Sokrato [Charles Richet] (fb2) читать онлайн

- Sokrato 143 Кб, 40с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Charles Richet

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Sokrato

de Charles Richet

trad. J. Couteaux


Kelkaj vortoj pri la teatraĵo, pri ties aŭtoro kaj pri la tiama epoko ne estas senutilaj

Pri "Sokrato"

Tiu teatraĵo estis originale verkita franclingve de Charles Richet kaj ludita en 1908 kiel atestas la apuda afiŝo — elkopiita el la retejo de la Parizaj bibliotekoj.

Jean Couteaux belstile tradukis ĝin por esti ludata dum la Esperanto-Kongreso de Aŭgusto 1914 en Parizo. Li estis ludonta la rolon de Sokrato, kaj lia kuzeno René Dubois la rolon de la tirano, sed la mondmilito malokazigis la kongreson por proponi pli vastan tragedion al la internacia publiko.

La teatraĵo aspektas spirite fidela al la klasika Apologio de Sokrato verkita de Platono. Specife, ĝi iomete lasas la opinion ke Sokrato estis homo simpla, eĉ naiva, tial malpli stulta aŭ malbona ol la tiamaj Atenanoj, inkluzive liaj disĉiploj.

Pri Charles Richet

Charles Richet (elparoli "ŝarl’ riŝe", 1850–1935) estis fiziologiisto kaj ricevis la Nobelpremion de medicino en 1913. Lia scienca laboro estas vasta ; per eksperimento pri alergio, ŝajne inversa sed praktike komplementa de la tezo de Pasteur, li kunfondis imunologion.

Sed post honoro okazis la hororo kiun, kia progresisto kaj aŭtentika pacifisto, li spertis kuracante dum la mondmilito.

Reage en 1919 en la libro LHomme stupide li pentris sentabue kaj iom sarkasme — tipa maniero de medicinisto — la multdiversajn aspektojn de la Homo stulta. Katalogo plenplena de malkleroj, de maltrafoj, de superstiĉoj ĉe ĉiuj rasoj, klasoj, religioj, kutimoj, kies ĉapitroj senvarie konkludas ke la bestoj estas malpli stultaj ol Homo Sapiens — la latina scienca nomo de la homa specio kiu signifas ke ĝi scias per inteligento.

En la ĉapitro XXI La Mare aux grenouilles (ranoj en marĉo) li temas pri la mokoj (sekvitaj de silento) vekitaj de la projekto por internacia lingvo ; kaj konklude li citas la ranojn de Aristofano : « Brekekekek, koaks, koaks ».

Kvankam tre favora al Esperanto, Charles Richet tamen ne aspektas aŭtentika Esperantisto ĉar tiu eseo ne rilatas al edukado (aŭ bona aŭ malbona), al psikosociologio aŭ socialo. Liaj priskriboj forgesas klarigi la kaŭzon de la homa stulteco, tio estas la diversaj violentoj faritaj al la homidoj — familioj ankaŭ estas batalkampoj, kaj stulteco estas violento ĉe la animo.

Richet verkis nenion Esperantlingve kaj probable ne aktivis en Esperantujo. Liaj asertoj, kvankam ĝenerale trafaj, kelkafoje pure sennaciismaj, bedaŭrinde ankoraŭ tro respegulis la tiaman kredon je sanga heredo de la (mal)virtoj de la animo — li mem estis ido de konatuloj.

Tiaj opinioj hereditaj de la tradicia pensmaniero de la kultivistoj-bredistoj hodiaŭ malpli viglas en Okcidentujo. La edukado, la medicinaj, ekonomiaj kaj socialaj progresoj mallaŭtigas la malnovajn kredojn ĉar ili sukcesis kontraŭ la malsanoj kaj tre malmultigis la kazojn de infanoj senvartataj kaj forlasitaj. Sed bedaŭrinde multaj infanoj estas forlasitaj antaŭ ekrano, kaj aliflanke, genetikaj manipuloj kaj ideoj je transa homa specio estas novaj formoj de la tradicia pensmaniero — de rasismo, asertas iuj, dum aliaj taksas aborton krimo.

La plej menciinda tezo de tiu postmilita kolerlibro montras la efikon retroevoluigan de militoj, kiuj kaŭzas retroan evoluon laŭ la ordinara Darvena vidpunkto. (Inverse, la natura selekto kaj la tradicia selekto far bredistoj aspektas malpli violenta kaj ne postulas mortigi aŭ suferigi la "nebonulojn".) Richet ne konis la duan mondmiliton.

En lia libro de 1919 ankaŭ menciinda estas la ĉapitro pri la beleco kaj la ekologia rolo de la arbaroj, kiujn la homoj stulte malrespektas — Richet tamen ne asertis ke la arboj estas pli inteligentaj ol la homoj.

Charles Richet ankaŭ verkis moralajn fabelojn por infanoj, tre similaj al fabeloj de La Fontaine : Pour les grands et les petits (Por la plenkreskuloj kaj la idoj), 1891.

Richet kredis al progreso kaj al paco, de aviadado ĝis internacia arbitracio kaj internacia kortumo de justico, kiel multaj Esperantistoj.

Li ankaŭ interesiĝis pri psikismo, metapsikismo, spiritismo kaj pli ĝenerale pri psikologio kaj pri la dissemo de inteligenteco, racia aŭ instinkta, en la Naturo.

Je la fino de lia vivo li verkis La Grande espérance (La Granda espero) kiu proponas belan epopeon por la tuta homaro, homaro kiu, kapo de la tuta vivanta mondo, ankoraŭ multe malkovros per scienco, komprenos, evoluos, kaj plue, kiu aperas skizo je pli vasta kosma inteligento, kiun ĝuos la pranepnepoj. Pli ol granda espero t.e. morala devo.

Ŝajnis necese mencii ĉion-ĉi por sentabuigi Charles Richet, unu Homo Sapiens, kiu pensis ke dolorigi aliulon, tio estas la komenco de la malbono, kiu sincere komunikis siajn pensojn kaj provis sin sendependigi de la multegaj tabuoj kaj antaŭjuĝoj de sia epoko, kiel Sokrato, Sokrato la sola kiu scipovis aŭdi la mallaŭtan prudentigan voĉeton…


AKTO I

Unua Dekoracio

(Placo publika en Ateno)

SCENO I

KRIZIPO, NICIAS, poste POLEMON kaj CEBES

KRIZIPO

Kredi mi ne povas ankoraŭ…

NICIAS

Sed mi vidis, mi ripetas.

KRIZIPO

Likaon ?

NICIAS

Likaon, mia kara, tiu hundo mireginda,

La trezoro de Ateno, fieraĵo de la urbo, kompatinda hundo,

Kiun oni estus rigardinta tiel Dion, jam estas nenio !

Alcibiado fortranĉigis ĝian voston !

KRIZIPO

Strange !

NICIAS

Kaj kruele ! Kion al ĝi kompense li povas donaci ?

Ha ! Se ĝin vi estus vidinta, malgaja, kun okulo konsternita…

KRIZIPO

Tre strange !

NICIAS

Ĝi komprenas, ke ĝi estas senhonorigita.

KRIZIPO

Misteron vualas tiu malspritaĵo.

NICIAS

Kiel ?

KRIZIPO

Tio estas evidenta ! Sagaca ja estas Alcibiado.

Ĉiu ago enhavas motivon, ĉiu kaŭzo havas celon.

Perdi sian hundon ! Oni bezonas motivojn por tia konduto !

NICIAS (al Polemon, kiu eniras)

Saluton !

POLEMON (enirante)

Ĉu vere ?

NICIAS

Kion ?

POLEMON

La hundo.

De Alcibiado ?

NICIAS

He ! Jes !

POLEMON

Kiel li rigardas la aferon ?

NICIAS

Alcibiado ? Li ridas.

POLEMON

Kaj Likaon ?

NICIAS

Malgajema.

POLEMON

Beleco forpasas…

NICIAS

Restas malbeleco !

KRIZIPO

Nu !

Ridu, se vi volas ! Mi krimon divenas !

Sekretajn intencojn havas tiu juna Alcibiado.

Sokrato kaj li mem…

POLEMON

Ankaŭ Sokrato ?

KRIZIPO

Pri tio mi ĵurus,

Ĉar ambaŭ konspiras. Al abismoj ni alpaŝas !

Ĉio detruiĝas, ĉiu ruiniĝas, nenio jam staras.

Tisafernes, Kuros, Dion, ĉie la danĝero…

Sparto, la malpardonema malamiko, ekstaras armite…

POLEMON

Por hundo fuŝita jen multaj alarmoj !...

KRIZIPO

Ĉio malboniĝas. Oni, ĉe l’ teatro, insultas la Diojn.

Fremduloj malpuraj dismontras, ĉe niaj okuloj,

La tiaron de Persujo kaj la morojn de Scitio.

Kiu regas ? Honto ! Virino ! Aristio !

Timon la Arkonto…

NICIAS

Silentu ! Mallaŭte !

KRIZIPO

La maljuna frenezulo,

Sesdekjara, enamiĝeginta, kaj kiel pediko malbela,

Por ŝi malŝparegas la trezorojn de Ateno,

Ne vidante, en la Urbo, ribelantan homamason,

Kiu de retoroj malvirtemaj akceptante la instruon…

POLEMON

Kiel ? Por hundo !

KRIZIPO

La fino de ĉio ! Ni pereas !

CEBES (enirante)

Vi scias, Likaon, perlo de Attike !

Neniu jam vosto !

POLEMON

Jes ! Mi scias.

CEBES

Kaj moloso aŭtentika !

Ĝi devenis de Larissa, en Trakujo. Du talantoj !

Sed jen ĝi perdita !

NICIAS

Jen okazoj konfuzantaj.

CEBES

Sen vosto ! Iun tagon, sen piedo oni ĝin ekvidos !

NICIAS

La disĉiplon riproĉos Sokrato.

KRIZIPO

Sokrato

Por Alcibiado havas indulgemon…

CEBES

Ne !

Tiun noblan nomon devas trafi neniu ofendo !

En Ateno, nenio pli bona hodiaŭ ekzistas !

Li estas saĝulo…

KRIZIPO

Diru ribelulo…

CEBES

Kiu ja vin ĝenas,

Ĉar pli malproksimen li vidas, ol via malvasta spirito.

KRIZIPO

Pro tiaj saĝuloj pereas la Urbo.

CEBES

He ! Jen li kiu venas ! Al li do kuraĝu kontraŭstari !

KRIZIPO

Per Polluks ! Vi vidos, ĉu besto mi estas !

SCENO II

LA SAMAJ, SOKRATO, KRITON, PLATON

SOKRATO (vokante Krizipon)

Krizipo !

KRIZIPO

Kion vi volas ?

SOKRATO

Vi ŝajnas fuĝanta. Pro kio ?

KRIZIPO

Pro nenio ! Al mi malplaĉas kun vi batali !...

Vanaj estas ĉiuj paroladoj ; ĉi tion mi diras sen alegorioj.

La faktojn mi ŝatas tro multe, por ŝati la vortojn.

SOKRATO

Ĉu homo vi estas ?

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Homo estas pensanta estaĵo.

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Por ke li, al aliuloj, komprenigu siajn sentojn,

Por ke li malkaŝu l’ abismon malhelan de sia pensaro,

Li bezonas la parolon, malmoderan aŭ prudentan ;

Ĉiuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton !

Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta,

Kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo,

Kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ?

Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj.

Ni parolas… kaj la Virto, la Justeco…

KRIZIPO

Ankaŭ la Malbono !

SOKRATO

Por batali kontraŭ la Malbonon, necesas paroli…

KRIZIPO

Sendube.

SOKRATO

Vidu ! Per malrekta vojo al mi vi revenas.

Ĉu vere ?

KRIZIPO

Mi min komprenas… Ne ! Sufiĉe ! Sed atentu !

La honestaj homoj estas lacaj vidi en la Urbo

Profesorojn de ruzeco kaj de malvirteco.

(Li eliras.)

SCENO III

SOKRATO, KRITON, PLATON, KALIMAKO, HOMOJ DE LPOPOLO, EŬRILAS

PLATON

Ni nin apartigu, la popolo estas tie, kiu nin rigardas.

SOKRATO

Al ĝi ni aliru, Platon. Ĉi tiuj purkoraj simpluloj

Estas por la vero rifuĝo sekura.

Ili estas sankta vazo, mia filo, kaj kiu entenas,

Por la estontaĵo vastega, la esperon, kiu ĝermas.

Saluton ! Amikoj !

LA POPOLO

Saluton ! Sokrato !

SOKRATO

Bela suno !

Nu ! Infano ! Ĉu vi scias, kial la astro belega

Iradas, de l’ pala mateno ĝis ruĝa vespero,

Ĵetante la orajn radiojn sur nian avidan terglobon ?

Parolu senĝene ; diru vian kredon.

Tiu suno, kiu moviĝadas en ĉielo, vi ĝin vidas ?

EŬRILAS

Ĝi estas la ĉaro, kiun en Etero kondukas Foibos !

SOKRATO

Ĉaro ! Sed, Eŭrilas, vi konas Pireon.

EŬRILAS

Certe !

SOKRATO

Necesas por ĉaro…

EŬRILAS

Unu horo almenaŭ.

SOKRATO

Nu !

Por la cirklo de la supro, la linio ĉi-malsupra ĝi estas nenio

Nu, de Pireo ĝis Sparto kaj de Sparto ĝis Kreto,

Neniu rapida ĉevalo, eĉ ne malhelpite,

Sukcesus galope laŭiri, dum unu tagtempo,

La linion, kies ĉirkaŭon tie supre desegnas Foibos.

EŬRILAS

La ĉevaloj de Foibos, tiel… ?

SOKRATO

Per kiu miraklo

Ili trenus, ne falante, kvarĉevalan ĉaron ?

Kie estas, en blua ĉielo, herbejoj por ilin nutradi ?

Ĉu do ankaŭ ili estas Dioj, ĉar neniam ili mortas ?

EŬRILAS

Kaj la suno, tamen, kiu malaperas en la ondo ?

SOKRATO

La suno ! Ĝi ne estas Dio, sed ja mondo !

EŬRILAS

Kaj la nobla Pallas, kiu gardas la Civiton,

Pri ŝi, kion vi diras ?

SOKRATO

Ke ni devas ŝian nomon respektadi !

EŬRILAS

Homero raportis, ke iam, de l’ frunto de la Olimpano,

Ŝi eliris kun sia kiraso kaj kun sia ponardego.

Ĉu vere ?

SOKRATO

Mi ne scias. Sed rigardu tiun feron :

Ĉu ĝi povas, ne vundante, enpenetri vian karnon ?

Kaj vi volas, ke lanco, egido, armaĵo,

Povu ŝpruci el la frunto sen kruela vundo !...

Pallas, kiel ŝi naskiĝis ? Ŝi ĉiam ekzistis,

Kiel la ondoj lazuraj, kaj la ĉieloj brilegaj !

Bone koni l’ Diojn, estas ilin respektegi.

Estante senmortaj, naskiĝi, kiel ili povus ?

EŬRILAS

Kiuj estas do la Dioj ?

SOKRATO

La Dioj, ili estas Virto,

Kuraĝo, Honoro, Beleco, Justeco ! Vi komprenas ?

Al ĉi tiuj Dioj vi devas oferi,

En via animo, al ili starigu luksegan altaron.

Estu milda por la frato, severega por viaj malvirtoj,

Kaj vi povos al ĉielo levi vian kapon.

(Je tiu momento, oni aŭdas aklamojn kaj bruojn de muziko, kiuj okazas malantaŭ la kuliso.)

LA POPOLO

Lamprias, la ĵonglisto Lamprias ! Venu ! Rapide alvenu !

(Ĉiuj foriras. Platon kaj Sokrato restas solaj.)

SCENO IV

SOKRATO, PLATON, poste FEDON

PLATON

Vidu ! Por ĵonglisto tiu tuta popolaro vin forlasas.

FEDON (genuiĝante)

Sokrato !

SOKRATO

Parolu !

FEDON

Al vi sola !

SOKRATO

Via nomo… ?

FEDON

Fedon.

PLATON

Sklavo ! Foriru !

SOKRATO

Ne ! Restu ! Tie !

(Sokrato restas sola kun Fedon.)

FEDON

Pardonu !

O Sokrato ! se mi havas la kuraĝon ! Mondo nin disigas !

Mi estas nur sklavo, nekonata filo de barbaro !

De la lando apud Hellesponto, Nicias venkinta,

En Atenon, iam, min kondukis infaneton…

Kaj de tiam… Kiom gravas por vi vana ekzistaĵo ?

Sed ĉar, Majstro, vi konas la homan animon,

Mi venas vin peti por iu konsilo. Morton mi deziras !

SOKRATO

Vi ! Juna, fortika kaj bela !

FEDON

Mi estas lacega suferi.

Nu, antaŭ kiam Morto vualados tiun lumon,

Mi deziras koni. Mian preĝon, Sokrato, respondu !

kiam nia koro ne plu batas, kaj kiam fermiĝas la okuloj,

Kiam dormas la kadavro sub malhela ŝtono,

Ĉu ankoraŭ estas, diru, ploroj kaj ĝemadoj ?

Kaj ĉu la ĉerko malvarma estas malplena abismo ?

Sur l’ alia bordo, kion ni renkontos ?

Ĉu loĝata aŭ senviva estas por ni l’ ombro,

Kaj ĉu oni devas retrovi, en la brakoj de la Morto,

La korŝirojn, kiuj nin plorigis sur la tero ?

Ĉar, mi frapos tiun koron mian ridetante,

Se vi, kiu scias ĉion, povas ĵuri al mi,

Ke la venka morto neniecon malfermadas,

Kaj disverŝas la forgeson ripozigan kaj konsolan.

SOKRATO

Morto estas estontaĵo. Ĉi tion mi scias ĉar, nokte,

Iafoje, se sola mi estas, mi aŭdas kvazaŭvoĉon,

Kiu, en la ombro, kie harmonie la eĥo perdiĝas,

Min vokas kaj diras : « Sokrato ! Apude mi estas ! »

Mi ektremis, la unuan nokton kiam ĝi parolis.

« Kaj Vi ! Kiu do vi estas ? — Via Feo ! »

Kaj de tiam, Fedon, ofte al mi ĝi parolis.

Ĝi venas laŭvole kaj nealvokite,

Libere kaj min vizitante, kiel reĝo sian regnon.

Sed neniam formon mi vidis de tiu fantomo.

Tamen, kiam ĝi foriras, simila je sonĝo malpeza,

Blanka vualo aperas, kiun flirtanta mi aŭdas.

Jen ĉio ! Sed ĝi ne parolas, Saĝeco profunda,

Kiu venas de la bordoj malproksimaj de mondo pli granda,

Ĝi mirigas, kvietigas, ĝi konsolas, resanigas.

Ĝi ne estas la malpura materio, sed ĝi estas la Spirito !

La okazontaĵojn, la okazintaĵojn,

Ĉion ĝi konas ! Ĝi divenas, kie vagas nia penso,

Ĝi super la mondon posedas timigan potencon.

Vi komprenas, ke oni ne povas kredi al la nenieco.

FEDON

Majstro, mi vin aŭdas, kaj apenaŭ mi komprenas.

SOKRATO

Ha ! Vereco tro peza por la homa malforteco !

Baldaŭ tago venos, por ke la ĉielon al li mi vidigu…

Sed vi ! Kia estas via malfeliĉo ? Ĉu kruela, via mastro ?

FEDON

Li estas tirano.

SOKRATO

Kaj kiu li estas ?

FEDON

Timon, la Arkonto !

Sed ne gravas la nomo de l’ mastro, por kiu hontinde vivadas !

Malestimo faras sklavon senkuraĝa kaj malnobla.

Kaj se ami ankaŭ li kuraĝus !

SOKRATO

Vi ?

FEDON

Kial ne ?

Homa fiereco ĉe mi suferadas en ĉiu korpfibro !

Jes, mi amas ! Sed la rajto al la amo, estas rajto al la libereco.

SOKRATO

Timon povas liberigi vin…

FEDON

Avara, malmilda li estas,

Pli bone ja estus, petegi de muro ian pardonemon.

SOKRATO

Iru peti vian savon de la bela Aristio.

FEDON

Ŝi ? Ne ! Ne !

SOKRATO

Ĉu vi de ŝi timas ian punon ?

FEDON

Eble.

SOKRATO

Ŝi ne estas senkompata.

FEDON

Ne ! Neniam !

SOKRATO

Nu ! Jes ! Mi iros al Timon, malgraŭ ke li min malamas.

FEDON

Majstro…

SOKRATO

Via libereco ja valoras ĉi tiun oferon !

Sed, de nun, promesu ekvivi.

FEDON

Mi promesas.

SOKRATO

Kaj esti feliĉa.

FEDON

Mi ?

SOKRATO

Certe !

FEDON

Feliĉa ?

SOKRATO

Jes !

FEDON

Dankon, Majstro !

(Eniras Ksantipo, kaj foriras Fedon.)

SCENO V

KSANTIPO, SOKRATO

KSANTIPO

Jen do vi, fripono !

SOKRATO

He ! Kviete !

KSANTIPO

Vagemulo ! Perfidulo !

Jes ! Via edzino ! Mi, Ksantipo ! Vi komprenas ?

Kun mizerulaĉo, ĉifone vestita,

Mi ankoraŭ vin renkontas, sur la vojo paroladaĉantan !

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Por al li ekplaĉi, sufiĉas aŭskulti.

Saĝa homo, ĉiam parolanta pri sia prudento.

SOKRATO

Malpli laŭte !

KSANTIPO

Vi unue hejmen tuj reiros.

Nu ! Rapidu al nia loĝejo ! Rekte ! Senafekte !

Kaj se vi deziras daŭrigi viajn frenezulajn dirojn,

Inter la kvar muroj, se al vi agrablas,

Vi povos antaŭ mi paroli ĝi sate…

Sed Sokrato en la Urbo preferas instrui,

Trenante ĉe siaj kalkanoj sklavaĉan akompanantaron,

Monludulojn, kaj amaĉistinojn, sklavojn kaj malsategulojn.

Pro tiu mizero mi estas lacega,

Kaj sako tro peza estas por mi la filozofio via.

SOKRATO

Faru, Dzeŭs ! ke Ksantipo eksilentu !

KSANTIPO

Oni sin diras saĝulo ! Nu ! Pri tio nenion mi kredas !

Por mi, kiu, amiko, vin konas, vi estas stultulo !

SOKRATO

Sed Platon ĉi tie certe min atendas…

KSANTIPO

Mi mokas pri tio.

En la hejmo devus esti via loko kaj ĉiu alia estas suspektinda.

Mi scias, ke senhontulino, en lina tuniko,

Surhavante, por kuri pli bone, viran veston,

Al filozofio via montras grandan amon !

Al klerulinaĉoj tiaj Ksantipo malfidas.

Pri ĉiuj aliaj, Platon, Kriton, paroladaĉantoj,

Ili helpos al vi, Sokrato, morti kiel almozulo.

Sed vin mi prigardas, mia edzo…

SOKRATO

Jes ! Vi gardas !

KSANTIPO

Marŝu ! Kaj pli longe ne min kolerigu !

(Dum ili eliras, eniras Fotimo kaj Timon.)

SCENO VI

FOTIMO, TIMON

TIMON

Ĉu tie ne estas Sokrato ?

FOTIMO

Jes.

TIMON

Ruzega retoro.

Kiu al niaj infanoj instruas malami la Diojn !

Ĉu pri li nenion vi scias ?

FOTIMO

Jes ja ! Ĉar en mia rolo

Estas ĉion koni.

TIMON

Nu ?

FOTIMO

La afero estas iom stranga.

La severa filozofiisto fariĝis amanta.

TIMON

Vere ?

FOTIMO

La filino de potfabrikisto : Diotimo !

TIMON

Ĉarme !

FOTIMO

La virto de la belulino estas el ŝtofo ja bona !

Sed filozofio alkondukas apud filozofiisto !

Kaj Sokrato estas Dio, kies paŝojn ŝi sekvadas,

Aŭskultante instruaĵojn, kiujn ŝi eĉ ne komprenas.

Ambaŭ, aliparte, kun akraj paroloj,

Kontraŭ vin mem, garbe, disŝutas insultojn,

Tiel, ke, volinte priskribi maljunulon diboĉeman,

Ve ! vian portreton Sokrato celadis !

TIMON

Bone ! Baldaŭ li elpagos ! Sed venu al mia afero.

Ĉu vi bone observadis ?

FOTIMO

Kiel Cerbero.

TIMON

Ne mensogu.

FOTIMO

Per Stiks kaj per nigra Lete,

Via Aristio estas la trezoro de pureco !

TIMON

Ĉu ŝi ne akceptas amanton… nek eĉ amantinon ?

FOTIMO

Kiel ? La malforta sekso vin do ankaŭ interesas ?

TIMON

Ĉio ! Kiam temas pri ŝi. Kaj kiam mi nokte eliras… ?

FOTIMO

Tri viroj kaŝitaj senbrue observas.

TIMON

Kaj neniam iu ? Ĉu vere ?

FOTIMO

Per Herakles !

TIMON

Kaj la sklavoj ŝiaj ?... Ne ! Silentu ! Ridinda estas tio !

Hieraŭ ŝi laŭdis Lamprias la ĵongliston.

Mi tuj lin ekzilos.

FOTIMO

Kaj tamen neniam…

TIMON

Grava malfeliĉo !

Histriono fierega pro siaj muskoloj !

Ha ! Se vi divenus, Fotimo, la mian torturon !

Ĉar neniam tia amo faris tian turmentadon.

Kiam en la brakoj mi ŝin havas,

Ĉiujn ŝiajn amantojn mi vidas,

Kaj mi vane ekindignas pro la malkuraĝa frenezeco,

Kiu al mi trudas amon kaj forgeson malpermesas.

FOTIMO

Reĝo de la estantaĵo ! Kiom gravas al vi l’ estintaĵo !

TIMON

Maljunulo kun amaĉistino ! Sensenca kuniĝo !

(Oni aŭdas bruon de muziko.)

Kiaj estas tiuj kantoj ?

FOTIMO

Estas ĝoja sekvantaro,

Kiun kunkondukas Alcibiado.

TIMON

Ateno lin gardu !

Florojn ridetante sub liaj piedoj dissemas Ateno,

Se ne… Mi lin malamegas. Venu ! Tien ni reiru !

SCENO VII

ALCIBIADO, sekvata de JUNULOJ kaj JUNULINOJ kronitaj per rozoj, FLUTISTINOJ kaj MUZIKISTOJ

ALCIBIADO

Liroj kun kordoj el oro ! Vi, kitaroj kaj cimbaloj !

Silentu do ! Ĉesu vian triumfan marŝkanton !

LA POPOLO

Silentu ! Alcibiado !

ALCIBIADO

Jes ! Li mem ! Vi aŭdu !

Amikoj ! Popolo frivola kaj ĉarma, kaj kiun mi amas !

Mi imitas Anakreon, la Kantinton de l’ volupto.

Atenanoj ! Venu aŭdi ĉi tiun poemon.

For de la kadukaj maljunuloj

Kaj de la vizaĝoj malgajemaj,

Ni maltimu la falĉilon de la Tempo,

Kiu subite defalas sur ĉiun aferon,

Kaj apud la ondoj ŝanĝiĝemaj,

Per rozoj ni kronu nian frunton !

Mi, inter la Dioj, elektis

En Olimpo, kiu min aŭskultas,

Tiujn, kiuj, kun rideto ĉe l’ okuloj,

Al mi montras la plej bonan vojon,

Kaj, sub la ĉiela volbo,

Diras : Ĝoja vi estu, infano !

Kiam Eros frapas ĉe la pordo mia,

Mi tuj lin akceptas, ĉar li ridas…

Kaj mi ne volas, ke li eliru

Kaj forlasu mian florantan tegmenton.

La karesoj, kiujn li kunportas,

Igas Eros mia preferato.

Kaj vi, Forto, kiun mi adoras !

Dionusos ! Mia mastro, mia reĝo !

Tiun nokton, ĝis la matenruĝo,

Mi vin tenos sub mia tegmento.

Kaj ni kune la amforon malplenigos,

Ĉar Eros, for de vi, paliĝas !

Se malplenokula Morto

Do venas min preni per mano,

Se nur mi min vidas sen faltoj,

Kaj staranta sur la vojo,

Saluton ! O Morto ! Vi, kiu nin gvidas

Al morgaŭa nenieco !

Liroj kun kordoj el oro ! Vi kitaroj kaj cimbaloj !

Kantu, reaŭdigu la vian triumfan marŝkanton

Dionusos estas kun Eros la mastro de l’ Tempo.

Ni nin ebriigu per vino, printempo kaj amo !

(Dum ili estas forirontaj, Kuriero alvenas kurante.)

SCENO VIII

LA SAMAJ, LA KURIERO, poste TIMON

LA KURIERO

(Li ekfalas lacekonsumite kaj spiregante apud la fontano, kiu troviĝas meze de la placo.)

Ha !

LA POPOLO

Lokon ! Kuriero !

LA KURIERO

Mi devenas de Korintos.

Timon la Arkonto !

ALCIBIADO

Li tuj venos ; parolu sentime.

LA KURIERO

Trinkaĵon !... Trinkaĵon ankoraŭ…

(Oni prezentas al li trinkaĵon, kaj iu, laŭ ordono de Alcibiado, eliras por serĉi Timon.)

ALCIBIADO

Parolu…

LA KURIERO

Ĉio detruita !

Argos cindrigita !

ALCIBIADO

Ĉiopovaj Dioj !

LA KURIERO

Nenio postrestis !

Kaj kontraŭ Ateno, armite, dudek mil soldatoj de Sparto.

ALCIBIADO

Malgraŭ la promeso ĵurfarita ?

LA KURIERO

Ili sentas nur malamon.

Post kvar tagoj ili estos antaŭ niaj sanktaj muroj.

(Eniras Timon.)

Timon ! Greklando pereas kaj petas por helpo !

TIMON

Kuriero !

ALCIBIADO

El Argos !

TIMON

Li sciigas al mi… ?

ALCIBIADO

La militon.

LA KURIERO

Dudek mil soldatoj…

ALCIBIADO

De Sparto.

LA KURIERO

Post tri tagoj…

TIMON

Kion fari ?

ALCIBIADO

Scii morti, amikoj, jen por ni la devo !

Ĵetu tiujn florojn ! Adiaŭ al la amo kaj al la plezuro !

Nia festa kanto finiĝu per kanto milita !

Ekstaru ! Filoj de Platea, filoj de Salamis !

Tie nin atendas la animoj de l’ prapatroj.

Ni ĝoje kuru al ĝoja morto !

Oni ridas en la morto ! Oni ploras en la honto !

Jen, kion la urbo ordonas al sia Arkonto.

Al bravuloj Pallas promesas triumfon,

Venu ! Ni komputos morgaŭ niajn malamikojn !

Ho ! Pallas, kun okuloj belbrilegaj,

Se nin vi prenos per mano,

Vi ja nin trovos avidaj

Morti sur vojo la via !

Saluton ! O Pallas ! Vi, kiu nin gvidas

Al gloro morgaŭa !

(Ĉiuj eliras, akompanataj je Timon. — Eknoktiĝas. Eniras Sokrato kaj Platon.)

SCENO IX

SOKRATO, PLATON

PLATON

La loto nun estas tirita ! Majstro ! Jen do la milito !

SOKRATO

Kaj, Platon, ankaŭ la malamo, mortiga malamo !

Kvazaŭ, pro l’ amo de tiuj funebraj ludaĵoj,

La homoj rifuzus la dolĉan feliĉon.

Tamen, tio estas por vi la mia konsilo,

Civitanoj kaj soldatoj, ĉar tiel Ateno ordonas,

Ni volos obei al kruela tiu devo,

Kiu penetrigos nian manon en la fratan sangon.

Ĉe l’ armeon, ni kuniros tuj tagiĝe.

PLATON

Ni vin sekvos !

SOKRATO

Ve ! Estas barbara ankoraŭ la homo !

Eĉ por militisto, la milito ĝi estas malbono !

PLATON

Mi scias…

SOKRATO

Kaj ankaŭ vi scias, ke devoj kontraŭaj

Trudas al l’ animo malkvieta elekton fatalan.

La filoj de Sparto, tiuj de Ateno, estas miaj fratoj.

Sed, la tagon de l’ batalo, en danĝero estas ja Ateno,

Kaj la frato por mi fariĝas fremdulo…

PLATON

Necese do estas foriri ?

SOKRATO

Sen ia prokrasto,

Al nia armeo, tuj matene, mi aliros.

PLATON

Kiu scias, kion morgaŭ por ni tenas en siaj vualoj ?

Kiu scias, kion Sorto el ni faros morgaŭ !

SOKRATO

Tion, kion nia devo estos ordoninta fari…

(Silenta momento.)

Vi aŭskultu !... Ĝi parolis…

PLATON

Kiu ? Via Dio ?

SOKRATO

Mia lumo !

… Ne timu, infano ! Post tri tagoj, mi ĉeestos !

PLATON

Tiel, estontaĵon al vi ĝi konigis ?

SOKRATO

Eble !

PLATON

Sed, kiu do estas tiu forto nekonata,

Kiu, por vi malsuprenirante de l’ volboj ĉielaj,

O Majstro amata, al vi donas tian povon ?

Ĉu eĉ vi ne estas Dio, vi, kiu vidigas

Al malfeliĉuloj, obseditaj per revoj funebraj,

Mondojn radiantajn, disajn en la nokto ?

SOKRATO

Iun tagon, vi komprenos… Adiaŭ !

PLATON

Majstro !

SOKRATO

Ĝis baldaŭ !

La tuta scienco, infano, resumiĝas en unika vorto,

Ĝin konservu en la koro, kiel vivantan misteron…

PLATON

Kaj kiu gi estas, tiu vorto de l’ saĝeco ?

SOKRATO

Espero !

AKTO II

Dua Dekoracio

La tendo de Alcibiado. Armaĵoj, trofeoj, lito.

Timon duonmalfermas la pordon de la tendo. Li aŭskultas, poste revenas.

SCENO I

TIMON, poste SKLAVO

TIMON

Nenio ankoraŭ ! Kruele ja estas atendi… kaj jen mi atendas.

Sed oni ne povas akceli la forfluon de l’ marapidema tempo.

Ne laŭvole oni povas rapidigi la grandiĝon de la ombro.

Atendadi kion ? Nun ne gravas ! Ĉio estas malgajiga ;

Nu ! Se venkos Sparto, malfeliĉon al mi !

Kadavro sternita nur estos Ateno.

Se triumfos nia Urbo, tiam… Sed kiu do estros ?

Alcibiado ! Frenezulo, kiu sin senkreditigos eble ;

Li ne scias, ke Ateno estas riĉa el forlasoj…

Atendi, atendi ankoraŭ !... Nu ! Jes ! Ni atendu !

Jen lia armeo, lia lito, lia tendo kaj lia armaĵo !

Kaj min oni malakceptis ! Mi memoros pri l’ ofendo !

Al mi oni diris ridetante : « Flankeniru, maljunulo ! »

Li venku unue, kaj poste ni vidos !

Timon, pro viaj bonfaroj, ne havos animon sendankan,

Li vin ne forgesos, nek Sokraton, vian instruanton.

(Eniras sklavo.)

LA SKLAVO

Al vi, virino deziras paroli.

SCENO II

TIMON, ARISTIO

ARISTIO

Jen mi estas !

TIMON

Aristio !

ARISTIO

Nu ! Jes !

TIMON

Ĉe nia armeo ? Pro kio ?

ARISTIO

Pro kio ? Mi enuis, tie malproksime, for de la milito ;

Ĉiuj viroj forestantaj…, Ateno dezerta !

Kaj mi venis !

TIMON

Frenezaĵo !

ARISTIO

Kial do ! Tio estas agrablega !

Sed ridu, Sinjoro ! Ridu ! Mia juna koramanto !

Por konsilantaro konservu ĉi tiun severan vizaĝon…

Ian ordon en viajn aferojn mi venas alporti.

TIMON

Kion oni diros ?

ARISTIO

Oni scias, ke vi malbone regadas !

Kaj mi venas, por ke vi evitu mallertaĵojn. Norma estas tio !

TIMON

Sed…

ARISTIO

Ĉu vi opinias nezorginda mian ĵaluzecon ?

Mi konas, Sinjoro, kian moron vi alprenis el Azio !

TIMON

Tamen…

ARISTIO

Ni malkaŝe nun parolu ! Vi sciu, ke, por mi,

Ne sufiĉas jam la ombro de l’ Potenco,

Kaj la rolo de la amistino, amanta kaj sola,

Kiun la mastro forlasas en la fundo de la gineceo.

Se vi aspiras min ami, mi aspiras miavice

Al rolo pli nobla, ol tiu de amservistino.

Mi regadas super Timon, por regi Atenon !...

TIMON

Aristio !

ARISTIO

Plaĉas al mi esti la suverenino !

De Psuke Eros naskis la flamecon !

Sed estas inter ni, amiko, alia kontrakto.

Ĉu vi vere opiniis, ke min logas via gracieco,

Vekante, la nokton, la mian deziron ?

Rigardu min ! Tiun korpon, kiun gloris ĉiuj grekoj,

Tiun korpon, kiun elskulptis Fidias el marmoro,

Se ĝin al vi mi kelkfoje konsentas oferi,

Tio estas por akiri per vi la potencon de l’ regado.

TIMON

Nu, kion vi volas ? Mi ĉion demetas ĉe viaj piedoj !...

ARISTIO

Ĉion ?... Bone ! Mi povos forgesi viajn malpravaĵojn,

Precipe se ilin vi volas sincere konfesi.

Via ammastrino ? Nu ! Ne ! Diru, ke mi estas via mastro !

TIMON

Tiel estu ! Mia mastro !

ARISTIO

Nu, do ! Por vin rekompenci,

Mi faktojn tre gravajn, kaj verajn, tuj al vi sciigos…

Ĉi tiu batalo…

TIMON

Parolu !

ARISTIO

Ni venkis.

TIMON

Kiel do vi scius ?

ARISTIO

Mi scias.

TIMON

Kiel ?

ARISTIO

Fidu al mi.

La Spartanoj fuĝas, kaj ni, ni triumfas !

Leena, tiu sorĉistino, kun okuloj nigraj kaj profundaj,

Kiu konas la efikojn kunligitajn kun la kaŭzoj,

Kiu legas, ne timante, en la estontaĵo,

Ĉe l’ arĝenta granda vazo, staranta sur la tripiedo,

Montris al mi nigran sangon, kiu surfluigas laŭron.

TIMON

Ĥimero !

ARISTIO

Vi aŭskultu ! Oni venas !...

SCENO III

Granda tumulto. Alvenas trupo da soldatoj armitaj.

ALCIBIADO kaj SOKRATO (antaŭe de ili)

LA SOLDATOJ

Evoe ! Gloron ! Gloron !

Gloron al la nobla estro, kiun prikantos la historio !

Gloron al Alcibiado ! Gloron al venkinto !

ALCIBIADO

Vi haltu !

Ekzistas, amikoj, nur unu venkinto : ĉi tiu !

(Li montras Sokraton.)

Mi ĵus estis kondukinta mian trupon en la plej fortan batalon,

Ĉe la centron, kie, moviĝante en ondoj tremantaj,

Niaj penantaj falangoj blinde bataladis !

Oni mortigadis, frapis, baton por bato redonis.

Subite, kiel fluso returneniranta,

Ĉio ŝanceliĝas, ĉio fuĝas. Kaj mi, surtere kuŝante,

Mi sentis, sub kasko rompita, malrapide forfluanta

Nigran sangon el senfortigita mia korpo !

Kaj mi vidis, kiel dum konfuza sonĝo, preter mi pasantaj,

La densajn terurajn multegojn de l’ glavoj kaj lancoj !

Mi, Sinjoro, estis pereanta ; fuĝis la armeo…

Sed, subite, militisto sin ekĵetas. Ĝi estis Li !

Kaj antaŭe de niaj soldatoj, kiuj malvenke forkuras :

« Homoj malkuraĝaj ! li diris, timu la malgloron por Ateno !

Malhonoro vin atendas : por kio utilas kuradi !

Antaŭ via estro nun mortinta, venu min vidi mortonta ! »

Li diris, kaj kiel Homera heroo, sen ia kolero,

Kun serena tiu frunto, kiun lumigas saĝeco,

Al batalo li ree kondukas nian tremantan armeon !

Lia ŝildo, same kiel Egido, min ŝirmas !

Tiel, Pallas, inter siaj blankaj brakoj, prenis Odusseus

Tiam, mi min restarigas, kaj poste… Kion mi aldiros ?

Vi aŭskultu tiun ĝojan krion ! Ĝi sufiĉas.

TIMON

Viaj heroaĵoj sur marmoro estos iam gravuritaj.

ARISTIO

Kaj al vi tiun laŭron virino donacas.

Sur la frunton vian, filo de Klinias, metu tiun kronon.

(Alcibiado prenas la laŭran kronon kaj ĝin portas al Sokrato.)

ALCIBIADO

Sokrato !

SOKRATO (forpuŝante la kronon)

Li nenion volas… Sokrato, karega infano,

Li ĝojas en koro pro via triumfo…

Mi nenion volas… Tamen, vi aŭskultu mian preĝon,

Timon, por soldato, kiun lia sentima animo

Alkondukis ridetanta al danĝero !...

Kion vi faros por tiu bravulo, por tiu heroo ?

TIMON

Mi ne scias. Sed kiu li estas ?

SOKRATO

Fedon.

TIMON

Kiel ? Mia sklavo ?

Li do bataladis…

SOKRATO

Kiel leono.

TIMON

Tio estas grava.

Kion li deziras ?

SOKRATO

Trezoron.

TIMON

Vere !

SOKRATO

Liberecon.

TIMON

Kiu al mi redonos la monon elspezitan pro lia aĉeto ?

ARISTIO

Mi !

TIMON

Sed…

ARISTIO

Sokrato, iru al li porti la sciigon.

SOKRATO

Heroon malkovras tiu grava tago !...

TIMON

Sed…

ARISTIO

Mi komprenas. Al li pli multe vi volus donaci.

Nu ! Jen por li, Sokrato, talanto el oro !

Por tiaj soldatoj, ĉu ŝparema oni devas esti ?

TIMON

Kion ?

ARISTIO

Se vi diros unu vorton, mi la sumon duobligos.

(Eniras soldato.)

LA SOLDATO

La sendito de Korintos tie vin atendas.

ALCIBIADO

Venu kun mi, Arkonto…

(Ĉiuj eliras, esceptante Aristion kaj Sokraton.)

SCENO IV

ARISTIO, SOKRATO

ARISTIO

Ĉu, Sokrato, vi estas kontenta ?

SOKRATO

Jes ! Homan animon vi ĵus savis, ho ! virino !

Tiu feliĉega Fedon, kies katenon vi rompis,

Cedis al la peza ŝarĝo de la malmilda sklaveco.

Jam la feron, por sin frapi, li pretigis.

Sed al li la vivon, la esperon, kaj la forton, vi redonas.

La vivega suko povos sub la ŝelo ankoraŭ ektremi.

Mi kredas, ke amo profunda, kiun kaŝi li ne sciis,

Senespera amo…

ARISTIO

Nu ! Iru lin serĉi !

SCENO V

LA SAMAJ, FEDON

SOKRATO (vokante)

Fedon ! Venu ! Vi estas libera !

FEDON

Mi !

SOKRATO

Vi povos vivi.

Vi alproksimiĝu ! Jen la mano, kiu vin, amiko, liberigas !

Vi miregas. Tamen, antaŭ malgranda momento,

Kontraŭ nudaj glavoj, vi ne tiel tremis !

Pri la milda libereco, kiun ŝategas via animo,

Vi povas nun esti fiera, ĉar vi prave ĝin akiris.

FEDON

Ĉion al vi, o Majstro, mi ŝuldas.

SOKRATO (montrante Aristion)

Kaj ĉu nenion vi diros,

Al tiu, kiu vin el sklavo faris civitano ?

FEDON

Mi ?

ARISTIO

Vidu ! Malfidela je via instruo, Sokrato !

Al li plaĉas la malhumileco de lia sendanka pensaro.

Kaj jen li, staranta, silentanta kaj malmilda,

Kaŝanta misteron ĉe l’ flamoj de siaj okuloj.

SOKRATO (al Fedon)

Ĉion al ŝi vi povas sciigi. Ŝi komprenos.

(Al Aristio.)

Vi pardonu ! Ĉar li estas pli timema ol sendanka.

Nu ! Fedon ! Diru al ŝi la sekreton, kiun mi ne scias.

Mi kunhavas, por min ĉarmi, la verkon de Anaksagoras,

Kiu donas al la penso rolon fundamentan,

Kaj priskribas la iradon de la astroj en ĉielo.

(Li iras en angulon de la tendo.)

ARISTIO

Tiun gravan kaj sekretan amon, pri kiu parolas via Majstro,

Kiu vin senkuraĝigas kaj malserenigas nun vian spiriton :

Eble, Fedon, mi rajtas ĝin koni.

Parolu !

FEDON

Mi ne volas riski vian malestimon.

ARISTIO

Vin malŝati ! Kial ? Neniu ajn amo estas malgloriga,

Kaj, malgraŭ ni, Afrodite nin flamigas.

Virino, vi diras ? Mi deziras scii ŝian nomon.

FEDON (falante sur la genuojn)

Aristio ! Aristio !

ARISTIO

Ha ! ŝi estis mi !

FEDON

Pardonu !

Pri tio la Dioj atestu ! Mi volis silenti !

Sed paroli vi ordonas… Vi min aŭdu sen kolero.

Estis la vespero de tago, dum kiu pro Dio ni festis.

Procesio supreniris, gajaspekta, sub blua ĉielo.

La virinoj antaŭiris la pastraron de Kibele.

Vi tiam aperis, tiel pura, tiel bela,

Kaj kviete vi marŝadis, rigardante l’ horizonton,

Kiel enkarcerigito hontema pri sia karcero,

Kaj, kiel Diino surpaŝanta la nubaron,

Vi serĉadis malproksimen matenruĝon nekonatan !

Tiam, ĉion mi komprenis ! La ĉielon mirindegan,

Kaj tion, kion diras al la noktoj, en silvoj vastegaj,

L’ astro pala, disverŝante la lumon serenan ;

Kaj tiun grandegan belecon, kiun entenas la mondo ;

Kaj la vastajn penojn, kaj la febrajn revojn,

Kaj la homan penson, abismon en kiu ĉio estas nigra,

Se la amo, kiu plinobligas la animon de malfeliculo,

Al li ne venas malkovri stelojn en la ombro.

Jen kion revadis, vin vidinte, sklavo.

Kaj nun, adiaŭ ! La revo finiĝis.

ARISTIO

Kial do adiaŭ ? Ĉu vi opinias, ke ni vin forlasas ?

Granda estas via frenezeco ! Oni vin pardonas.

Sklavoj ! Mian portseĝon ! — Nu, jen mia mano !

Mi forgesos tiun amon. Sed, morgaŭ, vi venu min vidi.

(Al Sokrato enprofundiĝinta en revo.)

Sokrato ! Nu ! Sokrato !

SOKRATO

Kion ! Ne koleru !

Anaksagoras diris…

ARISTIO

Sklavoj ! Mian portseĝon !

(Ŝi eliras.)

SCENO VI

SOKRATO, FEDON

SOKRATO

Mi konservas saman opinion. Tiu filozofiisto estas lerta !

Sed li kredas je senmorta materio ! Li estas malprava.

Nur en intelekto estas eterneco !

Esceptante la animon, kiu pensas, ĉio estas fumo.


Tria Dekoracio

LA FESTENO

Festsalono ĉe Aristio.

SCENO I

ARISTIO, TIMON, SOKRATO, ALCIBIADO, KRITON, PLATON, APOLLODORO, DIOTIMO

ARISTIO

Foriru, kantistoj ! Kaj vi ankaŭ, sklavoj !

Flutistoj, sufiĉe ! Nin solaj ĉi tie vi lasu.

Libere paroli ĉiu el ni sin pretigu.

Vi, Sokrato, komencu !

ALCIBIADO

Kaj ni kontraŭdiros.

ARISTIO

Jes, al li, laŭvice, vi respondos, se vi povos.

SOKRATO

Pri kio mi devas paroli !

ARISTIO

Hodiaŭ, pri Amo,

Kiu estras fenezulojn kaj saĝulojn.

Sed, ho ! Timon ! pro kio ĉi tiu malgaja vizaĝo ?

Ĉu ne plaĉas al vi la vinoj kaj la paroladoj ?

Vi murmuras… Tamen por vi ni aranĝis,

Kiel epilogon, plej neordinaran surprizon.

TIMON

Kiun do ?

ARISTIO

Vi vidos. Sed estas avara la Tempo.

Vi parolu !

ALCIBIADO

Pri Amo ? Mi komencas.

DIOTIMO

Ni aŭdu !

ALCIBIADO

Do, Amo, la Dio pro kiu hodiaŭ ni festas,

Estas rozkolora knabo, kun flugiloj,

Sagujo sur ŝultro, kaj sago en mano.

Knedita el lilioj kaj karmino estas lia korpo.

Sur kruelaj liaj lipoj rideto vagadas.

Juna li estis hieraŭ, juna li morgaŭ restados.

Fidias al li donis, ĉe l’ pura marmoro,

Formon ja senmortan, kiun Tempo ne difektos,

Kaj suferas ĉiuj homoj lian superhoman povon.

La pentristo, la poeto, fiksis lian bildon,

Kaj ĉiuj, malgranduloj aŭ granduloj, ni lin respektegas,

Adorante lian regon kaj benante lian leĝon !

Nu ! Mi lin konas, kaj li estas ankaŭ mia mastro !

Sed la rozkoloran kaj perfidan knabon neniam mi vidis.

Kiam mi pensas pri Amo, nur vin mi povas ekvidi !

ARISTIO

Vi malpie paroladis ! Tamen vi min ravis.

Diotimo ! Viavice ekparolu, vi, kiun oni diras tiel lerta.

La instruojn de Sokrato, ĉu vi efike profitis ?

Ĉu vi, tiel bela, povas prikanti belecon ?

DIOTIMO

La brileco unutaga de ĉi tiu korpo malfortika

Pasas, kiel floro, kiun blovaĵo velkigas ;

En la brakoj de l’ amanto, l’ amanto lin vidas perei !

Por ne ĉirkaŭbraki, do, vanan ĥimeron,

Li bezonas aliajn havaĵojn, kies morto ne povos okazi.

SCENO II

LA SAMAJ, ANTISTENO

ARISTIO

Kia bruo ! Kiaj krioj !

ALCIBIADO

Antisteno !

ANTISTENO

Li mem sin invitas.

Saluton ! Ĉiuloke, kaj kiel Tersito, hejme li sin sentas.

ARISTIO

Ĉu vinon el Cipro ?

ANTISTENO

Ne.

ALCIBIADO

Nektaron ?

ANTISTENO

Ne ! Akvon !

Ĉe la sojlo de viaj palacoj, mi lasis la mian barelon,

Kaj mi venas kun vi simple priparoli.

Vi diskutis ?

ALCIBIADO

Pri Amo.

ANTISTENO

Jen temo por belaj paroloj.

Jes ja ! Mi vin ĉiujn konas ! Jen ĉi tie la maljuna Timon.

Aristio kaj Sokrato, Platon kaj Alcibiado.

SOKRATO

Parolu pri Amo, cinikulo, ni volas vin aŭdi !

ANTISTENO

Por Amo, Dio stulta kaj malbona, ĉu mi estos malsevera ?

DIOTIMO

Ĉu Amon vi konas ?

ANTISTENO

Certe ! Kaj mi lin malamas ;

Monstro kun okuloj malbone kovritaj per dikaj vindaĵoj,

Kiu de ĉiu abomenindaĵo estas legitima patro,

Kiu aliigas viron en virinon, kaj virinon en vipuron.

Oni diras, ke li estas blinda : li vidas por fari malbonon.

Li frapas, mensogas, li estas hipokrita kaj malmilda :

Lin en ĉiu malglorego ni retrovas ;

Ho ! Amo ! Mi, la hundo, mi lin malkonfesas !

ARISTIO

Al li, Sokrato, respondu !

ANTISTENO

Per Stiks, estas bone,

Ke homo al Eros senindulge iam diru sian penson.

Oni ja asertas, ke de Afrodite li sin gloras esti filo.

Eble ! Sed lia filino estas la Teruro.

Kaj kiam li estas ebria pro la larmoj kaj doloroj,

Kiujn ridetante li ellasas sur bestojn malnoblajn,

Li nur kvietigas ilian soifon per iom da koto.

Kaj mi, rigardanto, kun la manoj sub mentono,

Mi amuziĝadas, kaj ĉeestas ĉe tiu strangega spektaklo,

Kiun plaĉas al mi admiri de l’ supro de mia bastono.

ARISTIO

Al li, Sokrato, respondu !

ANTISTENO

Respondo lin ĝenas.

SOKRATO

Neniel ! Sen Amo, ĉu ni havus Antistenon ?

Ĉar Amo, malgraŭ vi, per la diaj siaj manoj,

Cinikulo, vin mem knedis kiel ĉiujn homojn.

ANTISTENO

Mirinda donaco, kiun li estus pli prave lasinta ĉe l’ pordo.

SOKRATO

La tero sen Amo ! Maso sen movo, nek vivo !

Kaj la dia Suno, sub kiu ni preĝas,

Kolere, for de ĝi, estus deturninta sian radiaron !

Kaj homo sen Amo, malkapabla je kompreno,

Malvarma, malnobla atomo, kaj cindro en cindro,

Malfortika, ne plu aspiranta al la senmorteco,

Ĉar ĝi neniam ekzistis, ekzisti ne povos estonte.

Dzeŭs iam prenis malgravegan polvon,

Kaj li modlis el ĝi homan korpon.

Poste, por doni la vivon al inerta tiu materio,

Li prenis en sia Olimpo radion de lumo,

Fajreron de amo, kreontan inter siaj fingroj.

De ĉi tiu nin torturas la blinda forteco ;

Ĝi estas la dia lumilo, kiun ĉiu kreitaĵo

Tenas en la brusto, por ke, iun tagon, ĝi ekbrilu.

Kaj ni, kiuj estas nur iom da putro,

Ni fariĝas Dioj kiam vi alvenas, Amo !

ANTISTENO

Li min senspritigas, per la belaj siaj frazoj.

Mi do estus Dio, laŭ vi, mi, la hundo ?

Ne ! Donu al mi panon, mi estos kontenta.

Sen danko. Min atendas la mia barelo.

SOKRATO

Bonan apetiton, cinikulo !

ALCIBIADO

Ĉu do tio estas la surprizo,

Reĝino, per kiu hodiaŭ via afableco nin favoras ?

ARISTIO

Vere, ion pli bonan mi havas ! Pri Amo,

Vi, kiel infanoj, parolis laŭvice.

Oratoroj kaj poetoj, nu ! mi vin spitvetas !

Virino ja estas pli klera ol filozofio.

Ŝi ne nombras la bonfarojn aŭ malbonojn,

Kiujn, laŭ sia kaprico, disdonas la Dio ;

Ŝi scias, ke Amo, inter ĉiuj belaj vortoj,

Deziras el ili konservi nur unu, ĝi estas : ofero.

Sin forgesi, eĉ perei, kaj sin neniigi por li,

Marŝi, kun okuloj malfermitaj, al abismo profundega,

Ne plu vidi plenalume la sunon brilantan,

Nenion timegi, nek la turmentadon, nek la krimon,

Rekte antaŭen alpaŝi, senbedaŭre kaj sentime,

Sin ĵeti ridante al la fero de la lancoj,

Malŝati palacojn, Arkontojn kaj oron,

Kaj suferi, kun frunto levita, epopeajn doloregojn !

TIMON (ekstarante)

Kion vi intencas diri !

ARISTIO

Kiel ? Nia ebriiga manĝo

Tiom malklarigas vian cerbon, ke ĝi ne komprenas ?

Rigardu en miajn okulojn, ĉu Amo ilin ebriigas.

Ĉi tiuj saĝuloj lin prikantis : mi, lin vivi mi pretendas.

Amo estas nun la sola Dio, kiun mi adoras !

Al ĉiuj sentime, antaŭ li, mi tion deklaras !

Do, estu rompata, Arkonto, simile al tiu kaliko,

La malĉasta pasintaĵo, kies honton mi komprenas !

Nur la estontaĵo estas vera, mensogas la pasintaĵo :

Ĉio estas forgesita, se mian amanton mi amas.

TIMON

Tiu amanto, kiu li estas ? Parolu !

ARISTIO

Por vi nun ne gravas !

(Sklavo eniras.)

LA SKLAVO

Aristio !

(Li parolas mallaŭte al Aristio.)

ARISTIO

Jes ! Li eniru ! Sklavo, malfermu la pordon !

(Eniras Fedon. Aristio, kurante al li.)

Ha ! Fedon !

TIMON (al la ĉeestantoj, kiuj ridas)

Vi ridas ! Sed, pro tia insultego,

Vi sciu, ke iam multegaj vizaĝoj paliĝos.

SOKRATO

Timu la danĝeron de tuja kolero !

TIMON

Aristio ! Aristio ! Vin demono inspiris !

Vi ridu ! Banditoj ! Vi ridu !... Vin oni retrovos !

SOKRATO

Kvietiĝu !

TIMON

Vi unue, la severa filozofiisto !

class="book">Kaj vi, la sklavo malnobla, kiun oni vendas ĉe l’ vendejo !

Kaj vi, la amaĉistino ! Kaj vi, la diboĉemulo,

Vi atentu ! Estas leĝoj kontraŭ la sakrilegio !

Vi ridu ! Sed petu de Pluton, ke li vin protektu !

(Timon kolerege eliras.)

ALCIBIADO

Kurioza epilogo, kaj multe amuza !

PLATON

Kiel malbela li estis kun siaj sangruĝaj okuloj !

ALCIBIADO (al Sokrato)

Nu ! Venu ! Kaj sian poemon ilin ni lasu finontaj !

FEDON (al Sokrato)

Ha ! Majstro ! Ankoraŭ unu vorton… Mi vin amas kaj admiras !

Amon ! Liberecon ! Ĉion al vi mi nun ŝuldas ! Dankon !

Al mi vi donis la rajton vivi kaj esti libera,

Sed sankta la via parolo ankaŭ estas bonfaraĵo

Grava kaj kvietiganta la animon, kiun ĝi faras libera ;

Do, kaj tio ne estas, Sokrato, vana parolado,

Se krimo, se iu danĝero vin minacus, mi alkurus !

Kaj, kiu ajn estu la bato, kiun por vi tirano destinus,

Nur tra mia brusto, oni vin ekfrapus.

(Ĉiuj eliras. Aristio kaj Fedon restas solaj.)

ARISTIO

Ili foriru ! Mia reĝo ! Mi estas la via sklavino !

Kaj nur vin mi konas en la tuta mondo !

AKTO III

Kvara Dekoracio

Antaŭ la domo de Sokrato

SCENO I

SOKRATO, KSANTIPO

KSANTIPO

Sokrato ! Jen li, kiu vagabundas !

Sokrato ! Mi vin vokas ! Sokrato ! Hu ! Mi furiozas !

Ĉi tie li estas, pacema, revanta sur benko.

Li eĉ fulmobatojn ne atentus !

Sokrato !

SOKRATO

Kion vi deziras ?

KSANTIPO

Mi volas, ho, trankvila homo !

Ke vi zorgu pri la malfeliĉoj de la urbo.

Ĉar sakrilegio… Ho ! Dioj senmortaj ! tiun nokton…

Jen de via instruaĉo la ĝusta rezulto !

SOKRATO

Kio do ?

KSANTIPO

Kuŝantaj sur la stratoj, oni trovis…

Kompatu nin, Dioj !... jes, tri cent statuojn !

De Hermes, de la granda Hermes, plej amata el la Dioj,

Kiu donas oron al siaj piegaj infanoj,

Kiun eĉ rabisto respekte salutas,

Monstroj abomenaj rompis la statuojn !

SOKRATO

Statuoj de Hermes ?

KSANTIPO

Jes ! Sed, en via frosta koro,

Simplaĉa filozofiisto ! kiel pala sango fluas !

Rulu do dikajn okulojn, mute indiferentegajn,

Kiel en plena sunlumo, la stultaj otusoj !

Hermes ! Nia granda Hermes ! tricent marmoraĵoj ! Mi bolas !

Kiu krimo sciencon la vian povos do malserenigi ?

SOKRATO

Ĉu Hermes ankoraŭ estas senmortulo ?

KSANTIPO

Certe !

SOKRATO

Nu ! Por kio utilas la marmoro kaj altaroj ?

Ne povas la homo, rompante malfortikan ŝtonon,

Atenci la luman potencon de l’ Dioj.

KSANTIPO

Tial ili bone agis ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

En Partenon,

Respektege, ĉu nomon ilian la popolo ja devos gravuri ?

Aŭ kronojn al ili aljuĝos ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Feste en Eŭripos oni ĵetos niajn marmoraĵojn !

Kaj, reĝo de l’ sakrilegio, kun paroladoj kaj kantoj,

Sokrato kondukos la trupon de la malvirtuloj !

Niaj Dioj, kompatindaj Dioj, insulte mokitaj !

Kaj en la cielo, ni havos nenion alian, ol nubojn !

Prava estis Aristofanes. — Jen via lotaĵo !

Malfeliĉulino ! Alligite al la sorto de mastro malsprita !

Nebuloj ! vagemaj vaporoj kaj nuboj kapricaj… !

Kion vi atendas por paroli ?

SOKRATO

Sed… la finon de l’ ventego !

Kontraŭ la insultoj de la sorto, kiun oni devas venki,

Kontraŭ ĉio, post Ksantipo, oni povas kontraŭstari.

KSANTIPO

Kaj ĉu tio estas la limvorto de via grandega scienco ?

SOKRATO

Eble !

KSANTIPO

Vi volas elprovi mian paciencon !

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Mi ĝin ja bezonas, por toleri vian amikaron,

Viajn frazojn malklarajn, viajn gestojn malviglajn ;

Tiun serenecon, kiu volas ŝajni sagaceco,

Kaj kies aspekto frostiga ĝis la ungoj min agacas !

Nuntempe mi ploras, monstro senkompata !

Kion vi povas riproĉi al ĉasta edzino ?

Vi forlasu viajn argumentojn ! Revenu malsupren sur teron !

Kaj forlasu unu tagon la plezuron esti severmora.

Pano, akvo, fruktoj, jen la tuta nia horizonto,

Kaj unu obolon hejme ni jam ne posedas.

SOKRATO

Mi havas nenion ! Tamen iru por serĉi olivojn !

KSANTIPO

Sed por povi revi, vi devos ekzisti !

SOKRATO

Iru ! Morgaŭ trezoron ni trovos.

KSANTIPO

Jen viaj mizeraj amikoj, kiuj babilaĉas sur la vojo.

SOKRATO

Forlasu nin !

KSANTIPO

Sed…

(Post gesto de Sokrato, ŝi foriras.)

SCENO II

SOKRATO, KRITON, PLATON, DIOTIMO kaj aliaj DISĈIPLOJ

SOKRATO

Saluton !

PLATON

Saluton ! Gravajn sciigojn !

DIOTIMO

Tricent statuoj de Hermes faligitaj de siaj kolonoj.

PLATON

La tuta popolo indignas kaj kriadas, kolerante,

Ke ĝi sange venĝos siajn Diojn profanitajn.

DIOTIMO

Malpreciza famo akuzas jam Alcibiadon.

PLATON

Oni diras, ke li faris tiun krimon.

DIOTIMO

Spitinsulte,

Kaj por plaĉi al la instruanto.

PLATON

Nu ! Vi estas tiu instruanto !

SOKRATO

Venu do, amikoj, interparoladi sub mian tegmenton.

Pri tiu senluksa loĝejo iam vi memoru !

Plaĉu al la Dioj, ke ĝi povu esti plena je amikoj !

DIOTIMO

Atentu, Sokrato ! Vin oni akuzas !

SOKRATO

Mi scias.

Sed kion do povas la monto kontraŭ nuboj minacantaj !

PLATON

Tiel kruela estas la popolo !

SOKRATO

Jes, Platon ! Tamen mi ĝin amas,

Ĉar ĝi estas nobla, eĉ kiam kruela,

Dum ĝi plej fame ardegas, ĝi senkonsciiĝas,

Sed nur pro amo al bono, ĝi malbonon faras.

Pri mi, ĉar nenion malhonoran mi plenumis,

Fiera kiel senkulpulo, rekompencon mi atendas.

(Granda tumulto ; Alcibiado alvenas trankvile, sekvate de popolamaso, kiu lin insultas.)

SCENO III

LA SAMAJ, ALCIBIADO, LA POPOLO, poste TIMON

LA POPOLO

Jen li ! Jen li !

ALCIBIADO

Jes ! Per Afrodite ! Jen mi !

LA POPOLO

Profananto de la Dioj ! Sakrilegiulo !

ALCIBIADO (al Sokrato)

Majstro,

Vi vidas ! Nian respublikon malpacigas alarma demono.

LA POPOLO

Hermes ! Niaj Dioj Hermes !

SOKRATO

Civitanoj !

EN LA POPOLO, VOĈOJ DIVERSAJ

Klarigojn li donu !

Ne ! Ne ! Sokrato ! Malpiulo ! Ne ! Alcibiado !

Sokrato !

SOKRATO

(demandante unu el la plej proksimaj kriantoj)

Vi unue, kies nomon mi ne konas,

Vi pri kio lin akuzas ? Ĉu do ĉar li savis nian Urbon ?

LA DEMANDITO

Hermes !

SOKRATO

Hermes ne troviĝas en malforta marmoraĵo !

Hermes estas en Olimpo ! Li regadas kun la Dioj.

JUNA INFANO

Morton por Alcibiado !

SOKRATO

Okulojn malfermu, infano !

Li ! Kiel ! La estro kuraĝa, kiu al ni evitis katenojn !

Li ! La filo de Pallas, kaj la gloro de Ateno !

Li, kiu konservis esperon, kiam ĉiuj malesperis !

Ĉu lin vi akuzos, infano freneza ?

TIMON (enirante)

Per la bluokula Pallas, kiun la Urbo adoras,

Mi, Timon, lin diras ankoraŭ pli sakrilegia !

Niaj Dioj Hermes, en la polvon ! Nu ! Bone !

Kompare kun krimo alia, tiu krimo ja estas nenio,

Ĉar, post la batalo, li niajn karegajn mortintojn,

Kiujn li ne entombigis, forlasis al putro malpura ;

Amatajn heroojn, niajn fratojn, kaj niajn infanojn,

Civitanoj, mi defendas en ĉi tiu tago !

Kiu estas venka kaj samtempe krima, estas duoble malglora.

Neniun karegan mortinton li purigis per la flamo,

Kaj en malbelegaj kampoj, al kiuj neniu kuraĝas alpaŝi,

La kadavroj putriĝintaj atendas la fajron.

LA POPOLO

Abomene ! Morton !

SOKRATO

Civitanoj !

LA POPOLO

Li respondu !

Morton ! Li parolu ! Morton !

SOKRATO

Vi multe eraras !

LA POPOLO

Li mensogas !

SOKRATO

Mi vidis…

LA POPOLO

Ekzilon !

SOKRATO (forte)

Mi vidis ĉielenirantajn

Flamojn de l’ brulejoj, kiujn li starigis ;

Kaj se iuj kuraĝuloj, sur la buĉadejo,

Ankoraŭ atendas la fajron, el kiu liberiĝas la animo,

Por li vi ne timu la mortigan malpurigon !

Li estis bravulo. Ne gravas de karno peco senvalora !

Lia sorto de vi povas esti enviata ;

Per la belaj heroaĵoj oni supreniras Elizeon !

Kaj neniam fajro skuita de l’ vento

Heroon mortintan aliigos en heroon postvivantan.

(Montrante Alcibiadon)

Rigardu lin ! Vidu, ĉu li havas perfidan vizaĝon !

LA POPOLO

Li do sin defendu !

SOKRATO

Vi respondu, filo !

ALCIBIADO

Dankon, Majstro !

Popolo ! Unue vi diru, ĉu li jam mensogis.

Inter ĉi tiu saĝulo kaj tiu alia

(Li montras Timon)

vi devas elekti !

Vi komprenas ke, pro tio, mi ne malaltiĝos

Al subtilaj argumentoj, kiuj povus min defendi.

Mi amas la Amon, Pallas, la militon kaj la Urbon.

Plaĉas al mi esti iam citota de la historio.

Kaj se tiu koro de infano faris kelkajn frenezaĵojn,

Ilin, per monto de gloro, ĝi volas kovregi.

Ĉion, kion mi plenumis, mi povus rakonti ;

Sed la filo de Klinias ne sufiĉe faris ;

Li volas, ke iam sur soklon lian gloron oni metu,

En Partenon, kun Sokrato kaj kun Temistoklo.

Kaj vi Diino ! Kaj vi, Diino kiu nin vidas…

LA POPOLO

Pallas ! Vi aŭskultu !

ALCIBIADO

Grandaj Dioj ! Mi ekaŭdas ŝian voĉon !

Popolo ! ŝi diras, ĉesu vian malnoblan kverelon !

Taskon alian pli belan vi havas por fari !

Nun, en Sicilio, Grekoj, viaj filoj, estas premegataj

Kaj timeme vi restadas enfermitaj en Attike ;

Tie la tiranoj senhavigas viajn fratojn,

Kaj vi lasas putriĝantaj la galerojn en viaj havenoj !

Post Platea, kaj Salamis, kaj Maraton,

Nia gloro kampon pli vastan postulas,

Ni volas Katane, Surakuze kaj Segeste !

Granda penso nasku grandan geston !

Por kroni vian frunton per laŭro ĉiam verda,

Trudu al vi la honoron obeigi l’ universon !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Civitanoj ! Al la ŝipoj !

TIMON

Niaj militistoj…

VOĈOJ EN LA POPOLO

Surakuze !!!

Ne ! Alcibiado ! Armu vin !

TIMON

Mi lin akuzas !

ALCIBIADO

Civitanoj ! Venu ! Antaŭen ! Min sekvu !...

Ni kunportu kun ni niajn protektantajn Diojn !

TIMON (al Fotimo)

Nu, jes ! Al pereo ni lasu lin iri ! Li ne plu revenos !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Al Pireo ! Al la ŝipoj ! Al armiloj ! Al galeroj !

SCENO IV

SOKRATO, TIMON

TIMON

(sin alproksimigante al Sokrato)

Kiel ! Vi ellasas ĉi tiun karegan disĉiplon !

Li bezonas iom plori, tiel multe ridadinte !

SOKRATO

Vi ? Timon !

TIMON

He jes ! Mi !

SOKRATO

Vi volas ?

TIMON

Al nenio mi malhelpas !

La justajn finiĝojn mi ĉiam preferas !...

Nun, aŭskultu ! Oni vin akuzas, oni vin malamas !

Nu ! Mi ne forgesis, ke hieraŭ, ĉe tiu festeno,

Inter tiuj junaj frenezuloj, viaj apostoloj,

Vi ŝercadis, pli kruele kaj pli akre ol ceteraj…

Ĉion mi pardonas !

SOKRATO

Kia estas la kosto de via pardono ?

TIMON

Tiu bela sklavo, la via disĉiplo, tiu Fedon…

Vi komprenas ?

SOKRATO

Neniel !

TIMON

Aristion ankoraŭ mi amas !

Mi scias !... Min punas Afrodite kolerega !

Kontraŭ tia amo, kiam ni ĝin spertas,

Vane la saĝuloj faras instruaĵojn…

Resume, Sokrato, oni vin malamas. Vin tiu malamo

Estas kondukonta morgaŭ al Atena juĝistaro !

Super vi jam vagas la ombroj de l’ morto !

Sed per unu vorto vi povas decidi pri via destino.

Tiu Fedon !

SOKRATO

Vi parolu !

TIMON

Nu ! Li mortu… aŭ li sin ekzilu !

Ĉiopova estas via diro super lia malforta spirito,

Li foriru ! Kaj pro sia liberiĝo li triumfu !

Sed al mi venkita li lasu la amon !...

SOKRATO

Timon ! Mi kompatas vian malgajan turmenton !

TIMON

Al li do vi diros…

SOKRATO

Nenion al li mi povos diri !

Ĝis nun mia lipo neniam mensogis,

Kaj diris parolon, kiun mia koro malakceptis !

Ĉu vi volas, ke, ĉe l’ aĝo, kiam kliniĝas la homo,

Kiel tro matura frukto, kiu kurbfleksas la branĉon,

Mi konsilu malnoble al mia amiko

Forlasi la amon por morton eviti !

Tiel proksime de la momento, kiam l’ animo sin liberigas,

Por konservi nur la ŝajnon de la vivo,

Pro ĉi tiu karno malŝatinda, Sokrato perfidus

Tiun noblan amon al vereco, pri kiu li tiel fieras !

TIMON

Vi volas do ĝui la prezon de via saĝeco ?

Adiaŭ !

SOKRATO

Timon !

TIMON

Adiaŭ ! Filozofiisto !

(Li eliras.)

SOKRATO (sola)

Ho ! malforteco !

SCENO V

SOKRATO, FEDON

FEDON

Jen mi, Majstro ! Vi scias, ke Timon volas, ke vi mortu !

SOKRATO

Ne grave !

FEDON

Ŝipo nin atendas ĉe l’ haveno.

SOKRATO

Ne !

FEDON

Mi volas vin savi !

SOKRATO

Saĝulo atendas la horon.

Se mia patrujo iam volos, ke mi mortu,

Ĝi min trovos en la hejmo kaj staranta.

FEDON

Sokrato ! Vi devas ekfuĝi !

SOKRATO

Kial min petegi ?

Mi ja ne foriros, Fedon, tion al vi mi certigas !

FEDON

Nu ! Por vin defendi, ho, Majstro, mi restas !


Kvina Dekoracio

LA TRIBUNALO

La dek-unu juĝistoj prezidataj de Timon.

Sokrato estas alkondukata antaŭ ilin.

SCENO I

SOKRATO, LA JUĜISTOJ, TIMON

TIMON

Jen do vi, Sokrato, al ni alvokita !

Ĉi-tiuj juĝistoj, sen ia malamo, sen ia kolero,

Por ke sur la kulpoj la leĝo peziĝu,

Kun la sereneco de la senpasia justeco,

Laŭ viaj paroloj, decidos pri via destino :

Libero, ekzilo, karcero aŭ morto.

SOKRATO

Mi respektas la leĝojn, kiuj regas Atenon.

Sed, komence, liberigu miajn membrojn !

Ĉar mi estas senkulpulo, oni formetu ĉi tiujn katenojn,

Kies ringoj kruelegaj enpenetras mian karnon.

TIMON

Vi scias, ke Dioj ekzistas, al kiuj ni estas fieraj kredadi.

Tiuj Dioj, justaj Dioj, kiujn via patrujo adoras,

Dzeŭs, Afrodite, Ares, Pluton, Herakles…

SOKRATO

Sufiĉe !

Mi konas…

TIMON

Ilin vi tamen ofendis !

Neniu vin vidas, laŭrite, aliri la templon

Oferi kolombon al la blanka Afrodite.

SOKRATO

Kial do ! ŝi havas ĉiujn birdojn de l’ ĉielo !

TIMON

Foibos kun arko arĝenta, kies altaron vi konas

Ĉu de vi li iam ricevis viktimon ?

SOKRATO

Se Dio de lumo li estas, li certe malŝatas la krimon ;

Neniu diulo satiĝas pro sango,

Kaj soifas al doloroj de senkulpa kreitaĵo…

TIMON

Malfeliĉulo !... Mi konsentas ! La tagon de l’ Panateneoj,

Kiam ĉiuj domoj, per kronoj dekoraciite,

Festas nian Pallas kun justa fiero,

Via domo sen krono nek floroj, ŝajnas funebranta ;

Kaj kiam, al templo, niaj civitanoj,

Sub rigardoj de Olimpo, amase aliras,

Per purpuro kaj oro vestite,

Vi, sur la sojlo via, kiun vi ne lasis,

Vi mokŝercas la Diinon kaj nian piecon.

SOKRATO

Mi neniam mokis tiujn homojn, kiuj, kun kredo sincera

Prezentas respektan piecon al Pallas,

Al nia patrino ! Procesioj, ludoj,

Ĉaroj kaj lumiloj, la ŝafinoj kaj virkaproj,

Kiujn, ĉe la tomboj, oni oferbuĉas…

Pallas de siaj infanoj ankoraŭ pli multe postulas,

Kaj pli bone, ol per tiu luksa pompo,

Oni ŝin adoras per la sereneco

De koro lojala kaj pura ; jen kion ŝategas

Nia virgulino kun okuloj el lazuro.

La tumultaj krioj, kiujn festo naskas,

Estas malpli dolĉaj al koro la ŝia

Ol tegmento silentada, kie revas

Maljunulo meditema kaj izola

Antaŭ l’ horizonto, pri l’ potenco de la Dioj.

TIMON

Kiel ! Pallas ! Oni scios, kiel pri ŝi vi parolas.

Viaj diroj estas tie, sur tiu fidela skribaĵo.

Ni daŭrigu ! Ĉiuhore, ĉe la vojkruciĝoj,

Krimon vi predikas en vortoj abundaj.

Kaj, en frazoj, la filozofio via, sur la stratoj,

Al vi alkurigas la popolamasojn.

Ĉar, en via nefleksebla malhumilegeco,

Vi asertas, ke vi ĉion konas, por ĉion neadi !...

Kaj niaj infanoj, kies cerbo, kiel mola vakso,

Konservas la frapon fatalan faritan de iu parolo,

Vi ilin delogas, vi, per la mantelo, ilin tenas,

Ilin kaptas per la vorto, kiel en premilo,

Ĉion senhonorigante, ĉion senkreditigante,

De l’ supro de via malkuraĝa ironio.

SOKRATO

Ĉu vi havas pruvojn ?

TIMON

Jes ! Oni venigu Eŭrilas !

(Eniras Eŭrilas. Al Eŭrilas)

Kiel do Sokrato, iun tagon, parolis pri Pallas ?

EŬRILAS

Li diris, laŭ mia memoro, ke neniam ŝi naskiĝis.

TIMON

Vi aŭdas. Per tiu infano, vi havas la pruvon.

Ĉu aliajn atestantojn vi deziras ? Mi havas dudekon.

SOKRATO

Se min ili ne komprenis, vana estas ilia atesto.

Sed se vi, juĝistoj ! deziras kompreni, vi aŭdu !

Malkaŝata estas ja doktrino mia ! jen ĝi tuta :

Mi respektas Diojn, patrujon kaj leĝojn ;

Sed ĉi-tiuj Dioj, kies heroaĵojn prikantis Homero,

Tiuj Dioj, kiujn la poeto home paroligas,

Estas realaĵoj nue kiel simboloj,

Kaj la stranga vesto, per kiu li ilin surkovris,

Kaŝas la grandan spiriton, kiu regadas la mondon.

Se Dzeŭs estas Dio, ĉu li povas, por mortemulinoj,

Senti la ekscitojn de krimaj pasioj ?

Ĉu Apollon havas ĉaron ? Ĉu Pallas do, ŝildon ?

Ĉu ĉevalojn Pozeidon ? Ĉu Artemis, leporhundon ?

Ebria Dionusos ? Kaj lama Hefaistos ? Kaj Hera ĵaluza ?

Afrodite, malfidela kaj edzino ridetanta,

Blanka perlo, eliranta el maraj abismoj ?

Ne ! Ne ! Karnan formon ne havas la Dioj ;

Pro nia malforto nur, ilin ni vidas similaj al ni mem ;

Ili ne suferas pro l’ homaj makuloj.

La nobla animo de l’ Dioj, for de ĉiu formo,

Estas ĉiuloke : en la grenoj de la tero fruktoriĉa,

En la silvoj, en la montoj, en l’ abismoj de la ondo,

Ĉe l’ astroj pendantaj de l’ volboj de l’ nokto,

Kaj en la spacego superplena je ilia potencego ;

Kaj tiu animo de l’ Dioj, kiun surgenue mi adoras,

Kaj kiu neniam aperas kruela, mensoga, perfida,

Kiu al la bono superrega, kun amo, nin gvidas,

Ĉi tiu animo tutmonda, en ni ankaŭ ĝi troviĝas !

Kaj ĝi diras : « Unue, kaj ĉiam, Justeco !

Ne grave se l’ frunto, klinata de iaj doloroj, paliĝos !

Vi povos ja ĉion maltimi, pli forta ol reĝo,

Se dia ĉi tiu animo estas je vi kontentega.

Lasu forfluanta la ondegon de l’ Plezuroj,

Kaj koron serenan starigu al la krioj de la homoj ;

Malŝatu la falsajn riĉaĵojn kaj ilian maskon erarigan ;

Vi estu lojala kaj forta, senriproĉa kaj sentima,

Kaj ĉar en vi vivas la Dio, de kiu dependas l’ ekzisto,

Por koni la mondon, eklernu vin koni. »

TIMON

Kaj jen, kion li kuraĝas, ŝajne triumfanta,

Tiu barbarulo, instrui al la kompatindaj infanoj !

Ĉiuj viaj diroj estas tie, kaj en siaj ĝustaj frazoj.

Sed vi devas, pri aliaj agoj, ankoraŭ respondi,

Ĉar ĝi estas ago, la instruo de l’ eraro.

Oni diras, kaj sen abomeno tion diri mi ne povas,

Ke la malpieco via, riĉa el ludoj funebraj,

Serĉadas demonojn flugantajn tra l’ nokto,

Kaj ke unu el ĉi tiuj, transpasinte l’ akvojn de l’ Flegeton,

Forlasas por vi la la kavernojn de Pluton !

Ĉu vere ? Respondu !

SOKRATO

Tio estas vera. Sed mi neas,

Ke de la Inferoj, juĝistoj, ĝi venas.

TIMON

Kaj tiel, de kie gi venas ?

SOKRATO

De la mondoj nekonataj.

TIMON

Ne ŝercu, Sokrato, en tiu sanktega momento.

SOKRATO

Veraĵoj ekzistas, kiujn la scienco ne posedas.

Ne venis ankoraŭ la horo por ilin ekkoni.

TIMON

Vi tamen respondos. Tiu feo, kiu do ĝi estas ?

SOKRATO

Iu forto, kiu, for de mondo peza kaj malnobla,

Forskuinte la restaĵojn de maldelikata gango,

Estas kiel animo de homo forlasinta nian teron !

Trans la ŝarĝo de la spaco kaj de l’ tempo.

TIMON

Kaj ĉu vi ĝin aŭdas al vi parolanta ?

SOKRATO

Mi ĝin aŭdas !

TIMON

Vi blasfemas ! Niaj leĝoj, niaj libroj, niaj pastroj,

Ĉiam malaprobis tiujn malŝatindajn kreitaĵojn.

SOKRATO

Kaj en viaj leĝoj, la mondon vi kredas enteni !

En malvastaj viaj libroj enfermadi l’ universon !

Kaj ĉar vi devigis maljunulon al silento,

Forstreki per iu dekreto la senfinon de l’ mistero !

Sed, juĝistoj ! vidu : ĉio estas al ni nekonata ;

Sur tero ĵetita, la homo, senvesta, kaj blinda estaĵo,

Nenion ankoraŭ komprenis pri la ĉeno de la kaŭzoj.

Kiam ĝi travidis de l’ aferoj la sencon profundan,

La trezoron mirindegan de l’ sekretoj, enfositan

En senlima tiu Kosmos, kiu nin blindigas ?

Pitagoras kaj Zenon, Demokritos kaj Tales,

Ankoraŭ ne trafis la limon ekstreman.

Aliaj pensuloj, post ili, venos iun tagon,

Ne tiel barbaraj kiel ni, klinante pli multe la frunton,

Kaj ne pretendante doni, en sia frenezo,

Homan limon al grandega universo…

TIMON

Ne pli multe da blasfemoj, kaj tro bone mi komprenis !

Ni alvenu al la puno, kiun leĝo… Vi ridetas ?

SOKRATO

Pro la vundo ricevita sur la kampoj apud Potidea,

Pro l’ defendo de l’ ideo kaj de mia patrolando,

Pro mia instruo, pro mia batalo,

Pro ekzemploj de kuraĝo kaj admonoj al la virto,

Mi meritis, posedante nur tunikon,

De vi kaj de l’ Respubliko, dumvivan nutradon.

TIMON

Nu ! Jes ! Ni tuj vidos ĉu vi ĉiam ridos !

Lin, gardistoj, forkonduku !

SCENO II

LA JUĜISTOJ

TIMON

Sufiĉe da vanaj paroloj !

Kiun punon ni difinos por ĉi tiu malpiulo ?

1a JUĜISTO

La ekzilon !

2a JUĜISTO

Kiel Aristido ? Nu ! Ne ! Li elpagu !

La morton !

3a JUĜISTO

La morton !

4a JUĜISTO

La ekzilon !

5a JUĜISTO

La karceron !

6a JUĜISTO

Mi, la morton !

La karcero ĉiam estas malbone fermita. El ĝi oni liberiĝas.

7a JUĜISTO

Mi ? Tiu multvorta retoro, je emfazo abundega,

Min lacigis. Mi malsatas kaj diras : La morton, senfraze.

8a JUĜISTO

La morton !

TIMON

Kaj vi, Krates ?

9a JUĜISTO

Liberecon !

TIMON

Kiel !

9a JUĜISTO (KRATES)

Kompatinda frenezulo. Ni lasu sen puno ĉiujn frenezulojn !

TIMON

Li estas sufiĉe malvirta por ŝajnigi frenezecon,

Kaj estas necese, ke ĉiu ŝtatano al Leĝo obeu.

10a JUĜISTO

Kaj mi, liberecon ! La popolo ja aplaŭdos !

Li estas amiko de l’ popolo…

TIMON

Kaj sendanka estas la popolo.

Mi, la morton ! Kaj la morton kuntrenas la mia voĉdono !

Bona estas nia juĝo. Por Ateno ĝi estas la savo !

SCENO III

LA POPOLO, LA JUĜISTOJ, en la popolamaso FEDON kaj ARISTIO

TIMON

Malfermu la pordojn. Popolo ! Vi aŭdu la juĝon !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Ho ! Sokrato ! Li perfidis ! Li estas saĝulo !

TIMON

Vi silentu !

Por, de niaj Dioj, la honoro malkuraĝe profanita,

Ni, je l’ morto, post du tagoj, Sokraton kondamnis !


AKTO IV

Sesa Dekoracio

LA KARCERO

SCENO I

LA PROVOSO, SOKRATO

LA PROVOSO (enirante)

Sokrato ! Ankoraŭ li revenas, nenio lin ĝenas !

Sokrato !

SOKRATO

Nu ! mia amiko !

LA PROVOSO

Ĝi estas afero plej stranga !

De dekkvin jam jaroj, mi estas provoso de tiu karcero,

Kaj tiuj kvar muroj malhelaj estas mia tuta horizonto !

Nu ! Ĉiuj kondamnitoj, post kiam sonoris la horo,

Plenigis je siaj kriadoj ĉi tiun malhelan restejon.

Unuj, kiujn peza timo ŝanĝis en blankajn fantomojn,

Sin trenis al miaj piedoj, palegaj, tremantaj ;

Aliaj, al mi disŝutante multegajn insultojn,

Vokis al mi la koleron de l’ Furioj !

Sed nenio vin malkvietigas ! Senplende,

Senkrie, vi dolĉe parolas, vi revas, ridetas !

Kaj tamen, vi scias, kion al mi leĝo trudas !

Post iu momento, mi devos… ĝi estas afero plej stranga.

SOKRATO

Kaj vi, vi ne scias, ke verŝante al mi la venenon,

Amiko ! vi helpos forlasi karceron…

Ĉi tiun karceron de l’ korpo, ĉe kiu animo

Suferas kaj ploras, avida ektrafi la domon ĉielan.

LA PROVOSO

Kaj vi revas tiel ?

SOKRATO

Pri la libereco !

LA PROVOSO

Tio estas bela.

Revi, kaj rideti !

SOKRATO

Ami !

LA PROVOSO

Sur la sojlo de la tombo.

SOKRATO

Eĉ, mi faris por vi, kiel faris maljuna Esopo,

Apologon, en kiu vereco sin kaŝas.

LA PROVOSO

Esopo ! ho !

SOKRATO

Vi povas kompreni nuntempe.

LA PROVOSO

Apologo antaŭ la cikuto ! Mirigante !

SOKRATO

Kiam estis malfermita la skatolo

De la bonoj kaj malbonoj,

For de l’ homoj ĉe l’ tero fiksitaj,

Ĉiuj al ĉielo ekflugis, kaj en la skatolo

Sola restis la Espero.

Tamen la Plezuro, riĉege vestita

Supreniras ĝis mem al Olimpo ;

Tie supre, oni ĝin akceptas, ĝin festas, ĝin amas,

Jen ĝi estas diigita !

Sed rapide oni vidis la grandan eraron

Pro tia akcepto de l’ brila fremdulo.

Laŭte ĝi parolas, aroganta, ĝi ordonas,

Ĉion prenas, kaj ĉion intencas regadi.

La tagon, la nokton, ĉe l’ lito, ĉe l’ tablo,

Ĝi faras bruadon grandegan.

Pro l’ bruo de ĝiaj tintiloj,

La dolĉa kvieto de l’ koro forkuras

Malbenante sian brueman venkinton.

« He jes ! diras Dzeŭs,

Komprenante sian kulpon,

Senkora plezuro, gasto malŝatinda,

Vin nun oni konas ! Dankon !

Nu, sentaŭgulo, for de ĉi tie !

Sur ilia bulo, iru peti de l’ homoj azilon !... »

Kaj jen la Plezuro, kiu de Olimpo ekruliĝas !

Sed, ĉar Olimpo estas alta,

Ruliĝante, sian mantelon ĝi perdas,

Mantelon el oro, purpuro, kaj silko,

Kies franĝo en koloroj belbrilegaj malfaldiĝas !...

Kaj tiu mantelo, ĝi estis trovita…

LA PROVOSO

De kiu ?

SOKRATO

De l’ Doloro !

Ĝi ankaŭ, kurante for de la skatolo ensorĉa,

Ĝi estis serĉinta bonŝancon ;

Sed en ĉiu loko, malbelega kaj sendentigita,

Nuda kaj malbonodora, ĝi estis, kun timo, pelita.

Nu, sur sin ĝi metis la brilan mantelon,

Kaj belega, sian vualante la karkason tragedian,

Ĝi ĉiun portikon per paŝo fiera trairas,

Ĉar homoj, logataj de l’ vesto trompema,

Kredas vidi la Plezuron kaj akceptas la Doloron.

(Oni frapas.)

SCENO II

LA SAMAJ, KSANTIPO

LA PROVOSO

Kiu povas veni ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

O Sokrato ! o mizero !

SOKRATO

Fieran animon en ĉi tiu tago oni devas havi !

KSANTIPO

Ili vin kondamnis, vin, la Saĝan, vin, la Bonan !

Kaj nun estas via lasta horo ! Sokrato ! Pardonu !

SOKRATO

Edzino, restaru. Vi estis lojala kaj pura !

KSANTIPO

Ne ! ne ! mi vian malamon, insulton, meritis !

Ĉar mi vin ne sciis kompreni, kaj tamen vin amis,

Kaj estas ĉi tio konsciencriproĉo,

Kiu min subpremos ĝis ĉiam !

SOKRATO

O Ksantipo ! miavice mi min devas ekriproĉi,

Ĉar oni ne povas doni sian revon kiel senkulpigon,

Kaj la revo, ĉe kiu la mia animo ŝatis flugvagadi…

KSANTIPO

Kaj mi, ve ! nur serĉis ĝin malserenigi !

Teda kaj kruela, kaj simila al Harpio !

Mi iros ĝin trovi, vian juĝistaron malpiegan !...

Malfeliĉulino ! Ho ! Doloro ! Ho ! Sokrato !

Ĉi tiun vesperon ! Ĉu ĝi estas ebla !

Ho ! Dioj ! Sokrato ! Malespero mia !

SOKRATO

Ne ! nur la malbonulo malesperas, ho ! edzino !

KSANTIPO

Kaj miaj infanoj !

SOKRATO

Pro la patro ili ne devos ruĝiĝi.

KSANTIPO

Infanoj ! Ho ! niaj infanoj ! Mi viajn genuojn kisadas !

SOKRATO

Ksantipo ! Sufiĉe ! Malindaj je ni estas tiuj ploroj.

KSANTIPO

Sokrato !

SOKRATO

Forkonduku ŝin…

KSANTIPO

Ha !

SOKRATO

Kompatinda fidela estulo !

Adiaŭ ! Ksantipo ! Vi, amikoj ! Zorgu pri ŝi !

(Ĉe la fino de la sceno eniris Kriton, Simias, Cebes, Fedon.)

SCENO III

SOKRATO, LA PROVOSO, KRITON, SIMIAS, CEBES, FEDON

SOKRATO

Nu ! do ! mia kara Kriton ! jen la grava tago !

Kaj l’ animo de Sokrato baldaŭ trafos sian vicon.

KRITON

Ĉu la morton vi deziras ?

SOKRATO

La morto nur estas trapaso,

Terura por la malbonulo, liberiga por la saĝulo.

Ploroj ? Vere tio estas malbone kompreni mian instruadon !

Ĉesas bati l’ koro, kaj ni, ni komencas.

Ĉu vi vidis ŝprucanta la flamon el ligno malhela ?

Ĝi sin ĵetas supren ĝis ĉielo ; tiel la animo !

Ĉar korpo la nia, simila je tiu malnobla kaj peza lignaĵo,

En sia hontinda karnaro entenas spiriton subtilan.

Fajron vere sanktan kaŝas tiu karno,

Kaj la dia morto liberigas la fajreron.

KRITON

Kaj ĉu estas tiel ĉiu homo ? jen perfida, jen senkulpa ?

SOKRATO

Tio estas, mia kara Kriton, fakto perpleksiga,

Sed… eble… Ni vidu… La suno ankoraŭ briladas.

(Li faras signon al siaj amikoj, kiuj sin lokas ĉirkaŭ li.)

Animoj do iras al celoj sekretaj ;

La animo de l’ justulo, kiel tiu de la malvirtulo.

Sed ritmo profunda regadas la mondon,

Kaj estus rompata tiu vasta harmonio,

Se unu restadus sen puno, alia sen danko.

La festojn, la amojn, la kronojn, ĉi tiujn havaĵojn

Mi ja konsideras kiel trompegantajn, kiel malŝatindajn.

Kiam, de la brilegeco de la Belo, la penso fariĝas ravita,

La morto aperas al ĉiu saĝulo la fonto de vivo,

Kaj niaj vanegaj brilaĵoj nur estas vestaĉoj,

Kiam, trans la tombo, oni atendas radiojn.

Jen kial mi estas sen ia kolero, sen ia malamo.

Eĉ kun ĝiaj kulpoj, mi amas Atenon.

Mia juĝistaro, se ĝi povis min konduki al la morto,

Al mi ja senton malnoblan ne povis havigi,

Unutaga vojaĝanto, sur la tero ĉe kiu ni estas,

Mi sentas grandegan kompaton por homaj eraroj…

(Eniras la provoso.)

LA PROVOSO

Laŭ ordono de l’ arkonto, jen grava letero.

SOKRATO (legante la leteron)

Aristio ?

LA PROVOSO

Tie ŝi estas. Por vi sola, ŝi atendas.

SOKRATO

Kion do ŝi povas esti al mortanto ankoraŭ dironta ?

Nu, jes ! Kaj vi, dum momento, amikoj, foriru !

SCENO IV

ARISTIO, SOKRATO

ARISTIO

Al vi mi alportas la vivon kun la libereco !

SOKRATO

Kion vi diras ?

ARISTIO

La provoso, kiun subaĉetis nia mono,

Al vi la fatalan trinkaĵon ne verŝos.

La pordo, ĉi tiun vesperon, malfermiĝos laŭkutime,

Kaj vi povos tiam, ŝirmate de l’ nokto…

SOKRATO

Mi ! ne. Mi ne estas la kulpulo kiu fuĝas !...

ARISTIO

Ĉio estas preta ! Ni, en la haveno, posedas marŝipon.

Sindonaj kunuloj, kiujn inspiradas via nobla koro…

SOKRATO

Kial, infanino, vi serĉas alian havenon ?

Ĉu ni povos trovi pli certan, ol morton ?

ARISTIO

Dioj ! Kiel do cedigi ŝtonkoran la homon !

SOKRATO

Milda estis via amikeco dum ĉi tiu lasta horo,

Ĉe la mondoj malproksimaj, al kiuj mi estas trenata,

Mi konservos ridetante la figuron vian, ho ! Beleco !

ARISTIO

Tiel maltimi la morton ! Estas preskaŭ ja sakrilegio !

Mi promesis al Fedon…

SOKRATO

La amo vin ŝirmu !

ARISTIO

Li vin respektegas, Majstro, via morto lin mortigos !

SOKRATO

Li vivu per l’ amo, li estu dankema !

Kiu scias, ĉu parolo lia, al jarcentoj konfidita,

Ne ekvenkos pri mi la memoron forgesitan ?...

IU VOĈO

Sokrato !

SOKRATO

Ĉiopovaj Dioj ! Ĉu vi aŭdas ! Estas lia voĉo !

ARISTIO

Dioj !

SOKRATO

Li venas por min alparoli je la lasta fojo.

ARISTIO

Kiu do paroli ?

SOKRATO

La spirito, kiu min gardadas !

LA VOĈO

Sokrato !

SOKRATO

Kion vi volas ?

ARISTIO

Dioj ! mi ektremas !

LA VOĈO

Rigardu !

SOKRATO

Ĉu vi vidas, tien naskiĝanta, palan lumon ?

De tiu malhela karcero la muro foriĝis.

Tie… olivarboj… popolo… monteto…

Kiu estas tiu nekonato, kies bela frunto malleviĝas.

Kaj, agoniante, malseka pro sango kaj ŝvito,

Disĵetas ĉirkaŭen la brilon de sia lumeco ?

La du brakoj etenditaj… kruco… turmentado…

Kiuj abomenaj Dioj postulas ĉi tiun oferon ?

(La lumo malaperis, ĝi reaperas.)

LA VOĈO

Ankoraŭ rigardu !

SOKRATO

Ĉiopovaj Dioj ! Punbrulejoj ! Turmentistoj !

La malliberuloj almontrantaj la vizaĝon al la kradoj !

Ĉi tiuj martiroj, kiuj ili estas, Forto, kiu nin senesperigas ?

Kial al mi ilin montri, kial ?

LA VOĈO

Ili estas viaj fratoj !

(Granda silento.)

Sokrato !

SOKRATO

Kion de mi, Majstro, vi volas ?

LA VOĈO

Ĝis baldaŭ !

SOKRATO

Jes, mi vin obeos, Voĉo de l’ ĉielo !

(Al Aristio)

Kaj nun adiaŭ !

ARISTIO (petegante)

Sokrato !

SOKRATO

Jen la horo !

ARISTIO

Sokrato !

SOKRATO

Mia sorto volas, ke mi mortu !

(Li forsendas Aristion kaj enirigas siajn amikojn.)

SCENO V

SOKRATO, KRITON, FEDON, CEBES, LA PROVOSO

SOKRATO

Vi venu, amikoj ! Jam estas vespero !

KRITON

Kaj tiu letero ?

SOKRATO

Ne, nenio !

KRITON

Kiel ! neniu espero ?

SOKRATO

Kompatinda Kriton, ĉiam enigita en la materio !

Sed estas l’ espero al tiuj, kiuj iras al la lumo !

KRITON

Kiel oni devos, Majstro, zorgi vian korpon ?

SOKRATO

Vi vidas, ke Kriton, malgraŭ ĉiuj penoj miaj,

Kredas, ke Sokrato estas tiu karno unutaga ?

Ne ! Ne ! La vera Sokrato ne estas kaptebla !

Kaj kiam vi kredos lin teni en manoj,

Forlasos Sokrato l’ popolon de l’ homoj.

(Eniras la provoso alportante la pokalon.)

LA PROVOSO

Jen mi ! Mi volus prokrasti la horon !

Sed al vi mi devas alporti…

SOKRATO

Bone !

LA PROVOSO (plorante)

Sokrato !

SOKRATO

Li ploras !

Nu ! kuraĝon, amiko ! Tiu viro estas simpla, estas bona !

Ĉiutage, li venis ĉi tien en mian karceron,

Serĉante por diri la frazon konsolan,

Kaj parolojn multajn trovis lia dolĉa amikeco.

Ĝi do estas la veneno ?

LA PROVOSO

Ve !

SOKRATO

Ĝi estas pistita ?

LA PROVOSO

Ve ! kaj en la vino jam miksita.

SOKRATO

Sed, post kiam oni trinkis, diru, kion oni devas fari !

LA PROVOSO

Oni marŝas, kaj kiam eksentas l’ efikon dormigan,

Oni sin etendas sur la lito ; poste supreniras fortega malvarmo.

(Eniras Fedon.)

FEDON (sin ĵetante al la genuoj de Sokrato)

Dioj ! ĝustatempe ankoraŭ ! mi vin vidas !

SOKRATO

Dankon ĉar vi venis ĉe la lasta horo.

La plej dolĉa ĝojo, kiun saĝulo kuraĝas esperi,

Ĝi estas foriri, sekvate de ĉiuj rigardoj amataj,

Kaj povi rideti al ĉiuj plorantaj !

(Al la provoso)

Nun, amiko, donu al mi la trinkaĵon.

Via mano tremas ?

LA PROVOSO (plorante)

Sokrato !

SOKRATO

Nu ! donu (li trinkas.) Farite !

La potencaj Dioj benu la vojaĝon !

KRITON

O doloro !

FEDON

O Sokrato !

CEBES

Krimo abomena !

FEDON

La mondo por ĉiam malbenu ilian memoron !

KRITON

O nia Majstro !

CEBES

O martiro !

FEDON

Nigra krueleco !

SOKRATO

Amikoj ! Ha ! Kia funebra kaj ĝemanta pompo !

Kial tiuj ploroj ?

FEDON

Ve !

SOKRATO

Mi estas senkulpa !

Ĉu vi estus preferintaj, se oni min estus puninta pro kulpo ?

Kaj tiu veneno verdire nenion teruran posedas.

(Li marŝadas en la ĉambro, kaj subite haltas ŝanceliĝante.)

Tamen, mi jam sentas altiĝanta al la koro la malvarmon !

Helpu al mi… Sur tiu kuŝejo… Sen ploroj kaj sen timo.

(Oni lin etendas sur la lito. Silento.)

Fedon ! Li parolas nun ankoraŭ en apoteozoj !

Estontaĵo ! Estontaĵo ! Riĉa el noblaj okazoj !

La homoj jam malpli kruelaj, potencaj, similaj al Dioj !

(Silento.)

KRITON

La morta vualo jam liajn okulojn ekkovras…

SOKRATO

Eskulapo… kokon… vi devus… oferi…

(Li mortas. Fedon alproksimiĝas, fermas liajn okulojn, lin kovras per mortotuko.)

FEDON

Ne ploru !... Ĉi tiu Justulo estas kun vi, ho ! Justeco !

KURTENO