Marta [Eliza Orzeszko] (fb2) читать постранично

- Marta 629 Кб, 249с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Eliza Orzeszko

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Marta

Rakonto

Verkis: Eliza Orzeszkowa

El Pola lingvo, kun permeso de la aŭtorino tradukis Dro L. L. Zamenhof


La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: ni ne estas en ordo!

Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.

Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo “Albina”) anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.

Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato...

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto “amu”, helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj.

Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika?

Kian?

Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...

...

La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.

Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj belaj.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero.

De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.

Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis ... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...

La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed