KOKO KRIAS JAM [Ferenc ágyi] (fb2) читать постранично, страница - 3

- KOKO KRIAS JAM 272 Кб, 138с. скачать: (fb2) - (исправленную)  читать: (полностью) - (постранично) - Ferenc ágyi

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

salamandro. Ŝi povis agi rapide, sed ŝi ne emis rapidi. Ŝi volis sonĝi en la vivo, ŝatis la molan varmon kaj la facilan ombron. Ŝi gardis sian sentovivon sub sep sigeloj, kaj oni kredis ŝin frida. Ŝi estis konservativa, sed sincera. Neniam ŝi mensogis al si. Sed ŝi estis hontema. Kaj maltrankvila. La ritmo de la vivo, la tumultiĝo de la frenezaĵoj en la nova vivo, komplikita de la militpsiko, ŝin timigis, kaj ŝi ne povis trovi vojon por si. Ŝia patrino estis piulino kaj malsana. Ĉe ŝi oni ne povis trovi helpon; oni ne rajtis timigi kaj maltrankviligi ŝin. La patro jam delonge estis mortinta. Ŝian fraton nur ekonomiaj aferoj interesis; li bone orientiĝis en la komerca labirinto de la militkriza vivo. Li eluzis lerte la eblecojn kaj efektive li estis la labordonanto de Maria . Ŝi laboris en lia kontoro. Nun li estis en militdeĵoro, sed eĉ tie li povis daŭrigi siajn prosperajn klopodojn trovi monon. Lia deĵoro permesis al li sin movi, kvankam nun li loĝis iom pli malproksime. Jen kaj jen li aperis en eleganta oficira uniformo ĉe sia familio. Maria  prizorgis nun la korespondadon en la hejmo, sed li zorge kaŝis sian privatan vivon antaŭ ŝi. Precipe, kiam temis pri virinoj. Nek Maria  nek la patrino estu konsternataj de tio, kion oni travivas. La gefratoj bone harmoniis, sed ĉiu vivis sian apartan vivon. Maria  kreskis en soleco. Ŝia sensa vivo maturiĝis malrapide, sed kun interna intenso. Ŝi sin fermis en sin. Pri siaj problemoj ŝi ne povis paroli kaj iom post iom ŝi konsideris grava krei tutan defendsistemon ĉirkaŭ si. En la tuta vivo estis nur unu viro, kiun ŝi povis ami, sed ankaŭ tiu ĉi romano evoluis kiel malnova felietono. Ŝia “fianĉo” estis precize la malo de la moderna modelo. Bluokula, knabinvizaĝa, rozhaŭta... li ofte ruĝiĝis, kiel knabineto.

Li estis filologo, litervermo, alta junulo kun iom frue kurbeta dorso. Li ne estis snobo, sed li estis pedanta pri siaj vestoj, el kiuj li havis provizon, eksterordinare malgrandan, tamen eterne daŭran, ordan kaj puran. Li ne parolis la modan ĵargonon de la junularo, kaj antaŭ ol li renkontis Maria n, li havis nur palajn memorojn de infanaj amoj. Li estis malriĉa stipendiato, kies konstantaj zorgoj kaj penoj ne lasis tempon por okupoj ekster la studado kaj vivteno. Li haltiĝis ĉe tiu grado de la ama problemo, kiam oni imagas la amon nur en la formo de la plej alta estimo. La objekto de tia amo devas esti pasiva, iaspeca diino sen homaj bezonaĵoj, kiu senpersone toleras la adoron. La ĉefa rito de tia amo konsistas el la imago de puraj, piaj kisoj, sed la filologo en la realo ververe ne atingis eĉ tiun ĉi uverturon... Li estis strangulo, kies okuloj parolis klaran lingvon, sed kies komplekso katenis liajn brakojn kaj lipojn. Maria  pli kaj pli ŝatis la junulon, eble ĝuste tial, ke li estis unikulo, ne-reala, fremda en la vivo, same kiel ŝi mem. Maria  vane atendis la unuan kison, ĝis fine ŝi mem iniciatis ĝin. Tio okazis abrupte, kiam la juna viro devis forlasi la regionon por obei al la subita alvoko: li iĝis soldato, kaj restis tempo nur por rapida adiaŭo.

Mobilizitoj ofte havis nur minutojn, kaj kiam Maria  rimarkis, ke li eĉ tiam ne povas venki sian kuriozan malforton, ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj ili interkisiĝis. Rapide, urĝe, improvizite kaj ne senĝene. Ilia sola erotika memoro estis tiu ĉi kiso, sed ili ambaŭ konsideris ĝin kiel sigelon de kontrakto por estonta kunvivo. Ili liberiĝis de siaj kompleksoj, kaj en la leteroj oftaj ilia tono iĝis pli kaj pli natura. Ĝuste nun estis iom da paŭzo en la leteroj, sed Maria  ne angoris, ĉar ŝi sciis, ke li ŝanĝis restadlokon. Sed ŝi tre atendis liajn leterojn, kiuj donis al ŝi okazon eskapi el la reala krizo. Se ne venis leteroj, ŝi fuĝis al siaj libroj. Ŝi ŝatis relegi librojn. Ŝia gusto estis delikata kaj certa. Ŝi ofte relegis la Nausika an kanton el la homera Odiseado . Tie la realo kaj la fabelo renkontiĝis en iu sorĉa maniero. En ŝi kaŝludis la penso, ke ŝia fianĉo devus  esti iom muskola, vireca, simila al la nuda Odiseo, kiun la ondoj ŝovas al la serena, sennuba lando de la fajakoj.

Maria  ankoraŭ ne povis plendi pro la cirkonstancoj. Sed ŝi atendis la vivon. La nuna stato estis nur sojlo al tiu tempo, kiam la vivo estos kompleta. Ĉio, kio nun povis bari tiun ĉi preparon, devis foriĝi el ŝia vivo. Ŝi ne ŝatis la radion, ĉar ŝin ĝenis la militaj novaĵoj kaj la milita propagando. Ŝi kredigis al si, ke la milito devas finiĝi, antaŭ ol ŝiaj frato kaj fianĉo povus esti en militdanĝero. La milito decidiĝos aliloke, ne ĉi tie. Cetere tio estis la ĝenerala opinio en la tuta lando, kaj la homoj vivis de tago al tago, ne multe cerbumantaj. Sed tamen: kelkfoje Maria  kaptiĝis en la reto de la granda angoro. La maljunulino silentis longe-longe dum tiaj tagoj. Nenio okazis, sed tiu ĉi nenio estis malhela kaj flustris pri katastrofo. Dum tiaj tagoj kaj noktoj la brunaj okuloj de Maria  eĉ pli malhele boris siajn radiojn en la spacon kaj tempon.

Du senmovaj vivantoj – Maria  kaj la salamandro. Sed la salamandro estis kontenta kaj tute ne emis rigardi trans siajn horizontajn limojn; Maria  devis fari tion, kvankam ankaŭ ŝi ne emis por tio.


IV

La saman tagon, kiam la salamandro establiĝis en la hejmo de Maria , alvenis la frato por dutaga libertempo. La domo vigliĝis. Li estis bonhumorulo kaj laŭte afabla. Li konstruis per lertaj manoj la loĝlokon por la salamandro: grandan keston, kies vandoj ricevis vastajn fenestrojn, t.e. vitrotabulojn. Li donis sin kun infana ĝojo al tiu okupo, kaj la loĝejo de la salamandro efektive havis komforton. La vitraj vandoj havis ekstere etajn kurtenojn, kiujn Maria  kudris. Ankaŭ ŝi elektriziĝis kaj liveris novajn kaj novajn ideojn. La kurtenoj servis bari la atakon de tro forta sunlumo. En la “kastelo de Salamandrio”, kiel oni nomis la konstruaĵon, estis sablo, musko, ŝtonoj, kelkaj floroj kaj eĉ eta baseno. Supre la kastelo havis “tegmenton” kun fermebla aperturo. Al tiu aperturo gvidis interne vojeto, tiel, ke la salamandro mem povis elveni, se al ĝi tio plaĉis, kaj, se la protektantino malfermis la aperturon. Pri aerumaj fendoj kompreneble oni ne forgesis. Li rimarkis, ke la salamandro ŝatas grati sin, kaj ili fiksis branĉeton tiel, ke ties firma pozicio permesis al la salamandro la plej daŭrajn kaj ĝuoplenajn singratadojn.

Li zumis, kantis, fajfis kaj fumis, konversaciis kun la salamandro. Ĝi atente aŭskultis lin en sia provizora ripozejo, kaj aspektis, kvazaŭ ĝi sorbus aparte ĉiun vorton por pluaj esploradoj dum senmova meditado.

En roklando

ĉe montrando

vivis saĝa

salamandro...

kantis sian improvizitan melodion kun improvizita teksto la frato de Maria . Li demetis sian cigaredon jam pli frue kaj rigardante en la malplenon, kie li supozis amason da poeziaj eblecoj, li serĉis rimon. La cigaredo dume tediĝis kaj ekdormis.

...vivis saĝa

salamandro...

la plej granda

Aleksandro...

li finis sian kanton kaj estis kontenta. La flamsalamandro ricevis nomon, domon, kie ĝi povis vivi trankvile kaj komforte, kaj tra la vitraj vandoj ĝi povis vidi eĉ iom da mondo, tiom, kiom estis necese laŭ sia opinio. Ĝi estis trankvila, komfortema kaj oni devas konfesi, tre malfarema besto. Ĝi akceptis kun majesta favoro tiun ĉi civilizan vivon.

Sed Maria  kaj ŝia frato havis ankoraŭ aliajn zorgojn pri Plej Granda Aleksandro, la salamandro. Jes, la nutraĵo. Jam ĝi pasigis la trian tagon en la hejmo, sed ĝi manĝis nenion. Malgraŭ tio ĝi aspektis same impona kaj preskaŭ grasa kiel antaŭe. Etaj araneoj, moskitoj sin kaŝintaj en la provizejo ĉirkaŭ la kukumaj glasoj, vermetoj lasis ĝin indiferenta. Aleksandro iom streĉis siajn kolmuskolojn, elŝovis sian gracian langeton, iom ĉirkaŭdancis kun majestaj movoj siajn viktimojn, kaj per tiuj ceremonioj ĝi perdis tiom da tempo, ke eĉ la plej mallertaj kaj plej rigidaj raŭpoj havis tempon kaj okazon malaperi en la aero, en la musko, aŭ bori sin en la sablon. La salamandro ne montris veran atenton. Ian konfidindan informon pri tio, kion manĝas la salamandro, la gefratoj ne