiĥin devenas de la rusa vorto ra~ zum (racio), kio emfazas lian apartenon al la demokratia studenta medio de la 1860- aj jaroj, kiu alte taksis la racion, kontraŭmetante ĝin al la aŭtoritateco.

...Kvin anguloj... — Vojkruciĝo de la stratoj Rubinŝtejn, Zagorodnaja kaj Razjezĵaja en Peterburgo.

...avenanta. — Dostojevskij uzis la vorton asenaHmneHbKasi, kiun li formis el la franca vorto avenante (afabla, plaĉa, ĉarma).

...pri la grafino... — Aludo al la protagonistino de la novelo de A.Puŝkin (1799—1837) La damo de piko. [Pikreĝino en la traduko de A. Fiŝer (Leipzig, 1923) aŭ La damo de piko en la traduko de K. Stelov (K Kalocsay?) en Literatura mondo. 1949, Nfi 7—8 (ne finita)].

...palmerstono... — H. J. T. Palmerston (1784—1865): brita politikisto, estro de la konservativa partio, ĉefministro de Britio (1855—1865). Ŝerce atribuante la no- mon de Palmerston al la ĉapelo de Raskoljnikov, Razumiĥin aludas pri la eksmodeco kaj aĝo de la ĉapelo.

...Jen kion signifas mendi Ĉe ŝarmer. — I. Ŝarmer: konata peterburga ta- jloro, ĉe kiu mendis siajn vestojn ankaŭ F. Dostojevskij.

..."Palais de cristal"... — Sub tiu nomo en Peterburgo ekzistis kelkaj ga- stejoj en la strato Sadovaja, apud la placo Sennaja. En tiu titolo estas ankaŭ aludo pri la Kristala palaco, kiun F. Dostojevskij vidis en 1862 en Londono, kaj kiun N. ĉernyŝevskij en la romano Kion ni faru? (1863) montris kiel la arkitekturan mode- lon por la konstruaĵo de la estonta socialisma komunumo.

31

...el Zarajska distrikto... — Tiujn lokojn bone konis F. Dostojevskij. En Ka- ŝira distrikto de Tula gubernio situis la bieno de la gepatroj de F. Dostojevskij, kiu limis kun Zarajska distrikto de Rjazana gubernio.

475

...vere jouvin-aj gantoj... — Tiuj gantoj ricevis sian nomon de la grenobla gantisto X. Jouvin.

La scienco diras: amu, plej unue, nur vin, ĉar ĉio en la mondo sur la privata iniciatemo baziĝas — En tiuj vortoj de Luĵin resonas la ideoj de la britaj ekonomikistoj Y. Bentham (1748—1832) kaj J. S. Mill (1806—1873), kiujn kritikas F. Dostojevskij. Aliflanke li polemikas kontraŭ N. Ĉernyŝevskij kaj N. Dobroljubov (1836—1861), kiuj bazis sin sur la teorio de la "racia egoismo". La ekzemplo pri la kaftano estas prenita el la artikolo de D. Pisarev Historiaj ideoj de August Comte (Russkoje slovo. 1865, Ns 2).

...en Moskvo oni serĉas tutan bandon de falsintoj de la obligacioj de la publika prunto kun lotoj — kaj inter la ĉefoj estas lektoro pri la mondhistorio — En 1865 en Moskvo okazis enketo pri falsado de la ŝtatoj obligacioj. Inter la "ĉefaj falsintoj" estis parenco de F. Dostojevskij, lektoro pri la mondhistorio Alek- sandr Neofitov. Samkiel F. Dostojevskij li estis unu el la heredantoj de la moskva riĉa negocistino A. Kumanina (onklino de F. Dostojevskij). A. Neofitov prunteprenis ĉe ŝi 15 mil rublojn kaj kiel garantiaĵon li donis al ŝi tri falsajn obligaciojn. Post la aresto de A. Neofitov, A. Kumanina ŝanĝis la testamenton tute forstrekinte lian no- mon.

...oni murdas alilande nian sekretarion... — Temas pri A. Nikitĉenko, ek- sa leŭtenanto de la ruslanda armeo, kiu ricevis rifuzon pri monhelpo por reveno al Ruslando kaj faris atencon kontraŭ la sekretarioj de la ruslanda ambasado en Pa- rizo.

"Ĉiuj riĉiĝas diversmaniere, do ankaŭ mi volis rapide riĉiĝi". — Kompa- ru kun la gazeta raporto de la enketo pri A. Neofitov: "Vidante la komplikan staton de siaj aferoj kaj de la aferoj de la patrino, dezirante laŭeble plibonigi sian mon-si- tuacion kaj prenante la ekzemplon de la homoj, kiuj facile kaj senpune riĉiĝas per malpermesitaj rimedoj, li decidis uzi la eblon de kontraŭleĝa pliriĉiĝo... Kiel taŭga eblo al li prezentiĝis falsado de la obligacioj... el 100-rublaj je 5000-rublaj (Moskov- skije vedomosti. 1866, 1 jan., N9 1). Por la romano de F. Dostojevskij estis grava la konfeso de A. Neofitov en la prezento de ties advokato: "Neofitov konfesis ne antaŭ la enketestro, li konfesis antaŭ sia konscienco... kiel krimulo li havis eblon per plua neado formeti de si la akuzon... la konfeso de Neofitov estis sankta momento de la revekiĝo de la honesta animo... li portis sian konfeson tra la tuta enketo kaj nun prezentas ĝin al la juĝo kiel purigan oferon (Moskovskije vedomosti. 1866. 5 jan., No 3).

...farunmagazeno... prynzessinoj... — En tiu ĉi domo sur Ia placo Sennaja (nun domo Nfi 3 sur la plaĉo de r Paco) tiam lokiĝis: farunmagazeno de Gusarskij, drinkejo de Konstantinova, gastejo de Petrova kaj lokaloj kun •,prynzessinojM.

Forlasinte la placon, li trafis strateton... — Strateto Tairov.

...en du-tri lokoj... amuzajn lokalojn. — "Apud Sennaja, en la strateto Tai- rov, troviĝas tri bordeioj en la ter-etaĝo kun la pordoj rekte al la strateto" (Peter- burg: Kalendaro por 1870. St-Peterburg, 1870. Vol. 2, P. 103).

...kiel mi legis... se li devus vivi en iu altaĵo, sur roko, kaj sur tiel mal- larĝa placeto... — Temas pri la romano de V.Hugo Notre-Dame de Paris, kies rusa traduko aperis en Vremja (1862). En la 2-a ĉapitro de la parto XI oni povas legi: HLi foj-foje ĵetis sian rigardon al mallarĝa placeto, kiu hazarde formiĝis el la skulptaj ornamajoj je deko da futoj sub li; kaj li preĝis al Dio, ke tiu ebligu al li pasigi la tutan reston de la vivo sur tiu spaceto, eĉ se li devus vivi ankoraŭ ducent jarojn".

...Izler... — I. Izler. posedanto de la peterburga eksterurba ripozparko Mi- neralaj akvoj. La peterburga gazetaro ofte menciis la parkon.

Bartola—Massimo—Aztekoj. — en 1865 la peterburga gazetaro vaste infor- mis pri tio, ke al Peterburgo venis nanoj — 26-jara junulo Massimo kaj 21-jara ju- nulino Bartolo, kiuj prezentiĝis kiel posteuloj de la aztekoj (meksikaj praloĝantoj).

...jen la notoj... — Peterburgskije otmetki (Peterburgaj notoj): polica kro- niko en la ĵurnalo Golos (Voĉo). Ankaŭ Vremja havis similan fakon, kadre de kiu en 1863 aperis artikolo de V. Popov sub la titolo Krimo kaj puno (1863, N®3, P. 17-53).

...incendio en Sabloj — incendio en Peterburgskaja... — Sabloj (R IlecKH): orienta urboparto de Peterburgo; Peterburgskaja [flanko|: parto de Peter- burgo, kiun de la urbocentro dividas rivero Nevo. Fratoj Dostojevskij preparis por Vremja du artikolojn pri la incendioj, en kiuj ili refulis la akuzojn pri tio, ke la in- cendiojn iniciatis revoluciema studentaro. La cenzuro ne permesis aperigi la artiko- lojn.

Kvar li rekalkulis, kaj la kvinan akceptis senkalkule, kredinte, nur por ŝovi ĝin rapide en la poŝon kaj tuj forkuri. — En unu el tiutempaj gazetoj oni povis tralegi, ke "la 19an de majo en la ŝanĝokontoron de s-ro Mereckij venis junulo, nominta sin Vinogradov, ne fininta kurson en la universitato. Vinogradov proponis al la kontoro aĉeti ĉe li obligacion de la publika prunto por 5000 rubloj. Kiam ka- sisto, s-ro Syrejŝĉikov pagis al li la monon, Vinogradov rekalkulinte la bankbiletojn konfuziĝis, rapide metis ilim en sian poŝon kaj foriris. Tiu cirkonstanco vekis suspek- ton". (Moskovskije vedomosti. 1865. 19 sep. Nĉ 197).

...mi loĝas en domo de Ŝilj. — En Peterburgo estis kelkaj domoj de Ŝilj. En unu el ili, en la angulo de la strato Malaja Morskaja kaj avenuo Voznesenskij, F. Dostojevskij loĝis en 1847—1849 kaj en ĝi 23 apr. 1849 li estis arestita. En 1820— 1830 al Ŝilj apartenis ankaŭi domo en la strateto Stoljarnyj, kiun poste posedis Sku- ridin. Kontraŭ tiu ĉi domo troviĝas la domo de Alonkin, en kiu F. Dostojevskij loĝis dum la verkado de Krimo kaj puno.

Tiu sento povus simili al sento de mortkondamnito, aJ kiu subite kaj neatendite oni deklaris indulgon. — Ĉi tie F. Dostojevskij rememoras pri siaj tra- vivajoj kaj pri la travivaĵoj cie siaj kamaradoj, mortkondamnitaj laŭ la afero de Pe- traŝevskij. 22 dec. 1849 en la placeto Semjonovskij al ili estis voĉlegita la mortver- dikto. Oni faris ĉiujn preparojn por la ekzekuto. Nur post tio estis anoncite, ke la ekzekuto estas nuligita kaj amstataŭigita per bagno.

Parto Tria

...Rubinŝtejn, — Anton Rubinŝtejn (1829—1894): rusa komponiato, dirigento kaj pianisto, konato de F. Dostojevskij, kun kiu li kune patroprenis en literaturaj-mu- zikaj vesperoj.

...ĉambro de sinjoroj en Prusujo. — La supera ĉambro de la parlamento de Prusujo.

"Tiu reĝino... kiu flikis siajn Strumpojn en prizono..." — Marie-Antoinette (1755—1793): franca reĝino, la edzino de Luizo la XVI-a. Post la malvenko de la monarkio (10 aŭg. 1792) ŝi estis arestita kaj gilotinita laŭ la juĝa verdikto.

KiaJ vi ĉiuj estas tiel enuaj? — "La vortoj de Fjodor Miĥajloviĉ, kiam la kunvenintaj parencoj (duonfilo, frato Nikolao Miĥajloviĉ, bofratino kaj nevoj) sidis kaj silentis" (Noto de Anna Dostojevskaja).

Kial vi denove eksilentis? ĉiam nur mi ĉi tie parolas! — "Parolas sole Fjo- dor Miĥajloviĉ, kaj ili ne subtenas la konversacion: pro tio Fjodor Miĥajloviĉ ĉiam koleris" (Noto de Anna Dostojevskaja).

...en la tombejo Mitrofanijevskoje. — Peterburga tombejo por malriĉuloj.

Adiaŭ, Rodja, pli ĝuste: ĝis la revido. Mi ne Satas diri "adiaŭ". — "Fjodor Miĥajloviĉ estis tre nekontenta, kiam la homoj, kiujn li amis, diris al li adiaŭ, kaj li ĉiam respondis: «kial adiaŭ, prefere — ĝis la revidol»" (Noto de Anna Dostojev- skaja).

...kanti la kanton de Lazaro... — Laŭ la Evangelio, Lazaro estis malriĉulo, kiu kuŝis antaŭ pordego de riĉulo kaj petis ties helpon (Luko. 16:19—31). La kan- ton de Lazaro (Fakte: pri Lazaro) kutimis kanti blindaj almozuloj. En la figura senCo "kanti la kanton de Lazaro" — plendi pri sia sorto.

Sed por kio rompi seĝojn, sinjoroj. Ĝi estas malprofito por la regna kaso. — "Sendube, Aieksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso" (Gogol N. La revizoro / Tr. L. Zamenhof. Paris: Hachette, 1907, P. 10).

ĉu oni skribas tion sur ordinara papero? — Pluraj specoj de oficialaj do- kumentoj, skribaj petoj k.s. en Ruslando estis sribendaj nur sur la t. n. "blazona" pa- pero, kies prezo inkluzivis la ŝtatan imposton.

..."la medio kulpas"... — Ofte uzata esprimo en la liberala kaj demokratia medioj. F. Dostojevskij energie kontraŭstarigis al la esprimo "la medio kulpas" la ide- on pri la morala responso de la homo pri ties konduto kaj pri la ĉirkaŭanta viv-me- dio kaj socio.

...oni konsideras nur ordon de brikoj kaj situon de koridoroj kaj Ĉambroj en faJanstera — Ch.Fourier (1772—1837) uzis la vorton falanstero por la palacaj amasloĝejoj de la komunumoj.

"La ĉiusemajna parolo" kuniĝis kun "La perioda parolo"... — En 1861 la gazeto Russkaja reĉj (La rusa parolo) ĉesis ekzisti kaj unuiĝis kun Moskovskij vestnik (Moskva heroldo).

Do, vi tamen kredas je la Nova Jerusalemo? — La esprimo "Nova Jeru- salemo" fontas el la Apokalipso: "Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio" (21:2). En la Nova Testamento, aparteninta al F. Dostojevskij, tiu ĉi loko estis markita per krajono.

Sufero kaj doloro ĉiam necesas por vasta konscio kaj profunda koro. — Tiu penso estas proksima al la opinio de F. Dostojevskij pri "maltrankvila kaj sopi- ranta Bazarov (simptomo de la granda koro), malgraŭ ties nihilismo". La protagoni- sto de Patroj kaj filoj (1862) de I.Turgenev (1818—1883) estis tre interesa por F. Dostojevskij dum la ellaborado de la figuro de Raskoijnikov.

...la vera potenculo, al kiu Ĉio permesitas, frakasas Tulonon, faras ma- sakron en Parizo, forgesas sian armeon en Egiptio, perdigas duonan milionon da homoj en la moskva kampanjo kaj savas sin per kalemburo en Vilno... — Realaj faktoj ei la biografio de Napoleono: konkero de Tulono (1793); sufbko de la insurekcio de ia rojaiistoj en Parizo (1795); egipta kampanjo (1799), en kiu li for- lasis sian armeon kaj venis en Francion por preni la ŝtat-regadon; malvenko en Rus- lando (1812), post kiu li diris: "Inter la granda kaj ridinda estas nur unu paŝo" (F Du sublime au ridicule il n'y a qu'un pas).

**Jen, mi portas briketon por la komuna feliĉo..." — Ironia prezento de la alvoko el la verkoj de V. Considdrant (1808—1893) — unu el la adeptoj de Ch. Fourier — "Alportu vian ŝtonon por la konstruaĵo de la Nova Mondo". Cetere, V. Consid6rant penis krei falansterojn en la Norda Ameriko.

Ho, kiel mi nun komprenas "profeton"... se ordonis Alaho, obeu "tre- manta" estaĵo! — La esprimo tremanta estaĵo fontas el la Korano kaj poemo-ciklo de A. Puŝkin /mitante la Koranon. En la biblioteko de F. Dostojevskij estis ekzem- plero de la Korano en la franca lingvo. De tiu franclingva eldono estis farita la rusa traduko de K. Nikolajev, dufoje eidonita en 1864—1865.

Li svenis... la oldulino eĉ skuiĝis pro la ridego. — La figuro de la ridanta oidulino en la songo de Raskoljnikov estis inspirita de la olda grafino, kiu paipebru- mis en la ĉerko al Hermann kaj de la karta damo de piko el La damo de piko de A. Puŝkin. La sonĝo de Raskoljnikov proksimas ankaŭ al la sonĝo de la protagonisto de La lasta tago de la mortkondamnito de V. Hugo (1794—1845). F. Dostojevskij konis ankaŭ la poemon de T. Hood (1794—1845) Sonĝo de Eŭgeno Aram, aperinta ruslingve en Russkij vestnik (Rusa heroldo) en la traduko de V. Kostomarov; en tiu poemo estas priskribita la sonĝo de murdinto kaj nerezistebla forto, altiranta lin al la loko de la murdo.

Parto Kvara

1. ...ankaŭ mi estas homo et nihil humanum... — "Mi estas homo kaj nenio homa estas por mi fremda" (L Homo sum, humanun nihil a me alienum puto) — vortoj el Sinturmentanto de la romia dramaturgo Terencio (ĉ. 195—159 A. K.).

...antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ en la tempo de la benita publikeco, estis tut- popole kaj tutliterature malhonorigita iu nobelo — mi forgesis lian nomon! — kiu en vagono vipis germaninon... — En 1860 gazetoj menciis pri la bienulo A. Kozljainov, kiu batis en trajna vagono virinon el Rigo. La ago de Kozljainov provokis gazetaran polemikon, en kiu partoprenis ankaŭ Vremja. La tempo de la benita pu- blikeco (R r^acHOdb) — komenco de la 1860-aj jaroj, kiam komenciĝis la kampara reformo, abolinta la servuton en Ruslando.

Tiam ankoraŭ ... "la plej fia ago de «Jarcento»" okazis... — En la gazeto Vek (Jarcento) (1861. N?8) aperis felietono de Kamenj-Vinogorov [ps. de P. Vej- nberg (1831—1908)], kiu indigne rakontis, ke en literatura-muzika vespero en Permo s-ino Tolmaĉjova, malgraŭ "honto-sento kaj mondumaj konvencioj", kun "provokaj gestoj" publike deklamis la monologon de Kleopatra el Egiptaj noktoj de A. Puŝkin. R Dostojevskij reagis al "la plej fia ago de Jarcento en Vremja per du artikoloj, de- fendantaj s-rinon Tolmaĉjova.

Tiuj nigraj okuloj! — En la polemiko pri "la plej fia ago de ĴarcentcT oni multfoje recitis la vortojn de perma raportinto, kiu priskribis S-inon Tolmaĉjova: "Ŝiaj grandaj okuloj... jen ekbrilis, jen mallumiĝis kaj estingiĝis... tuta ŝia vizaĝo kon- stante ŝanĝiĝis, alprenante jen tenere-pasian, jen brulantan, jen severan, jen fiere-de- fian esprimon". Komentante tiun lokon de la felietono de Kamenj-Vinogorov, F. Do- stojevskij esprimis en Vremja sian indignon pro la ofendaj aludoj de la felietono en Vek.

...nin ja eĉ la kampara reformo ne damaĝis: arbaroj kaj printempe inun- dataj herbejoj, kaj la enpezo ne malkreskas... — Post la reformo de 1861 la bie- nuloj plejparte ricevis bonajn terenojn (arbaroj, herbejoj), dum malbonaj terenoj. estis destinitaj al la eksaj servutuloj.

...koncerne tiujn klubojn, Dussot-ojn... — Dussot posedis en Peterburgo re- storacion en la strato Boljŝaja Morskaja, kiun vizitis la mondumanoj.

...pointojn viajn... — De la franca vorto pointe, unu el kies signifoj estas ter- lango. La terlango de la insulo Jelagin estis populara peterburga promenejo.

Nun mi eble provus partopreni en ekspedicio al la Norda poiuso... — laŭ gazetaj informoj en 1865 estis preparata ekspedicio al la Norda poluso.

...Berg dimanĉe en la ĝardeno de Jusupov per grandega balono ekflugos... — Berg, posedanto de amuzejoj en Peterburgo, ofte flugis per balono.

...en la domo de Vjazemskij en Sennaja mi en la pasinto noktumis... — Tiu domo estis kutima noktumejo por la peterburgaj deliktuloj; en ĝi situis gastejoj, drinkejoj, ŝtelistaj kunvenejoj k. s.

...iu Ressliĥ... uzuristino... — En la malnetoj de la romano ŝi aperis sub la reala nomo — Rejsler. Pro la ŝuldoj de la mortinta frato Miĥail, F. Dostojevskij estis devigita pagi al ŝi laŭ la kambioj "kapitalon kun procentoj".

Ni kaj tradukos, kaj eldonos... — La eldonaj planoj de Razumiĥin similas al la planoj de F. Dostojevskij en 1844—1845, kiam li kun la frato Miliail planis el- doni rusajn tradukojn el Ŝillĉro (1759—1805).

Ĝi estis "La Nova Testamento" cn la rusa lingvo. — F. Dostojevskij pri- skribas la ekzempleron de la Evangelio, kiun en 1850, en la toboljska prizono por eskortataj kondamnitoj, al li donis la edzinoj de decembristoj: A. Muravjova, P. An- nenkova kaj N. Fonvizina.

...al la sepa versto, bonvenon! — En la sepa versto de Peterburgo, en Udeljnaja, troviĝis frenezulejo.

"Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania..." — Komenco de la 11-a ĉapitro de la Evangelio laŭ Johano (ĝis la 46-a verso). En la libro de F. Dostojevskij (Vd. noton 13) tiu ĉi ĉapitro estas dividita per lia mano; la citataj frag- mentoj estas markitaj per la ciferoj II, III, IV, V. Ĉi tie kaj plue F. Dostojevskij citas ne strikte laŭ la teksto.

"Kaj multaj el la Judoj venis al Marta kaj Maria... tion Dio donos al vi". — (Johano. 11:19—22). En la libro de F. Dostojevskij tiu ĉi teksto estas sub- strekita de li per nigra inko.

"Jesuo diris al ŝi... la Filo de Dio, la venanta en la mondon". — (Johano. 11: 23—28). La vortoj "Mi estas la releviĝo kaj la vivo" estas substrekitaj de F. Do- stojevskij en ties Evangelio per krajono. La vortoj "Ĉu vi tion kredas?" estas sub- strekitaj per la nigra inko, kaj la versoj 25—27 estas markitaj per NB.

Ŝi ĝislegis ĝis la 32-a verso. — Ĝis la vortoj "Kiam Maria alvenis..." La versojn 32—38 F. Dostojevskij markis en sia ekzemplero de la Evangelio per III.

"Tiam Jesuo, denove ĝemante en si... ĉar li estas tie dum kvar tagoj". — En la ekzempllero de F. Dostojevskij estas substrekitaj la vortoj "ĉar li estas tie" (en la rusa traduko "ĉar li estas en la ĉerko"). La versoj 38—41 estas markitaj per IV; plia teksto de la vortoj "Kaj Jesuo levis siajn okulojn..." — per V kaj marĝene per NB.

La kvar tagoj, substrekitaj de F. Dostojevskij, simbolas ankaŭ la staton de Ra- skoljnikov: la legado de la Evangelio okazas la kvaran tagon post lia krimo. Rimar- keblas, ke en sia letero al la frato Mifiail de 6 nov. 1854 F. Dostojevskij skribis: 'Tiujn kvar jarojn (de la bagno — A.K.) mi konsideras kiel la tempon, dum kiu mi estis vive entombigita kaj fermita en ĉerko". La morala renaskiĝo, simila al la rele- viĝo de Lazaro, devas okazi ankaŭ al Raskoljnikov.

...dum la lego de la etema libro... — Tia karakterizo de la Evangelio si- milas al la "eterna evangelio" (Apokalipso. 14:6). En la ekzempiero de la Evangelio de F. Dostojevskij, tiuj vortoj estis substrekitaj kaj emfazitaj per NB.

"El tiaj estas la regno de la ĉielo". — Evangelia citajo (Mateo. 19: 14).

Super ĉiu tremanta estajo kaj super la tuta formikejo!.. — La vorton for- mikejo F. Dostojevskij plurfoje uzis en la polemiko kontraŭ N. Ĉernyŝevskij por sim- boli la idealon de la utopiaj socialistoj, al kiuj F. Dostojevskij atribuis troraciap kaj mekanikan karakteron.

Jen komenciĝis la reformo... — La justica reformo de Ruslando (1864) for- prenis lajuĝ-enketadon el la kompetento de la polico. La juĝ-aferoj fariĝis pli pu- blikaj. En la gazetoj komencis aperi raportcj pri procesoj.

Oni ne devas per formaieco en Ĉlu palo fteni la enketiston. — Psikolo- giema enketestro Porfirij Petroviĉ, laŭ la intenoo de la aŭtoro, apartenas al la fun- kciuloj de la postreforma jugo de 1865—1866.

...en Sebastopolo post la batalo 6e Aljma... — En la Krimea milito (1853— 1856) post la malvenko de la ruslanda armeo Ĉe la rivero AJjma (8 sep. 1854) la angla-franca armeo komends la sieĝon de Sebastopolo.

...la antaŭa aŭstria Hofkriegsrat... sur la papero ili kaj Napoleonon fra- kasis kaj kaptis... sed jen vidu, generalo Mak kapitulacias kun sia tuta armeo... — Hofkriegsrat estis la supera armea instanco en Aŭstrio-Hungarujo. Aŭstra feldma- rŝalo Mak (1752—1828) en 1805 apud Ulm kapitulaciis al Napoleono. La apero de generalo Mak en la stabejo de M. Kutuzov estas priskribita de L. Tolstoj en la ro- mano Milito kaj mond(um)o (Vol. 1, parto 2, ĉap. III); la menciita ĉapitro de la romano de L.Tolstoj aperis en Russkij vestnik en la paŭzo inter la apero de la unua kaj ceteraj partoj de Krimo kaj pu.no.

Parto Kvina

...kaj por alia fatraso de Knop kaj el la angla vendejo... — Knop posedis en Peterburgo galanterian vendejon; la angla vendejo disponis eksterlandajn galante- riajn artiklojn.

...la estonta kaj baldaŭa establiĝo de nova komunumo... — Influite de la ideoj de Ch. Fourier kaj de la romano de N. ĉernyŝevskij Kion ni faru? en Peter- burgo aperis komunumoj (falangcj), fonditaj de junularo. La plej konata komunumo, establita de V. Slepcov (1836—1878) situis en la strato Znamenskaja.

...ie en la strato Meŝĉanskaja... — En la peterburga strato Srednjaja Meŝ- ĉanskaja lokiĝis iom revoluciema komunumo.

Se leviĝus el la ĉerko Dobroljubov... — Nikolaj Dobroljubov (1836—1861): kritikisto, literaturisto, revolucia demokrato, adepto de N. ĉernyŝevskij. N. Dobrolju- bov mortis pro ftizo nur 25-jara en Peterburgo.

Kaj Belinskij tuj malvenkus... — Vissarion Belinskij (1811—1848): kritikisto, literatur-historiisto, filozofo. La publika legado de lia letero al N. Gogol (verkita en julio 1847) estis la ĉefa akuzo kontraŭ F. Dostojevskij en 1849. V. Belinskij mortis pro ftizo 37-jara.

ŝi bonege, por ekzemplo, komprenis la demandon pri la mankisado, tio estas: ke la viro ofendas la virinon diskriminacie, se ii kisas ŝian manon. — Le- bezjatnikov aludas al la vortoj de Vera Pavlovna en Kion ni faru? "Ne decas por la viro kisi la virinajn manojn. Tio, mia kara, estas evidente ofenda por la virinoj, ĉar tio signifas, ke oni ne konsideras ilin egalaj homoj..." (2, XVIII).

Ankaŭ pri la asocioj de laboristoj en Francio Ŝi aŭskultis kun atento. — En 1864 en Sovremennik (Samtempulo) aperis artikolo de Ju.Ĵukovskij Diakrona evoluo de la demando pri la laboristaj asocioj en Francio (NfiNfi 4, 6).

Nun mi kJarigas al Ŝi la demandon pri libera eniro en ĉambrojn en la estonta socio. — Lebezjatnikov vulgarigas unu ei ia ideoj dc N. ĉcrnyŝevslcij: "Ni ha- vos du ĉambrojn - por mi kaj por vi, kaj la trian, en kiu ni trinkos teon, manĝos, akceptos gastojn... Mi ne rajtos eniri en vian ĉambron por ne tedi vin... Ankaŭ vi en la mian... (Kion ni faru? 2, XVIII).

...agado... multe pli alta, ekzemple, ol la agado de iu Rafaelo aŭ Puŝkin, Ĉar ĝi estas pli utila. — Lebezjatnikov karikature prezentas la polemikajn artikolojn de V. Zajcev (1842—1882) kaj D.Pisarev en Russkoje slovo (La rusa vorto), kiuj kontraŭbatalis la ideojn pri la "puraj" scienco kaj arto kaj postulis de la arto senpe- ran praktikan utilon por la socio.

Ĉio, kio estas utila al la homaro, estas nobla! Mi komprenas nur unu vorton: utila! — Tiuspiritaj ideoj pri la utilo ofte renkontiĝis en la verkoj de D.Pi- sarev kaj N. ĉernyŝevskij. La ideoj estis ofte misprezentataj fare de tro fervoraj adeptoj.

"Mia amiko, ĝis nun mi nur amis vin, kaj nun mi ankaŭ estimas vin, ĉar vi kapablis protesti!" — Parodia reago al la ideoj pri la amo kaj ĵaluzo pre- zentitaj en Kion ni faru? de N. ĉernyŝevskij (3, XXV).

...en la Gastan korton... — La plej granda vendejo en Peterburgo.

...Lenja... — Tute unika kares-formo de Lidia, kiu estas nenie renkontata aliioke. Kelkaj kritikistoj kredas, ke F. Dostojevskij erare uzas du malsamajn nomojn.

...gelt... (G Geld) — mono.

...kovarda prusa kokinkruro en krinolino! — Maria Ivanova (1848—1929), nevino de F. Dostojevskij, rakontis en siaj rememoroj, ke li atribuis tiun nekutiman epiteton al germana guvernistino, unu el najbaraj loĝantoj de la vilao de A. Ivanov (1813—1868) en Ljublino, kie somere de 1866 F. Dostojevskij laboris pri la kvina parto de Krimo kaj puno.

...por doni aJ ili "La ĝeneralan konkludon de la pozitiva metodo" kaj por precipe rekomendi la artikolon de Piderit (kaj cetere, ankaŭ de Wagner). — La rusa traduko de La ĝenerala konkludo de la pozitiva metodo aperis en Peterburgo en 1866. En tiu libro estis studo de M. Piderit Cerbo kaj spirito. Skizo de la fizio- logia psikologio por ĉiuj pensantaj legantoj (p. 234—293) kaj Leĝkonformeco en laŭŝajne arbitraj homaj agoj el la statistika vidpunkto (p. 297—383) de A. Wagner.

...malaltaj plafonoj kaj maivastaj ĉambroj la animon kaj cerbon premast — Komparu tiun frazon kun la frazo el la unua alineo de ia romano Humiligitaj kaj ofenditaj: Men ia malvasta loĝejo eĉ pensi estas tro malvaste".

Oni diras, ke pro ftizo iuj tuberkuloj en la cerbo aperas... — Stepan Ja- novskij (1817—1897) rakontis, ke F. Dostojevskij en la juneco interesiĝis pri la c^rbaj kaj nervaj malsanoj kaj legis la fakan literaturon, cetere, la verkojn de la austra ku- racisto F.J.Gall (1758—1828). F.J.Gall opiniis, ke la devioj en la cerbaj anfraktoj devas respeguliĝi sur la kranio en la formo de la tuberkuloj, laŭ kiuj oni novas juĝi pri la mensaj kapabloj de la homo. Poste F. Dostojevskij konatiĝis kun pli jnodfrnaj studoj de la franca fiziologo C Bernard (1813—1878).

...ja ni prezentas ne "Petru$ka"-n sur stratoj. — La plej populara strata pup-prezento havis la ĉefan protagoniston Petruŝka, komparebla kun la pulĉinelo.

...Ja ne la "Husaron" ni efektive kantu! — Konata kanto laŭ la poemo de Konstantin Batjuŝkov (1787—1855) Disiĝo.

..."Cinq sous"... — Kanto de mizeruloj en la franca teatrajo La dia graco aŭ Nova Fanŝono.

..."Malborough s'en va-t-en guerre"... — Populara franca kanzono, kiu estis uzata ankaŭ kiel lul-kanto. Napoleono ŝatis kanti ĝin antaŭ siaj militiroj.

Maltrankvila deliro pli kaj pli kaptis ŝin. — "La scenon de morto de fti- zulino Fjodor Miĥajloviĉ povis observi ĉe la morto-lito de la unua edzino Maria Dmitrijevna" (Noto de Anna Dostojevskaja).

...glissĉ-glissĉ, pas de basque! — Danc-figuroj.

...Du hast Diamanten und Perlen... — Verso el la romanco de F. Schubert (1797-1828) laŭ la vortoj de H.Heine (1797—1856).

...En sunvarmeg\ en valo Dagestana... — Romanco laŭ la poemo de Mifiail Lermontov Sonĝo (Traduko de R. Frenkelj //Verdaj faireroj. Bruĝo, 1908, P. 29; Faksimila represo: Jekaterinburg, 1992). Ekzistas kelkaj muzikaj versioj.

Parto Sesa

...mi veturis antaŭnelonge al B-n. — Temas, evidente, pri doktoro Sergeo Botkin (1832—1889), kiun vizitis ankaŭ F. Dostojevskij.

Fumo, nebulo, en la nebulo kordo tintas. — Ne tute korekta citaĵo el la lasta alineo de Noticoj de frenezulo de N. Gogol: "Griza nebulo sterniĝas sub la pie- doj, kordo tintas en la nebulo..."

...morgen frtih. — Morgaŭ matene (germ.). Porfirij uzas la esprimon meta- fore.

...li estas skismulo, kaj ne nur skjsmulo, sed eĉ sektano. — La skismo en la rus-ortodoksa eklezio okazis en XVII jc sekve de la reformoj de la patriarko Ni- kon. Poste inter la malnov-ritanoj aperis pluraj sektoj.

En lia familio pli frue estis fuĝuloj... — Fuĝuloj (R 6etyHbi) estas unu el la malnov-ritanaj rus-ortodoksaj sektoj, aperinta en la fino de XVIII jc. La fuĝuloj loĝis en arbaroj agnoskante neniun eklezian aŭ ŝtatan aŭtoritaton. La doktrinon de la fuĝuloj pri la propravola akcepto de I' sufero F. Dostojevskij -konsideris denaska kaj radika trajto de la rusa popolo.

...humilega arestito pasigis unu jaron en prizono, nokte li ĉiam la Biblion legis... — Tiu arestito estas priskribita de F. Dostojevskij en la Noticoj el la Mor- todomo.

1. ...kiam citiĝas la frazo, ke la sango "freŝigas"... — En la gazeto Golos (Voĉo) aperis mencio, ke "Napoleono bezonis ne konkeron, sed la militon mem, kiel rimedon de vigliĝo, de ebriiĝo... La sangocirkulado de Napoleono estis nebona kaj malrapida... Nur dum la milito li fartis bone, lia koro pulsis ritme, kun normala ra- pideco..." (Golos. 1865. No 95).

Moda sektano forkurus. — Aludo al A. Keljsijev, kiu en 1862 deklaris sin elmigrinto kaj komencis eldoni en Londono materialojn pri la rus-ortodoksa skismo.

...kiel subleŭtenanto Dyrka... — Subleŭtenanto Dyrka efektive estas mencia- ta en la komedio de N.Gogol Edziĝo (1, XVI), tamen ridema estis ne li, sed alia protagonjsto — subleŭtenanto Petuhov (2, VIII).

...por monteri min... — F. Dostojevskij "inventis" la vortojn Monmupoeamb, noĈMOHmupoeambCA surbaze de la plursignifa franca vorto monter, por emocii, maltrankviligi k. s.

...ŝi forirus en la dezertojn de Egiptujo... — Maria la Egipta, kiu pasigis 47 jarojn en la Jordana dezerto estis tre interesa figuro por F. Dostojevskij, kiu men- cias pri ŝia preteco "rapide akcepti ies suferon" en la romano Adoleskulo (III, 3).

...nigr-okula Paraŝa... — Komparu kun la komenco de la poemo de Gavrila Derĵavin (1743—1816) Paraŝa: "Blond-hara Paraŝa..."

Oŭ va-t-elle la vertu se nicher? — Tiujn vortojn Voltero (1694—1778) atri- buas al Moliero (1622—1673) en la libro La vivo de Moliero, kiel eksklamacian rea- gon al la rimarko de mizerulo, pensinta, ke Moliero erare donis al li oran moneron.

...tie estis konstruita vauxhall. — Laŭ tiutempa uzo — publika amuzejo, nomita laŭ Vauxhall, unu el apudlondonaj promen-parkoj.

...la Vladimira vojo... — Vojo tra urbo Vladimir, laŭ kiu estis eskortataj arestitoj en Siberion.

...trairis la ponton T. — Ponto Tuĉkov tra la Malgranda Nevo, kunigas la insulon Vasiljevskij kun la Peterburga Flanko.

...iris al la avenuo B. — La avenuo Boljŝoj (Granda) en la Peterburga Flan-

ko.

...grodenaplo... — Speco de silko (F Gros de Naples).

Aha, signalo! La akvo altiĝas... — Nokte de 29 al 30 jun. 1865 en Peter- burgo efektive okazis ŝtormo, de kiu estis damaĝita precipe la Peterburga Flanko.

Live vidiĝis alta gvat-turo. — "Policeja domo de la Peterburga Flanko (Fa- jrobrigada fako) sur la angulo de Sjezĵinskaja kaj Boljŝoj" (Noto de Anna Dostojev- skaja).

Turnis al la strato S. — Strato Sjezĵinskaja.

...kun kupra ahila kasko. — Ahilo sur la tradiciaj bildoj havas sur la kapo kaskon kun elstaranta kresto.

...pro kiu oni kronas en Kapitolo... — Julio Cezaro estis pompe honorigita per novaj titoloj post la reveno en Romon el Pergamo, kie li kruele venkis piratojn.

...ĉu vi jam legis la noticojn de Livingstone? — D. Livingstone (1813— 1873): fama angla vojaĝanto.

Ankaŭ tiuj akuŝistinoj riel multiĝis. — Tiutempe en Ruslando la virinoj povis akiri la superan kleron nur en du fakoj: akuŝado kaj instruado. La akuŝistinoj estis preparataj en la peterburga Medicina-kirurga akademio.

26. ...ĉu mi maisaniĝinte invitos knabinon por kuraci min. — En 1861 D. Pisarev polemikis kontraŭ felietonisto de la kieva gazeto Sovremennaja medieina (Nuntempa medicino), kiu asertis, ke la virinoj-kuracistinoj trovo* tin en tre "tikla" situacio, kiam ili devos kuraci specife virajn malsanojn.

Epilofifo

Siberio. Sur bordo de vasta, dezerta rivero... estas fortikajo kaj en ĝi — prizono. — F. Dostojevskij priskribas la omskan prizonon borde de Irtyŝ, kie li pa- sigis kvar jarojn.

...ĉe la prizona pordo aŭ en la gardistejo... en brikejoj... — F. Dostojevskij dufoje iris kun aliaj arestitoj por labori en brikejo je kelkaj verstoj de la prizono. Estas konate, ke F. Dostojevskij kaj S. Durov (1816—1869) estis ofte restigataj por la internaj laboroj en la prizono.

En la prizono estis ankaŭ ekzilitaj poloj... — Tiujn ekzilitajn polojn F. Do- stojevskij priskribas en la NoticoJ el la Mortodomo.

Fine oni eĉ ekmalŝatis lin... — En sia letero al la frato Miĥail (30 jan. 1854) F. Dostojevskij rememoris: "nin, la nobelojn, ili renkontis malamike kaj kun malica ĝojo pro nia malfeliĉo".

Aperis iuj novaj trihinoj. — En 1865—1866 en ruslandaj gazetoj aperis ar- tikoloj pri nekonataj triĥinoj kaj malsanoj, kiujn ili kaŭzas. Aperis eĉ broŝuro de M. Rudnev Pri triHinoj en Ruslando (1866).

En la tuta mondo povis saviĝi nur kelkaj homoj: ili estis puraj kaj elek- titaj. — Komparu kun la Apokalipso (8—17).

Sub lia kuseno kuŝis Evangelia — F. Dostojevskij mencias pri la reala fakto el sia arestita vivo.

Aleksander KORĴENKOV

ENHAVTABELO

Tekito NotoJ

Enkonduko 5

Parto Unua 7 472

Parto Dua 79 474

Parto Tria 169 478

Parto Kvara 239 479

Parto Kvina 307 482

Parto Sesa 373 484

Epilogo 451 486

Komentario 465

Pri la aŭtoro 467

Pri la lingvaĵo de la romano 470

Notoj 472

• Naturo kaj vcro (fr.).


[1] Mi dankas (germ.).

[2] SufiĈas babili! (fr.)

[2] Bonan tagon! (fr).

[3] Mortu, hundoj, se vi ne estas kontentaj! (fr.).

[4] Vlvu la etema mlllto (fr.).

[5] Kaj nenio homa... (lat.).

+* Honesta milito (fr.).

[7] Mi malbonas pro la vino (fr.).

[8] Por koinplezi vin (fr.).

[9] Familiare (fr.).

[10] Estas tlu ordo <fr.).

[11] Ni distingu <fr.).

[12] Sinjorino subleŭtenanto (pol.).

[13] Sinjoroj (kripl. pol.).

[14] Patro (germ.).

[15] Per ĉiuj literoj (fr.).

[16] Urbestro (germ.).

[17] Fraŭlino (fr.).

[18] Dio kompatema! (germ.)

[19] Flulo (pol.).

[20] Tenu vin rekte! <fr.).

[21] Parolu kun mi france <fr.).

[22] "Kvin groŜoj" (fr.). *♦ Malburg militen iris,

sen scio pri reven'... (fr.).

[24] Groŝoj kvin, groŝoj kvin,

por la mastrumad' de ni... (fr.).

* VI kun diamantoj kaj perloj (germ.).

[26] 3aica3 1541

[27] Vi havas belegajn okuloin,

vi kion deziras, knabin'? (germ ).

[28] Vane! (germ.).

[29] Funebra oracio <fr.).

26 laica3 1541

[30] Kara amlko (fr.).

[31] Kle povaa neatl la vlrto? (fr.).

" Suflĉai bablll! (fr.).

[33] Adlaŭ, mla plezuro (fr.).

[34] Slnjorlno (fr.).

[35] Teorio sama kiel iu ajn atia (fr.).

[36] Estas nenlo (tat.).

[37] Pll detale pri la esperantigo de la ruaaj propraj nomoj legu en Notoj de lŭ tradukinto de SergeJ Pokrovskij al La majstro kaj Margarlta de Mifiail BUlgakov (Sverdlovsk (Jekaterinburgl, 1991, P. 344—345).