La ŝtona urbo [Anna öwenstein] (fb2) читать онлайн

- La ŝtona urbo 770 Кб, 392с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Anna öwenstein

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La ŝtona urbo

Verkis: Anna Löwenstein , William Auld

Eldonado: Flandra Esperanto-Ligo Antwerpen  2000

Antaŭparolo

Tre multnombraj estas la romanoj traktantaj pri okazaĵoj en la frua Roma Imperio kaj la komenciĝo de la kristana epoko – pensu ekzemple pri Quo vadis . La ŝtona urbo estas unu el tiuj. Sed laŭ mia sperto ĝi estas unika, ĉar ĝiaj rolantoj estas nek senatanoj nek korteganoj nek armeanoj, kaj la imperiestro – Nerono dum la lastaj ĉapitroj, sed apenaŭ eĉ nomita en la libro – estas nur flanke aludita. Ne, la rakonto priskribas la vivon kaj spertojn de sklavigita kaptitino, brita virino transportita al Romo kaj tie aĉetita de sufiĉe ordinara vilao-posedanto. Ni vidas la imperion, do, kvazaŭ desube. Eĉ en la diversaj romanoj pri Spartako kaj la ribelintaj sklavoj mankas fakte tiu perspektivo.

Nia aŭtoro tre lerte enscenigas nin. En la unua parto de la romano ni konatiĝas kun kelta socio en Britujo, kaj ni lernas multon pri la tieaj moroj kaj kutimoj. Poste ni kunvojaĝas al Romo kaj la sklava sorto. Tre lerte Anna Löwenstein  sentigas al ni la konfuziĝon de virino perforte forprenita al socio fundamente fremda, kun tute aliaj moroj kaj kutimoj, kies lingvon ŝi tute ne komprenas. Iom post iom si adaptiĝas al la novaj cirkonstancoj. Post kelkaj jaroj ŝi devas translokiĝi al la “ŝtona urbo” mem, al Romo, kie ŝi estas liberigita kaj pasigas kelkajn jarojn kiel edzino de kopiisto, ĝis ili implikiĝas en la konata urba incendio dum la Nerona regotempo.

Granda merito de Löwenstein  estas, ke ŝi sukcesas kroĉi nian atenton kaj stimuli nian intereson sen la trudo de fantaziaj sensaciaĵoj aŭ vera katastrofo (escepte de la kaptiĝo kaj la fajrego). Rezulte, la rakonto efikas kiel aŭtentika priskribo de reala vivo.

Alia merito estas, ke la fruajn kristanojn ŝi traktas tute ne ŝablone. Ŝia protagonisto mem ne konvertiĝas, kaj ŝi neniam tute aprobas ties sintenojn – precipe kiam ŝia propra filo firme aliĝas al la sekvantaro de Petro; sed la aŭtoro ne misprezentas tiujn fruajn kristanojn, destinitajn perei en la amfiteatro kaj aliloke pro la Nerona persekutado. Historia aŭtentiko karakterizas ĉi tiun tutan verkon.

Kaj fine, grandan laŭdon meritas ŝiaj stilo kaj lingvaĵo. Ŝia Esperanto estas la komuna lingvaĵo, kaj oni legas ĝin flue, sen iu ajn risko karamboli kun la groteskaj entrudaĵoj, per kiuj tro multaj el niaj nuntempaj verkantoj makulas kaj stumbligas sian prozon, pretendeme kaj sinlaŭde. Vera plezuro estas, ensorbi tiun ĉi romanon, kiun mi senblage taksas estonta klasikaĵo de nia literaturo. Gratulon ĉiurilate al Anna Löwenstein !

William Auld

Antaŭparolo al la dua eldono

Post la apero de La ŝtona urbo en Esperanto, ĝi aperis ankaŭ en la angla. Laŭ peto de la anglalingva eldonejo, Citron Press , mi iom mallongigis la originalan tekston; precipe ĉe la dua duono de la kvina ĉapitro mi faris sufiĉe drastajn tranĉojn. Pro tiuj tranĉoj, la intrigo certe disvolviĝas laŭ pli celtrafa maniero, aliflanke perdiĝas pluraj scenoj, kiuj laŭ mi tamen kontribuas al la ĝenerala etoso. Tial mi ĝojas, ke en Esperanto eblas legi la plenan, kvankam malpli rapide moviĝantan, tekston.

Preparante la verkon por la angla eldonejo, mi kaptis la okazon por parte reverki la scenon en kiu romiaj komercistoj vizitas la keltan vilaĝon (p. 23-32). La rezulto, laŭ mi, estas pli trafa kaj konciza ol antaŭe. Tial mi decidis enpreni tiun plibonigitan tekston en ĉi tiun duan Esperantan eldonon.

Mi dankas la plurajn legintojn, kiuj atentigis min pri lingvaj eraretoj, kaj precipe la italan esperantiston, kiu afable informis min, ke la antikvaj britoj ne konis domajn katojn (kvankam ja sovaĝajn!). Tiujn malglataĵojn mi nun korektis.

Anna Löwenstein

BRITUJO

UNUA ĈAPITRO

Ni ĉiam diris, ke Morimanos  estas la plej lerta rakontisto en la kvar vilaĝoj. Ne ofte li vizitis nian domaron, sed kiam li venis, nia kabano ĉiam estis plenega. La tuta familio de mia onklo venis por aŭskulti, kaj eĉ kelkaj parencoj de mia onklino el la najbara domaro ĉe la alia flanko de la monteto.

Mi aparte memoras unu tian okazon, kiam mi estis nur knabineto. Estis malvarma, griza vespero. Post pluraj tagoj da senĉesa pluvado, la du kabanoj en nia korto kaŭris malgaje sub siaj rondaj tegmentoj el trempita pajlo. Ni infanoj timis, ke Morimanos  ne venos, sed bonŝance la pluvo iom malpliiĝis antaŭ noktiĝo, kaj je nia ĝojo li aperis. Ni rigardis dum li atente paŝis tra la kota grundo de nia korto, kiu estis muelita de tagoj da pluvo ĝis ĝi iĝis marĉo sulkita je akvoplenaj kavoj kaj truoj.

Haladzo de fumo ŝvebis en la tro plena kabano, krom kie sentiĝis kruela trablovo de la pordo, nefermita por enlasi la malfortan lunbrilon. La malvarma aero falĉis vojon inter la homoj, kiuj kunpremiĝis en la pli varmaj partoj de la ĉambro. Aparte sidis nur mia patro, sola, rekte en la trablovo, kun sia mantelo firme streĉita ĉirkaŭ la ŝultroj. Neniam ĝenis lin la malvarmo, kondiĉe ke li povis enspiri bonan, freŝan aeron. Lunradio brilis je la flanko de lia vizaĝo, kaj mi rigardis kun fascino kiel ĉiu movo de lia kapo lumigis alian trajton: lian ostecan nazon en unu momento, kaj poste la tremantan ekstremaĵon de liaj longaj lipharoj.

Longharan hundofelon oni jam etendis por Morimanos  en la plej bona loko, proksime al la fajro sed ekster la fumo, kie ĉiuj povis vidi lin per la flagra lumo de la flamoj. Apud li estis mia patrino, nigra konturo kontraŭ la ruĝa ardo de la fajro. La plejmulto de la homoj sidis kun krucitaj kruroj sur la grundo, sed ŝi preferis sidi sur malalta arbostumpo, kie ŝi povis ŝpini ĉe la fajrolumo dum ŝi aŭskultadis la rakonton. Ŝi volvis la ŝpinilon kaj rekaptis ĝin per regulaj movoj, paŭzante nur por fortiri unu el siaj longaj harplektaĵoj de sia vizaĝo aŭ por alkroĉi mian fraton, Tasgj on * , pli firme al la mamo.

Mi kuŝis sur pajlamaso apud mia preferata kuzo, Kaljakos . Ni ĉiam elektis unu el la pli mallumaj anguloj, laŭeble plej fore de la malfermita pordo, kie ni povis ludi kaj sekrete flustri sub la malalta tegmento. Ĉi-nokte tamen nia atento estis komplete okupata pro la rakonto de Morimanos . Li estis parolanta pri Romo.

La domoj, laŭ li, estas tiel multaj kaj tiel multegaj kiel la fiŝoj en la riveroj, kiel la ŝtonetoj ĉe la bordo, kiel la ondoj de la maro, kiel la steloj en la ĉielo. Ili estas pli altaj ol la pintoj de la arboj kaj tiel proksimaj inter si, ke se oni vidus puton da greno, la greneroj en tiu puto ne estus pli kunpremitaj ol la domoj en Romo. La urbo etendiĝas tiome en ĉiu direkto, ke se oni prenus la tutan teritorion de nia popolo, tamen ĝi ne kovrus pli ol unu anguleton de la teritorio de Romo. Kaj tiuj domoj havas unu egan strangaĵon: ili estas konstruitaj ne nur flank-al-flanke sed ankaŭ unu super la alia. En kelkaj lokoj troviĝas eĉ tri aŭ kvar supermetitaj, tiel ke la loĝantoj paŝas super la kapoj de siaj najbaroj.

“Kaj la kampoj, ĉu ankaŭ ili troviĝas supre en la aero?” demandis mia fratineto Vinda . Ŝi estis tro juna por scii, ke oni ne interrompu la rakontiston. Morimanos  paŭzis en sia rakonto. “Tute ne estas kampoj,” li diris. “La domoj estas pli streĉe kunpremitaj ol la haŭto kontraŭ viaj ripoj, kaj eĉ ne arbo, eĉ ne branĉeto, eĉ ne herbero povas interpuŝiĝi inter ili. Neniu punkto da verdo estas videbla en tiu tuta urbo, eĉ ne punkteto tiel et-eta kiel la ungeto de via fingreto. Ĉar en tiu urbo, ĉio estas farita el ŝtono.”

“Sed kion la homoj manĝas?” mia fratino persistis. Mia patrino komencis silentigi ŝin, sed Morimanos  respondis, “Mankas kampoj en tiu urbo, kaj tamen al la romanoj *  neniam mankas manĝaĵoj. Ĉar tie troviĝas konstruaĵoj tiel grandegaj, ke eĉ unu el ili povus kovri ĉi tiun tutan monteton de la piedoj ĝis la haroj. Kaj ĉiu konstruaĵo estas plena je manĝaĵoj. La unua enhavas nenion krom greno, la dua nur viandon, en la tria viciĝas kruĉoj da vino kaj biero. Kaj tie troviĝas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, ŝtopitaj per ĉio kion oni povus bezoni. Unu enhavas sitelojn kaj potojn kaj vazojn, kaj en alia estas ĉiaj multvaloraj juveloj: broĉoj kaj brakringoj kaj oraj trezoroj. Sed en tiu konstruaĵo ne estas torditaj kolringoj, ĉar neniu romano, eĉ ne la reĝo de ĉiuj romanoj mem, portas torditan ringon ĉirkaŭ sia kolo. Alia konstruaĵo enhavas ŝtofojn, ne nur en mallarĝaj strioj, sed en grandegaj rulaĵoj longaj cent ulnojn. Ĉiuj koloroj videblas tie: sanga ruĝo, brilverdo, nigro, violo, en kvadratetoj kaj strioj kaj punktetoj. Kelkaj ŝtofoj estas pli delikataj ol araneaĵoj kaj brilas kiam la lumo tuŝas ilin, kiel la suno flagretas ĉe la pintoj de la ondoj. Kaj estas alia ŝtofo tiel dika kaj mola, ke ĝia portanto neniam sentas la malvarmon, eĉ en tiaj tagoj kiam la birdoj pro frosto fiksiĝas al la branĉoj kaj la pluveroj glaciiĝas antaŭ ol atingi la grundon.”

Tiam Morimanos  plurakontis pri la aliaj konstruaĵoj troveblaj en Romo. Tiom grandegaj ili estas, ke ili ŝajnas laboro de gigantoj; kaj tamen konstruis ilin homoj. Ĉar la romanoj posedas tiom da sklavoj, ke sendi cent sklavojn por levi unu ŝtonon por ili estas nura bagatelaĵo. Troviĝas tie vastegaj haloj, sufiĉe grandaj por enteni tutan lagon, en kiuj fluas riveroj. En kelkaj la akvo agitiĝas kaj bolas; ĉe aliaj glacio formiĝis sur la supraĵo.

Sed pli stranga ol ĉio estas la homoj kaj bestoj videblaj en Romo. La homoj estas ne nur blankaj aŭ palbrunaj kiel ni, sed ankaŭ malhelbrunaj, nigraj, bluaj kaj verdaj. Kaj la bestoj estas eĉ pli eksterordinaraj. Kelkaj havas nazon sufiĉe longan por tuŝi la teron; aliaj havas sur la haŭto strangajn desegnojn kiel strioj, cirkloj aŭ spiraloj; estas bestoj kun du kapoj aŭ ses kruroj; kaj aliaj kun tiel longa kolo, ke ili povas manĝi la foliojn ĉe la pinto de la arboj, eĉ de la plej altaj.

Finparolinte pri la urbo Romo, Morimanos  ekrakontis pri ĝia armeo, kaj kvankam la urbo enhavas egajn mirindaĵojn, la armeo mirigas eĉ pli. Kompreneble, ni ĉiuj jam aŭdis tiun rakonton, sed ni aŭskultis sen eĉa brueto dum la fajro preskaŭ estingiĝis, esplorante en niaj mensoj la bildon de tiuj miloj kaj miloj da homoj, ĉiuj vestitaj precize same.

“Ĉiu homo en tiu armeo,” Morimanos  diris, “eĉ ĝis la plej malgrava el ĉiuj soldatoj, portas kompletan armilaron, kaj neniu heroo en la antikva epoko estus hontinta aperi kun tiaj armiloj. Ĉar ĉiu unuopa soldato inter tiuj milegoj portas ferajn kirason kaj kaskon, fajroharditan glavon, du akre pintajn lancojn, kaj bone faritan ŝildon. Kaj tiu armeo havas unu egan apartaĵon: ĉar ĝi ekmarŝas nur je la sono de trumpeto. Kaj ekmarŝinte, ĝi ne haltas, eĉ se ĝi renkontas altan monton aŭ profundan valon, ĝis sonoras alia trumpeto. Kaj kiam unu homo en tiu armeo movas sian dekstran kruron, ĉiu alia movas sian dekstran kruron; kaj kiam unu homo movas la maldekstran kruron, ĉiu alia movas la maldekstran. Kiam tiu armeo marŝadas, ĝi similas arbaregon, kiu kovras vastan ebenaĵon; kaj kiam tiu armeo ekbatalas, ĝi similas nehaltigeblan ŝtormondon, kiu furiozas antaŭen pro militardo.”

Aŭdinte la finon de la rakonto, mi kuŝis varme kaj komforte sur la pajlo, aŭskultante la regulan spiradon de mia kuzo, kiu jam endormiĝis apude. Mia gravedega onklino alproksimiĝis kaj kovris nin per ŝafofelo. Mi ŝatis mian onklinon, kiu estis nekutime trankvila kaj bonhumora, kaj ĉiam povis kvietigi la homojn per sia milda voĉo. Ŝi estis lerte elektita edzino por mia onklo, ĉar malkiel ŝi, li estis senpacienca kaj kverelema. Ofte aŭdeblis lia kolera voĉo, muĝante el la alia kabano trans la korto, verŝajne kun akompano de plorantaj infanoj. Sed ĉiam sekvis la trankviligaj vortoj de mia onklino, kiu respondis mallaŭte.

“Ĉu vi ankoraŭ ne dormas, eta ruĝkapulino?” ŝi demandis. Ŝi nomis min tiel pro miaj haroj. Ruĝaj haroj estis tre oftaj en mia familio; ankaŭ mia patrino havis ilin, kvankam ŝiaj estis pli malhelaj ol la miaj kaj ne tiel belkoloraj.

Mia patro revivigis la mortantan fajron. La lumo denove ekbrilis, kaj kuŝante sur mia flanko mi dormeme rigardis dum mia patrino prenis felon da biero por la viroj, kiuj interparolis ĉirkaŭ la fajro. Mia frateto estis firme volvita en ŝalo, kiu pendis de ŝia ŝultro, kaj lia kapo daŭre balanciĝetis dum ŝi moviĝis.

Mia patro leviĝis por aliĝi al mia onklo kaj nia najbaro, Alaŭnos , kiuj sidis proksime al mia pajla nesto. Alaŭnos  loĝis en la domaro sur la alia flanko de nia monteto, pli malproksime de la vilaĝo ol ni. Li estis la frato de mia onklino, kaj havis similan karakteron, bonhumoran kaj tolereman. Li estis tre ŝercema, kaj kiam li vidis min, li ĉiam tiris miajn longajn ruĝajn harplektaĵojn kaj ŝajnigis, ke li bruligis sian manon. Nun la viroj interparolis ekscite, kaj iliaj voĉoj plilaŭtiĝadis, malgraŭ la klopodoj de la virinoj trankviligi ilin.

“Pri la popolo de Kunobelinos  mi parolas nun,” diris mia patro. “Ĉu ni aŭdis, aŭ ĉu ni ne aŭdis, kio okazas nuntempe en ilia teritorio? Eblas marŝi laŭ iliaj bordoj de unu fino ĝis la alia, kaj ĉiu ŝipo kliniĝanta tie sur la sablo kaj la ŝtonoj venis de trans la maro. Tiuj ŝipoj alvenadas tiel senĉese kaj tiel senpaŭze, ke oni povus paŝi de unu ferdeko al alia la tutan vojon trans la maron ĝis Gaŭlujo.”

Mia onklo konsentis. “Kaj kiam homo manĝas ĉe la tablo de la reĝo Kunobelinos , kaj vidas la lumon brilegi de la oraj kaj arĝentaj teleroj, li supozus sin en Romo mem. ‘Ŝovu al mi tiun arĝentan vazon, knabo, mi devas urini.’”

Mia onklo havis danĝeran langon, kiu jam plurfoje enkaĉigis lin. Eĉ okazis iam ke li kverelis kun kurbadorsa Bodvokos  el la vilaĝo, kiam li diris ke unu el liaj bovinoj aspektas tiel aĉe malgrasa, ke Bodvokos  evidente manĝas mem ĝian fojnon. Post nelonga tempo, la bovino komencis forvelki. Finfine ĝi mortis, kaj Bodvokos  plendis al la druido. Kompreneble Dumnovalos  subtenis lin kaj diris, ke mia onklo devos pagi kompenson pro la bovino. Komence mia onklo rifuzis agnoski sian kulpon, kvankam ĝi estis absolute klara al ĉiuj. Li provis eliri el la situacio per insultoj kaj blekoj, kriante ke la bovino estis senkarna malsaniĝema bestaĉo jam de la komenco, kaj ke li diris nur tion, kio estis evidenta al ĉies okuloj. Tia homo li estis.

Finfine mia patro sukcesis konvinki lin, ke li devos pagi; do li faris, sed nur tre malvolonte. Poste li restis relative neparolema dum kelka tempo, ĝis li iom post iom denove cedis al sia tro rapida koleremo.

Ne plaĉis al miaj patro kaj onklo la ŝanĝiĝoj, kiuj okazadis tiutempe en la malproksima reĝlando de Kunobelinos , oriente de ni. Sed trankvila Alaŭnos  havis alian opinion. “Ne malhelpis Kunobelin on, kaj jen la vero. Kestojn da oraj moneroj li havas tie, kaj la tintado de tiuj oraĵoj trafas kiel dolĉaj harpoj la orelon.”

“Oraj moneroj, dolĉaj harpoj...” mia onklo gruntis. “Prefere la sonon de ŝtonoj el ĵetiloj li aŭdu. Tiu sono ne aŭdiĝis en la teritorio de Kunobelinos  de post lia juneco.”

“Jes,” aldonis mia patro, “kiam mi estis knabo, eĉ ne unu tribestro en la sudaj reĝlandoj povis ĝui trankvilan dormon dum la nokto, pro timo de Kunobelinos . Li similis sovaĝan virbovon tiutempe, kiu furiozas kaj muĝas en kampo de timemaj bovinoj. Sed ĉio ŝanĝiĝis de kiam li permesis al tiuj rikanantaj romanoj gvidi lin permane, kun siaj bankedoj kaj molaj litoj.”

“Li pensigas min pri porko, kiun oni grasigas por Samono * ,” diris mia onklo. “Sed ekzistas pli malbonaj ol li.”

“ Verika ,” diris mia patro.

“ Verika ,” mia onklo konsentis. “Jen tribestro kiu pli volonte aŭskultus nudkruran mesaĝiston el Romo ol siajn proprajn druidojn. Li ne eliras por pisi sur sterkejon, se li ne ricevis permeson de Romo. Se ĉiuj tribestroj en ĉi tiu regiono ne estus tiel timema, kaŭrema ularo, ni estus povintaj sendi lin al la morto antaŭ longaj jaroj. Sed ili ĉiuj paliĝas kaj tremas pro timo de la vaka, senvalora kolero de Romo.”

“Ĉu Verika ?” kriis Alaŭnos . “Jen stranga nomo por kompari kun la glora nomo de Kunobelinos . Baldaŭ vi prenos sekiĝintan maljunan bovinon kaj volos prezenti ĝin kiel virbovon. Estas vere, ke Kunobelinos  maljuniĝas nun, sed li postlasos du belajn manplenojn da batalpretaj filoj kaj vartofiloj * , kiuj anstataŭos lin kiam li foriros el ĉi tiu vivo.”

“Romaj festoj, arĝentaj pokaloj... Belan aron da filoj li postlasos, kiam li estos for,” diris mia patro. “La sola afero kiun ili scias fari, estas marĉandi kun eksterlandaj vinkomercistoj.”

“Jes, kaj mi aŭdis, ke ili scias fari tion eĉ per la lingvo de la romanoj mem,” aldonis mia onklo.

“Vi ne dirus tion, se vi vidus Karatak on, la propran filon de Kunobelinos , en sia tuta militista gloro, antaŭ viaj okuloj en ĉi tiu ĉambro,” Alaŭnos  diris.

“El barelo da putraj pomoj ĉiam eblas elfosi unu aŭ du manĝeblajn,” diris mia onklo. “Kiam temas pri la aliaj, estas kelkaj inter ili kiuj mordas siajn lipojn pro hasto, atendante nur la forpason de la patro por forrazi siajn lipharojn kaj ekparadi sen pantalono.”

Ĉiuj viroj ridis pro lia komento, kaj eksidiĝis pli komforte por ĝui sian bieron. Poste, ili ekkantis. Kuŝante agrable varme en mia malluma angulo, mi rigardis en la flamojn dum mi mense ripetis la ĵus aŭditan rakonton. Mi ŝatis tiujn belsonajn frazojn kiujn uzis Morimanos , precipe kiam li diris “la fiŝoj en la riveroj, la ŝtonetoj ĉe la bordo, la ondoj de la maro, la steloj en la ĉielo”. Mi rediris al mi la frazon, kaj provis igi ĝin eĉ pli longa kaj belsona ol antaŭe. Mi pensis, ke mi povus aldoni, “la floroj sur la montoj, la folioj en la arboj”. Mi decidis mem inventi la postan tagon rakonton, kiu enhavos tiun frazon, kaj diri ĝin al mia kuzo. Mi bedaŭris, ke mia patro ne estas rakontisto kiel Morimanos , por ke mi lernu lian specialan manieron kunmeti la vortojn. Sed mia patro ne faris ion apartan. Li nur kultivadis la teron kaj prizorgadis la brutaron, kiel ĉiuj aliaj.

Aliaj detaloj el la rakonto vagis en mia menso: la strangaj bestoj, la domoj metitaj unu sur la alia. Mi endormiĝis, pensante pri Romo.

* * *

Estis bela mateno du somerojn poste, kiam romanoj venis al nia vilaĝo. Mi unue konstatis, ke okazas io aparta, kiam mi ekvidis mian kuzon Kaljak on. Li hastegis supren laŭ la mallarĝa kalka vojeto, kiu sekvis la flankon de la monteto ĝis nia domaro. Kutime ni ne povis vidi la homojn alproksimiĝi, ĉar la domaron ĉirkaŭis longa teraltaĵo sur kiu kreskis heĝo. Sed tiumatene okazis, ke mi sidis en la enirejo de nia kabano, pretigante fabojn por mia patrino. La pordo frontis la ĉefan breĉon en la heĝo, kaj kiam la ligna barilo estis flankenŝovita, nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo.

“ Bivana ,” Kaljakos  vokis min, tuj kiam li venis sufiĉe proksimen: “estas du strangaj viroj sur la vojo. Ili ne portas pantalonojn. Ili marŝas laŭ la rivero al la vilaĝo kaj pelas ĉaregon.”

Aŭdinte la novaĵon, mia patrino tuj sendis mian fratinon Vinda n al la paŝtejo por voki mian patron. Al mi ŝi diris, “Iru sciigi vian onklinon, kaj poste vi prefere finu pri tiuj faboj kaj metu ilin sub la cindrojn por bakiĝi. Tiam vi rajtos iri al la vilaĝo.”

“Sed la fremduloj estos for antaŭ ol mi eĉ vidos ilin!” mi protestis.

“Ĉu fremduloj aŭ ne,” diris mia patrino, “vi ekkrios ĉi-vespere kiam mankos eĉ unu buŝpleno por manĝi, kaj via stomako grumblos kiel ŝtono ruliĝanta laŭ deklivo. Kaj tamen ni manĝos fabojn sen pano, ĉar mi ne havos tempon por hejti la fornon, se ankaŭ mi volas rigardi ĉi tiujn fremdulojn. Vinda , iru enŝlosi la kokinojn, kaj certiĝu ke la kokinejo estas bone fermita. Ni ne povas lasi ilin ekstere la tutan tagon kun neniu ĉi tie por gardi ilin.”

Kiel eble plej rapide, ni finis la plej esencajn taskojn. Mia patrino grumblis la tutan tempon, dum ŝi haste pakis kelkajn manĝaĵojn en korbon. “Kia amaso da ĝeno kaj konfuzo, ke ni ĉiuj forkuras ĉi tiel, kvazaŭ la spiritoj nin pelus de malantaŭe! Kaj la akvositeloj estas pli malplenaj ol du sekiĝintaj nuksoŝeloj. Ĉu mi ne ripetadas al vi knabinoj, ke necesas ĉerpi la akvon frue en la tago? Nun vi devos iri en la mallumo, do ne ploru kaj plendu kiam mi sendos vin.”

Preskaŭ neniam okazis, ke ĉiuj en la domaro eliris samtempe. Ĉiam iu restis hejme por prizorgi la bestojn. La sola escepto estis je Belteno, la granda festo komence de la somero, kaj tiam, kompreneble, necesis grandiozaj preparlaboroj dum la antaŭaj tagoj por pretigi ĉion.

Kaljakos  aperis ĉe la pordo kun siaj du junaj fratinoj. “Rapidu, Bivana ,” li vokis min. “La fremduloj malaperos trans la montetojn antaŭ ol vi kaj Vinda  moviĝos. Haste, aŭ ni ekiros al la vilaĝo sen atendi vin.”

“Kian amason da tempo vi bezonas por tiuj faboj,” mia patrino diris. “Estas sufiĉe ĉi tie por nutri familion de birdetoj, eble. Do, ek kun viaj gekuzoj. Mi finos ilin mem.” Mi rapidis eksteren, sed ŝi revokis min. “ Tasgjos  ploras kaj petegas, por ke vi kunportu lin.”

Malvolonte, mi rigardis malantaŭen kaj vidis mian frateton, kiu ploris en la pordo. “Li bezonos duonan tagon por fari la vojon,” mi diris, “dum ni ĉiuj vokos kaj alkrios lin por ke li restu kun ni. Kaj kiel li povos transsalti la riveron per la ŝtonegoj? Ni volis iri laŭ la mallonga vojo.”

“Vi ne iros kun Bivana  ĉi-foje,” mia patrino diris al Tasgjos . “Vi venos kun mi, kun onjo kaj la bebo.” Mi forkuris ĝustatempe por aŭdi Tasgj on eligi plenvoĉan lamentadon.

Fronte al nia domaro, la vidaĵon trans la rivero superregis granda monteto, kiu staris alte super la tuta regiono. Ĝiaj flankoj leviĝis krute sub maldensa kovraĵo de mallonga herbo, kiu apenaŭ kaŝis la suban kalkon. Jam vidiĝis la ĉarego, pene antaŭenirante laŭ la malsupraj deklivoj. Ĝi sekvis la pli facilan vojon, kiu zigzagis kun malurĝo ĉirkaŭ la flankoj de la monteto antaŭ ol iom post iom alproksimiĝi al la vilaĝo ĉe la pinto. Ni facile preterpasos ĝin, se laŭ la rekta vojo ni iros supren.

Vinda  kaj mi, kun niaj tri gekuzoj, kuris al la rando de la akvo por aliĝi al grupo de infanoj el la najbaraj domaroj. Ni paŭzis mallonge ĉe la bordo por peti permeson de la rivero antaŭ ol transiri. Normale ĝi estis bonhumora kaj donema, sed ĝi povus ekkoleri se ni ne alirus ĝin kun ĝusta respekto. Ni transsaltis per la grandaj ŝtonoj, tre atente ĉe la tria, ruza ŝtono, kiu ĉiam provis glitigi nin en la akvon. Ni estus povintaj pli facile transiri sekvante la riverfluon ĝis punkto, kie arbotrunko kuŝis inter unu bordo kaj la alia, sed tio devigus nin fari pli longan vojon.

De la kontraŭa bordo, mallarĝa vojeto iris rekte supren laŭ la monteto ĝis la vilaĝo. Ĝi estis sufiĉe facila en la komenco, sed rapide iĝis tre kruta. La kretaj ŝtonoj ofte forruliĝis subpiede, kaj ni devis helpi nin, kaptante tufojn de la mallonga, raspa herbo, tre atente por ne samtempe ekpreni manplenon da kardoj aŭ da urtikoj. Anhelante, ni atingis la eksteran remparon. Kaljakos  havis ŝvitogutojn sur la supra lipo. Ĉiuj infanoj de la vilaĝo jam staris super ni laŭlonge de la remparo kaj vokis por urĝi nin supren. Per lasta fortostreĉo ni grimpis la krutan remparon – ne estis facile, sed ni malestime rifuzus la proponon eniri per la pordego – kaj ĵetis nin sur la herbon.

De la pinto oni vidis la tutan regionon kiu etendiĝis malsupre: vastan areon da malkrutaj, ondosimilaj montetoj. La malpli altajn deklivojn kovris multenombraj flavaj kaj verdaj kampetoj dividitaj de malhelaj arbaretoj. Domaroj estis dissemitaj tra la montetoj, kaj jen kaj jen sur la deklivoj brilis kiel blanka fadeno unu el la multaj kalkaj vojetoj. En la malproksimo ni povis vidi kie la kultivataj areoj komencas maldensiĝi kaj la grupoj de arboj iĝas pli grandaj kaj pli oftaj ĝis ili kunfandiĝas en solidan amason.

La duobla remparo konsistis el du longaj teraltaĵoj apartigitaj de profunda fosaĵo, kiuj formis kompletan cirklon ĉirkaŭ la vilaĝo. Oni rakontis, ke vivanta infano estis subterigita en kavo sub la interna remparo, kaj ke tio estas la sekreto de ĝia fortikeco. Certe estis vere, ke en la tempo de mia avino rabobando veninta laŭ la rivero el la sudo foje sukcesis atingi la supron de la ekstera remparo, sed ankoraŭ neniu malamiko iam ajn transiris la internan. Estis unu punkto ĉe la bazo de la interna remparo, kie la tero estis iom malaltiĝinta, kaj mi ĉiam imagis, ke tiu estas la loko kie kaŝiĝas la kavo. Mia patrino diris, ke la knabineto sciis, ke estas granda honoro elektiĝi kiel tiu, kiu gardos la ĉiaman sekurecon de nia vilaĝo. Mi tamen ne povis forigi la penson, ke ŝi verŝajne timis, kiam oni lasis ŝin tute sola en tiu malluma kavo.

Pli malproksime laŭ la remparo ni vidis mian pli aĝan fraton, Atepil on, kun grupo de grandaj knaboj, kaj aliris lin iom timeme. Li ŝajnis al mi ĉiam pli alta kaj plenkreska, kaj eĉ ekvideblis delikata lanugo sur lia supra lipo. Atepilos  ne loĝis hejme kun ni, sed en la vilaĝo ĉe la kuzo de mia patrino. Li rakontis al ni, ke du vilaĝanoj estis riparantaj la ŝtonan muron sur la kresto de la interna remparo, kiam ili kiel unuaj vidis la fremdulojn alveni el fora punkto pli malsupra laŭ la rivero. Ili tuj iris por informi Katumand on. Kiam la fremduloj proksimiĝis, oni vidis ke ne temas pri la kutimaj komercistoj, kiuj vizitadas nin de tempo al tempo, kaj Katumandos  sendis sian junan nevon Kunign on surĉevale por sciigi Dumnoval on. Dumnovalos , kun siaj familianoj kaj lernantoj, loĝis iom for de la vilaĝo en granda, izolita domaro ĉe la rando de la arbaro. Kunignos  bezonos sufiĉe da tempo por rajdi tien kaj reen, sed neniu eĉ pensus entrepreni gravan aferon ne alvokinte la druidon.

De nia alta gvatejo sur la remparo, ni rigardis la homojn plurope alfluadi el la ĉirkaŭaj domaroj. La infanoj grimpis supren por aliĝi al nia grupo, dum la plenkreskuloj iris saluti la vilaĝanojn, kiuj jam staris atendoplene en la spaco inter la du pordegoj. Ĉiu en la regiono jam aŭdis la novaĵon aŭ vidis la fremdulojn de malproksime, kaj ĉesigis ĉian laboron por hasti supren al la vilaĝo. Komercistoj vizitadis nin nur unu aŭ du fojojn jare, kaj ili ĉiam apartenis al nia propra popolo aŭ al unu el la pli riĉaj reĝlandoj en la oriento. Ĉiuj konsentis, ke la du fremduloj evidente venis de trans la maro; ili portis palkolorajn mallongajn vestojn, kaj laŭ malproksima takso ŝajnis havi nudajn krurojn.

Senspire ni spektis la penan progreson de la ĉarego, dum ĝi skuiĝis kaj saltetis malrapide supren laŭ la flanko de la monteto. En kelkaj lokoj la vojo ne estis videbla pro kurbiĝo, kaj ni senpacience atendis ĝis la fremduloj reaperis ĉe la posta angulo, paŝante malrapide apud siaj bovoj. Finfine ni ekvidis ilin sur la fina stadio, kiu kondukis al la ĉefa enirejo. Dum ili alproksimiĝis al la ekstera pordego, ni infanoj kurgrimpis malsupren kun malfacilo en la fosaĵon kaj resupren ĉe la alia flanko ĝis la pinto de la interna remparo, de kie eblos bone vidi kiam la fremduloj eniros la pordegon. La plenkreskuloj intertempe retiriĝis malantaŭ la internan enirejon.

La spaco inter la du pordegoj estus povinta esti mortiga kaptilo por la du fremduloj, kaj mi demandis min, ĉu ili ne hezitos je la lasta momento. Sed ne, ili promenis senĝene internen, laŭŝajne tute trankvilaj sub la altaj remparoj, dum ĉiu infano en la vilaĝo rigardis ilin scivole. Kiam ili atingis la internan pordegon, ili ege interesiĝis pri la kranioj muntitaj en la fostoj kaj ekzamenis ilin tre detale, ŝajne tute ne konsciaj pri la amasiĝintaj vilaĝanoj, kiuj atendis, apenaŭ bridante sian malpaciencon, interne. Sed kompreneble, ili prave admiris la kraniojn, kiuj apartenis al malamikaj militistoj kaptitaj dum rabekspedicioj kontraŭ la vilaĝoj pli malsupre laŭ la riverfluo. Ni infanoj profitis de la paŭzo por grimpi trans la malaltan ŝtonan muron sur la interna remparo kaj malsupren en la vilaĝon, kie ni puŝis nin tra la homamaso ĝis la antaŭa vico.

Kiam la du fremduloj finfine envenis la pordegon, ili ŝajnis tute nekonsciaj pri la granda intereso, kiun ili ekscitis. Ili senĝene promenis ĉe malsamaj flankoj de la ĉarego, parolante super ĝi per laŭtaj voĉoj, kvazaŭ troviĝus nur ili en la tuta loko. Ili parolis nekonatan lingvon per senesprima monotono, kiun ni infanoj imitadis poste dum monatoj.

Mi ĉiam imagis, ke romanoj estas nekredeble altaj kun grandiozaj, ŝtormoblovitaj hararoj. Sed ĉi tiuj homoj estis relative malaltaj, kvankam fortikaj, kaj iliaj haroj estis mallonge tonditaj. Ili estis sufiĉe junaj, kun forrazitaj lipharoj, kaj iliaj haroj kaj haŭto estis multe pli malhelaj ol la niaj. Iliaj vestoj estis ridindaj: ili similis tro kreskintajn infanojn kun siaj tunikoj super la genuo kaj nudaj kruroj kiel du maldikaj bastonoj. Iliaj tunikoj eĉ ne estis tinkturitaj.

La sola homo en la vilaĝo kiu ne estis imponata pro la okazo estis, kiel kutime, freneza Dumna . Ignorante maltrankvilan murmuradon de la apudaj homoj, ŝi nun elstaris el la amaso kaj ekmarŝis per grandaj paŝoj antaŭ la du fremduloj, dum el sia buŝo ŝi eligis senĉesan fluon da sensencaĵoj, surprize similan al ilia parolmaniero. Tiel ŝi ĉiam kondutis. Kiam okazis ceremonio, ŝi kutimis stari antaŭ ĉiuj, imitante la movojn de la druido kaj mimante liajn vortojn, ĝis forkondukis ŝin unu el la militistoj. Kompreneble, kiam ŝi faris tion, Dumnovalos  simple daŭrigis kvazaŭ li rimarkas nenion. Krom en unu fama okazo – mi tiam ankoraŭ ne naskiĝis, sed mi multfoje aŭdis la rakonton – kiam la miskonduto de Dumn Dumna a iĝis pli ol normale provoka. Dumnovalos  simple tuŝis ŝin per sia kverka bastoneto kaj rigardis en ŝiajn okulojn, je kio ŝi fiksiĝis kiel fosto kun la buŝo malfermita kaj la brakoj etenditaj en glaciiĝinta gesto, ĝis li liberigis ŝin post la oferado.

La reago de la fremduloj estis tute malsama. Ili rigardis Dumna n kun senkaŝa miro. Bonŝance, antaŭ ol ŝi povis plu hontigi nin, unu el la militistoj de Katumandos  aperis en la enirejo de lia kabano, kaj indikis al la du viroj, ke ili alproksimiĝu.

Atendiginte ĉiujn dum pluraj minutoj, Katumandos  kaj Rigandrika  aperis, sekvataj de la militistaro. Katumandos  portis tunikon el verdo kaj bruno kun ruĝbruna pantalono kaj franĝohava verda mantelo, kiun fermis granda broĉo. Rigandrika  havis robon kun desegno el flavaj kaj violaj kvadratoj, kaj malhelviolan mantelon kun bordero el blanka brodaĵo, fiksitan per dekorita pinglo. Ambaŭ portis torditan kolringon. Katumandos  aspektis aparte impona pro la haroj diskrispigitaj kaj elstarantaj, la longaj pendantaj lipharoj, kaj la glavo ĉe sia flanko. Li estis sufiĉe pli alta ol la fremduloj.

La du viroj salutis nian ĉefon kaj lian edzinon. Unu el ili paroletis nian lingvon, sed tiel malbone kaj per tiel monotona prononco, ke estis malfacile distingi la vortojn. Tiam ili transdonis iom malgrandaspektan donacon. Mi aŭdis poste kio ĝi estis, kaj kvankam malgranda ĝi montriĝis tre valora. Temis pri vazeto el belega travidebla materialo. La kuzo de mia patrino estis la batalĉaristo de Katumandos , do poste li havis okazon pli detale ekzameni la donacon. Li diris, ke la flankoj de la vazo estis tiel klaraj, ke vere eblis vidi tra ili. Sed necesis trakti ĝin zorge, ĉar la materialo estis tre delikata kaj povis rompiĝi pli facile ol argilo.

La fremduloj portis donacojn ankaŭ por la infanoj. Ili ĵetis al ni kelkajn ĉifonojn, en kiuj estis pluraj rondaj kuketoj. Mi sukcesis kapti nur unu, kaj opiniis ĝin la plej bongusta aĵo, kiun mi iam ajn manĝis. Ĝi estis kraka ekstere sed mola kaj frandinda interne, kun aparta gusto, kiun mi neniam forgesis. Kiam mi alvenis al Romo, mi ĉiam esperis denove gustumi tian kuketon, sed kvankam mi foje ricevas ion, kio memorigas min pri ĝi, nenio poste iam ajn precize rekaptis tiun perfektan kombinon de krakeco kaj fandiĝanta dolĉeco. Kaj cetere, homoj ne kutime malŝparas tiajn frandaĵojn, donante ilin al sklavo.

Katumandos  kaj Rigandrika , akompanataj de la militistoj, nun malaperis en sian kabanon kun la fremduloj. Estis seniluziiĝo por ni, ke la ĉaregon oni fermis en la apuda korto, dum ilia juna vartofilo ricevis la taskon gardi ĝin. Mi demandis min, kiujn varojn miaj gepatroj portos por la komercado. Ni posedis neniun monon kaj malmulte da ĉio alia, kio imageble povus interesi la fremdulojn. Oni ankoraŭ ne rikoltis la grenon, kaj estis apenaŭ verŝajne, ke ili deziros la restaĵon de la pasintjara rikolto. Ili akceptus felojn aŭ salitan viandon, sed ni ne buĉis bestojn lastatempe.

Mi ankoraŭ gapis al la ĉarego, premante min kontraŭ la barilo kiu ĉirkaŭis la korton, kiam alvenis miaj patro kaj onklo. Mia patro portis plenŝtopitan sakon da lano sur la ŝultroj. Certe ne estis facile suprengrimpi la krutan deklivon sub la suno kun tiel peza ŝarĝo, sed li aspektis, kiel kutime, trankvile digna. Tio tamen tute ne imponis mian patrinon. Ŝi hazarde staris apude kun kelkaj aliaj virinoj, kaj nun ŝi subite ekpaŝis el la grupo por alfronti lin. “Sed tiun lanon mi bezonas por fari vintrajn vestojn por la knabinoj!” ŝi protestis kolere.

Mia patro forturnis sin indiferente. “Kiam ni denove vidos romanojn en nia vilaĝo?” estis lia sola respondo. Mia patrino diris eĉ ne plian vorton sed reiris al siaj amikinoj, streĉe kunpremante siajn lipojn. Mi sciis, ke hejme li ne tiel facile silentigus ŝin, sed sendube ambaŭ ne volis ekkvereli antaŭ la vilaĝanoj.

La alvenon de Dumnovalos  signalis vigliĝo inter la homoj, kiuj staris apud la pordegoj. Li enmarŝis per grandaj paŝoj, mallonge ĉirkaŭrigardis, kaj eĉ ne salutante transiris rekte al la kabano de Katumandos  kaj Rigandrika  kaj malaperis internen. Li alvenis pli frue ol oni atendis, sed montriĝis, ke Kunignos  renkontis lin survoje. La druido jam antaŭvidis la viziton de la fremduloj kaj ekiris piede al la vilaĝo. Precize tian aferon ni atendis de Dumnovalos . Li estis tre potenca druido, kaj la homoj venis de ĉiuj kvar vilaĝoj ĉe nia parto de la rivero por konsulti lin. Li estis peza, stumpa homo kun decidema maniero, sed liaj specialaj povoj ne estis evidentaj unuavide. Ŝajnis strange al mi, ke malkiel Katumandos  kaj Rigandrika  li ne surmetis siajn plej bonajn vestojn por renkonti la fremdulojn. Li portis paliĝintan bluan tunikon kun kvadrata desegno, kaj flikitan pantalonon kun granda makulo ĉe la genuo.

Nun kiam ĉeestis Dumnovalos , la komercado povis komenciĝi. La ĉaregon oni tiris el la korto kaj la plenkreskuloj avide amasiĝis ĉirkaŭe. Kiel la aliaj infanoj, mi faris mian eblon por puŝi min antaŭen, ĝis mi fine atingis malkomfortan pozicion, premate kontraŭ la flanko de la ĉarego. Ĝi estis plena je altaj potoj kun strangaj formoj, en diversaj nuancoj de malhela ruĝo. Mi rigardadis kun fascino, eĉ ne rimarkante la kubutojn kiuj pikadis min, ĝis mi estis flankenŝovita de la homamaso kaj malvolonte cedis mian lokon.

Estis malfrue en la posttagmezo kiam mi marŝis malrapide hejmen kun miaj patrino kaj onklino. Ni estis lacaj, malsataj kaj ŝarĝitaj de la du plej junaj infanoj; la aliaj jam kuris antaŭen kun la viroj. La plej eta infano de mia onklino pendis en ŝalo de ŝia ŝultro, kaj mi proponis porti Tasgj on, por kompensi mian rifuzon kunporti lin en la mateno. Efektive li estis tro peza por ke mi portu lin tiel longan distancon, kaj por malbonigi la situacion eĉ plie, li endormiĝis, tiel ke lia kapo konstante glitis de mia ŝultro. Mi esperis, ke mia patrino rimarkos kaj reprenos lin, sed ŝi paroladis indigne al mia onklino.

“Kion li imagas, ke la knabinoj portos ĉi-vintre? Li estas pli egoisma ol hundo kun osto, kiu formordus la manon, se oni provus forpreni ĝin! Tiu lano estis lavita kaj kombita tiel bele, ke ĝi estus taŭga kuŝejo eĉ por la reĝo Kunobelinos  – kaj krome estis tiuj feloj, kiujn alportis via edzo – kaj li forĵetis ĉion kontraŭ kelkaj gutaĉoj da vino, kiuj estos for antaŭ la venonta novluno! Nia propra biero sufiĉis por li antaŭ la alveno de tiuj romanoj, kaj li estis kontenta akcepti duan tason, kaj trian, el mia mano. Tiu vino malaperos en du vesperoj, dum la knabinoj frostos kaj tremos la tutan vintron pro la neĝo kaj la morda malvarmo.”

Ni plumarŝis iomete en silento, tiam mia patrino rekomencis. “Tiuj homoj ŝajnis imagi, ke ili estas la reĝo Kunobelinos  mem, ke ili vagas tiel tra nia tero, ridetante al junuloj kaj maljunuloj sen eĉ unu penso pri la propra sekureco. Ili estis bonŝancaj, ke oni ne mortigis ilin, aŭ almenaŭ forprenis la ĉaron.”

“Ŝajnis strange, tio estas certa,” mia onklino konsentis. “Verŝajne ili vagis malproksimen de sia vojo. Ili intencis iri trans la montetojn al la Dobonoj * , eble.”

“Do, ili alvenos post la rikolto, kiam la vilaĝanoj jam sidos ĉirkaŭ la fajro en la nigraj, longaj noktoj de la vintro.”

“Ili havis sufiĉe malmulte por montri sur tiu ĉaro, krom la potoj,” mia onklino komentis. “Mi esperis, ke ili alportos ankaŭ aliajn aĵojn, tiujn kolorajn ŝtofojn eble, pri kiuj Morimanos  ĉiam rakontadas al ni.”

“Kial ili ĝenu sin porti kolorajn ŝtofojn al homoj kiel ni? Neniu ĉi tie havas monon por tiaj aĵoj, nek sufiĉan grenon por pagi pecon da brilanta ŝtofo, kiu venis la tutan vojon el Romo. Kaj cetere, estas longa vojaĝo de la maro kaj malfacila, porti tiun ĉaron dum ĝi skuiĝetas kaj saltetas la tutan vojon tra la montoj, kaj ili certe iris tra ĉiuj aliaj vilaĝoj antaŭ ol atingi ĉi tian malproksiman solecan lokon, kie ni loĝas. Jen, mi prenos Tasgj on,” ŝi aldonis, finfine rimarkinte, kiel mi penas sub mia ŝarĝo. “Kial vi ne vokis min, anstataŭ ĝemi kaj ŝviti pro la pezo? Sed vi scias kio okazis: tiom ĉagrenis kaj turmentis min la menso, ke mi tute ne havis liberan penson. Ĉar la bonaj spiritoj helpu min, se mi scias, kion vi portos ĉi-vintre.”

“Ankoraŭ restas al mi bela manpleno da lano,” mia onklino diris. “Eble vi povus nur alkudri pecon al iliaj malnovaj roboj anstataŭ fari novajn.”

“Verŝajne mi devos fari tion. Sed kia bedaŭro, ke ili portos malnovajn, flikitajn vestojn la tutan vintron, kiam mi havis sakon de la plej mola, blanka lano, kiun oni trovus ĉi-flanke de la rivero.”

Alveninte hejmen, ni trovis ĉion en malordo, precize kiel ni lasis ĝin matene. Necesis peli la bovinojn al la rivero antaŭ ol melki ilin kaj ellasi la kokinojn; krome la akvositeloj estis malplenaj, la forno malvarma kaj la pasto tro fermentinta. Mia patrino iris al la fajrejo kaj levis la kovrilon de la poto por kontroli la fabojn. Eskapis bonega odoro. “Nu, jen la sola bona afero kiu okazis de kiam ni leviĝis ĉi-matene,” ŝi diris. “Bedaŭrinde ke la sola pano kiu restas estas pli malmola kaj seka ol malnova ŝafosto. Bivana , kuru ĉerpi la akvon. Nu,” ŝi aldonis, dum mi prenis la sitelojn, “finfine ni vidis, kiaj estas romanoj, kaj mizera vidaĵo ili estis. Mi esperas, ke ili neniam plu revenos ĉi tien, ĉar ili havas nenion, kion ni bezonas, kaj jen la vero.”

* * *

Kiam ajn mi havis eblecon, plaĉis al mi pasi apud la herbejo, kie la viroj perfektigis siajn batallertojn. Temis pri ebenaĵo en la direkto de la riverfluo, kaj dum mi preteriris, mi rigardis la virojn kaj knabojn, kiuj ekzercis sin per diversaj armiloj. Ili ĵetis lancojn kontraŭ sako plena je pajlo, svingis ŝtonĵetilojn super siaj kapoj, aŭ manipulis siajn longajn glavojn kun sovaĝaj krioj. Ne ĉiu familio en nia vilaĝo posedis glavon, sed ne gravis, ĉar en lertaj manoj ĵetilo povis esti same efika. Kelkfoje eĉ pli efika, ĉar malkiel glavo ĝi estis uzebla de malproksime.

La herbejo estis la preferata renkontejo de la viroj, kaj miaj patro kaj onklo iris tien ne tiom por perfektigi sian uzon de la ŝtonĵetilo, kiom por aŭdi la novaĵojn. La plejmulto de la knaboj pasigis tie ĉiun posttagmezon, se ne estis tro da laboro por fari en la kampoj. Estis grave, ke ili lertiĝu pri la manipulado de armiloj, ĉar oni ĉiam timis, ke iam rabekspedicio venos supren laŭ la rivero el la malgranda grupo de tri vilaĝoj sude de ni.

Estis vere, ke ne okazis seriozaj rabadoj de multaj jaroj, fakte ne post la epoko de miaj geavoj, kaj la deklivojn ekster nia vilaĝo nun kovris trankvilaj domaroj. Sed ni kreskis kun la memoro de tiuj malicaj rabekskursoj, kun rakontoj pri mortigoj kaj bruligoj kaj perfortoj, pri la brutoj forpelitaj, pri infanoj ŝtelitaj kaj venditaj kiel sklavoj, kaj pri plenkreskuloj forportitaj kiel oferaĵoj. Nature, nia vilaĝo ja gajnis sian justan venĝon. Aliaj rakontoj temis pri gloraj kontraŭekspedicioj, pri kaptado de malamikaj vilaĝanoj, kaj pri brutoj forportitaj por inde kompensi mortigojn kaj perdojn. Sed ĉio ĉi okazis antaŭ longe, kaj intertempe la rilato kun niaj sudaj najbaroj relative plipaciĝis ĝis stato de nura suspektado. Kvankam multaj jaroj pasis de post la lastaj rabadoj, ĉiuj en mia vilaĝo opiniis, ke necesos nur malgranda misaĵo – kelkaj malbonaj rikoltoj, ekzemple, aŭ ekapero de bovinmalsano – por ke la tuta afero ekflagru denove. Certe, iun ajn signon de malforteco niaflanke ili taksus kiel inviton al novaj rabatakoj. Tial la viroj plupasigis siajn posttagmezojn en la herbejo, kvankam praktike nur la pli aĝaj iam havis okazon svingi glavon kontraŭ vera malamiko, kaj la ŝtonĵetiloj estis pli ofte uzataj kontraŭ birdoj ol kontraŭ rabistoj.

Iam okazis, ke rabobando atakis la domaron de mia patro, kiam li estis nur knabeto. Li kaj lia familio vekiĝis dum la nokto pro freneza bojado de la hundoj. Per la lumo de plena luno ili vidis grupon de armitaj rajdantoj, kiuj alproksimiĝis tenante brulantajn torĉojn. Kvankam la domaranoj estis senespere malpli nombraj, la viroj viciĝis antaŭ la enirejo, pretaj defendi sian hejmon per glavoj kaj ŝtonoj. Intertempe, ĉe la alia flanko, la virinoj trarompis la heĝon kaj forglitis kun la infanoj. La luno superverŝis la montetojn per sia klara lumo, do ili celis la ombrojn, kurante kun timo trans la liberajn spacojn ĝis ili atingis la sekurecon de malhela arbareto. Tie ili kuŝis kaj anhelis el streĉitaj brustoj, ankoraŭ tenante la hakilojn kaj sarkilojn, kiujn ili ekkaptis en la lastaj teruraj momentoj antaŭ ol fuĝi. Senhelpe ili aŭskultis la kriegojn, kiuj eĥis trans la valo el ilia domaro, dum samtempe la hundoj bojegis.

Poste, torĉoj balanciĝis tien kaj reen tra la montetoj, kvazaŭ la rajdantoj serĉas ion. Bonŝance, ilia fuĝejo ne estis malkovrita. Ili aŭdis la kriojn de la viroj, kiuj elpelis la brutojn kaj aliajn bestojn, kaj poste la nokta ĉielo heliĝis pro la lumo de la brulanta domaro. Ili ne kuraĝis moviĝi ĝis la lasta rajdanto malaperis preter la horizonto, kaj tiam ili finfine reiris al la restaĵoj de sia hejmo. Sub la furioza ardo de la flamoj atendis ilin horora vidaĵo: la kadavroj de la viroj, senkapigitaj.

La avino de mia patro rekonstruis la domaron pli proksime al la vilaĝo, kie estis malpli da risko, ke ĝi fariĝos celo de nova rabatako. Unu el ŝiaj bofilinoj reiris al la propra familio, sed la aliaj du restis, kaj ili kune kultivis la kampojn kaj edukis siajn junajn infanojn. Temis pri la sama domaro, kiun intertempe heredis miaj patro kaj onklo.

La restaĵoj de la antaŭa domaro estis ankoraŭ videblaj. Mi vizitis ilin de tempo al tempo kun miaj gekuzoj kaj fratino, kaj ni ludis inter la herbokovritaj teraltaĵoj, kiuj indikis la lokojn, kie iam staris kabanoj kaj staloj. Foje ni ludis, ke ni estas la domaranoj, kiuj rigardas la alvenon de la rabobando kun siaj brulantaj torĉoj. Sed en nia versio, ĉiam la domaranoj forpelis la rabantojn kaj revenis triumfe kun iliaj kapoj. Ni opiniis, ke la vivo estis certe pli ekscita, kiam niaj gepatroj estis infanoj. Ili almenaŭ havis la eblecon montri, kiel lerte ili uzas la lancon kaj la glavon: eblecon, kiu ŝajnis al ni tiutempe tre malproksima.

Unu aferon mi neniam komprenis: kial la avino de mia patro forŝteliĝis tra la heĝo kun siaj bofilinoj, anstataŭ preni sian lokon apud la viroj. Mia patro ĉiam rakontis al ni, ke ŝi estis kuraĝa, fortika virino kun muskolaj brakoj kaj sovaĝa temperamento. Ŝi mem plugis la kampojn, lerte uzis la ŝtonĵetilon, kaj mi estis certa, ke ŝi estis tute kapabla manipuli ankaŭ glavon.

Foje mi imagis, kion mi farus, se rabobando venus al nia domaro. Mi starus sola en la enirejo kaj svingus mian glavon tiel lerte, ke miaj patro kaj onklo retiriĝus kun miro, sen bezono fari ion ajn krom respekte rigardi dum mi sola batalus kontraŭ tri aŭ kvar rabistoj samtempe. Ankaŭ Kaljakos  rigardus, kaj mia frato Atepilos . Estis vere, ke li ne kutime loĝis ĉe ni, sed li ja venis por helpi dum la rikolto. Efektive estus malverŝajne, ke rabatako okazus dum tiu periodo, sed nu, tiel mi imagis la aferon.

Poste mi kompreneble forhakus la kapojn de la rabistoj, kaj ni pendigus ilin super la pordo de nia kabano. La plej sovaĝan kapon ni rezervus kiel donacon por Katumandos  kaj Rigandrika , kaj la postan tagon mi kun mia patro portus ĝin al la vilaĝo. Tie mi aŭskultus dum li fiere rakontus al ili kiel mi tutsola venkis tutan rabobandon. Tiam ili invitus min aliĝi al ilia militistaro, kaj mi iĝus unu el la plej famaj el ĉiuj herooj, kaj la poetoj verkus pri mi kantojn.

Plaĉegis al mi aŭdi pri bataloj kaj militoj. Kiam Morimanos  vizitis nin, li rakontis belegajn historiojn kiel tiun pri la heroo, kiu povis ŝveliĝi kiel nigra nubo kun la hararo kiu elstaris de la kapo, kaj frontis tute sola trioble kvindek ĉampionojn. Sed mia preferata rakonto estis tiu pri la reĝino, kiu de sia ĉaro kondukis sian armeon al la batalo, dum ŝi frapegis siajn lancojn kontraŭ sia ŝildo. Kiel mi, ŝi havis ruĝajn harojn, sed ŝi portis ilin malplektitaj ĝis la genuoj. Ĉi tiaj rakontoj tiom ekscitis min, ke aŭskultinte ilin mi ne povis dormi. Ili donis al mi deziron kuregi kiel frenezulo tra la montetoj ĝis mi liberiĝos de la pasiaj sentoj, kiujn ili vekis en mi. Dum la postaj tagoj mi serĉis ĉiajn pretekstojn por eliri sola, por ke mi povu ripetadi ilin en mia menso kaj teksi el ili novan, propran fantazion. Kiam neniu rigardis, mi kuris tien kaj reen, imagante ke mi estas la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro.

Mi ne malkaŝis al iu ajn miajn sentojn pri tiu rakonto, sed mi havis ĝenan impreson, ke mia patrino divenis mian sekreton. “Kia bela historio por rapidigi la sangon de juna knabino,” ŝi diris. “Kiam mi havis vian aĝon, mi estus povinta aŭskulti ĝin ĉiunokte de Samono ĝis Belteno kaj trovi ke la tempo pasis rapide. Ĝi ne donas al mi la saman plezuron nun kiam mi plenkreskis.”

La militistoj de nia popolo estis famaj pro sia lerteco per la batalĉaro, kaj ili scipovis plenumi tiajn manovrojn, kiel marŝi laŭ la timono de la ĉaro dum la ĉevaloj galopis je plena impeto. En mia vilaĝo troviĝis nur unu iom malnova ĉaro, uzita de Katumandos  en lia juneco. Lia ĉaristo estis Isarninos , la kuzo de mia patrino, kiu sciis ĉion pri la prizorgado kaj bredado de ĉevaloj. Isarninos  kaj lia edzino vartis mian fraton Atepil on kiel filon ekde lia naskiĝo, por ke Isarninos  povu transdoni al li ĉiujn siajn konojn. Tion oni ofte faris ĉe mia popolo. Nun Katumandos  pludonis la ĉaron al sia nevo Kunignos , kaj Kunignos  elektis Atepil on kiel sian ĉariston.

Preskaŭ ĉiuposttagmeze, Atepilos  kaj Kunignos  malsupreniris al la herbejo kun la aliaj junuloj por elprovi kelkajn heroaĵojn per la ĉaro. Tio estis ne malpli postula por Atepilos  ol por Kunignos , ĉar li devis teni la ĉevalojn kiel eble plej firme, dum ili impetis ĉirkaŭ la herbejo kaj Kunignos  staris en ekvilibro sur la timono. Se Kunignos  perdis la ekvilibron kaj desaltis, kiel kelkfoje okazis, Atepilos  devis malrapidiĝi kaj reiri, por ke li ensaltu de malantaŭe. La ruzaĵo troviĝis en tio, ke devis aspekti kvazaŭ li desaltis intence. La celo de ĉi tiu manovro estis elmontri sian lerton al la malamiko eĉ antaŭ la komenco de la batalo. Mia popolo estis tre konscia pri la neceso krei ĝustan impreson, aperante sur la batalkampo, kaj ni kredis, ke se militisto sukcesas tremigi sian malamikon, li praktike jam venkis. Tial niaj militistoj ĉiam atakis siajn malamikojn per fanfaronoj kaj insultoj antaŭ ol eĉ tuŝi armilon.

Iam okazis, ke mi vagis malrapide apud la herbejo kun korbo da naturaj kuirherboj, kiam alproksimiĝis mia kuzo Kaljakos . Li estis anhelanta kaj havis ruĝan vizaĝon, ĉar li ĵus kuregis kun la aliaj knaboj laŭ la deklivoj malantaŭ la ĉaro. “Ĉu vi vidis Kunign on?” li demandis entuziasme, dum ni iris hejmen. “Nur imagu kiel li aspektus, kun la haroj elstarantaj kiel tranĉiloj de la kapo, kaj la glavo brilanta per ruĝa lumo! Mi bedaŭras, ke li neniam havas la ŝancon elmontri siajn heroaĵojn en batalo.” Ni plumarŝis iomete kaj li aldonis, “Sed venos lia momento, eble, kiam mortos Kunobelinos . Tiam la filoj de Kunobelinos  diskuros kiel hundaro, kaj bojos kaj blekos kaj furiozos tra la reĝlando de Verika , ĝis restos nenio krom amaso da ruboj.”

“Sed neniu rajtas tuŝi Verikan !” mi kriis kun hororo. “Li estas amiko de la romanoj!” Je dek du jaroj mi havis nur la plej malklaran ideon pri la okazaĵoj en apudaj reĝlandoj, kiuj ŝajnis havi nenian evidentan rilaton kun miaj propraj interesoj. Sed eĉ mi sciis, ke Verika  havas la subtenon de Romo, kaj ke se oni atakus lin, ilia reĝo verŝajne sendus armeon por helpi lin.

“Kial vi mienas tiel, kiel timigita ŝafo?” Kaljakos  demandis. “Ne vivas romano, kiu kuraĝus ekpaŝi en nian landon. Ili scias, ke niaj militistoj estas la plej aŭdacaj en ĉi tiu flanko de la maro. Kaj ne gravas, se ilia armeo estas tiel granda kaj impona: ili eĉ ne havas batalĉarojn. Nur imagu, kiel ili tremus kaj timus, se ili vidus la ĉaron de Kunignos  preterflugi, kaj lin kiu kurus laŭ la timono aŭ starus senmove dum la vento plenblovus lian mantelon kaj liaj haroj elstarus de lia kapo!”

Kompreneble, mi sciis, ke li pravas. Mi ofte aŭdis miajn patron kaj onklon aserti, ke niaj militistoj estas la plej batalemaj en ĉiuj sudaj reĝlandoj. Cetere, ja entuziasmigis min la penso, ke eble okazos io nova kaj malsama, io kio skuos nian vivon el la kutima, facile antaŭvidebla rutino. Ŝajnis maljuste, ke ni neniam havas eblecon montri nian kuraĝon fronte al minaco. La herooj en la rakontoj de Morimanos  konstante frontis terurajn, eĉ nesupereblajn, danĝerojn, sed ili estis komplete sentimaj. Ili ekiris al la batalo sciante, ke ili mortos, sed al ili tio tute ne gravis kondiĉe ke temos pri glora morto kaj ke poste ilian famon diskonigos la poetoj.

* * *

Dum la tagoj antaŭ Belteno, ni infanoj pli kaj pli ekscitiĝis. Laŭ la kutimo ni rajtis ekkolekti la lignon por la fajroj nur je la antaŭvespero de la lasta novluno antaŭ la festo, sed niaj planoj estis jam delonge pretaj. Tuj kiam venis la ĝusta tago, ni kuregis al la arbaretoj kiel hundoj senĉenigitaj.

Belteno estas la centra punkto de la jaro. Ĝi okazas en tiu periodo kiam la mondo ankoraŭ tremas inter vintro kaj somero. Ja, la vetero estas malvarma kaj pluvema kaj ankoraŭ sentiĝas koto sub la piedoj, sed jam la pli varmaj tagoj oftiĝas, la frostoj pasis, oni finis la printempan semadon, kaj la freŝaj verdaj folietoj montras, ke baldaŭ venos la somero.

En la antaŭvespero de la festo, estis grave estingi ĉiujn fajrojn en la vilaĝo. Eĉ ne unu flamo rajtis resti, ĉar la postan tagon ni devis rekomenci per nova fajro, kies flamoj nutros nin dum la tuta somero kaj daŭre dum Samono kaj la sekvonta vintro, ĝis revenos Belteno. Sed ne temis nur pri tio: la fajro donos novajn lumon kaj forton al la pala printempa suno kaj certigos, ke ĝi plubrilos super nia teritorio dum la venonta jaro.

Ni infanoj ĉiam atendis kun aparta entuziasmo la antaŭvesperon de Belteno, kiam oni kutimis dormi ekstere en la kampoj. Evidente ne necesis, ke eĉ la infanoj dormu en la kampoj, sed ĉiuj plenkreskuloj faris tion kaj kompreneble ankaŭ ni volis partopreni. Eĉ kiam pluvis, kiel kelkfoje okazis, tio tute ne malkuraĝigis nin. Ni portis eksteren garbojn da pajlo kaj kovris nin per feloj, sub kiuj ni restis sufiĉe varmaj kaj sekaj. Ne estis facile endormiĝi. Unue ni flustradis kaj subridadis inter ni, kaj poste ni rapide pasis al pli ekscitaj ludoj, kiel enfosiĝi profunde en la pajlamason aŭ forŝovi unu la alian, ĝis finfine la fasko disfalis kaj necesis leviĝi por reĝustigi ĝin. Ni sciis, ke neniu plenkreskulo ĝenos nin en tiu nokto. Ili estis okupataj en la grenokampoj, kie ili kuŝis inter la novaj verdaj burĝonoj por certigi bonan rikolton. Elspirojn kaj krietojn portis al ni la vento tra la montetoj: la samajn sonojn, kiujn mi kelkfoje aŭdis nokte en nia malluma kabano, kiam miaj gepatroj supozis, ke ni dormas.

Ankaŭ ĉi-jare ni ekdormis tre malfrue, sed apenaŭ eklumiĝis la postan matenon, kaj la lastaj steloj ankoraŭ videblis en la ĉielo, kiam nin vekis mia patrino. “Ĉu vi kuŝas ankoraŭ, kun pajlotigoj en la haroj, kiam ni devas transiri la montetojn antaŭ la sunleviĝo?” ŝi diris. “Kaj la bovinoj muĝas kaj la kokinoj falas de siaj stangoj pro malsato. Hastu, aŭ oni ekbruligos la festofajron dum ni ankoraŭ promenetos trankvile laŭ la vojo.”

Ni rapidis hejmen al la domaro, tremetante pro la malvarma aero de frua mateno, por manĝigi la bestojn kaj melki la bovinojn. Mi kuris al la rivero por ĉerpi la akvon, dum miaj patrino kaj fratino plenigis korbon per la manĝaĵoj, kiujn ni pretigis jam la antaŭan tagon.

Kiel eble plej baldaŭ, la tuta familio ekiris. Estis malvarmete kun iom da vento, sed la ĉielo estis sennuba. Ŝajnis ke poste estos sufiĉe bela tago. Miaj patrino kaj onklino pelis la porkojn, dum ni aliaj gvidis la bovinojn. La plej malfacila momento venis, kiam necesis konvinki ilin eniri la akvon. Bonŝance la rivero estis en bona humoro: estis jam sufiĉe malfacile okupiĝi pri la bestoj, sen la neceso trakti ankaŭ kun la rivero. Ĉe la alia bordo troviĝis la vojeto, kiu kondukis ĉirkaŭ la malaltaj deklivoj sub nia vilaĝo kaj tiam laŭlonge de la rivero kontraŭflue ĝis la Kresto, kie devis okazi la ceremonio. Multaj vilaĝanoj kaj brutoj jam vidiĝis sur la vojo.

La Kresto estis malalta monteto, laŭdire la tombo de giganto. Ĝi troviĝis proksimume duonvoje inter nia vilaĝo kaj la posta. Estis du malpli grandaj vilaĝoj iom pli norde, kaj eĉ el tiuj kutime venis kelkaj homoj por partopreni la feston. Belteno estis la ĉefa okazo por renkonti homojn el la aliaj vilaĝoj, por revidi parencojn kaj por aranĝi geedziĝojn. Estis multaj intimaj familiaj ligoj inter niaj kvar vilaĝoj. Mi estis kontenta esti ankoraŭ iom tro juna, por ke miaj gepatroj ekserĉu por mi edzon, sed fakte mi esperis, ke mi povos edziniĝi kun iu el mia propra vilaĝo. Mi ne volis iri loĝi en fremda loko.

Ĉe la Kresto svarmis granda homamaso. Kelkaj homoj arigis la bestojn malantaŭ palisaro, aliaj preparis la fajrojn, sed la plejmulto ĉefe interesiĝis retrovi siajn parencojn kaj interŝanĝi salutojn kun malnovaj geamikoj. Mia patrino malaperis inter la homamaso por serĉi sian fratinon, kiu edziniĝis al viro de la apuda vilaĝo. Post mallonga tempo ŝi revenis, gvidante sian fratinon kaj areton da malgrandaj infanoj. Ni salutis niajn gekuzojn iom reteneme; ni laste vidis ilin je Belteno antaŭ unu jaro. Unu el la pli junaj havis maltrankviligan similecon al Tasgjos , kaj mi demandis min, ĉu mia patrino rimarkis tion. Post lia morto antaŭ du vintroj, ŝi neniam menciis lian nomon se ŝi povis tion eviti. Sed ŝajne ŝi ne ĉagreniĝis. Ŝi gaje babilis kun sia fratino, kaj ridis dum ŝi montris la novan bebon, mian frateton Makar on.

Subite ĉiuj silentis. Ni ĉesis paroli kaj rigardis al la Kresto. Dumnovalos  aperis ĉe la flanko de la monteto, sekvate de du grupoj de naŭ viroj. Kverka fosto jam staris antaŭ la festofajro, kun alia fosto kruce trametita tra truo en la pinto. La du grupoj de viroj ekkaptis la ekstremaĵojn de la trametita trabo kaj komencis rapide ŝovi ĝin tien kaj reen kvazaŭ ili segus. Dum ili laboris, la tamburoj eksonis mallaŭte, por helpi ilin teni la ritmon.

Malgrandaj nubetoj de fumo baldaŭ elpafiĝis, sed la viroj estis laciĝantaj kaj ankoraŭ ne aperis eĉ unu fajrero. Mia onklo, kiu ĉiam imagis malbonon pri ĉiuj, komencis laŭte esprimi sian suspekton, ke iu en unu el la aliaj vilaĝoj ne estingis sian fajron. Tio klarigus, kial la ligno ne ekbrulas. Bonŝance, en tiu momento subite flagris flamo kaj la seka ligno rapide brulegis.

Tuj oni aplikis ardantan torĉon al la festofajro, kaj dum ĝi ekflamis, la tamburoj silentis. Tiu abrupta silento estis kiel longa enspiro. Neniu parolis. Niajn okulojn tiris la fajro, kaj tiam leviĝante malantaŭ ĝi, aperis la Spirito de la Suno. Temis pri junulo, ankoraŭ ne tute matura, kiel la suno en la komenco de la somero. Li portis flavan kaj ruĝan robon kaj en ambaŭ manoj tenis torĉojn, kiujn li ekbruligis en la flamoj de la festofajro ĵus pretigita por li. Tiam li turnis al ni la dorson kaj marŝis majeste supren ĝis la pinto de la Kresto, kiel la suno malrapide leviĝas en la ĉielo. Bedaŭrinde la imponon de la momento detruis freneza Dumna , kiu aperis senaverte kaj paŝegis supren flanke de la Suno, en groteska imito de ĉiu lia gesto, ĝis du militistoj rapidis antaŭen kaj firme forkondukis ŝin. “Do, ŝi imagas, ke ŝi povas aperi kiel la Suno en lia tuta gloro,” mia onklo komentis. “Tiu rolo postulas kuraĝon, kaj pli da ĝi ol iam ajn havos tia malgrasa ostokolekto kia ŝi.”

Sed la Suno, kiel decis, ne permesis al si ĝeniĝi pro la okazaĵo. Li daŭrigis sian malrapidan vojon supren ĝis la pinto de la Kresto, kie li levis alten la torĉojn kaj turnis sin por fronti nin. Ni kovris niajn okulojn per la manoj kaj ĵetis nin teren, blindigite pro lia brilego.

Sekvis nun la momento, kiu aparte plaĉis al ni infanoj. Du longaj linioj de brulaĵoj estis jam aranĝitaj laŭ la flanko de la Kresto. Ili konsistis el la branĉoj kaj aliaj lignaĵoj, kiujn ni kolektadis dum la antaŭaj tagoj. Dumnovalos  prenis brulantan torĉon el la festofajro ĉe la pinto, kaj ekbruligis la du liniojn. La flamoj kuregis laŭlonge de la faskoj de unu fino al la alia, kaj atendinte iomete ĝis ili perdis la unuan forton, ni liberigis la porkojn el la palisaro kaj pelis ilin per krioj kaj batoj en la direkto de la fajroj. La porkoj estis devigataj eniri la mallarĝan koridoron inter la du flamantaj strioj, kaj ili galopis freneze ĝis la alia fino, kie ili trovis la elirejon parte blokita pro la granda festofajro. Alia grupo de vilaĝanoj reĉasis ilin laŭ la sama vojo, ĝis finfine ili sukcesis eskapi el la fermita ejo. Kelkaj estis brulvunditaj tiel serioze, ke ili kriegis pro doloro. Tiujn ni intencis buĉi por la festo, sed intertempe la ceterajn ni repelis internen de la palisaro. Sekvis la vico de la bovinoj, kaj laste tiu de la ĉevaloj.

Post ĉi tiu parto de la ceremonio, Dumnovalos  grimpis ĝis la pinto de la Kresto, kie la Suno briladis super la okazaĵoj. Ankaŭ li portis ruĝan-flavan robon, por ke la Suno rekonu lian rajton aliri. Sed eĉ la druido ne kuraĝis alproksimiĝi al la Suno en ties tuta gloro. Li haltis je ioma distanco, ŝirmante siajn okulojn, kaj ĵetis sin teren dum ni faris same pli malsupre. Tiam Dumnovalos  levis la kapon kaj humile petegis la Sunon, ke li venu brili sur niaj kampoj. Unue la Suno ignoris lin, sed finfine li ŝajnis cedi kaj malrapide sekvis Dumnoval on malsupren laŭ la deklivo, dum ni eksaltis kaj kriis pro ĝojo.

En granda grupo ni ĉiuj sekvis je sekura distanco, dum Dumnovalos  kondukis la Sunon tra la kamparo, kaj la Suno levis alte siajn torĉojn kaj svingis ilin super ĉiu kampo. Tio daŭris grandan parton de la tago, ĉar necesis viziti ankaŭ la kampojn de la alia vilaĝo, kaj ni ne revenis ĝis longe post la tagmezo.

Intertempe la junaj virinoj jam rostis la porkojn, kaj nun ni sidiĝis sur la herbon por ĝui grandiozan feston. La plej bonaj pecoj, kompreneble, estis rezervitaj por la Suno, kiu ankaŭ konsumis grandan kvanton da biero. Oni atendis, ke li sufiĉe ebriiĝu, ĉar tio helpos lin alfronti la lastan parton de la ceremonio.

Dum la manĝo proksimiĝis al fino, la bruo kaj ekscita babilado malpliiĝis ĝis obtuza zumado. La pli junaj infanoj jam delonge enuis pri manĝado kaj forkuris por ludi. Mia patrino vokis min, por ke mi forpaku la restantajn manĝaĵojn en la korbojn, kaj mi iris al ŝi malvolonte. Fakte mi volis serĉi mian amikinon Elvisa n, sed mi sciis, ke mia patrino ne liberigos min ĝis kompletigo de la tasko, do mi hastis por fini ĝin.

Miaj patro kaj onklo staris apude sur la herbo kaj vigle interparolis. Ŝajnis, ke ili aŭdis kelkajn interesajn onidirojn de la aliaj viroj. Kutime iliaj diskutoj ne tuŝis min, sed hodiaŭ mi kaptis ion, kio aŭskultigis min pli atente.

“Romo estas la ĝusta loko por molventra rampulo kiel li,” mia onklo diris. “Kutimiĝinta la tutan vivon al mola lito kaj plena stomako. Li sentos sin pli hejme en Romo ol iam ajn en la propra reĝlando.”

“Estas strange imagi tian militiston inter tiuj romanoj, kun iliaj razitaj vizaĝoj kaj afekta konduto,” mia patro diris.

“Li enmarĉiĝos en romaj porkaĵoj ĝis li estos pli grasa ol porko en la antaŭvespero de Samono,” mia onklo diris. “ Kunobelinos  neniam plu vidos lin, pri tio ni povas esti certaj, nek li sentos la mankon.”

“Ni esperu,” diris mia patro. “Se li ja revenos trans la maron, li venos kun roma armeo ĉedorse.”

En la voĉo de mia onklo vibris malestimo. “Ne imagu, ke tiuj romanoj malŝparos siajn lancojn pro iu feĉulo, kies propraj fratoj kontraŭas lin. Por ne mencii lian patron, se la novaĵo estas vera.”

“Laŭ mia opinio, Kunobelinos  ne plu okupiĝas pri tiaj aferoj,” mia patro diris. “Tiuj liaj filoj ne donas eĉ unu sekiĝintan tigon por la tradicioj de siaj patroj, aŭ de siaj avoj de antaŭaj jaroj, kaj Kunobelinos  faras malpli por malhelpi ilin ol maljuna kaprino. Mi diras al vi, ke tiu homo perdis ĉian regon super siaj filoj.”

“Jen vi,” diris voĉo ĉe mia dorso, “kaj mi puŝiĝis tra la homoj por serĉi vin.” Mi turnis min kaj trovis mian amikinon Elvisa n, altan knabinon kun malhelaj, krispaj haroj, kiujn ŝi nur per terura peno sukcesis ligi en plektaĵojn. Preskaŭ ĉiam vidiĝis eskapintaj bukloj, kiuj nesubpremeble elstaris en la malĝustaj lokoj. Tamen estis evidente, ke hodiaŭ ŝi faris seriozan provon glatigi ilin.

Mi kuris apud ŝi por aliĝi al la aliaj junulinoj. Malgranda rondo jam formiĝis ĉirkaŭ Kanda , diketa knabino, kiu ĉiam volis esti en la centro de la agado kaj diri al la aliaj, kion ili faru. Mi estus preferinta sidiĝi aliloke, sed jam Elvisa  puŝiĝis senceremonie al la mezo de la grupo. Kaj mi devis konsenti, ke estas tre agrable sidi kun la aliaj, sciante ke almenaŭ dum unu tago mi liberiĝis de la muelado kaj portado kaj sarkado kaj de la multenombraj aliaj taskoj, kiuj kutime okupas mian tempon. En aliaj tagoj tute ne eblis ripozi; se mi haltis eĉ malmultajn minutojn por revi, la maldolĉa voĉo de mia patrino rapide revenigis min al la realeco: “Ĉu vi denove sidas farante nenion, dum la greno kreskas en la kampoj? Se vi havas nenion pli utilan por fari, iru preni vian ŝpinaĵon.”

La vetero estis preskaŭ perfekta, eventuale kun iom tro da vento, sed krom tio, precize kiel Belteno ĉiam revenas al mia memoro, kun brilanta suno kaj pufaj blankaj nubetoj en blua ĉielo. Mi bedaŭris vidi, ke la ombroj longiĝas, montrante ke la tago baldaŭ finiĝos. Sed nun alproksimiĝis la vespero. Ni iĝis maltrankvilaj kaj nia entuziasma babilado iom post iom estingiĝis. Ni plusidis kune dum kelka tempo kaj tiam leviĝis por re-aliĝi al niaj familiaj grupoj.

Ĉie en mia ĉirkaŭaĵo la festantoj revigliĝis kaj komencis organizi sin. Patrinoj vokis siajn infanojn per voĉoj, en kiuj aŭdiĝis urĝa nuanco. La finaj momentoj de la festo estis alproksimiĝantaj. La suno estis baldaŭ subironta.

Mi ne tuj rimarkis, ke la tamburoj jam eksonis. Ili sonis tiel mallaŭte kaj malrapide, ke ili estis apenaŭ rimarkeblaj, kaj ilia ritma bam-bam-bam aŭdiĝis nur kiel obtuza baso sub la zumo de voĉoj. Sed eĉ en la momento, kiam mi ekkonsciis pri ĝi, tiu malklara baso komencis elstari el la ĉirkaŭaj sonoj, ĝi iĝis iom post iom pli laŭta kaj rapida, kaj ekekzistis kiel io aparta.

Ĉi tiun momenton ni atendadis la tutan tagon. Mi preskaŭ forgesis ĝin dum mi parolis kun la aliaj knabinoj, sed ĉiam mi duonkonsciis pri ia anticipo, pri ia sento ke la kulmino de la festo ankoraŭ ne alvenis.

Mia haŭto piketis ĉiufoje kiam mi rigardis la Sunon. Kiaj estas liaj pensoj nun? Mi esploris lian vizaĝon, serĉante ian signon pri tio, kio okazas interne de lia kapo, sed lia esprimo malkaŝis nenion.

Kiam mi estis malgranda, mi ĉiam imagis, ke la Suno iel superis tiajn normalajn homajn emociojn, kiaj timo kaj doloro. Tiu supozo definitive eksplodis kelkajn jarojn pli frue, kiam la Suno panikis. Li manĝis tre malmulte dum la festo, kaj kiam alproksimiĝis la vespero li paliĝis pli kaj pli, kaj nerva spasmo aperis en unu flanko de lia vizaĝo. La homoj en mia proksimeco rigardis unu la alian maltrankvile. Kaj efektive, kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn de teruro kaj provis lastmomente fuĝi tra la homamaso. Liaj kunuloj devis kapti lin kaj fini la aferon perforte.

Mi memoras la malestimon de mia patrino pro tiu malinda konduto. “Kia manieraĉo agi!” ŝi abrupte kriis dum ni marŝis hejmen. “Tiu junulo hontigis sin mem kaj sian familion. Kia malĝojo por lia patrino, devi aŭskulti sian filon plori kaj vekrii antaŭ la geanoj de kvar vilaĝoj! Homo ne devus proponi sin por fari aferon, se poste mankas kuraĝo por fini ĝin. Se li renaskiĝos kiel limako, tio ne estos malpli bona sorto ol li meritas.”

Kaj kiel oni povus antaŭatendi, kiam la Suno rifuzis sekvi sian ĝustan vojon, tiu estis tre malbona jaro. La suno brilis kiam ni bezonis pluvon, kaj estis ŝtormoj kun torenta pluvo dum la rikolto. Tial, kiam la ĉi-jara Suno reiris al sia pozicio ĉe la pinto de la Kresto, ni rigardis lin zorge. Ne gravus se li verŝus kelkajn larmojn en ĉi tiu momento: tio signifus, ke la pluvo dum la jaro abundos. Sed se li senbride plorkrius, tio estus tre malbona signo.

La Suno staris ĉe la pinto de la Kresto, alte tenante siajn torĉojn, kaj dume la malrapida batado de la tamburoj plilaŭtiĝis. La batado estis por li; neniel li povus rezisti tiun regulan ritmon. Li plonĝigis siajn torĉojn en la teron, kaj ili estingiĝis. Tiam, tre malrapide, li ekmarŝis majeste malsupren laŭ la deklivo. Samtempe, la junuloj senbrue ariĝis malantaŭ lia dorso. Eĉ la plej kuraĝa Suno povus ŝanceliĝi je la lasta momento, kaj en tiu kazo ili estos pretaj por direkti lin al lia celo. Sed ĉio funkciis glate. Sen eĉ ioma hezito nek tuŝo de malantaŭe, la Suno, tute sola, paŝis fiere en la fajron. Lia korpo tordiĝis inter la flamoj, donante lastan brilon al la vespera ĉielo, dum la suno subiris.

* * *

La tago post Belteno ĉiam ŝajnis al mi la plej teda de la tuta jaro. Post monato da preparoj kaj atendado ĉio finiĝis, kaj nun restis nenio por antaŭĝui ĝis Samono post duona jaro. Mi rigardis el la malfermita pordo kaj pensis, ke laŭdire Belteno estas la unua tago de la somero. Oni certe ne imagus tion. La vetero estis malvarma, pluva kaj griza.

Mi muelis grenon: tasko, kiun mi aparte malŝatis. Ĉe nia kabano troviĝis ankaŭ mia onklino; ŝi kaj mia patrino kune pretigis legomojn antaŭ ol hejti la fornon. La pli junajn knabinojn ili jam sendis eksteren por gardi la porkojn, kiuj fosumis en unu el la nekultivitaj kampoj. Miaj patro kaj onklo estis for ĉe la vilaĝo; ili iris por ricevi tiun porcion de la cindroj de la Suno destinitan por nia domaro. Venis al mi la penso, ke ili prefere ŝutu kelkajn cindrojn sur nian domaron anstataŭ verŝi la tutan kvanton sur la kampojn. Utilus al ni iom da sunbrilo.

Dum mi laboris, revenis al mia menso kelkaj frazoj de la konversacio, kiun mi aŭdis inter la viroj la antaŭan tagon. Ŝajnis al mi bona okazo por mencii la temon. Sed mia patrino ne estis tre klarigema.

“Ĉu mi ne jam havas sufiĉe por pripensi pro la bakado kaj la sarkado, sen ke mi ankaŭ ĝenu min pri ĉiuj stultaĵoj, kiuj okazas en la mondo? Via patro estas la homo kun tempo por tiaj aferoj.”

Mia onklino estis pli bone informita. “Tiuj filoj de Kunobelinos  havis grandan kverelon, laŭ tio kion mi aŭdis. Unu el ili ĵus forlasis sian propran landon kaj transiris la maron al Romo.”

“Kia bela frateca konduto,” mia patrino komentis malŝate. “Oni tute ne imagus, ke ili naskiĝis fratoj, se oni rigardas la amemanmanieron, laŭ kiu ili traktas unu la alian. Kaj kion faras ilia patro, tion mi volus scii, ke li permesas al siaj filoj kvereli kaj disputaĉi kaj forpuŝi unu la alian trans la maron?”

“De tiom da jaroj ili faras precize kion ili volas, ke ili tute ne plu pretas aŭskulti sian patron, nun kiam li maljuniĝis,” mia onklino respondis. “Sed ne tio maltrankviligas min. Mi nur demandas min, kio okazos, kiam Kunobelinos  forlasos ĉi tiun vivon.”

“Tiam ili frenezos kaj furiozos kiel bovoj en kampo. Same kiel faris Kunobelinos  en sia junaĝo. Estas familioj, kiuj vidos sian domaron ekbruli post jaroj da laboro, kaj la greno, kiu putros en la kampoj, kaj la bovinoj kaj ŝafoj forpelitaj ...”

Ili plutranĉis la legomojn silente. Mia patrino ekstaris. “Nu, ne utilas maltrankviliĝi pro tio, kio ne nepre okazos. Kiom da tempo vi bezonas ankoraŭ por finmueli tiun grenon, Bivana , tiel tikle kaj tuŝete kaj ludete, ke mi perdas ĉian paciencon? Vi ne faris sufiĉe por nutri mortantan kokinon. Rapidu, knabino, mi volas ekhejti la fornon.”

Mi saltetis kulposente kaj komencis frotigi la muelŝtonon kontraŭ ĝia bazo kun nova energio. Fakte, mi estis revanta. De kiam mi estis malgranda mi ĉiam aŭdis pri la mita reĝo Kunobelinos  en la oriento, kiu estas fabele riĉa kaj manĝas de arĝentaj teleroj venintaj la tutan vojon el Romo. Mi apenaŭ povis imagi la vivon kiam ne plu estos la reĝo Kunobelinos .

Miaj brakoj doloris kaj la muelado ankoraŭ ne estis finita, kiam envenis mia amikino Elvisa  kun siaj akvositeloj. “Ĉu vi venas ĉerpi akvon?” ŝi demandis.

“Ĉu vi preskaŭ finis?” mia patrino diris al mi. “La spiritoj protektu nin! Ĉu nur tiom vi faris? Ni malsatmortus sen ia dubo, se ni dependus de vi por niaj manĝaĵoj. Vi ne moviĝos el ĉi tiu domo ĝis mi vidos tiun poton plena je faruno.”

“Mi atendos vin,” Elvisa  diris afable. Ŝi estis la filino de Alaŭnos , la frato de mia onklino, kiu loĝis sur la alia flanko de la monteto. Ŝi sufiĉe similis lin: kiel li, ŝi havis tolereman, ne tro postulan aliron al la vivo, kaj serĉis la amuzan flankon en ĉio. Foje mi demandis min, ĉu ŝi ne trovas min iom teda. Estis vere, ke ŝi kelkfoje incitiĝis, kiam mi ne komprenis unu el ŝiaj ŝercoj, sed ŝi ĉiam forgesis la aferon tuj poste.

Ni ne estis aparte intimaj kiel infanoj, ĉar mi preferis ludi kun Kaljakos , dum ŝi ĉiam impetis post siaj pli grandaj fratoj. Plenkreskante, ni nun trovis pli da komunaj interesoj, kvankam duone surprizis kaj flatis min ŝia evidenta preteco amikiĝi kun mi, kaj mi demandis min, ĉu ne temas pri eraro. Mi ne plu ĝuis la antaŭan intimecon kun mia kuzo, kiu nun pasigis sian tempon ĉefe kun aliaj samaĝaj knaboj, kaj liaj fratinoj estis amikinoj pli de Vinda  ol de mi.

Spronate de la perspektivo akompani Elvisa n al la rivero, mi laboris pli entuziasme, kaj baldaŭ povis montri al mia patrino monteton da grajneca bruna faruno. “Mi ne vidis vin puŝi tiun ŝtonon tiel rapide dum la tuta mateno,” estis ŝia komento. “Do, ekiru nun kaj ne restu tie la tutan tagon. Necesas sarki la hordeon, se ni ne volas kreskigi kampon da herbaĉoj.”

“Mi kaj panjo eliros frue morgaŭ matene por tranĉi alnobranĉojn,” Elvisa  anoncis, dum ni marŝis malsupren, svingante niajn sitelojn. “Ĉu vi venos kun ni?”

“Mi venos,” mi promesis, “se panjo permesos. En ĉi tiu momento ŝi tiom kriaĉas, ke ŝi timigus la korvojn.”

Venis vespero antaŭ ol mi kuraĝis aludi al la temo. Neatendite, mia patrino ŝajnis sufiĉe kontenta pri la afero. “Vi havas bonan ŝancon nun, kaj vi multe lernos de la patrino de Elvisa , se vi uzos viajn okulojn. Neniu en la vilaĝo scias pli ol ŝi, kiam temas pri miksado de koloroj, kaj kiel fiksi ilin al la lano. Estu certa fari ĉion, kion ŝi diros al vi, kaj eble ŝi invitos vin alifoje.”

La patrinon de Elvisa , Svadva n, oni konis en la tuta vilaĝo pro ŝia lerteco pri tinkturado. Ŝiaj koloroj estis ĉiam aparte brilaj kaj puraj, kaj ŝi sciis, kiel fari la pli malfacilajn tinkturojn: la bluon kaj la ruĝon, kiujn la plejmulto el la homoj eĉ ne kuraĝis provi. Mi ofte vidis virinojn el la vilaĝo, kiuj pretermarŝis nian heĝon portante faskojn de jam ŝpinita lano, por ke ŝi tinkturu ilin kontraŭ kompenso de koko aŭ korbo da ovoj.

Mi pasigis la postan tagon kun Elvisa  kaj Svadva  en la arbaretoj apud la rivero, kie mi kun plezuro tranĉis la alnobranĉojn kaj forigis la sekigotan ŝelon. Temis pri nur la unua el multaj ekspedicioj, ĉe kiuj mi akompanis ilin tiusomere por rikolti foliojn, florojn, radikojn, berojn, ŝelojn, kaj ĉiun alian parton de planto, pri kiu oni havus esperon persvadi ĝin liberigi sian kaŝitan koloron por tinkturi lanon aŭ linon. Multajn posttagmezojn mi pasigis ĉe ilia domaro, babilante kun Elvisa  dum ni tralaboris monton da ŝeloj aŭ radikoj, kiujn ni devis tranĉi en tute malgrandajn pecetojn antaŭ ol trempi ilin en pluvakvo. Se entute eblis, Svadva  insistis pri pluvakvo por siaj tinkturoj, ĉar laŭ ŝi, per riverakvo ne ekzistus espero fiksi la kolorojn unuforme. Sed ŝi uzis riverakvon por la fina lavado, do estis pli simple fari la boligadon kaj trempadon ĉe la riverbordo. Elvisa  kaj mi pasigis tie multajn somerajn posttagmezojn, prizorgante la fajron sub la kaldrono por ke la kolora miksaĵo daŭre boletu je la ĝusta intenseco.

Kompreneble, mi jam konis la plejmulton el la pli uzataj tinkturplantoj – la virinoj de mia vilaĝo fieris pri sia kapablo produkti kolorajn teksaĵojn kun desegnoj de strioj kaj kvadratoj – sed Svadva  havis fundon da sekretaj scioj, kiu superis ĉion, kion mi akiris de mia patrino. Ŝi povis diri, kiun planton oni plej verŝajne trovos en la ombro de difinita arbo, kiujn oni prefere pluku en la frua mateno aŭ dum la malkreska fazo de la luno, kiun oni tranĉu nur per osta tranĉilo. Nur flarante la kaldronon, ŝi povis taksi kiam venis la momento por kirli ĝin aŭ por aldoni kelkajn manplenojn da brano aŭ da kalko pulvorigita.

La kapabloj de Svadva  fascinis min, kaj baldaŭ mia ĉefa deziro estis iĝi same lerta kiel ŝi pri la produktado de tinkturoj. Sed mi vidis, ke ŝi scias multe pli ol ŝi pretas malkaŝi al mi. Kiam ŝi plukis difinitajn plantojn, mi kelkfoje rimarkis, ke ŝi murmuras sorĉon subvoĉe. Ne konante ŝiajn sorĉojn, mi sciis, ke mi havas neniun esperon akiri kompareblan lertecon. Mi povis diveni la celon de la sorĉoj, ĉar ankaŭ mi konis plurajn, kiujn mi lernis de mia patrino. Ni ripetis ilin kiam ni lasis la paston por pufiĝi aŭ la bieron por fermenti. Sed tiuj estos senutilaj por la tinkturoj. Mi sciis, ke Svadva  certe transdonis siajn sorĉojn al Elvisa , kaj plurfoje mi rimarkis Elvisa n murmuri ion dum ni kune rikoltis plantojn. Mi estis tentata alproksimiĝi por subaŭskulti la vortojn, sed mi sciis, ke se mi faros tion, ili ne plu invitos min. Ne estis kialo por supozi, ke Svadva  kaj Elvisa  estos pretaj dividi kun mi siajn sekretojn.

Dum ni vagis ekstere, ni ofte renkontis vilaĝanojn, kiuj serĉis herbojn aŭ fungojn, aŭ plantojn por fari tinkturojn, same kiel ni. Foje ni vidis Dumnoval on en la malproksimo, kiu murmuris subvoĉe dum li serĉis sub la heĝoj, sed ni ĉiam zorge evitis lin. Estis konsilinde ne tro interesiĝi pri la radikoj kaj floroj, kiujn li bezonis por siaj miksaĵoj, kaj kompreneble liaj sorĉoj estis eĉ pli sekretaj ol tiuj de Svadva . Morimanos  havis rakonton pri homo, kiu ŝtelrigardis druidon, esperante malkovri liajn magiaĵojn. La druido rimarkis nenion, sed plurikoltis plantojn kaj distranĉis ilin kaj boligis ilin super la fajro; dum la tuta tempo la viro restis kaŝita malantaŭ arbo por rigardi kaj aŭskulti. Subite venis birdeto, kiu eksidis sur la ŝultro de la druido kaj parolis en lian orelon. La druido ne levis siajn okulojn, sed plukirlis la kaldronon. Dum li kirlis, li diris klarvoĉe, “Neniu homo havas okulojn por vidi tion, kion mi tenas en la mano.” Tiam la viro en sia kaŝejo falis, kaj kiam li vekiĝis, li troviĝis sur la herbo, kaj li estis komplete blinda.

Dum tiuj posttagmezoj, kiujn mi pasigis kun Elvisa  apud la rivero por prizorgi la boletantan tinkturaĵon, ni ofte vidis la frenezan Dumna n, kiu vadis en la malprofunda akvo kun alte kroĉita jupo por rikolti junkojn. Kiam ni estis solaj, ni ŝajnigis ne rimarki ŝin; oni neniam sciis, kiajn strangaĵojn ŝi diros aŭ faros. Sed se Svadva  ĉeestis, ŝi ĉiam salutis Dumna n per ĝentila tono. Tiam Dumna  respondis per sia raspa voĉo kaj plej ofte venis al la bordo por alparoli nin. Elvisa  kaj mi moviĝetis malkontente, kiam ni vidis ŝin alproksimiĝi. Ni sciis, ke ŝi alparolos nin per duonkompreneblaj demandoj, kiujn ni ne povos respondi, kaj ke ŝi ridos moke, dum ni senespere serĉos taŭgan reagon. Poste ŝi prezentos al ni po unu floron per ceremonia gesto, dirante konfuzan frazon, kiu ŝajnos implici, ke ŝia donaco havas ian profundan, kaŝitan signifon. Se tio efektive okazis, ni ĉiam dankis ŝin ĝentile kaj akceptis la florojn, kiujn ni fiksis tra la maldelikata ŝtofo de niaj vestoj por esprimi nian kontenton pro la donaco.

Unu fojon, anstataŭ florojn Dumna  donis al ni tute malgrandajn, sed perfektajn, korbetojn. Mi konservis la mian tre longe. Ĝi estis tro malgranda por havi iun ajn praktikan utilon, sed mi metis en ĝin kelkajn specialajn objektojn kaj amuletojn, kiujn mi akiris dum la jaroj: blankan ŝtonon preskaŭ en la formo de apro; brile bluan plumon, kiun mi iam trovis apud la rivero; lignopecon kun krude ĉizita vizaĝo supre, kiun donis al mi mia frato Atepilos .

Neniu en nia vilaĝo faris pli belajn korbojn ol Dumna , kaj ŝi estis preta fordonaci ilin kontraŭ unu pano aŭ kelkaj ovoj. Kiam ni estis apud la rivero, Elvisa  kaj mi ofte vidis ŝin ordigadi junkojn en faskojn laŭ longeco kaj dikeco, antaŭ ol dismeti ilin por sekiĝi sub la suno. Dumna  dediĉis nenecesan kvanton da tempo al ĉi tiu agado. Ŝi prenis ĉiun junkon laŭvice, ekzamenis ĝin nekredeble detale, tiam komparis ĝin kun ĉiu unuopa fasko de jam pretigitaj junkoj, por decidi, kie ĝi plej taŭge aliĝu. Ŝi kapablis malŝpari plenan matenon por pene kompletigi tiun senutilan taskon kun persisto formika. Sed eble ne temis pri tute vana laboro, ĉar la rezultoj certe ŝajnis pravigi la atenton, kiun ŝi dediĉis al sia tasko. Korbo farita de Dumna  estis tuj rekonebla: ĝi estis perfekte prilaborita kun la tranĉitaj finaĵoj de la junkoj belorde aranĝitaj.

En la komenco ne ĝenis mian patrinon la fakto, ke mi pasigas tiom da tempo kun Elvisa  kaj Svadva . En la daŭro de la somero, tamen, kiam mi ofte malaperis dum plenaj tagoj, ŝi komencis grumbli. “Ĉe la familio de Elvisa  vi devus loĝi, anstataŭ ĉe ni. Mi ne vidas vin inter sunleviĝo kaj la malluma nokto, kaj se mi serĉas iun por manĝigi la porkojn aŭ forpeli la ŝafojn el la hordeo, la bebo estas pli utila ol vi. Ĉu ne troviĝas sufiĉe por fari ĉi tie, sen ke vi ĉiam forkuru kun via kapo plena je ŝtofoj kaj koloroj? Kial vi ne finas vian teksaĵon, kiu pendas jam tutan monaton en la kadro, anstataŭ reveni ĉi tien, ĉu frue, ĉu malfrue, kun la manoj makulitaj verde aŭ la manoj makulitaj flave?” Sed malgraŭ siaj plendoj, ŝi ŝajnis kontenta pri miaj novaj scioj. Kondiĉe ke mi finis miajn proprajn taskojn en la mateno, ŝi kutime permesis, ke mi kuru al la domaro de Elvisa  post la tagmezo.

Mi tamen havis dubojn, kiel ŝi reagos, kiam Svadva  proponis, ke mi akompanu ilin al la arbaro por serĉi difinitajn ŝelojn kaj likenojn, kiujn ŝi bezonis. La invito neimageble entuziasmigis min; mi tre malofte iris tiel malproksimen, kaj la arbaro troviĝis eĉ preter la domaro de Dumnovalos . Kutime, mi iris tien nur en la aŭtuno, kiam ĉiuj infanoj iris dum pluraj sinsekvaj tagoj por rikolti nuksojn kaj berojn, kaj glanojn por la porkoj. Ĉiam plaĉegis al ni tiuj malmultaj tagoj, kiuj tiel ekscite interrompis nian ĉiutagan rutinon. Sed iri meze de la somero estis plezuro tute neatendita.

Fakte, mia patrino ŝajnis sufiĉe kontenta pri mia bonŝanco. “Vi vere multe helpis la patrinon de Elvisa , kaj ŝi evidente trovas vin utila, alie ŝi ne invitus vin kuniri,” ŝi diris. “Estas bedaŭrinde, ke ŝi ne vidas vian malkontentan mienon, kiam mi petas vin forigi poton de la fajro aŭ leviĝi de via loko por kirli la supon. Sed nun atentu: estu certa resti tute proksime al ŝi kiam vi trairos la arbaron, kaj ne forvagu laŭ fremdaj vojoj.”

Mi sciis pri kio ŝi pensas, kompreneble. Ni evitis paroli pri la Malbona Loko. Fakte, mi jam iris tien unu-du fojojn por apartaj oferoj kiam mi estis pli juna, kaj mi havis malklaran memoron pri timigegaj duonformitaj figuroj kaj montoj da homaj kranioj. Estis tie ankaŭ aliaj aferoj, ne aferoj videblaj: potencaj fortoj kiuj ŝvebis super la ejo kiel malhelaj nuboj. Laŭ mia imago, neniu besto aŭ birdo loĝas tie, kaj la herbo estas ŝlima kaj nigriĝinta. Eĉ Dumnovalos  kuraĝis viziti la Lokon nur en la fiksitaj tagoj aŭ je difinitaj apartaj okazaĵoj. Se mi restos kun Svadva , tamen, ne estus kialo por ke mi troviĝu en tiu parto de la arbaro. Neniu normala homo volus vagi al tiuj vojoj, kie eĉ la arboj malice erarigus ŝin.

La cetera parto de la arbaro estis tute malsimila. Ĝi estis donema kaj amika; ĝi ĉiam montris sian bonvolon al la homoj de mia vilaĝo kaj provizis nin per ĉio, kion ni bezonis. Kondiĉe ke mi aliros ĝin kun la ĝusta respekto, mi estos tie sekura kiel en la brakoj de mia patrino.

Ni ekiris frumatene en tago, kiu promesis poste iĝi bela kaj somereca. La suno ankoraŭ ne estis plene altiĝinta kiam ni atingis la randon de la arbaro. Baldaŭ ni povis vagi tra la longa herbo de multenombraj maldensejoj, varmigante nin sub la suno, dum insektoj zumis kaj papilioj flirtis super la floroj en la brila lumo. Mia ĉiutaga vivo ŝajnis malproksima, kaj la penso pri mia domaro ŝvebis antaŭ mi kvazaŭ mi memorus ion el alia vivo. La bruetoj de la kampoj ne atingis min ĉi tie, kaj mi aŭdis nur la pepadon de birdoj, la susuradon de folioj, foje la vokon de strigo, subitan agitiĝon sub la arbustaro, aŭ la krakon de rompita branĉo ie en la malproksimo. Eble tiuj malmultaj tagoj, en kiuj ankoraŭ netuŝite de konscio pri la estonteco mi plenigis mian korbon per ŝeloj kaj likenoj, branĉetoj kaj folioj, estis la plej feliĉaj, kiujn mi iam ajn spertis.

* * *

Kvankam mi apenaŭ interesiĝis pri tiaj aferoj, estis maleble ne konstati, ke en la granda mondo ekster nia vilaĝo okazas ŝanĝoj. Estis nun evidente, ke Kunobelinos  estas mortanta, sed eĉ lia ŝvelinta reĝlando ne sufiĉos por kontentigi ĉiujn liajn filojn. Li havis kvar aŭ kvin, sen kalkuli tiun, kiu iris al Romo. Estis sufiĉe verŝajne, ke iuj el ili direktos sian atenton al apudaj teritorioj, ĉiu kun la espero gajni sian propran reĝlandon. Sed la filoj de Kunobelinos  troviĝis malproksime en la oriento, kaj estis malfacile imagi, ke tiaj aferoj rekte tuŝos nin.

Precize nun okazis ekscita nova evoluo en mia persona situacio. Elvisa  venis serĉi min en tago de malfrua somero, kaj ni kune portis niajn sitelojn malsupren al la rivero. Mi vidis, ke ŝi volas diri al mi ion, sed necesis atendi ĝis ni pasis la izolitan spindelarbon * , kiu kreskis apud la vojeto. Ni ĉiam suspektis ĝin pri malbona volo kaj atentis por ne ofendi ĝin, tamen ni preferis ne diskuti niajn sekretojn en ĝia proksimeco. Elvisa  atendis ĝis ŝi estis certa, ke niaj voĉoj ne plu atingas la arbon, kaj tuj diris, “Ĉu vi ne opinias, ke mia frato estas bela viro?”

Mi estis konsternita, sed ankoraŭ ne certa, ĉu la demando signifas tion, kion mi suspektas. “Kiu frato?” mi demandis singarde.

“Pri kiu frato mi parolu nun?” ŝi respondis senpacience. “ Belinos .”

“Mi apenaŭ vidis lin, krom kiam mi restas malfrue ĉe vi kaj li revenas de la kampoj.” Tio ne estis absolute vera. Malantaŭ la kabano de Elvisa  estis puto da urino, kiun Svadva  uzis por fiksi siajn tinkturojn. Unu fojon mi iris malantaŭen kaj trovis lin, kiu staris tie kun larĝe malfermitaj kruroj por pisi en la puton. Mi tute konfuziĝis kaj forkuris tuj, sed ne antaŭ ol kapti la malafablan rigardeton, kiun li pafis al mi.

Elvisa  kaj mi plumarŝis en silento dum kelkaj minutoj, tiam ŝi diris, “Mi aŭdis panjon diri al mia patro, ke vi havas lertan manon je la tinkturoj. Ŝi diris, ke vi estus bona bofilino.”

Mi ne respondis tuj; mia menso estis tro okupata pro ĉio implicita en ŝiaj vortoj. Kompreneble mi sciis, ke mi devos edziniĝi post kelkaj jaroj, sed ĉiufoje kiam venis al mi tiu penso, mi forpelis ĝin. Mi ne volis ekloĝi en la domaro de alia familio, sub la rego de bopatrino, kaj eble tiel malproksime de mia propra familio, ke mi vidos ilin nur je Belteno. Sed se mi nepre devos edziniĝi, mi ne povis imagi pli bonan solvon ol aliĝi al la familio de Elvisa . Ne estus kvazaŭ mi ekloĝus ĉe nekonatoj, kaj ilia domaro estis tiel proksima, ke mi povus viziti mian familion ĉiutage, se mi dezirus. Sed por mi la plej grava afero, kaj la unua kiu trafis min, estis tio: ke se mi iĝos la bofilino de Svadva , certe ŝi dividos kun mi ĉiujn siajn sekretojn. Kiam temis pri Belinos , mi malmulton sciis pri li: nur ke li estas alta kaj maldika kun aknoj sur la vizaĝo. Krom tiu embarasa renkontiĝo ĉe la urinputo, mi neniam entute pripensis lin ĝis tiu momento.

“Nu, ĉu vi staros tiel la tutan tagon, kun la okuloj fiksitaj al via sitelo?” demandis Elvisa . “Mi diras al vi, ke estas vera bonŝanco. Vi povos veni loĝi ĉe ni. Kaj se vi kraĉus el la pordo, vi trafus vian propran domaron. Li estas trankvila kaj silentema, mia frato Belinos ; li ne estos ĉiam ĝenanta kaj muĝanta, kiel faras kelkaj edzoj.”

“Jes, sed ankaŭ vi edziniĝos tre baldaŭ kaj transloĝiĝos al alia familio. Kaj tiam malgrandan plezuron vi donos al mi kiel bofratino.” Sed malgraŭ miaj protestoj, mi estis jam tute konvinkita. Elvisa  kaj mi ŝercis kaj ridis dum ni plenigis niajn sitelojn.

Dum ni interparolis ekscite, surprizis nin vidi mian fraton Atepil on, kiu glitis malsupren laŭ la vojeto de la vilaĝo. Li mansvingis al ni, kaj baldaŭ alvenis ĉe la alia bordo de la rivero. “Venu al la domo,” li diris, dum li saltis trans la riveron per la ŝtonegoj. “Estas novaĵoj.”

Ni sekvis lin supren kiel eble plej rapide, kun la pezaj siteloj kiuj frapadis kontraŭ niaj kruroj. Alveninte ĉe la domaro, ni trovis ke ĉiuj parolas samtempe. Ŝajnis, ke Karatakos , la filo de Kunobelinos , kondukis armeon en la reĝlandon de la Dobonoj, tuj norde de nia lando. Mia patrino grumblis kolere dum ŝi kirlis grandan kaldronon. “Ĉu mi ne jam antaŭvidis ĉi tiajn afliktojn, kun tiom da junuloj kiuj diskuras svingante glavojn kaj svingante lancojn, tiel kverelaĉaj kaj kriaĉaj, ke ili timigas eĉ la spiritojn? Ilia patro ankoraŭ ne forlasis ĉi tiun vivon, kaj jam la ĝenoj komenciĝas. Ekzistas homoj, kiuj ne eltenas vidi la aliajn ĝui trankvilan vivon, sed tuj volas detrui kaj distreti iliajn kampojn.”

Intertempe, miaj patro kaj onklo strebis eltiri pliajn informojn el Atepilos . Ŝajne li ricevis la novaĵojn de Isarninos , la kuzo de mia patrino, kiu aŭdis ĝin en la kabano de Katumandos  la antaŭan vesperon. Sed ne plu restis multo por rakonti. Almenaŭ duona monato jam pasis de kiam la armeo eniris la landon de la Dobonoj, sed ankoraŭ ne alvenis sciigoj pri la sekvo. Atepilos  sciis nur, ke kelkaj vilaĝoj jam cedis al la invadintoj, dum en aliaj regionoj oni forte rezistas.

Baldaŭ nia najbaro Alaŭnos  alvenis por pludiskuti la aferon kun miaj patro kaj onklo. Ili longe staris kune en la mezo de la kabano, en la preciza loko kie ili pleje malhelpis mian patrinon dum ŝi provis kuiri.

“Tiuj filaĉoj de Kunobelinos  troigis ĉi-foje,” mia onklo diris. “Ili kuŝis la tutan vivon sur molaj plumoj, plenigante la faŭkon per roma vino, kaj nun ili kredas, ke ili triumfos super la Dobonoj. Kiam ili aŭdos la lancojn sibli preter iliaj oreloj, ili grakos kaj disflugos kiel timigitaj kokinoj.”

“Ne pro roma vino viro perdas sian forton,” Alaŭnos  diris. “ Karatakos  estas same brava kiel iu ajn militisto en nia lando, kaj mi neniam aŭdis, ke mankas al li kuraĝo. Li diskurigos la Dobonojn sen ia ajn ĝeno. Kaj cetere, ĉu ne temis pri la reĝo de la Dobonoj, kiu fordonacis sian glavon kontraŭ vazo da vino kaj malgranda arĝenta bovleto el trans la maro?”

“Kion vi havas kontraŭ la Dobonoj,” mia patro demandis Alaŭn on, “kiuj estis sufiĉe bonaj najbaroj en ĉi tiuj jaroj, kaj loĝas trankvile trans la montetoj sen entute ĝeni nin?”

Alaŭnos  ignoris tiun demandon. “Estas tro frue por aŭdi, kiel la afero finiĝis,” li diris. “La novaĵoj vojaĝos ankoraŭ duonmonaton antaŭ ol atingi nin.”

Finfine mia patrino sukcesis puŝi ilin ekster la pordon, kaj ili reiris al la kampoj, plu laŭte diskutante.

Dum la postaj tagoj, la viroj pasigis sufiĉe da tempo ĉe la herbejo, parte por repoluri siajn batallertojn, sed ĉefe por teni pretan orelon por kapti la lastajn novaĵojn. Komence ŝajnis ke la armeo de Karatakos  superos niajn najbarojn; ĝi sukcesis kapti grandan regionon en la orienta kaj centra partoj de la reĝlando. Poste ni aŭdis, ke oni haltigis ĝian antaŭenpuŝon. La Dobonoj plutenis la nordan kaj sudan partojn de la reĝlando, sed mankis al ili sufiĉa forto por peli la invadintojn for el la centra regiono kaj reen al ilia propra lando. Laŭ nia vidpunkto, tio signifis, ke almenaŭ provizore la situacio restas trankvila. La strio, kiu tuŝis la teritorion de nia popolo, restis en la manoj de la Dobonoj. Kaj mi, intertempe, havis multe pli interesajn aferojn por okupi mian menson.

Iun posttagmezon, mia patrino sendis min malsupren al la herbejo kun kelkaj manĝaĵoj por la viroj. Revenante, mi vidis homon antaŭ mi sur la vojo. Estis Belinos . Li marŝis tiel malrapide, ke mi ne povis ne atingi lin. Mi intencis tuj preterpasi, sed li salutis min, kaj mi komprenis, ke ĝuste min li atendis. Mi resalutis, provante ne ruĝiĝi, kaj ni plupromenis kune. Mi estis kontenta, ke ne ĉeestas Elvisa , alie mi certe eksplodus pro nerva ridado.

“Troviĝas amaso da homoj ĉe la herbejo nuntempe,” li diris post iom da tempo.

Mi konsentis kaj trakribris mian cerbon, serĉante plian frazon por aldoni. “Mi ĵus portis malgrandan korbon da manĝaĵoj al mia patro,” estis la respondo, kiun mi finfine sukcesis elpensi.

Ni plupromenis iomete, ĝis li diris, “Nu, mi devas hasti.” Mi salutis lin kun sento de liberiĝo, kaj li returnis sin al la herbejo.

Mi saltis kaj kuris la tutan vojon ĝis mia hejmo, kantante kaj babilante al mi mem. Mi senpacience atendis la momenton, kiam mi povos rakonti ĉion al Elvisa . Efektive li estis tre maldika, kaj liaj oreloj tro multe elstaris, sed li havis afablan, amikeman mienon. Liaj aknoj, kiuj antaŭe iom mallogis min, iel ne plu gravis.

Ne longe post tiu renkontiĝo alvenis la novaĵo, kiun ni atendis de tiom da tempo: la reĝo Kunobelinos  mortis. Mi komencis kompreni kun maltrankvilo, kiom mia persona feliĉo dependas de eksteraj faktoroj. Tiel ofte mi aŭdis la virojn diskuti, kion faros la filoj de Kunobelinos , kiam li ne plu ĉeestos por reteni ilin, kaj la invado de la dobona reĝlando ŝajnis antaŭaverto de tio, kion ni povos atendi. Antaŭ mallonga tempo, mi senpacience sopiris novajn, pasiajn spertojn: danĝeron kaj batalojn. Sed nun mi komencis kompreni la malentuziasmon de mia patrino pri tiaj aferoj. En la momento, kiam mia vivo ŝajnis ekmarŝi laŭ nova kaj plene kontentiga direkto, io ekokazis, kio certe povus devojigi ĝin al tute alia trako. Mi estis ankoraŭ multe tro juna por edziniĝi; necesis atendi almenaŭ tri pliajn jarojn. Multo povos okazi dum tiu tempo, precipe nun kiam la filoj de Kunobelinos  ĉirkaŭvagas kaj flaretas kiel ĉashundoj, ĉiu serĉante la spuron, kiu kondukos al ekposedo de la propra teritorio.

Frue en la aŭtuno, mia patro revenis de la herbejo kun maltrankviliga novaĵo. Laŭŝajne ne sufiĉis al Karatakos  granda peco el la teritorio de la Dobonoj; li nun kondukis armeon ankaŭ en la reĝlandon de Verika . Kvankam Karatakos  neniel povis esti konsiderata amiko de nia popolo, tamen mi sciis, ke la viroj admiras lin; certe mi ofte aŭdis ilin diskuti liajn meritojn. Ili trovis lin kuraĝa kaj militema, kaj konsideris lin subtenanto de la tradicioj de sia popolo. Ankaŭ Kunobelinos  estis tia en sia junaĝo, antaŭ ol li cedis al la plezuroj de la facila vivo kaj al la fluo de luksaĵoj el Romo.

Aliflanke, mi neniam aŭdis bonan komenton pri Verika , kies reĝlando tuŝis la teritorion de mia popolo en la orienta flanko. Li ĉiam subiĝis al la deziroj de Romo, kaj ĉiuj konsentis, ke nur tial li sukcesis teni la potencon dum tiom da jaroj. Perdinte sian junaĝan impulsiĝemon, Kunobelinos  preferis lasi lin en paco ol riski inciti la romanojn. Sed tia prudenta politiko apenaŭ taŭgus por batalema juna militisto kia Karatakos . Ĉe mia popolo, ni admiris aŭdacan, senhezitan konduton, ne timeman kalkuladon de sekvoj.

Ne longe poste alvenis la informo, kiun ĉiuj atendis: la reĝlando de Verika  falis al Karatakos . Verika  eĉ ne provis kontraŭstari lin. La unuopaj vilaĝoj devis mem pripensi sian defendon, kaj tuj kiam evidentiĝis, kiel la afero finiĝos, Verika  malaperis.

Neniu sciis, kien li iris, sed abundis onidiroj, laŭ kiuj li jam troviĝas sur la vojo al Romo. Tamen, malpli interesis nin Verika  ol la demando, kion Karatakos  faros nun. Almenaŭ provizore, li ŝajnis kontentiĝi per la reĝlando de Verika , sed estis malverŝajne, ke li haltos tie. Plia movo portos lin al nia propra lando. La viroj komencis pasigi eĉ pli da tempo ĉe la herbejo, kaj estis iom da diskutado pri tio, ĉu oni konstruu kroman remparon ĉirkaŭ la vilaĝo.

* * *

En posttagmezo mallonge antaŭ Samono, mia patro venis hejmen de la kampoj kun la informo, ke Alaŭnos  kaj liaj fratoj venos ĉe nin la postan vesperon. La pretigado okupis min kaj mian patrinon dum la tuta sekvonta tago. Vinda n ni sendis kun korbo da ovoj pli supren laŭ la rivero al familio, kiu bredis abelojn. Ilia domaro ne estis aparte proksima, kaj iri tien kaj reen postulis tutan matenon. Sed Vinda  estis kontenta pri la komisio, kvankam pluvis. Estis pli amuze promeni tien ol helpi min kaj mian patrinon ŝanĝi la pajlon interne de nia kabano, kaj ni bone sciis, ke ŝi certe kaptos la okazon por sufiĉe leki la mielon dum la reveno.

Dum la posttagmezo ni bakis mielkukojn, kiujn ni kutime faris nur por festoj. Intertempe ni varmigis grandan kaldronon da akvo super la fajro, kaj poste mia patrino helpis min lavi miajn harojn per herba miksaĵo. Sekiginte miajn harojn apud la fajro kaj kombinte ilin, mi surmetis mian bonan robon.

Mia patro revenis frue de la kampoj, tute tratrempite. Mia patrino tuj proponis al li tason da biero kaj pretan manĝon. Post la manĝo, ŝi sendis min kaj Vinda n al la kabano de mia onklino trans la korto. La pluvo intertempe iom malpliiĝis sed ne komplete ĉesis, do ni transkuris rapide; mi aparte atentis por ne makuli mian robon per koto.

Tuj kiam ni eniris la alian kabanon, miaj gekuzoj ekkaptis Vinda n, kaj ĉiuj komencis flustri kaj ridaĉi inter si. Mi sentis min sufiĉe idiota, kaj pasigis la tempon per ne tre konvinka provo helpi mian onklinon kardi lanon ĉe la fajrolumo.

Miaj gekuzoj kaj Vinda  konstante rigardis eksteren, por vidi kio okazas trans la korto. “Jen Alaŭnos  nun, kun felo da biero sub la brako. Li venas kun siaj du fratoj kaj la koramanto de Bivanjo. Kian vizaĝplenon da aknoj tiu havas, kaj sufiĉe grandajn orelojn por envolvi vin ambaŭ dum la malvarmaj, longaj noktoj de la vintro. Kian belan rason de infanoj produktos Binjo, aknulojn kun svingiĝantaj oreloj!”

Mi sentis mian vizaĝon varmiĝi. “Ho, ne ĝenu min per via bruo!” mi diris.

“Tenu viajn langojn nun, kaj lasu Bivana n en paco,” mia onklino riproĉis ilin. Ŝi forsendis ilin de la pordo kaj malsuprentiris la felan klapon. “Ŝi havas pli gravajn aferojn ol viajn stultaĵojn por pripensi ĉi-nokte.”

Finfine eniris mia patrino por diri, ke oni vokas min. Ekstere, la pluveto jam pasis, sed la malvarma aero tranĉis min ĝisoste. La ĉielo estis komplete sennuba kaj en ĝi brilis sennombraj steloj. “Ĉiuj homoj komplimentas min pro mia admirinda filino,” ŝi diris, dum ni transiris al nia kabano. “Levu vian kapon alte kaj fiere, kiam vi eniros.”

Per la malforta lumo en nia kabano, mi vidis ĉiujn turni sin por rigardi mian alvenon. Mia patro venis al mi kaj gvidis min permane al Alaŭnos  kaj Belinos , kiuj sidis kun krucitaj kruroj sur hundofeloj en la plej bona loko proksime al la fajro. Mi sidiĝis apude dum mia patro klarigis al mi la kondiĉojn. Ili pagos du melkobovinojn kaj konstruos por mi kaj Belinos  novan kabanon ĉe la domaro de Alaŭnos . Laŭ la kutimo, la pagon oni transdonos kiam ni geedziĝos post kvar jaroj. Intertempe mi laboros regule por Svadva , kaj ŝi ekinstruos al mi la sekretojn de sia metio.

Tiam la viroj pasigis inter si la bieron, kaj mi iris sidiĝi apud mia patrino. Mi vidis, ke ŝi estas tre kontenta. “Alportu la mielkukojn,” ŝi diris, “kaj mi diros al ĉiuj ke vi faris ilin per la propraj manoj. Ili komprenos, ke ili ne forĵetis la pagon kontraŭ iu ajn knabino, kiun oni facile trovus plektantan junkojn apud la rivero.”

Kiel kutime, la viroj diskutis Karatak on. Estis jam malfrue en la jaro, kaj se li intencas eniri nian teritorion, plej verŝajne li atendos ĝis post la vintro. Ilia interparolado vekis en mi malagrablajn pensojn, kiuj subfosis mian feliĉon. Mi provis forpuŝi la maltrankviligan senton. Finfine, niaj militistoj ja estis famaj pro sia kuraĝo, kaj cetere, estis tute ne certe, ke Karatakos  vere intencas invadi nian landon. Mia patro opiniis, ke ne, kaj mi ne dubis, ke li pravas. Sed mi tiom deziris scii kun certeco. Ĝis lastatempe, niaj vivoj ŝajnis tiel seninteresaj kaj rutinaj. Nun, eĉ la venontajn monatojn kaŝis netravidebla vualo.

* * *

Tiun vintron, la unuan fojon en generacio, okazis rabatako. La rabistoj venis nokte, kaj atakis grupon de sendefendaj domaroj malsupre de la vilaĝo laŭ la rivero.

Du el la domaranoj estis mortigitaj; iliajn senkapajn kadavrojn oni trovis la postan tagon. Sed la plejmulto el la loĝantoj, se ne mencii la bovinojn kaj aliajn bestojn, estis tutsimple malaperintaj.

Neniu spuro restis por klarigi la devenon de la rabintoj, sed neniu eĉ dubetis, ke ili venis de Lugos -kresto. Tiu estis la plej granda kaj potenca el la tri pli malproksimaj vilaĝoj laŭ la rivero. Ŝajnis strange, tamen, ke post tiom da jaroj ili subite decidis revivigi tiun antikvan malamikecon. La antaŭa somero ja estis sufiĉe bona kun kontentiga rikolto, kaj ni ne ricevis raportojn pri bovinmalsano aŭ aliaj problemoj, kiaj eventuale decidigus ilin kompensi siajn malgajnojn alimaniere.

Tuj kiam la novaĵo atingis nian domaron, la viroj ekkaptis siajn armilojn kaj formarŝis. Urĝajn mesaĝojn oni jam sendis al la najbaraj vilaĝoj, kaj dum la tuta mateno ni vidis senĉesan fluon de armitaj viroj, kiuj grimpis la deklivojn fronte al nia domaro ĝis la vilaĝo. Vinda  kaj miaj pli junaj gekuzoj diskuris en stato de freneza ekscito, kaj hakegis per bastonoj ĉion, kion ili trovis, dum mia patrino plufaris la domtaskojn kun multaj malbonvolaj komentoj. Eĉ mia pacema onklino kriis malbenojn kontraŭ tiuj monstroj, kiuj detruis sendefendan familion. Unu el la malaperintaj virinoj estis la fratino de ŝia bofratino.

Mi estis riparanta korbon kiam la novaĵo alvenis, sed nun mi apenaŭ plu komprenis, kion mi faras. Estis maleble koncentriĝi pri mia laboro, kaj mi nur plektadis la junkojn tra miaj fingroj dum mi pripensis tion, kio okazis ĉe la malfeliĉa domaro. Miaj iamaj heroaj fantazioj jam komplete forvaporiĝis. Mi konsideris tion pura bonŝanco, ke la rabintoj ne atingis nian monteton.

Unu el la malaperintoj estis Melikja , junulino de proksimume mia aĝo. Ŝi estis unu el la grupo kun kiu mi kaj Elvisa  sidis je Belteno. Efektive mi ne konsideris ŝin aparta amikino; mi ne sufiĉe ofte renkontis ŝin por tio. Tamen mi ja konis kaj ŝatis ŝin, kaj nun mi apenaŭ povis kredi, ke vere trafis ŝin sorto tiel terura. Estus pli facile akcepti la aferon, se ŝi estus mortinta pro malsano. Tio ja kelkfoje okazis al knabinoj de mia aĝo, kaj estis pli facile adaptiĝi al ĝi, precipe se oni jam ricevis antaŭaverton.

Sed tre verŝajne Melikja  vivas ankoraŭ. Ili ne forportus ŝin nur por mortigi ŝin. Krom – la ideo trafis min kun hororo – se ili intencas oferi ŝin. Tiel oni ofte traktas kaptitojn. Kompreneble, estis ankaŭ eble, ke ili simple tenos ŝin kiel sklavon. En tiu kazo, ne estos malfacile por ŝi eskapi, kiam la situacio retrankviliĝos, kaj tiam duonmatena promenado reportos ŝin hejmen. Lugos -kresto ne estis malproksima.

Sed ekzistis ankaŭ alia ebleco. En la malnova tempo, kiam rabatakoj estis pli kutimaj, oni ofte vendis gekaptitojn al komercistoj, kiuj tute forportis ilin, eventuale al la orientaj reĝlandoj, aŭ eĉ trans la maron al Gaŭlujo, aŭ al Romo mem. Mi ne povis liberigi min de tiu lasta ideo. Mi imagis Melikja n alveni en Romo, en tiu ŝtona loko kie vidiĝas nek arbo nek herbero, por ke oni vendu ŝin kiel sklavon aŭ manĝigu ŝin al iu el tiuj monstraj bestoj. Necesis memorigi min, ke plej verŝajne ili simple tenos ŝin en Lugos -kresto, ĝis iun belan matenon ŝi reaperos, promenante inter la montetoj. Mi devis tamen konfesi, ke mi iugrade seniluziiĝus, se tio okazus. La pasiaj scenoj, kiujn mi kreis en mia imago, ja tiklis mian fantazion, kaj mi bedaŭrus malhavi ilin.

La viroj revenis antaŭ ol mallumiĝis. Ili rakontis, ke ili perdis plurajn anojn de sia kompanio: ĉefe el la aliaj tri vilaĝoj, sed mortis ankaŭ du el nia propra vilaĝo. Temis pri Visumarkos : maldika, silentema homo, kiu estis ano de la militistaro de Katumandos ; kaj Katarnos , porkobredisto el domaro pli supre laŭ la rivero. La Lugos anoj, kiel oni povus imagi, antaŭvidis la alvenon de la kontraŭekspedicio, kaj rifuĝis interne de sia vilaĝo. Niaj homoj mortis en rekta sturmatako: senespera entrepreno, nepre malsukcesonta. La vilaĝo de Lugos  estis bone lokita sur kruta monteto, kaj ĉirkaŭis ĝin alta remparo. Tamen, post la insulto al nia popolo, rekta sturmatako estis la sola akceptebla reago, kiom ajn ĝi kostus. En tia situacio, oni rigardus nur kun malestimo tian homon, kia paŭzus por taksi siajn ŝancojn.

Niaj homoj almenaŭ sukcesis detrui kelkajn el la apudaj domaroj, kvankam ili reportis nenion havindan. Kiel antaŭvideble, la brutojn kaj ĉiujn aliajn valoraĵojn oni jam pelis internen de la remparo antaŭ ol ili alvenis. Ĝenerale necesis agnoski, ke la kontraŭekspedicio ne estis aparte sukcesa, sed almenaŭ ĝi montris, ke ĉiu atako estos tuj venĝita.

Kaj ili reportis unu kaptiton: junan virinon. Mi ne scias, kial ŝi troviĝis ekster la remparo. La problemo estis tio, ke kaptinte ŝin, neniu sciis, kion fari pri ŝi. Iuj sugestis, ke Katumandos  kaj Rigandrika  tenu ŝin kiel sklavon, sed montriĝis, ke tiu ideo ne aparte entuziasmigas Rigandrika n. Finfine, oni donis ŝin al unu el la militistoj, kies edzino mortis lastatempe. Tiu postlasis al li kvar infanojn, sen kalkuli tiun, kiu mortis je la nasko, kaj li bezonis iun por prizorgi ilin kaj por estri lian hejmon.

Tasgj on kaj mi ekiris la sekvontan posttagmezon kun niaj gekuzoj por viziti la domaron, kiu estis celo de la rabatako. Ne estis multo por vidi, kiam ni alvenis. La konstruaĵoj restis sendifektaj, kaj ni seniluziiĝis, ke ili montras tiel malmultajn postsignojn de la dramaj okazaĵoj, kiuj disvolviĝis tie antaŭ nur du noktoj. La kadavroj de la viroj estis forigitaj, kaj ĉio preninda estis jam forportita. Ni vagis tra la senhomaj kabanoj kaj rigardis kun scivolo la malmultajn restintajn spurojn de la antaŭaj loĝantoj: unu-du rompitajn potojn, kelkajn kotajn ĉifonojn, pecon de ŝpinilo. Estis makulo antaŭ la pordo de unu el la kabanoj, kaj la pli junaj knabinoj insistis, ke temas pri sango, sed mi ne estis konvinkita. Cetere, ĝi povus same verŝajne montri la lokon, kie oni buĉis ŝafon, kiel tiun, kie oni mortigis homon.

Oni antaŭvidis, ke la Lugos anoj sendos duan rabobandon, por repagi nian kontraŭatakon. Dum la sekvantaj tagoj mi ofte rigardis suden al la montetoj, duonatendante ke mi vidos grupon de armitaj rajdantoj, kiuj subite aperos ĉe la horizonto. Ni ne maltrankviliĝis ĝis tiu grado, ke ni decidis konduki la brutojn al la vilaĝo, ĉar tion oni certe ne farus facilanime, sed la plenkreskuloj deĵoris laŭvice por gardostari dum la nokto. Tamen, la rabantoj ne revenis, kaj iom post iom oni rezignis pri la nokta gardado.

Mi vidis la kaptitinon unu fojon, plurajn monatojn poste, kiam mi iris al la vilaĝo pro iu komisio. En la momento kiam mi preterpasis, ŝi venis el unu el la grenejoj kun korbo en la mano. Ŝia aspekto havis nenion por aparte distingi ŝin de la aliaj junaj virinoj, krom eble la malkontenta mieno. Mi rigardis kun scivolo ŝian robon, kies desegno estis malsama ol tiu kiun ni normale uzis en nia vilaĝo, pro nekutima aranĝo de la koloraj strioj. Mi pensis, ke mi provos iam kopii ĝin.

ŝi eskapis post nelonge. Ŝi forŝteliĝis el sia kabano en nokto plenluna, dum ĉiuj dormis, kaj grimpis trans la remparon; estis malfacile grimpi la remparon, sed certe ne maleble, eĉ por graveda virino. Ŝi estis tute ne plu trovebla kiam oni malkovris ŝian mankon. Kompreneble oni serĉis ŝin, sed verŝajne ŝi intertempe jam atingis la sekurecon de la propra vilaĝo.

* * *

La rabatako forigis el niaj mensoj la malpli urĝan minacon de Karatakos , kiu intertempe instaliĝis en la eksa reĝlando de Verika , tuj oriente de nia propra lando. Cetere, eĉ se li planis atakon, malverŝajne li ekmoviĝos ĝis post la printempa semado. Alvenis la printempo sen raportoj, ke li pretigas armeon por marŝi kontraŭ nia popolo. Post la unuaj konvulsioj sekve de la morto de ilia patro, la filoj de Kunobelinos  iel sukcesis repaciĝi inter si. Ĉiu el ili jam elhakis sian propran teritorieton, kaj eĉ se nur provizore, ili ĉiuj trankvile okupiĝis pri la regado de siaj novaj reĝlandoj.

Antaŭ la somero alvenis la novaĵo, ke Verika  efektive fuĝis al Romo. Ni atendis dum multaj monatoj eventualan reagon de la romanoj, sed okazis nenio. Ŝajnis, ke ili ne intencas provi reinstali lin kiel reĝon nek puni Karatak on, kiu forigis unu el iliaj aliancanoj.

“Malplenajn, pufitajn vezikojn ni timas, ne homojn,” mia onklo grumblis, dum li diskutis la novaĵon kun mia patro, “kaj mi scias la veron de la situacio jam de multaj jaroj. De la junaĝo de Kunobelinos  ni atentas ĉiun paŝon pro timo inciti la romanojn. Nun Karatakos  forbalais ilian malgrandan etan pendaĵon, tiun Verika -n, kaj kion ili faris pri la afero? Nun mi diros al vi: ili faris nenion!”

Certe, mi ne memoris periodon en mia tuta vivo, kiam la minaco de Romo, se ĝi iam entute ekzistis, ŝajnis pli malproksima. Preskaŭ ĉiuj el la orientaj reĝlandoj estis nun en la manoj de la filoj de Kunobelinos , kaj malgraŭ ilia romeca eduko, estis evidente, ke neniu el ili pretas akcepti ordonojn de trans la maro. Fakte, ili eĉ faris ion, kion Kunobelinos  mem ne estus aŭdacinta fari dum sia vivo: ili ekspedis mesaĝiston al Romo por postuli ke oni resendu Verika n, por ke li submetiĝu al proceso. La viroj ridegis dum tuta vespero, kiam alvenis ĉi tiu informo. Kompreneble, la romanoj ne resendis Verika n, tamen estis klare al ĉiuj, ke kontraŭ tia rekta defio al ilia aŭtoritato, ili reagas nur per malplenaj blufoj. Tiuj imponegaj armeoj, pri kiuj ni tiom aŭdis, evidente ne kapablis organizi militekspedicion trans la maron.

Kiam la situacio iom post iom retrankviliĝis, mia patro kaj la aliaj viroj ne plu pasigis tiom da tempo ĉe la herbejo, kvankam la knaboj kaj junuloj ankoraŭ ŝatis iri tien en la posttagmezoj. Mi estis kontenta, ke la vivo renormaliĝis, kaj mi dediĉis min entuziasme al la ĉiutaga rutino. Sciante, ke post malmultaj jaroj mi devos mastrumi mian propran hejmon, mi faris konscian provon perfektigi miajn kapablojn. Mia patrino jam ekdonis al mi pli respondecan laboron, kiel hejti la fornon. Ankaŭ mia fratino Tasgj on estis kreskanta, kaj multaj el miaj antaŭaj taskoj estis transdonitaj al ŝi.

Mi pasigis multan tempon en la domaro de Svadva  por lerni la sekretojn de ŝia metio. Kiel emas okazi en tiaj situacioj, nun kiam mi faris ĝin regule, la laboro iĝis pli postula. Svadva  estis malpli indulga ol antaŭe, kaj mi vidis, ke ŝi havas de mi pli altajn atendojn ol kiam mi simple helpetis pro amuzo. Se Elvisa  kaj mi ne koncentriĝis pri nia tasko, tiel ke la tinkturaĵo superbolis aŭ tro sekiĝis, ŝi kolere riproĉis nin. Unu-du fojojn ŝi eĉ ekkaptis maldikan vergon, kiun oni uzis por peli la bovinojn, kaj sukcesis faligi sur nin plurajn pikajn vundetojn antaŭ ol ni eskapis eksteren al la korto. Mi ne prenis tion tre serioze. Mia patrino ja farus same.

Malrapide Svadva  ekmalkaŝis al mi siajn sekretajn sciojn. Ŝi jam komencis instrui al mi kelkajn el siaj malpli gravaj sorĉoj, kvankam mi suspektis, ke estas aliaj, kiujn ŝi retenas ankoraŭ. La sorĉoj estis en sia propra mistera lingvo, kun strangaj sensignifaj vortoj interplektitaj kun promesoj aŭ minacoj, per kiuj oni celis persvadi la plantojn elverŝi sian kaŝitan brilon en la tinkturon. Kelkajn sorĉojn oni devis flustri kiam oni plukis la planton, kaj aliajn oni ripetis dum la tinkturaĵo malrapide ekbolis.

La plej malfacila parto estis lerni rekoni la apartajn odorojn, kiujn eligis la tinkturaĵoj dum la fermentado. Svadva  bezonis nur malkovri la puton kaj rapide flareti, por aserti, “Ĝi bezonas plian tagon,” aŭ “Necesas kirli ĉi tiun”. Mi kliniĝis super la puto kun profunda enspiro, en vana provo rekapti la apartajn signojn, kiuj tiklis ŝian senteman nazon. Vidante tion, Svadva  ĉiam ridis kaj komentis, “La spiritoj defendu nin, ĉu vi volas tordi vian cerbon per la odoraĉo de tiu puto? Mi jam okupiĝis pri la tinkturoj en aĝo kiam mi ankoraŭ postĉasis mian patrinon por ŝia lakto, kaj vi ne lernos ĝin en unu tago – nek en unu monato.”

Dum ĉi tiu periodo, mi pli bone konatiĝis kun mia nova familio. Ĉiam plaĉis al mi mia estonta bopatro, Alaŭnos . Kiam li vizitis mian kabanon, li kutimis ŝerce inciti min kaj tiri miajn harplektaĵojn. Vidante lin en lia propra hejmo, tamen, mi konstatis ke kvankam li estas ĝenerale bonhumora, li traktas siajn proprajn infanojn sufiĉe severe. Ili ĉiam obeis lin tuje kaj senhezite.

Foje Belinos  revenis dum mi ĉeestis, kaj en tiuj okazoj li ĉiam venis por saluti min. Sed ĝenerale ni iom embarasiĝis kiam ni renkontiĝis, kaj ne sciis, kion diri inter ni. Troviĝis ankaŭ konfuza aro da pli aĝaj fratoj, bofratinoj, geonkloj, gekuzoj, nevoj kaj nevinoj, por ne mencii la pli junan fratinon de Elvisa , kiu naskiĝis ne longe post Tasgjos .

Ilia domaro estis pli granda ol la nia. Ĝi enhavis kvin kabanojn krom la bovinejo kaj aliaj konstruaĵoj. Mi kaj Belinos  devis ricevi novan kabanon, sed mankis libera spaco. Alaŭnos  intencis aldoni novan pecon ĉe unu fino de la korto. Tio postulos sufiĉe grandan laboron, ĉar necesos plilongigi la teraltaĵon ĉirkaŭ la domaro kaj planti sur ĝi novan heĝon. Tial Alaŭnos  ŝerce riproĉis min: “Kial mi serĉas tiom da ĝenoj kaj ĝemado, tion mi demandas min, por ke mi akceptu novan bofilinon en ĉi tiu momento? Jen mi, tute trankvila kaj kontenta, kiu povis senstreĉiĝi apud la fajro kaj trinki mian bieron. Por ne mencii la pagon: mi ankoraŭ ne transdonis ĝin, kaj ĝi pli ol sufiĉas, laŭ mi, por juna knabino kia vi.” Sed mi sciis, ke li ne parolas serioze. Mia patrino jam diris al mi, ke Svadva  estas tre kontenta pri mia laboro, eĉ se ŝi koleras de tempo al tempo.

Konsiderante ĉion, mi memoras tiun kaj la postan jaron kiel tre feliĉan periodon. Laŭŝajne forvaporiĝis la obtuzaj minacoj, kiuj maltrankviligis nin de tiom da jaroj, kaj mi sentis min libera por koncentriĝi pri la aferoj, kiuj vere interesis min. La kaŝita sciaro de Svadva  ĉiam pli entuziasmigis min, kaj vidante mian lernavidon, ŝi komencis malavare dividi kun mi siajn sekretojn.

Ankaŭ la amikeco kun Elvisa  donis al mi grandan plezuron. Ŝi iĝis preskaŭ kiel fratino, kio iom kompensis la fakton, ke mi neniam rilatis aparte bone kun mia vera fratino. Kaj krome, pli malrapide mi konatiĝis kun mia estonta edzo, tiel ke mi povis atendi mian edziniĝon kun sento de plaĉa anticipo anstataŭ kun maltrankvilo.

Kiam ajn mi memoras tiun periodon, ĉiam revenas al mi difinita posttagmezo en la frua somero, kiam mi eliris sola por serĉi kuirherbojn sub la heĝoj. Mi vidas min, kia mi tiam estis, kun la longaj ruĝaj harplektaĵoj, la flikita robo kaj la nudaj kruroj sunbrunaj. Estis tago de brila suno, kaj la aero kvazaŭ vibris pro la varmo. El la tuta ĉirkaŭaĵo atingis min la dormiga zumado de insektoj, dum mi promenis laŭ vojeto el sekiĝinta koto sub la alta heĝo. La longa herbo estis plena je floroj: flavaj gencianoj * , veronikoj, timiano kaj kloŝfloroj.

Ankaŭ en la kamparo apud Romo troviĝas floroj; multaj estas samaj kiel tiuj, kiujn mi kutimis vidi en mia propra lando. Sed ĉi tie la someroj estas pli longaj kaj varmaj; la suno ardas tagon post tago, kaj apenaŭ falas pluvo. Tiam malaperas la delikataj printempaj floroj, la herbo sekiĝas, kaj la verdo cedas al flavoj kaj brunoj. Kiam mi unue alvenis, mi sopiregis tiujn aliajn kolorojn: tiujn pli riĉajn, malhelajn verdojn, kiujn mi memoris el mia propra lando. Ili ne plu tiom mankas al mi kiom antaŭe, sed eĉ nun la memoro foje revenas, kaj en tiuj momentoj mi konstatas kun apenaŭ eltenebla intenseco, ke mi perdis ĉian esperon iam ajn revidi la montetojn kaj la herbejojn de mia infaneco.

DUA ĈAPITRO

Restis ankoraŭ unu jaro ĝis mia edziniĝo – mi jam preskaŭ atingis mian dekkvinan jaron – kiam alvenis la novaĵoj. Iun printempan posttagmezon, Kaljakos  iris al la herbejo, sed tre baldaŭ li reaperis, anhelante supren laŭ la deklivo kiu kondukis al nia domaro. Li iĝis lastatempe iom peza junulo, kiu jam ekprovis kreskigi siajn lipharojn, kaj post la kruta marŝo supren al la domaro gutoj de ŝvito videblis sur lia vizaĝo.

“Kie estas mia patro?” li demandis min abrupte.

“Ĉe la longa paŝtejo,” mi respondis same abrupte. Mi ne demandis, pri kio temas. Kaljakos  evidente ne intencis klarigi, do mi preferis atendi.

Nur kiam la tuta familio jam amasiĝis en la korto, Kaljakos  anoncis la novaĵon. “La romanoj estas transirontaj la maron,” li informis nin. “Ili kunmetas grandegan ŝiparon en Gaŭlujo.”

Aŭdante tion, mi frostotremis. Sed mi vidis, ke mia patro ne prenas la novaĵon tre serioze. “Ĉu finfine? Se ili esperas forigi Karatak on, ili trovos la aferon malpli facila ol ili imagas.”

“Tamen, estos bela afero por ni,” mia onklo diris. “Kun la romanoj ĉe lia dorso, mankos al li tempo por ĝeni nin ceterajn. Ĉu ni iru malsupren al la herbejo por aŭdi la novaĵojn? Restas ankoraŭ tempo ĝis la sunsubiro.”

Sed la tagoj kaj la monatoj pasis, kaj ni aŭdis nenion pli pri la roma ŝiparo. Laŭdire ĝi ankoraŭ ne ekvelis de Gaŭlujo. Intertempe, Karatakos  pretiĝis kontraŭ ĝia alveno. Li kunigis armeon, kiu jam staris preta, kaj observistoj deĵoris laŭlonge de la suda marbordo.

En la vesperoj, la viroj senĉese diskutis, kie la roma ŝiparo plej verŝajne albordiĝos. Estis eble, ke ĝi vidiĝos ie ajn laŭ la suda aŭ orienta bordoj, verŝajne tute malproksime de nia propra lando. Ili tamen estis en ĝenerala konsento, ke la ŝiparo verŝajne provos albordiĝi ĉe unu el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento. Tiuj frontis konstantan minacon pro la filoj de Kunobelinos , kaj sendube iliaj reĝoj kaj tribestroj bonvenigos la romanojn per entuziasma brakumo.

“Inter tiuj tribestroj estas kelkaj, kiuj atendas kaj tremas, atendante la tagon, kiam Karatakos  turnos sian rigardon al iliaj teritorioj,” mia onklo diris. “Nun ili finfine vidas la okazon por liberiĝi de li, kaj se venos la romanoj por fari la aferon, tiun helpon ili ne rifuzos.”

La printempo alproksimiĝis al fino, sed ankoraŭ la viroj revenadis de la herbejo sen novaj informoj. “Ĉu mi ne jam diris tion?” mia onklo komentis. “Ne sufiĉas Verika  por konvinki tiujn romanojn transiri la akvon. Kia bedaŭro por tiuj, kiuj atendadas de monatoj por ekvidi tiun faman ŝiparegon, pri kiu ni tiom aŭdis. Ili maltrafis la semadon, kaj ankaŭ la naskadon de la ŝafidoj: ĉio pro nenio.”

Post la unua ŝoko pro la informo ke la romanoj planas transiri la maron, mi konstatis ke tute ne praviĝis tiom da timo. Morimanos  ofte rakontis al ni pri la alia fojo, kiam roma ŝiparo albordiĝis en unu el la sudaj reĝlandoj. Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj, tre longe eĉ antaŭ la naskiĝo de mia avino. Kaj temis pri tiel granda katastrofo por la romanoj, ke ili neniam plu revenis.

Grandega ŝiparo transiris el Gaŭlujo, gvidata de la roma komandanto en lia propra ŝipo. Tiuj miloj da ŝipoj estis terura vidindaĵo, Morimanos  rakontis al ni, kiam unue ekvidis ilin la tribestroj, kiuj atendis por renkonti ilin ĉe la bordo. Jen larĝaj plataj ŝipoj, jen longaj maldikaj rapidaj ŝipoj, jen altaj ŝipoj kun rektaj flankoj, kun grandaj kvadrataj svingiĝantaj veloj, kaj vico post vico da longegaj poluritaj remiloj.

Kiam tiu ŝiparo ekaperis ĉe la horizonto, ĉiuj tribestroj sur la bordo malkuraĝiĝis; nek troviĝis militestro, kiu ne konsterniĝis kaj tremis. Vidante, ke ili ne sufiĉas por kontraŭstari tiel multenombran soldataron, ili retiriĝis en la arbarojn, tiel ke tiu grandioza armeo povis trankvile albordiĝi. En la unua tago la roma armeo disvagis tra la kampoj; ĝi rabis kaj bruligis kaj detruis. Sed la romanoj kaptis neniun, nek ili trovis manĝaĵojn por tiu vasta armeo, ĉar la vilaĝanoj kaŝis sin kaj siajn brutarojn en la arbaroj.

Dum la romanoj okupis sin per ŝtelado kaj rabado, la druidoj vokis grandegan ŝtormon, kiu skuis kaj ĵetis iliajn ŝipojn sur la sablon kvazaŭ malplenajn konkojn. El tiuj miloj da ŝipoj, restis eĉ ne unu sendifekta. Iliaj tabuloj elsaltis, tordiĝis la boltoj, la veloj ŝiriĝis, la ŝnuroj implikiĝis, la ferdekoj pleniĝis per akvo, kaj ili estis tiom batitaj kaj draŝitaj kaj frakasitaj kaj rompitaj, ke ŝajnis maleble trovi manieron reporti ĉiujn homojn trans la maron al Gaŭlujo.

La romanoj rapidis al la bordo por ripari siajn disrompitajn ŝipojn, kaj intertempe la tribestroj de la sudaj reĝlandoj kunigis grandan armeon. Ili elektis unu solan gvidanton, kaj ĉiuj tribestroj konsentis sekvi lin. Tiu estis Kasivelaŭnos , kiu ne havis egalulon kiam temis pri heroaĵoj kaj ruzaj artifikoj. Li estis la praavo de la reĝo Kunobelinos .

Kasivelaŭnos  sendis gvatistojn por spioni la romanojn dum ili okupiĝis pri siaj ŝipoj, kaj por reporti sciigon pri ĉio kion ili faras. Tiam li konsultis siajn druidojn, kaj ili konsilis, ke li evitu fronti la romanojn rekte sur la batalkampo. Ĉar kiam la romanoj marŝas al batalo sur vasta ebenaĵo, malmultaj estas la armeoj, kiuj kapablas rezisti ilin. Anstataŭe, la druidoj rekomendis al Kasivelaŭnos , ke li turmentu la romanojn dum ili tranĉas vojon tra la arbaroj kaj marĉoj. Ili ne konas la terenon, kaj krome, ili havas unu ĉefan malfortecon: en ĉiuj momentoj devas gvidi ilin ilia komandanto. Sen lia signalo, ili eĉ ne elingigos glavon. Sed se oni sukcesos trafi ilin per surprizatako, tiel ke ili ne havos tempon por alpreni siajn batalpoziciojn, ili diskuros en konfuzo kiel ŝafaro atakata de lupoj.

Tiel la druidoj konsilis Kasivelaŭn on, kaj tiel li faris. Kiam li trovis bandon de romanoj, kiuj vagis tro malproksime de sia kompanio, liaj militistoj pikis kaj incitis ilin kiel vespoj kiuj ĝenas dormeman virbovon. Foje Kasivelaŭnos  instigis siajn homojn al ruza trompo: kredigante, ke ili forkuras, ili kondukis la soldatojn al danĝeraj irejoj tra la marĉoj aŭ embuskis ilin en tiuj lokoj, kie la arboj dense kreskis apud la vojo. Konante ĉiujn sekretajn vojetojn tra la arbaroj, ili povis ataki la romajn trupojn subite de la flanko, tiel ke parto restu fortranĉita de siaj kamaradoj. Baldaŭ la romanoj timis moviĝi krom en grandaj grupoj.

Jam pasis la somermezo, kaj la roma komandanto vidis, ke li gajnis neniom per sia vojaĝo trans la maron, sed li multon perdis. Kaj la druidoj informis Kasivelaŭn on, ke se li sukcesos reteni la romanojn ĝis la aŭtuno, ili reiros kun malplenaj manoj al Gaŭlujo, ĉar eĉ detruinte ĉiujn vilaĝojn, ili ankoraŭ ne trovis sufiĉajn brutojn kaj grenon por nutri sian armeon dum la vintro. Ili diris al li, ke nur unu aferon li devas timi: la perfidon.

Kaj tiel estis. Kasivelaŭnos  havis multajn malamikojn en la apudaj reĝlandoj, ĉar la aliaj tribestroj timis lin, kaj ne malmultaj estis tiuj, kiuj volonte liberiĝus de li. Kelkaj faris interkonsenton kun la roma armeo laŭ kiu ili provizos grenon, kaj eĉ pli: ili montris la sekretajn vojojn, kiuj kondukis tra la arbaroj kaj marĉoj al la fortikaĵo de Kasivelaŭnos . Tiel okazis, ke lia fortikaĵo estis kaptita, kun ĉiuj brutoj kiuj estis arigitaj interne.

Sed eĉ tiam Kasivelaŭnos  sukcesis trompi la romanojn. Neniu povis egali lin, kiam temis pri ruzaĵoj kaj lerta mensogado. Li intertraktis kun ili kaj promesis sendi ostaĝojn kaj tributon al Romo. Tiu traktaĵo estis rapide preta, kaj la roma komandanto ne atendis por poluri la nodojn kaj nitojn. Li enŝtopis siajn homojn en la ŝipojn, kaj reportis la tutan bandon al Gaŭlujo en unu sola nokto. Kaj kiam temis pri la ostaĝoj kaj tributo: ili neniam estis senditaj, nek iam ajn revenis romano por postuli ilin.

Ĉi tiun rakonton ni ripetis kaj reripetis dum tiuj monatoj, kiam ni atendis sciigon pri la roma ŝiparo. Mia onklo laŭte esprimis sian malaltan opinion pri la afero: “Ĉu mi ne diris la tutan tempon, ke temas pri stultaĵo? La romanoj ja estas malsaĝaj, sed ne tiom malsaĝaj ke ili volas veni ĉi tien, sciante ke armeo atendas ĉe la bordo por bonvenigi ilin. Kaj cetere, ne vivas tiu reĝo, kiu posedas sufiĉajn ŝipojn por transporti tutan armeon en unu fojo.”

Belteno estis longe pasinta, kiam ni finfine aŭdis, kio okazis. Mia onklo pravis: la roma ŝiparo efektive ne ekveturos. La soldatoj timis, kaj ili rifuzis eniri la ŝipojn. Komercistoj portis la novaĵojn el Gaŭlujo, kaj nun la armeo de Karatakos  jam disiĝis. La armeanoj estis maltrankvilaj pro siaj neprizorgataj kampoj, kaj ili senpacience diskuris por reatingi siajn vilaĝojn kaj domarojn.

* * *

La greno jam staris alte en la kampoj, kiam ni aŭdis ke la roma armeo tamen transvenis la maron. Ĝi aperis tiel senaverte, ke Karatakos  tute ne provis malhelpi ĝian albordiĝon. Li lasis la romanojn komplete liberaj, dum li haste rekunigis sian armeon. Intertempe, kelkaj el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento decidis intertrakti. Kiel mia patro antaŭvidis, iliaj tribestroj jam enuis pri Karatakos  kaj liaj kverelemaj fratoj, kaj volonte malfermis al la roma armeo vojon tra sia teritorio.

Post nelonge ni aŭdis, ke la armeo de Karatakos  renkontiĝis kun la romaj trupoj. Sed la batalo finiĝis malbone por li, kaj li estis devigata retreti. Tamen la afero ankoraŭ apenaŭ komenciĝis, kaj mi vidis, ke neniu taksas ĉi tiun unuan malvenkon tro serioza. Karatakos  ankoraŭ ne havis tempon por kunmeti sian plenan armeon, kaj krome li ne povis renkonti la romanojn en loko, kiun li mem elektis. Ĉiuj viroj opiniis, ke kiam li estos retiriĝinta al pli taŭga ejo, li returnos sin por fronti la romanojn denove – kaj ĉi-foje li dishakegos ilin.

Nur kelkajn tagojn poste alvenis surpriza novaĵo. Ankaŭ la frato de Karatakos , Togodumnos , marŝas kontraŭ la romanoj. La du fratoj ne havis aparte bonan rilaton, sed ŝajne ili decidis, almenaŭ provizore, enterigi siajn kverelojn. La informo, ke Togodumnos  planas elrampi el la mola kokono kiu ĉirkaŭvolvas lin de tiom da jaroj, instigis mian onklon al kelkaj el siaj plej mordaj komentoj. “Kio donis al li la ideon, ke li ekportu armilojn: tia homo, kia iĝis pli grasa kaj mola ol barelo da sebo? Li rompos la dorson de sia ĉevalo per sia pezo, aŭ eble krevos la radoj de lia batalĉaro.” Kaj verŝajne mia onklo prave suspektis, ke Togodumnos  ne senkoste ĝuis tiujn longajn jarojn de neniofarado, ĉar baldaŭ alvenis la novaĵo, ke ankaŭ li, kiel la frato, devis retreti.

Sed ĉiuj komprenis, ke ĝis nun temas nur pri enkonduka skermado. La du fratoj ankoraŭ batalis unuope. Kuniginte siajn fortojn, ili certe komandos duoble tiom da homoj, kiom la romanoj. Kaj konante pli bone la terenon, ili sen grandaj penoj sukcesos repeli la invadantojn al iliaj ŝipoj.

Dum tiu periodo, Katumandos  kaj Rigandrika  regule sendis homojn al la amikaj vilaĝoj ĉe nia sudo, kaj en preskaŭ ĉiu tria aŭ kvara tago unu el ili regalopis supren laŭ la rivero, por reporti al ni sciigojn pri tio kio okazis nur kelkajn tagojn pli frue. La novaĵoj vojaĝis laŭ nekutima rapideco en tiu periodo: ili vaste disflugis inter unu vilaĝo kaj la posta tra ĉiuj sudaj reĝlandoj. La konstanta alfluo de novaĵoj nervigis nin ĉiujn. Ni ne kutimis je tiom da ekscitaj okazaĵoj en tiel mallonga tempo. Apenaŭ la viroj komencis primaĉi unu raporton dum siaj vesperaj kunsidoj ĉe la fajro kiam alvenis la posta, kiu forpuŝis la unuan antaŭ ol oni havis tempon plene ensorbi ĝin.

Pro ekscito mi ne povis koncentriĝi je miaj taskoj, kaj dum mi laboris en la domaro mi konstante rigardis malsupren al la valo. Mi atendadis en ĉiu ajn momento vidi ĉevalon kun nova mesaĝisto. Finfine mia patrino perdis paciencon. “Kio estas al vi, ke vi strabas eksteren dudek fojojn tage, kvazaŭ vi vidus la reĝon Karatakos  skuiĝi supren en batalĉaro, aŭ eble eĉ la romanojn mem, unu post la alia kiel marŝantajn arbojn? La viroj martelas truon en via kranio: ili parolas, parolas, la tutan tagon anstataŭ okupiĝi pri la fojnado, kaj se ne temas pri Karatakos , temas pri Togodumnos . Okazas kruelaj aferoj en aliaj landoj, tio estas vera, sed ili ne koncernas nin, kaj ni esperu ke ili neniam venos pli proksimen ol ili troviĝas nun.”

En tiu periodo, ni ne plene komprenis kion volas la romanoj, sed ni ankoraŭ kredis, ke tio koncernas nur Karatak on. Ni supozis, ke la roma reĝo sendis siajn soldatojn por forigi lin kaj restarigi Verika n, aŭ, pli verŝajne, por anstataŭigi lin per alia amika reĝo. Tamen, estis maltrankviliga konstato, ke roma armeo nun troviĝas niaflanke de la maro, kiu ĝis nun ŝajnis netransirebla barilo protektanta la sudajn reĝlandojn kontraŭ ekstera atako. Estis vere, ke la romanoj estas tre malproksimaj de nia lando, sed tamen ni ĉiuj fartos pli trankvile kiam ili finos tion, kion ili volas fari, kaj reiros trans la akvon al sia ĝusta loko.

Konsternis nin ankaŭ tio, ke tiom da tribestroj en teritorioj proksimaj al la nia, decidis alianciĝi kun ili. Mi memoras la tagon, kiam alvenis la onidiro, ke la Dobonoj sendis sekretajn mesaĝojn al la roma generalo kun promeso subteni lin.

“Estas facile kompreni, kion ili havas en la menso,” mia patro diris, dum li sidis kun mia onklo kaj Alaŭnos  en nia malluma kabano. Estis varmeta vespero, kaj ili lasis la fajron preskaŭ estingiĝi. “De kiam Karatakos  distranĉis ilian reĝlandon en du partojn, li ne plu serĉu tie siajn amikojn. Se li petos ilian helpon, ili sendos al li klingon por tranĉi la propran gorĝon.”

Mia onklo konsentis. “Ili scias, ke li estas tro okupata pro la romanoj por malŝpari tempon pri ili. Ili volas liberiĝi de Karatakos , kaj ili dankos iun ajn, kiu faros tion por ili.”

“En tiu kazo la venontan reĝon donos al ili la romanoj,” mia patro diris, “kaj jen malfeliĉa fino por homoj, kiuj fieris mem elekti sian reĝon antaŭ ne tiom da tempo.”

“Kaj kia reĝo estos tiu,” mia onklo aldonis, “kiu obeos ordonojn el trans la maro? Kion oni povus diri pri viro, kiu aĉetus sian reĝecon je tia prezo?”

“Estas nur ĝuste, ke reĝo intertraktu,” Alaŭnos  diris. “Kaj sagaca reĝo faros tion kun alia pli forta ol li mem: kun iu kiu havas longan brakon por helpi lin kiam tio necesos. Tio estas saĝa, kaj tio estas ĝusta. Neniu malestimas reĝon aŭ tribestron, kiu rigardas ĉirkaŭe por trovi siajn amikojn.”

Mia onklo saltis de sia sidloko, frapante sian kapon kontraŭ bierfelo, kiu pendis de la trabo tuj supre. “Kio estas al vi,” li kriis, dum lia vizaĝo ruĝiĝis pro kolero, “ke vi sidas trankvile kaj komforte apud nia fajro por diri al ni, ke estas ĝuste kaj estas dece intertrakti kun bando da razitaj fremduloj?”

Mia patro, kiel la pli aĝa, repuŝis sian kolereman fraton al lia loko, kaj mem ekstaris por fronti Alaŭn on. “Jen, aŭskultu kion mi volas diri al vi. Estas unu afero intertrakti kun tribestro, kiun oni konas kaj respektas: kun iu, kiu subtenos onin en ĉiuj okazoj. Alia afero estas trakti kun fremduloj: kun homoj, kiujn oni ne konas, kiujn oni ne povas fidi, kiuj eniris la aferon pro siaj propraj motivoj, kaj pri kiuj oni ne certas, ke ili ne rompos sian vorton en iu ajn momento. Kaj kiom valoras tia helpo, kian oni ricevas kontraŭ pago de feloj kaj seka viando, kvazaŭ oni marĉandaĉus pri varoj ĉe la vosto de ĉarego? Prefere la ĉielo falu, antaŭ ol ni vidu Katumand on fari tian traktaĵon.”

* * *

Ne longe antaŭ la rikoltado, ni aŭdis pri granda batalo ĉe rivero. Karatakos  kaj Togodumnos  finfine unuigis siajn armeojn, kaj renkontis la romanojn en batalo kiu daŭris du tagojn. La raportoj, kiuj atingis nin, ne estis tre klaraj. Ŝajne la du fratoj volis alfronti la romanojn ĉe larĝa rivero ie en unu el la orientaj reĝlandoj. Sed la romanoj sukcesis transiri, kaj nun impetadis antaŭen al la interno de la teritorio regata de Togodumnos . Laŭdire ili trompis Karatakon kaj Togodumn on per tio, ke ili kontraŭbatalis ilian armeon en unu loko, dum iliaj trupoj sekrete svarmis trans la riveron ĉe alia punkto pli supre.

Tiu novaĵo sufiĉe konsternis nin. Ĝis tiu momento, ni ĉiam kredis, ke la unuiĝintaj fortoj de la Kunobelin idoj sufiĉos por haltigi la romanojn. Ilia armeo estis pli granda kaj ili konis la terenon. Cetere, ili luktis por defendi la proprajn landojn, dum la romanoj troviĝis malproksime de sia hejmo en fremda lando, kiu signifis al ili neniom. Kaj tamen sukcesis la romanoj, dum Karatakos  kaj Togodumnos  retretis.

“Nur per trompo ili transiris tiun riveron,” mia onklo diris, “kaj per trompo, kiun bezonus neniu vera militisto, kiu fidus la forton de siaj propraj brakoj. Se ili havus verajn batalantojn, ili estus frontintaj la armeon de Karatakos  vizaĝ-al-vizaĝe. Ili ne bezonus ŝteliri malantaŭ iliaj dorsoj.”

“Nu, ili rekte frontos ilin la venontan fojon,” mia patro diris, “kaj tiam ni vidos, kiel ili fartos, kun siaj ordonoj kaj siaj trumpetosignaloj. Ili devos transiri ankoraŭ unu riveron por atingi la fortikaĵon de Kamulos , kaj ili ne povos uzi la saman ruzaĵon duafoje.”

“Ĝuste tiel,” mia onklo konsentis, “kaj temas pri timiga loko, laŭ tio kion mi aŭdis, kun koto kaj marĉoj ĉie en la du flankoj, kaj la profunda malhela akvo kiu kirliĝas ĉirkaŭe. Se la romanoj ne scios kiel alparoli la riveron per la ĝustaj vortoj, ili enmarĉiĝos ĝis la kolo, kaj la homoj de Karatakos  ne bezonos eĉ tuŝi ilin.”

Do ni atendis maltrankvile dum la tagoj pasis. Certe la Kunobelin idoj ne estis aparte ŝatataj de mia popolo, kaj neniu en nia teritorio estis sendinta al ili helpon kontraŭ la invadintoj. Tamen, vekis malagrablan senton la konstato, ke la romanoj puŝiĝas ĉiam pli internen. Ŝajnis, ke ili celas la fortikaĵon de Kamulos , la plej grandan urbon en la reĝlando de Togodumnos . Mi ofte aŭdis grandiozajn priskribojn pri tiu fortikaĵo: ĝi estis preskaŭ nevenkebla, ĉar protektis ĝin parte masivaj remparoj, parte akvo kaj marĉoj.

Baldaŭ alvenis la novaĵo, ke la roma armeo transiris ankaŭ la duan riveron, kaj nun restis neniu malhelpo, por ke ĝi marŝu rekte al la fortikaĵo de Kamulos . Togodumnos  estis morta, kaj Karatakos  mem fuĝis. Multaj el liaj tribestroj kaj militistoj akompanis lin, kaj venis sciigoj, ke ili nun moviĝas okcidenten. Oni diris, ke Karatakos  planas kunmeti novan armeon en la okcidentaj reĝlandoj. La druidoj estis tre potencaj en tiu regiono, kaj se ili konsentus subteni lin, li ricevus tiom da batalantoj, kiom li bezonas. Kiam temis pri la homoj, kiuj konsistigis la plej grandan parton de lia batalforto en la oriento, la plejmulto el ili jam fuĝis kun siaj familioj al la marĉoj aŭ la arbaroj. Neniu restis por kontraŭstari la romanojn, kiuj trankvile povis forporti la grenon kaj venĝi sin kontraŭ la senhomaj vilaĝoj.

Sed evidente, ĉio ĉi okazis en landoj malproksimaj, kaj intertempe okupis nin pli urĝaj aferoj. Pro la fojnado kaj la rikoltado, tiu estis la plej laborplena periodo de la jaro, kaj estis senutile tro multe pensi pri tio, kio okazas en aliaj landoj. Mia patrino naskis novan bebon en la fino de la antaŭa vintro, kaj ŝi pli ol kutime bezonis mian helpon. Sed mi ankoraŭ kuradis al la domaro de Svadva , kiam ajn tio eblis, por kunlabori ĉe la farado de tinkturoj. Pripensante la aferon nun, ŝajnas strange rakonti, ke ni pluokupiĝis pri la tinkturoj en tia situacio. Sed ni ne povis antaŭvidi la finon, do intertempe ni daŭrigis nian kutiman laboron, same kiel ni farus, se la romanoj restus trankvile ĉe sia propra flanko de la maro.

Estis familio en la vilaĝo, kiu interesiĝis pri Elvisa  por sia dua filo. Alaŭnos  amikiĝis kun la patro dum sia posttagmeza ekzerciĝado ĉe la herbejo. Mi sciis, ke Elvisa  havas miksitajn sentojn. Efektive venis la momento ekpensi pri la geedziĝo, kaj kiam junulino en nia vilaĝo atingis sian dekkvinan aŭ deksesan jaron, ŝi komencis maltrankviliĝi, se ne aperis propono. Aliflanke, neniu volas adiaŭi siajn hejmon kaj familion por ekloĝi ĉe homoj, kiujn oni apenaŭ konas. Tamen, la anoj de la alia familio ne jam alvenis por diskuti la kondiĉojn. Dum la romanoj ankoraŭ vagis libere tra la sudaj reĝlandoj, estis malfacile koncentriĝi pri planoj por la estonteco.

Nia tuja zorgo estis la rikolto. La lasta duonmonato estis ĉiam nerviga tempo, kiam ni atendis la maturiĝon de la greno kaj rigardadis la ĉielon, timante ŝtormojn. Sufiĉus peza pluvo en tiu periodo por detrui grandan parton de la grenoprovizo por la venonta jaro en unu sola mateno. Bonŝance la vetero restis bona, krom fojaj pluvetoj, kaj dum multaj tagoj komplete okupis nin la tasko rikolti la milojn kaj milegojn da maturaj spikoj. Ĉiu en la domaro partoprenis, eĉ mia frateto Makaros , kiu estis nun proksimume kvarjara. Miaj patrino kaj onklino laboris ĉiu kun bebo pendanta en ŝalo de la ŝultro, aŭ kelkfoje ili sternis tukon sur la grundo kaj lasis tie la du infanojn por ruliĝeti nudaj sub la varmeta suno.

Enportinte la tritikon ni povis iom senstreĉiĝi, kvankam la pajlo ankoraŭ staris en la kampoj. Tion ni intencis prizorgi poste. Intertempe, ni ekokupiĝis pri la hordeo. Kaj ĝuste en tiu periodo, ne longe antaŭ la somerfino, ni vidis mesaĝiston pene supreniri la krutan deklivon al la vilaĝo.

Poste en tiu sama tago, nevo de Isarninos  venis al nia domaro. Tuj kiam ni vidis lin transsalti la riveron per la ŝtonegoj, ni sciis, ke temas pri urĝa novaĵo. Nur tial Isarninos  sendus lin. La lasta fojo, kiam li sendis al ni apartan sciigon, estis post la atako de tiuj brutorabistoj, kiuj venis riversupren de Lugos -kresto antaŭ tri vintroj.

Mia patro malsupreniris la deklivon por renkonti la junulon. Ni ĉiuj staris ekster la heĝo kaj maltrankvile rigardis ilin interparoli. Ni vidis la palan vizaĝon de la junulo, dum li respondis la demandojn de mia patro. La interparolo ŝajnis tre longa, sed finfine li turnis sin por reiri, dum mia patro venis supren al la domaro.

“Tiu mesaĝisto estis el Lugos -kresto,” li informis nin. “romanoj eniris nian teritorion.”

Do, jen ĝi okazis. Jen la novaĵoj, kiujn ni atendadis de tiom da monatoj, samtempe insistante, ke ĉi tio ne koncernas nin. Strange, mi ne sentis timon, nur grandan internan kvieton, kvazaŭ mi estus senigita je ĉia emocio. Efektive, ŝajnis al mi pli rimarkinde, ke la mesaĝiston sendis al ni la Lugos anoj, kiuj neniam redonis la homojn, kiujn ili kaptis dum la rabekspedicio. Sed dum mi pripensis ĉion ĉi, mia patro klarigis la situacion. Granda kompanio da romaj soldatoj alvenis senaverte en la teritorion de nia popolo, kaj jam ruinigis plurajn urbojn kaj vilaĝojn proksime al la marbordo. Ili venis de la maro, kaj marŝis sufiĉan distancon al la interno antaŭ ol la loĝantoj eĉ konstatis kio okazas. Plurajn vilaĝojn ili trafis per surpriza atako, kaj tiuj falis postsovaĝa sed mallongedaŭra provo defendi sin.

La romanoj intertempe konstruis por si fortikaĵon en la sudo, kaj pasigis sian tempon serĉante provizojn kaj rabante la lokajn kamparanojn. Oni atendis, ke ili baldaŭ provos translokiĝi riversupren. Tio signifis, ke ili verŝajne alvenos post nelonge ĉe la malgranda grupo de vilaĝoj arigitaj ĉirkaŭ Lugos -kresto. Kaj post Lugos -kresto sekvos niaj kvar vilaĝoj. La popolo de Lugos  jam haste preparis sin kontraŭ atako, kaj sendis al ni sian mesaĝiston kun pacpropono kaj promeso kompensi la lastan rabatakon. La detalojn necesos pritrakti poste, ĉar la situacio estis tro urĝa por perdi tempon. La Lugos anoj petis nin sendi kiel eble plej multe da homoj por helpi ilin defendi sian vilaĝon.

La viroj dediĉis la ceteran parton de la tago al la necesaj preparoj, kaj la postan matenon ili ekiris. Ni virinoj akompanis ilin trans la riveron, kie grandega kompanio amasiĝis sur la malpli altaj deklivoj sub la vilaĝo. Pro la aliĝo de la viroj el la aliaj tri komunumoj, troviĝis tie pluraj centoj da homoj. Neniam antaŭe mi vidis tiel grandan batalantaron kuniĝintan en unu sola loko, kaj imponegis min la vido de tiuj centoj da armitaj viroj, ĉiuj portantaj siajn plej brilkolorajn vestojn. Multaj el ili havis tinkturitan hararon, hirtigitan kiel la pikiloj sur erinaco. Estis malfacile imagi, ke la romanoj ne estos same imponataj, kiam ili vidos alproksimiĝi tiel grandiozan kaj multekoloran kompanion.

Dum ioma tempo ĉiuj ĉirkaŭvagis en konfuzo, kaj neniu ŝajnis tute certa, kio devas okazi. La afero iom similis Beltenon pro la homoj kiuj serĉis siajn parencojn kaj geamikojn inter la amaso, kvankam en ĉi tiu okazo, evidente, ĉeestis malmultaj virinoj el la aliaj tri vilaĝoj. Finfine la kompanio iel sukcesis organiziĝi kiel longa, malregula kolumno kaj pretigis sin por ekmarŝi malsupren laŭ la rivero. Estis gvidontaj ĝin surĉevale Dumnovalos  kaj du aliaj druidoj. Post ili venis Katumandos  kaj la tribestroj de la aliaj vilaĝoj sekvataj de siaj militistoj. Troviĝis ankaŭ Kunignos  en sia batalĉaro, kaj ni sentis fieron, kiam ni vidis Atepil on, kiu staris apud li kiel unu el la plej antaŭaj anoj de la kolumno. Unu viro portis altan trumpeton kun longa kolo, kiu serpentis supren kaj finiĝis per bronza kapo en la formo de gapanta apro. Sed tio, kio vere entuziasmigis min, estis vidi du virinojn, kiuj prenis sian lokon inter la militistoj. Ili estis fratinoj: ambaŭ estis filinoj de la tribestro en unu el la aliaj vilaĝoj. Mi ofte aŭdis, ke ili scias batali kiel viroj, sed neniam antaŭe mi havis okazon vidi ilin en ilia armilaro. Ili portis glavojn kaj ŝildojn, kaj iliaj longaj haroj pendis malplektitaj, precize kiel tiuj de la reĝino en mia preferata rakonto. Malantaŭ la militistoj sekvis la restantaj viroj, aŭ surĉevale se ili posedis ĉevalon, aŭ piede. La virinoj kaj infanoj el nia vilaĝo marŝis apude. Antaŭ ĉiuj, kiel kutime, venis Dumna , kiu gestadis kaj babiletis al si mem.

La viroj el niaj du domaroj trovis sian lokon en la ĉefa parto de la kolumno. Estis miaj patro kaj onklo, Kaljakos , Alaŭnos  kun siaj fratoj kaj filoj, kaj kompreneble, Belinos . Ni akompanis ilin ĝis la kurbo de la rivero, kie la plejmulto de la virinoj returnis sin. Niaj viroj brakumis nin, kaj tiam fiermiene plumarŝis; ili aspektis kvazaŭ ili jam pensas nur pri la venonta batalo. Ni staris por rigardi ilin ankoraŭ unu momenton antaŭ ol malrapide reiri kun la aliaj virinoj.

De la pli alta grundo de nia domaro, oni povis vidi la vojeton kiu trairis la valon apud la rivero. Alveninte hejmen, ni iris ĉirkaŭ la ekstera flanko de la heĝo por rigardi lastan fojon la kompanion, ankoraŭ gvidatan de unuopa malgranda figuro.

“Tiu Dumna ,” mia patrino komentis. “Ĉu ŝi iros kun ili la tutan vojon ĝis Lugos -kresto?”

“Mi neniam aŭdis, ke ŝi kaŭzas malbonon,” mia onklino respondis. Tiam ni reiris al nia laboro.

En tiu sama nokto vekis nin la hundoj, kiuj bojegis en la korto. “Aŭskultu ilin,” mia patrino diris. “Venis iu, kiun ili konas.” Mi vidis ŝian malhelan figuron leviĝi kaj transiri la ĉambron al la ardantaj restaĵoj de la fajro. Dum ŝi ankoraŭ klopodis spire revigligi la flamojn, iu tiris flanken la felon, kiu kovris la pordon.

“Estas mi,” diris la voĉo de mia patro.

“Ĉu vi revenas tiel malfrue?” mia patrino kriis. “Certe temis pri grandega batalo hodiaŭ.” Ankaŭ Tasgj on nun vekiĝis, sed Makaros  kaj la bebo ankoraŭ dormis trankvile.

Mia patro brakumis nin. “La batalo jam finiĝis eĉ antaŭ ol ni atingis Lugos -kreston,” li diris. “Donu al mi kelkajn buŝoplenojn por manĝi.”

Mi palpe serĉis per la malforta lumo, kaj sukcesis trovi iom da pano kaj fromaĝo. Nur finmanĝinte, mia patro rakontis, kio okazis.

“Ni marŝis laŭ la rivero kun tiu frenezulino, Dumna , kiu saltis kaj saltetis la tutan vojon antaŭ ni, kiel muŝo ĉe fadeno. Ĉiu homo povas vidi la nigran malbonŝancon, kiu rikanas ĉirkaŭ ŝia kapo, kaj estis ŝi, kiu misigis nin. Se mi nur scius, kial Dumnovalos  eltenas ŝiajn stultaĵojn, anstataŭ platigi ŝin kiel ranon sub radego. Nu, ni marŝis ĝis post la tagmezo, kaj ni preskaŭ atingis Lugos -kreston, kiam revenis tiu mesaĝisto galope.”

“Kiu mesaĝisto?” mia patrino demandis. “Ĉu tiu ulo, kiu venis hieraŭ?”

“Mi ne aŭdis, ke troviĝas aliaj mesaĝistoj en ĉi tiu regiono. Pli frue en la tago li galopis antaŭen, sed nun li revenis kun vizaĝo pli griza ol la dorso de maljuna ŝafino. Kiam li vidis nin, li svingis siajn brakojn kiel frenezulo kaj kriis, ‘Estas tro malfrue! Reiru! La romanoj jam detruis la vilaĝon!’

“Do, la druidoj kaj tribestroj ekmurmuris inter si, kaj ili decidis sendi iun por kontroli, ĉu estas vero en la afero. Kvankam estis evidente al ĉiuj ke la ulo ne mensogis, precipe se oni vidis lian vizaĝon. Kaj cetere, ne havus sencon, porti nin la tutan vojon por nenio. Do jen ni devis kaŝi nin en la arbaretoj kaj fosaĵoj preskaŭ ĝis la suno subiris. Finfine revenis Kunignos  – lin oni sendis – sed li ne havis multon por aldoni. La remparo ĉirkaŭ tiu vilaĝo superrigardas la tutan valon, kaj apenaŭ hundo povus ĉasi leporon laŭ la monteto, sen ke oni vidu ĝin de supre. Do li havis problemon por alproksimiĝi, kaj li devis rampi inter la arbustoj kaj la rokoj – tion li diris – atendante ĉiumomente aŭdi alarmkrion en la vilaĝo. Sed unu aferon li vidis klare kaj certe: li diris ke parto de la remparo estis faligita ĉe la suda flanko.”

“Sed kiel eblas?” mia patrino demandis. “Remparo estas grandega, masiva aĵo. Oni ne povas simple faligi ĝin tiel, kvazaŭ pajlan tegmenton kiun forblovus la vento.”

“Povas esti, sed li diris, ke ĝi estis tute malkonstruita, kun grandegaj ŝtonoj rulitaj laŭ la monteto. Certe necesis duoncento da homoj por fari tion. Tiam li vidis aron da fremdaj homoj, kiuj marŝis supren ĝis la pordego, trankvilaj kvazaŭ ĉe la propra hejmo. Li diris, ke iliaj armiloj similis nenion, kion li iam ajn vidis. Kaj li trovis bruligitan domaron.”

“Bruligitan domaron?” mia patrino interrompis. “Mankis tie la homoj, laŭ mia imago.”

“Certe mankis la homoj, kaj la cindroj estis ankoraŭ varmaj, kun la vento kiu disblovis ilin ĉirkaŭ la korto. Ankaŭ la brutaro mankis. Do li revenis al ni. Kaj tiam... nu, estas malfacile scii, kion fari en tia situacio: kun la romanoj ĉe la pinto, dum ni devis ŝteliĝi inter la montetoj sub la luno. Do ni reiris. Ni trovis unu-du aliajn homojn laŭ la vojo, kiuj vagis tra la kampoj kiel perditaj ŝafoj. Ili diris, ke ili estis ekster la remparo, kiam la romanoj atakis. La mesaĝisto estas unu. Li gastas nun en la vilaĝo.”

“Kio okazos nun?” mia patrino demandis. “Baldaŭ ni vidos ĉi tie la romanojn, supozeble.”

“Ĉiuj diras, ke ili alvenos post nelonge,” mia patro respondis. “Morgaŭ ni transloĝiĝos al la vilaĝo.”

* * *

Tuj je la sunleviĝo ni komencis malplenigi la domaron. Ĉiujn niajn posedaĵojn ni devis porti al la vilaĝo, kie ni estis gastontaj ĉe Isarninos . Ni sciis, ke tre verŝajne oni bruligos la domaron, precize kiel okazis en la tempo de mia praavino. Sed ni povis almenaŭ savi niajn havaĵojn. Ankaŭ la tutan brutaron ni devis forkonduki. Ni povos paŝti la bovinojn kaj la ŝafojn en la spaco inter la du remparoj, kaj kiam la romanoj aperos, estos eble movi ilin internen en la vilaĝon, almenaŭ por mallonga tempo.

Ni jam rikoltis la plej grandan parton de la hordeo, sed nenio estis farebla pri la faboj. Mankis tempo por rikolti ilin, krom la malgranda kvanto necesa por certigi la venontjaran semadon. Sed ni ne volis lasi ilin en la kampoj por la romanoj; la sola solvo estis bruligi ilin. Ni iom hezitis pri la linplantoj, kiuj ne multe utilos al invadanta armeo. Sed, kiel komentis mia patrino, se ni mem ne bruligos ilin, sendube tion faros por ni la romanoj. Do ni malvarmsange flamigis tiujn ame prizorgitajn kampojn kaj rigardis dum la venontjara provizo de faboj kaj linsemoj ŝrumpis inter fajro kaj fumo. Ne tiom ĝenis nin la penso pri la venonta vintro – en tiu milda aŭtuna mateno estis malfacile kredi je la ekzisto de frosto kaj malsato – kiom la memoro pri tiuj tagoj kaj monatoj da ŝvita laboro, ĉiuj perditaj en unu momento.

Nia ĉefa zorgo estis la greno. Kiel kutime, ni jam subterigis ĝin en sigelitaj putoj interne de la domaro. Ferminte la putojn, ni ne devis remalfermi ilin ĝis venos la momento por uzi la enhavon. Sed se ni lasus ilin, tio tre verŝajne signifus cedi ilin al la roma armeo. Mia patrino opiniis, ke ni prefere malfermu la putojn kaj portu la grenon per ĉarego al la vilaĝo. “Ni ne okupiĝas de tiom da monatoj pri la sarkado kaj la rikoltado, nur por lasi la grenon ĉi tie, kie tiuj romaj rabistoj povos akapari ĝin,” ŝi diris. “Ni ŝarĝu la ĉaron kaj portu ĝin al la vilaĝo.”

Mia patro ne konsentis. “Tie troviĝas greno por unu jaro kaj plie, kaj mi nepre ne vidos ĝin putri ekster la tero pro la vintra malseko. Kaj kio pri la semado? Ĝi detruiĝos antaŭ ol venos la ĝusta sezono.”

Fine, ili decidis malfermi nur unu puton kaj kaŝi la aliajn, kovrante ilin per tero. Ili kondukis la bovinojn super la loko por refirmigi la grundon. Mi vidis la lokon poste, kaj oni neniam imagus, ke sube troviĝas putoj. Fakte, mi eĉ demandis min, ĉu ni mem retrovos ilin post la foriro de la romanoj. Mia patro solene atentigis min kaj Kaljak on pri la indikoj per kiuj ni retrovos la kaŝitajn putojn – por la okazo se trafos lin ia malbonŝanco, laŭ lia klarigo. Ankoraŭ nun mi foje pensas pri tiuj putoj, en ilia sekreta malluma ejo sub la tero, atendantaj ĝis ni revenos por repreni la grenon. Mi estas certa, ke la romanoj ne trovis ilin. Mi scivolas, kio okazis al la greno; verŝajne ĝi simple putris en la grundo.

Ni trovis la vilaĝon en plena ĥaoso, kiam ni alvenis. Homoj kaj bestoj vagis ĉie, tretante kaj retretante la malsekan teron ĝis ĝi iĝis koto, kaj la vojetoj inter la kabanoj estis blokitaj de ĉaregoj kaj puŝĉaretoj. Ne nur mia familio, sed ĉiuj kiuj loĝis en la ĉirkaŭaj domaroj venis por serĉi sekurecon interne de la remparo. Bonŝance la brutojn oni povis ankoraŭ paŝti ekstere, almenaŭ provizore. Sufiĉos la tempo por reporti ilin internen, kiam ekaperos la unuaj romanoj. Kelkaj el la kamparanoj jam okupiĝis pri hasta muntado de palisaroj sur la deklivoj ekster la remparo, por ke la bestoj ne intertempe forvagu.

La loĝantojn de la tri najbaraj vilaĝoj ni atendis pli malfrue en tiu sama tago. Estis interkonsentite, ke ni kunigos niajn fortojn. Ili estos pli protektataj en nia vilaĝo, kiu estis la plej granda el la kvar, en bona pozicio kun fortaj, altaj remparoj. Kaj estis evidente konsilinde ke ni frontu la romanojn kune, prefere ol dise en etaj grupoj.

Mankis spaco eĉ por spiri en la kabano de Isarninos . Krom li, lia edzino Lavenja , kaj ilia plej juna filino (la aliaj kvar gefiloj estis jam plenkreskaj), troviĝis miaj gepatroj, mi mem, Tasgj on, mia frateto Makaros , kaj la bebo. La familio de mia onklo gastis ĉe mia frato Atepilos , kiu estis nun edziĝinta kaj havis propran kabanon.

ŝajnis absolute maleble ŝtopi pli da homoj en la kabanon de Isarninos , sed dum la posttagmezo ekaperis la unuaj loĝantoj de la aliaj vilaĝoj, kiuj vagis dise supren laŭ la flankoj de la monteto kun siaj ĉaregoj kaj brutoj. Lavenja  konis unu el la familioj, ĉar temis pri parencoj de ŝia patrino, kaj ŝi invitis ankaŭ ilin gasti ĉe ŝi. Ne estis alia solvo: alie ili devus dormi ekstere. Ĉiu kabano en la vilaĝo jam servis kiel rifuĝejo por tri aŭ kvar familioj, kaj eĉ ĉiuj staloj kaj aliaj malgrandaj ejoj estis plenŝtopitaj. Kaj tamen kelkaj homoj devis dormi sub renversitaj ĉaregoj aŭ en la mallarĝa spaco sub la altaj plankoj de la grenejoj.

Eĉ kiam oni preparas sin kontraŭ atako, ankoraŭ necesas melki la bovinojn kaj pretigi manĝaĵojn. Tiuvespere mi devis iri malsupren al la paŝtejo ekster la remparoj por melki la bovinojn sub la ĉielo. Ĉiuj niaj posedaĵoj kuŝis en granda konfuzo ĉe la muro de la kabano, kaj mi ne povis trovi la sitelon. Mia patrino kaj Lavenja  kuris tien kaj reen, pretigante vespermanĝon por la tri familioj. Ili jam buĉis junan kapron kaj nun turnis ĝin per rostostango super la fajro.

“Malaperis la sitelo,” mi diris al mia patrino.

“Ĉu vi blindiĝis en ambaŭ okuloj, knabino, ke vi devu demandi min? Ĝi estas tie inter tiuj aliaj aĵoj, do kliniĝu kaj serĉu ĝin, antaŭ ol la luno leviĝos kaj vi devos fini la melkadon en la mallumo.” Lavenja  ridetis al mi kaj proponis unu el siaj siteloj. Ĝi estis pli granda ol tiu kiun mi kutime uzis, kaj maloportune portebla.

Irinte eksteren, mi trovis ke la tago malvarmiĝas antaŭ la vespero kaj ekblovas malmilda vento. Ŝajnis kvazaŭ baldaŭ ekpluvos. Mi tremetis pro la malvarmo kaj haste reeniris por serĉi ŝalon.

Antaŭ ol mi finmelkis la bovinojn kaj pene retrenis la pezan sitelon al la kabano, venis krepusko. Interne de la kabano jam regis mallumo, krom la ruĝa ardo de la fajro, kaj ĉie vidiĝis vizaĝoj. Estis preskaŭ kvazaŭ mi ĵus alvenis al festo. La tri viroj – Isarninos , mia patro, kaj tiu el la alia vilaĝo – sidis sur makula bovofelo apud la fajro. Ekscititaj infanoj ludis kaj ridis ekster la cirklo de la fajrolumo.

Troviĝis alia junulino, proksimume samaĝa kiel mi; ŝi estis iom maldika kun pala haŭto kaj zorge plektitaj blondaj haroj. Ŝi havis iom malĉeestan esprimon, kvazaŭ ŝiaj pensoj vagus malproksime, sed ŝi ridetis kiam ŝi vidis min, kaj mi transiris por sidiĝi apud ŝi. Ŝi diris, ke ŝia nomo estas Kintila . Ŝi estis edziniĝonta en pli-malpli ĉi tiu periodo, sed nun ĉiuj atendis por vidi kion portos la estonteco, antaŭ ol transdoni la edzinopagon. Mi rakontis pri Belinos . “Ni geedziĝos venontan jaron,” mi diris. “Kiam la romanoj estos for.”

“La romanoj flamigos nian vilaĝon,” ŝi diris. “Ili promenos tra la pordego sen eĉ unu homo por malhelpi tion, kaj ili trovos la tutan ejon pli silenta ol malgranda roko sur la monto, kaj la vulpojn kaj la leporojn kiuj kuretas kaj saltetas inter la domoj.”

“Ankaŭ nian domaron,” mi respondis. “Se morgaŭ vi iros supren al la remparo, vi belege vidos ĝin trans la rivero. Ĝi troviĝas sur la monteto, kiu frontas la vilaĝon.”

Kiam ĉiuj finmanĝis, Lavenja  alportis la bieron kaj la viroj komencis drinki.

“Ni staras antaŭ glora batalo,” Isarninos  kriis, “ĉar niaj militistoj estas la plej kuraĝaj kaj la plej aŭdacaj en ĉiuj sudaj reĝlandoj kaj ankaŭ en la okcidentaj, kaj Karatakos  ne havas viron en sia tuta armeo, kiu egalus iun ajn el la niaj.”

La patro de Kintila  aŭdigis ankaŭ sian voĉon. “Ne estas viro inter nia popolo, kiu ne kapablus mortigi tri plenkreskajn romanojn per unu bona, tranĉa svingo. Tiuj romanoj havas nur mallongajn glavojn, tion mi aŭdis, kaj ili apenaŭ pli utilas en batalo ol tranĉileto, kiun oni uzus por dispecigi mortan ŝafon.”

“Vi pravas,” mia patro diris, “kaj baldaŭ ni vidos niajn militistojn reveni de la batalo kun siaj vizaĝoj tute ruĝaj kaj ŝvelaj pro sia milita furiozo kaj kun dudeko da romaj kapoj en ĉiu mano.”

“Ĉu vi celas insulton al niaj militistoj,” diris la patro de Kintila , “ke vi volas sendi ilin por batali kontraŭ tiuj kokinkoraj kaŭremuloj? Ni elsendu niajn junulinojn por pritrakti ilin, kaj ankaŭ niajn infanojn, ĉar mi bedaŭrus vidi niajn militistojn malpurigi siajn armilojn ĉe tiaj kanajloj.”

Ili verŝis al si pli da biero. “Nun Atepilos  havos la ŝancon elmontri siajn kapablojn,” mia patro diris, “kaj ĉiuj homoj vidos kiel lerte li stiras la batalĉaron, eĉ kiam li devas turni ĝin subite aŭ iri rekte malantaŭen. Neniu homo diros, Isarninos , ke vi ne instruis al li ĉiujn viajn lertojn, kaj kiam mi vidas lin stari apud Kunignos  kun longa vergo en la mano, li pensigas min pri la grandaj ĉampionoj de la antikva epoko.”

Isarninos  diris, “La druidoj de Karatakos  konsilis lin mise, ne sendante lin al ni por peti helpon, kaj nun lia frato estas morta kaj li almozas kiel batita hundo ĉe la okcidentaj reĝlandoj. Se li estus petinta la subtenon de nia popolo, li sidus en ĉi tiu momento en sia propra halo por festeni ĝis satiĝo kaj trinki sian bieron el romaj kranioj.”

Mi sentis dormemon. Tiom estis okazinta post la mateno, kiam mi vekiĝis en mia propra kabano. Se nur troviĝus pli trankvila loko por kuŝi! Mi malproksimiĝis de la fajro por serĉi iom da libera pajlo. Dormantaj infanoj kuŝis ĉie. Makaros  dormis surdorse, kun la brakoj disĵetitaj super la kapo. Li sufiĉe kreskis lastatempe kaj jam preskaŭ perdis tiun diketan, rondetan aspekton de beba infano. Baldaŭ li ne plu memorigos min pri Tasgjos . Mi enpremis min en la mallarĝan spacon apud li, kaj endormiĝis ĉirkaŭbrakante lin.

Mi estis profunde dormanta, kiam vekis min mia patrino. Mi saltis pro ŝoko. “Leviĝu,” ŝi diris. “Ni iras al la arbaro.”

Mi rigardis ŝin el dormoplenaj okuloj, kaj provis kompreni kio okazas. Ĉie en mia ĉirkaŭaĵo, videblaj nur per la ruĝa ardo de la fajro, homoj hastis tien kaj reen en la duonmallumo, kvazaŭ ili pretiĝus por eliri. “Ĉu estas mateno?” mi demandis.

“Tute ne,” ŝi diris. “Leviĝu, knabino; ni iras al la Malbona Loko. La viroj jam ekiris.”

Mi estis absolute konsternita, sed mia patrino diris senpacience, “Ne gapu tiel, kvazaŭ vi volus engluti la lunon, kaj ankaŭ la sunon. Moviĝu iomete kaj helpu min, se vi ne volas resti ĉi tie tute sola kun la strigoj kaj la spiritoj. Serĉu la mantelon de Makaros , dum mi okupiĝos pri la bebo.”

En stato de konfuzo mi iris al la loko, kie niaj posedaĵoj ankoraŭ kuŝis en senorda amaso, kaj komencis disŝovi ilin. Miaj pensoj flugis inter unu ideo kaj alia, tiel ke mi apenaŭ sciis, kion mi serĉas. La Malbona Loko! Plenigis min antaŭtimo miksita kun tikla sento de anticipo. Pasis jam tiom da jaroj post mia antaŭa vizito. Mi estis tute malgranda en tiuj aliaj okazoj, kaj tio kion mi vidis tie teruris kaj naŭzis min, sed samtempe iel logis min kvazaŭ per nerezistebla fascino. Mi timis, kaj tamen deziregis, revidi tiun lokon.

“Pro la amo de ĉiuj spiritoj!” mia patrino kriis, “ĉu vi ankoraŭ staras kaj revas? Mi demandas vin, kie estas la mantelo de Makaros ?”

Senhelpe mi rigardis la konfuzan amason ĉe miaj piedoj, kaj penis memori, kion mi serĉas. Kun malentuziasmo mi turnis la diversajn objektojn, kaj finfine rimarkis malhelan formon, kiu povus esti mantelo. Ĝi estis kaptita sub la peza muelŝtono, kaj kiam mi provis eltiri ĝin, ĝi ŝiriĝis. Mi ĵetis ŝtelan rigardon al mia patrino, sed bonŝance ŝi rimarkis nenion.

Makaros  estis staranta, sed liaj okuloj estis nebulaj pro dormo. Li aspektis kvazaŭ li en iu ajn momento povus refali sur la pajlon. Mi ĵetis la ŝiritan mantelon sur liajn ŝultrojn, kaj tiris lin eksteren al la freŝa aero. “Estas malvarme,” li diris ekploretante. “Mi volas reeniri.”

Certe estis tre malbela nokto. La vento estis nun pli forta kaj blovis per abruptaj batoj, portante polvon kaj foje mallongan ekpluveton. La luno estis nur duonplena, kaj ĝia pala lumo aperis jen kaj jen inter la nuboj kiuj kuregis tra la ĉielo. Ĉie en nia ĉirkaŭaĵo la homoj fluis malsupren el siaj kabanoj ĝis la pordegoj. Kelkaj tenis flamantajn torĉojn. Mi volis serĉi Elvisa n, sed mi sciis, ke malverŝajne mi trovos ŝin inter la homamaso. Sed anstataŭe aperis Kintila , kiu ĵus elvenis el la kabano kaj firme streĉis sian ŝalon kontraŭ la malvarma nokta aero. Vidante min kaj Makar on, ŝi transiris al ni, do mi prenis la manon de Makaros  kaj ni aliĝis al la homamaso, kiu moviĝis malrapide en la direkto de la pordegoj.

“Venu, rapide,” mi diris al Makaros . “Tiel vi ne sentos la venton tiel malvarma.”

Senpacience ni puŝis nin tra la homamaso kaj el la pordegoj, ĝis ni trovis la krutan vojeton, kiu kondukis malsupren al la rivero. Sur la senarba monteto ni havis neniun protekton kontraŭ la subitaj alblovoj de vento kaj pluvo. Ni duonglitis malsupren mizere kaj silente kun mallevitaj kapoj. Baldaŭ miaj fingroj estis sensentaj, kaj mia nazo gutis pro la malvarmo. Unu fojon mi falis kaj eksidis peze sur la malmola kalko, makulante la randon de mia ŝalo per koto.

La vojo iĝis pli facila kiam ni atingis la ebenaĵon. Nun la vento blovis de malantaŭe kaj helpis nin plu iri.

“Kien ni iras?” Makaros  demandis anhelante, dum li kuretis ĉe mia flanko.

“Al la arbaro.”

“Mi ne volas iri al la arbaro. Ĝi estas malluma. Tasgj on diras, ke tie estas spiritoj. Ĝi estas plena je spiritoj, kiuj ĝemas kaj kriĉas inter la arboj, kaj se oni perdiĝas, ili... ili...”

“Ili kias?”

“Ŝi ne diris. Ŝi diris, ke frostigus la sangon nur aŭdi pri tio.”

Antaŭ kaj malantaŭ ni, grupoj de homoj marŝis. Estis maleble rekoni iliajn vizaĝojn per la intermita lunlumo, sed mi sciis, ke eĉ se mi vidus ilin, mi verŝajne ne rekonus la plejmulton. Neniam antaŭe mi troviĝis inter tiom da nekonatoj.

Pro la malkomforto de mia malseka, kotoŝmirita ŝalo, mi preskaŭ ĉesis pensi pri la Malbona Loko, sed kiam ni alproksimiĝis al la arbaro, revenis miaj antaŭtimoj refortigite. Efektive mi ja ofte demandis min, kiel estus reiri tien, sed nun kiam alvenis la momento, mi deziregis, ke tio ne necesu.

Enirinte la arbaron, ni havis iom da ŝirmo kontraŭ vento kaj pluvo, sed la arboj skuiĝis kaj knaris, kaj la tero estis molaĉa kaj glita pro falintaj folioj. La maldensejoj similis grizajn lagojn kie timigaj formoj fantomis, dum en tiuj partoj kie la vojeto zigzagis sub la arboj, la luno apenaŭ penetris la folian tegaĵon. Ni estus baldaŭ komplete perdiĝintaj, se ne troviĝus de tempo al tempo torĉoj laŭ la flanko de la vojeto, tro malproksimaj inter si por vere lumigi la vojon, nur sufiĉe oftaj por ke ni videtu la venontan solecan lumon kiu flagris je ioma distanco antaŭ ni. Ĉe la flankoj, la arboj formis solidan nigran muron, preter kiu videblis nenio.

Kvankam pasis jam multaj jaroj de post mia lasta vizito al la Malbona Loko, mi sciis precize kien iri. Troviĝis je la dekstro difinita vojeto, kiun Elvisa  kaj mi ĉiam haste preteriris kiam ni venis al la arbaro por rikolti plantojn aŭ nuksojn. Nun mi eniris ĝin kun Kintila  kaj Makaros , sekvante la grupon de homoj kiuj marŝis antaŭ ni. Pro malofta uzado, la vojeto estis preskaŭ tute superkreskita, kaj estis tre malagrable sekvi ĝin en la mallumo. Ni devis puŝiĝi preter rubusarbustoj, kies dornetoj kaptis niajn vestojn, dum gutantaj branĉoj superŝutis nin per pluveroj.

Makaros  komencis ploreti. “Ni reiru. La akvo eniras sub mian kolumon. Mi volas reiri kaj atendi panjon.”

“Venu!” mi flustris sovaĝe. “Se ni restos tro malantaŭe, ni ne plu vidos la aliajn. Ĉu vi volas perdiĝi ĉi tie en la arbaro, kun la spiritoj kiuj vokas vian nomon kaj tiras viajn vestojn?”

Ni baraktis antaŭen preter dornoj kaj urtikoj, sed Makaros  apenaŭ plu sukcesis movi siajn piedojn, kaj ni komencis postresti. Mi konsciis pri kreskanta sento de maltrankvilo. “Eble li ne tute malpravas,” mi diris al Kintila . “Estas malbela afero, marŝi ĉi tiel tute solaj en la mallumo, kiam ni povus havi kunulojn. Ni reiru nun iomete, por vidi ĉu ne venos aliaj, kiuj marŝos apud ni.”

“Ne, ni scias, ke la vojo estas ĝusta, ĉar ni vidis tiujn aliajn antaŭ ni. Rapidu nun, kaj ni provos atingi ilin.”

Ni foje aŭdis de Morimanos  rakontojn pri tro aŭdacaj homoj, kiuj havis pli da scivolo ol da prudento. Ili venis por malkovri, kio estas videbla en la arbaro en difinitaj tagoj, kiam pli saĝaj homoj restas hejme. Sed ne estas tiel facile trovi la malpermesatan lokon, por tiuj kiujn gvidas nur la scivolo. Vojoj kiuj komenciĝis tute klare kaj invite subite forvaporiĝis, lasante la aŭdaculon profunde perdita inter la arboj. Tiaj homoj povis vagi dum tagoj, ĉiam revenante al la sama punkto, ĝis ili falis mortaj pro manko de manĝoj kaj de forto. Foje ili neintence stumblis tra unu el la enirejoj al la Alia Mondo. Estis rakonto pri viro kiu malaperis, rajdinte en la arbaron por ĉasi gigantan apron. Kiam li reaperis post multaj jaroj, li ŝajnis ne pli aĝa ol kiam li eniris, sed liaj okuloj estis fiksitaj je ia malĉeesta vidaĵo kaj li komplete perdis sian parolkapablon.

Mi rigardis malantaŭen kaj konstatis kun kontento, ke aliaj homoj nun sekvas post ni, dum antaŭ ni staras brulanta torĉo ĉe la flanko de la vojo. Iom pli antaŭe, la vojeto daŭris inter du fostoj, ambaŭ same altaj kiel homo. Kuraĝigis nin tiuj indikoj, ke ni iras ĝuste, kaj ni rapidigis niajn paŝojn. Alproksimiĝante al la fostoj, mi ekhavis obtuzan senton pri io ne tute en ordo. Mia menso ankoraŭ ne plene ensorbis tiun penson, kiam mi konstatis kun ŝoko ke la fostojn kronas du homaj kranioj. Makaros  ne volis pluiri, sed mi kaj Kintila  tiris lin haste antaŭen inter la fostojn. Tuj poste, la vojeto plilarĝiĝis por fariĝi granda spaco ĉirkaŭata de majestaj kverkoj.

Mia unua reago estis de malstreĉo, pro la konstato ke la loko estas plena je homoj. Mi ne povis vidi iliajn vizaĝojn, sed la murmurado de voĉoj en ĉiuj flankoj donis agrablan senton de sekureco. Ensorbinte la situacion, mi ĉirkaŭrigardis scivole. Troviĝis linio de fajroj en la centra spaco. Ilia lumo elstarigis kolosan kverkon, kiu kreskis tute sola en la mezo de la maldensejo. Ĝian grandiozan krustiĝintan trunkon sulkis sennombraj fendoj kaj kavoj, kaj ĝi estis parte morta, sed jen kaj jen kelkaj velkintaj folioj montris, ke almenaŭ iuj branĉoj ankoraŭ vivas. Verŝajne la kverko estis same aĝa kiel la arbaro mem. Ĝi kliniĝis danĝere al unu flanko kaj nur la apogo de pluraj fostoj malhelpis, ke ĝi falegu.

Neniu staris en la centra areo, kies angulojn markis kvar masivaj formoj, same altaj kiel la ĉirkaŭaj arboj. En la mallumo ili similis monstrajn duonformitajn estaĵojn genuiĝantajn sur la grundo. En iuj momentoj mi havis la impreson, ke ili estas turnitaj al la granda kverko, sed tuj poste ili ŝajnis direkti sian minacan rigardon eksteren. Kiam la fajrolumo flagris super iliaj rompitaj ŝeloj, mi vidis, ke temas pri la putrintaj stumpoj de arboj antikvegaj. Sed verŝajne ili iam havis vizaĝojn. La trajtoj estis forkonsumitaj, sed ankoraŭ eblis distingi la kavojn, kie iam troviĝis la okuloj. Neniu el la vilaĝanoj kuraĝis preterpasi ilin, kaj ĉiuj restis je sekura distanco, premite kontraŭ la muro de arboj kiu ĉirkaŭis la maldensejon.

Kintila  kaj mi puŝis flanke tra la homamaso kun Makaros , provante vidi kiel eble plej multe. Unu afero elstaris aparte klare en mia menso de tiuj pli fruaj vizitoj antaŭ tiom da jaroj. Miaj okuloj sin turnis avide al la kverko, kaj tie apude sur la grundo mi trovis tion, kion mi serĉis: monteton da rondformaj objektoj, orde aranĝitaj unu sur la alia. Mi signis al Kintila  kaj Makaros  kaj gvidis ilin al loko de kie eblis bone vidi. Mi sentis Makar on salteti pro ŝoko, kiam li komprenis, kion ni rigardas. Kaj tiam ni tri staris gapante kvazaŭ sorĉite. Ĉar la monteto konsistis tute el homaj kranioj. Ili estis aranĝitaj tiel ke ĉiuj frontu samdirekte, kaj de nia starloko ŝajnis ke rikanas al ni ĉiu unuopa kranio.

Antaŭ la kverko estis granda plata ŝtonego, iom levita super la grundo sur malaltaj apogiloj. Sure troviĝis la plej antikva kaj valora objekto posedata de la loĝantoj de niaj kvar vilaĝoj: grandioza pelvo el arĝento. La fajrolumo brilis super ĝia eksteraĵo kaj flagris sur la desegnoj kaj simboloj, kiuj enkrustis ĝiajn flankojn. Tio estis la Oferokaldrono. Ĝi restis ĉiam en la Malbona Loko, kie gardis ĝin pli sekure la kvar genuiĝantaj figuregoj ol povus tuta batalpreta armeo.

Ni atendis tre longe, dum la malvarma aero iom post iom trapenetris niajn vestojn kaj la felajn volvaĵojn ĉirkaŭ niaj piedoj. Makaros  komencis frostotremi kaj mi tiris lin sub mian ŝalon por protekti lin de la malvarmo. Estis preskaŭ tute mallume, sed de tempo al tempo la flamoj eksaltis kaj reliefigis jen unu grupon de vizaĝoj, jen alian. Mi sentis, ke la homamaso konstante densiĝas. Ĉiuflanke aŭdiĝis murmurado kaj susurado de voĉoj, kiuj ŝajnis krei solidan muron ĉirkaŭ ni. La murmurado iom post iom iĝis pli laŭta kaj ritma; kaj tiam mi konstatis, ke denove mi aŭskultas tiun malrapidan tamburadon, kiun mi aŭdas en ĉiu Belteno, dum la Suno subiras.

Ie en la malproksimo eksonis sola voĉo, kiu eligis plendan krion. Ŝajnis, ke ĝi venas de iu fora loko profunde en la arbaro. Ĝi plilaŭtiĝis; ĝi estis proksimiĝanta al la maldensejo. Kelkaj infanoj komencis plori. Aldoniĝis al ĝi aliaj sonoj: estis teruraj krioj kaj metalecaj tintegoj. La bruo jam atingis preskaŭ netolereblan intensecon, kiam subite procesio aperis en la maldensejo.

Gvidis ĝin la estroj de la kvar vilaĝoj kun siaj militistoj, kiuj kriis batalkriojn kaj tintigis lancojn kontraŭ siaj ŝildoj. Kelkaj havis enmane torĉojn, per kies lumo oni vidis, ke ili estas vestitaj por milito, kun plena armilaro kaj kun haroj farbitaj kaj tiel rigide krispigitaj ke ili elstaras kiel pikiloj. Kaj jen denove la du militistinoj, kun ondiĝantaj, malligitaj hararoj. Sekvis ilin viro, portante tiun altan serpentecan trumpeton, kiun mi jam vidis kiam la kompanio de Katumandos  ekiris malsupren laŭ la rivero por la malsukcesa provo ataki Lugos -kreston. Je tiu okazo la trumpeto silentis, sed nun el la apra kapo ĉe la pinto eliĝis raŭka voko.

Post tiuj venis stranga grupo, kiel malgranda aro da marŝantaj kverkoj. Kiam ĝi alproksimiĝis, mi vidis, ke fakte temas pri homoj, kiuj portas altajn kapvestojn el branĉoj kaj folioj. Je tiu momento mi konstatis, ke mi ankoraŭ ne vidis Dumnoval on kaj liajn lernantojn, nek la malpli gravajn druidojn kiuj foje akompanas lin por apartaj ceremonioj.

Mi estis komplete mirigita, kiam apud la plej alta kaj impona el tiuj kverkuloj, mi rekonis la frenezan Dumna n. Ŝi marŝis kun firma kaj digna paŝo, kvazaŭ almenaŭ ĉi-foje ŝi sciis, ke ŝi trovis sian ĝustan lokon kaj ke ĉi-nokte neniu provos forsendi ŝin. Ankaŭ ŝi portis ion sur la kapo: ĝi aspektis kiel fasko de torditaj branĉetoj – ĉu eble temas pri viska krono * ? Sed kiel povas esti, ke oni elektis ŝin, duonfrenezan maljunulinaĉon, por rolo tiel grava? Ĉiuj scias, ke ŝi estas tute malfidinda en ĉi tiaj okazoj, kaj ke ne malverŝajne ŝi hontigos nin ĉiujn per ia malkonvena gesto je la kulmina momento de la ceremonio.

Ĉi tiu procesio marŝis unu fojon ĉirkaŭ la maldensejo ekster la centra areo markita de la kvar gigantaj figuroj. Sekvis ĝin amaso da vilaĝanoj, kiuj portis oferaĵojn kiel manmuelilojn, potojn, pioĉojn kaj kortobestojn. Mi kredis distingi la ostecan kapon de mia patro inter la aliaj, kaj eble la pli peza figuro apud li estis Isarninos . Rigandrika  marŝis iomete antaŭ la aliaj, gvidante blankan ĉevalinon, kiu ŝajnis preskaŭ brili en la mallumo. Akompanis ŝin la tribestrinoj de la aliaj tri vilaĝoj. Unu portis glavon, dum alia tenis objekton, kiu aspektis kiel tordita kolringo.

La druidoj en siaj foliaj kapvestoj eniris la centran areon kaj klinis sin ĝistere antaŭ la sankta kverko. Tiam ili prenis la manon de Dumna  kaj gvidis ŝin ĉirkaŭ ĉiu el la naŭ fajroj antaŭ ol sidigi ŝin sur la grundo apud la Oferokaldrono. Kiam mi vidis, ke ili plenigas la kaldronon per akvo, malagrabla sensaĵo ekpiketis la haŭton de mia brusto. Sed ŝajnis, ke je la nuna momento okazos nenio, ĉar nun ili kolektis la oferaĵojn de la vilaĝanoj kaj amasigis ilin apud la kraniomonteto. Estis ioma problemo pri la vivaj bestoj, kiuj tute ne intencis kuŝi trankvile sur la tero apud la aliaj oferaĵoj. La druidoj solvis tion, duonsvenigante ilin per kelkaj malceremoniaj batoj alkape.

Precipe la blanka ĉevalino rifuzis pasi inter la minacaj formoj de la kvar gardantoj de la Malbona Loko. Ŝi permesis, ke oni gvidu ŝin ĝis la rando de la centra areo, sed kiam ŝi atingis la limon kies angulojn markis la kvar figuroj, ŝi subite haltis kvazaŭ ĉe nevidebla barilo. Pluraj vilaĝanoj kaptis la ŝnuron ĉirkaŭ ŝia kolo kaj provis tratiri ŝin per forto, sed tio igis ŝin baŭmi kaj hufbati laŭ tre danĝera maniero. Finfine Dumnovalos  aliris ŝin, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon, kaj kovris ŝian kapon per sako. Post tio ŝi permesis, ke li gvidu ŝin antaŭen, kaj trankvile pasigis la ceteran parton de la nokto apud la aliaj bestoj.

Dum ĉi tiu tuta sceno daŭris la mallaŭta tamburado, kune kun la lamentado de la alta trumpeto, tintegoj de lancoj kaj ŝildoj, kaj batalkrioj de la militistoj. Sed nun tiuj aliaj sonoj eksilentis, tiel ke aŭdiĝis nur la obtuza batado de la tamburoj. Kaj tiam la kverkuloj komencis mallaŭte, ritme parolkantadi per longaj, malrapidaj, misharmoniaj sonoj, kiuj ŝajnis interplektiĝi inter si, disiĝante kaj kuniĝante kiel kuntorditaj harfadenoj. Tiel mallaŭta estis ilia kanto, ke mi devis reteni la spiron por aŭdi ĝin. Kaj sube, la tutan tempon, pludaŭris la basa, regula batado de la tamburoj. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke ne la tamburojn mi aŭdas, sed la tamburadon de mia propra koro. Baldaŭ mia tuta memo koncentriĝis ĉirkaŭ tiu stranga parolkantado.

Mi ne povas diri, kiel longe ĝi daŭris, sed iom post iom dum la nokto profundiĝis ĉirkaŭ ni, ĝi plilaŭtiĝis kaj plirapidiĝis, kaj la tamburado plilaŭtigis kaj plirapidiĝis sampaŝe. Ŝajnis kvazaŭ ĝi eniras mian korpon kaj resonoras tra mia karno. Nun ĝi similas la hufojn de grandega galopanta ĉevalo, kaj la batado de ĝiaj hufoj estas la batado de mia koro.

Subite mi sciis, ke mi estas tro laca por ĉi tio. Mi ja dormis tre malmulte, kaj la longa timiga marŝo en la mallumo tute elĉerpis miajn fortojn. Mi deziregis ekkuŝi sur la grundo kaj dormi, sed la herbo estis malseka, kaj ĉiuj aliaj ankoraŭ staris. Do mi restis staranta. Mi estis tratrempita kaj ŝanceliĝis iomete pro lacego. Mi ne povis fermi miajn orelojn kontraŭ la potenca tamburado, do ekzistis nur unu alia ebleco: mi fermis miajn okulojn kaj fordonis min al ĝi komplete.

ŝajnis kvazaŭ la sono eniris sub mia haŭto. Mi sentis pulson en mia frunto, kiu spasmis samtakte. Tre baldaŭ mia tuta konscio centriĝis ĉirkaŭ tiu pulso en mia frunto, kiu kuntiriĝis pli kaj pli forte je ĉiu bato. La afero iĝis neeltenebla. Subite mi sciis, ke se mi ne tuj reagos, je la venonta bato ĝi rompiĝos. Senhelpe mi cedis la regon de mia vizaĝo, kaj sentis kiel la tuta dekstra flanko komencas spasmi laŭ la takto de la senĉesa tamburado. Baldaŭ la sento disvastiĝis de mia vizaĝo al miaj kapo kaj kolo. Mi sciis, ke mi devos rezigni ankaŭ pri tiuj, do malvolonte mi cedis, kaj permesis ke mia kapo libere moviĝu laŭ la ritmo de la tamburoj.

Mi estis tiom perdita en miaj internaj sensaĵoj, ke mi delonge forgesis pri la ĉirkaŭaj homoj. Sed ie apude ekploris infano, kaj tiu sono revokis min al la estanteco. Per superhoma fortostreĉo mi levis miajn pezajn palpebrojn kaj ĉirkaŭrigardis. La malforta lunlumo nun brilis rekte en la maldensejon, kaj mi vidis la nigrajn formojn de la vilaĝanoj ĉe la alia flanko de la senarbejo. Multaj balanciĝis ritme laŭ la takto de la tamburoj, kaj kelkaj spasmis per la kapo, precize kiel mi. Ĉe la centro de la ejo, la fajroj preskaŭ estingiĝis, kaj ĉirkaŭ ili la kverkuloj paŝegis kaj parolkantadis. Tie staris ankaŭ Dumna , kiu jam komplete cedis al la ritmo, kaj nehaltigeble alproksimiĝis al la unuaj stadioj de senbrida danco.

Tiam miaj palpebroj refalis, kaj mi transdonis min al la seninterrompa sonrivero kiu verŝiĝis el la tamburoj. Ĝi estis solida ondo; mi povis apogi min sure kaj permesi al mi lule balanciĝi sur ĝia pinto.

Subite mi konstatis, ke mi flosas je la alteco de la arboj. Mi ŝvebis apud la foliecaj branĉoj de juna kverko. Super mi estis cirklo de nigra ĉielo kun la vualiĝinta luno. Sube estis la maldensejo kun la ardo de siaj naŭ fajroj, kaj ĉirkaŭ la rando estis amasego da homoj. Mi rigardis la mondon el ĉi tiu nova perspektivo trankvile kaj kun ioma scivolo. Mi eĉ vidis tie malsupre mian propran korpon, kun la longaj harplektaĵoj kiuj disflugis pro la spasmaj movoj de mia kapo.

La ritmo de la tamburoj intertempe ŝanĝiĝis. Ŝajnis al mi, ke mi povos paŝi supren laŭ la batoj, kvazaŭ mi suprenmarŝus la flankon de monteto. Kaj jen la vojeto antaŭ mi, kiu brilis kiel sunradio kondukonta min en la ĉielon. Mi ŝvebis supren sen malfacilo. Ĉe la pinto mi trovis min ĉe la rando de vasta, sunplena ebenaĵo – kvankam, strange, mi ankoraŭ konsciis pri la nigra ĉielo ĉirkaŭ mi. Mi vidis riveretojn, kiuj briletis inter kampoj de flava tritiko, kaj verdajn paŝtejojn, kie gigantaj gregoj da bovinoj kaj ŝafoj pace vagis. Pli proksime estis aliaj bestoj kaj homoj, pli grandaj kaj perfektaj ol mi iam ajn vidis. Estis alta virino kun sendifekta, ŝvelronda haŭto kaj dikaj harplektaĵoj blondaj kiel matura tritiko. Ŝia robo estis krustita de brodaĵoj, kaj la sunlumo rebrilis de la oraj desegnoj sur ŝia mantelo. Estis krome grandega ĉevalino, komplete blanka sen makulo aŭ difekto en iu ajn punkto de sia korpo. Kaj jen ankaŭ la kverko mem, grandioza kaj majesta, kun branĉoj ŝarĝitaj de sennombraj glanoj.

Mi ne kuraĝis alproksimiĝi al tiuj pompaj estaĵoj, kiuj staris ĉe la rando de la ebenaĵo, tiel ke mi ne povis antaŭeniri. Antaŭ ili estis Dumnovalos  en la formo de malgranda kverkido, kiu interkonsiliĝis kun la kverkego mem, la generinto kaj protektanto de nia popolo. Kaj apud li estis Dumna , kiu ne plu similis tiun distaŭzitan, sendentan avinaĉon, sed nun aspektis alte kaj fiere kun blondaj haroj kiuj ondegis ĝis ŝia talio. Ŝi estis reĝine vestita en ruĝa robo kun brodita mantelo fermita per broĉego. Ĉirkaŭ la kolo ŝi portis pezan ringon el tordita oro, kies rondaj ekstremaĵoj estis grandaj kiel du pugnoj.

Nun finfine mi komprenis. Kompreneble Dumnovalos  havis siajn motivojn. Jen la kialo, ke Dumna  tiom pozis kaj trudis sin, kiam ajn ni faris oferadon. Ŝi estis markita; ŝi sciis de ĉiam, ke ŝi naskiĝis por ĉi tiu momento. Kaj ankaŭ Dumnovalos  rekonis tion, sed li retenis ŝin ĝis nun, kiam ni frontis la plej grandan danĝeron iam ajn minacintan niajn kvar vilaĝojn.

Dum mi imponate rigardis la transformitan Dumna n, mi aŭdis, ke la ritmo de la tamburoj denove ŝanĝiĝis. Ĝi iĝis pli mallaŭta kaj rapida; ĝi revokis min. Kaj do malvolonte mi lasis min retiriĝi malantaŭen laŭ la brilanta vojeto, for de la vizio kiun mi ĵus vidis, de sur la arbopintoj sub la maldensiĝanta mallumo. Sube mi vidis mian korpon kiel malplenan poton. Mi permesis min enverŝiĝi en ĝin, kvazaŭ mi plenigus ĝin per klara akvo el fonto. Kaj jen mi, denove konscia pri mia doloranta korpo kaj la streĉita haŭto ĉe mia vizaĝo. Mi ĉirkaŭrigardis en la griza lumo, kaj vidis ke ankaŭ aliaj homoj ĉirkaŭrigardas, ĉiuj kun mira esprimo, kvazaŭ ili ĵus vekiĝis.

La ĉielo estis preskaŭ hela nun kaj nur du steloj estis ankoraŭ videblaj. Baldaŭ la unua sunradio ekbrilos en la maldensejon. La tamburoj ne plu batis. Nun la plej impona el la kverkuloj, pri kiu mi sciis ke li estas Dumnovalos , prenis la manon de Dumna  por konduki ŝin antaŭen. Ŝi moviĝis kvazaŭ en dormo. Ŝiaj okuloj estis larĝe malfermitaj, kun fiksa malĉeesta esprimo kvazaŭ ŝi rigardus ian foran vidaĵon. Ŝajnis, ke ŝi lasis sian spiriton ĉe la sojlo de la Alia Mondo, por ke ĝi atendu tie la lastan agon, kiu liberigos ŝin de ŝia korpo. Tio ebligos al ŝi transiri por aliĝi al la aliaj potencaj estaĵoj, kiujn mi videtis dum mia vojaĝo.

Dumnovalos  starigis Dumna n kie ŝi frontu la kverkon, kaj elbuŝigis kelkajn vortojn en fremda lingvo. Nun du el la aliaj druidoj alproksimiĝis kun rimeno, kiun ili tordis ĉirkaŭ ŝia kolo. Ili staris ambaŭflanke de ŝi, tenante la ekstremaĵojn de la rimeno, kaj ambaŭ komencis tiri. Ĝis tiu momento Dumna  restis tute pasiva, kaj akceptis ĉion kion oni faris al ŝi, sed nun ŝajnis, ke ŝi subite vekiĝis. Ŝi luktis freneze per siaj ungoj ĉe la rimeno kiu premis ŝian gorĝon, ŝia buŝo gapis kvankam ne aŭdiĝis sono, ŝiaj okuloj elstaris, ŝia tuta korpo spasmis kaj tordiĝis. Ŝia luktado etendiĝis dum agonie longaj, malrapidaj minutoj, ĝis finfine ŝiaj senesperaj klopodoj malpliiĝis kaj ŝia korpo komencis malstreĉiĝi. Antaŭ ol ŝi iĝis komplete senmova, tamen, Dumnovalos  signis al la aliaj du, kaj ili faligis la ekstremaĵojn de la rimeno. Dumna  tuj falegis al la grundo.

Mi konstatis, ke mi retenas mian spiron, kaj sammomente mi aŭdis longan elspiron de ĉiuj en mia ĉirkaŭaĵo. Dumna  komencis spasme anhelegi, kaj roza koloro malrapide revenis al ŝiaj vangoj. Tamen, antaŭ ol ŝi sukcesis plene rekapti sian forton, la du druidoj prenis ŝin kaj portis ŝin al la kaldrono. Ili levis ŝin kaj plonĝigis ŝian kapon en la akvon. Dumnovalos  alproksimiĝis kaj firme tenis ŝiajn krurojn. La supra parto de ŝia korpo restis libera, kaj denove ni estis devigataj rigardi dum ŝiaj brakoj senhelpe baraktis kaj ŝi preskaŭ faldiĝis pro la provo levi sian kapon el la akvo. Ĉi-foje, bonŝance, ŝia luktado daŭris malpli longe, kaj baldaŭ la kverkuloj remetis ŝin sur la teron. Kvankam ŝi estis senkonscia, ŝia brusto konvulsie moviĝis.

Nun venis la momento por la tria kaj lasta morto. La druidoj trenis ŝin al la kverko kaj surgenuigis ŝin kontraŭ elstaranta parto de la trunko. Dumnovalos  staris malantaŭ ŝi, alte tenante kurban tranĉilon. Li elkriis kelkajn strangajn vortojn, kaj tiam abrupte ŝovis ĝin en ŝian dorson. Ŝia korpo skuiĝis du-tri fojojn kaj falis spasmante. Sed la ofero ankoraŭ ne estis kompleta. Li forhakis ŝian kapon kaj zorge aranĝis ĝin sur la kraniomonteto. Tiam oni mallevis ŝian kadavron en puton, jam pretigitan ĉe la rando de la centra areo.

Sekvis nun la vico de la bestoj. Ilin oni mortigis iom malpli ceremonie. Oni tranĉis iliajn gorĝojn super la elstaraĵo ĉe la trunko de la granda kverko, kaj poste ŝovis ilin en la puton. Laste venis la aliaj objektoj. Ĉiun oni frakasis per unu sola frapego kaj tiam ankaŭ ĝin oni sendis subteren. Kiam la ofero estis kompleta, la puto estis plenigita.

La kverkuloj sekvis unu la alian laŭvice el la maldensejo, lasante sur la plata ŝtonego la sanktajn objektojn, kiujn ili uzis dum la ceremonio. Mi aŭdis flustradon inter la apudaj homoj; venis la momento por reiri. Kintila , Makaros  kaj mi aliĝis al la homamaso kiu silente fluis el la maldensejo. Mi subite rimarkis, ke mi malsategas. Ni restis sendormaj la tutan nokton, sed laste manĝis nur la antaŭan vesperon.

Dum ni reiris laŭ la vojeto, mi pripensis kaj repripensis la eksterordinarajn spertojn de la nokto: la momenton, kiam mi ekflosis ĝis la arbopintoj; la brilantan vojeton kiu kondukis en la ĉielon; kaj precipe tiun verdan fekundan landon, kie bovinoj kaj ŝafoj vagis libere tra la montetoj. Sed sub ĉio estis sento de perturbo: estis ia malagrablaĵo, kiun mi ne volis pripensi, sed kiu konstante trudis sin al mia menso. Mi ne povis forgesi la manieron, laŭ kiu Dumna  luktis por levi sian kapon el la kaldrono. Tio trafis min kiel malplaĉa subgusto je la aliaj okazaĵoj de la nokto. Mi volis forgesi ĝin, sed mi sciis, ke la memoro revenados al mia menso ĝis konstanta ripetado malakrigos ĝin.

Ni eliris el la arbaro kaj jam remarŝis laŭ la riverbordo, kiam finfine Makaros  rompis la silenton. “Binjo,” li komencis. Mi ne sentis parolemon, sed mi sciis, ke estos maleble devojigi lin. “Kion?” mi demandis.

“Binjo... kial Dumna  tiom saltigis siajn brakojn kaj krurojn laŭ tia maniero?”

“Ĉar ŝi ne povis enspiri.”

“Ĉu ŝi ne sentis grandan doloron, kiam oni tiris tiun rimenon ĉirkaŭ ŝia kolo?”

“Kiel mi sciu, por diri tion al vi?”

“Mi estas certa ke ja doloris ŝin, ĉar ŝi tordiĝis kiel tiun fojon kiam ni trovis serpenton sub ŝtono kaj bategis ĝin per bastono kaj bategis ĝin ĝis ĝi mortis.”

“Do verŝajne ja doloris ŝin.”

“Sed Dumna  ne deziris, ĉu ne, ke oni mortigu ŝin tiel?” li persistis.

“La afero ŝajnis pli malbona, ol ĝi vere estis, eble,” mi diris. “Nun ŝi sidas apud la dioj de nia popolo, bele kaj bone sur ora ŝafofelo, kaj manĝas mielkukojn, kaj petas, ke ili helpu nin forsendi la romanojn el nia lando.”

“Tion vi diras nun, sed kiam ŝi sentis tiun rimenon ĉirkaŭ sia kolo, mi ne kredas ke ŝi volis foriri de nia vilaĝo kaj la rivero, kaj iri al fremdaj lokoj, de kie ŝi neniam povos reveni, neniam ajn.”

Pacience mi klarigis: “Ĉu vi volas, ke la romanoj venu ĉi tien por bruligi nian domaron kaj la vilaĝon, kaj forporti nin ĉiujn por loĝi inter la rokoj kaj la ŝtonoj en ilia urbo, kiu ne havas arbojn? Sed nun Dumna  iris al niaj dioj, kaj ŝi petas ilin helpi nin forpeli la romanojn.”

“Sed mi pensas, ke Dumna  ne volis, ke Dumnovalos  sendu ŝin al niaj dioj: precipe kiam ŝi sentis tiun doloron, kiu estis en ŝia kolo.”

“Kiel mi sciu, ĉu ŝi sentis doloron aŭ ne?” mi kriis ĝenate. “ Dumnovalos  estas tiu, kiu scias pri tiaj aferoj. Iru demandi lin, se vi tiom deziregas scii. Li diros al vi, ĉu dolorigas aŭ ne.”

Ni plumarŝis al la vilaĝo sen plia vorto.

* * *

Unu el la plej grandaj ĝenoj, kiam oni loĝis en la vilaĝo, estis la neceso regrimpi la krutan monteton por atingi ĝin, precipe kiam ni jam estis tute elĉerpitaj post la okazaĵoj de la nokto. La kalka vojeto estis danĝere glita, kaj mi kaj Kintila  devis treni Makar on supren. Li marŝis kun fermiĝantaj okuloj, kaj kiam temis pri mi mem, mia menso estis en stato de konfuzo kaj miaj kruroj apenaŭ plu ŝajnis aparteni al mi. Mia sola deziro estis reatingi la kabanon de Isarninos , trovi trankvilan angulon, se tia afero entute ekzistus, kaj endormiĝi. Sed dum la suno altiĝis en la ĉielo, la nebulo interne de mia kapo malpliiĝis kaj mi eksentis min mirige freŝa. Estis mateno, kaj malgraŭ ĉio kio okazis dum la nokto, mi sentis min preta por la nova tago.

Reveninte al la kabano mi trovis Lavenja n, kiu varmigis supon. “Manĝetu rapide,” ŝi diris, “kaj poste iru al via melkado. Ne pasos nun longa tempo ĝis ni vidos la romanojn marŝi tra la montetoj kun siaj ĉevaloj kaj trumpetoj, kaj ni havas amason por fari antaŭ tiu tago. Ni devas helpi konstrui novan remparon, tion mi aŭdis, ekster la du aliaj.”

Kiam mi iris eksteren, mi trovis ke la tuta loĝantaro freneze laboregas. Ĉiu vilaĝo havis sian propran forĝiston, kaj nun ĉiuj kvar diligentis en malsamaj anguloj de la vilaĝo kun siaj filoj apude. Unu riparis armilojn, alia produktis centojn da lancopintoj, dum iliaj filoj prizorgis la fajrojn kaj fandis malnovajn kuirpotojn por rehavi la metalon. La aliaj du okupiĝis pri la pordegoj, kiujn ili volis fortikigi per feraj stangoj.

La travivintoj el la alia urbo estis rakontintaj, ke la romanoj disbatis la ĉefan pordegon per arbotrunko. Kaj se tio ne sufiĉus, ili ankaŭ havis manieron flugigi centojn da lancoj, kiuj siblis tra la aero tiel rapide kaj kun tia forto, ke eĉ la plej kuraĝaj defendantoj estis devigataj cedi. Tre malmultaj militistoj sukcesus ĵeti lancon supren laŭ la montoflanko kaj rekte trans la remparon, sed laŭŝajne la romanoj posedis ian strangan aparaton, kiu povis atingi celojn ekster la kapablo de normala homo.

Ĉi tiuj rakontoj estus povintaj malkuraĝigi nin, se ne temus pri la rapida rebato de maljuna Morimanos . “Troviĝas viroj ĉi tie apud mi en ĉi tiu loko, kiuj scias ĵeti lancon de la remparo ĝis la rivero, tiel ke ĝi trapikus homon de la gorĝo ĝis la nuko kaj mortigus tiun, kiu starus malantaŭe. Kaj ili povas fari tion per la forto de la propra brako kaj la lerto de la propra okulo. Ĉu tiuj romanoj estas eble musoj, ke ili bezonas helpilon por ĵeti lancon?” La komento de Morimanos  vojaĝis rapide ĉirkaŭ la vilaĝo kaj gajigis ĉiujn. Ja, la romanoj konis multajn ruzojn, sed tiaj artifikoj atingos nenion kontraŭ firmaj forto kaj kuraĝo.

Kaj krome, Lugos -kresto havis nur unuopan remparon. Eĉ se la romanoj ja kunportis iajn strangajn helpilojn, ŝajnis apenaŭ eble ke ili sukcesos ĵeti lancon trans la larĝon de la duobla remparo, kiu ĉirkaŭas nian propran vilaĝon. Sed por esti absolute certaj, ni decidis ekkonstrui trian remparon ekster la aliaj du. La plej fortaj viroj de la kvar vilaĝoj jam diligente elkavigis novan fosaĵon ekster la duobla pordego. Ni ne povis esti certaj, ke ĝi estos preta antaŭ la alveno de la romanoj, sed almenaŭ ĝi konsistigos unu plian ŝildon ĉe la plej malforta punkto de nia defendosistemo.

Dum la viroj fosis, dekoj da virinoj kaj infanoj forportadis en korboj la teron kaj rompitajn kalkopecojn, kaj elverŝis ilin sur la grundon je difinita loko, ne tre malproksima. Tie estis leviĝonta la tria remparo. En tiu momento, ĝi estis ankoraŭ nur malalta elstaraĵo, sed pro la nombro da homoj kiuj partoprenis la laboron, ĝi devos rapide kreski.

Elirante el la pordegoj survoje al la bovinoj, mi rigardis la laboron kun intereso. Fininte la melkadon, mi reiris kaj prenis mian lokon apud la aliaj junulinoj. Ni plenigis korbon post korbo per tero el la nova fosaĵo, kaj kvankam ĉiu unuopa korbopleno estis malgranda en si mem, estis kuraĝige vidi kiel la remparo malrapide kreskas. En la komenco ĝi estis apenaŭ pli ol ŝvelaĵo sur la flanko de la monteto, sed nun ĝi komencis simili malaltan muron.

Tia laboro estus ekstreme laciga en iu ajn okazo, kaj dum la mateno pludaŭris, mi iĝis ĉiam pli konscia, ke mi tute ne dormis la antaŭan nokton. Cetere, pezis sur mi la ĉeesto de tiuj centoj da homoj, kiuj ŝajnis svarmi ĉie. Jam mi neniam sukcesis kompreni, kiel la homoj eltenas loĝi tute kunpremite en la vilaĝo, kiel abeloj en abelujo. Nun estis tri- aŭ kvar-oble tiom da homoj ol kutime, el kiuj la plejmulto estis nekonataj. Ĉirkaŭis min dekoj da vizaĝoj, kiujn mi neniam vidis antaŭe.

Mi rigardis sopire al mia propra eta domaro, kiu estis klare videbla sur la kontraŭa monteto. Kiom mi deziris iri hejmen kaj kuŝiĝi! Sed nun necesis reiri al la kabano de Isarninos , kaj ankaŭ tiu estos plenŝtopita, sen iu ajn ebleco trovi trankvilan angulon. Se mi povus nur mallonge foriri al iu loko, kie mi estus sola! Sed ne eblis fuĝi, do mi plustumbladis tien kaj reen kun mia korbo, kaj tagmeze mi reiris al la kabano de Isarninos  por manĝi. Ne estis tiel malbone, kiel mi timis. Mi trovis mian patrinon kaj Lavenja n, sed la viroj jam forportis siajn manĝaĵojn al la nova fosaĵo, do estis iom malpli da homoj ol antaŭe. Dum mi manĝis fabojn el ligna bovlo, Tasgj on venis sidiĝi apud mi. “Ĉu vi povas diveni, kion Alisa  montris al mi hieraŭ?” ŝi diris. Alisa  estis la plej juna filino de Lavenja  kaj Isarninos .

“Kion?”

“Estas truo sub la remparo, kie eblas enrampi.”

“Kie?” mi demandis, mirigite.

“Malantaŭ la grenejoj. Ĉu vi povas bildigi al vi la grenejon kun mankanta ŝtupeto antaŭ la pordo?”

Mi ne povis imagi, pri kiu el la grenejoj temas. Mi ne havis kialon viziti ilin, kaj apenaŭ iam ajn iris al tiu flanko de la vilaĝo.

“Do, mi diras al vi: se vi trovos tiun grenejon, ĝi estas tiel proksima al la remparo, ke oni devas premiĝi preter ĝi kiel muso aŭ leporo. Mi ludis tie hieraŭ kun Alisa  en la longa herbo, kiu kreskas malantaŭe. Kaj ŝi montris al mi, kie troviĝas truo sub la remparo, sed ĝi estas tiel malvasta, ke oni devas rampi kun la kapo premita al la koto, kaj la ŝtonoj, kiuj skrapas la genuojn. Sed en la fino ĝi plilarĝiĝas, kaj estas tie sufiĉa spaco por tri homoj, aŭ eble kvar, se oni pretas sidi kun la mentono puŝita kontraŭ la dorso de iu alia. Ĝi estas belega kaŝloko, se iam vi bezonos tion.”

“Kaj kial mi bezonus ĝin?” mi demandis ĝenate. “Vi estas tro granda nun por ludi kaŝludon kaj rampi en ratotruojn, dum ĉiuj aliaj detruas siajn fingrojn pro la fosado kaj forportadas la rompitan teron.”

Finmanĝinte, mi kliniĝis sur la pajlo kaj tuj endormiĝis. Preskaŭ en la sama momento, laŭ mia impreso, iu senindulge skuis min. “Ĉu ĉi tiu estas la momento por dormi,” demandis la voĉo de mia patro, “kiam la romanoj alvenos tra la montoj en iu ajn tago? Knabinoj kaj virinoj okupiĝas pri la lancofarado. Iru vidi ĉu vi povas helpi ilin.”

Kontente ke mi almenaŭ povos eviti la pezegan laboron ĉe la nova remparo, mi iris tra la vilaĝo ĝis mi trovis kie aro da junulinoj sidis kalkane sur la grundo por fiksi lancopintojn sur stangojn. Ankaŭ Elvisa  estis tie, kaj mi sidis apud ŝi kun plezuro. Tamen ni interŝanĝis malmultajn vortojn dum tiu posttagmezo. Kiam grupo de junulinoj laboris kune, ĉiuj kutime ridadis kaj ŝercadis. Mi ne scias, ĉu pro lacego, ĉu pro prema sento de maltrankvilo, sed hodiaŭ ni apenaŭ interparolis. Eĉ Kanda , kiu normale volis superregi ĉie, estis malpli parolema ol kutime.

Mi ĵetis rigardon al Elvisa  unu-du fojojn dum la posttagmezo. Ŝi aspektis terure. Ŝiaj vizaĝo kaj robo estis ŝmiritaj de tero kaj kalko, ŝiaj krispaj haroj eskapis el la plektaĵoj, kaj ŝiaj manoj estis kovritaj de skrapvundoj pro la portado de la malglataj ŝtonoj. Mi konstatis, ke sendube mi aspektas ne tre malsimile, sed eĉ kiam Belinos  venis portante al ni brakoplenon da novaj lancostangoj, mi tute ne provis ordigi min. Lacego igis min komplete indiferenta.

Kiam mi memoris, ke mi ankoraŭ devos peli la bovinojn al la rivero kaj poste melki ilin, mi sentis svenemon. Mia kapo turniĝis kaj miaj kruroj tremis, dum mi reiris al la kabano por preni la sitelon. Mia patrino devis apenaŭ rigardeti min por tuj sendi min kuŝi. “ Tasgj on prizorgos la bovinojn ĉi-vespere,” ŝi diris. “Ni almenaŭ ne bezonos ĉerpi akvon, jen unu bona afero, ĉar oni suprenportis barelojn per ĉarego.” Danke, mi ekkuŝis sur la pajlo kaj endormiĝis. Unu-du fojojn mi duone vekiĝis, kaj videtis homojn manĝi aŭ babili. Tiam mi kontente redrivis en miajn sonĝojn.

Kiam mi denove vekiĝis, estis profunda nokto. La kabano estis nigre malluma, kaj mi vidis nenion. Estis neniu diferenco, ĉu mi malfermis la okulojn aŭ tenis ilin fermitaj. Ĉirkaŭ mi, mi sensis la ĉeeston de la aliaj dormantoj kaj aŭdis ilian regulan spiradon. Mi kuŝis surdorse rigardante supren el larĝe malfermitaj okuloj. Lastatempe mi ĉiam evitis pensi pri la estonteco, kiu ŝajnis enteni ian obtuzan minacon tro monstran por esti reala. Nun, la unuan fojon mi rigardis ĝin rekte, kaj vidis ke la minaco ja estas reala, kaj krome ke ĝi alproksimiĝas je senspiriga rapideco. Apenaŭ eblis konvinki min, ke temas pri io vera, kaj tamen mi sciis, ke ĉi tion mi ne povos ignori. Ankaŭ se ŝajnas maleble, ĉi tio efektive okazas.

En mia fantazio, mi imagis nepriskribeblajn scenojn: miajn patrinon kaj patron mortaj, soldatojn kiuj frakasas la kranion de la bebo aŭ minacas Makar on antaŭ miaj okuloj, dum li eĉ ne kuraĝas plori pro teruro. Mi provis imagi metalon, kiu tratranĉas karnon: ĉu ĝi en- kaj el-glitus tute glate, aŭ ĉu ĝi implikiĝus kaj ŝirus? Sed mia menso forturnis sin de tiu penso. Eble tio povus okazi, sendube ĝi jam okazis al miloj da aliaj junulinoj precize kiel mi. Sed mi neniam sukcesos prepari min al io tia. Se ĝi okazos, necesos iel fronti ĝin. Sed ĝis la momento mem, mi rifuzos kredi je ĝi.

* * *

Kiam mi eliris al la melkado la postan matenon, mi vidis, ke la nova fosaĵo sufiĉe progresis de post la antaŭa tagmezo. Ĝi nun etendiĝis laŭ preskaŭ la tuta flanko de la monteto kiu frontis la riveron, kaj ĝia ekstera bordo krute leviĝis por renkonti la novan remparon. La remparo ankoraŭ ne estis tre alta ĉe la interna flanko, sed kompreneble, estus pli malfacile aliri ĝin de ekstere, kie al ĝia alteco aldoniĝis la deklivo de la monteto. La laboro estis malrapidiĝanta dum la remparo kreskis, ĉar nun necesis porti ĉiun korbon da rubo ĝis la pinto. La virinoj uzis ĉevalojn kaj bovojn por suprenporti la pezajn korbojn.

Kiam mi estis preta, mi marŝis laŭ la kresto de la remparo por serĉi Elvisa n, kaj finfine trovis ŝin, kiu pakis ŝtonojn en korbon. Ŝi salutis min per mansvingo, kaj mi glitgrimpis malsupren al ŝi. La laboro ne lasis al ni multan spiron por interparoli, kaj tre baldaŭ ni ambaŭ estis kovritaj de polvo kaj ŝvito. Kiam ni ne plu sukcesis daŭrigi, ni grimpis trans la pinton de la remparo, kaj kuŝiĝis en kaveto iom pli malsupre sur la montoflanko. Sub ni etendiĝis la valo kun siaj malkrutaj deklivoj, siaj arbaretoj kaj domaroj, kaj malpli proksime vidiĝis la tranĉa konturo de la Kresto, kie ni kutimis festi Beltenon. Sed nun la kontraŭajn deklivojn makulis pluraj nigraj areoj jen kaj jen inter la brunaj kaj verdaj, montrante kie la domaranoj bruligis siajn kampojn pro manko de tempo por fari la rikolton. Eĉ antaŭ sia alveno, la romanoj jam metis sian markon sur nian teritorion; ne plu eblis elrigardi super la konata pejzaĝo sen ricevi malagrablan memorigon pri venontaj okazaĵoj. Kaj mi ekkomprenis, ke kiam la romanoj estos foririntaj, ili postlasos multajn aliajn nigrajn areojn.

“ Elvisa ,” mi diris, “ĉu vi opinias, ke ni konos unu la alian en nia venonta vivo?”

“He, kio instigas vin ekparoli ĝuste nun pri la venonta vivo?” ŝi demandis.

“Ne estas kialo, sed venis al mia menso, ke estos bedaŭrinde, se ni ne konos nin.”

“Kiu scias, ĉu ni estos ankoraŭ samaj? Mi estos birdo, eble, kaj vi leporo. Aŭ lumbriko kaj skarabo,” ŝi aldonis ridante.

“Sed, ĉu vi scias, iam mia patro vidis hundeton, kiu sidis pli senmove ol bloko da blanka kreto, dum bruna muso pasis antaŭ ĝiaj okuloj, same proksime kiel via buŝo al via nazo. Tiu hundo devis rekoni la muson, certe devis esti tiel.”

“Eble tiel estis,” diris Elvisa . “Sed kiel ni rekonos nin? Se vi sufiĉe ripozis, ni reiru.” Ni komencis regrimpi silente, kaj tiam ŝi aldonis, “Mi diros al vi kiel estos: mi konos vin per viaj ruĝaj haroj.”

“Sed se mi estos ŝafo, aŭ eble hundo, mi ne havos ruĝajn harojn.”

“Ne, sed vi povus iĝi ruĝgorĝulo aŭ sciuro. Kaj vidu, ankaŭ mi portas ruĝan robon hodiaŭ. Tiel ni konos nin, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.”

Ni rigardis unu la alian per grandaj okuloj. Elvisa  parolis sufiĉe senĝene, eble preskaŭ senpripense, sed tuj kiam la vortoj estis diritaj, ni sciis, ke temas pri interkonsento nerompebla, eĉ trans la barilo kiu apartigas nin de la venonta vivo. Ĝi estis tia interkonsento, kian farus tribestroj aŭ la grandaj herooj en la rakontoj de Morimanos . Neniam mi antaŭvidis, ke iun tagon mi mem eniros tiel simple kontrakton tiel profunde solenan.

“Ni devus signi la interkonsenton,” mi murmuris finfine, kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante iun akran objekton.

“Estas senutile; ni ne kunportis tranĉilon. Kiam ni reiros, ni faros ĝin.”

Kaj do ni regrimpis trans la remparon kaj kuris malsupren por repreni niajn korbojn, kiuj atendis nin rande de la fosaĵo.

La unua el niaj gvatistoj revenis tiun posttagmezon, por raporti ke oni vidis roman esplorpatrolon, kiu iris supren laŭ la rivero. Rapide formiĝis kompanio por renkonti ĝin. Niaj homoj revenis sekure antaŭ la noktiĝo kun kuraĝiga informo. La romanoj estas timemuloj, laŭ ilia raporto. Kompreninte, ke ili estas embuskataj, ili tuj fuĝegis. Ili eĉ ne haltis por helpi anon de sia kompanio, kiu estis ĉirkaŭita. Forlasite de siaj kunuloj, li estis facile superita kaj mortigita. Se la ceteraj romanoj similus ĉi tiujn, certe mankus al ili kuraĝo por ataki fortikigitan vilaĝon ĉe monteta pinto. Trankviligis min aŭdi ĉi tion kaj ankaŭ vidi, kiel la remparo kreskadas, dum faskoj da lancoj ekhirtiĝas je diversaj punktoj ĉe la interna muro.

La postan matenon, ĉiuj el niaj gvatistoj revenis krom unu. Ni neniam malkovris, kio okazis al li.

Ĉiuj en la vilaĝo staris ĉe la pinto de la interna remparo por rigardi dum la romanoj orde paradis tra la valo laŭ la rivero. Neniam mi vidis tiel eksterordinaran vidaĵon. Ili marŝis flank-al-flanke en vicoj, unu vicon malantaŭ la alia, por formi longan kolumnon. Mi ofte aŭdis, ke ilia armeo similas formikaron, sed formikoj diskuras laŭ sensenca maniero, ĉiu sekvante sian unuopan vojon. Nenio en mia tuta sperto estus povinta pretigi min vidi tiujn centojn da viroj, ĉiuj moviĝantaj kune en la sama direkto je la sama rapideco. Ili ŝajnis tute malhomaj. Mi memoris la priskribon de Morimanos  pri ilia urbego, kie ĉio estis farita el ŝtono. Ofte mi demandis min, kiaj homoj eltenus vivi en tia malvarma, morta loko, sen arboj aŭ herbo aŭ floroj. Nun mi komprenis.

Ankaŭ mirigis min vidi tiom da homoj moviĝi en tiel granda akordo, kvazaŭ mankus al ili ĉiuj propraj sentoj kaj deziroj. Ĉiuj ŝajnis parto de pli granda tuto, en kiu ili estis komplete ensorbitaj. Mi scivolis, kiel ili povas ekbatali laŭ tia senemocia maniero, pelite ne de sia interna pasio sed, laŭ tio kion mi aŭdis, de la sono de trumpeto.

La kolumno de viroj daŭris kaj pludaŭris. Troviĝis en ĝi ne nur ĉevaloj kaj piedsoldatoj, sed eĉ ĉaregoj. Sed ankoraŭ senĉese aperis novaj homoj. Rapide iĝis klare, ke laŭnombre ili facile superas nin. Devis esti tie po unu soldato por ĉiu viro, virino kaj infano en ĉiu el la kvar vilaĝoj.

“Ĉu vi rigardas ilin marŝi tiel, kiel granda ŝafaro,” komentis viro, kiu staris en mia proksimeco. “Mi ŝatus vidi ilin, kiam falos inter ilin kelkaj el niaj lancoj.”

“Nekredeble, ĉu ne?” diris alia. “Kaj ili imagas, ke ili suprenvenos tiel tiun ĉi monton, dum la lancoj kaj ĵetilpafaĵoj pluvos sur ilin kiel poleno en printempa tago.”

Ili komencis kalkuli la nombron de la soldatoj. “Ili estas facile nombreblaj, tiel bele aranĝitaj en vicoj,” komentis la unua.

“Nur ke tiel, ili ŝajnas malpli ol sia vera nombro,” respondis la alia.

Unue mi sentis timon, vidante la grandecon de la malamika forto, sed dum la du viroj pludiskutis la situacion, mi komencis kompreni, ke ĝi ne estas tiel malbona kiel ĝi ŝajnis unuavide. Finfine, ja estis vere, ke ni havos avantaĝon pro la deklivo kaj la grandioza duobla remparo, kiu kostos al la romanoj multajn vivojn, se ili provos kapti ĝin per sturmatako. Estis bedaŭrinde, ke mankis tempo por fini la novajn fosaĵon kaj remparon – neniu imagis, ke la romanoj alvenos tiel baldaŭ – sed ili almenaŭ provizos kroman protekton antaŭ la pordegoj, kiuj ĉiam estis nia plej malforta punkto. Tamen, estis klare, ke la ĉefa defendagado devos koncentriĝi ĉe la pli ekstera el niaj du malnovaj remparoj.

La kolumno plumarŝis laŭ la alia bordo de la rivero ĝis ĝi atingis punkton rekte kontraŭ nia vilaĝo. En tiu momento eksonoris alta, ŝira krio, kaj la tuta kompanio – viroj, ĉevaloj, ĉaregoj, ĉio – tuj haltegis, precize sub la monteto kie troviĝis mia propra domaro. La domaro estis videbla pli supre. Ĝi aspektis tre malgranda kaj sendefenda. Mi demandis min, ĉu ankaŭ la romanoj vidis ĝin.

Nun, kiam ili troviĝis pli proksime, mi vidis ke gvidas ilin pluraj rajdantoj, ĉiu portante altan stangon kun strangaj enmuntitaj objektoj. La ĉevaloj aspektis sufiĉe pli altaj ol la niaj, sed ankaŭ malpli fortikaj. Ili ŝajnis tro malpezaj por serioza laboro, sed aliflanke ili evidente estos tre rapidaj. Ĉiaokaze, ili ne multe utilos por ataki vilaĝon sur montopinto.

ŝajnis, ke la gvidantoj interkonsiliĝas. “Ili ne plu aspektos tiel gajaj, vidinte nun, kio frontas ilin,” diris la viro apud mi. Sed tre baldaŭ la akra krio sonis duan fojon, kaj la tuta kolumno denove ekmoviĝis kvazaŭ unuopa homo. La gvidantoj sur siaj ĉevaloj direktiĝis for de la rivero, kaj nun marŝis rekte supren laŭ la monteto ĝis nia domaro. La cetero de la kolumno tiriĝis poste kiel la vosto de serpento. Mia koro bategis dum ili ĉiam pli alproksimiĝis al nia domaro.

Subite, kelkaj rajdantoj apartigis sin de la aliaj kaj galopis antaŭen. Senhelpe mi rigardis dum ili trotis ĝis la domaro, faligis la barilon kaj indiferente surtretis ĝin. Mi streĉis miajn okulojn por vidi, kion ili faras en nia korto. Mi sciis, kompreneble, ke ni jam forportis ĉiujn valoraĵojn, sed ĉiam restis la timo, ke ili trovos la grenoputojn. Tamen ne nur pro la putoj mi tiom agitiĝis: temis ĉefe pri la konstato, ke tiuj fremduloj eniras nian domaron, dum ĝi kuŝas malfermita kaj nuda, por ke ili misuzu ĝin laŭ sia deziro.

Post kelkaj minutoj, iuj el ili elvenis kaj iris al la heĝo. Unue mi ne sukcesis kompreni, kion ili faras. Ŝajnis, kvazaŭ ili skuas la heĝon. Tiam mi konstatis: ili dehakas ĝin. Flamo eksaltis ĉe la tegmento de la kabano de mia onklo. Paraliziĝinte mi rigardis, kun miaj manoj kroĉitaj al la malalta muro. Ne eblis plori, aŭ eĉ pensi. Aliaj flamoj leviĝis de la kokinejo kaj la malplena grenejo. Momente mi esperis ke tamen nia propra kabano eskapos, sed tiam flamanta strio kuris supren laŭ la pajlo. Mi staris ĉe la alia flanko de la valo kaj rigardis ĝin bruli. Mi apenaŭ povis kredi, ke ĉi tio vere okazas. En malpli da tempo ol necesus por fortimigi birdon el la tritiko, la hejmo kie mi loĝis dum mia tuta vivo estis detruita.

Kiam de nia domaro restis nur cindroj, mi stumblis malsupren laŭ la kruta deklivo ĝis la grundo. Mi vagis sencele, ne sciante kion fari. Ĉiuj aliaj ankoraŭ staris sur la remparo.

Iom post iom la homoj komencis drivi malsupren. Kelkaj laŭte disputis, aliaj estis maltrankvilaj kaj silentemaj. Ŝajne, la romanoj starigas sian tendejon ĉe la pinto de la monteto: de mia monteto. Mi ne reiris por rigardi. Dum ne eblis vidi la karbiĝintajn restaĵojn de nia domaro, mi povis preskaŭ imagi, ke ĝi ankoraŭ staras.

Pluraj viroj estis diskutantaj, ĉu oni ne tuj ataku la romanojn dum ili starigas sian tendejon, sed la ĝenerala opinio estis, ke oni prefere atendu. Dum ni restos interne de nia remparo, nia pozicio estos preskaŭ nekaptebla, dum por la romanoj, ĉiu paŝo antaŭen faligos lavangon da pafaĵoj, kiuj impetegos malsupren sur iliajn kapojn. Aliflanke se ni eliros el la vilaĝo por renkonti ilin, ili havos pli da tempo ol ili bezonos por ekpreni siajn batalpoziciojn, kaj ĉiuj scias, ke en la batalkampo la romanoj estas praktike nevenkeblaj.

La militistoj malaperis en la kabanon de Katumandos , dum la aliaj viroj staris en disaj grupetoj kaj laŭte interparolis. Ne havis sencon daŭrigi la laboron pri la nova remparo, kaj malmulte estis farebla nun krom atendi la matenon. Kelkaj el la vilaĝanoj eliris por porti internen la brutojn el la provizoraj palisaroj sur la montetoflanko. Eĉ la bovinoj, kiujn oni paŝtis inter la du remparoj, devis veni internen. Estis pluraj grandaj herbejoj en la vilaĝo, kaj la bestoj povos resti tie unu-du tagojn. Ili estos tre kunpremitaj, sed jam la morgaŭan vesperon la afero devos esti findecidita iamaniere.

Sed estis ĝena penso en la fundo de mia menso: io kio jam obtuze maltrankviligis min de iom da tempo, sed kion mi ĝis nun ĉiam puŝis flanken. Kompreneble mi sciis, ke iu ajn rekta atako kontraŭ nia vilaĝo nepre malsukcesos, same kiel ankaŭ niaj homoj malsukcesis, kiam ili atakis Lugos -kreston. La sola serioza malutilo, kiun la romanoj povos kaŭzi al ni, estos bruligi kampojn kaj domarojn, kaj kapti homojn aŭ bestojn kiuj vagas ekstere. Sed kio okazos poste? Ĉar ili ja ne povos reiri al sia propra vilaĝo. Ĉu ili simple preterpasos nian monteton kaj plumarŝos supren laŭ la rivero? Aŭ eĉ pli malbone – sed tio trafis kiel la plej verŝajna perspektivo – kio, se ili simple decidos resti, kie ili estas? En tiu kazo, niaj viroj ne havos alian elekton ol eliri por renkonti ilin en batalo. Ni ne povos resti tiel la tutan vintron, kun bandaĉo da romanoj kiuj frontas nin trans la rivero. Kaj krome, neniel ni povos tiel longe resti enfermitaj interne de la remparoj. Estas vere, ke ne mankos al ni manĝaĵoj: la grenejoj estas plenaj, kaj ĉiuj bovinoj kaj aliaj bestoj estas arigitaj interne. Sed kion ni trinkos? Eĉ se ni lasos ĉiujn bovinojn morti pro soifo, niaj akvoputoj certe estos malplenaj post kelkaj tagoj. Neniam antaŭe mi permesis al mi okupiĝi pri tia demando, nek mi aŭdis aliajn homojn diskuti ĝin. Nia tuta atento ĝis nun fokusiĝis je la roma atako, kaj antaŭ ol fronti tion, ne havis multan sencon rigardi pli foren en la estonteco.

Reveninte al la kabano, mi trovis ke ĉiuj viroj pretigas sin por eliri. Katumandos  intencis regali siajn militistojn per festeno, kaj ankaŭ Isarninos  devis partopreni. Kiel decis, li invitis siajn du virajn gastojn akompani lin. Ĉiuj tri vestis sin kiel por batalo: ili krispigis siajn harojn kaj kombis siajn longajn lipharojn. Sed oni vidis, ke mia patro ne ricevos grandan plezuron ĉe la festeno. Lia vizaĝo estis blanka pro enpremita kolerego. Mi tre atente evitis lin. Mi ne volis doni al li pretekston por malŝarĝi sian furiozon kontraŭmi.

Por ni ceteraj mia patrino kaj la aliaj du virinoj pretigis manĝaĵojn. Ili laboris kiel eble plej senbrue, nerve rigardante mian patron de tempo al tempo. Mia patrino ne kutime timis lin kaj normale ne hezitus alfronti lin, sed ĉi-vespere eĉ ŝi laŭŝajne konsterniĝis. Kiam la viroj foriris, ni ĉiuj spiris pli trankvile, kaj mia patrino tuj mem eksplodis pro ĉagreno.

“Kiaj krimuloj! Kiaj monstroj!” ŝi kriis. “Ĉu ili ne havas proprajn teritoriojn, por ke ili venu trans la maron por detrui la hejmojn de senkulpuloj, kiuj neniam ĉesis lukti kaj laboregi ekde la momento kiam ili lasis la ventron de la patrino? Ĉiun trabon en tiu domo tranĉis la manoj de mia edzo mem; ĉiun pajleron en tiu tegmento mi mem alportis de la kampo kun miaj beboj alkroĉitaj al mia dorso! Ni mem konstruis tiun domaron per nia propra ŝvito kaj zorgo dum la lastaj dudek jaroj, kaj mi neniam imagis, ke mi vivos por vidi ĝin detruita en la spaceto inter tagmezo kaj nokto! Kaj estis ankaŭ la nova grenejo, kiun ni starigis nur la pasintan jaron, kaj la staplo, kie ni retegis la vandojn la pasintan vintron. Ni ne faris ĉion ĉi por ke ĝin detruu homoj, kiuj ne havas la proprajn kampojn, kaj anstataŭe diskuras tra la teritorio de aliuloj por disrompi kion tiuj konstruis!”

La patrino de Kintila  ekploris; sendube ŝi pensis pri sia propra vilaĝo, kiun plej verŝajne trafos la sama sorto kiel nian domaron. Ankaŭ Makaros  kaj la bebo aldonis laŭtajn plendojn, sed mia patrino tro agitiĝis por atenti ilin. Intertempe Lavenja  provis konsoli ĉiujn, kaj memorigis mian patrinon ke jam unu fojon nia domaro estis bruligita kaj tamen mia praavino rekonstruis ĝin tiel ke ĝi iĝis unu el la plej prosperaj ĉe nia flanko de la rivero. Sed evidente mia patrino ne aŭskultis, ĉar subite ŝi elkriis:

“Kial ili dehakis la heĝon, nur tion mi volas scii? Kian ĝenon tiu heĝo entute povis kaŭzi al ili? Eĉ se ni starigos novajn domojn, pasos jaroj antaŭ ol rekreskos tiu heĝo, densa kaj folioriĉa, kiel ĝi estis antaŭe!”

Finfine la aliaj virinoj sukcesis trankviligi ŝin, kaj ni sidiĝis, silentaj kaj malĝojaj, por nia vespermanĝo.

Mi konstatis, ke mi havas fortan kapdoloron, kiun pliigas la fumoplena, tro ŝtopita medio en la kabano. Kintila  venis sidi apud mi, sed mi ne sentis parolemon. Finfine mi tiris ŝalon ĉirkaŭ miaj ŝultroj kaj eliris en la freŝan noktan aeron, kie tremigis min malvarma venteto. La ĉielo estis absolute klara, kaj brilis en ĝi densa amaso da steloj. La luno, jam preter la duono, elstarigis kontraŭ la ĉielo la akre tranĉitan konturon de la interna remparo. Mi grimpis ĝis la kresto, kaj elrigardis super la malhela valo. Flagretis fajroj ĉe la pinto de la kontraŭa monteto, sed krom tio, ĉio estis trankvila. Diversaj noktobruoj atingis miajn orelojn: la longe eltirata bojado de hundo, de ie la hu-huo de strigo, ĉevalo kiu henas. Ĉu de la roma tendejo, aŭ ĉu unu el niaj el la troŝtopita paŝtejo aliflanke de la vilaĝo? Mi enspiris la malmildan aeron ankoraŭ kelkajn minutojn, kaj poste reeniris la varman kabanon.

* * *

Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, ĝuante la varmon generitan de mia korpo kie ĝi premiĝis kontraŭ la pajlo. Mi estus absolute kontenta, se ne temus pri sento de naŭzo en mia stomako. Mi sciis, ke estas io, kion mi ne volas pripensi: io kio trudos sin al mia malvolonta menso tuj kiam mi liberigos ĝin. Mi ignoris ĝin tiom longe kiom eblis, sed nerezisteble la memoro formiĝis en mia cerbo. La romanoj tendumas trans la rivero. Kaj hodiaŭ...?

Ne havis sencon plukuŝi en la pajlo. Lavenja  jam diligentis. Ŝi revivigis la restaĵojn de la fajro, dum mia patrino verŝis supon en poton. Tute ne vidiĝis la viroj; evidente ĉiuj jam eliris.

Mi sidiĝis kaj tiris ĉirkaŭ mi mian ŝalon. Sammomente Tasgj on kaj Alisa  aperis ĉe la pordo. Lavenja  turnis sin al ili. “Ĉu estas novaĵoj?” ŝi demandis.

“Ne videblas multo en ĉi tiu horo,” diris Alisa . “Tiuj romanoj ankoraŭ ne leviĝis de siaj litoj, ĉar estas neniu movo de ili, krom unu-du, kiuj iris al la rivero por ĉerpi akvon. Paĉjo diris, ke ni iru manĝi. Li diris, ke eble ni ne sukcesos poste.”

“Do, ĉu vi vekiĝis, finfine?” diris mia patrino, rimarkante min. “Kaj ne tro frue, ĉar mi komencis kredi, ke oni reĉasos la romanojn trans la riveron kaj reen al Gaŭlujo, dum vi plukuŝos kaj ronkos tie, kiel porko sub kverko. Iru nun okupiĝi pri la bovinoj, ĉar la supo ankoraŭ ne varmiĝis, kaj estas senutile malŝpari tempon, atendante ĝis la romanoj venos frapi ĉe niaj pordegoj.”

Mi prenis la melkositelon kaj eliris. Mi ne avidis la supon, male la nura penso naŭzis min. Marŝante al la granda herbejo ĉe la alia flanko de la vilaĝo, mi rimarkis, ke kelkaj el la porkoj iel sukcesis eliri kaj nun fosumas en la kota grundo inter la kabanoj. Denove mi demandis min, kiel longe ni povos teni ĉiujn bestojn interne de la remparo.

Ĉe la paŝtejo mi salutis kelkajn aliajn junulinojn, kiuj jam diligentis pri la melkado. Mi estis ankoraŭ okupata ĉe la bovinoj, kiam subite aŭdiĝis konfuza bruo ĉe la kabanoj. Mi ĉesis melki por aŭskulti. Mi aŭdis homojn, kiuj kriis inter si, kaj vokegojn de la remparoj. Mi kaj la aliaj junulinoj ĉiuj ekstaris, streĉante niajn orelojn, por kompreni kio okazas. Ŝajnis, ke la bruo venas de tiu flanko, kiu frontas la riveron. Kiam eksplodis novaj krioj, ni forgesis niajn sitelojn kaj kuregis el la paŝtejo en la direkto de la pordegoj.

Alproksimiĝante al la remparoj, ni vidis ke laŭlonge de la tuta kresto staras homoj. La viroj amasiĝis apud la pordegoj, do ni suprengrimpis je malpli proksima punkto por aliĝi al la virinoj kaj infanoj. La unua afero kiu trafis miajn okulojn, kiam mi rigardis al la kontraŭa monteto, estis la nigraj restaĵoj de nia domaro. Nur tiam mi vidis la kolumnon de soldatoj, kiuj progresis en rigora ordo malsupren laŭ la deklivo. Post kelkaj minutoj ili transiros la riveron.

De mia pozicio sur la plej alta remparo, mi ekzamenis la flankon de la monteto, kiu etendiĝis sub mi. La plejmulto el niaj viroj staris jen kaj jen laŭlonge de la ekstera remparo, iom malpli alte sur la monteto. Ankoraŭ pli malalte troviĝis la tria, nefinita remparo, kun amasetoj da rubo ankoraŭ videblaj ĉe la ekstremaĵoj. Tie lokiĝis la tribestroj kaj militistoj. Ili kiel unuaj devis renkonti la romanojn, kvankam pro la senŝirma pozicio, ili riskis esti fortranĉitaj. Plej verŝajne ili devos haste retiriĝi al la dua remparo, kiam la romanoj tro alproksimiĝos.

La romanoj atingis la riveron kaj komencis travadi ĝin ĉe la plej malprofunda punkto. Evidente ili jam malkovris, kie plej bone transiri. Alveninte al nia bordo, la gvidantoj ne ekiris supren, sed atendis ĝis atingos ilin la cetero de la kolumno. Ili ŝajnis tre malrapidaj kaj singardaj, kvazaŭ pli interesas ilin la sekureco ol gajnado de persona gloro. Ili donis impreson de malentuziasmo.

Finfine ĉiuj regrupiĝis ĉe nia bordo, kaj komencis marŝi supren. Ili ankoraŭ estis en preciza ordo, kaj laŭŝajne neniu hastis por puŝi sin antaŭen. Je mia miro, ili ne sekvis la mallongan vojeton rekte supren, sed anstataŭe ekmarŝis laŭ la pli malkruta vojo por la ĉaregoj, kiu zigzagis kun malhasto ĉirkaŭ la flankoj de la montetoj. Pluraj voĉoj aŭdiĝis laŭlonge de la remparo: “Ili povus veni de malantaŭe!” “Kiu rigardas ĉe la alia flanko?” “Disiĝu! Faru pli da spaco! Ĉirkaŭu la vilaĝon!”

La viroj komencis interspacigi sin laŭ la malpli alta remparo, por esti pretaj fronti atakon de iu ajn flanko. La virinoj faris same laŭ la interna remparo, tuj malantaŭ la malalta muro kiu kronis ĝian pinton. De ĉi tie ni vidos, se en iu ajn punkto oni lasos la eksteran remparon sendefenda, kaj ni povus averti la virojn se la romanoj trarompus. La infanoj deziregis resti kun ni sur la kresto, sed ni resendis ilin malsupren kun severaj admonoj, ke ili reiru al la kabanoj. Kompreneble, tuj kiam eblis, la plejmulto reŝteliĝis supren.

Kaj nun restis nenio por fari krom atendi. Mi ne sentis timon, sed ja iom da malvarmo, devante stari tiel longe senmove dum la vento tiretis mian ŝalon. Miaj manoj estis ŝvitaj, kaj mi devis konstante viŝi ilin sur mia jupo. Mi ne povis vidi la romanojn, kiuj verŝajne estis ĉe la alia flanko de la monteto. Cetere, la suba remparo sufiĉe limigis mian superrigardon de la situacio. Mi frontis nun al malsama direkto, kie la valo etendiĝis al la flanko kaj la rivero forserpentumis ĝis ĝi malaperis inter la malproksimaj montetoj.

Ni restis tie en silento dum neelteneble longa tempo. Mi ne havis ideon kiom la afero jam daŭris: verŝajne ne tre longe, sed ĝi ŝajnis senfina. Mi eksentis kapturniĝon, kaj devis apogi min ĉe la muro por ne ŝanceliĝi.

Kaj finfine, kiam mi jam komencis pensi, ke nenio iam ajn okazos, aŭdiĝis laŭtaj krioj de iu malproksima punkto sur la remparo. Estis klare, ke la romanoj alproksimiĝas en tiu flanko, kaj la defendantoj ekkriegas kontraŭ ili la kutimajn fanfaronojn kaj insultojn. Ĝis la romanoj estos pretaj por la atako, niaj homoj estos atingintaj staton de senbrida furiozo, dum la romanoj, espereble, estos komplete malkuraĝigitaj. De mia nuna starloko, tamen, nenio estis videbla, kaj mi sentis min iom distanca de tio, kio okazas ĉe la alia flanko de la monteto.

La krioj plusonis dum iom da tempo ĝis venis la reago: vokego, kian mi neniam antaŭe aŭdis. Ĝi ŝajnis trafi min rekte en la brusto, kaj pro ŝoko mi ekkaptis la malaltan muron antaŭ mi. Mi sciis, pri kio temas: ĝi estis la batalkrio de la romanoj. Ankaŭ la batalkrion de niaj propraj homoj mi aŭdis. Mi jam ofte aŭdis la knabojn eligi ĝin lude, sed nun la unuan fojon mi aŭdis ĝin en la realeco. Neniam ĝis tiam mi konstatis, kiel terurega povas esti krio.

Momente mi demandis min, ĉu resti ĉe mia loko, sed ĉiuj aliaj virinoj kuregis por vidi kio okazas, kaj mi permesis al mi kaptiĝi en la amaso. Antaŭ ni sur la remparo staris grandega grupo da virinoj, kiuj kriadis kuraĝige al niaj viroj kaj malbenadis la romanojn. Sur la ekstera remparo sube, la viroj svingegis siajn ĵetilojn, pafante unu ŝtonon post alia malsupren en la fosaĵon. De nia starpunkto la romanoj ne estis videblaj, sed estis klare, ke niaj viroj bonege defendas sian pozicion.

Sed tiam aŭdiĝis krio de la flanko: “Ili atingis la supron!” Kune kun la aliaj virinoj, mi rekuris al la punkto kie mi staris antaŭe. Malsupre mi vidis virojn, kiuj batalis sur la ekstera remparo. Jen niaj homoj en siaj multekoloraj vestoj, kiuj svingegis siajn longajn glavojn per larĝaj gestoj. Sed troviĝis ankaŭ aliaj homoj sur la remparo, strangaj viroj, malpli altestaturaj ol la niaj, kaj iliaj korpoj ŝajnis kovritaj de metalo.

Mi rigardis senhelpe dum la defendantoj retiriĝis paŝon post paŝo malsupren de la remparo en la internan fosaĵon. Nun la deklivo favoris la romanojn, kaj finfine niaj homoj cedis sian pozicion kaj kuregis al la interna remparo. La romanoj ĉasis ilin ĝis la fosaĵo, evidente kun la espero malhelpi ilin atingi la pli altan grundon. La fosaĵon tuj plenigis amaso da luktantaj viroj. Ili estis tiel kunpremitaj, ke estis malfacile kompreni, kio okazas. Mi vidis unu viron apartigi sin de la grupo kaj stumbli plurajn paŝojn dum sango ŝprucis el lia ventro. Tiam li falegis al la grundo. Mi rekonis lian vizaĝon: li estis el unu el la aliaj vilaĝoj. Mi ricevis impreson de korpoj distretitaj sub la piedoj de la batalantoj.

Mi estis tiel ensorbata de tio, kio okazas malsupre, ke mi perdis konscion pri ĉio alia. Kiel la aliaj virinoj, mi malbenis, mi ŝiris la aeron per miaj krioj, eble eĉ en frenezo mi eltiris miajn proprajn harojn. Kaj kiam niaj viroj komencis fuĝi el la fosaĵo kaj grimpegi supren al ni laŭ ĝia kruta flanko, ni virinoj furioze atakis ilin, gratante iliajn vizaĝojn kaj postulante ke ili turnu sin por fronti la romanojn denove. Sed estis tro malfrue: ĉiuj niaj viroj, sekvate de la romanoj, jam kuregis al la pinto de la interna remparo.

Subita konscio pri mia propra danĝero revekis en mi senton de prudento, kaj je la lasta momento mi glitis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Super mia kapo, jam aŭdiĝis glavoj kiuj tintis sur la remparo. Dum mi rigardis, romano en sia stranga armilaro glitegis kaj ruliĝis malsupren kiel granda skarabo. Tuj ĉirkaŭis lin la virinoj. Mi ne vidis, kio okazis al li, ĉar en tiu momento iu tiregis min de malantaŭe. Estis Elvisa , kun blanka vizaĝo kaj haroj kiuj disflugis en ĉiuj direktoj. “Ili envenas en alia loko!”

Ni kuris kiel frenezuloj laŭ la bazo de la remparo por serĉi helpon. Ni vidis grupon de niaj viroj sur la kresto, kiuj laŭŝajne klopodis repeli homojn, kiuj provis algrimpi de la alia flanko. Elvisa  kriegis al ili: “Ili envenas! Hastu! Apud la grenejoj!”

Kun ĝojo ni vidis, ke pluraj el la viroj venas tuj, duonkure, duonglite, malsupren al ni laŭ la kruta deklivo. “Ĉu ili transvenas?” ili demandis. “Kie?”

“Ĉe la alia flanko! Preter la grenejoj!” Ili tuj forflugis, dum Elvisa  kaj mi restis anhelante, kun sento, ke ni forturnis la danĝeron.

Subite mi memoris ion. “ Elvisa !” mi kriis. “La interkonsento, kiun ni faris hieraŭ: ni neniam signis ĝin! Kiu scias, ĉu ni havos alian eblecon, se ni ne faros ĝin nun!”

Elvisa  ĉirkaŭrigardis senespere. “Vi diras ĝuste, sed estas nenio ĉi tie, kion ni povos uzi.”

“Simple ŝiru ĝin!” mi kriis, kaj tiregis miajn proprajn harojn. En mia ekscito, mi eĉ sukcesis eltiri tufon, dum ŝi kun malfacilo penis forŝiri strion de la orlo de sia robo. Ni ambaŭ ŝovis nian donaĵon en la manon de la alia, kaj mi formetis la ŝian sub mian zonon. Mi ankoraŭ posedas tiun makulitan, misŝiritan peceton da ruĝa ŝtofo, apenaŭ pli grandan ol kverkofolio. Ĝi estas la sola aĵo, kiu restas al mi el mia propra vilaĝo.

“Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super niaj kapoj. “Mankas al ni lancoj! Hastu!” Ni rigardis ĉirkaŭe, kaj vidis en la proksimeco faskon da ili ĉe la bazo de la tera deklivo. Kurante por preni ilin, mi sentis zumadon tra la aero, kaj subite estis objekto kiu elstaris el la grundo rekte antaŭ miaj piedoj. Mi preskaŭ stumblis kontraŭ ĝi. Mi aŭtomate haltis kaj rigardis supren al la remparo, por malkovri kiu ĵetis ĝin, sed tie vidiĝis neniu. Ĝi similis tre mallongan lancon. Ĝi devis esti ĵetita per nekredebla forto, ĉar la ligna stango vibris ankoraŭ kaj la metala pinto estis firme fiksita en la tero. “Kial vi ne venas?” Elvisa  vokis antaŭ mi. “Rapidu!”

Ni plenigis niajn brakojn per lancoj kaj malfacile ekgrimpis supren laŭ la kruta, mallarĝa vojeto, kiu kondukis ĝis la pinto de la remparo. Aliaj mallongaj lancoj pretersiblis dum ni grimpis. Ili venis en larĝega arko super la pinto de la remparo, sed bonŝance falis sufiĉe for de la interna deklivo en la suban spacon. Mi ne povis imagi, kia homo havus la necesan fortegon, por ĵeti tiel malproksimen.

Ne estis facile grimpi supren, ŝarĝite de la lancoj, sed la tera deklivo ne estis tiel alta ĉe la interna flanko, kaj kun peno ni atingis la pinton, de kie eblis rigardi malsupren trans la malalta muro. Mi ricevis fulman impreson pri centoj da soldatoj, kiuj svarmegis en la fosaĵo. Grupeto de niaj propraj homoj ankoraŭ rezistis sur la dua remparo. Ili ne plu havis esperon reatingi la internan remparon; ili estis komplete fortranĉitaj.

Iom pli malproksime, taĉmento de romaj soldatoj jam marŝis supren ĝis la pinto de la interna remparo. Estis neniu por kontraŭstari ilin. Post momento ili transvenos. Antaŭ mi, Elvisa  eligis krion. Mi malaltigis mian kapon apenaŭ ĝustatempe por eviti unu el la mallongaj lancoj, kiu siblis malsupren. “Ĉu vi havas truon en la cerbo, aŭ kion?” ŝi kriis. “Simple stari tie por atendi ĝin!”

“Mi ne vidis ĝin,” mi klarigis, konfuzite.

Mi levis la kapon, kaj vidis ke la romanoj jam komencas transgrimpi la mureton. Mi staris dum momento kvazaŭ fiksita al la tero, ankoraŭ tenante la faskon de lancoj. Subite, el nenie, aperis sanga kavo en la frunto de la plej antaŭa homo. Mi vidis lian buŝon gapegi, lian vizaĝon tordiĝi, kaj freneze baraktante li ŝanceliĝis malantaŭen kaj ruliĝis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Falis alia homo, kaj alia. Pluraj el niaj propraj militistoj aperis apud ni, ŝovis nin flanken, kaj ekĵetegis lancojn laŭlonge de la remparo. Elvisa  kaj mi glitgrimpis malsupren al la tero. Ni ambaŭ estis tremantaj.

Aliaj krioj ekaŭdiĝis de inter la kabanoj, kaj pluraj teruritaj porkoj galopis en nia direkto. Mi ricevis konfuzan impreson pri homoj, kiuj kuras tra la kabanoj, pri krioj kaj kriegoj, pri la tinto de armiloj. Preskaŭ sammomente mi konstatis, ke rivero da romanoj fluas malsupren laŭ la tera deklivo ĉe nia dorso. Elvisa  kaj mi kuregis blinde ĉirkaŭ la bazo de la remparo. Pli da romanoj estis alproksimiĝantaj de la kontraŭa direkto. Ni haltis kaj ĉirkaŭrigardis kiel frenezuloj, serĉante elirvojon. Mi vidis la malfermitan pordon de apuda kabano. Alkurante ĝin, ni preskaŭ stumblis super homa kadavro: temis pri unu el la filoj de la forĝisto Eburos . Elvisa  ekkaptis la glavon, kiu kuŝis apud li.

Ni haltis, anhelante, tuj interne de la kabanpordo. Apenaŭ estis lumo, kaj la aeron plenigis fumo de la mortanta fajro. Ne estis kaŝejo, krom se ni enŝovus nin sub la pajlon kiel bestoj. En mia paniko, ĝuste tion mi ekfaris. “Ĉu rato vi kredas esti, aŭ serpento?” Elvisa  kriis. “Ne estas kaŝloko! Ili vidos vin, certe!” Efektive la romanoj estis jam ĉe la pordo. Mi kuŝis absolute senmova, retenante la spiron. Mi estis angore konscia, ke duono de mia korpo restas malkovrita, sed mi ne povis riski moviĝi por kaŝi ĝin. Mi sciis, eĉ ne vidante ilin, ke la romanoj staras en la pordo kaj ĉirkaŭrigardas. Tiu mallonga momento ŝajnis daŭri senfine. Mi havis nenion en la menso, krom la neeltenebla dezirego iel tiri la pajlon super la alian parton de mia korpo, kaj la scio, ke tuj kiam mi moviĝos, ili saltos sur min.

Eksonis terura krio meze de la kabano. Mi eksaltegis pro ŝoko. Tiam mi komprenis, ke dum almenaŭ kelkaj pliaj minutoj, mi estos sekura, ĉar la batalkrio de Elvisa  altiris al ŝi ilian tutan atenton. Aŭdiĝis la tintado de metalo kontraŭ metalo, estis gruntoj kaj krioj, kaj intertempe mi sukcesis enrampi pli profunde en la pajlon. Harstariga gargarado atingis miajn orelojn, kaj tuj poste, silento. Agonia doloro eksentiĝis en mia brusto. Mi sciis, ke la soldatoj ne foriris: ili ankoraŭ paŝegas interne de la kabano. Ili alproksimiĝas. Baldaŭ ili trovos mian kaŝlokon. Ĉu ili trapikos la pajlon per glavo? Paro da piedoj haltis rekte antaŭ miaj okuloj. Kovris ilin ia stranga piedvesto, kian mi neniam antaŭe vidis, kun rimenoj. Ial mi subite memoris, ke mi lasis la sitelon en la paŝtejo. Ĝenis min la penso, ke mi ne finis la melkadon.

Parolis voĉo super mia kapo. Ĝi ŝajnis tre malproksima. La tranĉa doloro disvastiĝis el mia brusto, tra miaj ŝultroj, mia ventro, miaj intestoj... Susurado plenigis miajn orelojn. Nigraj kaj oraj desegnoj dancis antaŭ miaj okuloj. Kaj tiam mi sentis, ke mi falas, falas, glitas kaj ruliĝas, malantaŭen, malsupren, laŭ longa, longa tunelo en mallumon.


AL ROMO

TRIA ĈAPITRO

La sola afero, pri kiu mi plene konsciis dum la sekvaj tagoj, estis la doloro en mia brusto. Ĉio alia paliĝis ĝis griza ombro kompare kun tiu dolorego, kiu disradiis tra ĉiu parto de mia korpo. Mi povis senti eĉ la konturojn de miaj pulmoj, kiuj ŝajnis ardi en mia brusto. La ĉeno ĉirkaŭ mia kolo frotadis ĝissange, sed fronte al tiu alia doloro, mi apenaŭ rimarkis ĝin. Mi sciis, ke la ĉeno dolorigas, sed la ĝeno ŝajnis koncerni alian personon, kiu tute ne rilatis al mi mem.

Pri tio, kio okazis post la falo de nia vilaĝo, jam restis nur nebula memoro. Mi sciis, ke oni metis min en grupon kun la aliaj junulinoj de mia aĝo, kaj ke oni kondukis nin malsupren laŭ la monteto kaj suden direkte al la maro. Sed estis kvazaŭ mi kuŝus funde de rivero, rigardante la disvolviĝon de duonkomprenataj okazaĵoj ĉe la malproksima supraĵo. Konstanta susurado plenigis miajn orelojn, tiel ke eksteraj sonoj nur malfacile atingis min.

Ni dormis sub la nuboj la unuan nokton, interne de speco de vilaĝo kiun la romanoj konstruis por si, ĉirkaŭata de longa ligna palisaro. Ili portis al ni manĝaĵojn kaj akvon, kaj mi gustumis kelkajn buŝoplenojn. Sed kvankam mi ja manĝis neniom la tutan tagon, mi neniel deziris manĝi. Estis kvazaŭ la manĝaĵoj perdis ĉian guston, kaj eĉ maĉi postulis tro grandan penon. Ĉiu mordaĵo restis kiel bulo en mia buŝo, ĝis finfine mi sukcesis streĉi min sufiĉe por engluti ĝin.

Mi vekiĝis la postan matenon por retrovi la doloron en mia brusto kaj la susuradon en miaj oreloj. Mi neniel provis repripensi tion, kio okazis la antaŭan tagon, nek mi demandis min, kiel mi kaj la aliaj junulinoj atingis ĉi tiun lokon. Mi vekiĝis kaj troviĝis tie. Tio sufiĉis.

La vojaĝo daŭris kiel antaŭe. Mi obtuze konsciis, ke la montetoj cedas al vasta malfekunda ebenaĵo, ke estas nova freŝa odoro en la aero, kaj ke en la malproksimo aŭdiĝas la raŭkaj vokoj de mevoj. Mallarĝa blua strio aperis ĉe la horizonto. Mi sciis, kvankam neniu diris tion al mi, ke temas pri la maro. Sed la penso ne tuŝis min.

Kiam la maro proksimiĝis, ni vidis sur ĝi lignajn ŝipojn. Neniam antaŭe mi vidis ŝipon, sed mi rigardis ilin nun tra densa nubo de indiferento. Liberigite de la kateno, ni ne kontraŭstaris, ke oni portu nin plurope en malgranda remboato al unu el la ŝipoj. Tie ni devis grimpi supren laŭ ĝia flanko. Normale mi estus timinta pro la profunda akvo sub miaj piedoj, sed nun mi sciis, ke nenio kio iam ajn okazos, povos kaŭzi al mi pli grandan suferon ol tiu, kiun mi jam spertis. Se mi glitus malsupren en la verdan-grizan akvon, ĝi fermiĝus super mia kapo, kaj la susurado plenigus mian tutan korpon dum la doloro en mia brusto fandiĝus ĝis nenieco. Sed mi ne glitis.

La maro signis la randon de la sudaj reĝlandoj. Ĝi donis limon al niaj teritorioj kaj protektis nin kontraŭ atako. Limojn oni devus pasi kun atento, kaj nur post plenumo de la ĝustaj ceremonioj. Ĉi tiun limon ni estis transirontaj kontraŭvole, sen ebleco fari la necesajn oferojn. Tio signifis, ke ni neniam povos reveni. Sed ne gravis. Restis nenio, al kio reveni. Nia vilaĝo estis for.

Se ne estus envolvinta min densa nebulo de indiferento, tio estus terura vojaĝo. Ni kuŝis sen ŝirmo, protektate nur de kovrilo el feloj etenditaj sur ligna apogaĵo. Ŝira vento blovegis trans la flankoj de la ŝipo, larmigante niajn okulojn, kaj ĉifante niajn hararojn ĝis ili similis malnovajn distaŭzitajn nestojn. La sola maniero fuĝi el la vento, estis kuŝi surdorse sub la fela kovraĵo. Dum la unuaj tagoj, mi ne sukcesis alkutimiĝi al la balanciĝado de la ŝipo. Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, luktante por ne vomi, dum la tabuloj daŭre leviĝis-malleviĝis sub mia dorso. Oni proponis al ni manĝaĵojn, sed mi akceptis nenion.

Tagon post tago mi restis tie, dum la mateno malrapide cedis al posttagmezo kaj posttagmezo al nokto, kaj la maro balance aperadis kaj malaperadis trans la flanko de la ŝipo. Mi kuŝis surdorse, fikse rigardante la felajn striojn super mia kapo, kaj pensis pri nenio. Kelkaj el la aliaj junulinoj jam komencis paroleti inter si kaj ankaŭ plori, sed la plejmulto, kiel mi, nur kuŝis senmove horon post horo kun senesprimaj mienoj. Foje venis du-tri el la soldatoj por taksi nin per avida rigardo, sed post mallonga diskutado inter si, ili lasis nin en paco.

Dum la plej granda parto de ĉiu tago, mi dormis. Nur tion mi volis fari: fermi la okulojn kaj forgliti en neniecon. Sed eĉ sonĝante, mi ne povis forgesi. Ŝajnis al mi, ke denove mi impetegas ĉirkaŭ la bazo de la remparo, freneze serĉante kaŝlokon, dum ĉe mia dorso aŭdiĝas tiuj regulaj paŝoj, senhastaj sed neniam postrestantaj. En vana provo forskui ilin, mi zigzagas inter la kabanoj, kaj tiam, en la preciza momento kiam mi estas cedonta al kompleta malespero, mi subite rimarkas truon, kiun mi neniam antaŭe vidis, ĉe la bazo de la tera remparo. Mi premiĝas internen, apenaŭ ĝustatempe, kaj kuŝas anhelante el krevanta brusto. La paŝoj alproksimiĝas. Kaj tiam, tuj ekster mia kaŝejo, ili haltas. Pro teruro mia tuta korpo fandiĝas en glacian ŝviton. Mano palpas internen. Ĝi serĉas min...

Unu fojon mi sonĝis pri mia patrino kaj Makaros . Mi iris kun ili al la arbaro kaj ni vagis inter la maldensejoj. Mi havis malklaran impreson, ke ankaŭ Elvisa  troviĝas tie, kaj ke ni venis por rikolti plantojn. Ni volis reiri al la vilaĝo, ĉar ni sciis, ke tie estas mia patro. Sed ni ne trovis la vojon. Plurfoje ni ekiris laŭ vojeto, kiu ŝajnis ĝusta, sed kiam ni denove rigardis, ĝi estis transformiĝinta al herbo aŭ arbustoj. Makaros  ekploris, do mi diris, “Ĉu vi ploras dum ĉeestas mi por prizorgi vin?” kaj levis lin al mia brusto.

Mi vekiĝis kun la sento de Makaros  en miaj brakoj. Mi ne tuj malfermis la okulojn, sed kuŝis senmove dum ioma tempo, retenante la sensaĵon de lia eta korpo premita kontraŭ la mia. En la sonĝo, Makaros  rigardis min flanke kun difinita esprimo, kiun mi neniam pripensis antaŭe, sed kiu nun revokis lin al mi tiel kvazaŭtuŝeble, ke mi povis preskaŭ imagi, ke li staras antaŭ mi. La doloro en mia brusto estis reveninta same tranĉe kiel dum la unuaj tagoj. La unuan fojon de post mia forrabo, mi povis plori.

Mi ploris kaj dormis, ploris kaj dormis, alterne dum tiu tuta tago. Kelkaj el la aliaj junulinoj rigardis min kvazaŭ ili komprenas miajn sentojn, sed ili ne ĝenis min per senutilaj konsoloj. Aliaj ankoraŭ kuŝis kun fiksaj okuloj, obtuze rigardante al la maro aŭ al la fela kovraĵo super niaj kapoj. Antaŭ ol venis la vespero, mi havis fortan kapdoloron pro tioma plorado, kaj la unuan fojon mi atendis senpacience, ke oni alportu la manĝon. Certe, la manĝaĵoj ne allogis: kutime temis pri glua amaso da trokuirita hordeo kun stranga gusto. Per tiu gusto, kiel mi nun konstatis, estis tratrempita ĉio, kion ni ricevis de la romanoj. Sed mi estis tro malsata por esti elektema, kaj kiam la hordeo alvenis, mi manĝis ĝin kun bona apetito.

Kun agrable plena stomako, mi rekuŝis kaj pensis pri miaj familianoj. Mi havis neniun ideon, kiu sorto trafis iun ajn el ili. Mi ja vidis la romanojn peli grupojn de homoj al diversaj partoj de la vilaĝo, sed krom tio mi sciis nenion. Ĉu eble la pli aĝajn virinojn, kiel mian patrinon kaj mian onklinon, ili lasis netuŝitaj? Se mi nur havus ian manieron sciigi mian patrinon, ke mi estas en ordo. Sed ŝi neniam scios, kaj pensante tion, mi denove ekploris.

Mi troviĝis en grupo, kiu konsistis nur el needziniĝintaj junulinoj. Estis en ĝi miaj kuzinoj kaj Kintila , sed de Tasgj on kaj Alisa  ne estis spuro. Multe konsolis min tiu konstato: ĝi certe signifis, ke ili enrampis en la kaŝejon, kiun ili malkovris. Mi demandis min, kiel longe ili devos resti tie, ĝis eblos eliri sen danĝero. Sed kion ili faros, tamen, kiam ili trovos sin tute solaj en tiu neniigita vilaĝo?

Kaj nun, la unuan fojon, mi ekfrontis la demandon pri mia propra estonteco. Mi diris al mi, ke la romanoj evidente ne intencas mortigi nin; alie ili certe ne ĝenus sin manĝigi nin kaj porti nin en ĉi tiu longa vojaĝo. Almenaŭ plaĉis al mi kredi tion, kvankam mi sciis, ke ili ja povus havi la proprajn kialojn por porti nin al Romo: kaj al Romo, laŭ mia supozo, ni nun vojaĝas. Estis ankaŭ tiuj rakontoj de Morimanos : tiuj pri la monstraj bestoj kun longaj nazoj aŭ kun ses kruroj. Ili nutras sin per homa karno. Sed antaŭ ol tiu penso plene formiĝis, mi tuj forpuŝis ĝin. Cetere, estis malfacile konvinki min, ke tiaj malverŝajnaj bestoj vere ekzistas.

Dum la sekvantaj tagoj, mi komencis paroli kun la aliaj junulinoj. Neniuj el ni volis repripensi tiun finan buĉegadon, sed estis aferoj, kiujn ni ĉiuj bezonis scii. Kaj do delikate, kun doloro, ni komencis kunfliki la informerojn, kiujn ĉiu el ni povis alporti. Unu junulino estis vidinta Kaljak on, kiu kuŝis en la koto; alia kredis, ke Atepilos  falis defendante la eksteran remparon. Alaŭn on iu vidis sur la interna remparo, kiam la romanoj transgrimpis ĝin; verŝajne li estis mortigita dum la posta batalado. Sed la sorto de la plejmulto el la viroj restis neklarigita. Kio okazis al mia patro, mia onklo, Belinos ? Ĉu ili ĉiuj plubatalis ĝis la fino, aŭ ĉu kelkaj forĵetis siajn armilojn? Kelkaj el la junulinoj vidis grupon de viroj, kiujn oni kondukis ekster la pordegojn. Sed kio okazis al ili poste? Neniu sciis.

La sorto de la virinoj estis same necerta. Kelkaj el la edzinoj kaj filinoj de la tribestroj partoprenis la batalon de la komenco. Ĉiuj estis mortigitaj. Aliaj, kiel Elvisa , ekkaptis armilojn en la lastaj momentoj kaj mortis apud la viroj. La restintajn virinojn oni arigis en grupojn. Unu junulino vidis miajn patrinon kaj onklinon forkondukataj de soldato. Preter tio, ni ne havis informojn. Kiam temis pri la infanoj, la pli junaj knabinoj diris al ni, ke ĉiuj reiris al la kabanoj, kiam la batalo komenciĝis. La romanoj poste forkondukis la pli grandajn knabinojn por aldoni ilin al nia grupo, sed neniu sciis, kion ili faris pri la ceteraj.

Kintila  rakontis al ni, ke ŝi kaŝis sin en unu el la kabanoj, kiam enkuris du junaj virinoj en stato de teruro, sekvate de kvin-ses romanoj. Kintila  kaŭris tremante sub bovofelo. Unue ŝi aŭdis kriojn, kiuj ŝanĝiĝis al hororaj gruntoj kaj ĝemoj. Kiam ŝi kuraĝis ŝtelrigardi la scenon, la soldatoj estis for kaj la du virinoj kuŝis mortaj. Ŝi ne konis iliajn nomojn; ili ne estis de ŝia vilaĝo. Ni konstatis, ke almenaŭ pri unu afero ni estis bonŝancaj. Laŭ nia scio, neniu alia virino estis perfortita.

Alkutimiĝinte al la restado sur la ŝipo, ni komencis iomete esplori kaj ŝtelrigardi tra pordoj kiam neniu ĉeestis. Foje ni rimarkis virojn, kiuj rigardis nin kun intereso, kaj ni haste retiriĝis al la sekureco de nia grupo. Ni ne deziris logi ilian atenton.

Kvankam jam estis plena aŭtuno, la vetero malrapide iĝis pli varma. Kelkaj tagoj estis eĉ agrable varmaj, kvankam la noktoj estis longaj kaj malfacile elteneblaj sen vera ŝirmo. La maro, kiu estis griza je la komenco de nia vojaĝo, estis nun blua kaj serena.

Unu el la plej strangaj aspektoj de la restado sur la ŝipo estis la fakto, ke la unuan fojon en mia vivo mi havis absolute nenion por fari. Ĝis tiu plej lasta mateno, ne estis momento en la tago kiam mi ne estis okupata, ĉu por ĉerpi akvon, por melki la bovinojn, ĉu por sarki la hordeon, serĉi kuirherbojn aŭ plantojn, mueli grenon, tranĉi legomojn, kolekti brullignon, ŝpini – kaj nun, subite, mi havis nenion por fari krom sidi kun krucitaj manoj, rigardante la maron. Sento de timo pendis super mi la tutan tempon, sed kondiĉe ke mi ne tro detale esploris ĝin, mi povis permesi al mi imagi, ke nenio plu ŝanĝiĝos, ke ni restos ĉiam ĉi tie, lulate de la balanciĝado de la ŝipo kaj de la milda aŭtuna vetero.

Mia ĉefa konsolo dum tiu stranga periodo estis la kunestado de la aliaj junulinoj. Surprizis min malkovri, ke mi apenaŭ konis la plejmulton el ili, eĉ tiujn, kiuj estis miaj amikinoj ekde la infaneco. Kelkaj el ili malkaŝis neimagitan talenton, kiam necesis konsoli aliajn aŭ gajigi ilin en la plej malfacilaj momentoj. Ĝenerale, tamen, ni parolis tre malmulte. La pasinteco kaj la estonteco estis temoj, kiujn neniu volis aludi pli ol necese, kaj forprenite de niaj normalaj okupoj, ni havis nenion plu por priparoli. Tio, kio kunigis nin, estis la scio, ke ni ĉiuj partoprenis la saman aflikton, ke ni ĉiuj trapasis la saman abismon de suferado kaj senespero. Kiam temis pri la venonta tempo, ni povis fari nenion por protekti nin kontraŭ ĝi. Sed ĉirkaŭate de la aliaj, ni almenaŭ ne devis fronti ĝin solaj.

Malrapide, unuope, ni ĉiuj elgrimpis el la glacia ekstremo de ŝoko kaj dolorego, en kiu oni portis nin al la ŝipo. Kelkaj el miaj amikinoj estis pli afliktitaj ol aliaj. Kanda , ekzemple, estis aparte forte trafita. Iu, kiu ne konus ŝin, estus povinta imagi, ke ŝi renormaliĝis; ŝi ja rekomencis manĝi kaj respondi demandojn. Sed mi ricevis la impreson, ke ŝi faras tiujn aferojn pro kutimo, ĉar ŝi scias, ke necesas fari ilin. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi restas komplete sen emocioj. Mi neniam vidis ŝin plori.

Unu junulino tute ne sukcesis restariĝi. Dum ni ceteraj malrapide reviviĝis, ŝi ankoraŭ kuŝis surdorse gapante supren kun vaka esprimo. Se ŝi ne palpebrumus de tempo al tempo aŭ farus etan movon, mi estus povinta supozi ŝin morta. Ŝiaj amikinoj el la sama vilaĝo sidis ĉe ŝia flanko; ili karesis ŝian vizaĝon kaj strebis reporti ŝin al konscio pri tio, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo. Unu-du fojojn ili persvadis ŝin eksidi kaj gluti kelkajn buŝoplenojn da akvo, antaŭ ol ŝi refalis al inerteco. Mi ne miris, kiam oni informis min je mia vekiĝo iun matenon, ke ŝi mortis dum la nokto. Ŝi aspektis precize kiel antaŭe, kun la okuloj fikse malfermitaj. Ni ne povis decidi, kion fari pri ŝi. Ni ne volis peti helpon de la romanoj, sed apenaŭ eblus resti dum tagoj kun kadavro inter ni. La romanoj rimarkis nenion ĝis la vespero. Sen eĉ minimuma intereso, ili ekprenis la rigidiĝintan korpon kaj ĵetis ĝin en la maron.

Mi ekamikiĝis kun junulino kiu nomiĝis Albila . Ŝi devenis de la vilaĝo, kie loĝis la fratino de mia patrino. Nia amikeco baziĝis ĉefe sur sento de simpatio, ĉar ni apenaŭ interparolis. La malmultaj pensoj en mia kapo estis tro doloraj, por ke mi dividu ilin kun alia homo, kaj mi faris mian eblon por subpremi ilin entute. Sed konsolis min scii, ke ŝi sidas apude.

Kelkfoje alia ŝipo pasis, kaj ni rigardis en fascino. La rivero sub nia vilaĝo estis malprofunda, kaj neniu el ni vidis ŝipon, antaŭ ol oni portis nin al la maro. Mi ja ĉiam esperis iam vidi ŝipon, neniam imaginte ke mi realigos tiun deziron nur kiel kaptito.

Dum la tagoj pasis kaj la ĉielo iĝis pli blua, la ŝipoj plioftiĝis. En difinita suna mateno ni vidis plurajn, unu post alia. La soldatoj kaj maristoj videble senpacienciĝis. Ili daŭre iris al la flanko por rigardadi la marbordon, ŝirmante siajn okulojn per la mano. La marbordo ja estis videbla jam dum la plej granda parto de la vojaĝo, kiel apenaŭ rimarkebla blanka strio ĉe nia maldekstra flanko, sed mi konstatis nun, ke la ŝipo malrapide alproksimiĝas al ĝi. Kvankam neniu komentis pri tio, ni estis maltrankvilaj, kaj ĉiufoje kiam aperis nova ŝipo, ĉiuj eksilentis. Finfine aŭdiĝis krio de unu el la maristoj kaj la tuta soldataro venis sur la ferdekon por amasiĝi ĉe la flanko, babilante kaj ridante pro entuziasmo. Intertempe, ni retiriĝis sub nian felan kovraĵon, laŭeble retenante nin de la ĝenerala ekscito.

Iom post iom la soldatoj enuis pri la rigardado, kaj reiris internen aŭ restis en grupetoj supre. Estis maleble preteratenti la fakton, ke oni pretiĝas por la albordiĝo. Ĉiuj maristoj diligente okupiĝis pri ŝnuroj aŭ pri la velo, kaj intertempe la soldatoj amasigis siajn posedaĵojn apud la flanko de la ŝipo. Nun, eĉ kontraŭvole, ni vidis la marbordon en la malproksimo. Nia unua impreso estis de brunaj kaj verdaj montetoj kelkloke dissemitaj de grandaj blankaj ŝtonoj.

Ĝis la posttagmezo, ni ĉiam pli alproksimiĝis al la bordo. La maro ĉirkaŭ ni estis plena je boatoj kaj ŝipoj, kiuj lule balanciĝis sur la ondoj. Mi ne estus imaginta, ke povus ekzisti tiom da ili en unu sola loko. Sur la apuda bordo ni vidis gigantajn konstruaĵojn, kun aĵoj kiuj aspektis kiel vicoj kaj vicoj da pordoj – sed mi ne povis kompreni, kial la pordoj estas lokitaj tiel alte super la tero. Estis facile komprenebla eraro: ja mi neniam antaŭe vidis fenestrojn.

Finfine la ŝipo puŝiĝis kontraŭ longa ligna kajo, kiu etendiĝis en la maro. Aŭdiĝis plurvoĉa kriegado de la maristoj, dum la soldatoj, portante nekredeble grandajn dorsoŝarĝojn, formis linion kaj komencis laŭvice transiri la flankon de la ŝipo. La maristoj komencis malŝarĝi kestojn kaj vazojn. Restis nur ni, forgesite.

Finfine venis al ni viro. Estis li kiu portis al ni la manĝaĵojn, kaj kiu ĝenerale ŝajnis respondeci pri ni. Li kriis al ni en sia sensignifa lingvaĉo, kaj indikis per gestoj, ke venis la momento por surbordiĝi. Malvolonte ni sekvis lin trans la ŝipoflankon, kaj grimpis malsupren al la ligna kajo.

Estis strange en la komenco marŝi denove, post tiom da tempo dum kiu ni limiĝis al tiel mallarĝa spaco. Krome, ni malkovris, ke ni alkutimiĝis al la balanciĝado de la ŝipo kaj ni ne povis tuj readaptiĝi al firma subpiedaĵo. La viro ne rekatenis nin. Ni ne povis fuĝi laŭ tiu malplena kajo, kie la ondoj plaŭdetis ambaŭflanke; kaj cetere, kien ni irus? Ni estis absolute perditaj, kaj la sola afero, kiun ni rekonis, estis ni mem.

Vidate de proksime, la konstruaĵoj estis imponegaj. Ili estis faritaj el vicoj de ŝtonoj, aranĝitaj laŭ eksterordinara reguleco. Ili estis tiel altegaj, ke ili ŝajnis domoj por gigantoj, ne por homoj. Estis vere, ke la pordoj ne estis tre altaj, tamen kial ili estis tiel multenombraj? Interne, anstataŭ la vastega halo, kiun mi atendis, ni trovis surprize malgrandan spacon, ne pli grandan ol mia antaŭa loĝejo. Mi ne komprenis, kio okazis: kial la konstruaĵo estas tiel grandioza ekstere, dum interne ĝi havas normalajn dimensiojn? Ĝi pensigis min pri rakonto de Morimanos , pri militisto kiu perdiĝis dum ĉasado. En la profunda arbaro li venis al mizera kabanaĉo, sed kiam li eniris li trovis sin en vastega halo, inda je reĝo. Al ni estis okazinta la malo. Sed ĉio estis tiel stranga kaj nova, ke mi ne plu pripensis la aferon.

Oni lasis nin solaj en la ĉambro, ĉirkaŭataj de grandaj vazoj el ŝtono. La pordon oni fermis. Ni ne kuraĝis eĉ proveti malfermi ĝin. Estis kvadrata truo alte en la muro, blokita de lignaj klapoj, kiuj enlasis nur la malmultan lumon kiu sukcesis enfiltriĝi inter la latoj. Ni sidis sur la grundo, ne parolante, dum la ĉambro iom post iom malheliĝis. La grundo estis komplete tegita de plataj ŝtonoj, kiuj estis ne nur tre malmolaj sed ankaŭ malvarmaj. Mi memoris, kiam Morimanos  rakontis al ni, ke en Romo oni ne vidas la teron ĉar ĝi estas tute kovrita de ŝtono.

Poste la pordo malfermiĝis, kaj revenis la viro kun pano, akvokruĉo kaj poto. Rekte antaŭ niaj okuloj li elmontris la celon de la poto, kaj tiam reeliris. Tio estis la sola signo, ke li konsideris nin entute malsamaj ol la vazoj, kun kiuj ni dividis la ĉambron.

Tio estis la plej longa nokto de mia vivo. Ĝi estis multe pli malbona ol la unuaj noktoj, kiujn mi travivis en la komenco de mia kaptiteco. Tiam mi estis indiferenta al ĉio. Estis kvazaŭ min izolis dika mantelo, kiu ŝirmis min ne nur de fizikaj malagrablaĵoj sed ankaŭ de timo pri la estonteco. Sendube la aliaj junulinoj havis similan sperton. Sed nun tiu protekto estis perdinta sian efikecon, kaj la situacio trafis nin per sia plena forto. La ĉambro baldaŭ iĝis ekstreme malvarma, sed ne estis loko por kuŝi, krom sur la ŝtona pavimo. Ni sternis kelkajn el niaj ŝaloj sur la grundo por iomete moligi la ŝtonan tegaĵon, kaj kovris nin per la aliaj. Sed estis maleble dormi, krom fragmente, antaŭ ol revekis nin la malvarmo kaj malkomforto.

En la mateno nia gardisto revenis kun juna viro, homo stultaspekta kun pufa vizaĝo kaj densa nigra hararo aranĝita kiel vico de bele ordigitaj bukloj sur lia frunto. Ignorante nian distaŭzitan staton, ili tiris nin eksteren en la lumon, kaj komencis disputi pri ni. En iu momento ni ĉiuj teruriĝis, kiam nia gardisto tiregis Markosena n el la grupo kaj komencis elmontri ŝiajn ŝultrojn kaj krurojn, precize kvazaŭ temus pri juna bovido. La alia homo flankenpuŝis ŝin malestime kaj kaptis Sulabaraka n per la brako. Ŝajnis, kvazaŭ li esprimas pri ŝi malaltan opinion. Efektive ŝi estis malsanaspekta malgrasulino, tamen ŝi vere estis tute en ordo. Finfine la viroj reenŝlosis nin. Ni staris senhelpe ĉirkaŭe en la malvasta spaco, kaj ĉiu evitis la okulojn de la aliaj. Mia stomako kirliĝegis pro antaŭtimo.

Baldaŭ la pordo remalfermiĝis kaj jen denove la du viroj. Ĉi-foje estis tiu kun la pufa vizaĝo, kiu vokis nin per gesto eksteren. Ni ŝafece atendis dum ili remetis la ĉenon ĉirkaŭ niajn kolojn, kaj ni ne kontraŭstaris, kiam la junulo forkondukis nin. Li gvidis nin al mallarĝa vojeto inter altegaj muroj, kiuj leviĝis kiel turoj super niaj kapoj kaj per sia minaca rigardo blokis de niaj okuloj la ĉielon. Kien ajn mi turnis mian vizaĝon, mi vidis nenion krom vasta regiono da senviva ŝtono. Tute ne troviĝis verdaj kreskaĵoj. Estis kvazaŭ ni vagus en terura premsonĝo.

Tro pezis sur mi la horora ĉirkaŭaĵo por ke mi detale rigardu, sed mi ricevis konfuzan impreson pri vico de ombraj kavernoj flanke de la vojeto. Dum mi preterpasis ilin, preskaŭ falante, el la angulo de mia okulo mi malklare videtis misterajn, nerekoneblajn aĵojn vualitajn de mallumo. Subite du viroj aperis apud mi sur la vojo, kaj komencis malvolvi specon de rulaĵo, kiun unu el ili tenis en siaj brakoj. Ili malvolvis kaj malvolvis kaj malvolvis, dum senfina trembrila strio de ŝtofo pufiĝis kiel ondo, arda kaj ruĝa kiel sango. Mirigite, mi haltis por rigardi, kaj la kateno tuj streĉiĝis ĉirkaŭ mia kolo.

Ni rondiris angulon kaj senaverte trovis nin en la mezo de krieganta, svarmanta homamaso. La afero estis tiel neatendita, ke mi ne tuj rimarkis, ke temas pri la momento kiun mi antaŭtimis dum la tuta vojaĝo. El ĉiuj teruraj hontaĵoj, kiuj povus okazi en Romo, mi ĉiam aŭdis, ke la plej malbona estas tio, ke oni estos kondukata tra la stratoj en katenoj por distri la popolon. Sed kun sento de intensa senpeziĝo, mi vidis nun ke la afero estos multe malpli humiliga ol mi atendis. La homoj ne povus atenti nin malpli. Estis kvazaŭ ni estus vico de bovinoj, kiujn oni kondukas al la paŝtejo.

Intertempe ni puŝiĝis antaŭen kvazaŭ tra solida barilo, dum oni premis kaj ŝovis de ĉiuj flankoj. Ĉie estis bruego de voĉoj. Ie mi aŭdis marteladon. Homoj konstante kriegis malantaŭ niaj dorsoj, kun puŝĉaretoj aŭ kun grandegaj ŝarĝoj surŝultre, tiel ke ni devis premiĝi al unu flanko por ke ili preterpasu. En la mezo de tiu moviĝanta amaso, aliaj homoj okupiĝis tute serene pri siaj ĉiutagaj aferoj: ili babilis, trinkis, raziĝis, fritis kolbasojn, dishakis viandon, pesis manĝaĵojn, trankvile kvazaŭ ili sidus solaj kaj silentaj sur la planko de siaj kabanoj. Troviĝis eĉ grupo de infanoj, sidantaj en vicoj, kiuj unuvoĉe ripetis ion kune.

Super niaj kapoj estis kadukaj, ŝanceliĝantaj konstruaĵoj el ŝtono kaj ligno, kiuj aspektis kvazaŭ ili tuj disfalos. Iliaj flankoj estis plenaj je okuloj kaj vizaĝoj: kelkaj esploris nin de alte, dum aliaj suprenrigardis de sub niaj piedoj. Kiel mi ĉiam aŭdis, la domoj estis konstruitaj unu super la alia, kaj la homoj staris meze en la aero, kie nur malsolida barilo malhelpis ilin falegi rekte al la grundo.

Laŭ la tuta flanko de la vojo estis arkaĵoj, kaj sub ĉiu arko vidiĝis la plej miriga abundeco. Estis grandegaj sakoj plenaj je faboj, je greno, je jam muelita faruno, je nuksoj, kaj je tiom da aliaj aĵoj, kiujn mi tute ne rekonis. Unu fojon mi flaris ĵus bakitan panon, kaj rigardis malsupren laŭ kelkaj ŝtupoj en fajroplenan subgrundan kavernon, kie duonnuda viro, brila pro ŝvito, prenis panojn el forno. La ruĝa ardo de la flamoj respeguliĝis sur lia glimanta korpo, kaj li havis plurajn aĉajn vipostriojn sur la dorso. La forno ŝajnis sufiĉe granda por manĝigi tutan vilaĝon en unu fojo, kaj la panoj estis torditaj en fantaziajn spiralojn kaj ŝvelaĵojn.

Post tio sekvis tuta vico da ĉaregoj, plenegaj je la plej nekredeble variaj fruktoj kaj legomoj. Inter tiuj, kiuj estis por mi komplete novaj, mi rekonis kelkajn el mia hejmloko: pomojn, ekzemple, sed ĉi tiuj pomoj estis pli grandaj kaj poluritaj ol mi iam ajn vidis, krom en sonĝoj. Se ne temus pri la abomena malpureco de la ĉirkaŭaĵo, mi estus povinta imagi, ke mi pasis tra unu el la transirejoj kie la Alia Mondo tuŝas la nian. Sed tiuj magiaj pomoj estis staplitaj antaŭ ŝmirita muro, kie akvo malrapide glitis malsupren tra verda ŝlimo. Akvo stagnis en truoj ĉe la flanko de la vojo, kaj en unu angulo kuŝis amaso da forĵetaĵoj. Kiam ni preterpasis, trafis min odoro de urino.

Ni marŝis tra unu strato post alia, dum ĉe ĉiu angulo atencis nin la plej strangaj vidaĵoj kaj krioj kaj odoraĉoj; samtempe la homamaso ŝovis nin jen al unu flanko, jen al alia. Unu el miaj ĉefaj impresoj estis tio, ke ĉiuj ĉirkaŭ ni havas frenezan haston kaj ke ni estas devigataj hasti kun ili. En ĉiu dua momento la pufvizaĝa viro turnis sin por kriaĉi kontraŭ ni aŭ por tiregi iun antaŭen per la brako. La ĉeno ĉirkaŭ mia kolo konstante malstreĉiĝis kaj restreĉiĝis, kiam la aliaj junulinoj treniĝis antaŭen aŭ malantaŭen pro la homamaso. Mi estis devigata vadi senhelpe tra malpuraĵoj kaj akvokavoj, kaj la rando de mia robo makuliĝis de disŝprucinta koto. Plurfoje mi preskaŭ falis super ĉifitaj estaĵoj, kiuj kuŝis surtere prezentante la plej naŭzajn vundojn. Al unu mankis kruro, al alia restis nur stumpoj kiel brakoj. Virino ekkaptis mian robon kaj levis al mi bebon, kies vizaĝon preskaŭ komplete kaŝis inflaminta ulcero. Mi rigardis ĝin kun hororo, ĝis tiris min antaŭen subita streĉo de la ĉeno.

Dum mi premiĝis inter grupoj de homoj, jen kaj jen bloviĝis al mi nekutima odoro. Pasis iom da tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ĝi apartenas al la ĉirkaŭaj homoj. Kelkaj havis oleecan, preskaŭ naŭzan odoron. Aliaj estis strange dolĉaj, kiel floroj. Ĉio ĉi plifortigis mian senton, ke la romanoj estas ne tute homaj. La plejmulto estis tre brunaj; ili aspektis kvazaŭ ili pasigis la tutan someron ekstere en la kampoj. Dise inter tiuj mi vidis aliajn kun eĉ pli malhela haŭto, preskaŭ ledokolora. Unu fojon Albila , kiu sekvis tuj malantaŭ mi en la linio, skuetis mian kubuton. Mi turnis min kaj kriis pro mirego, vidante du virojn, kiuj estis vere komplete nigraj, tiel ke iliaj okuloj kaj dentoj ŝajnis brili per nenormala blankeco. Kompreneble, mi jam aŭdis, ke ekzistas tiaj homoj, sed mi neniam tute kredis tion ĝis tiu momento.

Ni marŝis longegan distancon tra la homoplenaj stratoj. Unu eksterordinara nova vidaĵo sekvis alian, ĝis mi havis la senton, ke de ĉiuj flankoj disbatas min voĉoj, vizaĝoj, objektoj, kaj mi sopiris nur je paco kaj silento. En la fino mi ĉesis rigardi la aĵojn ĉirkaŭ mi, kaj lasis min drivi antaŭen duonsvenante, tra galimatio de kirliĝantaj bruoj kaj koloroj.

Finfine ni atingis kvartalon, kiu ŝajnis iom pli trankvila. Virinoj staris babilante sub la arkaĵoj, kaj ni vidis grupon de junulinoj de proksimume nia aĝo, kiuj atendis sian vicon ĉe fontano. Ili tute ne atentis pri ni. La viro ekmarŝis pli rapide, kaj ni stumbletis pro la peno ne postresti. Li iris rekte al pordo, kiu aspektis identa al la du apudaj, kaj kondukis nin internen.

Ni trovis nin en mallonga koridoro, kiu malfermiĝis en pli grandan ĉambron. La viro malaperis kaj revenis kun mezaĝa virino de peza staturo. Ŝi alproksimiĝis kaj komencis inspekti nin, en precize la sama maniero laŭ kiu mia patrino ekzamenus ĵus akiritan bovinon. Ŝi detale esploris la manojn de unu junulino kaj palpis la brakojn de alia, dum ŝi intertempe komentis super sia ŝultro al la juna viro. Ŝi eĉ volis levi la jupon de unu junulino – temis pri Etiona  – por vidi, kio troviĝas sube. Kompreneble, Etiona  tuj repuŝis sian jupon, je kio la virino eligis gruntan ridon, sed bonŝance ne insistis.

ŝi ne ŝajnis malkontenta pri sia esploro, kaj kondukis nin al malpli granda ĉambro, kie ŝi lasis nin solaj. Estis la unua momento de kompleta silento, kiun ni spertis dum la tuta tago. Mi estis elĉerpita kun turniĝanta kapo, kaj en la subita malbruo, mi ekkonsciis pri siblado en miaj oreloj. Estis speco de ŝtona breto laŭ unu muro, sed ĝi estis tro malgranda por ĉiuj, do ĉar ni estis ankoraŭ kunkatenitaj, ni devis sidi sur la planko. Kliniĝante unu kontraŭ la ŝultro de alia, ni tuj endormiĝis.

La ĉambro estis preskaŭ senluma kiam ni vekiĝis, krom kelkaj malfortaj radioj kiuj sukcesis enrampi preter la randon de la lignaj fenestroklapoj. Mi supozis, ke ekstere verŝajne estas malfrua posttagmezo. Estis vekinta nin la knaro de la pordo, kaj nun la dika virino vidiĝis ĉe la sojlo. Ŝi abrupte tiris la ĉenon, tiel ke unu-du el la junulinoj ekstreĉiĝis pro doloro, kaj indikis, ke ni sekvu ŝin al la pli granda ĉambro apud la enirejo. Tie, finfine, ŝi malkroĉis la ĉenon kaj iom sulkante la frunton, komencis ekzameni la spurojn, kiujn ĝi lasis sur niaj koloj. Du-tri junulinoj havis sufiĉe aĉajn cikatrojn, do ŝi alportis etan vazon da ungvento per kiu ŝmiri ilin. Almenaŭ tio estis esperiga. Sed ŝajnis, ke ŝi ne intencas proponi al ni manĝaĵojn. Ni laste manĝis je la antaŭa vespero, kaj mi sentis svenemon pro malsato.

Anstataŭ doni al ni ion por manĝi, ŝi rekondukis nin eksteren en la straton. Ni vagis obee malantaŭ ŝi, sekvate de la pufvizaĝa junulo. La stratoj estis nun pli trankvilaj, kaj kelkaj infanoj partoprenis saltoludon sur la vojo, kvazaŭ ili tute ne rimarkis la ĉirkaŭan malbelegecon. Kiam ili vidis nin, ili alkuris kriante por premiĝi ĉirkaŭ ni, sed la virino frapis plurajn el ili ĉe la kapo kaj forpelis ilin.

Krepuskiĝis, kaj malantaŭ la vicoj de malfermitaj pordoj, ni vidis homojn kiuj pretigis manĝaĵojn kaj manĝis. Mi ne povis kompreni, kie ili tenas siajn kuirfajrojn; en tiuj malplenaj ĉambroj vidiĝis neniuj spuroj de fajrejoj aŭ de flamoj. Malgraŭ tio, neniel mankis fumo kaj malplaĉa haladzo, kaj la odoro de kuirado bloviĝis malsupren al ni de ĉiuj flankoj. Pro mia malsatega stato, ĝi kaŭzis al mi senton de naŭzo, precipe pro difinita fiŝeca nuanco, kiun mi trovis aparte vomiga. Ni aŭdis fragmentojn de parolado kaj de ridado dum ni preterpasis, kaj jen kaj jen glimetis la brilo de lampo. Tiom da miloj kaj miloj da homoj en siaj et-etaj ĉeloj; estis kvazaŭ ni troviĝus en grandega abelujo.

Ni marŝis kaj plumarŝadis sub la krepuskiĝanta ĉielo, kvazaŭ tra malbela sonĝo. Miaj piedoj sangis pro pistado sur la firme tretita tero, kaj mi deziregis sidiĝi por ripozi. Ĝuste en tiu momento mi aŭdis rekonajn kriojn de la aliaj junulinoj. Mi ĉirkaŭrigardis, kaj mia koro saltegis. Ne malproksime de ni staris tri-kvar viroj en multekoloraj vestoj kun desegno de kvadratoj, kiuj havis longajn lipharojn kaj krispigitajn hararojn. Dum momenteto mi kredis, ke ili venis por savi nin. Tiam mi konstatis, ke kvankam al ni ĉi tiu loko ŝajnas profunde fremda, al ili ĝi jam estas hejmo. Dum niaj vestoj estis makulitaj kaj ĉifitaj, iliaj aspektis freŝaj kvazaŭ oni ĵus demetis ilin de la teksokadro. Ili estis senstreĉaj, kiel homoj kiuj pasigis ĉi tie la tutan vivon; ili staris antaŭ ŝtona barilo kaj akceptis manĝaĵojn de virino ĉe la alia flanko. Ŝajnis, ke ili ŝercas kun ŝi. Unu el ili rimarkis nin, kaj tuj puŝetis la aliajn per la kubuto por rigardigi ilin. Ili staris kaj silente observis nin dum ni preterpasis, sed ili faris neniun movon por helpi nin. Ili ne apartenis al nia popolo. Pro ilia vestomaniero, mi pensis, ke ili eble venas de unu el la orientaj reĝlandoj.

Ni sekvis la pezan virinon al grandega konstruaĵo, kie ŝi kondukis nin al flanka pordo. Tie ŝi frapis kaj vokis ĝis finfine, kun laŭta grincado de feraj stangoj, iu malfermis la pordon. Maljuna virino staris en la enirejo kun fumanta lampo en la mano. Ŝi estis videble malkontenta, ke oni ĝenas ŝin je tiel malfrua horo. Post iom da grumblado ŝi enlasis nin kaj kondukis nin tra serio de ĉambroj, kiuj malfermiĝis unu en la alian laŭ maniero, kiu ŝajnis preskaŭ magia. Ni ankoraŭ ne estis plene ensorbintaj la fakton, ke tiuj konstruaĵegoj estas dividitaj interne en malpli grandaj spacoj.

Finfine ni alvenis en ĉambron kun vico de niĉoj en la muro, kaj la du virinoj indikis, ke ni senvestiĝu. Ni tuj iĝis ege singardaj. Ĉu temas pri la komenco de tio, kio ajn ĝi estas, kion ili volas fari al ni? La maljunulino kriis malpacience kaj ektiris la vestojn de la plej proksima junulino, kvazaŭ ŝi volus mem senvestigi nin. Sed la alia virino kvietigis ŝin per tuŝo ĉe la brako. Ŝi turnis sin al ni, kaj gestis kvazaŭ ŝi sin lavas. Vidante la junulon, kiu ankoraŭ staris apude, ŝi sendis lin eksteren. Kaj do, senhelpe kaj tre singarde, ni komencis senvestiĝi.

Ili kondukis nin, komplete nudajn, en grandan malluman kavernon. La lumeto de la lampo tute perdiĝis en tiel vasta spaco, sed mi ricevis impreson pri ombra plafono alte super niaj kapoj, dum senfina planko etendiĝis en la malproksimon. La grundo estis kovrita de misteraj desegnaĵoj, sed mia koro batadis tro forte por ke mi multe atentu pri ili.

Ni marŝis ĝis la fundo de la kaverno, kaj tie, je mia miro, estis lageto. Kelkaj ŝtupoj kondukis malsupren en la akvon, kaj la virinoj indikis, ke ni eniru por lavi nin. Tion ni volonte farus en normalaj cirkonstancoj, sed konsiderante la situacion, ni ĉiuj hezitis, dum la maljunulino blekis senpacience kaj la alia provis instigi nin per furioza gestado. En la fino, Markosena  estis tiu, kiu trovis sufiĉan kuraĝon por paŝi, iom heziteme, malsupren en la akvon, kaj ni ceteraj sekvis, kiel aro da timigitaj ŝafoj. La akvo montriĝis ne tro profunda kaj eĉ varmeta. Mi atendis, ke ĝi estos malvarma. La virinoj eĉ donis al ni specon de pasto per kiu lavi nin kaj indikis, ke ni lavu ankaŭ niajn harojn.

La tukoj kiujn ili donis al ni por sekigi nin, estis malvarmaj kaj malseketaj, kvazaŭ ilin jam uzis aliaj homoj. Sed ni sekigis nin laŭeble, kaj atendis nian vicon por kombi niajn taŭzitajn harojn. La virinoj portis al ni kombilojn, sed estis nur du por la tuta grupo.

Nun ĉiuj fartis multe pli bone kaj ni eĉ ekhavis esperojn, ke eble la situacio ne estas tiel nigra kiel ni antaŭtimis. Sed tiam okazis io tre maltrankviliga. La du virinoj aliris la plej proksiman junulinon, kaj sen iu ajn averto la pli peza subite ekkaptis ŝin firme ĉirkaŭ la brusto, dum la alia per metala ilo forhakis ŝian hararon. Manava  estis tiu, kiun ili kaptis, kaj ŝi luktis kaj rezistis, sed ŝiaj brakoj estis premitaj al ŝiaj flankoj. Ni ceteraj rigardis senhelpe. Ni estus povintaj sufiĉe facile superi la du virinojn, sed eĉ ne venis al ni la ideo provi.

Liberiginte Manava n, la virinoj pluiris al la apuda junulino, precize kvazaŭ ili orde pritraktus aron da ŝafoj. Ni sciis, ke kiam ili posedos niaj harojn, ni estos komplete sub ilia rego, sed ni povis fari nenion por tion malhelpi. Cetere, ni jam estis komplete sub ilia rego.

Ni reiris tra la malheliĝintaj stratoj, lumigataj nur de hazardaj lampoj, kiuj brilis el kelkaj malfermitaj pordoj. La plejmulto el la domoj estis ŝlositaj por la nokto, sed la stratoj estis same bruaj kiel antaŭe. Ĉaregoj senĉese preterruliĝis, devigante nin premiĝi kontraŭ la muroj de la domoj. Mi tremis pro malvarmo, kaj mia kolo ŝajnis nuda kaj senprotekta. Mi ne povis alkutimiĝi al miaj fortonditaj haroj.

Reveninte, ni finfine ricevis manĝaĵojn. Ni manĝis avidege; sed finmanĝinte, ni ankoraŭ malsatis. Pli malfrue en tiu sama nokto mi revomis ĉion.

Denove necesis kuŝi sur la ŝtona pavimo, sed ĉi-foje la virino provizis kelkajn mantelojn el dika lano, por iomete protekti nin de la malmola planko. Ni kuŝis dum iom da tempo en la mallumo kaj parolis pri la multaj spertoj de la tago. Post la bano kaj la manĝo, niaj esperoj sufiĉe reviviĝis, malgraŭ la afero pri niaj haroj. “Aŭskultu kion mi volas diri,” Albila  komentis. “Ĉi tiuj romanoj naskas nur unu fojon jare, kiel hundoj, ĉar ni marŝis dum duona tago tra tiu loko, kun la ŝtonoj kiuj kontuzis niajn piedojn, kaj eĉ ne unu gravedan virinon mi vidis.”

Mi konsideris ŝiajn vortojn. Mi ne rimarkis tion antaŭe, sed efektive ŝi pravis: inter tiuj miloj da homoj mi vidis nur unu gravedan virinon. En tiu momento mi ne komprenis mian subitan senton de rekono kaj de malstreĉiĝo, sed antaŭ ol mi povis pripensi la aferon, iu nova vidindaĵo forpuŝis ĝin el mia menso.

“Ili forrabas siajn infanojn de aliaj popoloj, eble,” diris Kintila . “Kiel eblus al iu ajn virino naski en senĝoja, senkomforta loko, kiel tiu?”

Mi vekiĝis la postan matenon kun malplena stomako kaj dolorantaj ostoj. Mia pli esperplena humoro de la antaŭa nokto jam forvaporiĝis, kaj mi antaŭsentis, ke hodiaŭ okazos io malbona. Pro la multegaj novaj spertoj dum la antaŭa tago mankis al mi tempo por maltrankviliĝi pri la estonteco. Sed estis klare, ke la peza virino kaj la junulo nepre havas ian planon por ni. Ne estis eble, ke ili intencas pluteni nin ĉiujn en ĉi tiu loko. Certe hodiaŭ ni malkovros nian sorton.

Post nelonge, kombite kaj manĝinte, sed en katenoj, ni eliris la trian fojon en la homoplenajn stratojn. Mi nun iom alkutimiĝis al la situacio, kaj mi povis ĉirkaŭrigardi pli trankvile. Nin kondukis la junulo, kaj kiel kutime li havis haston. Ĉiufoje kiam mi emis malrapidiĝi, mi sentis tireton ĉe la ĉeno. Post iom da tempo la homamaso komencis maldensiĝi. Ĉi tie la stratoj estis pli larĝaj kaj anstataŭ arkaĵoj estis vicoj de blankaj kolonoj. Nun ni marŝis pli malrapide, kaj ĉio kion ni vidis ŝajnis pli digna kaj pli impona. La statuoj donis al mi malagrablan senton. Ili estis tiom vivecaj, ke mi demandis min, ĉu ne temas pri veraj homoj enŝeligitaj en pentrita ŝtono.

Finfine ni alvenis ĉe vastega placo, kie la tero estis kovrita sub tavolo de plataj, blankaj ŝtonegoj. En unu-du lokoj vidiĝis herbotufoj, kiuj elstaris inter la pavimeroj. Tio iomete esperigis min: ĝi montris, ke kelkaj verdaĵoj tamen sukcesas travivi en Romo, kvankam mi ne povis imagi, kial ili elektis kreski ĉi tie, en la mezo de ĉi tiu ŝtona ebenaĵo. Ili estis same fremdaj al la loko kiel mi mem.

Ĉe la alia fino de la placo estis kolektiĝinta sufiĉe granda homamaso. Ĉiuj rigardis al alta podio, sur kiu staris pluraj homoj. Jen evidente nia celo, kaj kiam mi konstatis tion, mia koro ekbatis pli rapide. La grupo sur la podio konsistis nur el virinoj kaj infanoj, el kiuj multaj estis katenitaj kiel ni. Mian okulon tuj trafis brilkolora makulo: temis pri la konata ŝtofo kun la kvadrata desegno, kiu elstaris inter la apudaj pli palaj nuancoj kiel papavo en kampo de tritiko. Ĝi apartenis al alia grupo de junaj virinoj, kiuj povis deveni nur de trans la maro. Ni timis tro videble signali al ili, sed estis klare, ke ili vidis nin, kaj ni intersalutis nin laŭeble perokule tra la spaco, kiu disigis nin. Certe ili estis de nia popolo, eĉ se ni ne konis ilin. Eble ili estis de la vilaĝoj proksime al la maro.

Oni kondukis nin sur la podion, de kie ni povis rigardi malsupren al la vizaĝoj – ĉiuj ŝajnis esti viraj – en la suba spaco. Mi jam ŝvitis pro timo. La sufoka doloro denove sentiĝis en mia brusto kaj mi apenaŭ povis spiri. Mi tute ne komprenis la situacion, kaj permesis ke oni pelu min kvazaŭ blindulon de unu loko al alia, dum diversaj ritoj estis plenumataj super ni. Ĉar jam estis klare al mi, ke oni oferos nin.

Kiel unuan aferon, oni blankigis niajn piedojn per kreto. Kiam mi vidis miajn piedojn en la blankigitaj volvaĵoj, subita bildo aperis en mia menso. Tiel aspektis miaj piedoj, grimpinte la vojeton ĝis nia vilaĝo. Kaj je la memoro de tiu neniam plu vidota vojeto, ekestis larmoj en miaj okuloj. Sed tio ne estis la fino. Al ĉiu el ni oni pendigis objekton ĉirkaŭ la kolo. Ĝi estis farita el rigida blanka materialo, kaj sur ĝi estis strangaj nigraj signoj.

Viro staris antaŭ ni ĉe la rando de la podio, kaj la sube amasiĝintaj homoj eksilentis. Li ekparolis kaj ili aŭskultis. Tiam, je mia miro, ili ĉiuj ekridegis. Mi konfuziĝis; mi tute ne atendis ion tian.

La viro hastis al ni, kaj ni time retiriĝis. Bonŝance, li ne venis al nia grupo. Li esploris per sia okulo kelkajn el la aliaj virinoj kiuj staris apude, kaj elektis knabinon proksimume dekkvarjaran en malpura blanka tuniko. Li kondukis ŝin al la antaŭa parto de la podio, kie ŝi staris kun la okuloj fiksitaj al la grundo kaj batetadis per la piedoj. Ŝajnis, ke li parolas pri ŝi. Mi havis senton, kvazaŭ bendoj streĉiĝas ĉirkaŭ mia brusto. Post momento li komencos la oferadon.

La spektantoj laŭte vokis, unu post alia. La viro respondis; li ŝajnis instigadi ilin. Mi aŭdis, ke ili incitas unu la alian ĝis stato de ekscito. Viro puŝiĝis tra la homamaso kaj saltis sur la podion. Li iris al la knabino... kaj forkondukis ŝin. Kaj tio ŝajnis al mi ĉio. Nenio pli.

Ĉi tiu sceno ripetiĝis kaj reripetiĝis. Oni elektis knabinon aŭ virinon, diversaj homoj elkriis ion, kaj poste iu saltis sur la podion kaj kondukis ŝin malsupren en la homamason. Pluraj el la virinoj estis akompanataj de malgrandaj infanoj, kaj estis eĉ kelkaj infanoj tute solaj. Unu fojon oni proponis tri malgrandajn infanojn kiel grupon. Okazis terura sceno, kiam oni apartigis la pli aĝan de la aliaj du. Ili ĉiuj ploris kaj kunkroĉiĝis, kaj necesis fortiri lin perforte. Certe li ne povis esti pli ol ok-jara.

Mi tute ne komprenis, kio okazas, sed almenaŭ ŝajnis, ke neniu estas mortigota. Cetere, la medio iel ne ŝajnis ĝusta. Mi sciis, ke la romanoj kondutas malsame ol ni, sed tamen mi estis certa, ke se ili volus fari oferon, oni sentus pli solenan etoson: oni ricevus impreson, ke temas pri speciala okazaĵo. Mi komencis nun iomete trankviliĝi, sed la aro da virinoj sur la podio estis maldensiĝanta. Baldaŭ venos nia vico.

Finfine la viro atingis nian grupon. Li ekzamenis nin, kaj per sia okulo li fiksis Boskila n. Ŝi premis sin malantaŭen kiam li alproksimiĝis, sed estis klare al ĉiuj, ke estos senutile rezisti. Li malhokis la ĉenon kaj kondukis ŝin antaŭen. Venis la kutimaj vokoj de sube, kaj baldaŭ iu venis supren kaj transprenis ŝin. Ŝi turnis sin por nin rigardi el larmantaj okuloj, dum oni forkondukis ŝin. Mi tute ne scias, kio okazis al ŝi poste.

Unu post alia, oni portis nin antaŭen. Tri el la pli junaj knabinoj estis prenitaj de la sama viro. Mi estus enviinta ilin pro tio, ke ili rajtas resti kune, se ne temus pri la stranga reago de la homoj en la placo. Kiam la viro venis supren el la homamaso por ricevi ilin, ĉiuj komencis ridaĉi kaj aklami laŭ malbela maniero, kiu ekstreme perturbis min. Tamen, ne estis tempo por mediti pri la afero, ĉar nun la estranto alproksimiĝis al Albila  kaj mi. Ni ekkaptis niajn manojn pro teruro, sed li jam tiris ŝin firme ĉe la brako. Ŝi ĵetis al mi lastan senesperan rigardon trans la ŝultron, dum li irigis ŝin antaŭen. Kaj tiam venis mia vico.

* * *

Post mallonga tempo, mi troviĝis denove sur la strato, pelate de malgrasa viro kun maltrankvila esprimo, grizaj haroj kaj tre tufaj brovoj. Li provis alparoli min unu-du fojojn, sed vidante mian nekomprenon, li baldaŭ rezignis. Kelkfoje li prenis mian brakon, sed ĝenerale li ŝajnis atendi, ke mi sekvu lin. Kaj mi ja sekvis lin, kiel hundeto. Efektive, mia ĉefa timo estis tio, ke mi perdos lin inter la homamaso.

Kiam li rimarkis, ke estas malfacile por mi postsekvi lin, li iomete malrapidiĝis. Li ne ŝajnis malafabla, sed iom senpacienca. Unu fojon ni haltis ĉe viro, kiu havis kruĉegon kaj plurajn tasojn katenitajn al kolono. La kruĉo memorigis min pri tiu, kiun miaj patro kaj onklo aĉetis antaŭ tiom da jaroj kontraŭ la lano kiun mia patrino intencis uzi por niaj vintraj vestoj. Ni ambaŭ ricevis trinkaĵon el la granda kruĉo; ĝi havis malriĉan, acidan guston, kaj igis min tusi. Ĝi ne multe plaĉis al mi, sed mi komprenis, ke li deziras montri sian afablecon.

La urbo ŝajnis etendiĝi neimageblan distancon, kaj mi komencis demandi min, ĉu ĝi entute havas limon, kiam finfine ni alvenis ĉe grandioza pordego muntita en la plej altaj muroj, kiujn mi iam ajn vidis. Eĉ ekster la muroj la konstruaĵoj pludaŭris, sed poste ili maldensiĝis kaj maloftiĝis, ĝis finfine ni troviĝis sur vojo el plataj ŝtonegoj, kiu kondukis inter kampoj. Trafluis min fortega sento de senpeziĝo. Mi ne vidis verdajn kreskaĵojn de kiam oni portis min en la ŝipon. Mi spertis momentojn dum la pasinta monato, kiam tiom intensiĝis mia sopirego al herbo kaj arboj, ke ĝi preskaŭ kaŭzis al mi fizikan doloron.

Pluraj ĉaregoj staris atende ĉe la flanko de la vojo, kaj iliaj veturigistoj sidis apude en malgrandaj grupetoj, dum bovoj kaj muloj paŝtiĝis en la proksimeco. Vidante nin, unu el la viroj tuj ekstaris kaj mansvingis. Post kelkaj minutoj mi trovis min sur ĉaro tirata de mulo; mi sidis sur la antaŭa loko inter la du viroj, kiuj paroladis ĉirkaŭ mi kvazaŭ mi ne ĉeestus.

Dum la ĉarego saltetis sur la ŝtonoj, ili malvolvis tukojn kaj elprenis panon, fromaĝon kaj pomojn, kiujn ili dividis kun mi. Ĉio gustis tre malsame ol la manĝaĵoj, kiujn mi konis, sed almenaŭ ĝi ne havis tiun malagrablan fiŝecan nuancon, kiu tratrempis ĉion, kion mi ricevis de la romanoj. Mi estis nun pli trankvila post mia antaŭa timego, kaj komencis senti min iom pli sekura. La du viroj ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj mi ne havis impreson, ke ili intencas mistrakti min, kvankam mi konsciis esti komplete en iliaj manoj.

Parolinte kune dum ioma tempo, ili ekatentis pri mi. La grizharulo gestis al si mem kaj diris malrapide kaj klare: “Demetrio”.

“Anto,” diris la alia.

Mi rigardis kaj aŭskultis, sed mi estis tro konfuzata de la tuta situacio por povi reagi. Sed nun ili gestis al mi; eble ili deziris, ke mi diru mian nomon. Mi provis paroli, sed mia voĉo ŝajnis perdiĝinta. Finfine, kun miaj okuloj fiksitaj al la piedoj, mi sukcesis eligi “ Bivana ”.

“ Pivala ?” demandis unu.

“ Bilana ?” diris la alia.

Mi ne komprenis, kial tiel simpla nomo kaŭzas al ili tiom da malfacilaĵoj. “ Bivana ”, mi diris pli laŭte. Ĉi-foje ili sukcesis ripeti ĝin ĝuste, kaj poste ili lasis min regliti al miaj propraj pensoj dum ili pluparoladis preter mi.

La pavimita vojo kondukis antaŭ ni tra montetoj kaj kampoj. Estis kvazaŭ mi vekiĝis el terursonĝo, kaj la spertoj de la antaŭa tago jam komencis paliĝi ĝis nerealeco. Estis vere, ke la kamparo estis tre malsimila al tiu de mia hejmo, tamen kompare kun la urbo ĝi konsolis min per sia rekonebleco. La ĝenerala impreso estis surprize verda, kaj estis multe pli da arboj ol troviĝis en mia propra lando, kvankam la folioj estis flavaj kaj falontaj. Mi jam perdis la kalkulon de la tagoj, sed mi supozis, ke ni verŝajne alproksimiĝas al Samono.

La kamparo donis impreson de prospero kaj fekundeco, kun paŝtejoj plenaj je ŝafoj kaj bovinoj. En kampo post kampo kreskis speco de grimpanta planto, kiun mi neniam vidis antaŭe, aranĝita laŭ bele ordigitaj vicoj kun aroj da grandaj verdaj aŭ nigraj beroj. Sed unu afero timigis min: multaj el la homoj laborantaj en la kampoj estis katenitaj. La plejmulto aspektis konsterne maldikaj kun ĉifonaj vestoj, kiuj malkaŝis vipospurojn sur iliaj dorsoj. Kelkaj havis razitan kapon kaj cikatron sur la frunto. Mi demandis min maltrankvile, ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, kvankam laŭ mia impreso, ĉi tie temas nur pri viroj. Sed nun, sidante komforte kun plena stomako sur ĉarego, mi apenaŭ povis kredi, ke la afero finiĝos tiel malbone. Ni pasis preter multaj konstruaĵoj, sed mi vidis neniujn similajn al la kabanoj kaj domaroj, je kiuj mi kutimis. Ofte la domoj estis arigitaj malantaŭ altaj muroj, iom kiel la vilaĝoj de mia propra lando. Sed anstataŭ lokiĝi sur la montopintoj, la plejmulto el ĉi tiuj estis en la ebenaĵo. Estis klare, ke la romanoj estas tute sen timo pri atako.

La vojo estis eksterordinare trafikoplena. Ĉiumomente ni preterpasis ĉaregon aŭ marŝantajn homojn kun ŝarĝoj sur la dorso. Ofte ni vidis grupetojn de viroj, kiuj kune portis sur la ŝultroj grandan objekton el ligno, kies flankojn kaŝis pendantaj faldoj de ŝtofo. Foje la ŝtofo estis tirita al unu flanko, kaj interne mi vidis viron aŭ virinon, kiu kuŝis en plena komforto. Nin mem konstante preterpasis pli rapidaj vojaĝantoj surĉevale aŭ, je mia surprizo, en batalĉaroj. Mi ĉiam aŭdis, ke la romanoj ne havas batalĉarojn.

Plurfoje ni pasis apud bandoj de viroj aŭ virinoj, kiuj per pezaj paŝoj marŝis en katenoj. En unu grupo mi vidis plurajn homojn, pri kiuj mi tuj rekonis, ke ili devenas de la sudaj reĝlandoj. Kelkaj tenis la okulojn fikse kaj senespere al la grundo, sed la aliaj levis al mi la vizaĝon kaj ni interŝanĝis senhelpajn rigardojn. Ŝajnis al mi, ke envia esprimo flagras momentete en iliaj mienoj. Sidante sen katenoj sur ĉaro, mi estis jam en pli bona situacio ol ili.

La tagmezo estis jam for, kiam ni alvenis ĉe aro da konstruaĵoj ĉirkaŭata de alta muro. Ni veturis internen laŭ la pordego kaj trovis nin en granda korto. Laŭ la du flankoj estis vico de konstruaĵoj kun pajlaj tegmentoj, kaj en la mezo lageto por anseroj. Al mi la ejo aspektis preskaŭ kiel malgranda vilaĝo. Kokinoj diskuris antaŭ la radoj de nia ĉarego, dum ni veturis malrapide ĝis unu el la pordoj.

Tie Demetrio saltis al la grundo, kaj mi sekvis lin en tro hejtitan ĉambron, kie ni trovis pezan viron sidantan sur benko, kiu senplumigis kokon. Demetrio puŝis min antaŭen, kun komento kiun mi ne komprenis. La alia viro rigardis min kritike, kvazaŭ li estis ne aparte kontenta pri tio, kion li vidis, kaj komencis grumbli. Sed Demetrio nur levis siajn ŝultrojn indiferente. Parolante tre laŭte, kvazaŭ li supozus min surda, li gestis al la viro kaj diris: “Fortunato”. Post tio li turnis sin por eliri. Mi intencis sekvi lin, sed Fortunato tuj leviĝis kaj kaptis mian brakon. Li kondukis min al granda ligna bloko, kie kuŝis pluraj mortaj kokoj. Kaj do, post nur kelkaj minutoj, jen mi staris antaŭ tranĉobloko kaj senplumigis kokinon.

Ĉio ĉi tiom diferencis de miaj antaŭatendoj, ke mi estis tute konfuzita. Iel mi neniam imagis, ke mi finiĝos en ĉambro kun nekonata viro, por senplumigi kokinon. Ĉu ĉi tio estas la plano, kiun la romanoj antaŭvidas por mi? Ĉu ĉi tie mi restos?

Estis monteto da kokoj sur la bloko: eble kvar aŭ kvin. Mi apenaŭ povis imagi, kial iu ajn volus mortigi tiom en unu fojo. Ĉu oni eble pretigas festenon? Pro la fajrego, kiu brulis sur altigita fajrejo ĉe unu flanko de la ĉambro, la aero estis malagrable varma, malgraŭ la larĝe malfermitaj pordo kaj fenestro. Sed kompreneble: la tuta konstruaĵo estis farita el ŝtono, eĉ la tegmento. Estis kvazaŭ mi starus sur la planko de giganta forno por bakiĝi kiel pano.

Kvankam senplumigi kokojn neniam estis laboro, kiu aparte plaĉis al mi, la ordinareco de la tasko donis al mi pli sekuran senton. Ĉirkaŭate de la plej stranga situacio, almenaŭ ĉi tion mi povis rekoni. Dum mi laboris, mi memoris la lastan fojon, kiam mi senplumigis kokon. Estis kiam ni loĝis ankoraŭ en nia propra kabano, tuj antaŭ ol translokiĝi al la vilaĝo. Mi sidis sur la grundo ekster nia pordo por fari tion, kaj intertempe venis mia patrino por diri, ke ŝi regalos nin per bakitaj pomoj, kaj ke fininte mian taskon, mi tuj venu por manĝi la mian.

Nun mia kabano estis forbruligita, kaj mi ne sciis, ĉu mia patrino vivas aŭ malvivas. Kaj se ŝi ja vivas, mi neniam havos la eblecon sciigi ŝin, ke mi senplumigas kokojn en ŝtona ĉambro.

Kiam mi pensis pri mia antaŭa vivo, la larmoj ekruliĝis laŭ miaj vangoj. Fortunato elektis tiun momenton por aliri min, muĝante pro kolero, verŝajne ĉar mia laboro malrapidiĝis ĝis nulo. Sed kiam li vidis miajn larmojn li tuj haltis, tiam frapetis min ĉe la ŝultro kaj diris ion per voĉtono, per kiu li ŝajne intencis konsoli min.

Iom poste, alta virino hastis internen. Ŝi havis tre rektan dorson kaj evidente opiniis sin tre atentinda homo. Mi malkovris poste, ke ŝi nomiĝas Eŭtikia . Ŝi tuj aliris min kaj tiris min al la pordo, kie ŝi starigis min en la lumo poratente ekzameni min. Ŝi pinĉis la ŝtofon de mia robo kaj esploris ĝin detale; kompreneble ĝi estis tute malsimila de ĉio, kion portis la romaninoj. Sed ĝi ankaŭ estis malpurega kaj mi estis malagrable konscia pri granda sangomakulo ĉe la malantaŭo, kiu bonŝance estis pli-malpli kaŝita de la kvadrata desegno. Mia menstruo komenciĝis neatendite dum ni estis sur la ŝipo. Mi ŝiris striojn de la rando de mia ŝalo por uzi kiel ĉifonojn, sed estis malfacile ne makuli miajn vestojn en tia situacio, kaj cetere, mi estis tro indiferenta por aparte ĝeni min pri la afero.

La virino kondukis min eksteren al la korto kaj gvidis min al io, kio aspektis kiel kruta monteto kun pordo ĉe la pinto. Neniam antaŭe mi estis vidinta ŝtuparon. Kaj ĝis tiu momento mi neniam demandis min, kiel la romanoj atingas tiujn domojn konstruitajn alte en la aero. Sed ŝi jam ekiris supren, do mi grimpis poste. Alveninte ĉe la pinto, estis kvazaŭ ni denove paŝus sur ebena grundo, kaj mi baldaŭ forgesis, ke mi marŝas super la kapoj de aliaj homoj.

Mi sekvis ŝin en etan ĉambron preskaŭ komplete senluman. Ŝi malfermis la fenestroklapojn per puŝo, kaj transiris al kesto en la kontraŭa angulo. El tiu ŝi prenis plurajn robojn kaj ekzamenis ilin. Finfine ŝi elektis unu kaj sternis ĝin kontraŭ mia korpo. Ĝi estis iom mallongeta – mi estis pli alta ol la plejmulto de la romaninoj – sed ŝajne ŝi opiniis, ke ĝi konvenos, kaj transdonis ĝin al mi kune kun malpli longa tuniko. Ĝi estis de nova por mi flava nuanco. Evidente la romanoj havis tinkturojn, kiujn ni tute ne konis. Sed ĝi estis iom malinteresa, ĉar ĝi estis de nur unu koloro, sen desegno. Cetere, ĝi havis makulon ĉe la brusto.

Nun la virino gvidis min al longa ĉambro, kiu enhavis vicon de litoj – kvankam mi tiam ankoraŭ ne sciis, kio ili estas. Ŝi komprenigis al mi, ke mi surmetu la tunikon kaj la novan robon, kion mi faris kun iom da malcerteco. Ili estis kudritaj laŭ alia maniero ol la vestoj, kiujn mi kutime portis. Mia kapo apenaŭ reaperis el la kolumo, antaŭ ol ŝi venis al mi kaj komencis firme tiri la robon malsupren ĉe unu flanko kaj mallongigi ĝin ĉe la alia. Montriĝis, ke mi metis ĝin kun la dorso antaŭe. Cetere, mi sentis malvarmeton; ĉu la geromanoj tute ne kovras siajn brakojn?

La virino prenis mian propran robon kaj kunĉifis ĝin. Evidente por ŝi temis nur pri malpurega ĉifono, kiun ŝi intencis tuj disŝiri. Subite mi komprenis, ke mi nepre devas pluteni tiun robon. Ĝi estas la sola restaĵo de mia pasinta vivo, de mia pasinta memo. Senespere mi provis rekapti ĝin de ŝi. Ŝi estis momente surprizita, sed tiam ŝi frapis min forte ĉe la brako kaj senindulge forprenis la robon el miaj manoj. Plorante, mi sekvis ŝin malsupren al la kuirejo. Mi sentis min stranga kaj fremda al mi mem en la malkutimaj vestoj. Oni estis ŝtelinta miajn harojn, oni forprenis ĉion, kio protektis min, kaj nun la sola restanta parto de Bivana  estis kaŝita sub tiuj faldoj de roma ŝtofo.

Pli malfrue en tiu sama vespero, en la granda kuirejo kie oni jam laborigis min, mi renkontis la aliajn anojn de la domo. Ili estis tiomaj, ke en la komenco mi tute konfuziĝis, kaj povis nek memori iliajn nomojn, nek distingi eĉ ĉiujn vizaĝojn. Estis du-tri junulinoj, krom la pli aĝa virino kiu forprenis mian robon; estis pluraj fortikaj viroj, kelkaj infanoj, kaj diversaj aliaj. Unu viro aparte trafis mian atenton: li estis maldika kun kurba dorso, pinta vizaĝo, kaj hararo maldensiĝanta. Li ŝajnis iom apartigi sin de la aliaj; aŭ ĉu estis ili, kiuj evitis lin? Mi demandis min, ĉu temas pri la mastro de la domo. Sed tiu, kiu pleje logis miajn okulojn, estis juna virino, ne multe pli aĝa ol mi, kiu portis amason da ringoj kaj brakornamaĵoj. Ŝia haŭto estis komplete nigra. Ŝajnis, ke neniu opinias tion aparte rimarkinda, kaj ŝi gaje babilis kun la aliaj kvazaŭ ŝi estus tute ordinara. Estis io pri ŝia sinteno, kio pensigis min pri Elvisa . Ŝi enpremis sin en la liberan spacon apud mi sur la benko, kio multe nervigis min; mi timis lasi ŝian haŭton tuŝi la mian, kaj tiom kiom eblis sen ke ŝi rimarku tion, mi fortiris min al unu flanko. Ŝi estis la sola homo, kies nomon mi tuj lernis. Ŝi estis Iriso.

Ĉiuj ŝajnis tre pretaj montri sian amikemon. Mi vidis, ke ili volas helpi min hejmiĝi, tamen mi estis tro superŝutita de la amaso da novaj vizaĝoj kaj de la nekomprenebla lingvo, por provi reagi. Ĉiuj povis nur kun malfacilo ripeti mian nomon, kaj post iom da diskutado inter si, unu el la junulinoj fingromontris al mi kaj diris klare kaj malrapide: “ Barbara ”.

“ Bivana ,” mi diris.

ŝi kapneis kun rideto. “ Barbara ,” ŝi ripetis.

Kaj tiel okazis, ke mi perdis ne nur miajn harojn kaj miajn vestojn, sed eĉ mian nomon.

KVARA ĈAPITRO

Mi dormis tiunokte en la longa mallarĝa ĉambro, kiun mi jam vidis, kiam mi ŝanĝis miajn vestojn. Ni dormis tie kvarope: estis mi, du aliaj virinoj, kaj knabineto. Mi iom konfuziĝis pro la malkovro, ke mi dormos en la lito apud tiu de Iriso. Mi rigardis ŝin kaŝe dum ŝi senrobiĝis. Kompreneble, ŝi ne demetis la suban tunikon, sed laŭ mia impreso, ŝia tuta korpo estas nigra, eĉ la partoj kovritaj de la vestoj.

Dorminte tutan monaton sur lignaj tabuloj kaj ŝtonaj pavimoj, mi trovis la liton ekstreme komforta, kvankam mi estis iom maltrankvila pro ĝia alteco super la planko. Poste, kiam mi alkutimiĝis al la lito, tio ŝajnis al mi stulta aranĝo, ŝtopi la pajlon en sakon kiel solidan blokon, tiel ke oni ne povas krei por si neston, kiel oni farus se la pajlo restus en libera amaso sur la grundo. Sed la romanoj havis tiom da kutimoj, kiujn mi trovis strangaj! Cetere, en tiu unua nokto ĝi estis nur la lasta el la sennombraj novaj spertoj de la tago. Mi estis tiom elĉerpita pro ĉio kio okazis al mi, ke mi tuj endormiĝis.

Kiam mi vekiĝis la postan matenon kaj memoris, kie mi estas, mi deziris nur refermi miajn okulojn kaj regliti en senkonscion. Sed Iriso skuis mian brakon dum ŝi ripetadis tiun vorton, kiun mi rekonis kun peza koro kiel mian novan nomon. Mi ne havis elekton krom leviĝi kaj alfronti tion, kion alportos al mi la tago.

Komence, nur malmulto estis distingebla per la malforta lumo. Mi rigardis eksteren tra unu el la mallarĝaj senŝirmaj malfermaĵoj, kiuj servis kiel fenestroj, kaj retiriĝis kun ŝoko. Mi jam forgesis, ke ni troviĝas alte super la tero. Ekstere, la suno ankoraŭ ne leviĝis, kaj la lastaj paliĝantaj steloj briletis en la griza ĉielo de frua mateno.

Kiam mi returnis min al la ĉambro, mia koro saltegis. Sur la planko, duone kaŝita sub unu el la litoj, estis malgranda ŝirita objekto. Mi tuj rekonis ĝin: ĝi estis la ĉifono donita al mi de Elvisa . Verŝajne ĝi falis el sub mia zono, kiam mi ŝanĝis mian robon la antaŭan tagon, kaj bonŝance la malpacienca virino ne rimarkis ĝin. Mi ĝoje ĝin reprenis kaj formetis inter la faldoj de mia robo, ĵurante, ke estonte mi ĉiam kaj ĉiame tenos ĝin ĉe mi.

Iriso gvidis min malsupren al la kuirejo – mi ne estus trovinta ĝin sen helpo – kaj lasis min kun Fortunato. Li donis al mi malmolan, sekan panon por manĝi kaj tason da akvo, sed eĉ la akvo havis metalan guston, kvazaŭ oni ne ĉerpis ĝin el la rivero sed longe tenis ĝin en fermita ujo. Tiam li kondukis min al granda ligna meblo, plena je ŝvelanta pasto. Estis tiom da ĝi, ke ĝi eĉ puŝis supren la kovrilon. Fortunato ŝovis siajn brakojn en la mezon de la pufa amaso, kaj ĝi refalis kun elspiro. Ŝajne li deziris, ke mi knedu ĝin. Mallerte, mi provis imiti la movojn, kiujn mi ĵus vidis lin fari. Mi ja kutimis knedi panon, kompreneble, sed neniam mi devis trakti kvanton tiel grandegan, kaj cetere, li faris ĝin laŭ alia maniero ol tiu, kiun mi lernis de mia patrino. Post kelkaj minutoj, li staris apud mi kriante kaj frapis min per branĉeto, kiun li hazarde tenis en la mano por kirli miksaĵon, varmigatan tiumomente super la fajro. La frapo ne aparte dolorigis, tamen mi estis ĉagrenita kaj ŝokita. Kion li volas de mi? Mi ja faras mian eblon.

Tiel pasis la mateno. Fortunato donis al mi unu taskon post alia, sed kion ajn mi faris, li estis malkontenta. Mi devis purigi legomojn de nekonata speco; mi devis frotlavi potojn ekstere en la lageto; mi devis kirli densan miksaĵon, kiu boletis super la fajro – kaj tuj kiam mi ekfaris ion, li aperis ĉe mia flanko kun koleraj krioj kaj batis min per la unua ilo, kiu venis al lia mano. Tio jam estis sufiĉe malagrabla en si mem, sed por pliigi mian malkomforton, aliĝis al ni en la kuirejo malgranda knabo. Tiu knabo, kiu nomiĝis Hermeso, neniel provis kaŝi la fakton, ke li ĝuas la spektaklon de ĉi tiu grandega knabino, kiu ne scias fari la plej simplajn aferojn. Je ĉiu riproĉego de Fortunato, aperis malica ridaĉo sur la vizaĝo de Hermeso. Tio kompreneble nur pliigis mian konfuzon.

Venis la kulmino, kiam Fortunato petis min balai la plankon. Temis pri io, kion mi absolute ne komprenis. En mia hejmo ni havis pajlon sur la grundo, do balaado ne necesis; ni devis nur ŝanĝi la pajlon de tempo al tempo. Kiam mi provis puŝi la balailon sur la planko, imitante tion kion mi vidis lin fari, li kaptis ĝin abrupte el mia mano kaj komencis bati min tute serioze. Tio estis troa por mi, kaj mi ekploris. Intertempe Fortunato transdonis la balailon al Hermeso, kiu kaptis ĝin entuziasme, kvazaŭ li volus montri, ke jen almenaŭ unu homo, kiu scias balai plankon. Li atakis la laboron kun tiom da fervoro, ke li faligis poton da saŭco. Fortunato muĝis furioze, frapegis lin plurajn fojojn per ligna kulero kaj elĵetis lin – kion mi certe ne bedaŭris.

Malrapide la longa mateno pasis. Fortunato pretigis plurajn malvarmajn pladojn, kiujn li dismetis sur la plej belegajn telerojn kaj vazojn, kiujn mi iam ajn vidis. La plejmulto aspektis al mi taŭgaj por la festeno de reĝo. Ili estis majstre prilaboritaj kaj glazuritaj, kun dekoritaj teniloj kaj eksteraĵo glata kaj brila kiel akvo en lago. Sed tiuj, kiuj pleje ravis min, estis absolute travideblaj. Ili aspektis kvazaŭ oni ĉizis ilin el bloko de verda glacio. Mi rigardadis ilin kun miro, ĝis mi konstatis, ke Hermeso revenis kaj malestime observas min. Vidante, ke mi rimarkis lin, li elbuŝigis komenton – mi ne komprenis la vortojn, sed la tono ne lasis dubojn pri ilia signifo -, tiam li malĝentile puŝis min flanken dum li senatente ŝovis la valorajn vazojn sur pleton, kiun li forportis eksteren.

Intertempe mi sekvis Fortunaton en la korton, kie ni sidiĝis sur benko por manĝi. Pluraj el la homoj, kiujn mi renkontis la antaŭan vesperon, sidis dise ĉirkaŭ la korto. Poste ili ne tuj reiris al sia laboro, sed restis por babili sub la aŭtuna suno. La virinoj elprenis siajn ŝpinilojn, dum la plejmulto el la viroj malaperis. Ankaŭ Fortunato ne estis videbla, kaj ne sciante kion alian fari, mi restis en la korto por atendi lin. Surprizis min tio, ke oni ŝpinas en la mezo de la tago. En mia vilaĝo ni ŝpinis nur vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro, aŭ en aliaj hazardaj momentoj, kiam pli urĝaj taskoj mankis.

Tamen mi mem en tiu momento havis nek ŝpinilon nek alian laboron por okupi min. Mi demandis min, ĉu aliĝi al la aliaj virinoj, sed ili montris neniun intereson pri mia kunestado, kaj mi estis tro timema por eksidi inter ili sen invito. Cetere, mi ne komprenus ilian konversacion. Mi estus dezirinta iomete ĉirkaŭrigardi, por konatiĝi kun ĉi tiu loko al kiu oni portis min, sed mi ne volis altiri ilian atenton. Do mi fiksis miajn okulojn ĉe la tegmento de la kontraŭa dometo, kaj pensis pri nenio. En la fino mi ekdormetis kaj restis tiel ĝis Fortunato revenis. Mi sekvis lin kun malentuziasmo reen al la kuirejo.

La posttagmezo pasis pli-malpli sammaniere kiel la mateno. Mia unua tasko estis lavi tiujn elegantajn telerojn, kiujn Hermeso reportis plenajn je restaĵoj. Tiujn oni skrapis en sitelon – por la porkoj, kiel mi ĝuste divenis. Mi rigardis ilin kun bedaŭro. Mi mem ne ricevis aparte abundan tagmanĝon, kaj post miaj spertoj de la pasinta monato, mi ne estus rifuzinta restaĵojn.

Mi portis la vazojn tre zorge eksteren al la lageto. Teruris min la penso, ke mi difektos aŭ rompos ion. Tamen mi nun almenaŭ havis la eblecon pli detale ekzameni ilin, kaj precipe tiujn, kiujn mi supozis esti el glacio. Mi atendis, ke ili estos malvarmaj kaj malsekaj, sed kiam mi singarde tuŝetis unu per la pinto de fingro, mi malkovris, ke ĝi estas seka kaj glatega kiel polurita metalo. Tamen mi ne sukcesis tuj superi mian unuan impreson, kaj traktis ĝin tre delikate pro timo, ke ĝi rompiĝos, se mi faligos ĝin. Pasis pluraj tagoj antaŭ ol mi malkovris, ke mi ne senkiale estis tiel prudenta. Bonŝance, la malkovro ŝuldiĝis ne al mia propra malzorgemo sed al tiu de Hermeso. La bovlo, kiun li faligis, frakasiĝis en centon da splitoj, ĉiu pli akra ol tranĉila klingo. Mi konstatis tion nur kiam mi sangigis mian fingron. Fortunato ne ĉeestis en tiu momento, kaj Hermeso haste forbalais la pecetojn, ŝtele rigardante min, por scii, ĉu mi perfidos lin. Mi certe estus farinta tion, se mi estus havinta la necesajn vortojn, kaj kun plezuro aŭskultus liajn lamentegojn poste. Sed efektive mi ne pli kapablis informi pri li ol la kokino, kiu estis gratanta en angulo, kiam la akcidento okazis.

La sola afero, kiu iomete gajigis min dum tiu unua posttagmezo, estis vizito al la legomejo, kiu kaŝiĝis malantaŭ unu el la konstruaĵoj flanke de la korto. Dum Fortunato diligente elterigis laktukojn, mi rigardis kun intereso la bele aranĝitajn vicojn de verdaj plantetoj, el kiuj multaj estis por mi novaj. La kampo tamen ne estis bone prizorgita; estis klare, ke neniu sarkis ĝin de sufiĉe longe. Neniu en mia vilaĝo permesus, ke la propraj kampoj restu en tiel malbona stato, krom eble Garakos  apud la remparo, kiu estis konata maldiligentulo.

Ĉar Fortunato ne bezonis mian helpon, mi revagis al la ĉefa parto de la korto. Neniu ĉeestis en tiu momento, do finfine mi havis la eblecon kontentigi mian scivolon. Tra duonmalfermitaj pordoj mi videtis diversajn kultivilojn, el kiuj pluraj havis tre strangajn formojn. Krome estis bareloj, ĉarego, kaj monto da korboj. Estis maleble ne esti imponata pro la granda ilaro posedata ĉi tie. Estis evidente, ke mi falis inter tre riĉajn homojn.

En unu el la konstruaĵoj estis kaĝoj, kiuj entenis malgrandajn bestojn de speco, kiun mi neniam antaŭe vidis. Ili aspektis iom kiel grasaj leporoj, kun densa, mola felo, kaj iliaj nazoj moviĝetis konstante. Mi estis tentata karesi ilin, sed dum mi hezitis pro la penso, ke ili eble mordos aŭ gratos, mi subite rimarkis, ke Fortunato vokas min jam de ioma tempo. Mi ne estis rekoninta mian novan nomon. Lia voĉo sonis kolera, kaj mi panikis je la penso de lia reago, kiam mi reaperos. Dum momento mi estis tentata kaŝi min, sed tuj decidis kontraŭe. Li certe ekserĉos min, kaj tio eĉ pli malbonigos la situacion. Ne, mi devos reiri al li senprokraste.

Kiam Fortunato ekvidis min, li muĝis furioze kaj indikis, ke mi venu pli proksimen. Estis evidente, ke li intencas frapegi min tuj kiam mi estos atingebla, kaj mi aliris lin en tremanta anticipo. Sed eble li vidis mian timon, ĉar dum mi alproksimiĝis lia mieno ŝanĝiĝis. En la fino li nur grumblis senpacience, kaj ŝovis en miajn brakojn korbon da verdaĵoj.

Dum la posttagmezo, eksterordinara virino eniris la kuirejon. Mi tuj komprenis, ke ŝi estas certe riĉega. Ŝi portis nekredeblan kvanton da juveloj, kiuj ŝajnis al mi el vera oro. Ŝia vizaĝo mirigis min: anstataŭ brunan haŭton, kian havis la plejmulto el la homoj kiujn mi renkontis ĝis nun, ŝi havis krete blankan, dum ŝiaj vangoj kaj lipoj estis malnature ruĝaj. Kiam ŝi sufiĉe alproksimiĝis, mi vidis, ke ŝiaj trajtoj estas ŝmiritaj per koloraj pastoj. Nigro konturis ŝiajn okulojn, kaj ŝi havis plurajn nigrajn makuletojn alfiksitajn al la vizaĝo. Tio kio absolute konsternis min, tamen, estis ŝia hararo, kiu konsistis el longaj linioj de mallarĝaj bukloj de la verto ĝis la frunto. Al miaj okuloj ŝi aspektis kvazaŭ ŝi pretiĝis por ekiri al batalo. Mi pensis, ke niaj militistoj certe admirus ŝin.

ŝi alproksimiĝis kaj komencis alparoli min per malĝentila voĉo. Ŝi ŝajnis senscia pri la fakto, ke mi ne komprenas. Mi rigardis kiel ŝia buŝo fermiĝas kaj malfermiĝas, eligante sensignifajn sonojn, kaj notis kun intereso, kiel la ruĝa koloro ĉe ŝiaj lipoj finiĝas per abrupta linio laŭ la interna rando. Verŝajne ĝenis ŝin la maniero, laŭ kiu mi rigardadis ŝin, ĉar senaverte ŝi frapegis mian vangon, tiel subite ke mi restis senspira pro doloro kaj ŝoko. Estis Fortunato, kiu neatendite aperis por helpi min kaj alparolis ŝin per respekta tono, kio ŝajnis iom moligi ŝin. Poste ŝi permesis, ke li forkonduku ŝin al la fajrejo, kie li levis la kovrilojn por montri la enhavojn de la kuirpotoj. Poste ŝi staris malantaŭ mia ŝultro dum mi senŝeligis legomojn, kaj mi sentis ŝian kritikan rigardon ĉe mia nuko. Mi laboris kiel eble plej rapide, strebante ne malkaŝi mian mallertecon, sed mi apenaŭ povis spiri ĝis finfine, post pluraj minutoj, ŝi formoviĝis.

Post ŝia eliro Fortunato abrupte enmanigis al mi kelkajn grandajn foliojn kaj indikis, ke mi premu ilin kontraŭ mian kontuzitan vangon. Lia konduto konfuzis min: ĉar tamen, ĉu ne estis li, kiu batadis min pli frue en la tago? Li ankaŭ donis al mi pli facilan taskon: mi devis nur turni rostostangon super la fajro. Almenaŭ tion mi povis fari sen kolerigi lin denove.

Dum mi laboris, mi iĝis ĉiam pli malsata. La tagmanĝo estis apenaŭ sufiĉinta, kaj la granda viandopeco kiun mi turnadis odoris bonege. Kiam ĝi estis trakuirita, Fortunato forprenis ĝin de la stango, dividis ĝin en maldikajn tranĉaĵojn kiujn li zorge aranĝis sur pluraj grandaj teleroj, kaj tiam je mia hororo verŝis super ili aĉan verdan saŭcon. Sed tamen, ne gravis; mi ne scias, kiu manĝis tiun viandon, sed certe ne la homoj en la kuirejo. Tio, kion ni ricevis, estis pano kaj fromaĝo, kiujn ni haste enŝtopis dum paŭzo en la preparado de tiu ellaborita manĝo, kiun ni mem neniam eĉ gustumis. Hermeso forportis ĝin al unu el la aliaj konstruaĵoj, kaj al ni restis nur monto da grasaj potoj, kiujn mi devis froti en la malvarma akvo de la lageto.

* * *

Tiu unua tago estis la ŝablono de tiuj, kiuj sekvis. Laŭgrade mi ekkomprenis la ritmon de la tago, kaj komencis alkutimiĝi al la taskoj, kiujn donis al mi Fortunato. Mi certe ne sentis iun ajn entuziasmon pri ili; estas unu afero pretigi manĝaĵojn por sia familio, kaj tute alia devige pretigi ilin por nekonatoj. Sed mi lernis kiel plenumi la postulojn de Fortunato precize tiom bone kiom necesis, por ke li ne batu min. Kiam mi ekkonis lin pli bone, mi komprenis, ke li vere ne estas tiel timiga kiel li ŝajnis dum tiu unua mateno. Li ja estis koleriĝema kaj facile incitiĝis pro mia fuŝemo, kiel li interpretis mian mallertecon. Sed li tuj retrankviliĝis, kiam li vidis, ke mi sincere ĉagreniĝas.

La plej malfacila momento de la tago, kaj tiu kiu postulis mian plenan atenton, estis la regula vizito de la mastrino al la kuirejo. Tio ĉiam okazis en la posttagmezo, dum ni preparis la vespermanĝon. Mi baldaŭ lernis labori diligentege dum ŝi ĉeestis, kaj provis rezervi por tiu momento iun taskon, pri kiu mi estis certa, ke mi ne fuŝos ĝin dum ŝi rigardos. Pasis longa tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ankaŭ Fortunato prepariĝas por ŝia vizito. Li ĉiam formetis difinitajn aĵojn antaŭ ol ŝi eniris, kaj certigis, ke estu pluraj potoj boletantaj super la fajro.

Foje, anstataŭ la mastrino – kies nomo, cetere, estis Fania  – venis pli juna virino al la kuirejo. Ŝi estis ne pli aĝa ol mi, eble eĉ iomete pli juna, sed kiel la mastrino ŝi estis zorge vestita kaj ŝminkita, kun preskaŭ la sama kvanto da juveloj. Kiam ŝi la unuan fojon vizitis nin, mi ne povis ĉesi rigardi ŝin, malgraŭ mia konscio, ke miaj okuloj estus pli sekure okupataj ĉe mia laboro. Ŝi ŝajnis al mi preskaŭ kiel la filino de reĝo. Kaj kian aplombon ŝi havis! Ŝi ĵetis rigardon al la potoj ĉe la fajrejo, diris kelkajn vortojn al Fortunato, kaj tiam venis por levi mian mentonon kaj rigardi rekte en mian vizaĝon. Post malmultaj pliaj vortoj al Fortunato ŝi estis for, sen perdi momenton. Mi rimarkis, ke malgraŭ ŝia juneco li traktas ŝin tre respekte. Ŝia nomo estis Petronila .

Nur malmultajn tagojn post mia alveno, mi malsaniĝis. Dum la tagmeza manĝo, Fortunato alportis vazon da fungoj naĝantaj en densa verda oleo. La aliaj akceptis ilin kun ĝojaj krioj, kaj vidante, ke ili evidente konsideras la fungojn aparta frandaĵo, mi konvinkiĝis gustumi ilin. Cetere, mi neniam sentis min komplete sata; mi ja ne volus aserti ke mi estis subnutrata, sed mi neniam ricevis tiom kiom mi deziris. Estis vere, ke mi havis la eblecon kaŝe manĝeti dum mi laboris en la kuirejo, sed mi devis aparte atenti, por ke Fortunato ne kaptu min, des malpli la mastrino. La fungoj estis ŝlimaj kun malplaĉa gusto, kaj kvankam mi ne aparte ŝatis ilin, mi manĝis ĉiujn, kiujn mi ricevis.

Dum mi staris ĉe la granda ligna bloko por tranĉi karotojn, mi eksentis kapturniĝon. Estis preskaŭ la horo de la vizito de la mastrino, kaj kiam ŝi envenis, mi klopodis stari kiel eble plej rekte por superi la strangajn sensaĵojn, kiuj ekŝvelis en mia interno. Mi koncentriĝis tutforte pri mia tasko, kaj rigardis kiel la maldikaj rondaĵoj de karoto forruliĝas sub la tranĉilo, oranĝaj kaj sukoplenaj interne, terkoloraj ĉirkaŭ la rando. Sed kiam Fania  alproksimiĝis, mia kapo ŝanceliĝis, kaj sen tempo por eĉ pensi kion mi faras, mi subite kliniĝis antaŭen kaj vomis sur la tutan tranĉoblokon. Nur turnante la kapon, mi estus povinta vomi sur la plankon, sed iu instinkto diris al mi, ke mi faru ĝin super la karotoj. La lasta afero, kiun mi vidis, dum mi falis al la pavimo, estis la esprimo de naŭzo en la mieno de Fania . Mi fermis miajn okulojn kaj permesis al mi gliti kun kontento en senkonscion.

Eŭtikia  venis rigardi min, kaj vokis Irison por helpi min supren al la lito. Mi kuŝis tie dum la tuta posta tago kun kirliĝanta stomako, ĵetante min de unu flanko al alia sur la malkomforta pajla matraco. Foje mi estis tiel varmega, ke mi devis forŝovi la kovrilon, tiam post nur kelkaj minutoj miaj dentoj ekklakis kvazaŭ pro frosto kaj miajn membrojn banis malvarma ŝvito.

Dum la mateno du viroj venis supren por rigardi min. Unu estis la homo, kiu veturigis min per la ĉaro – ĉu li nomiĝis Demetrio? – kaj la alia estis malalta kaj diketa kun grasaj fingroj, kalviĝanta verto, kaj zorga esprimo. Poste mi malkovris, ke li estis Marko Tulio  Glabrio, la mastro de la domo, sed ĉar li estis tiel simple vestita en nerimarkinda lana tuniko, mi ne tuj komprenis, kiu li estas. Demetrio rigardis en miajn okulojn kaj gorĝon, palpis mian frunton kaj kontrolis mian pulson. Krome, li forte premis mian ventron, kio kriigis min pro doloro. Post mallonga interparolo la du viroj eliris, kaj baldaŭ envenis Eŭtikia  kun figusta miksaĵo. Ŝi certigis, ke mi fintrinku ĝin, antaŭ ol lasi min sola.

Mi dormis dum la plej granda parto de la tago, kaj antaŭ la vespero mi komencis farti iom pli bone. Mi kuŝis sola en la mallumiĝanta ĉambro kaj pripensis mian vivon. Mi ĉiam imagis ĝis tiam, ke kiam mi plenkreskos, mi edziniĝos kaj naskos kaj pasigos mian tempon per prizorgado de miaj familio kaj domaro. Tion ja faris mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj virinoj, kiujn mi konis. Sed ĉi tie mi renkontis plurajn virinojn, ĉiujn sufiĉe aĝajn por edziniĝi, tamen la plejmulto el ili ankoraŭ vivis kiel junaj fraŭlinoj. Ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, ke mi daŭre dividos ĉambron kun du virinoj kaj faros nenion alian ĝis la morto krom labori en la kuirejo?

Mi sciis, kompreneble, ke ne ĉiuj rajtas ĝui la feliĉan vivon, pri kiu ili revas. Necesis nur memori mian praavinon, kiu vidis la mortigon de ŝia edzo kaj la detruon de ŝia domaro en la daŭro de unu sola nokto. Kaj estis multaj aliaj homoj en mia vilaĝo, kiuj havis bonan kialon por esti malkontentaj pri la nerealiĝo de iliaj esperoj. Mi memoris difinitan junulinon, kelkajn jarojn pli aĝan ol mi, kiu estis blindigita en unu okulo per mispafita ŝtono. Kiam la afero okazis, mia patrino komentis, ke ŝi perdis ĉian ajn eblecon iam trovi edzon; kaj estis tute vere, ke kiam la romanoj atakis, ŝi estis ankoraŭ fraŭla. Krome, estis alia virino, kiu havis ok infanojn kaj vidis ĉiujn morti, unu post alia, pro diversaj akcidentoj kaj malsanoj. Mi konis dekojn da similaj historioj. Mi havis neniun kialon por supozi, ke mi estos pli bonŝanca ol la aliaj.

Nun mi estis kaptito, kaj tio signifis, ke miaj personaj deziroj kaj planoj valoras absolute neniom. Por la homoj, kiuj malliberigis min, tio estas tute indiferenta demando, ĉu mi edziniĝos kaj naskos infanojn kaj faros la aliajn aferojn, kiujn juna virino normale esperas fari. Tute ne interesis ilin mia opinio pri la situacio, ĝuste kiel mia patro ne interesiĝis pri la opinio de la hundino, kiam li dronigis ŝiajn idojn. Mi sciis, ke mi rajtas atendi nenion alian.

Post mia alveno al la vilao, mi ofte pensis pri tiu virino, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la malsukcesa atako kontraŭ Lugos -kresto. Eĉ ŝi estis pli bonŝanca ol mi nun. Brestelos  traktis ŝin kiel edzinon, kaj ŝi estis graveda, kiam ŝi forkuris. Estis vere, ke ŝi fuĝis je la unua ebleco, sed se ŝi estus restinta, ŝi estus povinta alkutimiĝi al sia situacio. Tiaj aferoj ja foje okazas. Kaj cetere, ŝia propra vilaĝo ne estis malproksima. Mi mem, aliflanke, vidis nenian eblecon retransiri la maron.

Mi diris al mi, ke mi havos aliajn vivojn, kaj ke eble kelkaj el ili finiĝos pli feliĉe ol ĉi tiu, laŭ la nuna perspektivo. Sed por diri la veron, tiu penso apenaŭ konsolis min. Mi ja ne povis memori miajn antaŭajn vivojn, malkiel difinitaj homoj pri kiuj mi aŭdis, kaj estis malfacile konvinki min, ke tio kio okazos en iu estonta vivo kompensos ĉi tiun. Kiam mi rigardis mian situacion el malfermitaj okuloj, ŝajnis al mi, ke mi ŝvebas en malbona sonĝo. Ĉar jen la fakto: mi devis pasigi mian tutan restontan vivon en ĉi tiu loko, kun absolute neniu ebleco iam ajn reatingi mian propran hejmon. La afero estis nepripensebla. Kaj tamen, tiel estis.

Mi kuŝis sur mia dorso, kaj larmoj gutetis laŭ la flankoj de mia vizaĝo en la harojn kaj orelojn. En tiu momento mi konstatis, ke lumo alproksimiĝas al la malfermita pordo. Estis Iriso, kun lampo en unu mano kaj ligna telero en la alia. Bonŝance, ĝi ne brilis sur mia vizaĝo, do ŝi ne rimarkis, ke mi ĵus ploris. Mi haste viŝis mian nazon per la malantaŭo de mia mano, kaj levis min en la lito. Mi estis kontenta, ke ŝi memoris pri mi. Mi ja manĝis neniom la tutan tagon, kaj mi subite rimarkis, ke mi estas ege malsata.

Iriso sidiĝis sur la apuda lito kaj rigardis dum mi manĝis. Mi sentis min nun pli trankvila en ŝia ĉeesto, kvankam ŝia nigra haŭto ankoraŭ iomete konsternis min. Ŝi ŝajnis esti la sola homo en la tuta loko, kiu komprenis miajn sentojn de perditeco kaj soleco. Alkutimiĝinte nun al ŝia aspekto, mi povis vidi preter mia tuja impreso por rimarki, ke ŝi havas ne mallogan vizaĝon. Ŝi havis altan frunton, longan rektan nazon, kaj ondiĝantan hararon ligitan ĉe la verto. Kiel mi, ŝi estis pli alta ol la plejmulto el la romaninoj.

Kiam mi finmanĝis, Iriso karesis mian ŝultron kaj ridetis kuraĝige. Tiam ŝi reprenis la teleron kaj la lampon kaj eliris, lasante min sola en la mallumo.

* * *

Kvankam mi sukcesis leviĝi la postan matenon, ŝajnis al mi, ke en mia stomako naĝas oleo. Mi plu fartis sufiĉe malbone dum pluraj monatoj. Temis parte pri la manĝaĵoj: ili kaŭzis al mi problemojn. En la komenco mi havis konstantan lakson. Tiu aspekto de la situacio estis aparte malagrabla, ĉar la romanoj havis tiel naŭzajn kutimojn. Anstataŭ iri en la kampojn aŭ malantaŭ arbuston, kie neniu ĝeniĝus, ili havis por tiu celo apartan ĉambron. Mi konstatis tion nur plurajn tagojn post mia alveno. Mi neniam imagis, ke ĉirkaŭate de vasta kamparo, ĉiuj tamen elektus feki samloke. Kiam entute eblis, mi evitis la fiodoran ĉambreton kaj iris eksteren en la freŝa aero.

Alia problemo estis, ke mi ne povis manĝi, kiom ajn mi tion deziris. Oni manĝis en malsamaj horoj ol tiuj, je kiuj mi kutimis, kaj mi simple ne sukcesis ŝanĝi mian ritmon. Mi ofte sentis svenemon pro malsato, sed kiam finfine alvenis la manĝohoro, la strangaj manĝaĵoj kun sia fiŝeca subgusto naŭzis min. La sola manĝaĵo, pri kiu mi sentis min relative sekura, estis seka pano, sed foje eĉ tiu fiksiĝis en mia gorĝo.

Mi ankaŭ ne sukcesis bone dormi. Mi falis elĉerpite sur mian liton en la fino de ĉiu tago, sed tiam mi iel ne povis endormiĝi. Mi kuŝis dum horoj en la mallumo kun larĝe malfermitaj okuloj, rigardante la palan lunbrilon tra la fenestromalfermaĵoj kaj aŭskultante la regulan spiradon de la aliaj litoj. Serio de pensoj kaj memoroj drivis kun malhasto tra mia menso: mi vidis mian patrinon levi pezan kuirpoton sur la fajron; aŭ mi memoris okazon, kiam mi eliris kun Makaros  por serĉi fungojn. En aliaj momentoj mi meditis pri la malĝoja vivo, kiu atendas min; pri la vakaj jaroj kaj jaregoj ankoraŭ antaŭ mi. Foje ŝajnis al mi, ke mi pasigis la tutan nokton en stato de duondormo, kunfandante la pensojn kaj la sonĝojn en konfuza miksaĵo. Nur mallonge antaŭ la sunleviĝo mi finfine sukcesis enprofundiĝi en dormon, preskaŭ tuj antaŭ la momento, kiam denove vekis min Iriso.

La vekiĝo estis la plej aĉa momento de la tago. Eĉ antaŭ ol plene rekonsciiĝi, mi estis trafita de sento de angoro, kiu estis mia unua memorigo pri la terura afero okazinta al mi. Kaj ĉiumatene mi vekiĝis kun la renovigita malkovro, ke mi troviĝas ne en mia propra hejmo, sed en mondo tute alia. Mi prokrastis malfermi miajn okulojn, esperante kun fervoro, kiun mi jam rekonis kiel nepre seniluziigotan, ke kiam mi levos miajn palpebrojn mi retrovos min sub la amikeca pajla tegmento de miaj gepatroj. Sed eĉ kun fermitaj okuloj, mi ne povis fuĝi de la faktoj. Tiu tro firma objekto sub mia dorso ne povis esti pajlo, kaj ĉirkaŭ mi anstataŭ la fumoplena varmo de mia propra hejmo estis la malvarmeco de malplena ĉambro. Sur mia brusto pezis prema ŝarĝo, kiu iomete leviĝis dumtage sed neniam plene fandiĝis.

Dum mi okupiĝis pri mia laboro, vizioj de mia antaŭa vivo fulmis senaverte tra mia menso. Iuj detaletoj revenis al mi tiel vivece, ke mi ŝajnis vere sperti ilin: estis kvazaŭ mi denove palpus la malglatan hundofelon kie ĉiam sidis mia patro, aŭ sentus la pezon de la sitelo kiam mi ĉerpis akvon el la rivero. Ĉio ajn povis liberigi tiajn memorojn: herbero trarompanta la glatan supraĵon de la lageto, blanka skrapospuro sur la kuireja pavimo, la kruda teksaĵo de malnova sako. Sed ĝenerale mi eĉ ne estus povinta diri, kio igis min subite halti, blinda kaj surda je ĉio en mia ĉirkaŭaĵo, dum mi rigardadis iun neekzistantan scenon elvokitan de mia propra fantazio. Kaj tiam mi revekiĝis kun malĝojego antaŭ konscio pri mia nuna troviĝejo kaj la nepripensebla fakto, ke ĉi tiu estas la loko, kie mi pasigos mian tutan restontan vivon.

Mi revenis iun posttagmezon de la legomejo kun korbo da kardonoj sur la brako, kiam precize tia bildo enfulmis mian menson. Kiel ne malofte okazis, mi ekmemoris tiun virinon, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la atako kontraŭ la Lugos anoj. Ankaŭ ŝi portis korbon, kiam mi vidis ŝin, kvankam la afero, kiu tiam plej interesis min, estis la nekutima desegno de la strioj en ŝia robo. Sed nun mi memoris ŝian vizaĝon. Ŝi havis malkontentan esprimon, kvazaŭ ŝi estus ekstreme malfeliĉa pri sia sorto, sed scius, ke ŝi havas neniun elekton krom akcepti ĝin. Mi supozis, ke ankaŭ mi dum granda parto de la tempo verŝajne surhavas esprimon ne tre malsimilan. Sed ne havis sencon provi ŝanĝi tion. Finfine, ja troviĝis neniu, kies opinio gravis al mi.

* * *

La sola momento de la tago, kiun ni sklavoj rajtis dediĉi al ni mem, estis la paŭzo post la tagmeza manĝo. Fania  kutimis dormeti en tiu horo, kiel faris ankaŭ ŝia edzo, kiam li estis hejme; li ofte forestis dum pluraj sinsekvaj tagoj. Intertempe, ni ceteraj estis liberaj por fari, kion ni deziris. La virinoj sidis kune por ŝpini kaj babili, la viroj ekokupiĝis pri diversaj personaj taskoj, dum la infanoj forkuris por ludi. Mi nun kutimis sidiĝi kun la aliaj virinoj. Iriso ridetis al mi kuraĝige, kiam mi la unuan fojon aliĝis al la grupo, sed tuj poste ŝi turnis al mi la dorson por daŭrigi sian konversacion kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Mi meditetis kaj dormetis, ĝis venis la momento por reiri al la kuirejo.

Dum ni ceteraj ĝuis iom da ripozo, Fortunato regule malaperis. Foje li revenis sufiĉe malfrue, kiam ĉiuj aliaj jam delonge reiris al sia laboro. Tiam li marŝis per pezaj paŝoj en la kuirejon kaj rapide aranĝis kelkajn potojn sur la fajro, por ke ĉio estu preta por la vizito de la mastrino. Sed unue li inspektis mian laboron. La neceso pri hasto igis lin eĉ pli senpacienca ol kutime, kaj se mi faris la plej etan eraron, li kolere kriaĉis. Pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke li iras viziti sian amikinon, sklavinon loĝantan en apuda vilao. Ili jam havis plurajn infanojn, kvankam kelkaj estis nun venditaj kaj forsenditaj al malproksimaj lokoj.

Iun posttagmezon, kiam mi estis ĉe la vilao jam proksimume duonan monaton, mi vidis, ke la aliaj junaj virinoj ne eksidiĝas kiel kutime por ŝpini. Anstataŭe ili kaj la infanoj, ĉiu tenanta mantukon sub la brako, kolektiĝas en la mezo de la korto. Ili ŝajnis atendi, ke mi aliĝu, do ne komprenante la situacion, mi sekvis ilin preter la lageton de la anseroj kaj ekster la pordegon. Neniam de post mia alveno, mi iris ekster la murojn. Ni ekmarŝis laŭ kota vojeto, kiu serpentumis supren-malsupren ĉirkaŭ la randoj de arbaretoj kaj inter krutaj deklivoj kaŝitaj sub superkreskintaj rubusoj.

Kvankam mi estis iom konfuzita pro tiu neatendita ŝanĝo en la ĉiutaga rutino kaj havis neniun ideon pri nia celo, estis agrable troviĝi ekstere kaj senti la freŝan venton, kiu vigligis la sangon en miaj vangoj. La infanoj kuris antaŭe, dum la aliaj virinoj ariĝis kune en eta grupo, tute ignorante min. Sed tio ne ĝenis min: mi ne havis aliajn atendojn, kaj mi estis sufiĉe kontenta postsekvi ilin, dum mi detale observis la nekonatan kamparon kiu ĉirkaŭis min.

Mi komencis nun iomete ekkoni la aliajn virinojn. La gvidanta personeco en la grupo estis Akteo , kiu estis malalta kaj vivoplena kun delikataj trajtoj kaj tre nigraj haroj. Ŝi havis vervan manieron kaj ofte ridigis la aliajn. Sed kiam ŝia vizaĝo senstreĉiĝis, ĝi portis malbonhumoran esprimon, kiu malkaŝis la fakton, ke ŝi ne estas aparte afabla persono. Ŝi traktis min per ioma malpacienco, kaj evidente ne volis ĝeni sin pri iu, kiu ne komprenas, kion ŝi diras. Mi certe preferis Areskuza n, kiu estis diketa kaj ridema. Kiam ŝi ridis, ŝi malkaŝis plurajn rompitajn dentojn en unu flanko de la buŝo, kaj en tiu sama flanko ŝi ankaŭ havis cikatron laŭ la osto super la vango, pro kio mi scivolis, kio okazis al ŝi. Ŝi ne dormis en la dormejo kiel Akteo  kaj Iriso: ŝi dividis ĉambron super la bovinejo kun la brutisto, Sekundo .

Jukunda , aliflanke, estis malverva homo, ostoplena kaj anguleca kun palaj okulharoj kaj maldensa hararo. Ŝi montris preskaŭ neniun intereson pri tio, kio okazas ĉirkaŭe, kaj malofte malfermis sian buŝon krom se oni rekte alparolis ŝin. Estis facile forgesi, ke ŝi entute ĉeestas. Nun, dum la aliaj virinoj gaje interbabilis kun oftaj rideksplodoj, ŝi baldaŭ postrestis kaj sekvis malantaŭe apud mi. Sed mi vidis, ke ŝi ne faras tion pro amikemo. Ŝi estis indiferenta al mi kiel al ĉiuj aliaj.

Ni jam preterpasis la arbaran regionon, kaj la vojeto daŭris inter kampoj. En multaj kampoj mi vidis la regulajn vicojn de grimpantaj plantoj, kiujn mi rimarkis kiam oni unue portis min al la vilao. Ili estis pezaj pro aroj da grandaj beroj, plejparte de pala, travidebla, verda koloro. Rapide rigardinte ĉirkaŭe, ĉiu plukis beraron kaj ekmanĝis ĝin. Mi faris same. La beroj ŝajnis venintaj el la Alia Mondo. Ili estis molaj kaj malsekaj interne kun kelkaj malgrandaj semoj, kaj rave dolĉaj. Sed kiam kelkaj viroj sur ĉevaloj aperis sur la vojo antaŭ ni, la aliaj tuj ĵetis siajn berarojn en la fosaĵon kaj plumarŝis kvazaŭ nenio okazis. Mi ankoraŭ tenis la mian, sed Jukunda  neatendite forlasis sian kutiman apation por subite kapti ĝin el mia mano kaj ĵeti ĝin en la altan herbon, kie ĝi estos nerimarkebla.

Marŝinte ioman distancon ni atingis pavimitan vojon, verŝajne la saman laŭ kiu mi jam veturis kun Demetrio kaj Anto. Sur la monteto super ni vidiĝis la muroj kaj konstruaĵoj de malgranda urbo, kaj ni eksekvis la krutan vojeton, kiu kondukis supren al la pordegoj. Trapasinte tiujn, mi ĉirkaŭrigardis kun scivolo. Ni marŝis sur pavimita vojo inter altaj konstruaĵoj – almenaŭ al mi ili ŝajnis altaj, kvankam ili neniel similis tiujn gigantajn domegojn en la urbo, kie mi unue alvenis. Ankaŭ la stratoj estis malpli bruaj, kaj estis malpli da homoj. Ambaŭflanke de la vojo estis vico de arkaj pordoj, kaj rigardante internen dum ni preteriris, mi vidis la loĝantojn, kiuj trankvile okupiĝis pri siaj ĉiutagaj aferoj. Viro riparis ĉaregon, alia segis lignon, dum ekstere en la strato pluraj virinoj lavis vestojn ĉe ŝtona fontano. Devas esti oportune, mi pensis, havi akvon rekte ekster sia pordo, kvankam mi ne kredis, ke ĝi estus tiel bona kiel akvo freŝe ĉerpita el rivero.

Ĉi tiu trankvila strato baldaŭ cedis al multe pli brua kvartalo. Laŭlonge de la mallarĝa vojo estis homoj, kiuj staris malantaŭ altaj ŝtonaj bariloj de kie ili proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn aŭ vendis aliajn objektojn, kiuj por mi estis plejparte nerekoneblaj. Dum ni preterpasis ili vokis al ni, kvazaŭ ili invitus nin alproksimiĝi por provi la diversajn varojn. Difinita viro ŝajnis voki aparte al mi, kaj timigate mi hastis por alkroĉiĝi al la aliaj virinoj. Tuj poste estis amaseto da viroj ariĝintaj ĉirkaŭ brunhaŭta junulo kun tre elegante tondita barbo, kiu laŭŝajne ekspoziciis al ili junan virinon. Unu el la apudaj viroj murmuris ion al Akteo  kiam ŝi pasis, sed ŝi malĝentile puŝis lin flanken kun komento, kiu ridigis Irison kaj Areskuza n.

Mi tute ne bedaŭris, kiam ni turnis nin al flanka strato, kie miaj kunuloj iris rekte al difinita pordo. Sulkoplena maljunulino sidis ŝpinante sur tabureto en la enirejo. Post mallonga interŝanĝo Akteo  donis al ŝi kelkajn monerojn kaj ni puŝiĝis internen. Ni iris laŭ koridoro kaj tra homoplena ĉambro, kie pluraj virinoj senvestiĝis. La kontraŭa pordo kondukis nin al korto ĉirkaŭata de altaj kolonoj.

Mi apenaŭ povis kredi al miaj okuloj, kiam mi vidis miksitajn grupojn de virinoj kaj infanoj, kiuj ĵetis tien kaj reen pilkojn, kvazaŭ ili havus nenion alian por fari en la mezo de la tago. Mi sufiĉe embarasiĝis, kiam la aliaj elprenis pilkon kaj invitis min kunludi. Mi povis imagi la sarkasmajn komentojn de mia patrino, se ŝi estus vidinta min. Tamen mi faris mian eblon partopreni en la ludo, kvankam mi estis terure konfuzita. Se mi provis sendi la pilkon al iu, tiu ĉiam montriĝis esti la malĝusta homo, kaj cetere, mi tute ne kutimis ĵeti kaj kapti pilkon. Post iom da tempo mi rimarkis, ke Jukunda  ne kunludas, do mi iris sidiĝi apud ŝi.

Mi estis kontenta, kiam oni formetis la pilkon kaj ni reiris al la mallarĝa ĉambro, kie ni devis senvestiĝi. Ŝajne Jukunda  estis preta atendi, ĝis ni ĉiuj finis, do ŝi restis por gardi la vestojn, dum ni trairis al granda halo. La aero estis varma kaj plena je vaporo, kaj la alta plafono eĥis la bruon de voĉoj. Mi rigardis kun miro la ellaboritajn desegnojn sur la planko kaj muroj, kiuj ŝajnis esti faritaj el malgrandaj ŝtonoj. Mi neniam antaŭe vidis ion similan.

Pluraj nudaj virinoj kuŝis sur ŝtonaj benkoj, dum iliaj infanoj ludis sur la planko, tute ne ĝenate de la varmego. Akteo , Iriso kaj Areskuza  promenis inter la benkoj por interŝanĝi ridetojn kaj salutojn. Ili longe parolis kun unu virino, kies ŝultroj estis tute kontuzitaj, dum ŝiaj brakoj aspektis kvazaŭ iu pikadis ilin per ia pinta objekto. Mi aŭdis iliajn voĉojn, kiuj leviĝis super la ĝenerala bruego en krioj de indigno kaj kompato.

Intertempe mi atendis, malcerta kiel mi devas konduti. La ĉambro estis pli sufoke varma ol la kuirejo ĉe la vilao, kaj ŝvito gutetis laŭ miaj vizaĝo kaj korpo. Eĉ la planko estis varma. Mi ne priskribos detale la mirindaĵojn de mia unua vizito al la banejo. Mi diras “la unua”, kvankam fakte temis kompreneble pri la dua. Sed apenaŭ eblus kalkuli tiun unuan fojon, kiam oni enlasis min kaj miajn amikinojn kun koloj kiuj ankoraŭ montris la spurojn de la kateno, nur post la fermohoro, kiam la akvo jam malvarmiĝis kaj la dekoraĵoj estis preskaŭ kaŝitaj de la mallumo.

Mi ne povas pretendi, ke mi ĝuis la banadon. La akvo estis tiel malagrable varma, ke ŝajnis al mi ke oni malrapide boligas min super fajro, kaj la subita plonĝo en malvarman akvon estis preskaŭ same ŝoka. Poste mi sentis min senforta kaj malplena, kvazaŭ oni elpremis esencan parton de mi tra la haŭto. Sen iu, kiu povus klarigi al mi la proceduron, mi estis konfuzita de la tuta afero. Mian situacion mi jam komprenis: mi estas sklavo. Sed kio estis la celo de ĉi tiu longa vizito al la banejo, kiu ŝajnis havi neniun evidentan utilon?

Mi baldaŭ malkovris, ke tiaj ekskursetoj al la banejo okazadas regule. Mi akompanis tien la aliajn virinojn du-tri fojojn monate. Ne daŭris longe ĝis mi komencis entuziasme atendi tiun interrompon en nia kutima rutino, kvankam pasis multe pli da tempo antaŭ ol mi lernis ĝui la banadon en si mem. Tio, kio plej gravis al mi dum tiuj unuaj monatoj, estis la ebleco eliri en la kamparon kaj eskapi la monotonecon de la kuireja laboro. Sed mi bonvenigis ĝin ĉefe pro tio, ke ĝi ebligis al mi gustumi, almenaŭ dum kelkaj horoj, la iluzion de libereco.

* * *

Dum mia unua monato ĉe la vilao, mi estus povinta diri en ĉiu ajn momento, precize kiom da tagoj mi jam pasigis tie. Sed malrapide, dum unu tago sekvis alian kaj la monatoj kunfandiĝis, mi komencis perdi la kalkulon. Mia propra hejmo, mia vilaĝo: ili ŝajnis tute malproksimaj, kvazaŭ ili neniam vere ekzistis. La sola realo estis mia aktuala vivo, tra kiu mi moviĝis kiel vojaĝanto forrabita al la Alia Mondo, kiu memoras sian antaŭan ekziston nur kiel malklaran sonĝon.

La vilao, kiu tiom novece impresis min je la unua vido, estis jam same konata al mi kiel mia propra domaro. Mi sciis precize kion oni tenas en ĉiuj kabanoj kaj alkonstruaĵoj, kie troviĝas la provizejoj, kaj kie dormas la viroj. Mi eĉ konis la internon de la malseketa, malluma domaĉeto de Demetrio kaj Eŭtikia . Sed restis unu parto de la vilao, kiun mi neniam vidis: temis pri la parto, kie loĝis Fania  kaj Marko. Mi sciis, ke difinita ŝtuparo malantaŭ nia dormejo kondukas malsupren en ilian domon, sed kvankam Akteo  kaj Iriso ofte uzis ĝin, mi havis neniun pretekston por direkti min tien. Mi ja iam ŝtele malsupreniris kelkajn ŝtupojn, kiam neniu rimarkis, kaj mi trovis, ke ĝi finiĝas en la flanko de koridoro. De mia gvatejo sur la plej altaj ŝtupoj, mi povis rigardi tra unu el la fenestromalfermaĵoj en la kontraŭa muro, kaj tiel trafis miajn okulojn sceno kvazaŭ magia. Jen estis ĝardeno kun heĝoj perfekte tonditaj, vojetoj kaj statuoj. Neniam mi vidis aŭ eĉ imagis ion similan. Mi streĉis mian kolon de flanko al flanko, serĉante la plej bonan perspektivon, kaj sukcesis videti eksterordinaran objekton: ŝtonan basenon kie la akvo elŝprucis ne malsupren, sed supren, en seninterrompa pluveto. La tuta spektaklo estis tiel kurioza kaj neatendita, ke mi volonte ŝvebus dum horoj sur la ŝtuparo por rigardi ĝin. Sed mi timis, ke oni kaptos min, do kun bedaŭro mi regrimpis supren, kunportante kun mi la memoron de tiu ornama ĝardeneto, kies elementoj restis por ĉiam fiksitaj en mia menso neŝanĝeblaj kvazaŭ oni ĉizis ilin el ŝtono.

Dum la tempo pasis, mi trovis, ke mi komencas parte kompreni tion, kion la homoj diras al mi. Mi lernis unue la esprimojn, kiujn Fortunato uzadis en la kuirejo: la nomojn de la legomoj kaj de la aliaj manĝaĵoj, la nomojn de la kuirpotoj kaj vazoj, kaj ankaŭ ordonojn kiel “Lavu ĉi tion” aŭ “Balau la plankon”. Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. Estis kvazaŭ mi starus en la kuirejo kaj observus tra la pordo ion, kio okazas ekstere en la korto. Foje, kiam mi iĝis pli memfida pri la lingvo, mi eĉ respondis, kaj aŭdis kun mirego la sonon de mia propra voĉo. Mi memoras okazon, kiam Fortunato enmanigis al mi korbon da legomoj kaj diris, “Lavu por mi ĉi tiujn, bonvole”. Subite inundis min sento de malespero kaj lacego. Ne ĉar mi ne komprenis, sed mi deziregis aŭdi kelkajn vortojn, kiujn mi rekonus sen peno. Sed mi sciis, ke tio estas malebla. Neniu el la domanaro parolas mian lingvon. Mi ne havis kialon supozi, ke mi iam ajn denove aŭdos ĝin.

Mi sciis, ke nun ekzistas por mi nur unu espero: mi devas klopodi simili la aliajn virinojn. Necesas lerni kompreni kion ili diras, partopreni iliajn ŝercojn, ridi kiam ili ridas. Kaj tiam, kiam ili sidos kune por babili kaj ŝpini sub la vintra suno, mi estos unu el ili. Tio estos mia premio, sed mi atingos ĝin nur kiam mi pretos rezigni pri ĉio, kio ankoraŭ ligas min al mia antaŭa vivo. Mian veran memon, Bivana n, mi devos demeti, se mi ne volas morti pro soleco. Ŝia mondo estas tiel malproksima, ke restas neniu espero iam ajn reatingi ĝin. Kvankam mi ankoraŭ revis reiri al mia propra popolo, mi sciis, ke mia sola nuna ebleco estas iel adaptiĝi al ĉi tiu nova mondo, al kiu oni portis min.

Ne temis nur pri la lingvo. La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. Li pensigis min pri Dumna , kiu ne povis fari korbon se ŝi ne unue perdis duonan matenon por faskigi la junkojn laŭ longeco kaj dikeco. Ofte ŝajnis al mi, ke mi estas la sola malfrenezulo en domo plena je Dumnoj.

Afero aparte ĉagrena estis kiam mi faris aŭ diris ion, kio ŝajnis al mi tute normala, kaj ĉiuj subite ekridegis. Mi sciis, ke trans la maro en mia propra malproksima lando mi ne estus malsama ol la aliaj, kaj ke tie neniu trovus min stranga aŭ mokus min. Sed kiel mi povas pluteni tiun scion, kiu apartenas al mondo vivanta nur en mia memoro? Mi sciis, ke la romanoj opinias min stultulo, stranga mallerta malkapabla estaĵo, kiu ne povas eĉ balai plankon kiel oni devus. Ili simple ne sukcesis kompreni, ke vere ekzistas homoj, kiuj ne parolas ilian lingvon, aŭ ke en mia lando ni faras la aferojn malsame.

Foje, kiam Fortunato frapis min pro iu misfaro – misfaro almenaŭ laŭ li, sed ne laŭ mi – miaj okuloj pleniĝis je larmoj. Sed unu fojon okazis, ke ne memkompato ŝvelis interne de mi, sed kolero. Mi eĉ ne plu memoras, kio liberigis ĝin: verŝajne io tute bagatela. Mi volis sciigi al li mian opinion, kaj ne povante diri ĝin per lia lingvo, mi diris ĝin per la mia. Kiam mi ekparolis, liaj okuloj larĝe malfermiĝis kaj li streĉiĝis pro mirego. Evidente lia surprizo ŝuldiĝis parte al la fakto, ke li neniam antaŭe aŭdis min paroli mian propran lingvon, sed mi kredas ke temis ĉefe pri tio, ke ĝis tiu momento li aŭdis min nur balbuti rompitajn frazerojn. Nun, kiam la vortoj fluegis de miaj lipoj, mi verŝajne aspektis kiel nova persono.

Vidante, ke li aŭskultas kaj tute ne klopodas haltigi min, mi plu parolis. Kia ĝojo denove paroli libere kaj kunmeti tiujn fantaziajn esprimojn, kiujn oni tiom admiris ĉe mia popolo! Dum mi paroladis, mi iomete ektimis pro mia propra konduto. Sed estis tro malfrue nun por malfari la aferon. Cetere, mi neniel povus malbonigi la situacion, se mi daŭrigus. Mi diris al li ĉion, kion mi ĉiam deziris diri. Mi demandis, ĉu plaĉus al li, se oni subite forportus lin al alia lando kaj devigus lin fari ĉion laŭ tute nova maniero. Mi deklaris, ke neniam mi vidis loĝejojn same mizerajn kiel liajn malvarmajn ŝtonajn domojn. Mi komentis pri la abomeninda gusto de la fiŝa saŭco, kaj demandis, kial la romanoj aŭdacas kredi sin tiel lertaj, kiam ili konstante detruas tute bonajn manĝaĵojn laŭ tia maniero. Mi diris al li mian opinion pri la malfreŝa akvo, kiun ili trinkas, kaj la malpurega lokaĉo, kien ili iras por feki.

Atinginte la finon per lasta trafega elokventaĵo, mi ĵetis rigardon al Fortunato por vidi lian reagon. Li staris kvazaŭ frapite de fulmo. Mi alrigardis lin rekte en la vizaĝon, verŝajne la unuan fojon de post mia alveno. Li estis malalta homo, pli malalta ol mi, kun malsaneca vizaĝkoloro kaj haretoj elstarantaj el la nazo. Gutoj de ŝvito ruliĝetis laŭ lia frunto. Sen unu vorto li turnis sin kaj eliris.

Restante sola, mi paŝegis kun ekscito ĉirkaŭ la kuirejo kaj ripetis kelkajn el la pli sukaj esprimoj, kiujn mi ĵus direktis kontraŭ li. Mi estis preskaŭ preta deklami la kanton de venkinto. Reteninte min de monatoj, estis kvazaŭ mi subite malfermis barilon por ellasi la koleregon kaj malamegon, kiuj tiel longe boladis interne de mi. Mi ankoraŭ tremis pro la potenco de la sovaĝaj emocioj, kiuj tiel neatendite liberiĝis.

Kiam mia furiozo malpliiĝis, mi ĉesis paŝi tien kaj reen, kaj reprenis mian laboron. Fortunato ankoraŭ ne revenis, kaj mi ekdemandis min, kien li iris. Repensante pri tio, kion mi ĵus faris, mi pli kaj pli maltrankviliĝis. Ŝajnis apenaŭ eble, ke li ne repagos min per ia puno. Mi konstatis, ke mi estus devinta fari ian gloran agon je la kulmino de mia pasio, kiel la herooj, kiuj ĵetegas sin nudaj en la batalon kaj batalegas ĝis ili falas trafitaj. Sed nun estis tro malfrue. Mia kolero jam rapide forvaporiĝadis, kaj ĝi ne povos helpi min superi tion, kio venos poste.

Mi estis preskaŭ pli trankvila, kiam mi konstatis, ke Fortunato staras ĉe la pordo por rigardi min. Mi ŝajnigis ne rimarki, kaj diligente plu tranĉis kaj senŝeligis, kvazaŭ nenio okazis. Mi ne kuraĝis min turni por fronti lin. Sed li estis alproksimiĝanta al mia dorso, do kvazaŭ mi ĵus aŭdis lin, mi rigardis malantaŭen.

Li tenis pezan bastonon. Antaŭ ol mi povis pensi kiel eskapi, li kaptis min ĉe la ŝultro kaj puŝis min kontraŭ la tranĉobloko. Dum mi luktis por liberigi min, fortaj batoj komencis pluvegi sur miaj ŝultroj kaj dorso. Mi tordegis min el liaj manoj kaj kuris al la pordo, sed je la lasta momento li kaptis mian manikon. Kiam mi fortiriĝis, mi sentis la ŝtofon ŝiriĝi. Kun mia robo duone tirita de mia dorso, mi sukcesis ĵetegi min tra la pordon, sed ekstere li rekaptis min kaj faligis min al la grundo. Tie li plu batadis min, dum mi ruliĝis tien kaj reen en vana provo fuĝi de la bastono. Mi ricevis malklaran impreson de homoj, kiuj rigardas; estis preskaŭ tagmezo, kaj ĉiuj jam kolektiĝis en la korto. Sed en tiu momento tio ne gravis al mi. La sola penso en mia kapo estis kiel protekti mian korpon de la batoj. Samtempe mi kriegis, kiel ankaŭ Fortunato. Ne povante eskapi, mi kaŭris kontraŭ la plej apuda muro, kaj eligis ŝirajn kriojn. Neniam de kiam mi estis infano mi estis tiel forte batita.

Finfine li haltis. Mi povis apenaŭ kredi tion kaj kuntiriĝis, atendante la postan bategon – sed ĝi ne venis. Tremante mi ekstaris, kaj tiam konstatis, ke ĉirkaŭas min cirklo de scivolaj vizaĝoj. Verŝajne troviĝis tie ĉiu sklavo en la vilao. Mi eĉ vidis Filonon, la grekon, kun avida esprimo pro kiu mia tuta korpo varmiĝis je honto. Mi retiris supren mian robon por kovri miajn nudajn ŝultrojn, kaj kuregis tra la homamaso al la ŝtuparo.

En la dormejo mi ĵetis min sur la liton kun mia vizaĝo premita al la matraco, kaj kuŝis longan tempon ne moviĝante. Rigardate de ĉi tiu perspektivo, la litokovrilo etendiĝis antaŭ miaj okuloj kiel vasta ebenaĵo, kaj mi permesis al mia fingro vagi malrapide laŭ ĝia malglata supraĵo, sekvante la vojon de unuopaj fadenoj tra la ŝtofo. Longa malalta elstaraĵo leviĝis ĉe la horizonto; komence, mi ne sukcesis kompreni, pri kio temas, kaj levis min sur unu kubuto por vidi ĝin desupre. Ĝi estis nur fuŝa kunkudraĵo, kie oni alflikis kroman strion.

Mi refalis sur mian ventron, kaj provis perdiĝi en plua ekzamenado de la litokovrilo. Sed moviĝinte, mi jam iom revigliĝis, kaj mi ne povis malhelpi mian menson reiri al la okazaĵoj de la mateno. Kiam mi pensis, kiel mi ruliĝis kaj tordiĝis sur la grundo antaŭ ĉiuj, mi brulis pro honto. Sed ne estis strange, ke ĉiuj venis vidi: sendube ili aŭdis min tra la plej granda parto de la vilao, kaj verŝajne eĉ interne de la domo. Ĉiufoje kiam mi memoris la manieron laŭ kiu Filono rigardaĉis min, mi sentis naŭzon. Tre malofte li restis kun la aliaj sklavoj en la korto, do verŝajne li venis aparte por rigardi.

Mi ankoraŭ vadis tra marĉo de humiliĝo, kiam mi aŭdis voĉojn ekster la pordo. Certe temis pri Iriso kaj Akteo . Mi apenaŭ sciis, kiel fronti ilin, sed kiam ili envenis, eĉ Akteo  estis nekutime afabla. Ili portis al mi manĝaĵojn, kaj demandis kiel mi fartas, preskaŭ kvazaŭ mi ĵus malsaniĝis. Kiam mi finmanĝis, ili lavis miajn kontuzitajn ŝultrojn kaj Iriso insiste volis ŝmiri ilin per malvarma pasto. “Ĉi tion uzas ĉiuj sklavoj,” ŝi diris.

“Tiaso rakontis, ke vi preskaŭ distranĉis Fortunaton en etajn pecojn,” diris Akteo . “Li aŭdis bruegon en la kuirejo, do li rigardis internen, kaj jen vi nehaltigeble babilaĉis dum Fortunato simple staris kaj aŭskultadis. Tiaso diris, ke li bedaŭris ne kompreni, kion vi diras.”

“Tamen, estis riske,” Iriso diris. “Nu, Fortunato ne mencios la aferon, sed estos malagrable, se la mastrino iel aŭdos pri ĝi.”

Akteo  konsentis. “Vi certe ne volas, ke oni vendu vin.”

“Ne parolu tiel, Akteo ; vi timigos ŝin. Kaj cetere, Barbara  apartenas al Petronila , ne al Fania .”

Akteo  gruntetis. “Ĉu tio gravas? Vi ne imagas, ke Petronila  riskos disputon kun Fania  pro sklavo!”

“Mi ne certas; ŝi ne timas kontraŭstari ŝin, kiam temas pri la propraj posedaĵoj.”

“Eble vi pravas,” Akteo  diris. “Ĉu vi memoras, kiel ili kverelis, kiam Fania  volis prunti unu el ŝiaj portistoj por la vojaĝlito?”

Iriso ridetis, sed al mi ŝi diris, “Aŭskultu: mi scias ke por vi estas pli malfacile ol por ni, ĉar vi ne naskiĝis sklavo. Vi kutimas je la libereco kaj je la rajto diri, kion ajn vi deziras. Sed nun vi ne plu povas fari tion.”

“Neniu sklavo povas riski perdi la sinregon,” Akteo  aldonis.

Fortunato estis nekutime afabla tiuposttagmeze. Ne sciante, ke Akteo  kaj Iriso jam portis al mi manĝaĵojn, li rezervis por mi bovlon da hordeo kaj eĉ aldonis kelkajn tranĉaĵojn da pomo trempitajn en mielo. Pluraj el la aliaj sklavoj ridetis al mi, kion ili neniam antaŭe faris, sed ilia amikemo embarasis min kaj mi donis nur minimuman respondon.

Dum la vespero proksimiĝis, miaj ŝultroj rekomencis dolori kaj la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta. Mi konstatis, ke Fortunato sukcesis trafi min per pluraj fortaj batoj ĉe miaj flankoj kaj brusto; en la konfuzo de la momento mi apenaŭ rimarkis ilin, sed nun ili sufiĉe ĝenis. La laboro ŝajnis etendiĝi senfine. Mi sopiregis kuŝi ie – ne sur mia lito kun ĝia plata, malinvita matraco, sed en varma nesto de pajlo. Mi pensis kiom plaĉus al mi dormi en la bovinejo, tiel varma kaj kun tia hejmeca odoro. Eĉ la bovinoj, laŭ mia ideo en tiu momento, fartis pli bone ol mi.

* * *

Longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke alproksimiĝas ia ĝoja okazo. El la duone komprenata babilado de la aliaj sklavoj mi jam elplukis tiun vorton, kaj konstatis ke, kion ajn ĝi signifas, temas pri okazaĵo, kiun ili senpacience atendas.

La mastrino iĝis sufiĉe indulgema kaj eĉ laŭdis min unu-du fojojn, malkiel Fortunato, kiu iĝis ĉiutage pli malbonhumora. Mi ne sciis, precize kio okazos dum la Saturna festo, sed estis jam evidente, ke oni antaŭvidas festenon. De la momento kiam mi ekaperis en la kuirejo matene, ankoraŭ nur duone vekiĝinta, Fortunato kriadis al mi ordonojn, apenaŭ doninte al mi tempon eĉ por engluti kelkajn buŝoplenojn da akvo kaj pano. Tagmeze li revokis min al la laboro preskaŭ antaŭ ol mi finmanĝis.

Finfine alvenis la tago. Mi vekiĝis pli malfrue ol kutime kaj saltis konsternite el la lito, pensante ke Iriso forgesis voki min. Glacia venteto blovis internen tra la mallarĝaj fenestroj, kaj mi apenaŭ kuraĝis meti miajn piedojn sur la malvarmajn kahelojn. Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento.

Mi atendis, ke Fortunato riproĉegos min pro mia malfruo, sed kiam mi hastis en la kuirejon, li tute ne koleriĝis. Male, je mia miro li salutis min per amika rideto kaj kiso. Anstataŭ la kutima malfreŝa pano li donis al mi pecon da kuko, tiel dense farĉita de nuksoj kaj sekigitaj fruktoj, ke mi apenaŭ sukcesis meti en ĝin miajn dentojn. Tamen li baldaŭ refalis al sia kutima aĉa humoro, ĉar restis ankoraŭ multo por fari. Evidentiĝis, ke la festa manĝo okazos tiuvespere.

Dum la mateno, oni vokis la tutan domanaron al la ĉefa parto de la domo. Mi sekvis la aliajn sklavojn laŭ kovrita trairejo, kiun oni eniris de la korto tuj apud la kuirejo. Mi ofte rigardis kun scivolo en tiun trairejon, kvankam mi neniam aŭdacis mem enpaŝi ĝin; ĝi estis la sama koridoro, de kie mi unu fojon vidis la etan ĝardenon. Mi ĉirkaŭrigardis esperplene dum ni trahastis, sed neniu interesaĵo videblis. La muroj kaj la plafono estis nudaj, kaj la fenestromalfermaĵoj estis tro altaj por montri ion ajn krom la ĉielo.

La pasejo finiĝis per pordo, kaj ni trairis al la plej imponega ĉambro, kiun mi iam ajn vidis aŭ eĉ imagis. Ĝia grandiozeco estis preskaŭ troa por mi: la muroj estis pentritaj, la planko ornamita, la mebloj kaŝitaj sub luksaj ŝtofoj. Mi memoris la rakontojn, kiujn mi iam aŭdis pri la reĝo Kunobelinos , kiu posedis arĝentajn vazojn kaj kestojn da oraj moneroj. Sed certe eĉ Kunobelinos  neniam havis ion ĉi tian.

Post tiu ĉambro sekvis alia, preskaŭ same luksa, kiun ni trapasis por atingi vestiblegon kun marmora baseno muntita meze de la pavimo. La vestiblo estis larĝa kaj impona, sed ankaŭ malvarma, precipe ĉar parto de la plafono estis nefermita, por ke oni vidu la ĉielon. La solaj varmaj punktoj troviĝis apud du ornamitaj karbujoj.

Kiam la tuta domanaro ĉeestis atende, ceremonie eniris Marko kaj Fania . Akompanis ilin Petronila  kaj malridema junulo, kiun mi jam rimarkis plurajn fojojn en la korto. Tiu estis ilia filo Gajo.

La mastro parolis tre longe. Mi tute ne komprenis, kion li diras, kaj rezignis pri ia ajn provo sekvi la signifon de liaj vortoj post la tutunuaj frazoj. Ŝajnis pro la ridado de la aliaj sklavoj, ke lia parolado enhavas plurajn ŝercojn. Sed post la komencaj minutoj la rideksplodoj maloftiĝis, kaj baldaŭ la vizaĝoj de la aliaj montris nur tro klare, ke iliaj mensoj vagas aliloke. La sola homo, kiu ŝajnis vere interesiĝi, estis la mastrino, kiu direktis al sia edzo sian plenan atenton, kun esprimo de admirego en sia iom stulta mieno. Petronila  eĉ ne provis kaŝi sian enuon. Ŝi daŭre ludetis per siaj ringoj, kiujn ŝi turnadis kaj movadis de unu fingro al alia, kaj poste disetendis siajn manojn por admiri la efekton.

Dum la voĉo senĉese zumadis, mi ĉirkaŭrigardis al la ornamaĵoj kaj aliaj valoraĵoj videblaj en la halo. Sed baldaŭ mia plena atento estis koncentrita al miaj piedoj, kiuj iĝis preskaŭ rigidaj pro la malvarmo. Mi frapetis per ili senpacience, kaj provis ne tro rimarkeble moviĝi iom pli proksimen al unu el la karbujoj. Mi demandis min, ĉu la mastro silentos antaŭ ol la malvarmo trapenetros min ĝisoste.

Finfine ni rajtis foriri, kaj ĉiuj samtempe puŝiĝis el la ĉambro kun gaja interparolado. Montriĝis ke ni ne tuj reiros al la sklavejo; anstataŭe ni vizitos novan parton de la domo. Mi sekvis la aliajn en ĉambron, kiun mi tuj rekonis kiel malgrandan banejon; ĝi estis tute eta kompare kun tiu en la urbo, sed kiel ĉiuj ĉambroj en tiu domo ĝi estis majstre dekorita. Aparte plaĉis al mi la malvarmejo, kies muroj estis blue farbitaj kun fiŝoj kaj monstraj marbestoj. Kiam oni kuŝis surdorse en la akvo, oni povis imagi, ke oni flosas en la maro.

Mi estus pli ĝuinta la banon, se mi ne konscius, ke pluraj el la viroj profitas de la okazo por inspekti min. Ĉiufoje kiam mi turnis mian kapon, mi konstatis, ke iu rigardas min. Mi ŝajnigis ne rimarki, sed la afero igis min tre malkomforta. Akteo  kaj Iriso, aliflanke, tute ne embarasiĝis. Ili estis la centro de ĉies atento, ŝercantaj, ekscite ridantaj, flirtantaj, ĉirkaŭate de grupo de viroj. Mi sentis min pli sekura kun Areskuza  kaj Jukunda . Jukunda , kiel kutime, estis iom retenema, dum neniu viro povis esperi alproksimiĝi al Areskuza  kiam ĉeestis Sekundo. Inter tiom da virsklavoj kaj tiel malmultaj virinoj, li estis bonŝanca dividi kun ŝi siajn ĉambron kaj liton, kaj sendube li konstante timis perdi ŝin. Li kuŝis nun sur marmora benko, dum lia amiko Kasto  masaĝis lian dorson, sed mi ne dubas, ke li tenis la situacion sub rigora kontrolo. Iu ajn viro kiu alparolis Areskuza n riskis pugnobatadon de Sekundo.

Mi ŝvitegis pro la varmo kaj intencis eniri la kuvon, kiam aliris min Firmo kun propono skrapi mian dorson. Li estis la plugisto, fortika junulo sufiĉe pli aĝa ol mi. Lia invito tute konsternis min, kaj mi paŝis malantaŭen neante per la kapo. Sed Firmo ignoris min kaj kaptis la oleujon. Mi tiom konfuziĝis, ke mi apenaŭ sciis, kion fari. Mi estis kontenta, kiam en tiu momento iu alproksimiĝis kaj forsendis lin. Estis Filono, la greko. Unue mi timis, ke li liberigis min de Firmo, nur ĉar li volas mem fari similan proponon. Sed li simple ridetis kaj lasis min sola.

La tago ne estis dediĉita nur al amuzado, almenaŭ ne por la homoj en la kuirejo. La aliaj sklavoj ankoraŭ ĝuis la banadon, kiam Fortunato revokis min al la laboro. Li vokis ankaŭ Hermeson, kiu venis nur tre malvolonte. Cetere, li estis tro ekscitita por esti tre utila, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol Fortunato frapis lin ĉirkaŭ la oreloj kaj elĵetis lin. Mi deziris, ke ankaŭ mi rajtu eliri; estis aŭdeblaj ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj en la korto, kaj mi trovis tion maljusta, ke mi ankoraŭ ŝvitas ĉe la fajro dum la aliaj sklavoj ferias. Kiam Fortunato eliris momente, mi tuj iris al la pordo por pli bone rigardi eksteren.

Mi ankoraŭ staris tie, kiam mi rimarkis Demetrion alproksimiĝi. Mi haste reiris internen kaj ŝajnigis, ke mi prizorgas la fajron. “Jen io por vi,” diris Demetrio enirante, kaj li enmanigis al mi ion, kio similis drapon. “De Petronila .”

Surprizite, mi viŝis miajn manojn kaj malfaldis la ŝtofon. Montriĝis, ke ĝi estas robo, laŭŝajne tute nova, kvazaŭ neniam portita. “Estas ankaŭ ĉi tio,” Demetrio diris, kaj donis al mi kelkajn monerojn. Tute konfuzite, mi akceptis ilin. Mi neniam antaŭe eĉ tuŝis monon, kaj la ideo, ke iam mi mem posedos ĝin, neniam eniris mian kapon.

Kiam Demetrio eliris, mi malfermis mian manon kaj rigardadis la etan manplenon da moneroj. Mi povis apenaŭ kredi la aferon. Ili estis el metalo kun elstaranta desegno ĉe ambaŭ flankoj, kiun mi esploris scivole per la pinto de unu fingro. Venis al mi la ideo, ke mi devas teni ilin en sekura loko, kaj mi provis pensi pri kaŝejo. Mankis la tempo nun por serĉi taŭgan ejon, do mi kuris supren al la senhoma dormejo kaj kaŝis la monon sub piedo de la lito. La robon mi zorge aranĝis en malplena niĉo.

Tiuj ne estis la solaj donacoj, kiujn mi ricevis tiutage. Eŭtikia  donis al mi mantukon, kaj de Demetrio estis saketo da aveloj kaj oleujeto por la bano. Kaj ne nur tiujn mi ricevis: Iriso donacis al mi sian kombilon, ĉar ŝi ĵus akiris novan de Eŭtikia . Mi apenaŭ sciis, kion pensi pri tia subita abundego da posedaĵoj, kaj metis ĉi tiujn valoraĵojn en la niĉon apud mia nova robo.

Ni laboris ĝis tuj antaŭ la krepusko, kiam je mia surprizo envenis niaj gemastroj. Nur tiam mi rimarkis, ke almenaŭ hodiaŭ Fania  ne ĝenis nin per sia kutima posttagmeza vizito. Kaj Markon mi neniam antaŭe vidis en la kuirejo. Ambaŭ ridetis laŭ iom embarasata maniero.

Instrukciinte min, ke mi transiru al la ĉefa parto de la domo, oni sendis min eksteren. Mi iris iom timeme laŭ la trairejo, necerta kien iri ĉe la alia fino. Rapide noktiĝis ekstere, kaj en la trairejo jam regis mallumo. Mi atingis la pezan pordon kaj malfermis ĝin per puŝo. Trafegis min laŭta bruo de voĉoj kaj ridado, kaj mi tuj lasis la pordon, kiu refermiĝis per bato. Mi ankoraŭ staris hezite en la koridoro, kiam aŭdiĝis krioj kaj rapidaj paŝoj ĉe mia dorso. Timante malkovron, mi premis min kontraŭ la muro, kaj Hermeso preterkuris, sekvate de sia amiko Korakso. Ili puŝegis la pordon kaj malaperis internen. Tio donis al mi kuraĝon por mem eniri.

Estis amaso da homoj en la ĉambro, kaj en ĉi tia luksega medio mi ne tuj rekonis miajn kunsklavojn, kiuj kuŝis en plena komforto sur larĝaj divanoj. Lumigis la ĉambron miriga nombro da lampoj, kies radioj flagris laŭ la pentritaj muroj, kie ili elstarigis jen unu detalon, jen alian: ĉashundon, korbon da fruktoj, blankan vizaĝon.

Hermeso kaj Korakso jam trovis lokon sur unu el la divanoj, sed mi ŝvebis en la pordo kaj malcerte ĉirkaŭrigardis. Iriso estis videble tro okupata kun Anto por bonvenigi mian ĉeeston. Sed Jukunda  kuŝis trankvile sur la rando de divano, ne parolante al iu ajn, do mi premiĝis apud ŝi.

Subite iu malfermis per puŝego la pordon. Enmarŝis Fortunato kun torĉo, kaj je mia miro sekvis lin niaj gemastroj, ĉiu portante grandan teleron. Malantaŭe sekvis Gajo kaj Petronila  kun arĝentaj kruĉoj. Ĉiuj silentiĝis dum tiu mallonga procesio solene direktiĝis al la centra divano, kie kuŝis en plena honoro la tri plej altrangaj sklavoj: Demetrio kaj Filono, kaj apud ili la pordisto, kverelema maljunulo, kiu ricevis tiel gravan lokon nur pro sia aĝo.

Ĉiuj aklamis, kiam Petronila  eklavis la manojn de la sklavoj per parfumita akvo, kiun ŝi verŝis en arĝentan vazon. Samtempe Marko kaj Fania  proponis la manĝaĵojn kaj Gajo okupiĝis pri la vino. Tamen ili priservis nur la tablon de Demetrio. Farinte tion, ili formetis la kruĉojn kaj telerojn kaj prenis siajn lokojn sur unu el la divanoj, kiu restis ankoraŭ libera.

Mi seniluziiĝis pro la konstato, ke ili manĝos kun ni, sed mi baldaŭ vidis, ke por miaj kunsklavoj tio multe kontribuas al la amuza etoso. La sklavoj estis iom tro ekscititaj: ili vokis laŭtajn komentojn kiajn ili certe ne aŭdacus aŭdigi en normalaj okazoj, kaj ridkriegis ĉiufoje kiam Marko rakontis unu el siaj senfinaj ŝercoj. Mi kredas, ke multaj homoj sincere bedaŭris, kiam li kaj liaj familianoj retiriĝis sufiĉe frue en la vespero, kvankam la etoso notinde plivigliĝis post ilia foriro.

En tiu vespero mi la unuan fojon provis kelkajn el la pladoj, pri kies pretigo mi jam tiel ofte kunlaboris, sed kiujn mi ĝis tiam neniam rajtis mem gustumi. Tute sincere, ne ŝajnis al mi, ke mi maltrafis multon. La plejmulto el la manĝaĵoj havis tiel fortegan guston, ke ili ŝajnis bruligi mian buŝon, kaj la saŭcoj estis absolute abomenindaj. Mi ne povis kompreni, kial iu ajn dezirus detrui tute bonan pladon da viando aŭ fiŝaĵo per la aldono de tiaj naŭzaj miksaĵoj. Sed troviĝis sufiĉe da pli simplaj pladoj por ke mi ĝuu la manĝon, kaj estis unu-du kiujn mi trovis nedireble bongustaj.

Dum ni plumanĝis, la voĉoj iom post iom plilaŭtiĝis. En iu momento eksplodis kverelo inter Anto kaj Klemento – mi kredas, ke ĝi iel rilatis al Iriso – sed Demetrio tuj silentigis ilin per invito al Akteo  distri nin per iom da muziko. Ŝi prenis malgrandan fluton kaj ekludis rapidan, fluan pecon plenan je skaletoj kaj triloj, kiu sonis iom kiel birdokanto. Jen aspekto de Akteo  kiun mi ne konis; fakte mi neniam antaŭe vidis ŝin tuŝi la fluton, kvankam mi ja ofte rimarkis ĝin sur ŝia niĉo en la dormejo. Mi supozis, ke ĝi apartenas al ŝia filino Speo, ĉar mi aŭdis la knabinon ekprovi ĝin kaj eligi kelkajn sufiĉe malaŭdindajn bruojn. Mi tiam ne komprenis, kial Akteo  tiom incitiĝas, ke ŝi krias kontraŭ Speo kaj senpacience frapas ŝin.

Kiam la muziko finiĝis, Iriso kaj Akteo  dancis por ni dum Iriso ritme klakis per etaj lignaj blokoj, kiujn ŝi tenis en la manoj. Nerezisteble tentis kaj ekscitis min la danco: ili serpentigis siajn koksojn kaj korpojn per aludo, kiun eĉ senspertulo kiel mi ne povis miskompreni. Poste, de sia loko sur la divano, Jukunda  kantis. Ĝi estis stranga kanto, naza kaj plenda, kiu pensigis min ĉefe pri la blekado de sovaĝa kato. Sed tio, kio aparte surprizis min en tiu momento, ne estis la kanto en si mem – mi jam rimarkis, ke mi kaj la romanoj havas tute malsaman ideon pri kantado – sed la fakto ke Jukunda  entute aŭdigas sian voĉon. Ŝi kutime tiel malvolonte altiris al si la atenton. Kaj tamen, ŝi tenis mallevita sian rigardon, kvazaŭ ŝi kantus al si mem anstataŭ al sia silentega aŭskultantaro, tiel ke ni ricevis la impreson, ke ni subaŭskultas ian privatan komunikaĵon tute ne intencitan por ni. Ŝi finis iom subite per indiferenta movo de la ŝultroj, kvazaŭ ŝi dirus, “Do vi petis min kanti kaj mi faris, sed mi vere ne komprenas, kial vi tiom ekscitiĝas pri la afero.” Neniu trompiĝis pro tio. Ili aŭskultis senspire kaj eksplodis per laŭta aplaŭdo en la fino. “Belege, ĉu ne,” Areskuza  murmuris.

Pli malfrue Demetrio rakontis historion. Mi komprenis, ke temas pri fantomoj – estis io pri mortinto, kiu eksidas kaj parolas – kaj mi vidis per la reagoj de la aliaj, ke ĝi certe estas aŭskultinda. Areskuza  enspiris pro teruro, Iriso profitis la okazon por kaŝi sian vizaĝon kontraŭ la brusto de Anto, kaj en difinita momento eta Speo ekploris; tamen ŝi ne ricevis multan kompaton de Akteo . Estis Areskuza , kiu devis konsoli ŝin.

Dum la rakonto daŭris, mi eksentis min pli kaj pli ekster la situacio. Mi komprenis tre malmulte el tio, kion diris Demetrio, kaj ŝajnis al mi, ke mi estas nura spektanto ĉe aranĝo, kiu tute ne rilatas al mi. Mi ne estus kontraŭinta nun, se Firmo venus paroli al mi denove, sed li ne aliris min duan fojon, nek iu alia alparolis min. Jukunda  ŝajne jam forŝteliĝis, ĉar mi tute ne plu vidis ŝin. Mi estis manĝinta pli ol sufiĉe kaj komencis iom enui. Mi estus ŝatinta enlitiĝi.

Finfine mi vidis, ke Akteo  eliras el la ĉambro kun Tiaso, unu el la portistoj de vojaĝlito. Mi rapide forruliĝis de la divano kaj ŝtele sekvis ilin eksteren. La trairejo estis malvarma kaj silenta post la tro plena ĉambro, kaj mi konstatis, ke mi frostotremas. Sed Akteo  kaj Tiaso tute ne montris haston. Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.

Kiam ili atingisla korton, mi vidis, ke Akteo  ne iras supren al la dormejo. Mi atendis, dum ŝi kaj Tiaso ŝanceliĝis laŭlonge de la korto al la alia flanko, kie troviĝis la dormejo de la viroj. Tuj kiam ili malaperis internen, nigra formo apartigis sin de la pli profundaj ombroj inter la konstruaĵoj kaj senbrue transiris al la provizejoj. Mi estis preta ĵuri, ke temas pri Marko. Sed tio ŝajnis apenaŭ ebla; mi ne povis imagi kialon, kial la mastro vagus tiel, kiel ŝtelisto, sen eĉ lampo por lumigi la vojon. Plej verŝajne la homo estis unu el la virsklavoj, kiu esperis kapti iom da kromaj manĝaĵoj dum ĉiuj aliaj festenis. Mi deziris al li bonan ŝancon.

Mi palpe serĉis mian vojon, tiel silente kiel eblis, supren laŭ la ŝtuparo kaj tra la komplete senluma enirejo al la dormejo. La aliaj litoj ankoraŭ vakis; mi estis la unua, kiu revenis. Mi ne povis ekdormi dum longa tempo pro zumanta kapo. Post la festo mi sentis min malkvieta kaj deprimita. Mi volis plori, kvankam mi ne havis apartan kialon por fari tion, almenaŭ ne pli ol kutime. Finfine mi endormiĝis.

* * *

Dum la vintro cedis al printempo, la ĉirkaŭa kamparo floregis kun abundo, kian mi neniam vidis sur la malprofunda kalkeca tero de mia propra lando. Kvankam ofte pluvis, la vetero estis multe pri varma ol mi kutime atendus tiel frue en la jaro. La novverdaj folietoj apenaŭ vidiĝis en la arboj, sed ŝajnis, ke ni jam ĝuas la mildan varmon de frua somero. Trifolioj kaj ranunkoloj respondis al la sunlumo per rapida kreskego ĝis miriga alteco.

Ankaŭ la legomejo fartis bone. Firmo lastatempe refosis kaj prisemis ĝin, kaj tre baldaŭ ekaperis vicoj de plantidoj. Sed la herbaĉoj kreskis eĉ pli rapide, kaj ne pasis longa tempo ĝis Fortunato sendis min eksteren kun pioĉo. Tute ne plaĉis al mi ricevi tiun novan taskon, kiu tre verŝajne kunportos amason da kroma laboro. Mi jam alkutimiĝis je tio, kion mi devis fari en la kuirejo, kaj intertempe lertiĝis pri evitado de punoj; ĉio alia igis min ekstreme malsekura. Cetere, mi sciis, kiuj manĝos la legomojn; inter tiuj bonŝanculoj certe ne troviĝos mi mem. Se mi estus kuraĝinta fari tion, mi malbenus ĉiun unuopan plantidon.

Sed eklaborinte, mi komencis ŝanĝi mian sintenon. La printempa suno estis agrable varma kaj birdoj pepadis en la arbustoj. Plaĉis al mi stari denove en la freŝa aero, por tuŝi la teron kaj prizorgi la plantojn per miaj manoj. Mi neniel deziris reiri al la kuirejo kaj al la grumblado de Fortunato, do mi restis tiel longe kiel mi aŭdacis. Mi sarkadis la saman terpecon ĝis eĉ ne unu herbaĉo estis videbla ie ajn en la tuta legomejo.

Kiam Fortunato aperis por kontroli mian laboron, li estis ege kontenta. “Oni eraris, kiam oni sendis vin al la kuirejo,” li komentis. “Vi ne havas la plej etan ideon pri kuirado, sed vi certe scias, kiel prizorgi legomejon.” Kaj li rekompencis min per aparta frandaĵo: angulo de abela ĉelaro el kiu gutis mielo.

Mi rapide konstatis, ke estas tre avantaĝe por mi bone prizorgi la legomejon. Kiel unua afero, mi preferis resti ekstere ol ŝviti en la kuirejo, kaj krome, la vivo estis pli agrabla kiam mi sukcesis ne kolerigi Fortunaton. Aldone, mi povis tiel gajni kromajn manĝaĵojn; mi lernis jam tre frue, ke sekvos serioza puno, se mi tuŝos ion ajn en la kuirejo, sed Fortunato kapablis estis tre malavara, se li estis kontenta pri mia laboro. Foje, kiam mi troviĝis tie sola, mi ankaŭ ŝtelis de la legomejo, sed ĝenerale mi decidis, ke la risko ne valoras.

ŝajnis al mi strange, ke la romanoj ne festis Beltenon. Ĝi certe intertempe jam pasis, kvankam mi ne sciis, precize kiam ĝi devis okazi; mi komplete perdis la kalkulon de la tagoj. Sed mi ne komprenis, kiel la suno sukcesis iĝi tiel varmega, sen helpo de la beltenaj fajroj. Mi demandis min, ĉu sufiĉis la fajroj faritaj de mia propra popolo, eĉ se la romanoj mem ne same ekbruligis ilin. Eble tio signifas, ke tamen ankoraŭ restas kelkaj homoj en mia vilaĝo, kiuj festis Beltenon ankaŭ ĉi-jare. Aŭ ĉu eble la suno, kiu brilas super la romanoj, ne estas sama kiel tiu, kiu brilas super mia propra lando? Mi ne certis pri tio: mi ja ĉiam aŭdis, ke ekzistas nur unu suno. Cetere, dum ni vojaĝis al Romo, mi vidis la sunon ĉiutage, kaj laŭ mia impreso ĝi estis ĉiam la sama. Tamen estis vere, ke ĉi tiu suno multe pli varmas ol tiu, kiun mi konis ĉe mi. Mi lasis mian menson iom sencele vagi ĉirkaŭ tiu demando dum iom da tempo, ĝis ne sciante kiel solvi ĝin, mi enuis, kaj akceptis ĝin kiel unu el la pluraj neklarigeblaj misteroj ligitaj kun la vivo en Romo.

Dum niaj regulaj vizitoj al la banejo, mi restis malantaŭ la aliaj virinoj por rigardi la florojn, kiuj svarmis en senrega abundo ĉe la randoj de la vojo. La deklivoj estis tute kovritaj de delikataj bluaj kaj blankaj anemonoj, la unuaj abeloj zumis super la trifolioj, kaj la paŝtejoj estis plenaj je lekantetoj. Kiam mi vidis ilin kaj sentis la mildan printempan aeron, la glacia ŝarĝo kiu kuŝis super mia koro ŝajnis iomete leviĝi, kaj dum almenaŭ mallonga tempo mi povis ĝui ĉi tiun novan landon, kiu kvankam tre malsama estis ne malpli verda kaj floranta ol tiu kiun mi perdis.

En la fruktoĝardenoj mi rekonis pom- kaj pir-arbojn sed estis multaj aliaj, kiujn mi ne konis. Kiam mi vidis iliajn branĉojn ŝarĝitajn de rozkoloraj aŭ blankaj floretoj, mi sentis malkvietan tikladon ĉe mia koro. Ilia beleco maltrankviligis min kaj vekis en mi sennomajn dezirojn. Kio devigas min plumarŝi malantaŭ la aliaj virinoj? Se mi forŝteliĝus, ili ne rimarkus ĝis ili atingus la urbon. Kaj tiam mi jam estus tute malproksima. Sed mi ne faros tion hodiaŭ. Unue mi ŝtelos provizon da manĝaĵoj el la kuirejo, iom post iom, por ke neniu rimarku ilian mankon, kaj poste, kiam ili sufiĉos, mi ekiros. Neniu atentos pri mi en miaj romaj vestoj, kaj mi parolas la lingvon sufiĉe bone nun por trovi la vojon ĝis la maro. Mi memoris tiun grupeton de viroj, kiujn mi vidis manĝi ekster trinkejo kiam mi apenaŭ alvenis. Ili estis el la orientaj reĝlandoj. Eble, se mi retrovos ilin, ili helpos min reiri trans la maron.

Mi imagis, kiel mi alvenos ĉe mia vilaĝo. Unue mi vidos nur la monteton en la malproksimo, kaj mia koro batos pli rapide, kiam mi rekonos ĝian konatan konturon. Dum mi alproksimiĝos, videbliĝos ankaŭ aliaj detaloj: la zigzagaj vojetoj ĉirkaŭ la flanko kaj la teraj remparoj ĉe la pinto. Tiam mia rigardo forlasos la monteton kaj la vilaĝon por vagi laŭ la malpli altaj kontraŭaj deklivoj. Kaj jen mi ekvidos ĝin, precize kiel mi sonĝis pri ĝi jam tiom da fojoj: mian propran domaron, rekonstruitan ĝuste kiel ĝi estis antaŭe, kun la heĝo ĉirkaŭe kaj la du rondaj kabanoj kun la pajlaj tegmentoj. Kompreneble, kelkaj aferoj estos iom malsamaj: eble tamen estos tro frue, por ke la heĝo jam rekreskis. Sed miaj patrino kaj patro troviĝos tie, kaj mia onklino, kaj Makaros  kaj Tasgj on.

Tamen mi konstatis, ke difinitaj aferoj neniam estos precize kiel ili estis antaŭe. Unu el la aliaj junulinoj diris al mi en la ŝipo, ke ŝi vidis la kadavron de Kaljakos , kiu kuŝis en la koto. Sed eble ŝi eraris, kaj dum kelkaj minutoj mi permesis al mi la plezuron imagi kiel mi reiros hejmen kaj trovos, ke Kaljakos  tamen ne estis mortigita. Sed en mia koro mi sciis, ke necesas fronti la veron. Kiom ajn tiu penso dolorigas min, mi devas akcepti la fakton, ke eĉ se mi sukcesos reiri, mia hejmo neniam plu estos precize la sama loko, kiel tiu en mia memoro.

La unuan fojon de post mia forporto el la vilaĝo mi permesis, ke miaj pensoj restu ĉe mia kuzo Kaljakos . Mi suferis tiom da perdoj, ke ankoraŭ mankis al mi tempo por esplori kion signifas al mi la disigo de ĉiu unuopa homo, kiun mi amis. Sed nun mi ekmemoris Kaljak on, kia li estis kiam mi laste vidis lin. Plenkreskante li iĝis multe tro konvinkita pri sia propra graveco, sed tio nun ŝajnis aminda manketo anstataŭ la ĝena kutimo, kia mi trovis ĝin dum li ankoraŭ vivis. Kiam mi pensis pri lia insista provado konduti virece kaj digne, kortuŝis min konstati, kiel malmulte el sia propra estonteco li efektive antaŭvidis. Li mortis kiel ĉiu junulo dezirus, defendante sian vilaĝon. Sed lia morto estis unu inter centoj, kaj mi dubis, ĉu en la ĝenerala konfuzo oni eĉ rimarkis ĝin. Kaj heroa morto valoras neniom se neniu travivas por rakonti pri ĝi poste.

Mi rigardis pli malproksimen, al nia infaneco, kiam li estis mia preferata kuzo kaj ni pasigis la vesperojn per sekreta interflustrado sur pajlamaso sub la malalta tegmento de nia kabano, dum la plenkreskuloj babilis ĉirkaŭ la fajro. Miajn memorojn pri tiuj momentoj ĉiam estonte kolorigos mia scio pri tio, kio okazis poste. Kaj dum mi pensis pri lia morto, ne malhonora kaj tamen preskaŭ nerimarkita, miaj okuloj pleniĝis ankoraŭfoje de larmoj.

* * *

La montetoj estis aparte belaj kaj la arboj estis dense kovritaj de floroj, kiam ni sklavoj ekiris grupe por viziti la templon de la diino Fortuno. Estis feria tago, kaj ni ricevis permeson iri al Prenesto, grava urbo atingebla per vojaĝo de proksimume duona mateno, por partopreni la apartajn ceremoniojn honore al la diino. La aliaj planis ĉi tiun ekskurseton jam de la pasinta monato; ili klarigis al mi, ke ili iras ĉiujare en ĉi tiu sezono.

Ni rajtis uzi la ĉaregon, do pluraj el ni surgrimpis malantaŭen, dum la ceteraj promenis apude. Ĉefe la virinoj kaj la pli maljunaj sklavoj sidis sur la ĉarego, sed mi ne surpriziĝis kiam mi vidis, ke ankaŭ Filono eksidis inter ni: li evidente preferis vojaĝi en komforto, kiam li havis tiun eblecon. Ŝajnis, ke oni traktas lin pli bone ol nin ceterajn: mi aŭdis, ke li havas propran ĉambron en la ĉefa parto de la domo, kaj li ofte ricevis la samajn manĝaĵojn kiel la mastro. Certe li estis pli bone vestita ol la aliaj sklavoj. Dum longa tempo mi fakte dubis, ĉu li efektive estas sklavo, sed intertempe mi malkovris, ke li estas la sekretario de Marko. Tiu termino tamen signifis al mi nenion. Mi sciis nur tion, ke li akompanas la mastron ĉie, kaj ofte malaperas dum pluraj sinsekvaj tagoj, kiam Marko estas for.

Li estis nia ĉefa kunligo kun la ekstera mondo, kaj kiam ajn li revenis post forrestado, la aliaj sklavoj tuj ariĝis ĉirkaŭ li, por peti la novaĵojn el Romo. Tamen, kiel portanto de novaĵoj, li estis aparte malkontentiga. Videble malplaĉis al li esti la objekto de ĝenerala atento, kaj li tute ne provis, kiel verŝajne farus multaj aliaj, spici siajn informojn per aldono de kromaj detaletoj por pliigi ilian intereson. Li nur mallonge raportis la lastajn okazaĵojn kun malkuraĝiga mieno kaj senpacienca forpuŝo de pliaj demandoj; kaj se la aliaj deziris pludiskuti la informojn kiujn li portis, ili atendis ĝis li reiris al la domo. Neniu petis lin, kiel ili petis Demetrion, plenumi malgrandajn komisiojn dum siaj vizitoj al la urbo.

Parte ĉar li tiel ofte forestis, Filono ne kutimis partopreni la amuzojn de la aliaj sklavoj. Fakte li kondutis preskaŭ kiel liberulo. Mi kelkfoje vidis lin promeni apud la mastro, verve interparolante laŭ maniero kiu tute ne similis lian parolŝparemon kun la aliaj sklavoj. Li tamen evidente ne vekis la saman respekton ĉe la aliaj virinoj kiel ĉe mi, ĉar dum ni skuiĝis laŭ la malglata vojo, ili komencis inciteti lin.

Iriso komencis: “Mi miras, ke vi venas kun ni al la templo, Filono. Ĉu via dio ne malpermesas, ke vi adoru aliajn gediojn?”

“Estas vere, ke mi ne partoprenas vian superstiĉan kutimon peti komplezojn de ŝtonaj statuoj,” Filono respondis. “La fakto estas, ke mi tute ne intencas viziti la templon. Mi havas unu-du aferojn por prizorgi en Prenesto.”

“Kio, ĉu vi eĉ ne volas eltiri sortaĵon?” Akteo  diris moke. “Vi povus demandi la diinon, kiam ŝi resendos al vi viajn harojn.”

“Certe, kaj ni ĉiuj scias, kian respondon mi ricevus, se mi provus,” Filono diris. Li imitis duonkantan voĉon kaj diris per solena tono: ‘En ĝardeno de Mediolano *  kreskas arbo plena je maturaj piroj. Piro falis kaj mortigis formikon.’ Jen la speco de konsilo, kiun oni ricevas tie. Ĉu vi neniam demandis vin, de kie venas la sortaĵoj? Estas strato en Prenesto plena je metiistoj, kiuj fabrikadas sortaĵojn por la templo.”

“Jes, sed ili ne mem decidas, kion skribi sur la sortaĵoj,” Iriso rebatis. “Tion komunikas al ili la pastroj. Kaj estas la diino mem, kiu gvidas la manon, kiam oni eltiras unu.”

“Jes, la diino povas fari ĉion,” Filono respondis kolere. “La sola afero, kiun ŝi ne kapablas fari, estas meti iom da saĝo en la ŝtipajn kapojn de la popolanoj.”

“Nu, kaj kion vi diros al ni pri la temploj por via dio?” Iriso diris. “Mi aŭdis, ke ili havas nenion interne. Por kio servas konstrui templon kaj tiam lasi ĝin malplena?”

“Kial vi supozas, ke ili estas malplenaj?” Akteo  intermetis. “Mi aŭdis, ke en la plej interna ĉambro, en tiu kiun nur la pastroj rajtas viziti, estas statuo de ilia dio, kaj ĝi estas azeno tegita de oro. Ili hontegas pri ĝi, kaj tio estas la klarigo, kial neniu rajtas eniri.”

“Preferinde adori azenon ol kacon,” Filono tuj respondis, rigardante la protektan amuleton, kiun Akteo  ĉiam portis ĉe la kolo.

ŝi ruĝiĝis. “Kaj se temas pri kacoj, mi aŭdis, ke ĉiu viro, kiu aliĝas al la kulto de la judoj, devas fortranĉigi la pinton de sia peniso, same kiel faras iliaj viroj. Ĉu tio ne estas la kialo, kial vi forrestis tiel longe en Romo pasintan jaron?”

Tiu rebato ŝajnis lasi Filonon sen respondo, kaj li devis kontentigi sin per malafabla mieno direktita kontraŭ ŝi. Sed neatendite unu el la aliaj virsklavoj, kiu marŝis malantaŭ la ĉarego, intermetis sin en la diskuton. “Se tion vi volas scii,” li diris al Akteo , “kial vi ne honorigu Filonon per mallonga vizito al lia ĉambro ĉi-vespere? Sendube li volonte montros al vi.”

Ĉiuj aliaj viroj eksplodis per ridegoj, kaj nun estis la vico de Akteo  mieni furioze. La parolinto estis Urbano, la persona sklavo de Marko. Pro sia ronda, glate kombita kapo kaj sia memkontenta maniero, li ĉiam pensigis min pri dorlotita hundeto. Li iam dividis ĉambron kun Akteo , sed nun ili neniam parolis unu al la alia krom por interŝanĝi malafablaĵojn. Tamen ili iam restis kune sufiĉe longe por produkti du infanojn.

Antaŭ ol Akteo  povis elpensi reagon, Demetrio interrompis por diri, ke la templo estos baldaŭ videbla. Ni preteriris angulon, kie kreskis grupeto de arboj... kaj mi elspiris pro mirego. Eĉ la aliaj estis imponataj, kaj dum momento ĉiuj silentis. En la malproksimo leviĝis malalta monto, multe pli granda ol la monteto kie staris mia vilaĝo, kaj ĝiaj pli atingeblaj deklivoj estis tute kaŝitaj sub grandioza, riĉe dekorita konstruaĵo. Ĝi vere aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj. Ĝi reportis al mia menso ĉiujn rakontojn, kiujn mi foje aŭdis pri la mirindaĵoj de Romo. Ĉi tion mi ĉiam imagis, ne tiujn malpurajn strataĉojn, kie svarmis la homamasoj.

La vojo iĝis ĉiam pli trafikoplena dum ni alproksimiĝis al la urbo, kaj finfine ni konsentis, ke estos preferinde pluiri piede. Anto haltigis la ĉaregon sub arbo, kiu kreskis ĉe la flanko de la vojo, kaj elektis komfortan lokon sur la herbo, kie li eksidis kun kruĉo da vino. Pluraj el la viroj aliĝis al li, dum ni ceteraj grimpis el la ĉarego por plu iri inter amasego da homoj. La situacio iom similis mian unuan sperton marŝi tra la romaj stratoj tuj post mia alveno. Estis kurtenitaj vojaĝlitoj, kiuj ŝanceliĝis super niaj kapoj; familiaj grupoj el la kamparo kun korboj plenaj je manĝaĵoj; ĉevaloj kaj muloj, kiuj spiregis ĉe niaj ŝultroj; kaj pluraj junuloj, kiuj ebrie kantis kun florkronoj forglitantaj de iliaj fruntoj. La evidentajn riĉulojn ĝenadis svarmo da almozpetantoj kaj kolportistoj, sed ili lasis nin pli-malpli trankvilaj. Ĉiuj scias, ke sklavoj estas aparte ŝparemaj je sia mono.

Ĉe la flanko de la vojo estis vico de budoj, kie oni vendis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj la viroj haltis ĉe unu por aĉeti kruĉon da vino. Ŝajne ili opiniis, ke tiu, kiun ni kunportis, ne sufiĉos. Ĉar mi ne plu estis tiel konsternita kiel en la komenco pro la strangeco de ĉio kion mi vidis, mi treniĝis post la aliaj por rigardi kun scivolo la varojn sur la ĉaretoj. Multaj el la manĝaĵoj aspektis treege allogaj: sur unu ĉareto, ekzemple, estis etaj kukoj aŭ panoj diverskoloraj kun fantaziaj formoj. Mi deziregis gustumi ilin, kvankam mi jam plurfoje seniluziiĝis, kiam temis pri la romaj manĝaĵoj. Kiom ajn ili aspektis frandindaj, ili ofte havis aparte malagrablan guston. La vendisto rimarkis mian intereson kaj ridetis al mi.

“Ĉu vi volas mordeton?” li demandis.

“Mi ne havas monon.”

“Ne gravas; prenu.”

Tute konfuzite, mi fuĝegis. Kaj nun mi subite ekkonsciis, ke mi restis tro longe ĉe la budoj. La aliaj anoj de mia grupo estis nenie videblaj. Mi tuj panikis. Mi puŝegis kiel frenezulo tra la amaso, mi stumblis kontraŭ homoj, mi paŝis sur iliajn piedojn, mia robo kaptiĝis ĉe ies korbo, kaj mi nur retrankviliĝis kiam mi fine ekvidis la solidan figuron de Fortunato, kiu marŝadis pezpaŝe iom antaŭ mi.

Kiam ni atingis la angulon antaŭ la templo, Filono lasis nin dirante, “Mi ne iros supren. Mi revidos vin poste ĉe la ĉarego.” Intertempe ni aliaj plumarŝis supren en la direkto de la vico de gigantaj arkaĵoj, kiuj konsistigis la plej malaltan nivelon de la templo. Tiom da homoj iris kune laŭ la sama vojo, ke kiam ni atingis la ĉefan enirejon, ŝajnis al mi ke mi estos dispremita kontraŭ ĝiaj ŝtonaj flankoj pro la nombro da korpoj, kiuj trapuŝiĝas samtempe. Sed mi sekure alvenis en granda malfermita placo, kvazaŭ oni perforte puŝis min tra la mallarĝa kolo de vazo. Mi sekvis la aliajn tra la homamaso el unu korto en alian, laŭ ŝtuparoj, sub arkaĵoj, ĉirkaŭ kolonaroj, kaj trans pavimoj kies ŝtonoj briletis sub la printempa suno.

Por pliigi la konfuzon, la malfermitaj placoj estis duone blokitaj de multenombraj budoj, kie oni vendis diversajn malgrandajn objektojn. Aparte interesis min la dekoj kaj centoj da statuetoj, ĉiuj montrantaj precize la saman figuron: sidantan virinon kun du beboj sur siaj genuoj. Tiu statuo ekzistis en ĉiu pensebla grandeco: estis kvazaŭ oni vidus vicon post vico da plantidoj en malsamaj fazoj de la kresko. Mi povis apenaŭ imagi, kiel eblas fari tiom da kopioj de precize la sama objekto.

Akteo  rimarkis mian scivolon. “Ne diru, ke vi eĉ ne scias, kiu estas tiu? Tiu estas la diino Fortuno. Vi staras nun en ŝia templo.”

“Kiel ŝi povis scii tion?” Iriso respondis. “Ŝi ja neniam venis ĉi tien antaŭe.”

Meze de la bruo kaj la kunpremitaj homoj estis ĉirkaŭbarita spaco plena je blankaj bovinoj. Familia grupo ĵus aĉetis bovidinon kaj diligente okupiĝis pri dekorado de ŝiaj kornoj kaj vosto per koloraj rubandoj. Ŝi staris tute pasive dum ili ekscite pritraktis ŝin de ĉiuj flankoj, sed mi rimarkis ŝian nervecon per la maltrankvilaj movetoj de ŝiaj kapo kaj vosto.

“Tiu bovido estas maltaŭga,” Demetrio komentis. “Se ŝi ektimos, ŝi estos tute senutila por ilia celo.”

La vortoj apenaŭ eliris el lia buŝo, kiam ŝi panikis. Ŝi ĵetis flanken siajn prizorgantojn, kaj impetegis freneze ĉirkaŭ la korto, faligante budojn kaj kreante kompletan ĥaoson dum ĉiuj kuregis por eskapi el ŝia vojo. Viro kaptis renversitan stablon kaj sukcesis peli ŝin al angulo, kie ŝi restis, tremante, dum eksplodis kolera interkriado inter la prizorganto de la bovinaro kaj la familio al kiu li ĵus vendis ŝin. La familianoj evidente opiniis ke li trompis ilin, kaj repostulis sian monon. Duono de la homoj en la placo amasiĝis ĉirkaŭe por partopreni kaj por subteni unu aŭ la alian el la du partioj.

“Ĉu mi ne antaŭdiris tion?” Demetrio komentis. “Se oni deziras, ke besto kuniru konsente, necesas teni ĝin trankvila. Tiu bovido same plaĉos al la dioj kiel sako da putra faruno.”

Mi sekvis la aliajn sklavojn al la apuda placo, kie ni trovis nin ĉe la malantaŭo de granda, sed strange silenta homamaso. Mi aŭdis kantadon kaj la solecan plendadon de senakompana muzika instrumento. “Ni ne rajtas paroli ĉi tie,” Iriso flustris al mi. “Se oni faras bruon dum la preĝado, tio signifas jarojn da malbona ŝanco.”

La oferoj okazis sur alta podio ĉe unu flanko de la placo. Malantaŭ la podio estis pordo, larĝe malfermita por vidigi ombroplenan ĉambron. Ĝi estis malluma kaj sen mebloj krom la majesta statuo de la diino Fortuno, sidanta sola en radio de brila sunlumo kiu trafis ŝin desupre. Ŝiaj vestoj glimis pro oraĵoj kaj juvelaj ornamaĵoj, kaj sur ŝiaj genuoj mi rekonis la du bebojn. Unu tiris flanken la faldojn de ŝia robo, dum la alia jam suĉis ĉe la mamo.

La pastro staris malfronte al la placo kaj etendis siajn brakojn al la diino. Kontraŭ la malnatura silento de la homamaso kaj la pepado de la fluto, liaj vortoj estis klare aŭdeblaj, sed mi tute ne sukcesis konjekti ilian signifon. Ĉe lia dorso staris la oferaĵo. Ŝi estis belega besto, bovino senmakule blanka, kiu montris eĉ ne spureton de timo aŭ malvolontemo. Ŝi fikse rigardis la pastron dum li finis sian preĝon, kaj ŝia sola movo estis de tempo al tempo svingi sian voston por forpeli la muŝojn logitajn de la montetoj da sangaj restaĵoj ĉe la bazo de la altaro. La pastro turnis sin por ŝin ekfronti kaj vokis kelkajn vortojn al sia helpanto. Starante malantaŭ ŝia kapo por ne detrui ŝian trankvilan sintenon per subita movo, la helpanto levis martelon kaj per abrupta krako frapegis ŝian kranion. Ŝi falis al la genuoj sed aŭdigis neniun proteston. Tiam li tiris ŝian kapon malantaŭen kaj tranĉis ŝian gorĝon. Sango priŝprucis liajn vestojn kaj verŝiĝis sur la altaron, dum la spektantoj eligis kontentan murmuradon.

Tio estis nur la unua el pluraj oferoj, kiujn ni vidis tiumatene, kaj poste, inter centoj da aliaj homoj ni partoprenis la festenon, kiun oni pretigis sub la arboj en bela arbejo tuj apud la sanktejo. Almenaŭ en tiu okazo ni povis manĝi ĝissate, parte per viando de la oferaĵoj kaj parte per la manĝaĵoj, kiujn ni mem kunportis. Pluraj membroj de nia kompanio ankaŭ drinkis ĝissate, kvankam mi rimarkis, ke eĉ dum festoj la romanoj estas multe pli retenemaj ol la viroj de mia propra popolo.

Post tiel agrabla tago ni estis bonhumora grupo, kiam pli malfrue ni eliris el la arbejo kaj komencis malsupreniri tra la kortoj kaj placoj de la templo ĝis la malpli altaj niveloj.

“Mi esperas, ke ni retrovos Filonon, kiam ni revenos al la ĉarego,” Sekundo komentis, dum ni marŝis tra la kortoj. “Li tute kapablus atendigi nin ĉiujn.”

“Mi ne komprenas, kial li ne simple venas supren al la templo kiel ĉiuj aliaj,” Kasto  diris.

“Verŝajne li iris por viziti la entrepreneton de Efebo,” Urbano respondis.

“Ne li,” diris Sekundo. “Mi neniam aŭdis, ke li interesiĝas pri virinoj.”

“Vi ne scias kiel li okupas sin, kiam li restas la tutan tagon en Romo,” Urbano atentigis.

Antaŭ ol foriri, ni haltis por viziti la budojn. Iriso kaj Areskuza  atente ekzamenis pleton da amuletoj, dum Akteo  aĉetis por Hermeso kuketon kun mielo kaj papavosemoj, kvazaŭ li ne jam sufiĉe manĝis. Ŝi konstante regaladis lin per unu afero aŭ alia, kion ŝi neniam faris por lia fratino Speo.

Mi transiris por pli detale rigardi la statuetojn de la diino Fortuno. “Kial vi ne aĉetas unu?” diris Iriso ĉe mia ŝultro. “La malgrandaj ne kostas multe, kaj ŝi portos al vi bonan ŝancon.”

“Mi ne havas monon,” mi diris, jam la duan fojon tiutage. Kompreneble tio ne estis absolute vera: mi ja posedis la kelkajn monerojn, kiujn mi ricevis dum la Saturna festo. Sed mi lasis ilin kaŝitaj sub la heĝo de rosmareno, kiu limis la legomejon. La ideo aĉeti estis al mi tiel nova, ke mi tute ne pensis kunporti ilin.

“Jen, mi aĉetos ŝin por vi,” diris raŭka voĉo kaj Fortunato staris apud ni. Li interŝanĝis kelkajn vortojn kun la vendisto, transdonis iom da mono, kaj antaŭ ol mi plene komprenis la situacion, mi trovis en mia mano tute malgrandan statueton de la diino kun ŝiaj du suĉinfanoj. “Eble ŝi helpos vin reiri al via propra lando,” li diris. Mi rigardis lin senvorte, ne sciante kiel reagi, sed li simple gruntis kaj formarŝis per sia peza paŝo por atingi la aliajn virojn.

La virinoj ĉirkaŭis min por rigardi la statueton. Ili estis apenaŭ malpli surprizitaj ol mi.

“Mi vidas, ke li havas por vi molan angulon en la koro,” Areskuza  diris.

“Metu la diinon en sekuran lokon,” Iriso konsilis. “Se vi perdus ŝin, estus tre malbonŝance.”

Mi formetis la etan statuon en la bruston de mia robo, kie mi daŭre sentis ĝian malkomfortan pikadon ĉe mia mamo. Almenaŭ tiel mi povis esti certa, ke ŝi ne elfalis. Mi pensis, ke reveninte mi bele aranĝos ŝin en la niĉo, kie mi tenas mian kroman robon kaj aliajn posedaĵojn. Mia tuta havaĵo troviĝis en tiu niĉo, krom la Saturna mono kaj la ĉifono, kiun mi ricevis de Elvisa . La ĉifono estis tro valora por ke mi lasu ĝin ekstere, kie ĉiu vidu ĝin; mi tenis ĝin sub mia kuseno, por dormi kun ĝi nokte sub mia kapo.

Atinginte la ĉaregon, ni trovis ke la viroj apenaŭ fintrinkis la lastajn gutojn da vino. Ankaŭ Filono estis tie, sed li ne drinkis. Li eĉ rifuzis la porcion da viando, kiun ni reportis por li, dirante ke li jam manĝis en gastejo en Prenesto.

Estis jam malfrue kiam ni reekiris al la vilao. Oni malmulte parolis nun; ĉiuj estis lacaj kaj Anto estis maltrankvila pro la neceso reveni dum ankoraŭ restis iom da lumo. Pluraj homoj endormiĝis kaj balanciĝetis de unu flanko al alia dum la ĉarego saltis laŭ la malglataj pavimeroj. Mi tordiĝis en mia loko por direkti miajn okulojn lastan fojon al la templo. Dum mi rigardis, mi sentis min observata kaj turnis mian kapon por renkonti la okulojn de Filono.

“Grandioza, ĉu ne,” li diris, tiel fiere kvazaŭ li mem konstruis la lokon. Li ŝajne jam forgesis siajn pli fruajn skrupulojn pri ĝi. “Mi ne imagas, ke ekzistas io tia en via lando.”

Ĝenate, mi mallevis miajn okulojn. Mi ofte aŭdis tiajn komentojn de la aliaj sklavoj kaj iom pikis min ilia senhezita supozo, ke ĉio plej granda kaj plej bona en la mondo troviĝas en Romo. Kompreneble estis vere, ke en mia lando ekzistas nenio tiel giganta kaj impona kiel la templo, sed ni ja havas aliajn aferojn. Mi pensis pri la sankta kverko kaj la kvar gardantoj de la Malbona Loko, pli antikvaj kaj potencaj ol io ajn, kion povus montri al mi la romanoj. Kompare kun ili la templo estis nura malplena ŝelo. Ĝi ja aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj, sed mi sciis nun, ke ĝiaj konstruintoj estis homoj. Nenio kio okazus interne de tiu tro pretenda kolosaĵo iam ajn povus superi la komprenkapablon de normala homo.

Mi memoris la malestimon en la voĉo de mia patro, kiam li parolis pri la reĝo Kunobelinos , kiu volis vivi kiel romano. Ĉar finfine, kion sciis tiuj romanoj pri io ajn, krom la propra komforto? Tiuj romanoj, kun siaj varmaj banoj kaj vitraj teleroj kaj tro ellaboritaj manĝaĵoj: restis al mi ankoraŭ sufiĉe por lerni pri ilia lando, sed tio ne postulos tiom da tempo, kaj tiam mi absolute trakomprenos la romanojn. Mi ne scias, kio pensigis min en tiu momento pri la Malbona Loko – eble la oferoj, kiujn mi ĵus rigardis – sed subite mi memoris tiun nokton, kiam oni sendis Dumna n al la dioj kaj mi mem dum kelkaj momentoj videtis la Alian Mondon. Nenio tia iam ajn povos okazi al mi ĉi tie en Romo.

Ĉio ĉi fulmis tra mia menso dum mi serĉis la vortojn, kiujn mi bezonis por respondi al Filono. “Ĝi estas tre granda,” mi finfine sukcesis eligi, “sed specialaj aferoj ne okazas tie.”

Filono rigardis min kun surprizita esprimo; tiam li ridis. “Estas malfacile kompreni, kio okazas en la menso de barbaro,” li diris.

* * *

Kiam la floroj falis de la arboj, ekaperis sur la branĉoj fruktoj plej mirigaj. Tiuj kiuj plej vekis mian scivolon similis malgrandajn ruĝajn pilketojn; ili kreskis duope kaj iĝis preskaŭ nigraj dum ili maturiĝis.

Iriso rigardis min kun surprizo, kiam mi demandis pri ili. “Ĉu ili ne kreskas en via lando?” ŝi diris. “Tiuj estas ĉerizoj. Sed vi devos atendi la finon de la sezono, antaŭ ol vi havos eblecon gustumi ilin. Tiam estas tiom da ili, ke eĉ la sklavoj rajtas manĝi ilin. Atentu, ke Demetrio ne kaptu vin pli frue ĉe la arboj, ĉar okazus vera malagrablaĵo.”

Dum la vetero ĉiam pli varmiĝis, la longa herbo iĝis implikita sovaĝejo plena je floroj. Malvo kreskis ĉie en grandaj tufegoj, kaj centoj da papavoj balanciĝis laŭ la kresto de ĉiu deklivo. Flavaj kaj violaj floramasoj aperis en la nekultivitaj lokoj, dise makulite per la ruĝo de la papavoj, dum la montetojn kovris la malpalaj flavaj floroj de la genisto. Strangaj nigraj papilietoj kun makulaj flugiloj sidis senmove sur la herberoj, kaj mi ofte momente konsterniĝis pro la subita zumegado de cetonio *  apud mia kapo. La varmego logis ankaŭ aliajn bestetojn: irante al la banejo ni plurfoje renkontis serpenton, kiu sunumis sin en la mezo de la vojo, aŭ brilverdan lacerton kun rigide levita kapo, multe pli grandan kaj koloran ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni.

Ĉar mi tute ne kutimis je tia vetero, plaĉegis al mi la varmo. En la komenco mi pasigis sufiĉe da tempo ekstere rekte sub la suno, ĝuante la manieron laŭ kiu ĝiaj radioj trapenetris haŭton kaj karnon ĝis mia tuta korpo varmiĝis per ĝia ardo. Tio surprizis la aliajn virinojn, kiuj preferis laŭeble resti en la ombro.

“Mi ne komprenas, kiel vi sukcesas sidi tiel, ekstere sub la suno,” Iriso diris. “Ĉu ĝi ne donas al vi kapdoloron?”

“Kaj cetere, vi detruos vian koloron,” Areskuza  aldonis. “Estus bedaŭrinde, kiam vi havas tiel belan blankan haŭton. Se vi havus silkan robon, vi aspektus kiel riĉulino, kiu neniam devas eliri sub la suno.”

La tagmeza paŭzo plilongiĝis, kaj post la manĝo eĉ la sklavoj kuŝis por dormeti. Mi provis fari kiel ili, sed mi ne kutimis dormi en la mezo de la tago kaj ĉiam vekiĝis kun kapdoloro kaj ĝenerala sento de malfreŝeco. Ni prokrastis niajn vizitojn al la banejo ĝis la malfrua posttagmezo; estis maleble marŝi al la urbo sub la plena ardo de la suno. Eĉ irinte pli malfrue, je nia alveno ni estis jam pretaj rezigni pri la plej varma ĉambro por plonĝi rekte en la malvarman naĝejon.

Pro la fajro kiu ĉiam brulis, la kuirejo estis preskaŭ neeltenebla. Fortunato kaj mi faris ĉiom kiom eblis ekstere. Kaj la unuan fojon plaĉis al mi la malvarmeco de la dormejo. Ĝi estis absolute mizera en la vintro, sed kiam mi eniris ĝin nun, mi ŝajnis plonĝi en malvarman, malluman kavernon.

Sufiĉe pluvis je la komenco de la printempo, sed dum la daŭro de la somero, la pluvo iĝis tre malofta. La lageto preskaŭ forsekiĝis, kaj mi devis ĉerpi akvon el la cisterno por lavi la vazojn. En tia situacio, ĉe mia hejmo ĉiuj estus tre maltrankvilaj pro la manko de pluvo, sed ĉi tie la homoj ŝajnis akcepti ĝin kiel normalan.

Estis nun amaso da kroma laboro en la kuirejo, kaj kelkfoje Areskuza  devis veni por helpi nin. La legomoj kreskegis, tiel ke ni ofte havis pli ol ni povis trakti. Grandan parton ni devis konservi en oleo aŭ mielo, aŭ simple sekigi. Kaj iun tagon, je mia surprizo, Fortunato donis al mi kelkajn monerojn.

“Ĉi tiuj estas por vi,” li diris. “Demetrio vendis hieraŭ amason da brasikoj. Se vi plu prizorgos tiun legomejon same bone kiel vi faris ĝis nun, eble vi ricevos ion ankoraŭ.”

Tio igis min tute senparola. Mi jam kutimis je tio, ke Fortunato regalas min per kromaj manĝaĵoj por montri sian kontenton pri mia laboro, sed mi neniam imagis, ke li rekompencos min per mono. La fakto estis, ke mi ankoraŭ ne certis, kiel mono povos utili al mi, sed mi sciis, ke mi bezonos ĝin, kiam venos la momento por forkuri. Mi ligis la monerojn en ĉifoneto kaj kaŝis ilin en la brusto de mia robo.

Ĝis tiu momento mi vidis en la legomejo ĉefe pretekston por eskapi el la kuirejo; sed mi konstatis nun, ke bone prizorgi ĝin portos al mi aliajn avantaĝojn. Mi reiris al mia sarkado kaj pioĉado kun nova entuziasmo, kaj kiam la plantoj ekvelkis pro la varmego, mi portis al ili akvon el la lageto aŭ la cisterno. Mi eĉ komencis flustri sorĉojn al la plantoj dum mi prizorgis ilin. Ja estis iom malfrue por komenci ion tian; oni estus devinta fari ĝin je la semado, sed mi esperis, ke ili pardonos mian antaŭan indiferenton. Fakte ili estis kreskintaj eĉ sen la helpo de sorĉoj, eble pro la abunda atento kiun ili jam ricevis de mi, sed mi sciis ke mi bezonos ilian kunlaboron, se mi volas gajni pli da mono.

Iun matenon Fortunato donis al mi kruĉon da vino kaj diris, ke mi portu ĝin al la mastro. Efektive, tio estis la tasko de Hermeso, sed kiel kutime li estis netrovebla; lia konstanta preteksto estis, ke li helpas en la kampoj. Mi estis enirinta la domon nur unu-du fojojn de post la Saturna festo, kaj ĉiam akompanate de aliaj sklavoj. Mi estis iomete nerva pro la neceso iri tien sola, kvankam mi entuziasmis pri la ebleco denove ĉirkaŭrigardi. Mi prenis la kruĉon kaj iris laŭ la longa trairejo, kiu ligis la korton kun la domo; pro siaj mallarĝaj altaj fenestrotruoj ĝi estis malvarmeta kaj ombroplena eĉ en la somera varmego.

Neniu troviĝis en la manĝosalono kiam mi alvenis, do sekvante la instrukciojn de Fortunato mi malfermis la alian pordon kaj timeme rigardetis en la studejon. Marko ne ĉeestis, sed ja Filono. Li sidis kun kurba dorso super speco de plata ligna kesto, kiun li tenis sur siaj genuoj. Mi aliris lin kaj demandis, kie estas la mastro.

Filono levis momentete sian kapon kaj respondis, “Li tuj revenos. Lasu la vinon sur la tablo.”

Danke mi demetis la vinon kaj min turnis por eliri. Filono jam forgesis mian ĉeeston kaj plulaboris diligente. Tamen, pasante apud li, mi estis tute kaptita de tio, kion li faris. Neniam antaŭe mi vidis ion similan. Li havis plurajn platajn objektojn sur la ligna kesto, kaj per pinta bastoneto gratis en unu el ili signojn. La bastoneto moviĝis tre rapide laŭ la glata supraĵo, kaj pasante ĝi lasis vicojn de etaj signoj.

Filono levis siajn okulojn kaj rimarkis mian intereson. “Ĉu vi neniam vidis ĉi tion?” li demandis. “Mi skribas.”

“Skribas,” mi diris. “Kio estas?”

“Vidu, ĉi tiuj signoj estas vortoj. Ĉi tiu estas ‘vinberujoj’. Ĉi tiu estas ‘sklavestro’. Ho, kaj jen ‘Demetrio’.”

“Ĉu tio estas lia nomo?” mi demandis, rigardante kun ioma surprizo la etan aron da grataĵoj, kiuj neniel ŝajnis al mi simili Demetrion. “Ĉu li scias, ke lia nomo estas en ĉi tiu... en ĉi tiu...”

“Sur ĉi tiu tabuleto? Nu, evidente li scias, ke mi foje devas skribi pri li. Rigardu, jen via nomo.” Li ekgratis pli da signoj en la malplena spaco ĉe la malsupra parto de la tabuleto. “Jen B . Nun AR . Tiam oni ripetas ĝin. BAR-BAR . Ĉar ĝi estas sama, ĉu ne. Kaj tiam A ĉe la fino.”

Mi estis ŝokita. “Sed ĉu vere tio estas mia nomo? Kial vi metis mian nomon en la tabuleton? Mi faris nenion al vi!”

Li rigardis min kun surprizita mieno. “Sed tio neniel gravas. Mi nur volis montri al vi.” Kaj tiam, je mia kompleta hororo li prenis la alian finon de la bastoneto kaj glatigis la supraĵon, tiel ke la etaj signoj malaperis. Terurite, mi kuregis el la ĉambro.

Kiam mi revenis, Fortunato petis min distranĉi kelkajn brasikojn. Mi sidis obeeme sur la benko en la korto kaj komencis forŝiri la eksterajn foliojn. Mia menso freneze funkciadis. Mi memoris proverbon el mia vilaĝo: “Ne enmiksiĝu en druidaj aferoj”. Kial mi haltis por rigardi, kion li faras? Se vere tiuj etaj signoj estis mia nomo, kiel li diris, en tiu kazo parto de mi certe estas nun kaptita en tiu tabuleto. Tio estas jam sufiĉe malbona. Sed kial li poste forviŝis ĝin?

Mi provis konsideri la aferon pli trankvile. Eble ne temis pri tre potenca sorĉo. Li ja diris, ke tiuj signoj estas mia nomo, sed mi tute ne vidis la kunligon inter ili kaj mi mem. Kiun ajn malbenon li ĵetis sur min, mi ne kredis, ke ĝi estas tiel potenca kiel ekzemple bruligi buklon de miaj haroj. Per kuraĝo kaj firmeco oni povas forpeli fisorĉon, kaj mi decidis, ke tion mi devos fari.

Tiam venis al mi nova penso, kiu sufiĉe regajigis min. Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara . Sed Barbara  ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo.

KVINA ĈAPITRO

Mi sidis en la sunlumo por senŝeligi pizojn, kiam venis al mi Eŭtikia . Ŝi diris, “Vi iros kun Filono ĉi-vespere.”

Mi levis mian kapon por rigardi ŝin, ne permesante, ke mia vizaĝo ekmontru iun ajn esprimon. Mi ne certis ĉu mi komprenas ŝian intencon; samtempe mi timis, ke mi komprenas nur tro bone. Vidante mian vakan mienon, ŝi ripetis, “Filono kaj vi. Lito. Dormi. Ĉi-nokte.”

ŝi foriris, lasante min en stato de ŝoko. Mi ja atendadis, kaj timadis, ion similan, de kiam mi estis kaptita. Sed dum la tagoj kaj monatoj pasis, kaj okazis nenio, mi permesis al mi kredi, ke eble tamen estos en ordo. Kaj nun ĉi tiu abrupta alvoko trafis min tute senaverte.

Mia menso flugis konfuze de unu ideo al alia, serĉante elirvojon. Krom forkuri tuj, mi tute ne vidis manieron eskapi. Mi konsideris mallonge tiun eblecon kaj tiam, konstatinte ke mi ne estas preta por tiel drasta elpaŝo, mi malvolonte turnis min al la demando pri tio kio okazos, se mi restos.

Se nur ne temus pri Filono!... Estis io pri li, kio kaŭzis al mi malagrablan senton. Mi konsciis pri ĝi, de kiam li venis ekstere por spekti mian puniĝon. Kaj eble estis ankaŭ pro la speco de laboro, kiun li faris. Li estis kiel druido, kun tiuj misteraj simboloj, kiujn li uzis por fiksi la spiritojn de la homoj en vakso. Kaj estis alia afero: la maniero, laŭ kiu li pasigis sian tutan tagon interne. Mi neniam vidis lin fari ion ajn ekster la domo. Laŭ mia impreso liaj manoj neniam tuŝis la teron, aŭ plantojn, aŭ arbojn. Kian sekiĝintan spiriton devus havi homo, kiu estas tiel malproksima de la vera mondo de vivantaj, kreskantaj estaĵoj?

Kio decidigis lin elekti ĝuste min? Certe li havis preskaŭ dudek jarojn pli ol mi, kaj al miaj okuloj li estis same maldika kaj malloga kiel senplumigita koko. Se ĉi tio estis vere neevitebla, mi estus preferinta, ke temu pri pli juna homo: pri viro kiel Anto aŭ Firmo, kiu laboradis ĉe la bestoj kaj ekstere en la kampoj. Eĉ ili estis tre malsamaj ol la viroj kiujn mi konis antaŭe, sed almenaŭ ili ne estis al mi tiel absolute fremdaj kiel Filono. Mi bedaŭris nun, ke mi ne iomete pli kuraĝigis Firmon, en tiu sola okazo kiam li provis alparoli min; de tiam li neniam plu aliris min. Sed kompreneble, Filono estis tiu, kiu forsendis lin. Ĉu li planis ĉi tion la tutan tempon, atendante de tiom da monatoj la taŭgan momenton? Mi bedaŭris, ke mi ne evidentigis al li pli klare, ke li ne plaĉas al mi. Sed eble tio ne ŝanĝus la situacion.

Mi atendis kun kreskanta antaŭtimo la finon de la taga laboro. Estis malpli por fari ol kutime, ĉar niaj gemastroj iris manĝi ĉe geamikoj kaj Gajo forestis en Romo. Servinte Petronila n per simpla vespermanĝo, ni jam finis nian laboron. Ĉiuj sklavoj manĝis kune ekstere en la korto por festi liberan vesperon. Mi sidis kun la aliaj virinoj kaj tenis la okulojn firme nelevitaj, kiam Filono aperis. Mi tamen rimarkis, ke la aliaj viroj ridas kaj ŝercas kun li, kvankam mi ne kaptis la vortojn. Sendube ĉiuj sciis, ke mi devos kuŝi kun li tiunokte.

La vespermanĝo daŭris pli longe ol kutime, ĉar ĉiuj estis en gaja humoro, kaj Demetrio disdonis kelkajn el la fruktoj, kiujn oni normale rezervis por la tablo de la mastro. Mi donis mian porcion al Iriso; mi apenaŭ kapablis engluti unu mordaĵon dum la tuta manĝo. La situacio estis neeltenebla, sed ne dezirante ke ĉiuj divenu miajn pensojn, mi devigis min resti en mia loko.

Mi ankoraŭ fiksrigardis malgaje al la grundo, kiam surprizis min tuŝo ĉe mia ŝultro. Estis Iriso. “Venu kun ni,” ŝi diris. “Ni helpos vin pretiĝi.”

En la dormejo Iriso kaj Areskuza  vestis min kvazaŭ por geedziĝfesto. Ili eĉ alportis pelvon da parfumita akvo por ke mi lavu min. Areskuza  ligis gazan skarpon ĉirkaŭ miaj mamoj kaj Iriso pruntis al mi sian novan robon. Ili kombis miajn harojn kun multaj admiraj komentoj pri iliaj longeco kaj koloro.

“Vi scias, ke vi povus gajni amason da mono per viaj haroj,” Iriso diris.

“Kion vi diras?” mi demandis kun ega surprizo.

“Ĉu vi ne rimarkis la falsajn harojn de la mastrino? Tiu amaso da bukloj ne estas ŝia. Ŝi aĉetas ilin.” Iriso prenis feran buklilon kaj komencis tordi ĉirkaŭ ĝi tufojn de miaj haroj. “Multaj sklavinoj gajnas monon tiel. Ili kreskigas siajn harojn, tiam fortondas ilin por vendi. Precipe la ĝermaninoj. Blondaj haroj estas tre serĉataj.”

“Kaj viaj haroj havas belegan koloron,” aldonis Areskuza . “Vi ricevus por ili bonan prezon.”

“Sed ĉu ne estas danĝere fordoni siajn harojn?” mi demandis.

“Danĝere?” Iriso diris. “Ho, vi volas diri pro sorĉado. Nu, mi ne scias. Amaso da homoj faras tion. Kaj mi neniam aŭdis, ke okazas al ili ia malbono.”

Revenis al mi subita memoro. “Kiam mi estis vendita,” mi diris. “Estis maljunulino, kiu fortondis mian tutan hararon. Miajn harojn, kaj ankaŭ de miaj amikinoj.”

“Do, ĝuste tiel,” diris Iriso. “Ŝi verŝajne bone gajnis per ili. Sed la venontan fojon, vi mem povos vendi ilin. Estas tempo ke vi ekŝparu monon, se vi volas iam liberiĝi.”

“Liberiĝi?” mi ripetis.

“Jes, kompreneble,” Areskuza  diris. “Tri mil sestercojn *  tio kostas por junulino de via aĝo. Sed malmultaj homoj sukcesas en junaĝo. Tamen, se vi plaĉos al Filono, eble vi havos ian ŝancon. Laŭdire li havas belan poteton da ŝparmono kaŝitan en iu angulo.”

Mi retenis mian spiron, kiam ŝi senĝene menciis la liberecon. Kompreneble mi pensadis pri tio la tutan tempon, sed mi neniam antaŭe imagis, ke la ebleco vere ekzistas. Sed nun mi refalis al la fundo, kiam ŝi diris la nomon de Filono.

“Li ne plaĉas al vi, ĉu ne?” diris Iriso.

Mi kapneis, kaj senatende larmoj plenigis miajn okulojn.

“Nu, ne ekploru nun. Vi makulos vian vizaĝon,” Areskuza  diris malpacience. “Vin trafis vera bonŝanco, eĉ se vi ankoraŭ ne rekonis tion. Filono estas la plej riĉa sklavo el la tuta domanaro, kaj eĉ la mastro atentas liajn opiniojn. Vi vidas, kiel li vivas: pli kiel civitano ol sklavo. Kaj cetere, li havas tute komfortan laboron. Neniam devas levi ion ajn pli pezan ol grifelo kaj kelkaj pecetoj da vakso. Rajdas al Romo ĉiun duan tagon. Li reportos al vi kelkajn belajn donacojn, se vi plaĉos al li.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris. “Mi scias, ke vi ne ŝatas lin, sed provu ne vidigi tion tro evidente. Valoros la penon.”

“Nun ekstaru por ke ni rigardu vin,” diris Areskuza . “Iriso, donu al ŝi la spegulon. Ŝi tute ne rekonos sin.”

Mi rigardis min en la misformita peco de polurita bronzo. Estis vere. Kun la haroj tiritaj malantaŭen kaj aranĝitaj en ellaborita buklo-amaso, mia vizaĝo ŝajnis al mi fremda. Mi ne estis certa, ĉu ĝi plaĉas al mi.

“Bele, ĉu ne?” Iriso diris kun fiero. “Frizado estas mia specialaĵo. Petronila  ĉiam diras, ke mi estas la plej bona frizistino, kiun ŝi iam ajn posedis.”

“Bedaŭrinde, ke vi ne vidas la tuton,” diris Areskuza . “Ŝi aspektas kiel diino, ĉu ne, precipe ĉar ŝi estas tiel alta. Sed atentu ne kapti la okulon de la mastro.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris al mi. “Ne estus la unua fojo.”

“Estis iu antaŭ ol vi venis,” Areskuza  diris. “Dafno. Ŝi estis bona amikino de Iriso, ĉu ne, Iriso? La mastrino ordonis, ke oni vipu ŝin, kaj tiam ŝi estis vendita. Ŝia dorso estis tute kovrita de cikatroj. La mastrino insistis, ke estos aŭ tio aŭ eksgeedziĝo.”

Mi rimarkis ŝoke, ke larmoj fluas laŭ la vangoj de Iriso. “Estis maljuste,” ŝi diris. “Tute ne estis ŝia kulpo. Finfine, se la mastro deziras homon, kion ŝi povas fari?”

Ili silentis momenton, tiam Areskuza  diris, “Baldaŭ estos mallume. Ni voku la aliajn por rigardi ŝin.”

Kaj do mi sidis sur la lito en mia pruntita robo, dum Iriso elkuris por alporti Eŭtikia n kaj Jukunda n. Akteo  ne ĉeestis tiun vesperon; ŝi devis servi la mastrinon ĉe ŝia festo. Kiam Eŭtikia  alvenis, ŝi petis min ekstari kaj malrapide turniĝi.

“Ne malbone,” ŝi diris finfine. “Vi bone prilaboris ŝin. Kiam mi memoras, kia eta barbarino ŝi estis, kiam ŝi ĵus alvenis...”

Poste ili ĉiuj kisis kaj gratulis min. Mi efektive komencis senti min iom kiel novedzinon, precipe ĉar ili tiel evidente opiniis, ke mi ricevis grandan bonŝancon. Jukunda  pruntis al mi brakringon kaj Eŭtikia  kun signifoplena rideto enmanigis al mi malgrandan amuleton. Mi rigardis ĝin kun ioma surprizo.

“Ĉu vi ne jam vidis ĉi tian?” ŝi demandis. “Oni certe edziniĝas tre malfrue ĉe vi. Mi atendus, ke junulino de via aĝo rekonu ĉi tion. Jen, lasu min alfiksi ĝin por vi. Ĝi portos al vi bonan ŝancon.”

ŝi kroĉis ĝin al la interno de mia robo, por ke ĝi estu nerimarkebla, kaj tiam malligis mian zonon, kiun ŝi replektis per aparte komplika nodo. “Tio ligos lin al vi pli firme,” ŝi diris.

Mi ne kuraĝis kontraŭstari, sed dum mi sekvis Irison kaj Areskuza n malsupren en la domon mi kaŝe tiris la nodon, provante malstreĉi ĝin. Ili rapidis kun mi tra pluraj ĉambroj kiujn mi ne jam vidis, kaj finfine haltis antaŭ unu el la pordoj.

“Jen ni alvenis,” Iriso diris. “Frapu.”

“Ek,” Areskuza  insistis, kiam mi hezitis. “Ne gravas, mi faros mem.”

ŝi frapis, sed kiam la pordo ekmalfermiĝis, ŝi kaj Iriso paŝis flanken, tiel ke mi staris tie sola. Filono ridetis al mi kiam li elvenis. Li intencis ekparoli, sed tiam li rimarkis Areskuza n kaj Irison kaj ĝenata esprimo aperis sur lia vizaĝo.

“Jen via fianĉino,” Iriso diris kun infaneca rido, kaj puŝis min antaŭen.

Filono kondukis min internen kaj fermis la pordon laŭ decida maniero. Ni aŭdis la ridaĉadon de Iriso ekstere en la koridoro kaj Areskuza n kiu provis silentigi ŝin. La ĉambro estis ne tre luma kun fuma odoro pro la oleolampo. Mi rimarkis mallarĝan breton apud la lito, kie estis kruĉo da vino kun du tasoj. Filono tiris min pli proksimen kaj pasigis sian manon tra miaj haroj. Memorante la konsilojn de la aliaj virinoj, mi provis superi mian deziron tuj forfuĝi.

“Supozeble estis ili, kiuj aranĝis tiel vian hararon?” li diris. “Vi devis ne permesi tion. Viaj haroj estas tio, kio elstarigis vin inter la aliaj virinoj.”

Li kondukis min al la lito – ne estis alia sidloko – kaj verŝis por mi tason da vino. Ĝi estis multe pli forta ol tiu, kiun ni kutime trinkis, kaj mi estus preferinta aldoni pli da akvo. Li verŝis alian tason por si mem, kaj kuŝis apud mi sur la lito, apogante sin sur unu kubuto.

“Vi aspektas nerva,” li diris. “Ĉu vi ne havis edzon en via propra lando?”

Mi kapneis.

“Ne timu,” li diris. “Mi ne dolorigos vin.”

Mi ne povas pretendi, ke plaĉis al mi tio kio sekvis, kvankam mi ja vidis lian deziron, ke ĝi plaĉu. Mi ne ŝatis lian palpadon, kaj devis streĉi miajn fortojn por ne fortiriĝi. Lia korpo ŝajnis tiel malvireca: ĝi estis maldika kaj preskaŭ senhara, kaj lia haŭto ŝajnis eĉ iomete parfumita. Cetere li dolorigis min, malgraŭ sia promeso, kaj en difinita momento mi tiom deziregis eskapi, ke mi mordis lin ĉe la ŝultro. Sed strange, li ŝajnis kontenta ke mi mordis lin.

Poste ni restis kuŝantaj sur la lito. Li metis brakon ĉirkaŭ min kaj tiris min pli proksimen, tiel ke mia kapo ripozis sur lia ŝultro. Mi kuŝis malkomforte kaj streĉe, kun mia kolo misturnita al unu flanko. La parfuma odoro de lia haŭto iom perturbis min. Kial viro elektus odori tiel?

“Rakontu al mi kiel oni portis vin al Romo,” li diris. “Vi estis libera antaŭ ol veni ĉi tien, ĉu ne?”

Neniam antaŭe iu petis mian historion, krom Iriso kiu de tempo al tempo demandis, kiel oni faras aferojn en mia lando. Mi apenaŭ sciis kie komenci, kaj krome mi ne sufiĉe bone konis la roman lingvon por rakonti la okazintaĵojn. Hezite mi ekpriskribis la atakon kontraŭ mia vilaĝo. Filono aŭskultis atente: li helpis min kiam mi serĉis vorton kaj faris multajn demandojn pri miaj hejmo kaj popolo.

Kuraĝigite de lia intereso, mi trovis ke la vortoj fluas pli facile kaj ke venas nature al miaj lipoj tute novaj esprimoj, kiujn mi ŝajne iel akiris nerimarkinte. Baldaŭ mi paroladis kun sufiĉa entuziasmo, kaj iĝante pli memfida, mi malproksimiĝis de Filono al pli komforta pozicio. Neniam antaŭe, eĉ en la ŝipo, mi detale pritraktis tiun temon. Tiam la okazaĵoj estis ankoraŭ tro angore freŝaj por ke mi longe prikonsideru ilin, kaj la interparoletoj kun miaj amikinoj estis limigitaj al doloroplenaj, rompitaj frazeroj. Nun la memoroj inundis mian menson, kaj parolante pri ili mi senŝarĝiĝis.

Mi ne tuj rimarkis, ke Filono karesas miajn harojn dum mi parolas. Mi tiom perdiĝis en mia rakonto, ke mi preskaŭ forgesis lin. Je la fino li retiris min al sia flanko kaj kisis min. “Malantaŭ tiu silenta mieno kaŝiĝas pli ol mi imagis,” li diris.

Nelonge poste li endormiĝis. Mi malproksimiĝis de li sur la mallarĝa lito, por ke niaj korpoj ne plu kuntuŝiĝu, kaj pensis pri tio, kio ĵus okazis. Nun mi iĝis virino, kaj tio devus signifi, ke mia vivo ŝanĝiĝos. Se mi estus ĉe mia propra popolo, ĝi signifus, ke venis la momento por lasi miajn gepatrojn kaj ekloĝi en aparta kabano kun mia edzo. Sed ĉi tie mi ne certis, kiun diferencon ĝi faros. Cetere, mi jam suferis tiom da ŝanĝoj, ke ĉi tiu ŝajnis relative malgranda. Kaj krome, mi ne plene komprenis mian situacion. Ĉu oni atendas, ke mi dormu ĉiunokte kun Filono, aŭ ĉu li volas min nur unufoje? Ĉu mi devos resti en la dormejo kun la aliaj virinoj? Kio okazos, se mi gravediĝos?

Al almenaŭ unu el tiuj demandoj venis respondo la postan matenon. Mi ankoraŭ profunde dormis, kiam vekis min Filono. Li flustradis en mian orelon, kaj mi flaris malfreŝan vinon ĉe lia spiro. De tiel proksime li aspektis tute ne alloge. Krusteto malbeligis liajn okulojn, liaj vangoj estis nerazitaj, kaj li havis vundeton ĉe la mentono. En la hela taglumo, evidentiĝis al mi kun aparta klareco, ke li certe havas almenaŭ la duoblon de mia aĝo. “Kion mi faras ĉi tie?” mi pensis. Ignorante ĉiujn bonajn konsilojn, kiujn mi ricevis de la aliaj virinoj, mi fermis miajn okulojn kaj turnis al li la dorson.

Kiam li kisis mian nukon, mi tremis. Li ĉirkaŭbrakis min kaj gratis mian ŝultron per sia malglata mentono. “Venu al mi denove ĉi-vespere,” li diris.

* * *

Malrapide mi alkutimiĝis pasigi la noktojn kun Filono. Komence, mi iris al lia ĉambro nur je lia invito, sed baldaŭ mi vidis, ke li atendas dormi kun mi, kiam ajn li estas en la vilao. Se mi ne venis, li ĉiam demandis min la postan matenon per ofendita tono, kial mi lasis lin tute soleca en lia malplena lito. La sekvo estis, ke mi komencis dormi ĉiunokte en lia ĉambro, se li ne forestis en Romo. En tiuj okazoj mi reiris al mia propra lito en la dormejo, sed en la fino mi ĉesis fari eĉ tion.

Komence mi malŝatis la kontakton kun lia glata korpo, kaj la aferoj, kiujn li faris al mi en la mallumo, tute ne plezurigis min. Foje mi demandis min, kiel estus, se la viro apud mi estus Belinos  anstataŭ Filono. Sed malrapide eĉ tio komencis ŝanĝiĝi. Kiam mi vidis la prestiĝon, kiun Filono ĝuis inter la domanaro, mi fieris pri mia kapablo allogi tian viron, kaj kvankam ne aparte plaĉis al mi liaj kisoj, mi estis kontenta, ke li volas doni ilin.

Unu afero, kiu ja plaĉis al mi, estis la donacoj kiujn li reportis el Romo. Kiel Areskuza  jam antaŭvidis, li ĉiam reportis ion por mi: brakringon aŭ sekigitajn fruktojn aŭ malgrandan vazeton da parfumita oleo por la bano. Ĉar mi mem havis tiel malmultajn posedaĵojn, estis malfacile ne entuziasmegi pro tiaj donacetoj, kaj kiam li forestis mi senpacience atendis lian revenon por vidi, kion li portos al mi. Tiel mia rezisto iom post iom malfortiĝis, parte ĉar lia komplezemo flatis min, sed ĉefe pro kutimo. Finfine mi alkutimiĝis al lia malvireca korpo, kaj eĉ komencis pensi, ke dolĉodora haŭto tamen ne estas tiel maldezirinda afero.

Nun kiam mi dividis ĉambron kun Filono, mia propra situacio inter la domanaro notinde pliboniĝis. La aliaj sklavoj pli atentis pri mi ol antaŭe kaj alparolis min kun pli da respekto. Eĉ Fortunato ĉesis bati min; verŝajne li ne volis ofendi Filonon. La junaj virinoj lasis min partopreni en iliaj diskutoj kaj sekretoj, kio iom malpliigis mian senton esti eksterulo. Sed mi jam komencis kompreni ilin pli bone, kvankam ilia konduto ofte ŝajnis al mi sen iu ajn racia bazo. Plurfoje ili ĉiuj ekridegis pro io kio laŭ mi estis tute sensenca. Sed ju pli longe mi restis tie, des pli mi ekkomprenis, kiajn aferojn ili trovas amuzaj, kaj mi almenaŭ povis ridi samtempe kun ili, eĉ se mia ridado en la komenco ne estis aparte sincera.

Kvankam Filono estis malkomunikema kun la aliaj sklavoj, enlite li iĝis parolema kaj multe rakontis al mi pri si mem. Li tute entuziasmiĝis dum li parolis, kaj ofte forgesis, ke mi nur kun malfacilo sekvas kion li diras. Plurfoje okazis, ke post longa monologo li konstatis, ke mi komprenis eĉ ne unu vorton. Tiu malkovro ege ridigis lin, kaj li brakumis min kun la vortoj, “Sed ĉu mi atendu, ke barbaro komprenu tiajn aferojn?”

Per tiaj unuflankaj konversacioj mi iom post iom komencis kunfliki lian historion. Filono naskiĝis kiel sklavo en unu el la grekaj urboj en la sudo. Lia patrino mortis kiam li estis sufiĉe juna kaj li mem estis sendita al lernejo: terura loko, laŭ lia priskribo, kie oni konstante batis la infanojn kaj riproĉegis ilin. Poste li revenis al la bieno de sia mastro, kie li laboris kiel helpanto de la librotenisto. La plej timiga momento de lia vivo, laŭ li, venis kiam li finis sian trejnadon kaj aŭdis, ke li estas vendota.

“Mi ne volas diri, ke mi ne deziris eskapi de mia estro Halikono; li konstante kriis kontraŭ mi kaj frapis min. Sed almenaŭ kun li mi konis mian situacion. Kiam oni estas vendota, oni havas neniun ideon, kio okazos. Eble oni estos bonŝanca kaj trovos bonan mastron, aŭ eble oni finiĝos ĉe iu kiu detruos al oni la vivon kaj ordonos vipadon por ĉiu malgranda afereto. La plej malbona situacio estas tio, se oni kaptiĝas en iu kampara bieno, kie oni vidas la mastron nur unu fojon jare kaj li eĉ ne scias, kiel oni nomiĝas. Se la propra mastro ne rekonas onin, oni povas adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi. Kaj tiam plej verŝajne oni laboras sub la rego de iu estro, kiu subnutras siajn kunsklavojn dum li mem forsuĉas la profitojn.”

Tamen, Filono estis bonŝanca. Oni vendis lin al Marko, kiu preferis resti en bona rilato kun siaj sklavoj kaj sufiĉe bone traktis ilin. “Li fieras pri la liberala eduko, kiun li ricevis, kaj plaĉas al li montri sian toleremon. Mi aŭdas lin fanfaroni pri tio al siaj geamikoj. Kelkfoje li eĉ invitas min subteni lin. Kaj poste li donas al mi trinkmonon por ke ĉiuj admiru lian malavaremon.”

Filono havis pli aĝan fratinon, kaj eĉ kiam oni vendis ilin al malsamaj familioj, ili sukcesis resti en kontakto. Ŝi laboris kiel nutristino ĉe riĉa familio, kaj kiam ŝia juna mastro plenkreskis, li memoris sian ŝuldon al ŝi, kaj donacis al ŝi la liberecon. Ŝi loĝis nun en Romo kun alia ekssklavo el la sama domanaro, kiu vivtenis sin per tekstokopiado kaj posedis malgrandan vendejon.

Filono konis ĉiujn privatajn aferojn de la familio kaj multe rakontis al mi pri niaj gemastroj. Li malŝatis Fania n, kiun li konsideris stulta; efektive laŭ lia priskribo la malŝato estis reciproka. “Ŝi liberiĝus de mi, se tio eblus; laŭ ŝi mi havas tro da influo ĉe ŝia edzo. Kiam li apenaŭ aĉetis min, ŝi daŭre provis kolerigi lin kontraŭ mi. Ŝi plendadis pri mi, sed bonŝance li ne atentis ŝin. Li estis sufiĉe saĝa por kredi min kaj ne ŝin.”

Estis Filono, kiu komprenigis al mi fakton kiu ĝis tiam restis por mi tute malevidenta: ke mi apartenas nek al Marko nek al Fania , sed al Petronila . Kiam li malkovris, ke mi ankoraŭ ne konstatis tion, li ridegis. “Ĉu vi volas diri, ke restante ĉi tie jam de monatoj, vi ne scias, kies sklavo vi estas? Vi estas parto de la doto de Petronila .”

“Doto?” mi demandis konfuzite. “Kiam ŝi edziniĝos?”

Filono estis ravita. “Edziniĝos? Ŝi jam edziniĝis, mia ĉarma barbarineto.” Li kisis min, kiel li ĉiam faris kiam mi diris ion, kion li trovis aparte aminda. Iale, ju malpli mi komprenis, des pli li estis kontenta. “Kaj verŝajne vi nun diros al mi, ke vi ne scias, kiu estas ŝia edzo?”

Ne dezirante plu evidentigi mian nescion, mi silentis. Mi ja ĉiam imagis, ke Petronila  estas la filino de Marko kaj Fania .

“Vi scias, kiu estas la filo de Marko, ĉu ne? Mia kara ino, ĉu vi havas absolute nenian ideon pri tio, kio okazas en via ĉirkaŭaĵo? La unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu. Nu, vi almenaŭ vidis Gajon.”

“Jes, kompreneble mi vidis Gajon,” mi respondis ĝenate. “Li estas tiu alta junulo kun barbo. Tiu kiu foje revenas de Romo kun Marko.”

“Jen la homo. Li estas la edzo de Petronila . Kaj vi estas ŝia sklavino.”

* * *

Nun kiam mi regule dormis kun Filono, mi akiris la kutimon atendi iom maltrankvile la finon de la monato. Mi ankoraŭ esperis, ke mi iam sukcesos forfuĝi, sed se mi gravediĝus, tio estus multe pli malfacila. Kaj se mi devus prizorgi malgrandan infanon, la ebleco estus perdita por ĉiam. Tial, kiam mi vidis la unuajn sangomakuletojn, kiuj anoncis la komencon de ĉiu menstruo, mi ĉiam spiris pli trankvile.

Estis evidente, ke se mi intencas foriri, mi devas agi rapide. Sed la vero estis, ke miaj fuĝoplanoj estis ekstreme neellaboritaj. Ne estus malfacile por mi forgliti de la aliaj virinoj en la banejo, kaj mi estis sufiĉe certa, ke mi sukcesus retrovi mian vojon ĝis la maro. Sed preter tio, miaj ideoj estis malklaraj. Por transiri la maron necesis ŝipo, kaj por iri en ŝipo necesis mono; mi jam komprenis la fakton, ke en Romo ĉion – eĉ tiajn komplezojn, kiajn ĉe mia popolo ni rigardus kiel devigajn – oni pagas per mono. Kaj mono en si mem, laŭ mia konstato, ne sufiĉis: ankaŭ la kvanto devis esti ĝusta. Ĉio havis sian apartan prezon.

Fakte, mia ŝparaĵo kreskis rapidete. Mi neniam konvinkiĝis vendi mian hararon, kvankam Iriso provadis persvadi min je tio, sed ĉiuj sklavoj ricevis monon en festotagoj, kaj aldonante tion al la pageto kiun mi ricevis pro la legomejo, mi jam posedis belan manplenon da moneroj, kiujn mi kaŝis en rompita poto sub la rosmarenarbusto. Mi tamen dubis, ĉu tiu poteto estos sufiĉe granda por interesi ŝipestron.

Pro la rakontoj de la aliaj mi ja sciis, ke ne malofte sklavoj forkuras. Demetrio kelkfoje revenis de la bazaro kun informo pri iu, kiu ĵus fuĝis el unu el la vilaoj en nia proksimeco. La aliaj

ĉiam aŭskultis atente; ili diskutis la ŝancojn de la fuĝinto kaj esprimis opinion pri la praveco aŭ malpraveco de ties kazo. Per iliaj komentoj mi lernis, ke la plej saĝa rimedo estus celi unu el la grandaj urboj kiel Romo aŭ Ostio * . Tion mi povis facile imagi, ĉar kiu rimarkus novulon inter tiuj miloj da vizaĝoj? La ĉefa risko estis kaptiĝi survoje. Kaj la punoj, laŭ la priskribo, estis harstarigaj. Mi horortremis dum mi aŭskultis, kaj ĉirkaŭrigardis maltrankvile, timante ke iu divenis mian penson. La aliaj sklavoj esprimis kompaton al tiuj fuĝintoj, kiuj estis mistraktitaj, sed ĝenerale ili havis malmultan kunsenton kun la aliaj; laŭ ili, ekzistas homoj, kiuj ne rekonas la propran bonan ŝancon, kaj la afero vere ne valoras la riskon.

Tiel la sezonoj pasis dum mi restis ankoraŭ ĉe la vilao, ĉiam kun la espero foriri sed farante tre malmulte por realigi tion. Kaj daŭre reokazis miaj menstruoj, monaton post monato, same regule kiel ondoj kiuj plaŭdetas ĉe la bordo. Tio estis bonŝanca, ĉar ĝi evitigis al mi la neceson fari decidon, sed samtempe mi komencis trovi tion iom stranga. Finfine ja pasis preskaŭ unu jaro de kiam Filono ekdividis kun mi sian liton, sed estis ankoraŭ neniu spuro de ŝanĝoj en mia korpo. Estis vere, ke Filono ofte estis for en Romo, tamen mi ne kredis, ke nur tio povas esti la kialo. Komence la afero ŝajnis al mi nur iom stranga, poste nekomprenebla, ĝis en la fino mi iĝis serioze maltrankvila. Dum mi antaŭe esperis, ke mi ne gravediĝos, nun mi ekdemandis min, kio malhelpas tion.

Pripensinte la situacion, mi estis tute certa, ke la problemo ne estas ĉe mi. Mi tute ne vidis kialon, kial mi ne kapablus naski: mi estis sana, mi havis la ĝustan aĝon, kaj mi sciis, kiel aperigi kreskantajn ĝermojn el la tero. La problemo, tute klare, estis ĉe Filono. Li havis neniun rilaton kun la mondo de aĵoj, kiuj vivas kaj kreskas; li pasigis siajn tagojn enfermite en mallumaj lokoj el ŝtono, kie li gratis simbolojn sur senvivaj tabuletoj. Kun tia kunulo, iu ajn povus sperti malfacilaĵojn por koncipi.

Sed eble la problemo estis ne nur Filono, sed la loko mem. Mi memoris tiun unuan matenon, tuj post mia alveno, kiam oni kondukis min kaj miajn amikinojn en ĉenoj tra la stratoj de Romo (se efektive temis pri Romo; mi nun komencis iom dubi pri tio). En tiu okazo, ni ĉiuj estis trafitaj de la manko de gravedaj virinoj. Sed al ni, kiuj unuafoje vidis la lokon, la afero estis evidenta. Ĝia senfrukteco estis al ni absolute klara. Mi alkutimiĝis je tio intertempe, kaj nun mi ne plu rimarkis ĝin, sed la fakto estis, ke mi estas ĉirkaŭata de malfekundeco. Ĝi rampas laŭ la ŝtonaj muroj, ĝi trempis min ĝis la ostoj, same kiel ĝi jam tratrempis ĉiujn aliajn virinojn. Se mi sufiĉe longe restos, mi komplete trasekiĝos.

Kiam mi konsideris la aliajn loĝantojn de la vilao, mi konstatis, ke neniam mi imagis lokon kun tiom da plenkreskuloj kaj tiom malmultaj infanoj. Marko kaj Fania , laŭ tio kion mi aŭdis, havis nur unu filon, Gajon. Li kaj Petronila  geedziĝis ne longe antaŭ mia alveno, sed Petronila  ne ŝajnis pli proksima al la gravedeco ol mi mem.

Kaj ĉe la sklavoj, la situacio ne estis pli bona. Eĉ post multjara kunloĝado kun Sekundo, Areskuza  havis ankoraŭ nur unu infanon, dum pro sia rilato kun Urbano, Akteo  havis du. Iriso nepre ne pasigis ĉiun nokton en sia propra lito, sed oni estus povinta supozi tion, ĉar certe ne aperis evidentaj rezultoj. Estis vere, ke pluraj el la malpli junaj gesklavoj havis plenkreskajn gefilojn: Anto, ekzemple, estis la filo de Demetrio kaj Eŭtikia . Sed la ĉefa impreso estis kvazaŭ pri malaperanta popolo, kiu apenaŭ sukcesas renaski sin en sufiĉa nombro. Kiel malsama estis la situacio en mia vilaĝo! Kiam mi repripensis ĝin laŭ tiu vidpunkto, ĝi aperis al mia memoro kiel loko, kie en ĉiu kabano svarmis infanoj de ĉiuj aĝoj kaj grandecoj.

Krom la malfekundeco de la ĉirkaŭaĵo kaj de la homoj, mi konstatis, ke mi mem preteratentis difinitajn ceremoniojn. Kiam juna virino edziniĝis ĉe mia popolo, ŝiaj parencinoj ĉiam diris sorĉojn antaŭ la pordo de ŝia kabano kaj disŝprucigis semojn sur la pajlon je ŝia edziniĝa nokto. Sed ĉar mi ne konsideris ĝin mia edziniĝa nokto, kiam mi dormis la unuan fojon kun Filono mi tute ne plenumis tiujn ritojn. Eŭtikia  ja donis al mi amuleton, sed ĝis nun ĝi ne montris sin aparte potenca.

En mia propra lando mi estus petinta konsilojn de la pli maljunaj virinoj. Estis bone konata fakto, ke eĉ senfrukta paro povas koncipi kiam ili dormas ekstere en la grenokampo en la antaŭvespero de Belteno. Sed estis aliaj aferoj, kiujn ili devis fari samtempe: necesis ankaŭ diri sorĉojn kaj dispremi difinitajn herbojn en la teron sub siaj koksoj. Ĉi tiajn detalojn ne normale konis junaj fraŭlinoj kiel mi. Kaj cetere, la romanoj ne festis Beltenon.

Nun mi aparte sentis la mankon de mia patrino. Estis maljuste, ke oni senigis min je ŝi ĝuste en tiu momento, kiam mi aparte bezonis ŝin. En la daŭro de la tempo mi iom post iom alkutimiĝis al la fakto, ke mi perdis mian familion por ĉiam, kaj ilia memoro afliktis min malpli ol antaŭe. Sed nun la vundo ŝajnis remalfermiĝi kaj same turmentis min kiel dum la fruaj tagoj de mia sklaveco, tiel ke mi reekploris kun pli morda sento de malĝojo ol mi spertis jam de multaj monatoj.

La plorado momente malŝarĝis mian koron, sed viŝinte miajn okulojn, mi tuj demandis min, kion fari nun. Mi ne plu havis patrinon, do mi simple devis elturniĝi sen ŝi kaj peti konsilojn de la aliaj virinoj. Evidente ne havis sencon demandi Irison, kaj mi tute ne intencis konfidi al Akteo  aŭ Eŭtikia . La plej bona elekto ŝajnis Areskuza : ŝi ja havis filon, eĉ se nur unu, kaj ŝi estis amikema, larĝkora virino. Ŝi ofte laboradis ekstere en la korto, kie ŝi kardis lanon aŭ prizorgis la kokinojn, do ne devis esti tro malfacile trovi momenteton, kiam mi povos interŝanĝi kun ŝi kelkajn diskretajn vortojn.

Venis mia ŝanco kiam mi devis eliri al la lageto por lavi potojn. Mi ne vidis ŝin en la ĉirkaŭaĵo, sed mi supozis, ke ŝi verŝajne estas en la teksejo. La sola risko estis trovi tie ankaŭ Eŭtikia n, kiu certe volos scii, kial mi perdas tempon anstataŭ fari mian laboron. Mi malrapide preteriris apud la pordo kaj rigardis internen. Areskuza  diligentis ĉe la teksilo, sed la loko de Eŭtikia  vakis. Ĵetinte hastan rigardon ĉirkaŭ la korto, mi ŝtele eniris.

“Estas ankoraŭ frue,” Areskuza  diris, kiam mi dividis kun ŝi mian penson. “De kiom da tempo vi restas kun Filono: ĉu de la pasinta somero? Tio estas ankoraŭ eĉ ne unu jaro. Mi estis preskaŭ tri jarojn kun Sekundo antaŭ ol naski Korakson. Kvankam laŭdire, vi barbaroj ja multobligas vin pli facile. Nu, mi havas ideon; vi scias, ke kiam ni iras al la banejo, estas eta altaro al Junono Lucina *  tuj interne de la urbaj pordegoj. Je nia venonta vizito mi akompanos vin tien, se vi deziras, kaj vi povos proponi al ŝi oferon.”

Tiu ideo ne senrezerve plaĉis al mi, ĉar estus apenaŭ eble por mi viziti la altaron sen ke la aliaj virinoj ekscius pri tio. Mi povis facile imagi la komentojn de Akteo , kiam ŝi malkovros la aferon. Sed mi ne volis diri tion al Areskuza , do mi dankis ŝin kaj turnis min al la pordo. “Aŭskultu,” ŝi diris, kvazaŭ ĵus trafis ŝin subita penso, “provu kapti Filonon en momento, kiam li ne iris al la banejo. Estas tiuj konstantaj banoj kiuj malfortigas lin: kuŝi tie dum horoj kiel boligita fiŝo. Ĉiuj scias, ke kiam viro ĵus venis el la bano, tio ne estas lia plej bona momento.”

La komento de Areskuza  trafis min kiel sufiĉe verŝajna. Profundiĝinte en mia penso, mi iris malrapide al la pordo kaj stumblis kontraŭ Eŭtikia , kiu en tiu momento envenis.

“Kion vi faras ĉi tie?” ŝi demandis malafable. “Vi laboras en la kuirejo, ne en la teksejo.”

“Mi... mi nur volis demandi ion al Areskuza .”

“Ho, ĉu vere? Do jen io ankaŭ de mi,” kaj ŝi donis al mi krakan frapon ĉe la brako. “Mi supozas, ke vi perdis ĉi tie duonan matenon por klaĉi.”

Mi puŝis min preter ŝi kaj reiris al la lageto por preni miajn potojn. Tiam mi malhaste revagis al la kuirejo, frotante mian brakon kaj meditante pri la konsilo de Areskuza . Efektive estis vere, ke Filono pasigas amason da tempo ĉe la banejo; li ja diris al mi, ke li kaj Marko iras tien ĉiutage, kiam ili estas en Romo. Tial li ĉiam havis tiun dolĉan odoron, kiu tiom perturbis min en la komenco. Intertempe mi alkutimiĝis al ĝi, kaj nun mi apenaŭ plu rimarkis ĝin. Sed estis klare ke mi pravis, kiam mi suspektis ion ne en ordo pri kunulo, kiu propravole igas sin tiel malvireca. Mi bezonis parulon, kiu odoras je kampoj kaj staloj: ne homon, kiu perdas la duonon de ĉiu posttagmezo por ŝmirigi sin per parfumita oleo. Li efektive malfortigis sin; li forlavis la plej bonan parton de si mem. Tute ne estis mirige, ke li ne kapablas doni al mi infanojn.

Mi ne menciis tiujn pensojn al Filono. Mi jam sufiĉe bone konis lin por scii, ke li verŝajne reagos al la tuta demando per granda indiferento, kaj krome, mi ne estis certa kion li opinius pri mia deziro naski infanon. Mi decidis silenti kaj provi kapti mian ŝancon. Kaj rilate al Junono Lucina , mi atendos iom pli longe, antaŭ ol peti ŝian helpon.

Intertempe, mi memoris ke mi ankoraŭ havas la statuetonde la diino Fortuno. Sed mi preteratentis ŝin de kiam mi transloĝiĝis al la ĉambro de Filono. Anstataŭ starigi ŝin kun plena respekto, mi lasis ŝin volvita en tuko kun miaj aliaj posedaĵoj. Almenaŭ tion mi povis korekti senprokraste.

Tuj post la fino de la matena laboro, mi reiris al mia ĉambro. Filono estis en Romo tiutage, do almenaŭ li ne povis postuli de mi klarigon pri tio kion mi intencis fari. Miaj posedaĵoj, kiuj estis nun konsiderinde pli multenombraj ol kiam mi alvenis ĉe la vilaon, estis ŝovitaj unu super la alia en niĉo. Mi puŝis miajn vestojn al la malantaŭo, kaj starigis la diinon en la antaŭa parto kun oferaĵo de floroj ĉe ŝiaj piedoj.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Filono rimarkis. Li ne estis observema homo. Ni pretigis nin por enlitiĝi, kiam li subite paŭzis dum li malligis sian zonon por demandi, “Kio estas tio? Ĉu vi metis ĝin tien?”

“Ĝi estas mia,” mi diris. “Tiu estas la diino Fortuno.”

“En tiu kazo vi povas ankaŭ forpreni ĝin. Mi ne intencas teni statuojn de la dioj de aliaj homoj en mia ĉambro.”

Verŝajne mi aspektis konsternite, ĉar li venis por sidi apud mi sur la lito. “Kiel mi imagus, ke vi komprenos tiajn aferojn?” li diris, karesante miajn harojn. “Mi scias, ke vi barbaroj estas ege superstiĉaj. Sed mia dio ne permesas, ke mi adoru aliajn diojn. Kaj nun, portu ĝin eksteren. Mi ne povos dormi, dum ĝi restos en la ĉambro.”

Mi rezistis la tenton informi lin, ke li jam ĝuis plurajn noktojn da profunda dormo kun la statuo en sia ĉambro, kaj obeeme portis ĝin eksteren al la koridoro. Troviĝis tie malplena niĉo, en kiu mi respekte aranĝis la statueton kaj la florojn. Mi esperis, ke tia traktado ne ofendos la diinon, kaj flustris al ŝi, ke morgaŭ mi serĉos pli taŭgan lokon.

Tiu estis unu el la tre malmultaj okazoj, kiam Filono menciis al mi siajn strangajn kredojn. Eble li supozis, ke mi ne komprenos, kaj efektive la temo ne aparte interesis min. Ĝi ŝajnis same malproksima de mia persona sperto kiel tiuj signoj, kiujn li gratis en vakson, aŭ la misteraj agadoj, kiuj okupis lin kaj Markon kiam ili estis en Romo. Tamen mi ofte aŭdis la komentojn de la aliaj sklavoj pri la opinioj de Filono, kaj iliaj rimarkoj jam donis al mi impreson pri lia dio.

Kiel unua afero, la dio de Filono estis ekstreme ĵaluza. Li ne permesis al siaj sekvantoj oferi al aliaj dioj aŭ eĉ eniri iliajn sanktejojn kaj templojn. Tio igis min supozi, ke li certe estas ekstreme potenca, ĉar li ne timas ekmiliti kontraŭ ĉiuj aliaj dioj. Alia eco estis tio, ke neniu, inkluzive de liaj propraj sekvantoj, konis lian aspekton, kaj do neniu iam ajn povis fari de li statuon. Tial liaj temploj ĉiam havis malplenan ĉambron en la mezo.

Certe ŝajnis al mi, ke kelkaj el liaj postuloj estas sufiĉe strangaj. Mi jam aŭdis, ke liaj viraj sekvantoj devas fortranĉi la pinton de sia peniso kiel signon de sia dediĉo, kvankam mi dubis, ĉu tio povas esti vera. Almenaŭ Filono ne estis farinta tion. Mi ankaŭ ne kredis kelkajn el la aliaj rakontoj, kiuj atingis min: ekzemple ke dum unu tago el ĉiuj sep, liaj sekvantoj ne rajtas bruligi fajron.

Sed mi ne demandis Filonon pri tiuj aferoj. Kiel mi jam klarigis, ili ne aparte interesis min, kaj mi ne volis instigi lin al unu el liaj longegaj komentaroj. Ĉar finfine, kiel li mem ofte diris, kiom barbaro povas kompreni pri tiaj demandoj?

* * *

Estis granda ŝoko por ni ĉiuj, kiam oni vendis Jukunda n. Neniu el ni havis eĉ ideon pri tio, kion ŝi faris; komence ni nur sciis, ke eksplodis terura sceno en la domo de la mastro. Mi mem kompreneble ne vidis ĝin, sed mi aŭdis la rakonton poste de Iriso. Ŝi diris, ke la mastrino kriegis insultojn kontraŭ Jukunda , batis kaj skuis ŝin, kaj tiris ŝin ĉirkaŭ la ĉambro per la haroj. Tiam, kvazaŭ tio ne jam sufiĉis, ŝi ordonis, ke oni vipu ŝin.

Anto estis la homo, kiun Fania  ĉiam venigis en tiaj okazoj. Li nur malvolonte obeis; fakte oni devis sufiĉe longe serĉi lin, sed fine li ne havis elekton krom fari tion, kion la mastrino postulis. Iriso rakontis al mi, ke Fania  staris apude por kontroli, ke li bone plenumu la taskon, dum Marko ŝvebis senefike en la ĉirkaŭaĵo kaj klopodis, ne tre konvinke, trankviligi sian edzinon.

Mi en la komenco konsciis nur pri nekutime streĉa etoso en la korto, kun homoj kiuj neklarigeble eniris kaj eliris, aliaj kiuj serĉis Anton per laŭtaj vokoj, dum pluraj grupetoj murmuris inter si en la anguloj. Iom poste mi vidis Irison kaj Akteo n, kiuj gvidis Jukunda n al ŝia ĉambro: ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj, kaj ŝia vizaĝo aspektis nekredeble verda. Mi ne plu vidis ŝin tiutage.

Mi ne havis eblecon informiĝi pri la okazintaĵo, ĝis mi eksidis post la tagmanĝo por ŝpini kun la aliaj virinoj.

“Kiu imagus, ke farus tion Jukunda ,” Areskuza  komencis. “Mi neniam estus atendinta de ŝi tian aferon. Ŝi ne ŝajnis tia homo.”

“Ne necesis, ke ŝi estu tia homo,” Akteo  rebatis senpacience. “Tia homo estas la mastro.”

“Do, kial ŝi silentis pri la afero?” Iriso volis scii. “Kaj kiam ĝi okazis? Mi ne komprenas, kiel ili sukcesis teni ĝin sekreta.”

“Ĉu vi ne memoras, kiam ŝi ŝanĝis sian ĉambron?” Akteo  diris. “Kaj tiam ŝi restis tute sola en tiu ĉambreto super la provizejoj.”

“Sed tio estis antaŭ amaso da tempo,” Iriso diris. “Estis kiam alvenis Barbara , kaj ni bezonis pli da spaco en la dormejo.” ŝi kliniĝis antaŭen por preni manplenon da lano el la sako. “Do tial oni translokis ŝin.”

Mi aŭskultis kun miro, kaj demandis min, ĉu mi ĝuste komprenis. Jukunda  ĉiam ŝajnis tiel malverva kaj silentema, ke mi ne povis imagi, ke iu ajn viro interesiĝus pri ŝi, se li efektive entute rimarkus ŝin.

La postan tagon ŝi reaperis, eĉ pli silentema kaj deprimita ol kutime. Ŝia vizaĝo estis gratita kaj kontuzita. Post malmultaj tagoj oni portis ŝin al la bazaro. Mi malkovris tion nur kiam ŝi estis jam for; ŝi adiaŭis Areskuza n kaj Eŭtikia n antaŭ ol foriri, sed tute ne provis paroli kun ni ceteraj. Eble ŝi estis tro malĝoja. Areskuza  diris al ni, ke ŝi ploris kiam ŝi prenis sian lokon apud Anto kaj Demetrio sur la ĉarego.

Demetrio faris sian eblon por trovi por ŝi bonan postenon. Li informis nin poste, ke ŝi estis vendita al bakisto, prospera ekssklavo, kiu aĉetis ŝin kiel donacon por sia edzino.

* * *

Mi tuj sciis, kiam mi iĝis graveda. Mi estis irinta al la banejo en tiu posttagmezo kaj mi sentis min freŝa kaj plena je energio. Filono, aliflanke, revenis malfrue de Romo kaj ne havis tempon por bani sin. Estis seka, venta tago meze de la vintro, kaj malgraŭ la malvarmo li estis polvokovrita kaj ŝvita. Fakte, li almenaŭ en tiu okazo odoris tiel, kiel laŭ mia opinio viro devus odori.

La monato malrapide proksimiĝis al sia fino, kaj mi nombris la tagojn kun kreskanta ekscito dum mia suspekto iĝis definitiva. Kiam la plena signifo de mia stato trafis min, ŝajnis al mi, ke mi estas levita el mia ĉiutaga ekzisto al nova horizonto, kie ĉio brilas en la lumo de mia nuna situacio. Mi sentis min apartigita de la normalaj okazaĵoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ŝajnis al mi strange, ke mi plu sekvas mian regulan rutinon kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis. Mi memoras momenton, kiam mi staris en la kuirejo kun miaj brakoj profunde plonĝigitaj en amaso da pasto, mirante pro la eksterordinara okazaĵo, kiu jam komencis disvolviĝi. Ŝajnis al mi, ke ekde nun mi povos dividi mian vivon en du partojn: antaŭ ol mi gravediĝis, kaj poste.

Filono ŝajnis sufiĉe kontenta, kiam mi informis lin. Kompreneble li ne volis tro klare malkaŝi tion; do li nur diris, “Mi esperis, ke se iam mi havos filon, li ne naskiĝos sklavo. Sed nun, kiam mi liberiĝos, necesos elaĉeti ankaŭ lin.”

Malrapide la tempo pasis. Mi sentis kiel mia bebo kreskas kaj moviĝas interne de mi, kaj imagis, kiel mi parolos al ŝi per mia propra lingvo kaj rakontos al ŝi pri la lando, kie mi naskiĝis. Eble ni iam povos vojaĝi tien kune, kaj mi montros al ŝi la lokon, kie troviĝis mia hejmo. Sed tiam mi ektimis pro miaj fantazioj. Restis ankoraŭ monatoj ĝis la nasko, kaj tre facile io povus misiĝi dum tiu tempo. Mi sciis, ke estas malsaĝe tro emociiĝi pri tiu delikata nova vivo, kiu ankoraŭ devas superi tiom da danĝeroj. Sed mi ne povis subpremi min.

Venis la printempo. Mi laboris longajn horojn ekstere en la libera aero, kaj ĝuis la varman sunon kaj la ventetojn, kiuj karesis mian haŭton. Ne plu sentiĝis la morda malvarmo de la vintro, sed la suno ankoraŭ ne atingis sian plenan ardon, kiel okazos pli malfrue en la jaro. En mia lando, ni konsiderus ĉi tion perfekta somera vetero.

Mi subite konstatis, ke mi kantas la kantojn de mia infaneco: tiujn, kiujn mi kantis unue al Tasgjos  kaj poste al Makaros . Sed tiuj memoroj provizore perdis sian kapablon vundi min. Mi rerigardis al tiu alia mondo kaj al tiu junulino, senscia pri ĉio ekster sia propra vilaĝeto, kiu nun apenaŭ plu ŝajnis rilati al mi mem. Ankoraŭ kantante, mi daŭrigis mian laboron.

* * *

Mi jam proksimiĝis al la fino de mia gravedeco, kiam Iriso diris al mi, “Povus esti, ke vin trafis bona ŝanco.”

“Kial?”

“Ĉar Petronila  estas graveda.”

Mi estis kontenta pri tiu novaĵo. En tiu periodo mi havis nur bonajn dezirojn por iu ajn virino, eĉ Petronila , kiu dividis kun mi la ĝojon de la gravedeco. Mi demandis, “Kial tio estas bonŝanca por mi?”

“Ĉu vi ne komprenas: ŝi bezonos nutristinon. Kaj oni certe ne elspezos amason da mono por nutristino, kiam oni jam havas vin surloke en la vilao.”

“Kio estas nutristino?”

Iriso klarigis, dum mi aŭskultis kaj provis kompreni. Ĝi ŝajnis iomete simila al vartopatrino, sed tio kio estis por mi absolute nekomprenebla, estis kial Petronila  dezirus, ke ŝian infanon vartu sklavo. Estis vere, ke ankaŭ mia frato Atepilos  havis vartogepatrojn, sed tiuj estis Isarninos  kaj Lavenja , kiuj estis ne malkonsiderindaj homoj en nia vilaĝo. Alie la afero vere ne havus sencon. Iriso almenaŭ sukcesis komprenigi al mi, ke iĝi vartistino estas unu el la plej feliĉaj sortoj, kiuj povas trafi sklavinon.

“Vi tute ne bezonos labori, krom por prizorgi la infanon, kaj oni grasigos vin kiel porkon. Sed jen la plej bela afero: la bebo memoros la guston de via lakto ĝis la fino de sia vivo. Kaj se ĝi travivos, kiam ĝi plenkreskos, ĝi estos danka al vi. Kaj poste, precipe se temos pri knabo, estas sufiĉe da ŝancoj, ke vi ricevos vian liberecon. La sola problemo povus esti viaj ruĝaj haroj.”

“Kio?” mi diris, konsternite.

“Ĉiuj scias, ke ruĝharaj virinoj ne donas bonan lakton.”

Tio estis novaĵo por mi, kaj mi meditis pri la informo. Estis sufiĉe multaj ruĝharulinoj en mia vilaĝo, inter kiuj estis ankaŭ kompreneble mia patrino, sed mi neniam aŭdis, ke ilia lakto estas malsama ol tiu de aliaj homoj.

Oni ne povis nei, ke la romanoj multerilate estas ekstreme lertaj – ili sciis, kiel kreskigi rikoltaĵojn tute ne konatajn ĉe mia popolo – sed ofte trafis min la penso, ke ili ne estas tiom lertaj, kiom ili ŝatas supozi. Pli ol unu fojon mi aŭdis ilin fari aserton, kiun mi tuj rekonis kiel evidentan sensencaĵon, ĉar en mia lando ni ĉiam diris precize la malon. En aliaj cirkonstancoj certe ne estus veninta al mi la ideo disputi pri vaste akceptataj opinioj, sed ekloĝinte ĉe la romanoj mi malkovris, ke eĉ la plej lertaj homoj kapablas engluti rakontojn, kiujn eĉ infano ne devus kredi.

* * *

Mia filo naskiĝis en aŭtuna vespero je la komenco de mia kvara jaro kiel kaptito. Ĉeestis Eŭtikia  kaj Areskuza , kaj viŝinte la bebon kaj enlitiginte lin apud mi, ili vokis Filonon kaj Demetrion. Filono tuj aperis kun nekutime maltrankvila esprimo, sed li ne volis tuŝi la bebon antaŭ la alveno de Demetrio. “Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj,” li diris.

Li tute nerviĝis, kiam li vidis min karesi la bebon kaj kroĉi lin al mia mamo. “Atendu, ĝis Demetrio rigardis lin,” li diris. “Estas malbona ideo tro ligiĝi al li, ĝis vi estos certa, ke vi rajtos teni lin.”

ŝajnis al mi, ke oni subite ponardis min en la brusto. Akra doloro tratranĉis min, precize kiel okazis, kiam oni mortigis Elvisa n. “Kion vi diras, kion vi diras?” mi kriis.

“Ne maltrankviliĝu, estas nenio,” li provis konsoli min. “Demetrio diris al mi, ke se la infano estos sana, li ricevis permeson agnoski ĝin.”

Sed mi jam tro ploregis por aŭskulti lin. Mi forte premis la bebon kontraŭ mia brusto kaj balanciĝis de unu flanko al la alia. Tra nubo de larmoj mi vidis Demetrion enveni, kaj sentis, ke oni levas mian filon el miaj brakoj. Demetrio atente ekzamenis lin, turnis lin kaj movis liajn membrojn. Tiam li metis lin en la brakojn de Filono kun la vortoj: “Li estas en ordo. Mi informos Petronila n.”

Estis Petronila , kiu nomis nian bebon. Ŝi diris, ke li estu Oresto. Sed ne gravis al mi, kiel la romanoj volas nomi lin. Mi jam decidis, ke lia vera nomo estos Rigotamos .

Oni sendube imagus, ke mi estis ĝojplena pro la scio, ke mi ĵus naskis fortan, sanan infanon. Sed ial ne estis tiel. Dum la postaj tagoj mi ploris preskaŭ senĉese. Mi nutris la bebon kaj prizorgis lin, sed mi tute ne trovis en li plezuron. Tio estis ĉefe pro la konstato, ke mia filo apartenas ne al mi, sed al Petronila . Se ŝi volus fari tion, ŝi estus povinta ŝovigi lin sur la rubejon en la momento de lia naskiĝo kaj lasi lin tie ekstere por morti pro malvarmo kaj malsato. Mi daŭre demandis min, kial mi tiom deziris venigi lin en la mondon, sciante ke li estos kondamnita pasigi sian vivon en sklaveco. Certe estus preferinde tute ne havi infanon, se nur tian estontecon mi povus prezenti al li.

Alia afero, kiu multe ĉagrenis min dum tiu periodo, estis mia diseco de mia propra familio. Mi antaŭe supozis, ke mi superis tion, precipe dum la gravedeco, sed nun mi vidis, ke ne eblas forgesi tiel facile. Mi imagis, kio okazus, se mi estus edziniĝinta al Belinos . Mi bildigis min, kiu kuŝas sur la pajlo en nia kabano, dum mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj aliaj parencinoj venas por helpi min kaj por admiri la novan aldonon al la familio. Makaros  certe dezirus teni la bebon kaj ludi kun li, kiel ankaŭ mia plej juna fratineto, kiu mem estis nura bebo, kiam mi laste vidis ŝin. Kaj eble mia alia fratino Tasgj on estus ankoraŭ fraŭla...

Mi ne scias kial okazis, ke mi multege pensis pri Tasgj on dum tiu periodo. Finfine, ŝi tre verŝajne estis la sola membro de mia familio, kiu postvivis la atakon, kaj kvankam mi neniam havis kun ŝi aparte bonan rilaton, venis al mi nun la ideo, ke plaĉus al mi revidi ŝin. Mi ofte scivolis, kion ŝi kaj Alisa  faris, kiam ili elrampis el sia kaŝejo. Almenaŭ ili estis duope, kaj eble ili poste trovis aliajn travivintojn. Eble ili ankoraŭ estas tie, inter la restaĵoj de nia vilaĝo. Aŭ ĉu ili foriris por ekloĝi en alia fortikaĵo ekster la vojo de la roma armeo?

Kun tiaj malgajaj pensoj mi pasigis la unuan monaton. Mi tute ne sukcesis ĝui la fakton, ke mi ne devas labori, kaj ke mi havas nenion por fari krom prizorgi min kaj la bebon. La aliaj virinoj estis tre entuziasmaj; ili portadis specialajn manĝaĵojn por mi kaj amuletojn por Oresto, sed min ĝenis ilia troa atentemo kaj precipe la senĉesa fluo da konsiloj, per kiuj ili insiste regaladis min. Mi deziris nur tiri la litokovrilon super mian kapon kaj forŝlosi ilin por ĉiam.

Filono estis komplete senkomprena. “Vi volis filon, ĉu ne, kaj nun vi havas. Do kial vi konstante ploras?”

En la sama tago, kiam Oresto la unuan fojon ridetis al mi, Eŭtikia  informis min, ke mi devos reiri al la kuirejo. Mi rajtos teni apud mi la infanon, ŝi aldonis, ĉar neniu alia en la vilao povos nutri lin por mi, sed mi ne devos permesi, ke li malhelpu min ĉe mia laboro.

La postaj monatoj tute ne estis tiel malfeliĉaj, kiel la unua. Finfine pasis la stato de senespero, kiu tiel furioze atakis min post la nasko. Ĝi malaperis same subite, kiel ĝi alvenis. Komence mi ne povis tute kredi tion. Mia antaŭa malĝojo estis tiel konkreta, tiel tuŝebla, ke nun ŝajnis, kvazaŭ oni levis de mi pezan ŝarĝon; kaj pasis iom da tempo antaŭ ol mi sukcesis plene konvinkiĝi, ke ĝi ne revenos. Mi pensis pri ĝi preskaŭ kiel vivanta estaĵo, kiu eble ankoraŭ atendas min ie embuske, ĝis venos la ĝusta momento por saltegi. Ĉiumatene kiam mi malfermis miajn okulojn, mi demandis min kun malcerteco, kiel mi fartas. Tute ne surprizus min malkovri, ke mia deprimeco revenis dum la nokto; kaj ĉiumatene mi konstatis kun granda kontento, ke tamen ĝi ne revenis.

Mi laboris kun Oresto volvita en ŝalo kiu pendis de mia ŝultro, laŭ la kutimo de la virinoj ĉe ni. Kelkfoje mi streĉe vindis lin kaj metis lin en krude ĉizitan lulilon, kiun Eŭtikia  de ie havigis al mi. Fortunato ne plendis, se mi ofte devis ĉesigi mian laboron por eksidi antaŭ la fajrejo kun la bebo ĉe mia mamo, malgraŭ la alproksimiĝo de la Saturna festo, por kiu li bezonegis mian helpon ĉe la preparlaboroj. Fakte, mi baldaŭ konstatis, ke beboj sufiĉe plaĉas al li. Mi plurfoje malkovris lin, kiu balancis la lulilon en libera momento dum la pretigo de unu el siaj naŭzaj saŭcoj; aŭ en aliaj okazoj mi aŭdis lin grunti raŭkajn karesvortojn, kiam li supozis, ke neniu aŭskultas. Kiam la bebo iom kreskis, li donis al li malnovajn potojn aŭ kulerojn kiel ludilojn, kaj plurfoje mi devis interveni, por ke li ne proponu al Oresto tute maltaŭgajn manĝaĵojn por maĉi.

Rilate al Filono, aliflanke, kvankam li certe fieris, ke li sukcesis produkti filon, li ŝajnis rigardi lin ĉefe kiel ĝenaĵon. Li koleriĝis, kiam Oresto malhelpis lin dormi, kaj estis tute furioza en difinita okazo, kiam la bebo makulaĉis lian tunikon. Li plendis, ke li ne trovas spacon en sia propra lito, kaj mi kredas, ke pli ol unu fojon li preskaŭ volis postuli, ke mi forportu mian infanon kaj reiru al la dormejo. Ĝuinte de tiom da jaroj la privilegion de sia propra ĉambro, li verŝajne ofte demandis sin, kial li estis tiom malsaĝa proprainiciate ekdividi ĝin kun alia sklavo.

La printempo estis malvarma tiujare kun ofta pluvado, sed sufiĉe agrabla kiam la vento forblovis la nubojn dum kelkaj horoj kaj la suno aperis. Mi ĝuis unu tian momenton, sidante kun Oresto iun tagon sur la benko ekster la kuirejo, kiam Eŭtikia  aliris min kun Fania . Konfuzite mi ekstaris kaj malkroĉis la bebon de mia cico, je kio elŝprucegis lakto en granda arko kaj pafis Fania nn rekte en la brusto. Ŝi aspektis ekstreme ĝenata – sendube ŝia robo estis tre multekosta – sed ŝi ne komentis.

“Jen, sinjorino, al ĉi tiu sklavino abundas lakto,” Eŭtikia  diris kaj prenis Oreston el miaj brakoj. “Kaj vi vidas kiel ŝia infano kreskas.”

“Sed ŝi havas ruĝajn harojn,” Fania  diris.

“Tio estas vera, sinjorino. Sed tamen, vi vidas, ke ŝia infano estas granda kaj sana.”

Mi aŭdis nenion plu ĝis mallonge antaŭ ol Petronila  devis naski. Eŭtikia  diris al mi, ke Fania  superis siajn dubojn pri miaj ruĝaj haroj kaj decidis utiligi min kiel nutristinon. “Kompreneble, vi devos demamigi Oreston.”

“Demamigi lin?” mi kriis kun hororo. “Sed kiel mi povos fari tion? Estas tro frue.”

“Ne tiom,” ŝi diris senindulge. “Kaj tamen vi rajtas plu teni lin ĝis Petronila  naskos. Poste, Areskuza  prizorgos lin.”

“Sed mi kapablas nutri du infanojn,” mi kriis en senespero.

“Certe vi kapablas. Kaj la sklavo kiu progresas, estas tiu kiu obeas ordonojn.”

Ne eblas priskribi mian malĝojegon dum la postaj tagoj. Kiam mia infano ridis al mi, mi povis pensi nur pri la disigo kiu ŝvebas super ni ambaŭ, kaj kiam Petronila  atingis la lastajn tagojn de sia gravedeco, mi ne povis alkroĉi lin al la mamo sen pensi, ke eble temas pri la lasta fojo. Vere timigis min ankaŭ la scio, ke li estos en serioza danĝero, kiam li estos senigita de mia lakto. Ĉiuj scias, ke eĉ tute bonfarta infano povas en la daŭro de malmultaj tagoj malsaniĝi, ricevante nur pankaĉon kaj kaprinan lakton. Eĉ la patrino mem de Petronila  apenaŭ estus povinta atendi la naskon de ŝia infano kun pli maltrankvila koro ol mi. Mia ĉefa espero – mi ne hontas konfesi tion – estis, ke ĝi mortu je la nasko, tiel ke ŝi ne plu bezonos nutristinon.

Vidante mian staton, Filono mallaŭdis mian malsaĝecon, kaj ripetis la vortojn, kiujn mi jam aŭdis de Iriso. “Neniu infano iam ajn forgesas la virinon, kiu nutris lin ĉe sia mamo. Se temos pri knabo, iam li estos la mastro ĉi tie, kaj se vi indulgos lin dum li estos malgranda, poste vi ricevos vian rekompencon. Tiel mia fratino ricevis sian liberecon.”

Sed tute ne povis konsoli min tia pala espereto pri libereco post dudek jaroj kontraŭ la tuja certeco, ke oni intencas forpreni de mi mian infanon, kvankam Eŭtikia  promesis al mi, ke tio daŭros mallonge. “Nur ĝis li forgesis la odoron de via lakto. Tiam vi rajtos repreni lin kaj varti la du infanojn kune. Mi ne volas perdi la laboron de du virinoj pro prizorgado de beboj.”

La infano de Petronila  estis fakte knabino. Eŭtikia  kaj Fania  ĉeestis dum la nasko, krom ŝia propra patrino, kaj oni tuj vokis min al la litoĉambro por nutri la novnaskiton. Mi jam tiomege ploris anticipe al la perdo de Oresto, kiun mi ĵus transdonis al Areskuza  antaŭ pluraj horoj, ke ne plu restis al mi eĉ unu sola larmo.

Mi ja demandis min, kiel estos nutri la bebon de Petronila , sciante ke ŝi prenas la lakton kiun mi devis doni al mia propra filo. Sed kiam oni metis la etan Tulia n en miajn brakojn, mi sciis, ke mi tamen ne povas kulpigi ŝin. Ŝi ŝajnis tute malgranda kompare kun Oresto, kaj vidante ŝian ruĝan vizaĝeton, mi memoris lin tuj post la nasko. Estis neeble ne senti al ŝi korinklinon.

Tiunokte mi apenaŭ povis dormi pro la penso pri mia propra bebo senigita de mi. Areskuza  faros sian eblon, kompreneble, sed kiam li bezonos min kaj malkovros mian mankon, neniu povos konsoli lin. Verŝajne li ploros dum horoj.

Mi dormetis maltrankvile, daŭre drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo. Dum mi tremis je la sojlo de la dormo, mi konfuziĝis pro la sensaĵo de tiu eta korpo kontraŭ la mia, simila kaj tamen malsimila al mia propra infano. Mi ne povis klare difini miajn emociojn rilate al ŝi. Unuflanke mi jam amis ŝin, kaj konsolis min la tuŝo de ŝia varma buŝeto kiu suĉis de mia mamo. Samtempe mi deziregis malkovri, ke per ia miraklo la bebo kiun mi tenas en miaj brakoj montriĝu esti ne tiu de Petronila  sed tamen la mia.

Dum la plej mallumaj horoj de tiu longa nokto mi ekpensis pri mia patrino, kiu fordonis sian plej aĝan filon, por ke lin vartu ŝia kuzo kaj lia edzino. Ŝi jam sciis, kompreneble, ke tio okazos, ĉar la afero estis aranĝita eĉ antaŭ la nasko de Atepilos ; kaj krome, tio estis la kutimo ĉe ni. Sed tamen, mi scivolis, ĉu ŝi ne multe suferis, kiam alvenis la momento por transdoni lin, kvankam ŝi sciis, ke tio estos avantaĝa por li, kaj ke Isarninos  kaj Lavenja  traktos lin kiel sian propran filon.

En la mateno Eŭtikia  envenis por porti al mi bovlon da lakto kaj bonkvalitan blankan panon de tiu speco, kiun oni kutime donas al la sklavoj nur dum la Saturna festo. Mi demandis ŝin, kiel fartas Oresto, sed ŝi nur respondis iom malpacience, ke ne necesas maltrankviliĝi kaj ke Areskuza  scias, kiel varti infanon.

Kondiĉe ke mi ne permesis al mi pensi pri Oresto, la sekvantaj tagoj estis tre facilaj. Mi ne devis labori kaj ricevis multon por manĝi; fakte oni traktis min, preskaŭ kvazaŭ mi mem ĵus naskis. Unu fojon tage oni vokis min kaj Tulia n, kaj tiam mi devis porti ŝin laŭ la koridoro al la ĉambro de ŝia patrino, kiu ankoraŭ kuŝis sur sia lito. Ĉi tie oni atendis, ke mi staru apud la muro por respekte rigardi dum Petronila  kaj la du avinoj ĝoje babiletas al la bebo kaj pasigas ŝin inter si. Sed tuj kiam Tulia  iomete malkvietiĝis kaj ekploretis, mi ricevis la ordonon reporti ŝin al la sklavejo.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Petronila  ekhavis lakton. Iriso diris al mi, ke ŝi terure suferas pro ŝvelintaj streĉitaj mamoj, varmegaj je tuŝado. Ŝia patrino kaj Eŭtikia  dancadas ĉirkaŭ ŝi kiel du nervaj kokinoj, almetante tukojn jen varmajn jen malvarmajn, kaj provante ĉiurimede elpremi la nedeziratan lakton. Se ŝi ekhavos febron en ĉi tiu momento, tio povus esti ekstreme danĝera. Mi aŭskultis kun mirego, kaj pensis interne de mi, ke ŝi ricevis nur tion, kion ŝi meritas. Malbenu ŝin Junono, kial ŝi ne simple prenas sian bebon kaj alkroĉas ŝin al la mamo? Tiam mi povos rehavi la mian, kaj ni ambaŭ fartos pli bone.

Inter aliaj postuloj, mi estis devigata transloĝiĝi el la ĉambro de Filono. Ŝajne, nutristinoj ne rajtas dormi kun viro. Oni klarigis al mi, ke tio malbonigos la lakton, kvankam oni tute ne menciis tion, kiam la bebo estis Oresto. Mi kaj Tulia  ricevis malluman ĉambreton en la ĉefa parto de la domo, tamen en flanka koridoro, kie ne ĝenos la gemastrojn la sono de ploranta bebo aŭ la vido de sklavino, kiu preterglitas en sia malpura mantelo.

Mi estis kontenta, ke mi almenaŭ ne devis reiri al la dormejo. Mi aŭdis de Iriso, ke la sklavinoj estas tute kunpremataj de kiam alvenis la patrino de Petronila . Ŝi kunportis du servistinojn, kiuj ekloĝis kun la aliaj virinoj; unu dormis en la lito de Speo, kaj Akteo  estis tre malkontenta pro la neceso dividi kun ŝi sian liton. La malnova ĉambro de Jukunda  restis vaka. Oni foje diskutetis planojn por anstataŭigi ŝin, sed en la fino okazis nenio, precipe ĉar Speo estis jam sufiĉe kreskinta por helpi sian patrinon pri la ne malgranda tasko aranĝi la hararon de Fania  kaj ŝmiri ŝian vizaĝon per la pluraj tavoloj da ŝminko.

Post duona monato mi rajtis repreni Oreston. Mi timis, ke li intertempe forgesis min, sed preninte lin en miaj brakoj, mi tuj vidis, ke ne. Li ekploris sed ne serĉis la mamon; anstataŭe li metis du fingrojn en sian buŝon kaj eksuĉis ilin ŝmacante. Mi dormis tiunokte premate inter la du infanoj en la senfenestra ĉambreto de Tulia . Se unu el ili ploris, mi turnis min al tiu por preni ĝin en miaj brakoj; kaj se mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto, kiun oni konsideris tro bona por esti nutraĵo de sklavido, nu, neniam iu malkovris la aferon.

Mi baldaŭ trovis, ke varti Tulia n estas tre malsama afero ol varti Oreston. Li ĉiam estis trankvila kaj neplorema; li ne estis tre aktiva kaj se mi metis lin en difinitan lokon, li restis tie sen protesti. Li povis dum horoj ludi per la samaj du bastonetoj aŭ rigardadi la abelojn, kiuj ŝvebis super la rosmareno, dum mi laboradis ĉe la legomejo. Tulia , aliflanke, estis tute malkontenta, se mi ne konstante lulis ŝin aŭ babilis al ŝi aŭ saltigis ŝin sur miaj genuoj. Se mi demetis ŝin de mia ŝultro dum kelkaj minutoj por kuŝigi ŝin en la lulilon, ŝi tuj komencis tordiĝi kaj plendi, ĝis post mallonga tempo ŝi tiel laŭte kriegis, ke mi nepre devis repreni ŝin. Kaj kiam ŝi lernis rampi, ŝi postulis mian plenan atenton. Se mi dum momenteto forprenis de ŝi miajn okulojn, ŝi tuj trovis ian petolaĵon: ĉu faligi poton da bolanta saŭco, ĉu malŝpini la lanon, kiun mi ĵus ŝpinis. En tiu periodo Oresto apenaŭ ekfaris siajn unuajn malsekurajn paŝojn, kaj ne malofte okazis, ke mi kuregis el la kuirejo pro kriego lia, por malkovri ke Tulia  kaptis lin ĉirkaŭ la kruroj kaj tiris lin al la grundo.

Kiam ŝi mem lernis marŝi, ĉia trankvilo estis for. Mi preskaŭ freneziĝis dum mi provis daŭrigi mian laboron kaj samtempe teni ŝin sub kontrolo. Ŝajnis, ke ŝi nepre volas dronigi sin en la lageto aŭ provoki la anserojn elbeki ŝiajn okulojn, kaj min teruris la penso pri tio, kio okazus ne nur al ŝi, sed ankaŭ al mi, se iu akcidento trafus ŝin, dum ŝi estus sub mia respondeco. Iam okazis, ke ŝi eĉ eliris tra la ĉefa pordego, kaj mi nur rekaptis ŝin post panika serĉado tra la tuta vilao.

ŝi adoris Oreston kaj sekvis lin ĉie, sed malkiel li, kiu ŝajnis instinkte kompreni, ke difinitaj aferoj estas danĝeraj kaj evitindaj, ŝi havis neniun koncepton pri singardo. Ŝi konstante kuregis laŭ deklivoj kaj stumblis, aŭ grimpis sur altajn lokojn de kie ŝi ne povis malsupreniri, kaj restarigite sur la grundo de preterpasanta sklavo, ŝi tuj refaris precize la saman aferon. Dudek fojojn en unu mateno ŝi venadis al mi ploregante post sia lasta akcidento, sed preskaŭ meze de krio ŝia atento estis kaptita de nova interesaĵo, kaj ŝi denove forfulmis.

Kompreneble ĉiuj gesklavoj adoregis ŝin. Ili konstante kisis ŝin kaj regalis ŝin, dum ili ofte preteratentis mian pli trankvilan filon. Mi devas konfesi, ke en la komenco mi estis iom ĵaluza. En la fino mi tamen komprenis, ke se la homoj ŝajnas favori ŝin super li, ne temas pri la simpla fakto, ke ili trovas ŝin pli aminda. Ĉar kun sia brakringo el vera oro kaj sia juvela fibulo en la formo de eta Kupido, ĉu ŝi ne estis tre speciala persono? Nature la homoj aparte atentis ŝin.

La sola homo, kiu ŝajnis imuna kontraŭ ŝia ĉarmo, estis ŝia propra patrino. Petronila  venigis ŝin preskaŭ ĉiutage, kutime en tiu preciza momento, kiam Fortunato aparte bezonis mian helpon por pretigi la tagmanĝon. Tiam mi devis rezigni pri ĉio por kuri eksteren kaj serĉi Tulia n. La preferata okupo de la du infanoj estis ludeti en la koto apud la lageto, kaj Tulia  kompreneble estis tute malkontenta pro la interrompo. Ŝi komencis protesti eĉ antaŭ ol mi ekprenis ŝin, kaj mi devis forporti ŝin dum ŝi ploregis kaj tordiĝis, por lavi kaj vesti ŝin per tuniko el la plej bona egipta lino, por ke ŝi konvene prezentiĝu al sia patrino.

Mi kutime trovis Petronila n en la ĝardeno, kie ŝi oscedis sub la kolonaro. Foje ŝi tenis objekton, kiu aspektis kiel volvaĵo el rigida flava materialo kovrita de malgrandaj signetoj; restinte tiel longe kun Filono, mi nun povis rekoni la fakton, ke ŝi legas. Kiam ŝi vidis Tulia n, ŝi demetis la volvaĵon por saluti sian filinon per ĝojaj krioj kaj esprimoj kiel “trezoreto de panjo”. Sed sidante sur la genuoj de sia patrino, Tulia  rapide enuis, kaj tre baldaŭ ŝi glitis al la grundo por esplori la ĝardenon. Nerezisteble logis ŝin la fontano – tion mi bone komprenis, ĉar ĝi fascinis ankaŭ min – kaj ŝia ĉefa ambicio estis sufiĉe alproksimiĝi al ĝi por kapti la akverojn en sia mano. Petronila  tuj vokis al mi, apenaŭ turnante sian kapon, “Prefere vi forportu ŝin de tie”. Tio estis mia signalo por reporti Tulia n al la sklavejo, dum ŝi denove kriegis sian proteston.

Post la tagmanĝo mi portis la du infanojn al la ĉambro de Tulia , kaj kuŝis kun ili sur la lito. Se ni fermis la pordon, la ĉambro estis pli nigra kaj silenta ol la interno de kovrita grenputo, do ni neniam komplete enŝlosis nin. Tulia  aparte ŝatis la rakonton pri la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro. Mi stumblis iomete, kiam mi la unuajn fojojn rakontis ĝin; estis malfacile por mi rediri la konatajn vortojn per la lingvo de la romanoj, kaj tiuj esprimoj, kiuj iam tiom plaĉis al mi – la fiŝoj en la riveroj, la ŝtonetoj ĉe la bordo kaj tiel plu – iel ne sonis tiel trafaj. Mi bedaŭris, ke Oresto neniam aŭdos ilin per la ĝustaj vortoj.

Fininte la rakonton, mi kantis kelkajn el la kantoj, kiujn mi lernis de mia patrino. Oresto amegis tiujn kantojn, kaj petegis min ripetadi ilin. Sed Tulia  jam sentis dormemon. Ŝi komencis tireti mian robon, kion mi rekonis kiel signon, ke ŝi serĉas la mamon, do mi ŝovis la ŝtofon al unu flanko por ke ŝi alproksimiĝu. Mi etendis mian brakon por enpreni ankaŭ Oreston, kaj premite agrable kune, kun la knabineto en la mezo, ni endormiĝis ĉiuj tri.

* * *

Mi estis jam sep jarojn en la vilao kiam Fortunato mortis. Li aspektis malsane de iom da tempo, sed subite lia stato rimarkinde malboniĝis, kaj post nur kelkaj monatoj li iĝis tiel pala kaj kaduka, ke li estis apenaŭ rekonebla. Kvankam li ne estis plendema, estis evidente, ke li suferas neelteneblajn stomakokramfojn. Plurfoje dum li donis al mi ordonon, li devis interrompi sin por ekpremegi sian bruston kaj kliniĝi antaŭen pro la doloro. Li rezistis tiom longe kiom eblis, sed estis klare al ĉiuj, ke restas al li malmulta tempo.

Marko liberigis lin tuj antaŭ la fino. Tio ne multe utilis al li, sed almenaŭ li povis morti libera. Li postlasis sian tutan ŝparaĵon al sia amikino en la apuda vilao. La mono sufiĉis por ke ŝi elaĉetu sin, kvankam en la praktiko tio ne faris grandan diferencon. Ne havante alian lokon kien iri, ŝi pluservis ĉe la vilao kie ŝi antaŭe laboris kiel sklavo.

La nova kuiristo estis junulo; iun pli malsimilan al Fortunato ne eblus imagi. Li estis malgranda, maldika homo, kun memkontenta maniero kaj tre alta opinio pri sia kapablo. Lia unua ago estis kritiki ĉion, kion li trovis, kaj plendadi, ke la kuirejo estis multe pli bone organizita ĉe lia antaŭa posteno. Tio vekis en mi deziron defendi la memoron de Fortunato. Mi ja estis ŝatinta la malĝentilan kuiriston malgraŭ lia malpaciencemo, kaj ĉagrenis min la spektaklo de ĉi tiu juna pretendulo, kiu rigardis kun malestimo la konservaĵojn de la pasinta somero dum li klarigis, kiel li mem farus ilin pli bone. Cetere, mi jam lernis fari aferojn laŭ la metodo de Fortunato, kaj mi tute ne deziris rekomenci de la komenco kun nova homo.

Apolonio enkondukis amason da novaj receptoj, rearanĝis la provizejojn, kaj ĝenerale kreis konfuzon. Tamen li plaĉis al Fania ; li konstante ŝajnigis konsulti ŝin kaj cedi al ŝiaj opinioj kun okulfrapa elmontro de entuziasmo kaj respekto. Ankaŭ Hermeso ŝatis lin, kaj ensorbis ĉiun vorton kiun li diris pri tio, ke oni aldonu pinĉaĵon da asafetido al unu plado kaj manplenon da pinkernoj al alia. Hermeso komencis pasigi multe pli da tempo en la kuirejo ol antaŭe, kvankam tio ne ŝajnis al mi havi grandan sencon, konsidere ke li nun havis malmultan esperon plibonigi sian propran pozicion, krom se Apolonio mortus.

Apolonio ĝuis paroli pri si mem, kaj laŭ tio kion li mem rakontis, oni kredus, ke ĉiuj virinoj trovas lin nerezistebla – aŭ eble estis li, kiu trovis ĉiujn virinojn nerezisteblaj. Sed ne gravis, ĉar almenaŭ min li neniam ĝenis. Kiel ambicia junulo, li certe rekonis la fakton, ke estus frenezaĵo komenci sian karieron per malrespekta ago kontraŭ Filono. Li tre prudente ignoris ankaŭ Irison; ŝi nun pasigis preskaŭ ĉiun nokton kun Anto, kaj ĉar Anto estis la filo de Demetrio, sendube Apolonio konstatis, ke estus plej saĝe eviti kverelon ankaŭ kun li.

La problemo estis, ke novulo ĉe la vilao nepre devis renkonti rigoran konkurencon. Speo preskaŭ atingis maturecon, sed Demetrio jam duone promesis ŝin al Klemento, la persona servisto de Gajo. Se Speo havus la rajton aŭdigi sian opinion, ŝi tre verŝajne preferus Apolonion; ne nur lia aĝo estis multe pli proksima al la ŝia, sed krome li estis tia homo, kia facile sukcesus per kelkaj glataj esprimoj delogi ŝian atenton por si mem. Sed neniu konsultis Speon, kaj Apolonio estis multe tro lerta por malamikigi siajn kunsklavojn.

Anstataŭ implikiĝi en disputo pri Speo, li decidis celi ŝian patrinon. Akteo  estis tute preta ĝui la flatadon de ĉi tiu alloga junulo, kvankam ŝi havis almenaŭ dekon da jaroj pli ol li. Sed ŝi absolute ne intencis perdi sian normalan prudenton, kaj certe ne ĝis tia grado, ke ŝi konsentus dividi kun li ĉambron. Ŝi estis plene kontenta resti en la dormejo kaj elekti inter la viroj laŭplaĉe.

En la daŭro de la tempo mi alkutimiĝis al la kapricetoj de Apolonio kiel mi antaŭe alkutimiĝis al tiuj de Fortunato. Ĉar mi estis pli aĝa ol li, li ne povis timigi min kiel verŝajne estus okazinta antaŭ kelkaj jaroj. Krome mi estis la vartistino de Tulia , kio donis al mi ioman prestiĝon inter la domanaro, kaj la sklavoj rekonis ankaŭ mian influon ĉe Petronila . En la malmultaj okazoj kiam ŝi malvolonte eniris la korton, ŝi nun agnoskis mian ĉeeston per apenaŭ perceptebla kapoklino, dum estis klare al ĉiuj, ke ŝi ne eltenas Apolonion. Se Fania  ne ĉeestis, ŝi kutime lasis la kuirejanojn organizi sin mem. Sume, la vivo rapide renormaliĝis post la morto de Fortunato, kaj kvankam li multe mankis al mi en la komenco, lia memoro baldaŭ velkis, kvazaŭ li neniam ekzistis.

* * *

Oresto ĉiam estis trankvila kaj pensema knabo, kaj dum li kreskis, mi komencis rimarki fortan similecon al lia patro. Eble tio trafis ankaŭ Filonon, ĉar li traktis Oreston laŭ pli pacienca kaj bonhumora maniero ol li iam ajn montris al aliaj homoj. Plurfoje mi malkovris ilin kune sidantaj, dum Oresto atente aŭskultis unu el tiuj detalegaj klarigoj de Filono. Estis klare, ke Filono jam ekinstruas al nia filo la misterojn de sia profesio, kaj kvankam tio estis neevitebla, mi devas konfesi, ke ĝi ne aparte plaĉis al mi. Mi sciis, kompreneble, ke ĝi estas bona profesio por sklavo; ĝi donos al Oresto la eblecon atingi potencan pozicion inter la domanaro kiam li plenkreskos, kaj eventuale eĉ mem gajni iam sian liberecon. Sed la vero estis, ke mi ne elektus vidi mian filon pasigi sian vivon enfermite en senaeraj ĉambroj, kliniĝante kun kurba dorso super vaksa tabuleto.

Filono fieris pri Oresto, kaj ofte kaptis la okazon por lin elmontri. Foje li venis en la kuirejon por serĉi lin. Ŝajne li volis prezenti lin al vizitanto, kiu atendis ekstere. Mi iris voki Oreston kaj survoje rimarkis la vizitanton; li estis fortika barbulo kun afabla mieno. Oresto kaj Tulia  estis ludantaj apud la ŝtipejo. Ili konstruis ellaboritan objekton el lignopecoj, kaj fiere informis min, ke ĝi estas batalĉaro. Oresto grumblis, kiam mi diris, ke oni serĉas lin, sed li obeeme ekstaris kaj sekvis min al la korto.

“Jen mia filo,” Filono diris. “Kaj lia patrino,” li aldonis kiel krompenson. Al Oresto li klarigis, “Ĉi tiu estas via onklo Stefano.” Tiam mi komprenis, ke evidente temas pri lia bofrato.

Ili forsendis Oreston kun monereto de lia onklo, dum mi reiris al mia laboro. La viroj sidis sur la benko tuj ekster la kuireja fenestro, kaj ilia interparolado flosis internen tra la malfermitaj klapoj.

“Do, kien vi planas iri?” Filono demandis.

“Mi konsideras transloĝiĝi al Prenesto,” Stefano respondis. “Unu el la fratoj loĝas tie, kaj laŭ lia informo estas nur unu alia kopiisto en la tuta urbo. Verŝajne ne estos probleme por mi restarigi mian entreprenon.”

“Tio estas sufiĉe proksima al Romo,” Filono komentis.

“Ĝuste tiel. Tiel mi povos resti en kontakto kun ĉiuj okazaĵoj. Mi esperas, ke kiam la situacio iĝos pli trankvila kaj la homoj jam forgesis la dekreton, mi povos reiri. Eble post unu-du jaroj.”

“Kaj ĉu do ĉiuj fratoj foriras el Romo?” Filono demandis.

“Nur tiuj, kiuj estas konataj al la sinagogaj instancoj – kaj kompreneble tio signifas ĉiujn ĉefajn aktivulojn. La aliaj ne estas konataj, kaj neniu informos pri ili, se ili evitos fari bruon dum kelkaj monatoj.”

“Sed kiel la imperiestro ekaŭdis pri tiu kverelo? Li kutime estas sufiĉe bona amiko de la judoj.”

“Kredeble, ĉiuj en la kvartalo aŭdis pri ĝi. Pluraj el la fratoj iris grupe al la sinagogo en Suburo *  por diskonigi nian aferon. Sed vi scias, ke multaj el la tradiciistoj ne konsentas, ke necirkumciditaj konvertitoj parolu en la sinagogo, precipe kiam ni ekprezentas niajn proprajn opiniojn anstataŭ nur ripeti tion, kion ĉiuj jam scias. Pluraj el la regulaj ĉeestantoj provis elirigi ilin, la fratoj rifuzis eliri, kaj la afero rapide iĝis vera batalo. En la fino unu el la tradiciistoj estis trapikita, kaj li mortis post kelkaj tagoj. La tradiciistoj atendis nur ion tian. Ili plendis al la instancoj, kaj nun la imperiestro ordonis, ke ĉiuj nazaretanoj foriru el Romo.”

“Kaj ĉu vi sukcesis trovi novan ejon en Prenesto?”

“Mi okupiĝas pri tio de kelkaj tagoj. Mia patrono *  donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon por mia laboro.”

La du viroj ekstaris kaj malrapide formoviĝis de la fenestro, dum mi iris eksteren por porti la legomoŝelojn al la kunikloj. Do, la bofrato de Filono venas loĝi en Prenesto. Tio devas signifi, ke venos ankaŭ lia fratino: tiu kiu laboris kiel vartistino, kaj ricevis sian liberecon. Mi scivolis, kia homo ŝi estas.

Mi ĉiam konsciis, ke Oresto tute ne havas parencojn en la vilao krom mi kaj Filono. Estis vere, ke li neniam sentis la mankon, dum li povis ludi kun Tulia  kaj loĝi inter la aliaj gesklavoj. Areskuza  kaj Sekundo estis preskaŭ same bonaj kiel veraj geonkloj, dum Iriso kaj Speo similis pli aĝajn kuzinojn. Sed mi neniam sukcesis konvinki min, ke tio estas precize la sama afero. Ĉar tamen, se oni estas sklavo, ĉiam ekzistas la risko ke oni iam estos vendita kaj forsendita al nova familio, kaj tiam ĉiuj geamikoj simple perdiĝos. Parencoj, male, restas ĉiam parencoj, en ĉiaj cirkonstancoj.

* * *

Oresto estis ankoraŭ tute malgranda, kiam Filono ekinstruis al li legi kaj skribi. Mi trovis lin iun tagon gratanta sur peco de rompita poto per malnova grifelo. Mi unue supozis, ke li enprofundiĝis en iu ludo – li estis nekredeble pacienca, kaj ofte okazis, ke li pasigis duonan matenon komplete perdite en iu mistera agado, kiun li mem inventis – sed tiam mi rimarkis, ke la signoj, kiujn li lasis sur la poto, similas tiujn kiujn mi ofte vidis Filonon fari.

“Kion vi faras?” mi demandis scivole.

“Paĉjo diris, ke mi kopiu ĉi tion. Ĝi estas beta .”

“Kio estas beta ?”

“Tio estas la nomo de ĉi tiu litero.”

Tiu klarigo tute ne lumigis por mi la aferon, sed mi rigardis pli detale la vicon de gratetoj. Pro familiareco mi de longe perdis mian timon de tiuj malgrandaj signetoj, precipe kiam mi malkovris, ke eĉ Demetrio kaj Anto havas ioman scion pri ili. La signoj faritaj de Oresto estis ĉiuj samaj, sed unu estis pli malgranda kaj pli zorge formita ol la aliaj.

“Ĉu ĉi tiun signon vi devas kopii? Atentu, vi faras ilin tro grandaj. Kaj tiu de paĉjo estas pli elstara malsupre.”

“Ankaŭ mi volas fari,” diris Tulia . Ŝi puŝis min flanken kaj kaptis la potopecon el la mano de Oresto. Li provis rekapti ĝin, kaj dum ili luktis la peco falis kaj rompiĝis. Oresto komencis plori, dirante ke li devas montri ĝin morgaŭ al paĉjo, kaj ankaŭ Tulia  tuj ekploris, verŝajne esperante, ke tiel ŝi saviĝos de frapo. Finfine mi sukcesis silentigi ilin, kaj proponis, ke ni rekomencu per nova potopeco. Estis multaj malnovaj potoj sur la rubejo; efektive mi forĵetis unu la antaŭan tagon.

Post protestoj, ke tio ne taŭgas kaj ke paĉjo koleros, Oresto malkontente konsentis. Do ni reprenis la poton kaj disrompis ĝin. Ĝi estis olea kaj ranca interne, sed ni elektis fragmenton pli-malpli similan al tiu, kiun Filono donis al Oresto, kaj frotpurigis ĝin per tero. Tiam mi zorge gratis sur ĝin signon precize kiel tiun faritan de Filono, antaŭ ol forporti Tulia n por kardi lanon, por ke Oresto finu sian taskon sen pliaj ĝenoj.

Ĝuste pere de Oresto mi laŭgrade komprenis pli pri la opinioj kaj kredoj de Filono. Li dediĉis multe da tempo por klarigi ilin al la infano, kiu kompreneble poste ripetis ĉion al mi. Tiel mi malkovris, ke la dio de Filono loĝas en la ĉielo, de kie li povas rigardi la homojn malsupre, por certiĝi ke ili obeas lin. Li donis tre rigorajn regulojn al siaj sekvantoj pri la maniero, laŭ kiu ili vivu, el kiuj la plej grava estis tio: ke ili ne adoru iujn ajn el la aliaj dioj. Ĉi tiu ŝajnis al mi ekstreme malmorala postulo. Se neniu farus la konvenajn oferojn al la aliaj dioj en la taŭgaj okazoj, povus vidiĝi la plej teruraj aferoj: la greno ne kreskus, okazus inundoj aŭ granda sekeco, kaj la dioj forlasus siajn templojn por iri al aliaj urboj, kie oni traktas ilin pli respekte.

Sed Oresto interrompis min kiam mi diris tion, por deklari ke tio ne gravus, ĉar paĉjo diras ke la aliaj gedioj fakte ne estas veraj dioj sed nur malicaj spiritoj, kaj ke lia dio estas pli potenca ol ĉiuj el ili kune. Mi opiniis tion sensencaĵo, kaj tion mi diris. En tiuj landoj trans la maro, kie mi pasigis la plej grandan parton de mia vivo, ĉiu tribo kaj popolo havis siajn proprajn diojn, kiuj ĝin estigis kaj protektadis. Tra mia tuta infaneco la dioj de mia popolo prizorgadis mian vilaĝon kaj montradis al ni sian bonan volon. Efektive mi devis agnoski, ke ili ne sukcesis defendi nin kontraŭ la pli potencaj dioj de la romanoj, sed ĝis tio okazis, ili bone gardis nin. Mi vidis neniun kialon por nomi ilin malicaj.

En alia tago Oresto rakontis al mi, ke laŭ paĉjo, lia dio estas la kreinto de la suno kaj la luno, kaj la maro, kaj ĉiuj arbaroj kaj riveroj kaj montaroj; li diris, ke ne estas vere, ke ĉiuj tiuj lokoj havas propran spiriton, ĉar ekzistas nur unu dio, kiu regas ilin ĉiujn. Mi ne sukcesis kompreni, kiel li povas diri ion tian. Necesas loĝi nur mallongan tempon apud rivereto aŭ arbaro por ekkoni ĝin kaj senti ĝian spiriton; kiel oni povas aserti, ke tiu spirito ne ekzistas?

Tiam Oresto informis min, ke iam la dio de Filono mem venos malsupren al la tero por igi sin reĝo. Kiam tio okazos, ĉiuj kiuj obeis liajn leĝojn ricevos rekompencon, dum la aliaj estos punataj. Aŭdante tion, mi ĉirkaŭrigardis maltrankvile.

“Vi neniam diru tion, kiam iu eble aŭskultas,” mi diris. “La homoj povus supozi, ke vi volas alian reĝon anstataŭ la imperiestro.”

Sed Oresto perfekte similis sian patron. Li tute ne aŭskultis min; li estis tro interesata pri sia propra rakonto pri iu viro, kiu iradis por averti ĉiujn, ke lia dio alvenas kaj ke ili pretiĝu. Tiu homo estis tre potenca kuracanto, kaj kiam liaj malamikoj provis mortigi lin, li revenis al la vivo tri tagojn poste. Nun li loĝas en la ĉielo, kie li atendas la momenton, kiam lia dio resendos lin al la tero kiel grandan reĝon.

Tio ŝajnis al mi tre danĝera afero por rakonti al infano, kaj mi miris, ke Filono ne konstatis tion. Ofte ŝajnis al mi, ke li atendas tro multe de nia fileto kaj parolas pri temoj tro malfacilaj por lia aĝo. Mi ĉiam memoras la okazon, kiam Oresto diris al mi, ke la tero ne estas plata, sed ronda kiel pomo.

“Tio ne estas ebla,” mi protestis. “Via patro ne intencis diri tion. Certe vi miskomprenis.”

“Mi ja komprenis,” li insistis. “Paĉjo diris, ke ĝi estas ronda kiel granda ronda ŝtonego, kaj se oni vojaĝus sufiĉe longe, en la fino oni revenus al la loko de kie oni ekiris. Sed tio daŭrus jarojn kaj jarojn, ankaŭ trans la maron, kaj tial ankoraŭ neniu tion faris.”

“Eble li volis diri, ke ĝi estas ronda kiel telero,” mi sugestis.

“Ne; li diris kiel pomo.”

En la fino mi ne sukcesis konvinki lin, kaj li foriris en tre malbona humoro. Li estis aparte obstina infano, kaj kiam ideo fiksiĝis en lia kapo, estis maleble decidigi lin ŝanĝi ĝin. Kaj rilate al lia patro, malgraŭ siaj strangaj kredoj li tamen estis nura viro kun la samaj bezonoj kiel ĉiuj aliaj. Mi kuŝis iun nokton en la lito kun la du infanoj, kiuj dormis ĉe mia flanko, kiam mi aŭdis gratadon ĉe la pordo. Estis Filono.

“Vere mankas al vi spaco tie,” li komentis. “Kial vi ne venas por iom da tempo al mia ĉambro?”

“Mi ne povas: eble vekiĝos Tulia . Mi estos en vera kaĉo, se iu aŭdos ŝin plori dum mi ne ĉeestos.”

Kompreneble, li tuj komencis grumbli. Kiam li deziris ion por si mem, tute ne interesis lin la ebleco, ke li kaŭzos problemojn por alia homo. Do post iom da diskutado mi konsentis ŝovi la dormantajn infanojn al la fino de la lito, kaj Filono englitis apud mi.

Turmentis min la postan tagon la timo, ke eble mia lakto vere acidiĝis. Sed Tulia  ne kondutis malsame ol kutime, kaj mi vidis, ke mi kaŭzis neniun misaĵon. Post tio, Filono sufiĉe ofte venis al mia lito kiam la du infanoj jam dormis, tamen li ĉiam reiris al sia propra ĉambro antaŭ la mateno. Tiu aranĝo tre bone konvenis al ni ambaŭ.

* * *

Oni sendis Oreston frue al la lernejo; li estis inteligenta knabo, kaj cetere, la homoj preferas, ke iliaj sklavoj rapide finu sian trejnadon por ke ili kiel eble plej junaj ekfaru ian utilan laboron. Bonŝance estis lernejo sufiĉe proksime, en la urbeto kie ni kutimis iri al la banejo, do oni ne forsendis lin, kiel kelkfoje okazas. Li devis ellitiĝi antaŭ la sunleviĝo por piediri ĉiumatene al la lernejo kaj reveni, elĉerpite, en la posttagmeza varmego.

Komence li mankis al Tulia , kaj ŝi daŭre vagis en mia ĉirkaŭaĵo dum mi laboris, grumblante ke ŝi ne scias kion fari. Petronila  kelkfoje kunportis ŝin en la portolito, kiam ŝi iris matene ĉe siajn amikinojn, sed ne estis surprize, ke Tulia  neelteneble enuis dum tiaj vizitoj, se ne troviĝis aliaj infanoj kun kiuj ludi.

Vekiĝinte iun matenon, ŝi plendis pri gorĝodoloro. Mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo kaj oleo, kaj ne plu pripensis la aferon. Sed jam en la posttagmezo ŝi estis varmega kun febre ruĝaj vangoj, do mi enlitigis ŝin. Ŝi ĵetis sin de unu flanko al alia la tutan nokton, kaj en la mateno Demetrio rajdis al apuda vilao, kie unu el la sklavoj estis aparte lerta pri miksado de drogoj kaj kuracaj trinkaĵoj. Laŭ mia opinio, la romanoj donas tro da fido al tiaj homoj. Dum Tulia  ŝvitis sur la lito, brulante pro febro, mi decidiĝis rezigni pri la dubindaj konsiloj de aliuloj por mem okupiĝi pri la afero. Mi sukcesis sufiĉe revigligi ŝin por ke ŝi kraĉu sur panpecon, kiun mi enterigis kun la konvenaj sorĉoj, dum la suno subiris. Sed eĉ tio ne efikis. Nur malmultajn tagojn daŭris la afero.

Ĉar ŝi estis tiel juna – ŝi havis nur kvin jarojn, kiam ŝi mortis – oni ne trovis tion necesa, doni al ŝi tre pompan funebran ceremonion. Mi estis tiu, kiu havis la taskon gardi ŝian korpon. Mi sidis kun ŝi la tutan nokton, kaj plenvoĉe vekriis en tiuj momentoj, kiam la malĝojo supervenkis min. Petronila  restis kun mi dum la unua parto de la nokto, kaj ni du lamentis kune, forgesante dum kelkaj horoj la diferencojn, kiuj apartigis nin.

Oni portis ŝian kadavron la postan tagon al la tombejo tuj ekster la pordegoj de la urbo. Mi estis la sola homo, krom ŝiaj gepatroj, kiu akompanis ŝin. Mi ne rajtis adiaŭi ŝin per kiso, sed mi rigardis de malproksime, dum ŝia patro flamigis la ŝtiparon. Mi diradis al mi mem, ke ŝi baldaŭ ekiros al nova vivo; kaj kiam la flamoj kaŝis ŝian korpon, mi deziris, ke tiu vivo estu feliĉa kaj daŭru pli longe ol ĉi tiu. Sed al mi, kiu postrestis por daŭrigi mian ekziston sen ŝi, konsolo ne estis donita.

LA NAZARETANOJ

SESA ĈAPITRO

La mastro estis mortanta. La afero komenciĝis tute subite: li abrupte kaj senaverte perdis la regon super sia lango. Tio okazis en Romo, en la momento kiam li kaj Filono ĵus eliris el la kortumo. Lia kliento sekvis lin eksteren por danki kaj por aranĝi pri la kutima donaco. Sed Marko ne kapablis respondi; lia lango kuŝis senmove en lia buŝo kaj nur stranga gruntado aŭdiĝis. Filono rigardis lin kun surprizo, sed kiam li vidis, ke Marko ne provas denove paroli, li rapide paŝis antaŭen por akcepti la dankojn de la kliento kaj urĝe forkonduki sian mastron.

Sur la strato Marko prenis tabuleton kaj skribis noton al Filono: “Mi ne povas movi mian langon”. Ili reiris al sia loĝejo ĉe la frato de Marko, kie ili ĉiam gastis, kiam ili venis al Romo. Unu el la sklavoj estis kuracisto; tamen, li ne sciis kion proponi, krom resti trankvile en la lito kaj eviti troan stimuladon. Sed la mastro ignoris tiun konsilon kaj ekiris la postan matenon al la vilao; li cedis nur pri tio, ke li vojaĝu en kovrita veturilo anstataŭ surĉevale. Alveninte, li tuj enlitiĝis, kaj kelkajn tagojn poste li enkomatiĝis.

Liaj parencoj provis ĉion por veki lin: ili bategis bronzajn kuirpotojn apud lia lito, ili alportis lian novnaskitan nepeton por tuŝi lian koron, ili puŝis manĝaĵojn inter liajn lipojn, ili eĉ vipis lin. Sed nenio faris diferencon. Kompreneble, ni sklavoj tute bone sciis, kio okazas en la domo, kaj ni maltrankvile atendis por malkovri, kiel la afero finiĝos. Fania  kaj Petronila  ne vidiĝis en la kuirejo jam de tagoj, kaj la plejmulto el ni ne plu eĉ ŝajnigis labori. La viroj ŝvebis en la korto; ili paroladis mallaŭte inter si aŭ abrupte ekkverelis per subpremataj voĉoj.

La problemo estis tio, ke la plejmulto el ni povis nur konjekti pri la sekvoj por ni mem, se Marko mortos. Kelkaj el la sklavoj sciis, ke ili ricevos sian liberecon: Filono kaj Urbano estis certaj pri tio, kaj Marko jam promesis al Demetrio ne nur la liberecon sed ankaŭ malgrandan kultivejon kun aldono de Eŭtikia  por kompletigi la donacon. La plejmulto el la aliaj virinoj apartenis al Fania  aŭ Petronila , sed tamen la ŝanĝiĝoj nepre devis tuŝi nin ĉiujn.

Estis bonŝance, almenaŭ, ke Marko havis nur unu filon, kiu heredos ĉion. La situacio estas multe pli malbona por la sklavoj, kiam necesas dividi posedaĵojn inter du aŭ tri filoj. Tamen ekzistis la ebleco, ke Marko decidis testamenti kelkajn sklavojn donace al siaj geamikoj. Pro tiuj liberalaj ideoj, pri kiuj li tiom fieris, ni ja povis supozi, ke li verŝajne faris sian eblon por ne dividi familiojn – kondiĉe ke li sukcesis aranĝi tion sen kaŭzi maloportunaĵojn al si mem. Kiam temas pri sklavoj, oni evidente ne povas atendi, ke homoj ĝenu sin preter difinita limo.

Mi estis same maltrankvila kiel ĉiuj aliaj. Kiam Tulia  mortis antaŭ tri jaroj mi reekloĝis kun Filono, sed mi havis neniun ideon pri liaj planoj por post la liberiĝo. Pri personaj aferoj li estis malkomunikema eĉ en pli oportunaj momentoj, kaj dum la malrapidaj tagoj pasis kun daŭre malkreskanta espero pri la resaniĝo de Marko, li iĝis absolute vortavara. Precipe unu afero maltrankviligis min: mi memoris, ke li iam diris, ke se li havos filon li volos elaĉeti lin, kiam li mem ricevos sian liberecon. Sciante kiom li amas Oreston, mi pensis, ke tre verŝajne li volos fari tion. Neniu patrino estus povinta deziri pli por sia filo. Mi sciis, ke mi devus esti kontentega – sed ĉu tio signifas, ke li volas forporti de mi Oreston?

Marko mortis tri tagojn antaŭ la iduoj *  de majo, en la dua jaro post la imperiestriĝo de Nerono. Lia korpo, vestita en nova togo kaj kovrita de disĵetitaj floroj, kuŝis kie ĉiuj vidu ĝin en la ĉefa halo. Ni virinoj devis gardi lin laŭvice, kaj laŭte plori kaj bati niajn brustojn por videbligi nian afliktiĝon. Finfine oni elportis lin el la domo en longa procesio kun muzikistoj kaj funebristoj, dum ni ceteraj postsekvis. Multaj el la viroj portis ĉapon, por montri ke ili ĵus liberiĝis.

Ĉio ŝanĝiĝis post la morto de Marko. Demetrio kaj Eŭtikia  foriris, kaj Sekundo iĝis la nova sklavestro. Areskuza  iĝis estrino de la virinoj, kaj en unu tago transformiĝis de afabla, patrineca amikino al rigora kontrolanto, kiu konstante kritikadis; fakte ŝia konduto komencis ĉiam pli simili tiun de Eŭtikia . Pli juna virino aperis por transpreni ŝian antaŭan postenon, kaj ŝi estis senprokraste kaptita de Apolonio. Tio multe ĉagrenis Akteo n, kiu jam perdis sian alian amanton, kiam Tiaso ricevis sian liberecon. La problemo solviĝis, kiam Fania  iris por kelkaj monatoj al Lanuvio *  por gasti ĉe sia fratino, kunportante Akteo n kaj Speon. Ne plaĉis al ŝi vidi sian bofilinon en la rolo de mastrino, kvankam ĉiuj sklavoj konsentis, ke ĝis nun Petronila  agis ekstreme diplomate.

La ŝanĝiĝoj portis seriozan malĝojon al Iriso. Ŝi ekloĝis kun Anto jam antaŭ unu jaro, kiam ŝia filino naskiĝis: belega knabino, kun pli pala haŭto ol ŝia patrino, sed kun amasego da nigraj bukloj. Sed nun Demetrio kaj Eŭtikia  elaĉetis Anton, kaj li iris loĝi kun ili en ilia nova bieneto. Li ja diris al Iriso, ke li revenos por ŝi kaj la infano tuj kiam li ŝparis sufiĉe da mono, sed ĉiuj konis la valoron de tia promeso. Tre verŝajne li trovos iun kamparan junulinon kun doto, kaj Iriso neniam ricevos de li plian vorton.

Rilate al Filono, li ankoraŭ diris al mi nenion, kaj mi ne kuraĝis demandi pri liaj planoj. Mi sciis nur tion, ke li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao. Tamen li ankoraŭ ne foriris; provizore li helpis la novan sekretarion de Gajo, rideman viron kun ruĝa vizaĝo, kiu pli similis barbiston ol skribiston.

Dum la tagoj pasis sen definitiva sciigo, mi iĝis ĉiam pli maltrankvila. Ŝajnis al mi, ke ĉiufoje kiam mi rigardas Filonon, li certe devas rimarki la nediritan demandon sur mia vizaĝo, sed kompreneble li estis tia homo, kia restis absolute senkonscia pri la turmento kiun kaŭzis al mi lia silento. Finfine, kiam li daŭre ignoris miajn aludojn kaj duonajn demandojn, mi decidiĝis, ke mi ne plu eltenos tian malcertecon kaj ke estus preferinde demandi rekte.

Mi atendis ĝis la vespero, kiam ni estis solaj en nia ĉambro. Oresto ne plu dormis kun ni; la antaŭan jaron Filono forsendis lin al la dormejo de la viroj, plendante pri spacomanko. Filono sin apogis apud mi sur la lito, sed li diligente skribis kun la dorso turnita al mi. Li aparte malŝatis interrompojn, kiam li laboris. Mi pacience atendis dum ioma tempo, ĝis en la fino mi ne plu eltenis, kaj la vortoj elŝprucis kvazaŭ per si mem: “Ĉu vi intencas foriri, nun kiam vi liberiĝis?”

La dorso de Filono rigidiĝis. Li malrapide demetis sian grifelon kaj turnis sin al mi. La lampo estis sur la breto malantaŭ lia kapo, kaj lia vizaĝo estis komplete ombrata. “Mi planas iri al Romo por starigi kopiistan entreprenon. Mia bofrato promesis helpi min. Li ankoraŭ konas multajn homojn en Romo.”

“Kio pri mi kaj Oresto? Ĉu vi lasos nin ĉi tie?”

“Mi ankoraŭ ne decidis.”

Jen mi starigis mian demandon kaj ĝi restis sen respondo. Pro timo puŝi lin al malfavora decido, mi ne kuraĝis plu premi lin. Cetere, mi sciis, ke mi ne sukcesos almenaŭ tiuvespere elsuĉi pliajn informojn.

En la fino, ne Filono klarigis al mi siajn planojn, sed Petronila  mem. Mi estis konsternita, kiam ŝi vokigis min. De kiam Tulia  mortis ŝi apenaŭ parolis al mi, krom se ŝi devis foje veni en la kuirejon. Mi sciis, ke temas pri io tre grava.

Mi iris trovi ŝin en la malgranda ĝardeno. Ne plu plaĉis al mi viziti ĝin; ĝi tro multe pensigis min pri la periodo kiam ankoraŭ vivis Tulia . Kiam mi vidis la fontanon, mi ĉiam memoris, kiel ŝi volis plaŭdeti en la akvo.

Petronila  estis skribanta, kiam mi alvenis. Trafis min la konstato, ke nuntempe ŝi estas ĉiam okupata. De jaroj mi pensis pri ŝi kiel maldiligenta persono: kiel homo, kiu pasigas sian tempon per oscedado kaj neniofarado. Sed nun kiam ŝi iĝis la mastrino, tio komplete ŝanĝiĝis. Ŝi venis senprokraste al la temo.

“Filono informis min, ke li volas elaĉeti vian filon Oreston. Mi estas tute preta vendi lin, sed unue mi volas sciigi al vi, ke neniu infano posedata de mi estos vendata sen la konsento de ĝia patrino. Mi ne aprobas la vendadon de infanoj aparte de ties patrinoj – krom en kazoj, kiam tio bedaŭrinde ne estas evitebla.”

Mi bezonis momenton por malimpliki tion, kion ŝi volis diri al mi. Kiam ĝia signifo finfine klariĝis al mi, mi staris konsternita kaj ne sciis kiel respondi.

“Li ne parolis al vi pri ĉi tio,” Petronila  diris.

“Ne, sinjorino”.

“Li volas forporti vian filon, kaj li eĉ ne ĝenis sin mencii tion al vi. Kia tipe vira konduto. Kredu min, estus precize same se via edzo estus senatano. Sendube vi esperis, ke li elaĉetos ankaŭ vin.”

Kompreneble ŝi trafis la aferon rekte ĉe la kerno, kaj kiam ŝi diris tiujn vortojn, larmoj ekŝprucis en miaj okuloj. Mi retenis ilin kaj staris senvorte antaŭ ŝi por atendi ŝiajn pliajn komentojn.

“Kiel tipe,” ŝi daŭrigis. “Ne estas, ke li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti vin. Nu, vi ne bezonas fari tujan decidon. Pripensu la aferon bone kaj sen hasto. Sed se mi estus vi, mi akceptus la proponon de Filono. Mi scias, ke vi bedaŭros perdi vian filon, sed eble li ne ricevos alian tian ŝancon. Kaj li kostos pli, kiam li estos fininta sian trejnadon.”

Mi stumblis for, apenaŭ sciante kien mi iras, sed dum mi blinde serĉis la elirejon, ŝi revokis min.

“Ĉu Filono vere amas Oreston?” ŝi demandis.

Mi kapjesis.

“Do mi informos lin, ke vi ne konsentis je la vendo. Se li volas Oreston, li devos aĉeti ankaŭ vin.” Mi rigardis ŝin stulte, komplete konfuzita. “For!” ŝi diris. “Ek! Ne maltrankviliĝu. Mi scias, kiel paroli al tiaj homoj.”

Mi aŭdis nenion pli pri la afero, ĝis mi kaj Filono pretiĝis tiuvespere por enlitiĝi. “Sendube vi scivolas, kio okazos al vi kaj Oresto nun kiam mi ricevis mian liberecon,” li komencis per formala tono. “Mi decidis porti vin ambaŭ kun mi al Romo. Mi parolis hodiaŭ kun via mastrino, kaj ŝi konsentis vendi vin. Kompreneble, tio postulos grandan elspezon; mi fakte intencis uzi la monon por starigi mian novan entreprenon. Sed mi bezonos mastrumantinon, kiu povos ankaŭ prizorgi mian laborejon, kiam mi ne ĉeestos. Via mastrino informis min, ke Gajo komisios al mi kopii la kompletan kolekton de ĉiuj leteroj kaj paroladoj de lia patro. Tio certigos al mi bonan komencon de mia laboro.”

Dum la postaj tagoj ne mankis al mi tempo por pripensi mian novan perspektivon, kaj ju pli mi pensis, des malpli mi certis, ke ĝi plaĉas al mi. Estis vere, ke la vilao sufiĉe ŝanĝiĝis post la morto de Marko, sed mi iom post iom alkutimiĝos al la novaj homoj. Mi memoris tiun fulman impreson, kiun mi ricevis de Romo aŭ de Ostio (se efektive temis pri unu el ili), tuj post mia alveno, kaj la ideo ekloĝi en tia loko hororigis min. Plurfoje mi konsideris, ĉu diri al Filono, ke mi ŝanĝis mian deziron, kaj peti lin rezigni pri la aĉeto. Sed intertempe li konvinkis sin, ke min li vere bezonas, kaj li eble ne estos tiel preta ŝanĝi duan fojon siajn planojn.

Nur la konsidero pri Oresto retenis min. Petronila  ja diris, ke ŝi ne vendos lin sen mia konsento, sed kiel mi povos bari al mia propra filo la vojon al libereco? Filono estis pli komunikema pri siaj planoj nun kiam ankaŭ mi estis partoprenonto en ili, kaj mi jam komprenis, ke por Oresto temas pri elstara ŝanco. Iam li estos mastro de kopiejo kaj anstataŭ mem sklavi, li havos siajn proprajn sklavojn, kiuj faros por li la laboron. Kiom entute eblas al homo regi sian propran sorton, tiom li regos la sian. Sed se mi lasos lin foriri sen mi, tre verŝajne mi neniam plu vidos lin.

Mi remaĉadis la situacion dum tagoj, ĉar mi tute ne kapablis decidi kion fari. La problemo estis, ke ne temis pri afero, kiun mi povis solvi mem. Mi komencis serĉi en mia ĉirkaŭaĵo signon: signon, kiu diros al mi, ĉu iri aŭ resti.

Ĝuste en tiu periodo eksplodis terura sceno en la sklavejo. Oni malkovris, ke malaperis valora ĉevalino kune kun sia ido, kaj ke ili estas tute ne troveblaj interne de la muroj de la vilao. Laŭŝajne ili iel sukcesis eliri, do homoj estis senditaj al la ĉefa strato por serĉi ilin. La du sklavojn, kiujn oni konsideris respondecaj pri ilia eskapo, oni ŝlosis en kabanon, kie ili atendis en la plej bona okazo severan skurĝadon, en la plej malbona, se oni ne trovos la ĉevalojn... neniu rekte diris tion, sed eble oni vendos ilin. Tiu ĉevalino valoris ne multe malpli ol malatenta sklavo.

Kiam mi aŭdis kio okazis, mi ektremis. Jen la signo, kiun mi atendis. Se oni rekaptos la ĉevalinon antaŭ la noktiĝo, tio signifos, ke mi devos resti en la vilao. Kaj se ne – la mesaĝo estos klara.

Oni rekondukis la ĉevalinon kaj ŝian idon tuj antaŭ la sunsubiro. La aliaj sklavoj estis tre kontentaj por la du akuzitoj, sed mi estis pli deprimita ol mi estus povinta imagi. Mi jam komencis kredi, ke la ĉevalino senspure forgalopis. Kaj male, oni rekaptis ŝin, dum ŝi kaj la ido trotis laŭ la ĉefa vojo direkte al Romo. La signo estis nedubebla.

Mi decidis ignori ĝin. Mi ekiros al Romo.

Ni ne ekmoviĝis ĝis la somero preskaŭ finiĝis. Filono diris, ke estus frenezaĵo ekiri dum la aŭgusta varmego, kiam ĉiuj notinduloj fuĝis al la pli freŝa aero de siaj kamparaj vilaoj. Ni atendu la malpli varmajn tagojn je la fino de la somero, kiam la vivo revigliĝas.

Filono finfine foriris frue en septembro, ne surĉevale kiel li faris kiam li estis sklavo, sed piede. Multe ĉagrenis min la fakto, ke li insistis ekiri la tagon antaŭ la iduoj, ĉar ĉiuj scias, ke tiu estas la plej malbona momento por komenci novan aferon. Mi petegis lin atendi pli bonan tagon, sed li nur ridis kaj diris, ke mi ne estu tiel superstiĉa. Iomete konsolis min, ke falis kelkaj pluveroj en la momento de lia foriro. Tio estas bona signo en la komenco de vojaĝo, precipe en sezono kiam oni normale ne atendas pluvon.

Por marŝi ĝis Romo, Filono bezonis plenan tagon, do li ekiris antaŭ la sunleviĝo, kun la espero alveni ĝis la vespero. Mi kaj Oresto devis sekvi per ĉarego post kelkaj tagoj.

La tuta domanaro venis por adiaŭi nin. Akteo  kaj Speo ankoraŭ ne revenis de Lanuvio, sed ĉeestis ĉiuj aliaj. Iriso kaj Areskuza  kisis min, kaj mi longe brakumis ilin. Ni ĉiuj ploris; finfine ni ja konis unu la alian de dek tri jaroj, sed post mia transloĝiĝo al tiel malproksima loko, ne ŝajnis granda probableco, ke ni iam ajn revidiĝos. Ĉiuj viroj bondeziris al mi, kaj eĉ Petronila  venis al la korto dum kelkaj minutoj por enmanigi al mi malgrandan sumon kiel adiaŭan donacon.

Portante niajn pakaĵojn surkape, mi kaj Oresto eliris tra la pordego, dum ĉiuj sekvis nin eksteren por mansvingi kaj krii siajn lastajn salutojn. Ni devis renkonti la ĉariston ĉe la ĉefa strato. Ĉe la unua kurbo mi turnis min por rigardi malantaŭen. Jen plu staris ĉiuj, kaj mansvingis: la homoj kun kiuj mi loĝadis kaj laboradis dum tiom da jaroj. Mi konis la plejmulton el ili same bone kiel mi iam konis mian propran familion, sed nun mi devis forlasi ilin por ekloĝi duafoje en mia vivo inter fremduloj. Mi kaj Oresto mansvingis lastan fojon; tiam ni turnis nin por direktiĝi al Romo kaj nia nova vivo en la urbo.

* * *

La unuaj monatoj estis tre malfacilaj. En septembro postrestis ankoraŭ la lastaj spuroj de la somera varmego, kaj freŝaj ventetoj ne ŝajnis penetri inter tiuj muroj el brikoj kaj ŝtono. Mi rapide malkovris la neceson fari miajn aĉetojn kiel eble plej frue en la mateno; se ne, mi revenus elĉerpite, kun la robo gluita al la dorso pro ŝvito.

Kompare kun la vilao, nia nova hejmo ŝajnis preme malvasta. Ĝi konsistis el nur unu grandeta ĉambro kun enirejo, kiu malfermiĝis al la strato; alta barilo apartigis la enirejon de la ĉefa parto de la butiko. En la fundo estis mizera ĉeleto, kie ni dormis. Kiam pluvis, mi devis ankaŭ kuiri tie, ĉar Filono ne konsentis, ke mi pretigu manĝaĵojn en la butiko. En aliaj tagoj mi portis la karbujon en la straton.

Por havi akvon mi devis iri eksteren al la fontano, dum por niaj korpaj bezonoj ni uzis pispoton. Estis publika necesejo post du stratoj – se oni pretis pagi duonan ason *  por ĉiu vizito. En Romo eĉ feki kostis.

Filono estis tute kontenta en ĉi tiu nova medio. Se li estis persone komforta, li absolute ne rimarkis sian ĉirkaŭaĵon. Sed al mi ŝajnis, ke oni kondamnis min al malliberejo. Estis tri etaĝoj super nia loĝejo, plenaj je malgrandaj ĉeloj, kaj en ĉiu el ili svarmegis homoj. Kiam mi alvenis, la aliaj virinoj rigardis min scivole, kaj mi ricevis la impreson, ke ili konstante observas ĉion, kion mi faras, precipe dum la unuaj tagoj, kiam mi ankoraŭ devis alkutimiĝi al la urba vivo.

Kvankam mi estis ĉirkaŭata de pli da homoj, ol mi vidis en mia tuta vivo, mi sentis teruran solecon. Neniu parolis al mi, kaj mankis al mi ĉiuj, kiujn mi konis en la vilao. Mi ne kuraĝis plori antaŭ Filono, sed kiam li laboris en la skribejo, mi ŝajnigis okupi min en la malluma malantaŭa ĉambreto, dum la larmoj ruliĝis laŭ miaj vangoj.

Mi bedaŭregis, ke mi tiel malsaĝe konsentis veni al Romo. Mi eĉ ne gajnis per tio mian liberecon. Filono ja aĉetis min kaj Oreston, sed li diris ankoraŭ nenion pri eventuala intenco liberigi nin. Mi restis sklavo, sed nun mi estis sklavo en multe malpli komforta situacio ol antaŭe.

La afero kiu plejpremis sur mi, estis la manko de herbo kaj arboj. Ja troviĝis malgranda korto kun kelkaj mizeraj arbustoj, sed ili ĉiam estis kaŝitaj sub la lavaĵoj de aliaj homoj, kaj la herbo estis plena je forĵetaĵoj kaj fekaĵo. La loĝantoj de la supraj etaĝoj tenis plantojn sur siaj balkonoj, sed mi ne vidis la sencon malliberigi florojn en etaj bovloj da tero. Troviĝis neniu loko por kreskigi legomojn, kaj ĉar ni ne estis sufiĉe malriĉaj por partopreni la senpagan disdonadon de greno * , mi povas diri sen troigo, ke ni manĝis nenion, kio ne estis aĉetita per mono. Kelkaj homoj tenis kokinojn aŭ kuniklojn en la korto, sed mi estis tro deprimita por eĉ pensi pri io simila.

Ankaŭ kuiri estis malfacile. Mi estis alkutimiĝinta al la oportunaj aranĝoj ĉe la vilao, sed nun mi devis limiĝi je unu sola karbujo. Dum la pasintaj jaroj mi lernis kuiri tre variajn pladojn, sed sen forno aŭ fajrejo necesis rezigni la plejmulton el ili. Mi komencis kompreni kial tiom da familioj aĉetas jam kuiritajn manĝaĵojn, kaj ĉar Filono ŝajnis tute kontenta forĵeti tiel sian monon, ankaŭ ni faris tion ĉiam pli ofte. Baldaŭ mi komencis pensi, ke ĉion, kion Filono perlaboras, ni elspezos por manĝi.

En la komenco, ankaŭ Oresto estis malfeliĉa. Li diris al mi, ke la aliaj infanoj en la lernejo mokas lin pro lia kampara parolmaniero, kaj la instruisto estis pli severa ol tiu, kiun li havis antaŭe. Plurfoje li alŝteliĝis tre honte hejmen kun spuroj de vergo surdorse. Sed li rapide trovis amikojn kaj komencis aspekti pli gaje, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol li kuradis tra la stratoj kun la aliaj knaboj, kvazaŭ li loĝis la tutan vivon en Romo. Lia instruisto amikiĝis kun Filono, kaj ankaŭ tio helpis; li kopiigis librojn ĉe ni kontraŭ malaltigo de sia tarifo.

En la tagoj kiam Gajo estis en Romo, Filono pasis frumatene ĉe li por doni respektan saluton. Estis ioma distanco al Kvirinalo * , kie Gajo loĝis, kaj Filono devis eliri antaŭ la sunleviĝo se li ne volis perdi la plej grandan parton de la mateno. Li ĉiam revenis aĉhumore, precipe se oni longe atendigis lin. Gajo havis multajn klientojn *  pli gravajn ol ekssklavon. Sed Filono ne povis riski resti hejme; bona patrono estas tre grava por malriĉulo. Cetere li ĉiam revenis kun io: kutime kun mono, kaj kelkfoje ankaŭ kun invito al vespermanĝo. Se nur pro tio, la afero valoris la penon.

Laŭ mia vidpunkto la plej interesa aspekto de tiuj vizitoj estis la fakto, ke li povis reporti al mi novaĵojn pri la vilao, kvankam kiel kutime, eltordi el li la informojn estis pli malfacile ol ŝteli oron el templo. Tiel mi aŭdis, proksimume du jarojn post nia alveno en Romo, ke Iriso mortis, lasante sian filineton sen patrino. Malĝojigis min tiu novaĵo, kvankam ne tiom, kiom se ni estus en pli regula kontakto.

Kiam Filono eliris, mi prizorgis por li la butikon. Li jam instruis al mi kiel miksi la inkon kaj prepari la vakson por la tabuletoj; la laboro fakte ne estis tre malsama ol tio, kion mi faris antaŭe por Apolonio. De tempo al tempo envenis kliento por trarigardi la volvaĵojn aŭ por lasi kopiendan tekston.

Multaj el la homoj, kiuj venis al nia skribejo, estis relative malriĉaj: ĝenerale temis pri kvartalaj komercistoj, kiuj devis prepari kontrakton kaj ne taksis sin sufiĉe edukitaj por fari tion mem; aŭ gepatroj kies filo soldatservis for de Romo en unu el la provincoj, en Egiptujo aŭ Ĝermanujo aŭ en simila loko, kaj kiuj deziris, ke oni skribu por ili leteron. Mi sentis, kiel Filono subpremas sian malpaciencon, dum ili pene diktis siajn bagatelajn novaĵetojn. Ne tiajn klientojn li esperis trovi, kiam li eksiĝis el bona pozicio kiel sekretario.

Estis maljuneta virino, kies filo postenis en Britujo. Ŝi rakontadis al mi pri li kun larmoj en la okuloj; ŝi neniam suspektis kial mi tiom interesiĝas kaj starigas tiom da demandoj. Ŝi ne vidis lin jam de dek kvar jaroj, kio laŭ mia kalkulo signifis, ke li estis tie de la komenco. Mi scivolis, ĉu li estis inter tiuj soldatoj, kiuj atakis mian vilaĝon. Mi ja provis unu fojon demandi ŝin precize kie li deĵoras, sed kompreneble ŝi tute ne kapablis respondi. Ŝi eĉ ne sciis, ĉu li estas en la okcidento aŭ la oriento; laŭ ŝi Britujo estas simple Britujo. Ŝi povis nur ripeti, ke li postenas en la dekkvara legio. Mi esperis, ke ŝi foje alportos liajn respondojn, por ke Filono laŭtlegu ilin al ŝi, sed ŝi neniam tion faris. Verŝajne ŝi petis najbaron.

Mi jam lernis per rapida rigardeto rekoni, ĉu skribaĵo estas en la greka aŭ la latina. Se ĝi estis en la greka, ni pagigis pli. Filono ofte grumblis dum li okupiĝis pri la kopiado, kun malafablaj komentoj pri iuj homoj, kiuj kredas, ke ili kapablas forrabi de la poetoj ilian laboron. Li korektis iliajn erarojn, kio plaĉis al kelkaj klientoj sed ne al ĉiuj; ofte ili plendis kaj ne revenis. Pasis iom da tempo antaŭ ol Filono komprenis, ke ne ĉiuj bonvenigas la aludon, ke ilia kono de la greka estas malpli ol perfekta.

En Romo, skribaĵoj troviĝis ĉie: ne nur sur monumentoj kaj publikaj anoncoj, sed ankaŭ senzorge dissemitaj sur muroj kaj super pordoj. Mi ne tuj rimarkis ilin, sed pro mia laboro en la kopiejo, mi laŭgrade iĝis pri tio ĉiam pli konscia. Baldaŭ komencis ŝajni al mi, ke skribaĵoj svarmas en ĉiuj flankoj. Mi jam rekonis kelkajn el la literoj – mi ja sufiĉe ofte vidis Oreston kopii ilin, kiam li estis pli juna – kaj iom post iom mi lernis ankaŭ la aliajn, kaj komencis kompreni kiel oni kunmetas ilin por formi vortojn. Mi neniam lernis legi kiel iu, kiu vizitadis lernejon, sed mi almenaŭ sciis sufiĉe por ne miksi la mendaĵojn de la klientoj kaj por deĉifri la titolojn sur la volvaĵoj. Mi eĉ kelkfoje provis mem skribi unu-du vortojn, dum mi forskrapis la vakson de la malnovaj tabuletoj, kvankam la afero ĉiam finiĝis tiel, ke mi ridis pro mia propra infaneca konduto kaj rapide glatigis la vakson, antaŭ ol iu rimarkos.

Ĝenerale mi estas kontenta, ke mi lernis iomete legi; jam plurfoje mi trovis tion sufiĉe utila atingo. Mi scias, ke verŝajne tio impresas tute eksterordinare, ke mi sukcesis akiri eĉ la malgrandan kapablon, kiun mi havas; sed la fakto estas, ke tio ne estas tiel malofta afero, kiel multaj homoj supozas.

* * *

Mi certe ne povas diri, ke plaĉis al mi loĝi en Romo, tamen mi malrapide alkutimiĝis al la loko. Mi ekkonatiĝis kun la aliaj virinoj en mia konstruaĵo, kaj komencis saluti ilin kiam ni renkontiĝis ĉe la fontano aŭ la bazaro. La pli amikemaj donis al mi utilajn informojn: kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn kaj kiel krei pli-malpli kontentigan fornon el renversita kuirpoto; dum mi malkovris ke, laborinte tiom da jaroj por Fortunato kaj Apolonio, ankaŭ mi akiris plurajn utilajn sciojn, tiel ke miaj najbarinoj eĉ komencis konsulti min pri iuj aferoj.

Tiu kun kiu mi plej bone rilatis estis Bendiso: solida virino kun maldensiĝanta hararo, iom pli aĝa ol mi. Ankaŭ ŝi, kiel mi, ne ĉiam estis sklavo; oni portis ŝin al Romo, kiam ŝi estis infano. En la komenco ŝi nur malvolonte rakontis al mi sian historion, kaj mi devis kunmeti ĝin el la aludoj kaj malkompletaj detaletoj, kiujn ŝi faligis en pluraj malsamaj okazoj, dum ni atendis nian vicon ĉe la banejo. Dum periodo de pluraj monatoj mi kunflikis bildon de ŝia infaneco en monta vilaĝo en Trakujo, antaŭ la katastrofa ribelo, kiu rezultigis la detruon de ŝia tuta mondo.

Ŝia patro, laŭ ŝi, estis fama batalanto, ĉampiono ĉe ŝia popolo. Oni ne mortigis lin, sed sendis lin al Romo por la triumfo. Mi ne prenis ĉi tiun parton de la rakonto tro serioze. Je dek jaroj, ĉiu kredas sian patron granda ĉampiono. Cetere, duono de la homoj, kiujn oni renkontas en Romo, estas pretaj ĵuri, ke ilia patro estis almenaŭ tribestro.

Mi sentis min hejmece kun Bendiso, laŭ maniero kiun mi neniam spertis kun alia homo de kiam mi estis portita el mia propra lando. Kiel mi, ŝi konis tiun alian mondon, kiu ekzistas ekster Romo, kaj ankaŭ ŝi konsciis, ke ne ĉiuj nepre opinias, ke la plej feliĉa sorto de la vivo estas naskiĝi romano.

Post la alveno en Romo, ŝi ne malprosperis. Ŝi loĝis nun kun viro kiu direktis tano-entreprenon, ne malproksime de nia skribejo. Kvankam ambaŭ estis sklavoj, ili vivis sufiĉe bone. Ŝia edzo estris ne malmultajn sklavojn, kaj kondiĉe ke la entrepreno alportadis regulan profiton, ilia mastro apenaŭ ĝenis ilin. Mi divenis, ke ili verŝajne posedas konsiderindan ŝparaĵon. Ili havis tri filojn, kiuj laboris kun sia patro en la tanejo; ŝi klarigis, ke la knabinojn ili elmetis * .

Komence mi supozis, ke mi aŭdis la tutan historion de Bendiso. Mi ne tuj eksciis, ke restas unu parto, la plej grava parto de la rakonto, kiun ŝi retenis. Pasis jam tridek jaroj de kiam ŝi malliberiĝis, sed la tiamaj travivaĵoj vundis ŝin tiel profundege, ke ŝi ne eltenis malkovri ilin eĉ al la plej komprenema aŭskultanto. Nur kiam mi mem rakontis al ŝi mian propran historion, pri mia domaro kaj mia familio, kaj tiuj frenezaj lastaj tagoj antaŭ la alveno de la romanoj, ŝi finfine decidiĝis senvualigi al mi la plej doloran el ĉiuj siaj memoroj.

Post la kapitulaco de la fortikaĵo, kie multaj el ŝia popolo longe rezistis, la romanoj dividis ilin en tri grupojn. En unu grupon ili arigis la virojn kaj junulojn, en alian la plejmulton el la infanoj, kaj en la trian kaj plej grandan grupon ili metis la gemaljunulojn, la virinojn kaj la bebojn. Mi tremis, aŭskultante tiun priskribon. Longe subpremitaj memoroj seninvite leviĝis en mia menso: la aferoj, kiujn mi strebis laŭeble ne pripensi de preskaŭ dek kvin jaroj. Mi vidis teruritajn infanojn kiuj kroĉiĝis al siaj patrinoj, patrinojn kiuj konvulsie premis al la brusto siajn infanojn, dum la soldatoj rapide kaj efikece asignis iujn al unu grupo, iujn al alia.

Bendiso rakontis al mi, kiel ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin. Bendiso staris tremante inter siaj gefratoj, premate kontraŭ la brako de sia patrino, sen kuraĝo eĉ por plori. Soldato ŝovis sin malantaŭ ŝian patrinon, kiu tusis, tiam rivero da brila sango subite verŝiĝis el ŝia buŝo super la kapojn de ŝiaj infanoj. Bendison oni eltiris el ŝiaj brakoj, sed ŝi rigardis malantaŭen ĝustatempe por vidi la patrinon fali senforte al la grundo, dum en la sama momento la soldato tiris malantaŭen la kapon de ŝia plej juna fratino, du-jara infano, kaj senĝene tratranĉis ties gorĝon. Bendiso apenaŭ sukcesis elbuŝigi tiun parton de la rakonto. Nur skize ŝi raportis ĝin per stranga voĉtono, kiu malkuraĝigus min peti pliajn informojn se mi estus volinta fari tion. Sed mi tute ne deziris aŭdi pli; mi estis perdita inter miaj propraj pensoj, revekitaj de ŝia rakonto.

Alia virino, kun kiu mi sufiĉe bone konatiĝis, estis Blandinia , kvankam mi ne povas aserti, ke ŝi plaĉis al mi tiom, kiom Bendiso; fakte estis ŝi, kiu kroĉis sin al mi, pli ol la malo. Ŝi estis malgranda kaj malhela kun rapidaj movoj, kiuj pensigis min pri birdo: pri iom stulta birdeto, laŭ mia ideo. Ŝiaj gepatroj iam estis sklavoj, sed ŝi naskiĝis mallonge post ilia liberiĝo. Ŝiaj fratoj kaj fratino naskiĝis antaŭe; ŝiaj gepatroj sukcesis elaĉeti unu fraton, sed ili perdis la kontakton kun ŝia fratino, kiam ŝia mastrino portis ŝin trans la maron. Tamen la alia frato havis bonan postenon kaj diris al siaj gepatroj, ke ili ne ĝenu sin elaĉeti lin. Li sukcesis eniri la Imperian Servon kaj laboris kiel gardisto ĉe la Amfiteatro. Blandinia  promesis, ke iun tagon mi povos akompani ŝin tien por vidi la leonojn.

Ĉi tiu facilanima propono tute senspirigis min, kaj mi certigis, ke Blandinia  ne forgesu ĝin. Filono malaprobis spektaklojn kun bataloj kaj sovaĝaj bestoj, do mi neniam iris al la Amfiteatro. Ĉiufoje kiam mi vidis Blandinia n, mi memorigis ŝin pri ŝia invito, sed en la komenco ŝi ĝin daŭre prokrastis, tiel ke mi ekdemandis min, ĉu ŝi tamen vere havas fraton en la Imperia Servo. Sed iun tagon ŝi subite diris, ke se mi volas vidi la leonojn, mi akompanu ŝin la postan matenon antaŭ ol ni iros al la banejo.

Tio estis ne tre oportuna, sed mi absolute ne intencis maltrafi mian ŝancon. Dum Filono parolis kun kliento, mi prenis mian bantukon kaj marŝis kun firma paŝo el la butiko. Se mi revenos malfrue, li simple devos engluti mian klarigon, ke necesis atendi pli longe ol kutime. La porvirina banejo en nia kvartalo estis ĉiam plenega.

Kun sento de aventuro mi sekvis Blandinia n tra la homoplenaj stratoj. Malofte mi devis iri pli malproksimen ol la banejon aŭ la bazaron, sed nun ŝi kondukis min al kvartalo, kiun mi ankoraŭ ne vizitis. La Amfiteatro estis granda, impona ejo farita el ligno; tamen ŝi gvidis min ne tien, sed al la solidaspekta ŝtona konstruaĵo, kiu frontis ĝin. Evidente ŝi jam vizitis ĝin en multaj antaŭaj okazoj, ĉar ŝi ne iris al la ĉefa enirejo, sed senhezite marŝis al malgranda flanka pordo, kie ŝi petis paroli kun Felikso. Ni devis iomete atendi, dum la pordisto vokigis ŝian fraton, sed finfine li aperis: malalta, ridetema viro, kiu ŝajnis tute preta montri la leonojn al ĉiu ajn pasanta scivolemulo.

Preninte torĉon li kondukis nin malsupren laŭ kelkaj ŝtupoj kaj poste laŭ subtera koridoro preter sennombraj pordoj kaj pasejoj. Miaj okuloj avide esploris la koridorojn, kiujn ni preteriris, sed ili estis plejparte senlumaj kaj malmulto estis videbla. Tamen de tempo al tempo, mian scivolon rekompencis subitaj alblovoj de stranga, nekonata odoro, kaj unu fojon konsternis min laŭta, perturba krio, kiu estis abrupte tranĉita kvazaŭ per fermado de pordo. Ĉu ĝi estis besta aŭ homa, mi ne povis rekoni.

“Jen ni alvenis,” Felikso diris. Li kondukis nin preter riglita pordo kaj montris al malgranda kvadrata malfermaĵo en la muro. “Ne tro alproksimiĝu. Oni ne manĝigas ilin ĝis morgaŭ.”

Lia averto tute ne necesis. Li apenaŭ finparolis, kiam la plej terura kriego aŭdiĝis de la alia flanko de la muro: nepriskribebla sono, tiel laŭtega ke mi eksaltis pro ŝoko.

“Jen, vidu: ili aŭdis nin,” li diris per kontenta tono. “Ne maltrankviliĝu; ili ne povas eliri. Iru rigardi tra la gvatotruo. Nur ne tro alproksimiĝu. Vi ne volas, ke ili disbatu vin.”

En tiu momento giganta bruna vizaĝo aperis ĉe la malfermaĵo, kaj denove eligis tiun teruran blekon. Mi saltegis malantaŭen tiel haste, ke mi preskaŭ faligis Blandinia n. La vizaĝo estis premata kontraŭ la truo; aŭdiĝis ĝia minaca subblekado, dum mi kun hororo rigardis la cikatrojn sur ĝia nazo kaj ĝiajn grandegajn pintajn dentojn. Estis absolute klare, ke la posedanto de tiu vizaĝo volonte estus preminta sin tra la truo, se tio entute eblus, por kapti nin en sia masiva faŭko.

“Ĉu vi vidas lian longan hararon?” Blandinia  diris. “Tiu estas la viro.”

“Strange, ĉu ne,” ŝia frato komentis. “Oni atendus, ke ĝi estus la ino. Estas du inoj kun li tie interne. Se li moviĝos flanken, vi vidos ilin.”

Sed la bestego reĵetis sin kontraŭ la malfermaĵo kaj denove surdige blekegis. Mi ne bedaŭris, kiam Felikso forkondukis nin.

“Ĉi tie ni tenas la malliberulojn,” li diris, dum ni trotis malantaŭ li laŭ alia koridoro. “Ĉu vi volas rigardi?”

Estis alia gvatotruo en la muro, simila al tiu, de kiu ni ĵus venis. Singarde, mi aliris ĝin. Kiam mi alproksimiĝis, miajn orelojn trafis obtuza sono, kiel mallaŭta ĝemado. Komence mi vidis nenion, sed dum miaj okuloj laŭgrade alkutimiĝis al la malforta lumo, mi sukcesis videti jen kaj jen plurajn homojn, kies okuloj gapis el palaj vizaĝoj. La plejmulto sidis aŭ kuŝis senmove sur la grundo, sed unu viro balancis sin antaŭen-malantaŭen dum li eligis daŭran subvoĉan lamentadon, kaj alia marŝis tien kaj reen murmurante al si mem. El la ĉambro venis neeltenebla odoraĉo: haladzo de malpuregaĵoj kaj malnovaj ĉifonoj kaj nelavitaj korpoj. La aero estis tiel densa, ke mi devis forturni mian vizaĝon por spiri. Kaj sub tiuj odoroj estis alia, ŝvebanta ĉe la rando de mia konscio: akra subfluo, kiu starigis la harojn sur mia nuko.

“Ĉu oni manĝigos ilin al la leonoj?” mi demandis, malproksimiĝante de la fenestro.

“Jes, certe la plejmulton,” respondis la frato de Blandinia . “La aliajn oni bruligos. Ĉi tiuj homoj estas absolutaj feĉuloj.”

“Kio estis tiu odoro?” mi sukcesis demandi.

“Kiu odoro?” li diris.

“Mi scias, kion ŝi intencas,” Blandinia  intermetis. “Ĝi ĝenis ankaŭ min en la komenco. Ne maltrankviliĝu pro tio,” ŝi aldonis, turnante sin al mi. “Ĝi estas nenio. Malliberuloj ĉiam odoraĉas tiel, kiam ili scias, ke alproksimiĝas la ekzekuto.”

* * *

Post nia transloĝiĝo al Romo, baldaŭ evidentiĝis, ke Filono ĉiam pli aktive implikiĝas en sia stranga religio. Li trovis templon sufiĉe proksime al nia hejmo, kie la judoj renkontiĝis por preĝi, kaj regule je ĉiu sepa tago mi devis prizorgi la kopiejon dum li iris partopreni iliajn ceremoniojn. Foje akompanis lin hejmen kelkaj el liaj samreligianoj – li nomis ilin liaj fratoj – kaj ili restis dum horoj ĉe ni, rompante pinnuksojn kaj trinkante vinon, kaj malhelpante, ke Filono okupiĝu pri sia laboro.

Kiel Filono, ili estis plejparte de greka origino, kaj mi ofte komprenis eĉ ne unu vorton de interparolado, kiu daŭris tutan matenon. Eĉ kiam ili transiris al la roma lingvo, la afero ne estis multe pli klara. Ŝajnis, ke ili ĉiuj tenas la plej pasiajn opiniojn pri absolute nenio, kaj la plejmulto el iliaj diskutoj temis pri kompletaj ĥimeraĵoj, laŭ mia impreso. Ili senfine debatis tiajn demandojn: ĉu nejudo povas realigi vere bonan agon, aŭ kial oni ne rajtas aĉeti la viandon de besto buĉita dum oferado.

Ĉiam surprizis min vidi la nekutiman sintenon de Filono en ĉi tiuj okazoj. Li normale ne ĝuis la kunestadon kun aliaj homoj, eĉ se li penis prezenti afablan mienon, kiam envenis kliento. Sed kun la fratoj, aŭ la nazaretanoj, kiel ili mem nomis sin, li iĝis nova homo: bonhumora, laŭ iom seka maniero, kaj preta partopreni en ĉiuj diskutoj. Mi vidis, ke ili rigardas lin kun konsiderinda estimo: pli ol unu fojon mi aŭdis lin tratranĉi unu el iliaj bruaj disputoj per kelkaj mallongaj frazoj, kiujn ili aŭskultis en respekta silento antaŭ ol reeksplodis ilia viglega diskuto.

Kiam la fratoj ne disputis inter si, ili kritikadis siajn samreligianojn. Mi ofte aŭdis ilin aludi al malkonsento, kiun ili havis kun kelkaj aliaj judoj, kiuj adoradis ĉe la sama templo: tiuj estis la homoj, kiujn ili nomis la tradiciistoj. Ŝajne, la problemo estis tio, ke la tradiciistoj insistis, ke ĉiuj judoj vivu laŭ rigida regularo starigita de ilia dio mem. Filono kaj liaj amikoj aliflanke argumentis, ke ili ne vidas la sencon de tiaj reguloj kaj ke ili tute bone povas adori sian dion sene. Samtempe ili donis impreson, ke ili iom timas la tradiciistojn kaj tute ne deziras malamikigi ilin.

Multaj el la reguloj rilatis al manĝaĵoj. Mi iam demandis Oreston pri ili, kaj aŭdinte lian klarigon, mi pensis, ke mi bone komprenas, kial Filono tute ne deziras efektivigi ilin en la praktiko. Unue, tio signifus elĵeti ĉiujn potojn kaj telerojn, kaj elspezi nian tre bezonatan monon por aĉeti novajn; kaj krome, ĝi kaŭzus al Filono grandan embarason kiam Gajo invitus lin al vespermanĝo. Nur malsaĝulo intence ofendus sian patronon pro tia afero.

Tamen ŝajnis, ke ne ĉiuj nazaretanoj estas pretaj tiel facilanime malatenti la regulojn. Plurfoje mi aŭdis la fratojn diskuti pri alia grupo de nazaretanoj de malsama templo, laŭ kiuj konvertitoj al la juda religio evitu porkaĵon, unu el la manĝaĵoj malpermesitaj de ilia dio. Filono kaj liaj amikoj ne partoprenis tiun opinion, kaj konsentis, ke ili mem trankvile manĝos porkaĵon, kiam ajn la ebleco prezentiĝos. Se konsideri la fakton, ke neniu el ili havas monon por aĉeti viandon ekster la Saturna festo, mi pensis, ke tio verŝajne ne faros grandan diferencon.

Sed la malkonsento kun la tradiciistoj ne limiĝis nur je la demando pri manĝaĵoj. Ili ankaŭ postulis, ke ĉiuj viraj konvertitoj al ilia religio estu cirkumciditaj; tiel ili nomis la operacion fortranĉi la pinton de la prepucio. La fratoj ja havis diversajn opiniojn pri aliaj demandoj, sed pri ĉi tiu ili estis en kompleta akordo. Neniu el ili havis la plej malgrandan intencon submetiĝi al tiel riska operacio. Unu el la fratoj konis iun, kiu faris, kaj travivis tagojn da terura dolorego, kiam la vundo infektiĝis.

La fratoj ĉiam ege entuziasmiĝis, se iu aliĝis al ilia grupeto, kaj ili estis pretaj dediĉi senliman tempon al iu, kiu eble transiros al ilia vidpunktaro. Estis okazo, kiam unu el ili venigis junulon, nomitan Nasta , kiu aspektis iom timema. Li havis ŝrumpintan brakon; mi ne povas imagi, kiel li eskapis esti elmetita tuj post la naskiĝo. Ĝis lastatempe li estis sklavo, sed lia mastrino liberigis lin, aŭ pli precize elĵetis lin, kiam li serioze malsaniĝis kaj ŝi ne volis ĝeni sin pri lia flegado. Mi ne scias kiel okazis, ke li ekkonatiĝis kun la fratoj, ĉar li estis sufiĉe malsama al ili; li estis needukita kaj tute ne konis la grekan, krom tiuj esprimoj, kiujn ĉiuj akiras.

La fratoj dediĉis konsiderindan tempon por klarigi siajn kredojn al Nasta  kaj ankaŭ por komprenigi, kiel iliaj opinioj diferencas de tiuj de iliaj misgviditaj samreligianoj. Plejparte temis pri la kutimaj stultaĵoj, kaj mi ne multe atentis, kvankam fragmentoj de ilia konversacio atingis min ekstere en la strato, kie mi muelis grenon tuj interne de la enirejo.

Estis tamen unu parto, kiu tiklis mian scivolon, kaj mi ĉesigis la mueladon por pli bone aŭskulti. Temis pri difinita judo, kiun la fratoj evidente tre alte estimis, malgraŭ tio ke oni krucumis lin antaŭ multaj jaroj pro blasfemado. Li ne loĝis en Romo, sed en unu el tiuj provincoj ĉe la rando de la imperio, kies nomojn oni aŭdas de tempo al tempo: en Cilicio aŭ Judujo, aŭ en iu simila loko. La interesa parto estis tio, ke post la krucumiĝo li revenis al la vivo: miriga historio, sed certe ne malebla. Mi ja aŭdis pri similaj okazaĵoj. Intertempe li denove mortis, sed mi aŭdis la fratojn klarigi al Nasta , ke li reekvivos duan fojon. Kiam tio okazos, laŭ ili, ĉiuj malamikoj de ilia dio estos detruitaj, kaj la mondo venos al fino inter fajro kaj flamoj.

Nasta  demandis per iom maltrankvila voĉo, kiam tio okazos, kaj ankaŭ mi silente proksimiĝetis por aŭdi la respondon. Mi atendis malkovri, ke tio venos post multegaj jaroj: post cent, eble, aŭ mil. Mi estis absolute ŝokita pro la informo, ke tio realiĝos tre baldaŭ, verŝajne dum la venontaj jaroj. Mi sidis sur miaj kalkanoj en la enirejo de la butiko, kun unu mano sur la frotŝtono, kvazaŭ mi iĝis statuo. La fratoj paroladis, sed mi tute ne kapablis plu sekvi ilin. Finfine mi kliniĝis antaŭen, kolektis la farunon per aŭtomata gesto, prenis la muelilon, kaj iris tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto.

Kiam mi trankviliĝis sufiĉe por reaperi, la fratoj estis for. Mi ĵetis rigardon al Filono kaj miris pri lia senĝena mieno. Li zumetis subvoĉe dum li sidis ĉe sia kopilaboro – li estis ĉiam en bona humoro post vizito de la fratoj – kaj li tute ne aspektis kiel homo, kiu atendas la finon de la mondo en iu ajn momento. Mi komencis demandi min, ĉu mi aŭdis ĝuste, aŭ eĉ ĉu mi entute komprenis. Sed mi sciis, ke estas senutile trompi min. Mi ne misaŭdis, kaj mi ja komprenis perfekte. Ankaŭ Nasta  ektimis. Mi estis ankoraŭ ŝokita, kiam mi vekiĝis la postan matenon. Sed almenaŭ mi plu vivis; mi estis duone atendinta, ke la mondo finiĝos dum la nokto. En tiaj cirkonstancoj ŝajnis iom senutile pensi pri banalaj aferoj kiel aĉetado de manĝaĵoj, sed mi ne povis pensi pri pli farinda agado, per kiu okupi min. Do mi prenis mian korbon kaj ekiris al la bazaro.

Dum mi marŝis tra la stratoj, kie svarmis la homoj eĉ en tiel frua horo, mi rigardis per novaj okuloj la senfinajn vicojn da vendejoj kaj domoj laŭlonge de la vojoj. Baldaŭ, mi diris al mi mem, ĉio ĉi malaperos. Senĉesa rivero da homoj hastis preter mi. Mi rimarkis, kiel mi tiel ofte rimarkis en Romo, kiom da ili neniam levas siajn okulojn de la trotuaro, kaj ke preskaŭ ĉiuj aspektas kvazaŭ konsumas ilin iu privata zorgo. Mi sentis ian malican plezuron, pensante pri ĉi tiuj miloj da homoj, ĉiuj tiom maltrankvilaj pro siaj malgravaj problemetoj, dum ili samtempe restas tute ne konsciaj pri la multege pli drasta katastrofo, kiu pendas super ili. Mi pasis inter ili kiel konspiranto.

Ĉe la rando de la bazaro troviĝis la kutima araĉo de kolportistoj, kiuj kaŭris sur la grundo kun siaj kelkaj mizeraj varoj – el kiuj la plejmulto sendube estis ŝtelitaj – dismetitaj antaŭ ili. Mi preteriris rapide, ne atentante iliajn invitojn halti kaj rigardi, kaj forturnis miajn okulojn de la almozpetantoj kun siaj abomenaj vundoj. La pli persistaj kroĉiĝis al mi lamentante, sed mi forskuis ilin kaj hastis antaŭen. Mi puŝiĝis inter la vendoĉaroj, premate inter la aliaj aĉetantoj, dum ĉirkaŭe la vendistoj laŭte anoncadis siajn varojn. Pluraj el la budoposedantoj provis logi mian atenton, sed mi jam konis mian celon kaj iris rekte al la loko, kie maljuna kamparanino kun tordiĝintaj manoj sidis sur mato apud granda korbo da brasikoj. Iam mi mem kreskigis tiajn brasikojn, sed nun mi devis pagi maljunulinon, por ke ŝi kreskigu ilin por mi. Mankis spaco en Romo por kampoj kaj brasikoj; certe ŝi venis de la kamparo antaŭ la sunleviĝo, portante tiun pezan korbon sur la dorso.

De kie venas ĉi tiu amaso da manĝaĵoj, mi demandis min, dum mi ĉirkaŭrigardis al la vicoj de budoj kaj ĉaroj. Nenion oni produktis en Romo, kaj tamen en ĉi tiu bazaro troviĝis sufiĉe da manĝaĵoj por nutri tutan vilaĝon plurajn fojojn sinsekve. Ĉiunokte malrapide alruliĝis el la kamparo senfinaj linioj de ĉaregoj, kiuj entenis montojn da fruktoj kaj viando kaj fromaĝoj kaj legomoj, kaj ĉiuposttagmeze ili reiris malplenaj, sed tuj revenis kun freŝa monto la postan nokton, kaj la postan, kaj la postan. Kiel longe eblus daŭrigi tiel? La loĝantoj de Romo rapidis senĉese tien kaj reen, ili pasigis siajn tagojn kaj noktojn en nehaltigebla agadofuriozo, kaj tamen el tiu amaso da ĉirkaŭkurado kaj agitiĝo rezultis nenio. Almenaŭ, nenio utila. Oni ne povas manĝi vaksajn tabuletojn.

Se oni irus al la havenoj, laŭ tio kion mi aŭdis, oni vidus ŝipojn el Sirio, el Egiptujo, el Iberujo, el Gaŭlujo, kaj el aliaj lokoj eĉ pli malproksimaj: ĉiujn tiel ŝtopitajn je varoj, ke oni imagus ke tiuj landoj komplete nudiĝis por kontentigi la senfinajn postulojn de la loĝantoj de Romo. Romo englutis ĉion, kion oni alportis; ŝi elsuĉis la sukon de la tuta mondo. Tagon post tago, dumsezone kaj ekstersezone, seninterrompa alfluo de varoj enverŝiĝis el ĉiuj landoj de la tero por plenigi ŝian senfundan stomakon.

Mi imagis muron de fajro, kiu plonĝas malsupren el la ĉielo kaj furiozas tra la stratoj de la urbo. Tutaj vicoj de domoj tuj ekflamiĝas kiam ĝi tuŝas ilin, kaj forbrulas ĝis nenio en la daŭro de unu palpebrumo. En malpli ol unu horo Romo komplete malaperos, lasante nenion krom vasta, nuda ebenaĵo de karbiĝinta tero. Kaj malrapide malaperos eĉ tio. La unuaj herberoj ĝermos jen kaj jen inter la cindroj; ili disvastiĝos ĉiam pli en ĉiu printempo, burĝonoj radikiĝos inter la nigriĝintaj ŝtonoj, ĝis finfine la tutan abomenaĵon kaŝos sana nova kreskaĵo. Verdaj montetoj kovros la lokon, kie iam staris Romo, kaj la aeron plenigos la zumado de insektoj kaj la kantado de birdoj. Romo estos forgesita por ĉiam, absolute forviŝita, kiel ŝi mem iam forviŝis mian propran vilaĝeton.

Dum la sekvantaj tagoj mia kapo estis daŭre plena je tiaj bildoj. Imagoj pri flamoj kaj perforta detruado saltis al mia menso en la plej maloportunaj momentoj, kaj interrompis miajn pensojn dum mi okupis min en la kopiejo aŭ babilis kun la aliaj virinoj ĉe la fontano.

Mi tamen rimarkis, ke Filono ne partoprenas mian entuziasmon por la fina neniigo de Romo. Per miaj propraj oreloj mi aŭdis lin informi Nasta n, ke la mondo tre baldaŭ finiĝos, tamen li ofte parolis laŭ maniero, kiu tute ne havus sencon, se li vere kredus je siaj propraj antaŭdiroj. Iam okazis, ekzemple, ke Oresto informis nin, ke estante nun preskaŭ dekdujara, li volas forlasi la lernejon por eklabori en la kopiejo. Aŭdante tion, Filono estis nenecese kolera; li diris, ke Oresto dankos lin kiam li plenkreskos, ĉar li certiĝis, ke Oresto ricevu bonan edukon. Liaj vortoj konfuzis min. Se restas tiel malmulte da tempo, kiel faros diferencon, ĉu aŭ ne Oresto iras al la lernejo?

Neniam venis al mi eĉ la ideo, rekte demandi Filonon pri tio, kion mi aŭdis. Mi sciis, ke li nur moke ridos kaj diros, ke mi ĉesu subaŭskulti konversaciojn, kiujn mi klare ne povas esperi kompreni. Sed kiam ajn la fratoj venis, mi serĉis pretekstojn por resti en la kopiejo, esperante ke ili revenos al tiu temo. Bedaŭrinde ili reŝanĝis al la greka lingvo, kiam Nasta  ĉesis venadi, kaj la malmulto, kiun mi sukcesis kompreni, estis ekster la temo. La fakto estis, ke pli interesis ilin iliaj personaj kvereletoj ol la fino de la mondo.

Kvankam la ŝajna indiferento de Filono konsternis min en la komenco, dum la monatoj pasis mi komprenis, ke neniu povas vivi kun la okuloj konstante fiksitaj nur je unu neantaŭvidebla momento en la estonteco. Ne estis, ke mi dubis la verecon de tio kion mi estis aŭdinta, sed mi jam alkutimiĝis al ĝi. Profunde en mia menso ĉiam estis la penso, ke ne restas multe da tempo, sed tiu scio ne sufiĉis por forturni mian atenton de la pli urĝaj postuloj de mia ĉiutaga vivo. Finfine, la morto ja povas trafi en iu ajn momento; facile povus okazi, ke mi estos jam morta antaŭ la fino, kvankam mi esperis, ke mi vivos sufiĉe longe por vidi ĝin.

Estis tamen okazoj, precipe kiam mi ial vekiĝis dum la nokto, kiam teruris min la penso pri tio, kio devas veni. Mi imagis min kaj Oreston freneze kuregantaj tra la stratoj dum la urbo flamegas ĉirkaŭ ni. Sed ne povante nutri sin per novaj informoj, tiuj vizioj iom post iom perdis sian potencon, ĝis ili finfine komplete forvelkis.

* * *

Kvankam Filono evidente ĝuis siajn diskutojn kun la nazaretanoj, li tute ne intencis, en la komenco, lasi ilin konduki lin al ŝanĝo de la vivomaniero. Li ja iris al ilia templo ĉiusabate – tiel ili nomis la tagon, kiam ili renkontiĝis por preĝi – sed li longe rezistis la sugeston de kelkaj el la fratoj, ke li ankaŭ fermu tiutage la butikon. Iom post iom, li tamen komencis ŝanceliĝi. Unue li forprenis Oreston de la lernejo en difinitaj tagoj por akompani lin al la templo, kaj tiam, kiam ni jam loĝis en Romo iom pli ol du jarojn, li finfine decidiĝis fermi la butikon sabate.

Mi tute ne estis kontenta pri tiu decido. Ni ne malprosperis, sed ŝajnis al mi frenezaĵo regule forĵeti po unu tago da laboro el sep. Laŭ mia opinio, Filono jam malŝparadas multe tro da tempo. Ĉiuokaze, mi lasis la pordon duone malfermita dum li ne ĉeestis – mi ja ne povis resti en la mallumo – kaj mi tamen akceptis eventualajn komisiojn; mi simple klarigis, ke la mastro estas for, kaj promesis, ke li prizorgos ilin la postan tagon. Mi neniam transdonis ilin al Filono ĝis la sekva mateno, kaj se li suspektis ion, li ne komentis.

Post iom da tempo, mi ekkomprenis, ke lia rilato kun la judoj tamen kunportas plurajn avantaĝojn. De kiam li fermadis sian kopiejon en ĉiu sepa tago, ili komencis porti al li sufiĉe da laboro, kaj ne temis nur pri pecetoj. Oni ofte petis lin kopii longajn manuskriptojn. Do ni jam relative prosperis, eĉ antaŭ ol la bofrato de Filono rekomendis lian laboron al Sempronio.

Sempronio estis la plej grava librovendisto en nia flanko de la urbo. Li havis grandan vendejon en la plej bona parto de la ĉefa strato, kun sendependa apartamento en la unua etaĝo kaj laborejo malantaŭe plena je sklavoj, kiuj senĉese skribadis. Mi ofte preteriris lian vendejon irante al la bazaro; de ekstere ĝi ne aspektis aparte impona, sed oni nepre rimarkis ĝin, ĉar la pordoj ĉiam estis kaŝitaj sub amaso da anoncoj.

Al Sempronio ne mankis kopiistoj, sed foje li bezonis aldonajn homojn, precipe kiam li estis aperigonta novan libron. Tial la bofrato de Filono povis helpi nin. Stefano neniam estis reveninta al Romo – lia entrepreno nun floris en Prenesto – sed li ankoraŭ konis la homojn, kiuj gravis.

Ĉiu komisio, kiun ni plenumis por Sempronio, devis esti klara kaj senerara, kaj preta je la antaŭkonsentita dato. Krome ĝi absolute ne rajtis eliri el nia laborejo. Sempronio ne volis, ke liaj konkurencantoj enmanigu al si anticipajn ekzemplerojn.

Ni ne kompetentis pri la kromaj rafinaĵoj, kompreneble: la ornamaj finaĵoj, la dekoritaj kovraĵoj kaj tiel plu. La sklavoj de Sempronio mem okupiĝis pri tiu parto. Sed ŝajne li estis kontenta pri la laboro de Filono, ĉar li sendadis al ni ĉiam pli por fari. Baldaŭ Filono povis adiaŭi la metiistojn kaj vendistojn, kiuj estis ĝis tiam liaj ĉefaj klientoj. Foje ni eĉ devis dungi kromajn helpantojn: ne sklavojn – ni ne povis permesi al ni tian lukson – sed liberigitojn senlaborajn, kiuj ricevis pagon por ĉiu kopio produktita.

Kiam li revenis de la lernejo en la posttagmezoj, Oresto laŭtlegis la tekstojn por la kopiistoj. Li nun havis dek du jarojn kaj estis freneza pri libroj; estis bonŝance, ke ĉiam haveblis abundo da manuskriptoj en la kopiejo. Mi ĝuis aŭskulti dum mi okupiĝis pri miaj taskoj: miksi la inkon kaj glatigi la papirusojn. Granda parto estis tute forĵetinda: ĉefe poezio, aŭ tio kion la romanoj nomis poezio – ĝi estis sufiĉe mizera, laŭ mia opinio, kompare kun la sorĉaj pecoj, kiujn mi memoris de mia infaneco. Kelkaj el la manuskriptoj estis en la greka, aŭ en lingvaĵo tiel tordita, ke ĝi signifis al mi apenaŭ pli ol la greka. Sed estis ankaŭ kelkaj vere ekscitaj rakontoj. Tiuj, kiuj pleje plaĉis al mi, temis pri la sovaĝaj regionoj preter la limoj de la imperio. Mi aŭskultis kun fascino historiojn pri gigantoj kun nur unu okulo meze en la frunto, popoloj kiuj festenis per la korpoj de siaj kaptitaj malamikoj, kaj homoj kun kapoj hundaj.

Tiuj historioj multe plaĉis al mi, ĝis iu tago kiam mi aŭdis Oreston laŭtlegi priskribon verkitan de homo, kiu asertis, ke li vojaĝis al Britujo. Laŭ li, tie la homoj estas tiel malriĉaj, ke ili ne loĝas en domoj, sed devas fosi truojn en la tero por ŝirmi sin de la pluvo. Estis ankaŭ io pri oferoj, kaj teruritaj viktimoj, de kiuj oni eltiras la intestojn super ŝtonaj tabloj kie fluegas la sango. Mi estis tiel ŝokita, kiam mi aŭdis kion la romanoj diras pri ni, ke mi tuj kuris el la skribejo kaj devis paŝegi tra la stratoj, tremante pro kolero, ĝis mi sufiĉe trankviliĝis por reveni.

Mi pensis poste, ke eble la verkisto vizitis nur la nordajn reĝlandojn. Estas vere, ke la homoj estas tre sovaĝaj en tiuj regionoj. La problemo pri la romanoj estas, ke ili ne konas la diferencon inter unu parto de Britujo kaj alia.

* * *

La manuskriptojn de Sempronio kutime liveris al ni sklavo. Li estis malvigla ŝtipkapulo, senutila por io ajn krom kurado kaj portado, kaj tute malkapabla respondi eĉ la plej simplajn demandojn. Tial la estro de la kopiistoj foje persone portis al ni la manuskriptojn, precipe kiam oni antaŭvidis malfacilaĵojn rilate al la kopiado. Li estis brunhaŭta mezaĝulo kun eksterlanda parolmaniero. Je sia unua vizito, li prezentis sin kiel Akabion la galileanon.

“La galileano?” diris Filono. “Ĉu vi venas el Galileo?”

Akabio levetis siajn brovojn. “Ĝuste, el Galileo. Verŝajne vi nun demandos, ĉu mi konis Jesuon el Nazareto. Tion volas scii ĉiuj fratoj.”

Filono ne respondis, sed ŝovis la plej supran volvaĵon de la manuskripto sur la stablon kun laŭta frapo kaj komencis malligi ĝin. Mi vidis, ke li estas ĝenata, ke li permesis al si montri tiel infanecan scivolemon. Kaj tamen mi ne komprenis, kio estas tiel rimarkinda pri la fakto, ke Akabio venas el Galileo. En Romo, apenaŭ eblas renkonti homon, kiu ne devenis de iu fremda loko.

“Ne estas aparta kialo, kial mi estus renkontinta lin,” Akabio daŭrigis. “Li venis el Nazareto kaj mi el Kapernaumo. Sed tute hazarde, mi ja konis lin. Fakte mi estis unu el liaj sekvantoj – tio estas, dum kelkaj monatoj.”

Filono donis etan kapjeson, kaj etendis la volvaĵon. “Ĉi tiu aspektas sufiĉe klara,” li diris, dum li rapide trarigardis la unuajn kolumnojn. “Ĉu apartaj instrukcioj?”

Ili ekdiskutis la laboron, dum mi iris al la vinbutiko preter la angulo. Kiam mi revenis ili jam finis sian diskuton, kaj Akabio estis rakontanta kalumnian klaĉaĵon pri la verkinto de la manuskripto, kiu laŭ la priskribo estis efektive iom stranga. Filono ŝajne rekaptis sian aplombon post la komenca repuŝo, kaj ridetinte pri la rakonto de Akabio li estis sufiĉe moligita por riski novan demandon.

“Vi diris, ke vi estis sekvanto de Jesuo. Kia homo li estis?”

“Lignaĵisto, laŭ metio. Tamen li ne donis multan tempon al sia laboro: tro okupata pro konstanta argumentado. Aŭ eble ‘argumentado’ ne estas la ĝusta vorto. Li havis siajn ideojn, kaj jen la fino. Se oni konsentis kun li, bone; se ne, tute ne eblis konvinki lin aŭskulti alian vidpunkton.” Akabio ridetis al si mem, kvazaŭ pro iu memoro, kaj akceptis tason da vino. Li tamen ne gustumis ĝin, sed sidis kun siaj okuloj fiksitaj al la vino, dum li malrapide turnis la tason inter siaj fingroj. “Li estis brila parolanto. Neniam mankis al li vortoj. Oni povis aŭskulti lin dum horoj. Kaj li estis preta paroli al iu ajn: impostokolektistoj, prostituitinoj... Jen unu el la kialoj, kial multaj homoj rifuzis entute rilati kun li.”

“Kiel vi iĝis lia sekvanto?” Filono demandis.

“Dum mi vojaĝis al Judujo por festo. Mi estis tre vojaĝema homo, kiam mi estis pli juna. Ne sufiĉis al mi resti hejme por festi kun mia familio – mi nepre volis iri al Jerusalemo samtempe, kaj vidi la templon. Nu, mi trovis karavanon, kiu iris laŭ la sama vojo, kaj tuj post nia ekiro aliĝis Jesuo kun eta grupo de siaj sekvantoj.

“Mi neniam forgesos tiun vojaĝon. Se ni haltis en vilaĝo, li tuj iris rekte al la sinagogo kaj ekparoladis. En kelkaj lokoj oni aŭskultis, sed en aliaj ĉiuj komencis kontraŭkrii kaj disputi. Ofte li devis fini sian predikon sur la strato. Sed ĉiam troviĝis kelkaj homoj, kiuj sekvis lin eksteren – kiel mi diris, li estis elstara parolanto.

“Li daŭre insistis, ke la regno de Dio alvenas: efektive, li ne nur diris ke ĝi alvenos – laŭ li ĝi estas jam survoje. Kaj kiam oni vidis, kion li povas fari, oni nepre devis kredi lin. Mi vidis lin diri al lamulo ‘Marŝu’, kaj la homo ekstaris kaj marŝis. Alian fojon estis blinda almozpetanto, kiu sidis apud la vojo, kaj kiam Jesuo preterpasis, li simple ekstaris, lasis sian bovlon sur la grundo, kaj venis kun ni. Sed al multaj homoj tio ne plaĉis: ĝi videble timigis ilin, kaj ili montris tre klare sian deziron, ke ni iru aliloken.

“Li estis elstara homo, sed li postulis tre multe: efektive, tro multe. Se oni ne pretis rezigni ĉion por akompani lin – ne nur monon, sed eĉ hejmon kaj familion – li tute ne interesiĝis. ‘Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento por pensi pri viaj infanoj kaj edzino’ – tion li diris – ‘kiam Dio estas venanta por juĝi nin ĉiujn?’ Li forĉasis unu junulon, kiu volis iri hejmen por prizorgi la funebraĵon de sia patro; kaj alian, ĉar li estis maltrankvila, ĉu lia familio estas en ordo sen li.

“Tamen, li sukcesis konvinki multajn homojn. Kiam li rekte rigardis onin per tiuj okuloj – strangajn okulojn li havis – oni povis kredi ion ajn, fari ĉion por li. Tio estis en ordo, por kiu estis malriĉa; tiam oni havis nenion por perdi. Sed dum tiu vojaĝo, mi vidis homojn, kiuj forlasis siajn familiojn kaj forĵetis ĉion, kio valoris, por akompani nin. Ili bedaŭris tion, tion mi povas diri al vi, kiam li mortis, kaj la regno de Dio ne estis pli proksima ol ĝi estis antaŭe.

“Sed nu, tio okazis poste. Dum li restis kun ni, ŝajnis ke ĉio funkcias. Ĉiam pli da homoj aliĝis, kaj antaŭ ol ni atingis la pordegojn de Jerusalemo ni estis pli ol cent. La novaĵo alvenis pli rapide ol ni, kaj sufiĉe granda amaso kolektiĝis por vidi nin eniri la urbon. Jesuo enrajdis sur azeno, por plenumi la vortojn de la profeto. Laŭ mi, multaj homoj kredis, ke li elpelos la guberniestron kaj igos sin reĝo. Sed tio tute ne estis lia intenco, laŭ mia kompreno. Kaj ĝuste tio elrevigis tiom da homoj. Multaj el liaj sekvantoj forlasis lin, kiam ili komprenis tion.

“Sed dum tiuj malmultaj tagoj, ŝajnis ke ni povos fari ĉion, kion ni deziras. Ni forigis la nejudojn el la Templo: ni ĉiuj enmarŝis en granda amaso, liberigis la bestojn kiujn oni vendis tie, kaj faligis la tablojn kie oni ŝanĝis monon. Kia sceno! Estis ĥaoso dum kelkaj minutoj, kun Jesuo kiu paŝegis tien kaj reen, svingante vipon, komercistoj kiuj malbenis, moneroj kiuj ruliĝis ĉie, kaj bestoj kiuj kuradis tra la tuta korto. Por ne mencii la homojn, kiuj kaptis la okazon por enpoŝigi tiom kiom ili povis. Mi memoras, kiel li kaptis manplenon da moneroj de iu fiodora almozpetanto kaj kriis, ‘Kiel utilos al vi mono, kiam alvenos la regno de Dio?’ Tiam li turnis sian atenton al iu kompatinda junulino, kiu venis tra la korto kun kruĉo da akvo. Li ĵetis ĝin al la grundo kaj kriis per tondra voĉo, ‘Kiel vi aŭdacas uzi la domon de Dio nur kiel rapidan vojon al la fontano?’ La kompatindulino tute teruriĝis. Ŝi verŝajne supozis, ke atakas ŝin frenezulo.

“Tiu afero en la Templo estis tio, kio detruis lin. La Alta Konsilantaro apenaŭ povis ignori ion tian. Tamen ili havis problemojn por trovi akuzon ne tuj forĵetotan. En la fino ili akuzis lin, ke li pretendis estis reĝo, kaj tio sufiĉis.”

“Ĉu vi vidis lian ekzekuton?” Filono demandis.

“Jes, kaj ĝi estis vere malĝojiga afero por rigardi. Laŭ mi, li ne povis kredi, ke Dio vere ne intencas helpi lin. Ĝis la plej lasta minuto, li estis konvinkita, ke en iu momento la ĉielo malfermiĝos kaj la amasiĝinta anĝelaro marŝos malsupren por proklami la regnon de Dio sur la tero. Kiam li komprenis, ke tio simple ne okazos, li ne daŭris longe.”

“Multaj homoj diras, ke li ne vere estis mortigita,” Filono komentis.

“Jes, ankaŭ mi aŭdis tion. Kaj se vi estus renkontinta lin, vi komprenus. Estis malfacile akcepti la fakton, ke li vere mortis kaj ke ĉiuj niaj esperoj falegis tiel abrupte. Kelkaj homoj rifuzis kredi la aferon – insistis, ke ili parolis al li, kiam oni jam demetis lin de la kruco. Kiu scias: pli strangaj aferoj ja okazas. Kiel tiu viro en Tesalio, kiu revenis de la morto por atesti kontraŭ la virino, kiu murdis lin...

“Reirante hejmen, mi estis ankoraŭ tute ŝokita. Mi ne povis kredi, ke li tiel seniluziigis nin. Li kredis mem siajn promesojn, kompreneble, tiu kompatindulo; tiel li sukcesis konvinki ankaŭ nin. Pasis unu-du jaroj antaŭ ol mi superis la aferon. Kaj tiam mi decidis rezigni la entreprenon de mia patro por veni al Romo. Mi ne sukcesis reiri al ordinara, trankvila vivo post tiu vojaĝo al Jerusalemo. Mi tro multe ŝanĝiĝis.”

Kiam Akabio foriris, Filono malfermis unu el la volvaĵoj kaj komencis trarigardi ĝin. Mi portis la tasojn eksteren por lavi ilin ĉe la fontano. Filono estis pretiganta siajn skribomaterialojn kiam mi revenis, dum li zumadis al si mem.

“Kion vi opiniis pri tio, kion li diris?” mi demandis.

“Kiu?”

“Akabio.”

“Mi ĉesis aŭskulti post la unuaj minutoj. Mi pensis, ke li neniam silentos.”

* * *

La nescio de la romanoj pri la lando, kie mi iam loĝis, aparte ĝenis min kiam mi ekaŭdis onidirojn, ke okazis tie ribelo. Kompreneble Blandinia  estis tiu, kiu unue informis min pri tio. Ĉiam plaĉis al ŝi esti la unua portanto de novaĵo. Agacis min ŝia kontenta esprimo; mi sciis, ke ŝi pensas, kiaj kompletaj barbaroj estas ni britoj. Mi volis skuegi ŝin. Tamen mi retenis min, kaj anstataŭe demandis, kie okazis la ribelo. Kompreneble, ŝi ne sciis.

Post hasta saluto mi marŝis rapide hejmen, plena je ĝoja entuziasmo. Laŭ ŝia informo, pluraj urboj estis detruitaj kaj miloj da romanoj mortigitaj. Mi estis certa, ke mia popolo estis la ĉefa instiganto de la ribelo; ĉiuj scias, ke ĝi estas la plej kuraĝa kaj militema el ĉiuj sudaj triboj. La problemo estis, kiel ricevi fidindajn informojn. La plej bona fonto de novaĵoj estus soldato ĵus reveninta el la provincoj, sed estis neverŝajne, ke tia homo enirus nian kopiejon. Mi decidis peti la helpon de Filono.

Filono promesis teni orelon preta kaj atenti pri eventualaj publikaj anoncoj, sed la tagoj pasis kaj mi komencis perdi ĉiun esperon iam ajn malkovri, kiel statas la situacio. Mi ripete demandis Filonon, ĉu li aŭdis ion, ĝis li perdis paciencon kaj respondis kolere, ke li ne povas trovi novaĵojn, se novaĵoj ne estas haveblaj. Evidente nenio estis farebla krom atendi trankvile... kaj tiel la posta monato pasis.

Mi estis ĉe la vinbutiko por aĉeti vazon da olivoj, kiam mi aŭdis konfuzan bruon sur la strato. Mi turnis min kaj vidis vicon de viroj, kiujn oni kondukis en katenoj. Mi tuj sciis, ke ili venis de trans la maro. Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimoj de absoluta konfuzo. Pro iliaj vestoj, mi supozis, ke ili devenas de la orientaj reĝlandoj, kvankam ili ne portis desegnon, kiun mi rekonis. Certe ili estis el sufiĉe norda regiono.

Mi ankoraŭ rigardadis dum ili pluiris, tute nekonscia pri mia ĉirkaŭaĵo, ĝis mi konstatis, ke la butikestro provas kapti mian atenton. Mi estis komplete forgesinta pri la olivoj kaj mi ne prenis la restantan monon. “Ĉu vin interesis la kaptitoj?” li komentis per konfidenca tono. “Kia aro da mizeruloj. Mi ne imagas, ke eĉ la leonoj ĝenos sin pri tia bandaĉo.”

Mi murmuris ion kaj forturnis min. Mi devis malvolonte konsenti, ke li pravis. Neniam mi vidis homojn, kiuj aspektis tiel absolute mizeregaj. Mi bedaŭris, ke ili ne almenaŭ montris iom pli spitemajn mienojn. La romanoj havas malaltan opinion pri homoj, kiuj tro malkaŝe vidigas siajn emociojn: ili konsideras tion maldigna. Kaj tiuj brilkoloraj vestoj aspektis krudaj nun eĉ al mi.

Ne longe poste, Filono povis doni al mi la oficialajn novaĵojn. Mia propra popolo tamen ne partoprenis; sed mi jam divenis tion. La ribelo okazis, kiel mi jam supozis, en la orientaj reĝlandoj. Gvidis ĝin tri virinoj: reĝino kaj ŝiaj du filinoj. Mi rimarkis la iom dubeman manieron, laŭ kiu Filono rigardis min dum li klarigis tion, kvazaŭ li mem ne tute kredis ĝin. La romaninoj ĉiam dependas de siaj viroj por ricevi protekton.

La unuaj atakoj de la ribelantoj estis direktitaj kontraŭ nedefendataj kolonioj dum la foresto de la roma guberniestro, kaj pluraj urboj estis ruinigitaj. Sed kiam la novaĵo atingis la guberniestron, li arigis siajn fortojn kaj reiris por ordigi la situacion. La ribelo estis sufokita per nur unu batalo. Multaj miloj da britoj estis mortigitaj.

Ĉi tiu informo faligis miajn lastajn esperojn, kvankam mi ja atendis ion tian de kiam mi vidis tiun vicon de kaptitoj. Samtempe mi estis iom skeptika. Mi rimarkis, ke krom malklaraj onidiroj tute ne estis vera anonco ĝis la ribelo estis jam sekure venkita. Tio vekis en mi la suspekton, ĉu ĝi eble estis pli serioza afero ol la romanoj volis konfesi. Kaj se estas tiel en Britujo, kio okazadas en aliaj provincoj? Eble en ĉi tiu momento mem, oni prisilentas dekojn da ribeloj en ĉiuj anguloj de la imperio.

Mi dividis miajn suspektojn kelkajn tagojn poste kun Bendiso, dum ni marŝis kune al la bazaro. Ŝi tuj konsentis kun mi, kaj aldonis ke laŭ ŝia opinio, la situacio aspektas tute malsama en la provincoj ol en Romo.

“Estas tute en ordo por la homoj kiuj loĝas ĉi tie,” ŝi diris. “La plejmulto el ili ne rekonas sian propran bonan ŝancon. Sed tie kie mi loĝis, kiam mi estis knabino, la afero estis tute malsama. Mi memoras kiel estis, ĉiufoje kiam venis la impostokolektistoj: ĉiu familio devis pagi, kaj estis senutile diri al ili, ke oni havis malfacilan jaron aŭ ke iu estas malsana. Al ili tio valoris eĉ ne unu figon. Ni malamis la romanojn. Nur la timo malhelpis nin ribeli pli frue.”

Sed ni jam alvenis ĉe la bazaro, kaj ni interrompis nian paroladon por doni nian atenton al faboj kaj legomoj.

“Ĉu vi scias, pri kio mi ofte pensas?” Bendiso diris post iom da tempo, dum ni marŝis hejmen kun niaj plenaj korboj. “Mi ofte demandas min: se iu nun donus al mi la eblecon reiri, kion mi farus?”

“Ĉu vi volas diri, se vi povus reiri al via propra lando?”

ŝi kapjesis. “Kiam oni portis min ĉi tien, en la komenco mia sola penso estis, kiel reiri. Sed nun... Mi ne diras, ke mi ne ŝatus revidi la montojn. Sed la vero estas, ke la vivo tie ne estis facila, kaj mi ne kredas, ke la situacio estis multe pli bona eĉ antaŭ ol venis la romanoj.”

ŝi paŭzis por trinki de apuda fontano, tiam viŝante sian buŝon ŝi daŭrigis: “Ni ne fartas malbone, mi kaj Primo. Mi scias, ke laŭ la diraĵo, la libereco valoras pli ol oro, sed la fakto estas, ke mi jam vidis multajn liberulojn, kiuj volonte interŝanĝus kun ni; la dioj neniam donu al ni malpli bonan ŝancon ol ni havas nun! Se mia familio ankoraŭ troviĝus tie, tio estus alia afero, sed nun mia sola familio estas tiu, kiun mi havas ĉi tie. Mi ne kredas, ke miaj filoj konsentus ekloĝi en loko, kie ili ne povus vidi la Verdulojn *  vetkuri en festotagoj.”

ŝi neis per la kapo. “Mi ne kredas, ke mi elektus reiri nun, eĉ se mi havus la eblecon.”

* * *

Niaj cirkonstancoj multege pliboniĝis de kiam Filono ricevadis laboron de Sempronio, kaj mi vidis, ke li estas tre kontenta pri nia nova situacio. Kaj ĝuste tiam mi malkovris, ke mi estas graveda. Mi antaŭlonge jam ĉesis esperi, ke mi naskos alian infanon, kvankam mi estis ankoraŭ sufiĉe juna: pli juna ol estis mia patrino, kiam ŝi naskis Makar on.

Pasis pluraj monatoj antaŭ ol mi decidiĝis informi Filonon. Mi povis antaŭdiveni lian reagon, kaj mi ne sciis, kiel elteni ĝin. Multaj familioj elmetas siajn bebojn, precipe se temas pri knabinoj. Mi de tempo al tempo aŭdis la malfortan krieton de novnaskito, kiam mi pasis apud la rubejo ĉe la angulo, kaj mi ofte pensis, kiel estus simple porti hejmen la infanon kaj varti ĝin kiel mian.

Mi silentis pri mia situacio tiom longe, kiom eblis, sed kiam la najbarinoj komencis komenti, mi sciis, ke en la fino eĉ Filono devos rimarki la aferon. Mi malfacile sukcesis subpremi la tremadon de mia voĉo dum mi klarigis al li, kaj mi atendis en teruro lian neeviteblan verdikton. Sed li diris nenion. Fakte, kvankam mi apenaŭ kuraĝis kredi tion, mi konstatis, ke li tute ne aspektas malkontenta. Inundite de ĝojo, mi tuj senpripense metis la demandon, kiu turmentis min de kiam mi sciis, ke mi estas graveda: “Ĉu ni tenos la infanon, kiam ĝi naskiĝos?”

Li rigardis min abrupte kun iom surprizita mieno. Tiam li ridetis, kaj tiris min al si per pli ama gesto ol mi memoris de jaroj. “Nia venonta infano,” li diris, “ne naskiĝos sklavo.”

* * *

De kiam ni transloĝiĝis al Romo, mi neniam ĉesis pensi, ke eble mi iam renkontos kelkajn el la aliaj junulinoj, kiuj estis portitaj kun mi en la ŝipo. Dum mi restis en la vilao, ekzistis neniu verŝajneco ke io tia okazos, sed ĉi tie en la urbo, kie mi ĉiutage vidis centojn da novaj vizaĝoj, mi pensis, ke tio tamen eblus. Sed mi jam loĝis kvar jarojn en Romo kaj mi preskaŭ ĉesis esperi, kiam en la daŭro de kelkaj monatoj mi finfine renkontis ne unu, sed du, el la virinoj, kiuj akompanis min al la mallibereco.

Dum mi atendis mian vicon ĉe la banejo, mi rimarkis virinon, kiu ŝajnis rigardeti min de la alia flanko de la ĉambro. Ŝi aspektis iel konata, kaj dum mi daŭrigis mian konversacion kun Bendiso mi obtuze demandis min, kie mi jam vidis ŝin. Ŝi estis alta kaj diketa kun tro streĉita haŭto kaj iom ŝvelinta vizaĝo. Nun ŝi malkaŝe rigardadis min, kaj en la sama momento, kiam ŝi leviĝis por veni al mi, mi konstatis, kiu ŝi estas. “ Koventina !” mi kriis, dum ŝi samtempe kriis, “ Bivana !” Konsternis min reaŭdi mian veran nomon. Tio ŝajnis reporti min dek sep jarojn, kaj mia menso tuj inundiĝis de amaso da duonformitaj memoroj, dum mi ĵetis min de mia sidloko.

Ni ridis kaj ploris, tute nekonsciaj pri la spektaklo, kiun ni certe prezentis, dum ni brakumis unu la alian meze de la ĉambro. Finfine ni premis nin en la liberan lokon apud Bendiso, dum la aliaj virinoj iomete ŝovis sin laŭ la benko por krei plian spacon. Mi bonege memoris, kiam mi laste vidis ŝin: ŝi estis vendita kune kun du el la aliaj knabinoj, kaj mi enviis ilin, ĉar oni ne disigis ilin. En ŝia vizaĝo mi ankoraŭ rekonis tiun knabinon dekunu- aŭ dekdu-jaran, kvankam ŝia figuro maturiĝis dum la intertempaj jaroj. Rigardante pli detale, mi vidis, ke oni ne bone traktis ŝin: ŝiaj brakoj estis kovritaj de cikatroj kaj ŝi havis kontuzitan vizaĝon.

Ni paroladis ĝis venis la momento por eniri – aŭ pli precize, mi parolis dum ŝi demandis. Mi rimarkis, ke kvankam ŝi volas aŭdi mian tutan historion, ŝi estas malpli preta rakonti pri si mem. Mi provis ne tro atente rigardi dum ŝi senvestiĝis, sed mi vidis, ke ŝi suferis oftan bategadon, ankaŭ sufiĉe lastatempe.

“Sed aŭskultu kiel mi daŭre babilaĉas,” mi diris finfine, dum ni malstreĉiĝis en la agrabla varmo de la varmega kuvo. Ŝiaj kontuzitaj ŝultroj estis sekure kaŝitaj sub la akvo, kaj ŝajnis al mi, ke jen la plej bona momento por riski kelkajn taktajn demandojn. “Kaj vi diras eĉ ne unu vorton, nur kuŝas silente kaj senmove kiel muska ŝtonego sur monto.” Kia ĝojo denove paroli mian propran lingvon, kaj senti tiujn ellaboritajn frazojn ruliĝi de mia lango! “Rakontu al mi, kion vi faris dum ĉi tiuj longaj jaroj. Kio okazis al Etiona  kaj... kiel ŝi nomiĝis?”

“ Taŭsa .”

“Ĝuste, Taŭsa . Kio okazis al vi tri, post tiu tago kiam tiu fremdulo forkondukis vin, dum ĉiuj viroj grakis kaj kriĉis kiel korvoj?”

ŝi ve-spiris. “Vi estis bonŝanca, Bivana , laŭ tio kion vi rakontas al mi, kun via viro kaj via filo kaj via propra eta butiko. Mi dezirus, ke mi havus saman historion por rakonti al vi.”

Tiam ŝi priskribis al mi, kiel oni kondukis ŝin kaj la aliajn du knabinojn al domo en la havena kvartalo, ne malproksime de la loko, kie ni albordiĝis. Ĝi estis malpurega, malseketa ejo, laŭ ŝi, kun dekoj da tute malgrandaj ĉambretoj, kaj en la komenco ĝi ŝajnis al ili kiel giganta labirinto. Sed tio kio ĉefe surprizis ilin estis malkovri, ke ĉiuj ĉambroj estas plenegaj je knabinoj kaj junulinoj: ne temis pri virinoj el ilia propra lando, sed pri fremdulinoj, kiuj ne parolis ilian lingvon. Pro sia tiel mallarĝa sperto de la mondo, ili ne tuj komprenis al kia loko oni portis ilin, sed tio rapide iĝis konsterne klara. Ili pasigis la postajn monatojn kvazaŭ ili vagus en konfuza hororsonĝo.

“Kaj ili tute ne permesis al ni eliri,” Koventina  daŭrigis. “La aliaj junulinoj eliradis post la tagmezo por serĉi virojn, sed ili tenis nin tri ŝlositaj kiel kokinojn en kaĝo. Ili sciis, ke se ni sukcesus unu fojon videti la teron kaj la ĉielon, ili neniam vidus nin plu. Ni estus preferintaj malsatmorti en tiuj ŝtonaj stratoj, aŭ dronigi nin en la maro, ol vivi tian vivon kian ni pasigis en tiu loko. Estas mirige, ke ni ne mortis tuj, pro la malsekaj muroj kaj la haladza aero. Sed ni trovis, ke ne estas tiel facile morti, eĉ kiam oni deziregas tion en ĉiu momento de la tago.”

Iom post iom ili alkutimiĝis al sia nova profesio, kaj amikiĝis kun la aliaj junulinoj. “Ni havis malĝojan vivon en tiu malvarma, ŝtona loko, kie la viroj pinĉis nin kaj palpis nin kiel maturajn berojn, kaj la sola afero, kiu helpis nin iomete elteni, estis la kunestado kun la aliaj junulinoj. Ili ŝajnis al ni sufiĉe strangaj en la komenco, pro siaj brunaj haŭtoj kaj ŝminkitaj vizaĝoj kaj siaj haroj puŝitaj supren, kiel fojno lasita ekstere por sekiĝi. Sed ili ne traktis nin malbone, kiam ni lernis deĉifri ilian parolmanieron. Nu, ili komprenis niajn sentojn; ankaŭ ili ĉiuj jam travivis la saman sperton.

“Tamen la mastrino: ŝi estis alia afero. Ŝi estis kruela, malica virino, kaj ŝi batis ĉiun junulinon, kiu eliris kaj ne revenis kun viro. Sufiĉe ofte mi elspezis mian monon por aĉeti malbenon kontraŭ ŝi, sed ĝi neniam portis al ŝi ion ajn pli malbonan ol kapdoloron aŭ ventrodoloron. Tiu virino kapablus fortimigi iun ajn malbenon, kiu venus serĉi ŝin, kaj resendi ĝin kriĉantan al la Alia Mondo.

“Estis la aliaj junulinoj, kiuj instruis al ni nian metion, kaj kiel gajni kelkajn monerojn por ni mem – kvankam ni apenaŭ komprenis la aferon en la komenco: tiun manieron laŭ kiu ili babilaĉis pri mono, mono la tutan tempon, per ĉiu dua vorto, kiun ili elbuŝigis. Sed ni eklernis sufiĉe rapide. Ni devis mem pagi niajn vestojn kaj juvelojn, kaj tiun fekaĵon kiun ni metas sur niajn vizaĝojn; ĝi plaĉas al la viroj, eĉ se nur la spiritoj scias kial.”

Ili laboris plurajn jarojn en la bordelo, kaj finfine Etiona  mortis pro fuŝita abortigo. Ankaŭ Koventina  estis devigata abortigi plurajn fojojn, kaj la lastan fojon ŝi perdis sufiĉe da sango kaj preskaŭ mortis. De tiam, ŝi neniam plu gravediĝis.

“Sed mi vidas, ke ankaŭ vi estas graveda,” ŝi aldonis, kiam ni venis el la kuvo por pluiri al la malvarma baseno. “Mi envius vin, se mia vivo ne estus tia, kia ĝi estas. Sed neniu virino dezirus varti infanon en la loko, kie mi troviĝas nun.”

ŝi plurakontis al mi, ke pluraj el la virinoj malsaniĝis pro unu el la malsanoj, kiuj atakas virinojn en tiu profesio, kaj tiel finiĝis Taŭsa . Poste disvastiĝis la onidiro, ke la inoj estas malpuraj, kaj la posedanto devis fermi la entreprenon. La restantaj virinoj supozis, ke oni vendos ilin; tiu perspektivo ege maltrankviligis ilin, ĉar eĉ se ne aparte plaĉis al ili la nuna profesio, ili ja kutimis je ĝi kaj ne havis aliajn lertojn. Sed anstataŭe, ilia posedanto translokis la tutan bandon al nova ejo en Romo. Ili loĝis jam plurajn jarojn en la urbo, en bona pozicio apud la Amfiteatro, kie ili povis kapti la virojn, kiuj eliris post la spektakloj.

“Ĉu apud la Amfiteatro?” mi demandis. “Tiu estas sufiĉe malproksima de ĉi tie. Ĉu ne troviĝas pli apuda banejo ol ĉi tiu?” La vorto “banejo” mankis en mia lingvo; mi devis uzi la roman nomon.

“Ja estas banejo, kaj mi iras preskaŭ ĉiutage post la tagmezo, por naĝeti kun la viroj.”

“Ĉu vi iras kiam ĉeestas la viroj?” mi demandis, tute ŝokite.

“Jes, sed ne miskomprenu la aferon. Tio estas la plej bona momento por kapti la virojn, kiam ili kuŝas tute senstreĉaj kaj pretaj fordonaci sian monon por virino aŭ iu ajn alia objekto, kiu tiklas ilian deziron. Sed hodiaŭ mi devis iri matene, kaj tiu acida sekiĝinta maljuna pordistinaĉo forĉasis min. Ŝi diris, ke mi ne havas kialon eniri dum la matenaj horoj, ĉar tiuj horoj estas intencitaj nur por respektindaj virinoj. La spiritoj malbenu ŝin; mi pagas por eniri kaj mi same rajtas uzi la banejon kiel ĉiuj aliaj. Almenaŭ mi ne kunportas infanon, kiel faras kelkaj virinoj, kiu kriaĉas sufiĉe por fortimigi la spiritojn kaj malpurigas la akvon, kie aliaj homoj volas lavi sin.”

Dum ni sekigis nin mi demandis, “Ĉu vi aŭdis ion pri la aliaj junulinoj, kiuj estis kun ni en la ŝipo?”

“La sola, pri kiu mi scias, estas Sulabaraka ,” ŝi diris, dum ŝi tiris niajn vestojn el la niĉo kaj ĵetis al mi mian robon. “Ĉu vi sukcesas revoki ŝin al via menso: tute senkarna estaĵo, farita nur el ostoj kaj anguloj? Oni vendis ŝin al paro, kiu posedis buĉistan vendejon proksime al la loko, kie mi laboris antaŭe. Ŝi devis fari la laboron de du sklavoj, aŭ de tri, ĉar ili estis tro avaraj por aĉeti alian por helpi ŝin, dum ŝi ankoraŭ sukcesis stari sur la piedoj.”

ŝi paŭzis por tiri sian robon super la kapon kaj daŭrigis: “Kiam ajn mi pasis laŭ tiu vojo, jen ŝi verŝis akvon por lavi la ŝtonan plankon, aŭ knedis vestojn en la fontano per ruĝaj, rompitaj manoj, aŭ stufis viandon super fumanta, haladza karbujetaĉo. Ŝi terure suferis en la komenco, antaŭ ol ŝi lernis ilian manieron fari aferojn. Sed nun ŝi lernis ĉion perfekte, kaj ŝi havis du infanojn, kiam mi laste vidis ŝin.”

Ni salutis nin kun multaj promesoj rerenkontiĝi, kaj mi marŝis hejmen kun Bendiso, kiu pacience atendis min. Tiom entuziasmigis min la neatendita renkontiĝo kun Koventina , ke mi senĉese paroladis laŭ la tuta vojo kaj rerakontis al Bendiso ĉion, kion mi memoris.

“Kiam mi aŭdas tian rakonton, mi scias, ke brilis super mi granda bonŝanco,” ŝi komentis, “kaj la dioj neniam bedaŭru tion, kion ili faris por mi.”

“Vi pravas,” mi respondis. “Kiam oni sendis min al la vilao, ŝajnis al mi, ke la bona ŝanco forlasis min. Sed ĝi ne estis tiel malbona loko, almenaŭ ne kiam mi alkutimiĝis. Se mi estus aĝinta kelkajn jarojn malplie, eble oni estus vendinta min kun Koventina  kaj la aliaj du. La fakto estas, ke la aferoj estus povintaj finiĝi multe pli malbone ol efektive okazis.”

* * *

Filono diris al mi jam plurajn fojojn, ke li ne volas, ke lia venonta infano naskiĝu kiel sklavo. Tio devis signifi, ke li pripensas la ideon, doni al mi mian liberecon. Tamen, la fino de mia gravedeco estis alproksimiĝanta, sed li ankoraŭ entreprenis neniun paŝon por liberigi min. Mi komencis timi, ke li lasos la aferon ĝis tro malfrue. Mi ne aŭdacis insisti – mia pozicio certe ne permesis tion – sed kiam la lasta monato alvenis mi aludis jen kaj jen pri la preparoj, kiujn mi faris por la nasko, kaj memorigis, kvazaŭ preterintence, ke beboj foje naskiĝas frue.

Iun matenon, Filono anoncis tute senaverte, ke mi kaj Oresto akompanu lin al la juĝisto. Li kondukis nin al la Forumo, urĝante nin la tutan vojon kaj grumblante pri la nombro de komisioj perdotaj pro la neceso fermi la kopiejon en laborplena mateno. Finfine ni aliĝis al la senorda homamaso, kiu svarmis antaŭ la enirejo de la baziliko. Estis klare, ke Filono scias precize kion fari en tia situacio: per kelkaj moneroj al la pordisto kaj unu-du pliaj al la sklavoj interne, ni baldaŭ troviĝis en malgranda privata ĉambro, kie antaŭ ol la mateno estis duone for, ni faris la formalan deklaron antaŭ la juĝisto.

Filono estis en malbona humoro kiam ni eliris, kaj komencis plendi pri la granda sumo, kiun mi kostis al li, pro la liberigimposto. Sed mi ne intencis permesi al li malpliigi mian ĝojon. Kio ajn okazos en la estonteco, eĉ se la bebo mortos aŭ se ĝi estos ina, Oresto kaj mi liberiĝis. Neniam plu oni povos forpreni de ni tion.

Marŝante tra la Forumo, ni malkovris, ke dum ni atendis en la baziliko, kolera homamaso kolektiĝis antaŭ la senatejo. Mi memoris nun, ke pli frue en la mateno mi ja rimarkis nekutiman nombron da homoj ariĝantaj en la placo, sed en tiu momento mi ne aparte pripensis la aferon. Ŝajnis ke la homoj estas en danĝere incitiĝema humoro. Ili kriis indigne kaj puŝiĝis kiel granda ondo ĉirkaŭ la senatejo, kvankam ili ankoraŭ ne decidiĝis sturmi la gardistojn ĉe la pordo.

“Atendu ĉi tie,” Filono diris kaj iris paroli al kelkaj el la homoj rande de la amaso. Post momento li rehastis al ni. “Temas pri tiu afero pri Pedanio Sekundo. Oni pritraktos ĝin ĉi-matene en la Senato. Prefere ni foriru tuj, antaŭ ol la situacio iĝos eĉ pli malbona.”

Mi bone sciis pri tio, kion Filono nomis la afero de Pedanio; efektive, estus maleble en tiu periodo loĝi en Romo kaj ne aŭdi pri ĝi. Pedanion Sekundon mortigis unu el la propraj sklavoj, ne ĉar li estis aparte malbona mastro – kvankam li certe ne estis unu el la plej bonaj, laŭ la priskriboj – sed ĉar li preskaŭ frenezigis la sklavon pro ĵaluzo. Estis tiklinta lian deziron ties samlitulo, belega junulo aĉetita antaŭ nelonge en Egiptujo, kaj kompreneble, se temas pri tia konkuro, neniu sklavo havas esperon gajni kontraŭ sia mastro. Eĉ pli malbone, li estas devigata pluloĝi en la sama domo, rigardante senhelpe dum lia mastro amuziĝas. Sub tiuj cirkonstancoj, ne estis surprize, ke la sklavo decidis, ke li ne plu eltenos la situacion. Li eĉ ne provis kaŝi sian krimon. Li simple eniris la studejon de Pedanio iun matenon, dum lia mastro akceptis klientojn, kaj ponardis lin plurfoje antaŭ ol la hororigitaj ĉeestantoj sufiĉe malkonsterniĝis por interveni.

Tamen ne estis nur la mortigo en si mem, kiu vekis tiel pasiajn emociojn, ke oni diskutadis la aferon ĉirkaŭ ĉiu fontano kaj en ĉiu banejo de Romo. Se temus nur pri tio, oni forgesus la aferon sufiĉe rapide; sendube oni kompatus la sklavon, sed multaj sklavoj eltenas multe pli grandajn indignindaĵojn sen turni sin al murdo. Ne, la problemo estis tio, ke laŭ la leĝo, ne nur la murdisto mem sed ankaŭ ĉiu alia sklavo de la domanaro devis esti ekzekutita. Kaj ili nombris kvar cent, inkluzive de multaj infanoj. Ne surprize, la plejmulto de homoj estis absolute ŝokitaj pro la propono mortigi tiom da senkulpuloj. Sed pluraj el la pli tradiciemaj senatanoj jam aŭdigis sian opinion, ke ili tute ne intencas permesi, ke oni forigu la antikvan kutimon en ĉi tiu okazo, eĉ se la imperiestro kaj liaj ĉefaj konsilantoj favoras tiun solvon.

Hodiaŭ estis la tago, kiam oni devis priparoli la aferon en la Senato, kaj ne havante alian manieron por influi la diskuton, la popolo aŭdigis sian voĉon laŭte kaj klare ekstere sur la placo. En la momento kiam mi kaj Filono trairis la Forumon kun Oresto, oni ankoraŭ ne atingis la finan decidon, sed ĝi estis anoncita iom poste kaj disvastiĝis tra la tuta urbo antaŭ la vespero. Estis venkintaj la tradiciemuloj. Je la informo, ke ja okazos la amasa ekzekutado, la popolo reagis per tumultoj, kiuj daŭris dum la cetera tago kaj ankaŭ granda parto de la nokto. Mi aŭdis poste, ke la senatejon oni sieĝis, kaj ke la senatanoj sukcesis eliri nur post la alveno de trupo da gardistoj, kiuj kondukis ilin tra la furioza homamaso al la sekureco.

Oni prokrastis la ekzekutojn dum pluraj tagoj. Eble la instancoj esperis atendi, ĝis la publika kolerego post iom da tempo nature estingiĝos. Efektive la tumultoj malrapide malpliiĝis, sed tio ne signifis, ke la homoj intertempe forgesis la aferon. Necesis nur unu fajrero por ke la ribeloj ekflagru denove, kaj ĝuste tiel okazis, kiam frue en iu mateno disaŭdiĝis la onidiro, ke en tiu sama momento oni kondukas la viktimojn tra la flankaj stratetoj al unu el la urbaj pordegoj. Evidente la celo estis hastigi ilin senbrue el la urbo, kaj ekzekuti ilin rapide kaj senanonce ekstere en iu kampo.

La tago hazarde estis tiu, en kiu Filono kutimis viziti la templon, kaj li estis ekironta kun Oresto. “Restu interne,” li diris al mi, “kaj baru la pordon. La stratoj verŝajne estos danĝeraj hodiaŭ.” Sed mi havis aliajn planojn, kaj tuj kiam ili estis for, mi rapidis eksteren, sekure ŝlosis la pordon, kaj forhastis por aliĝi al grupo de miaj najbaroj, kiuj kolektiĝis ĉe la stratangulo.

Ni marŝis ĉiuj kune laŭ la ĉefa vojo, dum homoj alkuris de ĉiu flanka strato por partopreni, kaj kiam ni pasis konstruejon ni faligis la barilon kaj surtretis ĝin por preni ŝtonojn kaj rompitajn brikopecojn. Interne laboris katenularo: vico de subnutritaj, duonnudaj homaĉoj, kies haŭto estis tegita de densa tavolo da brikopolvo kaj tratranĉita de freŝaj, interkruciĝantaj ruĝaj strioj. Ili rigardis nin sen intereso kiam ni envenis, frakasante la barilon; ili estis tro fermitaj en sia persona mizero por entute pensi pri eventualaj okazaĵoj en la ekstera mondo. Tamen unu junulo ŝajnis ankoraŭ posedi iom da vivanta spirito; fizike li aspektis en pli bona stato ol la aliaj, kaj li eĉ sciis pri la ekzekutoj. “Vi trovos pecojn da marmoro tie sub la arko,” li informis nin. “Prenu la verdajn; tiuj estas la plej bonkvalitaj.”

Ni rompis la skafaldon por fari torĉojn, kaj flamigis ilin ĉe la fajro de la masonistoj. Tiam ni ĵetis nin en la direkto de la muregoj, altirate de sono de kriado. Subite, en la punkto kie renkontiĝis du grandaj grupoj, mi trovis min en la mezo de la amaso. Mi estis puŝata tien kaj reen, tiel ke mi preskaŭ perdis mian ekvilibron, kaj mi turnis min de unu flanko al alia en senespera klopodo protekti mian ŝvelegan ventron.

“Kion vi faras ĉi tie?” viro kriis ĉe mia dorso. “Ĉi tiu tute ne estas taŭga loko por graveda virino!” Li kaptis min per la kubuto por stiri min tra la homamaso, kaj mi iel trovis min ĉe la rando de malplena spaco fronte al linio de armitaj soldatoj.

“Ili venas!” kriis pluraj voĉoj, kaj la amaso puŝis ĉe mia dorso, portante min antaŭen ĝis la soldatoj. Mi streĉis mian kolon kaj vidis en la malproksimo grandan grupon da homoj, kiuj marŝis en nia direkto.

“Malantaŭen! Malantaŭen!” la soldatoj kriis. “Lasu spacon!” Ili malaltigis siajn lancojn en minaca maniero, kaj ekmoviĝis malrapide kontraŭ ni. Mi rigardis en paniko dekstren kaj maldekstren, serĉante ian elirvojon. Ĉu ili permesos al mi forgliti al unu flanko? Kio okazos, se iuj ekĵetos ŝtonojn? Mi sentis, ke la homoj malantaŭ mi hezitas, tiam malvolonte ili komencis retiriĝi.

Intertempe jam ekalvenis la procesio – ĉar la afero iom similis unu el la oferoprocesioj, kiujn oni vidas en festotagoj – kaj per pezaj paŝoj la sklavoj de Pedanio marŝadis antaŭ mi inter duobla vico da soldatoj. Ili pasis sesope, okope: fortikaj junuloj, knabinoj ankoraŭ needzinigitaj, mezaĝaj paroj, maljunuloj, infanoj... mi eĉ vidis plurajn gravedajn virinojn. Kelkaj el la sklavoj ploris, silente kaj senespere, dum aliaj laŭte vekriis, kiel lamentantoj ĉe funebra ceremonio, kaj anoncis sian senkulpecon al ĉiuj spektantoj. Mi demandis min, ĉu eĉ la soldatoj sukcesos esti tiel malvarmsangaj por mortigi tiom da sendefendaj homoj.

Inter la sklavoj estis multenombraj familiaj grupoj, el kiuj unu aparte trafis mian okulon. Fortika viro, kiu havis la aspekton de ĉaristo aŭ plugisto, kondukis permane knabon de naŭ aŭ dek jaroj, dumapud li marŝis alta virino, kun infano proksimume du-jara en siaj brakoj. Mi ne povis forturni de ŝi miajn okulojn; estis io pri ŝi, kio donis al mi la deziron plurigardadi. Kiam ŝi sentis miajn okulojn, ŝi levis sian kapon por rigardi ankaŭ min. En la sama momento ni ambaŭ enspiris pro subita rekono. Ŝi estis Kintila .

ŝi tuj kuregis al mi, trarompante la linion de soldatoj antaŭ ol ili sukcesis malhelpi ŝin. Ŝi haltis antaŭ mi kaj kriis per neatendite laŭta, akra voĉo: “Do, jen vi finfine! Kial vi ne revenis pli frue? Jen, reprenu vian infanon – mi ne plu nutras ŝin de ses monatoj.”

Dirinte tion, ŝi puŝis sian filinon en miajn brakojn, kaj rehastis al sia loko en la procesio. Antaŭ ol mi sukcesis ekkompreni tion kio ĵus okazis, soldato staris antaŭ mi, postulante je la nomo de Herkulo ke mi klarigu, kion mi imagas fari.

“Mi... mi estas libera virino,” mi balbutis. “Ĉi tiu estas mia infano. Tiu virino nutris ŝin por mi.”

La homamaso premiĝis ĉirkaŭ ni. “Ĝuste,” diris diversaj voĉoj. “Ĉu vi ne vidas, ke temas pri la infano de ĉi tiu virino? Ĉu vi nun mortigas eĉ la gefilojn de liberuloj?”

La soldato nerve ĉirkaŭrigardis. “En ordo, se ĝi estas via. Prenu ĝin, kaj foriru tuj.”

Apenaŭ sciante kion mi faras, mi puŝis min en la plej densan parton de la amaso, kaj la homoj moviĝis flanken por ke mi trairu. La knabineto en miaj brakoj ŝajnis rigida kvazaŭ farita el ligno. Mi rigardis desupre ŝian verton, kaj vidis, ke ŝi havas delikatajn blondajn harojn kiel la patrino. Mi memoris tiun vesperon, kiam mi la unuan fojon renkontis Kintila n; ni kuŝis sur la pajlo en la kabano de Isarninos  kaj Lavenja , kaj ŝi diris al mi, ke ŝi timas, ke oni forbruligos ŝian vilaĝon.

Atinginte la randon de la homamaso, mi ekrapidis tra la senhomaj stratoj en la direkto de mia hejmo. Mi ankoraŭ esperis alveni antaŭ Filono, eĉ se tio ne plu faros grandan diferencon. Li ja aparte avertis min ne eliri, kaj mi ne nur malobeis lin: mi iris rekte al la kerno de la malordo. Kaj nun mi reportas ĉi tiun knabineton por pruvi tion. Kiel mi klarigos al li la aferon? Kion mi faros pri ŝi?

Dum mi silente konsideris diversajn pretekstojn, la knabineto iĝis ĉiam pli malkvieta. Ŝi moviĝis konvulsie en miaj brakoj, tiam subite eksplodis per histeria ploratako. Konsternite, mi eksidiĝis sur ŝtupo, dum ŝi ĵetis sin de flanko al flanko kaj luktis por eskapi. “Panjo, panjo,” ŝi lamentegis senespere, “ mamm ”.

Je tiu vorto, kiun mi ne aŭdis de tiom da jaroj, ankaŭ mi ekploris. Mi premis ŝin inter miaj brakoj kaj lulis ŝin. “Mia birdeto, mia birdeto, ne ploru, mi tenos vin varme kaj varte,” mi murmuris, precize kiel mi iam estus farinta al Makaros . Sed ŝi ŝiris miajn orelojn per siaj kriegoj, dum ŝia vizaĝo tiom bluiĝis, ke mi timis ke ŝi svenos, kaj la preterpasantoj rigardis nin scivole.

Finfine ŝi silentis, skuiĝante laŭ la tuta korpo, dum mi serĉis ian manieron konsoli ŝin. Sed kio estas entute direbla al infano, kies patrinon oni ĵus mortigis? “Vian mamm  oni vendis,” mi diris. “Tial ŝi donis vin al mi. Ŝi ne volis, ke oni vendu ankaŭ vin.” ŝi sterniĝis elĉerpite, kaj mi portis ŝin hejmen dum ŝi ankoraŭ singultis kaj tremis.

Filono jam atendis min kiam mi atingis la domon. Li ekstaris kiam mi envenis, rektigis sin ĝis sia plena alteco (li ĉiam sentis sin je malavantaĝo en tiaj okazoj, estante malpli alta ol mi), kaj pretigis sin por ekparoli, laŭ maniero kiun mi rekonis kiel la enkondukon al torento de sarkasmo. Tamen, en la momento, kiam li intencis eklanĉi sin, li subite rimarkis la knabinon. Li gapis al ni, komplete konfuzite, kaj finfine sukcesis balbuti, “Kien vi iris? Kial vi portas tiun infanon?”

Ne pretiginte alian klarigon, mi diris al li la veron. Dum mi parolis, lia vizaĝo ekspasmis pro kolerego. Mi vidis, ke li apenaŭ sukcesas reteni sin. Mi apenaŭ finis antaŭ ol li eksplodis, “Do, ĉi tiel vi dankas min! Nun kiam mi donis al vi la liberecon, vi kredas, ke vi rajtas fari kion ajn vi deziras! Mi supozas, ke vi baldaŭ decidos eksedzigi min por serĉi alian edzon pli konvenan al via nova situacio: kavaliron, eble, aŭ senatanon. Jes, kial ne? Sendube troviĝas amaso da senatanoj, kiuj volonte kunigos sin al ekssklavino. Kaj kiam temas pri tiu infano... kion, laŭ vi, ni faros pri ŝi? Se ŝi estus knabo, mi eble povus trejni ŝin. Sed kiel knabino povos utili al iu ajn? Mi ne scias, kio estas via ideo, sed pri unu afero mi informos vin tuj kaj senprokraste: virino de via rango ne bezonas servistinon. Ni devos vendi ŝin.”

Normale mi ne aŭdacus interrompi Filonon, dum li deklamus laŭ tia maniero, sed tiu propono tiel ŝokis min, ke mi tamen devis reagi. “Kion vi diras: vendi ŝin? Aŭ uzi ŝin kiel servistinon? Ĉi tiu estas la filino de mia plej malnova amikino, kiu donis al mi sian infanon dum ŝi iris al la morto! Ŝi fidis, ke mi savos ŝin! Kiel mi povos vendi ŝin?”

Tia nekutima defio videble konsternis Filonon. “Nu, kaj laŭ vi, kion ni faros pri ŝi?”

“Ni adoptos ŝin!” mi kriis.

“Ĉu vi estas freneza? Vi jam atendas infanon, kaj nun vi volas adopti alian! Mi diros al vi nur unu aferon: se ni adoptos ĉi tiun, ni devos elmeti la alian. Ni ne estas sufiĉe riĉaj por teni ambaŭ. Verŝajne vi imagas, ke mi ankaŭ donos al ŝi doton.”

En tiu momento la knabineto ekploris; sendube ŝin teruris niaj koleraj voĉoj. Mi kuris preni ŝin, kriante trans mian ŝultron al Filono, “Via dio sufoku vin, vi neniam faris ion ajn por helpi alian homon en via tuta vivo!”

La knabino manĝis nenion tiun vesperon kaj la tutan postan tagon. Oresto estis kortuŝita, kiam li aŭdis ŝian historion, kaj provis regajigi ŝin, sed ŝi absolute rifuzis rideti aŭ konsoliĝi. Ni eĉ ne sukcesis malkovri ŝian nomon. Kiam ni demandis, ŝi malvolonte eligis vorton, kiu sonis kiel ' Kunda . “Ĉu Sekunda ?” ni demandis zorgoplene. “ Jukunda ?” Sed ŝi nur ekploris denove.

La postan matenon, Filono informis min, ke li havas ideon. Li prezentos ŝin al sia patrono, Gajo. Tiel ŝi kreskos ĉe la vilao, kie oni ne traktos ŝin malbone, kaj almenaŭ ŝi ricevos konvenan trejnadon. Mi konsentis je tiu propono kun ioma senŝarĝiĝo, miksita kun kulpa sento, ke mi ne faras ĉion, kion mi devus, por plenumi la lastan peton de mia amikino. Sed la vero estis, ke mi ne pretis oferi mian propran infanon kontraŭ tiu de Kintila , kvankam mi sciis, ke tio estus la vere heroa decido.

Ni portis la knabinon al la domo de Gajo, aŭ pli precize al tiu de lia onklo, kiam li la postan fojon venis al la urbo. Tiu estis la sola okazo, kiam mi akompanis Filonon dum tia vizito; li tute klare sciigis, ke li absolute ne intencas mem porti malgrandan infanon tra la urbo. Kiam ni alvenis, mi vagis ekstere kun la knabino en miaj brakoj, dum Filono eniris por atendi sian vicon. Je mia ĝojo, post nelonge Klemento venis eksteren por paroli kun mi. Ni neniam aparte interrilatis dum mi ankoraŭ loĝis ĉe la vilao, sed nun li salutis min, kiel malnovan amikinon. Ni marŝis kune tien kaj reen laŭ la strato, dum li rakontis al mi la novaĵojn.

Fania , laŭ mia informo, iris ekloĝi ĉe sia fratino kaj kunportis ĉiujn siajn proprajn sklavinojn, inkluzive de Akteo . La aliajn pluestris sufiĉe kompetente Sekundo kaj Areskuza . Sed Sekundo ne estis tiel populara kiel antaŭe estis Demetrio; li estis tro aroganta, dum Areskuza  estis postulema kaj trudiĝema. Kiam temis pri aliaj sklavoj, estis okazintaj tiom da ŝanĝoj de post la morto de Marko, ke preskaŭ ĉiuj, kiujn mi iam konis, estis for. Restis tamen Apolonio, kiu nun havis du-jaran filinon, kiun li adoregis.

“Ŝi verŝajne havas pli-malpli la saman aĝon kiel ĉi tiu etulino,” aldonis Klemento. “Kiel ŝi nomiĝas?”

“ Jukunda ,” mi respondis.

En tiu momento Filono elvenis kun unu el la familiaj sklavinoj, elegante vestita junulino, pri kiu li informis, ke ŝi transprenos la infanon. Ŝi tre dubeme prenis la manon de la knabino kaj rekondukis ŝin al la domo, kun tia esprimo, kvazaŭ neniam en ŝia tuta vivo oni petis de ŝi tian aferon. Mi postkuris ŝin, tuj antaŭ ol ŝi malaperis internen, por doni adiaŭan kison al ' Kunda . Ŝajnis al mi ĝuste fari tiun lastan geston, eĉ se mi sciis, ke la knabino nur fortiriĝos de mi. Dum la unuaj tagoj en nia domo ŝi ja senĉese ploradis, kaj iu ajn provo distri ŝin nur rezultigis frenezajn eksplodojn de ŝiraj krioj. Kiam ŝi ekscitiĝis tiel draste, estis maleble trankviligi ŝin, kaj la sekvo ĉiam estis tio, ke Filono kolere ordonis min porti ŝin eksteren, antaŭ ol ŝi fortimigos ĉiujn klientojn. Poste, ŝi ŝajnis retiriĝi en sin mem. Ŝi ne plu ploris, sed anstataŭe ŝi lamentadis subvoĉe dum ŝi senĉese balancis sin antaŭen-malantaŭen dum horoj.

Mi provadis trakti ŝin afable kaj proponi al ŝi aĵojn, kiuj espereble plaĉos al ŝi, sed sensukcese. Fakte, mi havis la impreson, ke ŝi malfidas min pli ol ĉiujn. Finfine, mi ja estis la homo, kiu forprenis ŝin de ŝia patrino. Eĉ nun, kiam ŝi estis transdonata al kompleta nekonato, ŝi forlasis min sen minimuma signo de bedaŭro. Mi sciis, ke laŭ ŝia vidpunkto, estas absolute indiferente nun, kiu estonte prizorgos ŝin. Ne estos ŝia patrino, kaj por ŝi nur tio gravas.

* * *

Mia filino naskiĝis iom poste en tiu sama monato, kaj je la unua vido mi tuj sciis, ke Elvisa  plenumis sian promeson. Kion ŝi iam diris al mi? “Ni konos nin, kiam ni rerenkontiĝos, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.” Mia bebo naskiĝis kun lanugo de delikataj haroj, en kiu glimis ruĝa nuanco.

Filono mienis malaprobe, kiam mi diris al li, ke mi volas doni al ŝi la ekstreme malroman nomon Elvisa . Laŭ la normala kutimo, li estis preninta la Tulia n familian nomon kiam li liberiĝis, kaj li memkompreneble supozis, ke ŝi nomiĝos Tulia . Sed kiam mi klarigis, ke mi volas honorigi la memoron de mortinta amikino, je mia surprizo li ne kontraŭstaris. Li komentis nur, ke ĝi sonas kiel sklava nomo. Civitanoj ne kutime elektas tiajn nomojn por siaj infanoj. Sed li konsentis, ke mi nomu ŝin Elvisa , se mi deziras tion; tiu nomo certe ne estos pli stranga ol multaj, kiujn oni aŭdas en Romo. Kaj do ŝi iĝis Tulia Elvisa .

SEPA ĈAPITRO

Reveninte de la bazaro en varma tago iom antaŭ la somerfino, mi surpriziĝis vidi soldaton, kiu sidis sur la benko tuj interne de la enirejo de nia kopiejo. La homoj ne ĉiam konstatas, ke la enirejo apartenas al ni; ĝi larĝiĝas ĝis la strato, kaj foje ili venas internen por fuĝi el la suno. Sed la fakto estas, ke multaj soldatoj kredas, ke ili rajtas sidi kie ajn ili deziras. Ili scias, ke la plejmulto de homoj multe tro timas ilin por kontraŭstari. Mi puŝis min preter lin, tiel malĝentile kiel mia kuraĝo permesis, en la bonvenigan malvarmon de la skribejo.

Estis kliento interne, kiu diktis leteron al Filono. Mi aŭdis lin eĉ antaŭ ol eniri. Li havis fortan voĉon, kaj diktis troege rapide. Filono estis elpreninta por li tabureton, sed li ne uzis ĝin. Li paŝegis tien kaj reen dum li parolis, aŭ pli ĝuste li ne precize paŝis sed stumblis laŭ kripla maniero. Kun ŝoko mi konstatis, ke liaj piedoj estas kunkatenitaj. Tial la soldato atendas en la enirejo! Ĉi tiu homo estas malliberulo!

Mediteme mi pluiris al la interna ĉambreto kaj malligis Elvisa n de mia ŝultro. Ŝajnis al mi strange, ke Filono konsentis akcepti diktadon de krimulo. Tio povus malkuraĝigi aliajn klientojn, precipe kiam ili vidus la soldaton en la enirejo. Mi scivolis, pri kio temas la letero; ĝi povus esti interesa. Bedaŭrinde ĝi estis en la greka. Ĝi ŝajnis tre longa: multe tro longa por esti normala letero. Ĉu eble ĉi tiu viro mem pretigas sian defendoparoladon? Tamen, li ne ŝajnis advokato. Li havis pli la aspekton de ordinara laboranta homo.

“ Barbara !” mi aŭdis la voĉon de Filono el la alia ĉambro. “Iru al la vinbutiko kaj reportu al nia kliento tason da vino – kaj portu tason ankaŭ por mi.”

Mi ĝemis, tiam reprenis la bebon kaj pretigis nin por reeliri. Mi ne povis riski lasi ŝin hejme; Filono koleriĝus, se ŝi ekplorus dum mi estos for. Kaj same lia kliento, laŭ mia impreso. Li elverŝadis vortojn en senĉesa torento, kaj evidente ne estis en humoro por bonvenigi interrompojn.

La vinbutiko estis plenega. La estro estis enplektita en vigla diskuto kun grupo de klientoj, kiuj staris ĉe la barilo – ŝajne temis pri la meritoj de iu ĉarkonkuristo – kaj mi nur malfacile sukcesis kapti lian atenton. Kiam mi revenis, mi atendis trovi, ke la kliento de Filono jam finis. Sed ne, li ankoraŭ paroladis, kvankam lia voĉo komencis iom raspiĝi kaj li devis konstante paŭzi por malraŭkigi sian gorĝon. Li akceptis la vinon entuziasme, malaperigis duonan tason per unu gluto, kaj daŭrigis sian diktadon per tono pli glata.

Li estis malalta, malbela homo, sufiĉe maljuneta, kun granda agla nazo kaj pezaj brovoj, kiuj renkontiĝis en la mezo. Por kompensi la brovojn, tamen, haroj komplete mankis sur lia verto, kvankam li ja havis zorge tonditan etan barbon. Li havis malbelan erupcion ĉe la manoj kaj antaŭbrakoj, kiuj estis kovritaj de ruĝaj ŝvelaĵoj kaj strietoj de morta haŭto. Krome li ŝajnis lami, kaj mi vidis, ke estas senhaŭta makulo ĉe lia kruro sub unu el la katenoj. Mi rimarkis odoron de ŝvito, kiam mi donis al li la vinon, kio igis min scivoli, iom infanece, ĉu li povas iri al la banejo en katenoj. Kaj efektive, estis strange ke kiel malliberulo li entute rajtas eliri.

Sen paŭzo en la diktado, la viro metis la malplenan tason sur la barilon, kaj plustumblis tien kaj reen, svingante siajn brakojn per larĝaj gestoj dum li paroladis. Dum li faris tion, lia tuniko malfermiĝis ĉe la flankoj, malkaŝante striojn, kiuj aspektis kiel la postsignoj de iama vipado, en kurbo ĉirkaŭ liaj ripoj. Mi supozis unue, ke eble temas pri la spuroj de malnovaj glavovundoj, sed ili estis tro multenombraj por tio. Mi demandis min, ĉu li eventuale estas sklavo, sed iel tio ne ŝajnis al mi tre konvinka klarigo. Mi apenaŭ povis imagi sklavon, kiu diktus laŭ tiel malstreĉa maniero, dum lia gardisto pacience sidus ekstere por atendi lin. Unu afero tamen estis certa: iam en la pasinteco li suferis ege kruelan traktadon.

Ne levante la okulojn de sia tasko, Filono etendis la brakon por preni novan tabuleton. Li tuj ekskribis sur ĝi, dum per sia libera mano li aldonis la antaŭan al la kreskanta monteto, kiu leviĝis apude sur la stablo. Ŝajnis kvazaŭ la vizitanto forgesis, en kia loko li troviĝas: li deklamadis per pasia voĉo kaj pugnobatis sur la barilo, dum la tutan tempon Filono freneze skribegis por ne postresti. Filono aspektis laca, sed ĉi tiu videble ne estis oportuna momento por proponi mallongan paŭzon. Mi trairis al la malantaŭa ĉambreto, kaj malpakis mian korbon.

Finfine la tondra voĉo eksilentis, kaj mi ĵetis ŝtelan rigardon en la skribejon, por vidi ĉu ili finis. Filono estis formetinta la grifelon por streĉi siajn nun rigidajn fingrojn. Tiam li laŭte elspiris kaj prenis sian tason. Li ĝis tiam ne havis eblecon trinki la vinon.

Nur nun la viro finfine sidiĝis. Li apogis sian dorson kontraŭ la muro, etendis siajn krurojn antaŭ sin kaj fermis la okulojn. Li aspektis preskaŭ same elĉerpita, kvazaŭ li skribis la tutan leteron propramane. Li neniel ŝajnis honti pri la katenoj aŭ la cikatroj sur la haŭto, ĉar li tute ne provis kaŝi ilin. Liaj brakoj pendis libere, tiel ke lia tuniko fortiriĝis de liaj flankoj kiam li kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, kaj mi klare vidis la kruelajn striojn sur lia korpo. Estis evidente, ke li suferis teruran skurĝadon. Sed ne lastatempe: tiuj vundoj resaniĝis antaŭ longe. Li levis momentete sian kapon, kaj mi iom konfuziĝis, sed li nur direktis al mi etan kapklinon kaj refermis siajn okulojn. Li ne ŝanĝis sian pozicion; fakte laŭ mia impreso li konsciis, ke mi rigardas liajn cikatrojn, kaj elmontris ilin al mi, ĝuste kiel soldato kvazaŭ preterintence vidigas malnovan vundon, kiun li honore gajnis en batalo.

Iom ĝenate, mi reiris al la interna ĉambro kaj prenis mian ŝpinilon. Mi estus preferinta sidi en la enirejo, sed mi ne volis tion fari dum ankoraŭ ĉeestis la soldato. Mi aŭdis Filonon kaj lian klienton, kiuj interŝanĝis de tempo al tempo kelkajn malkonsekvencajn komentojn, kiel homoj kiuj estas elĉerpitaj post tago da postula laboro. Sed finfine aŭdiĝis skrapado de taburetoj sur la ŝtona pavimo, kaj la viro ekstaris por foriri.

“Venu, Rufo!” li vokis, parolante la unuan fojon per la roma lingvo, kaj la soldato ekstaris, precize kiel bone trejnita sklavo, kiu atendas la ordonon de sia mastro.

Kiam ili estis for, mi venis en la skribejon por repreni la tasojn. Filono intertempe formetis la taburetojn kun eta rideto al si mem. Li aspektis tre memkontenta. Ne ĉiutage alvenas kliento, kiu diktas kvin-ses tabuletojn en rapida sinsekvo.

“Kiu estis tiu sinjoro?” mi demandis.

“Li estas unu el la nazaretanoj. Mi sciis, ke li estas en Romo, sed mi efektive neniam atendis vidi lin ĉi tie en mia butiko. Sed nu, mi tute ne plendas pri tio. Li petis min pretigi tri kopiojn de tiu letero, kaj cetere sur papiruso. Ŝajne ili estas sendotaj al la fratoj en Grekujo kaj Azia Provinco.”

“Sed kial venis tiu soldato? Kial li estas katenita?”

Filono ridetis. Li estis en nekutime bona humoro. “Laŭdire li atendas ĝis lia proceso estos juĝata de la imperiestro. Oni akuzis lin pri incito al tumulto en Jerusalemo, kaj mi facile povas imagi kial. Necesas nur aŭdi kelkajn el la aferoj, kiujn li diris en tiu letero.”

“Sed kial li ne estas en malliberejo? Mi volas diri, ĉu li rajtas eliri?”

Filono levis siajn ŝultrojn indiferente. “Li pagas mem sian loĝadon. Supozeble li havas monon aŭ ian influon.”

Kiam Oresto revenis de la lernejo pli malfrue en la tago, li tuj komencis serĉi sub la barilo, laŭ sia ofta kutimo, por malkovri, ĉu iu alportis interesaĵon dum la mateno.

“Kio estas ĉi tio?” li demandis. Li eltiris la monton da tabuletoj kaj rigardis la plej supran kun scivolo.

“Ne tuŝu tiujn,” Filono diris senpacience. “Mi ankoraŭ ne kopiis ilin.”

Sed Oresto jam trarigardis la unuan tabuleton kun esprimo de surprizo. “Ĉi tiu estas de Paŭlo,” li diris. “Ĉu li venis ĉi tien, al nia skribejo?”

“Li venis ĉi-matene,” Filono respondis. “Kaj nun remetu tiujn, kaj atentu, ke vi ne malordigu ilin.” Oresto obeeme formetis la tabuletojn kaj pasis tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto. Elvisa  ĉiam estis kontentega vidi lin; ŝi ekbabiletis kaj etendis al li la brakojn. Li prenis ŝin kun kiso, kaj komencis flugigi ŝin supren-malsupren dum ŝi ĝoje ridis.

“Ĉu iu venis al la butiko ĉi-matene?” li finfine demandis, turnante sin al mi.

“Vi scivolas pri tiu sinjoro, kiu diktis tiun longan leteron. Ĉu vi scias, kiu li estas?”

“Li nomiĝas Paŭlo, el Cilicio. Ĉu vi vidis lin? Kia li estas?”

Mi rakontis al li ĉion, kion mi memoris, kun aparta mencio pri la soldato, la katenoj, kaj la vipospuroj. “Sed kiu estas tiu homo?” mi finis. “Ĉu vi scias ion pri li?”

“Mi aŭdis la fratojn paroli pri li. Ili diras, ke li estas tre brila homo, sed li estas tro disputema. Li nomas sin sekvanto de Jesuo, kaj li vojaĝas tra la tuta imperio por konvinki homojn aliĝi al la nazaretanoj, sed tiam li diras al ili, ke ne necesas obei la ordonojn de Dio. Li restis dum jaroj en malliberejo en Judujo, antaŭ ol li venis ĉi tien. Mi vere ŝatus vidi tiun leteron, kiun li diktis.”

“Tamen mi ne kredas, ke via patro permesos al vi kopii ĝin. Ĝi estas farota sur papiruso. Nu, formetu viajn lernejan aĵojn. Nun ni manĝas.”

* * *

Mi estis sola en la butiko, kiam Paŭlo revenis por preni siajn kopiojn. La pordo estis duone fermita, sed li metis sian kapon internen kaj vokis, “Ĉu iu ĉeestas?” Mi estis surprizita vidi lin, kaj ne tre kontenta. Certe li devus scii, ke tiu estas la tago, kiam Filono iras al la templo.

“Mia edzo iris al la sinagogo,” mi diris, nomante ĝin per la vorto, kiun Filono kutime uzis. “Hodiaŭ la butiko estas fermita.”

“Ĉu la kopioj estas pretaj, laŭ via scio?”

“Nu jes, ili estas faritaj. Ĉu vi volas preni ilin?” Mi aldonis tion iom malcerte, ĉar mi sciis, ke sabate la judoj ne okupiĝas pri komercaj aferoj. Sed ĉi tiu homo ŝajnis iom malsimila al la aliaj nazaretanoj: interalie li evidente ne estis ĉe la templo kun ĉiuj aliaj fratoj.

“Kiam via edzo kutime revenas?” li demandis.

“Li devus alveni baldaŭ.”

“Bone, do mi atendos. Portu al mi la kopiojn, kaj intertempe mi trarigardos ilin.”

Li larĝe malfermis la pordon kaj venis internen. Mi estis tute konsternita, kiam post li sekvis la sama soldato, kiun mi jam vidis la antaŭan fojon. Mi portis al Paŭlo faldeblan tabureton, kaj turnis min al la barilo por trovi la kopiojn. “Ĉu vi havas alian tabureton?” la soldato demandis. Mi portis ĝin al li kun malbona volo.

En tiu momento mi aŭdis Elvisa n krieti en la alia ĉambro, kaj iris por preni ŝin. “Ĉu tiu estas via infano?” Paŭlo demandis, kiam mi revenis al la skribejo. “Mi tenos lin por vi, dum vi serĉos la kopiojn.”

Antaŭ ol mi povis respondi, li prenis Elvisa n el miaj brakoj, kaj subite direktis al ŝi tute ĉarman rideton, varman, amikan kaj absolute neatenditan. Elvisa  ne ŝatis iri al nekonatoj, kaj mi supozis ke ŝi protestos, sed ŝi nur fiksrigardis kvazaŭ sorĉite, dum li babilis al ŝi en la greka. “Ĉu ĝi estas knabo?” li demandis.

“Knabino. Jen la kopioj.”

Dum mi reprenis la bebon, la soldato la unuan fojon ekparolis. “Vi ne estas de ĉi tie. De kie vi venas?”

“Britujo.”

“Ha, Britujo. Mi havas fraton, kiu postenas tie.”

Mi pensis malafable, ke ĝuste ion tian mi supozis, kaj iris enfermi min en la interna ĉambro.

Iom poste Filono alvenis, akompanate de kvar-kvin el la fratoj. Li aspektis iom ĝenate, kiam li trovis Paŭlon en la kopiejo, sed li ridetis ĝentile kaj komencis prezenti lin al la aliaj.

“Bonvolu paroli latine,” Paŭlo interrompis lin. “Bedaŭrinde mia akompananto Rufo ne komprenas la grekan.” Kelkaj el la fratoj aspektis iom konfuzite, kaj Paŭlo klarigis, “Vidu, de kiam Rufo estas mia gardisto, li iĝis kredanto. Mi dankas Dion, kiu donis al mi la privilegion esti la unua, kiu portis al li la mesaĝon de Kristo. Tial li estas nun ne nur mia gardisto, sed ankaŭ mia frato.”

Rufo aspektis iom embarasite pro tiu priskribo de la situacio, sed la fratoj bonvenigis lin entuziasme kaj sidiĝis en rondo ĉirkaŭ li kaj Paŭlo. Filono sendis min por alporti vinon, kaj kiam mi revenis iom poste, mi trovis ilin enprofundiĝintaj en diskuto, se tian interparoladon oni povas nomi diskuto, kie superregas la potencaj voĉo kaj opinioj de nur unu homo.

“Do, klarigu al mi,” Paŭlo estis diranta, “ĉu tiu amaso da ordonoj kaj reguloj pri la plej malkonsiderindaj detaletoj efektive portis vin pli proksimen al Dio? Ne manĝu tion, ne tuŝu ĉi tion, ne faru la alian. Kiel tiaj ordonoj helpos vin, kiam venos la Lasta Tago? Ilia sola atingo estas fakte tio, ke ili forprenas vian atenton de la vera mesaĝo de Dio: ili donas al vi la impreson, ke vi povas plaĉi al li per ĉikanado pri malesencaj detaloj, anstataŭ per pensado pri la aferoj, kiuj vere gravas.”

“Nu, estas vere ke ne ĉiuj el la diaj ordonoj povas konduki nin al pli virta vivo,” konsentis unu el la fratoj, ledaĵisto kiu nomiĝis Sabino. “Sed ne pro tiuj ni iĝis kredantoj. Kio pri la aliaj ordonoj: ne ŝteli, ne adori idolojn, obei siajn gepatrojn...”

Paŭlo interrompis lin malĝentile: “Jes, kaj kion vi farus, se via patro komercus per sklavoj kaj via patrino estus prostituitino? Ĉu ankaŭ tiajn gepatrojn necesas obei? Tiaj ordonoj estis en ordo antaŭ ol Kristo estis krucumita, sed nun ĉio komplete ŝanĝiĝis. Kiam li reekvivis, li forviŝis ĉion diritan pli frue. Estas nun nur unu afero, kiu helpos nin, kiam venos la fino, kaj tio estas ke ni kredu je lia kapablo savi nin.”

“Nu kompreneble, ni ĉiuj kredas je li,” Sabino respondis. “Sed laŭ mi, Dio ne postulas de ni nur tion. Kiun sencon havas kredi, se oni ne ankaŭ obeas la ordonojn de Dio?”

“Kredu je Kristo,” Paŭlo rebatis, “kaj ĉio alia sekvos nature. Ĉu laŭ via opinio sekvanto de Kristo povus mensogi kaj ŝteli? Al kio servas blinde obei regulojn, se oni ne kredas?”

Mi devis nun porti Elvisa n eksteren por purigi ŝin ĉe la fontano. Kiam mi revenis, Paŭlo ankoraŭ deklamadis.

“Jen, eĉ vi ne estas cirkumciditaj!” li kriis. “Kaj se vi ne pretas iri laŭ tiu vojo, vi ĉiam restos fremduloj en la sinagogoj! Sed kial? Ĉu vi ne povas same adori Dion, sen mutili viajn korpojn? Cetere, kial halti ĉe cirkumcido? Kial ili ne petas vin ankaŭ kastri vin, same kiel la pastroj de Cibelo * ? Tio estus vera testo de lojaleco!”

La frataro ĥore ekprotestis, sed post momento denove aŭdiĝis la voĉo de Paŭlo, kiu forbalais ĉian malkonsenton. “Ĉu Dio estas la dio de ĉiuj,” li daŭrigis malpli laŭte, “aŭ ĉu nur de la cirkumciditaj judoj? Kio devos okazi al ĉiuj vi ceteraj? La Lasta Tago alvenos en iu ajn momento, kaj ni nepre devas certigi ke ĉiuj ricevu sian ŝancon – judoj, nejudoj, viroj, virinoj, liberaj civitanoj, sklavoj – antaŭ ol estos tro malfrue!”

Eĉ de ekstere en la strato, kie mi sidis sur la rando de la trotuaro por tranĉi pastinakojn, mi povis aŭdadi la tondran voĉon de Paŭlo kaj sekvi ĉiun vorton de ilia diskuto. Sed nun li eksilentis kaj finfine donis al la aliaj la eblecon esprimi siajn opiniojn. Eble pro deziro turni la diskuton al malpli disputiga temo, unu el la fratoj demandis, iom timeme, ĉu Paŭlo konas Petron. Ŝajne tiu Petro, homo pri kiu mi neniam aŭdis ĝis tiu momento, planis viziti Romon.

“Jes, mi konas lin,” Paŭlo diris, “sed ni laste vidiĝis antaŭ jaroj. Do li venas ĉi tien, ĉu? Mi ne sciis tion.”

Li eksilentis dum la aliaj pludiskutis la atendatan viziton de Petro. Sed tiam li subite ekparolis, interrompante unu el la fratoj meze de frazo por diri, “La fakto estas, ke pri multaj demandoj Petro kaj mi ne plene akordas. Eĉ foje okazis, ke mi devis kontraŭstari lin publike. Ne estas, ke plaĉas al mi fari tian aferon, sed kiam oni vidas homon, kiu kondutas kiel malkuraĝulo kaj hipokritulo, venas momento kiam oni simple ne plu povas eviti tute klare esprimi sian opinion.

“Tio okazis, kiam mi alvenis en Antioĥio, kaj mi aŭdis, ke li sidadis ĉe la sama tablo kun la necirkumciditaj fratoj kaj manĝis la samajn manĝaĵojn kiel ili. Mi tute ne kontraŭas tion en si mem; efektive, tio estas la afero por kio mi mem konstante batalas. Sed tio, kio tiom kolerigis min, estis la fakto, ke Petro ĉiam insistadas, ke ĉiuj konvertiĝintoj al la nazaretanoj devas nepre obei ĉiujn ordonojn. Kiam mi malkovris, kion li faris, mi diris al li: ‘Kiel vi povas postuli, ke aliaj homoj sekvu la diajn ordonojn, kiam eĉ vi mem ne obeas ilin!’ Eble mi ne estus devinta paroli al li tiel antaŭ la tuta preĝantaro, sed mi ne eltenas homojn, kiuj ne kuraĝas agi laŭ la propraj konvinkoj.”

Aŭdiĝis tinto de la ĉeno, kaj mi konstatis, ke Paŭlo eksaltis de sia tabureto kaj nun laŭeble paŝegas tien kaj reen, iom malhelpate de siaj katenitaj piedoj. “Sendube liaj intencoj estas bonaj, sed bonaj intencoj ne sufiĉas, kiam ni devas porti al nia flanko la tutan mondon antaŭ ol alvenos la Lasta Tago! La vero estas, ke li estas senkuraĝulo, kaj same pri Jakobo, kvankam li estas la frato de Jesuo. Ili ne ŝajnas kompreni la urĝecon de la situacio. Ili pensigas min pri du sklavoj en brulanta domo, kiuj disputas pri tio, kiujn posedaĵojn de sia mastro ili kunportu kaj kiujn ili lasu! Kiel povas gravi al Dio, ĉu aŭ ne oni manĝas kuniklon * ?”

Paŭlo paroladis pli kaj pli laŭtege, kaj preterpasantoj rigardis kun scivolo en la direkto de la kopiejo, dum lia potenca voĉo eĥis tra la mallarĝa strato. “La mesaĝistoj de Dio!” li tondris. “Ili nomas sin mesaĝistoj de Dio! Ili pensas, ke ĉar ili konis Jesuon dum li ankoraŭ vivis, la tuta komunumo estas en iliaj manoj! Ĉu ankaŭ mi ne estas unu el liaj mesaĝistoj? Ĉu ankaŭ mi ne vidis lin, kaj pli lastatempe ol ili, cetere! Se dependus nur de ili, la frataro ampleksus eĉ ne la duonon de sia nuna nombro. Ili ne permesas, ke iu ajn aliĝu, kiu ne konsentas mutili sian korpon kaj martirigi sin je ĉiu manĝo! Kristo estas por ĉiuj, ne nur por ili kaj ilia eta rondo!”

Estis sono de frakaso kaj konfuza murmurado de la malgranda grupo en la skribejo. Mi iris internen por vidi kio okazis, kaj malkovris, ke Paŭlo per larĝa gesto ĵus sendis sian tason en la aeron.

“Ĝi estas de la vinbutiko, ĉu ne?” li diris al mi, dum mi kolektis la pecojn. “Jen, donu al ili ĉi tion. Kaj portu al mi alian tason, bonvole.” Danke mi akceptis la moneron, kiun li faligis en mian manon, samtempe notante, ke malkiel la aliaj fratoj li evidente havas neniun skrupulon pri tuŝado de mono dum la sabato. Filono provis per ne tre konvinka tono malakcepti, sed Paŭlo gestis senpacience kaj tuj rekomencis sian pasian oratoradon.

“Kio pri tiu kunveno, kiun ni faris en Jerusalemo? Oni interkonsentis tiam, ke ili okupiĝos pri la judaj fratoj, kaj mi pri la ceteraj. Sed kien ajn mi iras, mi trovas ilin, kiuj enmiksiĝas en mia laboro kaj provas influi la homojn, kiujn mi konvertis. Mi povas dediĉi monatojn da laboro al nova urbo, kaj kiam mi revenas kelkajn jarojn poste, mi trovas, ke intertempe duono de la komunumo cedis al la premo cirkumcidiĝi! Ĉu por tio mi portis ilin al Kristo?”

La voĉo de Paŭlo sekvis min laŭ la vojo al la vinbutiko, kaj li estis ankoraŭ parolanta, kiam mi revenis iom poste kun nova taso da vino. Sed nun li estis sidanta kaj parolis per pli trankvila tono.

“Do vidu, jen la danĝero de tiaj diskutoj. Ili estas malutila distraĵo, sendita por forturni nian atenton de nia vera laboro. Mia vera celo, kiam mi venis ĉi tien, estis inviti vin ĉiujn, miajn fratojn en Kristo, al nia komunuma kunveno en mia loĝejo morgaŭ matene.”

“Ĉu morgaŭ matene?” Filono volis scii. “Ĉu ne sabaton?”

“Ne,” Paŭlo respondis, “mi kaj miaj fratoj ĉiam kunvenas en tiu tago, kiam nia Sinjoro releviĝis al la vivo.”

Mi konfesas, ke aŭdante tion mi retenis mian spiron. Mi ne volis kredi, ke eĉ Filono pretos aldoni plian matenon al la kompleta tago, kiun li jam regule perdas en ĉiuj sep. Bonŝance la fratoj pardonpete klarigis, ke ili ne povos veni pro siaj laboraj devoj. Tamen Paŭlo malatentis iliajn rifuzojn; li insistis, ke la kunveno okazos frumatene kaj daŭros ne pli longe ol vizito al iliaj patronoj – aŭ eĉ malpli, ĉar ili ne bezonos atendi.

“Mi scias, ke viaj patronoj atendigas vin pro via malalta rango. Vi devas lasi la komercistojn eniri antaŭe – eĉ kiam vi alvenis pli frue – kaj riĉajn junajn nobelojn, kiuj alvenas je la lasta momento post nokto da drinkado kaj abomenaj malmoralaĵoj. Sed Kriston ne interesas via socia rango; al li gravas nur tio, ke vi kredu je lia kapablo savi vin kaj porti vin en la regnon de Dio, kiam venos la tago de la Lasta Juĝo. Tiam estos vi, kiuj eniros antaŭ la komercistoj.”

Li eltrinkis sian tason kaj ekstaris, dirante al Filono, “Kaj antaŭ ol foriri mi devas pagi al vi por tiuj kopioj. Kiom mi ŝuldas?”

Filono hezitis. Se ne ĉeestus la aliaj fratoj, mi sciis, ke li verŝajne akceptus la monon, sed antaŭ ili li preferis ludi la rolon de konformema judo. Paŭlo mienis malpacience. “Nu bone, se tiel vi preferas. Mi donos ĝin al vi morgaŭ, post la komunuma kunveno. Venu, Rufo.”

* * *

Filono estis en malbona humoro, kiam li kaj Oresto revenis de la kunveno en la loĝejo de Paŭlo. Estis jam la tria horo * , kaj elpelinte Oreston, tre malfrue, al la lernejo, Filono tuj eksidis ĉe sia laboro. Kiam Oresto revenis je tagmezo, mi demandis lin, kio okazis.

“Paĉjo diras, ke li havas tre strangajn ideojn. Li diras, ke Paŭlo volas starigi Jesuon kiel duan dion, sed tio estas malĝusta, ĉar estas nur unu dio. Kelkaj el la fratoj komencis disputi kun li, kaj en la fino ili preskaŭ ekbatalis. Mi volis vidi, kio okazos, sed paĉjo forportis min antaŭ la fino. Li diris, ke se li volus aŭdi tiajn aferojn, li estus aliĝinta al la kulto de Bakĥo * .”

Ni tre baldaŭ malkovris, ke ankaŭ Akabio ne havas aparte altan opinion pri la instruoj de Paŭlo. “Mi aŭdis, ke vi iris ĉe Paŭlon,” li diris, kiam li la postan fojon venis ĉe ni por alporti laboron. “Interesa homo, kondiĉe ke oni ne provas kontraŭi liajn argumentojn. Li ne havas lokon por iuj ajn opinioj krom la propraj.”

“Li diras, ke li vidis Jesuon en vizio,” Filono menciis.

“Mi scias; mi aŭdis lin. Li havis vizion, dum li estis en la dezerto. Homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno. Mi povas nur diri, ke se tiu estis Jesuo, li ŝanĝiĝis de kiam mi konis lin. Nu, tamen, mi supozas ke post tiom da jaroj en la ĉeesto de ĉiopova Dio kaj liaj anĝeloj, estas verŝajne ke li iomete ŝanĝiĝis.”

Paŭlo revenis plurajn fojojn por dikti leterojn, sed kiam li konvinkiĝis ke Filono ne reiros al liaj komunumaj kunvenoj, ni ne plu vidis lin. Supozeble li trovis alian kopiiston pli malfermitan al liaj ideoj. Poste ni aŭdis, ke la deĵoro de Rufo finiĝis, kaj ke la nova gardisto estas malpli preta ol lia antaŭulo permesi, ke Paŭlo konduku lin tra la tuta urbo. Tamen li ne kontraŭstaris, ke vizitantoj venu al la loĝejo, kaj tial Paŭlo povis daŭre pluorganizi siajn kunvenojn en la tago post sabato.

Mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli pri li de tempo al tempo; estis evidente, ke ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras, kaj ke ili tute ne konsideras liajn sekvantojn veraj nazaretanoj. Sed nu, ili ne estis multenombraj – almenaŭ tion mi komprenis – kaj kompreneble, Paŭlo ne havis multajn eblecojn varbi novajn sekvantojn, dum li restis enfermita en sia loĝejo. Tial, kvankam li vekis ioman eksciton inter la fratoj kiam li unue aperis, en la longa daŭro lia ĉeesto en la urbo ne faris grandan diferencon.

* * *

La sekvantaj du jaroj estis tre laborplenaj por mi, dum Elvisa  lernis unue rampi kaj poste paŝeti. Oresto intertempe jam finis la lernejon kaj povis labori plentempe, tamen Filono ankoraŭ bezonis mian helpon en la butiko. La nombro de klientoj daŭre kreskis, sed ne ĝis tia grado, kia permesus al ni teni sklavon.

La vivo iĝis pli facila, kiam Elvisa  kreskis sufiĉe por paŝeti eksteren kaj ludi kun la aliaj infanoj en la strato. Mi estis kontenta vidi ŝin ĉirkaŭata de geamikoj, kiel devus esti infano de tiu aĝo. Mi ĉiam kompatis Oreston kiam li estis pli juna, kiu tute ne havis kunludantojn krom Tulia . Li tamen ja havis aliajn aferojn, kiuj estis ne malpli gravaj, kaj mi ofte pensis pri ĉio, kio mankas al Elvisa : la arboj, la kampoj, la vasteco de la ĉielo. Mi ankaŭ pensis pri la multaj aferoj, kiujn mi devus instrui al ŝi, kiam ŝi estos pli granda: pri tiuj sekretoj, kiujn knabino povas lerni nur de sia patrino. Ŝi tute ne scios pri la kaŝitaj potencoj de la plantoj; nek mi povos montri al ŝi kiel tinkturi ŝtofojn aŭ rekoni la kamparajn herbojn aŭ aperigi legomojn el la nuda tero. Por ŝi, legomoj estos io, kion oni aĉetas en la bazaro.

Kaj rilate al Oresto, iĝis por mi ĉiam pli malfacile paroli kun li. Mi neniam de la komenco trovis lin aparte komprenebla, kaj nun, je dek ses jaroj, lia kapo estis plenŝtopita de ĉiuj sensencaĵoj, kiujn Filono kaj la fratoj verŝadis en ĝin de kiam ni alvenis al Romo. Mi ofte demandis min, kiel eblas, ke ĉi tiu alta junulo estas mia filo; foje ŝajnis al mi, kvazaŭ mi dividas mian hejmon kun fremdulo.

Mi de ĉiam konsciis, ke Oresto estas filo pli de Filono ol de mi, sed dum li plenkreskis, tio tute ŝanĝiĝis, kaj nun ankaŭ lia patro kaj li tre malbone interrilatis. Pri tio parte kulpis Filono; li daŭre riproĉadis Oreston kaj kritikadis lian laboron. Krome, ili konstante disputis pri tiuj misteraj aferoj, kiujn ili lernadis en sia templo. Unu-du fojojn Oresto preskaŭ aŭdacis akuzi Filonon pri la malfervoreco de liaj religiaj kredoj. Li certe neniam kuraĝus diri tian aferon, se li ne estus jam pli alta ol lia patro; stature li similis min. Tamen Filono ĉiam disponis pri la venkonta argumento en tiaj disputoj, ĉar li bezonis nur memorigi Oreston pri la postulo de ilia dio, ke oni respektu siajn gepatrojn. Oresto prenis tiajn ordonojn tre serioze. Mi devas agnoski, ke ĉi tiu ordono ŝajnis al mi sufiĉe sagaca, malkiel kelkaj el la aliaj postuloj de ilia dio.

Kvankam Oresto estis malkomplezema kaj malfacila kun mi kaj Filono, li estis bravega kun Elvisa . Li ludis kun ŝi, rakontis al ŝi fabelojn, kaj faris por ŝi belegajn ludilojn el diversaj objektetoj; iam li faris por ŝi tute etan ŝipon el duona juglandoŝelo. Li estis multe pli pacienca ol Filono, kiu konstante kriaĉis al mi, ke mi forportu ŝin el la skribejo. Tamen, la sinteno de Filono estis komprenebla: kopiista laborejo estas absolute maltaŭga loko por du-jarulo. En la maloftaj okazoj, kiam ŝi sukcesis troviĝi tie sola, ŝi senescepte elpensis ian petolaĵon. Unu fojon ŝi skribaĉis sur nova tabuleto, kaj alian fojon mi kaptis ŝin, dum ŝi maĉis pecon de la plej bonkvalita papiruso. Bonŝance mi sukcesis kaŝi de Filono tiujn misaĵojn. Sed nenio estis farebla pri la okazo, kiam li lasis duone skribitan kopion malfermita sur la stablo, kun la inko lokita laŭ invita maniero apude. Mi unue eksciis pri la afero, kiam mi aŭdis ŝirajn kriojn el la kopiejo, kaj kuregis internen por malkovri Filonon, kiu sovaĝe bategis Elvisa n. Li koleregis ankaŭ kontraŭ mi, dirante ke mi ne sufiĉe kontrolis ŝin, kaj en la fino ni ambaŭ iris plorante al la fontano, kie mi trempis la kontuzojn de Elvisa , dum la aliaj virinoj provis konsoli nin.

Kelkajn tagojn poste Filono diris al mi, “Mi vidas, ke estas malfacile por vi ĉiam atenti pri Elvisa , dum vi laboras.”

Mi konsentis, sed interne demandis min, kion li celas. Filono ne kutimis esti tiel zorga pri mi.

“Estus tro multekoste aĉeti sklavon,” li daŭrigis. “Tio nur aldonus unu plian buŝon por manĝigi.” Mi pacience atendis, ĝis li atingos la veran sencon de tio, kion li volas diri. “Oresto havas nun preskaŭ dek sep jarojn. Laŭ mi, estas tempo ke ni serĉu por li edzinon.”

Mi restis momenton silenta, konsiderante, kvankam mi sciis, ke mia reago apenaŭ influos lian decidon. Romaj viroj kutime ne multe atentas la opiniojn de siaj edzinoj. Tamen mi devis agnoski, ke tute ne temas pri malbona ideo. Bofilino povus helpi min je mia laboro kaj kontroli Elvisa n, kiam mi estus okupata.

“Ili devos dormi en la skribejo,” mi atentigis.

“Mi jam pripensis tion. Estas libera ĉambro en la tria etaĝo. Per ŝia doto, ni povus translokiĝi al la supra etaĝo, dum Oresto kaj lia edzino povus resti ĉi tie.”

Ju pli mi konsideris la planon de Filono, des pli ĝi plaĉis al mi. La supraj ĉambroj havis multe pli da spaco ol la nia, kaj ili eĉ havis malgrandan balkonon ekstere.

“Ĉu vi jam pensas pri iu knabino?” mi demandis.

“Ĉu vi konas Minicion? Lia filino iĝos dekkvarjara venontan monaton.”

Mi ja konis Minicion. Mi ofte vidis lin kiam la fratoj venis ĉe ni, kvankam li ne estis tia homo, kia lasas fortan impreson. Li estis maldikulo ne multe pli ol tridekjara, sufiĉe afabla; nenion pli mi sciis pri li, krom malklara ideo, ke eble li estas okulkuracisto aŭ simile.

Oresto tute ne estis kontenta pri la informo, ke Filono trovis por li edzinon. Li protestis, ke ne havas sencon edziĝi, kiam la mondo finiĝos en iu ajn momento. Sed Filono atentigis, ke ni ne havas ideon, kiam ekestos la regno de Dio; Oresto povus esti jam maljuna antaŭ ol tio okazos, kaj intertempe li havas la devon edziĝi kaj generi gefilojn. Do Oresto tre malvolonte konsentis, kvankam li postulis, ke antaŭe li volas renkonti la junulinon.

Minicia montriĝis silentema bonkonduta junulino, kies plej rimarkinda trajto estis la nekutime blondaj haroj, kiujn ŝi heredis de unu el siaj avinoj. Kelkaj el ŝiaj antaŭuloj estis ĝermanaj sklavoj, kvankam ambaŭ ŝiaj gepatroj estis civitanoj. Ili estis sufiĉe zorgintaj pri ŝia edukado: ŝi lerte ŝpinis kaj teksis, kaj ŝi eĉ vizitadis dum kelkaj jaroj la lernejon, do ŝi sciis legi kaj kalkuli. Surprize granda nombro da homoj en Romo sendas siajn filinojn al lernejo, se ili povas permesi al si tian elspezon.

Oresto ne multon diris post sia unua vizito al la apartamento de Minicio. Kiam mi petis lian opinion pri sia estonta edzino li ruĝiĝis ĝis la brusto kaj grumblis, “Kial vi ĝenas vin demandi? Vi kaj paĉjo jam decidis la aferon.” Sed dum la sekvaj tagoj li estis nekutime gaja, kaj mi konstatis, ke malgraŭ sia plendado li estas sekrete entuziasmega pri la planata geedziĝo kun tiel ĉarma junulino.

Minicia estis tre timema, kiam ŝi alvenis por loĝi ĉe ni, sed tion oni ja devas atendi. Estas tre malfacila sperto por iu ajn junulino ekloĝi ĉe la familio de sia edzo, sed mi faris mian eblon por trakti ŝin afable kaj helpi ŝin senti sin hejme. Fakte, mi ĝuis ŝian ĉeeston: estis iom kvazaŭ mi havus pli aĝan filinon, kaj ŝia helpo pri Elvisa  multe senŝarĝigis min. Mi baldaŭ malkovris, ke ŝi ne estas tiel silentema kaj timema, kiel ŝi unuavide ŝajnis: ŝi havis la proprajn tre firmajn ideojn, precipe kiam temis pri ŝia religio. Fakte, tio estis mia sola plendo. Ŝi certe ne estis maldiligenta homo, sed ŝi absolute rifuzis fari iun ajn laboron, eĉ nur ŝpinadon, sabate. Anstataŭe ŝi akompanis Filonon kaj Oreston al la templo, kaj se ili portis hejmen kelkajn el la fratoj, ŝi sidis tuj ekster la rondo por aŭskulti ilian interparoladon. Unu-du fojojn ŝi eĉ demandis Filonon poste pri io, kion ŝi aŭdis tie.

Vidante ke ĉi tiu estas problemo ekster mia normala sperto, mi decidis paroli pri ĝi al Filono. Sed li simple respondis, ke Minicio estas tre pia homo, kiu edukis sian filinon en hejmo, kie oni montras la ĝustan respekton al Dio. Mi ja demandis min kiel la anoj de tiu hejmo, kie oni tiel respektas Dion, sukcesas manĝi sabate se ili ne rajtas kuiri, sed estis senutile atendi ke Filono sciu pri tia praktikaĵo. Do mi demandis Minician, kaj ŝi klarigis al mi ke ili preparas sian sabatan manĝon en la antaŭa tago, kaj tiam metas ĝin en skatolon da fojno por plukuiriĝi la tutan nokton per sia propra varmo. Ni provis tion la postan sabaton, kaj mi devis konfesi, ke ĝi gustas bonege, kvankam persone mi estus preferinta ĝin iom pli varma. Sed vidante ke la afero evidente multe gravas al Minicia, mi poste lasis ŝin fari ĝin regule.

Mia alia problemo rilate al Minicia estis tio, ke ŝi ŝajnis kredi, ke ŝia dio donis al ŝi la taskon gajni min por sia religio. Mi ne komprenis en la komenco ŝian celon, kiam ŝi konstante faligis flankajn menciojn pri la aferoj, kiujn Jesuo diris kaj faris, kaj rakontadis al mi historiojn pri la viro, kiu forkondukis la judojn el la sklaveco antaŭ multaj jaroj. Efektive tiuj lastaj rakontoj sufiĉe interesis min, kaj mi reciprokis per kelkaj pri mia propra popolo. Sed kiam mi ekkomprenis, al kiu celo ŝi volas konduki min per ĉio ĉi, mi estis ĝenata kaj riproĉis ŝin iom senpacience. Ŝi estis tre ĉagrenita kaj neparolema dum pluraj tagoj, sed mi ŝajnigis ne rimarki, kaj ŝi baldaŭ superis la aferon.

Oresto estis komence iom embarasata pro sia nova stato, kaj ruĝiĝis ĉiufoje kiam unu el la fratoj ŝerce demandis, ĉu li intencas baldaŭ avigi Filonon. Kiam ĉeestis aliaj homoj li afektis ne rimarki Minician, sed mi vidis, kiel lia vizaĝo gajiĝas ĉiufoje kiam ŝi eniras la ĉambron. Li iĝis tre revema de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni: dum li estus devinta kopii tabuleton, li sidadis dum horoj kun malĉeesta vizaĝesprimo mordetante la finon de sia skribilo, kaj eksaltis laŭ kulpa maniero, se oni alparolis lin. Minicia, kontraste, neniel provis kaŝi siajn sentojn: ŝi videble adoris Oreston, kaj kondutis kvazaŭ ĉiu lia vorto falis el la buŝo de iu dio.

Nun kiam Oresto iĝis edzo, Filono per videbla fortostreĉo provis trakti lin kiel respondecan plenkreskulon, precipe antaŭ lia edzino. Oresto, siaflanke, ĉesis esti tiel kontraŭstarema kaj ribelema. Sekve, nia familia vivo iĝis pli trankvila, sen la kvereloj kiuj tiel ofte detruis niajn vesperojn en la pasinteco. Foje, dum mi akvumis la plantojn sur la balkono de nia nova ĉambro kaj rigardis Elvisa n, kiu ludis malsupre sur la strato, mi memoris kiel oni iam hastigis min tra ĉi tiuj samaj stratoj – aŭ tra stratoj ekstreme similaj – en katenoj, kaj pensis ke tamen la afero finiĝis pli bone ol mi estus povinta imagi.

* * *

La fratoj jam delonge diskutis la atendatan viziton de Petro, tiu homo kiun Paŭlo iam kontraŭstaris publike. Sed kiam li alvenis, Paŭlo ne plu troviĝis en situacio, kiu permesus novan kolizion. Lia proceso finfine estis aŭdata de la imperiestro kaj post la unua kunsido li estis translokita al malliberejo en la palaco. Kaj tiel la afero restis. Ĉiuj sciis, ke la imperiestro apenaŭ interesiĝas pri siaj oficaj devoj. Li dediĉis multe pli da tempo al muziko kaj aktorado, kaj nun li estis en la sudo, de kie raportoj atingis Romon, ke li ludis en la teatro de Neapolo *  antaŭ grandega spektantaro. Ĉiujn ŝtatajn aferojn li lasis en la manoj de siaj konsilantoj, kiuj sendube havis multajn kazojn pli urĝajn ol tiu de provinca civitano, kiu preskaŭ kaŭzis tumulton kvin jarojn pli frue.

Kiam disvastiĝis la informo, ke finfine Petro alvenis en Romo, Oresto tiel senpaciencis aŭdi lin prediki, ke li decidis ne iri al sia kutima templo la postan sabaton, sed al tiu kie Petro devis paroli. Li provis instigi Filonon akompani lin, sed Filono rifuzis, dirante ke la alia templo estas tro malproksima kaj ke li atendos, ĝis Petro vizitos ilian sinagogon, kiel li certe baldaŭ faros. Oresto ne sukcesis konvinki lin, do li kaj Minicia iris solaj.

Ili revenis hejmen en stato de ega ekscito. Ŝajne okazis granda kverelo en la templo, kiam kelkaj el la pli tradiciemaj anoj de la preĝantaro protestis kontraŭ la instruoj de Petro kaj provis superkrii lin. Poste oni tamen konsentis, ke li finu sian paroladon, sed estis evidente, ke oni tute ne intencas bonvenigi lin je dua vizito. Bonŝance, aldonis Oresto, unu el la nazaretanoj proponis disponigi al Petro sian apartamenton la venontan sabaton.

Oresto kaj Minicia estis tiel entuziasmaj, ke ili eĉ sukcesis konvinki Filonon akompani ilin la postan fojon. Sed li estis malpli imponita ol ili. “Lia problemo estas, ke li permesas al siaj emocioj superi lian racion,” li diris. “Iu ajn duaranga instruisto de retoriko povus faligi liajn argumentojn. Kaj lia greka estas terura. Sed kion atendi? La homo estis fiŝkaptisto antaŭ ol li konvinkis la nazaretanojn pagi liajn elspezojn. Mi scias, ke li sukcesis iomete kleriĝi, kaj li povas citi la Sanktajn Librojn laŭnome kaj laŭverse...”

Oresto interrompis sian patron malĝentile. “Ne temas nun pri lerneja ekzerco! Jesuo estis lia plej intima amiko! Kaj li ne parolas la grekan tiel malbone! Duono de la homoj en Romo ne konas ĝin pli bone ol li!”

Verŝajne la pasia voĉo de Oresto iom konsternis Filonon, ĉar li ŝajnigis preteratenti tiun senrespektan elkrion. Li nur komentis per milda tono, ke estas senutile provi rezoni kun homo, kiu insistas konduti kiel stultulo.

Mi aŭdis sufiĉe multe pri Petro dum la sekvantaj monatoj. Entuziasmigite de lia predikado, Oresto iĝis ĉiam pli pia, kaj komencis tre rigore obei la judajn ordonojn. Tio ĝenis Filonon, kiu laŭ mia supozo vidis en tio kritikon de lia propra malpli fervora aliro. Pli serioza estis la fakto, ke nun Oresto kaj Minicia ofte devis manĝi aparte. Sed tio, kio vere konsternegis min, estis kiam Oresto anoncis, ke li decidis cirkumcidiĝi. Mi provis malkonvinki lin, per atentigoj pri la riskeco de la afero kaj la doloro, sed li nur respondis, ke li provos ĉiam obei la ordonojn de sia dio senkonsidere ĉu ili estas malfacilaj aŭ malagrablaj.

Mi esperis, ke Minicia subtenos min – ŝi ja estus la ĉefa malgajnanto, se io misfunkcius – sed kiam mi provis paroli al ŝi, ŝi respondis, ke Dio ordonis ke ni faru tiujn aferojn kaj ke estas ĝuste, ke ni obeu lin, eĉ se ni ne ĉiam komprenas lian celon. Kompreneble, ŝi estis citanta Oreston; ŝi ankoraŭ kredis je la kompleta mirindeco de ĉiu lia vorto.

Do Oresto farigis la aferon, kaj dum pluraj tagoj li rondiris laŭ tre singarda maniero, kvazaŭ li konstante atendis, ke iu venos bati lin ĉe la ventro. Nu bone, li resaniĝis senprobleme. Estis Petro mem kiu faris la operacion; li konvinkis plurajn el la nazaretanoj submetiĝi al ĝi. Eĉ kelkaj el la fratoj en la rondeto de Filono finfine decidiĝis. Petro jam venis paroli en ilia templo, kaj pluraj el ili estis komplete sorĉitaj. Eĉ Filono devis kontraŭvole konfesi lian oratoran talenton, malgraŭ lia malbona regado de la greka.

“Kia homo li estas, tiu Petro?” mi iam demandis Minician, dum ni sidis ekster la butiko por senŝeligi pizojn.

Kiam temis pri demando pri la nazaretanoj, Minicia estis ĉiam preta respondi. Ŝi tuj forgesis pri la pizoj, kaj ekparolis entuziasme.

“Ho, li estas miriga homo. Vi ne povas imagi, kiom da landoj li vizitis, eĉ se li nun iĝas tiel maljuna. Kaj li estas elstara predikanto. Li ĉiam estas tiel klara, ke eĉ ordinaruloj povas kompreni lin. Li diras, kio estas ĝusta, kaj kio malĝusta, kaj kiel vivi bonan vivon. Li diras ĉion tiel klare. Vidu, kelkaj el la predikantoj – precipe la grekoj – ili preskaŭ similas tiujn filozofojn, kiujn oni kelkfoje vidas diskuti en la strato. Mi scias, ke ili disvastigas la vorton de Dio, sed ofte estas tiel malfacile kompreni, kion ili volas diri.”

“Kial li venis al Romo?” mi demandis.

“Li vojaĝas tra la tuta imperio, vizitante ĉiujn ekleziojn. Mi supozas, ke li aŭdis, ke kelkaj el la fratoj en Romo estas iom... nu, iom malentuziasmaj, kaj li decidis veni por plifortigi ilin.” ŝi finparolis en ioma hasto, duonturnante la kapon por rigardeti maltrankvile malantaŭen. Mi sciis, pri kiu ŝi pensas, kvankam ŝi estis tro obeema por mencii tion. Mi pensis interne de mi, ke Filono jam estas, laŭ mia ideo, pli ol sufiĉe entuziasma.

“Povus ankaŭ esti, ke li decidis veni, ĉar li aŭdis ke Paŭlo estas ĉi tie,” ŝi aldonis. “Vi scias, ke Paŭlo konvinkis plurajn el la fratoj transiri al lia vidpunkto, kaj mi supozas, ke Petro volis reporti ilin al la ĝusta vojo.”

“Kial, kio estas la problemo pri Paŭlo?”

“Li tro faciligas la aferon, por konverti pli da homoj. Se oni aŭskultus lin, oni imagus, ke necesas nur kredi je Jesuo por ke ĉiuj pekoj estu pardonitaj, kiam venos la Lasta Tago. Nur tion li postulas de siaj sekvantoj – li eĉ diras, ke ili ne bezonas obei la diajn ordonojn, kiuj estas skribitaj en la Sanktaj Libroj. Kaj liaj sekvantoj ne iras al la sinagogo, kaj ili eĉ ne festas sabaton. Ili faras siajn kunvenojn en la posta tago. Li diras, ke li portas la homojn al Dio, sed Oresto diras, ke fakte li forkondukas ilin de Dio.”

“Ĉu vi scias, ke li iam venis ĉi tien por dikti leteron?” mi diris.

“Kiu, ĉu Paŭlo?” ŝi demandis, kun same konsternita esprimo kvazaŭ mi ĵus diris, ke venis ĉe ni sorĉisto. “Sed tamen mia bopatro certe ne...” ŝi haltis en konfuzo.

“Li venis nur malmultajn fojojn, ĝis Filono kaj Oresto iris al unu el liaj kunvenoj. Sed ĝi tute ne plaĉis al ili, kaj poste li ne plu venis ĉi tien.”

“Ho jes, Oresto diris al mi, ke ili iris unu fojon. Sed li diris, ke dum la tuta kunveno Paŭlo kritikadis la judajn instruojn. Li diris, ke Paŭlo naskiĝis kaj edukiĝis kiel judo – ĉu vi scias, ke li estas eĉ cirkumcidita, kvankam li provas forturni aliajn homojn de tio – sed oni ne imagus tion, aŭskultante lin. Oresto diris, ke estas bonŝance, ke neniu atentas lin, ĉar en tiu kazo, la judoj estus en vera danĝero. Li diris, ke eĉ niaj malamikoj ne sukcesas ataki nin kun tiom da galo.”

* * *

Pasis longa tempo antaŭ ol mi alkutimiĝis iri eksteren sur nian novan balkonon. Mi sentis min premata de la proksimeco de la apudaj tegmentoj, kaj kiam mi la unuan fojon trovis sufiĉan kuraĝon por rigardeti malsupren al la strato, mi tuj resaltis, kvazaŭ mi tro proksimiĝis senaverte al la rando de abismo. Krome, mi ne povis superi mian timon, ke iam la tuta malfortika elstaraĵo simple malfiksiĝos de la muro kaj falegos la tri etaĝojn por frakasiĝi kontraŭ la grundon. Tiuj altaj konstruaĵoj ne ĉiam estas tiel solidaj, kiel ili ŝajnas.

La antaŭaj okupantoj estis postlasintaj potojn de rosmareno kaj mento, kaj hederon enradikigitan en malnova arbostumpo. La hedero estis plektinta sin tra la ligna barilo, kiu formis la flankon de la balkono, tiel ke nun la tuta rando estis kaŝita malantaŭ densa kurteno de glimaj folioj. Estis ankaŭ roz-arbusto, kiu kreskis laŭ ligna lataro apud la pordo. Kiam ni transloĝiĝis al nia nova ĉambro en la malfrua printempo, bonvenigis nin rava ekspozicio de grimpantaj rozoj.

En la komenco mi timis mem eliri sur la balkonon, do mi petis Minician akvumi por mi la plantojn. Sed mi baldaŭ konstatis, ke ŝi scias absolute neniom pri la vartado de kreskaĵoj. Tiu kompatindulino neniam en sia tuta vivo iris ekster la urbon, kaj en la hejmo de ŝiaj gepatroj ne troviĝis eĉ unu lekanteto en poto. Do mi komencis mem prizorgi la plantojn. Mi kredas, ke mi elverŝis super tiujn malmultajn mizerajn arbustetojn pli da amo kaj atento ol mi estus dediĉinta al tuta legomejo, se mi havus tion.

Duonkaŝite malantaŭ la rozoj troviĝis niĉeto en la muro, kiun supozeble elskrapis la antaŭaj okupantoj por teni la diojn de sia familio. Tie mi starigis la statueton de la diino Fortuno, kaj donis al ŝi oferaĵojn de vino aŭ floroj. Se Filono estus sciinta, sendube li kontraŭstarus, sed estis tre malverŝajne, ke li malkovros la aferon. Li apenaŭ eliris sur la balkonon, kaj eĉ se li farus, ne estus risko, ke li rimarkos la statuon. Li neniam rigardis la rozojn; efektive mi ne kredas, ke li entute konsciis pri ilia ekzisto. Lia menso estis malfekunda dezerto, kie vivis nenio krom la sekiĝintaj tigoj de vortoj kaj literoj.

La vetero dum tiu somero estis aparte prema. Dum granda parto de la unua duono de julio alblovis varmega vento el la sudo, kiu elsuĉis nian energion kaj kovris ĉion per maldensa tavolo de polvo. Dum tiuj pezaj, ŝvitaj tagoj, ni pene plenumis niajn normalajn taskojn kvazaŭ ni vadus tra mielo. En la posttagmezoj, kiam la vojoj ŝajnis vibreti sub ardanta suno, la pavimoŝtonoj estis tiel varmegaj, ke ili bruligis la piedojn.

En vespero de meza julio ni sidis por vespermanĝi en nia supra ĉambro. Eĉ interne ne eblis fuĝi de la varmego, kaj la pordo de la balkono estis vaste malfermita en vana espero enlasi vigligan trabloveton. Elvisa  jam ĝemis kaj grumblis la tutan tagon – kvankam mi devas konfesi, ke ne pli ol ĉiuj aliaj – sed finfine ŝi endormiĝis kaj nun kuŝis sur la lito kun siaj brakoj etenditaj super la kapo. Gutoj da ŝvito glimis sur ŝia supra lipo. Filono duone kuŝis apude kun bovlo da olivoj, kiujn li mordetis de tempo al tempo sen granda entuziasmo, dum Oresto kaj Minicia, ĉe la fino de la lito, silente malplenigis teleron da figoj.

Mi, aliflanke, sidis sur faldebla tabureto tuj apud la balkona pordo, fiksrigardante la hederon dum mi manĝetis pecon de pano kun fromaĝo. Vidi la hederon kutime gajigis min kaj refreŝigis mian animon, sed hodiaŭ ĝi aspektis same velka kaj polveca kiel ni ĉiuj. Mi ĝemis, pensante ke morgaŭ mi devos porti supren al ĝi kruĉon da akvo de la fontano.

Okazis, dum ni sidis tiel – mi meditante pri miaj plantoj, Filono sendube konsiderante ian internan pejzaĝon de dornoj kaj sekaj arbustetoj – ke mi ekkonsciis pri nubo kun nekutima koloro super la tegmentoj. Rigardinte ĝin senpripense dum momento, mi iris eksteren por vidi pli bone. Mi konstatis nun, ke fakte ne temas pri nubo: ĝi pli similis kolonon de malpura, flava fumo. Mi metis mian kapon internen por voki la aliajn.

“Venu rigardi ĉi tion,” mi diris. “Aspektas, kvazaŭ estas ie granda fajro.”

Oresto kaj Minicia tuj venis eksteren. Filonon hezitis, tiam, grumblante, li lasis sian duonmaĉitan kruston sur la lito kaj ekstaris.

“Certe temas pri grandega brulo,” Minicia diris. “Kie ĝi estas, laŭ vi?”

“Ĝi estas ĉe la alia flanko de Palatino * ,” Filono diris. “Ĝi venas de ie proksime al la Cirko.” Ni plurigardadis ĝis fine li diris, “Nu, ne havas sencon stari ĉi tie la tutan vesperon. Vi faru kion vi volas, sed mi eniros por fini mian vespermanĝon.” Ni sekvis lin internen, kaj sidiĝis por plumanĝi.

Oresto kaj Minicia eliris plurfoje dum la vespermanĝo, por kontroli la progreson de la brulego. Ŝajnis, ke la vento intertempe plifortiĝis, ĉar la fumo ondumis tien kaj reen tra la suda ĉielo, kaj dum la vesperiĝo stranga oranĝkolora lumo aperis ĉe la malsupra horizonto apenaŭ pli alte ol la tegmentoj. Subite eksaltis granda flamego, kiu pafiĝis super la konstruaĵoj en la ĉielon.

“Ĝi proksimiĝas,” mi diris.

Filono mienis ĝenate. “Tute ne. Tamen, se tio trankviligos vin, sendu Oreston por informiĝi, kie troviĝas la fajro.”

Oresto entuziasme ekstaris, dirante ke li tuj revenos, kaj saltegis brue malsupren laŭ la ŝtuparo. Intertempe Filono senzorge etendis sin sur la lito kun papirusa volvaĵo. “Tiu fajro estas ĉe la alia flanko de Palatino,” li ripetis. “Antaŭ ol atingi nin, ĝi devos bruligi la palacon, kaj ĉu vi supozas, ke la imperiestro permesus tion? Li malplenigus la tutan riveron antaŭ ol tio okazus.”

Liaj vortoj iom trankviligis min, kaj mi komencis forbalai la manĝorestaĵojn. Efektive estis neimageble, ke la imperiestro permesus, ke lia palaco forbrulu. Tamen mi ne estis absolute konvinkita, kaj kiam mi rigardis al la strato, mi vidis ke ankaŭ miaj najbaroj estas zorgoplenaj. Amaso da homoj ariĝis en la vojo kaj sur la balkonoj, ĉiuj streĉante siajn okulojn al la sama direkto. Mi ĵetis rigardon malantaŭen al Filono, sed li ŝajne endormiĝis. “Mi iros malsupren momenteton,” mi diris al Minicia, kaj eliris por aliĝi al miaj najbaroj en la strato.

Mi trovis, ke ĉiuj observadas la ĉielon kaj diskutas la probablecon, ke la brulego disvastiĝos ĝis nia parto de la urbo. Post tagoj da sufoka varmo, la vento nun blovis sufiĉe forte, kaj laŭ la ĝenerala impreso, la fajro estas jam tro grandega, por ke oni estingu ĝin per iu ajn normala metodo. Subite pluraj homoj eligis krion, kaj montris al alia punkto pli oriente. Dua flamego saltegis supren kvazaŭ de nenie; ĝi ŝajnis havi neniun rilaton kun la unua. Voĉoj sonis en ĉiuj flankoj: “Estas alia brulego! Ĝin blovas la vento!”

En tiu momento aŭdiĝis bruo ĉe la fino de la strato, kaj malgranda grupo da homoj aperis ĉe la angulo. Estis viro kaj virino, sekvate de junulino kiu ŝajnis esti pli aĝa filino aŭ sklavo, kondukanta plurajn malpli grandajn infanojn. Ili estis ŝvitaj kaj makulitaj de fulgo, kaj la virino vekriis kiel funebristo. Oni tuj ĉirkaŭis ilin. Ĉiuj volis demandi kio okazis, kaj ĉu ili povas informi pri la fajro. La viro senpacience puŝis sin tra la homamaso, nur kriante, ke la Cirko estas forbruligita. Lia edzino estis pli rakontema: ŝi laŭte ploris kaj diradis al ĉiuj, ke ilia vendejo estis detruita kun la tuta stoko. “Ni perdis ĉion!” ŝi daŭre kriis inter plorospasmoj. “Kiel ni nun povos manĝigi niajn infanojn? Ni perdis ĉion!”

Venis forta ekblovo de vento, kaj la unuan fojon mi rimarkis la odoron de fumo. En la sama momento aperis nova flamego, multe pli proksima ol la aliaj. “Ĝi venas al ĉi tiu direkto!” iu kriis. “Ni tuj reiru por paki!”

Kiam mi vidis la novan flamon, mia stomako kirliĝis kaj miaj kruroj perdis sian forton. Kie estas Oresto? Li devus esti jam reveninta. Ĉirkaŭ mi ĉiuj rehastis al siaj hejmoj. Nur mi staris kvazaŭ fiksite en la mezo de la strato, luktante kontraŭ kreskanta sento de paniko. Mi sciis, ke mi devos reiri internen, sed timo superis min, kaj mi ne povis klare pensi. Viro stumblis kontraŭ mi kun malbeno, kaj kontuzis min per la angulo de peza kesteto, kiun li portis sub la brako. Kun malfacilo mi devigis min moviĝi, kaj kuris en la kopiejon.

Mi trovis Minician surgenue sur la planko en sia ĉambro, kun la manoj levitaj al la plafono, kiel la nazaretanoj faris, kiam ili preĝis. “Ekpaku tuj,” mi diris. “La brulego venas en nia direkto.”

ŝi rigardis min kun hororo. “Sed kio pri Oresto? Li ankoraŭ ne revenis.”

Mi penis paroli trankvile kaj respondis, “Baldaŭ li estos ĉi tie. Ni devos esti pretaj por foriri, tuj kiam li alvenos.”

Mi kuris supren al mia propra ĉambro, kie mi trovis Filonon, kiu dormis sur la lito apud Elvisa . Kiam mi alparolis lin, li tuj eksaltis kaj kuris eksteren sur la balkonon.

“Kial vi ne vekis min pli frue?” li kriis. “Kie estas Oresto?”

“Li ankoraŭ ne revenis,” mi respondis, kaj tuj ekploregis.

“Per Herkulo!” li kriis kolere. “Ĉu ĉi tiu estas momento por ploraĉi? Li estos en ordo; ne mankas al li kruroj. Kial vi ne vekis min antaŭe? Kuru malsupren al la kopiejo kaj reportu al mi la feran stangon.”

Mi kuregis malsupren laŭ du sinsekvaj ŝtuparoj al la skribejo, kaj tiam denove supren kun la stango. Ĉiuj pordoj ĉe la aliaj etaĝoj estis malfermitaj, kaj kiam mi pasis, mi videtis la aliajn okupantojn, kiuj rapidis tien kaj reen por haste kolekti siajn posedaĵojn. Filono venis renkonte al mi, dum mi anhelis supren sur la lastaj ŝtupoj, kaj ŝiris la stangon el mia mano. Li kuregis internen, kaj komencis levi la kahelon, sub kiu ni kaŝis nian ŝparaĵon. Samtempe mi impetis ĉirkaŭ la ĉambro, prenante diversajn aĵojn kaj tuj remetante ilin. La minaca lumo en la ĉielo klare montris, ke mi ne devas perdi tempon, tamen mi apenaŭ sciis, kion kunporti. Mi kaptis kelkajn hazardajn objektojn – la skatoleton, en kiu mi tenis mian monon; kolĉenon de Elvisa ; mian bonan robon; paron da orelringoj iam donacitaj al mi de Filono – kaj ŝovis ilin en mian bronzan kuirpoton. La poto estos ĝena kaj peza, tamen ĝi estis mia plej multekosta posedaĵo, kaj mi ne volis lasi ĝin.

Kiam Filono jam malaperis malsupren, mi eliris sur la balkonon por preni la statueton de la diino. Malantaŭ ĝi kaŝiĝis malgranda peceto da ŝirita ruĝa ŝtofo: la ĉifono de la unua Elvisa . Mi puŝis ĝin sekure en la bruston de mia robo.

De la alta balkono, mi povis elrigardi super la tegmentoj, kaj momente mi forgesis mian haston por gapi kun fascino al la imponega spektaklo. La fajrego nun plenigis la tutan sudan ĉielon kaj kurbiĝis orienten en seninterrompa arko, kiu disvastiĝis tra duono de la horizonto. Muĝegante kiel armeo, kiu kuras antaŭen al batalo, grandegaj flamoj saltegis en la vesperan ĉielon, ne klaraj kiel en normala fajro, sed de malhela sangokoloro. Altaj konstruaĵoj elstaris nigre kontraŭ la brulego; ŝajnis al mi, ke eĉ iliaj ŝtonoj fandiĝas. Jam nuboj de fumo bloviĝis al nia direkto, tiel ke mi tusis kaj miaj okuloj eklarmis. La fajro estis nun tre proksima: ĝi forestis ne pli ol tri aŭ kvar domblokojn.

Mi rapidis internen, kaj prenis mian dormantan filinon en miaj brakoj. Ĉe la pordo mi haltis por rerigardi lastan fojon. Ĉu ne restas io, kion mi devus kunporti? Mi kaptis la restaĵon de la pano per kiu ni vespermanĝis, kaj ŝovis ĝin en la kuirpoton. Tiam mi kuris malsupren.

En la skribejo mi trovis, ke Filono arigis ĉiujn manuskriptojn sur la barilo kaj fosas ĉie, serĉante ujon en kiu porti ilin.

“Ĉu Oresto revenis?” mi kriis.

“Ne, ankoraŭ ne. Ni devos serĉi lin poste.”

Minicia ekploris. “Sed kiel li trovos nin? Li ne scios, kie ni estas.”

“Ni ne havas tempon por pensi pri li nun,” Filono diris. “Donu al mi ion, per kio porti ĉi tiujn manuskriptojn.”

“Jen,” mi diris senpacience, kaj enmanigis al li la kuirpoton. Mankis tempo por serĉi pli taŭgan ujon.

“Ha, tio servos,” li diris, kaj elverŝis ĝian enhavon sur la barilon.

Malbenante lin, mi rekunigis miajn proprajn aĵojn, kaj faris el ili volvaĵon. Minicia daŭre lamentis, “Ni atendu. Ni ne povas foriri sen li.”

“Ne estu stulta!” Filono diris senpacience. “Ni ne plu povas resti ĉi tie.”

Mi rigardis eksteren, esperante kontraŭ ĉia verŝajno, ke mi vidos Oreston kuranta laŭ la strato al nia pordo. Miajn okulojn renkontis kunpuŝiĝanta tumulto de homoj, kiuj blokis la mallarĝan vojon kaj malhelpis sin reciproke, dum ili hastis por pliigi la distancon inter si kaj la fajrego. Ĉiuj estis ŝarĝitaj de korboj kaj volvaĵoj; multaj homoj ankaŭ portis malgrandajn infanojn aŭ tiris ilin permane. Pli aĝaj geknaboj kuris antaŭe, kaj rerigardis por urĝi siajn gepatrojn. Tuj ekster nia pordo, maljunulo apogis sin kontraŭ la muro, spiregante kun malfacilo. Eĉ antaŭ ol li plene rekaptis sian spiron li ekiris denove, stumblante kiel eble plej rapide helpe de marŝbastono.

Unu el miaj supraj najbaroj sin puŝis preter mi al la strato. Li estis malbonhumora ulo, kiun mi kutime evitis, ĉar en la maloftaj okazoj kiam li parolis al mi, li ĉiam havis ian plendon. Surprizis min vidi nun, ke li ame kondukas tute malgrandan, ŝrumpintan maljunulinon. Mi subite memoris, ke mi ja aŭdis pri lia invalida patrino, sed mi de longe forgesis ŝian ekziston; mi neniam vidis ŝin eliri el ilia ĉambro dum mia tuta restado en Romo. Vidante la manieron laŭ kiu ŝi tremas kaj ŝanceliĝas, mi apenaŭ povis imagi, kiel ŝi sukcesos atingi eĉ la finon de la strato. Evidente tiu penso trafis ankaŭ ŝian filon, ĉar li demetis sian volvaĵon kaj levis ŝin sur siajn ŝultrojn. Tiam li reprenis la volvaĵon kaj malaperis inter la homamaso.

Mi intencis turni min por voki la aliajn, kiam mia koro eksaltis. Timante seniluziiĝon, mi rigardis pli atente. Nun mi estis certa. Mi rekuris en la skribejon, kriante, “Trankviliĝu! Li venas!”

Oresto sekvis min internen, anhelante kvazaŭ li ĵus kuris la tutan vojon de la Cirko senhalte. Liaj vestoj estis gluitaj al lia dorso kaj fulgaj strioj makulis lian vizaĝon. Minicia enspiris pro ŝoko kiam ŝi vidis lin, kaj Filono, kiu tiumomente ŝtopis la kuirpoton per papirusaj volvaĵoj, forgesis kion li faras por rigardi kun mirego. Ne estis lia malpuregeco, kiu konsternis nin ĉiujn – kvankam li aspektis, kvazaŭ li ruliĝis en cindroj – sed la eksterordinara sovaĝeco de lia vizaĝesprimo. Kaj kial, kiam giganta fajro jam brulegis ĉe niaj dorsoj, li tenis en la mano flamantan torĉon?

“Ĝi okazas!” li kriis. “Finfine okazas! La urbo estos detruita inter flamoj, kaj la regno de Dio alvenos!”

Filono ŝanceliĝis momenton, kun esprimo de malcerteco sur sia vizaĝo. Tiam li rekaptis sian normalan prudenton. “Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĝi estas simple ordinara brulego! Helpu nin elporti la stokon, antaŭ ol ĝi atingos la butikon!”

“Vi malsaĝuloj!” kriis Oresto. “Ĉu vi ankoraŭ ĝenas vin pri via sensignifa butiketo, dum la regno de Dio tuj alvenos? Vi devus preĝi ke li pardonu viajn pekojn, kaj anstataŭe vi pensas nur pri viaj potoj kaj viaj paperoj! Kion vi diros al Dio, kiam vi staros antaŭ lia trono kun kuirpoto en la mano plena je skribaĉoj kaj poeziaĵoj sendiaj? Lasu tiujn senvaloraĵojn, kaj venu helpi min fari la laboron de Dio. La fratoj volas bruligi la templojn de la falsaj dioj. Flamigu torĉon, kaj venu helpi nin!”

“Ĉu vi estas freneza?” Filono denove kriis. “Kaj kio pri via edzino? Ĉu vi intencas lasi ŝin ĉi tie por bruli? Vi havas devon protekti ŝin.”

Oresto rigardis Minician kaj pli kvieta esprimo aperis sur lia vizaĝo. Per pli trankvila tono li diris, “Mia unua devo estas al Dio. Sed, kara, ne timu. La virinoj kaj infanoj iras al la sinagogo. Mi mem akompanos vin tien. Sed poste mi devos lasi vin kun la aliaj kredantoj. Mi havas laboron por fari.” Li turnis sin al mi kaj Filono kaj diris, “Ni rerenkontiĝos antaŭ la trono de Dio. Se mi estus vi, mi irus kun Minicia al la sinagogo por okupi la tempon per preĝado. Restas nur malmultaj horoj.”

Li kisis min solene, tiam prenis Minician permane. “Lasu vian korbon. Vi ne bezonos viajn terajn posedaĵojn.”

Ili eliris kune el la pordo, dum mi kaj Filono gapis post ili. Sed tiu ne estas la ĝusta momento por pripensi la aferon; ni jam perdis valorajn minutojn. Mi prenis Elvisa nper unu mano, la volvaĵon per la alia, kaj hastis eksteren en la straton. La varmego piketis niajn haŭtojn kiam ni lasis nian ŝirmejon, kaj grandegaj nuboj de akra fumo ruliĝis en nia direkto, miksitaj kun hajlo fajrera kaj cindra. Malpli granda fajro jam brulis sur unu el la lignaj balkonoj fronte al la nia. Elvisa  kriis kiam fajrero falis sur ŝian robon, sed mi estingis ĝin per batoj kaj tiris ŝin al la pli pura aero ĉe la fino de la strato.

Malmultaj homoj restis nun en la vojo, sed pluraj el niaj najbaroj ankoraŭ ŝanceliĝis apud siaj vendejoj kaj loĝejoj. Ili ne povis konvinki sin foriri, ĝis estos evidente, ke ne ekzistas alia ebleco. Kolomboj flugetis ĉirkaŭ la tegmentoj kaj balkonoj; ankaŭ ili nur malvolonte konsentos lasi siajn hejmojn. Malantaŭ riglita pordo mi aŭdis hundon boji.

Mi trenis Elvisa n per la mano, sed ŝi ne povis iri same rapide kiel mi kaj stumblis. “Mi ne povas,” ŝi lamentis. “Portu min.” Kun malbeno mi prenis ŝin enbrake kaj ŝanceliĝis antaŭen tiel rapide kiel eblis. Filono galopis ĉe mia flanko, iom malhelpate de la maloportuna poto, kiu daŭre svingis sin kontraŭ liaj kruroj.

“Celu Kvirinalon,” li anhelis. “Se ni estos disigitaj, mi retrovos vin ĉe Gajo.”

Brulantaj ĉifonoj ŝvebis en la aero, kaj pluraj malpli grandaj fajroj jam ekaperis jen kaj jen laŭ la vojo. La rubamaso ĉe la posta angulo jam fumetis. Antaŭ ol ni atingis ĝin, ĝi subite ekflagris. Ni preterkuris ĝin, duone sufokitaj, kaj impetis ĝis la fino de la strato.

Ni tuj trovis nin meze inter amaso da homoj, kiuj kriegis kaj kuris en plena paniko. Mi ĉirkaŭrigardis en konfuzo, kaj konstatis, ke sekvas ilin granda, ruliĝanta ondego de fumo. Dekstre trafis mian okulon strieto de blua ĉielo. “Tien!” Filono kriis. Tiam, subite, ŝajnis al mi, ke flamoj ĉirkaŭas nin en ĉiuj flankoj.

Post tio mi memoras tre malmulte. Nur hazardaj detaloj revenas al mi: terurita infano, puŝata ĉien inter kurantaj kruroj; maljunulino sen forto por pluiri, kiu sidis senespere sur ŝtupo; balkono falanta en flamoj, kun la malrapideco de hororsonĝo, sur la kriantajn figurojn malsupre. Mi kuris, kuregis, vidante nenion, komprenante nenion, ne plu konscia eĉ pri mia filino kiun mi daŭre tenis firme premata kontraŭ mia ŝultro. Kien ajn mi iris, la fajrego sekvis; foje ĝi ŝajnis eĉ preterpasi min.

Kaj tiam, iel, la danĝero restis malantaŭe, kaj mi sciis, ke mi povas sekure halti. Mi malrapidigis mian paŝon kaj turnis min. Mi troviĝis sur deklivo, de kie mi povis rigardi malsupren al la brulanta urbo. Sub mi ankoraŭ muĝegis la flamoj tra la ebenaĵo. Preter ili estis la subiranta suno, kiu malrapide malaperis en flamantan puton.

Mi subite ekkonsciis, ke mi havas neelteneblan doloron ĉe la flanko, dum miaj brakoj ŝajnas esti tiritaj ĝis la duoblo de la normala longeco. Mi demetis Elvisa n, kaj klinegis min antaŭen.

Apude mi trovis Filonon, kiu spiregis kaj premegis sian bruston. Mi ne scias, kial li ne perdis min, dum mi impetis tra la homamaso. Ŝajne li tamen sukcesis sekvi min, aŭ, pli verŝajne, eble nia komuna paniko kondukis nin ambaŭ al la sama loko. Pasis iom da tempo antaŭ ol ni kapablis paroli. Kiam finfine Filono retrovis sian voĉon, li nur diris per akuza tono, “Kial vi tiel fuĝegis? Ni estus estintaj en ordo, se vi ne estus freneziĝinta.”

Ni kuŝis plu senmove, ĝis Filono pene ekstaris kun la vortoj, “Prefere ni pluiru.”

De kie ni staris sur la monteto ni vidis, ke ni troviĝas en larĝa libera spaco inter vilaoj ĉirkaŭitaj de altaj muroj. Sed la plej malsupra domo jam brulis. Ŝajnis kvazaŭ la flamoj povas salti tra malplena aero.

“Ni estas sur Eskvilino * ,” Filono diris. “Se ni pluiros, ni atingos liberan kamparon. Ni estos sekuraj, forlasinte la urbon.”

Ni denove ekiris; Filono kondukis Elvisa n permane. Mi prenis mian volvaĵon, kiu restis premata en mia pugno dum la tuta freneza fuĝego. En tiu momento mi konstatis, ke Filono ne plu tenas la poton. “Filono,” mi kriis, hororigite. “Ĉu vi ankoraŭ havas la monon?”

“Sub mia zono,” estis lia mallonga respondo.

La strato baldaŭ ŝanĝiĝis al larĝa vojo, kiu kondukis inter kampoj. Ĉie estis grupoj de homoj, kiuj sidis aŭ kuŝis sur la herbo, kun siaj posedaĵoj disĵetitaj ĉirkaŭe. Kelkaj infanoj ploris, sed ĝenerale la homoj estis silentaj, kvazaŭ ili estus tro paralizitaj de ŝoko por entute reagi. Ni puŝis nin tra heĝo en kampon, kie ni ĵetis nin sur la teron kaj restis tre longe sen paroli. Mia sola penso estis dankemo, ke finfine mi povas kuŝi kaj ripozi.

Unu post alia la steloj aperis, kaj la luno altiĝis en la ĉielo. Elvisa  ŝteliĝis al mia flanko kaj mi tiris ŝin pli proksimen. Momente mi timis, ke mia lakto eble sekiĝis pro la ŝoko de la okazintaĵoj, sed ŝi alkroĉiĝis kaj vigle eksuĉis. Mi senstreĉiĝis kaj permesis al mi luliĝi kvazaŭ sur trankviliga ondo. Konsolis min senti ŝian etan korpon premantan kontraŭ la mia. Dum mallonga tempo, mi dormis.

Bonŝance, tiu estis varma nokto somermeza, tamen iĝis malvarmete en la horoj antaŭ la mateno. Iam mi leviĝis kun la intenco malvolvi mian kroman robon por sterni ĝin super mi kaj Elvisa . Mi estis reekkuŝonta, kiam mi ŝanĝis mian ideon. Mi kovris Elvisa n, tiam mi puŝis min tra la heĝo kaj promenetis kelkajn paŝojn laŭ la vojo. Estis plena luno en tiu nokto, kaj mi povis facile distingi etajn grupojn de dormantoj, jen kaj jen dise laŭ la vojrando. Sed la plejmulto de la homoj tute ne dormis. Ili sidis duope-triope sur la grundo kaj mallaŭte parolis inter si.

La urbo kuŝis malsupre kiel vasta kuvo plenigita de ardo tiel brilega, ke ĝi dolorigis la okulojn se oni provis rekte rigardi ĝin. Ie en tiu fornego troviĝis la konstruaĵo, kiu ĝis tiam estis nia hejmo. Ni ne plu havis hejmon, kaj neniun lokon kien iri; ni havis neniujn posedaĵojn kaj tre malmultan monon. La tuta afero okazis tiel rapide, ke mi ne jam sukcesis plene kompreni ĝin.

La fajro plu disvastiĝis. Mi vidis, kiel ĝi antaŭenrampas ĉe la randoj, iom post iom englutante ĉiam pli de la ĉirkaŭa nigro. Eĉ de ĉi tie, mi aŭdis la tondran bruegon kaj krakadon de la flamoj. Mi spektis dum ioma tempo, tremante pro la nokta malvarmo. Tiam mi reiris al Elvisa  kaj Filono.

“Kie vi estis?” Filono demandis, dum mi glitis al la grundo apud la varma formo de mia filineto.

“Mi iris rigardi la fajregon.”

“Ĉu ĝi ankoraŭ brulas?”

“Jes.”

Li silentis, kaj dum iom da tempo mi supozis, ke li reendormiĝis. Tiam mi aŭdis lin moviĝeti.

“Ĉu vi vekiĝis?” mi demandis.

“Estus strange se mi dormus, post tio kio ĵus okazis. Supozeble vi konstatas, ke ni perdis ĉion?”

“Kion ni faros?”

“Mi ne scias.”

Mi kuŝis kaj pripensis tion, kion li diris. Ni perdis ĉion. La vivo, kiun ni tiom pene konstruis, pecon post peco dum la jaroj – nia hejmo, nia kopiejo, nia familio – estis for. Mi sciis, ke post kelkaj tagoj la ŝoko trafos min. Sed en tiu momento mi ankoraŭ ne povis kredi, ke la afero vere okazis. Kvazaŭ mi parolus al nekonato, kies zorgoj neniel rilatas al mi mem, mi demandis Filonon:

“Ĉu vi havas sufiĉe da mono por rekomenci?”

“Mi ne scias. Eble mi havus sufiĉe por lui novan ejon por du-tri monatoj. Nian tutan kvartalon oni devos rekonstrui.”

“Eble ni povus iri al alia parto de la urbo.”

“Ne temas nur pri la kopiejo. Oni bezonas jarojn por starigi novan entreprenon el nenio. Estos tiel, kiel estis en la komenco, kiam ni ĵus alvenis en Romo.”

“Ĉu vi ne povus proponi denove labori por Gajo? Li ja deziris, ke vi restu.”

“Ne plu. Mi alkutimiĝis estri min mem.”

* * *

Dum la sekvantaj tagoj, speco de senorda tendaro aperis ĉirkaŭ la urbo – aŭ ĉirkaŭ tio kio restis de ĝi -, kiu konsistis el kadukaj ŝirmejoj kunmetitaj el branĉoj kaj iuj ajn hazardaj kovriloj, kiujn la homoj sukcesis havigi al si. Kelkaj homoj, precipe tiuj kies familianoj pereis en la fajrego, estis tro deprimitaj por ĝeni sin per tia peno; ili pasigis siajn tagojn plorante kaj rakontante siajn spertojn al iu ajn, kiu pretis aŭskulti.

En la unua mateno ni komencis serĉi Oreston. Malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon. Se Filono kaj mi, ŝarĝitaj de Elvisa , sukcesis fuĝi de la flamoj, mi tute ne vidis kialon, kial ankaŭ li ne povis. Mi estis fakte pli maltrankvila pri Minicia. Ilia templo certe estis detruita de la brulego, kaj mi esperis, ke la nazaretanoj havis sufiĉe da normala prudento por eliri ĝustatempe.

Ni baldaŭ konstatis, ke serĉi unuopan homon inter la armeo da senhejmuloj disigitaj tra la kamparo, estus senespera tasko. Oresto povus esti ie ajn en la vasta zono de kampoj kaj ekstermuraj konstruaĵoj, kiu ĉirkaŭis la urbon. Cetere, kiel Filono atentigis, verŝajne ankaŭ li serĉas nin, kaj tiel ni certe maltrafos unu la alian. Prefere ni restu en fiksa loko.

En la posttagmezo de la unua tago, ekestis ankaŭ la demando pri manĝaĵoj. Ni estis pli bonŝancaj ol la plejmulto de la homoj kiujn ni renkontis, ĉar ni almenaŭ kunportis duonan panon; la plejmulto havis eĉ ne tion. Mi benis la inspiron pro kiu mi prenis ĝin. El ĉiuj objektoj kiujn mi haste kunmetis, ĝi estis la sola, kiu en tiu momento ŝajnis vere utila. Ni manĝis ĝin iom malsekigitan per oleo – mi ne scias kial, sed mi savis el nia loĝejo ankaŭ la oleujeton, kiun mi kutimis porti al la banejo.

Tamen duona pano ne daŭras longe, kaj jam la postan matenon ni estis malsategaj. La kamparanoj de la ĉirkaŭa regiono aperis por vendi al ni panon kaj fromaĝon kaj kolbasojn – je trioblo de la normala prezo. Ni eltenis tiom longe kiom ni povis, kaj mi serĉadis ĉe la heĝoj, esperante trovi nuksojn aŭ nutrajn herbojn. Sed estis centoj da aliaj homoj kun la sama ideo, kaj ne pasis longa tempo ĝis ĉio manĝebla estis for.

La manĝoproblemo pli-malpli solviĝis post la unuaj tagoj, kiam la provizoĉaregoj komencis reaperi. Verŝajne iliaj posedantoj ekkomprenis, ke eĉ se ne plu ekzistas la bazarplaco, tamen la homoj ankoraŭ bezonas manĝi. Sed ial, ĉio kostis pli ol kutime, kaj tio ĉiam pli maltrankviligis nin. Ni devis elspezadi la limigitan monon, kiun ni posedis, sen espero gajni pli. Multaj homoj estis en eĉ pli malbona situacio ol ni. Plurfoje mi renkontis la pendantan kadavron de iu, kiu evidente decidis mallongigi sian suferadon, konstatinte ke oni eskapis la brulegon nur por morti pro malsato.

Unu-du fojojn Filono proponis reiri por ioma tempo al la vilao, sed mi diris, ke mi ne pretas foriri ĝis ni retrovos Oreston kaj Minician. Li ne insistis; la vero estis, ke ĉiumatene ni vekiĝis kun la konvinko ke la brulego certe ne povos daŭri plian tagon, kaj ŝajnis apenaŭ havi sencon entrepreni la longetan vojaĝon al la kamparo. Eble se ni estus sciintaj, ke la fajrego brulos ses tagojn, ni estus decidintaj alie.

Intertempe ni povis fari tre malmulte krom ŝvebi ĉe la rando de la urbo atendante ĝis eblos reeniri ĝin. Filono iam iris al la domo de la onklo de Gajo sur Kvirinalo, kaj revenis kun la informo, ke la domo estas netuŝita de la flamoj, sed ke troviĝas tie neniu krom la pordisto kaj unu-du sklavoj. La cetera domanaro iris al la kamparo por la somero. Mi pasigis la tagojn serĉante herbojn kaj parolante kun la aliaj travivintoj. Ĉiuj volis rakonti precize kion ili estis farantaj en la momento kiam ili unue ekkonsciis pri la brulego, kion ili pensis pri ĝi, kaj kiel ili eskapis. Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ni almenaŭ havis tempon por paki kelkajn aĵojn. Pluraj homoj estis trafitaj tiel komplete senaverte, ke ili apenaŭ havis tempon eĉ por kuregi malsupren al la strato antaŭ ol la fajrego atingis ilin.

Aŭdiĝis ankaŭ sufiĉe da onidiroj pri tio, kiel la brulego komenciĝis. Kelkaj homoj kredis, ke temas pri puno de la dioj kontraŭ urbo regata de imperiestro, kiu respondecis pri la neimagebla krimego, mortigi sian propran patrinon. Aliaj ridis pri tiu klarigo, komentante ke regule okazas bruloj en la urbo; ĉi tiu diferencis de la aliaj nur pro la fakto, ke ĝi disvastiĝis tiel rapide. Kelkaj homoj pli emis kredi, ke iuj intence fajrigis la urbon: eble Partaj teroristoj *  aŭ britoj – sed tiun lastan sugeston mi vigle neis. Mi parolis kun virino, kiu insistadis, ke ŝi vidis grupon de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵon. Aŭdante tion, mi horortremis. Se Oresto kaj la aliaj fratoj vere provis realigi sian frenezan planon bruligi la templojn, mi povis nur esperi, ke en la ĝenerala paniko ili ne estis kaptitaj, aŭ almenaŭ ke neniu vidis ilin, kiu povos atesti kontraŭ ili poste. Oresto certe perdis ĉian racion, kiam li konsentis fari ion tian. Pri tio mi kulpigis la nazaretanojn kaj ilian konstantan revadon pri la regno de Dio. Estos malfacile por Oresto akcepti la fakton, ke la mondo tamen ne finiĝis. Ne, la situacio estas eĉ pli malbona ol tio: ĉar nia vivo komplete detruiĝis, kaj tamen nenio ŝanĝiĝis.

Aferoj pliboniĝis kiam la imperiestro revenis; li estis ekster la urbo kiam la brulego komenciĝis. En nur malmultaj tagoj oni starigis plurajn grandegajn rifuĝejojn, kiuj konsistis el vico post vico de armeaj tendoj. Mi ricevis ŝokon, kiam mi la unuan fojon vidis unu el la tendaroj; ĝi tuj pensigis min pri tiu loko, al kiu la romanoj portis nin en la plej unua nokto post la detruo de nia vilaĝo. En la nunaj tendaroj oni disdonis senpagajn manĝaĵojn inter teruraj scenoj de puŝado kaj subtretado. La homoj estis tro malsategaj por atendi bonorde, kaj en la unua tago pluraj infanoj estis mortigitaj en la granda premo.

La tendaro, kie ni provizore loĝis, troviĝis en la ĝardeno de la imperiestro mem. Tiu ĝardeno iom pensigis min pri tiu ĉe la vilao, eĉ se ĝi kompreneble estis multe pli granda. Sed ĝi havis tiun saman zorge aranĝitan artefaritecon, kiu tiom plaĉas al la romanoj; estis vojetoj, kiuj serpentumis inter orde razitaj heĝetoj, kaj statuoj kaj fontanoj dissemitaj jen kaj jen. Tamen, ĝi ne longe plu tenis tiun bele flegitan aspekton. Kiam oni malfermis la tendaron, infanoj surtretis la plantojn kaj plukis la florojn, dum iliaj gepatroj forhakis branĉojn de la ekzotikaj arboj por brulligno, kaj la razenoj baldaŭ estis detruitaj de la vasta homamaso kiu svarmis tie.

La ĝardenoj de la imperiestro estis tute netuŝitaj de la brulego, malkiel lia palaco, kiu estis komplete detruita. Mi sentis naŭzon, kiam mi aŭdis pri la palaco. Tie troviĝis la malliberejo, kie oni tenis Paŭlon, kaj mi ne supozas, ke oni ĝenis sin elirigi la kaptitojn. Mi ne ŝatis la homon, sed oni ne dezirus al iu ajn tian mortaĉon. Eble ĝi tamen ne estis pli malbona ol tio, kio estus okazinta al li, se iam la konsilantoj de la imperiestro estus trovintaj la tempon por okupiĝi pri lia kazo.

La tagoj pasis per helika malrapideco. Mi havis nenion por fari krom babileti kun la aliaj virinoj aŭ promeni inter la vicoj de tendoj, kun la vana espero hazarde trafi Oreston. Mi estis konvinkita, ke li ankoraŭ vivas; nur nokte enŝteliĝis duboj. Tiam mi kuŝis sendorma dum horoj imagante tion, kio eventuale okazis al li, kaj kion mi farus, se mi neniam plu vidus lin. En tiuj momentoj ŝajnis al mi preferinde scii kun certeco, ke li estas morta, ol pasigi mian ceteran vivon kun la dubo, ĉu aŭ ne li eskapis de la brulego.

Restis ankaŭ la demando pri Minicia. Tuj kiam denove eblis reeniri la urbon, mi petegis Filonon iri al ilia templo, kun la espero ricevi tie informojn. Komence li rifuzis, dirante ke eĉ stultulo komprenus, ke ĝi estis komplete forbruligita, kaj kion mi atendas aŭdi krom tio? Sed post du tagoj da senĉesa ĝenado miaflanke, li konsentis iri rigardi. La fakto estis, ke sen siaj volvaĵoj kaj tabuletoj, li eĉ pli enuis ol mi, kaj tio almenaŭ estos maniero pasigi la tempon.

Liaj esploroj okupis grandan parton de mateno, dum mi maltrankvile atendis kaj demandis min, ĉu lia longa forrestado aŭguras bone aŭ malbone. Kiam li finfine revenis, li klarigis, ke li tamen ne atingis la templon. Ŝajne, la grundo estis kovrita de karbiĝintaj ruboj, kiuj bruligis liajn piedojn, kaj enirinte mallongan distancon en la urbon li devis rezigni. Anstataŭe li iris al la domo, al kiu li iam akompanis Oreston kaj Minician por aŭdi Petron prediki. Ĝi estis ekster la regiono de la brulego, kaj li esperis ricevi tie novaĵojn.

Kaj novaĵojn li havis, kelkajn bonajn, aliajn ne. La homoj tie konis Oreston, sed ili laste vidis lin antaŭ la brulego. Ili sugestis, ke eble li aliĝis al Petro kaj liaj sekvantoj, kiuj nun laboras inter la travivintoj en la Kampo de Marso. Koncerne la sinagogon, kie Minicia pasigis sian lastan horon, ili povis informi Filonon, ke kelkaj el la homoj, kiuj kolektiĝis tie dum la brulego, panikis kaj fuĝis je la lasta momento. Tiuj raportis, ke la plejmulto tamen restis, kantante kaj preĝante sur daŭre kreskanta ondo de fervoro, ĝis, supozeble, ili estis ĉiuj englutitaj de la flamoj.

Kvankam mi ja atendis aŭdi pli-malpli tion, min ege doloris la definitiva sciigo pri la morto de Minicia. Ŝi multe kariĝis al mi dum la jaro de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni. Mi ploris ankaŭ pro Oresto, kiu vere amis ŝin, kaj kiu terure suferos, kiam li malkovros, ke li jam perdis ŝin. Pasis iom da tempo antaŭ ol mi povis denove atenti Filonon kaj konstati, ke li ankoraŭ ne finis sian rakonton.

Montriĝis, ke la nazaretanoj kolektas monon por helpi tiujn el la fratoj, kiuj perdis hejmon kaj posedaĵojn en la brulego. Proponoj pri mono kaj loĝigado ekalvenas ankaŭ de la eklezioj en aliaj urboj, kaj de tiuj fratoj en Romo, kiuj ankoraŭ havas tegmenton super la kapo kaj kiuj pretas gastigi tiujn, kiuj estis malpli bonŝancaj. Filono reiros la postan tagon por informiĝi, ĉu oni trovis por ni lokon.

OKA ĈAPITRO

Pompejo   Baso  kaj Domitila  estis juna paro, kiu loĝis en homoplena kvartalo sur Aventino * , tuj interne de la muregoj. Ilia apartamento estis tre proksima al la punkto kie komenciĝis la brulego, sed bonŝance la vento blovis al la mala direkto, tiel ke ilia kvartalo estis apenaŭ tuŝita. Tamen, kiel mi aŭdis de Modesta, la sklavino de Domitila , la fajrego preskaŭ atingis ilin. Necesis iri nur malmultajn paŝojn laŭ la vojo por trovi regionon de rompitaj ŝtonoj kaj ruboj, kie oni malkonstruis la domojn, por ke la flamoj ne plu vastiĝu tiudirekte.

“Se vi estus aŭdinta la homojn, kiuj loĝis tie, kiam la laboristoj alvenis por detrui la konstruaĵojn!” Modesta rakontis al mi. “Ili ploris kaj plendaĉis, kaj petegis la laboristojn ne fari. Nu, vidu, ili kredis, ke iliaj domoj eskapos, krom se la vento ŝanĝiĝos; kaj ili ne komprenis, kial oni volas fari la laboron de la fajrego. Kelkaj el ili provis subaĉeti la ĉefon, sed kompreneble li tute ne povis helpi ilin. Oni certe malkovrus la aferon poste.”

Baso  kaj Domitila  estis sufiĉe prosperaj. Ili loĝis en teretaĝa apartamento kun la propra akvoprovizo, kaj krom Modesta ili havis alian sklavon, Januarion. Modesta estis mezaĝa virino de egipta origino, kiu, kiel ŝi fiere informis min tuj post mia alveno, iam estis la nutristino de Domitila . La tuta domanaro, inkluzive de la du sklavoj, aliĝis al la nazaretanoj la antaŭan jaron. Tamen, ne pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke Modesta estas ne aparte entuziasma pri ilia nova vivomaniero.

ŝi kaptis la okazon por konfidi tion al mi iun posttagmezon, dum mi helpis ŝin briligi bronzan lampotenilon. “Se vi estus vidinta la mastrinon antaŭ ol ni transiris al la nazaretanoj!” ŝi diris. “Kiam ŝi portis siajn juvelojn kaj mi aranĝis ŝian hararon, ŝi aspektis kiel vera diino. Ni kutimis eliri al festaj vespermanĝoj, kaj tie mi povis babili kun la aliaj servistinoj kaj poste ricevi saketon da restaĵoj. Ŝi ĉiam traktas min bone. Sed nun ŝi tute ne plu eliras por revidi siajn malnovajn geamikojn, kaj laŭ mia opinio, la novaj ne estas konindaj. Neniu el ili iam ajn organizis vizitindan vespermanĝon. Kaj ŝi ne plu atentas pri sia aspekto. Antaŭe mi bezonis horon por vesti ŝin matene; nun ŝi estas preta pli rapide ol mi mem. Alia afero estas, ke ŝi ĉesis porti siajn juvelojn. Ŝi vendis ilin kaj donacis la monon.”

“Ĉu donacis la monon?” mi ripetis, mirigite. “Al kiu?”

“Al la nazaretanoj. Kiam ni konvertiĝis, ŝi kaj la mastro eĉ priparolis la ideon rezigni pri la apartamento por ekloĝi kun la aliaj gefratoj super iu vendejo. La problemo estas la mastro: kiam lin kaptas unu el liaj grandaj entuziasmoj, li tute ne scias, kie halti. Li estas multe tro donema. Vi vidis la vestiblon en la matenoj. Atendas lin tiom da klientoj, ke oni imagus, ke li estas senatano. Ĉiuj ajn parazitoj kiuj prezentiĝas povas elsuĉi ion de li, kondiĉe ke ili pretas ĉeesti komunan preĝadon de tempo al tempo.”

Baso  kaj Domitila  efektive estis donemaj, kaj tial mi estas danka al ili. Ni restis en ilia apartamento dum la tuta aŭgusto, kaj ili neniam eĉ aludetis pri la ĝeno kaj elspezo, kiujn ni certe kaŭzis al ili. Ni havis neniun eblecon repagi ilian komplezemon, sed ni faris kion ni povis; mi helpis en la kuirejo, dum Filono okupis siajn tagojn per kopiado de juda libro por Baso .

Ili estis multe pli piaj ol Filono, kaj ĉiutage la tuta domanaro kuniĝis je la sunleviĝo por preĝi kaj kanti al sia dio. Ĉar oni ŝajnis atendi tion, ankaŭ mi partoprenis, kvankam mi private konfesis al Modesta, ke mi ne estas kredanto. Fakte, mi kutime devis eliri antaŭ la fino, ĉar estis maleble, ke Elvisa  restu silenta dum tiom da tempo.

En la unua sabato, kiun mi pasigis tie, multaj aliaj fratoj – kaj ankaŭ fratinoj – venis por preĝi kun ni. La unuaj alvenis jam antaŭ la sunleviĝo, kaj tre baldaŭ la vestiblo de la apartamento estis ŝtopita de etaj grupoj de homoj, kiuj ridis kaj babilis dum ili atendis la komencon de la kunveno. Estis etoso de gaja anticipado, simila al tiu, kiun oni sentas en festotagoj, kiam oni staras inter la homamaso atendante la alvenon de la procesio.

Iom post iom la zumado de voĉoj malpliiĝis kaj la homoj komencis preni siajn lokojn. Multaj el la viroj portis faldeblajn taburetojn, sur kiuj ili sidiĝis en la centro de la ĉambro. La virinoj staris malantaŭe, aŭ apud la muroj, kvankam estis kelkaj, kiuj sidiĝis inter la viroj. La ĉambro ne estis granda, kaj malkiel la vestiblego en la vilao, ĝi ne estis malfermita al la ĉielo. Estis evidente, ke baldaŭ iĝos sufoke varme. Mi restis proksime al la pordo, kie estos ebleco enspiri iom da freŝa aero de tempo al tempo. De tie mi povis ankaŭ kontroli Elvisa n, kiu ludis ekstere sur la strato. Sed tiu kunveno montriĝis tiel eksterordinara, ke mi apenaŭ sukcesis konvinki min eliri.

Ĝi komenciĝis sufiĉe kviete per la kutimaj preĝoj kaj kantoj, kiujn mi jam aŭdis en aliaj matenoj. Sed la tutan tempon mi konsciis pri sento de anticipo, kvazaŭ subpremita ekscito, kiun mi neniam rimarkis antaŭe. Tiam ekstaris juna viro en eluzitaj vestoj, kiu komencis paroli en la greka. Samtempe, alia homo kiu staris apude ripetis liajn vortojn en la roma lingvo, tiel ke ĉiuj komprenu lin. Tamen, tio ne estis facila tasko, ĉar la junulo parolis rapide kaj kun granda pasio, foje balbutante pro hasto, kaj ofte interrompante la interpretiston antaŭ ol tiu finparolis.

“Miaj karaj gefratoj,” li komencis. “Mi scias, ke multaj el vi, kiam vi vidis la ŝtonojn bruli kaj la flamojn saltegi, pensis ke finfine alvenis la promesita tago, la tago kiun ni ĉiuj atendas. Kaj nun vi estas konfuzitaj en viaj mensoj kaj vi demandas vin: ‘Mi atendis, ke Dio venos, sed li ne venis.’ Eble viaj najbaroj diras same; eble ili mokas vin kaj demandas, ‘Li promesis veni, ĉu ne? Nu, kie li estas? Vi kaj viaj fratoj atendadas jam la tutan vivon, kaj kelkaj el vi mortis atendante, sed la promeso plu restas ne plenumita!’ Ili diras tion al vi, kaj eble kelkaj el vi, se vi ne estas sufiĉe konvinkitaj pri via kredo, estas tentataj lasi la vojon de la vero, kiun vi sekvas ĝis nun, por returni vin al vivo de sindorlotado kaj plezuro korpa.

“Sed, miaj gefratoj, memoru ĉi tion! Dio mem kreis ĉi tiun mondon, kaj nur Dio povos decidi, kiam ĝi atingos sian finon. Vi senpacience atendas la momenton, kiam li plenumos sian promeson, sed Dio estas pacienca. Vi scias, ke ĉi tiu urbo estas plena je homoj, kies sola penso estas, kiel plenumi siajn korpajn dezirojn. Kiam venos la tago de Dio, li juĝos ilin, kaj ili estos ĵetitaj ekster lian novan regnon. Sed Dio deziras, ke neniu estu detruita. Tial li sendis la brulegon. Ĝi estas averto, miaj gefratoj: ĝi avertas nin, ke ni devas labori plenkore kaj plenforte; ni devas porti la vorton de Dio al ĉiuj, kiuj volas aŭskulti, tiel ke, kiam la momento alvenos, li trovos ilin pretaj.

“Neniu el ni povas scii, kiam venos la Lasta Tago. Eble ĝi venos morgaŭ, eble post mil jaroj. En tiu tago la ĉielo malaperos kun tondra krako, la steloj fandiĝos pro la varmego, kaj la tero kun ĉio, kio troviĝas sur ĝi, forbrulos kaj estos detruita. Kaj tiam aperos nova, brilanta mondo; la tero kaj ĉielo denove iĝos junaj kaj freŝaj; kaj neniu loĝos tie krom tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al Dio.

“Por tiuj elektitaj por loĝi en tiu nova mondo, Dio konstruos grandan urbon, kie la domoj estos faritaj el arĝento kaj la stratoj estos pavimitaj per kristalo. La urbo estos ĉirkaŭita de sep muroj, kaj en ĉiu muro estos sep pordegoj, ĉiuj prisemitaj per valoregaj gemoj. Sed la pordegojn oni neniam fermos, ĉar en tiu urbo neniam noktiĝos. Kaj tie la elektitoj de Dio laŭdos lin per kantoj, dum flugantaj anĝeloj akompanos ilin per la muziko de flutoj kaj liroj.”

Mi aŭskultis kun intereso tiun priskribon, kvankam mi ne estis tute konvinkita, ke la lasta parto plaĉas al mi. La urbo ŝajnis tro simila al rekonstruita kopio de Romo; la romanoj, kompreneble, absolute ne kapablas imagi, ke oni povus deziri loĝi en iu ajn alia loko. Sed ekster tiu urbo certe troviĝus kampoj kaj arbaroj kaj riveroj. Mi bedaŭris, ke la parolanto ne rakontis al ni ankaŭ pri tiuj.

Sed nun li finis, kaj ĉiuj ekstaris. Rekomenciĝis la kantado, unue mallaŭte, sed baldaŭ ĝi plifortiĝis ĝis kulmino de ekscito. Kiam la unua kanto finiĝis, mi aŭdis voĉon, kiu murmuris ĉe mia flanko. Mi turnis la kapon kaj vidis, ke la apuda virino staras kun fermitaj okuloj kaj parolas al si mem, aŭ eble al sia dio, en sia propra lingvo. Samtempe, iu en la ĉambro kriis, “Mi scias, ke venos la tago de Dio, kaj mi dediĉas mian vivon por porti lian vorton al ĉiuj, kiuj havas orelojn por aŭdi!” Li komencis preĝi, laŭte kaj fervore, kaj ĉiuj en la ĉambro kunpreĝis, levante siajn brakojn al la plafono. Antaŭ ol la preĝo finiĝis, la virino ĉe mia flanko malfermis siajn okulojn kaj kriis, “La tago de Dio alvenos, sed li estas jam inter ni! Li estas ĉi tie kun ni en ĉi tiu domo!”

La homoj kantis denove; ĉi-foje temis pri pli malrapida kanto kun longe eltirataj frazoj. Multaj el ili balanciĝis de flanko al flanko, etendante siajn brakojn al sia dio. La virino apud mi ne kantis; ŝi staris kun siaj manplatoj levitaj supren, dum larmoj elpremiĝis de sub ŝiaj duone fermitaj palpebroj, kaj laŭ la vangoj malrapide fluis. Subite, per grandaj paŝoj Baso  marŝis antaŭen. Kiam li turnis sin por fronti nin, mi vidis ke liaj okuloj estas larĝe kaj fikse malfermitaj, dum el lia buŝo verŝiĝas abunda parolfluo en lingvo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis. Konsternite, mi turnis min al miaj najbaroj, sed ĉiuj rigardis lin kun ravitaj esprimoj.

“La spirito falis sur nian fraton Baso n!” iu kriis. “Ni danku Dion!” Ĉiuj ĵetis sin surgenuen kun la manoj etenditaj supren, dum la ĉefa parolanto lanĉis sin en pasian preĝadon en la greka. Mi ĵetis min al la planko kun la ceteraj; mi estis jam tiel kaptita de la ĝenerala fervoro, ke mi ne estus eĉ pensinta fari alie.

Kiam la fratoj komencis disiri el la domo sub la aŭgusta suno, mi iris eksteren por serĉi Elvisa n. Post la kunveno mi sentis min tre ekscitita, sed samtempe iom maltrankvila. Tio, kion mi ne sukcesis kompreni, estis kiel Filono enplektiĝis en tia afero. Mi apenaŭ povis imagi, ke la emociega etoso entute povus plaĉi al li. Ĉu tio estis la speco de afero, kiu okazadis en lia templo? Mi ne povis kredi tion. Mi ne sciis, kion oni faris tie, sed mi estis certa, ke temis pri io multe pli modera: eble pli simila al la solenaj ritoj, kiujn oni vidas ekster la Templo de Jupitero dum festotagoj. Tamen, mi jam komprenis, ke la juneca, entuziasma grupo, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Domitila  kaj Baso , estas tute malsimila al la kverelema rondeto, kiu kutimis reveni kun Filono al la kopiejo.

Mi malkovris tion jam la antaŭan vesperon, kiam pluraj gefratoj venis al la apartamento por festa manĝo. Mankis en la tute malgranda manĝosalono spaco por tiom da homoj, do Baso  kaj Januario kun la malvolonta helpo de Filono, aranĝis provizorajn divanojn en la vestiblo. Tio estis ĝuste tia tasko, kian Filono aparte malamis. Mi estis inter la invititoj, eĉ se mi pasigis grandan parton de la tago en la kuirejo por helpi la du sklavojn pri la preparlaboroj. Iom surprizis min komence la modesteco de la manĝaĵoj, kiujn oni intencis proponi. Boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo, sed oni ne kutime konsideras ilin taŭga frandaĵo por prezenti al gastoj.

Tamen, kiam la gastoj ekalvenis, mi konstatis, ke ĉi tio estos tre malsimila al la festenoj, kiujn mi memoris de la vilao, kiam Marko kaj Fania  invitis siajn geamikojn al vespermanĝo. La unua afero, kiun mi trovis stranga, estis tio, ke Baso  kaj Domitila  ne prenis lokojn sur la ĉefa divano; fakte, ŝajnis ke tute ne estas fiksita sidaranĝo, kaj la alvenantoj simple plenigis la divanojn senkonsidere pri sia socia rango. Kompreneble, estis malfacile certi pri tio, sed mi eĉ havis la impreson, ke kelkaj el la gastoj estas sklavoj, kiuj kuŝas kvazaŭ egaluloj apud homoj liberaj. La plejmulto estis iom simple vestitaj sen juveloj, kaj laŭ sia parolmaniero kaj aspekto, preskaŭ ĉiuj havis eksterlandan originon. Mi kredas, ke Baso  kaj Domitila  estis la solaj aŭtentikaj romanoj en la ĉambro.

Kiel ĉiu alia manĝo, kiun mi prenis en tiu domo, ankaŭ ĉi tiu komenciĝis per preĝo. Tiam, anstataŭ la kutimaj ovoj kaj olivoj, Domitila  prenis ordinaran panon kaj dividis ĝin inter la gastoj. Samtempe oni cirkuligis pokalon da vino, el kiu ĉiu devis trinketi, inkluzive eĉ de la du sklavoj, kiuj alportis la manĝaĵojn.

Estis maleble ne admiri la malavarecon de Baso  kaj Domitila : kvankam sufiĉe prosperaj, ili certe ne estis riĉaj, kaj tamen Modesta informis min, ke ili mem pagis la tutan vespermanĝon.

“Kaj ili donas al ĉiuj la samajn manĝaĵojn, kiujn ili mem manĝas,” ŝi diris, “kaj eĉ la saman vinon. Malkiel iuj.”

Okazis dum unu el tiuj sabataj vespermanĝoj, ke ni finfine ricevis novaĵojn pri Oresto. Unu el la fratoj loĝis en la granda tendaro sur la Kampo de Marso, kaj li diris al Filono, ke li renkontis Oreston inter la sekvantoj de Petro, kiuj iradis ĉiutage al la tendaro por diskonigi la vorton pri sia dio inter la travivintoj de la brulego. Laŭ li, Oresto jam aŭdis pri la morto de Minicia, sed li vidigis neniun eksteran signon de malĝojo.

* * *

Ni gastis ĉe Baso  kaj Domitila  ĝis la fino de la somero. Rekonstruaj laboroj jam komenciĝis en la urbo, kaj la domo konstante vibradis pro la peza bruo de ĉaregoj ekstere, kiuj alvenis ŝarĝitaj per ŝtono aŭ marmoro, aŭ reiris kun montoj da karbiĝintaj ruboj. Kiam la riĉuloj revenis de siaj kamparaj vilaoj en septembro, kio estas la signo ke la somero finiĝis kaj ke la vivo nun denove normaliĝas, Filono ofte eliris, por esplori la eblecojn pri luado de nova ejo. Mi sciis, ke li senpacience serĉas manieron forlasi la hejmon de Baso  kaj Domitila ; li estis ĝenata de ilia senbrida pieco, kaj la pasia fervoro de la komuna preĝado igis lin ĉiam pli malkomforta.

Mi konstatis, aliflanke, ke mi mem bedaŭros foriri. Mi ĝuis esti membro de pli granda domanaro kaj dividi mian laboron kun alia virino. Krome, la apartamento estis tre komforta: certe multe pli ol estus tiu, kiun Filono povus lui per siaj limigitaj rimedoj. Kaj mi devas aldoni, ke ju pli Filono kontraŭstaris la nerezisteblan etoson de la komuna preĝado, des pli ĝi logis min. Ĝi ŝajnis liberigi min de mi mem kaj doni al mi senton, ke mi estas parto de pli vasta tutaĵo: senton, kiun mi ne plu konis de kiam mi estis infano. Kaj en la lasta sabato, kiun ni pasigis en tiu domo, mi havis eksterordinaran sperton, kian mi neniam plu havis post la foriro el mia propra lando.

La predikanto parolis pri la ĝardeno, kiun ilia dio plantis, kiam li estigis la mondon. En ĝi kreskis ĉiuj specoj de arboj kaj plantoj, kiuj ekzistas sur la tero, dum ĉiuspeca besto migradis tra la kampoj kaj arbaroj. Multe trafis min tiu priskribo, kaj dum li pluparolis, mia menso forvagis de liaj vortoj por esplori tiun magian ĝardenon. Mi pensis pri ĉiuj arboj, kiuj certe troviĝus tie: ne nur tiuj, kiujn mi vidis en la kamparo ekster Romo, sed ankaŭ tiuj kiuj floradis en mia propra lando – frakseno kaj taksuso, alizujo kaj tilio. Mi vidis arbarajn densejojn cedantajn al pli malfermitaj lokoj, kie la longa herbo estas abunde prisemita de floroj, kaj abeloj zumas en la sunlumo.

La kantado komenciĝis kaj ankaŭ mi kunkantis, sed mia menso jam forlasis la kunvenon. Mi rigardis internen de mi, kie mi vidis min denove kiel infanon, kiu vagas tra la maldensejoj rande de la arbaro. Miaj okuloj fermiĝis kaj mi cedis komplete al la muziko. Mia voĉo kunfandiĝis kun la aliaj kaj mi sentis min ensorbata en densan amason da sono. Ne plu mi estis aparta kaj sola: mi iĝis parto de la kanto, kaj la kanto estis parto de mi. Ĝi estis preskaŭ kiel solida objekto: mi trovis, ke mi povas agrable balanciĝi sur ĝi, kvazaŭ mi lulus min sur lito. Kaj dum mi balanciĝis, mi duone vidis ian brilan aĵon, apenaŭ super mia kapo. Komence ĝi daŭre glitis en kaj ekster mian vidokampon, kaj mi timis, ke mi perdos ĝin, sed mi sukcesis firme fiksi ĝin per mia menso kaj tiri ĝin malsupren kaj pli proksimen. Ĝi estis glima blanka vojeto, kaj la ŝtupoj de la vojeto estis la notoj de la kanto.

Dolĉe, tute trankvile, mi ŝvebis supren. Mi sciis, kion mi trovos ĉe la pinto, kaj kiam mi alvenis, jen ĝi: fekunda kaj floranta ebenaĵo, kun kampoj de tritiko kaj riĉaj herbejoj. La herbo estis pli verda ol mi iam ajn vidis, kaj la aero estis freŝa kaj malseketa kvazaŭ ĵus ĉesis pluvi.

Sed ne por tio mi venis. Malrapide, mi turnis min. Jen mi vidis ĝin, precize kiel mi atendis, kun la pintoj de ĝiaj pajlaj tegmentoj apenaŭ videblaj super la tera remparo: mian vilaĝon, perfektan en ĉiu detalo, pli perfektan ol mi iam ajn sukcesis revoki ĝin al mia memoro, krom, eble, en sonĝoj. Sub ĝi troviĝis la monteto kun la du blankaj vojetoj: la pli mallarĝa, kiu kondukis rekte supren, kaj la pli larĝa kaj malkruta, kiun uzis la ĉaregoj.

Mi sciis, ke mi ne havas multan tempon. Mi rapidis antaŭen, esperante ke mi sukcesos almenaŭ parte supreniri, antaŭ ol la kantado finiĝos. Mi atingis la bazon de la monteto kaj ekgrimpis, iom glitante pro hasto, kaj kaptante manplenojn de la raspa herbo por helpi min supren. Mi hazarde rimarkis miajn piedojn, kaj konstatis, ke la piedvestoj estas makulitaj de kreto. Mia robo havis kvadratan desegnon.

La kantantoj jam alproksimiĝis al la finaj notoj de la kanto. Mi levis mian kapon por vidi, kiom ankoraŭ restas ĝis la pinto, kaj vidis etajn figurojn moviĝi sur la ekstera remparo. Subite mi sciis, ke tie troviĝas mia familio. Mi devas atingi ilin antaŭ ol la kanto finiĝos. Sed estis tro malfrue: la kantantoj jam atingis la lastajn frazojn, kiujn ili longe eltiris por porti la kanton al taŭga fino. Mi ĵetis min antaŭen per lasta fortostreĉo. “Atendu min!” mi vokis. “Mi ne povas veni ĉi-foje. Ne foriru antaŭ ol mi revenos.”

Kaj tiam mi retrovis min en la kunveno. Ĉiuj rigardis min. “Ni danku Dion pro la favoro, kiun li ĵus montris al nia fratino Barbara ,” iu kriis. Kaj ili ĉiuj ĵetis sin surgenuen.

Tuj kiam mi povis, mi puŝis min tra la tro plena halo kaj rapidis al la senluma ĉambreto, kiun oni disponigis al mi kaj Filono. Ne ĝeninte min malfermi la fenestroklapojn, mi sidiĝis sur la lito kaj rigardis fikse en la mallumon, provante revoki ĉiun detalon de mia ĵusa sperto. Mi memoris la senton de la herbo sub miaj fingroj, la manieron laŭ kiu la kretaj ŝtonetoj ruliĝis de sub miaj piedoj, la kornusarbuston sur la montetoflanko, kies eĉan ekziston mi forgesis ĝis nun, la malebenan konturon de la interna remparo...

La pordo brue malfermiĝis. Filono staris en la enirejo, kaj rigardis blinde en la mallumon. Mi timis, ke li forpelos la vizion el mia menso, antaŭ ol mi havos tempon por komplete esplori ĝin. Mi sidis absolute senmove, esperante, ke li ne vidos min.

“Mi serĉis vin ĉie,” li kriis per kolera tono. “Kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo?” Li marŝis internen kaj tiris flanken la fenestroklapojn. “Nun, aŭskultu min. Mi ne intencas, ke mia edzino altiru publikan atenton. Ĉu vi supozas, ke respektinda virino kondutas tiel?”

Mi mallevis la okulojn, esperante ke li finos rapide kaj foriros. Sed li daŭrigis: “Mi scias, ke kelkaj el la aliaj fratoj lasas siajn edzinojn konduti kiel idiotoj: ke ili sidu inter la viroj, kaj preĝu per plena voĉo, tiel ke ĉiuj aŭdu. Sed sciu de nun, ke tion mi ne aprobas kaj ne permesos.”

Li tiris min per la ŝultro, por ke mi frontu la lumon, kaj rigardis en mian vizaĝon. Mi ne scias, kion li vidis tie, sed lia esprimo ŝanĝiĝis kaj li daŭrigis pli malcerte: “Foje mi forgesas, ke vi estas ankoraŭ barbaro en la koro. Verŝajne mi ne rajtas atendi, ke vi agu pli saĝe ol tiuj aliaj idiotoj. Mi ne fiparolos pri Baso  post ĉio kion li faris por ni, sed diskuti kun li pri religio estas senutile. Li tute ne komprenas racian argumenton; li estas sklavo de siaj emocioj. Ju pli baldaŭ ni sukcesos eliri el ĉi tiu domo, des pli mi estos kontenta.”

* * *

En proksimume tiu sama periodo, ekcirkulis nova onidiro pri la origino de la fajrego. Multaj homoj raportis, ke ili vidis grupojn de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵojn; efektive, nur tio povus klarigi, kial la fajrego komenciĝis en tiom da lokoj samtempe. Sendube kelkaj el la fajrigistoj volis nur profiti de la konfuzo por ŝteli valoraĵojn, sed, kiel mi devis malvolonte konfesi al mi mem, ne ĉiuj.

La plej bona loko por aŭdi tiajn onidirojn estis la vinbutiko. Estis granda tia loko ĉe la angulo de la dombloko, kie oni povis aĉeti la plej diversajn manĝaĵetojn krom vino. La estro estis babilema ulo, kiu neniam lasis klienton eskapi, sen ke tiu aŭdu la lastajn klaĉojn. Okazis, ke mi vizitis lian vendejon la matenon post tiu signifoplena sabata kunveno, kaj ĝuste en tiu tago li informis min, ke laŭdire la fajregon ekbruligis iuj homoj, kiuj nomiĝas kristanoj.

“Kristanoj?” mi demandis. “Kiuj ili estas?”

“Ia eksterlanda kulto,” li respondis. “Bedaŭrinde, Romo ŝajnas altiri tiajn. Kelkaj el la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, estas kompletaj feĉuloj.” Tiu informo ne aparte lumigis por mi la aferon, kaj mi iris hejmen sen dediĉi al ĝi plian penson. Tamen, post kelkaj tagoj, ĉiuj paroladis pri la kristanoj. Nur tiam mi komprenis, kun terura ŝoko, ke la kristanoj estas la nazaretanoj.

Ĉiuj membroj de la domanaro ekkonstatis tion samtempe, kaj iun posttagmezon Baso  nin kunvokis kaj mallonge alparolis. Kelkaj el la fratoj, laŭ li, erare kredante ke la Lasta Tago alvenis, provis rapidigi la laboron de Dio per ekflamigo de la templo de Apolono. Sed nur Dio mem scias, kiu estos la tago de lia alveno. Baso  sciis, ke neniu ano de ĉi tiu domo partoprenis, sed bedaŭrinde, rezulte de la tro entuziasma agado de tiuj fratoj, ĉiuj nazaretanoj nun estas suspektataj. Tial ni ĉiuj devas laŭeble eviti iri eksteren dum la venontaj tagoj kaj ne fari ion ajn, kio povus altiri al ni atenton.

Tio maltrankviligis min, kaj mi decidis diskuti la demandon kun Filono, tuj kiam mi sukcesos paroli kun li sola. Mi estis danka al Baso  kaj Domitila  pro ĉio, kion ili faris por ni, sed mi tute ne deziris implikiĝi en ĉi tiu afero. Estis klare, ke la hejmo de konata familio de nazaretanoj ne plu donas al ni sekuran rifuĝon.

Mi ne havis ŝancon paroli kun Filono ĝis ni restis solaj en la dormoĉambro tiuvespere. Antaŭ ol mi diris eĉ unu vorton, li informis min, ke ni reiros al la tendaro la postan tagon. Sub aliaj cirkonstancoj mi eble estus protestinta, sed ĉi tiu estis unu okazo, kiam ni plene akordis.

Nia eraro estis, ke ni decidis atendi ĝis la mateno. Longe antaŭ la sunleviĝo aŭdiĝis laŭta aŭtoritata frapado ĉe la ĉefa pordo. Nur kelkajn momentojn poste, Januario rapidis en nian ĉambron kun la haroj ankoraŭ taŭzitaj de la dormo, kaj diris, ke ni venu al la vestiblo. Ne estis ebleco fuĝi. Ni eniris la vestiblon kaj trovis ĝin plena je soldatoj. Baso  kaj Domitila , vestitaj nur en siaj tunikoj, staris inter ili. Ambaŭ aspektis tre digne.

“Ĉu ĉi tiu estas via plena domanaro?” unu el la soldatoj demandis Baso n, kiam ni envenis.

“ Tulio  Filono kaj lia edzino ne apartenas al mia domanaro,” li respondis. “Ili gastas ĉi tie, ĉar ilia propra hejmo estis detruita dum la brulego. Pompejo  Januario estas mia liberigito, kaj Domitia Modesta  estas liberigitino de mia edzino.”

Mi konsciis, ke Januario kaj Modesta  gapegas ĉe mia flanko. Liaj vortoj estis same bonaj kiel formala deklaro pri liberigo. Kompreneble, Baso  havis neniun juran rajton liberigi Modestan, kiu apartenis al lia edzino, sed Domitila  ne komentis, kaj la soldatoj tute ne povis scii, ke la afero ne validas. Nur poste mi komprenis, kial li faris tion.

“Ĉu vi estas kristano?” la estro de la soldatoj nun demandis Baso n.

“Certe jes,” Baso  respondis fiere. “Kaj same estas ĉiuj membroj de mia domanaro.”

“Kaj la aliaj du?” la vicestro memorigis.

La estro turnis sin al Filono.

“Ĉu vi estas kristano?” li demandis.

Estis longa paŭzo. Mi sciis, ke Filono estus preferinta respondi nee, sed li hontis fari tion antaŭ Baso  kaj Domitila .

“Mi estas nazaretano,” li diris finfine, “sed ne mia edzino.”

Mi vidis la konsternitan esprimon, kiun Domitila  momente direktis al mi. Evidente ŝi neniam konstatis. Poste mi havis malagrablan konscion, ke mi trompis ŝin, sed en tiu momento mi estis tro dankega al Filono por ĝeni min pri tio.

“Kion ni faru pri ŝi?” la vicestro demandis.

“Ni kunportu ankaŭ ŝin,” diris la estro. “Ni tuj malkovros, ĉu li diris la veron.”

Ni ricevis kelkajn minutojn por nin vesti, kaj tiam ili forkondukis nin. Pri unu afero mi tamen estis danka: ĉar ili venis tiel frue en la mateno, la stratoj estis preskaŭ malplenaj, kaj do malmultaj homoj ĉeestis por vidi nin marŝi inter armita eskorto al la malliberejo.

Kiam ni alvenis, oni apartigis min de la aliaj, kaj portis min al malgranda gardistejo. Ili forprenis de mi Elvisa n, kaj mi aŭdis ŝin ploregi pro teruro en la apuda ĉambro. Tiu sono preskaŭ frenezigis min, tiel ke mi malfacile povis atenti pri iliaj demandoj. Mia sola penso estis, kiel rapide mi povos liberiĝi de ĉi tiu situacio por reveni al ŝi. Bonŝance ŝi ĉesis plori post iom da tempo; aŭ ili portis ŝin eksteren aŭ ŝi elĉerpite endormiĝis.

Tiam komenciĝis longega pridemandado, kies nura memoro teruras min. Ili provis jen timigi min, jen paroligi min per dolĉaj vortoj; ili eĉ minacis torturi min, kvankam mi sciis, kaj ili sciis ke mi scias, ke nur sklavojn oni pridemandas sub torturo. Sed ili atentigis, ke nenio malhelpas ilin fari tion, kaj cetere, kiun pruvon mi havas, ke mi vere estas libera? “Tio estas vera!” mi daŭre kriis. “Mia patrono faris la deklaron antaŭ la juĝisto! Necesas nur kontroli la registrojn en la baziliko!”

Mi ne provis nei la fakton, ke Filono estas nazaretano. Tio ne ŝajnis havi sencon, post kiam li mem konfesis ĝin. Mia ĉefa klopodo estis por konvinki ilin pri mia persona senkulpeco kaj ankaŭ por ŝirmi Oreston, aŭ pli precize, por kaŝi de ili la fakton, ke Oresto entute ekzistas. Ili postulis ĉiujn detalojn pri la kunvenoj okazintaj en nia butiko, kaj volis ricevi la nomojn de la partoprenintoj. Mi pensis, ke ne gravos, se mi donos al ili la nomojn konatajn al mi, ĉar efektive estos maleble retrovi la fratojn, nun disigitajn pro la brulego. Ili postulis ankaŭ la nomojn de la gefratoj, kiuj ĉeestis la kunvenojn ĉe Baso  kaj Domitila , sed mi diris nur la puran veron, kiam mi respondis, ke mi ne scias.

Finfine, kiam ili konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos tiri el mi pliajn informojn, ili reportis Elvisa n kaj ŝlosis nin en duonluma, homoplena ĉambro. Troviĝis tie neniu, kiun mi rekonis. Nur post multaj horoj ili liberigis nin.

“Sed kion mi faros?” mi kriis. “Kien mi iros? Kie estas mia edzo?”

“Prefere vi havigu al vi novan edzon,” la gardisto diris. “Tiun vi ne plu vidos.”

Estis longe post la tagmezo, kaj mi vagis en senespero tra la varmegaj, senhomaj stratoj, kun Elvisa  treniĝanta poste. Mi ne havis monon, nek celon. Mi eĉ ne sciis, en kiu parto de la urbo mi troviĝas – sed cetere tio ne multe helpus min. Ni dormis tiunokte en la ŝirmo de bruligita konstruaĵo.

Tiun nokton mi havis sonĝon. Mi estis sur ĉarego kun Svadva  kaj Elvisa . Ankaŭ mia patrino ĉeestis. “Kiel mi elirigos mian edzon el la malliberejo?” mi demandis ilin.

“Kiun sencon havas, demandi nin?” ili respondis. “Aferoj estas malsamaj ĉe la romanoj. Kial vi ne demandas la diinon?”

Mi konstatis, kiam ili diris tion, ke ni troviĝas sur la vojo per kiu mi kutimis iri al Prenesto, kiam mi vizitis la templon kun la aliaj sklavoj. Tiam, iel, mi jam estis en la templo, kie mi staris antaŭ la grandega statuo de la diino Fortuno. Kvankam multe pli granda, ŝi aspektis precize kiel la eta kopio, kiun Fortunato donis al mi. Ŝi estis farita el bakita tero, kaj mankis al ŝi la sama spliteto ĉe la pinto de la piedo, kie ĝi vidiĝetis sub la orlo de ŝia robo. Ŝiaj du beboj rampis sur ŝiaj genuoj kiel nesto da raŭpoj. Ŝi direktis malsupren al mi la rigardon, kaj mi demandis, “Kiel mi povos elirigi Filonon el la malliberejo?”

“Iru al Gajo,” ŝi diris. “Li helpos vin.”

Kiam venis la mateno, mi provis laŭeble reordigi miajn vestojn kaj tiujn de Elvisa , kaj komencis demandi la ĝustan vojon al Kvirinalo. Bonŝance ĝi estis ne malproksima, ĉar mi sentis kapturniĝon pro malsato, dum Elvisa  tute klare komprenigis, ke ŝi bezonas pli solidan nutraĵon ol mian lakton, kiu estis la sola manĝaĵo, kiun mi havis por ŝi. Trovi la domon de Gajo, aŭ pli precize de lia onklo, estis pli malfacile, sed mi sukcesis orienti min per unu-du konstruaĵoj, kiujn mi rekonis de mia antaŭa vizito, kaj en la dua horo de la mateno mi jam alvenis.

La posta demando estis, ĉu mi trovos tie Gajon. Estis eble, ke li tute ne estas en Romo: li tre verŝajne povus esti ĉe la vilao, kaj estus apenaŭ realisme atendi helpon de lia onklo. Cetere, la horo estis malfrua por akceptado de klientoj. Hezite, mi aliris la pordiston. Komence li rigardis min suspekte, sed kiam mi menciis la nomon de Filono li kapjesis, kaj fine informis min, ke Gajo efektive estas en Romo sed jam iris al la baziliko.

“Venu morgaŭ matene je la sunleviĝo,” li diris. “Tiu estas la horo, kiam li akceptas klientojn.”

Mi apenaŭ rajtis atendi pli bonan respondon ol tio, kio estis jam pli esperiga ol miaj plej nigraj antaŭtimoj. Tamen, la neceso perdi plian tagon estis troa por mi. Mi ne povis malhelpi min tuj ekplori. Vidante tion, la viro iomete moliĝis.

“Li kutime revenas ĉirkaŭ tagmezo,” li diris. “Aŭ nu, tion li faras, se li ne decidas resti en la urbocentro. Atendu lin ekstere, kaj eble vi havos ŝancon alparoli lin, dum li eniros la domon.”

Longe antaŭ tagmezo, mi lokis min antaŭ la pordo de Gajo. Elvisa  ploretis pro malsato kaj enuo, sed mi estis mem tro malsatega por montri al ŝi multan paciencon. Ni atendis tiel longege, ke ŝajnis al mi, ke la tempo ĉesis moviĝi kaj mi devos pasigi mian tutan vivon paŝante tien kaj reen kun plendema infano, kiu daŭre tiretas mian jupon. Ĉiufoje kiam iu alproksimiĝis, mi rapidis antaŭen kun forte batanta koro, kaj ĉiufoje mi seniluziiĝis. Mi komencis konvinkiĝi, ke la pordisto eraris, aŭ ke Gajo decidis pasigi la tagon ĉe amiko. Sed mi eĉ ne konsideris rezigni. Mia sola espero estis atendi, se necese ĝis noktiĝo.

Finfine Gajo aperis, sekvate de Klemento kaj unu-du aliaj servistoj. Mi rapidis antaŭen por renkonti ilin. Gajo ĵetis al mi ĝenatan rigardeton, kiel oni farus al almozpetanto, sed Klemento rekonis min kaj kriis per surprizita tono, “Estas Barbara ! Kion vi faras ĉi tie?”

Gajo haltis kaj rigardis min pli atente. Mi kaptis la okazon por kroĉiĝi al la rando de lia togo, kaj komencis elverŝi mian historion.

“Venu internen,” li diris, interrompante min en la mezo. “Ne havas sencon stari ĉi tie sub la suno.”

Tio estis kuraĝiga, kaj en la vestiblo mi ripetis mian rakonton en pli trankvila maniero.

“Sed ĉu li estas kristano?” li demandis je la fino.

“Efektive jes,” mi konfesis, “sed li havis neniun rilaton al la fajrego. Ankaŭ nia kopiejo estis forbruligita.”

“En tiu kazo, mi ne vidas, kiel mi povos helpi vin. La kristanoj estas abomeninda fisekto, kaj estas decidite, ke ili estu neniigitaj por ĉiam. La brulego montras kian misinfluon iliaj instruoj povas havi ĉe tro kredemaj mensoj.”

“Sed kion mi faros, kion mi faros?” mi kriis. “Filono ne estas vera kredanto. Li iras al la kunvenoj nur ĉar iliaj instruoj interesas lin. Li ne sekvas iliajn leĝojn, kaj li ne estas cirkumcidita. Ĉu vere vi ne povas fari ion ajn por helpi lin?”

“Mi ne scias. Eble mi povos paroli al iu. Revenu post du tagoj, kaj eble mi havos informojn por vi.”

Dirante tion, li ekstaris, kaj mi vidis, ke li volas forsendi min.

“Sinjoro,” mi diris, “nur unu plian aferon. Mi estas tute senmona, kaj mia filino kaj mi ne manĝas de du tagoj.”

Gajo turnis sin al Klemento. “Prenu por ŝi korbon da manĝaĵoj el la kuirejo, kaj donu al ŝi du sestercojn.” Al mi li diris, “Revenu frumatene, kiam mi akceptas miajn klientojn. Tiam estos manĝaĵoj por vi.”

Tiel mi aliĝis al la multenombra klientaro de Gajo: situacio en kiu neniu virino devus trovi sin, krom se ŝi vidviniĝis kaj ne havas plenkreskan filon por ŝin vivteni. Mi havis filon, kompreneble, sed mi sciis pri li nur tion, ke li estas kun Petro en la Kampo de Marso. Kaj tiu periodo, kiam oni misfamigis la kristanojn en ĉiu vinbutiko de Romo, ne ŝajnis la plej taŭga momento por esplori, kie eblas trovi Petron la nazaretanon.

Tuj kiam Elvisa  kaj mi almenaŭ parte malpliigis la turmenton de malsato, mi komencis demandi la vojon al la plej proksima templo de Fortuno. Tiu granda sur Palatino kompreneble estis forbruligita, sed mi estis certa, ke ie devas troviĝi alia ĉe la rando de la urbo. Efektive montriĝis, ke estas malgranda sanktejo sufiĉe proksime al la domo de Gajo, tuj interne de la urba murego. En ĝi mi trovis statuon de la diino, malpli grandan kopion de tiu, kiun mi konis en Prenesto.

Malgraŭ mia mizerega situacio, mi jam elspezis unu el la moneroj, kiujn mi ricevis de Gajo, por aĉeti kuketon, kiun mi nun metis antaŭ ŝi kiel oferon. Tiam mi alparolis ŝin per ŝiaj titoloj, kiel mi ofte aŭdis la pastrojn fari en Prenesto, kaj petegis, ke ŝi helpu min.

“Mia edzo estas en malliberejo,” mi diris al ŝi, “kaj mia filo malaperis. Mi havas filineton, kiun mi ankoraŭ nutras per mia propra lakto, kaj mi tute ne havas manieron vivteni ŝin, krom denove sklaviĝi. Diino, ankaŭ vi nutris infanojn kaj vi scias, kiom mia filino signifas por mi. Mi petegas, ke vi aŭskultu min kaj helpu min trovi miajn edzon kaj filon. Mi apenaŭ havas monon, sed se vi aŭskultos mian preĝon, mi elspezos ĉion, kion mi posedas, por pendigi dankoferon ekster via templo.”

La postan tagon mi reiris por vidi, ĉu la diino akceptis mian oferaĵon. Mi diris al mi mem, ke se la kuko estos malaperinta, tio signifus, ke ŝi intencas plenumi mian peton. Mi proksimiĝis al la pordo, tremante pro antaŭtimo, kaj malkovris, ke ĝi estas ŝlosita. Mi provis denove la postan tagon, kaj ĉi-foje eblis eniri. La kuko estis for. Mi prenis tion kiel bonan signon, precipe ĉar vazeto da floroj, kiun mi rimarkis jam la antaŭan fojon, restis ankoraŭ.

Mi kompreneble ne povis atendi, ke la diino tuj respondu mian preĝon, kaj intertempe mi ne havis alternativon krom reiri al la tendaro. La kondiĉoj tie iom post iom pliboniĝadis dum la homamaso maldensiĝis: ĝi estis pli bone organizata kaj estis iom pli por manĝi ol antaŭe. Pro tio kaj la malgranda sumo, kiun mi ricevis de Gajo, mi kaj Elvisa  almenaŭ ne plu devis timi la morton pro malsato.

Ĉiumatene mi leviĝis antaŭ la suno por iri tra la urbo al la domo de Gajo. Tie mi aliĝis al la ok aŭ naŭ aliaj klientoj, kiuj atendis por doni al li respektan saluton kaj, pli grave, por ricevi korbon da manĝaĵoj kaj kelkajn monerojn. Kiel la edzino de ekssklavo, mi ĉiam estis akceptita laste. Por ke mi ne devu interpuŝiĝi kun la viroj, Klemento afable aranĝis, ke mi atendu ekstere en la strato, kaj li mem venis voki min kiam estis mia vico.

Estis tre bonŝance, ke mi havis Klementon kiel amikon, kaj mi povis fidi, ke li ne permesos al Gajo forgesi la kazon de Filono. Sen li mi estus tute senhelpa, ĉar mi ne havis monon por pagi subaĉetojn, kiel tiom da klientoj estas devigataj fari por resti en bonaj rilatoj kun la sklavoj de siaj patronoj. Mi tamen devis reiri almenaŭ kvar-kvin fojojn antaŭ ol ricevi de Gajo la informon, ke li parolis al unu el la juĝistoj pri la kazo de Filono. Tiu juĝisto iam estis kliento de lia patro, kaj Gajo esperis konvinki lin liberigi Filonon: “... kondiĉe ke li promesos eksiĝi de tiu abomeninda sekto, kiu iel sukcesis ensuĉi lin.”

“Mi estas certa, ke li faros,” mi konsentis kun fervoro.

Kelkajn tagojn poste, kiam mi alvenis ĉe la domo de Gajo, Klemento informis min kun rideto, ke estas bona novaĵo por mi. Mi senpacience atendis mian vicon. Kiam ĝi finfine venis, mi hastis al la vestiblo, kie Gajo estis okupata pro alia kliento. Li interrompis tiun, kiam mi eniris, kaj turnis sin al mi.

“Mi parolis al via edzo hieraŭ,” li diris, “en la ĉeesto de la juĝisto. Evidentiĝas tre klare, ke li erare estis arestita. Li estas konvertiĝinto al la juda kulto, kaj li ĵuris, ke li neniel rilatas al tiu krima sekto, kiu estas akuzata pri bruligo de la urbo. Se vi revenos post du tagoj, mi esperas havigi al vi leteron por la estro de la malliberejo.”

Pasis fakte kvar tagoj, antaŭ ol la letero estis preta. Mi tuj prenis ĝin kaj iris rekte al la malliberejo. Tiu estis, kiel mi nun rekonis, la sama konstruaĵo, kiun mi iam vizitis kun Blandinia  por rigardi la leonojn. Vidi ĝin denove revokis al mia memoro mian antaŭan viziton kaj la sovaĝegan beston, kiu premis sian vizaĝon kontraŭ la gvatotruo. Eĉ la sono de ĝia bleko teruris min. Mi imagis Filonon kuŝi senhelpe surdorse en la mezo de la areno, dum li fiksrigardas en tiun gigantan faŭkon, kiu alproksimiĝas al lia gorĝo. Tremigis min la konstato, ke li apenaŭ eskapis reale trovi sin en tiu situacio.

La malliberejo travivis la brulegon sen grandaj difektoj, malkiel la ligna amfiteatro trans la strato, kiu estis komplete detruita. Mi sukcesis retrovi la malgrandan flankan pordon, kiun Blandinia  montris al mi, kaj tie mi prezentis mian leteron al la gardisto. Sekvis longa atendado, unue ekstere en la strato kaj poste en la angulo de mizeraĉa gardistejo. Mi kredas, ke mi pasigis tie preskaŭ duonan matenon, dum la gardistoj ordigis sian armilaron kaj diskutis siajn personajn aferojn, kun apenaŭa rigardeto al mia direkto.

Mi fine konvinkiĝis, ke ili forgesis min, kaj mi estis ankoraŭ hezitanta ĉu tamen aliri unu el ili, kiam la pordo malfermiĝis kaj oni enkondukis Filonon. Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. Mi ekstaris por renkonti lin, kaj ni salutis unu la alian iom embarase.

“Kie estas Elvisa ?” li demandis.

“Mi lasis ŝin en la tendaro.”

Gardisto rekondukis nin al la elirejo, kaj post kelkaj minutoj ni retrovis nin ekstere en la sunlumo. Filono tiris min al si kaj brakumis min. “Estis vi, kiu instigis Gajon iri al la juĝisto, ĉu ne?” li diris.

En la plena taglumo li aspektis eĉ pli malbone ol interne. Lia vizaĝo havis malsanan grizan koloron, kaj li konstante palpebrumis kaj ŝirmis siajn okulojn kontraŭ la lumo. Dum ni remarŝis al la tendaro, li ĉirkaŭbrakis min kvazaŭ ni estus junaj geamantoj. Malkomforte, mi iom distancigis min de li.

“Ne estis multaj eblecoj tie por lavi sin,” li diris. “Estos agrable reeniri bankuvon. Ĉu vi havas monon?”

“Nur tiom, kiom mi ricevas de Gajo. La cetero estas ankoraŭ en la domo de Baso .”

“Ni devas trovi manieron por rehavi ĝin. Eble ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton.”

Ni pluiris iomete, tiam li diris, “ Barbara . Estas io, kion mi devas diri al vi.” Mi haltis kaj rigardis lin. Mi jam sciis, pri kio temas. “Oresto estas tie interne.”

Eĉ antaŭ ol li parolis, mi sentis la ŝiran krion, kiu ŝvelis en mia brusto. Ĝi puŝiĝis supren tra mia korpo, ĝi perforte eksplodis el mia gorĝo, el miaj okuloj, miaj nazotruoj... Mi ĵetis min al la tero, mi ruliĝis de flanko al flanko, mi elŝiris tufojn de miaj propraj haroj, dum en la oreloj mi aŭdis la kriojn de malproksima voĉo, kiu lamentegis en duonforgesita lingvo, “Oresto, mia filo, mia filo, Oresto, mia filo!”

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de rondo de scivolaj vizaĝoj. Filono genuis apud mi. Leviĝu,” li siblis. “Ĉu vi ne havas ian ajn senton pri konvena konduto?” Al la surprizitaj spektantoj li pli laŭte diris, “ŝi estas en ordo nun. Moviĝu flanken kaj lasu ŝin pasi.”

La rondo malfermiĝis por ke ni eliru, kaj ni marŝis rapide ĝis la fino de la strato. Ĉirkaŭirinte la angulon, mi tuj alkroĉis min al la tuniko de Filono. Kiel frenezulo mi diris, “Gajo helpos nin! Li liberigis vin. Li povos liberigi ankaŭ Oreston. Vi devas iri al li tuj!”

“Li ne povos helpi...” li ekdiris.

“Ni devigos lin aŭskulti! Ni ne havas alian eblecon. Vi nepre devas iri.”

“ Barbara , aŭskultu min. Tio ne utilos. Mi jam parolis kun Oresto. Eĉ se Gajo konsentus helpi nin denove, necesus ke Oresto ĵuru, ke li tute ne rilatas al la nazaretanoj. Tion li ne faros.”

“Sed li devas! Tio estas la sola maniero por elirigi lin de tie!”

“Mi jam diris, ke estas senutile. Li ne forlasos la fratojn.”

“Mi parolos kun li! Mi konvinkos lin!”

“ Barbara , provu pensi racie. Li ne atentus vin. Nenio estas farebla.”

“Almenaŭ lasu min parolu kun li!”

“Kiel vi povos paroli kun li? Oni ne permesos al vi eniri la malliberejon.”

“Oni ja permesos,” mi kriis, trafite de subita ideo. “Mi konas unu el la gardistoj.”

“Vi konas unu el la gardistoj?” li ripetis, rigardante min suspekte.

Mi rapide rakontis al li pri la okazo, kiam Blandinia  prenis min por vidi la leonojn. Filono aŭskultis mediteme.

“Estus interese scii, ĉu li ankoraŭ troviĝas tie. Kiel li aspektis?”

Mi provis laŭeble priskribi la homon.

“Mi ne scias. Ne ŝajnas kiel unu el la gardistoj, kiujn mi havis. Ĉu vi konas lian nomon?”

“Mi ne memoras. Ĉu Blandinio? Ne, tio ne povas esti. Fortunato? Ne, mi scias, li nomiĝis Felikso.”

“Li ne enlasos vin nur ĉar vi konas lian fratinon,” Filono diris. “Kiom da mono vi havas?”

Mi elskuis la enhavon de mia monujo, kaj ni rigardis la kelkajn mizerajn bronzajn monerojn en mia mano. La situacio ne ŝajnis promesa. Cetere, estis plia problemo.

“Mi ne povas doni al li ĉi tiujn,” mi diris. “Mi ĵuris doni oferon al Fortuno.”

“Ĉu vi estas freneza!”

“Vi diru kion vi volas! Ŝi elirigis vin el la malliberejo, ĉu ne? Mi ne rompos mian promeson al la diino! Ĉu ni ne jam havis sufiĉe da malbona ŝanco?”

“Ho bone, forĵetu vian monon, se vi volas,” li respondis senpacience. “Tio tute ne plu gravas.”

* * *

La postan matenon mi iris al la banejo. Mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo. Mia hararo ankoraŭ bone retenis sian koloron; oni ofte admiris ĝian riĉan, ruĝan nuancon, kaj kiam mi malligis ĝin, ĝi atingis la mezon de mia dorso. Pro insistado de Filono, mi neniam prenis la kutimon bukligi kaj suprentiri ĝin kiel faris la aliaj virinoj, kvankam mi jam delonge ĉesis porti ĝin en plektaĵoj; mi preferis lasi ĝin libera, plektante nur la ekstremaĵojn, kiujn mi tordis supren kaj ligis ĉe mia verto.

Ekster la enirejo de la banejo, ĉiam sidadis malgrasaĉa junulino, kiu aspektis duonmorte pro malsato. Por kelkaj asoj ŝi tondis la harojn de la plej malriĉaj klientoj. Mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie, balanciĝante iomete sur sia kaduka tabureto, kiu aspektis kvazaŭ ŝi trovis ĝin sur iu rubejo. Estos senutile iri al ŝi, mi pensis; mi devos serĉi iun, kiu povos pagi pli.

Iom pli for laŭ la sama strato estis budo posedata de tre orname vestita virino, kiu verŝajne iam estis servistino de riĉa mastrino. Mi rigardis malcerte internen. Se mi ne estus tiel senesperega, mi ne kredas, ke mi estus trovinta la kuraĝon por trairi la pordon kaj certe ne por marĉandaĉi kun ŝi kiel mi faris, puŝante ŝian oferton ĉiam pli supren, ĝis mi vidis, ke ŝi atingis sian limon. Mi vendis al ŝi miajn harojn, kaj ŝi donis al mi la monon, kiun mi bezonis por subaĉeti la gardiston. Mi decidis, ke la ofero al Fortuno devos atendi; cetere, ŝi plenumis ĝis nun nur duonon de mia preĝo.

Tamen, mi sciis, ke la diino estas kun mi, ĉar kiam mi alvenis ĉe la malliberejo kaj petis paroli kun Felikso, la gardisto kapjesis kaj malaperis internen sen plia vorto. Li eĉ ne demandis mian nomon. Kiam elvenis la frato de Blandinia , mi tuj rekonis lin. Sed mi vidis per la dubema maniero, laŭ kiu li ekzamenas min, ke li demandas sin, kiu mi estas.

“Mi estas amikino de Blandinia ,” mi komencis klarigi. “Ĉu vi ne memoras, ke iam mi venis ĉi tien kun ŝi, kaj vi montris al ni la leonojn?”

Ankoraŭ li rigardis min malcerte. Mi sciis, ke necesas tuj veni al mia celo, sed havante nun mian ŝancon mi hezitis. Anstataŭ klarigi kial mi venis, mi preskaŭ preterintence demandis, “Ĉu vi aŭdis ion de Blandinia ? Mi ne vidis ŝin de antaŭ la brulego.”

Li iom revigliĝis, kiam mi diris tion, kaj komencis klarigi, ke ŝi iris al la kamparo. Ŝajne ŝia edzo havas kuzon en vilao apud Tiburo * . Mi aŭskultis ĝentile, dum mi la tutan tempon demandis min, kiel enkonduki la veran kialon de mia vizito. Li apenaŭ ĉesis paroli, kiam mi abrupte diris, “Ĉu vi permesos, ke mi vidu mian filon? Li estas ĉi tie en la malliberejo.”

Li aspektis iom konsternite. “Mi ne scias pri tio,” li finfine diris. “Neniu rajtas paroli al la malliberuloj sen permesilo de juĝisto.”

Mi elprenis mian monujon kaj metis ĝin en lian manon. Li nombris la monerojn, tiam kapneis kaj remetis ilin en la monujon. “Iru havigi al vi permesilon,” li ripetis.

“Tio estas ĉiom, kiom mi havas. Mi devis vendi mian hararon por havi ĝin.”

Sen plia vorto, li puŝis la monon sub sian zonon kaj kondukis min internen. “Atendu ĉi tie,” li diris. “Mi prenos torĉon.”

La senlumaj subteraj pasejoj vekis en mi maltrankviligajn repensojn de mia pli frua vizito. Mi memoris, kiel avide mi tiam ĉirkaŭrigardis, kaj kiom fascinis min tiuj strangaj sugestaj odoroj kaj krioj. Sed nun, sciante ke Oresto troviĝas ĉi tie, mi tute ne deziris vidi aŭ aŭdi ion ajn. Mi tenis miajn okulojn fiksitaj al la torĉo de Felikso, kiu moviĝis malrapide antaŭ mi laŭ la koridoro, kaj mi faris mian eblon por elŝlosi ĉion alian.

Unu fojon ni devis premi nin kontraŭ la muro por lasi du gardistojn preterpasi. Ili duone tiris, duone marŝigis, la preskaŭ falantan figuron de viro, nuda krom parte malvindiĝinta lumbotuko, kiu pendis inter liaj kruroj. Lia dorso aspektis kiel sanga maso da kruda viando. Post lia preteriro, restis malhelaj spuroj sur la planko.

“Vi ne aspektas kiel tia virino, kia devus veni al ĉi tia loko,” Felikso diris per konversacia tono, dum ni zorge paŝis ĉirkaŭ la glitaj makuloj. “Kion via filo faris, por finiĝi en malliberejo?”

“Li ne faris ion ajn,” mi diris. “Sed iu akuzis lin, ke li estas kristano.”

“Ho, li estas unu el tiuj, ĉu? Jen la plej stranga grupo de malliberuloj, kiun mi iam ajn vidis. Ili ne ŝajnas havi eĉ minimuman ideon pri tio, kio atendas ilin. Ili ridas, kantas... Nun ili eĉ sukcesis infekti la aliajn malliberulojn. Se ili havus vinon tie interne, mi dirus, ke ili estas ĉiuj ebriaj.”

Ni atingis peze riglitan pordon, kaj li komencis flankentiri la ferajn stangojn. “Mi atendos vin ekstere,” li diris. “Voku, se vi bezonos min. Kelkaj el ili povus esti danĝeraj.”

Verŝajne mi ne estus devinta surpriziĝi, konsiderante kion li ĵus diris, kiam mi aŭdis voĉojn kiuj dolĉe kantis dum la pordo malfermiĝis. Sed aŭdite en tia loko, tio ŝajnis la plej stranga sono imagebla. La alia afero, kiu trafis min, estis la odoraĉo de malpurego kaj urino. Mi staris tuj interne de la pordo, retenante mian spiron dum mi streĉis miajn okulojn por orientiĝi en la duonlumo.

La sola lumo venis de paro de oleolampetoj, lokitaj en altaj niĉoj ĉe la muro. Per iliaj tute malgrandaj flametoj mi distingis grupon de homoj ĉe la alia fino de la ĉambro. La kanto finiĝis per subita ekscitata rideksplodo. Kaj tiam iu apartigis sin de la grupo kaj proksimiĝis al mi. Estis Oresto.

Mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lin, kaj ni staris momenton sen paroli. Mi povis senti lian maldikan korpon tra lia tuniko. Li ŝajnis konsisti nur el ostoj.

“Mi portis por vi manĝaĵojn,” mi diris. “Mi havas fromaĝon kaj iom da sekigitaj figoj.”

Li ridis. “Dankon, panjo. La leonoj estos kontentaj.”

Mi tiris lin al la plej proksima lampo. La lumo falis desupre sur lian vizaĝon; ĝi ĵetis longajn ombrojn, tiel ke mi ne povis bone vidi lian esprimon.

“Aŭskultu,” mi diris, “mi devas paroli kun vi. Vi scias, ke Gajo sukcesis aranĝi la liberigon de via patro...”

Li gestis abrupte kaj forturnis sin. “Kiu estas mia patro? Nun mi havas nur unu patron.”

Mi haltis en konfuzo. Mi havis neniun ideon, pri kio li parolas. Mi decidis rekomenci. “Vi scias, ke Gajo sukcesis elirigi vian patron de ĉi tie. Li iris al la juĝisto, kaj la juĝisto venis paroli kun li en la malliberejo...”

“Mi scias, kion faris tiu homo. Por savi sian propran korpon, li neis la veron kaj perfidis tiujn fratojn, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Efektive ili ne bedaŭras la okazintaĵon, sed tio ne signifas, ke ĝi ne estis mallaŭdinda, malkuraĝa ago.”

La malliberuloj komencis novan kanton. Temis pri kanto, kiun mi rekonis de la komuna preĝado en la domo de Baso  kaj Domitila . Apenaŭ sciante kiel daŭrigi, mi trovis, ke mi atente aŭskultas, kvazaŭ mi havus neniun alian kialon por esti tie. Ankaŭ Oresto aŭskultis, duone turnante sin en la direkto de la kantantoj. Mi havis la impreson, ke li senpaciencas reiri al ili.

Mi sciis, ke la afero estas senutila. Tamen, mi devis provi. “Atentu: mi esperas, ke se ni denove parolos kun Gajo, eble ni povos konvinki lin reiri al la juĝisto. Eble li sukcesos elirigi ankaŭ vin.”

Li turnis sin kaj rigardis min, precize kiel pastro rigardus infanon, kiu ĵus paŝis sur lia robo dum grava oferfaro. “Mia ĉiela patro atendas min. Mi devas obei lian vokon.”

Mi ne scias, ĉu estis pro la mencio pri lia ĉiela patro, sed subite miaj amo kaj timo ŝanĝiĝis al kolero. Apenaŭ sciante kion mi diras, mi eksplodis: “Kaj kio pri mi kaj via fratineto? Ĉiutage ŝi demandas min, kiam revenos Oresto. Kio pri via devo al viaj gepatroj? Vi estas nia sola filo. Kiu prizorgos nin, kiam ni maljuniĝos, se ni eĉ ne povos fidi je nia propra filo? Ĉu via dio ne diras, ke vi obeu viajn patron kaj patrinon?”

Ligestis al la aliaj malliberuloj. Ili jam perdiĝis en sia kanto; ili balanciĝis malrapide sur la piedoj kun la okuloj fermitaj kaj la manplatoj levitaj al sia dio. “Tie estas miaj fratoj, miaj fratinoj, mia patrino.”

Mi vidis, ke li forglitas de mi. Li senpacience atendas por reiri al siaj geamikoj; li jam pensas nur pri la kanto. Li faris paŝon malantaŭen, kaj la malforta lumo falis rekte sur lian vizaĝon. Estis io en lia mieno, kio vekis memoron; ĝi pensigis min pri io, kio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj. Subite mi sciis, kie mi jam vidis tiun esprimon. Ĝi estis en la okuloj de la freneza Dumna , kiam oni kondukis ŝin al la Malbona Loko por la oferado. Li estis jam ĉe la rando de la Alia Mondo. Estis senutile provi revoki lin.

Larmoj plenigis miajn okulojn, kaj mi forturnis min. Li jam iris por re-aliĝi al siaj geamikoj. Li eĉ ne adiaŭis min.

La gardisto elirigis min, kaj mi stumblis laŭ la strato, ŝanceliĝante de flanko al flanko kaj vekriante, kvazaŭ mi irus al funebra ceremonio. La preterpasantoj verŝajne supozis, ke mia filo jam mortis.

* * *

Post kelkaj tagoj mia filo, mia sola filo, estos donita al la sovaĝaj bestoj por distri la publikon. Li ne pretas fari ion ajn por eviti tiun sorton; efektive, ŝajnas ke li ne deziras eviti ĝin. Li elektis transpasi al la Alia Mondo antaŭtempe.

Pri tio mi kulpigas la nazaretanojn kun iliaj falsaj promesoj kaj iliaj vantaj revoj. Ili perversigis lian menson kaj delogis lin de lia devo al sia familio. Ili ne nur turnas la homojn kontraŭ la dioj, sed eĉ gefilojn kontraŭ la gepatroj. Iam la dioj punos ilin.

Mi scias, ke la nazaretanoj ne ekbruligis la fajregon, kiel multaj homoj asertas – ili tute ne kapablus fari ion tian – kaj ili ne respondecas pri la forbruligo de mia hejmo. Sed por mi, tio estas sensignifa. Hejmoj estas rekonstrueblaj. Mi povos rekomenci, kiel mi jam dufoje rekomencis en mia vivo. Tio, pri kio mi neniam pardonos ilin, estas la perdo de mia filo, forprenita de mi je la zenito de siaj juneco kaj sano. Tiu estas perdo, kiun mi neniam superos. Iliaj sekvantoj estu disigitaj, iliaj temploj estu detruitaj, kaj ili kaj ilia kruela dio estu malbenataj kaj malamataj por ĉiam.

Mi kredis, ke tamen estos eble por mi esti feliĉa en Romo, kaj ke iam, mi ĝuos mian maljunecon kun miaj gefiloj kaj genepoj. Sed mi vidas, ke tiu sorto ne estos mia.

Post malmultaj tagoj Oresto estos morta, kaj tiam restos nenio por plu teni min kaj Filonon ĉi tie en la urbo. Ni iros al Prenesto por peti la helpon de Stefano. Mi konas Preneston: ĝi estas urbo malpli granda ol Romo, kaj mi kredas, ke loĝi tie povus plaĉi al mi. Eble tie, mi denove iam estos feliĉa. Sed nun, neniu feliĉo estos kompleta por mi. Nenio iam ajn povos konsoli min pri la perdo de Oresto, mia plej aĝa infano kaj sola filo.

POSTSKRIBO

Dum la sekvantaj tagoj, la ekzekutoj de la kristanoj komenciĝis. Oni mortigis ilin per ĉiuspecaj kruelaĵoj por distri la publikon. Iuj estis manĝigitaj al sovaĝaj bestoj aŭ disŝiritaj de hundoj; iuj estis krucumitaj; dum aliaj estis devigataj surmeti specialajn tunikojn, kiuj tuj ekflamiĝis kiam oni tuŝis ilin per torĉo. Tiom estis mortigitaj, ke eĉ la avido de la popolanoj je tiaj scenoj satiĝis, kaj multaj homoj agnoskis sin naŭzataj de la senĉesaj spektakloj.

En la tago kiam oni anoncis ĉe nia tendaro, ke oni intencas venigi kelkajn kristanojn tiun vesperon al la ĝardenoj por servi kiel vivantaj torĉoj por nia amuzo, Filono kaj mi ekiris al Prenesto. Ni preterpasis funebran procesion tuj ekster la pordegoj de la urbo. Ĝi serpentumis malrapide laŭ la vojo akompanate de la plenda lamentado de flutoj kaj kornoj, kaj la vekrioj de la virinoj. Larmoj venis en miajn okulojn, kiam mi aŭdis ilin. Mi sciis nek la precizan tagon nek la manieron de la morto de mia filo; mi havis eĉ ne la mizeran konsolon funebri super lia kadavro aŭ adiaŭi lin per la konvenaj ritoj. Sed efektive mi ĉiam esperis, ke li ne mortos dum mi ankoraŭ vivos.

Eble la larmoj helpis min, ĉar preteririnte la tombojn, mi sentis ke mia koro iomete malpeziĝas, kaj mi komencis rigardi mian ĉirkaŭaĵon dum mi marŝis. La vojo kondukis inter kampoj, kiuj estis plejparte brunaj kaj senherbaj post la longa seka somero, sed la arboj kaj arbustoj estis ankoraŭ verdaj, kaj iliaj folioj ne jam komencis fali. Elvisa  kuris gaje antaŭe. Ŝi ankoraŭ ne sciis pri Oresto, kaj ŝi jam ĉesis demandi pri li antaŭ sufiĉe da tempo. Estis agrable denove marŝi en la kamparo. Mi konstatis kun surprizo, ke dum mia multjara loĝado en Romo, mi neniam povis paŝi libere. Ĉiam necesis puŝi sin tra tro plenaj stratoj, kaj premiĝi inter aliaj homoj.

Elvisa  malrapidiĝis post iom da tempo, kaj fine mi devis porti ŝin. Filono komentis kun nekutima zorgemo, ke ŝi verŝajne estas peza, kaj proponis mem preni ŝin, kiam mi laciĝos. Sed malgraŭ lia helpo, ni ne plu marŝis tiel rapide kiel antaŭe, kaj kiam noktiĝis, ni estis apenaŭ preter Gabio . Ni pagis kelkajn asojn al kamparano por dormi en lia fojnejo. Estis jam tro malvarme por tranokti ekstere sen almenaŭ kroma tuniko por uzi kiel kovrilon, sed mi kaj Filono jam delonge perdis ĉiujn vestojn krom tiuj, en kiuj ni staris.

Mallonge antaŭ la sekva tagmezo, ni pasis sub la malgranda monteta urbo, kiun mi tiel ofte vizitadis, kiam mi estis sklavo. Mi serĉis per miaj okuloj la bone konatan vojeton, kiu kondukis tra la deklivoj al la vilao. En alia okazo mi estus sugestinta, ke ni interrompu tie nian vojaĝon, aŭ eble eĉ Filono mem estus proponinta tion. Sed hodiaŭ ni ambaŭ silentis. Mi kredas, ke li same kiel mi volis eviti la renkontiĝon kun malnovaj geamikoj kaj la neceson respondi iliajn bonintencajn demandojn.

Ni alvenis al Prenesto malfrue en la posttagmezo, kaj mi sekvis Filonon tra reto de interkruciĝantaj stratetoj al la skribejo de Stefano. Filono lasis min kaj Elvisa n ekstere dum li eniris por serĉi sian bofraton; laŭ mia impreso, li ne estis certa, kian bonvenon ni ricevos. Sed post kelkaj minutoj li reaperis ridetante, kun Stefano ĉe sia flanko. Stefano brakumis min kaj Elvisa n, kaj kondukis nin internen.

Baldaŭ ni kuŝis sur elegantaj benkoj en tute malgranda enmura ĝardeno, dum sklavo portis al ni tasojn da akvumita vino sub la atenta okulo de Valeria , la bofilino de Stefano. La gekuzoj de Elvisa  jam forportis ŝin por ludi; ili aĝis nur kelkajn jarojn pli ol ŝi.

Stefano estis kontentega revidi nin, ĉar li estis supozinta nin ĉiujn mortigitaj en la brulego. Li diris al ni, ke li provis informiĝi pri ni pere de sia eklezio, kaj malkovris, ke la sinagogo de Filono estis forbruligita kun granda parto de la preĝantaro interne. La nazaretanoj ricevis iom da malbonvena atento ankaŭ en Prenesto, li diris, kaj lin mem oni alvokis antaŭ la juĝiston por pridemandado. Sed la juĝisto estis unu el liaj malnovaj klientoj, kiu forsendis lin post indulga admono, ke la nazaretanoj restu silentaj kaj evitu la publikan atenton dum iom da tempo. Tial la nazaretanoj ne plu kunvenadis, kaj kelkaj eĉ reiris al la regulaj diservoj en la templo. Stefano tamen ĉesis iri; lia rilato kun la tradiciistoj estis nun tro streĉa. Malgraŭ tio, li plutenis la kutimon fermi sabate sian butikon.

Li rakontis, ke lia entrepreno kreskis kaj prosperis dum la jaroj post lia alveno en Prenesto. Lia edzino, la fratino de Filono, mortis antaŭ kelkaj jaroj, sed ne antaŭ ol vidi la elaĉeton el la sklaveco de ĉiuj siaj gefiloj. Stefano nun loĝis en vasta kaj multekoste dekorita apartamento, kune kun siaj filo kaj bofilino kaj iliaj infanoj.

Li diris al Filono, ke li ricevas pli da laboro ol li sukcesas plenumi, kaj ke lia filo ofte provis konvinki lin malfermi duan kopiejon. “Sed mi ne plu estas juna kiel antaŭe,” li klarigis, “kaj mi ne scius kion fari sen la helpo de Febo. Li daŭre ĝenas min, ke mi serĉu bonan laborestron. Sed ne plaĉas al mi la ideo lasi la entreprenon en la manoj de sklavo. Tio estas la plej rapida maniero perdi sian investaĵon.”

Li komencis rakonti al Filono, ke Febo interesiĝas pri neokupata ejo en la sama strato por kiu oni serĉas luanton; li volis, ke Filono akompanu lin tien en la mateno por rigardi ĝin. Intertempe, Valeria  sidiĝis apud mi sur la divano kaj demandis, ĉu mi ne trovos Preneston tre senekscita kaj enuiga post la vivo en Romo. Ŝi estis vere dolĉa kaj ankoraŭ tre juna, eĉ se ŝi jam havis du infanojn, kaj mi estis kontenta, ke Elvisa  kaj mi trovis novan hejmon, kie ni finfine povos ekloĝi ĉirkaŭate de nia familio.

* * *

Nia nova kopiejo troviĝas en la sama strato kiel tiu de la bofrato de Filono, kaj tiel proksima, ke Elvisa  povas kuri tien por ludi kun siaj gekuzoj, kiam ajn ŝi deziras. Ni loĝas en la butiko, en malgranda flanka ĉambro, kiel ni faris dum tiom da jaroj en Romo. Sed Stefano sendas al ni abundon da laboro kaj nia klientaro kreskas rapide; se la afero daŭros ĉi tiel, baldaŭ ni estos en situacio preni apartan loĝejon. La luprezoj estas multe malpli altaj ĉi tie ol ili estis en Romo. En Prenesto eblas trovi teretaĝan apartamenton kun la propra akvoprovizo kaj ĝardeno, kontraŭ malpli da mono ol oni pagus en Romo por malvasta subtegmentejaĉo sur la kvara etaĝo.

Multaj homoj havas dometon tuj ekster la muregoj, kie estas spaco por teni kokinojn kaj kreskigi legomojn. Ankaŭ mi ŝatus loĝi tie, sed mi scias, ke mi neniam sukcesus konvinki Filonon forlasi la urbon. Tamen, eĉ de la urbocentro estas nur mallonga vojo ĝis la pordegoj, kaj mi kaptas ĉiun pretekston por eliri kun Elvisa  en la kamparon. Finfine mi povas instrui al ŝi ĉiujn aferojn, kiujn mi de ĉiam deziras: kiel rekoni la naturajn herbojn, kaj kiel nomi la arbojn kaj plantojn.

Ankaŭ Filono volas ekinstrui ŝin; li montras pri ŝi pli da intereso, nun kiam ni perdis Oreston. Antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi, ke estas tempo ke ŝi lernu legi kaj skribi. Tio ne estas malbona ideo; ili estas utilaj scioj, eĉ por knabino. Sed mi ne kredas, ke li trovos Elvisa n tiel facile kondukebla, kiel estis Oresto.

Kiam ajn mi iras al la banejo aŭ la bazaro, mi levas miajn okulojn al la ŝtona senarba monto, kiu staras alte super la urbo, kun la grandega templo de Fortuno lokita sur ĝia flanko. Vidante ĝin, mi memoras, ke mi ankoraŭ ne donis al la diino la dankoferon, kiun mi promesis al ŝi. Sed mi ŝparas mian monon, ason post aso, kaj kion ajn Filono volas diri pri tio, mi intencas iri tien en la printempo por repagi al la diino mian ŝuldon. Mi scias, ke ŝi faris sian eblon por mi, eĉ se ŝi ne sukcesis savi Oreston. Se homo insistas forĵeti sian vivon, eĉ diino ne povas multon fari por malhelpi tion.

Tiel multe okazis post kiam oni forportis min de mia malgranda vilaĝo antaŭ tiom da jaroj! Vidante min nun, dum mi marŝas al la bazaro kun mia korbo sur la brako kaj mia filineto kiu saltetas ĉe mia flanko, malmultaj homoj divenus kian historion mi povus rakonti, se oni petus. Kaj eble, se oni efektive petus, mi tro emfazus la malbonajn tempojn, kvazaŭ tiuj pli malĝojaj momentoj sufiĉus por forviŝi ĉiujn pli feliĉajn jarojn, kiuj okazis antaŭe. Ĉar mi ja spertis ankaŭ feliĉajn tempojn, kaj se mi konsideras mian propran vivon, mi ne dirus, ke la malbonaj tempoj superpezis la bonajn.

BIBLIOGRAFIO

Verkistoj de historiaj romanoj ne kutime agnoskas siajn fontojn, eble ĉar la haveblaj faktoj ĉiam estas kungluitaj per densa tavolo da fantazio. Tamen, mi deziras agnoski mian ŝuldon al pluraj aŭtoroj, kies verkoj ludis gravan rolon en mia provo rekonstrui la vivomanierojn de la keltoj, la romianoj kaj la fruaj kristanoj. La sekvanta listo ne celas esti kompleta bibliografio de ĉiuj libroj konsultitaj dum la verkado de La ŝtona urbo, sed montras nur tiujn, kiuj plej multe influis min.

A Celtic Miscellany: Translations from the Celtic Literatures, K.H. Jackson: Penguin, 1971.

Iron Age Farm: The Butser Experiment, P.J. Reynolds: British Museum, 1979.

The Druids and their Heritage, Ward Rutherford: Gordon & Cremonesi, 1978.

The Coming of Rome, John Wacher: Paladin, 1979.

The Roman Conquest of Britain, AD 43-57, D.R. Dudley kaj G. Webster: Batsford, 1965.

The Satyricon, Petronius, tr. J.P. Sullivan: Penguin, 1977.

The Sixteen Satires, Juvenal, tr. Peter Green: Penguin, 1974.

Daily Life in Ancient Rome, Jérôme Carcopino, tr. E.O.Lorimer: Peregrine, 1978.

As the Romans Did: A Sourcebook in Roman Social History, Jo-Ann Shelton: OUP, 1988.

Women in Roman Law and Society, Jane F. Gardner: Croom Helm, 1986.

The Jews in the Roman World, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1973.

Saint Paul, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1976.

Tiuj verkistoj provizis min per la bazaj faktoj. Pri la maniero laŭ kiu mi utiligis tiujn faktojn, ili kompreneble ne respondecas.

Krome mi dankas Alan Heusaff  de la Kelta Ligo kaj d-ron N.J.A. Williams  de University College , Dublino, pro iliaj valoregaj konsiloj kaj helpo rilate al la trovado de taŭgaj nomoj por miaj keltaj roluloj.

Dankojn ankaŭ al Claude Piron  kaj al mia edzo, Renato Corsetti , kiuj zorge tralegis la esperantlingvan manuskripton por atentigi pri anglismoj kaj malklaraĵoj, kaj kiuj faris multajn utilajn sugestojn rilate al la stilo. Laste, mi dankas Gerrit Berveling  pro liaj konsiloj pri transskribado de latinaj nomoj, kaj Chris Declerck , kies tre atenta kontrolo kaptis plurajn nerimarkitajn malglataĵojn.


KLARIGOJ PRI LA TRADUKO

La vortprovizo

Poeto ne estas kontenta pri la jamaj vortoj malproksima, fora kaj distanca, kaj pensas, ke estus bele, se ekzistus ankaŭ la vorto lontana. Alia ne ŝatas lontana, kaj anstataŭe decidas uzi dista. Ŝajnas, ke por ili Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed speco de duonkuirita supo, en kiun ĉiu rajtas ĵeti sian karoton. Intertempe la du novaj vortoj aldoniĝas al la esperanta vortaro, kiu riskas rapide iĝi same ampleksa kiel tiu de la angla.

Ĉiu lingvo kompreneble devas evolui kaj kreski. Novaj konceptoj nature postulas novajn vortojn. Sed se oni rigardas la naciajn lingvojn, oni rimarkas, ke la kresko okazas ĉefe en la kampo de novaj inventaĵoj, procedoj, sociaj konceptoj kaj simile. Malofte okazas, ke lingvo akiras novan vorton por tute baza koncepto kiel malproksima, kaj oni malatentus aŭ eĉ mokus homon kiu provus proponi tian vorton.

Konsiderante ĉion ĉi, mi decidis uzi en ĉi tiu libro (kiu fakte estas traduko de romano, kiun mi verkis originale en la angla), nur tiujn vortradikojn, kiuj jam havas longan tradicion en nia lingvo. Mi provis uzi laŭeble nur fundamentajn radikojn, inkluzive de tiuj aprobitaj de la Lingva Komitato kaj la Akademio en la ok Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Fundamentaj radikoj estas indikitaj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) per steleto, dum la ciferoj 1 ĝis 7 signifas, ke la koncerna radiko estas registrita en unu el la unuaj sep Oficialaj Aldonoj. La oka estis eldonita nur post la apero de PIV, kaj estas trovebla en Aktoj de la Akademio II. 1968-1974. La fakto, ke difinita vorto aperas en PIV, ne en si mem montras, ke tiu vorto ricevis oficialan aprobon.

Mi uzis neoficialigitajn vortojn nur kiam tiuj ŝajnis al mi absolute necesaj, aŭ kiam ili estas tiel vaste uzataj, ke vere ne havus sencon eviti ilin. Cetere, kiu imagus, ke tiel ordinaraj, kaj ŝajne nemalhaveblaj, vortoj, kiel ekzemple mesaĝo, tribo, peniso kaj investi, neniam ricevis oficialan sankcion? Ĝenerale, uzante neoficialajn vortojn, mi preferis tiujn, kiuj aperis jam en Plena Vortaro (PV), kaj do havas historion de almenaŭ sesdek jaroj.

Sekvas listo de la neoficialaj radikoj, kiujn mi uzis en la romano, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel plantonomoj, romiaj moneroj kaj similaj. (Mi volonte ricevos informojn pri iuj eventuale preteratentitaj.)

Agnoski, alianco, anheli, areo, bankedo, baŭmi, blufi, bolto, cico, cirkumcidi, ĉampiono, defio, dekori, deprimi, drasta, drivi, druido, ekspedicio, ekzotika, etoso, farĉi, fascino, feki, fekunda, fibulo, galimatio, gapi, generi, graki, grunti, gvati, hasti, heni, hororo, implici, investi, kaco, kikero, komato, komenti, koncipi, kramfo, kriĉi (birda krio), kulmino, kultivi, lanĉi, menstruo, mesaĝo, mimi, mutili, nito, orlo, ostaĝo, peniso, persvadi, perturbi, perversa, pisi, pluki, poleno, prepucio, prestiĝo, pulso, razeno, retreti, skafaldo, snufi, spekti, stagni, staplo, stiri, stoko, stufi, stumbli, sturmi, sugesto, ŝablono, ŝminko, ŝoko, ŝtormo, taŭzi, teamo, testo, torturi, trako, treti, tribo, ungvento, versio, vilao.

La solaj veraj neologismoj, kiujn mi mem kreis por ĉi tiu traduko, estas la nomoj de la du plej gravaj keltaj festoj: Belteno kaj Samono.

Kontrolante la precizan signifon de difinitaj vortoj, mi plurfoje malkovris surprizan mankon de akordo inter PIV kaj PV, laŭ kiu PIV malrekomendas aŭ eĉ subpremas difinojn, kiuj troviĝis en la pli frua vortaro. (Vidu, ekzemple, ŝati, rim. 1 kaj 2, kaj konsideri 3 laŭ PIV; agnoski 1 laŭ PV.) En tiaj kazoj mi sekvas Plenan Vortaron, kies difinoj ŝajnas al mi pli bone akordiĝi kun la komuna lingvouzo.

Restante interne de iom mallarĝa limo, foje okazas, ke oni malkovras riĉaĵon, kiun oni estus povinta preteratenti, se oni vagus tra pli vasta kampo. Uzante nur oficialajn radikojn plus tiujn listigitajn supre, mi konstatis, ke tamen neniam mankas al mi la ebleco redoni ĉiujn nuancojn de la angla originalo; aliflanke la neceso serĉi sinonimojn devigis min eluzi ĉiujn eblecojn de la vortokunmetado en Esperanto. Ioman mankon mi rimarkis nur kiam temis pri sinonimoj de la vorto krii, sed mi faris mian eblon per tiaj esprimoj kiaj kriegi, kriaĉi, voki, eligi ŝiran krion, akre krii, tondri, muĝi, bleki kaj tiel plu.

Kompreneble, kontroli la oficialecon de la radikoj kaj serĉi sinonimojn postulis pli da tempo kaj da pensado ol simple transpreni jam pretajn vortojn el alia lingvo. Sed kial ni rajtas supozi, ke traduki plenlongan libron ne postulu iom da mensa streĉo?

Gramatikaj konsideroj


Sinsekvo de tempoj

Mi kelkfoje ricevas la impreson, ke ne ĉiuj esperantistoj konas la gramatikan regulon pri sinsekvo de tempoj. Tial mi permesas al mi ripeti ĝin ĉi tie (vidu la paragrafon 234 en Plena Analiza Gramatiko por pli detala traktado). Laŭ la regulo en Esperanto, en kazoj de nerekta parolo, la citataj vortoj konservas la saman tempon, kiun ili havus en la origina frazo, ekzemple:


rekta parolo


nerekta parolo


Ŝi diris, “Mi fartas bone”.


Ŝi diris, ke ŝi fartas bone.


Mi ne vidas grandan diferencon inter la frazo, ŝi diris, ke ŝi fartas bone, kaj aliaj de la speco: Li pensis, ke ŝi fartas bone; Li sciis, ke ŝi fartas bone; Li vidis, ke ŝi fartas bone. Tial, ankaŭ en tiaj strukturoj mi konservas la originan tempon, same kiel ĉe la nerekta parolo. (Por pli detala diskuto, vidu la paragrafon 271 en PAG.)

Tradukante mian propran verkon el la angla, mi konstatis, ke en la originalo mi tre ofte uzis strukturon, kiun oni eble povus nomi “kaŝita nerekta parolo”. Temas pri frazoj, kiuj reprezentas la pensojn aŭ atendojn de la ĉefa rolulo, sed kiuj ne estas enkondukitaj de klara markilo kia: Mi pensis, ke... aŭ Mi sciis, ke ...

Jen du ekzemploj:

As they approached the outer gateway, we children scrambled ... to the top of the inner rampart, where we would have a good view as the strangers came through the gates.

We found the village in chaos when we arrived. ... Not only my family, but everyone who lived in the outlying homesteads was moving within the safety of the ramparts. Fortunately, the animals could be pastured outside for the time being. There would be time enough to bring them in once the first Romans came into view.

En la angla, tiu strukturo estas nemiskomprenebla, ĉar ĝi estas markita per la uzo de la kondicionala tempo. Tio certe ne estus la ĝusta tempo en Esperanto, kaj mi ne trovis alian solvon ol uzi la simplan estontecon.

Dum ili alproksimiĝis al la ekstera pordego, ni infanoj kurgrimpis ... ĝis la pinto de la interna remparo, de kie eblos bone vidi kiam la fremduloj eniros la pordegon. (p. 27)

Ni trovis la vilaĝon en plena ĥaoso, kiam ni alvenis. ... Ne nur mia familio, sed ĉiuj kiuj loĝis en la ĉirkaŭaj domaroj venis por serĉi sekurecon interne de la remparo. Bonŝance la brutojn oni povis ankoraŭ paŝti ekstere, almenaŭ provizore. Sufiĉos la tempo por reporti ilin internen, kiam ekaperos la unuaj romanoj. (p. 82)

Mi devas konfesi, ke tute ne plaĉas al mi tiu subita salto al la estonta tempo, kiu trafas sufiĉe strange en Esperanto, sed mi ne sukcesis elpensi pli bonan solvon. Se mi estus verkinta la libron rekte en Esperanto, verŝajne mi estus aldoninta la markilojn: ni sciis, ke ... kaj Oni opiniis, ke ....


Interpunkcio

Ne ekzistas en Esperanto unueca regulo pri interpunkcio. Ĝenerale oni apartigas subordigitajn propoziciojn de la cetera parto de la frazo per komoj. En la praktiko mi trovas, ke tiu kutimo emas tro multe diserigi la frazon, precipe se ĝi estas longa kaj komplika. Tial mi ofte preferas pri “maldensan” interpunkcion, kiu laŭ mi ebligas pli fluan legadon.

Rilate al la maniero esprimi citaĵojn, rapida trarigardo de la teksto montros, ke mi sekvas la britan kutimon. Mi faras tion ĉar mi mem estas angla, kaj aliflanke mi ne vidis apartan kialon por favori alian sistemon.


Traktado de propraj nomoj


Keltaj

La antikvaj keltoj estis antaŭskriba popolo. Iliaj nomoj foje konserviĝas en latinaj tekstoj kaj per skribaĵoj sur ŝtonoj aŭ moneroj el la romia epoko. (En Britujo, fakte, eĉ antaŭ la romia invado cirkulis moneroj, sur kiuj estis skribitaj la nomoj de la tribaj reĝoj.) Tiuj skriboj evidente sekvis la regulojn de la latina ortografio, kaj mi sentis neniun skrupulojn kontraŭ ilia transskribado en Esperanton.

Keltaj viraj nomoj plej ofte finiĝis per -os  en la nominativo, kaj mi tenas tiun finaĵon en mia traduko. Por formi la akuzativon, mi uzas la finaĵon -on (ekz. Karatakos , Karatakon). Virinaj nomoj ĝenerale finiĝis per -a , al kiu mi aldonas -n por formi la akuzativon.


Latinaj

Kiam mi verkas en Esperanto, mi kutime preferas teni personajn nomojn en la origina formo, aldonante la esperantan prononcon en krampoj. La origina formo tuj portas onin spirite al la koncerna loko; la nomoj Marcus  kaj Gaius , ekzemple, nepre pensigas pri antikva Romo.

En ĉi tiu traduko, mi unue intencis uzi tiun sistemon, sed mi baldaŭ trovis min en rapide densiĝanta kaĉo. La latina literumado relative bone funkcias por la nominativo, sed kion fari pri la akuzativo? Eĉ tiel simpla nomo kiel Arescusa  (prononco: areskuza ) prezentas malfacilaĵojn. Per la aldono de -n naskiĝas misforma bastardo ( Arescusa n) kun latina radiko kaj esperanta finaĵo. Kiam temas pri Fortunatus  kaj Gaius , la problemo estas eĉ pli evidenta. Ĉu oni diru Fortunatus on kaj Gaius on? Aŭ ĉu forigi la finaĵon: Fortunaton kaj Gaion? Neniu solvo estas kontentiga. Tial mi malvolonte decidis pri plena esperantigo de la latinaj nomoj; efektive, mia propra sperto konvinkis min, ke tio estas la sola praktika solvo.

Decidinte esperantigi la nomojn, mi tuj troviĝis antaŭ nova problemo: tiu pri la sistemo de transskribado. La nomo Julio Cezaro (origine: Iulius Caesar ) donas al ni preskaŭ ĉiujn regulojn por la esperantigo de latinaj nomoj: I, funkciante kiel duonvokalo, kiel ĉi tie, iĝas J; C  restas antaŭ E kaj I (antaŭ aliaj literoj, tamen, ĝi iĝas K); la grupo AE  simpliĝas al E; intervokala S  iĝas Z. Notu la akcenton: la latina formo estas Iúlius , sed en Esperanto oni prononcas Julío.

Sed restas lasta problemo, kaj rapida kontrolo en PIV montras, ke en Esperanto regas plena konfuzo. Temas pri la relative granda grupo de latinaj nomoj, kiuj havas unu formon en la nominativo kaj alian en la ceteraj kazoj. Ĉi tiun problemon ilustras la tri nomoj Nerono, Marso kaj Venuso. Jen parto de ilia deklinacio en la latina:


NOMINATIVO


Mars


Nero


Venus


AKUZATIVO


Martem


Neronem


Venerem


La esperanta formo baziĝas sur la nominativo en la kazo de Marso, sed sur la malnominativo en la kazo de Nerono. Rilate al Venuso, la situacio iĝas eĉ pli komplika: PIV rezervas ĝin nur kiel la nomon de la planedo, dum por la diino ĝi rekomendas Venera  (kaj, cetere, donas du zamenhofajn ekzemplojn de Venero). Sama distingo ne troviĝas ĉe Marso, kiu rilatas kaj al la dio kaj al la planedo. Alivorte, en Esperanto ne ekzistas konsekvenca regulo, kvankam mi rimarkas tendencon uzi la nominativon nur kiam tio finiĝas per -s (ekz. Marso, Iriso, Hermeso).

En mia traduko, mi decidis ĝenerale uzi la malnominativon kiel radikon, tamen mi rezervas la rajton esti ne pli konsekvenca ol PIV.

Anna Löwenstein


NOTOJ

*  1 Pri la traktado de keltaj nomoj, vidu la sekcion “Klarigoj pri la traduko”, p. 341.

*  2 Kiam temas pri civitanoj de la romia imperio, oni kutime parolas pri “romianoj” kaj ne “romanoj”. Tio tamen kondukas al iom ĝena neceso distingi inter la du konceptoj, kion la tiutempaj homoj certe ne faris. Tial en ĉi tiu verko – t.e. en la teksto mem – mi ĉiam uzas nur la vorton “romano”, ĉu rilate al la loĝantoj de la urbo Romo, ĉu rilate al civitanoj de la pli vasta imperio.

*  3 Festo en la unua tago de la kelta nova jaro (1a de novembro).

*  4 La keltoj ofte transdonis siajn infanojn post la nasko por vartado ĉe alia familio, kun la celo krei reciprokajn kunligojn inter la familioj.

*  5 Sudangla tribo de tiu epoko, najbara al tiu de Bivana .

*  6 Malalta arbo, kreskanta en kalkaj regionoj, kun venenaj semoj (latine: euonymus europaeus ). En la angla ĝi nomiĝas spindle tree  (ŝpinilarbo) pro sia tre glata ligno, aparte taŭga por fari ŝpinilojn.

*  7 Flava floreto, kreskanta precipe en kalkaj regionoj, kun la latina nomo blackstonia  perfoliata (angle: yellow-wort ). Ĉar ĝi apartenas al la familio de la gencianoj, mi nomas ĝin ĉi tie flava genciano.

*  8 Al la visko, parazita planto kiu kreskas sur arboj, la keltoj atribuis magiajn propraĵojn.

*  9 Romia nomo de Milano.

*  10 Brilkolora verda skarabo, kiu vivas en rozoj kaj flugas kun laŭta zumado.

*  11 Romia arĝenta monero.

*  12 Havenurbo proksima al Romo.

*  13 Junono estis la ĉefa romia diino kaj reĝino de la dioj. Kun la kromnomo Lucina , ŝi aparte okupiĝis pri naskoj.

*  14 Dense loĝata kvartalo en antikva Romo.

*  15 Vidu la piednoton 21.

*  16 Laŭ la romia kalendaro, la 13a aŭ la 15a tago de la monato.

*  17 Urbo proksima al Romo.

*  18 Romia bronza monero de malalta valoro.

*  19 En Romo oni organizis regulan senpagan disdonadon de greno al malriĉuloj.

*  20 Unu el la sep montetoj sur kiuj estis konstruita Romo.

*  21 Aludas al sistemo de interrilatoj en la antikva Romo, funkcianta en ĉiu nivelo de la socio, laŭ kiu ĉiu viro serĉis la protekton de pli potenca homo (patrono).

*  22 La romianoj mortigis nedeziratajn novnaskitojn, lasante ilin ekstere sen ŝirmo nek manĝaĵoj.

*  23 La romianoj pasie ĝuis vetkuradon inter ĉevalteamoj, kiuj estis signitaj per malsamaj koloroj.

*  24 Orienta diino, kies kulto populariĝis en Romo. La ekstrema fervoro de ŝiaj sekvantoj estas rigardata iom malaprobe de la instancoj.

*  25 Kuniklo estas unu el la manĝaĵoj malpermesitaj al ortodoksaj judoj.

*  26 La romianoj kalkulis la horojn ekde la sunleviĝo.

*  27 Laŭorigine la dio de la vino, Bakĥo poste iĝis la centra figuro en mistikisma kulto, laŭ kiu li promesis eternan vivon al siaj sekvantoj post la morto.

*  28 Romia nomo de Napolo.

*  29 Unu el la sep montetoj de Romo.

*  30 Unu el la sep montetoj de Romo.

*  31 Partujo estis mezorienta regiono, tiutempe regata de la romianoj.

*  32 Unu el la sep montetoj de Romo.

*  33 Urbo proksima al Romo.


Pri la aŭtoro

Anna Löwenstein  ekinteresiĝis pri la romianoj dum sia unua vizito al Italujo en 1982. La grandiozaj romiaj monumentoj tiel imponis ŝin, ke venis al ŝi la demando, kian impreson ili donis siatempe al barbaro veninta el malpli evoluinta socio. Tiel naskiĝis la ideo por La ŝtona urbo.

Anna Löwenstein  naskiĝis apud Londono en 1951 kaj instruis al si mem Esperanton kiam ŝi estis 13-jara. En 1977 ŝi eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Dum tiu periodo ŝi fondis kaj redaktis la feminisman revuon Sekso kaj egaleco, kaj ofte verkis por la junulara revuo Kontakto. Ŝi nun loĝas apud Romo en Palestrina  (la urbo Prenesto de ĉi tiu romano), kun sia edzo Renato Corsetti  kaj du filoj. Esperanto estas unu el iliaj tri hejmaj lingvoj. Apud sia agado en la Esperanto-movado, ŝi faras volontulan laboron kiel konsilanto pri mamnutrado, kaj en 1995 verkis la libreton Sukcesa mamnutrado.