Vortaro de Esperanto 1910 [Kabe] (fb2) читать онлайн

- Vortaro de Esperanto 1910 1.18 Мб, 408с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Kabe

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Kabe

Vortaro de Esperanto

Senŝanĝa represo de la eldono 1910 Kun enkonduko kaj komentoj de

Bernhard Pabst

Berlino

2013

Kabe [t.e. Bein, Kazimierz]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Parizo 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Berlino 2013. Kontakto: bernhard.pabst[ĉe]gmx.de (anstataŭigu [ĉe] per @). Stato: 2014-01-05.

Enkonduko

La „Vortaro de Esperanto" de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto.[1] Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l' Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.

Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita sur la dorso de la titol- paĝo.

Berlino, en Decembro 2013 Bernhard Pabst



(1881-1910) restis torso „pro sed atingis nur la kapvorton

lom pri la aŭtoro

Kazimierz Bein (* 29 Feb. 1872 en Sierzno apud Lodzo, | 15 Jun. 1959 en Lodzo)[2], pseŭdonime Kabe, estis pola okul-kuracisto, grava tradukisto al Esperanto kaj rigardata kiel unu el la plej bonaj stilistoj dum la frua periodo de la esperanta literaturo. Jam kiel dekkvin- jara junulo li unuan fojon aŭdis pri Esperanto en ties naskiĝo-jaro 1887, tamen ankoraŭ ne ekaktivis. Anstataŭe li partoprenis en pola nacia movado kontraŭ la rusa regado en Pollando. Pro tio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial li i.a. nur en 1899, do kiel 27-jarulo, finis la medicinan fakultaton en la fora Kazano ĉe la Volgo. Revenite al Pollando, li en 1903, en aĝo de 31, eklernis la lingvon kaj dum ĉirkaŭ sep jaroj, ĝis 1910 aŭ 1911

3

, tre aktivis, precipe kiel tradukisto.

La unua Esperanto-grupo de Varsovio, fondita en 1893, ne havis juran statuson. Ne estis facile ricevi permeson fondi organizaĵon, ĉar la rusaj aŭtoritatoj timis, ke oni volos kaŝe disvolvi kontraŭcarisman agado. Tamen la 6-an de Decembro 1904 oni sukcesis fondi la Varsovian Societon Esperantistan, unue (ĝis 1908) kiel nuran filion de la Peterburga societo „Espero", tiam jam oficiale allasita. Prezidanto fariĝis Antoni Grabowski (1857-1921), vicprezidanto Leo Belmont (1865-1941) kaj sekretario Kabe.

4

Bein partoprenis la unuajn kvar Universalajn Kongresojn (UK) en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno (1905-1908). Lia vortaro alludas - iom kaŝite - en ekzemplo- fraz(er)oj ĉiujn kongres-urbojn kaj ankaŭ tiun de la kvina en Barcelono, kiun li tamen ne ĉeestis:

1-a UK 1905:

Bulonjo.

La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. (epoko).

2-a UK 1906:

Ĝenevo.

la Ĝeneva lago. (lago).

3-a UK 1907:

Kembriĝo.

la kolegioj de Kembriĝo. (kolegio).

4-a UK 1908:

Dresdeno.

La epizodoj de la Dresdena kongreso. (epizodo).

5-a UK 1909:

Barcelono.

La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. (vojo).

De la Ĝeneva UK de 1906 li estis vic-prezidanto de la Lingva Komitato (LK), kiu estis provizore fondita en 1905 dum la 1-a UK por nur unu jaro. En la 2-a UK en Ĝenevo ĝi ricevis daŭran strukturon kaj komencis la korekton de la tradukoj de l' vortoj en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento (FdE) al la referenc-lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Kun Antoni Grabowski, Bein estis respondeca por la polaj „Akademiaj Korektoj" (AK). La laboroj estis pretaj por la planita UK en Parizo en Aŭgusto 1914, sed pro la milito povis esti (manskribe!) publikigitaj nur en 1922 (franca kaj angla) kaj 1923 (germana, rusa, pola). La samtempa intensiva okupiĝo pri la Fundamenta vorttrezoro estis bazo de la difinvortaro. Simile estis ĉe aliaj „korektantoj". Grabowski kaj Paul Christaller (1860-1950), la ĉefa korektanto de la germanaj tradukoj, publikigis vortarojn pola-esperantan kaj germana- esperantan, ambaŭ aperitajn samjare kiel la Kabe-vortaro en 1910. La anglaj korektantoj Joseph Rhodes (1856-1920) kaj Edward Alfred Millidge (1865-1941) paralele al la AK verkis vortarojn angla-esperantan (Rhodes 1908) kaj esperanta-anglan (Millidge 1912).

La profesia okupiĝo de Bein (okulkuracisto) trovis eĥon en lia vortaro, kiu enhavas relative multajn vortojn el la fako medicino kaj rilataj fakoj kiel kemio kaj anatomio. Jen nur du ekzemploj inter multaj:

Hansen.

Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. -

lepro.

Koch.

... bacilo de Koch ... -

tuberkulozo.

Aparta gustumaĵo estas, kiel li klarigas la 1910 jam malmodernan nocion de „ĉarpio", kiun Zamenhof enkondukis en sia vortaro Rusa-Esperanta de 1889, kaj kiu poste fariĝas Funda- menta:

Ĉarpio.

Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.

Lia simpatio por la pola kulturo kaj nacia movado same estas sentebla en la vortaro:

Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). -

gasto.

La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. -

parenca.

En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe. -

tripoj.

Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. -

ulano.

— Fakte la soldata speco de ulanoj ekestis en Pollando, tamen ekzistis dum la verkado de la vortaro ankaŭ en multaj germanaj ŝtatoj, ekz. en Prusio, Saksio, Bavario k.t.p., same kiel en Britio, Francio kaj aliaj ŝtatoj.

Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:

La pola ulno estas 576 milimetrojn longa. -

ulno.

Kaj ankoraŭ iom nekredeblan detalon pri la vivo en Varsovio ni ekscias:

En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. - telefono.

Ĉar la verko aperis ekster la cara Ruslando en Parizo, Bein ne same strikte kiel Zamenhof devis atenti pri la postuloj de la rusa cenzuro. Evidente li daŭre havis intereson pri politiko, almenaŭ li referencas plurfoje al aktualaĵaj de sia epoko:

Abdul Hamid.

La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909.

-

trono. —

Alludo al

Abdul Hamid la 2-a

(1842-1918), pro masakroj kontraŭ armenoj fifama en okcidenta Eŭropo kiel la „ruĝa (sanga) sultano", kiun detronigis la junturka revolucio je 27 Apr. 1909 (dato de la entronigo de frato de Abdul Hamid kiel nova sultano).

Ankoraŭ pliaj artikoloj aludas la politikon en Turkio aŭ la Osmana Imperio:

Tuniso estas sub la protektorato de Francujo.

-

protektorato.

— En 1888, Francio okupis Tunison, ĝis tiam parto de la Osmana Imperio sub la sultano Abdul Hamid.

Macedonia taĉmento de lancistoj. -

falango 1.

— En 1910, Macedonio kaj ĝia ĉefurbo Tesaloniko ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. Post lia detronigo Abdul Hamid devis vivi en ekzila kaptiteco en Tesaloniko.

Eĉ kaŝita kritiko pri la cara ŝtato troveblas. Jen la enskribo de „kalendaro":

Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. -

kalendaro.

En Ruslando okazis la kalendara reformo nur post la oktobra revolucio, nome je 31 Jan.

1918; ĉu la rusoj laŭ Kabe do ne apartenis al la „civilizitaj popoloj"? Ankaŭ ĉe „gildo" oni

trovas iel enigman ekzemplon, interpreteblan kiel kritiko:

En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k. t. p. -

gildo.

Kaj preskaŭ biografie sonas la difino por „knuto":

Vipo por kondamnitoj en Rusujo.

- knuto.

Sur la fono de tiuj (kaj aliaj, vd. la ĉapitron „kaŝitaj vortoj") referencoj al aktuala politiko - kiel ni devas interpreti tiun enskribon?:

La propagandaj esperantaj gazetoj

ne

akceptas politikajn artikolojn. -

artikolo.

Ĉu por Kabe la Esperanto-movado estis tro nepolitika? Tro diskutema, tro nenion faranta? La vorton „litanio" li klarigas per jena frazo:

Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj. -

litanio.

Kaj fakte: Kiel pezaj la kunsidoj de la tiama Lingva Komitato estis, oni povas legi en la detalega raporto pri la kunsido en Barcelono 1909 - tri tagojn oni kunvenis, sed gravajn decidojn ĉefe prokrastis.[3]

Jaron poste, en 1910, Bein plene kaj senrevene forlasis la Esperanto-movadon, „kabeis" kaj pro tio ankaŭ ne plu prilaboris la unuan eldonon de sia vortaro. Ĝi fariĝis kaj restis lia lasta verko en Esperanto.

Pri lia familio la esperant-lingva literaturo silentas. Ĉe la kapvorto „nomo" lia vortaro faras aludon:

• Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. -

nomo.

Pri la profesia vivo de Bein (probable) informas nekrologo en la pola kvaronjara fak- periodaĵo

Klinika Oczna

(Okul-Kliniko), kiun ni tamen ne ankoraŭ povis konsulti.[4]

Iom pri la vortaro Eldonhistorio

La unuaj kvar eldonoj estas identaj. La rapida dua eldono atestas pri la varma bonveno, kiun trovis la libro. Ĝi venis ĝustatempe por esti vendita dum la 25-a naskiĝtago de Esperanto, festita i.a. dum la Universala Kongreso en Krakovo (tiam Aŭstrio-Hungario) en 1912, jaron aŭ du post la „kabeo" de Kabe. La 3-a eld. de 1925 jam estas ŝuldita al iu „manke de pli bona". Intertempe estis aperintaj pluraj pli detalaj kaj modernaj vortaroj, tamen ne jam iu pli moderna unulingva difinvortaro. Jam rekte post la milito de 1914 ĝis 1918 aperis proponoj ellabori „duon-oficialan" difin-vortaron surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj.

7

Tiuj deziroj fine estis plenumitaj per la Plena Vortaro de 1930 / 1934 (PV), el kiu fariĝis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970. Jam en 1925, post nur 15 jaroj, la Kabe- vortaro donis iun - enhave, ne lingve - malmodernan impreson de verko el la malaperita epoko antaŭmilita. La kialoj por la ĉina represo de 1984 ne estas klaraj. Eble estis pro la facila lingvaĵo kaj la klasika kaj klara stilo, ambaŭ taŭgaj ankaŭ por komencantoj. Eble ĝi estis simple malmultekosta, ĉar jam tiujare ne plu ekzistis kopirajto.

La motivo de la nuna prilaboro estas ĉefe historiaj aspektoj. Por bone kompreni la Funda- mentan vorttrezoron de la baza verko de 1905 kaj de la unua Oficiala Aldono (OA 1) de 1909, kaj dua de 1919 (preta tamen jam por la kongreso en Parizo en 1914), la Kabe-vortaro daŭre estas nemalhavebla. Grava ĝi estas ankaŭ por pli profunda kompreno de PV 1930 kaj pro tio fine de PIV.

Vortaro de Esperanto

(ĉ. 5.000 kapvortoj).

[1-a eld.] Paris: Hachette & Cie,

1910,

[4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).

a eld.: Paris: Hachette & Cie

1911,

[4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).

a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo,

1925,

[4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).

a eld.: Peking: Ĉina Esperanto-Eldonejo,

1984,

175 p. (22 cm)

a eld. kun enkonduko kaj komentoj: Berlino: Pabst,

2013.

(A 4).

Krome:

Brajla eld.: Esperanto-Blindul-Ligo de Germanujo,

1926.

Recenzoj

La „Vortaro de Esperanto" aperis probable en majo 1910. En la juniaj kajeroj de pluraj samepokaj revuoj ni trovas unuajn menciojn en la rubrikoj „bibliografio" aŭ „novaj libroj", en julio fine recenz(et)ojn. Kvankam ili estis ĉefe pozitivaj, ili ankaŭ estis supraĵaj kaj finjuĝe neadekvataj. Tio havis plurajn kaŭzojn. Ĝenerale - kaj ĝis en nia epoko - vortaroj ĉe la vasta publiko ne ĝuas la saman statuson de arta verko kiel ekzemple poezio aŭ literaturaĵoj. Por plej multaj ili estas iloj, nenio pli. Speciale en 1910, la vortaro konkurencis pri la intereso de la publiko kun pluraj aliaj gravaj verkoj. La vortarojn de Grabowski kaj Christaller ni jam menciis. Aldoniĝas la - ofte miskomprenita - inventario de Boirac („Plena Vortaro", 1909) kaj la teknika vortaro de Verax, fine la tiujare plej diskutata vortaro esperanta-franca de Grosjean-Maupin. Apud la Kabe-vortaro ĝia dua eldono poste fariĝis la plej grava fonto de PV 1930, verkita de la sama Grosjean-Maupin. Sed ĝia unua eldono estis - parte prave

8

- atakita kiel „Idista kukola ovo" atenco kontraŭ la unueco de la lingvo, „troja ĉevalo" kontraŭ la stabileco de Esperanto. La batoj kaj rebatoj plenigas la paĝojn de multaj gravaj gazetoj de 1910 kaj 1911, precipe en la rusa „Ondo de Esperanto", kie B. Kotzin gvidis la kritikantojn.

9

Kelkaj eĉ postulis, ke la Lingva Komitato oficiale kondamnu ĝin kaj avertu de ĝi.

10

Kvankam tio ne okazis, Th. Cart (1855-1931), de 1908 direktoro de la Komisiono pri la komuna vortaro de la Akademio, tamen ja kiel privatulo, skribis la famon frazon „Tia vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago". En tiu etoso kaj en tiuj cirkonstancoj, la Kabe- vortaro velis iom rande de la ŝtorm-batita maro en pli trankvilaj ondoj. La plej klarvida recenzinto estis Jean Borel, kiu havis mem leksikografiajn spertojn pro siaj laboroj pri la t.n. „germanaj vortaroj" de Jurgensen / Zamenhof: „Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj."

Lingvo Internacia

Lingvo Internacia konkrete anoncis la libron jam antaŭ apero, sed poste ne plu recenzis

ĝin:

Vortaro de Esperanto de Kabe (D-ro K. Bein).

Ĉi tiu internacia vortaro, baldaŭ aperonta, verkita plene en Esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de la Esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj de iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Multenombraj ekzemploj faras la verkon samtempe Frazeologia Vortaro. - Lingvo Internacia 1909, Okt., p. 479.

La Revuo

La recenzo de Bourlet en La Revuo donis la takton kaj estis plurfoje transprenita de aliaj gazetoj:

Esperantaj Vortaroj.

Vortaro de Esperanto verkita de Kabe Paris. Enciklopedia Vortareto Esperanta verkita de Verax Paris.

„Jen du gravaj verkoj, kiuj sin kompletigas reciproke, kaj tiel liveras kune la plej plenan kolekton de esperantaj vortoj kaj terminoj, ĝis nun aperintan.

La Vorlaro de Kabe estas vortaro

pure esperanta,

sen nacia traduko, kiu liveras la definaciojn de la vortoj en nia lingvo mem kun multaj klarigantaj ekzemploj de uzado kaj frazeologio. En ĝi, nia fama literaturisto Kabe kolektis ĉiujn vortojn de la komuna lingvo nuntempe plej uzatajn kaj rekomendindajn.

D° Kein ne intencis, farante tiun gravan laboron, liveri al la vortaristoj aŭ esplorantoj de nia lingvo materialon por studo aŭ komparo; li nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la Esperantistoj povos uzi. En tiu volumo, oni ne trovos dubajn terminojn, kies ekzisto estos eble efemera, nek ankaŭ multoblajn formojn de sama radiko, inter kiuj la leganto devos elekti;

11

ĝi do certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por unuformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo. ..." - Bourlet, Carlo. En: La Revuo 1910, p. 572. Transprenita en: Antaŭen Esperantistoj! Lima, Peruo 7-a jaro, n-ro 7 (87), 1910, p. 111-112.

Pola Esperantisto

Tri Vortaroj

[la du aliaj estas Boirac, Plena Vortaro de Esperanto, kaj Verax, Enciklopedia Vortareto Esperanta].

„La verko de D-ro Kabe sub la titolo „Vortaro de Esperanto" prezentas per si negrandan enciklopedian vortaron en kiu la leganto trovos ne nur tion kio koncernas speciale Esperanton, sed ankaŭ ĝenerale la plej uzatajn internaciajn esprimojn. Ĝi estas verkita kun grandega zorgo kaj entenas ĉion necesan, kion ni postulas de la malgranda enciklopedio. La klariga parto de la vortaro estas tiel bonege kaj zorge prilaborita, ke la vortaro de Kabe povas servi ne nur kiel verko tre utila por ĉiu esperantisto, sed ankaŭ, kiel modelo por tiuspecaj verkoj ĝenerale." - P.E., t.e. Pola Esperantisto, do probable ties redaktoro Leono Zamenhof. En: Pola Esperantisto 3-a jaro,

1910, n-ro 6-7 (Jun.-Jul.), p. 82

.

Amerika Esperantisto

Vortaro de Esperanto

(Kabe). - Here is a book long looked for and much needed. It is just a plain dictionary of Esperanto, with the definitions in the same language - just like your English dictionary with definitions in English. It is by no means an "unabridged" dictionary, but contains a larger vocabulary than the average Esperantist will find necessary in any ordinary affairs. Evidently, however, the author of the dictionary had in mind a vortaro of strictly orthodox Esperanto terms, and the expectant reader will look in vain for many words which Kabe himself uses in his writings and translations! Even the almost universal syllable,

aĉ,

is lacking. Notwithstanding this surprising conservatism, the

Vortaro de Esperanto

is a hook which every serious student of the language should possess. It contains 173 pages of two columns each, and is of excellent and careful typography - four faces of eight-point type. This work of Kabe's will be a great help to readers and writers of Esperanto, but we certainly hope to see it enlarged within a few years. It should have, in Latin and the national languages, the parent words. And since Esperanto has smashed the stuffing out of the attempt at saw-and-hatchet reforms, a little careful surgery with antiseptics wouldn't hurt us a bit! For example, if our dictionaries are to have the words

iniciati, iniciativo

and

iniciatoro,

let us quietly and consistently, with no essays or world-wide debates, put

iv

and

or

in the list of suffixes. And if we are not to recognize

iv

and

or

as suffixes, let us omit the words containing them and use

iniciato

and

iniciatinto.

If we are going to use

inspekti

and

inspektoro,

then we do use

or

as suffix, and might as well list it as such, or say

inspektisto.

Such questions are better handled in Boirac's Plena Vortaro, in which he distinguishes between words approved by the Lingva Komitato and those permitted and perhaps semi-officially approved—words which, as he expressed it in Barcelona, are still "waiting at the door" of the official vocabulary. However, the very conservatism of Kabe's Vortaro makes it quite certain that the writer who confines himself to the words therein will be sure of writing "classic" Esperanto. The accuracy of the work and the care used in its preparation are beyond all question. - s.i. En: Amerika Esperantisto 7-a vol.

1910, n-ro 6 (Jul.), p. 122

.

Bohema Revuo Esperantista

[Mallongigita eltiraĵo el la artikolo de Bourlet en La Revuo kun aldonita specimena artikolo („afabla") kaj la resumo]: „Ni volas priŝati ambaŭ verkojn [t.e. tiuj de Verax kaj Kabe] kaj precize tiun de Kabe, kiu estos pli legata, per nelonga, sed trafa frazo: Ĉu estas tio ebla, ke ni povis dum tiom da jaroj esti sen tiel utila kaj bezona verko ?" - s.i. En: Casopis ceskych esperantistŭ - Bohema Revuo Esperantista. 4-a jaro

1910, p. 126-127

:

Germana Esperantisto Vortaroj.

Tri gravaj leksikologiaj verkoj aperis dum la lastaj tempoj en Francujo. Ili estas: [1.] Boirac. ... 1909

[2.] Vortaro de Esperanto de Kabe, Paris, Hachette & Ko. Kolekto de la Revuo. Prezo 3,50 M. bindita.

Jen la senpacience atendita vortaro esperanto-esperanta de nia fama aŭtoro Kabe. Trarigardinte ĝin, ni povas diri, ke tiu grava kaj necesega verko ne trompos la esperojn de l' esperantistaro. Ĉi estas verkita kun la sperto, kiu karakterizas la ceterajn librojn de Kabe; la klarigoj de ĉiuj vortoj estas tre klare kaj bonstile donitaj. Kun la plimulto da vortoj troviĝas ekzemplaj frazoj por la aplikado de l' vorto. [3.] Verax. ... 1910

Ni ne povas sufiĉe ŝati la privilegion havi nun bonajn Esperanto-esperantajn vortarojn. Dank' al ili oni de nun evitos la gravan rifon de la malsamaj [p. 159] signifoj donitaj al unu radiko laŭ la diversaj lingvanoj. Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj. — Ni citu nur unu ekzemplon: Tre ofte germanoj, eĉ bonaj esperantistoj, uzas tute malĝuste la vorton

prefero,

per kiu oni tradukas la germanan

Vorzug,

forgesante ke tiu ĉi vorto havas du nepre malsamajn signifojn, kiujn oni ne povas traduki per la sola vorto

prefero.

Se ni nun malfermas la vortaron de Kabe, ni tuj trovas la unikan kaj precizan signifon:

Preferi.

Pli voli, pli ami; pli ŝati:

preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion ol prozon.

Prefero.

Opinio de tiu, kiu preferas.

Preferinda.

Kiu meritas esti preferata:

skriba respondo estas preferinda.

Prefere.

En maniero preferinda.

Konsekvence,

prefero

estas uzebla nur kun la signifo: „opinio de tiu, kiu preferas", kaj ne kun la signifo

Vorzug, Vorteil.

Estas vere, ke en nia lingvo mankas vorto, kiu precize esprimas tiun ĉi lastan ideon. La vortoj

profito, utilo, supereco, privilegio

plej ofte ne kontentigas la bezonon, pro tio ŝajnas al mi dezirinde, ke ni havu la vorton

avantaĝo

por la ideo, germ.

Vorzug, Vorteil,

angl.

adventage,

franc.

avantage,

hisp.

ventaja.

Tiu ĉi rimarko, kiu ŝajne ne rilatas al la novaj vortaroj, tamen montras al ni la grandajn „avantaĝojn" (ne preferojn) de tiaj pure internaciaj vortlibroj. — J. B. {t.e. Jean Borel}. En: Germana Esperantisto n-ro 7,

1910, p. 158-159

:

La apostato"-diskuto de 1989-1992

En 1989 la Akademio sub ĝia tiama prezidanto Andre Albault publikigis dokumenton „Listo de Normaj Landnomoj", en kiu ĝi rekomendis la formojn „Egipto" kaj „Egiptano". I.a. ĝi donas jenan motivon: „Ekskluzive uzata en la ĉefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omaĝe al nia granda verkisto."

12

Tiun decidon Bernard Golden (1925-2008), la tiama direktoro de la Akademio pri la ĝenerala vortaro, akre kritikis en polemiko „Ni ne omaĝo al apostato!"

13

: La ĝusta formo laŭ li estas „Egiptujo / Egiptio" kaj „egipto" por la landanoj.

14

Por Golden la motivo de Albault estas neakceptebla: Kabe estis nek „verkisto", nek „granda", sed nur „tradukisto" de malmultaj, plejparte polaj beletraĵoj krom aŭtoro de la vortaro. Pro lia nekomprenebla, mallojala kabeo, „tiuspeca homo" - simile kiel la „arkirenegato" Beaufront - ne meritas omaĝon. Gon?alo Neves defendis la meritojn de Kabe i.a. pro la vortaro (la kritiko de „La tiraljoro Golden" neglektas la historian kuntekston)

15

, Golden replikis per kritiko de kelkaj misaj detaloj, troveblaj en la vortaro[5]:

„... Nu, kiu objektive analizas la vortaron trovas ne malmultajn misojn kaj mankojn, kiuj makulas tian konsultlibron. Ekzemple viskion li nomas amerika brando, dum ĝi originas el Skotlando / Irlando; lia difino de alpako misas; la vortojn „kaporalo" kaj „serĝento" li inter- ŝanĝas; kaj sur la sporta tereno lia difino de laŭnteniso estas nekompleta. Temas nur pri kelkaj ekzemploj, sed tiuj malbone formulitaj kaj eĉ eraraj difinoj devas konvinki ĉiujn senpartiajn legantojn, ke per sia probatalado favore al Kabe Gon?alo Neves faras grandan eraron!"

Krom la jam cititaj artikoloj Golden verkis ankoraŭ jenajn pliajn kritikojn pri la Kabe- vortaro[6]:

La Faraona malbeno el la antikva Egiptujo/Egiptio. En: La Kancerkliniko 1990, n-ro 53 (Jan-Mar.), p. 18-19.

Kiel Kabe konfuziĝis pri la uzo de "de" kaj "per". En: Kajeroj el la Sudo 1993, n-ro 20 (Okt.-Dec.), p. 17-19.

Estas relative facile konstateble, ke tiaj kaj ankoraŭ pliaj kritikindaĵoj troveblas en la vortaro. Kelkajn pliajn ni notis en la sekvaj ĉapritoj „Iom pri lingvaj apartaĵoj" kaj „Iom pri kaŝitaj vortoj". Golden pravas, ke ni - post pli ol cent jaroj - devas tre atente kaj singarde konsulti la historian vortaron el 1910. La demando estas nur, kiel oni

pezas

tiujn mankojn en nia unua difin-vortaro, kontrastante verajn aŭ foje eble nur ŝajnajn malglataĵojn al aliaj

samepokaj

vortaroj, ekzemple al la provo de Bertholet de 1905. Tiupunkte Neves tute pravas: Oni devas juĝi laŭ historiaj kriterioj, ne laŭ niaj nunaj.

Post la kritiko de Golden ŝajne neniu plu okupiĝis pri la vortaro ĝis 2013.

Fontoj

Kontraste al la vortaroj de la aliaj kvar korektantoj-kolegoj, ĉe Kabe mankas antaŭparolo, listo de uzita literaturo k.s. La klarigaj tekstoj konsistas el unu sola paĝo kun la uzitaj mallongigoj de 14 indikoj de fakoj (ekzemple „Med." por medicino). Pro tio liaj fontoj ne estas evidentaj kaj necesas pli detala esploro ol estas farebla tie ĉi. Supraĵe ni povas diri nur tiom: Unu fonto klare estas la Universala Vortaro de la Fundamento (vd. la ekzemplon de la en 1910 jam eksmoda „ĉarpio", kiu nur estis registrita, ĉar ĝi estas trovebla en la Fundamento). Ni rajtas ankaŭ supozi, ke li uzis la vortaron esperantan-rusan de Zamenhof, aperinta en 1909. Pliaj fontoj probable estas la propraj tradukoj kaj samepoka literaturo (vd. la aludojn en la ĉapitroj „kaŝitaj vortoj" kaj „iom pri esperantaj aferoj"). Tamen Amerika Esperantisto pravas, ke Kabe ne registris ĉiujn vortojn, kiujn li mem uzis en siaj tradukoj. Ekzemplo estas „mizerikordo", plurfoje trovebla en la rakonto „La lasta" de Reymont

18

, en Esperanto aperinta en 1910, kiu tamen mankas en la samjara vortaro. Eĉ pli: Dum Kabe uzis en la unua eldono de la Faraono (1907) la vorton „fakelo", ni trovas en sia vortaro la Fundamentan „torĉo", dum la paralela „fakelo" tute mankas. Inverse, la „nova" vorto „farbo", ofte uzita en la vortaro, estas nek zamenhofa (en la Jurgensen-vortaro Esperanto-germana „kolorilo"), nek - se ni ne pretervidis ion - troveblas en iuj el la tradukoj de Kabe

lom mirigas, ke Kabe ne aldonis kelkajn paĝojn kun geografiaj kaj personaj nomoj, kiel ekz. faris Rhodes en sia vortaro angla-esperanta de 1908. Tiu manko, same kiel tiu de enkonduko, kontribuas al la impreso, ke la vortaro estas iel nepreta, lasita de unu tago al la alia, kaj poste „tiel-kiel" sendita al la eldonejo.

Iom pri lingvaj apartaĵoj

Kiel samepokaj recenzintoj prave substrekis, la vortaro elstaras ĉefe pro sia facila kaj klara stilo. Strange tamen estas la franceca (tro-)uzo de la difina artikolo „la" kaj la sistema uzo de la apostrofita artikolo „l'". Ambaŭ uzoj jam en 1910 ne plu estis ĝenerale kutimaj, kiel montras legado de tiamaj gazetoj. Eĉ pli: Fruictier, kiun Kabe mencias en la artikolo pri „sintakso", en sia verko „La esperanta sintakso" de 1903 kaj 1907 jam donis tre detalajn regulojn pri la rekomendinda uzo de l' artikolo - kiu certe ne estas tiu de Kabe. Ofte estas fraz(er)oj kiel: „Ĉambro destinita por la dormado" (dormoĉambro). Foje ni trovas ĝin eĉ antaŭ geografiaj nomoj: „Arbo ..., kreskanta en la Centra Ameriko." (kakaujo). La formo „l'" aperas sisteme, ŝablone en multaj difinoj de botanikaj kaj zoologiaj terminoj, ekz. „el la familio de Г, „frukto de V ...ujo (arbo)", k.t.p.

Kiel decas por vortaro, ni preskaŭ ne trovis evidentajn pres-erarojn. La man-plenon ni simple sen komento korektis. Aliaj dubaj kazoj, ekzemple pri uzo de -ata / -ita, ni lasis, tiel kiel Kabe uzis ilin antaŭ cent jaroj. Foje ni tamen atentigas pri ili per {...}.

Ne estas surprizo, ke ni jen kaj jen trovas formajn

(konkiri

anstataŭ nun, t.e. en 2013,

konkeri, Peruvio

anstataŭ

Peruo,

k.t.p.) aŭ semantikajn arkaismojn (kp. ekz.

biciklo, bicikleto, komunikaĵoj).

Tion ni atendas de vortaro pli ol cent jarojn aĝa. Estas ĝuste tio, kio ĝin faras ĉarma kaj fascina.

Iom pri la skanado kaj la komentoj

La originalo estas presita en tre malgranda okpunkta serifa skribo simile al Times New Roman sur jam brune-flaveta papero. Sur kelkaj paĝoj la presado ne estas tre klara, sed iom ŝmirita. La prestipoj konstante ŝanĝiĝas inter normala, grasa kaj kursiva skribo. Ĉio tio estas granda defio por skan-programo. Kvankam la rezulto estis surprize bona, tamen necesis kompleta relego kaj kontrolado. Kelkaj el la komputile plej malfacile distingeblaj literoj estas ekz. "l", "I" kaj "1", "i", "!", "t" (minuskla L, majuskla i, la cifero unu, minuskla i, la elkrio-signo kaj minuskla T). Aliaj problemaj paroj estas "m" kaj "rn" (minusklaj M kaj RN), kursivaj

"f

kaj 7 (f [ranco] - ĵ [urnalo]), "Il" kaj "H" (Il [ustri] - H [avi]), "C" kaj "G" kaj ankoraŭ aliaj. Estas tre malprobable, ke ni sukcesis elsarki ĉiujn tiajn misanalizojn de la skan-programo. Pro atentigoj pri restintaj eraroj ni antaŭdankas.

Ni ĝis nun nur tre malmulte komentis en pintaj krampoj "{...}". Kutime temas pri atentigoj pri arkaa uzo aŭ formo laŭ la tipo

"ĥina.

{nun: ĉina}", kie „nun" signifas „laŭ PIV 2005". Foje ankaŭ temas pri nuntempe duba lingvoformo, ekz. pri -ata / -ita.

Nia celo estis, laŭeble fidele reprodukti la originalon. De tio ni permesis al ni nur du deviojn: Okaze ni ŝanĝis la francajn citiloj « ... » al germanaj „...", kaj forigis la spacetojn antaŭ la dupunkto („: " anstataŭ „ : "). La vort-dividon ni adaptis al la nova fasono (instru-/ mento anstataŭ instrumento). Ĝi do estas nia, ne tiu de Kabe.

Iom pri esperantaj aferoj

En siaj ekzemplo-frazoj aŭ -frazeroj Kabe jen kaj jen alludas al personoj, institucioj aŭ aliaj eroj de la tiama esperanta vivo. La plej gravajn referencojn ni klarigas ĉi poste.

Akademio.

La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato.

(komisii) — La Lingva Komitato (LK) estis fondita dum la 1-a Universala Kongreso (UK) en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Kun siaj pli ol 70 membroj, ĝi ne estis sufiĉe efike labor- kapabla. Pro tio estis fondita la Akademio (AdE) dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908.

akcento.

En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

(lasta). — Referenco al § 10 de la Fundamenta Gramatiko (1887, 1905).

Barcelono.

La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa.

(vojo). — En Barcelono okazis la 5-a UK 1909, kiun Kabe ne partoprenis. Ĉu alludo, ke li en tiu jaro vivis en Peterburgo?

Berlino.

La komunikaĵoj {= rimedo de transporto} de Berlino estas tre oportunaj.

(komuniki). — Per la nun arkaa „komunikaĵo" Kabe celas trafikajn ligojn, vojaĝ-eblecojn. Vojaĝinte de rusa Pollando al la kvar unuaj Universalaj Kongresoj en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno, lia rekta vojo iris tra Berlino. Tre probable li raportas tie ĉi propran vojaĝ-sperton.

Bulonjo.

La deklaracio de Bulonjo.

(deklaracio).

Bulonja.

La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto.

(epoko). — Per la Bulonja Deklaracio la unua UK akceptis la Fundamenton de Esperanto kiel „netuŝebla", „eterna" lingva interkonsento.

Diversaĵoj.

«

Diversaĵoj

»

de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo.

(novelo). — La ekzemplo-frazo alludas al: Diversaĵoj - rakontoj el J. -H. Rosny, G. Auriol ... Esperantigitaj de F. Lallemant kaj L. Beau. 2 ed. Paris: Hachette 1902, 67 p. - Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof.

« Esperantisto ».

jarkolekto de «Esperantisto»

(kolekti). — „La Esperantisto" aŭ dumtempe „Esperantisto" estis la unua kaj sola Esperanto-gazeto, aperinta inter 1889 kaj 1895. Repr. de la tuta kolekto Hildesheim k.a.: Olms 1988, skanaĵo ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko

(ONB)

.

Esperanto en dek lecionoj.

Esperanto en dek lecionoj.

(leciono). — Temas pri alludo al tiuepoke tre disvastigita lernolibro de Theophile Cart kaj Maurice Pagnier por franc-lingvanoj: L'Esperanto en dix le?ons (cours du Touring-Club de France), 2-a eld. Paris: Hachette 1902, 74 p. - Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof - n-ro 6; 21-a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo 1921, 74 p. Ĝi ankaŭ estis adaptita al aliaj lingvoj, i.a. al la germana kaj nederlanda.

fabeloj.

fabeloj de Andersen, de Grimm.

(fabelo). — Jam por la Dua Libro de 1888 Zamenhof tradukis fabelon de Andersen, nome „La Ombro". En La Revuo aperis pliaj tradukoj el Andersen de Zamenhof, postmorte kvar volumoj kun ankoraŭ pliaj. „Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm" Kabe mem tradukis. Ili aperis en 1906 ĉe la Berlina eldonejo Moller & Borel (199 p.; represo Saarbrucken: Iltis 1985).

Fruictier.

La esperanta sintakso de Fruictier.

(sintakso). — Alludo al jena libro: Fruictier, Paul. Esperanta sintakso - laŭ verkoj de Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. 1-a eld. Szekszard [k.a.]: Lengyel [k.a.]

1903, 80 p.

2-a eld. Paris: Presa Esperantista Societo 1907, 80 p.

Fundamenta Krestomatio.

Formo kaj grandeco de presaĵo:

formato de l'« Fundamenta Krestomatio ».

(formato).

« Fundamenta Krestomatio » havas 460 paĝojn.

(paĝo). — En la Fundamenta Krestomatio (FK) de 1903 (Parizo: Hachette), Zamenhof kunigis multajn artikolojn, antaŭe jam publikigitajn en la unua Esperanto-periodaĵo „La Esperantisto", en stile prilaborita versio. Li krome aldonis kelkajn novajn pecojn, i.a. tradukon de la Fundamenta Gramatiko (1887) al Esperanto. Celo estis doni modelon por bona kaj unueca esperanta stilo.

kongresoj.

Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. (lando). — Alludo ĉefe al la serio de Universalaj Kongresoj (UK), kiu ekis en 1905 en Bulonjo ĉe Maro.

Konstanta Komitato de la Kongresoj.

la konstanta komitato de la kongresoj.

(komitato). — KKK estis fondita dum la Ĝeneva UK en 1906 kaj havis la taskon en kunlaboro kun la Loka Kongresa Komitato (LKK) zorgi pri la tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj.

Lingva Komitato.

La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. (komisii). — Vd. ĉe Akademio.

Moller und Borel.

Esperanto Verlag, Moeller

{legu: Moller}

und Borel.

(firmo). — La tiuepoke plej grava Esperanto-eldonejo en Germanio kun sidejo en Berlino. Ĝi i.a. eldonis la „germanajn vortarojn" de Jurgensen / Zamenhof kaj la „Elektitajn fabelojn de fratoj Grimm" de Kabe mem (vd. ĉe „fabeloj") kaj la Germanan Esperantiston, kiu favore recenzis lian vortaron.

Oficiala Gazeto Esperantista.

Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato.

(organo). — O.G., foje ankaŭ OGE aŭ OficGaz., aperis inter junio 1908 ĝis januaro 1922 en 81 kajeroj sub la redakto de Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet en Parizo. Ĝi enhavas ĉiujn decidojn de la fruaj kongresoj kaj raportojn kaj decidojn de la Lingva Komitato, ekzemple la Unuan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro de la Fundamento (1909).

Orzeszko.

La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj.

(parenca). — Eliza Orzeszko (ankaŭ: Orzeszkowa) (1841-1910) estis siaepoke tre konata pola verkistino, nomumita kiel kandidato por la nobelpremio pri literaturo en 1905 (la premion tamen fine ricevis Sienkiewicz). Ŝian romanon „Marta" tradukis Zamenhof al Esperanto, la novelojn „Bela Sinjorino" kaj la rakontojn „La interrompita kanto" kaj „Legendo" Kabe mem. George Sand, pseŭdonimo de

Amandine Aurore Lucile Dupin de Francueil

(1804-1876), estis franca verkistino, kiu i.a. havis am-rilaton kun la komponisto Chopin inter 1838 kaj 1847 (vd. la mencion de Chopin en la artikolo „etudo").

Otelo.

ĵaluza, kiel Otelo.

(ĵaluza). — Alludo al tragedio de Ŝekspiro „Otelo, la maŭro de Venecio" (ĉ. 1603), kies traduko al Esperanto, verkita de Reto Rossetti, tamen aperis nur en 1960 (La Laguna: Regulo).

Paŭlo kaj Virginio.

La idilio de Paŭlo kaj Virginio.

(idilio). — Titolo de malgranda romano

Paul et Virginie

(1788) de la franca aŭtoro Jacques Henri Bernardin de Saint-Pierre (17371814). Ĝi aperis en Esperanto-traduko de Hector Hodler 1905 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo (Kolekto de "Lingvo Internacia" n-ro 8, 115 p.). De 1789 ĉiam denove represita, ofte kun ilustraĵoj, la romano baldaŭ fariĝis klasika infan-libro, konata al ĉiu klera franco de la malfrua 18-a ĝis la frua 20-a jarcento.

Sand,

George. Vd. ĉe Orzeszko.

stilo esperanta.

Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo.

(kompari). — Krom lernolibroj, en la unua jaro 1887 / 1888 aperis precipe la Dua Libro de Zamenhof, ties Aldono (ambaŭ 1888) kaj traduko el Puŝkin, La Neĝa Blovado, de Grabowski (same 1888). Kvankam estas ĝuste, ke ekzistas mirinda kontinueco de la stilo inter 1888 kaj 1910, tamen kelkaj detaloj malsamas. Precipe la difinan artikolon „la" de tiam oni uzis multe pli ŝpareme ol faris Kabe en sia vortaro. La formo de la artikolo kun apostrofo („l'"), ankoraŭ ofta kaj „normala" en proza teksto en 1888, de tiam estis uzata preskaŭ nur plu en poezio, dum Kabe en 1910 ĝenerale uzis ĝin - kontraŭ la tiutempe jam normala uzo.

Valienne. {legu: Vallienne} En la heksametro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo. (heksametro). — Kabe alludas al la „Metamorfozoj" de Ovidio (43 a.K. ĝis 17 p.K.), longa epopea poemo en la latina, verkita en heksametroj kaj laŭverse tradukita al Esperanto de la franca kuracisto Henri Vallienne (1854-1908). La traduko tamen ŝajne neniam estis publikigita. En 1908, la tiuepoke gvida kultura periodaĵo „La Revuo" organizis konkurson „Kiu estas la plej bona esperantista stilisto?". Vallienne atingis la duan lokon post Kabe. Pri Vallienne vd. CEOLE 2008, p. 48-50.

Iom pri kaŝitaj vortoj

La vortaro de Kabe el 1910 notas proprajn nomojn nek en la ĝusta alfabeta pozicio, nek en aparta listo, tamen jen kaj jen uzas ilin en difinoj (normala skribo) aŭ ekzemplo-fraz(er)oj (kursiva skribo). Kelkaj aliaj vortoj estas simple forgesitaj, ekz. „ardezo", uzita en la difino de „grifelo" aŭ „kvaki" trovebla ĉe „rano". Sen pretendo de kompleteco jen listo de trafoj. La vorto post la ligostreko indikas la vortaran artikolon, kie oni trovas la kaŝitan vorton. Komentoj estas aldonitaj en pintaj krampoj ({..}).

Multajn pliajn vortojn, mankantajn en la ĝusta alfabeta loko, enhavas la zoologiaj kaj botanikaj terminoj. La artikolo pri „Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l' mimozacoj (Acacia)" ekzemple enhavas la terminon „mimozacoj", por kiu mankas aparta artikolo. Ja troveblas „mimozo", sed mankas ankaŭ la artikolo pri -acoj. Simile - por doni duan ekzemplon - ĉe „ananaso": „Ananasujo. Tropika arbo el la familio de labromeliacoj (Ananassa sativa)" La en la difino uziata termino „labromeliacoj" mem ne estas klarigita en la vortaro. Tiaj okazoj estas tiom oftaj, ke ni provizore rezignas listigi ilin tie ĉi. Oni facile trovas ilin en la elektronika versio, serĉante je la fakindikoj „(Bot.)" aŭ „(Zool.)".



A

Abdul Hamid.

La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909.

- trono. {Alludo al

Abdul Hamid la 2-a

(1842-1918), pro masakroj kontraŭ armenoj fifama en okcidenta Eŭropo kiel la „ruĝa (sanga) sultano", kiun detronigis la junturka revolucio je 27 Apr. 1909 (dato de la entronigo de frato de Abdul Hamid)}.

Abrahamo.

Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. - oferi. Abrahamo estis la patro de Izaako. - patro. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj: Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. - patriarko.

Adamo.

Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. - filo. Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj. - nomo. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. - paradizo 1.

Afriko.

Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. - cibeto. Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de

Afriko - hipopotamo.

La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko

-

kanibalo.

germanaj kolonioj en Afriko.

- kolonio.

La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko.

- kvanto.

la nomadoj de Afriko.

- nomado.

La sovaĝuloj de Afriko.

- sovaĝa.

afrika.

Afrika raba besto de la familio de l' katoj, kun nigraj makuloj. - leopardo. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l' parfumoj. - mirĥo.

Aĥilo.

la heroaĵoj de Aĥilo - heroo. la kalkano de Aĥilo. - kalkano. Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla. - vundi.

Aleksandro.

La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. - helena.

Algerio.

{nun: Alĝerio [OA 8]}.

Algeria.

Algeria soldato en araba uniformo. - zuavo.

alegro.

Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. - sonato.

Alpoj.

Montaro. - monto.

Ameriko.

En Ameriko ekzistas domoj, kiuj havas pli ol dudek etaĝojn.

- etaĝo.

Amerikon oni nomas la nova kontinento.

- kontinento. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. - kreolo. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.

kvakero. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. - mezo. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko. - nafto.

Ameriko produktas multe da greno.

- produkti.

Panama terkolo kunigas la du Amerikojn.

- tero. Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko.

-

vampiro.

Centra Ameriko.

Arbo el la familio de l' malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko. - kakaujo

Norda Ameriko.

La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko.

- unu.

Suda Ameriko.

Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko.

guano. Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj. - mirmekofago.

amerika.

Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj. - centavo.

heredi de amerika onklo

- heredi. Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun nere- gule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dorno- similaj folioj, kun belaj floroj. - kakto. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj. - kaŭĉuko. Amerika brando. - viskio.

anabaptisto.

la sekto de anabaptistoj. - sekto.

alegro.

Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. - simfonio.

andanto.

Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.

simfonio. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. - sonato.

Andersen.

fabeloj de Andersen, de Grimm. - fabelo.

Anglo.

tipaj ecoj de la Angloj.

- tipo.

angla.

Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr. - buŝelo.

La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm. -

colo. Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn. - gineo.

la angla lingvo.

- lingvo. La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m. - mejlo. Angla monero, valoranta dek centimojn. - penco. Malhela, forta angla biero. - portero. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj. - pudingo.

La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj.

- senato. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr. - sterlingo. Angla monero, valoranta 1,2 fr. - ŝilingo.

Anglujo.

La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.

- diskonto.

Anglujo importas la grenon de diversaj landoj.

- importi.

Anglujo estas industria lando.

- industrio. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko. - kvakero.

La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj.

- metropolo. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj. presbiteriano.

Anglujo posedas la plej grandan ŝiparon.

- ŝipo.

Anna. Anjo.

Anjo.

- nj.

Apolono.

La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.

- koloso. Kanto por la honoro de Apolono. - peano.

Arabo. araba.

Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. - burnuso.

La arabaj ciferoj estas nun uzataj de ĉiuj civilizitaj popoloj.

- cifero.

gumo araba.

- gumo. Mal- moliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l' parfumoj. - mirĥo. Araba arbo el la familio de l' rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k. t. p. - kafo.

Arabujo.

Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo. - kalifo.

arako.

Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj. - punĉo.

ardezo. ardeza.

Ardeza krajono. - grifelo.

{2

Tabuleto, pasintece el ardezo, uzata de junaj lernantoj por skribado per kreto aŭ speciala krajono. Ŭ

grifelo.

[PIV 2005]}.

Aristotelo.

Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, ... - skolastiko.

Ateno.

En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton

«

strig-okula ». - epiteto.

Aŭstrio.

la aŭstrio-hungara dualismo.

- dualismo.

aŭstria.

Aŭstria monero, valoranta du frankojn. - floreno. Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn. - guldeno. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn. - krejcero.

Azio.

(Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l' miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. - cinamo. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. - cibeto.

Meza Azio.

Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.- mosko.

azia.

Azia leopardo. - pantero.

B

Baedeker.

Tutmonde estas konataj la gvidlibroj de Baedeker.

-

gvidi.

Bach.

La fugoj de Bach. - fugo.

Barcelono.

La vojo de Barcelono Peter- burgon estas longa. - vojo.

baroko. baroka.

la baroka stilo. - stilo.

Beau.

«

Diversaĵoj »

de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. - novelo.

Berlino.

La komunikaĵoj de Berlino estas tre oportunaj. - komuniki. Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo. - urbo.

Biskajo. Biskaja.

la Biskaja golfo

- golfo.

Bohemo. bohema.

Bohema kaj pola rondodanco. - polko.

Bostono

{urbo}. Kartludo, de la nomo de l' urbo Bostono en Ameriko. - bostono {kartludo}.

Brabanto.

puntoj de Brabanto. - punto.

Brazilio.

{nun: Brazilo}.

brazilia.

{nun: brazila} (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre bentemaj folioj

(Mimosa).

- mimozo. Portugala kaj brazilia malgranda monero. - rejso.

Brazilujo.

{nun: Brazilo} Araba arbo el la familio de l' rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k. t. p. - kafo.

briketo.

hejti kamenon per briketoj.

- hejti. {komprenita kiel derivaĵo de briko, vd. tie}.

Budho.

Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. - lamao. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. - pagodo.

Budha.

Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. - lamaismo.

Bulonjo.

La deklaracio de Bulonjo. - deklaracio.

Bulonja.

La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto.

-

epoko.

C

-

Ĉ

Cejlono.

(Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l' miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. - cinamo. Araba arbo el la familio de l' rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k. t. p. - kafo.

Cezaro.

Cezaro, salutas vin la mortontoj,

t. e. la gladiatoroj. - gladiatoro.

chartreuse.

la likvoro „chartreuse". - likvoro.

Chopin.

etudoj de Chopin. - etudo.

ĉino.

Vd. ĥino.

D

Damasko

{urbo}. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko. - damasko {ŝtofo}.

Dano. dana.

la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. - diferenco.

Dante.

la verkoj de Newton, de Dante. - verki.

Davido.

La psalmoj de Davido. - psalmo.

Demosteno.

citi tekston de Demosteno. - teksto.

Dominiko. dominikano.

Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio:

dominikano, franciskano.

- monaĥo.

Dresdeno.

La epizodoj de la Dresdena kongreso. - epizodo.

E

Edison.

la fonografo de Edison. - fonografo.

Egipto.

La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion.

- atesti.

La magio estis tre ŝatata en la antikva Egipto.

- magio.

egipta.

Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj.

- destini. Antikva egipta reĝo. - faraono.

egipta mumio.

- mumio. Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro. - obelisko.

la egipta simboliko.

- simboliko.

Egiptanoj.

Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. - hieroglifo 1

.

La antikvaj Egiptanoj kredis je la metempsikozo.

- metempsikozo. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj. - papiruso. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. - sfinkso.

Eneo.

Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo. - silenti.

epoko. karba epoko.

karba epoko - filiko.

Esperanto.

Esperanto estis la pseŭdo- nimo de D° Zamenhof.

-

pseŭdonimo. Universala vortaro de Esperanto. - vorto. {pliaj trafoj}.

esperanta.

Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo. - kompari.

Esperantistoj.

La komenc- antaj Esperantistoj ofte uzas la prepozicion

«

je

».

- ofte.

Eŭropo.

Traveturi la tutan Eŭropon.

- veturi.

eŭropa.

Eŭropa grandega elefanto de la diluvia epoko. - mamuto.

La hindo- eŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.

- raso.

Eŭropano.

Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. - kreolo.

Eva.

Kaino estis filo de Adamo kaj Eva.

- filo. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. - paradizo 1.

Everesto.

Everesto. - monto.

F

fenigo.

{antaŭe (FE) kaj nun: pfenigo, kp. tiun artikolon; eble preseraro} Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. - franko.

finalo.

Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. - sonato.

formalino.

desinfekti loĝejon per formalino. - desinfekti.

Franco.

La Francoj, parolante esper- ante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. - akcento. Multaj Francoj kartavas. - kartavi.

franca.

Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata. - ĉampano. Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. - franko. Iama franca danco. - gavoto. komandoro de la franca legio. - komandoro. Franca danco ... - kvadrilo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo. - markizo. «

Diversaĵoj » de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. - novelo. La Franca Respubliko, Svisujo. - respubliko. traduki esperante francan novelon. - traduki.

Francujo.

Provinco de Francujo (administra divido): Francujo konsistas el

86

departementoj. - departemento. Francujo eksportas multe da vino.- eksporti. la festo de la

14

Julio en Francujo - festo. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj. - galero. Parizo estas la koro de Francujo

-

koro. Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. - protektorato.

Nomo de la lando de l' popolo, esprimita de la radiko:

Francujo, Turkujo.

- -uj.

fr.

La bieno estis taksita je 10,000 fr.

{frankoj}. - taksi. Angla monero, valoranta 1,2 fr. - ŝilingo.

Li ŝuldas al mi 100 fr.

- ŝuldi. {„franko" ekzistas kiel aparta artikolo, tamen sen la mallongigo „fr".}

Francisko.

la imperiestro Francisko Jozefo

{la 1-a de Aŭstrio-Hungario, 18301916}. - imperio. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo. - kapuceno.

franciskano.

Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio:

dominikano, franciskano.

- monaĥo.

Fruictier.

La esperanta sintakso de Fruictier. - sintakso.

Fundamenta Krestomatio.

formato de l'

«

Fundamenta Krestomatio

».

- formato.

G

Galileo.

la lorno de Galileo. - lorno.

Genovo.

{nun: Ĝenovo}.

Genova.

Ĉefo de la Genova {nun: Ĝenova} kaj Venecia respubliko. - doĝo.

Germano. germana.

La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm. -

colo.

La germana funto pezas 500 gramojn.

- funto.

kanceliero de la Germana imperio

- imperio.

germanaj kolonioj en Afriko.

- kolonio. La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m. - mejlo.

la Germana Regno.

- regno. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn. - talero. Turndanco de germana deveno - valso.

Germanujo.

La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.

- diskonto. Vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo. - kukumo.

komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo.

- traktato.

Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo.

- urbo.

Gibraltaro.

{nun: Ĝibraltaro} Gibraltaro estas konstruita sur promontoro.

-

promon- toro.

Gregorio. Gregoria.

Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro

1582

la Julian kalendaron. - kalendaro.

Gregoro.

La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro. - investituro.

Greko.

Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. - disko.

La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. -

militi.

greka.

Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k. t. p. - cinika. Greka monero, valoranta unu frankon. - drakmo. Distrikto, regata de greka episkopo. - eparĥio. Antikve greka: la helena arto. Fari ion greka; doni al io grekan karakteron:

La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn.

Specialisto en la greka lingvo, en la greka historio. - helena. La antikva greka civilizacio. - helenismo. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj. - klasika. Antikva greka kaj latina (lingvo):

la klasikaj lingvoj.

- klasika. Monstra virino de la greka mitologio. - meduzo. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj. - muzo. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj. - pentametro. Arbara duondio de la greka mitologio. - satiruso.

greke.

Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton. - humanismo.

Grekujo.

Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo. - heka- tombo 1. Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato. - ostracismo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero. - rapsodo. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia. - sofisto.

Grimm.

fabeloj de Andersen, de Grimm. - fabelo. La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj. - filologo.

Ĝ

Ĝenevo.

la Ĝeneva lago. - lago.

Ĝenovo.

Vd. Genovo.

Ĝibraltaro.

Vd. Gibraltaro.

H

Habsburgoj.

la dinastio de Habsburgoj.

dinastio.

Hamleto.

la fantomo de l' patro de Hamleto. - fantomo.

Hansen.

Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. - lepro.

Havano.

havana cigaro. -

cigaro

Hebreo.

Religio de la Hebreoj. - juda- ismo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj.

kabalo. Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko. - maco. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj. - sinedrio.

hebrea.

Hebrea pastro. - rabeno. Hebrea templo. - sinagogo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento. - talmudo.

Heleno.

Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. - rabi.

hemoragio

... hemoragioj de l' haŭto. - skorbuto.

Henriko.

La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro. - investituro.

Herodoto.

Verkisto historia, specialisto en la historio:

Herodoto. -

historio.

Hindo.

La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.

- raso.

hindo-eŭropa.

Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. - sanskrito.

hinda.

Hinda pastro de alta rango. - bramano. Hinda asketo almozulo.

fakiro. Simila al kaŭĉuko, malmoliĝinta suko de hinda arbo. - gutaperko. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. - sanskrito. Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo. - zingibro.

Hindujo.

Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo. - gumiguto.

La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo.

- kasto. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.

kreolo. Kp. Indio.

Hispano. hispana.

Asonancoj estas ofte uzataj en la hispana poezio.

- asonanco. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn. - duro. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.

kreolo. Hispana ŝafo kun tre delikata lano.

merinoso. Hispana monero, valoranta 1 frankon. - pezeto. Monero de diversaj landoj:

La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.

- piastro. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj. - toreadoro.

Hispanujo.

Lia Majesto, la reĝo de Hispanujo.

- majesto.

Holando.

La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj. - aluvio.

holanda.

La holanda lingvo apartenas al la germana lingva familio. - familio. svisa, holanda fromaĝo. - fromaĝo.

Homero.

Busto de Homero.

- busto.

En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton «strig-okula

». - epiteto.

la epopeoj de Homero.

- epopeo.

komparoj de Homero.

- komparo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero. - rapsodo.

Hungaro. hungara.

la aŭstrio-hungara dualismo.

- dualismo. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara. - husaro.

Hus.

la herezo de Hus - herezo.

Ĥ

Ĥino.

{nun: ĉino}. La Ĥinoj estas ekstreme ceremoniaj. - ceremonio.

ĥina.

{nun: ĉina}.

la ĥina skribo. -

ideografio. Alta ĥina oficisto.

-

mandareno. Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj. - palankeno. Ĥina instrumento muzika, kon- sistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto. - tamtamo.

Ĥinujo.

{nun: Ĉinio} Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. - pagodo.

I

Iliado.

La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj. - ĉaro. travestii Iliadon. - travestii.

Indio.

Templo,kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. - pagodo. {Kp. Hindujo, la misa formo „Indio" probable estas preter- vido}.

Indiano.

Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon. - skalpo.

Italo.

La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. - veni.

itala.

Abonu du loĝiojn por la itala opero. - aboni. kurso de la itala lingvo. - kurso.

Italujo.

reĝo de Italujo. - reĝo.

Izaako.

Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. - oferi. Abrahamo estis la patro de

Izaako.

- patro. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj:

Abrahamo, Izaako kaj Jakobo.

- patriarko.

J

-

Ĵ

Jakobo.

Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj:

Abrahamo, Izaako kaj Jakobo.

- patriarko.

Japano. japana.

la japana tipo. - tipo.

Jezuo Kristo.

Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito. - Triunuo. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo. - Ĉieliro.

Johano.

Johano, Joĉjo - ĉj. epistolo de Sankta Johano. - epistolo. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. - miksi.

Jozefo.

la imperiestro Francisko Jozefo

{la 1-a de Aŭstrio-Hungario, 1830-1916}. - imperio.

svati Jozefon al Mario.

- svati.

Julio.

{vira nomo}.

Julia.

Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. - kalendaro.

Jupitero.

{dio} Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon. - Atlaso III.

Jupitero.

{planedo} Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. - asteroidoj.

K

Kaino.

Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. - filo.

kamero.

Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. - fotografi. {evidente traduko de „camera obscura"}.

Kant.

{nun: Kantio} La tri postulatoj de la filozofio de Kant. - postulato.

Karlsbado.

... Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); ... - sodo.

Katerino.

Ho Katerino, vi forlasis min! - vokativo.

Kaŭkazo.

Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko. - nafto.

kaŭkaza.

La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.

- raso.

Kembriĝo.

la kolegioj de Kembriĝo. - kolegio.

Koch.

... bacilo de Koch ... - tuber- kulozo.

kozako.

Generalo de kozakoj. - het- mano.

Kristo.

La sankta Mario, patrino de Kristo. - Dio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo. - eŭkaristio.

- 1.

Instruo de Jezuo Kristo. -

2.

Libro enhavanta la instruon de Kristo. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo. - evangelio.

la kruco de Kristo

- kruco. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino. - meso.

Kronoso.

-

1.

Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l' ciklopoj kaj titanoj. - Urano.

kvaki.

La rano kvakas. - rano.

L

La Fontaine.

fabloj de La Fontaine. - fablo.

Lallemant.

«

Diversaĵoj »

de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. - novelo.

Leibniz.

Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo. - monado.

Lengyel. «

La libro de l' humoraĵo

»

de Lengyel - humoro.

Levi.

Ano de la gento de Levi. - Levido.

Lojola.

Membro de la religia societo, fondita de Lojola. - Jezuito.

Londono.

Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. - halti.

lordo.

La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. - senato.

Ludoviko.

Ludoviko XIV reĝis

72

jarojn.

reĝo.

M

Macedonio. macedonia.

Macedonia taĉmento de lancistoj. - falango 1.

Madrido.

Mi loĝas en Madrido. - kiu.

Mahometo.

Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo. - kalifo. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo. - Korano.

Mahometanoj.

la fatalismo de l' Mahometanoj.

- fatalismo. Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.

haremo.

mahometana.

Turo de maho- metana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado. - minareto. Mahometana templo. - moskeo.

maro. Meza Maro.

la Meza Maro neniam glaciiĝas.

- glacio. {nun: Mediteraneo [OA 8]}.

Margareto.

La gepatroj nomis sian filinon Margareto. - nomo.

Mario.

La sankta Mario, patrino de Kristo. -Dio.

svati Jozefon al Mario.

- svati.

Marso.

Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. - asteroidoj.

melinito.

Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj. - eksplodi.

Menelao.

Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. - rabi.

menueto.

Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.

simfonio.

Mezzofanti.

La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto.

- poligloto. {Giuseppe Gasparo Mezzofanti, 1774 - 1849, profesoro por araba lingvo laŭaserte regis 38 lingvojn}

mikroorganismo.

Substanco,

enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k. t. p. - feĉo.

Moliere.

la komedioj de Moliere.

Monako.

la princo de Monako. - princo.

Mongolo.

Pastro de Budho ĉe la Mongo- loj kaj Tibetanoj. - lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. - lamaismo.

Morus.

la titolo de la verko de Morus - utopio.

N

Napoleono.

Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro

1804.

- krono. la literaturo pri Napoleono. - literaturo. la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono.

veterano.

Napoleonido.

Napoleonido - id.

nefrito.

(Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj). - albuminurio.

Neptuno.

la tridento de Neptuno. - dento. la tridento de Neptuno. - tri.

Nerono.

Nerono persekutis la kristanojn.

persekuti.

Newton.

la verkoj de Newton, de Dante.

verki.

Niagaro.

la Niagara akvofalo. - akvo. la Niagara akvofalo

-

fali.

Nilo.

la delto de Nilo. - delto. La kataraktoj de Nilo. - katarakto.

nitroglicerino.

Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo). - dinamit.

Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj.

- eksplodi.

Noaho.

{en la Londona Biblio: Noa}. La ŝipo de Noaho. - Arkeo. Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego. - akvo.

Norda Glacia Oceano.

la Norda Glacia Oceano. - Oceano.

Norvegujo.

la fjordoj de Norvegujo. - fjordo.

O

Orfeo.

Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. - eĉ.

Orzeszko.

La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. - parenca.

Otelo.

ĵaluza, kiel Otelo. - ĵaluza.

P

Palestino.

pilgrimi Palestinon.

-

pilgrimi.

Panamo.

Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn:

Panamo.

- istmo.

panama.

Panama terkolo kunigas la du Amerikojn.

- tero.

Paganini.

Paganini estis granda virtuozo. - virtuozo.

Panteono.

La pariza Panteono havas la jenan epigrafon:

«

Al la grandaj homoj la dankema patrujo

».

- epigrafo.

Pariso.

Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. - rabi.

Paris.

Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo. - gotika.

Parizo.

de Parizo ĝis Barcelono - de. Parizo estas la koro de Francujo - koro. La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj - kvartalo. Parizo kaj la provinco.

provinco.

pariza.

La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: « Al la grandaj homoj la dankema patrujo». - epigrafo.

Parizano.

Parizano. -an.

Pasteur.

La filtro de Pasteur. - filtro.

Patagonio.

la Patagonia arĥipelago - arĥipelago.

Paŭlo.

La idilio de Paŭlo kaj Virginio. - idilio.

Peleo. Peleido.

Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo. - kanti.

Perso.

La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. -

militi. Persa regnestro. - ŝaho.

Persujo.

Estro de provinco en la antikva Persujo. - satrapo.

Peruvio.

{nun: Peruo [OA 8]}. Ŝtofo el lano de l' samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio. - alpako.

Peterburgo.

La vojo de Barcelono Peter- burgon estas longa. - vojo.

Petro.

La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. - miksi. li estas nomata Petro. - nomo.

Polo. pola.

Bohema kaj pola rondo- danco. - polko. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. - ulano.

La pola ulno estas 576 milimetrojn longa.

- ulno.

Polujo.

Polujo estis dividita en 10 guberniojn.

- gubernio. Vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo. - kukumo.

En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe.

- tripoj.

Portugalo. portugala.

Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. - kreolo. Portugala kaj brazilia {nun: brazila} malgranda monero. - rejso.

Pruso. prusa.

la aglo de la prusaj standardoj. - aglo.

R

Rafaelo.

vera pentraĵo de Rafaelo. - vera.

Remington.

La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj. - prototipo.

Rigi.

la panoramo de Rigi.

- panoramo. {montmasivo en la Alpoj en centra Svis- lando}.

Rodoso.

La Rodosa koloso estis statuo de Apolono. - koloso.

Romo.

antikva Romo

- antikva.

la provincoj de la antikva Romo

- provinco.

roma.

Antikva roma antaŭdiristo. - aŭguro. Antikva malgranda monero roma. - denaro.

La invadoj de l' barbaroj detruis la Roman

Imperion.

- invadi. Antikva citadelo de Romo. - kapitolo. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. - kurio. Oficisto de la trezorejo en la antikva Romo. - kvestoro. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. - mezo. Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno. - patricio. -

Romano.

La Romanoj civilizis la antikvan mondon. -

civilizi. Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. - jugo. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn. - kvadrigo. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj. - legio. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera. - togo.

La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj.

- veni.

La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

- konkiri.

romana.

Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton. - humanismo. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj. - pentametro.

Ruso.

Aparato, uzata de l' Rusoj por boligi akvon por teo. - samovaro.

rusa.

Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m. - arŝino. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio. - kosako. Rusa monero, valoranta

2,66

fr. - rublo. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.). - versto.

Ruslando.

La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro

1861. -

servuto.

Rusujo.

En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k. t. p.

-

gildo. Vipo por kondamnitoj en Rusujo. - knuto. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio. - kosako. Vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo.

-

kukumo. komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo {de 1904}. - traktato. En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vapor- banejon. - vaporo.

S

Saharo.

Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj:

Saharo.

- dezerto.

Samsono.

Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis. - ŝanceli.

Sand, George.

La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. - parenca.

Sankta Skribo.

la Sankta Skribo - skribi.

sekso

{3}. Kiu ne havis ankoraŭ seksajn rilatojn:

virga knabino.

- virga. {difino de seksaj agoj, de seksumado, mankas en la artikolo „sekso"}.

Seneko.

sentenco de Seneko. - sentenco.

Siberio. siberia.

siberia malvarmego. - varma.

Sicilio.

La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj. - koralo.

signo.

signo de la egaleco - egala.

Simplono. Simplona.

la Simplona tunelo. - tunelo.

Sokrato.

Sokrato estis kondamnita trinki cikuton. - cikuto. Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero. - koni.

Stradivarius.

violono de Stradivarius - violono.

Svedo. sveda.

la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. - diferenco.

Sviso. svisa.

svisa, holanda fromaĝo. - fromaĝo.

Svisujo.

Svisujo estas konfe- deracio de dudek du ŝtatoj. - konfederacio. La Franca Respubliko, Svisujo. - respubliko.

Ŝ

Ŝekspiro.

La tria votumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir.

-

havi. La tragedioj de Ŝekspiro. - tragedio.

T

Tibeto. Tibetano.

Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. - lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. - lamaismo.

transkripcio.

Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto. - fizionomio.

trioleto.

Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton:

trioleto, stanco.

- strofo.

Trojo.

La sieĝo de Trojo. - sieĝo.

Turko.

Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado. - minareto.

turka.

Ŝtata turka konsilantaro. - divano. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko. - fezo. Soldato de la iama turka gvardio. - janiĉaro. -

1.

Palaco de la turka sultano. -

2.

Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj. - serajlo. Longa turka vesto. - kaftano. Monero de diversaj landoj:

La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.

- piastro.

turka sultano.

- sultano. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo. - turbano. Turka ministro. - veziro.

Turkujo.

Nomo de la lando de l' popolo, esprimita de la radiko:

Francujo, Turkujo.

- -uj.

Termopiloj.

Intermontaro. - monto.

Testamento. Malnova Testamento.

La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento. - Biblio.

Nova Testamento.

La paraboloj de la Nova Testamento.

- parabolo.

Tuniso.

Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. - protektorato.

U

-

Ŭ

Uranio.

Uranio estis la muzo de l' astro- nomio. - muzo.

Ursino. Granda Ursino.

la Granda Ursino. - stelo. la konstelacio de la granda Ursino. - konstelacio.

Usono.

Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono.

- aŭ. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn. - dolaro.

La Anglujo estis iam la metropolo de

Unuigitaj Ŝtatoj. - metropolo. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko. - unu.

V

Valienne.

{legu: Vallienne}. En la heksa- metro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo. - heksametro.

Varsovio.

En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. - telefono. La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika n°

9.

- adreso.

Venecio.

Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. - gondolo.

la lagunoj de Venecio.

-

laguno.

Venecia.

Ĉefo de la Genova {nun: Ĝenova} kaj Venecia respubliko. - doĝo.

Vezuvio.

Monto, el kies supro eliĝas lafo:

Vezuvio.

- vulkano.

Virginio.

La idilio de Paŭlo kaj Virginio. - idilio.

vosto.

(Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto. - kometo. {ĉe vosto nur: vosto de bestoj}.

Z

Zamenhof.

la versaĵoj de Zamenhof. - verso. La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika n° 9. - adreso. La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo. - doni. Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof.

-

pseŭdonimo.

W

- * -

Wo.

{internacia siglo de la kemia elemento} - volframo.

A.

-

1.

Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabeioj. -

2.

Finiĝo ,de la adjektivoj:

bela, mia, unua, ĉiama.

-

3.

Komenco:

De A ĝis Z

= de la komenco ĝis la fino.

Abato.

Ĉefo de monaĥejo.

Abatino.

Ĉefino de monaĥinejo.

Abdiki.

Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi.

Abdiko.

Ago de tiu, kiu abdikas.

Abelo

(Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (M/)is

mellifica): Laborema kiel abelo.

Abelejo.

Domo de abeloj.

Aberacio. - 1.

(Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro. -

2.

(Opt.). Disperso de la lumo:

aberacio sfera, aberacio kromata.

Abio

(Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de 1'ĉarpentistoj, lignaĵistoj

(Abies pectinata).

Abismo.

-

1.

Loko profunda kaj abrupta:

monta abismo.

-

2.

Senfundaĵo, profundegaĵo, io tre profunda:

abismo de l' oceano.

Fig.:

Esti sur la bordo de abismo =

esti en granda danĝero.

Ablativo.

Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvaj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k. t. p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj

per

kaj

de.

Abnegacio.

Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj: La abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.

Abomeno.

Sento, kiun kaŭzas tre mal- agrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz.: odoro de putranta viando); malinklino.

Abomena.

Kaŭzanta abomenon:

abomena odoro, vizaĝo, ago.

Komparu: Antipatio.

Aboni.

Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spek- takloj., k. t. p.:

Li abonas ĉiujn esperantajn gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero.

Abono.

-

1.

Mendo por difinita tempo kaj antaŭa pago por gazetoj, spektakloj, k. t. p. -

2.

Tempo, por kiu estas farita la abono:

Via abono finiĝas post du monatoj.

Abonanto.

Persono. kiu abonas:

Nia revuo havas 10,000 abonantojn.

Aborti.

Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon.

Aborto.

Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido.

Abortiga.

Kaŭzanta aborton:

abortiga medikamento.

Abrikoto

(Bot.). Frukto de l' abrikotujo.

Abrikotujo.

Arbo el la familio de l' amigdal- acoj

(Prunus armeniaca).

Abrotano

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino

(Artemisia abrotanum).

Abrupta.

Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita:

abrupta bordo.

Abrupteco.

Eco de tio, kio estas abrupta. Komparu:

Dekliva, kruta.

Absceso.

Amaso de puso en histoj. Komparu:

Ulcero, vundo.

Absinto.

Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo:

La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.

Absoluta.

-

1.

Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta:

La rusaj caroj estis absolutaj monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta.

-

2.

Senmiksa, ĥemie pura:

absoluta alkoholo.

-

3.

Ne relativa:

absoluta vero.

Absoluteco.

Eco de tio, kio estas absoluta.

Absolutismo.

Absoluta maniero de regado, de agado.

Absolvi.

Pardoni la pekojn: Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon.

Absolvo.

Pardono de l' pekoj.

Vortaro de Esperanto

A

Absorbi.

Tute okupi la pensojn,. la atenton: La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.

Abstinenco.

Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l' tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.

Abstinenculo.

Persono, kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.

Abstrakta.

Kio ne estas perceptebla de la sentoj: La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn: abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj: ekz. tablo, hundo.

Abstraktaĵo.

Io abstrakta.

Abstrakteco.

Eco de tio, kio estas abstrakta.

Absurda.

Plene sensenca: Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l' juneco.

Absurdo.

Io absurda: Kia absurdo!

Absurdeco.

Eco de tio, kio estas absurda.

Abunda.

Havanta grandan kvanton, bone provizita, pli ol sufiĉa:

abunda rikolto, abunda programo.

Abundeco.

Eco de tio, kio estas abunda:

abundeco de fiŝoj en lago.

Acero

(Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).

Acetato.

Salo de la vinagra acido.

Acetileno

(Hem). C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.

Acida.

Havanta akrau guston, kiel tiu de la vinagro:

acida frukto.

Acido. - 1.

Io acida. -

2.

(Hem.). Kombinaĵo de la hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan lakmuson.

Acideco.

Eco de tio, kio estas acida.

Aĉeti.

Akiri ion, pagante por ĝi monon:

aĉeti kare, malkare.

Aĉeto.

Ago de tiu, kiu aĉetas.

Aĉetanto.

Persono, kiu aĉetas.

Aĉetebla.

Kiu povas esti aĉetita:

En la nuna tempo ĉio kaj ĉiu estas aĉetebla.

Aĉetisto.

Persono, kies profesio estas aĉeti.

-Ad.

Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran:

pafado, restado.

Adapti.

Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj:

adapti la rimedojn al la celo, adapti versaĵon por kanto.

Adapto.

Ago de tiu, kiu adaptas. Komparu:

Apliki, uzi.

Adepto. - 1.

Partiano de doktrino, de sekto:

adepto de la epikurismo.

-

2.

Persono, konanta arton, sciencon kaj sin okupanta per ili:

adepto de la pentrarto.

Adiaŭ.

Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas: Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso!

Adiaŭa.

Kiu adiaŭas, de adiaŭo: adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.

Adicio.

Aritmetika operacio, per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t. e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom daunuoj, kiom ambaŭ kune.

Adicii.

Fari la adicion:

adicii unu nombron al alia.

Adjektivo.

Vorto aldonata al substan- tivo por montri ĝian econ:

bona knabo.

Adjektiva.

De adjektivo; simila al adjektivo, havanta karakteron de adjektivo:

adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.

Adjunkto.

Helpanto de supera oficisto.

Adjutanto.

Oficiro, konstante akompan- anta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.

Administri.

Konduki aferojn privatajn aŭ publikajn per persona kunlaboro:

administri bienon, administri domon, administri kompanion.

Administranto.

Persono, kiu administras. Komparu:

Direkti, regi.

Administracio.

Administrantaro.

Admiri.

Rigardi kun miro kunigita kun aprobo, estimo, alta ŝato:

admiri heroon, admiri kuraĝon.

Admiro.

Sento de tiu, kiu admiras.

Admirinda.

Meritanta admiron:

admirinda modesteco.

Admiralo.

Ĉefo de milita ŝiparo.

Admiralitato.

Estraro de ŝiparo kaj ĝia oficejo.

Admoni.

Instigi per vortoj al la plenumo de devo:

La patrino admonis la filon al la diligenteco.

Admono.

Vortoj de tiu, kiu admonas.

Adopti.

Kun formala akto preni en sian familion kiel sian propran infanon; filigi, filinigi:

adopti orfon.

Adopto.

Ago de tiu, kiu adoptas.

Adori. - 1.

Respekti kaj ami kiel Dion. -

2.

Forte ami, alte ŝati:

adori sian edzinon, adori la poezion.

Adoro.

Sento de tiu, kiu adoras.

Adoranto.

Persono, kiu adoras:

kantistino, aplaŭdata de la adorantoj.

Adreso.

-

1.

Precize difinita loĝloko de persono (lando, urbo, strato, domo):

La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika n° 9.

-

2.

Surskribo sur letero, sur pakaĵo, enhavanta la nomon kaj la loglokon de la persono, al kiu ĝi estas sendata:

La adreso devas esti ĉiam skribita tre legeble.

Adresi.

Skribi adreson sur letero, sur pakaĵo.

Adresanto.

Persono, kiu sendas leteron.

Adresato.

Persono, al kiu oni sendas leteron:

Sur la koverto oni skribas ne sole la nomon de l' adresato, sed ankaŭ tiun de la adresanto, por ke la poŝto povu resendi al li la leteron en okazo de bezono.

Adulti.

Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono.

Adulto.

Ago de tiu, kiu adultas.

Advento.

Kvarsemajna fasto antaŭ la Kristnasko.

Adverbo.

Neŝanĝebla vorto, esprimanta manieron, lokon aŭ tempon:

bone, hejme, vespere.

Adverba.

Havanta karakteron, strukturon de adverbo: «

Kun ĝojo » estas adverba esprimo.

Advokato.

-

1.

Juristo, kies specialo estas defendi akuzatojn en juĝejo. -

2.

Defendanto per vortoj:

Estu mia advokato antaŭ mia edzino.

Aero.

Gaso, kiun ni spiras, konsistanta el azoto kaj oksigeno.

Aera.

-

1.

El aero:

aera veziketo.

-

2.

Okazanta, vivanta en la aero:

aera fenomeno, aera vegetaĵo.

Aerumi.

Refreŝigi, forigi malbonodoron, tralasante aeron:

aerumi litaĵon, ĉambron.

Komparu:

Ventoli.

Aerolito.

Ŝtono, falanta de la kosma spaco sur la supraĵon de la tero.

Aerometro.

Instrumento por mezuri la densecon de la gasoj.

Aeronaŭto.

Aerveturanto.

Aerostato.

Aparato, plenigita per gaso, pli malpeza ol la aero kaj servanta por sin levi en la aeron.

Afabla.

Kondutanta amike kun aliaj, penanta esti agrabla al aliaj:

afabla homo, afabla vorto.

Afableco.

Eco de tiu, kiu estas afabla.

Afablaĵo.

Afabla ago, vorto.

Malafabla.

Kondutanta neamike kun aliaj, tute ne zorganta esti agrabla al aliaj. Komparu:

Ĝentila, kompleza.

Afekcio.

Forta emocio, perdo de la egalpezo de la animo sub la influo de fortaj kaj neatenditaj impresoj:

malespero, ravo.

Afekti.

Ŝajnigi ion per nenaturaj mani- eroj:

afekti modestecon.

Afekto.

Ŝajnigo per nenaturaj manieroj.

Afektema.

Havanta la kutimon afekti.

Afero

-

1.

Ĉio, kio estas en la mondo reala kaj abstrakta:

Dum vojaĝo oni vidas multajn interesajn aferojn.

-

2.

Ĉio, kio estas objekto de okupo, kio estas aŭ devas esti plenumita:

komerca afero, juĝa afero.

Komparu:

Objekto.

Afikso.

Partikulo, almetata antaŭ aŭ post la radiko, por formi novan vorton kun alia signifo:

prefikso, sufikso.

Afiŝo.

Presita anonco pri publika spektaklo.

Afiŝi.

Anonci per afiŝo. Komparu:

Avizo, prospekto, reklamo.

Aforismo.

Penso, principo, koncize esprimita,ĉerpita el verko de fama aŭtoro. Komparu:

Devizo, maksimo, moto, proverbo, sentenco.

Afranki

.Pagi la poŝtajn spezojn, algluante la necesan kvanton da poŝtmarkoj:

La adresato pagas punon por neafrankita letero.

Afto

(Med.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo de suĉinfanoj.

Afusto.

Veturilo de kanono.

Agi.

Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn fortojn:

Ne ploru, sed agu.

Ago.

Uzo de siaj fizikaj aŭ spiritaj fortoj:

Malpli da vortoj, pli da agoj!

Komparu:

Fari, konduti, procedi.

Agaco.

Malagrabla sento en la dentoj, kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.

Agapo.

Festeno de la primitivaj kristanoj post la komunio.

Agariko

(Bot.). Speco de manĝebla fungo

(Agaricus campestris).

Agato.

Duone diafana speco de kvarco de vivaj variaj koloroj.

Agendo.

Notlibro por tuta jaro kun aparta paĝo por ĉiu tago.

Agento.

Peranto por plenumi aferojn de aliaj personoj:

borsa agento.

Agiti.

Instigi aliajn al agado por celoj, havantaj publikan gravecon:

agiti antaŭ elektoj.

Agito.

Ago de tiu, kiu agitas.

Agitanto.

Persono, kiu agitas. Komparu:

Propagandi.

Aglo

(Zool.). Raba birdo el la familio de l' falkoj

(Aquila).

La reĝo de la birdoj.

La nigra aglo

= la aglo de la prusaj standardoj.

Li ne estas aglo =

li ne estas persono de alta inteligenteco.

Agla nazo

= nazo kurbigita, kiel la beko de la aglo.

Aglomeri.

Kunigi ne samspecajn, ne unuformajn objektojn en tuton.

Aglomeraĵo

-

1.

Objekto, konsistanta el kunigitaj ne unuspecaj, ne unuformaj partoj. -

2.

Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj diversaj mineraloj.

Aglomerato.

Aglomeraĵo.

Aglutini

(Med.). Kunglui: aglutini la randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn.

Agonio.

Batalo de la mortanto kontraŭ la morto; la lastaj suferoj de la mortanto.

Agonii.

Esti en la stato de l' agonio.

Agonianto.

Persono, kiu agonias.

Agordi.

Konformigi reciproke la kordojn de instrumento, unu instrumenton al alia.

Agordo.

Reciproka, konformigo de l' kordoj de instrumento, de unu instrumento al alia.

Agrabla.

Kiun oni volonte vidas, aŭs- kultas, k. t. p.:

agrabla persono, vizaĝo, voĉo.

Malagrabla.

Kiun oni ne volonte vidas, aŭskultas, k. t. p.

Agrafo

Metala hoketo kun ringeto, kiu servas por kunigi du randojn de vesto.

Agrafi.

Kunigi per agrafo. Komparu:

Broĉo, buko, pinglo.

Agregato

(Filoz.). Io formita per kuniĝo de unuspecaj objektoj:

agregato de molekuloj.

Agrikulturo.

Kulturado de la tero.

Agronomio.

Scienco, arto kulturi la teron.

Agronomo.

Persono, kiu konas la agro- nomion, kiu sin okupas per la agronomio.

Aĝo.

Tempo, pasinta de la naskiĝo: Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara.

Aĝa.

Havanta aĝon: Li estas pli aĝa, ol lia fratino.

Plenaĝa.

Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn: En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo.

Aĝio.

Diferenco inter la nominala kaj efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.

Aĝioto.

Spekulacio en la borso per publikaj paperoj.

Aĝioti.

Sin okupi per la aĝioto.

Aĝiotisto.

Persono, kiu profesie aĝiotas.

Ajlo

(Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo

(Aliium sativum).

Ajn.

Ĝeneraliga sendifina partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj:

kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn.

Aĵ.

Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan:

porkaĵo =

porka viando;

amikaĵo =

amika ago.

Aĵo.

Afero, objekto.

Akacio

(Bot.). Arbo el la familio de l' mimozacoj

(Acacia).

Akademio. - 1.

Supera lernejo, universi- tato. -

2.

Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj.

Akanto

(Bot.). Suda tlorna vegetaĵo

(Acanthus).

Akapari. - 1.

Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi kare. -

2.

Proprigi al si kun malutilo por aliaj.

Akaparo.

Ago de tiu, kiu akaparas.

Akaro

(Zool.). Parazita insekto el la vico de i'ara;knoidoj

(Acarina).

Akceli.

Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi: La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto.

Akcelo.

Ago de tiu, kiu akcelas.

Akcento.

Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto:

La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo.

Akcenti.

Meti la akcenton.

Akcepti. - 1.

Konsenti preni tion, kion oni donas, proponas:

Ne estas ĝentile ne akcepti donacon.

-

2.

Esti hejme por la vizitantoj:

S'no N. akceptas ĉiun mardon.

-

3.

Aprobi, konsenti:

La propono estis akceptita per aklamo.

Akcepto.

Ago de tiu, kiu akceptas.

Akceptebla.

Kiu povas esti akceptita:

neakceptebla propono.

Komparu:

Ricevi.

Akcesora.

Akompananta la ĉefan afer- on; flanka, ne ĉefa.

Akcesoraĵo.

Afero, objekto akcesora.

Akcio.

Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria: La kurso de la akcioj falas dum milito.

Akciulo.

Posedanto de akcio: Oni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn aferojn de la kompanio.

Akcidento.

Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita:

fervoja akcidento; laboristo, vundita de akcidento.

Akcidenta.

Hazarda kaj malfeliĉa, malagrabla.

Akcipitro

(Zool.). Rabobirdo el la familio de l' falkoj

(Astur).

Akcizo.

Imposto de la manĝaĵoj, alko- holaĵoj, k. t. p.

Akiri.

Fariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k. t. p.

Akiro. -1.

Ago de tiu, kiu akiras. -

2.

Objekto, afero akirita:

Eksterminte la malamikojn, la taĉmento revenis kun riĉa akiro.

Akirebla.

Kiu povas esti akirita.

Aklami.

-

1.

Saluti per laŭtaj krioj. -

2.

elekti iun, akcepti proponon sen diskutado, unuvoĉe.

Aklamo.

Ago de tiu, kiu aklamas.

Akno.

Patologia ruĝa makuleto de la haŭto.

Akolito.

Preĝeja servisto, helpanta pastron dum la diservo.

Akompani. - 1.

Iri kun iu, esti kun iu:

Mi akompanos vin al la stacidomo. -

2.

(Muz.). Kunludi.

Akompano.

Ago de tiu, kiu akom- panas.

Akomponanto.

Persono, kiu akompanas.

Akonito

(Bot.). Venena medicina vegetaĵo el la familio de Traniinkulacoj

(Aconitum napellus).

Akordo. - 1.

Samtempa harmonia sonado de kelke da tonoj. -

2.

Reciproka konformeco harmonia, adapteco:

akordo de la adjektivo kun la substantivo.

Akorda.

Harmonia, konforma al io, adaptita al io.

Akordigi.

Fari ion akorda.

Akordiĝi.

Fariĝi akorda:

La predikato akordiĝas kun la subjekto.

Akordigebla.

Kiu povas esti akordigita.

Akra. - 1.

Havanta tre maldikan tranĉan randon:

akra tranĉilo, glavo, tondilo. -

2.

Kies lateroj (flankoj), kirniĝas je malgranda angulo:

akra rando. -

3.

Kiu forte ekscitas la sentojn:

akra manĝaĵo, malvarmo, koloro, sono, voĉo, odoro. -

4.

Severa, neĝentila:

akraj vortoj.

Akreco.

Eco de tio, kio estas akra.

Akrigi.

Fari ion akra:

akrigi tranĉilon.

Akrigilo.

ŝtono, objekto por akrigado. Komparu:

Akuta.

Akrido

(Zool.). Insekto, detruanta la grenojn

(Pachytylus migratorius, acrididae).

Akrobato.

Cirka gimnastika artisto.

Akso. - 1.

Reala aŭ imagata rekta linio, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo:

akso de la tera globo, de rado.

- 2.

Centra linio:

akso de floro, de vojo.

Akselo

(Anat.). Kavo sub la artiko de la ŝultro kaj brako.

Aksiomo.

Vero senduba, ne bezonanta pruvon: Du nombroj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.

Akto. - 1.

Parto de dramo, de komedio:

Aktoj estas dividataj en scenojn.

-

2.

Oficiala dokumento, atestanta fakton:

akto pri la naskiĝo.

Aktivo. - 1.

Formo de la transitivaj verboj, esprimanta agon: La patro amas la filon, la filo estas amata de la patro; „amas" estas formo de l' aktivo, „amata" de l' pasivo. -

2.

Pozitiva parto de propraĵo: La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj preskaŭ egalis la aktivojn.

Aktiva.

-

1.

Kiu apartenas al la aktiva formo de la verbo: La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la pasiva.

-

2.

Kiu prezentas la pozitivan parton de propraĵo: aktivaj sumoj de bilanco. -

3.

Agema: Aktiva homo neniam restas sen- okupa.

Aktoro.

Artisto, ludanta rolon en drama spektaklo.

Aktuala.

Efektive ekzistanta en la nuna tempo kaj samtempe grava, interesa.

Aktualaĵo.

Io akkuala.

Aktualeco.

Eco de tio, kio estas aktuala.

Akumulatoro.

Elektra baterio, amasiganta provizon de la elektro:

Aŭtomobilo movata de akumulatoroj.

Akurata. - 1.

Kiu plenumas je la interkon- sentita tempo:

akurata tajloro.

-

2.

Kiu venas je la interkonsentita horo.

Akurateco.

Eco de tiu, kiu estas akurata.

Akustiko.

Parto de la fiziko, pri la sonoj.

Akuŝi.

Eligi maturan feton:

La patrino feliĉe akuŝis belan knabon.

- 2.

Tre malfacile fari, verki ion:

Fine li akuŝis sian disertacion.

Akuŝo.

Ago de tiu, kiu akuŝas.

Akuŝisto.

Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn.

Akuŝistino.

Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn:

Akuŝantino.

Virino, kiu akuŝas.

Akuta.

Nelongedaŭra, akompanata de fortaj simptomoj (pri la malsanoj):

akuta kataro.

Komparu:

Akra.

Akuzi.

Proklami ies kulpon, krimon:

akuzi iun pri ŝtelo, akuzi iun pri malnobleco.

Akuzo.

Ago, vortoj de tiu, kiu akuzas.

Akuzativo.

Kazo, kies finiĝo estas

n.

Akvo.

H

2

0. Komponaĵo de oksigeno kaj hidrogeno; fluidaĵo, kovranta trikvaron- ojn de la tero (maroj, lagoj, riveroj).

Akva. - 1.

Konsistanta el akvo:

akva solvaĵo.

-

2.

Vivanta en akvo:

akva vegetaĵo.

Akvofalo.

Akvoj de rivero, lago, k. t. p., falantaj de supre:

la Niagara akvofalo.

Akvomelono.

Speco de melono kun ruĝa molaĵo.

Superakvego.

-

1.

Tre granda kvanto da akvo. -

2.

La ĝenerala subakvigo de la tero, laŭ la biblio:

Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego.

Akvaforto.

Desegnaĵo, ĥemie farita sur kupro.

Akvarelo.

Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en akvo.

Akvarelisto.

Pentristo de akvareloj.

Akvario.

Akvujo porkulturi vegetaĵojn kaj fiŝojn.

Akvilegio

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' ranunkolacoj kun sonorilforma floro

(Aquilegium).

Al.

-

1.

Prepozicio, metata antaŭ nomo de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien estas direktata la ago:

doni, donaci libron al knabo, amo de la patro al la filo, proksimiĝi al la urbo. -

2.

Prefikso, esprimanta kien direktiĝas movo ; lokon, kiun atingas movo:

almeti, alporti.

Alabastro.

Duone diafana speco de gipso de blanka koloro, similanta marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj:

vazoj, statuetoj.

Alabastra.

El alabastro:

alabastra vazo.

Alarmo.

-

1.

Alvoko al armiloj:

La generalo ordonis trumpeti la alarmon.

-

2.

Sciigo, krioj pri proksimiĝanta danĝero.

Alarmi.

Fari alarmon.

Alaŭdo

(Zool.). Kantobirdo el la familio de l' paseroj

(Alaŭda arvensis).

Albinoso.

Homo kun kunnaskita anomalio de la pigmento: plena aŭ preskaŭ plena manko de la pigmento en la haŭto, haroj, k. t. p.

Albumo.

Libro por enmetado de foto- grafaĵoj, ilustraĵoj:

Albumo de konataj Esper- antistoj.

Albumino.

Organika substanco, kiu formas la blankon de ovo kaj el kiu grandparte konsistas la korpodela bestoj kaj vegetaĵoj.

Albuminurio

(Med.). Ĉeesto de albu- mino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj).

Alciono

(Zool.). Birdo krianta el la vico de l' paseroj

(Alcedo).

Aldo.

La plej malalta voĉo de la virinoj.

Aldviolono.

Granda violono: korda instrumento, meza inter la violono kaj violonĉelo.

Aleo.

Vojo en ĝardeno; vojo kun vico de arboj ĉe ĉiu bordo:

aleo de tilioj.

Alegorio.

Rakonto, kies temo estas metafore prezentita.

Alegoria.

Esprimita per metaforoj, metafore prezentita.

Aleno.

Pinta fera peco por fari truojn en ledo:

La aleno estas ilo de l' ŝuistoj.

Alfabeto.

Kolekto de ĉiuj literoj de lingvo en konstanta vico: Preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton.

Alfenido.

Metala komponaĵo, imitanta la arĝenton: El alfenido oni faras kulerojn, forkojn, k. t. p.

Alfenida.

El alfenido: alfenida cigarujo.

Algo

(Bot.). Familio de sensemaj vegetaĵoj, kreskantaj en akvo

(Algae).

Algebro.

Parto de la matematiko, en kies operacioj eslas uzataj literoj:

La algebro donas solvojn pli ĝeneralajn, ol la aritmetiko.

Algebra.

De la algebro, koncernanta la algebron:

algebra problemo.

Alĥemio.

Hemio de la mezaj centjaroj; arto aliigi metalojn en oron:

La alĥemio estas la patrino de la ĥemia scienco.

Alia.

-

1.

Diferenca, ne egala, malsama: Tio estas tute alia afero! -

2.

Dua el du: Ili disiĝis: unu iris dekstren, la alia maldekstren.

Alie.

-

1.

Alimaniere. -

2.

En kontraŭa okazo, se ne: Obeu, alie vi estos punita.

Aliigi.

Fari ion alia: aliigi la voĉon.

Aliiĝi.

Fariĝi alia.

Alibio.

Pruvo, ke akuzito estis en alia loko en la momento de la krimo.

Aligatoro

(Zool.). Amerika krokodilo

(Alligator).

Alineo.

Linio, kies unua vorto iom foriĝas de la rando de manuskripto aŭ presaĵo:

En « Vortaro de Esperanto » ĉiu radiko havas sian alineon.

Alko

(Zool.). Speco de cervo kun larĝaj plataj kornoj

(Cervus alces).

Alkalio

(Ĥem.). Solvebla hidrato de bazo:

hidrato de kalio, hidrato de natrio.

Alkalia.

Havanta karakteron, ecojn de alkalio:

alkalia solvaĵo.

Alkoholo.

Esenca parto de brandoj, vinoj, likvoroj (ĥem. etila alkoholo):

La tro- uzado de la alkoholo kaŭzas multajn mal- sanojn.

Alkohola.

El alkoholo, enhavanta alkoholon.

Alkoholaĵo.

Alkohola trinkaĵo.

Alkoholismo.

Malsana stato, kaŭzita de la trouzado de alkoholaĵoj.

Alkovo.

Ĉambro sen fenestro, por lito: La dormado en alkovo estas malutila por la sano. Komparu:

Niĉo.

Almanako.

Libro, enhavanta tabelon de l' tagoj, monatoj, sezonoj kaj festoj de jaro, kun literaturaĵoj kaj praktikaj informoj.

Almenaŭ.

-

1.

Ne malpli ol: Por lerni fremdan lingvon oni bezonas almenaŭ du jarojn. -

2.

Eble aliaj,...: Almenaŭ mi ne komprenas tion.

Almozo.

Kio estas donata senpage al mizeruloj por helpi ilin:

Blindulo petas almozon antaŭ la preĝejo.

Almozulo.

Homo, kiu vivas per almozoj.

Alno

(Bot ). Arbo el la familio de l' betul- acoj, uzata de lignaĵistoj

(Alnus).

Aloo

(Bot.). Arbo, liveranta laksigan rezinon, el la familio de l' liliacoj

(Aloe).

Alopatio.

Metodo de kuracado per rimedoj, kontraŭaj al la naturo de l' malsano:

La alopatio estas la sola serioza metodo, la homeopatio estas nur blago.

Alopatia.

De l' alopatio, bazita sur la alopatio.

Alpako.

Ŝtofo el lano de l' samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio [nun: Peruo].

Alpaka.

El alpako:

alpaka jako.

Alta.

-

1.

Granda en la vertikala direkto:

alta domo, monto.

-

2.

Grava, supera:

alta rango, ofico.

-

3.

(Muz.). Konsistanta el multe da vibroj:

alta tono.

Altaĵo.

Alta loko.

Alteco.

Eco de tio, kio estas alta.

Plialtigi.

Pligrandigi la altecon.

Altaro.

Tablo por religiaj oferoj, por diservo.

Alteo

(Bot.). Malvosimila vegetaĵo

(Althaea).

Alterni.

Sekvi unu alian kaj reciproke: La tagoj kaj noktoj eterne alternas.

Alternativo.

Decida elekto de unu el du eblaĵoj aŭ aferoj: Al la kompanio sin prezentis la alternativo: aŭ bankroti aŭ likvidi ĉiujn filiojn.

Altreliefo.

Surmura skulptaĵo, kies figuroj preskaŭ tute foriĝas de la fono.

Aludi.

Paroli pri persono aŭ afero, ne menciante ilian nomon, komprenigante tamen pri kio oni parolas.

Aludo.

Vorto aŭ frazo, aludanta pri io.

Alumeto.

Ligna peceto, kun ekstremo sulfurita, por ekbruligado.

Aluminio

(Ĥem.). Al. Blanka, tre malpeza metalo de arĝenta brilo.

Aluminia.

El aluminio:

aluminia ŝlosilo.

Aluno

(Ĥem.). Duobla sulfato de aluminio kaj kalio, amonio: La kalian alunon oni ordinare nomas simple aluno. Aluno estas uzata por purigi akvon, en fotografado, tanado.

Aluvio.

Tera tavolo, alportita de la akvo: La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj.

Amo.

-

1 .

Pasia inklino al persono de alia sekso:

amo al virino.

-

2.

Alta grado de inklino:

amo al la patrino, al la infanoj.

Ami.

Senti amon.

Aminda.

Kiu meritas amon, kiu faras agrablan impreson.

Enamiĝi.

Eksenti amon al persono de la alia sekso.

Amatoro.

-

1.

Persono, kiu havas inklinon al io, amas ion;

amatoro de pentraĵoj.

-

2.

Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco, metio:

fotografisto amatoro.

Komparu:

Diletanto.

Amalgamo. - 1.

(Ĥem.). Miksaĵo de hidrargo kun alia metalo. -

2.

Miksaĵo.

Amaso.

Kolekto, granda kvanto, granda nombro:

amaso da ŝtonoj, popolamaso.

Amasigi.

Kolekti en granda kvanto:

amasigi monon.

Ambasadoro.

-

1.

Sendito de unu ŝtato al alia. -

2.

Konstanta reprezentanto de ŝtato ĉe alia regno.

Ambaŭ.

Unu kaj alia: Mi renkontis du amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.

Ambicio.

Forta deziro de famo, honoroj, k. t. p.: Laŭdinda estas ambicio, se ĝi instigas al la laboro, kondamninda, se ĝi uzas intrigojn kaj reklamon.

Ambicia.

Kiu havas, montras ambicion: ambicia homo, ambicia projekto.

Amblo.

Maniero de l' irado de kelkaj kvarpiedaj bestoj, kiuj levas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko:

La urso, kamelo, ĝirafo kaj unu speco de ĉevaloj iras la amblon.

Amboso.

Fera bloko, sur kiu oni forĝas.

Esti inter martelo kaj amboso =

esti en malfacila situacio sen eliro.

Ambro.

Rezina aroma substanco, uzata kiel incenso.

Ambrozio.

-

1.

Manĝaĵo de la grekaj dioj. -

2.

Tre bongusta manĝaĵo.

Ambulanco.

Movebla armea hospitalo.

Amelo.

Substanco, formanta la plej grandan parton de ĉiuj farunaj substancoj; ĝi estas fabrike preparata el grenoj, terpomoj kaj uzata por rigidigi la tolaĵon.

Amen.

La lasta vorto de preĝoj; ĝi signifas:

tiel estu.

Ametisto.

Violkolora multekosta ŝtono, konsistanta el speco de kvarco.

Amfibio

(Zool.). Vertebrulo, vivanta sur latero kaj en la akvo:

La krokodilo estas la plej granda amfibio (Amphibium).

Amfiteatro.

-

1.

Antikva duonronda kon- struaĵo kun pli kaj pli altaj benkoj por spektatoroj. -

2.

Parto de teatro kontraŭ la scenejo.

Amforo.

Antikva vazo, alta kaj mallarĝa, kun du teniloj; ĝi estis uzata por vino, mielo, oleo, k. t. p.

Amigdalacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj unupetalaj vegetaĵoj:

migdato, abrikoto, pruno, persiko.

Amiko.

Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de opinioj, gustoj:

La amikon oni ekkonas en malfeliĉo.

Amika.

Bazita sur antikeco, inspirita de amikeco;

amika helpo, amika konsilo.

Amikaĵo.

Amika ago.

Amikeco.

Sento, rilato de tiuj, kiuj estas amikoj.

Amindumi.

Peni plaĉi al persono de la alia sekso per vortoj kaj konduto:

amindumi viron, virinon.

Amnestio.

Pardono, senkulpigo, proklamita de regnestro al krimuloj.

Amnestii.

Doni amnestion.

Amoniako

(Ĥem.). NH

3

. Gasa alkalio de tre akra odoro, kombinaĵo de azoto kaj hidrogeno; ĝi estas uzata, en akva solvaĵo, de ladistoj, kolorigistoj.

Amorfa.

Kiu ne posedas regulan strukturon: Ekzistas du specoj de fosforo: amorfa kaj kristala.

Amortizi.

Nuligi ŝuldon per regulaj partopagoj.

Amplekso.

Dimensioj, grado de vasteco (en figura senco):

verko de granda amplekso.

Ampleksi.

Havi en si, teni en si (en figura senco):

La programo de la universitato ampleksas ĉiujn sciencojn.

Multampleksa.

Ampleksanta multon, havanta grandan amplekson.

Amputi.

Fortranĉi per ĥirurgia instrŭmento membron, organon:

amputi frakasitan brakon.

Amuleto.

Objekto havanta miraklan econ antaŭgardi de malsano, de sorĉo la personon, kiu ĝin portas.

Amuzi.

Agrable okupi la pensojn, atenton; gajigi:

La rakonto forte amuzis nin.

Amuzo.

lo agrable okupanta la pensojn, atenton; io gajiganta. Komparu:

Distri, ludo.

-An.

Sufikso por esprimi membron, loĝ- anton, adepton:

societano, Parizano, kristano.

Anagramo.

Alimeto de la literoj de vorto aŭ frazo, por formi alian vorton aŭ frazon:

napo, pano.

Anakronismo.

-

1.

Eraro kontraŭ la kronologio, konsistanta en kunmetado de nesamtempaj personoj aŭ faktoj. -

2.

lo nekonforma al la moroj de epoko.

Analitiko.

Teorio de analizo.

Analizo. - 1.

Disigo en elementojn:

ĥemia, logika, gramatika analizo.

-

2.

Esploro detala, dividanta la tuton en ĝiajn elementojn.

Analizi.

Fari analizon.

Analogio.

(Filoz.). Simileco de du aferoj en unu aŭ kelke da rilatoj, permesanta konkludi pri ilia simileco ankaŭ en aliaj rilatoj:

analogio de fenomenoj, analogio de juraj okazoj.

Analogia.

Havanta analogion. Komparu:

Egala, simila, parenca.

Ananaso

(Bot.). Frukto de l' ananasujo.

Ananasujo.

Tropika arbo el la familio de labromeliacoj

(Ananassa sativa).

Anapesto.

Trisilaba versa mezuro, konsistanta el du mallongaj, aŭ neakcentitaj silaboj kaj tria longa aŭ akcentita.

Anarĥio. - 1.

Sistemo politika kaj socia, en kiu ĉiu individuo vivas sendependa, sen iu ajn estraro aŭ registaro. -

2.

Plena senordo.

Anarĥia.

De anarĥio, bazita sur anarĥio.

Anaso

(Zool.). Korta naĝbirdo

(Anas domestica).

Anatemo.

Solena malbeno; malbeno.

Anatomio.

Scienco pri la makroskopa strukturo de organismoj:

La sekcado estas la ĉefa esplora metodo de la anatomio.

Anatomia.

De anatomio, koncernanta anatomion.

Anĉovo

(Zool.). Malgranda manĝebla fiŝo, ordinare konservata en oliva oleo, uzata kiel spicaĵo

(Engraulis encassicolis).

Anekdoto.

Mallonga sprita rakonto.

Aneksi.

Aligi, precipe aligi al regno fremdan provincon:

aneksi post venka milito.

Anekso.

Ago de tiu, kiu aneksas.

Anemono

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' ranunkulacoj

(Anemone).

Angeliko

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de Pumbeliferoj

(Angelica).

Angio.

Kanalo, tubo, tra kiu fluas la sango, nutraj fluidaĵoj de l' bestoj kaj vegetaĵoj.

Angiologio.

Parto de la anatomio pri la angioj.

Angilo

(Zool.). Serpentosimila manĝebla fiŝo

(Anguitla vulgaris).

Angino

(Med.). Inflamo de la gorĝo.

Angulo. - 1.

Nelimigita spaco inter du sin renkontantaj linioj rektaj. -

2.

Nelimigita spaco inter du aŭ kelke sin renkontantaj reciproke ebenoj. -

3.

Malvasta, kaŝita loko.

Triangulo

Parto de l' spaco, limigita de tri sin reciproke renkontantaj linioj.

Multangulo.

Parto de l' spaco, limigita inter kvar, kvin k. t. p. sin reciproke renkontantaj rektaj linioj.

Anĝelo. - 1.

Ĉiela estaĵo, akompananta kaj servanta Dion; ĉiela sendilo.

Malbona anĝelo

= diablo, satano. -

2.

Persono tre bonkora, dolĉa, tolerema:

anĝelo de l' pacienco.

Anhidra

(Ĥem.). Senakva.

Anilino.

Olea substanco, produktata el indigo (industrie el nitrobenzolo) kaj uzata por farboj.

Anilina.

De anilino, enhavanta anilinon:

anilina farbo.

Animo.

-

1.

Spirita kaj senmorta parto de la homo:

La senmorteco de la animo estas dogmo de preskaŭ ĉiuj religioj. -

2.

Sidejo de la sentoj kaj konscio. -

3.

Esenca, ĉefa parto aŭ aganto:

animo de entrepreno.

Anima.

De animo, koncernanta animon.

Anizo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de laumbeliferoj, kies grajnoj estas uzataj kiel spicaĵo, por likvoroj

(Pimpinella anisum).

Ankaŭ.

Same kiel aliaj, kaj, krom tio:

Ankaŭ mi venos

= venos aliaj kaj mi.

Ankilozo

(Med.). Rigideco de artiko, kaŭzita de malsano.

Ankoraŭ. - 1.

Ĝis la nuna tempo: La laboro ne estas ankoraŭ finita. Li ankoraŭ laboras. -

2.

Ree: Ankoraŭ unu fojon.

Ankro.

Fera ilo, ĵetata en la akvon por fiksi ŝipon: La ankro estas emblemo de l' espero. Ĵeti ankron, levi ankron.

Anobio

(Zool.). Lignomanĝanta insekto el la vico de l' koleopteroj

(Anobium tesseiaium).

Anomalio.

Io nenormala; dekliniĝo de ĝenerala regulo.

Anomalia.

Nenormala, dekliniĝanta de ĝenerala regulo.

Anonci.

-

1.

Publike sciigi:

anonci en gazeto.

-

2.

Diri laŭte la nomon de l' vizitanto, kiu eniras en la salonon.

Anonco.

Vortoj anoncantaj. Komparu:

Afiŝo, avizo, prospekto, reklamo.

Anonima.

Sen nomo de aŭtoro, de posedanto:

anonima letero, societo.

Anonimo.

Io anonima.

Ansero. - 1.

(Zool.). Korta naĝbirdo

(Anser domesticus).

-

2.

Malsaĝa persono.

Anstataŭ.

En la loko de: Anstataŭ ĉapelo surmeti ĉapon. Anstataŭ babili, laboru.

Anstataŭi.

Esti uzata anstataŭ io; okupi la lokon, plenumi devon anstataŭ iu: La mielo anstataŭas la sukeron. Dum la foresto de la prezidanto anstataŭis lin la sekretario.

Anstataŭo.

Ago de tiu, kiu anstataŭas.

Anstatauigi.

Uzi anstataŭ io, doni la oficon de iu: anstataŭigi mortintan oficiston per nova.

-Ant.

Finiĝo de la aktiva participo de la estanta tempo:

saltanta, kantante.

Antaŭ.

-

1.

Prepozicio, esprimanta: a) Tempon, momenton pli fruan, ol alia: La spektaklo komenciĝis antaŭ la oka horo. Mi venis antaŭ li. b) Lokon, pli proksiman, ol alia: La puto estas antaŭ la domo. -

2.

Prefikso, esprimanta agon, staton, okazantan pli proksime, pli frue: antaŭiri, antaŭdiri.

Antaŭa.

Estanta antaŭ io: antaŭa parto de domo, antaŭa preparo.

Antaŭe.

-

1.

Pli frue: Antaŭe pensu, poste agu. -

2.

En antaŭa loko: Antaŭe iris heroldo kaj post li dek kavaliroj.

Antaŭen.

Al antaŭa loko, antaŭ sin: Antaŭen!

-

komandis la kolonelo.

Antagonismo.

Kontraŭeco.

Antagonisto.

Kontraŭulo.

Antarkta.

Proksima de la suda poluso.

Anteno

(Zool.). Movebla korno sur la kapo de insektoj, servanta kiel organo de la palpa kaj aŭda sento.

Anticipi.

Akcepti, preni antaŭe:

anticipi tezon

= akcepti tezon, por kiu oni poste liveros pruvojn;

anticipi monon

= preni monon, antaŭ kiam estas plene liverita la komercaĵo.

Antikristo.

Kontraŭulo de Kristo kaj de la kristanismo; legenda estaĵo, kiu devas aperi antaŭ la fino de la mondo kaj esti venkita de Kristo.

Antikva. - 1.

Kiu ekzistis antaŭ tre longe kaj ne ekzistas plu:

antikva Romo, antikva lingvo. -

2.

Tre malnova:

antikva meblo.

Antikvaĵo.

Antikva objekto:

vendisto de antikvaĵoj.

Antikveco.

Eco de tio, kio estas antikva. Komparu:

Arĥaika, malnova, mal- juna.

Antilopo

(Zool.). Speco de rapidkura remaĉbesto.

Antimono

(Hem.). Sb. Blanka blueta metalo, de lamena strukturo; ĝi estas uzata por la fabrikado de diversaj kunfandaĵoj (ekz. presliteroj); en la medicino estas uzataj ĝiaj saloj.

Antinomio.

Kontraŭeco de du leĝoj, de du reguloj.

Antipatio.

Malinklino, kiun kaŭzas mal- agrablaj spiritaj ecoj.

Antipatia.

Kiu kaŭzas antipation:

antipatia homo.

Antipirino.

C

H

H

12

N

.

2

Q

.

Dimetilfenilpira- zolono. Blanka kristala pulvoro, uzata en la medicino kontraŭ la kapdoloro kaj febro.

Arĥeologo.

Persono, kiu sin okupas per la arĥeologio.

Arĥeologio.

Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikveco.

Arĥipelago.

-

1.

La maro inter Grekujo kaj Turkujo. -

2.

Kolekto de najbaraj insuloj:

la Patagonia arĥipelago.

Arĥitekto.

Persono, kiu profesie sin okupas per la konstruado.

Arĥitekturo.

Belarto de la konstruado.

Arĥitravo.

Trabo sur la kapitelo de kolo- no.

Arĥivo.

Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj.

Arĥivisto.

Persono gardanta, aranĝanta arĥivon.

Ario.

Muzikaĵo, adaptita al vortoj.

Ariergardo.

Taĉmento, gardanta la postan parton de armeo.

Aristokrato.

Ano de alta nobelaro.

Aristokratio.

Aristokrataro.

Aritmetiko.

Scienco pri la nombroj kaj kalkulado.

Arko.

Parto de cirklo:

Fleksita bastono havas formon de arkoj.

Arkaĵo.

-

1.

Arka supraĵo, kovranta ion:

la ĉiela arkaĵo.

-

2.

Masonaĵo (tegmento, plafono, ponto), kon- sisianta el kojnformaj ŝtonoj aŭ brikoj, kiuj sin apogas unu al alia, kovrante liberan spacon sub si.

Ĉielarko.

Sepkolora arko sur la ĉielo, kiu aperas, kiam la sunaj radioj refraktiĝas en la pluvaj gutoj.

Pafarko.

Arkforma armilo, el ligno aŭ alia fleksebla substanco, servanta por ĵeti sagojn.

Arkado.

Arkaĵo sur kolonoj.

Arkeo.

La ŝipo de Noaho.

Arkta.

Proksima de la norda poluso.

Arlekeno.

Ludanto en cirka spektaklo, portanta groteskajn diverskolorajn vestojn. Komparu:

Histriono.

Armi.

Provizi per instrumentoj por atako aŭ defendo:

armi soldatojn, sin armi.

Armilo.

Instrumento por atako aŭ defendo:

glavo, lanco, ŝildo. Preni armilojn, remeti armilojn, al la armiloj!

Senarmigi.

Liberigi de armiloj, forpreni armilojn:

Soldatoj, senarmigu vin! Oni senarmigis la malamikojn.

Armilejo.

Arsenalo, provizejo de armiloj.

Armeo.

Militistaro. Granda kolekto de armitaj soldatoj, dividitaj en regimentojn, rotojn, k. t. p. kaj komandataj de unu ĉefo.

Arniko

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kompozitoj, uzata en la popola medicino, kiel vundsaniga rimedo

(Arnica).

Aroganta.

Malmodesta kaj malŝate kondutanta kun aliaj.

Aromo.

Bonodoro de vegetaĵoj.

Aroma.

Kiu posedas aromon:

aromaj herboj, aroma tabako.

Aroruto.

Amelo el radikoj de kelkaj tropikaj vegetaĵoj, uzata kiel nutraĵo.

Arpeĝo.

Akordo, kies sonoj ne sonas samtempe, sed rapide ŝekvas unu alian.

Arpeĝi.

Fari arpeĝojn.

Arsenalo.

Provizejo de armiloj, armilejo.

Arŝino.

Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m.

Arto. - 1.

Scio, kapablo fari ion, akirita per studoj, lernado, praktiko: arto de diplomato, de kuracisto, de ĉasisto. -

2.

Kontraŭo de la naturo: La arto imitas la verkojn de la naturo. -

3.

Belarto: poezio, arĥitekturo.

Arta.

Koncernanta arton.

Artisto.

Persono, kiu sin okupas per arto: pentristo, drama artisto.

Belarto.

Ĉiu el la kvin artoj: arĥitekturo, poezio, muziko, skulpt- kaj pentrarto.

Arterio

(Anat.). Angio, kiu kondukas sangon de la koro al lapartoj de la korpo.

Arteza.

Arteza puto: borita puto, el kiu la akvo ŝprucas per si mem.

Artifiko.

Lerta, ruza, trompa procedo:

artifiko de ĵonglisto, de advokato.

Artifika.

Lerta, ruza, trompa.

Artifikeco.

Eco de tio, kio estas artifika.

Artiko.

Organo, kiu kunigas kaj en kiu moviĝas du membroj de la korpo:

genua artiko.

Elartikigi.

Forigi, forpuŝi membron el artiko.

Artikolo.

-

1.

Partikulo, per kiu oni esprimas la difinitecon aŭ nedifinitecon: Esperanto posedas nur unu artikolon. -

2.

Raporto, traktato en gazeto: La propagandaj esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn artikolojn.

Artilerio.

Kanonoj kun la soldatoj, servantaj ilin.

Artileria.

De artilerio:

artileria atako.

Artiŝoko

(Bot.). Legomo el la familio de l' kompozitoj

(Cynara scolymiis).

Artrito.

Inflamo de artiko.

Artritulo.

Persono, malsana je artrito.

Artropodoj

(Zool.), Tipo de malsuperaj bestoj, kies korpo estas dividita en segmentojn:

krustuloj, araneoj, insektoj.

-As.

Fleksio de la tempo estanta de l' aktivo (por ĉiuj personoj de la unu- kaj multenombro).

Aso.

Ludkarto, signita per unu sola punkto.

Asafetido.

Malbonodora rezino, aplikata kontraŭ spasmoj.

Asbesto.

Minerala substanco, konsistanta el fadenoj kaj nebruligebla.

Asekuri.

Certigi al si per speciala pago kompenson de perdoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de fajro, ŝippereo, k. t. p.:

asekuri domon de fajro, kampojn de hajlo, komercaĵojn de ŝippereo; asekuri sian vivon.

Asekuro.

Ago de tiu, kiu asekuras:

societo de asekuroj.

Asepso.

Kontraŭputra metodo en la ĥirurgio, sen uzado de ĥemiaj rimedoj.

Asepsa.

-

1.

Bazita sur la asepso:

asepsa procedo.

-

2.

Libera de mikroboj:

asepsa instrumento.

Aserti.

Kategorie kaj kun certeco esprimi sian opinion.

Aserto.

Opinio, vortoj de tiu, kiu asertas. Komparu:

Certigi.

Asesoro.

Asistanto, helpanto de juĝisto.

Asfalto.

Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por kovri stratojn kaj vojetojn.

Asfalti.

Kovri per asfalto.

Asfalta.

El asfalto:

asfalta trotuaro.

Asfiksio.

Ĉeso de la spirado, sufokiĝo.

Asigno.

Dokumento, ordonanta pagi monon, destinitan por speciala celo, al persono prezentanta la mandaton.

Asigni.

Destini kaj pagi monon por speciala celo:

Por la konstruo de hospitalo la urbo asignis mil frankojn.

Komparu:

Ĉeko, mandato.

Asimili. - 1.

Proprigi al sia korpo manĝ- itan nutraĵon:

La suĉinfano tre bone asimilas la lakton de sia patrino.

-

2.

Aliigi anojn de alia nacio en anojn de sia:

Ne malofta estas la fakto en la historio, ke unuj popoloj asimilas aliajn.

Asimilo.

Funkcio, ago de tiu, kiu asimilas. Komparu:

Digesti.

Asisti.

Akompani kaj helpi.

Asisto.

Akompano kaj helpo.

Asistanto.

Persono, kiu asistas:

asistanto de pastro, de profesoro.

Askarido

(Zool.). Parazita vermo vivanta en la intestoj de l' homoj kaj porkoj.

Asketo.

Persono, celanta perfektiĝon per piaj procedoj kaj abstinenco.

Asketismo.

Asketa vivado.

Asocio.

Grava, granda societo:

Internacia Scienca Asocio.

Asocii.

Kunigi en asocion.

Asociito.

Ano de asocio. Komparu:

Ligo, kompanio, unuiĝo.

Asonanco.

Neplena rimo, en kiu onj atentas nur la samecon de la akcentitaj vokaloj:

Asonancoj estas ofte uzataj en la hispana poezio.

Asonanca.

Bazita sur asonancoj:

asonanca versaĵo.

Asparago

(Bot.). Legomo el la familio de l' liliacoj

(Asparagus officinalis).

Aspekto.

Maniero, en kiu io sin prezentas al niaj okuloj; ŝajno; mieno;

stranga, bela aspekto; havi aspekton.

Aspergi.

Delikate surŝprucigi per gutoj:

La pastro aspergas la preĝantojn. Aspergi florojn.

Aspergo.

Ago de tiu, kiu aspergas.

Aspergilo.

Ilo por aspergi.

Aspido

(Zool.). Venena serpento.

Aspiri.

Celi, deziri oficon, postenon: aspiri al la ofico de l' direktoro; aspiri altajn honorojn.

Aspiranto.

Persono, kiu aspiras: La ofico ne vakas ankoraŭ, kaj jam sin prezentis dek aspirantoj. Komparu:

Kandidato.

Asteroidoj.

Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero.

Astmo

(Med.). Malsano, karakterizata de malfacila spirado.

Astro.

Ĉiela korpo: suno, planedo, kometo. Komparu:

Stelo.

Astrologo.

Persono, kiu sin okupas per la astrologio.

Astrologio.

Arto antaŭdiri faktojn el la situacio de la steloj.

Astronomo.

Persono, kiu sin okupas per la astronomio.

Astronomio.

Scienco pri la astroj.

-At.

Finiĝo de la pasiva participo de l' estanta tempo:

amata, batate.

Ataki. - 1.

Sin ĵeti kontraŭ iu por batali:

ataki malamikon.

-

2.

Fig.:

ataki per parolado, malsano atakas organon.

Atako.

Afero de tiu, kiu atakas.

Atakema.

Inklina ataki.

Atakanto.

Homo, kiu atakas.

Atavismo.

Heredado de malproksimaj antaŭuloj.

Ateismo.

Doktrino, neanta la ekziston de Dio.

Ateisto.

Persono, kiu neas la ekziston de Dio.

Atenci. - 1.

Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon:

atenci iun, atenci kontraŭ iu. -

2.

Fig.:

atenci la liberecon, rajtojn

= provi limigi, provi forpreni.

Atenco.

Ago de tiu, kiu atencas.

Atendi. - 1.

Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos: atendi amikon, atendi la subiron de la suno.

-

2.

Esperi: atendi helpon.

-

3.

Esti preta, minaci, esti neevitebla: La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto.

Atendo.

Stato de tiu, kiu atendas.

Atendejo.

Ĉambro, salono por atendi: atendejo de stacidomo, de kuracisto.

Atenta.

Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita al io:

atenta lernanto, atenta spektatoro.

Atenti.

-

1.

Havi la aŭdan, vidan senton, spiriton, turnitan al io:

atenti lecionon.

-

2.

Sekvi, obei:

atenti konsilon, argumentojn.

Atento.

Anima stato de tiu, kiu atentas.

Senatenta.

Kiu ne atentas.

Atesti. - 1.

Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito:

atesti en juĝejo.

-

2.

Pruvi, montri:

La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion.

Atesto.

-

1.

Vortoj de tiu, kiu atestas. -

2.

Atestanta dokumento:

supera (profesora) esperanta atesto.

Atestanto.

Persono, kiu atestas.

Atingi.

Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis: atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj.

Atingebla.

Kiu povas esti atingita: neatingebla perfekteco.

Atlaso.

-

I.

Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon:

atlaso geografia, historia, anatomia, botanika.

-

II.

Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. -

III.

Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon.

Atleto.

-

1.

Luktisto. -

2.

Homo tre forta.

Atmosfero.

Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron.

Atmosfera.

De atmosfero:

atmosferaj gasoj.

Atomo.

La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu:

Molekulo.

Atomismo.

Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l' universo, kiel kuniĝon de atomoj.

Atonio

(Med.). Malforteco de muskolo, de organo.

Atribui.

Opinii, ke io estas ies ago, eco: atribui al iu meriton, pekon, agon.

Atributo

(Gram.). Adjektivo aŭ sub- stantivo, kiu kun verbo formas predikaton:

La rozo estas ruĝa. Kiamaniere vi fariĝis Esperantisto? La popolo proklamis lin reĝo.

Atributa.

De atributo, havanta karakteron de atributo:

atributa vorto.

Atriplo

(Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l' kenopodiacoj

(Atriplex).

Atrofio

(Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo.

Atrofii.

Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.

Atuto.

Supera koloro en la kartludoj.

Aŭ. - 1.

Esceptanta konjunkcio: Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton. -

2.

Alivorte; tio estas; nomata alie: Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono.

Aŭdi.

Percepti per la orelo:

aŭdi bruon, muzikon.

Aŭdado.

Kapablo aŭdi:

La aŭdado gvidas la blindulon.

Aŭda.

De l' aŭdado, kiu koncernas la aŭdadon:

aŭda sento, aŭda organo.

Komparu:

Aŭskulti.

Aŭdienco.

Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.

Aŭditorio.

Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.

Aŭguro.

Antikva roma antaŭdiristo.

Aŭkcio.

Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.

Aŭrantiacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj:

oranĝo, citrono.

Aŭreolo.

Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Komparu:

Nimbo.

Aŭskulti.

Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi: Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion.

Aŭskultanto.

Persono, kiu aŭskultas. Komparu:

Aŭdi.

Aŭspicioj.

Protekto, partopreno: La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.

Aŭtentika.

Originala, nefalsita, vera: aŭtentika verko, dokumento, subskribo.

Aŭtentikeco.

Eco de tio, kio estas aŭtentika: La akuzito neis la aŭtentikecon de l' dokumento.

Aŭtobiografio.

Priskribo de la propra vivo.

Aŭtoĥtona.

Kies antaŭuloj loĝis en lando jam de antikvaj tempoj:

aŭtoĥtona popolo.

Aŭtodidakto.

Persono, kiu lernas sen instruanto.

Aŭtografo.

Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografa.

Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografio.

Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.

Aŭtokrato.

Absoluta reganto.

Aŭtokrata.

Reganta absolute.

Aŭtokratio.

Aŭtokrata sistemo de regado.

Aŭtomato. - 1.

Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon). -

2.

Aparato, kiu elĵetas per sia mekanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco. -

3.

Persono sen volo, sen energio.

Aŭtomata.

Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, mekanika:

La batado de la koro estas aŭtomata.

Aŭtomate.

En aŭtomata maniero, kiel aŭto- mato.

Aŭtomobilo.

Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.

Aŭtonomio.

Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro.

Aŭtonomia.

Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio:

aŭtonomia provinco, aŭtonomia administrado.

Aŭtoro.

Verkisto: aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.

Aŭtoritato.

Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj:

patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de ĉefo.

Aŭtoritata.

De aŭtoritato, posedanta aŭtori- taton:

aŭtoritata opinio.

Aŭtuno.

La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t. e. inter la dua tagnokt- egaleco kaj la plej mallonga tago de l' jaro.

Aŭtuna.

De aŭtuno, okazanta en aŭtuno:

aŭtuna vento.

Aŭtune.

Dum aŭtuno.

Avo.

Patro de patro, patro de patrino.

Avanso.

Progreso en rango, en ofico:

doni avanson, ricevi avanson.

Avansi.

Progresi en rango, en ofico.

Avara.

Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.

Avari.

Ne volonte, ne multe doni:

avari laŭdojn, helpon.

Avareco.

Eco de tiu, kiu estas avara.

Avarulo.

Persono avara. Komparu:

Avida, ŝparema.

Avelo

(Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj

(Corylus avellana).

Aveno

(Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj

(Avena).

Aventuro.

Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno.

Aventuristo.

Persono, havanta inklinon al aventuroj.

B

Babili.

Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado.

Babilo.

Vortoj de tiu, kiu babilas.

Babilema.

Kiu amas babili.

Babilulo.

Persono babilema.

Babordo.

Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizaĝon al la antaŭa parto)

Bacilo.

Bakterio, havanta formon de bastoneto:

bacilo de la olero.

Bagatelo.

Negranda objekto, negrava afero.

Bajoneto.

Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj: Talleyrand diradis:

«

Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed oni ne povas sidiĝi sur ili ».

Baki.

Sekigi kaj malmoligi per la varm- ego:

baki panon, brikojn, potojn.

Bakisto.

Homo, kies metio estas baki panon, hulkojn, k. t. p.

Bakaĵo.

Pano, bulkoj, k. t. p.

Bakterio.

Malsupera vegeta organismo, videbla nur per mikroskopo kaj kaŭzanta diversajn malsanojn, fermentadon, putradon.

Averti.

Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu:

averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro.

Averto.

Vortoj de tiu, kiu avertas.

Avida.

Forte deziranta posedi ion:

avida de gloro, avida de mono.

Avide.

En avida maniero.

Avideco.

Eco de tiu, kiu estas avida. Komparu:

Avara, ŝparema.

Avizo.

Presita sciigo pri estonta fakto:

avizo pri baldaŭa apero de verko.

Avizi.

Sciigi pri estonta fakto. Komparu:

Afiŝo, anonco, prospekto, reklamo.

Azeno

(Zool.). Longorela kvarpiedulo el la gento de l' ĉevaloj:

malsaĝa kaj obstina kiel azeno (Asinus).

Azilo.

Rifuĝejo.

Azoto

(Ĥem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.

Balo.

Kunveno kun dancoj.

Balai.

Forigi polvon, malpuraĵ.ojn per ilo, farita el vergoj aŭ haregoj:

balai polvon, balai ĉambron, balaipolvon elĉambro.

Balailo.

llo por balai.

Balaaĵo.

Malpuraĵo, kiun oni forigas per balaado.

Balado.

Epika versaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.

Balanci.

Nerapide kaj egale movi supren kaj returnen:

knaboj sin balancas sur tabulo; ondoj balancas ŝipon; oni jese balancas la kapon.

Balanciĝi.

Nerapide kaj egale moviĝi supren kaj returnen:

ŝipo balanciĝas sur maro.

Balancilo.

Ilo por balanci (tabulo, pendigita sur ŝnuro, tabulo sur ŝtipo). Komparu:

Svingi, skui, ŝanceli.

Balasto.

Pezaj objektoj (ŝtonoj, sablo), per kiuj oni ŝarĝas ŝipojn, aerostatojn por konservi la egalpezon.

Balbuti.

Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn.

Balbuto.

Vortoj, parol- maniero de tiu, kiu balbutas.

Baldakeno.

Kovrilo, tegmento, portata sur stangoj super la kapo de ĉefa pastro aŭ civila altrangulo dum soleno.

Baldaŭ.

Post mallonga tempo:

Li baldaŭ venos.

Baldaŭa.

Kiu baldaŭ okazos:

Ĝis baldaŭa revido!

Baleno

(Zool.). Grandega mambesto, vivanta en la maro

(Balaena).

Balenosto.

Kornaj lamenoj en la buŝego de la balenoj.

Baleto.

Teatra danco; spektaklo, kies temo estas esprimata per dancoj kaj mimiko.

Balisto.

Antikva milita maŝino, por ĵetado de ŝtonoj, lancoj, k. t. p.

Balistiko

-

1.

Parto de la meĥaniko pri la movoj de ĵetitaj korpoj. -

2.

Milita scienco pri la movoj de kugloj, pri la eksplodo de bomboj, k. t. p.

Balkono.

Ekstera, horizontala ebeno el tabuloj, ŝtonplatoj ĉe la superaj etaĝoj, ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la interno de l' domo. Komparu:

Teraso, verando.

Balono.

-

1.

Sferforma malplena korpo. -

2.

Vitra sferforma vazo. -

3.

Aerostato.

Baloti.

-

1.

Voĉdoni per globetoj. -

2.

Voĉdoni pri kandidatoj.

Balustrado.

Vico de kolonetoj aŭ palisetoj, kunigitaj supre per horizontalaj traboj, servanta kiel barilo ĉe altaroj, ŝtuparoj, balkonoj, terasoj. Komparu:

Barilo, bariero.

Balzamo.

-

1.

Bonodora rezina substanco de vegetaĵoj. -

2.

Tio, kio kvietigas dolorojn, ĉagrenojn:

La konsolo estas balzamo por doloranta koro.

Balzamino

(Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun belaj floroj

(Impatiens balsamina).

Bambuo

(Bot.). Grandega herba vegetaĵo el la familio de l' graminacoj, kies trunko estas uzata por konstruaĵoj, mebloj

(Bambusa).

Bani.

Meti korpon en akvon, fluidaĵon kaj tie ĝin lavi:

bani infanon, sin bani.

Banejo.

Loko, ĉambro, kie oni banas aŭ sin banas.

Banujo.

Vazo (marmora, leda, ligna), en kiu oni banas aŭ sin banas.

Pluvbano.

Bano, en kiu la akvo falas de supre en multenombraj gutoj, kvazaŭ pluvo.

Vaporbano.

Bano en la akva vaporo.

Banala.

Ofte, de ĉiuj uzata, kaj tial neoriginala, neeleganta, neinteresa:

banala vero, banala vesto, banala spritaĵo.

Banaleco.

Eco de tio, kio estas banala. Komparu:

Triviala, vulgara.

Banano

(Bot.). Frukto de l' bananarbo,

Bananarbo.

Tropika arbo el la samnoma familio

(Musa paradisiaca).

Bando.

Aro de rabistoj, vaguloj, fri- ponoj.

Bandaĝo.

Longa tola rubapdo, per kiu oni kovras, ĉirkaŭvolvas kaj senmovigas vunditan membron.

Bandaĝi.

Meti band- aĝon.

Banderolo.

Papera rubando, anstataŭ- anta koverton: Mi sendas al vi la gazeton en rekomendita banderolo.

Bandito.

Rabisto.

Banko.

Institucio, privata aŭ ŝtata, por monaj operacioj:

pruntoj, kambioj, ĉekoj k. t. p.

Banka bileto.

Papera mono.

Bankiero.

Posedanto de privata banko.

Bankroti.

Ĉesi pagi siajn komercajn ŝuldojn kaj lasi deklari oficiale pri tio.

Bankroto.

Stato de tiu, kiu bankrotas.

Bankrotinto.

Persono, kiu bankrotis.

banto.

Ŝnuro, arkforme fleksita, kies ekstremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu:

Nodo, maŝo.

Bapti.

Doni la sakramenton de l' bapto.

Bapto.

Sakramento, kiu forigas

la

primitivan pekon de niaj prapatroj

;

la baptanto

(p.siro

aŭ alia persono) aspergas

la

baptaton kaj ctonas al li nomon.

Baptano.

Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptatan infanon.

Bapto- patro.

Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato.

Bari.

Meti ion sur vojo, por malhelpi la trairon:

bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero.

Baro.

Tio, kio baras, malhelpo.

Barilo.

Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon.

Ĉirkaŭbaro.

Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj.

Plektobarilo.

Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu: Balustrado,

bariero.

Barako.

Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu: Budo.

Barakti.

Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj:

La kaptito furioze baraktis.

Barakto. Ago, movoj de tiu, kiu baraktas.

Barbo.

Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. Senbarba. Ne havanta barbon.

Barbara.

Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco.

Barbaro.

Homo barbara.

Barbareco.

Eco de tiu, kiu estas barbara.

Barbarismo.

Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo.

Barbiro.

Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn.

Barĉo.

Supo el betoj.

Barelo.

Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj.

Barelisto.

Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu:

Tino.

Bario

(Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj.

Bariero,

Transversa trabo, baranta vojon. Komparu:

Barilo.

Barikado.

Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k. t. p.

Barikadi.

Bari per barikado, forte bari:

barikadi pordon.

Baritono.

Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro.

Barko.

Simpla, nekovrita ŝipo.

Barometro.

Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero.

Barono.

Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo.

Baso.

La plej malalta vira voĉo.

Baseno.

-

1.

Granda vazo por akvo.

2.

Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj.

Basko.

Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako.

Basto.

Interna parto de la ŝelo de l' arboj.

Bastardo.

Infano naskita ekster edziĝo.

Bastarda.

Naskita ekster edziĝo.

Bastiono.

Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo.

Bastono.

Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas.

Lambastono.

Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj.

Baŝliko.

Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo.

Bati.

Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano:

bati ĉevalon.

Mortbati.

Mortigi per batoj.

Rebati.

Respondi baton, atakon per bato, atako:

rebati atakanton, rebati argumenton.

Bato.

Movo de tiu, kiu batas. Komparu:

Frapi.

Batali.

-

1.

Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon):

batali kontraŭ la malamikoj de l' patrujo. -

2.

Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon:

batali por ideo.

Batalo.

Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj.

Batalema.

Kiu amas batali, kiu havas inklinon al batalo.

Batalilo.

Ilo por batali, armilo.

Bataliono.

Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento.

Baterio.

-

1.

Artileria taĉmento kun la ilaro: Franca baterio havas ses kanonojn.

-

2.

Elektra baterio: kolekto de boteloj de Leyde.

Batisto.

Tre maldika Kaj densa teksaĵo el plej delikataj specoj de lino. Batista. El batisto:

batista ĉemizo.

Bazo.

-

1.

Malsupro, malsupra parto; bazo de monto, de piedestalo, de triangulo. -

2.

(Ĥem.). Substanco, kiu kun acido formas salon.

- 3.

Ĉefa. esenca principo:

La internacieco estas la bazo de Esperanto.

Bazi.

Doni, kiel bazon, konstrui sur io;

bazita sur mensogo.

Komparu:

Funda- mento.

Bazaro.

-

1.

Placo, kie oni vendas komercaĵojn. -

2.

Loko, okupita per plej diversaj butikoj. -

3.

Ĉefa, granda komerca centro.

Baziliko.

Ĉefa preĝejo.

Bazilisko. - 1.

(Zool.). Amerika lacerto

(Basiliscus americanus).

-

2.

Fabela drako, kies rigardo mortigas.

Bedo.

Longa kaj mallarĝa peco de tero, kie oni kulturas florojn, legomojn, k. t. p.

Bedaŭri. - 1.

(Netr.). Esti nekontenta, senti ĉagrenon, ke oni faris ion aŭ ne faris:

Mi bedaŭras, ke mi skribis la leteron.

-

2.

(Tr.). Senti ĉagrenon pro ies malsukceso:

bedaŭri iun, bedaŭri ies morion.

Bedaŭro.

Sento de tiu, kiu bedaŭras.

Bedaŭrinde.

Estas malfeliĉo, ke; oni devas bedaŭri, ke:

Bedaŭrinde oni rapide forgesas la mort- intojn.

Komparu:

Domaĝo.

Beko.

Pinta longa parto de la buŝo de l' birdoj.

Beki.

Bati, piki per beko.

Bekeŝo.

Hungara vesto: longa, vasta surtuto kun rigida kolumo.

Bela.

Kiu tre plaĉas:

bela virino, bela ago.

Belega.

Tre bela.

Beleta.

Bela kaj delikata, aminda.

Beligi.

Fari ion bela.

Beliĝi.

Fariĝi bela.

Bele.

En bela maniero.

Beleco.

Eco de tio, kio estas bela.

Beladono

(Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' solanacoj, uzata en la medicino

(Atropa belladonna).

Beletristiko.

Nescienca, neteknika litera- turo; bela literaturo: romanoj, versaĵoj, noveloj, k. t. p.

Beni.

Solene alvoki la favoron de Dio, solene diri bondezirojn:

La pastro benas la preĝantojn. Beni la gefianĉojn.

Beno.

-

1.

Ago, vortoj de tiu, kiu benas. -

2.

Favoro de Dio:

Bonaj infanoj estas vera beno de Dio.

Benefico.

Teatra spektaklo, kies profito estas destinita ne por la direkcio, sed por unu el la artistoj, aŭ por filantropia celo.

Benko.

Longa tabulo, apogita ĉe la ekstremoj, por sidi.

Benzino.

Senkolora, facile ekbruligebla fluidaĵo, produktata el kruda petrolo kaj uzata por forigo de makuloj, por motoroj (aŭtomobiloj).

Benzolo

(Hem.). C

6

H

6

. Fluida kompon- aĵo de karbono kaj hidrogeno, produktata el la peĉo de ŝtonkarbo kaj uzata por forigo de makuloj, por fabrikado de anilinaj farboj, k. t. p.

Bero.

Mola, sukplena frukto, kiu anstataŭ kerno havas grajnojn:

ribo, groso, frago.

Beraro.

Kolekto de beroj sur komuna trunketo.

Vinbero.

Bero, el kiu oni produktas vinon.

Sekvinbero.

Sekigita vinbero.

Berberiso.

Arbeto el la samnoma familio kun flavaj floroj kaj ruĝaj beroj (Berberis).

Berilo.

Speco de smeraldo de koloro de la mara akvo.

Berilio

(Hem.). Be. Hemia elemento, blanka malfacile fandebla metalo.

Besto.

Vivanta estaĵo, posedanta la kapablon senti kaj sin movi:

La regno de la bestoj kaj la regno de la vegetaĵoj.

Besta.

De besto, havanta karakteron de besto:

besta organismo, besta apetito.

Beto

(Bot.). Legomo el la familio de kenopodiacoj, el kiu oni produktas sukeron (Beta).

Betulo

(Bot.). Arbo el la samnoma familio: ĝia ŝelo kaj ligno estas uzataj por multaj objektoj (Betula).

Betulacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: betulo, atno.

Bezoni.

-

1.

Ne posedi ion necesan:

bezoni monon.

-

2.

Esti en stato, en kiu io estas necesa:

bezoni fari ion.

Bezono.

-

1.

Manko de io necesa. -

2.

Stato de tiu, kiu bezonas ion:

esti en bezono.

-

3.

Tio, kion oni bezonas:

havi moderajn bezonojn.

Biblio.

La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento.

Bibliografio.

Tabelo aŭ priskribo de eldonitaj libroj.

Biblioteko.

-

1.

Kolekto de libroj. -

2.

Ŝranko por libroj. -

3.

Ĉambro, konstruaĵo por konservado de libroj.

Biciklo.

Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta.

Biciklisto.

Sportisto, uzanta biciklon.

Bicikleto.

Durada velocipedo kun egale grandaj radoj.

Bieno.

Tera, kampara propraĵo.

Bienulo.

Posedanto de bieno.

Biero.

Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo.

Bifsteko.

Rostita peco de fileo.

Bigamio.

Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo.

Bigota.

Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj.

Bigotulo.

Bigota persono.

Bigoteco.

Eco de tiu, kiu estas bigota.

Bilanco.

Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo.

Bilardo.

Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo.

Bildo.

Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo.

Bileto.

Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno:

fervoja, teatra bileto, loteria bileto, banka bileto.

Komparu:

Karto.

Biliono.

Mil milionoj (franca sistemo).

Bindi.

Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon.

Bindaĵo.

Korvilo de libro.

Bindisto.

Persono, kies metio estas bindi.

Biografio.

Priskribo de ies vivo.

Birdo.

Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn: kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro).

Birdtimigilo.

Objekto por fortimigi birdojn.

Bireto.

Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj.

Bis.

Ankoraŭ unu fojon, duan fojon! Bis, bis!

kriis ĉiuj post la ĉarma kanto.

Biskvito.

Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon.

Panbiskvito.

Biskvito el pano por soldatoj, maristoj.

Bismuto

(Ĥem.). Bi. Ĥemia elemento, gnze blanka metalo.

Bistro.

Nigre-bruna farbo, farata el fulgo.

Bisturio.

Malgranda ĥirurgia tranĉilo.

Bitumo.

Tera peĉo.

Bivako.

Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub liberaĉielo.

Bivaki.

Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo.

Blanka.

Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo:

blanka papero, blanka raso.

Blankigi.

Fari ion blanka.

Blankigejo.

Ejo, fabriko, kie oni blankigas teksaĵojn.

Blasfemi.

Ofendi, insulti Dion, religion.

Blasfemo.

Vortoj de tiu, kiu blasfemas.

Blasfemanto.

Persono, kiu blasfemas.

Blato

(Zool.). Hejma insekto el la vico de rekteflugilaj

(Blatta).

Blazono.

Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu:

Insigno.

Bleki.

Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj):

blekas ĉevaloj, bovoj, k. t. p.

Bleko.

Voĉo de diversaj bestoj.

Blendo

(Ĥem.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko.

Blinda.

Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon.

Blindulo.

Homo blinda.

Blinde.

Kiel blindulo, konfide, senkritike:

blinde obei, blinde kredi.

Blindigi.

Igi iun blinda; malklarigita vidsenton; senigi je prudento:

La variolo blindigas multe da mal- sanuloj. Tro forta lumo blindigas la okulojn. La amo blindigas.

Blindeco.

Stato de tiu, kiu estas blinda.

Bloko.

Granda peza peco de fero, ligno, marmoro.

Bloki.

Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon,

Blokado.

Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon.

Blonda.

Helkolora (pri haroj).

Blondulo.

Persono, kiu havas blondajn harojn.

Blovi.

Movi la aeron:

La vento blovas. Oni blovas, por ekflamigi bruletantajn karbojn.

Blovilo.

Ilo por blovi, ekz. por faciligi ekbruligon de fajro.

Forblovi.

Forporti per blovo.

Trablovo.

Blovo, kiu penetras en ĉambron tra fenestro aŭ pordo, precipe kiam de kontraŭa flanko estas malfermita alia fenestro aŭ pordo.

Blua.

Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo.

Bluo.

Blua koloro.

Blueta.

Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo.

Bluigi.

Fari ion blua.

Bluigaĵo.

Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon).

Bluzo.

Simpla vesto por la supera parto de l' korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu:

Burnuso, mantelo, kitelo.

Bo-.

Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo:

Bopatro

= patro de edzo aŭ de edzino.

Boao.

-

1.

Grandega serpento. -

2.

Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas cirkaŭ la kolo.

Boato.

Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj.

Bobeno.

Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn.

Boji.

-

1.

Krii, kiel hundo. -

2.

Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj:

La hundo bojas, la karavano preterpasas.

Bojkoti.

Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj.

Bojkoto.

Ago tie tiu, kiu bojkotas.

Boksi.

Sporte batali per pugnoj.

Boksisto.

Sportisto, kiu boksas.

Boli.

- Vaporiĝi en la tuta maso: La akvo bolas ĉe la temperaturo de

100

gradoj. -

2.

Esti tre ekscitita, incitita: boli de kotero. La popolo, preta ribeli, bolas.

Boligi.

Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu.

Bolto.

Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun ŝraubo ĉe la alia.

Bolti.

Kunigi per boltoj.

Bombo.

Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon.

Bombardi.

Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo.

Bombardado.

Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo.

Bombardilo.

Kanono porbombardado.

Bombinatoro

(Zool). Speco de bufo.

Bombono.

Malgranda sukeraĵo.

Bona.

-

1.

De alta, supera kvalito: taŭga, konforma al celo, utila:

bona drapo, oratoro, konsilo.

-2.

Feliĉa, prospera, sukcesa:

bona novaĵo, bona jaro, bonan tagon!

-

3.

Favora, indulga, delikata, plenumanta siajn devojn, ne deziranta malutili:

bona homo, bona patrioto.

Bone.

-

1.

En bona maniero. -

2.

Konsentite:

Bone, mi venos.

Boneco.

Eco de tio, kio estas bona.

Bonulo.

Homo bona, simpla.

Bonvoli.

Esti tiel bona, afable konsenti, ne rifuzi:

Bonvolu akcepti mian proponon.

Malbonigi.

Fari ion malbona:

Troa uzado malbonigas ĉiun aparaton. Manko de singardemo malbonigas eĉ plej sukcesan entreprenon. La sukceso malbonigas la homojn.

Plibonigi.

Fari ion pli bona per forigo de la mankoj:

plibonigi aparaton, stilon.

Rebonigi.

Fari ree bona ion difektitan:

rebonigi rompitan veloci- pedon.

Bori.

Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon:

bori tabulon, bori truon, bori truon en tabulo.

Borilo.

Akrepinta fera bastoneto kun akra spirala rando.

Borakso

(Ĥem.).

Na.2B407. Natribiborato.

Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio.

Bordo.

-

1.

Ekstremo de supraĵo:

bordo de tablo, de ŝipo.

-

2.

Tero. limiganta akvujon:

bordo de maro, de rivero, de lago.

Albordiĝi.

Atingi bordon en ŝipo, boato. Komparu:

Rando.

Borderi.

-

1.

Faldi kaj alkudri randon de vesto:

borderi manikon.

-

2.

Ĉirkaŭi, limigi:

Ŝtonoj borderas trotuaron.

Borso.

Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k. t. p., kaj notata ilia kurso.

Bosko.

Arbareto.

Bostono.

Kartludo, de la nomo de l' urbo Bostono en Ameriko.

Boto.

Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten).

Botisto.

Metiisto, kiu faras botojn.

Botaniko.

Scienco pri la vegetaĵoj.

Botanika.

Kiu rilatas la botanikon:

botanika ĝardeno.

Botanikisto.

Scienculo, kiu sin okupas per la botaniko.

Botelo.

Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj.

Bovo.

Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton.

Bovino.

Ino de bovo.

Bovido.

Ido de bovo.

Bovaĵo, bovidaĵo.

Bova, bovida viando.

Braceleto.

Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj).

Brako

(Anat.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto.

Bramo

(Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj

(Abramis brama).

Bramano.

Hinda pastro de alta rango.

Brano.

Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado.

Branĉo.

Parto de arbo, kreskanta el la trunko.

Branĉeto.

Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu:

Vergo.

Brando.

Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj.

Brandfarado.

Fabrikado de brando.

Brandfarejo.

Fabriko de brando.

Brandfaristo.

Specialisto en la fabrikado de brando.

Branko.

Organo de la spirado de l' fiŝoj.

Brasi.

Turni velon al la vento.

Brasiko

(Bot.). Legomo el la familio de l' kruciferoj

(Brassica oleracea).

Brava.

Kuraĝa, sentima, taŭga.

Brave.

Bone, tre bone! (aproba ekkrio).

Bravulo.

Persono brava.

Breĉo.

Larĝa fendo en muro, en ŝtonego; kavaĵo, malakraĵo de tranĉa rando.

Breto.

Horizontala tabulo, sur kiu oni metas diversajn objektojn:

breto de biblioteko, de ŝranko.

Brevo.

Papa dekreto en malpli gravaj aferoj.

Breviero.

Latina libro por la katolikaj pastroj, enhavanta preĝojn, psalmojn por ĉiu tago de l' jaro.

Brido.

Rimena ilo, metata sur la kapon de ĉevalo aŭ alia rajdbesto, per kiu oni ĝin kondukas.

Bridi.

-

1.

Surmeti bridon. -

2.

Haltigi, kvietigi:

bridi la koleron.

Senbridigi.

1.

Demeti bridon: senbridigi ĉevalon. -

2.

Doni liberon, ne limigi: senbridigi fantazion, pasiojn.

Brigado.

Taĉmento de soldatoj, konsist- anta el du regimentoj.

Briko.

-

1.

Bakita peco de argilo de regula formo (ortangula paralelepipedo), uzata por la masonado. -

2.

Io havanta la formon de briko:

briko de sapo.

Briketo.

Malgranda briko el kunpremitaj pecetoj kaj pulvoro de karbo.

Brili.

Hele lumi, kiel la poluritaj supraĵoj:

La oro brilas.

Brila.

-

1.

Tiu, kiu brilas. -

2.

Eleganta, luksa, bonega:

brila festeno, brila stilo.

Brilo.

Hela lumo de polurita supraĵo.

Brileto.

Tremanta neforta brilo.

Rebrilo.

Brilo, lumo de spegula supraĵo:

La luno rebrilas de la lago.

Senbrila.

Ne havanta brilon.

Brilianto.

Polurita diamanto.

Broĉo.

Ornamaĵo el oro aŭ arĝento kaj multekostaj ŝtonoj kun pinglo:

La broĉo estas juvelo, portata de virinoj.

Komparu:

Agrafo, buko, pinglo.

Brodi.

Fari per la kudrado desegnaĵojn, literojn sur tolo, drapo, k. t. p.:

brodi monogramon sur naztuko.

Brogi

Trempi en bolanta fluidaĵo; brulvundi per bolanta fluidaĵo:

Oni brogas kokidon por ĝin senplumigi.

Brokanti.

Aĉeti kaj revendi; trompe komerci; trompii.

Bromo

(Ĥem.). Br. Ĥemia elemento, malhele ruĝa peza fluidaĵo de malagrabla odoro Ĝiaj komponaĵoj kun metaloj (bromidoj) estas uzataj en la fotografarto.

Bronko.

Ĉiu el la du tuboj por spirado, en kiujn dividiĝas la traĥeo.

Bronkito.

Inflamo de la bronkoj.

Bronzo.

Kunfandaĵo de kupro kaj stano.

Bronza.

-

1.

Farita el bronzo:

bronza statuo.

2.

Havanta la koloron de bronzo:

bronza vizaĝo.

Bronzi.

Kovri per maldika tavolo de bronzo.

Broso.

Ilo, konsistanta el haregoj, fiksitaj en tabuleto, por forigi polvon, ordigi harojn, purigi dentojn, k. t. p.

Brosi.

Purigi, ordigi per broso:

Brosi harojn, brosi tapiŝon.

Brosisto.

Metiisto, kiu faras brosojn.

Broŝuro.

Maldika, nebindita libro.

Broŝuri.

Kunkudri la foliojn de libro.

Brovo.

Arkforma vico de haroj super la okulo:

sulkigi la brovojn.

Bruo.

Miksaĵo de diversaj fortaj sonoj:

La bruo de la stratoj de granda urbo.

Brua.

Laŭte sonanta:

brua kunveno

Brui.

Fari bruon.

Bruli.

-

1.

Esti konsumata de fajro:

La seka ligno rapide brulas.

-

2.

Esti forte ekscitita:

bruli de deziro, bruli de pasio.

Brulo.

Stato de tio, kio brulas:

brulo de urbo, de arbaro.

Bruligi.

Konsumi per fajro:

bruligi lignon, petrolon.

Ekbruligi.

Igi ion brulanta:

la fajron, la lignon.

Brulaĵo.

Substanco uzata por bruligado:

karbo, ligno.

Bruleti.

Bruli malforte kaj sen flamo:

Fajro bruletas sub la cindro.

Brulvundo.

Vundo, lezo, kaŭzita de fajro aŭ de varmega korpo.

Brulstampi.

Fari sur io signon per varmega fero.

Bruna.

Nigreruĝa, malhele kaŝtana.

Bruno.

Bruna koloro.

Brunigi.

Fari ion bruna:

La suno brunigas la haŭton.

Bruneta.

Havanta brunan nuancon.

Sunbruno.

Bruna koloro de la haŭto, kaŭzita de la sunaj radioj.

Brusto.

Parto de la homa kaj besta korpo de la kolo ĝis la ventro.

Brusta.

De brusto:

brusta malsano.

Komparu:

Busto, torso, talio.

Bruto.

-

1.

Hejma kvarpieda besto:

ĉevalo, bovo, porko, ŝafo.

-

2.

Malsaĝa, maldelikata homo.

Bruta.

De bruto; similanta bruton, senprudenta, maldelikata.

Brutaro.

Kolekto de samspecaj brutoj:

ŝafaro.

Brutigi.

Fari iun bruta:

La sklaveco brutigas la homojn.

Brutiĝi.

Fariĝi bruta.

Bubo.

Seneduka knabo.

Bubaĵo.

Ŝerco, petolaĵo de bubo.

Bubalo

(Zool.). Sovaĝa bovo

(Bubalus).

Buĉi.

Mortigi bruton por manĝado.

Buĉejo.

Ejo, kie oni buĉas.

Buĉisto.

Homo, kies profesio estas buĉi.

Budo.

Nezorge farita simpla konstruaĵo el tabuloj. Komparu:

Barako.

Budĝeto.

{nun ankaŭ: buĝeto}

- 1.

Projekto pri enspezoj kaj elspezoj por tuta jaro:

La parlamento akceptas aŭ ne akceptas la budĝeton, prezentitan de la ministraro.

- 2.

La tuto de la enspezoj kaj elspezoj de ŝtato, familio, persono:

Oni devas zorgi pri la egalpezo de sia budĝeto.

Bufo

(Zool.). Ranosimila amfibio

(Bufo).

Bufedo.

Tablo, ŝranko kun manĝaĵoj en restoracio, stacidomo, teatro; ĉambro, en kiu estas ĉi tiu tablo.

Buko.

Metala kadreto kun movebla pinglo por kunigi partojn de vesto:

buko de zono.

Buki.

Kunigi per buko:

buki zonon.

Komparu:

Agrafo, broĉo, pinglo.

Bukedo.

Fasko de deŝiritaj kunligitaj floroj.

Buklo.

Kuniĝo de ringforme kurbiĝintaj haroj.

Bukso

(Bot.). Arbo ĉiam verda el la familio de l' eŭforbiacoj

(Buxus sempervirens).

Bulo.

Neregule globforma maso: neĝa bulo, pasta bulo, panbulo.

Bulbo

(Bot.). -

1.

Legomo kun akra gusto kaj odoro, uzata kiel spicaĵo knj kies radiko prezentas globforman tuberon kaj konsistas el foliformaj lamencj, ĉirkaŭantaj unu la alian

(Altium).

- 2.

Globforma radiko de kelkaj vegetaĵoj, konsistanta el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian.

Buljono.

Supo el kuirita viando, ordinare bova:

bova, kokina buljono.

Bulko.

Malgranda bakaĵo el tritika faruno.

Bulvardo.

Larĝa strato, ĉirkaŭanta urbon; larĝa strato kun vico de arboj.

Burdo

(Zool.). Abelo simila inseko

(Bombus).

C

Caro.

Rusa monarĥo.

Cedi.

-

1.

Ĉesi kontraŭstari, reiri:

Post mallonga batalo la malamiko cedis.

- 2.

Lasi al iu ion, kion oni mem bezonas:

cedi al iu sian seĝon.

Cedo.

Ago de tiu, kiu cedas.

Cedema.

Facile cedanta al la volo de alia, facile konvinkebla, ne disputema.

Burĝo.

Homo de la meza klaso:

ne nobelo, ne proletario.

Burĝaro.

Burĝa klaso.

Burĝeco.

Stato, titolo de burĝo.

Burĝono.

Tubero sur vegelaĵoj, el kiu disvolviĝas la floroj kaj folioj.

Burĝoni.

Kovriĝi de burĝonoj.

Burleska.

Ridinda per la karikatureco, per la kontrasto inter la graveco de la per- sonoj kaj la malalteco de la stilo.

Burlesko.

Mallonga neserioza komedio, kun dancoj kaj kantoj.

Burnuso.

Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. Komparu:

Kitelo.

Busprito.

Oblikva masto en la antaŭa parto de ŝipo.

Busto. - 1.

Antaŭo de la supera parto de la homa korpo:

virina busto. -

2.

Skulptaĵo, prezentanta nur la kapon kaj bruston de persono, sen brakoj:

Busto de Homero.

Komparu:

Brusto, torso, talio.

Buŝo.

Kavo de la homa vizaĝo inter la du makzeloj, enhavanta la langon kaj dentojn.

Buŝa.

-

1.

Kiu rilatas la buŝon ;

buŝaj malsanoj. -

2.

Farata per la buŝo:

buŝa respondo.

Buŝe.

Per la buŝo:

respondi buŝe.

Buŝego.

Buŝo de la bestoj.

Buŝumo.

Aparato, metata sur la buŝegon de hundoj, ĉevaloj, por malhelpi ilin mordi.

Buŝelo.

Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr.

Butero.

Grasa substanco el lakto.

Butiko.

Ejo, kie oni vendas komercaĵojn, ordinare ĝi rigardas la straton.

Butikisto.

Posedanto de butiko.

Butono.

Malgranda globforma aŭ disk- forma korpo, kovrita aŭ ne per drapo, tolo, servanta por kunigi, fiksi partojn de vesto.

Butonumi.

Kunigi per butonoj.

Malbuton- umi.

Disigi partojn de vesto, eligante la butonojn el la truoj.

Butontruo.

Truo en vesto, en kiun oni enmetas la butonon.

Cedro

(Bot.). Arbo el la grupo de l' koniferoj

(Cedrus).

Cejano

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj; ĝiaj floroj estas uzataj en la medicino

(Centaurea cyanus).

Celi.

-

1.

Direkti pafon al la trafota objekto, peni trafi:

celi al birdo, celi birdon.

-

2.

Direkti la volon, deziron, agadon; peni atingi, peni plenumi:

celi la bonon de aliaj.

Celo.

Celata objekto:

celo de pafo, celo de deziroj; atingi, trafi celon.

Sencela.

Kio estas sen klara celo, senutila:

sencela diskutado.

Celtabulo.

Tabulo kun deseg- naĵo (ordinare koncentraj cirkloj), al kiu oni pafas dum ekzercoj.

Celerio

(Bot.). Legomo, kulturita apio.

Celuloido.

Kornforma diafana maso el pafkotono kaj kamforo, el kiu oni fabrikas kombilojn, tenilojn kaj diversajn galanteri- aĵojn.

Celulozo.

Substanco, el kiu konsistas la solida parto de la vegetaĵoj.

Cembro

(Bot.). Arbo el la grupo de l' koniferoj

(Pinus cembra).

Cemento.

Substanco el pulvorigitaj kalkaj kaj argilaj ŝtonoj, uzata kiel mortero.

Cementi.

Kunigi per cemento kovri per cemento. Komparu:

Kalko, stuko.

Cendo.

Malgranda monero: centono de dolaro, centono de guldeno.

Cent.

Dekfoje dek (100):

cent homoj, cent homojn.

Centestro.

Ĉefo de taĉmento de cent militistoj, laboristoj.

Jarcento (centjaro).

Periodo de cent jaroj.

Centavo.

Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj.

Centezimala.

Bazita sur sistemo, en kiu la tuto estas dividita en cent partojn:

centezimala termometro, centezimala grado.

Centifolio

(Bot.). Speco de l' rozo

(Rosa centifolia).

Centigramo.

Centono de gramo.

Centilitro.

Centono de litro.

Centimo.

Centono de franko.

Centimetro.

Centono de metro.

Centro. - 1.

Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo: Cirklo estas kurba linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco al interna punkto, nomata centro.

-

2.

Meza punkto, meza loko: centro de tablo, centro de urbo.

- 3.

Modera partio en parlamento.

Centra.

Kiu estas en centro: centra punkto, centra kvartalo.

Alcentrokura.

Aganta, movanta al centro: alcentrokura forto,

Decentrokura.

Aganta, movanta for de la centro.

Alcentrigi.

Kunigi, kolekti en komunan centron; centralizi.

Centralizi.

Kunigi, kolekti en komunan centron, en mezan punkton:

centralizi la fortojn, centralizi la administradon.

Central- izado.

Agado de tiu, kiu centralizas.

Cenzuri.

Trarigardi manuskriptojn aŭ presprovaĵojn, por kontroli, ĉu ili ne enhavas ion kontraŭ la registaro, kontraŭ la eklezio.

Cenzuro.

Cenzuranta kontrolo.

Cenzuristo.

Persono, kies ofico estas cenzuri.

Cerbo

(Anat.). Grize-blanka substanco, formanta la centran parton de la nerva sistemo de l' homo kaj de aliaj vertebruloj:

krania cerbo, spina cerbo.

Ceremonio.

-

1.

Eksteraformode religia kulto, de oficiala soleno: funebra ceremonio, ceremonio de kronado. -

2.

Ekstera formo de neintimaj rilatoj: Lasu la ceremoniojn kaj venu al ni, kiam vi volas kaj vestita, kiel ĉiutage.

Ceremonia.

-

1.

Amanta la ceremoniojn: La Ĥinoj estas ekstreme cere- moniaj.

- 2.

Solena, pompa: ceremonia tono.

- 3.

Neintima: ceremonia vizito.

Cere- monie.

En ceremonia maniero: ceremonie paroli.

Senceremonie.

Simple, intime.

Cerezino.

Tera vakso.

Cerio

(Ĥem.). Ce. Ĥemia elemento, mola griza metalo.

Certa.

-

1.

Ne dubanta: Mi estas certa, ke li venos. -

2.

Senduba, nedubebla: certa sciigo.

Certe.

En certa maniero.

Certeco.

Eco de tio, kio estas certa.

Certigi.

Fari ion certa: Mi certigas vin, ke li venos. La persisto certigas nian sukceson. Komparu:

Aserti.

Cervo

(Zool.). Duhufulo kun grandaj, belaj kornoj

(Cervus).

Cetera.

Ĉiu alia; ĉiu, pri kiu oni ankoraŭ ne parolis: La entuziasmo daŭris nelonge: unuj baldaŭ perdis la esperon, aliaj tuj laciĝis, la ceteraj tute forgesis pri la afero.

Cetere.

Krom tio, aliflanke.

Cezio

(Ĥem.). Cs Ĥemia elemento, en pura stato mola metalo de la grupo alkalia.

Ciano

(Ĥem.). CN. Senkolora venena gaso; en komponaĵoj ĝi ludas rolon kvazaŭ de elemento (KCN, CNHO, k. t. p.).

Ci.

Pronomo de la dua persono de la unumombro (familiara formo anstataŭ

vi).

Cibeto. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. Cibetkato. Kato, produktanta cibeton (Civetta viverra).

Cidonio (Bot.). Frukto de l' cidoniarbo. Cidoniarbo. Arbo el la familio de l' pomacoj (Cidonia vulgaris).

Cidro. Vino el fruktoj, precipe el pomoj.

Cifero. Signo por skribi nombrojn: La arabaj ciferoj estas nun uzataj de ĉiuj civilizitaj popoloj. Ciferplato. Disko de horloĝo kun ciferoj, montrantaj la horojn.

Cigaro. Longa kunvolvaĵo de tabakaj folioj, por fumi: havana cigaro. Cigaringo. Tubeto, en kiun oni enmetas cigaron, por fumi. Cigarujo. Ujo, en kiu oniportas cigarojn.

Cigaredo. Tabako, envolvita en tre maldika papero.

Cigno (Zool.). Granda, blanka naĝbirdo el la familio de l' lamenbekaj kun tre longa kolo: kanto de cigno = lasta verko antaŭ la morto, antaŭ ĉesigo de l' verkado (Cygnus).

Cikado (Zool.). Insekto el la familio de l' egalflugilaj (Cicada).

Cikatro. Postesigno sur homa aŭ besta korpo, resaniĝinta de vundo aŭ ulcero. Cikatriĝi. Fermiĝi, kovriĝi per cikatro: vundo cikatriĝas.

Ciklo. - 1. (Astr.). Periodo, post kiu ripet- iĝas la samaj astronomiaj fenomenoj: La luna ciklo estas periodo de 19 jaroj, post kiuj la fazoj de la tuno okazas en la sama tempo. - 2. Kolekto de literaturaĵoj, precipe de epopeoj, pri la sama epoko, kun komuna plano. - 3. Velocipedo. Ciklisto. Velocipedisto.

Ciklono. Uragano en tropikaj landoj, kiu antaŭeniras, rapidege turniĝante. Komparu: Trombo.

Ciklopo. Mitologia giganto kun okulo en la mezo de la frunto.

Cikonio (Zool.). Birdo migranta el la familio de la longpiedaj (Ciconia).

Cikorio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj, kies radiko estas uzata kiel surogato de l' kafo (Cichorium intybus).

Cikuto (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' umbeliferoj: Sokrato estis kon- damnita trinki cikuton (Cicuta virosa).

Cilindro.

Korpo, limigita de du egalaj paralelaj rondoj kaj de kurba surfaco, kuniganta ilin.

Cilindra.

Havanta formon de cilindro.

Cimo

(Zool.). Parazita insekto el la familio de l' hemipteroj, kun malagrabla odoro

(Cimex Acanthia lectularia

=

litcimo).

Cimbalo.

Muzika instrumento, konsistanta el tabulo, sur kiu estas streĉitaj metalaj kordoj aŭ metitaj sur korkoj metalaj tabuletoj, kiujn oni frapas per lignaj baston- etoj.

Cinabro

(Ĥem.). HgS. Ruĝa hidrarga sulfido: Cinabro fabrike produktata, estas uzata, kiel farbo.

Cinamo

(Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l' miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio: ĝi estas uzata kiel spicaĵo

(Cinnamonum).

Cindro.

Restaĵo de brulinta korpo.

Cindrigi.

Fari ion cindro:

La brulo cindrigis la tutan urbon.

Cinika.

-

1.

Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k. t. p. -

2.

Senhonta, maldeca:

cinika parol- ado, cinika konfeso.

Cinikeco.

Eco de tio, kio estas cinika.

Cinikulo.

Homo cinika.

Cipreso

(Bot.). Pinglarbo el la samnoma familio, de bela piramida formo

(Cupressus).

Ciro.

Ŝmiraĵo por ŝuoj, por doni al ili brilon.

Cirko.

Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.

Cirkelo.

Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarnniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.

Cirklo.

Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro.

Cirkla.

Havanta formon de cirklo.

Cirkonstanco.

Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton: grava cirkonstanco. Tio dependos de la cirkonstancoj.

Cirkulero.

Sciigo, letero, skribita au presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.

Cirkuli.

-

1.

Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l' foriro:

La sango cirkulas en la homa korpo.

-

2.

Iri kaj reiri, veturi kaj reveturi:

La publiko cirkulas sur la trotuaro. La kaleŝoj cirkulas sur la stratoj.

-

3.

Pasi de mano al mano:

La mono cirkulas. -

4.

Disvastiĝi:

Famo cirkulas.

Cirkumflekso.

Akcento, metata sur longaj vokaloj (

л

).

Cisterno.

Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.

Citadelo.

Fortikaĵo, gardanta urbon.

Citi.

Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro.

Citaĵo, citato.

Frazo, fragmento citita. Komparu:

Mencii.

Citro.

Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.

Ĉabrako.

Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.

Ĉagreno.

Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero:

ĉagreno post la morto de amiko.

Ĉagreni.

Kaŭzi ĉagrenon:

La novaĵo forte ĉagrenis nin.

Ĉagreniĝi.

Senti ĉagrenon.

Ĉamo

(Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l' antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (Rupicapra).

Ĉambelano.

Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.

Ĉambro.

Ĉiu el la partoj de loĝejo, apart- igitaj unu de alia per muroj kai komu- nikigantaj reciproke per pordoj.

Antaŭ- ĉambro.

Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k. t. p. Komparu:

Vestiblo.

Ĉampano.

Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.

Ĉano.

Parto de pafilo, per sia frapo eks- plodiganta la kartoĉon.

Ĉapo.

Kapkovrilo kun nevolvita rando.

Ĉapelo.

Kapkovrilo kun volvita rando.

Ĉapitro.

Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta:

Romano estas dividata en ĉapitrojn, kiel dramo en scenojn.

Citrono

(Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko.

Citronarbo.

Vegetaĵo el la familio de l' aŭrantiacoj

(Citrus medica).

Civila.

Kiu estas nek militisto, nek pastro.

Civilizi.

Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro:

La Romanoj civilizis la antikvan mondon.

Civilizacio.

Stato de tio, kio estas civilizita: La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton.

Civito.

Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo.

Civitano.

Ano de civito.

Colo.

Malgranda mezuro de longeco: La angla colo

= 25

mm., la germana

= 27

mm.

Ĉar.

Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.

Ĉaro.

Durada veturilo: La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj.

Ĉarlatano.

-

1.

Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k. t. p. -

2.

Trompisto, tro- uzanta la homan kredemon. -

3.

Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.

Ĉarma.

Alloganta, kaŭzanta admiron per sia beleco, amindeco:

ĉarma virino, ĉarma voĉo.

Ĉarmo.

Alloganta, kaŭzanta admiron beleco, amindeco.

Ĉarmi.

Allogi, kaŭzi admiron per sia beleco, amindeco.

Ĉarniro.

Aparato, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝantaj ĉirkaŭ ĝi:

Ĉarniroj estas uzataj ĉe pordoj, fenestroj.

Ĉarpenti.

Prilabori lignon por konstruaĵoj; fari lignajn konstruajojn.

Ĉarpentisto.

Persono, kies metio estas ĉarpenti.

Ĉarpio.

Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.

Ĉasi.

Persekuti beston, por ĝin mortigi.

Ĉasaĵo.

Besto, bestoj, kiujn oni ordinare ĉasas: leporoj, perdrikoj, kapreoloj.

Ĉasisto.

Persono, kies profesio aŭ sporto estas ĉasi.

Ĉashundo.

Hundo uzata por la ĉasado.

Ĉaskorno.

Korno, per kiu oni ludas signalojn dum la ĉaso.

Ŝtelĉasi.

Ĉasi fremdan ĉasaĵon.

Ŝtelĉasisto.

Persono, kiu profesie ŝtelĉasas.

Ĉasta.

Libera de voluptaj deziroj, nemakulita de seksaj pekoj.

Ĉasteco.

Eco de tiu, kiu estas ĉasta.

Malĉasta.

Perdinta la ĉastecon.

Malĉastigi.

Kaŭzi ies malĉastecon. Komparu;

Virga.

Ĉe.

Prepozicio, per kiu estas esprimata: -

1.

Loko tre proksima de io, tuŝanta ion; ankaŭ en la senco — en loĝejo, domo de:

Mi renkontis lin ĉe la pordo. La manĝantoj sidas ĉe tablo. Vi trovos lin ĉe mi je la sesa horo.

-

2.

Momento, tre proksima de io:

ĉe la tagiĝo.

Komparu:

Apud, en.

Ĉefo.

Persono, kiu komandas, adminis- tras, direktas:

ĉefo de gvardio, ĉefo de oficejo, ĉefo de kompanio.

Ĉefa.

La plej grava, de unua rango; supera:

ĉefa afero, ĉefa komando.

Ĉefanĝelo, ĉefduko, ĉef- episkopo, ĉefministro, ĉefredaktoro, ĉef- urbo.

Ĉeko.

Mandato, per kiu oni povas repreni por si mem aŭ por alia persono la monon, lasitan sur sia kuranta konto en banko. Komparu:

Asigno.

Ĉelo.

Malgranda spaco, fermita de ĉiuj flankoj: ĉelo de monaĥo, ĉelo de abelejo, ĉelo de organismo.

Ĉemizo.

Vesto, plej ofte tola, portata sur la supra parto de nuda korpo.

Ĉeno.

Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigjtaj unu kun alia: ĉeno de l' malliberulo.

Ĉenero.

Ringo de ĉeno.

Ĉerizo

(Bot.). Frukto.

Ĉerizujo.

Arbo el la familio de l' amigdalacoj

(Prunus cerasus).

Ĉerko.

Kesto ligna, metala, en kiun oni metas kadavron, por ĝin enterigi.

Ĉerpi.

-

1.

Elpreni fluidaĵon per vazo, mano: ĉerpi akvon el puto. -

2.

Preni de alia: ĉerpi el la monujo de l' patro, ĉerpi materi- alon el ies verko.

Elĉerpi.

Malplenigi per la ĉerpado ĝis la fundo: elĉerpi akvon el la puto. La tuta eldono de la verko jam estas elĉerpita.

Ĉesi.

Ne esti plu; ne okazi plu:

La pluvo ĉesis. Ĉesu labori.

Ĉesigi.

Ne fari plu:

ĉesigi laboron.

Senĉesa.

Kiu ne ĉesas:

senĉesa diskutado.

Senĉese.

Ne ĉesante:

senĉese babili.

Ĉevalo

(Zool.). Unuhufa bruto, servanta la homojn kiel rajd- kaj jungbesto (Equus caballus).

Ĉevrono.

Trabo, al kiu estas fiksitaj la tabuloj de tegmento.

Ĉi.

Partikulo, almetata al montraj pro- nomoj kaj adverboj por esprimi pli prok- siman personon aŭ objekton:

tiu ĉi, ĉi tie.

Ĉia.

De ĉiu eco, de ĉiu kvalito.

Ĉial.

Pro ĉiu kaŭzo (malofte uzata).

Ĉiam.

En ĉiu tempo.

Ĉie.

En ĉiu loko.

Ĉiel.

Ĉiamaniere (malofte uzata).

Ĉielo.

-

1.

Sin etendanta super ni blua arkaĵo, apogita sur la ekstremoj de la horizonto. -

2.

La loĝloko de Dio, de l' anĝeloj kaj sanktuloj.

Ĉielarko.

Sepkolora arko sur la ĉielo dum la pluvo (refrakto de la sunaj radioj en la gutoj de la pluvo).

Ĉieliro.

Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo.

Ĉies.

De ĉiu, apartenanta al ĉiu.

Ĉifi.

Kunpremi kaj fari senordajn faldojn: ĉifi veston, ĉifi paperon.

Ĉifono

Forŝirita peco de drapo, tolo, vesto, k. t. p.

Ĉifonisto.

Kolektanto de ĉifonoj.

Ĉifonvesto.

Malnova disŝirita vesto:

ĉifonvesto de atmozulo.

Ĉikani.

Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon.

Ĉikano.

Ago de tiu, kiu ĉikanas.

Ĉikanema.

Havanta inklinon al ĉikanoj.

Ĉio.

Ĝeneraliga pronomo memstara (uzata nur sen substantivo), montranta objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro:

Kritikulo estas homo kiu ĉiam kaj ĉie kritikas ĉion.

Ĉiopova.

Kiu povas ĉion:

Dio ĉiopova.

Ĉiom.

Ĉia nombro, ĉia kvanto; ĉian nombron, kvanton (malofte uzata).

Ĉirkaŭ.

-

1.

Prepozicio kaj prefikso kun la signifo: en la spaco, kiu estas apud io, de ĉiuj ĝiaj flankoj: Densa popolamaso staris ĉirkaŭ la oratoro. La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Ĉirkaŭiri arbaron. -

2.

Partikulo, espri- manta neprecize tempon, kvanton: La koncerto daŭris ĉirkaŭ

3

horojn kaj finiĝis ĉirkaŭ la noktomezo. La vesto kostos ĉirkaŭ

100

frankojn.

Ĉirkaŭi.

-

1.

Esti ĉirkaŭ io: ĝardeno ĉirkaŭas la domon. -

2.

Meti ĉirkaŭ io: Ĉirkaŭu la melonon per prunoj.

Ĉirkaŭaĵo.

Loko, kiu estas ĉirkaŭ

io:

la ĉirkaŭaĵo de urbo.

Ĉirkaŭkolo.

Leda, meta- la strio, ĉeno, portata ĉirkaŭ ta kolo; ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo.

Ĉirkaŭ- mano.

Ornamaĵo, portata ĉirkaŭ la mano; braceleto.

Ĉirkaŭpreni.

Meti la manojn ĉirkaŭ io:

ĉirkaŭpreni arbon, ĉirkaŭpreni amikon.

Ĉiu.

Ĝeneraliga pronomo, montranta apartan personon aŭ objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro:

Ĉiu homo devas morti.

Ĉizi.

Fari ornamaĵojn, figurojn sur metaloj per instrumento kun mallarĝa akra rando.

D

Da.

Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron: multe da homoj, cento da soldatoj, tri metroj da drapo.

Daktilo. - 1.

(Bot.). Frukto de palmo- simila arbo

(Phamix dactylifera).

- 2.

Vers- mezuro, konsistanta el unu longa aŭ akcen- tita silabo kaj du mallongaj aŭ neakcentitaj.

Damoj.

Ludo por du personoj, ludata sur speciala tabulo; ĉiu ludanto havas dek kvin soldatojn.

Damtabulo.

Tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn, sur kiu oni ludas damojn.

Damasko.

Silka multekosta ŝtofo, fabrik- ata en Damasko.

Danci.

Ritme movi sian korpon ĉe sonoj de instrumento aŭ kanto.

Danco.

-

1.

Movo de tiu, kiu dancas. -

2.

Maniero danci:

kvadrilo, polko.

Dancisto.

Persono, kies metio estas danci:

baleta dancisto.

Dancado.

Dancarto.

Dando.

Homo tre eleganta kaj laŭmoda.

Dandi.

Konduti kiel dando.

Danĝero.

Proksima ebleco de malbono, de malfeliĉo: esti en danĝero. Danĝero minacas iun, pendas super iu. Forigi, eviti danĝeron.

Danĝera.

Prezentanta, enhav- anta danĝeron: danĝera vojo, danĝera situacio, danĝera malsano, danĝera homo.

Danĝere.

En danĝera maniero: danĝere malsana, danĝere nesingarda.

Sendan- ĝera.

-

1.

Kiu ne prezentas danĝeron: sen- danĝera vojo.

- 2.

Kiu ne estas en danĝero: En haveno la ŝipo estas sendanĝera. Komparu:

Risko.

Ĉizilo.

Fera instrumento kun mallarĝa akra rando por ĉizi.

Ĉizisto.

Persono, kies metio estas ĉizi. Komparu:

Skulpti.

-Ĉj.

Sufikso, por formi karesajn virajn nomojn; oni aligas ĝin al 2 - 5 unuaj literoj de la nomo:

patro, paĉjo - Johano, Joĉjo.

Ĉokolado.

Substanco, konsistanta el kakao kaj sukero.

Ĉu.

Konjunkcio, uzata antaŭ demandaj frazoj, en kiuj estas neniu alia demanda vorto:

Ĉu vi venos? Kiam vi venos?

Danki. - 1.

Esprimi sian moralan devon reciproki la ricevitan bonon:

danki la bonfaranton. Danki iun aŭ al iu; danki pro io aŭ por io.

-

2.

Reciproki la ricevitan bonon:

Danki per perfido.

Danko.

Vortoj, ago de tiu, kiu dankas.

Dankemo.

Emo reciproki ricevitan bonon per bono.

Dankema.

Karakterizata de dankemo.

Dank' al.

Per io, per la agado de io:

dank' al la helpo de l' amikoj.

Dato.

Precize difinita tompo (jaro, monato kaj tago), en kiu okazis aŭ okazos iu fakto:

dato de naskiĝo.

Dati.

Meti, sur- skribi daton:

dati leteron.

Datreveno.

Jubileo.

Dativo.

Kazo, kiu estas formata per la aldono de la prepozicio al: Doni al knabo, aparteni al patro, simila al simio.

Daturo

(Bot.). Speco de venenai arboj kaj arbetoj el la familio de l' solanacoj

(Datura stramonium).

Daŭri.

Ekzisti pli longe ol unu momenton; ne ĉesi: La sieĝo daŭris tri jarojn. La pluvo daŭras.

Daŭro.

Tempo, dum kiu io daŭras: fini la laboron en la daŭro de unu horo.

Daŭrigi.

Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi laboron.

Daŭrigo.

Daŭrigata laboro, verko: La daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero.

De. - 1.

Prepozicio, per kiu estas esprim- ata: a) Posedo: domo de l' reĝo. b) Kom- enca punkto en la tempo aŭ spaco (en rekta kaj figura senco): de la mateno ĝis la vespero, de Parizo ĝis Barcelono, salti de arbo. De kiu vi ricevis la libron? c) Kaŭzo, aŭtoro de ago: morti de ĉagreno. La urbo estas sieĝata de la malamikoj. d) Kvalito: homo de granda talento. -

2.

Prefikso, esprimanta komencan punkton en la spaco, malproksimigon: demeti, desalti.

Debati.

lnterŝanĝi opiniojn en scienca kunveno, en parlamento.

Debato.

Interŝanĝo de opinioj en scienca kunveno, en parlamento. Komparu;

Diskuti, disputi.

Debeto.

-

1.

Ŝuldo, ŝuldoj. -

2.

Mal- dekstra flanko de komercaj libroj, sur kiu oni enskribas la ŝuldojn al la posedanto.

Debeti.

Enskribi en la debeton:

debeti ies konton, debeti iun.

Debito.

Facila vendado:

La komercaĵo havas grandan debiton

= estas volonte aĉetata.

Deci.

Esti konforma, koncerne la manierojn kaj konduton, al la reguloj de la moraleco kaj bonmoreco:

Vi aperas duone senvestigita; ĉu tio decas?

Deca.

Kiu decas.

Dece.

En deca maniero.

Decembro.

La dekdua, lasta monato de l' jaro.

Decidi.

Post pripenso konkludi, kion oni devas fari: Oni decidis aranĝi en la jaro 1909 du esperantistajn kongresojn. La juĝantaro decidis provizore liberigi la akuziton.

Decidema.

Kiu facile decidas kiu katrgorie decidas: homo ne decidema = ŝanceliĝema.

Decilitro.

Dekono de litro.

Decimala.

Kiu havas kiel bazon la nombron dek:

decimala sistemo, decimala partumo.

Decimetro.

Dekono de metro.

Deĉifri.

Legi ion, kio estas nelegeble skribita:

deĉifri vorton, deĉifri leteron.

Deĉifro.

Ago de tiu, kiu deĉifras.

Dediĉi.

-

1.

Donaci sian verkon al iu kaj fari pri tio surskribon: « Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro ».

- 2.

Fervore uzi, fervore oferi:

dediĉi sian laboron por la bono de aliaj; sin dediĉi al la politiko.

Dedukti.

Fari konkludojn el la tuto pri la detaloj.

Dedukto.

Konkludo, farata el la tuto pri la detaloj.

Defendi.

Helpi tion, kio estas atakata: defendi iun kontraŭ io; defendi per armiloj; defendi per vortoj.

Defendo.

Ago de tiu, kiu defendas.

Defendanto.

Homo, kiu defendas: defendantoj de sieĝata urbo.

Deficito.

Tio, kio mankas, por ke la elspezoj ne superu la enspezojn:

La kompanio fermis la jaron per deficito da 10 000 fr.

Definitiva.

Konkluda, fina, decida:

definitiva respondo.

Definitive.

En definitiva maniero.

Degeli.

Fluidiĝi de la varmo:

Sur altaj montoj la neĝo neniam degelas.

Degelo.

-

1.

Stato de tio, kio degelas; fluidiĝo, kaŭzita de la varmo. -

2.

Varma vetero post frosto:

Dum la degelo la koto kovras la stratojn.

Degeneri.

Perdi la kvalitojn de la raso aŭ speco, perdi fizikan aŭ moralan valoron:

La krimuloj estas degenerintaj homoj.

Degenero.

Stato de tiu, kiu degeneras.

Degenerigi.

Forpreni fizikan aŭ moralan valoron, senigi je la kvalitoj de la raso aŭ speco:

La alkoholo degenerigas.

Degradi.

Senigi iun je la rango; malaltigi ies rangon:

degradi oficiston, degradi oficiron.

Deĵori.

Plenumi la servon en difinita tago aŭ nokto konforme al antaŭpreparita serva ordo:

Deĵori ĉiun trian nokton.

Deĵoranto.

Persono, kiu deĵoras.

Dek.

Nombro 10.

Deko.

Substantiva formo de dek: dek soldatoj, deko da soldatoj.

Dekadenco.

Komenco de ruino: dekadenco de literaturo, de bonmoreco.

Dekagramo.

Dek gramoj.

Dekametro.

Dek metroj.

Dekano.

-

1.

Ĉefo de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj. -

2.

Ĉefo de fakultato.

Deklami.

Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo.

Deklamo.

Ago de tiu, kiu deklamas.

Deklari.

Oficiale, solene konigi.

Deklaro.

Oficiala, solena konigo.

Deklaracio.

Oficiala, solena komunikaĵo:

La deklaracio de Bulonjo.

Deklinacio.

Gramatika ŝanĝo de l' substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj.

Deklivo.

Supraĵo, klinita al la horizonto:

deklivo de monto.

Dekliva.

Klinita al la horizonto. Komparu:

Abrupta, kruta.

Dekoracio.

-

1.

Artistaj ornamaĵoj:

dekor- acio de domo, de ĝardeno.

-

2.

Pentritaj toloj, prezentantaj domojn, arbojn, k. t. p. sur la scenejo.

- 3.

Ordeno:

ricevi dekoracion.

Dekreto.

Decido, ordono de supera ŝtata povo:

Dekreto de reĝo.

Dekreti.

Decidi, konigi per dekreto.

Dekstra.

Kiu troviĝas ĉe la flanko, kon- traŭa al la flanko de l' koro.

Dekstre.

Ĉe la dekstra flanko.

Dekstren.

A1 la dekstra flanko.

Maldekstra.

Kiu troviĝas ĉe la flanko de la koro.

Maldekstre.

Ĉe la maldekstra, flanko.

Maldekstren.

A1 la maldekstra flanko.

Maldekstrulo.

Kiu uzas ordinare la maldekstran manon anstataŭ la dekstra.

Delegi.

Sendi iun, kiel reprezentanton:

delegi por la kongreso.

Delegito.

Persono delegita.

Delegacio.

Delegitaro.

Delikata.

-

1.

Ne forta, facile malbon- igebla, facile rompebla:

delikata sano, delikata instrumento, delikata vazo.

-

2.

Ne vulgara, de alta kvalito:

delikata viando. -

3.

Sentema; evitanta ofendi aliajn per sia konduto:

delikata homo.

Delikateco.

Eco de tio, kio estas delikata.

Maldelikata.

Forta, nefacile malbonigebla. -

2.

Vulgara de malalta kvalito. -

3.

Nesentema; ofendanta aliajn per sia konduto. Komparu:

Subtila.

Delfeno

(Zool.). Speco de raba mambesto, vivantaj en la maroj, longa ĝis 3 m. el la familio de l' balenoj

(Delphinus delphis).

Deliri.

Senprudente, senkonscie paroli sub la influo de l' febro, de venenoj.

Deliro.

Stato, vortoj de tiu, kiu deliras.

Delto.

-

1.

Greka litero, havanta formon de triansulo. -

2.

Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero:

la delto de Nilo.

Demagogo.

Politikisto, flatanta la popolon, por akiri ĝian favoron.

Demandi.

Postuli sciigon, informon pri io:

demandi iun, demandi pri io.

Demando.

-

1.

Vortoj de tiu, kiu demandas. -

2.

Problemo, temo diskutinda:

La demando pri la universala lingvo.

Demokrato.

Partiano de politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.

Demokrata.

Koncernanta politikan sistemon, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.

Demokratio.

-

1.

Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. -

2.

Partio de demokratoj.

Demono.

Spirito de la malbono:

demono tentanto.

Demona.

De emono, havanta karakteron, ecojn de demono.

Demonstrativa.

-

1.

Evidente pruvanta, klare montranta:

demonstrativa atesto. -

2.

(Gram.). Montranta la personon aŭ objek- ton, al kiu ĝi rilatas:

ĉi tiu, tiu.

Demonstrative.

En demonstrativa maniero.

Denaro.

Antikva malgranda monero roma.

Densa.

Kies eroj estas proksimaj unu al alia:

densa solvaĵo, densa drapo.

Denseco.

Eco de tio, kio estas densa.

Dense.

En densa maniero.

Densigi.

Fari ion densa:

densigi la vicojn.

Maldensa.

Kies eroj estas malproksimaj unu de alia.

Densejo.

Densa loko en arbaro.

Maldensejo.

Senarba loko en la mezo de arbaro.

Dento.

-

1.

Akrepinta osto en la makzelo de bestoj, por mordi kaj dispecigi la nutraĵon. -

2.

Io similanta denton:

dento de kombilo.

Denta.

-

1.

De dento:

denta radiko.

-

2.

Denthava, dentplena, provizita per dentoj:

denta rado.

Sendenta.

Ne posedanta dentojn:

sendenta maljunulo.

Tridento.

Forko kun tri dentoj:

la tridento de Neptuno.

Denunci.

Sekrete akuzi antaŭ la registaro.

Denunco.

Ago de tiu kiu denun- cas,

Denuncanto.

Homo, kiu denuncas.

Departemento.

-

1.

Sekcio de ministrejo:

departemento de polico.

-

2.

Provinco de Francujo (administra divido):

Francujo kon- sistas el 86 departementoj.

Depeŝo.

Sciigo, sendita per tre rapida vojo, precipe per la telegrafo.

Deponi.

Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado:

deponi akciojn en banko.

Depono.

Ago de tiu, kiu deponas.

Deputi.

Sendi kiel reprezentanton en parlamento.

Deputato.

Reprezentanto en parlaento.

Derivi.

Devenigi, klarigi la devenon de vorto:

Kiel oni derivas la vorton « dependi»?

Derivo.

Devenigado de vortoj.

Des.

Adverbo, uzata en la esprimo: ju pli... des pli.., por montri gradon, kiu aliiĝas paralele kaj depende de alia grado:

Ju pli multe des pli bone. Ju pli multe vi lernos, des pli multe vi scios.

Desegni.

Prezenti per bildo, farita per krajono aŭ plumo:

desegni ion sur io.

De- segnaĵo.

Bildo, farita per krajono aŭ plumo.

Deserto.

Fruktoj, dolĉaj manĝaĵoj, donataj post manĝo.

Desinfekti.

Mortigi miasmojn en loĝejo, vestoj, tolaĵo, k. t. p.:

desinfekti loĝejon per formalino.

Desinfekto.

Mortigo de miasmoj.

Despoto.

Aŭtokrata, kruela monarĥo aŭ ĉefo.

Despota.

De despoto, karakterizanta despoton.

Despote.

En despota maniero.

Despotismo.

Aŭtokrata kruela regado aŭ estrado.

Destini.

Antaŭfiksi la uzon de io: Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. La patro destinis por ĉiu filino po mil frankoj.

Destino.

Antaŭfiksita, antaŭ- difinita celo, uzo.

Antaŭdestino.

Destino de la sorto. Komparu:

Difini, determini.

Detalo.

Malgranda parto de tuto:

koni ĉiujn detalojn de la afero.

Detala.

Enhav- anta la detalojn, atentanta la detalojn, preciza, komleta:

detala analizo de verko.

Detale.

En detala maniero, precize, plene, kun ĉiuj detaloj:

detale priskribi.

Detektivo.

Ano de la sekreta polico.

Determini.

Montri precize devenon, konsiston: determini specon de vegetaĵo, determini la konsiston de la aero. Komparu:

Destini, difini.

Detrui.

Ruinigi, nuligi, neniigi:

detrui urbon.

Devi.

Esti necese por iu pro leĝoj, moralo, konveneco: Ĉiu devas morti. Oni devas obei la patron. Oni devas esti kompleza por la fremduloj.

Devo.

Neceso, dependanta de leĝoj, moralo, konveneco: plenumi siajn devojn.

Devigi.

Fari ion ies devo: devigi iun silenti. Komparu:

Tasko.

Devii.

Sin deturni, flankiri, malproksimiĝi de rekta, natura vojo (nur en figura senco):

devii de la vojo de l' virto; la lumo devias.

Devizo.

-

1.

Emblemo sur standardo kun mallonga klariga frazo:

La honoro kaj la patrujo.

-

2.

Mallonga frazo, enhavanta prin- cipon de konduto:

Facila internacia kom- prenebleco estas nia devizo.

Komparu:

Emblemo, maksimo, moto.

Dezerto.

Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj:

Saharo.

Dezerta.

Ne posedanta vegetĵojn kaj loĝantojn, malplena.

Dezertulo.

Homo loĝanta en dezerto, por eviti la tentojn de la mondo kaj sin dediĉi al la paco; ermito.

Deziri.

-

1.

Voli posedi aŭ ĝui ion:

deziri dormi.

-

2.

Esprimi al iu sian bonari volon:

deziri al iu feliĉon.

Bondeziro

Deziro de feliĉo por iu:

Akceptu miajn sincerajn bondezirojn!

Deziregi.

Pasie deziri.

Dio.

La plej supera estaĵo, kreinto kaj konservanto de la mondo.

Dia.

-

1.

De Dio:

dia volo.

-

2.

Posedanta ecojn de Dio, perfekta, bonega:

dia voĉo.

Dieco.

Eco de la plej supera estaĵo.

Diservo.

Religia ceremonio, dum kiu la pastro oferas al Dio la korpon kaj sangon de Kristo sub la formo de pano kaj vino; meso.

Dipatrino.

La sankta Mario, patrino de Kristo.

Diabeto

(Med.). Sukera malsano (malsano, en kiu oni eligas sukeron en la urino).

Diablo.

Malbona spirito, satano, demono.

Diabla.

De diablo, havanta ecojn de diablo.

Diademo.

-

1.

Reĝa krono. -

2.

class="book"> Surkapa zono por virinoj, ornamita per multekostaj ŝtonoj.

Diafana.

Penetrebla por la radioj de la lumo, sed tra kiu oni ne povas vidi objektojn:

diafana vitro.

Diafaneco.

Eco de tio, kio estas diafana.

Diafragmo.

-

1.

Muskolo, kiu apartigas la bruston de la ventro. -

2.

En optikaj aparatoj: disketo kun truo en la mezo, por ne allasi la flankajn radiojn de la lumo.

Diagnostiko.

Parto de l' medicino, pri la metodoj ekkoni la malsanojn.

Diagnostika.

De diagnostiko, koncernanta diagnostikon.

Diagnozi.

Ekkoni ies malsanon laŭ la simptomoj.

Diagnozo.

Ekkono de malsano.

Diagonalo

(Geom.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero.

Diagonala.

Havanta la direkton de diagonalo.

Diagonale.

En diagonala direkto.

Diakono.

Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro.

Dialekto.

Variaĵo de lingvo: Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon.

Dialektiko.

Arto rezoni metode.

Dialogo.

-

1.

Interparolado. -

2.

Literatura verko en formo de interparolado.

Diamanto.

La plej multekosta kaj malmola ŝtono, konsistanta el kristaligita karbono.

Diametro

(Geom.). Rekta linio pasanta tra la centro de cirklo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn.

Diametra.

Havanta direkton de diametro.

Dianto

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kariofilacoj, kun belaj floroj

(Dianthus).

Diapazono.

Skalo de tonoj de muzika instrumento aŭ de persono: La diapazono de l' homa voĉo ampleksas du oktavojn.

Diboĉi.

Nemodere trinki, manĝi, sekse vivi.

Diboĉo.

Konduto de diboĉulo.

Diboĉigi.

Fari iun diboĉanta.

Diboĉulo.

Persono, kiu diboĉas.

Didaktiko.

Arto instrui.

Didelfo

(Zool.). Klaso de mambestoj kun sako por porti la idojn

(Didelphia).

Dieto.

-

1.

Sindeteno kompleta aŭ parta ĉe manĝaĵoj, kaŭze de malsano. -

2.

Reguloj de nutrado aŭ sinnutrado:

lakta dieto.

Difekti.

Fari ion neuzebla, netaŭga per rompo, fendo k. t. p.:

difekti maŝinon.

Difekto.

Malbonigo per rompo, fento. k. t. p.

Sendifekta.

Nedifektita. Komparu:

Malbonigi.

Diferenco.

Malsameco, malsamaj ecoj de du objektoj, personoj aŭ ideoj:

la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda.

Diferenca.

Kiu havas malsamajn ecojn:

diferenca de io per io.

Diferencigi.

Fari ion diferenca.

Difini.

Mallonge kaj precize klarigi la sencon:

difini la sencon de vorto.

Difino.

Mallonga kaj preciza klarigo de la senco. Komparu:

Destini, determini.

Difterito

(Med.). Malsano de la gorĝo, karakterizata de membranoj.

Diftongo.

Kuniĝo de du vokalaj sonoj en unu, en kiu tamen ambaŭ primitivaj sonoj estas distingeblaj:

Aŭ, eŭ estas diftongoj.

Digo.

Akvobaro el tero, brikoj aŭ ŝtonoj ĉe maro aŭ rivero:

En banejoj oni promenas sur la digo.

Digi.

Bari akvon per digo.

Digesti.

Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj, por ĝin asimili.

Digesto.

Funkcio de tio, kio digestas.

Digestebla.

Kiu povas esti digestita:

La lakto estas nutraĵo facile digestebla.

Diismo.

Religia sistemo, bazita sur la natura kredo je unu Dio kaj malakceptanta ĉiun proklamitan kredon. Komparu:

Teismo.

Dika.

Havanta grandan dimension (ne en la direkto de la larĝeco kaj alteco):

dika homo, dika libro.

Dikeco.

-

1.

Eco de tio, kio estas dika. -

2.

Grado de dikeco:

La dikeco de ĉi tiu vitro estas 5 milimetroj.

Maldika.

Havanta malgrandan dimension (ne en la direkto de larĝeco kaj alteco):

maldika folio.

Dikti.

-

1.

Legi, diri ion al persono, kiu tuj ĝin skribas: dikti leteron.

-

2.

Inspiri: Singardo, diktita de saĝo.

Diktaĵo.

Tio, kio estas diktata: La lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo.

Diktatoro.

Provizora ĉefo de ŝtato kun absoluta povo.

Dilemo.

Malfacila elekto inter du ekstremoj.

Diletanto.

Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco. Komparu:

Amatoro.

Diligenta.

Laborema, zorgema:

diligenta homo, diligenta studado.

Diligento.

Laboremo, zorgemo.

Diligente.

Laboreme, zorgeme.

Maldiligenta.

Mallaborema, mal- zorgema.

Dimanĉo.

La unua tago de la semajno, la festa tago, la tago de la ripozo.

Dimensio.

Ĉiu el la tri direktoj, en kiuj oni mezuras korpojn: larĝeco, longeco kaj alteco.

Diminutivo.

Vorto, formita el alia vorto, por esprimi malgrandan objekton de la sama speco:

domo, dometo.

Dinamo.

Elektra maŝino, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran.

Dinamiko.

Parto de la meĥaniko, pri la movo de la korpoj kaj pri la movantaj fortoj.

Dinamismo.

Filozofia doktrino, laŭ kiu ia universo kaj ĝiaj elementoj materiaj estas nenio alia, ol agantaj fortoj.

Dinamito.

Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo).

Dinamometro.

Instrumento, servanta por mezuri la fortojn de la homo, ĉevalo, k. t. p.

Dinastio.

Serio de regnestroj, apar- tenantaj al la sama familio kaj heredantaj la tronon unu de alia: la

dinastio de Habsburgoj.

Dioskoreacoj

(Bot.). Familio de unukotil- edonaj vegetaĵoj.

Diplomo.

Oficiala dokumento, per kiu registaraj povoj, scienca institucio, k. t. p., atestas ies sciencan titolon, privilegiojn, k. t. p.:

diplomo de profesoro, diplomo pri nobeleco.

Diplomi.

Doni al iu diplomon:

Diplomita profesoro de Esperanto.

Diplomato. - 1.

Supera ŝtata oficistoj kies okupo estas trakti kun alilanda, registaroj.

- 2.

Persono, scianta lerte trakti kun aliaj; ruzulo.

Diplomata.

De diplomato; posedanta la ecojn de diplomato»

Diplomate.

En diplomata maniero.

Diplomatio.

Arto trakti kun alilandaj registaroj.

Diri.

Esprimi sian penson per vortoj, voĉe.

Diro.

Tio, kion oni diris:

saĝa diro»

Antaŭdiri.

Konigi tion, kio estas okazonta:

antaŭdiri la sorton, antaŭdiri la veteron.

Kontraŭdiri.

Esprimi per sia respondo kontraŭan opinion.

Direkcio.

Estraro kaj ĝia oficejo.

Direkti.

-

1.

Turni al la celata loko, objekto:

direkti ŝipon, paŝojn, rigardon.

-

2.

Kon- duki aferojn publikajn aŭ privatajn, precipe per ordonoj, kontrolo k. t. p.:

direkti oficon, aferojn.

Direkto.

-

1.

Ago de tiu, kiu direktas. -

2.

Loko, flanko, al kiu oni direktas; vojo, linio, laŭ kiu oni direktas.

Direktoro.

Ĉefo, direktanta oficon, institucion:

direktoro de banko, de liceo.

Direktorio.

-

1.

Direkcio. -

2.

Provizora registaro en Francujo dum la revolucio (1795-1799).

Dis-.

Prefikso, esprimanta: meton, divi- don, apartigon, forigon en diversajn flankojn:

dismeti meblojn en ĉambro, dis- tranĉi panon, dissemi grenon, dispell birdojn, disiri, disiĝi.

Disciplino.

Absoluta obeemo de subuloj: Dum la milito en la armeo regas la plej severa disciplino.

Disciplini.

Eduki, instrui en disciplino: disciplinitaj soldatoj.

Disenterio

(Med.). Infekta malsano, karakterizata de sanga lakso.

Disertacio.

Scienca raporto, precipe pre- zentita al fakultato, por ricevi sciencan titolon.

Disko.

-

1.

Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. -

2.

Objekto, similanta diskon:

signala disko, disko de la luno.

Diskonti.

Aĉeti aŭ vendi kŭmbion antaŭ la pagtempo, deprenante la procentojn pagotajn.

Diskonto.

-

1.

Aĉeto aŭ vendo de kambio antaŭ la pagtempo, kun depreno de la pagotaj procentoj. -

2.

Procento, pagata al la aĉetanto de ia kambio:

La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.

Diskreta.

Kiu scias gardi sekreton:

La viroj estas pli diskretaj ol la virinoj.

Diskrete.

En diskreta maniero.

Diskreteco.

Eco de tiu, kiu estas diskreta.

Diskuti.

Interparoli pri speciala temo, interŝanĝi ideojn pri solvota demando.

Diskuto.

Parolado de tiuj, kiuj diskutas:

konduki diskutojn, vivplena diskuto, senorda diskuto.

Diskutebla.

Pri kiu oni povas diskuti; kiu ne povas esti akceptita sen diskutado.

Diskutinda.

Kiu indas diskut- adon. Komparu:

Debati, disputi.

Dispepsio

(Med.). Malbona digestado.

Disperso.

Disiĝo de la radioj de la lumo.

Disponi.

Uzi laŭ sia bontrovo: Vi povas disponi mian monon kaj personon.

Disputi.

Vive diskuti.

Disputo.

Viva diskuto. Komparu:

Debati.

Distanco.

Interspaco: distanco de la urbo ĝis la rivero.

Distili.

Purigi fluidaĵon, vaporigante kaj poste remalvarmigante ĝin:

distili brandon.

Distingi.

Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj: distingi la elparoladon de diversnaciaj Esperantistoj; distingi ion de io.

Distingiĝi.

Fariĝi rimarkita pro eminentaj ecoj: distingiĝi por kuraĝo.

Distri.

-

1.

Deturni la atenton: La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso.

- 2.

Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj:

Vespera koncerto distris la kongresanojn post la laboraj kunsidoj.

Distraĵo.

Tio, kio distras; amuzaĵo:

spektaklo, koncerto.

Distrita.

Ne atenta, ne scianta fiksi la atenton sur unu objekto. Komparu:

Amuzo, ludo.

Distrikto.

Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj havanta unu ĉefon (administran, polican, juĝan).

Distrikta.

De distrikto, koncernanta distrikton:

distrikta kuracisto.

Ditirambo.

Entuziasme laŭda kanto aŭ versaĵo por ies honoro.

Divano.

Ŝtata turka konsilantaro.

Diveni.

Malkovri sekreton, veron,

havante

neniun bazon por motivita

konkludo;

Divenu, kiom da nuksoj mi havas en la mano?

Komparu:

Konjekti.

Divergi.

(Fiz.). Flankiri unu de alia: La sunaj radioj, trapasinte konkavan lenson, divergas.

Diversa.

Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn (la vorto estas uzata ordinare en la multe- nombro):

diversaj personoj, objektoj, ideoj. En la maro vivas diversaj bestoj: fiŝoj, amfibioj, moluskoj, k. t. p.

Diverseco.

Eco de tiuj, kiuj estas diversaj.

Dividi.

-

1.

Fari partojn el tuto:

dividi en partojn; dividi 10 per

2. -

2.

Doni parton:

dividi sian panon kun mizerulo.

Divido.

Ago de tiu, kiu dividas:

malpaci ĉe la divido.

Dividebla.

Kiu povas esti dividata.

Dividendo.

Parto de neta profito por unu akcio.

Divizio.

Taĉmento de soldatoj, konsistanta el kelke da regimentoj (ordinare el kvar).

Do.

Konkluda konjunkcio: Kion do vi intencas fari?

Docento.

Instruanto en universitato, ne posedanta titolon de profesoro.

Dogmo.

Neŝanĝebla, netuŝebla religia aŭ filozofia principo:

La dogmoj de la katolika eklezio.

Dogo.

Speco de granda, forta hundo kun malgrandaj oreloj kaj staranta vosto.

Doĝo.

Ĉefo de la Genova {nun Ĝenova} kaj Venecia respubliko.

Doktoro - 1.

Persono posedanta la plej altan sciencan titolon de fakultato. -

2.

Kuracisto.

Doktoreco.

Titolo de doktoro.

Doktrino.

Scienca teorio, religia dogmaro.

Dokumento.

-

1.

Skribaĵo, servanta kiel pruvo, kiel atesto:

historia dokumento.

-

2.

Iu ajn objekto, servanta kiel pruvo.

Dolaro.

Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn

Dolĉa.

-

1.

Havanta agrablan guston. kiel tiu de la sukero aŭ mielo. -

2.

Agrabla por la orelo:

dolĉa melodio. -

3.

Delikata, aminda:

dolĉa vizaĝo.

Dolĉeco.

Eco de tio, kio estas dolĉa.

Dolĉigi.

Fari ion dolĉa:

dolĉigi teon.

Dolori.

Kaŭzi tre malagrablan korpan senton.

Vundoj doloras la malsanulon.

Dolora.

Kiu doloras.

Domo.

Konstruaĵo por loĝi.

Dometo.

Malgranda, simpla domo.

Domano.

Loĝanto de domo.

Domaĝo.

Bedaŭrinda afero: domaĝo estas aŭ domaĝe estas, ke

Domeno.

-

1.

Maskarada kostumo (mantelo kun kapuĉo). -

2.

Ludo; 28 malgrandaj tabuletoj, dividitaj ĉiu en du partojn, surhavantajn punktojn.

Doni.

Lasi al iu la uzon, ĝuon de sia objekto (ĉu provizore ĉu kiel propraĵon);

doni al iu sian mantelon, doni la manon, doni la pladon al kunmanĝanto.

Aldoni.

Doni ion plu krom tio, kion oni jam donis.

Eldoni.

Publikigi kaj aranĝi la vendadon de literatura verko:

La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo.

Transdoni.

Doni al iu ion, ricevitan de alia persono.

Donaci.

Senpage doni kiel propraĵon: Por la baptotago la gepatroj donacis al la filo librojn.

Donaco.

Tio, kion oni donacas.

Dorloti.

Agi kun iu tro kareseme, tro delikate, esti tro indulga:

La unuenaskita infano ordinare estas dorlotata.

Dormo.

Ripozo de la korpo, dum kiu ĉesas la konsciaj movoj kaj agado:

La dormo similas la morton.

Dormi.

Esti en stato de dormo.

Dormeti.

Delikate, neforte dormi.

Dormema.

Havanta inklinon al la dormo, amanta dormi.

Dormigi.

Fari iun dormanta:

dormigi infanon en lulilo.

Ekdormi.

Fariĝi dormanta:

Laca homo rapide ekdormas.

Dormoĉambro.

Ĉambro destinita por la dormado.

Maldormi.

Sin deteni de la dormo en la tempo, en kiu oni ordinare dormas:

maldormi starante garde, maldormi ĉe la lito de malsanulo.

Sendorm- eco.

Nenatura stato, kiam oni ne povas dormi:

Sendormeco konsumas la korpon.

Dorno.

Pikilo de vegetaĵoj:

Ne ekzisias rozoj sen dornoj.

Dorso.

-

1.

Parto de la korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo:

porti ŝarĝon sur la dorso.

- 2.

Posta parto de objekto:

dorso de la mano, dorso de la seĝo.

Dorsa.

De dorso, estanta sur dorso.

Doto.

Tio, kion edziniĝanta virino ricevas de la gepatroj.

Doti.

Doni doton:

doti la filinon.

Dozo.

Kvanto de medikamento, kiun oni prenas por unu fojo:

granda dozo, homeopatia dozo.

Dozi.

Precize difini la kvanton de la prenota medikamento:

La venenoj devas esti dozataj tre singarde.

Dragono.

Soldato de malpeza kavalerio, kiu povas batali rajdante aŭ piedirante.

Drako.

Fabela monstra flugbesto kun flamo eliranta el ia buŝego.

Drakmo.

Greka monero, valoranta unu frankon.

Drakona.

Tre severa: drakonaj leĝoj.

Dramo.

-

1.

Teatra verko, en kiu la tragedia elemento kuniĝas kun la komika. -

2.

Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo:

familia dramo.

Drama.

De dramo, havanta ecojn de dramo.

Dramaturgo.

Drama verkisto.

Dramaturgio

Teorio de la dramaj verkoj; arto skribi dramajn verkojn.

Drapo.

Ŝtofo, fabrikatael lano kaj uzata por vestoj. Drapa. E1 drapo:

drapa kurteno.

Drapiri.

Kovri, ornami per multefalda ŝtofo.

Drapiraĵo.

Ŝtofo, drapo, per kiu oni drapiras.

Drasta.

(Med.) Forte efikanta:

drasta laksilo.

Draŝi.

Eligi per batado la grajnojn el spikoj. Fig.

Draŝi al iu la dorson =

forte bati.

Draŝilo.

Instrumento por draŝi, konsistanta el du bastonoj, kunigitaj per rimeno.

Draŝmaŝino.

Maŝino por draŝi.

Drato.

Metalfadeno.

Dreno.

Tubo, farita ordinare el bakita argilo kaj uzata por dreni.

Dreni.

Sekigi malsekan grundon per subteraj tuboj, faritaj ordinare el bakita argilo.

Dresi.

Instrui beston por speciala celo:

dresi hundon por la ĉaso; dresi ĉevalon por la cirko.

Dresisto.

Homo, kies profesio estas dresi.

Drinki.

Malmodere trinki vinon, bieron, k. t. p.

Drinkado.

Ago, konduto de tiu, kiu drinkas.

Drinkulo.

Persono, kiu havas la kutimon drinki.

Drinkejo.

Loko, butiko, kie oni trinkas brandon, bieron.

Drogo.

Substanco, uzata por preparado de medikamentoj.

Drogisto.

Drogvendisto.

Dromedaro

(Zool.). Unuĝiba kamelo.

Droni.

Perei per sufokiĝo en la akvo.

Dronigi.

Pereigi per sufoko en la akvo.

Sin dronigi.

Sin memmortigi per sufoko en la akvo.

Du.

La nombro 2.

Dualismo.

-

1.

Filozofia aŭ religia sistemo, akceptanta du principojn (la korpon kaj la animon, la principon de la bono kaj mal- bono), ĉiam kontraŭbatalantajn unu la alian. -

2.

Politika sistemo, en kiu du tute sen- dependaj ŝtatoj estas kunigitaj kaj havas komunan regnestron:

la aŭstrio-hungara dualismo.

Dualisto.

Partiano de dualismo.

Dubi.

Ne esti certa, ne scii, ĉu jes aŭ ne:

dubi pri ies honesteco.

Dubo.

Opinio dc tiu, kiu dubas.

Senduba.

Nedubebla, certa.

Dueli.

Batali en duelo.

Duelo.

Antaŭ- preparita batalo inter du personoj por decidi privatan malpacon.

Duelanto.

Batalanto en duelo.

Dueto.

Muzika verko por du instrumentoj aŭ du voĉoj:

kanti, ludi dueton.

Duko.

Persono, posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj de grafo.

Duklando.

Lando, regata de duko.

Dukato.

Iama ora monero, valoranta 10 ĝis 12 frankojn.

Dum.

-

1.

Prepozicio kun la signifo: en la tempo de, en la daŭro de:

dum la tagmanĝo, dum la tuta somero.

-

2.

Konjunkcio kun la signifo: en la tempo kiam:

Dum vi dormis, li laboris.

Dume.

Dum tiu tempo:

Oni preparas la vespermanĝon, ni dume babilu.

Dungi.

Fari interkonsenton kun iu, por certigi al si lian servadon por difinita pago:

dungi lakeon.

Dungato.

Persono dungata.

Duplikato.

Kopio, dua ekzemplero de akto, de dokumento:

duplikato de fakturo, duplikato de kambio.

E

-E.

Fleksio de adverboj: bone, unue, antaŭe, senprokraste.

Ebeno.

Supraĵo, kiun tuŝas tuta rekta linio, kiu havas kun ĝi du komunajn punktojn.

Ebena.

Havanta formon de l' ebeno:

La supraĵoj de piramido estas ebenaj, la supraĵo de sfero estas kurba.

Ebenaĵo.

Ebena loko, ebena lando.

Ebenigi.

Fari ebena:

ebenigi la vojon.

Komparu;

Glata, plata.

-Ebl.

Sufikso, esprimanta, ke io povas esti farata:

manĝebla, dividebla, kredeble.

Ebono.

Nigra, malmola, peza ligno: Ebonon oni uzas por mebloj, bastonoj k t. p.

Ebona.

El ebono: ebona skatolo.

Ebria.

Estanta sub la influo de la alkoholo:

Ne donu glavon al homo ebria.

Ebrieco.

Stato de tiu, kiu estas ebria:

Ebrieco donas forgeson.

Ebriigi.

Fari iun ebria.

Ebriiĝi.

Fariĝi ebria.

Ebriulo.

Persono ebria.

Eburo.

Osto de la okuldento de elefanto.

Ebura.

El eburo:

ebura tenilo.

-Ec.

Sufikso, esprimanta abstraktan ideon de kvalito, de stato:

moleco, infaneco.

Eco.

Kvalito:

bonaj kaj malbonaj ecoj.

Eĉ.

Adverbo, uzata por substreki ideon, por esprimi: ne nur, sed krom tio, sed pli multe...:

Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. Oni insultis, oni eĉ batis la malfeliĉulon.

Edifi.

Instigi al la pieco, al la virto: La prediko edifis ĉiujn preĝantojn.

Edifa.

Kiu edifas: edifa admono de l' patro.

Edikto.

Leĝo, ordono, publikigita de regnestro.

Eduki.

Zorgi pri la evolucio de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj:

eduki infanon, eduki beston.

Edukato.

Tiu, kiu estas edukata.

Edukado.

Agoj de tiu, kiu edukas.

Edukiteco.

Eco, stato de tiu, kiu estas edukita.

Edukisto.

Persono, kies okupo,

Duro.

Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn.

Duŝo.

Pluvbano.

specialo estas eduki.

Edukejo.

Institucio, kie oni edukas.

Edzo.

Viro laŭleĝe ligita kun virino, por fondi kun ŝi familion.

Edzino.

Virino laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion.

Edziĝo.

Laŭleĝa ligo de viro kun virino, por fondi familion.

Edzeco.

Stato de tiu, kiu estas edzo aŭ edzino.

Edziĝi.

Fariĝi edzo.

Edziniĝi.

Fariĝi edzino.

Geedziĝi.

Fariĝi geedza paro.

Edzigi.

Fari iun edzo:

La gepatroj edzigis la filon.

Eksedziĝo.

Laŭ- leĝa rompo de la edziĝo.

Efekto.

Impreso de arta objekto, de spektaklo, kiu forte altiras la atenton, kortuŝas:

efekto de dramo, de pentraĵo, dc parolado.

Efektiva.

Kiu vere ekzistas, ne ŝajna:

La efektiva nombro de Esperantistoj estas multe pli granda, ot tiu de l' enskribitaj en la adresaroj.

Efektivigi.

Plenumi, realigi:

efek- tivigi planon.

Efektiviĝi.

Plenumiĝi, realiĝi.

Efemera.

Mallongedaŭra, rapide pas- anta:

La beleco estas efemera.

Efiki.

Kaŭzi rezultaton:

Post longa uzado la medikamentoj ne efikas plu. Ekzemplo efikas pli bone ol admonoj.

Efiko.

Ago de tio, kio efikas, rezultato de la agado.

Efika.

Kiu havas efikon.

Efikeco.

Eco de tio, kio efikas.

Senefika.

Kiu restas sen efiko.

-Eg.

Sufikso, esprimanta pli altan, pli fortan gradon:

pordo de ĉambro, pordego de domo; varma akvo =

kies temperaturo estas iom pli alta, ol nia,

varmega akvo =

proksima al la bolado.

Egala.

-

1.

Same granda, sama, ne diferenca:

egala nombro, egala talento.

-

2.

Kies partoj ne diferencas unuj de alia:

egala voĉo, egala paŝado.

Egalaĵo.

Du egalaj grandoj, kunigitaj per la signo de la egaleco:

A=B.

Egaleco.

Eco de tio, kio estas egala.

Egali.

Esti egala:

Du grandoj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.

Egaligi.

Fari ion egala:

egaligi la ŝancojn.

Egaliĝi.

Fariĝi egala.

Egalvalora.

Havanta saman valoron. Komparu;

Analogia, parenca, simila.

Egoismo.

Memamo, malvirto de persono, kiu zorgas nur pri si mem; kontraŭo de altruismo.

Egoisto.

Persono, kiu amas nur sin mem, kiu zorgas nur pri si rnein.

Eĥo.

Sono, klare reflektita de mal- proksima supraĵo:

eĥo de montoj.

-Ej.

Sufikso, esprimanta lokon, destinitan por io:

preĝejo, lernejo.

Ek-.

Prefikso, esprimanta komencon de ago, momentan agon:

eksalti, ekkrii.

Ekipi.

Provizi per ĉio necesa, precipe por batalo:

ekipi regimenton, ekipi ŝipon.

Eklektika.

Kiu elektas el politikaj, filo- zofiaj doktrinoj tion, kio ŝajnas plej taŭga, plej proksima al la vero:

eklektika aŭtoro, eklektika filozofio.

Eklektikismo.

Sistemo, filozofio eklektika: Viktoro Cousin estas la ĉefo de la spiritualista eklektikismo.

Eklezio. - 1.

Religia dogmaro: La katolika eklezio.

-

2.

Anaro de religio: forigi el eklezio per ekskomuniko.

Eklipso

(Astr.). Mallumiĝo de astro: kompleta, parta eklipso de la suno, de la luno.

Ekliptiko

(Astr.). Orbito de la ŝajna rondiro de la suno ĉirkaŭ la tero.

Eklogo.

Idilio (en la antikva poezio).

Ekonomo.

Administranto de domo, de bieno.

Ekonomio.

Sistema ordo kaj ŝparemo en la elspezoj, en la administrado kaj mastrumado de domo, de monaj aferoj.

Ekonomio politika.

Scienco pri la produktado kaj dividado de la sociaj riĉaĵoj.

Ekonomiisto.

Scienculo, studanta la politikan ekonomion.

Ekrano. - 1.

Kadro sur piedoj kun tuko, starigata antaŭ kamenoj.

- 2.

Kadro kun blankatukoaŭ simple streĉita blanka tuko, sur kiun oni ĵetas luman bildon de objekto.

Eks-.

Prefikso: iama; kiu estis, sed ne estas plu:

eksoficiro.

Ekscelenco.

Titolo de generaloj kaj civilaj altranguloj: Lia ekscelenco, la ministro de la eksteraj aferoj.

Ekscentra. - 1.

Havanta malsaman centron:

Du cirkloj estas ekscentraj, se unu ĉirkaŭas la alian, sed ĉiu havas apartan centron.

- 2.

Kies centro de turnado ne koincidas kun la geometria centro:

Ekscentraj aparatoj estas uzataj en la vapormaŝinoj.

Ekscentre.

En ekscentra maniero.

Ekscentreco.

Eco de tio, kio estas ekscentra.

Eksceso.

Tio, kio transpasas la limojn de leĝeco, bonmoreco, sobreco:

ekscesoj de tirano, ekscesoj en la manĝado kaj trinkado.

Eksciti.

Kaŭzi vivan agadon de io: eksciti la nervojn, eksciti la scivolemon.

Ekscito.

Tio, kio ekscitas: La kuracisto ordonis al la malsanulo eviti ĉiujn ekscitojn.

Eksciteco.

Stato de tiu, kiu estas ekscitita. Komparu:

Inciti, instigi, stimuli.

Ekskluzive.

-

1.

Esceptinte ĉion alian:

Li laboras ekskluzive por Esperanto.

- 2.

Ne kalkulante, ne enhavante:

De Januaro ĝis Aprilo ekskluzive =

Januaro, Februaro kaj Marto.

Ekskomuniki.

Forigi per malbeno el la anaro de eklezio.

Ekskomuniko.

Ago de tiu, kiu ekskomunikas:

la papa ekskomuniko.

Ekskremento.

Digestitaj substancoj, eligitaj el la besta organismo.

Ekskurso.

Malgranda vojaĝo, promeno por plezuro, por scienca celo:

ekskurso sur montojn, botanika ekskurso.

Ekspansio.

Okupo de pli vasta spaco, disvastiĝo: ekspansio de gaso, kolonia ekspansio de ŝtato,

Ekspedi.

Sendi al difinita loko: ekspedi leteron, komercaĵon, armeon.

Eksperimento.

Esploro de fenomeno, produktata de la esploranto mem: La refrakton de la radioj de la lumo oni esploras per eksperimentoj. la eklipsojn de la suno

per observoj.

Eksperto. - 1.

Homo tre sperta en io:

Eksperto en la modo.

- 2.

Specialisto elektita de juĝantaro por esplori aferon kaj diri sian opinion pri ĝi:

kuracisto eksperto.

Ekspertizo.

Esploro de eksperto.

Eksplodo - 1.

Subita kaj brua formiĝo de granda kvanto da gasoj:

eksplodo de pulvo.

- 2.

Fig.: eksplodo de kolero, de ĝojo.

Eksplodigi.

Kaŭzi eksplodon:

eksplodigi bombon.

Eksplodema.

Kiu facile eksplodas:

Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj.

Ekspluati.

-

1 .

Fari uzon de io, havi profiton de io:

ekspluati fabrikon, ekspluati siajn kapablojn.

- 2.

Uzi por si la fruktojn de ies laboro sen sufiĉa rekompenco:

ekspluati subulon. -

3.

Trouzi:

ekspluati ies paciencon.

Ekspluato.

Ago de tiu, kiu ekspluatas.

Eksporti.

Transporti en la eksterlandon la produktaĵojn de la industrio: Francujo eksportas multe da vino.

Eksporta.

Kiu eksportas: eksporta komerco.

Eksporto.

Ago de tiu, kiu eksportas. En Anglujo la importo superas la eksporton.

Eksportanto.

Persono, lando, kiu eksportas: La ĉefaj eksportantoj de la greno estas: Argentino, Unuigitaj Ŝtatoj, Rusujo.

Ekspozicio.

Kolekto de produktaĵoj de artoj aŭ de industrio, kunmetitaj en speciala salono aŭ konstruaĵo, por esti rigardataj de la publiko:

ekspozicio de belartoj, universala ekspozicio.

Ekspresa.

Por speciala celo, tre rapida: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro.

Ekstazo.

La plej altagrado de admiro, en kiu oni koncentrigas la tutan atenton sur unu objekto, tute forgesante pri ĉio alia:

ama ekstazo, religia ekstazo.

Ekstemporalo.

Ekzerco, traduko, farata en lernejo senprepare, sen helpo de lernolibroj.

Ekster.

-

1.

Loka prepozicio, esprimanta, ke io estas trans la limoj de objekto aŭ estas direktata trans ĝiajn limojn:

La balkono estas ekster la ĉambro. Iri ekster la urbon.

- 2.

Prepozicio, esprimanta: escepte, se oni esceptas (en ĉi tiu senco ĝi estas uzata anstataŭ

krom,

se la lasta povas naski dubon):

Ekster ĉi tiuj reguloj, ne ekzistas aliaj.

Ekstera.

Estanta ekster io:

ekstera tavolo.

Ekstere.

En ekstera loko:

aerumi litaĵon ekstere =

ekster la loĝejo.

Ekstermi

.Neniigi, detrui, plene pereigi:

ekstermi la malamikojn.

Ekstermo.

Neniigo, detruo, plena pereigo.

Ekstra.

Okazanta ekster la kutima tempo aŭ nombro; aldona; eksterordinara:

ekstra eldono de gazeto, ekstra vagonaro.

Ekstrakti.

Eligi, elpreni la efikajn substancojn per kuirado, solvado.

Ekstrakto.

Substancoj ekstraktitaj: ekstrakto de viando, ekstrakto de opio.

Ekstrema. - 1.

De plej alta grado: ekstrema danĝero.

- 2.

Plej malproksima: la ekstrema Oriento.

Ekstreme.

En plej alta: ekstreme bona.

Ekstremo. - 1.

Plej -

2.

Plej .Supro: ekstremo de senhonteco.

parto'fino'supro: uc *ipo. Komparu:

Fino, limo.

anfakVunu ' a

TTA/A0'

enhav-

+ kelke da nekonatoj :

^le лvлflv n л 9 > Perpendikufel?* la teron en du ЈZ ?em л^га KaJ la sudan. n au duonsferojn: la nordan

Ekvilibro.

otQt , korpo, sur kiun agat d.^senmoveco de tort°J' f egalpezo

:elJni

au multe rh Fig.: ekvilibro de v*™lhhr° de nesiln i

Ekvilibristo.

ctrtTS

lst0

> scianta konservi ekvilibron de sia persono aŭ de diversaj objektoj en speciale malfacilaj kondiĉoj:

dancisto sur ŝnuro.

Ekvilibrismo.

Arto de ekvilibristo.

Ekvivalento.

Egalvalora objekto: la meĥanika ekvivalento de la varmo.

Ekvi- valenta.

Egalvalora.

Ekzakta.

Senerara, gusta eĉ en la plej malgrandaj detaloj (pri la kalkuloj kaj sciencoj):

ekzaktaj sciencoj.

Ekzameni.

-

1.

Fari demandojn al lernanto aŭ kandidato por kontroli liajn sciojn:

ekzameni studenton.

- 2.

Detale esplori:

ekzameni problemon.

Ekzameno.

Kontrolode scioj de lernanto aŭ kandidato per demandoj buŝaj aŭ skribaj:

ekzameno por supera esperanta atesto.

Ekzamen- anto.

Persono, kiu ekzamenas.

Ekza- menato.

Persono, kiun oni ekzamenas.

Ekzantemo

(Med.). Ruĝaj makuloj sur la haŭto, kiuj aperas ĉe diversaj infektaj malsanoj:

tifa ekzantemo.

Ekzegezo.

Klarigo gramatika, historia, leĝoscienca,

k. t. p.

de teksto, precipe de

la

Biblio.

Ekzegezisto.

Scienculo specialisto en la egzegezo:

Renan.

Ekzekuti.

Mortigi krimulon laŭ juĝa verdikto.

Ekzekuto.

Ago de tiu, kiu ekzekutas.

Ekzekutisto.

Persono, kies okupo, profesio estas ekzekuti.

Ekzemo

(Med.). Haŭta malsano, karakterizata de erupcioj de la haŭto kaj de jukado.

Ekzemplo. - 1.

Objekto, vorto, frazo, klariganta ĝeneralan regulon, difinon:

gramatika ekzemplo.

- 2.

Imitinda ago, persono:

doni bonan, malbonan ekzemplon; sekvi ekzemplon.

Ekzemple.

Kiel ekzemplon (ni citu). Komparu;

Modelo.

Ekzemplero.

Objekto farita laŭ ĝenerala tipo; unu objekto el aro de samspecaj: ekzemplero de libro, de gazeto.

Ekzerci.

Per ripetatakaj sistemauzado doni lertecon aŭ scion:

ekzerci soldatojn, ekzerci siajn piedojn, sin ekzerci.

Ekzerco.

Ago, problemo por ekzerci aŭ sin ekzerci:

gimnastikaj ekzercoj, lingvaj ekzercoj.

Ekzili.

Forigi el la loĝlando per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro.

Ekzilo.

Forigo el la patrolando:

kondamni al ekzilo.

Ekzilito.

Persono, kondamnita al ekzilo, persono ekzilita.

Ekzisti.

Esti, vivi, daŭri: Mipensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj

Ekzistado.

Estado, vivado, daŭrado: rimedoj por ekzistado.

Ekzistaĵo.

Vivanta estaĵo.

El.

-

1.

Prepozicio,per kiu estas esprimata:

a)

Direkto de l' interno de io eksteren:

preni pinglon el skatolo, ĉerpi el puto. b)

Materialo, ŝtofo:

ringo el oro, ĉemizo el tolo. c) Unu el la kamaradoj, plej bona el ĉiuj.

- 2.

Prefikso, per kiu estas esprimata:

a)

direkto de la interno de io eksteren:

eliri. b)

Ĝisfina plenumo de la ago:

ellerni, eltrinki.

Elasta.

Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta:

elasta bastono.

Elasteco.

Eco de tio, kio estas elasta.

Elefanto

(Zool.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo

(Elephas).

Eleganta.

Bela, luksa, gustoplena, moda:

eleganta vesto, eleganta homo.

Elegante.

En eleganta maniero.

Eleganteco.

Eco de tio, kio estas eleganta.

Elegio.

Lirikaversaĵo,plenade malĝojo, de sopiro.

Elegia.

Havanta ecojn de elegio: malĝoja:

elegia tono.

Elegie.

En elegia maniero.

Elekti.

-

1.

Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj:

elekti pomon, elekti vojon.

- 2.

Doni sian voĉon por unu el la kandidatoj:

elekti deputaton.

Elekto.

Ago de tiu, kiu elektas.

Elektrizi.

Elektrigi.

Elektro.

Unu el la fortoj de

l'

naturo, naskata de diversaj kaŭzoj (ekz. frotado de du korpoj) kaj produktanta diversajn fenomenojn (ekz. fulmon).

Elektra. - 1.

Elektrodevena:

elektra fajrero.

- 2.

Kiu rilatas la elektron:

elektra maŝino.

Elektrigi.

Liveri elektrajn ecojn; agi per elektro:

elektrigi feron, elektrigi malsanulon.

Elektroforo.

Aparato por konservi elektron.

Elektrolizo.

Malkomponado per elektro.

Elektromotoro.

Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.

Elektrotekniko.

Apliko de la elektro al teknikaj celoj: lumigado, telefonoj, telegrafoj.

Elektroterapio.

Kuracado per la elektro.

Elemento.

-

1.

Korpo simpla ne mal- komponebla:

arĝento, azoto.

- 2.

La kvar elementoj:

aero, fajro, tero, akvo

(laŭ la opinio de la antikvaj scienculoj).

- 3.

La plej simplaj gravaj konoj de scienco:

la elementoj de la fiziko.

Elementa.

Enhav- anta elementojn de scienco:

elementa lernolibro.

Elevatoro.

Levigilo por ŝarĝoj.

Elfo.

Spiritoj de la skandinava mitologio.

Eliksiro.

-

1.

Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj.

- 2.

Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn:

la eliksiro de la juneco.

Elimini.

Forigi, eligi, nuligi:

elimini venenon el la organismo, elimini unu el la nekonatoj de ekvacio, elimini nomon el listo.

Elimino.

Ago de tiu, kiu eliminas.

Elipso

(Geom.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo: Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta.

Elipsa.

De elipso, elipsoforma: Elipsa fokuso, elipsa linio.

Elizeo.

Lando de la postmorta vivado deP herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.

Elizio.

Mallongigo de la artikolo per

forigo de

a: de l' patro

anstataŭ

ds lapatro.

Elokventa.

Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado.

Elokvente.

En elokventa maniero.

Elokventulo.

Persono elokventa.

Elokventeco.

Eco de tiu, kiu estas elokventa.

-Em.

Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io:

babilema, kritikema.

Emajlo.

Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn.

Emajla. El

emajlo.

Emajli.

Kovri per emajlo. Komparu:

Glazuro, Lako, Poluro.

Emancipi.

Sendependigi, egalrajtigi:

emancipi neplenaĝan filon. La virinoj iom post iom emancipas sin.

Emancipo.

Ago de tiu, kiu emancipas aŭ sin emancipas.

Embaraso.

Malhelpo, malfacila situacio.

Embarasi.

Kaŭzi embarason.

Emberizo

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj

(Emberiza).

Emblemo.

Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ:

La koko estas emblemo de la vigleco.

Emblema.

Havanta karakteron de emblemo.

Embrazuro.

Malfermaĵo en muro, en fortikaĵo, tra kiu oni pafas.

Embrio.

Unua rudimento de besto en la utero de la patrino, kiam la membroj ne estas ankoraŭ diferencigitaj.

Embriologio.

Scienco pri la evolucio de embrio.

Embusko.

Loko, en kiu oni sin kaŝas, loko, en kiu oni kaŝas taĉmenton de soldatoj por suprize ataki malamikon.

Embuski.

Aranĝi embuskon.

Emerito.

Oficisto, kiu traservis la difinitan nombron dajaroj kaj ricevas pension.

Emfazo.

Afektita solena tono, solena akcento en la parolado:

paroli kun emfazo.

Komparu:

Aplombo, patoso, vervo.

Emigracio.

Forlaso de la patrujo por ekloĝi en alia lando.

Eminenco.

Titolo de la kardinaloj.

Eminenta.

Rimarkinda, distinginda, supera per sia scio aŭ arto:

eminenta oratoro, diplomato.

Emocii.

Movi, tuŝi la animon.

Emocio.

Movo de la animo.

Empirio.

Sperto, kiel bazo de filozofio.

Empiria.

Bazita sur sperto.

Empirismo.

Filozofio, bazita sur la sperto.

En.

-

1.

Prepozicio, per kiu estas esprim- ata:

a)

Loko, interne de kiu, kie io estas;

loĝi en domo, sidi en vagono. b)

Loko, internen de kiu, kien oni direktas ion, iras aŭ sin direktas:

salti en vagonon, jeti en valizon. c)

Tempo, kiam io okazas:

en somero. d)

Maniero:

en kia maniero? en la sekvanta maniero.

- 2.

Prefikso, per kiu estas esprimata: Loko, kie aŭ kien:

enhavi =

havi en si,

en meti, enskribi, enterigi.

Enciklopedio.

Verko, prezentanta la konojn pri unu aŭ ĉiuj sciencoj en alfabeta ordo:

Л

0

Л

611 ,la enciklopedio de°la peZarlo

A

9 *'

deлл*kompozitoi VegetaĴ° el la лmilio (Cichorium endlia]: manĝata kiel salato

regaTtaЛiJ HenA}A Malsano? konstante Ene— * r6gl0no: kretinismo.

Enerc

3>e. En energia «nergionVD

Enigmo.

-

1.

Demando solvata, prezentita en malklaraj duscencaj frazoj:

Edipo divenis la enigmon de tasfinkso.

- 2.

Malfacila problemo entute:

la enigmoj de la naturo.

Enketo.

Esploro de prob^mo per ekspertoj, per specialistoj, M kiuj ĉiu estas demandita aparte kaj sendepende de l'aliaj esprimas sian opinion:

internacia enketo pri la kosto de la vivado.

Entomologio.

Scienco pri la insektoj.

Entomologo.

Scienculo, studanta la entomologion.

Entrepreni.

Preni sur sin; decidi fari ion kaj ĝin komenci:

entrepreni laboron.

Entre- preno.

Entreprenita afero.

Entreprenisto.

Persono, kies okupo estas plenumo de laboroj por aliaj personoj:

entreprenisto de publikaj laboroj.

Entuziasmo.

Granda emocio kaj ardanta emo al io:

paroli, labori kun entuziasmo.

Entuziasma.

Posedanta entuziasmon, karakterizata de entuziasmo.

Entuziasmigi.

Plenigi per entuziasmo:

Esperanto entuziasmigas ĉiujn adeptojn.

Entuziasmiĝi.

Pleniĝi per entuziasmo.

Enuo.

Malagrabla impreso de neoku- piteco, de manko de intereso.

Enui.

Senti enuon.

Enuigi.

Kaŭzi enuon.

Enuiga.

Kiu kaŭzas enuon. Komparu:

Tedi.

Envii.

Senti malĝojon, malamon pro bono, sukceso, felico de alia persono:

envii iun, envii ion, envii ion al iu.

Envio.

Sento de tiu, kiu envias.

Enviema.

lnklina al envio.

Enviinda.

Kiu meritas envion. Komparu:

Ĵaluzo.

Eparĥio.

Distrikto, regata de greka episkopo.

Epidemio.

Infekta malsano, samtempe atakanta multe da personoj en unu loko:

epidemio de la ĥolero.

Epidemia.

Havanta ecojn de epidemio.

Epidemie.

En epidemia maniero.

Epidermo

(Anat.). Ekstera tavolo de la haŭto.

Epigrafo.

Devizo, surskribo sur konstruaĵo, tombo, literatura verko: La pariza Panteono havas la jenan epigrafon:

«

Al la grandaj homoj la dankema patrujo

».

Epigramo.

Mallonga versaĵo, frazo, esprimanta akran kritikon, mordantan ironion.

Epikurismo.

-

1.

Doktrino de Epikuro, ke la feliĉo konsistas en la trankvilo de la animo kaj en prudenta ĝuado de la plezuroj de l' vivo.

- 2.

Volupteco, ŝatado de korpaj ĝuoj.

Epikuristo.

Adepto de epikurismo.

Epilepsio

(Med). Malsano, karakterizata de la perdo de l' konscio kaj de konvulsioj.

Epilepsiulo.

Persono malsana je la epilepsio.

Epilogo.

Fino de literatura verko:

epilogo de poemo.

Episkopo.

Ĉefpastro de distrikto en la katolika eklezio.

Episkopeco.

Titolo, posteno de episkopo.

Ĉefepiskopo.

Ĝefo de episkopoj de provinco, de lando.

Epistolo.

Solena nomo de letero: epistolo de Sankta Johano.

Epitafo.

Surskribo sur tombo.

Epiteto.

Substantivo aŭ adjektivo aldonata al substantivo, por ĝin karakterizi:

En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton «strig-okula

». Komparu:

Apozicio.

Epitomo.

Resumo de libro, de rakonto.

Epizodo.

-

1.

Intermetita fragmento en parolado, poemo, romano, ne ligita kun la ĉefa agado.

- 2.

Aparta fakto, okazo .

La epizodoj de la Dresdena kongreso.

Epizootio

(Med.). Epidemia malsano de bestoj.

Epoko. - 1.

Grava momento en la historio: La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto.

-

2.

Periodo, jararo: la antaŭhisioria epoko. Komparu:

Periodo, stadio.

Epoleto.

Signo sur la ŝultroj de la militista uniformo, montranta la rangon.

Epopeo.

Poemo pri gravaj okazoj kaj heroaj agoj de unu persono aŭ de tuta nacio:

la epopeoj de Homero.

Eposo.

Poezio rakontanta:

poemo, balado.

- Er.

Sufikso, esprimanta ĉiun el la unuoj, malgrandaj partoj, elementoj, el kiuj konsistas tuto:

sablero, monero.

Erari.

-

1.

Perdi la vojon, foriri de la ĝusta vojo, iri sur malĝusta vojo:

erari en arbaro.

- 2.

Havi malĝustan, malveran opinion pri io, malĝuste kalkuli, malĝuste skribi:

Eraras tiuj, kiuj supozas, ke la sola bazo de universala lingvo devas esti la logiko. Erari en kalkulo. Erari en la gramatiko.

Eraro.

Malĝusta, malvera opinio, kalkulo:

gramatika eraro.

Erarigi.

Konduki al eraro, trompi:

La eksteraĵo erarigas.

Erarlumo.

Delikata lumo, kiu vagas super marĉoj, tombejoj kaj alia lokoj, kie malkomponiĝas organikaj substancoj.

Eriko

(Bot.). Arbeto el la samnoma familio, kun rozaj floroj

(Erica).

Erinaco

(Zool.). Mambesto el la familio de l' insektomanĝaj, kies haŭto estas kovrita de pingloj

(Erinaceus).

Erizipelo.

Infekta malsano, karakterizata de febro kaj inflamo de la haŭto, precipe kaj plej ofte de la vizaĝo.

Ermeno

(Zool.). Malgranda blanka kvar- piedulo, el la familio de l' musteloj, kun mult- valora pelto

(Putorius herminea).

Ermito.

-

1.

Piulo vivanta sola, izolite.

- 2.

Homo evitanta la aliajn, amanta vivi sola.

Ermita.

Havanta ecojn de ermito:

ermita vivo.

Erotiko.

Versaĵo pri la amo.

Erotika.

Kiu rilatas la amon, voluptama.

Erpi.

Skrapi kampon.

Erpilo.

Kampa skrapilo.

Erupcio.

Subita, rapida eliĝo: erupcio de vulkano, erupcio de ekzantemo.

Escepti.

Ne kunpreni, ne kunkalkuli, eligi el la nombro de: la mortigistojn oni esceptis el la amnestio.

Escepto.

Afero esceptita: « La esceptoj konfirmas la regulojn.

»

Esenco. - 1.

Densigita solvaĵo:

vinagra esenco, roza esenco.

- 2.

Tio, kio prezentas la naturon de io; ĉefaj nepraj ecoj de io:

la esenco de la vivo.

Esenca.

Havanta ecojn de esenco.

Eskadro.

Ŝiparo ekspedita por milito.

Eskadrono.

Taĉmento de kavalerio, parto de kavaleria regimento.

Eskarpo.

Ter- aŭ masonmuro, defendanta unu flankon de kavo de fortikaĵo.

Eskorti.

Akompani por gardi, por malhelpi forkuri:

eskorti generalon, eskorti arestiton.

Eskorto.

Eskortanta aro.

Esperi.

Atendi, kredi realiĝon de sia deziro:

esperi heredaĵon.

Espero.

Stato, sento de tiu, kiu esperas.

Espereble.

Oni povas esperi, kredeble.

Malesperi.

Perdi esperon.

Esplori.

Peni precize ekkoni, ekscii:

esplori fenomenon, esplori malsanulon, esplori akuziton, esplori nekonatan landon.

Esploro.

Ago de tiu, kiu esploras.

Esploristo.

Persono, kies okupo estas esplori.

Esplorema.

Kiu havas inklinon al esploroj. Komparu:

Lerni, studi.

Esprimi.

Montri siajn pensojn, siajn impresojn per gestoj aŭ vortoj:

esprimi, deziron, esprimi ĝojon.

Esprimo.

Gestoj, vortoj de tiu, kiu esprimas.

Establi.

Fondi, aranĝi:

establi firmon. negocon.

Esti. - 1.

Ekzisti:

Mi pensas, do mi estas. -

2.

Esti servas por kunigi la atributon kun la subjekto:

La neĝo estas blanka. -

3.

Esti servas kiel helpa verbo por formi la kunmetitajn tempojn de la aktivo kaj ĉiujn tempojn de l' pasivo:

class="book"> li estis aminta, li estas amata.

Estado.

Stato de tio, kio estas.

Estaĵo.

Tio, kio ekzistas, vivas.

Estanto.

estanteco.

Tempo nuna.

Estinto, estinteco.

Tempo pasinta.

Estonto, estonteco.

Tempo, kiu estos.

Estetiko.

Scienco pri la belo en la

belartoj,

en la vivo.

Estetika.

Konforma al estetiko, kiu rilatas la estetikon:

estetika objekto, estetika sento.

Estetike.

En estetika maniero.

Estimi.

Havi altan opinion pri ies morala valoro:

Oni tre ŝatas la talenton de l' ĵurnalisto N., sed oni ne estimas lin, ĉar li estas nehonesta homo.

Estimo.

Sento, opinio de tiu, kiu estimas.

Estiminda.

Kiu indas estimon.

Malestimi.

Havi malaltan opinion pri ies morala valoro:

malestimi perfidulon.

Estingi.

Malhelpi, ĉesigi bruladon, lum- adon:

estingi lumon, estingi fajron.

Estingiĝi.

Ĉesi bruli, ĉesi lumi.

Estro.

Ĉefo, superulo, komandanto: regnestro, regimentestro, centestro.

Estraro.

Kuniĝo de estroj: estraro de firmo, de societo.

Estrado.

Levita podio kontraŭ spektatoroj por artisto, oratoro, prezidantaro: En la esperantaj kongresoj la naciaj delegitoj okupas lokojn sur la estrado kun la prezidantaro.

Eŝafodo.

Podio, sur kiu oni ekzekutas krimulojn.

- Et.

Sufikso, esprimanta malaltigon, mal- fortigon de l' grado: rideti = senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo.

Etaĝo.

La tuto de la ĉambroj de domo, sur la sama nivelo:

En Ameriko ekzistas domoj, kiuj havas pli ol dudek etaĝojn.

Teretaĝo.

Etaĝo sur la nivelo de la tero.

Interetaĝo.

Etaĝo inter la teretaĝo kaj la unua etaĝo.

Etato.

-

1.

Konfirmita de la estraro tabelo de konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. -

2.

Salajro de konstanta registrara oficisto.

Etata.

Posedanta etaton (salajron).

Etendi.

-

1.

Fari ion rektolinia: etendi rubandon.

- 2.

Direkti ion ien, farante ĝin rektolinia:

etendi la manon al la ĉielo.

Etero. - 1.

Subtila fluidaĵo, pleniganta laŭ la antikvuloj la kosman spacon.

- 2.

(Fiz.) Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta, en kies vibrado konsistas la lumo, varmo, elektro, k. t. p.

- 3.

(Ĥem.) Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluidaĵo, devenanta de l' ago de acido je alkoholo:

Sulfura etero estas uzata kiel rekonsciiga rimedo.

Eterna.

Kiu ne posedas en la tempo komencon, nek finon:

Dio estas eterna.

Eterneco.

Daŭrado sen komenco kaj fino; daŭrado sen fino:

Kio estas unu jaro kompare kun la eterneco?

Eternigi.

Fari ion eterna, fari ion neforgesebla:

eternigi sian nomon.

Etiko.

Scienco pri la principoj de la moralo.

Etika. - 1.

Kiu rilatas la etikon:

etikaj principoj.

- 2.

Konforma al la etiko:

etika ago.

Etiketo.

-

1.

Karteto, kiun oni fiksas sur sakoj, boteletoj k. t. p., por montri ilian enhavon, prezon.

- 2.

Kortega ceremoniaro; ceremoniaj manieroj.

Etimologio. - 1.

Parto de la gramatiko pri la deveno de la vortoj.

- 2.

Deveno de vorto: Tre granda parto de la esperantaj vortoj posedas latinan etimologion.

Etiologio.

-

1.

Medicina scienco pri la kaŭzoj de l' malsanoj.

- 2.

Kaŭzo de malsano:

La etiologio de la kankro estas nekonata.

Etnografio.

Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj, k. t. p.

Etnologio.

Scienco pri la homaj rasoj.

Etologio.

Scienco pri la deveno de la moroj kaj de l' moralo.

Etudo. - 1.

Muzika ekzerco en formo de muzika verko:

etudoj de Chopin.

- 2.

Rapide farita pentraĵo, desegnaĵo, sen zorgo pri detaloj.

Eŭdiometro

(Ĥem.). Aparato por la analizo kaj sintezo de gasoj.

Eŭdiometrio.

Metodo de la analizo per eŭdiometro.

F

Fabo

(Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la samnoma familio, kun grandaj grajnoj (Faba).

Fabacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: fabo, pizo, fazeolo, trifolio, akacio.

Fabelo.

Rakonto pri elpensitaj, imagitaj eksterordinaraj aventuroj:

fabeloj de Andersen, de Grimm.

Fabela.

Nekredebla, elpensita. Komparu:

Fablo, legendo.

Eŭfemismo.

Anstataŭigo per delikata esprimo:

respektinda virino

anstataŭ:

maljuna virino.

Eŭkaristio.

Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo.

Eŭnuko.

Kastrita viro — gardisto de haremo.

Eŭforbiacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

ricino.

Evangelio.

-

1.

Instruo de Jezuo Kristo. -

2.

Libro enhavanta la instruon de Kristo.

Evangelia.

De evangelio, kiu rilatas la evangelion.

Evangeliisto.

Aŭtoro, kiu pri- skribis la vivon kaj instruon de Kristo.

Eventuala.

Kiu dependas de necerta okazo; okazonta, farota, se alia fakto okazos:

prepari ĉion al eventuala vojaĝo.

Eventuale.

Depende de necerta okazo:

Skribu, eventuale telegrafu.

Eventualo.

Eventuala fakto, okazo:

timi neniun eventualon.

Evidenta.

Rimarkebla per unu ekrigardo; tute klara; tute senduba:

evidenta vero, evidenta mensogo.

Evidente.

En evidenta maniero.

Evidenteco.

Eco de tio kio estas evidenta.

Eviti.

Peni ne esti kun, peni ne fari:

eviti babilulojn; eviti erarojn.

Evitebla.

Kiu povas esti evitata:

neevitebla morto.

Evolucio.

Serio de intersekvaj aliformiĝoj; kreskado; progresado:

evolucio de feto, evolucio de lingvo.

Ezofago.

Tubo, kondukanta nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.

Ezoko

(Zool.). Riverfiŝo manĝebla

(Esox lucius).

Ezotera.

Sekreta, destinita ekskluzive por la adeptoj de doktrino.

Fablo.

Rakonto, plej ofte en versoj, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objekto, kaj per kiu oni prezentas moralan veron:

fabloj de La Fontaine.

Fablisto.

Verkisto de fabloj. Komparu:

Fabelo, legendo.

Fabriko.

Ejo kun stabloj, kie oni granda- nombre produktas komercaĵojn: fabriko de tolo.

Fabriki.

Produkti en fabriko.

Fabrik- anto.

Posedanto de fabriko.

Fabrikado.

Agoj de tiu, kiu fabrikas.

Fabrikaĵo.

Fabrikita objekto, fabrikita komercaĵo.

Faceto.

Malgranda ebena surfaco: faceto de diamanto.

Faceti.

Fari facetojn sur io:

faceti brilianton.

Facila.

Kiu povas esti farita, plenumita sen peno: facila laboro, facila vojo.

Facile.

En facila maniero.

Facileco.

Eco de tio, kio estas facila.

Malfacila.

Kiu povas esti farita nur kun granda peno: malfacila tasko, malfacila problemo.

Malfacilaĵo.

Malfacila afero, malfacila punkto: La gramatikoj de l' naciaj lingvoj prezentas multajn malfacilajojn, kiuj tute ne ekzistas en Esperanto.

Fadeno.

-

1.

Maldika fibro por ligi, kudri, teksi: kotona fadeno.

- 2.

Maldika, longa cilindroforma metala peco:

telegrafa fadeno.

Faetono.

Malpeza luksa malfermita kaleŝo sen pordetoj.

Fago

(Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, uzata kiel hejtaĵo, por mebloj

(Fagus).

Fajenco.

Speco de argilo por fabriki vazojn, imitantajn la porcelanajn.

Fajenca. El

fajenco:

fajenca telero.

Fajfi.

Produkti akrajn sonojn, blovante tra funelforme kunmetitaj lipoj; produkti sonojn similajn al la ĵus priskribitaj:

fajfi per la buŝo; la vento, la sago fajfas.

Fajfilo.

Malgranda, simpla instrumento por fajfi.

Fajli.

Glatigi, tranĉi per fajlilo.

Fajlilo.

Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas malglata, provizita per malaltaj dentoj por glatigi, tranĉi metalojn, lignon.

Fajro.

-

1.

Fizike-ĥemia fenomeno, ĉe kiu produktiĝas la lumo kaj varmo: Brulanta ligno produktas fajron.

- 2.

Entuziasmo, forta ekscito, forta pasio:

paroli kun fajro. Verŝi oleon sur fajron

= eksciti pasion jam tre fortan.

Fajra.

-

1.

De fajro: fajra brilo.

- 2.

Entuziasma, pasia:

fajra deziro.

Fajrero.

Tre malgranda parto de brulanta korpo, apartiĝinta de ĝi; forta lumo, kiu produktiĝas ĉe renkonto reciproka de du malmolaj korpoj aŭ de korpo elektrizita:

ĵeti fajrerojn; elektra fajrero.

Fajrujo.

Loko por bruligi fajron.

Fako.

-

1.

Nefermita kesteto por konservi objektojn, en skribotablo, sur breto.

- 2.

Branĉo teknika, scienca; specialo; industria fako.

Fakaro.

Kesto kun fakoj.

Fakiro.

Hinda asketo almozulo.

Faksimilo.

Preciza reprodukto, kopio de skribo, subskribo.

Fakto.

Io reale okazinta, reale ekzistanta: la faktoj de la historio. Esperanto estas fakto, kiun oni povas ŝati aŭ ne, sed kiun oni ne povas nei.

Fakta.

Reala, efektiva.

Fakte.

Reale, efektive.

Faktoro.

Malsupera makleristo.

Faktorio.

Kontoro de komercaj agentoj en fremda lando.

Fakturo.

Detala listo de senditaj komerc- aĵoj.

Fakultato.

Fako de universitato:

medicina, matematika fakultato.

Fakultatestro.

Profesoro, ĉefo de fakultato.

Fali.

-

1.

Pro manko de subteno aŭ pro perdo de la egalpezo rapide moviĝi de supre malsupren:

fali de tegmento; la neĝo falas.

-

2.

Morti, perei:

fali en batalo.

Falo.

Movo de tio, kio falas.

Akvofalo.

Akvoj de rivero, de lago, k. t. p., falantaj de alta loko:

la Niagara akvofalo.

Faleti.

Perdi la egalpezon, farinte malĝustan paŝon: faleti je ŝtono.

Falango.

-

1.

Macedonia taĉmento de lancistoj.

- 2.

Militista taĉmento, popol- amaso.

Falbalo.

Krispa zonforma peco de ŝtofo, surkudrita sur virina vesto.

Falĉi.

Detranĉi grenon per falĉilo:

falĉi kampon, falĉi grenon.

Falĉilo.

Ŝtala klingo, fiksita perpendikulare al longa ligna tenilo por detranĉi grenon.

Falĉisto.

Laboristo, kies specialo estas falĉi.

Faldi.

Kunmeti duoble aŭ kelkoble tolon, drapon, fleksante ĝin tien kaj returnen:

faldita ŝtofo, faldita vesto.

Faldo.

Faldita parto de ŝtofo:

faldoj de jupo.

Malfaldi.

Refleksi ŝtofon por forigi la faldojn.

Falko

(Zool.) Raba birdo, uzata por ĉasoj je malgrandaj bestoj

(Falco).

Falsi.

Imiti, aliigi, ŝanĝi por trompi:

falsi dokumentojn, falsi vinon.

Falsaĵo.

Falsita objekto.

Falsisto.

Persono, kies okupo estas falsi:

falsisto de vinoj.

Famo.

Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia:

famo disvastiĝas, rondiras.

Fama.

Konata, populara:

fama verkisto.

Familio.

-

1.

Geedzoj kun siaj infanoj; parencaro. -

2.

Grupo, aro:

La holanda lingvo apartenas al la germana lingva familio.

Familia.

De familio, kio rilatas familion:

familia domo, familia simileco.

Komparu:

Parenco.

Familiara.

Intima, senĝena:

familiaraj manieroj.

Familiareco.

Eco de tio, kio estas familiara.

Familiare.

En familiara maniero.

Fanatika.

Tro fervora en politikaj aŭ religiaj aferoj kaj senindulga por personoj de l' malsama opinio:

fanatika partiano.

Fanatike.

En fanatika maniero.

Fanatikeco.

Eco de tiu, kiu estas fanatika.

Fanatikulo.

Persono fanatika.

Fandi.

Fluidigi per la varmo:

fandi metalon, buteron.

Fandejo.

Ejo por fandi:

fandejo de ŝtalo.

Fandaĵo.

Objekto, produktita per fandado.

Kunfandaĵo.

Objekto, produktita per fandado de kelke da metaloj:

La latuno estas kunfandaĵo de kupro kaj zinko.

Fanfaro.

Mallonga muzika verko, esprimanta per laŭtaj sonoj triumfon, ĝojon.

Fanfaroni.

Sin glori per virtoj aŭ ecoj, kiujn oni ne posedas:

fanfaroni kuraĝon.

Fanfaronulo.

Persono fanfaronanta.

Fantazio.

Artista imagkapablo:

poeta fantazio.

Fantazia.

Kreita de fantazio, ne reala:

fantazia rakonto.

Fantaziulo.

Persono nekonstanta, kaprica, strangulo.

Fantomo.

Figuro videbla, sed nepalpebla; spirito:

la fantomo de l' patro de Hamleto.

Komparu:

Vizio.

Fari.

Kaŭzi, ke io estu, okazu; krei, produkti:

fari tablon, fari versojn, fari miraklon. Dio faris la mondon el nenio.

Fariĝi.

Transiri en novan staton; transiri de unu stato en alian:

fariĝi maljuna, fariĝi Esperantisto.

Faro.

Ago de tiu, kiu faras:

Juĝu laŭ faroj, ne laŭ vortoj.

Bonfaro.

Bona faro, faro helpanta proksimulon.

Bon- faranto.

Homo faranta bonon, helpanta proksimulon.

Faraono.

Antikva egipta reĝo.

Farbo.

Substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko k. t. p.:

karmino.

Farĉo.

Hakita kaj spicita viando, kiun oni metas en la internon de legomo, fiŝo k. t. p.

Farĉi.

Plenigi per farĉo:

farĉita brasiko.

Faringo

(Anat.). Kavo inter la ezofago kaj la kavo de l' buŝo.

Farmi.

Kontrakte preni por sia uzo ies teron, bienon: farmi bienon.

Farmigi, farmodoni.

Kontrakte doni por ies uzo sian teron, bienon.

Farmanto.

Persono, kiu farmas.

Farmacio.

Scienco pri la medikamentoj kaj pri ilia preparado.

Farmaciisto.

Specialisto en la farmacio.

Farso.

Neserioza teatra verko, vulgare komika.

Farti.

Esti en tia aŭ alia stato de la sano: Kiel vi fartas?

Farto.

Stato de sano.

Bonfarto.

Bona stato de sano.

Faruno.

Greno pulvorigita per muelado.

Faruna.

El faruno:

faruna manĝaĵo.

Fasado.

Antaŭa parto de konstruaĵo.

Fascino.

Faskoj de branĉoj kaj branĉetoj por konstruo de akvobaroj, redutoj.

Fasko.

Multe da samspecaj kunligitaj objektoj; ligaĵo:

fasko de fojno, de greno.

Komparu:

Garbo.

Fasono.

Maniero, modelo, laŭ kiu estas farita vesto:

fasono de jupo, de ĉapelo.

Fasti.

-

1.

Sin deteni de manĝado, ne manĝi.

- 2.

Sin deteni de manĝado de viando:

La katolikoj fastas dum 40 tagoj antaŭ la Pasko.

Fasto.

-

1.

Nemanĝado, senvianda manĝado.

- 2.

Tempo de la fasto:

la granda fasto

= la fasto antaŭ la Pasko.

Fatala.

-

1.

Tre malsukcesa, malfeliĉa:

Lia falo estis fatala, - li rompis al si la dekstran kruron.

- 2.

Neevitebla, nepre okazonta:

la fatalaj dekretoj de l' sorto.

Fatalo. - 1.

Malsukcesa okazo, neevitebla okazo.

- 2.

Sorto.

Fatalismo.

Kredo, laŭ kiu ĉiuj okazoj estas neeviteble antaŭdestinitaj kaj la sorto de l' homo estas antaŭfiksita:

la fatalismo de l' Mahometanoj.

Faŭko.

-

1.

Buŝego de rabaj bestoj.

- 2.

Fig.: faŭko de tunelo, de minejo.

Favo.

Haŭta malsano, kaŭzata de parazito

(achoryon Schoenleini)

kaj karakterizata de flavaj krustoj, precipe sŭr la haroj de la kapo.

Fava. - 1.

De favo:

favaj krustoj.

- 2.

Malsana je favo:

fava hundo.

Favulo.

-

1.

Persono malsana je favo.

- 2.

Insulta vorto.

Favora.

-

1.

Bonvola, preta helpi: favora estro.

- 2.

Sukcesiga: favora vento.

Favore.

En favora maniero.

Favoro.

Favora ago, favora sento.

Favori.

Esti favora por iu.

Favorato.

Persono favorata, ĝuanta favoron:

favorato de princo.

Malfavora.

Malbonvola, malsukcesiga.

Fazo.

Aparta momento de evolucio de fenomeno, periode okazanta:

fazo de la luno.

Komparu:

Stadio.

Fazano

(Zool.). Birdo kun belaj plumoj el la familio de kokbirdoj

(Phasianus).

Fazeolo

(Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l' fabacoj, rampanta, grimpanta herbo

(Phaseolus).

Febro.

-

1.

Nenormale alta temperaturo de la korpo, kaŭzita de malsano: malaria, tifa febro.

- 2.

Pasio, ekscito:

politika febro.

Febra.

Kiu havas febron.

Februlo.

Persono, havanta febron.

Vundfebro.

Febro, kaŭzita de infektita vundo.

Februaro.

Dua, la plej mallonga monato de jaro.

Feĉo.

Substanco, enhavanta mikro- organismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k. t. p.

Federacio.

Ligo, kuniĝo de tute mem- staraj kaj sendependaj regnoj, societoj, por komuna agado en eksteraj aferoj, kiuj koncernas ĉiujn kune.

Feino.

Fantazia virina estaĵo, posedanta supernaturan povon:

bonaj kaj malbonaj feinoj.

Felo.

Kruda haŭto de bestoj, kun haroj.

Felisto.

Metiisto, kiu preparas felojn.

Defelisto.

Metiisto, kiu senfeligas bestojn. Komparu:

Haŭto, ledo, pelto.

Feliĉo.

-

1.

Favoro de la sorto; favoraj cirkonstancoj ; sukceso:

havi feliĉon, deziri al iu feliĉon.

- 2.

Kaŭzita de ĝi kontenteco:

Oni legas la feliĉon sur lia vizaĝo.

Feliĉa.

-

1.

Kiu ĝuas feliĉon:

feliĉa homo.

- 2.

Favora:

feliĉaj cirkonstancoj.

Feliĉigi.

Fari iun feliĉa.

Feliĉe.

-

1.

En feliĉa maniero:

La ŝipo feliĉe atingis la havenon.

- 2.

Dank' al feliĉa okazo, dank' al Dio:

Feliĉe, tuj venis helpo.

Felietono.

-

1.

Artikolo literatura, scienca, kritika, skribita en facila, eleganta stilo kaj presata ordinare en la malsupro de gazeto.

- 2.

Fragmento de romano, publikigata ĉiutage en ĵurnalo.

Felietonisto.

Ĵurnalisto, skribanta felietonojn.

Felto.

Ŝtofo el lano aŭ haroj, kungluitaj kaj premegitaj:

El felto oni faras ĉapelojn, ŝuojn.

Felta.

El felto:

felta ĉapelo.

Feminismo.

Emo, celado al plibonigo de la situacio de l' virinoj en la socio, al akiro de rajtoj, egalaj al tiuj de la viroj.

Feministo.

Adepto de la feminismo.

Femuro.

Parto de la korpo, de la kokso ĝis la genuo.

Femurosto.

Osto de la femuro, la plej granda osto de la korpo.

Fendi.

Perforte apartigi, disigi laŭlonge:

fendi arbon, lignon.

Fendo.

Mallarĝa laŭtonga truo.

Fendeto.

Neprofunda fendo, ne trapenetranta la objekton:

fendeto en dento.

Komparu:

Krevigi, spliti.

Fenestro.

Malfermaĵo en muro por lumo kaj aero.

Fenestra.

De fenestro:

fenestra vitro.

Fenikoptero

(Zool.). Birdo el la familio de l' lamenbekaj.

(Phoenicopterus.)

Fenikso.

-

1.

Fabela birdo, renaskiĝanta el la propra cindro.

- 2.

Persono aŭ objekto tre malofta, supera, unika.

Fenkolo

(Bot.). Herbo el la familio de la umbeliferoj; ĝiaj semoj estas uzataj kiel spicaĵo.

(Foeniculum.)

Fenolo. Vid. Karbolo.

Fenomeno.

-

1.

Ĉio, kion oni perceptas per la sentoj aŭ per la konscio:

astronomiaj, fizikaj, fiziologiaj fenomenoj.

- 2.

Eksterordinara afero, maloftaĵo:

Renkonti vin estas vera fenomeno.

Fenomena.

Eksterordinara, malofta.

Fero

(Ĥem.). Fe. Ĥemia elemento, peza metalo, uzata por plej diversaj vazoj, maŝinoj, instrumentoj.

Fera.

El fero:

fera ŝlosilo.

Ferdeko.

Horizontala platformo aŭ planko, sin etendanta de unu flanko de ŝipo al la alia, el tabuloj subtenataj de traboj.

Fermi.

-

1.

Kaŭzi, ke ne estu eniro:

fermi pordon, fermi ĉambron, fermi iun en ĉambro.

- 2.

Ĉesigi:

fermi kunsidon, kongreson.

Fermo.

Ago de tiu, kiu fermas.

Malfermi.

-

1.

Kaŭzi, ke estu eniro, liberigi eniron:

malfermi okulojn, pordon, ĉambron.

-

2.

Komenci: malfermi balon, kongreson.

Malfermaĵo.

Loko de eniro. Komparu:

ŝlosi.

Fermento.

Organika substanco, kaŭzanta malkomponiĝon de aliaj organikaj substancoj, ne malkomponiĝante mem.

Fermenti.

Malkomponiĝi sub la influo de fermento:

Fermentanta alkoholo fariĝas vinagro.

Fermentado.

Fenomeno de la malkomponiĝo sub la influo de fermento:

fermentado

alkohola, vinagra.

Fervoro.

Granda aktiveco, inspirita de la kredo, amo, sindonemo:

fervoro de servisto, de

propagandisto.

Fervora.

Kiu posedas fervoron:

fervora adepto.

Fervore.

En fervora maniero.

Festo.

Senlabora tago, por rememorigi gravan fakton religian aŭ politikan:

Pasko, la festo de la 14 Julio en Francujo.

Festi.

Soleni feston, ne labori. Komparu:

Soleno.

Festeno.

Solena, luksa tag-, vespermanĝo: edziĝa festeno.

Festeni.

Partopreni en festeno.

Festono.

Ornamaĵo en formo de duonkrono el floroj, verdaĵo, koloraj teksaĵoj.

Feto

(Med.). Ido en la utero de l' patrino, kiam ĝiaj membroj jam estas diferencigitaj. Komparu:

Embrio.

Fetiĉo.

-

1.

Objekto respektegata de sovaĝuloj, kiel diaĵo.

- 2.

Afero, persono, tre ŝatata kaj respektata.

Fetiĉismo.

Kulto de fetiĉoj.

Fezo.

Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko.

Fi.

Interjekcio, esprimanta abomenon:

Fi, kia malbona odoro!

Fiakro.

Publika luebla veturilo, kaleŝo.

Fiakristo.

Veturigisto de fiakro.

Fianĉo.

Persono, kiu faris solenan pro- meson edziĝi.

Fianĉiĝi.

Fariĝi fianĉo:

fianĉiĝi kun fraŭlino.

Fianĉiĝo.

Solena promeso edziĝi.

Fianĉino.

Virino, kiu akceptis solenan promeson de viro, ke li edziĝos kun ŝi.

Fianĉiniĝi.

Fariĝi fianĉino.

Fianĉiniĝo.

Akcepto de solena promeso edziĝi.

Gefianĉoj.

Fianĉo kun fianĉino.

Fiasko.

Kompleta malsukceso: la spektaklo faris fiaskon.

Fibro.

Maldika fadeno, kiu kun samspecaj fadenoj, paralele kunmetitaj en faskoj, formas korpon de bestoj kaj vegetaĵoj: muskolaj fibroj, lignaj fibroj.

Fidi.

Esti certa, trankvila, ke iu bone plenumos laboron, komision, kiun oni donis al li:

Vi povas plene fidi al li: li ĉion aranĝos ne malpli bone, ol vi mem.

Fido.

Sento de tiu, kiu fidas.

Fidinda.

Kiu indas fidon: fidinda advokato.

Memfido.

Fido je si mem. Komparu:

Konfidi.

Fidela.

-

1.

Konscience plenumanta sian devon:

fidela servisto.

- 2.

Ne perfida:

fidela edzo. -

3.

Vera, preciza, laŭvorta, ne diferencanta de la originalo:

fidela kopio, fidela traduko.

Fidele.

En fidela maniero.

Fideleco.

Eco de tiu, kiu estas fidela.

Fiera.

-

1.

Konscianta siajn verajn meri- tojn kaj virtojn:

fiera pro sukceso.

- 2.

Tro taksanta siajn virtojn kaj meritojn kaj malŝatanta aliajn personojn:

fiera superulo.

Fiere.

En fiera maniero.

Fiereco.

Eco de tiu, kiu estas fiera.

Fierulo.

Persono fiera.

Figo

(Bot.). Frukto de l' figarbo.

Figarbo.

Arbo aŭ arbeto el la familio de l' moracoj.

(Ficus, ficus carica).

Figuro.

-

1.

Objekto prezentanta, repro- duktanta korpon:

figuro marmora de poeto.

- 2.

Ekstera formo de korpo; aspekto:

Kia stranga figuro!

- 3.

(Geom.). Kuniĝo de linioj, punktoj kaj surfacoj: kubo, sfero.

- 4.

Vorto, esprimo, uzita en alia signifo, ol ordinare, por doni pli da vivo al la stilo:

metaforo, alegorio.

Figura.

Uzita, kiel figuro:

figura esprimo.

Figure.

En figura maniero. Komparu:

Formo.

Fiksi.

Senmovigi, alligi; fari ion neŝanĝ- ebla, konstanta: fiksi pentraĵon sur muro; fiksi regulon; fiksi okulojn sur io.

Fiktiva.

Nereala, ŝajna, malvera; neekzistanta: En la listo estas multe da fiktivaj membroj. Fiktivaj kontoj de bilanco.

Filo.

Ido de vira sekso rilate al la gepatroj: Kaino estis filo de Adamo kaj Eva.

Filigi.

Adopti.

Bofilo.

Edzo de filino.

Filantropo.

Persono, kiu amas la homojn kaj zorgas pri ilia bono; bonfaranto.

Filantropio.

Amo al la homaro kaj zorgo pri ĝia bono.

Filatelo.

Scioj pri la poŝtaj markoj.

Filatelisto.

Specialisto en la filatelo; kolekt- anto de poŝtaj markoj.

Filharmonio.

Institucio, por akceli la pro- gresojn de l' muzikarto kaj ĝian popularigon.

Filio.

Institucio, dependanta de alia (ĉefa, metropola) institucio kaj anstataŭanta ĝin en alia loko:

banka filio; filio de societo.

Filigrano.

Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj.

Filiko

(Bot.). Familio kriptogama, plejparte multjaraj herboj kun belaj grandaj folioj; en la karba epoko ili formis tutajn arbarojn.

(Filix.)

Filistro.

-

1.

Kiu ne estas studento de universitato (esprimo de l' germanaj studen- toj).

- 2.

Persono, kiun interesas nur la ĉiutagaj, hejmaj aferoj, indiferenta por ĝeneralaj, altaj, noblaj aferoj.

Filoksero

(Zool.). Insekto, detruanta la vinberejojn.

(Phytloxera vastatrix.)

Filologo.

Scienculo, kiu studas lingvojn: La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj.

Filologio.

Lingvoscienco.

Filozofo.

Scienculo, studanta la filozofion.

Filozofio.

Scienco pri la esenco de la naturo; scienco de l' sciencoj.

Filtro.

Aparato por purigi fluidajojn, gutigante ilin tra sorba papero, tolo, k. t. p.:

La filtro de Pasteur.

Filtri.

Purigi per filtro.

Fino.

Lasta spaca aŭ tempa limo de afero aŭ de ago; ekstremo:

fino de urbo, fino de monato, fino de parolado.

Fini.

Alkonduki al fino.

Finiĝi.

Veni al fino. Komparu:

Ekstremo, limo.

Finalo.

(Muz.). Lasta parto de muzika verko.

Financoj.

Monaj aferoj; elspezoj kaj enspezoj:

financoj de ŝtato.

Financa.

Kiu rilatas financojn:

financa ministro.

Financisto.

Specialisto en monaj aferoj, kondukanta grandajn monajn aferojn.

Fingro.

Ekstrema movebla parto de mano aŭ de piedo:

La homa mano havas kvin fingrojn: la plej granda estas dika fingro, ĝin sekvas montra, longa, ringa kaj malgranda fingro.

Fingringo.

Metala ĉapeleto, kiun oni metas sur la longan fingron de la dekstra mano dum la kudrado.

Firma.

-

1.

Forte fiksita kaj konsistanta el forte kunigitaj eroj:

firma muro.

- 2.

Neŝanĝ- ebla, neŝancelebla:

firma volo, firma decido.

Firme.

En firma maniero.

Firmeco.

Eco de tio, kio estas firma:

firmeco de konstruaĵo, firmeco de karaktero.

Komparu:

Fortika, masiva, solida.

Firmo.

-

1.

Nomo de negoco: Esperanto Verlag, Moeller und Borel.

-

2.

Negoco, komerca domo: granda, malnova, fidinda firmo.

Firmamento.

Ĉiela arkaĵo.

Fisko.

Ŝtata trezorejo.

Fiska.

Kiu rilatas ŝtatan trezorejon.

Fistulo.

Kanalo kondukanta kaj produk- tanta puson.

Fiŝo

(Zool.). Vivanta en la akvo vertebra besto, kiu spiras per brankoj kaj sin movas per naĝiloj:

ezoko, ŝarko.

Fiŝisto.

Persono, kiu profesie edukas {nun: bredas}, kaptas aŭ vendas fiŝojn:

Fiŝedukisto

{nun: fiŝbredisto},

fiŝkaptisto, fiŝvendisto. Fiŝhoko.

Hoko por kapti fiŝojn.

Fiziko.

Scienco pri la fenomenoj de la naturo, en kiuj ne aliiĝas la interna strukturo de la korpoj.

Fizika.

Kiu rilatas la fizikon aŭ ĝiajn fenomenojn; materia:

fizika leĝo, fizika strukturo.

Fizikisto.

Scienculo studanta la fizikon.

Fiziologio.

Scienco pri la fenomenoj de la vivo de l' bestoj, pri la funkcioj de la besta organismo.

Fiziologiisto.

Scienculo, studanta la fiziologion.

Fizionomio.

Trajtoj de la vizaĝo, aspekto de la vizaĝo; aspekto: fizionomio sincera, malgaja. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto.

Fjordo.

Mallarĝa longa golfo kun ŝtonegaj, krutaj bordoj:

la fjordoj de Norvegujo.

Flago.

Peco de kolora tolo aŭ de alia ŝtofo sur bastono por ornami domojn, balkonojn dum festaj, solenaj tagoj, por fari signalojn:

nacia flago, admirala flago.

Komparu:

Standardo.

Flagri.

Esti rapide movata de vento tien kaj returnen (esprimo uzata pri flamo).

Flamo. - 1.

Brulantaj kaj hele lumantaj gasoj, leviĝantaj de korpo, konsumata de fajro.

- 2.

Pasio, entuziasmo:

flamo de kolero.

Flama. - 1.

Brulanta kun flamoj.

- 2.

Pasia: flama deziro.

Flami. - 1.

Eligi flamojn, bruli kun flamoj:

flamanta ligno.

- 2.

Esti regata de pasio:

flami por virino.

Ekflami.

Komenci flami, fariĝi flamanta.

Flamigi.

Fari ion flamanta:

flamigi fajron per blovado.

Flamema.

Kiu facile flamas, pasia:

flamema substanco, flamema homo.

Flano.

Plata bakaĵo de pasto.

Flanelo.

Malpeza ŝtofo el delikata lano.

Flanela.

El flanelo.

Flanko.

Ĉiu parto aŭ surfaco de objekto, ekster la supra kaj malsupra:

antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de

domo,

de skatolo.

Flanka. - 1.

Estanta de flankoj, okupanta flankon:

flanka konstruaĵo.

-

2.

Ne ĉefa, ne grava:

flanka demando.

Flanke. Ĉe flanko, apud.

Flankiri.

Iri al flanko, mal- proksimiĝi, foriri de rekta vojo.

Flari.

Uzi la senton, kiu rekonas kaj distingas la odoroj:

flari rozont flari bon- ordoron.

Flati.

Laŭdi por akiri ies favoron:

La korteganoj

flatas

la princon.

Flatema.

Kiu havas inklinon flati.

Flatulo.

Persono flatema.

Flava.

Havantala koloron de la citrono, de velkinta folio.

Flegi.

Zorgi kaj kontentigi ĉiujn bezonojn de malsanulo.

Flegistino.

Virino, kies metio estas flegi. Komparu:

Varti.

Flegmo.

Karaktero indiferenta, nesentema por emocioj, malrapidema; indiferenteco, nesentemo:

paroli kun flegmo.

Flegma.

Karakterizata de flegmo:

flegma homo, flegmaj vortoj.

Flegme.

En flegma rnaniero, kun flegmo.

Flegmulo.

Persono flegma.

Fleksi.

-

1.

Kurbigi, arkformigi: fleksi branĉon.

- 2.

Venki, obeigi, humiligi: fleksi obstinon, fieron.

Fleksiĝi.

Fariĝi fleksita.

Fleksebla.

Kiu povas esti fleksita: La fero estas fleksebla, la ŝtono ne estas fleksebla.

Fleksio.

Gramatika finiĝo, kiu ŝanĝiĝas en la deklinacio kaj konjugacio: «

i » estas la fleksio de l' infinitivo.

Fliki.

Surkudri sur truita vesto pecojn de drapo, tolo, k. t. p.:

fliki malnovan ĉemizon.

Flikaĵo.

Peco de drapo, tolo, k. t. p., surkudrita sur truita vesto:

La jako de la almozulo estis plena de diverskoloraj flikaĵoj.

Flirti.

-

1.

Delikate moviĝi en la aero tien kaj returnen; flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen:

La flagoj flirtas, movataj de vento. La papilioj flirtas ĉirkaŭ la floroj.

- 2.

Amindumi: Ne ĉiam amas tiu, kiu flirtas.

Flirto.

Movoj de tio, kio flirtas; agoj, vortoj de tiu, kiu flirtas.

Flirtema.

Kiu facile flirtas, kiu havas inklinon al flirto.

Floko.

Malgranda peco de ŝtofo, moviĝanta en la aero kaj ne tuj falanta teren:

flokoj de lano, de neĝo.

Flori.

-

1.

Produkti, naski florojn; esti kovrita de floroj:

La arboj floras en la prin- tempo.

- 2.

Esti en prospera stato:

Vivu, kresku kaj floru via societo!

Floro.

Kolora parto de vegetaĵo, enhavanta la reproduktajn organojn:

La rozo estas la reĝino de la floroj.

Florado.

Stato, tempo, kiam la vegetaĵo floras.

Ekflori.

Kovriĝi de floroj, komenci flori:

Post la nokta pluvo ekfloris ĉiuj arboj kaj arbetoj de nia ĝardeno.

Floreno.

Aŭstria monero, valoranta du frankojn. {kp.: guldeno}.

Floso.

Trabaro por surakva transporto de la ligno, el kiu ĝi konsistas.

Flosi.

Transporti per floso.

Flosisto.

Persono, kies profesio estas konduki flosojn.

Flui.

Ĉe malforta kuniĝo de la eroj moviĝi malsupren: La akvo Jluas en la rivero. La vino ĵluas tra truo en la barelo.

Fluo.

Movo de tio, kio fluas: La ĵluo de akvofalo estas tre rapida.

Flua.

-

1.

Kiu fluas.

- 2.

Facila, senhalta: flua parolado.

Flue.

En flua maniero. Senflua. Ne posedanta fluon: La akvo de lageto estas senflua.

Alfluo.

Leviĝo de la akvo de l' maro kaj ĝia fluo al la bordo.

Forfluo.

Malleviĝo de la mara akvo kaj ĝia fluo for de la bordo.

Superfluo.

Troo.

Superflua.

Troa, ne necesa.

Flugi.

Sin movi en la aero per specialaj membroj, kiujn posedas la birdoj kaj insektoj: La birdoj povas flugi antaŭen, rondflugi kaj flugpendi.

Flugo.

Movoj de tio, kio flugas.

Flugilo.

Membro de insektoj kaj birdoj, per kiu ili sin movas en la aero.

Fluida.

Kies eroj facile moviĝas unu apud alia kaj sur alia:

La akvo, benzino, biero estas korpoj fluidaj.

Fluidaĵo.

Fluida korpo: La fiziko distingas solidaĵojn, gasojn kaj fluidaĵojn.

Fluidigi.

Fari ion fluida:

fluidigi glacion.

Fluidiĝi.

Fariĝi fluida.

Fluoro

(Ĥem.). Fl. Ĥemia elemento, verdete flava gaso, malkomponanta la akvon kaj formanta komponaĵojn kun ĉiuj elementoj, ekster la oksigeno.

Fluto.

Muzika blovinstrumento, konsistanta el ligna truita tubo kun klavoj, kiun oni tenas horizontale kaj en kiun oni fajfblovas tra flanka truo.

Flutisto.

Muzikisto, kiu ludas fluton.

Foiro.

Granda bazaro, aranĝata periode en antaŭfiksitaj tagoj.

Fojo.

Vorto, kiu kunigita kun nombra vorto, esprimas kvanton, ripeton:

unufojon

unufoje; du fojojn

dufoje, k. t. p. Mi legis la artikolon du fojojn, kaj mi ne komprenis ĝin.

Foje.

Iam (en la pasinta tempo).

lafoje.

En kelkaj momentoj, de tempo al tempo.

Ĉiun fojon.

En ĉiu aparta fojo.

Per unu fojo.

Ne prokrastante, ne haltante, per unu sola ago:

Per unu fojo trahaki ŝtipon.

Fojno.

Falĉita kaj sekigita herbo, uzata kiel paŝtaĵo.

Foko

(Zool.). Marhundo (Phoca vitilina).

Fokuso.

Punkto de optika sistemo, kie kuniĝas la radioj de la lumo.

Folio

(Bot.).

- 1.

Kreskanta sur la trunko aŭ branĉoj plata, ordinare verda parto de vegetaĵoj:

La folioj de la palmoj estas tre longaj kaj mallarĝaj.

- 2.

Plata ebena objekto:

papera folio, kupra folio.

Foliaro.

La tutaĵo de la folioj de arbo:

La foliaro de cipreso formas piramidon.

Trifolio

(Bot.). Herbo el la familio de l' fabacoj, uzata kiel paŝtaĵo

(Trifolium).

Fondi.

Krei kaj aranĝi institucion:

fondi societon.

Fondo.

Ago de tiu, kiu fondas.

Fonetiko.

Parto de la gramatiko pri la sonoj de la lingvo.

Fonetika.

-

1.

Kiu rilatas la fonetikon:

fonetika teorio.

- 2.

Konforma al la fonetiko:

fonetika ortografio.

Fonetike.

En fonetika maniero.

Fonografo.

Aparato, kiu notas kaj reproduktas sonojn:

la fonografo de Edison.

Fonometro

(Fiz.). Aparato por mezuri la intensecon de sonoj.

Fonto.

-

1.

Loko, kie akvo aŭ alia fluidaĵo eliĝas el la tero:

fonto de trinkebla akvo, fonto de petrolo.

- 2.

Kaŭzo, punkto de deveno; loko, kie oni prenas, akiras ion:

fonto de malĝojo; fonto por aĉetoj, fonto por scienca verko.

Fontano.

-

1.

Akvo aŭ alia fluidaĵo ŝpruc- anta supren el la tero:

fontanoj de petrolo.

- 2.

Aparato ŝpruciganta la akvon alten per la pezforto:

La fontanojn oni konstruas ordinare sur placoj aŭ en ĝardenoj.

For.

-

1.

Interjekcio, esprimanta malestiman ordonon eliri, malproksimiĝi, flankiri:

For, sendanka filo!

- 2.

Prepozicio (for de) esprimanta: esti malproksime de io, malproksimiĝi de io:

Li estas for de tie ĉi. Li veturas for de tie ĉi.

- 3.

Prefikso, havanta la saman sencon, kiel la prepozicio:

foresti, forporti, forpeli.

Forgesi.

-

1.

Perdi la memoron pro io, ne plu memori pri io:

forgesi ies nomon, forgesi gramatikan regulon.

- 2.

Ne fari ion pro forgeso; lasi, preterlasi pro forgeso:

forgesi hejme la gantojn; forgesi nomon en la listo.

Forgeso.

Perdo de la memoro pri io, manko de la memoro pri io.

Forgesema.

Kiu facile forgesas, kiu havas malbonan memoron.

Forgesemo.

Eco de tiu, kiu estas forgesema.

Forĝi.

Doni deziratan formon al fero per la fajro kaj martelo:

Forĝu feron, dum ĝi estas varmega.

Forĝejo.

Loko, kie oni forĝas.

Forĝisto.

Homo, kies metio estas forĝi.

Kunforĝi.

Kunigi per forĝado.

Forĝebla.

Kiu povas esti forĝata:

forĝebla metalo.

Forko.

Tenilo kun du, tri, kvar longaj dentoj ĉe la ekstremo, per kiu oni trapikas pecojn de manĝaĵo, por porti ilin al la buŝo.

Forkego.

Longa bastono kun du

;

tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo por pajlo, fojno, k. t. p.

Formo.

-

1.

Vazo, kesto, en kiun oni verŝas fanditan metalon, metas paston, k. t. p., por ricevi objekton, reproduktantan la geometrian aspekton de tiu ĉi vazo, kesto:

formo

por kukaĵo; formo por arĝenta kandelingo.

- 2.

Eksteraĵo, ekstera aspekto, geometria aspekto:

formo de skatolo.

Formi.

-

1.

Doni formon; fari laŭ modelo:

formi poton el argilo.

- 2.

Esti la materialo, el kiu io konsistas:

La vaporoj formas nebulojn.

Formiĝi.

Ricevi formon:

La tera globo formiĝis dum multe da jarcentoj.

Forma.

Havanta la formon de:

rondforma, ondforma, pirforma, ŝipforma.

Aliformiĝi.

Ricevi alian formon, aliiĝi:

La socio ali- formiĝas evolucie kaj revolucie.

Reformi.

Aliformigi, plibonigi per ŝanĝoj:

reformi la ŝtaton.

Komparu:

Figuro.

Formacio.

Tavoloj de la tero, formitaj • en unu geologia epoko.

Formala.

Laŭforma, laŭleĝa, laŭregula; koncernanta nur la formon, ne la esencon de l' afero:

formala kontrakto; formala demando dum kunsido.

Formalaĵo.

Formala afero:

formalaĵoj de proceso.

Formato.

Formo kaj grandeco de presaĵo: formato de l'

«

Fundamenta Kresto- matio ».

Formiko

(Zool.). Insekto, vivanta en societoj, el la vico de la himenopteroj

(Formica).

Formulo. - 1.

Ĝenerale aplikebla, esprimita per signoj, rezultato de algebra kalkulo; scienca leĝo, mallonge esprimita per signoj: formulo de lafalado de l' korpoj.

-

Ĝenerale uzataj vortoj por akto, petskribo: formulo de ĵuro.

Formuli.

Mallonge, precize esprimi: Lerte formuli la decidotan demandon estas la plej bona maniero mallongigi la disputojn.

Forno.

Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, por fandi metalojn kaj por aliaj industriaj celoj: forno de kuirejo, de metalfandejo. Komparu:

Kameno.

Forta. - 1.

Kapabla venki kontraŭstaron, levi pezan korpon:

forta luktisto, forta brako.

- 2.

Malfacile rompebla, fortika:

forta ŝtofo.

-

Energia:

forta volo. -

4.

Granda, de alta grado:

forta tuso, forta pluvo.

Forto.

-

1.

Kapablo venki kontraŭstaron, levi grandan pezon; aganta kaŭzo:

forto de homo; fortoj de la naturo:

elektro.

- 2.

Energio:

forto de volo.

- 3.

Grado: forto de febro.

Fortigi.

Fari ion forta:

fortiga dieto.

Fortulo.

Homo tre forta.

Perforto, superforto.

Devigo per forto.

Perforti, superforti.

Devigi per forto.

Fortepiano.

Granda muzika instrumento sur tri piedoj, kun kordoj kaj klavoj.

Fortika.

Malfacile disŝirebla, malfacile rompebla, malfacile difektebla:

fortika drapo, fortika muro.

Fortikigi.

Fari ion fortika.

Fortikaĵo.

Fortikigita loko, kun garnizono, por defendi la landon de invado de malamikoj:

La fortikaĵojn oni konstruas precipe proksime de la landlimoj.

Komparu:

Firma, masiva, solida.

Forumo. - 1.

Placo en la antikva Romo por diskutoj pri publikaj aferoj.

- 2.

Loko, kie oni traktas publikajn aferojn:

La afero, longe kaŝata, fine venis sur la publikan forumon.

Fosi.

Fari truojn en la tero, malfirmigi la teron per fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo:

fosi teron, fosi truon, fosi puton.

Fosilo.

Instrumento por fosi: fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo.

Fosforo

(Ĥem.). P. Ĥemia elemento, senkolora mola substanco, facile ekbrul- igebla, uzata por fabriki alumetojn.

Fosto.

Trabo, servanta kiel subteno.

Fotografi.

Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero.

Foto- grafaĵo.

Bildo farita per fotografado.

Foto- grafisto.

Persono, kies profesio estas fotografi.

Frago

(Bot.). Frukto (bero) de l' fragujo.

Fragujo.

Herbo el la familio de l' rozacoj; ĝiaj fruktoj estas manĝataj kiel deserto kaj konfitaĵo. (

Fragaria vesca).

Fragmento. - 1.

Peco de rompita objekto: fragmento de poto.

- 2.

Eltiraĵo, parto de literatura verko:

Krestomatio ordinare enhavas multajn fragmentojn.

Frajo.

Ovoj de fiŝoj, de ranoj:

La kaviaro estas frajo de sturgoj.

Fraji.

Meti ovojn.

Frako.

Vira ceremonia vesto kun mallarĝaj baskoj

Frakulo.

Persono, portanta frakon:

Frakuloj estas malmultaj en niaj kongresoj.

Frakasi.

-

1.

Dispecigi, tute rompi kun bruo:

frakasi vitron.

- 2.

Venki, kaŭzante grandajn perdojn al malamikoj:

frakasi mal- amikan armeon.

Frakcio

-

1.

(Mat.). Parto de unuo, parto:

frakcio ordinara, decimala.

- 2.

Partio, precipe parlamenta.

Frakseno

(Bot.). Arbo el la familio de l' oleacoj; ĝia ligno estas uzata por mebloj (Fraxinus).

Framasono.

Ano de la religie-mistika societo, kies celo estas morala perfektiĝo sur la bazo de ĝenerala egaleco kaj frateco.

Frambo

(Bot.). Frukto (bero) de l' frambujo.

Frambujo.

Arbeto el la familio de l' rozacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj por konfitaĵoj, por siropo (Rubus Idaeus).

Frandi.

Kun plezuro, kun ĝuo manĝi, gustumi ion bongustan:

La infanoj frandis peceton de torto.

Frandema

.Havanta inklinon al frandado, amanta delikatajn, bongustajn manĝojn.

Frandaĵo.

Delikata, bongusta manĝo.

Frangolo

(Bot.). Arbeto el la familio de l' ramnacoj; ĝiaj beroj kaj ŝelo estas uzata kiel laksiga rimedo

(Rhamnus frangula).

Fraĝo.

Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj mallongaj fadenoj, libere pendantaj ĉe rando de vesto, de meblo.

Franko.

Franca monero, valoranta 80 fenigojn {legu: pfenigojn, vd. tie}, 25 kopekojn.

Frapi.

-

1.

Bati kaj produkti mallongan sonon; bati por atentigi per la produktata sono; bati:

frapi pordon.

- 2.

Atentigi, mirigi:

Lia stranga konduto frapis ĉiujn.

Frapo, frapado.

Ago, agoj de tiu, kiu frapas.

Frato.

Vira ido de la sama patro aŭ patrino: Abelo kaj Kaino estis fratoj.

Fratino.

Virina ido de la sama patro aŭ patrino.

Frateco.

Rilato inter fratoj; rilato kvazaŭ inter fratoj, amikeco.

Fratiĝi.

Fariĝi kvazaŭ fratoj, intime amikiĝi.

Bofrato.

Edzo de fratino; frato de edzo, frato de edzino, edzo de bofratino (edzo de fratino de edzino).

Kunfrato.

Kolego, kamarado.

Fraŭlo.

Viro senedzina, ne edzigita.

Fraŭlino.

Virino senedza, ne edzinigita.

Fraŭla.

Senedza.

Fraŭleco.

Senedzeco.

Frazo. - 1.

Ideo, esprimita per vortoj; kolekto de vortoj, havanta kompletan signifon: La ĉefaj partoj de la frazo estas la subjekto kaj la predikato.

- 2.

Paroloj sen signifo; belaj vortoj, sed ne esprimantaj la veran Opinion de la parolanto: Grandaj frazoj, malgrandaj agoj!

Fregato.

Trimasta milita velŝipo; malpeza kirasa ŝipo kun unu baterio:

La fregatojn anstataŭas nun la krozŝipoj.

Fremda.

Venanta el alia loko aŭ lando; nekonata.

Fremdulo.

Homo nekonata, alilandulo.

Fremdlando.

Ĉiu lando ekster la patrujo, eksterlando.

Freneza.

Kiu perdis la prudenton, la

memkonscion:

freneza homo, freneza ago.

Frenezulo.

Homo freneza.

Freneziĝi.

Fariĝi freneza:

freneziĝi de timo.

Frenezigi.

Fari iun freneza:

La alkoholo frenezigas.

Fresko.

Pentraĵo, farita sur ĵus stukita muro.

Freŝa. - 1.

Jus farita, antaŭ nelonge farita:

freŝa pano, freŝanumero de gazeto.

- 2.

Ne eluzita, ne malbonigita, ne malkomponiĝinta:

freŝa vesto, freŝa fiŝo.

Freŝeco.

Eco de tio, kio estas freŝa.

Refreŝigi.

Fari ion ree freŝa:

refreŝigi bulkon.

Fringo

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj (Fringilla coelebs).

Fringelo

(Zool.). Birdo el la vico de la paseroj.

(Fringilla spinus).

Fripono.

Ruza trompisto, nehonesta homo.

Friponi.

Plenumi agojn de fripono.

Friponaĵo.

Ago de fripono.

Friso.

Surmura ornamaĵo inter la arĥitravo kaj kornico.

Friti.

Prepari manĝaĵon kun graso per la varmego de forno (ekstere):

frititaj terpomoj.

Komparu:

Baki, kuiri, rosti.

Frivola.

Ne serioza, havanta inklinon al vantaj aferoj, senpripensa, senkonsidera:

frivola homo, frivola ago.

Frivole.

En frivola maniero.

Frivoleco.

Eco de tio, kio estas frivola:

la frivoleco de la virina karaktero.

Frizi.

Arte kombi harojn, farante krispojn, buklojn.

Frizisto.

Homo, kies profesio estas frizi, kombi harojn.

Fromaĝo.

Manĝaĵo, produktata el fermentinta kazeo:

svisa, holanda fromaĝo.

Fronto.

Antaŭa parto de konstruaĵo, de militista taĉmento.

Frontono.

Triangula ornamaĵo super la kornico de fronto.

Frosto.

Malvarmo de tia grado, ke ĝi glaciigas la akvon:

La tropikaj landoj ne konas la froston.

Froti.

Movi tien kaj returnen, premante unu korpon sur alia:

froti pargeton per vakso.

Komparu:

Grati, skrapi, viŝi.

Frua.

Okazanta en tempo proksima al la komenca momento:

frua mateno, frua printempo, frua morto.

Frue.

En frua tempo.

Malfrua.

Okazanta en tempo malproksima de la komenca momento, de la interkonsentita ĝusta momento: malfrua vizito.

Malfrui.

Veni malfrue, okazi malfrue: Akurata homo neniam malfruas. La horloĝo malfruas kvin minutojn.

Trofrua.

Okazanta tro frue: trofrua decido.

Frumatene.

En frua mateno.

Frugilego

(Zool.). Birdo el la familio. de l' korvoj (Corvus frugilegus).

Frukto. - 1.

Produktaĵo de l' vegetaĵoj, sekvanta la floron kaj enhavanta la semon: pomo, oranĝo, pruno.

- 2.

Rezultato:

frukto de laboro.

Fruktodona, fruktoporta.

Donanta multe da fruktoj:

fruktodona tero, fruktodona arbo; fruktodona laboro.

Sen- frukta.

Ne havanta, ne donanta fruktojn.

Frunto.

Supra parto de l' vizaĝo, de la harlimo ĝis la brovoj: Alta frunto montras ofte grandan inteligentecon. Sulkigi la frunton.

Ftizo

(Med.). Tuberkulozo, precipe tuber- kulozo de la pulmoj.

Ftizulo.

Homo malsana je la tuberkulozo de la pulmoj.

Fugo.

Muzika verko, en kiu temo ludita de unu instrumento estas ripetata de aliaj:

La fugoj de Bach.

Fuksino.

Anilina ruĝa farbo.

Fulardo. - 1.

Malpeza silka ŝtofo por vestoj, kravatoj, k. t. p.

- 2.

Koltuko.

Fulgo.

Nigra densa substanco de la kar- bono, ne komplete forbrulinta:

La fulgo amasiĝas en la kamentuboj. Nigra kiel fulgo.

Fulmo.

Grandega fajrero, produktata de la elektro de la nuboj:

Fulmo lumigis la mal- luman ĉielon.

Fulmotondro.

Granda pluvo, akompanata de vento, fulmoj kaj tondroj:

La fulmotondroj estas oftaj somere.

Komparu:

Ventego. Fulmas.

Aperas fulmoj, fulmoj lumigas:

Fulmas, sed oni ne aŭdas la tondrojn.

Fumo.

Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo:

Fumo leviĝas de la kamentubo.

Fumi.

Enspiri kaj elspiri la fumon de tabako:

fumi cigaron. Oni petas ne fumi.

Fumiĝi.

Eligi fumon:

Brulanta ligno fumiĝas.

Fumaĵi.

Saturi per fumo por fari konservebla:

fumaĵi ŝinkon, fiŝon.

Fundo. - 1.

La plej malalta parto de kavo, solida parto sub granda amaso da akvo:

fundo de valo, de rivero.

- 2.

Malsupra plato de vazo, de barelo.

- 3.

Parto plej malproksima de la eniro:

fundo de ĉambro.

-

4.

Kio estas kaŝita en la animo:

Dio vidas la fundojn de l' koroj.

-

5.

La plej alta grado de malsukceso:

La fundo de l' mizero.

Surfundaĵo.

Solidaj substancoj, falintaj sur la fundon el solvaĵo, el miksaĵo de solidoj kaj fluidoj:

ŝlimo.

Fundamento. - 1.

Subtera masonaĵo, sur kiu oni konstruas:

la fundamento de domo.

- 2.

Esenco, ĉefa principo, bazo:

La fundamento de Esperanto.

Fundamenta.

-

1.

De fundamento, kiu apartenas al fundamento:

fundamenta ŝtono.

-

2.

Ĉefa, grava:

fundamenta vero.

Komparu:

Bazo.

Funebro. - 1.

Malĝojo, kaŭzita de la morto, de granda malfeliĉo:

familia funebro, nacia funebro.

- 2.

Eksteraj signoj de funebro:

porti funebron

= porti funebrajn vestojn.

- 3.

Tempo de la funebro:

La funebro daŭras unu jaron.

Funebra. - 1.

Kiu rilatas la funebron:

funebra ceremonio.

2.

Malĝoja:

funebra mieno.

Funebri.

Malĝoji pro la morto, pro granda malfeliĉo; plori ion:

funebri la morion de la patro.

Funelo.

Vazo supre larĝa, mallarĝiĝanta en tubon, por transverŝi fluidaĵojn.

Fungo

(Bot.). Kriptogama vegetaĵo sen klorofilo; multaj el ili estas manĝeblaj, multaj venenaj, kaŭzas malsanojn de l' homoj, bestoj kaj vegetaĵoj, detruas la lignon, k. t. p.

(Fungus).

Funkcio, - 1.

Agado. dum la plenumo de sia specialo, de sia tasko:

funkcio de episkopo.

- 2.

Agado de organo, de maŝino:

La penso estas funkcio de la cerbo.

Funkcii.

Plenumi sian funkcion:

La maŝino funkcias bone.

Komparu:

Devo, komisio, tasko.

Funto.

Mezuro de la pezo (en diversaj landoj malsama):

La germana funto pezas 500 gramojn.

Furaĝo.

Nutraĵo por brutoj.

Furio.

Diino de venĝo.

Furiozo.

Granda, nehaltigata kolero.

Furioza.

Kiu estas en la stato de furiozo.

Furiozi.

Esti en la stato de furiozo.

Furunko.

Malgranda dolora tumoro de la haŭto, kaŭzita de inflamo de la subhaŭta histo.

Fusteno.

Ŝtofo el lino kaj kotono, kun unu malglata flanko.

Fuŝi.

Malbone fari ion: fuŝi veston.

Fuŝulo.

Persono, kiu fuŝas.

Futo.

Mezuro de la longeco (en diversaj landoj malsama):

La angla futo egalas 30 centimetrojn.



G



Gabio. Cilindra korbo sen fundo, uzata por rapida aranĝo de redutoj.

Gado (Zool.). Speco de ostfiŝo, ĉefa nutraĵo de la norduloj (Gadas).

Gaja.

Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido:

gaja homo, gaja junularo.

Gaje.

En gaja maniero.

Gajeco.

Stato de tiu, kiu estas gaja.

Gajigi.

Fari iun gaja:

La rakonto gajigis ĉiujn.

Malgaja.

Ekscitita de malagrablaj sentoj.

Malgajeco.

Stato de tiu, kiu estas malgaja.

Malgajigi.

Fari iun malgaja. Komparu:

Ĝoja.

Gajlo.

Tumoro sur la folioj de l' kverko, kaŭzita de piko de vespo:

El gajloj oni fabrikas inkon.

Gajni.

Akiri ion aŭ bonan rezultaton en io, sukcesi en io, kio tute aŭ grandaparte dependas de sorto:

gajni en kartludo, en loterio; gajni batalon.

Malgajni.

Perdi ion, malsukcesi en io, kio tute aŭ parte dependas de sorto:

malgajni veton.

Komparu:

Profiti.

Galo.

Sekreciodela hepato: maldolĉa, verdeflava digesta suko.

Galanterio.

Malgrandaj luksaj objektoj por ornamo de loĝejo, de vesto:

statuetoj, speguloj.

Galantino.

Vianda manĝaĵo, ornamita per la propra gelateno.

Galeno.

Mineralo, konsistanta el plumbo, sulfuro kaj arĝento.

Galero.

Komerca aŭ milita ŝipo de la mezaj jarcentoj. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj:

galeroj

= punlaboro, malfacila, teda laboro.

Galerio. - 1.

Teatra balkono kun benkoj por la spektatoroj.

- 2.

Longa, mallarĝa salono kun kolonoj; longa, mallarĝa subteraĵo:

galerio de minejo.

- 3.

Kolekto de objektoj de arto, de kuriozaĵoj:

galerio de pentraĵoj.

Galiumo

(Ĥem.). Ga. Ĥemia elemento, malofta metalo, parenca kun zinko.

Galono.

Densa rubando el arĝento, oro, por ornamo de vesto, de kurteno:

galonoj de oĵicira uniformo.

Galopo.

La plej rapida kuro de l' ĉevalo; tre rapida kuro.

Galopi.

Tre rapide kuri.

Galope.

En galopa kuro; tre rapide.

Galoŝo.

Piedvesto, plej ofte kauĉuka, kiun oni metas sur la ŝuon por gardi la piedon de la malsekeco.

Galvana

(Fiz.). Kfu rilatas la elektron, devenantan de ĥemiaj fenomenoj.

Galvanismo

(Fiz.). Elektraj fenomenoj, devenantaj de ĥemiaj fenomenoj.

Galvanometro

(Fiz). Aparato por mezuri la forton de la galvana fluo per la devio de magneta vergeto.

Galvanoplastiko.

Apliko de la galvana fluo por kovri objektojn per maldika tavolo de metalo, antaŭe solvita.

Gamo.

Serio de muzikaj notoj, ordigitaj en la natura vico de l' tonoj:

Ĉiuj gamoj ricevas la nomon de la komenca noto.

Gamaŝo.

Vesto, kiu kovras la malsupron de la kruro kaj la supron de la ŝuo.

Ganglio.

Nerva nodo.

Gangreno. - 1.

Detruo, morto de membro aŭ organo, kaŭzita de lezo de la nutrado, de la bakterioj:

La gangreno estas ofta en la militaj hospitaloj dum la militiro.

- 2.

Malvirteco:

morala gangreno.

Ganto.

Vesto de la mano:

ledaj, lanaj gantoj. Ĵeti la ganton =

inviti al batalo.

Levi la ganton

= akcepti la inviton al batalo.

Garantii. - 1.

Preni sur sin la respondecon: garantii por komercaĵo, por arestito, por prunto.

- 2.

Firme aserti: Li garantias, ke morgaŭ estos bela vetero.

Garantio.

Respondeco de tiu, kiu garantias; garantianta objekto: pruntgarantio.

Garbo.

Fasko de greno:

tritika garbo,

Garbejo.

Konstruaĵo por greno, fojno, pajlo.

Gardi.

Zorgi pri ies sendanĝereco:

gardi personon, konstruaĵon, postenon; sin gardi.

Gardisto.

Homo, kies okupo estas gardi.

Gardejo.

Gardista posteno.

Gardo- staranto.

Gardisto dum la plenumado de sia funkcio.

Antaŭgardi.

Neebligi la danĝeron antaŭ ĝia apero: La

vakcino antaŭgardas de la variolo. La asekuro antaŭgardas de la perdoj.

Antaŭgarda.

Kiu antaŭgardas:

antaŭgarda vakcino.

Singard- ema.

Zorgema pri sia sendanĝereco.

Gardenio

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' rubiacoj

(Gardenia).

Gargari.

Lavi la buŝon, la gorĝon per fluidaĵo, kiun oni skuas en ili per eispirata aero:

gargari lagorĝon per borika acido.

Garni.

Ornami veston per puntoj, galonoj; ornami manĝaĵon per legomoj, arte dismetitaj.

Garnaĵo.

Garnanta objekto:

kotleto kun garnaĵo.

Garnizono.

Militistaro, gardanta urbon, fortikaĵon.

Garolo

(Zool.). Birdo el la familio de l' korvoj

(Garrulus glandarius).

Gaso

(Fiz.). Korpo, kiu ne havas propran formon kaj kies eroj havas la emon sin malproksimigi unu de alia:

aero, lumiga gaso.

Gasometro.

Instrumento por mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita xx

Gasto.

-

1.

Vizitanto aŭ amiko, akceptata en la hejmo aŭ ĉe la tablo de alia:

Gasto en la domo — Dio en la domo

(pola proverbo).

2.

Loĝanto en hotelo, vizitanto en restoracio.

Gasti.

Resti kiel gasto, loĝi kiel gasto:

gasti tutan tagon.

Gastama.

Volonte, afable akceptanta gastojn:

gastama homo, gastama lando.

Gastigi.

Akcepti, loĝigi kiel gaston.

Gastejo.

Ejo. kie oni gastigas por pago; simpla, senkomlorta ejo, kie oni povas loĝi kaj manĝi por pago.

Gastronomo.

Specialisto en la kuirarto; amanto de luksaj, delikataj manĝoj.

Gastronomio. Kuirarto.

Gavoto.

Iama franca danco.

Gazo.

Travidebla, malpeza ŝtofo silka, lina.

Gazelo

(Zool.). Remaĉulo el la familio de l' antilopoj

(Antilope dorcas).

Gazeto.

Periode aperanta presaĵo de konstanta formato kun aktualaĵoj, literaturaĵoj:

gazeto ĉiutaga, semajna, dusemajna, duonmonata. monata, dumonata.

Gazetaro.

Tutaĵo de la gazetoj de urbo, de lando; '

A

eraturo de la gazetoj:

La gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo.

Ge-.

Prefikso por derivi nomojn espri- matajn ambaŭ seksojn kune, precipe uzigan paron:

gepatroj

— patro kaj patrino,

geonkloj =

onklo kaj onklino,

gefianĉoj

= fianĉo kaj fianĉino.

Geheno.

Infero (Biblia esprimo).

Gelateno.

Besta gluo, produktata el la histoj.

Gemo.

Polurita multekosta ŝtono.

Genciano

(Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio

(Gentiana).

Genealogio.

Tabelo de la deveno kaj parenceco de la membroj de gento:

Ofte oni prezentas la genealogion en formo de arbo

genealogia arbo.

Generacio. Tutaĵo de l' homoj samtempe vivantaj: La nuntempa generacio malamas la militon.

Generalo. - 1. Supera militista ĉefo, komandanta armeon, korpuson de armeo. - 2. Ĉefo: generalo de la jezuitoj.

Genezo. - 1. La unua libro de la Biblio pri la komenco de la mondo. - 2. Deveno.

Genio. - 1. Diaĵo, laŭ la opinio de la antikvuloj, protektanta ĉiun homon: bona, malbona genio. - 2. La plej alta grado de homaj kapabloj, precipe kreanta kapablo en la sciencoj kaj artoĵ: Por krei lingvon internacian necesa estis la genio de Zamenhof. Genia. Kiu posedas genion: genia homo, genia verko. Geniulo. Homo genia.

Genitivo (Gram.). Dua kazo de la dekli- nacio, formata en Esperanto per la prepozicio de kaj esprimanta posedon, kvaliton, k. t. p.: libro de l' patro, homo de grandaj kapabloj.

Genoto (Zool.). Rabobesto el la familio de l' ursoj, kun bela pelto (Genetta).

Gento. - 1. Posteularo de unu praantaŭulo, kune vivanta kaj komandata de unu ĉefo; subdivido de nacio: sovaĝaj gentoj de Afriko; la gento de Judo. - 2. Subdivido de familio (en la natursciencoj): tipo, klaso, vico, familio, gento, speco.

Genuo (Anat.). Parto de la korpo, kie la femuro kuniĝas kun la kruro. Genui. Stari sur la genuoj: genui antaŭ altaro. Ekgenui, genufleksi. Stariĝi sur la genuoj.

Geodezio. Scienco pri la mezurado de la surfaco de la tero.

Geognozio. Scienco pri la strukturo de la tera ŝelo kaj pri ĝiaj ŝtonegoj.

Geografo. Scienculo, studanta la geografion; specialisto en la geografio.

Geografio. Scienco pri la tero, kiel parto de la universo kaj loĝloko de la homo: geografio matematika, fizika kaj politika.

Geologo. Scienculo studanta la geologion; specialisto en Ja geologio.

Geologio. Scienco pri la evolucio kaj strukturo de la tero, de la momento de la malmoliĝo de la tera ŝelo ĝis la nuna tempo.

Geometro. Scienculo, studanta la geometrion; specialisto en la geometrio.

Geometrio.

Matematika scienco pri la figuroj, pri la mezurado de ilia surfaco kaj volumeno.

Geranio

(Bot.). Vegetaĵo (arbetoj, herboj) el la familio de geraniacoj kun belaj floroj

(Geranium).

Geraniacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

geranio.

Gerundio

(Gram.). Formo de la latina konjugacio, havanta sencon de substantivo, devenanta de verbo:

ars scribendi

— la arto de l' skribado.

Gesto.

Movo de la korpo, precipe de la mano kaj brako, akompananta la paroladon aŭ ĝin anstataŭanta:

nea, jesa gesto; gesto de miro.

Gesti.

Fari gestojn.

Giganto.

Grandegulo, grandega objekto:

homo giganto, monto giganto.

Giganta.

Grandega.

Gildo.

Divido, kategorio, korporacio de la komercistoj: En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k. t. p.

Gilotino.

Aparato por senkapigo de l' kondamnitoj al la morto.

Gilotini.

Senkapigi per gilotino.

Gimnastiko.

Ekzercado de la fortoj kaj de la lerteco per movoj de la korpo:

La gimnastiko ludas gravan roton en la edukado de l' junuloj.

Gimnastika.

Kiu rilatas al la gimnastiko:

gimnastikaj ekzer- coj.

Gimnastiki.

Ekzerci per la gimnastiko:

gimnastiki la brakojn.

Gimnastikejo.

Ejo por la gimnastiko.

Gimnastikisto.

Specialisto en la gimnastiko.

Gimnazio.

Mezgrada lernejo, liceo.

Gimnaziano.

Lernanto en gimnazio.

Gineo.

Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn.

Gipso

(Ĥem.). Sulfato de kalko.

Gipsi.

Ŝmiri per gipso, aldoni gipson al solvaĵo, surŝuti per gipso:

gipsi kamenon; gipsi vinon; gipsi kampon.

Girlando.

Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en formo de ŝnuro.

Gitaro.

Muzika instrumento kun ses kordoj, kiun oni ludas, pinĉante la kordojn per la fingroj.

Glacio.

Akvo aŭ alia fluidaĵo solidigita de la frosto.

Glaciaĵo.

Sukeraĵo, konsistanta el glaciigita kremo kun aŭ sen aldonoj:

krema, ĉokolada glaciaĵo.

Glaciigi.

Solidigi per la malvarmo:

La frosto glaciigis la tagon.

Glaciiĝi. - 1.

Fariĝi glacio:

la Meza Maro neniam glaciiĝas.

-

2.

Senti grandan mal- varmon:

En la suno hodiaŭ estas tre varme, kaj en la ombro oni glaciiĝas.

Glaciejo.

Konstanta granda amaso de glacio sur montoj.

Gladi.

Glatigi per varmega metalo:

gladi tolaĵon, veston.

Gladilo.

Instrumento por gladi.

Gladistino.

Virino, kies profesio estas gladi.

Gladiatoro.

Luktisto en la cirkoj de la antikva Romo:

Cezaro, salutas vin la mort- ontoj,

t. e. la gladiatoroj.

Glano

(Bot.). Frukto de l' kverko.

Glando.

Organo, kies funkcio estas produkti sekrecion:

hepato, salivaj glandoj.

Glaso.

Vitra vazo por trinki: Meze granda glaso enhavas

200

kub. centimetrojn.

Glata.

Kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon:

glata papero, glata tolo.

Glatigi.

Fari ion glata:

glatigi lignon per rabotilo, per fajlilo.

Malglata.

Kies partoj superstaras unu alian:

Fusteno estas malglata ŝtofo.

Komparu:

Ebena, plata.

Glavo.

Longa hakarmilo kun unutranĉa aŭ dutranĉa klingo. Komparu:

Rapiro, sabro, spado.

Glazuro.

Rapide malmoliĝanta fandaĵo, solvaĵo, per kiu oni kovras diversajn objektojn por fari ilin pli fortikaj (ne penetreblaj por la aero, akvo) aŭ pli glataj, brilantaj.

Glazuri.

Kovri per glazuro:

glazurita poto.

Komparu:

Emajlo, lako, poluro.

Glicerino

(Ĥem.). G

3

H

8

0

3

. Densa, dolĉa fluidaĵo, solvebla en akvo. Ĝi estas ekstraktata el grasoj kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por fabriki dinamiton, por konservi fruktojn, k. t. p.

Glicirizo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' fabacoj; el ĝia dolĉa radiko oni ekstraktas sukon, kiu estas uzata kiel medikamento kontraŭ la tuso, por dolĉigi medikamentojn, bieron

(Glycyrrhiza).

Glikozo

(Ĥem.). Vinbera sukero.

Glimo.

Diafana mineralo, uzata anstataŭ fenestra vitro.

Gliptoteko.

Muzeo de statuoj kaj skulptaĵoj.

Gliti.

-

1.

Facile moviĝi sur glata supraĵo:

Ŝtono glitas sur glacio.

- 2.

Perdi la egalpezon sur glata supraĵo:

gliti kaj fali sur kota vojo.

Glitiga.

Kiu igas iun gliti:

glitiga trotuaro.

Glitkuri.

Gliti sur glacio por amuzo, por sporto.

Glitilo.

Ligna aŭ metala plando kun ŝtala klingo, sur kiu oni glitas.

Glitveturilo.

Veturilo sen radoj por gliti sur la neĝo aŭ glacio.

Globo.

Objekto sferforma: La tero ne estas perfekta globo, kvankam oni nomas ĝin terglobo. Komparu:

Kuglo.

Gloro.

La plej alta opinio de la plimulto pri la meritoj, virtoj, talento:

La gloro venas ofte nur post la morto de verkisto.

Glori.

Honori per gloro:

Estu glorata la nomo de Dio!

Malgloro.

La plej malalta opinio pri la morala aŭ intelekta valoro:

akiri malgloron per friponaĵoj.

Glorkrono.

Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapojn de l' sanktuloj ; aŭreolo.

Gloso.

Klarigo de la senco de vorto per surmarĝena noto; komentario.

Glosaro.

Vortaro de arĥaikaj aŭ specialaj vortoj, uzitaj de aŭtoro.

Gluo.

Densa fluida substanco, uzata por firme kunigi du objektojn:

gumo araba.

Glui.

Kunigi per gluo.

Alglui.

Glui malgrandan objekton je granda:

alglui poŝtmarkon.

Kunglui.

Glui du objektojn proksimume same grandajn: kunglui du paperajn foliojn.

Malglui.

Liberigi objekton, kunigitan kun alia objekto per gluo:

malglui poŝtan markon.

Gluti.

Per la movoj de la muskoloj de la gorĝo transporti el la buŝo en la ezofagon kaj stomakon:

gluti manĝaĵon, pilolon.

Gnomo.

Fabela estaĵo, gardanta trezorojn en la interno de la tero.

Gnomono.

Sunhorloĝo, kompaso.

Gobio

(Zool.). Speco de riverfiŝo.

(Gobio).

Goeleto.

Malgranda dumasta velŝipo.

Golfo.

Parto de maro, de oceano, eniĝinta en kontinenton:

la Biskaja golfo.

Gondolo.

Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio.

Gondolisto.

Remisto de gondolo.

Gonoreo

(Med.). Inflamo de la muka membrano de la uretro aŭ de unu el la najbaraj organoj, kun pusa sekrecio.

Gorĝo.

Interna parto de la kolo, la kavo post la buŝo.

Gorilo

(Zool.). La plej granda simio, el la familio de l' homosimilaj

(Gorilla).

Gotika

(Arĥitekt.). Karakterizata de akrepintaj arkaĵoj:

Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo.

Gracia.

Posedanta harmonian strukturon, harmoniajn proporciojn:

gracia knabino.

Gracieco.

Eco de tio, kio estas gracia.

Malgracia.

Posedanta

senharmoniajn proporciojn.

Grado.

-

1.

Ĉiu el la 360 partoj de la cirklo:

Grado = 60 minut. -

2.

Divido de la termometra skalo:

10 gradoj super la nulo.

- 3.

Mezuro de eco:

gradoj de komparo, la plej alta grado de kolero.

Gradigi.

Dividi en gradojn; dismeti, ordigi laŭ grado:

gradigi termometron, gradigitaj legaĵoj.

Grade.

Laŭ grado.

Grafo.

Persono posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj barono.

Graflando.

Provinco, regata de grafo.

Grafiko.

Reproduktado de objektoj per linioj kaj figuroj: La alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l' internaciaj vortoj.

Grafito.

Grize-nigra, mola speco de karbono, uzata precipe por la fabrikado de krajonoj.

Grafologo.

Specialisto en la grafologio.

Grafologio.

Arto ekkoni la karakteron de persono per la esploro de lia skribo.

Grajno.

-

1.

Malgranda seka frukto aŭ semo, precipe de greno:

grajno de tritiko, de pipro. -

2.

Objekto, similanta grajnon:

hajla grajno.

Komparu:

Greno, kerno, semo.

Graki.

Eligi sonojn, kiel la korniko.

Gramo.

Pezunuo de la metra sistemo: pezo de unu kuba centimetro de distilita akvo, ĉe la temperaturo de ĝia plej granda denseco.

Gramatiko.

Scienco, instruanta korekte skribi kaj paroli; verko, enhavanta regulojn de la gramatiko.

Gramatika.

Kiu rilatas la gramatikon:

gramatika regulo.

Graminacoj

(Bot.). Familio de unukotile- donaj vegetaĵoj:

tritiko, sekalo, hordeo, aveno, maizo.

Granato

(Bot.). Frukto de l' granatarbo.

Granatujo.

Arbo el la familio de l' mirtacoj

(Punica granatum).

Granda.

-

1.

Kiu okupas multe da spaco; kies dimensioj superas la ordinarajn:

granda domo, granda monto.

- 2.

De alta grado, forta, glora, supera:

granda kuraĝo, granda vento, granda verkisto.

Grandigi.

Fari ion granda.

Grandiĝi.

Fariĝi granda, kreski.

Pligrandigi.

Fari ion pli granda.

Pligrandiĝi.

Fariĝi pli granda.

Grandeco.

Eco de tio, kio estas granda.

Grandanima.

Kies moralaj ecoj superas tiujn de ordinaraj homoj:

Grandanima homo ne estas venĝema.

Trograndigi.

Preterpasi la ĝustan gradon; troi:

La raporto trograndigis la danĝeron.

Malgranda.

-

1.

Kiu okupas malmulte da spaco; kies dimensioj malsuperas la ordinarajn:

malgranda skatolo.

- 2.

De malalta grado.

Malgrandigi.

Fari ion malgranda.

Plimalgrandigi.

Fari ion pli malgranda.

Grandega.

Tre granda, kolosa, giganta.

Grandegulo.

Homo, kies kresko multe superas la ordinaran; koloso, giganto.

Malgrandega.

Tre malgranda; kies grandeco multe malsuperas la ordinaran.

Malgrandegulo.

Homo, kies kresko multe malsuperas la ordinaran; pigmeo.

Pogrande.

En grandaj kvantoj:

vendi pogrande.

Pomalgrande.

En malgrandaj kvantoj:

vendi pomalgrande.

Grandioza.

Faranta fortan impreson per sia grandeco:

grandioza kongreso.

Granito.

Tre malmola ŝtonego, konsistanta el feldspato, glimo kaj kvarco, kaj uzata por pavimoj, konstruaĵoj.

Granita.

El granito:

granita muro.

Graso.

Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco de la korpo de l' bestoj.

Grasa.

Konsistanta el graso; havanta multe da graso, dika:

grasa histo; grasa homo, grasa porko.

Grasigi.

Fari ion grasa:

grasigi anseron.

Grasiĝi.

Fariĝi grasa:

Ne grasiĝas tiu, kiu multe laboras.

Komparu:

Lardo, sebo.

Grati.

Movi ien kaj returnen akran, pintan objekton, ungon sur la supraĵo de alia objekto:

grati al iu la vizaĝon; grati la jukantan haŭton.

Komparu:

Froti, skrapi, viŝi.

Gratuli.

Esprimi sian kontentecon, diri komplimentojn al iu pro lia sukceso:

gratuli iun; gratuli pro io.

Gratulo:

Vortoj de tiu, kiu gratulas. Komparu:

Bondeziri.

Grava.

Havanta grandan influon, grandajn sekvojn: grava persono; grava demando, grava malsano. Unueco estas la plej grava bazo de la internacia lingvo.

Grave.

En grava maniero.

Graveco.

Eco de tio, kio estas grava. Komparu:

Serioza.

Graveda.

Portanta idon en la utero: graveda virino.

Gravedigi.

Fari inon graveda.

Gravediĝi.

Fariĝi graveda.

Gravuri.

Fari desegnaĵojn sur ligno, metalo, marmoro per speciala ŝtala instrumento.

Gravuraĵo.

Gravurita desegnaĵo.

Gravurilo.

Ŝtala akrepinta instrumento por gravuri.

Gravuristo.

Homo, kies profesio estas gravuri.

Grenado.

Malgranda kava globo, plenigita per pulvo, kun meĉo, kiun oni ĵetas per la mano aŭ kanono, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj.

Greno.

Vegetaĵo, el kies grajnoj oni faras panon; ĝiaj grajnoj:

tritiko, sekalo, aveno, hordeo.

Grenejo.

Ejo, kie oni konservas draŝitan grenon. Komparu:

Grajno, kerno, semo.

Grio.

Greno, muelita en grandajn erojn kaj liberigita de l' ŝeloj:

tritika, hordea grio.

Komparu:

Kaĉo.

Grifo.

Fabela besto kun leona korpo, kun kapo kaj flugiloj de aglo.

Grifelo.

Ardeza krajono.

Grilo

(Zool.). Insekto el la familio de la rektoflugilaj, vivanta en fendoj kaj poroj, faranta bruon per la frotado de la flugiloj (Grjllus).

Grimaco.

Neordinara, nenatura mieno:

grimaco de malkontenteco.

Grimaci.

Fari grimacojn.

Grimpi.

Malfacile, kun granda peno supreniri, sin helpante per la manoj kaj piedoj:

grimpi sur monton, grimpi sur arbon.

Komparu:

Rampi.

Grinco.

Malagrabla sono, produktata ĉe frotado de du malmolaj korpoj:

grinco de fero sur vitro.

Grinci.

Fari grincon.

Grincigi.

Fari ion grincanta:

grincigi la

dentojn.

Gripo

(Med.). Febra epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; influenco.

Griza.

Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka kaj nigra:

grizaj haroj. Nokte ĉiuj katoj estas grizaj.

Grizhara.

Havanta harojn, grizajn de la maljuneco.

Grogo.

Trinkaĵo el varmega akvo kun alkoholo, rumo.

Groso

(Bot.). Frukto (bero) de l' grosujo.

Grosujo.

Arbeto el la familio de l' saksi- fragacoj kun glataj aŭ lanugaj beroj

(Ribes grossularia).

Groŝo.

Malgranda monero: Ne valori eĉ unu groŝon.

Groto.

Kaverno en ŝtonego, artefarita kaverno.

Groteska.

Ridinda per sia nenatureco:

groteska vesto.

Gruo

(Zool.). Migranta birdo el la vico de l' longpiedaj

(Grus cinereus).

Grumo.

Juna lakeo, akompananta la sinjoron dum ĉevala promenado.

Grumbli.

Murmuri por montri sian mal- kontentecon.

Grundo.

Tero rilate al ĝia taŭgeco por la kreskado de l' vegetaĵoj.

Grunti.

Fari sonon kiel la porko.

Grupo.

Kunmetaĵo de samspecaj objektoj; aro de personoj, havantaj la samajn opiniojn, celojn:

fotografia grupo, politika grupo.

Grupigi.

Kunigi, ordigi en grupon.

Gruzo.

Dispecetigitaj ŝtonoj, brikoj de rompita muro.

Guano.

Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko.

Gubernio.

Administracia parto de lando: Polujo estis dividita en

10

guberniojn.

Gudro.

Densa fluida substanco, restaĵo, de la distilado de ligno, de karbo.

Gudri.

Ŝmiri per gudro:

Oni gudras la ŝnurojn por gardi ilin de la malsekeco.

Ĝardeno.

Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito:

legoma ĝardeno, frukta ĝardeno.

Ĝardena:

De ĝardeno, kreskanta en

Gufo

(Zool.). Nokta rabobirdo el la familio de l' strigoj (Bubo maximus).

Guldeno.

Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn.

Gumo.

Gluanta suko de arboj: araba gumo, elasta gumo.

Gumi.

Ŝmiri per gumo, aldoni gumon: gumi la randon de koverto, gumi akvon.

Gumiguto.

Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo.

Gurdo.

Malgranda orgeno, ludata per turnilo.

Gusto.

-

1.

Sento, ekscitata en specialaj nervoj de la lango per la manĝado:

sala gusto, acida gusto.

- 2.

Estetika kapablo:

artista gusto.

Bongusta.

Posedanta bonan, agrablan guston:

bongusta frukto.

Sengusta.

Ne posedanta guston:

sengusta viando.

Gustumi.

Provi la guston:

gustumi supon.

Guto.

Malgranda sfera ero de fluidaĵo: Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan.

Guti.

Fali, flui en gutoj: Post pluvo la akvo gutas de la folioj de l' arboj.

Gutado.

Falado, fluado de gutoj.

Gutaperko.

Simila al kaŭĉuko, malmoliĝ- inta suko de hinda arbo.

Guverni.

Eduki, instrui fremdan infanon, kunvivante kun ĝi.

Guvernisto.

Viro, kies profesio estas guverni.

Guvernistino.

Virino, kies profesio estas guverni.

Gvardio.

Plej bonaj, speciale elektitaj taĉmentoj de armeo, precipe tiuj, kies tasko estas gardi la reĝon.

Gvidi.

Akompani, konduki iun, por montri al li la vojon, la vidindaĵojn:

gvidi sur montoj, gvidi en muzeo.

Gvidanto.

Persono, kiu gvidas.

Gvidisto.

Persono, kies profesio estas gvidi.

Gvidlibro.

Libro kun informoj por la vojaĝantoj:

Tutmonde estas konataj ia gvidlibroj de Baedeker.

Komparu:

Konduki.

sv

Ĝ

ĝardeno:

ĝardena pordo, ĝardena fruktarbo.

Ĝardenisto.

Homo, kiu zorgas pri ĝardeno.

Ĝemi.

Esprimi sian doloron per plendaj sonoj:

La vundito ĝemas.

Ĝemo:

Sonoj de tiu, kiu ĝemas.

Ĝeni.

Malhelpi agi, malheipi paroli per moralaj motivoj:

Lia ĉeesto ĝenas min.

Sin ĝeni.

Esti embarasata, honti ion fari.

Senĝena.

Senceremonia:

senĝena vizito.

Ĝenerala.

Kiu rilatas tuton, ĉiujn; kiu amplekas ĉiujn, apartenas al ĉiuj:

ĝenerala kunveno, ĝenerala opinio.

Ĝeneraligi.

Fari ion ĝenerala:

ĝeneraligi regulon.

Komparu:

Komuna, universala.

Ĝentila.

Obeanta la regulojn de la konveneco, bonmaniera:

ĝentila homo, ĝentila ago.

Ĝentile.

En ĝentila maniero.

Ĝentileco.

Eco de tio. kio estas ĝentila:

La afableco estas eco kunnaskita, la ĝentileco akirita.

Ĝermo.

-

1.

Vegetaĵo ĵus elkreskinta el la semo.

- 2.

Unua stadio, komenco, deveno:

la ĝermo de la afero.

Ĝermi.

Komenci kreski:

La tritiko jam ĝermas.

Ĝi.

Pronomo de la tria persono, uzata kiam oni parolas pri objektoj, ideoj, aŭ pri infanoj kaj bestoj, kies sekso ne estas konata.

Ĝia.

De ĝi, apartenanta al ĝi:

Esperanto kaj ĝia historio.

Ĝibo.

Kurbaĵo de la dorso.

Ĝiba.

Havanta ĝibon:

unuĝiba, duĝiba kamelo.

Ĝibulo.

Persono havanta ĝibon.

Ĝino.

Junipera brando.

H

Ha.

Interjekcio, imitanta la ridon: Laŭte sonis la rido: ha, ha, ha!

Hajduko

-

1.

Soldato de la hungara pied- istaro.

- 2.

Lakeo en hungara kostumo.

Hajlo.

Glaciiĝinta pluvo, falanta en grajnoj.

Hajlas.

Hajlo falas.

Hajlero.

Grajno de hajlo.

Haki.

Tranĉi per batoj de akra, peza ilo: haki arbon, haki viandon; haki per glavo.

Hakilo.

Ilo por haki: hakilo de ĉarpentisto.

Halo.

Konstruaĵo sen muroj, konsistanta nur el tegmento sur kolonoj, kie oni vendas komercaĵojn.

Haladzo.

Malbonodora venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo:

memmortigo per haladzo.

Haladzi

Eligi haladzon.

Ĝirafo.

(Zool.). Duhufa remaĉulo kun tre longa kolo kaj kun la antaŭaj piedoj pli longaj, ol la postaj (Cametopardalis giraffa).

Ĝiro.

Surskribo sur la posta flanko de kambio, transdonanta ĝin al tria persono. surskribo; garantianta kambion.

Ĝiri.

Fari ĝiron.

Ĝiranto.

Persono, kiu ĝiras.

Ĝis.

-

1.

Prepozicio esprimanta, ke ago, movo atingas punkton en la spaco aŭ tempo:

grimpi ĝis la supro de monto, de la mateno ĝis la vespero.

- 2.

Prefikso kun la sama senco:

ĝisiri, ĝisvivi.

Ĝoji.

Havi agrablan senton, kaŭzitan de la posedo de bono reala aŭ imagata:

ĝoji pro la sukceso.

Ĝojo.

Agrabla sento, kaŭzita de la posedo de bono reala aŭ imagata.

Ĝojigi.

Fari iun ĝoja:

La bona novaĵo ĝojigis ĉiujn.

Malĝoji.

Havi malagrablan senton, kaŭzitan de malfeliĉo:

Kiu ne malĝojos post la morto de bona amiko?

Malĝojigi.

Fari iun malĝoja:

La maldiligenteco de la filo malĝojigas la gepatrojn.

Komparu:

Gaja.

Ĝui.

Havi plezuron de io:

ĝui freŝan aeron, ĝui la vivon.

Ĝuo.

Sento de tiu, kiu ĝuas.

Ĝuamo.

Amo de ĝuoj, inklino al ĝuoj.

Ĝusta.

Konforma al la leĝoj, reguloj, scienco, celoj:

ĝusta esprimo, ĝusta procedo, ĝusta ago.

Ĝusteco.

Eco de tio, kio estas ĝusta.

Ĝustatempe.

En ĝusta tempo. Komparu:

Justa, prava.

Halebardo.

Lanco kun hakilo.

Halti.

Ĉesi iri, ĉesi paroli, ĉesi agi: Post dekhora marŝo la regimento haltis. Dum la dormo la funkcioj de l' organismo ne haltas. La oratoro haltis, interrompita de granda bruo.

Halto.

Ago, stato de tio, kio haltis.

Senhalta.

Kiu ne haltas: Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono.

Haltigi.

Kaŭzi halton; malhelpi iri, paroli, agi: haltigi preterpasanton; haltigi parolanton.

Haltigilo.

{nun: bremso}. Aparato por haltigi veturilojn.

Haltero.

Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj aŭ lignaj globoj kunigitaj per mallonga tenilo.

Halucinacio.

Sintrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de neekzitantaj objektoj:

Halucinaciojn havas nur februloj kaj psike malsanaj.

Hamako.

Ŝnura reto aŭ tola tuko, pendigata horizontale, uzata kiel lito.

Hamstro

(Zool.). Besto el la familio de l' musoj (Cricetus frumentarius).

Hanzo.

{nun: hanso} Potenca komerca asocio de kelkdeko da urboj en la mezaj jarcentoj.

Haro.

Fadenforma elasta elkreskaĵo de la besta kaj homa korpo, pli aŭ malpli dense kovranta kelkajn ĝiajn partojn:

blondaj, grizaj haroj.

Harligo.

Kunplektitaj kapharoj de l' virino:

La virinoj portas la harojn ordinare en unu aŭ du harligoj.

Senhara.

Ne havanta harojn; perdinta harojn:

Senhara, kiel la genuo.

Senharaĵo.

Parto de la kapo, perdinta la harojn:

brili, kiel senharaĵo.

Senharulo.

Homo, perdinta kapharojn.

Senhariĝi.

Perdi la kapharojn:

La viroj senhariĝas pli ofte, ol la virinoj.

Kolhararo.

Longaj haroj, pendantaj de la kolo de bestoj:

La leonino ne posedas kolhararon.

Lipharoj.

Haroj sur la supra lipo de l' viroj.

Vangharoj.

Haroj sur la vangoj de l' viroj.

Okulharoj.

Haroj, elkreskantaj el la rando de l' palpebro.

Hardi.

-

1.

Fari la feron pli fortika, brul- varmigante ĝin kaj poste malvarmigante en akvo.

- 2.

Fari iun nesentema por moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj; fortigi la karakteron:

hardita per bataloj, per malfeliĉoj.

Haremo.

Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.

Haringo

(Zool.). Mara ostfiŝo (Clupea harengus).

Harmonio.

-

1.

Agrabla por la orelo sin- sekvo de tonoj:

muzika harmonio.

-

2.

Konformeco de la partoj de tuto:

harmonio de l' universo.

-

3.

Paco, interkonsento:

En nia societo regas plena harmonio.

Harmonie.

En harmonia maniero.

Harmonia.

Karakterizata de harmonio.

Harmoniko.

Muzika instrumento kun blovilo, movata per la dekstra mano, kaj kun klavaro, ludata per la maldekstra.

Harmoniumo.

Muzika instrumento kun blovilo, klavoj kaj pedaloj, imitanta la sonojn de l' orgeno.

Harpo.

Triangula muzika instrumento, staranta sur unu piedo, kun kordoj de malsama longeco, kiujn oni pinĉas per la fingroj de ambaŭ manoj.

Harpisto.

Harpa ludisto.

Harpuno.

Sagforma lanco kun longa ŝnuro por la fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, balenoj.

Haŭbizo.

Granda mallonga kanono.

Haŭto.

Membrano, kovranta la korpon de l' homo kaj de multaj bestoj.

Senhaŭtigi.

Forigi de io la haŭton:

senhaŭtigi angilon.

Havi.

Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ: havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn.

Havo.

Tio, kion oni havas, propraĵo: Ju pli da havo, des pli da amikoj.

Enhavi.

Havi en si: La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn.

Enhavo.

Objektoj enhavataj: enhavo de libro. Komparu:

Posedi.

Haveno.

Golfeto de rivero aŭ de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, ĵetinte ankron.

Hazardo.

-

1.

Ludo, kies rezultato depen- das de okazo, de feliĉo, kaj ne de la lerteco de l' partoprenantoj kaj kies ĉefa celo estas gajni monon:

ruleto.

-

2.

Okazo, sen- dependa de niaj penoj, de nia volo:

Hazardo estas malbona gardo.

Hazarda.

Bazita sur hazardo:

hazarda ludo, hazarda solvo de problemo.

Komparu:

Akcidento, okazo.

He.

Interjekcio por alvoki, por turni la atenton.

Hedero

(Bot.). Arbeto el la familio de la araliacoj, grimpanta, plantata por ornamo

(Hedera helix).

Hejmo.

Loko, loĝejo, kie oni vivas konstante, kie oni estas ĉe si:

La migruloj kaj vaguloj ne posedas hejmon.

Hejme.

En la hejmo:

Ĉu la sinjorino estas hejme?

Hejmen.

En la hejmon, al la hejmo:

Ni iru hejmen.

Hejti.

Bruligi lignon, karbon, por plialtigi la temperaturon de ĉambro, loĝejo:

hejti kamenon per briketoj, hejti ĉambron.

Hekatombo.

-

1.

Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo.

- 2.

Mortigo de granda nombro da homoj:

La modernaj bataloj estas veraj hekatomboj.

Heksametro.

Verso, konsistanta el ses eroj (daktiloj kaj spondeoj) kaj uzata en la epopeoj:

En la heksametro de Valienne

{legu: Vallienne}

nur la antaŭlasta ero estas spondeo.

Hektaro.

Kvadrata hektometro: Hektaro estas uzata, kiel mezuro de grandaj surfacoj.

Hektografo.

Aparato por multfoja kopiado de skribaĵoj aŭ desegnaĵoj, faritaj per speciala inko; la kopianta substanco estas miksaĵo de gelateno kun glicerino.

Hektografi.

Fari kopiojn per hektografo:

hektografita raporto.

Hektogramo.

Centgramoj.

Hektolitro.

Cent litroj.

Hektometro.

Cent metroj.

Hela.

-

1.

Forte lumanta:

hela fajro, hela tago.

- 2.

Havanta multe da blanko, malforte kolorita:

hela bluo.

Malhela.

Malforte lumanta; havanta malmulte da blanko, forte kolorita:

malhela nokto; malhela ruĝo.

Heleco.

Eco de tio, kio estas hela. Komparu:

Brila, Klara.

Heleboro

(Cot.). Herbo el la familio de l' ranunkolacoj, plantata por ornamo; ĝia radiko estas venena (Helleborus).

Helena.

Antikve greka: la helena arto.

Helenigi.

Fari ion greka; doni al io grekan karakteron:

La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn.

Helenisto.

Specialisto en la greka lingvo, en la greka historio.

Helenismo.

La antikva greka civilizacio.

Helio

(Ĥem.). Ĥemia elemento, gaso trovata en gasoj, ekstraktataj el kelkaj maloftaj mineralaj.

Helico.

Ŝraŭbforma linio, ŝraŭbforma movilo:

helico de ŝipo.

Heliko

(Zool.). Molusko kun spirala konko (Helix).

Helpi.

Faciligi ies taskon, laboron, prenante sur sin parton da ĝi:

helpi amikon, helpi laboron.

Helpo.

Ago de tiu, kiu helpas:

Ne rifuzu al mi vian multvaloran helpon.

Helpa.

Kiu helpas:

internacia helpa lingvo.

Helpema.

Kiu volonte helpas.

Malhelpi.

Malfaciligi, malrapidigi ies taskon, laboron per kontraŭaj agoj:

Bruo malhelpas aŭdi paroladon.

Malhelpo.

Ago de tiu, kiu malhelpas.

Kunhelpo.

Helpo en komuna afero.

Hemikranio

(Med.). Doloro de unu flanko de la kapo.

Hemipteroj

(Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj flugiloj havas malmolan bazan parton: cimo (Hemiptera).

Hemorojdoj

(Med.). Ŝvelo de vejnoj de la rekta intesto.

Hepato

(Anat.). Granda glando, produkt- anta la galon.

Heraldiko.

Scienco pri la blazonoj.

Herbo

(Bot.). Vegetaĵo kun unuobla trunketo, kiu neniam ligniĝas. — Paŝtaĵo de multaj bestoj:

herbomanĝantaj bestoj, mal- bonaj herboj

= herboj malutilaj en la ter- kulturado.

Herbejo.

Loko, kie kreskas herbo.

Herbario.

Kolekto de sekigitaj vegetaĵoj (por instruaj celoj).

Heredi.

Ricevi, konforme al la leĝo, propraĵon de mortinta parenco:

heredi de amerika onklo.

Heredo.

Tio, kion oni heredas:

riĉa heredo.

Senheredigi.

Senigi iun

de

heredo:

senheredigi malobean filon.

Herezo.

Doktrino, kontraŭa al la religiaj dogmoj, precipe en la katolika eklezio:

la herezo de Hus.

Herezulo.

Homo, kiu proklamas, kredas herezon:

En la mezaj jarcentoj oni bruligadis la herezulojn.

Hermafrodito.

Duseksa estaĵo.

Hermetika.

Perfekte, nepenetreble fermita.

Hermetike

En hermetika maniero.

Hernio

(Med.). Eliĝo de intesto sub la haŭton tra la membrano, ĝin kovranta.

Heroo.

-

1.

Homo distingiĝanta per la grandeco de l' animo, per eksterordinaraj faroj:

milita heroo, heroo de sindonemo.

- 2.

Ĉefa persono de literatura verko:

heroo de romano.

Heroa.

De heroo, karakterizanta heroon:

heroa ago.

Heroaĵo.

Heroa ago:

la heroaĵoj de Aĥilo.

Heroeco.

Eco de heroo.

Heroldo.

Militisto, kies rolo estas anonci tre gravajn faktojn:

proklamon de milito, kronsolenon k. t. p.

Heterogena.

De malsama naturo, de malsama deveno.

Hetmano.

Generalo de kozakoj.

Hiacinto

(Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l' liliacoj kun diverskoloraj, bon- odoraj floroj

(Hyacinthus).

Hibrido.

Estaĵo devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj:

mulo.

Hibrida.

Devenanta de du malsamaj specoj, de du rasoj.

Hidro.

-

1.

(Zool.). Speco de polipo

(Hydra).

- 2.

(Mit.). Fabela monstro kun naŭ kapoj.

Hidrargo

(Ĥem.). Hg. Ĥemia elemento, arĝentosimila fluida metalo, uzata por la termometroj, barometroj, por fabrikado de speguloj, k. t. p.

Hidrofobio

(Med.). Timo de

l'

akvo, karakterizanta la rabiajn homojn; rabio.

Hidrofobia.

Timanta la akvan, rabia.

Hidrogeno

(Ĥem.). H. Ĥemia elemento, la plej malpeza gaso, senkolora, facile brulanta; en kombinaĵo kun la oksigeno ĝi formas la akvon.

Hidrometrio.

Scienco pri la akvo.

Hidropatio

(Med.). Kuracado per la akvo.

Hidropso

(Med.). Eliĝo de la fluidaj partoj de l' sango el la vazoj en la histojn aŭ kavojn de l' korpo, sen inflamo.

Hidroskopo.

Instrumento por malkovri subteran akvon.

Hidrostatiko.

Parto de la fiziko pri la ekvilibro de la fluidoj.

Hidroterapio

(Med.). Kuracado per la akvo.

Hieno

(Zool.). Nokta raba mambesto

(Hyaena).

Hierarĥio.

Gradigo en la oficoj, postenoj ekleziaj, militistaj aŭ civilaj: La kardinaloj okupas la plej altan rangon, post la papo, en la katolika hierarĥio.

Hieraŭ.

En la tago pasinta, la plej proksima al la hodiaŭa.

Hieraŭa.

Okazinta hieraŭ.

Antaŭhieraŭ.

Du tagojn antaŭ la hodiaŭa.

Hieroglifo.

-

1.

Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj.

- 2.

Tute nelegebla skribo.

Higieno.

Scienco pri la konservado de la sano.

Higiena.

De higieno: konformaal la higieno:

higiena traktato; higiena vivo.

Higrometro.

Instrumento por mezuri la malsekecon de l' aero.

Higrometrio.

Scienco pri la mezurado de la malsekeco de la aero.

Himenopteroj

(Zool.). Vico de insektoj, kies antaŭaj kaj postaj membranaj ftugiloj estas kunigitaj kaj dum la flugado agas kvazaŭ unu paro: abeloj

(Hymenoptera).

Himno.

Kanto gloranta Dion; kanto de admiro, esprimo de admiro.

Hiperbolo.

-

1 .

(Mat.). Kurba linio, kies distancoj de du fiksitaj punktoj prezentas konstantan diferencon.

- 2.

Stila figuro, per kiu oni trograndigas por plifortigi la impreson:

Kiam sonas lia potenca voĉo, la muroj tremas.

Hipertrofio

(Med.). Nenormala grandiĝo, evolucio de histo aŭ organo:

hipertrofio de la koro.

Hipnoto.

Speco de dormo, kaŭzita per artaj procedoj, en kiu la dormanto perdas la propran volon kaj obeas aŭtomate al la volo de la dormiganto.

Hipnota.

Kiu rilatas la hipnoton:

hipnota dormo, hipnotajprocedoj.

Hipnotigi.

Dormigi per hipnotaj procedoj.

Hipnotiganto.

Persono, kiu hipnotigas.

Hipnotigato.

Persono, kiun oni hipnotigas.

Hipnotigisto.

Persono, kies specialo estas hipnotigi.

Hipodromo.

Loko por rajdado, por ĉevalaj vetkuroj.

Hipoĥondrio.

Malgaja stato de la animo kun _ senkaŭza timo pri la sano.

Hipoĥondriulo.

Homo, suferanta la hipoĥondrion.

Hipokriti.

Ŝajnigi neposedatan virton, esti nesincera.

Hipokrita.

Kiu ŝajnigas neposedatan virton; nesincera.

Hipokrite.

En hipokrita maniero.

Hipokriteco.

Eco de tiu, kiu estas hipokrita.

Hipokritulo.

Homo hipokrita.

Hipopotamo

(Zool.). Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko

(Hippopotamus).

Hipoteko.

Jura institucio, garantianta la rajtojn de la posedanto de nemovebla havo kaj de ĝiaj kreditoroj.

Hipotenuzo

(Geom.). Latero kontraŭa al la orto de ortangula triangulo: La kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du aliaj lateroj.

Hipotezo.

Tezo kredebla, sed nepruvebla por klarigi fenomenojn, kiujn la scienco ne povas ankoraŭ ekzakte klarigi.

Hirta.

Rekte staranta (pri la haroj).

Hirudo

(Zool.). Parazita ringvermo sang- suĉa

(Hirudo).

Hirundo

(Zool.). Migranta birdo el la vico de l' paseroj (Hirundo).

Hiskiamo

(Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' solanacoj, uzata kiel narkota rimedo

(Hyosciamus niger).

Hisopo

(Bot.) Mielporta vegetaĵo el la familio de l' labiacoj, uzata en la medicino

(Hyssopus officinalis).

Histerio

(Med.). Nerva malsano, karakterizata de patologiaj simptomoj de la intelekto, sentemo kaj movoj, sen anatomiaj ŝanĝoj.

Histeria.

De histerio, karakterizata de histerio, devenanta de histerio:

histeria simptomo, histeria virino, histeria ago.

Historio.

Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj:

La historio de la mezaj jarcentoj.

Historia.

-

1.

Kiu rilatas historion; pri historio: historia verko.

- 2.

Efektiva, notita de la historio:

historia fakto.

- 3.

Pri kiu oni posedas fidindajn sciigojn:

historiaj tempoj.

Historiisto.

Verkisto historia, specialisto en la historio:

Herodoto.

Histriko

(Zool.). Mambesto el la vico de l' mordantaj, kies haŭto estas kovrita de longaj pingloj

(Hystrix).

Histriono.

Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj.

Ho.

Interjekcio de la miro, de l' ĉagreno: Ho, ho, ho, kia ĉapelo! Ho ve, li mortis.

Hobojo.

Muzika ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj.

Hobojista.

Hoboja ludisto.

Hodiaŭ.

En la tago, kiu estas nun:

Hodiaŭ por mono, morgaŭ senpage.

Hodiaŭa.

Okazanta, estanta hodiaŭ:

hodiaŭa kunsido.

Hodiaŭo.

Hodiaŭa tago.

Hoko.

Kurbigita fera peco, per kiu oni ion altiras, aŭ sur kiu oni ion pendigas.

Fiŝhoko.

Hoko por fiŝkapti.

Pordhoko.

Hoko, sur kiu estas pendigita kaj sur kiu turniĝas pordo.

Holdo.

Interno de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.

Homo.

Supera mambesto, karakterizata de vertikala teniĝo, alta inteligenteco kaj parolkapablo:

Homaro.

La homa gento:

bonfaranto de la homaro.

Homama.

Amanta la homojn, zorganta pri ilia feliĉo:

homama persono, homama ago.

Senhoma.

Neloĝata de homoj:

senhoma insulo.

Homeopatio

(Med.). Kuraca metodo, aplikanta tre malgrandajn dozojn de rimedoj, kiuj en granda dozo kaŭzus malsanon, analogian al la kuracata.

Homeopatia.

Kiu rilatas la homeopation; tre malgranda (pri la kvanto):

homeopatia kuracado; homeopatia kvanto.

Homeopato.

Kuracisto adepto de l' homeopatio.

Homogena.

Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston.

Homologia.

-

1.

(Ĥem.). Kies strukturo havas la saman ĥemian formulon kaj la samajn hemiajn ecojn: La homologiaj acidoj: C"H*»G*.

- 2.

(Biol.). Samforma, samstruktura, sed servanta al diversaj celoj fiziologiaj ĉe malsamaj bestoj aŭ vegetaĵoj: La piedoj de l' kvarpiedulo kaj la naĝilo de l' fiŝo estas organoj homologiaj.

Homonimo.

Vorto, kiu havas la saman formon (ortografion) kun alia, sed malsaman sencon:

diamanto

(brilianto) kaj

diamanto

(amanta Dion).

Honesta.

Respektanta fremdan propra- ĵon, ne trompanta:

honesta trovinto de perdita monujo; honesta komercisto.

Honeste.

En honesta maniero.

Honesteco.

Eco de tiu, kiu estas honesta.

Malhonesta.

Ne respektanta fremdan propraĵon, trompanta.

Malhonestaĵo.

Malhonesta ago.

Honoro.

-

1.

Reputacio, estimo, bazita sur neriproĉindeco de ies karaktero, agoj. -

2.

Signo, pruvo de alta estimo, ŝato.

Honori.

Doni al iu pruvon de alta estimo, de ŝato:

honori iun per elekto, honori kunvenon per sia ĉeesto.

Honora.

Bazita sur honoro:

honora ofico.

Honorario.

Sumo unufoje pagata por laboro, servo en t. n. liberaj profesioj:

honorario de kuracisto, de advokato.

Komparu:

Salajro.

Honto.

Malgrabla sento, kaŭzita de la konscio pri malhonesta, malbona ago, pri maldeca ago aŭ stato:

ruĝiĝi de honto.

Honti.

Senti honton.

Hontigi.

Fari iun hontanta:

La vortoj de la instruisto hontigis la maldiligentan knabon.

Hontinda.

Kiu indas honton:

hontinta ago.

Senhonta.

Ne sentanta honton:

senhonta homo, senhontaj vortoj.

Hontema.

Kiu facile hontas:

hontema knabino.

Horo.

24-ono de tago; momento de l' tago:

Kioma horo estas? Malfrua horo.

Ĉiuhore.

En ĉiu horo.

Hordeo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' graminacoj, kies grajnoj estas uzataj kiel paŝtaĵo, por produktado de pano, biero

(Hordeum).

Horizonto.

Parto de la tera surfaco, videbla al observanto; la limo de tiu ĉi parto, la loko, kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo:

vasta horizonto; aperi sur la horizonto.

Horizontala.

Paralela al la surfaco de la senmova akvo:

horizontala ebenaĵo, linio.

Horloĝo.

Instrumento por mezuri la tempon kaj montri la horojn:

poŝhorloĝo, murhorloĝo, turhorloĝo, vekhorloĝo.

Hor- loĝisto.

Fabrikanto, rebonigisto de l' horloĝoj.

Horoskopo.

Antaŭdiro de l' astrologo pri la estonta sorto de infano laŭ la stato de la ĉielo en la momento de ĝia naskiĝo; antaŭ- diro.

Hortensio

(Bot.). Arbeto el la familio de l' saksifragacoj kun belaj floroj

(Hydrangea hortensium).

Hortulano

(Zool.). Birdo el la vico de la paseroj

(Emberiza hortulana).

Hospitalo.

Malsanulejo.

Hostio.

Oblato, kiun la pastro sanktigas dum la meso kaj disdonas kiel komunion.

Hotelo.

Meblita domo, kie fremduloj loĝas por difinita pago, ordinare dum mallonga tempo.

Hotelmastro.

Posedanto, administranto de hotelo.

Hufo.

Korna ekstremo de l' piedoj de multaj bestoj:

hufo de ĉevalo, de bovo.

Unuhufulo.

Kies hufo ne estas fendita: La

ĉevalo estas unuhufulo, la bovo — duhufulo.

Hufofero.

Arkforma fera peco, kiun oni najlas al la piedoj de la ĉevaloj.

Humo.

Tero miksita kun malkompon- iĝintaj vegetaĵoj.

Hameleono

(Zool.). Kolorŝanĝa lacerto.

(Chamaeleo).

Haoso.

-

1.

Primitiva stato de la universo, laŭ la greka mitologio, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj.

- 2.

Senordo: haoso en diskuto.

Haosa.

Senorda.

Haose.

En ĥaosa maniero.

Humana.

Posedanta la noblajn ecojn de l' homo, kompatema, bonfaranta, helpema:

humana persono, humana ago.

Humane.

En humana maniero.

Humaneco.

Eco de tio, kio estas humana.

Humanigi.

Fari ion humana:

humanigi sovaĝulon.

Humanismo.

Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton.

Humanisto.

Specialisto en la klasikaj lingvoj kaj literaturoj.

Humero

(Anat.). Osto de la brako.

Humila.

Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per siaj manieroj kaj konduto:

humila servisto.

Humile.

En humila maniero.

Humiligi.

Fari iun humila.

Humileco.

Eco de tiu, kiu estas humila.

Malhumila.

Havanta tro altan opinion pri si mem kaj montranta tion per sia konduto; aroganta.

Malhumileco.

Eco de tiu, kiu estas malhumila. Komparu:

Modesta.

Humoro.

Stato de la animo: bona humoro, gaja humoro.

Humoraĵo.

Gajiga neserioza literatura verko: «

La libro de l' humoraĵo

»

de Lengyel.

Hundo

(Zool.). Hejma kvarpieda besto, karakterizata de la fideleco al la homo, alta inteligenteco kaj flarsento:

ĉashundo, gardohundo, ĉambrohundo (Canis domes- ticus).

Hura.

Interjekcio de ĝoja aklamo; milita ekkrio antaŭ atako.

Husaro.

Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara.

Huzo

(Zool.). Mara fiŝo el la familio de la sturgoj (Acipenser huso).

Hemio.

Scienco pri la simplaj korpoj, iliaj komponaĵoj kaj pri la fenomenoj, en kiuj ŝanĝiĝas la interna strnkturo de la korpoj.

Hemia.

Kiu rilatas la ĥemion:

ĥemia feno- meno.

Hemiaĵo.

Ĥemia produktaĵo.

Himero.

-

1.

Monstro de la greka mitologio kun tri kapoj kaj serpenta vosto.

- 2.

Io nerealigebla:

Multaj nomas la ideon de la internacia lingvo himero.

Ĥimera.

Nerealigebla:

ĥimera projekto.

Ĥirurgo.

Kuracisto. specialisto en la ĥirurgio.

Ĥirurgio.

Parto de la medicino, kurac- anta per la operacioj.

Ĥolero.

Epidemia, tre danĝera malsano, karakterizata de vomado, laksado kaj fortaj doloroj de l' intestoj.

I.

Finiĝo de la aktiva infmitivo: fari, esti.

la.

Adjektiva pronomo, esprimanta neditinitan kvaliton, nedifinitajn ecojn:

stranga ĵargono.

lal.

Pro ia kaŭzo (malofte uzata).

lam.

En iu tempo: lam ni estis amikoj.

lama.

Kiu estis iam: iama oficiro.

Ibiso

(Zool.). Birdo el la vico de l' longkruraj

(Ibis).

- Id.

Sufikso por derivi nomojn kun la signifo: infano, filo, naskito:

bovido, reĝido, Napoleonido.

Ido.

Infano, filo, naskito, posteulo.

Ideo.

-

1.

Imago pri tio, kion oni ne povas senti:

ideo de la bono.

-

2.

Opinio, por kiu oni estas preta batali; alta celo:

morti por ideo.

Samideano.

Havanta la saman altan celon, la samajn ideojn:

La Esperantistoj sin nomas ordinare samideanoj.

Ideala.

Perfekta en la plej alta grado, en neatingebla grado:

ideala beleco.

Idealo.

-

1.

Io ideala:

La artisto devas celi la idealon.

-

2.

La plej alta nobla celo:

la idealoj de la homaro.

Idealigi.

Fari ion idealo, prezenti kiel idealon; tro alte taksi:

La pentristo ofte idealigas sian modelon.

Idealismo.

-

1.

Celado al la perfekteco sen zorgoj pri la reala vivo.

- 2.

Filozofia doktrino, laŭ kiu la objektoj de la mondo ekzistas nur en niaj sentoj.

Idealisto.

-

1.

Homo, kiu celas al la perfekteco, ne zorgante pri la reala vivo. -

2.

Adepto de la filozofia doktrino de la idealismo.

Identa.

Tute sama:

identa projekto.

Idente.

En identa maniero.

Identeco.

Eco de tio, kio estas identa.

Identigi.

Fari ion

Ĥoro.

Aro de personoj kunkantantaj.

Ĥorejo.

Loko en la preĝejo, kie estas la orgeno kaj kie kantas la preĝeja ĥoro.

Ĥoristo.

Ano de ĥoro.

Ĥromotipio.

Presado per koloroj.

identa, opinii identa, prezenti kiel identa: Eĉ en la demokrataj regnoj oni ne devas identigi la registaron kun la popolo.

Ideografio.

Skribo, uzanta anstataŭ literoj signojn, prezentantajn la ideojn kaj objektojn:

la ĥina skribo.

Idilio.

-

1.

Versaĵo prezentanta la vivon en la kamparo, la vivon kaj amon de la paŝtistoj. -

2.

Naiva amo:

La idilio de Paŭlo kaj Virginio.

Idiomo.

Lingvo, dialekto.

Idioto.

-

1.

Homo ne posedanta inteligentecon kaŭze de cerbaj lezoj. -

2.

Homo tute neinteligenta, tre malsaĝa.

Idiotismo.

Nelogika esprimo, uzata en unu lingvo kaj ne ekzistanta en aliaj: En Esperanto oni devas eviti idiotismojn, kiuj ne estas internacie kompreneblaj.

Idolo.

-

1.

Statuo, prezentanta estaĵon aŭ objekton, honoratan kiel dio. -

2.

Objekto de adoro:

Ŝi estas lia idolo.

Idolano, idolisto.

Adepto de iu ajn religio, ekster la kristana, hebrea kaj mahometana.

Ie.

En iu loko: Mi jam vidis vin ie, sed kie, mi ne memoras.

Iel.

Iamaniere: Peni iel klarigi la aferon.

Ies.

De iu, apartenanta al iu:

En la

antaŭĉambro restis ies ĉapelo.

Ig.

Sufiksu, por derivi vortojn kun la senco: fari ion ia; kaŭzi, ke io estu ia:

blankigi, pendigi, edzigi.

Ignamo

(Bot.). Grimpanta vegetaĵo el la familio de l' dioskoreacoj, kies radiko estas uzata por nutraĵo en la tropikaj landoj

(Dioscorea).

Ignori.

Ne scii: Li ignoras, kio okazis.

Ignoranto.

Homo neldera: Kiom da ignorantoj diskutas pri la internacia lingvo!

Iĝ,

Sufikso, por derivi vortojn kun la neŭtra senco: esti farata io, esti farata iu:

blankiĝi, turniĝi, edziĝi.

iĥtiokolo.

Gluo, fabrikata el la naĝveziko de kelkaj fiŝoj (sturgo).

-Il.

Sufikso por derivi nomojn de objektoj, kiuj estas uzataj por plenumi agon, esprimitan de la radiko:

tondilo, hakilo.

Ilo.

Instrumento, aparato, maŝino.

Ili.

Pronomo de la tria persono de l' multenombro.

Ilumini.

Lumigi per simetrie dismetitaj lumoj okaze de festo, de soleno:

ilumini urbon.

Ilumino.

lluminanta lumigo.

Iluminacio. Ilumino.

Ilustri.

Klarigi, ornami tekston per desegnaĵoj:

ilustrita revuo.

Iluatraĵo.

Ilus- tranta desegnaĵo.

Ilustristo.

Desegnisto, faranta ilustraĵojn.

Iluzio.

-

1.

Senttrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de objektoj alie, ol ili estas efektive. -

2.

Io nereala, ĥimero.

Iluzia.

Bazita sur senttrompo, sur eraro.

Imagi.

Spirite vidi ion:

Imagu nian ĝojon!

Imago.

Spirita vido.

Imaga.

Kiu rilatas imagon.

Imiti.

Fari aŭ peni fari same, kiel faras iu alia: imiti sian instruiston, imiti verkiston,

Imitaĵo.

Objekto imitita: imitaĵo de poemo, imitaĵo de oro.

Imperfekto

(Gram.). Formo de la pasinta tempo, esprimanta agon aŭ staton longedaŭran, ripetatan aŭ samtempan kun alia pasinta tempo.

Imperio.

Granda, grava regno, regata de estro, posedanta la plej altan titolon:

la Roma imperio, la Germana imperio.

Imperia.

Apartenanta al imperio:

imperia krono.

Imperiestro.

Regnestro de imperio:

la imperiestro Francisko Jozefo.

Imperialo.

Loko por veturantoj sur la tegmento de vagono.

Imperialismo.

Emo al la fondo de imperio kaj al la regado de la mondo.

Imperialisto.

Adepto de la imperialismo.

Impertinenta.

Parolanta aŭ kondutanta malrespekte, malĝentile:

impertinenta persono, impertinenta tono.

Impertinente.

En impertinenta maniero.

Impertinenteco.

Eco de tio, kio estas impertinenta.

Impliki.

-

1.

Malliberigi, malhelpi la movojn de io, senorde volvante ĉirkaŭ ĝi fadenojn:

La kato implikis siajn piedojn en volvaĵo de kotono.-

2.

Malfaciligi, kompliki ia solvon per senordaj procedoj:

impliki la kalkulojn; impliki iun en malagrablan aferon.

Imponi.

Kaŭzi respekton, admiron: Lia persisto imponas al ĉiuj.

Importi.

Venigi komercaĵojn de ekster- lando: Anglujo importas la grenon de diversaj landoj.

Imposto.

Pago de la regnanoj por la bezonoj de l' regno aŭ urbo:

direktaj kaj nedirektaj impostoj.

Limimposto.

Pago por eksterlandaj komercaĵoj ĉe la trapaso de la iandlimo.

Limimpostejo.

Ejo kie oni revizas la pakaĵojn de la vojaĝantoj kaj la importatajn komercaĵojn kaj akceptas la pagon por ili.

Impotenta.

Perdinta la viran seksan forton.

Impreso.

Influo je la sentoj, je la koro, je la spirito:

La parolado faris grandan impreson.

Impresi.

Fari impreson. Komparu;

Efekto.

Impresario.

Entreprenisto de cirkaj, teatraj spektakloj, de koncertoj.

Improvizi.

-

1.

Deklami versaĵon ĵus sen- prepare verkitan; diri senprepare paroladon. -

2.

Fari ion senprepare:

improvizi tag- manĝon por neatenditaj gastoj.

Impulso.

Forto, motivo, kiu igas nin ion fari.

Imputi.

Atribui ion mallaŭdindan:

imputi al iu anonimon.

Imuna.

Ŝirmita kontraŭ infekta malsano.

Imuneco.

Eco de tiu, kiu estas imuna.

Imunigi.

Fari iun imuna:

imunigi kontraŭ la variolo per vakcino.

- In.

Sufikso por derivi de la viraj nomoj tiujn de la alia sekso:

patro, patrino; kolombo, kolombino.

Inaŭguracio.

Solena malfermo, solena komenco:

inaŭguracio de establaĵo.

Incenso.

Aroma rezino, bruligata dum religiaj ceremonioj.

Incensi.

Honori per incenso:

incensi altaron.

Inciti.

Eksciti ies koleron per agoj, malagrablaj al li:

inciti hundon, forprenante de ĝi oston.

-Ind.

Sufikso por derivi vortojn kun la senco: kiu meritas, meritanta:

leginda, konfidinda, mirinda.

Indekso.

Tabelo, redaktita en alfabeta ordo.

Indieno.

Delikata multkolora katuno.

Indiferenta.

-

1.

Kiu prezentas neniun motivon por prefero, pri kiu oni ne zorgas:

Kion vi faros, tio estas por mi indiferenta. -

2.

Por kiu io estas indiferenta; kiu ne interesiĝas pri io:

homo indiferenta por la belartoj.

Indiferenteco.

Eco de tiu, kiu estas indiferenta. Komparu:

Apatia.

Indigo.

Blua farbo, produktata el sam- noma arbo.

Indigni.

Senti koleron kaj malestimon pro nejusta, nenobla ago.

Indigno.

Sento de tiu, kiu indignas:

esprimi indignon.

Indignigi.

Kaŭzi ies indignon.

Indiĝeno.

Kies antaŭuloj loĝas la landon de tempo nememorebla: La Eŭropanoj eks- termis multajn indiĝenojn de Ameriko.

Indikativo

(Gram.). Modo de la verboj, per kiu oni esprimas agon aŭ staton en maniero certa, absoluta.

Indiumo

(Ĥem.). In. Arĝente blanka metalo.

Individuo.

-

1.

Unuopa estaĵo, persono rilate al la speco, aro, al kiu ĝi apartenas. -

2.

Persono nekonata, pri kiu oniparolas senrespekte:

Kiu venis? Iu suspektinda individuo.

Individua.

Persona, apartenanta al individuo, karakterizanta individuon:

indi- vidua opinio.

Individue.

En individua mani- ero.

Individueco.

Eco, karakterizanta individuon.

Indukcio.

-

1.

Filozofia maniero de rezonado, faranta ĝeneralajn konkludojn el apartaj faktoj. -

2.

Produkto de elektra fluo per magneto aŭ per alia elektra lluo.

Indukcia.

Bazita sur indukcio, devenanta de indukcio.

Indulgenco.

Absolvo kompleta aŭ parta de la pekoj per la katolika eklezio.

Indulgi.

Agi nesevere kontraŭ ies pekoj, eraroj:

La gepatroj ofte tro indulgas siajn infanojn

Indulgo.

Agmaniero de tiu, kiu indulgas.

Indulge.

En indulga maniero.

Indulgema.

Kiu havas la inklinon indulgi.

Industrio.

Produktado de riĉaĵoj per ferkulturo, per fabrikado de komercaĵoj el krudaj substancoj. Industria. -

1.

Kiu rilatas la industrion, de la industrio:

industria ekspozicio.

-

2.

Kun floranta industrio:

Anglujo estas industria lando.

Inerta.

Senmova, neagema:

inerta kadavro, inerta homo.

Inerte.

En inerta maniero.

Inerteco.

-

1.

Eco de tio, kio estas inerta. -

2.

(Fiz.). Ĝenerala eco de la korpoj konservi sian staton de la senmoveco aŭ movo.

Infano.

-

1.

Homa estaĵo rilate al siaj gepatroj. -

2.

Homa estaĵo de juna aĝo (ĝis la deka, dek kvina jaro).

Infana.

-

1.

De infano:

infana preĝo.

-

2.

Por infano:

infana ĉapelo. -

3.

Karakterizanta infanon:

infana ago.

Infane.

En infana maniero.

Infaneco.

Infana aĝo:

en la plej frua infaneco.

Infanaĵo.

Infana ago.

Infanterio.

Pieda militistaro.

Infekti.

Transdoni la ĝermon de malsano:

infekti per la tuŝo, infekti per la puso.

Infekta.

Kiu transdonas la infektantan ĝermon:

infekta malsano.

Infero.

-

1.

Loko, kie la pekuloj suferas eternan punon post la morto. -

2.

Loko de granda sufero, de granda senordo:

Ĉi tiu domo estas infero!

Infera.

-

1.

Kiu apartenas al la infero:

La inferaj pordoj.

-

2.

Karakterizata de malamo, malico:

infera ruzo.

Infinitivo

(Gram.). Modo, esprimanta verban ideon en ĝenerala, nedifinita maniero:

bati, dormi. Agrable estas ripozi post la laboro. Li promesis silenti.

Inflamo.

Malsana fenomeno, okazanta en la homa kaj besta organismo kaj karakterizata de ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj altiĝo de la temperaturo.

Influi.

Havi efikon je la volo de alia persono:

Bona ekzemplo influas pli forte ot admono.

Influo.

Efiko je la volo.

Influenco.

Epidemia malsano, karakterizata de febro, de doloroj en ĉiuj membroj, de nazkataro kaj tuso; gripo.

Informi.

Doni sciigojn, klarigojn: informi pri la kondiĉoj de la ekzameno.

Informo

Sciigo, klarigo.

Informiĝi.

Peti, postuli informojn.

Infuzi.

Meti substancon en varman fluidaĵon por ekstrakti el ĝi sukon:

infuzi teon.

Infuzaĵo.

Solvaĵo, medikamento, preparita per la infuzado.

-Ing.

Sufikso porderivi vortojn, esprim- antajn objekton, en kiun oni enigas, fiksas ekstremon de alia objekto:

En plumingo oni fiksas plumon por skribi, en cigaringo cigaron por fumi.

Ingveno

(Anat.). Parto de la korpo inter la supro de la femuro kaj la malsupro de la ventro.

Inĝeniero.

Homo, kiu kun la helpo de la aplikita matematiko kondukas kaj direktas la konstruon de la pontoj, vojoj, maŝinoj, fortik- aĵoj k. t. p.

Iniciati.

Unua proponi kaj fari ion.

Iniciativo.

Iniciato, iniciatkapablo:

homo sen iniciativo.

Iniciatoro.

Iniciatinto.

Injekti.

Enkonduki per speciala instru- mento fiuidaĵon sub la haŭton aŭ en kavon de la korpo:

injekti morfinon.

Injektilo.

Instrumento kun akrepinta, tre maldika fintubo, por injekti.

Inko.

Kolora fluidaĵo por skribi:

nigra inko, ruĝa inko, kopia inko.

Inkujo.

Malgranda vazo por la inko.

Inklino.

Emo, natura celado de la karaktero al io:

inklino al la krimo.

Inklina.

Kiu havas inklinon.

Inklinigi.

Fari iun inklina.

Inkliniĝi.

Fariĝi inklina.

Inkluzive.

Ivalkulante ankaŭ:

de la lundo ĝis la merkredo inkluzive

= lunde, marde kaj merkrede.

Inkognito.

Konservo de sekreto pri sia nomo kaj situacio: Inkognito dum la vojaĝpj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festenoj.

Inkognite.

Konservante sekreton pri sia nomo kaj situacio: vojaĝi inkognite.

Inkubo.

Teruranta fantomo de la sonĝo.

Inkvizicio.

Pastra tribunalo de la mezaj jarcentoj por juĝi kaj puni la herezulojn.

Inkvizitoro.

Membro de la inkvizicio.

Inokuli.

Enkonduki en la organismon ĝermon de infekta malsano per tranĉo aŭ piko, por imunigi:

inokuti variolon, inokuli rabion.

Insekto

(Zool.). Granda klaso de artropodoj sespiedaj (pli ol 200,000 specoj):

muŝo, abelo.

Insidi.

Per ruzo kaj trompo sekrete malutili, peni malutili ;

insidi kontraŭ la virto de virino.

Insido.

Ago de tiu, kiu insidas.

Insida.

Bazita sur insido.

Inside.

En insida maniero.

Insidema.

Havanta inklinon al insido.

Insigno.

Blazono; signo de povo, de ofico:

reĝa krono.

Insisti.

Firme resti ĉe sia opinio kaj postuli de aliaj agojn konformajn al ĝi; ne cedi al la opinio de aliaj:

insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo.

Komparu:

Obstini, persisti.

Inspekti.

Kontroli la laboron de ofic" istoj, laboristoj. Komparu:

Kontroli, revizi.

Inspektoro.

Supera oficisto, kies funkcio estas kontroli.

Inspiri.

Naskigi penson, planon: inspiri al iu temon por literatura verko. Komparu:

Sugesti.

Instali.

-

1.

Solene enkonduki en oficon, okupon:

instali direktoron.

-

2.

Meti en la ĝusta loko kaj definitive aranĝi por la agado:

instali maŝinon.

Instalo.

Ago de tiu, kiu instalas.

Instanco.

Grado de la juĝa povo: apelacio al supera instanco.

Instigi.

Morale puŝi al ago: La flama deziro proksimigi la momenton de la fina venko instigas ĉiujn Esperantistojn al la laboro por nia ideo.

Instigo.

Ago de tiu, kiu instigas. Komparu:

Eksciti, stimuli.

Instinkto.

Interna, senkonsidera im" pulso por ago:

la instinkto de l' bestoj.

Instinkte.

Per instinkto.

Institucio.

Publika aŭ privata fondaĵo, organizaĵo:

juraj institucioj.

Instituto.

Nomo de diversaj institucioj, precipe lernejaj:

instituto de inĝenieroj; franca instituto =

franca akademiaro.

Instrui.

Konigi al iu sciencon, doni lecionojn: instrui infanon; instrui matematikon; instrui al infano la gramatikon.

Instrua.

Kiu instruas: La eraroj de atiaj personoj malofte estas instruaj por ni.

Instruado.

Agoj de tiu, kiu instruas.

Instrukcio.

Ordonoj kaj informoj, laŭ kiuj io devas esti farita:

doni instrukcion at ambasadoro, al sendito.

Instrumento.

Ilo, servanta kiel helpo la artoj, sciencoj, metioj:

muzika instrumento, matematika, serurista.

Komparu:

Aparato. Maŝino.

Insulo.

Tero, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de l' akvo.

Insulano.

Loĝanto de insulo:

La Angloj estas insulanoj.

Insularo.

Kolekto de najbaraj insuloj; arĥipelago:

La Filipina insularo.

Duoninsulo.

Tero, de kelke da flankoj ĉirkaŭita de la akvo, kaj de unu kunigita kun la kontinento:

la Balkana duoninsulo.

Insulti.

Diri al iu ofendajn, maldecajn vortojn:

For de ĉi tie fripono, porko!

Insulto.

Vortoj de tiu, kiu insultas.

-Int.

Finiĝo de l' aktiva participo de la pasinta tempo:

farinta, fininte.

Integrala.

Ne apartigebla, nedividebla, tuta, kompleta:

integrala parto de tuto.

Intelekto.

Kapablo pensi:

La bestoj ne posedas intelekton.

Intelekta.

Kiu rilatas la intelekton.

Inteligenta.

Posedanta spiritajn kapablojn.

Inteligenteco.

Eco de tiu, kiu estas inteligenta.

Intenci.

Fiksi siajn pensojn sur io, por ĝin fari.

Intenco.

Stato de l' animo de tiu, kiu intencas:

Ne sufiĉas bonaj intencoj.

Komparu:

Plano, projekto.

Intendanto.

Persono administranta domon, bienon:

intendanto de princa palaco.

Intensa.

Kondukata kun streĉitaj fortoj:

intensa laboro, intensa terkulturado.

Intense.

En intensa maniero.

Intenseco.

Eco de tio, kio estas intensa.

Inter.

-

1.

Prepozicio por esprimi: hav- ante de unu flanko unu objekton kaj de alia alian, sed restante ekster ĉiu aparte; en la nombro de:

La tablo staras inter la pordo kaj fenestro. Venis cent personoj, inter ili dek infanoj.

-

2.

Prefikso por esprimi: reciproke, unu je alia:

interparoli, interkonsenti.

Interdikto.

Papa malpermeso al pastro plenumi liajn funkciojn.

Interesi.

Veki la scivolon; esti grava por iu: La lingvistikaj demandoj interesas multajn Esperantistojn.

Intereso.

Efiko de tio, kio interesas: intereso de libro; intereso de leganto.

Interesa.

Kiu interesas ;

interesa romano.

Interesiĝri.

Havi scivolon por io: interesiĝi je la botaniko.

Interjekcio.

Vorto, uzata kiel ekkrio kaj esprimanta sentojn:

ah! ho ve!

Intermiti.

Halti kaj rekomenciĝi en egalaj intertempoj.

Intermita.

Kiu intermitas:

inter- mita febro, intermita fontano.

Intermite.

En intermitanta maniero.

Interna.

-

1.

Ĉirkaŭita de la limoj, de la surfacoj de fermita spaco; estanta en fermita spaco:

interna korto, interna malsano.

-

2.

Morala, spirita, idea:

la interna senco de la esperantismo.

-

3.

Koncernanta la landon mem, ne ĝiajn rilatojn kun aliaj landoj: ministro de la internaj aferoj.

Interno.

lnterna spaco: interno de la ŝipo.

Internaĵo.

Objekto, estanta en la interno:

La koro, pulmoj, intestoj estas internaĵoj de la homa korpo.

Interpelacio.

Demando, farita de deputato en parlamento al ministro, por ricevi klarigon pri agoj de la registaro.

Interpreti.

Traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun li ne komprenas:

La Esperantistoj ĉie bonege interpretas al la samideanoj.

Interpretisto.

Homo, kies profesio estas interpreti.

Interpunkcio.

Signo, por kiu oni apartigas du frazojn aŭ du vortojn de frazo:

punkto, komo.

Intervjuo.

Interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono, por ekscii la detalojn de ĝia vivo, ĝiajn opiniojn.

Intesto.

Digesta kanalo de la homa kaj besta organismo:

maldika kaj dika intesto.

Intima.

-

1.

Al kiu oni povas ĉion konfidi, por kiu oni ne havas sekretojn:

intima amiko. -

2.

Kiun oni povas konfidi nur al bona amiko, sekreta:

intima interparolo.

Intime. En intima maniero.

Intimeco.

Eco de tio, kio estas intima.

Intrigi.

Ruze, sekrete agi por utili al si kaj malutili al aliaj.

Intrigo.

-

1.

Ago de tiu, kiu intrigas:

Dum la parlamentaj elektoj ĉie regas intrigoj kaj kalumnioj.

- 2.

Impliko de la cirkonstancoj, prezentanta la bazon de dramo, de romano.

Intrigema.

Havanta inklinon al intrigoj.

Intriganto.

Homo, kiu intrigas.

Invadi.

Eniri en fremdan landon kun armiloj por ĝin konkiri.

Invado.

Ago de tiu,

kiu invadas: La invadoj de l' barbaroj detruis la Roman Imperion.

Invalido.

Soldato, homo, ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco.

Invalida.

Ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco.

Invalideco.

Stato de tiu, kiu estas invalida.

Inventaro.

Tabelo de objektoj, apartenantaj al persono, al institucio:

inventaro de bieno, de fabriko.

Inversa.

Kontraŭa al la ordinara, al la reala direkto de l' objektoj:

La spegulo donas inversan bildon de la objektoj.

Investi.

Solene enkonduki en plenum- otan oficon.

Investituro.

Rajto de la reĝoj en la mezaj jarcentoj elekti kaj investi la episkopojn: La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro.

Inviti.

Ĝentile peti iun veni:

inviti al tagmanĝo, al edziĝa festeno.

Invito.

Ago, vortoj de tiu, kiu invitas,

Io.

Objekto, afero, ideo nedifinita: Io falis de la tegmento. Io malhelpas min dormi.

Iom.

la nombro, ia kvanto; ian nombron, kvanton:

Trinki iom da teo.

Iri.

-

1.

Sin movi per la piedoj:

iri sur la strato. -

2. Moviĝi:

horloĝo, maŝino iras.

- 3.

Progresi, esti en stato:

La afero iras bone.

Antaŭiri.

Iri antaŭ io, esti sekvata de io:

La avangardo antaŭiras la armeon.

Deiri.

Iri de io kaj flankiĝi de ĝi:

Deiri de la vojo.

Foriri.

Iri for de io kaj ĝin forlasi:

Foriri de la urbo.

Ekiri.

Komenci la iradon:

Poŝt trihora ripozo la taĉmento ekiris.

Eliri.

Iri el io kaj veni eksteren:

Eliri el la ĉambro.

Eniri.

Iri en ion kaj veni internen:

Eniri en la preĝejon.

Eniro.

-

1.

Ago de tiu, kiu eniras. -

2.

Loko, tra kiu oni eniras:

La kavo havas du enirojn.

Rondiri.

Iri ĉirkaŭ io, farante rondon, cirklon, regulan fermitan linion:

La tera globo turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno.

Subiri.

Iri kaj veni sub ion; iri

J

J.

Finiĝo de la multenombro: patroj, bonaj, kelkaj, ĉiuj.

Ja.

Jesanta konjunkcio: estas fakto, ekzistas neniu dubo:

Vi ja scias.

kaj veni sub la horizonton:

Subiri tegmenton. La suno ĉiutage leviĝas kaj subiras.

Suriri.

Iri kaj veni sur ion:

Suriri tegmenton.

Trairi.

Iri tra io kaj atingi ĝian ekstremon:

trairi ĝardenon.

Transiri.

Iri trans ion kaj atingi ĝian alian flankon:

transiri riveron.

Irilo.

Longa bastono kun flanka breteto (piedingo), por marŝi super la tero.

Irido

(Bot.) Unukotiledona vegetaĵo

(Iris).

Iridio

(Ĥem.). Ir. Griza, tre malmola kaj fortika metalo, trovata kun plateno en kelkaj mineraloj, uzata por produktado de modelaj mezuriloj, por pintoj de ŝtalaj instrumentoj, k. t. p.

Iriso.

Ronda membrano de la okulo, kun truo en la centro: Oni nomas la koloron de la okuloj laŭ la koloro de ilia iriso.

Ironio.

Moka parolmaniero, kies esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri.

Ironia.

Bazita sur ironlo.

Ironie.

En ironia maniero.

Is.

Finiĝo de la pasinta tempo de l' aktivo.

Islamo.

Mahometana religio.

Ist.

Sufikso por derivi nomojn de la personoj, kies konstanta okupo, profesio, metio, specialo estas tio, kion esprimas la radiko:

forĝisto, telegrafisto, dentisto.

Istmo.

Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn:

Panamo.

- It.

Finiĝo de la pasiva participo de la pasinta tempo:

skribita, kaŝite.

Iu.

-

1.

Pronomo persona nedifinita. uzata kiam oni parolas pri unu el multaj personoj sendepende de ĝia kvalito:

Iu venis. -

2.

Adjektiva pronomo nedifinita kun la sama signifo:

iuj personoj, iuj bestoj, iuj tabloj.

Izoli.

Apartigi; malhelpi interrilatojn:

izoli leprulon.

Izolilo.

Aparato por izoli elektrigitajn objektojn.

Jaguaro

(Zool.). Raba mambesto el la familio de l' katoj

(Felis onca).

Jaĥto.

Malpeza eleganta promenŝipo.

Jako.

Mallonga vesto, kovranta la supran parton de la korpo, sen baskoj.

Jam.

Antaŭ la nuna momento; antaŭ pli aŭ malpli longa tempo; de pli aŭ malpli longa tempo:

Mi jam diris tion al vi. La verko jam estas preta.

Jambo.

Versmezuro, konsistanta el du silaboj: la unua mallonga, la dua longa, aŭ la unua neakcentita, la dua akcentita.

Janiĉaro.

Soldato de la iama turka gvardio, konsistanta el junuloj, rabitaj en fremdaj landoj kaj perforte konvertitaj al la islamo.

Januaro.

Unuamonato de la jaro:

Jaro.

Tempo, durn kiu la tero faras sian rondiron ĉirkaŭ la suno — 365 kaj unu kvar- ono da tago.

Centjaro, jarcento.

-

1.

ento da jaroj. -

2.

Numerita centjara periodo, kalkulita de la jaro de l' naskiĝo de Jezuo Kristo:

Esperanto estis kreita en la XIX jarcento.

Ĉiujare

. En ĉiu jaro.

Jarkolekto.

Kolekto de ĉiuj numeroj de gazeto, aperintaj dum unu jaro.

Jarlibro.

Verko, enhavanta resumon de l' faktoj, okazintaj dum unu jaro, statistikajn sciigojn, k. t. p.

Superjaro.

Jaro enhavanta 366 tagojn.

Jasmeno

(Bot.). Arbeto el la familio de l' oleacoj, kun belaj bonodoraj floroj

(Jasminium).

Je.

Prepozicio, kun nedifinita signifo, uzata en la okazoj, kiam la senco de frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas uzi:

preni iun per la mano, je la ŝultro, malsana je la stomako, je la tria horo, abunda je ornamaĵoj.

Jen.

Vorto, uzata por montri ion proksiman en la spaco aŭ en la tempo:

Jen la libro, kiun vi serĉas. Jen kion mi diros alvi.

Jen... jen.

Montras rapidan ŝanĝon de stato: unue... tuj poste...:

La infano jen ploras, jen ridas.

Jeno.

Ĉi tio; tio, kio sekvas:

Mi volas komuniki al vi la jenon.

Jes.

Partikulo, uzatapor montri, ke oni konsentas, aŭ ke la parolanto esta prava:

Ĉu vi venos hodiaŭ? Jes, mi venos.

Jesa.

Konsentanta, aprobanta:

jesa respondo.

Jesi.

Respondi jese, konfirmi.

Jezuito.

-

1.

Membro de la religia soci- eto, fondita de Lojola. -

2.

Homo ruza, hipo- krita.

Jodo

(Ĥem.). 1. Ĥemia elemento, mal- hele griza solida substanco kun metala brilo; ĝi estas uzata en la medicino, foto- grafado.

Ju...des.

Konjunkcio, por esprimi ideon, paralele kun kies varioj alia ideo varias en sama grado:

Ju pli multe la drinkulo trinkas, des pli forte li soifas.

Jubileo.

Datreveno de grava fakto (ordinare dudek kvina, kvindeka, centa):

La 25-jara jubileo de Esperanto.

Judaismo.

Religio de la Hebreoj.

Jufto.

Bova nepenetrebla ledo, ŝmirita de la interna flanko per gudro.

Jugo.

-

1.

Transversa ligna peco, metata sur la kolo de jungbovoj. -

2.

Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. -

3.

Sklava laboro, sklaveco.

Juglando

(Bot.). Nukso de l' juglandujo.

Juglandujo.

Arbo el la samnoma lamiho, kun multvalora ligno kaj oleoriĉaj manĝeblaj nuksoj

(Jugtans regia).

Juĝi.

Esplori, ĉu iu estas kulpa aŭ sen- kulpa, prava aŭ malprava:

juĝi krimulon.

Juĝo.

Ago de tiu, kiu juĝas:

juĝo de Dio, la lasta juĝo.

Juĝisto.

Homo, oficisto, kies okupo estas juĝi.

Juĝejo.

Domo, ĉambro, kie oni juĝas.

Juki.

Kaŭzi malagrablan senton en la haŭto, kvazaŭ de multenombraj delikataj pikoj:

grati la jukantan vangon.

Julio.

Sepa monatode la jaro.

Juna.

Riu ankoraŭ nelonge vivas

ijuna virino.

Juneco.

-

1.

Eco, stato de tiu, kiu estas juna. -

2.

Tempo, dum kiu oni estas juna:

La juneco ne longe daŭras.

Junulo.

Junahomo.

Junulino.

Juna virino.

Junigi.

Fari iun juna:

La amo junigas.

Maljuna.

Kiu jam longe vivas:

maljuna avo.

Maljuneco.

-

1.

Stato de tiu, kiu estas maljuna. -

2.

Tempo, dum kiu oni estas maljuna:

En la maljuneco oni estas singardema.

Mal- junulo.

Maljuna homo:

griza maljunulo.

Maljunulino.

Maljuna virino.

Maljunigi.

Fari iun maljuna:

La ĉagrenoj maljunigas.

Maljuniĝi.

Fariĝi maljuna:

Post la morto de sia edzino li tute maljuniĝis.

Komparu:

Nova.

Jungi.

Alligi bruton al la tirola, veturigota objekto:

jungi ĉevalon al veturilo.

Junio.

Sesa monato de l' jaro.

Junipero

(Bot.). Arbeto aŭ arbo el la familio de l' koniferoj, ĉiam verda; ĝiaj beroj estas uzataj por brando, en la popola medicino

(Juniperus).

Junko

(Bot.). Unukotiledona vegetaĵo, uzata por matoj, korboj

(Spartium junceum).

Jupo.

Virina vesto, kovranta la mal- supran parton de lakorpo, de la zono ĝis la piedoj.

Subjupo.

Jupo, portata sub la ekstera jupo.

Juro.

Leĝoscienco.

Juristo.

Specialisto en la leĝaj kaj juĝaj aferoj.

Justa.

Kiu kondamnas la kulpan kaj proklamas prava la senkulpan

justa juĝo.

Jaketo.

-

1.

Surtuto kun unu vico de butonoj. -

2.

Mallonga ekstera virina vesto, malvaste ĉirkaŭanta la talion.

Jaluza.

Sentanta malamon, malĝojon pro timo, ke oni senigos lin de lia bono, sukceso; amanta kun maltrankvilo, ke la amata persono preferas iun alian:

ĵaluza pri sia gloro; ĵaluza, kiel Otelo.

Jaluze.

En jaluza maniero.

Jaluzo.

Sento de tiu, kiu estas ĵaluza:

La ĵaluzo estas vera turmento.

Komparu;

Envio.

Jargono.

Kripligita lingvo, konsistanta el aliigitaj vortoj de unu aŭ de kelke da lingvoj,

Jaŭdo.

Kvina tago de la semajno (se la dimanĉo estas la unua).

Jeti.

Vivege formovi de si tra la aero:

ĵeti ŝtonon sur tegmenton.

Jetkubo.

Malgranda

Kabalo.

Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj, miksaĵo de religio, filozofio kaj magio.

Kabano.

Simpla dometo (de l' kamparanoj, sur la montoj).

Kabineto.

Ĉambro, destinita al spirita laboro: kabineto de direktoro, de ministro, de kuracisto.

Kablo.

Fasko de metalaj fadenoj, kovritaj per izoliloj:

telegrafa, telefona kablo.

Kabrioleto.

Malpeza unuĉevala kaleŝo.

Kaĉo.

Kuirita grio.

Juste.

En justa maniero.

Justeco.

Eco de tio, kio estas justa.

Maljusta.

Kiu kondamnas la senkulpan kaj senkulpigas la kulpan.

Maljuste.

En maljusta maniero.

Maljustaĵo.

Maljusta ago. Komparu:

Gusta, prava.

Juto.

Ŝtofo el hinda kanabo.

Juvelo.

Malgranda, luksa objekto kun multekostaj ŝtonoj, portata por ornamo:

broĉo.

Juvelisto.

Homo, kies profesio estas fari juvelojn.

Juvelujo.

Skatolo por juveloj.

sv

J

kubo, kies ĉiu flanko havas 1 gis 6 punktojn, por ĵetadi en ludo.

Jokeo.

Homo, kies profesio estas rajdi en la ĉevalaj vetkuroj.

Jongli.

Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin.

Jonglisto.

Cirka artisto, kiu ĵonglas.

Juri.

Alvoki dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton, ke oni diras la veron:

ĵuri per la nomo de l' patrino.

Juro.

Vortoj de tiu, kiu ĵuras.

Jurpromeso.

Solena promeso kun ĵuro, ke oni faros ion aŭ ne faros:

ĵurpromeso de monaĥo; ĵurpromeso ne drinki plu.

Jurrompo.

Neplenumo de ĵuro.

Jurnalo. Ĉiutaga gazeto. Jurnalisto.

Kunlaboranto de ĵurnalo.

Jus.

Antaŭ tre mallonga tempo:

Mi ĵus legis.

K

Kadavro.

Korpo de mortinta homo aŭ besto: La kadavroj kovris la tutan kampon de la batalo.

Kadenco.

Takto, ritmo en la muziko, en la versoj.

Kadeto.

Junulo, studanta en oficira lernejo.

Kadmio

(Ĥem.). Cd. Ĥemia elemento, blanka metalo, trovata en mineraloj kun zinko.

Kadro.

Lignaj, metalaj pecoj, ĉirkaŭantaj pentraĵon, fenestron:

Ofte la kadro valoras pli multe, ol la pentraĵo.

Enkadrigi.

Meti en

kadron, ĉirkaŭi perkadro:

enkadrigi portre- ton.

Kaduka.

Malforta, malsanema de la maljuneco:

kaduka maljunulo.

Kadukeco.

Eco, stato de tio, kio estas kaduka.

Kadukulo.

Kaduka homo.

Kadukulejo.

Domo por kadukuloj.

Kafo.

Grajnoj de l' kafarbo kaj trinkaĵo, preparita el tiaj grajnoj.

Kafarbo

(Bot.). Araba arbo el la familio de l' rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k. t. p., kies fruktoj enhavas po du grajnoj

(Coffea arabica).

Kafejo.

Loko, kie oni trinkas kafon, teon, bieron, k. t. p., legas gazetojn.

Kaftano.

Longa turka vesto.

Kaĝo.

Skatolo, kesto el metala reto, el kradoj, por enfermi birdojn, sovaĝajn bestojn:

leono en kaĝo.

Kahelo.

Plato el bakita kaj. glazurita argilo, uzata por kamenoj.

Kaj.

Konjunkcio, liganta aŭ kontraŭmetanta du vortojn aŭ frazojn:

Muelisto, lia filo kaj azeno. Mi laboras, kaj li dormas.

Kajo.

Apudborda strato, trotuaro; vojo inter la akvo kaj domoj.

Kajero.

Kelke da falditaj kaj kunkudritaj paperaj folioj: kajeroj de lernanto; eldonaĵo, aperanta en kajeroj.

Kajuto.

Ĉambreto de ŝipo: kajuto de la kapitano, de pasaĝero.

Kakao.

Grajnoj de la kakaujo, el kiuj oni faras la ĉokoladon.

Kakaujo

(Bot.). Arbo el la familio de l' malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko

(Theobroma Cacao).

Kakatuo

(Zool.). Speco de papago

(Cacatua).

Kakto

(Bot.). Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun neregule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dornosimilaj folioj, kun belaj floroj

(Cactus).

Kalo.

Dikiĝinta kaj malmoliĝinta haŭto: kaloj sur la manfingroj de la laboristoj; kaloj sur la piedfingroj.

Kalandri.

Glatigi lavitan kaj sekigitan tolaĵon, premante ĝin per rulcilindroj.

Kalandrilo.

Maŝino por kalandri.

Kalcio

(Ĥem). Ca. Ĥemia elemento, flava metalo; ĝia kombinaĵo kun oksigeno — kalko estas uzata kiel mortero.

Kaldrono.

Granda metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.

Kalejdoskopo.

Optika ludaparato, donanta simetriajn bildojn, senĉeseŝanĝiĝantajn.

Kalendaro.

Sistemo de l' tempkalkulado: Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro

1582

la Julian kalendaron.

Kalendulo

(Bot.) Vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj, kun belaj floroj

(Calendula).

Kaleŝo.

Kovrita luksa veturilo por personoj.

Kalio

(Hem). K. Ĥemia elemento, alkalia mineralo; ĝiaj saloj: kalinitrato (salpetro); kalibromido uzata en la medicino k. t. p.

Kalfatri.

Ŝtopi fendojn de ŝipo per stupo kaj gudro.

Kalibro.

Diametro de cilindra, de sfera objekto: kalibro de pafilo, de kuglo, kanono de granda kalibro.

Kalifo.

Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo.

Kaliko.

Trinkvazo pli larĝa supre, sur piedo.

Kalikoto.

Glata, densa kotona teksaĵo, similanta la tolon.

Kalko

(Ĥem.). Kalcioksido, substanco uzata kiel mortero. Komparu:

Cemento, mortero, stuko.

Kalkano.

Posta parto de la homa piedo:

la kalkano de Aĥilo.

Kalkanumo.

Posta parto de la ŝuo sub la plando.

Kalkuli.

-

1.

Serĉi la nombron de objektoj: kalkuli sian monon; kalkuli la voĉojn por kaj kontraŭ la propono. -

2.

Fari matematikan operacion: kalkuli la jaran profiton, konante la sumon kaj la procenton.

Kalkulo.

Procedo, operacio, per kiu oni kalkuias.

Kalkulema.

Kiu havas inklinon al la kalkuloj; ne malavara.

Alkalkuli.

Aldoni per la kalkulo: alkalkuli la poŝtajn spezojn.

Dekalkuli.

Depreni per la kalkulo: dekalkuli la rabaton.

Kalkulebla.

Kiu povas esti kalkulita: La steloj de la serena ĉielo ŝajnas nekalkuleblaj.

Kalomelo

(Ĥem.). Hg

2

Cl

2

. Hidrargo- klorido, blanka pulvoro, uzata kiel laksiga rimedo, kontraŭ la sifiliso.

Kalsono.

Tola, kalikota pantalono, portata sub la jupo, sub la pantalono.

Kalumnii.

Komuniki mensogajn sciigojn, malutilajn por ies honoro aŭ reputacio.

Kalumnio.

Vortoj de tiu, kiu kalumnias.

Kalumniulo.

Homo, kiu kalumnias.

Kamarado.

Kunulo, kolego, samideano.

Kambio.

Dokumento pri prunto, skribita sur speciala stampita papero.

Kameo.

Juvela ŝtono kun konveksa skulptaĵo.

Kamelo

(Zool.). Remaĉanta mambesto kun unu aŭ du ĝiboj de la dorso

(Camelus).

Kamelio

(Bot.). Arbeto el la familio de la ternostremiacoj, kun belaj floroj

(Camellia).

Kameno.

Masonita aŭ metala fajrujo por hejti.

Kamentubo.

Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de la kameno.

Kamentubisto.

Homo, kies okupo estas purigi la kamentubojn. Komparu:

Forno.

Kamero.

Senfenestra ĉambro.

Kamerlingo.

Kardinalo, administranta la katolikan eklezion dum la elektado de nova papo.

Kamforo.

Blanka aroma substanco, tre facile vaporiĝanta, ekstraktata el samnoma arbo kaj uzata en la medicino, pirotekniko, kontraŭ tineoj.

Kamizolo.

Vesto de la supra parto de la korpo, ordinare trikita el lano, kun manikoj, portata sur aŭ sub la ĉemizo. Komparu:

Veŝto.

Kamloto.

Vulgara lana teksaĵo.

Kamomilo

(Bot.). Herbo el la familio de l' kompozitoj, kies floroj estas uzataj en la medicino

(Chamomilla).

Kampo.

Ebena tera areo, precipe kulturebla tera areo:

tritika kampo, kampo de batalo.

Kamparo.

Aro de kultureblaj kampoj (kiel la maio de la urbo).

Kamparano.

Loĝanto de kamparo, neinstruita terkulturisto.

Kano

(Bot.). Alta herbo el la familio de la graminacoj, kies sekigitaj trunketoj estas tre fortikaj, flekseblaj kaj uzataj, kiel bastonoj, por mebloj

(Phragmites).

Kanabo

(Bot.). Herbo el la familio de la kanabacoj, el kies fadenpj oni faras teksaĵojn.

(Cannabis sativa).

Kanabacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetajoj:

kanabo.

Kanabeno

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj

(Fringilla linota).

Kanajlo.

Senhonora, senhonesta homo.

Kanalo.

Artefarita akva defluejo: urbaj kanaloj por la malpuraĵoj; la Sueza kanalo.

Kanalizi.

Konstrui kanalojn, provizi per kanaloj:

kanalizi urbon.

Kanapo.

Longa apogseĝo por kelke da personoj.

Kanario

(Zool.). Kantanta birdo el la vico de l' paseroj

(Passer canarius).

Kanastro.

Speco de forta tabako.

Kancelario.

Oficeja ĉambro, en kiu oni akceptas la klientojn, donas kaj prenas dokumentojn k. t. p.

Kanceliero.

Plej alta ŝtata oficisto: kanceliero de la Germana imperio.

Kando.

Purigita, kristaligita diafana sukero.

Kandelo.

Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo.

Kandelingo.

lngo por fiksi kandelon.

Kandelabro.

Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.

Kandidato.

Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro:

kandidato je parlamento.

Kandidati.

Kiel kandidato klopodi ricevi oficon, postenon. Komparu;

Aspiranto.

Kaneli.

Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro.

Kanelo.

Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.

Kanguro

(Zool.). Speco de saltanta sakbesto

(Macropus).

Kanibalo.

Hommanĝanta homo.

Kanibalismo.

Hommanĝado: La kanibal- ismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko.

Kankro

(Zool.). Speco de krustuloj

(Astacus).

Kanono.

Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k. t. p.:

sieĝa, kampa kanono.

Kanoni.

Pafi per kanono.

Kanonado.

Pafado per kanonoj.

Kanono.

Eklezia leĝo.

Kanoniko.

Supera pastro de la katolika eklezio.

Kanonizi.

Soleneproklami iun sanktulo.

Kanti.

-

1.

Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn:

kanti operan arion.

-

2.

Glori per kanto:

Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo.

Kanto.

Tio, kion oni kantas.

Kantado.

Kantarto.

Kantarido

(Zool.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj

(Lytta vesicatoria).

Kantato.

Poezia verko kun muziko por glori iun.

Kantino.

Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.

Kantono.

Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.

Kantoro.

Preĝeja ĉefa kantisto.

Kanvaso.

Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.

Kapo.

-

1.

Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. -

2.

Supra, kapforma parto de objekto:

kapo de pinglo.

- 3.

Inteligenteco, spiritĉeesto:

havi bonan kapon, perdi la kapon.

Kapturniĝo. Sento de manko de la egalpezo en la spaco, kiam al ni ŝajnas, ke ĉiuj objektoj turniĝas ĉirkaŭ ni.

Kapabla.

Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari.

Kabablo.

Forto, eco necesa por ion fari:

kapablo por la matematiko.

Malkapabla.

Kiu tute ne posedas kapablon:

malkapabla administranto.

Kapitulaci.

Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko.

Kapitulaco.

Ago de tiu, kiu kapitulacas.

Kapelo.

Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.

Kapelo.

Orkestro.

Kapelestro.

Ĉefo, direktanta kapelon.

Kaperi.

Kapti malamikan ŝipon.

Kaper- ŝipo.

Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.

Kapitalo.

Mona sumo, donanta renton.

Kapitalisto.

Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.

Kapitano.

-

1.

Oficiro, ĉefo de parto de regimento. -

2.

Ŝipestro.

Kapitelo.

Skulptita plivastigita supro de kolono.

Kapitolo.

Antikva citadelo de Romo.

Kapono.

Kastrita grasigita koko.

Kaporo

(Bot.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo

(Capparis spinosa).

Kaporacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj vegetaĝoj:

kaporo.

Kaporalo.

Supera infanteria suboficiro.

Kapoto.

Mantelo kun kapuĉo.

Kapro

(Zool.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo

(Capra).

Kapreolo

(Zool.). Mambesto el la familio de

l'

cervoj

(Cervus capreolus).

Kaprico.

Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio:

infana kaprico.

Kaprice.

En kaprica maniero.

Kaprica.

Kiu havas kapricojn.

Kaprikorno.

Stelaro de l' zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.

Kaprifoliacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

lonicero, sambuko, viburno.

Kapstano.

Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro:

La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.

Kapsulo.

Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj:

oblata, gelatena kapsulo.

Kapti.

-

1.

Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan:

kapti leporon.

-

2.

Preni ion per rapida movo:

Li kaptis la ĉapelon de la tablo kaj forkuris.

Kaptilo.

Aparato por kapti:

birdkaptilo.

Militkaptito.

Milita malliberulo.

Kaptaĵo.

Tio, kion oni kaptis, akiro.

Kapuceno.

Katolika monaĥo, aparten- anta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.

Kapuĉo.

Kapvesto, alkudrita al mantelo.

Kara.

-

1.

Amata:

Mia kara Patrino!

-

2.

De alta prezo, kiu multe kostas:

kara loĝejo.

Karulo.

Persono amata.

Malkara.

De malalta prezo.

Karabeno.

Mallonga milita pulvopafilo.

Karafo.

Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.

Karaktero.

Individuaj ecoj, trajtoj de animo:

nobla karaktero.

Karakterizi.

Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn:

La kaŝitaj pensoj plej bone karakterizas la homon.

Karakteriza.

Kiu karakterizas: karakterizaj trajtoj.

Karamboli.

En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn.

Karambolo.

Ago de tiu, kiu karambolas.

Karamelo.

Sukero fandita kaj parte mal- komponita per la fajro.

Karaso

(Zool.). Manĝebla fiŝo. vivanta en la senflua akvo, el la familio de l' karpoj

(Carassius vulgaris).

Karato.

-

1.

Unuo de la pezo de l' perloj kaj diamantoj = 20 centigram. -

2.

Proporcio de la oro en miksaĵo:

La pura oro estas oro de 24 karatoj.

Karavano.

Aro de kunvojaĝantaj pilgri- mantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.

Karbo.

Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.

Karbolo

(Ĥem.). C6H5OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.

Karbono

(Ĥem.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, grafito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).

Karbunkolo

(Med.). Infekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.

Karcero.

Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.

Kardo

(Bot.). Malbona herbo el la familio de l' kompozitoj

(Carduus).

Kardelo

(Zool.). Birdo el la vico de la paseroj

(Fringilta carduelis).

Kardinalo.

Plej alta pastro post la papo.

Karesi.

Delikate, ame tuŝi:

La patrino karesas la infanon.

Kareso.

Ago de tiu, kiu karesas.

Karesa.

Kiu karesas:

karesa tuŝo, karesa vorto.

Karese.

En karesa maniero.

Karesema.

Kiu havas inklinon al la karesoj.

Kariero.

Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.

Karikaturo.

Desegnaĵo, pentraĵo, ridind- iganta iun per komika troigo:

politika karikaturo.

Kariofilo

(Bot.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo

(Caryophyllus aromaticus.)

Kariolo.

Malpeza durada homveturilo.

Karmezino.

Malhela ruĝo.

Karmino.

Ruĝa farbo, produktata el la koĉenilo.

Karno.

Muskoloj de vivanta estaĵo:

La sago trapenetris ĝis la karno.

Komparu:

Viando.

Karnavalo.

Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l' Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.

Karoo.

Unu el la kvar koloroj de la lud- kartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.

Karobo

(Bot.). Frukto de karobarbo.

Karobarbo.

Arbo el la familio de la fabacoj

(Ceratonia siliqua).

Karoto

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko

(Daucus carota).

Karpo

(Zool.). Speco de manĝebla river- fiŝo

(Cyprinus carpio).

Karpeno

(Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj

(Carpinus betulus).

Karto.

Dika papera folio aŭ folieto kun desegnaĵo aŭ surskribo:

vizitkarto, poŝt- karto, ludkarto, geografia karto.

Komparu:

Bileto.

Kartavi.

Elparoli r per la gorĝo: Multaj Francoj kartavas.

Kartelo.

Interkonsento de industriistoj de la sama fako por gardi siajn interesojn.

Kartilago

(Anat.). Histo blanka, malmola kaj elasta, kiu kovras la ekstremojn de l' ostoj.

Kartografio.

Arto fari la geografiajn kartojn.

Kartoĉo.

Kanona pafaĵo, konsistanta el kugloj, pecoj de plumbo k. t. p.

Kartono.

Dika papero, kiun oni uzas por skatoloj, bindaĵoj, k. t. p.

Kartuŝo.

Kartona aŭ metala cilindro, enhavanta la pafaĵon de pulvopafilo, de pistoleto, k. t. p.

Karuselo.

-

1.

Iamaj rajdludoj de l' kava- liroj; rondrajdado. -

2.

Granda ligna disko, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso, kun benkoj kaj ĉevaloj por rondveturado.

Kaso.

Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon.

Kasisto.

Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.

Kasacio.

Leĝa nuligo: kasacio de verdikto, de testamento.

Kaserolo.

Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu:

Poto.

Kasko.

Metala kapkovraĵo de soldatoj.

Kaskado.

Malgranda akvofalo.

Kasto.

Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso:

La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo.

Kastelo.

Fortikigita loĝloko.

Kastel- mastro.

Administranto de kastelo.

Kastoro

(Zool.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn

(Castor fiber).

Kastri.

Forigi la seksan glandon: kastrita ĉevalo.

Kastrito.

Homo kastrita: La kastritoj kantas soprane.

Kaŝi.

Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta:

kaŝi objekton, kaŝi penson.

Kaŝo.

Ago de tiu, kiu kaŝas.

Kaŝema.

Kiu havas inklinon al kaŝado, al sekretoj.

Kaŝejo.

Loko, kie oni kaŝas aŭ sin kaŝas.

Malkaŝi.

Konigi sekreton, konfesi.

Kaŝaloto

(Zool.). Mambesto el la vico de l' balenfiŝoj

(Physeter macrocephalus).

Kaŝtano.

Frukto de kaŝtanujo.

Kaŝtanujo.

Arbo el la familio de l' kupuliferoj (Castanea vesca).

Kato

(Zool.). Hejmigita raba mambesto

(Felis domestica).

Katafalko.

Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.

Katakombo.

Subtera tombejo.

Katalepsio

(Med.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj.

Katalepsia.

Kiu rilatas la katalepsion:

katalepsia dormo.

Katalepsiulo.

Homo, kiu havas la katalep- sion.

Katalogo.

Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko:

katalogo de muzeo.

Katalogi.

Fari katalogon, noti en katalogo:

katalogi sian bibliotekon.

Kataplasmo.

Kuiritaj varmaj semoj, branoj k. t. p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l' furunkoj, abscesoj.

Kataro.

Inflamo de muka membrano: kataro de l' nazo, kataro de l' stomako.

Katarakto.

Akvofalo, kaskado: La kataraktoj de Nilo.

Katarakto

(Med.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.

Katastrofo.

Subita malfeliĉa akcidento:

fervoja katastrofo.

Katedro.

Podio por profesoro.

Katedralo.

Ĉefa episkopa preĝejo.

Kategorio.

Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj.

Kategoria.

Senkondiĉa, firma, decida:

kategoria respondo.

Kategorie.

En kategoria maniero.

Kateĥismo.

Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.

Katenoj.

Ĉeno por malliberigi krimulon.

Kateni.

Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn:

kateni mortiginton.

Katolicismo.

Katolika religio.

Katolika.

Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo:

katolika dogmo, katolika preĝejo.

Katoliko.

Homo de la katolika religio.

Katolikeco.

Eco de tiu, kiu estas katolika.

Katuno.

Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.

Kaŭcio.

Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.

Kaŭĉuko.

Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj:

El kaŭĉuko oni faras kaloŝojn.

Kaŭri.

Sidi sur la kalkanoj.

Kaŭterizi

(Med.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.

Kaŭzo.

Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo:

kaŭzo de milito, de malsano.

Kaŭzi.

Esti la kaŭzo de io:

kaŭzi malordon.

Kavo.

Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo:

kavo en tero, kavo de l' koro.

Kavalerio.

Milita rajdistaro.

Kavaliro.

En la mezaj jarcentoj - ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio:

migranta kavaliro.

Kavalkado.

Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.

Kaverno.

Profunda kavo sub la tero: La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj. Komparu:

Groto.

Kaviaro.

Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.

Kazo.

Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj: nominativo, akuzativo.

La latina lingvo posedis ses kazojn.

Komparu;

Okazo.

Kazeo.

Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon.

Kazeiĝi.

Fariĝi kazeo.

Kazeino.

Albumina parto de la lakto.

Kazemato.

Arkaĵa subteraĵo de citadelo, kie oni tenas la eksplodemajn substancojn, malliberulojn.

Kazerno.

Konstruaĵo, destinita por loĝejo de la soldatoj.

Kazino.

Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en la kuraclokoj.

K. e.

Kaj ceteraj.

Ke.

Konjunkcio de: -

1.

Komplementaj frazoj:

scii, diri, esperi, ke iu venos.

-

2.

Cirkonstancaj frazoj:

tial ke

(kaŭzo),

por ke

(celo),

tiel ke

(maniero),

kondiĉe ke.

Keglo.

Ligna koloneto, kiun oni penas renversi per ligna globo:

ludi keglojn.

Kelo.

Subtera spaco, en kiu oni gardas kaj konservas vinon, nutraĵon.

Kelke.

Nedifinita nombro (pli ol unu, malpli ol dek):

Venis kelke da gastoj.

Kelka.

Nedifinita pronomo, esprimanta parton el tuto:

kelkaj homoj kredas, ke la vero ĉiam venkas.

Kelnero.

Servisto, kiu alportas la manĝ- aĵojn kaj trinkaĵojn en la restoracioj, kafejoj.

Keno.

Rezinoriĉa ligno.

Kenopodiacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:

beto, spinaco.

Kepo.

Militista ĉapo, mallarĝiĝanta supren, kun larĝa horizontala ŝirmilo.

Kero.

Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj koroj.

Kerno.

Tre malmola parto en la interno de fruktoj:

la kerno de pruno.

Komparu:

Grajno, greno, semo.

Kerubo.

-

1.

Anĝelo de la plej „alta" ĉiela horo. -

2.

Ĉarma infano.

Kesto.

Kvarangula, ordinare ligna ujo:

kesto por karbo.

Poŝta kesto.

Kesto, en kiun oni ĵetas la leterojn, destinitajn por la poŝto.

Tirkesto.

Tirebla kesto de tablo, komodo, k. t. p.

Kia.

Demanda kaj relativa adjektiva pronomo de l' kvalito: Kian drapon vi deziras, dikan aŭ maldikan? Kia ago, tia pago.

Kial.

Pro kia kaŭzo: Kial vi ne venis?

Kiam.

En kiu tempo: Kiam vi finos vian laboron? Kiam oni dormas, oni ne pekas.

Kie.

En kiu loko: Kie vi pasigos la someron? Rikolti tie, kie oni ne semis.

Kiel.

-

1.

Kiamaniere: Kiel vi klarigas al la lernantoj la uzadon de

«

si

»?

Kiel vi agos, tiel oni reagos. -

2.

En kia grado: Kiel alta estas la monto?

Kies.

De kiu, apartenanta al kiu: Kies verkon vi legas nun? Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.

Kilo.

Ĉefa trabo de ŝipo, okupanta ĝian tutan longon.

Kilogramo.

Mil gramoj.

Kilogramo- metro.

Unuo, esprimanta la laboron, necesan por levi unu kilogramon al la alteco de unu metro.

Kilolitro.

Mil litroj.

Kilometro.

Mil metroj.

Kinematografo.

Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn.

Kinino.

Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro.

Kio.

Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion, kion vi prenis.

Kiom.

Kia nombro, kia kvanto; kian nombron, kvanton: Kiom da gastoj venos? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.

Kiraso.

Armaĵo natura aŭ artefarita, kovranta kaj ŝirmanta la korpon:

kiraso de soldato, de ŝipo, de testudo

{nun: kiraso de testudo = karapaco}.

Kirli.

Rondturni fluidaĵon per bastoneto:

kirli ovojn, acidan lakton.

Kirlo.

Rondturno:

akvokirlo, ventokirlo.

Kirlilo.

Bastoneto, instrumento por kirli.

Kirŝo.

Brando, farata el ĉerizoj kaj merizoj.

Kiso.

Delikata tuŝo per lipoj, kiel esprimo de la amo aŭ respekto.

Kisi.

Delikate tuŝi per la lipoj, por esprimi la amon aŭ respekton:

kisi iun, kisi manon, kisi iunje la mano.

Kisado.

Ripetitaj kisoj.

Kitelo.

Vasta longa tola vesto por la viroj. Komparu:

Bluzo, burnuso, mantelo.

Kiu.

-

1.

Pronomo persona, demanda kaj relativa: Kiu venis? Salutu ĉiujn, kiujn vi renkontos. -

2.

Adjektiva pronomo, demanda kaj relativa: En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Madrido. Kiun kordon vi tuŝos, tiu eksonos.

Klaĉi.

Paroli malbone pri iu kun la intenco malutili al lia reputacio.

Klafto.

Mezuro de la longeco —1,95 m.

Klaki.

Fari sekan mallongan sonon, kiel ekzemple brubatante la manojn.

Klapo.

Ligna, metala aŭ leda kovraĵo por enlasi internen fluidaĵon, gason kaj malhelpi ĝin eliĝi, aŭ por ellasi ĝin kaj malhelpi eniĝi:

klapo de vapormaŝino.

Klara.

-

1.

Pura kaj travidebla:

klara akvo.

-

2.

Facile komprenebla:

klara esprimo.

Klare.

En klara maniero.

Klareco.

Eco de tio, kio estas klara:

klareco de vino, de frazo.

Klarigi.

Fari ion klara,:

klarigi fluidaĵon, proponon.

Klariĝi.

Fariĝi klara.

Klarigebla

Kiu povas esti klarigita.

Malklara.

-

1.

Malpura kaj netravidebla, -

2.

Malfacile komprenebla.

Klarneto.

Muzika ligna blovinstrumento kun beko kaj klavoj.

Klarnetisto.

Klarneta ludisto.

Klaso.

Grupo de vivantaj estaĵoj aŭ objektoj, arigitaj laŭ la rango, naturo:

klaso de lernejo, de socio, de vagonaro, de bestoj aŭ vegetaĵoj.

Klasifiki.

Grupigi laŭ klasoj:

klasifiki la sciencojn.

Klasifiko.

Grupigo laŭ klasoj.

Klasika.

-

1.

Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj:

la klasika kaj la romantika literaturo.

-

2.

Antikva greka kaj latina (lingvo):

la klasikaj lingvoj.

-

3.

Tre bona, modela, imitinda:

klasika stilo.

Klasike.

En klasika maniero.

Klasikeco.

Eco de tio, kio estas klasika.

Klasikulo.

Klasika aŭtoro.

Klavo.

Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi instrumenton:

klavo de fortepiano

{nun: piano},

klavo de skribmaŝino.

Klavaro.

Vico, vicoj de klavoj de instrumento.

Klemato

(Bot.). Volve rampanta arbeto el la familio de l' ranunkulacoj

(Clematis vitalba).

Klera.

Instruita, kiu konas la sciencojn.

Klereco.

Eco de tiu, kiu estas klera.

Klerulo.

Klera homo.

Klerigi.

Fari iun klera.

Kleriĝi.

Fariĝi klera.

Malklera.

Tute neklera.

Klerikala.

Partiano de la pastraro kaj de ĝia supereco.

Kliento.

-

1.

Konstanta aĉetanto, mendanto:

komerca kliento.

-

2.

Persono, kiu konfidas siajn aferojn al advokato, sian sanon al kuracisto:

kliento de advokato, kliento de kuracisto.

Klientaro.

Tutaĵo de klientoj.

Klimato.

Tutaĵo de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono, precipe la temperaturo kaj malsekeco:

milda, akra klimato.

Klini.

Fleksi malsupren: klini la kapon, sin klini.

Klingo.

Metala akra parto de tranĉilo, de glavo: La glavo konsistas el klingo kaj tenilo.

Kliniko.

Hospitala sekcio, malsanulejo por la medicinaj esploroj kaj studoj.

Klistero.

Laksiga lavaĵo, injektata

en

la rektan inteston.

Klisteri.

Injekti klisteron.

Klisterilo.

Instrumento por klisteri.

Kliŝo.

-

1.

Fotografia negativo, fiksita sur vifcro, por fari kopiojn.

- 2.

Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo.

Kliŝi.

Fari kliŝon.

Kloako.

Kavo por malpuraĵoj kaj ekskre- mentoj.

Klopodi.

Peni sukcesigi, realigi entre- prenon:

klopodi por fondi societon; klopodi ĉe la registaro.

Klopodo.

Ago de tiu, kiu klopodas.

Kloro

(Ĥem.). Ch. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.

Klorofilo.

Verda substanco de la ĉeloj de l' folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.

Klorozo

(Med.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l' fortoj.

Kloŝo.

Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn:

horloĝon, fromaĝon, k. t. p.

Klubo

-

1.

Societo por amuzo, por sporto:

klubo de ŝakludantoj.

-

2.

Politika societo.

Klubano.

Membro de klubo.

Kluki.

Eligi sonojn kiel la kokinoj.

Kluzo.

Akvobaro surkanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.

Knabo.

Infano de la vira sekso; junulo.

Knabino.

Infano de la virina sekso; junulino.

Knari.

Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.

Knedi.

Premi kaj miksi en homogenan mason:

knedi paston, knedi argilon.

Knedujo.

Vazo, en kiu oni knedas.

Knuto.

Vipo por kondamnitoj en Rusujo.

Koakso.

Hejtoksidita porhava karbo.

Koalicio.

Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.

Kobalto

(Ĥem.). Ko. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.

Koboldo.

Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.

Koĉenilo

(Zool.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon

(Coccus cacti).

Kodo.

Leĝaro:

civila kodo, komerca kodo

{nun ankaŭ: kodekso}.

Kodicilo.

Aldono, kompletigo de testa- mento.

Koeficiento.

Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta:

2ab.

Kofro.

Fermebla vojaĝa kesto. Komparu:

Valizo.

Koheri.

Kuniĝi, altiri unu alian (mole- kuloj).

Koincidi.

Okazi en la sama tempo: La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu.

Kojno.

-

1.

Ligna aŭ mefala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. -

2.

Kojnforma objekto.

Koko

(Zool.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn

(Gallus domesticus).

Kokardo.

Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.

Kokcinelo

(Zool.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo

(Coccinelta).

Koketi.

Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto:

Vane ŝi koketis la malvarman junulon.

Koketa.

Kiu koketas.

Kokete.

En koketa maniero.

Koketeco.

Eco de tiu, kiu estas koketa.

Kokluŝo

(Med.). Infekta malsano de l' infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.

Kokono

(Zool.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.

Kokoso

(Bot.). Grandega nukso de la kokosarbo.

Kokosarbo.

Alta arbo el la familio de l' palmoj (Cocos

nucifera).

Kokso

(Anat.). Parto de l' korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.

Kolo

(Anat.). -

1.

Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko:

La ĝirafo havas tre longan kolon. -

2.

Longa, mallarĝa kolsimila parto de objekto:

la kolo de botelo.

Kolumo.

Parto de vesto, ĉirkaŭanta la kolon:

kolumo de ĉemizo, de surtuto.

Kolbaso.

Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando.

Kolbaseto.

Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.

Kolego.

Kune studanta, kune laboranta:

kolego de liceo, de universitato, de ofico.

Kolege.

Kiel kolego, amike.

Kolegio.

-

1.

Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon:

kolegio de kardinaloj.

-

2.

Supera lernejo:

la kolegioj de Kembriĝo.

Kolekti.

Kunigi, kunmeti apartajn objektojn, farante ilin sia propaĵo:

kolekti florojn, monon.

Kolektanto.

Homo, kiu koiektas.

Kolektisto.

Homo, kies profesio estas kolekti:

kolektisto de impostoj.

Kolekt- iĝi.

Kuniĝi, kunevi.

Kolekto.

Aro de kolekt- itaj objektoj:

kolekto de antikvaj moneroj.

Jarkolekto.

Aro de ĉiuj numeroj de gazeto dum unu jaro:

jarkolekto de «Esperant- isto ».

Kolektiva.

-

1.

Farita de multaj personoj:

kolektiva laboro.

-

2.

Konsistanta el multaj objektoj:

kolektiva nomo.

Koleopteroj

(Zool.). Insektoj, formantaj specialan vicon, karakterizatan de la malmoleco de la antaŭaj flugiloj, kovrantaj la postajn kaj ne taŭgaj por la flugado.

Kolero.

Sento de forta nekontenteco, montrata per vortoj aŭ faroj.

Koleri.

Esti en kolero.

Kolera.

Kiu koleras.

Kolere.

Kun kolero.

Kolerema.

Kiu facile koleras.

Koleremo.

Eco de tiu, kiu estas kolerema.

Kolerigi.

Fari iun kolera, kaŭzi ies koleron.

Kolerika.

Kolerema:

kolerika tempera- mento.

Kolerikulo.

Homo kolerika.

Kolibro

(Zool.). La plej malgranda el la birdoj, kun brilaj multkoloraj plumoj

(Trochilus).

Koliko.

Spasma doloro de l' intestoj.

Kolimbo

(Zool.). Speco de naĝbirdo

(Colymbus).

Kolizio.

Renkonto de kontraŭaj cirkon- stancoj, motivoj:

kolizio inter la honoro kaj timo.

Kolodio.

Solvaĵo de pafkotono en etero; senkolora densa fluidaĵo, uzata en la medicino por kunglui fendetojn, vundetojn de la haŭto.

Kolofono.

Rezino uzata por froti la arĉojn.

Kolombo

(Zool.). Speco de hejma birdo

(Columbus).

Kolono.

Vertikale kaj libere staranta ligna, ŝtona aŭ fera subteno de parto de konstruaĵo.

Kolonaro.

Vico de kolonoj.

Kolonelo.

Ĉefo de regimento.

Kolonio.

Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l' patrujo:

germanaj kolonioj en Afriko.

Koloniano.

Loĝanto de kolonio.

Koloro.

Impreso, kiun faras sur la okulon lumantaj objektoj sendepende de ilia formo:

la sep koloroj de la ĉielarko.

Kolori.

Liveri koloron:

La herbo verde koloris la kampojn.

Kolora.

Havanta koloron:

rozkolora.

Multkolora.

Posedanta kelke da koloroj, multe da koloroj:

multkolora birdo, tuko.

{nun ankaŭ: bunta}. Komparu;

Farbo.

Koloraturo.

Artista ornamado de la kanto per triloj.

Koloso.

Grandega objekto aŭ persono: La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.

Kolporti.

Vendi, disportante la komerc- aĵojn.

Kolportisto.

Vendisto, disportanta siajn komercaĵojn.

Kolubro

(Zool.). Speco de nedanĝera serpento

(Coluber).

Kolzo

(Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l' kruciferoj, uzata kiel paŝtaĵo

(Brassica napus oleifera).

Komo.

Interpunkcia signo, havanta la formon de vertikala kurba streketo, por apartigi partojn de frazo aŭ du frazojn unu de alia.

Punktokomo.

Interpunkcia signo, konsistanta el punkto kun komo sub ĝi.

Komandi.

Militiste ordoni, estri militistan taĉmenton.

Komando.

Ago, vortoj de tiu, kiu komandas; mallonga militista ordono.

Komandanto.

Militista ĉefo:

komandanto de citadelo.

Komandoro.

-

1.

Kavaliro de ordeno:

komandoro de la franca legio.

-

2.

Ĉefo de kavaliroj.

Kombi.

Purigi kaj ordigi la harojn per speciala ilo, provizita je longaj, maldikaj dentoj.

Kombilo.

Ilo provizita je longaj kaj maldikaj dentoj por purigi kaj ordigi la harojn:

ebura, korna, metala kombilo.

Kombini.

Kunmeti, ordigi objektojn aŭ ideojn, por ke ili formu akordan tuton, por ke ili ebligu fari konkludojn.

Komedio.

-

1.

Scena verko, prezentanta en amuza kaj satira maniero la morojn kaj malvirtojn de individuoj kaj de socio:

la komedioj de Moliere. -

2.

Ŝajnigo, hipokriteco:

Perfidulo, ludanta komedion de lojaleco.

Komedia.

De komedio, kiu rilatas komedion:

komedia aktoro, komedia verkisto.

Komedianto.

Kiu ludas komedion (en figura senco), nesincera, hipokrita.

Komenci.

Fari la unuan parton de io, fari la unuan paŝon: komenci laboron, komenci paroli.

Komenco.

Unuaparto, unua apero, punkto de eliro: komenco de spektaklo, komenco de la mondo, komenco de vojo.

Komence. En la komenco. Komenciĝi.

Havi la komencon, komenci esti: La nokto komenciĝas ne tuj post la subiro de la suno.

Komenti.

-

1.

Klarigi per notoj literaturan verkon:

komenti antikvan aŭtoron.

-

2.

Klarigi ies opiniojn, ies intencojn:

malĝuŝte komenti artikolon.

Komento.

Noto, klariganta literaturan verkon; klarigo de ies intencoj, opinioj.

Komentario. Komento.

Komerci.

Profesie interŝanĝi produkt- aĵojn unu je alia aŭ je mono; profesie aĉeti kaj vendi.

Komerco.

Profesia interŝanĝo de produktaĵoj unu je alia aŭ je mono:

la komerco kaj industrio; la libera komerco.

Komercaĵo.

Komercata objekto: Komparu:

Negoco.

Kometo

(Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto.

Komforto.

Oportunaĵoj de la loĝado, vivado:

La komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso.

Komforta.

Provizita je komforto:

komforta loĝejo, komforta vagono.

Komforte.

En komforta maniero. Komparu:

Oportuna.

Komika.

Amuza, ridinda:

komika sceno, komika aspekto.

Komike.

En komika maniero.

Komikeco.

Eco, stato de tio, kio estas komika:

La komikeco de lerte trompata edzo.

Komikulo.

Homo komika.

Komisii.

Konfidi al elektita persono plenumon de decido, solvon de problemo, laboron: komisii al la sekretario publikigon de protokolo.

Komisio.

-

1.

Komisiita afero: malfacila komisio. -

2.

Komisiitaro: La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. Komparu:

Devo, funkcio, tasko.

Komisaro.

Ŝtata oficisto, al kiu oni komisiis specialan, provizoran funkcion.

Komitato.

Anaro de membroj, elektitaj aŭ nomitaj en kunveno por studi, direkti iun aferon:

la konstanta komitato de la kongresoj.

Komizo.

Helpanto, vendanto en butiko.

Komodo.

Meblo, konsistanta el kelke da tirkestoj unu super alia.

Kompakta.

Kies eroj, molekuloj estas forte alpremitaj, proksimigitaj unu al alia:

kompakta substanco, kompakta korpo.

Kompakteco.

Eco de tio, kio estas kompakta.

Kompakte.

En kompakta maniero.

Kompanio.

Kuniĝo de personoj, kune kondukantaj komercan aŭ industrian aferon; komerca, industria societo:

akcia kompanio.

Kompaniano.

Membro de kompanio. Komparu:

Asocio, ligo, societo, unuiĝo.

Kompari.

-

1.

Esplori du aŭ kelke da objektoj, por trovi similecon aŭ diferencon inter ili:

Se oni komparas la nunajn esper- antajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo. -

2.

Prezenti per vortoj du objektojn kiel similajn, por klarigo, por stila ornamo:

La juneco estas la printempo de la vivo.

Komparo.

Komparanta ago, frazo:

komparoj de Homero.

Komparativo.

Gramatika formo de adjektivo aŭ de adverbo, montranta pli altan aŭ pli malaltan gradon de eco:

pli bona, malpli longa.

Kompaso.

Instrumento, konsistanta el magneta vergeto, libere turniĝanta kaj ĉiam montranta per unu pinto la nordon.

Kompati.

Senti ies malfeliĉon kvazaŭ sian propran:

kompati iun, kompati ies malfeliĉon.

Kompato.

Sento de tiu, kiu kompatas.

Kompatema.

Kiu facile kompatas, kiu havas la inklinon kompati:

kompatema homo, kompatema koro.

Senkompata.

Kiu ne kompatas.

Kompendio.

Mallongigo de scienca, de instrua verko:

kompendio de la algebro.

Kompensi.

Doni, pagi ion, por anstataŭi perdon, mankon, malbonon: La asekura kompanio kompensas la perdojn, kaŭzitajn de la brulo. La intereso de la enhavo kompensas la stilon, iom pezan.

Kompen- so.

Objekto donata, sumo pagata, por kompensi: La kompenso atingis mil frankojn.

Kompetenta.

Havanta sufiĉan scion, kapabla juĝi, solvi sciencajn problemojn, plenumi spiritan laboron:

kompetenta juĝanto, kompetenta instruisto.

Kompetenteco.

Eco de tiu, kiu estas kompetenta.

Kompetente.

En kompetenta maniero, kun kompetenteco.

Kompili.

Verki neoriginale, prenante materialon el aliaj pretaj verkoj:

kompili lernolibron.

Kompilo.

Ago de tiu, kiu kompilas:

Kompilo iafoje donas verkon pli bonan, ol la originalo.

Komplemento.

Tio, kion oni devas aldoni, almeti al io, por ĝin fari kompleta:

komplemento en la matematiko; rekta, nerekta komplemento en la gramatiko.

Komplementa.

Kompletiganta:

komplementa angulo.

Kompleta.

Al kiu mankas neniu parto, neniu ero: kompleta gramatiko.

Kompletigi.

Fari ion kompleta: En la dua eldono la verko estis kompletigita. Komparu;

Plena, tuta.

Komplezo.

Servo de afableco: Granda estos la komplezoj se vi mendos por mi ĉambron en hotelo.

Kompleza.

Kiu faras komplezojn: kompleza homo, kompleza ago.

Komplezeco.

Eco de tiu, kiu estas kompleza. Komparu:

Afabla, ĝentila.

Kompliki.

Malsimpligi: Manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon.

Komplimento.

Ĝentilaj flataj vortoj: La virinoj amas la komplimentojn.

Komplimenti.

Diri komplimenton :komplimenti la mastrinon.

Komploto.

Komuna sekreta agado por krima celo:

komploto por detronigi regnestron.

Komploti.

Fari komploton:

komploti kun iu kontraŭ iu.

Komparu:

Konspiro.

Komponi.

Verki muzikaĵon:

Verdi komponis multajn operojn.

Komponisto.

Muzikisto, kiu komponas.

Komposti.

Kunmeti literojn por la pres- ado.

Kompostisto.

Homo, kies profesio estas komposti.

Kompoto.

Fruktoj, kuiritaj kun sukero (precipe por tuja uzo):

kompoto el prunoj.

Kompozitoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj unupetalaj vegetaĵoj:

laktuko, kamomilo.

Kompreni.

Koni la signifon, la sencon; havi ĝustan ideon pri io:

kompreni vortojn, kompreni intencon.

Komprenigi.

Fari ion komprenata de iu; klarigi.

Interkompreniĝi.

Kompreni unu alian:

La diversnaciaj Esperantistoj perfekte interkompreniĝas.

Kompreso.

Kelkfoje faldita tola peco, kiun oni metas sur vundojn, sur doloran membron.

Kompromiso.

Reciprokaj cedoj en la opinioj por interkonsenti kun la kontraŭulo.

Komuna.

Apartenanta al pli, ol unu:

komuna ĉambro, komuna ideo.

Komunceo.

Eco

de

tio, kio estas komuna.

Komunumo.

Malgranda distrikto, en kiifjn estas

dividata

lando, por administri lokajn aferojn:

kam- para komunumo, preĝeja komunumo.

Komunuma.

Kiu apartenas, kiu rilatas la komunumon:

komunumaj aferoj.

Komparu;

Ĝenerala, universala.

Komunio.

Sakramento, kiu laŭ la katolika doktrino enhavas la korpon kaj sangon de Kristo, sub la formo de pano kaj vino.

Komunii.

Doni la komunion:

La pastro komunias la absolvitan pekulon.

Komuniki.

-

1.

Transigi; transdoni de j*nu persono al alia. -

2.

Transporti de unu

iQ

ko al alia:

komuniki al iu novaĵon, komunikanta vojo.

Komunikaĵo.

-

1.

Komunikata sciigo. -

2.

Komunikanta rimedo, rimedo de transporto:

La komunikaĵoj de Berlino estas tre oportunaj.

{komunikaĵo 2 nun arkaa: trafikaj ligoj, vojaĝ-eblecoj}.

Komunismo.

Socia sistemo, proklam- anta egalecon de ĉiuj homoj, nuligon de la persona propraĵo kaj komunan profitadon de ĝi.

Komunisto.

Adepto de la komunismo.

Komuti.

Ŝanĝi la direkton de elektra fluo.

Komutilo.

Aparato por komuti.

Koni.

-

1.

Havi ĝustan ideon pri io, distin- gi ion laŭ ĝiaj proprecoj: koni la detalojn de l' afero.

-

2.

Havi rilatojn kun iu: Jam de dudek jaroj mi konas lin.

Konigi.

Fari ion konata de iu: konigi al iu la dokumentojn.

Koniĝi.

Fariĝi konota de iu, ekligi rilatojn kun iu: Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj.

Konato.

Persono, kiun oni konas, kun kiu oni havas rilatojn.

Ekkoni.

Fariĝi konanta: La plimulto ekkonas Esperanton dank' al artikoloj en naciaj ĵurnaloj.

Rekoni.

Ree ekkoni ion dank' al la memoro: Rekoni iun sub la masko.

Konanto.

Kiu konas, kiu bone konas, specialisto: Konanto de la lumiga demando.

Memkono.

Kono de si mem: Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero.

Koncentra.

Havanta komunan centron:

du koncentraj rondoj.

Koncentrigi.

Kolekti en unu loko, kunigi en unu loko:

koncentrigi la tutan administradon en la ĉefurbo.

Koncentriĝi.

Kuniĝi, koncentriĝi en unu loko.

Koncepti

(Filoz.). Akiri spiritan bildon pri io, komprenon, konscion pri io.

Koncerni.

Esti ies afero, devo, temo: La redaktado de la raportoj koncernas la sekretarion. La uzado de la akuzativo koncernas la sintakson. Komparu:

Rilati.

Koncerto.

Publika plenumo de muzika verko.

Koncesio.

Rajtigo, permeso, donata de la registaro por fondi, ekspluati publikan entreprenon:

doni koncesion je fervojo.

Konciza.

Esprimanta multon per malmultaj vortoj; mallonga sed komprenebla:

konciza raporto, konciza stilo.

Kondamni.

-

1.

Proklami juĝe ies kulpon: Malgraŭ ĉiuj argumentoj de la advokato la krimulo estis kondamnita.

-

2.

Proklami juĝe la punon por la kulpo: kondamni al mortpuno, kondamni al trimonata malliberigo. -

3.

Opinii iun malprava, kulpa: Ĉiuĵ kondamnis la senhontan agon.

Kondamno.

Ago de tiu, kiu kondamnas.

Kondamnito.

Homo, kiun oni juĝe kondamnis:

kondamnito al la ekzilo.

Kondiĉo.

-

1.

Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento:

kondiĉo de kontrakto, je kiu kondiĉo?

-

2.

Tio, kio estas necesa, por ke io ekzistu, okazu:

La oksigeno estas kondiĉo de la vivo.

-

3.

Stato de aferoj, cirkonstanco:

Ne facile estas labori en tiaj kondiĉoj.

Kondiĉa.

Dependanta de kondiĉo:

kondiĉa promeso.

Kondiĉe ke.

En la okazo se:

Mi venos, kondiĉe ke vi venos.

Senkondiĉe.

Sen iu ajn kondiĉo.

Kondolenci.

Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo:

kondolenci la vidvinon.

Kondolenco.

Kondolencantaj vortoj.

Kondoro

(Zool.). Raba birdo el la familio de l' vulturoj

(Sarcoramphus gryphus).

Konduki.

-

1.

Doni la direkton al iranto:

konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro. La pasio kondukas al krimoj.

-

2.

Administri, direkti:

konduki entreprenon.

Alkonduki.

Konduki al io kaj ĝin atingi:

alkonduki al la urbo.

Dekonduki.

Konduki de io kaj flankigi de ĝi:

dekonduki de la vojo.

Forkonduki.

Konduki for de io kaj ĝin forlasi:

forkonduki de la patrujo.

Enkonduki.

-

1.

Konduki ien kaj veni internen:

enkonduki en la ĉambron.-

2.

Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado:

enkonduki novan vorton.

Kunkonduki.

Konduki kun io, kun si:

kunkonduki sian filon.

Trakonduki.

Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon:

trakonduki tra la urbo.

Kondukanto.

Homo, kiu kondukas.

Kondukilo.

Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn:

brido kun longaj kondukiloj.

Komparu:

G-vidi.

Konduktoro.

Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso:

fervoja konduktoro.

Konduti.

Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco:

La knabino kondutis neriproĉinde dum la tuta servado.

Konduto.

Maniero de la agado (konforma aŭ nekonforma al la reguloj de bonmoreco kaj konveneco).

Bonkonduta.

De bona konduto. Komparu:

Agi, fari, procedi.

Konfederacio.

Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon:

Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj.

Konfekcio.

Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.

Konferenco.

Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj:

konferenco de diplomatoj.

Konfesi.

-

1.

Malkaŝi siajn pekojn: La pastro absolvis la konfesinton.

-

2.

Malkaŝe diri: Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin.

Konfeso.

Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.

Konfidi.

-

1.

Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu:

Konfidu, sed vidu.

-

2.

Doni, lasi ion al la zorgoj, fideleco de iu:

Forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino.

Konfido.

Sento de tiu, kiu konfidas.

Konfidato.

Homo al kiu oni konfidas siajn sekretojn:

konfidato de la mastro.

Konfidema.

Kiu facile konfidas; kredema. Komparu:

Fidi.

Konfidencio.

Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco.

Konfidencia.

Komunikata kun konfido al ies diskreteco:

konfidencia letero.

Konfidencie.

En konfidencia maniero:

diri ion konfidencie.

Konfirmi.

-

1.

Proklami la verecon de io; jesi:

konfirmi la novaĵon.

-

2.

En la katolika kaj protestanta kulto: solene ripeti la benon de la bapto.

Konfirmo.

Ago de tiu, kiu konfirmas; soleno, en kiu oni konfirmas.

Konfirmoto.

Junulo, kiu sin preparas al la soleno de la konfirmo.

Konfiski.

-

1.

Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo: konfiski bienojn de ribelanto.

-

2.

Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj: konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro.

Konfiti.

Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo.

Konfitaĵo.

Konfititaj fruktoj.

Konflikto.

Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj:

konflikto inter du regnoj; konflikto kun la propra konscienco.

Konforma.

De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io:

Stilo konforma al la temo.

Konforme.

En maniero konforma al io.

Konformigi.

Fari ion konforma al io.

Konformiĝi.

Fariĝi konforma al io.

Konfuzi.

Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo:

La juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj.

Konfuzo.

Stato, sento de tiu, kiu estas konfuzita.

Konfuziĝi.

Fariĝi konfuzita:

Ŝi tute konfuziĝis, vidante la penetreman rigardon de la edzo.

Komparu:

Konsterni.

Konglomerato.

-

1.

Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonegoj. -

2.

Objekto, konsistanta el kunigitaj ne samspecaj, ne unuformaj partoj.

Kongregacio.

-

1.

Religia kunfrataro. -

2.

Komisio de kardinaloj, al kiuj la papo konfidas aferojn de la eklezio.

Kongreso.

Kuniĝo de personoj, kun- venintaj de diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn aferojn, sciencajn demandojn:

internacia kongreso de kuracistoj.

Koniferoj

(Bot.). Pinglarboj: granda klaso de nudsemaj arboj kaj arbetoj plejparte kun pinglosimilaj ĉiam verdaj folioj:

abio, pino.

Konjako.

Speco de brando el fermentinta vina suko, fabrikata en la samnoma franca urbo.

Konjekti.

Fari konkludojn, ne ŝufiĉe certajn pro manko de bazo.

Konjekto.

Konkludo, opinio de tiu, kiu konjektas.

Konjektebla.

Kiun oni povas konjekti. Komparu;

Diveni, supozi, suspekti.

Konjugi.

Ŝanĝi la finiĝon de verbo laŭ la tempoj, nombroj, personoj, modoj, formoj (aktiva, pasiva).

Konjugo.

Paradigmo, tabelo, laŭ kiu oni konjugas:

En la latina, franca lingvo ekzistas kvar konjugoj.

Konjugacio. Konjugo.

Konjunkcio.

Vorto neŝanĝebla, kuniganta vortojn aŭ frazojn:

kaj, se, ke.

Konko.

-

1.

Malmola kovraĵo, ĉirkaŭanta kelkajn specojn de moluskoj. -

2.

Objekto, havanta la formon de konko:

la konko de la oreto.

Konkava.

Sfere kava: Konkava okulvitro korektas la miopecon.

Konkiri.

{nun: konkeri} Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti:

La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

Konkludi.

Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono:

konkludi de io, el io.

Konkludo.

Opinio de tiu, kiu konkludas.

Konklude.

Kiel konkludo.

Konkreta.

Perceptebla per la sentoj; neimagata, reala.

Konkrete.

En konkreta maniero.

Konkuri.

Peni superi alian, kiu kondukas saman komercan aferon aŭ havas la saman celon (vakanta loko, premio):

konkuri kun iu.

Konkuro.

Agoj de tiu, kiu konkuras:

lojala konkuro.

Konkuranto.

Persono, kiu konkuras.

Konkurso.

Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj, kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj.

Konkursa.

De konkurso, bazita sur konkurso:

konkursaj kondiĉoj, konkursa ekzameno.

Konscio.

-

1.

Plena regado de siaj sentoj:

Kiam oni svenas, oni perdas la konscion.

-

2.

Interna sento, scio de sia interna mondo:

Neniaj meĥanikaj teorioj sukcesas klarigi la konscion.

Konscii.

Havi la konscion.

Konscia.

Havanta la konscion, ne instinkta:

konscia homo, konscia ago.

Konscie.

En konscia maniero, kun konscio.

Rekonsciiĝi.

Reakiri la konscion:

rekonsciiĝi de sveno.

Konscienco.

Konscio pri la praveco aŭ malpraveco de la propraj faroj:

la riproĉoj de la konscienco; pura konscienco.

Konsekvenca.

Akordiĝanta logike kun la antaŭaj pensoj aŭ faroj; plene konformiganta siajn farojn al siaj principoj.

Konsekvence.

En konsekvenca maniero.

Konsenti.

Havi la saman opinion, akcepti proponon:

konsenti kun rezonado; konsenti fari ion.

Konsento.

Esprimo de la sama opinio, akcepto de propono.

Konsentema.

Kiu facile konsentas.

Malkonsento.

Diferenco de opinioj, rifuzo al propono.

Interkonsenti.

Reciproke konsenti dum traktado de afero. Komparu:

Promesi.

Konservi.

Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu: konservi dokumenton; konservi fruktojn en provizejo; konservi sekreton.

Konservativa.

Celanta konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj.

Konservativulo.

Homo konservativa.

Konservatorio.

Supera muzika lernejo.

Konsideri.

Atente esplori en la spirito ĉiuflanke:

Konsiderinte la cirkonstancojn, oni prokrastis la projekton.

Konsidero.

Pensoj de tiu, kiu konsideras.

Konsili.

Esprimi sian opinion al alia persono, kion ĝi devas fari:

Mi konsilas al vi: faru, kion vivolas.

Konsiliĝi.

Interparoli kun iu, por peti lian konsilon.

Konsisti.

Esti kunmetita el partoj ; havi kiel partojn, kielerojn:

La verko konsistas el kvin volumoj.

Konsistorio.

Eklezia estraro por la administraj kaj juĝaj aferoj.

Konsoli.

Trankviligi la spiriton en doloro aŭ malfeliĉo kaj doni al ĝi novan esperon.

Konsolo.

Konsolantaj vortoj.

Nekonsolebla.

Kiu ne povas esti konsolita:

nekonsolebla doloro.

Konsonanto.

Sono, kiu povas esti el- parolita nur kun vokalo:

b, k, r.

Konspiri.

Sekrete kunagi en politika afero:

konspiri kontraŭ la registaro.

Konspiro.

Ago de tiuj, kiuj konspiras. Komparu:

Komploto.

Konstanta.

-

1.

Senĉesa, ofta:

konstanta pluvo.

-

2.

Neŝanĝebla, ĉiam sama (pri la karaktero):

konstanta homo.

Konstante.

En konstanta maniero, senĉese:

konstante ripeti la samon.

Konstanteco.

Eco de tio, kio estas konstanta:

konstanteco en la amo.

Konstati.

Rimarki ion, kiel senduban fakton:

La kuracisto povis nur konstati la morton.

Konstato.

Ago de tiu, kiu konstatas.

Konstelacio.

Grupo de steloj,

prezentanta ian figuron kaj havanta

specialan nomon:

la konstelacio de la granda Ursino.

Konsterni.

Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi, paroli. Komparu;

Konfuzi.

Konstitucio.

Ŝtata sistemo de la landoj, regataj de la reprezentantoj de la popolo.

Konstitucia.

De la konstitucio, posedanta konstitucion:

konstitucia leĝo, konstitucia reĝlando.

Konstrui.

Kunmeti la partojn de tuto en ĝusta loko kaj ordo:

konstrui domon, ponton, frazon.

Konstruo.

Ago de tiu, kiu konstruas:

La konstruo daŭris kvar jarojn.

Konstruaĵo.

Objekto konstruita, domo.

Konsulo.

Reprezentanto de lando ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de siaj samlandanoj.

Konsulejo.

Oficejo de konsulo.

Konsulti.

Demandi la opinion, peti konsilon de specialisto:

konsulti kuraciston, advokaton.

Konsumi.

Plene formanĝi, plene mal- aperigi, detrui: konsumi la provizojn, konsumi la fortojn. La fajro konsumis la tutan domon.

Konsumo.

Ago de tiu, kiu konsumas.

Konsumiĝi.

Fariĝi konsumita: La sano rapide konsumiĝas de ĉiuj trouzoj.

Konto.

Kalkulo de persono aŭ afero en la ĉefa komerca libro:

enskribi sumon en ies konto.

Kontakto.

Stato de objektoj, kiuj tuŝas unu alian: elektra kontakto; malsano komu- nikata per kontakto.

Kontanta.

Pagata tuj per preta mono.

Kontante.

Pagante per preta mono.

Kontenta.

Kies stato akordiĝas kun la deziroj; ne havanta pluajn dezirojn:

kontenta de la servisto, kontenta de si mem.

Kontenteco.

Stato de tiu, kiu estas kontenta.

Kontentigi.

Fari iun kontenta:

Ekzistas homoj, kiujn nenio kontentigas.

Kontentiga.

Kiu kontentigas.

Kontentige.

En kontentiga maniero.

Kontinento.

Granda teritorio, kiun oni povas trapasi, ne transirante la maron:

Amerikon oni nomas la nova kontinento.

Kontingento.

Parto, nombro, kiun ĉiu devas liveri:

kontingento de rekrutoj.

Kontinueco.

Ne interrompata interligo de partoj, de periodoj:

kontinueco de la spino; kontinueco de lingvo.

Kontoro.

Kancelario de negoco, de fabriko.

Kontrabando.

Sekreta importado de malpermesitaj objektoj aŭ de komercaĵoj, por kiuj oni devas pagi limimposton.

Kontrabandisto.

Homo, kiu sin okupas per la kontrabando.

Kontrabaso.

La plej granda arĉa instrumento, posedanta la plej malaltan tonon kaj uzata precipe por la akompano.

Kontrakto.

Komerca interkonsento, laŭleĝe farita.

Kontrakti.

Fari kontrakton; preni per kontrakto:

kontrakti liveradon por la armeo.

Kontraktanto.

Persono, kiu faras kontrakton.

Kontrapunkto.

Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.

Kontrasto.

Kompleta malsameco, kontraŭeco de du apudmetitaj objektoj aŭ ideoj:

La kontrasto de la ombro kaj de la lumo.

Kontrasti.

Prezenti kontraston, esti en kontrasto kun io:

La ruĝaj floroj bele kontrastis la verdan herbejon.

Kontraŭ.

-

1.

Prepozicio, per kiu estas esprimata:

a)

Loko, kie estas unu persono aŭ objekto, apartigita per libera interspaco de alia persono, objekto, kies vizaĝo, antaŭa flanko estas turnita al la unua persono, objekto:

Kontraŭ la preĝejo estas la hospitalo. Li staris kontraŭ mi, ne deturnante siajn okulojn de miaj. b)

Persono, objekto, al kiu estas direktata malamika ago, batalo:

sendi regimentojn kontraŭ malamiko, paroli kontraŭ projekto, naĝi kontraŭ fluo. -

2.

Prefikso, kun la sama senco, kiel la prepozicio:

kontraŭmeti, kontraŭbatali, kontraŭstari.

Kontraŭa.

Kiu estas kontraŭ:

kontraŭa flanko, kontraŭa direkto, kontraŭa propono.

Kontraŭe.

En kontraŭa maniero.

Kontraŭulo.

Homo, kiu kontraŭbatalas iun, kiu apartonas al kontraŭa partio:

politika kontraŭulo.

Kontribucio.

Sumo, pagata de venkita lando al la venkinto, kiel repago de la militaj elspezoj. Komparu:

Tributo.

Kontroli.

Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:

kontroli kalkulon, kontroli la biletojn en teatro.

Kontrolo.

Ago de tiu, kiu kontrolas:

ĉiutaga kontrolo de kaso.

Kontrolisto.

Homo, kies okupo estas kontroli:

fervoja kontrolisto.

Komparu:

Inspekti, revizi.

Konturo.

Linio, prezentanta la eksteran limon de objekto; desegnaĵo, prezentanta nur la eksterajn liniojn de objekto.

Kontuzi.

Lezi la korpon, difekti la histojn, ne vundante la eksteran kovraĵon (la haŭton):

La kuglo resaltis de la muro kaj kontuzis la piedon de la soldato.

Kontuzo.

Kontuzanta lezo.

Konuso

(Geom.). Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam ortangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la orta angulo.

Konusa.

Kiu havas la formon de konuso.

Konvalo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' liliacoj kun bonodoraj sonorilformaj floroj

(Convallaria).

Konveksa.

Kurba kaj rondigita eksteren (pri surfacoj): La konveksaj speguloj mal- grandigas la objektojn.

Konveni.

Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj:

Bone edukita homo ĉiam scias, kio konvenas kaj kio ne konvenas.

Konvena.

Kiu konvenas:

konvena vorto.

Konveneco.

Eco de tio, kio estas konvena:

la reguloj de la konveneco.

Malkonvena.

Kontraŭa al la moroj, al la situacio, al la reguloj. Komparu:

Deci.

Konvencio.

Interkonsento, kontrakto, precipe inter regnoj: literatura konvencio, gardanta la aŭtorajn rajtojn.

Konverĝi

(Fiz.). Celi al la sama punkto: La sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso.

Konversacio.

Interparolado por pasigi la tempon, por lerni lingvon.

Konverti.

Igi iun ŝanĝi la religion, la partion, konvinkinte lin pri la supereco la nova:

konverti al la kristanismo.

Konvertiĝi.

Fariĝi konvertita.

Konvinki.

Igi iun kredi, opinii per sufiĉaj pruvoj aŭ argumentoj:

Ne facile estas konvinki homon obstinan.

Konvinkiĝi.

Fariĝi konvinkita. Komparu:

Persvadi.

Konvolvulo

(Bot.). Volverampanta el la familio de l' konvolvulacoj

Konvolvulacoj

(Bot.). Familio de duko- tiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

konvolvulo.

Konvulsio

(Med.). Subita kaj kontraŭ- vola streĉo de muskoloj aŭ membroj, kun vivegaj neregulaj movoj kaj kun perdo de la konscio:

La konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj.

Komparu:

Spasmo, tetano.

Kopeko.

Rusa monero, valoranta 2,5 centimojn (precize — 2,66).

Kopio.

Reprodukto de skribaĵo, de pentraĵo:

Ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj.

Kopii.

Fari kopion.

Kopilibro.

Libro, en kiu oni kopias leterojn.

Koro.

-

1.

Ĉefa, centra organo de la cirkulado de la sango:

La homa koro konsistas el kvar kavoj. -

2.

Centro de la sentimentoj:

bona, nobla koro.

-

3.

Centro, ĉefa punkto:

Parizo estas la koro de Francujo.

Kora.

Amika, sincera:

kora akcepto, kora saluto.

Kore.

En kora maniero.

Kortuŝi.

Tuŝi la sentimentojn:

kortuŝanta sceno.

Koralo.

Kalka kovraĵo, formiĝanta sur la korpo de samnoma mara besto, el kiu oni produktas juvelojn:

La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj.

Korala.

-

1.

E1 koralo:

korala juvelo, korala insulo.

-

2.

De la koloro de koralo, ruĝa:

koralaj lipoj.

Korano.

Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo.

Korbo.

Portebla ujo el salikaj vergoj, el metalfadenoj.

Kordo.

Fadeno el bestaj intestoj, el metalo por muzika instrumento: La kordojn de la violono oni frotas per arĉo, la kordojn de la fortepiano oni frapas per marteletoj.

Korda.

Havanta kordojn: korda instrumento.

Kordono.

Vico de militistaj postenoj por gardi limon, por malhelpi penetron de epidemio.

Korekti.

Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per ĝusta: korekti skriberaron, korekti elparoladon, korekti kalkulon.

Korekto.

Ago, notodetiu, kiu korektas: Ju pli klare estas skribita la manuskripto, des pli malmultaj estas la korektoj en la presprovaĵo.

Korektisto.

Homo, kies okupo estas korekti la preserarojn.

Korelativa.

Havanta reciprokan rilaton al alia.

Korespondi.

Interŝanĝi leterojn: La Esperantistoj tre multe korespondas.

Korespondanto. Persono, kiu korespondas.

Korespondado.

Interŝanĝado de leteroj.

Koridoro.

Trairejo, kuniganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.

Korifeo.

Homo eminenta en la sciencoj aŭ artoj.

Korko.

Peco de ligno, de vitro, per kiu oni ŝtopas botelon.

Korki.

Ŝtopi botelon per korko.

Korktirilo.

Instrumento, per kiu oni eltiras korkojn el boteloj.

Korno.

Malmola pinta elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj remaĉantaj bestoj:

El la kornoj oni fabrikas kombilojn, butonojn k. t. p.

Ĉaskorno.

Instrumento de ĉasistoj por doni signalojn.

Unukorna, dukorna.

Havanta unu, du kornojn:

La rinocero aŭ nazkornulo estas besto unukorna.

Korneo

(Anat.). Travidebla antaŭa mem- brano de l' okulo.

Korneto.

Malgranda trumpeto kun butonoj - la ĉefa blovinstrumento de orkestro.

Kornico.

Arĥitektura ornamaĵo, reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.

Korniko

(Zool.). Griza birdo el la familio de l' korvoj

(Corvus cornix).

Korolo

(Bot.). Diverskoloraj folietoj (petaloj) de l' floro, kovrantaj ĝiajn seksajn organojn (stamenojn kaj pistilojn).

Korpo.

-

1.

Materia parto de

l'

homoj kaj bestoj. -

2.

Organika aŭ neorganika substanco:

Ĉiuj korpoj havas dimensiojn kaj pezon.

Korpa.

De korpo; kiu rilatas la korpon:

korpa puno.

Korpigi.

Fari ion korphava; prezenti en korpa formo:

Kion la poeto kantas, tion korpigas la skulptisto.

Korpiĝi.

Preni, akcepti formon de korpo:

Dio korpiĝis en la persono de Kristo.

Korporacio.

Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.

Korpuso.

Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.

Korsaĵo.

Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston {tiel, vd. la difinojn de busto kaj brusto}.

Korsaro.

Mara rabisto.

Korseto.

Laĉebla virina vesto kun balen- ostoj por subteni la buston.

Korto.

Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo.

Kortego.

Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo;

Kortegano.

Persono, apartenanta al kortego.

Korupti.

Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco:

korupti juĝiston.

Korvo

(Zool.) Nigra raba birdo el la vico de l' paseroj

(Corvus).

Korveto.

Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.

Kosmo.

Tutmondo, universo.

Kosmetiko.

Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.

Kosmogonio.

Scienco pri la deveno de la universo.

Kosmografio.

Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.

Kosmologio.

Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.

Kosmopolito.

Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.

Kosto.

Sumo necesa por fari, akiri ion: La kostoj de la konstruo.

Kosti.

-

1.

Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita: La publikigo kostis mil frankojn. La konfeso kostis al li multe.

- 2.

Esti vendata je la prezo de: La volumo kostas du frankojn.

Multekosta.

Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu:

Prezo, valoro.

La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de

1,200,000

fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.

Kostumo.

Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco:

festa kostumo, nacia kostumo.

Komparu;

Livreo, uniformo.

Koto.

Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.

Kotiledono

(Bot.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l' vegetaĵoj

(Cotiledo).

Kotizi.

Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo.

Kotizaĵo.

Sumo kotizata:

La kotizaĵo en la esperantistaj societoj ne estas alta.

Kotleto.

Rostita vianda ripopeco:

bovida kotleto.

Kotono.

Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon.

Kotona.

El kotono.

Kotonujo.

Arbeto el la familio de l' malvacoj

(Gossypium).

Koturno

(Zool.). Birdo el la vico de la kokoj

(Coturnix).

Kovi.

Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.

Koverto.

Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.

Kovri.

Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan:

kovri la kapon per tuko; kovri tombon per floroj.

Kovrilo, kovraĵo.

Objekto uzata por kovri.

Malkovri.

-

1.

Forpreni objekton, kovrantan alian objekton:

Salutante sur la strato, oni malkovras la kapon. -

2.

Trovi ion, kio estis kaŝita, nekonata:

malkovri Amerikon, malkovri sekreton.

Komparu;

Elpensi.

Kozako.

Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.

Krabo

(Zool.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj

(Cancer pagurus).

Krabro

(Zool.). Speco de vespo

(Vespa crabro).

Kraĉi.

Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo:

kraĉi salivon, kraĉi sangon.

Kraĉaĵo.

Tio, kion oni kraĉas.

Kraĉujo.

Vazo, en kiun oni kraĉas.

Krado.

Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro:

krado en fenestro de malliberejo; krado de ĉirkaŭbaro.

Kradrostilo.

Rostilo en la formo de fera krado.

Krajono.

Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.

Kraki.

Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado:

Rompiĝanta branĉo krakas. Sekaj folioj krakas sub la piedoj de la pasantoj.

Kraketi.

Eligi sonon, kiel la salo, ĵetita en la fajron. Komparu;

Knari.

Krakeno.

Seka kuko. Komparu:

Kringo.

Krampo.

Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi:

kunigi du trabojn per krampoj.

Krano.

Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.

Kranio

(Anat.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.

Kratago

(Bot.). Arbo el la familio de l' rozacoj, kies ligno estas uzata de l' lornistoj

(Crataegus).

Kratero.

Malfermaĵo de vulkano.

Kravato.

Silka, lana peco, per kiu oni ĉirkaŭigas la kolon, la kolumon.

Krei.

Fari objekton, estaĵon et nenio;

Dio kreis la mondon.

Kreinto.

Tiu, kiu kreis:

Dio, Kreinto de l' mondo.

Kreaĵo,

Objekto, estaĵo kreita.

Kredi.

Opinii vera, prava; esti konvinkita pri la vereco, pravero:

Ne kredu al mensog- ulo. Kredi je Dio.

Kredo.

Opinio, sento de tiu, kiu kredas:

firma kredo, naiva kredo.

Kredebla.

Kiun oni povas kredi.

Kredinda.

Kiu meritas kredon.

Kredema.

Kiu facile kredas:

Homo kredema estas ofte trompata.

Kredemo.

Eco de tiu, kiu facile kredas.

Kredito.

-

1.

Konfido, ĝuatade komercisto pri akurateco en la pagado de ŝuldoj.

- 2.

Pruntedonado en kontanta mono aŭ rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo.

- 3.

Parto de konto, kie oni enskribas sub ies nomo la sumojn, kiuj al li ŝuldas la komercisto.

Jam longe antaŭ la bankroto, ili tute perdis la krediton. Havi krediton de cent mil frankoj en la regna banko. Aĉeti, vendi je kredito. Enskribi en ies kredito.

Kreditoro.

Persono, al kiu oni ŝuldas.

Krejcero.

Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn.

Kremo.

-

1.

Grasa parto de la lakto, kiu en vazo leviĝas al la supraĵo:

Kafo kun kremo. -

2.

Plej bona, plej eminenta parto de aro de personoj:

la kremo de societo.

Senkremigi.

Depreni la kremon de lakto:

senkremigita lakto.

Kreno

(Bot.). Herbo el la familio de l' kruciferoj; ĝia radiko estas uzata kiel spicaĵo

(Cochlearia armoracia).

Kreolo.

Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.

Kreozoto.

Senkolora, olea fluidaĵo, ekstraktata per distilado el gudro kaj uzata kiel antisepsa rimedo, kontraŭ la ftizo.

Krepo.

Maldensa silka, lana teksaĵo kun sulkigita supraĵo:

La nigra krepo estas signo de funebro.

Krepusko.

Nehela lumo antaŭ la leviĝo de la suno kaj post ĝia subiro.

Kreso

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, rimedo kontraŭ la puloj

(Lepidium).

Kreski. - 1.

Aperi, ekzisti (pri la vegetaĵoj):

En la dezerto kreskas nenio. -

2.

Fariĝi pli alta, pli granda (pri la vegetaĵoj kaj bestoj):

La malbonaj herboj kreskas rapide.

- 3.

Pligrandiĝi, fariĝi pli multenombra:

societo kreskas.

Kresko. - 1.

Stato de tio, kio kreskas.

- 2.

Alteco de estaĵo, kiel rezultato de la kreskado:

infanoj de sama kresko.

Kreskaĵo.

Vegetaĵo.

Altkreska.

De alta kresko:

altkreska viro.

Kresto.

Elkreskaĵo, similanta kombilon, sur la kapo de la koko kaj de kelkaj aliaj birdoj.

Krestomatio.

Sisteme ordigita kolekto el plej bonaj aŭtoroj, por la studado de lingvo aŭ de literaturo; legolibro.

Kreto.

Delikata, blanka karbonato de kalko, uzata por skribi sur nigra tabulo.

Kreteno.

Spirita kaj fizika kriplulo; idioto, homo tre malsaĝa.

Krevi.

Subite disiĝi, fendiĝi de interna forto:

bombo krevas.

Krevigi.

Fari, ke io krevu:

krevigi ŝtonon per pulvo.

Komparu:

Fendi, spliti.

Krii.

Eligi subitajn laŭtajn sonojn per la voĉo:

krii de doloro, krii helpon.

Krio.

Laŭta subita sono de la voĉo.

Kriema.

Kiu havas inklinon al la kriado:

kriema virino.

Kribri.

Apartigi de subtilaj partoj de seka korpo la grandajn, aŭ de la solidaj la fluidajn per speciala truita instrumento, nomata

Kribrilo.

Krimo.

Ĉiu ago kontraŭ grava morala, religia aŭ civila leĝo:

mortigo.

Krimi.

Plenumi krimon.

Krima.

-

1

Kulpa je krimo:

krima homo.

-

2.

Kiu rilatas krimon:

krima ago.

Krimulo.

Homo krima.

Kriminala.

Koncernanta la juron pri la krimoj:

kriminala proceso.

Kringo.

Ringforma kuko. Komparu:

Kra- keno.

Kripla.

Perdinta unu aŭ kelke da membroj; perdinta la kapablon uzi unu aŭ kelke da membroj:

surda, lama.

Kripligi.

Fari iun kripla: La pafvundo kripligis la soldaton.

Kriplulo.

Homo kripla.

Kripto.

Subteraĵo de preĝejo, kie oni iam enterigadis la mortintojn.

Kriptogamoj

(Bot.). Sensemaj vegetaĵoj:

fungoj, likenoj, muskoj.

Krispo.

-

1.

Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj. -

2.

Objekto kun multaj faldoj, similanta krispon:

Oni portis kolumojn krispojn en la XV kaj XVI jarcento.

Krispa.

Havanta multe da krispoj, konsistanta el multaj krispoj.

Kristo.

La Filo de Dio.

Kristano.

Ano de la eklezio de Kristo:

katoliko, protestanto.

Kristnasko.

Tago de la naskiĝo de Kristo.

Kristalo.

-

1.

Ero de mineralo en la formo de regula aŭ simetria poliedro. -

2.

Tre pura senkolora vitro.

Kristaligi.

Ŝanĝi en kristalon:

kristaligi el solvaĵo.

Kristaliĝi.

Fariĝi kristalo.

Kriterio.

Certa konfidinda propreco, per kiu oni povas distingi veron de malvero.

Kritiki.

-

1.

Esplori verkon de scienco, literaturo aŭ arto, por montri ĝiajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn. -

2.

Severe juĝi, mallaŭdi:

Nenio kontentigas lin, - li ĉion kritikas.

Kritiko.

Ago, artikolo de tiu, kiu kritikas:

severa, favora, akra kritiko.

Kritikisto.

Homo, kies specialo, okupo estas kritiki:

teatra kritikisto.

Krizo.

-

1.

Ŝanĝo en bonon aŭ mal- bonon, okazanta subite dum malsano.

- 2.

Danĝera, decida momento de afero:

financa krizo.

Kriza.

De krizo; danĝera:

kriza momento.

Krizalido

(Zool.). Formo de insekto antaŭ la elkresko de ĝiaj flugiloj. Komparu:

Larvo, kokono, raŭpo.

Krokodilo

(Zool.). Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj

(Crocodilus).

Krom.

Prepozicio, kun la senco:

- 1.

Ne nur... sed ankaŭ...: Krom la samurbanoj venis multaj eksterlandaj gastoj.

- 2.

Ekster, se oni esceptas: Venis ĉiuj, krom la patro.

Kromo

(Ĥem.). Gr. Ĥemia elemento, grizeta metalo; ĝiaj kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas uzataj en la industrio.

Kromata

(Fiz.). -

1.

Koncernanta la kolorojn:

kromata aberacio.

-

2.

(Muz.).

Konsistanta el notoj kun intervalo de duon- tono:

kromata gamo.

Krono.

-

1.

Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en la formo de cirklo:

Dum la promenado la knabinoj ornamis la kapojn per kronoj.-

2.

Surkapa ornamaĵo kun multekostaj ŝtonoj, kiun la reĝoj surmetas dum solenaj okazoj, kiel signon de sia rango.

Kroni. - 1.

Meti kronon sur la kapon:

kroni la kapon per floroj.

-

2.

Unuafoje solene surmeti la reĝan kronon kiel signon de la reĝa povo:

Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro 1804.

Glorkrono.

Nimbo.

Kroniko.

-

1.

Simplaj, laŭjaraj notoj pri faktoj, okazantaj en regno, komunumo. familio. -

2.

Artikolo en gazeto pri la lastaj novaĵoj:

politika kroniko.

Kronologio.

Scienco pri la historiaj datoj.

Kronometro.

Tre preciza horloĝo: astronomia kronometro.

Kropo.

-

1.

Poŝo, prezentanta ŝvelon de la kola parto de l' ezofago de la grajnomanĝantaj birdoj. -

2.

Tumoro de la tiroida (surlaringa) glando de l' homo.

Krozi.

Veturi kaj reveturi por kontroli la navigadon.

Krozŝipo.

Milita ŝipo por krozi.

Kruco.

Figuro aŭ korpo, konsistanta el du rektaj partoj, formantaj kvar rektajn angulojn:

desegni krucon sur papero; la kruco de Kristo, la signo de la kruco dum la preĝado.

Kruci.

Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon:

kruci la brakojn.

Kruciĝi.

Sin renkonti reciproke, formante krucon:

vojoj, linioj kruciĝas.

Krucumi.

Najli al kruco por ekzekuti:

Kristo estis krucumita.

Vojkruco.

Loko, kie la vojoj kruciĝas.

Krucifikso.

Kruco kun figuro de krucumita Kristo.

Kruĉo.

Vazo por fluidaĵoj, kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo kun orelo:

tekruĉo, kafokruĉo.

Kruda.

-

1.

En natura stato:

kruda fero.

- 2.

Needukita, neĝentila:

kruda kamparano.

Krudeco.

Eco de tio, kio estas kruda.

Krude.

En kruda maniero. Komparu:

Maldelikata.

Kruela.

Inklina turmenti vivantajn estaĵojn:

kruela besto, kruela tirano.

Kruele.

En kruela maniero:

kruele mortigi; kruele doloranta vundo.

Krueleco.

Eco de tiu, kiu estas kruela.

Krupo

(Med.). Infekta malsano, karakterizata de membranoj en la laringo kaj de simptomoj de sufoko.

Kruro

(Anat.). Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.

Krusto.

Malmoliĝinta kovraĵo de korpo:

krusto de pano, krusto de vundo.

Krustuloj

(Zool.). Klaso de artropodoj, kovritaj de krusto:

konkoj (Crustacea).

Kruta.

Forte klinita al horizonto; havanta direkton, proksiman al la vertik&la;

kruta monto.

Komparu;

Abrupta,

dekliva.

Ksilofono.

Muzika instrumento, konsistanta el paralelaj lignaj trabetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du

A

"

a

Ĵ bastonetoj.

Ksilografi.

Fari desegnaĵojn sur ligno per speciala ŝtala instrumento, por reprodukti ilin per la presado.

Ksilografo.

Homo, kies specialo estas ksilografi.

Ksilografio.

Arto ksilografi.

K. t. p.

Kaj tiel plu.

Kubo.

-

1.

Figuro, korpo kun ses egalaj kvadrataj surfacoj.

- 2.

Tria potenco: a

3

estas la kubo de a.

Kuba.

Kiu havas formon, valoron de kubo:

kuba skatolo, kuba potenco.

Kubuto

(Anat.). Parto de la supra ekstrema membro, kie la humero kuniĝas kun la brako:

sin apogi sur la kubutoj.

Kudri

-

1.

Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra tolo, drapo k. t. p. per speciala instrumento, nomata kudrilo:

La virinoj volonte kudras.

-

2.

Produkti per la kudrado:

kudri veston.

Kudrilo.

Malgranda ŝtala maldika instrumento kun akra pinto ĉe unu ekstremo kaj truo ĉe la alia, por kudri.

Kudristino.

Virino, kies profesio estas kudri.

Kudrejo.

Ejo, kie oni kudras.

Kufo.

Simpla kovraĵo de la kapo de virinoj.

Kuglo.

Plumba globo, per kiu oni ŝarĝas la pulvopafilojn.

Kuiri.

Prepari nutraĵon per la fajro, precipe boligi fluidan nutraĵon aŭ solidan en fluida:

kuiri viandon, kuiri supon.

Kuirejo.

Loko, kie oni kuiras.

Kuiristo.

Homo, kies profesio estas kuiri.

Kuiristino.

Virino, kies profesio estas kuiri. Komparu;

Baki, friti, rosti.

Kuko.

Bakaĵo el delikata pasto kun sukero.

Kukejo.

Loko, kie oni faras kaj vendas kukojn, konfitaĵojn, k. t. p.

Kukolo

(Zool.). Birdo rimarkinda per tio, ke la ino metas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj

(Cuculus).

Kukumo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo

(Cucumis sativus).

Kukurbo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj kun grandaj fruktoj (ĝis 100 kg.)

(Cucurbita).

Kukurbacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj multepetalaj vegetaĵoj:

kukurbo, kukumo, melono.

Kulo

(Zool.). Insekto el la familio dela duflugilaj, sin nutranta per la sango de bestoj

(Culex).

Kulero.

Ilo kun tenilo, por ĉerpi, manĝi fluidaĵojn:

tekulero; kulero da medikamento.

Kuliso.

Pentrita movebla flanka parto sur la scenejo:

post la kulisoj

— kaŝe.

Kulpa.

Plenuminta krimon, malbonan faron, eraron:

La kuracisto ne estis kulpa pri la morto de la malsanulo

ke la malsanulo mortis.

Kulpulo.

Homo kulpa.

Kulpo.

Malrespekto de leĝo aŭ devo de tiu, kiu estas kulpa.

Kulpigi.

Proklami iun kulpa:

kulpigi iun pri io.

Kulpigito.

Persono kulpigita, precipe juĝe kulpigita.

Senkulpa.

Ne kulpa.

Senkulpigi.

Proklami iun senkulpa.

Kulto.

Alta respekto al Dio, al forte amataj, ŝatataj personoj; religio; religiaj ceremonioj:

la katolika kulto. Li sentas veran kulton al sia edzino.

Kulturi.

-

1.

Plenumi la laborojn, kiuj faras la teron fruktodona:

kulturi kampon. -

2.

Civilizi:

kulturita nacio.

Kulturo.

Civilizacio.

Kumino

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' umbeliferoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo

(Carum carvi).

Kun.

-

1.

Prepozicio, per kiu estas espri- mata:

a)

Akompano, samtempeco:

Iru kun mi. Mi venis kun ĉiuj aliaj. b)

Maniero:

akcepti iun kun malfermitaj brakoj.

-

2.

Prefikso, esprimanta akompanon, samtemp- econ; agon per kiu el du aŭ kelke da objektoj oni faras unu:

kunveni, kunkudri, kunigi.

Kune.

En la sama tempo, akompanante unu alian:

Ni kune faru la laboron.

Kuniklo

(Zool.). Mambesto el

la

familio de la leporoj

(Lepus cuniculus).

Kupo.

Malgranda vazo, kiun oni almetas al la haŭto, maldensiginte la aeron per bruligo de alkoholo, por kaŭzi lokan sangalfluon:

La kupoj estas preskaŭ ne uzataj en la moderna medicino.

Kupeo.

Parto de vagono, apartigita de la aliaj, kun aparta pordo:

kupeo por la fumantoj, kupeo por la sinjorinoj.

Kupolo.

Duongloba supro de konstruaĵo.

Kupono.

Dokumento ĉe akcioj aŭ obligacioj, post prezento de kiu oni ricevas la procentojn.

Kupro

(Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo. uzata por plej diversaj objektoj: tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).

Kupuliferoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:

fago, kverko, kaŝtano.

Kuri.

Rapide sin movi per la piedoj: La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo.

Alkuri.

Kuri al io kaj ĝin atingi: alkuri al la urbo.

Forkuri.

Kuri for de io kaj ĝin forlasi: forkuri el la malliberejo.

Kuraci.

Fari tion, kio estas necesa por resanigi malsanulon:

Oni ne devas kuraci sole per medikamentoj.

Kuracato.

Persono, kiun oni kuracas.

Kuracisto.

Homo, kies profesio estas kuraci.

Kuraĝa.

Ne perdanta la trankvilon, ne timanta dum danĝero:

kuraĝa soldato, kuraĝa ĥirurgo.

Kuraĝo.

Stato de animo de tiu, kiu estas kuraĝa.

Kuraĝi.

Havi Ia kuraĝon:

La knabo ne kuraĝis peti la patron.

Kuraĝigi.

Inspiri al iu kuraĝon, fari iun kuraĝa:

La aplaŭdoj kuraĝigis la timeman oratoron.

Kuraĝiĝi.

Fariĝi iuraĝa:

Post la unua venko la junaj soldatoj kuraĝiĝis.

Kuraĝulo.

Homo kuraĝa.

Kuraĝe.

En kuraĝa maniero: «

Kuraĝe!» — ekkriis la generalo.

Malkuraĝa.

Maltrankvila, timanta dum danĝero.

Senkuraĝa.

Nekuraĝa.

Senkuraĝigi.

Senigi iun de kuraĝo.

Rekuraĝigi.

lnspiri kuraĝon al persono, kiu ĝin perdis; ree fari iun kuraĝa.

Kuratoro.

Persono jure nomita, por gardi la havon de neplenaĝa orfo, de iu ne posedanta la personajn rajtojn:

kuratoro de infano, de idioto.

Kurba.

Nerekta kaj ne konsistanta el rektaj partoj:

La linio povas esti rekta (la plej mallonga vojo inter du punktoj), kurba aŭ rompita.

Kurbeco.

Eco de tio, kio estas kurba.

Kurbigi.

Fari ion kurba:

La aĝo kurbigas.

Kurbiĝi.

Fariĝi kurba.

Kurio.

-

1.

Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. -

2.

Papa kortego kaj kolegio de la kardinaloj.

Kuriero.

Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.

Kurioza.

Interesa per sia malofteco, eksterordinareco.

Kurso.

-

1.

Meza valoro de akcioj, kambioj, eksterlanda mono, notata ĉiutage en la borso:

alta, malalta kurso; kurso leviĝas, falas.

-

2.

Sistema instruo de scienco, arto, metio:

kurso de la itala lingvo, kurso de la naĝarto.

Kursivo.

Klinitaj presliteroj, similantaj la skribliterojn:

Ĉiuj ekzemploj en nia vortaro estas presitaj per la kursivo.

Kursiva.

Havanta la formon de l' kursivo.

Kursive.

Per kursivo.

Kurtaĝo.

Pago al makleristo.

Kurteno.

Pendanta tuko por ŝirmi de la lumo, por kaŝi ion:

litkurteno, pordokurteno.

Kuseno.

Sako, plenigita per molaj objektoj (anseraj plumoj, haregoj k. t. p.):

kapkuseno, litkuseno.

Kuŝi.

Resti horizontale sur sia plej granda supraĵo:

kuŝi en lito, kuŝi sur kanapo, sur la tero.

Kuŝejo.

Loko, kie oni kuŝas.

Kuŝigi.

Meti ion tiel, ke ĝi kuŝu:

kuŝigi infanon en lulilo.

Kuŝiĝi.

Fariĝi kuŝanta:

kuŝiĝi sur pajlo.

Kutimo.

Emo, inklino, akirita per ofta ripetado aŭ uzado: Interrompi la kontraŭulon dum la diskuto estas malbona kutimo.

Kutimi.

Akiri kutimon: La ĉevalo jam preskaŭ kutimis ne manĝi, sed bedaŭrinde ĝi mortis.

Kutima.

Bazita sur kutimo, ordinara.

Kutimigi.

Kaŭzi ies kutimon: kutimigi infanon al akurateco.

Kutro.

Rapida unumasta ŝipo.

Kuvo.

Granda vazo por diversaj hejmaj uzoj:

lavkuvo, bankuvo.

Kuzo.

Filo de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.

Kuzino.

Filino de frato aŭ de fratino de unu el lagepatroj.

Kvadranto

(Geom.). Kvarono de rondo.

Kvadrato.

-

1.

Ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj. -

2.

Dua potenco: a

2

estas la kvadrato de a.

Kvadrata.

Kiu havas la formon de kvadrato; de la dua potenco:

kvadrata folio, kvadrata ekvacio.

Kvadraturo

(Geom.). Desegno de kvadrato, egalsurfaca kun donita figuro.

Kvadrigo.

Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn:

blankĉevala kvadrigo de triumfanto.

Kvadrilo.

Franca danco, internacie konata, en kiu du vicoj, konsistantaj el paroj, dancas unu kontraŭ la alia:

La kvadrilo konsistas el ses figuroj.

Kvadriliono.

Milo da trilionoj:

1,000,000,000,000,000.

Kvaki.

Eligi sonojn, kiel tiu de

l'

ranoj.

Kvakero.

Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.

Kvalifiki.

Determini, al kia kategorio devas io aŭ iu aparteni:

kvalifiki en la 9*>ardion.

Kvalito. - 1.

Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia, kaj ne alia:

posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro. -

2.

Grado de eco:

tuto de plej alta kvalito.

Kvankam

Ceda konjunkcio = malgraŭ tio, ke: Kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple.

Kvanto.

Eco, dank' al kiu objekto povas esti kalkulita, mezurita; grandeco, nombro: La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko. La kvalito estas pli grava, ol la kvanto.

Kvar.

Dufoje du; 4:

La kvar sezonoj.

Kvara.

Kiu okupas lokon, signitan per la nombro kvar; kiu sekvas tri:

kvara vico, kvara volumo.

Kvarfoje.

Kvar fojojn.

Kvarobla.

Kvarfoje pli granda:

kvarobla prezo.

Kvarobligi.

Fari ion kvarfoje pli granda:

kvarobligi la amplekson de revuo.

Kvarobliĝi.

Fariĝi kvarfoje pli granda:

Dum unu jaro la kvanto de l' societanoj kvarobliĝis.

Kvarono.

Ĉiu el la kvar egalaj partoj, en kiujn estas dividita tuto:

kvarono da horo

= 15 minutoj.

Kvarope.

Kune kvar (pri personoj):

promeni kvarope.

Kvaranteno.

Restado pli aŭ malpli longa, kiun devas fari en izolita loko la personoj kaj bestoj, venantaj de infektita lando:

kvaranteno kontraŭ la pesto.

Kvarco

(Ĥem.). Mineralo, konsistanta el pura siliko.

Kvarto.

Tono, kvara de la baza.

Kvartalo.

Parto de urbo: La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj.

Kvarteto.

-

1.

Muzika verko por kvar voĉoj aŭ por kvar instrumentoj. -

2.

Personoj, kiuj ludas tian verkon.

Kvasto.

Ornamaĵo de mebloj, de vestoj, en formo de ronda peniko.

Kvazaŭ.

Prepozicio kun la senco: kiel se:

Li parolas kvazaŭ pastro =

kiel se li estus pastro.

Kvestoro.

Oficisto de la trezorejo. en la antikva Romo.

Kverko

(Bot.). Arbo el la familio de l' kupuliferoj: ĝia ligno, tre fortika, estas uzata por mebloj, plankoj

(Quercus).

Kvieta.

Nekolerema, nefacile incitebla, nepasia, pacema:

kvieta karaktero, kvieta besto.

Kvieto. Kvieteco.

Stato de tio, kio estas kvieta.

Kvietigi.

Fari iun kvieta:

kvietigi homon, sovaĝan beston, doloron.

Kvietiĝi.

Fariĝi kvieta.

Kvietigisto.

{nun: domptisto} Homo, kies specialo estas kvieligi la sovaĝajn bestojn. Komparu:

Milda, trankvila, serena.

Kvin.

Kvar plus unu ; 5:

La kvin fingroj de la mano.

Kvinto.

Tono, kvina de la baza.

Kvintesenco.

Esenco de esenco; plej koncize esprimita esenco de afero.

Kvintiliono.

Miliono da trilionoj: 1,000,000,000,000,000,000.

Kvita.

Nenion ŝuldanta al iu, fininta la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: Mi ŝuldas al vi ankoraŭ

100

frankojn; post unu monato mi pagos ilin kaj ni estos kvitaj.

Kvitiĝi.

Fini la kalkulojn kun iu sen ŝuldo: kvitiĝi kun iu.

Kvitanco.

Ricevatesto.

Kvitanci.

Doni, skribi kvitancon.

La, l'.

Artikolo difinita, uzata kiam oni parolas pri konataj personoj, objektoj, aferoj.

Labiatoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj, unupetalaj vegetaĵoj:

mento, salvio.

Labirinto.

Konstruaĵo, konsistanta el granda nombro da ĉambroj, tiel dismetitaj, ke tre malfacile estas trovila eliron; loko, el kiu malfacile estas trovi eliron:

La antikva kvartalo de niaurbo estas vera labirinto.

Labori.

Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion:

labori en fabriko, labori en oficejo.

Laboro.

Ago de tiu, kiu laboras:

Dolĉa estas la ripozo post la laboro.

Laboranto.

Homo, kiu laboras.

Laboristo.

Iionio, kiu sin dungas por laboro.

Laborejo.

Loko, kie oni laboras.

Laborema.

Kiu amas labori.

Mallaborema.

Kiu ne amas labori, maldiligenta.

Kunlabori.

Plenumi komunan laboron kun aliaj personoj:

kunlabori en gazeto.

Punlaboro.

Laboro, kiun plenumas kondamnito, kiel punon:

punlaboro en la minejoj.

Laca.

Perdinta de la laboro aŭ maldormo la fortojn kaj la deziron labori:

laca de la draŝado, de la marŝado, de la nokta diboĉo.

Lacigi.

Fari iun laca.

La rapida laboro baldaŭ lacigas.

Laciĝi.

Fariĝi laca:

laciĝi de kurado.

Laceco.

Stato de tiu, kiu estas laca.

Nelacigebla.

Kiu ne laciĝas:

nelacigebla propagandisto.

Lacerto

(Zool.). Rampulo, kies longa korpo estas kovrita de kornaj skvamoj

(Lacerto).

Laĉo.

Ŝnuro el linaj, kotonaj, silkaj fadenoj, kiun oni traigas tra specialaj truoj por kuntiri korseton, ŝuon k. t. p. Laĉi. Kuntiri, ligi per laĉo.

Lado.

Metalo en folioj, precipe stanita fera folio.

Lafo.

Fandita, varmega substanco, eliĝanta el la vulkanoj.

L

Lago.

Granda akvujo, ĉirkaŭita de la tero:

la Ĝeneva lago.

Lageto.

Malgranda akvujo de senflua akvo, ĉirkaŭita de la tero:

lageto en ĝardeno.

Laguno.

Apudborda neprofunda parto de maro kun multaj insuletoj, formanta kvazaŭ lagon:

la lagunoj de Venecio.

Laiko.

-

1.

Homo, kiu ne apartenas al la pastraro. -

2.

Homo nekompetenta, nespecialisto.

Laika.

De laiko, kiu koncernas laikon:

laika edukado.

Lako.

Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino, uzata por gardi objektojn de la malsekeco kaj fari ilin brilantaj.

Laki.

Kovri per lako.

Laktolo.

Lakita tolo, Komparu:

Emajlo, glazuro, poluro.

Lakeo.

-

1.

Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. -

2.

Homo tro humila, sen memestimo.

Lakmuso.

Blua farbo ruĝiĝanta de

l'

acidoj kaj ree bluiĝanta de l' alkalioj.

Lakona.

Konciza.

Lakone.

En lakona maniero.

Lakonismo.

Maniero paroli koncize.

Lakso.

Ofta eligado de nenormale fluidaj ekskrementoj.

Laksi.

Ofte eligi nenormale fluidajn ekskrementojn.

Laksigi.

Kaŭzi lakson de iu.

Laksiga.

Kaŭzanta lakson:

La ricina oleo estas la plej populara laksiga rimedo.

Lakto.

Blanka fluidaĵo, produktata de la inoj de l' mambestoj por nutri la idojn:

la bovina lakto.

Lakta.

E1 lakto, konsistanta el lakto:

lakta manĝaĵo, lakta dieto.

Laktuko

(Bot.). Vegetaĵo (salato) el la familio de l' kompozitoj

(Lactuca).

Lamo

(Zool.). Remaĉulo el la familio de l' kameloj

(Auchenia lama).

Lama.

Malhelpata en la paŝado kaŭze de kripleco de piedo:

Antaŭ unu jaro ii falis de la tegmento kaj de tiu tempo li estas lama.

Lamulo.

Homo lama.

Lami.

Esti lama, iri kiel lama.

Lamigi.

Fari iun lama:

La kanona kuglo lamigis la soldaton.

Lambastono.

Bastono, sur kiu sin apogas la lamulo.

Lamao.

Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.

Lamaismo.

Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.

Lameno.

Plata, tre maldika peco.

Lampo.

Vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi:

petrola lampo.

Lano.

Molaj, krispaj haroj de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj.

Lana.

El lano:

lana teksaĵo.

Lanco.

Batalilo, konsistanta el ligna stango kun akra pinto.

Lanceto.

Ambaŭakra kunmetebla ĥirurgia tranĉilo.

Lando.

Granda limigita parto de la tero, prezentanta apartan tuton laŭ la loĝantaro aŭ laŭ la politika vidpunkto:

En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj.

Alilando. Eksterlando. Fremdlando.

Ne nia lando.

Alilanda. Eksterlanda. Fremdlanda.

De alia lando, venanta de alia lando:

fremdlanda gasto, alilanda komercaĵo.

Hejmlando.

Patrujo.

Aliland-, Eksterland-, Fremdlandano.

Loĝanto, civitano de alia lando.

Samland- ano.

Loĝanto, civitano de la sama lando. Komparu:

Regno, ŝtato.

Lango.

Muskula organo en la buŝo, por manĝi kaj paroli.

Lantano

(Ĥem.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.

Lanterno.

Skatolo kun travideblaj partoj, en kiun oni metas lumigantan objekton (kandelon, lampon) por ĝin gardi de la vento.

Lanugo.

Delikataj maldikaj plumoj de junaj birdoj.

Lapiso.

Nitrato de arĝento, uzata en la medicino:

La lapison oni nomas ankaŭ infera ŝtono.

Lardo.

Graso, formanta tavolon sur la ripoj de bestoj, precipe de porkoj.

Lardi.

Trapiki viandon per pecoj de lardo. Komparu:

Graso, sebo.

Larĝa.

Granda en la transversa direkto:

larĝa strato, larĝa rivero.

Larĝeco.

Eco de tio, kio estas larĝa.

Laŭlarĝe.

Transverse.

Larĝigi.

Fari ion larĝa.

Plilargigi.

Fari ion pli larĝa.

Larĝiĝi.

Fariĝi larĝa.

Plilarĝiĝi.

Fariĝi pii larĝa.

Mallarĝa.

Malgranda en la transversa direkto.

Lariko

(Bot.). Arbo el la familio de l' koni- feroj, la sola perdanta ĉiuvintre la pinglojn; ĝia ligno estas uzata por ŝipoj, subakvaj konstruaĵoj

(Larix).

Laringo

(Anat.). Supera parto de la spira kanalo, organo de la voĉo.

Larmo.

Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo.

Larmi.

Plori, verŝi larmojn.

Larvo

(Zool.). Formo de insekto post ĝia eliro el la ovo. Komparu:

Kokono. Raŭpo.

Lasi.

-

1.

Ne teni plu, ne preni kun si:

lasi la bastonon en la antaŭĉambro; lasi la ombrelon kaj preni la bastonon.

-

2.

Ne malhelpi, ne kontraŭstari, permesi:

Lasu nin paroli.

Ellasi.

Lasi ion eliri:

ellasi beston el la kaĝo.

Enlasi.

Lasi iun eniri:

enlasi hundon en la ĉambron.

Postlasi.

Lasi post si.

Preterlasi.

Lasi iun pretefiri; ne preni pasante.

Tralasi.

Lasi iun trairi.

Lasta.

Kiu venas post ĉiuj aliaj: lasta en la vico, lasta gasto, lasta jaro.

Antaŭlasta.

Kiu venas antaŭ la lasta: En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Lastfoje.

Lastan fojon.

Lato.

Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en la konstruado.

Latero

(Geom.). Flanko de angulo.

Latina.

Antikva romana (precipe pri la lingvo): La latina gramatiko estas tre malfacila.

Latinismo.

Esprimo propra al la latina lingvo: «

Mi scias ilin esti bravajn

», anstataŭ: Mi scias, ke ili estas bravaj.

Latuno.

Flava metalo, miksaĵo de kupro kaj zinko.

Laŭ.

Prepozicio kun lasenco: konforme al:

laŭ opinio, laŭ modelo.

Laŭbo.

Malgranda simpla ĝardena kon- struaĵo, ordinare kovrita de vegetaĵoj.

Laŭdi.

Esprimi aproban, favoran opinion pri io:

laŭdi homon, laŭdi agon.

Laŭdo.

Vortoj de tiu, kiu laŭdas.

Laŭdinda.

Kiu meritas laŭdon:

laŭdinda modesteco.

Mal- laŭdi.

Esprimi malaproban opinion.

Mal- laŭdo.

Vortoj de tiu, kiu mallaŭdas.

Laŭnteniso.

{nun: teniso}. Ludo de du aŭ kvar personoj per pilko, kiun oni traĵetas trans reton.

Laŭro.

-

1.

(Bot.). Arbo kun ĉiam verdaj folioj, el la samnoma familio

(Laurus nobilis).

-

2.

Simbolo de triumfo, de sukceso.

Laŭreato.

Kiu ricevis laŭran kronon, kiel signon de venko; venkinto en konkurso.

Laŭta.

Facile, malproksime aŭdebla:

laŭta voĉo, laŭta parolado.

Laŭte.

En laŭta maniero.

Laŭteco.

Eco de tio kio estas laŭta.

Laŭtigi. Plilaŭtigi.

Fari ion laŭta, pli laŭta.

Mallaŭta.

Malfacile, apenaŭ aŭdebla.

Mallaŭte.

En mallaŭta maniero.

Lavi.

Purigi per akvo:

lavi tolaĵon, lavi glason, sin lavi.

Lavistino.

Virino, kies profesio estas lavi tolaĵon.

Lavejo.

Loko, kie oni lavas tolaĵon.

Lavango.

Granda amaso da neĝo, glitfalanta de monto.

Lavendo

(Bot.). Arbeto el la familio de l' lipofloroj, kies floroj estas uzataj en la fabrikado de parfumoj

(Lavandula).

Lazuro.

Blua koloro de la ĉielo, de la maro.

Lazura.

Havanta la koloron de la ĉielo.

Leciono.

Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto: Esperanto en dek lecionoj. Preni lecionojn, doni lecionojn.

Ledo.

Tanita felo: El ledo oni faras monujojn, bindaĵojn k. t. p.

Leda.

El ledo: leda paperujo. Komparu:

Felo, haŭto, pelto.

Legi.

Rigardi ion, kio estas skribita aŭ presita kaj elparoli ĝin voĉe aŭ spirite:

legi libron, voĉe legi.

Legado.

Ago de tiu, kiu legas.

Leganto.

Persono, kiu legas.

Legisto.

Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj:

legisto de blinda maljunulo.

Legema.

Kiu amas legi:

legema infano.

Tralegi.

Legi ion de la komenco ĝis la fino.

Legebla.

Kiu povas esti legata, facile legata:

legebla letero.

Leginda.

Kiu meritas esti legata:

leginda verko.

Legato.

Papa ambasadoro.

Legendo.

-

1

.

Rakonto el la vivo de sanktulo. -

2.

Historia rakonto, en kiu la faktoj estas intermiksitaj kun nekredeblaj, miraklaj elpensaĵoj. Komparu;

Fablo, fabelo.

Legio.

Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj.

Legitimi.

Pruvi la samecon de persono, la aŭtentikecon de dokumento:

sin legitimi per la pasporto.

Legomo.

Vegetaĵo, uzata por manĝi:

brasiko, terpomoj.

Leĝo.

-

1.

Deviga regulo por la regnanoj, proklamita de la ŝtato:

severa leĝo kontraŭ la mortigo.

- 2.

Nepra kondiĉo, nepra sekvo, devenanta de la naturo de la objekto:

la leĝoj de la naturo.

Leĝa.

Koncernanta leĝon.

Leĝforta.

Deviga, kiel leĝo:

leĝforta decido.

Leĝdoni.

Redakti kaj proklami leĝojn.

Leĝoscienco.

Scienco pri la leĝoj. Komparu;

Juro, rajto.

Leki.

Tuŝi per la lango: La hundo lekas la manon de sia sinjoro. La infano lekas bombonon.

Lekanto

(Bot.). Multjara herbo el la familio de l' kompozitoj kun malgrandaj floroj

(Bellis perennis).

Leksikono. Vortaro.

Lenso.

Rondforma optika vitro.

Lento

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj, kies semoj estas manĝeblaj

(Eryum lens).

Lentugo.

Flavruĝa makulo de la haŭto de l' vizaĝo aŭ de la manoj.

Leono

(Zool.). Granda raba besto el la familio de l' katoj, la reĝo de la bestoj

(Felis leo).

Leontodo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj

(Leontodon).

Leopardo

(Zool.). Afrika raba besto de la familio de l' katoj, kun nigraj makuloj

(Felis pardus).

Leporo

(Zool.). Mambesto manĝebla el la vico de l' mordantoj

(Lepus).

Lepro

(Med.). Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen kaj karakterizata de progresantaj ulceroj aŭ de nesentemo kaj gangreno de la membroj.

Leprulo.

Homo, malsana je la lepro.

Lerni.

Akiri sciojn en scienco, arto, metio k. t. p.:

lerni la aritmetikon, lerni la pentrarton, lerni glitkuri.

Lernanto.

Tiu, kiu lernas:

lernanto en la liceo.

Lernejo.

Loko, kie oni lernas.

Lernolibro.

Libro por la lernantoj.

Lerta.

Posedanta la kapablon rapide kaj facile uzi siajn membrojn, la spiritajn fortojn, por atingi la celon:

lerta dancanto, lerta salto, lerta verkisto.

Lerte.

En lerta maniero.

Lerteco.

Eco de tiu, kiu estas lerta.

Mallerta.

Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn spiritajn fortojn por atingi la celon.

Mallerte.

En mallerta maniero.

Lesivo.

Alkalia akvo, solvaĵo de sodo aŭ de potaso, por lavi tolaĵon.

Letargio.

Profunda, longedaŭra dormo, tute similanta la morton; ŝajna morto.

Letero.

Skribita komunikaĵo: Leterojn oni sendas nun preskaŭ ekskluzive per la poŝto.

Letera.

Komunikata per letero: letera invito.

Letere.

Per letero.

Leŭkocito.

Blanka globeto de la sango.

Leŭtenanto.

Oficiro, unu rangon pli mal- supera, ol la kapitano.

Levi.

-

1.

Movi, transmeti supren:

levi manon, levi kurtenon. -

2.

Meti rekte tion, kio estis klinita:

levi la kapon.

Levilo.

Instrumento, maŝino, por levi.

Leviĝi.

Moviĝi, transmetiĝi supren.

Mallevi.

Movi, transmeti malsupren.

Levido.

Ano de la gento de Levi.

Levkojo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kruciferoj kun belaj, bonodoraj floroj

(Matthiola).

Lezo

(Med.). Patologia difekto de organo:

vundo, kontuzo, ostrompo.

Lezi.

Difekti organon.

Li.

Vira pronomo de la tria persono de de l' ununombro:

La patro diris — li diris.

Liano

(Bot.). Tropika volve rampanta vegetaĵo.

Libelo

(Zool.). Insekto el la vico de l' rektoflugilaj

(Libellula).

Libera.

-

1.

Kiu povas agi laŭ sia volo:

libera civitano.

-

2.

Neokupita:

libera horo, libera loko. Vespere mi ĉiam estas libera. -

3.

Nesubmetita al:

libera de zorgoj.

Libereco.

Stato de tiu, kiu estas libera.

Liberigi.

Fari iun libera:

liberigi sklavon.

Liberiĝi.

Fariĝi libera:

liberiĝi de teda gasto.

Libertempo.

Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, de oficistoj:

somera libertempo.

Komparu:

Forpermeso. Liberpensulo.

Homo sendependa en la religiaj demandoj.

Mallibera.

Kiu ne povas agi laŭ sia volo.

Mallibereco.

Stato de tiu, kiu estas mallibera.

Malliberejo.

Domo, kie cstas enŝlositaj personoj, kondamnitaj al la perdo de la libereco.

Malliberulo.

Persono, restanta en malliberejo laŭ verdikto.

Liberala.

Favora al la politika libereco kaj sendependeco de la opinioj.

Liberalismo.

Liberala doktrino.

Libro.

Multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuton:

presita libro, komerca libro.

Librejo.

Butiko, kie oni vendas librojn.

Libristo.

Homo, kiu vendas librojn.

Librotenado.

Enskribado de kalkuloj la komercajn librojn.

Librotenisto.

Specialisto en la librotenado.

Liceo.

Mezgrada lernejo, gimnazio.

Lieno

(Anat.). Granda glando en la ventro, maldekstre de la stomako.

Lifto.

Levilo por personoj kaj por iliaj pakaĵoj:

Ĉiuj bonaj hoteloj posedas lifton.

Ligi.

-

1.

Kunigi kaj fiksi per ŝnuro: ligi vergojn, ligi beston. -

2.

Kunigi: Komuna laboro ligas la homojn.

Ligo.

Societo, asocio, unuiĝo.

Ligano.

Membro de ligo.

Alligi.

Ligi al io:

alligi kaprinon al arbo.

Interligi.

Ligi unu kun alia, reciproke ligi.

Malligi.

Liberigi de la liganta ŝnuro.

Ligno.

Malmola substanco, el kiu konsistas la trunko kaj la branĉoj de l' arboj kaj arbetoj.

Ligna.

El ligno:

ligna skatolo.

Lignaĵisto.

Metiisto, kiu faras tablojn, benkojn el ligno.

Likeno

(Bot.). Vegetaĵo kriptogama, kreskanta sur ŝtonegoj, arboj, muroj

(Lichen).

Likvidi.

Reguligi la kontojn, ĉesigante komercan aferon.

Likvoro.

Trinkaĵo el alkoholo, aromaj vegetaĵoj kaj sukero:

la likvoro "chartreuse".

Lilio

(Bot,). Multjara bulba herbo el la familio de l' liliacoj

(Lilium).

Liliacoj

(Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj:

asparago, konvalo, bulbo, poreo, ajlo.

Limo.

Linio, apartiganta du najbarajn teritoriojn, landojn:

limo de vilaĝo, landlimo.

Limigi.

Fari limon de io:

Oriente la landon limigas rivero.

Senlima.

Ne posedanta limon, tre granda.

Templimo.

Tempo, momento, antaŭ kiu io devas esti farita:

templimo de kambio, templimo de konkurso.

Komparu;

Ekstremo, fino.

Limako

(Zool.). Molusko kun malgranda konko, kaŝita en ĝia haŭto

(Limax).

Limfo.

Flaveta aŭ senkolora fluidaĵo, konsistanta el la fluida substanco de la sango kaj el leŭkocitoj, cirkulanta en la histoj.

Limonado.

Trinkaĵo el akvo, citrono kaj sukero.

Lino

(Bot.). Unujara herba vegetaĵo el la familio de l' linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon

(Linum).

Linacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

Lino.

Lingvo

.Tutaĵo de la vortoj kaj esprimoj, uzataj de unu nacio por kompreniĝo:

la angla lingvo.

Lingva.

De lingvo, koncernanta lingvon.

Lingvisto

Specialisto en la lingvoscienco.

Multlingvulo.

Homo, konanta multajn lingvojn; poligloto.

Lingvistiko.

Lingvoscienco.

Linio.

-

1.

(Geom.). Postesigno de punk- to sin movanta en la spaco; limo de supraĵo:

rekta, kurba, rompita linio. -

2.

Vico de vortoj, skribitaj aŭ presitaj en sama direkto:

Ĉia paĝo de la verko havas 40 liniojn.

Linii.

Fari liniojn, desegni liniojn sur io:

linii paperan folion.

Interlinio.

Interspaco inter du najbaraj linioj. Komparu:

Streko.

Linko

(Zool.). Raba besto el la familio de l' katoj

(Lynx).

Lipo.

Movebla rando de la buŝo:

supra kaj malsupra lipo.

Lipharoj.

Haroj sur la supra lipo de plenaĝaj viroj.

Liro.

-

1.

Antikva kelkkorda instrumento.

2.

Emblemo de la poezio:

rompi sian liron

— ĉesi skribi versojn.

Liriko.

Poezio, kantanta

sentojn, pentranta la eksteran mondon laŭ la personaj impresoj kaj sentoj de la poeto:

odo, himno.

Lirika.

Koncernanta la lirikon, apartenanta al la liriko:

lirika versaĵo.

Listo.

Nomaro, en kiu la nomoj estas skribitaj unu sub alia: nomaro:

listo de kandidatoj.

Komparu:

Registro, tabelo.

Lito.

Meblo por kuŝi aŭ dorrni:

ligna, metala lito; hotelo kun cent litoj,

Litaĵo.

Tio, kion oni metas sur la lito.

Litokovrilo

Tio, per kio oni kovras liton, per kio sin kovras persono, kuŝanta en lito.

Litotuko.

Granda tuko, per kiu oni kovras la matracon.

Litanio. 1.

Preĝo, konsistanta el longa serio de mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino, al la sanktuloj.

2.

Longa kaj teda nomado:

Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj.

Litargiro

(Ĥem.). Plumboksido, flava pulvoro, uzata en la fabrikado de l' vitro.

Litero.

Ĉiu el la signoj, kiujn oni uzas en la skribado kaj presado, por esprimi la sonojn de la lingvo:

Multaj lingvoj posedas supersignitajn literojn.

Literaturo.

-

1.

Skribitaj verkoj, kiel pen- traĵo de la spirita vivo kaj kulturo de la nacio:

la antikva greka literaturo.

-

2.

Tutaĵo de la verkoj pri iu temo:

la literaturo pri Napoleono.

Litio

(Ĥem.). Li. Ĥemia elemento, la plej malpeza el la metaloj.

Litografi.

Skribi, fari desegnaĵojn sur ŝtona plato kaj reprodukti ilin sur papero per la presado.

Litografisto.

Homo, kies profesio estas litografi.

Litologio.

Scienco pri la ŝtonoj kaj ŝtonegoj.

Litro.

Kuba decilitro, unuo de la mezuro de l' fluidaĵoj kaj sekaj substancoj.

Liturgio.

Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.

Liuto.

Korda instrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo.

Liveri.

Doni, porti en ies posedon, por ies uzo:

liveri al iu dokumentojn, liveri viandon al armeo.

Liveranto.

Homo, kiu liveras komercaĵojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.

Livreo.

Speciala vesto de la servistoj de l' riĉuloj, en restoracioj. Komparu:

Kostumo, uniformo.

Lodo.

Malgranda pezilo = 5 gram.

Logi. 1.

Peni altiri per karesa voko, per io bongusta: logi hundon, logi muson per lardo; logi knabon per dolĉa rigardo.

2.

Altiri, esti interesa, esti dezirinda: La koncerto tute ne logas min.

Delogi.

Logi al malbona faro: delogi ies edzinon. Komparu:

Tenti.

Logiko.

Scienco pri la ĝusta rezonado kaj konkludado.

Logika.

Konforma al la logiko.

Logike.

En logika maniero.

Logogrifo.

Problemo, en kiu el inter- miksitaj silaboj oni devas kunmeti la vortojn, al kiuj ili apartenas.

Loĝi.

Resti konstante en unu loko:

loĝi en ĉambro, en domo, en urbo, en lando.

i oĝanto.

Homo, kiu loĝas:

Francujo havas 39 milionojn da loĝantoj.

Loĝejo.

-

1.

Loko, kie oni loĝas. -

2.

Aro da ĉambroj, prezentanta unu tuton kaj loĝata de unu familio.

Loĝigi.

Doni al iu loĝpjon, loki iun en loĝejo.

Loĝiĝi.

Preni loĝejon, sin loki en loĝejo.

Transloĝiĝi.

Preni alian loĝejon, sin loki en alia loĝejo.

Loĝio.

Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.

Lojala.

Fidela al la estro, al la leĝoj:

lojala subulo, lojala ago.

Lojaleco.

Eco de tio, kio estas lojala.

Lojale.

En lojala maniero.

Lojto

(Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de l' ostfiŝoj

(Lota vulgaris).

Loko.

Parto de la spaco, okupita de objekto aŭ destinita por ĝi:

loko en la teatro, loko sur la tablo.

Loki.

Meti en loko, trovi por io lokon:

loki keston en la ĉambro.

Loka.

Apartenanta al loko, ne transpasanta la limojn de loko:

loka esperantista movado.

Disloki.

Meti en kelke da lokoj:

disloki meblojn en la ĉambro.

Transloki.

Meti en alian Iokon.

Lokalizi.

-

1.

Fiksi en unu loko, malhelpi ion trapasi la limojn de la loko:

lokalizi brulon.

-

2.

Determini la lokon:

La kuracista esploro lokalizis la lezon en la dekstra pulmo.

Lokomobilo.

Vapora maŝino, transport- ebla per radoj.

Lokomotivo.

Vapora maŝino, por tiri vagonojn sur fervojo.

Lolo

(Bot.). Malbona herbo el la familio de l' graminacoj

(Lolium).

Longa.

-

1.

Granda en la direkto, perpendikulara al la transversa:

La bastono estas longa, mallarĝa peco de ligno. La strato estas mil metrojn longa.

-

2.

Multe daŭranta:

longa parolado, longa vespero.

Longeco.

-

1.

Dimensio en la direkto, perpendikulara al la transversa:

La longeco de la trabo superas 6 metrojn. La trabo bavas 6 metrojn da longeco.

-

2.

Eco de tio, kio estas longa:

La longeco ne estas ornamo de parolado.

Longe.

Longan tempon; multe da tempo:

La kunsido daŭris longe.

De longe.

De longa tempo:

Jam de longe li ne loĝas en nia urbo.

Longedaŭra.

Kiu daŭras longe.

Longforma.

Kies longeco multe superas la larĝecon:

longforma skatolo.

Longigi, plilongigi.

Fari ion longa, pli longa.

Mallonga.

Malgranda en la direkto, perpendikulara al la transversa; daŭranta malmulte da tempo.

Mallongeco.

Eco de tio, kio estas mallonga.

Lonicero

(Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, uzata por bastonoj, pipaj tuboj

(Lonicera).

Lorno.

Optika instrumento, konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj ĉe ambaŭ ekstremoj, pligrandiganta kaj

pliproksimiganta la objekton:

la lorno de Galileo.

Lorneto.

Optika instrumento, konsistanta el du malgrandaj lornoj, uzata en la teatroj k. t. p.

Loto.

Objekto (osta kubo, bileto kun numero k. t. p.), per kiu oni konsultas la sorton.

Loti.

Konsulti la sorton per loto.

Loterio.

Ludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de loto.

Lui.

Preni objekton por sia uzo, pagante interkonsentitan sumon por difinita tempo:

lui ĉambron por unu monato.

Luanto.

Persono, kiu luas.

Luebla.

Kiu povas esti luita.

Ludoni.

Doni objekton por ies uzo, ricevante interkonsentitan sumon por difinita tempo.

Luprezo.

Prezo, por kiu oni luas aŭ ludonas.

Lucerno.

Pendanta lampo, kovrita per sferforma kloŝo.

Ludi.

Sin okupi por sia propra plezuro aŭ por plezuro de aliaj, por pasigi la tempon:

ludi keglojn, ludi kartojn, ludi muzikan instru- menton, ludi rolon en teatro.

Ludo.

Okupo por propra plezuro, por pasigi la tempon.

Ludanto.

Persono, kiu ludas.

Ludema.

Kiu amas ludojn, kiu havas inklinon al ludoj. Komparu;

Amuzi, distri.

Lukso.

Malŝparemo en la elsperoj por la vestoj, manĝo k. t. p.:

kortega tukso.

Luksa.

Bazita sur lukso, montranta lukson:

luksa loĝejo.

Lukse.

En luksa maniero.

Lukti.

Batali sen armiloj, laŭ difinitaj reguloj, por renversi la kontraŭulon.

Luktisto.

Homo, kies profesio estas lukti.

Luli.

Balanci infanon, por ĝin dormigi

Lulilo.

Lito por luli.

Lumo.

Tio, kio faras la objektojn videblaj:

la lumo de la suno, la taga lumo.

Lumi.

Eligi lumon:

La luno lumas malpli hele ol la suno.

Luma.

Kiu lumas.

Mallumo.

Plena manko de lumo:

En la kaverno regis mallumo.

Lumigi.

Fari ion lumanta, liveri al io lumon:

lumigi ĉambron per kandelo.

Eklumigi.

Ekbruligi objekton, aparaton lumigontan:

eklumigi gasan lanternon.

Lumbo

(Anat.). Parto de la korpo inter la dorso kaj la malsupra ekstrema membro.

Lumbriko

(Zool.). Artropodo el la klaso de l' ringvermoj, vivanta en la tero

(Lumbricus terrestris).

Luno.

Planedo satelito de la tero, rondiranta ĉirkaŭ ĝi.

Lunatiko.

Persono, kiu dum la dormo iras kaj agas, kvazaŭ konscia.

Lundo.

Dua tago de la semajno, unua tago post la dimanĉo:

festi la lundon =

ne labori lunde, kvazaŭ daŭrigante la dimanĉan feston.

M

Maco.

Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko.

Maĉi.

Dispremi per la dentoj, preparante por la engluto.

Remaĉi.

Revenigi el la stomako kaj ree maĉi.

Remaĉulo.

Remaĉanta mambesto:

kamelo.

Madono.

Dipatrino.

Magazeno.

Ejo por komercaĵoj, granda provizejo, granda butiko.

Magio.

Arto, pretendanta per strangaj, misteraj procedoj fari miraklojn:

La magio estis tre ŝatata en la antikva Egipto.

Magia.

Bazita sur la magio, mirakla.

Magiisto.

Homo, kiu sin okupas per la magio.

Magistro.

Homo, posedanta sciencan titolon, pli malaltan ol tiu de la doktoro.

Magistrato.

Urba administrantaro.

Magneto.

Fera peco, posedanta la kapablon altiri feron kaj kelkajn aliajn metalojn.

Magneti.

Froti feran pecon per magneto, por ke ankaŭ ĝi fariĝu magneto.

Magnetismo. 1.

Parto de la flziko pri la magnetoj.

2.

Besta magnetismo: arto, pretendanta per hipnotigaj procedoj fari la homon kapabla legi ies pensojn, vidi, aŭdi tra la muroj k. t. p.

Magnetizi.

Uzi la bestan magnetismon.

Magnetizisto.

Homo, kies specialo estas magnetizi.

Magnetizato.

Homo, kiun oni magnetizas.

Magnezo

(Ĥem.). MgO. Oksido de magnezio: blanka, mola, tre malpeza puivoro, uzata en la medicino.

Lupo

(Zool.). Raba mambesto el la familio de l' hundoj

(Canis lupus).

Lupolo

(Bot.). Multjara vegetaĵo el la familio de l' kanabacoj, uzata en la fabrikado de l' biero

(Humulus lupulus).

Lustro.

Kandelingo metala, kristala kun kelke da branĉoj.

du metalajn pecojn per

Luti.

Kunigi fandita metalo.

Luterano.

Adepto de Luter.

Lutro

(Zool.). Raba besto el la familio de l' musteloj, kun bela pelto

(Lutra).

Magnezio

(Ĥem.). Mg. Ĥemia elemento, blanka metalo.

Mahagono.

Ruĝa ligno, uzata por mebloj.

Mahometano.

Adepto de Mahometo.

Maizo

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' graminacoj; ĝiaj grajnoj estas manĝeblaj

(Zea mays).

Majo.

Kvina monato de l' jaro.

Majesta.

Kaŭzanta plej altan gradon de respekto per sia rango, per siaj manieroj:

majesta, kiel reĝo.

Majesteco.

Eco de tio, kio estas majesta.

Majesto.

Titolo de la reĝoj kaj imperiestroj:

Lia Majesto, la reĝo de Hispanujo.

Majeste.

En majesta maniero.

Majoliko.

Griza argilo, el kiu oni faras vazojn, kovrante ĝin per kolora emajlo.

Majoro.

Oficiro, kies rango estas inter tiu de ia kapitano kaj kolonelo.

Majstro.

-

1.

Metiisto diplomita, laboranta memstare. -

2.

Specialisto, perfekte konanta sian fakon, ĝuanta altan ŝaton.

Makarono.

Kuko el migdaloj kaj sukero.

Makaronio.

Pasto el tritika faruno, fabrik- ata plej ofte en la formo de tubetoj kaj sekigita.

Makleri.

Plenumi la taskon de peranto inter la vendanto kaj aĉetinto.

Makleristo.

Homo, kies profesio estas makleri.

Makroskopa.

Videbla, esplorebla per nearmita okulo, sen mikroskopo:

makros- kopa strukturo, makroskopa anatomio.

Maksimo.

Principo, praktika konsilo por la vivo, esprimita en mallonga frazo. Komparu;

Aforismo, moto, proverbo, sentenco.

Maksimumo.

Plej alta grado, kiun io povas atingi:

maksimumo de la varmego.

Maksimuma.

De plej alta grado, kiun oni povas atingi:

maksimuma kosto.

Maksimume.

Ne pli multe ol:

La koncerto daŭris maksimume 2 horojn.

Makulo.

Alikolora aŭ malpurigita sur io: makulo sur la haŭto, makulo sur papera folio.

Makuli.

Kovri per makuloj: makuli veston.

Makulaturo.

Presaĵo, skribaĵo, makulita, difektita, taŭga nur kiel pakpapero.

Makzelo

(Anat.). Osto, kiu portas la dentojn:

supra kaj malsupra makzelo.

Mal-.

Prefikso por derivi vortojn kun kontraŭa senco:

longa, mallonga; amo, malamo; helpi, malhelpi.

Mala.

De kontraŭa senco.

Male.

En kontraŭa senco, kontraŭe.

Malakito.

Verda ŝtono, el kiu oni faras vazojn, skatolojn k. t. p. Malakita. El malakito:

malakita inkujo.

Malario

(Med.). Malsano, karakterizata de atakoj de febro kaj febrotremo.

Maleolo

(Anat.). Ekstera kaj interna tubero ĉe la malsupra ekstremo de la kruro.

Malgraŭ.

Prepozicio kun la senco: ne turnante atenton al io, ne atentante ion:

fari ion malgraŭ malpermeso.

Komparu:

Spite.

Malica.

Ĝojanta pri malfeliĉo, malsukceso de aliaj.

Malice.

En malica maniero, kun malico.

Maliceco.

Eco de tiu, kiu estas malica.

Malto,

Ekĝermantaj kaj sekigitaj grajnoj de l' hordeo, sekalo kaj de aliaj graminacoj, uzataj en la fabrikado de l' biero kaj alkoholo.

Malvo

(Bot.). Herba vegetaĵo el la sam- noma familio, kun grandaj, belaj floroj

(Malva).

Malvacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

malvo, kotonarbo.

Mamo

(Anat). Parto de la brusto, enhavanta la laktajn glandojn:

mamo de palrino, mamo de bovino.

Mameto.

Malgranda tubero sur la supro de la mamo.

Mamnutri.

Nutri per sia mamo

Mambesto.

Besto, apartenanta al la klaso, kies idoj estas nutrataj per la lakto de siaj patrinoj:

homo, kato, baleno.

Mamuto

(Zool.). Eŭropa grandega elefanto de la diluvia epoko

(Elephas primigenius).

Mano

(Anat.). Parto de la ekstrema supera membro, konsistanta el la kvin fingroj kun iliaj radikoj.

Manlaboro.

Laboro, plenumata per la manoj.

Manplato.

Interna supraĵo de la mano.

Manpremo.

Premo per la mano, kiel signo de la saluto aŭ adiaŭo:

kora manpremo.

manumo.

Parto de la maniko ĉe la mano.

Cirkaŭmano.

Braceleto.

Plenmano.

Tiom, kiom povis enteni fermita mano:

plenmano da faruno.

Mandareno.

Alta ĥina oficisto.

Mandato.

-

1.

Dokumento, per kiu iu rajtigas alian personon agi en sia nomo. -

2.

Dokumento, ordonanta pagi iun sumon da mono, al montrita persono:

sendi monon per poŝta mandato.

Komparu:

Asigno, ĉeko.

Mandolino.

Instrumento kun 4-6 kordoj, pinĉataj per la fingroj, kun duongloba korpo kaj mallonga kolo.

Maneĝo.

Konstruaĵo kun tera planko, kie oni instruas la rajdĉevalojn kaj lernas rajdi.

Mangano

(Ĥem.). Mn. Ĥemia elemento, metalo grize-blanka, tre malmola kaj romp- ebla.

Manĝi.

Maĉi kaj gluti nutraĵon:

manĝi panon.

Manĝaĵo.

Tio, kion oni manĝas.

Manĝegi.

Multe kaj avide manĝi.

Manĝegulo.

Homo, kiu multe kaj avide manĝas.

Manĝoĉambro.

Ĉambro, destinita por la manĝado.

Manĝilaro.

Iloj, vazoj, per kiuj kaj el kiuj oni manĝas:

forkoj, kuleroj, teteroj.

Maten-, tag-, vespermanĝo.

Manĝo, kiu havas lokon matene, dum la tago, vespere:

Ofte la tagmanĝo, t. e. la ĉefa manĝo okazas vespere kaj la vespermanĝo nokte.

Manio.

Nenormala, ekstreme forta inklino al io:

La sporto iafofe naskas manion.

Maniero.

-

1.

Vojo, metodo, laŭ kiu io estas farata:

maniero paroli.

-

2.

Konduto, gestoj en la rilatoj kun aliaj:

elegantaj manieroj.

Manifesto.

Solena komunikaĵo de regnestro, de ĉefo de politika partio:

manifesto pri amnestio.

Maniko.

Parto de la vesto, kovranta la brakon.

Manipuli.

Procedi per la manoj, farante ion, uzante instrumenton.

Manki.

Ne esti, esli en nesufiĉa kvanto malgraŭ la bezono.

Manko.

Foresto, nesu« fiĉa kvanto de io necesa:

manko de pano, manko de laboro.

Manometro.

Aparato, por mezuri kaj montri la premon de vaporo aŭ gaso.

Manovro.

Militista ekzerco, ŝajniganta batalon, militon.

Mansardo.

Subtegmenta ĉambro, loĝejo.

Mantelo.

Vasta vesto, ordinare sen manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj. Komparu:

Bluzo, burnuso, kitelo.

Mantilo.

Punta kovraĵo de la kapo kaj ŝultroj, kiun portas la hispanaj virinoj.

Manufakturo.

Fabriko, kie oni produktas komercaĵojn el krudaj materialoj:

manufakturo de tolo.

Manuskripto.

Skribaĵo destinata esti legata de multe da personoj, esti presita:

antikva manuskripto; manuskripto skribita per plumo, per maŝino.

Maro.

Granda akvujo de sala akvo:

la Norda Maro.

Mara.

De maro:

mara bordo, mara akvo.

Apudmara.

Kiu estas apud maro:

apudmara banloko.

Maristo.

Homo, servanta sur ŝipo.

Markolo.

Mallarĝa akvujo, kuniganta du marojn:

la Gibraltara Markolo.

Marasmo.

Ekstrema malgraseco kaj perdo de l' fortoj, kaŭzita de malsano aŭ maljuneco:

maljunula marasmo.

Marcipano.

Kuko el pistitaj migdaloj kaj sukero.

Marĉo.

Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkomponiĝintaj vegetaĵoj.

Marĉandi.

Disputi pri la prezo, por ricevi pli profitajn kondiĉojn:

Oni ne marcandas ĉe ni, la prezoj estas fiksitaj!

Mardo.

Tria tago de la semajno: La dimanĉon sekvas la lundo kaj mardo.

Margarino.

Artefarita butero el besta graso: Ofte oni falsas la buteron, aldonante al ĝi margarinon.

Marĝeno.

Apudranda libera parto de paĝo (de libro aŭ de kajero).

Marini.

Konservi en vinagro kun spicaĵoj:

marini haringojn.

Marinaĵo.

Marinita manĝaĵo.

Marioneto.

-

1.

Pupo kun moveblaj membroj, movata perŝnuroj aŭ risortoj. -

2.

Persono sen karaktero, sen propra volo.

Marko.

Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent.

Marko.

-

1.

Signo, montranta la posedanton de la signita objekto:

marko sur tolaĵo, komerca marko.

-

2.

Objekto kun speciala signo:

ludmarko, poŝtmarko.

Marki.

Meti markon sur io:

marki sian pakaĵon.

Markizo.

Franca nobelo, inter la duko kaj princo.

Marmelado.

Fruktoj kuiritaj kun sukero en densan substancon.

Marmoro.

Malmola kalka ŝtono polurebla, el kiu oni faras plankojn, monumentojn, ŝtupojn, k. t. p.

Marmora.

El marmoro:

marmora statuo.

Marmoto

(Zool.). Mambesto el la familio de l' sciuroj

(Arctomys marmota).

Marokeno.

Delikata ŝafa aŭ kapra kolorita ledo.

Marŝi.

Iri per egalaj militistaj paŝoj.

Marŝo.

-

1.

Regula militista iro. -

2.

Melodio, laŭ kiu oni marŝas.

Marŝalo.

Generalo de la plej alta rango; kortegano de alta rango.

Marto.

Tria monato de l' jaro.

Martelo.

Fera ilo kun ligna tenilo, por enigi najlojn, forĝi feron, k. t. p.

Marteli.

Bati per martelo.

Martiro.

-

1.

Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo:

kristanaj martiroj.

-

2.

Homo, suferanta turmentojn:

malsanulo martiro.

Maso

(Fiz.). Kvanto da materio de korpo.

Masaĝo.

Premado, frotado de diversaj partoj de la korpo por kuracaj celoj.

Masaĝi.

Fari masaĝon.

Masaĝisto.

Homo, kies profesio estas masaĝi.

Masiva.

Konsistanta el senintermanka substanco, sen malplenaĵoj:

masiva braceleto.

Komparu:

Firma, fortika, solida.

Masko.

Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras sian vizaĝon, por fariĝi nerekonebla:

la maskoj de la karnavalo.

Maski.

-

1.

Surmeti maskon:

sin maski. -

2.

Kaŝi sub trompa ŝajno:

maski siajn intencojn.

Senmaskigi.

-

1.

Demeti maskon:

sin senmaskigi.

-

2.

Montri la veran karakteron de iu, kiu sin maskis:

senmaskigi perfidulon.

Masoni.

Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero:

masoni muron, masoni domon.

Masonisto.

Homo, kies profesio estas masoni. Komparu:

Stuki.

Masto.

Longa ligna peco, sur kiu oni pendigas la velojn.

Unu-, du-, trimasta.

Posedanta unu, du, trimastojn.

Mastiko.

Substanco solida, por ŝtopi Iruojn, kunigi objektojn.

Mastiki.

Ŝtopi, kunigi per mastiko:

mastiki fenestran vitron.

Mastodonto

(Zool.). Amerika grandega elefanto de la diluvia epoko

(Mastodon giganteus).

Mastro.

Posedanto kaj ĉefo de domo, de loĝejo, de gastejo:

La afabla mastro regalis la gastojn ĝis la mateno.

Mastrino.

Mastro virino.

Mastrumi.

Administri, direkti kiel mastro: mastrumi en sia hejmo.

Maŝo.

Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.

Maŝino.

Aparato, ilo anstataŭanta aŭ faciliganta la manan laboron:

vapormaŝino, maŝino por kudrado, skribmaŝino.

Maŝinisto.

Homo, direktanta maŝinon. Komparu:

Aparato, instrumento.

Mato.

Vulgara kovraĵo el pajlo, junko, basto.

Matadoro.

-

1.

Homo, kies tasko estas mortigi la bovon en la bovbatalo.

- 2.

Homo eminenta kaj influa, ludanta ĉefan rolon en afero:

matadoro de la tuta komploto.

Matematiko.

Scienco pri la kvantoj, kiuj povas esti mezurataj aŭ kalkulataj.

Mate- matika.

De matematiko, kiu koncernas la matematikon:

matematika problemo.

Matematikisto.

Homo, kies specialo estas la matematiko.

Mateno.

Parto de la tago de la leviĝo de l' suno ĝis la tagmezo.

Materio

(Fiz.). Tio, kies ekzistadon oni ekkonas per la kvin sentoj; tio, el kio konsistas la universo.

Materia.

El materio, koncernanta la materion:

la materiaj objektoj kaj la ideoj.

Materialo.

Objekto, objektoj, el kiuj per laboro oni povas produkti, verki ion:

materialo por raporto,

Materialismo.

-

1.

Scienca teorio, laŭ kiu en la universo ekzistas nenio ekster materio. -

2.

Celado en la vivo nur al persona profito kaj utilo.

Materialisto.

Adepto, partiano de la materialismo.

Matraco.

Granda kuseno, plenigita per haregoj, per mara herbo, aŭ provizita per risortoj, sur kiu oni dormas.

Matrico.

Formo por reprodukti kompostaĵon.

Matrikulo.

Dokumento numerita, atestanta ke la posedanto estas enskribita en la liston de l' anoj de institucio (hospitalo, universitato):

studenta matrikulo.

Matura.

-

1.

Atinginta la celon, la limon de sia evolucio:

matura frukto, matura homo.

- 2.

Perfekte, suliĉe esplorita, provita:

matura projekto.

Mature.

En matura maniero.

Matureco.

Eco de tio, kio estas matura.

Maturigi.

Fari ion matura:

maturigi legomojn per varmigado.

Maturiĝi. Fariĝi matura.

Maŭzoleo.

Tombo en formo de luksa konstruaĵo.

Meblo.

Movebla objekto por praktika uzo en ĉambro, en loĝejo:

ŝranko, seĝo.

Mebli.

Provizi per mebloj:

mebli sian loĝejon.

Meblisto.

Homo, kiu faras, vendas meblojn.

Meĉo.

Ŝnuro, rubando el kotono aŭ el alia sorba stofo, kiun oni metas en lampon, en la centron de kandelo, por transporti la bruligatan substancon al la flamo.

Medalo.

Malgranda metala disko, kun surskribo, portreto aŭ simbolaj signoj, farita por honori faman homon, laŭreaton, aŭ kiel memoraĵo pri grava fakto.

Medaliono.

Juvelo ronda aŭ ovala, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn de amata persono.

Medio.

Loko de ago, de fenomeno; eksteraj cirkonstancoj de l' vivo.

Medicino.

Kuracarto.

Medicina.

De medicino, kiu koncernas la medicinon:

medicina fakultato.

Medikamento.

Kuraca rimedo.

Mediti.

Koncentrigi la pensojn sur io, profunde pensi.

Meditema.

Kiu havas inklinon al meditado.

Mediumo.

Persono, povanta, laŭ la kredo de l' spiritistoj, esti peranto inter la homoj kaj spiritoj.

Meduzo.

-

1.

(Zool.). Speco de polipo

(Medusa).

- 2.

(Mit.). Monstra virino de la greka mitologio, kun serpentoj anstataŭ haroj kaj kun kupraj ĉevalaj hufoj.

Medolo.

Mola kaj grasa substanco en la interno de l' ostoj.

Meĥaniko.

Parto de la fiziko pri la mov- ado kaj la egalpezo.

Meĥanika.

-

1.

Kiu koncernas la meĥanikon:

meĥanika deman- do.

- 2.

Senpensa, aŭtomata:

meĥanika laboro.

Meĥanike.

En meĥanika maniero.

Meĥanikisto.

Specialisto en la meĥaniko.

Meĥanismo.

-

1.

Interna aranĝo de maŝinu aŭ aparato, kiu ĝin movas aŭ produktas laboron:

la meĥanismo de horloĝo.

- 2.

Tutaĵo de la rimedoj, necesaj por ago aŭ funkcio:

la meĥanismo de la digestado.

Mejlo.

Mezuro de l' interspacoj sur la supraĵo: La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m.

Melo

(Zool.). Raba mambesto el la familio de l' musteloj

(Meles taxus).

Melankolio.

Spirita malsano, karakterizata de konstanta malĝojeco, apatio, inklino al la memmortigo.

Melankolia.

Malĝoja.

Melankolie.

En melankolia maniero.

Melaso.

Bruna siropa substanco el la restajoĵ de rafinita sukero.

Meleagro

(Zool.). Granda korta birdo el la vico de l' kokoj

(Meleagris).

Meliso

(Bot.). Multjara herbo el la familio de l' fabacoj

(Melissa officinalis).

Melki.

Elpremi la lakton el la mamoj de bruto:

melki bovinon.

Melodio.

Intersekvo de tonoj, agrablaj por la orelo.

Melodia.

Harmonia, plena de melodio:

melodia kanto de la najtingalo.

Melodie.

En melodia maniero.

Melodieco.

Eco de tio, kio estas melodia.

Melodramo.

Populara dramo kun kantoj kaj muziko.

Melono

(Bot.). Sukplena granda frukto de herba vegetaĵo el la familio de l' kukurbacoj

(Cucumis melo).

Akvomelono.

Cucumis citrullus.

Mem.

Pronomo, aldonata al substantivoj aŭ pronomoj, montras insiste, kun substreko, personon aŭ aferon: persone, ne iu alia, ne io alia:

Tion diris la direktoro mem.

Memmortigo.

Mortigo de si mem.

Memstara.

Staranta, aganta mem, sen helpo de aliaj.

Membro.

-

1.

Movebla parto de la korpo, kunigita kun ĝi per artiko:

mano, kruro.

-

2.

Ano de societo, partio:

Nia societo havas 500 membrojn. -

3.

Necesa parto. ero de tuto:

membro de aritmetika progresio.

Membrano

(Anat.). Histo, parto de organo, havanta la formon de maldika folio:

la muka membrano de stomako.

Memori.

Konservien la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn:

memori fakton, memori vorton.

Memoro.

Spirita konservo de ideoj, antaŭe akiritaj; kapablo memori:

lernanto, posedanta bonan memoron.

Memorebla.

Kiu povas esti memorata:

ne memorebla, malsimpla regulo.

Memorinda.

Kiu meritas esti memorata:

memorinda fakto.

Rememori.

Refreŝigi en sia spirito la memoron pri io:

rememori la mortintan patron.

Rememorigi.

Refreŝigi en ies spirito la memoron pri io:

remomorigi ion al iu.

Mencii.

Diri kelke da vortoj pri io, parolante pri alia temo: La oratoro longe parolis pri siaj meritoj, kaj eĉ ne menciis la kunlaborantojn.

Mencio.

Vortoj de tiu, kiu mencias: honora mencio en konkurso. Komparu:

Citi.

Mendi.

Postuli, ke oni faru, alportu. liveru ion, kio ne estas tuj havebla:

mendi surtuton ĉe tajloro, mendi kotleton en restoracio, mendi libron en biblioteko.

Mendo.

Ago de tiu, kiu mendas.

Mendanto.

Persono, kiu mendas.

Mensogi.

Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera.

Mensogo.

Vortoj de tiu, kiu mensogas.

Mensoga.

Bazita sur mensogo:

mensoga vorto.

Mensogema.

Kiu havas inklinon mensogi.

Menŝogemo.

Inklino mensogi.

Mensogulo.

Homo, kiu amas mensogi, kiu ofte mensogas.

Menstruacio.

Perioda sangfluo el la seksaj organoj de l' virinoj.

Mento

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' labiatoj, enhavanta aroman eteran oleon

(Mentha).

Mentono.

Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.

Mentoro.

Gvidanto, konsilanto de junulo.

Menuo.

Listo de mangaĵoj, el kiuj konsistas luksa tag- aŭ verpermanĝo.

Meridiano.

Granda cirklo de la terglobo, trapasanta la polusojn.

Merinoso.

Hispana ŝafo kun tre delikata lano.

Meriti.

Dank' al siaj agoj aŭ ecoj akiri la rajton je io, esti inda je io:

meriti honoron, meriti laŭdon, meriti atenton.

Merito.

Ago, eco, dank' al kiu oni meritas ion:

la meritoj de la mortinto.

Merizo

(Bot.). Arbo el la familio de l' rozacoj (sovaĝa ĉerizo)

(Prunus avium).

Merkredo.

Kvara, meza tago de la semajno.

Merlo

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj

(Turdus merula).

Merlango

(Zool.). Mara fiŝo el la familio de l' gadoj

(Gadus merlangus).

Meso.

Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino.

Mespilo

(Bot.). Arbeto el la familio de la pomacoj kun manĝeblaj fruktoj

(Mespitus).

Mestizo.

Ido de l' gepatroj, el kiuj unu estas blanka kaj la alia indiana.

Meti.

Doni difinitan lokon al objekto; kuŝigi, sidigi, starigi:

meti libron sur tablo, meti ŝlosilon en seruron, meti infanon en liton.

Demeti.

Meti flanken; metiflanken tion, kion oni havis sur si:

demeti ĉapelon.

Metafiziko.

Filozofio pri la esenco, kaŭzoj kaj leĝoj de la materia kaj spirita mondo, neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.

Metaforo.

Stila figuro, bazita sur la simileco de la objektoj aŭ ideoj:

ŝtona koro.

Metafora.

Bazita sur metaforo:

metafora esprimo.

Metafore.

En metafora maniero. Komparu:

Alegorio.

Metalo.

Ĥemia elemento, posedanta specialan brilon, bone kondukanta la varmon kaj elektron, fandebla kaj forĝebla

:fero, oro.

Metala.

De metalo, el metalo:

metala brilo, metala skatoto.

Metalfadeno.

Maldika longa cilindroforma metala peco; drato.

Metalurgio.

Industrio, produktanta metalojn kaj metalajn objektojn.

Metamorfozo.

Aliformiĝo: metamorfozo de larvo en insekton, mitologia metamorfozo.

Metempsikozo.

Transmigrado de l' animoj post la morto el unu korpo en alian:

La antikvaj Egiptanoj kredis je la metempsikozo.

Meteoro.

Nelongedaŭra fenomeno en la atmosfero:

neĝo, hajlo, ĉielarko.

Meteorologio.

Scienco pri la atmosferaj fenomenoj kaj pri la vetero.

Metio.

Manlabora profesio.

Metiisto.

Manlabora profesiisto:

tajloro, ĉarpentisto.

Komparu:

Okupo, ofico, specialo.

Metodo.

Maniero atingi la celon laŭ difinita plano:

scienca metodo, metodo de edukado.

Metro.

Internacia mezuro de la longeco, egala al la 10,000,000-ono de la kvarono de l' tera meridiano.

Metriko.

Scienco pri la ritmo kaj elementoj de l' versoj.

Metronomo.

Instrumento, mezuranta la rapidecon de la plenumado de muzikaj verkoj.

Metropolo.

Lando, urbo, rilate al siaj kolonioj: La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj.

Mevo

(Zool.). Birdo el la vico de l' ĴJ&ĝantaj; ĝi vivas ĉe la bordoj de l' maroj kaj riveroj

(Larus).

Mezo.

Loko, momento, egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj:

mezo de ĉambro, mezo de tago.

Meza

-

1.

Kiu estas en la mezo:

meza strato.

- 2.

Ne supera, ne malsupera:

meza kvatito.

Meze.

-

1.

Ne supere:

meze bona.

-

2. Meze de.

En la mezo de:

meze de la ĉambro.

Mezaj jarcentoj.

Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko.

Meznombro.

Nombro, montranta la plej oftan kvanton de okazoj:

La meznombro de la vizitantoj de l' ekspozicio ne superis 1000 personojn.

Tagmezo.

La horo 12 de la tago.

Noktomezo.

La horo

12

de la nokto. Komparu:

Centro.

Mezalianco.

Edziĝo kun persono de malpli alta klaso.

Mezuri.

Determini la grandecon de io, ĝin komparante kun objekto de difinita grandeco:

mezuri drapon, mezuri kampon, mezuri tempon.

Mezuro.

Ago de liu, kiu mezuras:

La surtuto estas tro longa, ĉar la mezuro estis malzorge farita.

Mezurilo.

Objekto, per kiu oni mezuras:

metro, funto, litro.

Termezuristo.

Homo, kies profesio estas mezuri la teron (kampojn, vojojn, k. t. p.).

Mi.

Pronomo de la unua persono de l' ununombro.

Miasmo.

Malsanigaj vaporaĵoj; malsanigaj substancoj, bakterioj en la aero.

Miaŭi.

Eligi sonon kiel la kato: La kato miaŭas, la hundo bojas.

Mielo.

Dolĉa suko, kiun la abeloj suĉas el la floroj.

Mielkuko.

Kuko, farita el faruno kaj mielo.

Mieno.

Esprimo de la vizaĝo: gaja mieno, kolera mieno.

Migdalo

(Bot.). Frukto de l' migdalarbo.

Migdalarbo.

Arbo el la familio de l' amigdalacoj; ĝiaj fruktoj enhavas grasan oleon, uzatan en la medicino kaj ili mem estas uzataj en sukeraĵoj

(Amygdalus communis).

Migri.

Iri de unu loko al alia malproksima, ne havi konstantan loĝlokon:

migrantaj birdoj, migrantaj popoloj.

Enmigranto.

Homo, kiu transloĝiĝas en fremdan landon.

Elmigranto.

Homo, forlasanta sian patrujon por transloĝiĝi en fremdan landon. Komparu:

Vagi.

Mikrobo.

Bakterio, kaŭzanta malsanon.

Mikrofono.

Elektra aparato, plilaŭtiganta malfortajn sonojn.

Mikrometro.

Instrumento por mezuri tre malgrandajn objektojn.

Mikroskopo.

Optika instrumento, pligrandiganta observatan objekton, tro malgrandan por esti vidata per nearmita okulo.

Mikroskopa. - 1.

Farata per la mikroskopo:

mikroskopa esploro. -

2.

Tre malgranda, videbla nur per la mikroskopo:

mikroskopa estaĵo.

Miksi.

-

1.

Intermeti kelke da objektoj aŭ iliajn erojn:

miksi kartojn, miksi akvon kun vino.

-

2.

Preni, kompreni, rekoni unu objekton anstataŭ alia:

Oni iafoje miksas la vortojn: «flegi » kaj « varti », kvankam ilia senco estas tute malsama. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin.

Miksado.

Agoj de tiu, kiu miksas.

Miksaĵo.

Io konsistanta el miksitaj objektoj:

miksaĵo de akvo kaj vinagro.

Almiksi.

Aligi per mikso:

almiksi kreton al sukero.

Mil.

1000; dekfoje cent:

mil soldatoj.

Jarmilo, miljaro.

Milo da jaroj.

Milda.

Neekscitanta la sentojn, agrabla:

milda vetero.

Mildigi.

Fari ion milda:

mildigi akran guston de medikamento.

Komparu:

Kvieta, trankvila, serena.

Milio

(Bot.).Herba vegetaĵo el la familio de l' graminacoj kun malgrandaj rondaj grajnoj

(Panicum miliaceum).

Miliardo.

1,000,000,000; mil milionoj.

Milicio.

Nekonstanta militistaro el civitanoj, alvokataj al la armiloj nur dum la milito.

Miligramo.

Milono de gramo.

Milimetro.

Milono de metro, dekono de centimelro.

Miliono.

1,000,000; mil miloj.

Militi.

Batali per armitaj manoj kontraŭ fremda popolo aŭ kontraŭ malamika partio de l' propra popolo:

La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj.

Milito.

Batalado de militanto.

Milita.

Kiu koncernas la militon.

Militisto.

Homo, kies profesio estas militi, soldato.

Militistaro.

Armeo.

Militestro.

Ĉefo de armeo.

Militkaptito.

Homo, malliberigita de malamikoj dum milito.

Milvo

(Zool.). Raba birdo el la familio de l' falkoj

(Milvus).

Mimiko.

Arto prezenti siajn pensojn kaj sentojn per la esprimo de la vizaĝo, per gestoj kaj movoj de la korpo.

Mimika.

Esprimanta per la mimiko:

mimika lingvo.

Mimike.

En mimika maniero, per mimiko.

Mimikisto.

Homo, kies specialo estas la mimiko.

Mimozo

(Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre bentemaj folioj

(Mimosa).

Mino.

Subteraĵo, en kiu estas metita eksploda substanco.

Minejo.

Subtera loko, kie oni elfosas metalojn, karbon, k. t. p., aranĝante minojn.

Minaci.

Per gestoj aŭ vortoj konigi al iu, ke oni volas fari al li malbonon, lin puni:

La patro minacis la malobean knabon per bastono.

- 2.

Esti proksima, esti kredebla (pri malfeliĉo, malsukceso):

La vetero estas nekonstanta, minacas nin fulmotondro.

Minaco.

Ago, vortoj de tiu, kiu minacas.

Minareto.

Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado.

Mineralo.

Korpo, troviĝanta en la tero aŭ sur ĝia supraĵo, produktita nek de besta nek de vegeta organismo:

fero, kreto.

Minerala.

El mineralo, kiu koncernas mineralon:

minerala regno.

Mineralogio.

Scienco pri la mineraloj.

Mineralogiisto.

{nun: mineralogo} Special- isto en la mineralogio.

Miniaturo.

-

1.

Malgranda akvarela portreto sur eburo, sur pergameno. -

2.

Malgranda objekto, kiu estas kvazaŭ repro- dukto de granda je pli malgranda skalo.

Minimumo.

Plej malalta atingebla grado:

minimumo de necesa mono.

Minimuma.

De plej malalta atingebla grado.

Ministro.

Alta ŝtata oficisto, administranta unu el la sekcioj de la ŝtataj aferoj:

ministro de la eksteraj aferoj.

Ministraro.

Ministroj, kune administrantaj ŝtaton.

Minio

(Ĥem.). Miksaĵo de plumboksido kun plumbhipoksido; flave-ruĝa pulvoro, uzata kiel farbo.

Minuso.

Matematika signo, montranta negativan kvanton; matematika signo de la substrahado (deprenado).

Minuto. - 1.

Sesdekono de la horo.

2.

Sesdekono de la grado (mezuro de l' anguloj).

Miogalo

(Zool). Mambesto el la vico de l' insektomanĝaj

(Myogate).

Miopa.

Kiu vidas nur de proksime, ĉar lia okulo havas tro grandan optikan forton.

Miopeco.

Stato de tiu, kiu

estas

miopa.

Miopulo.

Homo miopa.

Miozoto

(Bot.). Vegetaĵo, nomata en la popola lingvo: « ne forgesu min », kreskanta apud marĉoj, riveretoj

(Myosotis)

Miri.

Havi la senton, la impreson, kiun kaŭzas io neatendita, stranga, eksterordinara, nova:

Mi miras, ke vi ne respondis mian leteron.

Miro.

Sento, impreso de tiu, kiu miras.

Mirinda.

Kiu indas miron.

Mirigi.

Kaŭzi ies miron.

Mirabelo.

Malgranda, flava pruno.

Miraklo.

Supernatura fakto, fenomeno, kontraŭa al la leĝoj de l' naturo.

Mirakla.

Supernatura, kontraŭa al la leĝoj de l' naturo, eksterordinara.

Mirakle.

En mirakla maniero, per miraklo.

Mirĥo.

Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l' parfumoj.

Miriado.

Granda, nedifinita nombro:

miriadoj da steloj.

Miriametro.

Dek mil metroj.

Miriapodoj

(Zool.). Klaso de artropodoj, kies korpo konsistas el tre multenombraj segmentoj

(Miriapoda).

Miristikacoj

(Bot.). Familio de dukoliledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

muskato.

Mirmekofago

(Zool.). Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj

(Myrmecophaga).

Mirmeleono

(Zool.). Insekto el la vico de l' retoflugilaj

(Myrmeleon formicarius).

Mirto

(Bot.). Arbeto kaj arbo el la familio de l' mirtacoj, kun bonodoraj brilaj folioj

(Myrtus communis).

Mirtacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

mirto.

Mirtelo

(Bot.). Malalta arbeto el la familio de l' vakciniacoj kun nigraj bongustaj beroj

(Vaccinium myrtitlus).

Misalo.

Meslibro.

Misio.

-

1.

Komisio, por disvastigi la kristanismon kaj civilizacion inter sovaĝuloj. -

2.

Grava komisio.

Mistero.

Fakto, dogmo, kiu ne povas esti esplorita, komprenita de la homa intelekto:

la misteroj de la naturo.

Mistera.

Entenanta misteron.

Mistifiki.

Trouzi ies kredemon, por lin moki.

Mistifiko.

Ago de tiu, kiu mistifikas.

Mistiko.

Religia medito, kondukanta ĝis la ekstazo kaj havanta kiel celon ekkoni la misterojn de Dio kaj de la postmorta vivo.

Mistika.

Kiu koncernas la mistikon, bazita sur la mistiko.

Mito.

Fabela rakonto pri antikvaj dioj de idolanoj.

Mitologio.

Scienco pri la mitoj.

Mitro.

Kovraĵo de la kapo de l' episkopoj por solenaj okazoj.

Mitulo

(Zool.). Speco de manĝebla molusko

(Mytitus edulis).

Mizero.

Stato inda de kompato per ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo.

Mizera.

Kiu estas en mizero.

Mizere.

En mizera maniero.

Mizerulo.

Homo mizera.

Mnemoniko.

Arto helpi la memoron kaj ĝin perfektigi.

Mobilizi.

Fari militistaron batalpreta.

Mobilizo.

Agode tiu, kiu mobilizas.

Modo.

-

1.

Nedaŭra moro pri la societaj rilatoj, pri la maniero sin vesti: ĉapelo laŭ la tasta modo. La modo postulas, ke oni ne venu al balo pli frue, ol ĉiuj jam estas tie. -

2.

(Gram.). Maniero, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton: indikativo, kondiĉa modo, u-modo.

Modelo.

-

1.

Objekto, kiun oni reproduktas per imitado:

modeto de brodaĵo, modelo de maŝino, modeto de pentristo. -

2.

Io perfekta:

modelo de honesteco.

Modela.

Imitinda, perfekta:

modela konduto.

Modeli.

Fari modelon el argilo, gipso k. t. p. Komparu;

Ekzemplo.

Modera.

Ne tro granda, ne tro postulema, ne ekstrema:

modera manĝado, modera prezo, modera politika partio.

Modere.

En modera maniero.

Modereco.

Eco de tio, kio estas modera.

Moderigi.

Fari ion modera:

moderigi ies fervoron.

Moderna.

Nuntempa, de nia epoko:

moderna poezio.

Modesta.

Havanta malaltan opinion pri siaj scioj, virtoj, meritoj, k. t. p.:

Vere granda homo estas ĉiam modesta.

Modesteco.

Eco de tiu, kiu estas modesta.

Malmodesta.

Havanta tro altan opinion pri si mem.

Malmodesteco.

Eco de tiu, kiu estas malmodesta. Komparu;

Humila.

Modifi.

Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon:

modifi projekton.

Moduli.

Laŭtigi kaj mallaŭtigi la voĉon, nuanci.

Moki.

Ridindigi per malŝata ŝerco:

moki eĉ la plej sanktajn aferojn.

Moko.

Vortoj de tiu, kiu mokas.

Mokaĵo.

Mokanta ŝerco.

Mokulo.

Homo, kiu havas la inklinon moki.

Mokema.

Havanta la inklinon moki.

Mola.

Facile cedanta al premo:

mola argito, mola koro.

Moleco.

Eco de tio, kio estas mola.

Molaĵo.

Mola objekto, mola parto de objekto:

molaĵo de pano.

Moligi.

Fari ion mola.

Moliĝi.

Fariĝi mola.

Malmola.

Malfacile cedanta al premo aŭ tute ne cedanta al premo.

Malmoligi.

Fari ion malmola.

Malmoliĝi.

Fariĝi malmola.

Molekulo.

Plej malgranda ero de ĥemia korpo, povanta ekzisti kaj havanta la ecojn de la tuto. Komparu;

Atomo.

Molibdeno

(Ĥem.). Mo. Ĥemia elemento, brila blanka metalo, facile rompebla.

Molusko

(Zool). Molkorpa besto; tipo de bestoj, pli simplaj ol la artropodoj:

heliko, limako.

Momento.

Tre mallonga tempo: Atendu unu momenton!

Mono.

Stampita metalo aŭ papero, kiel pagrimedo.

Mona.

Kiu koncernas la monon:

monaj aferoj.

Monero.

Aparta mona peco:

ora monero.

Monujo.

Sako, saketo por mono.

Monado.

Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo.

Monaĥo.

Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio:

dominikano, franciskano.

Monaĥejo.

Domo de monaĥoj.

Monaĥino.

Virino, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio.

Monaĥinejo.

Domo de monaĥinoj.

Monarĥo.

Sedenpenda regnestro:

imperiestro, reĝo, princo.

Monarĥisto.

Partiano de nelimigita povo de regnestro.

Monato.

Dekduono de la jaro:

januaro, aprilo.

Mondo.

-

1.

Tutaĵo de tio, kio ekzistas, universo. -

2.

La tero, kiel loĝloko de l' homoj.

Monedo

(Zool.). Malgranda birdo el la familio de l' korvoj

(Corvus monedula).

Monitoro.

Malalta batalŝipo, forte ŝirmita per kirasoj.

Monogramo.

Figuro, arte kunmetita el la komencaj literoj de l' nomo kaj antaŭnomo.

Monoklo.

Okulvitro por unu okulo.

Monologo.

Sceno, en kiu aktoro estas sola kaj parolas al si mem.

Monomanio.

Spirita malsano, en kiu unu ideo plene absorbas la intelekton.

Monopolo.

-

1.

Privilegio, donanta al unu persono aŭ kompanio ekskluzivan rajton vendi aŭ fabriki ion. -

2.

Ekskluziva rajto.

Monoteismo.

Kredo je unu sola Dio.

Monoteisto.

Kredanto je unu Dio.

Monstro.

Estaĵo,de la naskiĝo diferenca de la aliaj estaĵoj de la sama speco; estaĵo tre malbela.

Monstra.

De monstro, tre malbela.

Monto.

Natura altaĵo de la tero:

Everesto.

Monteto.

Natura malgranda altaĵo de l' tero.

Montano.

Loĝanto de montoj.

Montaro.

Aro de montoj, prezentanta unu tuton kaj havanta komunan nomon:

Alpoj.

Intermonto.

Mallarĝa kaj profunda valo inter montoj aŭ ŝtonegoj:

Termopiloj.

Montri.

Fari ion videbla por la okuloj: montri sian novan ĉapelon, montri al iu la vojon, montri kuraĝon.

Montriĝi.

Fariĝi videbla por la okuloj, fariĝi klara: Baldaŭ montriĝis, kiu estas prava.

Monumento.

Verko de la arĥitekturo aŭ skulptarto, por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo, pri glora ago.

Mopso

(Zool.). Speco de ĉambra hundo kun granda kapo kaj mallonga korpo.

Moro.

Ĝenerala maniero de popolo, lando, provinco agi kaj konduti en la societa vivo:

La civilizacio nobligas la morojn.

Moracoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:

figarbo, moruso.

Morala.

Konforma, akordiĝanta kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj.

Morale.

En morala maniero.

Moraleco.

Eco de tio, kio estas morala. Komparu;

Etiko.

Morbilo(j)

(Med.). Infekta malsano de infanoj, karakterizata de febro kaj de ruĝaj makuloj de la haŭto, precipe de l' vizaĝo.

Mordi.

Siri, vundi per la dentoj: mordi panon. La hundo ne mordas sian sinjoron.

Mordema.

Kiu amas mordi: mordema hundo.

Morfino.

Alkaloido de l' opio, kvietiganta la dolorojn kaj dormiganta, uzata precipe por subhaŭtaj injektoj.

Morgaŭ.

En la plej proksima tago post la nuna.

Postmorgaŭ.

Post du tagoj.

Morĥelo

(Bot.). Manĝebla fungo el la familio de l' sakfungoj

(Morchella).

Morti.

Ĉesi vivi, perdi la vivon:

Ĉiuj homoj mortas.

Morto.

Perdo de la vivo.

Mortinto.

Homo, kiu mortis:

Pri la mortintoj diru bonon aŭ nenion

(latina proverbo).

Mortema.

Kiu devas morti pli aŭ malpli baldaŭ, kiu ne posedas la senmortecon:

La dioj kaj la mortemaj homoj.

Mortulo.

Mortema homo:

Ĉi tiu mondo de la mortuloj.

Mortigi.

Senigi iun je la vivo:

mortigi sovaĝan beston.

Senmorta.

Kiu neniam mortas:

senmorta Dio.

Senmorteco.

Eco de tio, kio estas senmorta.

Mortero.

Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la brikojn. Komparu:

Cemento, stuko.

Moruo

(Zool.). Mara fiŝo el la familio de l' gadoj

(Gadus morrhua).

Moruso

(Bot.). Arbo el la familio de l' moracoj; la folioj de la blanka moruso estas uzataj por nutri la silkajn raŭpojn

(Morus alba).

Mosko.

Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.

Moskeo.

Mahometana templo.

Moskito

(Zool.). Malgranda duflugila insekto, turmentanta la homojn kaj bestojn per etaj pikoj.

Mosto.

Nefermentinta vino, suko elpremita el la vinberoj.

Moŝto.

Honora titolo, uzebla por ĉiuj rangoj:

Via sinjora moŝto, lia reĝa moŝto.

Moto.

Frazo, citita el ia aŭtoro kaj metita antaŭ verko aŭ artikolo por esprimi ĝian ĉefan ideon. Komparu:

Aforismo, maksimo, proverbo, sentenco.

Motivo.

Kaŭzo de ago, de konduto:

koleri sen motivo.

Motivi.

Prezenti motivojn, klarigi per motivoj:

nemotivita postulo.

Motoro.

Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas meĥanikan laboron:

gasa motoro, elektra motoro.

Movi.

Transigi korpon en alian lokon ; ŝanĝi la lokon de korpo rilate al korpo fiksita:

movi veturilon.

Movo.

Ago de tiu, kiu movas.

Moviĝi.

Ŝangi la lokon de la propra korpo rilate al korpo fiksita.

Moviĝema.

Kiu volonte, facile moviĝas:

moviĝema besto.

Senmova.

Kiu tute ne moviĝas.

Mozaiko.

Speco de pentraĵo, farita el kunmetitaj diverskoloraj ŝtonoj, lignaj pecoj, k. t. p.

Mucida.

Havantala malagrablan guston kaj odoron, kiun la nutraĵoj ricevas en malseka aŭ neaerumata loko.

Mueli.

Pecetigi, pulvorigi la grenon fari farunon.

Muelejo.

Loko, kie oni muelas.

Muelisto.

Homo, kies profesio estas mueli.

Mufo.

Cilindroforme kunkudrita pelta peco por varmigi la manojn.

Muĝi.

Eligi tre fortan kaj akran tonon, kiel la ventego, maraj ondoj, k. t. p.

Muko.

Densa, glua fluidaĵo, produktata de la samnomaj membranoj de la besta kaj homa organismo.

Mulo

(Zool.). Ido de azeno kaj ĉevalino

(Equus mulus).

Multe.

Granda nombro, granda kvanto:

multe da homoj, multe da akvo.

Multa, multaj.

Granda kvanto de samspecaj objektoj, diferencantaj per siaj ecoj:

Multaj bestoj posedas voston.

Plimulto.

Pli granda parto; partio posedanta pli grandan kvanton da voĉoj:

La plimulto voĉdonis kontraŭ la projektoj.

Multobligi.

Pligrandipi, aldonante multfoje la saman kvanton.

Malmulte.

Malgranda nombro, malgranda kvanto.

Multipliki.

Multobligi: multipliki

5

per

3.

Mumio.

Kadavro, konservita per la enbalzamigo:

egipta mumio.

Municio.

Militaj provizoj, precipe la pulvo kaj kugloj.

Munti.

Kunmeti maŝinon sur la loko, kie ĝi devas funkcii.

Muntisto.

Homo, kies profesio estas munti.

Muro.

Masonaĵo, servanta kiel flanko de domo, por apartigi au dividi teran spacon.

Murmuro.

Mallaŭta bruo de multe da personoj, kiuj parolas samtempe; sono, montranta malkontentecon.

Murmuri.

Eligi murmuron.

Murmureti.

Paroli mallaŭte, por ne esti aŭdata; eligi mallaŭtan malklaran sonon:

murmureti al ies orelo. La folioj, skuataj de delikata vento, murmuretas.

Muso

(Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l' mordantaj

(Mus).

Musko

(Bot.). Granda klaso de l' kriptogamoj kun trunketoj kaj folioj

(Muscus).

Muskato

(Bot.). Arbo el la familio de la miristikacoj, el kies nuksoj kaj floroj oni ekstraktas bonodoran oleon

(Myristica fragrans).

Muskedo.

Peza pafilo, kiun oni apogis dum la pafado sur forko.

Muskolo.

Organo, konsistanta el karnaj fibroj kaj plenumanta la movojn de l' bestoj.

Muslino.

Plej malpeza teksaĵo, kotona, lana.

Mustardo.

Spicaĵo el sinapo kaj vinagro.

Mustelo

(Zool.). Raba mambesto (nomo de la familio)

(Mustela).

Muŝo

(Zool.). Insekto el la vico de l' duflugilaj, grandanombre vivanta en la loĝejoj, staloj.

(Musca;

la plej konata speco

— musca domestica =

hejma muŝo).

Muta. - 1.

Kiu ne posedas la parolkapa- blon:

surda kaj muta de la naskiĝo.

-

2.

Kiu ne povas paroli de emocio:

muta de teruro.

Mutigi.

Fari iun muta.

Mutiĝi.

Fariĝi muta.

Mutulo.

Homo muta.

Mutualismo.

Sistemo, celanta forigi la profitojn de l' perantoj kaj entreprenistoj per kompanioj de l' konsumantoj.

Muzo.

Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj:

Uranio estis la muzo de l' astronomio.

Muzeo.

Granda kolekto de sciencaj aŭ artaj objektoj.

Muziko.

Arto kombini la sonojn en maniero, agrabla por la orelo.

Muzika.

De muziko, kiu rilatas la muzikon:

muzika instrumento.

Muzikema.

Kiu amas la muzikon.

Muzikisto.

Homo, kies profesio estas la muziko.



N



N. Fleksio de l' akuzativo: patron, bonajn, min.

Nacio. Aro de homoj, loĝantaj la saman teritorion kaj havantaj komunan devenon kaj lingvon. Nacia. De nacio, kiu koncernas nacion: nacia karaktero, nacia lingvo. Nacieco. Eco, ecoj karakterizantaj nacion. Internacia. Komuna por kelke da nacioj, por multaj nacioj: internacia juro.

Nadiro

(Astr.). Punkto de la ĉiela sfero, kiun trafus rekta linio, pasanta de la punkto, kie ni estas, tra la centro de la tero.

Nafto.

Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko.

Naftalino

(Ĥem.). Solida karbonhidrato de forta odoro, uzata kontraŭ la tineoj.

Naĝi.

Sin moviantaŭen sur aŭ en akvo, en fluidaĵo.

Naiva.

Kredema kaj malkaŝema, kiel infano.

Naive.

En naiva maniero.

Naivulo.

Homo naiva.

Najado.

Greka diino de la akvoj.

Najbaro.

Homo, nacio, loĝanta apude: La Hispanoj kaj Portugaloj estas najbaroj. JSajbaro, loĝanta en apuda bieno. Najbaro, loĝanta en apuda cambro.

Najbara.

Loĝanta, estanta apude: najbara lando.

Najlo.

Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, per kiu oni fiksas aŭ sur kiu oni pendigas objektojn.

Najli.

Fiksi per najlo.

Najlotirilo.

Ilo, por eltiri najtojn.

Najtingalo

(Zool.). Kantobirdo el la familio de l' turdoj

(Luscinia).

Nankeno.

Kotona flava teksaĵo.

Napo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kuliurata en ĝardenoj (manĝaĵo) kaj kampoj (paŝtaĵo)

(Brassica napus).

Narciso

(Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l' amarilidacoj kun belaj bonodoraj blankaj floroj

(Narcissus).

Narkoti.

Fari nesentema, dormigi per medikamentoj:

sin narkoti per la morfino.

Narkotaĵo.

Narkotanta medikamento.

Narvalo

(Zool.). Mara mambesto el la familio de l' delfenoj, kun tre longa (2-3 m.) dento de la supera makzelo.

(Monodon monoceros).

Naso.

Ilo por fiŝkapto, konsistanta el konusforme kunplektitaj vergoj.

Naski.

-

1.

Produkti idon: La geedzoj naskis kvin infanojn. -

2.

Kaŭzi: naski disputojn, naski malpacon.

Naskiĝi.

Veni en la mondon (pri ido):

Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859.

Natro

(Ĥem.). NaHO. Hidratode natrio, tre forta alkalio, multe uzata por industriaj celoj.

Natrio

(Ĥem.). Na. Ĥemia elemento, alkalia metalo; al ĝiaj saloj apartenas natriklorido.

Naturo.

-

1.

Tutaĵo de la objektoj, kiuj efektive ekzistas:

La tri regnoj de la naturo: la bestoj, la vegetaĵoj kaj la mineraloj.

-

2.

Kunnaslataj ecoj, esencaj ecoj de estaĵo:

la homa naturo.

Natura.

Kreita de la naturo, normala, ne artefarita:

natura floro.

Nature.

En natura maniero.

Naturalismo.

-

1.

Filozofia doktrino, atribuanta al la naturo la esencon de ĉia ekzisto. -

2.

Realismo en la arto kun prefero pentri la fizikan kaj moralan malbelon.

Naŭzo.

Malagrabla sento de l' vomonto.

Naŭzi.

Kaŭzi naŭzon.

Navo.

Meza parto de templo. Komparu:

Transepto.

Navigi.

Veturi, vojaĝi sur akvo.

Navigado.

Veturado, vojaĝado. sur akvo.

Navigacio.

Navigado.

Nazo

(Anat.). Superstaranta parto de la vizaĝo inter la buŝo kaj la frunto; flarorgano.

Naztuko.

Malgranda tuko por viŝi la nazon.

Nazumo.

Okulvitroj, kiujn risorto tenas sur la nazo.

Ne.

Partikulo, esprimanta foreston, mankon de ago, de eco:

ne ami, ne bona.

Nebulo.

Densaj, videblaj vaporoj super la Wo.

Necesa.

Kiun oni absolute bezonas:

La aero estas necesa por ĉiu vivanta estaĵo.

Neceso.

Absoluta bezono.

Necesejo.

Loko, kie oni kakas kaj pisas.

Negativa.

Prezentanta rezultaton, kiun oni ricevas, deprenante kvanton pli grandan de malpli granda:

5 - 7 = - 2;

-

2 estas nombro negativa.

Negliĝo.

Hejma vesto, kiun oni portas post la leviĝo kaj antaŭ kuŝiĝo.

Negoco.

Afero, entrepreno, kies celo estas mona profito. Komparu:

Komerco.

Neĝo.

Glaciiĝintaj akvaj vaporoj, falantaj teren.

Neĝi.

Fati (pri la neĝo):

La tutan nokton neĝis.

Nek.

Konjunkcio kun la senco: kaj ne:

Li ne kantas nek ludas.

Nekrologo.

Artikolo kun sciigo pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ĝia vivo.

Nektaro.

Trinkaĵo de l' dioj; tre bongusta trinkaĵo.

Nenia.

Nea adjektiva pronomo de l' kvalito: Kian vinon vi deziras: blankan aŭ ruĝan? Dankon, nenian.

Nenial.

Pro neniu kaŭzo.

Neniam.

En neniu tempo.

Nenie.

En neniu loko: Nenie oni matenmanĝas tiel abunde, kiel en Anglujo.

Neniel.

En nenia maniero.

Nenies.

De neniu, apartenanta al neniu:

nenies konsilojn.

Nenio.

Nea substantivo pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Li manĝis nenion. Nenio povas konsoli la patrinon post la morto de la filo.

Neniom.

Nenianombro, nenia kvanto; nenian nombron, nenian kvanton (malofte uzata).

Neniu.

-

1.

Nea pronomo persona substantiva: Kiu venis? Neniu venis.

-

2.

Nea adjektiva pronomo: Neniun helpanton plu mi deziras.

Neologismo.

Nova vorto aŭ esprimo.

Nepo.

Filo de filo aŭ de filino.

Nepino.

Filino de filo aŭ de filino.

Nepotismo.

Trouzo de sia povo, por doni oficojn al siaj samfamilianoj.

Nepre.

En maniero neevitebla, absolute necesa:

Por vivi oni nepre devas manĝi.

Nervo

(Anat.). Blanka fadenforma organo, servanta kiel kondukilo por la sentemo kaj movado de l' bestoj.

Nerva.

De nervo, koncernanta la nervojn:

nerva malsano.

Nesto.

Konstruaĵo, kiun faras la birdoj. kelkaj insektoj kaj fiŝoj, por tie loĝi, meti la ovojn kaj kovi la idojn.

Neto.

Definitive redaktita skribaĵo sen korektoj kaj makuloj.

Malneto.

Skribaĵo ne definitive redaktita kun korektoj kaj makuloj.

Neŭralgio.

Forta doloro de nervo.

Neŭtra

(Gram.).Nek aktiva, nek pasiva; nek vira, nek virina:

neŭtra verbo, neŭtra sekso.

Neŭtrala.

-

1.

Ne partoprenanta en batalo, en disputo de du partioj:

resti neŭtrala.

- 2.

(Ĥem.). Nek acida, nek alkalia:

neŭtrala solvaĵo.

Nevo.

Filo defrato aŭ de fratino.

Nevino.

Filino de frato aŭ de fratino.

Ni.

Pronomo de la unua persono de la multenombro.

Niĉo.

Kavaĵo en muro por statuo, por lito. Komparu:

Alkovo.

Nigra.

Havanta la plej malhelan koloron, la koloron de la fulgo.

Nigro.

La nigra koloro.

Nigreco.

Eco de tio, kio estas nigra.

Nigrigi.

Fari ion nigra:

nigrigi grizajn harojn.

Nigriĝi.

Fariĝi nigra.

Nihilismo.

Doktrino, neanta ĉiun kredon kaj celanta detrui la ekzistantajn leĝojn kaj ordon.

Nihilisto.

Adepto de la nihilismo.

Nikelo

(Ĥem.) Ni. Ĥemia elemento, metalo tre similanta la arĝenton kaj uzata por kuirvazoj, moneroj, k. t. p.

Nikotino.

Alkaloido de la tabako.

Nikso.

Spirito de

l'

akvoj.

Nimbo.

Aŭreolo.

Nimfo.

Duondiino eterne juna: nimfo de l' arbaroj, de la montoj.

Nivelo.

Alteco de horizontala ebeno:

1000 metrojn super la nivelo de la oceano.

Niveli.

Ebenigi laŭ dezirata nivelo.

Nivelilo.

Instrumento por determini, ĉu surfaco estas ebena kaj horizontala.

Nizo

(Zool.). Raba birdo et la familio de l' falkoj

(Nisus communis).

Nj.

Sufikso por derivi virinajn karesajn nomojn:

Anjo, onklinjo.

Nobelo.

Homo, kiu per la naskiĝo aŭ per favoro de la regnestro ĝuas specialajn privilegiojn aŭ nur posedas honoran titolon, distingantan lin de la aliaj klasoj.

Nobeleco.

Eco de tiu, kiu estas nobelo.

Nobelaro.

Klaso de ia nobeloj.

Nobela.

Posedanta nobelecon.

Nobeligi.

Fari, proklami iun nobela.

Nobla.

Distingiĝanta per siaj altaj moralaj kvalitoj:

nobla koro.

Nobleco.

Eco de tio, kio estas nobla.

Noble.

En nobla maniero.

Nodo.

Duobla kunkruciĝo de du kunligitaj fadenoj, ŝnuroj. Komparu:

Banto.

Nokto.

Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto; tempo de la subiro ĝis la leviĝo de lasuno.

Nokta.

De nokto, kiu koncernas nokton.

Nokte.

Dum la nokto.

Noktomezo.

Horo 12 vespere.

Tagnokt- egaleco.

Tempo de la jaro, kiam la tagoj kaj noktoj estas egaldaŭraj.

Noktuo

(Zool.). Raba birdo el la familio de l' strigoj

(Athene noctua).

Nomo.

Vorto, uzata por distingi objekton aŭ personon de aliaj objektoj aŭ personoj:

Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj.

Nomi.

-

1.

Determini per nomo:

li estas nomata Petro. -

2.

Doni nomon:

La gepatroj nomis sian filinon Margareto.

Nomaro.

Tabelo de nomoj:

nomaro de la membroj de societo.

Samnoma.

Havanta la saman nomon.

Nomado.

Homo, popolo, ne havanta konstantan loĝlokon:

la nomadoj de Afriko.

Nombro.

Unuo aŭ ditinita kvanto da unuoj: Dudek du estas para nombro, tridek kvin — nepara.

Multenombro.

Gramatika formo, montranta pli ol unu objekton:

patroj.

Ununombro.

Gramatika formo, montranta unu objekton:

patro.

Nominala.

-

1.

Posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn:

nominala ĉefo. -

2.

Sur- skribita sur monero kaj ofte diferenca de la efektiva valoro:

nominala valoro.

Nominativo.

Unua kazo de la deklinacio, montranta la subjekton de frazo kaj la atributon en tiel nomata nominativo de l' klareco (nominativo apud akuzativo):

La patro amas la filon. Fari vitron nerompebla.

Nordo.

-

1.

Parto de la horizonto, kiu estas post ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. -

2.

Parto de la tera globo, de lando, direktita al la nordo.

Norda.

De nordo:

norda vento, norda gasto.

Norde.

En la nordo.

Normo.

Ordinara, laŭregula stato:

dekliniĝi de la normo.

Normala.

Koforma al la normo.

Nostalgio.

Melankolio, kaŭzita de sopiro revidi la patrolandon.

Noti.

Skribi mallongan resumon, por ne forgesi.

Noto.

Mallonga resumo, por ne forgesi.

Notlibro.

Malgranda poŝlibro, en kiu oni enskribas notojn. Komparu:

Signo.

Notario.

Ŝtata oficisto, kiu konservas kaj redaktas aktojn, kontraktojn, atestas la aŭtentikecon, k. t. p.

Nova.

Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, malmulte uzita, antaŭe ne konata:

nova vesto, nova libro, nova kontinento.

Novaĵo.

Nova objekto, nova sciigo:

Kara amiko, jam de longe mi ne havis novaĵojn de vi.

Noveco.

Eco de tio, kio estas nova:

La noveco de la afero devigas nin esti singardaj.

Malnova.

Antaŭ longe farita, aperinta; multe uzita; de longe konata:

malnova ĉapelo, malnova verko, malnova mondo.

Komparu:

Juna, freŝa.

Novelo.

Mallonga literatura verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero: «

Diversaĵoj

»

de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo.

Novembro.

11-a, antaŭlasta monato de la jaro.

Novico.

-

1.

Persono, restanta en mona- ĥejo, por pasigi tie la tempon de la provo. -

2.

Homo ankoraŭ nesperta en profesio, en okupo.

Noviceco.

Stato de tiu, kiu estas novico.

Nu.

Interjekcio, antaŭiranta surprizan konkludon:

Nu, kion vi diros pri tio?

Nuanco.

Malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter aferoj de la sama speco:

nuanco de koloro, nuanco de esprimo.

Nuanci.

Esprimi per nuancoj. Komparu;

Moduli.

Nubo.

Akva vaporo, formanta videblajn amasojn en la supraj tavoloj de la aero.

Nuda.

Nevestita, nekovrita:

nuda homo, nuda muro, nuda vero.

Nudeco.

Eco de tio, kio estas nuda.

Nudpieda.

Sen ŝuoj kaj ŝtrumpoj.

Nuko

(Anat.). Posta parto de la kolo.

Nukso

(Bot.). Frukto kun malmola ligno- simila kovraĵo.

Nulo.

-

1.

Gifero, kiu dekobligas la vaIoron de ĉiu alia cifero, se ĝi estas lokita dekstre de la lasta. -

2.

Io senvalora:

homa nulo.

Nuligi.

Fari, deklari ion senvalora:

nuligi kontrakton.

Numero.

Cifero, nombro, kiu montras la lokon. la vicon de objekto inter aliaj objektoj:

numero de domo.

Numeri.

Meti, surskribi numeron:

numeri la paĝojn de kajero.

Numido

(Zool.). Birdo el la familio de la kokoj

(Numida meleagris).

Numismatiko.

Scienco pri la antikvaj moneroj kaj medaloj.

Nun.

En tiu ĉi tempo, momento; en la estanta tempo, momento.

Nuna.

Kiu okazas nun.

Nuncio.

Ambasadoro de papo.

Nur.

-

1.

Nenio, neniu plu, ne pli multe: Venis nur tri personoj. La libro kostas nur du frankojn. -

2.

Ne pli frue ol:

La letero atingos lin nur morgaŭ.

O

O.

Fleksio de la substantivo kaj de la vortoj, uzataj en substantiva formo:

tablo, dudeko, kialo.

Oazo.

Fruktodona tero en dezerto.

Obei.

Plenumila volon, ordonon de alia persono:

obei la patron, obei la ĉefon, obei ies konsilon.

Obeo.

Plenumo de ies volo,de ies ordono.

Obeema.

Volonte, facile obeanta.

Obelisko.

Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro.

Objekto

-

1.

Ĉio, kio estas videbla, sentebla. -

2.

Tio, kio okupas la spiriton:

objekto de studo.

Komparu.

Afero.

Objektiva.

Bazita sur senpartia esploro, ne influita de individuaj gustoj aŭ opinioj:

objektiva kritiko.

Objektiveco.

Eco de tio, kio estas objektiva.

Objektive.

En objektiva maniero.

Obl.

Sufikso, por derivi nombrajn nomojn, kelkfoje pli grandajn ol la radika:

triobla, kvaroble.

Oblato.

Malgranda disko, bakita el faruno kun akvo.

Obligacio.

Kredita papero, donata de ŝtato aŭ privatakompanio, kiel dokumento pri ŝuldo.

Oblikva.

Flankiranta, kliniĝanta de la horizontala aŭ vertikala direkto:

oblikva linio.

Oblikve.

En oblikva maniero:

oblikve staranta kolono.

Obolo.

Antiva greka monero, valoranta 0,16 fr.

Observi.

Atente rigardi por esplori:

observi ies agojn, observi la stelojn.

Observo.

Ago de tiu, kiu observas.

Observema.

Kiu havas inklinon, kapablon

Nutri.

Doni, liveri al vivanta estaĵo tion, kion ĝi bezonas por daŭrigi sian ekzistadon: nutri per viando. Nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron.

Nutraĵo.

Tio, kio nutras: La terpomoj estas bongusta nutraĵo.

por observi.

Observejo.

Loko por specialaj observoj:

astronomia observejo.

Observatorio. Observejo.

Obstina.

Tro forte, tro ekskluzive sekvanta sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj; ne cedema, ne konvinkebla:

obstina, kiel kapro.

Obstini.

Tro forte, tro ekskluzive sekvi sian volon, sian opinion kontraŭ la volo de aliaj.

Obstine.

En obstina maniero.

Obstineco.

Eco de l' tiu, kiu estas obstina. Komparu.

Insisti, persisti.

Oceano.

Granda akvujo de sala akvo, kiu kovras la pli grandan parton de la tera supraĵo:

la Norda Glacia Oceano.

Odo.

Lirika versaĵo, solene kantanta gravan fakton.

Odoro.

Tio, kio ekscitas la flarsenton:

odoro de peĉo, odoro de rozo.

Odori.

Havi, disvastigi odoron.

Bonodoro.

Agrabla, bela odoro.

Bonodori.

Havi, eligi agrablan, belan odoron.

Malbonodoro.

Malagrabla, malbela odoro.

Malbonodori.

Havi, eligi malagrablan, malbelan odoron.

Ofendi.

Montri malrespekton, malestimon al iu per agoj aŭ vortoj.

Oferi

-

1.

Donaci al diaĵo ion, kiel signon de danko, adoro, pento:

Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. -

2.

Doni ion multvaloran, sin senigi de io multvalora, por utilo de aliaj:

oferi sian tempon.

Ofero.

Dono, donaco de tiu, kiu oferas.

Oferema.

Kiu volonte oferas.

Monofero.

Mona ofero.

Ofico.

Okupo en publika servado:

ofico en regna banko.

Oficisto.

Homo, kiu havas oficon.

Oficejo.

Loko, kie oni plenumas oficon. Komparu:

Metio, profesio, specialo.

Oficiala.

Publikigita, ordonita de registaro, de rajta povo:

oficiala akto, oficiala gazeto.

Oficiale.

En oficiala maniero.

Oficiro

Militista estro, posedanta rangon almenaŭ de leŭtenanto.

Ofte.

Multe da fojoj unu post alia; kun multfojaj ripetoj:

La komencantaj Esperantistoj ofte uzas la prepozicion « je ».

Ofta.

Ofte okazanta.

Malofte.

Malmulte da fojoj.

Malofta.

Okazanta malofte.

Maloftaĵo.

Afero, objekto malofta.

Ogivo.

Arkaĵo konsistanta el du arkoj, formantaj angulon.

Ok.

8, dufoje kvar.

Okazi

.Vere esti,vere fariĝi,sendepende de nia volo:

La katastrofo okazis antaŭ cent jaroj.

Okazo

-

1.

Tio, kio okazas, okazis. -

2.

Feliĉa okazo, ebliganta fari ion:

Mi ne havis okazon paroli esperante kun fremduloj.

Okaza.

okazas, bazita sur okazo:

okaza eltrovo.

Okcidento.

-

1.

Parto de la horizonto, kie la suno subiras. -

2.

Parto de la terglobo, de lando, direktita al la okcidento.

Okcidenta.

De okcidento, estanta en la okcidento ;

okcidenta vento, okcidenta lando.

Okcidente.

En la okcidento.

Okro

(Ĥem.). Mineralo, konsistanta grandparte el ferhidroksido kaj uzata kiel farbo.

Okshofto.

Mezuro de l' fluidaĵoj (ĉirkaŭ 230 litr.).

Oksido

(Ĥem.). Kombinaĵo de l' oksigeno kun elemento.

Oksigeno

(Ĥem.). Ĥemia elemento; sen- kolora senodora gaso, ne brulanta, nepre necesa por la brulado kaj spirado, en miksaĵo kun la azoto ĝi formas la aeron, en komponaĵo kun la hidrogeno — la akvon (H

2

0).

Oksikoko

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' vakciniacoj kun ruĝaj beroj, uzataj por konfitaĵoj, siropoj

(Oxycoccus palustris).

Oktanto

(Geom.). Okono de cirklo.

Oktavo.

Muzika tono, konsistanta el duobla kvanto da vibroj, kompare kun alia tono, kaj tial perfekte harmonia kun ĝi.

Oktobro.

Deka monato de la jaro.

Okulo.

Organo de la vidsento.

Okula.

De okulo, kiu koncernas la okulon.

Okulisto.

Okulkuracisto.

Okulharoj.

Haroj, kreskantaj ĉe la randoj de la palpebroj.

Okulvitroj.

Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, en kadro, per kiu oni fiksas ilin sur la nazo kaj sur la oreloj.

Okulta

.Koncernanta misteran sciencon, fenomenon, ne klarigeblan per la konataj leĝoj de la naturo:

La magio estas okulta scienco.

Okupi.

Plenigi spacon aŭ tempon: La libroj okupas la tutan skribotablon. La familio okupis du loĝiojn. La raporto okupis tri horojn.

- 2.

Preni, kiel sian posedaĵon: La malamikoj okupis la urbon.

Okupo.

Tio, kio okupas: havi nenian okupon. Komparu:

Metio, ofico, profesio, specialo.

Okzalo

(Bot.). Multjara herbo el la familio de l' poligonacoj, kun acidaj folioj, uzataj por supo

(Rumex acetosa).

Ol.

Partikulo, kuniganta la partojn de la komparo de l' malegaleco: La bovo estas pli alta ol la kapro. La bovino havas aliajn kornojn, ol la bovo.

Oleo.

Grasa fluidaĵo, produktata el diversaj vegetaĵaj substancoj (lino, nuksoj) kaj el organoj de bestoj (baleno, foko).

Olea.

De oleo.

Olei.

Ŝmiri per oleo:

olei maŝinon.

Oleacoj

(Bot.). Familio dedukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

frakseno, siringo.

class="book">Oleandro

(Bot.). Vegetaĵo kun mallarĝaj folioj kaj grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj, kulturata en ĉambroj kaj oranĝerioj.

(Nerium oleander).

Oligarĥio.

Sistemo de regado, en kiu la povo apartenas al kelke da potencaj familioj.

Olivo

(Bot.). Frukto de l' olivarbo.

Oliv- arbo.

Arbo el la familio de l' oleacoj

(Olea europaea).

Omaro

(Zool.). Granda mara kankro el

la

vico de la dekpiedaj

(Homarus vulgaris).

Ombro.

-

1.

Malhela bildo de lumigita objekto:

ombro de kandelo sur muro

- 2.

Mallumo, malhela lumo en loko, kiun netravidebla objekto ŝirmas de la.lumo:

sidi en ombro de arboj.

-

3.

Spirito de mortinto.

Ombrelo,

Portebla ŝirmilo kontraŭ la suno kaj pluvo, konsistanta ei bastono tenilo kaj ŝtofo, streĉita sur vergoj.

Omnibuso.

Kovrita publika veturilo.

-On.

Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kiuj prezentas parton de ia nombro de l' radiko:

duono, triono.

Ondo.

Leviĝo kaj malleviĝo sur la supraĵo de moviĝanta fluidaĵo:

la ondoj de la maro.

Ondi.

Leviĝi kaj malleviĝi kiel ondo.

Ondoforma, ondolinia.

Havanta formon de ondo.

Oni.

Persona nedifinita pronomo:

Vintre oni portas peltojn.

Onikso.

Speco de agato, konsistanta el paralelaj helaj kaj malhelaj tavoloj.

Onklo.

Frato de la patro aŭ de la patrino.

Onklino.

Fratino de la patro aŭ de la patrino; edzino de la onklo.

Onobriko

(Bot.). Alta herbo el la familio de l' fabacoj

(Onobrychis sativa).

Ont.

Finiĝo de la aktiva participo de la tempo estonta (de l' tempo, kiu venos).

Ontologio.

Parto de la metafiziko pri la ekzisto.

Op.

Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kun la signifo kelke kune:

Ni venos al vi triope.

Opalo.

Speco de siliko, formanta lakte blankan ŝtonon kun varikoloraj rebriloj.

Opero.

Dramo, en kiu la aktoroj ne parolas, sed kantas kun la akompano de orkestro.

Opera.

De opero, koncernanta operon:

opera trupo, opera spektaklo.

Operacio.

Meĥanika kuraca procedo, farata per la manoj aŭ instrumentoj.

Opio.

Suko de diversaj specoj de l' Papavo; tre forta narkota rimedo.

Opinii.

Kredi ion vera, bazante sin sur konkludoj, kiuj sufiĉas nur al la persono, kiu faras ilin.

Opinio.

Kredo de tiu, kiu opinias.

Oportuna.

Facile uzebla:

oportuna tenilo.

Oportuneco.

Eco de tio kio estas oportuna.

Oportune.

En oportuna maniero. Komparu:

Komforta, praktika.

Opozicio.

Kontraŭstaro en parlamento, en publika kunsido de societo aŭ kompanio kontraŭ la agoj aŭ proponoj de la registaro aŭ estraro.

Optativo.

Gramatika formo de la verbo por montri volon, deziron:

Feliĉa estu por ni la Nova Jaro!

Optiko.

Parto de la fiziko pri la lumo. Optika. Kiu koncernas la optikon.

Optimismo.

Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da feliĉo, ol da malfeliĉo.

Optimisto.

Adepto de la optimismo.

Oro

(Ĥem.). Au. Multvalora metalo de flava koloro:

Ne ĉio estas oro, kio brilas.

Ora.

El oro.

Ori.

Kovri per maldika tavolo de oro:

orita braceleto.

Orakolo.

Resporido, kiun laŭ la opinio de la idolanoj la dioj donas al la demandoj, kun kiuj oni sin turnas al ili:

la orakolo de Delfoj.

Orangutango

(Zool.). Simio el la familio de l' homosimilaj

(Simia satyrus).

Oranĝo

(Bot.). Frukto de l' oranĝujo.

Oranĝujo.

Arbo el la familio de l' aŭrantiacoj kun dolĉaj sukplenaj fruktoj

(Citrurn aurantium dulce).

Oranĝerio.

Varmigejo por konservi oranĝarbojn dum la vintro.

Oratoro.

Homo, kiu parolas en publika kunveno.

Oratorio.

Muzika dramo, kies temo estas ĉerpita ei la Biblio.

Ordo.

-

1.

Sistemo, laŭ kiu la objektoj sekvas unu alian:

alfabeta ordo, kronologia ordo.

-

2.

Regula, oportuna dismeto de objektoj:

ordo en ĉambro.

Orda.

Aranĝita, dismetita laŭ ordo.

Ordamo.

Amo de la ordo.

Ordama.

Amanta la ordon.

Ordigi.

Dismeti, aranĝi laŭ ordo.

Malordo.

Manko de ordo.

Malordigi.

Neniigi ordon.

Reordigi.

Dismeti laŭ la antaŭa ordo.

Ordeno.

Honora signo en formo de stelo aŭ kruco sur rubando, donacata de papo aŭ regnestro.

Ordinara.

Ne diferencanta de la plimulto; ne diferencanta de ĉiutaga:

ordinara vesto, ordinara manĝo.

Ordinare.

En ordinara maniero.

Eksterordinara.

Tute diferencanta de ordinara; malofta:

eksterordinara kapablo.

Ordoni.

Estre esprimi sian volon:

ordoni al servisto, ordoni al filo.

Ordono.

Vortoj de tiu, kiu ordonas. Komparu:

Postuli.

Orelo

(Anat.). Organo de la aŭdsento.

Orelringo.

Ringo, juvelo, portata en la oreloj, kiel ornamo.

Orfo.

Knabo, perdinta la patron aŭ patri- non.

Orfino.

Knabino, perdinta la patron aŭ patrinon.

Orfa.

Perdinta la patron aŭ patrinon.

Orfeco.

Stato de la infano, kiu estas orfa.

Orfejo.

Rifuĝejo por la orfoj.

Organo. - 1.

Parto de la korpo de vivanta estaĵo, plenumanta funkcion necesan aŭ utilan por la vivo:

La okulo estas la organo de la vidsento. -

2.

Gazeto, reprezentanta partion aŭ societon:

Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato.

Organika

(Ĥem.). Enhavanta, koncernanta la karbonon.

Organismo.

Tutaĵo de ia organoj, el kiuj konsistas vivanta estaĵo:

la homa organismo.

Organizi.

Aranĝi, ordigi, por ebligi la funkciadon:

organizi societon.

Organizo.

Ordigo ebliganta la funkciadon.

Reorganizi.

Denove organizi, ŝanĝi la organizon.

Orgeno.

Granda blovinstrumento, uzata en la preĝejoj.

Orgenisto.

Muzikisto, ludanta la orgenon.

Orgio.

Diboĉa festeno.

Oriento.

-

1.

Parto de la horizonto kie la suno leviĝas. -

2.

Parto de la tera globo, de lando, direktita al la oriento.

Orienta.

De oriento, estanta en la oriento:

orienta klimato, orienta stelo.

Oriente.

En la oriento.

Orienti sin.

-

1.

Klare ekscii, vidi, en kiu loko oni estas:

sin orienti en fremda urbo.

-

2.

Klare kompreni la situacion kaj scii, kion oni devas fari:

La prezidanto de la kunsido devas sin rapide orienti en la diskutata demando.

Origino.

Deveno: origino de la mondo, origino de nacio.

Originalo.

-

1.

Primitiva manuskripto rilate al kopio. -

2.

Teksto rilate al la tra- duko. -

3.

Persono, kies portreton oni faras. -

4.

Persono de stranga konduto' diferencanta de tiu de ordinara homo.

Originala.

De originalo, ne imitita, ne tradukita:

originala verko.

Originale.

En originala maniero.

Originaleco.

Eco de tio, kio estas originala.

Oriolo

(Zool.). Kantanta birdo el la vico de l' paseroj

(Oriolus galbtila).

Orkestro.

Aro de muzikistoj, ludantaj diversajn instrumentojn sub la direkto de unu ĉefo.

Orkidacoj

(Bot.). Familio de unukotile- donaj vegetaĵoj:

orkideo, vanilo.

Orkideo

(Bot.). Multjara herbo el la familio de l' orkidacoj

(Orchis).

Ornami.

Plibeligi per aldonaj objektoj: ornami tablon per floroj, ornami ĉambron per pentrajoj.

Ornamaĵo.

Ornamanta objekto.

Ornato.

Supera vesto de l' pastroj dum la diservo.

Orografio.

Geografio pri la montoj.

Ornitologio.

Parto de la zoologio pri la birdoj.

Ortodoksa.

Severe obeanta la principojn de religio, de tradicio.

Ortodokse.

En ortodoksa maniero.

Ortografio.

Scienco senerare skribi la vortojn de lingvo.

Ortopedio.

Parto de la ĥirurgio pri la kuracado de la kripleco, pri la rektigo de membroj.

-Os.

Finiĝo de la tempo estonta de l' aktivo:

Morgaŭ estos bela vetero.

Oscedi.

Nevole malfermi la buŝon de laciĝo aŭ enuo.

Oscedo.

Ago de tiu, kiu oscedas.

Osmio

(Ĥem.). Os. Ĥemia elemento, metalo, trovata en mineraloj, ordinare kun plateno.

Osto.

Malmola, kalkhava organo de la homa kaj besta organismo:

makzelo, ripo.

Osta.

El osto.

Ostro

(Zool.). Manĝebla molusko el la klaso de l' lamenobrankaj

(Ostrea).

Ostracismo.

Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato.

-Ot.

Finiĝo de la pasiva participo de la estonta tempo.

Ovo.

Korpo, produktata de la.in?Jrm diversaj klasoj de l' bestoj, el kiu io» iĝas ido de la sama speco:

ovo de birdo.

Ovblanko, ovflavo.

Blanka, flava parto de ovo.

Ovforma.

Havanta formon de ovo.

Ovacio.

Brua, entuziasma akcepto, por honori iun.

Ovalo.

Figuro, havanta formon de kun- premita rondo.

Ovala.

Ovalforma.

Ozono

(Ĥem.). Polimero de l' oksigeno, diferencanta de ĝi per karakteriza odoro kaj per pli forta oksidiga kapablo.

Paco.

Rilato inter du personoj aŭ landoj, karakterizata de foresto de malamikaj agoj kaj intencoj:

Se vi deziras pacon, preparu militon.

Paca.

Estanta en stato de paco, senmilita.

Pace.

En paca maniero.

Pacama.

Amanta la pacon.

Pacigi.

Fari iun paca.

Paciĝi.

Fariĝi paca.

Malpaco.

Rilato inter du personoj, karakterizata de malamikaj agoj, interparoloj aŭ intencoj.

Malpaca.

Estanta en stato de malpaco.

Malpacigi.

Fari iun malpaca.

Malpaciĝi.

Fariĝi malpaca.

Malpacema.

Inklina al la malpaco.

Pacienco.

Virto, dank' al kiu oni trankvile portas la malbonon.

Pacienca.

Posedanta la paciencon.

Pacience.

En pacienca maniero.

Paciento.

Persono, kuracata de medicinisto.

Pafi.

Sendi per armilo, por vundi aŭ mortigi:

paji kuglon al leono.

Pafo.

Ago de tiu, kiu pafas.

Mortpafi.

Mortigi per pafo.

Pafisto.

Homo, kies okupo estas pafi.

Pafilo.

Armilo por pafi, precipe pulvoarmilo, portata de ĉasistoj kaj soldatoj.

Pafilego.

Kanono.

Pafarko.

Fleksebla ligna aŭ fera arko por ĵeti sagojn.

Pagi.

Doni la monon, ŝuldatan por aĉetita objekto aŭ prunto:

pagi tri frankojn, pagi la serviston, pagi la loĝejon.

Pago.

Ago de tiu, kiu pagas.

Pagodo.

Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo.

Paĝo.

Unu flanko de papera folio:

«

Fundamenta Krestomatio

»

havas

460

paĝojn.

Paĝio.

Nobela knabo, akompananta princon, por lin servi kaj lerni la militan arton.

Pajlo.

Trunketoj de draŝita greno.

Pajla.

El pajlo.

Paki.

Kunmeti kaj ligi objektojn per ŝnuro; kunmeti objektojn en valizo, kofro.

Pakaĵo.

Pakitaj objektoj.

Pala.

Havanta malmulte da ruĝo:

pala vizaĝo.

Paliĝi.

Fariĝi pala.

P

Palaco.

Granda, luksa domo, loĝloko de princo, de riĉulo.

Paladio

(Ĥem.). Pd. Ĥemia elemento, malpeza arĝente blanka metalo, tre malmola, uzata por precizaj fizikaj instrumentoj.

Palankeno.

Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj.

Palato

(Anat.). Supra parto de la interno de la buŝo.

Paleografio.

Arto deĉifri la antikvajn sur- skribojn kaj manuskriplojn.

Paleontologio.

Scienco pri la elfositaj restaĵoj de ŝtonigitaj bestoj kaj vegetaĵoj.

Paletro.

Ligna aŭ porcelana plato kun truo por la granda fingro de la maldekstra mano, sur kiu la pentristoj preparas la farbojn.

Palinuro

(Zool.). Mara dekpieda kankro, same bongusta kiel la omaro.

(Palinurus quadricornis).

Paliso.

Forta, pintita malsupre, ligna peco, kiun oni enigas en la teron.

Palisaro.

Barilo, konsistanta el vico de palisoj.

Palisandro.

Viole nigra ligno, uzata por luksaj mebloj.

Palmo

(Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj, plejparte grandegaj arboj kun densa krono de kolosaj, ĉiam verdaj folioj

(Palma).

Palpi.

Tuŝi per la mano, por esplori:

palpi la vojon en la mallumo.

Palpe.

En palpanta maniero.

Palpebla.

Kiu povas esti palpita.

Palpilo.

Organo de insektoj kaj aliaj bestoj por palpi.

Palpebro

(Anat.). Movebla kovraĵo de la okulo:

la supra kaj malsupra palpebro.

Palpebrumi.

Rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn.

Palto.

Vesto, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, kiam oni estas ekstere.

Pamfleto.

Broŝuro akre satira aŭ kalumnia.

Pano.

Nutraĵo bakita el faruno.

Panegira.

Trolaŭde priskribanta personon, agojn aŭ fakton.

Panegiraĵo.

Panegira verko.

Panelo.

Tabulo, per kiuj oni kovras la murojn de ĉambro, anstataŭ per tapeto.

Paniko.

Subita, ofte senbaza timo, ekreganta popolamason.

Paniklo

(Bot.). Koloraj folietoj de l' floro. Komparu;

Petalo.

Panoramo.

-

1.

Granda pentraĵo sur la muroj de rotondo, lumigita de supre, kiun oni rigardas de podio, lokita en la centro.

- 2.

Vasta vidaĵo de alta loko:

la panoramo de Rigi.

Pantalono.

Vira vesto, kovranta la korpon de l' zono ĝis la piedoj.

Panteismo.

Filozpfia sistemo, kiu identigas Dion kaj la universon.

Panteisto.

Adepto de la panteismo.

Pantero

(Zool.). Azia leopardo.

Pantoflo.

Piedvesto, ne atinganta la maleolojn.

Pantomimo.

Senvorta spektaklo per gestoj.

Papo.

Ĉefo de la katolika eklezio.

Papago

(Zool,). Tropika birdo kun mult- koloraj plumoj, scianta imiti la homan voĉon

(Psittacus).

Papavo

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' papavacoj, kun manĝebla semo

(Papaver).

Papavacoj

(Bot,). Familio de dukotile- donaj multepetalaj vegetaĵoj:

papavo.

Papero.

Maldika folio, fabrikata el ĉifonoj kaj diversaj vegetaĵaj substancoj, sur kiu oni skribas, presas, per kiu oni pakas.

Papera.

El papero.

Paperujo.

Portebla ujo por paperoj, dokumentoj:

paperujo de ministro.

Sorba papero.

Papero por sekigi freŝan skribaĵon per sorbo de la superfluo de la inko.

Papilio

(Zool.). Skvamoflugila insekto

(Papilio).

Papiruso.

Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj.

Papriko

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' solanacoj, uzata kiel spicaĵo

(Capsicum).

Paro.

Du personoj aŭ objektoj, prezentantaj kune unu tuton:

geedza paro; paro da gantoj.

Para.

Konsistanta el paroj, dividebla per du: Ses

estas para nombro, kaj sep ne para.

Parigi.

Fari paron, kunigi en paron:

parigi du kolombojn.

Parabolo. - 1.

(Geom.). Sekcaĵt) de la konuso per ebennĵo paralela al ĝia formanta linio. -

2.

Alegorio, enhavanta pravan veron:

La paraboloj de la Nova Testamento.

Parado.

-

1.

Solena militista revuo. -

2.

Konduto celanta altiri sur sin la atenton de la publiko, montri siajn elegantajn vestojn k. t. p.

Parada.

De parado:

parada marŝo, parada apero en teatro.

Parade.

En parada maniero.

Paradi.

Marŝi en parado, sin montri por parado:

La regimento paradis antaŭ la imperiestro.

Komparu:

Pompo.

Paradigmo.

Gramatika modela tabelo: En la paradigmoj de la konjugacio oni plej ofte uzas la vorton

«

ami

».

Paradizo.

-

1.

Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva.

- 2.

Loko, kie la justuloj ĝuas eternan feliĉon post la morto.

Paradokso.

Opinio, kiu estas kontraŭa al la ĝenerala opinio kaj tial ŝajnas absurda, kiu tamen povas montriĝi ĝusta post serioza esploro.

Parafo.

Mallongigita subskribo.

Parafino

(Ĥem.). Miksaĵo de solidaj hidrokarbonaj korpoj de l' vico CuEten+a; blanka vaksosimila substanco, uzata por kandeloj.

Parafrazo.

Klarigo, traduko pli vasta, ol la teksto.

Paragrafo.

-

1.

Malgranda parto de ĉapitro kun la speciala signo: §, precipe en kodoj, regularoj:

Laŭ la paragrafo tria de nia regularo.

- 2.

La signo mem.

Paralela.

(Geom.) Paralelaj estas du rektaj linioj sur la sama ebeno, havantaj neniun komunan punkton:

Ĉiu rando de libro estas paralela al la kontraŭa rando.

Paralelo.

Paralela linio.

Paralele.

En paralela maniero.

Paralelogramo

(Geom.). Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.

Paralizo.

Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ de multaj membroj de la korpo.

Paralizi.

Kaŭzi paralizon de io:

La vundo paralizis la brakon de la soldato.

Paralizito.

Homo paralizita.

Parazito.

-

1.

Besto, vegetaĵo, vivanla sur alia beslo aŭ vegetaĵo kaj sin nutranta per ĝiaj sukoj.

- 2.

Homo nenion faranta kaj vivanta je la spezoj de alia, ekspluatanta la laboron de aliaj.

Parcelo.

Parto de tero, apartigita de tuta bieno.

Parceli.

Dividi bienon en parcelojn.

Pardoni.

Rezigni venĝon, punon por ricevita maljustaĵo, ofendo:

pardoni al iu la kulpon.

Pardono.

Ago, vortoj, de tiu, kiu pardonas.

Pardonebla.

Kiu povas esti pardonita:

krimo nepardonebla, alvokanta la ĉielan venĝon.

Parenco.

Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭlon:

kuzo, onklino, nepo.

Parenca.

-

1.

Havanta kun alia persono komunan antaŭulon.

- 2.

Apartenanta al la sama kategorio, simila:

La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj.

Parenceco.

Stato, rilato de tiuj, kiuj estas parencoj. Komparu;

Familio.

Parentezo.

Signo, per kiu oni apartigas de la teksto aldone enmetitan frazon, vorton: La mortinto (malpeza estu por li la terof) estis ĉiam preta helpi mizerulon. Fermi, malfermi la parentezon.

Parfumo.

Bonodora substanco, solvita en alkoholo.

Parfumi.

Verŝi parfumon sur ion:

parfumi naztukon.

Pargeto.

Planko konsistanta el simetrie kunmetitaj tabuletoj.

Pario.

Solida flanka limigaĵo de spaco:

pario de tendo, pario de tubo.

Parko.

Ĉirkaŭbarita arta arbaro por promeno.

Parlamento.

Leĝdona reprezentantaro de civitanoj.

Parlamenta.

-

1.

De parla- mento.

- 2.

Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco:

parlamenta parol- maniero.

Parlamentano.

Membro de parla- mento.

Parodio.

Ŝerca, ridiga imito de serioza verko.

Parodii.

Fari parodion.

Paroĥo.

Eklezia distrikto.

Paroĥestro.

Ĉefo de paroĥo.

Paroĥano.

Membro de paroĥo.

Paroksismo.

Subita forta atako de malsano, de pasio: paroksismo de la malario, paroksismo de kolero.

Paroli.

Esprimi pensojn per vortoj:

paroli laŭte, elokvente.

Parolo.

Vorto, vortoj de tiu, kiu parolas.

Parolado.

Longedaŭra parolo, precipe antaŭ publiko.

Parole.

Per paroloj, buŝe.

Parolema.

Kiu amas paroli, kiu volonte parolas.

Parolanto.

Persono, kiu parolas.

Antaŭparolo.

Parolo, ĉapitro antaŭiranta verkon kaj klariganta ĝian temon, programon.

Interparolo.

Parolo inter du aŭ kelke da personoj.

Kontraŭparoli.

Paroli kontraŭ io, kontraŭbatali ion per argumentoj.

Elparoli.

Esprimi per aŭdeblaj sonoj, vortoj, eliĝantaj el la buŝo diversmaniere,depende de la longeco de la vokaloj, de la nuanco de la konsonantoj k. t. p.:

Elparolado.

Maniero elparoli:

La elparolado de diversnaciaj Esperantistoj estas preskaŭ identa.

Parto.

Io el tuto:

parto de urbo.

Partigi.

dividi en partojn:

partigi laboron.

Parta.

De parto; koncernanta parton, ne tuton:

parta pago de ŝuldo.

Partopreni.

Esti unu el tiuj, kiuj kune faras ion:

partopreni en ekskurso.

Partoprenanto.

Persono, kiu partoprenas.

Partero.

Planko de la teatra ĉambrego kun la seĝoj starantaj sur ĝi.

Partio.

Persono aŭ aro da personoj, kontraŭa al alia persono aŭ aro:

partioj antaŭ tribunalo, politikaj partioj.

Partia.

Apartenanta al partio, juĝanta favore por la sampartianoj.

Partiano.

Membro de partio.

Senpartia.

Apartenanta al neniu partio, juĝanta ĉiujn same favore, sendepende de iliaj opinioj aŭ de ilia partio.

Senpartieco.

Eco de tiu, kiu estas senpartia.

Participo.

Gramatika formo, kuniganta la ecojn de la verbo kaj adjektivo:

amanta, farita.

Partikulo.

Vorto, kies gramatika formo neniam ŝanĝiĝas:

ne.

Partituro.

Notoj de ĉiuj voĉoj de muzika verko, metitaj unu sub alia.

Paruo

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj

(Parus).

Pasi.

Iri de unu loko al alia, iri de unu momento al alia:

homoj pasas sur la strato; la tempo pasas.

Pasanto.

Persono, kiu pasas.

Pasigi.

Uzi la tempon por io:

pasigi la vesperon legante, pasigi la someron sur montoj.

Preterpasi.

Pasi preter io:

preterpasi amikon sur la strato, ne haltante.

Trapasi.

Pasi de la komenco ĝis la fino: Dum unu horo oni povas trapasi nian tutan urbon.

Transpasi.

Pasi trans io: transpasi la limon.

Pasaĝero.

Veturanto, kiu uzas publikan rimedon por veturi (vaporŝipon, fervojon, omnibuson k. t. p.):

La vagono estas ptena de pasaĝeroj.

Pasamento.

Teksaĵo, plektaĵo el oraj, silkaj fadenoj, per kiu oni ornamas vestojn, meblojn.

Pasero

(Zool.). Birdo el la granda samnoma vico, konsistanta el kantantaj kaj kriantaj birdoj

(Passer).

Pasio.

Forta emocio, forta emo:

amo, malamo.

Pasia.

Karakterizata de pasio:

pasia homo, pasia deziro.

Pasiigi.

Fari iun pasia:

pasiiganta disputo.

Pasiiĝi.

Fariĝi pasia.

Pasivo.

-

1.

Formo de transitivaj verboj, montranta agon, ricevatan, portatan de la subjekto:

knabo batata de la patro.

-

2.

Negativa parto de propraĵo:

la pasivoj de komerca firmo.

Pasiva.

-

1.

De pasivo, kiu koncernas la pasivon de la verbo:

Ĉiuj pasivaj formoj estas en Esperanto kunmetitaj. -

2.

Kiu prezentas la negativan parton de propraĵo. -

3.

Neagema:

pasiva homo.

Pasive.

En pasiva maniero.

Pasiveco.

Eco de tiu, kiu estas pasiva.

Pasko.

Festo de la kristana eklezio por rememorigo de la reviviĝo de Kristo.

Paskvilo.

Broŝuro malice kalumnia.

Pasporto.

Oficiala dokumento, atestanta la p#rsonecon de ĝia posedanto kaj certiganta la rajton loĝi en iu loko aŭ veturi en alian lokon, samaŭ alilandan.

Pasto.

Faruno knedita kun akvo.

Pasteĉo.

Hakita spicita viando aŭ fiŝo, fcakita en kovraĵo el pasto aŭ graso.

Pastelo.

Bombono en formo de disko.

Pastinako

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' umbeliferoj kun dolĉa radiko, uzata kiel spicaĵo

(Pastinaca sativa).

Pastro.

Homo, sanktigita por servi Dion kaj plenumi la ceremoniojn de religia kulto.

Pastra.

De pastro, kiu koncernas pastron.

Pastraro.

Tutaĵo de pastroj.

Ĉefpastro.

Estro de pastroj, episkopo.

Paŝi.

Meti la piedojn alterne unu antaŭ la alia por sin movi sur la tero.

Paŝo. 1.

Meto de unu piedo antaŭ la alia dum la irado.

2'.

Spaco inter la piedoj dum la irado:

La ĉambro estas kvin paŝojn longa.

Paŝti.

Doni/liveri nutraĵon al brutoj:

paŝti ĉevalojn sur herbejo.

Paŝtejo.

Loko (herbejo, kampo), kie oni paŝtas aŭ sin paŝtas.

Paŝtisto.

Homo, kies okupo estas paŝti.

Paŝtelo.

Krajono el kolora kreto.

Pato.

Malprofunda vazo kun tenilo, por friti.

Patento.

Dokumento por ekskluziva rajto ekspluati eltrovon {nun: invent(aĵ)on}.

Patenti.

Doni patenton, garantii per patento:

patentita aparato.

Patologio

(Med.). Scienco pri kaŭzoj kaj simptomoj de la malsanoj.

Patoso.

Afektite solena ,kaj enluziasma parolmaniero. Komparu;

Aplombo, emfazo, vervo.

Patro.

Viro, naskinta idon:

Apenaŭ dudekjara li jam estis patro. Abrahamo estis la patro de Izaako.

Patrino.

Virino, naskinta idon.

Bopatro.

Patro de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patro de edzo rilate al lia edzino.

Bopatrino.

Patrino de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patrino de edzo rilate al lia edzino.

Duonpatro.

Dua edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj.

Duonpatrino.

Dua edzino de patro rilate al liaj infanoj.

Gepatroj.

Patro kaj patrino.

Patreco.

Stato de tiu, kiu estas patro.

Patrineco.

Stato de tiu, kiu estas patrino.

Patrujo.

Patrolando.

Sampatruj- ano.

Homo, havanta la saman patrolandon.

Patriarko.

-

1.

Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj:

Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. -

2.

Respektinda maljunulo, ĉefo de granda familio.

Patricio.

Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno.

Patrioto.

Homo, amanta sian patrujon kaj penanta esti utila por ĝi.

Patriotismo.

Amo al la patrujo kaj emo esti utila por ĝi.

Patrolo.

Malgranda taĉmento de soldatoj aŭ policistoj, garde trairanta urbon.

Patrono.

-

1.

Sanktulo, protektanta siajn samnomulojn, urbon, landon. -

2.

Persono eminenta, influa, protektanta alian personon, institucion.

Paŭzo.

Nelonga interrompo de ago:

paŭzo dum legado, dum kantado.

Paŭzi.

Fari paŭzon.

Pavo

(Zool.). Birdo et la familio de l' fazanoj, kun granda, bela vosto

(Pavo cristatus).

Paviano

(Zool.). Simio el la familio de la hundosimilaj

(Cynocephalus).

Pavilono.

Malpeza, malgranda konstruaĵo, similanta tendon.

Pavimo.

Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato.

Pavimi.

Kovri per pavimo:

En nia vilaĝo ne ĉiuj stratoj estas pavimitaj.

Peano.

-

1.

Kanto por la honoro de Apolono. -

2.

Milita kanto; kanto de venko, de ĝojo.

Peco.

Parto, apartigita de tuto:

peco da pano, fera peco.

Peceto.

Malgranda peco.

Pecetigi.

Rompi, dividi en pecetojn.

Dispecigi.

Rompi, dividi en pecojn.

Potpeco.

Peco de rompita poto.

Tukpeco.

Peco de disŝirita tuko.

Peĉo.

Densa olea substanco, produktata el rezino.

Pedagogo.

Instruisto kaj edukisto de infanoj.

Pedagogio.

Scienco instrui kaj eduki infanojn.

Pedalo.

Piedmovilo de instrumento: pedalo de fortepiano, de orgeno, de velocipedo.

Pedanta.

Tro precize plenumanta la regulojn, tro zorganta pri la detaloj kaj pri ia formo:

pedanta ĉefo, pedanta ordo.

Pedanto.

Homo pedanta.

Pedante.

En pedanta maniero.

Pedanteco.

Eco de tiu, kiu estas pedanta.

Pedelo.

Universitata servisto.

Pediko

(Zool.). Parazita insekto senflugila

(Pediculus).

Pego

(Zool.). Birdo insektomanĝa kun longa beko kaj lango

(Picus).

Pejzaĝo. - 1.

Vidaĵo de lando. -

2.

Pen- traĵo, prezentanta tian vidaĵon.

Peki.

Malobei dian ordonon, regulon de la moralo, leĝon:

peki kontraŭ la tria dia ordono.

Peko.

Ago de tiu, kiu pekas.

Pekema.

Inklina al pekoj.

Pekulo.

Homo, kiu ofte pekas.

Pekli.

Konservi viandon, ŝutante sur ĝin salon, salpetron, pipron kaj premante ĝin per peza objekto, ekz. per ŝtono.

Peli.

Eksciti al rapida kurado:

peli brutojn sur herbejon.

Elpeli.

Peli el loko kaj eligi el ĝi:

elpeli lupon el ŝafejo.

Forpeli.

Peli for de loko kaj forigi de ĝi.

Pelerino.

Granda kolumo, pendanta ĉe mantelo aŭ palto kaj kovranta la ŝultrojn kaj parton de la dorso.

Pelikano

(Zool.). Granda birdo el la familio de l' rempiedaj

(Pelecanus onocratulus).

Pelto.

Haroriĉa besta haŭto, uzata kiel vesto:

zibela pelto.

Peltisto.

Metiisto, kudranta vestojn et pelto. Komparu;

Felo, haŭto, ledo.

Pelvo.

Portebla ronda vazo por fluidaĵo, lavvazo.

Peno.

Energia ago de la korpo aŭ de l' spirito:

Peno estas necesa por venki mal- facilaĵon.

Peni.

Streĉi la korpajn aŭ spiritajn fortojn.

Pene.

Kun peno.

Senpene.

Sen peno.

Penco.

Angla monero, valoranta dek centimojn.

Pendi.

Esti fiksita ĉe sia supro tiel, ke la malsupra parto estas libera:

pentraĵo pendas sur la muro; fruktoj pendas sur arbo.

Pendigi.

Fiksi ion ĉe ĝia supro tiel, ke la malsupra parto estu libera:

pendigi mantelon sur hoko; pendigi krimulon.

Dependi.

Esti submetita al la povo, al la volo de alia persono:

La decido dependas de la ĉefo.

Dependa.

Kiu dependas.

Dependeco.

Stato de tiu, kiu dependas.

Sendependa.

Kiu ne dependas.

Sen- dependeco.

Stato de tiu, kiu ne dependas.

Flugpendi.

Resti en la aero senmova sur la flugiloj:

La akcipitro flugpendas super kolombo. .

Pendolo.

Korpo, balanciĝanta ĉirkaŭ fiksita punkto dank' al sia pezo:

pendolo de horloĝo.

Penetri.

Kun peno profunde sin enigi internen: penetri en la tendaron de malamikoj; la kuglo penetris ĝis la osto.

Penetrebla.

Kiu povas esti penetrita: nepenetrebla tolo.

Peniko.

Instrumento el haroj kun ligna tenilo, por kolori, por pentri.

Pensi.

-

1.

Uzi siajn spiritajn fortojn, formi en sia spirito ideojn:

Mi pensas, do mi ekzistas. -

2.

Opinii:

Kion vi pensas pri mia projekto ?

Penso.

Tio, kion oni pensas:

La pensoj kaj la vortoj.

Elpensi.

Krei ion per sia pensado:

elpensi aparaton.

Pensio.

Salajro, ĝis la morto ricevata de eksiĝinto, kiu servis difinitan nombron da jaroj:

Pension oni ricevas en diversaj landoj post 25-, 30-, 35-jara servado.

Pensiulo.

Homo, kiu ricevas pension.

Pensiono.

Ĉambro, loĝejo, luata kun la manĝo.

Penti.

Bedaŭri, ke oni pekis.

Pento.

Bedaŭro, ke oni pekis.

Pentofari.

Nuligi sian pekon per bonaj faroj.

Pentametro.

Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj.

Pentekosto.

Festo kvindek tagojn post la Pasko.

Pentri.

Kolore reprodukti estaĵojn, objek- tojn sur papero, sur tolo:

pentri portreton, pentri pejzaĝon.

Pentrado.

Pentrarto.

Pentristo.

Homo, kies arto estas pentri.

Pentraĵo.

Pentrita bildo.

Pentrinda.

Merit- anta esta pentrita (pri scenoj kaj vidaĵoj):

pentrinda lando.

Peonio

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de pranunkulacoj

(Pseonia).

Pepi.

Eligi delikatan, mallaŭtan sonon, kiel la birdoj.

Pepsino.

Fermento de la digesta suko de l' stomako.

Peptono.

Albumino, kiu fariĝis asimilebla sub la influo de acida solvaĵo de pepsino.

Per.

Prepozicio por esprimi instru- menton, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion:

bati per bastono, tranĉi per tondilo, amuzi per kanto, levi per mano, vidi per okuloj, sendi per servisto.

Senpere.

Rekte, mem, ne per aliaj:

veturi senpere Parizon, sciigi senpere al ĉefo.

Peranto.

Homo, per kiu oni aranĝas aferojn kun alia persono:

agento.

Percepti.

Konscie senti.

Percepto.

Konscia sento.

Pereo

(Zool.). Manĝebla fiŝo et la vico de la ostfiŝoj

(Acerina cernua).

Perdi.

Per akcidento ĉesi havi objekton aŭ bonon, kiun oni posedis:

perdi monujon, perdi sanon.

Perdiĝi.

Esti perdita, ne atinginte la celon:

La letero perdiĝis en la poŝto.

Perdo.

Seriiĝo per akcidento de tio, kiun oni posedis:

perdo de naztuko, perdo de la vidsento.

Perdriko

(Zool.). Birdo el la vico de la kokoj, kun delikata viando

(Perdix cinerea).

Perei. - 1.

Perdi la vivon per akcidenla morto:

perei en batalo.

- 2.

Esti detruita per akcidento:

La ŝipo pereis de ventego.

Pereo. - 1.

Perdo de la vivo per akcidenta morto. -

2.

Detruiĝo per akcidento.

Pereigi.

Kaŭzi pereon.

Pereiga.

Kiu pereigas:

pere- iga falo.

Perfekta.

Posedanta

ĉiujn

necesajn kva- litojn en plej alta grado, sen mankoj:

perfekta kantisto, perfekta verko.

Perfekte.

En perfekta maniero:

perfekte ludi.

Perfekteco.

Eco de tio, kio estas perfekta.

Perfektigi

Fari ion perfekta:

La ekzercoj perfektigas.

Perfektiĝi.

Fariĝi perfekta:

perfektiĝi en pafado.

Perfektigebla.

Kiu povas esti perfektigita.

Perfekto.

Gramatika formo de la verbo, montranta fakton plenumitan, unufojan agon.

Perfidi.

-

1.

Ruze transdoni en la povon de malamikoj; forlasi en danĝero:

La taĉmento perjidis sian ĉefon kaj transiris al lamalamiko.

- 2.

Rompi, trouzi la konfidon:

perfidi la edzinon.

- 3.

Sciigi tion, kio devis resti sekreta:

perfidi ies sekreton.

Perfido.

Ago de tiu, kiu perfidas.

Perfida.

De perfido, kiu perfidas.

Perfidulo.

Homo, kiu perfidas.

Pergameno.

Ŝafa ledo, sur kiu oni skribas gravajn aktojn aŭ diplomojn.

Periferio.

Ekstera parto de ebeno, ĉirkaŭita de kurba linio.

Perigeo

(Astr.). Punkto de la orbito de planedo, en kiu ĝi estas plej proksime de la tero.

Perimetro. - 1.

(Geom.). Sumo de la lateroj de multangulo. -

2.

(Med.). Instrumento, por mezuri la vidkampon.

Periodo. - 1.

(Mat.). Tutaĵo de l' ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio. -

2.

Vico de jaroj, dividaĵo de tempo, karakterizata de rimarkindaj faktoj, ecoj:

la periodo de la krucmilitoj.

Perioda.

Kiu ripetiĝas post difinita tempo:

perioda febro, perioda eldonaĵo.

Periode.

En perioda maniero. Komparu:

Fazo, epoko, stadio.

Peristilo.

Galerio, ĉirkaŭanta korton.

Peritoneo

(Anat.). Membrano, kiu kovras kaj kunigas la intestojn.

Perko

(Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de la ostfiŝoj

(Perca fluviatuis).

Perlo.

-

1.

Malgranda, ronda, brilanta, blanka korpo, formiĝanta en la interno de l' konko de ostro kaj de aliaj moluskoj.

- 2.

Objekto, persono perfekta:

Tia edzo estas vera perlo.

Perla.

El perlo, de la koloro de perlo.

Perlamoto.

Blanka perlosimila substanco, kovranta la internon de la konko de kelkaj moluskoj, uzata por malgrandaj galanteriaj objektoj.

Perlamota.

El perlamoto.

Permesi.

Esprimi la konsenton, doni la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion:

La patro permesis al la filo glitkuri. La instruisto permesis al la infanoj ne lerni la versaĵon.

Permeso.

Vortoj de tiu, kiu permesas.

Permesebla.

Kiu povas esti permesita.

Malpermesi.

Esprimi la malkonsenton, rifuzi la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion.

Forpermeso.

Permeso forlasi por difinita tempo la servon, oficon. Komparu:

Libertempo.

Perono.

Ekstera larĝa ŝtuparo el kelke da ŝtupoj.

Perpendikulara.

Perpendikulara rekta linio estas linio, kiu kun alia rekta linio formas du egalajn angulojn.

Perpendi- kularo.

Perpendikulara linio.

Perpendi- kulare.

En perpendikulara direkto.

Persekuti. - 1.

Kuri post iu kun malamika intenco por lin kapti:

Hundo persekutas leporon. -

2.

Konstante fari maljustaĵojn al iu, por lin turmenti:

Nerono persekutis la kristanojn.

Persekuto.

Ago de iu, kiu persekutas.

Persiko

(Bot.). Frukto de l' persikarbo.

Persikarbo.

Arbo el la familio de l' amigdalacoj

(Persica).

Persisti.

Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ malfacilaĵoj.

Persisto.

Ago de tiu, kiu persistas.

Persista.

Kiu persistas. Komparu:

Insisti, obstini, pacienca.

Persono.

Aparta homa individuo kun ĝiaj karakterizaj ecoj.

Persona.

De persono, karakterizanta personon.

Persone.

Mem, senpere:

persone danki iun.

Perspektivo.

-

1.

Aspekto, kiun prezen- tas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, pli kaj pli malproksimaj objektoj de vidaĵo. -

2.

Arto reprodukti sur desegnaĵo aŭ pentraĵo pli kaj pli malproksimajn objektojn tiel, kiel oni vidas ilin en la naturo.

- 3.

Espero aŭ timo pri afero verŝajna, kvankam ankoraŭ malproksima:

N. promesis viziti nin kun siaj dek infanoj; bela perspektivo!

Persvadi.

Alkonduki iun al decido, ke li faru, aŭ ne faru ion:

Longe onipersvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane.

Komparu:

Admoni, konvinki.

Peruko.

Kovraĵo de kapo, el haroj, imitanta la naturan hararon kaj uzata, por maski la senharaĵon:

Oni portis iam perukon, kiel ornamon.

Perukisto.

Homo, kies profesio estas fari perukojn.

Pesi.

Determini la pezon de objekto per komparo kun unuo de la pezo:

pesi komerc- aĵon.

Pesilo.

Instrumento por pesi.

Pesimismo.

Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da malfeliĉo, ol da feliĉo, kiu estas nur iluzio.

Pesimisto.

Adepto de la pesimismo.

Pesto

(Med.). Epidemia, tre infekta kaj mortiga malsano, karakterizata de inflamo de la ingvenaj glandoj kaj de febro.

Pestulo.

Homo malsanaje lapesto.

Peti.

Sin turni kun ĝentilajaŭ humilaj

vortoj

al iu, por ricevi ion.

Peto.

Vortoj de tiu, kiu petas:

La peto de ĉefo estas ordono.

Petegi.

Insiste kaj tre humiie peti.

Petskribo.

Peto, skribe redaktita al estro.

Almozpeti.

Peti almozon.

Petalo

(Bot.). Folieto de la korolo de floro. Komparu:

Paniklo.

Petardo.

Malforta eksplodilo, faranta bruon kaj uzata precipe, kiel signalo aŭ ludo.

Petoli.

Agi, paroli ŝerce, senkonsidere kiel infano.

Petolo.

Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano.

Petolema.

Amanta petoli.

Petoiulo.

Homo, kiu amas petoli.

Petrolo.

Miksaĵo de fluidaj hidrokarbonoj, oleosimila fluidaĵo, uzata por lumigado kaj hejtado.

Petromizo

(Zool.). Fiŝosimila manĝebla senskvama vertebrulo el la klaso de la rondbuŝaj

(Petromyson).

Petroselo

(Bot.). -Vegetaĵo (legomo) el la famiiio de l' umbeliferoj

(Petroselenum sativum).

Pezo.

Emo de la korpoj proksimiĝi al la centro de la tero, kiu sin montras per la falo aŭ per la premo sur la subtenantan objekton:

La internacia unuo de la pezo estas la kilogramo.

Pezi.

Havi pezon:

La libro pezas duonon da kilogramo.

Peza.

Kiu pezas, kiu multe pezas.

Egalpezo.

Senmoveco de korpo, je kiu agas du aŭ pli multe da fortoj.

Pezeto.

Hispana monero, valoranta \ frankon.

Pfenigo.

Germana monero, valoranta 1,25 centimojn.

Pia.

Havanta respekton al Dio kaj religiaj aferoj.

Pie.

En pia maniero.

Pieco.

Eco de tiu, kiu estas pia.

Piulo.

Homo pia.

Malpia.

Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn.

Malpieco.

Eco de tiu, kiu estas malpia.

Malpiulo.

Homo malpia.

Piano.

Malgranda fortepiano, kies kordoj havas vertikalan direkton.

Piastro.

Monero de diversaj landoj: La turka piastro valoras

25

centim., la hispana

10

frank.

Piceo

(Bot.). Arbo el la grupo de l' koni- feroj

(Picea).

Piedo.

Malsupra parto de la malsupra ekstrema membro. de la maleoloj ĝis la ekstremo de la tingroj.

Piediri.

Iri per la piedoj (ne veturi):

Ĉiuj lokoj en la omnibuso estis okupitaj kaj ni devis piediri.

Piediranto.

Homo, kiu piediras.

Dupieda.

Havanta du piedojn:

dupieda besto.

Piedbati.

Bati per la piedoj:

La ĉevalo piedbatas per la postaj piedoj.

Piedfrapi.

Fari bruon, frapante per la piedoj la teron, la plankon.

Piedpremi.

Premi per la piedoj.

Piedingo.

Speco de ringo pendanta sur rimeno ĉe la selo, sur kiu la rajdanto apogas sian piedon. Tripiedo. Seĝo, tablo kun tri piedoj.

Piedestalo

Bazo de kolono, de monumento aŭ de statuo.

Pietismo.

Granda respekto al iu kun kredo je la perfekteco kaj netuŝebleco de liaj verkoj:

pietismo al la naciaj bardoj.

Pigo

(Zool.). Birdo el la familio de la korvoj

(Pica).

Pigmeo.

-

1 .

Ano de mitologia popolo de tre malgranda kresko.

- 2.

Tre malgranda homo.

Pigmento.

Koloranta substanco de la organismo de vegetaĵoj aŭ de bestoj.

Piki. - 1.

Penetrigi korpon per pintita objekto:

piki fingron per kudrilo; la abelo pikas.

- 2.

Eksciti la sentojn:

pikanta manĝo, pikanta novelo de Boccacio.

Pikilo.

-

1.

Ilo por piki.

- 2.

Organo de l' insektoj por piki.

Pikedo. - 1.

Malgranda taĉmento de soldatoj, garde starantaj sur posteno.

- 2.

Kartludo.

Pilastro.

Kvadrata kolono, duone enigita en muron, kiel subteno aŭ ornamo.

Pilgrimi.

Vojaĝi kun religia celo al sankta loko:

pilgrimi Palestinon.

Pilgrimanto.

Pilgrimanta homo.

Pilko.

Sfera objekto el elasta ŝtofo, por ludi:

la pilkoj de la teniso.

Piedpilko.

Granda pilko, kiun oni puŝas per la piedo.

Pilolo.

Medikamento en formo de malgranda globo.

Piloto.

Homo, kiu donas direkton al ŝipo.

Pino

(Bot.). Arbo el la grupo de l' koniferoj, kies ligno estas multe uzata de la ĉarpentistoj, lignaĵistoj

(Pinus).

Pinakoteko.

Muzeo de l' artoj.

Pinĉi.

Kunpremi kaj teni per du fingroj: pinĉi la vangon de infano.

Pinglo.

Akrepinta peco de maldika drato, por kroĉi, fiksi partojn de vesto:

pinglo, duobla pinglo

(por virinaj haroj),

amerika aŭ sendanĝera pinglo.

Komparu:

Agrafo, broĉo, buko.

Pinio

(Bot.). Speco de l' pino

(Pinus pinea).

PIEDESTALO

Pinto.

Maldika ekstremo, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro:

Pinto de turo, de monto, de lanco.

Pinti.

Fari la ekstremon de io pli kaj pli mallarĝa al la supco:

pinti krajonon.

Pioeo.

Fera ilo, havanta po unu pinto ĉe ambaŭ ekstremoj kaj lignan tenilon, por fosi malmolan teron.

Pioĉi.

Fosi per pioĉo.

Pioniro.

-

1.

Soldato, konstruanta vojojn, pontojn, redutojn. 2. Koloniano, hakanta virgajn arbarojn, por prepari kultureblan teron.

- 3.

Homo, liberiganta la vojon por nova ideo.

Pipo.

Tubforma ilo pli larĝa ĉe unu ekstremo, en kiu oni metas tabakon por fumi.

Pipro

(Bot.). Sekigita frukto de l' piprujo.

Piprujo.

Vegetaĵo el la samnoma familio, kies sekaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo.

Pipri.

Spici per pipro.

Pipso.

Malsano de la lango de l' birdoj.

Piro

(Bot.). Frukto de l' pirarbo.

Pirarbo.

Arbo el la familio de l' pomacoj, kulturata pro la fruktoj kaj ligno

(Pyrus communis).

Piramido. - 1.

(Geom.). Solida figuro, kies bazo estas multangulo kaj kies flankoj estas trianguloj, kies pintoj kuniĝas en unu punkto, nomata la pinto de la piramido.

- 2.

Egipta monumento, havanta la formon de piramido.

Pirato.

Mara rabisto.

Pirito

(Ĥem.). Natura kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.

Pirolo

(Zool.). Birdo el la familio de la fringoj

(Pyrrhula rubricilla).

Pirotekniko.

Arto prepari artajn fajraĵojn.

Piroteknikisto.

Homo, kies specialo estas prepari artajn fajraĵojn.

Pirozo

(Med.). Bruliganta doloro en la ezofago ĉe malsanoj de la stomako.

Pisti.

Pecetigi, disbatante en speciala vazo:

pisti pipron.

Pistilo.

Peza metala peco, per kiu oni pistas.

Pistujo.

Vazo en kiu oni pistas.

Pistako

(Bot.). Frukto de l' pistakarbo, uzata por kukoj.

Pistakarbo.

Arbo el la familio de 1'anakardiacoj

(Pistacia vera).

Pistilo

(Bot.). Virina seksa organo de la floroj.

Pistolo.

Malgranda pafarmilo, kiun oni portas ĉe la zono, kun forte fleksita kapo.

Piŝto.

Solida cilindro, kiu moviĝas en malplena cilindro de pumpilo au vapor- maŝino.

Pizo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj

(Pisum).

Plaeo.

Vasta, libera loko en urbo, ĉirkaŭita de konstruaĵoj:

Parizo posedas multe da belaj placoj.

Plaĉi.

Kaŭzi agrablan senton, emocion:

persono. ago, spektaklo, kiu plaĉas.

Plado.

Malprofunda, vasta vazo, sur kiu oni metas kaj disportas manĝaĵojn.

Pladeto.

Telereto, sur kiu oni metas glason, tason. Komparu:

Pleto.

Plafono.

Horizontala aŭ kurba supraĵo kontraŭ la planko de ĉambro.

Plagiato.

Malpropra arta aŭ literatura verko, prezentita de iu kvazaŭ propra.

Plano. - 1.

Desegnaĵo de konstruaĵo aŭ de loko, montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj:

plano deteatro, plano de urbo.

- 2.

Antaŭe detale pripensita maniero efektivigi entreprenon:

plano de propagandor

Komparu:

Intenco,projekto.

Plando.

Malsupra, surtera parto de la piedo, de la ŝuo.

Planedo

(Astr.). Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.

Planimetrio.

Parto de la geometrio pri la figuroj sur la ebeno.

Planko.

Malsupra parto de la ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.

Planti.

Meti vegetaĵon en la teron, por ke ĝi kresku, fiksinte sian radikojn.

Plantejo.

Loko, kie oni plantas.

Plantago

(Bot.). Multjara herbo el la samnoma familio

(Plantago).

Plastiko.

Arto reprodukti el molaj substancoj (argilo, vakso) aŭ el malmolaj (marmoro) la naturajn formojn de objektoj aŭ personoj.

Plastika.

Kiu koncernas la plastikon; reliefe reproduktanta.

Plastro.

Medikamento, ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas al la kuracata membro.

Plata.

Kies dikeco estas malgranda kompare kun la larĝeco kaj longpco:

plataŝtono, plata poŝhorloĝo.

Plato.

Objekto kies dikeco estas malgranda, kompare kun la larĝeco kaj longeco:

plato de tombo.

Komparu:

Ebena, glata.

Platano

(Bot.). Arbo el la samnoma familio

(Platanus).

Plateno

(Ĥem.). Pt. Ĥemia elemento, nerustanta metalo de grizete-blanka koloro, uzata por vazoj kaj dratoj en ĥemiaj laborejoj; saloj de l' plateno estas uzataj en la fotografado.

Plaŭdo.

Sono, kiun faras la akvo, batata per la mano, remilo.

Plaŭdi.

Eligi plaŭdon.

Plebejo.

Homo de malalta klaso.

Pledi.

Paroli en juĝejo, por defendi sin aŭ sian klienton.

Plej.

Partikulo, kiu metite antaŭ la adjektivo aŭ adverbo, formas la superlativon:

plej bona, plej rapide.

Malplej.

En plej malalta grado:

malplej longa, malplej bone.

Plekti.

Kunigi fadenojn, ŝnurojn, multfoje krucigante ilin unu kun alia:

plekti harojn, plekti pajlon.

Plektaĵo.

Objekto, farita el plektitaj fadenoj, ŝnuroj:

pajloplektaĵo

(por purigi la ŝuojn). Komparu:

Spini, teksi, triki.

Plena.

-

1.

Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi entute povas enhavi:

glaso, plena de akvo.

- 2.

Havanta ĉiujn partojn, detalojn, necesajn por la tuto:

plena vortaro.

- 3.

Havanta tre multe:

plena de eraroj.

Pleneco.

Eco de tio, kio estas plena.

Plenigi.

Fari ion plena:

plenigi glason.

Plenaĝa.

Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn.

Plenblovi.

Fari plena per blovo; doni al io plenan volumenon per blovo:

plenblovi vezikon; plenblovita velo.

Plenumi.

Fari tion, kion oni devis fari, kio estis necesa:

plenumi oficon, plenumi deziron.

Komparu:

Kompleta, tuta.

Plendi.

Esprimi per vortoj sian doloron, malkontentecon:

La malsanuloplendas pri kapdoloro. Infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado.

Plendo.

Vortoj de tiu, kiu plendas.

Plendanto.

Homo, kiu plendas.

Pleonasmo.

Vorto aŭ esprimo, samsenca kun la ĵus dirita, kaj tial superflua.

Pleto.

Plata vazo, sur kiu oni portas telerojn, glasojn. Komparu:

Plado.

Pleŭronekto

(Zool.). Fiŝo el la vico de la ostfiŝoj, kun rondforma, plata korpo

(Pleuronectes).

Plezuro.

Tio, kion oni volonte vidas, aŭskultas, partoprenas: Granda urbo liveras multajn plezurojn, kiujn ne ĝuas la vilaĝanoj.

Pli.

Partikulo, kiu metite antaŭ adjektivo aŭ adverbo formas la komparativon:

pli certa, pli kare.

Malpli.

En pli malalta grado:

malpli fortika, malpli kare.

Plimulto.

Pli granda parto, pli granda partio:

La absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj.

Plibeligi, pligrandigi, plilongigi.

Fari ion pli bela, pli granda, I pli longa.

Pliko

(Med.). Malsano, karakterizata de neforigebla implikiĝo de la haroj, kaŭzita de la malpureco.

Plombo.

Substanco por plenigi truon en dento.

Plombi.

Plenigi per plombo.

Plori.

Eligi larmojn:

plori de doloro, de ĉagreno.

Ploreti.

Eligi larmojn kaj mallaŭtajn plendajn sonojn.

Ploregi.

Eligi larmojn kaj laŭtajn, malesperajn sonojn.

Ploto

(Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj

(Leuciscus rutilus).

Plu.

Partikulo, montranta daŭrigon de ago aŭ stato, kaj kun nea vorto ĉesigon de ago aŭ stato:

Ĉu vi intencas min moki plu? Ne ploru plu.

Plugi.

Per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado.

Plugilo.

Ilo por plugi.

Plumo. - 1.

Tubeto kun lanugo, el kiuj konsistas la kovraĵo de la korpo de l' birdoj.

- 2.

Birda plumo kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi.

- 3.

Ŝtala, maldika peceto kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi.

Plumingo.

Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon.

Senplumigi.

Senigi birdon je la plumoj, forŝirante ilin.

Plumbo

(Ĥem.). Pb. Ĥemia elemento, bluete-griza peza metalo, uzata por kugloj.

Pluskvamperfekto.

Tempo de la verbo, montranta agon aŭ staton, finitan antaŭ alia ago aŭ stato, jam pasinta:

Kiam li estis fininta sian laboron, li foriris.

Plŭŝo.

Teksaĵo, similanta la veluron, sed kun pli longaj haroj.

Pluŝa.

El pluŝo.

Plutokratio. Riĉularo.

Pluvo.

Akvo de l' gutiĝinta atmosfera akva vaporo, falanta teren:

Post la pluvo venas la bela vetero.

Pluvi.

Fali (pri la pluvo):

Nuboj kovris la ĉielon, baldaŭ pluvos.

Pneŭmatiko

(Fiz.). Parto de la fiziko pri la gasoj.

Pneŭmatika.

Kiu koncernas la pneŭmatikon:

pneŭmatika maŝino, pneŭmatika ringo.

Po.

Prepozicio, por esprimi kvanton, koncernantan aparte ĉiun objekton, personon el multaj:

La patro donis al la infanoj po 3 pomoj

(ĉiu infano ricevis 3 pomojn).

La velocipedisto veturis po 200 kilometroj en ĉiu tago

(ĉiutage li veturis 200 kilometrojn).

Podagro

(Med.). Malsano, karakterizata de ŝvelo de artikoj de l' piedo kaj kaŭzata de la trouzado de alkoholaĵoj kaj de spicitaj manĝaĵoj.

Podio.

Malgranda levita horizontala ebeno el tabuloj, por pli bone vidi ĉirkaŭe, por esti pli facile videbla kaj aŭdebla. Komparu:

Estrado.

Poemo.

Romano en versoj.

Poento.

Ludsigno, valoranta unuon.

Poeto.

Poezia verkisto.

Poezio.

Arto prezenti en harmonia lingvo la belon kaj altajn ideojn.

Poezia.

De poezio, havanta la ecojn de l' poezio.

Pokalo.

Trinkvazo, supre pli larĝa, ol ĉe la bazo.

Polemiko.

Presa disputo.

Polemiki.

Prese disputi.

Polico.

Ŝtata institucio, gardanta la publikan ordon kaj sendanĝerecon.

Policisto, policano.

Membro de la polico.

Policestro.

Ĉefo de la polico.

Poliedro

(Geom.). Korpo, limigita ĉiu- flanke de ebenoj, sin reciproke renkontantaj.

Poliedra.

Havanta formon de poliedro.

Polifona.

Konsistanta el kelke da malsamaj muzikaj voĉoj, ne unisona.

Poligamio.

Multedzeco: La multedzeco estas malpermesita en ĉiuj civilizitaj landoj.

Poligono

(Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio; el ĝiaj semoj oni faras grion kaj farunon

(Poligonum).

Poligonacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj senpetalaj vegetaĵoj:

poligono, rabarbo, okzalo.

Poligloto.

Homo, parolanta multe da lingvoj: La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto.

Polikliniko.

Lernado de la praktika medi- cino en la loĝejoj de l' malsanuloj sub la kontrolo de l' profesoroj.

Polimero.

Ĥemia komponaĵo konsistanta el la samaj elementoj kaj je la sama proporcio, kiel alia komponaĵo, sed kun alia molekula pezo.

Polipo

(Zool.). Mara besto el la tipo de la vegetbestoj, sin fiksanta ĉe senmovaj objektoj.

Poliso.

Dokumento, atestanta asekuron.

Politeismo.

Kredo je multaj dioj.

Politeisto.

Kredanto je multaj dioj.

Politekniko.

Scienco pri la teknikaj profesioj.

Politeknika.

De politekniko, kiu koncernas la politeknikon:

politeknika lernejo.

Politiko.

Arto regi ŝtaton.

Politika.

De la politiko, kiu koncernas la politikon.

Politik- isto.

Homo, kies specialo estas la politiko.

Polko.

Bohema kaj pola rondodanco.

Polucio

(Med.). Senvola elfluo de l' vira semo dum la dormo.

Poluri.

Fari ion glata kaj brilanta per frotado:

poluri lignon, poluri ŝuojn.

Komparu:

Emajlo, glazuro, lako.

Poluso

(Geom.). Ekstremo de la akso de sfero:

la polusoj de la tera globo.

Polvo.

Subtilaj liberaj eroj de seka korpo, precipe de la tero.

Polva.

De polvo, el polvo:

polva nubo.

Pomo

(Bot.). Frukto de l' pomarbo.

Pom- arbo.

Arbo el la samnoma familio

(.Pirus malus).

Pomacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

piro, pomo.

Pomado.

Miksaĵo, konsistanta el graso, vakso kaj parfumoj aŭ medikamento, per kiu oni ŝmiras la harojn aŭ la kuracatan membron.

Pomologo.

Specialisto pri la fruktoj kaj kulturado de la fruktarboj.

Pompo.

Lukso, celanta altiri la atenton.

Pompa.

Luksa, por altiri la atenton. Komparu:

Parado.

Ponardo.

Akre pinta, ambaŭtranĉa mal- longa pikarmilo.

Ponto.

Vojo, konstruita el ligno, ŝtonoj aŭ fero super rivero, kavo, kanalo.

Pontifiko.

Altranga pastro: La papo estas la plej alta pontifiko (pontifex maximus) de la katolika eklezio.

Pontono.

Malprofunda ŝipo, sur kiu oni metas flosponton.

Poplo

(Bot.). Arbo el la familio de l' salikacoj

(Populus).

Popolo.

-

1.

Tutaĵo de la loĝantoj de lando.

- 2.

Malaltaj klasoj:

La aristokrataro kaj la popolo.

Popola.

De popolo, por popolo:

popola universitato.

Popolaĉo.

Malestima nomo de la nekulturitaj, mizeraj klasoj de la popolo.

Populara.

-

1.

Konata kaj amata de la popolo:

populara homo.

- 2.

Facile komprenebla de la popolo, de la homoj, ne multe instruitaj:

populara broŝuro.

Populare.

En populara maniero.

Populareco.

Eco de tio, kio estas populara.

Popularigi.

Fari ion populara:

popularigi sciencan verkon.

Por.

-

1.

Prepozicio, per kiu estas espri- mata:

a)

celo:

por plezuro. b)

je la profito de:

kolekti monon por mizeruloj. c)

objekto de aĉeto post la verbo pagi:

Li pagis 100 frankojn por sia palto. d)

Prezo de aĉeto aŭ vendo:

aĉeti libron por 10 frankoj, vendi seĝon por 20 frankoj. e)

Tempo, en la daŭro de kiu io estas farota:

forveturi por tri semajoj. -

2.

Konjunkcio, esprimanta celon:

Oni devas manĝi por vivi, ne vivi por manĝi. Kriu laŭte, por ke ĉiuj aŭdu.

Poro.

Malgranda libera spaco inter la eroj de korpo:

poro de la haŭto, poro de la karbo.

Porcelano.

Blanka substanco el bakita delikata argilo, diafana kaj sonora, kiel vitro.

Porcelana.

El porcelano:

porcelana vazo.

Porcio.

Kvanto de -manĝaĵo, donata al unu persono: En la novaj restoracioj oni donas grandajn porciojn.

Pordo.

Turnebla tabularo aŭ krado, fermanta la liberan spacon en muro, servantan por la eliro kaj eniro.

Pordego.

Granda pordo en ĉirkaŭbaro, ĉefa pordo de domo.

Pordisto.

Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn tra la pordo.

Poreo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la liliacoj, uzata kiel spicaĵo

(Allium porrum).

Porfiro.

Speco de malmola marmoro ruĝa aŭ blanka kun alikoloraj kristaloj.

Porko

(Zool.). Hejma duhufa dikhaŭta besto; ĝia viando estas manĝata kiel rostaĵo kaj en kolbasoj, ŝinkoj, k. t. p.

(Sus domestica).

Porti.

-

1.

Teni senmove aŭ movi kun si objekton, metitan en sian manon aŭ sur sian korpon:

porti en la mano, sur la kapo, sur la dorso en la poŝo. -

2. Suferi, toleri sen reago:

porti malfeliĉon.

Portado.

Agoj de tiu, kiu portas.

Portilo.

Ilo por porti objektojn aŭ personojn.

Portisto.

Homo, kies okupo estas porti ŝarĝojn.

Alporti.

Porti al iu loko kaj ĝin atingi kun la ŝarĝo:

Ĉu oni jam atportis la leterojn?

Disporti.

Porti al diversaj lokoj:

disporti manĝaĵojn al la gastoj.

Transporti.

Porti de unu loko en alian:

transporti liton el la dormoĉambro en la salonon.

Reporti.

Porti objekton en la lokon, kie ĝi estis antaŭe.

Fruktoporta.

Kiu donas multe da fruktoj, kiu donas bonan rezultalon:

fruktoporta tero, fruktoporta laboro.

Portalo.

Riĉe ornamita ĉefa pordego de templo, de palaco.

Portepeo.

Rimeno, sur kiu la militistoj portas la glavon.

Portero.

Malhela, forta angla biero.

Portiko.

Galerio, malfermita de unu flanko kun tegmento sur kolonoj.

Portreto.

Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon.

Posedi.

Havi ekskluzive por si, por sia eksluziva uzo:

posedi riĉaĵon.

Posedo.

Stato de tiu, kiu posedas:

Kare akirita posedo.

Poseda.

Kiu posedas, koncernanta posedon:

poseda pronomo.

Posedanto.

Persono, kiu posedas:

domposedanto.

Komparu:

Havi.

Post.

Prepozicio esprimanta:

a)

Tempon, momenton pli malfruan, ol alia:

La vesper- manĝo finiĝis post la noktomezo. b)

Lokon, pli malproksiman, ol alia:

La libro kuŝas post la ŝranko.

Posteno.

-

1.

Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por gardi ion aŭ batali:

morti sur la posteno.

- 2.

Estimata okupo, ofico:

posteno de prezidanto.

Postuli.

Firme esprimi sian volon, por ke oni donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi:

postuli la monon de la ŝuldanto, postuli obeon de servisto.

Postulo.

Vortoj de tiu, kiu postulas.

Postulema.

Kiu multe postulas, ne facile kontentigebla:

postulema ĉefo.

Komparu:

Ordoni.

Postulato.

Filozofia tezo, sufiĉe evidenta, por esti akceptita sen pruvo: La tri postulatoj de la filozofio de Kant: pri la libereco, pri la ekzisto de Dio kaj pri la senmorteco de l' animo.

Poŝo.

Malgranda sako, alkudrita al vesto kaj en kiu oni portas kun si diversajn mal- grandajn objektojn.

Poŝhorloĝo.

Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo de la veŝto.

Poŝto.

Publika, ordinare ŝtata institucio por rapida transportado de leteroj, malgrandaj pakaĵoj kaj por veturigado de pasaĝeroj, en lokoj, kie ne ekzistas fervojoj.

Poŝta.

De poŝto, kiu koncernas poŝton.

Poŝte restante.

Surskribo sur letero, por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo.

Poto.

Argila aŭ metala vazo, en kiu oni kuiras.

Potpeco.

Fragmento de rompita poto. Komparu:

Kaserolo.

Potaso

(Ĥem.). K

A

COg. Kruda kalikarbo- nato, uzata en la labrikado de l' vitro, de l' sapo.

Potenca.

Havanta grandan forton, fizikan aŭ moralan; povanta forte efiki:

potenca reĝo, potenca maŝino, potenca rimedo.

Potenco.

-

1.

Granda fizika aŭ morala forto; povo forte efiki. -

2.

Rezultato de kelkfoja multobligo de kvanto per ĝi mem:

a3 estas la tria potenco de a.

Potenculo.

Homo potenca.

Povi.

Havi la necesan forton, kapablon, rajton fari ion:

Kiu volas, povas.

Povo.

Necesa forto, kapablo, rajto fari ion.

Ĉiopova.

Kiu povas ĉion:

Dio ĉiopova.

Pozi.

-

1.

Resti senmove kun speciala teniĝo kaj mieno, por esti desegnata, pentrata, fotografata. -

2.

Ŝajnigi per sia mieno iun gravan:

pozi je scienculo.

Pozo.

Teniĝo kaj mieno de tiu, kiu pozas.

Pozitiva. - 1.

Bazita sur faktoj, esploritaj per eksperimento:

pozitiva scienco.

- 2.

Antaŭirata de la matematika signo +:

pozitiva kvanto.

Pra.

Prefikso, moritranta personon aŭ objekton, kiu ekzistis antaŭ tre longa tempo, kiu ekzistos post tre longa tempo, aŭ kiu ekzistas de tre longa tempo:

praavo = patro de avo; pranepo = filo de nepo; praarbaro = arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo.

Praktiko. - 1.

Apliko de la teorio al la realeco; efektiva plenumo, kiel malo de teoriaj konoj.

Praktika. - 1.

De praktiko, kiu koncernas la praktikon:

praktika malfacilaĵo. -

2.

Konforma al la celo, facile uzebla:

praktika instrumento. -

3.

Scianta apliki la teorion en la vivo kaj ricevi profiton por si:

Revuloj kaj praktikaj homoj.

Praktiki.

Efektive plenumi sian profesion (precipe pri kuracistoj kaj advokatoj)

Pramo.

Longa malprofunda ŝipo uzata por transveturigi pasagerojn de unu bordo de rivero al la alia, kiuj estas kunigitaj per ŝnuro, sur kiu glitas la rulbloko de la ŝipo.

Prava.

Kies opinio estas konforma al la vero:

Vi estas prava, mi tute konsentas kun vi.

Praveco.

Eco de tio, kio estas prava.

Prave.

En prava maniero. Komparu:

Ĝusta, justa, rajta.

Prebendo.

Bieno, la profiton de kiu ricevas pastro por la plenumo de sia ofico.

Precipe.

Pli ol ĉio alia, pli ol ĉiuj aliaj: La kuraciston maltrankviligis precipe la forta febro de la infano. La internacian lingvon bezonas precipe la komercistoj kaj scienculoj.

Preciza.

Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj:

preciza difino, preciza horloĝo.

Precize.

En preciza maniero.

Precizeco.

Eco de tio, kio estas preciza.

Precizigi.

Fari ion preciza:

precizigi la sencon de vorto.

Komparu:

Detala, ekzakta.

Prediki.

Publike konigi la verojn de religio:

La pastro predikos morgaŭ antaŭ la meso.

Prediko.

Parolado de tiu, kiu predikas.

Predikato.

Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto: En la frazo: « La patro amas sian filon » la vorto « patro » estas subjekto, la vorto « amas » estas predikato.

Prefekto.

Ĉefo de administracia distrikto.

Preferi.

Pli voli, pli ami; pli ŝati: preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon.

Prefero.

Opinio de tiu, kiu preferas.

Preferinda.

Kiu meritas esti preferata: Skriba respondo estas preferinda.

Prefere.

En maniero preferinda.

Prefikso.

Afikso, almetata antaŭ la vorto:

dis-, re-.

Preĝi.

Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio.

Preĝo.

Vortoj de tiu, kiu preĝas.

Preĝejo.

Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.

Prelato.

Altranga pastro.

Preludo.

Antaŭludo al muzika verko.

Premi.

Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia:

premi buteron en poton; premi la dentojn; premi ies manon.

Premo.

Ago de tio, kio premas:

manpremo.

Alpremi.

Premi al io:

premi iun al muro.

Dispremi.

Dispecigi per premo.

Kunpremi.

Premi de du kontraŭaj flankoj.

Premilo.

Ilo por premi.

Premegi.

Tre forte premi.

Premio.

-

1.

Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton:

La abonantoj ricevis kiel premion belan albumon.

- 2.

Objekto, donacata al laŭreato.

Premii.

Doni premion:

El la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri.

Premiso.

Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.

Preni.

Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti:

preni pecon per dufingroj, preni knabon je la mano, preni sieĝatan urbon, preni banon.

Ĉirkaŭpreni.

Ĉirkaŭi per la brakoj.

Depreni.

Preni de io:

depreni kovrilon.

Forpreni.

Preni for de io.

Kunpreni.

Preni kun si:

Kunprenu pluvombrelon.

Partopreni.

Ĉeesti en ia kunveno, havi parton en ia afero diskuto. Komparu:

Akcepti, ricevi.

Prepari.

Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon:

prepari liton por la dormo, prepari manĝaĵon, prepari la spiritojn por nova ideo.

Preparo.

Ago de tiu, kiu preparas. Komparu:

Aranĝi, preta.

Preposto.

Ĉefa pastro de preĝejo.

Prepostejo.

Loĝejo, domo de preposto.

Prepozicio.

Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj:

en, al, por.

Prepucio

(Anat.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.

Prerogativo.

Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj:

prerogativo de reĝo.

Presi.

Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko:

presi arti- kolon, presi libron.

Preso, presado.

Multfoja reprodukto de metalaj literoj aŭ signoj, kunmetitaj kaj ŝmiritaj per inko, sur paperaj folioj, per premo.

Presa.

De preso, kiu koncernas preson:

presa sciigo.

Presisto.

Homo, kies profesio estas presi.

Presejo.

Loko, kie oni presas.

Preslitero.

Metala litero, per kiu oni presas.

Preseraro.

Eraro, farita dum la presado (kompostado).

Presprovaĵo.

Prova presaĵo, en kiu oni korektas la preserarojn.

Presbiteriano.

Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.

Presbiterianismo.

Religio de la presbiterianoj.

Preskaŭ.

-

1.

Ne multe malpli, ol: La parolado daŭris preskaŭ unu horon. -

2.

Ne tute, sed ne multe mankas; Li preskaŭ svenis de doloro.

Preta.

Preparita por tuja uzo, apliko, ago:

La tagmanĝo jam estas preta. Preta forvojaĝi.

Pretigi.

Fari ion preta:

pretigi liton por gasto.

Preteco.

Eco de tio, kio estas preta:

la batala preteco de armeo.

Preteksto.

Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran: La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l' tempo.

Preteksti.

Prezenti, kiel pretekston: preteksi vojaĝon.

Pretendi.

Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon.

Pretendo.

Aserto, ke oni havas rajton je io kaj postulo, bazita sur ĝi.

Preter. - 1.

Prepozicio esprimanta lokon, flanke de kiu, apud kiu io iras, moviĝas kaj ĝin forlasas:

pasi preter domo.

- 2.

Prefikso kun la sama signifo:

preterkuri, preterlasi.

Preterito.

Formo de verbo, esprimanta la tempon pasintan;

faris, estis faranta, estis farinta.

Prezo.

Monsumo, postulata aŭ proponata por vendata objekto: La kosto de la konstruo de l' maŝino estis

100

fr., la fabrikanto postulas por ĝi la prezon de

200

fr., sed ĝia vera valoro ne superas

50

fr.

Prezaro.

Listo de komercaĵoj kun ilia prezo. Komparu:

Kosto, valoro.

Prezenti. - 1.

Diri la nomon de nekonata persono al aliaj ĉeestantoj por ĝin konigi kun ili:

Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N.

- 2.

Esti bildo de io, havi aspekton de io:

Kion prezentas la pentraĵo? La lando prezentas vastan ebenaĵon.

Prezidi.

Konduki la diskutojn en kunsido:

prezidi en parlamento.

Prezido.

Ago de tiu, kiu prezidas.

Prezidanto.

-

1.

Persono, kiu prezidas:

prezidanto de kongreso. -

2.

Ĉefo de societo, de respubliko.

Vicprezidanto.

Helpanto kaj anstataŭanto de prezidanto.

Pri.

Prepozicio esprimanta temon, objekton de parolado, de ago:

rakonti, skribi pri io; zorgi pri io.

Primadono.

Ĉefa kantistino de opera trupo.

Primitiva.

Apartenanta al komenca epoko, komenca stadio:

primitivaj moroj; primitiva instrumento.

Primitive.

En primitiva maniero.

Princo. - 1.

Regnestro de ŝtato ne plene sendependa aŭ malgranda:

la princo de Monako.

- 2.

Filo de reĝo.

- 3.

Persono, posedanta la plej altan nobelan titolon.

Princino.

Edzino de princo.

Princido.

Filo de princo.

Princidino.

Filino de princo.

Princlando.

Lando, regata de princo.

Kronprinco.

Reĝa filo, heredonto de la trono.

Principo.

Fundamenta, baza regulo, opinio: la principoj de la universala lingvo; homo sen principoj.

Principe.

En la principo; kio koncernas la principon: Principe mi konsentas kun vi.

Printempo.

La unua el la kvar sezonoj de

l'

jaro (21 marto -

21

junio).

Printempa.

De printempo:

printempa tago, printempa vetero.

Prioro.

Ĉefo de monaĥejo.

Prismo

(Geom.). Poliedro, kies du bazoj estas egalaj multanguloj, kuŝantaj sur paralelaj ebenoj, kaj kies flankoj estas paraleogramoj.

Prisma.

Havanta formon de prismo.

Privata.

Apartenanta al unu persono, koncernanta unu personon, hejma, nepublika, neoficiala:

privata loĝejo, privata vivo, privata oficisto.

Private.

En privata maniero.

Privilegio.

Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj.

Pro.

Prepozicio por esprimi kaŭzon, motivon:

proĵaluzo, pro grava kaŭzo.

Probabla.

Supozebla, verŝajna, versimila, kredebla.

Probable.

En probabla maniero.

Probableco.

Eco de tio, kio estas probabla.

Problemo.

-

1.

Demando, solvota per sciencaj procedoj:

fizika problemo, aritmetika problemo.

- 2.

Grava, malfacile solvebla demando:

La problemoj de la vivo.

Procedi.

Uzi specialajn rimedojn por atingi celon.

Procedo.

Speciala agmaniero, adaptita al celo:

ĥirurgia procedo.

Komparu:

Agi, fari, manipuli.

Proceduro.

Procedo en la juĝaj aferoj.

Procento. - 1.

Kvanto de monunuoj da profito, kiun donas 100 monunuoj dum unu jaro: La dividendo atingos en la nuna jaro

5

procentoĵn

(5 %).

-

2.

Centono da ajna kvanto: La armeo perdis en la batalo

40

procentojn de la soldatoj.

Proceso.

Tutaĵo de juraj procedoj, por juĝe solvi aferon inter akuzanto kaj akuzato.

Procesi.

Konduki proceson:

procesi iun pri kompenso de la perdoj.

Procesema.

Kiu amas procesi.

Procesio.

Solena marŝo de religia karaktero, akompanata per kantoj kaj preĝoj.

Produkti.

Liveri per sia laboro krudajn substancojn kaj fruktojn de la naturo aŭ fari el ili objektojn, utilajn por la homoj.

Ameriko produktas multe da greno. La fabriko produktas bonan tolon.

Produktaĵo.

Produktita substanco aŭ objekto.

Produktema.

Kiu multe produktas.

Reprodukti. - 1.

Ree produkti.

- 2.

Fari kopion, fari bildon de io:

reprodukti per la preso. La pentristo reproduktas la naturon.

Profani.

Malŝati sanktajn objektojn kaj uzi ilin por ordinaraj celoj:

profani sanktan vazon.

Profana.

Malŝatanta sanktajn aferojn, ne konanta la sekretojn de la kulto kaj pastraro.

Profesio.

Okupo, per kiu oni akiras la vivrimedojn:

instruado, kuracarto.

Profesia.

De profesio, kiu koncernas profesion:

profesia sekreto; profesia artisto (ne amatoro).

Profesiisto.

Homo, kiu havas profesion, kies okupo estas profesio. Komparu:

Metio, ofico, specialo.

Profesoro.

Instruisto en supera lernejo:

profesoro de universitato, de akademio.

Profesora.

De profesoro, kiu koncernas profesoron.

Profesoreco.

Titolo, posteno de profesoro.

Profeto.

Homo, antaŭdiranta la estontecon dank' al inspiro de Dio.

Profeti.

Antaŭdiri la estontecon.

Profetaĵo.

Antaŭdiro de profeto.

Profeta.

De profeto; antaŭdiranta la estontecon.

Profilo. - 1.

Trajtoj de vizaĝo, vidataj de flanko.

- 2.

Desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de domo.

Profilaktiko

(Med.). Scienco pri la rimedoj, antaŭgardantaj kontraŭ la malsanoj.

Profilaktika.

Antaŭgardanta de malsano.

Profito. - 1.

Diferenco, per kiu la vendprezo superas la koston; diferenco, per kiu la enspezoj de komerca afero superas la elspezojn:

La kompanio havis 100,000 fr. da profito.

- 2.

Sukcesa rezultato, utilo de ago, de laboro:

La penado donis nenian profiton.

Profiti.

Havi profiton, eltiri profiton:

profiti la lecionojn de la hisiorio.

Profitema.

Kiu amas profiton, kiu zorgas nur pri la profito. Komparu:

Gajno, utilo.

Profunda. - 1.

Kies fundo estas malprok- sime de la supraĵo, de la supro, de la bordo, de la limo:

profunda rivero, profunda akvo, profunda vundo, profunda valo, profunda saluto.

- 2.

Altidea, ne facile penetrebla:

profunda penso. -

3.

Forta, granda:

profunda dormo, profunda doloro.

Profundeco.

Eco de tio, kio estas profunda.

Profundaĵo.

Profunda loko:

profundaĵo de maro.

Senfundaĵo.

Tre profunda loko, abismo:

monta senfundaĵo.

Malprofunda. -

Kies fundo estas proksima de la supraĵo, de la bordoj; proksima de la supro, de la bordo, de la limo:

malprofunda lago, malprofunda telero.

- 2.

Malaltidea, supraĵa:

malprofunda cerbo.

Malprofundaĵo.

Malprofunda loko.

Prognozo

(Med.). Antaŭdiro de la kuracisto pri la daŭro kaj rezultato de malsano:

favora, malfavora prognozo.

Programo. - 1.

Tabelo de la numeroj de spektaklo, de koncerto: La programo anoncas kvin kantojn kaj unu deklamon. -

Sistema kunmeto de demandoj, prezentotaj al ekzamenato, instruotaj en lernejo, solvotaj per esploro.

- 3.

Principoj kaj intencoj de politika partio, de ministraro.

Progresi.

Iom post iom akiri pli altan gradon, pli fortan evoluon:

progresi en la studado, en la servado. La scienco, malsano, brulo progresas.

Progreso.

Iompostioma akiro de pli alta grado, de pli forta evoluo:

progresoj de lernanto, progreso de la civilizacio.

Progresema.

Kiu amas progreson:

progresema estraro.

Progresulo.

Homo, kiu amas progreson.

Progresio

(Mat.). Vico de kvantoj, en kiu ĉiu membro devenas de la antaŭa per la aldono de la sama kvanto aŭ per la multipliko per la sama kvanto:

aritmetika progresio, geometria progresio.

Projekcio

(Geom.). Bildo de korpo, farita sur ebeno.

Projekcii.

Fari projekcion.

Projekto. - 1.

Unua redakto de propono, de leĝo:

projekto de nova regularo. -

2.

Desegnaĵo, plano de konstruota domo, maŝino, kun ĉiuj necesaj klarigoj pri la maniero, kosto k. t. p.:

projekto de ponto. -

Intenco: Kiaj estas viaj projektoj por la somero?

Projekti.

Fari projekton.

Komparu: Intenco, plano.

Proklami.

Oficiale konigi al popolo, al publiko:

proklami siajn principojn en kunveno; proklami iun reĝo.

Proklamo.

Vortoj de tiu, kiu proklamas.

Prokrasti.

Ne fari tuj, transmeti la plenu- mon al alia tempo, al alia tago:

prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro; prokrasti la penton ĝis la morto.

Prokrasto.

Ne tuja plenumo, transmeto de la plenumo al alia tempo, al alia tago.

Prokrastema.

Kiu amas prokrasti.

Prokrastebla.

Kiu povas esti prokrastita.

Prokrastinda.

Kiu meritas esti prokrastita.

Proksima.

Apartigita per malgranda distanco tempa aŭ spaca:

proksima urbo, proksima tago.

Proksime.

En proksima distanco.

Proksimeco.

Eco de tio, kio estas proksima.

Proksimigi.

Fari ion proksima.

Proksimiĝi.

Fariĝi proksima, veni proksime.

De proksime.

De proksima loko.

Malprok- sima.

Apartigita per granda distanco spaca aŭ tempa:

malproksima lando, malproksima epoko.

Proksimulo.

Ĉiu homo rilate al ni mem:

Amu vian proksimulon, kiel vin mem.

Proksimume.

Sen preciza kalkulo, se oni ne kalkulas precize:

La biblioteko havas proksimume 100 volumojn.

Prokuro.

Rajtigo donita de la posedanto de firmo subskribadi en lia nomo:

Nia suspektema ĉefo donas al neniu prokuron.

Prokuristo.

Persono, kiu havas la prokuron:

prokuristo de banko.

Prokuroro.

Supera juĝa oficisto, akuzanta en la nomo de la ŝtato.

Proletario.

{nun: proleto} Homo, posedanta neniun propraĵon, vivanta nur per sia laboro.

Proletariaro.

Klaso de la proletarioj.

Prologo.

Unua parto de literatura verko, koniganta al la leganto la antaŭajn faktojn.

Promeni.

Piediri, rajdi, veturi por plezuro.

Promeno.

Ago de tiu, kiu promenas.

Promenanto.

Persono, kiu promenas.

Promenejo.

Loko, kie oni promenas.

Promesi. - 1.

Diri al iu, ke oni faros, kion li deziras:

promesi veni; promesi donacon al infano. -

2.

Doni motivon por espero:

La vetero promesas longe daŭri; multe promesanta juna poeto.

Promeso.

Vortoj de tiu, kiu promesas. Komparu:

Konsenti.

Promontoro.

Alta roko, superstaranta la bordon de maro: Gibraltaro estas konstruita sur promontoro.

Pronomo.

Vorto, anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto: mi,

ĝi, tiu.

Propagando.

Peno disvastigi, popularigi ideon, doktrinon:

propagando de abstinen- co.

Propagandi.

Fari propagandon:

pro- pagandi Esperanton.

Propagandisto.

Homo, kiu sin okupas per propagando. Komparu:

Agiti.

Propedeŭtiko.

Elementara scienco kaj la metodo instrui ĝin.

Proponi.

Prezenti ideon, projekton plenumotan, objekton akceptotan

proponi al iu rekompencon por la servo; proponi reformojn.

Propono.

Vortoj, objekto de tiu, kiu proponas.

Proporcia

(Mat.). Pligrandiĝanta aŭ plimalgrandiĝanta tiom, kiom pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas alia kvanto:

La pezo kaj la volumeno estas proporciaj.

Proporcio. - 1.

Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto:

la proporcioj de konstruaĵo.

-

2.

(Mat.). Du egalaj rilatoj, kunigitaj per la signo de la egaleco: 15 : 5 = 3: 1.

Proporcie.

En proporcia maniero.

Propra.

Ekskluzive apartenanta al iu, ies mem:

propra loĝejo. Mi ripetas al vi liajn proprajn vortojn!

Propreco.

Eco, apartenanta ekskluzive al io, karakterizanta ion:

La proprecoj de la solidaj korpoj.

Propraĵo.

Tio, kio apartenas ekskluzive al iu:

La saĝulo portas kun si sian tutan propraĵon.

Proprigi al si.

Fari ion sia propraĵo.

Proskripcio.

Senrajta ekzilo en la tempo de milito aŭ de ribelo.

Prospekto.

Presaĵo, anoncanta la programon kaj planon de nova gazeto, verko, entrepreno. Komparu:

Anonco, avizo, reklamo.

Prospero.

Sukcesa stato, sukcesa evoluo.

Prosperi.

Esti en sukcesa stato, sukcese evolui:

Nia societo bone prosperas.

Prospera.

Kiu prosperas.

Malprospero.

Malsukcesa stato, malsukcesa evoluo:

Plena malprospero devigiŝ la kompaniulojn likvidi la fabrikon.

Malprosperi.

Esti en malsukcesa stato, malsukcese evolui.

Malprospera.

Kiu malprosperas.

Prostitui.

Instigi, devigi virinon al malĉasta vivo por mono:

La fripono prostituis sian propran filinon.

Sin prostitui.

Malĉaste vivi por mono.

Protagonisto.

Unua, ĉefa batalanto por nova ideo.

Protekti.

Helpi kandidaton, aspiranton, ŝirmi per sia rekomendo kaj influo:

protekti iun al ofico.

Protekto.

Ago de tiu, kiu protektas.

Protektanto.

Homo, kiu protektas.

Protektato.

Homo, kiu estas protektata.

Protektorato.

Rilato inter du ŝtatoj, el kiuj la pli potenca protektas en la eksteraj aferoj la malfortan, kiu estas parte dependa de ĝi:

Tuniso estas sub la protektorato de Francujo.

Protesti.

Energie deklari sian mal- konsenton, malaprobon:

protesti kontraŭ arbitra agado de estraro.

Protesto.

Vortoj de tiu, kiu protestas.

Protestanto.

-

1.

Homo, kiu protestas.

- 2.

Adepto de la protestantismo.

Protestantismo.

Religio, aperinta en la XVI

a

jarcento, kiel protesto kontraŭ la katolika eklezio.

Protokolo.

Mallonga raporto pri fakto, redaktita tuj, post kiam ĝi okazis; resumo de diskutoj kaj decidoj de kunsido, redaktita en la kunsidejo:

polica protokolo pri ŝtelo; protokolo de kunsido.

Protoplasmo.

Subtanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo.

Prototipo.

Primitiva tipo, pratipo, unua modelo: La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj.

Provi.

-

1.

Uzi, apliki, por kontroli, ĉu io estas taŭga:

provi instrumenton, provi regulon. -

2.

Peni fari ion, por konvinkiĝi, ĉu oni povos, scios tion fari:

Provu naĝi.

Provo.

Ago de tiu, kiu provas.

Provinda.

Kiu meritas esti provata.

Proverbo.

Mallonga populara frazo, esprimanta veron, observitan de la popolo:

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Proverba.

De proverbo; kiu estas citata ofte, kiel proverbo, kvazaŭ proverbo:

La fideleco de la hundo estas proverba.

Komparu:

Aforismo, maksimo, moto, sentenco.

Providenco.

Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado de l' mondo, en la homaj aferoj.

Provinco.

-

1.

Parto de regno, adminis- trata de speciala reprezentanto de la centra registaro:

la provincoj de la antikva Romo.

- 2.

Tuta lando ekster la ĉefurbo:

Parizo kaj la provinco.

Provinca.

-

1.

De la provinco:

provinca oficisto.

- 2.

Posedanta provincajn trajtojn:

provinca modo, provinca elparolado.

Provincialismo.

Esprimo, uzata en unu provinco, ne en la tuta lando.

Provizo.

Kolekto de materialoj, de objektoj, destinitaj por estonta uzo:

provizo de nutraĵo.

Provizi.

Liveri provizon, liveri ion necesan por estonta uzo:

provizi kelon je vino.

Provizejo.

Loko por provizoj.

Provizora.

Destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstaŭota per definitiva:

provizora ponto, provizora regularo.

Provizore.

En provizora maniero.

Provizoreco.

Eco de tio, kio estas provizora.

Prozo.

Ordinara literatura verko sen versoj.

Proza.

-

1.

De prozo, kiu koncernas prozon:

proza verkisto, proza stilo. -

2.

Sen noblaj sentoj, sen idealoj:

proza vivo.

Prozaĵo.

Proza verko.

Prozelito.

Konvertito.

Prozelitismo.

Emo fari prozelitojn.

Prozodio.

Scienco pri la ritmo de la versoj.

Pruda.

Ŝajniganta ekstreman hontemon. sentemon en ĉio, kio koncernas la bon- morecon.

Prude.

En pruda maniero.

Prudeco.

Eco de tiu, kiu estas pruda.

Prudento.

Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo.

Prudenta.

Posedanta prudenton:

prudenta homo, prudenta ago.

Prudente.

En prudenta maniero.

Senprudenta.

Ne posedanta prudenton. Komparu:

Intelekto.

Prujno.

Glaciiĝinta roso, glaciiĝinta nebulo.

Pruno

(Bot.). Frukto de l' prunarbo.

Prunarbo.

Arbo el la familio de l' amigdalacoj

(Prunus).

Prunelo

(Bot.). Arbo el la familio de l' amigdalacoj

(Prunus spinosa).

Prunti.

-

1.

Doni ion al iu, kondiĉe ke oni redonos:

Pruntu al mi vian libron. -

2.

Preni ion de iu, kondiĉe ke oni redonos:

Mi pruntis de vi vian libron.

Prunte.

Kiel prunton, kiel prunto:

prunte doni, prunte preni.

Prunto.

-

1.

Ago de tiu, kiu pruntas:

La prunto ofte faras malamikon el amiko.

-

2.

Objekto, mono pruntita:

redoni la prunton.

Pruntisto.

Homo, kies profesio estas prunti.

Pruvi.

Montri per objektoj, faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera:

pruvi sian sen- kulpecon, pruvi geometrian teoremon.

Pruvo.

Argumento aŭ fakto, montranta, ke io estas vera.

Pruvebla.

Kiu povas esti pruvita.

Psalmo.

Lirike-religia versaĵo aŭ kanto:

La psalmoj de Davido.

Psalmisto.

Aŭtoro de psalmoj.

Pseŭdonimo.

Adoptita nomo, per kiu aŭtoro subskribas siajn verkojn, ne dezirante konigi sian propran nomon:

Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof.

Psika.

Koncernanta la animon:

la psikaj fenomenoj.

Psikiatro.

Kuracisto de la psikaj malsanoj.

Psikiatrio.

Parto de la medicino pri la psikaj malsanoj.

Psikologo.

Kiu sin okupas per la psiko- logio.

Psikologio.

Parto de la filozofio pri la funkcioj de la animo.

Publicisto.

Literaturisto, skribanta pri aktualaj demandoj de la politika, socia aŭ ekonomia vivo.

Publiko.

Pli malpli granda aro da personoj? kunvenintaj por difinita celo (promeno, speklaklo):

La ĝardeno estis plena de publiko.

Publika.

-

1.

De publiko, kiu koncernas publikon. -

2.

Ĝenerala, koncernanta ĉiujn, tutan popolon:

publikaj aferoj.

Publikigi.

Konigi al la publiko, al ĉiuj:

publikigi novaĵon, publikigi verkon.

Publikulino.

Virino sin prostituanta.

Pudelo

(Zool.). Ĉambra hundo, ire inteligenta kaj facile dresebla.

Pudingo.

Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj.

Pudro.

Subtila parfumita pulvoro el risa amelo, uzata por blankigi la haŭton, la harojn.

Pudri.

Surŝuti per pudro.

Pufo.

Plenblovita objekto, blenblovita faldo de vesto.

Pugno.

Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj:

bati per pugno.

Pulo

(Zool.). Parazita insekto kun fortaj saltpiedoj

(Pulex irritans).

Pulcinelo.

Marioneto kun ĝibo sur la dorso kaj sur la brusto.

Pulmo

(Anat.). Organo en la brusto por la spirado.

Pulso.

Bato de la arterio, kaŭzita de la sangfluo:

palpi la pulson.

Pulvo.

Eksploda substanco, konsistanta el pulvorigitaj salpetro, karbo kaj sulfuro:

Li ne eltrovis la pulvon =

li ne estas inteli- genta.

Pulvoro.

Seka substanco disigita en tre subtilajn erojn:

kreta pulvoro por purigi la dentojn, pulvoro de antipirino.

Pulvorigi.

Fari el io pulvoron:

pulvorigi sukeron.

Pumiko.

Tre malpeza, pororiĉa ŝtono.

Pumpi.

Levi la fluidojn super ilia nivelo per maldensigado de la aero.

Pumpilo.

Maŝino por pumpi.

Puni.

Rajte kaŭzi al iu suferon por malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu:

La verdikto punis la krimulon per malliberejo. La patro punis la knabon per vergo.

Puno.

Sufero kaŭzita por malpermesita faro, kun la celo, ke oni ne faru tion plu:

morta puno, monpuno, punlaboro.

Puninda.

Kiu meritas punon.

Punca.

Malhele ruĝa.

Punco.

Punca koloro.

Punĉo.

Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj.

Punkto - 1.

(Geom.). Senlime malgranda spaco; limo de la linio.

- 2.

Malgranda signo, farita per pinto:

punkto de desegnaĵo.

- 3.

Interpunkcia signo, metata en la fino de la frazoj.

- 4.

Loko:

centra punkto de urbo.

-

5.

Paragrafo:

grava punkto de regularo.

Punkti.

Meti punktojn sur io, desegni punktojn sur io:

punkti paperon.

Punktokomo, dupunkto, multopunkto.

Interpunkciaj signoj ; : ...

Vid- punkto.

-

1.

Punkto, loko, kiun oni elektas, por rigardi vidaĵon.

- 2.

Maniero rigardi aferojn:

Tio dependas de la vidpunkto.

Punto.

Malpeza, maldensa teksaĵo kun maŝoj:

puntoj de Brabanto.

Punta.

El puntoj:

punta kolumo.

Pupo.

Malgranda homa figuro el vakso, kartono, ligno, servanta kiel ludilo por infanoj.

Pupilo

(Anat.). Malfermaĵo de la iriso, tra kiu la radioj de la lumo penetras en la okulon:

gardi ion, kiel la pupilon de sia okulo.

Pupitro.

Klinita tabuleto, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli oportune legi.

Pura.

Libera de ĉiu alispeca substanco, precipe de polvo, koto, graso:

pura tolaĵo, pura vino, pura oro, pura vero.

- 2.

Ĉasta:

pura virgulino.

Pureco.

Eco de tio, kio estas pura.

Pure.

En pura maniero:

pure vestita.

Purigi.

Fari ion pura:

purigi ŝuojn.

Puriĝi.

Fariĝi pura:

La plugilo puriĝas per la laboro.

Malpura.

Miksita kun alispeca substanco, ŝmirita per alispeca substanco, precipe per polvo, koto, graso:

malpura akvo, malpura ĉemizo.

Malpuraĵo.

Objekto malpura.

Malpureco.

Eco de tio, kio estas malpura.

Malpurigi.

Fari ion malpura:

malpurigi veston per koto.

Puritano

-

1.

Ano de presbiteriana sekto, celanta purigi la eklezion de ĉiuj aldonoj, ne bazitaj sur la biblio.

- 2.

Homo de severaj moroj.

Puritanismo,

-

1.

Doktrino de la puritanoj.

- 2.

Severeco de la moroj.

Purpuro.

Forte lumanta ruĝa koloro.

Purpura.

De forte lumanta ruga koloro.

Puso

(Med.). Densa flava fluidaĵo, produktiĝanta en la organismo dum inflamoj kaj konsistanta ĉefe el mortintaj blankaj globetoj de la sango.

Pusa.

El puso.

Pusi.

Produkti puson.

Pustulo

(Med.). Malgranda ŝvelaĵo de la haŭto kun puso en la supro.

Puŝi.

Per forta movo fongi de la loko, malproksimigante de si:

puŝi veturilon; puŝi personojn en amaso.

Puŝo.

Ago de tiu, kiu puŝas.

Dispuŝi.

Puŝi en diversajn flankojn, disigi per puŝado.

Repuŝi.

Puŝi en kontrauan direkton:

repuŝi malamikojn.

Trapuŝi.

Puŝi tra io, traigi per puŝo. Komparu:

Tiri, ŝovi.

Puto.

Truo elfosita en tero, kie kolektiĝas akvo el fonto.

Putro, putrado.

Malkonponiĝo de besta aŭ vegetaĵa organismo, kiam ilin forlasis la vivo.

Putri.

Esti en stato de putrado.

Putraĵo.

Putranta substanco.

Putoro

(Zool.). Raba mambesto el la familio de la musteloj

(Putorius).

Rabi. Superforte forpreni ies posedaĵon: rabi monon. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. Rabo. Ago de tiu, kiu rabas. Rabaĵo. Rabita objekto. Rabisto. Homo, kiu sin okupas per rabado. Raba. Kiu rabas:raba birdo.

Rabarbo (Bot.). Vegetaĵo el Ia familio de l' poligonacoj, kies radiko estas uzata kiel laksiga rimedo (Rheum officinate).

Rabato. Malaltigo de la prezo, donata de la vendanto al la aĉetanto: La firmo donas al la ĉiamaj aĉetantoj 10% da rabato.

Rabeno. Hebrea pastro.

Rabio. Malsano, plej ofte observata ĉe la hundoj, karakterizata de furioza ekscito, kiun sekvas paralizo kaj morto. Rabia. Malsana je l' rabio: Rabia lupo estas ekstreme danĝera.

Raboti. Glatigi, ebenigi lignon, forigante la superstarantajn partojn per speciala akra instrumento. Rabotilo. Instrumento.por raboti.

Racio. Motivo, praviganta agon: la ŝtataj racioj. Racia. Bazita sur racio: racia decido.

Racionalismo. Filozofia doktrino, celanta ekkoni ĉiujn sciencajn verojn per la rezonado, ne per la eksperimentado.

Racionalisto. Adepto de la racionalismo.

Rado. Ronda ilo, turniĝanta ĉirkaŭ la akso, kiu penetras ĝian centron: rado de veturilo, de horloĝo, de muelejo. Du-, tri-, kvarrada. Havanta du, tri, kvar radojn: durada velocipedo.

Radio. - 1. (Geom.). Rekta linio, kuniganta la centron de cirklo kun ĝia ĉirkaŭo: radio de rondo, radio de rado. - 2. (Fiz.). Rekta luma linio, iranta de lumanta korpo: la sunaj radioj. Radii. Dissendi radiojn: La kupolo de la templo radias en la suno.

R

Radiko. - 1. (Bot.). Parto de vegetaĵo, per kiu ĝi fiksiĝas en la tero kaj ricevas la nutraĵon. - 2. Primitiva vorto de lingvo, de kiu oni derivas aliajn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj: La Universala Vortaro enhavas tri mil radikojn. Enradikigi. - 1. Fiksi en la tero la radikojn de vegetaĵo: enradikigi arbon. - 2. Fiksi: enradikigi kutimon, enradikigi ideon. Elradikigi. Eltiri el la tero la radikojn de vegetaĵo. Enradikiĝi. - 1. Fiksiĝi en la tero per la radikoj. - 2. Fiksiĝi.

Radikala

Karakterizata de profundeco, subiteco kaj senindulgeco de la postulataj aŭ farataj reformoj:

radikala ministro, radikala projekto.

Radikalulo.

Homo de radikalaj opinioj.

Radikalismo.

Emo al radikalaj reformoj.

Rafano

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' kruciferoj, kun manĝebla radiko.

(Raphanus).

Rafaneto.

Speco de rafano kun malgranda manĝebla radiko.

Rafini.

Ĥemie purigi naturajn aŭ fabrikajn produktaĵojn:

rafini sukeron.

Rafinita

Subtila, delikata:

rafinita gusto.

Rafinejo

Fabriko, kie oni rafinas.

Rafinisto.

Homo kies profesio estas rafini.

Rajo

(Zool.). Fiŝo kun plata kvarangula korpo

(Raja).

Rajdi.

Esti portata sur la dorso de besto:

rajdi sur ĉevalo.

Rajdejo.

Loko, kie oni sin ekzercas en la rajdado.

Rajdisto.

Homo, kies profesio estas rajdi.

Rajto.

Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj: La patro havas la rajton puni sian infanon. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon.

Rajta.

Konforma al rajto: rajta postulo.

Rajte.

Konforme al rajto, akorde kun rajto: rajte plendi.

Rajtigi.

Doni al iu rajton: Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo.

Egalrajteco.

Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj: En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco. Komparu:

Juro, leĝo.

Raketo.

Arta fajraĵo, kiu leviĝas en la aeron kaj tie krevas.

Rakonti.

Konigi per vortoj fakton kun ĝiaj cirkonstancoj:

rakonti la historion de sia vivo.

Rakonto.

Vortoj de tiu, kiu rakontas.

Ramnacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj multepetalaj vegetaĵoj

(Rhamnacese).

Rampi.

Iri, sin trenante sur la ventro:

La serpento rampas.

Rampulo.

Rampanta vertebrulo:

serpento, vipuro.

Komparu:

Grimpi.

Rano

(Zool.). Amfibio el la vico de l' senvostaj:

La rano kvakas (Rana).

Ranca.

Akirinta malagrablan guston kaj odoron de malkomponiĝo (pri grasoj):

ranca butero.

Ranciĝi.

Fariĝi ranca.

Rando.

Akra limo de objekto: rando de glaso, rando de tranĉilo. Komparu:

Bordo.

Rango.

Grado, alteco de ofico, de posteno:

oficiro de alta rango.

Altranga.

De alta rango.

Ranunkolo

(Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio

(Ranunculus).

Ranunkolacoj

(Bot). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

anemono, peonio.

Rapo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kun manĝebla radiko

(Brassica rapa).

Rapida.

En mallonga tempo faranta grandan vojon, grandan laboron:

rapida ĉevalo, rapida kuro, rapida plenumo,

Rapide.

En rapida maniero.

Rapidi.

Peni fari grandan vojon aŭ laboron en mallonga tempo:

rapidi al la stacidomo.

Rapideco.

Eco de tio, kio estas rapida.

Rapidigi.

Fari ion rapida:

rapidigi konstruon.

Malrapida.

Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo.

Malrapide.

En malrapida maniero.

Malrapideco.

Eco de tio, kio estas malrapida.

Rapiro.

Mallarĝa glavo sen tranĉrando, por la skermo. Komparu:

Sabro, spado.

Raporti.

Konigi buŝe aŭ skribe tion, kion oni vidis, faris, studis:

raporti pri kunveno.

Raporto.

Buŝa aŭ skriba konigo de tio, kion oni vidis, faris aŭ studis:

scienca raporto.

Raportanto.

Homo, kiu raportas.

Raportisto.

Homo, kies profesio estas raporti:

gazeta raportisto.

Rapsodo.

En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero.

Rapsodio.

Muzika fantazia verko el popolaj melodioj.

Raso.

Ĉiu el la naturaj grupoj de l' homoj, en kiujn oni dividas la homaron laŭ iliaj fizikaj trajtoj: La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.

Raspi.

Glatigi lignon, metalon per raspilo.

Raspilo.

Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas provizita per dentoj, pli altaj, ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por glatigi lignon, metalojn.

Rasti.

Ebenigi teron, kolekti fojnon per rastilo.

Rastilo.

Terkultura kaj ĝardena instrumento, konsistanta el longa bastono kaj transversa tabuleto kun dentoj ĉe la malsupra ekstremo.

Rato

(Zool.). Mambesto

el

la familio

de

la musoj

(Mus rattus).

Raŭka.

Malklara, mallaŭta de malvarmumo aŭ kriado:

raŭka voĉo, raŭka homo.

Raŭkeco.

Eco de tio, kio estas raŭka.

Raŭkigi.

Fari ion raŭka:

raŭkigi la voĉon per kantado en libera aero.

Raŭkiĝi.

Fariĝi raŭka:

La ftizuloj facile raŭkiĝas.

Raŭpo

(Zool.). Larvo de l' papilioj kaj de aliaj kvarflugilaj insektoj. Komparu:

Kokono, krizalido.

Ravi.

Kaŭzi ies admiron:

La kanto ravis ĉiujn.

Rava.

Kiu ravas:

rava virino.

Rave.

En rava maniero.

Razi.

Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto:

razi al iu la barbon, razi iun.

Razilo.

Tranĉilo kun tre akra rando, por razi.

Re-.

Prefikso por derivi vortojn, esprim- antajn venon al la loko, stato, de kiu oni foriris, ripeton:

reveni, rediri, redoni, rebrilo, reelekto.

Ree.

Duan fojon, de nove.

Reakcio.

Agado de politika partio, kiu kontraŭstaras al la progreso kaj volas revivigi la pasintan staton de la aferoj.

Reakciulo.

Partoprenanto en reakcio, helpanto de reakcio.

Reala.

Vere ekzistanta (nefiktiva, ne- imagata):

reala vivo.

Reale.

En reala maniero.

Realaĵo.

Io reala:

realaĵo, ne fabelo.

Realeco.

Eco de tio, kio estas reala.

Realigi.

Fari ion reala:

realigi ies revon.

Realiĝi.

Fariĝi reala:

Ĉiuj niaj deziroj realiĝis.

Realismo.

-

1.

Filozofia doktrino, bazita sur opinio, ke la realeco de la mondo ne dependas de niaj sentoj. -

2.

Celado en la literaturo kaj artoj prezenti la naturon, kia ĝi estas, kun ĉio malbela kaj vulgara.

Realisto.

Adepto de realismo.

Rebuso.

Problemo, en kiu oni esprimas vortojn aŭ frazojn per figuroj, kies nomo prezentas analogion kun tio, kion oni volas diri.

Recenzi.

Kritiki en mallonga artikolo ĵus aperintan literaturan verkon, plenumon scena, muzika verko.

Recenzo.

Mallonga kritika artikolo pri ĵus aperinta literatura verko, pri plenumo de scena, muzika verko.

Recenzisto.

Persono, kies okupo estas recenzi:

gazeta recenzisto.

Recepto.

-

1.

Skriba klarigo pri preparo de miksaĵo por teknika, kuireja celo. -

2.

Skriba ordono de la kuracisto, el kio kaj kiel devas esti preparita la medikamento.

Reciproka.

Koncernanta agon aŭ senton inter du personoj, saman de la unua al la dua, kiel de la dua al la unua:

reciproka amo, reciprokaj insultoj.

Reciproke.

En reciproka maniero; unu alian:

Ili sin helpas reciproke.

Reciprokeco.

Eco de tio, kio estas reciproka:

reciprokeco de l' amo.

Recitativo

(Muz.). Duonkanto, duon- deklamo, akompanata de muziko.

Redakcio.

-

1.

Aro de personoj, kiuj redaktas gazeton: La redakcio de nia revuo konsistas el kvar personoj.

- 2.

Loĝejo, kie oni redaktas gazeton: la adreso de la redakcio.

Redakti.

-

1.

Esprimi en literatura lingvo, esprimi en formo, akordiĝanta kun la celo:

redakti siajn pensojn, redakti oficialan akton.

- 2.

Direkti publikigon de gazeto, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj revizante ilin.

Redakto.

Ago de tiu, kiu redaktas.

Redaktoro.

Persono, kiu redaktas gazeton.

Redingoto.

Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.

Redukti. - 1.

(Mat.). Proporcie mal- grandigi:

redukti geometrian figuron.

-

2.

(Ĥem.). Senigi je la oksigeno:

redukti salon.

Redukto.

-

1.

Proporcia malgrandigo. -

2.

Senigo je la oksigeno.

Reduto.

Simpla fortikaĵo el tero, ĉirkaŭita per kavo.

Referato.

Skriba prilaboro de problemo.

Referenco.

Atesto servanta kiel reko- mendo: La kandidato havas tre bonajn referencojn.

Reflekti

(Fiz.). Reĵeti, resendi sonojn, lumon, varmon: Polurita metalo reflektas la radiojn de la lumo.

Reformacio.

Granda religia movado en la xvi* jarcento, kiu dividis la okcidentan kristanan eklezion en la katolikan kaj protestantan.

Refrakti

(Fiz.). Ŝangi la direkton de

l'

radioj de la lumo, kiam ili transpasas de unu medio en alian:

La vitro pli forte refraktas la radiojn de la lumo, ol la akvo.

Refuti.

Montri per argumentoj la mal- pravecon de ies aserto.

Refuto.

Vortoj de tiu, kiu refutas.

Regi.

Plene estri, plene direkti laŭ sia volo:

regi ŝtaton, regi sian koleron, regi sin mem. Ekregis ptena sitento.

Regado.

Agoj de tiu, kiu regas.

Reganto.

Homo, kiu regas.

Regato.

Regnano.

Registaro.

Tutaĵo de la personoj, kiuj regas ŝtaton.

Superregi.

Havi superan povon, esti pli grava, pli multenombra:

La principo de la internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo.

Interrego.

Tempo, dum kiu ŝtato ne posedas regnestron. Komparu:

Administri, direkti.

Regali.

-

1.

Doni manĝaĵon, trinkaĵon al gasto: La mastrino regalis siajn gastojn per luksa vespermanĝo.

-

2.

Fari plezuron al iu, liverante ion bonan: La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj.

Regalo.

Ago de tiu, kiu regalas.

Regimento.

Taĉmento de soldatoj, komandata de komuna ĉefo kaj konsistanta el kelke da batalionoj aŭ eskadronoj:

Infanteria regimento havas kelke da miloj da soldatoj.

Regiono.

Parto de lando, korpo, surfaco, karakterizata de io speciala:

polusa regiono, regiono de la koro.

Registro.

-

1.

Notoj pri faktoj, pri doku- mentoj, enskribataj laŭ difinita sistemo (laŭ la alfabeta ordo, laŭ la fakoj. laŭ la datoj):

registro de la dokumentoj, ricevataj kaj sendataj.

-

2.

(Muz.). Amplekso de voĉo, de instrumento:

la supera registro.

Registri.

Fari registron, skribi en registro:

registri raportojn.

Registristo.

Oficisto, kiu registras.

Registrejo.

Sekcio de kancelario, de oficejo, kie oni registras. Komparu:

Listo, tabelo.

Regno.

-

1.

Lando aŭ grupo de landoj. havanta komunan registaron kaj leĝojn:

la Germana Regno.

-

2.

Ĉiu el la tri grandaj sekcioj de la korpoj de l' naturo:

regno de la bestoj, vegetaĵoj kaj mineraloj.

Regnestro.

Supera ĉefo de regno:

reĝo, prezidanto de respubliko.

Regnano.

Ano de regno.

Sam- regnano.

Ano de la sama regno. Komparu:

Ŝtato.

Regolo

(Zool.). Verda birdo el la vico de l' paseroj

(Regulus cristatus).

Regulo.

Tio, kio devas gvidi la konduton, la studojn de scienco aŭ de arto:

regulo de konveneco, gramatika regulo.

Regula.

Kon- forma al regulo.

Regule.

En regula maniero.

Regularo.

Tutaĵo de la reguloj de societo:

la regularo de la Lingva Komitato.

Reguleco.

Eco de tio, kio estas regula.

Reguligi.

Fari ion regula. Komparu:

Leĝo.

Reĝo.

Kronita regnestro de ŝtato malpli potenca kaj vasta, ol imperio:

reĝo de Italujo.

Reĝino.

Edzino de reĝo.

Reĝido.

Filo de reĝo.

Reĝidino.

Filino de reĝo.

Reĝi.

Esti reĝo, administri ŝtaton, kiel reĝo:

Ludoviko XIV reĝis 72 jarojn.

Reĝeco.

Titolo, posteno de reĝo.

Reĝolando.

Lando, regata de reĝo.

Reĝisoro.

Drama artisto, preparanta spektaklon en teatro, disdonanta la rolojn kaj direktanta la ludon de la artistoj.

Rejso.

Portugala kaj brazilia malgranda monero.

Reklamo.

Anonco, laŭdanta la ecojn de komercaĵo kaj rekomendanta ĝin al la publiko.

Reklami.

Anonci, rekomendi per reklamo. Komparu:

Anonco, afiŝo, avizo.

Rekomendi.

Esprimi laŭdan opinion pri io, por altiri por ĝi ies favoron, por konvinki iun ĝin preni:

rekomendi komercaĵon, manĝaĵon, rekomendi serviston, oficiston.

Rekomendo.

Vortoj, opinio de tiu, kiu rekomendas.

Rekomendinda.

Kiu meritas esti rekomendata:

rekomendinda hotelo.

Rekompenco.

Bono, dono, kiun oni faras al iu por servo, por bona ago.

Rekompenci.

Fari bonon, donon al iu por servo, por bona ago:

La patro rekompencis la filon por la diligenta lernado.

Rekordo.

La plej bona oficiale konstatita rezultato de sporto, superanta ĉion konatan antaŭe: En la vetkurado de unu kilometro la velocipedisto

N.

venkis ĉiujn ĝisnunajn rekordojn.

Rekruto.

Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon kaj ankoraŭ ĝin ne konanta.

Rekrutigi.

Fari iun rekruto, aligi al la militistaro.

Rekrutigo.

Aligo al militistaro.

Rekta

(Geom.). -

1.

Prezentanta la plej mallongan distancon inter du punktoj:

rekta linio, rekta bastono. -

2.

Kies flankoj, estas perpendikularaj unu al alia kaj formas angulon de 90 gradoj:

rekta aŭ orta angulo.

Rekte.

En rekta maniero:

iri rekte al la urbo, rekte al la ĉefo.

Rekteco.

Eco de tio, kio estas rekta.

Rektigi.

Fari ion rekta.

Rektiĝi.

Fariĝi rekta.

Rektoro.

Ĉefo de universitato.

Rekvizicio.

Postulo al la loĝantoj de malamika lando, ke ili liveru nutraĵon kaj aliajn objektojn al la armeo.

Relo.

Fera aŭ ŝtala trabo, sur kiu ruliĝas la radoj de la lokomotivo kaj de la vagonoj.

Relativa.

Rigardata ne en si mem, sed kompare kun aliaj similaj, rilate kun similaj:

relativa valoro.

Reliefo.

Skulptaĵo sur tabulo aŭ sur ebena surfaco.

Alta reliefo.

Reliefo, kies figuroj duone superstaras la tabulon.

Malalta reliefo.

Reliefo, kies figuroj nur malmulte superstaras la tabulon.

Reliefa.

-

1.

Klare superstaranta la fonon; klare sin apartiganta de la fono:

reliefa pentraĵo. -

2.

Arta priskribo, karakterizo, klare desegnanta la trajtojn dank' al la uzado de kontrastoj.

Reliefe.

En reliefa maniero. Komparu:

Plastika.

Religio.

Kredo je Dio aŭ je dioj kaj la ceremonioj, por montri sian kulton al ili:

kristana religio, mahometana religio.

Religia.

-

1.

De religio, kiu koncernas religion:

religia dogmo. -

2.

Vivanta konforme al la reguloj de la religio.

Religieco.

Eco de tiu, kiu estas religia.

Remi.

Movi ŝipon sur akvo, forpuŝante ĝin per speciala ligna ilo.

Remilo.

Ligna plata ilo kun longa tenilo, per kiu oni movas navigantan ŝipon, forpuŝante la akvon.

Remisto.

Homo, kies profesio estas remi.

Remburi.

Kovri ŝegon, kanapon per kusenoj el haregoj, risortoj, por fari ilin komfortaj:

seĝo remburita, seĝo simpla aŭ neremburita.

Remburaĵo.

Tio, per kio oni remburas.

Remizo.

Veturilejo, kaleŝejo.

Remonto.

Livero de ĉevaloj por armeo.

Remparo.

Tera amaso antaŭ kastelo aŭ alia sieĝata loko, ŝirmanta ĝin de la kanonaj kugloj.

Reno

(Anat.). Organo, sekrecianta la urinon.

Renegato.

-

1.

Kristano, kiu forlasis sian religion kaj aliĝis al la mahometanismo. -

2.

Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis kontraŭajn.

Renesanco.

Literatura, scienca kaj arta movado en la xv

a

kaj xvi

a

jarcento, bazita plejparte sur la imitado de la antikveco.

Renkonti.

Kunveni kun iu, iranta en la kontraŭa direkto:

renkonti amikon sur la strato.

Renkonto.

Kunveno de du aŭ de kelke da personoj, irantaj en la konlraŭa direkto.

Renkonte.

Por renkonti:

iri renkonte al iu.

Rento.

Jara profito de pruntita monsumo, de dividendaj, procentaj paperoj:

La bankiero likvidis la aferojn kaj vivas nun de la rento.

Rentulo.

Homo, kiu vivas de la rento.

Renversi.

Per rapida movo, per puŝo transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra:

renversi seĝon, renversi glason.

Renversiĝi.

Fariĝi renversita.

Repertuaro.

Listo de scenaj verkoj, destinitaj esti ludataj en teatro; listo de roloj, kiujn artisto povas ludi aŭ kanti.

Reprezenti.

Persone partopreni, anstataŭante iun kaj agante en lia nomo:

La ambasadoroj reprezentas siajn regnestrojn.

Reprezentanto.

Persono, kiu reprezentas.

Reputacio.

Publika opinio pri iu:

ĝui bonan reputacion.

Respekti.

Havi altan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto:

respekti la gepatrojn.

Respekto.

Sento de tiu, kiu respektas.

Respekta.

De respekto, kiu montras respekton:

respekta saluto.

Respektinda.

Kiu meritas respekton.

Malrespekti.

Havi malaltan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto. Komparu:

Estimi.

Respondi. - 1.

Rediri al demando: respondi demandon, respondi leteron, respondi al iu.

- 2.

Havi la devon preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono: La ĉefo respondas pri la subuloj.

- 3.

Esti proporcia, simetria je io: La fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo. La flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia.

Respondo.

Vortoj de tiu, kiu respondas.

Respondeco.

Devo preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono: Granda estas la respondeco de la militestro.

Responda.

Kiu respondas: responda letero, responda ĉefo, responda parto de objekto.

Respubliko. Ŝtato, regata de la reprezentantoj de Ja popolo kaj ne posedanta monarĥon: La Franca Respubliko, Svisujo. Respublika. De respubliko, kiu estas partiano de respubliko: respublika registaro; respublika movado. Respublikano. Civitano de respubliko.

Resti. - 1. Daŭre esti en la sama loko aŭ stato, ne sanĝi la lokon aŭ staton: resti du monatojn en la eksterlando, resti hejme, resti fidela. - 2. Daŭrigi esti, post kiam malaperis unu aŭ kelke da partoj: Preskaŭ ĉiuj gastoj foriris, restis nur la intimaj amikoj de la mastro. La kelo malpleniĝas, restis nur du bareloj da vino. Restaĵo. Tio, kio restas.

Restoracio. Publika ejo, kie oni manĝas kaj trinkas.

Resumi. Ripeti en malmultaj vortoj enhavon de raporto, parolado, artikolo.

Reto. Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj: reto por la fiŝkaptado.

Retino (Anat.). Ptej profunda membrano de la okula globo, enhavanta la nervan aparaton de la vidsento.

Retoro. Profesoro instruanta elokvente paroli.

Retoriko. Arto elokvente paroli.

Retorto. Vitra aŭ metala vazo sferforma kun longa fleksita kolo, por distili fluidaĵojn.

Retroaktiva. Havanta valoron, efikon por la tempo, antaŭa al ĝia apero: retroaktiva ieAo.Retroaktive. En retroaktiva maniero.

Retrospektiva. Rigardanta al la tempo pasinta;prezentanta la tempon pasintan: retrospektiva ekspozicio.

Reŭmatismo (Med.). Malsano, karakterizata de dolora inflamo de la artikoj aŭ muskoloj.

Revi. Imagi tion, kion oni forte deziras: revi pri bela edzo. Revo. Pensoj de tiu, kiu revas. Revulo. Homo, kiu amas revi, kiu ofte revas. Senreviĝi. Konvinkiĝi, ke oni eraris, revante pri io, kontidante al io: senreviĝi post malsukceso.

Revizi. Kontroli ion tute pretan, por trovi erarojn kaj fari ŝanĝojn, se tio estos necesa: revizi regularon. Revizo. Ago de tiu, kiu revizas. Komparu: Inspekti, kontroli.

Revolucio.

Subita superforta ŝango de la sistemo de l' politika regado.

Revolvero.

Mallonga pafarmilo, per kiu oni povas pafi kelke da fojoj, ne reŝarĝante ĝin.

Revuo.

-

1.

Inspekto de armeo. -

2.

Artikolo, notanta la ĉefajn okazojn aŭ verkojn aktualajn:

bibliografia revuo, politika revuo.

-

3.

Gazeto, aperanta periode ĉiusemajne, dusemajne, ĉiumonate.

Rezedo

(Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun bonodoraj floroj

(Reseda odorata).

Rezervi.

Konservi por alia tempo, por alia uzo:

rezervi monon por eksterordinaraj okazoj.

Rezerva armeo.

Militistaro, anstataŭanta en okazo de neceso la efektivan armeon.

Rezervisto.

Soldato de rezerva armeo.

Rezigni.

Forlasi esperon aŭ deziron neefektivigeblan kaj akcepti la staton de la aferoj, kiu ne povas esti ŝangita:

rezigni la kronon.

Rezigno.

Decido, stato de tiu, kiu rezignas.

Rezignacio. Rezigno.

Rezino.

Densa, glua fluida substanco, facile ekbruligebla, defluanta de kelkaj arboj (pino, abio). Rezina. De rezino, el rezino.

Rezoni.

Fari logikajn konkludojn en diskuto.

Rezonado.

Farado de logikaj kon- kludoj en diskuto.

Rezulti.

Esti la logika sekvo:

El la rezonado rezultas, ke...

Rezulto.

Logika sekvo.

Rezultato.

Tio, kio estas kaŭzita de agado; sekvo, frukto de agado:

rezultato de laboro, de esploro.

Ribo

(Bot.). Arbeto el la familio de la saksifragacoj kun bongustaj beroj

(Ribes.)

Ribeli.

Rifuzi obei la estraron, la registaron kaj peni superforte forigi aŭ ŝanĝi ĝin.

Ribelo.

Agoj de tiu, de tiuj, kiuj ribelas.

Ribelanto.

Homo, kiu ribelas.

Ribeligi.

Instigi iun al ribelo.

Ricevi.

Fariĝi posedanto deio, kio estis donita, sendita, k. t. p.:

ricevi monon de patro, ricevi leteron de amiko.

Ricevo.

Ago de tiu, kiu ricevas:

Sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵo.

Ricevebla.

Kiu povas esti ricevita. Komparu:

Akcepti, preni.

Ricino

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la eŭforbiacoj, kies grajnoj enhavas laksigan oleon.

(Ricinus communis).

Riĉa.

-

1.

Posedanta multe da propraĵo:

riĉa bienulo, riĉa bankiero. -

2.

Havanta multe da io:

haroriĉa bruto.

Riĉaĵo.

Granda propraĵo:

La avarulo kolektas riĉajojn sen utilo por iu ajn.

Riĉeco.

Eco, stato de tiu, kiu estas riĉa:

La riĉeco ne estas sinonimo de la feliĉo.

Riĉigi.

Fari iun riĉa.

Riĉiĝi.

Fariĝi riĉa.

Riĉulo.

Homo riĉa.

Malriĉa.

Ne posedanta aŭ posedanta malmulte da propraĵo.

Malriĉeco.

Eco, stato de tiu, kiu estas malriĉa.

Malriĉigi.

Fari iun malriĉa.

Malriĉiĝi.

Fariĝi malriĉa.

Malriĉulo.

Homo malriĉa.

Ridi.

-

1.

Montri subitan gajecon per la esprimo de la vizaĝo kaj per samtempaj rapidaj, mallongaj sonoraj elspiroj:

ridi, kiel petolanta infano.

-

2.

Esprimi sian malŝaton pri iu aŭ pri io per rido kaj mokoj:

ridi naivulon, ridi ies naivecon.

Rido.

Ago de tiu, kiu ridas.

Rideti.

Senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo:

La patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon.

Ridinda.

Kiu meritas ridon:

ridinda malsaĝulo, ridinda ĉapelo.

Rifo.

Subakva ŝtonego, kies supro preskaŭ atingas la nivelon de la maro.

Rifuĝi.

Sin kaŝi en iu loko, por esti sendanĝera: rifuĝi de la danĝeroj de la vivo en monaĥejon; rifuĝi en la eksterlandon dum revolucio.

Rifuĝejo.

Loko, kie oni rifuĝas.

Rifuzi.

Ne konsenti:

rifuzi al iu, rifuzi al peto, rifuzi fari.

Rifuzo.

Ago, vortoj de tiu, kiu rifuzas.

Rigardi.

Uzi la vidsenton:

Mi longe rigar- dis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume.

Rigardo.

Ago de tiu, kiu rigardas.

Ekrigardi.

Turni la okulojn al io, por rigardi:

ekrigardi la veninton.

Trarigardi.

Rigardi de la komenco ĝis la fino:

trarigardi libron.

Komparu:

Vidi.

Rigida.

Nefleksebla, malfacile fleksebla:

rigida de la frosto, rigida nuko. Amelita tolo fariĝas rigida.

Rigide.

En rigida maniero.

Rigideco.

Eco de tio, kio estas rigida.

Rigidiĝi.

Fariĝi rigida.

Rigli.

Fermi per riglilo.

Riglilo.

Fera peco, movebla inter du krampoj, por fermi pordon aŭ fenestron.

Rigora.

Senindulge severa:

rigora estro.

Rigore.

En rigora maniero.

Rigoreco.

Eco de tiu, kiu estas rigora.

Rikolti.

Detranĉi kaj kolekti grenon.

Rikolto.

Detranĉo kaj kolekto de greno.

Rikoltilo.

Arkforma tranĉilo kun mallonga ligna tenilo, por detranĉi grenon.

Rilato

-

1.

(Mat.). Nombro, montranta, kiom unu kvanto estas pli granda, ol alia:

La rilato de 6 al 3 estas

2. -

2.

Maniero, en kiu du aŭ pli multe da personoj reciproke kondutas unu al alia, reciproke agas unu kun alia:

amikaj rilatoj, komercaj rilatoj.

Rilati.

Esti en rilato, havi rilaton. Komparu:

Koncerni.

Rimo.

Samsona finiĝo de du versoj (la vokalo de la antaŭlasta silabo kaj la lasta silabo):

sento, vento; voko, loko.

Rimi.

Fari rimojn:

rimi du versojn.

Senrima.

havanta rimojn, verkita sen rimoj:

senrima versaĵo.

Rimarki.

Ekvidi, ekaŭdi, observante:

rimarki eraron.

Rimarko.

-

1.

Ago de tiu, kiu rimarkas:

ĝusta rimarko. -

2.

Tio, kion oni rimarkis:

La redaktoro legis la manuskripton kaj sendis al la aŭtoro siajn rimarkojn.

Rimarkebla.

Kiu povas esti rimarkita.

Rimarkinda.

Kiu meritas esti rimarkita:

rimarkinda lerteco.

Rimedo.

Tio, kio servas atingi celon: La devizo de la Jezuitoj estis: la celo pravigas la rimedojn.

Rimeno.

Longa, mallarĝa leda strio.

Rimena.

De rimeno, el rimeno.

Ringo.

Cirklo el malmola materialo:

ora ringo sur fingro, orelringo, manringo (braceleto).

Ringego.

Granda ringo, ĉirkaŭanta barelon, radon.

Ringforma.

Havanta formon de ringo.

Rinocero

(Zool.). Trihufa dikhaŭta mam- besto kun unu aŭ du kornoj sur la nazo

(Rhinoceros).

Ripo

(Anat.). Arkforma flanka osto de la homa kaj besta korpo.

Ripari.

Rebonigi.

Riparo.

Rebonigo.

Riparebla.

Rebonigebla.

Ripeti.

Ree diri aŭ fari, kion oni mem aŭ alia persono diris aŭ faris:

ripeti demandon, ripeti eraron.

Ripeto.

Ago, vortoj de tiu, kiu ripetas.

Ripozi.

Resti, farante menion, por refreŝigi la fortojn, lacajn de laboro:

ripozi post kurado, ripozi post kantado.

Ripozo.

Stato de tiu, kiu ripozas.

Ripozigi.

Doni ripozon:

ripozigi la cerbon.

Riproĉi.

Mallaŭdi iun, por lin hontigi:

riproĉi iun; riproĉi ion al iu.

Riproĉo.

Vortoj de tiu, kiu riproĉas.

Riproĉinda.

Meritanta riproĉojn:

neriproĉinda konduto.

Riski.

Submeti al danĝero:

riski sian vivon en batalo.

Risko.

Submeto al danĝero.

Riskema.

Kiu facile riskas, kiu havas inklinon al risko:

riskema generalo.

Rismo.

500 folioj: rismo da papero.

Risorto.

Fleksita aŭ kunvolvita metata peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi danlt' al sia elasteco:

risorto de horloĝo, risorto de kanapo, risorto de kaleŝo.

Risorta.

El risortoj:

risorta matraco.

Rito.

Religia ceremoniaro.

Rita.

De rito, konforma al rito.

Ritmo.

Harmonia, perioda sinsekvo de longaj kaj mallongaj, de akcentitaj kaj neak- centitaj silaboj en versoj.

Ritma.

Posedanta ritmon.

Ritme.

En ritma maniero.

Rivero.

Granda akvujo de fluanta akvo:

A

Vi/o,

Sekvano.

Riverenco.

Kliniĝo, movo de la korpo por saluti:

La veninto riverencis la patrinon.

Rizo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, kun manĝeblaj grajnoj (Oryza).

Robo.

Vesto longa kaj vasta, ldun portas la advokatoj, profesoroj dum la plenumo de sia funkcio.

Rodo.

Akvujo, natura aŭ artefarita, ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas ĵeti ankron.

Rodio

(Ĥem.) Rh. Ĥemia elemento, mal- peza metalo, trovata en platenaj minaĵoj.

Rojalismo.

Politika doktrino de la partianoj de la reĝa povo, de reĝa dinastio.

Rojalisto.

Partiano de la reĝa povo, de reĝa dinastio.

Roko.

Grandega ŝtono super aŭ sub la supraĵo de la tero.

Roka.

El roko.

Rokoko.

Arĥitektura stilo de la xvm

a

jarcento, karakterizata de kapricaj, ondoJiniaj formoj kaj multenombraj ornamaĵoj, fantaziaj kaj strangaj.

Rolo.

-

1.

Parto de teatra verko, kiun ludas aparta aktoro:

rolo de amanto, rolo de reĝino.

-

2.

Agado, posteno:

ludi gravan rolon enentrepreno.

Romano.

Literatura verko, pentranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon amon de du personoj.

Romanco.

Muzika verko kun kortuŝanta temo.

Romantiko.

Literatura doktrino de la fino de l' XVIII

a

kaj de la komenco de la XIX

a

jarcento, kies adeptoj liberiĝis de la stilo, de la maniero verki de l' klasikaj aŭtoroj kaj zorgis pli pri la ideoj de siaj verkoj, ol pri perfekta formo.

Romantika.

De romantiko; fantazia, revplena.

Romantikulo.

Adepto dela romantiko.

Rombo

(Geom.). Egalflanka kvarangulo.

Rompi.

Apartigi subite kaj superforte per fleksado aŭ batoj partojn de malmola korpo:

rompi bastonon, rompi vazon.

Rompo.

Ago de tiu, kiu rompas.

Rompiĝi.

Fariĝi rompita:

La poto rompiĝis.

Rompebla.

Kiu povas esti rompita:

rompebla kiel vitro.

Interrompi.

Rompi la kontinuecon:

interrompi ies vortojn, interrompi iun, interrompi elektran fluon.

Interrompo.

Ago de tiu, kiu interrompas. Komparu:

Ŝiri.

Rondo

-

1.

(Mat.). Ebeno, limigita de cirklo. -

2.

Ĉirkaŭo de tia ebeno, cirklo. -

3.

Aro de homoj, societo:

amika rondo.

Ronda.

Havanta formon de rondo.

Rondeco.

Eco de tio, kio estas ronda.

Rondigi.

Fari ion ronda.

Rondiri.

Iri de unu loko al alia, de unu persono al alia, de tiu al tria, k. t. p., por fine reveni al la unua.

Ronki.

Dum la dormo brue en- kaj elspiri.

Ronko.

Sono, kiun faras la ronkanto.

Roso.

Malgrandaj gutoj de vaporo, fluidiĝinta nokte sur la supraĵo de herbo, de floroj k. t. p.

Rosa.

De roso, el roso.

Rosmaro

(Zool.). Mara raba mambesto kun du longaj elstarantaj dentoj.

(Trichechus rosmarus).

Rosmareno

(Bot.). Arbeto ĉiam verda el la familio de l' labiatoj, kun pale bluaj bonodoraj floroj

(Rosmarinus ofjicinalis).

Rosti.

Prepari manĝaĵon per la varmego en forno (en ĝia fermita spaco):

rosti kokidon.

Rostaĵo.

Rostita viando. Komparu:

Baki, kuiri, friti.

Rostro.

Longigita tubforma nazo aŭ buŝo (de elefanto, deinsekto).

Roto.

Taĉmento de soldatoj, parto de bataliono.

Rotondo.

Ronda konstruaĵo kun kupolo.

Rozo

(Bot.). Arbeto el la samnoma familio kun belaj bonodoraj floroj

(Rosa).

Rozacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj.

Rozario.

Vico de malgrandaj truitaj glob- etoj, kunigitaj per ŝnuro, por kalkuli la diritajn preĝojn.

Rubo.

Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo.

Rubando.

Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, lano, uzata precipe, kiel ornamo. Komparu:

Strio.

Rubeno.

Multvalora ŝtono de ruĝa koloro.

Rubiacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

kafarbo.

Rubidio

(Ĥem.). Ĥemia elemento, alkalia arĝente blanka metalo, analogia kun la kalio.

Rublo.

Rusa monero, valoranta 2,66 fr.

Rubriko.

Sekcio, fako de notlibro, de gazeto, enhavanta samspecajn objektojn:

Via sciigo taŭgas nur por la rubriko de la anoncoj.

Rubuso

(Bot.). Vegetaĵo ella familio de la rozacoj

(Rubus fruticosus).

Rudimento.

-

1.

Komencaj, elementaraj konoj de scienco aŭ arto:

la rudimentoj de la gramatiko.

-

2.

Organo, kiu fariĝis nenecesa por organismo kaj atrofiis de la nefunkciado:

la vosta osto de l' homo.

Rudimenta.

De rudimento, havanta la ecojn de rudimento:

rudimenta membro.

Ruĝa.

Havanta la koloron de la sango.

Ruĝo.

Ruĝa koloro.

Ruĝigi.

Fari ion ruĝa.

Ruĝiĝi.

Fariĝi ruĝa:

ruĝiĝi de la honto.

Ruĝeco.

Eco de tio, kio etas ruĝa.

Flavruĝa.

Havanta koloron mezan inter la flava kaj ruĝa:

flavruĝaj haroj.

Ruino.

Disfalinta, detruita, rompita konstruaĵo.

Ruinigi.

Fari ion ruino, detrui, pereigi.

Ruiniĝi.

Fariĝi ruino.

Rukti.

Kun bruo eligi gasojn el la stomako.

Rukto.

Eligo de gasoj el la stomako kun bruo.

Ruli.

Sur ebeno movi objekton ĝin turnante ĉirkaŭ ĝi mem:

ruli sur la tero feran tubon.

Ruliĝi.

Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ si

mem.

Rulfali.

Fali ruliĝante:

rulfali de monto.

Komparu:

Turni.

Rulado

(Muz.). Gamo, rapide kantata sur la sama silabo.

Rumo.

Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.

Rusto.

Ruĝa, oranĝe-flava substanco, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero.

Rusti.

Kovriĝi de rusto:

La plugilo ne rustas dum la laboro.

Ruŝo.

Vesta ornamaĵo el dense faldita tulo.

S

Sabato.

Sepa tago de la semajno.

Sablo.

Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia:

sablo de la dezerto.

Sabla.

De sablo, el sablo.

Sablaĵo.

Sabla malprofundaĵo en maro, en rivero.

Sablero.

Grajno

de

sablo.

Sabro.

Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu:

Glavo, rapiro, spado.

Safiro.

Malhele blua multvalora ŝtono.

Safrano

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo

(Crocus sativus).

Sago.

Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko:

rapide, rekte, kiel sago.

Sagujo.

Ujo por sagoj.

Sagforma.

Havanta formon de sago.

Sagaca.

Posedanta penetreman spiriton.

Sagace.

En sagaca maniero.

Sagaceco.

Eco de tiu, kiu estas sagaca.

Saguo.

Faruno el la medolo de hinda palmo.

Saĝa.

Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas:

saĝa homo, saĝa konsilo.

Saĝo.

Kapablo juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas.

Saĝulo.

Homo, karakterizata de granda saĝo:

Sokrato.

Malsaĝa.

Posedanta malfortan spiritan kapablon.

Malsaĝo.

Malforta spirita kapablo.

Sako.

Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre:

Ruto

(Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun forta odoro

(Ruta graveolens).

Rutenio

(Ĥem.). Ru. Ĥemia elemento, malpeza blanka metalo de la platena grupo.

Rutino.

Scio, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj.

Rutinulo.

Homo, posedanta rutinon.

Ruza.

Scianta uzi rimedojn por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj \

ruzahomo, ruza ago.

Ruzo.

Ago, rimedo, por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj:

milita ruzo.

Ruzi.

Uzi ruzon.

Ruzulo.

Homo ruza.

Superruzi.

Venki ruzon per ruzo.

sako por greno, sako da terpomoj.

Sakforma.

Havanta formon de sako.

Sakro

(Anat.). Baza osto de la vertebra spino.

Sakramento.

Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron:

bapto, konfirmo.

Sakrilegio.

Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.

Sakristio.

Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo.

Sakristiano.

Servisto, kiu zorgas pri sakristio.

Saksifragacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

ribo.

Salo. - 1.

(Ĥem.). Komponaĵo de metalo kaj acido.

- 2.

Klorato de l' natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn.

Sali.

Spici per salo, meti salon:

sali supon.

Trosali.

Meti tro multe da salo:

trosali terpomojn.

Salajro.

Sumo, periode pagata por servo, laboro: monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto. Komparu:

Hono- rario.

Salamandro

(Zool.). Amfibio el la vico de la vosthavaj

(Salamandra).

Salato.

Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.

Saldo.

Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.

Saliko

(Bot.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj

(Salix).

Salikacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:

saliko, poplo.

Salivo.

Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.

Salmo

(Zool.). Speco de rivera ostfiŝo

(Salmo).

Salono.

Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.

Salpetro

(Ĥem.). KNO

3

Kaliazotato, sen- kolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k. t. p.

Salti.

Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili.

Salto.

Movo de tiu, kiu saltas.

Saluto.

Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas

saluto per ĉapelo. Bonan tagon, kara amiko! Mi finas mian leteron per respektplena satuto al Via edzino.

Saluti.

Fari saluton.

Salvo.

Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.

Salvio

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata en la medicino por gargaraĵoj

(Saivia officinalis).

Sama.

Havanta egalajn, similajn ecojn:

La filo tute similas la patron: sama nazo, samaj okuloj.

Same.

En la sama maniero.

Samnoma.

Havanta la saman nomon.

Samtempa.

Okazanta en la sama tempo.

Samspeca.

Apartenanta al la sama speco.

Malsama.

Tute alia, havanta kontraŭajn ecojn.

Sambuko

(Bot.). Arbeto el la familio de l' kaprifoliacoj, kies floroj estas uzataj en la medicino kiel ŝvitiga rimedo

(Sambucus).

Samovaro.

Aparato, uzata de l' Rusoj por boligi akvon por teo.

Sano.

Stato de organismo, en kiu ĉiuj organoj normale funkcias:

La sano estas la plej granda trezoro.

Sana.

Havanta sanon:

sana homo, sana organo, sana membro.

Resanigi.

Redoni al iu sanon, efike kuraci.

Resaniĝi.

Fariĝi ree sana:

resaniĝi de skarlatino.

Resanigebla.

Kiu povas esti resanigita.

Malsano.

Stato de organismo, en kiu unu aŭ kelke da organoj funkcias nenormale:

kapdoloro, tifo.

Malsana.

Havanta malsanon:

malsana je febro.

Malsaniĝi.

Fariĝi malsana:

malsaniĝi de malvarmumo.

Remalsaniĝi.

Ree fariĝi malsana je tio, de kio oni ĵus resaniĝis:

remalsaniĝije tifo.

Komparu:

Farto.

Sandalo.

Piedvesto, konsistanta el simpla plando, ligata al la piedo per ŝnuroj.

Sandro

(Zool.). Manĝebla ostfiŝo el la familio de l' perkoj

(Lucioperca sandra).

Sango.

Ruĝa vivsuko, fluanta en la arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj.

Sanga.

De sango, el sango:

sanga makulo.

Sangi.

Eligi sangon:

sanganta vundo; sangi el la nazo.

Sangvina.

Vivega, sentema:

sangvina karaktero.

Sangvinulo.

Sangvina homo.

Sankcio.

Konfirmo de regnestro, de aŭtoritato.

Sankcii.

Fari sankcion:

sankcii verdikton.

Sankta.

Perfekte pura en la moroj kaj spirito, inda de la plej alta rekompenco en la postmorta vivo:

sankta homo, sankta vivo.

Sanktigi.

Fari, proklami iun sankta.

Sankteco.

Eco de tio, kio esias sankta.

Sanktejo.

Loko por sanktaj aferoj:

templo.

Sanskrito.

Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa.

Sanskrita.

De sanskrito, skribita en la sanskrito:

sanskrita manuskripto.

Santalo

(Bot.) Arbo el la samnoma familio, kun bonodora ligno

(Santalum album).

Sapo.

Miksaĵo de graso kun alkalio, uzata por lavi tolaĵon, korpon.

Sapi.

Kovri lavatan objekton per la ŝaŭmo de sapo.

Sardino

(Zool.). Malgranda fiŝo el la familio de l' haringoj, konservata en olivoleo

(Clupea pilchardus).

Sarki.

Purigi de malbonaj herboj:

sarki ĝardenon.

Sarkasmo.

Akra moko, mordanta ironio.

Sarkasma.

De sarkasmo, bazita sur sarkasmo:

sarkasma diro.

Sarkasme.

En sarkasma maniero.

Sarkofago.

Luksa, granda ŝtona ĉerko.

Sata.

Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita:

sata de manĝo, sata de plezuroj.

Satigi.

Fari iun sata:

La viando satigas pli rapide, ol la legomoj.

Nesatigebla.

Kiu ne povas esti satigita:

nesatigebla avideco.

Malsata.

Sentanta la deziron, la bezonon manĝi.

Malsati.

Senti la deziron, la bezonon manĝi.

Malsato.

Stato de tiu, kiu malsatas.

Satano.

Diablo.

Satana.

De satano, havanta ecojn de satano:

satana ruzo.

Satelito. - 1.

(Astr.). Malgranda planedo, rondiranta alian planedon.

- 2.

Nedisiĝa kunulo.

Satiro.

Proza aŭ poezia verko, ridanta la homajn malvirtojn kaj mankojn.

Satira.

Mokanta la homajn malvirtojn kaĵ mankojn.

Satiristo.

Verkisto de satiroj.

Satiruso.

-

1.

Arbara duondio de la greka mitologio.

- 2.

Homo cinika kaj voluptema.

Satrapo.

-

1.

Estro de provinco en la antikva Persujo.

- 2.

Granda sinjoro, fiera kaj despota.

Saturi

(Ĥem.). Densigi ĝis la plej alta grado solvaĵon, pligrandigante la kvanton de la solvita substanco:

saturita acido.

Saŭco.

Fluida spicaĵo de manĝaĵo:

tomata saŭco.

Saŭcujo.

Vazo por saŭco.

Savi.

Liberigi iun de granda danĝero: savi dronanton; savi la vivon al dronanto. La kuracisto savis la malsanulon de la morto.

Savo.

Ago de tiu, kiu savas.

Sceno.

-

1.

Parto de akto, en kiu ludas la samaj personoj:

La unua akto

de «

Hamleto » konsistas el 5 scenoj. -

2.

Eksterordinara, emocia okazo.

- 3.

Akraj, vivegaj riproĉoj:

La edzino faris scenon al la edzo.

Scenejo.

Loko en la teatro, kie la aktoroj ludas.

Sceptro.

Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.

Scii. - 1.

Koni certe kaj precize: La homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio.

- 2.

Esti instruita, ekzercita, lerta en io:

scii naĝi.

Scio.

Tio, kion oni scias:

La homa scio ne estas senlima.

Sciigi.

Fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu:

sciigi iun pri novaĵo, sciigi novaĵon al iu.

Sciigo.

Tio, kion oni sciigas:

En nia revuo oni presas la sciigojn de la lasta horo sur la unua paĝo.

Ekscii.

Komenci scii, akiri scion pri io nova, nekonata:

La patrino eksciis pri la morto de l' filo nur post unu monato.

Antaŭsciigi.

Sciigi pri io okazonta.

Scienco.

-

1.

Tutaĵo de scioj, bazitaj sur studoj:

la progresoj de la scienco. -

2.

Tutaĵo de scioj, sisteme ordigitaj, pri iu objekto:

la matematiko.

Scienca.

De scienco, koncernanta sciencon, bazita sur scienco:

scienca leĝo, scienca metodo.

Science.

En scienca maniero.

Sciuro

(Zool.). Malgranda mambesto el la familio de la mordantoj

(Sciurus vulgaris).

Se.

Kondiĉa konjunkcio: La ekskurso komenciĝos morgaŭ, se estos bona vetero. Li estus bona oratoro, se li havus pli klaran voĉon.

Sebo.

Pli malmola kaj pli malfacile fandebla parto de la besta graso.

Sed.

Konjunkcio por esprimi kontraŭajn, diferencajn ideojn: Li povas, sed li ne volas. Venis ne la ĉefo, sed lia sekretario.

Segi.

Tranĉi lignon per speciala ilo, konsistanta el ŝtala denthava rubando.

Segilo.

class="book"> Ŝtala denthava rubando por tranĉi lignon.

Segmento

(Geom.). Parto de rondo inter arko kaj rekta linio, kuniganta ĝiajn ekstremojn.

Seĝo.

Meblo por sidi por unu persono.

Apogseĝo.

Seĝo kun dorso kaj brakoj, por sidi sin apogante.

Seka.

-

1.

Ne enhavanta aŭ enhavanta malmulte da akvo, da suko:

seka tero, seka ligno, seka rostaĵo. -

2.

Senornama:

seka stilo.

-3.

Malvarma, neĝentila:

seka tono.

Seke.

En seka maniero:

seke rakonti, seke respondi.

Sekeco.

Eco de tio, kio estas seka.

Sekigi.

Fari ion seka.

Malseka.

Enhavanta multe da akvo:

malseka aero, malseka tolaĵo.

Malsekigi.

Fari ion malseka:

malsekigi malmolan panon.

Sekalo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, uzata por faruno

(Secale cereale).

Sekci.

Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝian strukturon.

Sekco.

Ago de tiu, kiu sekcas.

Sekcisto.

Homo, kies okupo estas sekci.

Sekcio.

Parto de institucio, de societo:

sekcio de hospitalo.

Sekrecio.

Substanco, necesa por la organismo kaj produktata de ĝi mem el la propra sango:

salivo, galo.

Sekreto.

Sciigo, scio, kiun oni kaŝas de iu:

sekreto de la ŝtato, sekreto de la naturo; konservi sekreton.

Sekreta.

Kaŝita, konata ne de ĉiuj.

Sekrete.

En sekreta maniero.

Sekretario.

Homo, kies okupo estas skribi la leterojn, protokolojn de la kunsidoj de societo aŭ plenumi la skribajn aferojn de privata persono.

Sekretariejo.

Loko, kie oni plenumas la skribajn aferojn kaj konservas la dokumentojn de societo.

Sekso.

-

1.

Karakterizaj ecoj de la viro kaj de la ino, diferenco inter la viro kaj virino:

vira sekso, virina sekso.

- 2.

Tutaĵo de l' individuoj, apartenantaj al la sama sekso:

la forta sekso =

la viroj;

la malforta, la bela sekso =

la virinoj.

Seksa.

Koncernanta sekson:

seksa malsano.

Unu-, duseksa.

Havanta unu, du seksojn:

duseksa vegetaĵo.

Seksto

(Muz.). Muzika interspaco de ses tonoj.

Sekto.

Religia anaro, forlasinta ortodoksan ĉefan eklezion:

la sekto de anabaptistoj.

Sektoro

(Geom.). Parto de rondo inter arko kaj du radioj.

Sekularizi.

Fari ree laika ion aŭ iun, apartenantan al la pastraro:

sekularizi pastran bienon.

Sekularizo.

Ago de tiu, kiu sekularizas.

Sekundo.

Sesdekono de minuto.

Sekundanto.

Rajtigito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de la duelo kaj esti ĝia atestanto.

Sekvi.

-

1.

Iri, kuri post iu:

La hundo sekvas sian sinjoron. -

2.

Okazi post io:

La tri terskuoj rapide sekvis unu la alian. -

3.

Okazi post io kaj esti kaŭzita de ĝi.

Sekvo.

Tio, kio sekvas:

la sekvoj

de

malsukcesa milito.

Sekvantaro.

Aro de personoj, kiuj sekvas, akompanas ian:

sekvantaro de reĝo.

Sekve.

Do. Komparu:

Konsekvenco; rezulto.

Selo.

Remburita sidejo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi.

Seli.

Meti selon sur la dorson de rajdbesto:

seli ĉevalon.

Selisto.

Metiisto, kiu faras selojn.

Selakto.

Fluidaĵo, apartigita de kazeigita lakto.

Seleno

(Ĥem.). Se. Ĥemia elemento, simila al la sulfuro.

Semo.

Grajno aŭ parto de frukto, de floro, kiu servas por reprodukti la vegetaĵon.

Semi.

Ĵeti semojn sur kulturitan teron:

semi tritikon, semi kampon.

Semado.

Procedo de tiu, kiu semas. Komparu:

Grajno, greno, kerno.

Semaforo.

Aparato por optikaj signaloj sur la maro, sur la fervojoj.

Semajno.

Periodo de sep tagoj, sekvantaj unu la alian:

La jaro havas 52 semajnojn.

Ĉiusemajna, semajna.

Aperanta unu fojon en ĉiu semajno:

semajna gazeto.

Seminario.

Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco.

Seminariano.

Lernanto de seminario.

Sen.

-

1.

Prepozicio, esprimanta for- eston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate):

La generalo venis sen adjutanto. Sen mono, sen ĉapelo. -

2.

Prefikso havanta la saman signifon, kiel la prepozicio:

sencela, sensenca, senigi, senvestigi.

Senato.

Supera ĉambrego de parla- mento: La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj.

Senatano.

Membro de senato.

Senco.

Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon:

radika aŭ propra senco de vorto, figura senco.

Sensenca.

Kiu havas neniun sencon, malsaĝa:

sensensa diro.

Sensencaĵo.

Io sensenca.

Dusenca.

Havanta du sencojn, kiu povas esti komprenata en du sencoj:

Diamanto estas dusenca vorto.

Sendi.

Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian:

sendi la kuiristinon en la bazaron, sendi leteron al amiko.

Sendo.

Ago de tiu, kiu sendas.

Sendaĵo.

Sendata objekto:

Mi ricevis la sendaĵon.

Sendito.

Homo, kiun oni sendis kun komisio.

Dissendi.

Sendi en multajn lokojn, al multaj personoj:

dissendi cirkuleron.

Resendi.

Sendi ion al la loko aŭ persono, de kiu ĝi estis sendita: Li

resendis la leteron, ne malferminte ĝin.

Sensacio.

Granda impreso:

La novaĵo kaŭzis sensacion en la tuta urbo.

Sensacia.

De sensacio, kaŭzanta sensacion.

Senti.

Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo:

senti odoron, malvarmon.

Sento.

-

1.

Kapablo senti:

la kvin sentoj de la homo

-

2.

Tio, kion oni sentas:

malagrabla sento.

Sentema.

Kiu havas facile impreseblajn sentojn.

Sentebla.

Kiu povas esti sentata, rimarkata.

Antaŭsenti.

Neklare senti, imagi tion, kio devas okazi:

antaŭsenti fulmotondron.

Sentenco.

Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo:

sentenco de Seneko.

Komparu:

Aforismo, maksimo, moto, proverbo.

Sentimentala.

Havanta tro senteman spiriton: sentimentala homo, sentimentala verko.

Sep.

Ses plus unu; 7: La sep tagoj de la semajno.

Sepalo

(Bot.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l' floro.

Sepio

(Zool.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo

(Sepia ofjicinalis).

Septembro.

Naŭa monato de l' jaro.

Septeto

(Muz.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.

Serafo.

Anĝelo de la plej alta rango.

Serajlo.

-

1.

Palaco de la turka sultano. -

2.

Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.

Serĉi.

Peni trovi: serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston.

Serĉo, serĉado.

Ago, agoj de tiu, kiu serĉas.

Traserĉi.

Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan: traserĉi la loĝejon de politika krimulo.

Serena.

-

1.

Belvetera, sennuba:

serena ĉielo. -

2.

Ne ĉagrenita, kvieta:

serena vizaĝo.

Sereneco.

Eco de tio, kio estas serena. Komparu:

Kvieta, milda, trankvila.

Serenado.

Muzika verko aŭ kanto, plen- umata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.

Serĝento.

Malsupera infanteria sub- oficiro.

Serio.

Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj:

serio de spektakloj, serio de loteriaj biletoj.

Serioza.

-

1.

Pripensanta antaŭ la agoj: serioza viro. -

2.

Ne ŝercema, ne ŝerca: Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postalas seriozan respondon!

Serioze.

En serioza maniero.

Seriozeco.

Eco de tio, kio estas serioza. Komparu:

Grava.

Serpento

(Zool.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj.

Serpenti.

Sin movi, kiel serpento:

La rivereto serpentas sur la herbejo.

Seruro.

Risorta aparato por fermi pordon, keston.

Seruristo.

Metisto, kiu faras serurojn.

Servi.

-

1.

Labori por iu laŭ liaj ordonoj:

servi, kiel pordisto; servi, kiel oficisto

-

2.

Esti utila por iu aŭ por io:

servi la patrujon per siaj agoj. -

3.

Esti uzata por io:

La ŝipo servas por la navigado.

Servema.

Kiu volonte servas.

Servisto.

Homo, kies okupo estas labori por iu laŭ liaj ordonoj, precipe en lia hejmo:

pordisto, lakeo.

Servo, servado.

Ago, agoj, okupo de tiu, kiu servas:

milita servado, Diservo.

Servuto.

Mallibera servado de la kamparanoj, kiuj en la mezaj jarcentoj restis kvazaŭ posedaĵo de la mastro:

La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro 1861.

Servutulo.

Homo, plenumanta la servuton.

Ses.

6; kvin plus unu.

Severa.

-

1.

Ne pardonanta la kulpojn kaj kiel eble plej forte punanta ilin:

severa juĝisto, severa verdikto.

-

2.

Akra, ne milda:

severa vintro, severa klimato. -

3.

Akra, neĝentila:

severa admono.

Severe

En severa maniero.

Severeco.

Eco de tio, kio estas severa.

Sevrugo

(Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' sturgoj

(Acipenser stetlatus).

Sezono.

Parto de la jaro, karakterizata de specialaj trajtoj (temperaturo, okupoj):

vintro, ĉassezono, bansezono.

Sfero. - 1.

(Geom.). Figuro, kies kurba surfaco estas en ĉiuj punktoj egaldistanca de unu interna punkto, nomata centro:

La tera globo havas la formon de kunpremita sfero.

-

2.

Medio de agado, de influo:

sfero de politika influo.

Sfera.

-

1.

Havanta la formon de la sfero:

sfera korpo. -

2.

Koncernanta fenomenon, kaŭzitan de la sfera formo:

sfera aberacio.

Duonsfero.

Duono de sfero:

Ĉiu granda rondo dividas la sferon en du duonsferojn.

Sfereco.

Sfera formo:

La sfereco de la tero ne estis konata de la antikvuloj.

Sfinkso

-

1.

Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. -

2.

Persono, kiun oni ne povas kompreni:

Li estas vera sfinkso: ĉiujn liajn agojn ĉirkaŭas mistero.

Sfinktero

(Anat.). Ringforma muskolo fermanta eniron:

sfinktero de la veziko.

Si.

Resenda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l' frazo:

mi lavas min; vi lavas vin; li, ŝi, ĝi, ili lavas sin.

Sia.

Poseda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l' frazo:

Venis la reĝo kun siaj korteganoj.

Sibli.

Eligi sonon, konsistantan el longedaŭra s.:

La serpento siblas.

Siblo.

Sono, konsistanta el longedaŭra s.

Sidi.

Resti senmova sur la postaĵo de la korpo:

sidi sur seĝo, sidi ĉe la tablo.

Sidigi.

Meti iun senmove sur la postaĵo de lia korpo:

sidigi infanon sur benko.

Sidiĝi.

Sin meti senmove sur la postaĵo de sia korpo:

Sidiĝu, mi petas.

Kunsidi.

Partopreni kun aliaj personoj en komuna diskutado kaj konsiliĝo:

Kunsidis ĉiuj membroj de la komitato.

Kunsido.

Komuna diskutado kaj konsiliĝado de membroj de societo, de juĝantaro k. t. p.:

La kunsido de la estraro estis publika.

Sieĝi.

Ĉirkaŭi fortikaĵon per militistaj fortoj por ĝin preni.

Sieĝo.

Agoj de tiu, kiu sieĝas:

La sieĝo de Trojo.

Sieĝanto.

Militisto, kiu sieĝas.

Sieĝato.

Militisto, loĝanto de urbo, kiun oni sieĝas.

Sifiliso

(Med.). Seksa malsano, infekta kaj heredata.

Sifilisa.

De sifiliso, koncernanta sifilison, kaŭzita de sifiliso:

sifilisa ulcero.

Sifono.

-

1.

Kurbigita tubo kun neegalaj branĉoj, uzata por transverŝi fluidojn. -

2.

Botelo kun tia tubo por gasaj akvoj.

Sigelo.

Signo, farata sur mola substanco, por fikse fermi koverton, por pruvi aŭtentikecon de dokumento.

Sigeli.

Fari sigelon, fermi per sigelo:

sigeli koverton.

Sigelilo.

Peco de ŝtono, de metalo aŭ de alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, por sigeli.

Sigelvakso.

Substanco, farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj. Komparu:

Stampo.

Signo.

Linio, figuro, gesto, movo, havanta specialan signifon, koniganta penson: Fari signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon. Interpunkciaj signoj: punkto, komo, signo de elkrio, de demando. Per la signo de la mano la militestro ordonis la atakon.

Signi.

Fari signon.

Postesigno.

Signo, lasita de io, kio pasis: postesigno de katastrofo.

Piedsigno.

Signo, lasita de piedo sur la tero: piedsigno de lupo. Komparu:

Noto.

Signalo.

Interkonsentita signo, por komuniki de malproksime averton, ordonon, novaĵon:

fervoja signalo.

Signali.

Fari signalon.

Signifo.

Senco, graveco: signifo de vorto: Niaj kongresoj havas grandan signifon por nia afero.

Silabo.

Aparta vokalo, aŭ vokalo kun unu aŭ kun kelke da konsonantoj, kiu povas esti elparolita per unu eligo de la voĉo:

La vorto « kardinalo » konsistas el la silaboj: kar di na lo.

Silabi.

Legi, paroli, dividante la vortojn en silabojn.

Silenti.

Ne paroli, ne eligi sonojn, ne fari bruon:

Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo.

Silento.

Stato de tio, kio silentas:

la silento de la publiko, la silento de la naturo.

Silenta.

Kiu silentas, senvorta:

silenta plendo.

Silentema.

Kiu amas silenti.

Silentigi.

Fari, ke iu silentu, devigi iun silenti:

silentigi la lernantojn.

Silentiĝi, eksilenti.

Ĉesi paroli, ĉesi fari bruon.

Silicio

(Ĥem.). Si. Ĥemia elemento, havanta aspekton de malhele griza pulvoro, de plumbe grizaj lamenoj aŭ de travideblaj kristaloj; ĝin enhavas multenombraj kombinaĵoj, formantaj la ŝelon de la tero.

Siliko

(Ĥem.). Natura kombinaĵo de l' silicio.

Silikvo

(Bot.). Dunesta frukto, konsistanta el du fruktofolioj kaj enhavanta du vicojn de semoj:

silikvo de sinapo.

Silko.

-

1.

Ŝpinaĵo, produktata de la insekto, nomata silka raŭpo. -

2.

Teksaĵo el silko.

Silka.

El silko:

silka tuko.

Komparu:

Atlaso.

Silogismo.

Logika konkludo el du frazoj, farata el la unua per la helpo de la dua: La vegetaĵoj ne povas sin libere movi; la kverko estas vegetaĵo, do la kverko ne povas sin libere movi.

Silueto.

Desegnaĵo, prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto kaj unuforme nigra inter la konturoj.

Siluro

(Zool.). La plej granda rivera fiŝo

(Silurus glanis).

Silvio

(Zool.). Kantanta birdo el la vico de l' paseroj

(Sylvia).

Simbolo.

Figuro, signo, objekto, havanta interkonsentitan signifon:

La hundo estas la simbolo de la fideleco.

Komparu:

Devizo, emblemo.

Simboliko.

Scienco pri la simboloj de religio, de popolo:

la egipta simboliko.

Simetrio.

Harmonia rilato de la partoj de l' tuto koncerne la grandecon, formon kaj nombron:

La simetrio de la homa korpo ne estas perfekta.

Simetria.

Posedanta simetrion:

simetria meblo.

Simetrie.

En simetria maniero.

Simfonio.

Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.

Simio

(Zool.). Vertebrulo, apartenanta al la plej alta vico de l' mambestoj, plej proksima al la homo

(primates).

Simila.

Posedanta tian saman naturon, ecojn, aspekton: La dormo estas simila al la morto. La homo estas simila al la simio.

Simileco.

Eco de tio, kio estas simila: La simileco de l' fratoj estas ofte granda.

Simili.

Esti simila. Komparu:

Analogia, identa, parenca.

Simpatio.

Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de iliaj gnstoj, opinioj.

Simpatia.

Naskanta simpation:

simpatia persono, simpatia vizaĝo.

Simpatii.

Senti simpation al iu:

simpatii kun iu.

Simpatie.

En simpatia maniero, kun simpatio.

Simpla.

-

1.

Ne kunmetita, aŭ konsistanta el homonimaj elementoj:

La fero, kupro, oro estas simplaj korpoj. Simplaj tempoj. -

2.

Konsistanta el malmultaj partoj, ne ornamita:

simpla konstruaĵo, simpla vesto. -

3.

Facile komprenebla, facile solvebla:

simpla afero, simpla problemo.

-

4.

Ne ruza, naiva:

simpla homo.

-

5.

Sen rango, de malalta rango,

simpla soldato, simpla oficisto.

Simple.

En simpla maniero.

Simpleco.

Eco de tio, kio estas simpla.

Simpligi, plisimpligi,

Fari ion simpla, fari ion pli simpla.

Simplulo,

Simpla homo.

Malsimpla.

Kunmetita, konsistanta el diversaj elementoj, el multaj partoj; mal- facila:

malsimpla tempo, malsimpla meĥanismo, malsimpla problemo.

Simptomo.

Fenomeno, montranta malsanon aŭ lezon: La febro estas simptomo de multaj malsanoj.

Sinagogo.

Hebrea templo.

Sinapo

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' kruciferoj; el ĝiaj semoj oni faras mustardon

(Sinapis nigra).

Sincera.

Aganta kaj parolanta sen ŝajnigo, akorde kun siaj opinioj:

sincera homo, sincera bondeziro.

Sincere.

En sincera maniero.

Sincereco.

Eco de tio, kio estas sincera.

Sindiko.

-

1.

Persono, rajtigita zorgi pri la aferoj de la korporacio, kies membro ĝi estas. -

2.

Persono, elektita de la kreditoroj de bankrotinto, por zorgi pri iliaj aferoj.

Sindikato.

Grupiĝo por defendo de komunaj ekonomiaj interesoj:

sindikato de fabrikantoj.

Sinedrio.

Tribunalo de la antikvaj Hebreoj.

Singulto.

Sono, kaŭzita de rapida kuntiriĝo de la diafragmo kaj trapaso de la aero tra la laringo.

Singulti.

Eligi singultojn.

Sinjoro.

-

1.

Posedanto rilate al la servistoj:

La sinjoro kaj la lakeo.

-

2.

Supera ĉefo:

la Sinjoro =

Dio. -

3.

Titolo de la ĝentileco de la personoj de l' vira sekso.

Sinjorino.

-

1.

Posedantino rilate al la servistoj. -

2.

Titolo de l' ĝentileco de la personoj de la virina sekso.

Sinjora.

De sinjoro, karakterizanta sinjoron.

Sinkopo

(Med.). Subita sveno.

Sinodo.

Kongreso de episkopoj kaj pastroj, por decidi aferojn ekleziajn.

Sinonimo.

Vorto, havanta signifon tre proksiman de alia vorto:

esti mi, respekti.

Sinonima.

Estanta sinonimo, koncernanta sinonimon:

sinonima esprimo.

Sinoptika.

Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto:

sinoptikaj tabeloj de scienco.

Sintakso.

-

1.

Parto de la gramatiko pri la konstruo de l' frazoj kaj pri la reciproka rilato de l' vortoj en la frazoj. -

2.

Lernolibro de la sintakso:

La esperanta sintakso de Fruictier.

Sintaksa.

De sintakso, koncernanta sintakson:

sintaksa regulo.

Sintezo.

Filozofia metodo, transiranta de la ideoj simplaj al la ĝeneralaj, de la elementoj al la tuto.

Sinteza.

De sintezo, bazita sur la sintezo.

Sinteze.

En sinteza maniero.

Sireno.

-

1.

Ĉe la antikvaj Grekoj mara nimfo, duone virino, duone fiŝo, alloganta la navigantojn per ĉarma kanto, por entiri ilin poste en la maran senfundaĵon. -

2.

Senkora koketulino.

Siringo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la oleacoj, kun belaj, bonodoraj floroj

(Syringa).

Siropo.

Densa solvaĵo de sukero, kuirita en akvo, aŭ de la suko de fruktoj, kuiritaj kun sukero.

Sistemo.

-

1.

Kolekto de la principoj de procedo, direktantaj la plenumon laŭ plano, antaŭe pripensita:

filozofia sistemo. -

2.

Tuto, konstruita konforme al sistemo:

sistemo planeda, sistemo nerva.

Sistema.

Bazita sur sistemo.

Sisteme.

Kun sistemo. Komparu:

Metodo.

Sitelo.

-

1.

Rondforma vazo ligna, lada kun movebla tenilo, por porti fluidaĵojn. -

2.

Ĝia enhavo (mezuro):

sitelo da akvo.

Situacio.

-

1.

Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la objektoj ĝin ĉirkaŭantaj:

pentrinda situacio de urbo. -

2.

Tutaĵo de la kondiĉoj aŭ cirkonstancoj, en kiuj iu estas, vivas:

brilanta situacio, komika situacio.

Skabio

(Med.). Haŭta malsano, karakterizata de veziketoj de haŭto kaj de forta jukado.

Skalo.

-

1.

Linio, dividita en egalajn partojn aŭ nombro, esprimantaj la malgrandigon de plano, de geografia karto:

La skalo de la desegnaĵo estas 1: 1 000. -

2.

Amplekso de voĉo:

skalo de la tenoro, de la violono.

-

3.

Serio de dividoj de fizika instrumento:

la skalo de termometro.

Skalpo.

Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon.

Skandalo.

Ago kaŭzanta publikan indig- non: Li forlasis la edzinon post dudekjara komuna vivo,

-

kia skandalo!

Skandala

Havanta la ecojn de skandalo: skandala konduto.

Skandio

(Hm). Sc. Ĥemia elemento, malofta metalo.

Skapolo

(Anat.). Larĝa, triangula, plata osto de la posta parto de l' ŝultro.

Skarabo

(Zool.). Insekto koleoptero.

Skarifiki.

Fari tranĉojn sur la homa haŭto por kuracaj celoj.

Skarifikilo.

Instrumento por skarifiki.

Skarlato.

Sange ruĝa koloro.

Skarlata.

Sange ruĝa.

Skarlatino

(Med.). Infekta febra malsano, karakterizata de skarlataj makuloj de la haŭto kaj de la mukaj membranoj.

Skarpo.

Larĝa longa rubando, portata kiel ornamo de vestoj, por subteni vunditan antaŭbrakon k. t. p.

Skato

(Zool.). Familio de transverso- buŝaj fiŝoj.

Skatolo.

Ujo kartona, lada, ligna kun maldikaj parioj:

skatolo por papero.

Skeleto.

-

1.

Tutaĵo de la ostoj de besto:

La homa skeleto tre similas la skeleton de la simio.

-

2.

Trabaro de konstruaĵo, de ŝipo, plano de verko. -

3.

Homo tre malgrasa.

Skemo.

Simpligita figuro, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn de objekto.

Skema.

Koncernanta skemon, prezentanta skemon:

skema desegnaĵo.

Skeptika.

Dubanta pri ĉio, malfacile kredanta:

skeptika homo, skeptika spiririto.

Skeptike.

En skeptika maniero.

Skeptikulo.

Homo, skeptika.

Skerco.

Muzika verko gaja, ŝercema.

Skermi.

Batali per tranĉarmiloj.

Skermo.

Batalo per tranĉarmiloj.

Skismo.

Forlaso de eklezio kaj fondo de nova.

Skizo.

-

1.

Desegnaĵo, konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj, rapide faritaj. -

2.

Literatura verko, ne prezentanta plene la temon, sed per kelke da artistaj trajtoj faranta impreson de estetika tuto.

- 3.

Plano, projekto.

Skizi.

Fari skizon.

Sklavo.

-

1.

Homo sen personaj rajtoj, apartenanta kiel objekto aŭ posedaĵo al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis. -

2.

Homo, plene regata de io:

sktavo de sia pasio.

Sklava.

Estanta sklavo, de sklavo:

sklava edzo, sklava kutimo.

Sklavigi.

Fari iun sklavo.

Sklaveco.

Stato de tiu, kiu estas sklavo.

Skolastiko.

Filozofio de la mezaj jar- centoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al la dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj.

Skolastika.

De skolastiko, kiu koncernas la skolastikon.

Skolopo

(Zool.). Birdo et la vico de la longkruraj

(Scolopax rusticola).

Skolopendro

(Zool.). Artropodo el la klaso de l' miriapodoj

(Scolopendra).

Skombro

(Zool.). Malgranda manĝebla ostfiŝo

(Scomber).

Skorbuto

(Med.). Epidemia malsano kaŭzata de la manko de freŝa nutraĵo kaj karakterizata de sangado de la dentkarno kaj de hemoragioj de l' haŭto.

Skorio.

Vitrosirnila substanco sur la surfaco de fandita minmetalo.

Skorpio

(Zool.). Artropodo el la klaso de l' araneosimilaj, proksima al la rivera kankro

(Scorpio).

Skrapi.

Forigi partojn de la supraĵo de korpo, gratante ĝin.

Skrapilo.

Instrumento por skrapi. Komparu:

Froti, grati, viŝi.

Skribi.

Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj:

skribi vorton, skribi leteron, skribi romanon.

Skribo.

-

1.

Ago de tiu, kiu skribas:

rapida skribo.

-

2.

Maniero skribi:

bela, legebla skribo. -

3.

Tio, kion oni skribis:

la Sankta Skribo.

Skribisto.

Homo, kies profesio estas skribi, transskribi.

Priskribi.

Prezenti, karakterizi ion, skribante, parolante pri ĝi:

priskribi aventuron.

Subskribi.

Skribi sian nomon sub io, kiel ĝia aŭtoro, aŭ por esprimi sian aprobon, konsenton.

Surskribi.

Skribri

sur

io ĝian nomon, destinon.

Skrofolo

(Med.). Malsano de tuberkulozaj infanoj, karakterizata de ŝvelo de la limfaj glandoj, inflamo de la okuloj, artikoj kaj ostoj.

Skrupulo.

-

1.

Maltrankviliganta dubo en la aferoj de la konscienco:

La infano estis tiel malsana, ke la skrupuloj ne permesis al la patrino admoni ĝin. -

2.

Granda precizeco en la faroj.

Skrupula.

Karakterizata, de skrupulo:

skrupula homo, skrupula esploro.

Skrupule.

En skrupula maniero, kun skrupulo.

Skui.

Per fortaj movoj tien kaj returnen tremigi ion:

skui arbon por faligi fruktojn.

Skuo.

Ago de tiu, kiu skuas. Komparu:

Balanci, svingi, ŝanceli.

Skulpti.

Fari el solidaj substancoj figurojn, imitantajn homojn, bestojn:

skulpti marmoron, skulpti statuon.

Skulptado.

Skulptarto.

Skulptaĵo.

Skulptita figuro.

Skulptisto.

Artisto, kiu skulptas. Komparu:

Ĉizi.

Skuno.

Rapida, malpeza velŝipo.

Skurĝo.

Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga, dika rimeno.

Skurĝi.

Bati per skurĝo.

Skvamo.

-

1.

Malmolaj, maldikaj platoj, kovrantaj la korpon de multaj fiŝoj kaj rampuloj. -

2.

Objekto, similanta skvamon:

skarlatinaj skvamoj de la haŭto.

Smeraldo.

Multekosta ŝtono de bela verda koloro.

Smirgo.

Minerala substanco, uzata por poluri metalojn.

Smirga papero.

Papero, sur kiu estas algluita smirgo.

Smirgi.

Poluri per smirgo.

Sobra.

Modere trinkanta kaj manĝanta.

Sobre.

En sobra maniero, kun sobreco.

Sobreco.

Eco de tiu, kiu estas sobra.

Malsobra.

Malmodere trinkanta kaj manĝanta.

Malsobre.

En malsobra maniero, kun malsobreco.

Malsobreco.

Eco de tiu, kiu estas malsobra.

Socio.

Kuniĝo de homoj aŭ de bestoj, vivantaj sub komunaj leĝoj.

Socia.

De socio, koncernata socion.

Sociala. Socia.

Socialismo.

Socia doktrino, postulanta nuligon de la privata propraĵo kaj transdonon de la iloj de la produktado al la socio.

Socialisto.

Adepto de la socialismo.

Societo.

Kuniĝo de multe da personoj por komuna celo: Li tre agrable parolas en la societo. Societo de velocipedistoj.

Societa.

De societo, koncernanta societon: societa regularo, societa moro. Komparu:

Asocio, kompanio, ligo, unuiĝo.

Sociologo.

Scienculo, sin okupanta per la sociologio.

Sociologio.

Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo.

Sodo

(Ĥem.). Na

2

G0

3

. Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); senkolora salo alkalia, facile solvebla en la akvo kaj uzata en la fabrikado de sapoj kaj por multaj teknikaj celoj.

Sofo.

Kanapo kun apogdorso kaj du apogflankoj.

Sofismo.

Erara, trompanta konkludo, bazita sur rezonado ŝajne ĝusta: Kion mi ne perdis, tio apartenas al mi; mi ne perdis vian monujon, do via monujo apartenas al mi.

Sofisto.

Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia.

Soifi.

-

1.

Senti deziron, bezonon trinki:

Oni forte soifas dum la varmego.

-

2.

Forte deziri:

soifi laboron.

Soifo.

-

1.

Deziro, bezono trinki. -

2.

Forta deziro.

Sangsoifa.

Kruela, sovaĝa:

sangsoifa besto.

Sojlo. - 1.

Transversa ŝtono aŭ trabo ĉe la bazo de la malfermaĵo de pordo.

- 2.

Komenco:

Ĉe la sojlo de l' vivo.

Soklo.

Bazo de muro, de kolono, de statuo.

Sola.

Ne akompanata de aliaj; ne helpata de aliaj; sen iu ajn alia; unu kaj neniu plu:

veni sola, labori sola. Li sola estas kulpa.

Sole.

Nur, sen iu ajn alia.

Solanacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj

ihiskiamo, beladono, tomato.

Soldato.

Militisto.

Soldatejo.

Domo, loĝejo de soldatoj.

Servosoldato.

Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro.

Solecismo.

Eraro kontraŭ la sintakso:

Estas necese, ke li venus.

Solena.

Honorata per publikaj ceremonioj, aranĝata kun pompo:

solena festo, solena aŭdienco.

Soleno.

Festo, ceremonio, aranĝita kun pompo.

Soleneco.

Eco de tio, kio estas solena.

Soleni.

Honori per pompaj ceremonioj.

Solida

(Fiz.).

- 1.

Kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun alia:

La naturo konsistas el la korpoj solidaj, fluidaj kaj gasaj.

- 2.

Serioza, konfidinda:

solida argumento, solidafirmo.

Solideco.

Eco de tio, kio estas solida.

Solide.

En solida maniero.

Solidara.

Prenanta sur sin respondecon por la agoj de alia persono:

solidara kun la samideanoj.

Solidare.

En solidara maniero.

Solidareco.

Eco de tio, kio estas solidara.

Solisto.

Artisto (muzikisto, kantisto, dancisto) plenumanta parton de muzika aŭ baleta verko, destinitan por unu persono, akompanate de aliaj artistoj.

Solitero

(Zool.). Rubanda vermo, vivanta en la intestoj de l' homo

(Taenia solium).

Solvi.

-

1.

Fluidigi solidan substancon, miksante ĝin kun fluidajo:

solvi salon en akvo.

-2.

Trovi rimedon, respondon:

solvi problemon, solvi malfacilaĵon.

Solvo.

Ago, efiko de tio, kio solvas.

Solvebla.

Kiu povas esti solvita:

solvebla metalo, nesolvebla problemo.

Solviĝi.

Fariĝi solvita.

Somero.

La dua el la kvar sezonoj de la jaro (21 junio -22 septembro).

Somera.

De somero, koncernanta someron:

somera vetero.

Somere.

Dum somero, en somero.

Somnambulo.

Homo, malsana je la somnambulismo.

Somnambulismo.

Patologia stato, dum kiu oni iras kaj agas en la dormo, kvazaŭ konscie.

Sono.

Tio, kion oni aŭdas: sonoj de voĉo, de instrumento.

Soni.

Eligi, fari sonojn: La voĉo de la najtingalo sonas agrable.

Belsona.

Kiu bele sonas, agrabla por la orelo: belsona lingvo.

Sonato

(Muz.). Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo.

Sondi.

Esplori la profundecon de akvo.

Sondilo.

Instrumento por sondi.

Soneto.

Lirika versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn, kaj du verstriojn.

Sonĝo.

Pensoj kaj bildoj de l' dormanto.

Sonĝi.

Pensi kaj vidi bildojn dum la dormo.

Sonoro.

Tono daŭre sonanta post la ĉeso de ĝia kaŭzo:

sonoro de fera disko, frapita per martelo.

Sonori.

Eligi sonoron.

Sonorigi.

Frapi, tuŝi sonorantan korpon, por ke ĝi eligu tonojn.

Sonorilo.

Metala duonsfera instrumento por sonorigi.

Sonor- ilejo.

Turo kun sonoriloj.

Sonorigisto.

Homo, kies okupo estas sonorigi:

sonor- igisto de preĝejo.

Komparu:

Sono, tono.

Sopiri.

-

1.

Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri:

sopiri al la trankvilo, sopiri al la patrolando.

-

2.

Esprimi sian bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri per forta longa enspiro, akompanata de plenda tono:

La malsanulo jen ĝemis, jen sopiris.

Sopiro.

Sento, enspiro de tiu, kiu sopiras.

Sopire.

Kun sopiro:

sopire rigardi.

Soprano.

Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo.

Sorbi.

Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn: Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon.

Sorba.

Kiu sorbas: sorba papero.

Sorĉi.

-

1.

Per satana povo havi super- naturan efikon je io:

sorĉi iun besto.

-

2.

Ravi, inspiri pasion, ĉarmi:

La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto.

Sorĉo.

Ago de tiu, kiu sorĉas.

Sorĉa.

Kiu .sorĉas.

Sorĉisto.

Homo, havanta sorĉan povon.

Sorĉistino,

-

1.

Virino, havanta sorĉan povon. -

2.

Maljuna, malbela virino.

Soriko

(Zool.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj

(Sorex vulgaris).

Sorpo

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj

(Sorbus).

Sorto.

Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi:

Neniu povas eviti la sorton.

Sortimento.

Kolekto de komercaĵoj de la sama speco:

sortimento de kolumoj.

Sovaĝa.

Vivanta, restanta en tia stato, en kia gin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita:

sovaĝa besto, sovaĝa popolo, sovaĝa tero.

Sovaĝeco.

Eco de tio, kio estas sovaĝa.

Sovaĝulo.

Sovaĝa homo:

La sovaĝuloj de Afriko.

Spaco.

-

1 .

Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj:

La spaco estas senlima.

-

2.

Ĝia parto tridimensia, okupata de korpo:

La ŝranko okupas multe da spaco en mia ĉambro.

Interspaco.

Spaco inter du objektoj, distanco:

interspaco inter du urboj.

Spado.

Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo:

spado de ŝtata oficisto.

Komparu:

Rapiro, sabro.

Spaliro.

-

1.

Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. -

2.

Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo,

Spasmo

(Med.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu:

Konvulsio. tetano.

Spato.

Generala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj kar- bonikaj, kelkaj silikatoj k. t. p.).

Speco.

Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento:

la homa speco.

Speciala.

Destinita por unu aparta celo:

speciala vesto, speciala procedo, speciala instrumento.

Speciale.

En speciala maniero.

Specialo.

Scienco, arto, laboro, per kiu oni sin speciale okupas:

La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn.

Specialisto.

Homo, sin okupanta speciale per arto, scienco, k. t. p,:

specialisto en la aerveturado.

Komparu:

Metio, ofico, profesio.

Specimeno.

Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj.

Spegulo.

Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l' objektoj.

Spektaklo.

Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko.

Spektro

(Fiz.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo.

Spekuli.

Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto:

spekuli je la greno.

Spekulo.

Ago de tiu, kiu spekulas.

Spekulacio.

Spekulo, spekulado.

Spekulativa

(Filoz.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado:

spekulativa kaj empiria filozofio.

Spermo.

Vira fruktiga fluidaĵo.

Spermaceto.

Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto.

Sperta.

Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo:

sperta generalo, sperta kuracisto.

Sperto.

Konoj akiritaj per longa praktiko kaj observo.

Spezo.

Pago aŭ akcepto de mono:

elspezo kaj enspezo.

Spezi.

Pagi aŭ akcepti monon:

elspezi kaj enspezi.

Spici.

Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj.

Spicaĵo.

Tio, per kio oni spicas:

kariofilo, muskato.

Spiko

(Bot.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn.

Spino

(Anat.). Vertebra kolono.

Spinaco

(Bot.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l' kenopodiacoj

(Spinacia oleracea).

Spiono.

Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn.

Spioni.

Sekrete observi ies agojn:

spioni la malamikan armeon.

Spiri.

Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon:

enspiri kaj elspiri.

Spiro.

Ago, agoj de tiu, kiu spiras.

Spiralo

(Geom.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin.

Spirala.

Havanta la formon de spiralo.

Spirito.

-

1.

Nemateria parto de la homo:

alta spirito.

-

2.

Nemateria supernatura estaĵo:

la spirito de la malbono,

Spirita.

De spirito, koncernanta spiriton.

Spiritismo.

Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l' mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili.

Spiritisto.

Homo, kiu sin okupas per la spiritismo.

Spiritualismo.

Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj.

Spite.

Prepozicio kun la senco: intence kontraŭ la volo de aliaj: Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso. Komparu:

Malgraŭ.

Spleno.

Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio.

Splito.

Maldika peco de fendita ligno.

Spliti.

Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu:

Fendi, krevigi.

Spondeo.

Dusilaba vermezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita.

Spongo.

Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn:

lavi per spongo.

Sponga.

De spongo, el spongo.

Sporo

(Bot.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj.

Sporada.

Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj:

sporada malsano.

Sporto.

Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco:

rajdado, glitkurado.

Sprita.

-

1.

Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema:

sprita ŝerculo, sprita organizanto.

-

2.

Montranta spritecon:

sprita vizaĝo, sprita respondo.

Sprite.

En sprita maniero.

Spriteco.

Eco de tiu, kiu estas sprita.

Spritulo.

Homo sprita.

Sprono.

Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon.

Sproto

(Zool.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l' haringoj

(Clupea sprattus).

Stabo.

Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento.

Staba.

De stabo, koncernanta stabon:

staba oficiro.

Stablo.

Tablo por metia laboro:

stablo de seruristo.

Stacio.

Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k. t. p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn.

Stacidomo.

Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj.

Stadio.

Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu:

Fazo.epoko, periodo.

Stalo.

Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj:

ĉevala stalo.

Stalagmito.

Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank' al la konstanta gutado de la akvo.

Stalaktito.

Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank' al la konstanta gutado de akvo.

Stameno

(Bot.). Vira seksa organo de la floroj.

Stampo.

Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento.

Stampi.

Signi per stampo.

Stampilo.

Instrumento por stampi: Komparu:

Sigelo.

Stano

(Ĥem.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k. t. p.

Stani.

Kovri per maldika tavolo de fandita stano ;

stani kupran kaserelon.

Stanco.

Okversa strofo.

Standardo.

Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo:

regimenta standardo, ruĝa standardo.

Stango.

Longa, tre maldika arba trunko:

lupulo sur stangoj.

Stari.

Resti senmova vertikale sur la piedoj.

Starigi.

Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru.

Stariĝi.

Fariĝi staranta.

Kontrau- stari.

Esti kontraŭa al io:

kontraŭstari projekton.

Superstari.

Havi la supron super io:

La turo superstaras la nubojn.

Mem- stara.

Aganta, vivanta sen helpo de aliaj.

Memstare.

En memstara maniero.

Mem- stareco.

Eco de tio, kio estas rnemstara.

Stato.

Maniero esti: stato de la aferoj, stato de la animo.

Statiko.

Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj.

Statistiko.

Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj:

statistiko de akcidentoj fervojaj.

Statistika.

De statistiko, bazita sur statistiko:

statistika metodo.

Statuo.

Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston.

Staturo.

Alteco de la homa korpo:

homo de bela staturo.

Stearino

(Ĥem.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj.

Stebi.

Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn.

Stelo.

-

1.

(Astr.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. -

2.

Astro (ekster la suno kaj luno). -

3.

Objekto, similanta stelon:

la verda stelo.

Stelaro.

Grupo de fiksitaj astroj, prezentanta iun figuron kaj havanta specialan nomon:

la Granda Ursino.

Stenografii.

Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas.

Stenografio.

Arto stenografii.

Stenografi- isto.

Homo, kies specialo estas stenografii.

Stenografo.

Stenografiisto.

Stepo.

Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj.

Stereografio

(Geom.). Parto de geo- metrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno.

Stereometrio

(Geom.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj.

Stereoskopo.

Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo.

Stereotipo.

Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto.

Stereotipi.

Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo:

stereotipi kompostaĵon.

Sterko.

-

1.

Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. -

2.

Substanco, uzata por fruktodonigi la teron.

Sterki.

Fruktodonigi per sterko.

Sterledo

(Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron

(Acipenser ruthenus).

Sterlingo.

Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr.

Sterni.

Meti tukon tiamanere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon:

sterni tukon sur tablo, sur lito.

Stertoro,

Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado:

stertoro de agonianto.

Stertori.

Eligi stertoron.

Stilo.

-

1.

Maniero skribi, esprimi siajn pensojn:

simpla stilo, peza stilo.

-

2.

Tutaĵo de la trajtoj de belarto kaj precipe de la arĥitekturo, karakterizanta artiston, epokon. popolon, kiu estas la aŭtoro de ĝiaj verkoj:

la baroka stilo.

Stilistiko.

Scienco pri la literatura stilo.

Stimuli.

Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu:

Instigi.

Stipo

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj

(Stipa).

Stipendio.

Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon.

Stoika.

Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson.

Stoiko.

Homo stoika.

Stoike.

En stoika maniero.

Stolo.

Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l' pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj.

Stomako

(Anat.). Granda sakforma organo de la digestado.

Strabi.

Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto.

Straba.

Kiu strabas:

straba okulo, straba homo.

Strabulo.

Straba homo.

Stranga.

Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron.

Strangaĵo.

Io stranga.

Strange.

En stranga maniero.

Strangeco.

Eco de tio, kio estas stranga.

Strangulo.

Stranga homo.

Strato.

Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.

Strategio.

Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko.

Strategiisto.

Specialisto en la strategio.

Streĉi.

-

1.

Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato:

streĉi kordon, streĉi risorton, streĉi horloĝon.

-

2.

class="book"> En alta grado uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn:

streĉi muskolon, streĉi atenton.

Streĉeco.

Stato de tio, kio estas streĉita.

Malstreĉi.

Liberigi tion, kio estis streĉita.

Streko.

Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono.

Streki.

Fari strekon.

Substreki.

Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto.

Trastreki.

Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi.

Strio.

Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj:

strio de tero.

Strii.

Fari striojn. Komparu:

Rubando.

Strigo

(Zool.). Nokta raba birdo

(Strix).

Strigli.

Purigi la harojn de l' ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj.

Striglilo.

Instrumento por strigli.

Striko.

Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn.

Striki.

Ne labori kaŭze de striko.

Striknino.

Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn).

Strofo.

Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton:

trioleto, stanco.

Stroncio

(Ĥem.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo.

Strukturo.

Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj:

strukturo de la homa korpo, strukturo de Esperanto.

Struto

(Zool.). Granda birdo el la vico de l' kurantaj

(Struthio cametus.)

Studi.

-

1.

Science esplori:

studi la strukturon de la universo.

-

2.

Sin dediĉi al scienco:

studi la matematikon.

Studo.

Okupo de tiu, kiu studas.

Studanto.

Kiu studas.

Studento.

Lernanto en supera lernejo:

studento de universitato.

Stufi.

Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo.

Stuki.

Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu:

Masoni.

Stumpo.

Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj:

stumpo de amputita mano.

Stupo.

Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi.

Sturgo

(Zool.). Speco de fiŝo

(Acipenser sturio).

Sturno

(Zool.). Birdo el la vico de l' paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli

(Sturnus vulgaris).

Sub.

-

1.

Prepozio per kiu estas esprim- ata:

a)

Loko, kiu estas pli malalte ol alia loko; kiu estas kovrita de alia objekto:

sub tablo, sub tegmento. b)

Direkto al loko, kiu estas pli malalte ol alia:

Muso kuras sub la liton.

-

2.

a)

Prefikso kun la sama senco, kiel la prepozicio:

subskribi, submeti, sub- tegmento, subteni. b)

Prefikso por esprimi homon de malpli aita rango:

suboficiro, subulo.

Subita.

Okazanta rapide, neatendite:

subita morto.

Subite.

En subita maniero.

Subiteco.

Eco de tio, kio estas subita.

Subjekto

(Gram.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.

Subjektiva.

Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj:

subjektiva kritiko.

Subjektive.

En subjektiva maniero.

Subjektiveco.

Eco de tio, kio estas subjektiva.

Sublimato.

-

1.

Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. -

2.

HgCl

2

. Biklorido de hidrargo.

Substanco.

Ĉiu speco de materio:

solida substanco.

Substantivo

(Gram.). Vorto, prezentanta ia nomon de persono, objekto aŭ ideo.

Subtila.

-

1.

Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj:

subtila pulvoro.

-

2.

Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn:

subtila spirito.

Subtile.

En subtila maniero.

Subtileco.

Eco de tio, kio estas subtila. Komparu:

Delikata.

Subvencio.

Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio.

Suĉi.

-

1.

Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. -

2.

Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo:

La abelo suĉas la mielon el floroj.

Suĉinfano.

Infano, kiu sin nutras per la suĉado: Komparu:

Sorbi.

Sudo.

-

1.

Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon.

- 2.

Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo.

Suda.

De sudo:

suda klimato, suda frukto.

Sude.

En la sudo.

Suferi.

Senti doloron fizikan aŭ moralan:

La agonianto terure suferis.

Sufero.

Sento de tiu, kiu suferas.

Sufiĉa.

Estanta en tia kvanto, kia estas necesa:

sufiĉa kapitalo, sufica kompetenteco.

Sufiĉi.

Esti en tia kvanto, kia estas necesa:

Mil frankoj plene sufiĉos por la vojaĝo.

Sufiĉe.

En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese.

Sufikso

(Gram.). Afikso, almetata post la radiko:

ul, ec.

Sufloro.

Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro.

Suflori.

Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri:

La knabo sufloris la versojn al la kolego.

Sufoki.

Mortigi per manko de la aero:

sufoki premegante la kolon.

Sufoka.

Kiu sufokas:

sufokaj gasoj.

Sufokiĝi. Morti de manko de la aero.

Sufragano.

Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon.

Sugesto.

-

1.

Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto.

- 2.

Inspiro.

Sugesta.

De sugesto, koncernanta sugeston:

sugesta metodo.

Sugesti.

Kaŭzi sugeston.

Suko.

Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj:

citrona suko, suko de viando.

Sukceno.

Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn mal- grandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj.

Sukceso.

Feliĉa, bona rezultato de entrepreno:

sukceso en agado, sukceso de aktoro.

Sukcesi.

Havi, atingi feliĉan, bonan rezultaton:

sukcesi en la vivo.

Sukcesa.

Kiu sukcesas:

sukcesa batalo.

Sukcese.

En sukcesa maniero.

Sukero.

Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj.

Sukeri.

Dolĉigi per sukero:

sukeri teon, sukeri kompoton.

Sukeraĵo.

Dolĉa frandaĵo:

kuko, konfitaĵo.

Sukeraĵejo.

Loko, kie oni faras, vendas sukeraĵojn.

Sulfuro

(Ĥem.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l' pulvo k. t. p.

Sulko.

Longforma kavaĵo: sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo. Sulkigi. Fari sulkon, sulkojn: sulkigi la frunton.

Sultano.

Mahometana aŭtokrata regnestro:

turka sultano.

Sumo - 1.

(Mat.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj:

La sumo de 5 kaj 9 estas 14.

- 2.

Kvanto da mono:

elspezi grandan sumon.

Sumigi.

Adicii.

Suno

(Astr.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas:

la lumo de la suno.

Suna.

De suno, koncernanta sunon:

suna radio, suna sistemo.

Sunombrelo.

Ombrelo, ŝirmanta de la suno.

Supo.

Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero:

terpoma supo, buljono.

Supujo.

Vazo, en kiu oni portas supon el la kuirejo.

Super.

-

1.

Prepozicio, per kiu estas esprimata:

a)

Loko, kiu estas pli alte {tiel, legu: alta} ol alia loko aŭ objekto, de kiu ĝi estas apartigita per libera interspaco:

La birdo

flugas

super la arbo. b)

Pli alta grado, rango, forto:

La generalo estas super la kolonelo.

- 2.

Prefikso, havanta la saman signifon:

supernatura, superregi, superruzi, superflua.

Superi.

Esti super io.

Supera.

Kiu estas super io:

supera oficiro, supera matematiko.

Superlativo.

Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco:

la plej bona, plej perfekte.

Superstiĉo.

Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj:

timo de la nombro 13.

Superstiĉa.

Havanta superstiĉojn.

Supozi.

Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn:

Mi supozas,

ke

la

vetero

estos bela.

Supozo.

Penso, opinio de tiu, kiu supozas. Komparu:

Diveni, konjekti, suspekti.

Supre.

En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo:

supre sur la monto.

Supra.

Estanta supre:

supra parto de ŝtuparo.

Supro.

Supra ekstremo, supra parto:

supro de monto.

Supren.

En supran lokon, al supra loko.

Malsupre.

En malalta loko, proksime de la bazo.

Malsupra.

Estanta malsupre.

Malsupren.

En malsupran lokon, al malsupra loko.

Supraĵo.

Supra, ekstera parto de objekto;

La kubo havas 6 ebenajn supraĵojn.

Supraĵe.

Sur la supraĵo, ne profunde, ne precize:

supraĵe lerni.

Supraĵa.

Estanta sur la supraĵo, ne profunda, ne preciza.

Sur. - 1.

Prepozicio por esprimi:

a)

Lokon, kiu estas pli alte {legu: alta} ol alia loko, kiu kovras alian lokon:

Libro kuŝas sur tablo. Pentraĵo pendas sur muro. b)

Direkton al tia loko:

Ĵeti ĉapelon sur komodon.

- 2.

Prefikso kun la sama senco:

surskribi, surmeti, surpaŝi.

Surda.

Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi:

La maljunuloj ofte estas surdaj.

Surdeco.

Stato de tiu, kiu estas surda.

Surdigi.

Fari iun surda:

La influenco surdigis la knabon.

Surdiĝi.

Fariĝi surda.

Surdulo.

Homo surda.

Surfaco

(Geom.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du

Safo

(Zool.). Hejma duhufulo, edukata pro viando kaj lano

(Ovis).

Saho.

Persa regnestro.

Sajni.

-

1.

Havi aspekton, erarigantan pri la realoj ecoj:

ignoranto, kiu ŝajnas scienculo.

- 2.

Ne esti sciata certe, esti supozata:

Ŝajnas al mi, ke morgaŭ pluvos.

Sajna.

Kiu ŝajnas:

ŝajna fideleco.

Sajne.

dimensiojn: la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo.

Surogato.

Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi:

La kverkaj glanoj estas surogato de la kafo.

Surprizi. - 1.

Renkonti, atingi subite kaj neatendite:

La taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro.

- 2.

Mirigi per sia neatenditeco:

La novaĵo surprizis ĉiujn.

Surprizo.

Renkonto, novaĵo neatendita.

Surprize.

En surprizanta maniero.

Surtuto.

Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon.

Suspekti.

Supozi, ke iu estas kulpa:

suspekti iun pri ŝtelo.

Suspekto.

Opinio de tiu, kiu suspektas.

Suspektema.

Kiu facile suspektas.

Suspektinda.

Meritanta sus- pekton:

suspektinda silento.

Komparu:

Diveni, konjekti, supozi.

Sutano.

Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko.

Svarmi.

Amase sin movi en ĉiujn flankojn: La popolamaso svarmis sur la placo.

Svati.

Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon:

svati Jozefon al Mario.

Svatisto.

Persono, kies okupo estas svati.

Sveni.

Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn:

La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio.

Sveno.

Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn.

Svingi.

Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen:

svingi la naztukon por adiaŭo, la hundo svingas la voston.

Svingo.

Ago de tiu, kiu svingas. Komparu:

Balanci, skui, ŝanceli.

En ŝajna maniero.

Sajno.

Aspekto, impreso, erariganta pri la realaj ecoj.

Sajnigi.

Preni aspekton, erarigantan pri la realaj ecoj:

ŝajnigi amon.

Sakoj.

32 figuroj, per kiuj oni ludas sam- noman ludon sur tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn. {nun singulare: ŝako}.

Ŝakalo

(Zool.). Raba mambesto el la familio de l' hundoj

(Canis aureus).

Ŝakto.

Kvarangula kavo, kondukanta en minejon.

Ŝalo.

Granda lana, silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj.

Ŝalmo.

Simpla blovinstrumento de la paŝtistoj.

Ŝalupo.

Unumasta ŝipeto, servanta grandan ŝipon.

Ŝamo.

Delikata antilopa ledo de hele flava koloro.

Ŝanco.

Probableco de sukceso: Via kandidato havas neniun ŝancon esti elektita.

Ŝanceli.

Forte movi objekton tien kaj returnen por ĝin renversi:

Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis.

Ŝanceliĝi.

-

1.

Moviĝi tien kaj returnen kaj esti minacata de la danĝero fali:

Dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko. La konstruaĵo ŝanceliĝis de la tertremo

- 2.

Ne scii, ne esti certa, ĉu oni devas fari ion aŭ ne:

longe ŝanceliĝi antaŭ decido.

Ŝanceliĝema.

Ĉiam ŝanceliĝanta antaŭ decido, ne decidema. Komparu:

Balanci, akui, svingi.

Ŝanĝi.

Anstataŭ unu objekto preni alian, aliigi: ŝanĝi veston, ŝanĝi loĝejon. La uniformo tute ŝanĝis la aspekton de la junulo.

Interŝanĝi.

Preni objekton de iu kaj doni por ĝi alian egalvaloran kaj reciproke: La vilaĝano interŝanĝis kun amiko ĉapelon je ĉapo.

Ŝanĝebla.

Kiu povas esti ŝanĝata: skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto.

Ŝankro

(Med.). Infekta ulcero de la seksaj organoj.

Ŝarado.

Enigmo, en kiu oni devas diveni vorton, posedante difinon de ĉiu ĝia silabo aŭ de grupoj de ĝiaj silaboj, prezentantaj plenan vorton.

Ŝargi.

Ŝarĝi pafilon.

Ŝarĝi.

-

1.

Meti sur io pezajn korpojn portotajn:

ŝarĝi ĉevalon, veturilon, ŝipon.

- 2.

Meti en pafilon pulvon, kuglojn.

Ŝarĝo.

Objekto per kiu oni ŝarĝas.

Ŝarko

(Zool.). Raba mara fiŝo el la vico de la transversobuŝaj

(Squalus).

Ŝati.

Havi altan opinion pri ies kapabloj, valoro:

ŝati ies talenton.

Ŝato.

Opinio de tiu, kiu ŝatas.

Malŝati.

Havi malaltan opinion pri ies kapabloj. valoro.

Malŝato.

Opinio de tiu, kiu malŝatas.

Ŝaŭmo.

Blanka substanco. konsistanta el kuniĝintaj veziketoj de fluidaĵo, forte skuata:

la ŝaŭmo de la ondoj.

Ŝaumi.

Eligi ŝaŭmon:

ŝaŭmanta biero.

Ŝelo.

Natura kovraĵo de arboj, ovoj, fruktoj.

Senŝeligi.

Senigi ion de la ŝelo:

senŝeligi pomon.

Ŝelko.

Duobla elasta rubando, metata sur la ŝultroj por porti la pantalonojn.

Ŝerci.

Diri ion por ridigi; paroli ne serioze.

Ŝerco.

Vortoj de tiu, kiu ŝercas.

Ŝerca.

Kiu ŝercas:

ŝerca vorto.

Ŝerce.

En ŝerca maniero, kun ŝerco.

Ŝi.

Virina pronomo de la tria persono de l' ununombro:

La patrino venis - ŝi venis.

Ŝildo.

Ŝirmilo kontraŭ la glavoj, lancoj, kugloj.

Ŝilingo.

Angla monero, valoranta 1,2 fr.

Ŝimo.

Fungoj, kovrantaj la supraĵon de putrantaj organikaj substancoj.

Ŝimi.

Kovriĝi de ŝimo.

Ŝindo.

Ligna tabuleto, uzata por kovri la tegmentojn.

Ŝinko.

Salita porka femuro.

Ŝinka.

De ŝinko, el ŝinko.

Ŝipo.

Akvoveturilo:

velŝipo, vaporŝipo, komerca ŝipo, batalŝipo, kirasa ŝipo.

Ŝiparo. - 1.

Aro de ŝipoj, kolektiĝintaj por kune navigi.

- 2.

Tutaĵo de la ŝipoj de lando:

Anglujo posedas la plej grandan ŝiparon.

Ŝipano.

Homo, servanta sur ŝipo.

Ŝipestro.

Ĉefo de la ŝipanoj.

Ŝiri.

Perforte apartigi partojn de malmola korpo per tirado:

ŝiri paperon, ŝiri fadenon.

Deŝiri, disŝiri, forŝiri, elŝiri.

Komparu:

Rompi.

Ŝirmi.

Kovri, defendi de io malbona: La ombrelo ŝirmas nin de la pluvo. La remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj. La patrino ŝirmas la etulon de la danĝero.

Ŝirmilo.

Objekto por ŝirmi: lampo-ŝirmilo.

Ŝlimo.

Tera substanco, kovranta la fundon de la senfluaj akvujoj.

Ŝlosi.

Fermi per seruro:

ŝlosi pordon, ŝlosi ĉambron, ŝlosi iun en ĉambro.

Ŝlosilo.

Fera peco por ŝlosi kaj malŝlosi seruron.

Malŝlosi.

Malfermi seruron.

Ŝmaci.

Manĝi aŭ kisi kun bruo.

Ŝmiri.

Kovri per maldika tavolo de grasa substanco:

ŝmiri panon per butero, ŝmiri akson de rado.

Ŝmiraĵo.

Graso, per kiu oni ŝmiras.

Ŝnuro.

Kunplektitaj linaj, kotonaj fadenoj, uzataj por ligi diversajn objektojn, pakaĵojn.

Ŝovi.

Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas:

ŝovi pakaĵon sur la planko.

Komparu:

Puŝi, tiri.

Ŝoveli.

Forigi, transŝuti grenon, karbon de unu loko en alian per speciala ilo.

Ŝovelilo.

Ilo por ŝoveli, konsistanta el larĝa plata aŭ iom kava ekstremo kaj longa tenilo.

Ŝovinismo.

Troigita patriotismo.

Ŝpari.

-

1.

Elspezi, uzi nur tiom, kiom estas nepre necese kaj tiamaniere kolekti provizon:

Ŝpari monon por la maljuneco. -

2.

Konservi, malmulte uzante:

Ŝparu viajn fortojn!

Ŝparema.

Kiu amas ŝpari.

Ŝparkaso.

Kaso, kie oni lasas la ŝparitan monon, por ricevi procentojn.

Malŝpari.

Elspezi multe kaj senkonsidere. Komparu:

Avara, avida.

Ŝpico

(Zool.). Speco de malgranda ĉambra hundo.

Ŝpini.

Tiri fibrojn el fibra amaso kaj tordi ilin en fadenojn.

Ŝpinaĵo.

Fibra amaso, el kiu oni tiras fibrojn kaj tordas ilin en fadenojn.

Ŝpinilo.

Ligna bastoneto kun akraj pintoj, per kiu oni turnas la ŝpinaĵon.

Ŝpinisto.

Homo, kies metio estas ŝpini. Komparu:

Plekti, teksi, triki.

Ŝpruci.

Vivege eliĝi en fluo aŭ en gutoj:

La sango ŝprucas el la vundo.

Ŝprucigi.

Vivege eligi fluidaĵon en fluo aŭ en gutoj:

ŝprucigi akvon sur florojn.

Ŝprucigilo.

Instrumento por ŝprucigi:

ĝardena ŝprucigilo.

Ŝranko.

Alta meblo kun unu aŭ du pordoj, kun bretoj, hokoj kaj tirkestoj por la tolaĵo, vestoj.

Ŝrapnelo.

Kanona pafaĵo, plenigita per malgrandaj kugloj kaj eksplodanta post la pafo.

Ŝraŭbo.

Metala, ligna peco, cilindra aŭ konusa, spirale kanelita por kunigi, fiksi.

Ŝraŭbi.

Turni ŝraŭbon.

Ŝraŭbilo.

Instrumento por turni la ŝraŭbojn.

Ŝtalo.

Purigita fero, fandita kun malgranda kvanto de karbo:

fleksebla, kiel la ŝtalo.

Ŝtala.

El ŝtalo:

ŝtala tondilo.

Ŝtato.

Unuiĝo de popolo sub la sama sistemo de regado.

Ŝtata.

De ŝtato, koncernanta ŝtaton:

ŝtata revolucio.

Komparu:

Regno.

Ŝteli.

Preni sekrete aŭ superforte ies propraĵon.

Ŝtelo.

Ago de tiu, kiu ŝtelas.

Ŝtelisto.

Homo, kiu profesie ŝtelas.

Ŝteldiri, ŝteliri.

Diri, iri tiel, ke oni restu nerimarkita:

La atakantoj ŝteliris al la remparo.

Ŝtipo.

Mallonga, larĝa peco de dehakita arbo. Komparu:

Trabo.

Ŝtofo.

Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn:

drapo, silka ŝtofo; eleganta kaj fortika ŝtofo.

Subŝtofo.

Teksaĵo, kiun oni alkudras sub la ŝtofo de vesto:

somera jako sen subŝtofo.

Ŝtono.

Malmola minerala maso, ordinare negranda kaj movebla.

Ŝtona.

El ŝtono, el ŝtonoj:

ŝtona muro.

Ŝtonego.

Granda nemovebla ŝtono:

la ŝtonegoj de monto.

Ŝtonmortigi.

Mortigi per ŝtonoj.

Ŝtopi.

Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco:

ŝtopi fendon en barelo.

Ŝtopilo.

Objekto, per kiu oni ŝtopas.

Ŝtrumpo.

Sakforma vesto, kovranta la piedon ĝis la genuo aŭ eĉ pli alte.

Ŝtrumpeto.

Mallonga ŝtrumpo, ne atinganta la genuon.

Ŝtupo.

Ĉiu el la transversaj ŝtonoj aŭ traboj, melitaj unu post kaj super alia por supreniri, kaj malsupreniri.

Ŝtuparo.

Suprenirejo el ŝtupoj.

Ŝuo.

Malalta leda piedvesto ĝis super la maleoloj.

Ŝuisto.

Homo, kies metio estas fari ŝuojn.

Ŝuldi.

Havi la devon pagi la pruntitan monon:

Li ŝuldas al mi 100 fr.

Ŝuldo.

Mono, kiun oni ŝuldas.

Ŝuldanto.

Kiu ŝuldas.

Ŝultro

(Anat.). Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako.

Ŝuti.

Ĵeti substancon, konsistantan el malmolaj, nekunigitaj eroj: ŝuti grenon en sakon, ŝuti sablon sur teron, ŝuti salon en supon.

Disŝuti.

Ŝuti en diversajn flankojn: semante, disŝuti grenon sur kampo.

Superŝuti. - 1.

Tre abunde ŝuti, kovri per ŝutado: superŝuti kadavron per tero.

-

2.

Tre abunde doni: superŝuti per donacoj, superŝuti per riproĉoj.

Ŝveli.

Plivastiĝi, pligrandiĝi koncerne la volumenon:

La vundita membro ŝvelis de la inflamo.

Ŝvelo.

Stato de tio, kio ŝvelas.

Ŝvito. Akvosimila fluidaĵo, eliĝanta tra la poroj de l' haŭto. Ŝviti. Eligi ŝviton, kovriĝi de ŝvito: ŝviti de la varmego.



T

Tabako.

Sekigitaj folioj de la samnoma vegetaĵo, el kiu oni faras cigarojn, cigaredojn.

Tabakujo.

Skatolo, saketo por tabako.

Tabano

(Zool.). Insekto el la vico de l' duflugilaj; ĝi pikas la homojn kaj bestojn

(Tabanus bovinus).

Tabelo.

Metode grupigilaj nombroj, nomoj, bildoj sur unu folio:

kronologia tabelo, tabelo de enhavo, logaritmaj tabeloj.

Komparu:

Listo, registro.

Tablo.

Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ sur kelke da piedoj (ordinare sur kvar):

ligna tablo, marmora tablo.

Tablotuko.

Tuko por kovri tablon.

Tabulo.

Peco de ligno, laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larga:

La partoj de la ŝranko konsistas el tabuloj.

Damtabulo, ŝak- tabulo, desegnotabulo.

Tabureto.

Seĝo sen dorso kaj sen brakoj.

Taĉmento.

Aro de soldatoj, parto de regimento.

Tafto.

Tre maldika silka ŝtofo, teksita kiel ia tolo.

Tago.

-

1.

Tempo, dum kiu la tero plenumas sian turnon ĉirkaŭ la akso; tempo de leviĝo de la suno ĝis la plej proksima leviĝo:

La semajno havas sep tagojn.

- 2.

Tempo de la leviĝo ĝis la subiro de l' suno:

hela, kiel la tago.

Taga.

Okazanta, farata dum la tago:

taga laboro.

Tage.

Dum la tago:

Tage estas pli varme, ol nokte.

Ĉiutaga.

Okazanta, aperanta ĉiutage:

ĉiu- taga gazeto.

Tajloro.

Metiisto, kiu kudras vestojn.

Taksi.

Diri, determini la valoron de objekto:

La bieno estis taksita je 10,000 fr.

Takso.

Determino, deklaro de la valoro de objekto.

Taksuso

(Bot.). Arbo el la klaso de l' koniferoj

(Taxus).

Takto. - 1.

(Muz.). Divido de melodio en mallongajn, egaldaŭrajn partojn, konsist- antajn el tonoj, regule sekvantaj unu alian.

- 2.

Arto konvene agi kaj paroli kun aliaj personoj, konforme al la cirkonstancoj.

Takta.

Posedanta takton, bazita sur takto.

Takte.

En takta maniero, kun takto.

Taktiko.

-

1.

Arto dismeti la armeon en la loko de la batalo.

- 2.

Maniero, metodo atingi la celon.

Talento.

Eksterordinara spirita kapablo:

talento por la muziko.

Talenta.

Posedanta talenton, talentplena:

talenta viro.

Talero.

Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn.

Talio.

Zono de la homa korpo super la koksoj:

virino kun bela talio.

Komparu:

Brusto, busto, torso.

Talismano.

Objekto, posedanta miraklan povon alporti feliĉon, gardi de malbono la personon, ĝin portantan.

Taliumo

(Ĥem.). Tl. Ĥemia elemento, griza, mola metalo, trovata en piritoj.

Talko

(Ĥem.). Verdete blanka mineralo, kun perla brilo, grasa ĉe la palpado, uzata kiel pudro, por ŝmiri maŝinojn k. t. p.

Talmudo.

Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento.

Talpo

(Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l' insektomanĝaj, kun velurosimila pelto

(Talpa europea).

Tamburo.

Muzika instrumento, konsistanta el ligna cilindro, kies fundoj estas formitaj el streĉitaj ledoj, kiujn oni batas per bastonetoj.

Tamburi.

Ludi tamburon.

Tam- buristo.

Homo, kies okupo estas ludi tamburon.

Tamburino.

Malgranda tamburo kun sonoriletoj, kiun oni batas per la mano.

Tamen.

Konjunkcio por esprimi fortan kontraŭecon de du ideoj: Kvankam ĉiuj protestis per laŭtaj krioj, tamen la oratoro daŭrigis sian paroladon.

Tamtamo.

Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto.

Tani.

Fari ledojn el feloj, banante ilin en solvaĵo de speciala substanco, produktata el la ŝelo de kverko, aŭ kastanarbo.

Tanejo.

Loko, fabriko, kie oni tanas la felojn.

Tanisto.

Homo, metio estas tani.

Tandemo.

-

1.

Kabrioleto kun du ĉevaloj, jungitaj unu antaŭ la alia. -

2.

Durada velocipedo por du personoj.

Tanino

(Ĥem.). Ekstrakto el pulvorigita ŝelo de l' kverko, de l' kastanarbo; kristala pulvoro uzata en la medicino, en la ledfabrikado.

Tantalo

(Ĥem.). Ta. Ĥemia elemento, malofte trovata griza metalo, uzata por elektraj lampoj.

Tantiemo.

Difinita procento de la profito, kiel rekompenco por la kunlaborantoj de industria aŭ komerca entrepreno.

Tapeto.

Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj.

Tapeti.

Kovri per tapeto.

Tapiŝo.

Teksita, brodita tuko por kovri la plankon.

Taro.

Pezo de la kesto, sako k. t. p., en kiu estas enpakita komercaĵo.

Tarantelo.

Rapida itala danco.

Tarantulo

(Zool.). Artropodo el la familio de l' dupulmaj araneoj; ĝiaj pikoj estas iafoje mortigaj

(Tarantula).

Tarifo.

Tabelo de pagoj impostaj, fervojaj.

Taroko.

Kartludo kun 78 kartoj inter tri personoj.

Tartaro

(Ĥem.). Kalia salo de la samnoma acido; malmola ŝelo formiĝanta sur la partoj de l' vazoj, enhavantaj junan vinon, sur la dentoj.

Tasko.

Laboro, ordonita, donita de alia persono; laboro farota:

Dum akraj diskutoj ne facila estas la tasko de la prezidanto.

Komparu:

Devo, funkcio, komisio.

Taso. - 1.

Malalta larĝa malgranda vazo por trinki, ordinare porcelana aŭ fajenca.

- 2.

Ĝia enhavo:

trinki tason da kafo.

Tatui.

Fari sur la haŭto neforigeblajn kolorajn desegnaĵojn:

Nur sovaĝaj popoloj tatuas sian korpon.

Tatuo, tatuado.

Ago, agoj de tiu, kiu tatuas.

Tatuaĵo.

Desegnaĵo, farita per la tatuado.

Taŭgi.

Esti uzebla, esti bona por io:

Ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado.

Taŭgeco.

Eco de tio, kio taŭgas.

Taŭga.

Kiu taŭgas.

Sentaŭga.

Kiu ne taŭgas.

Sentaŭgulo.

Homo, kiu taŭgas por nenio.

Tavolo.

Tutaĵo de eroj de substanco, kuŝantaj unu apud alia en la sama alteco, rilate al la aliaj eroj, kuŝantaj supre kaj sube:

La profundaj tavoloj de la tero. Sur la strato kuŝas dika tavolo de neĝo.

Teo

(Bot.). Sekigitaj folioj de l' tearbo kaj la trinkaĵo, preparata el ili.

Tearbo.

Arbo aŭ arbeto el la familio de l' ternostremiacoj

(Tea chinensis).

Teatro.

Loko, konstruaĵo, kie oni donas dramajn, operajn spektaklojn.

Teatra.

De teatro, koncernanta teatron.

Teatraĵo.

Teatra spektaklo.

Tedi.

Fariĝi malagrabla, kaŭzi nekon- tentecon per sia ofteco aŭ longedaŭreco:

La senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn.

Teda.

Kiu tedas. Komparu:

Enuigi.

Tegi.

Kovri de ĉiuj flankoj per sakforma tuko:

tegi kusenon.

Tegmento.

Supra parto de la konstruaĵo, ĝin kovranta.

Subtegmento.

Loko, loĝejo sub la tegmento.

Tegolo.

Plata, maldika briko, uzata por kovri la tegmentojn.

Teismo.

Religia doktrino, bazita sur la kredo je unu persona Dio. Komparu:

Diismo.

Teisto.

Adepto de la teismo.

Tekniko.

Tutaĵo de la metodoj kaj procedoj por plenumi verkon de arto, industrio aŭ metio.

Teknika.

De tekniko, koncernanta teknikon.

Teknikisto.

Specialisto en tekniko.

Teknologio.

Scienco pri la metodoj fari produktaĵojn el krudaj substancoj:

ĥemia teknologio.

Teksi.

Rektangule kruci fadenojn, sen- interrompe unu apud alia:

teksi tukon el lanaj fadenoj.

Teksisto.

Homo, kies metio estas teksi.

Teksaĵo.

Objekto, farita per la teksado:

silka teksaĵo.

Komparu:

Plekti, ŝpini, triki.

Teksto.

-

1.

Propraj vortoj de aŭtoro, de akto, rilate al la komentarioj, tradukoj, ilustraĵoj:

citi tekston de Demosteno.

-

2.

Fragmento de la Biblio, kiel temo de prediko.

Telefono.

Aparato por transporti je granda interspaco la sonojn de la homa voĉo, tonojn k. t. p. per la elektra fluo.

Telefoni. - 1.

Uzi telefonon:

En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage.

-

2.

Komuniki per la telefono:

telefoni novaĵon.

Telegrafo.

Aparato optika aŭ elektro- magneta por sendi per interkonsentitaj signoj sciigojn je granda interspaco.

Telegrafi.

-

1.

Uzi la telegrafon.

- 2.

Komuniki per telegrafo.

Telegrafe.

Per la telegrafo.

Telegrafisto.

Oficisto de telegrafo.

Telegramo.

Komunikaĵo, sendata per telegrafo.

Telepatio.

Kapablo vidi personojn, ricevi impresojn je interspaco supernatura, materie neebla.

Telero.

Plata, malprofunda vazo, ordi- nare porcelana aŭ fajenca, el kiuj oni manĝas:

suptelero.

Teleskopo.

Optika instrumento por observi la astrojn.

Teluro

(Ĥem.). Te. Ĥemia elemento, bluete blanka metalo, trovata kun la oro, arĝento kaj plumbo.

Temo.

Tio, pri kio oni parolas, skribas: temo de parolado, temo de disertacio.

Tempo. - 1.

Daŭro kaj sinsekvo de okazoj:

Ĉio okazas en la tempo kaj spaco.

-

2.

Difinita. mezurita daŭro:

Kiom da tempo vi restos en la urbo?

-

3.

Epoko, periodo, sezono:

en la tempo de la franca revolucio, en la tempo de la rikolto.

-

4.

Disponebla tempo:

Mi ne havas tempon hodiaŭ.

-

5.

Konvena, ĝusta tempo:

Jam venis la tempo komenci la laboron.

Intertempo.

Tempo inter du okazoj.

Libertempo.

Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, oficistoj.

Samtempa.

Okazanta en la sama tempo, en la sama momento:

du samtempaj pafoj.

Samtempe.

En la sama tempo.

Antaŭ- tempa.

Okazanta, farata antaŭ la konvena tempo, tio frua:

antaŭtempa akuŝo.

Antaŭ- tempe,

Antaŭ la konvena tempo, tro frue.

Temperamento.

Tutaĵo de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo, de kiuj dependas ĝia reago je la impulsoj:

pasia temperamento.

Temperaturo.

Grado de la varmo:

alta temperaturo.

Tempio

(Anat.). Flanka parto de la kapo, inter la frunto, okulo, orelo kaj vango.

Templo.

Loko, konstruaĵo, kie oni adoras Dion, diojn.

Teni.

-

1.

Havi en la mano, en la manoj kaj ne ellasi:

teni bastonon, teni bovon je la kornoj.

-

2.

Havi en sia povo, ne ellasi:

teni krimulon en malliberejo.

-

3.

Konservi en senŝanĝa situacio:

teni rekte la kapon.

Tenilo.

Parto de instrumento, de vazo, je kiu oni ilin tenas:

tenilo de glavo tenilo de korbo.

Deteni.

Teni flanke de io, ne allasi, ne permesi fari ion:

deteni iun de krimo.

Subteni.

-

1.

Teni de sube por ke io ne falu:

subteni lamantan maljunulon.

-

2.

Helpi:

subteni ies agadon.

Tendo.

Ŝirmilo kontraŭ la pluvo, nego, malvarmo, konsistanta el partoj el dika tolo, fiksitaj sur stangoj.

Tendaro.

Aro de tendoj, en kiuj loĝas la soldatoj dum militiro.

Tendeno.

-

1.

Ekstremo de muskolo, kuniganta ĝin kun osto. -

2.

Ŝnuro, kun- iganta la ekstremojn de la pafarko.

Tendenco.

Emo al difinita celo, precipe emo popularigi iun ideon en literatura verko:

morala tendenco.

Tendenca.

Havanta tendencon:

tendenca romano.

Tendro.

Vagono, sekvanta la lokomo- tivon kaj portanta hejtaĵon kaj akvon.

Tenio

(Zool.). Rubanda vermo

(Taenia).

Tenoro.

Plej alta vira voĉo.

Tenoristo.

Kantisto, posedanta la tenoron.

Tenti.

Instigi, altiri al malbona faro:

la diablo tentanto.

Tento.

Instigo al malbona faro. Komparu:

Logi.

Teokratio.

Politika regado en la nomo de Dio, plenumata de pastroj.

Teologio.

Scienco pri Dio kaj pri la religio.

Teologia.

De teologio, koncernanta teologion.

Teologo.

Specialisto en la teologio.

Teoremo.

Scienca aserto, kiu devas esti pruvita:

geometria teoremo.

Teorio.

-

1.

Konoj spekulativaj, ne bazitaj sur la efektiva plenumo:

la teorio de la medicino.

-

2.

Tutaĵo de konoj, klarigantaj komplete grupon de fenomenoj, de faktoj:

la teorio de la magnetismo.

Teoria.

De teorio, bazita sur teorio.

Teorie.

En teoria maniero.

Teoriulo

Specialisto en teorio.

Tero.

-

1.

(Astr.). Planedo, sur kiu ni loĝas:

La tero rondiras cirkaŭ la suno

-

2.

Solida ekstera tavolo de ĉi tiu planedo:

kuŝi sur la tero; la tero kaj la maro.

-

3.

Substanco, el kiu konsistas ĉi tiu tavolo:

sabla argila tero.

Tera.

De tero, el tero, koncernanta teron:

tera globo tera poi .

Enterigi.

Ĵeti en la teron;

meti kadavron,

ĉerkon en la teron, entombigi.

Elterigi.

Eligi el la tero.

Teretaĝo.

Etaĝo sur la nivelo de la tero.

Terkolo.

Tera strio inter du maroj, kuniganta du kontinentojn:

Panama terkolo kunigas la du Amerikojn.

Terpomo.

(Bot.). Manĝebla tubero sur radikoj de vegetaĵo de la familio w solanacoj

(Sotanum tuberosum).

Terapeŭtiko

(Med.). Parto de la medi- cino pri la kuracado de la malsanoj.

Terapio.

Kuracado.

Teraso.

-

1.

Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo. -

2.

Vasta balkono sur masonaĵo aŭ sur kolonoj; ebena tegmento kun balustrado. Komparu:

Balkono, verando.

Terceto.

Muzika verko por tri voĉoj aŭ tri instrumentoj.

Tercio.

Muzika tono en interspaco de du tonoj.

Terebinto

(Ĥem.). Flaveta, diafana re- zino de pinglarboj. Distilita terebinto estas uzata en la medicino, en la fabrikado de lakoj k. t. p.

Teritorio.

Parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.

Termino.

Vorto, esprimo, speciala al scienco, arto, metio:

teknika termino.

Terminaro.

Tutaĵo de la terminoj de scienco, arto, metio.

Termito

(Zool.). Tropika insekto, vivanta en societoj simile al la formikoj

(Termes).

Termometro.

Instrumento por mezuri la temperaturon.

Terni.

Ĉe ekscito de la flarnervoj rapide kaj brue elspiri aeron.

Terno.

Ago de tiu, kiu ternas.

Ternostremiacoj

(Bot.). Familio de du- kotiledonaj vegetaĵoj:

kamelio, tearbo.

Teruro.

Tre forta timo.

Teruri.

Tre forte timigi.

Terura.

Kiu teruras.

Teruraĵo.

Terur- anta okazo, vidaĵo.

Testamento.

Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la divido de sia posedaĵo post la morto.

Testiko

(Anat.). Sperma glando de la viroj kaj bestviroj.

Testudo

(Zool.). Rampulo, kies korpo estas enfermita en korna kiraso kun truoj por la kapo, piedoj kaj vosto

(Testudo).

Tetano

(Med.). Tre forta spasmo de muskoloj. Komparu:

Konvulsio.

Tetro

(Zool.). Birdo (nomo de l' familio) el la vico de l' kokoj

(Tetrao).

Tetrao

(Zool.). Birdo el la familio de l' tetroj

(Tetrao bonasia).

Tezo.

Scienca aserto, publike diskutata kaj defendata.

Tia.

-

1.

Montra adjektiva pronomo de la kvalito: Tia viro mortis! -

2.

Relativa adjektiva pronomo de l' kvalito: Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon? Donu tian, kian vi mem trinkas.

Tial.

Pro tia kaŭzo.

Tiam.

En tiu tempo, en tiu okazo.

Tiaro.

Papa mitro, konsistanta el tri kronoj.

Tibio

(Anat.). Longa dika osto inter la genuo kaj piedo.

Tie.

En tiu loko: La tutan vesperon li pasigas en ia drinkejo, tie vi trovos lin. Rikolti tie, kie oni ne semis.

Tiel.

-

1.

Tiamaniere: Tiel vi kontentigos ĉiujn. -

2.

En tia grado: La patro estas tiel alta, kiel la filo.

Ties.

De tiu, apartenanta al tiu: Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.

Tifo

(Med.). Nomo de tri infektaj febraj malsanoj:

ekzantema tifo.

Tigro

(Zool.). Raba besto el la familio de l' katoj, kun nigraj transversaj strioj

(Felis tigris).

Tikli.

Eksciti al rido per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto, precipe de la akselo.

Tiklo.

Ago de tiu, kiu tiklas.

Tilio

(Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por mebloj, tirkestoj

(Tilia parvifolia).

Tiliacoj

(Bot.). Familio de dukotitedonaj multepetalaj vegetaĵoj:

tilio.

Timo.

Malagrabla sento, kaŭzita de efektiva aŭ imagata minacanta danĝero aŭ malfeliĉo kun senkonscia emo ĝin eviti.

Timi.

Havi timon:

timi la maron, timi malsanon.

Timema.

Kiu facile timas.

Timigi.

Fari iun timanta, kaŭzi ies timon.

Timiga.

Kiu timigas.

Timinda.

Meritanta timon:

timinda malsano.

Timigilo.

Objekto por timigi:

timigilo por birdoj.

Fortimigi.

Forpeli per timigo:

fortimigi paseron.

Sen- tima.

Kiu ne timas. Komparu:

Maltrankvila.

Timiano

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata kiel incenso

(Thymus).

Timono.

Longa ligna peco, ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la ĉevalojn al veturilo.

Tino.

Granda nekovrita cilindroforma ligna vazo por fluidaĵoj. Komparu:

Barelo.

Tindro.

Spongosimila, facile ekflamanta substanco.

Tineo

(Zool.). Insekto el la vico de l' papilioj: ĝiaj larvoj detruas peltojn, drapojn, grajnojn

(Tinea).

Tinko.

(Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj:

(Tinca vulgaris).

Tinkturo.

-

1.

Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. -

2.

Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero.

Tinkturi.

Kolorigi ŝtofojn.

Tinktur- isto.

Homo, kies profesio estas tinkturi.

Tinti.

Eligi sonon sonorantan kaj trem- antan:

La spronoj tintas.

Tintilo.

Instrumento por tinti.

Tio.

Montra kaj relativa pronomo sub- stantiva por objektoj, aferoj, ideoj:

Metu tion sur la tablo. Kion ? Tion, kion mi montras al vi.

Tiom.

Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton: Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas.

Tipo.

Ideala modelo (objekto aŭ persono), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco:

la japana tipo.

Tipa.

-

1.

Estanta tipo:

tipa drinkulo.

-

2.

Karakterizanta tipon:

tipaj ecoj de la Angloj.

Tiri.

Per streĉo de la fortoj movi objekton al si:

La ĉevaloj tiras la veturilon.

Tiro.

Ago de tiu, kiu tiras.

Altiri.

Tiri al io.

Eltiri.

Tiri el io, el interno de io:

eltiri la glavon el la ingo,

Kuntiri.

Tiri kune de du, de kelke da flankoj:

kuntiri pakaĵon per ŝnuro.

Retiri.

Tiri al direkto kontraŭa je la antaŭa movo:

retiri la etenditan manon.

Komparu:

Treni.

Tirano.

-

1.

Absoluta, kruela regnestro. -

2.

Kruela kaj absoluta homo. Tirana. Kruela kaj absoluta.

Tiraneco.

Eco de tiu, kiu estas tirana.

Titano.

Fortega grandegulo.

Titolo.

-

1.

Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon:

la titolo de romano. -

2.

Honora ofico, honora posteno:

akcepti la titolon de prezidanto.

Titoli.

-

1.

Doni litolon:

Kiel vi titolos vian novan verkon?

-

2.

Nomi per la titolo:

Ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo!

Tiu.

Montra kaj relativa adjektiva pronomo: Sidiĝu sur tiu seĝo. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.

Tosto.

Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno.

Tosti.

Diri toston:

Oni tostis ĝis la matenruĝo.

Togo.

Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la mal- dekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.

Tolo.

Ŝtofo el lino aŭ el kanabo.

Tolaĵo.

Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo:

ĉemizoj, kalesonoj, kolumoj, litotukoj, buŝtukoj.

Laktolo.

Tolo, kovrita per lako.

Toleri.

Permesi, ne malhelpi ion mal- agrablan por si, ion kontraŭan al siaj princi- poj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus:

toleri la kapricojn de sia infano, toleri ĉiujn religiojn en sia regno.

Tolerema.

Kiu facile toleras:

tolerema ĉefo.

Toleremo.

Eco de homo tolerema.

Tolerebla.

Kiu povas esti tolerata:

tolerebla eraro.

Tomato

(Bot.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l' solanacoj

(Solanum lycoper- sicum).

Tombo.

Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj.

Tombejo.

Loko, kie oni faras tombojn.

Tombisto.

Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn.

Entombigi.

Meti en tombon.

Tombako.

Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.

Tombolo.

Publika amuzo kun loterio.

Tono.

-

1.

Pura, muzika sono:

La tonoj de la fortepiano, la tonoj de la homa voĉo. -

2.

Maniero paroli por esprimi sian senton:

kolera tono.

Unutona.

Enuiga, teda per la manko de ŝanĝo:

unutona rakonto.

Komparu:

Sono, sonoro.

Tondi.

Fortranĉi harojn, lanon, herbon k. t. p. per speciala instrumento, nomata tondilo.

Tondilo.

Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.

Tondro.

Granda ruliĝanta bruo, akom- pananta la fulmon.

Tondri.

Fari la bruon de tondro:

Hodiaŭ tondris multfoje. Ektondris la voĉo de la kolonelo.

Fulmotondro.

Ventego kun fulmoj kaj tondroj.

Tonsuro.

Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.

Topazo.

Multvalora flava ŝtono.

Topografio.

Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.

Torĉo.

Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo.

Tordi.

Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj:

tordi ŝnuron.

Tordo.

Ago de tiu, kiu tordas.

Toreadoro.

Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.

Torento.

Rapidega fluo.

Torfo.

Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.

Torio

(Ĥem.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.

Torni.

Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento:

torni lignon, torni globon el ligno.

Tornistro.

Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.

Torpedo.

Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.

Torso.

Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu:

Brusto, busto, talio.

Torto.

Granda rondforma kuko.

Torturo.

-

1.

Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. -

2.

Kruela turmento:

Fervoja vojaĝo dum varmego estas vera torturo.

Torturi.

Kruele turmenti.

Tra.

-

1.

Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia:

veturi tra la tuta urbo.

-

2.

Prefikso kun la sama senco:

traveturi urbon, tralegi libron.

Trabo.

Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu:

Stipo.

Tradicio.

-

1.

Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia:

La tradicio ligas la jarcentojn.

-

2.

Opinioj, doktrinoj k. t. p., tiamaniere komunikitaj.

Tradicia.

De tradicio, bazita sur tradicio:

tradicia festo.

Traduki.

Esprimi vortojn, frazojn k. t. p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo:

traduki esperante francan novelon.

Traduko.

-

1.

Laboro de tiu, kiu tradukas:

La traduko daŭris tri monatojn.

-

class="book">2.

Verko rezultato de la traduko:

La traduko aperis samtempe kun la originalo.

Trafi.

Atingi per ĵetita objekto:

trafi per kuglo.

Maltrafi.

Ne atingi per ĵetita objekto:

maltrafi leporon.

Tragedio.

-

1.

Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo:

La tragedioj de Ŝekspiro.

-

2.

Malfeliĉo, terura okazo, ka- tastrofo:

familia tragedio.

Tragedia.

-

1.

De tragedio:

tragedia spektaklo.

-

2.

Ekscitanta kompaton per sia malfeliĉo:

tragedia morto.

Tragikomedio.

-

1.

Tragedio, kiu en- havas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. -

2.

Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.

Traĥeo

(Anat.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.

Trajto.

-

1.

Linio de la vizaĝo: belaj trajtoj, severaj trajtoj. -

2.

Eco de karaktero:

Kompleta forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero.

Trakti.

Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento:

trakti kun la venkinto pri la paco; trakti kun la domposedanto pri la luo de loĝejo.

Traktado.

Agoj, vortoj de tiu, kiu traktas.

Traktato.

-

1.

Grava scienca raporto. -

2.

Skribita interkonsento inter du ŝtatoj:

komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo.

Tramo.

Omnibuso, veturanta sur reloj.

Tramrelo.

Konkava relo, sur kiu veturas la tramo.

Tramvojo.

Rela vojo por tramo:

La tramvojoj kunigas ĉiujn gravajn punktojn de nia urbo.

Tranĉi.

Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando:

tranĉi panon.

Tranĉo, tranĉado.

Ago, agoj de tiu, kiu tranĉas.

Detranĉi, fortranĉi.

Apartigi, forigi per tranĉo:

fortranĉi ekstremon de bastono.

Ĉirkaŭtranĉi.

Tranĉi ĉirkaŭe, fortranĉi la ĉirkaŭon.

Tranĉilo.

Ŝtala instrumento kun akra rando:

forkoj kaj tranĉiloj.

Ambaŭtranĉa.

Havanta klingon, kies ambaŭ randoj estas akraj.

Tranĉeo.

Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.

Trankvila.

Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos:

esti trankvila pri la sukceso.

Trankvilo.

Stato de tiu, kiu estas trankvila.

Trankviligi.

Fari iun trankvila:

La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon.

Trankviliĝi.

Fariĝi trankvila:

La akuzato trankviliĝis, aŭdinte la verdikton.

Maltrankvila.

Estanta en stato de necerteco kaj timo pri tio, kio okazos.

Maltrankvilo.

Stato de tiu, kiu estas maltrankvila.

Maltrankviligi.

Fari iun maltrankvila, kaŭzi ies maltrankvilon.

Maltrankviliĝi.

Farigi maltrankvila. Komparu:

Kvieta, milda, serena.

Trans.

-

1.

Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko:

La lanterno staras trans la muro. Ĵetu la pilkon trans la muron.

-

2.

Prefikso por esprimi movon trans io, de unu loko en alian:

transiri, transĵeti, transskribi.

Transepto.

Transversa parto en kruc- formaj preĝejoj. Komparu:

Navo.

Transitiva

(Gram.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj):

bati iun.

Transversa.

Havanta direkton, per- pendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa:

transversa strio.

Trapezo

(Geom.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.

Trato.

Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto

(Tratanto),

sed de alia persono

(Tratato). Trati.

Doni, subskribi traton.

Travestii.

Aliigi verkon seriozan en ŝercan:

travestii Iliadon.

Tre.

En alta grado, forte:

tre bona, tre longe, tre timi.

Trefo.

Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.

Tremi.

Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj:

tremi de teruro. La ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi.

Tremo.

Stato de tio, kio tremas:

tertremo.

Febrotremo.

Tremo de membroj de persono, kiu havas febron.

Tremolo

(Bot.). Arbo el la familio de la salikacoj

(Populus tremula).

Trempi.

Meti en fluidaĵon por malsekiĝi:

trempi plumon en inko.

Treni.

Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si:

treni la piedojn de laciĝo; treni la jupon; treni la glavon.

Trenaĵo.

Io, kion oni trenas; parto de la jupo, trenata sur la tero.

Trezoro.

-

1.

Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj:

trovi trezoron sub ruinoj.

-

2.

Io tre ŝatinda, persono tre amata:

Tia sekretario estas vera trezoro. Mia anĝelo, mia trezoro!

Trezorejo.

Loko, kie oni gardas monon, multvalorajn objektojn.

Trezoristo.

Oficisto, kiu gardas, administras la trezorejon.

Tri.

Du plus unu; 3:

La fortepiano havas tri piedojn.

Tria.

Okupanta lokon, signitan per la nombro 3; kiu sekvas du:

tria vico, tria horo.

Trio.

Tri kunigitaj personoj aŭ objektoj:

koncerta trio.

Trifoje.

Tri fojojn.

Triobla.

Trifoje pli granda:

prezo triobla kompare kun la antaŭa.

Triobligi.

Fari ion trifoje pli granda.

Triobliĝi.

Fariĝi trifoje pli granda.

Triono.

Ĉiu el la tri egalaj partoj, en kiuj estas dividita tuto:

triono da dekduo estas kvar.

Triope.

Kune tri (pri personoj).

Tridento.

Forko kun tri dentoj:

la tridento de Neptuno.

Tripiedo,

Seĝo, tablo kun tri piedoj.

Triangulo

(Geom.). Parto de ebeno, limigila de tri rektaj linioj, sin reciproke renkontantaj.

Triunuo.

Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.

Tribuno.

Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.

Tribunalo.

-

1.

Juĝejo. -

2.

Juĝantaro.

Tributo.

Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu:

Kontribucio.

Triciklo.

Trirada velocipedo.

Trigonometrio.

Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.

Triki.

Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj:

triki ŝtrumpon.

Trikilo.

Drato por triki. Komparu:

Plekti, ŝpini, teksi.

Trikoto.

Trikita ŝtofo, vesto.

Trilo.

Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj.

Trili.

Fari trilon.

Triliono.

Miliono da milionoj;

1 000 000 000 000.

Trinki.

Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon:

trinki akvon, vinon.

Trinkaĵo.

Tio, kion oni trinkas:

La akvo estas la plej bona trinkaĵo.

Tripoj.

Manĝeblaj intestoj de la bestoj: En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe.

Tritiko

(Bot.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon

(Triticum).

Triumfo

-

1.

Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. -

2.

Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko.

Triumfi.

Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi.

Triumfa.

De triumfo, koncernanta triumfon: triumfaj krioj, triumfa ĉaro.

Triumfe.

Kun triumfo.

Triviala.

Maldelikata, vulgara (pri vortoj

aŭ pri

konduto):

triviala spritaĵo.

Komparu:

Banala.

Tro

-

1.

Adverbo kun la signifo: en pli alta grada, ol tio devus esti:

tro longa, tro laŭte, tro ami

-

2.

Prefikso kun la sama senco:

trouzi.

Trofeo.

Milita akiro, kiel signo de la venko.

Trogo.

Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.

Trokeo.

Dusilaba versmezuro, konsist- anta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.

Trombo.

Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu:

Ciklono.

Trombono.

Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.

Trompi.

Intence erarigi iun por sia profito:

trompi la aĉetanton.

Trompo.

Ago de tiu, kiu trompas.

Trono.

-

1.

Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. -

2.

Reĝa povo, reĝa titolo:

perdi la tronon.

Troni.

-

1.

Sidi sur trono, reĝi:

Dio tronas en la ĉielo.

-

2.

Ludi rolon de plej grava persono en kunveno:

La markizo ĉie kaj ĉiam volis troni.

Detronigi.

Forigi reĝon de la trono, senigi reĝon de la trono:

La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909.

Tropo.

Stila figuro:

metaforo.

Tropiko.

Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28' de ĝi:

suda kaj norda tropiko.

Tropika.

De tropiko, inter la tropikoj:

tropika varmego, tropika lando.

Troto.

Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo.

Troti.

Kuri troton.

Trotuaro.

Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.

Trovi.

-

1.

Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata:

trovi la perditan naztukon, trovi rimedon, trovi solvon; trovi oron en nova lando. -

2.

Opinii ion ia:

trovi la frukton bongusta.

Bontrovo.

Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne:

Mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo.

Eltrovi.

Trovi, krei ion novan. ne- konatan antaŭe en scienco aŭ tekniko.

Truo.

Malplena, libera interspaco en korpo:

truo en La tero, truo en vesto, naztruo.

Trui.

Fari truojn en io:

trui paperon.

Trudi.

Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo:

trudi al iu sian opinion, trudi al iu tedan taskon.

Trudema.

Kiu havas la inklinon trudi, sin trudi:

trudema gasto.

Trufo

(Bot.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo

(Tuber).

Trulo.

Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.

Trumpeto.

Muzika blovinstrumento, ordinare kupra.

Trumpeti.

Ludi trumpeton.

Trumpetisto.

Muzikisto, ludanta trumpeton.

Trunko.

-

1.

Parto de arbo de la loko de la elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. -

2.

Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. -

3.

Parto de solida geometria figuro, restanta post kiam oni fortranĉis la supron:

trunko de piramido.

Trunketo.

Facile fleksebla trunko de malgrandaj vegetaĵoj:

trunketo de tritiko.

Trupo.

Tutaĵo de la artistoj de teatro:

opera trupo.

Trusto.

Grandega sindikato de fabrik- antoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.

Truto

(Zool.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l' salmoj

(Trutta fario).

Tualeto.

Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas:

eleganta tualeto, bala tualeto.

Tualetejo.

Ĉambro, kie oni sin vestas.

Tubo.

Malplena cilindra korpo: lada tubo, vitra tubo, kamentubo.

Tubero.

Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo:

tubero sur la frunto.

Tuberkulo

(Med.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.

Tuberkulozo

(Med.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.

Tufo.

Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj:

tufo de herboj.

Tuj.

-

1.

Post tre mallonga tempo, senprokraste: Ili tuj venis post via foriro. Atendu, la patro tuj venos. -

2.

En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io: tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro.

Tuja.

Okazanta tuj.

Tuko.

Peco de teksaĵo, ordinare rekt- angula, por speciala celo:

tabtotuko, naztuko, litotuko.

Tulo.

Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.

Tulipo

(Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj

(Tulipa).

Tumoro.

(Med.). Patologiaj histoj, kres- kantaj en la organismo:

La kankro estas mortiga tumoro.

Tumulto.

Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso.

Tumulta.

Plena de tumulto.

Tunelo.

Subtera galerio por fervojo, por tramvojo:

la Simplona tunelo.

Tuniko.

Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.

Turo.

Tre alta, malvasta konstruaĵo:

turo de preĝejo.

Lumturo.

Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.

Turbo.

Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.

Turbano.

Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.

Turbino.

Motoro, konsistanta el hori- zontala rado, movata de la akvo.

Turdo

(Zool.). Birdo kantanta el la vico de l' paseroj

(Tardus).

Turismo.

Sporto de la vojaĝoj.

Turisto.

Persono, vojaĝanta por sia plezuro.

Turkiso.

Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.

Turmenti.

Kaŭzi doloron, suferon:

La kato turmentas la kaptitan muson.

Tur- mento.

Ago de tiu, kiu turmentas.

Turni.

-

1.

Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino

- 2.

(Fig.): Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto.

Turniĝi.

Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno.

Kapturno.

Sento de perdo de la egalpezo. Komparu:

Tordi, ruli.

Turniro.

Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.

Turto

(Zool.). Migranta birdo el la familio de l' kolomboj

(Turtur auritus).

Tuso.

Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo.

Tusi.

Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo:

La ftizuloj multe tusas.

Tuŝi.

-

1.

Almeti la fingrojn al io:

Ne tuŝu la hundon, ĝi estas fava!

- 2.

Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj:

tuŝi demandon en artikolo.

-

3.

Ŝanĝi:

netuŝebla fundamento de Esperanto.

- 4.

Tuŝi la koron, kortuŝi: kaŭzi emocion, eksciti kompaton:

tuŝanta, kortuŝanta sceno.

Tuŝeti.

Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi:

tuŝeti la vangon de infano.

Tuta.

En ĉiuj siaj partoj, nedividita: manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo.

U

Tute. Plene, komplete: Mi estas tute trankvila. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne: Mi tute ne timas. Tuto. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita: La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj. Tuteco. Abstrakta ideo de tuto: konsideri demandon en ĝia tuteco. Tutaĵo. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu: La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo. Komparu: Kompleta, plena.



-U.

-

1.

Finiĝo de l' imperativo: lernu, venu.

- 2.

Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l' vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, nece- son. Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l' suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.

-Uj.

Sufikso por derivi; -

1.

Nomon de l' objekto, de l' vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko:

paperujo, monujo.

- 2.

Nomon de l' arbo, donanta la fruktojn, esprimitajn de la radiko:

pomujo, pirujo.

-

3.

Nomon de la lando de l' popolo, esprimita de la radiko:

Francujo, Turkujo.

-Ul.

Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko:

ĝibulo, bonulo, vertebrulo.

Ulano.

Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.

Ulcero

(Med.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco:

ronda ulcero de la stomako.

Ulmo

(Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj

(Ulmus effusa).

Ulmacoj

(Bot). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:

ulmo.

Ulno.

Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:

La pola ulno estas 576 milimetrojn longa.

Ultimato.

Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.

-Um.

Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj:

plenumi, nazumo, kolumo, krucumi.

Umbeliferoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:

apio, petroselo, karoto.

Umbiliko

(Anat.). Kaveto sur la centro de la ventro.

Unco.

Apoteka pezilo = 30 gr.

Ungo

(Anat.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj:

purigi la ungojn.

Ungego.

Akraj ungoj de la birdoj kaj de multaj mambestoj.

Uniformo.

Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu:

Kostumo, livreo.

Unika.

Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan:

Unika vidaĵo!

Unisono

(Muz.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.

Universo.

Tutaĵo de tio, kio ekzistas; la tuta mondo.

Universala.

Taŭga absolute por ĉiuj, por ĉio; koncernanta absolute ĉiujn, ĉion:

universala rimedo. universala genio.

Kom- paru:

Ĝenerala, komuna.

Universitato.

Supera lernejo, kie oni instruas diversajn branĉojn de la sciencoj kaj artoj:

la fakultatoj de universitato.

Unu. - 1.

Nombro 1:

Ni havas unu buŝon kaj du orelojn. -

2.

Nedifinita artikolo: Unu vidvino havis du filinojn. (Malofte uzata en tia senco.)

Unua.

Okupanta lokon, signitan per la nombro unu; estanta antaŭ ĉiuj kaj sekvata de ili: la unua vico en la teatro.

Unue.

Antaŭ ĉio, en la unua loko: Unue mi devas diri al vi.

Unuo.

-

1.

Unu objekto, kiel kontraŭo de pli granda nombro: La deko konsistas el dek unuoj.

- 2.

Kvanto, elektita kiel komuna mezuro de ĉiuj aliaj de la sama speco: La metro estas unuo de la longeco. Monunuo, tempunuo.

Unueco. - 1.

Eco esti unu: La unueco estas la plej grava principo de la universala lingvo.

-

2.

Samtempa kaj samcela harmonia agado: La unueco donas fortojn.

Unuigi.

Kunigi multajn objekton en unu tuton: unuigi la fortojn. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko.

Unuiĝi.

Kuniĝi, estante multaj, en unu tuton: Dek societoj unuiĝis en unu ligon. Komparu:

Asocio, kompanio, ligo, societo.

Upupo

(Zool.). Krianta birdo el la vico de l' paseroj

(Upupa).

Uro

(Zool.). Duhufa mambesto el la familio de l' bovoj, la plej granda eŭropa mambesto

(Bison europeus).

Uragano.

Ekstreme forta vento.

Urano.

-

1.

Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l' ciklopoj kaj titanoj.

- 2.

(Astr.). Planedo. -

3.

(Ĥem.). U. Ĥemia elemento, uzata por farboj.

Urbo.

Granda aro de domoj, dismetitaj laŭ stratoj.

Urba.

De urbo, koncernanta urbon:

urba strato, urba moro.

Urbano.

Loĝanto de urbo.

Urbestro.

Persono, administranta urbon.

Antaŭurbo.

Parto de urbo ekster la urba_ bariero, ekstera parto de urbo.

Ĉefurbo.

Ĉefa urbo de regno, de lando, de provinco:

Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo.

Urĝi.

Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita:

La afero urĝas.

Urĝa.

Kiu urĝas:

urĝa decido.

Urino.

Flava, fluida ekskremento, pro- duktata de la renoj kaj eligata de la veziko.

Urini.

Eligi la urinon.

Urinejo.

Loko, kie oni urinas.

Urno.

Argila aŭ metala vazo, uzata en la antikvaj tempoj por konservi la cindrojn de la mortintoj, nun por kolekti voĉdonajn kartojn.

Urogalo

(Zool.). Granda birdo el la vico de l' kokoj

(Tetrao urogallus).

Urso

(Zool.). Speco de kvinfingra raba mambesto

(Ursus).

Urtiko

(Bot). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun brogantaj haretoj

(Urtica).

Urtikacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj senpetalaj vegetaĵoj:

kanabo, urtiko.

-Us.

Finiĝo de la kondiĉa modo: Se mi scius, mi dirus al vi.

Utero

(Anat.). Ina seksa organo de l' homoj kaj de aliaj bestoj, en kiu evoluas la feto.

Utila.

Alportanta bonon, donanta bonan rezultaton:

utila instruo.

Utilo.

Io utila.

Utileco.

Eco de tio, kio estas utila:

Ĉiuj komprenas la utilecon de la internacia lingvo, sed ne ĉiuj kredas je ĝia ebleco.

Utili.

Esti utila, alporti utilon:

Ŝenĉesaj admonoj tute

ne utilas.

Malutila.

Alport- anta malbonon, donanta malbonan rezultaton:

malutila konsilo.

Malutilo.

Io mal- utila.

Malutileco.

Eco de tio, kis estas malutila.

Malutili.

Esti malutila, alporti malutilon.

Senutila.

Ne donanta utilon.

Senutileco.

Eco de tio, kio estas senutila. Komparu:

Profiti.

Utopio.

-

1.

Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus). -

2.

Neefektivigebla revo, projekto.

utopia.

Havanta la ecojn de utopio:

utopia plano.

Utopiisto.

Persono, kiu kreas, kredas utopiojn.

Uverturo.

Orkestra peco, ludata antaŭ opero.

Uzi.

Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon: uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo.

Uzo.

Ago de tiu, kiu uzas: uzo de la artikolo.

Eluzi.

Difekti per longa uzado: eluzita vesto.

Trouzi.

Uzi tro multe, tre ofte: trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon.

Uzurpi.

Senrajte proprigi al si la super- an povon:

uzurpi tronon.

Uzurpo.

Ago de tiu, kiu uzurpas.

Uzurpulo.

Persono, kiu uzurpas.

Vadi.

Paŝi en akvo, en mola substanco:

vadi en koto, en neĝo, en sablo.

Vaflo.

Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.

Vagi.

Iri de unu loko en alian sen difinita celo.

Vagisto.

Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu:

Migri.

Vagono.

Surrela veturilo:

fervoja vagono.

Vagonaro.

Aro de vagonoj, kun- igitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.

Vaki.

Esti libera (pri ofico): En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj.

Vakcinio

(Bot.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo

(Vaccinium Vitis idaea).

Vakciniacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

mirtelo. vakcinio.

Vakso.

Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon.

Vaksi.

Ŝmiri per vakso:

vaksi la plankon.

Vakstolo = Laktolo. Sigelvakso.

Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.

Valo.

Loko inter montoj.

Valeriano

(Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino

(Valeriana officinalis).

Valerianacoj

(Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj:

valeriano.

Valizo. Leda, fermebla kesto por vo- jaĝo.

Valoro.

Mezuro, grado de la uzebleco de io:

La oro havas neniun valoron en la dezerto.

Valori.

Havi valoron.

Valora.

Kiu valoras.

Multvalora.

Kiu multe valoras:

Koran dankon por via multvalora kunlabor- ado!

Komparu:

Kosto, prezo.

Valso.

-

1 .

Turndanco de germana deveno je la tempo 3/4. -

2.

Melodio lau kiu oni dancas la valson.

Valsi.

Danci la valson.

Valuto.

-

1.

Valoro de kambio. -

2.

Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.

Vampiro.

-

1.

(Zool.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko.

(Vampyrus spectrum).

-

2.

Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. -

3.

Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.

Vana.

Ne atinganta la rezultaton, sen- efika:

Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro.

Vane.

En vana maniero, sen rezul- tato, sen efiko.

Vanadio

(Ĥem.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blauka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.

Vandalo.

Barbaro, detruanta monu- mentojn de la artoj kaj sciencoj.

Vandala.

De vandalo, havanta le econ de vandalo:

vandala ago.

Vandalismo.

Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.

Vanelo

(Zool.). Malgranda birdo el vico de la longkruraj

(Vineltus cristatus).

Vango.

Flanka parto de la vizaĝo:

kisi je la vango.

Vangharoj.

Haroj, kovrantaj la vangojn de l' viroj.

Vangofrapo.

Bato per la mano je la vango.

Vangofrapi.

Doni al iu vangofrapon.

Vanilo

(Bot.). Parazita vegetaĵo el la familio de l' orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo

(Vanilla plani- folia).

Vanta.

-

1.

Senvalora, negrava, ne- daŭra:

Ĉio estas vanta kompare kun la eterneco.

-

2.

Amanta posedi kaj montri vantajn aferojn:

vanta virino.

Vanteco.

Eco de tio, kio estas vanta.

Vantaĵo.

Objekto, afero vanta.

Vaporo.

Gaso, formiĝinta el varmigita fluidaĵo:

vaporo de la akvo, vaporo de l' etero.

Vaporigi.

Fari ion vaporo:

vaporigi akvon en kaldrono.

Vaporiĝi.

Fariĝi vaporo:

La akvo abunde vaporiĝas dum la someraj varmegoj.

Vaporŝipo.

Ŝipo, movata de la akva vaporo.

Vaporbano.

Bano en akva vaporo.

Vaporbanejo.

Loko por vaporbanoj:

En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon.

Varbi.

-

1.

Instigi iun sin enskribi en la armeon:

varbi soldatojn.

-

2.

Instigi iun sin enskribi en partion, akcepti doktrinon:

varbi samideanojn.

Varbo, varbado.

Ago, agoj de tiu, kiu varbas.

Varii.

Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia:

La tem- peraturo senĉese varias hodiaŭ.

Varia.

Diversa laŭ la cirkonstancoj; jen tia, jen alia.

Variolo

(Med.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.

Varmo.

-

1.

Sento, kiun kaŭzas brul- anta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. -

2.

Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo:

La varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekutoj de korpo.

Varma.

-

1.

Havanta aŭ transdonanta la varmon:

varma haŭto, varma klimato.

- 2.

Konservanta la varmon:

varma vesto.

Varmigi.

Fari ion varma:

varmigi akvon.

Varmiĝi.

Fariĝi varma:

La aksoj varmiĝas dum la veturado.

Varmego.

Tre forta varmo:

tropika varmego.

Varmega.

Tre varma; kies temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo:

varmegat ruĝa fero.

Varmeta.

Iom varma; kies temperaturo estas iom pli alta, ol tiu de nia korpo:

lavi vundon per varmeta akvo.

Malvarmo.

Sento, kiun kaŭzas la glacio, la vintra aero, k. s.

Malvarma.

Havanta aŭ transdonanta malvarmon.

Malvarmego.

Tre forta malvarmo:

siberia malvarmego.

Malvarmumi.

Fariĝi malsana de malvarmo.

Varti.

Gardi kaj zorgi malgrandan infanon:

La virinoj pli bone vartas, ol la viroj.

Vartistino

Virino, kies okupo estas varti. Komparu:

Flegi.

Vasalo.

En la mezaj jarcentoj posed- anto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.

Vasta.

Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe:

vasta ĉambro, vasta vesto, vasta programo.

Vasteco.

Eco de tio, kio estas vasta.

Plivastigi.

Fari ion pli vasta:

plivastigi manikon.

Malvasta.

Havanta malgrandajn dimensiojn, povanta enteni malmulte:

malvasta kesto, malvasta spirito.

Vaste.

En vasta maniero.

Disvastigi.

Fari ion vasta en ĉiuj direktoj, vaste diskonigi ion:

vastigi famon.

Vato.

Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.

Vazo.

Ujo argila, metala, ligna k. t. p., de plej diversa grandeco kaj formo, destin- ita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj:

glaso, supujo, florvazo, lavvazo.

Vazelino.

Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.

Ve.

Ekkria partikulo, esprimanta ofend- on pro malfeliĉo:

Ho ve al mi, malfeliĉa!

Vegeti.

-

1.

Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco:

La arbo vegetas.

-

2.

Vivi vivon mizeran, senesperan:

vegeti en la provinco.

Vegetaĵo.

Estaĵo vegetanta:

arbo, herbo, fungo, ŝimo.

Vegetara.

Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj):

vegetara dieto.

Vegetaristo.

Persono, manĝanta nur vegetaĵojn.

Vegetarismo.

Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.

Vejno.

-

1.

Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro.

- 2.

Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero.

Vejna.

De vejno, el vejnoj:

vejna sistemo, vejna sango.

Veki.

-

1.

Interrompi ies dormon:

veki iun el profunda dormo.

-

2.

Vigligi:

veki la atenton de la aŭskultantoj.

Veko.

Ago de tiu, kiu vekas.

Vekiĝi.

Rekonciiĝi el dormo:

vekiĝi frumatene.

Vekiĝo.

Stato de tiu, kiu vekiĝas.

Vekhorloĝo.

Horloĝo kun sonorilo por veki.

Verto.

-

1.

Trabeto por porti du sitelojn sur la ŝultroj. -

2.

Transversa trabeto de ordinara pezilo.

Velo.

Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton.

Velŝipo.

Ŝipo, movata de la vento per la veloj.

Velveturi.

Veturi en velŝipo.

Veleno.

Bela, brila, rigida papero, simil- anta pergamenon.

Velki.

Perdi la vivsukojn, vivfreŝecon: velkinta floro, velkinta vizaĝo, velkinta koloro.

Velocipedo.

Malgranda veturilo por sin mem transporti per mekanismo, movata per la piedoj:

durada, trirada velocipedo.

Veluro.

Teksaĵo, provizita sur unu flanko per mallongaj, densaj, rekte star- antaj, brilaj haroj.

Velura.

El veluro, similanta veluron:

velura veŝto, velura mano.

Veni.

Atingi lokon precize difinitan; atingi lokon, kien oni iras:

Venu al mi! La armeo venis en la urbon nokte.

Venigi.

Mendi, inviti, ke io venu:

venigi libron; venigi kuraciston.

Deveni.

Veni de, esti ido, esti rezultato:

La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. La patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de la movado.

Kunveni.

Veni ien por kune resti tie, por kune fari ion: La partopren- antoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo.

La societanoj kunvenas hodiaŭ por elekti sian estraron.

Kunveno.

Kolek- tiĝo por speciala celo:

kunveno de paci- fistoj.

Kunsidi.

Kunveni por diskuti ion:

La komitato kunsidis dek fojojn dum la pasinta jaro.

Kunsido.

Kunveno por diskuti ion:

kunsido de la parlamento.

Reveni.

Veni tien, de kie oni foriris: reveni hejmen.

Reveno.

Veno tien, de kie oni foriris.

Vendi.

Cedi ion por interkonsentita prezo:

vendi ĉapelon por dek frankoj.

Vendo, vendado.

Ago, agoj de tiu, kiu vendas.

Vendejo.

Loko, kie oni vendas.

Vendebla.

Kio povas esti vendita:

En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, ĉio aĉetebla.

Revendi.

Vendi tion, kion oni aĉetis:

revendi pli kare, ol oni aĉetis.

Vendredo.

Sesa tago de la semajno.

Vendrede.

Dum vendredo:

Vendrede oni fastas.

Veneno.

Substanco, detruanta la funk- ciojn de la vivo:

Fosforo estas mortiga veneno.

Veneni.

-

1.

Detrui la funkciojn de la vivo per veneno; mortigi per veneno:

veneni rabian hundon.

-

2.

Almiksi venenon:

veneni vinon.

-

3.

Fari malfeliĉa, malagrabla:

Infano, vi venenas mian mal- junecon! Veneni plezuron.

Venera

(Med.). Malsano seksa kaj devenanta de seksa rilato:

venera ulcero.

Venĝi.

Fari al iu saman malbonon, kiu estis farita de li al ni aŭ al personoj, karaj por ni:

venĝi al iu la ofendon, venĝi sin, venĝi amikon.

Venĝo.

Ago de tiu, kiu venĝas.

Venĝema.

Havanta inklinon venĝi:

venĝema malamiko.

Venki.

Superi en batalo: Nia armeo venkis la matamikojn. La laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso.

Venko.

Sukceso en batalo: Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo!

Malvenko.

Malsukceso en batalo.

Vento.

Movado de la atmosfera aero:

suda varma vento.

Ventego.

Tre forta vento, ordinare akompanata de pluvo. Komparu:

Fulmotondro. Ventumi.

Refreŝigi, movante la aeron al iu:

sin ventumi.

Ventumilo.

Objekto, instrumento por ventumi.

Ventoli.

Refreŝigi la aeron en fermita spaco:

ventoli tunelon.

Ventolilo.

Aparato por ventoli. Komparu:

Aerumi.

Ventro

(Med.). Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la brusto kaj la seksaj organoj.

Ventroparolisto.

Persono, scianta paroli tiamaniere, ke la movoj de la lipoj estas nerimarkeblaj kaj ŝajnas, ke la voĉo venas de la ventro.

Vera.

-

1.

Akorda kun tio, kio estas, kun la faktoj:

vera rakonto.

-

2.

Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita:

vera amiko, vera pentraĵo de Rafaelo.

Vero.

Abstrakta ideo de io vera:

La vero ĉiam venkas.

Vereco.

Eco de tio, kio estas vera:

Vi ne havas la rajton dubi je la vereco de miaj vortoj.

Verama.

Kiu amas la veron kaj ĉiam ĝin diras.

Verando.

Speco de laŭbo kun fenestroj, konstruita ĉe domo. Komparu:

Balkono, teraso.

Verbo

Vorto, esprimanta la staton aŭ agon de la subjekto kaj la tempon de ili:

la suno lumas; la birdo forflugis; la patro venos.

Verbeno

(Bot.). Vegetaĵo ornama el la samnoma familio

(Verbena).

Verda.

Havanta la koloron, identan kun tiu de la herbo, de la folioj de la arboj k. t. p.: la

verda standardo.

Verdo.

Verda koloro:

La verdo rapide velkas.

Verdaĵo.

Objekto, objektoj verdaj:

verdaĵo de la kampoj.

Verdeta.

Havanta koloron kun verda nuanco.

Verdigro.

(Ĥem.). Acetato de l' kupro (veneno), verda farbo.

Verdikto.

-

1.

Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno:

severa verdikto.

-

2.

Decido de iu ajn juĝantaro:

la verdikto en konkurso.

Vergo.

Maldika fleksebla branĉeto, maldika fleksebla bastoneto:

betula vergo, fera vergo.

Komparu:

Branĉeto.

Verki.

Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto:

verki novelon, verki operon.

Verko.

Scienca aŭ arta kreaĵo:

la verkoj de Newton, de Dante.

Verkado.

Okupo, laboro de tiu, kiu verkas.

Verkisto.

Homo, kies okupo estas verki, aŭtoro.

Vermo

(Zool.). Mola, longforma, sen- membra besto:

solitero, askarido.

Vermo- forma.

Havanta formon de vermo.

Vermiĉelo.

Maldikaj pastaj strioj, manĝataj kun supo.

Vermuto.

Blanka vino, en kiu estas infuzitaj diversaj maldolĉaj substancoj.

Verso.

Frazo, kolekto de vortoj, ritme ordigitaj kaj okupantaj unu linion skribe aŭ prese.

Versaĵo.

Poezia verko, verkita en versoj:

la versaĵoj de Zamenhof.

Versi.

Verki, fari versojn.

Versisto.

Aŭtoro de versoj.

Versto.

Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.).

Verŝi.

Fluigi el vazo en vazon:

verŝi akvon el kruĉo en glason.

Disverŝi.

Verŝi en diversajn flankojn, precipe pro nelerta movo:

disverŝi inkon sur paperojn.

Sur- verŝi.

Verŝi sur ion, precipe por refreŝigi vegetaĵon, por forigi polvon:

surverŝi floron, surverŝi vojon.

Transverŝi.

Verŝi el unu loko, vazo en alian:

transverŝi teon.

Verto

(Anat.). Supro de la kapo.

Vertebro

(Anat.). Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas la osta kolono de l' kolo kaj de la dorso.

Vertebra.

-

1.

De vertebro:

vertebra truo.

-

2.

Havanta vertebrojn:

vertebra besto.

Vertebrulo.

Besto, havanta vertebrojn:

kvarpiedulo, birdo, fiŝo.

Vertikala.

Havanta la direkton, per- pendikularan al la horizontala: havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto.

Vertikale.

En vertikala direkto.

Veruko.

Malgranda elkreskaĵo de la haŭto, ordinare sur la vizaĝo aŭ sur la manoj.

Vervo.

Fervora kaj viva skrib- aŭ parolmaniero; viva inspiro de verkisto:

paroli kun vervo.

Komparu:

Aplombo, emfazo, patoso.

Vespo

(Zool.). Insekto el la familio de la himenopteroj, vivanta en societoj aŭ aparte

(Vespa).

Vespero.

Tempo de la subiro de la suno gis la apero de la nokta mallumo.

Vespera.

De vespero:

vespera horo, vespera silento.

Vespere.

Dum vespero.

Vesperto

(Zool.). Speco de mambesto, posedanta flugaparaton - fluganta muso (Vespertitio murinus).

Vesto.

Ĉio, kion oni portas sur si por kovri la korpon: pantalono, jupo, jako, palto.

Vesti.

Meti sur iun veston: vesti infanon, sin vesti per surtuto.

Vestejo.

Loko, ĉambro, kie_ oni konservas, kie oni lasas la vestojn: Ŝia vestejo estas plena, kaj ĉiam ŝi plendas, ke ŝi havas nenion por sin vesti. La ĉapelo ĝenos vin dum la spektaklo, lasu ĝin en la vestejo.

Senvestigi.

Demeti veston: sin senvestigi antaŭ la bano.

Vestiblo.

Parto de domo, tra kiu oni eniras de ekstere en la aliajn partojn, ĉambrojn. Komparu:

Antaŭĉambro.

Veŝto.

Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, sub la redingoto.

Veto.

Interkonsento de du diskutantaj personoj, ke tiu, kiu montriĝos malprava, pagos al la alia antaŭe difinitan sumon.

Veti.

Fari veton:

Mi vetas kun vi dek frankojn, ke morgaŭ pluvos. Veti dek frankojn kontraŭ unu.

Vetbatali.

Batali pro veto, kiu estos la venkinto.

Vetkuri.

Kuri pro veto, kiu la unua atingos la celon.

Vetero.

Stato de la atmosfero koncerne ĝian temperaturon, malsekecon, ventojn k. t. p.:

bela vetero, konstanta vetero.

Veterano.

-

1.

Malnova soldato: la

lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono.

-

2.

Homo, kiu maljuniĝis, plenumante profesion:

oficisto veterano.

Veterinaro.

Bestkuracisto.

Veturi.

Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo:

veturi en kaleŝo, en vagono, sur ŝipo; kaleŝo, ŝipo, biciklo veturas.

Veturigi.

Transporti iun de unu loko al alia per speciala ilo:

veturigi grenon al bazaro.

Veturigisto.

Homo, kiu direktas veturilon.

Veturilo.

Ilo, per kiu oni veturas, precipe tia ilo kun radoj.

Glitveturilo.

Veturilo, kiu anstataŭ radoj havas lignajn trabetojn por gliti sur la neĝo

Elveturi.

Veturi el iu loko kaj ĝin forlasi:

La artilerio elveturis el la citadelo hieraŭ.

Enveturi.

Veturi en iun lokon kaj ĝin atingi:

La kavalerio enveturis en la urbon.

Traveturi.

Veturi tra io kaj atingi ĝian ekstremon:

Traveturi la tutan Eŭropon.

Transveturi.

Veturi trans ion kaj atingi ĝian alian flankon:

transveturi ponton.

Reveturi.

Veturi tien, de kie oni venis:

reveturi patrujon.

Aer-, mar-, velveturi.

Veturi en la aero, sur la maro, per velŝipo.

Veziko.

-

1.

Membrana sako: urina veziko, naĝveziko. -

2.

Objekto, similanta vezikon: gasa veziko en la botanta akvo.

Veziro.

Turka ministro.

Vi.

Pronomo de la dua persono de l' ununombro (ĝentila formo anstataŭ

ci)

kaj de la dua persono de l' multenombro.

Viadukto.

Ponto sur arkadoj, konstruita super vojo.

Viando.

Manĝebla substanco, kovranta la ostojn de l' bestoj kaj konsistanta el muskoloj. Komparu:

Karno.

Vibro.

Tremo de sonanta korpo: vibroj de frapita kordo.

Vibri.

Fari vibrojn: Ju pli alta estas la tono, des pli rapide vibras la molekuloj.

Viburno

(Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, kun blankaj floroj kaj ruĝaj fruktoj

(Viburnum).

Vico.

-

1.

Linio, sur kiu estas dismetita serio de objektoj aŭ personoj, unu flanke de alia aŭ antaŭ alia:

unua vico de seĝoj en teatro, vico de soldatoj en taĉmento, vico de arboj en ĝardeno.

-

2.

Momento en serio de agoj intersekvaj, en kiu estas plenumata ĉiu el ili:

Nun estas via vico paroli.

Vic-.

Prefikso por esprimi anstataŭanton

vicprezidanto, vicreĝo.

Vicio

(Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l' fabacoj

(Vicia).

Vidi.

-

1.

Percepti per la okuloj: Mi vidas ŝipon sur la lago. La blindulo vidas nenion. -

2.

Koni, kompreni: Dio vidas la fundon de nia koro. Nun oni vidas, kion celis la tuta agitado. -

3.

Rimarki: Mi vidas, ke vi ne estas malsata.

Vidado.

Vidkapablo.

Vidaĵo.

Tio, kion oni vidas: Kia bela vidaĵo!

Videbla.

Kiu povas esti vidata: Multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo.

Vidinda:

Kiu meritas esti vidata: vidinda pentraĵo.

Vidpunkto. - 1.

Loko, de kiu oni rigardas objekton: La pejzaĝo estis plej pentrinda de alta vidpunkto.

- 2.

Maniero konsideri aferon: La konkludo dependas de la vidpunkto.

Antaŭvidi.

Scii, koni de antaŭe: antaŭvidi la sorton.

Ekvidi.

Rimarki per la vido.

Revidi.

Vidi tion, kion oni jam vidis: revidi amikon post longa foresta.

Revido.

Ago de tiu, kiu revidas, de tiuj, kiuj revidas, de tiuj, kiuj revidas unu alian: ĝis revido!

Travidi.

Vidi tra io: travidi glason.

Travidebla.

Tra kiu io povas esti vidata: travidebla akvo. Komparu:

Rigardi.

Vidvo.

Viro, kiu perdis sian edzinon kaj ne reedziĝis.

Vidvino.

Virino, kiu perdis sian edzon kaj ne reedziniĝis.

Vidva.

Perdinta edzon aŭ edzinon kaj ne reedziĝininta aŭ ne reedziĝinta.

Vidveco.

Stato de tiu, kiu estas vidva.

Vigla.

-

1.

Vekiĝinta el bona dormo kaj tial freŝa, gaja, plena de fortoj:

vigla homo, vigla vizaĝo.

-

2.

Freŝa, plena de fortoj, energia:

vigla ĉefo, vigla propagando.

Vigle.

En vigla maniero, vive:

vigle labori.

Vigleco.

Eco de tiu, kiu estas vigla.

Vigligi.

Fari iun vigla.

Vikario.

Pastro, helpanta kaj anstataŭ- anta paroĥestron.

Vikuno

(Zool.). Amerika remaĉulo similanta lamon, kun delikata lano.

(Auchenia vicunna).

Vilo.

Tufo de haroj, de fadenoj, dependantaj de supraĵo.

Vilaĝo.

Aro de domoj, pli malgranda kaj simpla, ol urbo, kaj loĝata precipe de kamparanoj.

Vilaĝano.

Loĝanto de vilaĝo.

Vino.

Alkohola trinkaĵo, produktata el suko de samnomaj beroj:

blanka vino, ruĝa vino.

Vinbero.

Vinagro.

Acidigita vino, uzata kiel spicaĵo:

salato kun vinagro.

Vindi.

Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko.

Vinjeto.

Malgranda ornamanta desegn- aĵo en la komenco aŭ en la fino de libro, de ĉapitro; desegnaĵo, ornamanta paĝojn, en formo de kadro.

Vinkto.

Fera najlo kun larĝa kapo por kunigi ferajn pecojn.

Vinkti.

Kunigi per vinkto.

Vintro.

La plej malvarma el la kvar sezonoj de la jaro, de la plej mallonga decembra tago ĝis la marta tagnoktegal- eco.

Vintra.

De vintro, havanta la ecojn de vintro:

vintra temperaturo.

Violo

(Bot.). Herba vegetaĵo, kun belaj bonodoraj floroj, el la samnoma familio

(Viola).

Violacoj

(Bot.). Familio de dukotile- donaj multepetalaj vegetaĵoj:

violo.

Violono.

Kvarkorda arĉa instrumento:

violono de Stradivarius, ludi violonon.

violonisto.

Artisto ludanta violonon.

Violonĉelo.

Granda kvarkorda arĉa instrumento.

Violonĉelisto.

Artisto ludanta violonĉelon.

Vipo.

Ilo por bati, konsistanta el bastono, al kies ekstremo estas ligita ŝnuro aŭ rimeno.

Vipi.

Bati per vipo.

Vipuro

(Zool.). Speco de venena serpento

(Vipera).

Viro.

Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino); en matura aĝo (kontraŭo de la infano, de l' knabo).

Virino.

Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso, en matura aĝo.

Vireco.

Eco de tiu, kiu estas viro.

Virineco.

Eco de tiu, kiu estas virino: «

la eterna virineco

».

Vira.

De viro, havanta la karakterizajn trajtojn de viro:

vira vizaĝo.

Virina.

De virino, havanta la karakterizajn trajtojn de virino.

Virga.

-

1.

Kiu ne havis ankoraŭ seksajnrilatojn:

virga knabino.

-

2.

Ne esplorita, ne kulturita:

virga arbaro, virga tero.

Virgeco.

Eco de tiu, kiu estas virga.

Virgulo.

Viro virga.

Virgulino.

Virino virga.

Virto.

Konstanta emo de la animo fari bonon, plenumi la devojn:

honesteco, ĉasteco.

Virta.

Posedanta virton, virtojn.

Malvirto.

Konstanta emo de la animo fari malbonon, ne plenumi la devojn:

mal- diligenleco. Malriĉeco ne estas malvirto.

Malvirta.

Posedanta malvirton, malvirtojn.

Virtuozo.

-

1.

Artisto, posedanta grandan talenton por plenumi muzikajn verkojn:

Paganini estis granda virtuozo.

- 2.

Homo, posedanta grandajn kapablojn por fari ion:

virtuozo de sporto.

Virtuoz- eco.

Eco de tiu, kiu estas virtuozo.

Visko

(Bot.). Dukotiledona senpetala parazita vegetaĵo

(Viscum album).

Viskio.

Amerika brando.

Visto.

Kartludo por kvar personoj, dividitaj en du partiojn.

Viŝi.

Purigi objekton, forigante de ĝi polvon, malsekecon per frotado:

viŝi tablon post la tagmanĝo, viŝi polvon de tablo.

Komparu:

Froti, grati, skrapi.

Vitro.

-

1.

Perfekte travidebla, facile rompebla substanco, produktata per fando de silika sablo kun potaso aŭ sodo. -

2.

Diversaj objektoj, faritaj el vitro:

fenestra vitro, okulvitroj.

Vitra.

El vitro:

vitra glaso.

Vitriolo

(Ĥem.). Sulfurika acido, sulfurika salo.

Vivi.

Havi la bazon de sia aliiĝo kaj evoluo en si mem, konservante malgraŭ ili la esencan formon:

La bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas.

Vivo.

Stato de tio, kio vivas.

Viva.

Vigla, rapidmova, energia:

viva disputo, viva maljunulo.

Vivanta.

Kiu vivas:

vivanta estaĵo.

Ĝisvivi.

Vivi ĝis iu momento:

La patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filo.

Postvivi.

Vivi ankoraŭ post ies morto:

postvivi sian filon.

Revivigi.

Fari iun ree vivanta; redoni al iu la vivon:

revivigi droninton.

Travivi.

Pasigi vivante:

travivi la junecon en malliberejo.

Vizo.

Surskribo sur pasporto, atestanta ĝian aŭtentikecon.

Vizi.

Fari vizon.

Vizaĝo.

Antaŭa parto de la kapo de l' homo: vizaĝo ronda, ovala; ridanta vizaĝo.

Vizio.

Objekto, kiun oni imagas vidi, dank'al trompo de la vidsento. Komparu:

Fantomo.

Viziero.

Movebla ŝirmilo de kasko.

Viziti.

-

1.

Iri en ies hejmon, por lin vidi: viziti dimanĉe la konatojn. -

2.

Ofte, regule iri ien: viziti klinikon, viziti lernejojn.

Vizito.

Ago de tiu, kiu vizitas: kondolenca vizito.

Vizitanto.

Persono, kiu vizitas: Sinjorino ne akceptas hodiaŭ la vizitantojn. Komparu:

Gasto.

Voĉo.

-

1.

Kapablo produkti sonojn per la laringo:

La fiŝoj ne posedas voĉon.

- 2.

Sono, produktata de la laringo:

De mal- proksime estis aŭdeblaj homaj voĉoj.

-

3.

Parto de muzika verko, harmonie akord- iĝanta kun la aliaj partoj, samtempe ludataj aŭ kantataj:

violona voĉo de simfonio.

- 4.

Esprimo de sia deziro, opinio en kunveno, kunvokita por elektoj, decidoj:

La prezidanto estis elektita per 90 voĉoj el 95. La projekto estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj.

Voĉdoni.

Esprimi sian deziron, opinion en kunveno, kunvokita por elektoj, decidoj.

Unuvoĉe.

Per ĉiuj voĉoj:

La propono estis akceptita unuvoĉe.

Vojo.

-

1.

Spaco, sur kiu oni sin movas, irante de unu loko al alia:

vojo de planedo. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa.

- 2.

Loko, speciale preparita por iri aŭ veturi sur ĝi de unu loko al alia:

pavimita vojo.

-

3.

Rimedo:

plej bona vojo por fariĝi riĉa.

Vojaĝi.

Iri, veturi en malproksiman landon, urbon:

vojaĝi eksterlandon.

Vo- jaĝo.

Ago de tiu, kiu vojaĝas:

La vojaĝoj estas agrablaj kaj instruaj.

Vojaĝanto.

Persono, kiu vojaĝas.

Voki.

-

1.

Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni:

voki helpanton kontraŭ rabisto. -

2.

Inviti, sciigi, ke iu venu:

voki kuraciston.

Voko.

Vortoj, voĉo de tiu, kiu vokas.

Kunvoki.

Voki, por ke oni kunvenu.

Revoki.

Voki, por ke iu revenu:

revoki forsenditan serviston.

Vokalo.

-

1.

Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono.

- 2.

Signo, esprimanta tian sonon:

La esperanta alfabeto posedas 5 vokalojn: a, e, i, o, u.

Vokativo.

Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas:

Amiko, rapide ĉi tien! Ho Katerino, vi forlasis min!

Volo.

Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank' al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion:

Ĉu la homo posedas liberan volon?

Voli.

Spirite decidiĝi fari aŭ ne fari ion:

Mi ne volas paroli kun vi. Kiu volas, tiu povas.

Vole... nevole.

Ĉu oni volas aŭ ĉu oni ne volas; devigite:

Vole nevole li devis cedi.

Kontraŭvole.

Kontraŭ sia volo.

Laŭvole.

Laŭ sia volo, laŭ sia elekto.

Memvole.

Laŭ sia propra volo:

memvole sin enskribi en la armeon.

Komparu:

Deziri.

Volframo

(Ĥem.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo.

Volonte.

Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro:

Volonte mi akceptas vian proponon promeni en la arbaro.

Volumo.

Libro, literatura verko aŭ gia parto, aparte bindita aŭ broŝurita:

Romano

en du volumoj.

Du-, tri-, multvoluma.

Konsistanta el du, tri, multe da volumoj.

Volumeno

(Geom.). Spaco, okupata de korpo: El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn sur- facojn, la sfero havas la plej grandan volu- menon. Komparu:

Amplekso, enhavo.

Volupto.

La plej alta senta plezuro precipe seksa.

Voluptama.

Amanta la volup- ton.

Volvi.

Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, volvi tukon ĉirkaŭ la brusto.

Malvolvi.

Demeti ion volvitan: malvolvi tukon de la kapo.

Volvaĵo.

Fadenoj, globforme volv- itaj: volvaĵo de lano.

Vomi.

Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako:

vomi de la ebrieco.

Vomo.

Ago de tiu, kiu vomas:

La apomorfino kaŭzas la vomon.

Vomiga.

Kaŭzanta vomon:

vomiga medikamento.

Vorto.

Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon.

Vortaro.

Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon:

Universala vortaro de Esperanto.

Laŭvorte.

Precize laŭ la senco de ĉiu vorto; vorto post vorto:

traduki laŭvorte.

Vosto.

Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj:

vosto de ĉevalo, vosto de serpento.

Vostforma.

Havanta formon de vosto.

Vualo.

Delikata, diafana teksaĵo, precipe por kovri la vizaĝon de l' virinoj.

Vuali.

-

1.

Kovri per vualo. -

2.

Kovri:

La nuboj vualas la sunon.

Vulgara.

Ĝenerale uzata de la popolo, triviala:

vulgara esprimo.

Vulgare.

En vulgara maniero.

Vulgareco.

Eco de tio, kio estas vulgara. Komparu:

Banala.

Vulkano.

Monto, el kies supro eliĝas lafo:

Vezuvio.

Vulpo

(Zool.). Raba mambesto el la familio de l' hundoj, kun flava felo kaj longa vosto:

ruza kiel vulpo (Canis vulpes).

Vulturo

(Zool.). Speco de taga raba birdo

(Vultur).

Vundo.

Superforta disigo de la histoj:

tranĉvundo, pikvundo.

Vundi.

Superforte disigi la histojn:

vundi per bajoneto.

Vund-

Zebro

(Zool.). Afrika unuhufulo el familio de l' ĉevaloj

(Equus zebra).

Zeloto.

Fervora adepto de religio.

Zenito. - 1.

(Astr.). Punkto de la Ĉielo en kiu ĝin renkontas la vertikalo de la loko. -

2.

Plej alta grado:

La entuziasmo atingis la zeniton.

Zibelo

(Zool.). Raba besto el la familio de l' musteloj kun bela, delikata pelto

(Mustela zibellina).

Zigzago.

Rompata {tiel; ĉu eble rompita?} linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa:

la zigzago de fulmo.

Zigzaga.

Havanta formon de zigzago:

zigzaga vojo.

Zingibro

(Bot.). Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo

(Zingiber officinale).

Zinko

(Ĥem.). Zn. Ĥemia elemento, trovata en la naturo ordinare kun la sulfuro; bluete-blanka peza metalo, uzata por elektraj baterioj, por kovri tegmentojn, en kunfandaĵoj.

Zirkono

(Ĥem.). Mineralo konsistanta el zirkoniaksido {pres-eraro, legu: zirkoni- oksido}.

Zirkonio

(Ĥem.). Zr. Ĥemia elemento, metalo similanta laŭ sia aspekto la grafiton kaj antimonon, uzata por elektraj lampoj.

ebla. Kiu povas esti vundita: Sole la

Zizelo

(Zool.). Mambesto el la familio de l' sciuroj

(Spermophilus citillus).

Z

Zoarko

(Zool.). Speco de ostfiŝo

(Zoarces viviparus).

Zodiako

(Astr.). Zono, kies mezon okupas la ekliptiko kaj kiu enhavas la 12 stel- arojn, kiujn ŝajnas trapasi la suno dum sia jara rondiro.

Zono.

-

1.

Strio el teksaĵo, el ledo por ĉirkaŭi la talion. -

2.

(Geom.). Parto de la surfaco de sfero inter du paralelaj cirkloj.

Zoni.

Ĉirkaŭi per zono.

Zoologio.

Naturscienco pri la bestoj.

Zoologia.

De zoologio, koncernanta la zoologion:

zoologia traktato.

Zoologiisto.

Specialisto en la zoologio.

Zorgi.

Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de persono aŭ de afero:

zorgi pri siaj infanoj; zorgi pri la pureco en la kuirejo.

Zorgo.

Anima stato de tiu, kiu zorgas:

Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.

Zorga.

Kiu zorgas:

zorga esploro.

Zorge.

En zorga maniero, kun zorgo:

zorge korekti.

Zorgato.

Persone pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa orfo.

Zorganto.

Persono, kiu zorgas pri iu, precipfe pri neplenaĝa orfo.

Zuavo.

Algeria soldato en araba uni- formo.

kalkano de Aĥilo estis vundebla.

Zumi.

Fari sonon

zzzz,

kiel la abeloj, muŝoj.

Zumo, zumado.

Sono zzzz, farata de la abeloj, muŝoj.



- * -

En sama formo aperis

Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala. Berlino 2013. -

La

Berlina Komentario

precize notas ĉiujn lingvo-elementojn de la Fundamento de Esperanto kaj de la Oficialaj Aldonoj tiel, kiel ili aperas en la oficialaj dokumentoj de la Akademio. Ĉiuj trafoj de vorto en Antaŭparolo, Ekzercaro, la Fundamentaj Gramatikoj aŭ ekster la ĝusta alfabeta pozicio en la Universala Vortaro estas kunigitaj en apartaj artikoloj. Tiel por la unua fojo en la historio de Esperanto eblas per unu rigardo ekscii la plenan enhavon de la Vortaro Oficiala. La kolekton suplementas ĉiuj Akademiaj Korektoj, indikoj pri la deveno kaj pli frua uzo de multaj vortoj, krome Lingvaj Respondoj de Zamenhof kaj privortaj rekomendoj kaj decidoj de la Akademio. Rimarkoj, komentoj pri la referenc-lingvoj kaj plusendoj inter elementoj de la Vortaro Oficiala faciligas la ĝustan interpreton. La

Berlina Komentario

pro tio estas grava helpilo por plenumi la mandaton de la Antaŭparolo eltrovi „la veran sencon de ĉiu vorto".

Pri ĉi tiu libro

La „Vortaro de Esperanto" de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l' Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.

Pri la prilaborinto

Bernhard Pabst estas juristo kaj vivas en Berlino. Li publikigis multajn detal-studojn pri la Fundamento de Esperanto kaj la Berlinan Komentarion pri la Vortaro Oficiala (2013).


[1]

Pli frua „unua provo de vortaro pure internacia" de Paul Berthelot malsaniĝo". Ĝi aperis en la de li fondita periodaĵo „Esperanto" en 1905, „debito" (n-roj, 2-3, 6-8, 10-12).

[2]

[3]

Corret. La kunsidoj de la Lingva Komitato en Barcelono. En: Lingvo Internacia 1909, p. 501-514. Tie ankaŭ anonco, ke la Kabe-vortaro baldaŭ aperos.

[4] 29-a jaro, 1959, n-ro 4, p. 441-442.

[4] Ĝi proponis i.a. novan pronomon „iŝi" apud „ili", paralele al „li" kaj „ŝi" laŭ la franca modelo de „ils" kaj „elles", ŝanĝis la formon de Fundamentaj vortoj (harengo anstataŭ haringo, alumedo anstataŭ alumeto k.t.p.) kaj enkondukis multajn novajn vortojn.

[4]

Tie ĉi Bourlet aludas al la ecoj de la „Plena Vortaro" de Boirac, kiu malgraŭ sia nomo estas ĉefe inventario de la formoj troveblaj en la tiamaj vortaroj por faciligi decidojn, kiuj estas preferindaj. Fakte temas pli pri prepara studo por verki unuecajn vortaroj, ol pri jam finfarita vortaro - aspekto, ofte miskomprenita de la tiama publiko.

[4] Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9 [OI 9]. En: Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11). Ne plu valida, anstataŭigita per OI 12 de 2009-05-04. Tie la Akademio rekomendas „Egiptujo / Egiptio" kaj por la landano „egipto".

[4] Golden. En: Monato, 10-a jaro 1989, n-ro 10 (Okt.), p. 20.

[5] Golden. Malfruiĝinbta plendo. En: Monato, 13-a jaro 1992, n-ro 3 (Marto), p. 7. Temas pri forte mallongigita versio de lia samtona artikolo „Aŭtodafeo por la vortaro de Kabe!" En: Nia Bulteno, Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio, 1991, n-ro 54 (Nov-Dec), p. 18-19. Dum la mallongigado la redakcio de Monato enigis multajn lingvajn erarojn. La supra citaĵo laŭ la korektita versio en Monato 1992, n-ro 7 (Jul.), p. 7. Antaŭe jam: Kelkaj kritikaj rimarkoj pri la vortaro de Kabe. En: Nia Bulteno [Portugalio] 1990, n-ro 50 (Sept-Okt), p. 10, 12.

[6] Citita laŭ la bibliografio de la verkaro de Bernard Golden, stato 2010-05-09, elŝutebla de

http://web.t-online.hu

. Tie krome: Kial Kabe fariĝis renegato (Ĉapitro el la ukronia* [? tiel] historio de la esperanto-movado). En: Spektro 1994/1 (3), p. 17-20.

[6] [La maljuna patrino senespere atendas la revenon de la filo, laboranta sur la lasta ŝipo, kiu dum la ŝtormo estas ankoraŭ sur la maro kaj preĝas en la apudstranda kapelo:] „Kompatu min, mizerikorda Patrino, murmuretis ŝi petege ...". „Patrino, plena de mizerikordo, kompatu min! ploregis ŝi malespere ... " k.t.p.