La memoraĵoj de Julia Agripina [Anna öwenstein] (fb2) читать постранично

- La memoraĵoj de Julia Agripina 1.11 Мб, 558с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Anna öwenstein

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La memoraĵoj de Julia Agripina

Verkis: Anna Löwenstein

Eldonado: Flandra Esperanto-Ligo Antwerpen  2021

Agripina  estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas posteulo de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin – eĉ male.

PARTO UNUA

Pina

1

En Romo

Printempe, 27 pK

Pina  hezitis antaŭ la fermita pordo de la studejo. La ordono de ŝia patrino estis, ke neniu ĝenu ŝin. Tiu ordono sendube estis intencita por la sklavoj, ne por la propra filino. Ĉu ŝi frapu ĉe la pordo? Sed se ŝi faros tion, eble panjo respondos, ke ŝi foriru.

Pina  puŝetis la pordon por vidi internen tra la mallarĝa fendo. Ŝiaj okuloj renkontis tiujn de ŝia praavo Aŭgusto, kies busto malafable rigardis ŝin de la alia flanko de la ĉambro. Lia kapo estis pie vualita, kaj lia severa vizaĝesprimo sugestis, ke li ne havos grandan simpation por malobeemaj knabinoj. Pina  demandis sin, ĉu li vidas, kion ŝi faras. Eklogo ĉiam diradas al ŝi, ke li povas rigardi malsupren de la pinto de la Monto Olimpo, kie li festenas kun la aliaj dioj, por certiĝi, ke ŝi bone kondutas. Laŭ Boteto, tio estas stultaĵo. Pina  pensis, ke Boteto pravas... sed ŝi ne estis absolute certa.

Pina  esperis, ke ŝia patrino rimarkos ŝin kaj invitos ŝin veni internen. Ŝi vidis panjon sidantan malantaŭ la tablego, kiu okupis preskaŭ la tutan spacon en la tro plena studoĉambro. Panjo ronĝis sian dikfingran ungon dum ŝi sisteme kontrolis faskon da skribtabuletoj. Ŝi ĵetis rigardon al ĉiu tabuleto laŭvice, flankenmetis iujn, dum aliajn ŝi tralegis kun sulkigita frunto kaj trastrekis per grifelo. Ŝi estis tro profundiĝinta en tiu tasko por rimarki sian filinon, kiu observis ŝin silente de la pordo. Sed bonŝance ŝi estis sola, do espereble ŝi ne tro koleros pro la interrompo. Pina  puŝis la pordon, por ke ĝi plene malfermiĝu.

Konsternite, ŝia patrino turnis sin al ŝi. Tiam ŝi ridis. “Ho, estas vi. Vi donis al mi ŝokon, enŝteliĝante tiel senbrue. Kion vi volas, kara?”

Kial ŝi sentis tiel fortan deziron paroli kun sia patrino? Verdire, Pina  ne estis certa. Ŝi sciis nur, ke de tagoj kreskas en ŝi obtuza impreso, ke panjo estas pli senpacienca ol kutime, pli malkvieta, pli distrata... Sed panjo almenaŭ nomis ŝin kara . Tio estis kuraĝiga.

“Fermu la pordon”, diris ŝia patrino. “Venu sidi apud mi.” Ŝi kapsignis en la direkton de tabureto staranta ĉe la muro sub altaj ŝrankoj, kie staris ordaj vicoj da papirusaj volvaĵoj. La aero en la ĉambro estis sufoka – kial panjo mendis karbujon en agrabla printempa posttagmezo? Kaj ial neniu sklavo deĵoris, do Pina  devis mem preni la tabureton kaj porti ĝin al la tablo. La tabureto estis malgranda, sed ŝi estis altastatura knabino, kaj je dek unu jaroj ŝi estis preskaŭ samnivela kiel ŝia patrino. “Panjo, kial Zosimo foriris?” Tio fakte ne estis la ĉefa demando, kiu zorgigis ŝin, sed ĝi estis unu el pluraj maltrankviligaj aferoj okazintaj dum la lastaj tagoj. Zosimo estis kun ilia familio de kiam Pina  memoris. “Kaj plie, hodiaŭ vi ludis kun ni Soldulojn.”

“Je la bona diino, Pina , ĉu mi ne rajtas veni foje por ludi kun vi infanoj? Ĉu tio ne plaĉas al vi, fari aferojn kune?”

“Jes, sed panjo, vi ne kutime ludas kun ni, kiam ne estas festotago.”

Pina  rigardis sian patrinon atendoplene. Dum momento ŝajnis, ke panjo ne scias kiel respondi, tiam ŝia vizaĝo tordiĝis en grimacon, kaj ŝi aŭdigis sonon, kiu unue ŝajnis rido, sed rido ĝi tute ne estis. Ŝiaj ŝultroj skuiĝis. Pina  rigardis, terurite, dum ŝia patrino ekploris. Kion ŝi faru? Kion ŝi diru? Unue panjo luktis por reteni siajn larmojn; tiam ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj cedis al sia angoro kun laŭtaj glutoj, dum ŝi balanciĝis antaŭen-malantaŭen sur la seĝo. Ne sciante, kiel reagi, Pina  fiksis siajn okulojn al la plej supra skribtabuleto ...dediĉos sin al via afero. ------- -al--- estas homo, kiun ni povas fidi, laŭ mi...  La nomo estis forgratita. Ĉu Galo? eble Azinio Galo? Li ofte venis viziti panjon vespere. Pina  ne ŝatis lin. Kiam ajn li ekvidis ŝin kaj ŝiajn fratinojn, dum ili staris en la vestiblo por spekti la alvenon de gastoj, li salutis ilin kun troigita admiro, kaj ŝajnigis sveni pro ilia nekredebla beleco.

“Pardonu, mi ne intencis timigi vin.” Finfine panjo ĉesis plori kaj viŝis siajn okulojn per la brako. Ŝi palpis malantaŭ si en niĉo, kie troviĝis fakoj por skribiloj kaj tabuletoj. Ŝi trovis peceton da papiruso kun ia skribaĉo, legetis la enhavon, kaj viŝis per ĝi sian nazon. Tiam ŝi ĉifis ĝin en sia mano kaj ĵetis ĝin en la karbujon. “La fakto estas, ke eble mi devos foriri.”

“Ĉu foriri? Ĉu vi celas diri, sen ni? Kial?”

“Mi ne intencis sciigi tion al vi, sed eble estas preferinde, ke vi ricevu ioman antaŭaverton. Kaj krome estas io alia...” Ŝia patrino tordis siajn manojn tra sia hararo. Ĝi estis bele ondigita pli frue en la tago, sed nun, kun siaj grizaj strioj ĝi similis al kampo da fojno sekiĝanta sub la suno. “Ĉi-matene... Ĉi-matene, Nerono...” Ŝia voĉo fariĝis alta kaj streĉita. “Nerono...”

“Panjo, kio estas? Kio okazis? Ĉu Nerono estas en ordo?”

“Mi ne scias.” Panjo denove ploris. “Mi ricevis mesaĝon. Ĉi-matene. Soldatoj venis al lia domo kaj forportis lin. Mi ne scias, kie li troviĝas, aŭ kio okazas al li.”

“Panjo, ne ploru, mi petas vin. Mi certas, ke ĉio estos en ordo.” Pina  sciis, ke ŝi diras sensencaĵon, sed ŝi ne konis alian manieron por esprimi sian kunsentemon. Nerono estis la plej aĝa el ŝiaj tri fratoj, jam plenkreska kaj edziĝinta. Ŝi ne konis lin bone. Li pasigis siajn infanajn jarojn en la domo de ilia onklo, kaj ĉar li neniam montris multan intereson pri siaj pli junaj fratinoj, por Pina  li similis pli al malproksima kuzo ol al frato. Pina  demandis sin, kian emocion tio vekos en ŝi, se panjo ne sukcesos malkovri, kio okazis al li.

“Mi ne scias... Mi ne scias, al kiu turni min. La homoj timas entute rilati kun mi.” Timigis Pina n la maniero laŭ kiu ŝia patrino alparolas ŝin, preskaŭ kvazaŭ ŝi estus plenkreska. Ŝi ne estas sufiĉe granda por helpi sian patrinon; ŝi venis por aŭdi trankviligajn vortojn, ne por mem doni ilin.

“Sed kial vi devas foriri?” Terura penso trafis Pina n. “Panjo, vi ne foriros en ekzilon, ĉu ne?” Ŝi aŭdis pri homoj ekzilitaj, kaj ŝi sciis, ke tio estas timinda sorto – preskaŭ same timinda kiel ekzekuto. Ŝia propra avino Julia  estis forsendita por vivi dum jaroj sur malgranda insuleto. Panjo neniam parolis pri tio, neniu iam ajn parolis pri tio, sed iel Pina  kaj ŝiaj fratinoj tamen eksciis pri ĝi. Kaj finfine avinjo Julia  permesis al si malsatmorti.

Pina  atendis ĝis ŝia patrino diros: Ne, kompreneble mi ne foriros en ekzilon . Estis longa silento. Tiam finfine panjo diris: “Mi ne scias, kio okazos. Vi scias, ke Sejano malamas min. Li malamas min, kaj li faras ĉion eblan por detrui nian familion.”

Pina  fiksrigardis blinde en la karbujon, kie fasko da duone cindrigita papiruso flirtis inter la karboj. Laŭ ĝiaj randoj ardis brila ruĝa linio, kiu iom post iom etendiĝis kaj formanĝis la skribaĵon. Ĉu ŝi ne devus plori? Ŝia fratino Sinjo, ricevinte tian novaĵon, certe ekploregus. Plorado senpezigus ŝian koron, sed iel la larmoj ne venis. Interne ŝi sentis nur malvarman kavecon. Tio ŝajnis neadekvata al la seriozeco de la situacio.

“Ĉesu ludi per tiu dento”, ŝia patrino diris senpacience. “Neniuj rimarkus ĝin, se vi ne konstante altirus al ĝi ilian atenton.”